• monato200412
  • monato200411
  • monato200410
  • monato20040809
  • monato200407
  • monato200406
  • monato200405
  • monato200404
  • monato200403
  • monato200402
  • monato200401
 
 
 
 
 
 
 
Por skribi al ni
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook
Serĉi en MONATO

Indekso de MONATO 2004

Al la versio por poŝtelefonoj
Monato 25-jara!

Ĉi sube vi trovos la indekson pri la jaro 2004. Alklakante la maldekstrajn ligilojn en la indekso, vi atingos la koncernan artikolon en „plata” formo, sen fotoj; alklakante la dekstrajn ligilojn vi atingos la artikolon en la PDF-forma numero, kun fotoj.

Jen la kompletaj numeroj de la jarkolekto 2004 en la dosierformo PDF.




Arto

Diskoj

Ekonomio

El historia vidpunkto

El mia ridpunkto

El mia vidpunkto

Enigmoj

Enkonduko

Eseoj

Fabeloj

Hobio

Komputado

Leteroj

Libroj

Lingvo

Medio

Moderna vivo

Noveloj

Poezio

Politiko

Scienco

Serio

Spirita vivo

Sporto

Ŝerco kaj satiro

Turismo


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-16

Kiu instigas nin al farado, kiel plej multe faras

Ĉu vi, kara leganto, komprenas la titolon de tiu ĉi artikolo? Se ne – mi ne kulpas, ĉar mi nur citas la aŭtoron de la recenzata libro (p. 3). Se jes, tiam mi mem, tamen, devas preni mian bazan tekston de Esperanto kaj restudi ĉion, ĉar mi ne tuj konjektis, ke la signifo de la ĉi-supra frazo estas: „Kiu instigas nin fari, kiel la plimulto faras”.

Mi akiris tiun ĉi libron, ĉar mi apartenas al 10 % de la tuta laborantaro en la mondo: la vendistoj, korporaciaj vendofortoj. Ekde la unua profesia trejnado mi sciis, ke la esenco de vendista laboro estas diagnozi bezonojn de la kliento kaj oferti la respektivajn kvalitojn de produkto por avantaĝo de la kliento. Kaj jen, vidinte la titolon de la recenzata libro, mi tuj volis profesie perfektiĝi kaj ellerni la profesian terminaron en Esperanto. Ho ve! La libro estas ne por vendistoj, sed kontraŭ vendistoj, kaj poste evidentiĝas, ke ĝi estas ankaŭ kontraŭ nevendistoj, ĉar ĝi rabas iliajn tempon, monon, bonan humoron kaj ĉiutagan trankvilon. Ja post tralego la leganto riskas ĉiam deliri pri la vendisto en embusko, ĉasanta lian monbiletujon1.

La enhavo de la libro estas konstruita surbaze de unusola fonto: franclingva tradukaĵo de iu usona libro, pri kiu mi neniam aŭdis. Mi citas: „Tiu dokumento priskribas la diversajn principojn, kiuj puŝas nin senkonscie al farado aŭ akceptado de io kontraŭ nia propra intereso”, „... kiam vi iros en magazenon aŭ malfermos vian pordon al vendisto, vi kapablos tuj malkovri la influprincipo(j)n, kiu(j)n li uzos por decidigi vin al aĉeto aŭ akcepto de propono.” Do, la celo de tralego de tiu ĉi libro estas komprenita: tuj post apero de vendisto ĉe via horizonto malkovri la malicon kaj ... Poste restas iom malklare, kiel oni agu post la malkovro – evidente rifuzu, forpuŝu, forpelu, defendiĝu.

Ĝuste tiel, defendu vin! La leksiko uzata de la aŭtoro estas sufiĉe militema: „estu prudenta ...”, „kiel lukti kontraŭ ...”, „kiam vi sentas simpation al vendisto, atentu, danĝero proksimas ...” (!!!). Kial ne bati la vendiston tiumomente? Ju pli simpatia kaj ĉarma la vendist(in)o, des pli subita kaj kruela la aplikenda pugnoatako!

Entute, ĉirkaŭ dek kvar principoj de influo estas priskribitaj: tiu de beleco, simpatio, kontrasto, reciprokeco, malmulteco, konkurado, ktp. Multo el tio, kion priskribas la aŭtoro, nemalofte observeblas en reala vivo, des pli ke diversaj influmetodoj estis kaj estas uzataj en pluraj profesioj, de friponoj kaj ŝtelistoj ĝis psikologoj kaj politikistoj. Historie, multaj metodoj estis ankaŭ uzataj de la vendistoj, sed ĝuste historie – hodiaŭ vi apenaŭ trovos profesian vendiston de alta kvalifiko, kiu vendus per tia aŭ tia metodo. Sendube, ankaŭ nun vagabondas kolportistoj, pord-al-pordaj vendistoj2, ĝis nun ekzistas la truda telefonvendado – sed tio nuntempe fariĝas plie escepto, ol regulo. La modernaj teknikoj de vendo estas klient-orientitaj, subtilaj, netrudaj, neĝenaj – en la centro ĉiam staras interesoj, bezonoj de la kliento. Do, parkerigo de deko da malnovaj influprincipoj, studitaj antaŭ 20-50 jaroj, ne multe helpos la leganton „defendi sin” kontraŭ la „malica” vendisto.

Estus malhoneste ne substreki, ke la konkludoj post ĉiu aparta subĉapitro ŝajnas rezono- kaj senco-havaj: oni almenaŭ estu konsciaj, ke tiaj kaj tiaj metodoj ekzistas, tiel oni povos protekti sin de friponoj unuavice, sed ĉu oni ne fariĝos paranojaj kaj suspektemaj kontraŭ ĉiuj, inkluzive de profesiaj vendistoj – tio jam estas okazo por plua rezonado.

Mi kutime ne emas priskribi la lingvaĵon de libroj, kiel ofte faras recenzantoj, ĉar mi kredas, ke ĉia lingvaĵo reprezentas la aŭtoran stilon, ties guston kaj internan vidon de la priskribata temo. Sed ĉi-foje mi ne povas ne malsekvi mian kutimon. Do, la lingvaĵo de tiu ĉi verko estas peza, la gramatiko estas plurloke erara („ĵus alveninta en Usono”, „kiuj legis leteron malsimilan al si”, „kiu mankis al li en sia arto”, „ŝirmas kontraŭ la pripensadon”, „iu ajn alia ol la studento”3, ks.) – tio estas ne aŭtora stilo, sed aŭtora fuŝlaboro. Eĉ se en aliaj paragrafoj la gramatiko estas pli-malpli ĝusta, la frazoj ne estas facilaj kaj diafansencaj. Do, la verko abundas je

Perloj

Jen kelkaj: p. 5 – „La besta kondutesploristo M. W. Fox” (verŝajne, li estas tiom malhumana, eĉ besta, tiu esploristo de besta konduto!); p. 8 – „Tie li povas malkovri tendumaĵon, sportaĵon ... aŭ alian signon pro memgluaĵo” (temas pri rekono de viaj interesoj fare de la vendisto laŭ diversaj signoj, ekzemple, glubildoj en via aŭto); p. 9 – „Vi demandas amikon pri la foto, kiun li preferas, kaj vi faras same” (kion vi faras same?); p. 10 – „Vi legos pri la demandado de arestito pro ŝteladosuspektado fare de policistoj” (kiu ŝteladas kaj kiu suspektadas?); „La mesaĝoportanto estis por nenio en la rezulto de la batalo” (la heroldo ne kulpis pri la rezulto de la batalo); p. 66 – „Rakonto pri trompo al policisto”. Jen la dialogo kun la stiranto: „Montru al mi vian stirorajtigilon, mi petas. – Mi ne posedas stirorajtigilon. – Montru al mi vian asekuran kontrakton por la aŭto, mi petas. – Asekuran kontrakton por la aŭto, mi ne posedas” (la lasta fragmento estas absolute ĝusta gramatike, sed ĉu tio estas ĉiutaga vigla dialogo en parola Esperanto?).

Kaj la lasta frandaĵo: „Kiam temis pri juna sinmortiginto, estis la junaj stiristoj, kiuj pli multnombraj, mortis en senpasaĝeraj akcidentoj, kiam temis pri pli maljuna sinmortiginto, estis la pli maljunaj stiristoj, kiuj pli mortis en senpasaĝeraj akcidentoj” (p. 60). Legu trifoje por kompreni.

Sufiĉe da perloj? Ĉi tie mi ne esploras la fojfoje troan uzadon de la kompleksaj verbotempoj („Se la eksperimentisto estus proponinta trinkaĵon al la kobajo ..., estus estinta pli facile por la kobajo rifuzi ...”)4, dubindaj infinitivaj objektoj („Pardonon pro ne esti skribinta ...”, „Kial inteligenta virino akceptis pruntedoni sian aŭton ...”) ktp – ja estas vere sufiĉe. Mirinda estas la fakto, ke tiaj ĉi lingvaj strangaĵoj fariĝas des malpli rimarkeblaj, ju pli profunden vi progresas dum legado – kvazaŭ en la komenco de la libro la aŭtoro nur komencis lerni Esperanton kaj spertiĝis ĉe la mezo. Kelkfoje mi rekomencis legadon de la libro kaj lasis ĝin pro banala tediĝo kaj enuo. Sed mi konsciis, ke mi devas fini ĝin por fini tiun ĉi recenzon kaj mi plue perfortis min. Tio daŭris tre longe, kelkajn monatojn ...

Fine, la aŭtoro konsilemas pri eblaj profitoj de la priskribita doktrino por Esperanto. Li konstatas, ke la principo de socia pruvo ne taŭgas, ĉar la plej altrangaj personoj parolas angle, tiu de engaĝiĝo kaj kohereco ankaŭ ne ..., sed jen – la principo de kontraŭo al trudo povas helpi al ni, se ni uzos la vorton „malpermesita” en niaj propagandiloj. Tamen, ni povus engaĝi „la plej altrangajn personojn de nia socio5 por subskribi sian konsenton pri la ideo ...” Déjà vu!

Bedaŭrinda verko! Mi ne povas trovi alian epiteton por karakterizi tiun ĉi libron. Peza, eraroza kaj nepraktika libro, griza kompendio, nelerta kaj neinteresa nombrado de vendoteknikoj kun nekonvinkaj ekzemploj. Se vi volas „lukti” kaj „batali” kontraŭ la konstanta vendista „danĝero”, mi rekomendus al vi ion alian, pli klaran kaj instruan. Povas esti, tamen, ke ĝuste tia ĉi pritakso instigos vian intereson tralegi la libron por pruvi, ke mi estas tro antaŭjuĝa kaj subjektiva.

1. La aŭtoro evidente distingas inter „monerujo” kaj aliaj tipoj de monujo.
2. „Alhejmaj vendistoj”, laŭ la aŭtora terminologio.
3. „Neniu alia ol”, sed „iu ajn alia krom”.
4. Kvankam mia vidpunkto povas elvoki disputon, mi plene konsentas kun la maljuna Ludoviko Lazaro, kiu diris, ke tiaj formoj estas uzeblaj nur, „kiam la senco ilin necese postulas”.
5. Tiuj samaj, por kiuj la principo de socia pruvo ne taŭgas.
Sergeo DEREVIANNYKH
Christian Bertin: Influprincipoj kaj vendometodoj. Eld. Christian Bertin, 2001. 70 paĝoj vinktitaj. ISBN ne indikita.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Afrikaj fabeloj tre plaĉaj

23 mallongaj rakontoj, plejparte fabeloj, tradukitaj aŭ rerakontitaj el diversaj regionoj en Afriko. Laŭ la antaŭparolo, ĝi celas esti „bone redaktita kaj en fundamenta lingvo” por esti uzata „en Esperanto-kursoj, kie instruantoj ofte serĉas senespere facilan legomaterialon por la kursanoj”. Ĝi tre bone plenumas tiun celon. La rakontoj estas grandparte laŭ la stilo de Ezopo, facile kompreneblaj kaj plaĉe prezentitaj. Laŭaspekte la libro estas tre modesta, kio eble parte kaŝas la valoron de la enhavo. Ĉiuokaze, tre rekomendinda por kursanoj; kaj, cetere, ankaŭ por laŭtlego al infanoj.

Donald BROADRIBB
Kiam bestoj parolis, red. Katelina Halo kaj Anna Löwenstein. Eld. Afrika Fondaĵo de UEA. 23 paĝoj, 29,7 x 20,7 cm, vinktitaj.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

PROGRAMARO

Mikrosofto ektimas Linukson

Komence de ĉi tiu jaro, Mikrosofto lanĉis sesmonatan reklaman kampanjon rekte celitan al Linukso. Laŭ la reklamo, la faktoj estas, ke Linukso kostas pli ol Vindozo – malgraŭ tio, ke Linukso estas senpaga. Tra studoj, ofte aĉetitaj de komercaj esplorfirmaoj pagitaj de Mikrosofto, ili asertas, ke la prizorgokostoj estas sufiĉe pli altaj, tiel, ke ili nuligas la linuksan senpagecon – almenaŭ en la limigitaj kampoj de la studoj.

Tia rekta atako el Mikrosofto estas surpriza signo, ke la libera mastrumsistemo maturiĝas. Antaŭ kelkaj jaroj ne penseblis, ke Linukso uzeblus de iu krom de privataj entuziasmuloj kaj iugrade en servila medio. Nun ĝi estas establita kiel servila mastrumsistemo. Grandaj komputil-fabrikantoj, ekzemple Dell kaj IBM, liveras servilojn kun Linukso jam instalita. Ĉe retaj serviloj, liberaj mastrumsistemoj estas uzataj en serioza proporcio de la merkato. Linukso ankaŭ pli kaj pli populariĝas ĉe fabrikantoj de elektronikaj aparatoj, kiuj ne emas pagi programaran permesilon por ĉiu vendota maŝino, kaj povas facile adapti la programojn al aparatoj, danke al la disponata fontkodo.

Eĉ ĉe la skribotablo, uzado de Linukso ekŝajnas ebla. Rapide maturiĝas la liberaj oficejaj programoj KDE, GNOME, Mozilla kaj OpenOffice.org, kiuj disponigas aron da programoj tre similaj al la ĉefa programaro de Mikrosofto por prilabori tekstojn, uzi la reton kaj fari tabelojn kaj datenbankojn. Eble la frapa argumento pri kosto, por afero simila aŭ pli bonkvalita, finfine pli videblos. Libere havebla fontkodo, ja ebligilo de tiu senkosteco, eble malpli frape interesas neprogramistajn uzantojn. Jam relative grandaj organizaĵoj, kiel la urbaj servoj en Munkeno, Germanio, decidis anstataŭigi Vindozon per Linukso por oficejaj taskoj. Ja fruas la intereso, kaj ne tiom oftas amasaj instaloj, sed estas jam granda progreso, ke oni entute ekpriparolas la eblon.

La liberaj permesiloj de Linukso frape kontrastas kun la emo de Mikrosofto pli kaj pli strikte limigi permesilojn, kaj movi siajn uzantojn al abonsistemo, kie uzanto regule pagas por novaj versioj anstataŭ laŭplaĉe elekti: ne tiom malofte grandaj firmaoj, pro la kosto kaj peno ŝanĝi la mastrumsistemon de multaj komputiloj, pretersaltas iun eldonon de Vindozo, kaj ties permesilajn kostojn. Tamen Mikrosofto restas en forta pozicio, ankoraŭ kun granda plimulto de la merkato, kaj kaptinta uzantojn en siaj apartaj datenstrukturoj. Ja liberaj programoj pli kaj pli kapablas trakti, malgraŭ Mikrosofto, vindozajn datenojn, sed tio ne perfektas kaj helpas al Mikrosofto. Tamen, tiu lastatempa kampanjo montras, ke Mikrosofto ektimas.

Franck ARNAUD

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

JAPANIO

Lernema lando

Post naŭ jaroj da deviga edukado ĉe baz- kaj mez-lernejo preskaŭ ĉiu juna japano eniras altan mezlernejon: ĉ. duono de la mezlernejanoj en Japanio poste eniras universitaton – aŭ unu el ĉ. 600 kvarjaraj universitatoj aŭ unu el samnombraj dujaraj.

Tiel Japanio estas unu el la plej edukemaj landoj en la mondoj. Nur en Usono troviĝas pli da universitatoj. Sed kontraste al ekzemple Usono mankas en Japanio vere prestiĝaj universitatoj: pro tio la registaro planas nomumi ĉ. 30 plejparte ŝtatajn universitatojn kiel altrangajn, specialajn institutojn.

En Japanio edukas ŝtataj universitatoj elitojn (malkiel en Usono, kie temas pri privataj universitatoj). Tipa tia universitato estas la Nacia Universitato en Tokio; ankaŭ Kyoto- kaj Hitotsubashi-universitatoj. Tamen el la privataj universitatoj elstaras almenaŭ du: Waseda kaj Keio.

Ambaŭ situas en Tokio kaj estas konataj interalie pro sporto, precipe basbalo. La interuniversitata basbala matĉo tradicie furoras kiel la futbala matĉo inter Yale kaj Harvard en Usono aŭ la remkonkurso inter la britaj universitatoj Oxford kaj Cambridge.

IGARASI Takeo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Interna pejzaĝo de alia virino

Esperanta originala literaturo estas riĉa je aŭtoroj-virinoj. Tio, sendube, estus agrabla fakto, atestanta, ke nia kulturo estas libera de ajnaj avantaĝoj por viroj, se ne estus evidente, ke pliparto de la aŭtorinoj produktas ĉefe verkojn tre malmultajn, sporadajn, aŭ ilia nivelo estas, fakte, subnivela. Kaj tio povus konkludigi, ke, male, ankaŭ la internacilingva kulturo estas, same kiel la naciaj, precipe vira kaj la lingvo destinita por la tutmonda uzado stimulas nur la viran kreadon ... Sed, feliĉe, ekzistas esceptoj: en la vico de la viraj klasikuloj de la esperantlingva literaturo troviĝas ankaŭ kelkaj virinoj, kies verkoj almenaŭ ne malsuperas produktaĵojn de iliaj aliseksaj kolegoj. Kaj inter ili honora loko apartenas, sendube, al Spomenka Štimec, elstara aktivulino kaj prozistino el Kroatio.

Ĝis nun la fajna prozo de Spomenka pentris la mondon precipe per ŝiaj propraj travivaĵoj, estis montrita kiel la „interna pejzaĝo” kaj tial neeviteble havis la aŭtobiografian karakteron. Ĝuste tio estas plej valora por tiu leganto-viro, kiun interesas karakterizoj de la specife ina mondpercepto, kaj tial ŝiaj libroj servas al interproksimiĝo kaj interkompreniĝo inter la du malsamaj mondoj, ekzistantaj en la homa socio. Sed laŭ la spertiĝo de la verkistino, ĉe ŝi, verŝajne, kreskis la kompreno, ke la metodo – montri la eksteran mondon pere de ina interna pejzaĝo – eblas ne nur surbaze de aŭtobiografia materialo, sed ankaŭ per montrado de travivaĵoj, internaj pejzaĝoj de aliaj virinoj ... Tiel aperis la nova libro de Spomenka Tilla, prezentanta biografion de fama germana aktorino Tilla Durieux, sed verkita samkaraktere al aliaj libroj de Štimec: kiel aro da epizodoj el la interna vivo de la virino, sed nun ne el la (kvazaŭ) propra, sed alies. La rezulto estas tre interesa kaj inspira.

La elekto de la protagonistino estas klara: la aktorino grandan parton de sia vivo pasigis en Kroatio, en Zagrebo, kaj ĝis nun tiu fakto estas memorata kaj aprezata en la lando. Do, la vivo de la virino kun internacieca sorto (germanino loĝinta en Zagrebo kaj pro ironio de la sorto dum certa tempo eĉ civitanino de Honduro), prave ŝajnis por la zagrebanino interesa ankaŭ por internacia esperantista publiko.

Tilla Durieux vivis longan vivon, kaj la vivo estis dividita en kelkaj tute malsamaj periodoj. Jen tio estis ligita kun ŝiaj edziniĝoj, jen – kun tute eksteraj teruraj politikaj eventoj, je kiuj tiom riĉis la ĵus pasinta jarcento. Kaj en ĉiu el la periodoj Tilla vivis apartan vivon, okupiĝis pri malsamaj aferoj, sed ĉiam – brile kaj elstare, tia estis ŝia personeco. Ĉiam ŝi penis resti honesta, konduti konforme al la konscienco – kaj, malgraŭ la evidenta neebleco, sukcesis. Bedaŭrinde, en la libro ne tro multas ilustraĵoj kaj, ekzemple, forestas fotoj kaj portretoj de Tilla el la frua periodo (kiam ŝi estis la plej pentrata fare de famegaj pentristoj, inkluzive eĉ de Renoir, virino en la komenco de la 20a jarcento kaj difinintino de modoj en Berlino), sed de tiuj fotoj, kiuj ja estas, aperas impreso de elstara sagaco.

Kvankam en la libro estas ĝenerale priskribita la tuta biografio de Tilla, en la fokuso, kompreneble, troviĝas ŝia periodo zagreba. Tien ŝi trafis fuĝante kune kun sia tria edzo, juda entreprenisto, de naziaj persekutoj. En 1941, kiam Jugoslavion atakis Germanio, ŝi devus fuĝi plu, sed prokrastis ĝis la lasta momento – kaj ne sukcesis. La edzo pereis, kaj ŝi pasigis en Kroatio ankoraŭ 12 jarojn ... La aliaj periodoj de la biografio estas rakontataj kiel kvazaŭ rememoroj (tre virinece, kiel Spomenka Štimec brile scipovas) aŭ – pri la lasta germana periodo de la vivo – kiel sufiĉe seka listo de faktoj.

Ne indas ĉi tie rerakonti la biografion de Tilla – dezirantoj prefere legu la libron. Tamen, por rekomendi la libron, endas fari ankoraŭ unu rimarkon. Estis por mi jena kultura ŝoko, kiam mi legis la libron. Tilla loĝis en Kroatio 20 jarojn – sed la lingvon de la lando tute ne ekposedis. Ŝi sukcesis komunikiĝi nur en la germana! Tiaj detaloj treege multe diras pri la landa kulturo – ja inter 1918, kiam Kroatio ĉesis esti aŭstra teritorio, kaj 1953 pasis 35 jaroj, sed plu eblis komunikiĝi en Zagrebo nur en la germana. Imperioj falas rapide, sed iliaj kulturaj spuroj restas en iamaj teritorioj pli longe ol supozeblas ... Kaj ne estas la sola neatendita instruo pri la kroata vivo – pluaj detaletoj, dissemitaj tra la teksto ĉu laŭ la intenco de la aŭtoro, ĉu hazarde, tre elokvente rakontas pri tiea vivo en 1930-1950aj jaroj, permesante gustumi kaj pli bone kompreni ĝin. Do, la libro pri germana aktorino fariĝas certagrade tre viveca historia romaneto pri Zagrebo.

Necesas gratuli la aŭtorinon pri la nova literatura sukceso kaj deziri, ke ŝi plu ĝojigu nin per novaj verkoj – pri la virinoj, ĉu elstaraj ĉu ordinaraj, kun la vere virina mondpercepto.

Nikolao GUDSKOV
Spomenka Štimec: Tilla. Eld. Edistudio, Pisa, 2002. 179 paĝoj binditaj. ISBN 88-7036-071-7.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

IRLANDO

Nesekteca edukado

Ĝis la lastaj jardekoj de la dudeka jarcento, preskaŭ ĉiuj lernejoj en Irlando estis konfesiaj. Infanoj el katolikaj kaj protestantaj familioj estis edukataj aparte, kaj pli ofte apenaŭ interkonatiĝis. Multaj opinias, ke tia apartiĝo estas unu el la kaŭzoj de la ekzisto de la disdividita socio en Nord-Irlando. La plimulto de la protestantoj en la Irlanda Respubliko apartenas al la anglikana eklezio kaj (almenaŭ en la pasinteco) estis de angla aŭ irland-angla deveno, do malofte volis paroli aŭ subteni la irlandan (gaelan) lingvon.

Lastatempe, tamen, la situacio multe ŝanĝiĝis. Krom la tradiciaj ekleziaj lernejoj unuseksaj, estis fonditaj en la du landpartoj de la irlanda insulo pluraj nesektecaj aŭ interkonfesiaj geaj lernejoj. Samtempe, pli kaj pli da gepatroj postulas, ke iliaj infanoj estu bone edukitaj en la nacia lingvo. Sekve, konstante kreskas la nombro de tutgaelaj lernejoj, t.e. tiuj, en kiuj la lingvo de instruado (krom en la fremdlingvaj klasoj) estas la irlanda, ne la angla. Eble parto de la motivoj estas tio, ke kutime, gaelparolantoj pli bone lernas aliajn lingvojn (ekzemple tiujn de la Eŭropa Unio) ol tiuj, kiuj unue lernis nur la anglan.

Grandan konsternon estigis raportoj en la amaskomunikiloj pri iu tutgaela lernejo en la urbeto Dún Búinne [dun bunje], angle Dunboyne [dunbojn], graflando Mí, angle Meath [mit]. Tiu estas interkonfesia fondaĵo, kies lernejanoj estas infanoj kaj de katolikaj kaj de anglikanaj gepatroj. La lernejestro, Tomás Ó Dúlaing proprainiciate decidis, ke la ekzistanta sistemo de religia instruado, laŭ kiu la infanoj ricevas konfesian instruadon en apartaj klasoj, estas kontraŭ la maldiskriminacia etoso de la lernejo. Li rekomendis, do, ke katekisma instruado okazu ekster la lernejaj horoj. Laŭŝajne, tiu decido estis tutkore apogita de la plimulto de la gepatroj kaj de la lerneja komitato. Plie, la lernejestro estas populara inter la infanoj mem. Tamen, la patronaro de la lernejo malaprobis la sintenon de la lernejestro kaj maldungis lin, kontraŭ la ĝenerala volo de la gepatroj, la instruistoj kaj la komitato.

Tiel, kompetenta, tolerema kaj klarvida lernejestro nun restas sen laboro, kaj la lernejanoj en Dún Búinne perdis bonan majstron kaj amikon.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

OPINIO

Ĉu la dekalogo ankoraŭ validas?

La plejparto de la homoj en la mondo havas sian kredon, aŭ almenaŭ respektas la moralajn principojn de sia religio, kiuj feliĉe similas en la tuta mondo, kaj donas esperon, ke ja estas vojo por internacia interkompreniĝo. En nia kristana mondo temas pri la dekalogo1, aro da diaj ordonoj, kiuj devus direkti nian vivon. Sed ĉu ni respektas ilin?

1. Vi kredos pri unu Dio. Estas interese, ke oni ne diras ĉu pri juda, kristana aŭ islama aŭ alia dio. Ho, se estus nur unusola Dio, certe ne estus tiom da militoj.

2. Ne misuzu malserioze la nomon de Dio. Tio ligiĝas al la unua ordono kaj temas ankaŭ pri la problemo de bonkonduto kaj toleremo.

3. Gardu respekte la festotagojn. Bedaŭrinde en la mondo estas amaso da laborfanatikuloj kaj monŝatantoj, kiuj la sepan tagon ne respektas, domaĝe al ili mem kaj al iliaj proksimuloj.

4. Estimu viajn patron kaj patrinon, por ke vi longe vivu kaj prosperu en la mondo. Tio estas diversloke plenumata, tamen plej respektata ĝi estas en la postkomunismaj landoj, kie dum la komunismo Dio estis en la nigra indekso kaj la estimo al la gepatroj malaperis, kaj ankoraŭ foje malkreskas en – almenaŭ kelkaj – senreligiaj familioj, ekzemple, pro la simpla manko de loĝejoj.

5. Ne mortigu! Ŝajnas, ke oni ĉiam pli mortigadas. Antaŭ nelonge ni travivis du mondmilitojn, en la aero flugas diversaj mementoj2 (rakedoj, spion-aviadiloj, artefaritaj satelitoj), tamen la homoj ĉi-rilate estas needukeblaj. Oni daŭre mortigas! Pro mono, envio, malfeliĉa amo, ofte nur pro plezuro, nur tiel, por ke la homoj povu por amuzo spekti televidon, kie ili ricevadas precizajn informojn.

6. Ne perforte amoru! Nuntempe la pura amo estas amuza por la junularo kaj amorado havas amason da venenaj aspektoj, ĝis inkluzive la pornografio kun infanoj. La demokration multaj komprenas tiel, ke oni povu fari ĉion ajn, tute senlime, kaj ju pli abomenan, des pli bonan ...

7. Ne ŝtelu. Tio jam de longe ne plu validas. Dum la socialismo oni diradis: kiu ne ŝtelas, tiu priŝtelas la propran familion. La sistemo nun ŝanĝiĝis, tamen oni ŝteladas eĉ pli ofte, pli rafinite, ruze. Vidu la t.n. tuneladon: la malaperigon de publika mono en poŝojn de financ-ruzuloj. La allogon de la mono nur unuopuloj respektas.

8. Ne elparolu falsan ateston kontraŭ via proksimulo. Oni mensogas jam ekde la plej frua aĝo, la amas-komunikiloj montras bonegan instruadon tiurilate, oni ne sukcesas eduki siajn infanojn al baza honesteco. Korupto floras.

9. Vi ne postulu la edzinon de via proksimulo. Tamen, se vi estas potenculo kaj ŝi plaĉas al vi, trankvile vi ŝin postulu, kaj vi ne estos malakceptata.

10. Eĉ ne postulu havaĵon lian. Tio interrilatas kun la antaŭe dirita punkto. La pripostulita edzino, konsente kun la amoranto, ne nur postulas la havaĵon, ŝi eĉ minacas danĝere per mortigo, pere de luita murdisto.

Kion diri pri nia mondo? Pri nia moralo? Ĉu vere la dekalogo ne estas necesa?

HRADIL Jozefo
1. La dekalogo, aŭ la dek ordonoj, troviĝas en du iom malsamaj versioj en Eliro 20:2-17 kaj en Readmono 5:6-21. (red.)
2. Memento - la latina vorto memento signifas „memoru”. (red.)

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

MARIA

Kie unue aperis la Sankta Virgulino?

Preskaŭ ĉiu en Eŭropo konas sanktajn lokojn kiel Lourdes [lurd] en Francio aŭ Fatima en Portugalio pro tie okazintaj misteraj aperoj de la sankta virgulino Maria. Tamen ne multaj scias, ke la unua mistera apero de la Virgulino en Eŭropo okazis en eta litova urbeto Šiluva, 19 km norde de la urbo Raseiniai.

La urbeto Šiluva jam ekde la 16a jarcento famiĝis per sia mistera bildo kaj per patronfesto de la sankta virgulino Maria. La naskiĝtago de la Virgulino estas la 8a de septembro. Ĉirkaŭ tiu tago okazas semajnlonga patronfesto. Jam ekde la 17a jarcento al la patronfesto de Šiluva direktiĝas religiaj procesioj.

Šiluva famiĝis, kiam en la 15a jarcento loka bienulo Petras Gedgaudas konstruis la preĝejon kaj donacis por ĝi bildon de la Virgulino. Meze de la 16a jarcento en la ĉirkaŭo ekregis kalvinismo. Tamen dum staris la malnova katolika preĝejo, al la patronfesto de Šiluva amase venadis preĝantoj. La pastoroj malkontentiĝis pro tio. La katolika preĝejo estis detruita. Ekde la jaro 1591 la urbo apartenis al la kalvinistoj kaj nur en la jaro 1622 sur la loko de la iama preĝejo katolikoj konstruis etan lignan preĝejeton. Ekde la jaro 1629 la bildo de la Virgulino estis publike montrata. Dum la jaroj 1760-1775 estis konstruita nova katolika preĝejo – la nuna malgranda baziliko de la naskiĝo de la sankta virgulino Maria.

Dum Litovio estis sub la jugo de la cara Rusio, la loka registaro intencis vidalvide al la katolika preĝejo konstrui protestantan preĝejon, tamen katolika pastro aĉetis la tutan placon kaj tie konstruis statuon de la sankta Virgulino, kiun li alportis el Sankta Peterburgo. Dum la sovetia periodo la registaro diversmaniere ĝenis la kredantojn, por ke ili ne partoprenu la religian feston en Šiluva. Sovetiaj milicistoj fermadis vojojn, kvazaŭ pro dombesta epidemio, kaj ne tralasis la preĝantojn, irantajn al la religia festo. Anstataŭ la statuo de la sankta Virgulino tiam estis konstruita monumento por sovetiaj batalantoj. La internacia famo de la loko estis preskaŭ nula.

En la jaro 1993 papo Johano Paŭlo la 2a vizitis tiun sanktan lokon de Litovio kaj preĝis en la kapelo de la Apero.

Mistero

Ne ekzakte oni scias la ĝustan daton de la apero de la sankta virgulino Maria. Onidire, tio okazis inter la jaroj 1608 kaj 1612.

Paŝtistoj de najbara vilaĝo, paŝtante gregon sur kampoj de eklezio, sur unu granda ŝtono ekvidis plorantan virinon, kiu portis surbrake infaneton. Unu el la paŝtistoj tuj kuris al kalvinista katekisto. Tiu ĉi invitis instruiston kaj, veninte al la ŝtono, demandis la plorantan virgulinon: „Virgulino, kial vi ploras?” Ŝi respondis: „Mi ploras, ĉar antaŭe sur tiuj ĉi kampoj oni adoradis mian filon kaj nun ĉi tie oni plugas kaj semas”. Tion dirinte ŝi tuj malaperis.

Ambaŭ kalvinistoj tiun ĉi aperon konsideris ŝerco de malica spirito. Tamen la okazintaĵo baldaŭ famiĝis. Maljuna agrikulturisto, jam preskaŭ blinda pro la solida aĝo, memoris, ke tiuloke, kie aperis la virgulino kun infaneto, iam staris katolika preĝejo. Li petis gvidi lin al la kampo, kiu tiujare estis semita per sekalo. La maljunulo esperis malgraŭ sia blindeco retrovi tiun lokon. Tuj veninte li subite ekvidis kaj montris, kie estis enfosita la trezoro de la malnova preĝejo. Oni elfosis kofron kun dokumentoj de la malnova preĝejo kaj bildo de Maria.

Bildo

La mistera bildo de la Dipatrino de Šiluva similas al tielnomata bildo de sankta Luko, kiun en la jaro 1453 detruis turkoj. La bildo estas 1,38 m larĝa kaj 2, 28 m alta. Onidire ĝin en la jaro 1457 el Romo alportis loka bienulo Petras Gedgaudas. Meze de la 16a jarcento la lasta katolika pastro enfosis la bildon kune kun dokumentoj de la preĝejo de Šiluva en fera kofro, tiel dezirante protekti ĝin kontraŭ la regantaj kalvinistoj.

Nova adorado de la bildo fariĝis ebla nur en la jaro 1622, post rekonstruo de katolika preĝejo. En la jaro 1674 juvelisto L. Hoffman el Königsberg (Pruslando) faris por Maria arĝent-oran veston. En 1786 papo Pio la 6a permesis, ke la bildo estu kronita. Dum ordinaraj tagoj la mistera bildo estas kaŝata sub alia bildo, kiu prezentas la aperon de la sankta Virgulino, kaj kiun en la jaro 1920 faris pentristo J. Rutkovski el Cęstochowa [ĉenstoĥova] (Pollando).

Preĝejo kaj kapelo

La hodiaŭa preĝejo de Šiluva – la baziliko de la naskiĝo de la sankta virgulino Maria – estas jam la kvara. Ĝi estis konstruita inter 1760 kaj 1775. En la jaro 1976 papo Paŭlo la 6a oferis por la preĝejo de Šiluva la honortitolon de malgranda baziliko.

En flanka preĝeja kapelo estas konservata la fera kofro, en kiu post la apero de Maria oni trovis la dokumentojn kaj la misteran bildon, nun pendantan super la granda altaro.

La plej impona konstruaĵo de Šiluva, simila al obelisko, estas la kapelo de la Apero, je kelkcent metroj for de la baziliko. Ĝin oni konstruis en la jaroj 1912-1924 okaze de la 300a datreveno de la apero. Ene de la kapelo, baze de la altaro, estas enmuntita la legenda ŝtono, sur kiu aperis la sankta virgulino Maria.

Dum la lasta patronfesto oni komencis la konstruon de la estonta Spirita Centro, kie por ekleziaj studoj prepariĝos junuloj, okazos religiaj konferencoj kaj povos tranokti pilgrimantoj.

Laimius STRAŽNICKAS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019
post'respond'ec

UKRAINIO

Katedralo renaskiĝanta

Inter la plej gravaj ortodoksaj festoj estas La Endormiĝo kaj Ĉieliro de la sankta Dipatrino. Dediĉe al tiu grava evento estis konstruitaj temploj en multaj urboj de diversaj landoj. Estis fonditaj monaĥejoj, interalie en Kievo (kieva-peĉera klostro). En la historia centro de Ĥarkov, en la plej antikva strato (fakte, la unua urba strato – la universitata) en 1646 estis konstruita la kirko de la Dipatrina Ĉieliro. Komence ĝi estis ligna, sed en 1685 ĝi estis rekonstruita per ŝtono. Tamen en 1773 ĝi forbrulis. Dum ses jaroj laboris masonistoj, ĉarpentistoj kaj ikonopentristoj – kaj denove la kirko reaperis sur la sama loko. Laŭ onidiroj, la internajn ornamaĵojn parte faris Bartolomeo Rastrelli. En septembro de 1780 ĝi estis inaŭgurita.

Post la rusa-franca milito de 1812, dediĉe al la venko de rusaj milittrupoj, oni lanĉis konstruadon de kampanilo (la popolo poste nomis ĝin „La kampanilo de 1812”). Ĉi tio daŭris pli ol 20 jarojn, kaj finiĝis en 1844. Sur la kampanila supro estis instalita melodie sonoranta horloĝo, kies diametro estas 3,7 m. La minuta montrilo longas 1,5 m. En 1846 la kirko estis promociita al la rango de katedralo.

Post la revolucio de 1917 la katedralo estis fermita (sed ne ruinigita). En ĝi lokiĝis diversaj instancoj, havantaj neniun rilaton al religio. Multe poste oni restaŭris ĝin, enmetis orgenon, kaj lanĉis tie „La halon de orgena muziko” (ĝis nun ekzistantan), doninte al la katedralo novan, jam la trian vivon.

La denaska ĥarkovano Dmitrij CIBULEVSKIJ/gla

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Vortareto pri lernado kaj laboro

Kelkaj personoj profitas per uzado de laŭteme aranĝita vortaro, kia estas ĉi tiu. Specife, ĝi utilas por personoj, kiuj bezonas terminojn pri edukado, kaj pri labortemoj. Oni povas supozi situacion, en kiu instruisto deziras instrui la bazajn vortojn de eduka fako, aŭ de dung- kaj labor-fako. La vortoj elektitaj por la vortareto estas plejparte simplaj, elementaj; vere teknikaj fakvortoj mankas. Tipaj terminoj estas „partopreni en”, „lerneja radio”, „plasta dosiero”, „artisto”, kaj ĉiuj terminoj esperantaj estas akompanataj de la koncernaj esprimoj anglalingvaj kaj hungaraj.

Sekvas la vortoprezenton nelonga serio de ekzercoj, por apliko en la lernejoĉambro.

Mankas indekso de la vortoj, do la vortareto ne taŭgas por serĉi la signifon de specifa vorto; nek por serĉi la tradukon de iu vorto en la aliajn du lingvojn, krom se oni sukcesas trovi ĝin en koncerntema parto de la libreto. Do ĝia utilo estas limigita por ĝenerala uzado.

Tamen, ĉar la angla lingvo estas multe studata tra la tuta mondo, kaj Esperanto-uzantoj ofte bezonas scii la anglalingvan ekvivalenton de faka termino, kaj sendube hungaroj povas bezoni scii kaj la esperantan kaj la anglan terminojn por iuj fakvortoj, la vortareto povas bone servi.

Ensume: bone presita, malgrandpaĝa vortareto, kiu plenumas sian taskon.

Donald BROADRIBB
Ilona Koutny: Lernado kaj laboro. Eld. Podruk, Poznań 2002. 146 paĝoj broŝuritaj. ISBN 90 77066 05.
Intertempe aperis en la sama serio Lingvo kaj komunikado. Ankaŭ ĝi estas havebla kontraŭ 10 EUR.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Pli da kadavroj

La unua tradukita romano de Maigret aperis en 1999. Nun sekvis dua de la samaj eldonejo kaj tradukinto. La antaŭa okazis tute en Parizo, kiel multaj el la rakontoj, ĉar tie, en la Quai des Orfèvres, Maigret kaj lia teamo havas sian oficejon. La plimulto de famaj fikciaj detektivoj estas memdungitaj privataj detektivoj – aŭ eĉ inspiritaj amatoroj. Maigret, male, estas ŝtat-oficisto. Sed por ĉi tiu aventuro, Maigret forlasas sian oficejon kaj siajn kutimajn helpantojn kaj vagas provincen al la norda normanda marbordo, ne tute malproksime de la samideane konata Bulonjo-ĉe-Maro.

Socia statuso kaj bonstateco estas centraj temoj. Ni havas familion, kiu el unu bonŝanca apoteka eltrovaĵo amasigis (kaj poste disipis) riĉecon. Vidvina damo el tiu novriĉa tavolo dungis servistinon el familio de fiŝistoj por prizorgi ŝin en maljunaĝo. La du fakte havis similan socian devenon, unu sukcesis forlasi ĝin, la alia ne. La aventuro komenciĝas, kiam mortas la servistino, ŝajne trinkinta de medikamento celita por la damo – sed kun aldonita arseniko. La intrigo komplikiĝas, ĉar la damo edziniĝis dufoje, kun infanoj el ambaŭ geedziĝoj – kaj diversaj malakordoj inter ili. Maigret ja ne estas tia kolektisto de fremdaj haroj en peltoj aŭ mezuristo de piedspuroj. Li per persista demandado kaj analizo de karaktero, de homaj rilatoj kaj motivigoj, faras siajn hipotezojn kaj konkludojn.

Superfluas diri, ke dua kadavro aldoniĝas. Kaj ke Simenon gvidas nin tra diversaj eblaj motivoj – ĵaluzo, venĝo, timo, volemo – neniu el kiu precize konvenas al la fina realo. Li krome ilustras kiel por krimo povas kunkulpi iu alia ol la fizika farinto. La meza parto de la libro konsistas ĉefe el dialogado – tre natura, ne multvorta – sed estas komplike sekvi kun preskaŭ tuta manko de indiko, kiu el la roluloj plenumas la eldirojn, eĉ tra tuta paĝo. Sed la romano restas paĝturniga, kaj la lastaj tridek pelas vin antaŭen kun admirinda rapideco ĝis neantaŭvidebla konkludo. Kaj tamen oni konfesas: „Nu, jes, tiu nedivenita murdo-motivo estas tute kongrua kun la karaktero fajne pentrita de la pekinto.” Kiu ŝatas la ĝenron, tiu certe aprezos ĉi tiun tradukon. Sed neniu admiros la bindaĵon, kiun mi ne povas priskribi alie, krom „malsufiĉe fortika”.

Stefan MACGILL
Georges Simenon (1903-1989): Maigret kaj la maljuna damo. El la franca tradukis Daniel Luez. Eld. Sezonoj, Kaliningrad, 2002. 128 paĝoj.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

MUZIKO

Klavarskribo

La plej vaste uzata muzika notacio estas sufiĉe komplika kaj ne perfekta. Ĝi iom similas antikvan domon, al kiu dum jarcentoj oni aldonis plurajn ĉambrojn en nekongruaj stiloj. La notacia liniaro konsistas el nur kvin linioj, kio necesigas aldonon de pluaj linietoj supre kaj sube. Por indiki duontonojn, oni devas aldoni kromsignojn (dieson kaj bemolon). Tiaj aldonaĵoj povas esti problemaj. Pro tio, kaj pro aliaj kialoj, estis inventitaj diversaj alternativaj sistemoj de muzika notacio, kies aŭtoroj pretendas, ke iliaj kreaĵoj plifaciligas la skribadon kaj legadon de muzikaj notoj.

Interesa ekzemplo estas Klavarskribo de la nederlandano Cornelius Pot. Ĉi tiu rekonebla esperanta vorto estas la nomo, kiun Pot donis al sia sistemo, inventita en 1931. Ĝi plej taŭgas por piano-muziko, ĉar Pot desegnis ĝin speciale por tiu instrumento. Laŭ lia notacio, la tempo-akso estas vertikala, kaj la akso de ton-alto estas horizontala. La vertikalaj linioj, al kiuj estas kroĉitaj la notoj, rilatas al la nigraj kaj blankaj klavoj sur la piano, kaj la notoj estas nigre kaj blanke kolorigitaj por reprezenti la respektivan noton. Pretendita avantaĝo de ĉi tiu sistemo estas ke ĝi forigas la neceson indiki diesojn kaj bemolojn. Sed, malgraŭ penoj de Pot, kiu eĉ fondis la Klavarskribo-Instituton kaj aperigis dek mil muzikajn verkojn transskribitajn per Klavarskribo, lia notacio ne estis amase akceptita – praktike, neniu nuntempa pianisto kapablas legi ĝin. Al la aŭtoro de ĉi tiu artikoleto, la plej interesa aspekto de Klavarskribo estas ĝia esperanta nomo. Oni demandas sin, ĉu Cornelius Pot estis esperantisto? Se jes, ĉu la zamenhofa lingvo aŭ muzikaj konsideroj influis lian viv-filosofion? Ĉiuokaze, kial li elektis esperantan nomon? Eble iu leganto de MONATO povas respondi al ĉi tiuj demandoj, aŭ havas sugestojn ĉi-rilate.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

JAPANIO

Sum(o)o plej alta

Plej altan rangon en japana tradicia luktado sumoo atingis junulo el Mongolio. Tiel promociiĝis 22-jaraĝa Asashoryu el Ulanbatoro al t.n. yokozuna. Laŭtradicie li plenumis areno-purigan ceremonion dohyou-iri ĉe ŝintoisma templo en Tokio.

Sumoo havas longan historion kaj estas rigardata kiel nacia sporto en Japanio. En unu jaro okazas ses turniroj konsistantaj el po 15 tagoj. Klasoj laŭ luktisto-pezo ne ekzistas: la partoprenantoj klasifikiĝas laŭ rezultoj.

IGARASI Takeo/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

50-jara stabileco en verkado - ĉu klasika?

Ekzistas aŭtoroj, kiuj evoluas de libro al libro – enhave, stile, forme. Ekzistas ankaŭ tiaj aŭtoroj, kiuj, promesinte multon en la unuaj verkoj, poste malprogresas. La malnova norvega esperantisto-aktivulo Johan Hammond Rosbach, honora membro de UEA (nask. en 1921), apartenas al la tria kategorio – li ne ŝanĝis la karakteron de la verkado dum la tuta vivo. Ja lia unua libro (Bagatelaro) aperis en 1951, poste venis deko da aliaj, sed ankaŭ nun, tenante en la manoj la ĵus aperintan libron Fajrejo, oni povas pensi, ke temas nur pri tuja daŭrigo de Bagatelaro, Homoj kaj riveroj k.a. el la 1950aj jaroj – eĉ kelkajn heroojn de la tiamaj noveletoj oni povas renkonti denove!

La temoj de la noveloj-skizoj estas diversaj, kvankam aspektas tre proksimaj. Jen priskribo de iu hazarda observo akompanata de nelogikaj pensoj de la observanto (ekzemple, La fotografisto), jen priskribo de iu okazintaĵo el la infanaĝo aŭ junaĝo (ekzemple La vojo kaj La lipruĝo), jen historio de apero de unu frua novelo (Ĵeleo), jen renkonto kun iu stranga aŭ neordinara persono kaj koncernaj meditoj (ekzemple, Monumento, bezono kaj savo), rekonstruo de ies vivhistorio (La feliĉo de Onklo Jon) ... Ĉie estas peno kunigi la rezultojn de la ekstera kaj interna rigardoj, psikologia analizo – sed ĉefe pli de si mem ol de aliuloj, kiuj estis la kaŭzoj de tiu analizo. La rezulto estas interesa minimume pro tio, ke puŝas la leganton mediti mem pri io simila el sia vivo, kompari proprajn travivaĵojn kun tiuj de la aŭtoro kaj rezulte – iom pli bone kompreni sin mem. Onidire, tio estas unu el la ĉefaj celoj de bona literaturo, do – Rosbach montras sin vera verkisto!

La observokapablo de Rosbach estas, tamen, limigita. Malgraŭ tio ke li estas esperantisto, kaj, krome, konas kelkajn lingvojn, evidentas, ke lingvaj baroj vekas ĉe li iom amuzajn miskomprenojn. Jen, ekzemple: „La sinjoro estis, evidente, de tiu tipo, kiun oni malofte renkontas en Norvegujo, tiu tipo, kiu konversacias kun nekonatoj en la tramo – tiu tipo, kiun mi tiom aprecas ekzemple en Kopenhago, kaj kiun mi ĉiam renkontas en pli sudaj landoj, kaj kiu – paranteze – ŝajnas tute ne ekzistas en la orienteŭropaj landoj” (En la suburba fervojo). Nu, la orienteŭropanoj povas tute malparanteze ridi pri tia aserto! Sed la aŭtoro, pro nekompreno de la tieaj lingvoj, venis al tiu paradoksa paranteza konkludo...

Bona literaturo, jes. Oni, tamen, ne atendu tro multe. La stilo estas facila, leĝera – sed ni ne trovos iujn revelaciojn pri la homa naturo. Ne estas (aŭ preskaŭ ne estas) priskribo de vere grandaj travivaĵoj ŝanĝantaj la psikologion de la homo, esceptoj (kiel en la noveloj Heroino, Bezono kaj savo) male, proksimigas la eksterordinarajn situaciojn al la ordinaraj – eble pro tio, ke por pli profunda psikologia analizo la verkokapablo de la aŭtoro ne sufiĉas. Kaj tragedio kun sia animpuriga esenco aspektas preskaŭ ordinaraĵo. Eble, por la tragedio la ĝenro de mallonga novelo ne taŭgas? Kelkaj rakontoj estas iom humuraj (por tio la ĝenro estas ja vere plej taŭga!), sed la amuza efiko estas ne tro granda (La lipruĝo, Ora ligno), kvankam sufiĉe elokventa.

Oni kutime mencias en recenzoj pri libroj preserarojn. Nu, ja estas kelkaj, sed ili apenaŭ tro malhelpas kaj ne estas aparte amuzaj por altiri atenton. Pli gravas por mi certaj lingvaj strangaĵoj. Jen la frazo: „Sed kie apartenas la pordo?” (La pordo). Ŝajnas, la verbo aparteni rilatas personon, ne lokon ... Pentri ne estas simple kolorigifarbi, kvankam la aŭtoro ial opinias male. Se, tamen, tio estas riveliĝoj de la norvega influo al Esperanto, ili estas sufiĉe maloftaj.

La libro enhavas ne nur prozon de la aŭtoro. Sed ankaŭ ne poezion! Oni kun plezuro trovas tie belajn desegnaĵojn. La enhavo de la desegnaĵoj ilustras ne la novelojn, ili estas tute memstaraj, sed kvazaŭ estas aldonaj skizoj, plene spegulantaj la etoson de la libro entute – jen papago, jen portreto de lupo, jen malnova sveda ŝipo el stokholma muzeo (tamen, drivanta en maro), jen boacoj ... Do, la libro montras ankaŭ tiun ĉi faceton de la aŭtora talento.

Kvindek jaroj da verkado estas multe. Fakte, la aŭtoron, tiom delonge liverantan novajn librojn al la leganto, oni povas eĉ nomi „klasikulo”. Mi ne certas tamen, ke la simplaj kaj sufiĉe senpretendaj verkoj de Rosbach, eĉ malgraŭ ties senduba literatura kvalito, permesas sincere ordeni lin per tiu honora titolo, sed pri kio mi ja certas, ke ĉiuokaze liaj libroj, ankaŭ la prezentata, estas legindaj kaj sufiĉe plezurigaj por ajna leganto, sendepende de la lingva nivelo.

Nikolao GUDSKOV
Johan Hammond Rosbach: Fajrejo (Skizoj kaj noveloj). Eld. Lina Gabrielli kaj Eldonejo EVA, Venafro, Italio, 2002. 147 paĝoj, gluita.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Kvazaŭ persona konatiĝo

Legante la libreton, oni opinias, ke la verkistino priskribis siajn konatiĝon kun Esperanto kaj alproprigon de ties bazoj. Fidele al la titolo, dum la legado de ĉiu paĝo, oni sentas, ke Esperanto estas vere ne nur lingvo.

La instruistino komencas la kurson ne per parolo pri la gramatiko, sed per jeno: kio estas Esperanto, kiu kaj kial komencis krei ĝin. En ĉiu leciono estas traktebla iu uzebleco de Esperanto: korespondado, interkonatiĝo kun eksterlandano; helpo al eksterlandano en stacidomo; vizito en Esperanto-klubon, trarigardo de ties biblioteko; la ebleco de aŭskulto de Esperanto-parolo pere de Esperanto-radiaj programoj; prezento de la plej gravaj Esperanto-gazetoj; persona interkonatiĝo kaj gastigado de korespond-amikino; kio estas la Pasporta Servo; kion signifas „denaska esperantisto”; la utileco de partopreno en diversaj Esperanto-kongresoj; uzado de Esperanto en Interreto; konatigo de la zagreba (instru)metodo.

La teksto estas facile legebla, komprenebla kaj interesa.

Pro la titolo kaj pro ties originalo, estu permesate al mi, ke mi citu parton el la romaneto La verda koro de Julio Baghy: „Ho, Esperanto estas ne nur lingvo, sed idealo, kiu portas pacon al la koro kaj kulturon al la kapo. Vera esperantisto sentas, la patrolando estas patra hejmo, la nacia kulturo estas la gepatroj. Li file amas ilin. Sed la vera esperantisto sentas ankaŭ tion, la mondo estas patrolando de la tuta homa familio, la diversaj kulturoj estas la fratoj kaj li frate simpatias al ili. Tial mi estas esperantisto, ĉar mi sentas min homo kaj mi vidas homfraton en la homo, ĉu li apartenas al mia nacio aŭ al ne mia nacio. Sen bajonetoj, sen kanonoj la homoj estas fratoj; kun bajonetoj, kun kanonoj ili ne estas homoj.”

János SÁRKŐZI
Spomenka Štimec: Esperanto ne estas nur lingvo. Eld. Kroata Esperanto-Ligo, Zagreb, 2002. 24 paĝoj broŝuritaj.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Retrorigardo al intensa vivo

Kun Lucija Borčić mi konatiĝis antaŭ duonjarcento, en 1953 dum la UK en Zagrebo. Mi ne povas aserti, ke ni tiam interamikiĝis: ŝi estis la eble plej juna ano el la LKK, ĉiam ĉarme ĉeesta, ĉiam vigle organiza, ĉiam helpe aktiva, ĉiam kun ridetantaj okuloj malantaŭ la dikaj okulvitroj, nigrahara, elŝpruciganta junecon. Mi estis nur dektrijara knabeto, eble iom perforte trenita al videbleco pro la denaska esperantisteco (tiam ankoraŭ relativa raraĵo) kaj pro la partopreno kaj gajno en la deklama konkurso. Necese do ni intervidiĝis, interparolis, ŝercis.

Tiujare Zagrebo unuafoje post la milito reproponis al la movado sian dinamismon, longe silentigitan de la militaj detruoj. La UK okazis en lando, kie iam Esperanto hejmis nature; en la urbo, kie ankoraŭ estis viva la memoro de la Akademia Esperanto-Klubo, brilinta en la tridekaj jaroj; en la urbo, kiu iam havis tri tre aktivajn klubojn (la laborista havis jam per si mem ducent membrojn). Sed la faŭko de la milita monstro englutis ĉiun trian jugoslavian esperantiston. La tri zagrebaj grupoj kunfandiĝis en nur unu, kiu de tiam havas, laŭ propono de Ivo Lapenna, la nomon „Bude Borjan”, memore al elstara esperantisto, agronomo, la unua mortpafito de la ustaŝa reĝimo, pri kiu la oficialaj afiŝoj asertis, ke li estis „intelektula inicinto” de iu atako.

Unuafoje en 1953 la postmilita UK gastis en neokcidenta lando; la „fera kurteno” tenis ankoraŭ disigitaj la samideanojn de orienta Eŭropo, sed Jugoslavio jam de kelke da jaroj estis apartiĝinta el la sovetia tendaro kaj estis konstruinta sian nacian vojon al socialismo. Malgraŭ tio, ankoraŭ necesis, kaj estis nefacile atingebla, la vizo por eniri tiun landon; tio aparte por italoj, kiuj havis ankoraŭ malfermita (kaj plurrilate ankoraŭ sanganta) la demandon pri la landlimo kun Jugoslavio: definitiva landlimo tiam ankoraŭ ne estis, sed simple linio starigita de la okupaciaj trupoj. La demando estos jure solvita nur en 1975, kiam jam de longe la situacio inter la du najbaraj ŝtatoj estis normaliĝinta.

Se mi permesis al mi iom longan rememoron pri tiu UK en Zagrebo, estas tial, ke Lucija Borčić, almenaŭ en miaj tiamaj knabaj okuloj, aspektis kiel la dinamisma motoro de la LKK, malantaŭ la prestiĝa figuro de la prezidanto d-ro Ivo Borovečki (oratoro plenvoĉa, larĝvokala, kun ege plaĉa istria prononcmaniero). Ŝi estis dum jaroj aktivulino en la movado kaj instruistino per propra rekta metodo, kultura verviganto de vesperoj: ŝi aktoris, prelegis, lektoris. Profesie librotenistino kaj administra direktorino, ŝi ekde 1952 forte aktivis en la literatura kaj publicista kampo: redaktorino de lingvaj kaj literaturaj rubrikoj, ŝi tradukis, sola aŭ kun aliaj, pli ol tridek verkojn (ofte libroformajn) el la kroata, makedona, angla, kaj ankaŭ el Esperanto en la kroatan; krome ŝi kontribuis al dudeko da revuoj kroataj kaj internaciaj, de La Suda Stelo al Literatura Foiro, de Kroata Esperantisto al Fonto, de Voĉo al Monato. Estis do nature, ke tiom da simbiozo kun la literaturo kaj poezio naskis en ŝi la bezonon ankaŭ originale poeti, kvankam maldense, tiel ke Pulsas la viv' estas ŝia ĝis nun ununura originala poemaro, kolektanta en 120 paĝoj la produktadon de kvaronjarcento, komenciĝintan en 1977 kaj ĝis nun dise aperintan plurloke.

La aŭtorino naskiĝis en dalmacia insulo Vis, iama helena kolonio jam de la kvara jarcento a.K., poste konkerita de la romianoj, poste posedaĵo de la Venecia Respubliko, transdonita al Aŭstrio fare de Napoleono en 1797, kaj iĝinta parto de la Jugoslavia Respubliko, kreiĝinta kun la disfalo de la Habsburga Imperio ĉe la fino de la unua mondmilito. Kamparaj domoj, modestaj, sur suna tamen produktokapabla grundo. Al Lucija Esperanton peras jam ŝia patro; ŝi eniras la movadon juna, sed alvenas al originala poetado jam abunde pli ol kvindekjara. Tial ŝiaj temoj estas pli ofte maturaj ol aŭguraj, pli rememoraj ol aŭroraj, pli retrospektaj ol artefektaj.

Alveninte nun al 80 jaroj, la aŭtorino rigardas la vivon sen amaro, sed ankaŭ sen grandaj entuziasmoj. Regas nostalgio pri la belaj tempoj, kiam oni povis sendanĝere kaj sentime reveni hejmen nokte, kiam oni povis lasi la hejmpordon malfermita, kiam la modesta surmonta domo, nun kaduka, plenis je ridoj kaj je vivo. Kelkaj poeziaĵoj povus simple esti proze skribitaj sen interrompo de linioj; ilin karakterizas nek rimoj nek ritmo, nek, sincere dirite, elstara poezia inspiro. Sed aliaj estas veraj virtuozaĵoj, kiel Artist' blua, unu el ŝiaj unuaj, verkita en 1977 kaj gajninta en 1985 premion „Clelia Conterno”:

Maro regas.
Satanegas
ondohordo
al rokbordo.
Bruas, tondras,
true sondas
rokomuron
dum vetkuro.
Alten soras,
klifojn boras.
Ekvoluptas.
Ŝtonen skulptas
formojn mirajn
nombre milajn ...

En multaj aliaj poemoj, male, la ritmo ŝajnas ne esti palpebla, ĝis alvenas rimo, kelkfoje atendita, kelkfoje surpriza, kiu iel restrukturas la tutan versaron: rimojn Lucija Borčić atente, kaj mirinde, flegas; tiel same ŝi mastras leksikan paletron. La temoj estas ordinaraj: memoroj, momentaj bildoj, homaj spertoj, humanecaj konsideroj. Familianoj, bestoj, plantoj: jen ŝiaj geamikoj. Amo neniam ĉefrolas, nur du-tri-ere menciatas; pli oftas melankolio kaj tristo, ia plendo pri la vivo, tamen ne agaca, sed dolĉe bedaŭra:

Aron da ŝokoj
la vivo por mi stokis.
Mi tamen ne estas roko,
sensenta ŝtonbloko.
La sinsekvaj doloroj
korodis la koron.
Kiam cikatriĝis unu vundo,
ĝin sekvis alia vundabundo.
Mi volis trankvilan neston,
la viv' prizorgis amarajn testojn.
...

Inspirantoj de Borčić? Eble nur inspirantinoj. Videblas spuroj de Zora Heide; la neregula versoritmo kaj abrupta alveno de la rimoj eble iom ŝuldas al Daphne Lister; sed tio neniom deprenas de bunta originaleco.

La libreton kompletigas dupaĝa biografio, kiun laŭvorte paŭsos la artikolo aperanta pri la aŭtorino en la Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj de J. Pleadin, aperinta unu jaron poste.

Carlo MINNAJA
Lucija Borčić: Pulsas la viv'. Eld. IKS, Zagreb, 2001. 128 paĝoj broŝuritaj. ISBN 953-6697-04-1.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019
ĵus'komenc'int ŝpruc'flu ŝrank'o'fa'ket

Elektronike kundancu

La tre malfacila kaj penoraba (laŭ unu el la prizorgantoj de la projekto) laboro kompili diskon, kie estu prezentitaj modernaj dancaj kaj muzikaj stiloj en Esperanto, finfine, kaj tute sukcese, realiĝis. 70 minutoj da altkvalita sono, 10 aŭtoroj kaj 16 diversspecaj komponaĵoj: Dolĉamar (Finnlando), Lunatiko (Pollando), DĴ Kunar (Germanio), DĴ Roger (Brazilo), Magnus (Svedio), Andreas Viklund (Svedio), Krio de Morto (Pollando), Solotronik (Hispanio), Mhz (Argentino), Asorti (Litovio). Tekno, trenco, denco, drumenbaso kaj triphopo – jen estas la stiloj, prezentitaj en la kompilo.

La muzikoj varias de sufiĉe melodiaj ĝis tute senmelodiaj, sed ege frapaj. Tamen ĉiuj muzikaĵoj estas tre ritmaj, dancigaj kaj danceblaj. Same la tekstoj varias de sufiĉe longaj ĝis nur unuliniaj, de pli-malpli sencoplenaj ĝis tute senpensaj (en iuj muzikaj ĝenroj oftas, ke ĝuste muziko, ritmo pli gravas ol la teksto).

Ĉiujn tekstojn de la disko enhavas la tekstolibreto, kie troviĝas ankaŭ portretetoj de la plenumantoj kaj ties kontakt-informoj. Sentu (kaj sekvu) do ĝian ritmon, kiel konsilas unu el la komponaĵoj.

10 aŭtoroj: Elektronika Kompilo: aktuala elektronika muziko en Esperanto. Muzika kompakta disko kun tekstolibreto, 70 minutoj 44 sekundoj. Eld. Vinilkosmo, 2002.
Pavel MOĴAJEV, Jefim ZAJDMAN
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Plaĉa facila rakonto

Ne estas facile trovi verkon, kiun povas ĝue legi komencantoj aŭ progresantaj lernantoj. Tamen la kvanto da rekomendindaj verketoj iom post iom kreskas. Ĉi tiu aldono al la listo estas tre bonvena. Sten Johansson interese kaj distre verkas, uzante nur 552 morfemojn (= radikoj + memstaraj senfinaĵaj vortoj), ĉerpitajn el la plej ofte uzataj oficialaj vortoj laŭ Baza radikaro oficiala kaj du aliaj oftec-listoj por novaj legantoj. En ĉapitro 1 uziĝas nur as-formoj de la verboj, en ĉapitro 2 uziĝas ankaŭ os-formoj, kaj en ĉapitro 3 krome is-formoj. U-formoj ekaperas en ĉapitro 4, us-formoj en ĉapitro 5. Participoj ne aperas (escepte de -anto). La lingvuzo estas tipe konversacia.

La rakonto temas pri la aventuroj de du amikoj partoprenantaj en Kultura Esperanto-Festivalo en Svedio: Viktor, juna rusa gitaristo; Kamilo, juna futbalema italo; kaj Gabriella, ĉarma juna svedino. La intrigo estas simpla, sed interesa, sufiĉe por teni la intereson de la legantoj ĝis la fino. Ĉiurilate bona legolibro por personoj pli ol 13-jaraj, utiligebla en kursoj kaj por individua studado.

Donald BROADRIBB
Sten Johansson: Kion ajn. Eld. Eldona Societo Esperanto, Nagoya, 2002. 64 paĝoj, vinktitaj.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

IRLANDO

Galway - urbo de triboj

Antaŭ kvardek jaroj, kiam ni loĝis ekster Irlando – nia nuna hejmlando, ni iusomere feriis en Okcident-Irlando. Nia unua haltejo estis Galway [golŭej] (irlandlingve: Gaillimh [galjiv]), la ĉefurbo de gaela Irlando. Ties kromnomo estas Urbo de triboj. Kvankam Galway estas antikva urbo kun interesa historio, multaj monumentoj kaj arkeologaĵoj, ĝi tiutempe pli similis al granda vilaĝo ol al urbego.

Ĝiaj stratoj kaj placoj aspektis malriĉaj, kadukaj kaj malbelaj. La dulingva loĝantaro estis afabla kaj gastama, sed aspektis eĉ pli malriĉa ol la urbo mem. Tie ne estis bonaj hoteloj. Ni pasigis malkomfortan unuan nokton en malpura lito de ŝima gastejo. Nenio en la urbo tiam allogis nin.

Ĉi-jare ni ree estis en Galway. Tamen kia ŝanĝo! Ĝi certe estas nun unu el la plej sukcese evoluantaj urboj en la lando. La urbo kreskas pli rapide ol iu ajn alia, eble escepte de Dublino, la ĉefurbo de Irlando. Hodiaŭ Galway estas fascina kombinaĵo de antikveco kaj moderneco. Ties dulingveco konstateblas en la konversacioj de piedirantoj sur la stratoj aŭ de klientoj en kafejoj kaj restoracioj. Kaj eĉ pli en la nomoj kaj surskriboj de vendejoj, stratoj kaj kvartaloj. Nova leĝo postulas, ke ĉiuj lokaj nomoj en la urbo kaj ties ĉirkauaĵo estu en la gaela (irlanda) lingvo kaj ne plu en la angla.

Kvartalo apud la loĝejo de nia filo, kiu nun loĝas en Galway, estas indikita per ŝildo, kiu portas la nomon An Gaeltacht (La Gaelio), kvankam la tiea domaro estas tute nova.

Tio, kio pli multe allogas, estas la fakto, ke Galway estas tipe tradicia kelta urbo tamen kun internacia etoso. Krom la angla kaj la gaela lingvoj, ĉiuj lingvoj de Eŭropa Unio aŭdiĝas sur ĝiaj stratoj – de meza kaj orienta Eŭropo, de Afriko, ktp. Kelkaj el la parolantoj de fremdaj lingvoj ne estas turistoj, sed novaj loĝantoj de Galway. La multnombraj restoracioj proponas ne nur tradiciajn irlandajn manĝaĵojn, sed ankaŭ bongustaĵojn de la itala, ĉina, japana, hispana kaj aliaj kuirartoj.

En Galway troviĝas etaj tradiciaj butikoj kaj grandegaj superbazaroj. Unu el la plej bonaj librovendejoj en Irlando estas en Galway.

En la mezepoko estis grava komerca trafiko inter Hispanio kaj Galway. Laŭ onidiro – verŝajne mito – oni ankoraŭ povas observi hispanajn trajtojn en la vizaĝoj de la urbanoj, kiuj naskiĝis ĉi tie. Grava monumento en Galway estas la tiel nomata hispana arko en la mezepokaj muroj. Alia urba vidindaĵo estas la turo de drakona juĝisto Lynch [linĉ], kiu laŭ legendo en la 15a jarcento kondamnis kaj pendumis sian propran filon je la fenestro de turo (Turo Lynch). Ĝi staras en unu el la stratoj de la urba centro. Oni ofte asertas, ke de tiu kruela patro devenas la verbo linĉi, nun uzata en multaj eŭropaj lingvoj. Tamen laŭ vortaroj la vera origino de tiu vorto rilatas al kapitano Lynch, juĝisto en Virginio, Usono. Pli sensacia ja estas la irlanda legendo!

Dum nia antaŭlasta vizito al Galway, ni bonege (sed iom multekoste) manĝis japane en la hotelo Spanish Arch (Hispana Arko) apud la haveno. Aliafoje ni regalis nin per bongusta manĝaĵo en tradicia irlanda restoracio en la urbocentro, kies nomo ni ĉiam forgesas.

Muzikon oni ofte aŭdas sur la strato kaj en la tradiciaj trinkejoj. Ni ĝuis belan harpmuzikon surstrate, ludatan de franca muzikisto, loĝanta en Galway, kie li lernas konstrui muzikilojn. Tradiciaj artoj kaj metioj abundas en la regiono.

Ofte okazas festivaloj, koncertoj tradiciaj, popularaj kaj klasikaj, kaj endomaj kaj surstrataj teatraĵoj en la gaela kaj la angla. La plej grava gaellingva teatro en Irlando, Taibhdhearc na Gaillimhe [tajvjarak na gajljeve], La Galvaja Teatro, troviĝas en Galway.

Galway estas bona bazo por esplori la belan okcidenton. De ĝi oni povas veturi ŝipe aŭ aviadile al la Aran-Insuloj, kie konserviĝis en plej pura formo la tradicia vivmaniero kaj la gaela lingvo.

La sola kritiko, kiun mi farus al Galway, estas, ke, kiel ĝenerale en Irlando, la loĝantaro estas malpli ordema ol tiu de aliaj eŭropaj landoj. Tro multe da homoj disĵetas rubon sur la stratojn kaj en parkoj. Tamen, Galway meritas viziton, precipe somere, sed oni ja ne povas klare diri, ĉu vi bezonos pluvmantelon kaj pluvombrelon. La Verda Insulo Irlando ne estus verda sen abunda pluvo!

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

LITOVIO

Vilnius ne situas en Estonio!

Dum la ekzisto de Sovetio en eksterlando oni malmulton sciis pri la baltaj landoj Litovio, Latvio kaj Estonio. Estis konate nur, ke temas pri parto de Sovetio. Eĉ rusoj en Moskvo ofte intermiksis Vilnius, Riga kaj Tallinn kaj ne ĉiam ekzakte sciis, kiu ĉefurbo en kiu lando situas.

Sed la politika situacio en Eŭropo ŝanĝiĝis. La tri nesufiĉe bone konataj landoj ne plu estas parto de alia lando, sed ekzistas kiel memstaraj landoj. Tamen la konfuzoj daŭras.

Brita televid- kaj radio-kompanio BBC en sia retejo antaŭ nelonge informis jene pri Litovio: „Ĝi estas malgranda lando ĉe la nord-okcidenta limo de Rusio. Ĝia klimato similas al tiu de la ceteraj regionoj de Rusio. Nur la vintroj tie iom pli mildas pro influo de la Balta Maro. La vetermapo de Vilnius montras, ke la veterkondiĉoj en Estonio preskaŭ ne diferencas disde la vetero en Sankt-Peterburgo, Rusio.”

Arturas Zuokas, la urbestro de Vilnius, kiu lastatempe komencis intensan kampanion, por ke Vilnius aperu sur la mapoj de veterprognozoj de grandaj televidkompanioj eksterlande, multe koleris pro tiu eraro. Li skribis en letero al BBC: „Ni volus peti la oficistojn de BBC, kiuj skribis la menciitan tekston pri Vilnius, ĉefurbo de Litovio, ke ili enrigardu la mapon de Eŭropo. Laŭ la priskribo en via retejo oni povas kompreni, ke vi konsideras Vilnius la ĉefurbo de Estonio. La ĉefurbo de Estonio estas Tallinn. Se vi bezonas informojn pri la veterkondiĉoj en Vilnius, ni volonte informos vin. Bonvolu korekti vian preterlason.”

La aktivaj klopodoj aperigi la nomon de litova ĉefurbo en la veterprognozaj mapoj de famaj amaskomunikiloj eksterlandaj donis rezulton. En junio 2002 Vilnius aperis sur la vetermapoj de la multlingva televidkanalo Euronews.

Pri la vetero en Litovio informas nun ankaŭ BBC. Post la vizito en Litovio de la nederlandaj reĝa kaj tronheredanta familioj ankaŭ du nederlandaj gazetoj aperigis Vilnius sur siaj vetermapoj.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

ALBANIO

Adriatika marbordo

Albana Riviero estas konsiderata kiel la lasta ekologie pura marbordo de la Adriatika Maro. Ĝi etendiĝas de Vlora ĝis Saranda. La unua vidindaĵo tie estas Vojpasejo de Llogara, kiu estas parto de nacia parko, posedanta riĉan pinarbaron. Ene de ĝi estas pluraj vilaoj, kaj ankaŭ restoracioj, en kiuj oni ofertas freŝkuiritajn ŝafidaĵon kaj kapridaĵon. Vilaĝo Dhermi estas unu el la unue ekestintaj loĝlokoj ĉe la marbordo. Ĝi situas inter la rava maro kaj gorĝo de monto Ĉika. Menciindas ties fajna sablo, rokoj kaj blua marakvo.

Sude de Dhermi [dermi] situas la plaĝo Himara ĉe antikva ilira loĝloko de la tribo kaonoj. Ĝia perlo estas golfeto, konata sub la nomo Porto Palermo. Tie videblas kasteleto, troviĝanta sur duoninsulo ĉe la golfo. Ĝi iam apartenis al Ali Paŝa, kiu estis unu el la lokaj regantoj dum la otomana jugo. Kiam Ali Paŝa kunigis siajn militfortojn kun kristanaj grekaj ribeluloj, la turka sultano sieĝis la kastelon de Janina, kie li restadis, kaj senkapigis lin.

Vojaĝante suden oni trapasas ankaŭ aliajn belajn vilaĝojn kaj fine atingas urbon Saranda kun ties multaj hoteloj kaj restoracioj. La nomo Saranda devenas de antikva monaĥejo kristana, dediĉita al kvardek sanktuloj. La ripozejo estas famekonata pro sia varma mediteranea klimato, kiu ebligas naĝi ankaŭ meze de oktobro en la Adriatika Maro. La urbon vidindigas longa kaj belega promenejo laŭlonge de la marbordo samkiel domoj en paralelaj stratoj, situantaj unu super la alia sur monteto.

Vizitindas ankaŭ antikva urbo Butrint, situanta malpli ol 20 km sude de la urbo. Ĝi estas protektata de Unesko-fondaĵo. La amfiteatro de Aesculapius, baptistejo samkiel la antikvaj muregoj estas inter la plej gravaj arkeologiaj vidindaĵoj de Butrint. Malpli ol 30 km norde de Saranda estas akvofontego majesta, kiu estas nomata „Blua okulo”. Estante sub la ombro de tre maljunaj kverkoj, tiu loko estas intime ligita kun la legendo pri dekdukapa drako. Oni rakontas, ke la drako forkaptis junedzinojn kaj ne permesis al la vilaĝanoj uzi freŝakvon. Post la mortigo de la drako fare de la vilaĝanoj ekfluis klara akvo el ĝia okulo kaj estigis riveron Bistrica.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Longe atendata ĉefverko

Se oni konsiderus verkon laŭ denseco de informoj, Konciza etimologia vortaro de A. Cherpillod certe rompus rekordon. En precize duonmilo da paĝoj troviĝas la historio de 15 081 Esperanto-vortoj, iliaj devenoj de unua-, dua-, tria-grada etimo ĝis praa radiko, kaj disiroj ekde tiu radiko laŭ diversaj riveroj kaj eĉ nur simplaj rojoj al pli modernaj lingvoj.

Ĉiuj esperantistoj bedaŭris, ke ne ekzistis dum longega tempo etimologia vortaro, ĉar unu el la plej fruaj sindemandoj de lernanto ĉe renkonto kun esperanta vorto estas: de kie Zamenhof prenis ĝin? Respondon al tiu demando klopodis doni jam en 1907 la Naŭlingva etimologia leksikono de L. Bastien, kiu celis nur pruvi la internaciecon de la Esperanto-vortoj, sed nenion diris pri la praa deveno de la radiko, kiu donis originon al la esperanta formo. Tamen tiu leksikono kontentigis tiun elementan bezonon; kiam la ĉefa akuzo al Esperanto estis pri artefariteco, la trafa respondo estis: jen Esperanto bone sidas ene de la eŭropa lingvofamilio, ĝiaj vortoj ne estis arbitre elpensitaj, sed sekvas lingvistikan vojon same kiel en la aliaj lingvoj. Tiusignife la termino „etimologia” estis misgvida, sed tiam, kaj en tiu kunteksto, tio ne gravis.

Vera etimologia vortaro estas tiu de Vilborg, aperinta en kvin volumoj dum dek du jaroj (1989-2001); en ĝi estas ekzamenitaj nur la oficialaj vortoj, kaj pri ili estas ne nur menciita la unuanivela etimo (ekzemple el la latina), sed ankaŭ estas prezentataj la veraj aŭ supozataj kaŭzoj de la elekto de Zamenhof por la koncerna vorto. Iagrade do tro multe da informoj, el kiuj parto nur por profundaj esperantologoj (ekzemple, la unuafoja apero de la koncerna vorto), aliflanke tro malmulte da vortoj ekzamenitaj. Alia etimologia vortaro, sed celanta specife japanan publikon, estas tiu de Yamasaki, kun multe pli da vortoj ol tiu de Vilborg, sed rilatiganta ofte Esperanto-vorton nur al la angla, kvazaŭ vere Zamenhof estus preninta ĝin el la angla: male, simple la angla prenis el la sama fonto kiel Zamenhof.

Akademiano Cherpillod havas alian celon: li instruas, ne nur de kiu(j) lingvo(j) la vorto devenas, sed de kiu(j) lingvo(j), eventuale pralingvo(j) devenas ĝia radiko: do li ne haltas je la unuanivela etimo (ofte la latina), sed li retroiras al la greka (fakte helena), al la hebrea, al la hindeŭropa; kaj li montras kiel iu komuna radiko poste generis diversajn vortojn en la aliaj „filaj” lingvoj.

Nur kiel ekzemplo: ĉe „acero” oni trovas la jenajn informojn: ke ĝi estas fundamenta, ke ĝi venas el la latina acer, ke tiu venas el la hindeŭropa aker, kaj ke el tiu hindeŭropa radiko devenas la germana Ahorn, la nederlanda kaj la dana ahorn; kaj ke el la latina venas la itala acero, la hispana ácere, la portugala ácer, la romanĉa aschêr, la angla acer kaj la rumana arţar. Ĉiuj ĉi informoj en unu linio kaj duono.

Kaj por „kokso” ni lernas en tri linioj, ke ĝi estas fundamenta, venas el la latina coxa, kiu venas el la hindeŭropa koks (= korpoartiko), kaj ke el la hindeŭropa venis la sanskrita kakŝa (= akselo), la gaŭla koksa (= kruro), la irlanda cos (= piedo); kaj el la latina venis la franca cuisse, la itala kaj korsika coscia, la okcitana cueissa, la kataluna cuixa, la portugala coxa, la rumana coapsa (= femuro), la hispana cojo kaj la portugala kaj galega koxo (= lama). Kaj verŝajne por plejmulto de la legantoj estos malkovro ke la nomo de la planto „kobeo” venas el la scienca latina cobaea, venanta siavice el la hispana cobea el la nomo de botanikisto B. Cobo, hispana jezuito. Kaj la apuda vorto „kobajo”, same venanta de la hispana cobaya tra la scienca latina, havas kiel originon tupian (de gento el Sud-Ameriko) radikon mise transskribitan.

Atenta uzado de mallongigoj kaj sigloj permesas teni tiom da sciigoj en tre malgranda spaco. Sed ne eblas ĉi tie prezenti, pro tipografia nesufiĉo, alian atuton de ĉi tiu eksterordinara verko. Okcidentanoj, eĉ kleraj, atingas la legadon de la grekaj kaj de la rusaj tipoj, eble de la hebreaj kaj arabaj, sed Cherpillod skribas siajn vortojn per aŭtoktonaj alfabetoj, do li provizas nin ankaŭ per signoj japanaj, ĉinaj, koreaj, siriakaj, sanskritaj, hieroglifaj, koptaj, fenicaj, runaj, etruskaj, slavonaj ktp: entute 20 (mi ripetas: dudek) malsamaj alfabetoj aŭ silabaroj. Por la neeŭropaj estas donita ankaŭ la proksimuma latinlitera transskribo. Entute estas envolvitaj 110 (ne estas tajperaro: cent dek) lingvoj, inkluzive de Volapuko en ĝia pli moderna versio de De Jong (ne mankas la versio de Schleyer, se malsama). Tial eŭropanoj lernas pri aziaj lingvoj, kaj azianoj pri la eŭropaj, kaj ĉiuj pri la pralingvoj. Kaj kiam, ĉe fino de unu litero kaj aliro al nova, duonpaĝo restus malplena, Cherpillod plenigas ĝin per interesaj informoj, aŭ alfabetoj, aŭ silabaroj de ne multe konataj lingvoj; tiel eĉ ne unu linio estas malŝparita! Kaj, ni aldonu, ke ĉi tiu verko entenas nur duonon de la enhavo de la 25 000 slipoj kuŝantaj ĉe la aŭtoro ...

Cherpillod tre pacience dum monatoj desegnis mem la diversajn neeŭropajn karaktrojn, kaj entute la vortara laborego daŭris tridek jarojn. Kompreneble, intertempe la komputiko ŝanĝiĝis, tiel ke certan laboron li devis dufoje fari, ĉar bedaŭrinde pli novaj komputiloj ne kapablas legi ĉion skribitan per malnovaj, malgraŭ la pompaj asertoj de la komputilproduktantoj (mi mem spertis tion ĉe la verkado de mia vortaro itala-esperanta). Sed la aŭtoro pacience rekomencis, kaj alvenis al la fino antaŭ ol ankaŭ la tria generacio de komputiloj fariĝis eksmoda. La rezulto estas absolute unuaranga, kaj rekomendinda al ĉiuj glotologoj kaj lingvistoj pri ĉiu ajn lingvo: ni fieru, ke ĝi aperis en Esperanto!

La Antaŭparolo priskribas la verkon, kion ĝi havas, kaj kion oni ne serĉu en ĝi. Abundaj klarigoj instrukcias, kiel utiligi la vortaron kaj kiel kompreni ĝiajn tre sintezajn, sed ekstreme klarajn signojn. Tamen, kiel ankaŭ en aliaj antaŭparoloj al siaj verkoj, Cherpillod kvazaŭ volas sin anticipe defendi kontraŭ tute hipotezaj akuzoj, de neniu levataj kaj eĉ ne leveblaj, kiel ekzemple manko de bibliografio aŭ de specifaj citaĵoj, kutime troveblaj en vortaroj verkitaj de famaj sciencistoj. Ĉu necesis tia sindefendo? Faro farinton rekomendas: ne nepras havi universitatan katedron por esti fakulo, kaj Cherpillod estas ja plej altnivela fakulo en etimologio kaj esperanta terminologio: jam de li estis aperinta NePIVaj vortoj, kolekto de 6800 vortoj ne troviĝantaj en PIV („el kiuj kelkaj povus esti utilaj”, kiel diras la humura kovrilpaĝa surskribo). Kaj same de li estis aperinta Mil ekzotaj vortoj, kolekto de 1250 vortoj nomataj „ekzotaj” kio tie signifas „ne devenantaj el hindeŭropaj lingvoj aŭ priskribantaj konceptojn el ekster Eŭropo”. Kaj tuta aro (pli ol dudeko) da aliaj verkoj lingvistikaj kaj lingvohistoriaj, en Esperanto kaj en la franca, kie reliefiĝas lia kompetenteco, krom pri religio kaj pri multo alia, pri la Esperanto-vortfarado: do li prave sidas en la Akademio. Kaj ni ankoraŭ menciu lian gajnon en ortografia konkurso pri la franca. Sed ne plu laŭdoj; legu kaj konstatu mem: por vino bona ŝildo ne bezona.

Lasta plezuriga rimarko. Ĉiuj aliaj verkoj de Cherpillod estis aperintaj ĉe la aŭtoro mem, inkluzive de iu (parta) provizora eldono de ĉi tiu verko, ne publike surmerkatigita; tio kaŭzis, ke la libroj, ne subtenataj de forta eldonejo, riskis resti lamaj en la distribuado. Feliĉe, ĉi tiu vortaro estas eldonita de UEA, kaj estas do la espero, ke ĝi rapide atingos ĉiujn interesiĝantojn pri la lingvo, pri ĉiuj lingvoj.

Carlo MINNAJA
André Cherpillod: Konciza etimologia vortaro. UEA, 2003. 504 paĝoj broŝuritaj. ISBN 92 9017082 4.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Malgranda lando, longa venkiteco

Litovio estas tre malgranda lando: proksimume tri kaj duona milionoj da loĝantoj en 2001, sur areo de iom pli ol 65 000 kvadrataj kilometroj. Ĝia popolo estis menciita de Tacito (unua jarcento a.K.), kaj de tiam ŝajnas, ke ĝis antaŭ nelonge, ĝi preskaŭ neniam konis kvindekjaran periodon senmilitan. Estas malfacile por multaj el ni kompreni, ke popolo dum du jarmiloj konis militon en pli-malpli ĉiu generacio.

La aŭtoro donas al ni plejparte la milit-historion de sia lando. Por specialisto pri la spertoj de la nacioj de Eŭropo, tio povas esti tre helpa; kvankam, por ekkoni la popolon, ĝiajn kulturon, kutimojn, ĉiutagan vivon, vivspertojn, ni lernas preskaŭ nenion.

En la libro estas abundaj nigra-blankaj fotoj, kies vidaspekto varias inter bonega kaj malbonega. Grandparte ili aspektas faritaj per fotokopiilo, anstataŭ esti skanitaj laŭ la originalaj fotoj. Rezulte, simplaj linidesegnaĵoj estas klaraj, sed tre ofte kompleksaj fotoj, fotoj de personoj kaj pejzaĝoj, estas malfacile aŭ tute ne distingeblaj.

La libro estas tre bone presita, kaj fortike broŝurita. Por personoj dezirantaj koni la detalan milithistorion de Litovio, ĝi enhavas multe da informoj. Lingve, riproĉinda estas nur misa kompreno pri la uzado de la vorto „la”.

Donald BROADRIBB
Petras Čeliauskas: Litovio dum jarcentoj. Eld. Litova Esperanto-Asocio, Kaunas, 2002. 144 paĝoj broŝuritaj. ISBN 9986-10-110-7.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Bone prezentita dramo malkvietiga

Alfred Nobel estas fama nomo; malmultaj personoj ne konas la ekziston de la ĉiujaraj Nobel-premioj, kiujn li establis. Ankaŭ bone konate estas, ke Nobel riĉiĝis per la inventado kaj fabrikado de eksplodaĵoj. Multe malpli konate estas, ke li ankaŭ amis kaj verkis literaturon; lia propra verkaro plejparte neniam estis eldonita.

Kion scias nur manpleno da personoj, estas, ke Alfred Nobel verkis ĉi tiun seriozan dramon.

Nemesis estas la sveda titolo, Nemezo en Esperanto. Ĉi tiu eldono ne nur estas la unua apero de la dramo en Esperanto, sed efektive ĝia unua publikigo en iu ajn lingvo!

Nobel presigis 100 ekzemplerojn de sia verko; sed baldaŭ post lia morto 97 ekzempleroj estis detruitaj, pro religiaj kialoj. El la ceteraj tri ekzempleroj, oni konas la aktualan situon de nur unu, kiu estas en la sveda Regna Arkivo; oni tute ne scias, kien malaperis la aliaj du ekzempleroj. Fotokopioj de la ekzemplero en la sveda Regna Arkivo tamen disponeblas.

Nun, sur paralelaj esperantlingvaj kaj svedaj paĝoj, finfine la mondo povas legi en presita formo la verkon. Interesus scii, ĉu iam oni enscenigos la dramon en teatro. Lerte reĝisorite, miaopinie, ĝi povus esti tre sukcesa teatraĵo.

Pri kio, do, temas ĉi tiu verko, kiun religiemulo(j) ne volis, ke la mondo ĝin legu?

Nu, en la jaro 1577 naskiĝis knabino Beatrice Cenci, kiu estis ekzekutita en 1599, pro sia murdo de sia supozata patro, Francesco Cenci. Ekzekutitaj kun ŝi estis ankaŭ unu el ŝiaj fratoj kaj la edzino de Francesco Cenci. Ĉi tiu verko dramigas tiun historian murdon.

Kial okazas la murdo? Simple, ĉar Francesco, kiu en la dramo malagnoskas siajn infanojn (li diras, ke ili ĉiuj estis bastardoj, ĉiu kun aparta patro), torturas, sklavigas, kaj mistraktas ilin. Al Beatrice li konigas la fakton, ke krom ke ŝi ne estas lia vera filino, li intencas seksumadi kun ŝi. Perforte, se necesas. Kaj malgraŭ ŝia forta kontraŭstrebado, tiel okazas.

Ĉu neniu inter la aŭtoritatoj de Romo, kie ili loĝis, povus helpi la familion? Nu, Francesco Cenci estis riĉega kaj tre influhava persono. La papon (Klemento la 8a) interesis akiri la riĉaĵaron de Francesco Cenci, pli ol protekti lian familion kaj restigi ĉe ili lian riĉon. Efektive, post la murdo de Francesco, kaj la ekzekuto de la edzino kaj du infanoj, Klemento sukcesis konfiski tiun riĉaĵaron.

Tiutempe, la strebado de la papoj pligrandigi siajn proprajn materiajn regnojn estis unu el la ĉefaj causi belli (militkaŭzoj) en Eŭropo.

Alia ĉeftasko de la papoj estis plusubteni la kontraŭ-reformacion, kiu estis intime kunligita kun la politikaj ribeloj kaj disputoj de tiu epoko. Martin Luther, kies sukceso estis certigita de germanregionaj potenculoj, ja mortis nur malpli ol kvindek jarojn antaŭ la enoficiĝo de Klemento la 8a, kaj politik-religia militado estis furora en Eŭropo.

La subaĉetado de aŭtoritatoj estis kutima principo inter la riĉuloj de la epoko, sekve Francesco Cenci ne bezonis timi oficialan agon kontraŭ sia krimado.

Nu, en la pli moderna epoko, en kiu vivis Nobel, kvankam Vatikano ankoraŭ malemis agnoski la misfarojn de la eklezio en la 16a jarcento, verŝajne ne plu estis skandale, publikigi dramojn pri tio, kvankam sendube estus oficialaj protestoj. Sed multe pli skandala estis lia pritrakto de Sankta Maria (nomata „la madono” en la dramo) kaj de Satano.

En la dramo, la madono en halucino/vizio aperas al Beatrice kaj instigas ŝin murdi sian patron. Krome, teologie eĉ pli skandale, la madono ankaŭ informas pri la disputado inter la Patro, la Filo, kaj ŝi mem. Partiaj disputoj en la Sankta Triunuo ekzistas, laŭ ŝia deklaro. Rilate al si mem, la madono emfazas, plej grave, ke la homoj ŝin adoradu kaj laŭdadu; ne plu valoras, ke ŝi praktike helpu ilin. Ĝenerale, ni povas resumi, teologiaj temoj kaj religiaj ritoj estas, laŭ ŝi, multe pli gravaj ol helpado al la mizeruloj kaj malhelpado al la tiranoj de la homaro.

Satano ankaŭ montriĝas al Beatrice en halucino/vizio, kaj, entute, li estas multe pli honestparola kaj kredinda ol la madono kaj ŝiaj diaj parencoj. Tio ne signifas, ke li ne emas trompi, kaj fiagadi, nur, ke li ankaŭ rivelas kelkajn verojn.

Beatrice kredas siajn halucinojn/viziojn, ili kuraĝigas ŝin efektivigi la murdon. Ŝi mem estas neniel kompatema nek en si mem vere admirinda knabino. Sed ŝia pseŭdopatro fimistraktis ŝin kaj ŝiajn fratojn, kaj ŝi volis venĝon kontraŭ li. Ju pli li suferos, des pli ŝi ĝojos. En maljusta mondo, necesas la maljustulojn pereigi, negrave kiel.

La dramo finiĝas per la efektiviĝo de la murdo.

Mankas en ĉi tiu dramo ĉiu mencio pri la posta ekzekuto de Beatrice kaj de ŝiaj samfamilianoj.

Jam en 1819 la angla poeto Percy Blysshe Shelley finverkis sian dramon The Cenci, dramigante la saman historion. Kun Nobel li dividis sian malestimon pri la romkatolika eklezio, kaj ĝia historio; sed, malsimile al Nobel, li ne diskutas la indon de ĝiaj doktrinoj. Fama itala verkisto, Alberto Moravia, en 1958 publikigis sian verkon Beatrice Cenci, ankaŭ pri la sama eventaro.

Laŭ religia vidpunkto, la dramo de Nobel estas blasfemega; malsimile al tiu de Shelley. (Mi ne konas la verkon de Moravia, do ne povas prikomenti ĝin.) Shelley zorge reproduktas la pian vidpunkton de fervoraj kredantoj pri Dio, kaj rezervas sian malestimon por la eklezio, kiu fiagadas misuzante la nomon de Dio. Rilate al sia kondamno de la eklezio, Shelley eĉ pli emfazas ĝian koruptecon ol Nobel, en sia dramo. Sed Nobel vidas ne nur la koruptecon de la eklezio de la 16a jarcento, sed ankaŭ la koruptecon de la instruoj kaj doktrinoj de tiu eklezio, kaj forte emfazas tiun koruptecon. Miaopinie, tiurilate Nobel pravis kaj Shelley ne.

Rilate al sia portreto de Beatrice, ili ankaŭ malsamopinias. En sia kvina akto, kvankam iom kontraŭdire al kelkaj indikoj pri la karaktero de Beatrice kaj asertoj ŝiaj en antaŭaj partoj de la dramo, Shelley kvazaŭ duondiigas Beatrice-n, tiom ke li eĉ neas ŝian kulpecon en la murdo. La kvina akto en tiu dramo forrabas de la dramo ĝian severecon kaj preskaŭ romantikigas ĝin. Nobel multe pli sukcesas per sia konsekvenca prezento de Beatrice, kiu, tute pravigite, planas kaj efektivigas la morton de sia pseŭdopatro, kaj neniam neas tiun fakton.

Ambaŭ dramoj sendepende baziĝas sur historiaj eventoj. Nenio indikas, ke Nobel konis la dramon de Shelley, kaj la detaloj de tiuj du dramoj do ofte varias inter si. En la dramo de Shelley, Beatrice kaj ŝiaj fratoj estas la veraj infanoj de Francesco Cenci kaj lia unua edzino; en la dramo de Nobel, ili estas la bastardaj infanoj de la unua edzino de Francesco, kaj neniel sangparencas al Francesco Cenci. Dramefike, Nobel pli sukcesas tiurilate. Ambaŭ egalefike, kvankam malsamdetale, prezentas la karakteron de Francesco.

Kiu dramo, ensume, superas? Ili egalas, drame samvaloras, sed mi iomete preferas tiun de Nobel.

Laŭ la vidpunkto de historiisto, ambaŭ dramoj prezentas trafan literaturan priskribon de la religipolitikado de la 16a jarcento. Laŭ la vidpunkto de historiisto de la kristana teologio, la dramo de Nobel prezentas imponan dramigon de la tordado de doktrinoj en tiu malglora periodo de la „kristana” Eŭropo.

Laŭ la vidpunkto de pensemulo, ambaŭ dramoj indas profundan konsideradon. Kompreneble, laŭ la vidpunkto de religiuloj, tiu de Nobel estas kondamnenda fiaĵo nepre nuligenda, pro sia malkaŝe realisma kondamno de la signifo de la popolaj kredoj pri la madono kaj la Triunuo. Do tiaj personoj prefere ne legu ĝin, ili trovos la dramon malbongustega ĉiurilate.

Religiuloj verŝajne pli facile pardonos al Shelley lian severan kondamnon de la eklezio 16-jarcenta, ĉar ili pretekstos, ke la eklezio poste sufiĉe reformis kaj remoraligis sin.

Teatre: necesus vidi ambaŭ dramojn profesie kaj talente prezentataj, por taksi ilin. Nek tiu de Shelley, nek tiu de Nobel iam ajn estis surscenejigitaj en teatro. Laŭ mia tralego, tiu de Nobel povus imponi al modernepokuloj surscenejigite, pli ol la iom troromantika versio de Shelley.

Laŭ mi persone, la enhavo de la dramo de Nobel estas serioze konsiderinda, kaj inde prezentita.

Al mi plaĉas vidi eldonita ĉi tiun verkon, kiu riĉigas la esperantlingvan literaturon pli ol multaj nuntempaj eldonaĵoj.

Fizike, la libro estas tre fortike bindita kaj profesie eldonita, la papero estas bona, la aspekto de la presitaj paĝoj nekutime bona; ensume, rara evento en la nuntempa esperanta literaturo.

Mi ne forgesu mencii, ke la traduko estas flua kaj natursona, lingve salutinda; komposteraroj troveblas, sed ne ofte.

Donald BROADRIBB
Alfred Nobel: Nemesis/Nemeza. Tr. Gunnar Gällmo. Eld. Eldona Societo Esperanto, Stockholm, 2003. 253 paĝoj binditaj. ISBN 91-85288-29-2.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

LITOVIO

Pri (p)rezidejoj

Prezidanto-ŝanĝiĝo en Litovio ĝenis kaj la antaŭan prezidanton, Valdas Adamkus, kaj la nunan, Rolandas Paksas. Ĉi tiu ne povis translokiĝi al sia oficiala rezidejo, ĉar daŭre okupis ĝin lia antaŭulo. Pri alia loĝloko ne disponis Adamkus, kiu revenis Litovion el Usono nur iom antaŭ sia prezidantiĝo kaj do malhavis en Litovio hejmon.

Adamkus do proponis konstruigi al si domon en la sama kvartalo, tamen trovi parcelon ne facilis. La registaro anoncis, ke ĝi ŝanĝos la leĝaron por ebligi al eksprezidanto pli facile akiri deziratan parcelon. Adamkus subite sciigis, ke li ne volas kaŭzi aldonajn problemojn kaj petis ne diskuti leĝokorektojn.

Fine la registaro proponis al Adamkus neuzatan ĉefministran rezidejon – preskaŭ samgrandan kiel la prezidanta rezidejo. Intertempe Paksas diris, ke li volas resti en sia privata domo: la registaro diris, ke ĉeesto de prezidanto tro ĝenus najbarojn.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

MARHISTORIO

Trez-oro submara

En 1694 vrakiĝis dum ŝtormo en Mediteraneo apud Ĝibraltaro la brita militŝipo Sussex [saseks]. Perditaj estis 800 maristoj, 80 kanonoj kaj sufiĉe da oraj moneroj por subaĉeti la fidelecon de la Duko de Savojo en disputo inter Britio kaj Francio.

La vrako situas ĉ. 700 metrojn sub la surfaco de la maro. Malgraŭ tio, usona firmao planas levi la vrakon kune kun la oro kaj diversaj restantaj artefaktoj (nuntempe pli valoraj ol la oro). Neniu provis ĝis nun levi vrakon el tioma profundo.

Kleruloj kaj fakuloj timis, ke grava historia heredaĵo perdiĝos kaj ne estos kunkonservata por estontaj esploristoj. La brita registaro tamen akceptis la usonan planon kaj promesis konvene prizorgi la restaĵojn.

Elson B. SNOW

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Post Gerda ankaŭ Halina kaj Viktor (mal)aperis

Se temas pri legolibro, konsilata por esperantistoj, ĵus lernintaj la bazon de la internacia lingvo, la unua titolo – kiun ĉiu scias kaj memoras – estas Gerda malaperis, verkita de Claude Piron. Kreiĝis tuta skolo jam ĉirkaŭ tiu unusola libro. Tiom pli estas tempo ekkoni kaj pli vaste ekuzi ankaŭ aliajn, samcelajn verkojn, facilajn legaĵojn, ekzemple, kiel tiujn de la eldonejo Al-fab-et-o. Du el ties relative novaj verkoj estas la nun prezentataj libretoj Vojaĝo kun Katrina kaj Kion ajn.

Ambaŭ rakontoj skribiĝis en facila Esperanto, la ĉapitroj po-paŝe enkondukas novajn formojn kaj strukturojn. Nekonataj vortoj estas klarigitaj en Esperanto fine de ĉiu ĉapitro en la glosoj, kie markiĝas ankaŭ la aparteno al diversaj laŭoftecaj kategorioj. Tiun sistemon kaj ankaŭ aliajn pedagogiajn klarigojn prezentas librofine la aŭtoro. Statistikemuloj povas ekscii, ke en la unua verko el la 493 diversaj morfemoj de la rakonto 418 apartenas al la 724 plej oftaj morfemoj de Esperanto, en Kio ajn el la 552 diversaj morfemoj 447 enestas en la plej oftaj 724. Kiujn ne allogas la ciferoj, simple rimarkas, ke estas facile legi kaj kompreni la rakontojn kaj tiu fakto donas sukcesosenton.

Estas tre laŭdinda la klopodo de la aŭtoro krei tiel la intrigon de siaj rakontoj, ke la legantoj ĉiam ekkonu iun flankon de nia Esperantujo, povu ekgustumi ion specialan kaj ekemu partopreni kaj mem renkonti tion, pri kio ili legis. Tiutipa kreado de vivproksima fono, kien la internacia lingvo eniras pere de siaj valoroj kaj utiloj, servas bone la edukon al „esperantisteco”.

Kiuj estas tiuj eventoj en la nun traktataj libroj? Por vidi tion, mi prezentu mallonge la rakontojn.

Eble la sveda junulino, Katrina estas jam konata pro „sia krimo”, pro kiu ĉiu, kiu legis la koncernan rakonton, pardonas al ŝi tutkore. En la nuna – same iom romantika – rakonto Katrina ĵus eklaboras kiel instruistino kaj kun vera amo instruas kaj edukas siajn junajn disĉiplojn. Kadre de tiu eduko ricevas rolon la graveco de amikeco, sentemo kaj protesto kontraŭ politikaj maljustecoj, kaj ne lastkaze pruviĝas ankaŭ la utileco de Esperanto. La internacia lingvo plurfoje aperas kiel natura kaj/aŭ lerta solvo de komunik- kaj aliaj problemoj.

Revene al la resumo de la intrigo, daŭrigeblas la komparo kun la Piron-verko. En ĉi tiu rakonto malaperis Halina, kaj serĉas ŝin vojaĝante kun sia disĉiplo la juna Katrina, trovante sin en kelkaj – por esperantistoj konataj kaj konindaj – lokoj en Pollando.

Ĉar la rolantoj estas ĉefe dekjaruloj, la legaĵo povas amuzi unuavice ilin, sed ĉiuj komencantoj, kiuj estas malfermaj je puranima rakonto pri eŭropaj junuloj povos lerni pere de la libro (kaj ne nur la internacian lingvon).

La alia verko Kion ajn okazas inter kaj al junuloj en Stokholmo, dum KEF, unu el la famaj Kulturaj Esperantaj Festivaloj. La leganto facile povas imagi la etoson kaj programojn de tiaj aranĝoj, sekvi la aventurojn de kelkaj el la partoprenantoj, identiĝi kun la du senŝancaj admirantoj de bela organizantino, kaj kiel ankaŭ en aliaj verkoj de la aŭtoro alfronti ankaŭ nejustajn pro-politikajn malfacilaĵojn de partoprenanto (nun el Rusio). La polico intervenas senkore en grava momento, sed eble la legantoj el malriĉaj landoj trovas ĉi tie bonan solvon rapide, komforte kaj eble senpage vojaĝi hejmen post tiaj aranĝoj. (Pri la konsekvencoj de tia solvo nek la recenzanto, nek la aŭtoro prenas respondecon!).

La libretojn mi proponas uz(ig)i kiel legomaterialon por komencantoj (post studo de bazaj gramatikaĵoj) ĉu kiel individuan ĉu kiel dumkursan legaĵon, sed nepre antaŭ Gerda malaperis kaj post aŭ sendepende de La Krimo de Katrina.

Mia recepto estas: Por prepari la vojaĝon, transvivu la krimon, postvojaĝe legu kion ajn antaŭ ol Gerda malaperos!

.
Katalin KOVÁTS
Sten Johansson: Vojaĝo kun Katrina. Eld. Al-fab-et-o, Skövde, 2002. 60 paĝoj. ISBN 91-89432-08-8.
Sten Johansson: Kion ajn. Eld. Eldona Societo Esperanto, Stokholmo, 2002. 63 paĝoj. ISBN 91-85288-24-1.
Por mendi la recenzitajn librojn, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Fakaj studoj diverstemaj

Temas pri 23 kontribuaĵoj prezentitaj dum la konferenco Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, en Dobřichovice en 2002. La ĉeftemoj estis: elektronikaj rimedoj, terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto, aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko (ĝenerale).

Du tre apartaj karakterizaĵoj de la prelegoj aperas:

1. Prelegoj, kiuj pritraktas la esperantajn vortojn por teknikaj temoj,

2. Prelegoj, kiuj ekzamenas neesperantajn temojn, ekzemple, Problemoj de diagnostiko de ruliĝantaj vagonoj de Ladislav Kovář, Sojloj en Danubo de Ottó Haszpra kaj Fungoj mikroskope de Josef Kavka.

Ĉi tiuj du karakterizaĵoj ne nepre ĉiam kongruas kun la tri ĉefpartoj de la libro.

La prezentaĵoj varias inter du paĝoj kaj deko da paĝoj, kaj ĉiun sekvas tre mallonga resumo en la lingvoj angla, germana kaj ĉeĥa. La karaktero de la prelegoj varias tre multe, inter tre simplaj skizoj aŭ resumoj de temoj kaj detalaj diskutoj pri apartaj temoj. Ekzemple, Jan Werner donas tre detalan 7-paĝan diskuton Terminologia analizo de la vortoj „planko” kaj „plafono”, konvinke montrante, ke tiuj du esperantaj vortoj ne sufiĉas por la konstrufako. Detlev Blanke prezentas 9-paĝan artikolon Nomoj de planlingvoj – tipologio, en kiu li listigas specojn de planlingvoj, kaj tre detale numeras specojn de lingvonomoj. Aliflanke, de Marc Bavant aperas nur 3-paĝa resumo de multe pli granda prelego Matematika terminologio: ĉu matura finfine?. Kaj Franz Nitzsche en sia Psika streso – kiel regi ĝin tre kurte prezentas sian temon, evidente resumante pli detale pritraktitan prelegon.

La libreto bone aspektas, enhavas multajn utilajn (por siaj faktemoj) ilustraĵojn/desegnaĵojn, estas klare presita kaj zorge provlegita. Eĉ la glukartonbindaĵo estas rimarkinde fortika, malsimile al la plimulto de la nuntempaj Esperanto-eldonaĵoj.

Donald BROADRIBB
Red. Zdeněk Pluhař: Fakaj studoj en Esperanto. Eld. Kava-Pech, Dobřichovice, 2003. 152 paĝoj gluitaj. ISBN 80-85853-63-9.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

MEDICINO

Afriko kaj aidoso

La nuntempa scienca skolaro preskaŭ plenplene konsentas, ke aidoso naskiĝis en Afriko fine de la pasinta jarcento. Tamen la aŭtoro defendas la hipotezon, ke la malsano povus esti pli malnova, ol kiel la medicino nun supozas.

Afriko estas naskolando de la homaro. Tion konvinke pruvis la tutmonde konataj antropologiaj esploroj de prof. L. Leakey [liki] en la intermonto Oldoway [óldaŭej] en Tanzanio. Sed, bedaŭrinde, Afriko estas ankaŭ kontinento, kie, laŭ opinio de plimulto da sciencistoj, unuafoje naskiĝis la viruso, provokanta ĉe homo la tiel nomatan sindromon de imunoperdo, tio estas aidoso. Antaŭ nelonge en Afriko estis trovitaj virusoj, kiuj provokas la imunoperdon ĉe simioj. Tiel, ĉe aparta speco de afrikaj simioj, makakoj, estis malkovritaj virusoj gene proksimaj al homa imundifektiga viruso de tipo 2 (HIV-2), kiu pli ofte renkontiĝas en okcidenta Afriko. Estas pli interese, ke ĉe kelkaj specimenoj de homsimilaj simioj, la ĉimpanzoj, estis trovitaj virusoj gene proksimaj al la plej disvastiĝinta viruso (HIV-1). Iuj sciencistoj eĉ supozas, ke genaj diverĝoj inter du virusoj HIV-1 kaj simila al ĝi imunomankiga viruso de simioj, povis aperi antaŭ 50-80 jaroj. Tamen multaj aliaj sciencistoj pensas, ke por aperado de genaj diferencoj inter ĉi tiuj virusoj, necesis pli longa periodo. Mi celas montri hipotezon, ke unuafoje la virusoj de aidoso aperis en la afrika kontinento en antikveco, kaj ekde tiam evoluis paralele kun imundifektigaj virusoj de simioj. Iam infektado de homoj povis okazi sekve de ĉasado je simioj, mordovundoj, kontaktoj kun sango de simioj dum dispartigo de bestkorpoj, ktp.

Ĉu kaŝita malsano?

Certe, nuntempe en Afriko, kiel ankaŭ ĉie, la fontoj de aidoso estas la HIV-infektitaj homoj. Sed kial jam ekde antikveco aidoso ne disvastiĝis tra la tuta terspaco, des pli tra Afriko, kiel nun? Por klarigo de tiu ŝajna paradokso ni atentu la publikaĵojn de multaj vojaĝantoj en Afrikon en la 19a kaj 20a jarcentoj. El tiuj verkoj iĝis komprenebla la fakto, ke ĝis la fino de la 19a jarcento la plimulto da regionoj en la afrika kontinento estis preskaŭ izolitaj unu de la alia. Aborigenoj el multaj internaj tropikaj regionoj preskaŭ ne kontaktis kun la loĝantoj de ĉemaraj regionoj. Migradojn obstaklis danĝeraj tropikaj arbaroj, impetegaj riveroj, vastaj dezertoj, atakoj de agresaj triboj, ktp. Sed la plej gravaj bariloj estis multenombraj epidemiaj malsanoj: malario, disenterio, variolo, flava febro kaj aliaj. Eble en la apartaj tropikaj regionoj loĝantoj malsaniĝis kaj mortis kaŭze de aidoso, sed foresto de konstantaj interligoj kun aliaj regionoj malhelpus disvastiĝon de la infekto. Kiel povis transiĝi virusoj de aidoso en pasinteco? Antaŭ ĉio, per amoraj kontaktoj. Kvankam dum unusola ordinara amorkontakto kun infektita persono la probablo de infektiĝo ne estas pli ol 1 %, la infektiĝprobableco signife pligrandiĝas, se tiaj kontaktoj estas multenombraj. En apartaj aborigenaj triboj antaŭedzecaj amoradoj estis sufiĉe liberaj. Multedzineco estis kutima fenomeno: multaj tribestroj havis eĉ 30 kaj pli da edzinoj.

Ekzistas ankoraŭ tiel nomata vertikala mekanismo de HIV-transiro de infektita gravedulino al novnaskito (dum gravedo, akuŝo kaj pli malofte dum suĉigado). La probablo de vertikala HIV-kontaĝo estas sufiĉe granda: 20-30 %. Sed eĉ en la familioj, kie estas infektitaj virinoj, plimulto da novnaskitoj (70-80 %) ne estos HIV-infektitaj. Krome, infektitaj novnaskitoj kutime rapide malsaniĝas je aidoso kaj mortas jam dum frua infaneco, ne disvastiginte la infekton. Laŭ publikigitaj informoj, en pasinteco, meznombre, el ok novnaskitoj kvin mortis en la unua vivjaro. Certe, la precipaj kaŭzoj de morteco estis multenombraj infektmalsanoj, sed eble en apartaj regionoj ankaŭ aidoso. Ni nomu ankoraŭ unu eventualan vojon de HIV-infektado en Afriko: multenombraj tatuoj, ritaj trapikoj de nazo, oreloj, lipoj, ktp.

Mortofteco malhelpis disvastiĝon

Kiaj estis pasintece la kontaktoj de eŭropanoj kun afrikaj aborigenoj, kaj ĉu ili estis povintaj alkonduki al la disvastiĝo de aidoso? Ĝis la fino de la 19a jarcento nur malmultaj kuraĝaj vojaĝantoj penis penetri la profundaĵon de la afrika kontinento. Plimulto da ekspedicianoj mortis kaŭze de tropikaj malsanoj – malario, disenterio, flava febro, ktp – kaj iuj pereis rezulte de atakoj de apartaj militemaj triboj. La vojaĝoj estis neeblaj sen ŝarĝobrutoj, sed tiuj ofte pereis kaŭze de glosinmalsano (glosino, aŭ ceceo, kaŭzas ankaŭ la dorman malsanon). Jenaj estas iuj tutmonde konataj nomoj de famaj eŭropaj vojaĝantoj: la skoto M. Park [pak] – la unua eŭropano atinginta la riveron Niĝero – pereis en 1806; la skoto D. Livingstone [lívinsteŭn] – kiu unuafoje trairis la afrikan kontinenton de okcidento ĝis oriento en la dua duono de la 19a jarcento – mortis de disenterio; la anglo V. L. Cameron [kámaran] – la unua vojaĝanto kiu inter 1873 kaj 1875 trairis la kontinenton sude de ekvatoro, de oriento ĝis okcidento – multfoje estis ĉe la rando de pereo, ktp. Ne vane oni nomis la bordregionon de Gvinea Golfo kaj Niĝerion la tombo de blanka homo. Do, tiaj maloftaj kontaktoj verŝajne ne estus povintaj disvastigi la epidemion.

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Multenombraj sklavistoj (sklavkomercistoj) grandskale homdezertigis Afrikon. Laŭ informoj de UNESKO, dum 300-jara periodo (17a-19a jarcentoj) estis elportitaj el Afriko ĉirkaŭ 15 milionoj da sklavoj. La ĉefaj centroj de sklaveco estis en okcidento, la bordregiono de Gvinea Golfo (Angolo) kaj en oriento, Zanzibaro kaj Mozambiko. El okcidentaj regionoj de Afriko oni eksportis sklavojn precipe en Amerikon (dum transportado kutime pereis ĝis 10-15 % da sklavoj). En orientaj regionoj eŭropanoj konkurencis kun arabaj sklavistoj, kaj sklavojn oni eksportis precipe en Egiption, la hindan duoninsulon, Arabion, ktp. Por perforta kaptado de sklavoj eŭropanoj dungis specialajn trupojn konsistantajn el afrikanoj, kiuj penetris multajn regionojn de la kontinento. Nur apartaj, plej profundaj regionoj, restis neatingeblaj eĉ por sklavistoj. Krome, iuj afrikaj triboj (ekzemple masaoj) sukcese kontraŭstaris al rabistoj.

Ĉu inter la afrikaj sklavoj povis esti HIV-infektitoj kiuj disvastigis la malsanon? Laŭ informoj de apartaj esploristoj de Afriko kaj vojaĝantoj, multaj afrikaj sklavoj mortis jam en unuaj jaroj post alveturigo al Ameriko. Certe, precipe ili pereis kaŭze de superforta laboro, diversaj malsanoj, sed indas ne preteratenti eblajn mortojn kaŭze de aidoso. Ankaŭ inter eŭropaj kolonianoj de afrikaj bordregionoj estis tre alta mortofteco, precipe kaŭze de tropikaj malsanoj, sed eble ankaŭ de aidoso. Diference de aliaj venereaj malsanoj (sifiliso, blenoreo, ktp), por kiuj estas karakterizaj la specifaj lokaj simptomoj, kiuj aperas baldaŭ post amorkontakto, en HIV-infektiĝo tiuj simptomoj tute forestas. Eĉ nun la ĝustan diagnozon de HIV-infekto oni povas meti nur post laboratoriaj esploroj, kiuj, certe, antaŭe ne estis konataj. El tio ĉi sekvas, ke, pro la granda mortofteco de kaptitaj sklavoj – kaj eĉ de eŭropaj kolonianoj –, la HIV-viruso ne estus sukcesinta transkontinentiĝi.

Eksplodo fine de la 20a jarcento

Tamen en la dua duono de la 20a jarcento okazis eventoj, kiuj estus povintaj akceli la disvastiĝon de aidoso. Jam multe estis dirite pri la tiel nomata seksa revolucio, narkotismo, pliiĝo de medicinaj manipuladoj. Sed verŝajne, krom tiuj, tre gravan signifon por la disvastiĝo de aidoso havis ankoraŭ du cirkonstancoj.

La unua estas migrada eksplodo. Laŭ informo de UNESKO, nuntempe ĉirkaŭ 100 milionoj da homoj loĝas ekster sia patrujo. En Afriko pli intensaj migradoj okazas en sub-sahara parto de la kontinento, precipe en sudaj regionoj, pleje frapitaj de aidoso.

Alia kaŭzo estas amasa urba disvolviĝo, kiu pli vidiĝas ankaŭ en la sub-saharaj regionoj. Laŭ informo de UNESKO, ekde 1960 ĝis 2000 en ĉi tiuj regionoj la nombro de urbanoj pliiĝis pli ol duoble. En urboj intermiksiĝas etnaj grupoj, pligrandiĝas denseco de loĝantoj, en multaj el ili mankas loĝejoj, akvo, malordiĝas higienaj kondiĉoj, plialtiĝas senlaboreco, malriĉeco, kio kontribuas al prostituado. En urbaj kondiĉoj ofte ne povas lokiĝi grandaj afrikaj familioj, tial plimulto da viroj alveturas ofte tien sen siaj familianoj. Tie multaj el ili rezulte de senordaj amoraj kontaktoj riskas infektiĝi je aidoso kaj reveninte al siaj familioj povas infekti edzinojn, aliajn vilaĝanojn. Pro malsaniĝo de la plej laborkapabla parto de la loĝantaro malordiĝas la ekonomio de multaj afrikaj landoj. Orfoj ofte ne vizitas lernejon, multaj el ili fariĝas malbone vartataj kaj estonte povas konsistigi la brulmaterialon por epidemio de aidoso.

Jen iuj ciferoj pri la disvastiĝo de aidoso, laŭ informo de UNAIDS (UNESCO, Sources, No. 140, decembro 2001):

1. 60 milionoj da homoj en la mondo estis HIV-infektitaj dum pasintaj 20 jaroj, el ili 25,3 milionoj en la sub-sahara parto de Afriko, pleje infektita regiono de nia planedo.
2. 22 milionoj da homoj en la mondo jam mortis de aidoso.
3. Inter plenaĝuloj estas HIV-infektitoj: 36 % en Bocvano, 25 % en Svazilando kaj Zimbabvo, 24 % en Lesoto, 20 % en Namibio kaj Zambio.
4. 12,1 milionoj da infanoj en la sub-saharaj regionoj de Afriko orfiĝis pro la morto de sia patrino aŭ de ambaŭ gepatroj.

Krom la supre menciitaj landoj la epidemio de aidoso estas intensa kaj en Kenjo, Sud-Afriko kaj en iuj aliaj. Multaj el ili estas ofte vizitataj de turistoj, kio akcelas la disvastiĝon de aidoso.

Konklude, estis prezentita ideo, ke eble aidoso ne vere estas nova malsano, sed ĝi jam povintus infekti homojn en Afriko en antikveco; ĝia disvastiĝo devis atendi la duan duonon de la 20a jarcento por trafi favorajn kondiĉojn. Nun estas tempo urĝe bremsi la epidemion en Afriko; en tio ni vidu ne nur la devon de multaj landoj antaŭ la popolo de kontinento, kiun iam oni renversis en sklavecon, sed ankaŭ la neceson defendi la proprajn popolojn kontraŭ importado de aidoso rezulte de interkontinentaj migradoj kaj turismo.

Vladimir LEMELEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Pli interese estas kreskigi kukurbojn

Miaj du infanoj ĉi-jare plantis unuafoje en sia vivo kukurbojn, kaj ili kun granda atento sekvas ilian evoluon. Pli da intereso vekis la kukurboj en nia ĝardeno, ol tiuj kiuj ĉefrolas en la libro. La 13-jara filino devigite finlegis ĝin, la 10-jara rezignis post paĝo 5.

La rakonto estas ja banala. Ĝi komenciĝas kiel fe-rakonto. Maljuna patro heredigas sian havaĵon al la tri filoj. Tiam la du plej aĝaj filoj malaperas el la rakonto. La plej juna, kun du kukurboj surŝultre, iĝas teroristo laŭ tute nekonvinka maniero. Li estas invitita transloĝiĝi al lando de teroristoj, kie li iĝas mem viktimo de ostaĝopreno. Denove laŭ tute nekredebla maniero li liberiĝas kaj iĝas bonulo kaj mondoreformanto.

Jen la rakonto, kiu estas tro filozofia por infanoj kaj tro naiva por plenkreskuloj. Samon ni povas diri pri la lingvaĵo, kiu entute ne atingas taŭgan nivelon por infanrakonto, sed aliflanke estas nek gramatike nek stile sufiĉe prilaborita por mirigi aŭ imponi pli maturajn legantojn.

Mia pli aĝa filino iom kompatis la lernantojn, kiuj ilustris la libron. Ĉiun paĝon plibeligas desegnaĵoj de lernantoj de arta lernejo. Tiuj desegnaĵoj fakte pli bone ilustras la pensomondon de siaj artistoj ol la rakonton. Kvankam ili estas iusence meritoplenaj, ili ne superas la nivelon de mezlernejanoj, kiuj devas ankoraŭ multe labori por evoluigi sian propran stilon.

Guido VAN DAMME
Jeronimas Laucius. Tradukis Valdas Banaitis: La tria frato teoristo. Detektiva rakonto. Eld. Tri steletoj, Vilnius, 2003. 20 paĝoj, vinktita. ISBN 9955 454 53 9.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

PACO

Festo unika en la mondo

Unikas la aŭgsburga Paco-Festo – ĝi estas la unusola festotago en la mondo dediĉita al paco. Ekde 1950 la festotago – ĉiam la 8a de aŭgusto – ĝuas ŝtatan protekton, kio signifas, ke fabrikoj, entreprenoj kaj butikoj restas fermitaj kaj la tuta urbo laŭleĝe libertempas. Sed nur la urbo Augsburg, eĉ ne apudaj urboj kaj vilaĝoj, kiuj kaptas la okazon por inviti aŭgsburganojn tien aĉet-ekskursi.

La festotago datiĝas de longe antaŭ 1950. Ĝi fontas el la t.n. Tridekjara Milito (1618-48), kiu finiĝis, almenaŭ teorie, per la packontrakto de Vestfalio. Sed la „kontrakto” komence restis papera. Katolikoj unue ne volis redoni preĝejojn luteranajn konfiskitajn en 1629. Fine komisiito de la imperiestro estis sendita al Augsburg por kontroli la realigon de la packontrakto. Ĝis 1649 ĉiuj konfiskitaj preĝejoj luteranaj estis redonitaj, krom du intertempe detruitaj.

Religiaj kvereloj

Tiam la protestantoj luteranaj povis denove celebri diservojn en siaj preĝejoj. Pastroj kaj klerikoj interkonsentis speciale festi, ke finiĝis ne nur la milito sed ankaŭ la religiaj kvereloj. La 8an de aŭgusto 1650 ili festis unuafoje la „Altan Pacan Feston de Augsburg”, memore al la tago en 1629, kiam ili estis forpelitaj el siaj preĝejoj.

Nuntempe la urba magistrato ĉiun trian jaron transdonas pacpremion okaze de la festo al tiuj, kiuj distingiĝis aparte pro superkonfesiaj klopodoj pri homaj rajtoj, homa digno kaj ĝenerale pro laboro porpaca. La pacpremio estis unuafoje transdonita en 1985, kadre de la 2000-jara jubileo de la urbo. La premio inkluzivas honoran dokumenton, medalon kaj monsumon de 12 500 eŭroj.

Elektas premiotojn ĵurio konsistanta el membroj de la evangelia-luterana kaj de la katolika eklezioj kaj el reprezentantoj de la urbo Augsburg. La premiitoj estas episkopo Hermann Kunst (1985), la fondinto de la Fokolar-movado, la italo Chiara Lubich (1988), rabeno Peter Levinson (1991), prezidinto de Germanio Richard von Weizsäcker (1994), la pola ĉefepiskopo Alfons Nossel (1997), la palestina profesorino Sumaya Farhat-Naser (2000) kaj aŭgsburgano Helmut Hartmann (2003), iniciatinto de la forumo „interkultura vivo kaj lernado”.

IPFELKOFER Jomo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Pri indiĝenaj meksikanoj

En la jaro 1518, hispana militestro, Hernán Cortés, komisiite de Diego Velázques, la hispana reganto de Kubo, entreprenis invadi kaj konkeri Meksikon. Antaŭ tiam, la indiĝenoj de Meksiko neniam vidis eŭropanon, nek aŭdis pri la estontaj konkeristoj.

Malnova tradicia religia kredo en Meksiko aŭguris, ke iam en la estonteco revenos la hero-dio Kecalkoatl, kiu mistere forlasis la landon antaŭ multaj jaroj.

Kiam la reganto de Meksiko, Moktekuhzoma, unue informiĝis, ke oni ekvidis sur la oceano flosantajn montetojn, sur kiuj estas barbuloj „kun la hararo ĝis la oreloj”, kaj kiuj rajdas sur gigantaj cervoj, li komence dubis pri la malfrenezeco de la raportintoj. Sed li sendis fidatajn servistojn, por enketi pri la afero, kaj ili konfirmis al li la verecon de la raportoj. Li konkludis, ke efektive la dioj (re)venas al Meksiko, kaj ke li devos submeti sin al ili.

Pie, Moktekuhzoma sendis al la novevenintaj „dioj” servistojn kun donacoj. La donacojn sekvis oferoj: mortigitaj homoj kun la brustoj malfermitaj, laŭ la religia tradicio de la meksikanoj. Malfeliĉe, tiuj piaj donacoj, anstataŭ plaĉi al la „dioj”, ilin naŭzis. Tiaj oferoj pruvis, laŭ la vidpunkto de la konkerantaj hispanoj, la sovaĝan barbarecon de la popolo de Meksiko.

Tamen ne necesis preteksto, por ke la invadantaj hispanoj pruvu sian propran sovaĝan barbarecon. Per siaj glavoj, siaj feraj armiloj, siaj kanonoj, siaj pafiloj, ili baldaŭ sukcesis venki la meksikanojn. Ili celis, sukcese, la riĉaĵojn de Meksiko forporti al Hispanio, la landon koloniigi por Hispanio, kaj la animojn de la indiĝenoj „savi” per propono de du alternativoj: ekzekutiĝi aŭ baptiĝi. Kaj, kompreneble, ankaŭ laŭ la kutimoj de koloniigantoj, detrui ĉion indiĝenan.

Ne ĉiuj hispanoj, tamen, plene aprobis tian „civilizaciigon” de Meksiko. Inter ili estis franciskana sacerdoto Bernardino de Sahagún, kiu venis al Meksiko en 1529. Li lernis la indiĝenan lingvon, naŭatl, kaj kolektis ĉion eblan pri la historio, kulturo, religiaj kredoj kaj kutimoj de la indiĝena popolo. Li skribis laŭdikte, en la naŭatla lingvo la informojn donitajn de indiĝenoj kaj ilin publikigis kun paralela hispanlingva traduko, en epokfara verko ankoraŭ nun reeldonata kaj konsultata de profesiuloj pri la antikva meksika popolo.

Antaŭ tridek jaroj mi kaj mia edzino dediĉis plurcent horojn al studado de la tekstoj de Sahagún kaj trovis ilin ne nur interesaj sed ankaŭ relative fideblaj (t.e. plejparte forestis provoj moki aŭ misprezenti la vidpunktojn de la indiĝenoj). El tiu tekstaro multe ĉerpis ankaŭ la redaktinto de ĉi tiu kolekto, Miguel León-Portilla. Li enmetis ankaŭ multajn aliajn indiĝenoriginajn tekstojn, tradukitajn el la naŭatla aŭ el la hispana lingvoj.

Elekti inter la naŭatla kaj la hispana civilizacioj estas malfacile, ĉar ambaŭ estis, siamaniere, egale sovaĝaj, brutalaj, maltoleremaj. Ambaŭ fervore kredis la simbolojn de sia religio, kaj tute ne interesiĝis pri la signifo de tiuj simboloj. Estus pli facile kondamni ilin ambaŭ, se nia propra nuntempa civilizacio montrus sin malpli brutala kaj maltolerema. Sed la historio emas ripeti sin, ĉu en la antikva romia epoko, ĉu en la 16a jarcento, ĉu en la 21a.

La spertoj de la indiĝena popolo de Meksiko, en 1518-1520 kaj poste, montras al ni la homan dilemon, kiam ĝi devas fronti agresemegan atakanton superfortan. Ni ne povas ne simpatii kun tiuj indiĝenoj, kies vivojn detruis, kaj plu detruas, alikontinentdevenaj arogantuloj. Kaj estas bone, ke haveblas por ni dokumentoj unuamanaj por nia studado.

La dokumentojn mem akompanas granda kvanto da enkondukaj komentarioj kaj egale valora postdokumenta klera priskribo pri la antaŭhispana civilizacio meksika, tre bona bibliografio kaj ankaŭ multaj utilaj klarigoj de terminoj.

La libro estas bone presita, iom ĝenas komposteraroj, pli ĝenas akuzativeraroj. Multaj ilustraĵoj el kodeksoj helpas la okulon apreci la verkon. Ĝi estas tre fortike broŝurglubindita (rarega evento en la esperanta historio!), vi povos ofte konsulti la libron, sen timi la elfalon de folioj.

Al Meksika Esperanto-Federacio kaj al la malavara mecenato, kiu finance ebligis la eldonon, ni donu grandan dankon. Per ĝi la serioza literaturo de Esperanto multe gajnis.

Donald BROADRIBB
Miguel León-Portilla, tr. Juan Jacobo Schmitter. Tra l' okuloj de l' venkitoj. Eld. Meksika Esperanto-Federacio, Meksikurbo, 2001. 156 paĝoj gluitaj. Neniu ISBN indikita.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Du paroladoj de Ivo Lapenna

Oni eldonas kvin kompaktajn diskojn de paroladoj de Ivo Lapenna. Sur ĉiu disko estas du paroladoj, inter ili tre longaj (preskaŭ tuthoraj) kaj mezlongaj, kaj tre mallongaj (la plej mallonga daŭras 6:12 minutojn). Ĝis nun surmerkatiĝis la unuaj du diskoj.

Disko 1: „Esperanto kiel lingva esprimo kaj instrumento de humaneca internaciismo” (1987), 25:14 minutoj.

Ĉi tiu prelego estis, bedaŭrinde, registrita ie en granda salono, kie la eĥado estis severa. Ĝenas la aŭskultadon ankaŭ diversaj sonoj de la aŭskultantoj, kelkloke ankaŭ iom da muziko el alia loko. Pro ĉio ĉi estas preskaŭ neeble distingi la vortojn de la preleganto, kaj detalan komprenon de la prelego mi ne atingis. Nenion pli pri ĝi mi povas diri.

Disko 1: „Lingva diskriminacio” (1964), 40:22 minutoj. Kontraste, la registraĵo de ĉi tiu longa prelego estas facile aŭskultebla, kaj oni kaj aŭdas kaj komprenas ĉiun vorton.

La prononcado de Ivo Lapenna estis preskaŭ modela. Oni rimarkas tamen kelkajn regulajn kuriozaĵojn: kiam li faras kombinvorton per ali- kaj dua radiko, li akcentas la a, do, ekzemple, li diras álimaniere, kio dum momento paŭzigas la komprenon. Malpli ĝene, sed rimarkeble, li diras anstataŭ kv; do, ekzemple, kŭar kaj kŭalito anstataŭ kvar kaj kvalito, k.s. La konsonantkombino kc fariĝas ks, ekzemple, oksidento. Kaj duoblaj konsonantoj unuiĝas: post tio prononciĝas postió. Sed oni neniam dubas pri la signifo de la diraĵo.

En ĉi tiu prelego, post nelonga mencio pri la problemoj de rasa diskriminacio, Lapenna dediĉas sin al la problemo de lingva diskriminacio, t.e. la supozo, ke ĉar en la tre disvastigitaj lingvoj ekzistas granda literatura kulturo, tio signifas, ke la uzantoj de tiuj lingvoj havas pli gravajn kulturojn, ol la parolantoj de ne tre disvastigitaj lingvoj. Sed, li argumentas, la kulturo estas egale alta ankaŭ en ĉi tiuj lingvoj.

Li ekzempligas ĉi tiun argumenton per personaj spertoj pri siaj propraj verkoj. Libro lia, eldonita en la serbokroata lingvo, ricevis malmultan atenton, kaj estis plejparte malatentata en la faka mondo. Anglalingva traduko de la libro estis aklamita de la sama faka mondo.

Eĉ pli interese: artikoleto eldonita en Esperanto estis atakita kaj malakceptita de multaj fakuloj. Sed kiam Lapenna finis anglalingvan artikolon per anglalingva traduko de la antaŭe nur-esperanta teksto, ĝi estis aklamita kiel valora kaj atentinda konkludo.

Ĉio ĉi bone montras la fenomenon de lingva diskriminacio. Malpli konvinka estas la pretendo de Lapenna, ke kiam homoj el diversaj kulturoj parolas/verkas esperante, tia diskriminacio malaperas. Liaj ekzemploj ja pruvis, ke kiam homoj el diversaj kulturoj parolas/verkas samlingve, mankas tia diskriminacio. Sed ŝajnas al mi ke, konsekvence, gravas ne la lingvo sed la komuneco de la lingvo. Ne gravas ĉu oni parolas per Esperanto, la angla, la antikva latina, aŭ iu ajn alia lingvo.

Disko 2: „100 jaroj de parola Esperanto-kulturo” (1987) 51:19 minutoj. Ankaŭ ĉi tiu prelego estis bone registrita, klare aŭdebla kaj facile komprenata. Simile al la unua prelego sur disko 1, ĉi tiu prelego estis antaŭ vivanta aŭskultantaro, sed mankas eĥado kaj la reagoj de la aŭskultantoj ne superregas la sonon de lia parolo. Ĝi estas, konsekvence, facile kaj ĝueble aŭskultebla. Lapenna emfazas la gravecon de flua parolado de Esperanto. Flua parolado, eĉ se kun gramatikaj eraroj, estas multe pli dezirinda, ol gramatike perfekta esperanta parolado hezitema.

Lapenna asertas, ke Esperanto ĉesis esti lingvoprojekto en la unua kongreso en Boulogne-sur-Mer en 1905, kiam ĝi la unuan fojon estis plene parolata lingvo inter homoj, kiuj antaŭe ne konis unu la alian. Lapenna ankaŭ diskutas la kvaliton de la esperantlingvaj radioelsendoj, kiun li trovas ĝenerale tre bona. Sed li forte kritikas la redaktorojn de la esperantaj gazetoj, kiuj, laŭ li, plej ofte prezentas fuŝan formon de Esperanto. Li kritikas ankaŭ provojn enkonduki lingvajn novaĵojn, kiuj estas laŭfundamentaj, sed ne kutimaj.

Ensume, jen plurtema parolado, tre vagema sed ĉiam interesa, kiu montras al ni ne nur klerulon sed veran homon simpatian.

Disko 2: „La parolado dum la solena inaŭguro de la monumento La Espero en Graz, Aŭstrio, 1987”. 10:21 minutoj.

Ĉi tiu paroladeto estis registrita subĉiele, sed malgraŭ la medisonoj, ĝi estas facile aŭdebla kaj komprenebla. En ĝi Lapenna pasie pledas por la paco kaj por la libero. Kaj, li diras, paco sen libero estas senvalora; valora estas libero, plej valora estas libero kun paco.

Antaŭ nun mi neniam aŭdis Lapenna paroli, sed klare li estis bonega oratoro, honesta oratoro, kiu ne penis kaŝi sian intencon per floraj vortoj, sed utiligis la oratoran arton por prezenti profundajn kaj klarajn ideojn. Nur aplaŭdon mi povas doni al ĉi tiuj prelegoj (verŝajne ankaŭ al la unua sur disko 1, kies sonkvalito ne ebligis komprenon miaflanke). Kun tiu unu escepto, la registrado estis unuaranga; por tiuj, kiuj volas aŭskulti horojn da bonega esperanta lingvaĵo, mi forte rekomendas la diskojn.

Donald BROADRIBB
Ivo Lapenna: Du paroladoj. Eld. Fondaĵo Ivo Lapenna, 2003. Du kompaktaj diskoj. ISBN 87-91378-00-1 kaj 87-91378-02-8.
Por mendi la recenzitajn diskojn, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Satiro el la umbiliko

Jen senprecedenca satireto movada pri konkretaj lastatempaj okazaĵoj, kiu tamen interplektas same lastatempan politikon el la malverda mondo, specife tiun de la landeto, kie situas tiu umbiliko de nia movado, la Centra Oficejo de UEA. La titolo de la verko devenas el la arkitekturaj kapricoj kaj transformoj okazintaj tra jardekoj ĉe Nieuwe Binnenweg 176, rezultante en Escher-ecaj ŝtuparoj kaj duon-etaĝoj, tiel ke nunaj ĉambroj apartenas al iama postdomo. En la libreto kunlaboris siatempe postdomaj kolegoj de la aŭtoro. La verko aperis ĉe la eldonejo de unu. Alia kompostis ĝin. Tria konsilis. La paĝojn ornamas dudeko da karikaturaj bildoj, el la plumo de kvara. Unuokaze (minimume) veras la maksimo, ke bildo valoras mil vortojn (mi ne kuraĝas nomi paĝnumeron!).

Satire kripliĝas la nomoj de oficistoj, estraranoj, aktivuloj, intrigintoj, organizoj, ĉambroj, pokaloj, stratoj, urboj, landoj, flughavenoj, ortografiaj reform-projektoj, landaj kaj fakaj asocioj, urbaj kluboj – ĉio imagebla. Por ĝui verkon, vi prefere ŝatu satiron eĉ ne tro senrapiran kaj havu scivolemon pri duonkonataj onidiroj, kaj pli ol averaĝan konon de niaj ĉefaj movadaj bastonoj kaj bastionoj. Vi aprezos paĝ-al-paĝe stilajn piroteknikaĵojn. Sed dum vi dancos inter ĉampanaj ŝaŭm-bobeloj, vi sentos la kirlon de pli nigraj kurentoj subsurfacaj.

Por intima koninto de la postdoma medio antaŭ dudeko da jaroj sed ne povinta sekvi eventojn de la lastaj harstarigaj jaroj, nesuperebla estas la deziro pridemandi la aŭtoron, kiom el la verko havas bazon, aŭ tanĝan rilaton kun veraj eventoj, kaj kiom estas delira fantazio, kiel la lastaj paĝoj almenaŭ parte sugestas. Ja multaj apenaŭ kredeblaj partoj estas tiom detalo-riĉaj, ke oni hezitas juĝi ilin senbazaj.

Malmulte helpas la frazoj solece starantaj, dediĉo-similaj, sur verko-komenca paĝo: „Pri ĉiu koincido de fikcio kaj realo, respondecas la realo. Fikcio estas, kiel ĉiam, senkulpa.” Nu, ĉu? Kaj kiom?

Stefan MACGILL
Istvan Ertl: La Postdomo, Eld. Bero, Nederlando, 2003. 88 paĝoj, vinktitaj.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

FERVOJOJ

Ĉu iam rapidos „Transrapid”?

Jam antaŭ jaroj la germana registaro decidis ne realigi magnettrajnan linion inter Berlino kaj Hamburgo. Nun la provinca registaro de Nordrejn-Vestfalio decidis ankaŭ kontraŭ la projekto „Metro-Rapid”, kiu estus magnettrajne ligonta plurajn urbojn de la regiono.

Restas kiel sola magnettrajna projekto en Germanio la ligo inter la urbo Munkeno kaj ties flughaveno, situanta 35 km de la centro. Uzota estas la sistemo „Transrapid”, jam instalita kaj provata inter la ĉina urbo Ŝanhajo kaj ties flughaveno.

Financado

La bavara provinca registaro firme volas realigi la projekton, malgraŭ la planataj kostoj de 2,6 miliardoj da eŭroj. Kvankam la financado ankoraŭ ne estas certigita, la registaro kun la Germana Fervojo kunfondis Bavaran Magnettrajnan Preparan Asocion, kiu starigis en la flughaveno ekspozician vagonon kun informoj pri la projekto.

Laŭ la bavara ministro pri trafiko, Otto Wiesheu [vishoj], la projekto celas malŝarĝi la aŭtovojon inter Munkeno kaj la flughaveno. La nuna trajnveturado daŭras ĉirkaŭ 40 minutojn: oni ŝerce diras, ke la flughaveno estas atingebla nur per aviadilo. Per magnettrajno la vojaĝo daŭros nur 10 minutojn je pinta rapideco de 350 km/h.

Stagno

Por la linio necesos nova traceo, inkl. de 4 km longa tunelo, kiu altigos la kostojn malfacile pageblajn en tempo de ekonomia stagno. Kritikantoj krome plendas pro la bruo, kiun la trajno kaŭzos pro sia rapideco, malgraŭ manko de radoj.

Laŭ informoj de la magnettrajna prepar-asocio reduktiĝos aŭtovoja trafiko jare je nur 5 %. La cifero ne impresas; male tamen la prognozo, ke la magnettrajno donos profiton de kurantaj, tamen ne de investaj kostoj kaj interezoj. Antaŭvidate estas, ke la projekto, se realigita, allogos turistojn, kiuj volonte pagos kromajn 5 eŭrojn aldone al la nunaj 8 eŭroj por veturi tiel inter la urbocentro kaj la flughaveno.

Reinhard FÖSSMEIER

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

IRLANDO

Kaj je paĝo 747 de „aviadilega” enciklopedio ...

Antaŭ kelkaj jaroj en artikoleto mia en MONATO, mi bedaŭris, ke ne ekzistas vortaro de la irlanda varianto de la angla lingvo, angle nomata Hiberno-English, kvankam abundas irlandgaelaj vortaroj. Eĉ pli mi bedaŭris, ke malkiel en aliaj civilizitaj landoj, mankas irlanda enciklopedio.

Post tiam la situacio ŝanĝiĝis. En librovendejoj mi trovis hibernoanglan vortaron, sed ne aĉetis. La verko konsistas precipe el ne plu uzataj vortoj kaj tropoj, kune kun gaelaj esprimoj enirintaj la hibernoanglan, kaj kiujn oni povas facile trovi en iu ajn gaela vortaro. Ĝi apenaŭ taŭgas por kompreni la modernan irlandanglan, kiu prezentas problemojn por eksterlandanoj, kiuj lernis nur la anglan aŭ usonan anglan.

La enciklopedio estas tute alia afero. Aperis enorma unuvoluma anglalingva verko titolita The Encyclopaedia of Ireland (esperante: La enciklopedio de Irlando). Ĝi donas informojn pri aspektoj de la vivo antikva kaj moderna en Irlando. Kvankam en ĝi „Esperanto” ne aperas kapvorte, ne mankas aludo: sur paĝo 747 troveblas detaloj pri unu el la plej aktivaj irlandaj esperantistoj, Máire Mullarney (krome diverskampe engaĝiĝinta).

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

ĈINIO

Solas gefiloj, solas gepatroj

Matene, starante ĉe la enirejo de la vilaĝo, onklo Ma kaj lia edzino fiksas la rigardon al la ŝoseo kondukanta al Ŝanhajo, la plej granda urbo de Ĉinio. Ili atendas sian filinon Mali. Ŝi estas 25-jaraĝa solfilino, kiu antaŭ kvin jaroj forlasis la gepatrojn kaj flugis en Francion por studi.

Simila sorto trafis la gepatrojn de Suki, kiu antaŭ sep jaroj elmigris en Usonon por labori. Suki estas solfilo kaj malgraŭ tio, ke liaj gepatroj materiale riĉas, ili tamen spirite sentas solecon kaj sopiras je la filo.

Rezulte de la politiko de naskolimigo multiĝas en Ĉinio gepatroj de solfiloj aŭ solfilinoj. Maljuniĝantaj gepatroj tiaj ofte suferas, aparte kiam la idoj laboras aŭ studas alilande. La registaro konscias la problemon kaj per donacoj kaj diversaj subvencioj al la gepatroj provas faciligi ilian vivon. Tiamaniere trankviliĝas ankaŭ foraj solgefiloj.

XU Jinming

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

BARATO

Misiisto-murdisto al morto kondamnita

Kvar jarojn post la murdo de aŭstralia misiisto kaj liaj du filoj, barata kortumo kondamnis al morto unu fundamentisman hinduon kaj al dumviva malliberiĝo 12 aliajn.

Jam de 1965 Graham Stuart Staines [stejnz] el Aŭstralio laboris en Barato inter lepruloj. En januaro 1999 Staines kaj liaj du filoj, 11- kaj 7-jaraj, dormis en sia veturilo en vilaĝo en la orienta subŝtato Orissa [orisa]. Viraro krianta kontraŭ-kristanismajn sloganojn ĉirkaŭis la veturilon. Tiam, laŭ vidintoj, la grupestro Dara Singh [sing] verŝis kerosenon sur la veturilon kaj ĝin ekbruligis.

La murdo, unu el la plej hororaj inter multaj kontraŭ-kristanaj atakoj, estis vaste raportata kaj tutmonde kondamnata. La barata registaro, koalicio estrata de la dekstra-hindua Barata Popola Partio (BJP), estis premata puni la kulpulojn, aparte pro tio, ke Dara Singh estis ano de la junulara sekcio de unu el la hindu-fundamentismaj partioj, kiuj subtenis BJP-on.

Politika kariero

Tamen, malgraŭ atesto de vidintoj, la subŝtata polico ne procesis kontraŭ Dara Singh. Male, oni eĉ parolis pri politika kariero por li. Tamen, en 2001, ŝtatregistara instanco rekomencis proceson kontraŭ la akuzitoj. Finfine aparta kortumo en septembro 2003 ilin kondamnis.

La vidvino de Staines, kiu restas en Barato por daŭrigi lian laboron, diris pri la proceso: „Mi jam pardonis la murdintojn. Pardono resanigas, kaj nia lando bezonas resaniĝon de malamo kaj perforto.”

La kortuma decido donas esperon al tiuj, kiuj serĉas justecon por la 2000 homoj (plejparte islamanoj) pereintaj dum la tumultegoj en 2002 en la subŝtato Gujarat [guĝarat]. La perforto kontraŭ la islamanoj okazis kredeble kun la apogo de la registaro (vidu MONATOn 2002/6).

A. Giridhar RAO

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

INTERRETO

Abonu!

Milionoj da ruslingvaj uzantoj de Interreto jam plurajn jarojn ne povas imagi siajn „retajn” vivojn sen la TTT-ejo Subscribe.ru. Ĝi estas unika servo, kiu ebligas al iu ajn persono malfermi kaj gvidi proprajn retlistojn. La senduba avantaĝo (kaj la plej grava faktoro, kiu faras ĝin absolute malsimila al diversaj diskutaj dissendoj ĉe Yahoo) estas, ke oni ricevas nur la „menditan” informon de kompetenta(j) aŭtoro(j). Nun ĉe Subscribe.ru troveblas kelkmil retlistoj por ĉiu gusto. Ĉu vi volas legi ĉiutagajn novaĵojn? Bonvolu: kelkfoje tage vi ricevos anoncojn de novaĵ-tekstoj, se vi ne volas aŭ ne povas regule viziti la TTT-ejon mem. Ĉu vi ofte oficvojaĝas al iu urbo aŭ simple volas havi en via retpoŝtkesto veterstaton de diversaj partoj de la mondo? Je via dispono! Ĉu vi volas legi novajn anekdotojn, kuirreceptojn, kantotekstojn, poeziaĵojn, simple amuzajn faktojn, ktp – sen longa serĉado en Interreto? Vi havas tiun eblon, se vi komprenas la rusan! Sed se ne?

La problemo estas solvita! Aperis tia TTT-ejo en Esperanto: Abonu.com. La grandegan laboron: traktadon kun la posedantoj de Subscribe.ru, tradukadon de la retpaĝoj (pluraj centoj de ĝiaj paĝoj estas plene tradukitaj en Esperanton) kaj la teknikan funkciigon faris Andrej Grigorjevskij (Rusio), kadre de sia agado kiel estrarano de Universala Esperanto-Asocio pri informado.

Abonu.com celas servi kiel gastigejo por informaj retlistoj, retaj gazetoj, gazetaraj komunikoj, novaĵoj de TTT-ejoj kaj similaj informaj publikaĵoj. Inter la ĉefaj avantaĝoj de Abonu.com atentindas ĝia plena esperantlingveco. Ne malpli gravas subtenado de la plej oftaj kodadoj de retaj Esperanto-tekstoj: UTF-8, Latin-3, surogatoj kun iksoj kaj askiaj ĉapeloj (^). Abonante ion ajn en Abonu.com, oni mem elektas en kiu formo (HTML, teksto, ktp) kaj kodado oni deziras ricevi la leterojn de retlistoj. La alvenantaj leteroj aŭtomate konvertiĝos kaj atingos la abonanton en la preferata varianto.

La informa kanalo estos speciale utila por diversspecaj retaj agantoj. Gvidantoj de diverstemaj retaj kursoj akiros la eblon prezenti ilin en la formo de regule dissendataj lecionoj. Redaktoroj de Esperanto-gazetoj povos disponigi ilin al la reta abonantaro1 kaj (se gazeto estas jam reta) grave pligrandigi sian legantaron. Abonu.com povos helpi al tiuj informiloj, kiuj jam estas dissendataj per retpoŝto, kontaktigante ilin kun vere interesata publiko – sen la bezono spame disanonci sin al ĉiuj konataj retadresoj de esperantistoj. Kreintoj de esperantlingvaj TTT-ejoj povos teni konstantan kontakton kun la vizitantaro, informante ilin pri evoluoj kaj ŝanĝoj en la retejoj. Esperanto-organizaĵoj povos regule informadi la membrojn kaj Esperanto-mondon pri siaj novaĵoj. Kaj tiel plu, plu, plu ...

Jam oni povas legi artikolojn de El Popola Ĉinio kaj anoncojn de Pola Radio, regule aperas gazetaraj komunikoj de UEA, retlisto pri vegetarismo, informoj pri venontaj Universalaj Kongresoj, ĉiusemajna gaja anekdota retlisto, kelkaj lingvokursoj – kaj tio ne estas ĉio! Kun Abonu.com la reta Esperanto-vivo sendube fariĝis pli interesa kaj informoriĉa. Por ĝui tion vi simple krozu kaj abonu.

Grigorij AROSEV, Andrej GRIGORJEVSKIJ
1. Hodiaŭ temas nur pri senpagaj abonoj, sed estonte aperos paralele eblo lanĉi pagatajn retlistojn, tiel solvante la problemon de profesiaj Esperanto-periodaĵoj, kiuj ne povas permesi al si senpagan retan aperigon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

EŬROPO

Nepras emocie interrilati

Nunaj kaj baldaŭaj membroj de Eŭropa Unio (EU) kunlaboras sub egido de la iama franca prezidanto Valéry Giscard d'Estaing [valerí ĵiskár desté] por krei eŭropan konstitucion. Unu el la defioj estas ideologie difini, kio estas Eŭropo, eŭropeco kaj eŭropaneco. Nepras alivorte identeco.

Sento de identeco aperas nur kondiĉe, ke alia(j) en grupo estas endanĝerigata(j). Do tiu ĉi sento reale ekzistas nur kondiĉe, ne konstante. En malgrandaj grupoj, kie ĉiuj reciproke sin reale konas, oni eksentas realan identecon, se la endanĝerigata persono aŭ personoj esprimas sincere sian suferon.

Samo validas pri pli vastaj grupoj, kiel naciaj. Se Eŭropo ne komprenos, ke ĝia estonteco dependas de eŭropa ideologio, kiu evoluigos emociajn rilatojn al ĝi, ĝi disfalos okaze de krizo. Sen tiu kompreno ĉe eŭropanoj ne evoluos forta emocia preteco sin doni por savi ĝin. Male, racie pensantaj eŭropanoj klopodos mem savi sin, ekzemple forportante kapitalon ekster Eŭropon kaj forirante (kio okazis, kiam disfalis Jugoslavio).

Ideologio

Identeco ne sentiĝas, kiam la grupo ne estas en danĝero. Tial nunaj gvidantoj de Eŭropo ne komprenas la neceson pri emocia rilato al la tuto kaj ili tute negative traktas la nocion pri ideologio. Per edukado pri eŭropa ideologio (idearo, kial Eŭropo estas speciale valora kaj alia ol aliaj mondopartoj; kiel EU povas helpi plibonigi la mondon; kial unuopulo en Eŭropo devas fieri pri ĝi) oni povas atingi kredon ĉe eŭropanoj, kiu elvokas fortajn emociojn kaj malracian pretecon sin doni por ĝi en situacio de krizo.

Sen tiu ideologio, kiu ebligos identiĝon de unuopulo kun aliaj eŭropanoj pro tio, ke oni kredas, ke ekzistas sama valorsistemo, la sincera sindonemo, la emocia rilato al Eŭropo en kriza situacio ne eblas. Do, se Eŭropo havos grandan ekonomian krizon aŭ estos serioze endanĝerigita pro ekstera malamiko kaj gvidantoj krios pri helpo, tio ne elvokos kompaton kaj emociojn inter eŭropanoj. Ili simple pakos siajn valoraĵojn kaj forportos sian monon.

Se tamen oni evoluigos la kredon, ke esti eŭropano estas io grava, kaj ke ĉiuj eŭropanoj (pro samtipa eduko) havas saman valorsistemon, tiam okaze de krizo oni ne agos racie, sed emocie. Oni pretos multon oferi, ne timante suferon, senkonsidere pri tio, ke racie oni scias, ke oni perdos multon. Tiuokaze ne venkos racio, sed emocioj.

Mondkoncepta kompreno

Komparu la situacion de Usono dum la dua mondmilito. Ĝi estis endanĝerigata, sed usonanoj ne forkuris kaj ne portis la monon al Eŭropo. La preteco sindone agi por la patrujo estis konsekvenco de la usona ideologio, de idearo, kiun per eduko oni enkonstruis en la mondkonceptan komprenon de ĉiu usonano: „Ni, usonanoj, estas la plej potencaj kaj niaj valoroj estas la plej bonaj. Ni ne kapablas vivi sen ili”.

Kio pri tutmondeco? Ĉu la supraj alineoj kontraŭas humanismon? Teorie jes, sed ĉu vera humanismo (samforta, emocia rilato kaj sindonemo por ĉiuj en la mondo) estas ebla? Tiuj, kiuj kredas tion, sciu, ke ili same havas nepruveblan kredon. Se ni kapablus emocie egalforte ami ĉiujn, ni ne povus vivi, ĉar konstante en la mondo okazas maljustaĵoj al sennombraj homoj kaj ni devus ĉiam nur kompati kaj plori aŭ nur helpadi.

Kelkaj ja sin dediĉas al helpo, sed ankaŭ ili povas atingi nur malmulte da homoj. Sincera, emocia sindediĉo eblas nur por homoj, kiuj apartenas al „mia” grupo. Formi „grupon” tian el 25 membroj de EU restas defio enorma ... sed nepre venkenda.

Zlatko TIŠLJAR/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019
stud'verk'aĵ sturm'trup'ar

Konciza hororo el la dek-naŭa jarcento

„Jen glacieco, subiĝo, veneniĝo de la koro: sensava morneco de la pensoj, al kiu nenia spronado per la fantazio povis altrudi iom da majesto. ... Ĉe mia unua ekvido de [...] sento de nesuferebla malgajo plenigis mian spiriton.” Kio staru tripunkte? Ankoraŭ plia recenzenda libro? Ne, la vortoj apartenas al la protagonisto komence de ĉi tiu novelo je vido de izolita ŝtona konstruaĵo – la domo de Usher.

Tiaj pezaj elvokivaj frazoj densas tra la verko. Poe ne havis la lukson de longo. Li devis pentri la scenon, prezenti la tri rolulojn (plus dekojn loĝantajn en libroj, pentraĵoj, ktp) kaj peli nin antaŭen tra la intrigo kun vort-ekonomio. Ne miskomprenu: ne la intrigo gravas ĉefe; la verko estas esence simbola rakonto pri la misordigo kaj disipo de homa personeco; la densaj priskriboj de lokoj kaj sentoj kernas starigi la scenejon por tio.

Vokite al la domo por tiri Usher el lia melankolio, la sennoma rakontisto alvenante imagas rimarki la eblon de harlarĝa fendo kuranta laŭ la tuta alto de la domo. Tria rolulo, Madeline, ĝemela fratino de Usher, pasas nur fantome en la fono, sed post ŝia frua morto pro mistera malsano, la ceteraj du decidas enĉerkigi ŝin en subdoma kripto. Semajnon poste, en uragana dormomalebliga nokto, la protagonisto legas al Usher el libro, kies enhavo (precipe ties sonoj) spegulas endoman realon, kiam ... sed maldecus malkaŝi tion.

La traduko impresas forta kaj bone spegulas la literaturan stilon de la epoko, kun kompleksaj, plurcentvortaj, eĉ barokaj, frazkonstruoj – piprumitaj per fajne ĉizitaj observaĵoj kaj multaj flankokomentoj por pezigi la sintaksomalnodan taskon de leganto – kaj, cetere, inkluzivas bonan redonon de meznovela balado. Nur post lego de la verko en Esperanto, mi vagis reten trovi anglan originalon. Mia admiro por la traduko konfirmiĝis – ĝi fidelis al la originalo, sed igis ĝin pli alirebla, pli universala. Iuj asertas, ke ĉi tiu verko kandidatas rangi inter la plej elstaraj anglalingvaj noveloj. Legu kaj juĝu mem.

PS: Troveblas rete tradukoj en Esperanto de almenaŭ tri pliaj verkoj de Poe.
Stefan MACGILL
Edgar Allan Poe (1809-1849): La falo de la domo Usher. Trad. el la angla Edmund Grimley Evans. Eld. Sezonoj, Kaliningrad, 2002. 24 paĝoj, vinktitaj.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ne nur Dostojevskij kaj Tolstoj

Ni ŝatas dikajn librojn. Estas bone, se dika libro entenas unu longan romanon, sed se la libro konsistas el multaj negrandaj noveloj, tio faras legadon pli diversa, do eĉ pli interesa.

Rusa novelaro apartenas ĝuste al la dua kategorio, ĉar ĝi proponas 28 verkojn de ok famaj rusaj literaturistoj. La libro estas la unua parto de estonta trivoluma rusa antologio kaj kovras la 19an jarcenton.

La literaturo de la 19a jarcento distingiĝas de la nuntempa. Malnova literaturo estas rakonta, ĝi skrupule priskribas la vivon kaj komunikas al leganto multajn detalojn pri vivkutimoj kaj moroj. Aparta fakto aŭ okazaĵo estas disvolvata en meditojn pri vivo ĝenerale. Tiajn verkojn konforme al ilia karaktero oni legu senhaste, vespere, en fotelo, por ripozi, por legado mem, por la leganto mem.

Laŭ V. Nabokov, preskaŭ tuta rusa prozo harmonie lokiĝis en la ronda amforo de la 19a jarcento. Efektive, sub la rusa literaturo alilandanoj konsideras antaŭ ĉio brilan plejadon de verkistoj de la 19a jarcento: se oni demandas pri iu rusa aŭtoro, la respondo, plej verŝajne, estos „Lev Tolstoj” aŭ „Dostojevskij” (kvankam en Rusio al la peto nomi iun verkiston vi preskaŭ centprocente ricevos la respondon „Puŝkin”).

Por la libro estis elektitaj prozaĵoj de A. S. Puŝkin, M. Ju. Lermontov, N. V. Gogol, I. S. Turgenev, F. M. Dostojevskij, M. Je. Saltykov-Ŝĉedrin, L. N. Tolstoj kaj A. P. Ĉeĥov. Sur la kovrilo troviĝas iliaj portretoj kaj en la fino de la volumo bone preparitaj informoj pri ĉefaj eventoj el la vivoj de la aŭtoroj kaj pri iliaj verkoj (estas listigitaj ankaŭ esperantaj tradukoj). Referencaj informoj antaŭ ĉiu novelo kaj rakonto donas pliajn detalojn, ekzemple kiel ĝi estis kreita kaj kie unuafoje publikigita.

Se oni rigardas tiun ĉi libron ne kiel prezentilon de la rusa literaturo, sed kiel distran legaĵon, oni trovos en ĝi diversspecajn, diversstilajn verkojn. La libro enhavas aventurajn, mistikajn, ŝercajn, filozofiajn, amajn, vivkoncernajn historiojn.

Jen, ekzemple, la novelo de A. S. Puŝkin La pika damo. Verŝajne, multaj melomanoj konas la samtitolan operon de P. I. Ĉajkovskij kaj supozas, ke ĝia libreto precize sekvas la puŝkinan originalon. Tute ne! Unue, la verko de Puŝkin estas prozaĵo, dum la libreto konsistas el versoj de la libretisto (frato de P. I. Ĉajkovskij), la komponisto mem, verkistoj de la 19a jarcento K. N. Batjuŝkov, V. A. Ĵukovskij kaj eĉ la poeto de la 18a jarcento G. R. Derĵavin. Due, Puŝkin nomas la protagoniston laŭ la familinomo (Hermano, ruse Germann, ĉar ĝi estis el germanoj), sed en la opero German (kun unu „n”) fariĝas antaŭnomo. Trie, kelkajn operajn personojn ligas tute aliaj parencaj rilatoj, iuj herooj simple forestas ĉe Puŝkin. Kvare, en la opero la aferoj okazas en pli frua epoko, ol en la novelo. Kvine, la opero havas pli draman finalon, ol la prozaĵo. Post ĉio ĉi ni, certe, devas konfesi, ke ambaŭ La pikaj damoj rakontas la saman iom mistikan historion pri maljuna grafino, posedanta sekreton pri tri kartoj. Ĉu vi ankoraŭ ne trovis bonan kialon relegi la novelon de Puŝkin?

Tute alia verko estas Karaso-idealisto de M. Je. Saltykov-Ŝĉedrin pri karaso, „trankvila fiŝo, inklina al idealismo”, kiu kredas je la justeco kaj feliĉo por ĉiuj fiŝoj, atendas la tempon, kiam „la fortuloj ne premos la malfortajn, la riĉuloj ne premos la malriĉajn”, kaj scias la magian vorton „virto”, pro kiu ĉiu ezoko devas iĝi karaso. Tiu tre amuza kaj ĉiam aktuala verko estas fabelo por plenaĝuloj pri kolizio de belega idealo kun kruda realo.

La rusaj verkistoj „parolas” esperante flue kaj bele, certe pere de la tradukistoj. Necesas rimarki, ke la leganto havas eblon ĝui kaj kompari laboron de 13 tradukistoj. Rakontojn de unu aŭtoro ofte tradukis malsamaj personoj, tial A. P. Ĉeĥov parolas per kvar voĉoj kaj A. S. Puŝkin aperas en kvin diversaj lingvaĵ-vestoj. Tio rezultas en neenuiganta kaj multrilate interesa legado.

Ni volas atentigi la legantojn pri ankoraŭ unu detalo. Temas pri la literaturo de la 19a jarcento, do pri tiutempa rusa lingvo, pri tute alia medio. Se forestas specialaj klarigoj kaj komentarioj, la leganto ofte preterpasas malklarajn lokojn kaj sekve nur duonkomprenas la mondon de la verko. Por legi malnovajn verkojn kaj ĝuste kompreni ilin (eĉ pli: por kompreni ilin) respondeca kaj scivolema leganto bezonas glosarojn. Kiam malnova teksto estas tradukata en alian lingvon, tradukisto solvas la problemon pri maloftaj, forgesitaj, arkaikaj vortoj, sed restas tiu pri la kultura medio. Ni ĝojas, ke la kompilantoj de Rusa novelaro zorgis pri tio kaj prezentis specialan parton kun komentarioj al ĉiu rakonto. Certe, tiu parto povus esti eĉ pli granda, ĉar tro multaj realaĵoj jam foriris el nia vivo.

Provlegantoj el diversaj landoj helpis elsarki rusismojn kaj aliajn erarojn. Por tiu ĉi recenzo ankaŭ ni legis la libron tre atente (konstante komparante la tradukojn kun la originaloj), sed trovis nur tre malmultajn pres- kaj traduk-erarojn.

Por kiu estas ĉi tiu libro? Ni sendube rekomendas ĝin al ĉiuj serioze interesiĝantaj pri Rusio, ĉar en la verkoj estas honeste pentritaj rusaj karakteroj kaj la rusa vivo. Lernantoj povas legi la libron por konatiĝi kun grava parto de la monda literaturo. Kaj ni pensas, ke la novelaro plaĉos al ĉiu, kiu simple ŝatas legi dikajn librojn!

Anna kaj Mati PENTUS
Rusa novelaro. Volumo 1. La 19a jarcento. Kompilis A. Korĵenkov, N. Lozgaĉev. Eld. Sezonoj, Kaliningrad, 2003. 400 paĝoj kudre binditaj.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Penetrante en la profundon de la homanimo

La eldonejo Sezonoj komencis grandan kaj gravan projekton: kvinvoluman serion Elektitaj verkoj de Dostojevskij en Esperanto. Ni ĝojas prezenti la unuan volumon, nomatan Blankaj noktoj. En sekvaj libroj aperos famaj grandaj romanoj, sed por tiu ĉi volumo la eldonistoj elektis ses malpli konatajn prozaĵojn. Malriĉaj homoj kaj Sozio estis la unuaj verkoj de la aŭtoro, iom poste aperis Honesta ŝtelisto kaj Blankaj noktoj, kaj post la reveno en Peterburgon el siberia ekzilo F. M. Dostojevskij kreis Misfortuna historio kaj Noticoj el la kelo.

Verkojn de Fjodor Miĥajloviĉ Dostojevskij iuj povas ne ŝati, konsiderante ilin vortabundaj, enuigaj, nekompreneblaj kaj tro psikologiaj. Sed ĝuste psikologieco allogas aliajn legantojn kaj estas unu el la plej gravaj trajtoj de lia prozo. La verkisto priskribas ordinarajn, malgrandajn, malriĉajn homojn (kaj per tio li similas al N. V. Gogol, kun kiu lin ofte komparas kritikistoj). Li rakontas, kiel vivas modestaj laboruloj, kiujn kutimojn ili havas, sed antaŭ ĉio li ekzamenas homajn sentojn kaj motivojn.

Por Malriĉaj homoj F. M. Dostojevskij trovis novan formon: la romano konsistas el leteroj de du homoj, maljuna oficisto kaj junulino-kudristino. Ili skribas unu al la alia pri sia ĉiutaga vivo, pri siaj konatoj, pri ĉio, kio tuŝas iliajn korojn. De tiuj malriĉuloj, ne de la aŭtoro, la leganto ekkonas, kiel ili trasentas interne sian mizeron. Pri kio pensas homo, staranta antaŭ sia estro en vestaĵo, tra kiu vidiĝas nudaj kubutoj? Kiel malriĉa oficisto devigas sin iri por peti monon? Kun kiaj sentoj li rifuzas al frostotremanta knabo almozon, havante nenion en la poŝo?

La romano estas plena je tre kortuŝaj epizodoj, venigantaj larmojn. Ni pensas, ke neniu povos resti indiferenta, legante pri maljunulo, kiu kuris post la ĉerko de sia frue mortinta filo, ĉar tre precize, tre emocie estas priskribitaj la terura malespero kaj profunda doloro.

La „peterburga poemo” Sozio estas historio pri sinjoro Goljadkin, kiun la aŭtoro metis en eksterordinaran situacion: en la oficejo de la heroo aperis lia samnomulo, okulfrape simila al li. Ĉu la sozio estas realaĵo aŭ halucino? Ŝajnas al ni, ke la novelo apartenas al tiuj, kiujn oni eble deziros relegi, kiam la enhavo estos jam konata, por atenti, kio okazis reale, kio misvidiĝis al la heroo kaj kio entute kaŭzis la historion. Ni aldonas, ke la prozaĵo estis skribita kiel humura. En la gazeta varianto de 1846 ĉiun parton antaŭis resumo de ĝia enhavo, kiel en romanoj de Dickens, kaj la resumoj estis vere ridigaj.

Blankaj noktoj estas, laŭ la difino de la aŭtoro, sentimentala romano kaj havas la subtitolon El rememoroj de revulo. Pri „revuloj” F. M. Dostojevskij rakontis en kelkaj noveloj. Revulo „estas ne homo, sed neŭtragenra estaĵo”, vivanta ekster tempo kaj spaco en fabela, fantazia mondo, kreita de li mem. En tiun mondon li foriris pro malkontento pri la ĉirkaŭa vivo, pri la mizero de ĉiutageco. Post kvar rendevuoj kun junulino, priskribitaj en la romaneto, la revulo el Blankaj noktoj ŝajne povas forlasi sian mondon de revoj. Ĉu li sukcesos?

En Honesta ŝtelisto kaj Misfortuna historio la verkisto priskribas du laŭesence simplajn okazaĵojn. En la unua rakonto, kiel oni ja atendas, temas pri ŝtelo, la dua montras hazardan viziton de generalo al la edziĝfesto de malgrava oficisto. En ambaŭ rakontoj F. M. Dostojevskij, kiel ankaŭ en aliaj verkoj, penetras en la animojn de la herooj. Ekzemple, la aŭtoro detale priskribas, kiaj meditoj pasis en la kapo de la generalo antaŭ ol li eniris en la domon de sia subalternulo, kio okazis poste, kiel travivis tiujn horojn la malfeliĉa oficisto.

Noticoj el la kelo estas la plej filozofia verko en tiu ĉi volumo. En la buŝon de kela pensulo F. M. Dostojevskij metis la ideon, ke se la socio estas malamika al individuo, se la individuo ĉiupaŝe estas humiligata, do taŭgas ĉia elmontro de la personeco, eĉ kontraŭa al la propra profito. Unu literatur-esploristo nomas Noticoj el la kelo „prolegomeno” al ĉiuj postaj verkoj de F. M. Dostojevskij.

Resume, la ses prozaĵoj bone prezentas la diversecon de mallongaj verkoj de la fama rusa aŭtoro kaj samtempe montras la ĉefajn trajtojn de lia stilo.

En tiu volumo oni trovas ankaŭ koncizan biografion de la verkisto (ni ne povas ne indiki domaĝan eraron tie: certe, laŭ la gregoria kalendaro F. M. Dostojevskij naskiĝis la 11an de novembro, ne la 12an), malgrandan noton pri lia lingvaĵo kaj komentarion al la prezentitaj verkoj.

Por la fino ni citas ekstreme ĝustajn vortojn de alia rusa literaturisto kaj filozofo V. V. Rozanov: „Dostojevskij estas la plej intima, la plej interna verkisto, tial legante lin vi kvazaŭ ne aliulon legas, sed aŭskultas vian propran animon, tamen pli profunde, ol kutime, ol ĉiam ...”

Anna kaj Mati PENTUS
Fjodor Miĥajloviĉ Dostojevskij: Blankaj noktoj. El la rusa tradukis G. Arosev, A. Birjulin, A. Korĵenkov. Eld. Sezonoj, Kaliningrad, 2002. 448 paĝoj kudre binditaj.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

IDENTECO

Ĉe-telefone ... kiu?

Estonte, se brito telefonos al fervoja informejo por peti detalojn pri trajnhoraro, tiu parolos ne kun samlandano sed kun dungito de t.n. telefona helpejo en Barato.

Frenezaĵo ... aŭ ĉu? Por la privatigita – kaj multflanke katastrofa – brita fervojaro temas pri financoj: maldungi 4000 britojn, kiuj respondas tage al dekmiloj da telefonaj demandoj, kaj ilin anstataŭigi per skipoj de samrespondeculoj en Barato, ŝparos grandajn monsumojn pro tio, ke salajroj en Barato oble malsuperas tiujn en Britio. Eblos al la fervojaro tiel ŝpari ĝis 40 % de la nunaj elspezoj (kio memevidente ne signifas, ke la kosto de trajnbiletoj en Britio falos, simple ke direktoraj salajroj kaj akciulaj rentoj altiĝos).

Verdire la decido de la privatigitaj trajnkompanioj neniel surprizas. Oni povas miri, ke la kompanioj ne antaŭ jaroj tiel decidis: fakte bankoj, asekuraj kompanioj kaj multaj aliaj grandaj entreprenoj en Britio jam delonge ekspluatas la fakton, ke en Barato ekzistas – krom, laŭ eŭropaj kriterioj, malaltaj salajroj – centmiloj da kleraj, edukitaj homoj, kiuj teorie bone regas la anglan. Kaj ne nur la lingvon: ankaŭ, supraĵe, la kulturon. Por esti akceptita ĉe barata telefon-helpejo priservanta telefonvokojn el Britio, nepras, ke dungito estu informata ekzemple pri plejlastaj eventoj en popularaj televid-programoj, pri ĉefaj sportaj kaj aliaj sociaj aktualaĵoj, eĉ pri la vetero. Tiel la dungito povas, almenaŭ teorie, „malfremde” interrilati kun brita (samo validas por usona) informpetanto.

Venĝilo

Jen ironio, iagrade aplaŭdinda. Dum 200 jaroj Britio, kiel potenco imperia, elsuĉis el Barato riĉojn kaj kvazaŭ sklavigis la popolon: ekzemple la teksa industrio submetiĝis al la postuloj de la britaj mastroj celantaj avide profitigi la proprajn teksejojn en nord-okcidenta Anglio. Samtempe la britoj postlasis sian lingvon – ne ĉie parolatan en Barato, kiel oni vulgare kredigas en Britio – kiu nun fariĝas venĝilo en la buŝoj de la ekspluatitoj: per la angla lingvo uzata ĉe la telefonaj helpejoj rehejmiĝas laborlokoj ĝuste el la lando de la iamaj imperiaj piratoj. Kial ne? En monda ekonomio nepras disdivido de laboro, disdivido de riĉo.

La novaĵo, ke internacia uzo de la angla lingvo kostas al Britio (kaj analoge al Usono) laborlokojn, eble malice ĝojigos parolantojn de aliaj lingvoj, kiuj sentas sin minacataj de lingva imperiismo usonangla. Tamen nenio simplas en la mondo, kaj la t.n. eksterigo de antaŭaj internaj servoj ne limiĝas al unudirekta trafiko brita baraten. Ekzemple, se oni telefone mendas per la germana lingvo en Svislando lu-aŭton de konata mondskala kompanio, oni tuj konektiĝas kun iamaj studentoj de la germana en Manĉestro, nord-okcidenta Anglio.

Akĉentoj

Kredeble mendi aŭton pli formulare procedas ol informiĝi pri trajnhoroj, kie ekzistas preskaŭ senlimaj veturebloj. Aŭdiĝis jam plendoj pri la provoj lanĉitaj de la fervojaro por testi la baratajn helpejojn: iu informpetinto koleris, ke la barata dungito eĉ ne aŭdis pri konata londona stacidomo (tamen la fervojaro taksis la provojn sukcesaj). Oni povas kompati la stabanojn en Barato, kiuj devas lukti kun kelkdekoj da plej malsimilaj regionaj akĉentoj britaj kaj kun centoj da fremdaj nomoj de ekzemple foraj, kamparaj stacidometoj.

Klare, la helpejoj ekonomie subtenos milojn da familioj en Barato kaj ilin prosperigos. Tamen la afero ne estas senriska. Kiel rimarkis komentariisto pri la telefon-helpeja fenomeno, la plej dezirinda, la plej riĉiga kvalito en hodiaŭa Barato estas la kapableco perdi la propran identecon kaj profesie „alilandaniĝi”.

Prostituado

Jen lingva prostituado, kiu, samkiel seksa, koruptas, damaĝas, detruas. Jen la opinio de diplomito de barata universitato, kiu pasigis tri jarojn ĉe telefona helpejo: „Bonas la salajro, kaj vi sentas vin parto de la moderna mondo. Sed vi ne povas konscii, kiom elĉerpe estas, fremdlingve labori. Vi strebadas mistrafi eĉ ne unu vorton de tio, kion la homoj diras. Tiuj tamen atendas, ke vi konatiĝas kun ilia kulturo, dum ili prifajfas la vian. Rasiste estas. Finfine vi ekabomenas la aferon, kaj la telefonantojn vi malamas.”

Intertempe, salutu tiujn en Barato, kiuj ne konfuziĝos inter Adlington, Ĉeŝiro, kaj Adlington, Lankaŝiro, kiuj tuj rekonos Milngavie [m'lgaj] aŭ Slaithwaite [slaŭet], kaj kiuj ne misprononcos Leominster [lemste] aŭ Gloucester [gloste]. Salutu ... kaj kompatu.

Paul GUBBINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

TURISMO

Vizitu Japanion – danke al la angla

Laŭ plej lastaj statistikoj pli da japanoj vojaĝas eksterlanden ol eksterlandanoj vizitas Japanion. En 2002 16,5 milionoj da japanoj vizitis aliajn landojn (1,9 % pli ol en 2001), sed nur 5,2 milionoj da eksterlandanoj venis al Japanio (9,8% pli ol en la antaŭa jaro). Precipe venis turistoj el Koreio (1,2 milionoj), Tajvano (0,8 milionoj) kaj Usono (0,7 milionoj).

Nun la registaro lanĉas projekton por duobligi la nombron de turistoj en Japanio. Tamen eksterlandanoj plendas pri multekostaj hoteloj kaj vojaĝoj, malfacile kompreneblaj klarigoj kaj la fakto, ke japanoj ne komprenas aliajn fremdajn lingvojn krom la angla.

La turismo-projekto nomiĝas Visit Japan Campaign (ironie en la angla: esperante „Kampanjo por viziti Japanion”). Rezulte oni komencis plibonigi klarigojn kaj informojn, rearanĝi alirojn al flughavenoj, malaltigi turismajn prezojn kaj plisimpligi la manieron akiri vizojn.

HORI Yasuo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

MISTIKO

Mirakloj en arbarprofundo

En arbara profundo de suda Litovio, proksime al urbeto Merkine, situas stranga piramidsimila konstruaĵo, kie okazas miraklaj aferoj: ĉi tie venintaj malsanuloj ofte eksentas sin kuracitaj de iu mistika energio kaj homoj, kiuj sentas sin forte deprimitaj, mirakle reakiras fortojn, eĉ senŝanculoj subite akiras la eblecon gajni en loterio. Homoj el tuta Litovio jam ekde pli ol unu jaro venadas ĉi tien por peti diversajn diajn favorojn. La konstruanto de tiu ĉi piramido estas dudekjara studento pri medicino Żekas. Konstruinte la piramidon nun li plej ofte estas titolata kiel „savanto”, „reĝo de piramido” ... Sed ek al la komenco.

Religiema knabo

Povilas ĉiam estis religiema knabo kaj ofte kun sia patrino vizitadis preĝejon. Kiel sepjarulo dum religia festo en la preĝejo li unuafoje subite ekaŭdis, kiel li mem diras, voĉon de siaj pensoj, kiu prezentis sin kiel lia gardista Anĝelo. Tiu ĉi Anĝelo vizitadis lin ofte kaj instruadis la knabon ĝis li fariĝis dekdujara. Poste ĝi malaperis promesinte reaperi je lia plenaĝo.

Kiel plenaĝulo Povilas denove reaŭdis sian Anĝelon. Nun li devis elekti – ĉu fariĝi simpla knabo kiel ĉiuj liaj samaĝuloj aŭ akcepti noblan mision, proponatan de la Anĝelo, kiu povus alporti grandan profiton por la homaro. La junulo akceptis la duan.

Oni povus konsideri, ke junulo parolanta pri kontaktoj kun sia Anĝelo psike ekmalsanis. Tamen la perfektaj rezultoj de lia lernado kaj universitata studado neas tion.

Stranga konstruaĵo

La stranga konstruaĵo – piramido – sur la korto estas ordono de mistera instruisto. La lokon por la piramido li povis elekti el tri por li indikitaj lokoj. Povilas elektis lokon karan al li – la domon de siaj geavoj.

La piramido tute ne entenas feron, sed nur kvar aliajn metalojn, kiuj reciproke ne alojas. La konsiston de materialoj, eĉ altecon (6,07 m) kaj vastecon de la konstruaĵo Povilas ricevis de la ĉielo. La piramido havas tri randojn, kiuj simbolas la Sanktan Triunuon. Ĉiu rando rolas en la spirita perfektiĝo. Tial konkretaj malfeliĉoj devas esti eldirataj ĉe la konkreta rando. La ĉefa parto de la piramido estas la kruco.

La piramido devis esti konstruita por servi al la junulo en efektivigo de la plej grava tasko – dum unu jaro li devis skribi Libron, el kiu la homoj ricevu instruojn, kiel akcepti la finon de la mondo, kiu signifos novan pli altan nivelon de la evoluo de la homaro kaj kiu devos aperi jam post nur kelkdekoj da jaroj. La piramido devus akumuli informojn venantajn el ĉielo, kiujn Povilas ĉiumatene kaj ĉiuvespere ricevadas starante en la centro de la piramido. Unue la informojn li diktas en diktofonon kaj poste enkomputiligas. Por eldoni la sanktan Libron li havas ankoraŭ unu jaron. La voĉo el la ĉielo ne indikis en kiu eldonkvanto la Libro devos aperi. Tamen klaras, ke ĝi estos disvastigata senkoste.

Piramido kuracas

Ĉerpante informojn danke al la piramido, Povilas eksciis, ke tiu konstruaĵo akumulinte pli kaj pli fortan energion povas servi por kuracado de diversaj malsanoj.

Nun ĉiutage po kelkdekoj da personoj venadas al tiu ĉi piramido por kuraci sin. Inter la malsanuloj multas tiuj, kiuj ne plu povas memstare moviĝi. „Estas ĝoje vidi, kiam homo enirinte en la piramidon en handikapula ĉaro foriras proprapiede kaj hemiplegia vizaĝo tuj saniĝas. Aliaj konstatis, ke post preĝo en la piramido ilia sangopremo normaliĝis, malaperis astmo,” rakontis Povilas, kiu pro siaj bonaj faroj atendas neniun repagon.

Juna viro kun la nomo Sigitas malsanis per dissemita sklerozo. Unuafoje venante al la piramido li apenaŭ povis stari, apogiĝante sur seĝo. Post kelkaj seancoj li jam povis memstare moviĝi kaj eĉ stiri aŭton. Konstatinte pri komenco de kancero, la piramidon vizitis ankaŭ unu virino el Germanio. Mirinde, kuracistoj finfine konstatis, ke la virino saniĝis. La dankema germanino sendis fundamentan lernolibron de la germana kaj invitis junulon al Germanio por, kiel ŝi esprimiĝis, fantasta estonteco.

Tamen samtempe Povilas asertas, ke ne ĉiufoje eblas helpi al homo. Por ke kuracado estu sukcesa, necesas du ĉefaj kondiĉoj: kredo kaj sincera preĝo kaj, due, la kuracado devas esti sinsekva kaj seninterrompa. La daŭro de la kuracado dependas de tio, kiel progresinta estas la malsano kaj kiel preta estas la homo akcepti la dian energion.

La junulo neas, ke li estas kuracisto aŭ miraklofaranto. Laŭ li, ĉio dependas de la dia volo, kaj li mem estas nur kiel intervenanto inter dio kaj la petanto. Komencante kuracad-proceson, Povilas ĉiufoje demandas dion, ĉu eblas helpi al la konkreta persono, kaj kio necesas, por ke li aŭ ŝi spertu pliboniĝon. La piramidkonstruanto diras, ke la akumulita energio de la konstruaĵo senĉese kreskas kaj estonte ĝi estos tiel granda, ke ĉi tie povos saniĝi denaskaj blinduloj kaj surduloj.

Laŭ la tagordo de Povilas, la laboro kun malsanuloj devas okazi ekde la deka ĝis la kvina horo posttagmeze. Tamen homoj tiom abundas, ke necesas labori multe pli longe. Kutime unu persono en la piramido rajtas resti dum duonhoro. La junulo, ofte titolita „piramida reĝo” ne permesas eniri en la piramidon al tiuj, kiuj plendas pro geedziĝa malfideleco aŭ materiaj mankoj. Tamen kelkaj asertis, ke ili sukcese plibonigis sian vivon post vizito en la piramido, gajninte solidajn sumojn en loterio.

Fenomeno

Kia fenomeno okazas en la sudo de Litovio, ĝis nun neniu saĝulo kuraĝis eldiri. Ĉu io simila al tio, kio iam mirigis la homaron en Lourdes [lurd] aŭ Fatima? La eklezio momente sin retenas de opinio. Povilas asertas ĉiutage komunikiĝi kun dio. Malsanuloj ĝojas pri pliboniĝanta sanstato. Turistoj venadas por propraokule vidi miraklan konstruaĵon. Multaj rimarkis, ke dum preĝo en la piramido haltas mekanikaj horloĝoj, kaj militaj instrumentoj ĉi tie konstatas fortan fluon de energio.

Ekzistas ankaŭ homoj, kiuj neas la fenomenon de la litova piramido. Povilas ne koleras pro tio. Li nur humile plenumas la taskojn, kiujn li ricevas el la ĉielo, kaj asertas: „La tempo ĉion klarigos”.

Laimius STRAŽNICKAS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

ĈINIO

Filmomerkato stagnas

Bona usona filmo altiras tutmondan atenton kaj dum mallonga tempo akiras biletan enspezon de pli ol 400 milionoj da usonaj dolaroj, pli ol 3 miliardoj da ĉinaj juanoj. Tio estas granda kontrasto kun la ĉina filmomerkato, kiu havas totalan jaran enspezon de malpli ol unu miliardo da juanoj. Ĉinio havas 1,3 miliardojn da loĝantoj, do la meznombra jara filmokonsumo de ĉino eĉ ne atingas unu juanon. La ĉinoj plejparte preferas televidon al filmo.

Filma konsumo en depresio

Pasintjare en Usono pli ol 20 filmoj havis biletan enspezon de po 100 milionoj da dolaroj. La vendo de filmaj biletoj superis 9,3 miliardojn da dolaroj kaj kompare kun 2001 pliiĝis je 11 %. La ĉina merkato neniel estas komparebla kun tio. Mankas oftaj spektantoj. Oni hazarde eniras en filmoteatron okaze de festoj kaj ferioj. Junaj geamantoj, por eviti familiestron, iras al kinejo, kie ili en malhelo sin malstreĉas.

Tamen, en la nuna jaro la merkato ŝajnas iom ekprosperi. Por eksterlandaj filmoj kiel „Harry Potter”, „La mastro de l' ringo” kaj aliaj, kinejoj havis sufiĉe multajn spektantojn. Tiuj bone vendataj filmoj ofte estas longedaŭraj filmoj el Usono, Japanio kaj Koreio, dum inter la filmoj produktitaj de Ĉinio mem, krom la filmo „Herooj”, kiu logis al si arojn da spektantoj, apenaŭ troviĝas sukcesa filmo.

Estro de la ĉina ministrejo pri kulturo antaŭ nelonge opiniis, ke ekde 2000 la ĉina filmomerkato estas senesperiga kaj ke la filma konsumo estas en depresio. Se ĉiu ĉino elspezus nur 5 juanojn jare por filmospektado, la merkata rezulto atingus plurajn miliardojn. Se oni plue konsideras la ekspluatadon de aldonaj produktaĵoj, la merkato povus esti grandega kaj atingi ĉirkaŭ dek miliardojn da juanoj.

Manko de mono kaj filmosteluloj

Nesufiĉa investo estas unu el la kaŭzoj de la malsukceso. La meza kosto de filmoprodukto en Usono jam atingas 50 milionojn da dolaroj, dum en Ĉinio ĝi limiĝas al kelkaj milionoj da juanoj. La sukceso de „Herooj” ŝuldiĝas al granda monhelpo de la produktanto, kiu malavare investis 30 milionojn da dolaroj. La filmo enspezigis 200 milionojn da juanoj kaj kreis tute novan rekordon en la filma historio de Ĉinio.

Nuntempe kelkaj ĉinaj filmosteluloj, kiel Li Lianjie (www.jetli.com) kaj Zhou Runfa (www.chowyunfat.info, aktoras en Usono. Ilia valoro plialtiĝas. Li Lianjie kiel ĉefaktoro eĉ havas la valoron de dek milionoj da dolaroj. Ili ne deziras reveni al Ĉinio, ĉar la usona filmindustrio volas restigi ilin ĉe si.

Manko de mono kaj steluloj kondukis la ĉinajn filmojn en embarason. Malalta investo venigas filmojn malaltkvalitajn kaj sekve la ĉinaj filmoj perdas pli kaj pli da spektantoj. La ĉina filmindustrio troviĝas en neelirebla cirklo.

Malgraŭ tio la ministrejo pri kulturo vidas esperon. Ĉar en 2002 aperis „Herooj” kaj aliaj elstaraj filmoj, la enspezoj de filmoj produktitaj en Ĉinio donis 40 % de la tutjara totala enspezo.

MU Binghua
Pli da informoj pri filmsteluloj troveblas interrete en Esperanto je eo.wikipedia.org/wiki/Aktoroj

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Retrorigarde kaj perspektive

Tiuj legantoj, kiuj dekomence abonis tiun ĉi revuon, scias, ke antaŭe mi planis eldoni semajnan magazinon. Por ĝi en 1978 mi ellaboris koncepton kun diversaj principoj kaj premisoj; por eldoni tian gazeton, necesus ĉirkaŭ 10 000 abonantoj. Precipa problemo estis: kiel testi eventualan merkaton? Por lanĉi novan periodaĵon, eldonejoj kutime unue enketas per intervjuoj potencialajn abonontojn, poste – se rezultoj estas favoraj – per tiel nomata nul-numero detale testas ŝancojn. Tio kostas terure multe, kaj por tio ne sufiĉis mia mono. Krome, kiel testi merkaton de Esperantujo, dise en la mondo? Nerealigebla plano. Do eblis nur, eldoni nul-numeron. SEMAJNO n-ro 0/78 aperis en septembro 1978. Multaj miris kaj tuj abonis, sed baldaŭ montriĝis, ke la merkato ne estis sufiĉe granda por semajna gazeto. En printempo de l' posta jaro mi deklaris, ke la eksperimento fiaskis; SEMAJNO restis epizodo.

Multaj bedaŭris, aliaj triumfe mokis: „Ĉu ni ne tuj avertis vin, ke estas utopio?” Ili ne komprenis, ke simple temis pri laŭeble malmultekosta, praktike sola ebla metodo, testi la merkaton. Dekomence mi kalkulis ne nur pri eventuala sukceso sed same pri fiasko.

Iniciato de Torben Kehlet

Tute alia, neatendita reago venis kelkajn monatojn poste. Alvokis min eldonisto Torben Kehlet [kelet] el Belgio, proponante eldoni samtipan revuon monatan. Mia reago estis rigora „ne”, ĉar la koncepto estis ellaborita por semajna revuo kaj ne taŭgis por monata aper-ritmo. Sed laŭ li la intereso pri SEMAJNO montris, ke sendube oni ŝatus havi tian gazeton, sed ne kapablas elspezi relative altan sumon por semajn-gazeto. Sed laŭ ĵurnalismaj kriterioj ne eblis simple transpreni la koncepton por monata gazeto. Precipa kaj gravega obstaklo estas, ke monata revuo neniel povas esti vere aktuala. Miaj hezito kaj skeptiko do estis grandaj; aliflanke la tento, tamen realigi la projekton, ankaŭ estis granda: ĉu ne estis pli bone havi monatan gazeton tiutipan ol neniun? Do mi ellaboris adaptitan koncepton kun multaj kompromisoj. En januaro 1980 aperis la unua numero de MONATO.

Kompare al la origina koncepto, nun estis pli multaj distraj elementoj, kaj oni rimarkis la intencon aperigi magazinon por la tuta familio. Ni nun havis rubrikojn por infanoj kaj junuloj, pri hobioj, kaj artikol-serion. Rapide montriĝis, ke ne estis problemo akiri sufiĉe multajn bonajn aŭtorojn, sed multe pli malfacile estis kapti abonantojn. Tial Torben por varbi vojaĝis tra Usono, kaj mi en januaro 1981 prelegvojaĝis en Japanio.

Grava krizo

La revuo laŭ enhavo kaj kvalito evoluis bone. Enketo inter la legantoj, kiun ni aranĝis fine de l' unua jaro, montris altgradan kontentecon. Mirige estis, ke 28 % legis ĉion, kaj preskaŭ 60 % plej grandan parton, tiel ke 88 % estis tiel nomataj intensaj legantoj – pri kio nur povus revi ordinara revuo. Tamen spite al tiu ĉi bona akceptiĝo kaj spite al ĉiaj niaj varbado kaj reklamado, la magazino ne furoris, la nombro de abonantoj ne kreskis trans la minimume necesaj 2000. Dum mi kiel sola redaktoro pro miaj profesiaj sperto kaj rutino sukcesis majstri la taskon, por Torben iom post iom estis tro streĉe enpaĝigi, eldoni, presi kaj administri; sed helpantojn li ne povis dungi pro financaj kialoj. Do en printempo 1984 Torben, sen averti min, deklaris ĉesigi la eldonadon. Sekve en duobla, antaŭlasta numero 3/4 ni devis anonci la morton de MONATO, en ties kvina jaro. En mia komuniko mi avertis, cetere, ke pri tio kulpas ankaŭ neglektado flanke de l' oficiala Esperanto-movado, kiu simple ne volis kompreni, ke tia prestiĝa revuo estas ankaŭ bona propagandilo por la lingvo internacia.

Eble tiu mia plendo efektive vekis kelkajn dormantajn funkciulojn, kiuj troviĝis meze de preparoj por la 100-jara jubileo de Esperanto, kaj komprenis kia perdo estus, se ĝuste mallonge antaŭ tiu jubileo mortus la magazino. Estis precipe Grégoire Maertens [gregŭár martens], la tiama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu streĉis ĉiujn siajn fortojn por savi la gazeton – kun sukceso, ĉar la posta numero ne estis, kiel anoncite, la lasta, kiel mi povis informi la legantojn. La solvo estis, ke Torben restos jure respondeca eldonisto kaj presisto (kaj tiel havos enspezon), sed administradon kaj faktan eldonadon transprenos Grafika Centro Antverpeno (GCA), kiu antaŭe jam kompostadis la revuon. Kvankam la centro estis filio de UEA, oni garantiis sendependecon de la magazino (sen kio mi ne daŭrigus).

Nova elano

Kun nova elano ĉiuj kunlaborantoj daŭrigis siajn aktivadojn, kaj la revuo evoluis pli kaj pli bone laŭ enhavo. Kiam la universitato de La Laguna eldonis duvoluman sciencan verkon omaĝe al profesoro Juan Régulo Pérez, por tiu Serta Gratulatoria mi analizis du jarkolektojn (1982 kaj 1983) por kontroli, ĉu la pretendoj pri (precipe) internacieco vere estas plenumataj. La analizo plene konfirmis tion, kaj mi povis konkludi: „La tute alia metodo de MONATO demonstras, ke eblas alternativa informado helpe de la internacia lingvo Esperanto, ĉar raportas nur indiĝenaj aŭtoroj rekte en Esperanto.” Kaj: „Principoj kaj metodoj aplikataj de MONATO povus, sub certaj kondiĉoj, revoluciigi la nunan internacian inform-sistemon direkte al Nova Internacia Inform-Ordo postulata laŭ la konataj diskutoj kadre de Unesko.”

UEA retiriĝas

En 1988 MONATO alfrontis duan krizon. UEA decidis forlasi sian ekspansian politikon kaj komencis fermi oficejojn. Ankaŭ la oficejon en Antverpeno ĝi volis fermi. Ĉar tio signifus fortan baton ne nur por MONATO, sed ankaŭ por la loka Esperanto-movado, Flandra Esperanto-Ligo (FEL) komencis intertraktadojn kun UEA, kaj finfine estis decidite, ke FEL aĉetos ĉiujn havaĵojn de GCA, kaj ke ĝi krome transprenos la dungadon de ĉiuj oficistoj. MONATO do povis pluvivi.

Tria krizo

En 1991 mi devis kaŭzi trian krizon de la revuo: ĉar en mia profesia laboro en ĵurnalejo kaj pro sanproblemoj mi estis tro ŝarĝita, mi devis peti, ke oni serĉu alian ĉefredaktoron. Sed, ho ve! Neniu aŭdacis transpreni tiun ĉi postenon. Dum monatoj la sorto de la magazino estis necerta, ĝis oni trovis solvon: ekde 1992 laboros skipo de redaktoroj sub gvido de redakcia sekretario Paul Peeraerts [pérarc]; mi kiel ĉiunumera kolumnisto garantios certan kontinuecon. Estis grava cezuro en la historio de la revuo, kiu dum la postaj jaroj ŝanĝiĝis multe; en tiu periodo amaskomunikiloj ĝenerale iĝis pli kaj pli distraj, precipe sub influo de privata, komerca televido.

En 1998 aperis kelkaj artikoloj en la magazino, kiuj ĉagrenis plurajn homojn; unu el ili, William Auld [ŭiljam old], eĉ furiozigite forlasis sian postenon de redaktoro. Tio alarmis min, kaj ŝajnis al mi, ke sub fakta ĉefredaktoro tiaj skandaletoj ne okazus. Ĉar tiam mi retiriĝis en mia profesia laboro el streĉa al pli trankvila posteno, mi povus reveni al posteno de ĉefredaktoro de MONATO kun reduktita tasko, precipe kontrola. Paul Peeraerts kaj la eldonejo Flandra Esperanto-Ligo akceptis, kaj do ekde 1999 mi denove plenumas tiun ĉi funkcion.

Dum tiuj lastaj kvar jaroj, tamen, la situacio de presitaj komunikiloj, nelaste pro furoranta Interreto, draste ŝanĝiĝis, tiel ke iuj jam aŭguras finon de la presitaj periodaĵoj. Kia do estas la perspektivo de MONATO en ties 25a jaro? Neniu povas scii aŭ prognozi. Dependos precipe de legantoj kaj abonantoj, ĉu kaj kiom longe eltenos la revuo.

MAUL Stefan

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Jubileo

Kiam kun Torben Kehlet mi fondis tiun ĉi revuon, probable neniu – ankaŭ mi ne – povis imagi, ke iam ĝi atingos sian 25an jaron. Des pli mi ĝojas, ke nun ni eniras tiun modestan jubileon. Modeste, ne pompe, ni volas festi ĝin. Modeste, ĉar la sukceso de tiu ĉi unika magazino estas nur relativa: ĝia eldonkvanto, la nombro de vendataj ekzempleroj, ĝis hodiaŭ ne konsiderinde superis la magian ciferon 2000. Tio ne sufiĉas por vere prosperi, nur por vivteni la gazeton. Kaj la perspektivo nun, kiam en vastaj partoj de l' mondo regas ekonomia krizo, ne estas esperiga, ĉar por multaj homoj MONATO estas luksaĵo, kiun ili ne (plu) povas pagi.

Okaze de la jubileo ni jen kaj jen dum la jaro aperigos artikolojn pri la revuo; en tiu ĉi numero, ekzemple, vi trovas koncizan historion pri la magazino. Aliaj artikoloj de diversaj aŭtoroj traktos specialajn aspektojn ligitajn pli-malpli rekte al MONATO, ĝiaj evoluo kaj historio. Tiuj el vi, kiuj dekomence legis la gazeton, scias kiom multe ĝi ŝanĝiĝis. 25 jaroj estas longa tempo, kaj kun la tempoj kompreneble aliiĝas ankaŭ gustoj kaj preferoj de aŭtoroj, redaktantoj kaj legantoj; konsekvence la revuo hodiaŭ havas konsiderinde alian karakteron ol la komencaj numeroj. Kerne tamen la magazino sendube restis la sama: ĝi klopodas speguli problemojn kaj temojn de aktualaj mondo kaj socio. Kiel ajn, MONATO firme establiĝis en la Esperanto-kulturo kiel unu el ties plej prestiĝaj gazetoj. Permesu, ke almenaŭ pri tio ni fieretu.

Krome ni kompreneble klopodos, kiel kutime, liveri al vi ankaŭ ĉi-jare interesan kaj profesi-nivelan magazinon kun varia kaj bunta enhavo. Cetere, se vi volas gratuli, gratulu ne nur nin sed precipe vin mem. Ĉar sen vi, niaj fidelaj abonantoj, la gazeto ne ekzistus tiom longe. Al pliaj 25 jaroj!

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

OPINIO

Bezonata: nova ordo paca

Post malkonstruo de Sovetio kaj malfondo de la Varsovia Traktato oni logike atendis nuligon de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO). Dum jardekoj oni pravigis ĝin kiel reagon al la sovetia danĝero.

Sed kio okazis? Anstataŭ ĝin likvidi, oni ĝin fortigis. NATO proprigis al si la rajton interveni en iu ajn parto de la mondo kaj tiel transprenis la devojn de Unuiĝintaj Nacioj (UN). Tion indikas, ekzemple, la milito kontraŭ Jugoslavio sen mandato de la Sekureca Konsilio de UN kaj kontraŭ ties ĉarto. La registaroj de la NATO-landoj kaj precipe Usono tiel plistreĉis la situacion en Jugoslavio kaj instigis interpopolan militon cele al malkonstruo de la lando. Kroman ekzemplon liveras la atako kontraŭ Afganio, kiu lezis bazajn humanajn principojn, inkluzive de la vivoj de civitanoj kaj de militkaptitoj. Suferis ankaŭ la landa infrastrukturo.

Kosmaj armiloj

Tro fortas la influo de Usono rilate NATO-n, kiu fariĝis ilo por altrudi usonajn celojn. Samtempe aliaj landoj, inkluzive de tiuj en Eŭropo, riskas esti entirataj en novan armadon por servi al usona politiko: dume tamen kaj Usono kaj ĝiaj aliancanoj finance elĉerpiĝos. Certe la nuna monda armado, por ne paroli pri novaj kaj multekostaj kosmaj armiloj, pleje minacas tergloban sekurecon.

Eŭropo bezonas ion alian. Ĝi bezonas certigi pacon en sia kontinento kaj konstrui pacajn rilatojn kun aliaj nacioj. Tion ne povas fari agresema alianco, kiu dubigas la rolon de UN. Por Eŭropo kaj ĝiaj ŝtatoj estas vivgrave konservi suverenecon, inkluzive de la povo decidi pri propraj aferoj kaj sin defendi, antaŭ ol eniri novajn militajn aventurojn. Nepras nova ordo en Eŭropo bazita sur egaleco kaj digno kaj sin apoganta sur eventuale reformita UN.

Josef MENDL/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

IRLANDO

Ne plu handikapitoj!

En junio 2003 okazis la plej granda evento en la historio de irlanda sporto. Temis pri la Specialaj Olimpikoj, en kiuj mense handikapitaj atletoj el multaj landoj montris siajn kapablojn en diversaj sportbranĉoj. Ĝi estis la unua fojo ekde la fondiĝo de la Specialaj Olimpikoj, kiam la evento okazis ekster Usono. La inaŭguro okazis en la nova dublina stadiono de la gaela atleta asocio. La olimpikojn oficiale malfermis Nelson Mandela, la eksprezidanto de Sud-Afriko. Ĉeestis ankaŭ diversaj aliaj eminentuloj: fratino de eksprezidanto Kennedy de Usono, aktoro Arnold Schwarzenegger [ŝvarceneger], boksisto Muhammad Ali. En la koncerto, kiu estis parto de la oficiala malfermo, partoprenis bone konataj artistoj: Jon Bon Jovi [ĵon bon ĵovi], la grupo U2, ktp.

Dum la tuta semajno de la konkursoj, la amikeca spirito, kapabloj kaj kuraĝo de la partoprenantoj vekis viglan intereson kaj simpation en la publiko, kiu amase ĉeestis kaj subtenis ĉiujn sporteventojn. Oni konsentis, ke la ludoj estis ege sukcesaj kaj devus inspiri la tutan mondon, atentigante ĉiujn pri la bezonoj kaj potencialoj de handikapuloj.

Komence de la semajno aperis en ĉiuj irlandaj ĵurnaloj kaj revuoj granda anonco bonvenigante la partoprenantojn per la vorto BONVENON en 50 lingvoj, inkluzive de Esperanto.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

ALBANIO

Albano balkane premiita

La interbalkana beletra komisiono kun centra oficejo en Sofio (Bulgario) aljuĝis la grandan premion „Balkanika 2002” por balkanpopola beletraĵo. Ĝin gajnis la albana verkisto Fatos Kongoli. Li diplomitiĝis pri matematiko en 1967, poste instruis dum kelkaj jaroj en kamparo. Samtempe Fatos verkis novelojn, rakontojn kaj romanojn. La beletro devigis lin forlasi instruadon kaj ekokupiĝi nur pri la arto. Rezulte li fariĝis tre populara enlande kaj eksterlande. Inter liaj plej konataj verkoj estas: „La drako de eburo”, „La felo de la kano”, „La karuselo” kaj multaj aliaj. Kelkaj el ĉi tiuj verkoj estas jam tradukitaj en aliajn lingvojn. Franclingve haveblas kvar titoloj, itale, germane kaj greke po unu.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019
pi'noĉ'et pied'ir'an'tin

OPINIO

Gejeco disputata

En la usona anglikana eklezio, en la episkopejo de New Hampshire [nju hemŝe], oni havas novan episkopon. En si mem nenio mondskue nova, oni pensus. Sed episkopo Robinson estas gejo. Kaj en multaj landaj eklezioj la anglikanoj nun protestas, precipe en la – tre grandnombraj – afrikaj episkopejoj: laŭdire nun Satano regas eklezie ... Oni jam parolas pri eklezia dissplitiĝo. El Afriko nun sonas, ke gejeco ne estas akceptebla en la eklezio, kaj gejeco ne estas akordigebla kun la afrika tradicio, kaj trie. ke ĝi estas kontraŭ-natura.

Unue: temas ĉefe pri la gurdata misinterpretado de l' Sodom-sceno el Genezo 19, kiu lige al Jeĥezkel 16: 49 kaj simile fakte kondamnas malgastemon kaj akaparemon. Due: se gejeco vere neniel estus parto de la malnovaj afrikaj tradicioj, kial do feste rekonas la romkatolika eklezio tutan aron da junaj ugandanoj kiel martirojn: reĝo Mŭanga ilin uzis (aŭ volis uzi) kiel gejajn sekssklavojn, sed de l' misiistoj ili lernis, ke gejeco ne estas bona; ili mortis martire en 1885 kaj 1886. La vero estas, ke gejeco estas neneebla ero de nia tutmonda homa historio. Trie: la antaŭa direktoro de l' amsterdama zoologia ĝardeno Artis ofte gvidis ekskursojn laŭ ejoj de pluraj bestospecioj, por ke la publiko konstatu, ke geja agado okazas relative ofte ĉe multe da malsamaj bestospecioj, same kiel tra la jarcentoj ĉiam ankaŭ ĉe ni homoj.

En Eŭropo, iom post iom, oni ektraktas gejojn, kiel oni devas trakti senescepte ĉiujn, nome kiel normalajn homojn. Cetere, la ordininta episkopo diris, ke li episkopigis jam plurajn pastrojn, pri kies gejeco li sciis. Vere nova aspekto do estas nur, ke Robinson publike konfesis sin gejo – ankaŭ tio estas paŝo al normaleco. En Afriko bedaŭrinde ankoraŭ en multaj landoj oni aplikas kruelajn kontraŭ-gejajn leĝojn, siatempe enkondukitajn de tiamaj eŭropaj koloniistoj. Sed espereble ankaŭ tie iom post iom oni transiros al pli humana sinteno. La unuaj signoj jam okazas: Sud-Afriko, ekzemple, en sia konstitucio jam garantias ne-diskriminacion, ankaŭ de samseksemuloj.

Espereble ankaŭ eklezie oni fariĝos pli humana. Jesuo ja predikis la amon.

Gerrit BERVELING

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

LA MANUSKRIPTOJ NE BRULAS

Helene Holzman

Laŭ sia temo, ĉi tiu artikolo ne tute taŭgas por la rubriko „Arto”. Tamen estas du kialoj, pro kiuj ĝi prezentiĝas ĝuste ĉi tie. La unua estas, ke la interesega teksto ja tute konvenas al la temo „La manuskriptoj ne brulas”, kaj la dua estas, ke en la hodiaŭa artikolo troviĝas malgranda referenco al la antaŭa, verkita, interalie, de la sama aŭtoro. La redaktoro.

Antaŭ tri jaroj en Germanio estis eldonita libro Dies Kind soll leben. Die Aufzeichnungen der Helene Holzman 1941-1944 (Ĉi tiu infano devas vivi. Notoj de Helene Holzman 1941-1944). La libro, baldaŭ tradukita en plurajn lingvojn, iĝis unu el la plej legataj en Germanio kaj ricevis prestiĝan premion. La aŭtorino de la notoj ne vidis la libron. Ŝi pereis en aŭtoakcidento en 1968. La libron preparis kaj eldonis ŝia filino Margarete Holzman [holcman] kaj verkisto Reinhard Kaiser [rajnhard kajzer].

Helene Holzman, antaŭ la edziniĝo Czapski [ĉapski], naskiĝis en 1891 en germana urbo Jena. Helene estis kapabla pentristino, lernantino de ekspresionisto Beckman [bekman]. En 1922 ŝi geedziĝis kun librovendisto Max Holzman. Pro la persekutoj pro la judeco de Max, la paro, kun du filinoj Marie kaj Margarete, venis en Kaunas, la tiaman provizoran ĉefurbon de Litovio. Tie Max establis librovendejon de eksterlandaj eldonaĵoj. Helene instruis la germanan lingvon. Post 1933, kiam en Germanio ekregis faŝistoj, la librovendejo iĝis renkontiĝloko por rifuĝintaj artistoj. Tiam ŝanĝiĝis ankaŭ la rilato de iuj klientoj. Ĝis tiam Max por ĉiuj estis germano, tamen nun por la germana klientaro li iĝis judo. Pro tio ili ne plu vizitadis la librovendejon. Tamen litovaj amikoj restis: ili ne interesiĝis pri la deveno de la familio Holzman. Max kaj Helene ricevis civitanecon de Litovio. Ĝi protektis ilin dum ilia vojaĝo tra Germanio.

En la somero de 1940 Litovio estis aneksita al Sovetio. La librovendejo estis naciigita. Laŭ stalinisma mezuro, Max kaj Helene estis burĝoj, kaj ilin atendis sola vojo – al siberia bagnado. Ili evitis la deportadon, urĝe trovinte laboron en la ĵus ĉefurbiĝinta Vilnius.

La 22an de junio 1941 Germanio komencis militon kontraŭ Sovetio. Post du tagoj la nazia armeo okupis urbon Kaunas. Tuj komenciĝis persekutoj kaj murdoj. Max Holzman estis arestita jam en la unua tago kaj baldaŭ estis mortigita. Ilia 17-jara filino Marie, post la unua (nur 3-taga) aresto, estis denove arestita kiel komsomolanino kaj malamika spiono. Oni denuncis ŝin ĉe Gestapo pro tio, ke ŝi, vizitante konatajn soldatojn en lazaretoj, plej ofte parolis pri paco, ajnamaniere atingenda. Helene serĉis helpon, por ke iu defendu Marie, tamen neniu volis riski. Post tri monatoj Marie estis mortpafita en la Naŭa Fuorto.

Helene Holzman faris ĉion por savi la duan filinon. Pro la ĉiutaga timo, ili decidis, ke laboro en iu ŝtata ofico estus pli sekura por Margarete (ĝis tiam ŝi laboris en privata buroo de tradukistoj). Al Helene helpis konata ĝenerala konsiliano, kiu, kvankam okupis altrangan postenon, tamen estis malamiko de nazioj. Li akceptis Margarete kiel sekretariinon en sian oficejon kaj promesis ŝin protekti. Tamen, bedaŭrinde, li ne plenumis la promeson, kaj fojfoje, ebria, elbabilis la ĉefan sekreton de Margarete: pri la sorto de ŝia patro. Al Margarete kaj Helene ekminacis granda danĝero. Ilin serĉis la polico. Gefratoj de la konsiliano, ordinaraj kamparanoj, loĝantaj en iu fora litova arbaro, konsentis kontraŭ monpago provizore kaŝi Helene kaj Margarete. La lastan nokton antaŭ la forveturo Margarete kaj Helene pasigis en la hejmo de la konsiliano. Margarete dormis, Helene sidis apud la lito. La mastro drinkis kaliketon post kaliketo, rakontis pri sia vivo, sed poste li rigardis al la dormanta Margarete kaj diris: „Ĉi tiu infano devas vivi!” Ĉi tiuj vortoj por Helene iĝis devizo. Ŝi ĉiam memoris ilin poste, savante infanojn el la getto de Kaunas.

Helene kaj ŝia filino evitis getton kaj dum la tuta tempo savadis aliajn. Tion ili faris ne solaj – organiziĝis grupeto da virinoj. Inter tiuj estis rusaj junulinoj, nevino de Helen el Freiburg, litova kuracistino Elena Kutorgienė (interesa detalo: sur la tomboŝtono de Kutorgienė inter la litova teksto estas ruslingva frazo: „Pligrandigi la kvanton de bono en la mondo”). Ili kaŝe enportadis en la getton manĝaĵojn, paperon. Ili sukcesis eltiri el la getto amikojn de la familio Holzman – komponiston Edwin Geist kaj lian edzinon Lyda. Kiel memoras Margarete, en ilia magra milita hejmo konstante troviĝis judaj infanoj. Helene ĉiam kunhavis venenon, por ke nazioj ne kaptu ŝin viva. La grupeto plenumadis plej diversajn, fojfoje apenaŭ plenumeblajn taskojn. La perspektivo ne ĝojigis. Tamen post la stalingrada batalo aperis espero je pliboniĝo. Ve, sekvis plia kruelaĵo: en marto de 1944 en la getto ĉiuj infanoj kaj maljunuloj estis murditaj.

La 1an de aŭgusto 1944 en Kaunas eniris la Ruĝa Armeo. Helene kaj Margarete postvivis. Kvankam ĝis la fino de la milito estis ankoraŭ 8 monatoj, por Helene, bonŝance, ĝi jam finiĝis. Tiam ŝi komencis priskribi ĉion, kion ŝi vidis, kion suferis, pri la tragikaj sortoj de siaj amikoj. Helene krajone registris kruelaĵojn de la milito en tri dikaj kajeroj, entute sur pli ol 700 paĝoj. Pli ol duonjarcenton la manuskripto de Helene kuŝis nekonata al la socio. La notojn ĉe Margarete en Goetingen trovis verkisto Reinhard Kaiser, kiu kolektis materialon por sia libro. Postsignoj de historio pri herooj de estonta libro kondukis lin al Margarete (tiutempe Helene jam estis forpasinta). Tiel naskiĝis ĉi tiu kortuŝa, tre aŭtenta libro. En ĝi Helene nenion kondamnas, vi ne trovos tie eĉ guteton da nacia malamikeco. Ŝi montras, ke eĉ en plej kruelaj cirkonstancoj homo povas elekti.

En 1999 laŭ dekreto de ŝtatprezidanto Valdas Adamkus, Helene Holzman (postmorte) kaj Margarete Holzman estis honoritaj je Kruco de Savado de Pereantoj.

Antanas GRINCEVIČIUS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

EŬROPA UNIO

Svedoj balotis kontraŭ eŭro

La rezulto de la referendumo pri eŭro en septembro 2003 estis forta „ne” per 56 % kontraŭ, nur 42 % por kaj 2 % da blankaj aŭ nevalidaj voĉoj.

Kvankam Svedio, kontraŭe al Danio kaj Britio, ne havas laŭjuran rajton rifuzi enkonduki eŭron se la lando plenumas la Mastriĥt-kondiĉojn, la svedoj la 14an de septembro 2003 havis referendumon pri la demando „ĉu vi opinias, ke Svedio enkonduku eŭron kiel valuton?” La kaŭzo de tiu ŝajne stranga proceduro estas, ke antaŭ la referendumo pri aliĝo al Eŭropa Unio (EU) en 1994, la gvidaj politikistoj kun emfazo diris, ke la tiama referendumo ne temos pri membreco en la valutunio, sed „nur” pri membreco en la EU. Do, oni post la referendumo de 1994 ankoraŭ ne ricevis popolan aprobon al membreco en la valutunio.

Hezita komisiono

La vojon al „ne” borderis pluraj okazaĵoj. En 1996 ŝtata komisiono, konsistanta el gvidaj ekonomikistoj kaj politiksciencistoj, prezentis raporton, kies konkludo estis: „Post pesado de la argumentoj, laŭ nia taksado, la ekonomiaj argumentoj nun parolas kontraŭ sveda partopreno en la valutunio. La politikaj argumentoj sume parolas por partopreno. Konsiderinte kaj la ekonomiajn kaj la politikajn argumentojn, ni konkludas, ke tiuj faktoroj, kiuj parolas kontraŭ sveda partopreno jam en 1999, estas pli fortaj ol tiuj, kiuj parolas por partopreno.”

Koncerne la ekonomiajn argumentojn, la komisiono esence baziĝis sur la teorio pri optimuma amplekso de teritorio kun komuna valuto. Komuna valuto signifas, ke malaperas la kostoj kaj ĝenoj de monŝanĝo, transkalkulado de prezoj kaj asekurado kontraŭ kurzoŝanĝoj; komercado plifaciliĝas. Tiaj argumentoj parolas por granda teritorio de komuna valuto, eble la tuta mondo.

Aliflanke, malsamaj landoj – eĉ partoj de landoj – evoluas malsame kaj ne ĉiam estas en la sama fazo de la konjunktura ciklo. Tio signifas, ke efika stabiliga politiko postulas malsamajn nivelojn de, ekzemple, interezoj, sed komuna valuto malebligas monpolitikon1 adaptitan al la bezono de specifa lando. Tiu argumento parolas por malgranda amplekso de valutoteritorio.

El tiaj kontraŭaj argumentoj venis konkludo, ke valutoteritorio estu nek tro granda, nek tro malgranda. Eŭropo eble estas pli ol optimume granda, sed aliflanke, unu sola lando – precipe se ĝi estas malgranda – verŝajne konsistigas malpli ol optimume grandan valutoteritorion.

Ŝanceliĝantaj politikistoj

Pluraj gvidaj politikistoj longe estis skeptikaj pri la valutunio, certe influitaj de la komisiona raporto. La ĉefministro Göran Persson en 1997 karakterizis la union kiel „tremantan projekton”. Do, la samajn politikistojn trafis malfacilaĵoj, kiam ili post kelkaj jaroj per ĉiaj argumentoj forte argumentis por aliĝo al la valutunio. Ili estis ripete memorigataj pri la kontraŭargumentoj, kaj ne sukcesis persvadi la popolon.

Pro la perdo de ŝtata monpolitiko okaze de aliĝo al la valutunio, la registaro en 2000 nomumis alian komisionon, kies tasko estis ekspertizi, kiel stabiliga fiska politiko2 de la registaro kaj parlamento kompensu la perdon de la monpolitiko de la ŝtata centra banko. La nura nomumo de tia ekspertizo donis la impreson, ke la adopto de eŭro estus riska afero.

Tiu impreso de risko plifortiĝis dum jarlonga diskutado kaj postulado de la Konfederacio de Svedaj Sindikatoj pri starigo de ŝtataj bufrofondusoj. La intenco estis, ke tiaj fondusoj plifaciligu la ekonomian politikon, kiam la ŝtata monpolitiko estos perdita kaj la fiska politiko devos teni sin ene de la kadroj de la Stabiliga kaj Kreskiga Pakto.

Mistrafoj

Al la venko de „ne” certe kontribuis ankaŭ taktikaj mistrafoj de la jes-flanko post la komenciĝo de intensa jes-kampanjo (pro subita, granda supereco de „ne” en opinienketoj) printempe de 2003:

Kiam la ĉefministro Göran Persson grumblis, ĉar kelkaj ministroj publike kontraŭis aliĝon al la valutunio, li ricevis kontraŭ si debaton pri tio, ke li praktikas buŝoŝtopilan metodon anstataŭ kuraĝigi liberan ĉiuflankan diskutadon.

Kiam la prezidanto de la centra organizaĵo de entreprenoj, Sören Gyll, en televida intervjuo pri eŭrokritikaj eldiroj de la populara industriministro Leif Pagrotsky kolere eksplodis, ke „Pagrotsky silentu aŭ demisiu”, li donis la impreson, ke la ekonomiaj potenculoj volas malhelpi demokratian politikan procezon.

Kiam la socialdemokrata ministrino pri eksterlandaj aferoj, Anna Lindh, elpaŝis kun debatartikolo kaj gazetara konferenco kune kun la estro de la firmao Ericsson kaj pledis por „jes” kelkajn tagojn antaŭ ol iu murdis ŝin, ne ĉiuj aprezis tiun kunan geston. Ĝi okazis en jaro, kiam skandaloj pro avareco de tropagataj direktoroj kaŭzis plurfoje artikolojn en la amaskomunikiloj, kaj kelkaj interpretis ŝian kunagadon kun la Ericsson-estro Svanberg kiel perfidon kontraŭ ŝiaj idealoj.

Kiam gravaj eŭropaj politikistoj, kiel la germana ministro pri eksterlandaj aferoj Joschka Fischer, aperis en Svedio por helpi la jes-kampanjon, tio ne estis vera helpo. Multaj verŝajne vidis en tio impertinentan arogon de eŭropaj pintuloj enmiksiĝi en svedan decidon.

Eble ankaŭ la spektaklaj reklamagadoj de la jes-flanko – anoncegoj en ĵurnaloj, belaj multekostaj afiŝoj ĉie en la urboj, malavara traktado de vizitantoj ĉe kampanjo-aranĝoj – ne efikis en la intencitan direkton. Kompare kun la maldensa reklamado de la ne-flanko, ili nur demonstris, kiom grandajn monrimedojn la jes-flanko posedas. Ĵurnalistoj spekulativis pri tio, ĉu Svenskt Näringsliv, la centra organizaĵo de entreprenoj, investis 300 (aŭ eĉ 500) milionojn da svedaj kronoj en la jes-kampanjo, dum la ne-flanko devis kontentiĝi per kelkdekoj, ĉefe el ŝtata disdono al ambaŭ flankoj por informado.

Egaleco en legantleteroj

Pli egaleca estis la batalo en la televido kaj en la ĵurnaloj. Kvankam preskaŭ ĉiuj ĵurnaloj en siaj politikaj ĉefartikoloj pledadis por „jes”, la situacio estis alia en la sekcioj de leteroj de la legantoj kaj debatartikoloj de eksteruloj. Tie abundis ambaŭflankaj argumentoj, eble malpli bele enpakitaj ol tiuj, kiujn liveris la reklamagentejoj, sed ĝenerale pli analizaj kaj pli konkretaj.

Multaj, kiuj donis nean voĉon, evidente faris tion ne ĝuste pro la valutunio sed pro malkontento pri aliaj rezultoj de la EU-membreco. Ilustraĵo pri tio estas televida intervjuo kun vartolerneja instruistino. Ŝi balotis „ne” pro iritiĝo pri nenecesa enmiksiĝemo de la EU. Por ŝia infanĝardeno oni devis aĉeti novan sablon de fora loko, ĉar la sableroj de tiu sablo, kiu jam estis en la sablokestoj, ne havis la grandecon, kiun EU-direktivo preskribis. Ŝi timis, ke membreco en la valutunio pligrandigus la emon de EU enmiksi sin en similajn detalojn, pri kiuj prefere naciaj aŭ eĉ lokaj respondeculoj povus decidi.

Sume, pluraj aferoj influis la nean balotrezulton. Multaj konvinkiĝis, ke la valutunio estas riska projekto, kiun la politika kaj ekonomia elitoj – ne nur la enlandaj – volas trudi al la popolo, sed ne por la popolo. La baza demando, ĉu pli granda valutoteritorio estus oportuna, se oni pesas la plifaciligon de komercado kontraŭ la malfaciligon de konjunkturstabiliga politiko, eble ne estis la plej decida.

Bo SANDELIN
1. Monpolitikon faras la centra banko. Ties manifestaj instrumentoj estas ĉefe la nivelo de la gvida interezo kaj la monkvanto (kiuj siavice povas esti ŝanĝitaj per diversaj teknikoj).
2. Fiskan politikon (buĝetpolitikon) faras la parlamento kaj registaro per enspezoj kaj elspezoj de la ŝtata buĝeto.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

RUBO

La rikolto de la nova tempo

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Ĉi-sube vi povas legi pri originala metodo por reuzi forĵetaĵojn.

Antaŭ pli ol 30 jaroj la usona arkitekto Michael Reynolds [majkl rejnolds] akceptis la defion konstrui domon el materialoj, kiuj ie vagadas kaj kiujn li do povis preni senpage. Post kelkaj eksperimentoj kun konstrueroj, faritaj el malplenaj ladskatoloj, kaj muroj, masonitaj el malplenaj boteloj, li ekpensis pri aŭtopneŭoj. Provante, li malkovris, ke se li plenigas ilin per forte kunpremita grundo, li disponas idealajn konstrublokojn. Lia sukceso komenciĝis, kiam li konsciis, ke rubaĵo ne estas forĵetenda, sed rikoltenda. La rikolto de la nova tempo.

Memkonstruado

Intertempe tiu pensmaniero de Michael populariĝis kaj perfekte akordiĝis kun alia nova tendenco en arkitekturo, nome memkonstruado. Ĉiam pli da homoj serĉas eblojn mem projekti kaj konstrui sian domon. Pluraj el ili trovis la vojon al Taos en Nov-Meksiko, kie Michael aĉetis terenon por ebligi al ili realigi siajn revojn.

Intertempe estiĝis tie tri komunumoj, kies loĝantoj mem konstruis domojn, kies muroj konsistas parte el aŭtopneŭoj, malplenaj boteloj kaj ladskatoloj. La domoj brilas fabele kaj ligas sciencfikcion kun natura simpleco. Poeziema ĵurnalisto priskribis ilin jene: ships sailing on the seas of tomorrow (ŝipoj, velantaj sur la morgaŭaj maroj). Pro tio aperis la nomo earthship (terŝipo).

Kio estas terŝipo?

Terŝipo estas konstruaĵotipo, ellaborita de la usona arkitekto Michael Reynolds kaj povanta funkcii sendepende de publikaj utilaĵokompanioj kaj duktoj. Terŝipo devas konformi al jenaj kriterioj:

1. La projekto baziĝas sur la maksimuma uzo de varmomaso, tiel ke la interna temperaturo restas ĉirkaŭ 17 gradoj celsiaj sen aldona hejtado. Tion oni atingas parte per enfosado de la domoj, per la konstruo de subtenantaj muroj el aŭtopneŭoj, plenigitaj per premita grundo, kaj per konstruo de vitra forcejo ĉe la suda flanko.

2. Per suna, venta kaj akva energioj ĝi provizas sin per propra energio.

3. Pluvakvo kolektiĝas sur la tegmento en cisternojn.

4. Per interna pumpa kaj filtra sistemo en kombino kun plantujoj en la forcejo la akvo efike reuziĝas.

5. Ekskrementojn oni efike reuzas por sterki.

En la konstruaĵo reuziĝas kiel eble plej multe da materialoj.

Biotekturo

Ĉiu terŝipo do estas speco de biosfero, kaj tial Michael Reynolds nomas sin mem ne arkitekto, sed biotekto.

Centoj da homoj en norda kaj suda Ameriko, Japanio kaj Aŭstralio jam pruvis, ke ili mem povas konstrui tiujn evidentajn modelojn de medioedukado helpe de normigitaj konstruskatoloj kaj instrukcioj Earthship (volumoj I, II kaj III) aŭ pere de instrua vidbendo From the Ground Up.

Pliajn informojn en la angla oni povas trovi ĉe www.earthship.org.

Forceja efiko

Fakte Michael Reynolds disvolvis konstrustilon, kiu perfekte kongruas kun la celoj de la protokolo de Kioto por malpliigi la forcejan efikon pro fosilia bruligo. Ĉiuj landoj, kiuj aliĝis al tiu traktato, povus profiti pro disvolviĝo de la terŝipoprincipoj kaj tiel partopreni en la redukto de CO2-ellaso.

Michael Reynolds efektivigis serion da eksperimentoj por aplikebligi la terŝipoprincipojn en ĉiuj klimatozonoj. La rezultoj estas priskribitaj en lia plej nova libro Comfort in Any Climate (Komforto en iu ajn klimato).

Terŝipoj en Eŭropo

La unua, kiu intencis konstrui terŝipon en Eŭropo, estas nederlandanino, Josephine Overeem, kiu staĝis en Nov-Meksiko pri la konstruado de terŝipo. Ŝi volis malfermi informadocentron en la belgaj Ardenoj. Ŝi akiris permeson, kaj Michael Reynolds projektis la centron. Lastmomente la valona urbestro tamen haltigis la planon. Intertempe Michael Reynolds jam estis alveninta kun plena konstruskipo. Por ke lia vojaĝo ne estu vana, li konstruis remizon en la stilo terŝipa en la ĝardeno de la brusela vilao de Josephine. La belgoj, kiuj partoprenis en tiu ĉi aventuro, fondis lokan asocion Earthship Belgium. Ili nuntempe kunlaboras kun disvolvoentrepreno en Antverpeno, kiu okupiĝas pri reasignado de terenoj en la nordo de la urbo. Tie Earthship Belgium volas starigi dokumentadocentron.

En la pasinta jaro oni konstruis prov-terŝipon en Skotlando. Oni dum longa tempo testos ĉi tiun konstruaĵon. Se la rezultoj estos bonaj, oni liveros pli da konstrupermesoj por terŝipoj. Informoj pri tio troveblas ĉe www.sci-scotland.org.uk.

En Anglio eblis adapti la principojn de terŝipo al la brita leĝaro. En Brighton oni nuntempe konstruas medioedukadcentron uzante ĉiujn terŝipoprincipojn.

La disvolvo de tiu ĉi projekto estis ege multekosta, ĉar necesis multe da teknikaj, juraj kaj sciencaj preparoj por diversaj instancoj. La buĝeto antaŭvidis la kostojn de esplorado, projektado, disvolvo, konstruo, monitorado kaj gvidado dum unu jaro de medioedukadcentro. La financado sukcesis, ĉar la projekto gajnis la premion pri medioprotektado de Biffa Waste Services (Biffa ruboprilaborado). Plie oni ricevis financan helpon de BOC Foundation.

OWAZE estas fondaĵo, kiu penadas por la realigo de terŝipo en Nederlando. OWAZE estas nederlandlingva siglo kun jena signifo: Ontwikkeling van Woonstijlen met Afvalmaterialen en met Zonneënergie volgens Earthshipconcepten (Disvolvo de konstrustiloj, uzantaj rubomaterialojn kaj sunenergion laŭ terŝipokonceptoj). La fondaĵo celas progresigi la terŝipoprincipojn. Tion ĝi volas realigi per la fondo de dokumentadocentro kaj per la organizo de edukaj programoj pri terŝipoprincipoj. OWAZE volas kunlabori kun eŭropaj institucioj pri ekologia konstruado. Al entreprenoj kaj institucioj, kiuj kunlaboras, ĝi proponas menciojn en siaj publikaĵoj kaj dokumentaj filmoj kaj partoprenon en sia estonta terŝipo-dokumentadocentro. Informoj pri OWAZE haveblas ĉe Theo Lalleman, Jericholaan 24b, NL-3061 HG Rotterdam, plalleman@zonnet.nl.

Ivo DURWAEL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ĉu kompatindaj irakanoj?

Mi ne povas ĉesi miri pri la nesuperebla aroganteco de kelkaj nord-amerikanoj kaj ilia ŝajne nula kapablo pri memkritiko. Sendube, neŝanceleble konvinkitaj homoj troveblas en kiu ajn homgrupo, sed la letero de Kevin Ford (MONATO, 2003/12, p. 6) pensigas, ĉu la mesiisma fieraĉo de la usona registaro tralikas al pli konsiderinda parto de la nord-amerika loĝantaro ol ni ŝatus kredi.

Konkrete pri la mistifiko pri opinisondado en Bagdado, ŝajnas klare, ke en la nuna situacio de milita okupacio ĝi povas esti tute nefidinda. Des pli, ke tre necesus analizi, kiu mendis ĝin, kaj kiel oni ĝin faris.

Krome, pri tio, ke granda parto de la iraka popolo ĝojas pri forigo de terura diktaturo, komuna saĝo diras, ke tio estas kredebla. Tamen, kiu povas kredi, ke iu ajn popolo bonvenigos okupaciantan potencon, kiu dum dek jaroj regule bombadis nordon kaj sudon de la lando kaj per blokado ruinigis la ekonomion kaj kaŭzis la morton al centmiloj da homoj, plejparte infanoj kaj maljunuloj?

Kiam la faŝistaj trupoj eniris Barcelonon en 1939, post tri-jara kruelega milito, multaj senpeziĝis kaj salutis surstrate la venkintojn. Sed la ĝojo plej ofte daŭris nur kelkajn tagojn. Kompreneble ekzistis esceptoj: ĉiam ekzistas esceptoj.

Hektor ALOS I FONT
Katalunio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Aĝo de konsento

Francisko Simonnet (MONATO 2003/12, p. 6) estas senbaze ĉagrenita pro mia teksto (MONATO, 2003/3, p. 14) pri la hungara egaligo de la aĝo de konsento (al 14 jaroj) ĉe malsamseksaj kaj samseksaj rilatoj. Per la forigo de la diskriminaciaj paragrafoj 199 kaj 200 la hungara leĝaro ja nur atingis, ekzemple, tiun de Francio, kie jam ekde 1982 ne plu ekzistas ĉi tia diskriminacio.

Simonnet plene pravas en tio, ke leĝoj ne instigu al seksumado kun junaj neplenaĝuloj: male, la leĝaro ja rigore difinu kaj aparte forte sankciu perforton kontraŭ ili. Tiel faras la franca leĝo (artikoloj 227-25, 26, 27 de la kriminala kodo), kiu i.a. difinas punon de du jaroj da prizono por persono misuzanta sian aŭtoritaton por seksumi, ankaŭ se neperforte, kun homo pli juna ol 18-jara.

Konstatinde, la hungara kriminala kodo en sia paragrafo 198 difinas kiel punendajn nur drastajn seks-agojn, dum ĝi devus puni ankaŭ, „proporcie al la danĝero, kiun tiaj agoj prezentas, kondutojn manipulajn, altrudajn aŭ alie malrespektajn al la individuaj rajtoj de la neplenaĝuloj”, kiaj estas ekzemple „ebriigo eĉ milda, pervorta humiligo aŭ psika agreso”. Sed ĝuste ĉi tiuj estis la postuloj de la laborgrupo Habeas Corpus, la sama, kiu kampanjis por la egaligo de la aĝo de konsento.

István ERTL
Belgio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Publika sakrado

Dankon pro tiu ĉi raporto de Paul Gubbins (MONATO 2004/1, p. 23), kiu informas pri graviĝanta realaĵo. Mi volas aldoni personan vidaĵeton. Studentino doktoriĝinta ĉe mi, lingvistike, trovis laboron ĉe usona firmao, kies filio en Hajderabado funkciigas similan telefonplusendan centron por servi al usonaj klientoj. Mia studentino havas la taskon instrui la usonan fonetikon al la deĵorantoj.

Ŝi rakontis, ke la klientoj usonaj, kiuj scias, ke temas pri neusonaj laborantoj (ofte inaj), ŝajnas frustriĝintaj pro tiu ĉi al ili stranga situacio kaj abomene sakras. „Hundino” estas nur unu el la facile ripeteblaj sakroj, kiujn ĉi tiuj laborantinoj devas tuttage elteni kontraŭ tiuj salajroj. Tiun ĉi kvalitan aspekton oni eble aldonu al la bildo, kiun strekis por ni Gubbins. Kaj oni devas memori, ke la publika sakrado estas pli akceptata en iuj kulturoj ol en aliaj.

Probal DAŜGUPTO
Barato

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Horon da legado, vivon da pripensado

La kovrilo de la libro, el fortika kartono, montras iun griz-brunan montaran pejzaĝon. En suba angulo iu nebula figuro staras ĉe la komenco de vojo. Tiun vojon la leganto ankaŭ devas fari, komencante per legado sed daŭrigante ĝin dumvive en la menso.

La libro entenas dek fabelojn, rakontojn moralajn, kiuj pritraktas la esencon de la vivo. Ili temas pri tiaj demandoj, kiel: Kio estas vera ofero, la esenco de la homa estaĵo, honora laboro, homa doloro; aŭ ankaŭ: Kio pli gravas: materia aŭ spirita valoro; kaj krome temoj, kiel la sinsekvo de generacioj, respekto al vivosaĝo, perforto kaj prizorgo.

Ĉiu rakonto estas ilustrita per tipe „orientaj” desegnaĵoj. Tipa ankaŭ estas la mencio de grava pripensiga frazo el la rakonto, komence de ĉiu rakonto.

La lingvaĵo estas simpla – malabundas longaj frazoj kaj malfacilaj vortoj – sed gramatike ne senmakula. La kompostado estas sufiĉe grandlitera. Tial la libro aspektas iom infaneca. Tio same validas por la rakontoj mem, kvankam la temoj ankaŭ povas instigi plenkreskulojn al meditado.

Guido VAN DAMME
Watanabe Aiko: Fabeloj el la Budhisma Literaturo. Tradukis Yamaguti Sin'iti. Serio: Budhisma Biblioteko n-ro 2. Eld. Japana Budhana Ligo Esperantista, s.l., 2002. 158 paĝoj broŝuritaj. ISBN 4-901651-01-3.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Mallegemo

Multas nun jubileoj de revuoj: la nia iĝas 25-jara, Kontakto festas sian 40-jariĝon kaj – rekorde – Espero Katolika en 2003 festis sian centjariĝon. Por mi persone tiuj jubileoj havas apartan signifon, ĉar dum kelka tempo mi redaktis ankaŭ tiujn du aliajn gazetojn. (Bone, ke spite al tio ili transvivis ...) Ni kore gratulu al la kunjubileantoj! Ĉu por nia gazeto ni povas esperi, ke ankaŭ ĝi iam iĝos 40-jara aŭ eĉ 100-jara? Se oni legas pri la krizoj, kiujn ili spertis (kaj superis), eble la ŝanco de MONATO ne estas tute malbona.

Sed multas ankaŭ la gazetoj, kiuj mortis sen atingi jubileajn markojn, aliaj spite al longa tradicio iam malaperis. Laste tiu sorto trafis la revuon de San-Paŭlo Lampiro, pro manko de mono. Iuj ja opinias, ke iel ajn pasis epoko de presitaj komunikiloj pro furoranta Interreto. Tion oni asertis ankaŭ, kiam aperis televido. Sed gazetoj ne nur ne malaperis, ili parte eĉ profitis, ĉar televido vekis ekzemple intereson pri politiko en pli vastaj partoj de la socio; tiuj homoj, aŭdinte kaj vidinte rudimentajn informojn sur ekrano, volis poste legi pli multe kaj profunde pri iuj temoj ol ili povis percepti per efemera televido. La reto estas simile efemera, ĉar sur ekrano oni povas legi ĉiam nur fragmenton de longa teksto; kion oni do faras? Elpresas. Tial la prognozoj pri „senpapera oficejo” pro uzado de komputiloj estis tute eraraj: en multaj laborejoj hodiaŭ oni foruzadas multoble pli da papero ol antaŭe!

Tamen vero estas ankaŭ, ke la gazetaro adaptiĝis kaj ŝanĝiĝis pro la televido (kun tendenco al bulvardismo). Vero estas krome, ke malkreskis legemo de junaj generacioj, kion sentas eldonejoj de gazetoj kaj precipe de libroj. Pri tio sendube kulpas parte la televido. Sed kio pri la reto? Ties enhavon tamen oni ja devas legi. Ĉu do eble denove kreskos legemo, emo legi presitajn komunikilojn?

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

MONATO

Gravaj opinioj

Ni petis, okaze de la jubileo de nia revuo, kelkdekon da gravuloj de Esperantujo skribi sian opinion pri MONATO. Kompreneble ni ne atendis, ke ĉiu el ili respondos, sed mirigis nin, ke estis tiom malmultaj, kiuj reagis. Kion ni konkludu el tio? Ĉu eble, ke por granda plimulto ĝi signifas nenion, nenion gravan? Aŭ ĉu ĝi estas por ili io tute normala, kion oni ne devas prikomenti? Ni ne scias. Kiel ajn, ni prezentas al vi sube la magran rezulton de nia eta enketo.

Nia demando estis: Kion laŭ via opinio MONATO signifas por la Esperanto-kulturo? Jen la respondoj (en alfabeta ordo de la ĉefnomoj):

Transpaso

Se diri koncize kaj simple: ĝia estiĝo kaj pluvivado miaopinie signifas, ke nia movado finfine transpasas?/-is? (eble eĉ iom venkis?) la stadion de nura lingvohobiismo: pere de MONATO, en la plej bonaj numeroj, ni povas aŭskulti komentojn kaj faktojn sen intermetita okcident-eŭrop/usoneca interpretado el la tuta mondo, ne nur klubajn referaĵojn, novaĵojn, ktp ...
Kore, estime,
Gerrit Berveling

P.S. Mi nur ege bedaŭras, ke ankoraŭ mankas sufiĉa publiko kaj enspezado por fari el ĝi pli oftan revuon.

Normalo

Multon. Ĝi markis la eniron de la Esperanto-revuoj en la mondon de normalaj revuoj. Ĝi ankaŭ estas tre bona ekzemplo por la nacilingvaj revuoj de tiu speco, kiel oni povas raporti pri mondaj okazaĵoj laŭ la vidpunkto de la lokuloj.

Estas almenaŭ unu kampo, en kiu esperantistoj ne devas honti, montrante siajn produktojn al neesperantistoj.

Ĝi ankaŭ montris alian flankon de la produktado de „kulturaj varoj”. Kiom ajn lertaj estas la produktantoj, en ĉi tiu okazo la redaktoroj, ili ne sukcesas nur per sia lerteco plenevoluigi sian produkton. Mi volas simple diri, ke se vi estas lerta germana ĵurnalisto, vi certe laboras ĉe revuo supera al tiu, por kiu laboras lerta albana ĵurnalisto.

Ĉu la okazo de esperantlingva ĵurnalisto estas pli simila al tiu de albana aŭ de germana ĵurnalisto? Ĉiu povas mem decidi. Pro tio finfine pri la sorto de MONATO decidas tiuj kutimaj movadanoj, kiuj provas produkti pli da movadanoj, kiuj povas iĝi legantoj de MONATO. Se estos multaj legantoj, MONATO pliboniĝos. Sed persone mi opinias, ke ĝia nuna nivelo estas tre bona.
Amike
Renato Corsetti

Lingvonormigo

Unue, MONATO estas sola gazeto, komparebla kun gravaj nacilingvaj gazetoj. Due, MONATO ludas lingvonormigan rolon en la viva lingvouzado.
Boris Kolker

Magazino

Ĉu eblas imagi liberan landon sen libera gazetaro? Sen gazetoj plej diversaj, politikaj, satiraj, religiaj, kulturaj, fakaj, asociaj, ktp? Ne, kaj de tiu diverseco naskiĝas riĉeco.

Do, ĉar Esperantujo havas sian gazetaron, tiu ĉi tute nature devas esti plej diversa. Jam antaŭ 25 jaroj ekzistis multaj gazetoj en Esperantujo, ĉefe asociaj, sed ankaŭ literaturaj, politikaj, religiaj kaj eĉ ... satira. Sed ne ekzistis „perioda revuo, ... ilustrita, kaj enhavanta artikolojn pri tre diversaj temoj” (difino de „magazino” en la nova PIV, kun unu ekzemplo: la magazino MONATO). Sed ŝtopis tiun truon la magazino (ni fidu al la nova PIV!) MONATO, pro la tenaca volo de Stefan Maul. Mi ne hezitis foje kritiki kelkajn aspektojn de tiu ĉi magazino, kaj ne hezitus tion refari estonte ... sed ĉu eblas imagi hodiaŭ Esperanton sen MONATO? Ne! Des pli ke ĝis nun neniu konkurenculo montris la pinton de sia nazo. Bedaŭrinde, fakte, ĉar mi ne dubas, ke tio spronus la redaktorojn de MONATO ... kaj tiam, arigitaj ĉirkaŭ Stefan Maul, ili strebus por igi ankoraŭ pli alloga sian magazinon. Dankon al MONATO por tiuj 25 jaroj, kaj feliĉan jubileon.
Ĵak Le Puil

Koincido

MONATO estas unu el la fruktoj de la fekunda jaro 1980a, la jaro de Raŭmo. Kompreneble ĝi estis koncipita pli frue, same kiel la ideoj, kiuj kondukis al la Manifesto, sed la koincido estas interesa. MONATO fakte signifis defion en la panoramo de la tiutempa Esperanto-gazetaro. Stefan Maul ĵetis ganton, kiun levis Torben Kehlet. Kaj tiam la defiato fariĝis la Esperanto-publiko. Por gajni la defion necesus mem resti longe kaj persiste alternativa. Kaj partopreni en la konstruo de nova, alternativa Esperantujo. Sed tio ne okazis.
Giorgio Silfer

Konvinko

Kiam antaŭ duo da jaroj mi volis konvinki kelkajn kolegojn-lingvistojn, ke Esperanto estas plene vivanta lingvo, mi aĉetis por ili abonojn al MONATO. La efiko estis ĝuste tia, kian mi deziris: ili traktis tiun revuon kiel tute normalan fenomenon de tute normala kaj funkcianta lingvo. MONATO estas nia Newsweek, nia Spiegel, kaj ĝi brile kaj ĉiam interese plenumas tiun rolon.

Se MONATO ne ekzistus jam, necesus ĝin inventi ...
Humphrey Tonkin


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Stranga komentario

Mi tre miris, kiam mi legis la komentarion de Jomo Ipfelkofer pri la teroratako kontraŭ Usono (MONATO 2003/12, p. 12). Estas mirige, ke MONATO elektis publikigi tiun ridindan konspiraĵon, kaj eĉ honorigi ĝin kiel ĉefan artikolon sur la kovrilo!

Antaŭ kelkaj monatoj mi legis, ke MONATO ricevas multe pli da artikoloj, ol ĝi povas publikigi. Publikigo de tiu strangaĵo estis insulto al la pli seriozaj kontribuantoj, kies artikolojn vi rifuzis.

Klivo LENDON
Japanio
Noto de la redakcia sekretario: Laŭ mia scio MONATO ne rifuzis artikolojn. Pro la granda alfluo kelkaj nur prokrastiĝis.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

NORD-IRLANDO

Modereco venkita

En decembro 2003 okazis elektoj al la nord-irlanda asembleo (loka parlamento). La rezultoj frapis ĉiujn, kiuj sopiris krei paceman kaj harmonian socion, en kiu homoj de malsamaj religioj, politikaj celoj kaj tradicioj povu kunvivi kaj kunlabori.

La plej sukcesa partio estis DUP (Demokrata Uniisma Partio), kies ĉefo estas la arda gvidanto de la Libera Presbiteriana Eklezio, pastoro doktoro Ian Paisley [ian pejzli], nekompromisema malamiko de Vatikano kaj de la Irlanda Respubliko. En dua loko post la elektoj estis la egale porbrita – kaj antaŭe majoritata – partio UUP (Ulstera Uniisma Partio), kies membraro konsistis el kaj apogantoj kaj malapogantoj de plurisma socio, en kiu protestantaj uniistoj kaj katolikaj respublikistoj ĝuus samajn politikajn rajtojn.

En tria loko estis SF (Sinn Féin) [ŝin fejn], la respublikisma partio, kiu origine estis la politika alo de la tiel nomata Irlanda Respublikisma Armeo (IRA), sed kiu hodiaŭ pretendas esti aparta kaj neperfortema organizaĵo. Nun la plej malfortaj frakcioj estas Alliance [alajans] (Alianco), modera porbrita partio, kaj SDLP (Social-Demokrata Laborista Partio), la modera respublikisma partio. Perdis siajn du antaŭajn mandatojn en la asembleo la Virina Alianco, transkonfesia kaj transpartia unio de virinoj, kiuj kuraĝe kampanjis por paco kaj egaleco.

Jenis la rezultoj:
DUP: 30
UUP: 27
SF: 24
Alliance: 6
Virina Alianco: 0

DUP deklaris, ke ĝi neniam kunlaboros, eĉ ne parolos, kun la respublikistoj; krome ĝi rifuzos apogi ajnan transliman aranĝon kun la Irlanda Respubliko. Laŭ DUP estas „morta” la t.n. pask-vendreda interkonsento pri paco, kiu en referendumo ricevis superverŝantan majoritaton kaj en Nord-Irlando kaj en la Respubliko.

Pesimistoj (aŭ realistoj) nun demandas, ĉu restas espero por la asembleo kaj por paco en la malĝoja nord-irlanda teritorio. Resume: ekstremistoj gajnis, kaj moderuloj perdis. Cinikuloj dirus, ke la frenezulejon nun regas la frenezuloj.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

BESTOJ

Piko-efiko

Ekpopulariĝis en Japanio akupunkturo por bestoj, precipe hundoj. Nuntempe al multaj dombestoj mankas ekzercado: ofte ili estas tro dikaj pro luksa manĝaĵo. Se ili glitfalas sur ligna planko, vundiĝas la artikoj, kaj hundoposedantoj preferas ne doni medikamentojn sed provi aliajn kuracilojn – ekzemple akupunkturon.

Besto-akupunkturo kostas hore 3000 enojn (ĉ. 27 eŭrojn). Kuracistoj ricevas ĝenerale kvin hundo-pacientojn semajne, tamen la nombro kreskas. Laŭ s-ro Kobatake en Kioto, kiu komencis kuraci hundojn per akupunkturo antaŭ kvin jaroj: „Sepdek elcentoj de la hundoj saniĝas”.

Nuntempe en Japanio vivas multaj maljunuloj sole kun siaj bestoj, kiuj iagrade anstataŭas forajn gefilojn. Evidente ili volas doni al siaj bestoj bonan kuracadon. Tia estas komuna sento de bestamantaj pensiuloj en maljuna japana socio.

HORI Yasuo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

SOCIO MALJUNIĜANTA

Testamentu ... kaj ne pentu

Skribi testamenton furoras en Japanio. La kialoj: unue, la japana socio konsistas el multaj maljunuloj; due, familianoj ofte aparte vivas. Antaŭe ili loĝis kune kaj komprenis la volon de aliaj familianoj: nun interpreti la lastajn dezirojn de familianoj malfacilas sen skribita testamento.

Ekzistas du testamento-specoj: laŭleĝa, nepre sekvenda kaj privata, kiun oni povas konsideri deziraro de la forpasinto. Laŭleĝa testamento celas posedaĵojn, kaj al kiuj tiuj apartenos; privata testamento koncernas aliajn aferojn, ekzemple ĉu aŭ kiel daŭrigi kuracadon por plilongigi vivon, ĉu aŭ kiel funebri. Pro tio estas rekomendite prepari du testamentojn, laŭleĝan kaj privatan: tiel oni evitas konfuzon kaj ŝparos al familianoj zorgojn kaj eventuale monon.

Homoj pli kaj pli ne volas testamenti monon al familianoj malproksimaj, sed al pli proksimaj partneroj aŭ amikoj aŭ al bonfaraj organizaĵoj, eventuale al tiuj, kiuj postrespondecos pri ŝatataj dorlotbestoj. Skribi testamenton certigas, ke la deziraro de la forpasinto klare kaj senambigue interpreteblos.

HORI Yasuo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

JAPANIO

Plu liberal-demokrata

Post naciaj elektoj en Japanio komence de novembro plu registaras la Liberala Demokrata Partio (LDP) kaj ties estro kaj ĉefministro Koizumi. La partio ricevis 237 mandatojn el entute 480 (10 malpli ol en la lasta parlamento) kaj nun regas koalicie kun Nova Komeito (34 mandatoj, 4 pli ol en la pasinteco) kaj Nova Konservativa Partio (4 mandatoj, 5 malpli): ĉi-lasta partio kunfandiĝis post la elektoj kun LDP.

Nova Komeito estas subtenata de la plej granda budhisma sekto en Japanio, sokagakkai, kun ĉirkaŭ ok milionoj da adeptoj. Kontraste al la sukceso de Nova Komeito rimarkindas la kadukiĝo de maldekstraj Japana Komunista Partio kaj Sociala Demokrata Partio: ambaŭ perdis pli ol duonon de siaj mandatoj.

La nacia parlamento en Japanio konsistas el du ĉambroj: la ĉambro de deputitoj kaj la ĉambro de konsilistoj. Kiel en Britio, la popolo ne rekte elektas la ĉefministron: tiun postenon ricevas la ĉefo de la plej granda kaj sukcesa partio.

IGARASI Takeo/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

La brulanta virino

de Frank Roger

La rozoj delikate disodoris en la ĵus malvarmiĝinta ekvespero. La lastaj sunradioj prilumis jam nur la nubojn alte super la horizonto. Nun iĝadis rapide pli malvarme, kaj la nuboj ŝanĝis koloron, de hel-oranĝo al karmezino kaj purpuro. La viro tamen plu staris en la malfermita verando. Reveme li rigardis la svagajn moviĝojn de la malhelo antaŭ si, dum la rapide nigriĝanta ĉielo ekmontris tie kaj jen siajn unuajn scintilojn stelajn.

Li eksidis en sia kana seĝo kaj prenis la glason da konjako de la ebura tableto. La ambrokolora likvo preskaŭ gagate nigris en la krepusko. Li igis la likvon ĉirkaŭflui en sia glaso kaj pensis pri nenio aparta. Tiam li levis la rigardon –

– kaj la unuan fojon ekvidis la brulantan virinon.

Ŝi pasis tre fore, je la limo de lia vidkampo, inter la arbustoj kaj arboj apenaŭ videblaj. Dum sekundo ŝajnis al li aŭdi eĥon de ŝia tinta rido tra la malluma aero nokta.

Sed tio devis esti eraro. Li dormis tute pace tiun nokton.

---

Kiam la postan tagon la suno subeniris en maro da flamoj, li verŝis al si konjakon kaj eliris el la domo. Ne blovis vento en tiu vespero. Li prenis sian kanan seĝon kaj iris sidiĝi malantaŭe en la korto. Eble duonhoron li restis tie, ĝis la konjako elĉerpiĝis. Li fiksrigardis la perfekte sennuban ĉielon, admiris la stelojn.

Poste li subite rigardis rekte antaŭ sin –

– kaj ree vidis la brulantan virinon.

Nun ŝi estis pli proksime, kvindekon da metroj for de li. Li sentis sian koron forte ekbati kaj ĉi-foje klare aŭdis ŝian kristalklaran ridon. Ŝajnis ke ŝi paŝas nudpiede, kaj sub la flagranta flamvesto ŝi portis travideblan robon pendantan ĝis la grundo. Ŝi paŝis rapide, tre rapide, multe tro rapide.

Tiun nokton li dormis tre bone. Li sonĝis pri kameno, en kiu oranĝegaj flamoj dancis ĉirkaŭ lignoblokoj.

---

La sekvan vesperon li atendis ŝin. Kun sovaĝe batanta koro li sidis en sia kana seĝo kaj alrigardis la mallumon. La malplenan domon kaj la stelojn li neniom priatentis. Eĉ la rozan odoron li ne sentis, kvankam ĝi plenigis la aeron. Li nur sidis kaj atendis ŝin.

Lian paciencon kronis sukceso –

– nun ŝi venis multe pli proksimen al li, kaj li povis vidi la flirton de ŝiaj longaj, fajre ruĝaj haroj, dum ŝi preterkuris flam-kadrate.

Finfine li sciis al kiu ŝi ridas; ne plu eblis ajna dubo. Ŝia leĝera rido plenigis la aeron, forpelis la rozodoron kaj la vesperan malvarmon. Malrapide li stariĝis el sia seĝo, faris kelkajn paŝojn antaŭen kaj postrigardis la virinon ĝis ŝi malaperis dancante el lia vidkampo. Lia pulso regajnis trankvilan ritmon. Morgaŭ, eble morgaŭ... Hodiaŭ ŝi jam estis proksime!

Kvazaŭ en tranco li paŝis en la malplenan domon, kunŝovis la dikajn velurajn kurtenojn, faligis sian rigardon al la polvokovritaj libroj sur la bretoj kaj al la ĉina vazo kun magiaj signoj, enspiris la malvarman vesper-aeron, kaj iris dormi inter satenaj littukoj blankaj. Morgaŭ, eble morgaŭ...

---

La postan vesperon li prefere ne trinkis glason da konjako. Blovetis fajna brizo. Li sidis trankvile en sia kana seĝo, kun nelegata libro sur la ĝardena tablo apude.

Kiam la suno malrapide sinkis sub la horizonton kaj grade riĉiĝis je pli kaj pli da koloroj, lia sango ekfluis pli rapide, kaj liaj pupiloj mallarĝiĝis. Hodiaŭ ŝi venos tute proksimen, eble ĝis apud lin...?

Jen ŝi denove –

– li vidis ŝin alveni de malproksime, saltadi super la etaj arbustoj, skuante sian longan, leĝeran robon en la aero. Ŝi retroĵetis siajn harojn kaj lasis la flamojn ludi sur ŝia korpo antaŭenkuranta.

Ŝia rido sonis laŭte kaj klare en liaj oreloj, kaj kiam ŝi proksimis al li jam nur je kelkaj paŝoj, ŝi ridetis kaj flustris: „Morgaŭ, morgaŭ,” forturnis sian rigardon kaj forkuris kiel torĉo da lumo kaj varmo. Li forviŝis la ŝviton de sia frunto, kaj faris kelkajn rigidajn paŝojn en ŝiaj spuroj. Li longe ŝin postrigardis, ĝis la fajnkontura silueto tro malproksimis por esti distingebla.

Tiun nokton li dormis tre maltrankvile. Li sonĝis pri arbaraj incendioj, brulŝtiparoj kaj la kaŭstika odoro de sulfuro. „Morgaŭ,” ŝi estis dirinta, „morgaŭ”. La flamoj ĉirkaŭlavis lin, kaj li grumble ruliĝis sur la alian flankon.

---

Kiam la postan vesperon li vidis ŝin preterkuri kiel torĉon de flamoj, li renversis sian glason ankoraŭ duone plenan. La ambrokolora trinkaĵo fluis de la tablo sur lian pantalonon. Li neniom atentis pri tio.

Li rigardis –

– kiel ŝi venas lin trafi laŭte ridante, kun etenditaj brakoj, kaj lia koro ekbatis pli rapide, li ŝanceliĝis, sed sukcesis resti stara, mem etendis la brakojn, kaj fermis la okulojn, kiam ŝiaj flamoj lin ĉirkaŭfermis kaj ŝiaj fajraj lipoj alpremiĝis al la liaj...

* * *

La infanoj sciis ke ili devojiĝis tro malproksimen, kaj ke hejme atendas ilin eble solida skoldo. Ili decidis unue iom ripozi ĉe la forlasita domo, antaŭ ol ekiri sur la revena vojo.

Unu el la knabinoj kuraĝis enpaŝi en la domon, sed ŝi vidis neniun. Ŝi vokis kelkfoje, sed respondo ne venis.

Tiam ili eniris ĉiuj. Iom timeme ili trapromenis la tutan domon, sed neniun trovis.

En la ĝardeno, male, ili trafis la kadavron de viro. Ĝi estis komplete karbiĝinta.

Frank ROGER
Elnederlandigis: István Ertl

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

BELGIO

Mundaneum: papera antaŭulo de Interreto

En Belgio ekestis kaj estas konservata grandega kolekto, per kiu la iniciatintoj klopodis kunigi kaj disponigi ĉiujn sciojn de la mondo. Antaŭ jarcento la ideo ne estis realigebla pro teknikaj limigoj. Nun anstataŭe venis Interreto.

Otlet: la bibliografo

Paul Otlet [pol otlé] (1868-1944) estis filo de Edouard Otlet [edŭár], konata kiel „imperiestro de la tramvojoj”. Li studis juron, sed multe pli interesiĝis pri bibliografio kaj pro la familia kapitalo povis dediĉi sin dum la tuta vivo al sia pasio. Li, kun Lafontaine [lafotén], plievoluigis la „Dewey”-klasifikon por bibliotekoj (1876, nun ankoraŭ uzata en Nord-Ameriko) ĝis la apero de Universala Dekuma Klasifiko (UDK), unuafoje publikigita en 1905 kaj nun ĝenerale uzata en Eŭropo kaj Azio. Ankaŭ la normigita biblioteka slipo (12,5 x 7,5 mm) estas ilia kreaĵo.

Lafontaine: la politikisto kaj internaciisto

Henri Lafontaine [arí] (1854-1943) studis internacian juron, aktivis en la antaŭmilita pacmovado kaj dum jardekoj estis senatano por la belga socialista partio. Pro sia aktiveco ĉe internaciaj organizaĵoj li kunrespondecas pri la grava rolo kiun nun havas la urboj Hago (Nederlando) kaj Bruselo (Belgio). Li estis inter la fondintoj de la Unio de Internaciaj Asocioj (www.uia.org). En 1913 li ricevis la Nobelpremion pri paco.

Universala centro

En 1895 Otlet kaj Lafontaine kreis la Internacian Bibliografian Oficejon. Ili celis registri en sliparon ĉiujn verkojn iam aperintajn kaj aperontajn. La ideo ŝajnis realigebla: oni taksas, ke ĝis tiam aperis entute 800 000 libroj. Nun ne plu eblus: la sama kvanto aperas en malpli ol jardeko kaj aldonendas la verkoj, kiuj nur elektronike ekzistas. Krome, la oficejo – kiun oni poste nomis „Mundaneum” – kolektis gazetojn kaj revuojn (100 000), afiŝojn (12 000), amason da etaj dokumentoj kaj objektoj, ktp. Entute restas proksimume 6 km da bretoj.

La apogeo estis atingita dum la periodo 1919-1934, kiam Mundaneum havis sian sidejon en „Palais mondial” (monda palaco), konstruita okaze de la 50-jara ekzisto de Belgio. Tiam ĝi disponis pri dekoj da salonoj kaj la informoj estis facile alireblaj.

En tiu periodo al la duopo Otlet-Lafontaine aldoniĝis aliaj gravaj kunlaborantoj. Georges Lorfphèvre [ĵorĵ lorfévr] (1912-1997) ekkonis Mundaneum en 1927. Li iĝis sekretario de Otlet kaj sekvis lin kiel aktivulo ĉe internaciaj organizaĵoj. André Colet [kolé] (1896-1973) dum 50 jaroj estis ĝenerala sekretario kaj persone multe kontribuis al la pliriĉigo de la kolektoj. Léonie Lafontaine [leoní] (1857-1949), fratino de Henri, restas konata pro sia agado por virina emancipiĝo.

Longa vagado

En 1934 Mundaneum estis abrupte fermita pro tribunala decido, ŝajne kun politika motivo. En 1941 Mundaneum translokiĝis al konstruaĵo senpage disponigita de la urbo Bruselo en Leopoldparko, apud la nuna eŭropa kvartalo. Tie ĝi restis 30 jarojn, ĝis la urbo deziris mem uzi la spacon. De tiam Mundaneum vagadis de unu loko al alia kaj granda parto de la kolekto perdiĝis aŭ difektiĝis. Fine, en 1996, Mundaneum estis savita de la Franclingva Komunumo de Belgio kaj ricevis taŭgan sidejon en iama vendejo en urbo Mons.

Malgraŭ la malmultaj homfortoj, en la komencaj jaroj en Mons aperis kelkaj libroj kaj okazis pluraj ekspozicioj, ĉu en la sidejo, ĉu per disponigo de partoj de la kolektoj al aliaj instancoj. Dum la lastaj jaroj ne multas la novaĵoj. La kolekto restas apenaŭ atingebla por la publiko. Praktike nur sciencaj esploristoj kapablas konsulti ĝin. Dum la somero de 2003 en la sidejo estis ekspozicio, kiu ne havis rilaton kun Mundaneum kaj tute kaŝis la malmultajn videblajn Mundaneum-objektojn.

Roland ROTSAERT
Mundaneum troviĝas en Rue de Nimy 76, BE-7000 Mons (en la centro de Mons, je kvaronhora promeno de la stacidomo). Telefono +32-65315343, info@mundaneum.be, www.mundaneum.be. Malfermita de la 12a ĝis la 18a horo, lunde fermita. Cetere, en Mons estas multaj aliaj vidindaĵoj (www.mons.be).
Je www.mundaneum.be abundas informoj en la franca lingvo. En la angla estas verkoj de profesoro W. Boyd Rayward, la biografo de Otlet (uzu interretan serĉilon). Ekzistas vidbendo (en franca kaj angla versioj) „Het papieren internet - Alle kennis van de wereld” (La papera Interreto - Ĉiuj scioj de la mondo) farita de nederlanda televidostacio VPRO en 1998, sed ne troveblas mendinstrukcioj ĉe www.vpro.nl.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

LITOVIO

Amikeco longa kaj firma

Litovoj ne forgesos la viziton de la usona ŝtatprezidanto George Bush okazintan en 2002 en la litova ĉefurbo Vilnius. Aparte impresis la vortoj de Bush: „Se iu fariĝos malamiko de Litovio, tiu fariĝos malamiko ankaŭ de Usono”.

Okaze de la unujara datreveno de la vizito estis enmurigita memortabulo ĉe la urbodomo en Vilnius. Dum la solenaĵo la tiama prezidanto de Litovio, Valdas Adamkus, ĝojatentis, ke la vizito indikis, ke la internacia komunumo agnoskas Litovion. Aldonis la usona ambasadoro, ke la amikeco inter Litovio kaj Usono estas longdaŭra kaj firma: „Usono ne havas pli bonan amikon ol Litovio, kiu ofertis grandan subtenon por Usono en la batalo kontraŭ terorismo”.

Sur la bronza memortabulo legeblas la vortoj de Bush, en litova kaj angla lingvoj. Krome videblas la flagoj de la du ŝtatoj.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Opinio-(s)ondado

La publiko – tio estas vi kaj mi – ege strangas. Defias ĉian komprenon, ĉian logikon, la ondumado de publika opinio. Kiel la publiko – se eĉ nur etgrade fidindas opinio-sondadoj, kiuj nuntempe plenigas la paĝojn de niaj ĵurnaloj – povas unu semajnon tiel pensi, sekvan semajnon maltiel?

Frapis min tri kazoj heligantaj la grizajn, ekvintrajn tagojn de brita novembro. La unua koncernis la britan reĝan familion, aparte la kronprincon Charles [ĉalz]. Palaca servisto akuzis la princon pri supozata – ni diru – seksa miskonduto. Mankas detaloj pri la supozata fiago (bv. rimarki, ke mi zorge esprimas min: en Britio, pro leĝaj kialoj kaj por protekti la princon, neniu rajtas tion malkaŝi, kion tiuj scipovantaj la italan aŭ la nederlandan kaj kun aliro al Interreto ŝajne jam delonge scias).

Tamen multe pli interesa ol la supozataj pekoj de princo morale malforta (malsekreta sekreto estas lia adultado, kiam ankoraŭ vivis la „diina” princino Diana) estas la reago de la publiko rilate la servisto-skandalon. Anstataŭ kondamni la tron-heredonton, anstataŭ akcepti tion, kion saĝuloj jam de jarcentoj agnoskas (nome, ke monarĥoj kaj monarĥioj koruptiĝas kaj koruptas), la publiko – laŭ opinio-sondadoj – pli respektas kaj pli subtenas la reĝan familion ol antaŭe. Diable ... imagu la popularecon de la princo, se li povus pruvi parencecon kun Osama bin Laden.

Irak-milito

Dua kazo tuŝis t.n. ŝtat-viziton de la usona prezidanto George Bush al Britio. Vizito tia estas la plej impona, la plej prestiĝa, kiun aranĝas la brita registaro por manpleno de plej influaj ŝtatestroj. Pro la Irak-milito, pro mensogoj rilate teror-armilojn, pro la daŭra fiasko de nuna, Usono-regata Irako, la brita publiko (se kredeblas opinio-sondadoj) dum la tuta somero kaj aŭtuno montradis sian malestimon pri Bush. Sed, subite, dum la Bush-vizito, por la unua fojo jam de monatoj, plimulto da britoj ne nur favoras la usonan prezidanton sed ankaŭ – kredu nekredu – la tutan Irak-militon kaj aparte la britan rolon en ĝi.

Apenaŭ imageblas, ke la publiko povas tiel rapide forbalai la mensogojn kaj la trompojn (ekz. la supozatan kapablon de Irako ataki ene de 15 minutoj Brition, aŭ la informojn, ke Sadam Husejn cedeme klopodadis kunlabori kun Usono kaj Britio ĝis la lasta momento por eviti militon). Bizare, ke britoj tiom rapide forgesas la eventojn de antaŭ kelkaj monatoj, tamen pretas daŭre remaĉi (ĉu en televidaj programaj, ĉu en ĵurnalaj artikoloj – tri ĉi-semajne en mia loka, urbeta gazeto) tiel nomatajn monstraĵojn de germanoj dum la dua mondomilito.

Estroj pale pajlaj

En la du unuaj kazoj oni emas miri pri la ŝanĝiĝemo de publika opinio: en la tria oni miras pri la neŝanĝiĝemo. La ĉefopozicia partio en la brita parlamento, la konservativa partio, jam de jaroj lamas principe pro sinsekvo de estroj pale pajlaj. Lastatempe la partio elektis novan ĉefon, Michael Howard [majkal haŭed], kiu dum kelkaj semajnoj dinamike reformis sian partion. La ĉefopozicia partio denove komencis efike opozicii, tiel ke sendube gajnas demokratio en la brita parlamento.

Malgraŭ tio, ke Howard estas dekstremulo (malamiko de la Eŭropa Unio kaj de la eŭro, ankoraŭ ne akceptita en Britio) kaj homo en pasintaj konservativaj registaroj tre malpopulara, komentariistoj kaj ĵurnalistoj, anoncante novan eraon en britaj politikaj aferoj, ĝenerale bonvenigis la novan ĉefon. Male la publiko, kiu laŭ opinio-sondadoj obstine rifuzas subteni la reformitan partion de Howard, kvazaŭ nenio ŝanĝiĝus. Mirinde: ŝanĝo demokratie pozitiva, kiu vigligos britan politikan sferon, apenaŭ registriĝis en la konscioj de sondado-demanditoj. Kaj do ĉi tie (kontraste al la du unuaj kazoj), kie mi estus atendinta ŝanĝon en publika opinio, regadas t.n. status quo.

Fine de tragedio verkita de la 19-jarcenta germana dramisto Hebbel unu el la protagonistoj, senkonsila, konfuzita, verdiktas: „La mondon mi ne plu komprenas”. Mi simpatias la sintenon, tamen kun unusola diferenco. La mondon mi neniam komprenis ... kaj kredeble neniam komprenos. Tamen bone estas tiel ... provante kompreni la mondon, oni vivas. Vivegas. Kaj havas kialon por vivi.

Paul GUBBINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

ALBANIO

Aĝo-vilaĝo

Ĝis la 8a de novembro 2003 ankoraŭ vivis la plej maljuna albano, 124-jara s-ino Hava Rexha [redĵa] Ruda. S-ino Ruda vivis en la vilaĝo Shushice [ŝuŝice] de la distrikto Elbasan en meza Albanio. Ŝi naskiĝis la 14an de aŭgusto 1880 en Shushice.

S-ino Ruda edziniĝis dufoje kaj naskis 10 infanojn, el kiuj pluvivis ses. Ankoraŭ vivas nur unu el ŝiaj gefiloj, ino 90-jara. El ĉirkaŭ 120 genepoj jam mortis multaj. Ĝis kvar tagoj antaŭ la morto s-ino Ruda manĝis kaj trinkis normale: ŝi plenumis memstare siajn bezonojn ĝis antaŭ unu jaro. Neniam ŝi fumis aŭ drinkis.

En 2002 la vilaĝo donis al s-ino Ruda pension ekvivalentan al 15 eŭroj kaj la Nacia Komerca Banko de Albanio monatan pension de ĉirkaŭ 100 eŭroj. En januaro 2003 oni anoncis s-inon Ruda kandidato por la rekordo-libro de Guinness [ginis], tamen ŝiaj nomo kaj aĝo ankoraŭ ne estas publikigitaj.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ĵurnalisma deontologio

Unu el la gravaj principoj de nia sendependa magazino estas, ke ĝi estas aperta por ĉies opinio. Por tiu esprimlibereco ni havas plurajn rubrikojn: komentarioj (Opinio, El mia vidpunkto), leteroj, reago. Tiu ĉi lasta epiteto fakte karakterizas legantoleteron, kiu estas tro ampleksa por aperi en la koncerna rubriko. Kompreneble, laŭ ĵurnalisma etiko, tiu ĉi libereco havas naturajn limojn, ekzemple ne estas permesata aperigi kalumniojn pri personoj. Tamen tiuj limoj varias de lando al lando, de kulturo al kulturo. Britaj ĵurnalistoj, ekzemple, estas multe pli agresemaj ol germanaj, ĝenerale. Sed kia rajtas, devas esti tiu ĉi libereco en nia internacia revuo? Ĉu ni povas elteni ankaŭ drastajn, eĉ ekstremajn opiniojn kaj esprimojn? Jen do kelkaj pensoj pri ĵurnalisma deontologio en nia magazino de Michel Duc Goninaz. Sendube indas, okaze de nia 25-jara jubileo, diskuti tiun ĉi gravan temon. La aŭtoro kaj la redakcio invitas vin kundiskuti.

Legante la leterojn, publikigitajn en MONATO, oni ricevas kelkafoje la impreson, ke la reagintoj ne havas la plej etan koncepton pri la rolo de informa revuo. Ekzemple en la decembra numero de 2003 iu leganto asertas, ke Paŭlo Gubbins „senhonte falsas faktojn”, simple ĉar inter li kaj la kunlaboranto de la revuo ekzistas diverĝo pri arkitekturaj gustoj. Alia minacas malaboni pro tio, ke li trovis en la revuo opiniojn, kiuj ne koincidas kun liaj. Li eĉ akuzas pri „neveraĵoj” la ĵurnaliston, kiu raportis informon – kontrolendan, certe, kiel ĉiuj informoj –, kiun ĝis nun neniu neis (nome pri la nombro de usonaj soldatoj pereintaj en Irako).

Pli grave eĉ: F. Simonnet deklaras, ke lin „ĉagrenis la teksto de I. Ertl”, en kiu tiu lasta objektive raportis informon el Hungario, esprimante personan opinion nur per tre mallonga parentezo „(tiel!)”, kiu substrekis ŝablonan formulon de la deknaŭajarcenta burĝa inkvizicio. Ĉu la esprimo de tiu „ĉagreniĝo” signifas, ke tiaj informoj tute ne devus aperi en MONATO, aŭ aperi nur kun komento de la papo kaj de la subpapoj de la hungara episkoparo (kiun cetere I. Ertl objektive kaj serene menciis)? Kaj kion signifas la komentoj de F. Simonnet pri protekto de la infanoj, kiam oni komprenas el honesta legado de la artikolo, ke la decido de la hungara Konstitucia Kortumo celis nur likvidi diskriminacion inter samseksemo kaj aliseksemo?

Redakciaj mispaŝoj

Sed rimarkigi la mispaŝojn de iuj legantoj estus maljuste kaj neesence, se oni ne atentigus pri tiuj de la redakcio. Unu el tiuj mispaŝoj – se ne esprimiĝi pli krude – estas la publikigo de la skribaĵoj de s-ro Gofen. Dum pluraj monatoj leteroj de legantoj reagis por kaj kontraŭ tiuj skribaĵoj, kiuj ne meritas la plej etan komenton, ĉar ili ne konsistas el informoj plus opinioj, sed el incititaj asertoj, sloganoj, sorĉparoloj kaj insultoj. Mi atente relegis lian „artikolon” en MONATO de novembro 2002 kaj en kvar paĝoj trovis neniun informon. Maksimume oni povas diri, ke:

1. La titolo Dio, benu Usonon!, en kiu, pro la komo, „Dio” estas interpretenda ne kiel subjekto, sed kiel vokativo, kaj „benu” kiel imperativo, do ekvivalenta kun „vi benu” (kiel en la rusa formulo Boĵe, carja ĥrani), montras, ke la aŭtoro scipovas nek la anglan lingvon, el kiu li kredis traduki, nek Esperanton. Sufiĉas traduki la samstrukturan frazon God bless you per „Dio, (komo!) benu vin!” por evidentigi la stultaĵon. La redakcio presis ĝin grandlitere kaj senrimorse, kaj la reagintaj legantoj ĝin pie kopiis.

2. Unu, nur unu, preciza historia fakto estas menciita, sed false. S-ro Gofen aludas iun „plej hontan kaj cinikan rezolucion en la historio de UN”, kies teksto estas laŭ li „Cionismo egalas faŝismon”. Neniu rezolucio de UN tiel tekstas, kaj la insultaj karakterizaĵoj, per kiuj s-ro Gofen ĝin etiketas, perfekte taŭgas por priskribi lian mensogon. Estas klare por ĉiuj, kiuj ion scias pri la historio, ke s-ro Gofen intencis aludi pri la rezolucio de la 30a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN en 1975, kiu esprimis elementan veron, kiun oni ja ne bezonas submeti al la hazardoj de voĉdonoj kaj kiun s-ro Gofen senhonte falsis. Mi lasas al la redakcio de MONATO, respondeca pri la publikigo de tiu mensogo, la taskon konigi la veron al siaj legantoj, t.e. publikigi la veran tekston de la aludita rezolucio (pli bone malfrue, ol neniam).

3. La cetero konsistas nur el insultoj kontraŭ la „liberaluloj” (ĉi tiu termino estas verŝajne tradukita el la usona lingvaĵo, ĉar evidente en la angla la termino liberal havas alian politikan signifon, kaj en la aŭstralia ankoraŭ alian, kiun s-ro Gofen probable ne emus ataki) kaj kontraŭ la „intelektuloj”, nomataj „perversaj” laŭ la plej pura faŝisma tradicio.

Kia esprimlibereco?

La insultoj de s-ro Gofen kontraŭ araboj kaj islamo havas tamen limojn: li plene konsentas kun la fanatikaj islamistoj, kiam ili persekutas samseksemon, „pornografion kaj seksajn perversaĵojn”. Pretendante defendi Usonon, s-ro Gofen nur montras sian malamon al ĉio, kio en Usono odoras liberecon – ja multo en Usono odoras liberecon. La granda ondo de libereco, kiu bolis en Eŭropo kaj eĉ aliloke dum la jardeko 1965-1975, naskiĝis en San-Francisko. Ĉiuj liberamaj usonanoj povas konvinkiĝi, ke s-ro Gofen estas ilia plej firma malamiko. Sed al la redakcio de MONATO mi faras la jenan demandon: ĉu estas konforme al la ĵurnalisma deontologio publikigi artikolon, en kiu troviĝas la esprimo „putraj ‚liberaluloj’”? Ĉu tion ĝi pravigos per respekto al la esprimlibereco? Ĉu por flegi la opinidiversecon ĝi intencas publikigi serion da artikoloj kun la titoloj Dio, benu Irakon, Rusion, Libion, Nordan kaj Sudan Koreion, Francion, Svislandon – kaj, kial ne, eĉ Dio, benu Vatikanon? Ĉu, por respekti mian rajton esprimi mian penson sencenzure, ĝi akceptos artikolon, en kiu mi parolos pri „la putraj Gofenoj”? Mi supozas kaj esperas, ke la respondoj estas neaj, sed kia estas la logiko de la redakcio?

Kies civilizacio?

Post tio, s-ro Gofen povis gratuli la redakcion pro la aperigo de tiu hontiga artikolo, t.e. fari sian propran reklamon en la leterkesto de februaro 2003, kaj samtempe publikigi samtipan artikolon sub la titolo Brave, prezidanto Putin!, en kiu li uzas la esprimon „nia civilizacio”. Kies estas tiu „nia” en „internacia magazino sendependa” redaktata en Esperanto? Por s-ro Gofen, evidente, la usona-israela. Do, kial paroli pri Rusio, kiu, por la samideanoj de s-ro Gofen, estis en ne tre fora pasinteco la „imperio de la malbono”? Simple pro tio, ke ĝi havas grandan meriton en Ĉeĉenio: ĝi defendas „nian” civilizacion (ĉu la redakcio de MONATO sentas sin koncernata per la uzo de tiu posed-adjektivo?) kontraŭ islamo. La aludo de s-ro Gofen pri la „islama jugo” en Andaluzio ŝajne pruvas, ke li scias nenion pri la historio de tiu epoko kaj regiono. Aŭ eble li opinias, ke la araba regado en Andaluzio estis tro liberala kompare kun la tiutempaj kristanaj bravaĵoj, i.a. kontraŭ la judoj.

Fine, kaj plej fie, sur la paĝoj de MONATO povis aperi la kanajla cionista ekvacio: anticionismo = antiisraelismo = antisemitismo. Ĉu en tiu artikolo troviĝas tamen unu informo? Jes, nur unu kaj denove mensogo. Jen ĝi laŭvorte: „Ĉeĉenio (samkiel dekoj da aliaj regionoj) estas parto de Rusio dum jarcentoj.” Laŭ s-ro Gofen, ju pli longas la subpremado, des pli ĝi praviĝas. Sed ni lasu la opiniojn kaj rigardu la faktojn: kiel sciate, Ĉeĉenio estis aneksita de la rusaj koloniistoj en 1859. Mi konjektas, ke s-ro Gofen pravigos sin per tiu argumento, ke pli ol unu jarcento egalas ja al jarcentoj pluraj kaj sekve pluralaj.

Sed per kio pravigos sin la redakcio, kiu akceptis publikigi tiun miksaĵon de mensogoj kaj insultoj? Ĉu vi ne opinias, ke ioma pripenso necesas por la estonteco?

Michel DUC GONINAZ

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

KROZADO

Reĝino de la maroj

Queen Mary 2 (Reĝino Maria la 2a), konstruita en Francio por la kompanio Cunard, estas la plej granda pasaĝerŝipo en la mondo. Ĝi forlasis sian konstruejon en Saint-Nazaire, nord-okcidenta Francio, en decembro 2003 cele al prov-vojaĝo. La ŝipo estos uzata i.a. por sestagaj transatlantikaj krozoj, kiuj kostos inter 3100 kaj 41 000 eŭrojn.

Komenciĝis la konstrulaboro en januaro 2002, kaj kunlaboris pli ol 800 diversaj firmaoj kun entute 12 000 dungitoj – parte subpagataj nefrancaj laboristoj (baratanoj, grekoj, italoj kaj rumanoj). Pro tio okazis dum 2003 pluraj laborbataloj. Queen Mary 2 estas la unua tiel granda pasaĝerŝipo konstruita post Queen Elizabeth 2 (Reĝino Elizabeta la 2a) en 1969.

Sekureco

Oni tre atentis la sekurecon. Estas pli da lokoj en la savboatoj ol pasaĝeroj. Eĉ se la ŝipo flankenkliniĝas je 20 gradoj, eblas almarigi ambaŭflanke la savboatojn. Ĉie en la ŝipo troviĝas kameraoj, ŝprucigiloj, fum- kaj fajro-detektiloj. Ankaŭ la ekologio gravas. Internaciaj normoj maraj severas, sekve la ŝipo entenas diversajn ilojn – cindrigilojn, pistilojn, kompaktigilojn – por ke neniu rubo solida estu enmaren ĵetita.

Kvar elektraj motoroj troviĝas sub la ŝipo: rezulte, neniu stirilo kaj neniu helicoŝafto povas vibrigi kaj bruigi la ŝipon. Moveblaj motoroj povas rotacii je 360 gradoj kaj tiel la ŝipo povas surloke turniĝi. Gasturbinoj, similaj al tiuj de grandkapacitaj avioj, kaj pli puraj kaj silentaj ol dizelaj motoroj, estas uzataj por produkti la elektran energion por la motoroj.

Ŝipkonstruado komenciĝis en Saint-Nazaire en 1862. Nuntempe, tamen, ĉiuj eŭropaj ŝipkonstruejoj atendas novajn mendojn: suferas la industrio post la atencoj de la 11a de septembro 2001 en Usono kaj post la Irak-milito. Krome la malforteco de la dolaro kompare kun la eŭro ne favoras eŭropajn ŝipkonstruejojn. Tamen du novaj mendoj de pasaĝerŝipoj, unu al la finna ŝipkonstruejo Kvaerner Masa kaj la alia al la germana Meyerwerft, esperigas pli favoran estonton.

Komparo de kelkaj pasaĝerŝipoj

Nomo de la ŝipoLongo (m)Rapido (knotoj)PasaĝerojKapacito (toneloj)
Titanic (1912)26522 ĝis 25223066000
Normandie (1935)31331190068500
France (1962)31530 (maks. 34)195066348
Queen Elizabeth 2 (1969)293,528,5 (maks. 34)187765863
Explorer of the Seas31023,73838142000
Voyager of the Seas310223840136000
Queen Mary 2350302600150000
Christian BERTIN/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

REAGO

Bezonata: nova mondordo

La artikolo de Zlatko Tišljar, „Nepras emocie interrilati” (MONATO 2004/01, p. 8), temanta pri identeco kaj eŭropaneco, instigis min – mi esperas, kiel fora aŭstraliano, ne tro aŭdace – protesti, ke la aŭtoro iom mistrafas la kernon de la problemo. Emfazante la sentojn de danĝero, timo kaj la bezonon protekti proprietaĵojn, li tro subestimas siajn t.n. eŭropanojn, fakte ĉiujn, kie ajn en la mondo, kaj tro cinike traktas la problemon.

Eble naive, tamen permesu al aŭstraliano alternative proponi, ke la homaro, inkluzive de eŭropanoj, ja havas la kapablon superi la citatajn mallaŭdindajn sentojn kaj prijuĝojn. Lastatempe, kaj hazarde, kaj ne rekte rilate al la situacio en Eŭropo, mi havis la okazon respondi al artikolo aperinta (angle, kompreneble) en la gazeto „Aŭstralia Racionalisto”. La aŭtoro argumentis, ke Aŭstralio tro envolviĝis en t.n. tutmondiĝo, kontraŭ kiu, estanta kapitalisma, nepras lukti.

Atencoj

Mi replikis, ke la mondo, se ne tuj, devos sufiĉe maturiĝi por havigi al si mondregistaron, mondfederacion aŭ almenaŭ mondkonfederacion, por ke la nuntempa militsistemo estu anstataŭata de pacosistemo; krome, ke mondregistaro necesas por estri interdependan mondekonomion, eviti mondskalan ekologian katastrofon, juste leĝdoni por regionoj de la mondo ekster regado de landaj registaroj, juste kaj efike prizorgi seriozajn atencojn kontraŭ homaj rajtoj kaj aliaj internaciaj krimoj, kaj fine por pli subteni kaj pli prosperigi senton de monda komunumeco.

Alivorte: la homaro kreu por si novan senton de identeco: identeco, kiu superos triban aŭ nacian sentojn kaj kiu estu tutmonda. Naciismaj sentoj, sentoj pri nacia fiero rilate al identeco, estas kerne malprogesemaj. Subtene al tio mi citus iujn verkojn el nia Esperanto-literaturo – verkojn, kiaj Monda Federacio de la usonano Ronald Glossop (el kiu mi prunteprenis iujn el la vortoj supre uzataj).

Filozofio

Citindaj ankaŭ estas La universalismo, historio, ekonomio kaj filozofio de la franco Djemil Kessous; la diroj de la mondpensanto Thomas Payne (18-jarcenta brit-devena usonano), kiu dum la tiama milito de la britaj koloniistoj en Nord-Ameriko kontraŭ la brita patrujo fiere deklaris sin esti „civitano de la mondo”. Inter aliaj memorindaj diraĵoj de Pejno estas „Mia lando estas la mondo kaj mia religio estas fari bonon” kaj, eble eĉ pli polemike, „Registaro, eĉ en sia plej bona stato, estas necesa malbono; en sia plej malbona stato, io netolerebla”.

La penoj de eŭropanoj forĵeti siajn malnovajn sentojn pri identeco por brakumi pli progresemajn ideojn, kiuj identigus ilin malpli kiel britojn, francojn, germanojn, ktp, kaj pli kiel eŭropanojn, estas aplaŭdindaj. Mi deziras, tamen, ke tio estu nur unua paŝo al kreo de reala sento, kiel Zamenhof mem diris, ke identeco estu ne nacia sed homarana; ke iam aŭstralianoj, ĉinoj, japanoj, usonanoj, afrikanoj, ktp, estu nur homoj, anoj de la homa raso, strebantaj plej efike protekti kaj progresigi la planedon kaj la homaron. Mi argumentas, ke pli kaj pli la historio pruvas, ke nacioj estas nur „imagataj komunumoj”, kiel argumentis Benedict Anderson en sia libro Imagined Communities (Imagataj Komunumoj).

Harmonia homaro

Notindaj por esperantistoj estas la vortoj de Zamenhof en letero de la 30a de junio 1914, indikanta lian rifuzon partopreni la starigon de Tutmonda Esperantista Hebrea Asocio. Zamenhof skribis: „Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar laŭ miaj konvinkoj, mi estas homarano, kaj ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. [Nacionalismo] prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala”.

Oni devas agnoski, ke en la nuntempa mondo ekzistas fortoj, kiuj kontraŭas progresigajn ideojn tiajn. Formale, laŭ internacia juro, pro antaŭaj kaj nuntempaj imperiaj rilatoj, la mondo dividiĝas en preskaŭ 200 laŭdire egalaj kaj suverenaj ŝtatoj: reale la vero estas alia. La plimulto, kiam cirkonstancoj necesigas tion, cedas malegale al pli fortaj hegemoniaj ŝtatoj, ĉefe, nuntempe, al la plej forta ŝtato, Usono.

Tamen – ĉu tio, kion mi asertas, ja validas? Aŭ ĉu ĝi prezentas falsan, eventuale utopian bildon? Mi bonvenigus leganto-reagojn (ndlr: tamen bv. koncizajn) cele al tiutema debato.

Kep ENDERBY

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

OPINIO

Lando de la (mal)liberuloj

D-ro Juan Jacobo Schmitter-Soto laboras kutime ĉe Laboratorio de Necton, Meksikio, sed aktuale pasigas studjaron ĉe universitato en Ann Arbor, Michigan, Usono.

Usono legende adoras liberon. Libero religia regis en la puritanaj kolonioj. Libero statue salutas jam de du jarcentoj alvenantojn al Novjorko. Libero malas al komunismo, nuntempe al terorismo. Laŭ la usona prezidanto Bush: „Teroristoj nin malamas, ĉar ni amas liberon”. Libero estas la celo de kubaj fuĝantoj kaj samtempe pravigilo por mortigi senkulpulojn en Afganio, Irako kaj aliloke.

Specifa libero, kutima ĉe politikaj paroladoj ĉi-landaj, estas libero de parolo, konsekrita per la unua amendo de la konstitucio: „La parlamento faros nenian leĝon ... kiu limigos liberon de parolo aŭ de publikigo ... ”. Nome de tiu ĉi libero kaj de la unua amendo, la plejsupera kortumo de Usono konsentis fine de 2003, ke entreprenoj rajtas telefoni al hejmoj por anonci siajn varojn: tiel estas ankaŭ pravigata spamo, rubaj retpoŝtaĵoj. Tiel finiĝis procezo komencita de ĉirkaŭ kvar milionoj da subskribintoj, kiuj plendis pri tiaj komercaj telefonvokoj, taksante ilin atenco kontraŭ privateco (alia legenda valoro en la usona ideologio). La plendintoj volis krei liston de telefonoj (kaj retadresoj), kiujn komercistoj ne rajtas atingi.

Karikaturisto

La plejsupera kortumo opiniis, ke komerce anonci akordiĝas kun la principoj de parol-libereco. Tiel, la libero de entreprenoj mortigis la liberon de privatuloj. Karikaturisto Morin listigis grafike en la ĵurnalo The Miami Herald kromajn ekzemplojn pri libero de parolo: sendormigi najbarojn per laŭta muziko, insulti plej proksiman veturiston, obscene laŭdi postaĵojn de piedirantinoj.

Ni povus kompreni, do, ke la liberema fervoro de Usono devas esti absoluta. Libero absoluta, ankaŭ por plenŝtopi poŝtujojn per rubaĵo, senbride uzi armilojn, polui la atmosferon aŭ trouzi naturajn rimedojn. Libero antaŭ ĉio. Tamen, ĉi tiu libero de parolo ne estas vere absoluta, kiel pruvas aliaj ĵusaj novaĵoj (ne tro facile troveblaj en naciskalaj ĵurnaloj), ekzemple la fermo de la komunuma radiostacio de San-Francisko, San Francisco Liberation Radio (radiostacio konata pro politikaj opinioj kontraŭaj al Bush kaj al grandaj entreprenoj); la kvazaŭa malpermeso al usonaj sciencaj revuoj akcepti artikolojn de iranaj aŭtoroj (skandalo, pri kiu raportas la revuo Science, 2003/10, 302); kaj la decido de la magazino National Geographic maldungi sian multjaran kunlaboranton Peter Arnett, kiam li kuraĝis opinii (en marto 2003, antaŭ la deklaro de Bush rilate la Irak-militon, ke la misio estas finita), ke la iraka armeo estas pli rezistokapabla ol atendite.

Bibliotekoj

La lukto kontraŭ terorismo estigis ankaŭ aliajn koliziojn inter la valoroj de libero kaj civitanaj rajtoj. Ekzemple, publikaj bibliotekoj devas sciigi al la aŭtoritatoj, kian literaturon legas uzantoj: eĉ konsulti almanakojn povas suspektigi. Pli antikva, sed simile inspirita, estas la malpermeso vojaĝi al aŭ komerci kun Kubo: malpermeso, kiu celas ne nur usonanojn, sed ankaŭ aliajn landojn.

Resume antaŭvideblas, ke Usono daŭre agos kiel heroo por libero ... sed de libero tia, kia ĉiam koincidos kun la interesoj de plej privilegiaj civitanoj.

Juan Jacobo SCHMITTER-SOTO

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

EŬROPA UNIO

Labori en EU?

Kiam oni perdas la ŝancon laborposteniĝi en la hejmlando, eblas decido forlasi la landon kaj serĉi laboron eksterlande. Oni supozas, ke pasintjare ĉirkaŭ 200 000 litovoj forveturis eksterlanden por labori. Ĉirkaŭ 57 % el ili direktiĝis al la landoj de Eŭropa Unio (EU). Enketado montris, ke en proksima estonteco ĉirkaŭ 320 000 litovoj intencas eklabori eksterlande.

Laborserĉantoj multon esperas de la aniĝo de Litovio en EU la 1an de majo 2004. Tamen povas evidentiĝi, ke iliaj esperoj vaporiĝos, ĉar ĝis nun nur kvin landoj (Irlando, Danio, Britio, Nederlando kaj Svedio) konfirmis sian pretecon al malfermo de sia labormerkato por litovoj.

Aliaj landoj volas dum unu-du jaroj atendi por certiĝi, ĉu invado de malmultekosta laborforto minacas ilin. Rita Kazlauskiene, direktorino de departemento pri eŭropa integriĝo kaj internaciaj rilatoj, opinias, ke dum du jaroj dubantaj landoj certiĝos pri la neneceso tiel forte bariĝi kontraŭ la novaj anoj.

Samtempe ŝi konjektas, ke kelkaj landoj malfermiĝos surbaze de duŝtata traktato. Ekzemple, Hispanio konfirmis, ke litovoj ne kaŭzas problemojn por ĝi. Litovio intencas duŝtatajn traktatojn proponi ankaŭ por Grekio kaj Portugalio.

Spertuloj prognozas, ke dum la integriĝo laborserĉantoj el Litovio en EU-landoj ne superos 60 % de ĉiuj forveturintoj, ĉar ekzistas ankoraŭ unu forta altircentro – Usono.

LAST

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

EŬRO

Planoj de la litova monerstampejo

La litova monerstampejo, kiel sola en la baltaj landoj, jam prepariĝas por stampado de eŭro-moneroj. Tiucele ĝi akiris instalaĵon de necesa kontrolsistemo. Laŭregule la monera dorsoflanko montros nacian bildon.

La prezidanto de la litova centra banko, Reinoldijus Šarkinas, asertis, ke antaŭ la enkonduko de komuna eŭropa valuto en Litovio la lando devas jam havi provizojn de eŭro-moneroj. La procezo de monerstampado devas komenciĝi minimume 18 monatojn antaŭ ĝia enkonduko.

Eŭropa Centra Banko jam konfirmis, ke la litova monerstampejo konformas al la kondiĉoj necesaj por stampado de moneroj, jubileaj medaloj kaj signoj. Litovio celas al stampado de eŭro-moneroj ne nur por siaj propraj bezonoj, sed ankaŭ por aliaj landoj.

La litova bankestro informis, ke Litovio ekde sia aniĝo en Eŭropa Unio, kio okazos la 1an de majo 2004, tuj komencos intertraktadon pri aliĝo al la mekanismo de valutaj kurzoj. La lando esperas adiaŭi sian nacian valuton litas (lido) kaj aliĝi al la eŭro-sistemo fine de 2006 aŭ komence de 2007. Tio ĉi okazos sen antaŭdemandi la opinion de la popolo.

Jam nun la litova monerstampejo stampadas ĉiajn spezajn kaj jubileajn monerojn, medalojn, ordenojn kaj ankaŭ jubileajn monerojn por aliaj landoj.

En la jaro 2002 la usona Krause Publications, unu el la monde plej grandaj eldonantoj de katalogoj pri jubileaj moneroj, agnoskis moneron eldonitan de la litova monerstampejo en 2001 kiel la plej artvaloran en la mondo. Temas pri 50-lida monero dediĉita al la 27aj Olimpikaj Ludoj en Sidnejo.

LAST

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

LITOVIO

Eŭropaj prezoj minacas

Antaŭ la referendumo por aliĝo de Litovio al Eŭropa Unio (EU), kiu okazis en majo 2003, politikistoj laŭte kriis, kiel litovoj bone fartos, kiam ili estos en Eŭropo. Tamen, ju pli proksimiĝas la dato de la aliĝo (la 1an de majo 2004), des pli timtremigaj informoj venas koncerne estontajn prezojn.

Jam ekde la komenco de 2004 en Litovio altiĝis prezoj por benzino kaj dizelo. Oni klarigis, ke tio estis farita laŭ postuloj de EU. La subiĝo al la eŭropa regularo baldaŭ kaŭzos kreskon de pliaj prezoj. Oni supozas, ke varoj, importitaj el landoj ekster EU, plikostiĝos eĉ kelkoble.

Ekonomikistoj analizis, kiel evoluos la procezo koncernanta komercadon kun la ĉefaj partneroj de Litovio ekster EU. Evidentiĝis, ke la varoj el Ukrainio plikostiĝos je ĉirkaŭ 16,6 %, el Usono je 14,8 %, el najbara Belorusio je 10 %, el Japanio je 8,9 %, el Ĉinio je 7,8 %, el Kazaĥio je 6,5 %, el Rusio je 1,8 %.

Oni atendas, ke ĉinaj bicikloj ekde la 1a de majo jam kostos 42 % pli multe, televidiloj 35 %, radioaparatoj 9 %. Pro novaj doganimpostoj viando enportata el Usono plikostiĝos eĉ 2,1 ĝis 5,8-oble, rusa tritiko 2,7-oble kaj sekalo 2,2-oble. Temas pri kalkuloj de spertuloj pri ekonomiko. Vendistoj ĝis nun ne kuraĝas paroli pri eventualaj prezoj, kiujn litovoj vidos ekde majo. Ili emas prezenti pli mildajn prognozojn kaj trankviligas la klientojn, substrekante, ke la varoj el la landoj de EU malplikostiĝos.

LAST

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

TEKNOLOGIO

Kvietigu tiun komputilon!

En la lastaj jaroj personaj komputiloj iĝis pli kaj pli potencaj. Bedaŭrinde ili iĝis ankaŭ pli kaj pli bruaj. La kaŭzo de tiu bruo estas la motoroj, kiuj troviĝas en komputiloj: tiu de la disko, kaj tiu de ventumiloj. Ankaŭ DVD-aparatoj kaj simile havas motoron, sed kutime tiuj aparatoj almenaŭ ne estas en konstanta uzo. Ventumiloj ofte multas en komputiloj: normale oni havas almenaŭ unu ĉe la potencilo, kiu ne plene efike konvertas elektran povon al la malalta tensio uzata de elektronikaj cirkvitoj, kaj unu ĉe la procesoro. Procesoroj estas pli kaj pli potencaj, kaj moderna procesoro de persona komputilo ofte uzas por siaj milionoj da transistoroj ĉirkaŭ 50 vatojn. Tiu tuta energio iĝas varmo, produktata sur tre eta surfaco. Necesas elpreni la varmon el la eta procesoro, por ke ĝi ne difektiĝu aŭ fandiĝu. Pro tio oni uzas radiatoron kaj ventumilon por la procesoro, kaj kelkfoje ankaŭ por aliaj blatoj en la komputilo, ekzemple potencaj ekrankartoj. Ventumiloj ĉe elektronikaj blatoj movas varmon el la eta blato, sed necesas ankaŭ forigi tiun varmon el la komputila kesto, por kio oni ofte bezonas ankoraŭ unu ventumilon.

Kiaj rimedoj ekzistas por kvietigi komputilojn, tiel ke ili iĝu malpli ĝenaj? Ĉe la elektronikaj blatoj oni povas celi produkti malpli da varmo, tiel ke oni ne bezonas tiom forpreni. Por tio helpas kaj uzi malpli da transistoroj kaj ilia etigo per progreso de fabrikado. Por ĉiu funkcio krom procesoroj haveblas blatoj, kiuj ne bezonas ventumilojn kaj estas sufiĉe potencaj. Procesoroj estas pli problemaj, sed ekzistas procesoroj por personaj komputiloj, ekzemple la familio C3 de la firmao VIA aŭ tiuj de Transmeta, kiuj uzeblas senventumile – tamen ili estas malpli rapidaj ol la plej potencaj procesoroj. Se oni nepre deziras potencan procesoron, tiam oni povas iugrade kvietigi ĝin per ventumiloj kaj radiatoroj, kiuj produktas malpli da bruo, ekzemple pli grandaj radiatoroj, kaj ventumiloj konstruitaj tiamaniere, ke ili produktas malpli da bruo.

Fasonado por eviti bruon estis efika kun malmolaj diskoj. Nuntempe diskoj rapidas, ofte je 7200 turnoj minute, kaj povas fari tre malplaĉan bruon je frekvenco ĝena al homa orelo. Novaj motoroj kun likvaĵobazitaj portiloj estas pli kvietaj, kaj aĉeteblas rimarkinde kvietaj diskoj ekzemple de la firmaoj Seagate kaj Samsung. Ideale oni tute ne havus diskon kun motoroj, kaj ja ekzistas nemekanika memoro kiel flaŝo ĝis kelkaj gigabitokoj, sed ĝi estas bitoke ege pli kosta ol disko kun motoro.

Elektronikaj partoj aŭ diskoj, kreitaj por porteblaj komputiloj, ofte uzas malpli da energio, ĉar portebla komputilo havas limigitan energikapablon. Tiujn partojn oni povas uzi por kvietaj surtablaj komputiloj. Tamen, ne ĉiuj porteblaj komputiloj estas speciale silentaj, ĉar ili ofte havas tre etan ventumilon, kiu devas turniĝi tre rapide, kaj sekve brue, por forpreni eĉ la reduktitan varmon.

Estas ĝojige, ke post kelkaj jaroj da ignorado de la problemo fabrikistoj de komputiloj nuntempe iom aŭskultas la plendojn de siaj klientoj – kaj la bruon de siaj komputiloj – kaj reklamas modelojn iom pli kvietajn. Tamen, tre silentaj komputiloj ne oftas, kaj memkonstruemaj entuziasmuloj aktive serĉas solvojn, pri kiuj oni povas informiĝi ĉe retaj forumoj kiel www.silentpcreview.com.

Franck ARNAUD

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

BICIKLADO

Kiel solvi trafikproblemojn

Trafikŝtopiĝoj ne plu estas problemo sole de industriaj landoj. En ĉiuj urboj en la mondo oni konfrontiĝas kun tempoperdo pro ŝtopiĝoj, venenado de la aero, kresko de akcidentoj kaj sendormeco pro trafik-bruo. Aŭtoj, kiuj servis por rapide transponti grandajn distancojn, nun povas senmovigi siajn uzantojn.

Tial renaskiĝas biciklado. La uzado de bicikloj en Eŭropa Unio konstante falis de 1920 ĝis 1980, sed ekde tiam iom post iom rekreskas. Oni taksas, ke en Eŭropa Unio loĝantoj bicikle efektivigas 50 milionojn da vojaĝoj tage kaj traveturas 70 miliardojn da kilometroj jare. 5 % de la trafiko okazas bicikle, 10 % buse kaj 50 % aŭte. Sed la bicikla trafiko estas la kvinoblo de trajntrafiko, kiu ricevas atenton kaj subvenciojn de registaroj. Krome en Eŭropo estas produktataj jare 11 milionoj da bicikloj kontraŭ 8500 milionoj da eŭroj. Tio havigas laboron al 130 000 personoj, dum pliaj 25 000 personoj laboras por biciklantoj. Ĉinio tamen estas la plej densa biciklanto-lando.

Estiĝis asocioj por popularigi bicikladon kaj por defendi la interesojn de biciklantoj. Ekzemple, Eŭropa (bi)Ciklista Federacio (ECF) malkovris, ke duono de la aŭtaj veturoj en Eŭropo estas vojaĝoj je malpli ol kvin kilometroj. 30 procentoj estas eĉ malpli ol du kilometrojn longaj. Multaj tiaj vojaĝoj estas perfekte efektivigeblaj bicikle. Precipe junuloj ĝis 25 jaroj biciklas, sendube pro financaj kialoj. Biciklado falas inter la aĝoj de 26 kaj 50 jaroj, sed poste denove kreskas. Tio okazas pro libertempa biciklado. Sed multaj homoj nek povas nek volas bicikli.

Bremsa faktoro

En Belgio, ekzemple, ok procentoj de la loĝantaro havas sanproblemojn kaj tial rezignas pri biciklado. Krome reliefo povas havi konsiderindan influon: tial la plej alta uzo de bicikloj estas en ebenaj Danio, Nederlando kaj Flandrio. Grava bremsa faktoro, kiun registaroj povas influi, estas malsekureco: biciklo estas la dua plej danĝera transportilo (post motorciklo). Registaroj povos ankaŭ ebligi sekuran parkumadon de bicikloj kaj insisti, ke ekzemple en novaj rapidtrajnoj oni provizu spacon por bicikloj.

Ankaŭ la vetero ludas rolon. Sed enketo surprize montris, ke la landoj kun plej alta uzo de bicikloj estas sinsekve Danio, Nederlando, Belgio, Germanio, Finnlando, Italio, Aŭstrio, Britio kaj Francio, kaj ke nur unu el la mediteraneaj landoj kun pli bona klimato aperas en la listo.

Ŝpari energion

La Eŭropa Ciklista Federacio celas duobligon de biciklado ĝis 2010. Tio povus grave kontribui al la malpliiĝo de karbondioksid-ellaso, al ŝparo de energio kaj al la malpliiĝo de korproblemoj. Tial registaroj kaj aliaj respondeculoj kreu pli sekurajn kondiĉojn por biciklantoj, konstruante ekzemple biciklovojojn sen danĝeraj vojkruciĝoj, apartigante biciklojn disde aŭtoj kaj insistante pri rapidlimo de 30 km/h en trafikplenaj urbocentroj.

Kun respondecaj estraroj ECF ellaboras eŭropan bicikloreton. Ankaŭ la flandra asocio Fietsersbond (Biciklista Ligo) pledas ĉe la registaroj por plani publikajn servojn, kiel butikcentroj, kinejoj, malsanulejoj, poŝtoficejoj, ktp, en lokoj facile atingeblaj per biciklo. La federacio krome atingis, ke dungantoj nun kompensas biciklan transporton de la loĝejo al la laborejo per po 0,15 eŭroj kilometre.

Utilaj adresoj por pliaj informoj: ECF, Londenstraat 13-15, BE-1050 Bruselo, tel. +32-2-512-98-27, retpoŝto office@ecf.com, informaj paĝoj www.ecf.com.

I.D.

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

IRLANDO

Voĉoj por la gaela lingvo

Aliĝonte al Eŭropa Unio, nur du kandidataj landoj (Irlando kaj Luksemburgio) indikis, ke ilia unua nacia lingvo ne estu oficiala laborlingvo de la unio. Ĉar ĉiuj irlandanoj hodiaŭ parolas la anglan, la tiama irlanda registaro ne insistis pri akcepto de la gaela en ties instancoj. Lastatempe, tamen, kreskis indigno inter publiko kaj politikistoj en Irlando pro la fakto, ke aliaj simile malgrandaj landoj, fariĝontaj plenrajtaj membroj de EU, povos uzi siajn idiomojn ĉe la diversaj instancoj de la unio, sed ne gaele parolantaj irlandanoj.

Rezulte, dum EU-kunvenoj en Irlando koincide kun la komenco de la irlanda prezidanteco de la unio, okazis granda manifestacio postulanta agnoskon de la irlanda lingvo. Apogis ĝin gvidantoj kaj membroj de diversaj politikaj partioj en la irlanda kaj la eŭropa parlamentoj. La kampanjo estas tutlande organizita de la premgrupo Fóram Náisiúnta (nacia forumo).

Garbhan MACAOIDH

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Funkcio kreas organon

Jen ĝi staras antaŭ miaj mensaj okuloj, bedaŭrinde ege pli nebule, ol mi dezirus, ĉar mi ŝatus povi precize priskribi ĝin por vi. Sed 25 jaroj pasis for, kaj mia vida memoro ne estas tre bona. Tamen, se mankas la detaloj de ĝia aspekto, mi facile resentas la emocion, kiu min vibrigis, kiam mi ekvidis ĝin. Magazino kun formato iom sub A4, kun kovrilo (frontpaĝo) preskaŭ tute okupita de nigrablanka foto ene de ruĝa kadro1, kaj la granda majuskla titolo SEMAJNO. Du reagoj koliziis miamense: „Jen, finfine!”, „Ĉu eblas?”

Paraleloj

„La funkcio kreas la organon”, diris la unuaj adeptoj de la teorio pri speci-evoluo. Ofte mi pensis, ke tiu aserto validas pri la apero de Esperanto. Nia lingvo estas la organo, kiu estiĝis, ĉar la funkcion de lingva interkultura komunikilo neniu ekzistanta organo plenumis kontentige. Fine de la 19a jarcento, diversaj novaĵoj, kiel fervojoj, telegrafio kaj ĵurnalismo, kune kun la disvolvo de bone organizitaj poŝtaj rilatoj, forviŝis la distancojn kaj ebligis relative facilajn kontaktojn kun gentoj malproksimaj. Paralele disvastiĝis novaj ideoj pri justeco, egaleco, demokratio, pri la fakto, ke ne necesas esti aristokrato por interesiĝi pri kulturo kaj la cetera mondo, kaj eĉ pri tio, ke estas io unueca en la homaro, tiel ke, finfine, al milito paco preferindas.

En la kirliĝo de emocioj, kiu trafis parton de la teranaro pro tiu evoluo, partoprenis malpreciza sento, ofte nekonscia, sed reala, kaj jen kaj jen forta, ke en homaj rilatoj iu funkcio ne estas plenumata samnivele kiel la aliaj: la lingva. Mankis komunikilo, kiu situu pli alte ol la nacioj. Sento pri manko kreas aspiron, sopiron. La funkcio serĉis sian organon. Ĝi serĉis tie kaj tie ĉi, provante tion kaj tion alian, sed finfine ĝi trovis la peranton, kiu povos vere estigi ĝin: junan viron kun la nomo Zamenhof, altaj moralaj normoj, rimarkindaj intelekto, sentemo kaj psika ekvilibro, kaj kun granda espero enkore.

Lingvo amata

La magazino, kies unua provnumero kun la titolo SEMAJNO tiom impresis min, estas plia ekzemplo de la sama procezo. En 1978, jam troveblis multaj homoj, kiuj lernis Esperanton, multaj ĝin uzis tute kontentige, kovrinte nian planedon per ekstreme densa reto el rilatoj inter oriento kaj okcidento, inter sudo kaj nordo, inter homoj vivantaj sub reĝimoj kapitalismaj, komunismaj kaj aliaj. Pli grave: la lingvon multaj amis. Kaj ĉe kioskoj ili vidis magazinojn kiel Time, Newsweek, Der Spiegel, Le Point, kies funkcion ili komprenis. Sed tiuj plenumis funkcion ligitan al nur unu kulturo, unu lingvo, unu politiko. Mankis la organo, kiu situu neŭtrale, ligite al nenio simila, kaj kiu uzu la amatan lingvon.

Kiam funkcio ne povas atingi sian celon manke de organo, ĝi tiun kreas, mutacie. Mirinda aspekto de tiuj mutacioj estas, ke kvankam la sopiro kaj la sento pri manko estas kolektivaj, ilia kontentigo ĉiam postulas la intervenon de unu individuo. Feliĉe, Stefan Maul [Ŝtefan Maŭl] ekzistis, amis Esperanton kaj estis ĵurnalisto. Same kiel organon kreas funkcio, revo kreas konkretaĵon. Esperanto estas la konkreta infano, kiun kunestigis la revoj de ĝia patro, Zamenhof, kaj de ĝia patrino, la ono de la homaro, kiu, latente, eble eĉ sen tion scii, aspiris fariĝi pure terana, pacama, supernacia komunumo. Simile, SEMAJNO rezultis el renkonto inter sopiro de parto de la esperantistaro kaj la entuziasmo de kompetentulo sufiĉe klarvida kaj kuraĝa por iniciati tian magazinon.

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Realo severa

Bedaŭrinde, la realo estas severa mastro. Konkretigo de revo ĉiam postulas adapton al la limoj, kiujn ĝi trudas. La revo de Zamenhof pri rapida disvastigo de lia komunikilo devis malŝveli. La revo de Stefan Maul pri semajna magazino, kapabla rivali kun la alilingvaj samformaĵoj, devis enfuneliĝi en la striktajn limojn de realismo. Sed ĝi ne mortis. Ĝia fina prospero, verŝajne kiel tiu de la revo zamenhofa (pardonu mian nefrakaseblan optimismon), estis nur portempe prokrastita. Kiam afero serioza kaj profunda naskiĝas en socio grandparte dediĉita al agadoj neseriozaj kaj malprofundaj, ĝi povas nur akcepti la tre malrapidan ritmon de la veraj historiaj progresoj. SEMAJNO do mortis. Ne gravas. Ekvivis MONATO.

Torĉo reprenita

MONATO prezentiĝas kun trajtoj tipaj pri juneco: samtempe forta, fleksebla, kaj fojfoje vundebla preskaŭ je risko morti. Sed ĝi vivas. Jam 25 jarojn. Eĉ kiam ĝia kreinto eliĝis el la ĉefredaktora posteno, ĝi plu vivis. Kiam iu retiriĝas, kaj aliaj reprenas la torĉon, tiam pluvivo estas realisme esperebla. Paul Peeraerts [Paŭl Pérarc] kaj ĉiuj, kiuj dediĉas multan tempon kaj energion al la magazino, meritas grandan dankemon de la esperanta popolo. Pli kaj pli bela danke al ili, sed ankaŭ danke al la plua kunlaborado de la nelacigebla kreinto, MONATO konservis la atutojn, kiuj faris ĝian valoron – kaj ĝian unikecon – dekomence: multgentecon aŭtoran kaj legantaran, politikan neŭtralecon tamen kun verkantoj kapablaj honeste raporti, eĉ, se necese, neneŭtrale, kaj vastan gamon da temoj, de noveloj kaj ludoj ĝis pripensigaj artikoloj, tra simplaj informaj raportoj kaj diskutado inter legantoj.

Kritiki kaj fari

Mi aŭdis pri ĝi ĉiajn kritikojn: ke ĝi estas kontraŭjuda, ke ĝi portas maskon de informa periodaĵo sed ne povas informi, ĉar ĝi alvenas tro malfrue post la eventoj, ke ĝia lingvaĵo estas aĉa. Kritiki estas facile. Fari estas io alia. Kaj ĝi estas ĉiumonate farata. Neperfekta, certe, sed multe pli ol simple kontentiga. Kaj ĝia rolo en la ellaboro de moderna terminologio ne estas la malplej grava el ĝiaj kontribuoj al la homaro. Ankaŭ ĉi-rilate la funkcio kreas la organon: se mankas vorto aŭ esprimo, ĝi iel aperas, pro la neceso esprimi la ideon. Tiujn formojn oni kritikas. Negrave. Ili aperas, kaj la vivo anstataŭigos la fuŝajn per pli bonaj, kiel multfoje – bedaŭrinde ne konstante – okazas, de kiam la lingvo estas uzata.

Ne nur vivas MONATO, ĝi ankaŭ montrindas. Se iu diras al vi, ke Esperanto ne ekzistas, ke ĝi fiaskis, vi nur montru ekzempleron de ĝi, kaj la parolinto nur povas regluti sian frazon. Ĝia profesieca aspekto – ĉefe de kelkaj jaroj, ekde kiam la frontpaĝaj fotoj fariĝis aparte belaj – tre helpas al la pli kaj pli disvastiĝanta famo, ke Esperanto estas io aktuala, moderna, vigla.

Ĉu mi troigas parolante pri disvastiĝanta famo? Nu, laŭ PIV2, sufiĉas, ke informo transdoniĝadu de persono al persono, por ke oni rajtu paroli pri famo. Mi fidas la malrapidan ritmon de historio. Eĉ se la homoj, kiujn tiu famo tuŝis, nun estas nur 0,1 elcentoj el la loĝantaro, tio ne signifas, ke post kelkaj jardekoj, ili ne konsistigos multe pli altan proporcion. Unu el la funkcioj, por kiu MONATO montriĝis taŭga organo, egale ĉu tio estis intenca aŭ ne, estas anstataŭigi en la mensoj malmodernan bildon pri Esperanto per bildo tute ĝisdata.

Danko kaj fiero

Rememorante tiun longan, 25-jaran vojon, ni nur povas danki al Stefan Maul pri lia kuraĝa iniciato, danki al la tuta personaro, kiu vivigas la magazinon, danki al la abonantoj kaj legantoj, kiuj ebligas al ĝi daŭri. La kontribuo de tiu kolektivo, pasiva aŭ aktiva, al la prospera onta vivo de Esperanto estas miaopinie ege pli granda ol oni supraĵe povus pensi. Tial kun granda ĝojo ni povas kanti al MONATO „Feliĉan datrevenon!” kaj aldoni, por tiuj, kiuj monaton post monato produktas ĝin: „Vi povas fieri.”

Claude PIRON
1. Noto de la red.: Tiurilate la memoro trompas la aŭtoron. SEMAJNO ne havis, kiel poste MONATO, ruĝan kadron.

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Parakosmo

Mi rememoras, ke en Suk1-el-Ĥemis
ni disputadis en kafej' malhela
kaj trista voĉo kiel sonoril' vespera
konsilis, ke mi al Providenco min submetu.
„Ho, koro mia, vane vi luktas kontraŭ Ĝi
ĉar ĉiu komenco, kaj ĉia fino
estas de Ĝi skribita jam”

(El Meftah bâbkum es-sabah („Pacienco, la ŝlosilo de via pordo”) de la gaela poeto Deòrsa Mac Iain Deòrsa2)

Proksime al la fino de la dudeka jarcento de nia erao, diversaj scienculoj komencis spekulativi pri ebla ekzisto de alternativaj universoj. Ĉi tiu rakonto rilatas al iuj okazaĵoj en universo ekzistanta paralele al nia, kiu estiĝis pro Hawking-unikaĵo en la spaco-tempo kontinuaĵo.

* * * * * * * * * *

Alberto Figueroa sidis trinkante fortan araban kafon en la establo ibn Raŝd, la plej populara en la kordova suk. Li ĵus intencis fintrinki kaj reiri al sia loĝejo, kiam envenis liaj amikoj Ĥaim kaj Mahmud. Alberto salutis ilin duonarabe-duonhispane: „Salaam aleikum! Kion vi havas por rakonti?”

La du viroj eksidis apud Alberto.

Ĥaim grimacis. „Mi revenis nur antaŭhieraŭ de Sevilo kaj terure malbone dormis.”

Alberto ridis. „Ĉu tro da diboĉado, hej?”

„Neniel! Mi ne havis tempon por distraĵo – laboris la tutan semajnon en la biblioteko serĉante pli da specimenoj de ĥarĉaj. – Vi scias – tiuj antikvaj sefardaj versaĵoj, pri kiuj mi prelegis en la kolegio. Ili donas al mi inspiron por mia propra poezio. Aj! Al mi infere doloras la kapo.”

Mahmud mendis du mentajn teojn kaj regalis unu al Ĥaim. „Trinku tion, kamarado. – Bona rimedo kontraŭ kapdoloro! Ĉu tio estas la efiko de tro da poezio, do?”

Ĥaim ĝemis. „Delonge mi ne bone dormas. Ĉiunokte mi havas premsonĝon – ĉiam la saman, sed kun sinsekvaj epizodoj. Ĝi estas simila al malagrabla felietono, kiun mi ne volas legi.”

Mahmud kapsignis. „Al tiuj, kiuj ne povis dormi, mia avino ĉiam konsilis trinki tilian teon.”

„Ĉi-matene mi konsultis mian psikiatron kaj li rekomendas, ke mi verku detalan priskribon de miaj sonĝoj. Laŭ li, tio utilas kiel speco de mensopurigo. Mi dubas ... Tamen, mi provos ...”

* * * * * * * * * *

La renkontiĝo de la tri amikoj okazis en la heĝira jaro 1424 (2003 de la kristana epoko en nia dimensio de la kontinuaĵo). Tiam la hispana regno de Juan Carlos (Johano Karlo) ne ekzistis kaj, fakte, neniam estiĝis. La tuta historio de Hispanio estas alia. Neniu Don Pelajo sukcesis venki la maŭrojn en Kovadongo. Sen unuiĝinta rezisto, la Sendependa Emirato etendis siajn limojn en ĉiu direkto, ampleksante Magrebon, tutan Luzitanion kaj la insulojn. Abderamano III transformis la emiraton en la Kalifato de Kordovo, kaj liaj posteuloj Abderamano IV kaj V kreis sur tiu bazo la Imperion, kiu konservis la nomon de la abderamana dinastio longe post ĝia transformiĝo en respublikon. Kiel en la mezepoka Andaluzio, maŭroj, judoj kaj kristanoj kunvivis en harmonio. Neniuj katolikaj gereĝoj elpelis la judojn, do ilia amasa migrado en Malgrandan Azion kaj Nord-Eŭropon ne okazis. Ne estiĝis la jida lingvo, nek grandaj aŝkenazaj komunumoj.

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Kelkaj sefardoj hejmigis sin en Palestino, kie ili paceme vivis kune kun siaj arabaj najbaroj.

La abderamana societo iĝis pli kaj pli tolerema, libera kaj egalema. Floris la filozofio, literaturo, arkitekturo, artoj, astronomio kaj pliaj sciencoj. Muziko, danco kaj la reprezentaj artoj estis praktikataj precipe de ne-islamanoj. Post la araba, la ĉefaj lingvoj de la imperio estis la hispana kaj la hebrea.

Navigistoj el Andaluzio malkovris la Novan Kontinenton kaj ambasadoroj el la kordova kortego establis rilatojn kun la imperioj azteka kaj inkaa. Iom post iom tiuj iĝis pli humanaj socioj, kaj la kutimo oferi homajn viktimojn al siaj gedioj ĉesis. En la norda parto de la kontinento, puritanaj kaj kvakeraj koloniantoj el Anglio faris pacan interkonsenton kun la Irokeza Federacio kaj aliaj indiĝenaj nacioj.

Granda parto de Eŭropo kaj de la tuta Nord-Afriko venis sub regadon aŭ influon de la Abderamana Respubliko. Laŭ la tuta marbordo de la Nigra Kontinento kaj de la Nova Mondo estis establitaj ĝiaj komercaj centroj.

En la heĝira jaro 1409, laŭ la Traktato de Granado, Abderamanio kaj la plimulto de arabaj, nordeŭropaj kaj mediteraneaj landoj kuniĝis por krei la Kordovan Federacion de Sendependaj kaj Aŭtonomaj Landoj.

Dank' al kunlaboro de la plej doktaj cerboj en la nova federacio, grandaj avancoj estis faritaj en la kampoj de kemio kaj tekniko. Al unu el ili, d-ro Abdullah al Sajegh, la principo de la norio, antikva araba inventaĵo, kiuj ĉerpis akvon per senfina ĉeno, sugestis sistemon por transporti homojn kaj varojn inter urboj kaj vilaĝoj.

Ĝis la heĝira jaro 1425, ekzistis reto de ĉenaj transportiloj, kiu kovris preskaŭ la tutan teritorion de la federacio. Draste reduktiĝis la kvanto de privataj veturiloj sur la ŝoseoj. Jam en la heĝira jaro 1345, hispana inĝeniero, nome Juan de la Cierva3 inventis la aŭtogiron. Ekde tiam, flugmaŝinoj estis konstruitaj laŭ similaj, sed multe pli kompleksaj sistemoj. Por longaj vojaĝoj oni preferis aerŝipojn kaj direkteblajn balonojn. Surmare oni veturis per velŝipoj kun vent-turbinaj helpmaŝinoj. En domoj, anstataŭ la malŝpara kaj medi-malamika akva necesejo, oni disvolvis kaj ĝenerale adoptis modernan adaptaĵon de la araba seka necesejo. Elektro produktiĝis per generatoroj instalitaj en iom plibonigitaj tradiciaj ventmueliloj, aŭ funkciantaj per la movado de la tajdoj. Tiaj inventaĵoj multe kontribuis al la plibonigo de la medio kaj al la sano de homoj kaj bestoj.

Gravega faktoro en la ekonomio de la federacio estas la banka sistemo, bazita sur la sistemo de etika bankismo. La bankoj emisiis, distribuis kaj ŝanĝis monon, sed ne rajtis postuli interezojn, laŭ la admonoj de Korano kaj de Biblio. Tiu sistemo estis akceptita ankaŭ de la ne-islamaj nacioj.

La rajtoj de virinoj, infanoj, minoritatoj, eksterlandanoj kaj handikapitoj estis plene respektataj. Ĉiu etno rajtis uzi sian propran lingvon en ĉiuj cirkonstancoj, kvankam multaj ŝtatanoj de la federacio scipovis ankaŭ la araban, hispanan kaj hebrean. Samtempe oni konstatis renaskiĝon de vigla intereso pri iom modernigitaj versioj de la lingvoj latina kaj greka. Plie, la registaroj preparis leĝon por enkonduki helpan neŭtran neŝtatan pontolingvon kreita de juda filantropo.

Entute, la mondo iĝis pli agrabla kaj pli pacema. Malofte okazis militoj.

* * * * * * * * * *

Mia koŝmaro (de Ĥaim Ŝohet Sevillano)

Estimata d-ro Ŝahar,

Vi konsilis min skribi raporton pri la daŭra sonĝo, kiu delonge kaŭzas al mi tiom da angoro kaj mensa perturbo.

Kelkajn monatojn antaŭ mia lastatempa restado en Sevilo, mi havis teruran premsonĝon, kiu ĉiunokte ripetiĝis – aŭ pli ĝuste, rekomenciĝis nokton post nokto kiel longa plur-epizoda televida filmo. Laŭ via rekomendo, mi provis priskribi la sonĝon, kvankam mi tremas ĉiufoje kiam mi rememoras ĝin.

Mi sonĝis, ke en granda batalo, kiu okazis en la frua mezepoko, la hispanaj kristanoj venkis la maŭran armeon. Dum pluraj jarcentoj post tiu evento, la kristanoj popaŝe rekonkeris la teritorion okupitan de la maŭroj kaj detruis la civilizacion establitan en Andaluzio kaj en tuta Iberio. La tiel nomataj Katolikaj Gereĝoj elpelis ne nur la restantajn maŭrojn, sed ankaŭ ĉiujn judojn, kiu ne konvertiĝis al la katolika religio. Tiuj elmigris al aliaj landoj, precipe al tiuj de norda kaj orienta Eŭropo, kie, dumtempe ili enhejmiĝis, kreante siajn proprajn kulturon kaj lingvojn. Ofte, tamen, ili estis kruele persekutitaj.

Navigantoj el Hispanio kaj Portugalio malkovris transmarajn teritoriojn en la mezaj kaj sudaj partoj de la Nova Mondo kaj establis grandajn imperiojn tie kaj en Afriko, Azio kaj sur la oceaniaj insuloj. La hispanoj senkompate jugis la indiĝenajn popolojn kaj neniigis iliajn mirindajn civilizaciojn.

Intertempe forte kreskis la povo kaj influo de la ĝermanaj popoloj. La okcidentaj ĝermanidoj, nome la angloj, okupis la Nordan Kontinenton de la Nova Mondo, ekstermis la plimulton de la indiĝenoj, kaj post malmulte da jarcentoj iĝis grandega potenco.

Malmulte da jaroj post la komenco de la dudeka jarcento de la kristana erao, okazis horora monda milito en kiu mortis milionoj da homoj. De tiam, malofte estis jaro en kiu ne estis milito ie en la mondo. Unu el la plej kruelaj kaj sensencaj lokaj militoj okazis en Hispanio, kie fratoj mortigis fratojn, helpe de eksterlandaj militistoj.

En la heĝira jaro 1361, iu fanatike rasista aŭstro nomita Adolfo, kiu dum ekonomia krizo iĝis kanceliero, kaj poste diktatoro, de Germanio, invadis la najbarajn landojn kaj kreis la Trian Germanan Regnon. Ili decidis ekstermi en koncentrejoj ĉiujn tiel nomatajn „subrasojn”: judojn, ciganojn, slavojn kaj aliajn nedeziratajn homojn. Milionoj estis tie mortigitaj. La okcidenteŭropa Brita Regno deklaris militon kontraŭ Germanio, kaj kelkajn jarojn post la plej sovaĝaj bataloj, ankaŭ la ŝtatoj de la Nova Anglosaksio deklaris militon kontraŭ Germanio kaj ĝiaj aliancanoj, kiuj ekde la invado de la Granda Slava Patrujo fare de la germanoj, inkludis la grandslavanojn. Post terura sufero, venkis la kontraŭgermanaj aliancanoj. Pro la ekonomia malfortiĝo de preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj post la milito, la ŝtatoj de Nova Anglosaksio iĝis la plej granda potenco en la mondo. En la sekvaj jaroj, ĝi militis kontraŭ diversaj fremdaj landoj, kaj finfine restis mastro de la globo sub la regado de konservativa religie fundamentisma administracio.

Tiel finiĝis la civilizacio kaj kultura influo de la Malnova Mondo, kaj la homaro eniris novan Malhelan Epokon kaj la periodon de Neobarbarismo.

Ĉiumatene mi vekiĝis ŝvitante kaj tremante pro la timigaj scenejoj, kiujn mi ĉeestis en miaj sonĝoj. Mi esperas, doktoro, ke vi povos helpi min forgesi tiun koŝmaron kaj retrovi mian psikan sanon ...

* * * * * * * * * *

Ĥaim sidis en la konsultejo de d-ro Ŝahar. La doktoro rekuraĝigante kapsignis. „Ho, mia juna amiko! Vi devas ne konfuzi iluzion kun realaĵo. Sonĝoj konsistas el konfuza miksaĵo de fragmentoj de memoraĵoj el via maldorma vivo, kun mallogikaj kreaĵoj de via subkonscia imago. Ili neniel reprezentas la realon. Calderón de la Barca4 ne pravis kiam li skribis la vortojn La vivo estas sonĝo. Tio, kion vi priskribis en via raporto ne okazis kaj neniam povus okazi.”

Bedaŭrinde, en sia perturbita stato, Ĥaim ne akceptis la kuraĝigajn asertojn de la psikiatro.

Plie, en lia mondo, neniu iam ajn postulis la ekziston de universoj kaj dimensioj alternativaj, aŭ de unikaĵoj en la spaco-tempa kontinuaĵo.

1. Suk: araba bazarkvartalo.
2. Deòrsa Mac Iain Deòrsa, angle: George Campbell Hay (1915-1984) estis unu el la plej elstaraj skotgaelaj poetoj de la 20a jarcento. Pluraj el liaj poemoj estis inspiritaj de lia sperto inter la araboj en Nord-Afriko, kie li deĵoris dum la dua mondmilito. Verso tradukita de GMA.
3. Juan de la Cierva (1896-1936): hispana inĝeniero, kiu inventis la aŭtogiron.
4. Calderó de la Barca (1600-1681) dramatika poeto hispana, aŭtoro de la dramo La vida es sueño („La vivo estas sonĝo”).
Garbhan MACAOIDH

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

AŬSTRIO

Romantika itinero por spertaj biciklantoj

Lando Stirio, situanta en Sud-Aŭstrio, proponas al sportemaj montbiciklantoj unikan alpan itineron Alpentour [alpentur], kiu ĉi-momente ampleksas longecon de 1138 km kaj suman altecon de entute 31 305 m. (MONATO 2000/12, p. 20). Ĝi estas la plej longa markita montbicikla vojo en la mondo kaj konsistas el 16 etapoj.

Alpentour trapasas Stirion norde de ties ĉefurbo Graz [grac] kaj kondukas tra la varia stiria pejzaĝo de altmontaro ĝis altaĵtereno. Ĝi estas konceptita kiel longmigrada vojo montbicikla, kiu ebligas bicikli de loko al loko kaj de gastejo ĝis gastejo. Je dispono estas tiucele 42 gastejoj.

Meztrejnita biciklanto povas traveturi preskaŭ ĉiun etapon dum unu tago. Krome, en ĉiu etapo eblas ekbicikli aŭ ĉesigi la bicikladon konforme al la persona fizika stato aŭ humoro. Kompreneble, oni povas bicikli ankaŭ partojn de etapoj en kombino kun aliaj lokaj montbiciklaj itineroj.

Romantiktour (Romantika itinero) estas la plej longa etapo en la regiono Mariazeller Land/Hochschwab [mariaceler land/hoĥŝvab], Supra Stirio, kiu estas kunligita kun Alpentour. Ĝi ekestis en la jaro 2000, longas 140 km kaj altas 3800 m. La romantika itinero estas destinita por spertaj montbiciklantoj. Ĝi kondukas tra krutaj altaĵoj kaj nealireblaj rokoj samkiel tra florantaj montherbejoj kaj belaj valoj. Ĉu biciklante supren aŭ tra simpla aŭ tro malfacila tereno, ĉiufoje oni devas streĉe pedali.

En la menciita regiono oni povas elekti plurajn itinerojn montbiciklajn. Aŭ tra Aflenz [aflenc] al Graz [grac] kun kulturaj vidindaĵoj en Bruck [bruk] kaj Kapfenberg, tra virgaj pejzaĝoj al Mürzzuschlag [mirccuŝlag], aŭ tra la valo Salzatal [zalcatal] al Ramsau [ramzaŭ].

La gastejestroj ĉe Alpentour zorgas ne nur pri la stomaka bono, sed proponas al la montbiciklantoj ankaŭ pakaĵ-transporton. Tradiciaj aranĝoj, altkvalitaj restoracioj kaj hejmecaj drinkejoj igas forgesi la biciklajn fortostreĉojn dumtagajn.

Por pli da informoj turnu vin al: TRV Mariazeller Land - Hochschwab, Hauptplatz 13, 8630 Mariazell, Aŭstrio. Tel. +43-3882-4700. Retpoŝto: region-mh@utanet.at. Interreto: www.mariazellerland-hochschwab.at

Evgeni GEORGIEV

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

LITOVIO

Estigi lagetojn

La 72-jara pensiulino Aldona Jaronyte [jaronite] el la litova urbeto Pabirže, apud la urbo Biržai, havas strangan ŝatokupon. Ekde sunleviĝo ĝis sunsubiro ŝi preskaŭ senhalte laboras per fosilo en sia propra parcelo.

Antaŭ pli ol dek jaroj la virino decidis eklabori en la tute sovaĝa ŝtatkampo situanta apud sia ĝardeno por estigi lageton kaj tiumaniere plibeligi la ĉirkaŭaĵon. Ŝi faris tion timante, ke iu punos ŝin. Tamen okazis kontraŭe – neniu punis, oni eĉ laŭdis la pensiulinon pro ŝia iniciato kaj post la veno de privatigo oni permesis al la virino akiri parton de la ŝtata areo. Tiel ŝi fariĝis terposedantino de parcelo 82 akreojn granda, kio ege multe entuziasmigis la pensiulinon.

Propramane sinjorino Jaronyte fosante estigis en sia parcelo plurajn lagetojn ĉirkaŭ du metrojn profundajn kaj plibeligis ties bordojn per humidema plantaro. Kelkloke ŝi plantis diversspecajn akvoliliojn.

La pensiulino mem faris benkojn kaj pontetojn, mem plantis diversajn arbojn. Surprize en la lagetoj aperis fiŝoj: karasoj, pri kiuj sinjorino Jaronyte neniam zorgis. Ŝi certas, ke tion faris sovaĝaj anasoj, kiuj probable per siaj piedoj alportis etajn fiŝetojn aŭ frajon. Nun la fiŝoj en la lagetoj tiom multas, ke ne necesas eĉ uzi fiŝkaptilon. Sufiĉas eniri en la akvon, per pelvo ĉerpi akvon kaj elekti fiŝojn.

Aldona Jaronyte asertas, ke sen laboro ŝi malsaniĝus. Dum sia tuta vivo ŝi laboris kaj ĉiam revis pri propraj domo kaj parko. Propran domon ŝi mem konstruis, nur la fenestrojn kaj pordojn ŝi mendis ĉe majstroj-ĉarpentistoj. Unu el ŝiaj fratoj helpis masoni la domfundamenton, alia montris kiumaniere fari la plankon. Pro tro multaj laboroj super diversaj privataj projektoj ŝi restis senfamilia.

Nun la domo de la pensiulino estas vaste konata en la urbeto kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Ĉi tien venas gastoj por admiri la laborojn de la honoraĝa virino. Ŝi kreis veran ĝardenan paradizon en sia loĝloko. Ĉi tie kreskas pluraj specoj de fragoj kaj framboj. Iuj el ili eĉ septembre havas maturajn berojn. Dek tipoj de vinberoj ĉi tie ĝuas la litovan varmon. La ĝardenfloroj multkoloras ekde frua printempo ĝis la unuaj frostoj.

Vintre sinjorino Aldona Jaronyte kudras aŭ brodas manlaboraĵojn. Antaŭe ŝi pentris pejzaĝojn, tamen nun ŝiaj okuloj ne tiel bone vidas kaj por pentrado ne taŭgas.

Laimius STRAŽNICKAS

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Poemoj de Morteza Mirbaghian

1

Mi abomenas indiferentulojn;
la nulojn.
sangosuĉantojn de homoj;
la kulojn
lakeajn servantojn de potenculoj;
la mulojn
escepte nulojn kaj kulojn kaj mulojn
mi respektas ĉiujn aliajn ulojn!

2

kiam vin kaptas sentoj de despero
pro manko de feliĉo kaj prospero
memoru ke dum plej nigraj momentoj
malfermiĝas burĝono de floro.

3 Cerbolavada maŝino (satiro)

Reveninte el taglaboro longa
ne perdu tempon kun familianoj
per frazetoj samkiel: „mi lacas”
savu vin de kapdoloroj
far familianoj!
Ne legu libreton socian,
nek politikan,
nek filozofian,
kaj nepre neniam poezian!
Ne plenigu cerbon vian per tiaj rubaĵoj!
nek meditu en la brakoj de naturo
nek promenu ĉe lago, maro, ĝangalo
ĉar estas tre laciga
pensado por la menso!
Anstataŭe;
rekte eniru la banejon,
poste rekte la kuirejon
prenu botelon da biero,
aŭ vinbotelon aŭ pepsikolaon
nepre ne forgesu ankaŭ krevmaizon
sidiĝu antaŭ televidilo
kaj rigardadu programojn
falsan novaĵon,
kaj hororaĵojn
aĉajn mensogojn kaj klaĉojn
de politikistoj
kaj de lakeaj ĵurnalistoj
ĝis ebrie vi endormiĝos
post la noktmezo!
Ne forgesu tion fari ĉiuvespere
por ke ne estu senutila
Aŭtomata maŝino de cerbolavado!

4

Mi revas
pri la tempo
kiam malpac' kaj milito
estos historia
mito!

5

Mi vivis sub jugo de diktatoro.
Mi forfuĝis en serĉo de libero
sed duobliĝis mia kordoloro
per pikoj de elreviĝ' kaj despero.

6

Se katoj
zorgus pri rajtoj
de ratoj
Potenculoj
zorgus pri homaj rajtoj!

7

Tiele al riĉa persono
rilatas bezono kaj mono!
Ju pli multiĝas lia mono
des pli grandiĝas lia bezono!

8

Se
amo
amon
naskas
kial do
tiom da amantoj
fiaskas?

9

Mi havas panon
dolĉan
mi havas monon
sufiĉan
tamen ne senton
feliĉan!
ĝis mi ekvidos tion
en la okuloj
viaj
kaj liaj
kaj ŝiaj ...
tra la tuta mondo!

10

Kiel diferencas
lupo
kiu murdas
laŭnature
de homo
kiu murdas
alt-kulture!?
NENIEL!

11

Dum nian mondon regadas „DOLARO”
Daŭras militoj inter homaro
homoj sekvas la leĝojn de potenco
kiel sovaĝaj bestoj en arbaro!

12

Por esti feliĉa ĉiam infane ridu
ĉiam belan flankon de la medalo vidu
pensu pri la homoj malpli feliĉaj ol vi
kaj dankeme al Dio vian vivon prezentu!

13

Paradizo kaj infero
ekzistas nur sur la tero
Paradizon kreas prospero
Inferon kultur-mizero!

14

Por havi sentojn
feliĉajn;
disdividu
viajn panojn
dolĉajn!

15 Ŝtonumo

Lupojn ne plu
akuzu
pri sovaĝeco
kaj krueleco!
Propraokule
mi jam spektis,
kun larmoj kaj kapturno,
homojn civilizajn!
en mateno Vendreda
– la sankta tago de Dio,
pureco kaj preĝo –
kiuj rite sin banis,
zorge kombis la hararon
kaj eĉ barbon,
sin parfumis per pura rozo-suko
por honore ĉeesti
la bankedon de Dio!
poste
tiuj bonodoraj homoj
civilizaj
– kiuj blindas pri siaj propraj pekoj
kaj makuloj
tamen aglece serĉas tiujn de aliuloj.
kaj kredas sin
manoj de Dio sur la tero
por zorgi kaj defendi la sanktan tronon de Dio
kontraŭ pekuloj –
alportis sur ĉaro homon
– vomige palvizaĝan
senkoloran
kaj tremantan,
pro atako de frostiga timo kaj teruro –
kiu se ne pli ol ili
almenaŭ samkiel ili
estis homo
kaj havis la rajton je vivo
kaj entuziasmis vivi
por akvumi la florojn de sia vivo
en ĝia bela ĝardeno ...
Poste,
tiuj parfumitaj civilizuloj,
– la manoj de Dio sur la tero –
firme ĉirkaŭvolvis lin
kiu jam estis frostigita de timo
tutkorpe
de kapo ĝis piedfingroj
per longa blanka mortotuko
kaj enterigis lin
vertikale
ĝis la sino
kaj ekkriante
„Dio estas la plej granda”
– samkiel aventuremaj infanoj
kiuj falĉas
per senĉesa ĵetado de ŝtonetoj
senkulpajn birdetojn de ĝardeno –
tiun malfeliĉan homon sendefendan
sub la pluvado de ŝtonoj –
ne tre grandaj
nek etaj
sed ŝtonaj kiel ŝtono –
pasigis
tra la kruela pasejo de dolorego
hororo,
teruro,
suferado,
humileco,
en la nigran mondon
de morto kaj neekzisto!
Jes,
ne plu sovaĝajn lupojn
oni humiligu
per akuzo pri barbareco
kaj sangosuĉado!
Lupo sovaĝa
ne ĝenas siajn samulojn,
nek disŝiras
sian ĉasaĵon
tiel kruele kaj pasie,
kiel homo homon
sub la nomo de Dio,
la plej afabla kaj pardonema!


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

PROGRAMOJ

Libera programaro: nova rimedo komerci

La kutimoj de komercado evoluis dum la jarcentoj. Se ni konsideras la uzadon de komuna posedaĵo en socioj dum la tri epokoj – la agrara epoko, la industria epoko kaj la informaĵa epoko – ni vidas, ke libera programaro estas nova kaj esperiga fenomeno.

La industria revolucio komenciĝis en la dua duono de la 18a jarcento. Ĝia rezulto estis, ke la kamparaj terposedantoj perdis potencon kaj influon al la novaj urbaj kapitalistoj, kaj ĝi kreis novan industrian laboristan klason. En la lasta parto de la 20a jarcento novaj kompanioj bazitaj sur komputiloj akiris grandan potencon.

En Anglio, ekzemple, dum la agrara epoko estis feŭda socio. Tiam ekzistis komunejoj, kiujn ĉiu rajtis uzi. Tamen finfine riĉuloj sukcesis alproprigi la komunejojn al si, lasante multajn kamparanojn malsati, eĉ morti.

Dum la industria epoko, kapitalistoj ĝenerale regis la produktadon kaj la socion, kaj prenis al si la plej utilajn rimedojn. Oni apartigis naturajn rezervejojn por komuna uzado, sed ĝenerale nur por distraj celoj. La industria sistemo baziĝis sur konkurado inter diversaj kompanioj por la elspezoj de konsumantoj. De tempo al tempo la kompanioj konspiris inter si, sed oni plendis, ke tio estas maljusta, kaj registaroj faris leĝojn kontraŭ tiaj karteloj.

Dum la kreskado de la informaĵa sektoro, kelkaj kompanioj, kiuj komercas per informoj kaj komputiloj, fariĝis tre potencaj kaj riĉaj. Komence ili funkciis laŭ la kutimoj de la industriistoj. Intensa konkurado, eĉ kontraŭleĝaj taktikoj, inter la rivaloj lasis nur unu kompanion kun preskaŭa monopolo en la merkato por mastrumaj programaroj por personaj komputiloj. La konsekvenco estis altaj prezoj por programoj. En la lastaj dek jaroj ni vidis la komencon de nova fenomeno: libera programaro. La rezulto de la nova fenomeno estas surpriza ŝanĝo en la modeloj de komercado, kaj tiu rezulto estas pozitiva por la plejmulto de uzantoj. Estas interese, ke la monopola kompanio ne povas elimini la novan fenomenon, kiel ĝi faris kontraŭ komercaj konkurantoj.

La tragedio de la komunejo

En 1968 Garret Hardin publikigis artikolon en la revuo Science Magazine kun la titolo The Tragedy of the Commons (La tragedio de la komunejo). Li difinis la komunejon loko, kie multaj homoj rajtas uzi komunan rimedon, kaj neniu rajtas ekskluzivi alian. Tradicia ekzemplo el la agrara epoko estas paŝtejo, kie kamparanoj povas paŝti brutojn. Kiam pluraj kamparanoj uzas ĝin, ĉiu uzanto ricevas rektan avantaĝon pro la uzado. Unu plia bruto en la grego de iu kamparano rekte helpas tiun kamparanon, sed la koston pagas ĉiuj uzantoj. La rezulto estas, ke oni inklinas tro uzi la rimedon, kaj kun tempo ĝi malboniĝas. Hardin diris, ke tiu ideo de „la tragedio de la komunejo” taŭgas al vasta gamo da situacioj, ekzemple poluado de la ĉirkaŭaĵo, individuaj konsumelektoj kaj kreskado de la loĝantaro.

En lastatempa artikolo The powerful economic underpinnings of OSS (La potencaj ekonomiaj bazoj de libera programaro, www.linuxworld.com/story/34293.htm) Paul Nowak kontrastigas tion kun la nuna situacio en la informaĵa epoko rilate al komputilaj programoj. En la nuna situacio tute mankas tragedio de la komunejo. Kontraŭe, liberaj programoj helpas ĉiujn uzantojn, kaj ju pli oni uzas ilin, des pli ili helpas ĉiujn uzantojn.

Lastatempe okazis debatoj pri la rajtoj pri „intelekta proprieto” koncerne diversajn aferojn, ekzemple genojn, specojn de plantoj, muzikon kaj programojn. La movado por libera programaro rekte kontraŭas patentojn pri tiaj aferoj, same kiel kelkaj aliaj grupoj.

Libera programaro donas ŝancon al entreprenistoj kaj fakuloj eĉ en evoluantaj landoj enplektiĝi en avangardan programadon sen la kutimaj limigoj pro kopirajtoj kaj patentoj. Ankaŭ ili povas adapti programojn al la bezonoj de siaj socio kaj ekonomio. Tiel oni rekte stimulas ekonomian kreskadon kaj plibonigas komunikadon kaj komputadon en diversaj sektoroj de la ekonomio. Ekzemple, en Barato oni evoluigas malmultekostajn komputilojn kaj liberajn programojn uzeblajn per multaj aziaj lingvoj.

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Ŝanĝi tragedion en abundon

Por esti vera „libera programo” la fontprogramo devas esti disdonata kun la ruleblaj programoj aŭ esti alimaniere akirebla je ne pli ol la kosto de distribuado; iu ajn rajtas redistribui la programon senpage, sen tantiemo aŭ pago al la aŭtoro por rajtigo. Iu ajn rajtas modifi la programon aŭ bazi alian programaron sur ĝi kaj disdoni la modifitan programon laŭ la samaj kondiĉoj.

Tio estas tute malsama ol la situacio ĉe la plejparto de komercaj programoj, por kiuj uzantoj devas pagi altkostan tantiemon, kaj kiujn ili ne rajtas modifi, de kiuj ili ne povas ricevi la fontprogramon, kaj kiujn ili ne rajtas libere redistribui.

La evoluigado de libera programaro kutime dependas de la sindediĉo de multaj volontuloj. Ilia agado estas programi, testi, priskribi, ripari, pliampleksigi la programaron. Tiel la kvalito de la programaro pliboniĝas. Ĝenerale, ju pli da uzantoj uzas iun programon, des pli da volontuloj evoluigas ĝin, kaj des pli ĝi pliboniĝas.

Dum la lasta jaro kelkaj grandaj kompanioj investis multe da mono por kontribui al tiaj projektoj. Ekzemple, IBM, Sun, Oracle kaj Hewlett-Packard donacis proprajn programojn kaj laboradon de stabanoj al diversaj projektoj por helpi.

Libera programaro en bankoj

Donald Rosenberg www.ltt.de/otland/experts/donald-rosenberg.shtml raportis, ke Dresdner Kleinwort Wasserstein (DrKW, filio de la banko Dresdner en Germanio) serĉis metodon por kuntiri informojn el diversaj komputiloj por plirapidigi komercajn operaciojn. Ili decidis, ke ili ne volas dependi de unu liveranto de tia sistemo. Ili verkis propran sistemon en 1997 bazitan sur konataj metodoj kaj liberaj normoj.

Ĝi estis tiel sukcesa, ke iu proponis, ke oni permesu al klientoj uzi ĝin por operacioj kun la banko, laŭ la principo, ke ju pli facile klientoj povas interagi kun vi, des pli ili volos komerci kun vi. La plej nova ideo estis la plua paŝo: se la nova teknologio faciligus al klientoj trakti kun la banko, kaj pligrandigi ties komercadon, ĝi devus pligrandigi la investbankan komercadon, se aliaj investaj bankoj (kaj iliaj klientoj) uzus la saman programaron. Tio helpus al ĉiuj bankoj, ĉar neniu unuopa banko devus subteni la prizorgadon de la programaro, kaj ĉiuj profitus de la plibonigoj faritaj de aliaj.

De teknika vidpunkto tia decido estas facila. De komerca vidpunkto ĝi estas malpli facila. Direktoroj timas cedi avantaĝon al konkurantoj. La ŝlosila demando estis: ĉu la teknologio donas konkuran avantaĝon al la kompanio DrKW? Ili decidis, ke ne. Ilia fako ne estis teknologio. La teknologio ne temis pri bankaj aferoj; ĝi nur faciligis la fluon de informoj. Ĉar la banko ne perdus enspezon, sed eble ŝparus kostojn, la direktoroj konsentis provi kunlabori kun aliaj bankoj. DrKW proponis al tri grandaj bankoj kunlabori en la uzado kaj plibonigo de la sistemo. Du el la tri akceptis. Ekde tiam, iu ajn povas akiri la programaron de la sendependa retejo www.openadaptor.org. Lastatempe oni taksis, ke la sistemo estas uzata de 70 aplikoj tra la mondo. Ankaŭ ĉinlingva versio estas komencita.

Liberaj programoj konstante pliboniĝas, ĉar novaj laborantoj aldonas al la kontribuoj de la antaŭaj. Progreso ne dependas de ajna unuopa kompanio. Kontraste, se bankrotas kompanio, kiu posedas komercan programon, laboro pri tiu programo ĉesas, krom se alia kompanio aĉetas la rajtojn.

Ekzemplo de tiaj malfacilaĵoj estas la programaro Appgen. Ĝi ŝajnis esti bona programaro por kontado. Multaj sendependaj programistoj pagis 2000 usonajn dolarojn aŭ pli por la rajto uzi ĝin kiel bazon por aliaj aplikaĵoj. Sed Appgen ĉesis komerci, lasante tiujn programistojn sen helpo. Ili ne povas generi ŝlosilojn por malfermi la programaron, kaj malaperis subteno por la programaro. Neniu certas, kiu posedas la fontprogramojn, do oni ne povas uzi ilin. Tio ne povas okazi kun libera programaro.

Uzantoj ĉie

Por uzi liberan programaron oni simple akiras ĝin el la reto senpage. La komunejo estas la programaro. Ĝi neniam eluziĝas, kiel paŝtejo, eĉ se milionoj da homoj uzas ĝin. Ju pli facile uzebla estas la programaro, des pli da homoj uzos ĝin. Se uzantoj deziras novajn funkciojn por la programaro, ili povas proponi tion al la evoluigantoj, aŭ se kapablaj, ili mem povas programi la ŝanĝojn kaj kontribui per tio al la komunejo. Teamoj de tradukistoj tradukas la informojn pri la programoj, por ke homoj de diversaj lingvoj povu uzi ĝin. Ekzemple, kelkaj programoj nun havas esperantlingvajn helpdokumentojn. Tio preskaŭ neniam okazis kun komercaj programoj pro manko de rimarkebla merkato por ili.

Do, uzado fare de pli da homoj havas avantaĝojn kaj ne tragedion por la komunejo.

La estonteco

Hardin diris, ke la rimedo degeneros, ĝis ĝi ne plu taŭgos por sia nuna uzado. Ekzemple, grundo taŭga aŭ por agrikulturo aŭ por parki aŭtojn post trouzado eble taŭgos nur por parkejo. Kontraste, multe uzata kaj evoluigata libera programaro konstante pliboniĝas kaj taŭgos por novaj uzmanieroj. Oni adaptas liberajn programojn por diversaj platformoj, dum komerca programo ofte taŭgas por nur unu speco de komputila platformo. Ankaŭ la rapido de ŝanĝoj pligrandiĝas: riparado de cimoj okazas sesfoje pli rapide ĉe liberaj programoj ol ĉe komercaj.

En 1991 la juna studento Linus Torvalds en Finnlando kreis Linukson (Linux) – novan mastruman sistemon por komputiloj. Ĝi estas unu el la plej bonaj ekzemploj de libera programaro. Mirigas la progreso kaj matureco de Linukso, projekto, kiu nun superas komercajn ekvivalentojn en multaj rilatoj (sed ne en ĉiuj). Ni povas atendi, ke la ritmo plirapidiĝos, dum la uzantaro kreskos, kaj kompanioj pli kontribuos.

Estas interese, ke, kvankam oni verkis Linukson por eviti la koston de la komerca sistemo Microsoft Windows, multaj liberaj programoj nun estas adaptitaj ankaŭ por tiu mastruma sistemo.

Kiuj pripensas investi en la evoluigado de libera programaro, tiuj devus konsideri la ekonomian dinamikon de libera programaro. Ĝi estas ĉiam pliboniĝanta kaj daŭros pli longe ol ĉe individuaj kompanioj.

Alia avantaĝo de libera programaro estas, ke, kiam kompanioj faras programon, ili elspezas nur la minimuman monsumon. Aliflanke, la verkantoj de liberaj programoj ne havas tian limigon, kaj ofte laboras por atingi ion, kion ili mem bezonas, do ili havas motivon fari la plejeblon por bona rezulto.

La katedralo kaj la bazaro

La evoluado kaj rezultoj de la movado por libera programaro tre surprizas multajn homojn. Eric Raymond verkis libron The Cathedral and the Bazaar (La katedralo kaj la bazaro). „Katedralo” kaj „bazaro” estas la nomoj por liaj modeloj de komerca kaj libera programado, respektive. Li laboris kiel programisto dum jaroj kaj kredis, ke la plej kompleksaj kaj gravaj programoj devas esti konstruitaj kiel katedraloj, zorge kunmetitaj de metiistoj, kaŝitaj, ĝis ili estos pretaj. Li ne atendis, ke mondklasa mastruma sistemo kunfandiĝus kvazaŭ magie el la partatempa programado de miloj da programistoj dise ĉirkaŭ la mondo, ligitaj nur per la malfortikaj fadenoj de Interreto, ke ĝi pli kaj pli uzatus kaj minacus grandajn kompaniojn kiel Microsoft. La sukceso de la bazaro unue ŝokis lin, do li decidis provi ĝin. Li komencis per retpoŝta programo, proponis ĝin al la „bazaro”, aliaj helpis, kaj la fina produkto, renomita Fetchmail (alportu poŝton) fariĝis tre sukcese uzata.

Linukso estis la unua projekto, kiu sukcesis utiligi la talenton de programistoj ĉirkaŭ la mondo. Ĝia komenco koincidis kun la komenco de la Tut-Tera Teksaĵo (TTT). Ĝia aŭtoro, Linus Torvalds, estis la unua homo, kiu lernis kiel labori en la bazaro, kiun Interreto ebligis. Unu el la plej uzataj liberaj programoj estas Apache. La plejparto de retprovizantoj uzas ĝin por servi retpaĝojn al ni.

Konkludo

Por kontraŭstari la tragedion, Hardin proponis, ke la homaro aŭ evoluu por kompreni la grandan bildon de uzado de komunejo, aŭ ke oni mastrumu kaj protektu ĝin per privatigo aŭ per registara leĝaro.

Hardin preferis evoluon al protektado, sed li sciis, ke la homaro nur malrapide tiel evoluas. Protektado estas la plej ofta rimedo. Eble liberaj programaroj estas ekzemplo de homa evoluado iagrada, helpata de la reto kaj la hazardaj ecoj de programoj. Tiel konkludis Paul Nowak.

Do la reto, kiun oni starigis por ebligi kunlaboradon inter sciencistoj, adaptiĝas por kunlaborado de komputistoj kaj por multaj aliaj celoj, kaj bonaj kaj malbonaj. Ekzemple en politiko, medicino, komerco, ktp, kunlaborado pli kaj pli fariĝas la plej efika maniero progresi.

En Esperantujo bona ekzemplo de tia kunlaborado estas la projekto Reta Vortaro, kiun komencis Wolfram Diestel antaŭ kelkaj jaroj. Grupo da fervoraj esperantistoj kompilas grandegan multlingvan vortaron purl.org/NET/voko/revo/. Ĝi jam fariĝis utila, kvankam ankoraŭ ne kompleta. Ĉar uzanto rimarkis tion, tiu do sin proponis por helpi. Samtempe aliaj projektoj por kompili terminarojn komenciĝis sed stagnis, eble ĉar oni ne sentis, ke ili meritis helpon kaj kunlaboradon, eble pro maltaŭga plano aŭ metodoj.

Elstara ekzemplo de kunlaborado per Interreto estas Indiĝenaj Dialogoj (www.idnetwork.nl/central/esp/), projekto neebla sen Esperanto, kaj utiliganta Esperanton por neesperanta celo – por subteni solidarecon kaj agadon inter indiĝenaj popoloj. Tiaj projektoj montras la utilecon de Esperanto en vera kunlaborado por diversaj celoj.

D. E. ROGERS

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

TAĜIKIO

Seminario pri turismo

Taĝikio estas montara lando en Mez-Azio kun pitoreskaj pejzaĝoj kaj riĉa multjarcenta historio. Oni diras, ke Taĝikio estas paradizo por turistoj. Tamen bedaŭrinde tre malmulte da turistoj venas ĝui ĝian naturon kaj ekkoni la historion, monumentojn, morojn kaj kutimojn de la taĝika popolo.

Por ŝanĝi tiun negativan situacion la taĝika ŝtata turisma agentejo „Sayoh” kaj la ministrejo pri ekonomio kaj komerco kunlabore kun la germana firmao Gesellschaft für Technische Zusammenarbeit (GTZ) el Eberswalde okazigis tritagan seminarion, al kiu oni invitis reprezentantojn de pluraj eksterlandaj entreprenoj kaj organizaĵoj.

Pli frue al Taĝikio venis Andrea Stemmler [ŝtemla] (GTZ), kiu dum du semajnoj esploris la turisman staton en Taĝikio kaj faris la necesajn konkludojn.

La seminarion gvidis prof. d-ro Wolfgang Stradas [volfgang ŝtradas] (GTZ). Li faris la ĉefan prelegon pri socia kaj ekologia turismo en Taĝikio. Grandan intereson vekis ankaŭ la prelego de Robert Middleton [robat mídaltan] (Britio), kiu dum tri jaroj esploris la eblojn organizi publikan turismon en Pamiro.

En la diskutado partoprenis reprezentantoj de pluraj neregistaraj organizaĵoj: Agaĥan-fondaĵo, Soros-fondaĵo, Svisa Kooperativo por Evoluigo, Duŝanbea Esperanto-Centro kaj aliaj.

Firdaus ŜUKUROV

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

KOLEKTADO

Flagoj: fenestro al vasta mondo

Posedanto de hotelo en Tullamore, Irlando, kutimis peti ĉiun eksterlandan gaston, ke tiu donacu flagon de sia nacio por pendigi ĝin super la serva tablo en la hotela trinkejo. Post iom da jaroj li jam havis imponan kolekton. Kiam iam lokaj esperantistoj okazigis sian nacian kongreson en la sama hotelo, li ekdeziris havi ankaŭ la esperantan flagon. Li pendigis ĝin flanke de la diversaj ŝtataj flagoj en la trinkejo, kie, laŭ nia scio, ĝi ankoraŭ estas.

Ĝenerale oni deziras kolekti flagojn en kutima grandeco. Tamen ne ĉiuj flag-kolektantoj havas sufiĉe da spaco en la domo por konservi ilin aŭ hisi ilin ekstere. Tamen kolekti flagojn, bildojn de flagoj aŭ afiŝojn de flagoj sendube estas fascina hobio. Ofte, kiam okazas internacia renkontiĝo, edziĝfesto aŭ simila evento en hotelo aŭ restoracio, oni metas flagetojn sur la tablojn por bonvenigi eksterlandajn gastojn. Tiajn flagetojn oni povas facile aĉeti aŭ mane ellabori. Krome, entuziasmuloj povas legi librojn pri flagoj kaj lerni pri la historio kaj tradicioj ligitaj kun ili. Tio estas interesa hobio precipe por homoj, kiuj pro iu kaŭzo volas resti hejme, malenuigi vintrajn tagojn aŭ agrable pasigi la tempon, kiam la vetero ekstere malbonas.

Por la kolektado oni povas elspezi multon, se oni deziras, aŭ nenion. Libron pri flagoj oni povas prunti de bibliotekoj aŭ ĉe amikoj, kaj bildojn de flagoj oni povas simple kopii. Per interretaj serĉiloj kiel Google oni trovas multajn retejojn kun bildoj kaj informoj pri flagoj. Kaj se oni ekdezirus aĉeti naciajn aŭ societajn flagojn, ekzistas flag-liverantaj entreprenoj, kiuj reklamas kaj vendas siajn varojn per la Tut-Tera Teksaĵo. Simple oni entajpu en la serĉlinion de la serĉilo la vorton „Flag(o)” kune kun la nomo de la lando, societo aŭ alia priskribo. Rezulte de tio plejofte oni tuj ricevas la koncernan informon. Kelkfoje, eblas akiri ankaŭ informojn koncerne la ŝtaton de flago kaj eĉ ties nacian himnon. Tiel oni malfermas por si mem fenestron al vasta mondo. Por handikapuloj aŭ longtempaj malsanuloj tio estus ideala distraĵo. Krome, turistoj povas tiumanire ekscii multon pri vizitotaj landoj.

Oni konstante trovas interesajn faktojn pri kaj per flagoj. Ekzemple, eblas konstati, ke ĉiu skandinava lando havas samforman flagon, nome kuŝantan krucon je blanka aŭ alikolora fono, kies mallonga „brako” proksimas al la hisa flanko de la flago. Tio ĝustas ne nur rilate skandinavajn ŝtatojn (Islando, Danio, Norvegio, Svedio), la parte skandinavan Finnlandon kaj la aŭtonomian feroan insularon, sed ankaŭ koncerne la flagojn de la ŝetlanda kaj orkada insularoj, kiuj iam estis okupitaj de la vikingoj, sed nun estas politike parto de Skotlando (kvankam la insulanoj konsideras sin pli skandinavaj ol skotaj kaj fieras pri sia skandinava heredaĵo).

Aparte intereskapta estas la origino de la ŝetlanda flago, kiu estas „skandinavigita” adaptaĵo de la skota. La lasta konsistas el diagonala blanka kruco je blua fono. La ŝetlanda havas la samajn kolorojn, sed la blanka kruco havas la tipe skandinavan formon kun vertikala brako apud la masta flanko. Tiu kutimo, laŭ kiu pluraj popoloj de samdevena etno uzas samforman flagon, ne oftas.

Kelkaj ŝtatoj havas tre similajn flagojn, ekzemple Slovakio kaj Slovenio, kiujn je fora distanco ne eblas facile distingi unu de la alia. La flagoj de islamaj landoj ofte enhavas verdan koloron. Pluraj landoj, kiuj antaŭe estis kolonioj de Britio, inkluzivas en siaj flagoj la britan en miniaturo (Aŭstralio, Nov-Zelando, Fiĝio ktp). Aliaj, kiel Sud-Afriko, elĵetis tiun elementon kaj nun havas tute novan flagon. La brita flago mem estas kombinaĵo de tri flagoj: nome tiu de Anglio (kruco de sankta Georgo), Skotlando (kruco de sankta Andreo) kaj de la kruco de sankta Patriko, kiu reprezentas Irlandon antaŭ la sendependiĝo de la plimulto de la insulo. Rezultis stranga kombino, kiu iomete similas la flagon de Eŭskio, sed estas pli komplika.

Eŭskio estas unu el la aŭtonomiaj komunumoj, kiuj konsistigas la hispanan regnon kaj havas apartan nacian flagon krom la ŝtata. Aliaj estas Katalunio kaj Galicio. Simile al tio, ĉiu el la nacioj de la brita ŝtato (Anglio, Skotlando kaj Kimrio), havas sian nacian flagon. Ankaŭ Manks-insulo, kiu estas posedaĵo de la brita krono, havas sian propran flagon. La flagojn de Ŝetlando kaj Orkado tiurilate ni jam menciis.

Ankaŭ la belga flago estas kombino. La flandra flago montras nigran leonon sur flava fono, kaj la valona flago enhavas ruĝan kokon sur flava fono. La belga prenis tiujn elementojn kaj havas nigron, flavon kaj ruĝon. Interese estas, ke laŭ la belga konstitucio, la sinsekvo estas ruĝo, flavo, nigro. Tamen en la praktiko oni vidas nur nigron, flavon kaj ruĝon.

Kelkaj popoloj kaj teritorioj (ekzemple Palestino), kies politika statuso ne estas internacie difinita aŭ agnoskita, havas tamen proprajn flagojn.

La nombro de naciaj flagoj konstante pliiĝas pro la ekesto de ĉiam pli da sendependaj ŝtatoj aŭ aŭtonomiaj regionoj. Lastatempe, sendependiĝis Eritreo kaj Orienta Timoro kaj iliaj flagoj aperis en la listo de ŝtataj simboloj. Verŝajne tiu pliiĝo ne ĉesos baldaŭ.

Aparte interesa estas studado de la signifoj de la desegnoj de naciaj flagoj, sed tio estus temo de alia artikolo.

Garbhan MACAOIDH

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ĉu esperantistoj kapablus altnivele diskuti?

Mi plene komprenas la sintenon de s-ro Ford (MONATO 2003/12, p. 6), anoncanta nuligon de sia abono, se li plu trovos propagandajn artikolojn en la revuo. La samon mi sentis vidante tiun aĉan kovrilon, „Usono por ĉiam”, kaj ene de tiu numero la fanatike por-usone propagandajn vortojn de s-ro Gofen (MONATO 2002/11, p. 9).

Tia partizaneco estas komprenebla. Ja Zlatko Tišljar triste memorigas al ni (MONATO 2004/1, p. 8), ke „sincera, emocia sindediĉo eblas nur por homoj, kiuj apartenas al ‚mia’ grupo”. Tamen oni esperus (ĉu naive?), ke inter esperantistoj, supozeble edukitaj aŭ almenaŭ emantaj al internacia kompreno, oni kapablus pli altnivele diskuti, sen antaŭjuĝoj, sen dogmoj, sen maniĥeismo.

Antaŭjuĝas, dogmumas kaj maniĥeas s-ro Blaskowicz (MONATO 2003/12, p. 6) asertante, ke en Usono kaj Britio ne estis (-as?) registaraj torturejoj. Ni ne parolu pri la elizabetaj torturejoj en la Turo de Londono, distancaj je nur kelkaj kilometroj de aliaj belaj konstruaĵoj, same kiel en Bagdado. Sufiĉas pensi pri la situacio de la afganaj militkaptitoj en Guantánamo.

Sufiĉas legi la deklarojn de s-ro Bremer, kiu agnoskas, ke, jes, irakaj kaptitoj estas sisteme „milde” torturataj por eligi el ili informojn. Sufiĉas memori, ke usonaj militistoj instruis al ĉiuj siatempaj latin-amerikaj diktatoroj, en Argentino, en Gvatemalo, en la pinoĉeta Ĉilio, kiel torture malaperigi opoziciulojn.

Jes ja, la forigo de Husajn, freneza torturinto kaj genocidinto, estas granda beno por Irako kaj por la homaro. Espereble baldaŭ la beno kompletiĝos per la forigo de Bush, kiu, kiel respondeculo pri la morto de miloj da civilaj afganoj kaj irakanoj, estas ankaŭ nenio malpli ol militkrimulo.

En ideala mondo ili ambaŭ devus esti juĝitaj de internacia kortumo (de tiu internacia kortumo, kiun Usono, kontraŭhomare, ne agnoskas). Ideala esperantisto, eĉ se nature sindediĉa nur al „sia” grupo, devus kapabli agnoski la fiagojn de ambaŭ murdistoj, agnoski, ke la reala mondo kutime ne estas pure dividebla en bonuloj kaj malbonuloj.

Juan J. SCHMITTER-SOTO
Meksiko

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Malfondo

Certe vi konas tion: iu homo kun iom da elano apenaŭ lernis Esperanton, oni tuj kaptas lin aŭ ŝin por movada posteno. Ankaŭ min trafis tiu ĉi sorto, sed ekde kiam mi praktikis la profesion de ĵurnalisto, mi havis bonan pretekston por malakcepti tiajn postenojn. Precipe kiam antaŭ 25 jaroj mi iĝis ĉefredaktoro de tiu ĉi revuo, mi vere estis plene okupita dum mia libera tempo per tiu ĉi laboro. Sed ĝuste MONATO „kulpis” poste, ke tamen mi akceptis movadan postenon.

Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA) dum jardekoj estis sub gvidado de precipe bulgaraj esperantistoj; kiam disfalis la orienteŭropa socialisma bloko, kolapsis ankaŭ TEĴA. En 1991 oni serĉis novan prezidanton, kaj demandis la ĉefredaktoron de prestiĝa revuo, de MONATO. Evidente en tiu okazo mi ne povis rifuzi, kaj do kun nova estraro en 1992 ni kvazaŭ refondis tiun ĉi gravan fakasocion. Dum pluraj jaroj ĝi aktivis; ni reeldonis la fakrevuon Internacia Ĵurnalisto kaj koresponda trejnkurso por ĵurnalistoj sub gvido de Paul Gubbins estis bone akceptita. Sed baldaŭ TEĴA stagnis, eĉ regresis, la fakrevuo ne plu povis aperi pro manko de mono; el 130 membroj fine restis nur ĉirkaŭ 30.

Estas iom enigme por mi, kial tiom falis intereso de esperantistaj ĵurnalistoj pri sia propra fako. Eble, tiel mi supozas, la fenomeno de supraĵeco en ĝenerala ĵurnalismo kun tendenco al bulvardismo kaptis ankaŭ ilin, tiel ke ili perdis intereson pri serioza ĵurnalismo. Kiel ajn, mi argumentis ke fakasocio, kiu ne trovas subtenon de koncernaj fakuloj, evidente estas superflua. Sekve ni malfondis la asocion la 31an de januaro, 55 jarojn post ties fondo. Cetere, konsole por vi (kaj mi), TEĴA decidis donaci la restan bonhavon de ĉirkaŭ 2200 eŭroj al la Abonhelpa Fonduso de MONATO.

Sincere via

Stefan MAUL

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Mi plu abonos MONATOn

Jam en decembro mi volis repliki al letero de Kevin Ford el Kanado (MONATO 2003/12, p. 6). Depost decembro 2003 okazis pluaj aferoj, kiuj pravigas plurajn sintenojn de la kritikantoj de la milito en Irako. Ĝis nun ankoraŭ neniu trovis la t.n. amasdetruajn armilojn, per kiuj la „falkoj” en la usona registaro false provis motivi la militon. Kevin Ford rajtas, kompreneble, havi patriotan starpunkton. Male, mi ĝojas, ke mi zorge legis kaj studis akre kritikajn kontribuaĵojn antaŭ ĉio de eminentaj usonaj intelektuloj, eĉ de eksaj membroj de CIA, la usona sekreta servo.

La senco de la demokratio estas inter alie tolero kaj akcepto de multflankaj opinioj. Kiel demokrato mi plu abonos MONATOn, ankaŭ se aperus eĉ pluraj kontribuaĵoj kontraŭ miaj opinioj.

Bertil ENGLUND
Germanio

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

OPINIO

Paco revenu ...

Useni Kalumbi loĝas en Demokrata Respubliko Kongo en Goma-urbo, sidejo de la liberiga movado Demokrata Kongolanda Kolektivo, kiun subtenas Ruando. Li prezentas personan perspektivon pri la situacio en sia krizoplena lando.

Milito havas multajn konsekvencojn. Mi mem spertis kaj daŭre spertas tion en mia provinco, Nord-Kivu. Mi povas citi kelkajn konsekvencojn: multaj homoj perdas sian vivon kaj personaj posedaĵoj estas rabataj de milicioj, kiuj semas panikon tra la lando. La milicianoj, kiuj kaŝas sin en la arbaroj, buĉas bestojn en la naciaj parkoj de Virunga. Nuntempe estas malfacile vidi bestojn en tiuj parkoj, ĉar ili estas forkurintaj en la arbaron aŭ transpasintaj la landlimon kaj enirintaj najbarajn ŝtatojn, precipe Ruandon – ekzemple la montaraj goriloj de Virunga, kiuj vivas ĉe la landlimoj de Ruando, Ugando kaj Kongolando.

La ŝtelitaj posedaĵoj estas multnombraj. Mi ne povas citi ĉiujn krimojn, tamen ĉefa inter ili estas malrespekto de homaj rajtoj. Ni vidas ekzemple ĉiutagan seksperforton de avinoj: ĉiu scias, ke ni vivas danke al niaj kampoj, kaj en mia lando ĝenerale la avinoj zorgas pri la kampolaboroj. Sed ankaŭ niaj patrinoj kaj niaj filinoj estas ĉiutage sekse perfortataj de diversaj milicianoj en la kampoj. Pro tio ni vidas disvastiĝon de la malsano, kiu mortigas milojn en la evoluantaj landoj: aidoso.

La aŭtoritatoj ne kapablas pagi salajrojn al la ŝtatoficistoj, kiuj celas nur siajn proprajn interesojn. Sekve, ĉiuj intelektuloj preferas serĉi laboron en najbaraj landoj. Mi ne kapablas citi ĉiujn konsekvencojn de la milito en mia lando, ĉar ili multas. Sed mi petas al miaj samlandanoj, ke ili ekpensu pri la estonteco de nia nacio. Paco revenu al nia lando por la bonfarto de niaj infanoj.

Useni KALUMBI

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

LA MANUSKRIPTOJ NE BRULAS

Ukraina Ikaro

Antaŭ nelonge ĉe la Ĥarkova Teknologia Instituto oni inaŭguris memortabulon omaĝe al Lev Makaroviĉ Macieviĉ (1877-1910), la unua ukraina aviadisto. Bedaŭrinde, en lastaj jaroj lia nomo fariĝis preskaŭ forgesita de nefakuloj.

Naskiĝinta en urbeto Oleksandrivka de Kiev-provinco (nun tiu urbeto troviĝas en Kirovograd-provinco), li lernis en kieva gimnazio, poste studis en Ĥarkovo, en tiea teknologia instituto. En Ĥarkovo li aktive partoprenis ankaŭ politikan vivon: eniris la ukrainan studentan societon, kies celo estis la plibonigo de vivkondiĉoj de la popolo; fondis en 1900 kun kelkaj aliaj studentoj kontraŭleĝan revolucian ukrainan partion.

Sed kompreneble ne pro soci-politika vivo oni memoru lin. Fininte en 1901 la instituton, li eklaboris en Sebastopolo kiel ŝipkonstrua inĝeniero. Li projektis la sebastopolan havenan stacidomon, faris 2 projektojn de kontraŭminaj bariloj kaj 14 projektojn de submarŝipoj. Krome li konstruis la unuan akvoaviadilon.

Li frekventis kurson por aviadistoj, kiu okazis en Francio. En septembro de 1910 li partoprenis la unuan rusan avian feston en Peterburgo. Tie li, kune kun alia piloto, la unuan fojon efektivigis noktan flugon. Same unuafoje, piloto (Macieviĉ) kunprenis pasaĝerojn, kaj inter ili estis la tiama rusa ĉefministro Stolipin kaj parlamentestro Guĉkov. Sed jam la 24an de septembro (laŭ la aktuala kalendaro la 7an de oktobro) li lastfoje flugis ĉielen. Lia aviadilo falis de 600-metra alto – ĝis tiu tago nekonkerebla nivelo ... Tiel li malfermis funebran liston de aviadaj viktimoj.

La nomon de Lev Macieviĉ portas premio por piloto, kiu flugos plej alte. La mallonga vivo de la ukraina Ikaro unike kunigis du naturajn elementojn – maron kaj ĉielon. Ene de siaj 33 jaroj li sukcesis fari tre multe kaj estas daŭre memorinda.

Dmitrij CIBULEVSKIJ/gla

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

IRLANDO

Renaskiĝo de velŝipo „Jeanie Johnson”

Iu asertis, ke la velŝipo estas unu el la plej belaj mankreaĵoj de la homaro. Ni plenkore konsentas pri tio. Tiuj, kiuj loĝas en Dublino, ĉefurbo de Irlando, aŭ vizitis ĝin kiel turistoj en decembro 2003 certe havis okazon vidi rimarkindan modelon de la velŝip-konstruado.

Temas pri fidela kopio de la velŝipo Jeanie Johnston [ĵini ĝonston], kiu inter 1847 kaj 1858 transportis al la Nova Mondo (Usono kaj Kanado) postvivantojn de la Granda Malsato en Irlando, kiu kaŭzis la morton de ĉirkaŭ miliono da irlandanoj, dum avaraj komercistoj tiutempe eksportis intense irlandan grenon. Multaj el la ŝipoj, transportantaj elmigrantojn, vere estis „ĉerkoŝipoj”, ĉar sur ili mortis granda nombro de malriĉaj pasaĝeroj pro ĥolero kaj terure malbonaj vivkondiĉoj.

Kontraste al tio, la velŝipo Jeanie Johnson tiam estis konsiderata kiel modela ŝipo. Ĝia kapitano estis humana kaj kompatema. Kompetenta ŝipkuracisto zorgis pri la sano de la pasaĝeroj. Kvankam la ŝipo faris 16 veturojn, transportante pli ol 2500 elmigrantojn dum la epoko de la Granda Malsato, menciindas, ke neniu el ili mortis, kaj ĉiuj atingis la marbordojn de Usono aŭ Kanado. La maksimuma nombro de elmigrantoj, kiun la velŝipo foje transportis, estis 254 en 1852 laŭ la itinero Tralee [tralí], Okcident-Irlando – Kebekio, Kanado.

Tiun velŝipon, kiu tenis 700 tonelojn, konstruis skoto en 1847 en Kebekio. Firmao de irlandaj komercistoj aĉetis ĝin tiutempe por faciligi la elmigradon al la transmara „Promesita Lando”. La veturo tiam daŭris averaĝe 46-75 tagojn kaj kostis 3 pundojn kaj 10 ŝilingojn, kio estis proksimume la duonjara salajro de meze salajrata irlanda laboristo.

La belegan kopion de la velŝipo Jeanie Johnson ellaboris teamo el la brita provinco Nord-Irlando kaj la respubliko Irlando helpe de volontuloj el aliaj landoj, en la periodo 1993 - 2002 en Tralee. Ĝi estas trimasta barko kun kvar kvadrataj veloj kaj unuopaj topveloj. Ĝiaj mezuroj: longo 47 m kaj larĝo 8 m. Ĝia ŝipanaro nun konsistas el 11 konstantaj profesiaj maristoj kaj 29 gelernantoj. Lastatempe la renaskiĝinta Jeanie Johnston velis al Usono, Kanado kaj multaj aliaj landoj, kaj ĉiam bonorde revenis al sia hejmhaveno en Tralee.

Hodiaŭ en Irlando estas vigla intereso pri la konservado de antikva velŝip-konstruado kaj pri velŝip-vojaĝoj. Oni produktas kopiojn de malnovaj vel-boatoj kaj -ŝipoj kiel Galway hooker [golŭej hukr], tradicia okcident-irlanda gafkutro.

Kiel trafe anglalingva poeto prinotis, oni vidas denove ĉe la irlanda marbordo „antikvajn ŝipojn, kiuj velas kiel dormantaj cignoj”.

Garbhan MACAOIDH

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

ELMERGIĜANTAJ INFEKTAJ MALSANOJ

Damokla glavo super la homaro

Jen resuma raporto pri infektmalsanoj, kiuj aperis kvazaŭ subite, neatendite dum la lastaj 20-30 jaroj.

Jenas mallonga listo de tiuj malsanoj: aidoso, legionelozo (malsano de legianoj), virusaj hemoragiaj febroj (Lasa, Marburg, Ebola), novaj tipoj de virusaj hepatitoj (E, C, D, F, G, TTV), malsanoj kaŭzitaj de herpet-virusoj (tipoj 6, 7, 8), epidemia formo de la Creutzfeldt-Jakob-malsano kaj multaj aliaj. La kaŭzoj de disvastiĝo de ĉi tiuj malsanoj, certe, estas diversaj. Ekzemple, por aidoso tiuj estas jam multfoje menciitaj: seksa revolucio, narkotismo, infektado rezulte de transfuzo de infektita sango, uzado de malbone sterilizitaj injektiloj kaj ankaŭ intensiĝo de migrado, urb-amasiĝo, ktp. Por legionelozo temas pri la ofta uzado de diversaj humidigiloj infektitaj per legionelbakterioj. Restas ankoraŭ malmulte studita la nova danĝera malsano, netipa pneŭmonio (sarso), kiu transmisiiĝas plej ofte aergute, sed verŝajne ankaŭ alimaniere.1

El la virusaj hemoragiaj febroj la plej danĝera estas la Ebola-malsano. Por la unua fojo medicinistoj renkontis ĝin en 1976, kiam en Zairio kaj Sudano, kvazaŭ subite, malsaniĝis pli ol 500 homoj, el kiuj plejparto pereis precipe pro hemoragia sindromo. Ekde tiu tempo la malsano registriĝas en diversaj afrikaj landoj preskaŭ ĉiujare. Estas okazoj de enportado de la viruso en Nordan Amerikon kaj Eŭropon. La unuaj fontoj de infekto ne estas bone konataj, sed oni suspektas simiojn. Tamen la viruso tre facile transmisiiĝas inter homoj pro diversspecaj kontaktoj, sed pli intense kaŭze de kontakto kun sango de malsanuloj. Tre ofte infektiĝas medicinistoj. La hemoragiaj malsanoj oftiĝis pro pli granda penetrado de homoj en la ĝangalojn, malbonaj higienaj kondiĉoj en hejmoj, en malsanulejoj kaj en aliaj publikaj lokoj.

Apartan grupon konsistigas infektaj malsanoj kiuj delonge estas konataj al medicinistoj. Multaj el ili ankoraŭ antaŭ 20-30 jaroj ne prezentis grandan danĝeron por socio, sed lastetempe fariĝis preskaŭ neatendite tre disvastiĝintaj kaj agresivaj.

Kula vektoro

Multaj malsanoj transmisiiĝas per kuloj, kiuj nuntempe ofte rezistas diversajn ekstermoĥemiaĵojn; tio kontribuas al la disvastigo de malsanoj kiel: okcident-nila febro, dengofebra malsano, flava febro, malario, riftvalo-febro kaj aliaj malsanoj. Gravan signifon havas ankaŭ grandskala migrado kaj malracia irigacio. Tiel, la virusa malsano okcident-nila febro, antaŭe disvastiĝinta precipe en regionoj proksimaj al la rivero Nilo, nuntempe ofte registriĝas en multaj landoj de Afriko, Azio, eĉ Eŭropo (Rumanio k.a.), en Usono kaj Aŭstralio. En Rusio dum lastaj 2-3 jaroj multenombraj okazoj de la malsano aperas en volgograda kaj astraĥana regionoj. Grandan rolon en disvastigo de la viruso ludas migrantaj birdoj. La malsanon karakterizas danĝeraj komplikiĝoj: meningito, encefalito kaj aliaj.

En sudaj regionoj de Rusio kaj en aliaj landoj oftiĝis epidemioj de alia danĝera virusa malsano, la krimeo-konga hemoragia febro. La viruso transmisiiĝas per mordo de infektitaj akaroj, hazarda dispremado de ili, kaj ankaŭ dum kontakto kun sango de malsanuloj, ktp. Ekzistas ankaŭ karakteriza hemoragia sindromo.

La virusa malsano dengofebro disvastiĝas en multaj landoj. Tre oftiĝas danĝeraj hemoragiaj formoj de la malsano.

Necesas koncize mencii pri la hantovirusa infekto, kiu estas delonge konata al kuracistoj. La fontoj de infektiĝo estas ronĝuloj. Sed ekde 1993 en Usono – kaj poste en aliaj landoj de la amerika kontinento – aperis danĝera komplikiĝo de la malsano, nomata hantovirusa pneŭmonio.

Reveno de tuberkulozo

El aliaj malsanoj menciindas tuberkulozo, kiu nuntempe denove disvastiĝas ne nur en malriĉaj, sed ankaŭ en evoluintaj landoj. En multaj okazoj tuberkulozaj bakterioj akiris reziston al diversaj kuraciloj. Tio koncernas ankaŭ multajn aliajn mikrobojn. La precipa kaŭzo de tio estas senkontrola aplikado de antibiotikoj en medicino kaj vasta utiligado de tiuj en bestobredado.

Kiel rezulto de evolua selektado konstante aperas novaj, gene ŝanĝitaj stamoj de parazitoj, ofte rezistaj al modernaj kuraciloj, ekzemple, mikroboj de ĥolero, malario kaj aliaj.

La epidemio de aidoso pro difektigo de imunstato akcelas la disvastiĝon de tuberkulozo kaj aliaj malsanoj. Multaj kutime ne patogenaj kaj kondiĉo-patogenaj mikroboj fariĝas tre danĝeraj kaj kaŭzas aidoso-ligitajn malsanojn. Tio estos, verŝajne, unu el la plej gravaj sanproblemoj en la 21a jarcento.

Do, la infektaj malsanoj denove prezentas seriozan danĝeron por la homaro. Por kontraŭstari la multenombrajn parazitojn necesas konstanta internacia kunlaborado de sciencistoj kaj praktikaj kuracistoj.

Vladimir LEMELEV
1. Post alveno de la artikolo montriĝis, ke manĝado de katsimila specio, la vivero, aŭ la civeto, povus esti kaŭzo de sarso. Aldone, eksplodis la krizo de kortbirda gripo, pri kies risko avertis anticipe samaŭtora koncerna artikolo en MONATO (2003/6, p. 14-15).

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Kapturne

Lastatempe oni diskutis kaj disputis, precipe en Francio kaj Germanio, pri peco da ŝtofo, kiun mi konas jam de infanaĝo. Miaj avino kaj patrino portis kaptukojn, kiam dum la 2a mondmilito el Kroatio ni (kiel rifuĝintoj) venis al Germanio. Avino havis nur nigrajn, panjo ankaŭ kolorajn tukojn. Ŝi baldaŭ definitive demetis la tukon por pli facile integriĝi en la nova socio, kiu ne konis tiun balkanan (kulturan, socian, parte religian) tradicion; avino ĝismorte portis ĝin, sed tio ĝenis neniun. Nun islamaj junulinoj kaj virinoj en okcidentaj landoj batalas por la rajto, kaŝi kapon per tuko aŭ vualo ankaŭ en ŝtataj institucioj, ekzemple lernejoj, kion pro religia tradicio postulas islamaj viroj. Tio provokas parton de okcidenta socio, kiu vidas la tukon kiel ne nur religian sed politikan simbolon.

Tamen estas grava diferenco inter Francio, kiu (kiel Turkio) estas laika ŝtato, kaj Germanio, kies konstitucio baziĝas sur kristanaj valoroj. La registaro en Parizo do facile povis realigi leĝan malpermeson de kapotukoj kaj aliaj religiaj simboloj en lernejoj. En Germanio la plej alta kortumo nuligis tian malpermeson al plendanta instruistino, ĉar ŝi devas havi la saman rajton kiel kristanaj kolegoj, kiuj ekzemple portas krucojn. Konsekvence kelkaj federaciaj landoj faris leĝojn, kiuj malpermesas religiajn simbolojn (mis)uzatajn kun politika celo; tio fakte trafas nur islamajn civitanojn, ĉar evidente kristanaj simboloj ne (plu) estas politikaj.

La afero mirigas min laŭ pluraj aspektoj. Ekzemple, laŭ mi, estas hipokrite aserti, ke oni devas distingi, ĉu islama virino portas tukon pro religia aŭ politika motivo. Ĉu ne ĉiu, ankaŭ en okcidento, intertempe scias, ke religio kaj politiko en islamo estas unu? Aliflanke, se islama Turkio malpermesas al studentino eniri universitaton kun kapotuko, kial tion ne rajtus malpermesi kristana lando? Krome, se la tuko estas deviga por islama virino, kial ĝin ne portas virinoj en tre multaj afrikaj kaj aziaj islamaj landoj? Eŭropaj virinoj, kiuj helpas en postmilitaj Afganio kaj Irako kiel kuracistoj aŭ instruistoj, tie surmetas kapotukojn por ne ofendi la islaman kulturon. Kial tio ne validas inverse, kial islamaj virinoj en okcidentaj landoj ne demetas siajn tukojn, por tiel respekti tiulandajn kulturojn?

En tiu ĉi kapturna diskutado pri kapoj estas multaj strangaĵoj en kapoj, ambaŭflanke. Kaj ĉu vere ni ne havas pli gravajn zorgojn?

Sincere via

Stefan MAUL

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

MONATO 25-JARA

Komposta revolucio kaj presada stabileco

Kiam oni komparas la numeron de SEMAJNO aŭ la unuajn ekzemplerojn de MONATO de antaŭ 25 jaroj kun la nunaj, oni rimarkas okulfrapajn diferencojn. Povus esti, ke tiuj rezultas el la „gusto de la epoko”, sed ŝajnas al mi, ke la ĉefa kaŭzo estas la kompleta renverso de la kompostteknikoj dum tiu kvaronjarcento.

La unuaj tekstoj de MONATO estis parte pretigitaj per IBM Composer kaj parte per LinoType-fotokompostilo. La unua troviĝis en la oficejo de Gersi Bays [bajs] en Brazilo, kaj per ĝi oni kompostis la neurĝajn tekstojn. Retpoŝto ja ankoraŭ ne ekzistis tiutempe, kaj ĉiuj manuskriptoj – kaj la pretaj kompostaĵoj – vojaĝis letere inter Ameriko kaj Eŭropo. IBM Composer estis fakte iu tajpmaŝino kun pluraj ebloj, kiel mane interŝanĝeblaj literpilkoj kaj la kapablo krei tekstojn kun rekta dekstra marĝeno.

La pli urĝaj tekstoj estis kompostitaj en la tiama Grafika Centro Antverpeno per unu el la unuaj fotokompostiloj, procedo avangarda por tiu epoko. Manuel Halvelik [hálvelik], la ĉefkompostisto de GCA, manipulis ĝin, kune kun areto da volontuloj.

Tiu unua fotokompostilo estis maleleganta skatolo preskaŭ unu kuban metron granda, en kiu fulmilo projekciis lumon sur sentiva fotopapero. Ĉiu fulmo trapasis unue turniĝantan negativon, kiu portis la formojn de ĉiuj unuopaj signoj, kaj poste lenson, kiu grandigis la bildon al la dezirata formato. La maŝino povis enhavi nur du lensojn samtempe. Se do teksto havis pli ol du litergrandojn, oni devis dum la kompostado halti, malfermi la maŝinon, forpreni lenson kaj munti alian. Simile statis pri tiparoj. Nur du tiparfilmoj povis samtempe enesti, kio necesigis ripetan malfermadon de la maŝino, se ekzemple normalaj, dikaj kaj kursivaj vortoj sinsekvis.

Esperanto senproblema

Necesas mencii tie ĉi, ke komposti Esperanton neniam kaŭzis problemojn. La maŝinoj de LinoType elskatole havis ĉion necesan: flosantajn cirkumflekson kaj hoketon. La problemojn ne kaŭzis Esperanto, sed la homa forgeso. La tiama kompostilo montris en „fenestreto” nur la 20 laste tajpitajn signojn, kaj ne eblis reiri por kontroli, ĉu oni faris eraron. Ne malofte oni aŭdis la lamentadon de la kompostisto, kiam tiu konstatis, rivelinte la fotopaperon kaj elirinte la malluman ĉambron, ke li erare kompostis tutan artikolon kursive, dum ordinara teksto estis petita. Tia „erareto” signifis por la kompatinda oficisto rekomenci kaj tajpi ĉion denove, ĉar la tiamaj kompostiloj ne konis disketojn aŭ bendojn, sur kiuj eblus registri.

Dua generacio

Post kelkaj jaroj la tekniko atingis pli altan nivelon kaj liveris kompostilojn de la dua generacio. La maŝino Linotronic kapablis stoki tekstojn kaj uzis tiucele molajn disketojn. Kia lukso por la kompostisto! Cetere, tiuj maŝinoj ne plu uzis filmojn kaj lensojn, sed programaron, kiu desegnis ĉiun bezonatan signon en la necesa grando.

Gluado kaj flikado

La kompostiloj – same tiu de IBM kiel la fotokompostiloj – liveris ne pretajn paĝojn, sed longajn kolumnojn, kiujn la enpaĝigisto devis tranĉi kaj per varma abela vakso glui sur kartonan folion. Lia tasko krome estis glui korektojn. Trovinte eraron, oni rekompostis la tutan linion aŭ alineon, por ke tiu povu kovri la malĝustan.

Fotoj tiutempe estis pretigitaj en la malhelejo. La originalan bildon oni kuŝigis en reprokamero, kaj tie oni kreis ekranigitan version sur papero. Tiu bildo estis algluita kune kun la tekstaj kolumnoj fare de la enpaĝigisto. Koloraj fotoj estis nur tre escepte uzataj, ĉar produkti kolorajn filmojn estis multekosta procedo, farata nur de specialigitaj entreprenoj.

Reviziado distanca

Ĉiam dum sia historio MONATO havis eksterajn reviziantojn. En la komenca periodo tiu estis Audrey Childs-Mee [odri ĉajlts mi], tre lerta kaj atenta kunlaborantino, kiu ricevis poŝte fotokopiojn de ĉiuj kompostaĵoj, legis ilin kaj tuj resendis, kun siaj rimarkoj, denove poŝte al la eldonejo.

Atari

En la lasta parto de la pasinta jarcento aperis la unuaj hejmkomputiloj, kiuj kapablis logi ne nur hejmajn uzantojn, sed ankaŭ la eldonejon de MONATO. Atari-komputiloj estis speciale interesaj por grafikaj laboroj, kaj iom post iom ili anstataŭis la kompostilojn. Avantaĝoj estis multaj. La ĉefa inter ili estis la prezo. Unu Atari-komputilo kostis unu dudekonon de tiama Linotronic-maŝino. Krome ne plu estis necesaj la multekostaj kaj poluaj fotopapero kaj kemiaĵoj.

Komputila batalo

En la ekonomia mondo ne ĉiam gajnas la plej bona, sed plej ofte la plej ruza aŭ forta. Tion spertis ankaŭ la komputila merkato. Atari-komputiloj estis tre bonkvalitaj, sed Microsoft estis pli forta kaj komplete forpuŝis la konkurencanojn de la merkato. Post iom da tempo vicpartoj por Atari-komputiloj ne plu estis haveblaj, kaj la eldonejo vole-nevole devis aĉeti novan komputilaron.

Nuntempe MONATO estas tute komputile pretigata. Inter aŭtoroj, redaktoroj, reviziantoj kaj eldonejo cirkulas XML-dokumentoj, kiuj aŭtomate estas transformataj al dosieroj por la reta kaj la presita versioj. Nur al la presita versio aldoniĝas iom da kroma laboro. Grafikisto Hugo Fontyn [fontéjn] dismetas la tekstojn kaj fotojn sur la ekrano de sia komputilo ĝis plaĉa rezulto, kaj, se ĉio aspektas en ordo, li presas la filmon.

Presmaniero apenaŭ ŝanĝiĝis

Tute kontraste al la komposttekniko, la presmaniero apenaŭ ŝanĝiĝis en tiuj 25 jaroj. MONATO ĉiam uzis la ofsetan metodon. Kvankam la unuaj presistoj Gerd Jacques [ĥert ĵak] kaj Frank Maertens [martens] laboris per Rotaprint-modelo, kaj la nuna Guido Baeyens [ĥido bajens] manipulas Heidelberg-GTO-presilon, esence la tekniko estas sama.

Feoj

Ĉu MONATO atendas multajn teknikajn novaĵojn en la baldaŭa estonteco? Nu, se iu bona feo vizitus la eldonejon, kaj se la oficistoj rajtus esprimi tri dezirojn, ne mankus ideoj. Certe estus menciita maŝino, kiu povas aŭtomate faldi kaj vinkti la revuon. La presisto verŝajne volus presmaŝinon, kiu kapablas presi kvar kolorojn samtempe, kaj la redakcia sekretario certe revus pri la momento, kiam la tuta programaro de ĉiuj kunlaborantoj estos unikoda kaj kongrua.

La solaj bonaj feoj, kiujn ni jam renkontis, tamen estas vi, niaj legantoj. Se ĉiuj vi, kiuj estas kontentaj pri MONATO, dirus tion al siaj konatoj kaj varbus abonojn, ne mankus kapitalo por investi en pli novaj teknikoj, kaj via magazino aspektus ankoraŭ pli bele kaj aperus eĉ pli regule. Tion forte deziras ĉiuj kunlaborantoj kaj ilia redakcia sekretario

Paul PEERAERTS

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

BRITIO

Volontuli en Tyntesfield

En 1895 burĝaj volontuloj fondis la unikan britan organizaĵon National Trust (NT) [naŝnl trast], Nacia Kuratoro, kun celo konservi kaj protekti historiajn vidindaĵojn kaj naturbelaĵojn en Anglio, Kimrio kaj Nord-Irlando. Nuntempe 25 000 volontuloj helpas ties 6000 dungitojn priservi ne nur 3 milionojn da kotizantaj membroj de la organizaĵo, sed ankaŭ multajn gastojn el la lando kaj eksterlando.

La eniro al protektataj historiaj vidindaĵoj estas pagenda, sed al naturbelaĵoj estas tute senpaga. NT prizorgas pli ol 300 historiajn domojn, 200 admirindajn ĝardenojn, 1000 kilometrojn da vidinda marbordo kaj pli ol 240 000 hektarojn da bonkvalita kamparo.

La moto de la organizaĵo: „Por ĉiuj, por ĉiam” ĝustas, ĉar laŭleĝe NT ne rajtas vendi la de ĝi protektatajn lokojn. Rezulte de tio ili apartenas poreterne al la civitanoj de Anglio, Kimrio kaj Nord-Irlando. Malgraŭ tio, ke Skotlando estas parto de Britio, ĝi havas sian propran organizaĵon: Scottish National Trust (Skota Nacia Kuratoro).

Membrado en NT

Tridek jarojn jam mia edzino Peggy [pegi] kaj mi estas membroj de NT. Lige kun tio ni vizitas kiel eble plej ofte la domojn, ĝardenojn, lokojn en kamparo kaj ĉe la marbordo.

Antaŭ dudek kvin jaroj mi eltrovis la „laborajn feriojn”, dum kiuj ni proprakoste veturas al diversaj NT-lokoj, laboras en bela kamparo, tranoktas en grenejoj, preparas manĝojn, purigas telerojn kaj plankojn kaj fine (mi ŝercas) ni ricevas atestilon pri tiu „frenezo”, ĉar ni ja pagas por tiu plezuro. Krome ĉiun dimanĉon mi patrolas naturbelaĵojn, kolektante rubaĵon, postlasitan de senzorgaj vizitantoj.

Peggy dum la sama periodo pene laboris kiel volontula sekretario en nia loka asocio de NT-membroj, kies celo estas montri komunan intereson kaj kolekti monon por subteni la nacian organizaĵon. Aŭtune, vintre kaj printempe estas dek kvin prelegoj pri tiurilataj temoj, kiuj okazas dufoje monate kaj kiujn mi organizas. Printempe, somere kaj aŭtune estas dek du ekskursoj al NT-domoj. Por ni estas ĝojo eniri ilin senpage, montrante nur membrokarton.

Ĝis antaŭ nelonge nek Peggy nek mi estis ĉambro-inspektistoj – okupo, kiu postulas stari en la ejoj por respondi demandojn de vizitantoj, kaj ankaŭ por malkuraĝigi ŝtelisto(j)n. Tamen mi ekhavis bonŝancon sperti ĝin.

Viktoria-gotika domo Tyntesfield

Antaŭ jarcentoj por kolorigi teksaĵojn oni kultivis plantojn en kamparo por produkti el ili tinkturon. Inter nia urbo Weston-super-Mare [ŭestonsupamea] kaj la fame konata havenurbo Bristolo iu kamparano tiel regule kaj intense kultivis kampon tiucele, ke oni nomis la kampon Tyntesfield [tintsfijld], tinkturkampo. James [ĝejmz] Bond, fakulo kaj prelegisto pri lokonomoj, diris tion al mi, sed ne povis pruvi ĝin. Tamen tio kontentigis min, ĉar neniu alia ja konas la originon de tiu nomo.

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Pasis tempo. En la kampo Tyntesfield iu ne tre riĉa viro konstruigis grandan domon, kaj donis al ĝi la nomon de tiu kampo. Poste en 1840 brita aristokrata familio Gibbs [gibz] aĉetis la konstruaĵon kaj multe da tereno ĉirkaŭ ĝi. Tiutempe la familio komercis en Madrido kaj importis per ŝipo el diversaj sud-amerikaj landoj plurajn varojn. Feliĉe por la familio, en 1842 ĝia estro William Gibbs [ŭiljam gibz] sukcese investis sian kapitalon en mevosterkaĵon, nove malkovritan kiel bonegan fruktodonilon agrikulturan. Mevoj dum jarcentoj postlasis tiom multe da fekaĵo sur insulo en Peruo, ke oni povis havi ĝin ŝtonforme, enŝipigi ĝin kaj transporti al Londono.

La prezo de la sterkaĵo estis malaltega. Sed kiam oni vendis ĝin en Britio kiel fruktodonilon, nomatan guano, tiutempe bienuloj urĝe bezonis ion por pliigi siajn rikoltojn. Tial la prezo estis ege alta. Per la profito, gajnita por nur unu jaro, inter 1865 kaj 1875 Gibbs transformis la domon Tyntesfield en gotikan domegon en viktoria stilo – kun turoj, turetoj, ŝtonhokoj, retaĵitaj fenestroj, abundaj ŝtonskulptaĵoj, alte starigitaj tegmentoj super 42 ĉambroj, kapelo, vitrodomo, bilardejo kaj admirindaj ejoj, plenplenaj je taŭgaj mebloj kaj akcesoraĵoj. Ĉio ĉi ekestis sur la fekunda kamparo kun parko, ĝardenoj, kuirejoj, bienaj dometoj, distilejoj, staloj, privata gasfabrikejo, hejmbieno.

La domon Tyntesfield oni konstruis konforme al supraj atingoj de viktoria konstrustilo. Helpe de grandaj karbo-fajrujoj, varma aero hejtadis ĝin. Oni pumpis akvon por purigi necesejojn, plenigi basenojn kaj uzi ĝin en banĉambroj. La ejoj estis lumigataj, kaj la fornoj estis hejtataj per gaso. Ĝi estis unu el la unuaj kamparaj domegoj, kiuj instalis elektron por lumigi ĉambrojn kaj eĉ bilardotablon.

William Gibbs mortis baldaŭ, post kiam la konstruado de Tyntesfield finiĝis. Tamen antaŭe li estigis la tradicion helpi la Anglikanan Eklezion, pagante por religiaj konstruaĵoj, ekzemple en Oksfordo kaj Londono, kaj ankaŭ postulis la uzon de plej altaj normoj en la arkitekturo, ligno-skulptaĵoj, interna dekoracio kaj hortikulturo. Liaj posteuloj daŭrigis tiun tradicion. La lasta el ili, naskita en 1928, forpasis en 2001, suferinte meznokte atakon de rabistoj.

Proprieto de National Trust

La lasta posteulo ne havis gefilojn, tial oni devis vendi la domon Tyntesfield kaj dividi la sumon inter 19 parencoj. La plenumantoj de lia testamento devis atingi la plej bonan prezon. La tempo estis limigita, vendokatalogoj pretaj, kaj la ŝancoj, ke la tuta posedaĵo eskapos disdividon, estis malgrandaj. Lokaj loĝantoj imagis al si skandalon, en kiu iu popmuzika aŭ futbala milionulo aĉetus la domegon kaj parkon por semajnfina amuzado. Ĵurnalistoj ekinteresiĝis pri tiuj ebloj, kaj baldaŭ preskaŭ ĉiu brito konsciis, ke urĝas savi la domon Tyntesfield por ĉiuj.

Kompreneble, oni apelaciis al NT, ke tiu transprenu ĝin. Tamen NT ne havis sufiĉe da mono. Sed baldaŭ ricevis de Nacia Heredaĵa Memoriga Fondaĵo rekordan mondonacegon de pli ol 17 milionoj da pundoj kaj aĉetis la domon. Oni ne publikigis la finan prezon. Do, en aŭgusto 2002 Tyntesfield iĝis proprieto de NT kaj mi ekvolontulis en ĝi kiel ĉambro-inspektisto.

La malferman ceremonion ĉeestis multaj homoj, inkluzive de mi. Infano, reprezentanta la servistojn, kiuj longe laboris ĉi tie, donacis grandegan ŝlosilon al 18-jara junulo, kiu estis reprezentanto de NT. En sia parolado li, kiu estis prezidanto de la loka junulara organizaĵo, emfazis, ke li tre multe admiras la lertecon de laboristoj, kiuj konstruis la domegon, kreis abundajn ligno-skulptaĵojn, kaj prizorgis la parkon kaj ĝardenojn. La ĉeestantoj kaj mi laŭte aplaŭdis tion, ĉar ne multaj britoj ja admiras aristokratojn.

Baldaŭ la direktoro de projekto informis, ke Tyntesfield estos centro de elstaraj metiistoj, kiuj instruos tie dum multaj jaroj metilernantojn. Tiuj, lernante sian metion, riparos la konstruaĵon kaj prizorgos la arbojn kaj ĝardenojn, por ke Tyntesfield aspektu denove kiel en 1875. La direktoro diris, ke Tyntesfield en la venontaj dek jaroj konstante pliboniĝos, ebligante al la vizitantoj, ke ili ĉiujare konstatu la diferencon.

Televido, radio, ĵurnaloj kaj revuoj jam plene informis la publikon pri tiu ideo. 10 000 personoj ekdeziris viziti la domegon en la unua jaro, en grupoj. Kiel helpanto, mi estis en la unua grupo, fikse rigardante ĉiun detalon en la malordigita unua etaĝo. Kiel specialan privilegion, oni donis al mi la okazon observi detalojn de la dua etaĝo. Tion oni ne normale faris, ĉar la granda ŝtuparo difektiĝis, dum la vendontoj transportis meblojn, malkonsiderante la tapiŝon.

Je mia surprizo, estis nur unu ĉambro, kiu vere bezonis inspektiston. Tio estis la kuirejo. Grupoj komencas la rondiron ĉe la enirejo, kaj preskaŭ finas ĝin en tiu grandega kuirejo, antaŭ ol eliri tra la malantaŭa pordego direkte al la kapelo. Tie iliaj ĉiĉeronoj laste parolas antaŭ enbusiĝo kaj reveturo al la apuda urbo, kie la vizitantoj parkis siajn aŭtojn. Dek ok dudekpersonaj grupoj ĉiutage alvenas per luita aŭtobuseto al la enirejo, sed ili ĉiam devas sekvi siajn ĉiĉeronojn kaj neniam libere konsulti ĉambron-inspektiston.

Mi kiel inspektisto ne devas respondi al demandoj, kiel mi antaŭe opiniis. Freŝa – kaj en vintro, malvarma – aero de la klimatiza instalaĵo trablovas la unuan etaĝon de la enirejo al la malantaŭa pordego, se tiu lasta ne estas fermita. Iun tagon, ŝtelisto malkovris, ke tiu elirejo estas ankaŭ enirejo kaj ŝtelis kelkajn el la multaj valoraj objektoj de Tyntesfield. Pro tio, ĉiun trian dimanĉon monate, mi deĵoras en la kuirejo, ne por kuiri ion, sed por sekurigi la pordegon.

Tamen esti kuireja inspektisto estas nur komenco de mia ekkono de Tyntesfield. Kun la tempo mi ekscias multon pri la aristokrata domego, ties ĝardenoj kaj parko. Kaj tio ege interesas min. Tiel mi ekkonas de proksime Tyntesfield – tiun juvelon en la krono de National Trust.

David CURTIS

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

ALBANIO

Juste interpreti ...

En Grekio laboras kaj loĝas kelkcentmiloj da albanoj. Kelkaj, relative malmultaj, krimis kaj estas kondamnitaj laŭ la grekaj leĝoj. Konforme al la internaciaj interkonsentoj 200 el ili revenis Albanion por pasigi la punperiodon en albana malliberejo.

Ĵurnalistoj de privata televida kanalo en Albanio malkovris skandalon. Kelkaj el la albanoj kondamnitaj en Tesaloniko, Grekio, estis juĝataj sen interpretisto, almenaŭ sen kompetenta: tiu, kiu deĵoris kiel interpretisto, apenaŭ regis la albanan lingvon. Temis pri nun 70-jaraĝa sinjorino, kiu rolis en la juĝejo kaj polica enketistejo kiel interpretistino de la bulgara, serbokroata kaj turka lingvoj, sed ne la albana. La albanoj tiel prijuĝataj ne povis kompreni la proceson kaj do estis kontraŭleĝe kondamnitaj.

Ĵurnalistoj vojaĝis al Tesaloniko kaj tie intervjuis la sinjorinon, ne sciigante ŝin pri sia celo. Antaŭ la kameraoj la „interpretistino” deklaris, ke ŝi ne scipovas la albanan krom „jes”, „ne” kaj „ŝtelis ... ne ŝtelis”, kiujn ŝi lernis (kiel ŝi sarkasme diris) de „ŝtelistoj venintaj el Albanio”.

Montriĝis, ke jam en 2001 la juĝejo de Tesaloniko ricevis plendon pri ŝi, tamen la instancoj oficiale deklaris, ke „ĉar ŝi scipovas la bulgaran, serbokroatan kaj la turkan (kompreneble ankaŭ la grekan), do la lingvojn de landoj ĉirkaŭantaj Albanion, ŝi povas kompreni ankaŭ la albanan”.

La ministrejo pri justico en Albanio kaj la institucio de la popola advokato nun pluesploras la aferon.

Bardhyl SELIMI

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

IRLANDO

Renkontiĝo kun kreskanta komunumo

En MONATO 2003/11 aperis artikolo pri vizito de amikara grupo al antikva sed hodiaŭ ŝrumpanta komunumo en Irlando. Lastatempe la grupo ekskursis al suda Dublino por konatiĝi kun alia komunumo, kiu ne asociiĝas kun kelta aŭ anglokelta tradicioj de la Verda Insulo. Temis pri islama komunumo, unu el la plej novaj kaj plej viglaj el multaj elementoj en nuna Irlando.

Kompreneble, en la pasinteco, Irlando ne tute izoliĝis de la ekstera mondo. Okazis pli fruaj kontaktoj kun islamanoj (maristoj, ktp), sed tiuj estis relative maloftaj. En 1950, tamen, islamanoj komencis alveni en Irlando, precipe kiel studentoj. La unuan islamanan organizaĵon, la Dublinan Islaman Societon, fondis studentoj en 1959. La membraro konstante kreskis, kaj multaj islamanoj iĝis irlandaj ŝtatanoj. Kelkaj, fakte, estas denaskaj irlandanoj, kies familioj apartenas al kristana konfesio.

La unua moskeo baldaŭ fariĝis tro malgranda, kaj la nuna moskeo en Dublino estas akirita en 1983. Pli-malpli samtempe, moskeoj kaj halal-manĝoprovizejoj fondiĝis en aliaj urboj, kie loĝis islamanoj. La unua islama membro de la irlanda parlamento estas elektita en 1996, ne pro influo de islamanoj sed pro ordinaraj irlandaj voĉdonintoj.

La komunumo daŭre kreskis, tiel ke la centra moskeo ne sufiĉis por la granda nombro de fideluloj. Pro la malavareco de la reganta familio Maktoum [maktun] en Dubajo, nova loko por konstrui islaman centron estis aĉetita en Clonskeagh [klonski] (irlandlingve: Cluain Sgeiche) en la sudaj antaŭurboj de Dublino. En 1996 estis finkonstruitaj la nova moskeo kaj islama kultura centro, inaŭguritaj de la tiama irlanda ŝtatprezidanto, s-ino Mary [mejri] Robinson. La arkitekto estas irlandano kaj la stilo tradicie islama sed kun keltaj nuancoj. La materialo, el kiu ĝi estas konstruita, estas tute irlanda.

La konstruaĵo estas unu el la plej belaj kaj imponaj arkitekturaĵoj en Dublino kaj tuta Irlando. Ĝi konsistas el moskeo, administrejo, lernejo, biblioteko, restoracio kaj vendejo. La publiko estas bonvena. Akceptis kaj afable bonvenigis nian grupon Ali Qirbi, kiu regalis nin per traduko el la Korano kun komentoj, grupa foto kaj informa literaturo. Kvankam ne islamanoj, ni estis invititaj eniri (post kutima forigo de ŝuoj) la sanktejon kaj observi la preĝadon. Fine, ni vizitis la vendejon kaj rimarkis, ke klientoj inkluzivas membrojn de la ordinara irlanda publiko.

Sendube la islama centro estas valora aldonaĵo al la bunta kulturo de moderna Irlando.

Garbhan MACAOIDH

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Charles Chaplin kaj Esperanto

Jarfine la franc-germana televidstacio ARTE bonŝance programis mirindan filmon de la universale koramata Charles Chaplin [ĉarlz ĉaplin] (1889-1977): „La Diktatoro” (1940). Plezure rigardante ĝin mi subite ridetis, kiam mi klare ekvidis esperantajn vortojn dum diversaj scenoj! En la juda geto vidiĝas kelkaj butikŝildoj skribitaj en la esperanta: „Vestaĵoj”, „Razejo” kaj eĉ iu stranga „Restoraciz”. Ĉu do nia Chaplin scipovis la zamenhofan?

J.M. PARISOT-DELOURMEL
Francio

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

LITOVIO

Limoj de toleremo

Post la falo de Sovetunio novaj ŝtatlimoj ofte kaŭzis problemojn. En litovaj vilaĝoj foje okazis, ke domo de bienulo aperis en la teritorio de unu ŝtato kaj la brutejo en la najbara; krome unu frato ekloĝis en unu ŝtato, dum la alia fariĝis ŝtatano de fremda lando.

Kamparanoj mem devis zorgi pri translokado de konstruaĵoj kaj aliaj posedaĵoj al sia foje nova lando. Multaj homoj, kies familianoj restis ekster la limo, tamen vizitis ilin kaŝe, sed ofte falis en la manojn de limgardistoj, sekve ne evitinte seriozajn komplikaĵojn.

Tiel tri litovaj familioj, post apero de la ŝtatlimo litova-rusa (la kaliningrada regiono), estis disigitaj de la urbeto kaj iliaj domoj ektroviĝis en Rusio. Rusaj limgardistoj apud iliaj domoj senĉese deĵoris. Homoj, dezirantaj forlasi siajn domojn por iri al la urbeto, ĉiufoje devis informi limgardistojn pri siaj intencoj. Reveninte, ili denove devis registriĝi ĉe la limgardejo. Familianoj ne povis atingi siajn domojn per propraj aŭtoj registritaj en Litovio, ĉar la rusaj limgardistoj ne permesis. Ili estis devigataj lasi siajn aŭtomobilojn en foraj garaĝoj kaj piede atingi siajn hejmojn.

La komplika vivo daŭris longe. Finfine aŭtoritatuloj de Litovio kaj de la kaliningrada regiono interkonsentis, ke Litovio regajnos 1,4 hektarojn da tereno kun litovaj familioj interŝanĝe kontraŭ egalgranda, sed neloĝata. Tiel la limgardejo estis translokita.

Kiam en majo Litovio fariĝos membro de Eŭropa Unio, la kontrolo de eksteraj EU-limoj severiĝos. Litovio ekhavos pli forte kontrolatajn EU-limojn: kun Belorusio 653,5 km longan, kun la kaliningrada regiono 290 km longan.

LAST

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

EŬROPA UNIO

Kontraŭ eŭropo-centrismo

La jaro 2004 formas gravan eventon en la historio de Eŭropo. Ĉi-jare dek novaj eŭropaj ŝtatoj aliĝos al Eŭropa Unio. Inter tiuj troviĝas ankaŭ Pollando. Oni esperu, ke, venkante naciajn egoismojn, Eŭropo evoluos direkte al vastigo de civilizo, ekonomio kaj demokratio. Gravas ankaŭ la direkto, kiun ĝi elektos, rilate la eksteran mondon.

Oni povas aserti, ke Eŭropo kulture kaj civilize formiĝis pli malfrue ol kelkaj aliaj partoj de la mondo, aparte Azio. Surbaze de militaj teknikoj ebligantaj konkeri aliajn landojn kaj de kristanismo kun ties misiismo, Eŭropo koloniis grandan parton de la mondo. Poste aliĝis al subigo de najbaraj teritorioj Usono, kies loĝantoj venis ĉefe el Eŭropo. La landoj-invadintoj – Hispanio, Portugalio, Francio, Britio, Belgio, Nederlando – firmigis sian konvinkon pri supereco de eŭropanoj kaj entute de Eŭropo. Tiu konscio fariĝis „rajto” regi kaj subigi la humiligitajn regatojn. La regado ofte pro perforto fariĝis bazo por riĉigi koloniantajn ŝtatojn.

Supereco

Malgraŭ tio, ke post la unua mondmilito, kaj aparte post la dua, formale finiĝis koloniismo, ĝiaj sekvoj plu dividas la mondon. Ĝian grandparton formas landoj malriĉaj, postrestantaj en ĉiuj sferoj de socia evoluo. Tio rilatas aparte la afrikan kontinenton kaj landojn de Latin-Ameriko. La daŭre ekzistanta konvinko de eŭropanoj pri ilia supereco malhelpas redukti diferencojn en monda evoluo. Tio ligiĝas kun la ĝisnuna instruado de historio pri landoj ekster Eŭropo. Sekve formiĝis landokoncepto, kiun oni ĝenerale povas karakterizi kiel eŭropo-centrismon. Tiu supereca sinteno al ekster-eŭropaj landoj, escepte de ekzemple Usono, Aŭstralio kaj Japanio, damaĝas grave al Eŭropo, malriĉigante ĝian kulturon, malhelpante aliron al alieco kaj sekve la komprenon, ke en diverseco troviĝas kultura riĉeco.

Nuntempe, kiam la mondo formas „tutmondan vilaĝon” kaj kunlaboro estas esenca premiso de paca kunvivado kaj ankaŭ de diverskampa evoluo, unuiĝanta Eŭropo troviĝas antaŭ grava tasko: konservi kaj flegi riĉan civilizan kaj kulturan heredaĵon de Eŭropo kaj samtempe malfermiĝi pere de edukado al aliaj kulturoj. Tiamaniere foriros eŭropo-centrismo kaj riĉiĝos eŭropa kulturo. Jen esenca premiso por antaŭenigi la neeviteblan kaj pozitivan mondo-integradan procezon.

Humanisto

Pollando, ne havanta sendependecon ekde la fino de la 18a jarcento ĝis la fino de la unua mondmilito, devis batali por konservi siajn lingvon kaj kulturon. Tial mankis ebloj alproprigi al la pola socio valoraĵojn de aliaj kaj foraj kulturoj. Tamen troviĝis homoj, kiuj, vizitante malproksimajn landojn, kolektis objektojn de tieaj materia kaj spirita kulturoj. Menciindas Marian Raciborski, botanikisto, kies kolekto el Javo kaj Kalimantano (iama Borneo) estas la plej malnova en Pollando. Samregione vivis kaj aktivis la natursciencisto kaj humanisto Michał [miĥaŭ] Siedlecki, kiu en 1908 kolektis i.a. artaĵojn el Javo kaj la insuloj de Java Maro. En tiu regiono vivis kaj kreis ankaŭ la pola pentristo Czesław [ĉesŭav] Mystkowski, kiu mortis en Ĝakarto en 1938.

Decidan kaj nesupertakseblan evoluon ĉi-rilatan efektivigis en la 70aj jaroj la nuna direktoro de la Muzeo de Azio kaj Pacifiko (MAiP), la eksa ambasadoro Andrzej Wawrzyniak [andĵej vavĵinjak]. Dum sia ambasadoreco en Azio li kolektis amason da valoraĵoj, aparte el Indonezio. Sian privatan, riĉegan kolekton li transdonis en 1973 al la pola ŝtato, kondiĉe, ke ĝis sia morto li okupiĝu pri ĝi kiel direktoro de MAiP.

Ekspozicioj

La jaro 2003 estis por Wawrzyniak grava. Tiam pasis 30 jaroj de la ekzisto de la muzeo kaj 55 jaroj, dum kiuj li kolektas artaĵojn. En 1973 la kolekto konsistis el 4000 ekspoziciaĵoj; nun ĝi konsistas el 18 000. Intertempe la muzeo aranĝis 700 ekspoziciojn dediĉitajn al kulturo de landoj de Azio, Aŭstralio kaj Oceanio. Krome estas organizataj filmoj, muzikaj kaj teatraj prezentadoj, prelegoj kaj renkontiĝoj kun fakuloj pri kulturo.

Pere de ĉi tiu vasta kaj diverskampa aktivado proksimiĝis al la pola socio la civilizo, kulturo de la pasinto kaj problemoj de la nuntempo de aziaj popoloj. Tio bone servas al elradikigo de eŭropo-centrismo. Pro la 30-jariĝo de la muzeo estis honorita ties fondinto: de la prezidanto de Pola Respubliko, Aleksander Kwaśniewski [kvaŝnjevski], Wawrzyniak ricevis gravan ordenon. Ankaŭ aziaj registaroj honoris la eksan ambasadoron.

La aktivado de la muzeo kaj ĝia celo interproksimigi la popolojn per semado de belo kaj de respekto al alieco kongruas kun la idealoj de la Esperanto-movado. Tiel proksimigi eŭropajn kulturojn al la mondo kaj alilandajn kulturojn al Eŭropo estas grava premiso de paca kunvivado.

Zofia BANET-FORNALOWA

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

BRITIO

Mistera insulo Ailsa Craig

En la maro ĉirkaŭ Irlando kaj Skotlando troviĝas centoj da insuloj. Kelkaj estas grandaj – kun urboj, busservoj, flughavenoj kaj hoteloj, aliaj – tre malgrandaj, kun malmultaj loĝantoj aŭ estas neloĝataj. Kune ili konsistigas la insulajn teritoriojn de „Gaelio”, kvankam ili nun estas dividitaj inter ambaŭ ŝtatoj. En pasintaj jarcentoj, post la fino de la skandinava okupo, la gaela (nordkelta) estis la lingvo de ĉiuj insulanoj, eĉ de tiuj, kiuj havis skandinavan devenon. Tiu lingvo ankoraŭ estas parolata sur pluraj el la insuloj. Do, la insuloj estas iom aparta mondo, malsimila al la resto de Eŭropo.

Unu el la plej malgrandaj el tiuj insuloj, kies historio estas unike interesa, nomiĝas Ailsa Craig [ejlza krejg] (gaele: Creag Ealasaid). Ĝi estas tute izolita de iuj el la arkipelagoj kaj situas je proksimume 12 km okcidente de la sud-okcidenta marbordo de Skotlando kaj je 60 km oriente de Irlando. Ĝia populara angla kromnomo estas Paddy's Milestone [padiz majlston], „mejloŝtono de Patriko”. (Patriko estas la patrona sanktulo de Irlando, kaj diversaj lokoj en Irlando kaj Skotlando portas lian nomon.)

Laŭ legendo Brian Ború, reĝo de Irlando (ĉ. 941-1014), okupis la insulon Ailsa Craig kaj deklaris ĝin parto de sia regno, sed tiun pretendon la regantoj de Skotlando neniam akceptis.

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Observate el la skota marbordo apud la urbeto Girvan (gaele: Garbhan aŭ Inbhir-Garbhain) en la graflando Ayrshire (gaele: Inbhir-Àir), Ailsa Craig similas al alta roka monto, elirinta abrupte el la maro. Ĉar ĝia koloro konstante ŝanĝiĝas laŭ la veteraj kondiĉoj kaj la sezono, ĝi estas vere impona kaj mistera. La insulo estas bela kaj samtempe iom minaca. La insulo longas iom pli ol 1,2 km kaj larĝas iom pli ol 0,8 km. Ĝia alto tamen estas 338,65 m. La plimulto de la insula supraĵo estas ege kruta.

Malgraŭ la malgranda areo sur Ailsa Craig estas industrio. Ekde la 19a jarcento oni eltiras graniton (ruĝan kaj bluan) en ŝtonminejo en la nordo de la insulo, transportas ĝin per malgranda fervojo al ĝeto en la sudo, kaj poste per ŝipo al la ĉeftero. Tie oni produktas el granito grandajn rondajn glitŝtonojn kun metalaj ansoj, uzatajn ĉe la skota vintra sportspeco curling [korling], kiun sur glacio ludas du teamoj, ekipitaj per balailoj.

Turismaj gvidlibroj priskribas Ailsa Craig kiel „neloĝatan insulon”, sed tio ne ĝustas. En la jaro 1404 reĝo Roberto 3a de Skotlando publikigis ĉarton, kiu konfirmis la posedon de la insulo kiel parton de la tereno de monaĥejo de Crossraguel [krosragel] (gaele: Crois Rathaig Mhaoil) apud la urbeto Maybole [mejbol]. De tempo al tempo monaĥoj loĝis sur Ailsa Craig. Fiŝoj kaj marbirdoj (i.a. moruoj kaj fraterkuloj) estis sendataj el la insulo al la monaĥejo, kie ili estis ŝatata manĝaĵo. Dum la sekvaj jarcentoj la insulo estis proprieto de diversaj nobeloj, inkluzive de la markizo de Ailsa. La intendanto de la lasta loĝis en domo sur Ailsa Craig kaj mastrumis la insulon. Fiŝistoj ofte restis tie provizore, sed ne estis konsiderataj loĝantoj.

Bizara epizodo okazis dum la epoko de Reformacio, kiam Skotlando akceptis – parte malvolonte – la reformitan (presbiterianan) religion. Viro, nomata Hew Barclay [hju barkle], ŝajne katoliko, kontraŭstaris la novan konfesion kaj deklaris la insulon proprieto de la reĝo Filipo de Hispanio. Barclay estis baldaŭ poste elpelita kaj Ailsa Craig restis skota teritorio.

Sur apenaŭ atingebla altaĵo en la insulo estas ruinoj de kapelo kaj tre antikva kastelo. La kapelo estis konstruita de aŭ por monaĥoj. Laŭ turismaj gvidlibroj insula gardisto konstruigis la kastelon en 1595, sed pli malnovaj dokumentoj indikas, ke ĝi jam ekzistis longe antaŭ tiu dato, kaj la vera konstruiginto estas nekonata.

Por provizi pli da nutraĵo oni transportis al Ailsa Craig kuniklojn kaj kaprojn, kiuj post iom da tempo iĝis sovaĝaj. En la 19a jarcento lordo Ailsa malsaĝe enkondukis tien kiel eksperimenton ankaŭ melojn kaj procionojn. La lastaj ne estas kutimaj en Skotlando, kaj ili iom post iom malaperis.

Kvankam la grundo de Ailsa Craig estas sala, humida kaj ofte malvarma, diversaj specioj de plantoj kreskas sur la insulo: ekzemple sovaĝa hiacinto, liknido, sileno kaj koleario somere kaj eriko, filiko kaj urtiko aŭtune. Grandaj arboj ne troviĝas tie, sed estas kelkaj malaltaj sambukoj kaj unu aŭ du etaj poploj sur la pado al la supro, nomita „Vojo de la Gaelo”.

La plimulto de la malnovaj loknomoj estas gaelaj, sed kelkaj estas anglaj aŭ skotaj. La signifoj de la antikvaj nomoj ne estas tute klaraj. Irlanda influo konstateblas.

Ĉiuj, kiuj ŝatas esplori malgrandajn insulojn kaj deziras viziti la insulon Ailsa Craig, povas somere partopreni ekskursojn per ŝipeto el la skota ĉemara urbeto Girvan aŭ lui boatojn ĉe ties haveno. Kompreneble la ebleco veturi al la insulo dependas de la markondiĉoj. Homoj, kiuj ne ŝatas aŭ ne kapablas grimpi, devas eviti la plej krutajn partojn de la insulo, kiuj povas esti tre danĝeraj, precipe se oni suferas je kapturniĝo. Ĝi ne taŭgas ankaŭ por tre maljunaj, lamaj aŭ handikapitaj personoj. Ĉiuj vizitantoj certe ĝuos la ekskurson.

Garbhan MACAOIDH

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

LITOVIO

Kondukistoj bonkondutaj

La estraro de la litova ĉefurbo Vilnius opinias, ke litovaj taksiistoj ne estas sufiĉe ĝentilaj, kaj iniciatis kampanjon por ilin bonkondutigi. Post 35-hora instruado taksi-ŝoforoj devos trapasi ekzamenojn kaj pruvi, ke ili perfekte orientiĝas en la urbo, bonege scias la trafikregulojn kaj scipovas interkompreniĝi kun klientoj en la angla kaj germana lingvoj. Psikologoj instruis, kiel solvi kverelojn kun klientoj.

Eĉ dum varmegaj someraj tagoj ŝoforoj ne povos porti somerĉemizojn, mallongajn pantalonojn aŭ sportkostumojn. Iliaj aŭtomobiloj devos esti senriproĉe puraj, kaj ŝoforo devos ne disaŭdigi muzikon, se ĝi ne plaĉas al la kliento. „Eksterlandaj gastoj kaj turistoj atentas antaŭ ĉio la laborkulturon de taksistoj”, rimarkis reprezentanto de la urba estraro, kaj aldonis, ke britaj turismaj kompanioj pasintjare plendis pro manko de fremdlingvaj scioj inter la litovaj taksiistoj.

En Vilnius funkcias 68 taksio-kompanioj: taksioj tamen nur malfacile troveblas. La direktoroj de la kompanioj dubas, ĉu la iniciato, kiu multe kostos al ili, estos fruktodona. Ili opinias, ke nur kiam ekestos granda konkurenco inter taksiistoj, necesos tia trejnado.

LAST

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Kial fieri pri iu patrujo kaj ne pri alia?

Nuntempe okazas en ĉiuj ekskomunismaj landoj ekskomunikadoj de la iama (socialisma/komunisma) sistemo. Neniu rajtas laŭdi ion ajn en la iama doktrino. Tuj oni proklamos vin malamiko de la nura valora nuna kapitalisma liberalismo aŭ nostalgiulo pri la malsukcesinta senvalora sistemo.

Ni, kiuj naskiĝis en tiaj ŝtatoj kaj vivis en ili dum longaj periodoj, eble dum granda parto de nia vivo, devus honti pri tiu nia vivotempo. Mi persone (kaj mi konas multajn tiajn) neniam sentis esencan kaŭzon honti pri la iama sistemo. En Jugoslavio mi povis ekde 1963 kiam ajn foriri el la lando, se ne plaĉis al mi vivi en ĝi. Estis aferoj, kiujn mi ne ŝatis, ĉefe la dogmismon de la oficiala ideologio, laŭ kiu pravis nur ĝi.

Tamen pro multaj aspektoj de la iama sistemo mi estis fiera vivi en Jugoslavio kaj esti jugoslavo. Mi sincere kredis pozitiva tiujn aspektojn de la sistemo, kiuj (devige) efektivigis multajn sociajn pozitivaĵojn por la plej malriĉaj tavoloj, kiel la deviga ŝtata elementa lernejo, senpagaj mezaj lernejoj kaj universitatoj, egalrajteco de virinoj kun viroj rilate al laboro kaj politika valoro, eblo labori por (preskaŭ) ĉiuj, egalrajteco de popoloj kaj minoritatoj (eblo lerni kaj studi en ĉiuj iom pli grandaj lingvoj), ktp. Ankaŭ la federacia sistemo, en kiu la unuopaj respublikoj havis tre grandan sendependecon, plaĉis al mi. Sed antaŭ ĉio mi fieris pri la principo de internaciismo, kiun oficiale proklamis la ŝtato kaj la principo de senengaĝiteco. Krome mi fieris pri la sendependa politiko de Tito, kiu rezistis al Stalin kaj decidis gvidi la landon sendepende de la grandaj potencoj Sovetio kaj Usono.

Kapablo kaj kuraĝo

Kaj nun, kiam mi tute ne fieras pri la nekonsekvencaj kaj hipokritaj politikoj, kiujn aplikas la politikistoj en miaj nunaj patrolandoj, mi demandas min, kio estas fakte la kaŭzoj, pro kiuj civitano fieras pri sia patrolando. Oni fieras antaŭ ĉio pro la moralo de siaj politikistoj. Kaj morala estas tiu politikisto aŭ politika linio, kiu estas konsekvenca kaj defendas siajn principojn en danĝeraj cirkonstancoj; politiko, en kiu la politikistoj devas montri ne nur kapablon sed ankaŭ kuraĝon, defendante principojn proklamitajn.

Ke Tito kaj lia reĝimo – kvankam certagrade nedemokrata – kuraĝe defendis la sendependecon de siaj principoj kaj kontraŭstaris per neengaĝita movado la politikajn gigantojn de ambaŭ blokoj, estis afero, pro kiu ne nur fieris ni en Jugoslavio, sed ankaŭ homoj en minimume cento da landoj de la mondo (montris tion ankaŭ la fakto, ke ĉe lia entombigo ĉeestis ŝtatprezidantoj kaj registarprezidantoj de pli ol 100 ŝtatoj). Tio, ke li ne subiĝis al ĉiaspecaj premoj de la fortuloj, elvokis fieron en ni.

Libereco kaj sendependeco

La kontraŭuloj de tia rezonado pravas en tio, ke bedaŭrinde eblas kredigi al popoloj, ke diktatoro estas defendanto de ilia libereco kaj sendependeco. Tion ja montris multaj negativaj ekzemploj. Hitler, Stalin, Pol Pot, Mussolini kaj Milošević estas nur kelkaj plej negativaj inter ili. Tiu rezonado havas ankaŭ alian negativan aspekton: defendante sian liberecon kaj principojn, oni ofte kaŭzas certagradan enfermitecon de tiuŝtata ekonomio kaj malriĉon (vidu la ekzemplon de Kubo).

Sed la senprincipa politiko, laŭ kiu fojfoje oni subtenas internaciajn instituciojn, kia la Internacia Tribunalo kontraŭ Militkrimoj (aŭspiciata de Unuiĝintaj Nacioj), kaj poste la ideon, ke Usono ne submetiĝos al tiu tribunalo, ne evoluigas ĉe mi la senton de fiero pri mia patrujo. Kaj tiaj ekzemploj ĉiam pli multiĝas. Unuflanke ni subtenas la ekologiajn principojn de la terglobo kaj edukas infanojn atente zorgi pri naturaj rimedoj; aliflanke ni aliĝas al Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo, kies ekzisto ne plu pravigeblas post la falo de la berlina muro kaj kies daŭra armilamasigado kontribuas al ĉiuspecaj ekologiaj malpuriĝoj.

Ŝtato kaj religio

Unuflanke ni parolas pri rajto de ĉiu popolo havi sian sendependecon kaj principo, laŭ kiu ne eblas ŝanĝi ŝtatlimojn sen interkonsento de ĉiuj envolvitaj partioj – aliflanke oni pro interesoj de difinitaj mondaj potenculoj ne kontraŭstaras ŝtatan terorismon en Levanto. Unuflanke oni parolas pri principo de apartiĝo de ŝtato disde religio – aliflanke oni enkondukas nur unureligian (nun ankoraŭ nur en Kroatio) religian edukon. La politikistoj en miaj nunaj patrujoj havas nur unu intereson – amasigi monon, senkonsidere ĉu por atingi tiun intereson oni devas neglekti kiun ajn humanisman aŭ internacie interkonsentitan principon.

Neniu el la nunaj demokratiaj partioj en Kroatio aŭ Slovenio pretas kuraĝe batali por humanismaj aŭ eĉ por la propre deklaritaj principoj. Ĉu mi estu fiera pri tiaj patrujoj?

Zlatko TIŠLJAR

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

FRANCIO

Sindikato sendependa

Nuntempe, dum fermiĝas laborejoj kaj kreskas senlaboreco, francaj amasinformiloj malvolonte pritraktas la socialan batalon. Pro tio oni ne multe aŭdis pri la sindikataj kongresoj okazintaj komence de februaro, inkl. de tiu de la Konfederacio Ĝenerala de Laboro (CGT-FO).

En 1947 Forto Laborista (FO) disiĝis de la Konfederacio Ĝenerala de Laboro (CGT) – taksante ĝin tro komunisma – por krei CGT-FO. Tiu ĉi nova konfederacio deziris esti sendependa de politikaj partioj. Fakte CGT-FO partoprenas nur sindikatajn manifestaciojn. Rezulte, kelkaj francoj ĝin kritikis, kiam la unuan de majo 2002 ĝi logike rifuzis defili kun maldekstraj partioj kontraŭ la ekstremdekstrulo Jean-Marie Le Pen. La maldekstraj partioj tiam varbis por la prezidanto Jacques Chirac [ĵak ŝirák], kies socialan regresan politikon oni hodiaŭ konstatas: en printempo 2003 tiu ĉi politiko kondukis al strikoj.

Registaroj

En kelkaj eŭropaj landoj oni kutimas vidi sindikatojn kiel sekciojn de politikaj partioj. Kelkaj britaj sindikatoj, ekzemple, formas sekciojn de la Laborista Partio; en Germanio ili fariĝas sekcioj de Socialdemokrata Partio (SPD). Tiel ili estas ligataj al la nunaj registaroj de la koncernaj landoj.

Kontraŭe, en Francio CGT-FO membras en la sendependa Konfederacio de Liberaj Sindikatoj (kiel usonaj sindikatoj de AFL-CIO). Membroj povas esti – aŭ ne esti – maldekstruloj, dekstruloj, trockiistoj, anarki-sindikatistoj, ktp. Kontraste al sovetiaj sindikatoj, CGT-FO ĉiam malkonsentis esti kondukilo inter registaro kaj salajruloj: tial ĝi malaprobas la Konfederacion Eŭropan de Sindikatoj, kiun ĝi taksas nura peranto inter Eŭropa Unio kaj eŭropaj salajruloj.

Dum la kongreso la socialisto Marc Blondel, 65-jara, kaj ĝenerala sekretario de CGT-FO dum 25 jaroj, anoncis sian emeritiĝon. Jean-Claude Mailly, 51-jara, elektiĝis nova ĝenerala sekretario.

Daniel HOUGUET

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

SANO

Statistikoj malsanaj

Pli sanas litovoj ol la civitanoj de Eŭropa Unio (EU), almenaŭ rilate longdaŭrajn malsanojn. Esploroj publikigitaj en 2003 montras, ke en Litovio longe malsanas ĉiu 13a loĝanto kaj en EU ĉiu 6a inter 16 kaj 64 jaroj. Longdaŭra malsano difiniĝas kiel medicina problemo, kiu ĝenas normalajn laboron kaj vivstilon dum minimume ses monatoj.

En EU longdaŭraj malsanoj afliktas precipe finnojn kaj britojn, respektive 32 % kaj 27 % de la loĝantaro. Plej sanaj estas italoj kaj hispanoj (respektive 6,6 % kaj 8,7 %). Ĉie tamen pli malsanas aĝaj, solecaj kaj malmulte klerigitaj homoj. En Litovio, ekzemple, plej malsanas gevidvoj kaj divorcintaj personoj.

La litovaj gejunuloj estas inter la plej sanaj en Eŭropo. Longdaŭra malsaneco afliktas nur 1,9 % de la gejunuloj (inter 16- kaj 24-jaraj). En tiu aĝogrupo litovojn superas nur hungaroj (1,2 %), slovakoj (1,4 %) kaj maltanoj (1,7 %). Pli malbona sansituacio tamen regas inter la junularo de Finnlando (17,3 %), Britio (16 %), Nederlando (15,6 %) kaj Francio (12 %).

LAST

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

KONGO (D.R.)

Naciaj herooj

La prezidanto de la Demokratia Respubliko Kongo (DRK), Joseph [ĵozéf] Kabila, proklamis Patrice Lumumba, la unuan ĉefministron de DRK (1960), kaj Laurent Desiré [lorá deziré] Kabila, la trian ŝtatprezidanton (1997-2001), naciaj herooj.

Lumumba luktis, ĝis oni murdis lin, kontraŭ belgaj koloniistoj por sendependigi sian landon. Li argumentis, ke konganoj protektu sian riĉecon. Nun sur la plej grava strato en Kinŝaso, ĉefurbo de DRK, staras Lumumba-monumento. Laurent Desiré Kabila luktis kontraŭ la diktaturo de la iama prezidanto Mobutu kaj lin faligis en 1997. Ankaŭ li estis murdita en 2001, montrinte sin defendanto de la nacio dum la milito kontraŭ Ruando, Ugando kaj Burundo. Staras nun Kabila-monumento en la centro de Kinŝaso.

Notindas, ke Lumumba fidis internaciajn organizaĵojn – ekzemple Unuiĝintajn Naciojn – sed internacie oni taksis lin komunisto. Kabila, aliflanke, ne fidis organizaĵojn tiajn, sed kunlaboris internacie por faligi la reĝimon de Mobutu.

Serge ZANDANDU NTOMONO ZOLA

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

KONGO

Sud-suda kunlaboro

Kiam Laurent Desiré [lorá deziré] Kabila iĝis prezidanto de la Demokratia Respubliko Kongo, li komencis ekonomian politikon de sud-suda kunlaboro kun la landoj de Afriko kaj de la cetera Tria Mondo. En tiu kadro, li kunlaboris kun la landoj de suda Afriko, precipe kun tiuj, kiuj helpis lin dum lia milito kontraŭ la registaroj de Ruando, Burundo kaj Ugando. La kunlaboro rilatis al armeaj kaj minejaj aferoj. Kun Zimbabvo li subskribis interkonsentojn por la ekspluato de minejoj en Katanga kaj Kasai, la plej riĉaj kongaj provincoj. La opozicianoj denuncis tiujn interkonsentojn.

Inter la kialoj de la morto de Laurent Desiré Kabila estis lia malrespekto de la ekonomiaj interkonsentoj faritaj kun la okcidentaj komercistoj dum sia milito por forigi prezidanton Mobutu. Tiuj interkonsentoj ne profitigis la konganojn, kaj laŭ Kabila la kongaj riĉecoj estu por la konganoj, ne por la okcidentanoj.

Ankaŭ la registaro de lia filo kaj postveninto, Joseph [ĵozéf] Kabila, antaŭvidis regionan kunlaboron, sed precipe kun Sud-Afriko. Je la 13a kaj la 14a de januaro 2004, la sud-afrika prezidanto Thabo Mbeki gastis en Kongo por negoci interkonsentojn pri la ekspluato de minejoj kaj de elektra kurento de la digo de Inga, la plej grava en Afriko. Sud-Afriko ankaŭ deziras modernigi la flughavenon de Kinŝaso, la konga ĉefurbo.

Laŭ politikaj observantoj, tiu kunlaboro ne estas malsama de tiu kun la okcidentaj landoj, ĉar ankaŭ ĝi ne konsideras la realajn problemojn, kiuj mordetas la kongan socion.

Kiam, en 1998, Laurent Desiré Kabila sendis anojn de sia registaro al Bruselo, ĉefurbo de Belgio kaj de Eŭropa Unio, por defendi sian trijaran planon por la konstruo de vojoj, plej grava problemo de Kongo, por kiu estis bezonataj tri miliardoj da usonaj dolaroj, li ne ricevis helpon. Male, la okcidentaj landoj post kelkaj monatoj alportis militon. Dum tiu milito, oni rimarkis la ĉeeston de sud-afrikaj armiloj ĉe la kongaj malamikoj. Kial nun Sud-Afriko iĝas la privilegia partnero en la sud-suda kunlaboro? Iuj observantoj pensas, ke Sud-Afriko servas nur la interesojn de Usono kaj Britio, kaj tiuj ekonomiaj interkonsentoj ne ekzistas inter Kongo kaj Sud-Afriko sed inter tiuj okcidentaj landoj.

Serge-Benjamin ZANDANDU

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

IRLANDO

Naturamantoj nedezirataj

Dum la lastaj jaroj la laboruloj en la turisma branĉo de Irlando devis alfronti gravajn obstaklojn kaj problemojn. Pro pluraj kialoj inter ili estas malkontentiga transportsistemo, forta eŭro kaj prezaltiĝo de ĉiuj varoj. Do evidentiĝas, ke Irlando ne povas konkurenci kun landoj, kies klimataj kaj ceteraj kondiĉoj estas konsiderataj kiel pli allogaj.

La turismon en la lando aldone malhelpas la ĉiam pli malfaciliĝanta aliro de turistoj al la kamparo, montoj kaj marbordo. Bienistoj kaj bienposedantoj malpermesas, ke piedirantoj, birdobservantoj, montgrimpantoj, naturfotografistoj kaj entuziasmuloj pri arkeologio, botaniko ktp eniru iliajn bienojn. Ĉar nur unu procento de la irlanda teritorio estas malfermita al la publiko, tio signifas, ke oni apenaŭ povas surloke esplori kelkajn el la plej belaj partoj de Irlando, krom observante ilin el ŝoseoj.

Iu bienisto en okcidenta Irlando (kromnomata „La Virbovo”) ĵus estis arestita pro la fakto, ke laŭ polica raporto li insultis kaj minacis piedirantojn, kiujn li renkontis sur sia farmbieno. Asocio de irlandaj bienistoj forte indignis pro la aresto kaj postulis, ke li estu tuj liberigita.

Tamen ne nur bienistoj kaj proprietuloj kulpas pri tiu malkontentiga situacio. Tro ofte anoj de la publiko senpermese eniras la proprieton de aliuloj, kaj se okazas akcidento al iu piediranto, li aŭ ŝi emas postuli en la juĝejo monkompenson de la terposedanto. Tio povus kaŭzi grandan elspezon al la bienposedanto, kiu verŝajne tute ne respondecas pri la damaĝo.

Plie, bienistoj plendas, ke piedirantoj ofte ne refermas kradpordojn de bariloj kaj do, nevole ellasas la brutaron. Bedaŭrinde, eĉ bone organizitaj asocioj de naturmigrantoj, kiuj respektas la rajtojn de la bienistoj kaj la „regulojn” de kamparo, nun estas en grava embaraso.

Sekve, ne nur irlandaj naturamantoj, sed ankaŭ eksterlandaj turistoj nun hezitas viziti la irlandan kamparon. Plia faktoro, kiu kontribuas al la malfavora situacio tiurilate estas la astronomie altaj asekurkostoj. Nur interveno de la registaro per novaj leĝoj povas solvi la problemojn kaj igi Irlandon denove alloga por turistoj, ĉar ĝi tion vere meritas.

Garbhan MACAOIDH

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

LITOVIO

Havi ĉimpanzon hejme

Se pri la kuranta jaro de la simio (laŭ la ĉina kalendaro) oni povus juĝi je la besto mem, la familio de cirkaj artistoj Agne kaj Mykolas Zobovas el la litova urbo Kaunas certe povus multon antaŭvidi, ĉar ili ja havas hejme ĉimpanzon.

La familio asertas, ke la jaro ne estos enuiga, sed ŝanĝiĝema kiel la humoro de simio. Ĝi ja estas emocie malstabila besto, timema, ektremas pro ĉiu neatendita movo, sono, ekbruo.

La ĉimpanzino Regina aperis en la hejmo de Agne kaj Mykolas antaŭ naŭ jaroj. Edzo Mykolas diras, ke ekde tiam, kiam li unuafoje en la cirko de Moskvo vidis simio-spektaklon, li ekrevis pri la aĉeto de propra. Veturante per sia aŭto en Kaunas, li subite ekvidis promenantan viron kun eta ĉimpanzino. Li tuj haltis por petegi la viron vendi la beston, sed la nekonato malkonsentis. Tamen kelkajn monatojn poste ĉi-lasta telefonis al Mykolas kaj informis lin, ke li ŝanĝis sian decidon kaj pretas vendi la ĉimpanzinon.

Do, la revo de Mykolas realiĝis. Tamen la nova membro de familio komence malsanis je pneŭmonio. Estis ja vintro kaj la klimato de Litovio evidentiĝis tro kruda por veninto el Kamerunio. Longe kaj pacience la geedzoj flegis la ĉimpanzinon, ĝis ĝi definitive resaniĝis kaj poste dum duonjaro ili zorgeme protektis ĝin kontraŭ trablovoj, bruoj, streĉoj.

La resaniĝinta simio tuj fariĝis unu el la ĉefaj artistoj de la besta cirko, kiun Mykolas kaj Agne profesie gvidas. Ĝi faras ĉion, pri kio oni petas ĝin – ne nur sur scenejo antaŭ miloj da scivolaj spektantoj, sed ankaŭ hejme.

La ĉimpanzino volonte ludas kun ambaŭ etaj infanoj de la familio. Tamen ne ĉiam komprenas, kiujn agojn la eta knabo povus toleri kaj kio dolorigas lin. La ĉimpanzino scipovas elmontri ĉiujn siajn dezirojn: manĝi, trinki, uzi necesejon. Regina ĉiam manĝas ĉe la tablo kune kun la familianoj kaj havas sian propran teleron. Ĝi manĝas ĉiujn manĝaĵojn de la familianoj, sed aparte preferas freŝajn kaj sekigitajn fruktojn. La „familiano” scipovas ankaŭ enŝalti televidilon aŭ enŝovi vidbendon en la aparaton. La posedantoj postulas, ke ĝi regule brosu siajn dentojn post abunda manĝado. Regina faras tion, sed tro uzas dentopaston.

Mykolas asertas, ke Regina ne bezonis specialajn lecionojn. Ĝi komprenas ĉion. Ja estas konate, ke la intelekto de simio egalas al tiu de dekdujara infano. Malgraŭ tio la familio ne kuraĝas lasi la ĉimpanzinon sola kun siaj du infanoj, ĉar ja ne ĉiam eblas prognozi ĝiajn agojn.

Unufoje Mykolas petis, ke la ĉimpanzino kisu lin. Ĝi faris tion, sed subite ekaŭdis iun strangan bruon kaj tuj mordis la fingron de sia posedanto. La cirka „artistino” fojfoje ektremas pro la sonoj, kiujn ĝi ekaŭdas dum cirkaj spektakloj. Ĝi ege timas maron, eble pro la en ĝi vivantaj krokodiloj – ĝiaj malamikoj.

Komplikaj situacioj

Regina havas sian amatan familianon, kiun ĝi pleje obeas. En la familio Zobovas tiu persono estas Mykolas. La ĉimpanzino forte defendas lin kontraŭ eventualaj atakoj. Ekzemple, dum iu televida programo alproksimiĝis la gvidisto kaj volis ion demandi. Tiam Regina koleriĝis kaj tuj mordis lian fingron. Tre komplika situacio estiĝas, se polico haltigas la familian aŭtomobilon. Tiuokaze la policisto ne povas trankvile alproksimiĝi al la aŭto, ĉar tiam Regina furiozas, eĉ batas la glacojn. Do la edzino devas eliri kaj proksimiĝi al la policisto.

La familio alfrontis alian delikatan problemon. Regina en Litovio estas ofta virina nomo. Do, kutime okazas, ke virinoj kun tiu nomo tuj koleriĝas, kiam ili ekscias, ke la besto samnomas. Tamen la besto jam havis tiun nomon, kiam ĝi venis al Litovio.

Kaj jen aperis plia problemo, kiu lastatempe kaŭzis oftan foreston de Regina je la cirkaj spektakloj. La ĉimpanzino – 45 kg peza kaj 120 cm alta – estas dekjara. Tio signifas jam matura kaj preta por la amormomento. Sen virĉimpanzo Regina sentas sin ege nervoza, malgaja, kaprica. Mykolas kaj Agne jam trafosis la reton, serĉante partneron por Regina, tamen sensukcese. Virĉimpanzoj ja vivas en Estonio, sed jam estas maljunaj. Oni trovis virĉimpanzon en la proksima rusa enklavo Kaliningrado, tamen ĝiaj posedantoj ne konsentis, ke la „junedzino” venu el Litovio.

Familio Zobovas loĝas en blokdomo. Komence ili provis, ke la ĉimpanzino loĝu ĉe ili. Sed la besto estis tiom brua kaj laŭta, ke la najbaroj ne toleris la simion kaj postulis, ke ĝi translokiĝu. Nun la familio konstruigas propran domon kun planita propra ĉambro por la dekjarulino Regina. La cirkaj artistoj revas pri la momento, kiam la domo estos finkonstruita kaj en kiu la amata besto kunloĝos.

Laimius STRAŽNICKAS

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Satiro pri erareto

Finleginte la recenzon de Stefan MacGill pri La postdomo (MONATO 2004/3 p. 25), mi tuj kuris al la stoko de la koncerna libro por trovi vinktitan ekzempleron. Sensukcese. Tra miaj manoj pasis centoj da ekzempleroj de La postdomo, sed eĉ ne unu estas vinktita. Ĉu la recenzinto ricevis ekzempleron de pirata eldono? Se jes, la eldoninto deklaras publike, ke ĝi aperis en la eksterdomo.

Ionel ONET
Usono

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ĉu landnomoj laŭ lingvonormoj?

Boris Kolker prave skribis (MONATO 2004/3, paĝo 7), ke „MONATO ludas lingvonormigan rolon en la viva lingvouzado”. Tamen en tiu sama numero la lingvonormoj de MONATO mem estis iom malatentataj. Sur paĝo 13 mi legas la landnomon „Luksemburgio”, kaj sur paĝo 14 la nomon „Meksikio”, kvankam laŭ la MONATO-konvencioj devus esti respektive „Luksemburgo” (tiel sur paĝo 4) kaj „Meksiko”. Mi pensas, ke mi vidis similajn deflankiĝojn de la MONATO-konvencioj en iuj el la pasintaj numeroj. Aŭ ĉu oni intertempe ŝanĝis tiujn konvenciojn?

Bertil WENNERGREN
Svedio

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

HISPANIO

Kronologio de kanajla mistifikado

Gajni tempon. Tiu celo sendube obsedis la hispanan registaron post la brutalaj atencoj en Madrido en la mateno de la 11a de marto. Tri tagojn antaŭ parlamentaj balotoj, se la publika opinio ekscius, ke la atencojn kaŭzis islamismaj radikaluloj, ĝi antaŭvideble punus la Popolan Partion (PP) en la registaro pro ties neŝanceleble firma subteno al la invado de Irako. Male, se ĝi kredus, ke malantaŭ la masakro estas la eŭska sendependisma organizaĵo ETA, tio kredeble vekus ondon de solidareco avantaĝa al la registara partio.

Je la 07:37 la unua el 13 tornistroj-bomboj distribuitaj en kvar trajnoj de la sama periferia linio eksplodas en la madrida stacio Atocha. Neniu antaŭanoncis la atencon. Je la 11a la polico esploras suspektindan kamioneton. Per la plato la polico ekscias, ke ĝi estis ŝtelita en la kvartalo Tetuán [tetŭán], kie loĝas multaj magrebanoj. Post kontrolo, ke ne estas eksplodiloj en la interno, la polico trovas poŝtelefonon, sep detonaciigilojn, kelkajn vestaĵojn kaj kasedon en la kasedilo. La kasedo surhavas arabajn literojn.

Iom antaŭe Arnaldo Otegi, proparolanto de Euskal Herritarrok, konsiderata kiel politika branĉo de ETA, kondamnas la atencon, neas la respondecon de ETA kaj suspektas „arabajn rezistantojn”. Se ETA kulpus, por la unua fojo ĝia politika branĉo kondamnus ĝian faron.

Tagmeze la ministro pri internaj aferoj Ángel Acebes [anĥel asebes] kunvenas kun la kontraŭterorismaj respondeculoj. Ekzistas duboj. ETA planis atencon, sed la metodoj ne kongruas: la manko de antaŭa averto, la speco de uzitaj eksplodiloj, la kvanto de bomboj ... Oni rimarkas, ke ekzakte pasis du jaroj kaj duono post la atencoj en Usono. Acebes ne volas aŭskulti tiujn sedojn. Ekde tiu kunsido altranguloj de la polico kaŝe informos la Socialisman Partion (PSOE) kaj opoziciajn komunikilojn.

Misinformado

Antonio Franco [antonjo franko], direktoro de la ĉefa barcelona ĵurnalo El Periódico [perjódiko], estas intervjuita de la ŝtata radiostacio kaj esprimas dubojn en la redakcio pri la aŭtoroj de la masakro. Tuj poste prezidanto José María Aznar [ĥosé maria asnár] telefonas al li por certigi, ke la registaro havas neniun dubon pri la respondeco de ETA. Aznar telefonas fakte al ĉiuj elstaraj hispanaj ĵurnaloj kaj ankaŭ al kelkaj eksterlandaj. Rezulte de tio El Periódico, same kiel la madrida El País, ŝanĝas la antaŭviditan ĉeftitolon de sia speciala posttagmeza eldono kaj asertas, ke ETA kulpas.

Je la 13a ministro Acebes prezentiĝas antaŭ la amaskomunikiloj kaj informas, ke „sen grajno da dubo” ETA kulpas, kaj taksas „kanajloj” ĉiujn asertantajn, ke eble estas alimaniere. Unu horon poste Aznar aperas en la televido kaj, ne menciante ETA-n, nekonfuzeble celas ĝin. Li alvokas la civitanaron al manifestacio dum la sekva tago sub la devizo „Kun la viktimoj, kun la konstitucio, por la malvenko de terorismo”. La radikala defendo de la netuŝebleco de la hispana konstitucio fariĝis lastatempe unu el la ĉefideoj de PP en ties batalo kontraŭ eŭskismaj kaj katalunismaj partioj.

Kontraŭstaro de Rusio

Antaŭ la 16a fakuloj raportas, ke la trovita kasedo enhavas koranajn legaĵojn. Je la 17a kaj duono, la ministrino pri eksteraj rilatoj Ana Palacio [palasjo] telegrame ordonas al siaj ambasadoroj, ke ili „profitu ĉiujn eblajn okazojn por konfirmi la aŭtorecon de ETA”. Hispanio premas la Sekurecan Konsilion de Unuiĝintaj Nacioj, ĝis ĝi sukcesas, ke la rezolucio pri la matenaj atencoj menciu ETA-n, malgraŭ la forta kontraŭstaro de i.a. Rusio.

La sekurecaj servoj de la ĉefaj eŭropaj landoj petegas de la unua momento konkretajn informojn pri la atencoj, por scii, ĉu eble temas pri Alkaido, kaj tiel rapide mobilizi sin kontraŭ aliaj eventualaj atencoj ligitaj al tiuj en Madrido. La registaro silentas kaj fine transdonas informojn, kiuj parte estas falsaj, laŭ postaj protestoj de la germana ministrejo pri internaj aferoj: la hispana registaro asertas, ke la eksplodiloj estas tiuj kutime uzataj de ETA.

Inter la 18a kaj la 19a ekzistas fortaj premoj de la policestroj, por ke oni diskonigu la konatajn informojn. Ankaŭ PSOE minacas malkaŝi ilin, se la registaro ne faras tion. Aznar retelefonas al la direktoroj de la ĉefaj amaskomunikiloj, informante pri la malkovroj, kiuj pensigas pri islamismaj teroristoj, sed plu asertas, ke la ĉefa suspektato estas ETA.

Maskitaj homoj

Samtempe ministro Acebes aperas antaŭ la amaskomunikiloj kun la sama mesaĝo. En la teleĵurnalo de la ŝtata televido oni intervjuas homon, kun kaŝita vizaĝo, kiu asertas, ke li vidis maskitajn homojn eliri el kamioneto kaj lasi tornistrojn en trajno. „Kiel la ETA-anoj, kiam ili legas komunikaĵon?” demandas la ĵurnalisto. „Laŭ tiu ĉi stilo”, respondas la informanto.

Je la 21:30 la novaĵ-agentejoj informas, ke Alkaido diskonigis, ke ĝi respondecas pri la madridaj atencoj, per letero sendita al la londona arab-lingva ĵurnalo Al-Quds Al-Arabi. La hispana registaro neas ĉian verŝajnecon de tiu agnosko.

Nokte inter la trajn-restaĵoj la polico trovas tornistron kun neeksplodinta bombo kaj poŝtelefono en la araba. Vendrede, je la 11a, Aznar reaperas insistante, ke ETA estas la ĉefa suspektato. La insistemo de la registaro kulpigi ETA-n incitas la policon, kiu pli kaj pli konscias, ke ĝi estos uzata kiel propeka kapro kaj ke oni akuzos ĝin fuŝe esplori. Ĝi subtile likigas al la amaskomunikiloj, ke la trovita eksplodilo neniam estis uzita de ETA kaj ke la poŝtelefonoj trovitaj en la kamioneto kaj la tornistro pensigas, ke la teroristoj estas arabaj.

Je la 18a ETA asertas, ke ĝi havas „neniun respondecon” pri la atencoj. Telefoninto nome de ETA al la eŭska televido petas, ke oni komparu lian voĉon kun antaŭa komuniko en februaro. En la antaŭa okazo, kiam ETA anoncis pafĉesigon en Katalunio, PP taksis ĝin plene kredebla kaj krizigis la freŝbakitan katalunan registaron tiagrade, ke ĝia ĉefministro, sendependisto Carod-Rovira [karót rovira], devis demisii. Ĉi-foje ministro Acebes, tuj poste aperinta antaŭ la ĵurnalistoj, neas ajnan verŝajnon.

Kiu kaj kial?

Je la 20a okazas en la tuta lando amasaj manifestacioj kontraŭ la milito. Meze de impresa silento, oni ekaŭdas la unuajn laŭtajn demandojn: „Kiu kaj kial?” Manifestaciantoj klare celas la registaron: „Murdintoj, murdintoj!” oni krias. Sabate, la tagon antaŭ la balotoj, estas pripensotago: ne eblas politike propagandi en tiu tago kaj manifestacioj estas malpermesataj.

Tamen en kelkaj ĵurnaloj aperas opini-artikoloj de korifeoj de PP. La registaro staras tute defendeme, atendante la pason de la horoj. Je la 13:30 la ministro-proparolanto de la registaro Eduardo Zaplana [eduardo saplana] plu aplombe asertas, ke „ĉio pensigas” pri ETA. Ministro Acebes aperas unu horon poste, informas pri nenio nova kaj substrekas, ke „prestiĝa itala ĵurnalo”, nome Corriere della Sera, lanĉis la surprizegan hipotezon, ke la atencoj povus esti komuna komploto de ETA kaj Alkaido.

Je la 16a polico arestas tri marokajn kaj du baratajn civitanojn en rilato kun la atencoj. Tio signifas, ke pli-malpli je la sama horo, kiam la ministro ankoraŭ mistifikis pri ETA, la polico petis de juĝisto la devigajn arest-ordonojn. Tamen nek Acebes nek alia reprezentanto de la registaro aperas antaŭ la amaskomunikiloj por konfirmi la arestojn ĝis la 20a.

Samtempe la polico ricevas vidbendon, kie laŭdira proparolanto de Alkaido atribuas al ĝi la atencojn. Je tiu horo miloj da homoj renkontiĝas en dekoj da urboj en la tuta ŝtato antaŭ la sidejoj de PP kaj krias kontraŭ la manipulado de la informoj fare de la registaro kaj kontraŭ ties respondeco pri la atencoj pro la senkompromise porusona politiko en Irako.

Dume la unua programo de la hispana televido, tuj post la vesperaj novaĵoj, elsendas filmon pri murdo fare de ETA.

Hektor ALOS I FONT

Kiu mortis en Madrido?

Devenlando mortintoj
Hispanio 140
Rumanio 15
Ekvadoro 5
Bulgario 4
Pollando 4
Peruo 4
Maroko 3
Kolombio 2
Ukrainio 2
Francio 1
Brazilo 1
Ĉilio 1
Kubo 1
Honduro 1
Gvineo-Bisaŭo 1
Ne identigitaj (ĝis la 24a de marto) 5
Entute 190

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

La monstro denove inter ni

Eŭropa Unio (EU) estu „Eŭropo de paco, de toleremo kaj de respekto de la homaj rajtoj”, substrekis la prezidanto de la Eŭropa Komisiono Romano Prodi en inaŭgura parolado dum antisemitismo-seminario okazinta en februaro. Partoprenis gvidaj reprezentantoj de judaj komunumoj el Eŭropo, Usono kaj Israelo kaj de la EU-institucioj.

Kaj EU kaj ĝiaj membroŝtatoj traktu antisemitismon: „Ni volas konkretajn rezultojn”, deklaris Prodi. Li postulis ke la eŭropaj registaroj pli severe poziciiĝu kontraŭ rasismo kaj maltoleremo, kaj li fermis sian paroladon dirante ke „por antisemitismo ne estas loko en Unio de diverseco”.

Kreskantaj antisemitismaj atakoj kaj eŭrop-unia enketo, en kiu Israelo plej ofte menciiĝis kiel ebla minaco de la mondpaco, igis la Eŭropan Komisionon, kun la Eŭropa Juda Kongreso (EJK) kaj la Kongreso de Eŭropaj Rabenoj, starigi la seminarion en Bruselo. La seminario estis provizore malanoncita, post kiam komence de januaro la prezidantoj de la Juda Mondkongreso kaj de la Eŭropa Juda Kongreso akuzis la Komisionon pri akcelado de antisemitismo.

Elie Wiesel priplendis pliiĝantan malsekurecon kaj timon de judoj en Eŭropo: ĉiutage oni legas pri atakoj kontraŭ judoj, raportis la nobelpacpremiito. Cobi Benatoff, la prezidanto de EJK, alvokis al „milito kontraŭ la antisemitismo”, dirante, ke „antisemitismo kaj antaŭjuĝoj revenis, la monstro estas denove inter ni”.

Kulturo de dialogo

Joschka Fischer [joŝka fiŝer], la germana ministro pri eksterlandaj aferoj, diris: „Kiom longe lernejoj, sinagogoj kaj infanvartejoj estas en danĝero, tiom longe ekzistas la defio de antisemitismo.” Lia pledo por kulturo de dialogo rezultigis aparte multan aplaŭdon. Toleremo ne rajtas esti unuflanka, opiniis Fischer: „Toleremo devas rezisti kontraŭ maltoleremo.”

Pluraj judaj reprezentantoj priplendis la indiferentecon de iliaj eŭropaj kuncivitanoj kaj postulis de EU pli decide agadi kontraŭ antisemitismaj tendencoj. Esperojn ĉe la partoprenantoj nutras apud la realigo de leĝaj ordonoj unuavice pliigo de edukadaj klopodoj, plibonigata kontrolo de antisemitismo kaj rezolucio de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ antisemitismo.

Laŭ partoprenantoj, la seminario plenumis sian celon, nome atentigi pri nova antisemitismo kaj restarigi inter judaj organizaĵoj kaj Eŭropa Unio pli da konfido.

Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aprilo 2004

Amarega venko

Neniu antaŭvidis la venkon de la socialisma partio (PSOE) en la balotoj de la 14a de marto. Kredeble la buĉado tri tagojn antaŭe de 200 homoj en Madrido ŝanĝis la signon de la rezultoj.

Ĉiuj prognozoj vetis por venko de la reganta Popola Partio (PP), tamen rimarkinde la opini-sondadoj informis, ke plimulto malkonsentis pri la agado de prezidanto Aznar [asnár] kaj eĉ ekde fino de februaro plimulto esprimis sian deziron pri venko de la socialista kandidato. Tamen malpli ol 20 % fidis je tio: maldekstruloj reprezentis plimulton, sed, ne kredante pri sia venko, ne mobilizis sin.

Du aksoj konsistigis la politikan medolon de la dekstra registaro, reginta ekde 1996 kaj ĝuinta ekde 2000 absolutan plimulton en la parlamento. Unuflanke, rigora nov-liberalismo: ĝi privatigis la ĉefajn ŝtatajn entreprenojn – antaŭe levante siajn homojn al la estraj postenoj –, draste faciligis la maldungon de laboristoj kaj la disvastigon de portempaj laborkontraktoj, kaj strikte sekvis kontraŭdeficitan politikon, kiu grandigis la diferencojn de Hispanio kun la eŭrop-unia mezumo en socialaj servoj, i.a. sano kaj edukado.

Aliflanke, ĝi instigis forte naciisman politikon, kiu kreis senprecedencan institucian krizon en Eŭskio (MONATO 2002/8, 2003/4 kaj 2003/10), fortegan malkontenton en Katalunio – speciale kun ĝia decembre elektita maldekstra registaro – kaj eĉ gravegan konflikton kun Maroko pro la okupacio de la roko Lejla.

Tia politiko pli kaj pli proksimigis Aznar al la usona registaro de George W. Bush kaj, kontraŭe, distancigis lin de la motoroj de Eŭropa Unio, Francio kaj Germanio. Depost la akiro de absoluta plimulto en 2000, multobliĝis lia neflekseblo, tiel ke li sentis sin sufiĉe forta por subtenadi la usonan atakon al Irako, aŭ por bloki la eŭrop-unian konstitucion en decembro, tute sendepende de la forta kontraŭstaro de la publika opinio kaj de la ceteraj partioj en la parlamento.

Demokratia ribelo

Tiuj ĉi internaj kaj eksteraj politikoj ne ŝancelis la subtenon de PP dum la pasintjaraj balotoj, municipaj en majo (MONATO 2003/9), madridaj en marto kaj ree en oktobro, kaj kataluniaj en novembro. Kaj fakte tiel denove okazis en la ĉi-jaraj martaj: PP, malgraŭ la ĵusa masakro en Madrido kaj ĝia evidenta manipulado de la informoj, perdis nur 6 % de sia subteno (sed 28 % en Eŭskio kaj 19 % en Katalunio). PSOE, kontraŭe, sukcesis finfine voĉdonigi siajn subtenantojn ... kvankam danke al Alkaido kaj la mistifikoj de la registaro, kiuj ribeligis milojn da homoj en la antaŭbalota vespero. Rande de rekorda partopreno, PSOE atingis tri milionojn pli da voĉoj ol antaŭ kvar jaroj.

Malvenkis ankaŭ la aliancanoj de PP: la kanarianoj de Kanaria Koalicio (CC) kaj, ĉefe, la dekstraj katalunistoj de Konverĝo kaj Unuiĝo (CiU). Male sukcesis la plej aktivaj partioj kontraŭ PP, la Eŭska Nacia Partio (EAJ) kaj, plej signife, la katalunaj sendependistoj de Respublikisma Maldekstro de Katalunio (ERC), kiuj okobligis siajn reprezentantojn en la parlamento kaj fariĝis la kvara partio en la ŝtato. En Eŭskio, aparte substrekindas la tri deputitoj pasintaj de PP, kiu radikale kontraŭstaras interkonsenton kun la reganta EAJ, al la pli flekseblaj socialistoj. Surprize, la ekskomunistoj de Unuiĝinta Maldekstro (IU) perdis rimarkinde multan subtenon, krom en Katalunio, kie ili estas minora aliancano de la lokaj ekosocialistoj (ICV-EUiA). Tiun malkreskon eblas klarigi pro la deklaro de la socialisma kandidato, José Luis Rodríguez Zapatero [ĥosé lŭis rodriges sapatero], ke li akceptos prezidantiĝi, nur se li fariĝos la plej voĉdonita kandidato, kio fluigis multajn pli maldekstrajn balotilojn al sia muelejo.

Pli detala analizo de la rezultoj evidentigas du aliajn ŝlosilajn temojn, kiuj helpis en la falo de la subtenoj al PP. Laŭ balota pezo, plej elstaras la sinko de petrolŝipo Prestige antaŭ la galega marbordo (decembro 2002) – kaj la sekva misinforma registara kampanjo en la stilo de la ĵusaj atencoj en Madrido –, kio kaŭzis fortan malaltiĝon de PP en Galegio, unu el ĝiaj tradiciaj grenejoj. Aliflanke, la ekstreme polemika transfluo de rivero Ebro al la sudaj mediteraneaj regionoj rezultigis drastan falon de PP en Aragono kaj, kontraŭe, unika kresko en Murcio – tamen la gajnitaj voĉoj sude egalas trionon de tiuj perditaj norde. Aliflanke estas interese konstati, ke en la tri aŭtonomiaj komunumoj kun apartaj televid-elsendoj ne regataj de PP – Andaluzio, Katalunio kaj Eŭskio –, ĝi perdis plimulton de siaj antaŭaj voĉdonoj.

Multaj demandosignoj

Malfacilegan situacion heredas la nova prezidanto Rodríguez Zapatero. Li certe kalkulos je komforta subteno de preskaŭ ĉiuj partioj – krom PP –, tiamaniere, ke li povos starigi unukoloran kabineton. Tamen la ekonomiaj fortoj, kun forta pezo de la privatigitaj entreprenoj regataj de PP-anoj, kaj la antaŭvideblaj premoj de Usono, pro reeŭropiĝo de la politikaj aliancoj de la nova registaro, certe ne helpos la stabilecon de la registaro. Krome, la radikale naciisma politiko de PP fortigis la sendependismajn fortojn en Katalunio kaj Eŭskio. Eĉ se tiuj partioj salutas kun granda ĝojo la socialisman venkon, estas klare, ke trakti kun ili montriĝos pli komplike ol antaŭ deko da jaroj, kiam PSOE same bezonis ilian subtenon.

Hektor ALOS I FONT
Hispanio20042000
PSOE 164 125
PP 148 183
CiU 10 15
ERC 8 1
EAJ 7 7
IU-IC 5 8
CC 3 4
BNG 2 3
CHA 1 1
EA 1 1
Na-Bai 1 -
PA 0 1
Eŭskio20042000
EAJ 7 7
PSOE 7 4
PP 4 7
EA 1 1
Katalunio20042000
PSOE 21 17
CiU 10 15
ERC 8 1
PP 6 12
ICV-EUiA 2 1

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aprilo 2004

La jubileo de MONATO

Kvankam mi ne estas gravulo, mi volas elkore gratuli pro la 25-jara ekzisto de MONATO. Multaj tielnomataj esperantistoj propagande, tutprave, asertas, ke Esperanto estas plene funkcipova lingvo por ĉiaj celoj. Ili devus do logike tre ĝoji ĝuste pri tia multflanka revuo kia MONATO, kies diversspecaj temoj nepre devus stimuli verajn Esperanto-parolantojn aboni MONATOn kaj ankaŭ montri al eksteruloj, kiel nature, multflanke oni povas uzi nian mondlingvon. Bela tasko interalie por ĉiuj kursogvidantoj kaj por ĉiuj redaktoroj de preskaŭ nur priesperantaj temoj. „Nur pri Esperanto” estas ia socifremda memcelo, praktikata de pri-esperantistoj. Vivu longe MONATO! El lingvomodela vidpunkto: en la enhavo-tabelo (MONATO 2004/3) sub la rubriko Ekonomio oni forgesis la bonegan akuzativfinaĵon -n en la vorto „laboro”, kaj sub la rubriko Komputado mankas -n en „komputiloj”. Ke oni en tiuj okazoj sen -n la sencon komprenas, tio neniel estas pardono.

Bertil ENGLUND
Germanio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aprilo 2004

Laŭdo pro sprito

Laŭdon al Thierry Salomon pro lia sprita „Rakonto pri aktuala problemo laŭ iom alia vidpunkto” (MONATO 2003/9, p. 25/26). Lia originala pritrakto de la temo – ampleksa kaj ĝusta – estas la plej bona maniero konsciigi homojn pri la nuna malbonega situacio rilate al la invado de la angla. Gratulas

Rejna DE JONG
Nederlando

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aprilo 2004
san'tun'ist sang'parenc sap'a'ter

Laŭproverbaj fabeloj

Dum kelkaj jaroj funkcias sub mia gvido Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK). Surbaze de la libro Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo diverslandaj kursanoj konatiĝas en facile digestebla formo kun la vastsenca esperanta kulturo, lernas krean regadon de la lingvo, verkadon kaj agadon por Esperanto.

Hodiaŭ mi plezure prezentas mian talentan lernantinon el Britio Angela Tellier, kiu, plenumante lecionojn, verkas ĉarmajn fabelojn kaj sentas sin hejme inter bestoj, kiuj pensas, parolas, agas simile al dupiedaj senvostuloj. Oni facile divenas, ke ŝiaj fabeloj estas alegorioj pri homaj interrilatoj. Legu ilin ne nur infanoj, sed ankaŭ gepatroj nunaj kaj estontaj: originalaj fabeloj dume estas malofta ĝenro en nia literaturo. Havu bonan vortaron submane: mi vetas, ke iujn nomojn de bestoj vi renkontos unuafoje. Mi lernis kelkajn de Angela.

Boris Kolker (red.)

Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso

La matriarko malpeneme etendis sian rostron; ĉirkaŭ ŝi sin paŝtis la zorgataro. Subite ŝi eligis trumpetan, tamen muzikecan, sonon, kiu klarione portiĝis trans la herbejon. Unuj ĉesigis la ritman maĉadon kaj levis al ŝi lagformajn okulojn; aliaj, akiremuloj, daŭre riskis eltiri el la grundo dolĉajn herboparojn, kaj samtempe pen-strabis por certiĝi, ke ili ne estis la celo de ŝia severa rigardo. Unu kompatindulo krakmordetis semon, kaj tuj la grandegulino sulkigis la brovojn, tiel profunde sulkigis ilin, ke ŝia vizaĝo aspektis kiel juglando, kaj turnis la kapon en lian direkton. Fiksrigardante lin, ŝi ellasis sonon, kiun ĝentilulo nomus tuso, sed kiun malĝentilulo nomus snufego. Se eblus por elefanto ruĝiĝi, ĉi tiu kompatinduleto komplezus, tamen ne rimarkeble; ĉirkaŭ liaj dentegoj la haŭto malpaliĝis iomete kaj aspektis iom pli griza ol kutime, kiel malseketa kartono.

La aro sciis, kion fari. Ne necesis pliaj instrukcioj. Ili grupiĝis ĉirkaŭ ŝi kaj atente aŭskultis, movante la orelojn iom for de la kapo por povi pli bone aŭdi. La matriarko sin streĉis supren kaj ekpapumis. „Elefantoj neniam forgesas!” ŝi blekis. „Neniam forgesu tion, kion mi diras al vi.” Kaj, kvazaŭ por certigi, ke neniu forgesemulo havu okazon forgesi, ŝi ripetis la vortojn tri fojojn, kaj ĉiam laŭ pli altaj decibeloj. La idaro obeeme kaj saĝe kapjesis, kaj rostro-svingis kontente. Murmuroj aŭdiĝis el ĉiu rostro kaj estis evidente, ke la idaro aprobis la matriarkan filozofion. „Por helpi al ni memori”, daŭrigis la elefantino per stertoraj tonoj, „ni nodas la rostron tiel”, kaj ŝi tre lerte kaj rapide faris nodon sur la propra membro. Tiu ideo tuj kaptis la atenton de la idaro kaj dum la postaj dek kvin minutoj ili praktikis diversajn nodojn por eltrovi ĝuste tiun, kiu pleje taŭgus al elefanta rostro – ĉu refnodo, ĉu fuŝrefnodo, kaj simile.

„Bone, bone”, bombastis la instruistino, „sufiĉas por hodiaŭ.” Ŝi eksentis kontentiĝon. Ĉu ŝi ne plenumis sian devon, transdonante al la sekva generacio perlon de saĝeco? Se eblus por memkontenta elefantino ronroni, ŝi nun ronronus. „Ek al la akvokolektujo! Ne forgesu, ne eniru ĝis mi alvenos. Ni ne volas ĝeni niajn najbarojn, kaj mi scias, ke vi ĉiuj kune povas esti grandega ĝeno! Memoru, ke vi promesis! Atendu min!” ŝi trumpetis aŭtoritate. Forkuris kiel eble plej rapide la kvarpieduloj, ĉar tre plaĉis al ili sin bani kaj sin amuzi en la kota akvo.

Obeeme ili atendis ĉeakvoborde; de tempo al tempo unu malpacienca ideto ŝtel-enmetis jen piedfingron, jen la pinton de la rostreto. La matriarko ne alvenis. Plua atendado. Daŭre ŝi ne aperis. Post horo, kuraĝa memvoluleto proponis reiri al la paŝtejo por vidi, kio okazas. Li kuris supren. Je lia konsterniĝo, li ekvidis la instruistinon trankvile gresanta. Li alproksimiĝis kaj timeme demandis, kial ŝi ne alvenis. „Alvenis kien?” ŝi mire redemandis. „Al la akvokolektujo; vi promesis veni, sed petis nin atendi vin. Ni daŭre atendas” li finis malgaje. „Ho! Mi forgesis!” malsaĝe konfesis la maljunulino. „Mi tuj venos!” Reveninte al siaj kamaradoj, la junulo senspire rakontis la konversacion. Snufegoj ĉie! La plenkreskulo ja forgesis, malgraŭ tio, kion ŝi diris; ŝi ja forgesis! Dum alproksimiĝis pezpaŝe la matriarko, sprita kleruleto elrostrigis bone konatan diraĵon. „Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso!”. Sed la matriarko spertis multon dum sia longdaŭra vivo, kaj estis saĝulino; ŝi preteratentis la sarkasmajn vortojn. „Enen!” ŝi trumpetis.

Ne doloras frapo sur fremda kapo

Pigra Pego hejmis en maljuna arbo; arbo, kiu jam dum pli ol jarcento ĝentile kaj senplende etendis sian baldakenan verdaĵon super la multe pli delikataj samarbaraj kreskaĵoj. Ne nur Pigra Pego rajtis ĝui la protekton de la malmola, multsulkigita arboŝelo, sed ankaŭ rajtis loĝi tie pluraj aliaj specoj de la plumita amikaro.

En la plej supra branĉkruciĝo nestis familio de najtingaloj, ĉiam pretaj seninterrompe suprenĵeti sian ravan miksaĵon de bemoloj kaj diesoj; sube, kvazaŭ en senlifta apartamenta bloko, sin komforte instalis paseraro, blagetante kaj pepadante kontente; eĉ pli malalte troviĝis intelektulo, S-ro Saĝa Strigo, tiu respektinda altrangulo. Lin neniu ĝenis; li estis gravulo. Sube dormis mistera, nigra merlo, afable ŝercnomita de la plenkreskularo, Arturo, Arturo de la ronda arbo; sed de la birdidaro, malpli afable, sed eble pli trafe, Merlino. Kaj sub ĝi, eta troglodito, la plej amata de ĉiuj.

Tamen dorno en la flanko de la loĝantoj estis Pigra Pego, kiu, kontraŭ la reguloj de la komunumo, insiste bruaĉis ĉiun nokton post la vespersignalo. Komence, ĝi amuziĝis anoncante ritme la pason de la horoj, kvazaŭ ĝi estus kukolhorloĝo. Amuzis ĉiujn dum iom da tempo, sed oni rapide ekenuis, kaj manko de dormo rezultigis uzfranĝitajn nervojn.

Oni petis, oni petegis, Saĝa Strigo konsilis, mistera merlo minacis, sed ne, li daŭre ĝenis ĉiujn, ĉiun nokton. Kaj kia ĝeno! Je la tria li batis sesfoje, je la dek unua li klaksonoris nur naŭ fojojn – oni ne sciis, kiam enlitiĝi, kiam vekiĝi por la frumatena ĥoro; birdoj kantis noktomeze kaj dormis tagmeze! „Ĉesu frapi!” blekis ĉiuj samtempe unu matenon post pli ol kutime malbona nokto. „Kial?” mire redemandis Pigra Pego, kiu neniam uzis pli da vortoj ol necese por klara, laŭ lia vidpunkto, komunikado. „Ĉar la arbotrunko estas kava kaj viaj jam laŭtaj batoj eĥas terure” respondis merlo kun nigra rigardo de sub nigraj brovoj. Saĝa Strigo iom pli delikate sin esprimis, multe pli enigme, sed multe pli efike. „Ne doloras frapo sur fremda kapo” ĝi sible huis; kaj ĝi aldonis post kelkaj pliaj huoj, nemiskompreneblan klarigon: „Sed ĉiu fremda kapo havas akran bekon, kaj ĉiuj tiuj bekoj bekos vian kapon, se vi denove bruos dumnokte - do ... EKSILENTU!”

Kion vi semas, tion vi rikoltos

Iam, en fora lando, vivis ornitorinko malgranda. En si mem ĝi estis tre kontenta kaj gaje okupiĝis pri ĉiutagaĵoj – pri serĉado de la manĝo, pri amuziĝo en la riveroj kaj pri dormado en bone konstruita nestoloko. Apude vivis ne tre afabla valabio, kies ĉefa amuzo estis primoki la malgrandan ornitorinkon, nur pro tio, ke ĝi ŝajnas esti stranga miksaĵo de pluraj aliaj bestoj kaj ne havas propran identecon. La beko estis anasa, la palmpiedoj apartenis al iu akvoŝatanta fiŝo aŭ birdo, la pelto estis kangurua, la vosto kastora ktp, ktp. Ĉiun tagon li trovis ion alian por primoki - jen la ovo, kiun demetis nia ornitorinko, jen ĝiaj okuletoj, jen ĝia beketo. Sin amuzante, disvastigis la valabio semojn de malkontento.

Tamen la ornitorinko rifuzis esti ofendata aŭ insultata; kontenta kaj memfida ĝi estis. Somere envenis la regionon iu alilanda grupo da fenikopteroj, belaj rozkoloraj dupiedaj fieruloj. Ili estis grandnombraj, ĉar tiel ĉiam vojaĝas fenikopteroj, kaj ili atente aŭskultis al la interbesta konversacio. Nu, sciu, ke fenikopteroj estas akceptemaj birdoj, kiuj ĉien flugas kaj kiuj vidas kaj akceptas la diversecon de la vivo sen kiu ajn problemo.

Konsternis ilin aŭdi la daŭran primokadon de la kompatinda ornitorinko far tiu valabio. Grandnombre ankaŭ ili komencis fari rimarkojn: ho! kia besteto – antaŭaj piedoj de dingo, malantaŭaj piedoj de nana kanguruo, lango de serpento, muzelo de ĉevalo ktp. La ornitorinko diris nur kelkajn vortojn, tre mallaŭte, tre dolĉe: „Kion vi semas, tion vi rikoltos.”

Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko

Krepuskiĝis. La lastaj malfortaj radioj de subiĝanta suno ŝteletendiĝis poiome super la herbejo, kaj sukeris la verdaĵon per ora brileco. Estas ĝuste dum vespero tia, ke dum momento ŝajnas, ke la tero ne plu turniĝas; ke ĉio hezitas pluvivi; ke tiuj, kiuj kredas je ia dio, komprenas, kial ili tiel kredas; ke la ceteruloj, la nekredantoj, tamen gustumas la infiniton.

Utopio mem neniam aspektis pli alloga, pli pitoreska, pli bela; la rivereto, nektaro, la herbo, ambrozio, tiel, ke eĉ antikva Dio kontentiĝus.

Tiela estis la ĉirkaŭanta trankvileco, ke la cervaro gresis somnambule; danĝero ne ekzistis.

Kuniklaro kunvenis, sorĉitaj de la ora beno, preteratentante ĉirkaŭajn bruetojn, blankaj vostoj kaŝitaj, ne bezonataj. Zumis la vespero.

Pasis la sorĉo, sed la lumo de la foririnta suno, per ia magio, ne forlasis la teron, ĉar nun ĝi brilis el ĉiu besta okulo. Ĉiu atentis zorge; manĝante, oni tamen cirkaŭrigardis, kun nervoj streĉitaj, oreloj pintitaj, vostoj videblaj.

La kuniklaro malkunvenis, disiĝis; ĉiu enanguliĝis kaj aparte pensis siajn proprajn pensojn, faris siajn proprajn planojn, zorgis pri si mem. La kunveno estis grava, ĉar ili senvorte diskutis la problemon de la vulpo, tiu ruĝharulo, kiu venis ĉiun nokton al la herbejo por kapti kuniklidojn. Preskaŭ nun estas la horo. Sed el malfeliĉo venas feliĉo, ĉar la kuniklaro havas planon. Post la ĉi-nokta vizito de la malamiko, ili ĉiuj translokiĝos al pli fora kampo, kampo longe for, kie tiu ruĝharulo ne plu povus ilin trovi. Jen la proponita, kaj nun akceptita, solvo al ilia problemo; kaj okazis tiel. La vulpo venis, forkuris kun sia predo, dum la senpovaj kunikloj furioze stampis piedojn kaj flirtigis blankajn vostojn. Tujtuj ili ariĝis, kaj komenciĝis la longa promenado al fora, nova hejmo. Akompanis ilin la cervaro kaj familio de talpoj.

La sekvan vesperon, kiam krepuskiĝis kiel kutime en la nun malplena kampo, la suno sukeris, kiel kutime, la herbejon, sed nenio rebrilis, ŝanĝbrilis, ĉar la peltoj, la kornoj, la juvelsimilaj okuloj estis for. Vulpo venis, vulpo furioziĝis, vulpo dumlonge serĉis, sed vane.

Ĉiu el nia amikaro kontentiĝis en sia nova hejmo, sed la kunikloj ne povis vere malstreĉiĝi. Ĉiun nokton revenis por hanti ilin la sama timo. Vulpo venos, kies idon li ŝtelos ĉi-nokte?

La talpa familio proponis helpon. Ja ili povus facile tuneli subtere kaj ene de unu nokto povus reiri al la vulpejo por spioni kaj reveni por rakonti pri tio. Jes, kial ne, akceptite. Tiun vesperon, dum la foresto de la talpoj, ĉiuj ilin laŭdis; kiel komplezemaj ili estas, veraj amikoj; ne estas facile tuneli, tiom da laboro, tiom da energio ili pretas elspezi niacele, jes, tre komplezemaj.

Kaj okazis tiel. La talpoj iris, spionis, revenis, rakontis. Nenia problemo, la vulpoj aspektis magraj, sed ili ne plu serĉas la kuniklaron, ili havas nenian ideon, kie trovi ĝin. Finfine, eĉ la plej suspektemaj kunikloj malstreĉiĝis kaj ĝuis la krepuskon. Sed estas malsaĝe malstreĉiĝi kiam oni estas kuniklo.

Venis vulpo. Vulpo, kiu malice rikanis. Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko! Kaj li montris la vojon de talpmontetoj, kiu etendiĝis ĝis la horizonto en la direkto de la vulpejo.

Por ĉiu ago venas la tempo de pago

Kiel ĉiu el ni scias, loĝas en la malgranda ŝtato, Vatikano, tuta komunumo. En la komunumo loĝas diversaj, sed ĉiam religiaj homoj, kies ĉefo estas nomata jam dum jarcentoj Papo. Papo estas interesa vorto, eklezia termino, honora titolo, kiu etimologie devenas de la latina.

En la tempo de ĉi tiu rakonto papis maljunulo, antaŭa episkopo, kiu amegis la poezion. Kiam li estis juna pastro, laborante en fora, izolita parto de Aŭstralio, lia ĉefa libertempa okupo estis vori poeziajn librojn. Ĉefe plaĉis al li baladoj, ĉar tiuj rakontis pri la ĉiutaga vivo de ĉiutagaj homoj, pri iliaj tragedioj, amoj, malamoj, kaj aventuroj. Balado, laŭ li, povus, ene de kelkaj versaĵoj, rakonti pri la tuta gamo da homaj emocioj, Kiam li volis legi ion alian ol la Biblion, li legis baladojn.

Versaĵo egalas al verso, oni ofte aŭdis lin diri. Lia plej ŝatata estis la Jackdaw of Rheims (La Monedo de Rheims) de Richard H. Barham. Ĝi estas tre amuza, religitema poemo, pri bela, nigra monedo, kiu havis la kutimon ĉiam esti kun Kardinalo, kiu siavice estis ĉirkaŭita de aliaj religiuloj, ekzemple abatoj, monaĥoj ktp. Iun tagon la monedo, allogita de la rebrilanta ringo de la Kardinalo, ĝin ŝtelis, kiel ofte faras tiaspeca birdo, kaj kaŝis ĝin en sia kaŝejo. Kompreneble la nigre bela plumulo suferas pro la ago kaj iĝas ege kompatinda. Ne gravas la fino de la rakonto, sufiĉas diri, ke la papiĝonto ŝategis la baladon.

Kiam li translokiĝis al Vatikano kaj poste papiĝis, li kompreneble havis malpli da tempo por legi tiajn baladojn, do kiam, iun tagon, oni alparolis lin pri malbelaspekta birdo kun rompita flugilo, ĵus trovita en la korto de la papa domo, li tuj rememoris pri la Kardinalo kaj la monedo kaj proponis mem zorgi pri ĝi. La birdo estis tre zorge spongita per varma akvo, ago, kiu rivelis belegan multkoloran plumaron - evidente estis bela, juna birdo. Sprita ĉirkaŭantaro de la Papo tuj komencis paroli pri lia papa-ago, kaj ĉar, efektive, la birdo estis papago, tiu nomo restis! La birdo resaniĝis, kreskis iom, beliĝis kaj komencis paroli. Pli pian birdon oni neniam aŭdis; ĝi eldiris versojn el la biblio, estis ĉiam preta beni ĉiujn. La Papo kutimis nutri ĝin permane, oferante al ĝi diversajn grajnojn, sunflorajn, kukurbajn, papavajn - ĝiajn preferatajn - kaj sezamajn. Ĉiun fojon, antaŭ ol ekmanĝi, la papago iom riverencis kaj klare eldiris preĝeton: dankon por la manĝo, kaj en tiu tempo ĝi ŝajnis esti eĉ pli aĝa ol la papo mem. Pro tio la sama sprita ĉirkaŭantaro komencis paroli pri ĝi, je ĉiu manĝo, kiel pri la pap-avo.

La kontenta Papo kaj la kontenta papago vivis harmonie. Venis la tago, kiam la flugilo estis sufiĉe forta por ke la papago ekflugu denove, kaj la Papo permesis al la birdo ĉirkaŭflugi lian korton. Dum pluraj el tiuj belaj someraj semajnoj la birdo flugadis ĉien kaj vizitis ĉiujn. Tamen ĉiam je krepusko ĝi revenis sidi sur la ŝultro de la Papo. Venis la ĝoja kristnaska periodo kaj la papago kaj la Papo kune frontis al la homamaso por feste saluti la mondon en pluraj lingvoj. La papago – por ĝi la unua grava ceremonio – iom tediĝis, ja estis tiom da diversaj lingvoj por eldiri. Ĝi helpos, ĝi konas lingvon ne jam elparolatan, ĝi estis lerninta tiun lingvon de junulo dum unu el siaj flugrondoj. Ĝi streĉis la korpon supre, malfermis siajn belajn flugilojn, malfermis la iom malplibelan bekon kaj laŭte ekkriis en la mikrofonon ***** **** ****!

Ne eblis ne aŭdi, ĉiuj aŭdis, ĉiuj ŝokiĝis, ĉiuj solene gapis. Kaj, por fini la aferon, la fiera papago, kiu evidente memoris pri sia religia dresado, aldonis: Amen! Pluraj ruĝe vestitaj kardinaloj havis eĉ pli ruĝajn vizaĝojn, sed la nigre vestita Papo havis nigre fulmotondran vizaĝon. Tamen venis en lian menson ideo - li ridetis, prenis sur sian brakon la amatan birdon, karesis ĝin iomete kaj diris: „Por ĉiu ago venas la tempo de papago!” Oni amis tiun papon.

Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo

Estis unu el tiuj malhelaj tagoj, kiam ne nur la vetero grizas, sed ankaŭ la mienoj de ĉiuj en la apudeco. Tiaj tagoj maloftis inter la kolonianoj; hodiaŭ estis escepto, ĉar ekzistis kialo por la melankolia etoso.

La reĝo de la birdoj, tiu eta Troglodito, estis mortanta, kaj ĉiuj tenere prizorgis ĝin, samtempe strabe rigardante al la najbaroj en vana klopodo diveni ties pensojn. Sed vere ne necesis strabi tiamaniere, ĉar la sama demando estis ĉe la pinto de ĉies beko – al kiu lasos la Troglodito sian bonhavon? Birda leĝo malpermesis al mortanto transdoni sian bonhavon al siaj propraj idoj. Je la unua vido tio ŝajne estis malbona moro, kruela leĝo, sed efektive, ne; la leĝo estis tre saniga – testamenti sian bonhavon al nefamilianoj garantiis diversecon kaj kontentemon inter la birdaro, kaj tio influis pozitive la socian vivon. Kaj cetere, la familianoj ne suferis, ĉar ili ricevis la neston, kaj doton de ĉiuj aliaj birdoj okaze de ilia bedaŭrinda perdo.

Al kiu do iru la bonhavo? Estis du-tri eblaj kandidatoj. Pronelo, kiu saĝe kaj prudente vivas, kiu ne ĝenas aliajn, sed nutras sin de surgrunde, de la falitaĵoj de aliaj; ĉikanema Rubekolo, kiu tromplogas aliajn, kiu vigle kaj vire defendas sian teritorion kontraŭ invadantoj: oni kredas lin insidema, sed sukcesa birdo; kaj Longvosta Paruo, la plej malgranda el ĉiuj, delikata birdo, kiu estas iom nervoza, kaj flirtas de branĉo al branĉo, neniam kontenta resti por ekspluati trovitan nutraĵofonton. Jen la kandidatoj.

Oni amasiĝis vesperkrepuske por aŭskulti la legadon de la testamento. Ĉiuj divenis, ke al zorga Pronelo la Troglodito lasos la monon. Sturno komencis laŭtlegi, kaj ĝi legis trogloditajn laŭdojn pri ĉiuj, legis saĝajn konsilojn, legis admonojn, legis petojn, finfine ĝi alvenis al la interesa parto. Koloj streĉiĝis, flugiloj faldiĝis, plumoj kuŝiĝis, bekoj fermiĝis: Sturno citis: Longvosta Paruo estas al mi tre kara kaj mi heredas al ĝi dekonon de mia bonhavo. Leviĝis kontentaj pepoj ĉie, ĉar ankaŭ al la tuta birdaro estas Longvosta Paruo tre kara. Neniu dubis, ke Troglodito lasus la ceteron de sia monfonduso al Pronelo, ĉar estis ĝi la plej saĝa. Sturno daŭrigis: Kaj al Pronelo mi lasas egale dekonon de mia monhavo (flugiloj batis angorete) kaj al Rubekolo la ceteron. Oni aŭdis kriaĉadojn, kaj la vortoj - „estas ne lojale!” - estis klare distingeblaj. Komprenu, ke mi amegas ambaŭ vin, ke Pronelo neniam donis al mi kialon ĉagreniĝi, ke ĝi ĉiam estis saĝa kaj prudenta. Rubekolo estas malŝparema, sed ĝi fordonas sian monon al ĉiuj, ĝi vivas brave kaj rapide, ĝi kaŭzis al mi multe da ĝeno. Komprenu, ke birdo, kiu ne scias, kiel elspezi monon, ne havas kialon ricevi pli; komprenu, ke riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo. Kaj tiel estis. Rubekolo heredis la monon, fordonacis, kolektis luprenojn kaj enspezis multon; sed ĉion perdis vetludante. Ĝi perdis monon aĉetante stultaĵojn, ĝi provis delogi plurajn rubekolinojn kaj por tio elspezis multe da mono.

Pasis pluraj jaroj, kaj mortis subite en ŝtormo kaj Rubekolo kaj Pronelo. Post la enterigo kaj la legado de la testamentoj evidentiĝis, ke prudente elspezanta Pronelo, kiu unue havis multe malpli ol Rubekolo, estis dekoble la plej riĉa el la du!

Putrado de fiŝo komenciĝas de la kapo

En la praarbaro vivis Georgo, falokrato, kiu sin opiniis Sankta Francisko de Asizo, ĉar, malgraŭ la fakto, ke li mem estas Besto, lia memamo estis sufiĉe forta kaj evoluinta por permesi al li kredi sin la sola, kiu kapablas bone interrilati kun kaj trakti kun la aliaj simiaj praarbaraj triboj. Eble kiam li estis pli juna, tiaj asertoj estis senbazaj; li estis senbrida junulo, kiu ofte kontraŭis per siaj agadoj la sanktajn regulojn de la socio, sed por nun konfesi la veron kaj por paroli honeste, kiel decas, li iĝis pli sobra kaj, spite la fakton, ke li ne estis granda intelektulo, nek posedis klerecon (li estriĝis nur pro la fakto, ke lia patro estis iam estro), li agis sufiĉe bone.

Li estis ĉirkaŭita de konsilantoj, kaj ili bridis lin, verkis por li la oratoraĵojn, sekve, li ne faris tro grandajn mispaŝojn. La solaj mispaŝoj, misdiroj, kiujn li ja faris, okazis, kiam li dumtempe eskapis de la konsilantaro kaj arogis al si la rajton decidi mem, kion diri. En tiaj okazoj, li estis konata pro stultaj diraĵoj - ekzemple, li parolis pri la tago de Sankta Neniamo, menciis dentojn de kokinoj, murmuris eĉ pri triĵaŭda semajno! Sed ĉio iris pli-malpli glate, kaj el inter la simioj li havis subtenantaron.

Kaj kial ne - li estis fervora defendanto de la praarbaro, la tiel nomata simia patrujo, li estis patrioto. Kelkaj konsentis pri lia politiko, iuj ne. Venis la tempo, tamen, kiam la tribo bezonis firman gvidadon, ĉar alia tribo da simioj, ne plu trovante nutraĵon en sia parto de la praarbaro, lante alproksimiĝis al la sankta patrujo de Georgo.

Laŭ ĉiuj, Georgo havis elekton: aŭ li bonvenigu la alvenantojn, aŭ li militu kontraŭ ili kaj forpelu ilin de la lando. Laŭ Georgo, li ne havis elekton – blindigita de la fervora ŝovinismo, drivita per sia deziro akapari ĉion por si kaj por la siaj, li pelis sin por fari aliancon kun la translaga papaga familio. Kaj ties ĉefo, fervora subtenanto de Georgo, konsentis kun ĉiuj planoj de Georgo kaj ripetis ĉion, kion li diris, kiel gurditan lecionon. En la okuloj de Georgo brilis nur la idilio de sankta patrujo kaj la diodona rajto forigi la nedeziratojn.

Li estis majstro de la arto de salamo-taktiko; li komencis oratori kaj paroli pri patriotismo kaj pseŭdopatriotismo; li iom post iom montris, kial la tribo ne povis ne militi; li parolis pri devo, pri rajto, pri neceso. Oni starante ovaciis al li. Li estis ekzaltita – ĉiuj konsentis, ĉiuj amis lin, ĉiuj laŭdis lin, de la aplaŭdoj li ebriiĝis.

Tamen, kaj jen la malgaja parto de la rakonto, ĉiuj forgesis, ke en la komenco Georgo havis elekton; li estus povinta kuraĝigi siajn samtribanojn amikiĝi, li estus povinta peti ilin helpi, li estus povinta montri ekzemplon kaj bonvenigi la malsatulojn, li estus povinta instrui, kiamaniere eblas ami la praarbaron kaj ankaŭ ami samspecanojn. Sed li ne.

Post la mortoj pro malsato, la mortoj pro la milito, la sinmortigoj, la teruraj okazaĵoj, oni komencis sin demandi, oni komencis rememori; oni rememoris, ke Georgo havis elekton. Juna papago, kiu perdis siajn fraton kaj patron en fluganta atako, parolis por multaj, kiam li diris: „Putrado de fiŝo komenciĝas de la kapo.”

Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo

La erikejo estas densa, konsistanta nun, kiel antaŭe, el arbustetoj kun folioj pingloformaj. Vere, dum la florsezono, la erikejo estas unu el la plej belaj lokoj en la monda ĝardeno. La floroj estas grandnombraj, ofte malgrandaj, ruĝaj, blankaj, aŭ flavaj, kaj ili sin montras en sovaĝaj lokoj, nekulturataj lokoj, kien venas neniu, krom la besta loĝantaro.

Vivas en la erikejo lagoparo. La lagopa societo estas vera spegulo de la homa societo. Vivas inter la pikemaj arbustoj lagopoj junaj, lagopoj plenkreskaj, lagopoj kadukiĝantaj, suferantaj preskaŭ pro senila demenco. Ĉiu vivas pli-malpli harmonie, kaj ĉiuj kutimas meti sian bekon en la propran vazon tiel, ke ege malofte leviĝas disputoj.

Inter kelkaj el la nova generacio, tamen, regas malkontentemo: la erikejo ne plu estas agrabla loko, la vivo estas iom teda kaj taŭga nur por la olduloj – la junularo atendas pli de la vivo. Sub unu arbusta kaŝejo estiĝas kovejo de konspiro. La junuloj sin kredas saĝaj, sed efektive ili nur saĝumas; ili afektas saĝon per falsa kaj subtila rezonado kaj harfendado, kiu efektive ne povus elteni sub zorga rigardado tra lupeo. Ili parolas kvazaŭ ili estus renomaj verkistoj de kronikoj, kvazaŭ ili respondecus pri kolekto de historiaj faktoj, sed ili prenas el la lagopaj kronikoj faktojn por subteni siajn proprajn konkludojn, kiom ajn falsaj ili sin montras poste.

Ke ili eraras, ne venas en la kapon. Por ili la vivo konsistas el pluraj hurdoj, kiujn oni devas supervenki. Ili intence preteratentas la lagopajn tradiciojn, ili intence elfosas por si novajn sulkojn, ĉar ne plu plaĉas al ili la vojsulko de la rutino. Tamen, okazas, kiel ofte okazas en similaj cirkonstancoj, ke la junuloj, pere de sia serĉado por vivo pli profunda kaj signifoplena, duondetruas la vivon de siaj prauloj; la vivmanieron, kiun oni jam sekvis senŝanĝe dum jarcentoj; la vivmanieron simplan, sed plezuran kaj plezurigan; la vivmanieron, kiu respektas ĉiun kaj ĉion, inkluzive de la medio.

Ili ellaboras sloganojn, preparas afiŝojn, aranĝas kunvenojn, longe kaj laŭte prelegas de branĉo, kiun ili nomas libera parolejo, ĉu aŭ ne per la laŭta kriaĉado ili ĝenas la aliajn kaj altiras sur sin la atenton de ĉasantaj hundoj kaj viroj. „Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo” ili buŝ-ŝprucas ĉie, kvazaŭ kulpigante ĉiujn aliajn pro la propraj mankoj kaj malkontento.

Nek unu, nek alia rigardas internen kaj esploras la propran koron; nek unu, nek alia povas vidi pli foren, ol la plumkovritajn piedfingrojn. Ili iĝas pli blindaj ol mastrino-lagopo, karese nomata la praulino. Ili blinde kaj senpripense hastas al la morto. „Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo” – la refreno iĝas teda, lagopoj komencas kvereleti, disputeti, argumenti.

Ĉasantoj plimultiĝas. Kelkaj subtenas la vidpunkton de la junuloj, aliaj tute kontraŭas, triaj volas nur pacon. Lagopoj estas precipe pacemuloj - ili ne volas forpeli la junulojn, ili ne volas uzi perforton, la lagopa instancaro decidas uzi fajron por batali kontraŭ fajro. Iu elpensis novan sloganon: „Se ĉiu elbalaus sian buŝon, tiam en la tuta urbo estus paco!” La junuloj ne povis ne kompreni.

Angela TELLIER

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2004

Sasser

Kutime la ĉefredaktoro de MONATO, Stefan Maul, verkas la enkondukon de la revuo. Escepto estis la enkonduko de la oktobra numero de la pasinta jaro, kiun mi verkis, ĉar la komputilon de Stefan trafis la Sobig-F-viruso, kaj sekve li ne povis verki nek sendi sian manuskripton. Nun, eĉ ne unu jaron poste, – nu, tiuj, kiuj atente rigardis kaj legis la titolon de tiu ĉi teksto, scias jam – lian komputilon trafis nova viruso, la fifama Sasser-vermo. Konsolo por la ĉefredaktoro eble estas la fakto, ke li ne solas. Li troviĝas ene de kunularo, en kiu kaptiĝis altestimataj firmaoj, kiel Deutsche Post (la germana poŝto), British Airways (brita aviadilkompanio) kaj multaj aliaj, kiuj uzas Vindozo-komputilojn. Ĉiuj ĉi perdis milojn, eble milionojn da laborhoroj pro la inventemo de unu germana studento, kiu dissendis sian vermon la 1an de majo.

Demando jam multfoje priparolita, sed apenaŭ respondita, estas, kial iu verkas viruson: Ĉu por venĝi sin? Ĉu por simpla plezuro? Ĉu por senti sin forta kaj grava? Ĉu por damaĝi al Microsoft? Kaj alia demando ligita: Kial homoj malgraŭ amasoj da avertoj kaptiĝas ĉiam denove? Kial eĉ gigantoj, kiel British AirwaysDeutsche Post, ne kapablas protekti sin?

En la eldonejo de MONATO estas deko da vindozaj komputiloj, konstante ligitaj al la reto, kaj ilin provas ataki mezume 20 ĝis 30 virusoj ĉiutage (hodiaŭ atingis nin Netsky-Q, Netsky-T, Netsky-Y, Netsky-Z kaj Bagle-AB, sed Sasser ankoraŭ ne). Feliĉe neniam eĉ unu el tiuj sukcesis krei ian damaĝon ... Ĉu mi nun estas tro fiera, kaj ĉu ĉi-monate unu ja sukcesos paneigi nian komputilan sistemon? Mi kredas, ke ne. Sed se jes, tiam Stefan Maul eble verkos sian julian enkondukon pri ni kaj ne sen malica rideto skribos: „Ankaŭ vi, mia filo, nun scias, kion tio signifas, esti kaptita de viruso!”

Senviruse via

Paul PEERAERTS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Plurlingvismo valoras siajn kostojn

Sen ili Bruselo rapide pereus en babilona lingvotempesto: 2000 interpretistoj zorgas por kiel plej eble senbara komunikado en la centro de plurlingva Eŭropo. Marko Naoki Lins parolis (ĵus antaŭ la aniĝo de 10 pliaj ŝtatoj al Eŭropa Unio) kun Burckhard Doempke, kiu de pli ol 30 jaroj laboras kiel sendependa konferencinterpretisto en Bruselo.

S-ro Doempke, kiel aspektas normala labortago de interpretisto?

Doempke: Dependas de tio, kio estas sur la tagordo. En la Eŭropa Parlamento, ekzemple, ekzistas tri ĉefaj kampoj: unue la komisionaj kunsidoj, due la frakciaj kunsidoj kaj fine la plenkunsidoj – en diversaj semajnoj. En komisiona kunsido interpretisto scias, ke povas iĝi malfacile, ĉar la temoj estas ofte tre fakspecifaj. Kutime oni havas tempon por prepariĝi, sed fojfoje okazas ŝanĝoj, tiel ke oni lastmomente sidas anstataŭ en la komisiono pri mediprotektado en tiu pri ekstera komerco. En la grupaj kunsidoj okazas pli da politikaj debatoj, dum en la strasburgaj plenkunsidoj ĉio povas okazi. Krom la plenkunsidoj okazas gazetaraj konferencoj, vizitgrupoj kaj multo pli ... La laborkvanto estas tiom neantaŭvidebla, ke oni kelkfoje komencas je la 8:00 matene kaj noktomeze ankoraŭ laboras, kvankam feliĉe kun longaj paŭzoj.

Kiom longe interpretisto povas labori dum unu tago?

Doempke: En la parlamento tio estas ekster la plenkunsidaj semajnoj strikte reguligita. Oni komencas je la 9:00, sekvas je la 12:30 duhora paŭzo. Posttagmeze oni laboras inter la 14:30 kaj 18:30, fojfoje ankaŭ iom pli longe, sed je la 19:00 estas fino. Se komisiono deziras labori pli longe, ĝi devas antaŭe mendi novan interpretistan teamon, kiu anstataŭas la tagan teamon.

Kiom da interpretistoj laboras en Bruselo?

Doempke: Neniu povas tion ekzakte diri. Certe ekzistas en Bruselo pli da interpretistoj por ĉiu kvadratmetro, ol ie aliloke en la mondo. Parto de la interpretistoj ĉe la institucioj de Eŭropa Unio (EU) aŭ Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo estas dungita. Mi pensas, ke temas nuntempe ĉe EU pri ĉirkaŭ 450 por ĉiuj lingvoj. Tiu cifero kreskos post la plilarĝigo. Samtempe EU, kiu estas tutmonde la plej granda dunganto por interpretistoj, kontraktas ĉiusemajne kun ĝis 1000 kromaj sendependaj interpretistoj. Aldone konsiderindas multaj aliaj sendependaj interpretistoj, kiuj nur laboras por privataj klientoj.

Kiajn kvalitojn profesia interpretisto havu? Ĉu sufiĉas bonaj fremdlingvaj konoj?

Doempke: Lingvokonoj estas baza kondiĉo, kiel piano por pianisto. Ne ĉiu, kiu scipovas fremdajn lingvojn, povas interpreti. Oni devas kapabli trakti diversajn aferojn samtempe, ĉar interpretisto aŭskultas unue en fremdlingvo kaj devas samtempe kompreni, pri kio temas. Poste oni devas interpreti tion, kio estis dirita, al alia lingvo, dum oni senĉese daŭrigas aŭskultadon. Kaj oni devas samtempe aŭskulti sin mem, por ke oni estu certa, ke tio, kion oni diras, havas sencon kaj gramatike ĝustas.

Kiom da interpretistoj sidas en unu interpretista ĉelo?

Doempke: Minimumo estas du. Ekde interpretado el pli ol ses lingvoj estas tri. La baza regulo estas, ke oni interpretas en sian gepatran lingvon. Mi laboras el la nederlanda, franca kaj angla en la germanan, kaj min anstataŭas kolego post ĉirkaŭ duona horo.

Ĉu post 30 jaroj da profesia sperto ankoraŭ okazas streĉmomentoj?

Doempke: Jes. Ĉiun tagon estas streĉmomento. Mi sentas streĉon, kiam mi venas en ĉelon, sidiĝas kaj rigardas miajn dokumentojn. Mi trankviliĝas, kiam la laboro komenciĝas. Kiel ĉe aktoro, kiu malgraŭ multjara sursceneja sperto ĉiun fojon spertas kulistimon. Eĉ ne bonus, se oni ne plu sentus streĉon, ĉar tiam oni ne plu tiel serioze rigardus sian laboron.

Ĉu interpretisto malŝatas kelkajn parolantojn aŭ temojn?

Doempke: Se mi scias, ke mi devas interpreti Jean-Marie Le Pen1 [ĵa marí le pen], tio tute malplaĉas al mi. Aliflanke mi kiel profesia interpretisto ne rajtas sentigi tiun malŝaton. Male: oni inklinas eĉ tro kompensi kaj interpreti la diraĵon pli konvinke ol la parolanto mem, ĉar oni volas eviti, ke la propraj konvinkoj enmiksiĝu. Profesio estas profesio, tial oni devas flankenmeti siajn proprajn sentojn.

Ĉu oni devas konstante plutrejniĝi kaj ĉu estas kontroloj pri interpreta kvalito?

Doempke: Ĉiun tagon estas kvalitkontrolo. Regule estas raportoj kun prijuĝoj pri la interpretistoj. Aldone ekzistas kursoj por plutrejniĝo kun specialaj fokusoj, ekzemple pri la novaj EU-membroŝtatoj. Mi mem – se mi havus pli da tempo – ŝatus lerni la ĉeĥan lingvon.

Ĉu pro kostrilataj konsideroj unulingva Eŭropo estus dezirinda?

Doempke: La aspekto de kostoj ja estas nur relativa. Oni ne forgesu la kostojn, kiuj ekestas pro miskomprenoj. Nur eta kvanto da homoj scipovas la anglan tiom bone, ke ili povas komuniki sian mesaĝon ankaŭ en fremdlingvo. En la okazo de unulingveco ni alvenus al situacio, en kiu elektita deputito, kiu ne regas la anglan sufiĉe bone, ne plu dirus, kion li volas diri, sed nur tion, kion li povas diri. Oni ne povas postuli, ke eŭropa parlamentano pro siaj anglalingvaj scipovoj estu elektita. Li ja devas unuavice koni la interesojn de siaj balotantoj. Estonte tutlingva reĝimo estos limigita al eŭropuniaj pintokonferencoj kaj al la Eŭropa Parlamento, dum je teknika nivelo oni interpretos nur laŭ bezono, kiel fakte jam ofte okazas hodiaŭ.

Kian rolon internacia planlingvo povus ludi en plurlingva Bruselo?

Doempke: Laŭ opinio de Esperanto-parolantoj Esperanto ne estas utopia, sed la sola sencohava solvo. Mi konas kolegojn, kiuj por distriĝo eklernis Esperanton kaj diris al mi, ke la lingvo estas tre facile lernebla kaj logika. En ĝi oni povus – male al la angla – ĉion esprimi. Enkonduko de Esperanto tamen postulus politikan decidon, kiun oni eble povus fari pli facile antaŭ 30 aŭ 40 jaroj. Ju pli hegemonias la angla, des pli malfaciliĝas la decido. Sed se oni favorus Esperanton, tiam ĝi plej verŝajne ene de nur kvin ĝis ses jaroj funkcius.

Pli da informoj pri interpretado proponas la retpaĝoj de la internacia asocio de konferencinterpretistoj kaj de la Eŭropa Komisiono: www.aiic.net, www.europa.eu.int/comm/scic.

Ekzistas pluraj interpretistaj modeloj por labori en plurlingva reĝimo:

1) Simetria interpretado: Ideala tipo. Oni interpretas el ĉiu lingvo al ĉiu lingvo. Surbaze de 20 oficialaj EU-lingvoj tio rezultigus 380 eblojn.

2) Retour (= reen): La interpretisto laboras en sia propra lingvo kaj interpretas reen al alia lingvo.

3) Relajso: Ne plu rekta interpretado. Oni laboras tra pontlingvo de origina al cela lingvo.

4) Malsimetria lingvokovrado: Oni povas paroli en sia propra lingvo, sed oni interpretas nur al limigita kvanto da lingvoj.

1. Estro de ekstremdekstra franca partio Front National.
Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Kial daŭre tumultoj?

Pasis jam kvin jaroj post la milito en Kosovo, kiam la serba ŝtato terorigis etnajn albanojn, kiuj konsistigas 90 % de la loĝantaro. Oni apenaŭ kuracis la vundojn – kelkdekmilojn da domoj detruitaj kaj bruligitaj; entreprenoj, sociaj servoj paralizitaj; miloj da homoj perditaj aŭ enprizonigitaj en Serbio – kiam videblis dum marto en la televido ĉiuj indikoj pri nova milito. Kial?

Politikaj analizistoj, studinte kondiĉojn en Kosovo, asertas, ke eksplodas problemoj ĝis nun akumuliĝantaj post la milito. Ne temas nun pri interetna batalo sed ĉefe pri reago kontraŭ la mis- kaj fuŝ-administrado de la registaro, t.n. UNMIK, starigita en Kosovo de Unuiĝintaj Nacioj (UN). Seniluziiĝas la popolo en lando, kie loke kaj demokratie elektitaj instancoj apenaŭ influas. Tiel pri polico, financo, ekonomio, eksteraj rilatoj, juraj aferoj kaj defendo respondecas ekskluzive UNMIK, kiu arogante kondutas kontraŭ lokaj institucioj kaj gvidantoj de Kosovo.

Korupteco

Argumenteblas, ke UNMIK apenaŭ kompetentas rilate solvon de krimoj, evoluon ekonomian, privatigon, administradon de publikaj entreprenoj: notindas ankaŭ korupteco. Enlandaj instancoj sentas sin humiligataj: UNMIK, ekzemple, rifuzis akcepti rezoluciojn de la parlamento de Kosovo rilate anekson de tero al Makedonio kaj aboli leĝojn de eksa Jugoslavio bremsantajn privatigon kaj eniron de fremdaj investoj en Kosovon. Krome regas en Kosovo amasa senlaboreco (en Mitrovica 80 %).

UNMIK toleris, ke eniru Kosovon miloj da serbaj sekretaj agentoj, kiuj provokas, sabotas, murdas kaj terorigas, eksplodigante bombojn. Devis forlasi siajn hejmojn 2500 familioj de etnaj albanoj en norda Mitrovica: okupis la domojn inspektistoj de la serba sekreta servo. Aliflanke la albana gvidantaro indiferentas kaj nur jesas al decidoj kaj agoj de UNMIK, kies lasta administranto, Harri Holkeri, en dialogoj kun internaciaj institucioj aŭ kun registoj de Serbio, ne petas, ke akompanu lin gvidantoj de Kosovo.

Ŝoveliloj kaj balailoj

Ĉio ĉi baziĝas sur la t.n. rezolucio 1244 de UN, laŭ kiu Kosovo plurestas sub suvereneco de Serbio kaj Montenegro. Tamen kredeble la problemoj ĉesus, se albanoj posedus povojn; se ekzemple la defendaj trupoj de Kosovo (TMK) rajtus interveni; kaj same la kosova polica servo SHPK. Sed UNMIK ne permesas al TMK uzi ion alian ol ŝovelilojn kaj balailojn, kaj albanaj policistoj ne rajtas aresti.

Sendube la lastaj tumultoj mesaĝis al internaciaj instancoj, ke ne eblos preteratenti la problemon pri la statuso de Kosovo. Albanoj, ne plu fidantaj instancojn en kaj ekster Kosovo, ne plu kredas, ke Kosovo disvolviĝos sendependa kaj libera: ili malvolas resti sub serba jugo. Tial albanoj postulas, ke oni difinu plej urĝe por Kosovo sendependecon. Nur tiam enradikiĝos en la regiono paco kaj stabileco.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aprilo 2004

Kiu prezidos la EU-Komisionon?

La jaro 2004 estas (denove) decida jaro por Eŭropa Unio: plilarĝigo, balotoj por la Eŭropa Parlamento kaj la EU-konstitucio rangas tute supre sur la tagordo. Preskaŭ same gravas ankaŭ la decido pri la nova Eŭropa Komisiono, kiu ekoficos novembre por sia kvinjara mandato.

La Eŭropa Komisiono praktikas kaj registarajn kaj administrajn funkciojn kaj faras la „ĉiutagan ekzekutivan laboron” de la Unio. La nova Komisiono estos entute 25-kapa – el ĉiu membroŝtato po unu komisionano. Pro la grava politika signifo de la organo ĝia prezidanteco estas aparte aspirata de ĉiuj membroŝtatoj.

Aktuale prezidas la italo Romano Prodi, kiu intertempe deklaris, ke li intencas reiri al la nacia itala politiko kiel opoziciestro. Ne estas tamen sekreto, ke neniu vere petis, ke Prodi restu, ĉar multaj estas seniluziigitaj de lia maniero estri la 20 000-kapan Komisionon.

Tikla brusela temo

La diskuto pri lia posteulo jam de monatoj estas unu el la tiklaj bruselaj temoj. La nova EU-traktato antaŭvidas, ke la estro de la Komisiono bezonas por sia nomumo ne plu unuaniman subtenon de la Eŭropa Konsilio, la organo de la ministroprezidantoj kaj ŝtatestroj, sed nur kvalifikitan plimulton en ĝi kaj plimulton en la Eŭropa Parlamento. Sekve neniu lando povas plu sole bojkoti kandidaton. Tio helpas forĝi koaliciojn kaj serĉon de kvalifikita plimulto.

Kiel plej ŝancohava kandidato estas konsiderata la luksemburga ministroprezidanto Jean Claude Juncker [ĵa klod junker], kiu estas la plej longe oficanta ministroprezidanto en EU kaj tenas bonajn rilatojn al ambaŭ grandaj najbaroj, Germanio kaj Francio. Li tre bone parolas la germanan, francan kaj anglan kaj estas kristandemokrato – ne malgrava fakto, ĉar la kristandemokratoj estas la plej granda grupo en la Eŭropa Parlamento, kaj jam publike deklaris, ke ili ne voĉdonus por socialdemokrata kandidato. Juncker tamen oficiale neas: „Mi klarigis, ke mi rekandidatiĝas por nova mandatperiodo kiel ministroprezidanto en Luksemburgo. Mi restas ĉe tiu intenco.” Fontoj diras, ke li tamen ŝanĝus sian opinion, se Parizo kaj Berlino insistus, ke li estas la sola taŭga kandidato.

Mizera

Aliaj ofte menciataj kandidatoj estas la iama belga ministroprezidanto Jean Luc Dehaene [ĵa lik dehane] kaj lia posteulo kaj aktuala postenhavanto Guy Verhofstadt [gi verhofstat], kiuj havas la samajn avantaĝojn kiel Juncker, kvankam Verhofstadt ne tenas aparte bonajn rilatojn kun Usono, kio malgrandigas liajn ŝancojn. Wolfgang Schüssel [volfgan ŝisel], aktuala aŭstra kanceliero, ne plu havas grandajn naciajn celojn atingotajn kaj bele simbolus kiel reprezentanto de mez-eŭropa ŝtato la Union post la plilarĝigo, sed laŭdire lia franca estas tro mizera.

Fojfoje aŭdeblas germanaj kandidatoj, kies sola argumento estas, ke „estas denove la vico de Germanio”. Ankaŭ postuloj, ke la nova prezidanto de la Komisiono estu el la novaj membroŝtatoj, ne havas multajn ŝancojn. Ŝajnas, ke la ideala kandidato estu viro, kristandemokrato, parolu flue anglan kaj francan kaj ne plu havu nacinivelajn aspirojn. En la fono pro tio frapas kontraŭ la pordon la ĵus eksiĝinta hispana registarestro José María Aznar [ĥosé maria asnár], sed lia kandidatiĝo kreus fortan reziston ĉe tiuj, kiuj favoras plian integriĝon de la Unio.

Post la lastatempaj seniluziiĝoj pri la komisionaj prezidantoj – sendepende de partia aparteno kaj landa deveno – unuavice gravas havi homon je la pinto de la brusela institucio, kiu estas forta personeco kun klara programo kaj la kapablo konvinki politikistojn kaj eŭropajn civitanojn.

Informoj pri la Eŭropa Komisiono: www.europa.eu.int/comm

Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Banko-manko

Fraŭdo en la dua plej granda hungara banko skuis landon ĵus aliĝintan al Eŭropa Unio. La fraŭdo malkaŝiĝis, kiam nekonatoj surstrate atakis la estron de la ŝtata inspektistaro pri financoj, kaj la polico komencis esplori. Ĉe la banko K-H, kiu havas precipe belgajn akciulojn, la polico identigis fraŭdanton en la banka akcia sekcio.

Komplikiĝis la afero, ĉar multaj klientoj de la banko estas gravuloj el politika kaj ekonomia sferoj hungaraj – almenaŭ teorie, ĉar neniu identiĝis. Pro la fraŭdo la opozicio atakis la ĉefministron, antaŭan estron de la banko K-H, sed mankis pruvoj pri ajna partopreno en la fraŭdo.

Senimposta paradizo

La fraŭdanto – simplulo sen multe da formala edukado – funkciigis antaŭ jardeko monŝanĝejon. Tiun sperton li ekspluatis por krediti kaj debeti monon ĉe alia monŝanĝejo laŭleĝe estrata de du sirianoj. Iel la nigra mono forvagis al senimposta paradizo: tiuj, kiuj profitis de la fraŭdo, ricevis sian monon en simplaj butikumaj saketoj liveritaj de taksiisto. Kiam ekesploris la polico, la fraŭdinto kaj unu el la sirianoj fuĝis: la bankestro estis arestita ĉe la landlimo.

La polico daŭre esploras, sed proceso ankoraŭ ne eblas. Intertempe hungaroj demandas sin, kial la ĉefinspektisto estis atakita. Neniu arestiĝis pro la atenco, kaj leviĝas la demando, ĉu temas pri hazarda atako, aŭ ĉu la viktimo iel implikiĝis en la skandalo.

Karlo JUHÁSZ/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Muzeo trastrekita

Albertina en Vieno estas unu el la plej gravaj kaj konataj artkolektoj en la mondo. Tri jarojn, de 1999 ĝis 2002, daŭris renovigoj, kiuj kostis kvin milionojn da eŭroj. Duonon pagis privatuloj, inter ili la fratoj Soravia, posedantoj de granda konstruo-firmao.

Se oni nun rigardas Albertinan, okulfrapas stranga trastreko, la Soravia-Wing: flugilforma 53 metrojn longa antaŭtegmento, kiu protektas la enirejon. Ĉu belaspekta aŭ ne, Albertina nun prezentiĝas kiel moderna, facile alirebla (ankaŭ por handikapuloj), aktiva muzeo kaj ekspoziciejo.

La klasikismaj pompsalonegoj vastas pli ol 800 kvadratmetrojn, la 120 metrojn longa sinsekvo da historiaj ĉambroj ebligas kulturan promenadon. De ekstere nevidebla estas la subtera stokejo, en kiu atendas por ekspozicioj miloj da artaĵoj, interalie Dürer-kolekto.

Walter KLAG

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aprilo 2004

Litera turo

Ĝis 2006 la gotika viena Stefanturo, la centro de la aŭstra ĉefurbo, portos reklamtekstojn. La turo, konstruita inter 1350 kaj 1433, pro renovigo estos ĉirkaŭita de skafaldo, kiu bezonas eksteran reton por protekti preterpasantojn kontraŭ falantaj ŝtonoj. Tiun reton oni reklamocele uzas.

La subtenantoj estas du financentreprenoj, ambaŭ fonditaj ĉirkaŭ 1820 de katolikaj pastroj: la banko Die Erste (La Unua) kaj la Viena Urba Asekura Kompanio, kiuj varbas per „Neniu domo konstruitas por la eterno” kaj „Nur unu komprenas viajn zorgojn pli bone ol ni”. Ĉiu teksto restas tri monatojn, kaj la profitoj estos uzataj por renovigi la turon kaj la katedralon.

Walter KLAG

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Pri la dekalogo

Pri la dekalogo (MONATO 2004/1, p. 17) oni povas konstati multon: la katolika kaj protestanta versioj estas ambaŭ diversaj kaj en la juda nur restas naŭ komandoj kun la naŭa kaj deka kunigita. La adventista kaj verŝajne ĝusta estas jena:

1. Vi kredos pri unu Dio. Vi ne havos aliajn diojn apud mi.

2. Vi ne faros idolojn (bildojn) aŭ aspektaĵojn de io ajn supre en la ĉielo aŭ sube surtere aŭ malsupre en la akvo (la uzo de la estonta tempo vere estas adekvata!).

3. Vi ne misuzos la nomon de l' Sinjoro.

4. Vi memoros la sabaton kaj vi sanktigos ĝin (en la Nova Testamento ne estas postulate, ke oni observu la sabaton aŭ dimanĉon!).

5. Vi honoros vian patron kaj vian patrinon, por ke vi longe vivu en la lando, kiun donas al vi la Sinjoro, via Dio.

6. Vi ne mortigos (lo tircaĥ: ĉi tie la vorto racaĥ signifas la arbitran mortigon, murdon).

7. Vi ne adultos.

8. Vi ne ŝtelos.

9. Vi ne elparolos falsan ateston kontraŭ via proksimulo.

10. Vi ne avidos la domon ... la edzinon ... la serviston ... la servistinon ... la virbovon ... la azenon de via proksimulo, nek ion ajn, kion havas via proksimulo.

Frieder WEIGOLD
Germanio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Sendependa

Ĉu estas grava diferenco inter „neŭtrala” kaj „sendependa”? Eble vi diras, ke tio estas nur pure teoria demando, sed ŝajnas al mi, ke rilate al nia magazino temas ne nur pri nuanco: memdifine ĝi estas sendependa, sed certe ne devas esti neŭtrala. Nu, kial entute cerbumi pri tiu ĉi demando? Aktuala motivo estas, ke skribis al mi politikisto de partio, kiu – almenaŭ parte – rekomendas Esperanton, pledante por kunlaboro inter la neŭtrala Esperanto-movado kaj tiu partio. Preskaŭ samtempe atingis min peto, subteni klopodojn, por la elektoj de EU-parlamento, krei novan partion, en kies nomo troviĝas eĉ la vorto „Esperanto”. Sed por ambaŭ proponoj nia revuo estas malĝusta adresito.

„Sendependa” signifas, ke ni ne ligas nin al iu ajn movado, ideologio, organizaĵo aŭ partio, kies estraro povus dikti al ni certan linion kaj cenzuri nin. „Sendependa” signifas, ke niaj aŭtoroj estas (kaj restas) aŭtonomaj, kaj ke redaktoroj ne rifuzas kontribuaĵon, se ĝi estas argumentita kaj ne tordas faktojn (kion, tamen, ne ĉiam ili povas vere kontroli) kaj ne ofendas aŭ kalumnias iun. En tiu spektro de opinioj devas havi lokon same kontraŭkapitalisma aŭtoro kiel aperu iu Gofen, kiu defendas vidpunktojn de la nuna usona registaro. Niaj aŭtoroj ne devas, ofte ne povas esti neŭtralaj, male: se oni kritike analizas agojn, faktojn, ideojn kaj ideologiojn, precipe politikajn, necesas esti neneŭtrala. Iuj ja asertas, ke nia revuo ĝenerale estas kontraŭ-usona. Mi ne vidas iujn pruvojn por tio kaj povas certigi, ke ĉiuokaze kontraŭ-usonismo ne estas nia redakcia gvidlinio. Tamen estas klare, ke juĝante kaj komentante politikajn eventojn, evoluojn kaj tendencojn ni devas apliki aliajn kriteriojn, skribante pri Bangladeŝo aŭ Usono. Grandpotenco, kiu proklamas sin demokrata kaj kongrua kun okcidenta valorsistemo, devas toleri rigorajn kritikojn de magazino, kiu mem adoptis tiun valorsistemon surbaze de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Se tio impresas kiel kontraŭ-usonismo, mi obĵetas: temas pri klopodo, el subjektiva impeto skribi objektive.

Ni do restos sendependaj – ho tamen, ne tute: daŭre ni dependas de vi, niaj fidelaj abonantoj, kiuj aprobas nian neneŭtralecon.

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aprilo 2004

LITERATURO

Vivo en vortoj

Kiam mi fuĝis el la infanaĝo, sufokiĝis mia feliĉo en la fremdejo. Kiam mi estis en la geto, rigidiĝis, frostiĝis mia koro en kela kaŝejo. Mi, postvivantino de la hororo, skribas el vortoj vivon.

Rose Ausländer naskiĝis en juda familio la 11an de majo 1901 en Ĉernovcy, la ĉefurbo de tiutempe aŭstra kronlando Bukovina. En 1918, post nelonga okupado de la lando fare de rusaj milittrupoj, kio kaŭzis fuĝon de la familio de Rose al Vieno, Bukovina ekapartenis al Rumanio. Reveninte al Ĉernovcy, Rose ekstudis literatursciencon kaj filozofion. Tiam influis ŝin Spinoza, Platono, Freŭdo, Brunner ktp.

Kiam la patro de Rose mortis, la familio decidis, ke ŝi migru al Usono, kie loĝis iliaj parencoj. Rose kaj Ignaz Ausländer, geedziĝintaj en 1923, en 1921 forveturis trans la oceano. Ŝi laboris en germanlingva gazeta eldonejo (kiu interalie publikigis ŝiajn poemojn) kaj en iu novjorka banko. Post la divorco ŝi reiris al Ĉernovcy, kie ŝi laboris por lokaj gazetoj kaj flegis la malsanan patrinon. Meze de la 30aj jaroj tie ne plu povis aperi germanlingvaj gazetoj. Do Rose perdis sian laborlokon. En la sekvaj jaroj ŝi instruis la anglan, oficis kiel sekretariino kaj fine kiel laboristino en kemia fabriko. Malgraŭ ĉio, en 1939 tamen aperis ŝia unua poemkolekto La ĉielarko, kiu kompreneble ne povis trovi multajn legantojn. En 1941 faŝistoj invadis la urbon, masakrante judojn. La poetino kun la patrino sukcesis postvivi la nazian regadon en diversaj kaŝejoj. Nur la retiriĝo en la literaturon kaj filozofion donis fortojn por ĝisvivi la liberiĝon.

Kiam en 1944 rusaj trupoj transprenis la urbon, la judoj ne sentis sin liberaj. Oni konsideris ilin germanoj kaj minacis ekzili en Siberion. En 1946 Rose Ausländer denove iris al Usono kaj tie laboris precipe kiel tradukistino. Post morto de la patrino en 1947 ŝi suferis daŭran korpan kaj psikan ŝokon. Sekve de tiu perdo ŝi dum pluraj jaroj ne plu estis kapabla krei germanlingve kaj verkis nur angle. En Usono ŝi ne sentis sin hejme. Vojaĝante tra Eŭropo en 1957, kien ŝi definitive revenis en 1964, Rose renkontis Paul Celan. Li kondukis ŝin en la modernan germanan literaturon. Influita de ĉi sperto, ŝi reekuzis la germanan kaj samtempe plene ŝanĝis stilon de siaj poemoj. Poste ŝi fervore verkadis malgraŭ nur fojfoja publikigo en gazetoj. En 1965 aperis ŝia dua libro Blinda somero. En 1971 ŝi ekloĝis en „Nelly-Sachs-Haus” de juda komunumo en Düsseldorf, kiun ŝi, malsana, ekde 1978 ne plu forlasis. Ŝia vivo koncentriĝis je la krea agado, al vorta lukto kontraŭ la fizika estingiĝo.

En Eŭropo pli kreskis interesiĝo pri ŝia aparta poezia lingvaĵo. Ŝiaj poemoj penetris vastan publikon, ŝi estis menciata kaj premiata. Post multaj libroeldonoj en diversaj lokoj, la renoma entrepreno S. Fischer eldonis ŝian okvoluman kompletan verkaron. Rose Ausländer mortis la 3an de januaro 1988.

La temoj de ŝiaj poemoj – ŝia verkaro konsistas preskaŭ nur el poemoj – estis prenitaj precipe el la propra juneca sperto, el la tempo de persekutado kaj el la kvazaŭ ermita situacio de la maljunulejo. Centre estas emfazo de signifo de la vorto. Pri la vivoranda ekzistado dum la persekutado, ŝi omaĝe skribis: „Skribi estis vivi. Postvivi.” Tio same validas ankaŭ por ŝiaj lastaj jaroj. Vivofine la poemoj eĉ pli densiĝis, reduktiĝis ĝis la esenca kerno kaj atingis altan gradon de la ekstera simpleco lige kun la interna riĉeco: signo de alta arto.

Rose Ausländer devige kaj memvole okupiĝis pri diversaj lingvoj. Esperanton ŝi ne menciis, sed en ŝiajn poemojn estas plektita „nia” idealo: la espero. Jen ŝia koncepto pri espero en la samtitola poemo:

Kiu esperas,
estas juna.
Kiu povus spiri
sen espero,
ke ankaŭ estonte
rozoj sin malfermas,
amovorto
la timon supervivas.

Franz-Georg RÖSSLER
1. F.-G. Rössler tradukis ĉ. 200 poemojn de R. Ausländer en Esperanton. Tiuj aperis dulingve kun ilustraĵoj de R. Rössler-Buckel en du volumoj: 1. Momentoj el eterno (1989), 2. Lasta reveno (1994)
2. Krome aperis katalogo de bildoj, prelegoj, publikigaĵoj kaj komponaĵoj (de la samaj aŭtoroj) pri Rose Ausländer (2001)

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Multvizaĝa futbalo

Legantoj de MONATO sendube rekonas Proteon kiel duondio, kiu, en la greka mitologio, povis alpreni ĉiajn formojn. Tamen eble ne ĉiuj konscias, ke tiu rimarkinda trajto estas trovebla ankaŭ ĉe multaj sportoj. Kiel Proteo, ili kapablas transformi sin laŭ aspekto, grado de streĉo aŭ perforto (ekde kruda ĝis milda kaj inverse). Tio okazas precipe kiam la sporto disvastiĝas ekster sia devenlando kaj transiras landlimojn kaj oceanojn.

Ekzemple ni prenu la plej popularan sporton – futbalon. La origino de ĉi tiu ludo estas neklara. Kelkaj fakuloj asertas, ke ĝi devenas de ritoj, praktikataj en antikva Egiptio; aliaj, ke ĝi reprezentas simbolan ĉasadon. Iujn sportajn movojn, similajn al la nunaj futbalaj, oni praktikis ankaŭ en antikvaj Ĉinio, Grekio kaj Romio. Sed ŝajnas, ke la hodiaŭa formo de futbalo aperis en Britio. En la mezepoka Anglio ĝi estis sufiĉe tumulta kaj kruda surstrata ludo. En 1424 la reĝo Jakobo la 1a per parlamenta akto malpermesis ĝin pro tio, ke ĝi malhelpas praktikadon de arkopafado, kiu estis pli utila por la ŝtato. En Skotlando dimanĉaj matĉoj estis dum longa tempo malpermesitaj pro la religia signifo de la tago kaj la leĝa devigo regule partopreni mesojn.

Kvankam tutmonde estas ludata tradicia futbalo, praktikata de anoj de la Internacia Futbala Asocio (FIFA), en kelkaj landoj oni preferas loke inventitan sporton, kiu same nomiĝas „futbalo”, sed havas tute malsamajn regulojn. Por alilandanoj la usona futbalo iom similas ŝakon, ludatan sur vasta kampo. Tie alternas kelkaj minutoj de rapida kurado kun vigla agado kaj paŭzoj, dum kiuj ĉiu teamo kuniĝas en streĉa diskuto de la sekva movo. Tia alternado sekvas dum la tuta matĉo, do la efektiva ludtempo estas kurioze mallonga, kvankam la spektaklo entute, inkluzive de prezentiĝoj de muzikistoj kaj kuraĝigaj dancistinoj, daŭras pli longe, ol tipa FIFA-matĉo. Malkiel alilandaj futbalistoj, la usonaj portas kaskojn kaj remburitajn protektaĵojn. Adeptoj de FIFA-futbalo plejofte trovas la usonan futbalon enua pro la konstantaj paŭzoj. Parenteze, la eŭropa futbalo estas ja praktikata en Usono, sed tie ĝi estas ludo precipe por malgrandaj knabinoj – fakto, kiu certe surprizos nefakulojn.

Kontraste, en Aŭstralio futbalistoj ludas sen korpa protekto, kvankam ankaŭ ilia sporto estas danĝera. Pro la varmeco ilia vesto estas minimuma: maldika ĉemizo kaj pantaloneto. Ilia futbalo okazas sur ovala kampo kun duoblaj golujoj, kaj ties reguloj ŝajnas esti same minimumaj kiel la vesto de la ludantoj. La aŭstralia futbalo permesas uzadon de manoj kaj piedoj.

Plia „protea” ludo nomiĝas lacrosse [lakrós], kaj originas el Kanado, kie ĝi estas praktikata de fortaj viroj. Oni ludas ĝin sur kampo kun du golujoj. La ludantoj kaptas kaj ĵetas la pilkon per ilo simila al fiŝreto sur forkiĝita stango. Ĝia signifo estis religia, kaj, antaŭ jarcentoj, ankaŭ per ĝi oni trejnis la virojn por milito. Ofte ludantoj estis grave vunditaj aŭ eĉ mortigitaj. Dum la ekzisto de la Brita Imperio lacrosse estis enkondukita en Anglio, sed tie, ĝi estis ludata precipe de knabinoj en ekskluzivaj pensionaj lernejoj. Nun lacrosse ne plu estas praktikata en Anglio.

Kaj certe oni ne povas pretermencii la rugbeon – plej proksiman fraton de la tradicia futbalo. Laŭ la legendo rugbeo naskiĝis jene: en samtitola angla urbo iam okazis futbala matĉo, kadre de kiu unu el la ludantoj subite kaptis la pilkon per la manoj kaj ekkuris kun ĝi al rivala golujo. Reage al protestoj la lokaj futbalistoj deklaris: „En nia urbo licas uzi manojn!” De tiam rugbeo ekevoluis memstare. Nun ĝi diferenciĝas de futbalo preskaŭ per ĉio: altega golujo, melon-forma pilko, kvanto de ludantoj surkampe, permesiteco de sufiĉe krudaj (nepunataj) faŭloj.

Do oni povas vidi, kiom forte povas malsimili unu disde la aliaj nunaj specoj de futbalo kiuj, plej verŝajne, havis unu-saman prapatron.

Garbhan MACAOIDH/gla

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Vivas kunvivado

Francio balotis la 21an kaj la 28an de marto. Ĝi ŝanĝis siajn regionajn reprezentantojn, la „regionajn konsilantojn”, kaj parton de la departementaj reprezentantoj, la „ĝeneralajn konsilantojn”.

Laŭ opinio-sondoj, malmultaj homoj intencis voĉdoni. Sed la partopreno kreskis je pli ol 4 %, kaj la regionaj registaroj, antaŭe en la manoj de dekstruloj, estis kaptitaj de maldekstruloj. Post la dua baloto oni anoncis, ke la dekstraj partioj, antaŭe regintaj 14 el la 22 regionoj, konservis nur unu. Tiel, kun 50 % de la voĉoj por maldekstraj partioj, Francio refariĝis „ruĝeta”, kiel antaŭ aprilo 2001, kiam okazis elekto de prezidanto. Ĉi-jare la partio de prezidanto Chirac rikoltis nur 37 % de la voĉoj, kaj la naciista partio de Le Pen 13 %.

Perdinte 13 regionojn kaj tiom da voĉdonintoj, la franca ĉefministro Raffarin demisiis. La prezidanto tuj reelektis lin ĉefministro. Chirac, en intervjuo al la nacia televido, diris, ke li „bone aŭdis la mesaĝon de la francoj”, kvazaŭ li malaprobus la antaŭan registaron de Raffarin – kiun li ĵus reelektis ĉefministro.

Suverena popolo

Ne nur Raffarin retrovis ministran postenon en la nova registaro. Estis aliaj: eĉ revenis eksministro Donnedieu de Vabres, kiu demisiis antaŭ du jaroj. Tial la decido de „suverena popolo” apenaŭ estas obeata: kial konservi en la registaro homojn, kiujn la voĉdonintoj forĵetis nur kelkajn tagojn antaŭe?

Sed tiel, pro la ĵusaj balotoj, Francio, kreinto de t.n. kunvivado inter prezidanto el unu partio kaj ĉefministro el kontraŭa (Chirac/Jospin, Mitterrand/Chirac), nun inventis kunvivadon inter regionoj el unu partio kaj centra povo el kontraŭa. Dum dekstraj partioj regas la prezidantecon, la registaron, la konstitucian kortumon kaj la superan konsilion pri informiloj, la regionojn kaj departementojn regas maldekstraj partioj.

Tamen la balotoj pozitive interpreteblas. Bone estas, ke pli da homoj voĉdonis: la francoj evidente ne tute turnis sin for de politikaj aferoj. Notindas ankaŭ malkresketo de la naciista partio de Le Pen. Povas esti, ke la francoj komencas laciĝi pro la senĉesaj disputoj ene de la partio, taksante ĝin senestonteca. Kaj fine la fiasko de opinio-sondoj: klare estas, ke la francoj ne volas esti gvidataj de sondistoj kaj aliaj politikistidoj, sed deziras formi proprajn opiniojn. Nova emo tia por publikaj aferoj eble malfermos vojon al demokratio renovigita.

Christian PINARD

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aprilo 2004

Falo de prezidanto

Litovio aniĝis en Eŭropa Unio (EU) sen sia prezidanto Rolandas Paksas. Tri semajnojn antaŭ la formala aniĝo (komence de majo) Paksas estis elpostenigita pro akuza proceso: la unua ŝtatestro en moderna eŭropa historio, kiu tiamaniere eksprezidantiĝis.

Komenciĝis la krizo lastan oktobron, kiam sekurecaj servoj indikis, ke rusa komercisto, Jurij Borisov, kiu finance subtenis Paksas dum la elektokampanjo, probable kunlaboras kun rusaj specialaj servoj kaj eble interrilatas kun landoj favoraj al terorismo. Borisov postulis altan postenon en la prezidantejo kaj, nenion ricevinte, minacis la prezidanton. Tiu havigis al la ruso litovian ŝtatanecon: tiun agon konstitucia juĝisto taksis kontraŭleĝa. Krome parlamenta komisiono trovis, ke oficistoj ĉe la prezidantejo asociiĝis kun krimaj grupoj.

Diversflanke oni petis, ke Paksas demisiu. Anstataŭe, tamen, li traveturis la landon, serĉante apogon inter simplaj provincanoj. Antaŭ homamasoj li ripetadis, ke li sentas sin neniel kulpa, aldonante, ke li kredas sin viktimo de cirkonstancoj.

Akuzoj

En decembro parlamentanoj lanĉis kontraŭ Paksas akuzan proceson: komisiono devis esplori akuzojn kontraŭ la prezidanto kaj anonci siajn konkludojn, kiujn poste pritaksos konstitucia juĝo. En aprilo parlamentanoj voĉdonis pri tri kontraŭprezidantaj akuzoj: ke Paksas liveris al Borisov ŝtatanecon, ke la prezidanto informis la ruson, ke ŝtataj institucioj interesiĝas pri li kaj eventuale kontrolas liajn telefonkonversaciojn, kaj ke la prezidanto provis ekspluati sian postenon por komerce antaŭenigi privatajn familiajn interesojn.

Rezulte: post 13-monata kaj 11-taga prezidanteco Paksas fariĝis privata civitano: jen la tria fojo en la kariero de Paksas, ke li kontraŭvole elposteniĝis. Nova prezidanta elekto en Litovio koincidos kun elektoj al la Eŭropa Parlamento en junio: provizora prezidanto estas la parlamentestro Arturas Paulauskas, kiu laŭdire forte ambicias la prezidantecon.

Laimius STRAŽNICKAS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al faka literaturo

Jen aperis kiel Esperanto-dokumento de UEA la internacilingva versio de studo, aperinta anglalingve en Language Problems and Language Planning en 2003, studo, kiu siavice estis forta ampleksigo de alia germanlingva artikolo, aperinta en 1996.

Jam la unua vorto de la titolo postulas klarigon. Kion oni komprenu sub „interlingvistiko”? Ĉu fenomenojn de lingvoj en kontakto? Ĉu studadon de la helplingvoj? De la planlingvoj? El la nedifiniteco de la koncepto sekvas kompreneble nelimigeblo de la literaturo, tiel ke la maro iĝas tro vasta kaj la kompaso ne plu helpas. Ankaŭ la dua substantivo, „esperantologio”, kvankam certe pli limigita sence, tamen riskas esti tro vasta: ĝi povus etendiĝi de gramatiko ĝis literaturo, de prononcado ĝis kongresumado.

Detlev Blanke, instrukomisiito pri interlingvistiko ĉe la Humboldt-universitato en Berlino, jam dekomence deklaras la limojn de ambaŭ kampoj; oni ilin respektu, kvankam la kompreno de „interlingvistiko” kiel nura „optimumigo de la internacia lingva komunikado” forsegas grandan historian parton de la fako mem kaj ne kongruas kun la kutima signifo de la vorto trovebla en nacilingvaj vortaroj. El tiu limiganta difino li konkludas, ke la scienco pri planlingvoj iĝas la kerna kampo de interlingvistiko, kaj restas do intence tute neglektataj la nemalmultaj studoj pri uzado de etna lingvo kiel internacia.

Malgraŭ ĉi tiuj drastaj limigoj, la faka literaturo, koncernanta la du temojn, restas ne malvasta, kaj orientiĝi en ĝi postulas sistemecon. Tial prave la titolo pludaŭras per „vojoj al faka literaturo”: tre, tro ofte ni baraktas en la nescio pri tio, kiel alporti argumentojn al niaj propraj tezoj. Ni scias, ke ili certe ekzistas, sed precizajn referencojn ni ne havas. En tio la nuna 40-paĝa broŝuro estas vere helpa: estas listigitaj la periodaĵoj pri interlingvistiko kaj pri esperantologio, estas listigitaj la bibliografioj, senfina minejo da ĉerpindaj trezoroj, la librokatalogoj, la elektronikaj retejoj, kie oni povas trovi informojn. Zorge estas esplorataj ankaŭ gazetoj, kiuj ne sisteme, tamen sporade aperigas kontribuojn pri la du titoltemoj. Ĝisdateco evidentiĝas el la atento, donita al la sciigoj atingeblaj tra elektronikaj komunikiloj, kies amplekson kaj rapidan ĝisdatigeblon oni ofte neglektas. Apartan mencion Blanke dediĉas al la ĉiam pli multiĝantaj universitataj disertacioj pri esperantologio; koncerne tion oportunas memorigi, ke speciala stipendio Ivo Lapenna, administrata de la samnoma fondaĵo, premias ĉiun duan jaron la plej bonan universitatan disertacion pri Esperanto aŭ pri la problemoj de lingva interkompreniĝo (regularon interesato petu de la Fondaĵo Ivo Lapenna, Lendkai 111, Graz, Aŭstrio).

Interesa estas la bibliografio, ĉe kiu oni rimarkas kuriozan fakton. Kutime en okcidentaj sciencaj verkoj la bibliografioj enhavas altegprocente anglajn titolojn, kvazaŭ ekster Anglalingvio nenio scienca aperus: la kaŭzo estas, ke okcidentanoj ne konas orienteŭropajn lingvojn kaj la nunaj negermanaj sciencistoj ne plu konas eĉ la germanan. Blanke montras inversan (ĉu eble eĉ tro inversan?) proporcion: el 178 titoloj, registritaj en la bibliografio, nur 27 estas anglalingvaj, dum alta procentaĵo estas, krom, nature, en Esperanto, en la germana; sed ne mankas titoloj rusaj, hungaraj, nederlandaj.

Se riproĉon oni nepre volas fari al ĉi tiu broŝuro, estas la denseco de informoj, kiu tamen kongruas kun aliaj UEA-dokumentoj: ĉiu linio diras ion novan, ne ekstrapoleblan el la aliaj linioj. Do broŝuro ne nur legota, sed studota.

Carlo MINNAJA
Detlev Blanke: Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al faka literaturo. Eld. UEA, 2003. 40 paĝoj broŝuritaj.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Leĝoj landon prosperigas

Sur la kajo de la marhaveno Lerwick [leruik], ĉefurbo de la ŝetlandaj insuloj, staras granda ŝildo, kiu bonvenigas ŝipojn al tiu antaŭe skandinava arkipelago. Sur la ŝildo bildiĝas la blazono de Ŝetlando: vikinga ŝipo kun devizo en la antikva normana lingvo Með lögum skal land byggja (Leĝoj landon prosperigas). Broŝuro de la ŝetlanda konsilantara informejo klarigas, ke tiu devizo estas citaĵo el la Sagao de Njal, la plej grava verko de la antikva literaturo de Islando. Kvankam hodiaŭ la ŝetlanda insularo estas politike parto de Skotlando, la loĝantaro ankoraŭ fieras pri sia skandinava deveno kaj pri la fakto, ke la nordaj insuloj (Ŝetlando kaj Orkadoj) estas plurfoje menciitaj en la sagaoj.

Ne nur por tiuj nordinsulanoj estas interesaj la islandaj sagaoj. Ili intime rilatas al la historio, kulturo, etnografio kaj popola tradicio de la tuta nord-okcidenta Eŭropo, kaj precipe al la aliaj insulaj landoj: Irlando, Skotlando kaj Kimrio, kiuj ĉiu estas parto de la vasta scenejo, sur kiuj estas ludataj la dramoj de la sagaoj. Fakte, dum jarcentoj estis interplektitaj la historio de la skandinavaj kaj keltaj popoloj. Tiel, la Sagao de Njal, rakonto, kiu komenciĝas en Islando ĉirkaŭ la jaro 940 de la aktuala epoko, finiĝas en Clontarf [klontarf], kvartalo de Dublino, kie la armeo de Brian Ború, reĝo de Munstero, pirre venkis tiun de la skandinavaj loĝantoj de Dublino kaj Lenstero.

Por tiuj, kiuj ne komprenas la islandan, la kvalito de la traduko estas certigita per la fakto, ke ĉi tiu versio estis farita de Baldur Ragnarsson, akademiano kaj konata poeto-verkisto, verkanta kaj en la islanda kaj en Esperanto. La rezulto de lia laboro estas ne nur kompetenta, sed vere elstara, prezentanta gravegan kontribuaĵon al la kreskanta nombro da esperantigitaj juveloj de la monda literaturo.

La Sagao de Njal estas prave rigardata kiel la plej granda kaj artisma el la islandaj sagaoj. Laŭ internacia enketo inter eminentaj verkistoj en la jaro 2002, ĝi estis elektita kiel „unu el la cent plej bonaj verkoj de la monda literaturo.”

Por tiuj, kiuj ne konas ĉi tiun literaturan ĝenron, oni eble devas klarigi, ke temas pri longa proza rakonto, parte historia, parte legenda, verkita en Islando de anonima aŭtoro, proksimume ekde 1200 ĝis la komenco de la 14a jarcento. La tempo de la rakontoj, tamen, ampleksas la periodon de la mezo de la 9a ĝis la komenco de la 10a jarcento.

Malgraŭ la granda tempa distanco, kiu apartigas nin de tiuj foraj jarcentoj kaj la malsameco inter la medio kaj la etoso de la antikva islanda socio kaj la hodiaŭa mondo, ĉi tiu sagao impresas preskaŭ kiel moderna romano, pro siaj rimarkindaj kvalitoj de streĉiteco, klareco kaj koncizeco. Ne estas surprize, do, ke Jorge Luis Borges, unu el la plej eminentaj modernaj verkistoj en la hispana lingvo, kaj sendube la plej konciza stilisto de tiu kutime vortebria idiomo, estis forte inspirita de la islanda literaturo.

Kompare kun la moderna romano, la Sagao de Njal postulas de la leganto iom pli da atento kaj memorkapablo, ĉar la nombro de personoj kaj loknomoj, kiuj figuras en la rakonto, estas grandega, kaj la intrigo estas aparte kompleksa. Feliĉe, la tradukinto multe helpas nin per utilega antaŭparolo, en kiu li klarigas la socian fonon de la sagaoj, la labirintan leĝsistemon, la monon (grave por kompreni la punojn kaj rekompencojn) kaj la strukturon kaj stilon de la ĝenro. Plie, li provizas nin per mallonga superrigardo de la Sagao de Njal kaj per noto pri la islandaj nomoj. En la apendico fine de la libro troviĝas kronologio de la eventoj en la rakonto, kaj listo de personaj nomoj (nemalhavebla por sekvi la intrigon).

Estis jam menciite, ke la mondo, prezentata al ni en ĉi tiu sagao, estas tute malsama al la nia. Ĝi komenciĝas en la tempo antaŭ la enkonduko de la kristanismo en Islando: periodo de konstantaj bataloj kaj sanga intervenĝado inter unuopuloj kaj familioj. Malofte tiaj okazaĵoj estas rigardataj kiel katastrofaj aŭ tragikaj. Junaj skandinavaj batalantoj bonvenigis heroan morton en batalo, kio certigis eniron en la festensalonegojn de Valhalo. Plie, la leĝaro pri procesoj kaj punoj iom similis la ĝentlemanajn regulojn por ludi anglan kriketon. En la rakonto, mortigantoj kutime informas la familianojn de la mortinto pri la okazaĵo, kaj demandas kian rekompencon ili postulas. En kazo de iu disputo, oni aranĝas proceson en la Althing, t.e. la nacia asembleo, aŭ en la tiel nomataj kvaronaj kortumoj. En la Sagao de Njal estas detale priskribita tiu komplikega sistemo. Kvankam tiu priskribo eble iom tedos kelkajn legantojn, aliaj verŝajne interesiĝos pro la okazo, kiun ĝi donas por fari komparon inter la moderna juro kaj tiu frua leĝaro.

La centra persono de la Sagao estas Njal Thorgeirsson, viro grandanima kaj saĝa, respektata kiel spertulo pri la leĝoj kaj paciganto en okazoj de disputo. Al li estas atribuita la aserto: „leĝoj landon prosperigas, neleĝoj pereigas”. La tuta rakonto rilatas al Njal, liaj familianoj, parencoj kaj amikoj. La tradukinto montras ke, simile al aliaj sagaoj, ĝia baza strukturo konsistas el enkonduko, konflikto, klimakso, venĝo, paciga interkonsento, kaj postvortoj, sed la Sagao de Njal estas pli komplika ol aliaj. La klimakso estas la perfida bruligo, en kiu estas mortigitaj Njal, lia edzino kaj aliaj el lia domanaro, sed la influo de Njal ne ĉesas post lia morto. La batalo de Clontarf fine de la sagao apenaŭ rekte rilatas al la resto de la rakonto, kvankam Helgi Njalsson, la plej juna filo de Njal, estis dumtempe kortegano de orkada jarlo, kiu estis petita militi en Irlando kontraŭ reĝo Brian.

La kronologio de la sagao ne estas ĉiam fidinda. Laŭ la tradukinto, „la aŭtoro ne klopodis al logika historia datado, efektive la kronologio prefere estas adaptita al estetikaj postuloj”.

Kiel en aliaj antikvaj rakontoj de la ĝermanaj popoloj, la aŭtoro flegme kaj iom entuziasme priskribas la sangajn detalojn de bataloj kaj atakoj, en kiuj membroj kaj kapoj estas senkompate fortranĉitaj. Kuraĝaj batalantoj estas respektataj kaj laŭdataj, eĉ de siaj malamikoj. Ofte oni havas la impreson, ke batalado estas rigardata pli kiel sporto ol milito. La plej admirataj virtoj estas kuraĝo, malavareco, gastamo, honoro, saĝeco kaj respekto al la leĝaro. Laŭŝajne, eĉ la enkonduko de la kristanismo en la landon (menciita en la sagao) ne draste ŝanĝas la konduton aŭ karakteron de la islandanoj. Tiuj, kiuj akceptas la „novan” religion, iĝas kristanoj, ne pro ties moralo, etiko aŭ spirita etoso, sed pro la supozo, ke la dio de la kristanoj estas pli potenca ol la paganaj gedioj. En tiu kunteksto ne mankas humuro: ekzemple, la norvego, kiu venas por prediki la kristanismon, mortigas paganan atakanton frapante lin per sia krucifikso.

Tiuj, kiuj iom scias pri la kulturo kaj lingvoj keltaj, tuj rekonos kaj la similecon, kaj la malsimilecon inter la mondoj islanda kaj kelta. Preskaŭ ekde la tempo de la koloniado de Islando fare de norvegoj en la 9a jarcento, la destino de la skandinavoj kaj la keltoj (precipe la gaeloj) estis en intima rilato, ĉu tiu de mastroj al sklavoj, ĉu tiu de regantoj kaj korteganoj, ĉu tiu de edzoj kaj edzinoj. Kelkfoje ili rilatis kiel aliancanoj; alifoje kiel malamikoj. La gaela vortaro (precipe en Skotlando) inkludas ne malmulte da skandinavaj vortoj. Sufiĉe multe da islandaj personaj nomoj estas gaeldevenaj, ekzemple: Konal, Kiljan ktp. La nomo Njal mem estas de irlanda origino. Kvankam la islanda kaj la gaela estas tre malsamaj lingvoj (malgraŭ la menciitaj vortaraj pruntaĵoj), parolantoj de keltaj lingvoj sentos sin ĉehejme legante ĉi tiun version de la Sagao de Njal.

La stilo – kiu evidente estas fidela paŭsaĵo de la originala islanda lingvo – estas ankaŭ tre simila al la kelta: verbo komence de frazo, inversio de vortordo, simplaj frazoj sen subordigitaj propozicioj ktp. Malsimila al la frua gaela literaturo estas la evidenta manko de intereso pri la naturo, flaŭro kaj faŭno. Estas menciita nur unu arbospecio (la kverko) kaj du plantospecioj, nome stelario kaj elimo, la unua kiel brulaĵo, kaj la dua kiel furaĝo por la ĉevaloj. Tute mankas elemento de romantiko aŭ liriko. La versaĵoj cititaj en la teksto temas nur pri batalo kaj mortigo.

Estas tre malmultaj kritikeblaĵoj en ĉi tiu eldonaĵo: kelkaj ne gravaj komposteraroj kaj nur du pli gravaj, nome sima (simila, sama?) sur la paĝo 232 kaj la nekomprenebla frazfragmento .proklli tiom faris sur la paĝo 234, kie io mankas. Plie, mi havas dubojn pri la tradukista klarigo de kelkaj skotaj loknomoj, ekzemple: en Skotlando oni diras Pentland Firth, ne Firth of Pentland; kaj ne Fair Island sed Fair Isle (prononcata „Frajl” de la insulanoj). Alia loknomo: Coll, priskribita kiel insulo inter Kimrio kaj Irlando, estas fakte unu el la sudaj insuloj de la hebrida insularo, do en Skotlando.

Tamen, ĉiuj tiuj malperfektaĵoj estas bagatelaj kompare kun la majstra kvalito de ĉi tiu versio. La eldonaĵo estas beligita per koloraj ilustraĵoj kaj mapo de Islando. Entute, oni ne povas tro laŭdi la laboron de Baldur Ragnarsson kaj la iniciaton de FEL, kiu pliriĉigis nian esperantan literaturon per ĉi tiu verko. Ĉu la esperantistaro povas nun atendi de simile dediĉitaj tradukistoj esperantigon de aliaj gravaj specimenoj de la frua nord-eŭropa literaturo, ekzemple Mabinogi el la kimra, Táin el la irlanda, Beowulf el la anglosaksa, kaj de la Libro de la dekano de Lismore el la skotgaela? Elstaran ekzemplon donis al ni Baldur Ragnarsson konigante al ni, ne-islandanoj, gravan elementon de sia nacia literaturo. Espereble aliaj imitos lin!

Garbhan MACAOIDH
Sagao de Njal. Esperantigis Baldur Ragnarsson. Eld. FEL, Antverpeno, 2003. 355 paĝoj gluitaj. ISBN 90-77066-07-1.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Gravas la vero

MONATO petis, okaze de la 25-jara jubileo, kelkdekon da gravuloj skribi sian opinion pri la revuo (MONATO 2004/03, p. 7). Permesu ankaŭ al mi reagon, kvankam mi ne estas gravulo, sed tamen fidela abonanto de nia magazino ekde la tutunua numero. MONATO estas revuo kun certaj kontraŭusonaj, kontraŭbritaj kaj kontraŭkapitalismaj tendencoj. Tiun politikan linion mi akceptas, ĉar ĉiu redakcio havas la rajton pri siaj opinioj.

Sed kiam nia sendependa magazino fariĝas sendependa de la vero, mi protestas. Jen nur du kriantaj ekzemploj: En 1982-83 Reto Rosetti (RR) plenigis nian revuon per duonveroj kaj malveroj pri la konflikto de la malvinaj (falklandaj) insuloj interalie asertante, ke la brita registaro ne interesiĝis pri paca solvo en Unuiĝintaj Nacioj (UN). Kiam mi demonstris en „letero de la leganto” ke – male – Britio tuj alvokis la sekurecan konsilion de UN, atingis favoran rezolucion, kaj serĉis solvon pere de la ĝenerala sekretario de UN, kaj kiam mi ankaŭ senmaskigis – unu post alia – ĉiujn aliajn asertojn kaj erarojn de RR, nia ĉefredaktoro rifuzis aperigi mian leteron.

Kial? Eble ĉar mi ne estas gravulo kiel RR, sed mi tamen estas spertulo pri internacia juro. Simile, kiam RR en 1991 akre kaj erarige kritikis la tiaman prezidanton Bush (la pli maljunan) rilate al la (unua) golf-milito, mi denove sendis ĝustigan leteron al la redakcio kaj ĝi estis denove rifuzita. Tamen poste mi kamuflis miajn argumentojn kaj analizon kiel eseon, kaj ĝin s-ro Maul bonvole publikigis (Meditado pri mallonga milito, MONATO 1991/05). Sed kial mi restos abonanto? Unue, ĉar mi agnoskas kaj salutas la aŭdacon de nia ĉefredaktoro, due, ĉar mi esperas, ke estonte li iam afable permesos la necesajn ĝustigojn de eventualaj falsaj asertoj.

Eskil SVANE
Francio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Kvin defioj por ĉinaj urboj

En marto estis publikigita en Pekino raporto pri disvolviĝo de la ĉinaj urboj dum 2002-2003. La raporto estas komuna laboro de ĉirkaŭ 100 aŭtoritataj specialistoj en- kaj ekster-landaj. Ĝi atentigas la ŝtaton pri kvin grandaj defioj, alfrontotaj de la ĉinaj urboj.

Tro granda denseco

La raporto montras, ke en la plimulto de la ĉinaj urboj la denseco de la loĝantaro estas tro granda. Ekzemple, nun en la municipo Ŝanhajo la denseco estas 37 000 homoj je kvadrata kilometro. Pekino kaj Kantono atingas respektive 14 000 kaj 13 000. Kontraste, Tokio, unu el la plej prosperaj urbegoj de la mondo, havas densecon de nur 13 000 homoj je kvadrata kilometro. Kelkaj aliaj urbegoj, kiel Nov-Jorko, Londono, Parizo kaj Honkongo, kvankam dense loĝataj, restas sub 8500 homoj je kvadrata kilometro. Specialistoj pri ekonomia kresko asertas, ke tro granda denseco malhelpos la pluan disvolviĝon.

Energi-intensa kresko

Kvankam la urba ekonomio de Ĉinio senĉese kaj draste kreskis dum 2002-2003, la maniero kreski estis kaj estas energi-intensa. Laŭ la raporto, ĉiufoje kiam la ĉina ekonomio akiras riĉaĵon de unu plia dolaro, la responda konsumo de energifontoj meznombre estas 5,9-oblo de tiu de la sep riĉaj industriaj landoj, ekzemple 4,3-oblo de tiu de Usono, 7,7-oblo de tiu de Germanio kaj Francio aŭ 11,5-oblo de tiu de Japanio.

Malalta laborproduktiveco

La ĉinaj entreprenoj plejparte havas malaltan laborproduktivecon. Post komparo kun la produktivecoj de pluraj ekonomie prosperaj landoj oni konfesas, ke la produktiveco de ĉinaj laboristoj falis dum la sinsekvaj du jaroj kaj estas tute nekontentiga. Por la ĉinaj laboristoj, kiuj funkciigas malnovajn maŝinojn kaj uzas postrestintajn teknikojn, ne eblas en mallonga tempo plialtigi sian laboran entuziasmon. La specialistoj urĝe proponas, ke krom renovigi ekipaĵojn kaj apliki novajn teknikojn la koncernaj entreprenoj, precipe la sindikatoj en ili, kuraĝigu kaj trejnu ĉinajn laboristojn por levi la kvaliton de la laborfortoj kaj por pliigi ilian kapablon krei kaj kolekti riĉaĵojn.

Malmulton kontribuas grandaj urboj ...

Por la ĉina ekonomio ne estas evidentaj la kontribuo kaj funkcio de la tri ĉefaj urbegoj: Kantono, Ŝanhajo kaj Pekino. La raporto montris, ke la proporcio de la landa malneta nacia produkto (MNP) de tiuj tri urbegoj estas respektive 1,8 %, 4,6 % kaj 2,5 % de la tuta lando. Kontraste, Nov-Jorko, Tokio, Londono kaj Seulo havas 24 %, 26 %, 22 % kaj 26 % de la sialanda MNP. Kiel pligrandigi la ekonomian forton de kelkaj grandaj urboj, estas grava konsidero por la ĉina registaro.

... kaj grandaj urbaj regionoj

En Ĉinio troviĝas tri grandaj urbaj regionoj: la delto de Zhujiang, la delto de Changjiang kaj la regiono de Pekino kaj Tianjin. Ankaŭ ilia kontribuo al la nacia ekonomio estas sur relative malalta nivelo. Laŭ la raporto, dum la periodo 2002-2003 la MNP, liverita de tri usonaj grandaj urbaj regionoj (Nov-Jorko, la regiono de Los-Anĝeleso kaj la regiono de la Grandaj Lagoj), konsistigis 67 % de la MNP de ilia lando. En Japanio la urbaj regionoj Tokio, Osako-Kobeo kaj Nagojo proksimiĝis al 70 %. En Ĉinio la tri atingas nur 38 %.

Konkludo

Kompreneble, la defioj al la ĉinaj urboj konsistas ne nur en la menciitaj kvin flankoj. En la urba disvolviĝo tre multas urĝe solvendaj problemoj. Krom mem peni serĉi elirejojn por renkonti ĉiajn defiojn, la ĉina registaro kaj ĝia popolo kore esperas je granda helpo kaj rimedoj de la internacia socio.

MU Binghua

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Kien evoluas la mondo?

En Ĉeĥio, post la t.n. „velura revolucio”, multaj homoj kredis, ke ĉio evoluos en pli kaj pli bona direkto. Iuj vere riĉiĝis kaj ekposedis havaĵon tiom grandan, ke ili ne scias kion fari per ĝi. Kontraste, multaj ordinaraj homoj estas seniluziigitaj. Oni atendis rapidan pliboniĝon, sed ĝi ne venis kaj ne venas. Dum jaroj oni diras „ni jam eksaltas de la fundo”, sed la situacio nemulte ŝanĝiĝas.

Du trionoj de la dungitoj havas mezuman monatenspezon, sed multaj restas profunde sub tiu mezumo. La senlaboreco kreskas. Nur malmultaj kredas la asertojn, ke la situacio pliboniĝos kaj malaltiĝos la entreprenaj impostoj. Onidire oni produktos pli multe kaj dungos pli da laboruloj. Sed en la merkato estas sufiĉe da varoj. Kiucele oni produktus pli? Nun oni kredigas al la homoj, ke la aliĝo al Eŭropa Unio (EU) alportos ian miraklon. Ĉu vere?

Ni rigardu kiel aspektas la cetera mondo. Parolante pri tutmondiĝo ni vidas, ke unu el la sekvoj estas ekstrema malegaleco. Kresko de laborproduktiveco en evoluintaj landoj estas akompanata de amasa senlaboreco. Eĉ la ĝisnunaj EU-landoj, al kiuj Ĉeĥio aliĝis, ne fartas bone. Oni klopodas malkonstrui socialajn rajtojn kaj leĝojn protektantajn laboriston. La salajroj malkreskas kaj la profitoj plialtiĝas.

En Usono kaj en multaj landoj de okcidenta Eŭropo daŭras drasta malaltiĝo de minimumaj salajroj. Ĉeĥaj entreprenistoj diras, ke ili ne povas pagi eĉ la minimuman monatan salajron de 7000 kronoj (en aprilo 2004: 216 eŭroj). Supernaciaj kompanioj englutas niajn malgrandajn. Tio ĉiufoje signifas perdon de laboro, ne nur por la laboristoj sed ankaŭ por la gvidanta dungitaro.

La salajraj misproporcioj estas plej grandaj en Usono kaj en Britio, la landoj kiuj unue „malreguligis” sian labormerkaton. Novaj laborpostenoj plejofte estiĝas en la servo-industrio, kie la salajroj estas plej malaltaj. En la lastaj jaroj la profitoj de firmaoj kreskas je ducifera procento kaj oni atendas pluan grandan plialtiĝon.

La tutmonda evoluo ne montras ion esperindan. Laŭ statistikoj pli ol unu miliardo da homoj devas vivteni sin per unu dolaro tage kaj tri miliardoj per malpli ol du dolaroj tage. Kontraŭe la 225 plej riĉaj homoj regas havon egalan al jara enspezo de preskaŭ duono (47 %) de la monda homaro. La tri plej riĉaj homoj de la mondo posedas pli ol la 600 milionoj da homoj en la plej malriĉaj landoj.

Dividendojn (la parton de la entreprena profito elpagatan al la akciuloj) oni povas plialtigi nur per malaltigo de kostoj, t.e. precipe per malaltigo de salajrokostoj. Oni parolas pri restrukturado kaj sveltigado, sed tio signifas maldungadon por unuj kaj malaltigadon de la salajroj por la restantaj. Ĉi tio kaŭzas por laboruloj grandan psikan ŝarĝon. La rezulto estas jena: ĉiam pli malgranda nombro da homoj kun malaltaj salajroj produktos pli da varoj. Ju pli malgranda nombro da homoj partoprenos en produktado, des pli granda estos la nombro de senlaboruloj. Ĉu tiu malgranda nombro da laborantaj homoj povos vivteni la senlaborulojn? Kaj ankoraŭ alia interrilato: ĉu la riĉuloj povos konsumi ĉion produktatan? Kiom konsumos la malalte pagataj homoj kaj senlaboruloj? Kaj ĉu neeblo vendi la produktitajn varojn ne kaŭzos pluan maldungadon?

En ĉi tiu kunteksto menciendas la kvina ministro-konferenco de Monda Organizaĵo pri Komerco (de la 10a ĝis la 14a de septembro 2003 en Cancún [kankún], Meksiko). La traktadoj malsukcesis, ĉar la procedo de komerca liberigado proponita de Okcidento estas unudirekta. Ĝi subtenas eksporton de subvenciitaj nutraĵoj en la landojn de la tria mondo kaj bremsas importon en okcidentajn landojn. La terkulturistaj enspezoj en Japanio konsistas je 63 % el subvencioj, en EU je 40 %, en Usono je 23 % kaj en Kanado je 18 %. La subvencio por unu terkulturisto en Usono atingas 20 803 dolarojn kaj en EU 16 028 dolarojn. Aliflanke, terkulturisto en la tria mondo devas vivi per enspezo de 500 dolaroj jare.

Ĉu tiuj, kiuj grandparte posedas la planedon, komencos rezoni prudente? Ĉu ili iom rezignos pri siaj profitoj por ebligi al la malriĉa plimulto dece vivi aŭ ĉu ili daŭrigos en sia ĝisnuna politiko kaj proksimigos la mondon al la rando de abismo?

Josef MENDL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Pozitivaj kaj negativaj aspektoj de Dante

Ĉirkaŭ la jaro 1293 Dante kompletigis sian verkon Vita nova, kiun li ŝajne komencis, kiam li estis proksimume 18-jara, do ĉirkaŭ 1283. Ĉi tiu kurioza verko prezentas serion de nelongaj poemoj, el kiuj ĉiun akompanas prozaj komentoj. La karaktero de la komentoj varias inter eksplikado de la signifo de la koncerna poemo, ĝia strukturo, ĝia celo kaj cetere. Pli-malpli senescepte, la poemoj temas pri Beatrice, la knabino, kiun Dante unue renkontis, kiam ili ambaŭ aĝis naŭ jarojn, kaj kiu mortis 25-jaraĝa. Kvankam Beatrice obsedis Danten dum lia tuta vivo, ili neniam interamikiĝis. Laŭ la poemkomentoj, ŝi kelkfoje salutis lin, kiam ŝi preterpasis lin, sed ili ne konversaciis.

Dum sia adoleska periodo, do proksimume kiam li entreprenis la unuajn poemojn en Vita nova, Dante ankaŭ entreprenis novan, por tiu epoko en itallingvaj regionoj, poezian formon: vulgarlingvajn versojn rimitajn. Oni konsciu, ke ĝis tiam serioza poezio, en tiu kulturregiono, estis en la latina lingvo kaj, laŭ la latinverka tradicio, ne uzis rimojn. Do parto de Vita nova pritraktas la kialon de tiu „nova” poeziformo. Tre kurioze (por ni), Dante evidente supozis, ke liaj legantoj malfacile komprenos la novan poezion. Konsekvence, la komentoj por multaj el la poemoj „klarigas” por la leganto la signifon, kvankam por nuntempa leganto apenaŭ bezonatas tiaj komentoj. Tipa ekzemplo estas la poemo en sekcio 21, kiu komenciĝas per la linioj:

La damo portas en okul' Amoron
kaj ĝentiligas kion ŝi admiras;
l' atenton de l' paŝanto al si tiras,
tremigas salutante ĉies koron;

Dante komentas:

„En la unua [parto] mi diras kiel ŝi per sia povo ĝentiligas ĉion, kion ŝi vidas, t.e. portas Amoron virtuale, kie li ne estas; en la dua mi diras kiel ŝi aktualigas Amoron en la koro de tiuj, kiujn ŝi vidas; en la tria mi diras kion ŝi produktas en la koroj per sia povo. La dua komenciĝas ĉi tie: l' atenton; la tria ĉi tie: tremigas ...”

La tradukinto, eble prave, eble ne, transskribis la italan vorton amore per la esperanta vorto „amoro”. Tio povas misgvidi la leganton, ĉar „amoro” en Esperanto signifas „la tuton de la voluptocelaj seksaj agoj” (NPIV); kaj la nomo Amoro estas „dio de la amoro” (PIV/NPIV). Sed ĉu Dante vere celis priparoli nur „voluptocelajn seksajn agojn”? Evidente ne, laŭ tio, kion li diras pri Amoro kaj ties karaktero kaj influo.

Ankaŭ eble misgvidas la leganton la adjektivo „ĝentilega”, uzata nur pri Beatrice, por traduki la italan vorton gentilissima. Mi diras eble, ĉar mi ne certas pri la signifo de tiu vorto en la 13a-jarcenta itala lingvo. Sed la esperanta vorto malfacile sidas en la kadro de la diraĵoj pri Beatrice, kie iu senco simila al tiu de „nobla”, aŭ eble „belega” aŭ eĉ „alloga” (?), pli kongruas kun la kuntekstoj.

Ĉiuokaze, frapas la leganton du aferoj:

1. Dante en multaj, eble ĉiuj, el la poemoj esprimas la konatan adoleskan preskaŭdiigon, kiun ni kutime trovas ĉe tiuaĝaj geknaboj, kiam ili pensas pri sia efemere, sed intense, amata apenaŭ-konata allogulo; sed tiu adoleska amfantaziemo plu obsedas lin dum lia tuta posta vivo.

2. Li celas krei novan, por lia kulturo, poeziformon, kaj li uzas la poemojn kiel modelojn. Ni legas en liaj prozaj tekstoj, ke liaj ampoemoj tiom imponis al aliaj personoj en la regiono, ke ili mendis de li ampoemojn por sia propra uzado. Por sia celo fariĝi fama, kvazaŭ senmorta poeto, li utiligis siajn poemojn kiel pruvtekstojn (interesas, ke lia celo sukcesis).

Domaĝe, Dante tro sukcesis. Lia „seriozcela” poezia formo enkaĝigis la tutan poezion postan en la okcidenta mondo, tiel ke ĝis nun ni ne kapablis sukcese forskui la rigorajn ĉenojn de lia metodo. Estas kvazaŭ la muzikaĵoj de Bach tiom influus, ke neniu muzikkonstrua stilo poste ekzistus, nek akirus publikon. La rezulto estas, ke la nuntempa poezio estas ligita per ĉenoj, kiuj postulas severe limigitajn rimskemojn kaj severe rigorajn metrikosistemojn. Jes ja, Stalin malaprobis la muzikon de Ŝostakoviĉ, ĉar ĉi tiu komponis verkojn ne facile fajfeblajn aŭ zumeblajn de la ĝenerala popolo. Kaj estas vere, ke granda parto de la popolaro de la okcidenta mondo neniam progresis preter aprezo de Mozart. Sed ĉu nia muzika mondo estus pli bona, se neniam estus popularigitaj la verkoj de Beethoven, Berlioz, Sibelius, Ŝostakoviĉ, Ravel, Mahler, Prokofjev kaj ilia sennombra komponstilidaro? Kial do nia poezio eĉ nun, 700 jarojn post Dante, tamen restas ĉe la nivelo, konigita de li?

Ŝajnas, ke la poeziarto okcidenta tute stagnas ekde liaj kvazaŭpreskriboj. Rigora rimado, naŭze ritma kaj diverskategoria metrikado fariĝis la normo por nia poezio, literaturskoloj formis kaj instruas siajn rigorajn kategoriojn. La rezulto estas, ke la poemoj de Vita nova povus egale facile esti nur ĵus verkitaj, kaj aklamitaj kaj admirataj. Ne povas esti bone por artformo, ke ĝi restas en la kadroj de 13a-jarcenta „nova formo”. Nuntempe verkita muzikaĵo, pentraĵo, romano estus mokata, se ĝi estus verkita laŭ la 13a-jarcentaj normoj. Kial do nia poeziado tiom stagne restas mezepokema?

La katenojn de la danteeca sistemo sufiĉe kapable transdonis la tradukinto de la poemoj en ĉi tiu libro, tiel ke la linioj ne tro suferis pro vorttordiĝo aŭ vortordotordiĝo (malsimile al la multe pli kompleksa tekstaro de Purgatorio, tradukita de la sama persono). Eble tiukaŭze, la iom banala adoleskeca pensaro de Dante en ĉi tiuj poemoj tiom frapas la nuntempan leganton, ĉar ilia signifo estas tiom evidenta.

Miaj komentoj, tamen, nepre ne signifas, ke mi kondamnas la verkon. Tute male, ĝi estas tre bone tradukita, tre bone eldonita kaj havas tre indan lokon sur (1) la bretaro de homoj, amantaj la poezion de Dante, kaj sur (2) la bretaro de homoj, kiujn interesas la historio de la eŭropa literaturo.

Donald BROADRIBB
Dante Alighieri: Vita Nova/Vivo Nova. El la itala tradukis Enrico Dondi. Eld. Fonto, Chapecó-SC, Brazilo, 2003. 167 paĝoj gluitaj.

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019

Sekvoj de la milito

La milito en Bosnio, komenciĝinta en 1991, kaŭzis tragediojn al centmiloj da homoj. Unu el ili estas Aleksander Kukić, nun 39-jaraĝa viro, kiu finstudis en Sarajevo en la akademio de belaj artoj. Perdinte la patrinon kaj la gefratojn, li fuĝis al Albanio, en kies ĉefurbo Tirano li restas jam de 13 jaroj. Komence li faris ĉiaspecan simplan laboron, jen en bakejo, jen en picejo, jen vendante surstrate uzitajn vestojn kaj ŝuojn. Li ekloĝis kaj plu loĝas en neuzata kamiono ĉe granda infanludejo sude de la ĉefurbo. Kutime li prizorgas la ludejon kaj esperas trovi pli bone pagatan kaj dignan laboron – eventuale loĝejon. Ĵurnalistoj de privata televida kanalo intervjuis lin: lia sorto memorigas, ke la sekvoj de la militoj en eksa Jugoslavio ankoraŭ ne malaperis.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Demandoj

Leginte la artikolon pri la brita BBC-filmisto kaj polico de Litovio (MONATO 2003/12, p. 21), mi nur havas unu, ne du, naivajn demandojn por starigi:

1) Se litova televida filmisto estus sin direktinta al la polico en Britio, ĉu li povus komprenigi sin de ĝi ĉe la telefono? Ĉu li tuj trovus interpretiston en la policejo, kiu komprenus la litovan kaj tradukus lian plendon, aŭ ĉu li perdus multe da tempo, aŭ eble tute neniam sukcesus komprenigi sin?

2) Se tiu ĉi televidofilmisto iam ektrovus sin maldungita, en la plej kruela mizero, kaj almozpetante en brita urbo, kion li preferus: ke la homoj donu al li iom, aŭ ke ili voku la policon dirante: „Tiu ĝenas min, li taŭzas mian kvieton, ĉu li ne povas mortaĉi silente sen ĝeni la aliajn, mankatenu lin, ke li lasu min trankvile?” Imagu vin momente en lia loko?

Roland PLATTEAU
Francio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Sekretaj informoj?

Traleginte la decembran numeron de MONATO, mi volas gratuli al vi pro la bonega magazino. Aprobe mi pritaksas la kreskantan nombron de koloraj paĝoj, kio faras la magazinon tre alloga ne nur laŭenhave, sed ankaŭ laŭaspekte.

La enhavo de la numero estas tre interesa kaj abunda. Mi tre ŝatas la ampleksan artikolon pri la sud-franca departemento Aude. Tamen iom ŝokis min la teksto „Ni neniam konos la veron”, en kiu la aŭtoro esprimas siajn dubojn pri la disvastigitaj sciigoj pri la terorago kontraŭ Usono la 11an de septembro 2001. Ŝajnas, ke li havas informojn, kiujn la usonaj sekretaj servoj ne konas; li do devus disponigi ilin. Ankaŭ la lasta alineo de la artikolo „Maldiligenta polico” montras, kiom hontinde estas, se iu en la komenco de la 21a jarcento ankoraŭ ne posedas la anglan lingvon. Aŭ eble la brita filmisto, ofte pasiganta siajn feriojn en Litovio, povis jam ellerni la litovan lingvon.

Estas bone, ke, ĉar Esperanto estas parto de la monda kulturo, ankaŭ ĝi trovas en MONATO sian lokon. Temas precipe pri recenzoj de esperantlingvaj verkoj. Sed aparte mi mencius la novan franclingvan verkon pri la Fundamento de Esperanto, ĉar temas pri vere bona, moderna kaj tre utila eldono de la baza verko de Esperanto, kiun devus posedi ĉiu esperantisto, sed precipe komencanto. Vere restas envii al franclingvanoj, kaj ankaŭ al ruslingvanoj, pro tiu ĉi nova eldono. Kaj estas tre bone, ke MONATO tiun ĉi recenzon aperigis.

Jiří PATERA
Ĉeĥio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Judaj premgrupoj en Bruselo

Pro la streĉita rilato inter Israelo kaj Eŭropa Unio (EU) kaj pro kreskanta antisemitismo en Eŭropo pluraj judaj premgrupoj malfermis reprezentejojn en Bruselo.

Simone Rodan, la ĝenerala sekretario de Med Bridge, ne-registara organizaĵo (NRO), kiu inaŭguris oficejon en Bruselo, diris: „Ni volas, ke eŭropanoj pli bone komprenu la kompleksecon de Proksima Oriento.” Med Bridge ne perceptas sin pura por-israela lobigrupo, sed volas unuavice fortigi ĉiujn demokratajn poziciojn en la regiono.

La unua granda iniciato de Med Bridge nomiĝis Momento por paco. Dum oktobro 2003 alvenis 160 parlamentanoj el 27 eŭropaj ŝtatoj en Proksima Oriento kaj renkontiĝis kun la jordana reĝo Abdullah, israela ĉefministro Sharon kaj palestinaj aŭtoritatoj. „Tio estis klasika edukvojaĝo, dum kiu multaj temoj estis diskutataj kaj informoj interŝanĝataj”, klarigas s-ino Rodan.

Kontaktoj

Ĝis antaŭ du jaroj ne ekzistis unu lobia reprezentejo en Bruselo, kiu engaĝiĝis por judaj aŭ israelaj interesoj. Tamen krom Med Bridge ekaktivis en Bruselo Europe Near-East Forum (ENF) kaj American Jewish Committee (AJC). La lobia laboro enhavas unuavice kontaktojn kun eŭropaj kaj naciaj parlamentanoj, sed ankaŭ kun la gazetaro, kun EU-institucioj, NRO-j kaj ambasadoj. La iloj estas vojaĝoj, fakdiskutoj, seminarioj kaj eldonaĵoj – la samaj lobi- kaj inform-metodoj, kiujn aplikas ankaŭ aliaj reprezentejoj en Bruselo – nur la temaro estas nova.

Eŭropskala enketo montris antaŭ nelonge, ke antisemitaj tendencoj kreskas en Eŭropo. Malgraŭ pliiĝanta antipatio kontraŭ eŭropaj judoj, Eŭropo mem ne estas antisemita. Oni nenion dramigu, sed trankvile alfrontu la danĝeron, ĉar multaj judoj serioze pripensas, ĉu ili ankoraŭ povas resti en Eŭropo, opinias Jason Isaacson, la ĝenerala direktoro de AJC.

Kunlaboro

Willi Görlach, la estro de la israel-delegacio de la eŭropa parlamento kaj unu el la plej gravaj partneroj por la juda lobiagado en Bruselo, pozitive prijuĝas la laboron de judaj grupoj en Bruselo. La rilato inter EU kaj Israelo ĉiam estis speciala kaj ne ekzistas alternativo al pli forta kunlaboro, pledas Görlach.

Isaacson esperas, ke lia reprezentejo fariĝos respektata voĉo en la transatlantika dialogo kaj kontribuas al paco en Proksima Oriento. Ankaŭ s-ino Rodan ĝojas pri la unuaj rezultoj: „La partoprenintoj de nia vojaĝo estas dankaj, ĉar 70 % de ili antaŭe ne estis en la regiono. Nun ili disponas pri pli bonaj informoj kaj povas pli bone ordigi faktojn.”

Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Benita „malbenita”

La 25an de aprilo aŭstroj voĉdonis por elekti novan ŝtatprezidanton. Venkis la socialdemokrata parlamenta vicprezidanto Heinz Fischer [hajnc fiŝa], kiu ricevis 52 % de la balotoj. La dua kandidato estis la ministrino pri eksteraj aferoj, Benita Ferrero-Waldner [valdna] (48 %). Fischer naskiĝis en 1938 en la urbo Graz [grac]. Li studis juron kaj kiel parlamentano fariĝis estro de la socialisma frakcio.

Walter KLAG

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Vokita, foririnta

Nova fenomeno en Bruselo: membroj de la Eŭropa Komisiono forlasis siajn bone salajratajn postenojn kaj reiris hejmen. Ĉio komenciĝis, kiam la greka komisionanino Anna Diamantopulu, respondeca pri sociaj aferoj kaj dungado, en februaro demisiis por estri la socialistan liston dum la greka balotado en marto. Movo, kiu politike ne indis: ŝia partio malvenkis en la balotado. Sekve ŝia posteulo ĉe la komisiono estas konservativulo.

Simile, sed dotita de pli prestiĝa posteno, Pedro Solbes, hispana komisionano pri ekonomio kaj valutaj aferoj, forlasis Bruselon por transpreni novan postenon kiel hispana ministro pri financo. La kondiĉon – gajni la naciajn elektojn – lia socialdemokrata partio plenumis marte. Samtempe suden foriris alia komisiona pezulo, la franco Michel Barnier [miŝél barnjé], respondeca pri regiona politiko: franca ŝtatprezidanto Jacques Chirac [ĵak ŝirák] lin nepre volis kiel novan ministron pri eksterlandaj aferoj. Vokita, foririnta.

La lasta, kiu foriris, estas la finno Erkki Liikanen [líikanen], nomita prezidanto de la nacia finna banko. Ĝis nun li okupiĝis en la komisiono pri industrio kaj informsocio kaj membris en la organo ekde 1995.

Prefere poziciiĝi

Supozeble Liikanen ne estos la lasta, kiu favore al bona nacia posteno forlasos Bruselon. Konfrontite kun baldaŭa fino de la mandatperiodo, ĉiu devas nun provi prefere poziciiĝi. Pro tio oni supozas, ke pluraj komisionanoj post la eŭropaj balotoj en junio forlasos la komisionon.

Eĉ pri la estro de la komisiono jam de monatoj cirkulas onidiroj, ke li ne restos ĝis la fino de la mandatperiodo. Siaflanke Romano Prodi certigas, ke li restos ĝis la fino. Tamen li jam nun aktive aŭdigas sian voĉon en la itala politiko – por multaj, kaj ĉefe por tiuj, kiuj subtenas la italan ĉefministron Silvio Berlusconi [silvjo berluskoni], Prodi tro enmiksiĝas en nacian politikon rigarde al la neŭtrala pozicio, kiun komisionano ludu. Estas jam decidite, ke Prodi post sia rea transalpiĝo fariĝos estro de la opozicia maldekstra bloko.

EU-konstitucio

Tia amasa demisio ne fortigas la rolon de la komisiono. La turbulaĵoj okazas en grava periodo, kiam nepras sukcese trakti novan sesjaran EU-buĝeton ekde 2007, la aliĝpeton de Turkio al EU, la EU-konstitucion kaj la sekvojn de la plivastigo.

Aldone al la ĝenerala ne-restemo de komisionanoj, la 1an de majo dek novaj komisionanoj el la novaj membroŝtatoj eksidis ĉirkaŭ la komisiona tablo en Bruselo. Ili ne havos proprajn respondecojn sed akompanos jamajn komisionanojn por eklerni la sistemon. La nova komisiono ekoficos la 1an de novembro.

Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Centra demando

Parizo komunikis la novaĵon: la centro de la pli larĝa Eŭropa Unio troviĝas en la germana montaro Westerwald ĉe la vilaĝo Kleinmaischeid, 20 km norde de Koblenz en la germana federacia ŝtato Rheinland-Pfalz [rajnlant falc]. Kleinmaischeid [klajnmajŝajt] estas verŝajne tipa germana vilaĝo kun multe da arbaro kaj verdaĵo en monteteca ĉirkaŭaĵo, kies urbestro havas grandajn planojn: festo certigu, ke ĉiu eksciu pri la signifo de la vilaĝo.

Sed kie estas la centro de la centro? La urbestro akompanis ĵurnalistojn al arbaro. Oni devis preteriri kradrostbudon kaj etan infanludejon. Subite la urbestro haltis kaj montris arbon, kie laŭ lia mapo estas la magia punkto, kiu popularigos Kleinmaischeid.

Kleinmaischeid anstataŭas la komunumon Viroinval en Belgio, kiu dum dek jaroj estis la geografia centro de Eŭropa Unio. Cetere la centro de fizika Eŭropo, de Atlantiko ĝis Uralo, situas proksime al Vilniuso en Litovio. Kie troviĝas la centro de la mondo, ankoraŭ ne estas fiksita.

Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Konstitucio – ĉu la civitanoj decidu?

Baldaŭ la EU-membroŝtatoj devos interkonsenti pri la teksto de konstitucio, kiu sintezu la regularojn kaj traktatojn de la unio kaj igu ĝin pli agokapabla. La konstitucion ratifu ĉiuj membroŝtatoj.

Sed ĉu tiu ratifo okazu per parlamenta decido aŭ popola referendumo? Tio estas la demando, kiun ekstarigis la brita ĉefministro Tony Blair [teŭni blea] per sia decido voĉdonigi la britan popolon pri la EU-konstitucio. Aktualaj enketoj ne antaŭvidas plimulton de britoj, kiu poros la konstitucion.

Dum Irlando kaj Danio tradicie demandas siajn civitanojn pri ĉiuj grandaj EU-temoj, Britio ne kutimas je tiu proceduro (krom unufoje meze de la 70aj jaroj). La decido de Blair estis mezgranda bombo, kiu eksplodis en printempa Bruselo alfrontanta plilarĝigon kaj eŭropajn balotojn.

Marĉandi

La motivoj de Blair estas neklaraj. Estas konate, ke la brita registaro planas referendumon pri la enkonduko de la eŭro. Altranga eŭropa parlamentano ne feliĉas pri la decido de Blair: „Decidi referendumon sen averti siajn eŭropajn kolegojn estas fiaĵo. Verŝajne Tony volas ankoraŭ iomete marĉandi por poste povi sin prezenti al sia popolo kiel savanto de la britaj interesoj kaj tiamaniere certigi, ke ili voĉdonos por la konstitucio, se ili jam tutcerte neos la enkondukon de la eŭro.” Tiamaniere Blair gajnus almenaŭ unu plebisciton.

Blair mem klarigis, ke li volas porti Brition en la koron de Eŭropo por kontraŭstari la eŭroposkeptikismon en sia lando. Tamen li embarasis siajn kontinentajn kolegojn, ĉar nun subtenantoj de rekta demokratio ekdiskutigis en pluraj ŝtatoj referendumon pri la konstitucio. Nederlando, Hispanio kaj Luksemburgo verŝajne voĉdonigos siajn civitanojn. En Pollando kaj Francio ekis vigla disputo. Ankaŭ en Germanio kelkaj politikistoj levis tiun ĉi demandon, sed ne estas referenduma tradicio en la plej granda EU-ŝtato. Se oni demandus la civitanojn, ĉu ili ŝatus mem decidi pri la konstitucio, la rezulto estus tute klara: en Francio kaj Germanio ekzemple ĉirkaŭ 75 % favorus popolan decidon.

Se nova EU-traktato estos akceptita dum junio, ĉiuj 25 membroj havos du jarojn por ratifi, antaŭ ol la konstitucio povos ekvalidi. Sed EU lasis manovroeblojn: brita neo ne aŭtomate signifus entombigon de la ambicia konstitucia projekto, ĉar la EU-gvidantoj permesas al si mem liberecon interkonsentiĝi, se maksimume kvin membroŝtatoj rifuzos la konstitucion. Verŝajne tiam estos duaj voĉdonoj aŭ novaj interkonsentoj. Intertempe restas valida la nuna EU-traktato de Nico.

Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Eta urbo, ega perturbo

Kadre de la ĉi-jara irlanda prezidanteco de Eŭropa Unio estas aranĝitaj pluraj konferencoj en la Verda Insulo. Unu – neformala kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj – okazis en Tullamore [tulamór] (irlandlingve: Tulach Mhór), agrabla sed nek eminenta nek speciale interesa kampara urbeto en meza Irlando. Tie tamen loĝas Brian Cowen [brajan kaŭn], la respondeca irlanda ministro.

La konferencejo estis proprietaĵo de loka entreprenisto kaj membro de la urba konsilantaro, kiu fidele apogas la majoritatan politikan partion Fianna Fáil („batalantoj de l' destino”). Kvankam unu el du modernaj hoteloj en Tullamore, ĝi ne estas aparte luksa laŭ internaciaj kriterioj. Kurioze, en la sama semajnfino kiel la EU-evento, okazis kunveno de la irlanda verdula (ekologia) partio – ne en hotelo, sed en bele konservita 18a-jarcenta kastelo. Do iasence la kunveno de eta politika partio pli imponis ol tiu de EU-ministraro.

Tendara vilaĝo

Neniam en la historio de Tullamore vidiĝis tiom da febraj preparoj kaj rimedoj kontraŭ eblaj atencoj. Stratoj estis baritaj, butikoj apud la hotelo fermitaj, ĉie videblis policanoj, kaj la kutima stabo de la hotelo estis anstataŭita de aparte elektita dungitaro. Trans la strato antaŭ la hotelo estis konstruita provizora ponto por ligi tiun kun kontraŭa sportkampo, kie troviĝis tendara vilaĝo por 350 ĵurnalistoj kaj ilia ekipaĵo.

Urbanoj, kiuj intencis partopreni la konferencon de la verda partio, devis ĉirkaŭiri la urbon por atingi la kastelon. Tullamore aspektis kvazaŭ sub milita regado, kvankam la etoso estis pli amikeca ol timiga, kaj la policanoj estis bonhumoraj. Malgraŭ la ĝeno, loĝantoj sentis sin fieraj, ke tiel grava konferenco okazis en ilia urbo. Ĉie vidiĝis la blua EU-flago kaj tiuj de membro- kaj kandidato-ŝtatoj. En butikoj oni ŝilde bonvenigis ministrojn kaj ĵurnalistojn, dum en trinkejoj kaj hoteloj okazis koncertoj por celebri la okazon.

La lasta „internacia” konferenco en Tullamore estis kunveno de irlandaj esperantistoj okazinta antaŭ pli ol jardeko.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Luma lando

Aniĝante al Eŭropa Unio (EU), Litovio volis notiĝi kiel la plej luma lando inter la novaj EU-anoj. Rezulte estis speciale preparitaj lumĵetiloj, estis lumigitaj stratoj kaj konstruaĵoj kaj brulis fajroj. Kiam litovoj lumigis siajn lampetojn, la usona satelito F15 dum kvin minutoj fotis Litovion el la kosmo. La satelito flugis 830 km super la tero kaj fotis 3000 km larĝan regionon.

Aparte aktivis gejunuloj, kiuj iniciatis diversajn fajrofestojn. Kamparano, por pli klare lumigi la landon, intence ekbruligis sian fojnejon. Du fotojn, faritajn antaŭ kaj dum la lumigado, analizos litova fizika instituto por konstati, ĉu rekorde oni tiel lumigis la landon.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Centra demando

Nova skulptaĵo simbolas novan epokon en Eŭropo, kiam la 1an de majo aniĝis dek novaj membroj al Eŭropa Unio. La skulptaĵo situas en la mezo de Eŭropo, nur 50 m for de malnova ŝtono kun enskribaĵo „Geografia centro de Eŭropo”, 26 km for de Vilnius, la ĉefurbo de Litovio.

Nun turistoj, vizitantaj la centron de la mondparto, povas vidi la pli ol sep metrojn altan granitan kolonon kun krono montranta la 12 EU-stelojn. Ili ricevos ateston pri sia vizito al tiu ĉi grava loko. La geografia centro de Eŭropo estis fiksita en 1990 de la nacia geografia instituto de Francio.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004

Triopo en Moskvo

Komence de aprilo en Moskvo okazis traktadoj inter la rusa prezidanto Putin, la germana kanceliero Schröder [ŝreder] kaj la franca prezidanto Chirac [ŝirák]. Tiuj traktadoj okazis, kiam nacie kaj internacie regis nestabileco. Multiĝis problemoj en Irako kaj en Proksima Oriento; la usona Balkan-politiko malsukcesis kaj en Germanio preskaŭ duonmiliono da laboristoj manifestaciis kontraŭ la forigo de socialaj avantaĝoj.

Rusio, Germanio kaj Francio subtenas Unuiĝintajn Naciojn kaj ties rolon i.a. en Irako. Ili argumentas, ke necesas transdoni suverenecon al irakanoj. Rilate terorismon, ili komprenas la bezonon pri kunlaboro inter eŭropaj ŝtatoj kaj pri longdaŭra solvo de kaŭzoj kaj fontoj de terorismo, nome socialaj problemoj, malriĉo kaj mankoj ĉiuspecaj.

Vigligi la ekonomion

Putin kaj Schröder konsentis, ke inter la du ŝtatoj ekzistas favoraj kondiĉoj por ankoraŭ pli vasta ekonomia kunlaboro. Nepras vigligi la germanan ekonomion per grandaj mendoj: la merkato rusa tion ebligos kaj jam tiucele laboras komisiono. Tamen ne nur Germanio sed ankaŭ Francio helpos al Rusio per komercaj kaj aliaj aranĝoj, kiuj certagrade kompensos al Rusio la perdojn, kiujn ĝi suferos pro la disvastigo de Eŭropa Unio. Ambaŭ ŝtatoj helpos Rusion fariĝi membro de la Monda Organizaĵo pri Komerco.

Ankaŭ la rilatoj inter Rusio kaj Francio tre gravas. Chirac atentigis, ke eventuale ekzistos ebloj kunlabori rilate novgeneraciajn nukleajn armilojn, ankaŭ rilate kosmo-esplorojn. Respondis Putin: „La fakto, ke ni konsideras konatigi al niaj francaj partneroj projektojn, atestas pri la grado de travideblo kaj malfermemo de Rusio koncerne sekurecon”.

Montriĝis, ke Rusio estos nemalhavebla forto en tuteŭropaj aferoj kunlige kun ĉefaj mondaj eventoj kaj evoluoj. La traktadoj en Moskvo inter Rusio, Germanio kaj Francio tion konfirmas.

Josef MENDL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2004

Bela komputila mondo

Jen mi denove, post la komputila katastrofo, kiu trafis min. Kiel en la antaŭa numero ĉi-loke informis Paul Peeraerts, fia vermo Sasser penetris en mian komputilon, perturbis ĉion kaj kaŭzis damaĝojn, tiel ke dum multaj tagoj mi ne povis normale uzi ĝin.

Kio okazis? En januaro mi aĉetis novan komputilon, ĉar la malnova komencis kadukiĝi. En ĝi mi havis Vindozon 95, la nova disponas pri versio XP. Unuavide la diferenco ne estas granda, sed ho ve! En la nova versio mia preferata tekstoprogramo Ĉapelilo misfunkcias; ankaŭ mia enpaĝig-programo ne laboras glate. Ambaŭ estas produktoj ne de Mikrosofto; ĉu eble la nova Vindozo enhavas ion, kio ĝenas ilin, kaj la preskaŭ-monopolisto Mikrosofto tiel volas devigi min aĉeti ties proprajn programojn? Neniu ĝis nun povis klarigi al mi la aferon. Mi (kaj aliaj) perdis multan tempon, por iel-tiel tamen aranĝi ĉion necesan.

Kaj nun sekvis la vera katastrofo. Se mi ankoraŭ uzus Vindozon 95, Sasser ne atakus mian komputilon, ĉar la vermo uzis breĉon lasitan de Mikrosofto en la versioj Vindozo 2000 kaj XP. Ho jes, la fama kompanio avertis jam kelkan tempon antaŭe pri tiu breĉo kaj proponis ripar-programon – sed kiel mi, ordinara uzanto, sciu tion? Tiu impertinenta kompanio liveris al mi mankohavan produkton. Pri tio diris germana fakulo: „La tekniko por ĝuste programi tion estas konata de multaj jaroj.” Sed Mikrosofto simple forgesis aŭ neglektis fari. En la kaĉo sidis mi. Ĉiuj niaj provoj laŭ instrukcioj en gazetoj forigi la vermon kaj ŝtopi la breĉon, fiaskis. Fine mi tamen devis voki (kaj bone pagi) specialiston – eĉ li bezonis duonan horon por ripari ĉion.

Alia surprizo ĉi-kampa atendis min, kiam mi instalis novan retservon, T-Online: tiu, laŭ propra indiko, plej granda provizanto en Germanio, ne disponigas la jam de multaj jaroj uzatan Unikodon (kiu havas diakritajn signojn de ĉiuj lingvoj, inkluzive de Esperanto). Mi ne kredis miajn okulojn, kiam mi konstatis tion. Kaj plian fojon mi ĝemis pri la „bela komputila mondo”. (Intertempe ni forigis ankaŭ tiun mankon.)

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2004

Gardi la ludojn ne estas ludo

Antaŭ nelonge en Ateno, Grekio, hejmo de la ĉi-jaraj Olimpikoj, okazis eksplodo. Tio multe pensigis la gastigantan landon de la 2008aj ludoj, Ĉinio. Tamen fakte kontraŭterorisma planado jam pli frue komenciĝis en Pekino.

La ĉina registaro scias, ke, kvankam kontraŭterorismaj ekipaĵoj ankoraŭ ne estas la plej avangardaj en la mondo, tamen la ekzistantaj sistemoj sufiĉas por trakti ĉiujn eventualajn atakojn. Menciindas, ke en Ĉinio geografiaj kaj eĉ politikaj faktoroj ne tiel komplikiĝas kiel en Eŭropo. Krom la mara defendlimo en orienta Ĉinio, troviĝas okcidente la „natura ŝirmilo”, nome la altebenaĵo Qinghai-Tibeta, kiu malpezigas la riskon de internaj atencoj. Tial la kontraŭterorisma agado de Pekino malpli grandas ol tiu de Ateno.

Sturmtruparo

Cetere, post la novjorka atenco la 11an de septembro, la aŭtoritata instanco de Pekino fondis departementon pri kontraŭterorismo sub la ministrejo pri publika sekureco. La pekina polico, respondeca pri gardado okaze de la 2008aj ludoj, jam pasintjare preparis kompletan kontraŭterorisman planon: antaŭvidata estas sturmtruparo kapabla efike batali kontraŭ teroristoj.

Kalkulite estas, ke oni bezonos por sekureco 82 500 homojn, inkluzive de 40 000 ordinaraj policanoj, 27 500 armitaj policanoj kaj 10 000 „fortikuloj”, kiuj gardos gravulojn, sportistojn kaj ceterajn spektantojn. Krome estos konstruita apud la olimpika sportejo aerodromo por helikopteroj uzotaj urĝ- aŭ krizokaze.

MU Binghua

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004

Babele babili

Legante la amaskomunikilojn, mi havas la impreson, ke la popolo de Eŭropa Unio (EU) celas konstrui novan turon de Babelo. Ĉi-jare, dum la EU-prezidanteco de Irlando, okazis en tiu lando serio da konferencoj de ministroj kaj aliaj respondeculoj de la unio. Ĉe tia kunveno pri la projektata Carta Magna (Granda ĉarto) reprezentanto de la hispana registaro prezentis peton, ke la tiel nomataj „kunoficialaj” lingvoj – t.e. la regionaj lingvoj, agnoskitaj kiel oficialaj – ricevu de EU apartan rekonon. Temas specife pri la kataluna, la eŭska kaj la galega. Oni petis, ke la estonta konstitucio de la unio estu tradukita en tiujn lingvojn kaj ke la civitanoj havu la rajton komunikiĝi kun EU-instancoj kaj ricevi respondon en siaj idiomoj. La peto estu aplikebla ne nur al la regionaj lingvoj de Hispanio, sed ankaŭ al etnaj kaj minoritataj idiomoj, parolataj en la teritorio de aliaj membro-ŝtatoj, ekzemple en Francio kaj Estonio.

Laŭ la statuto de EU, la civitanoj rajtas, en siaj rilatoj kun EU-instancoj, uzi iun ajn el la aktualaj 20 oficialaj laborlingvoj, t.e. la germana, franca, angla, itala, hispana, pola, nederlanda, greka, portugala, ĉeĥa, hungara, sveda, slovaka, dana, finna, litova, latva, slovena, estona kaj malta. La hispana registaro proponas, ke aldoniĝu al tiu listo paragrafo, permesanta uzadon de „iu ajn lingvo, kiun ĉiu membro-ŝtato determinu inter tiuj, kiuj ĝuas oficialan rekonon en ĝia tuta teritorio aŭ en parto de ĝi”.

Tamen, ne nur la hispana registaro aspiras al rekono de tiaj lingvoj. Granda premgrupo en Irlando, la tiel nomata Forumo, postulas, ke la irlandgaela, laŭkonstitucie la unua oficiala lingvo de la respubliko, estu akceptita kiel laborlingvo de la unio. Ĝis nun la irlanda registaro ne insistis pri tio, sed kontentiĝis per la agnosko de nur la dua oficiala lingvo de la ŝtato, nome la angla.

En Skotlando, kiu havas, krom la angla, du indiĝenajn lingvojn: la gaelan (parencon de la irlanda) kaj la malaltejan skotan (antaŭe nomatan „skotangla”), pli kaj pli da homoj deziras, ke tiuj idiomoj estu oficiale agnoskitaj. Skotaj respublikanoj, kiuj deziras, ke ilia lando estu sendependa membro-ŝtato de EU, verŝajne postulos, ke la skotgaela kaj skota iĝu oficialaj laborlingvoj.

Oni povas imagi, ke la parolantoj de la rusa en la baltaj landoj, kiuj certe sumiĝas je multe pli ol miliono da homoj, ne prokrastos postuli, ke ankaŭ ilia lingvo estu oficiale rekonita.

Ne mirinde, ke pli kaj pli aperas en la amaskomunikiloj (ekzemple, en la brita radio-televida kompanio BBC, gravaj ĵurnaloj ktp) hezitemaj sugestoj, ke eble finfine valorus esplori la eblon adopti Esperanton kiel eventualan kontribuaĵon al solvo de la gravega problemo de kreskanta Babel-turo ene de la EU-komunumo.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2004

Verda matematiko

En 2003 la eldonejo Kava-Pech aperigis gravan informlibron por matematikistoj-esperantistoj, verkitan de Marc Bavant. Temas pri oklingva matematika vortaro kun ĉirkaŭ 1500 nocioj. La ok lingvoj estas la germana, angla, franca, rusa, ĉeĥa, hungara, pola kaj, nature, Esperanto. Duonon de la libro konsistigas vortaraj artikoloj kun matematikaj difinoj, simboloj, kuntekstaj indikoj, ekzemploj ktp (ĉio en bona Esperanto), la resto konsistas el indeksoj, necesaj por tradukado. En la volumo troviĝas ankaŭ 15 paĝoj de ilustraj platoj kaj sufiĉe ampleksa antaŭparolo, pridiskutanta la fontojn, la principojn por elekto de terminoj ktp. La aŭtoro mallonge pritaksas antaŭajn esperantajn matematikterminarojn (de R. Bricard, R. Hilgers-Yashovardan, D. Deneva, J. Werner, O. Reiersøl), Komputadan Leksikonon de S. Pokrovskij kaj matematikajn partojn de ĝeneralaj esperantaj vortaroj.

Por kio la vortaro de Marc Bavant estas utila al esperantistoj? Unue, por tradukado de popularsciencaj kaj lernejaj matematikaj tekstoj, eĉ bazaj universitataj lernolibroj pri matematiko. Due, la vortaro helpas ankaŭ ĉe tradukado de tekstoj sur la nivelo de matematikaj gazetoj kaj konferencoj, kvankam por tiu celo la vortprovizo de 1500 konceptoj certe ne sufiĉas. (Neesperantaj du- kaj mult-lingvaj poruniversitataj matematikaj vortaroj kutime enhavas de 4000 ĝis pli ol 70 000 kapvortojn, bedaŭrinde sen difinoj.) Trie, al verkontoj de matematikaj tekstoj en Esperanto la nova vortaro de Marc Bavant donas abundon da modelaj esprimoj kaj parolturnoj. Kvare, la libro povas servi kiel malgranda enciklopedio pri matematiko.

Estas rimarkinde, ke la aŭtoro dediĉas atenton al gramatikaj problemoj, ofte renkontataj en matematikaj tekstoj, ekzemple al la fifama matematika vortkombino „tia ke”.

La tuta libro estas verkita per agrabla kaj kohera lingvaĵo. Tajperaroj estas tre malmultaj.

Resume, temas pri valora leksikono, koheriganta la esperantan matematikan terminologion, kaj ni ĝojas, ke la libro ekzistas. Verŝajne danke al ĝi nun pli multe da matematikistoj-esperantistoj kuraĝos prezenti en Interreto sian matematikan agadon ne nur angle, sed ankaŭ esperante.

Anna kaj Mati PENTUS
Marc Bavant: Matematika vortaro kaj oklingva leksikono. Eld. Kava-Pech, Dobřichovice, 2003. 231 paĝoj kudre binditaj. ISBN 80-85853-65-5.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2004

Lingva bunto

En aranĝo kadre de la forumo de la kulturoj, okazanta en Barcelono inter majo kaj septembro ĉi-jaraj, Jesús Tuson [ĵezús tusón], profesoro pri lingvistiko en la Barcelona Universitato, klarigis, ke oni kalkulas, ke nuntempe en Katalunio ekzistas pli ol 300 parolataj lingvoj, el kiuj jam 150 estas identigitaj, kaj havas t.n. „informantojn”. Tiuj ĉi homoj estas volontuloj-kunlaborantoj de la universitata studgrupo pri minacataj lingvoj kaj kontribuas al programo por observi la staton kaj uzatecon de tiuj ĉi lingvoj.

En 1997 eksterlandaj civitanoj konsistigis 2 % de la kataluna loĝantaro, kaj ilia nombro fariĝis en 2003 – laŭ oficialaj donitaĵoj – 5,70 % danke al regula kresko, kiu antaŭvideble longe daŭros. En Barcelono la nombro de eksterlandanoj superas 10 % de la loĝantaro kaj buntigas la urbon, multe ŝanĝiĝintan en la lasta jardeko. En tiu ĉi mallonga periodo la ses-miliona Katalunio atingis, laŭ la taksoj, simile ampleksan lingvan diversecon, kiel la londona aglomeraĵo, kiu ĝin superas laŭ loĝantaro.

Specialistoj opinias, ke se oni sukcesos konservi ĉi tiun lingvan buntecon, estos pli da ŝancoj por la kataluna. Se tamaziĥton oni ne konfuzos kun arabo kaj ne ĉiujn ekvadoranojn oni konsideros hispanlingvaj, ĉar ili ofte estas keĉuoj, novvenintoj kaj iliaj idoj probable estos pli sentemaj pri la tradicia lingvo de la lando.

Hektor ALOS I FONT

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2004

Scienca hipotezo ĝenerale postulatita

En la tria kaj dua linioj antaŭ la fino de mia novelo Parakosmo (MONATO 2004/5, p. 27-29) mi originale skribis: „Plie, en lia mondo, neniu iam ajn postulatis la ekziston de universoj kaj dimensioj alternativaj ...”. Presita en MONATO, ĝi aperis kiel „... neniu iam ajn postulis ...”. Oni postulas homajn rajtojn – sed oni postulatas iun sciencan hipotezon! Almenaŭ tiel opinias profesoro John Wells. (Vidu lian vortaron Esperanto Dictionary.)

Garbhan MACAOIDH
Irlando

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2004

Nova vortarego en Estonio

Dum telefona interparolo kun mia amiko Valev Kruusalu mi eksciis, ke en majo 2004 aperis en Tallinn 810-paĝa vortarego esperanta-estona. Oni ne bezonis multajn klarigajn vortojn koncerne ĉi tiun presfreŝan eldonaĵon – preskaŭ tuj mi decidis havigi ĝin al mi. Post unu semajno estis jam eble palpi kaj foliumi la verkon hejme en Turku. Kun plezuro mi konstatis, ke ĝi estas fortike bindita kaj belaspekta kreaĵo. Sur la kovrilo legeblas Esperanto-Eesti Sonaraamat kaj la nomo de la aŭtoro Raimund Haabvere. La popoloj sur norda kaj suda bordoj de Finna Golfo estas parencaj kaj ĝuste pro tio la enhavo de tiu ĉi lingva gvidilo estas aparte interesa el vidpunkto de finnoj.

Tute hazarde mi komencis pricerbumi la radikon „dank'”, al kiu ligiĝas entute 30 esprimoj. Feliĉaj povas esti la estonaj komencantoj. Jen ili havas fortan subtenon dum studado. Ekzemple, la konata en Parizo 1911 eldonita vortaro de Kabe havas nur 5 erojn sub la sama kapvorto. Setälä en Finnlando 1919 donas nur la radikon – do unu klarigan eron. J.C. Wells 1968 en Britio havas kvar erojn, la nova PIV en la jaro 2002 listigas 10 difinajn erojn. Novulo ĉiam helpemon sopiras. Raimund Haabvere (1909-1989) etendas sian manon kaj servos al estonaj komencantoj kaj progresintoj. Lia verko estas inda vojmontrilo kaj fonto por ĉerpi taŭgan materialon en la ĉiutaga lingva praktikado.

La enpaĝigo estas farita plaĉe sur du kolumnoj. Nigre presitaj gvidlinioj helpas en serĉado de vortoj, kiujn oni facile trovas. La teksto mesaĝas pri zorgeme kaj diligente plenumita laboro. Por eksterlandanoj iuj esencaj informoj pri la estona lingvo kaj pri ĝia fonetiko en la lingvo Esperanto estus estintaj utilaj, sed mi scias, ke ĉio ja estis verkita por estonoj. Tamen konata eldiro konstatas, ke oni povas kelkfoje kapti du muŝojn per unu frapeto.

Dum tristaj, pluvaj tagoj mi havis tempon ene ludi kun du estonaj vortaroj. Temas pri verkoj de Jaan Ojalo (Eesti-Esperanto Sonaraamat 1999) kaj de Raimund Haabvere. Ili ja formas nedisigeblan paron. Amuze estas trovi tiajn vortojn, kiuj aspektas al finnoj arkaikaj – kvazaŭ poeziaj kaj tiele iel tre belaj. „Utero” ŝajnas al mi latindevena fakvorto, sed estone ĝi estas „emakas” – do estas aludo al patrino („ema”). Svede oni esprimas la koncepton pli ol bele – „livmoder” (patrino de vivo), sed la finna adekvata vorto „kohtu” neniel plaĉas al okuloj, nek al oreloj, laŭ mia opinio. Sendube, ankaŭ finnoj, kiuj interesiĝas pri la estona lingvo, trovos grandan utilon en la luksa kaj freŝa produkto de Haabvere. Necesas kaj decas rekomendi ĝin varme kaj tutkore.

En la postparolo oni donas interesajn informojn pri ekestaj fazoj dum la preparado de la libro. Raimund Haabvere siatempe aktivis en la urbo Tartu, kie li gvidis kursojn kaj estis prezidanto de la loka klubo 1957-1979. Lia manuskripto estis preta jam antaŭ tridek jaroj. Tial ĉiuj facile komprenas, ke mankas, ekzemple, la vortoj „fakso” kaj „samizdato”, kiujn listigas kaj klarigas PIV 2002. Tio ja ne fariĝas problemeto, ĉar supozeble esperantistoj utiligas plurajn vortarojn. Estis interese legi pri malfacilaĵoj, kiujn frontis la redakcia komisiono.

Kiu scias la notitajn malagrablajn faktojn, tiu vere profunde admiras kaj gratulas la agadon. Menciindas, ke subtenis la eldonadon finance la ministrejo pri kulturo de Estona Respubliko. Lingve kontribuis kaj helpis instituto de estona lingvo. Evidentiĝas, ke Lembe Laanest havis ŝlosilan pozicion kunlaboran, ĉar la aŭtoro ne estis preta akcepti kiun ajn por redakta laboro. Temis dum multaj jaroj pri vera luktado, kiu ne ĉiam estis facila. Nun oni tamen finfine sukcesis kaj atingis la celon. Realiĝis la eldiro de Raimund Haabvere: „Mia vortaro aperos post mia morto”. Laikan kaj nefakulan, sed sincere humilan gratulon subskribas Jorma Ahomäki el Finnlando.

Jorma AHOMÄKI
Raimund Haabvere: Esperanta-estona vortaro. Eld. Esperanto-Asocio de Estonio, Tallinn, 2004. 810 paĝoj bind. ISBN 9985-9130-6-X.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2004

Morala degenero

Kia fatala simbolo! Usona prezidanto George W. Bush [ĝorĝ dablju buŝ] volas donaci novan, modernan karceron al Irako. Ĝi staru en Bagdado anstataŭ la skandal-karcero, en kiu unue mistraktis kaj torturis la adeptoj de Sadam kaj poste usonaj soldatoj irakajn kaptitojn. Bush diris, ke malkonstruo de tiu karcero estus „konvena simbolo por la rekomenco de Irako”. Vere, por demokratiigi Irakon – precipa celo proklamita de Usono por pravigi sian militon tie – moderna karcero sendube estas la plej necesa, kaj tiel oni povus forviŝi la krimojn faritajn en la nomo de demokratio, ĉu ne?

Horor-fotoj

Tiu ĉi mispaŝo, kiu tuj provokis protestojn de irakanoj, estis la provizore (eble) lasta en longa vico da eraroj, misfaroj, stultaĵoj, skandaloj kaj krimoj dum kaj post la milito, kiu dekomence estis krimo kontraŭ la normoj de internacia juro. Kaj nun, post la aperigo de hororaj fotoj pri la barbare torturitaj kaptitoj, definitive oni komprenas, kial Usono strikte rifuzas agnoskon de la monda puntribunalo kaj elmarĉandis imunecon por siaj soldatoj. Tiuj torturadoj estas aparte abomenindaj, ĉar ili vundas ne nur la korpon sed precipe kruele la animon de irakanoj per humiligo kontraŭ la seks-kulturo islama kaj homa digno. Per tio ne nur Usono sed la tuta okcidenta mondo perdis sian moralan reputacion laŭ katastrofa dimensio.

Nun iuj opinias, ke oni povas regajni tiun reputacion per tio, ke oni senkompate malkaŝas ĉiujn torturkrimojn, kaj ke tio montras la superecon de demokratia reĝimo kompare al diktatora, kia estis tiu de Sadam. Kaj oni laŭdas, ke nur demokratio havas forton kaj kapablon de mempurigado, ke nur en demokratia sistemo nenio povas resti kaŝita. Tia argumentado ege odoras je hipokriteco.

Perversaĵoj

Por la viktimoj ne estas diferenco, ĉu oni torturas ilin komisie de diktatoro aŭ de demokrato, la suferoj estas la samaj. Krome ni rajtas supozi, ke sub Sadam ne okazis tiaj abomenindaj seks-perversaĵoj. Kaj ne estas vero, ke oni ne sciis pri la krimoj de la despota monstro: Amnestio Internacia kaj aliaj human-organizaĵoj ĉiam estis bone informitaj kaj daŭre informis pri ties kruelaĵoj. Ĉu ne Bush mem pravigis sian krucmiliton kontraŭ Irako interalie per tiuj kruelaĵoj? Krome oni asertas, ke la fiagoj de usonanoj estis nur mispaŝoj de unuopuloj, dum en Irako antaŭe la ordonoj venis de tute supre. Sed, ho ve, ankaŭ usonaj torturintoj diris, ke ili ne agis meminiciate, sed laŭ instrukcioj de superuloj; la demando estas, ĝis kiu supera grado oni devas serĉi.

Jes, unu diferenco tamen ekzistas: usonaj krimintoj devis veni antaŭ arme-tribunalojn; en diktatura Irako krimintoj ĝuis protekton de superuloj kaj ne estis punataj. Tamen, se tiajn barbaraĵojn usona tribunalo punas per nur unujara malliberigo kaj forpelo el la armeo, oni devas demandi, ĉu tiom milda puno estas konvena. Kaj oni devas demandi, kial akuzoj ne estis jam tuj post kiam interne de la usona armeo oni eksciis pri la torturoj, sed nur longe post publikigo de pruvaj fotoj? Kial la usona milit-ministro ne tuj reagis, kiam li ricevis koncernajn raportojn de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco? Kaj se ne ekzistis ordonoj por torturado, kial la armeo post la skandalo mildigis koncernajn instrukciojn? Fine, se oni tiom laŭdas la mempurigan kapablon de la usona demokratio, kial la ministro ne tuj demisiis aŭ kial Bush, plej alta militisto, ne tuj eloficigis lin? Ĉu eble, ĉar la ministro perfekte realigas la planojn de Bush?

Nutraĵo por terorismo

Cetere ekzistas unu tre grava diferenco inter Sadam kaj Bush: en diktaturo subpremado kaj torturado estas esenca parto de la reĝimo, kaj oni scias, ke tio okazas – en demokratio torturado estas leĝe malpermesata; ĝi devas ne okazi. Respekto al homaj rajtoj estas esenca parto de demokratio. Sed Usono suspendis tiujn rajtojn kaj leĝojn por irakaj kaptitoj. Jen la vera skandalo, jen la morala degenero. La damaĝojn, kiujn kaŭzis tio, ĉiuj okcidentaj landoj (ankaŭ tiuj, kiuj kontraŭis la militon) dum longa, longa tempo ne sukcesos forigi. La kelkaj lamaj pardonpetoj fare de usonaj politikistoj kaj militistoj ŝanĝas nenion en tiu giganta kaj ekstrema hontiga skandalo. La abismo inter la kulturoj islama kaj okcidenta fariĝis pli ol iam netranspontebla. Kia bonega nutraĵo por islama terorismo, kiun Bush volas kontraŭbatali!

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2004

Tiu tago

Moviĝante de Uralo en la profundon de Siberio, oni malkovras malantaŭ la altaja montĉeno misteran landon, kiu per siaj neĝkovritaj pintoj kunfandiĝas kun la nuboj. Tio estas la Monta Ŝorio. Ankaŭ mi malkovris ĝin iam ...

En la jaro 1948 ĉekistoj1 pelis brutarvagonaron, plenŝtopitan de malliberuloj, en la Kuzbasan2 regionon. Oni eltrajnigis la kompatindulojn ĉe la prizona transsendejo Abagur. Dum la sekva tago oni distribuis la alportitojn en grupojn, kiuj de tie iris piede tra intermontejoj kaj ŝtonaj altebenaĵoj, kovritaj per virga tajgo.

Ankaŭ nia okdekpersona grupo estis pretigata por la etapo: oni elkondukis nin el la zono kaj disdonis la nutraĵon: iom da pano kaj sekan, salitan fiŝon. La komandanto diris: „Unu paŝo dekstren aŭ maldekstren estas konsiderata kiel fuĝo. Ni pafos senaverte.”

Komence ni marŝis en kolonoj po kvin. La vojo iĝis pli kaj pli mallarĝa: ni paŝis triope, poste duope. Kiam ni eniris la tajgon, tie sterniĝis nur padetoj: komence homaj, poste bestaj kaj finfine neniaj. La kolono iĝis ĉeno, ni movis nin anservice. Fuĝo estis neebla ne nur pro la mallarĝeco – tro da armitaj soldatoj gardis nin.

La komandanto marŝis antaŭe kun kompaso kaj mapo, esplorante ĉiun kanjonon. Neatendite en unu el la intermontejoj la vojon baris rivero, defluanta de glaĉero. Ni, la arestitoj, estis embarasitaj: ĉu oni kondukis nin en sakvojon, el kiu ne ekzistas eliro? ...

Sed la komandanto diris kuraĝige: „Homoj! Ne perdu la fidon!” kaj kiel la unua eniris la akvon. Post li enakviĝis la malliberuloj. Tiel la kolono sin trenis supren kontraŭ la glacimalvarma akvofluo. Ĝi moviĝis kvazaŭ surfunde de giganta ŝtona lavkuvo.

Neniu el la arestitoj lamentis, falis, dronis. Ili estis ankoraŭ fortaj. Oni alpelis ilin ĉi tien de la „granda tero”, el malliberejoj en la centro de Ruslando. Antaŭ la fortransporto en Siberion kuracista komisiono en malliberejo „taksis la kvalitojn” de la arestitoj: oni forelektis la maljunulojn, malsanulojn, malfortulojn, kaj por la longa vojaĝo estis elektitaj la plej junaj kaj fortaj, la tiel nomata „kategorio A”.

Ĉe iu montfendo inter du rokoj oni kondukis la etapulojn el la akvo kaj faris bivakon ĉe la bordo. La komandanto denove konsultis la mapon kaj diris: „Nu, jen, ni estas hejme.”

Li montris per fingro al la pinto de monto kaj aldonis: „Ni devas nur surgrimpi ĝin, tie estos la fino de nia marŝado.”

Suprenirinte la monton, ni vidis altebenaĵon, surkreskitan de densa tajgo kaj baritan de ŝtormfaligitaj arboj.

Por transvivi ĉi tie, subteno estis bezonata. Per radiotelefono oni petis helpon. El Kemerovo alflugis helikopteroj, kiuj, ne povante alteriĝi en la tajgo, elĵetis de supre segilojn, hakilojn, panon kaj salitan fiŝon. Ni devis urĝe elhaki en la arbaro alteriĝan kampon por la helikopteroj kaj konstrui ĝis la komenco de la vintro sanitarejon, bakejon, banejon kaj barakon por la divizio. Ni devis establi nian propran malliberejon kun ĉiuj ĝiaj akcesoraĵoj. Ni estis kondamnitaj kaj bone konsciis: se ni ne faros ĉion ĉi – neniu transvivos la venontan vintron.

Ni konstruis ĉion. Krome, ni elhakis arbarvojon, sur kiu la indiĝenaj loĝantoj – ŝorianoj – alkondukis de ie ĉevalojn de la mongola speco. Laŭlonge de la rivero sur la ebenaĵon suprengrimpis traktoro, alportanta generatoron, kiu donis la elektran kurenton. Oni eĉ konstruis malgrandan kinejon. La loko ricevis la nomon Norda Alĵeras. Post nur kelkaj jaroj la malliberejo neniel diferencis de centoj da aliaj.

Ni segis la arbojn kaj flosigis ilin malsupren sur la rivero Alĵeras. Malsupre, en Abagur, aliaj malliberuloj tiris la arbojn el la rivero kaj prilaboris ilin. La prilaboritajn trunkojn oni disveturigis al la karboŝaktoj de Kuzbaslag.3 La karbon el la ŝaktoj elminigis ankaŭ malliberuloj. En tiu regiono tricent mil prizonuloj laboris ĉe arbofaligado kaj en la ŝaktoj de karbominejoj.

Tiu tago estis ordinara labortago. Bato de hakilo kontraŭ peco de relo anoncis la finon de la laboro. Grupetoj, distribuitaj en nia arbarparcelo, kolektiĝis por iri al sia restadejo en Norda Alĵeras. Post kiam la gardistoj kalkulis nin, ni ekmarŝis.

Unufoje semajne oni alportis filmon en la malliberejon. La unuan tagon ĝi estis montrata al deĵorantoj en la prizono kaj al la soldatoj de la divizio. La sekvantan tagon la prizonuloj povis spekti la filmon. Ĉiufoje, kiam la arestitoj sciis, ke ili vespere spektos filmon, ili iom pli frue ĉesis labori kaj je la unua hakilbato senprokraste aperis el la arbaro kaj viciĝis en kolonon. Por pli rapide esti en la prizonejoj, ili foje petis la antaŭajn gardistojn: „Ni kuru!” La gardistoj, sidantaj la tutan tagon ĉe la lignofajro, volonte rekuretis en la tendaron. Se la filmo devis okazi en garnizonejo ĉe la soldatoj, tiam la prizonuloj kuris pro la gardistoj. Tio estis bona kutimo.

Ankaŭ en tiu tago la unua mitraletisto proponis survoje: „Ni kuru, ĉu?”

Sed iu el la malliberulvico ekkriis: „Vi sidis la tutan tagon, sed ni – laboregis! ...”

Tio okazis ne ofte. La soldato minacis per la pugno:

„Nu, atendu, feĉuloj, kiam vi nin petos – ankaŭ ni ne kuros ...”

Nia malliberulbrigado ekmarŝis laŭ la padeto, piedpremita en la profunda neĝo, kiu sekvis la kreston de la montĉeno.

En unu el la ravinoj, preter kiu ni supre marŝis, ni vidis la nigran truon de nia prizonejo sterniĝinta kiel gangrena vundo sur la blanka neĝo. Desupre ĝia timiga internaĵo estis bone videbla. Dufoje tage ni preterpasis ĉi tie, kaj ĉiufoje, kiam ni rigardis en tiun abismon, niaj koroj premiĝis ...

La prizonejo estis konstruita en formo de longa rektangulo. Interne ĝi estis ankoraŭfoje dividita en tri samgrandaj rektanguloj, kies areoj estis facile kontroleblaj de pafistoj. Sur la gvatturoj estis lokitaj grandkalibraj mitraloj. La barakojn oni konstruis paralele al la trapafeblaj strioj: tial en okazo de alarmo ĉiu punkto de la barakoj estis atingebla por la mitraletista pafado.

Kutime la zono estis senhoma: pro la kvardekgrada frosto neniu emis forlasi la barakojn. Sed en tiu tago, paŝante sur la montkresto, ni rimarkis ian moviĝon en la prizono kaj ekaŭdis flanke de ĝi strangan bruon. Supozeble aliaj, pli frue revenintaj brigadoj, faris ĝin. La gardistoj rigidiĝis: bruo en la tajgo, des pli en la prizonejo, aŭguris nenion bonan. Ni komencis malsupreniri de la montoĉeno, kaj la zono malaperis el nia vido. Sed ju pli ni proksimiĝis al ĝi, des pli forta iĝis la bruo.

Ribelo!.. Tio estas ribelo, konkludis ĉiu el ni. Ni sciis: tuj ekkrakos la mitraloj, kaj neniu el la ribelantoj restos viva. Eĉ se iu savos sin portempe malantaŭ la arbotrunkoj, oni poste mortpafos lin ...

Ni akcelis niajn paŝojn, sed suririnte tiun parton de la padeto, de kie ni denove povis vidi la zonon, ni haltis, apenaŭ kredante al niaj okuloj. Ni vidis neimageblajn, absurdajn bildojn: ĝojebriaj malliberuloj interfratiĝis, dancis, ĵetis siajn ĉapojn en la aeron, kriis „Hura!” ...

Estis konsterne observi la histerion de ĝojo tie, kie je mil kilometroj ĉirkaŭe regis nur la morto kaj senlimaj suferoj.

Kio kapablis levi de iliaj dormtabuloj tiujn ĉi malfeliĉulojn, troturmentitajn de la taga laboro? Kio ekscitis kaj entuziasmigis tiun ĉi ŝtoniĝintan, nigran prizonjakularon? Ĉu amnestio?!.. Neeble ... stalina amnestio ne koncernus ĉiujn ... Mondmilito! Jes, certe komenciĝis mondmilito ... Kaj ni iĝos legianoj, kiujn nun bezonas Stalin ... Legianoj, kiuj konas la modernan militteknikon, kiuj en la prizono lernis timi nenion kaj scipovas dormi, starante en kvardekgrada frosto ... Legianoj, kiujn ne timigas la antaŭaj montopintoj, nek la mitraloj malantaŭ iliaj dorsoj.

Unu el la kolono ekkriis: „Ni kuru!” Kaj la soldato kun la mitraleto, kiu antaŭe minacis al la kolono per pugno, ekkuris antaŭen.

Alveninte en la prizono, ni ĉiuj rapidis al la anonctabulo. Tie estis skribite, ke „... je la deka vespere okazos la kunveno, dediĉita al la morto de Stalin ...” La vorto „morto” estis skribita per grandaj dikaj literoj, kaj sub ĝi – la vorto „stalin” minuskle kaj per tiel etaj literoj, ke oni apenaŭ povis ilin legi. Tamen ĉiuj bone sciis, kies morto signifas la vivon, la savon por milionoj ...

Vespere, post la oficiala kunveno, ni kolektiĝis en la kutime malplena klubejo. Ĉiuj estis gaje ekscititaj. Ĝis la dormsignalo ni dancis „Ciganoĉka”4, deklamis versojn de Jesenin5, „La fervojon” de Nekrasov5 kaj „Reviviĝu, Iljiĉ6, rigardu niajn suferojn ...”, versojn, ŝatatajn en la punlaborejo.

Tiel mi memoras tiun tagon, la tagon, kiam mortis la tirano.

12.03.03

1. ĉekistoj: anoj de la ŝtata sekreta polico
2. Kuzbas: karbomineja regiono en la suda Siberio
3. Kuzbaslag: malliberejoj en la kuzbasa regiono
4. Ciganoĉka: rusa kaj cigana popoldanco
5. Jesenin, Nekrasov: rusaj poetoj
6. Iljiĉ: patronomo de Lenin
Lena KARPUNINA

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004

Protesto

Mi publike protestas kontraŭ la koboldoj, kiuj – kontraŭ mia volo kaj sen mia scio – translokis min al Usono (MONATO 2004/5, p. 6). Anstataŭe ili devintus teni atentema la redaktoron de la rubriko Leteroj.

Ionel ONEŢ
Nederlando
Noto de la redaktoro: Ĉu koboldoj aŭ ĉu la leĝoj de Murphy, mi ne povas defendi min pro la tute senintenca eraro. Do pardonu!

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2004

Hindeŭropaj etimoj

Mi kore gratulas kaj dankas al André Cherpillod pro lia majstra verko pri etimologio. Aparte interesas min la hindeŭropaj etimoj kaj ilia ĉeesto en la diversaj branĉlingvoj. Mi demandas min, ĉu André aŭ alia spertulo povus diri al mi, kio okazis al la etimo sanskrita pitr (patro) en la slavaj lingvoj? Oni konservis ĝin en la plimulto de la ceteraj hindeŭropdevenaj lingvoj, sed mi ne povas trovi ĝin en la rusa.

Breandan O'MEARAIN
Irlando

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2004

BELGIO

Plensukcesa omaĝo al Jacques Brel

„Mi deziras al vi antaŭ ĉio, ke vi estu vi mem”. Tiel oni proklamis je la fino de la ekspozicio Brel – la rajto je revo, kiu prezentis honore al la 25a mortojaro de la fama belga kantaŭtoro lian vivon kaj verkadon. Dum 2003 en Bruselo okazis multaj celebraj aranĝoj pri Brel.

La granda ekspozicio, preparita de la Brel-fondaĵo, invitis la vizitantojn dediĉi plurajn horojn al la kantisto. Jacques [ĵak] Brel apartenu al neniu, escepte eble al sia publiko. Ĉiu havu la rajton revi pri „sia propra Brel”, diras France Brel, estrino de la fondaĵo kaj la meza el tri filinoj de la kantisto. Per aŭdvida vojaĝo – purigita de la malglataĵoj kaj ekscesoj de la artista biografio – la vizitanto fariĝis intima amiko de Brel, aŭdis liajn revojn kaj ekkonis lian vivon plenan je malvenkoj, triumfoj kaj aventuroj. Filmoj, intervjuoj kaj liaj kantoj kontribuis al tio. La voĉo de Brel akompanis kiel ruĝa fadeno la tutan ekspozicion, kiu bonvenigis pli ol 200 000 vizitantojn.

La ekspozicio, kostinta milionojn da eŭroj, ne estis la sola dediĉo de Bruselo al unu el siaj plej konataj filoj. Surbaze de speciala mapo oni povas viziti kafejojn, itinerojn kaj teatrojn, kiujn la muzikisto ofte kaj ĝoje frekventis – ekzemple la operejon ĉe la Munt-placo, kie Brel surscenis en la muzikteatraĵo L'homme de la Mancha (La homo de la Manĉo), aŭ la etosplenan drinkejon La Mort Subite (La subita morto), en kiu Brel ege bonfartis. Brel ankaŭ estis ofta gasto en la restoracio Chez Vincent (Ĉe Vincent) en Rue des Dominicains. Oni povas imagi la bruselan kanzoniston, kiel li manĝis kun geamikoj aŭ kun la familio mitulojn kun fritoj, akompane de vino aŭ biero.

La Brel-itinero tra la urbo kutime finiĝas ĉe la Brel-fondaĵo, en kiu funkcias eta konstanta ekspozicio omaĝe al la artisto. Tie oni povas spekti en kineja saloneto lian finan koncerton en la pariza muzikpalaco Olympia en 1966. Dekoj da artaj prezentoj: fotoekspozicioj, muzikokoncertoj, kabaredo, son- kaj lum-spektakloj, prilumis la artiston kaj personon Brel. Belgaj gazetlegantoj voĉdonis por Ne me quitte pas (Ne forlasu min) kiel lia plej populara kanzono. Verŝajne ankaŭ ne estis koincido, ke en 2003 aperis kompakta disko kun kvin ĝis nun ne eldonitaj kantoj de Brel.

Pliaj informoj pri Jacquel Brel: www.jacquesbrel.be/.

Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004

Senlimeco

Mi ŝate eniras la debaton proponitan de Kep Enderby (MONATO 2004/3, p. 8).

Kiam mi estis en lulilo, mia patrujo limiĝis al mia dormĉambro aŭ al la ĝardeno sub ombro de arbo. Poste mi malkovris mian urbeton, mian regionon, mian landon, Francio. Kaj eĉ Eŭropon kiam mi renkontis geamikojn en Germanio, en ... Jam en la tuta mondo per sennacia lingvo. Do mi komprenas, ke se estus limo, io ajn ekzistus malantaŭ tiu limo. Ni, nia planedo, nia galaksio estas nur unu. Limojn naskas fiprofitaĉuloj volante disigi la mondon por regi: Potenco ja ŝveligas la miton pri graveco sed mito ne alportas veran feliĉon.

Nun mi scias: Ĉio ligiĝas al ĉio en la granda tuto. Ĉu estas dio? Kvereli pri lia nomo nenion alportas. Jen mia nova tasko: Protektado de nia tuta terglobo, ĉar ni, homoj, havas rimedojn por detrui ĝin – se tio okazus, „mia” ŝtatlando ne ekŝvebus, nedifektita, en kosman spacon.

Nun mi scias: Ektreti floron plorigas stelon. Sendi amridetojn kreskigas homsentojn, kiuj promesos al ni koncepti kaj konstrui harmonian mondon, solvante niajn nunajn problemojn pri socio kaj ekonomio.

Michel MARKO
Francio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2004

Rezultas interesaj debatoj

Feliĉe la opinioj estas diversaj en Esperantujo (ekzemple Michel Duc Goninaz ne konsentas kun Alexander Gofen, MONATO 2004/2, p. 8). Do estas normale, ke MONATO raportu pri tiu diverseco. Pri „liberaluloj”, mi pensas, ke Gofen verkis pri ekonomika liberalismo, sed Duc Goninaz parolis pri politika liberalismo.

Apogante israelajn pacistojn, iuj povas aserti, ke la israela ŝtato subpremas la palestinan popolon. Apogante usonajn pacistojn iuj povas verki, ke Usono subpremas la irakan popolon. Iuj povas rimarkigi prematecon de virinoj en islamaj medioj. Sed mi opinias, ke ĉiuj kondamnas ĉian perforton...

Estas bone, ke ne ekzistas cenzuro en MONATO, eĉ se „la enhavo ne nepre kongruas kun la opinio de la eldonejo”. Rezultas interesaj debatoj. Ne ekzistas debatoj en oficiala gazeto. Sed kiel enua ĝi estus! Hodiaŭ oni ne trovas multajn liberajn gazetojn. Tial ni aprobas magazinon kiel MONATOn, kies fidelaj legantoj ni estas ekde la projekto de SEMAJNO. Post 25 jaroj da libereco, ĝi plu aperu kiel tia.

Daniel HOUGUET
Francio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2004

Blanka dramo en Bureso

Kurso pri Shakespeare [ŝéjkspia] en la Esperanto-Centro Kvinpetalo (pluraj verkoj en pluraj tradukoj, prezentotaj de kvar personoj kapablaj kompreni la originalojn) komenciĝis en tute neordinara maniero:

Mardon, la 20an de aprilo, kiam mia edzo kaj mi alvenis por fari nian kontribuon al la ŝekspiraĵoj, samtempe alvenis ĝendarma aŭtomobilo, kies du ensidantoj demandis pri Centre Espéranto. Ni indikis la domon kaj tuj sekvis plia veturilo kun kvar ĝendarmoj. Ĉiuj eniris kaj rapide revenis pelante antaŭ si gregon da esperantistoj, ĉasitaj for de siaj matenmanĝoj – kelkaj eĉ ne disponis tempon por surmeti varman veston – ventis kaj pluvetis ekstere.

Oni puŝis nin trans la strateton en la korton de bienisto, kaj bele ornamis la vojon per ruĝ-kaj-blankaj paperĉenoj por bari ĝin kontraŭ ni, la cetera publiko, ŝafoj kaj traktoroj. Neniu kaj nenio proksimiĝu al la domoj de Kvinpetalo! Preskaŭ tuj ili devis remalfermi la efikan barilon por enlasi la fajrobrigadon, kies istoj invadis vestitaj per belaj plastaj rozkoloraj protekto-kompletoj kun maskoj pretaj por traspiro!

Intertempe flugis de lok-al-loko, pli precize de buŝ-al-buŝo, la informo, ke kvinpetalanoj, ges-roj P, eltrajniginte la antaŭan tagon „sian” valizon en Poitiers kaj malferminte ĝin vespere, trovis je sia konsterno ne siajn vestojn, sed tute fremdajn, kaj krome ladan skatolon kun araba surskribo kaj la vorto „Bagdad”. Pli terure ankoraŭ: de sub ĝia kovrilo likis blanka pulvoro! El tio rezultis, ke la valizo „dormis” meze de la ĝardeno – kaj ges-roj P. malmulte.

Do, matene oni estis vokinta la policanojn. Ili kaj la fajrobrigado el la apuda urbeto (12 km) decidis ankaŭ voki specialistojn pri biokemio el Poitiers (35 km). Dum ili tiujn atendis, la ĝendarmoj intervjuis nin ĉiujn surkampe kaj (lerte skribante sen tablo aŭ apogaĵo) ĉion registris. La polico de la franca departemento 86 (Vienne) estas nun pli riĉa je dudeko da nomoj kaj adresoj, eĉ de kelkaj belgaj kaj svisaj!

Ekscito kuras rapide tra malgranda vilaĝo: jam venis ĵurnalisto, kiu ekfotis (kiel faris ankaŭ belga samideanino!), kaj la vilaĝestro kompateme proponis malfermi la urbodomon por doni al ni tegmenton super la kapo. La fajrobrigadestro opiniis tion tro danĝera: oni ne rajtas riski, ke ni transportu bacilojn tra la tuta vilaĝo kaj infektu postajn uzantojn de la urbodomo. Fine, kiam ni jam estis sufiĉe malsekaj kaj demandis nin kiel ni povas mallongigi niajn ŝekspirajn prelegojn, se ni perdos horojn aŭ tagojn – la vilaĝestro ricevis permeson kunigi nin en ne plu uzata lernejo. Li krome sendis kamioneton kun kafo kaj pano por certigi, ke almenaŭ pro sub-nutrado ni ne mortos!

Ges-roj P. tamen estis malpli bonŝancaj: oni „enprizonigis” ilin dum la tuta mateno en granda ruĝa ambulanco de la biokemia brigado, kaj kuracisto (fakte NIA kuracisto, apenaŭ rekonebla sub sia masko, kiu volontulas kiel kuracisto-komandanto de la fajrobrigado kaj kiu ĉe alveno gaje svingis manon al Johano kaj mi) ekzamenadis ilin longe kaj detale.

Eble la fakuloj ĉiuspecaj interkonsiliĝis pri la demando ĉu eksplodigi la suspektigan skatolon aŭ ĉu kuraĝe sed maskite kaj cilindro-dorse ĝin ataki. Bedaŭrinde, nia grego, dankeme konsumante nian kafon, ne spektis la finon de la dramo: post du horoj oni revokis nin al Kvinpetalo kaj anoncis, ke nun ni devos tagmanĝi en la restoracio pro la tutmatena fermiteco de ĝia kuirejo. Kia koincido, ke nia vilaĝestro estas ankaŭ la restoraciestro!

S-ino P. reaperis elĉerpita pro la multaj medicinaj ekzamenoj kaj s-ro P. ricevis la ordonon veturi al Bordeaux la postan tagon por interŝanĝi valizojn kun sinjorino, kiu siavice estis plendinta al la polico pro „ŝtelo” de sia valizo. Ŝi estis revenanta el Parizo, kaj vojaĝanta hejmen al Bordeaux, kiam en Poitiers s-ro P. erare kaptis ŝian anstataŭ sian (samspecan) valizon. En pariza „orienta” butiko nomita „Bagdad” ŝi estis aĉetinta lukumojn!

La raportistoj de niaj du lokaj ĵurnaloj vole-nevole eksciis multon pri Esperanto; kaj la sekvantan tagon iliaj titoloj aspektis sufiĉe allogaj: Bouresse: lukumoj semas panikon kaj la alia: Lukumoj arestitaj en Poitiers.

Helga RAPLEY

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aŭgusto 2004

La unua nokto

- Karega Anjo mia, certe ankaŭ vi ne forgesis la memorindan vesperon antaŭ jam pli ol ses jaroj, kiam ni, tiam ankoraŭ preskaŭ infanoj, en solena etoso verkis kaj subskribis kontrakton? Kaj certe ankaŭ vi konservis ĝian tekston en via koro. Mallonga, sed decida ĝi estis: „Ni, Petro kaj Anino, promesas reciproke, ke ni dum la venontaj jaroj dece kaj respekteme interrilatos, gardos puraj niajn korpon kaj animon kaj post konvenatempa geedziĝo restos ĝismorte fidelaj ĉiu al la alia.”

- Jes, karulo Petro, kaj mi aldone volas atentigi vin, ke ni senescepte plenumis la unuan parton de nia promeso malgraŭ nemaloftaj logoj de la korpo, fojaj tentoj de la malĉasta ĉirkaŭmondo, kaj kontraŭ nekompreno kaj mokado de konatoj kaj familianoj.

- Tial, karulino, ni havas hodiaŭ la feliĉon, purakonscience komenci nian geedzan vivon kaj ĝui la reciprokan ekkonon ankaŭ de niaj korpoj, kion ni tiom longe sopiris kaj prokrastis ĝis tiu ĉi unua trankvila vespero post la geedziĝfestaj ceremonioj.

- Jes, dolĉa Petro, pro tio ni decidis pasigi la unuajn plene komunajn noktojn en tiu ĉi hotelo, tute inkognite, for de la cetera mondo.

- Do, ni ne plu hezitu. Venu al mi, ĝuu vian novan staton kiel edzino. Mi tenos vin firme en miaj brakoj, neniam mi forlasos vin!

- Ankaŭ mi sentas, ke en tiu ĉi momento komenciĝas nova vivo, kiu interligos nin eterne!

Longe ili kisetis, kisis, kisegis, brakumis, amindumis reciproke, sidis unuafoje tute nudaj kune en granda bankuvo. Poste Petro kondukis sian ekedzinon al la granda mola lito. Rea kisado, amindumado, ardaj tuŝoj, vervaj luktetoj, fajraj incitoj, ŝtormaj ekscitoj, langaj, okulaj plezuroj, infanoj ili ja ne plu estis. Subite, preskaŭ samasekunde ili konstatis, ke mankas io al ili, io, kion ili ĝis nun ne bezonis, libervole evitis. Sed hodiaŭ estis urĝe necesa kondomo. Ili ja volis ekhavi infanojn, plurajn, multegajn. Sed en tiu ĉi jaro ili finos siajn studojn, translokiĝos, instalos la unuan komunan hejmon. Poste ili volonte akceptos infanojn, sed ne nun en tiu ĉi transira fazo. Do bezona, nemalhavebla estis kondomo, se ili ankaŭ korpe volus fariĝi veraj geedzoj. Kaj intertempe ili treege volis.

Kavalirece Petro petis pardonon pro la interrompo, eliris la liton, surmetis rapide kelkajn poreksterajn vestaĵojn, kovris tenere plumkusene la ektremetantan korpon de sia edzino, fingrotuŝis ŝiajn lipojn, konsolis ŝin, aŭguris, ke li revenos post nur kvin minutoj, trovinte en la proksima ĉirkaŭaĵo aŭtomaton kun la bezonaĵo. La pordo disigis ilian antaŭĝojan okulumadon.

Petro trakuris la koridoron, serĉis publikan necesejon. Sed tie ne troviĝis tia aŭtomato, eĉ nenialoke en la tuta hotelo. Ekstere surstrate li vidis en kelka distanco lumigitan ŝildon, indikantan restoracion. Tie oni unue devigis lin trinki grandan glason da biero, antaŭ ol oni permesis al li eniri la necesejon. Finfine li ekvidis antaŭ si la aŭtomaton. Li enĵetis ĝustan moneron, sed la aŭtomato ne reagis, eĉ ne redonis la monon. Obstine ĝi rifuzis funkcii. La deĵoranto povis ĝin nek malfermi nek ripari.

Denove surstrate, Petro subpremis sian decemon kaj alparolis la plej unuan pasanton, rekte demandante pri kondomoj. La fremdulo tuj komprenis kaj respondis ridetante:

- Se ti vi problem hodivesper, facil mi pov solvi. Venu min!

Kaj li gvidis lin al sufiĉe malproksima domo. Gigantulo iom stulta malfermis kaj tuj proponis duoblan brandon. Petro ne kuraĝis rifuzi sub la rigoraj rigardoj de la fortulo.

- Tiĉi ni est ŝustalok, brilarigarde nun diris la akompaninto kaj, kvazaŭ en la propra hejmo, malfermis pordon al malhelruĝe iluminita salono. Gajaj kvikoj sonis el obskura angulo. Per amikeca frapego la eksterlandano ŝovis Petron trans la sojlon. La devigaj alkoholaĵoj jam efikis forte al la nervoj de la kutime abstinema kondomserĉanto. Malfirmapiede li stumblis tra la ĉambro kaj faletis sur ion molan, dolĉahaŭtan, kio memorigis lin al la jam antaŭ horo forlasita edzino.

- Ki mi povas aŝeti kompomo?, pezalange li demandis. Responde li aŭdis rideksplodon de virino, kiun eĥis almenaŭ du aliaj.

- Tie ĉi, mia stultuleto, vi ne bezonas kondomojn, tie ĉi regas la nuda naturo, memkompreneble nur, se vi adekvate pagas nian specialan servon!, lirlis la malĉasta koruseto kaj tiris lin inter sin.

Petro perceptis la sekvajn scenojn kvazaŭ tra nebulo, kiun restigis, densigis la konstanta alfluo de alkoholaĵoj. Oni invitis lin per logaj sonoj, skuaj frotadoj, incitaj vidigoj. Li ne plu povis defendi sian honestecon, ne plu rezisti al la ekstremaj signaloj korpaj. Orgio komenciĝis, dum horoj daŭradis. Tie ĉi, en jena obtuza salono, li fariĝis viro, ne inter senmakulaj litotukoj, pure kaj pie kun la propra ĵusa edzino.

Anino longe revis en la lito, imagis plezurojn longe sopiratajn, plupensis estontajn ekscesajn variaĵojn, ĝojoplenan geedzan vivon. Longe ŝi tute ne maltrankviliĝis pro la forestado de Petro. Ŝi ne havis kialon dubi pri li. Li estis foririnta pro ambaŭutila celo. La hotelo estas granda, kaj se tie ĉi ne troviĝas la varo, li certe trovos ĝin en iom pli fora loko. Do, zorgo nenecesa. Post horo da revoj ŝi tamen fariĝis malpacienca, ellitiĝis, surmetis kelkajn vestaĵojn kaj forlasis la ĉambron, intence al surpriziga apudlifta atendado de la edzo. Post kelkaj minutoj malfermiĝis la liftopordo. Ne eliris Petro, sed mezaĝa eleganta viro. Afable li salutis kaj malaperis en la malhela koridoro. Sed post sekundoj ŝi aŭdis malrapidiĝi liajn pasojn, turnadon de la direkto, la reiron. Li reaperis decidapaŝe en la lumon de la etaĝa vestiblo.

- Sinjorino, mi vidis vin iom senkonsila, eble eĉ maltrankvila. Ĉu mi povas helpi vin?

- Dankon, ne. Mi atendas mian edzon, kiu eble mistrafis la vojon al nia etaĝo. Tamen mi fakte estas iom maltrankvila, ĉar jam pasis pli ol unu horo.

- Trankviliĝu, mi telefonos al la pordisto, ĉu li ion vidis.

Li malŝlosis sian ĉambron por telefoni. Ŝi sekvis en distanco.

- Ĉu mi rajtas regali vin per glaseto da likvoro?

Volonte ŝi akceptis, ĉar ŝi, maldike vestite, sentis malvarmon. Kaŝe ŝi atendis ankaŭ iomete da alkohola instigo por la postaj geedzaj faroj. La voko al la pordisto klarigis nenion.

- Bonvolu resti tie ĉi iom da tempo. Vi ne estu sola. Certe via edzo tuj revenos. Ni lasu la pordon duone malfermita. Jen la likvoro. Senĝene servu vin. Kaj rakontu iom pri vi mem, tio pli facile pasigos la atendadon.

Ekestis agrabla babilado. La mezaĝulo efikis al ŝi jen fidinda patro, jen alloga viro. Li montriĝis klera, kulturita, bonkonduta, ĉarma, sprita. Sorĉite ŝi aŭskultetis liajn vortojn, sekvis okule liajn elegantajn moviĝojn. Dumbabile ŝi preskaŭ forgesis, ke ŝi propre ja atendis la kulminon de ŝia nuptonokto.

Post horo li denove proponis telefoni, nun al la polico kaj al malsanulejo. Ŝi aŭdis lin longatempe paroli per la aparato en la apuda ĉambro. El la tono de lia voĉo ŝi povis konkludi, ke io malagrabla okazis. Reveninte li sciigis:

- Estu forta. La sanservo devis transporti en la malsanulejon viron, kiu laŭ la priskribo sendube estas via edzo. Ili trovis lin kun rompiĝinta brako, plenaebria antaŭ ruĝlampa domo en misfama kvartalo.

Anino plion ne plu volis aŭskulti. Ŝi eĉ ne ploris. Post tia seniluziiga sciigo nerezisteble ŝanĝiĝis ŝia percepto. Ne, ŝi ne plu sentis sin forlasita. Varmigis ŝin la glasoj da likvoro, trankviligis ŝin la sincera konduto de la sinjoro. Jam longe for estis Petro, liaj promesoj, la pasinta vivo. Malrapide ŝi leviĝis kaj firmamane ŝi fermis la ĉambropordon.

Petro la venontan matenon ekvekiĝis surplanke en la enirejo de la domo, kien la kompleza eksterlandano estis kondukinta lin. Nun ĉio aspektis griza. Neniu homo estis en la proksimeco. Per dolorzumanta cerbo li konstatis, ke almenaŭ oni revestis lin. Nur eksterdome li rimarkis, ke iu forprenis lian monujon. Li strebis al la hotelo. Kion diri al Anino post tiom da pekoj, tia granda kulpo, ne plu permesantaj senbalastan geedzan vivon? Fuŝo komenca sen espero je iama forgeso. Per lifto li atingis la etaĝon, kuris al la apartamento. Post frapo la pordo sensone glitis flanken; ĝi ne estis firme riglita. Neniu troviĝis en la ĉambro. Je voko neniu reagis.

- Eble ŝi promenas, matenmanĝas ensalone aŭ pridemandas la policon, la hospitalon. Dum tia cerbumado li ekvidis paperon, se ne leteron sur la tablo.

- Jen ŝi mesaĝas al mi, ke ŝi serĉas min, ĝojas revidi min, pretas komenci denove, li mallaŭte sugestis al si mem. Sed ne estis la manskribo de Anino, kion li legis. Estis viro, kiu alparolis lin nemiskompreneble:

- Petro, kiel alparoli vin? Eble „Kara kolego”, ĉar antaŭ virinoj ni ĉiuj estas samsortaj kolegoj? Sed estas diferenco inter vi kaj mi, inter hezitemo kaj agemo. Nun vi tro malfrue venas. En la decida momento vi ne estis surloke. Mi havis la avantaĝon, esti ĝustatempe je dispono, sed mi ankaŭ tre konscie utiligis mian ŝancon.

Eble ne estis via kulpo, ke vi akurate en la nuptonokto havis eksterdoman okupiĝon. Sed mi tute ne povas kompreni, pro kiaj ideo kaj idealo vi dum jaroj rifuzis rilati tutege, tutakorpe kun tia ĉarma kaj saĝa junulino. Sciu: Dum pli ol du horoj mi povis sperti, kiom memdona, aminda, grandanima ŝi estas, kaj dum nur unu horo mi povis konvinki ŝin, ke apud mi ŝi havos kontentigan, ĉiuflanke riĉan vivon. Ŝi decidis sekvi min al miaj posedaĵoj en pli agrabla lando. Ŝi ne volas riproĉi vin pro tio, ke ŝia geedziĝa nokto fariĝis tute alia ol ŝi antaŭvidis. Jam estas egale al ŝi. Ne, ne tute. Mi mem fieras, ke ŝi pri la alternativo vere ne plendas ...

Mi ja ŝatus ekvidi vin, tiom malagrabla vi ne povas esti, ĉar Anino tiom longe eltenis kun vi, sed prefere ni evitu nin estonte, por ne perturbi ŝin. Por fini: „Ĝis revido” mi ne povas diri sen ia antaŭa renkontiĝo kun vi. Do, fartu bone. Kaj ne tro plendu: estas ankoraŭ aliaj edzinigindaj virinoj en la mondo. Sed ne tro longe hezitu, granda estas la konkurenco ...

Via feliĉa anstataŭulo N. N.

PP 1: Pardonu al mi la trukon, kiu ĉetelefone ŝajnigis vin viktimo de volupta entrepreno en misfama malĉastejo. Mi devis elpensi trompeton. Sen tia manipulado mi estus tamen perdinta Aninon. Fidela al vi ŝi estis ĝis tiu ĉi momento.

PP 2: Mi nur povas rekomendi al vi, dum via venonta provo fariĝi edzo, ne forgesi kondomojn!

Franz-Georg RÖSSLER

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aŭgusto 2004
tro'j tro'romantik

Kuracbaneje

Kadavrosimile li ŝvebis sur la varma akvo de la kuracbaneja baseno. Kutime li longe, eĉ por minutoj, povis reteni la spiron, sed nun jam post sekundoj li relevis sian kapon el la akvo, ĉar li tute ne volis perdi sian sakon el la observado, al kio li jam dediĉis sin – krom la ĝuado de la sanigaj fortoj de la mineralakvo – tutan horon. Kaj li restos almenaŭ du pliajn horojn.

Inter multaj aliaj, lia sako modeste kaj sensignife pendis ĉehoke. Nenio distingis ĝin disde la aliaj, eĉ ne ĝia iom nekutima ŝveliĝo, kiun ja povus kaŭzi vestaĵoj kaj tukoj. Sed ne temis pri vestaj kaj sekigaj ŝtofoj. Neniu povis diveni, ke plenigis la sakon drogaĉoj en la valoro de pluraj milionoj da dolaroj. La homo ne plu volis memori, kiamaniere li akiris ilin, ne revoki la eventojn, kiuj kostis preskaŭ lian vivon. Li nur pensis antaŭen, estontecen, antaŭĝojis la senzorgan vivon, kiun li havos danke al la sakenhavo, la strandojn, ruĝajn sunsubirojn apud varma maro en senlima libereco alikontinente. Kompare al tio tiu ĉi akvobaseno povis esti nur forlasinda surogato. Ne la kuracbanejo sanigos lin, sed ja la posedaĵo en tiu ĉi modesta sako ĉe la muro.

Li tute ne volis malŝpari sian tempon uzante la kuraclokajn instalaĵojn, sed lia partnero, kun kiu li interkonsentis ŝanĝi la drogaĉojn en valutojn, tro malfrue mesaĝis al li, ke la interŝanĝo povos pro trookupiĝo okazi ne tagmeze, sed nur fruvespere je la sesa. Rekomendinde estus utiligi dumtempe la ofertojn de la loka kuracbanejo.

Ĉar li de la infanaĝo ŝategis varman akvon, li opiniis taŭga la ideon, pasigi tiun ĉi horojn baneje. Sed kie lasi la sakon, de kiu dependis lia tuta estonta vivo? Al la gardisto li ne fidis, des pli ne al la apenaŭ ŝloseblaj ŝrankofaketoj. Prefere li mem zorgos pri la gardado de la sako, ne lasante ĝin ekster observado. Ja facila tasko, kiel evidentiĝis nun. El ĉiu direkto videbla, la kara objekto pendis ĉe la muro inter multaj aliaj. Kure neniu povus deŝiri ĝin, eĉ se oni scius pri la enhavo. Sed neniu supozus ion, ĉar neniu ĉi-urbe konis lin, kaj neniu sciis, kiel li transportis la trezoron. Tamen li ĉiam nur por sekundoj restis subakve, kvankam li ja povus resti sube senspire dum minutoj.

Poste inter la multaj maljunuloj apud li en la baseno li rimarkis junulinon beletan kaj ĉarman. Evidente ŝi atendis kun iom da enuo la finon de la kuraciste preskribita kuractempo. Ankaŭ li intertempe sentis iom da enuo. En tiu ĉi decida tago ja tute ne inklina eĉ nur al aventureto, li tamen sentis emon al agrabla distrado. Do poiome li proksimigis sin al la juna virino kaj facile trovis kontaktigajn vortojn, kiujn ŝi ne rifuzis. Ŝi prezentis sin ne vere malsana, sed laca pro profunda studado kaj sekva ekzameniĝo. Ankaŭ ŝi ŝatis babili kaj distriĝi kun sprita homo. Ŝia konduto inter saĝeco kaj naiveco ravis lin, kaj li volonte impresis ŝin per sia plonĝa arto. Rekompence ŝi dividis kun li siajn bonbonojn, kiujn ŝi en diversaj gustoj kaj konsiderinda kvanto kunhavis. Dum tiaj ludetoj li tamen ne forgesis atente observi sian trezorejon ĉemure.

Rapide pasis la tempo. Foriris la maljunuloj por atingi la vesperan buson. La lastajn forsendis la basenestro, kiam li malfermis la akvodefluigilojn. Rimarkinte en angulo la amindumantan paron, li kompleze kaj komplice indikis per fingrosignoj, ke li nur post horduono revenos, kiam la tuta akvo estos defluinta.

Ŝanĝiĝis la etoso en la halo, fariĝis tute silente. En milda duonlumo li sidis apud ŝi, aŭskultis ŝiajn ne tre profundajn, sed altagrade distrajn vortojn. Tute trankvila li nun estis, nenia danĝero minacis plu lian sakon. Sola ĝi pendis ĉemure, ne plu observenda. Ja neniu plu estis en la konstruaĵo krom ili ambaŭ kaj la ie laboranta maljuna basenestro. Lastajn bombonojn li frandis, la lastajn minutojn li ĝuis senmove apud ŝi. En tiuj ĉi sorĉaj momentoj li eĉ aludis, ke li taksas ŝin simpatia kaj ke li ŝatus iam veturi kun ŝi al tropika lando. Pri la financa bazo jen ĉemure li memkompreneble nenion perfidis.

Subita ombromovo vekis lin el liaj revoj. Jen li vidis sian kontraktulon, kiu laŭkonsente atendos lin post horduono en apuda parko, senhaste aliri la sakon. La viro lerte detranĉis ĝin de la hoko, ridetis al li, mansignis al la junulino kaj jam estis for. Kiam la prirabito volis ekkrii, eksalti kaj postkuri la rabiston, nenio krom la cerbo kaj la spirado funkciis ĉe li. Interne li eksplodis, sed sen ia movokapablo li nur povis rigide rigardi al sia kunulino. Ŝi ĉiam ankoraŭ ŝajnis esti tre trankvila, ridetis preskaŭ same kiel la ŝtelisto. Malrapide ŝi proksimigis sian buŝon al orelo lia kaj dolĉavoce flustris:

„Kara knabo, volonte mi ŝatus vojaĝi kun vi en tropikan landon. Vi ŝajnas esti agrabla homo. Sed mi jam longe kune kun mia amiko planis la saman. Ĝis nun nur mankis la mono. Mi estas senfine dankema al vi pro via malavareco. Sed mi ne iros kun vi. Vi restos tie ĉi. Almenaŭ min la kuraca akvo sanigos. Al vi mi nur povis dolĉigi la adiaŭon per bombonoj. Sed ili devis esti venenaj, vi komprenas. Tamen ne tro damnu min: Ili helpos al vi, pli frue atingi vian revolandon ol ni la nian. Fartu bone!”

Post tenera kiso ŝi puŝetis lin ĉe la ŝultro. Malrapide li glitis tutakorpe en la akvon, renversiĝis kaj ŝvebis kapalfunde tri minutojn en la malrapide defluanta akvoresto. Tiom longe li povis reteni la aeron. Poste li elspiris. Aerovezikoj kirlis la akvosurfacon. Denove li devis enspiri. Sed liaj pulmoj ne pleniĝis je freŝiga aero, sed je malpura basenakvo. Tiam la knabino jam ne plu estis apud li.

Post dudek minutoj la basenestro proksimiĝis, kaptis la kadavron, tiris ĝin al la apuda hejtejo, malfermis la pordon de la fornego, enĵetis la mortinton. Tra luko li observis la rapidan dissolviĝon de la korpo. Nenio plurestis.

Poste li akurate purigis la basenon, plenumis lastajn taskojn, malŝaltis la lumon kaj forlasis la banejon. Kontenta li zumis melodieton. Li ne plu revenos. Morgaŭ li jam estos ĉe siaj filo kaj estonta bofilino en la tropikoj, ĝuos puran aeron, puran akvon kaj neniam plu pensos pri sia tagtaga vivo en la malvasteco de la banejo en malpura aero apud malsanaj homaĉoj. Finfine ankaŭ por li la kuracejo montriĝos kuraca ...

Franz-Georg RÖSSLER

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004

Posta poŝto

Iun ordinaran lundan posttagmezon mi devis urĝe sendi tekston al la redakcio de esperantlingva gazeto. Por eviti ties penan konvertadon al reta surogato, mi intencis sendi mian artikolon surdiskete enkoverte per la ŝtata poŝto. Por eviti eraron, mi intencis kontroligi la afrankadon de la sendaĵo en la loka poŝtejo. Sed tiu, ĵus perdinte sian ŝtatan ejon pro ŝparemo, nun troviĝis ĉe elektrovendisto, kiu lunde posttagmeze ne emis malfermi la pordojn. Do, ek al la najbarvilaĝa poŝtejo! Sed tie, en kabano por la loteriludantoj, la loterivendisto-poŝtisto la tutan lundon ne deĵoras. Tamen mi eksciis, ke en la apuda vilaĝo oni povas trakti siajn poŝtajn aferojn tuttage. Kiam mi atingis la budon, la floristino-poŝtistino (post certa atendado miaflanke) devis konfesi, ke la tiutaga poŝto ĵus forlasis la keston. Estis horkvarono antaŭ la kvara. Mi devis atendi la venontan tagon.

Tiel nun funkcias en nia lando la poŝto, kiun la politiko devigis konkurenci kun „privatuloj”. En duona jaro aldone mi devis sperti jenon:

Post kutima skriba peto, ke nia poŝtejo stoku miajn poŝtaĵojn ĝis mia reveno el ferioj, mi tamen trovis plenplena mian poŝtkeston. Surfunde troviĝis la informo, ke mi estis sendinta mian peton al malĝusta adreso. Sed tiu estis nia vilaĝa poŝtejo! Kvazaŭ pune, ili ne stokis la poŝtaĵojn, sed enĵetadis ferie, ja sciante, ke mi forestas.

En alia okazo mi prudente afrankis leteron en la loka poŝtejo helpe de la oficistino. Revenis al mi post tri tagoj la letero kun la stampo: „Mankas du cendoj da afranko”.

Kaj laste, iam dimanĉe urĝokaze mi celis la centran poŝtkeston de la regiona urbego. Ĝia surskribo promesis tujan transportadon: „Malplenigo ĉiuhore”. Post tritaga nealveno de la letero mi insistis. Sed oni eĉ ne permesis telefoni kun la poŝtejo apud tiu poŝtkesto. Iu anonima servisto telefone asertis, ke „en tuta Germanio ne ekzistas poŝtkesto kun tia surskribo” (cetere, duonan jaron tiu surskribo plutroviĝis tie!). Tro malfrue atingis tiu sendaĵo la celon, kvankam mi trovis laŭaserte dimanĉe funkciantan poŝtkeston.

Postrestas la poŝto, postrestas la perpoŝta komunikado. Sed komunikiĝadas daŭre kaj senprokraste la klientoj apud poŝtkestoj pri poŝtaj aventuroj.

Franz-Georg RÖSSLER

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004

Fiere foire

Antaŭ 391 jaroj en la urbo Mannheim okazis la unuan fojon Markt. Tiu ĉi foiro komence de majo fariĝis tradicio, kaj la dato estas nun fiksita ne nur en la kalendaro de la urbo, sed ankaŭ en tiu de la ĉirkaŭa triangula regiono de la riveroj Rejno kaj Nekaro.

En 2004, inter la 24a de aprilo kaj la 4a de majo, la foiro prezentis enrigardon en la komercon kaj la kulturon de la regiono. Aldoniĝis ekspozicioj pri firmaoj kaj institucioj kaj pri loka turismo. Altiris vizitantojn ankaŭ tendegoj kun diversaj restoracioj. Programo kun politikistoj kaj aliaj steluloj pliriĉigis la foiron.

Interesaj estis apartaj programeroj. Ekzemple, kadre de MMM (germanaj inicialoj de Mai-Markt Mannheim, Manhajma Maja Foiro) okazis la „manhajma ĉevala semajno” kun prijuĝoj kaj konkursoj; ankaŭ inaŭguriĝis satelita elsendado de la regiona radio RNFplus (aŭdebla ĉe Astra Digital 19,2o Ost / Premiere-Bouquet). La foiro, la plej granda regiona en Germanio, altiris proksimume 1500 ekspoziciantojn kaj pli ol 400 000 vizitantojn.

Franz-Georg RÖSSLER

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004

Kial daŭre fuŝaj artikoloj?

Tre ŝokis min legi, ke „UNMIK toleris, ke eniru Kosovon miloj da serbaj sekretaj agentoj, kiuj provokas, sabotas, murdas kaj teroras, eksplodigante bombojn” (Bardhyl Selimi, Kial daŭre tumultoj?, MONATO 2004/6, p. 11). De tempo al tempo aperas en MONATO la plej malverŝajnaj asertoj, neniel pruvataj. Leginte similaĵojn, mi ne povas min ne demandi, ĉu fakte kaŝa celo de la revuo estas eble ne informi, sed komprenigi la sentojn de la loĝantoj pri siaj propraj landoj, eĉ publikigante tute nekredeblajn absurdaĵojn, kiel „miloj da sekretaj agentoj”. La altitolado Opinio ne povas esti pravigo, por ke MONATO malaltigu siajn postulojn kaj permesu la publikigon de ĉiaj onidiroj. Tio evidente senkreditigas la revuon.

Hektor ALOS I FONT
Katalunio
Noto de la redaktoro: Nepras, ke rubriko-redaktoro fidu al kontribuantoj. En internacia revuo, kiu okupiĝas pri aferoj el ĉiuj mondopartoj, redaktoro pli time, ol intime, pritraktas temojn, pri kiuj tiu ofte nur distance, nur pro propra legado en nacilingvaj gazetoj, estas informita. Pro tio estas rimarkinde – kaj tio atestas pri la funda kvalito de MONATO – ke nur tre, tre malofte aŭdiĝas plendoj pri la enhavo de artikoloj. Tial gravas leganto-leteroj por atentigi pri eventualaj misoj, mankoj aŭ pri malsamaj opinioj. Kaj pri ajna „kaŝa celo” ... nu, ĉu oni ne informas, komprenigante la sentojn de loĝantoj pri siaj propraj landoj?

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2004

Ĉu tabako-tabuo?

Laŭ irlandaj raportoj, la ĝenerala fummalpermeso en laborejoj, enkondukita de la irlanda registaro ekde la komenco de aprilo, ŝajne estas granda sukceso. Kontroloj montris, ke 97 % de la kontrolitaj laborejoj sekvas la leĝon. Rezulte, kvinono de irlandaj fumantoj decidis ne plu fumi, kiam ili eliras vespere. Ekde la enkonduko de la ĝenerala fummalpermeso por laborejoj 96 % de la trinkejoj kaj restoracioj sekvas la leĝajn devigojn kaj ankaŭ surmurigis la postulitajn malpermesindikojn.

Ekde junio Norvegio sekvis la vojon de Irlando kaj enkondukis rigidan fummalpermeson por publikaj laborlokoj. Kvarono de norvegaj fumantoj kaj triono de fojfojaj fumantoj laŭ enketo asertis ĉesi fumi samtempe kun la enkonduko de malpermeso.

Mortokaŭzo

Ĉiujare tabako mortigas 4,9 milionojn da homoj aŭ unu personon ĉiun 6,5an sekundon, diras Lee Jonk Wool [li ĝonk ŭul], ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano. Fumi estas tutmondskale la dua plej ofta mortokaŭzo. Unu el 10 plenkreskuloj mortas sekve de fumado. Laŭprognoze, en 2025 tabakkonsumado kaŭzos dek milionojn da mortoj, malgraŭ tio, ke la elcentaĵo de fumantoj falis de 29 dum 2002 al 26 dum 2003.

La Eŭropa Komisiono, malgraŭ laŭdo pro la irlanda antaŭeniro, ne planas enkonduki tut-eŭropunian fummalpermeson. Senfuma medio estus homa rajto, opinias responda komisionano David Byrne [dejvid brn], sed li timas negativan implicon por la EU, se Bruselo ordonus fummalpermeson en publikaj laborlokoj en tuta EU.

Brusela malpermes-ordono povus havi, laŭ Byrne, guston de orvela „granda frato”. Ŝajne la kulturaj diferencoj ĉirkaŭ fumado favoras pli desuban politikon. „Se ni traktas fundamentajn temojn kiel sanon, vi devas provi kaj vidi, kiomgrade vi povas ŝanĝi opiniojn”, respondis Byrne al kritikaj rimarkoj en la gazetaro post deklaro, ke li povus imagi iam leĝan regulon pri fumado por tuta Eŭropa Unio.

Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004

Hirundoj de la estonteco

Kunsidis fine de majo en Tirano, Albanio, membroj de la Klubo de Politikistoj de Balkanio, kies fondinto estas Ĵelju Ĵelev, prezidanto de Bulgario dum la unua kvinjaro post 1990. Partoprenis la kunsidon ankaŭ prezidintoj de Turkio, Makedonio kaj Albanio kune kun politikistoj el la regiono. Ĉeestis ankaŭ la nuna ĉefministro de Albanio, Fatos Nano.

En sia parolo Nano atentigis pri la minacoj al integriĝo en Balkanio. Li substrekis, ke kelkaj politikistoj sin turnas al naciismo, instigante disputojn kun najbaroj. Laŭ Nano, la malfermo de merkatoj en kaj ekster Balkanio, interrilatoj kun unuiĝinta Eŭropo kaj libera komerco kuŝas centre de la naciaj kaj regionaj interesoj. Li esprimis sian konvinkon, ke la ŝtatoj de la regiono, ankoraŭ ne aliĝintaj al Eŭropa Unio (EU), povas tion realigi ĝis la jaro 2015.

Sali Berisha, iama albana prezidanto, menciis kiel ĉefajn taskojn por la balkanaj landoj la liberajn balotojn, starigon de jura ŝtato kaj la batalon kontraŭ la organizita krimado. Aldone li diris, ke la difino de la statuso de Kosovo kaj Montenegro, apliko de la interkonsento de Ohrid kaj liberaj balotoj en Albanio estas antaŭkondiĉoj por stabiligi la politikon en Balkanio.

Junaj gvidantoj

Samtempe okazis en Tirano internacia renkontiĝo de reprezentantoj de junularaj organizoj el Balkanio. La evento celis starigi reton de junaj gvidantoj el la regiono, kiuj per renkontiĝoj alportos novajn ideojn por progresigi la balkanajn landojn.

La eksa prezidanto de Albanio, Rexhep [reĝep] Meidani, alparolis la kunvenon kaj plifortigis la ideon de George Soros pri iaspeca ekonomia spaco, bazita sur reciprokaj interkonsentoj. La junaj partoprenantoj opiniis, ke pli bona estus tutregiona integriĝo kun EU.

La gejunuloj estis akceptitaj de la nuna albana prezidanto, Alfred Moisiu, kiu alvokis: „Batalu, por ke nian regionon ne plu trafu militoj!” Li nomis la partoprenantojn „hirundoj de la estonteco” kaj esprimis sian kontenton, ke serboj kaj albanoj renkontiĝas kaj kundiskutas. Li rimarkis, ke Germanio kaj Francio intermilitis 200 jarojn, aldonante, ke nun ili fruktodone kunlaboras.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004

Plej malforta futbalnacio

Dum junio okazis en Portugalio la tria plej granda sporta evento de la tuta mondo, nome la eŭropa ĉampionado de futbalo, kiu okazas ĉiun kvaran jaron. Malgraŭ diversaj modaj sportoj, futbalo restas tutmonde la plej populara.

La futbala asocio FIFA regule aktualigas sian rangliston kaj du lastajn lokojn (202an kaj 203an) okupas du etaj ŝtatoj Butano (30 000 loĝantoj) kaj Montserato (5000 loĝantoj). Kiam estis propono al la du ŝtatoj ludi oficialan matĉon por difini la plej malfortan teamon de la mondo, ambaŭ flankoj konsentis. Pri tiu ludo reĝisoro Johan Kramer faris dokumentan filmon The other final (La alia finalo). La matĉo okazis la 30an de junio 2002 – samtage kun la „granda” finalo inter Germanio kaj Brazilo en Japanio dum la lasta mondĉampionado, kiun spektis ĉirkaŭ kvar miliardoj da homoj tutmonde.

Sed la sporto ne estas la plej grava parto de ĉi tiu filmo. La bela aspekto estas kiel du tre diversaj kulturoj estas kunigitaj per ilia sama amo al la sporto. Futbalo ricevas imagon de universala religio, kiu forigas ĉiujn diversaĵojn, kverelojn kaj barojn. Samtempe spektantoj ekscias multon pri la ĉiutaga vivo de la budhisma reĝlando Butano kaj de la karibia insulo Montserato. Dum la tuta filmo daŭre aperas blanka pilko kiel speco de sporta packolombo. Sed ankaŭ ne mankas humuraĵoj, kiam ekzemple butanaj monaĥoj preĝas por bona rezulto aŭ kiam futbalistoj de la insulo ne povas trejniĝi dum duona horo, ĉar ilia sola pilko malaperis en la arbustoj.

Sed la humuro ĉiam restas milda, ĝi ne primokas la limigitajn eblecojn, per kiuj la du nacioj provas realigi siajn futbalrevojn. Preskaŭ duaranga estis la rezulto: ĉeeste de 25 000 spektantoj Butano venkis 4:0 kontraŭ la insulanoj.

Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004

Civitanoj perdas intereson pri Eŭropo

La balotoj por la Eŭropa Parlamento (EP) rezultigis fortigon de la centra-dekstra bloko kaj malfortigon de la centra-maldekstra bloko en la parlamento, kiu komencas sian laboron, kiu daŭros ĝis la somero de 2009. La liberaluloj povas ĝoji pri gajno, malkontentetas la verduloj kaj maldekstraj partioj pro leĝeraj perdoj. Granda gajninto tamen estas la grupo de la „aliuloj”. 66 individue elektitaj personoj aŭ reprezentantoj de randgrupoj, kiuj (ankoraŭ) ne alianciĝis kun frakcio, akiris mandaton – preskaŭ ĉiu deka EP-ano apartenas al tiuj „aliuloj”, pli ol duoble pli, ol en la pasinta EP. Inter ili estas plejparte eŭropskeptikuloj aŭ kontraŭ-eŭropaj politikistoj.

Interesa konstato estis, ke la civitanoj de Eŭropa Unio (EU) kutime voĉdonis kontraŭ la reganta partio de la lando. Plej okulfrapaj estis la detruaj perdoj de la britaj, polaj, ĉeĥaj kaj germanaj socialdemokratoj, sed ankaŭ de la francaj kaj italaj centra-dekstraj partioj. En impresaj 19 el 25 landoj la plej forta partio de tiuj ĉi eŭropaj balotoj estis opozicia partio.

En la 732 membrojn nombranta EP la kristandemokrata frakcio EPP-DE restas kun 278 mandatoj (37,98 %) la plej granda politika grupo, sekvas la socialdemokrata PES kun 199 seĝoj (27,19 %). La tria plej granda grupo estas la liberaluloj (ELDR) kun 9,15 %, iom antaŭ la „aliuloj” kun 9,02 % (vidu la apudan grafikaĵon).

Malmulta partopreno

Por la sesa fojo sinsekve la partopreno en la balotoj falis al novaj malaltoj. Kun 45,5 % da partopreno tra tuta Eŭropo la kvanto falis je pli ol 4 % kompare kun la antaŭaj elektoj dum 1999. Ŝoke malalta balota partopreno estis registrita por la novaj EU-membroŝtatoj, kie nur 26 % de la voĉdonrajtantoj utiligis sian demokratan rajton. Plej malaltaj ciferoj (ĉirkau 20 %) estis en Slovakio kaj Pollando.

La falo de intereso pri la balotoj por EP malkoincidas kun la kreskanta signifo de tiu ĉi institucio, kiu komence havis pure konsultan funkcion, sed dum la lastaj jardekoj sukcesis ricevi ĉiam pli kaj pli da leĝdonaj povoj kaj fariĝas grava instanco de kontrolo en la brusela potenckonstruaĵo. EP-prezidanto Pat Cox [pet koks] riproĉis la landajn registarojn de la novaj membroŝtatoj, ke ili ne sukcesis mobilizi siajn civitanojn al la balotado. Politikistoj de ĉiuj partioj esprimis sian zorgon pri la malaltaj ciferoj de partopreno.

„Ni devas konvinki la homojn, ke ili voĉdonu. Estas tre grave komprenigi al la civitanoj, ke ilia kontribuo estas grava”, diris Enrique Baron Crespo [enrike baron krespo], PES-frakciestro. Reage al ĵurnalistoj Romano Prodi, la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, bedaŭris la malaltan partoprenon kaj cerbumis pri eblaj solvoj: „Ni devas konstrui Eŭropon kun videblaj agoj. Ni volas montri al la civitanoj, ke ni scipovas trakti la problemojn.”

Fortigitaj eŭropskeptikuloj

Alia fenomeno de tiuj ĉi eŭropaj balotoj estis la forta kresko de eŭropskeptikaj aŭ popolismaj partioj je la kosto de la tradiciaj partioj. Plej granda ŝoko por la potenculoj estis la brita rezulto, kie la UK Independence Party (Sendependiga partio), kiu kampanjas por retiriĝo de Britio el EU, gajnis 17 % kaj 12 seĝojn kaj tiel fariĝis la tria plej forta brita partio. La eŭropskeptikaj parlamentanoj tamen „konsistigas nur 10-15 procentojn de la tuto”, atentigas Cox. Eŭropskeptikaj partioj gajnis ankaŭ en Svedio, kie la EU-kritika Junilistan (Junia listo) akiris la trian rangon en la hierarkio de partioj.

Memorinda estis la balot-tago ankaŭ por la ekstremdekstra Vlaams Blok en Belgio, kie la partio ricevis 14,3 %, fariĝante la dua plej granda partio en Flandrio. La partio estas por sendependa Flandrio kaj estis antaŭ nelonge kondamnita pro rasismo. La popolisma partio Samoobronaen (Memdefendo) en Pollando gajnis 11,5 % pro sia kontraŭ-eŭropa kampanjo kaj sendos sep EP-anojn.

Du kandidatoj, kiuj kampanjis por pli da travidebleco, estis aparte sukcesaj. Nederlandano Paul van Buitenen, kiu famiĝis en 1998, malkaŝinte financajn trompon kaj misadministradon en la EU-institucioj, gajnis du seĝojn por sia listo Eŭropo travidebla. Same sukcesa estis aŭstra EP-membro Hans-Peter Martin, kiu asertis – sen povi liveri pruvojn – ke liaj gekolegoj misuzis la kompenssistemon. „Eŭropskeptikismo estas parto de tio, kion civitanoj pensas pri Eŭropo. Sekve la Eŭropa Parlamento spegulu fidele, kio okazas en Eŭropo”, trankviligas Prodi, kiu tamen ankaŭ ne kaŝas sian zorgon pri la plifortiĝo de tiu tendenco.

Perspektivoj

Regado en EU ne fariĝis pli facila per tiu ĉi balotado. Jam antaŭe en la parlamento en Strasburgo estis kun sep frakcioj pli da grupoj, ol en la plimulto de landaj parlamentoj. Nun ĝi iĝos ankoraŭ pli heterogena. Ĝis nun la grandaj kristandemokrata kaj socialdemokrata frakcioj kune regis en la plimulto de politikaj demandoj. Tiu neoficiala koalicio ankaŭ en la venonta parlamento pludaŭros.

La motivoj de la balotantoj estas kompreneblaj nur surbaze de nacia fono. Multaj civitanoj ne plu povas simpatii kun la perspektivoj, prezentitaj de iliaj registaroj, aŭ entute ne rekonas iujn perspektivojn. Suferas pro tio tiu baloto, kiu rilatas plej malmulte al tiuj naciaj perspektivoj. Sekvo estas puno de la reganta(j) partio(j). Tiun tendencon fortigis la tradicio emfazi naciajn temojn dum la eŭropa balotkampanjo. Malofte eŭropaj temoj estis serioze pritraktitaj. Eŭropo tro ofte malĉeestis en multaj kampanjoj, opinias Cox.

Opoziciaj partioj devis nur alvoki la civitanojn uzi la eŭropan baloton por puni la registaron – kun sukceso. Tiamaniere la eŭropaj balotoj fariĝis ludilo de la kurtperspektivaj interesoj de partioj, kio premisas malinteresitan kaj malinformitan publikon. Provoj bongustigi Eŭropon preskaŭ komplete mankis.

Malgraŭ pluraj negativaj tendencoj oni ne forgesu la historie gravan signifon, kiu estas ligita al tiu eŭropa baloto, kiu la unuan fojon en la historio de Eŭropo kunigis pli ol 155 milionojn da homoj en libera kaj sekreta baloto por komuna politika reprezento. Tio en si mem jam estas grava evento.

Kompletan superrigardon de la rezultoj liveras la retpaĝaro pri EU-balotoj www.elections2004.eu.int.

Marko Naoki LINS
Partia akronimo Plena nomo Elcentaĵo en %
EUL/NGL Konfederacia Grupo de la Eŭropa Unuiĝinta Maldekstro/Norda Verda Maldekstro 5,33
PES Partio de Eŭropaj Socialistoj 27,19
GREENS/EFA Verduloj/Eŭropa Libera Alianco 5,6
EDD Eŭropo de Demokratioj kaj Diversecoj 2,05
ELDR Eŭropa Liberala Demokrata Reforma Partio 9,15
EPP-DE Eŭropa Popola Partio-Eŭropaj Demokratoj 37,98
UEN Eŭropo de la Nacioj 3,69
OTHERS Aliuloj 9,02

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aŭgusto 2004

Plurlingva Svislando – ĉu pagebla lukso?

La angla fariĝas la kvina lingvo de Svislando. Ĉu fino de Svislando?

La angla ludas kreskantan rolon en la lerneja instruplano tra tuta Svislando – ofte je kosto de la naciaj lingvoj. Nun venas de pluraj flankoj atentigoj pri la graveco konservi la lingvan diversecon en Svislando.

Ekde la 1950aj jaroj la proporcio de fremdlingvaj parolantoj daŭre kreskis kaj nun lingvoj kiel la serba, albana, portugala aŭ turka – ne menciante la anglan – estas pli ofte parolataj ol la romanĉa.

Sub premado

Werner Stauffacher, sekretario de la edukada departemento de orienta Svislando, diris, ke la orientaj kantonoj estis premitaj flanke de la industrio kaj de la publiko ekinstrui la anglan pli frue. „Kelkaj gepatroj ekstarigis privatajn klasojn por instrui la anglan, ĉar ili estis en zorgo, ke iliaj infanoj ĝin lernus tro malfrue,” klarigas lernejestro. „Kaj ni ne volis tian dividon inter riĉaj kaj malriĉaj infanoj dum kreskado.” Multaj gepatroj do volas, ke iliaj infanoj havu fruan aliron al la lingvo de tutmondiĝo. Sur kelkaj kampoj de scienca esplorado, en kelkaj profesioj kaj je pli alta nivelo de svisaj firmaegoj kiel UBS, Swisscom kaj Novartis, la angla jam estas en uzo por en-domaj interŝanĝoj. Membro de svisa parlamento, s-ino Liliane Maury Pasquier, alvokas al novaj klopodoj defendi la „lingvon de Molière” kaj protekti la franclingvan kulturon. „Lingvo estas pli ol komunikilo, ĝi estas parto de niaj kulturo kaj animoj.”

En 2001 pluraj svisgermanaj kantonoj decidis igi la anglan la unua fremdlingvo en la lerneja instruplano – ne la francan – movo, kiu renkontis fortan oponadon de la franclingvaj partoj de Svislando. Multaj homoj, precipe el la franc- kaj itallingvaj partoj de la lando, timas, ke la elekto de la angla forigos la gluon en la svisa nacia identeco.

Ĉu la angla celas fariĝi la ĉefa „lingua franca” inter la diversaj lingvaj regionoj de Svislando?

Ekonomia profesoro François Grin diras, ke, kvankam la realaj kostoj de subtenado de sistemo kun pli ol unu lingvo estas neklaraj – neniu profunda studo ĝis nun estis realigita – li kredas, ke ili estas surprize malaltaj, se oni konsideras la profiton. „La valoro de lingva diverseco devas esti konsiderata laŭ sama maniero kiel oni pritaksas valoron de media kvalito,” li diras.

Grin ankaŭ kredas, ke la plurlingva tradicio de Svislando estas parto de ĝia nacia identeco, kaj ke ekestos kreskanta konscio pri la valoro de lingva diverseco. „La svisoj sin difinas laŭ siaj profundaj malsamecoj,” opinias Grin. „Ne estas problemo, ke la angla fariĝas la preferata dua lingvo en lernejoj, tiel longe kiel homoj restas konsciaj pri la valoro kaj graveco lerni almenaŭ unu alian nacian lingvon.”

Kelkaj faktoj

– Preskaŭ 64 % de svisoj parolas germane, 19,5 % la francan, 6,6 % la italan kaj malpli ol duona elcento romanĉe.

– Pli ol 9 % de svisoj havas alian gepatran lingvon (en 1950 ankoraŭ nur 0,5 %).

Leĝa protekto

Longaj diskutoj okazis dum la pasintaj jaroj por starigi leĝoproponon por subteni la instruadon de la kvar naciaj svisaj lingvoj.

Roland Ris, prezidanto de la Svisa Akademio de Sociaj Sciencoj, diras, ke per la leĝo oni intencas fiksi la rajtojn de la diversaj lingvaj komunumoj – specife en la dulingvaj kantonoj – kaj difini oficiale kie diversaj lingvoj estas uzataj.

Sed li agnoskas, ke la proponoj maksukcesas adresiĝi al la demando kiel kaj kie la angla estu uzata kaj instruata.

„Estas tro delikata demando por enigi ĝin en iun leĝoproponon,” li diras. „Francparolanta Svislando precipe estas kontraŭ tro forta substreko de la graveco de la angla en lernejoj super la germana – situacio, kiu ne ekvivalentas en germanparolantaj kantonoj.”

Ris asertas, ke germanparolantaj kantonoj estu kuraĝigitaj emfazi pli la francan ol la anglan kiel duan lingvon.

Sed ĉiu kantono mem decidas pri edukada politiko, kaj multaj germanlingvaj nun voĉdonas por la angla kiel unua fremdlingvo. Tamen konferenco de naciaj edukaj direktoroj intertempe venis al jena kompromiso: Ekde 2006/07 estos instruataj la dua nacia lingvo ekde la 5a lernojaro kaj dua fremdlingvo ekde la 7a lernojaro. Kutime tiu lasta verŝajne estos la angla.

Ekde 2012 tutnacie estos instruataj du fremdlingvoj plej malfrue ekde la 3a respektive 5a lernojaro. La vico tiam povas regione diversi. Rezulto supozeble estos, ke la svisgermanaj kantonoj komencos per la angla, dum la franca estos nur dua lernota fremdlingvo. Male en Romandio – la franclingvaj kantonoj – la germana daŭre restos la unua lernota fremdlingvo.

Cetere en Zuriko ankaŭ ekzistos popola iniciato Unu fremdlingvo sufiĉas. La iniciatintoj oponas kontraŭ du fremdlingvoj, ne kontraŭ la angla, ĉar tio tro postulus de iliaj infanoj.

Tutmonda potencobatalado

Dum la ebla elekto de la angla kiel dua lingvo en lernejoj estas rigardata de multaj kiel dividilo kaj kiel defio por nacia kunteniĝo de Svislando, Grin kredas, ke la vera danĝero ne kuŝas sur la nacia nivelo, sed sur la internacia. Homoj kies unua lingvo estas la angla ofte estras internaciajn organizaĵojn kaj entreprenojn.

„La problemo doni al iu ajn lingvo avantaĝan statuson kiel komunikilo inter homoj kiuj parolas diversajn lingvojn, estas la transigo de potenco, kiun ĝi implicas,” li diras. „Ne nur potenco, sed influo kaj mono direktiĝos al la koncernaj denaskaj parolantoj de tiu lingvo.”

Sed Grin restas optimisma, ke Svislando konservos sian tradicion de plurlingva lando, malgraŭ tio, ke la influo de la angla probable daŭre kreskos. La angla, laŭ li, ne estas minaco por la franca, sed pli precize por la lingva diverseco, ĉar tia estus ĉiu lingvo, kiu akirus hegemonian statuson.

„Mi pensas, ke Svislando bone sukcesis en la pasinteco,” li diras. „Estas bezonata pli kohera regularo, sed mi pensas, ke aferoj venos, kiam ili pretos. Mi esperas, ke homoj prudente konsciiĝos, ke certaj aferoj estas konservindaj kaj subtenindaj – kaj unu el tiuj aferoj estas lingva diverseco.”

Malkresko de la romanĉa kaj itala

Dum la franca kaj germana daŭre sukcesas pli-malpli sin defendi kontraŭ la atakego de la angla, la romanĉa rapide perdas gravecon

En 2000 la kvararanga svisa lingvo estis regita de nur 0,46 % de la loĝantaro – aŭ ĉirkaŭ 34 000 homoj – kompare kun 0,6 % dek jarojn antaŭe.

Tiu tendenco igis plurajn romanĉajn reprezentantojn postuli de la kantono Grizono pli striktajn rimedojn por protekti la lingvon. Ekzemplo povus esti devigi dulingvajn komunumojn – kie romanĉa kaj germana estas parolataj – uzi la romanĉan kiel lingvon de instruado kaj administrado.

Ĉiam malpli parolata estas ankaŭ la itala. Ĉirkaŭ 7,6 % de la svisaj loĝantoj uzis la italan kiel sian ĉefan lingvon en 1990. Dek jarojn poste la cifero malkreskis je unu elcento.

La falo ŝuldiĝas parte al la malkreskanta kvanto de italoj inter la fremddevena loĝantaro de Svislando. En 2000 Italoj sumiĝis je 21,4 % de la eksterlanda loĝantaro, kompare al 60 % en 1960.

Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004

Maltrankviliĝo pro aĉaj manĝaĵoj

Kvankam dum la lastaj jaroj en Ĉinio la sekureco de manĝaĵoj rimarkinde pliboniĝis, restas oftaj kvalitaj problemoj, ĉar la produktantoj plejparte estas kamparanaj familioj kaj malgrandaj entreprenoj.

Kaŭzoj de la kvalitoproblemoj

Ĝenerale, pro la limigitaj ebloj pri ejo, medio kaj higieno, la kamparaj familioj, produktantaj kaj prilaborantaj manĝaĵojn, ne kapablas ĉiam garantii bonan kvaliton de siaj produktoj. Malgrandaj entreprenoj havas malnovajn ekipaĵojn kaj pro la postrestinta tekniko produktas kaj liveras manĝaĵojn de nekontentiga kvalito.

Krome, en la produktado, prilaborado kaj vendado de manĝaĵoj senbride aktivas multaj malobservantoj de leĝo kaj disciplino kaj daŭre enmerkatiĝas falsaj manĝaĵoj. Plie, plimulto de la ĉinaj konsumantoj malhavas sciojn pri sekurigo de la manĝaĵoj kaj pretervidas la malutilon, kaŭzatan de aĉaj manĝaĵoj.

La opinio de specialistoj

Antaŭ nelonge la ĉina administrejo pri manĝaĵoj atentigis la tutlandan publikon, ke ankoraŭ dum longa periodo la sekureca situacio pri manĝaĵoj restos malkontentiga kaj ke oni ne blinde aĉetu, sed lernu distingi bonajn disde aĉaj manĝaĵoj. La atentigo aperis plurfoje en la ŝtata televida kanalo kaj havis relative bonan efikon.

Laŭ konservema statistiko de la administrejo, de 2001 ĝis nun ĉiujare en Ĉinio ĉirkaŭ 20 000 ĝis 30 000 homoj suferis pro malsano, kaŭzita de manĝaĵaĉo. Tamen, laŭ specialistoj pri manĝaĵa medicino, la reala nombro estas minimume dekobla. Post enketo ili opinias, ke dum unu jaro en Ĉinio veneniĝas 200 000 ĝis 400 000 homoj pro aĉaj manĝaĵoj.

Tri ĉefaj problemoj

Unu problemo estas la restaĵoj de insekticidoj sur terkulturaj produktoj. La ministrejo pri terkulturo faris enketon en 24 provincoj kaj aŭtonomaj regionoj. La rezulto montris, ke en pli ol ses milionoj da tunoj da manĝaĵoj la restokvanto de insekticidoj estas super la normo. En 2002 en la aŭtonoma regiono Guanĝi okazis akcidento, en kiu veneniĝis 78 personoj. Ili manĝis kuiritan florbrasikon, en kiu la enhavo de organika fosforo superis la normon 140-oble.

Ankaŭ okazas grava malpuriĝo de manĝaĵoj dum ilia prilaboro kaj stokado. En 2002 en nordĉina urbo Changchun post nesufiĉa prilaboro kaj longa stokado granda kvanto da sojfablakto malpurigita eniris lokajn vendejojn. Almenaŭ 3000 junaj lernantoj ege vomis kaj laksis, post kiam ili trinkis la lakton. Eĉ dum iu tutlanda sportkunveno grave veneniĝis pli ol 50 bonaj sportistoj pro nutro, infektita de viruso. Kelkfoje pakummaterialo enhavas danĝeran kemian substancon. Por malaltigi kostojn fikomercistoj pakas varojn, uzante venenan plaston kaj malpermesitan metalon. Antaŭ unu jaro manĝaĵa entrepreno metis porkograson en infektitan barelon. Pli ol 200 konsumintoj de la graso estis enhospitaligitaj. Tri el ili perdis sian vivon.

Plue, pli kaj pli multiĝas falsaj manĝaĵoj. Se iu novspeca manĝaĵo estas bone akceptita de la merkato, ofte iu entrepreno imitas ĝin laŭ pakumo, formo kaj prezo, sen atingi la saman kvaliton. De 1992 ĝis 1998 estis naŭ okazoj de falsa sorgobrando. La falsantoj miksis porindustrian alkoholon, enhavantan metanolon, nocan al homo, kun ordinara brando. Minimume 100 personoj mortis kaj 400 blindiĝis.

Granda ekonomia perdo

La nesekureco de manĝaĵoj alportis al Ĉinio grandan ekonomian perdon. En 2002 estis perdo de pli ol 600 milionoj da usonaj dolaroj, ĉar Ĉinio ne povis eksporti al Eŭropo marproduktaĵojn malpuriĝintajn. Laŭ statistiko de Unuiĝintaj Nacioj, ĉiujare 500 ĝis 600 fojojn importantaj landoj rifuzas ĉinajn varojn, ĉar en manĝaĵoj estas insekticida restokvanto super la normo. Ĉiujare ĉinaj varoj eksportataj kun valoro de 7,4 miliardoj da usonaj dolaroj havas problemojn pro iu kvalitmanko.

MU Binghua

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004

Kontraŭ Bush, ne kontraŭ Usono

Senprecedentajn rimedojn uzis la irlanda registaro, kiam la usona prezidanto Bush vizitis Irlandon kaj ĉeestis kunvenon de la estroj de Eŭropa Unio (EU). La kunveno en junio koincidis kun la fino de la ĉi-jara irlanda prezidanteco de EU.

Miris kaj konsterniĝis la publiko, kiam, por protekti la usonan prezidanton, deĵoris ĉe la flughaveno Shannon [ŝanon] kaj ĉe la kastelo Dromoland – la kunvenejo – krom sekurecaj agentoj 4000 irlandaj policanoj kaj 2000 soldatoj. Patrolis helikopteroj kaj mararmeaj ŝipoj kaj longega vico da tankoj, kiuj donis al la trankvila irlanda kamparo aspekton de teritorio en plena milito-stato. Defendis la kastelon provizora ŝtalmuro tri metrojn alta, kiu tute elbaris la publikon.

Miloj da ordinaraj homoj kaj reprezentantoj de diversaj organizaĵoj manifestaciis en Shannon, apud Dromoland kaj en multaj irlandaj urboj kontraŭ la vizito de Bush, la milito en Irako, la torturo de malliberuloj tie kaj en Guantánamo, Kubo, kaj kontraŭ la uzo de la flughaveno Shannon fare de usonaj militaviadiloj.

La irlanda registaro faris ĉion eblan por malinstigi kaj malhelpi la manifestaciojn, sed nur parte sukcesis. Memevidente ne ĉiuj irlandanoj kontraŭis la viziton de Bush. Tamen la plimulto maltrankviliĝas pri usona eksterlanda politiko. Multaj usonaj civitanoj, loĝantaj en Irlando, partoprenis la kontraŭprezidantajn protestojn, atentigante, ke kontraŭ Bush kaj ne kontraŭ Usono ili manifestacias. Irlandanoj estas kutime rigardataj kiel unu el la plej usonamikaj popoloj en la mondo.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

Lasta ŝanco saviĝi

La dua el la kvin partoj de iama Jugoslavio – Kroatio – ricevis ŝancon eltiriĝi el ekonomia ruiniĝo: en majo 2004 ĝi fariĝis oficiala kandidato por membriĝi en Eŭropa Unio (EU). Tiel ĝi aliĝis al Rumanio kaj Bulgario, kiuj jam havas ĉi tiun statuson.

En Kroatio regis eŭforio. Oni festis tion preskaŭ sampompe, kiel la ŝtatoj, kiuj vere eniris la Union. Kvankam pri la kandidatiĝo ĉefe respondecis la pasinta maldekstra koalicia registaro, oni agnosku – iom surprize – ke la aranĝojn kompletigis la nuna registarprezidanto Ivo Sanader, cetere prezidanto de la dekstra nacia partio HDZ, kiun fondis kaj ĝis la morto gvidis Franjo Tudjman, kaj kiun EU konsideris ekstreme naciisma.

Militkrimoj

Gvidate de Sanader, HDZ almenaŭ surface (sur paroldeklara nivelo) ŝanĝiĝis. HDZ ne plu fanatike defendas teritoriajn interesojn aŭ generalojn, kiuj estas suspektataj pri militkrimoj: ĝi eĉ koaliciis kun minoritata partio de serboj, sekve kun homoj, pro kiuj okazis la milito. Kaj la celo estis atingita. Tia konduto konvinkis EU-politikistojn, ke Kroatio fariĝas iom post iom normala demokratia lando sen ekstremaj ideoj pri pureco de sia nacio.

Sed Kroatio (antaŭ la milito apud Slovenio ekonomie la plej evoluinta respubliko en Jugoslavio) havas gravajn problemojn. Kvankam ĝi ankoraŭ ekonomie pli bonfartas, ol ekzemple Rumanio aŭ Bulgario (Kroatio havas pokapan malnetan jaran enspezon je 6000 dolaroj), sur ĝi pezas ŝuldo de 25 miliardoj da dolaroj aŭ 6000 dolaroj por ĉiu loĝanto. Tio estas konsekvenco de pli ol 13-jara ekonomia politiko de la postkomunisma primitiva kapitalisme-liberala elito, enkondukita de Tudjman kaj HDZ, kies celo estis kiel eble plej rapide riĉiĝi. Oni ĉefe stimulis importon, por ke per komercado la privilegiuloj (familioj, al kiuj Tudjman kaj lia kliko plej fidis) rapide plimultigu siajn havaĵojn.

Rabado de la popolo

Pro tio estis tute neglektita produktanta ekonomio kaj eksporto. La buĝetajn minusojn la ŝtato dum 13 jaroj kovradis per eksterlandaj kreditoj, kaj la ŝuldoj daŭre grandiĝis. Nun industrio en Kroatio preskaŭ ne ekzistas kaj senlaboreco estas proksima al 20 %; tion ŝanĝi la nacio sola ne plu povas. Pro tio la kandidatiĝo en EU estas la lasta ŝanco saviĝi. EU povas helpi per mono, kiun ĝi direktos al bone pripensitaj investoj kaj ĝi kontrolos ties uzadon. EU devigos Kroation iom post iom eŭropigi siajn leĝojn kaj malebligi al la nuna ekonomia elito plu riĉiĝadi surbaze de rabado de la popolo.

Unu el la ĉefaj kancertumoroj de Kroatio estas ĝia jursistemo. La tribunaloj estas absolute dependaj de politikaj potenculoj, kaj la justeco estas apenaŭ observata. Simplaj homoj, sen multa mono, neniel povas fidi je ĝi. Alia problemo estas psikologi-spirita postrestinteco. Granda plimulto de la loĝantaro, sub influo de pli ol dekjara propagando, amaskomunikiloj kaj lerneja sistemo, pensas naciisme. Ili neniel komprenas la eŭropajn valorojn, inkluzive de diverseco.

Internacie izolitaj

Kvankam kroataj universitatoj ankoraŭ havas relative multajn kapablajn instruistojn, mankas fortaj kontaktoj kun la mondo. Pro multjara inversa politiko lernejoj kaj universitatoj (ankaŭ ministrejoj) restas internacie izolitaj. Ili preskaŭ tute ne informatikiĝis, ne partoprenas en internaciaj konferencoj aŭ seminarioj kaj ne scias pri eŭropaj kaj mondaj ŝanĝiĝoj. Multaj ĉefoj en ministrejoj (maljunuloj, akirintaj siajn postenojn pro politika influo), lernejoj kaj universitatoj ne konas fremdajn lingvojn kaj scias nenion pri la stato de similaj institucioj en Eŭropo.

Kroatio esperas, ke ĝi iĝos vera membro de EU jam en 2009. Kredeble ĝi bezonos multe pli da tempo por ŝanĝi sian pensmanieron, ol por plibonigi sian ekonomian situacion.

Zlatko TIŠLJAR

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aŭgusto 2004

„Biblia fundamento”

Se Frieder Weigold trovis en MONATO 2004/06, p. 6, ke Jesuo „neniel akceptis gejecon”, li povintus simile skribi, ke Jesuo neniel akceptis komputilojn. Laŭ la Biblio Jesuo ne parolis pri tio! Laŭbiblie Jesuo predikis amon, sed ne pri gejeco nek pri aliseksemo. S-ro Weigold bonvolu indiki, en kiu biblia verso Jesuo parolas pri eksgejoj. Mi en deko da biblioj ne legis pri tio, sed mi konas sciencajn tekstojn, kiuj asertas, ke tiu Jesuo mem estis gejo.

Hubertus SCHWEIZER
Germanio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aŭgusto 2004

Dujarcenta ideo

Dankon, Zlatko Tišljar, pro via levo de voĉo, ke vi neniam sentis kaŭzon honti pri la sistemo, sub kiu vi vivis. La socialismo ne pereis malgraŭ la hororaĵoj de la stalinismo: ĝia historio estas nur du jarcentoj, dum la ideo de la libero bezonis du jarmilionojn por venki la mondon, aĥ eĉ nun ankoraŭ ne venkis, ekzemple en mia lando.

YAMASAKI Seikô
Japanio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004

Ri-mark-inde

Poŝtmarkoj ekzistas jam pli ol 160 jarojn. Sed „Mia Poŝtmarko” de la aŭstra poŝto estas tute nova: tiel oni povas krei propran poŝtmarkon. Se oni volas bildigi sur poŝtmarko propran vizaĝon, bebon, hundon, katon, domon aŭ apartan eventon – neniu problemo! Nur la kadro de la poŝtmarko kaj la valoro – 55 cendoj por normala letero – estas fiksitaj.

La procedo estas simpla: klaku sur www.meine-marke.at, serĉu bildon, kontrolu, mendu. Post kvar semajnoj oni havas siajn poŝtmarkojn, kiuj estas same „oficialaj” kiel ĉiuj aliaj poŝtmarkoj de la aŭstra poŝto. Ili validas por afranko nur en Aŭstrio.

Inter novembro 2003 kaj julio 2004 aperis jam pli ol 500 poŝtmarkoj. La minimuma eldonkvanto estas 200 kaj ĉiu poŝtmarko kostas po 1,73 eŭroj. Se oni mendas dek mil, oni pagas nur po 1,10 eŭroj. Poŝtmarkoj kun eta eldonkvanto fariĝas valoraj: en la reto, ekzemple ĉe ebay, oni povas aŭkcie ilin aĉeti. Prezoj por unuopaj markoj jam superis 100 eŭroj. La interreta serĉvorto estas Personalisierte Briefmarke, t.e. individua poŝtmarko.

La ĝis nun plej ofta poŝtmarko (130 000 ekzempleroj) estas tiu de la aŭstra ministrino pri eksteraj aferoj Ferrero-Waldner [valdna], kiu tiel varbis por si okaze de balotado por nova prezidanto. Kiel konate (MONATO 2004/6), ŝi malvenkis kontraŭ la socialdemokrato Heinz Fischer [hajnc fiŝa].

Utilaj adresoj: 213.198.49.215/index.htm kaj members.aon.at/persmarken

Walter KLAG

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004

Hindeŭropaj etimoj (2)

Breandan O'Mearain demandis en MONATO 2004/07-08, p. 6, kio okazis al la etimo sanskrita pitr (patro) en la slavaj lingvoj. La rusa traduko de „patro” estas otec. Tiu ĉi vorto devenas de la slava otici, derivaĵo de la hindeŭropa radiko atta. Por la signifo patro la hindeŭropa lingvo havis du radikojn: pater kaj atta. Laŭ unu teorio, origine la radiko pater havis mitologian signifon (ekzemple „la ĉielo-patro”), dum la radikon atta oni uzis, parolante pri biologia patro. Laŭ alia teorio, en pratempo atta signifis adoptan patron, patrinflankan onklon aŭ patrinflankan avon. Ekzistas ankaŭ tria teorio, ke la radiko aperis en la infana lingvaĵo kaj signifis „paĉjo”.

Kun la signifo „patro” la radiko atta troveblas en multaj hindeŭropaj kaj nehindeŭropaj lingvoj (ofte en la infana lingvaĵo), ekzemple en la hitita, latina, gota, albana, turka, ĉerkesa kaj hungara. Oni renkontas tiun ĉi radikon en la nomo Atatürk kaj verŝajne ankaŭ en Attila.

Resume, la rusa prenis el la hindeŭropa la radikon atta. Sed, nature, la radiko pater ĉeestas en multaj internaciaj vortoj, uzataj en la rusa, ekzemple patriarĥ kaj patriot.

Postskribo. Ankaŭ ni volas diri grandan dankon al André Cherpillod pro lia bonega etimologia vortaro.

Anna kaj Mati PENTUS
Rusio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aŭgusto 2004

Eks-ĵurnalisto fariĝas novaĵo

En dua prezidanta balotado en Serbio venkis s-ro Boris Tadić. La nova prezidanto naskiĝis en 1958 en Sarajevo (Bosnio). Studinte psikologion, li laboris kiel ĵurnalisto kaj kiel profesoro pri psikologio en scienca instituto. Li ekaktivis politike en 1990.

Dimitrije JANIČIĆ

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

Jes, kompreneble por vasta kadro de interlingvistiko

En MONATO 2004/6, p. 24, Carlo Minnaja afable recenzas mian verketon „Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al la faka literaturo” (de kiu jam aperis tradukoj en la angla, germana, ĉina kaj ĉeĥa). I.a. li skribas, ke mi „... jam dekomence deklaras la limojn de ambaŭ kampoj; ... kvankam la kompreno de ‚interlingvistiko’ kiel nura ‚optimumigo de la internacia lingva komunikado’ forsegas grandan historian parton de la fako mem kaj ne kongruas kun la kutima signifo de la vorto trovebla en nacilingvaj vortaroj. El tiu limiganta difino li konkludas, ke la scienco pri planlingvoj iĝas la kerna kampo de interlingvistiko, kaj restas do intence tute neglektataj la nemalmultaj studoj pri uzado de etna lingvo kiel internacia.”

Tiuj rimarkoj estas tute pravaj. Verŝajne mi esprimis min iom miskompreneble: Fakte mi konscie por la celo de la verketo limigis la fakon: Mi fakte rigardas la objekton de interlingvistiko multe pli larĝe. Al ĝi laŭ mi ja apartenas la internacia lingva komunikado kun ĉiuj siaj aspektoj. Tio inkludas etnolingvojn kaj planlingvojn kiel ilojn de internacia komunikado. La celo estas serĉi/esplori vojon al optimumigo. La hipotezo estas, ke al la optimumigo de lingva komunikado plej bone servas planlingvo(j). Mia larĝa koncepto aplikiĝas en la germana scienca Societo pri Interlingvistiko (Gesellschaft für Interlinguistik e.V., GIL, www.interlinguistik-gil.de), kiun mi gvidas ekde 1991. En ĝiaj konferencoj (kaj la aperintaj aktoj) ne malofte estis traktataj lingvopolitikaj temoj. Aliflanke mi mem kompreneble ne kapablas prilabori interlingvistikon laŭ mia propra larĝa koncepto (do inkludi ekz. la anglan, francan, rusan ktp. kiel internaciaj interkompreniloj ktp.) kaj koncentris min ĉefe al planlingvoj, tamen ĉiam klopodante vidi la lingvopolitikajn kadrojn, la rolon de la angla kaj de aliaj lingvoj ktp. Tiu koncepto laŭ mi pruviĝis taŭga por entute altiri la intereson de lingvistoj. „Nur” planlingvoj ilin ne tro interesas.

Alia afero estas, kion oni trovas en vortaroj, enciklopedioj ktp. La artikolojn tie ne ĉiam verkis fakuloj pri interlingvistiko. Fakte en iu studo (aperinta en Domaine de la recherche en linguistique appliquée, redaktita de Tazio Carlevaro, 1998) mi prezentis tutan tipologion de konceptoj, pri tio kion oni komprenas (povas kompreni) pri la objekto de interlingvistiko. Se temas pri la bibliografio: Jes, aperas multe pli pri interlingvistiko ekster la angla, aparte en Esperanto, sed ankaŭ en la germana, rusa ktp. Sin nur limigi al anglaj fontoj signifas ne sekvi la fakan literaturon. Por helpi teni la internacian superrigardon pri la faka literaturo ekde 1992 mi redaktas la Informilon por Interlingvistoj, de kiu aperis preskaŭ 50 kajeroj. Ĝi mendeblas ĉe UEA.

Detlev BLANKE
Germanio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004

Senkuraĝo malbonas kiel konsilanto

Ĉefredaktoro de MONATO Stefan Maul turnis sin per letero al la subskribinto. Unue li bedaŭris, ke nuntempe aperas tiel malmulte da leteroj. Li daŭrigis: „Ŝajnas al mi, ke MONATO fariĝis tro konformisma (kaj parte banala), kiam mankas provokaj temoj, mankas ankaŭ reagoj”. La subskribinto ne povas preni respondecon pri la tuta revuo MONATO, sed legantoleteroj kaj aliaj artikoloj en la revuo estas kunligitaj subtile unuj al la aliaj.

En Manlibro pri Ĵurnalismo (MpĴ) legeblas: „Se unu tagon ne estas multaj tre gravaj informoj, ankaŭ malpli gravaj kaj eĉ banalaj aŭ bagatelaj informoj trovas lokon.” En la citaĵo estas pritraktitaj amaskomunikiloj, kiuj aperritmas ĉiutage. Kun ĉagreno la subskribinto rimarkis, ke MONATO jam delonge, ne provizore, vivas tiun periodon de „ne tiel gravaj informoj”. Tio estas, kiel Stefan Maul diras, nur „parta” fenomeno. Ĝenerale MONATO ja legindas: la abonanto tuj vidas, ke plejparto de la redaktoroj penegis por proponi al ili bonstilajn artikolojn, komentantajn nuntempajn okazaĵojn el la tuta mondo profunde.

Artikoloj dubindaj

Sed bedaŭrinde troviĝas en la nuntempa MONATO ankaŭ artikoloj, kies ekzisto en la revuo dubindas. Stefan Maul parolas pri „banalaĵoj” kiel realigaĵoj pri iutipa konformismo inter la redaktora aro. Mi ne volus tion diri, ĉar tiu persono, kiu elektas ĵurnalisman laboron, ĉu esperant- ĉu naci-lingvan, ĝenerale estas kiel homo pli ol averaĝe interesita pri kio ajn en la mondo sen drastaj antaŭjuĝoj kontraŭ fenomenoj inter la homaro. Konformismo estus laŭ mi fermi la okulojn pri iuj problemoj, ofte pro timo aŭ pro timigo fare de aŭtoritatuloj; aŭ pro pura memcenzuro. Tiel morale degenerinta nia redaktistaro apenaŭ estas.

Iuj „banalaĵoj” povas esti laŭ mia opinio misanalizoj de la originala ideo por la artikolo en MONATO. En MpĴ troviĝas ĉapitro Labor-plano, kiu havas subtitolon Antaŭpensado. Ĉe la „banalaĵoj” misas ĝuste la pripensado de graveco de verkota artikolo. Spertaj redaktoroj kapablas verki eĉ pri alumeto, sed ĉu oni per tia artikolo povus postuli spacon en internacia revuo kiel MONATO? Ofte estas forgesitaj la legantoj kaj dialogo inter ili kaj la redaktoro per legantoleteroj. Ĉu indas proponi teme etan artikolon al legantoj simile kleraj kiel la redaktoro? Ĝenerale tiuj „banalaj” artikoloj estas en bonstila Esperanto, kaj ili ne kontraŭas la konvenciojn de MONATO. Ĉu indas verki lingvistike bonajn artikolojn pri temo nula?

Malmultaj provokoj

En Reta Vortaro la difino de „provoki” gustas iom militiste. Ni „pacaj batalantoj” volas nur provoki al diskuto kaj en spirite pli fertilaj kondiĉoj al debato. Estas mirinde, ke personoj, kiuj spertis kiel inspiri al diskuto en trinkejo, ne povas fari tion sur revuaj paĝoj. Bedaŭrinde mi devas diri, ke al MONATO-leteroj venas tro malofte bonaj diskutinspiroj aŭ tiklaj provokaĵoj. Se venas, ili estas tro ofte tiel malaltkvalitaj, ke debato ĉesas ĉe responda korekto de fakteraroj en la letero de provokanto al diskuto.

Oni diras, ke finnoj estas speciale maldiskutema popolo, sed eble tio estas problemo tutmonda. Ofte politikistoj volas instigi al ĝenerala diskuto pri tre malfacilaj demandoj, ofte ili volas estingi al ili malagrablan debaton. Sed miaopinie bona disputo komencas libere dum bonaj kondiĉoj. Al disputo neniu povas komandi. Aŭ la kvalito de tia debato difektiĝas.

Kiel Stefan Maul bedaŭris, sub la rubriko Leteroj aperis ĝis la ricevo de lia mesaĝo tro malmulte da kontribuaĵoj. Ĉar mi havis ĝis nun aliajn projektojn verkistajn, mi kiel redaktoro de Leteroj en MONATO tenis malaltan profilon pri tiu posteno. Mi ne reklamis pri la rubriko, kaj aperis nur unu piednoto sub legantoletero dum ĉi tiuj preskaŭ tri jaroj. Mi konfesu, ke mi havis dubojn pri verkado en Esperanto. Nuntempe mi vidas tion valora; mi ŝatas la laboron kiel redaktoro en MONATO. Mi volas daŭrigi ĝin. La perlega konatiĝo kun la verkantoj de legantoleteroj estas plej bona flanko de ĉi tiu laboro. Kvankam ĝi laborigas min tut- ne part-tempe kiel mi unue pensis, ŝajnas al mi, ke tiu tuttempo pli donas ol forrabas. Post la letero de Stefan Maul al la subskribinto venis lavango da kontribuaĵoj al la rubriko Leteroj. Dankon al ĉiuj kontribuantoj, kiuj tiel altkvante surprizis min.

Aimo RANTANEN

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aŭgusto 2004

Kondamnitoj, kompenso – kaj korupteco

Post du semajnoj da disputoj en la albana parlamento oni fine aprobis leĝon por kompensi politikajn kondamnitojn dum la komunista diktaturo. Malgraŭ kontraŭstaro de dekstraj partioj kaj de kelkaj socialistaj deputitoj, ĉar la leĝo antaŭvidis nur ridindajn kompensojn (ekvivalenton de inter 8 kaj 40 eŭroj monate), la socialista plimulto en la parlamento sukcese aprobigis la leĝon.

Dekstraj deputitoj kaj kelkaj socialistoj forlasis la halon. Tiam oni malkovris skandalon: elektronike voĉdonis ŝajne 71 personoj (necesa minimumo el 140 deputitoj) sed fakte voĉdonis nur 67. Kelkaj socialistoj premis la butonojn de mankantaj kolegoj. La skandalo estis tuj senmaskigita, kaj la parlamentestro deklaris la voĉdonadon senvalida. La leĝpropono estos reenkondukita en la venonta parlamenta sesio. Argumenteblas, ke la skandalo montras ankoraŭfoje la trompemon de la regantaj socialistoj, por kiuj korupteco kaj malrespekto de demokratio dum elektoj estas konstanta karakterizaĵo.

Akompanis la skandalon multaj parlamentaj disputoj kaj polemikoj, kiuj evidentigas la indiferenton de la socialistoj pri la suferado de la popolo dum la komunista diktaturo. Albanio eliris el la dua mondmilito kun multaj homperdoj, rezulte parte de la intercivitana milito instigita de komunistoj avidaj je potenco. Anstataŭ rezisti faŝismon, komunistoj organizis tiel nomatan klasbatalon kontraŭ ĉiu, kiu malsame opiniis. Okazis multaj masakroj, ekzemple en la vilaĝo Shegas, kie komunistoj murdis 62 personojn.

Pafmortigitaj

Post la liberiĝo, komunistoj instalis reĝimon laŭvorte demokratian sed esence totalisman, kiu iniciatis teroron kaj genocidon kontraŭ la propra popolo. Tiel estis arestitaj, enprizonigitaj kaj pafmortigitaj sen juĝproceso miloj da personoj. En 1942 faŝistoj enprizonigis pro politikaj kialoj 2500 personojn: en 1947 komunistoj enprizonigis 4749, el kiuj 3659 estis politikaj malliberuloj (do trioble pli ol ordinaraj kondamnitoj). En 1950 estas enprizonigitaj 7268 personoj.

Oni kalkulas ĉirkaŭ 26 000 politikajn persekutitojn en Albanio, kies enprizonaj tagoj apenaŭ nombreblas. Eksaj kondamnitoj postulas, konforme kun parlamenta decido de 1992, ke ili kompensiĝu laŭ la periodo de sia mallibereco. Tiel la fakturo montriĝos dekoble pli alta ol antaŭvidite: tiam samtempe, akceptante, ke eksaj kondamnitoj estu digne kompensitaj, socialistoj povos pruvi, ke ili rezignis pri sia komunista pasinteco.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aŭgusto 2004

SERBIO KAJ MONTENEGRO

Sefardoj festivalis

En Beogrado, en la lastaj tagoj de junio 2004, finiĝis festivalo de sefarda kulturo. Partoprenis hispan-devenaj hebreoj (nomataj sefardoj) el Hungario, Grekio, Italio, Hispanio, Portugalio kaj landoj de eksa Jugoslavio. La festivalo estas organizita en la lingvo ladino – lingvo de sefardoj, kiu estas miksaĵo de la hispana kaj hebrea lingvoj. Kadre de la festivalo eblis ekkoni hebrean folkloron kaj aŭdi multajn belajn kantojn. Partoprenantojn salutis la ŝtata ministrejo pri kulturo kaj la hispana ambasadoro en Serbio kaj Montenegro.

D.J.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aŭgusto 2004

BALKANIO

Klostro protektata de Unesko

Klostro Visoki Dečani [deĉani], serba monaĥejo el la 14a jarcento, fondita de serba reĝo Stevan Dečanski [deĉanski], estas enskribita, pro sia valoro, en la Unesko-liston de la mondaj heredaĵoj. La decidon akceptis ĉiuj membroj de la koncerna komitato. Ĉar la klostro troviĝas en Kosovo, kie ankoraŭ daŭras konfliktoj, oni atendas, ke ĉi tiu decido helpos konservi la valoran monumenton, ĉar spiritaj kaj kulturaj valoroj devas superi ĉiaspecajn konfliktojn. La klostro estas konsekrita al Kristo kaj estis konstruita inter 1327-1355. Ĝi estas unu el la plej grandaj konstruaĵoj de mezepoka Serbio. En ĉi tiu klostro unuiĝis elementoj de la okcidenta (romanika kaj gotika) kaj la orienta (bizanca) stiloj. En la listo de Unesko jam troviĝas objektoj el Serbio kaj Montenegro – Stari Ras, Sopočani, regiono de urbo Kotor, klostro Studenica kaj regiono de la nacia parko Durmitor.

Dimitrije JANIČIĆ

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

Alveno al la moderna vivo

En antaŭa numero nia redakcia sekretario Paul Peeraerts priskribis la teknikan evoluon, kiun spertis (ne nur) nia revuo dum siaj unuaj 25 jaroj („Komposta revolucio kaj presada stabileco”, MONATO 2004/05, p. 8). Estas interese legi, kiel kaj kiom ŝanĝiĝis kun la tekniko ankaŭ la formoj, kiuj karakterizas la magazinon. Unu el la principoj tipografia kaj ĵurnalisma estas: Enhavo destinas la formon. Sed ankaŭ inverse: ne malmulte la formo destinas enhavon.

De griza al bunta

Ni prenu la plej frapan ŝanĝon, ilustradon. La unuaj numeroj, krom ruĝa krado frontpaĝe, estis tute grizaj, nigraj; fotoj estis relative malmultaj kaj neniam koloraj kaj ĉio aperis en strikta tipografia formo, en kiu plej gravaj estis tekstoj, kvankam ni ĉiam parolis pri „ilustrita magazino” (precipe en reklamoj). Hodiaŭ la tuta kajero estas bunta, ne nur pro koloraj fotoj sed ankaŭ pro grafika aspekto, kiun destinas multe pli grandaj kaj multaj fotoj kaj desegnaĵoj; kontraste al tio tekstoj konsiderinde reduktiĝis kaj artikoloj nur esceptokaze estas ampleksaj.

Sendube nia revuo nun havas „modernan” aspekton, sed „moderna” (t. e. laŭmoda) estas ankaŭ la enhavo. En tio ni sekvis la ĝeneralan evoluon de okcidenta ĵurnalismo: for de seriozeco direkte al distrado kaj amuzo. Certe, dekomence ni havis ankaŭ distrajn elementojn, eble eĉ pli klare ol nun, kiam ekzemple ne plu aŭ nur malofte aperas rubriko „ŝerco kaj satiro”. Tamen entute la revuo iĝis multe pli distra, ĉar reduktiĝis ekzemple la rubriko „politiko” kaj aldoniĝis nova rubriko „moderna vivo”, kies temoj precipe estas distraj, buntaj, amuzaj. Ofte tiu ĉi rubriko estas la plej ampleksa en la revuo. Ja eĉ pli: ne malofte ankaŭ politikaj temoj laŭ stilo kaj enhavo estas distraj. Kaj ĝenerale artikoloj hodiaŭ estas konsiderinde malpli longaj ol antaŭ 25 jaroj.

Infodistro

Tiu tendenco al distrado en ĵurnalismo aperis antaŭ 15 jaroj. Kaŭzo estis precipe evoluo de televido, kiu fariĝis la amaskomunikilo, kun pli kaj pli multaj distraj programoj, en kiuj ne plu estis loko por peza politiko. Tamen ankaŭ tiu komunikilo ja devis iel plenumi sian devon de informado. Tiam oni inventis la vorton „infodistro”, laŭ kiu oni prezentu ankaŭ seriozan politikan informadon en distra kaj amuza maniero. Ceteraj amaskomunikiloj, ekzemple ĵurnaloj, sekvis tiun evoluon, ĉar nun abonantoj iĝis malpli legemaj, televido ja prezentis ĉion sen ke oni devas peni pri enhavo.

Tamen, kiam disfalis la orienteŭropa socialisma bloko kun revoluciaj politikaj kaj sociaj sekvoj, denove en ĉiuj amaskomunikiloj furoris politiko, precipe kiam la kontinenton skuis interetnaj kaj intercivitanaj militoj. Sed kelkaj jarojn poste la pendolo svingis denove en la alian direkton: homojn tedis kaj naŭzis politiko kaj militoj kun ties teruraĵoj. Do denove, eĉ pli ol antaŭe triumfis „infodistra” ĵurnalismo. Gazetoj iĝis pli kaj pli buntaj, artikoloj en ili pli kaj pli mallongaj, politiko aperas nun en amplekso nur nepre necesa, en koncizaj tekstoj, kiuj ofte ne donas pli da informo ol kelkminuta televid-programo. Aliflanke tamen la gazetaro ne perdis tiom da aĉetantoj, kiom la eldonistoj antaŭtimis. Televido estas plej supraĵa kaj efemera amaskomunikilo: la spektantoj povas memori nur etan parton de la informenhavo kaj tial volas postan tagon tamen legi pri la sama temo en sia ĵurnalo.

Se nenio provokas

Kompreneble tiu ĉi evoluo speguliĝas ankaŭ en nia magazino, kvankam ne tiom draste. Eble multjaraj abonantoj tamen rimarkis gravan diferencon en la rubriko „leteroj”. Antaŭ 25 jaroj ĝi estis ampleksa, kutime okupis du plenajn paĝojn. Legantoj reagis al seriozaj politikaj artikoloj, kiuj provokis komentadon kaj kontraŭdirojn. Nun reagoj estas malmultaj, ĉar se nenio provokas kaj ĉio plaĉas, kial skribi leteron? Pri distraj artikoloj oni eble ridetas, sed ne emas komenti. Paralele (aŭ kaŭze?) de tiu ĉi evoluo retiriĝis seriozaj aŭtoroj (nu ja, kelkaj mortis kaj ne anstataŭis ilin junaj verkistoj). Komparu, kiom malmultaj artikoloj de kiom malmultaj aŭtoroj aperis pri la Irak-milito, kontraste al ekzemple la tiama Golf-milito. Aŭ testu ion alian: Antaŭ 25 jaroj ofte kun amuziĝo mi aŭdis plendojn de abonantoj, ke ili ne sukcesas komplete legi kajeron, antaŭ ol alvenas nova. Hodiaŭ vi mastras tiun ĉi taskon ene de kelkaj tagoj.

Kompreneble ni ne povas returni la historian radon. Tamen permesu, ke mi iom bedaŭras tiun ĉi evoluon. Sed probable estas mia persona problemo, ĉar dum la pli granda parto de mia profesia vivo mi estis politika redaktoro. Nu, tiuj tempoj pasis. Ni alvenis al la moderna vivo.

PS: Cetere, se tiu ĉi artikolo estas tro longa por vi, ne legu ĝin ...

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

Eraro (ne nur) lingva

Nepre mi devas korekti ion, kion mi skribis en la julia „El mia vidpunkto”. En ties lasta frazo mi uzis la formon „islama terorismo” – tipa eraro, kiun latinlingve oni nomas „lapsus linguae” (= mispaŝo lingva). Mi devus skribi pri „islamista terorismo”, ĉar kompreneble terorismo estas nek islama nek kristana nek karakteriza por iu el la mondreligioj. Unuopaj adeptoj de tiaj religioj, fanatikuloj, kiuj ofte sin mem difinas „fundamentistaj”, estas teroristoj. Sed mia misa vortumo ja implicus, ke ĉiuj islamanoj estas teroristoj. Fatala eraro, kiun mi mem ne rimarkis dum mia propra reviziado, kaj bedaŭrinde ankaŭ reviziantoj de nia revuo ne rimarkis kaj do ne korektis. Bonŝance amiko, vidinte mian tekston, atentigis min pri la mispaŝo.

Cetere, kun tia eraro lingva mi troviĝas en malbona societo de multaj ĵurnalistoj, politikistoj kaj ordinaraj homoj, kiuj ne diferencigas islamismon disde islamo pro tio, ke jam de longa tempo teruras nin teroristoj, kiuj asertas agadi en la nomo de sia dio. Ĉar ili konstante aplombas tiel, iom post iom en niaj pensado kaj rezonado trompe fiksiĝas ekvacio islamo = terorismo. Al tio kontribuas ankaŭ islamlandaj politikistoj, kiuj ne klare kondamnas teroristajn fiagojn, sed tuj akuze fingromontras al teroristoj alireligiaj. Kristanoj siavice ofte neglektas, ke kaj en pasinteco kaj ankoraŭ nun ankaŭ agadis kaj aktivas teroristoj, kiuj asertis ke ili faras tion en la nomo de sia dio. Memoru la balkanajn militojn, kiam katolikaj kroatoj kaj ortodoksaj serboj buĉis sin reciproke, memoru la terorismon en Ulstero, kie oni parolas (ankaŭ ne-adekvate) pri „katolika” IRA – tiu irlanda respublika armeo sendube ne estas katolika en ĝusta maniero.

Neniu el ni estas protektita kontraŭ lingvaj eraroj, sed feliĉe ne ĉiuj estas tiel gravaj aŭ fatalaj kiel la ĉi-tema „lapsus linguae”. Mi povas nur promesi, ke estonte eĉ pli zorgeme mi relegos ĉiujn miajn verkitajn tekstojn. Kaj al vi mi estos danka, se vi atentigos min pri eraroj.

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aŭgusto 2004

Sociolingvistoj – ĉu glacikoraj?

Sociolingvistoj lamentas, ke el la tri mil ĝis ses mil mondaj lingvoj formortas ĉiun jaron multaj, tiel ke post jardeko restos nur duono aŭ triono. Laikoj surpriziĝas, sed rezignacias, ne sciante, kion fari.

Mi demandis erudiciulon, ĉu li, se li estus parolanto de minoritata lingvo, klopodus konservi tiun. Li respondis, ke jes. Ĉu li lasus sian filon foriri de la prapatra lingvo por dediĉi sin al esploro de teoria fiziko? Certe ne. Mi dubas lian seriozecon, ĉar mi scias, ke lia filo studas ĉe elita instituto kaj preparas sian disertacion en la angla. Kompreneble la patro havas nenian rajton altrudi sian konvinkon al sia infano. Ne nur la patro, sed iu ajn homo. La lingva rajto permesas ne nur paroli denaskan lingvon, sed ankaŭ rezigni pri ĝi.

Same kiel lingvoj, specioj malaperas. Biologoj klopodas konservi la ekzistantajn. Troviĝas tamen esencaj diferencoj inter lingvoj kaj specioj. Specioj ne plendas kaj iliaj portantoj ne povas plendi, almenaŭ ne kredas ordinaraj homoj je metempsikozo; oni ne trairas alian vivon kiel besto, kiel instruas hindaj filozofoj kaj budhanoj. Ordinaruloj estas aŭ jud-krist-islamanoj, kiuj post sia morto foriras al la paradizo aŭ infero antropomorfe, aŭ ateistoj, kiuj reduktiĝas post morto al nenio.

Rara birdo

Do, kiam rara birdo formortonta estas savita, ornitologoj jubilas. Kiam lingvo estas revivigita, lingvistoj ĝojas, sed kio pri la parolantoj? Multaj nunaj parolantoj volas sian talenton provi en „granda” lingvo. Ili ribelos, se lingvistoj persvadus ilin tion ne fari. Lingvoj havas portantojn, kiuj havas homajn rajtojn, inkluzive de lingvaj rajtoj.

La tasko de la lingvisto estus registri la staton de lingvoj kiel eble plej fidele, per nunaj teĥnikaj rimedoj, por venontaj generacioj; ankaŭ zorgi pri mortintaj lingvoj, kiel ili faras pri la gota (latino ne estas mortinta lingvo, ĉar ĝi estas uzata de la katolika eklezio).

La ŝajna filantropio de sciencistoj, kaj ne nur, sed ankaŭ de laikoj, estas ne malofte kontraŭhoma. Ekologoj diras, ankaŭ sur la paĝoj de MONATO, ke ĉiu vivaĵo estas samrajta. En tiu okazo oni ne rajtus preni medikamenton kontraŭ malvarmumo, ĉar tio lezas la viv-rajton de virusoj. La sola ebla sinteno de la homoj estas antropocentrismo. Laikoj ne lasu sin gvidi de sociolingvistoj, glacie malvarmkoraj.

YAMASAKI Seikô

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004

Survoje al paco

En Burundo estas tri triboj: tucioj (tutsi), kiuj reprezentas ĉ. 15 % de la popolo, hutuoj (hutu), kiuj reprezentas 84 %, kaj tvaoj (twa), kiuj reprezentas 1 %. Ekis milito en Burundo en 1993 post mortigo de prezidanto Ndadaye Mechior, demokratie elektita kaj la unua hutua prezidanto. Mortigis lin oficiroj tuciaj. Post lia morto, tucioj prenis la povon, ne volante dividi ĝin kun hutuoj.

En 2002 ekzistis du grupoj da ribelantoj: la Fronto por Demokrata Defendo, kun 10 000 militistoj, kaj la Fronto por Nacia Libero, kun 3 000 militistoj. Ambaŭ grupoj poste dividiĝis. Dume najbaraj landoj, Tanzanio kaj Demokrata Respubliko Kongo, subtenis la ribelantojn.

Interkonsento

En aŭgusto 2002 estis subskribita pactraktato: la tiama tucia prezidanto Buyoya konsentis post 18 monatoj transdoni povon al Domitien Ndayizeye. Malgraŭ la interkonsento Buyoya komence ne volis plenumi sian promeson: finfine li cedis, kaj en aprilo 2003 Ndayizeye fariĝis prezidanto, kun tucia vicprezidanto.

Sed komence de julio, 2003, anoj de la Fronto por Nacia Libero atakis la burundan ĉefurbon Buĵumburo: dume mortis 300 homoj. Malgraŭ tio eblas diri, ke Burundo nun survojas al paco: en ĉiu provinco krom unu (Kampara Buĵumburo) ĉesis la milito. Ndayizeye saĝe agis, enoficigante en sian registaron membrojn de kontraŭaj, ribelintaj grupoj; nun li intencas same miksi en la armeo iamajn batalantojn.

En novembro ĉi-jare okazos freŝaj prezidant-elektoj, se intertempe plene ĉesos la milito, en kiu mortis depost 1993 jam ĉ. 1,5 milionoj da homoj.

SABIYUMVA Jérémie/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

Nepalo tra eŭropaj okuloj

Ni estis ses eŭropaj esperantistoj, kiuj partoprenis ĉi-jare la kvinan Internacian Himalajan Esperanto-Renkontiĝon en Nepalo. Kaj mi estis la unusola, kiu vizitis tiun mirindan landon azian sen ajna antaŭsperto. Tial ĉio vidita tie por mi estis nova kaj surpriza.

Preĝejoj kaj sanktejoj estas en tiu azia lando, male al la eŭropaj, ĉiam plenaj je vivo. Ili estas konstante vizitataj de homoj, kiuj alportas oferaĵojn, meditas, preĝas aŭ nur preterpasas tuŝante dian statuon aŭ sonorilon. Por la nepalanoj la religio estas parto de la ĉiutaga vivo: etaj sanktejoj estas en ĉiu strato kaj vilaĝo. Oni vivas en intima kontakto kun sia religio. La tri ĉefaj dioj Bramo, Ŝivao kaj Viŝnuo havas milojn da formoj kaj nomoj. La nepalanoj havas ankaŭ vivantan diinon Fumari, kiu estas elektata en aĝo de kvar-kvin jaroj. Ŝi vivas ĝis la fino de sia infana aĝo en propra palaco, adorata de la popolo kaj eĉ de la reĝo mem.

Religio

Kvankam la ĉefreligio estas hinduismo, la budhistoj estas pacame tolerataj kaj respektataj. Krom multaj majestaj hinduismaj preĝejoj en la tri historiaj ĉefurboj Katmando, Baktapuro kaj Patano, ni vizitis ankaŭ la plej grandan budhisman sanktejon en Budanato. Ties grandegaj bluaj okuloj, pentritaj sur la kvar anguloj de ora turo, super blanka kupolo, observas la urbon, kie preskaŭ dudek mil tibetanoj trovis sian novan hejmon.

Virinoj

Dum preskaŭ ĉiuj viroj portas „eŭropecajn” vestaĵojn, la nepalaninoj vestiĝas tradicie. En helkoloraj sarioj fajnaj, kun prefero por ruĝa kaj flava, kun kolĉenoj kaj brakornamaĵoj, ili aspektas kiel buntaj papilioj en la homplenaj urbostratoj, dum ili portas pezajn aĉetaĵojn, lavas vestaĵojn ĉe grandaj kvadrataj putoj, prizorgas infanojn, vendas legomojn, balaas antaŭ la domoj. La montaraninoj portas buntajn jupojn envolvitajn, flordesegnajn bluzojn, rafinite volvitajn kaptukojn kaj molajn ŝuetojn, en kiuj ili lerte paŝas sur krutaj ŝtonvojoj. Ni vidis virinojn plugi terasitajn kampojn, rompi ŝtonojn per martelo, kunporti surdorse varojn, plantojn kaj brullignon en grandegaj korboj, paŝti bovojn, sarki legomojn, purigi, kuiri, triki, kudri, vendadi, sed ankaŭ kanti kaj tambureti. Kaj ĉion ĉi oni faras kun serena kaj afabla vizaĝo, dolĉigita per rideto, se la preterpasantoj salutas ilin. Cetere, ni neniam spertis koleran vizaĝon en Nepalo, travivinte ankaŭ Holi – la feston de la koloroj, dum kiu precipe gejunuloj ĝoje farbas ĉiun kaj ĉion surstrate renkontatan.

Bovinoj kaj hundoj

havas tute senĝenan vivon en Nepalo. Ili promenas tra la stratoj, ripozas surtrotuare kaj manĝas ĉion eblan. La hundoj dumtage trankvile dormetas kaj nur nokte aŭdiĝas ilia hurlado. Pro iu superstiĉo la nepalanoj ne ŝatas katojn; male la ratoj, sanktaj bestoj de dio Ganeŝo, fojfoje esploreme montras siajn muzeletojn. Ankaŭ scivolaj simioj observis nin en la proksimeco de sanktejoj. La vivo de bestoj ekster la urbo tamen estas pli malfacila: bovoj helpas plugi kampojn, ĉevaletoj kaj muloj portadas pezajn sakojn, kaproj kaj ŝafoj pene serĉas manĝaĵon en deklivaj boskoj.

Montoj

estas imponaj, grandaj, fabelaj, majestaj ... kaj sanktaj. Oni preskaŭ hontas lezi per dikaj turismaj botoj la vojetojn tra ekflorantaj arbaroj rododendraj, kie odoras rozkoloraj dafnofloroj, kreskas magnolioj, grandaj laŭroj kaj filikoj. Super ili ŝvebas papilioj, el kiuj kelkaj grandas kiel homa manplato. Kaj en la horizonto blankas pintoj kun misteraj nomoj: Dhaulagiri, Annapurna, Himchuli, Manaslu, Machapuchre. En la mallumo je la kvina matene ni surgrimpis la monteton Pun Hill por ekvidi la ĉirkaŭajn montojn gigantajn en la matena ĉielruĝo. Neforgesebla travivaĵo!

Manĝaĵoj

estas senescepte bongustaj, preparataj freŝe rekte antaŭ viaj okuloj. La nacia manĝaĵo daal bhaat, kiu estas akceptata dufoje tage, konsistas el granda porcio da rizo (kiu al averaĝa eŭropano verŝajne sufiĉus por du tagoj), milda lentsupo kaj multaj diversaj legomoj, kelkfoje ankaŭ kokoviando kun saŭco. La nepalanoj miksas ĉion lerte kaj fulmrapide, kaj manĝas per manoj, volonte akceptante duan porcion, dum la eŭropanoj plu esploras la plaĉan guston de ekzotikaj spicaĵoj. Freŝbakita tibeta pano estas dolĉeta patkuko, nomata momo, kiu aspektas kiel granda raviolo. Nekredeble bongustas ankaŭ teo kun zingibro aŭ pipro. Sekreta rekomendo por bavaroj: la bieron oni vendas en 0,65-litraj boteloj!

Nepalaj esperantistoj

estas, laŭ mia vidpunkto, herooj. Ili havas nek lernolibrojn, nek vortarojn de Esperanto en sia nacia lingvo, tamen ili volonte kaj diligente uzas anglalingvajn lernilojn. Nepalanoj malfacile ricevas vizon por veturi eksterlanden. Tial ili ĝojas pri ĉiu esperantisto, kun kiu ili povas praktiki la lingvon. Ili ne povas elspezi multon (ĉar sumo egala al kvardek eŭroj estas bona monata salajro), tamen ili pretigas donacetojn por siaj gastoj, estas modestaj, amikaj kaj atentemaj. Ekzemple, kiu eŭropano pasigus ses horojn en flughaveno, atendante la malfruiĝintan aviadilon kun tri eksterlandaj gastoj? Kiu pacience akompanus unuopajn eksterlandanojn al diversaj oficejoj, bankoj, vendejoj, bibliotekoj kaj vidindaĵoj por kontentigi ties individuajn dezirojn? La nepalanoj zorgis pri ni kiel pri propraj familianoj. Nepran dankon meritas sinjoroj Narendra Raj Bhattarai kaj Posh Raj Subedi, ambaŭ ŝercemaj kaj ĉiam helpopretaj.

Resume, la vizito de Nepalo riĉigis mian (ne nur esperantistan) vivon. Miajn simpatiojn gajnis ankaŭ aliaj partoprenantoj, kiuj kunboatis sur la rivero Triŝuli kaj kunvagadis en la regiono de Annapurna: hungara paro ĉien kunportadis siajn filmkameraojn; tri nepalaninoj el Katmando en urbaj vestaĵoj kaj molaj ŝuetoj kuraĝe grimpis en la montaro; ĉarma japana sinjorino mirinde ordigis ĉiujn siajn vestaĵojn en eta dorsosako, ŝiaj viglaj samlandanoj interesiĝis pri plantoj kaj birdoj; juna francino brilis dum marĉandado; unu el la nepalaj studentoj ĉiupaŝe kunportis sian lernolibron. Al la salutoj de renkontataj turistoj ni respondadis en Esperanto, kaj ni ĝojis, se ili haltis kaj demandis kiun lingvon ni parolas.

Cetere, venontjare okazos Azia Kongreso de Esperanto en Nepalo. La Internaciaj Himalajaj Renkontiĝoj certe daŭrigos sian tradicion. Pri ĉiuj ĉi aranĝoj volonte informas: Nepala Esperanto-Asocio, GPO Box 10518 Kathmandu, Nepalo, sosierra@wlink.com.np

Vera BARANDOVSKÁ-FRANK

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004

Prezidinto prezidantas

En junio litovoj elektis novan prezidanton, la prezidinton Valdas Adamkus. Tiu estis prezidanto de 1998 ĝis 2003, kiam venkis la 77-jaraĝulon pli juna kandidato, Rolandas Paksas. Tamen Paksas implikiĝis en skandaloj rilate krimadon kaj la rusan sekretan servon: okazis do ĉi-jare freŝaj elektoj. Tiam, en la fina balotado, Adamkus venkis per 52,4 % de la voĉoj, kampanjinte per la frapfrazo „Por Litovio – sen forgesitaj homoj”.

Dum sia antaŭa prezidanteco Adamkus sukcese stiris sian landon al Eŭropa Unio kaj al membriĝo en Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo. Litova prezidanto servas dum kvinjara periodo kaj estas principe reprezenta figuro, kiu ne partoprenas en ĉiutagaj ŝtataj aferoj. Tamen la prezidanto multe influas la formadon de registaroj. Krome Adamkus diris, ke li ne intencas resti nura simbolo, sed deziras strebi al socia interkonsento kaj forigo de mizero, burokrateco kaj koruptado.

Adamkus estas la oka prezidanto de Litovio ekde la sendependiĝo en 1918 kaj la kvara demokrate elektita ŝtatestro ekde ĝia resendependiĝo en 1990. La unua prezidanto de Litovio estis Antanas Smetona.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aŭgusto 2004

Trezoroj de la pasinteco

La arkeologia loko Kernavė, ĉ. 30 km nord-okcidente de la litova ĉefurbo Vilnius, estas nomumita monda heredaĵo. La decidon atingis Unesko dum kunsido en Ĉinio. En Kernavė troviĝas spuroj de kulturoj, kiujn postlasis homoj antaŭ 11 000 jaroj, inkluzive de kvar kastelmontoj, urbo, preĝejo, setlejo, tombejo kaj aliaj. Historiistoj kredas, ke en la valo Pajauta dronas iama ligna mezepoka urbo.

En historiaj fontoj Kernavė unuafoje estas menciita en 1279. En la 13a jarcento la fortikaĵo kaj la urbo de Kernavė estis inter la ĉefaj ekonomiaj kaj politikaj centroj de Litovio. En 1928 en Kernavė estis fondita etnografia muzeo kaj en 1989 ŝtata arkeologia kaj historia muzeo.

Festoj

En la urbeto estas organizataj diversaj festoj, ekzemple la „tagoj de vivanta historio”. Tiam denove laboras tie mezepokaj metiistoj, soldatoj provas armilojn kaj oni regalas per surloke preparataj antikvaj manĝaĵoj.

Ĝis nun, inter 754 mondheredaĵoj en 129 landoj, troviĝas ankaŭ la malnova urboparto de Vilnius kaj la kurŝa terlango. En 2001 Unesko proklamis la litovan krucfaradon kaj krucsimbolikon majstroverkoj de materia kaj vorta heredaĵo; same pasintjare la baltlandaj kantofestoj.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004

Listo de Sendler

La tuta mondo povis konatiĝi kun la heroeco de Oskar Schindler danke la valoran kaj kortuŝan filmon de Steven Spielberg La listo de Schindler. Li kapablis savi de morto pere de sia listo 1100 judojn, malliberigitajn en koncentrejo.

Vaste famiĝis ankaŭ Chiune Sugihara, japana vic-konsulo en Kaunas (Litovio), kiu liveris vizojn al judoj por ebligi al ili tra Sovetio atingi Japanion, kaj migri al aliaj landoj, ĉefe Usono, tiamaniere evitante la morton. Al diskonigo de lia nobla agado kontribuis libro verkita de Hillel Levine Kiu vi estas, sinjoro Sugihara. Laŭ esploroj de Levine, Sugihara helpis eskapi la morton al ĉirkaŭ 10 000 judoj. Ankaŭ alia konsulo, la portugala Aristides de Sonsa Mendes en Bordeaux (Francio), montris similan helpon, savante ankaŭ ĉ. 10 000 judojn. La registaroj, al kiuj ili servis, ne alte aprezis iliajn farojn, tute kontraŭe, degradis la noblulojn, sed la savitoj neniam forgesis siajn bonfarantojn, kaj postmilite helpis al ili laŭ ĉiuj ebloj.

Estas sciate, ke apartaj esperantistoj provis savi jud-devenajn samideanojn. Pri la grandskala ĉi-kampa aktivado de Valdemar Langlet kaj Nina Langlet-Borovko (filino de la ricevinto de la fama biografia letero de Zamenhof) oni ekscias el la libro, kiun ŝi verkis sub la titolo Kaoso en Budapeŝto. Li estis profesoro de la sveda lingvo en la budapeŝta universitato kaj en 1944 li ekgvidis la svedan Ruĝan Krucon tie. Tio donis al li kaj la edzino la ŝancon savi milojn da judoj. En Stokholmo strato kaj lernejo havas la nomon Langlet. Ambaŭ, samkiel la pli frue menciitaj herooj, estis honorigitaj kiel Justuloj inter la popoloj de l' mondo kaj fariĝis ankaŭ honoraj civitanoj de Israelo.

Rolo de Irena Sendlerowa

Apenaŭ estas imageble, sed la mondo ĝis nun malmulte sciis pri alia persono, modesta virino, kiu distingiĝis per nepriskribebla heroeco, nome pri Irena Sendlerowa. Ŝi savis de la morto 2500 judajn infanojn el la varsovia geto. Tiukaŭze ŝi prave nomiĝas Patrino de la infanoj de l' holokaŭsto. Irena Sendlerowa, fraŭline Krzyżanowska, devenas de familio kun patriotismaj radikoj, kiu ĉiam batalis por la sendependeco de Pollando. Ŝi do edukiĝis en medio, kie batalo por socia justo estis afero tute evidenta. Kiel ŝi asertas, de sia patro ŝi heredis la konvinkon, ke la homoj dividiĝas je bonaj kaj malbonaj sendepende de ilia deveno, nacieco kaj religio, kaj ke dronanton oni ĉiam helpu.

Estante varsovianino, ŝi studis polan filologion en la varsovia universitato. En 1931 ŝi edziniĝis al sia stud-kolego Mieczysław Sendler. En sia profesia vivo ŝi ne sekvis la filologiajn studojn, sed dekomence kaj dum la tuta vivo okupiĝis pri protekto de homoj, laborante en la urba instanco „Fako pri Protekto”. Ekde la komenco de la okupado de Pollando fare de la germanaj nazioj aŭtune 1939, la juda loĝantaro estis forigita de iu ajn protekto. Fermita aŭtune 1940 en la varsovia geto, ĝi estis destinita al amasa formortado pro malsato kaj malsanoj. Tiu stato daŭris ĝis julio 1942, kiam komenciĝis la forveturigo de geto-loĝantoj al i.a. la neniiga koncentrejo Treblinka.

Irena Sendler de la komencaj tagoj de la okupado ligis sian oficialan laboron en la Fako pri Protekto de la urba oficejo kun kontraŭleĝa aktivado, kies celo estis helpi al la por kompleta neniigo destinitaj judoj. Grupo da bonvolemaj poloj, profitante de tio, ke la germanoj tre timis infektiĝi per tifo, ricevis la rajton eniri la geton por kontroli tie la sanitaran staton. Irena Sendlerowa apartenis al la unuaj, kiuj sin anoncis ĉe la direktoro de la Urba Sanitara Stabo, d-ro Juliusz Majkowski, homo kuraĝa kaj nobla, respondeculo pri la speciala sanitara grupo. Tio ebligis al ŝi libere eniri la geton por laŭeble liveri iom da nutraĵo al la malsatantoj kaj ĉefe forkonduki infanojn el la geto por savi ilian vivon. Tio postulis neimageblan inventemon, organizan kapablon kaj pretecon riski la vivon. Substrekindas, ke ŝi estis komence de la milito nur 29-jara kaj havis propran familion. Komence ŝi kunlaboris kun nur 5 volontulinoj. Poste la nombro kreskis ĝis 10, fine ĝis 20 personoj. La afero estis neimageble malfacila, ŝajnis nerealigebla. Unue, oni devis trovi gepatrojn, kiuj pretis transdoni siajn etulojn al „fremdaj nekonatoj ...”. Okazadis, ke la gepatroj havis ĉi-rilate malsamajn opiniojn, postulis „garantion”, ke la infanoj transvivos, kion ja ne eblis promesi ... Post tio nepris trovi eblon forkonduki la infanojn el la geto izolita per muregoj kaj pikdrato kaj gardata de la germanaj kaj aliancitaj kun ili ĝendarmoj. Okaze de kaptiĝo minacis morto al la infanoj kaj al ties forkondukintoj.

Ŝia agado

La etulojn, ofte nur kelkmonatajn, oni dormigis per iuj medikamentoj, kaj oni forportis ilin en sakoj aŭ kestetoj kun truetoj kiel „mortintajn pro tifo” en sanitara veturilo. La pli aĝajn, ankaŭ dormiginte, oni forveturigis en kaŝita kesto troviĝanta en la unua matena tramo, kiun ĉiam stiris tra la geto la sama tramvojisto. Ekster la geto transprenadis ilin atendantoj. Aliaj pli aĝaj estis elkondukitaj tra preĝejo kaj juĝejo, kiuj havis du en- kaj el-irejojn, unu en la geto kaj la alian je la t.n. arja flanko. Ankoraŭ aliajn oni forkondukis per la kanaloj aŭ en laborbrigadoj laborantaj ekster la geto.

Sed tio estis nur komenco ... Nun nepris laŭ diversaj kriterioj, interalie depende de tio ĉu la infano havis „bonan aspekton”, prepari ilin al vivo ĉe la t.n. arja flanko. Ili devis lerni novajn biografiojn. Kelkfoje la infanoj protestis obstinante pri sia ĝisnuna nomo; ploris kiam la novaj „gepatroj” ripetadis insiste: „vi ne estas Icek, sed Jacek, vi ne estas Rachel, sed Roma”, klarigante ke „ni ja havas tiajn nomojn ...” Fojfoje nepris instrui al la infano la polan lingvon, ĉar hejme ili ĉiam parolis jide. Nepris lerni kristanajn preĝojn. Al kelkaj oni devis iel ŝanĝi la aspekton, ekzemple per heligo de la haroj. Tio ĉio okazadis en t.n. Familia Rapida Helpo. Post tiu pena preparado la infanoj estis transdonitaj al apartaj bone elektitaj familioj, sed ĉefe al klostroj diversloke en Pollando. Pri ĉio ĉi zorgis Irena Sendlerowa, laŭ konspira nomo: fratino Jolanta. Esperante, ke eble iuj el inter la familianoj de la kaŝitaj infanoj transvivos la nazian koŝmaron, ŝi ankaŭ inventis kaj aranĝis valoran registrado-sistemon por ili. Sur etaj silk-paperaĵetoj apud iliaj efektivaj nomoj estis notitaj la novaj „arjaj” nomoj de apartaj infanoj kaj lokoj, al kiuj ili estis transdonitaj. Tiu „kartoteko” lokita en du vitraj vazetoj, unue estis kaŝita en ŝia hejmo kaj poste enfosita en ĉehejma ĝardeneto de kunlaborantino. Postmilite Sendlerowa transdonis ĉi tiun dokumentaron al la prezidanto de la Centra Komitato de Judoj en Pollando. Poste ĝi estis deponita en Israelo, kaj helpis, bedaŭrinde nur al nemultaj familianoj, retrovi siajn infanojn. Aliajn la komitato lokis en organizitaj orfohejmoj aŭ en adoptaj familioj en kaj ekster Pollando.

Irena Sendlerowa komencis sian sav-laboron spontanee, laŭ propra iniciato sen iu ajn materia bazo. Aŭtune 1942, kiam bedaŭrinde la plimulto de la polaj judoj estis jam ekstermita, ekestis Konsilio por Helpo al Judoj sub la nomo Żegota [ĵegota]. Ĝiakadre ŝi gvidis infanan fakon. Nun la Elmigra Pola Registaro en Londono liveradis financan helpon por ĉi tiu aktivado. Sendlerowa okupiĝis ankaŭ pri livero de helpo al familioj de kaŝitaj infanoj. En oktobro 1943 pro denunco ŝi estis arestita de Gestapo, la sekreta ŝtatpolico, kaj ŝi pasigis 3 monatojn en la fifama malliberejo Pawiak. Pere de siaj kruelegaj esplor-metodoj Gestapo volis nepre ekscii detalojn pri ŝia aktivado, kaj specife, kie troviĝas la kaŝitaj infanoj. Ŝi eltenis ... nenion konfesis, sed laŭ nazia verdikto estis kondamnita al la morto. Ŝia nomo eĉ troviĝis inter la mortpafitoj, sur la afiŝoj dispendigitaj sur la muroj de Varsovio. Okazis tamen, kiel ŝi diras, laŭvica miraklo. Pro granda aŭtoritato kaj estimo, kiun ŝi ĝuis, la gvidantoj de Żegota decidis uzi ĉiujn siajn eblojn inkluzive subaĉeton por savi ŝin. Pro tio la oficiro, kiu ŝin „mortpafis” ... dum transporto al la ekzekutejo ebligis al ŝi fuĝi. Sendlerowa devis ŝanĝi nomon, loĝlokon, sed daŭre ĝis la fino de la germana okupado plenumis sian mision.

Postmilite, tiu ja vere nepriskribebla heroino ne apartenis al la homoj aparte distingitaj fare de la registaro de Popola Pollando. Tio ligiĝas kun la tiama negativa rilato al Żegota, kadre de kiu ŝi aktivis. Irena Sendlerowa daŭrigis profesie sian protektan laboron, aranĝante vastskale orfohejmojn kaj hejmojn por maljunuloj. La savitoj ne forgesis sian savintinon kaj daŭre ĉirkaŭis ŝin ilia granda estimo kaj amo.

En 1965 ŝi estis distingita per medalo Justuloj inter la popoloj de l' mondo. Nur en la lastaj jaroj sekvis distingoj de la pola ŝtato. En novembro 2001 ŝi estis honorigita per Komandaria Kruco kun Stelo de la Renaskinta Pollando, kaj en junio 2002 ŝi ricevis la ordenon Ecce Homo (Jen homo).

Internacia rekono

En 1999 okazis io neimagebla. Kvar lernantinoj el Union Town (Kansas, Usono), informis sian instruiston pri historio Norman Conard, ke ili trovis informon pri iu polino Sendler, kiu savis 2500 infanojn destinitajn por la morto dum la holokaŭsto en Pollando. La instruisto tion konsideris tajperaro ... Laŭ li temis verŝajne pri Oskar Schindler, sed ja tiu savis ne 2500 infanojn, sed 1100 plenkreskajn judojn. La 13-14-jaraj knabinoj, Elizabeth Cambers, Megan Stewart, Sabrina Coons kaj Janica Underwood, obstinis pri sia malkovro, kaj surbaze de kolektita materialo skribis scenaron kaj sekve preparis spektaklon, kiu daŭris komence nur 10 minutojn, sed poste estis iom plilongigita. En 2000 ilia spektaklo ricevis premion en la Landa Historia Konkurso. Dum disdonado de la premioj, la urbestro de Kansas City diris i.a. „Mi honoras al Irena Sendler pro ŝia kuraĝo kaj heroeco en tempo de la holokaŭsto. Tion, kion ŝi faris, oni neniam forgesu. Mi proklamas la 10an de marto 2002 la tago de Irena Sendler en Kansas City, ŝtato Missouri”. La bravaj knabinoj prezentis sian spektaklon 100-foje en Usono kaj Kanado, en lernejoj, preĝejoj, bonfaraj organizaĵoj kaj kultur-centroj. Ili ankaŭ prezentis sian spektaklon dum siaj vizitoj en 2001 kaj 2002 en Pollando. Tiam okazis kortuŝa renkontiĝo de Irena Sendler kun la knabinoj, pro kiuj preskaŭ la tuta mondo povis konatiĝi kun ŝia heroa agado. Kaj ĉio ĉi pere de ilia amatora spektakleto Vivo en vitra ujo! En 2003 la knabinoj finis la lernejon kaj forveturis al diversaj lokoj por plua studado. Tamen iliaj pli junaj koleginoj daŭrigas prezentadon de la spektaklo.

Irena Sendlerowa ne konsideras sin heroino. Ŝi deklaras, ke ŝi faris nur tion, kion nepris fari. Laŭ ŝi, veraj herooj oni devas konsideri tiujn, kiuj per neimagebla forto kapablis daŭrigi kaj batali por la vivo; do la viktimojn fermitajn en nepriskribeble teruraj kondiĉoj de getoj, ankaŭ tiujn vivantajn ekster ili. Ŝi decide kontraŭas al opinioj de kelkaj, kiuj asertas, ke la judoj senproteste subiĝis al la morto. Laŭ ŝi ilia heroeco estas senekzempla. Irena Sendlerowa ne zorgas pri honorigoj. Ŝi malgraŭ ĉiuj travivaĵoj, inter kiuj tragedio familia: la morto de siaj du filoj kaj grava malsano malebliganta moviĝon, restas persono modesta, radianta per bonkoreco. Ŝi daŭre zorgas pri siaj protektatoj. Antaŭ kelkaj jaroj ŝi direktis al la judoj de la mondo alvokon, ke oni konstruu domon de prizorgo por ŝiaj „maljunaj infanoj”, kiuj grandparte estas solecaj kaj daŭre vivas kun stigmato de koŝmaro neniam forigebla.

Konkludo

En la mondo tamen daŭre regas maljusto, kiu pleje suferigas tute senkulpajn infanojn. En ĉi tiu situacio personoj kiel Irena Sendler estas daŭre bezonataj. Disvastigo de ŝia heroeco devas stimuli al bono. Tial ĝojigas la lastaj honorigoj, kiujn oni al ŝi atribuis:

En marto 2002 la Templo B'nai Jehudah – infanoj de Jehuda – en Kansas City, dum solena aranĝo, honoris ŝin per atribuita distingo Tikkun Olam – Pro la Kontribuo al Plibonigo de la Mondo.

En julio 2003 la Usona Centro de Pola Kulturo atribuis al ŝi premion je la nomo de Jan Karski – Pro Heroeco kaj Kuraĝo. Ĉi tiu distingo estas por la laŭreatino aparte grava, ĉar ŝi apartenis al la homoj, kiuj kondukis Karski al la varsovia geto por ke li vidu la teruran situacion de la judoj tie, antaŭ lia vojaĝo tra okcidentaj landoj kun la misio arde alvoki al tuja helpo por la resto de pereanta popolo. Kun propono de tiu distingo elpaŝis la Monda Asocio de la Infanoj de l' Holokaŭsto kaj la kvar lernantinoj de Norman Conard el Union Town. La 23an de oktobro 2003 dum solenaĵo en Georgetown University, kie Jan Karski estis profesoro, okazis transdono de la premio. En la nomo de la laŭreatino transprenis ĝin Elżbieta Ficowska, unu el la infanoj savitaj de la honorigitino, prezidanto de la Asocio de la Infanoj de l' Holokaŭsto en Pollando. La solenaĵon partoprenis pluraj eminentaj gastoj, interalie Jolanta Kwaśniewska, edzino de la prezidento de la Pola Respubliko.

En novembro 2003 sekvis alia distingo. Ĉi-foje la prezidento de Pola Respubliko, Aleksander Kwaśniewski, distingis ŝin per la plej alta ŝtata pola ordeno, tiu de la blanka aglo. Inter pluraj gastoj troviĝis la ambasadoro de Israelo en Pollando, Szewach Weiss, ankaŭ savito de aliaj bonkoruloj dum la holokaŭsto.

Pro ĉiuj ĉi honorigoj Irena Sendlerowa nun fariĝis fama. En Pollando estas pri ŝi produktita eĉ dokumenta filmo. Usona skipo preparas tuthoran filmon pri ŝi por grava televida stacio. Estis publikigitaj pri ŝi pluraj artikoloj. En unu el siaj leteroj al la „Kvarteto de Sendlerowa” (kiel oni nomas en Usono la s.m. teatran grupon) ŝi skribis: „Por ke la mondo estu pli bona, estas nepra amo kaj toleremo al ĉiu homo sendepende de raso, religio kaj nacieco”.

Mi havis la feliĉon, antaŭ kelkaj jaroj, konatiĝi kun Irena Sendler kaj ĝui ŝian bonkorecon. Per ĉi tiu artikolo mi deziras honori ŝin kaj aldoni fortojn al nia samideanaro ĉiam agi laŭ ŝia principaro. Ĉar tio ja formas la kernon de esperantismo.

Zofia BANET-FORNALOWA

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004

Reveno de heroo

Unikeco de la libro

La nova libro de Mikaelo Bronŝtejn estas originale verkita historia romano. Oni povas demandi: „Kia do unikeco? Historiaj romanoj en la esperantlingva literaturo ne malmultas, ankaŭ la originalaj – sufiĉas rememori Pro Iŝtar kaj La ŝtona urbo.” Sed la romano estas verkita surbaze de realaj faktoj el la vivo de reale ekzistinta persono. Oni oponas: „Ankaŭ tiaj romanoj ekzistas, ekzemple, Sed nur fragmento.” Tamen la romano traktas historion de la Esperanto-movado mem! Ankaŭ pri tio oni povus diri, ke ekzistas rakontoj kaj teatraĵoj el la vivo de realaj esperantistoj, kaj eĉ romanoj estis – rememoru nur pri Oni ne pafas en Jamburg de la sama Bronŝtejn. Jes, certe. Sed se temas pri vera historia romano, bazita sur realaj faktoj, traktanta realajn personojn, do tia ĝis nun ne ekzistis. Temas ja pri vera romano – ampleksa beletra verko kun pluraj interplektiĝantaj enhavfadenoj, sed ne simple granda novelo pli ol 100-paĝa (laŭ la formala kriterio de William Auld). Kaj la historian fidindecon de la priskribitaj eventoj pruvas abunde metitaj en la teksto aŭtentikaj dokumentoj – laŭ la maniero de La ruĝa rado fare de A. Solĵenicin – kiuj aŭ servas kiel ilustraĵoj de la beletre priskribitaj aferoj, aŭ simple helpas pli profunde senti la odoron de la epoko.

Kaj la epoko priskribita en la romano estas vere interesa – la jaroj 1909-1911, kiam Rusio estis tute alia, kaj la juna movado de esperantistoj estis alia. Ankoraŭ vivis la Majstro, ĵus okazis la Ido-krizo, en 1910 foriris el Jasnaja Poljana kaj mortis Lev Tolstoj kaj en 1911 pereis pro terorista atenco la ĉefministro-ekzekutisto Pjotr Stolypin. Estis ĝuste la mezo inter la unua kaj dua rusaj revolucioj, regis antaŭsentoj pri proksimiĝanta mondmilito kaj revoj pri la tutmonda paco kaj justeco. Interesa tempo en si mem!

Sed la romano estas ne nur beletra priskribo de la tempo, sed ankaŭ la vera romano-esploro. La ĉefa heroo de la romano estas Aleksandr Aleksejeviĉ Postnikov (1880-1925), la figuro, mencii kiun, des pli pozitive, estis preskaŭ tabua afero por esperantistoj dum multaj jardekoj. Eĉ Ulrich Lins en La danĝera lingvo tre magre mencias la kazon de Postnikov kaj, referencante al A. Saĥarov, nomas lin „dubinda persono”. Nur en la 1990aj jaroj aperis pli objektivaj negrandaj artikoloj pri li fare de Bernard Golden kaj Igorj Simonov, kiuj estis, tamen, ne sufiĉe profundaj, kaj poste grava biografia esploro de Anatolo Sidorov (en iom mallongigita formo publikigita en la prezentata libro kiel postparolo). Per scienca esploro de la faktoj la romano de Mikaelo Bronŝtejn profundigas la komprenon de la signifo de tiu por nia movado elstara persono kaj revenigas lin kaj liajn agadojn al nia historio, sen kio ĝi – la historio – sendube, estas mankoplena.

Pri la enhavo

La bazon de la enhavo konsistigas dek tagoj, dum kiuj pluraj esperantistoj navigis en aŭgusto de 1910 de Bremeno ĝis Vaŝingtono al la 6a UK (tiutempe nomiĝinta ne Universala, sed Internacia Kongreso). Sur la ŝipo Georges Washington kunveturis kaj Aleksandr Postnikov, kaj Ludoviko Zamenhof, do, la aŭtoro ne senbaze eksupozis, ke tiuj du homoj ne povis ne konversacii multe kaj profunde dum tiu vojaĝo. Do, iliaj konversacioj, en kiuj fojfoje partoprenas ankaŭ aliaj famaj kaj ne tre famaj esperantistoj, konsistigas la kernon de la romano (kaj ankaŭ difinis ĝian titolon). La temaro estas vasta kaj koncernis kaj devenon de la Majstro, kaj evoluon de la lingvo, inkluzive problemojn de reformoj kaj Ido-krizon, kaj problemon de denaskaj esperantistoj, kaj hilelismon-homaranismon, ktp, ktp. Notindas, ke la elekto de la temoj fare de la aŭtoro estas sufiĉe fidindaj – jes ja, tiuj homoj povis kaj eĉ devis paroli ĝuste pri tio (kaj la eldiritaj opinioj estas ofte apogitaj je aŭtentikaj iliaj vortoj el leteroj kaj artikoloj), kaj samtempe donas bonan bazon por meditado ankaŭ al nuntempaj esperantistoj. La sola historia malĝustaĵo, kiun permesis al si la aŭtoro, estas partopreno en kelkaj tiuj konversacioj de generalo Sébert, kiu reale partoprenis pro malsano nek la navigon, nek la kongreson. Tamen li ja intencis, tial la aŭtora liberaĵo ne estas troa. Do, tiuj konversacioj estas la idea, aŭ, se oni preferas, esperantozofia kadro de la romano.

Sed dumnavigaj konversacioj estas nur la malpli granda parto de la enhavo, kiuj kadrigas ĉiun ĉapitron. Pli ampleksas la parto, troviĝanta interne de la ĉapitroj, kiu priskribas dujaran periodon de la vivo de Postnikov kaj de la rusa Esperanto-movado, kaj kovranta dujaran periodon inter septembro 1909 kaj oktobro 1911. Sur tiuj paĝoj ni trovas priskribon de preparlaboroj de la 1a Tutruslanda Kongreso kun ĉiuj intrigoj ĝin akompanintaj, ĉeestas la kongreson, vidas vivon de esperantistaj societoj en Moskvo kaj Peterburgo, trovas amhistoriojn de tiutempaj esperantistoj ... Ni sekvas la funkciadon de la tiama sekreta polico „oĥranka”, konatiĝas kun certaj bruaj procesoj de tiu tempo ... Fine, ni vidas la kapitanon Postnikov en sia plej glora – kaj plej tragika – vivperiodo. Kaj tiuj bildoj el nia historio, tiuj portretoj de la homoj, ĉu ili estas tre aŭ ne tre precizaj, de nun fariĝas la historia fakto same, kiel la herooj de 1812 vole-nevole perceptiĝas nur tra okulvitroj de la romano de Lev Tolstoj.

Ĉiuj eventoj de la romano okazas sur la ŝipo, en Moskvo kaj Peterburgo, sed la aŭtoro sukcesis enŝovi ankaŭ epizodon kun priskribo de sia loĝurbo Tiĥvin antaŭ jarcento ...

Menciindas ankaŭ la stilo de la romano. La vortuzo, ĝenerale la parola stilo, dum cent jaroj ŝanĝiĝis. Kaj la aŭtoro penas imiti tion: la homoj diras volu anstataŭ bonvolu, ĥinoj anstataŭ ĉinoj, aldonita anstataŭ sindona, ktp. Bronŝtejn penas eviti la vortojn, kiuj tiutempe ne ekzistis, kvankam en la aŭtora teksto mem, ne en dialogoj, tiaj vortoj ja troveblas. Estas tre interesa lia maniero por krei parolajn karakterizojn de la roluloj. Por kelkaj el ili eblas pli-malpli bone transdoni la parolon pro ekzisto de iliaj presitaj tekstoj. Sed ne ĉiam. Do, li atribuis al certaj homoj (eĉ reale ekzistintaj) karakterizajn trajtojn de konataj al li esperantistoj. Do, kiam mi legis parolojn (kaj priskribon de la kondutmaniero) de Postnikov, Korzlinskij, Devjatnin, Ŝarapova ktp, mi kun rideto rekonadis miajn amikojn ... Eĉ en parolmaniero de Postnikov, kun kiu, evidente, la aŭtoro emas plejparte identigi sin mem, estas rekonebla parolmaniero ne nur de Bronŝtejn, sed ankaŭ de difinita alia persono.

Signifo de la heroo

Aleksandr Postnikov dum mallonga tempo faris admirinde multe. Li fondis la unuan landan asocion en la historio de Rusio – Ruslandan Esperanto-Ligon (REL) nombrintan 900 membrojn; li organizis en Peterburgo la unuan tutlandan kongreson de esperantistoj; pensante pri praktika aplikado de Esperanto, li lanĉis Universalan Ligon (UL), kiu devis ellaboradi rekomendojn por registaroj de la mondo, kiuj kontribuus pacan proksimiĝon inter diversaj regnoj ... Esenco de liaj ideoj, troviĝantaj en la bazo de UL, estis poste fakte realigita en Ligo de Nacioj, Unuiĝintaj Nacioj, Eŭropa Unio – tamen, ve!, ĉiuj tiuj organizaĵoj neglektis kaj neglektas la lingvon internacian ... Li penis akceli aplikadon de Esperanto en internaciaj komercaj rilatoj. Post lia aresto plejparto de liaj iniciatoj dissolviĝis, sed ne senspure, kaj poste denove realiĝis en kreo de SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio), en organizado de REK-oj (Rusiaj Esperantistaj Kongresoj), en multaj aliaj iniciatoj en Rusio kaj tutmonde.

Evidente, Postnikov estis la tipa karisma gvidanto de la Esperanto-movado, ne malpli ol la samtempaj movadaj aktivuloj Hector Hodler kaj Edmond Privat. Eble, eĉ pli. Kaj liaj rapidaj sukcesoj en organizaj aferoj ŝuldas unuavice al lia personeco. Des pli gravas, ke en Rusio tiutempe, malgraŭ abundo da talentaj kaj elstaraj esperantistoj, simila figuro en la movado ne aperis. Nur multe pli malfrue certagrade lin sukcesis anstataŭi Ernst Drezen. Tial, post lia aresto, kiu ja timigis la rusan esperantistaron, neniu kapablis preni la torĉon el liaj manoj kaj daŭrigi liajn iniciatojn.

Pli bone ol esperantistoj mem, la karismon de la personeco de Postnikov rimarkis la potenculoj, kiuj instinkte timis lin. Kaj ja tiu timo estis, kiel oni povas konkludi, traleginte la romanon de Bronŝtejn, la ĉefa kaŭzo de lia aresto kaj kruela kondamno. Esperanto-movado, malgraŭ revolucieco de siaj ideoj, ne timigas la aŭtoritatulojn, kaj nenie, krom en ekstreme totalismaj stalina Sovetio kaj nazia Germanio, la movado estis plene frakasita. Sed kiam aperas homo, kiu, pro elstaraj personaj trajtoj, kapablus levi la movadon al pli alta ŝtupo, kiu permesus realigi – almenaŭ parte – ties revolucian potencialon, tiam oni ekalarmas. Kaj neniigas la danĝeran ulon, dum tradiciaj eldonistoj, propagandistoj, instruistoj plu kontente kuiriĝas en la propra suko.

Cetere, la severa puno (duoble pli granda, ol ricevis viktimo de alia spiona proceso de tiu tempo, la barono Ungerm-Sternberg, kiun ankaŭ priskribas en la romano Bronŝtejn), montras la realan danĝeron, kiun vidis la ŝtata potenco en Postnikov. La tragika pereo de Postnikov (restinta eksterkadre de la romano) en 1925, montras, ke ankaŭ la novaj ŝtataj aŭtoritatuloj same bone ekvidis la ŝtatdanĝeran karismon de Postnikov: dum liaj „samkrimuloj” el la Ligo de Socialistoj-Universalistoj ricevis maksimume po tri jarojn de ekzilo, li estis kondamnita al mortpafo ...

La plej malĝoja konkludo, kiun oni faras, traleginte la romanon, estas tio, ke malsolidareco en nia movado ekzistis jam tiam kaj floris ... Elinter la eksterREL-aj ĉefoj de la movado suferis neniu, kaj neniu el ili levis sian voĉon por defendi la kapitanon aŭ, almenaŭ, por diri pri li bonajn vortojn. En tiutempaj fontoj ni vidas eĉ iun kaŝan ĝojon pri tio, ke tiu neoportuna aktivulo ne plu perturbas ilian trankvilan ekzistadon. La sola evidenta malagrablaĵo por ili estis neokazo de la dua Tutruslanda Kongreso en Moskvo en 1912, sed ankaŭ tio, plej verŝajne, estis pro nesufiĉa insisto de koncernuloj ... Eĉ REL-on, la plej sukcesan rezulton de la agado de Postnikov, neniu strebis konservi! Sed se la tuta esperantistaro unuiĝus por defendo de Postnikov, ĉio povus rezulti alie.

Estas tre interese, ke la aŭtoro komparas la personecojn de Postnikov kaj Zamenhof, trovante inter ili multon komunan. Jes, tiu inteligenta pacema judo el fora provinco kaj brila oficiro-nobelo kaj militveterano el la ĉefurbo estas ambaŭ aventuristoj! Kaj ĝuste la aventurismo de ambaŭ permesis al ili atingi tion, kion ili ja atingis, kaj kio sen aventurismo ne eblus tute. Se oni ne kredas – oni trovu la pruvojn de la aŭtoro, legante la romanon. Eĉ pli, la utopiaj ideoj de Zamenhof (pri hilelismo-homaranismo) kaj de Postnikov (pri kreo de la Universala Ligo) similas: ili estas simple aliroj al la samo de diversaj flankoj. Pri tio oni povas diskuti, sed nun ne plu eblos tiun opinion de Bronŝtejn neglekti!

Rusa aktualeco

La romano estas esperantlingva, pri historiaj eventoj antaŭ preskaŭ 100 jaroj – ĉio tio estas vero. Sed la aŭtoro loĝas en konkreta lando, en konkretaj soci-politikaj kondiĉoj, kaj la elekton de la temo, traktadon de la eventoj ktp. ne povas ne influi la aktuala situacio. Kaj ĉio tio faras la romanon aktuala por la nuna leganto en Rusio. Ĝenerale, la romano lasas impreson pri profunda sistema simileco de la rusa socio inter la du revolucioj kaj la nuna: sub kamuflaĵo de „demokratiaj” institucioj kaŝas sin esence polica ŝtato.

Postnikov estis aktiva socia aganto, kaj estis kondamnita rezulte de falsa akuzo pri spionado. Sed ĝuste tiaj falsitaj akuzoj, demonstraj procesoj kontraŭ „spionoj” estas nuna kruela realaĵo en Rusio. Kapitanoj (!) Nikitin kaj Pasjko, profesoroj Danilov, Sojfer kaj Babkin, diplomatoj Moisejev kaj Sutjagin ... Aroga konduto de sekreta polico, longa turmentado en prizonoj de kuraĝaj (kaj ne tro) ĵurnalistoj, sciencistoj, diplomatoj, ties kvazaŭa spionado favore al Ĉinio, Japanio, Usono, Koreio, kaj eĉ Norvegio, Zimbabvo kaj Armenio devas montri al la koncernaj sociaj grupoj, ke ili ja troviĝas sub konstanta sendorma observado de la ŝtata maŝino, kaj ne sentu sin trankvile liberaj. Jen estas la celo de tiuj procesoj, kiuj pro esenco de la akuzoj aspektus komike, se ne estus tiom tragikaj. Ni ne scias ĉiujn detalojn, kiuj lanĉis la elekton de ĉiu konkreta persono fare de la sekreta polico kaj prokuraturo. Ni povas nur supozi. Tio eblas plej perfekte per la rimedoj de beletro.

Sed moderna situacio tro komplikas eĉ por beletra esploro de la mekanismo, per kiu la polica ŝtato, surmetinta maskon de la demokratia, elektas certan viktimon por humiligi la tutan socian grupon, al kiu tiu apartenas. Do, pli konvenas la romano historia, kie temas pri la socio simila al la nuna, sed tamen alia. Kaj la tempa distanco permesas pli trankvile kompreni ankaŭ tion, kio okazas nun. Tial la kazo de Postnikov estas interesa ne nur por esperantistoj, sed ankaŭ por la tuta rusa socio, kaj la rusan version de la romano eblus proponi por la neesperantista publiko.

Des pli kontraŭ esperantistoj lastatempe ne okazis akuzoj pri spionado. Verŝajne, pro tio, ke movado nia estas landskale sensignifa, kaj ne elvokas (dume) ĉu instinktan, ĉu konscian maltrankvilon ĉe la reg-uloj. La kazo de PORTOS ja apartenas al la falsitaj procesoj, sed estas ligita ne al ilia febla esperantisteco, sed al aliaj sociaj ideoj. Tamen, se subite okazos, ke estas arestita aktiva esperantisto X, kaj estas akuzata pri spionado favore al Nov-Zelando aŭ Gronlando, ni fieru: oni nin rimarkis! Sed por konservi la forton de la movado tiuokaze estos nur unusola rimedo: komuna solidareco, mobilizo de ĉiuj sociaj fortoj por defendo de la akuzato. Ĉar, se ni rilatos al la akuzato tiel, kiel Saĥarov kaj Ko al Postnikov, ni ja plu havos, jes, la movadon, sed apenaŭ kapablan pretendi atingi la noblajn celojn de la esperantismo.

Ankaŭ alilingvajn (ne nur rusajn) legantojn la romano povus interesi pro iuj historiaj kaj nuntempaj paraleloj. Krome, nacilingvigo de la romano povas esti, minimume pro atentokapta intrigo, bona demonstro al la publiko de la viveco de nia lingvo kaj movado.

Akcesoraj valoroj

La libro havas aliajn valorojn, kiujn ĉiujn listigi en recenzo (eĉ ne tro mallonga) apenaŭ eblas. Mi notu ankoraŭ du neprajn. Bronŝtejn unuavice estas poeto, kaj nur poste fariĝis prozisto. Do, li ne povis elteni la tenton ornami la libron per propraj poemoj. Tial, aperis tri liaj originalaj poemoj, iom stilizitaj al la poemoj de tiu tempo, kaj alskribitaj al tiama reala esperantisto kaj rolulo de la romano Vsevolod Lojko. Li rajtis tion fari, ĉar laŭ ĉiuj rememoroj Lojko estis poeto, sed nuntempe ne eblis trovi iujn spurojn de liaj poemoj ... Do, fiktivaj poemoj de reala Lojko (supozeble, pli bonaj ol la perditaj realaj), apud la realaj poemoj de Vasilij Devjatnin, permesas pli profunde eksenti la odoron de tiu epoko.

La dua menciinda ornamaĵo de la libro estas internaj ilustraĵoj de Anastasia Baŝlikova, iom naivaj, sed ankaŭ kontribuantaj por kreo de konvena antaŭcentjara etoso de la libro. Tre bonas, ke en la centro de la libro estas reproduktitaj kelkaj fotoj de reale vivintaj esperantistoj, rolantaj en la libro – oni povas preskaŭ ĉiujn tuj bone imagi. Nur forestas bona persona portreto de Postnikov – sed kion fari, ne konserviĝis ...

Kaj, fine, la kovrilbildo de la libro estas bela kaj alloga. Do, ankaŭ tiuflanke la libro estas gratulinda.

Iom pri la mankoj

Parolante pri tiom elstara libro, oni ne volonte parolas pri ties mankoj. Tamen, por estimi objektivecon kaj por averti la legontojn, kiuj ja povos poste ofendiĝi pro ne averto de la recenzinto, mi notos kelkajn.

La unua grupo de la mankoj estas la tipografiaj. Koncerne preserarojn, ili feliĉe, malmultas. La plej rimarkindaj estas eraroj de la kodado de la ĉapelitaj literoj: jen anstataŭ „ŝ” aperas „w” kaj anstataŭ „ŭ” – „y”, jen male. Tiuj lokoj sufiĉe ĝenas la leganton.

La dua, kaj pli grava manko, estas la piednotoj. Ilin legi estas nepre necese, ĉar tie plejparte troviĝas tradukoj el neesperantaj esprimoj, da kiuj abundas la teksto, sed legi ilin preskaŭ ne eblas: ili estas presitaj per nanaj 6-punktaj literoj. Mi devis uzi 4-potencan lupeon ...

Fine, tre grandan kritikon meritas la bindmaniero de la libro. Ĝi apenaŭ eltenas eĉ unufojan tralegon, la libro rapide disfalas je folioj. Tio memorigas la iamajn eldonaĵojn de HEA el 1980aj jaroj, tre bonaj enhave, sed ne kapablaj longe ekzisti en nedisfalinta stato ...

Ankaŭ en la teksto mem estas eraretoj kaj anakronismoj, aperintaj, kiam la aŭtoro por plibeligi ĝin, uzis nekontrolitajn historiajn faktojn.

Kio estus, se? ...

Oni diras: la historio ne havas kondicionalon. Tamen, ni fantaziu iom: kiel la aferoj evoluus, se ne estus arestita Postnikov? Kio estus, se la movado en Rusio disvolviĝus plu laŭ liaj planoj, sed ne fariĝus ordinara kaj rutina? Eblus du variantoj. Laŭ la unua, pesimisma, la baldaŭ komenciĝinta mondmilito tutegale forbalaus ĉion, kaj post la revolucio la aferon necesus relanĉi sur tute alia bazo, kiel ja okazis en realo. Kaj tiam ja ekrolis la tute nova generacio, kiu en la tempo de Postnikov estis ankoraŭ ne rimarkebla. Proksimume tiel ja okazis en la tutmonda movado: Hector Hodler mortis, Edmond Privat ne plu realigis tiom brile sian propagandan potencialon ... Ĉio en la 1920aj rekomenciĝis sur la nova bazo.

Sed ni imagu la alian, optimisman varianton. Ni imagu, ke Universala Ligo ekfunkciis ĉiam pli potence, ke la Esperanto-movado jam en 1911-14 fariĝis politike influa kaj rimarkebla (kaj ankaŭ gvidantoj de aliaj porpacaj movadoj estis iom pli aktivaj), kaj la unua mondmilito ne komenciĝis tute. Se ni konsideros almenaŭ malgrandan probablecon de tiu varianto de la eventoj, ni vidos, ke la aresto de Postnikov, kaj lia forigo el la rusa kaj internacia movado de esperantistoj havis signifon de la sortobato por la tuta mondo. Ja la potencialo de la Esperanto-movado en tiu tempo estis multe pli granda ol nun ...

Ĉu ne estus agrable imagi tiun mondon? Eble, Bronŝtejn iam verkos novan romanon pri tiu varianto en la ĝenro „alternativa historio”?

Signifo de la romano

Unue, temas pri bona historia romano-esploro, leginda por ĉiu esperantisto, kiu ne indiferentas pri nia historio kaj kulturo.

Due, la romano revenigas sur meritan lokon en nia historio la elstaran movadan organizanton, aktivulon, pensulon, retirante lin el duonforgeso kaj torento da kalumnioj. La nomo Aleksandr Postnikov estis preskaŭ tabuita dum jardekoj pro tio, ke li estis akuzita pri spionado (kaj oni timas havi ion komunan kun spionoj) kaj pro tio, ke la ĉefaj facile atingeblaj fontoj, kiel rememoroj de lia malamiko A. Saĥarov ks. traktis lin kaj liajn agadojn malfavore. Antaŭ kelka tempo mi proponis nomi unu salonon en kongresejo Postnikov, kio ne trovis komprenon inter aliaj organizintoj. Mi esperas, ke tio ne plu eblos.

Trie, la nuna esperantistaro povos ĉerpi grandan lecionon el la antaŭcentjara historio, kiu montras, ke necesas flegi kaj defendi siajn verajn heroojn por finfine proksimiĝi al niaj celoj, konkludos pri neceso de solidareco kaj ne ripetados ĉiam la plej abomenajn erarojn.

Nikolao GUDSKOV
Mikaelo Bronŝtejn: Dek tagoj de kapitano Postnikov, Tiĥvin, 2004, 334 p., gluita. ISBN 5-86038-027-5.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004

Alproprigi hobion

Por farti bone oni bezonas okupiĝi pri io krea. Se oni nur laboras kaj spektas televidon, eblas deprimiĝi kaj malsaniĝi. Manlaboraĵoj kaj slojdo kuracas. Ofte tamen en la loĝejo mankas spaco kaj iloj, mankas sperto kaj kuraĝo komenci. Grupo gvidata de sperta gvidanto en taŭga ejo povas solvi la problemon kaj helpi homojn alproprigi novajn ŝatokupojn.

En Finnlando funkcias tiel nomataj „Civitanaj Institutoj” en ĉiu vilaĝo kaj urbo, kiuj organizas favorprezajn kursojn por lernemuloj. (Finnoj nomas ilin „rondoj”, ĉar ili estas neformalaj kaj kunlaboraj.) La „rondoj” kutime okazas ekde septembro ĝis aprilo kelkfoje semajne aŭ, pli malofte, semajnfine. Ili plej ofte disponas pri la klasejoj kaj iloj de loka lernejo, por kio la instituto pagas.

Fine de aŭgusto oni povas ekkoni la novan programon en la reto aŭ perpoŝte ricevi ĝin. La interesuloj elektas, pri kio ili ekokupiĝu: muziko, gimnastiko, jogo, lingvolernado por turismaj aŭ aliaj celoj, pentroarto, porcelanpentrado, farado de ceramikaĵoj, orientaj aŭ hejmlandaj dancoj, kaligrafio ktp. La listo de proponataj kursoj varias de loko al loko depende de disponeblaj kursgvidantoj, kiuj pli ofte laboras pro helpemo kaj hobiopraktikado ol por gajni monon. Iliajn vojaĝokostojn pagas la instituto, kiun kunfinancas ŝtato, komunumo kaj studantoj mem. En dise loĝata lando kiel Finnlando okazas, ke la veturkostoj de kursgvidanto facile superas la salajron.

Danke al kuna okupado dum la kurso oni renkontas novajn homojn. Kiam la manoj kaj cerbo koncentriĝas sur praktikaj problemoj, oni forgesas la oftan mensan streĉon kaj ĉiutagajn problemojn. La kursanoj interkonsiliĝas, helpas unu la alian kaj babilas pri kio ajn en amikeca etoso. La kursgvidanto intervenas kaj helpas se necese. La kursokupojn karakterizas libervoleco kaj egaleco.

Fine de aprilo la sekvan jaron la alproprigo de scioj kaj ŝatokupoj en la Civitana Instituto ĉesas, sed la kursanoj ofte okazigas senpagajn feston kaj ekspozicion, en kiuj ili montras al la loka publiko, kion ili faris kaj lernis dum la vintro. Precipe en la kamparo tio ludas gravan rolon. La vilaĝanoj kunvenas en la lerneja salono por renkontiĝi kun geamikoj kaj ĝui programerojn de siaj konatoj: ĥorkantado, ludado de diversaj instrumentoj, dancado, teatraĵeto kaj kompreneble festoparolado kaj raporto pri la laborjaro de la instituto, en kiu ofte pli ol kvarono de la plenkreskuloj alproprigas hobion. En la ekspozicio oni rigardas envie la konkretajn rezultojn: restaŭritajn meblojn, teksitajn kaj broditajn tapiŝojn kaj tukojn, pentraĵojn, ceramikaĵojn, kaligrafiaĵojn, memstare pentritajn servicojn, lignajn horloĝojn, boaton, kanuon kaj seĝojn, skulptaĵojn, poluritajn ŝtonojn, paskajn ornam-ovojn, kristnaskajn dekoraciojn – objektoj prifierindaj, kiujn la farintoj poste fordonacas aŭ ame gardas en la familiaj trezorejoj. Pli grava, pli kontentiga ol la objektoj tamen estas la kune alproprigita hobio, pri kiu oni plu okupiĝas en la sekvaj aŭtuno kaj vintro.

Saliko

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004

La angla, ĉu troja ĉevalo?

Antaŭ kelkaj jaroj aperis raportoj, laŭ kiuj papo Johano Paŭlo 2a anoncis je la komenco de kunveno de ekleziaj eminentuloj en Vatikano, ke dum la evento li intencas uzi la anglan kiel laborlingvon, ĉar „la angla estas la nova latino de nia epoko”. Tamen, malgraŭ la aserto de Ulrich Matthias en Esperanto: la nova latino de la eklezio, ke „oni ĉie parolas la italan”, latino estas ankoraŭ la oficiala lingvo de la Sankta Seĝo. Do oni povus rigardi tiun decidon de la papo kiel simbolan mortofrapon kontraŭ la longa regado de la lingvo, kiu iam estis la kultura komunikilo de la tuta okcidenta mondo. Oni timas, ke la heroecaj klopodoj de humanistoj kiel Vera Barandovská-Frank por instigi konservadon de la statuso de latino kiel internacia lingvo, estas senesperaj se ne tute vanaj. Simile multiĝas la voĉoj, kiuj rigardas Esperanton kiel senesperan utopiaĵon. Laŭ ili la angla jam gajnis la lingvan batalon, kaj ne plu povos esti detronigita.

Ni ĉiuj scias, ke tra la historio de la okcidenta civilizacio diversaj lingvoj agis kiel internacia komunikilo, almenaŭ inter la edukita minoritato. Tiel, en siaj respektivaj tempoj, funkciis la greka koine, la mezepoka latino kaj la franca. Ĝis la unua duono de la 20a jarcento, la lasta estis la lingvo de diplomatio kaj de Universala Poŝta Unio. Plej longe daŭris la regado de latino, kiel lingvo de la eklezio, scienco, edukado kaj literaturo. Hodiaŭ superregas la angla, aŭ pli ĝuste, la usonangla. Sed oni ne povas kompari la aktualan hegemonion de la angla kiel mondolingvo kun tiu de latino. Skribas Phillipson [fílipson]:

Dum la mezepoko kaj poste la latina ne ligiĝis al iu aparta politika aŭ ekonomia sistemo, krom al feŭdismo kaj institucia religio. Male, la angla lingvo kerne rolis en la industria kapitalismo, kaj tiel rolas en la ekonomia mondordo novliberalisma, kies ĉefa probatalanto estas, ekde tiam, Usono. La latina estis nenies denaska lingvo post la disfalo de la romia imperio, malsame al la angla nun. Ekzistas komunikada malsimetrio inter homoj por kiuj la angla estas lingvo denaska kaj tiuj, por kiuj ĝi estas fremda aŭ dua lingvo. Ĉi tiu komunika malegaleco nevidebliĝas, kiam oni diras, ke la angla estas pontlingvo, ĉar tiu koncepto ŝajnas antaŭsupozi komunikan egalecon por ĉiuj.

Kiam estis fondita Eŭropa Komunumo (nuna Eŭropa Unio, EU), la franca estis la plej uzata laborlingvo ene de la diversaj instancoj de tiu organizaĵo. Post la eniro de Britio kaj Irlando, pli kaj pli fortiĝis la rolo de la angla, precipe pro la aneco de aliaj nord-eŭropaj membroŝtatoj (Danio, Svedio), en kies landoj la angla estas instruata kiel la unua fremda lingvo. Plia faktoro rilate al tiu fenomeno estas la potencega ekonomia, politika, socia kaj kultura influo de Usono.

Ĝis la aliĝo en 2004 de dek novaj membroŝtatoj, EU rekonis 11 oficialajn lingvojn. La aliĝo de la dek aldonis naŭ pliajn. En julio 2004 la irlanda registaro decidis postuli, ke la irlandgaela estu agnoskita kiel laborlingvo. Laŭ la statusoj de la Unio, ĉiuj el la jam ekzistantaj oficialaj lingvoj estas egalaj. EU devontigas sin respekti, protekti kaj nutri la lingvan kaj kulturan diversecojn de Eŭropo. Teorie, tio rilatas ne nur al la popoloj parolantaj la menciitajn oficialajn lingvojn, sed ankaŭ al etnaj minoritatoj kaj ties lingvoj, dialektoj kaj tradiciaj kulturoj, kvankam iliaj lingvoj ne estas rigardataj kiel oficialaj aŭ kiel laborlingvoj de EU.

Tamen, en la praktiko, aliaj fortoj agas kontraŭ tiu deklarita celo, kaj pli kaj pli kontribuas al la superrego de unu, nome la angla. Eĉ Francio, kiu obstine provas reteni la historian statuson kaj disvastigi la hegemonion de sia lingvo kiel precipa perilo de eŭropa kulturo, samtempe malfermas siajn pordojn al la influo de la angla lingvo kaj usonanglaj ideoj, praktikoj kaj vivmaniero. La angla estas instruita kiel la unua fremda lingvo en francaj lernejoj. Same faras multaj membroŝtatoj de la Unio. Laŭŝajne, la novaj ekskomunismaj membroj ankaŭ entuziasme bonvenigas la anglan kiel interkomunikilon, supozeble kiel reago kontraŭ la rusa, interlingvo de la antaŭa sovetia zono de influo.

Pluraj gvidantoj kaj instancoj de la tiel nomata anglosaksa mondo (ekzemple la brita eksĉefministrino Margaret Thatcher [mágaret faĉe], Brita Konsilio, diversaj usonaj politikistoj, ktp) neniam malkaŝis, ke ilia intenco estas, ke la angla iĝu la ĉefa, se ne la ununura lingvo, de ĉiuj sferoj de la homa socio. Kelkaj ekstremismaj advokatoj de ĉi tiu politiko eĉ kontraŭstarigas la instruadon kaj lernadon de fremdaj lingvoj. Abundas citaĵoj, kiuj demonstras ĉi tion. Jen kelkaj:

„Anglio estos la superrega forto en la internacia politiko, la gvida nacio de la mondo. Necesas armeo da lingvaj misiistoj, kiu devos meti la fundamenton de mondlingvo kaj kulturo, bazita sur la nia.” (R. V. Routh, La disvastigo de la angla kulturo ekster Anglio. Cambridge University Press, 1941.)

„La vera nigra oro de Britio ne estas la petrolo de la Norda Maro, sed la angla lingvo. La defio al ni estas: kiel plene ekspluati ĉi tion.” (Jarraporto de Brita Konsilio, 1987-88.)

„Se Eŭropo havas estontecon, ĝi bezonas pli ol komunan valuton. Ĝi devas havi komunan lingvon, kaj tiu lingvo povas esti nur la angla.” (Daily Mail, 14 novembro 1991.)

„La angla fariĝis reale la pontlingvo de Eŭropa Unio. Preskaŭ ĉiu imagebla homa opinio, preskaŭ ĉiu homa sento estas esprimata anglalingve.” (Abram de Swaan – ne anglo, sed nederlandano! –, Words of the world, The global language system, 2001.)

La usonangla lingvo iĝis vehiklo por la disvastigo de la valoroj de la anglosaksa socio. Condoleeza Rice [kondoliza rajs], konsilantino pri eksteraj aferoj de George Bush [ĝorĝ buŝ], asertis: „Por la cetero de la mondo plej utilas, ke Usono sekvas siajn proprajn interesojn, ĉar la usonaj valoroj estas universalaj.”

Legante la artikolon Should everyone speak English (Ĉu ĉiu parolu la anglan?), kiu aperis la 13an de aŭgusto 2001 en la eŭropa eldono de la magazino Business Week, oni subkomprenu: uzkapablo de aliaj lingvoj neniom utilas.

La angleparolantaj landoj jam konstatis, ke instruado de ilia lingvo estas grava komerco. En Irlando, kies lingvo kaj kelta kulturo preskaŭ malaperis sub la pezo de la angla, abundas lernejoj por instrui la anglan lingvon al eksterlandanoj. La disvastigo de la angla donas grandegan ekonomian avantaĝon al angleparolantaj landoj, malfavore al popoloj, kies denaska lingvo ne estas la angla. Eĉ pli grave, la angla estas, laŭ esprimo de Phillipson, „kukola lingvo”. Kiel tiu misaŭgura birdo, ĝi elĵetas ovojn de aliaj el ilia nesto kaj tie metas sian propran. En la franca oni nomas tian „kukolan” efikon glottofagie, t.e. lingva kanibalismo.

Nia kultura ĝardeno pli kaj pli malriĉiĝas; ŝajnas, ke ne plu floros en ĝi mil kreskaĵoj, sed nur unu. En la pasinteco, aliaj potencaj ŝtatoj (ekzemple Francio kaj Hispanio dum la regado de Franco [franko]) malpermesis kaj persekutis lokajn lingvojn, sed neniu el tiuj kazoj de lingva diskriminacio estis tiom efika kaj sukcesa, kiom la invado de la angla.

Phillipson faras grandan nombron da trafaj komentoj. Pri la tragikaj sekvoj de la fino de la Jugoslavio de Tito li skribas: „Ĉio ĉi proponas interesan lecionon al tiuj, kiuj konsideras la anglan lingvon postnacia aŭ postetna lingvo.” Li citas George Steiner: „Tutmonda kreola lingvo, bazita sur la usona angla, estas detrua perspektivo.”

La hodiaŭa tutmondigo, kun siaj lingvaj korolarioj, kunportas aliajn gravajn konsekvencojn. Phillipson citas Monbiot [monbió]: „Nenie ... oni permesos la pluekziston de fortaj leĝoj, protektantaj la medion aŭ homajn rajtojn. La elektitaj reprezentantoj estos nenio pli ol agentoj de tutmonda registaro de korporaciaj ĉefdirektoroj.” Phillipson aldonas: „Povas esti, ke la angla funkcias kiel ia tiranosaŭro de la scienco. Ekzistas la risko, ke oni monopoligos la konojn kaj sufokos la kreemon.”

Plie, la monopoliga pozicio de la angla prezentas danĝeron eĉ por denaskaj anglalingvanoj. „En Anglio la misa kredo, ke la angla lingvo malfermas ĉiujn pordojn en la mondo, kondukas al tio, ke britaj civitanoj tute ne estas ekipitaj por funkcii en multlingva mondo.”. Jen konkludo de la lingva enketo Nuffield [nafild] el la jaro 2000: „La angla ne sufiĉas. Ekskluziva uzo de la angla lasas Brition sendefenda, dependa de la lingvaj kapabloj kaj bonvolemo de aliaj.” Ne estas sana situacio, ke anglalingvanoj vivas en unulingva geto sen aliro al kulturoj, ideoj, literaturoj, eltrovaĵoj kaj inventaĵoj de aliaj.

La aŭtoro antaŭvidas pozitivan rolon por Esperanto: „Oni devus serioze konsideri la uzon de Esperanto kiel ponta aŭ pivota lingvo parole kaj skribe en la interna komunikado de EU.”

Legantoj de ĉi tiu libro kaj observantoj de la aktualaj Eŭropo kaj mondo apenaŭ povas nei, ke la angla iĝas troja ĉevalo, ruze donacita de la imperiismaj potencoj de tutmondigo, kaj blinde akceptita de socioj alilingvaj kaj alikulturaj, kiuj senzorge malfermas siajn pordegojn por enlasi ĝin.

Phillipson finas ĉi tiun libron per jenaj vortoj: „Se daŭros la lingvopolitika senageco je supernacia kaj nacia niveloj, tiam ni eble survojas al Eŭropo sur usona, nur-angla lingva fundamento. Ĉu do tion volas la civitanoj kaj gvidantoj de Eŭropo?”

Inter la homoj, kiuj laŭdas kaj rekomendas ĉi tiun libron estas Neil Kinnock [nil kinok], vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono. Interesa kaj eble signifa, estas la fakto, ke Kinnock estas ne anglo, sed kimro. La kimra popolo longe batalis kaj ankoraŭ fervore batalas por konservi sian antikvan kaj kulture riĉegan etnan lingvon.

Oni devas varme gratuli la tradukinton, István Ertl pro la elstara kvalito de lia esperantigo de la angla originalo.

La recenzanto tutkore konsentas kun la opinio, esprimita sur la malantaŭa kovrilo de ĉi tiu libro: „Ĉu nur-angla Eŭropo? estas nepre leginda por ĉiuj, kiujn interesas la estonteco de Eŭropa Unio.” Samtempe, ĝi havas gravajn lecionojn por tiuj en aliaj partoj de la globo, kiuj ankoraŭ ne konsciiĝas pri la danĝeroj de tutmondigo kaj lingva imperiismo. Aĉetu kaj legu ĝin, kaj – se vi estas eŭropano – donacu ekzempleron al via EU-parlamentano!

Garbhan MACAOIDH
Robert Phillipson: Ĉu nur-angla Eŭropo? El la angla tradukis István Ertl. Eld. UEA, Rotterdam, 2004. 254 paĝoj gluitaj.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aŭgusto 2004

Profunda strukturŝanĝo en meza kaj orienta Eŭropo

La malneta enlanda produkto (MEP) de la „malnovaj” 15 EU-landoj (EU-15) estos en la venontaj dek jaroj je duonprocento pli alta, danke al la EU-plivastigo okazinta la 1an de majo 2004. La novaj dek EU-membroŝtatoj profitos pli multe kaj devus en mezlonga periodo ekonomie kreski je du procentoj jare pli rapide ol la ceteraj 15 EU-landoj. Ĉefa kaŭzo de la rapida kresko estas la plibonigita eblo de transigo de teĥnologioj, mastrumteknikoj kaj kapitalo el la „malnova” EU.

Per la EU-plivastiĝo plu akceliĝos la strukturŝanĝo: tradiciaj ekonomiaj branĉoj kiel agrikulturo kaj teksaĵ- kaj vestaĵ-industrio, kiuj nun estas tro multe reprezentataj en meza kaj orienta Eŭropo, ŝrumpos. Aliaj branĉoj, kiuj nun realigas en EU-15 preskaŭ 40 procentojn kaj en meza kaj orienta Eŭropo kvaronon de la malneta enlanda produkto (MEP), kreskos pli rapide ol la tuta MEP.

En la strukturo de labormerkato rezulte de tio okazos konsiderindaj translokiĝoj. Entute dek procentoj de la laboruloj en meza kaj orienta Eŭropo estos koncernataj. Krome la konkurencbatalo akriĝos ĉefe en tiuj branĉoj (aŭtoj, elektroniko), en kiuj la ekstera komerco ludas gravan rolon. Tiuj estas la plej gravaj rezultoj, al kiuj venis ekspertoj de aŭstra banko Bank Austria Creditanstalt en ties plej nova studo „Meza kaj orienta Eŭropo – de transformiĝo al konverĝo. La starto en EU.” La studo priskribas la evoluojn en meza kaj orienta Eŭropo ekde la turniĝo en 1989 kaj prognozas perspektivojn de la estontaj defioj.

Ekstera komerco sesobliĝis

La volumeno de ekstera komerco de la ok novaj EU-membroj pliiĝis en la periodo 1990-2003 de 62,5 miliardoj al 370 miliardoj da eŭroj kaj tiel sesobliĝis. Samtempe la komerco de teĥnologie pli intensaj produktoj gajnis pli da graveco malfavore al la laborintensaj aŭ energi- kaj krudaĵ-dependaj varoj.

Eksterlandaj rektaj investoj konsiderinde kontribuis al tio. Kun sumo de entute 143 miliardoj da eŭroj fine de 2003, tiuj landoj estiĝis intertempe inter la plej interesaj regionoj por eksterlanda kapitalo en la mondo. Averaĝe 80 procentoj de tiu sumo venas el la EU-landoj. La plej grava ricevo-branĉo de investoj, kiu kun granda distanco antaŭas, estas aŭtomobila industrio, sekvata de elektroniko. En la sektoro de servoj evidentiĝas komerco, telekomunikado kaj bankado kiel aparte allogaj.

Akrigita konkurenco

La EU-plivastigo pliigos la komercadon de varoj kaj servoj, kaj realigos pli bonan kompareblon de la produktoj per enkonduko de komunaj normoj ĉe produktokvalito kaj naturprotekto. Tio ebligos pluan altigon de la specialiĝo en Eŭropo kaj pere de tio pliigos la tuteŭropan produktivecon.

La plivastigo akrigos ankaŭ la konkurencbatalon, ĉefe en la branĉoj, en kiuj la ekstera komerco ludas gravan rolon. Ekzemplo: kiel neta eksportanto de aŭtoj Ĉeĥa Respubliko superis en 2002 Hispanion kaj havis la kvaran plej grandan eŭropan pluson post Germanio, Francio kaj Belgio. Ankaŭ Slovakio evoluas ĉiam pli direkte al aŭto-eksportlando.

En telekomunikado Hungario atingis en 2002 la plej altan eksportpluson ĉe la poŝtelefonoj post Finnlando, Svedio, Britio, sed antaŭ Francio kaj Germanio. Ĉe mebloj Pollando okupas tuj post Italio duan lokon, dum Slovenio havas fortan pozicion ĉe elektroaparatoj.

Eŭroj inter 2008 kaj 2010

La enkonduko de eŭro kiel landa valuto en la dua duono de nuna jardeko ankoraŭfoje plifortigos la interŝanĝon de varoj kaj servoj samkiel la kapitalfluon. Slovenio, du baltaj ŝtatoj kaj eble Kipro akceptos eŭron kiel propran valuton plej malfrue ĝis 2008. Hungario kaj Pollando devojiĝis de sia komenca celo surbaze de solidiga bezono kaj kune kun la Ĉeĥa Respubliko estiĝos anoj de la eŭrozono nur post 2008.

Lisbono

En 2005 oni estos mezvoje en la Lisbono-procezo, kiun decidis EU en 2000, kaj kiu devus transformi Eŭropon ĝis 2010 en la plej konkurenckapablan kaj aktivan ekonomian parton de la mondo. Tamen Eŭropo estas ankoraŭ for de tiu celo. La EU-loĝantaro post la plivastiĝo de 2004 estas je 60 procentoj pli granda ol tiu de Usono, sed la MEP proksimume samas (2003: EU-25: 9,8 miliardoj da eŭroj; Usono: 9,7 miliardoj da eŭroj).

„La ekonomia kaj politika sukceso de la EU-plivastiĝo dependos de tio, kiom longe eblos profiti el tiu plivastiĝo”, diris Marianne Kager, ĉefekonomikisto de Bank Austria Creditanstalt. „La demando ne estas, ĉu la novaj EU-landoj prezentos konkurencon por la ĝisnunaj EU-membrolandoj, sed ĉu EU helpe de la novaj membroj povos venki la konkurencon de Azio kaj Usono en tutmonda skalo.”

Evgeni GEORGIEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

Ankoraŭfoje: retrorigardo

Retrorigardo al intensa vivo estis la titolo de alia recenzo, aperinta en MONATO en aprilo 2004: temis tie pri eta poemaro de Lucija Borčiĉ, ŝia ununura originala poezia produktaĵo. Ĉi-foje temas pri io certagrade alia, sed esence simila: Eli Urbanová aperigas per tiu ĉi naŭdek-paĝa verketo sian sepan originalan poemkolekton. Sed same ĝi estas retrospekta: la tempo pasis rapide, kaj la temaro ne estas daŭrigo de la antaŭaj verkotemoj, sed ja plua, refoja bilanco de la tuta vivo. Amo kaj amoro plimultas en ŝiaj poemoj, kaj estas represitaj ankaŭ kelkaj malnovaj versaĵoj de la kvindekaj jaroj, aperintaj en ne tro vastpublikaj gazetoj.

Eli Urbanová estas konata pedagogino kaj poetino en la ĉeĥa; ŝia kvindekjariĝo estis publike registrita en la landa registro de la gravaj jubileoj. En la esperanta poezio ŝi estas nepretervidebla. Ŝiaj poemoj estas en ĉiuj antologioj; pri ŝi temas paragrafoj de ĉiuj historioj de literaturo; ŝi estas la temo de pluraj priliteraturaj eseoj; ŝia nomumo kiel Honora Membro de UEA kaj ŝia naŭjara membreco en la Akademio de Esperanto atestas pri la graveco de ŝia agado sur la movada kaj lingva kampo. Ne nur ŝia abunda poemado, diverslibre kaj diversgazete, reliefigas ŝin, sed ankaŭ ŝia partopreno en teoriaj diskutoj pri la arto mem en nia lingvo. Ne ĉiuj pozicioj de ŝi estas konsenteblaj: kiam aperis la sinnomanta „Praga Altliteratura Skolo” Eli Urbanová estis inter la fondintoj de tiu skolo, kiu alprenis, certe preter ŝiaj intencoj kaj inklinoj, iom fieran sintenon, neglektan al la alitendencaj beletristoj.

Neologismoj ekscesaj (se entute pri eksceso oni povas en poezio paroli), lingvaj avangardaĵoj (se entute arta lingvo povas rigardi avangardaĵojn suspekte), insisto pri propra praveco (kiu ne faras tion?), supereca sento kontraŭ la aliaj (bedaŭrinde nemalofta sinteno de artistoj) – ĉio ĉi kaŭzis polemikon meze de la okdekaj jaroj de la ĵus pasinta jarcento sur la paĝoj de Literatura Foiro, etenditan al la intervenoj de la kvina Internacia Literatura Forumo. Kiu legas la volumeton Debato pri la „Praga Skolo”, aperintan en 1989 ĉe la Kooperativo de Literatura Foiro kiel n-ro 2 de la Kolekto de la Ankro, ne havas tre favoran impreson pri la du ĉefaj debatantoj, nome Eli Urbanová unuflanke kaj Giorgio Silfer aliflanke. La unua forte defendas la rajton verki per abundo da neologismoj kaj vidas en la ampleksigo de la leksiko preskaŭ la solan parametron por leviĝi de ordinara lingvo al arta esprimo; la dua forte kontestas, ofte per tre superecaj esprimoj, la pretendon, ke tia skolo estas la daŭriganto de la plej pura kaloĉaja poezio.

La debaton partoprenis dekduo da elstaruloj, de Waringhien ĝis Nicolino Rossi, de Reto Rossetti ĝis Claude Piron; poste, feliĉe, ĝi fadis per si mem, kaj pro la neampleksa produktado laŭ la praga stilo, kio do ne plu donis pretekston por polemikado, kaj pro la tediĝo de la legantoj. Eble Urbanová malgajnis en la aliĝo al tiu praga rondo, kiu havis, dum cetere nelonga tempo, sian korifeon en Josef Rumler (Abunde kaj redunde) kaj kiel subtenanton, tamen gardantan propran originalecon, Karolon Piĉ; ĉe pli vastgama principaro sintoniis la „Iltisa skolo” kun sia Manifesto. Urbanová (naskiĝis en 1922) eldonis sian unuan poemaron Nur tri kolorojn ĉe Stafeto en 1960, sed poste nenio aperis de ŝi ĝis 1981 (El subaj fontoj). La virino kaj la problemoj de soleco de la homo en la moderna mondo estas ŝiaj ĉefaj temoj: virino estas „amatino, edzino, dommastrino, patrino, laboristino ...”, kiel listigas eseo de Julian Modest, al ŝi dediĉita, en Literaturaj konfesoj (2000). La sama aŭtoro, sub sia vera nomo Georgi Miĥalkov, estis publikiginta belan studon pri la esperantaj poetinoj, kun aparta atento al Eli Urbanová, en siaj Beletraj eseoj (1987).

Ŝia (proza) verko Hetajro dancas (Fonto, 1995) estas aŭtobiografio, kiu vekis intensajn reeĥojn kaj estis nomita „libro de la jaro” de OSIEK en 2001. Saman titolon havis la lasta sekcio de Nur tri kolorojn, ene de kiu estas ankoraŭfoje samtitola poeziaĵo.

Eli Urbanová estas do brila stelo en la esperanta firmamento. Ŝia fraŭlina nomo estis Eliŝka Vrzáková; la nomon, per kiu ŝi estas fama, ŝi alprenis per la edziniĝo al Ŝtefo Urban, muzikprofesoro kaj esperanta poeto (Nova Ezopo, Stafeto, 1961), kaj ĝin plutenis ankaŭ post la divorco en 1955. Dum kvaronjarcento ŝi praktikis inspiran korespondadon kun Baghy, korespondadon, kiu meritus, almenaŭ selekte, eldonon. Kion novan la nuna poemaro aldonas al tio, kion ni jam konas? Fakte, ne multon. Pluro rilatas al emocioj kaj sentoj junaĝaj, io rekte retrorigardas: la verba tenso estas la paseo. La merito de la verko estas, ke ĝi kolektas preskaŭ kvardekon da pecoj, aperintaj dise space kaj tempe. Kiu legis Nur tri kolorojn de antaŭ pli ol kvardek jaroj, rimarkas grandegan evoluon el klasiktradicia rimado kaj ritmado kun ordigitaj strofoj kaj versoj ĝis multe pli liberaj skemoj, kie rimo aperas sporade, preskaŭ surprize. Sed la sekcio Miaj infanoj entenas nur poemojn el la jaroj 1951-1958, do similajn al ŝiaj unuaj. Interesa estas la (proza) Letero al komencantaj poetinoj, aperinta en literatura suplemento al bulteno Paco en 1985 kaj certe meritanta pli vastan diskoniĝon.

Kompletigas la verkon biografio kaj ilustraĵoj, plaĉe skizitaj de Pavel Rak.

Carlo MINNAJA
Eli Urbanová: Rapide pasis la temp'. Eld. Kava-Pech, 2003. 90 broŝuritaj paĝoj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

Nova prezidanto – malnovaj problemoj

Enoficiĝis en Beogrado la 10an de julio la novelektita prezidanto de Serbio, Boris Tadić. Jam de du jaroj vakis la prezidanteco: la du lastaj prezidantoj de Serbio – Slobodan Milošević (1990-1997) kaj Milan Milutinović (1997-2002) – finis siajn karierojn en tribunala prizono en Hago, Nederlando.

La nova prezidanto anoncis, ke li klopodos dum sia kvinjara mandato stabiligi la politikan kaj ekonomian situacion. Krome li promesis esti prezidanto por ĉiuj civitanoj. Sed li frontos kontraŭ malfacilaĵoj: necesos ne nur plibonigi produktadon en Serbio sed ankaŭ transdoni al la haga tribunalo kvar generalojn akuzitajn pro krimoj en Kosovo.

Dimitrije JANIČIĆ

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

Ĉu ankaŭ la gaela?

En julio 2004 kunveno en Dublino unuanime aprobis proponon, ke la irlanda registaro petu agnoskon pri la irlanda (gaela) lingvo kiel aldona laborlingvo de Eŭropa Unio (EU). Ĝis nun Irlando kaj Luksemburgo estas la solaj membro-ŝtatoj de EU, kiuj ne insistis, ke ilia unua oficiala lingvo estu inkluzivita inter la laborlingvoj de la unio.

En Irlando la escepta situacio de la gaela ĝenis tiujn, kies denaska lingvo estas la irlanda. Akriĝis la debato pri la statuso de la lingvo, tamen, kiam EU akceptis la nacian lingvon de Malto, kies loĝantoj, kiel la irlandanoj, scipovas la anglan kaj (oni povus argumenti) egale kapablas uzi ĝin en la Eŭropa Parlamento kaj aliaj instancoj de la unio.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

Morto de reĝino

Mortis en julio je la aĝo de 63 jaroj la albana reĝino Suzana: la morto sekvas la forpason antaŭ du jaroj de la patrino-reĝino Geraldina post ties reveno hejmen el multjara ekzilo. Reĝino Suzana Cullen (Zogu) naskiĝis en 1941 en Aŭstralio, kie, studinte historion kaj arkitekturon, ŝi konatiĝis kun la albana reĝo Leka Zogu. Inter la du gejunuloj naskiĝis vera amikeco: en 1974 ili geedziĝis. Poste ŝi akompanis sian edzon al multaj landoj, inkluzive de Kanado, Jordanio, Francio kaj Belgio. En Albanion la reĝa familio revenis en junio 2002. Dum la lastaj du jaroj reĝino Suzana interesiĝis pri enlandaj kulturaj monumentoj kaj pri la problemoj de la albanaj virinoj.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

Elmontri belecon de sporto

Prauloj saĝe rekomendis sporton al la homa komunumo kiel simbola saniga ekzerco por la korpo kaj la animo. Platono eĉ teoriis, ke bokso povas plenumi kaj eble anstataŭi la militeman instinkton ĉe la homo. Tamen, ĝusta same kiel mono, kiun oni unuafoje inventis kiel utilan rimedon por interŝanĝi varojn kaj servojn, tiel ankaŭ sporto jam fariĝas kvazaŭ varo en nia komercisma, naciisma kaj individuisma kulturo. Tuta nacio nuntempe ŝajne ne povas sinreteni plori aŭ ĝoji pro „perdo” aŭ „gajno” de siaj ĉampionoj okaze de sport-eventoj.

Okaze de la Olimpikoj en Ateno, oni ekzemple rimarkis la abundajn larmojn de la maroka kuratleto Hicham El Guerrouj [hiŝam el geruĵ] pro la ora medalo. Aliflanke oni vidis kiel la fiasko de brita Paula Redcliffe [redklif] ege malĝojigis ŝin, kiam ŝi ne plu povis daŭrigi la maratonon nur kelkajn kilometrojn antaŭ la fino. Oni diris, ke ŝi tiamaniere trompis la esperon de la brita nacio. Tamen devas esti, ke milionoj da homoj tra la mondo dum preskaŭ du horoj ĝuadis la vidaĵon de Paula kune kun aliaj kunkursaninoj elegante kuradintaj tra la maratonaj vojstrekoj. Verŝajne, tio signifis nenion al ŝi sen la ora medalo pri kiu ŝi revis kaj ŝiaj ŝtatanoj atendis de ŝi. Rigardi dorsen por certigi, ke vi restu antaŭe, certe ne kongruas kun la spirito de la maratono.

La vidaĵoj de super-ĝojo kaj aflikto de atletoj fakte estas plejparte stimulado de la mito, kiun ni kreas pri ili kiel gloritaj ikonoj de individuismo. Senrigarde al tio, mi kiel unuopulo pensas, ke ĉiuj atletaj grupoj kaj individuoj estas meritaj ĉampionoj. Devas esti, ke ĉiu el ili multe planis kaj penis por aliri al la areno de konkursejo. Kia estas tiu centono de sekundo, kiu pravigas oran medalon por unu kaj arĝentan por alia, kiu tiam estis la lotaĵo de tiu brita kur-atletino?

Oni atendas de ĉiuj atletoj montri al ni nepre la belecon de sporto senrigarde al nia aparta rilato kun ili. Sporto ankaŭ estas inda stimuli nin praktiki ekzercadon en nia ĉiutaga vivo por subteni nian bonfarton – ne ĉefe por adori atletojn kvazaŭ duon-diojn.

Husejn AL-AMILY

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

Kuirita tomato estas morta tomato

Kuiri (PIV): prepari nutraĵon, elmetante ĝin al fajro, ĝis ĝi fariĝas manĝebla aŭ trinkebla.

Multaj homoj manĝas nur krudajn manĝaĵojn: tiel manĝi estas la dua plej populara dieto en Usono. Konataj filmsteluloj, kiel Demi Moore kaj Robin Williams, kaj la rok-kantisto Bryan Adams krude manĝas, kaj en Nov-Jorko troviĝas kvin restoracioj, kie oni surtabligas nur krudajn manĝaĵojn.

La rusdevena familio Boutenko [butenko] estas unu el multaj familioj, kiuj provas disvastigi tiun vivmanieron. Antaŭ 15 jaroj la familio translokiĝis al Usono. Du jarojn post la alveno la pezo de la edzino, Victoria Boutenko, altiĝis de 80 kilogramoj al 125 kilogramoj. Ŝi komencis suferi pro troa pezo kaj ekhavis korritmajn problemojn. Ŝia edzo Igor ekhavis artriton kaj reŭmatismon. Kulpis la ŝanĝo de la manĝaĵoj: pli da graso, pli da sukero ktp.

Ankoraŭ unu dieto

Ankaŭ la infanoj tiel suferis, ĝis unu tagon sinjorino Boutenko informiĝis pri la ebleco krude manĝi. La gefiloj estis skeptikaj, kredante, ke temas pri „ankoraŭ unu dieto”. En la lernejo ili kaŝe manĝis hamburgerojn, bifstekojn kaj tortojn, dum en la familia fridujo troviĝis nur freŝaj legomoj kaj fruktoj. La gepatroj iom post iom saniĝis, la infanoj ne, ĝis finfine ankaŭ ili agnoskis la utilon de kruda dieto.

Laŭ unu el la infanoj, „kuirado mortigas ĉiun vitalecon en la manĝaĵo. Kuirita tomato estas morta tomato”. Adeptoj de dieto tia atentigas, ke neniu animalo krom la homo kuiras siajn manĝaĵojn: ankaŭ prahomoj manĝis nur tion, kion ili trovis en la naturo. Kritikemuloj diras, ke tiel mankas proteinoj aŭ vitaminoj, sed se oni bone kombinas nutraĵojn, oni povas digesti la proteinojn, troviĝantajn en krudaj manĝaĵoj.

La familio Boutenko trovis pli kaj pli da krudaĵo-receptoj, eĉ por pico, supo kaj torto. La sola regulo estas: nenion kuiri, almenaŭ ne pli varme ol ĉe 40 gradoj celsiaj, ĉar poste la nutro-valoro malaltiĝas. La familio do posedas dehidratigilon, en kiu cirkulas varma aero de 40 gradoj. Tiu ebligas sekigi manĝaĵojn, same kiel homoj sekigas manĝaĵojn per la suno. Tiamaniere eblas ankaŭ baki krudan panon kaj picon.

Receptoj de la familio Boutenko legeblas ĉe www.rawfamily.com.

Lode VAN DE VELDE

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

Formiĝas du blokoj

Subtenon dum la naciaj elektoj en Japanio en julio perdis la reganta Liberala Demokratia Partio (LDP): ĝi gajnis 49 seĝojn (en 1998 ĝi akiris 50). Venkis la opozicia Demokratia Partio (DPJ) kun 50 seĝoj (en 1998 ĝi akiris 38). Argumenteblas, ke DPJ profitis ne de LDP sed de Japana Komunista Partio, kiu ŝrumpis de 15 seĝoj ĝis nur kvar.

Notindas post la elektoj por la nacia parlamento, ke la japana politiko tendencas al kreo de du grandaj blokoj (LDP kaj DPJ) koste de pli malgrandaj partioj.

La japana parlamento konsistas el la pli potenca Ĉambro de Deputitoj kaj la malpli potenca Ĉambro de Konsilistoj. En la unua ekzistas 480 mandatoj; en la dua 242. En Japanio ne estas devige voĉdoni: al la urnoj iris 56 % de la voĉdonrajtigitoj.

IGARASI Takeo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

Placo-malplaĉo

Protestis ortodoksaj judoj okaze de la inaŭguro de placo Theodor Herzl [teodor hercl] en Vieno. La placo portas la nomon de la iniciatinto de politika cionismo, kiu komenciĝis en Vieno. Herzl naskiĝis en 1860 en Budapeŝto sed venis en 1878 al Vieno, kie li volis iĝi verkisto. En 1891 li eklaboris ĉe la ĉiutaga gazeto Die Presse, kie 37 el la 52 redaktistoj estis judoj.

En 1896 aperis en la germana lingvo lia ĉefverko Der Judenstaat (La juda ŝtato), rigardata kiel la fundamento de politika cionismo. Herzl mortis pro kormalsano en 1904 kaj, okaze de la 100-jara datreveno de lia morto, estis inaŭgurita en junio 2004 la placo Theodor Herzl ĉe la nuna sidejo de Die Presse.

Reprezentantoj de tradicia judismo protestis, ke Herzl ne estis delegito de la judaro, kaj ke dia leĝo malpermesas al judoj proprainiciate forlasi la diasporon. Judoj estu honestaj ŝtatanoj tie, kie ili vivas: eĉ Israelo, fondita en 1948, estu nuligita kaj israelanoj reiru en la diasporon.

Walter KLAG

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

Masakro ĉe rifuĝejo

Masakritaj estas 158 homoj ĉe rifuĝejo apud la landlimo inter Burundo kaj Demokratia Respubliko Kongo (DRK). Vunditaj estas kromaj 105 rifuĝintoj, kiam atakis ribelantoj. La masakro okazis ĉe rifuĝejo en Gatumba, en la burunda kampara provinco Buĵumburo, kaj 4 km for de la landlimo kun DRK.

Ĉe la rifuĝejo vivis 870 gekonganoj el la tribo de tucioj (tutsi), kiuj en junio fuĝis el DRK por eviti la tiean militon. Tamen la 13an de aŭgusto, je la 22a horo, la atakontoj ĉirkaŭis la rifuĝejon kaj ekbruligis domojn, kie dormis i.a. virinoj kaj infanoj. Tiuj, kiuj eskapis la flamojn, mortis grenade, pafile aŭ tranĉile.

La Nacia Forto por Liberiĝo (FNL), burunda ribelanta movado, kiu ankoraŭ ne parafis batalhalton, neis, ke ĝi cele atakis la rifuĝejon. Laŭ FNL: „Nia celo estis soldata bazo apud la rifuĝejo. Kiam ni aŭdis pafadon el la rifuĝejo nin celantan, ni dedicis ataki la ejon.” Ŝajne la atako estas bone planita: laŭ travivinto, la atakantoj unue ĵetis flugfoliojn en la rifuĝejon, per kiuj ili konsilis al la gekonganoj forkuri.

Terorista organizaĵo

La burunda prezidanto Domitien Ndayizeye vizitis la masakrejon kaj diris: „Kion mi vidis estas katastrofo. La internacia komunumo devas nun kompreni, ke FNL estas terorista organizaĵo. Ni devas fortigi nin por batali kontraŭ tiu ĉi movado.” Li aldonis, ke, se la atakintoj estus venintaj el DRK, Burundo laŭe reagus.

La ĉefa ribelanto-grupo en Kongo, RCD Goma, kiun subtenis Ruando dum la interna milito en Zairio, akuzis la militistaron de Kongo okazigi la masakron. Laŭdire la atakantoj uzis la lingvon, kiun oni parolas en DRK. Tamen la akuzon rebatis la registaro de DRK, kies prezidanto, Joseph Kabila, postulis internacian esplor-komisionon pri la masakro. Intertempe kondamnis la masakron i.a. la prezidanto de Ruando, Paul Kagame, kaj Afrika Unio.

La registaroj de Burundo kaj de DRK kunlaboris por enĉerkigi kaj komune entombigi la viktimojn de la masakro. Ĉe la entombigo ĉeestis i.a. la prezidanto kaj vic-prezidanto de Burundo, la vic-prezidanto de Kongo, kaj reprezentantoj kaj de Ruando kaj de Unuiĝintaj Nacioj.

SABIYUMVA Jérémie/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

Per la leĝo la lando estos konstruita

Garbhan MacAoidh skribas en la recenzo pri Sagao de Njal (MONATO 2004/7-8, p. 27-28), ke en Lerwick sur la ŝetlandaj insuloj estas ŝildo kun la vortoj: Med løgum skal land byggja (Per niaj leĝoj la lando estos konstruita). En la dana leĝaro Jyske Lov, donita al la danoj de reĝo Valdemar Sejr (Venko) en 1241, estas la samaj vortoj sed skribitaj: Mæth logh skal land byggæs. Kaj ni konservas ilin daŭre, ĉar en nia parlamentejo Christiansborg la vortoj estas pentritaj sur la muro de ĉambro. Ĉu eble alilandaj leĝaroj komenciĝas per la samaj vortoj?

Bjarke NIELSEN
Danio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

Edward Croegaert, la forgesita lingvokreanto

Enkonduke

En la tre instrua libro Historio de la mondolingvo de Drezen1 oni povas legi jenajn frazojn je la paĝo 124:

„En la gazeto Progreso ni trovas informon ke en la jaro 1908, en Antwerpen J.E. Crogaert (tiel) prilaboris projekton de universala simbola lingvo (france Langue Universelle Symbolique). Croegaert transsendis al Couturat ĝeneralan konstruplanon de sia pure filozofia lingvo. Ne ekzistas presitaj verkoj, dediĉitaj al tiu ĉi projekto.”

Tiu ĉi konciza informo estas unu el la tre malmultaj tekstetoj, kiuj sciigas ion pri tiu jen citita lingvoprojekto2. Similaj tekstoj supozeble estas ankaŭ legeblaj en la du antaŭaj eldonoj de tiu Drezen-studaĵo. Oni krome konsciu, ke la eldono de 1931 fakte jam estis la sesa, se oni enkalkulas la ruslingvajn versiojn, el kiuj la unua aperis jam en 1911.

Tiuj sinsekvaj reverkadoj – kaj la elrusigo, kiu krome estas transigo al alia alfabeto – de la Drezen-studaĵo, supozeble kulpas pri la fakto ke la nomo de la citita lingvokreinto tie unue aperas kiel Crogaert, sed en posta frazo kaj en la marĝeno kiel Croegaert [kruĥart], kiu estas la vera nomo3. Sed kiu do estis tiu lingvoprojekto kaj kiu estis ĝia verkinto, tiu Edward Croegaert?

La forgesita lingvoprojekto

Jam pasis preskaŭ unu jarcento post la publikigo de tiu rimarkinda lingvoprojekto, kiu nun estas preskaŭ komplete forgesita, kaj fakte neniam altiris grandan atenton. Eĉ en Antverpeno mem preskaŭ neniu scias ion pri ĝi, eĉ en medioj de la Esperanto-movado. Ankaŭ ĝia elpensinto estas preskaŭ komplete forgesita, eĉ en sia propra familio4. Restas tamen de li kelkaj muzikaĵoj, kelkaj pamfletoj, kaj en kelkaj bibliotekoj, i.a. la Reĝa Nacia Biblioteko de Belgio, ekzempleroj de la libro per kiu li deziris konigi la lingvon kiun li elpensis. Krome en la arkivo de la Flandra Kultura Vivo troviĝas dosiero, kiu enhavas aron de liaj korespondaĵoj. Danke al tiuj ĉi dokumentoj, kaj danke al studverkaĵo redaktikta en 19725, oni povas havi imagon pri la ekstravaganca homo, kiu estis Edward Croegaert, kaj pri lia lingvo.

La persono Edward Croegaert

Edward (fakte: Édouard) Croegaert naskiĝis en Antverpeno (Belgio) en 1850 kaj mortis tie en 1936. Lia familio apartenis al la klasika franclingvema komercistaro de la havenurbo. Tiu burĝa familio ne multe ŝatis la plurajn ekstravagancaĵojn de Edward, kiu jam frue montriĝis muzikema, lingvema, strangema kaj krome flandrema. Lia interesiĝo pri la muziko inspiris lin al verkado en 1883 de libro pri la diversaj muziktonoj, kaj poste de alia pri la muzikisto Peter Benoit en 1893. La intereso pri la tonoj kondukis lin al pristudado de la prononcado, kio inspiris lin al analizado de lingvoj. El tio rezultis lia revo pri lingvo, per kiu oni povus esprimi ĉiajn ideojn. En tiu periodo li instalis en Bruselo trinkejon, kiu devus esti renkontejo de flandraj muzikistoj kaj aliaj artistoj, sed kiu ne longe ekzistis.

Post tio li serĉis sian konsolon en Parizo, tiam la mondocentro por tiuj kiuj emis havi la romantikan vivon, kaj kie li elspezis grandan parton de sia heredita kapitalo. Reveninte en Antverpeno, li dediĉis sin al muziko kaj komponis kelkajn koncertaĵojn, inter kiuj unu havis iom da sukceso. Sed li ne sukcesis akiri postenon en tiu sektoro. Li ankaŭ partoprenis en movado por ĝeneraligado de pli regula kalendaro. Sed lia ĉefa intereso iris al la ekzisto de iu elpensita lingvo, kiun alprenus la tuta mondo, aŭ almenaŭ iu komunumo gvidota de li mem. Kaj kiam tiu lingvo estis publikigita, li esperis ke ĝi havos sukceson, sed tiu sukceso ne venis. Sen enspezoj li dum multaj jaroj vivis modeste, poste eĉ mizere. Li pasigis siajn lastajn vivojarojn en instituto por senhavuloj, kie li mortis en 1936.

Aktivaĵoj sur la lingva kampo

Dum sia tuta vivo lia kreema spirito elpensis tre diversajn ekstravagancaĵojn. Pri tio atestas ekzemple iu letero, skribita de li en 1910, kaj konservata en la arkivejo de la Flandra Kultura Vivo, kaj kiu montras lian petoleman deziron fari ion originalan: en tiu letero la vortoj estas prezentataj en iu dialekta formo de la nederlanda lingvo, sed krome kun apliko de iu – supozeble de li mem elpensita – gramatika strukturo; ekzemple la vorto straat (strato) estas „zdrahdd”, lange (longa) estas lags, Antwerpen estas Anddwerppen, aŭgusto prezentiĝas per Ogazzde. Tia manskribita – kaj iom malfacile deĉifrebla – letero estas vera rebuso, kiu certe ne plezurigas la ricevanton, kaj kiu neeviteble kreskigas la ideon, ke Croegaert vivis en alia mondo ol la reala. Freneza li tamen ne estis, ĉar laŭ la asertoj de lia nevo li eĉ en la jaroj antaŭ sia morto ankoraŭ havis siajn cerbajn kapablojn.

La estiĝo de lia lingvoprojekto

En la unua jardeko de la 20a jarcento Croegaert emas krei iun internacian lingvon. Tute naive li tiam eĉ kredas, ke tiu lingvo povus helpi en – la tiam nekolonia, sed sub belga influo – Kongo, kie ekzistas pli ol 200 lingvoj, kaj kie indiĝenoj kaj eŭropanoj ĝenerale ne komprenas unu la alian. La de li elpensota lingvo estu la solvo6! Certe Croegaert tiam sciis pri la ekzisto de Esperanto. En Antverpeno tiam ekzistis pluraj Esperanto-grupoj7 kaj krome unu el liaj konatoj, August Faes, la ĉefa vendisto de muziktekstoj kaj muzikinstrumentoj, estis aktiva esperantisto, kiu daŭre propagandis la lingvon. Kaj en 1905 okazis la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo kaj poste aliaj kongresoj ankaŭ en aliaj urboj(8. Sed Croegaert preferas ellabori sian propran ideon, des pli ĉar oni konscias, ke ekzistas iu konkurenco inter la jam pluraj elpensitaj lingvoj.

La elekto de la preferinda lingvo

Pro la ekzisto de tiuj pluraj elpensitaj lingvoj, kies adeptoj – aŭ minimume kies elpensintoj – provas konvinki la aliajn homojn, ke la lingvo prezentata de ili estas la plej bona, en tiuj jaroj pli kaj pli sentiĝis la bezono, ke baldaŭ iu grupeto de spertaj kaj saĝaj homoj, delegitaj de la subtenantoj de la diversaj planlingvoj, faros iun komparan studon pri la respektivaj valoroj de tiuj elpensitaj lingvoj por elekti la plej konvenan. Tiusence tiu delegitaro havos renkontiĝon en Parizo en oktobro 1907 kaj por decidi pri la plej rekomendinda. La subtenantoj aŭ elpensintoj de tiuj diversaj neetnaj lingvoj povis ensendi siajn argumentojn, por ke tiuj estu prijuĝataj de la delegitaro. Por Croegaert tio estis la okazo por prezenti sian lingvoprojekton.

En Historio de la mondolingvo aperas: „J.E. Crogaert ellaboris projekton de universala simbola lingvo. Croegaert transsendis al Couturat ĝeneralan konstruplanon de sia pure filozofia lingvo. Ne ekzistas presitaj verkoj, dediĉitaj al tiu ĉi projekto”9.

Pri la okazaĵoj dum tiu kelktaga renkontiĝo de la „delegacio”, jam multe estas skribita kaj klaĉita. Faktoj estas, ke la findecido estas farita de nekompleta delegacio, kaj ke la prefero inkliniĝis al la tute nova lingvoprojekto Ido.

La posta konsterno pri tiu decido estis grandega en multaj medioj de esperantistoj, kaj ĝi kondukis al diversaj reagoj. Sed ankaŭ la subtenantoj de aliaj elpensitaj lingvoj – kaj speciale la elpensintoj mem – sentis sin malfeliĉaj. Kaj certe Croegaert ankaŭ.

La apero de la propra libro

Sed dum en la Esperanto-medioj oni lamentis pri la propra malsukceso kaj pri la perfido de la supozita Ido-kreinto de Beaufront, Croegaert ne lasis sin influi per la malvenko, sed decidis nun publikigi sian projekton kaj konigi ĝin tutmonde. Supozeble li faris tion je propraj kostoj.

Kiel jam okazis al pluraj homoj, kiuj proprakoste publikigas libron, kiu ne altiras grandan legantaron, la financaj sekvoj estis katastrofaj por Croegaert. Preskaŭ neniu havis intereson pri lia prezentita lingvo, ankaŭ ne en Kongo. Nur malmultaj libroj vendiĝis kaj sekve nur en malmultaj bibliotekoj la libro estas trovebla. Spite de tio Croegaert restis en la postaj jaroj la naiva idealisto, sed ĉi-foje li aktivis en kelkaj flandremaj kaj muzikemaj medioj, esperante iam trovi enspezigan funkcion, sed sen rezulto. Li intertempe jam estis 60-jara kaj lia monrezervo estis forte malkreskinta. Pluraj virinoj agrabligis lian vivon sed sen daŭra rezulto; pro ĉi-lasta fakto li ne plu estis bonvena ĉe pluraj el siaj familianoj. Liaj lastaj vivojaroj pasis en instituto por senmonaj maljunuloj, kie li povis agrabligi la etoson per iom da muziko. En 1936 lia vivo finiĝis, sen ke lia iama amikaro kaj familio rimarkis tion. Pri „lia lingvo” neniu plu pensis.

Lus kaj Lia

En 1909 en Antverpeno aperis la 24-paĝa libreto Vademecum abrégé de la Langue universelle symbolique et de la Langue internationale auxiliaire, kiu provas per malgrandliteraj tekstoj ekspliki la strukturon de la koncerna lingvo. Kvankam Croegaert siatempe estis nominta „sian” lingvon per francaj vortoj Langue Lus et Lia, supozeble aludante per tio du virinojn, kiujn li volis memorigi, li nun uzas du aliajn terminojn kiuj fakte ambaŭ indikas unusolan lingvon. En la enkonduko de la libreto, la verkinto substrekas la rolon de unueca lingvo por akiro de komprenemo inter la homoj kaj sekve akiro de tutmonda paco – temo ofte konstatebla ĉe adeptoj de iu elpensita lingvo. Laŭ li la gvida ideo por konvinki la homaron pri tio estas lia filozofio, la „idavritismo”10, kiu kreos komunumon, kiu praktikos la koncernan lingvon kaj reprezentos iun doktrinon l'école ésotérique (la esotera skolo). Pri la lingvo nur la elpensinto rajtas decidi, do monopola funkcio.

La lingvo mem havas 8 vokalojn, 8 verajn kaj 8 plursonajn konsonantojn. Tute kiel en Esperanto la „primitivaj vortoj” interrilatas, kaj tio povas esti klare montrata en tabelo de 50 ĉeloj. Inter la vortoj estu, se eble, iu rilato, ekzemple ligno estas hesrhatha kaj arbo estas hashthheru. Vortoj povas esti kunmetataj formante pli longan strukturon, kiel ekzemple en Esperanto. „Nekoruptebleco” – 4 nocioj plus 1 finaĵo – estas epkhorrubhdibilidhey.

Konkludo

La lingvo elpensita de Croegaert estas unu el la multaj lingvoprojektoj publikigitaj dum jarcentoj. Rimarkinde estas, ke ĝi estas apenaŭ konata, kvankam de ĝi ekzistas franclingva lernolibro, kaj kvankam ĝi estas citita en Historio de la mondolingvo de Drezen. Unu el la ĉefaj kaŭzoj povas esti, ke la lingvo ne havis klaran nomon, krom la indiko „universala simbola lingvo”.

Nenio indikas, ke iam tekstoj en tiu lingvo estis publikigitaj, sed estas certe, ke Croegaert tradukis unu flandran poemon Mijn moederspraak (mia patrina lingvo) kaj deklamis ĝin.

W. M. A. DE SMET
1. La ĉi tie konsultita versio estas la tria eldono, aperinta en 1931, sed tiu versio mem jam estas kopia reeldono farita en 1967 ĉe Pirato, Osaka, Japanio.
2. Tiu informo estas malĝusta: ekzistas libro pri tiu lingvoprojekto, kiel montriĝos poste.
3. Piednoto sur tiu paĝo plie konigas, ke la informo pri la ekzisto de tiu lingvoprojekto de Croegaert estas trovita en la revuo Progreso, eldonita en Parizo, Ido-revuo, n-ro 12, februaro 1909, p. 751.
4. La aŭtoro bonŝance estis najbaro de la nevo de Croegaert, kiu rakontis siajn memorojn pri tiu onklo, kiun la familianoj nomis „freneza Edouard”, kaj pri la poemetoj, kiujn Croegaert estis redaktinta en „sia” lingvo kaj ŝatis deklami. Sed la filoj de tiu najbaro eĉ neniam aŭdis paroli pri ilia stranga familiano, kiel poste montriĝis dum konversacioj. Danke al tiu vizito la aŭtoro eksciis plurajn interesajn detalojn, sed multaj aliaj devis esti serĉataj en arkivoj.
5. Ĝi estas redaktita en 4 ekzempleroj de Danielle De Smet, nevino de la aŭtoro.
6. Ekzistas rimarkinda analogeco kun la inspiraj ideoj ĉe kelkaj aliaj personoj, ekzemple ĉe Zamenhof.
7. En tiu tempo la socia vivo estis pli ĝenerala ol nun, kaj tiam facile fondiĝis kvartalaj aŭ ideologiaj asocietoj. Post 1900 en Antverpeno ekekzistis pluraj Esperanto-kluboj, inter kiuj nur la en 1907 fondita „La Verda Stelo” seninterrompe ekzistas ĝis nun.
8. En 1911 tia kongreso okazis en Antverpeno mem.
9. Tiu frazo estas malĝusta. La teksto ekzistas en eldonita formo, sed eble tiutempe tion ne sciis Drezen.
10. La signifo de tiu stranga vorto ne estas eksplikita en la libreto mem. Sed en antaŭaj tekstoj Croegaert klarigis, ke la termino rilatas al virino, Ida, kiu iam signifis multon por li en lia vivo.
Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

Birada sistemo helpas pli kaj pli da ŝoforoj

Dum preskaŭ tuta jarcento la mapo estis la ĉefa helpilo por aŭto-ŝoforoj, kiuj veturas en nekonata regiono. Se ilin akompanis dua persono, kiu povis legi la mapon kaj instrukcii, tio estis eĉ relative facila. Por solaj veturantoj tamen mapo ne ĉiam estis perfekta. Se subite neatendite sur trafikplena aŭtovojo oni devas decidi, ĉu flankenveturi aŭ ne, konsulti mapon povas eĉ esti danĝere. La tekniko tamen solvos tiun problemon. Populariĝas, kaj plimalmultekostiĝas, la biradaj sistemoj, kiuj kondukas ŝoforojn kien ajn tra la mondo.

Usona ideo

Ofte modernaj teknikoj naskiĝas en la militista sfero kaj nur poste populariĝas ankaŭ en la civila mondo. Tiel okazis pri la birada sistemo. Jam meze de la pasinta jarcento militistoj sentis la bezonon precize scii, kie ili estas, ekzemple meze de praarbaro aŭ en dezerto. Por faciligi tion, Usono lanĉis aron da satelitoj. Kalkulante la relativajn distancojn al pluraj el ili, oni povis precize determini, kie oni estas. Usono nomis sian sistemon Global Positioning System (GPS) (tutmonda pozicitrova sistemo).

Kompreneble, en la periodo de la malvarma milito Usono ne longe restis la sola ŝtato kun birada teknologio. Sovetio baldaŭ sekvis kaj kreis sian Globalnaja navigacionnaja sputnikovaja sistema (GLONASS) (tutmonda naviga persatelita sistemo), kaj komence de la nuna jarcento Eŭropa Unio decidis krei sian propran sistemon Galileo, por povi esti sendependa okaze de konflikto. Galileo laŭplane estos preta en 2008.

Paca uzado

En decembro 1993 la usona sistemo GPS havis 24 satelitojn, kiuj kovris la tutan tersurfacon. Tio forte popularigis la sistemon, kaj ekde tiam tiu pormilita inventaĵo estis uzata ankaŭ por pacaj celoj. En luksaj aŭtomobiloj oni instalis birilojn, aparatetojn, kiuj povas determini, kie la aŭto troviĝas, kaj krome indiki, kien oni veturu por atingi difinitan celon. Mezume 1,4 milionoj da biriloj estis produktataj jare en la fino de la 20a jarcento. La unuaj estis tamen tro kostaj por mezuma ŝoforo.

Pli popularaj iĝis la biriloj kune kun la populareco de poŝkomputiloj. Tiuj, kiuj posedas jam poŝkomputilon, devas aĉeti nur anten-unuon kaj instali la necesan programaron. La tuto tamen aspektas iom malelegante en la aŭtomobilo: poŝkomputilo, anten-unuo kaj du dratoj, plej ofte iom tro longaj, kiuj pendas antaŭe ĉe la glaco, ne vere estas tre belaj.

Kompakta unuo

En marto aperis „ĉio-en-unu”-produkto de la nederlanda firmao TomTom. Ĝia birilo TomTom Go estas kompakta unuo, malpli granda ol pugno, aspektanta kiel malgranda televidilo el puphejmo. La unuo enhavas ĉion: la programaron, la antenon, akumulilon kaj malgrandan ekranon kaj parolilon, per kiu TomTom Go komunikiĝas kun la ŝoforo. La sistemo estas facile transportebla de unu aŭto al alia.

Post enŝalto de la navigilo ĝi unue kontaktas la GPS-satelitojn kaj kalkulas sian pozicion. Post tio la uzanto klare vidas sur la ekraneto la nomon de la strato, kie li estas, kune kun mapo de la ĉirkaŭaĵo. Sekvas la unusola tasko por la uzanto: entajpi la celurbon, la straton kaj la domnumeron kaj ek. De nun klara voĉo diras: „Post 200 metroj dekstren”, „Enviciĝu por baldaŭ veturi maldekstren”. La ŝoforo povas rigardi la ekranon, kiu donas la samajn informojn bilde sur mapo. Tio ĉi tamen estas nur kromaĵo. La praktiko montras, ke la voĉo sufiĉas.

Mapoj

La birilo TomTom Go, same kiel ĉiu ajn pozicitrova sistemo, funkcias surbaze de tre detalaj mapoj. Oni povas ekzemple enmeti la mapon de tuta Benelukso aŭ de Eŭropo, laŭ siaj bezonoj. La mapojn oni regule aktualigas, sed kompreneble ili ne povas esti ĉiam tute ĝisdataj. Povas ja okazi, ke la birilo proponas al oni eniri straton, kiu estas barita. Oni do ne blinde fidu!

Testrezultoj pli ol kontentigaj

MONATO havis la okazon testi version 4.02 de la birilo TomTom Go. Antaŭ la unua uzado la programo bezonas kelkajn minutojn por ekkoni ĉiujn satelitojn (plej ofte ĝi „vidas” ses-sep satelitojn samtempe), sed post ĉiu posta enŝaltado unu minuto aŭ eĉ malpli sufiĉas. Tiam la ekraneto montras la straton, en kiu oni estas.

Post tio estas la tasko de la ŝoforo entajpi, kien oni volas iri. La entajpado povas okazi per fingro, sed mi preferis uzi malgrandan stifton. Oni povas entajpi adreson – la plej ofta eblo, sed same eblas peti, ke la sistemo konduku onin al la plej proksima benzinejo, aŭ al restoracio, policejo, preĝejo, parkejo, eĉ al muzeo, bestoĝardeno, teatro, butikcentro ktp.

Ni testis la aparateton en pluraj lokoj en Nederlando kaj Belgio. Kiam ni veturis de Arnhem al Antverpeno, ĝi volis konduki nin tra Breda, kio estas tute normala. Aŭdinte tamen en la radio, ke la vojo Breda-Antverpeno estis komplete barita pro kamiona akcidento, ni petis, ke la birilo trovu por ni alternativan vojon. Ĝi proponis vojon tra Turnhout, kiun ni senprobleme povis sekvi danke al la klara voĉo de la aparato. En urboj, kiujn oni ne konas, oni veturas multe pli trankvile, uzante la birilon. Se forte pluvas, oni povas dediĉi sian atenton komplete al la trafiko ĉirkaŭ si, kaj oni ne devas rigardi ĉien en la espero trovi iun vojindikilon. Kio tre impresis min, estis la fakto, ke en lokoj, kie oni devis ŝanĝi la direkton plurfoje ene de minuto, TomTom Go avertis: „Eniru la unuan dekstran straton kaj tuj poste veturu en la maldekstra flanko de la vojo.”

Ĉu do nenian negativan impreson ni havas? Unu solan mi volus mencii: kiam forte sunas, la ekraneto ne estas bone videbla. Sed tio estas nur malgranda manko, ĉar, kiel jam dirite, se ĉe iu kruciĝo oni ne veturu rekte antaŭen, la voĉo jam anticipe avertas onin kaj tuj antaŭ la kruciĝo ankoraŭfoje.

Paul PEERAERTS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

Hindeŭropaj etimoj (3)

Sen pretendi, ke mi estus profunda filologo, mi eble povas rimarkigi la jenon pri la letero pri la hindeŭropaj etimoj (MONATO 2004/07-08, p. 6). La rusa vorto batjuŝka (paĉjo) certe montras ian rilaton al la hindeŭropa formo, dum la vorto otec estas eble de altaja deveno. Ankaŭ tiu ĉi formo havas rimarkindan disvastiĝon, ekzemple en la kazaĥa (Alma Ata, patro de pomoj), turka (Atatürk, patro de la turkoj),, nordsamea (áhčči [ahĉi], patro), finna (isä, patro), hungara (apa, patro), gota (Attila, paĉjo), svisgermana (Ätti, paĉjo), siua (ate, patro) kaj eŭska (aitor, patro).

Se mi ne eraras, petra signifas „patro” en la apaĉa lingvo. Alia mirindaĵo estas, ke en la atabaska na dene signifas „la homoj”. La gaelirlanda formo estas tre simila: na daoine! Cetere, la armena hajr ne rilatas al la gaelirlanda athair [ahir], ĉar la praa kelta „p” ŝanĝiĝis al „h”. La propra nomo de la armenoj tamen, Hajeren, devenas de la nomo Hajk, kiu estis ilia prapatro.

Frieder WEIGOLD
Germanio
Ndlr: La letero estas publikigita, kvankam antaŭe aperis parte samenhava kontribuaĵo de Anna kaj Mati Pentus, kiuj ne transiris en ilia etimologia pritrakto la limojn de la hindeŭropa lingvofamilio. Ĝustigante la faktojn en la letero de s-ro Weigold, mi devis konstati, kiel aktive la usonaj kaj kanadaj aŭtoritatoj forgesigas nin pri la kulturo de ĉiuj indiĝenaj popoloj sur siaj teritorioj. Alimaniere mi ne povas klarigi fakton, ke en la kanada distrikto de atabaskoj, oni neniam instruis la atabaskan al indiĝenaj lernejinfanoj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

NIĜERIO

Du niĝeriaj speguloj

Ofte homoj demandas, kiu el la du niĝeriaj verkistoj, Chinua Achebe aŭ Wole Soyinka, estas pli fama aŭ pli internacie rekonita. Kvankam ambaŭ estas konataj nacie kaj internacie, Soyinka estas la unua afrikano, kiu gajnis la literaturan Nobel-premion en 1986. Kritikistoj opinias, ke Soyinka akiris la premion, ĉar li verkas kiel eŭropano por feliĉigi kaj kontentigi ilin. Tamen Chinua Achebe estas la unua afrikano, verkinta internacie rekonitan romanon Things fall apart (Aĵoj disfalas) en 1956. Achebe per sia romano montris, ke Afriko ne postrestas en la literaturo. Post Things fall apart, kiu estis tradukita en pli ol 60 lingvojn, aperis multaj afrikaj verkistoj, i.a. Dennis Brutus el Sud-Afriko, la jam menciita Soyinka, Ngugi Wa Thiongo el Kenjo, Ayi Kwei Armah el Ganao kaj aliaj. La unuaj afrikaj verkistoj uzis siajn verkojn ankaŭ por montri la malbonon de koloniismo, daŭra ekspluatado de Afriko kaj kiel mondaj religioj influas unuecon kaj evoluon de Afriko.

Ambaŭ aŭtoroj havas po pli ol 60 verkoj kaj estas la speguloj de Afriko kaj precipe de Niĝerio. Se vi esploris la afrikan literaturon sen pristudi verkojn de Soyinka kaj Achebe, vi ankoraŭ ne komencis la esploradon. Pere de la du verkistoj oni mezuras sukceson aŭ fiaskon de la afrika literaturo. Ne estis surprizo, ke studentoj eĉ en la magistra nivelo okupiĝas pri la afrika literaturo kaj ĝia kontribuo al la literaturo tutmonda. Soyinka kaj Achebe utiligas la kulturajn valorojn de siaj popoloj igba kaj joruba, kaj tiel donas al ili internacian respekton.

En julio 2004 Soyinka festis la 70an naskiĝdatrevenon kaj oni ne miris, ke kaj la nuna ŝtatprezidanto, kaj eĉ la eksa, kiu malliberigis la verkiston en 1967 dum la niĝeria civila milito, estis inter la gastoj dum la solena celebrado. La spertoj de Soyinka dum tiuj prizon-jaroj rezultis en la libro The man died (La homo mortis), per kiu li gajnis la Nobel-premion.

Prince Henry OGUINYE
Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

Turisma ŝoko

Litovio rekvietiĝas post la turisma ŝoko, kiun ĝi travivis dum la kvar someraj monatoj, tuj post sia aniĝo en Eŭropa Unio (EU). Invado de eksterlandaj turistoj al tiu ĉi balta lando superis ĉiujn prognozojn kaj eĉ mirigas turismajn spertulojn de aliaj landoj.

Turista invado

Statistiko asertas, ke dum la unua duono de la jaro 2004 en litovaj hoteloj kaj gastejoj noktumis 30 % pli da gastoj ol dum la samlonga periodo de la antaŭa jaro. Inter la 448 000 gastoj 52 % estis eksterlandanoj. Precipe pliiĝis gastoj en litovaj banlokoj Druskininkai, Birštonas, Palanga kaj Neringa, kiuj antaŭe estis apenaŭ vizitataj.

Inter eksterlandaj turistoj ekskursantaj tra Litovio pligrandiĝis la kvanto de poloj (63 %), latvoj kaj estonoj (38 %), kaj italoj (78 %), francoj (67 %), belgoj (64 %), hispanoj (55 %) kaj germanoj (45 %).

Pro sia alloga sovaĝa naturo Litovio altiris pli da gastoj al la vilaĝturisma sektoro. Ĉi-jare en vilaĝaj bienoj feriis 23 % pli da gastoj ol pasintjare. Dekono estis eksterlandaj gastoj, kies nombro dum antaŭaj jaroj atingis apenaŭ 2-3 %.

Lando enspezas

En la jaro 2003 el la enirturismo malgranda Litovio enspezis 500 milionojn da eŭroj. Oni prognozas ke ĉi-jare tiu kvanto altiĝos je 100 milionoj. Dum la unuaj kvar monatoj Litovio jam enspezis 42 % pli multe ol kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro.

Monda asocio pri turismo kaj vojaĝoj (www.wttc.org) asertas, ke dum la jaro 2004 la turisma enspezo en Litovio devus atingi 1,9 % de la malneta enlanda produkto (MEP). Analizo montras ke, se investado en tiu ĉi branĉo ne malkreskos, en la jaro 2014 la MEP-parto el turismo povus atingi 10 %, t.e. simile kiel nun estas en Hispanio.

Litovaj turismaj spertuloj kredas, ke turismo en Litovio estas unu el la plej perspektivaj branĉoj, ĉar tie ĉi plej rapide kreiĝas laborpostenoj. Granda subteno jam atingis la litovan turisman sektoron per PHARE, la EU-projektoj favore al kandidat-membroŝtatoj, kaj en estonto oni atendas monon venanta el strukturfondusoj de EU. Al la perfektigo de la turisma strukturado en Litovio dum la jaroj 2004-2006 estos dediĉataj 311 milionoj da eŭroj.

Laŭ informo de la sama asocio, ĝis la jaro 2010 en la dek novaj landoj eblus krei tri milionojn da laborpostenoj ligitaj kun turismo. Eŭropa Konsilio asertas, ke EU-novuloj devus dum 2005-2010 realigi siajn planojn gajni 46 miliardojn da eŭroj el turismo.

Problemoj abundas

Granda obstaklo por la turisma sektoro en Litovio estas, ke tiu ĉi balta lando malfacile atingeblas por eksterlandaj turistoj. Litovaj spertuloj bedaŭras la mankon de bona fervoja ligo kun cetera Eŭropo. Transeŭropa fervojo estas planata nur por la jaro 2006. Voja kunligo fiaskas pro sufiĉe malbonkvalitaj vojoj en Pollando, precipe de Varsovio ĝis la litova landlimo.

Krome ĝis nun Litovio ne estas kunligita kun aliaj landoj per malmultekostaj flugkompanioj. Tia situacio jam kaŭzis, ke dum la unuaj tri monatoj de 2004 preskaŭ je kvarono malkreskis la kvanto de britaj turistoj. Flugoj de la litova kompanio Lithuanian Airlines al Londono dum semajnfinoj je 80 % estas plenigitaj per litovoj. Dume britaj turistoj, kiuj ege ŝatis semajnfinan restadon en la litova ĉefurbo Vilnius, nun apenaŭ povas atingi tiun ĉi urbon.

Paradokse estas ankaŭ, ke inter 300 turismaj agentejoj, kiuj nun funkcias en Litovio, nur ĉirkaŭ la plej grandaj dek okupiĝas pri la plej fruktodona enirturismo.

Tamen estro de litova turisma departemento, Alvitis Lukoševičius, esperas, ke pro tio Litovio ne perdos sian allogon. Enketado de eksterlandaj turistoj montras, ke plejparto de ili pritaksas sian feriadon en Litovio aŭ bona aŭ tre bona.

En la hoteloj de Vilnius estis disvastigitaj enketiloj, sur kiuj oni petis pritaksi la urbon je turisma vidpunkto kaj prezenti siajn impresojn. 91 % de ĉiuj enketitaj turistoj asertis, ke Vilnius lasis por ili bonan impreson. 28 % pritaksas la urbon perfekta, 63 % bona, kaj 7 % esprimis nur kontentigan impreson. Plej allogaj por gastoj estas la antikva urboparto kun gotikaj, renesancaj, barokaj kaj klasikismaj konstruaĵoj. Ĝia ĉarmo ravis 84 % de la turistoj. 52 % menciis originalan kaj agrablan urban etoson, kiun kreas sentebla odoro de antikveco, arkitekturo, naturo kaj amikemaj homoj.

Laimius STRAŽNICKAS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

Komentoj al recenzo

Kun intereso mi legis la recenzon Du paroladoj de Ivo Lapenna de Donald Broadribb en MONATO 2004/4, p. 22.

La karakteron kaj la idearon de Ivo Lapenna, mia edzo, s-ro Broadribb bone kaptis. Mi vere bedaŭras, ke per via aparato vi ne povas aŭdi la unuan paroladon sur la unua disko, ĉar ĝis nun vi estas la sola, kiu skribis, ke ĝi estas neaŭdebla. Por via orientiĝo nia klubo aŭdigis ĝin dum kunveno, kaj ĉiuj ĉeestantoj ĝuis reaŭskulti ĝuste tiun paroladon. La parolado estis surbendigita en la grandega festsalono de la universitato de Graz, kaj la plej lerta teknikisto de la Dana Radio bedaŭrinde ne povis forigi la eĥadon. Tamen neniu ĝis nun havis problemon kompreni la gravan enhavon de la parolado.

La recenzo – cetere tre pozitiva – ĝojigas min. Mi esperas, ke la diskoj ne nur donas al la aŭskultantoj la eblon „aŭskulti horojn da bonega esperanta lingvaĵo”, sed ankaŭ inspiras ilin pro la humaneca kaj koncepta enhavo.

Birthe LAPENNA
Danio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

Redaktoprincipoj

Stefan Maul redemandis al mi per la letero, kiun mi alrespondis per mia opiniverkaĵo Senkuraĝo malbonas kiel konsilanto (MONATO 2004/9, p. 9), ĉu mi havas striktajn redaktoprincipojn, laŭ kiuj mi „trovas ke [la letero] ne meritas publikigon”. Vere, mi havas jenajn du: Unue, ne meti sin antaŭ la leterverkinto. La dua estas: Honoru la kopirajton de la kontribuanto. Se eblas, faru redaktajn ŝanĝojn al letero nur tiam, kiam la voĉo de la opinianto aŭdiĝas neklare pro obskura stilo.

Por helpi preparlaboron de MONATO-artikoloj, mi proponas MONATO-gilotinon. Ĝi estas 6-punkta principaro por MONATO-ĵurnalismo, jam ekzistanta dise sur la paĝoj de la MONATO-konvencioj kaj la etika kodo. La MONATO-gilotino jenas: La MONATO-ĵurnalismo devas esti: 1. vereca, 2. sendependa, 3. senpartia, 4. plurisma, 5. kontrolebla kaj 6. grava el vidpunkto de la ĝenerala esperantlingva publiko.

Aimo RANTANEN

redaktoro de la rubriko „Leteroj”

Finnlando

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

Kantaro kun fluaj tekstoj

La kantaro Kantoj por ĝojo estas ilustrita, poŝformata libreto, kiu enhavas 30 kantojn el pli ol 10 diversaj landoj aŭ regionoj. La plej multaj el ili estas popolaj kantoj el Ĉeĥio aŭ el Slovakio, la hejma regiono de la kompilinto Stanislava Chrdlova. Tamen ĝi estas interesa kaj varia elekto de amuzaj, tristaj, ĝojaj, socikritikaj kaj alispecaj kantoj.

Verŝajne, multaj esperantistoj konas kelkajn el iuj Esperanto-renkontiĝoj, ekzemple, la faman Mariŝa, kisu min .... Rilate al kelkaj kantoj, ekzemple Katjuŝa, mi konstatis, ke la tekstoj el Kantoj por ĝojo estas pli belsonaj kaj fluaj ol en aliaj esperantlingvaj kantaroj.

Tre granda avantaĝo estas ankaŭ la formato: nur 11,8 cm x 16,5 cm x 0,4 cm. Do senprobleme la libreto porteblas eĉ en la plej malgranda dorsosako. Por ĉiu kanto oni trovas la tekston sub la gitaraj akordoj kaj la melodio, tiel ke facilas lerni ĉiun nekonatan kanton.

Mi trovis nur malmultajn kaj malgrandajn mankojn. Ne enestas listo kun klarigo pri la akordoj, kio estus utila helpo, precipe por homoj, kiuj nur komencis lerni ludi gitaron. La indiko „G x” estis al mi nekonata. Intertempe, mi eksciis de la eldonisto Petr Chrdle, ke „G x” ne estas akordo; oni ludu nur la noton „G”. Sur paĝo 17 mankas en la lasta linio de la vespera kanto Dormu, amata la akordoj. Ludu la akordojn de la unua linio: Em, Am, Em, B7, Em. La indikita gitar-akordo por la ĉenkantoj Frat' Jakobo (paĝoj 20, 21) kaj Ĉarma estas vesperbrilo (paĝo 56) estas „D”. Pli interesa sinsekvo por la unua ĉenkanto estus la akordoj: D, A, D, D, A, D, por la dua: D, A, D, G, D, G, D por ĉiu linio.

Mi bedaŭris, ke de la bela kanto Mia amato (angle: My Bonnie is over the ocean) sur paĝo 44 troveblas nur la unua strofo kune kun la rekantaĵo. Mi bedaŭras ne nur pro tio, ĉar mi tre ŝatas tiun kanton, sed ankaŭ ĉar la traduko estas vere pli belsona ol aliaj esperantlingvaj versioj, kiujn mi havas.

Entute mi rekomendas la kantaron al ĉiuj kantemuloj, kaj tre ĝojus, se aperus pluraj volumoj de tiu kantaro kun pliaj eroj, kiujn oni povus kanti ĉe kampofajro.

Wolfram ROHLOFF
Kantoj por ĝojo. Kompilitaj de Stanislava Chrdlová. Eld. Kava-Pech, Prago, 2003. 63 paĝoj. ISBN 80-85853-68-X.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

Komiksoj bonintencaj, sed tre mallertaj

Ĉi tiuj du komiksoj sur siaj kovrilpaĝoj diras, ke ili estas „originale esperantaj komiksoj, faritaj laŭ la principo de malsufiĉo kaj malneceso, nur por la plezuro”. Ambaŭ sur sia kovrilpaĝa bildo enhavas la vorton „amo”. Interne, plejparte sur unu aŭ sur du paĝoj (malofte sur pli), prezentiĝas unu kompleta komiksa bildserio. La bildokadroj estas relative grandaj, de 80 mm altaj kaj 57 mm larĝaj ĝis plenpaĝaj. Kvankam la vorto „amo” aperas plurfoje en la kajeroj, la temo amo mem preskaŭ mankas; seksdesegnaĵoj temas nur pri amoro, kiun la aŭtoro preferas nomi „fikado”. Eble iom neanticipite, la kvanto de fikprezentaj desegnaĵoj estas malgranda – kelkaj bildoj de tre krude desegnitaj penisoj, plus kelkaj krude desegnitaj bildoj de penisoj, penetrintaj vaginon.

Estas interese, ke, laŭ komentoj de la aŭtoro en la du libroj, oni malpermesis eldonon en Brazilo, tial oni devis eldoni ilin en Hispanio.

Egale ofte, eble pli ofte, ol amon, la komiksbildoj komentas sociajn kaj politikajn aferojn, ĉiam el la vidpunkto de turisto. La ĉefrolanto en la komiksoj estas D-ro Senesperanto, plejparte nomata simple D-ro. Malfacilas serioze diskuti la du librojn, do prefere mi listigu ĉefpunktojn favorajn kaj malfavorajn.

Favoraj:

Multaj el la turistaj komentoj estas trafaj, kelkaj estas pensigaj.

Preskaŭ senescepte, kiam temas pri amoro („fikado”), la uzo de kondomoj estas eksplicita aŭ implicita.

Perforta „fikado” mankas; kelkfoje knabino rifuzas, kaj la D-ro akceptas tion senhezite.

La rakontoj en ĉiuj komiksopaĝoj estas facile sekveblaj. La parolbalonoj estas bone lokitaj, tiel ke la okulo senmalfacile transiras de unu al la logike tujsekva. Kiam du aŭ pli da personoj parolas en unu bildo, ĉiam estas klare, kiu parolas, eĉ kiam unu interrompas la alian.

Laŭ la difinoj en NPIV, la komiksoj estas pornaj, sed neniam pornografiaj. (Laŭ NPIV, en pornografio „la pritrakto de seksaj aŭ erotikaj temoj ne kongruas kun la tiutempaj regantaj tabuoj”.) Nenie en ili oni trovas samseksamoron aŭ alian specon de amoro, ol simpla peniso-en-la-vagino. Do nenio tabua, kompreneble, se ignori la fakton, ke iuj religiaj kaj diverslokaj sociaj moroj difinas ĉian ekstergeedzan amoron tabua.

Piednotoj klarigas la signifon de diversaj malkutimaj vortoj, ĉefe kulturspecifaj. Ankaŭ kiam komiksbildaro referencas al la enhavo de filmo aŭ alia arta verko, piednoto atentigas la leganton pri tio.

Kelkaj el la komikse komentataj temoj estas aktualaj kaj lerte traktataj, ekzemple klonado. Ankaŭ la aerpoluo en Nepalo, la malfacilo bone desegni, la abundo de esperantlingvaj libroj, kiujn neniu volas aĉeti, ktp.

La intelekta nivelo de la diskutoj estas ĝenerale sufiĉe alta, kelkfoje surprize alta.

Malfavoraj:

La desegnaĵoj estas krudege faritaj, tute sen artista lerto. Malofte, nur unu-dufoje, ne facilas tuje ekpercepti, kia aĵo estas desegnita.

Kvankam la lingvouzo estas plejparte bona, tamen elstare mankas akuzativoj multe tro ofte. Kaj strange, misgramatikaĵoj, kiel „tio estas bone” (anstataŭ „tio estas bona”), kelkfoje aperas. Ankaŭ misa vortelekto ankaŭ kelkfoje ĝenas.

La porna kvalito estas malaltega. En Esperanto preskaŭ tute mankas bona porno, escepte de kelkaj literaturaĵoj. La pornonivelo en ĉi tiuj komiksoj estas tiu de 13-14-jara infano, por kiu „meti penison en vaginon” estas tiom ekscita, ke ĉio alia seksrilata estas malatentata.

La kvanto de teksto en la parolbalonoj estas tiom granda, ke kelkfoje oni preskaŭ devas serĉi la desegnaĵojn. La aŭtoro ofte-ofte-ofte promesas malpli vortadi, sed neniam plenumas tiun promeson.

Ensume: mi hontus montri ĉi tiujn librojn al neesperantisto aŭ komencanto, ne pro ilia enhavo, sed pro ilia tro amatora aspekto. Ĉu la aŭtoro ne povus peti aŭ dungi kapablan desegniston? Kaj peti redaktoron profesikvalite redukti la kvanton de teksto en la parolbalonoj, kio facile eblus sen perdi la sencenhavon?

Donald BROADRIBB
Arnau Torras i Tutusaus: La vivo simplas, temas pri amo! kaj Malpli da teksto kaj pli da sekso. Eld. la aŭtoro. Distribuata de Kataluna Esperanto-Asocio, 2004. 59+57 A4-formataj paĝoj broŝuritaj. ISBN 84-6090203-X kaj 84-6090204-8.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

N-eŭro-zo

Kiel skribi en la litova lingvo la nomon de la eŭropa valuto? Jen temo okupanta spertulojn en Litovio, kiu – kiel Latvio, Hungario kaj Slovenio – preparas sin por eŭro.

Litovaj lingvistoj, kun kolegoj el la aliaj novaj membroŝtatoj de Eŭropa Unio (EU), petis permeson skribi la nomon de la valuto laŭ la normoj de la naciaj lingvoj. Tio signifas, ke en la litova lingvo la valuto nomiĝus euras. Tamen la ministroj pri financo de EU decidis, ke sur biletoj kaj moneroj la valuto havu en ĉiuj landoj unikan skriban formon, kiu ne ŝanĝiĝu laŭ naciaj lingvoj. Escepto estas Grekio, kiu uzas alian alfabeton. La decidon ili pravigis por eviti miskomprenojn.

Litovio esperas post du jaroj ŝanĝi sian valuton – litas – al eŭro. Ĉi-jare Litovio aliĝis al la tiel nomata dua kurzo-mekanismo (ERM-2), etapo survoje al plena akcepto de eŭro kaj provperiodo, dum kiu la ŝtato montru kaj pruvu diversajn financajn kriteriojn. Aktuale en Litovio deziras eŭron 47,7 % de la plenkreskuloj; male 36,3 % ankoraŭ ne konvinkiĝis pri ties avantaĝoj.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004
te'o'pavilon

Etaj plantoj, egaj planoj

La vorto bonsajo ĉiam sugestas nanajn arbetojn el Japanio aŭ Ĉinio. Tamen Kestutis Ptakauskas, 46-jaraĝa, el la litova urbo Alytus, pruvis, ke orientdevenaj kreaĵoj bonege enradikiĝas aliloke. Propramane li kreskigas en etaj ujoj centojn da tiaj plantaĵoj.

Ptakauskas, la plej konata bonsaj-spertulo en Litovio, asertas, ke ankaŭ litovaj arboj plene taŭgas por bonsajiĝo. La plej taŭga estas karpeno, kiu toleras sekecon kaj humidecon. Per karpeno li komencis sian laboron: 16-jaraĝa karpeno nun altas nur 35 centimetrojn.

La bonsajigo de arbeto estas sufiĉe longa proceso. Necesas pacienca zorgado kaj regula transplantado kun stucado de nenecesaj radikoj, firmigo de branĉoj, taŭga sterkado kaj akvumado. Bezonatas, laŭ Ptakauskas, kvin jaroj por ke planto formiĝu por nana vivo.

Ekspozicio

La arbetisto, kiu elektas kaŝtanarbojn, betulojn, pinojn kaj fagojn por sia kolekto el difektitaj specimenoj en apuda arbaro, nun kreis en Alytus la lernejon „Bonsaj-studio”, kie homoj el tuta Litovio lernas la bonsaj-arton. Ĉi-jare li organizis la unuan internacian bonsaj-ekspozicion en la baltaj landoj kun 25 partoprenantoj el naŭ ŝtatoj.

Ptakauskas akiris sian pasion post la milito en Afganio. Devigate trovi okupon, li hazarde trovis bonsaj-arton, kiu plenigis la tiaman vakuon en lia vivo. Malgraŭ tio, ke li neniam vizitis Japanion, li tamen kreis eventuale fantazian japanstilan ĝardenon kun teopavilono, rivereto kaj lageto kun japanaj karpoj kaj akvolilioj – laŭnome la „Ĝardeno de matena roso”. Frumatene li vizitas sian ĝardenon por meditadi kaj admiri la plantojn. Japanaj gastoj, mirigite, diras, ke la ĝardeno aspektas kiel en Japanio.

Sed restas en la kapo de la arbetisto ankoraŭ ideo. Li volas en sia urbo krei grandan japanstilan parkon kun tipa teopavilono kaj ejo por konferencoj kaj prelegoj. Sed kiel solulo li sentas sin iom tro malforta por tion realigi.

Laimius STRAŽNICKAS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

De nacioj al ... kio?

En la fino de la 18a jarcento kun la franca revolucio naskiĝis la ideo de nacio en la moderna senco. La sistemo de la naciaj ŝtatoj en Eŭropo havis sian naskiĝon en la 19a jarcento, atingis sian krizon en la 20a kaj eble povos esti superata en la 21a.

Antaŭe la regnanoj estis subuloj, regatoj de la reĝoj. La militoj estis militoj de reĝoj kontraŭ aliaj reĝoj. Kun la revolucio, la franca popolo difinis sin kiel „nacion”, kiu ekstaris kontraŭ la franca reĝo. La regatoj fariĝis civitanoj. Kiam la aliaj reĝoj atakis la respublikon, tiam la franca nacio devis batali kontraŭ la fremdaj reĝoj. Poste, kiam aliaj naciaj ŝtatoj formiĝis, la militoj fariĝis militoj de nacioj kontraŭ aliaj nacioj.

Dum la 19a jarcento disvolviĝis la ideo pri naci-ŝtato. Tio estis la ideo, laŭ kiu estas dezirinde, ke ĉiu nacio organiziĝu kiel ŝtato sendependa kaj suverena. Tiu ĉi ideo en la okazoj de Italio kaj Germanio agis en kuniga senco, kondukante al naskiĝo de pli grandaj ŝtataj unuoj, kunfandante plurajn antaŭajn regionajn ŝtatojn, kaj tiel sekvante la postulojn de la evoluo de ekonomio kaj de tekniko.

Iluzio

La demokratia naciismo, kiu en Italio havis kiel ĉefan reprezentanton Giuseppe Mazzini, revis pri Eŭropo, konsistanta el liberaj respublikoj, sen dominado de unu popolo super aliaj, kaj asertis, ke ĉe tia ordo la popoloj ne plu havos motivojn de konfliktoj inter si. Sed tio estis iluzio.

Ĵus naskitaj naciaj ŝtatoj komencis kontraŭstariĝi al aliaj ŝtatoj kaj ofte ne rekonis por siaj internaj minoritatoj la rajtojn, kiujn antaŭe la koncerna popolo estis postulinta por si.

Laŭ la franca koncepto nacio estas la komunumo de tiuj, kiuj volas vivi kune, dum laŭ la germana vidpunkto nacio baziĝas ĉefe sur komuneco de lingvo (parenteze la du ideoj pri nacio estis ĝuste tiuj, kiuj adaptiĝis al la postuloj de la du partioj en la disputoj pri Alzaco kaj Loreno).

Abismo

En la 20a jarcento la ideo de naci-ŝtato atingis sian kulminon kun la unua mondmilito, kiu signifis la finon de la unuaranga rolo de Eŭropo en la mondo. La milito kondukis al la detruo de multnaciaj imperioj kaj al la naskiĝo de multaj naciaj ŝtatoj, kun novaj rivalecoj kaj novaj disputoj pri landlimoj.

La totalisma popol-organizado, postulita de la milito, estis la ekzemplo por totalisma organizado de la ŝtato ankaŭ en la postmilita tempo: jen naskiĝis la faŝisma totalismo. Sed la amplekso de la eŭropaj ŝtatoj estis jam tro malvasta kompare kun la postuloj de la moderna ekonomio, do la puŝo al plivastigo de la spacoj – en sistemo de naciaj ŝtatoj – kondukis al transformiĝo de naciismo en rasismon: unu popolo devis domini la ceterajn kaj krei grandan spacon, en kiu ĝi regu.

Tiel Eŭropo alvenis al dua pli granda kaj pli terura hombuĉado, en kies fino ĉiuj iam orgojlaj naciaj ŝtatoj kuŝis disbatitaj kaj disigitaj en du kontraŭaj tendaroj. Nur Britio alvenis nevenkita al la fino de la milito, sed ĝi iom post iom perdis sian imperiecon.

Milito

Jam dum la milito, en la jaroj 1941-1943 kelkaj antifaŝistoj, relegaciitaj fare de la faŝisma reĝimo sur la insuleton Ventotene, meditis pri la kaŭzoj de la milito kaj pri la postmilitaj problemoj. Ili verkis kaj lanĉis libreton, poste nomitan Manifesto de Ventotene, en kiu la ekzisto mem de suverenaj ŝtatoj estis konsiderata kiel la kaŭzo de la milito kaj oni postulis postmilitan reorganizon de Eŭropo kiel demokrata federacio, per forigo de senlima suvereneco de la naciaj ŝtatoj. La ĉefa aŭtoro de tiu manifesto estis Altiero Spinelli.

Fakte el la ruinoj de la dua mondmilito ekstartis irado al transiro de la naciaj bariloj kaj al konstruo de unuiĝo inter la eŭropaj popoloj, kiu metu finon por ĉiam al la militoj, kiuj estis kaŭzintaj tiom da sangoverŝado en la Malnova Mondo, kaj kreu areon de prospero kaj de paco.

La iniciatintoj de tiu irado, de Altiero Spinelli ĝis grandaj ŝtatistoj, kiel Jean Monnet, Paul Henri Spaak, Robert Schuman, Alcide De Gasperi kaj Konrad Adenauer, havis en sia menso kiel finan celon la starigon de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo laŭ la modelo de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko.

Estiĝas formoj de eŭropa unuiĝo

En Eŭropo la rezistoj fare de la malnova sistemo de la suverenaj ŝtatoj estis tre fortaj, kaj oni ne kuraĝis tuj aliri al konstruo de politika unueco. Oni iris laŭ la tiel nomata „funkciisma vojo”, komencante per starigo de komuna alta institucio supernacia, kiu regu pri karbo kaj ŝtalo, cele al gardado de la paco. En 1951 Francio, Federacia Germanio, Italio, Belgio, Luksemburgo kaj Nederlando fondis la Eŭropan Komunumon pri Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ). Tio estis la komenco de la eŭropa integriĝo.

Tiel la irado al la unueco de Eŭropo komenciĝis, kaj la procezo pluiris laŭ diversaj etapoj, kun sukcesoj kaj malsukcesoj. Oni alvenis tre proksimen al politika unuiĝo, kiam estis subskribita la Traktato pri la Eŭropa Komunumo pri Defendo: oni celis starigi unu solan eŭropan armeon anstataŭ la diversaj naciaj armeoj, kaj tio postulis samtempan starigon de politika institucio. Sed tiu kuraĝa projekto falis en 1954 pro neratifo fare de la franca Nacia Asembleo.

Ekde tiam oni klopodis rekomenci la unuigan procezon en ekonomia kampo. En 1957 la ses landaj anoj de EKKŜ subskribis en Romo la traktaton pri la establo de EEK (Eŭropa Ekonomia Komunumo) kaj de EURATOM, la institucio pri nuklea energio.

Interligoj

La komunumoj fariĝis la Eŭropa Unio, kun pli kaj pli vastaj interligoj inter la membroŝtatoj. Tra diversaj provoj oni atingis fundamentan etapon: la komunan monunuon inter 12 el la landoj, apartenantaj al la komunumo. Tio ĉi estas la sola federacia trajto de la nuna unio, tre grava, sed ne sufiĉa, ĉar komuna monunuo ne povas esti efike mastrumata sen komuna regado de la ekonomio.

La Eŭropa Komisiono sidas en Bruselo, la parlamento havas du sidejojn, unu en Strasburgo kaj unu en Bruselo, kaj la kortumo sidas en Luksemburgo.

La institucioj de la unio estas la parlamento, rekte elektata de la civitanoj, la konsilio, en kiu sidas la ministroj de la membrolandoj kaj kiu estas la vera decida instanco de la unio, la Eŭropa Komisiono, kiu estas plenuma organo, kiu devas apliki la decidojn faritajn, elmetante direktivojn por la membroŝtatoj, kaj la Supera Kortumo.

La reg-sistemo de la unio estas iaspeca konfederacia sistemo, kie la fina decidopovo ne estas en la manoj de komuna organo, responsa antaŭ la eŭropaj civitanoj, sed restas en la manoj de la naciŝtataj registaroj.

Plilarĝiĝoj

Intertempe la nombro de la membro-landoj kreskis: de la komencaj ses landoj oni alvenis per iom-post-iomaj plilarĝiĝoj al la nombro de 15 landoj, kiuj ĵus fariĝis 25.

La sinsekvaj traktatoj, per kiuj la unio evoluis, estis fruktoj de diplomataj interkonsentoj interŝtataj, do ĉiam faritaj je la plej malalta nivelo de kompromiso inter la diversaj postuloj. Oni provis superi tiun situacion per la tiel nomata „Konvencio”, asembleo formita el reprezentantoj de la parlamentoj naciaj kaj eŭropa, de la naciaj registaroj kaj de la Eŭropa Komisiono. Sed tiu Konvencio havis nek klaran mandaton, nek la eblecon fari aŭtonoman decidon: ĉio finfine restas en la manoj de la naciaj ŝtatoj.

La sola ŝanco de antaŭeniro ŝajnas esti nun tio, ke pli mallarĝa grupo de landoj konsistigu en la interno de la unio pli solidan kernon, kun karaktero federacia, nome kun komuna regado pri ekonomio, pri eksterlanda politiko kaj pri defendo. Se tio okazos, la ceteraj landoj poste sekvos. Alie la eŭropanoj ne rajtos plendi, kiam ili estos flankenlasitaj en la decidgravaj eventoj de la mondhistorio.

Umberto BROCCATELLI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

Eŭropo – ekzemplo de bono kaj malbono

Aldone al sia historia eseo pri la originoj de Eŭropa Unio (EU) Umberto Broccatelli, multjara aktiva membro de itala sekcio de Eŭropa Unio de la Federistoj kaj atentema observanto de la eŭropa unuiĝo, konsentis intervjuiĝi pri la nuna situacio de EU.

MONATO: Ĉu EU estas nova ŝtata formo sui generis? Ĉu EU malnecesigos suverenajn eŭropajn ŝtatojn?

Broccatelli: EU ne estas ŝtato, sed ia speco de „konfederacio”, nome kunaĵo de ŝtatoj, kiuj interkonsentis pri komunaj agadoj en difinitaj kampoj, sed kie la fina decidopovo ankoraŭ nun restas ĉe la ŝtatoj. Se EU donos al si politikan unuecon, nome, se ĝi fariĝos ŝtato, tio estas federacio, tiam suvereneco de la unuopaj ŝtatoj transiros al ĝi, sed nur pri difinitaj kampoj – kiel mono, defendo kaj ekstera politiko; pri ĉiuj ceteraj kampoj ĝi restos ĉe la ŝtatoj. Tio estas la federacia principo pri disdivido de la suvereneco. Pri mono la ŝtatoj fakte jam rezignis pri sia suvereneco per la enkonduko de eŭro. Se EU fariĝos ŝtato en la supre dirita senco, ĝi povos ludi estonte la rolon de tria monda povo apud Usono kaj Ĉinio.

MONATO: Sur kiu vojo vi vidas la union? Ĉu plua plilarĝigo malebligos pliprofundiĝon? Kian EU ni havos en la jaro 2010?

Broccatelli: Miaopinie estus pli bone plifortigi la EU-instituciojn antaŭ la plilarĝigo. Plua plilarĝigo certe malfaciligos la unuiĝon. La sola ŝanco konstrui politikan unuiĝon estas miaopinie interkonsento de kelkaj membroŝtatoj por starigi inter si pli fortan ligon kun federaciaj trajtoj, kiu restu kiel membro de la konfederacia EU, malfermite al ĉiuj estontaj aliĝoj. Ĉu kaj kiam tio okazos, mi ne scias.

MONATO: Ĉu sufiĉas demokratiigi ŝtatojn por eviti militojn inter ili?

Broccatelli: Per si mem, ne. Tamen demokratiaj ŝtatoj povas kunlabori kaj starigi komunajn instituciojn, kiuj evitigu militojn, kiel okazis en Eŭropo post la dua mondmilito.

MONATO: Ĉu vi vidas tendencojn al supernaciaj ŝtatformoj ankaŭ en aliaj mondopartoj?

Broccatelli: Ekster Eŭropo oni atente rigardas tion, kio okazas en Eŭropo. Ĝi estis ekzemplo al aliaj mondopartoj, ĉu pri malbono – naciismo, ĉu pri bono – homaj rajtoj, demokratio. Se ĝi sukcesos vere unuiĝi politike, tio estos forta ekzemplo por aliaj mondareoj. Sed federaciaj principoj povas funkcii nur tie, kie ekzistas demokratio.

Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

Hororo

Ĉu la islamista terorismo en Beslano atingis sian definitive plej hororan kulminon? Aŭ ĉu imageblas io eĉ pli barbara kaj kruela ol masakri en lernejo infanojn, kies sola „kulpo” estis kristaneco? Certe, pri la sanga konflikto en Ĉeĉenio kulpas ankaŭ Rusio kaj precipe ties prezidanto Putin; do oni iel povas kompreni, ke ĉeĉenoj batalas kontraŭ ties armeo. Sed kiel ili volas pravigi torturadon kaj murdon de infanoj en najbara lando? Tiamaniere ĉeĉenaj ribeluloj ne akiros subtenon por sia celo, aŭtonomio.

Sed timigis min, kiel ĵurnaliston, ankaŭ alia afero ligita al tiu katastrofo: la oficialaj reagoj. Jen estis la provo de lokaj aŭtoritatoj kaj en Moskvo, kaŝi la veron kaj mensogi. Putin forpeligis eĉ ĉefredaktoron de renoma gazeto, ĉar ĝi raportis „tro detale”. Tio memorigis min pri la sovetia epoko, kiam ekzemple dum tagoj Moskvo silentis pri la atom-katastrofo de Ĉernobilo. Kaj nun Putin anoncis eĉ pliajn restriktojn en sia „stirata demokratio”, kiel li eŭfemisme nomas sian diktaturon. Sekret-servisto Putin plifortigos la sekretan servon, kvankam kritikantoj asertas, ke jam delonge Rusion ne plu regas ministraro sed la sekreta servo, kiu estas eĉ pli potenca ol la tiama fifama KGB. La amas-komunikiloj preskaŭ ĉiuj jam estas direktataj de cenzuro; libera ĵurnalismo en Rusio malaperis. Eĉ eksterlandaj korespondantoj devas timi reprezaliojn.

Kiel okcidentaj demokratioj reagas al tio? Malkaŝan kritikon oni aŭdas preskaŭ neniam, nek pri la milito en Ĉeĉenio nek pri regado de Putin. Germana kanceliero Schröder [ŝreder] nomas lin amiko kaj ĉiel subtenas lin. Inter amikoj oni devas paroli ankaŭ malkaŝe, se io estas kritikinda, ĉu ne? Sed mi dubas, ke Schröder faras tion, kvankam Putin perfekte parolas la germanan.

Certe, post pli ol duonjarcenta sovetia diktaturo neniu povis atendi, ke tuj Rusio fariĝos demokrata. Sed neniu povas kompreni, ke Putin returnas la radon de historio, eliminante jam atingitajn demokratajn reformojn. Ĉu eble baldaŭ ankaŭ Monato estos denove malpermesata en Moskvo?

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004

Filipinoj aŭkcias licenc-platojn de aŭtoj

La filipina registaro ekhavis nekutiman ideon por reagi al la financa malalta tajdo de la ŝtata kaso. Fine de septembro 2004 ĝi aŭkciis licenc-platojn de aŭtoj kun amuzaj aŭ flataj skribaĵoj, esperante tiamaniere havigi 3,5 miliardojn da pesoj (ĉ. 51 milionojn da eŭroj) al la ŝtata trezorejo.

Danke al la vendado vantaj aŭtomobilistoj povis elekti licenc-platojn kun siaj personaj bonŝanco-ciferoj aŭ kun signifa literkombino. La plato kun „888888” estas rigardata de ĉindevenaj filipinoj kiel feliĉigilo, kaj sekve alportis multe pli ol la minimuna aŭkcia prezo de 50 000 pesoj. Aliaj tre deziritaj titoloj estis Macho – persono, kiu estas konvinkita pri sia vira sekso, kaj Winner (venkanto).

Prezidantino Gloria Arroyo deklaris aŭguste, ke la Filipinoj trairas buĝetan krizon kaj ke la publika ŝuldo ekde la financa krizo de 1997 en Azio duobliĝis al 49 miliardoj da eŭroj.

MNL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

Interesa rakonto, tre facila

Temas pri la tria en serio de libroj pri instruistino, nomata Katrina, verkitaj por novaj lernantoj de Esperanto. La antaŭaj estis La krimo de Katrina kaj Vojaĝo kun Katrina.

La verko uzas nur 464 morfemojn, kaj novaj gramatikaj formoj estas enkondukataj po unu en ĉiu el la 20 ĉapitretoj. Kiel oni devas anticipi, la unuaj ĉapitroj estas iom tedaj, plejparte pro la malgrandeco de la nombro de vortoj, konataj de la ĵuskomencinto, kaj pro la simplegeco de la gramatikaj formoj. Sed iom post iom la intereso kreskas, kaj jam en la sesa aŭ sepa ĉapitro la intrigo komencas fascini. Tie la verktalento de la bone konata verkisto komencas konigi sin, kaj kvankam la karaktero de la intrigo estas pli-malpli konata, tamen ĝi estas tre interese prezentata al la leganto, tiom, ke oni ĉe la fino de ĉiu ĉapitro volas plu legi.

Ĉe la fino de ĉiu du- aŭ tri-paĝa ĉapitro estas glosoj de vortoj, kiujn la komencanto eble ne konas. Tiurilate, elstaras grava manko en la eldonaĵo: la terminoj, uzataj en la klarigaj glosoj, estas ofte tiom nekonataj, eĉ konfuzaj, ke verŝajne la lernanto sukcesos kompreni nenion. Ekzemple, la gloso por „televidi” tekstas: „vidi programon per malproksima elektromagneta dissendado”, eble teknike ĝusta difino, sed apenaŭ komprenebla por komencanto! Alia ekzemplo: la gloso por „kliniko” diras „flegejo, parto de malsanulejo”. Mi demandas al mi, ĉu difini unu nekonatan vorton per nova nekonata vorto „flegejo” aŭ per malfacile penetrebla morfemkombino „malsanulejo” vere helpas. Aŭ ĉu estas supozate, ke la kompatinda komencanto ekscitite elserĉos tiujn novajn vortojn por pliampleksigi sian vortoscion?

Tamen ensume la libreto estas tre havinda kaj leginda por komencanto, ĉu kadre de klaso, ĉu memstare.

Donald BROADRIBB
Sten Johansson: Katrina malfruas. Eld. Al-fab-et-o, Skövde, 2004. 49 paĝoj vinktitaj. ISBN 91-89432-09-6.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

Kolekti antikvaĵojn

Edmundas Vaičiulis, 45-jarulo el la litova urbeto Žagare, decidis antaŭ sep jaroj pendigi kelkajn ne plu bezonatajn potojn aluminiajn ĉe la ekstera muro de sia malnova lignodomo, situanta preskaŭ en la urbocentro. Simple, sen iu ajn kaŭzo. „Neniam mi planas ion antaŭe, la ideoj ĉiam venas spontane en mian kapon”, li deklaras.

Nun la familia domo plenplenas de potoj, kiuj estas centoj aŭ eĉ miloj. Krome tie estas ankaŭ kaldronoj, siteloj, forkoj, kuleroj kaj aliaj kuirejaj aĵoj, kiuj videblas multloke, kaj iuj el ili estas eĉ sur la tegmento. Eĉ grandega poto nigra pinte staras sur kamentubo.

Kiam la najbaroj ekvidis la pendantajn potojn sur la eksteraj dommuroj de Edmundas, ili konsterniĝis kaj plendis ĉe la urba estraro pri la najbaro, kiu iliaopinie intencas detrui la renomon de la pli ol 800-jara Žagare. Rezulte de tio la urbestro, akompanita de policisto, vizitis la aŭdaculon kaj ordonis lin tuj forpreni ĉiujn potojn de la dommuroj. Edmundas tamen ne obeis kaj eĉ pli intense komencis ornami sian domon.

Edmundas akiras multajn aĵojn de siaj samurbanoj, kiuj sciante pri lia kolekto-pasio, alportas diversajn valorajn kaj havindajn objektojn. Kelkajn el ili Edmundas aĉetas.

La urbestro, demandite pri kio Edmundas Vaičiulis estas – ĉu potisto aŭ antikvaĵisto –, respondas seke: „Nedeziranto obei ĝeneralajn loĝkutimojn”. Tamen Edmundas, iom cerbumante, konfesas, ke li estas kolektanto de antikvaĵoj.

La vidaĵo multe pli varias en la korto de lia domo. Ĉi tie troviĝas kanontubo de usona tanko el la dua mondmilito. Ene de ĝia tubo ankoraŭ videblas restinta obuso. Sub altana tegmento estas pluraj malnovaj tekruĉoj, kaj sur bretaro viciĝas jam rustiĝintaj braĝ-gladiloj. Endome ĉio aspektas kiel en historia muzeo: tie enestas kandelingoj, sonoriloj de diversaj grandecoj, antikvaj moneroj.

Montrante rustiĝintan poton, Edmundas klarigas: „Tiun poton mi trovis en mia korto, dum mi fosis kanalon”. Ene estis dek kvin moneroj, sur kiuj videblas skrape signita jaro (1736). Tie trovita manringo latuna, laŭ li kaj lia edzino Diana, devenas de la 9a jarcento.

Plurajn havindaĵojn por sia kolekto li trovis en apuda rivereto, kiam li volis purigi ĝian fundon. Danke al specialaj okulvitroj li sukcesis subakviĝi kaj trovi nigraŝtonan fendilon, tre similan al tiu uzata de prahomoj. Sur la riverfundo estis ankaŭ diversepokaj moneroj, doganej-objektoj, kartoĉoj.

Nun la kolektanto de antikvaĵoj konstruigas novan domon. Li asertas, ke post translokiĝo al ĝi ĉiuj antikvaĵoj restos en la malnova „potplena” domo, kiu funkcios kiel muzeo.

Preskaŭ ĉiuj antikvaĵoj de Edmundas devenas de Žagare kaj ties ĉirkaŭaĵo. La urbeto situas ĉe la litova-latva limo, kaj havas nun nur 2400 loĝantojn. Tamen tie antaŭe, ekzemple en la jaro 1895 loĝis ĉirkaŭ 17 000 personoj, funkciis ses fabrikoj, laboris 730 metiistoj kaj estis 104 magazenoj. Edmundas certas, ke sub la tero de la urbeto kuŝas multaj valoraĵoj, kiujn iamaj riĉuloj tie kaŝis aŭ urbanoj simple forĵetis.

Kiam li estas en bona humoro, Edmundas Vaičiulis pentras aŭ kreas lignoskulptaĵojn. Li opinias, ke por estigi lignaĵojn ne necesas posedi eksterordinaran talenton. „Ĉiu povus sukcesi, kiu provus krei”, li diras.

Laimius STRAŽNICKAS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

Kodo-nodo

En Bruselo estas aranĝita ekspozicio pri la 25 landoj de Eŭropa Unio (EU). Tamen en Litovio rezultis skandalo. Ĉe la litova stando videblis portreto de la ĉefministro Algirdas Brazauskas kun indiko, ke sub lia iniciato iĝis laŭleĝaj en Litovio samseksaj rilatoj inter knaboj ekde la 14a jaraĝo. Ĝenerale en EU-landoj la koncerna aĝo restas inter 16 kaj 18 jaroj. La informo ŝokis, parte ĉar ĝi estis nekonata en Litovio.

Brazauskas forte neis, ke li subtenas rilatojn tiajn je tia aĝo, kaj postulis enketon. Montriĝis, ke la skandalon estigis juristo, interpretante tro libere la kriman kodon. En tiu troveblas artikolo fiksanta respondecon pri perfortaj agoj kontraŭ infanoj ĝis 14 jaroj. Tial, erare rezonis la juristo, persono ekde la 14a jaraĝo povus konsenti pri seksumado. Evidentas, ke la krima kodo fakte estas en ordo: tamen laŭ la litova parlamentestro, Arturas Paulauskas, „iu miskomprenis kaj erare ĉion interpretis.”

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

La salajroj en Albanio

Klereco, sekso, aĝo, regiono kaj ekonomia sektoro estas kelkaj el la elementoj difinantaj la salajrojn de laboruloj. Laŭ la informoj de INSTAT, la albana instituto pri statistiko, pli altajn salajrojn ricevadas la pli kleraj homoj. Ekzemple diplomiĝintoj en universitato ricevas averaĝe 23 991 lekojn (192 eŭroj), tio estas 37 % pli ol tiuj kun mezlerneja edukiteco kaj 44 % pli ol tiuj kun nur elementa edukiteco.

La INSTAT-enketo mezuranta la vivnivelon enlandan montras, ke plej bone pagataj estas dungitoj de bankoj, internaciaj organizaĵoj, surmara kaj marborda transporto kaj fiŝkaptado. Malaltajn salajrojn ricevas tiuj en la ellaboriga industrio, en servoj, sanigsistemo, klerigado kaj dungitoj en sociala laboro. Plej malalte estas salajrataj dungitoj en privataj familiaj entreprenoj.

La averaĝaj pagoj estas pli altaj en neprofitcelaj organizaĵoj kaj privataj kompanioj kie la nivelo de klereco ludas gravan rolon. Malgrandaj diferencoj ekzistas ĉe la laboruloj de la ŝtataj entreprenoj. Ĝenerale virinoj estas pagataj almenaŭ 20 % malpli ol viroj.

Ankaŭ la lokiĝo de la entrepreno influas la nivelon de pagoj. Tiel laboruloj en la ĉefurbo ricevas averaĝe 20 % pli da mono ol tiuj en marbordaj regionoj kaj 30 % pli ol tiuj en centraj regionoj de la lando. Tiu diferenco atingas 40 % se oni komparas la ĉefurbanojn kun loĝantoj en la montara regiono. Kompreneble la vivkosto en la ĉefurbo ankaŭ estas pli alta ol en la ceteraj urboj kaj regionoj.

La daŭro de la kariero same ludas rolon. Aparte en la privata sektoro longdaŭra kariero alportas pli da mono. Tiel, se iu havas almenaŭ trijaran laborsperton, li ricevas 25 % pli da mono. Tia diferenco apenaŭ konstateblas en la publika sektoro.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

Fungoj – litova eksportvaro

En Litovio kreskas ĉirkaŭ 400 specoj da manĝeblaj fungoj kaj fungokolektado havas longan tradicion. Ĝi prosperas ankaŭ hodiaŭ kaj rolas kiel bona distraĵo samkiel notinda enspezfonto.

Litovajn fungojn eblas aĉeti en vendejoj de Germanio, Francio kaj Rusio. Oni trovas ilin en restoracioj de Usono kaj eĉ en Mongolio. Litovaj fungoentreprenistoj senkaŝe ĝojas, ke multaj eŭropanoj ne kutimas kolekti arbarfungojn. Tamen, litovoj asertas ke en tiu ĉi merkato ili devas konkuri kun entreprenistoj el Pollando, Rusio, Turkio kaj Rumanio. Kutime fungokolektado prosperas en malpli riĉaj landoj kie ĝi iĝas vivfonto.

En Litovio pri fungokomercado okupiĝas 14 kompanioj, kiuj dumjare dungas kelkajn milojn da personoj. Onidire ĉi-jare elportado de freŝaj, frostigitaj, saligitaj kaj sekigitaj fungoj duobliĝis kaj povus plu kreski. Tamen, al kompanioj ekmankas laborfortoj por ilia kolektado. Spertuloj opinias, ke en arbaroj de Litovio ĉiujare eblus kolekti 16 000 tunojn da ili.

Senbaza timo pro nuklea radiado

Kelkfoje fungomanĝonto sur etikedo vidas, ke fungoj venis el Litovio kaj demandas sin, ĉu ili ne estas radiigitaj rezulte de la katastrofo en la ĉernobila nuklea elektra centralo. En germana urbo Munkeno estis testitaj diversloke kolektitaj fungoj. Evidentiĝis, ke kantareloj aĉetitaj en bazaro de Supra Palatinato radias je 109 bekereloj (Bq) da cezio-137 kaj tiuj kolektitaj en Pollando kaj aĉetitaj surstrate havis 89 Bq. Litovaj aĉetitaj en munkena manĝaĵvendejo Tengelmann havis apenaŭ 29 Bq. La permesata normo en Germanio estas ĝis 600 Bq. Alivorte, kvin pladoj preparitaj el fungoj havantaj 600 Bq da cezio-137 radias sur homa korpo preskaŭ samforte kiel unu aviadilflugo tra Atlantiko.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

Hispanio volas la katalunan, eŭskan kaj galegan kiel EU-lingvojn

Kun 20 oficialaj laborlingvoj Eŭropa Unio (EU) jam nun estas tiu supernacia konstruaĵo, kiu plej multe elspezas por konservi sian lingvan reĝimon. Kiam Bulgario, Rumanio, Kroatio kaj iam Turkio aliĝos al EU, la lingvoadministradaj malfacilaĵoj plikreskos.

La realeco ne haltigas la hispanan ministron pri eksterlandaj aferoj Miguel Ángel [migél anĥel] Moratinos proponi al la Unio akcepti plurajn regionajn lingvojn de Hispanio. En letero al EU Moratinos klarigis la hispanan intencon, ke la Unio donu al „la eŭska, la kataluna, la valencia kaj la galega la statuson de oficialaj lingvoj de EU.” Tio koncernus „oficialajn lingvojn en Hispanio, kiuj estas vaste uzataj de grava parto de la loĝantaro.”

Irlando kiel modelo

Samspecan iniciaton entreprenis Irlando jam antaŭe por pli forta oficialigo de la irlanda lingvo, kiu nuntempe nur funkcias kiel traktata lingvo de la Unio, kio signifas, ke la juraj tekstoj estas tradukitaj kaj irlandanoj povas komuniki en la irlanda kun EU-institucioj, sed irlandaj ministroj aŭ eŭropparlamentanoj ne povas uzi sian denaskan lingvon en politikaj debatoj je eŭropa nivelo. Samo validas ekzemple por katalunaj eŭropaj parlamentanoj. La ankoraŭ ratifenda EU-konstitucio ebligas novajn lingvopolitikajn iniciatojn, ĉar ĝi tekstas en la anekso, ke Eŭropa Unio dediĉu „apartan atenton” al tio, ke la „lingva diverseco daŭre estu aplikata”. „Mi estas por tio, ke ĉiuj lingvoj landaj aŭ regionaj estu agnoskataj. Ĉiu devus havi la homan rajton paroli sian denaskan lingvon. Tio estos funkci-kapabla nur per unu neŭtrala pivota lingvo kiel Esperanto,” diras Renato Corsetti, itala socilingvisto.

Moratinos agnoskas, ke lia propono estas iomete „kiĥoteska”. „Ĝia realigo fariĝos tre malfacila”, li diras. Kelkaj observantoj supozas, ke temas unuavice pri interna politika manovro. Per politika puŝo de la minoritataj lingvoj la registaro en Madrido provas trovi subtenantojn por la EU-konstitucio ĉe la anoj de la iberiaj malplimultoj. La registaro planas okazigi referendumon pri la konstitucio. Alia supozo estas, ke Madrido provas „eŭropigi” la kostojn. Ĝis nun Hispanio devas sola kovri la kostojn por la tradukoj de la eŭropaj leĝoj al la hispanaj minoritataj lingvoj.

„Estas kuraĝiga afero ke EU-membroŝtato levas la demandon de lingvoj en EU. Sed se Irlando kaj Hispanio faras tion nur cele al promocio de siaj propraj lingvoj, la pli fundamenta temo de la principoj, kiuj povus gvidi decidofaradon en tiu ĉi kampo restus neklara, sekve je la fino ĝi restus pli multe demando de politika potenco ol de principo,” konstatas Robert Phillipson, konata esploristo de lingvopolitiko kaj lingva egaleco.1

Angla lingvodominado en Eŭropo

Katalunio kaj Eŭskio, hispanaj aŭtonomaj komunumoj kun granda decid-povo, postulas jam de jaroj eŭropan rekonon de siaj lingvoj, certe nun ke aliaj malpli grandaj lingvoj kiel la malta kaj la estona oficialiĝis en Bruselo. Ili postulas almenaŭ saman statuson kiel la irlanda. „La irlandan uzas nur malgranda procentaĵo de la loĝantaro, dum la katalunan parolas ĉirkaŭ 7 milionoj da personoj, pli ol pluraj aktualaj membroŝtatoj de EU”, venas la interveno de kataluna lingvodefendanto. Ankaŭ la eŭska lingvo havas 600 000 adeptojn, preskaŭ trione pli ol la malta.

Kvankam la temo „lingva diverseco” aperas intertempe pli ofte sur la eŭropa tagordo, la nerefutebla konstato estas, ke la multekosta plurlingvismo, tre laŭdata de la eŭropaj politikaj aktoroj, atingas siajn limojn rilate efikecon. „Plurlingvismo ne estas multekosta,” opinias Corsetti. „La angla lingvo estas multekosta por ĉiuj eŭropaj impostopagantoj, kiuj devas financi ĝian instruadon en siaj lernejoj. Demandu la britajn aŭ usonajn impostopagantojn, kiom ili pagas por lingvoinstruado en lernejoj.” Egalecon la lingvoreĝimo nur teorie garantias – en la realeco oni ne povas funkcii sen scipovo de la angla sur la brusela politika teatro. „Tio estas nur la pruvo ke Bruselo estas periferia urbeto rilate al Vaŝingtono,” rezignacie konstatas Corsetti.

Marko Naoki LINS
1. Robert Phillipson: Ĉu nur-angla Eŭropo? El la angla tradukis István Ertl. Rotterdam: UEA, 2004. 254 paĝoj gluitaj. Prezo ĉe FEL: 21 EUR + afranko. Recenzo legeblas ĉe: www.esperanto.be/fel/mon/rec/cnae.html

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

Ne nur protesto

En aŭtuno rezultoj de du elektoj en federaciaj landoj de Germanio timigis ne nur demokratojn tiulandajn, sed ankaŭ najbarlandajn. La dekstregaj partioj NPD (Nacidemokrata Partio de Germanio) kaj DVU (Germana Popol-Unio) gajnis konsiderinde: en Brandenburgio (la lando ĉirkaŭ la federacia ĉefurbo Berlino) DVU akiris 6,1 procentojn (kompare al 5,3 % en 1999), en Saksio NPD eĉ 9,2 procentojn (1,4 % en 1999). Aliflanke ankaŭ la ekskomunisma partio PDS (Partio de Demokrata Socialismo) kreskis en ambaŭ federaciaj landoj kaj en Brandenburgio nun eĉ superas kristandemokratojn (CDU = Kristandemokrata Unio), kiuj falis de 26,6 al 19,4 %; PDS en 1999 havis 23,3 kaj nun 28 %. En Saksio PDS en 1999 havis 22,2 kaj nun la ekskomunistoj akiris 23,6 %. En tiu lando tamen ankaŭ liberaluloj sukcesis superi la kvinprocentan hurdon por eniri la parlamenton: FDP (Libera Demokrata Partio) nun havas 5,9 kompare al nur 1,1 procentoj en 1999. Simile verduloj (Bündnis 90/Grüne = Ligo 90/Verduloj) saltis de 2,6 al 5,1 %.

Malkontento

Embarasitaj kaj ŝokitaj demokrataj popol-partioj SPD (Socialdemokrata Partio de Germanio) kaj CDU klarige parolis pri protest-elektoj. Efektive kaj la novnaziaj partioj, kaj ekskomunistoj dum elektokampanjoj propagandis precipe per obstino kontraŭ malŝatataj leĝproponoj, ekspluatante tiel malkontenton de homoj. Ambaŭ federaciaj landoj situas en orienta Germanio, do eksa GDR (Germana Demokratia Respubliko), kaj estas vere, ke tie homoj aparte furiozas pri politiko, kiu pli kaj pli restriktas socialajn servojn. Politikistoj parolas (iom eŭfemisme) pri reformoj, sed trafitaj homoj perceptas tion kiel prirabon kaj forprenon de sociala sekureco. Kiel en multaj aliaj landoj, ankaŭ en Germanio necesas reordigi preskaŭ ĉiujn publikajn asekurojn kaj servojn por evitigi, ke iam ili kolapsos; precipaj kialoj estas ekonomia regreso kaj tro granda senlaboreco.

Sekvo de unuiĝo

Sed en Germanio aldoniĝas plia problemo. Neniu imagis antaŭ 15 jaroj, ke unuiĝo de la du germanaj ŝtatoj kostos tiom ekstreme multe. La tiama kanceliero Helmut Kohl promesis al la homoj en orienta Germanio „florantajn pejzaĝojn”; oni investis jam multajn, multajn miliardojn, sed la pejzaĝoj ne floras, male ili pli kaj pli dezertiĝas. Neniu antaŭ 15 jaroj sciis, kiom degenerintaj estis industrio kaj komerco de GDR. Nun ĉiuj lamentas, ke spite al enormaj pagoj (kiuj ja venas per impostoj el la poŝoj de civitanoj) orienta Germanio konstante mizeras. Okcidentaj germanoj grumblegas, ĉar per speciala „solidar-imposto” ili devas finance subteni siajn orientajn kuncivitanojn (pri „fratoj” ili ne plu parolas). Ne estas mirige, ke laŭ opinisondo proksimume ĉiu dua okcidentgermano dezirus rehavi la fifaman muron ...

Sed la klarigo „protest-elekto” estas nur la duona vero rilate al fortiĝo de ekstremdekstraj partioj. Kiam disfalis la socialisma sistemo, malaperis ankaŭ la deviga amo al komunismaj „fratpopoloj”, kaj malkaŝe montriĝis latenta ksenofobio, kiu parte transsaltis al malamo. Multiĝis en orienta Germanio atakoj kaj atencoj kontraŭ eksterlandanoj, multiĝis novnaziaj grupoj, kaj fortiĝis novnaziaj partioj. Tiun ĉi fenomenon, cetere, ni trovas en pluraj ekssocialismaj landoj, kie ankaŭ aperis dekstregaj kaj naciismaj partioj. En Germanio demokrataj partioj estis konsternitaj kaj timis pri la reputacio de sia lando. Do oni intencis malpermesi la partion NPD; pri tia malpermeso tamen devas verdikti la plej supera konstitucia tribunalo. Do oni preparis proceson, sed tiom diletantece, ke la tribunalo ne povis verdikti alie, ol – pro formalaj kialoj – favore al NPD. La novnazioj triumfis; la skandalo estis perfekta!

Paniko kaj ĥaoso

Sed diletanteco estas entute karakteriza por la nuna germana politiko. Kaj la registaro en Berlino, kaj la opoziciaj partioj ne havas klarajn liniojn, kiel solvi problemojn, sed reagas panike, konfuze kaj ĥaose al ili. Ne estas mirige, ke la reputacio de politikistoj laŭ ĉiuj opinisondoj estas tiom malgranda kiom neniam antaŭe, preskaŭ nula. Kaj ne mirige, ke intertempe en multaj elektoj partoprenas preskaŭ nur duono de elektorajtaj civitanoj, ĉar ili perdis ĉian fidon al la grandaj partioj. Kaj same ne povas mirigi, ke en tia situacio ekstremistaj partioj (dekstraj kaj maldekstraj) trovas pli kaj pli da adeptoj. Ni memoru, ke ankaŭ Hitler kaj liaj nazioj akiris la potencon, ĉar li promesis paradizon al milionoj da senlaboruloj.

Timo senbaza

Estas tiu historia balasto, pro kiu oni estas aparte sentema pri germanaj novnazioj, precipe en eksterlando. Sed ni restu realismaj: dekstregaj partioj ekzistas ne nur en Germanio, sed ankaŭ en aliaj demokrataj ŝtatoj. En Francio, ekzemple, la dekstruloj ĉirkaŭ la naciisto Le Pen dum elektoj kutime akiras ĉirkaŭ 15 procentojn de voĉdonoj – do multe pli, ol en Germanio, ĉar en la okcidenta parto intertempe ekstremistoj havas preskaŭ nenian ŝancon eniri parlamentojn. Timo pri dua Hitler do estas tute senbaza, feliĉe!

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

Ride resaniĝi

Videblis unu tagon en septembro, en la centro de Vieno, strangaj uloj kun ruĝaj nazoj. Ili migris, muzikante kaj bruante, tra la stratoj, ŝercis sur scenejoj kaj okazigis ludojn por infanoj. Tiel la asocio „Ruĝaj Nazoj Klaŭnkuracistoj” festis sian dekjaran jubileon.

Jam komence de la 20a jarcento oni klopodis emocie subteni pacientojn en hospitaloj: la unuaj klaŭnprogramoj ekis en 1986 en Usono. Klaŭno estas artisto, kiu humure peras konsolon kaj kuraĝon al malsanuloj; unue, en Aŭstrio, al infanoj, poste al maljunuloj. Li aŭ ŝi povas malfortigi depresion, operacian ŝokon aŭ reziston kontraŭ doloriga terapio kaj malfermas al la paciento socion kaj vivmedion.

Praktika edukado

Post trimonata provperiodo la klaŭnartisto iĝas membro de klaŭnteamo. Klaŭno bezonas talenton, socian engaĝiĝon kaj personan forton. Poste sekvas teoria kaj praktika edukado fare de aktoro, mimo, magiisto, flegisto kaj psikologo. Surbaze de tio, ĉiu klaŭno povas evoluigi sian personan identecon.

Klaŭnoj laboras ĉiam duope. Antaŭ vizito ĉe juna paciento, la paro informiĝas ĉe kuracisto kaj flegisto. Poste ili frapas ĉe la pordo kaj eniras nur post alvoko. Dum sekundoj ili devas reagi al la situacio: kia etoso? ĉu ĉeestas vizitantoj? ktp. Sekvas muziko, ĵonglado, mimado, dancado: espereble forflugas malĝojo, tiel ke la imunsistemo refortiĝas kaj postlasitaj estas fantazio kaj plezuro.

Speciala programo ekzistas por maljunuloj. Gravas la mensa stato de la paciento. La klaŭnoj surscenigas muzikon kaj dancadon el la tempo de la junaĝo de la malsanulo. Nun oni science esploras la rilaton inter ridado kaj resaniĝo. Pliaj informoj en diversaj lingvoj troviĝas ĉe: www.rotenaseninternational.com/.

Walter KLAG

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

Prezidanto postulas, prezidanto rifuzas

Dum septembra akceptovizito de nova kroata ambasadoro ĉe George Bush, la usona prezidanto esprimis la deziron vidi Kroation pli aktiva en Irako. Jen neantaŭvidebla rekta postulo, ke kroataj soldatoj iru al Irako.

Ĉar nun en Kroatio regas dekstra partio, kies prezidanto Ivo Sanader en la pasinteco daŭre kaj senrezerve subtenis la politikon de Bush, kaj pro la ĝenerala kaj argumenteble poltrona politiko de la „novaj eŭropaj landoj”, oni povus atendi subtenon por la postulo de Bush.

Tamen la kroata ŝtatprezidanto Stipe Mesić (ĉefaŭspiciinto de la zagreba Universala Kongreso de Esperanto en 2001) tuj deklaris, ke dum li estas la komandanto de la kroata armeo, kroataj soldatoj ne iros al Irako. En intervjuo li diris: „Mi povas tuj diri, ke mia firma opinio kontraŭ la sendo de kroataj soldatoj al Irako ne ŝanĝiĝos, eĉ se la parlamento subtenos la usonan postulon.”

En la sama intervjuo li ripetis pasintjare esprimitan starpunkton, ke Kroatio ne subskribos interkonsenton pri neekstradicio de usonaj ŝtatanoj al internacia puntribunalo. Mesić aldonis, klarigante la pozicion de malgranda ŝtato: „Ni ne povas havi gravecon en la mondo pro nia armeo aŭ nia ekonomio, sed ni povas esti certa internacia faktoro, se ni insistas pri niaj principoj, kaj se ni ne kapitulacas pro iuj premoj. Usonanoj bezonas en Irako la kroatan flagon, ĉar ili volas havi kiel eble plej multajn naciojn, kiuj subtenas ilin, por povi veni al UN kun la postulo legalizi tiun lian operacion.”

Zlatko TIŠLJAR

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

Malfermi pandoran skatolon

Ĝis nun Eŭropa Unio (EU) ne spertis konflikton inter sia ekstera limo kaj lando neapartenanta al ĝi. EU estas politika asocio, kiu ekzistas ĝuste por malebligi konfliktojn, kiu ekzistas pro la paco, kaj kiu neniun volas ataki aŭ konkeri. Aliĝu tiu, kiu mem volas. Sekve landlimaj konfliktoj devus esti io tute neakceptebla.

Inter Slovenio kaj Kroatio post la disfalo de Jugoslavio restis kelkaj etaj teritorioj, kie ankoraŭ malklaras limlinioj. Temas pri lokoj, kie la limo estis riveroj, kiuj intertempe ŝanĝis sian vojfluon. En Istrio la limon difinas rivero Dragonja, sed iam oni fosis kanalon. Tial restis kelkaj kvadrataj kilometroj da tereno kun kvar vilaĝetoj, kiuj nun apartenas al Kroatio, sed efektive, laŭ la originala fluo, ili apartenis al Slovenio.

Nesolvita demando

Slovenio havas tre malmulte da maro (42 km da bordo). La nuna internacia marleĝo estas tia, ke efektive Slovenio ne havas eliron al internacia maro, ĉar fermas ĝin la teritoriaj maroj de Kroatio kaj Italio. Ĉar en la tempo de Jugoslavio estis difinitaj marlimoj inter unuopaj respublikoj, oni konsideras, ke tio restas nesolvita demando kaj sekve, pri la maraj limoj, devus ankoraŭ okazi interkonsento.

Pro sia negativa sperto en komuna Jugoslavio, Slovenio timas, ke iam simile disfalos EU, kaj ke Slovenio estos devigita malaliĝi. Pro tio ĝi volas certecon pri mara koridoro, per kiu ĝiaj ŝipoj povus atingi la internacian maron sen demandi Italion aŭ Kroation. Pro tio Slovenio daŭre klopodis interkonsenti kun Kroatio, ke tiu fordonu iom da sia maro en formo de koridoro; siaparte Slovenio rezignu pri tri neklaraj terpecoj, i.a. pri la menciitaj kvar vilaĝetoj. En 2003 okazis interkonsento inter la du registaroj, kiuj subskribis ĝin. Sed ne ratifis ĝin la kroata parlamento kaj tial la interkonsento ne ekvalidis. Kroatoj konsideras tion afero nuligita, slovenoj prokrasto de definitiva decido.

Partietaj interesoj

La pasioj en ambaŭ popoloj estas denove disflagritaj. En la plimulto de ordinaraj slovenoj regas kontraŭkroata sento kaj inverse, tiel ke pro provizoraj, partietaj interesoj kelkaj homoj provoke provas ekspluati interpopolan malamon. Politikistoj pretendas, sin prezentante kiel defendantojn de popolaj interesoj, ke la nacio estas endanĝerigita. Kiam la koncerna partio, gajninte voĉojn, akiras sian deziratan pozicion kaj influon, kiuj portas monon kaj povon, ĝi ne plu devas stimuli similajn aferojn. Sed la domaĝo jam farita estas grandega, ĉar la elvokita malamo kontraŭ alia popolo ne estas forviŝebla.

Ĉu tio signifas, ke la pandora skatolo pri landlimaj konfliktoj estas malfermita? Ĉu ekzemple, okaze de hungaraj balotoj, tiea partio provokos konflikton kontraŭ Serbio aŭ Rumanio? Ĉu poloj same agos ĉe la ukraina aŭ belorusa limo?

Nepras, ke EU starigu esplor-tribunalon por zorgi, ke politikaj partioj ne procedu kontraŭ la bazaj principoj de la Unio, ke partioj ne instigu malamon kontraŭ aliaj popoloj aŭ subtenu ksenofobion, rasismon aŭ diskriminacion. Simple estas limoj – kaj la partioj ilin ne transiru.

Zlatko TIŠLJAR

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

Eraroj en la artikolo

Dankon pro la publikigo de mia artikolo pri Nepalo en la septembra numero (MONATO 2004/9, p. 16-17). Bedaŭrinde, dum via redakta prilaboro ekestis eraroj:

1) la vivanta diino ne nomiĝas Fumari, sed Kumari, 2) la montonomo ne estas Himchuli, sed Hiunchuli, 3) „tibeta pano” kaj „momo” estas du diversaj manĝaĵoj, 4) sur la foto „belaĵoj en Katmando” estas Krishna Mandir ne en Katmando, sed en Patano.

Vera BARANDOVSKÁ-FRANK
Germanio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

Kial „civitanoj perdas intereson pri Eŭropo”?

Jen mia reago al la artikolo, kiu aperis en MONATO 2004/9, p. 10-11:

Ne nur politikistoj, sed ankaŭ ĵurnalistoj respondecas pri la politika klimato en la nova Eŭropo. M. N. Lins bedaŭras la malkreskintan intereson de la civitanoj pri la balotoj por la Eŭropa Parlamento en 2004. Li detale raportas la elcentojn de la grandaj partioj, sed prisilentas la unuan partoprenon de la poresperanta grupo EDE (Eŭropo – Demokratio – Esperanto) en sep el ok regionaj balotdistriktoj de Francio. Ĉu por la legantoj de MONATO estas tute seninterese, ke la grupo gajnis ĉirkaŭ 25 000 voĉojn? Mi ne povas kapti kialon sufiĉan por tiuspeca malinformado de esperantlingva publiko.

Josef FLIEGNER
Germanio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

TEATRO

Teatraj eksperimentoj en Beogrado

De la 15a ĝis la 26a de septembro 2004 Beogrado estis la plej grava eŭropa teatra centro – kie okazis la 38a BITEF (Beograda Internacia Teatra Festivalo). Prezentiĝis 15 teatraĵoj el 12 landoj. La tradicia temo de la festivalo estis Novaj teatraj tendencoj kaj aliaj pasioj. La teatraĵoj estis montrataj en beogradaj teatroj (plej multe en „Atelje 212”, kiu iniciatis ĉi festivalon en 1967), en la Domo de junularo, en unu kinejo kaj en unu librovendejo. Ĉiam estis kaj estos novaj kreantoj kiuj opinias, ke oni povas fari pli bone, rigardi pli malproksimen, senti pli pasie, montri pli nude, krei pli nove ... Tio signifas – ĉiam estos BITEF. „Malgraŭ tio, ke la ŝtato, kie BITEF estis lanĉita, ne plu ekzistas, mi esperas, ke BITEF ne sekvos ties sorton”, diris Jovan Čirilov, selektisto de la festivalo.

Por la festivalo unuan fojon venis teatro el Tirana, krome partoprenis reprezentantoj de Serbio kaj Montenegro kaj deko da aliaj eŭropaj landoj. La premiojn de la oficiala ĵurio gajnis du surscenigoj: el Rusio („Milito kaj paco”) kaj Latvio („Romeo kaj Julietta”). Premion de la publiko gajnis kartvela pupteatra teatraĵo „La stalingrada batalo”. Aparte estis rimarkita la dramo „Filumena Marturana” fare de Eduardo de Filippo, ludita de Nacia Teatro el Rijeka, Kroatio.

BITEF-on partoprenis klasikaj, konataj kaj nekonataj dramverkistoj, novaj kaj malnovaj dramoj, sed ĉiuj aktoroj kaj reĝisoroj senlace eksperimentis, serĉis novajn manierojn de la teatra esprimado. La publiko entuziasmis, koleris, furiozis, kuraĝigis kaj kritikis la aktorojn – do plejaktive partoprenis la festivalan vivon.

Dimitrije JANIČIĆ

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

Turkio ante portas

La Eŭropa Komisiono komence de oktobro taksis Turkion preta por komenci negocojn kun la fina celo de membreco en Eŭropa Unio (EU). Sed ne temas pri senkondiĉa „jes”.

„Temas pri kvalifikita jes, kiu estas akompanata de granda nombro da rekomendoj por sekvi kaj observadi la situacion en Turkio,” diris la prezidanto de la Komisiono, Romano Prodi, dum diskonigo de la decido.

En delonge atendita raporto la Komisiono taksas la turkajn reformojn sufiĉaj por rekomendi ekigi la aliĝtraktadojn. Sed ĝi ankaŭ rekomendas limigojn al la libera moviĝado de turkoj, kiuj esperas translokiĝi al EU, kaj klaŭzon, kiu ebligas haltigon de la traktadoj, se progreso ne okazos en certaj kampoj. „Ni devas certigi, ke ĉiuj tiuj reformoj fariĝu fakto en la ĉiutaga vivo.”

Riskoj

Prodi emfazis, ke la komisiona aprobo ne aŭtomate garantias, ke la traktadoj sukcesos. „Ekzistas riskoj, kiujn ni devas konsideri,” diris Prodi, „kaj pri kiuj ni petas, ke ankaŭ Turkio konsideru ilin. Ĉiuokaze ni ne povas imagi estontecon por Eŭropo, en kiu Turkio ne estas firme ankrita.”

La verdikto signifas, ke Turkio verŝajne komencos interparolojn kun EU en 2005, kvankam neniu dato estas fiksita. La Komisiono faris nur rekomendon – la decidon devas fari la EU-membroŝtatoj dum decembra pintokunveno, sed neniu supozas, ke ili renversos la komisionajn rekomendojn.

La hodiaŭa raporto sekvas post du jardekoj da manovrado flanke de EU kaj pluraj reformoj ene de Turkio. La lando jam petis membriĝon en EU en 1987. Subpremado de la kurda malplimulto kaj forta rolo de la armeo ankaŭ en politikaj aferoj igis neimagebla turkan EU-membrecon ĝis antaŭ kelkaj jaroj.

Sed ekde la regado de la partio AK en 2002 okazas ondoj de reformoj – kvankam plenumado ankoraŭ malfacilas en pluraj kampoj. Tiklaj temoj restas interalie homaj rajtoj, torturado, koruptado, libera opiniesprimado, libera religia praktikado kaj seksa egaleco.

(Mal)konsento

Laŭ gazetaraj fontoj la Komisiono prenis sian decidon sen unuanimeco, kio signifas, ke la rekomendoj ne estas subtenataj de ĉiuj 30 komisionanoj. Same abismas la opinioj inter la diverseŭropaj partioj kaj popoloj.

Pluraj politikistoj, sed ankaŭ civitanoj, opinias, ke oni ne jam nun rekompencu la reformojn de Ankaro, sed ke oni atendu ĝis la reformoj fariĝos realaĵoj. Aliaj, kiel multaj germanaj kristandemokratoj, sed ankaŭ pluraj francaj socialistoj kaj aŭstraj politikistoj, opinias, ke Turkio pro geografiaj aŭ kulturaj kialoj ne apartenu al Eŭropa Unio. Aliaj timas, ke Turkio tro kostos kaj ke post la ĵus okazinta plivastigo la Unio ne estus kapabla ŝarĝi sin per denova aligo de ŝtato, kiu post iom da tempo fariĝos la plej multnombre loĝata eŭropa ŝtato. Pli originalaj opinioj estas, ke EU prifajfas argumentojn kiel homaj rajtoj aŭ demokratio, sed nur interesiĝas pri la granda ekonomia merkato, kiun Turkio proponas.

„Kia bela tago” legeblas titole en turka gazeto Milliyet. Tiel aŭ simile reagis multaj turkaj gazetoj entuziasme al la decido de la EU-Komisiono. Hürriyet titolis „Estu libera via vojo, Turkio” kaj la amasgazeto Sabah simple skribis „Jes”. De piedo ĝis kapo la lando nun transformiĝos dum la traktatprocezo kun EU, skribas la gazeto. La maldekstra gazeto Cumhuriyet tamen atentigas, ke la Komisiono deklaris nur „limigitan rekomendon”.

Reformoj

En piedira distanco de la bruselaj EU-institucioj troviĝas granda turka komunumo. Plejparte esperoj estas ligitaj al turka aliĝo al EU: „La aliĝo servus al monda paco kaj igus la Union pli plurkultura,” diras Suleyman Akkus, dungito de turka socikultura asocio. Multaj vidas en la Unio garantion, ke Turkio ne ĉesigos siajn reformojn. La kurda legomvendisto Tolgar estas absolute kontraŭ la aliĝo, almenaŭ „tiel longe kiel Turkio misatentas homajn rajtojn”.

La belga sociologo Dirk Jacobs kredas, ke la partopreno de Turkio en EU longperspektive ankaŭ havos fortan signifon por la turkaj komunumoj en Eŭropo. „La eksterlandaj turkoj plenumos pontofunkcion,” li kredas. „Ili havos pli da ŝancoj, ekzemple pro lingvoscio, sed devas ankaŭ konsciiĝi pri ili.” Malklaras, ĉu estos forta migrado de turkoj al Eŭropo. Kelkaj diras, ke la migremuloj jam estas en Eŭropo, aliaj taksas, ke estas kvin milionoj da turkoj, kiuj emus migri al EU-landoj, plejparte al Germanio.

La Komisiono nun sugestas trikolonan strategion por mastrumi la traktadojn: „Unue, plifortigata kunlaboro por refortigi kaj subteni la reformprocezon en Turkio; due, traktadoj adaptataj al la specifaj defioj rilate la turkan aliĝon; kaj finfine, esence plifortigata politika kaj kultura dialogo, kiu alproksimigu la civitanarojn de la EU-membroŝtatoj kaj tiun de Turkio.”

Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004

Rivalas religioj, mortas miloj

En la lastaj tri jaroj estis mortigitaj pli ol 53 000 homoj en la nordniĝeria ŝtato Plateau, en la mezo de la lando. La statistikon konfirmis la ŝtata administranto, generalo Chris Alli.

Kulpas milito inter kristanoj kaj islamanoj: krom mortoj ĝi alportis detruon de privataj kaj ŝtataj konstruaĵoj, publikaj bazaroj, preĝejoj kaj moskeoj. Ekde la starigo de la reĝimo de la nuna niĝeria prezidanto, generalo Olusegun Obasanjo, religiaj kaj etnaj militoj fariĝis konstantaj okazaĵoj en Niĝerio.

Diversas la kialoj de la krizoj en Plateau kaj en aliaj ŝtatoj de Niĝerio. La unua estas la enkonduko de ŝario, aŭ islama leĝaro, en ŝtatoj en la nordo de la lando. Niĝerio estas sekulara ŝtato, sed la registaro, eble timante la armeon, kiu konsistas 90-procente el norduloj, permesis en la nordo islaman leĝaron. Tial oni komencis persekuti kristanajn minoritatojn en la nordo.

Subpremado

La dua kialo estas la fakto, ke dum pli ol 25 jaroj suferis Niĝerio sub armea diktatoreco, kiu ĉesis nur en 1999, kiam Obasanjo, eksa armea generalo, estis elektita prezidanto laŭ demokratia voĉdonado. La elektoj, organizitaj de la armeo post naciaj kaj internaciaj postuloj, donis al multaj etnaj grupoj la eblon sin publike esprimi post jaroj da subpremado. Tial estiĝis religiaj kaj aliaj konfliktoj, aparte en Plateau, kie estis mortigitaj inter aliaj 18 000 infanoj kaj samnombre da virinoj.

En majo de 2004, post la lastaj konfliktoj inter kristanoj kaj islamanoj, Obasanjo devis transpreni regadon en Plateau por stabiligi la regionon. Tamen ankoraŭ estas tro frue por diri, ĉu estas reveninta funda kaj longdaŭra paco. Plateau estas unu el 36 ŝtatoj, konstitucie rekonataj en federacia Niĝerio.

Prince Henry OGUINYE

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

Ĉu eŭrop-azia bloko kontraŭ Usono?

Duono de la monda produktado kaj pli ol 40 % de la monda komerco estis samtempe reprezentataj en oktobro en la vjetnama ĉefurbo Hanojo ĉe pintokonferenco de la Azia-Eŭropa Renkonto (angle: Asia-Europe Meeting, ASEM). En la konferenco partoprenis 39 landoj inkluzive de la plej disputata, Birmo.

La gvidantoj de la diversaj ŝtatoj postulis de Birmo, ke ĝi pli forte strebu al demokrataj reformoj kaj forigu barojn al politikaj partioj. Birmo la unuan fojon ĉeestis la pintokonferencon, same kiel la dek novaj membroŝtatoj de Eŭropa Unio (EU). Tamen antaŭ la konferenco eŭropaj ŝtatoj minacis bojkoti la aranĝon pro la invito de Birmo en ASEM. Finfine ili akceptis Birmon sub la kondiĉo, ke la regantaj generaloj promesu pli fortajn sankciojn kontraŭ la armea reĝimo en Jangono. Romano Prodi, la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, ĝojis pri la komuna premo al Birmo: „Mi pensas, ke tiu ĉi formo de kolektiva premo estos tre grava por trovi solvon.” Dume la Nobelpremiitino kaj opozicia estrino en Birmo Aung San Suu Kyi plu submetiĝas al hejmaresto – jam pli ol unu jaron.

Mondaj temoj

ASEM-gvidantoj ankaŭ alvokis Unuiĝintajn Naciojn ekbatali por homaj rajtoj kaj regado per leĝoj. La politikistoj ankaŭ diskutis la klimatoŝanĝon kaj la forigon de la EU-ŝtata armila embargo kontraŭ Ĉinio. La embargo ekvalidis post la masakro en 1989 de manifestaciantoj sur la placo Tiananmen en Pekino, sed nun la eŭropa armilindustrio flaras bonan komercon kun Ĉinio. Tamen pluraj eŭropaj landoj atendas unue de Ĉinio senteblan klopodon plibonigi homajn rajtojn en sia lando.

ASEM estas la sola forumo, kie la eŭropa kaj azia regionoj povas rekte interparoli. La libera kadro ne konas fiksan tagordon kaj ebligas diversajn interparolojn. Ekzemple okazis diskutoj inter la sudkorea prezidanto Roh Moo-hyun kaj la ĉina ĉefministro Wen Jiabao pri Nord-Koreio. Observantoj tamen timas, ke temoj tro abundas por tritaga konferenco, tiel ke nenio estas vere decidita. Multaj eŭropaj ŝtatoj volas reliefigi siajn rilatojn kun la aziaj ŝtatoj, kiuj ĝis nun pli atentas rilatojn kun Usono, sed serĉas alternativon.

Marko Naoki LINS
Dialogforumo ASEM

ASEM estas dialogforumo, kiu plifortigu la ekonomian kaj politikan kunlaboron de la du mondopartoj. La ĉi-jara pintokonferenco estas la kvina. ASEM estis la unuan fojon aranĝita en 1996 en la tajlanda ĉefurbo Bangkoko kaj ekde tiam okazas ĉiun duan jaron. Ĝi ekis el la ideo, ke kunlaboro inter la du regionoj helpus kontraŭstari marĝenigon de la du ŝtatgrupoj flanke de Usono. Krom la renkonto de la ŝtatestroj kaj ĉefministroj ankaŭ okazas regule ASEM-kunsidoj de fakministroj. La venonta ASEM-pintokonferenco okazos en 2006 en la finna ĉefurbo Helsinko.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

Nova vizaĝo, novaj ŝancoj

Dum elektoj al la Eŭropa Parlamento dum la somero de 2004 fiaskis regantaj partioj en centra Eŭropo. En Pollando Leszek [leŝek] Miller, en Ĉeĥio Vladimir Spidla kaj en Hungario Peter Medgyessy [medjeŝi] eloficiĝis: memorindas, ke Nikita Ĥruŝĉov kaj Miĥail Gorbaĉov estis dum somero forigitaj.

Dum kelkaj hungaroj telespektis la Olimpiajn Ludojn en Grekio, aliaj preferis la politikan spektaklon. Medgyessy trankvile forvojaĝis al Hispanio por somerumi, kvankam laŭtaj voĉoj lin kritikis. Dum tiu ĉi periodo, tamen, la opozicio malkovris aferojn suspektindajn aŭ koruptajn, kaj ministroj demisiis. Hejmen reveninte, la ministrestro flegme kaj hezite komencis formi novan ministraron.

Riĉulo

Neatendite la liberaldemokratoj, fortigitaj post la elektoj, rifuzis akcepti la ŝanĝojn proponatajn de Medgyessy. La ĉefministro donis ultimaton: se la liberaldemokratoj ne akceptos la ŝanĝon, li eksiĝos. La socialistoj, partneroj en la koalicio, anstataŭ defendi la ministrestron proponis parlamentan voĉdonon pri malfido kaj rekomendis kiel novan estron la kancelarian ministron Peter Kiss [kiŝ]. Al tiu propono aldonis parti-komitato kroman kandidaton, Ferenc Gyurcsany [djurĉanj], eksa ministro pri sporto kaj riĉulo, kies politika modelo estas la brita ĉefministro Tony Blair [teŭni blea].

Revokita socialista parti-kongreso per granda plimulto elektis Gyurcsany. La partianoj ne volis Kiss, kiu estus daŭrigonta la politikon de Medgyessy. Dume demisiis Medgyessy, deklarante: „Mi ne permesas, ke en ĉi tiu lando regu puĉistoj.” Parlamentanoj elektis Gyurcsany nova ĉefministro; se ne, okazus nova tutlanda parlamenta voĉdonado, kiu estus fiasko por la koalicio.

La socialistoj baldaŭ elektos novan parti-estraron konsistantan verŝajne el pli junaj politikistoj. Malaperas la t.n. maljunaj komunistoj. La nova vizaĝo de Gyurcsany kaj liaj supozataj „mirakloj” donos ŝancon al la socialistoj en la sekvaj parlamentaj elektoj.

Karlo JUHÁSZ

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004

Kampoj de Soria – Antonio Machado, universala poeto

Antaŭ pli ol tridek jaroj mi konatiĝis kun la verkaro de la hispana poeto Antonio Machado. Mi tuj estis kaptita de ĝia senkompara beleco kaj profundo. Tiam mi loĝis en Bonaero, kaj mia unua renkontiĝo kun tiu poeto okazis, kiam en serio de libroj (Biblioteca Básica Salvat), kiun mi ĉiumonate abonis (kurioze, vendita en slava librovendejo), estis publikigita antologio de lia poezio. Precipe ravis min iu poemo, kies titolo estis Campos de Soria, parto de pli longa verko, nomita Campos de Castilla.

Soria estas ĉefurbo de samnoma provinco en la antikva regiono Castilla la Vieja (malnova Kastilio), nun nomita Castilla-León. Tradicia diraĵo priskribas ĝin tiel: „Soria frida, Soria pura, kapo de Estremadura”. Ĝi estas unu el la plej malgrandaj provincaj ĉefurboj en la lando, kaj dumvintre unu el la plej malvarmaj. La urbo situas sur la bordo de la longa Duero-rivero (850 km), kiu fluas tra norda Hispanio ĝis la marhaveno Porto en Portugalio, kie ĝi nomiĝas Douro. (Parenteze, la nomo – kiel multaj eŭropaj rivernomoj – deriviĝas de kelta vorto, kiu signifas „akvo”. La vorto ankoraŭ troviĝas en la kimra kaj gaela lingvoj. Mi mencias ĉi tiun fakton, ĉar ĝi havas por mi personan signifon, kiun mi poste klarigos.) Parton de mia knabeco kaj junuleco mi pasigis en Porto, do mi bone konis la Douro-riveron. Dumtempe mi laboris en la oficejo de portovin-entrepreno en Vila Nova de Gaia, urbo sur la kontraŭa bordo de la rivero, kiun mi ĉiutage devis transpasi aŭ per boato aŭ per la fama Eiffel-ponto. Ofte mi sentis deziron almonte esplori la riveron, sed ne havis okazon tion fari.

Tamen, mi jam sufiĉe deflankiĝis de mia temo. La regiono kaj urbo Soria estas intime ligitaj kun la poeto. Antonio Machado y Ruiz naskiĝis en Sevilo en 1875, sed kiam li estis nur okjaraĝa, la familio translokiĝis en Kastilion. Tion li priskribis en strofo de la poemo Retrato (Portreto):

„En mia knaba aĝo, korteto en Sevilla,
maturaj or-citronoj en sunbanata horto,
En mia juno, dudek da jaroj en Castilla.
En mia vivo, faroj ... pri ili mutu vorto.”1

Post lia edukado en Madrido Antonio kaj lia frato Manuel komencis verki humurajn artikolojn kaj partoprenis en literaturaj renkontiĝoj kun gravaj hispanaj verkistoj. Antonio tiam komencis eldoni siajn poemojn. Li plie studis la francan, vojaĝis al Parizo, laboris kiel tradukisto kaj en 1907 sukcesis akiri la postenon de profesoro pri la franca lingvo en la Instituto de Soria. En tiu urbo li konatiĝis kun juna knabino, Leonor, kun kiu li edziĝis en 1909. Kune ili vojaĝis al Parizo, kie Leonor malsaniĝis. En 1912 Leonor mortis pro tuberkulozo. Machado estis profunde afliktita. Li neniam forgesis sian junan edzinon kaj neniam reedziĝis. Li verkis diversajn kortuŝajn poemojn dediĉitajn al Leonor. Unu el tiuj versaĵoj oni povas legi sur ŝia tomboŝtono en la tombejo Espino, kie ŝi kuŝas. Post ŝia morto Machado translokiĝis suden al la urbo Baeza (provinco Jaén). Li studis filozofion kaj beletron kaj daŭrigis sian poezian verkadon, kaj, kune kun Manuel, verkis teatraĵon. En 1927 li estis nomumita membro de la Reĝa Akademio de la hispana lingvo. En 1931 li eniris la Instituton Calderón en Madrido, kie li kaj Manuel denove partoprenis salon-renkontiĝojn kun aliaj eminentaj verkistoj.

En 1936 eksplodis la kruela enlanda milito en Hispanio. Machado aliĝis al la respublika flanko. En la sama jaro li translokiĝis kune kun sia patrino kaj frato José al Valencio. Tie li partoprenis en 1937 la internacian kongreson de verkistoj por la defendo de la kulturo. En 1938, antaŭ la avanco de la trupoj de Franco, la familio translokiĝis al Barcelono. En 1939 Machado kaj lia maljuna kaj malsana patrino fuĝis al Collioure en Francio. Tie la 22an de februaro, en la aĝo de 63, li mortis. Tri tagojn poste mortis lia patrino.

Kvankam lia restado en Soria estis relative mallonga, tiu bela parto de Hispanio havis la plej profundan influon sur Machado. De la morto de Leonor ĝis 1932 Machado ne revizitis Soria, sed en tiu jaro li venis en la urbon por ricevi de la magistrato la titolon „adoptita filo de Soria”. Li tamen konstatis, ke li ne povis plu resti en tiu amata loko pro la fakto, ke ĝi estis ligita en lia menso kun la plej doloriga (tamen, plej karmemora) periodo de lia vivo. Ekde tiam liaj verkoj iĝis pli kaj pli sobraj, sed samtempe pli profunde signifoplenaj kaj universale valoraj. Sendube, Machado estas unu el la plej elstaraj kaj gravaj poetoj, ne nur de Hispanio, sed ankaŭ de la mondo. En 1989 li estis agnoskita fare de UNESKO kiel „Universala Poeto”, t.e. poeto de la homaro. Kvankam profundege enradikiĝinta en la tero kaj spirito de Hispanio, kaj precipe de Soria, lia verkaro estas sendube grava parto de la riĉa literatura heredaĵo de la tuta mondo. Eĉ inter homoj, kiuj ne komprenas la hispanan kaj ne konas la devenon de la citaĵo, estas ofte citata (hispane aŭ en traduko) fama versaĵo lia:

„Caminante, no hay camino,/ se hace camino al andar” (Vojaĝanto, ne estas vojo,/ piedirante oni vojon faras). Iu angla verkistino, kiun mi konas, enmetis sian anglan tradukon de tiu verso en libron. Ŝi rakontis al mi, ke ŝi vidis ĝin, pendantan en kadro sur la muro de salono en nordamerika domo. Ŝi sciis nenion pri Machado, nek ke li estis la aŭtoro de tiuj linioj.

Ĉi-jare mi legis romanon2 en la skotgaela (nia hejma lingvo), kiu unue aperis en 2003. Miaopinie ĝi estas la plej grava romano, kiu iam aperis en tiu kelta lingvo, en kiu ne abundas romanoj. Parto de la libro rilatas al la hispana enlanda milito, kaj la aŭtoro citas, en la gaela kaj en la originala hispana, kelkajn versojn el la poemo de Machado A Orillas del Duero (Ĉe la bordo de l' Duero-rivero). Mi miris, ke estis influita de la poezio de Antonio Machado verkisto en tiu apenaŭ konata kaj iom esotera kelta idiomo (eĉ pli esotera, ĉar li uzas vortojn el sia loka dialekto – tiu de malgranda regiono de la sudhebridaj insuloj). Mi tuj decidis, ke mi finfine nepre devas vojaĝi al Soria por konstati, kial tiom inspiris Machado-n tiu alte situanta kaj izolita urbo inter la sierras (montaroj) de norda Kastilio, kiun li tiom belege priskribas.

Do, en septembro 2004, post kongreso en Bilbao, mia edzino kaj mi buse veturis al Logroño, kaj de tie al Sorio, tra unu el la plej imponaj montaraj pejzaĝoj en Hispanio. Ne estas rektaj buslinioj de la nordo al Soria, kaj veturas nur kvar trajnoj tage de Madrido. Ni trovis la urbon kaj la regionon laŭ la Duero-rivero ege belaj. Ni povis kompreni, kiel la poeto trovis tie sian plej grandan inspiron. Ni paŝis sur la spuroj de Machado, vizitante ĉiujn lokojn, kiuj havis rilaton al la poeto kaj al lia tragika edzineto: la preĝejon, kie ili geedziĝis; la instituton, kie li instruis; la stratojn kaj domojn de la antikva urbo, kiun li amis; la ĉarman Duero-riveron, laŭ kiu li ofte promenis; la altan avenuon, kie Machado kutimis piediri laste, puŝante la radseĝon, en kiu sidis la mortonta Leonor; ŝian tombon en la tombejo apud la Espino-preĝejo; mortintan ulmon, kiu inspiris alian poemon de Machado.

Plurfoje en sia verkaro Machado mencias Numancion, arkeologie gravan ejon je sep kilometroj norde de Soria. Tie troviĝas ruinoj de keltibera vilaĝo, kies loĝantoj (mikspopolo, konsistanta el keltoj kaj iberoj) persiste kaj kuraĝe rezistis ĝismorte longan sieĝon de romiaj legianoj. En la fino de la sieĝo ĉiuj loĝantoj estis masakritaj aŭ kaptitaj kiel sklavoj. Ankaŭ tiun lokon ni havis okazon viziti dum gvidita ekskurso, organizita de la magistrato.

Koincide ni havis la aldonan plezuron esti en Soria dum la ĉiujara keltibera festivalo, en kiu la sorianoj celebras la kuraĝon de siaj „antaŭuloj”3 kaj tiujn historiajn eventojn. Viroj, virinoj kaj infanoj aperas vestitaj kiel keltiberoj kaj romanoj. Ili elmontras sur la diversaj placoj la kutimojn kaj metiojn de la keltiberoj. En subĉielaj atelieroj la infanoj lernas antikvajn metiojn (potfaradon, kotbrikmuldadon, mueladon ktp), kaj la infanoj mem estas invititaj provi ilin. Arkeologoj kaj historiistoj priskribas al la publiko, kiel la romanoj vivis kaj militis. Estas bataloj inter keltiberaj batalantoj kaj legianoj. Al tiuj, kiuj mendas ĝin, la urbaj restoracioj donas tipan manĝaĵon de la antikvaj keltiberoj. En la parko oni renkontiĝas kun senatanoj, toge vestitaj, romaj matronoj, liktoroj, sklavoj, kruelaspekta centestro kaj soldatoj de la sepa legio. Oni eĉ konstruis imitaĵojn de tormentum (sieĝkatapulto) kaj de aliaj inĝeniaj instrumentoj por termezurado kaj vojkonstruo. Ĉiutage dum la festivala semajnfino la centestro kunvokas siajn soldatojn, dum junaj keltiberaj virinoj blovas argilajn kornojn por kunigi siajn vilaĝanojn kaj ferocajn batalantojn. Kune ili marŝas kaj rajdas de la centra parko al la granda placo, kaj la centestro latine markas la paŝon kriegante „Sin'! Dex'!” (Maldekstra! Dekstra!). En la vespero la tuta kompanio remarŝas al la parko.

Sed sendube nia plej daŭra memoro de Soria estos konscio pri la konstanta ĉeesto en Soria de la spirito de tiu mirinda poeto kaj nia mensa imago de la belega duerorivera pejzaĝo, kiun li vorte pentris en la plej lumineskaj koloroj. La poezio de Machado penetras ĝis la profundo de la animo kaj inspiras, kiel li mem estis inspirita.

Mi ne scias, kiom de la verkaro de Machado estas esperantigita. Legantoj, kiuj ne komprenas la hispanan, povas konatiĝi kun iom el ĝi en la bona traduko fare de Fernando de Diego, menciita en piednoto.

Garbhan MACAOIDH
1. Esperantigita de Fernando de Diego. Vidu lian tradukon La lando de Alvargonzalez, Hispana Esperanto-Federacio, Zaragozo, 1969. Mi iom pli laŭvorte tradukis ĝin jene: „Mia knabeco estas memoroj de sevila korto/ kaj de ĝardeno hela, kie maturiĝas la citrono;/ mia juneco: dudek jaroj en kastilia tero,/ pli bone forgesitaj okazoj: mia historia fono”.
2. An Oidhche mus do Sheòl Sinn (La nokto antaŭ nia forvojaĝo) de Aonghas Pàdraig Caimbeul. Eld. Clàr, Inverness, Skotlando.
3. Certe ne ĉiuj sorianoj estas posteuloj de keltiberoj!

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004

Strikon oleumi

Okazis nacia striko en Niĝerio pro la plialtigo de la prezo de benzino. La registaro, ricevinte de la Niĝeria Laborkongreso (NLC) 14-tagan averton pri la striko, rifuzis dialogi kaj renversi la decidon pri la prezaltigo.

Ekde 1999 la registaro jam ok fojojn plialtigis la prezon de benzino kaj jam kvinfoje okazis strikoj. Ironie, ĉar Niĝerio estas la sesa plej granda nafto-produktanto en la mondo kaj ĉiutage produktas pli ol 1,4 milionojn da bareloj. El nafto venas 90 % de la landa enspezo. Prezoj de ĉiuj aliaj varoj estas ligitaj al la prezo de nafto, kio malfaciligas la vivon de ordinaraj niĝerianoj: kiam plialtiĝas la nafto-prezoj, plialtiĝas ĉiuj prezoj.

Vivkondiĉoj

Aliajn problemojn kaŭzas la militoj en la nafto-regionoj de Niĝerio. Lokaj grupoj kontraŭas la esploradon kaj ekspluatadon fare de internaciaj kompanioj kaj de la niĝeria registaro. Pro la militoj miloj jam mortis en regionoj, kie – malgraŭ la profitoj akiritaj pro nafto – vivkondiĉoj apenaŭ pliboniĝis.

Kvankam Niĝerio estas demokratio, multaj opinias, ke ĝi restas diktatoreco pro la sinteno de la ŝtatestro, generalo Olusegun Obasanjo. La parlamento, konsistanta pli ol 90-procente el la prezidanta Popola Demokratia Partio, aŭtomate aprobas kion la prezidanto deziras. Ekzemple, la parlamento lastatempe subtenis leĝproponon por nuligi la Niĝerian Laborkongreson.

Prince Henry OGUINYE

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004

Ne al militoj, ne al seksperforto

Afrikaj virinoj dum longa tempo estis viktimoj de maljusteco. Iliaj edzoj konsideris ilin laboriloj, kiuj devas zorgi pri kampaj laboroj, serĉado kaj farado de nutraĵoj kaj pri la multnombraj infanoj. Ili ne rajtis eniri lernejojn, kiel iliaj fratoj. Feliĉe jen kaj jen leviĝis voĉoj, kiuj postulas egalecon de ambaŭ seksoj.

La viroj ekkomprenas, ke virinoj povas kontribui al la progreso de sia lando: nun filinoj rajtas lerni same kiel la filoj, virinoj eksidas en oficejoj kaj faras tion, kio antaŭe estis „malfacila por virinoj”, kaj ili ekdecidas pri la estonteco de la lando. Finfine oni komprenis, ke „eduki virinon estas eduki la tutan socion” kaj ke la progreso de la lando dependas de la eduknivelo de la patrinoj. Afriko multe dankas al Unicef, kiu proklamis 2004 la jaron de la filino.

Miskomprenoj inter fratoj

Mi estas patrino vivanta en regiono, kie virinoj daŭre suferas pro militoj: norda Kivuo en Demokrata Respubliko Kongo. La interetnaj malamoj, la subitaj miskomprenoj inter fratoj, kiuj dum jaroj kune vivis, kondukas al ĉiutagaj bataloj en la landoj ĉirkaŭ la grandaj lagoj, en Kongo, Burundo, Ruando kaj Ugando. Anstataŭ zorgi pri la bonstato de siaj landoj, anstataŭ pensi pri la estonteco de siaj gefiloj, homoj perdas sian tempon, pensante kiel malkunigi tion, kio estis kuna. Ni virinoj ne konsentas kun iliaj vidpunktoj, ĉar estas ni, virinoj, kiuj estas la viktimoj. Ĉu vi povas imagi, kiom da virinoj estis seksperfortitaj ekde la komenco de la milito? La malamiko de ĉiu progreso estas la malsekureco.

Ni, virinoj el evolulandoj diras „ne” al la militoj en niaj regionoj, „ne” al la seksperforto, kaj „jes” al plukonstruado de lernejoj por batali kontraŭ la nescio, kaj „jes” al partoprenado en ĉiuj decidoj, kiuj koncernas la estontecon de la landoj meze de Afriko.

Françoise ZAWADI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004

Pli pri la EDE

Mi estas surprizita, ke vi ne skribis en MONATO 2004/9, p. 10-11, pri la ekzisto de EDE (Eŭropo – Demokratio – Esperanto) – partio, kiu sinprezentis en Francio. Ĝi ricevis 25 000 voĉojn (vd. ankaŭ la leteron de Josef Fliegner, MONATO 2004/10, p. 6), malgraŭ nefavoraj amaskomunikiloj kaj malmulte da monrimedoj, tiel ke ekzemple ne estis bultenoj en ĉiuj balotregionoj.

Ĝia rezulto alproksimiĝis al 0,21 %. La unuan fojon esperantistoj kontribuas al la konstruado de Eŭropo. La ĉefaj punktoj de EDE-proponado estis:

Por demokratio efika en Eŭropo.
Por la subteno de la lingva kaj kultura diverseco.
Por Eŭropo sendependa de la influo de Usono, ĝia lingvo kaj ĝia kulturo.
Por Eŭropo pli energia por serĉado, monda komerco, diplomata influo.
Por Eŭropo, kiu kontrolu sian teknokrataron.
Por la uzado de la internacia lingvo Esperanto, simpla, efika, kiu donas esprimeblon al ĉiuj civitanoj en internacia debato.
Por ke Eŭropo iĝu ekzemplo de solidareco inter popoloj.
Por ke Eŭropo iĝu ekzemplo de kunligo de kultura heredaĵo kaj moderneco.

Eĉ se la partopreno en la baloto estis diskutebla elekto, laŭ mi indas mencii la ekziston de EDE, kiu celas disvastiĝi tra la tuta Eŭropo. Pli multajn informojn oni trovas ĉe la TTT-ejo www.e-d-e.org/Leo/index.php.

Joël MARTIN-GALLAUSIAUX
Francio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004

Koincido

Frapetas min du artikoloj en la hodiaŭa ĵurnalo, unu apud alia. Unu informas pri katastrofa tajfuno en Japanio, kiu detruegis domojn, kaŭzis inundegojn kaj mortigis plurdek homojn. La artikolo informas, ke ĉi-jare furiozis jam dek tajfunoj en Japanio, tiom multaj kiom neniam antaŭe dum unu jaro. La apuda artikolo temas pri ekkonoj de italaj sciencistoj; ili eltrovis, ke homo, kiu pasigas unu tagon en la centro de Milano, Palermo aŭ Triesto, inhalas tiom da veneno, kiom egalas al fumado de 15 cigaredoj. Precipa kaŭzo de poluado laŭ la studaĵo estas benzolo, kiu estigas kanceron. Kiel konate, tiu ĉi veneno venas precipe el motoroj de aŭtoj.

Certe estas koincido, ke saman tagon ĵurnalo raportas pri ambaŭ temoj. Sed ĉu estas ankaŭ hazardo, ke ĉi-jare tutmonde estis aparte multaj ŝtormegoj, tempestoj, uraganoj kaj precipe tajfunoj, ciklonoj kaj tornadoj, do kirloŝtormoj? Precipe la kariban regionon kaj Usonon trafis teruregaj kaj monstraj kirlo-uraganoj. Malpli suferis Eŭropo – sed eble ankaŭ tio estas hazardo, ĉar en antaŭaj jaroj ankaŭ tiu ĉi kontinento kun kutime stabila klimato spertis nekutime fortajn ŝtormojn.

Jam de longa tempo klimat-fakuloj avertas, ke pro la forcado per venenoj kiel tiuj el aŭtomobiloj tutmonde la klimato ade varmiĝas kaj tial ĝi perdas sian naturan ekvilibron. Pro tia minacanta (fakte jam okazanta) klimatokatastrofo oni organizis unu konferencon post alia kaj ellaboris „protokolojn”, laŭ kiuj ŝtatoj devigas sin protekti la klimaton. Sed ŝajnas, ke la efiko estas preskaŭ nula, tiel ke ni ne povas kredi pri kaprica hazardo rilate la uraganojn. Ĉar samtempe la aŭtotrafiko neniel reduktiĝis, male. En Germanio ekzemple jam ne nur dum feriaj tempoj, sed tutjare, multas trafikŝtopiĝoj sur ĉiuj stratoj. Kvankam homoj scias, ke tiel ili damaĝas la klimaton kaj fine ja sin mem, ili senskrupule uzadas siajn aŭtojn. Oni nomas tion „percepta disonanco”: mi scias pri la fatala sekvo de mia ago, sed neglektas tiun percepton kaj agas kontraŭe al ĝi. Do ne nur kulpas registaroj kaj industrio, sed ankaŭ la ordinaraj homoj mem pri la katastrofo. Ĉu ne prave la naturo venĝas pro tioma homa stulteco?

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004

Interkona sperto

De kvin jaroj Kosovo administriĝas de la Unuiĝinta Nacia Misio en Kosovo (UNMIK) subtenata de trupoj de NATO. Ekzistas ankaŭ prezidanto, registaro, landa parlamento kaj lokaj instancoj havantaj limigitajn kompetencojn. Fakte UNMIK kaj NATO regas kernajn politikajn kaj ekonomiajn aferojn en Kosovo, nome eksteran politikon, defendadon, financon, policon kaj juĝejojn. Malgraŭ tio, la internacia komunumo strebas doni pli da rajtoj kaj povoj al lokaj elektitoj kaj, samtempe, difini la statuson de Kosovo.

Por ekkoni kaj diskuti la problemojn en Kosovo okazis lastatempe renkontiĝo en la ĉefurbo Priŝtino, aranĝita de la prezidanto de la EU-ambasadoroj en Beogrado, Antonio Zanardi Landi. Partoprenis ĉiuj EU-ambasadoroj en Beogrado kaj ĉefoj de diversaj municipoj.

Substrekita estis la graveco evoluigi la ekonomion, malaltigi senlaborecon, prosperigi la kamparon, fortigi publikan ordon kaj ebligi al serboj kaj al aliaj etnanoj reveni al siaj teroj kaj loĝlokoj. Tamen UNMIK-reprezentanto diris, ke oni ne devas plu nomi rifuĝintoj tiujn serbajn familiojn, kiuj vendis siajn terojn en Kosovo – ekzemple kontraŭ altaj prezoj al albanoj.

La renkontiĝo servis al reciproka konatiĝo de loĝantoj de Kosovo kaj internaciaj reprezentantoj por pli ĝuste kaj pli konkrete respeguli la tiean situacion al EU kaj la ekstera mondo.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004

MUZIKO

Germana muzikkvoto por la radio

Germanoj eble baldaŭ havos manieron por limigi aŭskultadon de muziko de Robbie Williams: la registaro en Berlino pripensas enkonduki kvoton por germana pop-muziko kaj tiamaniere malfortigi la hegemonion de anglalingva muziko en radio. Politikistoj kaj pop-artistoj plendas, ke la procentaĵo de germana pop-muziko ŝrumpis al 10 en la nacia radio. Peter Maffay, germana pop-veterano, diris en intervjuo: „Multaj elsendejoj rifuzas ludi mian muzikon kaj tiun de miaj germanaj kolegoj. Tio estas cenzuro. Germanaj artistoj kaj aŭskultantoj estas manipulataj per la dominado de la angla lingvo.”

Sekvindan ekzemplon montras Francio: tie radiostacioj estas devigataj plenigi 40 % de sia tempo per franclingva pop-muziko. En Hispanio kaj Italio okazas preskaŭ same. Muzikelsendejo Radio Fritz opinias, ke „ne ĝustas, ke ni ne volas ludi germanan muzikon. Simple ekzistas tro malmulte proponebla al nia aŭskultantaro.” Berlina gazeto BZ ĝustigas: „Germanaj artistoj ne ricevas elsendotempon ĉar ili estas enuigaj kaj neelteneble ideologiaj.”

„Oni ofte diras, ke ĉiu, kiu faras bonan muzikon, eniros radion, sed tio ne estas la vero”, diras la estro de unu germana muzika eksportagentejo. Micha Rhein de la germana grupo In Extremo aldonas: „Nia kanto estis en la tria loko de la ranglistoj dum semajnoj, sed ni havis grandajn malfacilaĵojn ludigi ĝin en radio – tio estas vangofrapo.”

La muzikindustrio kredas, ke bandoj ne povas esperi pri eksterlanda sukceso sen sufiĉa subteno hejme, kvankam malklaras, kiom grandan kreskoŝancon havas germanlingva pop-muziko en la monda merkato. Germanio estas unu el la kvin plej grandaj muzikmerkatoj de la mondo, sed troviĝas ekde 1997 en profunda krizo. La vendado falis ekde tiam je 40 %.

Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004

Esperanto en la soclandoj

La aŭtoro preferas la terminon „soclando” anstataŭ „socialisma lando”, ĉar li ne plu kredas (kontraŭe al sia opinio dum la malvarma milito), ke efektive temis pri socialismo en tiuj orient-eŭropaj landoj (kaj kelkaj ekstereŭropaj). Nun, spertinte ĝisdetale la vivadon kaj en la soclandoj tiutempaj, kaj en la kapitalismaj landoj nuntempaj, kvankam li vidas grandajn diferencojn inter ili, li opinias, ke la epitetoj, kiujn ili donis kaj plu donas al si, estas tre eraraj.

Lia malgranda libro celas ne kulpigi, nek juĝi la Esperanto-rilatajn aferojn dum la malvarma milito, sed laŭeble objektive prezenti la faktojn pri la situacio de Esperanto en la tiamaj soclandoj. Travivante tiujn jarojn en Usono, mi ofte demandis al mi pri la vera stato de Esperanto en tiuj „danĝerege atakopretaj” landoj; sed mi povis ekscii preskaŭ nenion pri tio, ĉar komunikado inter tiuj soclandoj kaj la okcidento, precipe Usono, estis preskaŭ nula. Fojfoje mi ricevis cenzuritan leteron de esperantisto en Ĉeĥoslovakio, kiu kontraŭvole metis en sian koverton esperantlingvan propagandan ĵurnalon, presitan sur maldikega papero, kiu konforme al la leĝo devis akompani la leteron. Mi trovis per tiuj leteroj, ke la tieaj loĝantoj sciis tiom pri la vivo en Usono, kiom mi pri la vivo en Pollando aŭ Ĉeĥoslovakio aŭ Sovetio: tio estas neniom.

Post la fino de la malvarma milito faktoj komencis iĝi pli vaste konataj en la esperanta mondo. Ekzistis plusoj kaj minusoj ambaŭflanke de la fera kurteno. Mi eĉ ektrovis la veron de la deklaro de kanada profesoro, kiu estis longe vizitinta kaj Sovetion kaj Usonon kaj kiu deklaris ilin preskaŭ identaj. Jes ja, negrave, kiaj estas la proklamataj ideologioj; la homoj samas tra la tuta mondo, spertas same, reagas same, fundamente vivas same. Neniu kulpas; neniu senkulpas; ĉiuj egale kulpas/senkulpas.

Detlev Blanke, la aŭtoro, ne pretendas bone koni la situacion en ĉiuj tiamaj soclandoj, sed li ja tre bone konis, per propraj spertoj, la situacion en kelkaj el ili. Lia libro tre bone helpas plenigi la truojn en la plejparte okcidentlandaj historioj de la esperanta movado. Kiu pli bone povas fari tion, ol persono, kiu klarvide spertis la movadon soclandan kaj honeste parolas pri ĝi?

Iam, espereble, iu simila honestulo kaj klarvidulo verkos senpartian kaj senpropagandan historian libron pri Esperanto dum la tuta 20a jarcento, tra la tuta mondo. Eble tiam ni povos perdi niajn antaŭjuĝojn kaj imagajn bildojn kaj povos taksi la Esperanto-fenomenon ĝuste: kun la plusoj kaj la minusoj.

Intertempe nin devos kontentigi individuaj malgrandaj libroj, kiujn kompilis kompetentaj personoj, kiuj pledas nur, ke ni konsciu pri la faktoj. Tia estas ĉi tiu libreto, kiun mi plenkore rekomendas al historiemuloj.

Donald BROADRIBB
Detlev Blanke: Esperanto kaj Socialismo? Pri la movado sur la „alia flanko”. Eld. Mondial, Novjorko, 2004. 64 paĝoj tre fortike gluitaj. ISBN 1-59569-007-7.
Noto de la redaktoro: Estas miriga por mi la aserto de la recenzinto, ke dum la malvarma milito la okcident-mondaj esperantistoj ne povis sciiĝi pri la vera stato de Esperanto en la socialismaj landoj. Nu, la gazeto Nuntempa Bulgario (por nomi nur unu ekzemplon), kiu havis multmilan eldonkvanton kaj facile aboneblis en la tuta mondo, vaste informis pri tio. Ankaŭ persona internacia korespondado fakte ne estis malhelpata, kvankam oni devis esti singarda, skribante pri politikaj temoj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004

Nomo el fikcia paŝtista legendo

Rilate al letero fare de Frieder Weigold: Hindeŭropaj etimoj (3), MONATO 2004/10, p. 6, mi klarigu, ke la eŭska vorto por „patro” ne estas Aitor, sed aita, aŭ aite en iuj okcidentaj lokoj. Aitor estas persona nomo, aperinta en Aitorren legenda (Legendo pri Aitor), fare de Josepe Agosti Xaho (1845). Kvankam la nomo estas tute elpensita de la verkisto, baldaŭ ĝin akceptis la eŭska socio. Hodiaŭ ĝi estas tre populara vira nomo.

Sabin ORUETA
Eŭskio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004

Paŝoj provizoraj

Validos en Burundo nova konstitucio, se per referendumo la popolo ĝin aprobos. Lastatempe la ŝtatestro de Burundo, Domitien Ndayizeye, subskribis leĝon por promulgi provizoran konstitucion jam ratifitan de provizora parlamento.

Bojkotis la parlamentan sesion por ratifi la provizoran konstitucion membroj de la minoritata tuca partio. El 271 parlamentanoj forestis 82 tucaj deputitoj kaj senatanoj. Se aprobita, la nova konstitucio validos ekde la fino de novembro 2004.

Birindwa MUSHOSI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004

Ŝprucfluo

La tiel nomata ŝprucfluo en la atmosfero estas nun vaste konata afero, sed mi dubas, ĉu multe da homoj scias, ke la unua priskribo de tiu fenomeno estis farita en Esperanto. Japana meteologo malkovris ĝin iom antaŭ la dua mondmilito. Li volis disvastigi la novaĵon kaj tiucele verkis siajn notojn en Esperanto. Bedaŭrinde neniu faris nacilingvajn tradukojn, kaj la tiutempaj sciencistoj ne eksciis la eltrovaĵon.

Ni ankoraŭ bezonas sistemon por eviti tiajn malsukcesojn en la tereno de komunikado. Ĉu la Akademio de San-Marino povus roli ĉi-rilate? Se ni havus bonan informsistemon pri novaj esploroj, tio kuraĝigus universitatajn studentojn verki siajn disertaciojn en Esperanto anstataŭ en la angla.

Breandan O'MEARAIN
Irlando
Almenaŭ la legantoj de MONATO scias, ke la eltrovaĵo estis priskribita en Esperanto. Vidu la artikolon Per flugiloj de malfacila vento en n-ro 2003/11. (red.)

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004

Ĉu esperantismo tro militema?

Kiam mi legis la artikolon de Stefan Maul „Eraro (ne nur) lingva”, MONATO 2004/9, p. 5, mi rememoris mian iaman mediton pri simila problemo. Jam kelkfoje mi pensis pri la problemo de la nocio „esperantismo”: ĉu mi fakte estas esperantistino, aŭ esperantino. Ja, tiu „-isto” povas ŝajni al neesperantistoj sufiĉe militema, krome Zamenhof mem nomis sin „d-ro Esperanto”. Mi eĉ renkontis demandon de ĉeĥa neesperantisto: kiel alparoli esperantiston en la ĉeĥa, ĉu esperantisto aŭ ĉu esperanto (per la ĉeĥa lingvo oni kapablas fari tiun diferencon). Mi varme dankas pro la insisto de Stefan Maul.

Jindriska DRAHOTOVA
Ĉeĥio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004

Nemeza

La aserto, ke „Nemeza”, la dramo de Nobel, ĝis nun estis tradukita nur en Esperanton (MONATO 2004/4, p. 18), ne estas ĝusta. Mi tradukis ĝin en 2003 en la slovenan lingvon. Laŭ mia scio ĝi legeblas en la reta biblioteko de Franko Luin.

Vinko OŜLAK
Aŭstrio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004

Du mil kvar

Pasas la jubilea jaro – ĉu vi memoras, ke nia revuo en 2004 iĝis 25-jara? – kun ridindaj gratuloj lastmomentaj. Unu el ili venis de Vladimiro Putino, kiel konate LA protagonisto de ĵurnalisma libereco. La prezidanto de Rusio laŭdis nin pro laŭta kontraŭ-usonismo. Pro la sama banala kialo alia prezidanto, Ĝorĝ Dablju Buŝ, neglektis nian jubileon. Li lamente atentigis pri ekkonoj de severa sekreta servo GOFENO (Gala Observo de Frat-Esplora Neregistara Organizaĵo), ke ankaŭ rivel-reporteroj de MONATO ne trovis, kiel forte ordonite de Buŝo, la kaŝitajn amasmurdajn armilojn de iu satana Sadamo.

Fantomaj fontoj

Sed ni estas en boneta societo, ĉar ankaŭ neniu alia retrovis ilin. Historia ridodato tiukampa estis la 7a de oktobro 2004: tiun tagon la ĉef-inspektoro de Buŝo mem, Ĉarlo Duelfero, publike kaj klare deklaris, ke jam antaŭ la Irak-milito Sadamo ne plu posedis kemiajn aŭ biologiajn armilojn nek havis propran programon por konstruado de nukle-armiloj. Sed ĝuste tion averte asertis Buŝo por brave pravigi usonan invadon en Irako en marto 2003. Tamen piulo Buŝo ne fiule mensogis, ĉar li estas bona kristano – kaj bonaj kristanoj ne mensogas. Ne, li iĝis tima viktimo de sekretaj servoj, kiuj ne sciis, kion ĉiu el ni sciis, legante gazetojn, kiuj jam delonge informis pri pacemo de palacama Sadamo. Sed sekretaj servoj ne legas gazetojn, kompreneble; ili fanfaronas pri aliaj, iom fantomaj fontoj. Ne mirige, ke laŭ konsterna konstato de anonima diplomato la deziro, perfekte protekti sin kontraŭ Usono, multregione estas pli granda ol la deziro, pretekste esti protektata per Usono.

Rekordoj pluraj

Cetere 2004 estis jaro de ridindaj rekordoj. Ekzemple estis rekorda la nepartopreno de civitanoj en elektoj por la Eŭropa Parlamento en rekorda nombro de nun 25 membroŝtatoj. Alian rekordon rankore ni spertis dum la Olimpikoj en Ateno: neniam antaŭe tiom da atletoj estis tro drogitaj! Tial mi proponas, ke estonte ĉiuj sportistoj rajtu uzi drogojn, sed ke ĉiu indiku la nomon de sia drogo sur la T-ĉemizo (estonte: D-ĉemizo). La medalojn ricevos la produktistoj de la venkintaj drogoj. Rekordaj estis ankaŭ la elspezoj por elektokampanjoj de la du pintaj kandidatoj por usona prezidanteco, kaj rekordaj estis la paneoj dumelektaj, pro kiuj estonte rajtos voĉdoni nur partiaj advokatoj kaj senpartiaj juĝistoj.

Tamen ne pri tio mi devis ridi, sed pri epizodo dum la kampanjoj. En unu el tiuj karnavalaj spektakloj kandidato Buŝo moketis pri si mem kaj sia malbona scio de usonangla lingvo. Li diris, ke eĉ Arnoldo Schwarzenegger jam korektis lin. Ŝvarceneger, kiel konate, estas denaska aŭstro, kiu karieris en Holivudo kiel altranga heroo de altstrangaj filmoj kaj poste karieris aktorante kiel guberniestro (ĉu kalifo?) de Kalifornio. Lia propra prononco de belsona usona lingvo ne perfektas, sed tio evidente ne eminente ĝenas usonanojn. Mi nun demandas min, kiel iuj kleraj naivuloj povas aserti, ke la usonangla lingvo estas facila kaj pro tio perfekte taŭgas kiel lingvo de tutmon(d)iĝo, se eĉ usona prezidanto ne kapablas bone uzi ĝin – kaj ne devas kapabli.

Ideo genia

Sed la sen iu dubo plej ridindan epizodon de 2004 ni dankas al la germana registaro, kiu volis forigi la 3an de oktobro, la nacian feston „Tago de germana unuiĝo”. La malpatriota financministro tiel esperis enspezi pli da impostoj, ĉar homoj laboros unu tagon pli dum ĉiu jaro. Sed pro abundaj porfestaj protestoj jam la postan tagon la registaro devis retiri sian provokan proponon. Tipe germana Schnapsidee (brand-ideo); tiel oni nomas stultan ideon estiĝintan post abunda konsumado de brando. Germanoj nun definitive scias, ke la landon regas geniaj ebriuloj.

Fine tamen pozitiva informo el tiu grandioza lando. Ĉu vi memoras niajn mokojn pasintjarajn pri Toll Collect, super-sistemo por enkasigi vojimposton? Ĝi fiaskis unu fojon post alia. Sed nun, nur iom pli ol unu jaron poste, ĝi vere ekfunkcios la unuan de januaro 2005 – asertas la kompatinda kompanio. Ni gratulu al la geniaj inĝenieroj, kiuj bezonis malpli ol jardekon por ripari siajn fuŝojn ... nu ja, prefere ni atendu ĝis la 1a de januaro. Bonan ridadon!

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004

Antaŭen

Ni alvenas al la fino de nia jubilea jaro. Per pluraj artikoloj ni memorigis pri la unuaj 25 jaroj de nia revuo kaj ties evoluo dum tiu tempo. Unu el la plej impresaj artikoloj certe estis tiu de Claude Piron (Funkcio kreas organon, MONATO 2004/4, p. 8-9). Li dankis ne nur al „la tuta personaro, kiu vivigas la magazinon”, sed ankaŭ al abonantoj kaj legantoj, „kiuj ebligas al ĝi daŭri”.

Prudentaj vortoj, kiuj kongruas kun mia ofta atentigo ankaŭ ĉi-loke, ke pri la vivo de nia revuo decidas ne nur ni, verkantoj, redaktoroj kaj teknikistoj, sed unuarange vi, abonantoj. Ne malmultaj el vi aĉetas ĝin dekomence, do seninterrompe jam dum 25 jaroj. Sed kompreneble dum tiu longa periodo ankaŭ malaperis ne malmultaj abonantoj, jen pro morto, jen ankaŭ pro la ekonomia krizo, kiu trafis vastajn partojn de la mondo. Tial ni konstante devas varbi novajn abonantojn, sed tio ne estas tre facila, ĉar per niaj ordinaraj varb-metodoj ni atingas nur etan parton de potencialaj interesatoj. Tial ni petas vian helpon, ĉar preskaŭ ĉiu el vi certe konas plurajn Esperanto-parolantojn, kiuj neniam legis aŭ aŭdis pri nia magazino. Certe neniu pli bone povas konvinki homojn pri la valoro de la revuo, ol konvinkita abonanto mem. Se vi klopodas fari tion, vi ricevas de ni ĉian necesan subtenon. Vidu pri tio sur la lasta kovrilpaĝo de MONATO; tie vi trovas koncernajn indikojn.

Post la retrorigardoj de tiu ĉi jubilea jaro nun denove ni rigardu kaj iru antaŭen. Certe estus tro aŭdace esperi pri pliaj 25 vivojaroj de la revuo. Sed komune ni povas certigi almenaŭ, ke dum 2005 ĝi aperados kontinue. Mi deziras al vi ĉiuj prosperan novan jaron, kun nia magazino. (Kaj ne forgesu tuj pagi vian abonkotizon, se vi ankoraŭ ne faris!)

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004

La argilaj najbaretoj de Jesuo – provenca tradicio

Ekzistas en Francio tre ŝatata provenca tradicio, kiu kristnaske varmigas ĉies koron. Jen raporto pri dek-centimetraj mirakluloj.

Ĉiuj francoj, ekde la junaĝo, ŝatas ilin, kiel karajn – eĉ se iom malproksimajn – familianojn. Dum la pli granda parto de la jaro oni kaŝgastigas ilin en ŝirmita, sekura loko, ĝis kelkaj tagoj antaŭ Kristnasko. Tiam, vespere, kiam la infanoj dormas, aŭ ĝuste kune kun ili, oni delikate forprenas ilin el la vatplenaj skatoloj, kaj zorge dismetas ilin sur feste dekoritan tablon aŭ bufedon. Plej ofte estas por ili dometoj starigitaj, eble ŝafista barako aŭ groto, sed fojfoje ankaŭ tuta vilaĝo kun domoj, butikoj, arboj, urbestrejo kaj preĝejo.

Dum tiuj plej festaj tagoj de la jaro, foje dum pluraj semajnoj, ili pie staras – ĉirkaŭantaj la Sanktan Familion: Marian, Jozefon – kun la bovo kaj azeno, unue esperante la naskiĝon de la sankta bebo, poste celebrante ĝin. La grandioza alveno de la tri Orientaj Reĝoj, la 6an de januaro, markas samtempe la finon de la festoperiodo, kaj ilian reiron al la enkesta dormo. Ili estas la argilaj najbaretoj de Jesuo. Ilia vilaĝo kompreneble nomiĝas Bet-Leĥemo (-en-Provenco). Estas ili la „sanktuletoj”, aŭ la tiel nomataj santunoj (les santons).

De la preĝejo al la kripo

Jam en la 12a jarcento, staris la Sanktaj Familianoj kiel skulptaĵoj en la italaj preĝejoj. Okaze de la Renesanco ili transformiĝis en belegajn statuojn, ĝis unu metron altajn, mirinde riĉe vestitajn. Por la supra tavolo de la itala socio – nobeloj kaj eĉ sukcesaj burĝoj – iĝis modo posedi sian propran kolekton. Nico, marborda urbo nun en suda Francio, estis tiam itala, kaj tiel tiuj figuroj instaliĝis fine de la 17a jarcento en la ĉirkaŭa Provenco. La provencaj artistoj disvolvis tiukampe novajn artformojn kaj rapide famiĝis iliaj lignaj, ŝtonaj, ceramikaj figuroj.

Kaj kion la plenkreskuloj havas, volas – certe nun, sed ankaŭ tiam – ankaŭ la infanoj: tial aperis malpli grandaj, porinfanaj figuroj, gipsaj aŭ lignaj, kiujn oni starigis komence en adekvatan preĝejeton, kaj sekve en la kripon, malriĉan groton aŭ stalon kie laŭtradicie naskiĝis Jesuo. Rapide fariĝis pli multnombraj la figuroj, kaj krom la ŝafistoj kaj anĝeloj, kreiĝis ĉiuj loĝantoj de Bet-Leĥemo: apotekisto, almozpetanto, panbakisto ... La santunoj ne plu estis nur sanktuletoj, kaj iliaj posedantoj ne plu nur riĉuloj: pro la modesta prezo de tiuj statuetoj propran kolekteton ekposedis ankaŭ la malpli riĉaj homoj.

La granda bonŝanco de la provenca kripotradicio, kaj de ĝia popoleto, venis kun la franca revolucio de 1789. Tiam malpermesiĝis la kristnaskaj mesoj, fermiĝis la preĝejoj, kaj estis nur hejme, ĉirkaŭ la santunaro, kun familianoj kaj najbaroj, ke la tradiciemaj provencanoj povis festi kun siaj karaj la naskiĝon de Kristo.

Infanaĝaj memoraĵoj

Nuntempe estas tra tuta Provenco muzeoj, foiroj1, bazaroj kaj teatraĵoj dediĉitaj nur al la mondo de la santunoj. Ekzistas santunoj tiel malgrandaj, ke oni ilian tutan vilaĝon povas enmeti en juglandan ŝelon. Kaj aliaj tiom grandaj, ke ili povus senprobleme stari en la fama Grevin-muzeo2.

Mi ŝatus ĉi-artikole limigi min al tiuj, kiujn mi konas el mia propra infanaĝo: la dek ĝis dek kvin centrimetrojn altaj argilaj figuretoj, mane faritaj kaj farbitaj de mia patro. Tiuj magiigis miajn infanaĝajn Kristnaskojn. Jaron post jaro en mia familio iĝis tradicio, ke mia patro donace faras kvar aŭ kvin novajn figuretojn por ĉiu el siaj infanoj. Mia propra kolekto sufiĉe vastiĝis – nuntempe pli-malpli centdudekkapa – kaj tre diversiĝis. Certe nun ankaŭ mi mem, okaze de la ĉiuvintraj neĝferioj, kun mia patro ĉetable sidiĝas, kaj mem ekkreas.

Tri tagoj

„Naski” tian statueton daŭras tri tagojn, eĉ se la aktiva laboro plenigas „nur” du ĝis tri horojn. Eble ne estas la famaj sep tagoj, kiujn Dio bezonis por krei la universon, sed la sento de tutpoveco similas. Ĉio komenciĝas per ideo, inspiro: jes ja, tiu figuro mankas al mia argila mondeto. Preni en siajn manojn iom da pura argilo, premadi ĝin ĝis ĝi ekhavas la celitan formon, kaj poste fortranĉi de ĉi tie, aldoni tien ĉi, prilabori detalojn per fingro aŭ bastoneto, vere tio estas dia agado. Ĉefe ĉar dum la profesiaj „santunistoj” kompreneble uzas muldilojn, per kiuj ili serie fabrikas laŭ kelkaj dekoj da modeloj, ni memfarantoj kreas fojon post fojo novajn estaĵetojn, kies vizaĝo, esprimo, sinteno kaj vestaĵoj estas unikaj, kaj neniel rekreeblos.

Post tiu unua sesio de formado, esence ekzistas jam la unikulo, sed ankoraŭ ne estas ĝi kompleta. Post unutaga sekiĝo, venas la detaligo, finskulptado per pinta tranĉilo. Ankoraŭ unu tago da sekiĝo, kaj eblas farbi ĝin per guaŝo kaj tre fajna peniko. Finiĝas la laboro per subsoklaj subskribado kaj datumado. Ne estas enforna bakado, nur sekiĝo, kaj tial la santunoj estas tiel rompiĝemaj. Sed nun ni ne pensu pri la bedaŭrotaj faloj, li aŭ ŝi ja nur ĵus ekvivis.

Estas por la kreinto granda plezuro montri, admiri ĝin, imagi kion ĝi „diremas”, kaj kian rolon ĝi meritas en la tradicia provenca rakonto, la fama „Pastoralo”. Menciindas interkrampe, ke mia kolekto verŝajne estas la sola en la mondo kiu enhavas Ludovikon Zamenhof kiel santunon!

La Pastoralo

La animo de tiu ĉi „santuna mondo” kuŝas en la tradicia rakonto, Pastoralo. Temas pri la naskiĝa nokto de Jesuo. Ĉiu kristano scias, ke en la Nova Testamento legeblas kiel Jozefo, kun sia fin-graveda edzino Maria, iomete antaŭ noktomezo kaj post vana petado gastiĝi, alvenis al kampara stalo. Tie naskis Maria. La „Pastoralo”, rakontita de Boufareou [bufareu], la ĉefanĝelo kun ruĝaj vangoj kaj ŝtalaj pulmoj, malkovras al ni kiel la simplaj homoj, kaj eĉ la azeno kaj la bovo, kiuj ripozis en la stalo, travivis tiun miraklan nokton.

Temas ne pri la grandaj mirakloj, pri kiuj la eklezio predikas, ne pri la veno de savonto de la mondo, ne pri la naskiĝo de la filo de Dio, kaj tiel plu. Tiuj oficialaj mirakloj estas por la granduloj. Sed sammaniere okazis dum tiu unua nokto ankoraŭ dekoj da malgrandaj mirakloj, komplezoj de la bona Dio al la malgranduloj, ĝuste por esprimi – kiel faras ĉiu nova patro – sian dankemon.

Pri tiuj mirakletoj mutas la Biblio. En la Pastoralo, kiun mi re- kaj re-aŭdis el foruzita 33-turna disko, Boufareou havis tipe marsejlan3 parolmanieron.

Mi tutorele aŭskultis kiel – por ke la ĵus naskita bebo ne frostmortu – la azeno kaj la bovo varmblovis sur ĝin. Kaj kiel la muelisto – la plej pigra pigrulo de Bet-Leĥemo – noktomeze vekiĝis kun la-bo-re-mo kaj trakuradis la tutan kamparon – serĉante la sanktan infaneton – kun du sakegoj da freŝa faruno sub la brakoj kaj unu sur la kapo. Aŭ kiel la ĝendarmo kiu, post jaroj da „kat-kaj-musludo”, ĵus estis kaptinta la ciganan kokinrabiston, kaj ekaŭdinte la anĝelan muzikon, simple liberigis la ciganon. Estis tiu lasta, kiu al Maria oferis la (ĵus ŝtelitan) meleagron, tiel porĉiame diktante nian kristnaskan menuon. Aŭ, ankoraŭ, kiel la vilaĝa idioto, la „ravita”, la belecon de la mondo vidigis al blindulo ...

Niaj mirakletoj

Tiaj mirakletoj estas multnombraj. Tro multnombraj por tiu ĉi artikolo, kaj tro multnombraj por la tutvesperaj rakontadoj, kiujn mi fine de ĉiu jaro por ŝatantoj de la franca kulturo okazigas en Nederlando, prezentante mian kolekton.

Kompreneblas, ke la mirakletoj estas senfine multnombraj, ĉar kiu ajn el ni, kredulo aŭ nekredulo, postrigardante sian propran vivon, certe rememoros plurajn tiajn okazaĵojn, post kiam pura sento de dankemo eksentiĝis, kaj kiujn povas priskribi nur la komento: „Estis miraklo!”.

Jene mi invitas vin, leganto, dum la kristnaska nokto dividi unu el „viaj mirakletoj” kun via tablonajbaro. Kaj tiel eble krei novan.

Sylvain LELARGE

(kun danko al mia patro Gilbert LELARGE)

1. La plej konataj muzeoj kaj foiroj estas decembre en Marsejlo kaj somere en Aubagne (la naskiĝurbo de la fama verkisto Marcel Pagnol).
2. Muzeo en Parizo, kie multege da famuloj estas reprezentitaj en la formo de vivgrandaj vaksstatuoj; Madame Tussaud estas alia muzeo tia.
3. Marsejlo estas ĉefurbo de Provenco kaj ĝia plej grava haveno; la akĉento kaj babilemo de ĝiaj loĝantoj estas famaj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: decembro 2004

EŬROPA UNIO

Falsaj eŭroj damaĝas ekonomion

La litova polico prezentis al Eŭropa Centra Banko konkretajn proponojn por protekto de eŭro-monbiletoj kontraŭ falsado. Tia ideo naskiĝis, post kiam la polico malkovris kontraŭleĝan presejon kun preskaŭ naŭ milionoj da altkvalite produktitaj centeŭraj biletoj.

Unua informo pri la moderna falsejo de eŭrobiletoj la polican departementon de Litovio atingis antaŭ unu jaro, kiam estis arestitaj du junuloj, kiuj al ŝajnaj aĉetantoj vendis 1600 falsitajn eŭrojn. Tiam policistoj ne sukcesis eltrovi, kie la monbiletoj estis produktitaj. Ili pensis pri ligoj kun kunuloj en Hispanio kaj Francio. Nun oni supozas, ke la falsa mono ekestis en la presejo, kiun la polico en novembro 2004 sukcese senvualigis en la urbo Kaunas.

En la eŭrofalsado partoprenis du presejoj. Unu preparis kliŝojn, la alia presis. Ambaŭ oficiale okupiĝis pri eldonado de diversaj reklamiloj kaj revuoj. Ilia falsobjekto estis nur cen