• monato200212
  • monato200211
  • monato200210
  • monato20020809
  • monato200207
  • monato200206
  • monato200205
  • monato200204
  • monato200203
  • monato200202
  • monato200201
 
 
 
 
 
 
 
Por skribi al ni
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook
Serĉi en MONATO

Indekso de MONATO 2002

Al la versio por poŝtelefonoj

Ĉi sube vi trovos la indekson pri la jaro 2002. Alklakante la maldekstrajn ligilojn en la indekso, vi atingos la koncernan artikolon en „plata” formo, sen fotoj; alklakante la dekstrajn ligilojn vi atingos la artikolon en la PDF-forma numero, kun fotoj.

Jen la kompletaj numeroj de la jarkolekto 2002 en la dosierformo PDF.

Arto

Ekonomio

El mia ridpunkto

El mia vidpunkto

Enigmoj

Enkonduko

Eseoj

Hobio

Komputado

Kulturo

Leteroj

Libroj

Lingvo

Medio

Moderna vivo

MONATO sin prezentas

Noveloj

Politiko

Scienco

Spirita Vivo

Sporto

Ŝerco kaj satiro

Turismo


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-16

Vivi plu: kial? kiel?

Jen antaŭ ni ankoraŭ du libroj de Gudrun Pausewang, tradukitaj el la germana kaj eldonitaj de Nora Caragea. Malgraŭ tio ke la temoj de la libroj estas tute diversaj, en mia percepto ili facile unuiĝas sub unu ĝenerala demando pri la esenco de homa ekzisto. Vivi plu: kial? kiel?

Kial iuj maljunuloj grumblas kaj trudas sin al pli junaj, postulante zorgojn aŭ tedante per siaj konsiloj? Aŭ indiferentas kaj apatias? Kaj eĉ alvokas morton kaj mortas, estante ankoraŭ vivkapablaj fizike?

Tio ne estas demandoj por infanoj, al kiuj estas adresita la libro La avo en la ĉareto. Sed antaŭ ol tiuj demandoj povas veni al iliaj kapoj, la junaj legantoj jam ricevas respondon el tiu ĉi simpla rakonto, preskaŭ fabelforma: senti sin bezonata al aliaj kaj kapabla lerni ion novan – jen estas fontoj por plu vivi. Retrovo de tiuj fontoj denove faras la homon vivema kaj feliĉa.

„Kial plu vivi?” demandas sin kripla malforta avo, suferanta pro fizikaj doloroj. „Mi satiĝis je ĉio ... Ĉu mi ne spertis ĉion, kion oni povas sperti?” (p. 10). Kaj li elektas sinmortigon.

Survoje al sia mortigejo – la montopinto kun granda abismo – li renkontas diversajn homojn, kiuj ne multe interesiĝas pri lia sanstato, sed bezonas lian saĝecon, sperton, kapablojn – kaj post ĉiu tiu renkonto aperas kvazaŭ nova hoketo, kroĉanta la avon al la vivo. Nun klaras, kial plu vivi: por konsili al Astedia pri tio, kiel plibongustigi fromaĝojn; por kanti la trian voĉon en la kanto de la du paŝtistoj kaj gitarludi kun Rufino; por prognozi veteron al Antonio kaj trinki kun li glaseton da mosto; por „povi helpi al multaj malsanuloj”, sed ne nur al la infaneto de Rosalina; por iĝi baptopatro de la unua infano de Izabela kaj Izidoro; kaj por ... por ... ĉesigi ploregon de sia propra nepo Pepito, tiu sindona, kuraĝa knabeto, kiu, streĉante lastajn infanajn fortojn, trenis tra ŝtonoj kaj rokoj la ĉareton kun la avo al la abismo.

Kara Pepito, la samaĝulo de la leganto! Via rolo estis la plej grava. Vi donacis al la avo la belegan vivplenan „promenadon”, kiu redemonstris al li bonkorecon de la homoj kaj belecon de la naturo. En kurtaj ripozpaŭzoj dum la penega grimpado vi sentrude montris al la avo – kiu ŝajnis esti tute indiferenta – kiel skribi kelkajn „hazardajn” literojn, kaj ĉe la montopinto li subite trovis sin kapabla skribi sian propran nomon – kaj „eksentis emon pri legado”. Kaj per via obeemo, penado, toleremo, persisto vi pruvis vian amon al la homo fizike malforta, sed tre kara kaj bezonata unuavice por vi mem ... Vi venkis en tiu danĝera ludo.

„Do, bone, – la avo diras, – vi igas min cedi ... Ni prokrastu la aferon pri ĉi tie ĝis post la baptofesto de la infano de Izabela kaj Izidoro. Aŭ ĝis pli poste. Se entute.” (p. 61)

Kaj jen – kun ĝojkrio Pepito ĉirkaŭbrakis sian avon, sursaltis la ĉareton kaj kaŭriĝis malantaŭ li, dume ili jam ruliĝis malsupren laŭ la deklivo ... „Tamen valoras ankoraŭ! – la avo trumpetis. – Holadihoooooooo!” (p. 62)

Inge Stejneke desegnis por la libro multajn ĉarmajn ilustraĵojn, kiuj – malgraŭ tio ke senkoloraj kaj sensonaj – helpas kapti buntecon kaj variajn melodiojn de la plenĝoja vivo. Jen Rufino en sia kabano, jen Rosalina en sia ĝardeneto, jen Antonio kun siaj lamoj, jen gajaj infanetoj, bruantaj kaj dancantaj, puŝas la ĉareton supren. Kaj jen – plej kortuŝe – ripozkuŝas en aroma herbaro, sub blua aperta ĉielo, en altmonta trankvilo du feliĉaj homoj – la avo kaj la nepo ...

„Kial vivi plu?” estas demando, kiam ŝajnas, ke ĉio jam estas traspertita. „Kiel vivi plu?” estas demando, kiu bonvenas laŭeble pli frue. Sed preferindas, se jam en infaneco estus renkontita necesa libro, enhavanta la respondon.

Kuniberto (Kuniberto kaj Kilevamba) ne renkontis tiaspecan libron en sia infaneco, kaj tial li ne sciis, ke se vi havas revon, vi devas ĝin realigi. Kiam Kuniberto estis eta knabo, li deziris esti piloto, sed kiam li plenkreskis, li iĝis vendisto de paperaĵoj. Sed la sorton ne eblas eviti – se, kompreneble, ne rifuzi ĝin tutkonscie. La plenaĝa Kuniberto renkontas ne la libron, sed vivan junulinon Kilevamba, kiu scias tute certe, ke li povas iĝi piloto. Eĉ pli – li povas iĝi homhelpanto, kaj lia vivo pleniĝos je tute aliaj valoroj.

Antaŭ la renkontiĝo kun Kilevamba „io tia tute ne interesis lin” (p. 10). Sed ŝi, kun sia celiteco, certeco kaj simpla, klara logiko, kiun povas sendube akcepti nur infanoj aŭ puranimaj plenaĝuloj, ŝi kvazaŭ malkovris al Kuniberto lin mem: „Vi estas tiel simpatia homo, sed vi kondutas kvazaŭ ne ekzistus io pli grava, ol viaj paperaĵoj kaj viaj poŝtmarkoj!”

Tamen plej gravaj estas la homoj. „Kaj mi diru ion al vi: Vi povas esti bonega helpanto por la homoj! – Sed mi ja ne estas kuracisto, – mirigite diris Kuniberto. – Ĉiu povas esti homhelpanto!, – Kilevamba diris” (p. 10). Kaj tio renversis la trankvilan kaj monotonan vivon de Kuniberto. Hejmenveninte li faligis sin sur seĝon kaj tiel profunde enpensiĝis, ke li forgesis enlitiĝi vespere. Dum la tuta nokto li restis sidanta kaj meditis. La sekvantan matenon li skribis sur grandan blankan paperon: HODIAŬ MIA VENDEJO RESTAS FERMITA (p. 12). Do, li iĝis homhelpanto.

Ekkredi sin mem al Kuniberto helpis la amo, la amo vekis en li fortojn kaj kuraĝon. Li sekvas la ekzemplon de la juna Kilevamba, kiu ne konas dubojn aŭ hezitojn, kiu preferas perei, ol perfidi sian revon, sian libervole elektitan devon esti homhelpanto – kuraci, manĝigi, prizorgi, savflegi la mortantojn. Kuniberto kaj Kilevamba kune estas nevenkebla forto – ili savas de la malsatmorto loĝantaron de la tuta insulo!

Jes, eblas diri, ke en la vivo ĉio estas multe pli komplika. Ke la intrigo estas tro naiva, primitivigita. Jes – sed estas nome tio, kio necesas por paroli kun 7-12-jaraj infanoj pri tre seriozaj problemoj. Pri la fideleco al sia revo. Pri la elekto de la vivovojo. Pri la kapablo draste ŝanĝi sian vivon, komencinte ĉion de la nulo. Pri la forto neglekti socian opinion pro la amo kaj la altaj idealoj. Pri tio, ke la amo estas pli valora, ol rasaj baroj. Pri tio, ke necesas multon scipovi, por inde helpi al aliuloj. Pri tio, ke se vi petas por aliaj, oni helpos ankaŭ vin. Kaj pri multo-multo kroma ... Unuvorte, pri tio, kiel vivi plu.

La libro estas interesa por infanoj – ja ĝi estas verkita en la aventura ĝenro, la eventoj evoluas rapide, la intrigo estas atentokapta.

La libro estas scidona el etna kaj geografia vidpunktoj (ni jam renkontis tiun valoran trajton de la libroj de Gudrun Pausewang, leginte la libron La infanoj en la arboj). Eble, kelkloke mankas glosoj. Verŝajne, ne ĉiuj infanoj scias, kio estas karobo aŭ polpo (p. 67). Tamen ial en la apudaj linioj venas klarigo pri manga kompoto: „Mangoj estas grandaj flavaj sukoplenaj fruktoj, kiuj kreskas sur arboj”. En la sama manĝopriskribo ĉeestas ankaŭ senkomenta orikteropa ŝinko, sed pri la bestoj iom poste (p. 88) oni trovas ne nur detalan priskribon, sed ankaŭ la naturecan bildon (p. 89).

La libro enhavas 20 plenpaĝajn ilustraĵojn de Friedrich Kohlsaat – precizajn, klarajn, invitantajn plu legi por ekscii, kio do okazas ĉe ĉiu bildo. Ju pli vi „enviviĝas” en la intrigon, des pli vi harmoniiĝas kun la ilustraĵoj – jen amuzaj, jen klarigaj, jen klerigaj.

Fine, la libro estas tradukita de Nora Caragea al bona, simpla, ĝusta Esperanto, preskaŭ senriproĉa. Tamen, por mencii ion, ni notu kelkajn lingvajn malglataĵojn. Ekzemple, laŭ PV la verbo labori estas netransitiva, do, la frazo „Tie oni povos labori ion saĝan” (p. 65) estas erara. Se paroli pri semantiko, kiel kompreni la vorton loko en la frazo „De supre ili povis vidi precize, ke ekzistas malmultaj lokoj en Vajvatio. Sed ĉirkaŭ ĉiu vilaĝo ekzistas multaj kampoj kaj ĝardenoj” (p. 63). Verŝajne, loĝlokoj, ĉu?

Konklude, ni danku al Nora Caragea, ke ŝi venigis en literaturan Esperantujon la interesan germanan verkistinon Gudrun Pausewang, kiu bone edukas kaj klerigas niajn infanojn, rakontante al ili, ke en la mondo vivas homoj de diversaj rasoj kaj kulturoj, aĝoj kaj kleroj, ke la mondo estas varia, problema kaj bonplena kaj ke ĉiu povas trovi en ĝi sian indan lokon.

Irina GONĈAROVA
Gudrun Pausewang: La avo en la ĉareto. Tradukis kaj eldonis Nora Caragea. Bildoj de Inge Stejneke. Frankfurt am Main, 1999. 63 paĝoj.
Gudrun Pausewang: Kuniberto kaj Kilevamba. Tradukis kaj eldonis Nora Caragea. Bildoj de Friedrich Kohlsaat. Frankfurt am Main, 2001. 109 paĝoj.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Libroj

Mirakla tambureto

Evidente, la aŭtoro Günther Grass konas ekde sia infanaĝo germanojn, polojn, kaŝubojn, homojn kaj lokojn identajn aŭ similajn al tiuj en la libro La lada tambureto. La verko la unuan fojon aperis en la jaro 1959, oni traktis ĝin multe kaj diverse, kun kreskanta entuziasmo.

Oskaro, malgrandegulo kun ĝibo, kiun Oskaro mem taksas alte kaj kiu, cetere, laŭ lia aserto, povas ĝuigi virinojn, nun ne povas iri ien ajn; nun – kiam la historio estas rakontata de la aŭtoro kaj de Oskaro mem – li estas gardata en malsanulejo. Komence ni, legantoj, povas supozi, ke tio okazas pro mensaj kialoj, pro lia frenezeco, sed ĉe la fino de la libro oni ekscias, ke Oskaro tie ... evitas punon pro murdo farita de iu alia – pri kiu murdo oni, tamen, akuzadis lin, Oskaron.

La patrino de Oskaro – Agnesa – koncipiĝis inter pli ol nekutimaj kondiĉoj. En oktobro 1899 fajro-pasiulo Jozefo Koljaĉek (pli kaŝubece: Koljaiĉek) bruligis segejon. Fuĝante de ĝendarmoj, li trovis sur terpomkampo la junulinon Anna Bronski kaj ... li kaŝis sin sub la kvar jupoj de tiu kaŝubino. Li generis Agnesan, sian filinon, supozeble tiam. La du gejunuloj, Anna kaj Jozefo, fuĝis plu kune. Jozefo Koljaĉek, timante areston, ŝanĝis sian nomon je Vranka, kaj li edzinigis Annan. Jozefo Koljaĉek, alie Vranka, iom poste, suspektate, devis fuĝi plu, de sur ŝipo (je vivriske longa naĝado subakva) ĝis bordo kaj „replu” ĝis Ameriko ...

La plenkreskinta Agnesa en 1918, flegante lin, interkonatiĝis kaj geedziĝis kun germano Alfredo Matzerath. Agnesa ja estis havinta kaj havonta ian rilaton kun alia junulo kaj parenco, Johano Bronski. Tra la jaroj tiuj du viroj – el kiuj unu fariĝis fianĉo kaj edzo kaj la alia: nur atestanto ĉe la geedziĝo – restadis proksime al kaj en tre intima rilato kun Agnesa, kio helpas kompreni, ke Oskaro nomas la du virojn tra la libro siaj „probablaj patroj”.

Oskaro, aĝante tri jarojn, falas en profundan kelon kun okaze nefermita klapo – li rulfalas laŭ ŝtuparo, batiĝante en neklara, sed danĝera, eĉ fatale malutila maniero. Post la akcidento li evidente ne plu kreskas. Laŭ la propra interpreto, li „decidis” ne plu kreski, ĉar ne plaĉis al li la plenkreskula mondo.

Oskaro ekhavas sian ladan tamburon infanan, kiun li uzadas tre multe, ofte kaj insiste, ne nur por sin esprimi kaj por sin amuzi, sed ankaŭ por teni distancon inter si kaj aliaj, inter si kaj plenkresuloj. Lia infana tamburo eble estas magia rimedo, kiu povas ankaŭ okazigi aferojn, simile al tamburoj de afrikaj tribo-sorĉistoj. Almenaŭ Oskaro sentas similecon al ĉiaj magiuloj – ne nur al homoj, sed ankaŭ al papilio, rano, kiuj siavice, laŭ Oskaro, same kapablas sorĉi tambure. Se oni forprenas de li la tambureton, li krias proteste, kaj per sia kriado li kapablas rompi vitraĵojn, florvazojn, fruktovazojn, fenestrojn de domo aŭ teatro, montrofenestrojn kaj tiel plu: danĝera povo. „Mia voĉo kvazaŭ diamanto, ĉasta kaj tial semkompata, distranĉis vitroŝrankojn kaj interne, ne perdante la ĉastecon, ĝi perfortis likvorkalikojn, harmoniajn, kun majesta formo, donacitajn per la kara mano, iom polvokovritajn”. Li aĝas iom pli ol tri jarojn, kiam la unuan fojon li prezentas sian talenton, timante, ke oni forprenos lian tambureton. Kiel li mem diras, Oskaro „aŭdigis el sia brusto la unuan frakasan kaj sukcesan krion: la ronda polurvitro, kiu ŝirmis la mielflavan ciferplaton de nia staranta horloĝo kontraŭ polvo kaj mortantaj muŝoj, rompiĝis, falis ...”.

La damaĝoj, ŝokoj, surprizoj, kaŭzataj de li, kreskadas, pligraviĝadas. En la ĉapitro Vitro vitro vitreto li indignigis sian instruistinon, en la ĉapitro La kanto aŭdiĝanta for de la prizontruo li frakasas fenestrojn de promenhalo de teatro, kaj en la gazetaro li povas poste legi pri mirakloj neimageblaj. En la ĉapitro Montrofenestroj li, staranta nevidate, produktas truon en montrofenestro de juvelejo, ĝuste tiom vastan, ke mano de la tiumomente antaŭstaranta probabla patro Johano Bronski povas enŝoviĝi, kaj Johano sukcesas ... ŝteli valoran kolieron, donacotan al la patrino de Oskaro. Alian fojon, kiam dum prezentado de la Vaganta holandano solistino kri-kantis sen sukcesi laŭ oskara koncepto, helpema krio de Oskaro frakasis la reflektoron kaj mallumigis la teatran salonon.

La patrino nomas Oskaron kelkfoje (probable nur por favori kaj malpli-kolerigi iel Jozefon Matzerah) Kruco portenda, sed eble pli ofte, precipe kiam Kristnasko proksimiĝas, „ŝerce” aŭ „malgaje”, ankaŭ Malgranda fingruloMia eta Fingrulo. Oskaro, tamen, ofte sentas sin izolita, kiel iu, kiu frontas kaj perceptas la homan mondon unuece malamika aŭ almenaŭ fremda. Tamen li ne tute fermiĝas anime, li restas scivola, li serĉas kaj, ŝajne, iam trovas proprajn al si, specialajn manierojn speguli kaj kontakti la eksteran mondon. Li en la unuaj jaroj, sed ankaŭ poste, ne simple tamburadas, ne simple sonigas sian tambureton, kiel aliaj tamburantoj tion faras; lia tamburado prezentas okazojn kaj eventojn historiajn, ĝi prezentas lian historion, liajn impresojn, kun ĉiuj, ĉiusensaj rememoroj: li kapablas pritamburi kolorojn, reliefon, moviĝon ... Kiam post jardekoj li estas flegata en la nervomalsanulejo, lia fleganto, iel komparebla al li, repriverkas liajn historiojn brode.

Laŭ la interpreto de Agnesa, la oskaran malsanon de nekreskado kaŭzis ne nur ia hazarda kaj neantaŭvidebla falo, sed ja la senatento de la patro.

En la lernejo la instruistino hipokrite provis ŝajnigi, ke la tamburado de Oskaro plaĉas al ŝi, sed tuj poste ŝi volis la ladan instrumenton „dormigi en ŝranko”. Protesta kriado de Oskaro rompis ŝiajn okulvitrojn kaj la fenestrojn de la klasĉambro. Komprenebla sekvo: Oskaro ne plu povis vizitadi lernejon, li komencis ĉerpadi konojn de najbaroj (kiel la ebriema muzikisto Klepp) kaj de la dungita fraŭlino Gretinjo Scheffer, amikino de la patrino. Kiel Oskaro rilatis al sia stato eksterlerneja? „Maĉante malfortan ĵaluzon, Oskaro vidis dum kelka tempo la samaĝulojn kun tornistroj, ĉe kiuj balanciĝis fierege spongoj kaj viŝtukoj por la ardezaj tabuloj. Kaj li tamen ne memoras, ke iam ajn en lia kapo estis ĝerminta ekzemple tia penso: ... Vi devus fari la (!) bonan mienon por tiu lerneja ludo”

Agnesa, la patrino de Oskaro, kaj la amikino Gretinjo Scheffer, kiujn nun okupas edzo kaj trikado, respektive, iam antaŭe kolektadis kaj legadis interesajn librojn. Parto de la iama kolektaĵo diskuŝas en la hejmo de Gretinjo. Oskaro trovas inter la libroj de Gretinjo Schiffer, kvazaŭ hazarde, du librojn, influontajn lian vivon: la libron Rasputin kaj virinoj kaj ion de „Goethe pri elektaj afinecoj”.

Gretinjo Scheffer, amikino de Agnesa (la oskara patrino), instruas legadon al Oskaro uzante la libron unue menciitan, kiu ja elokvente kaj efekte prezentas manovrojn, trukojn, virinĉasadon kaj orgiojn Rasputinajn, kiuj multfoje vigligas Gretinjon kaj la ĉeestantan patrinon de Oskaro, Agnesan. Li mem, ŝajne, komprenas nenion el la erotika enhavo kaj eĉ literojn li alproprigadas malrapide, almenaŭ li sukcesas tion kredigi al Agnesa kaj Gretinjo. La realo diferencas de la supozoj: Oskaro, kiu elŝiras paĝon-post-paĝo duonon de la libro, kleriĝas laŭ ĉi tiu libro pri sekretoj de la virina animo, pri devo trakti virinojn pacience kaj pri postkulisaj manovroj en la cara medio. „Ne estis simple eklerni legadon kaj ŝajnigi sin malkapabla samtempe. Tio kaŭzos al mi pli grandan penon ol ŝajnigi infano dum jaroj” interpretas ĉion ĉi la heroo mem.

Psikologino en la malsanulejo opinias, ke Oskaro havis tro malmulte da kontaktoj kun aliaj infanoj. Nu, li mem prirakontas atentindajn kunestadojn. En la korto infanoj ludis preparadon de supo: ili iom post iom metis, ĵetis, ŝutis en la akvon najlojn, brikpecojn, ranojn, ili kraĉis kaj – pluraj sinsekve – pisis en la preparatan kaĉon, knabo Nuĥo eĉ vomis en ĝin. La forirantan Oskaron knabino Zuza suspektas pri intenco priraporti la aferon denunce al plenkreskuloj. Eble, tio kreis la motivon por poste viziti Oskaron en la mansardo kaj trud-nutri lin per la abomeninda preparaĵo.

Printempe de la jaro 1934a la patrino kondukas Oskaron en cirkon. Fuĝinte de sia societo, inter loĝoĉaroj li renkontis la preskaŭ 53-jaran malgrandegulon, sinjoron Bebra, ĉesintan kreski, malavantaĝe, nur en sia deka vivojaro, do ne tiom frue, kiel Oskaro. Bebra estus preta tuj dungi Oskaron por la cirko. „Vidu, sinjoro Bebra, mi preferas sidi inter spektantoj, mi preferas ke tiu malgranda arto floru sekrete, malproksime de aplaŭdo, mi estas tamen la lasta, kiu por viaj prezentadoj avarus la aplaŭdon” li diras, ĝentile rifuzante, ĉi-foje, la proponon kunlabori.

La patrino pendolas inter rendevuoj kun Johano Bronski kaj la preĝejo. Oskaro rimarkas, ke gipsa Jesuo superaltara estas simile malgranda kiel li, kun simila pistubeto, kaj li ekintencas cedi sian tamburon al Jesuo. Eble, ankaŭ tiu gipsulo sukcesos tamburi. La provo finiĝas je skandala malkaŝiĝo.

Ni povas legi, ke „laŭ deziro de Matzerath”, kiu diference de la oskara katolika patrino – estis protestanto, en la Sankta Vendredo la vendejo devis fermiĝi. Agnesa (la panjo de Oskaro), kun Jozefo Matzerath, Johano Bronski kaj Oskaro promenis sur moleon. Tie ili konatiĝis kun stivisto, prenanta angilojn el elmarigita kapego de ĉevala kadavro. La oskara panjo rigardis malvolonte la angilojn, mortbaraktantajn en salo por rapide kaj bone sensukiĝi. Matzerath pensis, ke tian sorton angiloj, kiuj mem malplimultigas homajn kadavrojn postbatale, ja meritas. Oskaro, por karakterizi angilojn, rakontas ankaŭ postan hospitalan historion pri virino, kiu volis (ja alitempe, eble, jardekojn post ĉi tiu marborda promeno de la Oskar-opo) sekse kontentigi sin per vivanta angilo, sed pro akcidenta vundiĝo, kun la rezulto perdi sian fekundecon. Dum la tago pli frua, ĉe la moleo, venis la momento, kiam la patrino de Oskaro elvomis sian matenmanĝon kun ovo kaj ŝinko. Johano Bronski helpeme forkondukis ŝin de la loko kun la angiloj. Dum li metis sian manon al ŝia dekoltaĵo, ŝi tenis sian manon en la poŝo de li, ekster la vidokampo de Jozefo Matzerath.

Malgraŭ la malprefero de Agnesa, Matzerath aĉetis (nepre malmulte-kostajn) angilojn kaj hejme li kuir-majstre igis ilin tagmanĝo – li trudis la angilaĵon ankaŭ al la naŭziĝema Agnesa. Per tio komenciĝas mallonga periodo, kiam Agnesa, strange, malgraŭdezire manĝas fiŝajhojn pli kaj pli ofte kaj multe (angilojn naĝantajn en „maja butero”, haringojn frititajn en oleo). Matzerah supozas gravedecon. „Ne gravas, kies infano ĝi estus” li diras al Agnesa. Ŝi manĝadas plu, pli kaj pli da fiŝaĵoj, ĝis fine ŝi – mortas. „Ŝiaj organoj klare rememoris kun doloro la sanktvendredan promenon kaj angorante, ke tia promeno ripetiĝos, ili murdis mian panjon, kiu cedis al la volo de la organoj” – esprimas sin Grass per esperantaj vortoj de Chmielik.

Post la entombigo, trinkante brandon, la familianoj kaj gastoj ludas kartojn. La avino enlasis Oskaron sub siajn kvar jupojn, kien estis fuĝinta iam ankaŭ la segej-bruliginta avo.

En 1938 oni fermis la limojn inter Pollando kaj la Gdanska Libera Ŝtato. Oskaro amikiĝas kun la senlabora Herberto. Ili dum mallonga tempo kunlaboras: Oskaro rompas kante montrofenestrojn, Herberto ŝtelas. Tio ne daŭras longe. Jen, Herberto fariĝis gardisto en la Muzeo de Navigado, kie li pasigadas longajn tagojn, ofte sola. En la muzeo estis gardata la admirinda skulptofiguro de Niba: sur tiu korpo oni trovis la amsoifan Herberton mortinta.

Muzikisto Meyn belege trumpetis, li havis kvar katojn, kiujn poste iam li batmortigis; en la dudekaj jaroj li pagadis membrokotizon al komunista junulara grupo, kaj en la pli priparolata tempo li iĝis SA-soldato. Horloĝisto najbara denuncis ĉi tiun SA-viron pri katmortigado. Kvankam muzikisto Meyn estis, kun aliaj, metinta fajron sub sinagogon, kaj li (ja laŭdinde laŭ polica vidpunkto, legantoj povas supozi) estintis aktiva, kiam „oni detruis kelkajn elektitajn vendejojn”, pro lia pri-kata peko oni forstrekis lian nomon el la nomlisto de la rajdistaro de SA.

Ĉu Johano Bronski, probabla patro de Oskaro, volis sincere defendi sian labordonan polan poŝtejon, kien li iris kun Oskaro nur, kiam ĉiuj liaj kolegoj jam estis ĝin defendantaj? Kaj ĉu dum la tempo, kiam oni tiom klopodas en la poŝtoficejo defendi Pollandon, troviĝos la maljunulo, riparunta la ladan tamburon de Oskaro? Oskaron miloble pli okupas la sorto de la ŝatata tambureto, ol tiu de Pollando. Johano, siaflanke, ne agadas heroe, ja li tre kolore imagas, kia estas vera, iel ajn evitenda, milito. Malgraŭ la malforteco de sia kontraŭstaro – post venko de la Heimwehr-anoj – li iĝis kondamnita al morto kaj mortigita. Ĉu Oskaro, prezentinta lin al ni, kiel sian patron, iel kunkulpas pri lia morto? – Ĉu la, posta, 60-jara, riĉa Oskaro de la posta romano La Ratino povos rememori la detalojn pri la defendo de la pola poŝto?

Se reveni strikte al La lada tambureto: jen, Jozefo Matzerath dungis por vendado la infanece junan, kanteman, buŝharmonikeman Marian Truĉinski. Ŝi tre lerte evoluigis kaj repopularigis la vendejon de Matzerath, ŝi ĉiel konvenis kiel posteulino de la oskara panjo, Agnesa. Ŝi, ekzemple, krom kuirado, preskaŭ ĉion aranĝadis en la hejmo, kaj tiel Matzerath povis plu kultivadi sian kuirarton.

Anstataŭ „Patro nia” Oskaro komencis preĝadi Mi amas vin, Maria. Siaparte, Maria „ĉiufoje, kiam ŝi estis lavonta plankon en la salono, forŝovis de la femuroj la ŝtrumpojn, kiujn donacis al ŝi Matzerath”. Kiam post tempeto, dum stranda senvestiĝo, Oskaro provis brakumi ŝin, parolante en kaŝub-imita Esperanto de Chnielik, Maria primoketis kaj forpuŝetis la mallertan Oskaron, sed ja ne kun efiko poreterna.

Eferveska pulvoro estas bongusta kaj kun iom da salivo ĝi bone ŝaŭmas – speciale sur umbiliko de la tikliĝema Maria. Iom post iom Oskaro ekkonscias, ke, krom la du bastonoj de la lada tambureto, li havas sian trian. Kaj li proponas siajn karesojn al Maria.

Same kiel estas iom malklare, ĉu Oskaro estas filo de Matzerat aŭ de Johano, restas iom dubeble, ĉu Kurton oni devas vere konsideri kiel komunan filon de Oskaro kaj Maria aŭ kiel fraton de Oskaro.

La raportoj de Wehrmacht kaj la „specialaj komunikaĵoj” fariĝis por Oskaro kvazaŭ lecionoj de geografio. Laŭ tio, li eksciis, ekzemple, ke „la urbo Stalingrado troviĝas ĉe la rivero Volgo”. Kaj jen, Bebra, la nano, kiel klaŭno, kunprenas la alian grandtalentan malgrandegulon Oskaron, por granda cirka rondvojaĝo.

La sukcesa cirk-ano, Oskaro, havas sukceson ankaŭ de amoranto kun la eta artistino Rozvita.

En alia ĉapitro, Oskaro unue timas, poste kvazaŭ ekgvidas la bandon de la Elpremantoj – junuloj, kiuj ŝteladas en la urboparto Nova Haveno... en la nomo de la eta Jesuo Kristo... kiu konfesis sin kaj do ekestis Oskaro. Ili prirabadis, ekzemple, partiajn kasojn. La malamatan „Helmuton Neithberg” ili dronigis en Motlavo. – Ĉu oni povos kredigi, ke Oskaro estas iom mensmalsana, por ne puni lin?

Kiam rusaj soldatoj paŝas en la kelon, Matzerath – eble pro Oskaro, kiu enmanigas ĝin al li – englutas sian faŝisman parti-insignon. Ĝi kaŭzas la morton de Matzerath, dum Oskaro estas dispremanta pedikon. (Tro multe mi priskribas detalojn, ĉu jes? Kaj, tamen, ne sufiĉe: la romano estas plena de eventoj, kvankam, kompreneble, oni ne sentas ian klare laŭcelan disvolviĝon de la okazoj). Post la milito Oskaro denove havas artajn sukcesojn, ekzemple, tamburante en cepokelo, kie homoj kolektiĝas por kune plori helpe de pika cep-odoro. Ĉe la fino de la romano, Oskaro aĝas tridek jarojn, kaj malcerteme li sentas, ke eble li devus agi iel konforme al sia aĝo. Ĉu li, ekzemple, kolektu disĉiplojn kiel Jesuo? Oni ne povas, legante ĉi tion, diveni, ke en alia romano de Grass – en la romano Ratino – Oskaro aperas kiel riĉega posedanto de videofirmao, kiu emas kaj planas registri videoserion pri pereo de la faŭno kaj flaŭro, ankaŭ por perlabori multe.

Tomasz Chmielik per malmultaj modifoj de la Esperanta morfemiko (uzado de -it, -at, -ot, -ut anstataŭ -is -as -os -us, forlasado de la substantiva finaĵo o, uzo de j en la tabelvortoj kjo, kju, kjam, uzo de difina artikolo lo anstataŭ la) lerte kreas stilefekton de iel dialekteca parolo, por imiti la uzon ne de dialekto, sed de la supozeble malalt-prestiĝa kaŝuba lingvo. „Patrino Truĉinski”, t. e., la patrino de Maria, ekzemple, parolas jene: „Imagu, Oskarĉjo, lo cikoni alportit por vi fraĉjon. Kaj mi pensit nur, ke ne estu knabinjo, ĉar lo knabinjo donat poste nur zorgojn.” Mi pensas, tamen, ke iam la forlasado de o okazas en fonetika pozicio, kiu malverŝajnigas tian modifiĝon. La solvoj de Chmielik plaĉas al mi.

Ŝajnas al mi, ke Chmielik ŝatas artikoli ion kion li opinias tre karakteriza, tipa, kun tipa, klara, memorinda eco; tiun uzmanieron oni povas lerni de li, legante lian tekston, sed tio ne ŝajnas esti la normoj kaj kutimoj de Esperanto. Jen liaj similaj uzoj de la artikolo la: „... li sentis sin kulpa kaj kelkfoje eĉ ploris ĉar li havis la molan koron” (p. 73). Ni postulis la altan salajron kaj ricevis dudek markojn (p. 453).

Fine mi esprimas la opinion, ke Tomasz Chmielik pro la farita granda kaj plejparte nepre konvena traduklaboro meritas nian sinceran dankon kaj gratulon. Lia teksto estas certe teksto viva, agrabla, ebliga atenti la enhavon, la artan mesaĝon de la aŭtoro.

WACHA Balázs
Günther Grass: La lada tambureto Tradukis Tomasz Chmielik. Serio Oriento-Okcidento, n-ro 33. Eld. KLEKS, Pollando, 2000. 534 paĝoj.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Arto

MUZIKO

Movada sprito – monda kritiko

Por ĉiuj 19 ĝuindaj kantoj el la kompakta disko Ni tostu la verdan fortunon de la pola bardo kaj eldonisto Georgo Handzlik la vortojn prizorgis li mem – du en traduko, la ceteraj originale verkitaj. Eĉ pri la muziko respondecas plejparte la bardo, asistata foje de aliaj polaj komponistoj. Malic-miena krokodilo ornamas la eksteron de la KD-kovrilo, kio kreas antaŭsupozojn pri la enhavo. Efektive, movadaj simboloj kaj nocioj ludas centran rolon en la plimulto de la kantoj, kun trakto iom moka, satira, sed samtempe simpatia. Feliĉe, movadaĵoj, bezonantaj klarigon, ricevas koncizajn nekantajn enkondukojn.

Sub la lupeon venas Andreo Cseh (hundo estas besto, // la dimanĉo estas festo, // netuŝebla estas fundamento, // dolĉa estas la mielo, // verda estas nia stelo), Kazimierz Bein (kabeiĝos iam mi ... // eble tamen post kongres'), apartaĵoj de ĝuste tiuj kongresoj, la akademio, Volapuko, la mok-turismo, ktp. La movada devigaĵo Dek boteloj transformiĝas al sinkopa Dek klubanoj, montranta kiel ili malaperas: naskiĝis beb', restis sep, ... forvojaĝis al kongres' (6), ... staris belulin' (5), ... invit' al stratobar' (4), ... iu laŭtblasfemis „fi” (3), ... mortis pro enu' (2), kun sekvo ke facilis elekti klub-prezidanton.

Inter movado kaj politiko situas Egalec' per lingvo, kiu tezas ke neŭtrala lingvo en si mem ne kuracas pli premajn malegalecojn kiel senhejmecon, malsaton, nepagipovon kaj similajn. Estus troigo pretendi, ke la esperantistaro kredas ke komuna lingvo solvos ĉion, sed veras, ke malsufiĉe ni meditis kaj esploris kiel alfronti la rilatojn inter lingvaj kaj aliaj malegalecoj.

Plej rekte politikaj kaj grandmondaj estas Justaj bomboj, Tropostulo kaj La knaboj de la nigra-blanka foto. Sed la kantoj ne ŝvebas en abstraktaĵoj – oni konas Tiranon, Senegalon, Pekinon, Ĉeĉenion ne el televidaj raportoj, sed el memoroj pri unuopuloj, foje iamaj amikoj kaj kongresanoj.

Iuj kantoj reliefigas lokojn (Finnlando, Bieno en Nordio, Dancu Eŭropo), aliaj eventojn (Titanik'). Lokŝajna estas Ukrainio sed fakte estas kanto pri amo estingita de limoj kaj baroj. Nostalgio rolas forte en pluraj kantoj, de la komenca Ludoviko, tra Knaboj de tiu kongreso, ĝis la disknomdona Ni tostu la verdan fortunon kaj la lasta kaj surprizfina Ĝis revido.

La ĉefinstrumento estas akustika gitaro, foje kun aldono de violono, foje piano, foje ŝajne sintezilo, kiu donas bonvenan varion. La registrado kaj muzikado estas profesinivelaj. Neniam la muziko superregas – feliĉe la tekstoj, indaj je proksima aŭskultado, restas ĉiam facile kapteblaj.

Stefan MACGILL
Georgo Handzlik: Ni tostu la verdan fortunon. Eld. KLEKS, Bielsko-Biała, Pollando, 2001. Kompakta disko, 52 min.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Arto

MUZIKO

Konatiĝu kun Bretonio!

„Meven” estas kompakta disko de Bretona Esperanto-Koruso (fondita en 1996). La disko enhavas 9 kantojn, kiuj plejparte estas jen naciaj bretonaj, jen anonimaj, sed ne nur. Inter tiuj estas kelkaj dancmelodioj. Aŭskultante ilin oni povas iom konatiĝi kun la bretona muzika kulturo. La kantado estas glata (ja ĥoro!), sed tro ofte pro la multeco de la voĉoj (preskaŭ 20) oni ne povas distingi la vortojn – feliĉe, helpas akompana libreto, kie enestas ankaŭ nacilingvaj tekstoj de la kantoj. Inter la tradukintoj plejparte estas korusanoj mem, unu kanton tradukis Ĵak Le Puil.

Dum la kantoj oni ludas pianon, akordionon, gitarojn kaj eĉ harpojn – tio aparte sonas tre bele. La ĥoro invitas ĉiujn kontribui al interkultureco de Esperanto per la registrado de kantoj de ties popoloj/regionoj – ĉu iu reeĥos?

Grigorij AROSEV
Bretona Esperanto-Koruso: Meven. Kompakta disko. Eld. Esperanto-Bretagne, 2001. 20 min. 37 sek. ISBN ne indikita.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ŝerco kaj satiro

MISTERO

Neces(ej)a Esperanto

Rath Cairn [rah kajrn] estas malgranda vilaĝo, kiu situas je ne multe da kilometroj nord-okcidente de Dublino. Malkiel la irlanda ĉefurbo, kie normale estas parolata la angla, la ĉiutaga lingvo en Rath Cairn estas la irlanda (gaela). Esperante kaj gaele parolanta filo de ĉi tiu korespondanto antaŭnelonge partoprenis semajnfinon de gaela kulturo en tiu vilaĝo. Dum vizito al tiea necesejo, li surpriziĝis vidante, ke inter la bedaŭrinde tro komunaj skribaĉaĵoj sur la muro estis du en Esperanto, nome: „Najbaraĵo” kaj „Verda Stelo”. Kvankam ne malproksima de pli grandaj centroj de loĝado, Rath Cairn ne troviĝas sur la ĉefaj vojoj kaj estis ne facile trovebla aŭ atingebla. Restas la mistero ... Kiuj estas la vandalismaj (sed fervoraj) esperantistoj, kiuj lasis siajn spurojn sur la necesejo en tiu fora loko?

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Libroj

Vojaĝante kun Marko Polo

Ĉu eblas vojaĝi tra la tempo?

Kion vi faras, se vi volas viziti Italion? Vi simple – se vi havas tempon kaj monon – konsultas vian Pasportan Servon, iras al la plej proksima stacidomo, aĉetas bileton kaj post kelkaj horoj en trajno vi estos (ekzemple) en „la Eterna Urbo” Romo. Tamen se vi volas viziti ne la modernan Romon, sed tiun de Cezaro aŭ Aŭgusto, kion vi faru? Ĉu viziti la ruinejojn de la Forumo? Ĉu eble kun dika gvidlibro, kiu klarigas la signifon de la restintaj ŝtonaroj? Mi ne scias, ĉu tio kontentigos vin aŭ ne. Sed mi iomete dubas.

Se vi volas viziti la antikvan Romon, tiam vi iru ne al la fervojo, sed iru al via libro-bretaro (aŭ -vendejo), elektu unu aŭ du volumojn de antikvaj verkistoj kaj eklegu. Tiel antikvuloj mem interparolos kun vi. Kaj vi ekscios, kion ili pensis, aŭdis kaj vidis, kaj ne tion, kion ni pensas, ke ili pensis ...

Sed mi ja recenzas La libron de mirindaĵoj de Marko Polo. Do kial mi komencis de Italio? Ĉu ĉar li estis veneciano, italo? Jes ja, sed estis alia kaŭzo. Tiu esperanta traduko povas esti por vi vera tempovojaĝilo en la epokon jam pli ol 700 jarojn for de ni. Tiu epoko estis epoko de grandaj konfliktoj. Pri la krucmilitoj inter la kristanoj kaj islamanoj ni ja, eble, ankoraŭ rememoras, sed samtempe Okcidenton minacis alia imperio: Ĉingisĥano komence de la 13a jarcento fondis la mongolan mondimperion. Tiu imperio iom post iom englutas ne nur Ĉinion kaj Mongolion, sed baldaŭ preskaŭ ĉion en Azio, inkluzive de Irano, Irako, pli malpli Turkio kaj de grandaj partoj de la orienta kaj meza Eŭropo.

En la jaro 1241 apud Lignico (Pollando) kaj poste apud Vieno la okcidentanoj sukcesis kontraŭstari kaj rebati la malamikajn soldatarojn. En 1370 tiu giganta imperio suferis gravan baton: Ĉinio – longtempe mongola teritorio – sukcesis venki kaj elpuŝi la mongolan dinastion. Tiu politika ŝanĝo ankaŭ tre influis la ĉinan vivon: la nun ekreganta Ming-dinastio malpermesis, ekzemple, ĉiujn religiojn, kiuj ne estis origine ĉinaj, sed permesataj kaj tolerataj aŭ eĉ subtenataj de la mongoloj kiel ekzemple, la kristanismon.

Sed inter tiuj gravaj datoj por la historio de la mondo, la patro kaj onklo de Marko Polo en la sesdekaj jaroj de la 13a jarcento kaj poste ankaŭ Marko mem (1272 ĝis 1296) vojaĝis al la malproksimega Azio. Ni ne forgesu, ke oni marŝis, eble, du aŭ tri jarojn piede por atingi la ĉefurbon de la mongoloj, la nunan Pekinon.

Tamen la Poloj ne estis la unuaj eŭropanoj kaj ankaŭ ne la lastaj, kiuj komencis la vojaĝon kaj sukcesis vivaj reveni. Marko mem mencias aliajn, kiujn ili dum la vojaĝo renkontis. Sed por ni Marko Polo kaj lia libro tial estas tiel grava, ĉar la aliaj ne postlasis tiom da informoj kiel li. Tiu merito por Marko kaj feliĉo por ni – la posteuloj – estis kaŭzita de malfeliĉa evento en la vivo de Marko. Lia gepatra urbo Venecio malvenkis en milito kontraŭ Ĝenovo kaj li iĝis malliberulo. Sed dum la restado en la mallibero (inter 1298 kaj 1299) li diktis sian verkon al Rustichello [rustikello]. Fakte sen tiu ĉi persono, verŝajne, neniu plu scius ion pri la fama vojaĝo de la Poloj. Sed nun ne imagu, ke Marko diktis en senluma kaj malpura mallibereja ĉambraĉo! Altklasaj malliberuloj kiel ili, ĝuis certajn privilegiojn, kaj povis, ekzemple, promeni, akcepti vizitojn de amikoj, renkontiĝi, ktp.

Tiu traduko el la malnova franca sukcesas tre bone redoni la etoson de tiu fora epoko. La tradukinto Daniel Moirand kreis verkon, kiu dum legado preskaŭ ŝajnigas, ke vi aŭdas la voĉon de Marko, diktante al vi siajn aventurojn. Sed ĉar ja la tempoj preterfluis kaj ŝanĝiĝis, necesis ne nur bona traduka kapablo. Por helpi al la leganto vojaĝi al la tempo de Marko, necesas informoj pri la tempo kaj ĝiaj cirkonstancoj. Tiujn abunde kaj en sufiĉa, ne troa kvanto donas la antaŭ- kaj postparolo kaj la multaj piednotoj. Per ili vi havas enkondukon en la epokon laŭ la hodiaŭa scienco kaj scio.

Mi gratulas al Daniel Moirand, ĉar li sukcesis verki libron, kiu ne nur estas bona, sed, certe, almenaŭ samaltkvalita kiel traduko en unu el la naciaj lingvoj. Estu pli da tiaj libroj en nia lingvo!

Wolfram ROHLOFF
Marko Polo: La libro de la mirindaĵoj aŭ priskribo de la mondo. Esperantigis Daniel Moirand. Serio Oriento-Okcidento, volumo 34. Eld. UEA, Rotterdam, 2001. 445 paĝoj. ISBN 92 9017 075 1.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Libroj

Reveno al literaturo

La nomo de Julian Modest (pseŭdonimo de Georgi Miĥalkov) en 1980aj – komence de 1990aj jaroj fariĝis vaste konata inter la ŝatantoj de la esperantlingva originala literaturo, kiam li eldonis romanerojn, novelarojn, dramojn kaj priliteraturajn eseojn. Liaj verkoj estis facilstilaj, sed nemalofte kun interesaj, atentokaptaj ideoj. Sed meze de 1990aj neniu nova libro lia aperis, kaj oni povis supozi, ke li plene forlasis verkadon. Tamen antaŭ nelonge en periodaĵoj denove ekaperis rakontoj de Modest, en la jaro 2000 estis eldonita libreto de eseoj, kaj jen – malgranda libro kun rikolto de noveloj (parte verkitaj antaŭ dek jaroj, parte novaj).

La modeste (konvene al la nomo de la aŭtoro!) eldonita libro enhavas 18 novelojn, kiuj temas, same kiel antaŭe, pri simplaj vivoj kaj travivaĵoj de ordinaraj homoj. Jen ni renkontas spurojn de malagrabla pasinteco kune kun iama soldato, jen perfidon de malnova amikino fare de ŝia iama samklasanino, jen denuncon de la edzino pri la edzo, jen sentojn de patrino, kiu timas, ke ŝia adoptita filino iam eksciu pri sia ne laŭsanga filineco, jen historion de kaŝema bona knabino, kiu ja perlaboris monon krime. Aliaj rakontoj pli similas malnovajn parabolojn (La kaso, En la taksio). Tre elokvente estas rakontita historio el la periodo, kiam oni penis perforte asimili la bulgarajn turkojn (Vetiha).

La temoj estas tre diversaj. Same kiel antaŭe, parto de la noveloj estas emfazite sennaciecaj (kiel, cetere, la aŭtora pseŭdonimo), la eventoj povas okazi en iu ajn lando, kaj nur en parto el ili Modest evidente rakontas pri Bulgario, la vera loĝlando de la aŭtoro – aparte tiam, kiam temas pri iuj mornaj pasintaj eventoj. (Indas noti, ke, tamen, oni povus foje vidi pure bulgarajn trajtetojn en la „sennaciecaj” rakontoj – ekzemple, surmuraj nekrologoj en La perfido).

Jam antaŭe Julian Modest aplikis kiel artan rimedon iom da mistiko. Tiu metodo ĉeestas ankaŭ en tiu ĉi libro. Tamen, diference de la antaŭaj libroj, ĉi tie estas motivo de iom bigota kristana mistikismo (La ikono), kio pensigas, ĉu la aŭtoro vere fariĝis pia ortodoksulo, ĉu tio estas nura hazardo.

Ĝenerale, la karaktero de la verkoj dum la lastaj dek jaroj ne ŝanĝiĝis – ni rekonas la konatan stilon de Modest, kiu ne malpliboniĝis, sed, bedaŭrinde, ankaŭ ne evoluis – ĉiu rakonto sidus surloke en la antaŭaj novelaroj. Sed ja verkisto devas evolui de libro al libro – aŭ ĉu la paŭzo en la kreado ne stimulis tion? Ĉiuokaze, ni ĝoju, ke la iam ŝatata verkisto al ni revenis, kaj ni deziru al li verki novajn, ĉiam pli profundajn novelojn kaj romanojn.

Nikolao GUDSKOV
Julian Modest: La fermita konko. Eld. Al-fab-et-o, Skövde, 2001. 80 paĝoj, broŝurita. ISBN 91-89432-05-3
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Libroj

Unu grandan rondon familian

La libro Monda Federacio? Ampleksa Analizo de Federacia Mondregistaro de profesoro Ronald J. Glossop meritas seriozan atenton de ĉiuj esperantistoj. Tio direndas ĉar, same kiel la aŭtoro de la libro, mem esperantisto, ĉiuj esperantistoj ĉie ankaŭ preferus vivi en la mondo, en kiu pli bona kaj pli justa politiko regus super ni. Tio memorigas lastatempan aludon de Humphrey Tonkin, kiam li trafe demandis „Pro kio nia Esperanto?” kaj pledis ke ni, pli ol antaŭe, strebu al tio, kion li nomis dinamika kaj aganta tutmonda Esperanta Internacio; io simila al Amnestio Internacia.

Ronald Glossop pasie kaj forte argumentas, ke la nuntempa politika registara stato de la mondo estu reformata kaj plibonigata.

Malgraŭ memevidenta sindediĉo al la ideo de mondregistaro, li honeste kaj klere prezentas la argumentojn kaj por kaj kontraŭ la ideo de mondregistaro. Fine li montras erudicie, ke paŝo antaŭen atingi tian pli sanigan mondon estu formo de monda federacio; federacio, en kiu ni ĉiuj estus civitanoj de la mondo, anstataŭ esti nur civitanoj de niaj denaskaj naciaj kaj multnaciaj ŝtatoj. Nur tio helpos nin abolicii la aktualan ĥaosan politikan militeman staton de la mondo.

La esperanta versio de la libro aperis en la jaro 2001, dum la angla eldono datiĝas je 1993. La malmol-kovrila, klare presita esperanta eldono estas elangligita de la aŭtoro mem kunlabore de Johano Rapley kaj enhavas novan finan 9an ĉapitron ĝisdatigitan.

Sekvas el tio, ke kaj la originala angla verko kaj la fina 9a ĉapitro antaŭis la terurajn eventojn de la 11a de septembro, 2001 kaj pli grave, tiujn, kiuj estas okazintaj poste: la atakoj de Usono kontraŭ Afganio kaj la militemaj deklaroj de la Prezidento de Usono kaj liaj konsilistoj.

La libro enhavas la sekvantajn ĉefajn ĉapitrojn; enkonduko, bazaj konceptoj, rilato inter juro kaj registaro, argumentaro por federacia mondregistaro, polemiko kontraŭ federacia mondregistaro, la mondfederista respondo, proksimiĝe al demokrata monda federacio, resumo kaj komentario, ĝisdatigo, specimena bibliografio, sigloj kaj indekso.

Kiel la unua indiko pri tio, kio sekvos, frape, en la komenco de la libro, ni legas la dediĉajn vortojn „Por la evoluanta monda komunumo”.

Komentariistoj pri federalismo ofte priskribas ĝin kiel specon de jurismo; kulminon de la koncepto de rego de la juro. La kialo estas tio, ke la disdivido de povoj en federaciaj politikaj sistemoj estas afero de konstitucia juro, antaŭe interkonsentita de ĉiuj individuaj ŝtataj unuoj, kiuj intencas konsistigi aldonan federacian ŝtaton. Post kreo de la nova federacia ŝtato, disputoj pri la amplekso de tiuj apartaj povoj solviĝas pli ofte fare de juĝistoj ol fare de politikistoj. Notindas, ke la plimulto de komentariistoj pri federalismo estas juristoj.

Tiu ĉi libro estas escepto el tia ĝeneralaĵo kaj do tiuj, kiuj intencas legi la libron, ne estu fortimigitaj de mia aludo al juro!

Ronald Glossop profesie estas filozofo, ne juristo. Krom esti bone konata usona esperantisto, li aktivas ankaŭ en la internaciaj movadoj Federacio Monda kaj Amnestio Internacia. Laŭdinda ekzemplo de la supre menciita aludo farita de Humphrey Tonkin.

La libro komenciĝas per la diro de William O. Douglas, eksjuĝisto de la Usona Supera Kortumo, kiu deklaris: „Mondfederacio estas ideo, kiu ne mortos. Ĉiam pli kaj pli da homoj venas al la konkludo, ke la paco devas esti pli ol paŭzospaco, se ni volus pluvivi; ke la paco estas produkto de leĝaro kaj socia ordo; kaj ke tia leĝaro estas esenca kondiĉo, por ke la potenco de armiloj ne regu la mondon”.

Se oni interpretas tiun ĉi diron kiel esprimon de optimismo pri baldaŭa atingo de iu mondfederacio, bedaŭrinde, ŝajnas al mi, ke la okazintaĵoj de 11a de septembro 2001 kaj tiuj, kiuj okazis poste, faras la vortojn de juĝisto Douglas tro esperigaj.

Mi klarigu tion. Estas vera aforismo, ke „tiuj, kiuj posedas potencon, malofte pretas volonte fordoni ĝin.” Tion oni devas diri, ĉar, se iam estis dubo pri tio, la agoj de la usona registaro post la 11a de septembro elmontras la gigantan amplekson de la potenco de Usono, kaj ekonomia kaj militeca, en la nuntempa mondo, potencon, kiu multe superas la potencojn de ĉiuj aliaj ŝtatoj. Neniu, posedanta tian potencon, libere volas perdi ĝin.

La baza ideo de federalismo estas, ke la membraj ŝtatoj de la federacio, kiel kondiĉon de membriĝo en la federacio, transdonu iujn el siaj antaŭaj potencoj al nove kreota federacia ŝtato. Kiel membraj ŝtatoj, ĉiu egalas la alian. Iugrade, la fordono malfortigas ĉiujn kaj aparte tiujn, kiuj antaŭe havis pli grandan potencon. Malgraŭ tio, konsekvenco estas, ke praktike la potenco de la nova federaciigita ŝtato baldaŭ superas la potencon de ĉiu el la membraj ŝtatoj.

Estus naive pensi, ke Usono, kiel nuntempe estrata, volonte fordonus potencon, kiun ĝi ĝis nun ĝuas. Ŝajnas al via recenzanto, ke la nuntempa usona registaro, kune kun siaj bonaj konataj sintenoj al tiaj aferoj, estas la plej granda malhelpo kaj bariero al atingo de ia ajn mondfederacio. Lige al la ĥaosa kaj danĝera stato de nuntempaj internaciaj mondaferoj, kiu povas dubi ke ia sistemo, pli bona ol tio kion ni nun havas, estas urĝe bezonata!

En sia libro Ronald Glossop forte argumentas, ke la nuntempaj Unuiĝintaj Nacioj (UN) nek efike, nek demokratie reflektas nuntempajn bezonojn de la popoloj de la mondo. Kiel usonano, ĝuanta federacian sistemon en sia propra vasta lando, la sistemon, kiu, malgraŭ siaj enlandaj problemoj, sukcese unuigas 50 apartajn ŝtatojn, li argumentas, ke tiu federacia principo estu aplikata al la tuta mondo; ne nur ke la mondo bezonas sian propran tutmondan registaron, sed ke tiu monda registaro devas esti speco de federacio; ke la politika kaj jura konceptoj de federalismo estu aplikataj al la tuta mondo.

Pro la fakto, ke nur minoritato de popoloj vivas sub federaciaj sistemoj kaj eĉ inter tiuj, kiuj havas tian sperton, multaj nur tre supraĵe komprenas, kio estas federalismo aŭ kiel ĝi funkcias, Ronald Glossop uzas la komencajn paĝojn de la libro por klarigi tiajn bazajn konceptojn. Tion li faras bonege.

Faktoro, komuna al ĉiuj federacioj, estas parta aŭ plena akcepto de la principo, ke registaraj povoj nature dividiĝas en tri bazajn kategoriojn: leĝdonajn, ekzekutivajn kaj juĝajn; kaj aldone, akcepto de la principo de disdivido de tiuj ĉi povoj inter la membraj ŝtatoj de la federacio, t.e. inter la kreita centra federacia registaro kaj ĝiaj membraj ŝtatoj. La maniero distribui tiujn povojn ne ĉiam samas; ekzemple, Usono kaj Aŭstralio ĝenerale donas specifajn elektitajn povojn al la centraj federacia registaro kaj parlamento, lasante la ceteron, ofte ne listigitan, al la konstituantaj membraj ŝtatoj. Kanado faras la kontraŭon.

Pro la fakto, ke en la koro de federalismo estas la koncepto de akceptata divido de povo kun la sekva leĝa limigado de potenco, la apliko de la koncepto povas funkcii pace kaj efike, nur se ĉiuj partioj de federacia unio libervole akceptas tiujn bazajn faktojn, kaj konsentas, ke disputoj inter ili pri la amplekso de individuaj potencoj estu solvataj per sendependa sistemo de tribunaloj.

Plej multaj federacioj originas el la sento kaj kredo, ke, kvankam la konstituantaj partoj, la federaciiĝontaj ŝtatoj, ne volas perdi ĉiujn siajn individuajn identecojn kaj potencojn, ili ankaŭ volas profiti de la fakto, ke unuiĝo pli ofte ne profitigos ĉiujn partiojn. Tiaj sentoj kaj kredoj superregas la sintenojn, ke potencaj ŝtatoj ne volas malplifortigi siajn potencojn, kaj malfortaj ŝtatoj ne volas droni en la kreota pli potenca federacia ŝtato. Por atingi tion, kompromisoj neeviteblas.

Por ilustri la diferencon inter federacioj kaj konfederacioj, Ronald Glossop rememorigas al ni, kiel, konstitucie, kiam la unuaj 13 britaj kolonioj ribelis kaj deklaris siajn sendependiĝojn de Britio en 1776, ili unue elektis ne federaciiĝi sed nur konfederaciiĝi. Li emfazas la diferencojn inter la du konceptoj, dirante, ke tiu ĉi unua konfederacio tiom ofte malbone kaj danĝere stumblis, ke en 1789 la gvidistoj de la 13 tiamaj novaj sendependaj ŝtatoj decidis nuligi sian konfederacion kaj federaciigi sin, do kreante la nuntempan Usonon.

Ronald Glossop similigas la situacion de la 13 ekskolonioj ĝis 1789 al tiu en la nuntempa mondo. Malgraŭ multaj diferencoj, li similigas la staton de la 13 novaj sendependaj ŝtatoj rilate al sia konfederacia registaro, al la rilatoj inter UN kaj ĝiaj nuntempaj suverenaj membraj ŝtatoj.

Li trafe memorigas al ni, ke UN ne estas federacio aŭ ia formo de registaro; ke ĝi estas nur speco de malfortega asocio de kunlaboro inter la naciaj ŝtatoj de la mondo, kiuj ĉiuj retenas siajn suverenajn rajtojn. Tial estas dubinde, ĉu ĝi meritas eĉ la nomon de konfederacio. Strukture, ĝi estas ankaŭ treege maldemokratie starigita kaj regata per la garantiitaj vetoaj rajtoj, donitaj en la Sekureca Konsilio al 5 el la plej privilegiitaj potencaj naciaj ŝtatoj en la mondo. Dum tiuj 5 potencaj ŝtatoj dominas la Sekurecan Konsilion, tiujn vice dominas Usono.

Ronald Glossop volonte agnoskas, ke krei demokratian kaj justan sistemon de monda federacio estos tre malfacila kaj grandega defio. Lia espero estas, ke iel UN iam estos reformita kaj iĝos vera demokratia federacio de la popoloj de la mondo.

La nuntempa nombro de membraj ŝtatoj de UN estas 199, kaj estas atendate, ke baldaŭ alia malgranda, malforta ŝtato, Orienta Timoro, membriĝos. Ne estos facile juste akomodi pretendojn kaj esperojn de tiaj miniaturaj ŝtatoj, kia Orienta Timoro, en ia estonta monda federacia registaro, en kiu samtempe giganta ŝtato kiel Usono ankaŭ membras. Aldone, ni ne forgesu, ke multaj popoloj de la mondo ankoraŭ ne posedas propran ŝtaton kaj ankoraŭ luktas por ekposedi ĝin. Kvankam ne ĉiuj sukcesos, iuj ja atingos tion. Kompare kun tio, kio estas okazanta en Eŭropo, federaciigi la tutan mondon estos tre malfacile.

Ronald Glosop trafe diskutas malfacilaĵojn kaj konvinke prezentas la argumentojn por kaj kontraŭ la ideo de monda federacio. Li penas refuti la kontraŭajn argumentojn, donas resumon, kaj fine pledas por sia preferata federacia solvo. Klariĝas, ke li havas neniujn iluziojn pri la malfacileco de la tasko.

Kvankam mondfederaciiĝo ja signifas, almenaŭ teorie, malfortigon de potenco, (imagu Usonon kiel centrigitan ŝtaton kaj ne kiel federaciigitan), pro la havebleco gajni novajn eĉ pli grandajn potencojn en nove kreita monda federacio, la demando leviĝas, ĉu Usono, jam fakte kaj reale la plej potenca ŝtato en la mondo, bonvenigus ŝancon pravigi jure kaj konstitucie sian fakte superan potencon ene de ia nova jura mondfederacio.

Pro tio, Ronald Glossop lerte emfazas la gravecon havi en iu ajn mondfederacio demokratiajn rimedojn responsigi tiujn, kiuj estros kaj gvidos ĝin. Iel tiuj responsigaj rimedoj devos doni finajn potencojn al la popoloj de la mondo kaj ne al la potenculoj – ŝtataj, korporaciaj aŭ individuaj.

Winston Churchill iam diris, ke demokratio estas la plej malbona sistemo de regado ĝis oni konsideras la alternativojn! Se estas malfacile demoktratiigi multajn landajn sociojn, kiom pli malfacile estos demokratiigi la tutan mondon, funkciantan kiel unu granda monda federacio.

Tamen, banale dirate aŭ ne, la politika mondo, en kiu ni vivas, sendube, estas malsana. Eblas diri, ke ĝi prezentas sin simile al tio, kiel la landoj de la 17a jarcento prezentis sin al la angla filozofo Thomas Hobbes, kiu opiniis ilin esti senbridaj, ĥaosaj, senleĝaj kaj tro perfortemaj; socioj, en kiuj perforto kontraŭ malfortuloj estis normo. La solvo, proponita de Hobbes en lia fama verko La Levjatano (angle The Leviathan), helpis akceptebligi kaj normaligi la koncepton de la moderna landa suverena ŝtato – ĉu nacia, ĉu multnacia, ĉu eĉ ne nacia. Ŝtatoj kaj nacioj ambaŭ estas hom-artefaritaj konstruoj.

Ene de la landoj/teritorioj de la bone funkciantaj ŝtatoj, uzo de perforto estas leĝe malpermesata, escepte fare de la ŝtato mem, kaj tiam, nur kiam pravigataj demokratie. Krimaj agoj estu puneblaj nur fare de iu ŝtato. Perfortaĵoj, eĉ kiam faritaj de ŝtato, ĉiam estu bedaŭrindaĵoj kaj pravigataj nur ĉe socia bezono havigi ilin, laŭ la demokrataj fundamentaj leĝoj de la aparta ŝtato.

La celo de la recenzata libro estas helpi persvadi nin, ke la mondo, malgraŭ multaj malfacilaĵoj menciitaj, ja bezonas similan solvon, kiel Hobbess proponis al la pli malgrandaj politikaj unuoj de sia tempo.

Sen scio pri tio, kio estis okazonta post la 11a de septembro, en ĉapitro Proksimiĝe al Demokrata Monda Federacio Ronald Glossop prove alfrontas la problemon kiel alproksimiĝi al ia mondfederacio. Kiel iniciati tian projekton? Li sugestas, ke, ĉar la malvarma milito estas malantaŭ ni, ni nun agu por konverti UN en tian mondan federacion. Ne mankas malhelpoj sur tiu vojo. Pro la eventoj post la 11a de septembro oni pli pesimismiĝas pri la ŝancoj, ke oni baldaŭ atingos tion. Kiel la kvin ŝatoj, kiuj nun posedas vetoajn rajtojn en la Sekureca Konsilio, interkonsentu fordoni tiajn rajtojn?

Menciindas kelkaj agoj, kiuj pruvas malemon de la nuntempa registaro de Usono al iu propono plifortigi UN aŭ iri antaŭen al ia formo de mondregistaro.

–Usono ofte ne pagas siajn kotizojn por puni UN.

–La iniciato starigi sendependan mondan kriminalan tribunalon por juĝi akuzatojn pri internaciaj krimoj, krimoj similaj al tiuj kontraŭ Usono en la 11a de septembro, estas forte oponata de la usona registaro, ĉar alie eblas, ke usonaj militistoj iam estos kondamnataj de ĝi.

–La emo paŝi for de jam akceptitaj traktatoj, ekzemple la Kioto Protokolo, temanta pri tutmonda varmiĝado, la anoncitaj intencoj kontraŭ la Kontraŭmisila Traktato, kontraŭ nukleaj prov-eksplodigoj, novaj protokoloj temantaj pri biologiaj kaj kemiaj armiloj, kaj plej lastatempe, ĉe Guantanama Golfeto en Kubo, la rifuzo doni al la kaptitoj el Afganio la rajtojn de militkaptitoj, la minacoj kontraŭ aliaj landaj registaroj. Kio okazos, se Usono decidos ataki Irakon? Supozeble, la intenco estas denove ignori UN.

Ne eblas ne diri, ke la ideo de monda federacio, kvankam necese ĝusta kaj laŭdinda, estas nur iom pli ol utopia revo en la nuntempa mondo. Tion, mi suspektas, la laŭdinda aŭtoro de tiu ĉi bonega libro agnoskus.

Tamen, tiel nomataj perditaj kaŭzoj ne ĉiam estas perditaj. Mil jaroj estis bezonataj antaŭ ol grandaj partoj de Eŭropo povis ĝui pacon, kaj eĉ nun ne ĉiuj partoj. Ni ne forgesu, ke estas pli ol 200 jaroj de kiam la propono uzi metran sistemon estis unue prezentita al la mondo. Iuj landoj de la mondo ankoraŭ ne uzas ĝin.

En mia propra lando Aŭstralio ni bezonis pli ol 100 jarojn, antaŭ ol ni sukcesis fine abolicii la fifaman blankan aŭstralian enmigradan politikon. Eĉ nun multaj el ni ankoraŭ troviĝas mense sub influo de tiu politiko de supereco kaj aparteco.

Nia propra Esperanto, neŭtrala kaj relative facile lernebla kaj uzebla internacia lingvo, ankoraŭ ne estas pli ol marĝene uzata tra la mondo.

Tiuj, kiuj subtenas la noblan ideon de Monda Federacio, tiuj, kiuj laŭdas la lertajn kaj progresigajn pledojn de profesoro Ronald Glossop, ne perdu esperon. Intertempe, tiu ĉi libro kuraĝigos ĉiujn, kiuj strebas atingi pli racian, demokratian solvon por la monda politika registara problemo.

Kep ENDERBY
Ronald J. Glossop: Monda federacio? Ampleksa analizo de federacia mondregistaro Trad. Johano Rapley. Jennings, 2001. 356 + 12 paĝoj.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Komputado

INTERRETO

La Dek Ordonoj de retpoŝto

1. Pripensu, ke ne ĉiuj havas modernan ekipaĵon

Ankoraŭ multloke vivas komputilantoj kun malnoviĝinta komputilo, malrapida retkonekto kaj arkaika programaro. Preparu la retleterojn tiel, ke eĉ la plej simpla sistemo kapablas ricevi ilin. Uzu puran tekston, prefere ne HTML, kaj certe ne .rtf- aŭ .doc-dosierojn.

2. Ne esperu Nobel-premion

Same kiel telefona interparolo ne meritos premion pro elstara aktorado, retletero ne meritos literaturan Nobel-premion. Verku koncize kaj simple. Evitu ornamaĵojn kaj komplikan enpaĝigon. Se la teksto estas bona, koloroj kaj bildoj estas malhaveblaj.

3. Ne sendu aldonaĵojn sen antaŭa interkonsento

Ne estas agrable sidi dek minutojn antaŭ komputilo, atendante la alvenon de grandega dokumento kaj konstati, ke la ricevita teksto aŭ bildo estas tute senutila. Eta bildo de deko da kilobajtoj ĝenerale ne kaŭzos malagrablaĵojn. Tamen, Word-dosiero kun nur kelkaj linioj da teksto jam ampleksas plurajn kilobajtojn (kaj povas enhavi makro-viruson).

4. Ne sendu konfidencajn aferojn retpoŝte

Dum la vojo, kiun sekvas la letero, pluraj personoj kapablas sen ia ajn aŭ kun nur iomete da peno legi viajn skribaĵojn. Sistemestroj kutime kapablas (kvankam ili estas tro okupataj por povi distri sin per tio). Iuj kompanioj sisteme kontrolas la retpoŝton de siaj dungitoj por eviti misuzon. Pro eraro ĉe la sendinto aŭ aliloke eblas, ke la letero alvenas ĉe malĝusta persono. Baza regulo: se iu temo estas tro tikla por lasi ĝin videbla sur via komputila ekrano dum mallonga foresto, ĝi estas tro tikla por esti sendata rete.

5. Estu afabla (sed ne tro)

Varias la opinioj pri ĝentilecaj formuloj bezonataj en la reto. Iuj opinias, ke la reto estas postsekvanto de telekso, kie (pro multekosteco de la konekto) tute ne estis uzataj afablaĵoj (krom foje kelklitera mallongigo). Aliaj komparas retpoŝton kun telefona interparolado, kie oni diras „(kara) sinjoro Ikso”, sed ne „altestimata sinjoro Ikso”, kaj finas per „ĝis reaŭdo”, sed ne per „kun sinceraj salutoj”. Malmultaj bone komprenas la mienvinjetojn (ekzemple, „:-)” signifas rideton).

6. Diru, kiu vi estas

Tradicia papera letero havas leterkapon kun ĉiuj bezonataj informoj; fine de la teksto venas la subskribo. En retletero tia subskribo ne eblas (krom per aldono de grafikaĵo, kiu prezentas la subskribon, aŭ per „cifereca subskribo”). Kelkaj gravaj eroj jam aŭtomate enestas: la dato kaj la retadresoj (kaj kutime la nomoj) de sendanto kaj ricevanto. Retpoŝtprogramo kutime ebligas antaŭpreparon de eta teksto (angla ĵargono: signature), aŭtomate aldonata fine de retletero, en kiu estas la ceteraj gravaj informoj: kompleta nomo, adreso, telefonnumero, ... Iuj en ĝi citas reklaman tekston aŭ filozofian penson. Ne troigu: kvar linioj devas sufiĉi.

7. Uzu inteligente la unikajn eblojn de retpoŝto

Respondante, oni mencias la referencojn de la originala letero (aŭ foje aldonas kopion de ĝi). Se, leginte retleteron, oni donas komandon „respondi”, la programo aŭtomate montras novan retleteron, en kiu la teksto de la antaŭa letero jam estas kopiita (kutime la kopiitajn liniojn antaŭas la signo „>”). Se estas nur kelkaj linioj, tio estas perfekta. Tamen, se la antaŭa letero estis longa, estas preferinde konservi nur la erojn, kiuj gravas por kompreni la respondon, kaj forviŝi la ceteron.

8. Malrapidu!

Okazas, ke oni ricevas novaĵon, al kiu oni emas tuj akre reagi. En antaŭkomputila epoko necesis por tio preni paperon kaj skribilon, skribi la tekston, meti la folion en koverton, skribi adreson kaj glui poŝtmarkon sur la koverto, kaj iri al poŝtkesto. Plejofte oni jam dum la unuaj paŝoj de la proceduro konkludis, ke reago ne tuj (aŭ eĉ tute ne) estas bezonata, kaj ke afabla interveno eble pli efikus. Per komputilo sufiĉas kelkaj klakoj kaj iom da tajpado; ene de minuto la reago estas for. Poste oni bedaŭras tion, sed ne eblas rekapti senditan retleteron. Do: se la respondo ne ege urĝas, entajpu ĝin kaj forsendu ĝin la sekvan tagon. Intertempe povas veni ideoj por poluri la respondon.

9. Lasu vian printilon ripozi

Jam delonge oni anoncis la senpaperan oficejon. Tamen, papero restas malmultekosta, kaj printiloj daŭre plirapidiĝas. Tiel oni emas printi preskaŭ ĉion. Plejparton de tiu paperamaso oni post mallonga tempo forĵetas; la ceteron oni devas iel ordigi. Estas multe pli efike ordigi la retpoŝton kun helpo de la komputilo. Retpoŝtprogramoj estas tre kapablaj tiurilate. La tempo investita en kreado de komputila arĥivo estas rapide regajnita. Se legado de surekranaj tekstoj lacigas vin, pripensendas aĉeto de pli bona ekrano anstataŭ malŝparo de papero.

10. Ne grumblu

La tradicia poŝto dum jarmiloj evoluis ĝis la nuna tutmonda, sufiĉe bone funkcianta sistemo. Kompare, retpoŝto estas ege juna. Ĝi funkcias per aroj da malsimilaj komputiloj, per dekoj da programoj, de kiuj ekzistas po multaj versioj, per milionoj da uzantoj, foje spertaj, foje nelernemaj. Bonvolu ne tro ĉagreniĝi, se vi ricevas stultaĵon, aŭ se mesaĝo via ie perdiĝis. Pensu pri la avantaĝoj: neniam antaŭe eblis tiel rapida tutmonda komunikado je modera prezo.

Roland ROTSAERT
(bazita sur www.iwillfollow.com/email.htm kaj sur propraj spertoj)

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Komputado

PROGRAMOJ

WordPerfect 10: ĉu lasta provo?

En la komenca erao de la personaj komputiloj, WordPerfect (WP) dum pluraj jaroj estis la plej uzata tekstoprilabora programo. Poste, pro internaj problemoj kaj pro merkatado de ĉiopova Microsoft Word, ĝi iĝis programo uzata nur de kelkaj restantaj fideluloj. (MONATO, decembro 2000, p. 17)

Tamen, de tempo al tempo aperis nova versio. La lasta, prezentita en la printempo de la jaro 2001, estas versio 10. Ĝi ne plu estas vendata kiel individua programo (kvankam ĝi povas esti tiel uzata), sed kiel parto de aro de oficejaj programoj (angle: suite). Microsoft nomis sian oficejan programaron Microsoft Office 2002 (intertempe ĝi iĝis Office xp), sed Corel, la nuna posedanto de WP, donis al sia produkto la tradician nomon WordPerfect Office 2002 (kvankam mi ankaŭ foje vidis Corel Office).

Aĉeto kaj registrado

Ĉar mi havas grandan kvanton da malnovaj WP-dosieroj, kiujn mi ne sukcesis kontentige konverti al Word, mi decidis post longa hezitado aĉeti la plej novan WP-version. (Nur dum eksperimentado post la aĉeto mi malkovris, ke per Word 2002 tiuj dosieroj tamen bone konverteblas ...)

Kontraste kun la Microsoft-produktoj, kiuj en ĉiuj komputilaj vendejoj okupas elstaran lokon, WP estas aĉetebla nur en specialigitaj programvendejoj, kaj eĉ tie ĝi troveblas nur en fora angulo. Kiel kutime ĉe oficejaj programaroj, ekzistas kvar versioj. Estas la simpla (tamen sufiĉe kompleta) norma versio (angle: standard) kaj la profesia versio, kiu krome interalie enhavas datumbazan programon. Aliflanke estas la versio por unuafojaj uzantoj kaj malpli kosta nura aktualigo (angle: upgrade) por personoj, kiuj jam uzas antaŭan version aŭ konkurencan produkton. Mi aĉetis la simplan aktualigon, kiu kostis proksimume 225 eŭrojn.

En la pakaĵo estis la gvidlibro por la uzanto (pli ol 400 paĝoj, tamen verŝajne nesufiĉa por komencanto), du diskoj (unu kun la programaro, alia kun tiparoj, grafikaĵoj kaj fotoj) kaj karto kun la licencnumero. Laŭ la libro devis esti ankaŭ registradkarto kun informoj pri la WP-helpadresoj, sed ĝi mankis.

Havante iom da sperto, mi ne antaŭvidis grandajn problemojn por instali la programon. Traleginte la instrukciojn de la gvidlibro, kaj kun la licencnumeroj de la antaŭa kaj la nova versioj ĉemane, mi metis la programdiskon en la komputilon. Sekvis la kutimaj enkondukaj bildoj sur la ekrano, ĝis venis peto enmeti la programdiskon de mia antaŭa versio 8 aŭ 9. Tiujn mi ne havas; mia lasta versio estas numero 6, kaj laŭ la informoj sur la skatolo eblas aktualigo ekde versio 5. Anstataŭe la instalprogramo proponis entajpi kodvorton akireblan de la WP-helpservoj, kies adresinformoj estis menciitaj sur la registradkarto. Sed tiu karto mankis ... En la gvidlibro estis kelkaj telefonnumeroj, sed, se eviteblas, mi preferas ne telefoni al Usono aŭ Kanado kaj doni komplikan eksplikon en fremda lingvo. Mi do serĉis la retadreson de la helpservo kaj klarigis en mia plej bona angla lingvo, kion mi bezonis. Mia retletero revenis, ĉar la adreso ne validis. Poste mi konsultis la WP-retpaĝojn. Tie mi trovis multajn telefonnumerojn (interalie la numeron por mialingva regiono, kiun mi notis), aron da forumoj (kun multaj plendoj kaj demandoj, sed malmultaj respondoj) kaj unu plian retadreson. Mi relanĉis mian demandon al tiu adreso kaj al la koncerna forumo, sed ankoraŭ nun atendas reagon al ĝi.

Finfine mi uzis la lastan eblecon kaj telefonis al la (0800, do senpaga) numero por mia regiono. Unua provo, je la 10a matene, estis vana. Tio konfirmis mian timon, ke en realo estis konekto al amerika helpservo, ne funkcianta je la 10a matene en eŭropa tempo, kaj ke mi devos klarigi mian problemon kaj noti la bezonatan kodvorton en angla lingvo. La postan tagon mi faris duan provon je la 11a matene kaj sukcesis. Post kelkaj „premu 1 por ...”, „premu 2 por ...”, kaj post averto, ke eble helpos min anglalingvano, sufiĉe rapide respondis mialingvano. Li tuj komprenis la problemon, mi donis mian nomon, adreson, telefonnumeron kaj la licencnumerojn de la nova kaj malnova versioj kaj ricevis la bezonatan kodon. Mi tuj entajpis ĝin, kaj la programo ekinstaliĝis.

La instala proceduro nur kelkfoje postulis homan intervenon, kaj tial mi ne tuj rimarkis, ke la programo mem faris retkonekton por registri sin. Denove mi donis mian nomon, adreson, ktp. Mi demandas min, ĉu mi ricevos iun skriban konfirmon; dum la pasintaj jaroj post registrado de programo plejofte ne plu venas iu vivosigno; foje oni eĉ ne certas, ĉu la reta registrado estis sukcesa.

Ekuzo

Mi sciis, ke WP pro la altaj tradukkostoj rezignis pri neanglalingvaj versioj de la programo. La uzanto bezonas la anglan lingvon por kompreni la menuojn (kiuj tamen korespondas kun la nunaj kutimoj) kaj por legi la helpinformojn (nepre necesajn, ĉar la gvidlibro donas nur bazajn klarigojn).

La plej fama WP-eco restas je dispono: la kodo-ekrano (foje nomata la subakva ekrano), kiu ebligas detale kontroli (kaj, se bezonate, forigi) la kodojn, kiuj estas en la dokumento. Word proponas ion similan, sed per ĝi tute ne eblas retrovi iun kaŝitan instrukcion, kiu kaŭzas problemon.

Fruaj versioj de WP (kiam musoj maloftis) je nura peto montris menuojn kaj ne havis piktogramojn. Kontraŭe, ili plene ekspluatis la 48 eblajn funkcioklavo-kombinojn. Tiuj klavoj ankoraŭ uzeblas (kvankam estas kelkaj ŝanĝoj), sed nuntempa uzanto pli emos per muso alklaki menuojn kaj ikonojn. Indas lerni la uzadon de la funkcioklavoj, ĉar egala divido de la taskoj inter du manoj kaj ĉiuj fingroj estas preferinda al preskaŭ nura musumado.

Makrooj

La literoj netajpeblaj per normala klavaro estas atingeblaj per samtempa premo de la stirklavo („Ctrl”) kaj de „w”, kiel en versio 6. Tiam aperas eta fenestro, el kiu eblas elekti la bezonatan literon. Ankaŭ eblas tuj tajpi la ciferan kodon de la litero (laŭ strukturo „1,123”) aŭ la erojn de la kombinita signo (ekzemple „^” kaj „c” por „ĉ”). Mi klopodis simpligi tion uzante la funkcion „aŭtomata anstataŭigo”, sed same kiel en Word, tio ŝajne eblas nur por tuta vorto (tio estas, kun spaco antaŭ kaj post la signogrupo, ne por du signoj ene de vorto). Certe troveblas bona solvo por tio.

Miaj malnovaj makrooj ne plu funkcias en versio 10. La plej bezonatajn (tiujn por konverti la tekston el kaj al la x-konvencio) mi refaris. Kiel kutime, farado de la unua makroo postulis multe da tempo kaj peno, ĉar mi delonge ne plu okupiĝis pri tio; la dua jam estis multe pli facile kunmetita.

Ceteraj kapabloj

WP estas akompanata de aro da programoj por oficeja uzo. La ĉefaj estas Quattro Pro, tabelkalkulilo simila al Excel, Corel Presentations, prezentadprogramo simila al PowerPoint, kaj CorelCENTRAL, multfaceta programo kun interalie poŝtilo. Per WP eblas fari XML-dokumentojn; eĉ enestas XML-kurso.

La reklamo promesas, ke la programoj kapablas importi kaj eksporti dosierojn de ĉiuj kutimaj specoj. Mi eksperimentis nur kun tekstodosieroj. Importo el malnovaj WP-versioj kaj de Word-dosieroj okazis perfekte. Dosierojn eksportitajn al Word-formato (.doc) Word bone komprenis. WordPad foje bone, foje nebone komprenis tiajn dokumentojn; ŝajnas dependi de la uzata versio. WP eksportas al HTML kaj Unikodo (sed importi malnovan version de WP-dosiero kaj tuj eksporti al HTML ne donis bonan rezulton; necesis unue konverti al versio 10, kaj poste al HTML).

Ĉu aĉetinda programo?

La unua demando estu: ĉu mi bezonas tekstoprilaboran programon? Ĉiuj Vindozo-versioj (do preskaŭ ĉiuj komputiloj) havas la programeton WordPad, kiu sufiĉas por verki leteron aŭ simplan raporton. Nur por komplikaj taskoj (paĝotitoloj, piednotoj, paĝonumeroj, enmeto de bildoj, makrooj) pli kapabla programo estas bezonata. Tiuj programoj estas proksimume egalvaloraj, do dependas de la persona prefero kaj de la prezo. Kvankam la oficialaj prezoj similas, eblas specialaj kondiĉoj kun aĉeto de nova komputilo aŭ por instrua celo. Kiu ne havas konsciencripoĉojn pro subteno de la Microsoft-monopolo, aĉetu Word, ĉar por tiu programo ekzistas multaj libroj kaj kursoj. Uzantoj de aliaj programoj dependos de memstudado.

Ekzistas plia multkapabla oficeja programo, kiu krome taŭgas por pluraj mastrumaj sistemoj (Vindozo, Linukso, ...): StarOffice. Ĝi estas de germana origino. La usona Sun Microsystems aĉetis ĝin antaŭ kelkaj jaroj kaj pluevoluigis ĝin. La programo estas senpage elŝutebla ĉe www.staroffice.com kaj aĉetebla kontraŭ kelkdek usonaj dolaroj (plus send- kaj dogan-kostoj!) ĉe www.amazon.com. Mi plurfoje legis laŭdan frazon pri ĝi, sed neniam seriozan recenzon.
Roland ROTSAERT

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Libroj

Baza Esperanta Radikaro

Meze de anoncoj aŭ efektivaj aperigoj de grandaj nacilingvaj-esperantaj vortaroj, Wouter Pilger favoras la publikon de Esperanto-uzantoj per ĉi negranda, sed valora poŝformata libreto, dediĉita ĉefe al lernantoj kun denaskaj lingvoj, por kiuj ne ekzistas vortaroj, aŭ al finintoj de unuagrada kurso, por kiuj konsultado de granda vortaro estus efektive peza. Temas pri vortaro, kiu difinas Esperanto-vorton per aliaj Esperanto-vortoj. Ĉu ne jam ekzistas PIV por tio? Aŭ la Reta Vortaro? Certe, sed PIV ne estas enpoŝe kunportebla kaj komforte konsultebla ĉiuminute, kaj la Reta Vortaro bezonas sammomentan retaliron. Krome la dimensio de PIV ofte permesas detalan difinon, dum por la ordinara uzanto oportunus pli skema, pli simpla; kaj plurfoje en la PIV-a difino estas uzataj vortoj multe malpli oftaj kaj do malpli konataj ol la difinata vorto mem.

Male, la Baza Esperanta Radikaro (BER) strebas al simpleco, ne perdante kompletecon. Ni ekzemplu per la vorto „lukti”: en PIV: 1. batali per la sola korpa forto, sen armiloj (sekvas tri ekzemploj kaj unu resendo al „barakti”). 2. (f) Peni, klopodi por venki malhelpon aŭ atingi malfacilan rezulton (sekvas kvar ekzemploj). Sume, dek kolumnaj linioj. En BER: batali sen armiloj (ankaŭ kiel sporto); pene provi venki malfacilaĵojn. Sume: unu kaj duona linio. Por kompreni la difinon en BER ne necesas koni la vortojn „klopodi” kaj „rezultato”, kaj tamen BER eĉ mencias la sporton, forgesitan en PIV eĉ en la ekzemploj. Ĉe „ronki”: en PIV: 1. eligi bruon dormante, plejofte pro vibrado de la palata velo 2. eligi, ekster la dormo, bruon similan (kun pluraj ekzemploj). En BER: (tre) aŭdeble spiri dum dormo. Ne estas dubo, pri tio, kiu el la du difinoj estas pli facile uzebla...

La aŭtoro atentigas, ke ne temas pri difinoj de unuopaj vortoj, sed simple pri helpilo por povi kompreni vorton mergitan en la ĉirkaŭtekston. La aŭtoro mem deklaras, ke kelkfoje li klarigis la signifon „pli sugestante ol difinante”; nu, la sugestoj estas ĉiam trafaj. Kompreneble, ian bazon de la leksiko la uzanto devas jam havi, ekzemple provizon de kelkcent radikoj; la verketo lin kondukas al ĉ. 2700. Ne nur: sed troviĝas ankaŭ la plej uzataj mallongigoj, kiel s-ro, d-ro, kiujn (nekredeble!) en PIV oni tute ne trovas. Kvankam la titolo temas pri radikaro, la kapvortoj estas gramatike starantaj vortoj, do radikoj ĉiu kun sia ĉefa finaĵo, krom se temas pri gramatikaj finaĵoj aŭ prefiksoj aŭ sufiksoj.

La vortelekto kompreneble ne estas hazarda. La aŭtoro kunmetas difinojn pri la vortoj de la Baza Radikaro Oficiala de la Akademio, listo ĝenerale neglektata de la ordinaraj uzantoj kaj atentata preskaŭ nur de vortaristoj; al ĝi li aldonas kelkcenton da aliaj, nun abunde uzataj. Li indikas, en kiu el la naŭ grupoj de la Baza Radikaro Oficiala la vorto estas, laŭ la divido pri utileco kaj uzateco, kun specifa atentigo pri la unuaj mil, kiuj devus fariĝi nepraĵo por ĉiuj. En la komenco estas ankaŭ sinteza kolekto de la gramatikaj finaĵoj kaj de la prefiksoj kaj sufiksoj por ekzempli la vortkonstruon; sed aldone, se mencii nur la kapvortojn -a, -e, -i, en la vortaro mem estas ne malmultaj ekzemploj pri la uzado de la adjektivo, de la adverbo, de la verbigo el adjektivaj kaj verbaj radikoj. Kaj ĉiuj estas prenitaj el la ordinara lingvo nuntempa, ja sen leksikaj aŭ frazkonstruaj virtuozaĵoj, sed kun la konscio, ke la ekspluato de iuj lingvaj latentoj, kiu povis aspekti avangardaĵo en la tempo de la PIV-apero, nun fluas el la buŝo eĉ de freŝaj studintoj aŭ unuafojaj partoprenintoj de junula renkontiĝo.

Sume: tre utila libreto por bazlernintoj kaj instruistoj (precipe rektametodaj); ĉi-lastaj profitos ankaŭ je la kvarpaĝa postparolo.

Carlo MINNAJA
Wouter F. Pilger: Baza Esperanta Radikaro. Eld: UEA, Rotterdam, 2001. 160 paĝoj, kudre binditaj.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Libroj

Japana komikso

La tero dezertiĝis, la homaro degeneris. Ekzistas nur kvin subteraj urbegoj, sur diversaj kontinentoj. La homoj estas regataj de maŝinoj. La heroo de nia historio, la „duaklasa astronaŭto” Masato, amas la belan knabinon Tanami, kiu estas mupio: amorfa vivaĵo, kiu transprenis homan formon. La registaro jam neniigis ĉiujn mupiojn krom Tanami. Laŭ ordono de Haleluja, la reganta maŝino, Masato mortigu la mupion. Sed „homoj restis homoj” kaj Masato preferas fuĝi kun ŝi. Ili trovas subtenanton ...

Mangao estas japandevana vorto kaj signifas komikan desegnaĵon. Tezuka Osamu (1928-1989) estas ties inventinto kaj unua granda majstro de tiu literatura ĝenro. Tiu ĉi libro estas la dua parto Futuro de naŭvoluma serio La flambirdo. Tiu ĉefrolanta birdo estas la fama fenikso, kiu ĉiam denove resurektas el sia cindro. La ĉina esprimo feng estas eventuale iel etimologie parenca al fenikso.

Senriproĉa estas la traduko de Konisi Gaku. Mi trovis nenian gravan eraron, kvankam la teknika aranĝo de la esperanta eldono, aŭ ĝenerale japanaj komiksoj, estas malfacila: la japana lingvo kutime skribiĝas de supre suben en linio, kaj la sekva linio situas maldekstre. Tial oni malfermas japanan libron inverse al esperantaj libroj, nome la unua paĝo lokiĝas en la lasta paĝo de esperanta libro. Por adapti la rakontfluon al la esperanta bildorakonto kun horizontala linio oni devis speguli ĉiun paĝon. Tiun laboron faris la eldona teamo per uzo de komputila bildolegilo, kompreneble post rajtigo de la kopirajto-posedanto.

La legado estas amuza sed, tamen, pensiga. Mi kore rekomendas la libron, ankaŭ kiel donacon!

Walter KLAG
Tezuka Osamu: La flambirdo. El la japana tradukis Konisi Gaku. Eld. Japana Esperanta Librokooperativo, Toyonaka-si 2001. 296 paĝoj, broŝurita. ISBN 4-88887-019-5.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Moderna vivo

AŬSTRIO

Tabuaj tabuloj

Karintio, la plej suda aŭstra federacia regiono, estas dulingva: en la suda parto vivas parte slovenoj, en la norda ĉefe germanoj. Tial loknomaj tabuloj ĉe la limo de kelkaj vilaĝoj kaj urboj estas dulingvaj, sed ne ĉiuj.

Antaŭ kelkaj jaroj sloveno veturis tro rapide tra iu sudkarintia vilaĝo kaj estis punita de la polico. Li protestis ĉe la juĝejo, asertante, ke la loknoma ŝildo estas kontraŭleĝa, ĉar en la vilaĝo vivas ankaŭ slovenoj, kaj tial la ŝildo estu dulingva. La juĝejo, kiel la plej supra aŭstra instanco, konkludis, ke ĉiu loko, kie vivas pli ol 10 % da slovenoj, havu dulingvan loknoman tabulon.

Sekvis akra disputo inter la karintia estro Haider [hajda] kaj la prezidanto de la konstitucia juĝejo Adamovich [adámoviĉ]: enmiksiĝis ankaŭ aliaj aŭstraj kaj slovenaj politikistoj.

Ankaŭ en la aŭstra ĉefurbo Vieno vivas ne nur germanoj, sed slovakoj, ĉeĥoj, hungaroj kaj multaj aliaj minoritatoj. Ĉu la viena loknoma ŝildo estu dek- aŭ dudek-lingva?

Walter KLAG

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Moderna Vivo

LITOVIO

Serure sekure

Gigantan seruron 82 cm altan, 61,5 cm larĝan, 18 cm dikan kaj 55,6 kg pezan forĝis la litova majstro Arunas Barcevičius. Ĝi estas la plej granda pendigebla seruro, farita el ŝtalo kaj per vakso protektata kontraŭ rustiĝo. La ja uzeblan seruron ŝlosas ne malpli impona ŝlosilo 64 cm longa kaj 3,6 kg peza. Ili estis menditaj de ŝlosila metiejo en Vilnius.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

El mia vidpunkto

Hudson aŭ Guaiba

Nia homa civilizacio kutimas manifestiĝi ĉe rando de riveroj. De la 31a de januaro ĝis la 5a de februaro 2002 ni ĝuis tutmondajn paralelajn spektaklojn en Novjorko (Usono) ĉe Hudson [hadzn] kaj en Porto Alegre (Brazilo) ĉe Guaíba [gvaiba], nur por konstati, ke niaj ekonomi-socialaj, politikaj sistemoj estas en stato de disfalo, bankroto, eĉ se ofte tion oni ne rajtas konfesi.

Verdaj feltoj

La ĉefaj ekonomikaj ludoj ĉi-jare migris de Davos (Svisio) al Novjorko (Usono), post 31 jaroj. Post perdo de keynes-ana influo en la ekonomio la granda kapitalismo, jam „mult-nacia”, en 1971 decidis pri jara kunveno, kvazaŭ en kazino ĉirkaŭ verdaj feltoj, por decidi la destinon pri la ludo, ne de ekonomio de produktado, sed de ekonomiko de spekulado, kun la fluoj de tiuj parazitaj monoj, kiujn oni nomas kapitalo. Tiel aperis la famaj vortoj novliberalismo kaj „tutmondigo” – plej ofte nomata globigo, „... vorto alproprigita de la potenculoj por la defendo de siaj propraj interesoj”, diras Noam Chomsky [ĉomski], la malpli usoneca usonano.

Por partopreni en FEM (Forumo Ekonomika Monda) ĉiu devas pagi aliĝkotizon de 7353 usonaj dolaroj, post membriĝo de la entreprenoj mem, kiuj al la klubo devas kontribui jare per 17 647 dolaroj. Krom la 10 000 invititoj, venis 12 ŝtatestroj, 276 elstaraj kapitalistoj sen paroli pri regantoj kiel Cargill, Coca Cola, la Monda Banko, Bill Gates kaj multaj aliaj. Ĉiuj kredeble sin sentis en stato de enurezo pro manko de sekureco, ĉar oni elspezis 11 milionojn da usonaj dolaroj por dungi 40 000 policanojn. Oni tamen arestis 200 manifestaciantojn el 200 NRO-oj (Ne-Registaraj Organizaĵoj), kiuj intencis protesti kontraŭ FEM.

Flikado kaj almozo

Kvankam la celo de FEM estas konservi novliberalismon, tutmondigon laŭ la konataj konceptoj, la rezultoj ne preterpasas danĝeran flikadon de la sistemo. La rompoj inter civilizaciaj valoroj kun la 11a de septembro 2001, la nuna bankroto de la sistemo en Argentino, la korupta, fraŭda bankroto de la potenca Enron en Usono mem estas pruvoj pri la disfalo de la sistemo. K. Jakóbsen en Porto Alegre diris: „Argentino estas simbolo pri malsukceso de novliberalismo ...” En la realo, Argentino reproduktis fablon kiun Ezopo kaj Lafonteno skribis pri rano, kiu volis esti granda kiel bovo: unu peso egalas unu dolaron; rezulto: krevo!

Fronte al la tutmonda klamado de la senlaboruloj, kies nombro atingas oficiale 20 % el la laborkapablaj homoj, sed kun la neformala ekonomio preterpasas 40 %, fronte al kreskanta mizero, kiu kondukas al senprecedencaj atencoj por supervivado en mizero, la teknokratoj trovis genian solvon jam proponitan en la sanktaj biblioj kaj noblaj koranoj: almozo. La sistemo donu de tempo al tempo al ĉiu persono bazan nutro-korbon kaj 30 aŭ 40 usonajn dolarojn jare (laŭ kalkulo de la burokratoj) por la sano. Jen la ordigo, la gettigo de senlaboruloj kaj mizeruloj marĝene de la sistemo. Kaj ni perfekte komprenas, ke ne ĉiuj kapitalistoj povas aŭ volas, kiel Bill Gates, almoze disdoni 24 miliardojn da usonaj dolaroj por savi la mondon.

Ne klara socialismo

En Porto Alegre la 2a Forumo Sociala Tutmonda (FST) prezentis sub sugesto de Bernardo Cassen [kasen] de ATTAC [atak] – Asocio por taksado de financaj transakcioj por helpo al la civitanoj – (grandioza imposto, ĉu ne?) la ĉeftemon: „Alia mondo estas ebla”, kun elstarigo de la vorto „socialismo, laŭ iuj ĵurasaj konceptoj de la maldekstro”, diris ĵurnalisto Paulo R. De Almeida. Fakte urbestro Tarso Genro, el la Laborista Partio (PT), en sia interveno „ebla utopio”, insistas pri iu nova ordo sen Usono, sed li aldonas: „... la socialisma projekto ne estas sufiĉe klara, ni devas reagi al la merkato kaj elimini la spekulan kapitalon ...”

Tiel ambigue prezentiĝis la granda forumo kun pli ol 50 mil partoprenantoj. Venis 15 230 delegitoj el 4909 organizaĵoj de 131 landoj. 26 temoj estis pritraktitaj en 800 seminarioj aŭ apartaj kunsidoj kiel por 200 urbestroj, 300 juristoj, ktp. El la „gravaj” invititoj venis el Francio 6 ministroj, 3 kandidatoj al prezidenteco. Nobelpremiitoj ne forestis, ekzemple Perez Esquivel, Rigoberta Menchu kaj José Samaramago, kiu ne hezitis juĝi kiel kadukajn la formulojn de nunaj politikaj partioj.

Regis Laborista Partio

La tuta forumo restis sub la rego kaj servo de la Partio de la Laboristoj (kompatindaj laboristoj!), kiu jam posedas la povon ĉe urbo kaj ĉe provinco Rio Grande do Sul, sed celas ĉi-jare la tutan brazilan federacion, kun la amiko de Fidel Castro kaj Hugo Chavez [ĵavez], Luiz Inacio da Silva, la fama tornisto Lula, jam trian fojon kandidato por esti respublikestro.

La popolo, per impostoj, tra la partio pagis la tuton, ion kiel 1,5 milionojn da eŭroj. Kaj kiu pagas, tiu regas. Tiel PT baris la venon de agitistoj José Bové Fidel Castro, ĝuste, Farc el Kolombio, MST (Movado de Sen-Teruloj). Manifestacioj estis limigitaj. La sindikatistoj, komunistoj, trotskistoj, verduloj (de betono), sektuloj el deko da religioj babele sed diskrete esprimis sian frustracion fronte al la manko de demokrateco. Tiel, ĉar ne estis „unika pensmaniero”, la forumo ne atingis konkludon.

„Usono la vera teroristo”

Tion diris Chomsky, kaj aldonis: „En realo la forumo kontraŭ tutmondigo estas tiu de Novjorko – post la milito en Afganio venos pliaj kruelaĵoj. La riĉaj landoj profitas de la krizaj momentoj por pli draste subigi la malriĉulojn.” Alia profesoro invitita el Usono, Michael Hardt, klare kompletigis: „La historio pri formoj de potenco, povo, kiuj funkcias apogitaj en kapitalismo, tradicie sin legitimas uzante krizojn kaj konfliktojn por pravigi la ekonomikan agadon. Temas ankaŭ pri mekanismo de socia regado.”

Ne konstruebla ponto

Prezidento de Peruo, Alejandro Toledo, en Novjorko, rande de Hudson, eble kun la penso turnita al rivero Guaiba de Porto Alegre, mistike kaj naive sugestis la konstruon de ponto inter Novjorko (Davos) kaj Porto Alegre. Bedaŭrinde inter ambaŭ mondkonceptoj ekzistas ne transpaseblaj abismoj ne nur pro riveroj kiel Hudson kaj Guaíba, kiel Rio Negro, Orinoko, Amazono aŭ San Francisko, sed pro torentaj, gigantaj fluoj el la homa stulteco mem.

Gilbert LEDON

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Moderna Vivo

LITOVIO

„Stelo” ĉe la urbodomo

En Vilnius, ĉefurbo de Litovio, oni fojfoje plendas pri la 34-jaraĝa urbestro Arturas Zuokas, dirante, ke tiu emas okupiĝi ne pri seriozaj problemoj sed pri nuraj „infanaj ideoj”.

Ekzemple Zuokas iam leteris al la televida kompanio CNN, riproĉante, ke sur veterprognoza mapo ne aperas la nomo de la litova ĉefurbo. Plue, anstataŭ sendi ferrubejen malnovan aŭtobuson, Zuokas ordonis, ke oni riparu ĝin, forigante la tegmenton, por ke turistoj ĝuu subĉielajn rondvojaĝojn tra Vilnius.

Bicikloj

Alia, ne tre sukcesa iniciato, koncernas ekologian transporton. Zuokas mendis 500 biciklojn por publika, senkosta uzado en la urbo. Post la unua semajnfino oni konstatis, ke jam 200 bicikloj estas malaperintaj kaj 100 difektitaj. Pli sukcesa projekto estas interreta ligo al la oficejo de Zuokas, por ke interesatoj vidu per fotografaĵoj, kiamaniere laboras la urbestro.

Tamen eble la plej originala ideo devenis ne de Zuokas sed de lia konsilantino, Rasa Razgaitiene. Okaze de la 34a naskiĝdatreveno de la urbestro, ŝi anoncis, ke en la stelaro Baleno (latine cetus) estas nova stelo nomita Zuokas. La nova stelo estas formale registrita en internacia stelregistro.

Nun vilniusanoj demandas sin, kiu novaĵo sekvos el la urbodomo.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Spirita Vivo

AFRIKO

Vuduo en Benino

La respubliko de Benino, antaŭe Dahomeo, estas landeto en okcidenta Afriko kun areo de 112_622_km2 kaj ses milionoj da loĝantoj. Malgraŭ sia malgrandeco, tiu landeto havas la ambicion esti la ĉefa loko de la Vudu-religioj en Afriko. Malgraŭ la progreso de kristanismo kaj islamo, ne-enlandaj religioj, multaj afrikanoj ĝenerale kaj speciale beninanoj ankoraŭ kredas kaj adoras vuduon.

Kia religio ĝi estas?

Sinonimo de animismo, vuduo estas tradicia afrika religio kiu konsistas el multego da religietoj variaj laŭ la tradicioj de ĉiu socikultura grupo. Tial ekzistas multe da dioj efektiviĝantaj per naturaj elementoj kiel arbo, ŝtono, serpento, sablo, fero, statueto, ktp. Ekzemple oni povas mencii:
-Sakpata (nomo de serpento), dio de la tero kaj de la variolo,
-Xebioso aŭ Ĉango, dio de la tondro,
-Mamiwata (sireno), ktp.

Tiuj dioj havas monaĥejojn, pastrojn, virajn kaj virinajn adeptojn. Ĉiu monaĥejo havas superan ĉefon nomatan HunganHunnonVuduklunon, kun la signifo de la posedanto de la dio. Alimaniere Vuduklunon estas iu kiu superregas la aferojn de Vudu. Sekvas liaj kunlaborantoj kiel Hundeva, sen kiu nenia ceremonio okazas, kaj Hunso, kiu enkorpigas la dion.

La virinaj adeptoj, komune nomataj vudunsi, diaj edzinoj, konsistigas la plej grandan parton de la vuduanoj. Ili estas konsekrataj kaj rekrutigataj en la klano al kiu apartenas la dio kaj ankaŭ en boparencaj familioj. Oni ankaŭ povas per traktado rekrutigi adeptojn en aliaj familioj. Sed se la varbota virino rifuzas, ŝi malsaniĝas, ĝis ŝi akceptas. Post la rekrutigo, komenciĝas la inicperiodo, kiu daŭras tri jarojn, naŭ monatojn kaj naŭ tagojn. Dum tiu periodo la inicotaj virinoj, sub la direktado de Hunnon kaj liaj kunlaborantoj, lernas la sekretojn, la kantojn, la dancojn de vuduo ktp. Tie ili devas resti ĝis kutimiĝo al la uzadoj. Dum ilia restado ĉe la monaĥejo, la adeptoj ĝenerale lernas ritan lingvon, Hungbe, kio signifas la lingvo de dio, per kiu ili komunikiĝas kun la adeptoj de aliaj monaĥejoj. Tamen indas mencii la fakton ke la dioj faras malbonon kaj eĉ mortigas la anojn, kiuj kontraŭas la kutimojn.

Laŭ la ĉiujare denove decidataj periodoj, la adeptoj de vuduo oferbuĉas por siaj dioj kokojn, kokinojn, birdojn, ŝafon kun ruĝa oleo. Tiamaniere ili havigas al si la diajn bonvolemojn aŭ favorojn. Krome, la inicotaj virinoj ankaŭ lernas aliajn metiojn kiel farado de argilaĵoj, korboplektado, teksado, ktp.

Reaperantoj

Tre interesa estas ankaŭ la religia fenomeno de fantomoj, kiu konsistas el la reapero de mortintoj en spiritaj formoj. Tio estas, la reaperantoj havas homan formon sed estas supernaturaj potencoj.

Resume, la fantomoj enkorpigas la spiritojn de mortintoj. Oni vidas nek la vizaĝon nek la korpon de la reaperantoj pro tio ke ili surhavas konsekritajn vestaĵojn kaj maskojn. Se la vestaĵo tuŝas iun, li spertos malbonon kaj eĉ mortos. Nur la inicitaj adeptoj rajtas kaj povas kuntuŝiĝi kun la fantomoj kiuj povas paroli kaj kanti sed per malklara voĉo. De tempo al tempo ili eliras la monaĥejon por vagadi tra la urbo kun kelkaj adeptoj, ricevante donacetojn. La hejmo de la fantomoj en Benino estas Porto-Novo kun ĝiaj najbaraj urbetoj kiel Pobe, Sakete, Ifangni ktp, kie familioj posedas kaj adoras revenantojn. La komuna nomo por fantomoj estas Egoungoun [egungun].

Pitonoj

En Benino estas ankaŭ urbo nomata Ouidah [ŭida], kie oni adoras la pitonon. Tial ekzistas tie templo de pitonoj; neniu rajtas mortigi pitonojn en tiu urbo. Ĉe la templo estas pastroj, kiuj enkondukas aŭ gvidas vizitantojn aŭ turistojn. La pastro kapablas sekrete paroli kun la pitonoj kiuj plenumas tion, kion oni petas. Vizitantoj povas sendanĝere kuntuŝiĝi kun la pitonoj.

Plue, Benino superplenas de historiaj, turismaj, kaj artaj postsignoj, kiuj mirinde impresas la turistojn. Ekzemple estas tie pluraj lagaj vilaĝoj, kiel Ganvie, Guezin, So-ava, ktp, kie la loĝantoj konstruis speciale adaptitajn kabanojn super la akvo, kaj en tiuj ili vivas. Fiŝkaptado estas la ĉefa aktiveco kaj la komercantoj vendas surpiroge. Famas krome la etnografia muzeo en Porto-Novo, la reĝa palaco kun muzeo en Abomey, ktp. Tiuj tradiciaj kaj kulturaj valoroj konsistigas heredon, kiun oni devas gardi por la estontaj generacioj.

La voĉoj de reaperantoj

La voĉo de fantomoj estas ankaŭ aŭdebla surkasede. La kasedo enhavas kantojn kantatajn de reaperantoj dum tradiciaj ceremonioj kiuj okazis en la seka sezono. Laŭkutime fantomoj tiam dancas kaj ricevas donacetojn de bonkoraj homoj. Kantante ili gratulas kaj esprimas bondezirojn al vivantoj nome de mortintoj, kies spiritoj ili estas: bonŝanco, sano, longviveco kaj ĉefe malmulte da sufero, pro tio ke dum la seka sezono la homoj ofte suferas. Ĉio multekostas kaj vegetaĵoj preskaŭ malestas pro manko de pluvo. Nenio malbona alvenos al vi, vi ne mortos pro malsato, vi sukcesos en ĉiuj viaj entreprenoj, ktp, kantas la fantomoj. La kasedo estas havebla kun bildkarto aŭ pri fantomoj aŭ pri templo de pitono. Prezo 9 eŭroj. Ĝi estas mendebla ĉe Anneke Schouten-Buys: Dintel 20, NL-7333 MC Apeldoorn, Nederlando.

Gbadamassi Latifou

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Lingvo

ESEO

Lingvo, mito kaj legendo

Eble kelkaj el ni ne ofte pensas pri la fakto, ke la lingvo, kiun ni parolas, konsistas ne nur el vortaro, sintakso kaj konvenciaj reguloj, sed ankaŭ el mitoj, legendoj kaj komunaj memoraĵoj kaj asociaĵoj. Kompreneble, ni ĉiuj bone scias tion, sed eble malofte ni konscias pri ĝi en normala ĉiutaga konversacio, ĉar pli interesas nin la ideoj, asertoj kaj demandoj, kiujn ni esprimas. Aliflanke, ĉe beletraj verkistoj kaj poetoj, tiaj elementoj estas gravaj nepraĵoj.

Tiu ĉi rimarkigo mia estis instigita de du aferoj: 1e, vizito al loka kinejo kune kun juna familiano por spekti la filmon La mastro de l' ringoj (parenteze, filmita versio de la unua libro de la fama romano, majstre esperantigita de William Auld); kaj 2e, iu librorecenzo pri kiu mi legis (sed kies originalon mi ne vidis) kaj kiu aperis en la angla lingvo en lastatempa numero de la revuo SEVEN: An Anglo-American Literary Review, citata en lastatempa numero de la anglalingva reta novaĵbulteno de Esperanto-Asocio de Britio sub la titolo Elvish Talk („Elfa parolo”). Tiu titolo bezonas iom da klarigo, kiun mi donos poste en ĉi tiu artikoleto.

En la menciita artikolo, la aŭtoro skribas: „Inter la homoj, kiuj ellernis Esperanton ĝis nivelo de kapableco skribi en ĝi, estis juna angla skolto nome John Ronald Reuel Tolkien. En 1909, li skribis malgrandan 16-paĝan kajeron: The Book of the Foxrook (‚Libro de la vulpo-frugilego’ – vere stranga hibrido – ĉu preseraro anstataŭ Foxrock, ‚vulpa roko’?), parte en Esperanto, en kiu li priskribas apartan kodon por esperantistoj.”

Tamen, poste Tolkien aliloke skribis ĉi tiujn vortojn: „Volapuko, Esperanto, Ido, Novial, ktp, estas mortintaj – multe pli mortintaj ol antikvaj ne plu uzataj lingvoj, ĉar ties aŭtoroj neniam inventis iujn ajn esperantajn legendojn.”

Ne surprize, la recenzanto malkonsentas, kaj priskribas kelkajn el la mitoj en Esperantujo. En piednoto, li aldonis unu el siaj propraj: „Se vi vere ŝatas kliŝojn, jen unu: La tipa esperantisto estas hipio el la sesdekaj jaroj; kaj la parolanto de la ‚klingona lingvo’1 estas motorciklisto surhavanta nigran ledan vestaĵon.” Evidente, la recenzanto ne estas serioza, kaj ne uzas la vorton „mito” en la klasika senco.

Tolkien naskiĝis en 1892 kaj mortis en 1973, do kiam li eklernis Esperanton, kaj li kaj la zamenhofa lingvo estis ankoraŭ junaj. Kompreneble mankis tiaj tradicioj, fabeloj, mitoj kaj legendoj, kiuj estas karakterizaĵoj de „naturaj” lingvoj. Tre frue, Zamenhof rekonis la neceson doni al sia lingvo tutajn trajtojn, kiuj ekzistas en etnaj idiomoj, kaj per granda fortostreĉo li kontribuis al tio, tradukante la fabelojn de Hans C. Andersen, literaturajn klasikaĵojn de Puŝkin, Ŝekspiro, ktp, kaj la Malnovan Testamenton, kaj kompilante sian Proverbaron, bazitan sur kolekto de sia patro.

Tia laboro estis daŭrigata kaj plivastigata en postaj jaroj, fare de multaj esperantistoj. Aperis tradukoj de naciaj epopeoj: Sinjoro Tadeo el la pola; Luzidoj el la portugala; Kalevala el la finna; Martín Fierro el la argentin-gaŭĉa hispana, inter aliaj gravaj verkoj. Sed ĉar tiuj verkoj estiĝis en kulturo ekster la esperantista komunumo, ili neniel konsistigas parton de iu aparta „indiĝena” esperanta legendaro.

Novzelanda esperantisto Brendon Clarke (pri kies poezia kapableco Reto Rossetti kaj William Auld esprimis tre malaltan opinion) verkis sufiĉe longan poemon pri la vojaĝoj de la maorioj al Nov-Zelando. Kvankam originala esperanta verko, kompreneble tiu epopeo ne povas esti rigardata kiel „indiĝena” esperanta tradicio.

Dum lastaj jardekoj, tamen, aperis – kaj pli kaj pli estas aperanta – kreskanta kvanto da verkoj, kiuj pli kaj pli similas pro la speco de materialo, kiun ni nomas mito kaj legendo. Inter ili ni povus mencii Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári; Fabeloj de la verda pigo de Louis Beaucaire; kaj Vitralo kaj Tri rakontoj pri la miljara paco de John Francis. Eble la unua originala epopeo en Esperanto estas Poemo de Utnoa de Abel Montagut.

Tamen, la mitoj, legendoj kaj fabeloj de la naciaj kaj etnaj lingvoj estiĝis ne el la skribita literaturo, sed el la buŝa tradicio de analfabetaj aŭ apenaŭ alfabetaj popoloj.

Ĉu bedaŭrinde, ĉu ne, la epokoj en kiuj naskiĝis tiaj mitoj kaj legendoj jam forpasis. Almenaŭ en landoj kie la plimulto, aŭ granda nombro, de la loĝantaro ne plu estas analfabetaj.

Malnaivaj modernaj landoj parolantaj modernajn lingvojn ne estas taŭga forcejo por tiu speco de tradicio. Ankaŭ Esperanto estas moderna lingvo, do ne povas esti malpli mankhava en ĉi tiu senco ol gravaj lingvoj, kiel la hodiaŭaj angla, franca, rusa aŭ japana. Povas esti, ke inter la miloj, kiuj partoprenas en esperantaj aranĝoj kaj renkontiĝoj, kiuj okazas ĉiutage ie ajn en la mondo – kaj precipe inter la junuloj, kiuj ĉeestas junularajn eventojn – iom post iom akumuliĝas anekdotoj, rakontoj kaj memoraĵoj, kiuj en la estonteco formos bazon por iu tipo de esperantista legendo, kvankam eble la moderna mondo ne ofertas taŭgajn kondiĉojn por tia disvolvo.

Je la komenco de ĉi tiu artikolo, mi promesis ion diri pri la temo „Elfa parolo”. La aŭtoro de La mastro de l' ringoj kreis en tiu trivoluma verko fantastan mondon Mez-tero, kies loĝantoj konsistis el diversaj rasoj: homoj, hobitoj, elfoj, gnomoj, orkoj, entoj, fantomoj, duonhomoj, malicaj spiritoj, ktp, ĉiuj parolantaj siajn proprajn lingvojn. La peno kaj tempo kiujn Tolkien dediĉis al tiuj unuavide senutilaj fantazioj estis fenomenaj. Li inventis ne nur la rakonton mem sed ankaŭ la geografion, prahistorion, legendojn, lingvojn kaj alfabetojn de tiu mondo. En apartaj skribaĵoj li rakontas, kiel estiĝis la tuta materialo kaj priskribas kaj listigas la strukturon kaj vortaron de la diversaj lingvoj de Mez-Tero.

Serĉfosante en vendejo de brokantaj libroj, unu el miaj filoj trovis kaj aĉetis kuriozan libron en la angla pri la „elfa lingvo” de Tolkien. Ĝia titolo estas An introduction to Elvish and to other tongues and proper names and writing systems of ... Middle Earth („Enkonduko al la elfa kaj aliaj idiomoj kaj propraj nomoj kaj skribsistemoj de ... Mez-Tero”). Laŭaspekte, ĝi pretendas esti serioza filologia studo, kiel monografio pri iu lingvo parolata de tribo en antaŭe nekonata regiono de la mondo. Tre detale ĝi priskribas la gramatikon de du parencaj, sed malsamaj, formoj de la elfa lingvo, nome la quenya kaj la sindarina, kaj inkludas ampleksajn vortarojn de ambaŭ.

Tolkien (profesie universitata profesoro pri la anglosaksa) mem mencias aliloke, ke ĉe la kreado de tiuj artefaritaj idiomoj, li estis forte influita de la finna kaj keltaj lingvoj. Tion oni povas konfirmi – almenaŭ rilate al la kelta influo – legante la gramatikon en An introduction to Elvish ... Oni lernas, ke la trajto de la elfa lingvo estas la tiel nomata leniciomutacio, unika karakterizaĵo de la keltaj lingvoj (gaela, kimra, ktp). En la gaela, oni ŝanĝas la konsonantojn jene: b al v; c al ĥ; d aŭ g al la sono de la novgreka gamma2; ktp.

Krom tiuj fikciaj lingvoj, Tolkien plie inventis alfabetojn kaj skribsistemojn por kelkaj el ili. Por la elfa lingvo, li kreis belan kursivan alfabeton, dum por aliaj lingvoj uzataj de mezteranoj li adaptis la antikvan runan alfabeton de norda Eŭropo. En la aldonaĵo al An introduction to Elvish, Krieg donas specimenon de diversaj formoj de tengvaro3.

En la libro de Allan, la priskribo de la elfa lingvo estas tre ampleksa, precipe de la quenya formo. Inkluditaj estas sufiĉe longaj vortaroj de ambaŭ variantoj. Multe malpli ampleksa (kelkfoje konsistanta nur el iuj specimenoj de vortoj) estas la sekcio pri aliaj lingvoj de Mez-tero, nome: Khuzdul, La Nigra Lingvo, La Adunaikaj Lingvoj, kaj „aliaj pli obskuraj lingvoj”.

Homoj kiuj scias nenion pri planlingvo ne rekonas la diferencon inter fikciaj lingvoj (inventitaj aparte por iu verko, filmo aŭ teatraĵo) kaj tiuj, kies kreintoj celis faciligi interetnan komunikadon. La lasta inkludas Volapukon, Idon, Interlinguan – kaj, kompreneble, Esperanton. (Kiom ofte oni aŭdas la aserton: „Esperanto estas artefarita lingvo, kiun neniu parolas”?) Kiel ekzemplo de la dua kategorio (fikciaj lingvoj) oni povus mencii krom la elfa lingvo de Tolkien, la klingonan lingvon inventitan por la televida serio Star Trek; kaj la inversigitan anglan parolatan de Yram (= Mary) kaj ŝiaj samlandanoj en la verko Erehwon (= Nowhere, t.e. Nenie), de la angla satiristo Samuel Butler (esperanta versio: Erevono); kaj la „Gesaltlingvo” de inteligentaj saŭrosimilaj estaĵoj en la romano West of Eden („Okcidente de Edeno”) de Harry Harrison, populara usona verkisto de sciencfikcioj kaj iama honora prezidanto de Esperanto-Asocio de Irlando.

Eble la plej konata fikcia lingvo estis „Novparolo” (angle: Newspeak), la artefarita lingvo kiun, en la futurisma romano 1984 de Georgo Orwell, la registaro de estonta totalisma Britio (nun alie nomata) iom post iom intencas trudi al la partianoj kaj civitanoj. Laŭ tiu plano, la nacia lingvo estos konstante senigita de ekzistantaj konceptoj por atingi novan lingvaĵon kun tre reduktita vortaro. La fina celo de la partio estas tio, ke en estonteco estos neeble paroli aŭ eĉ pensi krom ene de la mallarĝaj limoj de la ŝtata ideologio.

Estas sciate, ke onklino de Orwell estis kunvivantino de Lanti, la fondinto de SAT. Dum iom da tempo, la axtoro de 1984 loĝis en Francio kun ili, kaj koleriĝis pro la fakto, ke Lanti kaj lia onklino konstante paroladis esperante. Laŭ onidiro, estis tiu sperto, kiu instigis Georgon Orwell inkludi en sia romano parodion de Esperanto, en la formo de Novparolo. Kvankam la vortaro de tiu inventita lingvo devenas de la angla, ĝia strukturo estas kvazaŭesperanta, imitante, precipe, la esperantajn „mal-vortojn”.

Plie, mi memoras, ke antaŭ jaroj mi spektis filmon, en kiu la intrigo okazas en imagita lando, por kiu estis inventita lingvo parolata de la loĝantoj, inter ili la kimra aktorino Glynis Johns, kiu kantis en tiu lingvo. Mi eĉ memoras unu vorton de ĝi: „natalmi” (kompreneble).

Legantoj certe jam rimarkis, ke ĉiuj el la inventintoj de la menciitaj fikciaj lingvoj estas anglalingvanoj. Mi lasos al ili konjekti ĉu la fakto, ke la plimulto de denaskaj angleparolantoj pretendas, ke ili ne kapablas lerni fremdajn lingvojn, igas ilin kompensi tiun mankon per kreado de artefaritaj lingvoj, kiujn ili mem povas regi kun plena memfido. Laŭŝajne, tamen, Tolkien (kaj eble kelkaj el la aliaj) scipovis plurajn lingvojn.

Sed, revenante al la temo de la libro de Allan pri la elfa lingvo, legantoj certe demandos sin kia speco de homo dezirus verki verkon de 303 paĝoj, pri tute fikciaj lingvoj, kaj kial. Aliflanke, se paroli persone, tiu bizara libro ion plian aldonis al mia plezuro ĉe legado de la tri volumoj de la esperanta versio de La mastro de l' ringoj. Finfine, fantazio estas pli bona okupo ol milito aŭ partia politiko

1. Noto de la redaktoro: Unu el la fikciaj nomoj
2. Noto de la redaktoro: Frikativo de [g].
3. Noto de la redaktoro: Kursiva alfabeto kreita de Tolkien.
Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Moderna Vivo

ABORTIGO

Ĉu daŭre navigas „pramŝipo de larmoj”?

Dum la longa politika vivo de Éamon de Valera, „patro” de la moderna sendependa Irlando, la lando estis regata de kvazaŭa koalicio de registaro kaj eklezio. Hodiaŭ Irlando estas malpli rigore katolika lando kaj malpli homogena socio. Tamen granda parto de la loĝantaro, precipe la kampara bienista komunumo, restas konservativa kaj fervore religia. Ĝenerale la tuta popolo – ĉu pro religiaj, ĉu pro etikaj kialoj – profunde malaprobas abortigon.

Antaŭ kelkaj jaroj la popolo referendume malpermesis abortigon. Juristoj tamen avertis, ke enigi tiajn specifajn leĝojn en la konstitucion povus estonte okazigi problemojn. Kaj, malgraŭ kontraŭ-abortiga leĝo kaj preskaŭ universala kondamno de abortigo, oni kalkulas, ke ĉiusemajne 19 virinoj vojaĝas Brition per t.n. „pramŝipo de larmoj” por abortigi en britaj klinikoj. Laŭ kritikantoj de la koncerna leĝo Irlando, sub preteksto solvi problemon, simple eksportas ĝin al Anglio.

Sin mortigi

Neniu en Irlando kontentas pri la situacio kaj pro tio okazis jam tri referendumoj. En la lasta, okazinta en marto 2002, oni devis jesi aŭ maljesi al nova paragrafo, aldonota al la konstitucio, kiu tute malpermesos abortigon, eĉ kiam la naskonto minacas sin mortigi (kio jam okazis kaj instigis juĝiston decidi, ke la koncerna juna knabino rajtis vojaĝi Anglion por tie operaciiĝi).

Laŭ la propono ĉiu, kiu submetas sin al abortigo en la Irlanda Respubliko aŭ kiu ebligas abortigon, estos kondamnita al multjara puno mallibereja. La proponitan ŝanĝon apogis la registara koalicio, la katolika eklezio kaj la direktoroj de obstetrikaj hospitaloj en Dublino (kiuj poste moderigis sian senkompromisan sintenon fronte al situacio, en kiu feto estas tute ne vivkapabla kaj endanĝerigas la virinon).

Konfuzo

Kalkulinte la voĉojn, oni konstatis, ke 49,05 % estis por, 50,04 % kontraŭis. Nur 42 % de la rajtigitaj voĉdonantoj partoprenis, eble pro konfuzo pri la lingvaĵo de la referenduma demando kaj pro duboj pri la efikoj de la reviziota paragrafo. Preskaŭ ĉiuj kamparanoj jese voĉdonis; preskaŭ ĉiuj urbanoj nee. Multaj voĉdonantoj senvalorigis siajn balotilojn per negativaj komentoj aŭ esprimoj de nekompreno.

Nun ŝajnas, ke neniu opinias, ke la problemo estas solvita: oni avertas, ke nova referendumo bezonatos, kvankam ne baldaŭ. Ke irlandanoj ne ŝatas referendumojn, montris antaŭa referendumo pri la nica interkonsento. Irlandanoj aŭ partoprenas ilin kun malgranda entuziasmo aŭ simple detenas sin.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Moderna Vivo

POLICO

Puno ne sen peno

En januaro la antverpena polico dufoje devis liberigi junulon, kiu faris gravan krimon. La kialo? Ekde la unua de januaro 2002 junuloj ne plu rajtas esti enkarcerigitaj en malliberejoj por plenkreskuloj. Pro tio, ke ili estas neplenaĝaj, ilia loko ne estas inter krimuloj, sed en t.n. institucioj por speciala junularprizorgado. Ĝi estas speco de internula lernejo kun ege strikta regularo. Sed, ĉar ĉiuj tiaj institucioj estis plenŝtopitaj, ne plu estis loko por la junuloj. La juĝisto povis nenion fari krom (provizore) liberigi la junajn krimintojn, ĝis lokoj liberiĝos.

Estas memkompreneble, ke tia situacio estas nek instiga kaj motiviga por la polico, kiu devas alfronti krimemajn junulojn, nek timiga por junuloj tentataj al krimaj agoj. Laŭte aŭdeblis kritiko kaj la registaro sentis urĝan bezonon malfermi novan institucion, por ke estu pli da lokoj kaj la situacio ne ripetiĝu. Tamen tio ne estas facila tasko: nek la nederlandlingva, nek la franclingva komunumo, kiuj mastrumas la instituciojn, havas rimedojn por ilin malfermi.

Alia tempo, aliaj moroj

Tial la nacia (federacia) registaro decidis malfermi novan ejon apud Bruselo (en Everberg), kie junaj deliktuloj kaj de la flandra kaj de la valona regionoj povus esti internigitaj. Ne temas pri novaj konstruaĵoj sed pri malnova armeejo, kiu post la falo de la berlina muro estis forlasita, ĉar la nombro de soldatoj grave reduktiĝis.

La ĉefministro ĵuris, ke la ejo estos adaptita kaj preta antaŭ la unua de marto. Por tion efektivigi necesis nova leĝo. Sed leĝpropono devas trapasi plurajn ŝtupojn: plej grava estas tiu, ke la proponon devas akcepti kaj Ĉambro de Deputitoj kaj Senato. Pro manko de tempo la registaro prezentis la proponon ene de du tagoj al ambaŭ ĉambroj. Tio fakte estas nekutima procedo, kiu lastan fojon okazis en 1940 ... pro evidenta kialo. Kompreneble la opozicio laŭte protestis, argumentante, ke la situacio neniel rajtigas speciale urĝan traktadon. Tamen la propono leĝiĝis kaj la nova internulejo povis malfermiĝi.

Ne en unu tago elkreskis Kartago

Tamen, kiam alvenis la 5an de marto la unua junulo, evidentiĝis, ke la domego estas nur parte preta. Krome mankis edukistoj por prizorgi la knabon. La 6an de marto vizitis la ejon valonaj deputitoj kaj la advokato de la junulo, kiuj konstatis, ke vere ne eblas akcepti la knabon: anstataŭ edukistoj ankoraŭ svarmis surloke konstrulaboristoj. Montriĝis ankaŭ, ke la knabo dum la tuta tago apenaŭ ricevis ion por manĝi.

La advokato de la knabo petis, ke tiu denove aperu antaŭ juĝisto: ĉe la juĝejo li postulis, ke la knabo estu sendita al alia loko. Konsentis la juĝisto ... tamen, dum oni forigis la unuan gaston el la ejo, alia juĝisto decidis tien sendi duan.

Guido VAN DAMME

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Arto

PENTROARTO

La homo de la kosma konscio

Omaĝe al Nikolaj Roerich

Inter la rusaj pentristoj surlime de la 19-20aj jarcentoj Nikolaj Roerich [reriĥ] okupas apartan lokon. Pentristo, arkeologo, filozofo, literaturisto, li lasis spuron ne nur en la rusa, sed ankaŭ en la monda arto. Lia arto allogas per siaj poezieco kaj simboleco. Li certigis en la arto harmonion kaj belecon, ne viditan en la tiama socio. Per sia arto Roerich direktiĝis al la tuta homaro. Komencinte sian kreadon en Rusio, li finis ĝin en Hindio. Li bone konis kaj ŝatis la kulturon de diversaj landoj kaj epokoj, kaj tio respeguliĝis en lia arto.

Roerich naskiĝis en 1871 en Peterburgo. Post la fino de gimnazio li iĝis studento de Akademio de Belartoj kaj samtempe – de jura fakultato de la universitato. Lin allogis la antikva rusa historio, Skandinavio (liaj prauloj estas dan-norvegaj, kaj ekloĝis en Rusio de post la 18a jarcento).

Siajn fruajn pentraĵojn li dediĉis al antikva Rusio. Li kreis la vivon de antikvaj slavoj tre poezie: batalojn, konstruadon de urboj (Slavoj sur Dnepro). En 1900 li veturis al Parizo, kie li studis la sperton de la francaj pentristoj. Rezulte de tiu vojaĝo aperis la pentraĵo Transmaraj gastoj, kie unue aperis la kolora talento de Roerich. Ĝi estas kvazaŭ kolora poemo pri malproksima epoko de la malkovroj. Laŭ la blua maro inter verdaj insuloj navigas fabelaj ŝipoj de vikingoj. Vento plenigas kolorajn velojn, ĉirkaŭe ŝvebas mevoj.

En 1901 li revenis al Rusio kaj daŭre kreis pentraĵojn laŭ la slava temo: Urbeto, Aleksandr Nevskij mortvundas jarlon1 Birger. Apartan lokon okupas la pentraĵo Malico. Roerich pentris dezertan bordon, kie sur grandaj ŝtonegoj sub malvarma morna ĉielo mallumiĝas siluetoj de korvoj, kiuj elvokas maltrankvilan senton. La kulmino de lia arto en la 1900aj jaroj iĝis la pentraĵo Batalo (1906). Inter grandaj ondoj kunpuŝiĝas batalantoj en velŝipoj. La ruĝ-nigra koloro donas al la pentraĵo senton de danĝero. Ĝi estis la lasta pentrita per oleo. Post ĝi Roerich transiras al la tempera tekniko.

En la someroj de 1903-1904 la pentristo vojaĝis laŭ la antikvaj rusaj urboj, studis ties arkitekturon, freskojn kaj ikonojn. Rezulte aperis la serio el 90 pentraĵoj, kie estis montritaj la beleco kaj majesteco de la antikva rusa kulturo.

Gravan lokon en la pentraĵoj de Roerich havas la pejzaĝo, kie respeguliĝas panteisma mondkoncepto de la pentristo. Laŭ li, la naturo estas ligita kun agado de homoj. Ĉi tion esprimas montetoj, ŝtonetoj, arboj en liaj pentraĵoj. Grandegaj nuboj moviĝas, interbatalas en la pentraĵo Ĉiela batalo (1912).

Antaŭ la unua mondmilito en la arto de Roerich aperis la pentraĵoj kun komplika simboleco, fantastaj temoj, streĉitaj sentoj. La ekzemplo estas La mortdestinita urbo (1914), kie Roerich, fojfoje nomita „granda intuicianto”, pentris urbon, cirkle ĉirkaŭatan de giganta ruf-blanka serpento. Ŝajne, tie speguliĝis profetaj antaŭsentoj de la ontaj tragikaj eventoj.

Grandan intereson havas la teatra laboro de Roerich. Li faris dekoraciojn kaj kostumojn por la opero La princo Igor fare de Aleksandr Borodin (dum La rusaj sezonoj de Sergej Djagilev en Parizo, en 1909). Li sukcesis transdoni la nacian etoson kaj emociojn de la spektaklo. La oranĝ-ruĝaj koloroj de la dekoracio kongruis kun la muziko, temperamenta ritmo de la polovcaj2 dancoj. La pentrado de Roerich ofte estis ligita kun liaj muzikaj impresoj. Tiutempe multaj rusaj pentristoj kaj komponistoj esploris ligon inter sono kaj koloro. Ekzemple, la komponisto Skrjabin unua planis koloran muzikon. Pri Roerich eblas diri, ke li havis koloran kontemplon de la sono. Poste li kreis tekston, dekoraciojn kaj kostumojn por la baleto La konsekro de la printempo de Igor Stravinskij, surscenigita en Parizo en 1913 (same por La rusaj sezonoj). En 1912 li faris dekoraciojn por la dramo de Henrik Ibsen Peer Gynt.

Samtempe la pentriston pli kaj pli interesas la ideo, ke la rusa kaj eŭropa kulturoj devenas de la orienta. Lin tre allogas la legendoj pri iu mistera lando, kiu situas ie sur montoj de Hindio aŭ Tibeto (Ŝambala). Li planis vojaĝi al Oriento, tamen la unua mondmilito kaj lia malbona sanstato devigis lin veturi al Finnlando. Tie li pentris pejzaĝojn de severa Nordo kun ĝia netuŝita beleco.

La revolucio de 1917 disŝiris lian ligon kun Rusio. Komence li deziris reveni al Petrograd (tiama Peterburgo), sed en 1919 la pentristo estis invitita al Svedio por okupiĝi pri la sorto de la bildoj de rusaj pentristoj, kiuj restis tie post la ekspozicio en 1914. Dum kelkaj jaroj Roerich loĝis kaj laboris en skandinaviaj urboj. En 1920 li veturis al Usono, kie li multe propagandis la rusan arton, fondis en Ĉikago Internacian Socion de Pentristoj, kreis internacian artan centron Krono de l' mondo, kies celo estis la kultura kunlaboro inter diversaj popoloj. En 1923 en Nov-Jorko estis fondita la muzeo de Roerich.

Baldaŭ li realigis sian revon – viziti Hindion, kvankam la vojaĝo ne estis longa. Tie li pentris la serion de bildoj Naskiĝo de la misteroj. La dua vojaĝo al Oriento okazis en 1924. Roerich vizitis Hindion kaj Centran Azion (Pamiro, Himalajo, Mongolio, Tibeto). Dum tiu ekspedicio li kolektis unikajn materialojn pri ties kulturoj. En 1928 en Hindio Roerich fondis Himalajan Instituton de la Scienc-Esploroj „Urusvati”. Apude, en la valo Kulu, li kun lia familio ekloĝis ekde 1930. Ekde tiu tempo la himalaja temo iĝis la ĉefa en la kreado de Roerich. Li pentris la montojn dum krepusko kaj aŭroro, nokte kaj tage, nebule kaj dum klara sunlumo, montrante ties belecon.

La sencon de la homa ekzisto Roerich vidis en interkomunikiĝo kun la naturo kaj la arto. La „Himalaja serio” estas la plej grandioza en la kreado de Roerich – pli ol 600 pentraĵoj. Li pentris ĝin ĝis la fino de sia vivo. Tiuj pejzaĝoj estas pentritaj profunde filozofie, tre elkore, emocie kaj harmonie. En la himalajaj bildoj Roerich transiras al la loka koloro de la kosmo. Li pentras la teron en kosma vasto. La pentristo iĝis „homo de la kosma konscio”.

La hindaj famuloj tre aprezis Roerich – pentriston kaj scienciston. Lian domon en Kulu vizitadis Rabindranath Tagor, Jawaharlal Nehru, Indira Gandhi. En 1929 li proponis „La Pakton de Roerich” – la kontrakton, kiu defendus historiajn, kulturajn kaj sciencajn monumentojn dum militoj. Post la dua mondmilito la ideoj de tiu dokumento estis revivigitaj.

Roerich mortis en 1947. Sur la memorŝtono estas skribaĵo, kie li estas nomita „granda rusa amiko de Hindio”. Roerich, granda idealisto, pensis, ke „konscio de beleco savos la mondon”. Lia vivo estis servo al la arto kaj la humanismo.

Natalia AROLOVIĈ
1. Jarlo - regnestro en (fru-)mezepoka Skandinavio.
2. Polovca - rilata al polovcoj (alinome kipĉakoj), tjurka popolo, en la 11a jarcento loĝinta en stepoj de la nuna suda Rusio.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Moderna Vivo

LITOVIO

Falas la naskonombro

Malkreskas la nombro de litovoj: komence de 2002 vivis 3 842 000 homoj en Litovio, 11 000 malpli ol antaŭ unu jaro. La kaŭzo: naturaj fenomenoj kaj migrado.

Ekde 1990 senhalte falas la naskonombro. Ĝi estis aparte malalta en 1993. En 2001 estas registritaj 315 000 naskoj – 26 000 malpli ol en 2000. La nasko-indico en Litovio (naŭ personoj por mil loĝantoj) estas pli alta ol en Latvio, sed malpli ol en Estonio.

Kreskis ankaŭ la mortokvanto. En 2001 mortis 14 000 pli da homoj ol en 2000. Litovoj mortas ĉefe pro malsanoj rilate sangocirkuladon aŭ digestadon; ankaŭ pro misuzo de alkoholo. Rolon ludas krome aŭto-akcidentoj kaj dronado.

Lastjare registriĝis 1,1 mil malpli da geedziĝoj ol la antaŭan jaron, kiam ili estis 15,8 mil. Tamen kreskis la kvanto de divorcoj: lastjare ili atingis 11 030, t.e. 3,2 divorcoj por ĉiu milo da loĝantoj.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Spirita Vivo

LITOVIO

Monaĥo ektimis fariĝi sekssimbolo

Ekde la lastjara aŭtuno en la litova nacia televido aperis programo „Malfermu pordon”, en kiu franciskana monaĥo frato Astijus Kungys vizitadas hejmojn de litovoj en diversaj lokoj tra la lando kaj parolas pri la vivo. La programo fariĝis populara, ĉar en ĝi la monaĥo ne celas altrudi religiajn verojn, sed parolas pri ĉiutagaj aferoj.

La populara program-gvidanto en la komenco de ĉi tiu jaro multe ekmiris, kiam li eksciis, ke en interreta enketado pri la plej sekseca viro kaj virino en Litovio li kandidatiĝis iĝi la sekssimbolo de la lando. En la listo estis ankaŭ politikistoj, sportistoj, kantistoj, tv-eminentuloj, ktp. „Komence mi ne atentis tiun interretan balotadon. Homoj ja ludu. Tamen iun tagon, ekvidinte la rezultojn de la balotado, mi serioze ektimis, ke mi ja povas venki”, gaje diris frato Astijus.

Du tagojn antaŭ la fino de la elektado de la plej seksecaj homoj en Litovio frato Astijus telefonis al la interreta kompanio Delfi, kiu iniciatis la elektadon, kaj petis forigi lian familio-nomon el la listo. Frato Astijus argumentis, ke partopreno en la elektado de la plej seksecaj homoj ne kongruas kun la ekleziula klaso. „Mia inklino estas tute alia”, asertis li.

Post malapero de la frato Astijus multaj malkontentiĝis, ĉar ili opiniis, ke la ideo estas kuraĝa kaj originala. Dume aliaj kondamnis la organizantojn nur kiam la familio-nomo de la monaĥo aperis en la listo de kandidatoj. Fraŭlino en la interreta balotado konfesis: „Miaopinie, frato Astijus estas simpatia kaj sekseca. Tial mi balotis por li. Kaj tio, ke li deziris forstrekiĝi el la kandidatoj, parolas pri lia modesteco. Jen kial li fariĝis ankoraŭ pli simpatia por mi.”

Post kiam frato Astijus malaperis el la listo, kiel la sekssimbolo de Litovio inter viroj elektiĝis la glacihokeisto Dainius Zubrus.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

Riĉaj landoj kaj Kongo

La artikolo de Zandanu Zola (MONATO, 2001/11, paĝo 9), kie li priskribas la nuntempan politikan kaj ekonomian situacion de Kongo bonege, altiras la atenton pri la hipokriteca sinteno de la riĉaj landoj en siaj komercaj rilatoj kun la triamondaj landoj. Tiuj 40 milionoj da eŭroj de investado el Belgio en Kongo, lando kun ĉirkaŭ 50 milionoj da loĝantoj, estas tre eta almozo. Sciu, ke la buĝeto de la urbo, kie mi loĝas kaj laboras, Gravataí, elspezas nuntempe en konstruado de 12 kilometra avenuo 70 milionojn da eŭroj. La malneta enlanda produkto de Kongo estas 5-oble malpli granda ol tiu de Urugvajo, lando kun nur 3 milionoj da loĝantoj. La solvo por la problemoj de la triamondaj landoj estas ĉesigi la pagon de ekstera ŝuldo, kiel ĵus faris la nova provizora registaro de Argentino. „Almenaŭ unu lando kuraĝis proklami, ke ĝi kaj ĝiaj loĝantoj ne plu apartenas al la internaciaj uzuraj bankistoj”, – per tiuj vortoj Roberto Sartor montris la saĝecon de lando indan al imitado fare de la aliaj suferantaj triamondaj landoj kiel Kongo, lando kies ekstera ŝuldo estas 3-oble pli granda ol la malneta enlanda produkto.

Miguel VIANNA
Brazilo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Arto

BRITIO

La lada etikedo

Antaŭ nelonge en Londono oni povis viziti dumtempan ekspozicion de la verkoj de Andy Warhol [andi ŭorhol], kiuj estis montritaj en la galerio Tate Modern. Warhol (1928-1987) naskiĝis en Pittsburgh, Usono; li estis pioniro de pop-art. Li komencis per la uzado de bildoj el populara kulturo kaj ĉiutaga vivo: karikaturoj, dolaraj biletoj, boteloj de Coca-Cola, sup-etikedoj, diversaj famaj personoj.

En 1960 li atingis sukceson kaj famon en la novjorka art-mondo per nova metodo de pentrado; li prenis bildojn el ĵurnaloj kaj magazinoj, kaj multfoje ripetadis la saman bildon laŭvice sur unu dreliko. Tiel li kaj pricelebris kaj cinike rimarkigis la usonan amasproduktadan kulturon. Kiam Marilyn Monroe [marilin monro] suicidis en 1962, Warhol faris serion de pentraĵoj, bazitaj sur ŝia foto el la kinofilmo Niagara. Li ripetis la vizaĝon de la aktorino kvindekfoje tra du paneloj, kun ĉiu vizaĝo iomete malsama. Iam li diris: „Miaj pentraĵoj neniam evoluas kiel mi atendas, sed ili neniam surprizas min.” Kiam li pentris, li traktis ĉion sammaniere – floroj, viktimoj de aŭto-akcidentoj, aktorinoj kaj rasaj tumultoj – ĉio estis tute egale al Warhol.

En 1963 li aĉetis 16-milimetran kameraon kaj komencis fari filmojn, okupiĝante pri tio ĝis 1968. Eĉ infanaĝe lin obsedis Holivudo. Post 1970 li direktis sian atenton al portretoj, sed ankoraŭ subpremis artan individuecon per pentrado de serioj, ekskluzive la dek portretojn de Maŭ en 1972.

Warhol estis famega en la 20a jarcento pro la miksado de arto, populara gusto kaj renomo. Oni aŭkciis unu el liaj pentraĵoj kontraŭ 60 000 dolaroj – rekordo por vivanta usona artisto. Li pentris bildojn de 32 ladaj etikedoj de diversaj supspecoj! Kiam li adiaŭis pentradon, li decidis flosigi arĝentecajn ortangulojn, kiujn li plenigis per heliumo, el la fenestroj de novjorka ĉielskrapulo.

Oni admiros la verkojn de Leonardo ankoraŭ post pluaj 500 jaroj, eĉ la impresionistojn, sed ĉu la ladaĵojn de Warhol? Mi dubas.

Willian H. SIMCOCK

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Sporto

KROATIO

Janica Kostelić – skia miraklo

Post kvarfoja operacio de la genuo, la 21-jaraĝa Janica Kostelić fariĝis la plej sukcesa virino de la vintraj Olimpikoj. Ŝi gajnis en Salt Lake City [solt lejk siti] tri orajn kaj unu arĝentan medalojn en diversaj branĉoj de monta skiado. Estas treege malofta okazo, ke dum unu olimpia ludo virino antaŭe gajnis kvar medalojn. Ĝis nun ŝi krome 11-foje gajnis dum la monda skia ĉampionado.

Ŝia patro antaŭ 12 jaroj faris 12-jaran planon, en kiu li decidis sisteme trejni kaj eduki siajn filon Ivica (nun 23-jaraĝa) kaj filinon por kreskigi ilin skiĉampionoj. Nun la plano komplete realiĝis. Li asertas, ke eblas fari el ajna sana infano, se oni fruaĝe sisteme trejnas, ĉampionon en ajna fako. Tie li similas la faman hungaran pedagogon Polgar, kiu decidis kaj sukcese faris el siaj filinoj mondĉampionojn pri ŝako.

Tagon post la gajno de la kvara medalo anstataŭ ripozi ŝi vekiĝis same frue kiel kutime kaj iris praktiki skiadon, dum ŝia frato klopodis por medalo. Bedaŭrinde, li ne sukcesis ĉi-foje, kvankam ankaŭ li estas unu el la plej gravaj slalomistoj de la mondo. Janica fariĝis heroo de Kroatio. Kiam ŝi revenis en Zagrebon post la Olimpikoj, ŝin atendis 150 000 homoj. Junulinoj en Kroatio amase aranĝas por si harplektaĵojn kiel Janica. Ĵurnalistoj skribas libregojn pri Janica. Ĉiam pli da gejunuloj komencas serioze okupiĝi pri skiado, kvankam Kroatio ne havas adekvatajn montojn. Ili tial trejnas sin en Slovenio kaj Aŭstrio. Malgraŭ ĉio, Janica restas modesta, asertante, ke ŝi estas simpla junulino, simila al aliaj. Kaj ŝi daŭrigas sian vojon. Oni komencas paroli pri tio, ke eble naskiĝis iu, kiu povus superi Annemarie Moser Proel, kiu entute havis 61 venkojn en la mondaj montskiaj konkuradoj.

Zlatko TIšLJAR

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Eseo

ALPISMO-POLITIKO

Reinhold Messner: Alpisto, revanto, eŭropa deputito

La plej fama kaj sukcesa alpisto de ĉiuj tempoj estas kritikanto de la amasa turismo kaj de neniigo de la montaroj, defendanto de la malgrandaj popoloj kaj de kultura varieco en la mondo. Nun Reinhold Messner [rajnhold mesner] estas deputito en la Eŭropa Parlamento, ano de la parlamenta grupo pri Tibeto. Messner: „En mia vivo mi veturis multe por esplori la montarpopolojn, la plej malriĉajn inter la malriĉaj, tiujn, kiuj eltenas vivi tie supre, sur la montodeklivoj. Tio, kio min interesas, estas aliaj vivmodeloj, kiuj diferencas disde nia, eŭropa. Ĉar eblas postvivi ankaŭ kun pli da modesteco kaj memlimigoj. Mi determinas min ne tiom kiel klasika turisto, sed kiel alpisto, duonnomado, kiu observas kun intereso kiel vivas la montaraj popoloj ...”

Reinhold Messner estas la unua homo de nia nuntempo, kiu surgrimpis ĉiujn 14 pli ol 8000 m altajn montosuprojn sur nia planedo. La unua, kiu surgrimpis Evereston, la plej alta montosupro sur la tero, sen oksigena aparato. Li naskiĝis en Sud-Tirolo, Italio, parolas germane kaj itale. Messner finstudis konstruinĝenieran fakon kaj poste komencis surgrimpi la montojn de l' mondo. 16 jarojn li okupiĝis pri tio, ofte malsukcesis, sed ne malesperis kaj provis denove. Li opinias, ke la senco de l' vivo alte en la montaro ne estas multe pli diferenca ol ĉie aliloke en la mondo. Li estas unu el la plej aktivaj naturprotektantoj en okcidenta Eŭropo, de la montaroj, de Alpoj kontraŭ la invado de amasa turismo.

Ekde pli ol du jaroj kaj duono la granda alpisto elprovas sian ŝancon en la politiko, estante, kiel sendependulo, deputito de la itala Partio de verduloj en la Eŭropa Parlamento en Strasburgo.

Apenaŭ eblus emfazi pli grandan kontraston: neona lumo anstataŭ tendo, klimatiza instalaĵo anstataŭ varmigiloj, tekkomputilo anstataŭ glacifosilo – la oficejo de Messner estas unu el la centoj da malgrandaj ĉeloj en la vitra palaco de la Eŭropa Parlamento. Anstataŭ la furora libro Expedition zum Endpunkt (Ekspedicio ĝis la finpunkto) sur sia skribtablo li skribas starpunktojn pri diversaj problemoj de Eŭropa Unio.

Kiel sentas sin kiel deputito la homo, kies nomon oni konsideras kiel simbolon de liberamo kaj sendependeco, enkadre de la devigoj en la Eŭropa Parlamento?

„Mi neniam intencis maljuniĝi en la politiko”, diras Messner sen ĉirkaŭparoloj. Pri la maljuniĝo, ŝajnas, ke li ne rapidas. Moviĝema kaj trejnita, mezalta, 57-jara, li plu restas barba kaj kun ankoraŭ juna figuro. Lia brun-blonda hararo estas densa kiel antaŭ 20 jaroj. Kaj la sulkoj ĉirkaŭ la okuloj atribuas al lia rideto petoleman nuancon.

Se Reinhold Messner filozofias pri Dio kaj Eŭropo, pri la montaroj, li faras tion kun penetranta rigardo kaj intensa gestado permane. Oni sentas kiom da senbrida energio sin kaŝas en tiu homo. Ĝojigas la fakto, ke li ne havas mallarĝe partiajn konceptojn: „Mi estas elektita vere fare de unu balotregiono, sed malgraŭ tio mi konsideras ĉiujn, sed ne nur apartajn grupinteresojn”, konfesas Messner.

Kaj la homo, kiu kiel neniu alia en la mondo sukcesis realigi ekstreme malfacilajn revojn, preferas paroli pri siaj projektoj: „Mi estas homo, kiu tutan vivon batalas por efektivigi diversajn ideojn”. Tiel ekzemple hejmlande, en Sud-Tirolo, Messner transformas kastelruinojn en muzeon pri la montaroj. Krome, tute proksime, en sia bieno, li provas labori kiel ekologia agrikulturisto, kiu, troviĝinte en ligo kun viandbutiko kaj restoracio, vendas siajn ekologie produktitajn nutraĵojn: „Se tiu projekto efektiviĝas, se mi povas ion montri al miaj najbaraj kamparanoj, tio signifas, ke mi sukcesas, estigas 10 laborlokojn kaj finfine perlaboras ankaŭ ion por mi mem”.

Oni ne povas paroli nur pri ekologia engaĝo de Reinhold Messner. La konservo de nia mondo kiel ekologia sistemo nedisigeblas de la konservo de la kultura varieco, de la malgrandaj popoloj, de la etnaj regionoj. Laŭ Messner la malpli evoluintaj landoj havas pli grandan estimon kaj respekton al la naturo. Vere, tie estas ankaŭ ekologiaj problemoj, sed de alia karaktero. Do, ni devas instruiĝi de tiuj popoloj tiurilate. Messner deklaras: „Mi observas jam multajn jarojn kun granda intereso la indiĝenojn de Tibeto, de Andoj, indianojn de Nord-Ameriko”.

Li serĉas ekvilibrigitajn renkontojn kun tiuj indiĝenaj civilizoj, kiuj havas pli naturkonforman vivmanieron. Krome Messner ne perdas ligon kun la alia realaĵo en la mondo – la malriĉeco. „Mi scias, ke en la mondo estas 2 miliardoj da homoj, kiuj malsatas, kiuj ne disponas pri bona sanprotektado kaj instruado, kiuj vivas mizere. Longan tempon mi donacis monon al diversaj helporganizaĵoj. Tamen post certa tempo mi venis al la ideo, ke plej utila estas la rekta helpo surloke. Ĉi-momente per miaj monrimedoj mi konstruigas lernejon en unu el la plej malriĉaj partoj de Himalajo. Mi estas konvinkita, ke tio estas la plej bona maniero helpi, ĉar mi vidas kien iras mia mono.”

Alia granda celo de Messner estas Alpoj, en kiuj li strebas akordigi la interesojn de homo kaj naturo, tiel ke turismo, transporto kaj agrikulturo formu vivkapablan tuton, kiu kapablas postvivi. La realigo de tiu revo funkcias laŭ lia konvinko pli-malpli kiel surgrimpo de Everesto. Do, antaŭ sia sukcesa ekspedicio en 1978 al Everesto li intense laboris kvin jarojn, petis permeson kaj poste serĉis partneron, havigis monon per sponsoroj kaj mem perlaboris parton de ĝi per prelegoj. Kaj post tiuj preparoj Messner iris kaj faris la surgrimpon.

Reinhold Messner antaŭsentas, ke tiuj respondoj ne konvenas kiel perspektivo por granda Eŭropo. Li ne iluzias rilate siajn eblojn kiel deputito influi la Eŭropan Parlamenton en Strasburgo: „Ĉi tie oni starigas al mi demandojn kiel portanto de ideoj, sed ne kiel realiganto. Kaj ni, la deputitoj, parolas ege multe – tio ne povas kontentigi homon, kiu ĉiam faris ion en sia vivo”. Messner aldonas: „Ne, mi ne povas kiel unuopulo aliigi la mondon, mi neniam sugestis tion al mi”.

Pere de similaj eldiroj la granda alpisto estigis al si en la Eŭropa Parlamento ne nur amikojn: kaj tie por ke oni efektivigu ion politikan, oni devas havi la necesajn personajn kontaktojn. Ĝuste por tio Messner plej malmulte taŭgas – li kverelis kun sia Everesto-partnero Peter Habeler, samkiel kun sia posta kunulo Hans Kammerlander (ambaŭ aŭstroj). Per konflikto finiĝis ankaŭ lia kunlaboro kun la germano Arved Fuchs [fuks], kun kiu Messner vintre 1989-1990 trairis Antarkton. Kaj poste venas la faktoro envio: multe da kolegoj deputitoj en Strasburgo malkaŝe parolas, ke la sud-tirolano iras kun malbutonumita ĉemizo kaj kun tibeta ĉeneto ĉirkaŭ la kolo, preskaŭ ĉiam ĉirkaŭate de la kameraoj de televidteamoj.

Multaj observantoj konsideras la politikiston Messner malsukcesinta. Tamen la vorto „malsukceso” estas fremda al liaj oreloj – ja dum sia alpisma kariero li multfoje revenis de la vojo al la montosupro. Kaj dum aliaj ekspedicioj malgraŭ la danĝero je lavangoj kaj malbona vetero surgrimpis en la zonon de morto, li prokrastis sian atakon al la supro malgraŭ la semajnoj de preparoj kaj ĝisatendo de la konvena momento. Tiu instinkto pri memkonservo, tiu deziro pri prokrasto de la surgrimpo de la montosupro el vidpunkto de Messner neniel estis malsukceso, sed nur kaŭzo por tio, ke li postvivis. Kun sia fama obstinemo li ĉiam starigis al si altajn celojn, kiujn li poste atingis.

Eble Reinhold Messner pravas, kiam li deklaras, ke kiel parlamentano li ne vidas grandan diferencon kompare kun sia antaŭa vivo, sed nur pliriĉigon, gravan sperton, kiun li ne volus malhavi. Ŝajne tiuj liaj vivkondiĉoj de deputito estas nur unu aldona strebo al memrealigo. Tiel konsiderate, la „ŝipo” kun la eŭropaj parlamentanoj en Strasburgo post la alpismaj ekspedicioj, glaĉeroj, sablaj dezertoj – estas por Messner unu plia „areno de la soleco”, kiel tekstas titolo de lia libro de la 70aj jaroj.

La profesia aventuremulo ne lasas eĉ malgrandan dubon, ke li ankaŭ estonte havos aktivan vivon. Kune kun sia vivpartnerino Sabine kaj la infanoj Magdalena (14) kaj Gesar Simon (11) Messner intencas loĝi en Meran, Sud-Tirolo, dum la lernojaro, kaj dum la ferioj restadi en sia kastelo Juval. Ankaŭ en la sekvaj jaroj li prelegos kaj havos publikajn elpaŝojn en Usono, Japanio kaj Eŭropo. Unu fojon jare li havos ekspedicion kaj lia celo estos la sanktaj montoj. Krome Messner havas grandan revon, kiun li ne volus forlasi: „Mi havas grandan dezertan projekton, kiun mi planas realigi en 2004”.

Reinhold Messner estas alpisto, revanto, deputito, aŭtoro de belaj libroj, patro de tri infanoj, kiu sekvas kun sciamo kaj estimo kiel komunikiĝas homoj kaj kulturoj, naturo kaj homo, obstina viro el Sud-Tirolo, kiu estiĝis civitano de l' mondo.

Evgeni GEORGIEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Enkonduko

Multaj laŭdoj

Malbela nia magazino estis neniam, kvankam en la unuaj jaroj fotoj kaj ilustraĵoj estis nur nigraj-blankaj kaj foje ne tre bonkvalitaj. Ade la revuo iĝis pli kaj pli bela kaj nun laŭ grafika aspekto sendube troviĝas je alta nivelo. Modifoj kaj ŝanĝoj enkondukitaj ĉi-jare provokis multajn reagojn, precipe laŭdajn, sed ankaŭ skeptikajn. Ekzemple ĉefkuracisto de La KancerKliniko, Ĵak Le Puil, komentis: „... malaltiĝis je unu centimetro. Laŭ miaj kalkuloj tiu malaltiĝo povos ripetiĝi ĉiujare ĝis la jaro 2028 – poste MONATO similos etan poŝtmarkon!” Sed li pretervidis, kion aliaj legantoj rimarkis: kompense la kajero iĝis pli dika kun nun 36 paĝoj kontraste al 32 paĝoj antaŭe. Sekve laŭ la supra kalkulo en 2028 ĝi estos kompleta poŝtmarka albumo, ĉu ne?

Sed ho ve, ankaŭ la eldonejo iomete miskalkulis kaj ne prikonsideris, ke produkti pli multajn paĝojn (eĉ se je unu centimetro malpli altaj) postulas ankaŭ pli multan tempon, kaj tiel nia revuo iomete perdis sian aperoritmon. Tial la nuna kajero denove estas malpli dika; ni esperas per tio reakiri ĝisdatecon kaj akuratecon. Pro la sama kialo la eldonejo decidis, ekde la jaro 2003 dum la nordhemisfera somero aperigi duoblan numeron, kiel ni tion praktikis dum la unua jardeko de l' magazino. En julio kaj aŭgusto, ĉefa libertempa periodo en Eŭropo, ankaŭ eldonejaj oficistoj volas feriadi.

La eldonejo dankas al la multaj legantoj, kiuj gratulis pro la nova aspekto de la revuo. Iuj eĉ abonis aŭ reabonis nur pro la bona aspekto de paĝo 1! Unu laŭdis, ke pli multaj tekstoj nun estas presataj per serifaj literoj, kiuj – laŭ li – estas pli bone legeblaj ol senserifaj. Nu jes, li pravas; sed ambaŭ litertipoj havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Tamen mi esperas, ke ne nur tiaj kriterioj kiaj aspekto kaj beleco kaj koloroj ludas rolon por vi, sed ke gravas ankaŭ enhavoj ne malpli bonaj.

Sincere via Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ekonomio

UKRAINIO

Monfalsado

Antaŭ ol preni ajnan monon, kontrolu, ĉu ĝi ne estas falsa. Laŭ onidira statistiko en Ukrainio ĉiutage (!) oni trovas dekojn kaj eĉ centojn da falsaj monbiletoj.

La plej vaste konataj manieroj de monfalsado nun estas komputila grafiko kaj fotokopiado. Plej ofte oni falsas ĉe ni usonajn dolarojn kaj niajn ukrainajn hrivnojn, kiuj laŭ opinio de specialistoj estas tre bone protektitaj kontraŭ la falsado.

Monfalsado havas sian historion. Ĉiam al tiuspecaj krimuloj oni rilatis negative, escepte se la falsadon faris registaro.

Dum la periodo de caro Petro la Granda la verdikto por rusaj falsantoj de monbiletoj estis mortigo. Same severe oni rilatis al la krimuloj dum la periodo de Katarina la 2a. Dum la sovetia reĝimo oftis verdikto „mortpafo”. Malgraŭ tiu severeco la monfalsantoj multis; ili abundas ankaŭ nun.

La plej talenta specialisto dum la sovetia periodo estis la 30-jara Viktor Baranov el Stavropol (Rusio), kiu en la 70aj jaroj tre serioze ekinteresiĝis pri poligrafio, eĉ speciale vizitis Moskvon, kie li plurajn semajnojn en biblioteko legis fakan literaturon. Poste li iun tempon elektadis farbojn kaj paperon kaj produktis kliŝon. Entute Baranov falsis 23 000 rublojn, kiujn li distribuis en 70 (!) urboj de la lando. Kontrolante la monon, produktitan de Baranov, la sovetiaj specialistoj ne povis diveni, kiuj el la monbiletoj estis veraj, kaj kiuj estis falsaj.

Antaŭ tri jaroj en Lugansk (orienta Ukrainio) estis arestita grupo da monfalsantoj, kiuj kreis komputilan programon, kiu ebligis produkti preskaŭ originalajn hrivnojn. Ili presadis 5-, 10- kaj 20-hrivnajn monbiletojn kaj distribuis ilin tra la tuta Ukrainio. En Kievo antaŭ nelonge oni arestis veran majstron pri monfalsado. Specialistoj el la ŝtata monfarejo eĉ miris, kiam ili trovis, ke la falsitaj hrivnoj havas pli da protekto-elementoj ol la originalaj.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Sporto

RUSIO

Moskvo akceptos la Formulon

Jurij Luĵkov, la urbestro de Moskvo, certigis, ke unu el etapoj de la aŭtaj veturoj Formula-1 nepre pasos en Rusio (en Moskvo) ekde 2004. Dekomence lanĉi la okazigon de „Grand-Prix [gra pri] de Rusio” oni planis por 2003, sed en marto, post reciproka interkonsento, Luĵkov kaj la ĉefa „formulisto” Barney Ecclestone, oni prokrastis la rusan premieron ĝis 2004. Sed tutegale, por rusaj ŝatantoj de ĉi tiu sporto estos realiĝo de revo.

Do, relative baldaŭ oni povos vidi ankaŭ en Moskvo la stiristojn, „idiote veturantajn en raketaŭtoj kiel ĉevaloj en cirka areno”, kiel iam skribis nia ĉefredaktoro.

Grigorij AROSEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Moderna Vivo

POLITIKA ĜUSTECO

El ŝipo – ĝipo

Lernantoj de la angla lingvo scias, ke samkiel en Esperanto mankas al substantivoj gramatika genro. Jen laŭdire unu el la (eventuale malmultaj) plusoj rilate eklernon de la angla. Ekzemple angla tablo estas neŭtra: lernanto de la franca memoru, ke francaj tabloj inseksas, dum germanaj virseksas.

Sed tio, kion oni verŝajne ne instruas en lernejoj, estas, ke ĉe kelkaj anglaj substantivoj (kaj ne nur ĉe nomoj de bestospecoj, inkl. de homoj) ja evidentiĝas genro. Ekzemple, dum jarcentoj britaj maristoj inigas siajn ŝipojn. Maristo, priskribante ŝipon, dirus ne „ĝi belas”, sed „ŝi belas”; ne „ĝi subakviĝis”, sed „ŝi subakviĝis”.

Tiu ĉi iniga fenomeno montriĝas ankaŭ ĉe aliaj veturiloj, ekzemple vapor-lokomotivoj kaj aŭtoj. Multaj britoj, parolante pri aŭto, emus diri: „Ho! Mi lavas ŝin dimanĉe.”

Karaktero

Tamen la tradicio, almenaŭ rilate ŝipojn, baldaŭ ĉesos. La prestiĝa gazeto Lloyd's List [lojdz lst], fakĵurnalo pri mar- kaj ŝip-aferoj, anoncis, ke ekde nun ŝipoj ne plu ŝi-os, sed ĝi-os. „Ŝipoj estas nuraj iloj,” klarigis la redaktoro de Lloyd's List. „Karakteron ili ne havas – nek viran nek inan.”

Furioze reagis maristoj – samkiel en 1998, kiam la lastan fojon oni provis neŭtrigi ŝipojn. „Paŝo tia kontentigos feministojn kaj kontistojn,” tondris kapitano. „Sed ĝi kolerigos la tutmondan maristaron.”

Sed eĉ la marista sindikato akceptas la neeviteblecon de la redaktora decido. „Eliris ĉio romantika el marista vivo,” diris sindikata parolanto. „Regas en la industrio nur komercaj konsideroj kaj ne plu estas spaco por sentimentaleco.”

Restas unusola demando. Ĉu la Akademio de Esperanto sekvos la ekzemplon de Lloyd's List kaj rekomendos, ke ekde nun esperantistoj parolu ne pri ŝipo sed pri ĝipo?

Paul GUBBINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

INTERNACIAJ RILATOJ

Nebula forkaptado

Ne multon oni scias pri la sorto de ĉ. 20 japanoj forkaptitaj komence de la 80aj jaroj supozeble de agentoj el Norda Koreio. Sed lastatempe estis arestita virino, kiu antaŭ tribunalo en Tokio indikis, ke ja estas enplektita Norda Koreio.

La arestitino, edzino de aerpirato, kiu en la 70aj jaroj flugigis japanan aviadilon al Norda Koreio, atestis, ke ŝi konatiĝis en Londono kun unu el la malaperintinoj – kun Arimoto Keiko, kiu tiam studis en Britio la anglan.

Al sia viktimo ŝi proponis postenon ĉe alilanda komerca entrepreno: pro tio la studentino veturis al Norda Koreio kaj poste malaperis. La gepatroj de Arimoto Keiko poste nenion plu aŭdis pri sia filino. Tamen ankoraŭ nebulas motivoj de la forkaptado.

IGARASI Takeo/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Moderna Vivo

EŬROPA UNIO

Laboremaj litovoj

La litovoj, samkiel ŝtatanoj de aliaj tiel nomataj kandidato-landoj al Eŭropa Unio (EU), laboras pli longe, pli intense ol homoj en EU-landoj. Tion konstatis eŭropa fonduso pri plibonigo de viv- kaj labor-kondiĉoj.

En kandidato-landoj oni laboras 43,6 horojn semajne, kompare kun 38,25 horoj en EU-landoj. Tie nur 48 % de la dungitaro laboras pli ol 40-horan semajnon: en la kandidato-landoj 82 %. Same, pli da virinoj laboras en kandidato-landoj (47 %) ol en EU-ŝtatoj (42 %), sed la dungitaro uzas malpli da komputiloj (12 % kontraste al 19 %).

Nokte laboras en kandidato-landoj 24 % de la dungitoj (EU: 19 %); dimanĉe laboras 36 % (EU: 27 %) kaj sabate 61 % (EU: 52 %). Partoprenis la enketon 11 mil homoj el 12 kandidato-landoj: Estonio, Litovio, Latvio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Slovenio, Rumanio, Bulgario, Kipro kaj Malto. En tiuj landoj vivas 105 milionoj da homoj.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

DOKUMENTO

Ne al unulingvismo

Kelkaj italaj politikistoj (de la ekstremdekstra Nacia Alianco, sed ankaŭ verda senatano Marco Boato) proponis ŝanĝon de la konstitucio por aldoni, ke la sola lingvo de Italio estas la itala. Ni ne vidas la kialon por tia ŝanĝo, ĉar jam evidentas ke la itala estas la lingvo larĝmezure plej parolata kaj grava de Italio: danke al deviga instruado, ĉiuj kapablas paroli la komunan lingvon. Ĝuste ĉar ĉi tiu estas jam akirita rezulto, pli kaj pli fortiĝas la deziro lok-nivele remalkovri la minoritatajn kaj regionajn lingvojn, la dialektojn kaj la lingvojn de aliaj popoloj. Ŝajnas al ni neniel necese sufoki ĉi tiujn ventojn de plurismo kaj demokratio per ŝanĝo kiu ombrigus alian konstitucian normon, multe pli demokratian: temas pri artikolo 6, kiu tekstas: „La respubliko protektas, per laŭcelaj normoj, la lingvajn malplimultojn”.

Por ke la itala konstitucio pluestu demokratia kaj plurisma, kontraŭ aŭtoritatismaj normoj limigantaj esprim-liberecon kaj ebenigantaj la vojon al estonta malpermeso de la minoritataj lingvoj, ni invitas ĉiujn subskribi la peticion troveblan ĉe la adreso http://guestbook.sparklit.com/entries?gbID=61926.

Ne forgesu kiel eble plej multe cirkuligi ĉi tiun apelacion! Dankon, ni bezonas la helpon de la demokratiaj civitanoj de ĉiuj politikaj apartenoj.

IKEL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

Politika nuanco de la papa vizito

Dankon al Volodimir Hurtovenko pro lia artikolo (MONATO 2002/2, paĝo 15). Bedaŭrinde, la gvidantoj de la rusa ortodoksa eklezio taksas la papon kiel invadanton, kaj lian eventualan viziton – kiel atencon. Sed t.n. „simplaj civitanoj” rilatas tute normale al vizito de la papo, vidante en li nur la ĉefan funkciulon de eklezio, kiu estas sufiĉe disvastiĝinta ankaŭ en Rusio. Do, la gusto de ĉi konflikto estas pure politika. Ĝin povus por ĉiam fini opinio (jesa aŭ nea) de la prezidanto, sed Vladimir Putin, tradicie por si, daŭre silentas, ne tuŝante la probleman demandon.

Grigorij AROSEV
Rusio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

Kadiŝ por Jedwabne (2)

Mi legis en MONATO 2002/1, paĝo 18, kun intereso la artikolon Kadiŝ por Jedwabne kaj dankas al la aŭtorino Zofia Banet-Fornalowa. Mi estas vidvino, kiu ankoraŭ serĉas informon pri la familio de mia edzo, kies parencoj suferis en Pollando (dum la jaro 1941 [?]) ĉe Kozienice [koĵenice] apud Kazimierz [kaĵimjeĵ].

La desegno estas de nuntempa juda tombejo en Kozienice. Sabla monteto sen herbo aŭ arboj. Restas nur malgranda fragmento de ŝtono kun hebrea surskribo. Nun grafitio ekzistas sur memorŝtono kaj ŝirmejo – (eble oni faris ilin kiel konstruoj por la milito). Ni ne trovis informon en Interreto, nek ĉe bibliotekoj.

Annice TAYLOR SZRAJBMAN
Britio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

Sekretaj organizantoj (2)

Responde al letero de Michel Marko, MONATO 2002/2, paĝo 6, la subskribinto havas jenon por diri. Kara Michel, mi pensas, ke vi eraras, kiam vi akuzas la societon Kranio kaj tibio kvazaŭ organizaĵon teroristan. La societo estas malnova frataro universitata, kaj nenio pli. Ĝi estas societo de kaj por knaboj, kiuj volas kun amuzo kunesti. Kranio kaj tibio funkcias kiel ankaŭ aliaj universitataj frataroj en Usono. La membroj estas reciproke lojalaj, helpas unu la alian, ktp. La societo havas neniun rilaton kun CIA, la usona sekreta servo, nek terorismo. En Interreto vi povas trovi abunde da leginda materialo pri la societo per la serĉvortoj „Skull and Bones”.

Hyman MELTZ
Usono

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

SANGO

La koloro de Holi

Holi, la barata festo de koloroj, kiu markas la finon de la vintro, estis kvieta, malĝoja afero ĉi-jare pro lastatempaj tumultegoj inter hinduoj kaj islamanoj en la okcidenta subŝtato de Gujarat [guĝarat]. Pli ol 700 homoj jam mortis, kaj pli ol 90 000 estis senhejmigitaj pro la barbaraj murdoj dum la pasintaj semajnoj.

Tiu ĉi ciklo de perforto komenciĝis, kiam, je la 27a de februaro, islamanoj bruligis trajnon, en kiu estis veturantaj 58 hinduoj. La viktimoj estis revenantaj hejmen de la urbeto Ayodhya [ajodhja], kie fundamentistaj hinduoj volas konstrui templon al la dio Ramo, kiu, ili asertas, naskiĝis en Ayodhya. Jam en 1992 en Ayodhya, fundamentistaj hinduoj detruis moskeon, kiu, ili pretendas, staras en la ekzakta loko de antaŭa templo. Post la moskeo-detruo okazis tumultegoj tra la tuta lando.

Ĉi-foje, la murdo de la hinduoj lanĉis ondon da venĝomurdoj en Gujarat, en kiu la plej multaj murditoj kaj senhejmigitoj estas islamanoj. La rakontoj el la subŝtato estas hororaj: pafado, ponardado kaj bruligado de vivantaj infanoj, virinoj, viroj. Ne nur la vivoj sed ankaŭ la posedaĵoj, kaj materialaj kaj simbolaj, de la islamanoj estis sisteme detruitaj. Plenigas la televidekranojn bildoj de elkavigitaj hejmoj, vendejoj, hoteloj kaj moskeoj de islamanoj.

Dume raportas la amaskomunikiloj pri postvivantinoj – knabinoj kaj virinoj – kiuj ne plu parolas: ili estis brutale seksperfortitaj. Tiuj ĉi inoj nun loĝas en subhomaj kondiĉoj en la ĉirkaŭ 56 tendaroj por rifuĝintoj.

Ankoraŭ ĉiutage venas raportoj pri subŝtata registaro, kiu silente permesis la murdon kaj detruon. La estro de Gujarat, Narendra Modi eĉ pravigis la krimojn de la mortigintaj hinduoj per jenaj vortoj: „Ĉiu ago havas sian propran reagon.” Modi apartenas al BJP, la ĉefa partio en la reganta nacia koalicio, al kiu apartenas ankaŭ la ĉefministro Vajpayee [vaĝpaj]. Ambaŭ nun estas sub ega premo klarigi siajn agojn kaj politikojn.

Sed eĉ kiam tiu ĉi raporto estas verkita, venas novaĵo pri freŝa perforto el Gujarat. Por la viktimoj, la festo Holi havas nur unu koloron: la ruĝon de fluanta sango.

A Giridhar RAO

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

DIPLOMATIO

Ŝtatjura unikaĵo

Danke al Eŭropa Unio (EU) definitive malaperis Jugoslavio, kiu laste estis ŝrumpinta ŝtateto, kompare al la iama plej granda lando de l' balkana duoninsulo. Sub premo kaj milda perforto de EU la Federacia Respubliko Jugoslavio metamorfozis al Serbio-Montenegro (serblingve Srbija i Crna Gora). Rezulto de alta diplomatia arto de EU-peranto Javier [ĥabjer] Solana estas ŝtatjura unikaĵo. Serbio-Montenegro havas du valutojn (dinaron kaj eŭron), doganimpostojn inter la du partoj kaj diferencajn ekonomiajn sistemojn. En somero 2002 „konstitucia ĉarto” (kio estas tio?) estu preta kaj en aŭtuno okazu elektoj, laŭ la planoj.

Ĉe internaciaj organizaĵoj alternas reprezentantoj de la du ŝtatpartoj por paroli nome de la kompleta ŝtato. Harmoniigi la ekonomiojn oni volas okaze de membriĝo en EU. La ĝis nun rekte elektitan tutŝtatan prezidanton estonte nomumos la parlamento; tiu direktos kabineton vokitan de li mem. La ministroj kompetentos pri eksterlandaj aferoj, defendado, ekonomio kaj rajtoj de homoj kaj etnaj malplimultoj (ekz. hungaroj). Pri la armeo krome decidos Supera Defend-Konsilantaro, en kiu la tri prezidantoj devas trovi solvojn per interkonsento. Rekrutoj rajtas militservi en sia propra respubliko. Por parlamentaj elektoj oni volas trovi metodojn, por ke la 650 000 loĝantoj de Montenegro ne estu dominataj de la ok milionoj da serboj.

Kiel karakterizi tian komplikan ŝtaton? Ĉu ĝi entute estos vivipova? Pro tio, ke mankas ĉiaj paraleloj aŭ aliregionaj modeloj, ĉar ne ekzistas komparebla jura konstruaĵo kun tiom da stumbliloj, estas preskaŭ neeble prognozi ion pri eventuala funkciado. Prezidanto (jugoslavia) Vojislav Koštunica diris: „Temas nek pri malstrikta federacio nek pri konfederacio, sed pri nova, originala solvo.” Eble „originala” estas eŭfemismo por „stranga”: la nova kurioza ŝtato estas plia varianto de komplikaj sistemoj en dissplitita Balkanio. Ĝoji povas almenaŭ studentoj en juraj fakultatoj tutmonde: ili havas novan interesan studobjekton.

MAUL Stefan

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Libroj

Gramatiko facile asimilebla

Ŝajnas, ke la plej populara libreto pri gramatiko por progresantoj, plene en Esperanto antaŭe estis La tuta esperanto de Henrik Seppik. Kiu neniam legis la gajan Kiel Kolumbo malkovris Amerikon en tiu libro, tiu tuj kuru al la unua libroservo kaj eklegu ĝin! Pro tio li ridegos kaj ... revizios siajn konojn pri participoj! Aŭ finfine komprenos ilian logikon ...

Nun ni havas ankaŭ Prenu plu de Koffi Gbeglo. Ĝi estas pli moderna (kompreneble) kaj pli facile legebla pro malpli da detaloj kaj temoj; plue, la humuro estas malsama. Ankaŭ ĝi estas verkita esperante. Post ĝia trastudo komencantoj povas aliri jam la faman kaj bonegan libron ABC-gramatiko de Esperanto

Prenu plu estas samtempe pli facila kaj pli malfacila por lerni gramatikon. Kvarmonataj komencantoj ja kapablas uzi ĝin, kondiĉe, ke ili jam regas la dek ses regulojn de la Fundamento, bone prononcas kaj flue legas. Komence, ili legos en kurso por kontroli, ke ili jam kapablas kompreni la enhavon ... kaj fine alkutimiĝos foliumi ĝin.

Tiu libreto estas vere agrabla. Jes, ja, ĝi vere estas! Imagu – tra tri partoj, oni unue revizias la esperantan gramatikon, due stampas en sia memoro gramatikajn rimedojn kaj trie pliriĉiĝas pro la aldonaĵoj.

Oni facile marŝas tra dek du „lecionoj”; proverbo troviĝas komence kaj fine de ĉiu leciono. Sed ĉiun lecionon la aŭtoro adapte kaj malsame prilaboris, zorgante pri la plej efika prezento. La reguloj estas nete klarigitaj, la vortoj kaj la frazoj estas facile legeblaj kaj kompreneblaj, la stilo estas lerta. Cetere, multe da ekzemploj permesas pli facile kompreni la tuton; malfacilan ekzemplon klarigas bazaj frazoj. La ekzercoj estas simplaj kaj efikaj. Mankas nur korektoj fine de la libreto; ja, bedaŭrinde, ofte oni laboras sola ...

Dum foliumado oni malkovras jen mnemonikan frazon, jen komparon, jen poemeton, jen anekdoton, jen ŝaradon, jen divenaĵon, jen problemon, jen konsilon ... Kaj eble pecetojn de Afriko ... Novbakitoj alproprigas al si la materialon per klarigoj kaj ekzemploj, facile memoreblaj kaj ofte reuzeblaj! Kaj fine, ili forgesos la gramatikon por libere eniri en la legaĵojn kaj ĝui la verdan etoson!

Christine KEYSERS
Koffi Gbeglo: Prenu plu. Eld. SAT-Broŝurservo/Laŭte!, Beauville, 1995. 113 paĝoj.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

El mia vidpunkto

Furoras popolistoj

Antaŭ pluraj jaroj en pluraj eŭropaj kaj aliaj okcidentaj ŝtatoj establiĝis maldekstraj registaroj, post periodo de konservativismo. Sed lastatempaj elektoj en multaj el tiuj landoj montras tute inversan tendencon. Ĉu do la politika pendolo denove svingiĝas al dekstra direkto, eĉ pli: al ekstrema dekstrismo? Tion sugestas ekzemple elektoj en Francio, kie radikalulo Le Pen kun sia Fronto Nacia akiris simile multajn voĉojn kiel la socialista kaj konservativa kandidatoj por prezidanteco; simile okazis jam antaŭe en Aŭstrio, en Danio, en Portugalio, en Italio, en Belgio, laste en Nederlando. Krome ni ne pretervidu, ke en Usono post demokrat-partia (= liberala) prezidanto nun regas respublikano (= konservativa), kiu fervoras en dekstrega politiko interna kaj – sekve de la atencoj de la 11a de septembro 2001 – kultas naciismon.

Ksenofobio

Analizante tiun ĉi fenomenon, oni facile konstatas, ke en ĉiuj el la nomitaj landoj de refortiĝanta dekstrismo ties protagonistoj – de la aŭstra Jörg Haider [jerg hajda] ĝis la murdita nederlanda Pim Fortuyn [fortéjn], ne estis seriozaj politikistoj sed demagogaj popolistoj. Ili miksis siajn programojn por venki en elektoj per ksenofobio, ŝovinismo, naciismo, asertoj pri krimeco de eksterlandanoj kaj enmigrintoj, kiuj laŭ ili ŝtelas ĉion de indiĝenaj civitanoj: sekurecon, laborpostenojn, monon kaj per murdoj eĉ vivojn ...

Faktoj ignorataj

Faktoj ne ĝenas tiujn mensogulojn. Kiam antaŭ pluraj jaroj kreskis atakoj kontraŭ eksterlandanoj en Germanio, seriozaj fakuloj pruvis, ke ordinaraj eksterlandanoj (enmigrintoj kaj azilpetantoj) estas eĉ malpli krimemaj ol la germanoj, kaj ke gravajn krimojn ne faras tiuj eksterlandanoj sed membroj de internaciaj mafiaj bandoj, kio draste falsas la statistikon pri krimeco de eksterlandanoj. Sed fremduloj ĉiam bonege taŭgas kiel propekaj kaproj, kiam civitanoj rimarkas krizojn ekonomiajn kaj sociajn, ekzemple grandan senlaborecon. Tion eluzas popolistoj por sia difuza kaj emociiga demagogio kaj postulas elĵeti enmigrintojn kaj azilulojn por tiel savi la propran nacion.

Nova mezo

Kio okazis en okcidentaj demokratioj, ke la pendolo tiom forte svingiĝas al dekstra ekstremismo? Ĉu fiaskis maldekstraj registaroj, kiujn ni menciis enkonduke? Hm, maldekstraj? Ĉu vere socialistaj kaj socialdemokrataj registoj en Britio, Francio, Germanio estas maldekstraj aŭ ĉu eble ilia „nova mezo” kaŝas nur, ke ili estas kamuflitaj konservativuloj? En Usono kaj Francio elektorajtaj civitanoj rezignis pri voĉdonado, ĉar la pintaj kandidatoj tiom similis unu al alia, ke por ili estis indiferente, kiu venkos. En la aktuala elektokampanjo de Germanio en la programoj de socialdemokrata kaj konservativa partioj oni devas serĉi nuancojn per lupeo ...

Nur administrantoj

Venkos probable tiu, kiu rikanos plej ĉarme en televido. Gvidaj politikistoj jam delonge ne plu estas registoj kun vizioj sed degeneris al banalaj oficistoj, kiuj administras siajn landojn kvazaŭ ili estus komercaj kompanioj: enspezi monon por pagi necesajn elspezojn. Ideoj, perspektivoj, planoj, idealoj – ne bezonataj; sufiĉas amuzi la homojn. Mi evitas indiki iujn nomojn de aktuale regantaj personoj, ĉar probable historiaj libroj apenaŭ registros ilin. Aŭ ĉu vi vidas ie tiajn gravajn figurojn, kiaj – ĉiu laŭ sia karaktero – estis ekzemple Charles de Gaulle [ŝarl de gol], Konrad Adenauer, Maŭ Zedong, Josip Broz Tito, Olaf Palme, Willy Brandt [vili brant], Menaĥem Begin, Indira Gandhi, John F. Kennedy [ĝon kenedi], Nelson Mandela kaj fine (jes, ankaŭ) Miĥail Gorbaĉov, por listigi arbitre nur kelkajn politikistojn, kiuj ne nur administradis siajn landojn sed vere movis ion kaj hejme kaj en internacia politiko?

Kie ni serĉu la kaŭzojn por tia evoluo? Unu sendube estas tutmondiĝo (= kapitalismo), kies profitantoj estas riĉuloj sed ne ordinaraj homoj kaj en kiu grave perdas malprivilegiuloj. Ties angorojn ekspluatas popolistoj tutmonde, ekzemple ankaŭ en multaj sudamerikaj ŝtatoj. Alia kaŭzo estas la simplisma mesaĝo de la nomitaj ŝtat-administrantoj: gajnu laŭeble multan monon por laŭeble multe amuziĝi, kiel tion montras al vi televidaj programoj. Televidas ankaŭ mizeruloj kaj do kreskas ties envio kontraŭ privilegiuloj; tiel facile ili fariĝas viktimoj de popolistoj, kiuj promesas paradizon surteran sen la diablaj fremduloj, sekurecon per forpelo de krimaj eksterlandanoj, ktp.

Elitoj elmigris

En tia situacio en politiko necesus elitoj kun freŝaj ideoj kaj idealoj, sed kie en tutmondiĝa kapitalismo povus prosperi idealoj? La elitoj elmigris jam delonge al industrio kaj komercado, kie ili gajnas multe pli altajn salajrojn ol en politiko. Tie (mal)aktivas preskaŭ nur simplaj aŭ eĉ subnivelaj homoj sen perspektivoj – kaj en tia ide-vakuo facile povas furori popolistoj kaj demagogoj.

Okcidenta demokratio sendube troviĝas en grava krizo. Precipe Eŭropo post fiasko de „nova mezo” suferas tendencon al dekstrismo kaj naciismo, tamen ne ĉie: en Pollando regas denove socialdemokratoj kaj en Hungario malvenkis naciisma popolisto Viktor Orban. Krome ni ne pretervidu, ke apud tradiciaj partioj jen kaj jen aperas novaj movadoj kun freŝaj ideoj, ekzemple ATTAC, kiu kolektas kritikantojn de tutmondiĝo. Eble do iam politiko ricevos novajn impulsojn por superi la krizon de demokratio.

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

BRITIO

Ekfluas la ruĝa akvo

Jam de kvin jaroj ĉefministras en Britio Tony Blair [teŭni blea]: politikisto admirata, sed ne amata, kies teorie socialisma Nova Laborista Partio de pluraj vidpunktoj pli dekstremas ol la ĉefopozicia Konservativa Partio. Ekzemple, dum la unuaj jaroj post sia unua, lavanga venko en 1997, la partio de Blair rigore daŭrigis la fiskan ŝpar-reĝimon de la venkitaj konservativuloj. Plue, anstataŭ renversi – kiel promesite – la parte katastrofan privatigo-politikon obstine sekvatan de la konservativa registaro (pro tio daŭre krizas la brita fervojo), Blair insistis pri pliaj privatigoj (ekzemple de la londona metroo kaj de la aertrafika regadistaro).

Verdire la iama partio de la laboristaro fariĝis tiu de t.n. ĉampano-socialistoj: homoj pli kontentaj en la ĉeesto de dungantoj ol de dungatoj; de privataj investontoj ol de publikaj funkciuloj. Malfacile estis diferencigi inter la du ĉefaj partioj: ambaŭ prezentis dekstrajn platformojn. Parte pro tio seniluziiĝis britoj pri politiko. „Politikistoj ĉiuj samas”, konkludis britoj – tiel ke en la naciaj elektoj de 2001 nur 59 % de la popolo voĉdonis (nur 25 % apogis la partion de Blair).

Pudeleco

Krome Blair malpopularas pro sia pudeleco rilate Usonon. Ŝajnas, ke en Eŭropo nur la brita registaro senrezerve subtenas la morale kaj ekonomie apenaŭ defendeblan „kontraŭterorisman militon” de George Bush. Dum britaj soldatoj aktivas ŝultr-al-ŝultre kun usonanoj en Afganio, nur la brita ĉefministro deklaras sin preta ekmiliti kun Bush kontraŭ Irako kaj Sadam Husajn [sadám husájn]. Sed aferojn tiajn Blair rifuzas parlamente diskuti: dum pasko deputitoj estas vokitaj Londonon por elgurdi kondolencojn pro la morto de la 101-jaraĝa patrino de la monarĥino; malpermesite estas debati eventualan Irak-kampanjon aŭ la buĉadon fare de Israelo en Palestino.

Suferis la reputacio de Blair ankaŭ pro lia hezitemo rilate enkondukon en Brition de la eŭro. Malgraŭ obstina kontraŭ-eŭra kampanjo iniciatita de la konservativa klaĉgazetaro, britoj plejparte taksas neevitebla la forigon de sia valuto, la pundo. Tamen Blair, timanta la gazetaron, daŭre rifuzas anonci daton de promesita eŭro-referendumo. Eĉ pli vunda restas la stato de publikaj servoj (transporto, edukado, sano, ...) – tradicie kernaj en la filozofio de la Malnova Laborista Partio sed pro manko de investoj nun neglektataj de la Nova Laborista Partio de Blair.

Transkapiĝo

Tio estas: neglektataj ĝis aprilo 2002, kiam neatendite la registaro (fakte la ministro pri financo, Gordon Brown [godan braŭn], en sia ĉi-jara buĝeto) faris politikan transkapiĝon – gimnastikon tiel aŭdacan, ke tuj senteblis la spirito de la Malnova Laborista Partio, la tradicie popola partio. Samtempe, laŭ politikista ĵargono, subite videblis „ruĝa akvo” inter la partioj de dekstro kaj maldekstro. Kialo: Brown anoncis ambician investo-programon el ŝtataj, ne privataj kasoj por modernigi kaj altigi ĝis franca aŭ germana niveloj la nacian sanservon.

Rompiĝis tiel pasintaj promesoj de Blair kaj Brown, ke impostoj ne kreskos. Tamen, kiel diris Brown (kaj kiel la malgranda, maldekstreta Liberaldemokrata Partio jam delonge argumentas), nepros altigi impostojn por krei unuarangan sanservon. Vero, kiu ŝajne fulme trafis la Novan Laboristan Partion, kiu ĝis nun timis eltordi pliajn impostojn el ordinaruloj, ĉar dum la 60aj kaj 70aj jaroj la partio estis konata – kaj prave – kiel imposto-partio.

Triamondaj kondiĉoj

Memevidente imposto-altigo, kiu signifas, ke riĉaj kaj mezriĉaj britoj finance suferos, kunportas riskon. Tamen Brown kaj Blair saĝe kalkulis, ke britoj ne plu toleros kadukiĝon de iam modela sanservo. Kompare kun aliaj eŭropaj landoj laboras en Britio proporcie malpli da kuracistoj kaj flegistoj. Pacientoj atendas dum monatoj, eĉ jaroj la plej rutinajn operaciojn: lastatempe britaj malsanuloj estas „eksportitaj” ekzemple al Germanio kaj Francio por tie operaciiĝi. Aŭdiĝas plendoj pri tiel nomataj triamondaj kondiĉoj en britaj operaciejoj; krome sanservistoj hontinde salajratas: flegisto laborinta dek jarojn ricevas saman salajron kiel freŝbakita policisto.

Sed ne plu. La buĝeto, dediĉita preskaŭ senescepte al sano, antaŭvidas pliajn 15 miliardojn da eŭroj por hospitaloj, klinikoj, trejnado de kuracistoj kaj flegistoj, ktp: la mono devenos de tiel nomata nacia asekuro (kaso, al kiu kontribuas kaj dungantoj kaj dungatoj por financi ŝtatan sanservon). Dum jardekoj politikistoj kredas, ke la popolo ne toleros imposto-altigojn: sed opinisondoj post la buĝeto indikas grandskalan aprobon.

Sola tubero restas la fakto, ke britoj tamen ankoraŭ ne fidas, ke la mono estos efike aplikata. Nur kiam ili povos telefoni al kuracisto pro tuja konsultado kaj ne, kiel nun, esti devigataj petegi ĉe sekretario aŭ alia helpanto por aranĝi interparolon okazontan post tri aŭ kvar tagoj, ili finfine kredos, ke la kromaj miliardoj celtrafas. Intertempe, tamen, brita politiko fariĝas denove interesa. La ĉampan-socialistoj malkovris, ke biero ankoraŭ bongustas: senteblas denove realaj, ne ŝajnaj diferencoj inter maldekstro kaj dekstro. Eble pro tio britoj denove engaĝiĝos en politiko – aŭ ĉu tiel oni tamen tro optimismas?

Paul GUBBINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

HUNGARIO

Apenaŭ venko

Nepre ni aliĝos al la Eŭropa Unio (EU) dum la sekvaj kvar jaroj – supozas hungaraj politikistoj. Ricevos la lando plurajn avantaĝojn, kaj do la reganta partio reelektiĝos por kvarjara mandato. Almenaŭ tion oni aŭdis en la tre laŭta, tre malmilda elekto-kampanjo en Hungario. Sed la balotontojn enuigis la kverelado inter dekstra kaj maldekstra partioj kaj, dum en la lasta balotado la diversaj sondaĵoj ĝuste prognozis la rezulton, ĉi-foje ili maltrafis.

En la unua baloto-rondo oni voĉdonis samtempe por partioj kaj por individuaj kandidatoj. Dum rekorda partopreno (71 %) surprize ricevis socialistoj 42 % de la voĉoj (= 69 mandatoj); la reganta partio FiDeSz kune kun siaj satelitaj partioj 41 % (= 67 mandatoj). La liberaj demokratoj ricevis 5,5 % (= 5 mandatoj) kaj la ceteraj partioj fiaskis: la parlamento restas do sen ekstremismaj partioj. Precipe en Budapeŝto la registaro multe perdis pro diversaj prokrastitaj konstru-projektoj.

Inter la du baloto-rondoj FiDeSz komencis spektaklan kampanjon. Aranĝita estis impona kunveno, verŝajne la plej granda en Hungario. Ĉefministro Viktoro Orban bombastis; apogis lin ne nur la germana ekskanceliero Helmut Kohl kaj diversaj eksterlandaj politikistoj sed ankaŭ hungaraj aktoroj, sportistoj kaj scienculoj. Sukcesis la taktiko: En la parado aperis ankaŭ politikistoj hungaraj el la najbaraj landoj. Post du semajnoj dum same tiel granda partopreno la dua rondo decidis pri la ceteraj 131 individuaj lokoj. Foje nur 5 voĉoj estis la diferenco inter la kandidatoj. La spektakla kampanjo portis sukcesojn, la koalicio ricevis 75, la socialistoj 53, la liberaldemokratoj 2, sendependuloj 0 mandatojn.

Fine oni disdonis 70 mandatojn inter la 3 venkintaj partioj. Tio konsistis el tiuj voĉoj, kiuj apogis fiaskajn partiojn, aŭ kandidatojn. FiDeSz ricevis 26 mandatojn. Tio konsistis precipe el tiuj vanaj voĉoj, kie FiDeSz individue ne venkis. Sekve la socialistoj akiris 31 parlamentajn seĝojn, fine al la eta partio aldoniĝis 13 deputitoj. La fina resuma rezulto: FiDeSz 188, socialistoj 178, liberaldemokratoj 20. Ŝajnas, post la longa bolŝevisma periodo la hungaroj en ĉiu 4a jaro elektas novan kabineton. Malnova-nova koalicio formiĝos kun la socialistoj kaj la liberaluloj, la samaj, kiuj jam regis inter 1994 kaj 1998. La ĉefministro estos Peter Medgyessy [medjeŝi], iama ministro pri financoj. Li multe promesis precipe al la pensiuloj kaj al la malriĉuloj.

La situacio estas tute nova. Ĝis tiam la koalicioj ĉiam havis grandan plimulton. Nun la koaliciaj deputitoj devos finsidi senmanke la sesion. Tio estis sekreta deziro de la hungaroj, ĉar ofte malplenaj seĝoj estis videblaj dum la kunsidoj.

Karlo JUHáSZ

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ŝerco kaj Satiro

ITALIO

Mokata registo

Estas du kialoj, ke politikisto estas objekto de moko: aŭ oni timas lin aŭ li estas ridinda. Politikaj spritaĵoj de la unua kategorio estis tiuj, kiujn oni flustris ekzemple pri Hitler kaj Stalin, do en diktaturoj. Nu, itala ĉefministro Silvio Berlusconi [berluskoni] ne estas diktatoro, tamen li sendube estas malpli demokrato ol aŭtokrato. Se nun publike cirkulas spritaĵoj pri li, ne temas pri timo sed ridindeco.

Estas jam tiom multaj spritaĵoj, ke semajn-gazeto L'Espresso aperigis la 100 plej bonajn Berlusconi-spritaĵojn. Ni plukas kelkajn el tiu kolekto.

Lia foje krimema metodo riĉiĝi: Iu parkas sian aŭtomobilon antaŭ la privata vilao de Berlusconi. La sekurpolicanoj atentigas lin pri tio, sed li trankviligas ilin: Ne timu, mi elprenis la radion.

Kio estas la diferenco inter Pinocchio [pinokjo] kaj Berlusconi? Kiam li mensogas, ŝvelas la nazo de Pinocchio; ĉe Berlusconi ŝvelas la monujo.

Lia ne tro granda intelekto: Oni proponas al Berlusconi, legi la Novan Testamenton. Tuj li demandas, ĉu li heredas ion.

Berlusconi planas flugi al la suno, sed postulas ke li atingu ĝin dum nokto por tiel protekti sin kontraŭ la suna ardo.

Lia galimatio: Kio estas la diferenco inter dio kaj Berlusconi? Dio ne kredas, ke li estas Berlusconi.

En la aŭtomobilo de Berlusconi pendas bildo de Jesuo, sur kiu Kristo notis: Ne veturu tro rapide, paĉjo!

Ankoraŭ la spritaĵoj kutime estas nur mokaj, sed jam aperas ankaŭ malicaj. Ekzemploj:

Oni jam nun starigu monumenton de Berlusconi, tiel ke kolomboj povu feki en lian vizaĝon.

Berlusconi kun siaj kompanoj Bossi kaj Fini suferas aviadil-akcidenton. Kiu estas savata? Respondo: Italio!

sm

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

NACIISMO

Krimoj en Krimeo

Krimeo estas aŭtonoma respubliko de Ukrainio, kiu situas en duoninsulo ĉe Nigra Maro. Ĝi estas multnacia, sed la plimulto de la loĝantoj estas rusparolantoj (rusoj kaj ukrainoj). Krome, ĉi tie loĝas krimeaj tataroj kaj aliaj etnaj grupoj; ankaŭ judoj, kvankam malmultaj, ĉar la plimulto de la krimeaj judoj estis ekstermitaj dum la dua mondmilito.

En Krimeo estas du organizaĵoj, kiuj unuigas la naciajn komunumojn: societo „Amikeco de popoloj” kaj „Konsilio de naciaj minoritatoj”. Ĉi-lasta troviĝas ankaŭ en la urbo Jalto: la rusa komunumo tamen eniras la unuan organizaĵon.

Kelkaj preskaŭ samtempaj okazaĵoj igis min verki ĉi tiun artikolon. Antaŭ kelkaj tagoj mi tralegis libron de Nina Langlet Ĥaoso en Budapeŝto. La laboro, kiun faris en Budapeŝto la geedzoj Langlet, kiam ili savis milojn da homoj (ne nur judojn), kaj la granda helpo, kiun al ili faris kristanoj, impresis kaj kortuŝis min.

Interfratiĝo

Aliflanke, mi renkontis lastatempe amikon, kiun delonge mi ne vidas. Ju pli ni interparolis, des pli mi konvinkiĝis, ke li iĝis ŝovinisto, legante propagandajn presaĵojn de rusaj ŝovinistoj, kiujn ili senpage propagas. Finfine li deklaris, ke interfratiĝo de popoloj estas malbona ideo. Preskaŭ samtempe sur la urboplaco mi trafis mitingon de loka filio de „Rusa movado de Krimeo”, kies gvidanto malkaŝe diris, ke „pri ĉiu malbono kulpas judaĉoj”.

En multnacia Krimeo pace kunvivas 13 popoloj kaj multaj etnaj grupoj. Sed ne ĉiujn kontentigas la interpopola paco en la duoninsulo. Iuj strebas rompi la stabilecon kaj dividi homojn laŭ principo „sia/fremda”. Por ili estas uzeblaj ajnaj rimedoj. Taŭgas superstiĉoj, kiujn uzis en Rusio la plej reakciaj fortoj, organizintaj pogromojn. Taŭgas mitoj, kiujn uzis faŝistoj dum la milito. Tipa ekzemplo estas artikolo en la ĵurnalo Rusa Krimeo, la revuo de „Rusa movado de Krimeo”.

Jen ero el artikolo „Pri la doloriĝo” (oktobro 2001): „Post renverso de la caro la regnon en Rusio malice uzurpis judoj – judaĉa jugo! Ili forprenis ĉiujn valoraĵojn de Rusio. Nuntempe ĉiuj fortoj de la internacia cionismo servas por neniigi Rusion. Cionistoj, havante multjarcentan sperton trompi popolojn, penetris ĉiujn sociajn, ŝtatajn kaj partiajn strukturojn kaj amasinformilojn. Cionismo estas juda faŝismo. La juda nacio nenion, krom malbono, sango kaj malĝojo, alportis al homoj”.

Humanisma kulturo

Interese estas kompari ĉi tiun artikolon kun alia el Voĉo de Krimeo, la revuo de krimea gvidantaro kaj germana komandantaro aperinta en junio 1942: „Propagandi ateismon al la rusa popolo kaj tiamaniere disdividi ĝin, malfortigi, demoralizi, transformi ĝin el monolita koloso al polvo – ĉu ne tio estas la plej supera servo al Israelo? Provo de judoj forleki kristanan ideon, detrui la tutan humanisman kulturon, kiu elkreskis surgrunde de kristanismo, neniigi plene unu el la plej religiaj popoloj de Eŭropo, la rusan, ne sukcesis”.

Laŭforme, laŭenhave, la artikoloj samsencas. Ambaŭ celas bruligi rasan kaj nacian malamon, krei „porpekan kapron”, kiu respondecu ĉiujn plagojn. Tamen la unua supre citata artikolo ne estas la sola. En ĉi-jara februara numero de la ĵurnalo Voĉo de ortodokseco aperas citaĵoj el tiel nomataj „Protokoloj de cionaj saĝuloj”. Estas pruvite, ke tiu ĉi falsaĵo estis kreita komence de la 20a jarcento laŭ iniciato de la cara sekreta polico.

La „Rusa movado de Krimeo” nutras sin per ideoj de ruslandaj ŝovinistoj, kiuj estas en plimulto nek en Krimeo nek en Rusio. Espereble la ŝovinisma veneno ricevos ĝustan pritakson kaj en Krimeo kaj en eksterlando. La plej brilaj reprezentantoj de granda rusa kulturo – Puŝkin kaj Gogolj, Lermontov kaj Dostojevskij, Levitan kaj Ajvazovskij, Dunajevskij kaj Dovĵenko kaj multaj aliaj – ne estis rusoj laŭ nacieco, sed grandaj portantoj de multnacia rusa kulturo.

JeZo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Enkonduko

Brutale

Ke nia revuo ne estas tre aktuala, tio certe estas malavantaĝo kaj mi mem jam ofte tre bedaŭris, ke ni ne povas pli rapide reagi al gravaj eventoj. Tamen foje mi estas ankaŭ tre kontenta, ke ni ne devas ĉasi kaj distrumpeti sensaciojn aŭ tuj reagi al ili. Kiam mi verkas tiujn ĉi liniojn, la amaskomunikiloj en Germanio (ankoraŭ) abundas je kontribuaĵoj pri la ĝis nun plej brutala masakro, kiun spertis lernejo en la civilizita mondo. En Erfurt 19-jara lernanto per revolvero ekzekutis 14 instruistojn, murdis 2 lernantinojn kaj fine mortigis sin mem. Ŝokiĝis la tuta lando, homoj estis paralizitaj pro angoro kaj funebro post tia teroro, kaj kompreneble oni volis scii ĉiujn detalojn pri la krimego, la murdinta monstro kaj ties motivoj kaj ĉiuj demandis: kiel io tiom brutala povis okazi? Amaskomunikiloj, laŭ siaj tasko kaj devo, informis laŭeble detale. Sekvis regurdado de la kutimaj argumentoj kaj kritikoj fare de la kutimaj fakuloj ĉiuspecaj kaj de politikistoj.

Komence ankaŭ la loĝantoj de Erfurt volis vidi kaj legi ĉion, kion diskonigis amaskomunikiloj. Sed baldaŭ parencoj kaj konatoj de viktimoj, najbaroj kaj policanoj, helpantoj kaj multaj aliaj civitanoj, ekzemple funebrantoj, komencis kritiki kaj insulti la samajn amaskomunikilojn pro brutalaj metodoj, kiujn ili aplikis por ekspluati tiun ĉi sensacion. Precipe oni plendis pri teamoj de komercaj televid-kompanioj, kiuj sen ia sentemo filmis ĉion kaj ĉiujn. Okazis eĉ, ke homoj atakis kaj batis tiajn televid-teamojn. Mi bone povas kompreni tion, ĉar ankaŭ min jam delonge agacas tiuj komercaj televid-programoj, kiuj malhumane respektas nenian privatan sferon kaj intimecon. Kiom ofte mi jam denuncis tian degeneron de ĵurnalisma etiko!

En nia revuo vi ne trovas kontribuaĵojn tiuspecajn, eĉ pli: ĉiuj niaj redaktoroj kaj aŭtoroj kun la kontrakto subskribas la etikan kodon de la ĵurnalismaj principoj (http://www.esperanto.be/fel/mon/mon_etik.php), kiu klare kondamnas la supre menciitajn metodojn.

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019
MONATO

Arto

KATALUNIO

2002 - Internacia Jaro de Antoni Gaudí

En 2002 Katalunio kaj la tuta mondo dediĉas la jaron al la memoro de Antoni Gaudí i Cornet – unu el plej kreivaj kaj originalaj arkitektoj kaj desegnistoj. Gaudí estas figuro universala, plej renoma en la kataluna arkitektura arto pro sia kapablo sintezi tradiciojn de la lando kaj pro la originaleco kaj aŭdaco de la teknikaj solvoj, kiujn li integras en brilegajn ornamaĵojn. Pro lia prestiĝo, konstante kreskanta dum jaroj, lia verkaro, ĝis antaŭ nelonge malbone konata, estas nuntempe universale agnoskata.

Naskita en Reus, li diplomitiĝis en 1878 en Barcelono, kie li komencis sian artan agadon en ideala momento por sia personeco: meze de la kultura kaj politika Renaixença (renaskiĝo), en la momento de ekonomia prospero kaj kreskado de urboj. Li ricevis helpon de tiutempaj riĉuloj, kiuj volis sekvi la kulturajn eŭropajn tendencojn kaj stilojn de tiu tempo. Lin multe influis la teorioj de E. Viollet-le-Duc1, J. Ruskin2 kaj la pensmaniero de la secesia generacio, kunigita ĉirkaŭ la Universala Ekspozicio en 1888. Tro frue, tamen, li forlasis la historiajn stilojn, regantajn en la eklektikismo de la 19a jarcento, kaj formulis personan estetikon, kiu faras lian stilon perfekte identigebla, sed samtempe estas ege malfacile klasifikebla en iu konkreta tendenco.

Grava biografia mejloŝtono estas liaj rilatoj kun la industria familio Güell [gŭej], kiu mendis de li sufiĉe multajn verkojn. Ĉi tiuj verkoj kreskigis lian famon en la barcelona regiono. Li, ekde tre juna aĝo, partoprenis en la konstruado de la baziliko Sagrada Família (sankta familio), kio profundigis lian religian senton, kaj la ekskluzivan sindediĉon al la problemaro, devenanta de la realigado de sia originala arkitekturo.

Aliaj verkoj, sufiĉe konataj kaj esplorataj, estas La klostro de la terezaninoj, la Vilao Bellesguard [bejesgŭár], la Domo Batlló [bajjó], Palaco Güell, La Pedrera (la ŝtonminejo) (ĉiuj en Barcelono), la konstruaĵoj, faritaj en la nord-hispanaj urboj Comillas, Astorga kaj Leono, la interna reformado de la katedralo de Majorko kaj multaj aliaj.

Lia grandega kompetenteco kiel arkitekto de internoj permesis al li projektadi, en daŭra kunlaboro kun elstaraj metiistoj de la epoko, ĉiujn erojn, kiuj konsistigas la arkitektan spacon – fero, mebloj, vitraloj, skulptaj elementoj, mozaikoj, ceramiko, ktp, komencante ĉe organika koncepto de la tuta aranĝado, kaj de la integriĝo de ĉi tiuj elementoj en sian strukturon.

La arkitekto, admirata kaj pridiskutata pro la aŭdaco kaj originaleco de liaj kuraĝaj ideoj jam en sia tempo, post periodo de relativa forgeso kaj neglekto, nuntempe ĝuas popolan admiron, kaj en la tuta mondo lia aŭtoritato vere plifortiĝis en diversaj rondoj, ne nur fakaj; do ne vane 2002 estis proklamita kiel la „internacia jaro de Gaudí”. Pro siaj religiemo, modesta vivo kaj homaranismaj sentoj Antoni Gaudí nuntempe estas en la proceso de beatigo ĉe Vatikano.

Por pliaj informoj oni povas viziti, inter multaj aliaj, la paĝaron www.gaudi2002.bcn.es.

Augusto CASQUERO
1. Eugène Viollet-le-Duc [eĵén vjolé le dik] (1814-1879), franca arkitekto, historiisto kaj teoriisto de arkitekturo, restaŭrinto de gotikaj katedraloj kaj palacoj.
2. John Ruskin (1819-1900), angla verkisto, teoriisto de arto, ideologo de la antaŭrafaela epoko. Strebis revivigi la mezepokajn kreajn metiojn.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Arto

DISKOJ

Franca kantisto Morice Benin en Esperanto

Kiom multe ŝanĝiĝis la muzika mondo dum la lastaj jardekoj! Gramofondiskojn kaj bobenojn magnetofonajn anstataŭis kasedoj magnetofonaj kaj tiujn siavice kompaktaj diskoj, komputildiskoj.

Mi memoras la tempon (mezon de la 70aj jaroj), kiam aperis granda gramonfondisko el Usono, eldonita de la firmao „Esperanto”! Sur unu el ĝiaj flankoj estis kantoj en Esperanto kun gitara akompano, inter kiuj, mi memoras, Esperanto estas la lingvo por ni, Ĉiu, ĉiu.... Ni estis ĝojaj tiam almenaŭ pro la fakto, ke jen estas vera disko en Esperanto, tiom pli el Usono. La firmao „Esperanto”, kiel mi poste eksciis, baldaŭ bankrotis kaj oni ĝin vendis.

Malmultaj scias, ke fama ĵaza firmao ESP (prononcu I-ES-PI) iam nomiĝis „Esperanto”. Kiom da Esperanto-kasedoj kaj diskoj aperis post tiam!

Kaj jen vica kompakta disko de la fama franca kanzonisto Morice Benin, kiu ne posedas la lingvon, sed sentas sin nia samideano. Ankaŭ mi sentas lin tia. Jen kiel li turnas sin al esperantistoj:

„Revi, ke mi povas esti aŭdata de bela aro da utopiistoj tra la vasta mondo, kortuŝas min plej profunde...”

„Kvalito prefere al kvanto”, tiel li pritaksas la nunan staton kaj ideologion de Esperanto-movado kaj, demandante, mem respondas:

Ĝi restas minoritatega?
Tamen ĝin oni praktikas kvazaŭ ĉie sur la planedo,

Ĝi estas malnova rezistema ideo?
Tamen ĝi estas freŝa kiel la unua konvinko.

Kaj la unua kanto La landoj ekzistas ne, kie li nomas sin mondcivitano, montras, kiel proksima spirite estas por li „la interna ideo”.

Bela voĉo, bela muzika akompano, bona esperanta prononco (pli bona ol tiu de iuj niaj konataj bardoj) sed ... stranga vortordo kiel „ne” post la verbo. Ankaŭ en aliaj kantoj estas nefacile percepteblaj frazoj. Oni povas kontraŭdiri, ke ankaŭ en la franca originalo la teksto estas ne simpla. Tamen, mi ne komprenas, kial la frazo Les pays n'existent pas estas tradukita kiel „Ne, tiu land' ekzistas ne”, se poste sekvas „tiu de l' patrina tenero”. La kanto temas pri tio, ke lia lando ne estas tiu de la patrina tenero. Do kial ne simple kaj kompreneble: „Ne, tiu land' ja estas ne – Tiu de l' patrina tener'”.

Kiam mi ĉeestis la UK-on en Prago kun mia amiko, fama ukrainia bardo, ni rimarkis, ke plej multe liaj kantoj kortuŝis francojn kaj polojn. Bardajn kantojn oni nomas „muzika poezio”, ĉar teksto en ili pli gravas ol muziko. Ankaŭ en la kantoj de Morice Benin tekstoj gravas pleje. Tiom pli traduki tiajn kantojn necesas tre zorge, por ke, ekzemple, mi, kiu okupiĝas pri esperantaj kantoj ĉirkaŭ 40 jarojn, ne rompu al mi la kapon por kompreni, pri kio temas.

Tial esperantistojn ne spertajn, kiuj ne nur aŭskultos, sed ankaŭ legos tekstojn de la kantoj, mi kompatas. Sed spertaj samideanoj, eble, pensos: kiel komplikiĝas la lingvo, kaj ne nur pro neologismoj ... Jen kio turmentas min, tiom pli, ĉar naciaj lingvoj male – simpliĝas.

Tamen, feliĉe, Morice Benin povas esti aŭskultata simple kiel bonega kantisto. Ni ja aŭskultas kun plezuro kantadon en tute ne konataj al ni lingvoj, se ĝi estas bela. En Francio Morice Benin estas tiom konata, ke mem la fakto, ke li ekkantis esperante, estas propagando de nia lingvo tie. Ankaŭ alilandaj esperantistoj povas kuraĝe aŭdigi la diskon al neesperantistoj – ĝi estas bonega propagandilo.

Jen estas mia sincera opinio. Sed ni recenzas duope. La dua estas pli juna, pli pretenda kaj, mi diru, pli edukita muzike. Jen estas lia opinio.

La kantaro apartenas al tiu speco de la kant-arto, kie la senco de la vortoj estas pli grava ol la muziko. En la albumo, ŝajnas, tiu supereco de la tekstosignifo estas eĉ postulata. La muziko ĉie estas simplaspeca, orelkaresa kaj malstreĉa. La melodioj ne estas tre melodiecaj, ofte ili estas recitativaj kaj pro tio – malfacile rekanteblaj. La muzikaranĝoj estas entute altkvalitaj, sed kelkaj kantoj, tamen, sonas iom „vakue”, kaj „sintezileco” de la sonkoloroj kelkie eĉ tro okulfrapas.

La vortoj estas pensigaj kaj ne tuj percepteblaj. Necesas longe mediti pri ĉiu linio antaŭ ol malfermiĝas iuj sencaj fadenoj, poiomete kunplektiĝantaj en vere belajn kaj sencoriĉajn versaĵojn. La aŭtoro meditas pri la vivo, pasinteco, estonteco, tuŝas eĉ certajn sociajn problemojn, ne ĉesante, tamen, resti belvorta kaj iom mistera.

La lingvaĵo de la albumo ne estas modela, unue – pro sufiĉa komplikeco de la stilo, due – pro ne multaj, sed tamen ekzistantaj, se eĉ ne eraroj, do veraj malklaraĵoj gramatikaj (ofte perdiĝas akuzativo de direkto, tro libere oni traktas ankaŭ la vortordon). La lingvaĵo estas moderna, kun multaj neologismoj kaj licencoj. La versoj preskaŭ ĉie estas senrimaj, ankaŭ la ritmo estas sufiĉe libera, pro kio ofte ŝanĝiĝas loko de la akcento. Estas, tamen, menciinde, ke la prononco estas preskaŭ modela, kaj pro trankvileco de la tuta kantaro la vortoj estas preskaŭ ĉie tuj kompreneblaj.

Se provi pritaksi la albumon entute, oni povas konkludi, ke ĝi estas muzikaĵo ne por ĉiuj, sed por ŝatantoj de nome tiu speco de muziko – simpla, diafana, malstreĉa kaj estanta nur fono por la vortoj. Oni ne atendu de la albumo melodiecon, diversecon (la kanto Kion umas ni sur ter'?, iom okulfrapa pro tute nealbumaj ritmo kaj stilo, estas nur escepto, konfirmanta la ĝeneralan regulon) kaj tiom pli – amuzecon. Ĝi estas destinita ne por melomanoj, sed por pensemuloj kaj por tiuj ĝi povas esti vera frandaĵo.

Jefim ZAJDMAN
Pavel MOĴAJEV
Morice Benin: In-Spir. Kompakta disko. 15 kantoj, 50 min., trad. el la franca. Eld. Vinilkosmo, Donneville (Francio), 2001.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ekonomio

LITOVIO

Interpuŝiĝado en eksterlanda merkato

Litovaj entreprenistoj penas enpaŝi en la eksterlandan merkaton, sed tio ne ĉiam iras glate. Jen la litova lakta industrio, eksportanta preskaŭ 50 % de siaj produktaĵoj, pli kaj pli ofte rigardas al Usono, kie litovaj fromaĝoj estas bone aĉetataj.

Laŭ informo de la usona ministrejo pri agrikulturo, pasintjare el Litovio estis importitaj 13 550 tunoj (t) da fromaĝo. Laŭ ĉi tiu indiko Litovio estas en la kvara pozicio post Nov-Zelando (39 900 t), Italio (29 400 t) kaj Francio (15 000 t). La litovaj eksportantoj superis Danion (13 400 t), Nederlandon (11 900 t) kaj Svislandon (6000 t), kiuj havas tre evoluigitan laktan industrion.

Litovio estis la kvara ankaŭ en la jaro 2000. Ĉi-jare ĝi planas eksporti ankoraŭ pli multe. Ekzemple, la kompanio „Rokiškio Sūris” [rókiŝke suris] intencas pligrandigi la eksporton ĝis 13 000-14 000 t. Plej multe estas vendataj malmolaj fromaĝoj, kiuj estas dediĉitaj al pera uzado, ekzemple por picoj kaj por bongustigi aliajn produktojn.

Plendoj el fora Usono ...

La kreskanta populareco de la litovaj fromaĝoj eklevis tumulton en la usona merkato. En la faka gazetaro jam aperis indignaj deklaroj pro invado de litovaj fromaĝistoj. La eldonaĵo Cheese Reporter publikigis artikolon, en kiu la redaktoro Dick Groves akuzas Litovion pro tro malaltaj prezoj. Li miras, ke Litovio, kiu en 1991 tute ne eksportis al Usono, nuntempe okupas jam preskaŭ 7 % de la usona merkato de importitaj fromaĝoj. La aŭtoro premisas, ke tion influis nenature malgrandaj prezoj de litovaj fromaĝoj.

Donitaĵoj de la ministrejo montras, ke la averaĝa prezo de litovaj fromaĝoj vere estas preskaŭ duone malpli granda ol tiu de la italaj aŭ francaj. La litovaj eksportantoj asertas, ke la statistiko prisilentas la fakton, ke parton de francaj kaj italaj produktoj konsistigas ege multekostaj fromaĝoj, kun kiuj la litovaj ne konkuras. La prezo de la litovaj fromaĝoj kaj tiu de samspecaj importataj fromaĝoj el aliaj landoj diferencas nur je ĉ. 10 %.

... kaj el la najbara Latvio

Pro aplikataj malaltaj prezoj la najbaraj latvoj akuzas ne nur la entreprenistojn de la lakta industrio sed ankaŭ la komercistojn. La komerca kompanio „Vilniaus Prekyba” [vilnjaus prekiba], kies vendeja reto disvolviĝas en baltaj landoj, en la latva ĉefurbo Rigo komencis konstrui duan supervendejon, sed devis haltigi la laborojn, ĉar la urba magistrato suspendis jam eldonitan permeson.

La decidon oni motivis per tio, ke la loĝantaro de la urba distrikto, kie devis elkreski la supervendejo, ĝin ne deziras. Eĉ male: ili ekindignis, ĉar nuntempe vendejoj abundas en la distrikto. Reprezentantoj de la riga magistrato asertis, ke la permeso restas suspendita, ĝis kiam la opinio de la loĝantoj estos esplorita pli detale.

La aserto, ke vendejoj abundas, estas priridinda. Nuntempe la loko, dediĉita por la vendejo, estas dezerta kampo. Kelkaj vendejoj troviĝas, tamen nur ekster kelkkilometra radiuso. Do, la kaŭzoj estas aliaj. La ĝenerala direktoro de Vilniaus Prekyba, Ignas Staškevičius [staŝkéviĉus], opinias, ke en Latvio ekzistas certaj klanoj, kie entreprenoj estas kunligitaj kun la politiko kaj povas esti, ke postenuloj defendas la interesojn de tiaj strukturoj.

La latvaj entreprenistoj estas malkontentaj pro kreskanta eksporto de litovaj varoj. Post veno de la menciita litova kompanio en la latvan merkaton, importo de iuj litovaj varoj kreskis kelkoble. Nuntempe la kompanio en Latvio havas 23 vendejojn. La litova ambasadoro en Latvio, Petras Vaitiekunas [vajtekunas], substrekas, ke la agado de la litovaj entreprenistoj en Latvio ne estas unuflanka invado en la latvian merkaton. La vojo estu ambaŭflanka. Latvaj entreprenistoj devus esti pli agresemaj, por ke pligrandiĝu fluoj de latvaj varoj al Litovio. Dum la unuaj du monatoj de 2002 Litovio eksportis en Latvion varojn je 71 milionoj da eŭroj, dum estis importitaj latvaj varoj nur je 16,6 milionoj.

Ankaŭ aliaj litovaj kompanioj ofte suferas en Latvio arbitrecon de lokaj ŝtataj funkciuloj. Tamen tio nur provizore bremsas, sed ne haltigas efikon de merkataj leĝoj. La kompanio Vilniaus Prekyba ne intencas retiriĝi el Rigo. Se oni ne sukcesos ekmovi la konstruadon de la vendejo, la kompanio ekrealigos aliajn projektojn, ĉar ĝi havas en la latva ĉefurbo kelkajn aĉetitajn terparcelojn, taŭgajn por supervendejoj.

Antanas GRINCEVIčIUS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

Ĉeĥa opinio pri atomelektrejo en Temelín

La artikolo 15 % kontraŭ ĉeĥa atomcentralo (MONATO 2002/3, paĝo 10) montras la politikan situacion de Aŭstrio kaj klopodojn de iuj aŭstraj politikaj fortoj per la kontraŭ-atomelektreja kampanjo kamufli precipe la enlandajn politikajn, ekonomiajn kaj aliajn problemojn. En Ĉeĥio oni strebas plibonigi la naturmedion per limigo de tersurfaca karbominado kaj de elektroproduktado per karboelektrejoj. Unu el tiuj ebloj estas elektroproduktado en atomcentraloj. Tia centralo disradias 100-oble malpli da radioaktivaĵoj ol karboelektrejoj, ĝi malpliigas la ellason de forcejgasoj kaj ne konsumas oksigenon.

Kompreneble ni ĉiuj timas averion de tiu elektrejo, sed mi estas konvinkita, ke la atomelektrejo en Temelín [témeliin] estas bone konstruita kaj ĝi estas komparebla kun la plej perfektaj atomelektrejoj de tiu tipo. Cetere, ĝi ne estas nura ĉeĥa verko, sed rezulto de fakula kunlaboro el pluraj landoj. Komence ĝi estis rusa projekto, kiun poste modernigis la usona kompanio Westinghouse [ŭéstinghaŭs], kiu por Temelín liveris la regantan kontrolsistemon, la nuklean materialon kaj la monitoraranĝon de radiado. Por la atomelektrejo Temelín faris gravajn liveraĵojn firmaoj el Usono, Britio, Germanio, Francio, Italio, Svislando, Hungario kaj – interese – ankaŭ el Aŭstrio.

La aŭstra firmao PKE Philips [filips] liveris teknikajn rimedojn por fizika protekto de la elektrejo, la firmaoj Nalco Chemical [nálko kémikal] liveris kemiaĵojn kaj Elin elektroinstalaĵojn. La antaŭmenciitaj aŭstraj firmaoj kaj pere de ili la aŭstra ŝtato profitis rimarkinde el tiu elektrejo, kontraŭ kiu nun iuj aŭstraj politikistoj tiom histerie agitas. La peticion kontraŭ la atomelektrejo en Temelín subskribis 15 % de la aŭstroj. Tio signifas, ke granda plimulto de aŭstroj, 85 %, ne lasis sin trompi de ekstremdekstrulaj politikistoj kaj montris tiel sian prudenton. Aŭstroj, dankon!

Jiří PATERA
Ĉeĥio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

„Stelo” ĉe la urbodomo

La ideoj de la litova urbestro Zuokas, kiuj estis prezentitaj en retversio de MONATO sub la rubriko Moderna vivo (kaj en la papera versio, junio 2002, p. 13 (red.)), ne estas nur infanecaj. La postulo, ke la nomo de la ĉefurbo aperu sur veterprognoza mapo, estas tute racia, kaj senkostaj publikaj bicikloj jam sukcese uzeblas en multaj urbegoj ne-litovaj, ekzemple en la ĉefurbo de Finnlando, Helsinko. Eble la litovoj mem devus iom ŝanĝiĝi.

Raita PYHÄLÄ
Finnlando

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Monato sin prezentas

Anna kaj Mati Pentus

(lingvaj reviziantoj, Moskvo, Rusio)

Ni estas matematikistoj, kaj laboras en la moskva ŝtata universitato, kies altkonstruaĵon eble iuj legantoj konas. Ĝuste tie, inter la 12a kaj 16a etaĝoj, troviĝas nia fakultato, la mekanika-matematika.

Inter niaj hobioj estas klasika muziko, precipe mezepokaj verkoj prezentataj per aŭtentikaj muzikiloj kaj ĉambra muziko de la baroka epoko, kaj lingvoj. Tre plaĉas al ni verki tekstojn por nia dissendolisto pri interesaj vortoj de la rusa lingvo. Ni kun plezuro okupiĝas pri programado kaj eldonaj teknologioj.

Plaĉas al ni ekkoni ion novan pri homoj, ilia vivo, iliaj landoj. Tial ni tre ŝatas la revuon MONATO kaj fieras esti ĝiaj kunlaborantoj.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Monato sin prezentas

Roland Rotsaert

(redaktoro de la rubriko „Ekonomio”, Bruĝo, Belgio)

Mi loĝas 20 jarojn en Bruĝo, Belgio, la urbo, kie mi naskiĝis en 1950. Esperantisto ekde 1979, longtempe mi estis estrarano de FEL; krome mi okupiĝis pri la biblioteko „Fondaĵo Vanbiervliet” en Kortrijk, kaj mia ĉefa nuna Esperanto-okupo estas la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (www.ikef.org).

Profesie mi dum 17 jaroj aktivis en banka medio, kie mi plenumis preskaŭ ĉiujn eblajn taskojn. Post kelkaj mallongaj profesiaj „ekskursoj”, mi ekde 1990 laboras ĉe la belga ŝtata revizorejo (Rekenhof – Cour des Comptes) en Bruselo.

Parton de mia libera tempo mi dediĉas al loka historio, sed tio estas nur pasiva afero: mi legas revuojn kaj ĉeestas prelegojn.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Monato sin prezentas

Paul Peeraerts

(redakcia sekretario, Antverpeno, Belgio)

Mi naskiĝis en Antverpeno en la jaro 1946 kaj ankoraŭ loĝas tie, kvankam nun en la periferia urboparto Deurne. Esperanton mi lernis antaŭ 35 jaroj. Kiam mi profesie eklaboris ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL) en 1979, Esperanto iĝis mia ĉefa lingvo, kio ĝi ankoraŭ nun estas, eĉ en la privata vivo.

En la oficejo de FEL mi ĉefe zorgas pri komputado (poŝtoservilo, interna reto, paĝaro en Interreto), pri la libroservo kaj pri MONATO. La tasko de redakcia sekretario estas precipe la kontrolado de la manuskripto-fluado inter la diversaj redaktoroj, ĉefredaktoro, reviziantoj kaj grafikisto.

Parton de mia libera tempo mi dediĉas al la reta vortaro ReVo (purl.org/NET/voko/revo/) ĉar mi opinias, ke konstante aktualigata vortaro estas tre grava por la unueca disvastiĝo de la lingvo. Feriojn mi preskaŭ ĉiam ĝuas en Esperanto-medio, kune kun la familio.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

„La”, artikolo nur difina

En MONATO 2002/3, paĝo 24, Donald Broadribb recenzante la libron Ebono de Ryszard Kapuściński, tutprave laŭ la subskribinto riproĉas la tradukinton de tiu verko pri misuzo de la difina artikolo „la”. Broadribb skribas, ke „kelkfoje preskaŭ ŝajnas, ke [pro nebona traduko] la tradukinto konceptas ĝin kiel nedifinan artikolon”. Paĝon 31 de la sama numero de MONATO mi legas, ke alia verko laŭ anonco portas titolon „La kosmo kaj ni”, kvankam la aŭtoro ne povas konvinki la subskribinton pri la difineco de la vorto „kosmo”. Ludoviko Zamenhof skribis en unu el siaj Lingvaj respondoj (1906): „Uzu la artikolon [difinan] tiam, kiam vi scias certe, ke ĝia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko, sed en ĉiuj dubaj okazoj tute ĝin ne uzu”. Strange, ke la majstro skribis la logiko. La sintaksa logiko de lingvoj kaj logiko scienca ja ne samas, kaj pri logiko ekzistas pli da skoloj ol samopinioj.

Albert CNUDDE
Francio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

El mia vidpunkto

Diverseco: granda minaco

Konata, brazila ĵurnalisto Joelmir Beting, ofte ripetas: „En la praktiko la teorio estas tute alia.” Tiu esprimo estas same trafa kaj naiva kiel la kongresa temo de Universala Kongreso de Esperanto (UK) por Fortaleza, kiu aplombe asertas: „Diverseco – ŝanco, ne minaco”. Estas tempo por ke la „idealistoj” ree descendu sur la teron kaj evitu konsideri siajn dezirojn kiel realaĵojn.

Perditaj ŝancoj de l' diverseco

Estas kutimo diri, ke Esperanto entenas ideologiojn, kiujn oni resumas per la esprimo „internaj ideoj”. Zamenhof mem, mistike ligis sian lingvon al iu homaranismo. Tuj poste Lanti, en Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) provis enkonduki alian, preskaŭ paralelan ideologion, la sennaciismon. Sendube ambaŭ agnoskis ion plene evidentan, t.e. la ekvivalentecon de la homaj valoroj. La fakto ke, kulture, en la civilizaciaj aspektoj, tiuj valoroj esprimiĝas laŭ diversaj manieroj, ne devus malaperigi ilian ekvivalentecon. La valoroj estas ĉie samvaloraj kiam ili rekte rilatas al la homoj. Ili transdonas ideojn pri universaleco, sennacieco, tutmondeco, kion bone reprezentas la koncepto pri tutmonda, universala komunikilo, t.e. Esperanto.

En la 60aj kaj 70aj jaroj oni eĉ havis la impreson, ke la homoj pretis iom ellasi la diversecon aŭ almenaŭ interplekti siajn valorojn rigarde al tutmondeco, kompreneble, tiam sub la premo de konsumismo, de ekonomika spekulado. Kapitalismo, en internacieco, do preter la naciaj kaj ŝtataj limoj venkis. La homoj ne plu sin streĉis por pensi globe dum ili agis loke. La homoj elstarigis la diversecon, siajn rajtojn al aparteco, pri religio, pri raso, pri „etnaj liberecoj” eĉ en Esperantio. La ŝancoj de diverseco post la 80aj jaroj, okulfrape perdiĝis por celo al pli humana, bona mondo.

Kial granda minaco?

La lastaj okazaĵoj en la tuta mondo demonstras, ke la kultoj al diverseco fariĝis granda minaco ĝuste kontraŭ harmonia kunvivado, granda minaco al paco laŭ la plej larĝa senco. „La ŝokoj inter la civilizacioj”, kiel skribis Samuel Huntington [hantingtn], klare evidentiĝis en nia tuta planedo. La religiaj „integrismoj” ekzemple de la fanatika islamismo, en siaj manifestiĝoj ekmontras senfinajn, eblajn katastrofojn. La ĵusa tiel nomata „politika sismo” en Francio kun la faŝisto Le Pen estas natura, antaŭvidita reago al pli ol 40 jaroj de la „invado” fare de magrebanoj ĉefe islamaj, kiuj trudas siajn kutimojn ĉie kaj siajn religiajn apartaĵojn, ritojn en laikaj, publikaj lernejoj ... laikeco, en Francio pene konkerita en 1905 per apartigo de ŝtato kaj eklezio, sed nun minacata nome de respekto al diverseco, nome de libereco, demokratio, homaj rajtoj ktp. Jen la ŝoko, sismo, hipokriteco.

Notinde ke la minacoj, ne nur minacoj sed veraj detruoj de valoroj, pro la fanatika apliko de la diverseco okazas sur ĉiuj terenoj de la homaj agadoj, jen en ekonomio pro la kutimoj, jen en politiko pro ambicioj, pro hegemoniaj celoj ktp. La diverseco, laŭ la nuna evoluo, ree akrigas la konatajn kaŭzojn de militoj aŭ simplaj konfliktoj, pro religioj, pro naciismoj, pro rasismo. La diverseco spronas la konfliktojn en mezoriento sen ebloj de vera ŝanco pri harmonia kunvivado. La mistika diverseco alkondukas abomenon, malamon kaj malebligas racian rezonadon fare de la individuoj. La homoj ne plu perceptas la ekvivalentecon de siaj valoroj.

Brazila interplektado

Feliĉe ekzistas kelkaj esceptoj, kie la homaj valoroj interplektiĝas, kunfandiĝas sen konfliktoj kaj atingas novan civilizacian formon. Brazilo estas unu el tiuj malmultaj ekzemploj kie la diverseco estas fonto por kultura riĉeco. En Brazilo la vortoj gento, etno ne havas signifon. Pli ĝuste homoj el ĉiuj partoj de la mondo, nigruloj, blankuloj, flavuloj intermiksiĝis kaj formis novan genton. La diferencoj inter rasoj stompiĝas, kiam ili ne entute malaperas. Sendube iu naciismo, verda kaj flava kreiĝis precipe per futbalo kaj karnavalo sed sen ekscesoj kaj konfliktoj ... almenaŭ ĝis nun! La religia diverseco estas amuza, el la oficiala religio rom-katolika greftiĝis dekoj, eble centoj da apartaj sektoj ligitaj ĉu al kristanismo, ĉu al afrikaj animismoj. Ni elstarigu la fenomenon „spiritismo” propra al tre multaj esperantistoj. Sed ĉio ĉi tio, dume, en sia diverseco restas en paca kunvivado. Oni tamen eksentas minacon al ŝtata, politika laikeco ĉar ambiciaj politikistoj cele al balotado jam avide sin turnas al religiaj influoj, kio povas fariĝi minaco, preter la oficiala, konstanta „beno de dio!”

Eksternacia sentkapablo

La aktuala mond-evoluo devigas nin pensi tutmondece, preter loka diverseco, direkte al universaleco, eĉ se ni devas agi loke. Ĉio, kio tuŝas niajn agadojn, en ekonomio, en ekologio ekzemple, nur povas havi solvojn en tutmonda konsidero. La ebloj pri komunikado estas sammomentaj por la tuta mondo kaj per la samaj rimedoj, sekve la slogano lanĉita de Lanti antaŭ 80 jaroj: „SAT-anoj (ne nur!) kutimiĝu al eksternacia sent-, pens-, kaj agad-kapablo” konservas sian aktualecon se ni vere volas, ke la diverseco fariĝu ŝanco por atingo de ... pli bona mondo. Nia sperto, bedaŭrinde, montras kiom malfacila estas praktika apliko de ĉi tiu slogano. Ni tamen povas nur rekomendi, ke, por la traktado de la kongresa temo de la UK, la homoj (esperantistoj) kiuj venos al Fortaleza, lasu siajn kutimajn apartaĵojn en siaj hejmoj, por povi senti, vidi la kunfandiĝojn de homaj valoroj en Brazilo.

Gilbert LEDON

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

Hudson aŭ Guaiba

Rilate al la artikolo de Gilbert Ledon sub la rubriko El mia vidpunkto, MONATO 2002/4, paĝoj 6-7, mi volas korekti kelkajn informojn de la aŭtoro. Unue, Luiz Inacio da Silva estis kandidato al prezidanteco de Brazilo kvar fojojn (1989, 1994, 1998 kaj 2002). Due, Partido dos Trabalhadores (PT) (Partio de laboristoj) ne estas laborista partio, sed partio por la laboristoj. Laboristaj partioj, kiaj ekzistas en Brazilo entute 7, estas Partido Trabalhista Brasileiro (PTB) (Partio laborista de Brazilo) kaj Partido Democrático Trabalhista (PDT) (Demokratia laborista partio), kiuj kompreneble ne partoprenis en la Forumo Sociala Tutmonda (FST).

Trie, estas kompleta mensogo la aŭtora aserto ke PT malpermesis la ĉeeston de Fidel Castro kaj de Farc el Kolombio. Bernardo Cassen mem diras sur la paĝo de Attac (Asocio por impostado de financaj transakcioj por helpo al la civitanoj) (www.attac.org), ke neregistaraj eŭropaj organizaĵoj malpermesis la ĉeeston de grupoj, kiuj praktikas armitan klasbatalon. Tiaj kaŝgrupoj minacis bojkoti la Forumon Socialan Tutmondan. Sed tiuj grupoj do partoprenis, ne kiel delegitoj kompreneble, en FST, ĉar demokratia reĝimo ne povas malpermesi la partoprenon de personoj en FST pro politikaj kialoj.

Laste, mi bedaŭras la reduktadon de la revupaĝoj al nur 24. Nekomprenebla estas la diraĵo de Stefan Maul en la Enkonduko, ke la paĝonombro de MONATO eĉ kreskis al 36.

Miguel BOEIRA VIANNA
Brazilo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

Korekto de verkinto

En la artikolo Plurlingvaj klavaroj de la subskribinto, MONATO 2002/3, paĝo 29, aperis eraro. En la lasta alineo, en la unua kolumno, linio -4, la vortoj „ĝi estas uzata por skribi ankaŭ la krian” devus esti: „la inuita tiparo estas uzata por skribi ankaŭ la krian”. La inuita kaj la kria estas lingvoj de nordaj popoloj, dum la ĉeroka popolo (la verkinto uzis la formon „ĉerokia”, sed ne gravas) vivas en regiono multe pli suda en Nord-Ameriko. La subskribinto ne ŝatus, ke legantoj supozu, ke li farus tian eraron. La subskribinto varme gratulas la redakcion de MONATO kaj speciale la grafikiston Hugo Fontyn pri la nova aspekto de la periodaĵo, kiu nun estas komparebla kun tiu de gravaj revuoj kiel Newsweek.

Garbhan MACAOIDH
Irlando

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ekonomio

ĈINIO

Funebra ekonomio iĝas krima monopolo

En grandaj ĉinaj urboj al funebrulo kiu portas florkronon aĉetitan ekstere, estas malpermesate eniri la ejon por la funebra ceremonio. Oni povas aĉeti tion nur de la funebroservo.

En privata vendejo de funebraĵoj la plej delikata krono estas vendata kontraŭ 70 ĝis 80 juanoj (1 juano = ĉ. 0,14 eŭroj), sed la funebroservo vendas samkvalitan kronon por 200 ĝis 300 juanoj. Ĉiutage ĝi almenaŭ forvendas 150 tiajn. Se ĉiu krono mezume havas vendoprezon de 200 juanoj, nur per funebraj kronoj la servo en unu tago akiras ĉ. 20 000 juanojn da profito. En unu jaro la profito je tio atingas pli ol kvar milionojn da juanoj.

La ĉinoj jam plendas, ke en hospitalo naskokosto estas tro alta, kaj ili nun ekkonscias, ke ankaŭ por mortinto ili devas elspezi tre multe da mono. Laŭ raporto de ĵurnaloficejo, nun en iuj grandaj urboj tombo de mortinto estas pli kosta ol domo de vivanto. Tombo el marmoro, kun areo de nur unu kvadrata metro, estas ludonata por 70 jaroj kontraŭ lupago de 40 000 ĝis 60 000 juanoj. En Kantono, urbo en suda Ĉinio, kie estas bona ekonomia situacio, konstrukosto de plej luksa tombo estas pli ol 400 000 juanoj. Negocisto el tiu urbo, kiu produktas kaj vendas cindro-urnojn, antaŭ nelonge publike konfesis, ke la superprofito de tre altpreza urno ofte povas esti dekoblo.

Giganta merkato

De multaj jaroj la ĉina ministrejo pri civila administrado speciale traktas pormortintajn aferojn. Statistiko de tiu ministrejo montras, ke en la jaro 2000 en Ĉinio estis 8 milionoj da mortintoj. El tiuj, 3,73 milionoj estis kremaciitaj. Eĉ se oni kalkulas laŭ malaltnorma funebrokosto de po 1000 juanoj, ekzistas merkato de ok miliardoj da juanoj.

La funebra ekonomio iĝis monopola ekonomio. Malantaŭ tiu monopolo estas korupteco. La novaĵ-agentejo Xinhua, la plej aŭtoritata liveranto de novaĵoj en Ĉinio, en aprilo 2000 informis, ke en la pasinta jaro nur en la Zhejiang-provinco la prokurorejo persekutis 16 personojn de la tutprovinca funebroservo rilate al 11 krimagoj. Inter tiuj dek estas estroj de registaraj instancoj aŭ organizaĵoj.

MU Binghua

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Monato sin prezentas

Guido Baeyens

(presisto, Zoersel, Belgio)

Mi estas 49-jara, feliĉa edzo de Nancy. Ni havas unu filinon, 6-jaran, kiu nomiĝas Inez. Ni loĝas en Zoersel, komunumo proksime al Antverpeno kaj al la nederlanda landlimo. Mi eklaboris ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL) antaŭ 20 jaroj. Mi estas la presisto de MONATO kaj de la plimulto de la eldonaĵoj de FEL. La presado okupas pli-malpli 40 % de mia tempo. Krom tio mi ankaŭ zorgas pri la finpretigo de la presaĵoj, enpaĝigo kaj pri diversaj teknikaĵoj.

Miaj ŝatokupoj estas volejbalo, pentrado kaj vojaĝado.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Moderna Vivo

MEDICINO

Lakto sur la lipoj ...

Eltrovis kuracistoj, ke ju pli longe bebo lakton de sia patrino ricevas, des pli inteligenta estos la infano. Kaj nun, malgraŭ metodologiaj problemoj, leviĝas la demando: ĉu ankaŭ plenkreskuloj des pli inteligentas, ju pli da patrina lakto ili ricevis?

Danaj sciencistoj esploris la aferon kaj la usona revuo JAMA (2002-05-08) publikigis la rezultojn. La esploristoj mezuris la inteligenton de du grupoj de viroj kaj virinoj aĝantaj inter 18 kaj 27 jaroj. Ili uzis du apartajn mezurmetodojn. Poste ili dividis la homojn laŭ la longeco de mamnutrado: dum unu monato; dum du ĝis tri monatoj; dum kvar ĝis ses monatoj; dum sep ĝis naŭ monatoj; dum pli ol naŭ monatoj. Laŭ ambaŭ mezurmetodoj, inteligento pli altis ĉe la lastaj grupoj kaj laŭ maniero statistike signifa.

Mezurante inteligenton, la esploristoj konsideris vortan, plenuman kaj ĝeneralan kapablojn. Por eviti miskonkludojn, ili enmiksis en la kalkuladon 13 parametrojn, kiuj povus erarigi la esploron (patrina tabakfumado dum gravedeco, patrina aĝo, pezo de la bebo, patrina pezo, patrina sano, komplikaĵoj dum akuŝo k.a.). Malgraŭ ĉiuj parametroj, la statistiko klare montris, ke patrina lakto rezultigas pli inteligentajn plenkreskulojn.

Paulo S. VIANA

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ekonomio

POLLANDO

Laboro tro multekosta

En Pollando, la kostoj ligitaj kun laboro estas plej altaj kompare kun tiuj en aliaj ŝtatoj de mezorienta Eŭropo. Sekve, okcidentaj kompanioj lokas siajn kapitalojn en najbaraj landoj. Tiel komencas nun fari ankaŭ la polaj entreprenoj.

La pola ekonomio ĉesas esti konkurenckapabla. Kiel rimarkigas same polaj kiel alilandaj ekonomikistoj, unu el la ĉefaj kaŭzoj estas kreskado de laborkostoj por la entreprenoj. Pagoj por diversaj sociaj asekuroj kaj fondusoj, elspezoj ligitaj kun la sekureco kaj higieno de laboro kaj la kostoj de la kuracistaj liberigoj formanĝas tro da mono el la entreprenaj buĝetoj.

En Pollando de preskaŭ dek jaroj senprokraste kreskas la ŝarĝoj je laboro. Dum tiu periodo impostoj kaj diversaj kotizaĵoj je salajroj kreskis de ĉ. 50 % ĝis preskaŭ 90 % de la salajro. Ekonomikistoj el la centro Adam Smith kalkulis ke nun el ĉiu zloto (ĉ. 0,30 eŭro/dolaro) kiu venas al la monujo de laboristo, la labordonanto devas doni al la ŝtata kaso ankaŭ duan sumon egalan al preskaŭ unu zloto. Pro altaj kostoj de laboro lige kun la malfacila situacio en la monda merkato la labordonantoj estas devigataj serĉadi ŝparojn. Ili do limigas investojn kaj malpligrandigas laborigon.

Plej multekostaj en la regiono

En Pollando la kostoj de unu laborhoro estas daŭre malpli grandaj ol en Eŭropa Unio – sepoble malpli ol en Germanio – sed ili estas la plej altaj en mezorienta Eŭropo.

En Ĉeĥio aŭ en Hungario la meza monata salajro estas konstateble pli malgranda ol en Pollando, kaj la indikilo de la malneta nacia produkto kalkulita je unu loĝanto estas ege pli granda. En la jaro 2000 la mezuma salajro en Pollando atingis 480 usonajn dolarojn. En Ĉeĥio tio estis proksimume 380 kaj en Hungario 340 dolaroj. Tio, kaj ankaŭ la pli alta laborproduktiveco, igas tiujn landojn popularaj inter eksterlandaj investantoj.

Dum en Pollando en la jaro 2001 la valoro de alilandaj investoj malpligrandiĝis, en Ĉeĥio kaj Hungario pligrandiĝis. Nun je unu mezuma polo estas 800 dolaroj de fremda investado, sed je unu ĉeĥo aŭ hungaro pli ol 2000 dolaroj.

Merkato en Oriento

Recesio kaj falanta konkurenckapablo okazigas, ke ĉiam pli da polaj firmaoj serĉas lokojn por siaj entreprenoj ekster Pollando. Ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj polaj entreprenistoj volonte investadis en Okcidento, sed nun ili preferas Orienton. Ĝis la jaro 1997 65 % de la polaj eksterlandaj investoj estis en Okcidento, nun 80 % estas lokitaj en orientaj merkatoj. Polaj entreprenistoj pli volas merkatojn en Rusio, Ukrainio, baltaj landoj, Belorusio, sed ankaŭ en Ĉinio kaj Hindio, ĉar tie estas malmultekosta laborforto kaj grandega merkato.

En Oriento siajn fabrikojn havas jam gigantoj de la monda industrio kiel Coca-Cola, Volvo, Fiat, Philips k.a. Polaj firmaoj deziras aliĝi al ili, ĉar la ĉeesto de la gigantoj, signifas, ke tiuj merkatoj iĝas daŭre pli sekuraj. Tiel faras i.a. jenaj polaj firmaoj: Animex (unu el la plej grandaj viando-firmaoj), Inter-Groclin (seĝoj, ankaŭ por aŭtomobiloj) kaj Forte (fabriko de meblaro). Jam baldaŭ sian fabrikon en Rusio planas konstrui Atlas, la pola gvidanto de gluoj por glazuro kaj terakoto.

Pri la altaj laborkostoj en Pollando atestas ankaŭ la fakto, ke multaj firmaoj mendas produktojn ĉe orientaj partneroj kaj poste importas tiujn produktojn hejmen. Malgraŭ tio, ke estas kostoj de transportado, tiu reciproka kunlaborado valoras por ambaŭ flankoj, la pola kaj la orienta.

Stanisław ŚMIGIELSKI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Moderna Vivo

LITOVIO

Rekorda radiko

Ginsengo asociiĝas kun orientaj landoj: la ginsenga radiko kutime venas el Ĉinio, Koreio aŭ Siberio. Do la litova familio Lučka aparte miris, konstatinte, ke ginsengaj radikoj kultivataj en la ĝardeno montris sin multe pli valoraj ol specimenoj enportitaj el Ĉinio.

Jonas Lučka, iama forstisto, enportis antaŭ 17 jaroj unuajn ginsengajn semojn el Siberio kaj komencis eksperimenti. La rezultoj estis bonegaj: post 10 jaroj la kultivistoj Lučka sukcesis kreskigi rekordan radikon, pezantan 756 gramojn (sekigite 208 gramojn), pli grandan ol oni iam rikoltis en iama Sovetio.

Klimato

La kutima ekstrakteblo el ĉina ginseng-radiko estas 15 %; el Rusio ĉ. 20 %; el Litovio tamen 50 %. Ankaŭ la ĉefa aktiva substanco, ginzenozido, abundas en la litovaj radikoj. Ŝajnas, ke la klimato en Litovio (nek tro seka, nek tro humida) favoras la radikon.

La sukceso de ginsengo ne feliĉigas familion Lučka. La enlanda ginsengo ne akcepteblas por la litova farmacia industrio: mankas al ĝi necesaj esplordokumentoj, kiujn disponas enportita ginsengo. Jonas Lučka plantas do ginsengon por propra uzo: por plifortigi la imunsistemon li kaj lia edzino maĉas sekigitan radikon aŭ manĝas ĝin kun mielo. Ili diras, ke jare unue sufiĉas 100 gramoj da ginsengo; post multjara uzado nur 30-50 gramoj.

Laimius STRAžNICKAS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019
MONATO

Arto

MUZIKO

Ege riĉaj harmonie

La disko prezentas la tradician brazilan muzikan kulturon, pli ĝuste nur unu el ties paĝoj, nome la bosanovon. Bosanovo estas speco de brazila muziko, parenca al la fama sambo, sed pli malrapida kaj milda. Kaj la disko tre digne prezentas tiun mildan kaj agrablan muzikaĵon – ĉiuj kantoj estas unustilaj orelkaresaj komponaĵoj kun sufiĉe facilaj meditaj versoj, plejparte senrimaj.

Oni do ne atendu de la disko variecon kaj buntecon. Por homo preferanta ion ritman kaj laŭtan, la disko povas eĉ ŝajni iom enua. Kaj tio estas komprenebla: la disko celis prezenti nome tiun solan specon de muziko – la bosanovon; kaj ŝatantoj de agrabla, reviga kaj eĉ iusence animpuriga muziko estos plene kontentigitaj.

La eroj estas preskaŭ ĉiuj hel-minoraj, variaj ritme kaj ege riĉaj harmonie. La muziko estas tre diafana kaj ne troŝarĝita per diversaj muzikkoloroj – unuvorte, ĉiuj muzikaĵoj estas tre profesie prezentitaj. La kantado estas diskreta kaj tre kongrua al la tuta humoro de la disko. Du viraj kaj unu virina (en unu sola kanto) voĉoj estas agrablaj kaj la prononco (same kiel la nivelo de la lingvaĵo) estas bona. La tekstoj preskaŭ ĉiuj estas pri amo kaj pri soleco, ankaŭ la senco ege konformas al la tuta koloraĵo de la disko.

Aparte menciindas la kantoj Korkovado, Unutona sambo, Knabino el Ipanema – ĉiu povas trovi inter ties harmonioj, melodioj kaj sencoj de la tekstoj veran plezuregon. Iom elstaras pro malordinaraj ritmo kaj formo la komponaĵo Sunvojo, kun riĉa akustik-gitara solo, kaj Medito preskaŭ senritma libera meditado.

Entute do oni ne povas ne rimarkigi tion, ke la disko estas tre altkvalita muzike, kio povas nur ĝojigi – ĉar nuntempe muzika kulturo de Esperantujo iom malpli progresas kompare al poezi-kulturo. Nu, kio do – la disko tre digne kontribuas al nia muzika kulturo, kaj ni povas nur konsili kaj rekomendi al ĉiuj ŝatantoj de malrapida harmoniriĉa muziko laŭeble plej rapide ĝui la diskon Brazila kolekto.

Jefim ZAJDMAN
Pavel MOĴAJEV
Tom Jobim: Tom Jobim en esperanto. Kompakta disko. 10 kantoj. A. Cossavella, F. Fonseca, S. Albuquerque.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Libroj

UEA en la sepdekaj jaroj

Ĉi tiu libro entenas la alvenintajn eseojn por „Premio Miyoshi”, starigita per la mecenateco de Etsuo Miyoshi kaj iniciatita de la studgrupo „Perspektivo”. Tiu studgrupo estis fondita en 1996 de Wim De Smet, Peter Forster kaj Claude Piron kaj nun konsistas el naŭ personoj; ĝi studas la perspektivojn kaj problemojn de internacia lingvo ĝenerale, faras ĉiujarajn enketojn pri la progresoj de Esperanto kaj en 2000 esploris pri plej meritaj personecoj en la Esperanto-movado. Do plene apartenas al la celoj de la malgranda, sed valora grupo, la laŭdinda iniciato stimuli per premio la konon kaj priskribon de la historio de UEA en la jardeko 1970-1980.

Bedaŭrinde, la alvoko al la konkurso, kvankam relative larĝe disvastigita, allogis nur kvin eseojn, el kiuj nur kvar plenumis la konkursajn regulojn; kaj el la 67 grandformataj paĝoj okupataj de la eseoj (la 13 ceteraj estas konkursaj formalaĵoj) pli ol duono estas okupata de ununura eseo, kiu, juĝite sub pseŭdonimo, tamen rezultiĝis esti de la prezidanto mem de „Perspektivo”, Wim De Smet. Tio iel pravigas la suspekton, ke la baza celo de la konkurso estis ne ja la deziro pli bone koni tiun krizan periodon, sed la deziro de De Smet publikigi sian interpreton de tiu periodo.

La konkurso startas de la tute prava konstato, ke la tiutempa konflikto inter Lapenna kaj aliaj movadestroj estis ĝis nun priraportita preskaŭ nur de Lapenna kaj liaj amikoj, en la verko Hamburgo en Retrospektivo, en la revuo Horizonto kaj aliloke. La post-Lapenna estraro de UEA preskaŭ ne rebatis: do oportunas ekvilibrigi tiun unuflankecon. Oni tial atendus, ke post kvaronjarcento la superrigardo povus esti historie senpasia; male, la eseo de De Smet estas verkita per la sama atakema kaj detrua stilo, kiun al Lapenna li riproĉas. El miloj da juĝoj koncerne Lapenna dum la jardekoj De Smet elektas nur negativajn, el miloj da leteroj li apogiĝas nur al tri specifaj, fakte malmultodiraj.

Verko pri nekonata aŭ tro unuflanke rakontita periodo helpas al pli bona kompreno de historiaj faktoj kaj estas do bonvena; tamen el la eseo de De Smet Lapenna aperas preskaŭ nur kiel la detruinto de la UEA de tiuj jaroj, paranojulo (plurfoje ripetita tezo), memlaŭdanto, sinkredanta senerarulo, tiel ke ĉi tiu prezento estas tute malekvilibra siavice. Ĉiuj agoj de Lapenna estas interpretataj kvazaŭ celantaj, rekte aŭ malrekte, personan utilon ne pri mono, sed pri povo aŭ pri favore utiligeblaj oportunoj. Faktoj estas nediskuteblaj, sed interpreto de kaŭzoj, por kiuj Lapenna faris tion aŭ ion alian, estas plurfoje tute persona laŭ la gusto de De Smet kaj do riskas esti komplete misgvida. Ke, ekzemple, Lapenna volis plu esti prezidanto de UEA, ĉar tio permesis oftajn vojaĝojn al Roterdamo, kie li povis renkontiĝi kun Birthe Zacho, estas bizaraĵo: siajn personajn kontaktojn oni flegas pli facile, restante for de la reflektoroj, ĉiam surlumantaj prezidanton.

La eseo konfrontiĝas ankaŭ kun la tuj antaŭkonkurse aperinta libro Eseoj memore al Ivo Lapenna, kompilita de la aŭtoro de ĉi tiu recenzo, kiu alportas multon novan pri tiu protagonisto; sed el ĝi De Smet ĉerpas ne ĉiam la plej signifajn partojn, izolante unuopajn frazojn kies signifo, ekster la ĉirkaŭteksto, povas esti trenata al ĉiu ajn tezo. Tio neniom deprenas el la merito, ke en tiu eseo estas donataj pluraj informoj, multaj konataj de la tiutempuloj, kelkaj tamen ne, kaj malmultegaj konataj al nunaj lingvanoj; sed restas la neplaĉa impreso, ke la deziro ne estas konigi sian starpunkton respektante tiujn de aliaj, sed rebati al multaj asertoj de Lapenna en liaj eldonaĵoj diversaj ekde 1974 ĝis lia morto en 1987.

Samondlonga, kvankam kun tono pli milda, estas alia eseo de Nikola Aleksiev, multjara bulgara komitatano de UEA kaj forta reprezentanto de la tiutempe en Bulgario dominanta ideologio, kiu koliziis kun la sinteno de Lapenna. La kontrastoj inter la du gvidantoj estis ofte tre akraj; ĉi-esee Aleksiev ekzamenas iujn eltiraĵojn el la verkoj de Lapenna kaj refutas ilin. Tra lia eseo evidentiĝas, ke eĉ kiam Esperanto ĝuis favoron de la orient-eŭropaj reĝimoj, tamen necesis ĉiam ege atenti kaj ruzi por resti ĉiam sur la surfaco kaj ne endanĝerigi la esperantan aferon kaj sin mem.

Tute alidirekta estas la eseo de Dmitrij Cibulevskij, esploranta la agadon de „UEA kaj lando malantaŭ la fera kurteno”, el kiu montriĝas, kiom heroa estis la agado de la tiamaj sovetiaj esperantistoj, bremsataj de la ŝtato en la agado, partoprenado en kongresoj, ebleco pagi la kotizojn. La strukturo estis subprema, kontrola; kaj granda parto de la individuaj membroj en la tiama socialisma tendaro estis aligebla al UEA tra la malavaro de fondaĵo Canuto. Dum certa periodo la membroj en orienta Eŭropo konsistigis duonon de la UEA-membraro, sed post 1990 tiu nombro pli ol duoniĝis. Strange, sed tute oportune, en ĉi tiu eseo la nomo de Lapenna ne aperas, kvankam, ekzemple, al Lapenna oni ŝuldas la ideon de fondaĵo Canuto. Sed la eseo parolas pri ciferoj kaj faktoj, ne pri personoj: laŭ kronika vidpunkto ĝi estas riĉa je datenoj, sed laŭ historiista vidpunkto, nenie estas eĉ proponataj la kaŭzoj de la citataj eventoj.

La lasta eseo estas de Grégoire Maertens, spertulo pri financoj kaj plurfoje UEA-estrarano. Ankaŭ ĉi tiu eseo raportas ĉefe pri homoj, kaj do Lapenna estas prirakontata sufiĉe negative pro liaj misrilatoj al kelkaj personoj. La bildo, kiu aperas pri li, estas kun multe pli da ombroj ol da lumoj: estas priraportitaj la kunsidoj, la problemoj en UEA kaj en ĝia Centra Oficejo, fakte la rilatoj inter Lapenna kaj la aliaj estroj. Nenie venkas la konsidero, ke UEA estas la membraro, ke la kongresanoj estas la esperantista popolo, kiu ja ne diskutas kun iu estro pri iu laborplano, sed ĝin akceptas ovacie, trenate de lia oratora kapablo.

Estas atentigite, ke la redakcio neniel ŝanĝis la eseojn, kaj ke ili estas represitaj kiel ili alvenis al la juĝantoj de la premio. Tia principo kuntrenas kelkajn lingvajn malglataĵojn (ekzemple, sistema uzo fare de De Smet de miri anstataŭ mirigi), do modelo ne rekomendinda al komencantoj. La libro, laŭ eldona vidpunkto, estas plaĉa, sed ĝi povus esti pli bona: tro mallarĝaj marĝenoj, tiparoj kaj liniaranĝo nehomogene variantaj depende de la kontribuaĵoj, tro granda formato. Sed entute la elementoj kaj diskutpretekstoj, kiujn ĝi donas, estas vere valoraj: mankas tamen, mi ripetu, ekvilibro. Bedaŭrinde: eble, se estus alia premio, venus pliaj konkursaĵoj kiuj helpus al la dialektika kompreno de tiu kriza periodo.

Carlo MINNAJA
Perspektivo (red.): Universala Esperanto-Asocio en la periodo 1970-1980 – Tekstoj de la konkurso de la „Premio Miyoshi” 2001 Eld. Sonorilo, Belgio, 2002. 80 paĝoj. ISBN 90 77066 03 9
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Libroj

Paŝoj al plena posedo de la konstruarto

Pozitive, Gilbert R. Ledon iĝis nun mia malamiko, kaj tion mi neniam povis atendi de li, precipe se mi konsideras, ke jam ligas nin plurjara amikeco, krom nia profunda amo al la verdaĵo, kiun ni nomas Esperanto. Efektive, kial nur nun li eldonas tiun sian verketon laŭ la formo kaj verkegon laŭ la enhavo? Tro malfrue ..., evidente, tro malfrue li ĝin eldonis, ĉar mi jam konstruigis al mi du domojn, kaj liaj konsiloj estus estintaj ege taŭgaj, kaj mi havus tute alian rezulton. Ne, mi ne povas pardoni al li tian malfruan faron, ĉar estas lia kulpo, ke mia domo restas sen fajrero kaj fajrujo, kaj pli grave, misturnita! ...

Mi legis la bildojn, kaj vidis la klarigojn. Nu, lia libreto estas plurtema: bonega vortaro por la okuloj kun rektaj kaj kuraĝaj simpligoj (p. 6 kaj 8, inter multaj aliaj), racia kritiko de nia vivmaniero (p. 10), facilmetoda instruado pri planado (p. 13 kaj 15) kaj ĉiu alia fazo de la laboro (p. 19-29), konscia prezentado de la arto konstrui (p. 7-39), kaj la subkonscia konsilo al atentokulaj legantoj kaŝita en la kolora bildo de la kovrilo: reveno al la naturo!

La lingvo de Ledon estas bonega tra la tuta libro. Mi tamen rimarkas ian kontraŭdiron: li ĉiam parolas pri konstruo, neniam pri konstruigo. Eĉ la plej simpla el la tie prezentataj domoj postulas sufiĉe da mono, kaj certe la proprietulo ĝin konstruigos per lertaj masonistoj. Rekomendinda kaj leginda libreto, eĉ por tiuj, kiuj jam posedas palacon!

Geraldo MATTOS
Gilbert R. Ledon: Teknikaj Kajeroj n-ro 6 – Konstruu vian domon.. Eld. de la aŭtoro, 2002. 39 paĝoj.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Sporto

FUTBALO

Ĉampionado de sensacioj

Ĉi artikolo estas skribata kiam la 17a monda futbala ĉampionado ankoraŭ ne finiĝis, sed jam nun eblas fari kelkajn konkludojn, tre gravajn por la sporto. La monda ĉampionado, kiu la unuan fojon pasas en Azio, kaj la unuan fojon en du landoj samtempe (somere 2000 en Nederlando kaj Belgio okazis la eŭropa ĉampionado), fariĝis elstara preskaŭ el ĉiu vidpunkto. Oni povas mencii nur unu aŭ du enuetajn matĉojn, kaj preskaŭ ĉiu matĉo iusence estis sensacia.

La fiasko de Francio, certe, estas hazarda, same kiel hazarde kolapsetis pluraj aliaj fortaj teamoj. Do, ties zelotoj ne ege malĝoju. Sed ne eblas ignori la triumfon de la afrika kaj azia futbalaj skoloj. Se sekvi la faman onidiron „sudamerikaj futbalistoj ludas por ĝui la ludon, la eŭropaj – por kontenti pri la rezulto”, do oni povas diri, ke Japanio kaj Suda Koreio konkeris ĉiujn per sia eŭropeca ludo, kaj Afriko (mi mem aparte ĝuis Senegalon) mirinde kunigas kaj la belecon, kaj la efikecon de futbalado. Kvankam menciendas, ke plejparton de furorintaj teamoj trejnas ne lokaj specialistoj.

Kaj la eŭropaj teamoj intertempe devas grati la nukojn kaj ion elpensi por estonto. La ĝenerala nivelo de futbalo kreskegis, kaj eŭropaj kaj sudamerikaj teamoj ne plu povos gajni nur danke al siaj aŭtoritatoj kaj estintaj atingoj – ĉiufoje necesos pruvi siajn pretendojn je la futbala trono. Kaj – gratulojn al la nova ĉampiono, kiun ni jam scias.

Grigorij AROSEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

IRLANDO

Ili fruktis kaj multiĝis

La Irlanda Respubliko havas novan registaron aŭ, pli ĝuste, ĝi reelektis kun kelkaj ŝanĝoj kaj kun pli granda majoritato la koalicion, kiu regis dum la lastaj kvin jaroj. Tio okazis malgraŭ la fakto ke, antaŭ ol nomumi la ĉefministron, aŭ taoiseach, Bertie O'Hearn [berti o hern], skandaloj makulis la partion, kiu ĉefe partneris en la koalicio.

Ne malpli ol kvar el la ministroj en la majoritata partio Fianna Fáil (FF), inkluzive de unu eksĉefministro, devis senhonore eksiĝi. Tamen la du koaliciaj partneroj ĝuis avantaĝon, ke ili regis dum la plej prospera periodo en la historio de la moderna irlanda ŝtato. Krome O'Hearn estas ĝenerale rigardata kiel sincera kaj modesta homo kun bona reputacio.

Privatigo

La koalicio konsistas, kiel antaŭe, el la granda partio Fianna Fáil kaj la malgranda PD (Progresemaj Demokratoj). La unua estas respublikisma, la dua simila al konservativuloj en aliaj eŭropaj landoj. Mary Harney [mejri harne], la gvidantino de PD kaj vicĉefministro, aŭ tánaiste, en la lasta registaro, sekvas politikon laŭŝajne inspirata de la brita Margaret Thatcher. Ŝi rekomendas privatigon de ŝtataj entreprenoj – male tamen al FF. Apogantoj de PD evidente ne timas la katastrofajn efikojn de privatigo en najbara Britio.

Kvankam unuavide la registaro de la Irlanda Respubliko ne multe ŝanĝiĝis, tamen evoluis la politika situacio. Fianna Fáil, ekzemple, gajnis ses deputitojn; la ĉefa opozicia partio perdis 23. Krome la Verda Partio, kiu antaŭnelonge ne ekzistis en Irlando, gajnis ok deputitojn (parenteze, tri kandidatoj de la Verda Partio estas parolantoj de Esperanto); Sinn Féin [ŝin fejn], la respublikisma partio, rigardata kiel politika alo de la Irlanda Respublikisma Armeo, kaj la sola tutinsula partio, gajnis ses: la sukceso de Sinn Féin maltrankviligis moderulojn.

Pri la verdula rezulto la prestiĝa ĵurnalo Irish Times komentis en biblia lingvaĵo: „La verduloj ne nur supervivis – ili fruktis kaj multiĝis.”

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

MEDITERANEO

Murdo-mistero ankoraŭ solvota

Kvankam grava politika homo, El-Mehdi Ben Barka restas plejparte nekonata. Li estis prezidanto de la maroka nacia asembleo, kiam Maroko sendependiĝis en 1956 de Francio, kaj ĝis 1959 estis ĉefa opoziciulo al la maroka reĝo Mohammed la 5a. Tiel li enkorpigis la esperojn de popolo malriĉa. Pro tio li kreis al si malamikojn: morton li evitis dum maltrafa atenco en Kasablanko en 1962 kaj ekziliĝis en 1963. La sekvan jaron la juna reĝo Hassan la 2a, filo de Mohammed la 5a kaj laŭdire praido de la Profeto, kondamnis Ben Barka al morto.

Inter 1963 kaj 1965 Ben Barka aktivis por unuigi la tiel nomatan „trian mondon” kaj celis organizi trikontinentan konferencon inter Azio, Afriko kaj Suda Ameriko. Tamen daŭre komplotis kontraŭ li Hassan la 2a kaj lia ministro pri internaj aferoj, generalo Oufkir [ufkir]. Fine, la 29an de aŭgusto 1965, Ben Barka venis al Parizo por – kiel li kredis – renkonti filmproduktiston. Tie koruptitaj francaj policanoj lin forkaptis: Ben Barka estis torturata en domo apud Parizo kaj mortis, kaŝinte tamen la kodon por eniri svisan monŝrankon, kie troviĝis informoj pri tutmondaj revoluciaj grupoj. La korpon de Ben Barka oni resendis al Maroko, kie ĝi estas disigita en acido-kuvo.

Koruptitaj policanoj

Ekis proceso en Parizo en septembro 1966. La ĉefa akuzito, generalo Oufkir, estis kondamnita dum sia foresto al dumviva mallibero: Hassan la 2a malpermesis, ke ministro lia estu juĝata en Francio. Kondamnitaj estis ankaŭ la koruptitaj policanoj, sed aliaj akuzitoj estis senkulpigitaj. La franca ŝtatestro, Charles de Gaulle, neis, ke implikita estus la polico aŭ iu sekreta servo: li vidis nur etan francan rolon en la afero. Li eĉ promesis „diligentecon” de la franca jura sistemo: tamen fakte la unua franca esplor-juĝisto ekenketis en Maroko nur en 2001 (kunlabor-peto ellaborita de Francio jam en 1977 neniam estis sendita al Maroko).

Multaj dokumentoj de la francaj sekretaj servoj rilate la aferon Ben Barka ankoraŭ estas klasifikitaj kiel sekretaj; kelkaj lastatempe publikigitaj tamen indikas, ke la sekreta servo estis informita pri la komploto kontraŭ Ben Barka. Do, almenaŭ pro sia ne-ago, kunkulpas la sekreta servo. Tamen la preciza rolo de Francio en la afero ankoraŭ restas malkovrota; ankaŭ tiu de Usono, kiu tiam tra reto da agentoj aktivis en Maroko.

Oufkir estis mortigita en 1972 pro partopreno en kontraŭreĝa komploto; Hassan la 2a restis sur la trono ĝis sia morto komence de la nuna jarcento. Ben Barka mem fariĝis peono kaj viktimo en granda batalo: por omaĝi al li necesas legi la nun en pluraj lingvoj eldonitajn Politikaj Skribaĵoj.

Adrien DURANDARD

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Monato sin prezentas

Boris Kolker

(redaktoro de la rubriko „Libroj”, Cleveland, Usono)

Mi vivas konstante en tri mondoj. Usono fariĝis hejmlando por nia familio antaŭ naŭ jaroj: ĉi tie mi vivas, laboras, ripozas, distriĝas, komunikiĝas. Mi alkutimiĝas vidi ĉion tra la usona prismo. Aliflanke, mi plu sentas min rusiano: mi sekvas la vivon kaj problemojn de Rusio. Kaj krome, mi konstante vivas en Esperantujo kaj vidas multon tra la esperantuja prismo. Tiele mi havas eblon percepti eventojn kaj homojn el tri vidpunktoj samtempe.

Mi esperantistiĝis antaŭ multaj jaroj, aktivis en la landa kaj internacia niveloj. Mia granda biblioteko helpis al mi verki disertacion pri esperantologia temo kaj fariĝi doktoro pri lingvoscienco. Ĝi helpis al mi ankaŭ en preparo de la libro „Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo”.

Iam mi estis librorecenzanto de „Heroldo”, „Esperanto” kaj „Hungara vivo”. Ekde 1995 mi estas redaktoro de MONATO pri librorecenzoj. Ĉi tiu posteno kaj membreco en la Akademio de Esperanto restas la solaj postenoj, kiujn mi konservas.

Mi havas edzinon, filinon kaj tri genepojn, kiujn mi tre amas.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Monato sin prezentas

Jean Pierre VandenDaele

(redaktoro de la rubriko „Enigmoj”, Eupen, Belgio)

Hoj, karaj legantoj de MONATO,

jen estas la sinprezento de radioaktiva enigmofaranto Jean Pierre VandenDaele (johano petro de la valo), 46-jaraĝa flandro, loĝanta en germanlingva orienta Belgio kun edzino-esperantistino Rita Galmache kaj havanta du infanojn: silenteman Liza (nask. 1991) kaj viglan Bastian (nask. 1992), kaj tial nur duontempe laboranta ĉe FEL. Radioaktiva, ĉar plej ŝatas aŭskulti persatelite diverslandajn radi-programojn, prefere en Esperanto, kaj enigmofaranto ĉar kontrolas por MONATO faritajn enigmojn kaj ankaŭ foje mem kreas nekutimajn.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Moderna Vivo

JAPANIO

Profitoj pro „fantomaj” studantoj

Elpelitaj el kolegio en Japanio estas 21 ĉinaj studantoj, kiuj nek vizitis la instituton nek pagis siajn kotizojn. Dume evidentiĝis, ke ĉe kolegio Sakata, en gubernio Yamagata, kontraŭleĝe studis 342 ĉinoj kaj 13 japanoj: la ministrejo pri edukado kaj scienco fiksis la nombron ĉe 200. Krome, pli ol duono de la studantoj loĝis kaj laboris en Tokio, 300 kilometrojn sude de Sakata.

Kolegio Sakata, du-jara instituto, estas fondita en 1966. Kiam la nuna direktoro Kaibara Hideteru enoficiĝis en 1999, la kolegio havis nur 100 studantojn. Por fari profiton, nepris pli da studantoj: en Japanio, tamen, falas la nombro de dek-kelkjaruloj, kiuj krome preferas kvar-jaran universitaton ol du-jaran kolegion. Direktoro Kaibara turnis sin do al Ĉinio kaj ekakceptis studantojn el tiu ĉi lando, kiuj pagas jaran ekvivalenton de po ĉ. 6000 eŭroj. Fanfaronis Kaibara, ke la ĉinoj reprezentas tre efikan „medikamenton” rilate restarigon de la kolegio.

Alloga lando

Tamen la bonaj efikoj ne longe daŭris. La oficejo pri enmigrontoj malpermesis pasintjare, ke envenu 265 ĉinoj, ankaŭ ĉi-jare pliaj 60. La oficejo suspektis, ke la „studontoj” intencas labori, ne studi en Japanio. Kvankam Japanio nun suferas pro malbona ekonomio, ĝi ankoraŭ estas tre alloga lando por ĉinoj, kiuj povas gajni dekoble aŭ dudekoble pli da mono ol en Ĉinio.

La afero Sakata ne unikas en Japanio: aliaj kolegioj dependas de eksterlandaj studantoj por pluvivi. Laŭ la ministrejo pri edukado 140 000: el ili 56 % estas ĉinoj. Intertempe la nombro de japanaj 18-jaruloj malgrandiĝas: en 1992 estis pli ol du milionoj; nun nur unu miliono kaj duono. Pro tio oni prognozas bankroton de kelkaj kolegioj kaj universitatoj.

Eksterlandaj studantoj pozitive efikas sur junajn japanojn, kiuj ĝenerale fermas sin en malgrandaj rondoj. Bedaŭrinde estas do la krizo ĉe kolegio Sakata: nepras nun trovi rimedojn por helpi al la ĉinoj restantaj ĉe la jam duonbankrota kolegio kaj por montri, ke Japanio konsistas ne nur el mono sed ankaŭ el koro.

HORI Yasuo/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Moderna Vivo

JAPANIO

La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la ... bazaro

„Fiŝo, fiŝo, fiŝo, manĝu fiŝon, fariĝos vi pli sana; fiŝo, fiŝo, fiŝo, manĝu fiŝon, fariĝos vi pli saĝa...”: kiam aŭdiĝas tiu ĉi kanto en superbazaro, estas mirinde, ke ĝi allogas klientojn al la fiŝ-vendejo. Tamen en Japanio kiamaniere kaj kiajn fiŝojn vendi ege gravas.

Lastan jaron bazaro Daiei komencis plivastigi kaj plibeligi sian fiŝ-oferton: klientoj nun vidas vendistojn dispecigi fiŝojn, por ke la varoj montriĝu pli freŝaj; samtempe la firmao proponis pli diversajn fiŝ-specojn kaj aranĝis ilin transporti rekte el fiŝ-bazaro vendejen. Pro la reformo malpliiĝis plendoj kaj duobliĝis vendoj, kiuj nun superas tiujn de viando.

Post la dua mondomilito japanoj sekvis eŭropstilan manĝokutimon, elektante viandon prefere al fiŝo; tamen nun ŝajnas, ke venas tempo de fiŝo. Fakte japanoj tre ŝatas fiŝon: laŭ statistiko de la Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj ĉiu japano dum 1993-1995 jare manĝis 69,9 kg da fiŝo, tiel okupante la sesan lokon inter la mondaj fiŝ-manĝantoj. Tamen, laŭ statistiko de la japana registaro, dum la lastaj 20 jaroj la fiŝ-konsumado de meza japana familio falis je 22 %; tiu de viando nur je 11 %.

Preparita manĝaĵo

Troviĝas kelkaj kialoj. Unue, japanoj pli kaj pli dependas de vendejoj por ĉiutagaj bezonaĵoj. Ili ne ŝatas ion hejme kuiri. Furoras vendejoj, kie eblas aĉeti finkuiritajn manĝaĵojn por krei hejme t.n. tujan „luksan vespermanĝon”. Ekzistas familioj sen hejmaj kuirtranĉiloj: necesas nur tondilo por malfermi plastan sakon enhavantan jam preparitan manĝaĵon, kiun oni simple finkuiras. Rilate facilecon kaj rapidecon pli taŭgas viando ol fiŝo.

Due, japanoj pli kaj pli emas vivi for de naturo kaj do ne ŝatas krudaĵojn. Al multaj ne plaĉas koloroj, odoroj, formoj kaj eĉ okuloj de fiŝoj. Kiam oni kuiras fiŝon, oni devas fortranĉi ĝian kapon kaj forpreni ĝian internaĵon, sange malpurigante siajn manojn kaj hakplaton. Tial, kiam ili aĉetas fiŝon, ili petas, ke ĉion ĉi faru vendisto. Laŭ Siraisi Yuriko, membro de Virina Fiŝ-forumo: „Laŭ nunaj geknaboj fiŝo malhavas kapon, voston kaj ostojn”.

Trie, multaj nun mallertas, uzante manĝobastonetojn. Kiam oni manĝas fiŝon, aparte rostitan fiŝon, oni forprenu malgrandajn ostojn. La japanaj bastonetoj estas precipe faritaj por manĝi fiŝon kun akraj pintoj; ili malsimilas al ĉinaj kaj koreaj bastonetoj, kiuj taŭgas por manĝi viandon. Japanaj geknaboj nun pli lertas, manipulante butonojn de televidaj ludoj ol bastonetojn por manĝi ostoplenan fiŝon.

Suŝio

Laŭ enketo pri ŝatataj manĝaĵoj inter element-lernejanoj, suŝio okupas unuan lokon. Mori Mituko, de suŝio-vendejo Kura-susi, esperas: „Se geknaboj ekinteresiĝos pri fiŝ-kulturo pere de suŝio, la japanoj multe pli manĝos fiŝon”. Tamen por geknaboj suŝio ne estas fiŝo, sed viando.

Japanio estas ĉirkaŭata de maro. Ĝis la japana moderniĝo en 1867, la japanoj ne kutimis manĝi bovon kaj porkon; proteinon ili prenis ĉefe el fiŝoj. Laŭ ŝanĝiĝo de la sezonoj diversaj fiŝoj rondvojaĝas la insularon, ekzemple en majo kacuono (speco de skombro) kaj en aŭtuno sairo. Manĝante tiujn fiŝojn, la japanoj sentas la sezonojn kaj tiel vivas kun naturo. Delikateco tia nun perdiĝas.

La manĝaĵoj, kiujn infanoj kutime konsumas, restas enkore kiel „animaj manĝaĵoj”, donante trankvilon kaj feliĉon. Tamen jam 30 jarojn japana devizo jenas: „Pli rapide, pli facile, pli oportune, pli artefarite kaj pli for de naturo”. Jam anoj de la junaj generacioj kutimas manĝi aĉajn manĝaĵojn kiel „animajn manĝaĵojn”. Tial estonte fiŝoj ĉirkaŭ la japanaj insuloj ĝuos feliĉan, sekuran vivon: japanoj, nek sanaj nek saĝaj, ilin lasos en paco, ĉar fiŝojn ili ne plu manĝos.

HORI Yasuo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

FRANCIO

FN-fono

Ne plu pruvendas la rasismo de Jean-Marie Le Pen, estro de la franca ekstremdekstra partio Fronto Nacia (FN). En kvar sudaj urboj de Francio (Vitrolles, Marignane, Orange kaj Toulon, administrataj ekde 1995 de la Nacia Fronto) klare videblas la politiko de la partio de Le Pen. Por eviti, ke la tuta lando estu tiel regata, francoj en majo rebatis la prezidantan kandidatecon de Le Pen, donante finfine 82 % de la voĉoj al lia kontraŭulo Jacques Chirac.

En 1995, la kvar novaj FN-urbestroj klopodis „ordigi” siajn urbajn servojn, maldungante „sociajn parazitojn” por tuj preskaŭ samnombre redungi oficistojn laŭ principo de nacia kaj politika prefero (40 maldungitoj en Orange, 140 en Vitrolles).

En Vitrolles, la urbestro rifuzis krei t.n. „junul-laborlokojn”, enkondukitajn de la socialista registaro, malgraŭ tiea kreskanta senlaboreco. Krome, por ŝpari monon, rubo-kolektado estis en pluraj urboj privatigita; sed kiam tribunalo nuligis kiel kontraŭleĝan la privatigitan servon, la urbestroj rezignis pri ĝi. Plue, pluraj stratoj estas renomitaj laŭ partia idearo: ekzemple Raoul Salan, ribelinta oficiro dum la alĝeria milito, anstataŭis Nelson Mandela.

„Tikli” islamanojn

Aliaj publikaj servoj estis „reordigitaj”. En bibliotekoj, revuoj malfavoraj al la FN malaperis; anstataŭis ilin FN-publikaĵoj kaj verkoj de kontraŭjudaj aŭtoroj (i.a. Evola, inspirinto de Mussolini). En lernejoj la urbestroj insistis, ke infanoj ricevu pli FN-konforman edukadon. Ili etigas subvenciojn por publikaj lernejoj kaj sociaj agoj kaj eĉ, kvazaŭ dum milito, porciigis manĝovarojn en la plej malriĉaj kvartaloj. En Marignane malaperis el la lernejo menuo sen porkaĵo, por iom „tikli” islamanojn.

Kulturaj centroj fariĝis celpunktoj de FN. Multaj asocioj perdis siajn subvenciojn kaj estas pelitaj el antaŭe senpage okupataj komunumaj ĉambroj. La urbestroj tamen kreis asocion „Franca Frateco”: tiel komuna agado konformiĝas kun la rasismaj kaj diskriminaciaj kriterioj de FN. Mezepokaj naciecaj religiaj festoj anstataŭis muzik- kaj libro-festivalojn, kaj provokema t.n. „hip-hop” grupo NTM estis malpermesata en Orange. Kroma edifa ekzemplo: en Vitrolles, edukado-subvencio en malriĉa kvartalo falis de 100 000 francaj frankoj en 1996 ĝis 1000 frankoj en 1998. Dume la subvencio al polica asocio kreskis je 100 000 frankoj.

Cenzuro-ordono

Tamen plurfoje devis interveni polico aŭ tribunalo por respektigi bazajn konstituciajn rajtojn: FN-elektitoj ofte kontraŭleĝe agis (privatigo de rubo-kolektado, blokado de dunaciaj geedziĝoj, malpermesado de manifestacioj kaj de maldekstraj ĵurnaloj, disdonado de FN-broŝuroj al lernejanoj). En Vitrolles kinejestrino, kiu malgraŭ cenzuro-ordono de la urbestro tamen vidigis filmon pri aidoso, estis maldungita.

Aliaj FN-agoj:
– donacado de laborpostenoj pagitaj de la urbo, foje ĉefaj postenoj, al familianoj, amikoj;
– kunvenoj de urbaj konsilantaroj fariĝis malamaj kaj perfortaj (ofte oni trapikas pneŭmatikojn, foje minacas je morto);
– pluraj procesoj kondamnis urbestrojn aŭ kunlaborantojn (ĉefe pro agresoj, insultoj, naziaj aŭ rasismaj paroloj, aŭ financaj skandaloj); okazis multaj demisioj;
– en Toulon la polico daŭre enketas pri ŝtupar-falo, kiu mortigis en 1996 s-ron Poulet-Dachary, eks-konsilanton;
– en Vitrolles, en 1997, la urbestro murigis la enirejojn al la kulturcentro „La submarŝipo”; tribunala decido remalfermigis la centron.

Jen praktikaj rezultoj de antaŭbalota kampanjo bazita sur „sekureco”, ĉiama batal-krio de Le Pen. La flamo grandiĝis kaj nun la fajro ekflagras. Ĉu batali kontraŭ la brulego? Unu franco el kvin voĉdone subtenis la partion de Le Pen. Oni restu vigla kaj atenta ...

Adrien DURANDARD

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Moderna vivo

MEDICINO

Sukceso kontraŭ aidoso

Laŭ ĉiuj indikoj Brazilo kuraĝe kaj sukcese alfrontas aidoson: iom post iom la mortokvanto falas. Efikas ne nur la kontraŭvirusaj medikamentoj sed ankaŭ la trejnado de fakuloj por altigi la vivkvaliton de infektitoj, plibonigi diagnozadon de komplikantaj infektoj kaj ilin kontraŭi per konvenaj medikamentoj. Krome daŭre trafas la loĝantaron frapa, konsciiga kampanjo pere de amaskomunikiloj.

La programo elstaras inter la evoluantaj landoj pro tio, ke ĝi aligis plurajn sociajn sektorojn, inkluzive de neregistaraj organizaĵoj, sanigistoj, registaraj institucioj kaj sciencistoj. Publike laŭdis Unuiĝintaj Nacioj la rezultojn: el 580 000 brazilaj infektitoj (el kiuj 25 % loĝas en la provinco Rio-de-Ĵanejro), 100 000 ricevas kontraŭvirusajn medikamentojn.

Por eviti t.n. vertikalan transigadon de la malsano – de patrino al bebo – oni disdonas edukan informmaterialon, pretigas laboratoriajn testojn por tuja diagnozo kaj provizas konvenajn medikamentojn. Sekve la nombro de infektitaj infanoj draste falas.

Paulo S. VIANA

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Eseo

POLLANDO

Premiiĝas homo homa

Ĉu la homaro lernis de la holokaŭsto? Tutcerte ne. Atestas pri tio la nuna stato de la mondo, plena de konfliktoj, hombuĉado kaj kreskanta terorismo fone de naciismo kaj religia fanatikismo. Trudiĝas do demando, kial skribi, se disertacioj, noblaj mesaĝoj kaj instruoj apenaŭ influas kaj tamen gvidas la homaron al la abismo. Malgraŭ ĉio oni esperas veki racion, eĉ idealismon aŭ almenaŭ minimuman prudenton, kiu donos ŝancon al homspeco daŭre ekzisti kaj kunekzisti. De la sama fonto, kiun oni povas nomi espero, ekestas la bezono prezenti kaj popularigi homojn, kiuj strebas kontraŭstari al naciismo.

Al tiaj kuraĝuloj, kies agado ofte alportas personan danĝeron, estas dediĉita tiu ĉi eseo. Ekzemple tiuj, kiuj kontestis malveron pri la rilato de poloj al judoj dum la dua mondomilito. Laŭ oficiala propagando, poloj helpis al siaj judaj kunloĝantoj kaj nur eta elcento da senmoraligitaj homoj fikondutis. Kompreneble, la plimulto de poloj – samkiel ĉiuj, kiuj transvivis la holokaŭston – konis la veron. Sed nur en la 80aj jaroj ekaperis publikaĵoj, kiuj subfosis la propagandon. Tamen veran tempeston elvokis dokumenta filmo pretigita de film-reĝisorino Angieszka [angieŝka] Arnold.

Tragedio

Surbaze de diversaj dokumentoj ŝi eltrovis, ke kristanoj neniigis judajn najbarojn en la urbeto Jedwabne kaj aliloke (vidu MONATO 2002/1). Ŝia filmo Sąsiedzi (Najbaroj), bazita sur interparoloj kun tiuj, kiuj partoprenis la tragedion, longe atendis emision sed estis vidigata en kompletigita versio en aprilo 2001. La filmo, samkiel samnoma libro de Jan Tomasz Gross, elvokis grandan moralan ŝokon en Pollando. Certe tamen ili kontribuis al pli objektiva aliro al la pola kaj al la pol-juda historio.

Pro la filmo oni atribuis al Angieszka Arnold en 2001 premion de kultura fondaĵo je la nomo de Jan Karski (Karski, 1916-2000, sendito de pola subtera armeo, klopodis haltigi la holokaŭston kaj dumvive luktis kontraŭ naciismo). Enmanigante la premion, la prezidanto de la fondaĵo diris: „La filmo estas grava arta evento, samtempe multesignifa historia atesto formanta socian konscion”.

Danĝera malsano

Simile honorita ĉi-jare estas i.a. Krzysztow Godlewski [kĵiŝtov godlevski], estinta urbestro de Jedwabne. Li ricevis la premion pro tio, ke li kontraŭstaris antaŭjuĝojn en la loĝantoj de Jedwabne kaj batalis por la bona nomo de sia socio kaj ankaŭ de Pollando. La premion li ricevis el la manoj de profesoro Karol Modzelewski, mem batalanto por demokratio en Pollando, kiu diris: „Nacio, konvinkita pri sia anĝeleco estas nacio malsana je danĝera malsano kaj, rezulte, danĝera por la najbaroj kaj aparte por si mem. Tiu malsano grave trafis la popolojn de Jugoslavio. Tiu ĉi malsano ĉeestas ambaŭflanke de la tiea konflikto kaj tiu ĉi malsano troviĝas ankaŭ inter ni”.

Por aranĝi solenaĵon okaze de la 60a datreveno de la murdo de judoj en Jedwabne Godlewski devis trapasi „krucan” vojon. Kontraŭis lin plejparte la urba konsilio kaj la paroĥestro, kiu kredis, ke solenaĵo malhonorigos la nacion. Tamen apogon Godlewski ricevis de la prezidanto de la pola respubliko, Aleksander Kwaśniewski [kvaŝnievski], kiu partoprenis la solenaĵon kaj tiam pardonpetis pro la kruelaĵoj, kiujn spertis la judoj. Sed malĉeestis loĝantoj de Jedwabne kaj ankaŭ ĉefinstancoj de la katolika eklezio. Post la solenaĵo Godlewski devis eksiĝi: li daŭre serĉas laboron.

Bone estas, ke ĝuste en Pollando, kie okazis pro naciismo tiom da malbono, oni distingas honestulojn, kiuj posedas civitan kuraĝon por kontraŭi al ĉi tiu malsano. Meritoplena ricevinto de la premio Jan Karski estas Krzysztof Godlewski, eksa urbestro de la urbeto Jedwabne: vere, homo homa.

Zofia BANET-FORNALOWA

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

Celebradi pri alfabeto

Kun intereso mi legis la artikoleton de Bradley Kendal en MONATO n-ro 2002/3, paĝo 21, pri la korea lingvo. Entute ĝi estas interesa. La aŭtoro certe bone imagas, eble eĉ posedas la lingvon. Tamen, se la aŭtoro celis konatigi la legantojn kun la lingvo, ne nur teorie oratori pri ĝi, ni devus ekkoni la faman han'gul-alfabeton. La libro Hunmin ongum certe ne troveblas, por tralegi koree almenaŭ kelkajn frazojn, eble la plej necesajn en la interrilatoj kun la koreoj. Pri tio, ke Koreio estas unusola lando, kiu celebras la tagon de sia alfabeto, Bradley eraras. Ruslandanoj kaj ankaŭ aliaj ĉiujare gloras la inventintojn de la slava, tiel nomata cirila, alfabeto kaj ties inventintojn la fratojn Cirilon kaj Metodion. Tio okazas la 24an de majo, dum la tago de la slava ortografio. Inter la iniciatintoj de ĉi tiu festo estis murmanskanoj kaj el Bulgario Murmansk ricevis ĉi-okaze donace kopion de la monumento, dediĉita al la sanktaj fratoj, staranta apud la biblioteko en Sofia.

Aleksandras MASIUKAS
Rusio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Enkonduko

Konatiĝo

Multaj el vi konas multjarajn kunlaborantojn de nia revuo, ĉar ili renkontis ilin dum iuj kunvenoj kaj kongresoj. Oficistojn de la eldonejo aŭ min ili ekkonis ĉe standoj de MONATO kaj FEL aŭ dum okazaj kunvenoj de legantoj de MONATO dum Universalaj Kongresoj de Esperanto. Iuj redaktoroj, ekzemple William Auld, kiu dum multaj jaroj prizorgis novelojn kaj poezion, estas vaste konataj sendepende de nia revuo. Kaj min dum kongresoj tre ofte homoj simple ekkonas pro la foto, kiu ĉiam aperas kun tiu ĉi enkonduka artikoleto. Fojfoje tio estas problemo, kiam urĝe mi devas trakuri kongresejon por akurate trafi iun kunvenon. Se ĉiun duan paŝon alparolas min homo por laŭdi, plendi, kritiki, sugesti ion, tio unuflanke estas valora afero sed aliflanke malhelpas akuratecon (kiun mi ŝatas). Por eviti tion, aŭ mi devas sufiĉe frue starti aŭ uzi kaŝvojon, kie ŝanco kapti min ne estas tiom granda ... MONATO estas inter malmultaj Esperanto-periodaĵoj, kiuj havas veran redakcion. Kelkaj, kiel menciite, estas konataj movadanoj. „Sed,” prave plendis nia redaktoro de arto kaj sporto, Grigorij L. Arosev, „bedaŭrinde eĉ ne ĉiuj redakcianoj konas unu la alian almenaŭ perfote, des pli la legantoj.” Tial li havis la ideon lanĉi novan rubrikon, kies celo estas prezenti ĉiujn kunlaborantojn de MONATO, por ke la legantoj sciu, kiu do laboras por ili. La koncernatoj aprobis la ideon, des pli ĉar Arosev deklaris sin preta prizorgi la rubrikon. Se vi atente legis la antaŭan numeron, vi jam vidis ĝin sur paĝo 6. Eble vi miros, kiom da homoj – redaktoroj, reviziantoj, teknikistoj, administrantoj, ktp. – laboras por nia revuo. La mallongan tekston ĉiu skribas mem; prezentiĝu ne nur la „movada” flanko de la homo, sed ankaŭ la cetera. Aldonata estas, kompreneble, foto. Estonte do, dum kongresoj, vi povos haltigi ne nur min ...

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Libroj

Al ĉiuj stel-amantoj

Jen la dua astronomia almanako de Astronomia Esperanto-Klubo (AEK), por la jaro 2002. La 56-paĝa kajero enhavas 10 ne-alt-science skribitajn artikolojn kaj astronomian kalendaron por julio 2002 - decembro 2003. Pleje fascinis min (la unua artikolo) la klopodoj malkovri ekster-sunsistemajn planedojn. La ĝis nun plej sukcesa metodo tiucele aplikas la dopleran efekton. Ĝis nun oni nerekte observis 80 stelojn, kiuj havas planedan sistemon. Menciinde estas, ke tiaj planedoj estas relative grandaj kiel pli-malpli nia Jupitero. Laŭ la nuna tekniko ne eblus tiel „vidi” nian teron de alia suno.

Aliaj artikoloj traktas la sunhorloĝon, meteorojn, planedetojn kaj unu eblon scii la horon dum la nokto per observado de certaj steloj. La „astro-galerio” montras bildojn faritajn per „malgrandaj iloj”, tio estas nemultekostaj teleskopoj.

Fojfoje aperas fizikaj formuloj, kiuj estas kompreneblaj per abiturienta scio. Por ĝue legi la tekstojn ne nepre necesas enkapigi ilin.

Mi forte rekomendas aĉeti tiun verkon al ĉiu, kiu interesiĝas pri astronomio!

Walter KLAG
Astronomia Esperanto-Klubo, diversaj aŭtoroj: Astronomia Almanako 2002. Eld. AEK mem, loko ne indikita, 2002. 56 paĝoj, broŝurita. ISBN ne indikita.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

OPINIO

Kial Usono timas internacian juron?

Estas decidite, ke en Nederlando – apud la internacia arbitracia kortumo inter ŝtatoj, post la tre specifa portempa t.n. Lockerbie-kortumo bazita je skota juro, apud la pli daŭra t.n. Jugoslavio-kortumo – estos fondita nova, daŭre funkcionta Internacia Kortumo por pritrakti krimajn agojn ankaŭ de individuoj.

Al mi – naivulo – tio ŝajnas granda paŝo antaŭen direkte al pli justa mondo: ekde Hugo Grotius (Grocio), pri kiu Nederlando prave ankoraŭ fieras, iom post iom formiĝas internacia juro. Tia kortumo estas logika nova paŝo, celanta efektivigi ke ne nur certaj agoj estu rekonataj kiel krimoj, sed ankaŭ ke eblos kun rezulto trakti ilin kaj puni.

Sed ho ve! Usono reagis per nova leĝo, laŭ la gazetaro iniciate de prezidanto Bush: se iam iu ajn usona ŝtatano estos arestita kaj ricevos proceson antaŭ tiu internacia kortumo, Usono arogos al si la rajton, per ĉiuj rimedoj, inkluzive de milita invado en Nederlandon, liberigi tiun sian ŝtatanon.

Strange nekomprenebla leĝo!

Antaŭ nelonge, Nederlando ekstradiciis nederlandan ŝtatanon, disko-ĵokeon el mia loĝurbo Zwolle, ĉar en Usono oni kulpigis lin pri posedo de eta kvanto de haŝiŝo aŭ alia senkulpaĵo, kiun li ŝajne ĉe-havis dum tiea koncerto; laŭ mi – kaj laŭ la ĝenerala nederlanda publiko – afero apenaŭ menciinda, certe ne traktinda en kortumo. Ĉe ni, prave, eĉ ne punebla. Sed tamen, en Usono li eĉ ricevis kelkjaran malliberejan punon! Do pro tiaj bagateloj Usono postulas ke alilandajn ŝtatanojn oni ekstradiciu al ĝi, dum pri siaj propraj ŝtatanoj – jam anticipe kaj sen konsidero pri kiu kulpigo povus temi (eble seksperforto aŭ murdo, ĉar estas dirite, ke la kortumo okupiĝos nur pri la plej gravaj krimoj) – ĝi arogas al si la rajton eĉ milite ataki paceman landon! Eĉ por liberigi krimulon!

Elefanto atakas muson

Sed kial la elefanto atakas la muson? La popol-rakonto ĝin ja scias: nur pro timo. Timo, kompreneble, senbaza, sed ja timo.

Nun aldoniĝis eĉ nova stadio: Usono proponis en la Sekurec-konsilio, ke UN faru similan leĝon koncerne ĉiujn homojn, kiuj iam ajn – estinte, nuntempe aŭ estonte – estos implikitaj en internaciaj agadoj lige al UN.

Mi serioze min demandas intertempe: kion Usono havas por teni kaŝita?

Gerrit BERVELING

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

Pri „Ĝoli Roĝar”

Legante la leteron de Michel Marko en MONATO (februaro 2002, p. 6) por mi elstaris la aludo al la pirata flago „Kranio kaj Tibioj”. En Britio tiu havas kromnomon Jolly Roger [ĝoli roĝar] (Gaja Roĝero). Roger estis iam la populara kaŝnomo por ŝtelisto. Antaŭ kelkaj monatoj la brita poŝto eldonis poŝtmarkaron pri flagoj. Unu el la kvar estis Jolly Roger, kiu nuntempe estas hisata sur submarŝipoj de la reĝa brita mararmeo, kiam ili revenas post sukcesa patrolado. Sur la desegno, kiel sur ĉiuj britaj poŝtmarkoj, oni aldonis la bildon de la reĝina kapo. Ĉu tiu estis la unua fojo, ke ĝi aperis sur pirata flago?

Henry PALMER
Britio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

Ĉu senlaboreco vere atakas la arkipelagon?

La artikolo de Hori Jasuo pri „Senlaboreco atakas la arkipelagon”, MONATO 2002/4, paĝo 10, estas tute miskompreniga. En Japanio lernantoj finas la kurson en marto kaj eklaboras de aprilo. Ĝenerale lernantoj de altlernejo komencas serĉi laboron de aŭtuno. Do, estas tute nature, ke ĉe la fino de septembro nur 37 % de altlernejanoj trovas laboron.

Laŭ la esploro de la ministrejo pri edukado kaj scienco, publikigita en majo 2002) ĉe la fino de marto 86,3 elcentoj de la altlernejanoj trovis laboron. Legante la artikolon de s-ro Hori certe oni pensus, ke la situacio en Japanio estas terura. Ne tiom, kvankam la labormerkato estas vere severa en Japanio. Krome s-ro Hori skribas, ke tiel nomataj „freeter-oj” gajnas monate 100 000 ĝis 140 000 enojn (83 ĝis 120 usonajn dolarojn). Tiuj ciferoj estas eraraj. 100 000 ĝis 140 000 enoj egalas al 781 ĝis 1093 usonaj dolaroj laŭ nuna kurzo (1 usona dolaro egalas al 128 enoj).

NAKAMURA Masami
Japanio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

NOV-ZELANDO

Pri potoj kaj balotoj

La ministro pri financoj Michael Cullen [majkl kelin] prezentis sian trian buĝeton en majo 2002. Ĝi enhavis neniujn surprizojn: iom pli da mono por edukado kaj hospitaloj, kiel atendite, kaj ankaŭ iom por scienca esplorado kaj por stimuli komputikon.

La ekonomio de Nov-Zelando hezitis post la atencoj en Usono en septembro 2001, sed nun en ĉiuj kampoj krom en komputado reatingis sian antaŭan nivelon. Eksportistoj de agrikulturaj produktaĵoj tamen luktas kontraŭ duobla problemo de kurzo-pliiĝo kaj de barieroj starigitaj de Usono kontraŭ viando el Nov-Zelando kaj aliaj eksportantaj landoj.

Okazos naciaj elektoj ĝis la fino de novembro, kaj la partioj provas pretigi sin. Tamen kelkaj partioj havas problemojn. La Laborista Partio, la ĉefa reganta partio, kaj ties estro Helen Clark [klak], tre popularas malgraŭ skandalo, ke Clark laŭdire subskribis ses pentraĵojn, kiujn faris aliuloj. La pentraĵoj estis venditaj en 1999, antaŭ la lasta parlamenta balotado, por karitata organizaĵo. Sekvis multaj ŝercoj pri la skandalo. Vendejo de ceramikaĵoj proklamis: „Neniu poto subskribita de la ĉefministrino”.

Farse

La minora partio en la koalicia registaro, la Alianca Partio, frakciiĝis pro malkonsento pri registara subteno de la milito en Afganio. La oficiala frakcio havas tri parlamentanojn kaj elektis s-inon Laila Hare estro. La alia frakcio, estrata de la vic-ĉefministro Jim Anderton, havas sep parlamentanojn kaj formas novan partion. Farse estas, ke Anderton instigis novan leĝon elparlamentigi deputitojn, kiuj lasas sian partion. Do ĉiuj dek parlamentanoj de la alianco daŭre kunlaboras por eviti eksigon: tiel la registaro kredis eviti fruan balotadon.

Tamen minacis la registaron la Verdula Partio. La Laborista Partio decidis ne kontraŭi reelektiĝon de la kunestro de la verduloj, por ke tiuj eventuale kunlaboru en estonta koalicio. Pro la kolapso de la Alianca Partio eble nur unu el ĝiaj parlamentanoj restos, do la Laborista Partio ŝajne bezonos novan partneron. Tamen la registaro, enketinte pri gene modifitaj organismoj, decidis, ke ĉesu en oktobro 2003 moratorio malpermesanta ekspluatadon de genaĵoj. La verduloj tion kontraŭas, anoncante, ke ili ne kunlaboros kun subtenantoj de genaĵoj. Sed opinisondoj indikas, ke la Laborista Registaro venkos sen partnera partio.

Pro la diversaj problemoj alfrontantaj la registaron la ĉefministro finfine anoncis, ke okazos nacia baloto kvar monatojn pli frue ol oni atendis. Sendube Clark volas profiti de la populareco de la Laborista Partio kaj de la nepopulareco de la Nacia Partio kaj ties nova estro, Bill English. Ĉiaokaze la rezulto estos interesa.

D. E. ROGERS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

BARATO

Grenpleno, grenplano

Raportas ĉiutage amaskomunikiloj pri disvolviĝanta tragedio en suda Afriko, kie ĉirkaŭ 13 milionoj da homoj suferas pro malsatego. Samtempe venas novaĵo pri la monda nutraĵ-kunsido en Romo, Italio, kie oni diskutas strategiojn por realigi la celon de Unuiĝintaj Nacioj duonigi antaŭ 2015 la nombron de malsatantoj en la mondo.

Tiukadre lastatempa direktivo de la supera kortumo en Barato estas bonvena. En novembro pasintjare la kortumo deklaris ok soci- kaj nutraĵ-sekurecajn programojn de la registaro civitanaj rajtoj, kiuj ne dependas de la elekto, ebleco aŭ plaĉo de la ŝtato.

Barato elspezas ĉiujare ekvivalenton de 13,3 miliardoj da eŭroj por sin „defendi”. Tiu ĉi elspezo primokas pretendon al malriĉeco. Krome troviĝas 60 milionoj da tunoj da nutraĵgreno en registaraj grenujoj: tamen samtempe 160 milionoj da homoj en 11 subŝtatoj de la lando suferas pro unu el la plej severaj malsekegoj en viva memoro. La malseko kaŭzis rikoltan malsukceson kaj, kune kun mankoj en la distribua sistemo de nutraĵgreno, ĝi rezultigas malsategon.

Indignante

Laŭ neregistaraj organizaĵoj, neniu ministrejo volas preni la grenon kaj, distribuante ĝin, respondeci pri la koncerna elspezo. Indignante kontraŭ tiu ĉi absurdaĵo, neregistaraj aktivuloj pasintjare peticiis, ke la supera kortumo devigu la registaron distribui la grenon inter la plej malriĉaj homoj.

Inter la ok registaraj rajtigoj estas la meztag-nutraĵo-programo en registaraj kaj registare apogataj elementaj lernejoj. Tiuj ĉi lernejoj devas nun liveri kuiritan tagmanĝon al siaj lernejanoj. Pro tio, oni antaŭvidas ne nur malpliigon de la familia malsato sed ankaŭ pli da lerneja frekventado de la studantoj.

Malgraŭ tio, tamen, kelkaj subŝtatoj ankoraŭ ne komencis provizi nutraĵon en siaj lernejoj. Komence de majo la kortumo do nomumis du komisarojn por kontroli kaj efektivigi la nutraĵo-programon. Aktivuloj esperas, ke pro tio malpliiĝos malsatego inter infanoj en Barato.

Krome oni esperas, ke pro la etiĝinta preskaŭ-milita krizo inter la nukleaj najbaroj Barato kaj Pakistano ambaŭ landoj povos nun sin turni al la urĝaj aferoj de malriĉeco kaj malsatego.

A. Giridhar RAO

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Eseo

JUNULARO

Ĉu denove 1968?

En la jaro 2002 plenaĝiĝos en Pollando 700 000 gejunuloj. Malgraŭ tio, ke ili ĝenerale pli lertas ol la gepatroj, plejparte ili ricevos neniun laboron. Pro tio prezentiĝas minaco pri grandskala ribelo.

Hodiaŭ pli ol duono de la 18 % de la poloj senlaboraj estas junuloj. Baldaŭ troviĝos en Pollando pli da junuloj serĉantaj laboron ol en la tuta Eŭropa Unio: multaj devos atendi ĝis sia 30a vivojaro, antaŭ ol akiri laboron. Sekve ili plenkreskas laŭ cirkonstancoj tute malsimilaj al tiuj, en kiuj vivis iliaj gepatroj.

La nuna pola junularo ne identigas sin kun la loka medio kaj ne partoprenas socian vivon. Gejunuloj uzas malkonatan lingvaĵon kaj foje esprimas sin ne per akceptataj subkulturoj sed perforte, kio timigas la gepatran generacion. Gejunuloj montras sin individuecaj kaj senigitaj de sentoj pri komuneco.

Malvarme kalkulante

Eĉ inter la gejunuloj estas diferencoj, ne kiel antaŭe inter urbo kaj vilaĝo, sed inter diplomitoj de ĝeneralklerigaj liceoj kaj tiuj de fakaj mezlernejoj. La hodiaŭa junularo akceptas lernejojn ne amante, sed malvarme kalkulante. Eduka sukceso alportos materialan sukceson, kaj jam evidentas konfliktoj inter tiuj, kiuj havas edukadon kaj tiuj, kiuj ne. Tiuj, kiuj lerneje malsukcesis, jam formas kontraŭ-sisteman, ribeleman opozicion.

Riĉeco ludas rolon, aparte la financa situacio de la gepatroj. Kaj la juna generacio spertas pri teĥnologioj multe pli ol la meza generacio: tiel estas subfosata aŭtoritato de la gepatroj kaj instruistoj. Por gejunuloj digno signifas altan vivonivelon: por defendi vivonivelon ili pretas sin antaŭenpuŝi. Moraleco kaj etiko sensignifas.

Ne temas simple pri tradicia intergeneracia konflikto: nuntempe mankas dialogo. Gepatroj plendas, ke ili ne dialogas kun siaj infanoj, kiuj siavice akcentas sian sendependecon, aparte sendependecon disde reciprokaj sindevigoj. Tamen funde restas la problemo, ke eĉ altlerneja diplomo ne garantias laboron. Frustracio tia povus do konduki la polan junularon al ribelo simila al tiu okazanta diversloke en okcidenta Eŭropo en 1968.

Stanisław ŚMIGIELSKI/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Eseo

BALKANIO

Viro ĉe la landlimo

Kristo Jovani naskiĝis en la greka vilaĝo Pondikat en 1916 sed plenkreskis en la albana vilaĝo Jorgucat. Li partoprenis la kontraŭfaŝisman rezistadon, estis enprizonigita post la milito en Grekio kaj nun estras en Ateno eldonejon Jovani.

Al iu vivanta meze de lando aŭ teritorio, ŝtatlimo ŝajnas eble ne nur natura sed ankaŭ utila, ĉar ĝi difinas linion aŭ starigas muron, kiu evitas interpopolan kvereladon. Tiamaniere estas difinitaj „bonaj” aŭ „justaj” landlimoj; eble ekzistas landlimoj alportantaj al popoloj feliĉon, pacon, amikecon. Sed Balkanio estas alia afero. Ĉi tie la ŝtatlimo posedas grandan forton: ĝi dividas nordon kaj sudon, okcidenton kaj orienton; ĝi malamikigas regionojn de la sama lando; ĝi penetras en familiojn, disigante edzon disde edzino, gepatrojn disde gefiloj; simple, tragike, ĝi venenas la vivon.

Ankaŭ ne oportunas ŝtatlimoj difinitaj de fremdaj grandpotencoj: kelkaj landoj sin trovas plivastigitaj, kelkaj malplivastigitaj; al kelkaj restas la tomboj de geavoj transe, al aliaj maltranse. Kaj ambaŭflanke de ŝtatlimo restas ekster la tero de la patrio albanoj kaj grekoj. Dum jarcentoj tiuj apude vivis, neniam imagante, ke iam diplomatoj, karieron kaj renomon ĉasantaj, difinos ŝtatlimojn por dividi kaj malapudigi la du popolojn.

Strangaj paradoksoj

Tiel kreiĝis strangaj paradoksoj: parto de greka vilaĝo restis en albana teritorio; en greka restas parto de albana vilaĝo. Rezulte: pli facilis veturi ekzemple inter Jorgucat (ĉe la albana limo) kaj Delvinaq (ĉe la greka limo) tra teritorio de tria ŝtato ol rekte – distancon de nur kelkaj kilometroj. Pro ĉi tiuj limoj vivis proksimuloj, kiuj dum duonjarcento ne povis vidi siajn karulojn, kvankam troviĝantaj nur kelkajn centojn da metroj for unu de la alia: inter ili situis la „landlima moŝto”.

Kristo Jovani naskiĝis de patro Vasil Stavro kaj patrino Katerina. La patrino estis devigita forlasi la hejmon: la bopatrino volis, ke ne Kristo heredu ŝiajn riĉaĵojn sed la fratino de Vasil. En vilaĝo Jorgucat finfine seninfana familio Jovani akceptis malgrandan Kristo kvazaŭ filon; poste naskiĝis filino. Kiam Kristo havis 10 jarojn, la kvazaŭpatro Filip Jovani rekondukis lin trans la ŝtatlimon al Pondikat, por ke la knabo konatiĝu kun siaj veraj familianoj. Tamen rabistoj estis buĉintaj la patron: al Vasil, kiuj vane provis rezisti al la rabistoj, ili detranĉis la langon kaj la orelojn, eligis la okulojn kaj en dek pecojn dishakis la kadavron.

Tial Kristo heredis la bienon de la patro kaj tiel fariĝis la plej riĉa homo en la vilaĝo. Tamen, demandite, ĉu li tenos por si la riĉaĵojn, Kristo respondis: „Ne, mi lasas ĝin al miaj fratinoj kaj al miaj onkloj”. Li sciis, ke la tragedio en lia familio devenis de heredeco.

Malfeliĉo kaj suferado

„En mia naskiĝvilaĝo,” rakontas Kristo en siaj memoraĵoj, „mi vidis mizeron kaj povrecon, arkaikajn patriarkecajn morojn, kiuj katenis la homojn, alportis malfeliĉon kaj suferadon, dum en la vilaĝo de miaj gepatroj Jovani atendis min amo, ĝojo kaj feliĉo. Kaj ekde tiam mi estis konata kiel la viro sur la landlimo, kun du nomoj: transe Kristo de Vasil Stavro kaj maltranse Taqi de Filip Jovani (Taqi estas mallongigo de Kristo en la albana)”.

La kvazaŭpatro jam klarigis al Taqi, ke ekzistas du Grekioj, unu malriĉa, kiel vilaĝo Pondikat kaj unu riĉa, kiel la ĉefurbo Ateno. Kaj, studinte ĉe militista lernejo en Korfuo, Kristo poste rememoris: „Korfuo diferencis kiel la tago de la nokto, kompare kun Pondikat kaj Jorgucat. Korfuo plaĉis al mi, sed kial en la sama patrio estis ankaŭ povraj lokoj kiel Pondikat?”

Sed la „landlima moŝto” malhelpis al Kristo, studanta en Grekio, viziti regule kaj facilmaniere Jorgucat. Tamen per ŝmirmono ankaŭ tion la patro Filipo aranĝis. De Korfuo Kristo iris al Ateno, kie li konatiĝis kun la ĉefverkoj de la antikva greka arto. Impresis lin ankaŭ la prelegoj de liaj instruistoj ĉe la militista lernejo, kiuj prezentis la ŝtaton kiel sanktan kreitaĵon de la nacio. Tamen Grekio dum la 20aj kaj 30aj jaroj de la pasinta jarcento apenaŭ estis sankta kreitaĵo.

Kristo estis juna militisto, honesta kaj disciplinema, kiam li persone atestis la politikajn perturbaĵojn inter 1933 kaj 1935. Dum kelkaj superuloj ordonis al li gardi generalon, aliaj ordonis al li subaŭskulti kaj priraporti la planojn de la generalo. Sed Kristo ne povis fariĝi nura ilo kaj pro tio oni enprizonigis lin kiel „demokraton”, kromnomo, pri kiu li fieregis.

Poste li revenis Albanion kaj edziĝis al vilaĝa knabino, Penelopa. Sed tiam li envolviĝis en la itala-greka milito, kiu premis aparte la albanan kaj grekan loĝantarojn transe kaj maltranse de la landlimo. Li estis denove enprizonigita, ĉi-foje de italoj. En 1943 li aliĝis al 400 greketnaj civitanoj, kiuj fondis partizanan taĉmenton en la monaĥejo de Driano.

Totalismo

En 1944 estis liberigitaj preskaŭ ĉiuj regionoj de Suda Albanio. La homoj estis elĉerpitaj kaj ege deziris pacon. La edzino de Kristo insistis, ke ili restu en Jorgucat kun la infanoj: intertempe oni instalis landlimon kaj la paro Jovani troviĝis transe en Janino. Finfine, dum tre malfacila politika situacio, la paro sukcese transiris la limon kaj instaliĝis en Jorgucat. Sed en Albanio ekfunkciis totalisma ŝtato kaj la restado ne longe daŭris.

Pro tio, ke Penelopa eksuferis pro tuberkulozo, nepris denove transpasi la landlimon, ĉar en Albanio mankis medikamentoj. Kristo ekvendis juvelaĵojn por kuraci la edzinon kaj nutri la familion. En Janino la vivo malfacilis kaj oni akuzis lin pro spionado favore al la albana ŝtato. Memoris Kristo: „Estis la sojlo de la plej terura civila milito en la historio de moderna Grekio. Ne funkciis aŭtenta justeco; sur fadeno pendis homa vivo facile rompebla danke al mensogoj kaj inventaĵoj plej banalaj”. Ses jarojn li pasigis en prizono.

Kristo ne apartenis al tiuj, kiuj kapitulacas, kaj li ne sopiris je venĝo. Elprizoniĝinte, li rekomencis la vivon kiel buĉisto en Ateno. Liaj du filoj restis tiam en Albanio: la landlimo ne kompatis ilin, malpermesante, ke ili vizitu la patron. Tamen buĉisto li ne volis resti: ekbolis en li malnova pasio pri libroj. Li renkontis du homojn, kiuj vendis librojn, kaj kiuj invitis al Kristo kunlabori. Pri tiu ĉi periodo diris Kristo: „Ne estis facile, ĝeni aliulojn, dum ili laboras, kaj oferti al ili librojn. Sed ĉu honti, provizante al homoj librojn?”

Malaltaj prezoj, alta profito

Post iom da tempo Kristo konvinkiĝis, ke li povus sendepende labori. Li aĉetis stokojn da nevenditaj libroj kaj ilin proponis al la publiko je malaltaj prezoj kaj je alta profito. Finfine li devis dungi aliajn kaj, kiam la komerco kreskis, li decidis en 1956 starigi propran eldonejon. Kristo bone komprenis, ke la miraklo de homa estaĵo estas la racio. Tamen li sciis, „por ke tiu ĉi racio ne rustiĝu, la homo bezonas nutradon, kiu devenas de la scioj akirataj parte de la sperto kaj parte de la libroj”.

Laŭ Kristo, ne eblas civilizacio sen libroj. Prometeon li adoris; tiun, kiu fajron donis, kune kun scioj, skribo kaj ĉio bezonata, por ke eliru el barbareco la homaro. Nuntempe ne facilas protekti koncepton tian pri libroj kaj scioj. Sed Kristo opinias, ke perdiĝo de libroj indikus perdiĝon de la homaro: en libro estas konservata komuna memoro.

Tial majestan laboron plenumis Kristo, eldonante ekzemple enciklopediojn kaj librojn sciencajn bezonatajn por kultura kaj intelekta evoluo de la homoj. Kaj ne nur en Grekio li starigis filiojn: tie, kie vivas grekoj, ekzemple en Usono, li vendas librojn de verkistoj kaj filozofoj kaj de antikva kaj de nuna tempoj. Tiel kleriĝos la homaro danke al viroj ĉe la landlimo, kiel Kristo Jovani

.
Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

OPINIO

Nur etaj esperoj pri baldaŭa solvo

Ŝtorme agitiĝas la politika areno en Hispanio: perturbas leĝoj pri eksterlandaneco, akvo, edukado, laboro (kun responda ĝenerala striko) kaj nelaste partioj.

Leĝo pri politikaj partioj estis unualege aprobita de ĉ. 95 % de la deputitoj de la suba ĉambro de la hispana parlamento. Malgraŭ tiu ĉi preskaŭ unuvoĉa akcepto, la afero plifortigas la akutan krizon en la rilatoj inter la hispana ŝtata registaro kaj tiu de la eŭska aŭtonoma komunumo. Por tion kompreni, taŭgas mallonge resumi la lastjarajn okazaĵojn en la eŭska konflikto.

En septembro 1998 la eŭskaj naciaj partioj, sindikatoj kaj ĉefaj organizaĵoj subskribis en la urbo Lizarra-Garazi interkonsenton por klopodi pace konstrui vojon al memdispono. La dokumento paraleligis la eŭskan kaj la nord-irlandan situaciojn kaj difinis la eŭskan konflikton kiel politikan: postulata estis do politika solvo. Tuj sekve la armita grupo ETA deklaris pafopaŭzon.

Radikale malsama

Dum kelka tempo estis fido kaj espero, ke ia solvo survojas. Sed la situacio montriĝis radikale malsama al tiu en Nord-Irlando. Dum la brita registaro kuraĝe antaŭenpuŝis intertraktadon, la hispana bojkotis ĉian eblon: ĝi konsideras la terorisman aferon simpla policaĵo kaj vervege kampanjis kontraŭ ĉiaj „amikoj de murdistoj”.

Post monatoj da stagnado kaj da reaj similaj deklaracioj, en decembro 1999 ETA anoncis ĉesigon de la pafopaŭzo kaj baldaŭ reprenis sian aktivadon. La hispana registaro uzis ĝin por pliakrigi siajn atakojn kontraŭ la eŭska registaro, kio finfine kaŭzis la plifruigon de la balotado por la eŭska parlamento en januaro 2001.

Kontraŭ ĉiuj prognozoj, ĉefe tiuj de la hispana registaro, la reganta koalicio de eŭskaj partioj ne nur ne malfortiĝis sed eĉ tre signife kreskis. La Popola Partio de la hispana registaro apenaŭ forgratis kelkajn voĉojn, ŝajne de ĝia preskaŭa sozio en Eŭskio, la Socialisma Partio.

Preskaŭa kriminaligo

La politiko de la hispana registaro neniel ŝanĝiĝis. Ĝi plu insistis pri siaj aksiomoj: polica persekutado de ETA kaj preskaŭa kriminaligo de la eŭska registaro kaj de la partioj ĝin konsistigantaj. En tia spiralo lanĉiĝas la nova leĝpropono pri politikaj partioj, kiu – laŭ la ministro pri justico – celas nur kontraŭleĝigi Unuecon, la politikan partion, kiu ne „kondamnas” (nur „bedaŭras”) la agadojn de ETA.

La proponon fronte kontraŭstaras la eŭska registaro, laŭ kiu ĝi nur malhelpas intertraktadon kaj paciĝon. La Popola Partio per denova vasta kampanjo en la informiloj, kiujn ĝi regas, kaj lobiado ĉe la Socialisma Partio, ĉiam paŭsanta la eŭskan politikon de siaj rivaloj, kaj ĉe siaj kutimaj subtenantoj katalunaj kaj kanariaj, atingis impresajn 95 % de la voĉoj en tiu ĉi unua akto de la parlamenta vojo.

Morale perversa

Aparte substrekindas la – ankoraŭfoja – enorma incitiĝemo de la hispana registaro pri ĉiaj malkonsentoj pri ĝiaj opinioj. Kiam la kasacia kortumo ĵus malakceptis procesi kontraŭ la estro de Unueco pro „terorismo”, ĉar li laŭdire vivuis ETAn, prezidanto Aznar kaj diversaj liaj ministroj ne hezitis akre kaj laŭtege plendi kontraŭ la supera tribunalo. Aŭ kiam la eŭskaj episkopoj publikigis eklezian dokumenton, en kiu ili konsideris, ke la eventuala malpermeso de Unueco havos „sombrajn” konsekvencojn, prezidanto Aznar tuj ĝin opiniis „morale perversa” kaj la ministro pri eksterlandaj aferoj oficiale plendis ĉe Vatikano.

Vidinte la evoluon de la aferoj en la lastaj jaroj kaj la ĉiam pliekstremiĝantajn kaj kreskante maltoleremajn starpunktojn de la hispana registaro, kiu kontraŭas ĉian interkonsenton kun la demokratie elektitaj kaj legitimaj reprezentantoj de la eŭska popolo, oni povas nur demandi sin, ĉu estas esperoj pri ne nur baldaŭa sed eĉ iama solvo de la eŭska afero.

Hektor Alos i FONT

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Monato sin prezentas

Gerrit Berveling

(redaktoro de la rubriko „Spirita vivo”, Zwolle, Nederlando)

Mi naskiĝis en 1944 kaj estas edzo, patro kaj avo. Profesie mi duoble fakas: gimnazia instruisto pri la klasikaj lingvoj (la latina, la malnovgreka) kaj pri la itala, kaj remonstranta pastoro. Unue mi 14 jarojn instruis, poste 14 jarojn laboris kiel pastoro, nun denove instruas. La remonstrantoj estas malgranda sendogma kristana eklezio, tipe nederlanda. Mi verkas en multaj ĝenroj (poezio, prozo, eseo), kaj pluregaj verkoj el diversaj lingvoj estis tradukitaj de mi, inter aliaj „Apologio” de Tertuliano, „La Duakanonaj Libroj” el la Biblio, „Laŭdo de l' Stulteco” de Erasmo kaj multaj aliaj. En MONATO mi okupiĝas pri redaktorado de „Spirita vivo”, krome mi estas redaktoro de la literatura revuo „Fonto”, membro de la Akademio de Esperanto. Mi predikas pli-malpli regule dum Esperanto-renkontiĝoj en ekumenaj diservoj.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Hobio

LITOVIO

Subakvaj emocioj

En la litova urbo Trakai estas klubo de subakviĝantoj Amfibija (Amfibio). Ties anoj ofte venas al strangaj ideoj. Ekzemple, la novjaran feston ili decidis pasigi sur la fundo de la lago Galve. Tion filmis eksterlandaj televidoj kaj prezentis al la tuta mondo. Jurijus Zavadskis, la ĉefo de la klubo ĝojas, ke tiumaniere la klubanoj povas famigi sian patrolandon en la mondo.

Fine de januaro 2002 ses subakviĝantoj elpensis alian interesan aventuron. Ili nun decidis subakviĝi sur bicikloj ĉe akva temperaturo de +2oC. Ili intencis bicikli sur la laga fundo. Sub la akvo fari tion ne facilis, tamen ĉiu elprovis siajn fortojn por sukcesi. Fine ĉiuj asertis, ke biciklado sub la akvo multe pli malfacilis, ĉar malhelpis naĝiloj kaj oksigena balono. Tamen tio estis tre alloga! Ĉiufoje penante bicikli sur la laga fundo, la subakviĝantoj uzis sian tutan forton.

LAST


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Libroj

Studlibro vere unika

Ni troviĝas en la virtuala klubo „Esperanto-lando”, kiu situas ie en Moskvo. Oni prezentas al ni dudek ses kunvenojn de la klubo, unu pli interesan ol la alia. La ĝenerala tagordo de la klubkunvenoj estas pli-malpli konstanta, kvankam ekzistas esceptoj – kelkfoje antaŭanoncitaj, kelkfoje (same kiel en „realaj” klubkunvenoj) kvazaŭ neanticipitaj.

Ekzemple, hodiaŭ ni partoprenu en la kvara kunveno (= „Leciono 4”). La prezidanto informas nin, ke hodiaŭ ni faros „ekskurson al Esperantaj memorigaj lokoj en Moskvo, ligitaj kun la malnova historio de Esperanto”. Li ankaŭ mencias, ke en kunveno post du semajnoj ni denove ekskursos, sed tiufoje al memorigaj lokoj „ligitaj kun la nova Esperanto-historio”. Ni ekskursas al domo, en kiu Ludoviko Zamenhof loĝis inter 1879 kaj 1881, kiam li studis en la medicina fakultato de la Moskva Universitato. Poste, ni ekvidas la universitaton mem, transiras al la muzeo de Tolstoj, kaj al konstruaĵoj ligitaj kun la historio de Esperanto en Rusio ĝis la mezo de la epoko de Stalin. Dume, nia gvidanto informas nin pri esperantaj eventoj rilatantaj al la vizitataj lokoj kaj la politika situacio.

Fininte la ekskurson, jen ni denove en la klubĉambro. Marjorie Boulton prelegas al ni pri peresperanta korespondado (t.e. ni legas tekston tiuteman, verkitan de ŝi.) Post la prelego ni transiras al literatura prezento: Ni legas selektaĵon el Metropoliteno de Vladimiro Varankin. Ĉi tiu rakonto rekte rilatas al la ideologiaj sintenoj de la 1930aj jaroj. Sekvas tiun legaĵon poemeto de Albert Goodheir pri „Totalismo”. Kaj ni legas detalan komentaron, kiu klarigas la nomojn kaj eventojn, menciitajn ĝis nun en la kunveno, kaj kiu atentigas pri lingvaj fenomenoj, kiujn ni bezonas speciale atenti.

En la tria parto de la klubkunveno venas lingvo-praktikado. Ni respondas al demandoj pri la enhavo de la legaĵoj, ni faras frazojn laŭ diversaj skemoj, kaj ĝenerale uzas Esperanton. Estas klare, per la demandoj, ke la legaĵoj celis ne nur ĝenerale distri nin, sed specife instrui nin pri nomoj, datoj kaj faktoj.

En siaj 26 lecionoj („klubkunvenoj”) Boris Kolker prezentas al ni unikan studlibron, ĉar ĝi ne nur celas utili al „progresantaj” studantoj de Esperanto, sed ankaŭ estas tre utila kleriga verko por la sperta esperantisto, kiu deziras pligrandigi sian scion pri la historio de la esperanta movado, sian konon de esperantlingvaj verkoj, sian scion pri la historio de Esperanto, kaj/aŭ volas trovi ekzercojn kaj prilingvaĵojn, kiuj povas progresigi ankaŭ lian Esperanto-kompetenton.

La temoj neniel estas nure Esperanto-rilataj, kvankam plejofte ili rilatas, almenaŭ nerekte, – se nur pro la fakto, ke ili estis ĉerpitaj el esperantlingvaj verkoj. Ni do legas pri la origino de Esperanto, la frua movado, pri vizitado al aliaj landoj kun notoj pri diversaj kulturoj, pri „La ĉina gimnastiko Tajĝiĉjŭan”; ni legas tekstojn pri prononcado, tekstojn el Esprimo de sentoj en Esperanto de Edmond Privat, kaj ĉerpaĵojn el multaj literaturaj verkoj. Ni konatiĝas kun Cezaro Rossetti, Julio Baghy, Raymond Schwartz, Mikaelo Giŝpling, Lorjak, Hilda Dresen, Kolomano Kalocsay, kaj granda nombro da aliaj verkistoj niaj. Kelkaj prezentaĵoj estas tre praktikaj, ekzemple, informoj kaj detaloj pri Interreto en la lasta leciono.

Du karakterizaĵoj de la libro elstaras: ĝia amplekso (pritraktanta preskaŭ ĉiujn aspektojn de la esperantismo), kaj la multvario en ĉiu el la lecionoj. Preskaŭ nenio en la libro celas nur distri sen informi. La emfazo pri la historio de Esperanto en Rusio, eble, estas iom tro forta – mi ŝatus legi egale ampleksajn informojn pri, ekzemple, la historio de Esperanto en Ĉinio, Vjetnamio, Irano kaj aliaj lokoj, kie la esperantismon konfrontis sociaj sintenoj, kulturoj, kaj ideologioj problemkaŭzantaj; legi pri la tre frapa interligiteco de la esperanta movado kaj spiritismo en Brazilo, k.c. Kompreneble, tio signifus du- aŭ tri-obligi la amplekson de la libro, do ne estus praktika.

La libro estas nedika, sed neordinare peza (duonkilograma!), ĉar presita sur altkvalita papero. Ampleksa kolekto de bildoj pri lokoj, homoj kaj libroj de Esperanto-lando kontribuas al la unikeco de tiu lernolibro-gvidlibro.

Salutinda verko, kiu abunde plenumas la promeson de sia subtitolo: „Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo”.

Donald BROADRIBB
Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Eld. UEA, Rotterdam, 2002. 291 paĝoj.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Enkonduko

Espero detruita

Supozeble ne okazas ofte, ke registaro okupiĝas pri artikolo en MONATO. Nun la eksa diplomato Ralph Harry en Sidnejo tradukis la komentarion Tribunalo esperiga en la maja numero en la aŭstralian lingvon („dialekton de la angla!” laŭ Harry) kaj sendis ĝin al la ĉefo de la Departemento pri Eksterlandaj Aferoj kaj Komerco en Kanbero. Harry raportas: „La registaro federacia de Aŭstralio tiutempe hezitis ĉu ratifi la traktaton, kiu konsistigos la tribunalon (kvankam aŭstraliaj reprezentantoj helpis pri la redaktado kaj subskribis la finan dokumenton). La 24an de junio la registaro anoncis, ke ĝi ja ratifos la traktaton, kun deklaracio (ne rezervo, kiun la traktato ne permesas) ke Aŭstralio mem juĝos ŝtatanojn kiuj faras militkrimojn, genocidon aŭ krimojn kontraŭ la homaro, kaj aŭstralianojn, kiuj servas en la pacfortoj de UN.”

Ĉu do la aŭstralian registaron impresis mia komentario, en kiu mi forte pledis por la tribunalo kaj provis refuti usonajn argumentojn kontraŭ ĝi? Tion ni ne scias, sed tutcerte ĝi ne impresus la usonan registaron, se en Vaŝingtono oni legus la tradukon de Harry (kion, kompreneble, oni ne faris). Intertempe la esperoj, kiujn mi esprimis, ĉiel ajn estas detruitaj. Usono ĉantaĝis la sekurec-konsilion de UN kaj tiel atingis, ke usonaj soldatoj ĝuos imunecon (same civitanoj de la aliaj ŝtatoj, kiuj ne subskribis la traktaton). La tribunalo per tiu ĉi usona perforto fariĝis senvalora. Estas absurde, ke ĝuste antaŭ internacia juĝejo starigita laŭ la principo, ke ĉiuj homoj estas egalaj kaj samrajtaj, usonanoj havas privilegiojn. Plorinde estas ne nur, ke Usono denove pruvis ke la plej forta povas tordi juron laŭplaĉe, sed priplorindaj estas ankaŭ fiasko kaj malkuraĝo de EU (kun Britio, vasalo de Usono, ĉepinte), kiu cedis al ĉantaĝo kaj forĵetis proprajn konvinkojn.

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

IRLANDO

Duobla fraŭdo

La irlanda publiko restas profunde skuita pro la plej grava financa skandalo ekde la fondiĝo de la respubliko. La skandalo iĝas publika danke al Mary Harney [mejri harne], vicĉefministrino kaj gvidantino de la progresema demokrata partio (PD), malgranda partnero en la reganta koalicio.

Aperis multpaĝa oficiala registara raporto, kiu publikigis la nomojn de 190 riĉaj elituloj de la irlanda socio, kiuj posedas sekretajn kontojn ĉe la Banko Ansbacher [ansbaĥer], kies sidejo situas en la Kajman-insularo. La listo inkluzivas nomojn de kuracistoj, hotelistoj, politikistoj, bankistoj, kurĉevalbredistoj, konstruistoj kaj arkitektoj.

La plej konata nomo estas tiu de Charles Haughey [ĉarlz hoĥe], eksĉefministro kaj eksĉefo de FF, la respublikana partio fondita de Éamon de Valera [ejmon], „patro” de la moderna sendependa irlanda ŝtato. Kreis la ruzaĵon la forpasinta kontisto kaj financa konsilanto de Haughey, nome Des Traynor.

Sekve la tuta lando nun scias, ke dum pli ol dudek jaroj multaj (kvankam eble ne ĉiuj) el la plej influhavaj kaj riĉaj homoj profitis de eksterlandaj kontoj por kontraŭleĝe eviti impostojn. Plie, per ruza kaj komplika sistemo, en kiu kunlaboris alia banko en Dublino, posedantoj de la Ansbacher-kontoj facile aliris en Irlando al sia mono, kaj eĉ „prunte prenis” sumojn el siaj propraj kontoj, pretekstante, ke estas la dublina banko, kiu pruntedonas. Ĉar repago de tiaj pruntaĵoj kaj de hipotekaj premioj estas subtrahebla de impostsumoj pagendaj al la koncernaj instancoj, tiaj kontoposedantoj tiel povis duoble fraŭdi la irlandan ŝtaton.

Tio estas eĉ pli honta, ĉar dum la 70aj kaj 80aj jaroj, kiam la plejmulto de la kontoj estis malfermitaj, ordinaraj dungatoj kaj simplaj laboristoj ne povis eviti altajn impostojn, kiuj estis ĉefonte deprenataj de iliaj modestaj salajroj pere de la dungantoj. En la sama periodo estis grava manko (kiu ankoraŭ daŭras) de adekvataj sanservoj kaj socialaj provizoj al malpli privilegiaj civitanoj, dum la plej alta tavolo de la socio vivis en riĉaj cirkonstancoj, apenaŭ pagante impostojn.

Ministrino Harney konjektas, ke la publikigo de la raporto ne estas la fino de la afero: temas pri nur „pinto de glacimonto”. Ŝi opinias, ke eble ekzistas pli da similaj sekretaj kontoj anonime malfermitaj de firmaoj kaj individuoj ĉe aliaj eksterlandaj bankoj, tiel priŝtelante la irlandan popolon.

La popolo forte dubas, ĉu la ŝtato sukcesos procesi kontraŭ la kulpuloj, ĉar, kiel komentis en alia kunteksto seniluziiĝinta usonano: „Malliberejoj estas lokoj, kien oni sendas malriĉulojn, kiuj rompas la leĝon”. En Irlando – kredeble preskaŭ ĉie – se malriĉa patrino ŝtelas de supervendejo manĝaĵon aŭ vestaĵon kun valoro de kelkaj eŭroj, ŝi estas kondamnita al mallibero; tiuj, kiuj fraŭdas la ŝtaton je milionoj da eŭroj, restas liberaj kaj ĝuas komfortan vivon.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

EŬROPA UNIO

Komediistoj senkomediaj

Ĉu, aŭ kiam, okazos en Britio referendumo pri akcepto aŭ neakcepto de la eŭro (la komuna valuto funkcianta ekde januaro 2002 en 12 el la nunaj 15 ŝtatoj de Eŭropa Unio), ankoraŭ ne certas. Daŭre hezitas la brita ĉefministro Tony Blair [teŭni blea], kiu ŝajne pli favoras la eŭron ol sia potenca kaj respektata ministro pri financoj, Gordon Brown [godan braŭn].

Malfacilas interpreti la „signalojn” el registaraj rondoj. Tuj, kiam Blair publike pozitivas pri la eŭro, Brown nervoze negativas, insistante pri jesaj respondoj al siaj verdire svagaj tiel nomataj kvin testoj – interalie, se Britio akceptus la eŭron, ĉu kreskus la ekonomio, ĉu kreiĝus laborlokoj, ĉu daŭre investus eksterlandanoj? Al demandoj tiaj neniu povas kun certeco respondi – krom la bulvarda klaĉgazetaro.

Imperio

Malgraŭ kelkaj noblaj esceptoj, presitaj amaskomunikiloj en Britio montras sin daŭre fremdofobiaj, daŭre kontraŭ eŭro kaj Eŭropa Unio. Ironie, ĉar dominas la bulvardan gazeto-merkaton en Britio la „fremdula” miliardula aŭstraliano/usonano Rupert Murdoch [rupt mdok], kies imperio profitas de dividita Eŭropo. Male, ju pli potenca, ju pli kuna la Eŭropa Unio, des pli ĝi povos bloki ekspansion de Murdoch-konglomeraĵoj.

Sed malgraŭ la subteno – veneno, oni emas diri – de amaskomunikiloj, britaj kontraŭuloj de la eŭro lastatempe ekmaltrankviliĝis. Evidentas, ke la ekonomioj de tiuj ŝtatoj, kiuj ekuzis la eŭron, ne kolapsis, ke senlaboreco ne skuas la popolojn, ke pestoj, plagoj kaj aliaj punoj ne fatale afliktis la landojn. Kontraŭe – kaj tion nur flustru en Britio – ŝajnas, ke la eŭro grandskale sukcesis; almenaŭ, ke plusoj vaste superas minusojn.

Do, preskaŭ histerie, britaj oponantoj de la eŭro lanĉis dum la somero kinejan kampanjon por atentigi aparte junulojn pri la teruraĵoj de la eŭro. Ili dungis komediistojn, bone konatajn en Britio, por primoki la eŭron. Tamen skandaligis britojn unu el la skeĉoj, montranta komediiston hitlere vestitan kaj proklamantan Ein Volk! Ein Reich! Ein Euro! (laŭ la fifama hitlera „Unu popolo! Unu regno! Unu gvidanto!”.

Tankoj

Oni miras, ke kontraŭuloj de la eŭro turnis sin al Hitlero. Evidentas, ke al tiuj tiom fremdas historio kiom deco kaj bontono. Ne imageblas, ke Hitlero estus akceptinta komunan valuton kreitan surbaze de interkonsento kaj intertraktado kaj ne surbaze de tankoj; la eŭropaj „hitleridoj”, Haider kaj Le Pen, ambaŭ kontraŭas la eŭron.

Sed en Britio obsedata de la pasinto, aparte de la dua mondomilito, ne eksterordinaras, ke eŭrofobiistoj ekspluatu la trian regnon. Danke al la gazetaro, danke al televidaj kompanioj, britoj povas daŭre travivi supozeble venkoplenan, gloran pasinton, ne tro ĝenante sin pri la komplikaĵoj de necerta, ŝanĝiĝanta, 21-jarcenta mondo. Komentis kun bedaŭro gazetisto en unu el la „noblaj” – kaj sendependaj – dimanĉo-ĵurnaloj: britoj estas „kondamnitaj senĉese partoprenadi karikaturan version de la dua mondomilito”.

Alivorte: ĉu elekti inter 1945, pundo kaj pasinto, aŭ 2002, eŭro kaj estonto? Ne surprizas, ke daŭre hezitas la registaro pri dato de promesita eŭro-referendumo. Dume ne povas ne rideti britaj eŭro-amikoj: se la fobiistoj tiom malesperas, ke ili sentas sin devigataj lanĉi propagandan kampanjon – kaj ja fuŝan – en britaj kinejoj, do eble ili kredas, ke la tajdo turniĝas. Favore al eŭro. Kaj jes – eĉ en eŭropo-, eŭro-fobia Britio.

Paul GUBBINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

ALBANIO

Nano kaj kuko – kaj leko de stabileco

Post jaroj da nestabileco Albanio nun pro ĉefe du kialoj antaŭĝuas pli trankvilan periodon: estis elektita nova prezidanto kaj revenis membroj de la reĝa familio. Albanoj esperas, ke pro tio la lando rekaptos la demokration ĝuitan inter la jaroj 1992 kaj 1997.

En tiu ĉi jaro rezulte de tumultoj falis la registaro: al la ŝtatpotenco revenis socialistoj. Tamen la promesoj fare de la socialista prezidanto Rexhep Meidani [redjep meidani] plejparte ne realiĝis: ne estas redonitaj al la publiko monoj perditaj pro la tiel nomataj piramidaj lukompanioj; ne pliboniĝis la publika ordo, kaj daŭre restis senlaboreco kaj malriĉeco. Krome kreskis la korupteco. Pro tio sekvis sin ene de kvin jaroj sep registaroj: tial Eŭropa Unio hezitis eknegoci kun Albanio rilate asocian statuson por la lando ene de EU.

Manipulado

Antaŭ unu jaro okazis naciaj elektoj: per manipulado kaj mensogoj gajnis la socialistoj plimulton da mandatoj en la nova parlamento. Fatos Nano, prezidanto de la Socialista Partio, avide celis la ŝtatprezidantan postenon: li tiel manipulis aferojn, ke finfine li akiris la necesajn tri kvinonojn da deputitaj voĉoj por fariĝi prezidanto. Demokratoj proteste rifuzis eniri la novan parlamenton: sekvis murdoj, inkluzive de tiu de deputito Azem Hajdari (la tiel nomata murdo de la jarcento).

Pro la kreskanta krizo en Albanio (kaj pro ekizoliĝo en la internacia komunumo) necesis elekti novan prezidanton. Unua prefero: Artur Kuko, diplomato kaj albana reprezentanto ĉe la EU-komisiono en Bruselo. Kiam Kuko lastmomente decidis ne akcepti la postenon, oni interkonsentis pri alia kandidato, Alfred Moisiu. Tiu ĉi, eksmilitisto kiu diplomitiĝis en Rusio, devenis de familio bone konata en Albanio: unu familiano estis aktoro, kaj lia patro estis generalo, kiu interalie dum la dua mondmilito rifuzis partopreni la okupadon de Grekio fare de la itala armeo.

La albana parlamento voĉdonis favore al Moisiu, kiu 72-jaraĝa ekokupis sian postenon fine de julio. Tiel oni esperas meti finon al la korupteco de la pasinteco kaj, per demokratia fundamento, plifortigi ne nur la enlandan ekonomion sed ankaŭ la vidatecon de Albanio en internaciaj rondoj.

Nekonvenaj deklaroj

Tiurilate rolon ludos ankaŭ la reĝa familio. Albanio estis reĝolando dum la jaroj 1928-1939; tiam pro itala okupado fuĝis reĝo Ahmet Zog, kiu mortis en 1961. Dume la komunistoj malpermesis, ke lia filo Zog la 2a revenu al Albanio (ankaŭ, ke la monarkista politika partio Legaliteti – samkiel aliaj dekstraj kaj burĝaj partioj – funkciu). Do revenis Albanion nur en 1994 Zog la 2a, kiu tamen pro siaj nekonvenaj deklaroj estis elpelita.

En 1997 li denove revenis kaj ĉi-foje organizis elekto-kampanjon: pro tiama seniluziiĝo rilate politikajn partiojn ŝajnas, ke Zog venkis en referendumo por restarigi monarkion; tamen la politikistoj manovris kaj manipuladis, por ke ne estu restarigota reĝolando. Ili eĉ procesis kontraŭ la reĝo pro armita atenco kontraŭ la ŝtato: denove fuĝis Zog la 2a. Nur pasintjare plifortiĝis la voĉoj favore al la reĝa familio: finfine deputitoj nuligis la decidon de la tribunalo kontraŭ Zog la 2a kaj invitis lin reveni al Albanio.

Nun Zog la 2a, kune kun familianoj inkluzive de lia filo Leka, okupas nove rekonstruitan vilaon apud la ĉefministrejo, ĉe la granda bulvardo de la ĉefurbo Tirana. Albanoj nun atendas, ke la ĉeesto de la reĝo kaj la enoficigo de nova, demokrata prezidanto malstreĉos la politikan vivon kaj kontribuos al nacia unuiĝo. Ankaŭ tion deklaris mem la reĝo.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

El mia vidpunkto

Kapitalismo sen masko

Unu el la grandaj miskomprenoj de nia epoko ŝajnas al mi esti la aserto, ke – kun la falo de la komunisma Sovetio – fiaskis la socialismo kaj venkis la kapitalismo. Sed ĉu la „socialismo” de Sovetio estis io alia ol ŝtat-kapitalismo, en kiu la ŝtato (t. e. la ŝtataj, do partiaj funkciuloj) estis riĉaj kapitalistoj kaj la ordinaraj civitanoj la ekspluatitaj malriĉuloj? La sola diferenco al la nuna Rusio estis, ke la tiama ŝtato garantiis al la malriĉuloj vivnivelon sen malsato – nun en eksa Sovetio la novaj (grandparte malnovaj!) kapitalistoj tute ne havas intereson pri la malriĉuloj. En kapitalismo sen masko ili serĉas nur la propran profiton.

Se ni akceptas tiun ĉi analizon, ni povas aŭ devas diri, ke ne fiaskis socialismo (kiu, cetere, nenie kaj neniam vere estis establita ĝis nun) sed formo de kapitalismo. Ĝi tamen ne fiaskis, ĉar ĝi estis kapitalismo, sed ĉar tiu sistemo estis malekonomia: tro granda nombro de burokratoj kontrastis al mismanaĝado kun mizera loĝistiko (en fabrikoj ofte mutis maŝinoj ĉar ne alvenis materialo ĝustatempe), neefikaj produkt-metodoj kaj malmodernaj maŝinoj. Aldoniĝis, tamen, ideologia obstaklo: Sovetio dum la periodo de la „malvarma milito” elspezis gigantajn sumojn por armeo kaj atom-arsenalo. Tiu ĉi kaĉo da problemoj, mankoj kaj absurdaĵoj fine kondukis al pereo de la ŝtatkapitalisma Sovetio.

Kun homa vizaĝo

La „venko” de la okcidenta kapitalismo kontraŭ la komunismo ŝuldiĝis precipe al la fakto, ke ĝi estis multe pli efika, kun multe pli grandaj profitoj, ne nur por kelkaj ŝtataj funkciuloj, sed por vastaj tavoloj de l' popolo. Usono kaj aliaj ŝtatoj povis financi sian atom-arsenalon sen mizerigi civitanojn. En plej multaj okcidentaj landoj ni havis „kapitalismon kun homa vizaĝo” (kiam disidentoj en orienta Eŭropo revis pri „socialismo kun homa vizaĝo”). Okcidentaj kapitalistoj (kaj politikistoj) konsciis, ke por efika produktado necesas kontentaj laboristoj. Do industrio, ekonomio kaj registaroj (per koncernaj leĝoj) ebligis al pli kaj pli multaj homoj bonfarton kaj certan bonhavon. Sekve de sociala komponento tiu ĉi sistemo prosperis kaj oni fieris pri sia „morala” kapitalismo.

Skandaloj, skandaloj

Sed nun tiu ĉi moraleco montriĝas pli kaj pli hipokrita. Unu skandalo post la alia en pluraj renomaj landoj forŝiris tiun maskon. Plej ekstremaj estis la skandaloj en la plej ekstrema kapitalisma sistemo, tiu de Usono. Estas ne nur (la preskaŭ jam) kutimaj ŝmirmonaj kaj korupto-deliktoj aŭ gajnoj per (kontraŭleĝa) spekulado, sed eĉ falsado de bilancoj fare de estroj de grandegaj kompanioj. Kvazaŭ ne sufiĉus tiaj abomenindaj pekoj de renomaj manaĝeroj de renomaj usonaj entreprenoj, eĉ al prezidanto Bush [buŝ] kaj la usona vicprezidanto oni riproĉas, ke ili kontraŭleĝe riĉigis sin per tiel nomataj „internulaj negocoj”.

Kio okazis? Kial kapitalistoj agas tiel malmorale? Ŝajnas, ke la skandaloj malkaŝas la karakteron de la nova kapitalismo: ĝi vekas avidojn. Ebloj kontentigi tiajn avidojn estas sistem-imanentaj. Ni prenu la ekzemplon de „internula negoco”. Se mi posedas akciojn de kompanio kaj samtempe havas gravan funkcion (estran, konsilantan aŭ kontrolan) en tiu ĉi kompanio, kompreneble mi scias pri tre multaj ĝiaj internaj aferoj. Ekzemple mi scias, ke baldaŭ la kompanio eniros gravan ekonomian krizon, kies sekvo estos falo de ĝia akcia kurzo, pri kio ordinaraj akciuloj ne jam povas scii. Nun do mi vendas miajn akciojn je bonega prezo, kun bonega gajno. Kelkajn tagojn aŭ semajnojn poste la ordinaraj akciuloj suferos teruran perdon pro falinta kurzo.

Avidoj, avidoj

Simile, sed kun multe pli granda krim-energio agas estroj de kompanioj: ili falsas bilancojn tiel, ke la akcia kurzo saltas supren. Ĉar la salajro de l' estro estas ligita al la kurzo, li gajnas bonege. Kiam la kompanio bankrotas kaj ordinaraj akciuloj perdas, li povas fajfi pri tio: sur lia konto jam troviĝas milionoj. Sed kial simplaj akciuloj povas esti tiel (kaj per multaj aliaj manieroj) trompataj?

Multjardeka prospero de okcidenta kapitalismo, dum kiu konsiderinde kreskis la nombro de milionuloj, vekis avidojn de homoj en konsumismo kaj amuzosocio. Protagonistoj de kapitalismo sugestiis, ke ĉiu povos fariĝi milionulo; li nur devas aĉeti akciojn kaj spekuladi ĉe borsoj. Por kontentigi la postuladon oni privatigis ŝtat-entreprenojn kaj tiel havis multajn novajn akciojn. Por kontentigi la avidon je profitoj, oni maldungis laboristojn, ĉar salajroj kostas, kaj anstataŭis ilin per robotoj (aŭtomatigo kaj raciigado, kiel oni eŭfemisme nomas tion), produktejojn oni transigis al foraj landoj kun malaltegaj salajroj.

Dio profito

La sola celo de kompanioj nun estas laŭeble granda gajno, laŭeble granda dividendo kaj laŭeble alta akcikurzo. Aldoniĝis la gigantomaniaj promesoj de la tiel nomata nova ekonomio (komputiloj, elektronikaj komunikiloj). Por ke manaĝeroj vere sekvu nur tiun celon al maksimuma profito, oni pagis al ili ne nur gigantajn salajrojn sed precipe instigis ilin per opcioj je akcioj, kreskigi gajnon de entrepreno. Ruzaj manaĝeroj ekspluatis tiun ĉi eblon kaj falsis bilancojn, por tiel persone gajni – vidu supre.

Krom manaĝeroj per tiu ĉi (mal)nova kapitalismo profitis precipe lertaj spekulantoj, sed la amaso de antaŭe bonfartaj homoj gajnis aŭ malmulte aŭ tute ne – aŭ perdis, kiam pli kaj pli ofte bankrotis akcikompanioj. Sed precipe kreskis, parte terure, la nombroj de senlaboruloj. Perdiĝis en tia egoisma socio la iama sociala ekvilibro de „morala” kapitalismo, tiel ke nun ni havas grandan nombron de mizeruloj en riĉaj landoj.

La lastatempaj grandaj skandaloj tiukampaj en Usono montras tamen, ke tiu ĉi kapitalismo sen morala masko povas perturbi la tutan ekonomian sistemon de lando. Bush tial postulis pli multan kontroladon kaj revenon al moralo. Ni devas dubi, ke oni sekvos alvokon de iu, kiu mem pekis kontraŭ moralo. Bush, cetere, havas tre simplan rimedon por sufoki kritikon kaj forgesigi liajn misfarojn: li ordonos realigi la longe planatan atakon kontraŭ Irakon, por en nova patriotismo savi Usonon – kaj sin mem.

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

OPINIO

Ĉu al sociala darvinismo?

Gazetaraj komunikoj de la Eŭropa Komisiono ĉiam fascinas. Eĉ pli, se temas ne pri fuzio inter la kompanioj Airtours kaj First Choice aŭ pri „plena disvolvado de triageneraciaj moveblaj komunikiloj” sed pri iu suka temo dungo- kaj soci-rilata.

Lanĉante fine de majo libro-dikan raporton de la komisiono kaj la statistika informservo Eurostat pri „La socia situacio en EU”, komisionanino Anna Diamantopoulou elektis emfazi la temon enmigrado. Ĉi tiu povas en si mem nek „korekti la misan aĝostrukturon de la aĝiĝanta eŭropanaro”, nek „solvi labormerkatajn problemojn de EU”, ŝi diris. Logika tem-elekto, ĉar la ĉi-jara eldono de la raporto ĉefteme prezentis tendencojn en translokiĝado kaj ties demografiaj sekvoj.

Freŝa sango

Tamen oni povas demandi sin, kial komisionano (cetere, socialista) emas prezenti enmigradon unuavice en labormerkata kaj demografia perspektivoj. Estas tute vere, ke enmigrantoj alportas freŝan sangon kaj tre bezonatajn kapablojn al nia fortikaĵa-merkata Eŭropo, sed ili ne estu pro tio sole rigardataj kiel ia homa rezervujo, el kiu Eŭropo ĉerpas laŭ siaj bezonoj.

Se tiu „rezervuja” vidpunkto difinos la trakton de enmigrado fare de EU, ni povos baldaŭ atesti fortiĝon de iaspeca sociala darvinismo. En la estonteca Eŭropo bonvenos junaj kaj alte kapablaj alilandanoj, ĝuste tiuj, kies plenumoj indigus al ties samlandanoj resti propralande. En tia Eŭropo ne-EU-anoj devos obei al ĉiam pli striktaj reguloj enmigradaj, sed oni verŝajne facile kreos esceptojn por talentoj bezonataj en la eŭropa labormerkato.

Limiĝi

Ĉu vere tian mesaĝon ni ŝatas aŭdi? Nuntempe, kiam amaskomunikiloj gurdas la temon enmigrado, tro facilus diri: „Vidu, ne estas, ke ni kontraŭus enmigradon, sed ni devas limiĝi al tiaspecaj homoj, kiajn ni bezonas.”

Plie, laŭ la raporto „La socia situacio en EU”, eĉ „duobliĝanta enmigrado kaj samtempa duobliĝo de naskociferoj ne sufiĉus por signife kontribui al ekvilibrigo de la labormerkato kaj al solidigo de la pensi-sistemoj”. Se tiel ni statas, kia logiko diktas, ke oni severigu la limgardan reĝimon de EU, anstataŭ igi la landlimojn pli facile traireblaj?

Kiu estas la vera defio: ĉu konstrui novan muron ĉirkaŭ fortikaĵo Eŭropo, aŭ akcepti pli multajn entreprenemajn enmigrantojn, kiuj kunkonstruu nian komunan estontecon?

István ERTL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Monato sin prezentas

Mikaelo Lineckij

(revizianto, Kiev, Ukrainio)

Mi ne tre diligente lernis en mezlernejo, frue komencis labori. Dum la vivo mi ŝanĝis multajn profesiojn. Kiel 16-jarulo mi estis elektristo en trik-fabriko. Poste mi provis min kiel muzikisto – komence en armeo, kaj poste kelkajn jarojn en turneanta cirko. Fojfoje mi eĉ anstataŭis klaŭnojn ... Kiam mi satiĝis per vivo de restoracia muzikisto, mi provis min kiel riparisto de aŭtoj. Tiu provo daŭris preskaŭ 20 jarojn. Ĉi tion sekvis komerca agado. Menciindas mia diurna restado en Niĝerio – jes, mi kun kelkaj miaj amikoj preskaŭ fariĝis viktimoj de t.n. „tromp-leteroj”. Por mi estis granda surprizo, ke Esperanto estas uzata ankaŭ tiucele. Sed post tio mi decidis: jen la vica pruvo, ke Esperanto estas vere plenfunkcia lingvo – per ĝi eblas eĉ trompi! En 1993 mia vere serioza hobio – Esperanto – fariĝis mia profesio. Naŭ jarojn mi instruas Esperanton en unu el prestiĝaj liceoj de Kiev. Miaj gelernantoj partoprenis en pli ol 20 Esperanto-renkontiĝoj. Mi esperas, ke legantoj de MONATO vidis ilin ...

Ekde 2000 mi havas la honoron esti en tre prestiĝa kompanio de la reviziantoj de MONATO.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

Sen mensogo

Responde al la letero de Miguel Boeira Vianna, MONATO 2002/7, pri mia vidpunkto Hudson aŭ Guaiba (MONATO 2002/4): mi erari-pova, misinformis, ke Luiz Inacio da Silva estis tri fojojn kandidato por la prezidanteco, kiam estis fakte kvar. Spite al la sep laboristaj partioj – aŭ „partioj por la laboristoj” kiel diras Vianna (povraj laboristoj!) – estas laŭ mia opinio antaŭvideble, ke da Silva devos rekandidatiĝi kvinan fojon post kvar jaroj ...

Mi informas (sen mensogo) ke mia citita artikolo pri la 2a Forumo Sociala Tutmonda (FST) estis redaktita post atenta lego de 45 artikoloj kaj analizoj de elstaraj ĵurnalistoj. La revuo Paulo de la 21a de decembro 2001 sub la plumo de fidinda ĵurnalisto Reali Junior priskribas kiel la neregistara organizaĵo ATTAC en Parizo petis la forumon kaj Partion de la laboristoj konvinki Fidel Castro kaj aliajn agitistojn ne oficiale partopreni la eventon pro politikaj kialoj. En la revuo Veja de la 23a de januaro 2002 Diogo Schelp klarigas kiel FST selektis la invititojn kaj ekzemple baris la diktatoron Fidel Castro kaj José Bové. Evidente temis pri baro al oficialaj partoprenoj de la forumo. Ĉiuj povis laŭplaĉe vojaĝi al Porto Alegre kaj spekti la spektaklon. Kie la „kompleta mensogo”?

Gilbert LEDON
Brazilo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

Eŭropo primokinda

Feliĉe, ke en Eŭropo ekzistas ankoraŭ homoj kiel Stefan Maul por denunci la demagogion de popolistoj (MONATO, 2002/6, p. 8). Eŭropanoj ŝategas ĝui komfortojn (altan vivnivelon, konsumadon, ktp) provizitajn de senbremsa tutmondiĝo, sed hipokrite kulpigas la fremdulojn pri ĝiaj domaĝoj (senlaboreco, necerteco, malsanasekuro, ktp). Enmigrintoj respondecas nek pri la malapero de publikaj servoj, nek pri la maldungoj por multobligi la kapitalismajn profitojn; ili ne estas pli krimemaj ol la indiĝenoj. Male, tiuj elĵetotaj eksterlandanoj aktivas en kampoj abomenitaj de landanoj mem (purigado, nutraĵvendado, konstruado, ktp). Mi primokas la maljunan Eŭropon, kiu fermas sin timeme malantaŭ siaj limoj, dum ene jam troviĝas la lupo tutmondiĝo. Ni esperu kuraĝajn politikistojn kun nova klarvido por malfermi realajn perspektivojn al Eŭropo.

Christian FABOSSOU
Benino

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

Schad ne perfektas

Mi reagas al la supraĵe ekvilibra, sed verdire ege tendenca (aŭ ege naiva) opinio „Nenio perfektas” en MONATO 2002/4, p. 9. La aŭtoro, Werner Schad rekomendis konsulti psikiatron al ĉiu klera homo, kiu „suferas pro ege malamaj sentoj kontraŭ Usono”. Nu, mi rekomendus al Schad konsulti bonan libron pri historio, por tiel kompreni la historian malamon kontraŭ Usono en Latin-Ameriko kaj aliregione tra la mondo. Mi listigu nur kelkajn okazaĵojn el la 20a jarcento:

1913: Revolucio forkurigas la meksikan diktatoron Diaz. Okazas demokratia balotado, kie triumfas Madero. Laŭ instigo de la usona ambasadoro Wilson, Madero estas murdita, kio estigas dekjaran civilan militon.

1927-1933: Usono milite okupas Nikaragvon. Sandino luktas kontraŭ la invado. La amasbuĉoj en El Ocotal kaj Las Flores fare de la usona armeo kaŭzas protestojn internacie.

1950-1953: Usono milite „savas” Koreion de komunismo. La kosto: pli ol miliono da mortintoj.

1954: Laŭ usona instigo perforte falas en Gvatemalo la progresema reĝimo de Arbenz. Ekas longa serio de gvatemalaj militaj registaroj, kiuj kruele mortigas milojn da indiĝenoj.

1964-1973: Vjetnamio: simile al Koreio jardekon antaŭe, la usona „defendo de l' libera mondo” kostas multegajn vivojn. La masakro de vjetnamaj virinoj kaj infanoj en vilaĝo My Lai en 1968 estas nur eta ekzemplo de la usona „liberiga” strategio.

1965: Usona invado de Dominikana Respubliko. La celo: „protekti la interesojn de Usono”, diras prezidanto Johnson kun sincero. La kosto: 3000 murditoj (dominikanoj, kompreneble).

1973: En Ĉilio, la demokratie elektita sed por Usono politike neagrabla ŝtatprezidanto Allende perdas la povon kaj la vivon dum la faŝisma puĉo de Pinochet, kiu estros sangoplenan diktaturon, triste faman pro la kvanto de desaparecidos (t.e. homoj „malaperigitaj” de la polico pro politikaj kaŭzoj).

1986: Usono juĝas, ke Libio estas terorisma lando, kaj bombardas libiajn urbojn. Centoj da civilaj mortigitoj, tute senkulpaj pri la agoj aŭ neagoj de Gadafi.

1989: Panamo: ankoraŭfoje Usono juĝas kaj milite agas en alia lando. Unu fojon plu civiluloj suferas (ĉu eble ili kulpis, ĉar ili permesis la reĝimon de Noriega?).

Juan SCHMITTER-SOTO
Meksiko

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

KOMENTARIO

Troa toleremo

Nuntempe oni povas observi en Argentino tragikan ekzemplon de socio, kiu sin detruas per patologia toleremo. Toleremo estas nobla homa kvalito. Sed, troigate, ĝi kondukas al disiĝo de limoj, kies foresto malebligas dece racian kunvivadon.

En Latin-Ameriko Argentino estas verŝajne la plej elstara lando pro sia kultura nivelo pruvata ne nur de ĝiaj Nobel-premiitoj, ĝiaj teatroj, ĝiaj scienculoj sed ankaŭ de la homaj kvalitoj de ĝiaj loĝantoj. Sed la toleremo atingis en difinitaj sferoj (precipe politika, financa, eduka kaj ekonomia) neakceptindajn dimensiojn.

Ekde jardekoj oni scias, ke en la dogano grandskale okazas ŝteloj kaj trompoj. Neniu klopodas tiujn ĉesigi. Altranga funkciulo, kiu intencis juste ordigi la situacion, estas murdita. La kulpulojn oni ne trovis, eble eĉ ne serĉis. Dum la lastaj jardekoj miliardoj da dolaroj estas iel ŝtelitaj de koruptaj, neniel punitaj, politikistoj. Juĝistojn, eĉ altrangajn, oni akuzas kelkfoje pro misfaroj: nur tre malmultaj estas kondamnitaj.

Homaj rajtoj

En lernejoj infanoj spertas, ke misfaroj estas facile pardonataj. Rezulte, la nombro de ne-plenaĝaj krimuloj nun timigas: inter ili ne mankas murdistoj kaj rabistoj. Tamen policistoj ĝenerale ne rajtas ilin pridemandi aŭ aresti. Senrespondecaj neŭrozuloj, kiuj misuzas la noblan koncepton pri homaj rajtoj, tro ofte malhelpas tiujn, kiuj volas defendi ordon, sekuron kaj pacon. Tamen ankaŭ honestuloj indas esti defendataj. Tion forgesante, oni vole-nevole kunlaboras kun tiuj, kiuj detruas pacan kunvivadon.

Antaŭ nelonge aperis libro El atroz encanto de ser argentinos (La terura ĉarmo esti argentinanoj). En la libro la aŭtoro Aguinis esploras la kialojn de la nuna situacio: situacio, en kiu milionoj perdas ŝparaĵojn kaj sekurecon pro troa toleremo.

Renervo DAŜO

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

INTERNACIAJ RILATOJ

Senviza vizio

Malkontentas Rusio, ke ĝiaj loĝantoj en la „insula” regiono de Kaliningrado vizojn bezonos por trapasi Litovion kaj Pollandon survoje al aliaj partoj de sia propra lando, post kiam Litovio kaj Pollando membriĝos en Eŭropa Unio. Diversnivele oni diskutas, kiel plifaciligi la vivon por la rusoj tiel devigotaj trapasi Eŭropan Union.

Profesoro pri teknologio ĉe la litova milita akademio, la 68-jaraĝa Algimantas Ambrazevičius, proponis tunelon sub Pollando. Ĝi kunligus la kaliningradan regionon kun Belorusio: per tunelo povus vojaĝi senvize kaj libere homoj; ankaŭ varoj facile transporteblus. Laŭ la profesoro, solvo tia povus forigi nun aperantajn politikajn miskomprenojn.

La profesoro opinias, ke tunelo – 70 km longa – estus konstruata dum unu jaro; poste ekfunkcius elektraj, metroo-specaj trajnoj. Ĝi kostus, laŭ la profesoro, ekvivalenton de ĉ. miliardo da eŭroj sed post kvin jaroj jam liverus profiton. Planon la profesoro jam prezentis al la rusa registaro.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Moderna vivo

SANO

Verdaj kuraciloj

Tro malmulte kredas litovoj je kuracherboj, asertas la 58-jara Jadvyga Balvociute el norda Litovio. „Se ili estus pli paciencaj kaj regule uzus kuracherbajn teojn, multajn sanproblemojn ili povus solvi sen ĥemiaj kuraciloj”, diras Jadvyga.

La herbulino, kiu loĝas en fora arbaro, preskaŭ ĉiutage akceptas gastojn kaj respondas telefondemandojn. Plej ofte homoj volas saniĝi de tusado: Jadvyga proponas herboteon ne aĉeteblan ĉe apotekoj, ĉar la herboj ne estas enskribitaj en oficiala listo de kuracherboj de Litovio.

Kontraŭ artikaj problemoj la herbulino rekomendas teon preparitan laŭ la dolororigino kaj sangopremo de la suferanto. Ofte virinoj helpon petas por kontraŭi la alkoholismon de siaj edzoj. Jadvyga atentigas, ke efikos kuracado nur, se la edzo mem al tio strebos. Krome ŝi neniam diras, ke ŝi pli kapablas ol kuracistoj: „Mi ĉiam estas nur post ili. Por mi estas pli simple ion proponi, kiam veninta persono jam scias sian diagnozon”.

Ekologia bieno

Jadvyga studis farmacion en Kaunas kaj laboris kiel apotekistino. Pro familiaj kialoj ŝi forlasis la urbon kaj starigis ekologian bienon kaj okupiĝis pri natura potenco. Nun, maje-junie, ŝi kolektas herbojn el apudaj herbejoj, arbaroj kaj propra tereno. Dekojn da kilogramoj ŝi kolektas, el kiuj ŝi preparas siajn teojn, antaŭ ol ilin dissendi tra la lando.

Ŝi mem ĉiutage trinkas mentan teon, kiu laŭ Jadvyga estingas soifon kaj kapdoloron kaj plibonigas aktivon de hepato kaj la digesta sistemo. Ŝi revas, ke iam litovoj akceptos la potencon de herboj, kaj apud la domo ŝi aranĝis ekspozicion pri la verdaj kuraciloj.

Laimius STRAŽNICKAS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Lingvo

IBERIO

La kataluna

Priskribi malplimultan lingvon eblas el pure gramatika vidpunkto. En la kazo de latinida lingvo, kiel la kataluna, tio apenaŭ interesos multajn legantojn de MONATO: tia lingvotipo estas vaste konata kaj la apartaĵojn de la kataluna ni povas konsideri sengravaj ŝiboletoj. Tamen la kataluna montriĝas aparte interesa el la vidpunkto de socilingvistiko kaj lingvoplanado. Temas sendube pri minoritata lingvo, sed precipe pli pro ĝia uzado, ol pro la kvanto de parolkapabluloj en ĝia teritorio: malfacilas konkurenci kontraŭ la hispana kaj la franca. Se al tio oni aldonas fulmrapidan tutmondiĝan procezon, alportantan ankaŭ la anglan kiel plian konkuranton en diversaj fakoj, la afero evidentiĝas komplika.

En tia malfacila situacio interesas spekti, kiel baraktas la kataluna: temas tre verŝajne pri la plej bonstata malplimulta lingvo en Eŭropo, do el la analizo de ĝiaj problemoj povus eltiriĝi plena senesperiĝo pri la estonto de minoritataj lingvoj en teknologia mondo.

Ankaŭ lingvoplanado rolas elstare. Ni analizos la subjektivan gravecon de la dialektoj en la kataluna: kiugrade la normo prefere estu unueca, tiel ke la merkato fariĝu pli vasta, kaj la lingvo sukcesu reprosperi, estas ŝlosila decido. Kaj male, ni vidos kiel eblas alpreni politikajn decidojn por vole distancigi proksimegajn parolformojn kaj faciligi la finan disfalon de la lingvo. En tia situacio lingvopolitiko montriĝas esenca, kaj ni rimarkos, kiel diversaj registaroj programas malsamajn politikojn.

Nelaste, en tiaj limsituacioj, demografio ludas centran rolon. Se estas problemoj en solidaj ŝtatoj, ĉar tio, ke eble 10 % de la loĝantaro estas alidevena, eblas senpene imagi, kio okazas, ĉe minoritatlingvanoj kun malmultaj aŭ nulaj ebloj leĝdoni kaj ricevantaj pluroble pli grandan enmigradon, krome de homoj ne ĉiam konsciaj pri tio, ke indas lerni la lingvon de la gastiganta popolo.

La kataluna estas la plej vaste parolata neŝtata lingvo en Eŭropo: ĝi superas eĉ nemalmultajn oficialajn lingvojn laŭ tiu konsidero. Ĝin denaske parolas pli ol 5 milionoj da homoj en ĉ. 10-miliona teritorio, en la eteta Andoro (kie ĝi fakte jes estas la ŝtata lingvo), la franca Nord-Katalunio kaj la oriento de la ibera duoninsulo en Hispanio: en la aŭtonomaj komunumoj de Katalunio, Valencilando, Balearaj Insuloj, Aragono kaj Murcio. Ankaŭ en urbo L'Alguer/Alghero, en Sardio, ĝi estas la denaska lingvo de ĉ. 40 % de la loĝantaro.

En Hispanio ĝi refariĝis kunoficiala lingvo en Katalunio, Valencilando kaj la Balearaj Insuloj fine de la 1970aj jaroj, kun la demokratiiĝo de la lando. En Aragono ĝi ne estas kunoficiala, sed estas instruata en preskaŭ ĉiuj lernejoj de la lima regiono, kie ĝi estas uzata (ĉ. 90 % de la 50 000-homa loĝantaro).

Historio

La historio de la lingvo similas al tiu de la ceteraj vivantaj latinidaj lingvoj de la ibera duoninsulo. La lulilo situas en la oriento de Pireneoj: same la aragona, kastilia, asturi-leona kaj galeg-portugala naskiĝis en la nordo de la duoninsulo. La kreiĝo de diversaj reĝlandoj, i.a. surbaze de tiuj lingvoj, kaj ilia konkerado kaj koloniado de sudaj teritorioj kreis kvin paralelajn lingvo-bendojn.

Tiu periodo de fiksiĝo de la lingvaj limoj okazis inter la 9a kaj la 13a jarcento. Indas citi du grandajn saltojn: la konkeron de suda Katalunio dum la 12a jarcento kaj tiu de Balearoj kaj Valencilando dum la 13a. Tiutempe la novaj teritorioj estis verŝajne entute arabaj kaj islamaj, ĉefe ekde la 11a jarcento, kaj la militoj aparte kruelaj: post la konkero de Minorko, ekzemple, la tuta loĝantaro estis sklavigita, vendita sur la kontinento kaj renovigita de kontinentaj koloniantoj. Krome, la islama loĝantaro, abunde postrestinta, ĉefe en Valencilando, apenaŭ apostatis aŭ translingviĝis. Malgraŭ tio, ke ĝi plu tie estis plimulta dum preskaŭ tri jarcentoj, ĝi lasis nemultajn spurojn en la lingvo: tute ne tiel, kiel oni povus konjekti, se ĝi estus konsistiginta la ĉefan substraton de la nuna loĝantaro. En la 17a jarcento islamanoj estis terure forpelitaj (Valencilando perdis tiam verŝajne trionon de sia loĝantaro) kaj la nunaj valencianoj estas entute posteuloj de la mezepokaj koloniantoj, ĉefe katalunaj. Ankaŭ influoj mozarabaj (sud-iberiaj latinidaj lingvoj) estas apenaŭ percepteblaj, malkiel ekzemple en la meza kaj suda portugala.

Tiu historio de la lingvo, ligita al perfortoj, facile plu spureblas nuntempe en la dialektoj: dum la transiro de la kataluna al la aragona en Pireneoj estas treege kontinua (tiel ke estas fakaj disputoj, ĉu limdialekton oni atribuu al unu aŭ alia), la lingva limo sude estas surprize tranĉa: en Valencilando mem, ekzemple, kie okcidente oni parolas hispane kaj oriente katalune, transirante de vilaĝo al alia, oni konstatas gradojn de katalunlingveco de 70-80 % kaj senpere de 0-5 %. Male, la dialekta transiro norde-sude, en la kataluna, estas tre laŭgrada – oriente-okcidente, tuj evidenta.

Dialektoj

Parolante pri sia lingvo, katalunoj ofte insiste atentigas pri la dialekta diverseco: ne pro tio, ke ili tre malsamas (la hispana parolata en la duoninsulo multe pli diversas), sed pro ia sociologia abomeno de centralizismo. Por paroli pri kia estas la kataluna, indas tion fari surbaze de ĝiaj lokaj variantoj.

Kiel dirite, ekzistas du grandaj dialektaroj: orienta kaj okcidenta. La malsamecoj estas ĉefe fonetikaj, kvankam ekzistas nombro da karakterizaj vortoj: la okcidentaj ofte estas iom pli similaj al tiuj de la ceteraj duoninsulaj latinidaj lingvoj, verŝajne pro komuna antaŭromia iberi-eŭska substrato kontraste al kelta, oriente. Ekzemplo estas la vorto „spegulo”: okcidente: espill (hispana espejo, portugala espelho), oriente: mirall (okcitana: miralh, franca miroir).

La ĉefa malsamo kuŝas en la vokalsistemo. Ĝi estas principe sep-membra: ĝi distingas inter vastaj kaj malvastaj e kaj o (kiel en la portugala, franca kaj itala, kaj malkiel en la hispana); en Balearoj ekzistas plia akcenta vokalo /ə/, meza, kiu fariĝis vasta e en la kontinenta oriento. La senakcentaj vokaloj sekvas regulan fonologian procezon nomatan reduktiĝo: ne ekzistas tie vastec-distingo. Sed en oriento, tiu procezo evoluis: senakcentaj a kaj e konfuziĝas en mezan vokalon /ə/, dum ambaŭ o konfuziĝas kun u: xocolata (ĉokolado) estas prononcata ĉokolata okcidente kaj ŝukulatə oriente. Do, se okcidente estas kvin-vokala sistemo en la senakcentaj vokaloj, oriente fariĝis nur tri.

Estas malklare, kial kaj kiam tiu diferenco ekestis. La tradicia skolo asertas, ke la orientan redukton de /a/ kaj /e/ kaŭzis substrato kaj ĝi tiel longas, kiel la lingvo mem. Modernuloj taksas, ke ĝi aperis nur en la 13a jarcento. La redukto de /o/ al /u/ laŭdire nur ekokazis en la 16a jarcento: ĝi fakte ne plene trafis la tutan orienton, ĉar ĝi ne okazas en Majorko, kvankam jes en la ceteraj pli malgrandaj insuloj.

Oriento ĉiam montriĝis la plej noviĝema: la plimultaj evoluoj originis tie kaj vastiĝis okcidenten kaj suden: ekzemple la nedistingo de /b/ kaj /v/ (ĝenerala nur en Katalunio, kaj ankoraŭ tie ekzistanta komence de la 20a jarcento en sudaj vilaĝoj), aŭ la uzado de perfekta paseo surbaze de la helpverbo „iri”. La okcidentaj dialektoj estas pli proksimaj al la skriba lingvo kaj al tiu de la mezepoko. Sed tiujn diferencojn oni neniel devas troigi: ekzistas neniuj interkompreniĝaj problemoj inter orientanoj kaj okcidentanoj; fakte estas sole fojaj malfacilaĵoj ĉe kontinentanoj aŭdantaj por la unua fojo balearojn, pro certa loka evoluo de la insularaj vokaltembroj kaj iom apartaj konsonantaj asimiliĝoj kaj disimiliĝoj. Aliflanke, la prozan mezepokan katalunan povas sen granda peno legi kiu ajn mezlernejano.

En la kataluna televido estas aparta zorgo, ke en la novaĵ-programoj estu reprezentataj ĉiuj kvin dialektoj, kvankam la filmoj estas dublitaj nur al la centra (barcelona). La valencia televido uzas nur la tiean dialekton, kaj la filmoj preskaŭ ekskluzive estas dublitaj en ... la hispanan. Kaj tiu estas en Valencilando ankaŭ la lingvo de la plej spektataj distraj programoj. La dekstra registaro ŝajne konsideras la katalunan ia latino taŭga nur por la novaĵoj – aŭ tio laŭ ili sufiĉas, por kaŝi sian kunlaboron kun la lingvo-anstataŭa procezo. Krome, jam en 1991 la televidestroj publikigis liston de malpermesitaj katalunismoj kaj maldungis la tutan teamon de kontrolistoj de la televido: la kataluna uzata de la tiea televido estas ne nur malmulta, sed aparte disdialektema.

Ankaŭ skribe la normo difinas diversajn dialektajn variaĵojn, pro tiu aludita kontraŭstaro de centralizismo. La plej karakteriza estas la unua persono de la singularo de la prezenco:

EsperantoMi kantas
Orienta dialektaroNord-katalunaCanti [kanti]
BalearaCant [kant]
CentraCanto [kantu]
Okcidenta dialektaroNord-okcidentaCanto [kanto]
ValenciaCante [kante]

La plej arkaika formo estas la baleara, kiu kontinente unue evoluis al la nuna valencia formo kaj poste al la nunaj kataluniaj; la nord-kataluna ŝuldiĝas al okcitana influo.

Kiel dirite, kaj malgraŭ ĉiaj zorgoj, la diferencoj estas apenaŭaj. Amuzemuloj povas klopodi trovi la etetajn ŝanĝojn inter la oficialaj tradukoj de la hispana konstitucio fare de la katalunia kaj valencia aŭtonomaj komunumoj ĉe www.parlament-cat.es/consti.htm kaj public1.pre.gva.es/dogv pdf/Constitucio.pdf#pagemode=bookmarks

Socilingvistiko

Kiel Kebekio, la Kataluna Landaro estas paradizo por socilingvistoj kaj fakuloj pri lingvo-kontaktoj. Verŝajne la plimulto de la eŭropanoj ne estas alkutimiĝinta al pluropaj konversacioj, kie parolantoj ŝanĝas la uzatan lingvon meze de frazo fiksinte la rigardon sur unu kaj alia homo. Aŭ pri dialogoj, kie ĉiu uzas sian propran lingvon, ne altrudante al la alparolato la aktivan uzadon de fremda idiomo. Tiaj aferoj estas ĉiutagaĵoj en Katalunio.

Ni ne rozkolorigu la situacion: kiam du lingvoj konkurencas en la sama teritorio por la samaj funkcioj, konflikto estas neevitebla. Ĝi tamen tute ne plu estas perforta, kiel vi povis konstati en la supraj ekzemploj: nur en Valencilando, kie la kataluna spertas gravan danĝeron de malapero en kelkaj regionoj sudaj kaj marbordaj, kaj la hispanismaj fortoj estas multe pli ekstreme konservativaj, la konflikto de tempo al tempo evidentiĝas tia.

La kataluna estis dum pluraj jarcentoj lingvo persekutata. En norda Katalunio estis devizoj en la lernejoj, kiel soyez propres, parlez français (estu puraj, parolu france) aŭ il est défendu de cracher par terre et de parler catalan (estas malpermesite kraĉi surplanken kaj paroli katalune). Trans la ŝtata limo, la plej oftaj ekvivalentaj homofobiaj perloj estis habla en cristiano (parolu kristane) aŭ habla la lengua del imperio (parolu la imperian lingvon). En Hispanio, por citi ridindan ekzemplon, estis leĝo malpemesanta paroli telefone en la kataluna; sed estas multegaj aliaj tre malridigaj. Ĉio ĉi tamen ne malhelpis, ke en 2001 unue la reĝo de Hispanio kaj poste la ministro pri kleriĝo senhonte asertis, ke la hispana neniam estis altrudita kaj ke la katalunan oni neniam malpermesis aŭ kontraŭstaris: akuta atako de reviziismo de la nun reganta hispana dekstro, heredinto de frankismo – kaj pri aferoj tiel freŝdataj, ke milionoj da katalunoj tro bone memoras. Malgraŭ la protestoj laŭtaj kaj reaj, nek unu nek la alia malkonfesis siajn eldirojn.

Hispanaj politikistoj bedaŭrinde ne ĝuas la monopolon de demagogio: en Francio elstaris antaŭ nelonge la diskutoj, ĉu la korsikan oni povas starigi kiel devigan studobjekton en la tieaj lernejoj. La starpunkto de la Konstitucia Konsilio (2002-01-17) estas, ke tia elpaŝo kontraŭus la francan ĉefleĝon: sekve oni ne povas devige instrui la korsikan, bretonan, okcitanan, eŭskan aŭ katalunan ... sed jes la anglan.

Kompreneble danke al tiaj politikoj, Nord-Katalunio estas sendube la loko, kie la kataluna plej malbone fartas. Post 350 jaroj da premado, laŭdire 35 % de la homoj parolas ĝin (ĉefe maljunuloj kaj vilaĝanoj), kaj el ili nur duono asertas ofte ĝin uzi. Entute 55 % ĝin komprenas. Kvankam eble plej ofte oni ne plu konsideras ĝin ĵargono, ĝi ankoraŭ ne estas akceptata kiel plenrajta lingvo.

Translime la aferoj radikale malsimilas, eĉ en la plej malfavoraj lokoj por la lingvo: la gradon de kompreno en Katalunio, Valencilando kaj Balearoj, laŭ la oficiala popolnombrado, estas respektive 95 %, 90 % kaj 94 %. Tio ne rezultas de plia simileco de la kataluna kaj la hispana: temas pri ne interkompreneblaj lingvoj kaj, male, almenaŭ leksike la kataluna pli similas al la franca (komparu: menjar/manger/manĝi kaj comer, taula/table/tablo kaj mesa, fam/faim/malsato kaj hambre, ktp). La kaŭzoj estas historiaj kaj sociologiaj: nuntempe, en la lingve plej sentema lando, Katalunio, estas preskaŭ tabuo, aserti sin nekomprenanta la katalunan. Tial estas klare, ke tiuj oficialaj statistikoj estas pufitaj – sed tio montriĝas konvena por ĉiuj: politikistoj kaj hispanlingvanoj povas aserti, ke ili faris siajn hejmtaskojn, kaj ke montriĝas „integriĝemo” (ŝlosila vorto en la loka politiko), dum katalunlingvanoj povas resti trankvilaj, ĉar la lingvo ŝajne antaŭeniras.

La situacio estas fakte multe pli kompleksa kaj nuancita. Se konsideri la ĝustajn parametrojn (nome efektiva uzado kaj kvalito de la lingvo), la afero tute ne estas tiel kontentiga.

Se analizi la nombron de lingvokapablaj infanoj laŭ la popolnombradoj, konstateblas ekstrema malplimultiĝo de la kataluna en la sudaj valenciaj urboj, same kiel en la sudaj balearaj insuloj Ejviso kaj Formentero. En la unua kazo, parton kaŭzis amasa alveno de kastililingvaj enmigrintoj, sed ankaŭ multnombra perdo de la lingvotransdono dum la faŝisma diktaturo (komparado de la parolkapablo laŭ aĝogrupoj tion evidentigas). Katastrofa lingvopolitiko en la lastaj du jardekoj en Valencilando (el kiu ni iom menciis la televidan) neniel helpos renversadon de tiu tendenco.

En Balearoj, tre apartas la eksterordinara migra fluo de la lastaj jaroj, ĉefe de germanaj kaj britaj pensiuloj, kiu aldoniĝas al tiu de la hispanlingvanoj dum la reĝimo de Franco. Laŭ la statistikoj de 2001 19 % de la loĝantaro estas eksterhispana (30 % en Ejviso). De 1996 al 2001 la loĝantaro kreskis je 120 000 (sume, 875 000 homoj), el kiuj 110 000 enmigrintoj: 35 % el Hispanio kaj 65 % ekster ĝi. Laŭ tiaj kreskoj estas facile prognozi lingvan disfalon.

Ĉu turnpunkto en Katalunio?

Tia situacio similas al tiu, kiu okazis en Katalunio dum la 1950aj kaj 60aj jaroj, kvankam tiam la alvenintoj estis preskaŭ ekskluzive el Hispanio. Dum la 20a jarcento, la loĝantaro triobliĝis: de 2- ĝi fariĝis 6,2-miliona. De 1900 al 1980 la lando ricevis 2 350 000 enmigrintojn, kaj konkrete en la pinta periodo 1955-1975 la loĝantaro kreskis je 2 milionoj, el kiuj pli ol duono pro migrofluoj. En 1970 38 % de la loĝantaro naskiĝis ekster Katalunio. Resume: 75 % de la nuna loĝantaro almenaŭ parte devenas de la 20-jarcenta enmigrado.

Tiuj grandegaj ŝanĝoj kompreneble profunde skuis la lingvan situacion. Katalunianoj (kaj hispanianoj) kredas, ke la lando estas ĉefe katalunlingva, sed tio malcertas laŭ la socilingvistikaj esploroj: ŝajne ne pli ol 51-52 % de la loĝantaro estas tia.

Ekzistas multaj kaj detalaj socilingvistikaj studoj, sed ĵus aperis la unuaj rezultoj de aparte interesa esploro pri la intergeneracia lingvotransdonado. Surbaze de memstara enketo, la aŭtoroj malkovris, ke 60,5 % de la homoj inter 15 kaj 24-jaraĝaj parolas hispane kun la patro (dum ĉe pli-ol-65-jaruloj temas pri 47 %): do larĝa plimulto de la baldaŭ naskonta generacio uzas la hispanan hejme.

Ege interese montriĝas fari la demandon en la inversa direkto: kiun lingvon oni parolas kun la gefiloj – kaj kompari ĝin kun la lingvo uzata kun la gepatroj. Evidentiĝas forta lingvoŝanĝo en du generacioj en la direkton de la kataluna. Tamen la aŭtoroj estas singardemaj kaj atentigas, ke necesas atendi 15-20 jarojn por analizi, kion faros la generacio sub 24 jaroj. Krome aliaj socilingvistoj rimarkas reuzadon de la hispana, kiam la gefiloj fariĝis dek-jaraj.

Aparte atentinda estas la kvalito de la lingvo, se ĝi sukcesos gluti tiun lavangon de novaj parolantoj: estas apenaŭ penseble, ke ĝi ne evoluos en la direkton de la hispana pro tiu nova substrato ... kaj ankaŭ pro la denaskaj katalunlingvanoj mem, kies ĉiutaga aŭskultado kaj aktiva uzado de la hispana, kaŭzas neeviteblajn lingvajn likegojn. Fakte multaj lingvistoj pli aŭ malpli akre aŭ ĉagrene rimarkis la hispaniĝon de la kataluna en ĉiuj kampoj, kaj tre speciale en la fonetiko kaj leksiko. Fonetike, ekzemple, jam ne maloftas televidaj kaj radiaj ĵurnalistoj kun fortega hispana parolmaniero (senvoĉigo de /z/, /ĵ/ kaj /ĝ/, /lj/ iĝas /j/, nedistingo de vokalvasteco, ktp!): tio por kelkaj estas nepre maltaŭga por profesiuloj de komunikado; sed tio, ke ĝi ne starigas koruson da veoj aŭ plendoj povas montri ian bonvolemon kaj akceptemon de la plimulto de la loĝantaro – la purismaj reagoj de la 70aj jaroj delonge sinkas en forgeso. Leksike, la enkonduko de hispanaj vortoj aŭ parolturnoj kaj la perdo de distingoj mankantaj en la hispana (ekzemple por „nenio” kaj „neniom”, aŭ nemalgranda stoko da pronomoj) estas tre senteblaj. La novaj generacioj jam studis ĉefe katalune en la elementa kaj meza lernejoj, sed por multaj junaj loĝantoj de la barcelona ĉirkaŭurbo tio ne sufiĉas por flue kaj senĝene povi esprimi sin katalune. Tio ankaŭ montriĝas nesufiĉa por haltigi evidentan kaj rapidan lingvoevoluon. Ĝuste iel la grado de akceptemo antaŭ tiaj ŝanĝoj starigis foje iom akran diskuton en la katalunaj intelektulaj rondoj antaŭ 10-15 jaroj inter partianoj de la kataluna light kaj de la normaro fiksiĝinta komence de la jarcento.

La kataluna, do, travivas interesan turnpunkton, kie eble estos decidita ĝia sorto, almenaŭ por la venonta duonjarcento. Ĝia situacio forte malsamas en la diversaj regionoj, kie ĝi estas parolata, kaj ties diferencoj kreskis en la lastaj 25 jaroj. En Katalunio, kie ĝi pli bone fartas, la lingvo tamen riskas finfine fariĝi minoritata, kaj ĝi jam fakte estas tia inter la pli juna parto de la loĝantaro. La ŝajna transpreno de la kataluna fare de parto de la hispanlingvanoj tamen certe lasos profundan spuron en la lingvo mem. La lingvo eble staras antaŭ la malfacilega decido, ĉu purisme „morti starante” aŭ toleri lavangon de hispanismoj. Plimulto de la parolantoj ŝajne jam akceptis tiun duan eblon. La lingvo tamen devas ankoraŭ skermi kun novaj situacioj, kiel la teknologia revolucio aŭ la alveno de nova generacio de enmigrintoj, ĉefe el Magrebo kaj Sud-Ameriko.

Hektor ALOS I FONT

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ekonomio

SUD-ORIENTA EŬROPO

Baldaŭ libera komerco en Balkanio

„Ĝis la fino de 2002 ekfunkcios zono de libera komerco inter la landoj de sud-orienta Eŭropo”, prognozis la aŭstra eksa vickanceliero Erhard Busek, nuna speciala kunordiganto de la Stabilecpakto por tiu parto de Eŭropo. Lia prognozo baziĝas sur la subskribitaj aŭ baldaŭ subskribotaj duflankaj traktatoj pri libera komerco inter ĉiuj landoj de la regiono. Jam estas subskribitaj naŭ, kaj pri aliaj naŭ la intertraktoj plu daŭras, li komunikis.

Busek menciis kiel problemon tri landparojn, ĉe kiuj la intertraktoj ankoraŭ ne komenciĝis – inter Rumanio kaj Albanio, inter Rumanio kaj Bosnio-Hercegovino kaj inter Bulgario kaj Albanio.

Tiu prognozo de la speciala kunordiganto estis farita dum renkontiĝo de ministroj el Balkanio rilate liberigon kaj faciligon de la komerco enkadre de Labortablo 2 „Ekonomia rekonstruo, evoluo kaj kunlaboro” de la Stabilecpakto pri sud-orienta Eŭropo, kiu okazis en Sofio. Partoprenis registaraj reprezentantoj de Albanio, Bosnio-Hercegovino, Bulgario, Jugoslavio, Kroatio, Makedonio, Moldavio kaj Rumanio. Ĉeestis ankaŭ reprezentantoj de Eŭropa Unio, Turkio, Svislando kaj de Monda Banko.

Erhard Busek memorigis, ke okcidenta Eŭropo havas sian riĉaĵon ne rezulte de registara mono, sed rezulte de eksporto kaj de libera komerco, kaj deklaris, ke la saman skemon oni devas apliki ankaŭ en Balkanio. Li promesis, ke infrastrukturaj projektoj, financotaj de la Stabilecpakto, plu funkcios. La projekto pri konstruo de ponto inter Bulgario kaj Rumanio trans la rivero Danubo, inter Vidin kaj Kalafat, eĉ antaŭas la tempoplanojn. Ties konstruado komenciĝos en 2003. Aliaj du konstruprojektoj de la Stabilecpakto en Bulgario estas la plivastigo de la flughaveno de Sofio kaj de la haveno de Lom ĉe Danubo. Baldaŭ Bulgario kaj Jugoslavio prezentos al la Stabilecpakto por financado komunan projekton pri plilarĝigo de la vojo inter Sofio kaj Niš, la ĉefa vojo inter la du landoj.

La speciala kunordiganto komunikis, ke la landoj de sud-orienta Eŭropo perdas unu milionon da usonaj dolaroj jare pro nepagataj impostoj kaj akcizoj je cigaredoj. Li rekomendis, ke oni ŝanĝu la leĝaron, plialtigu la monpunojn kaj aktivigu la kunlaboron inter la doganaj kaj landlimaj administrejoj de la Balkan-landoj samkiel inter la cigaredaj firmaoj. La informoj pri la damaĝoj rezulte de eksterleĝa eksporto kaj importo de cigaredoj aperis unuafoje en la renkontiĝo de reprezentantoj de la doganejoj en la regiono, kiu okazis en majo 2002 en Priština, Kosovo.

Busek memorigis, ke estas konataj multaj faktoj, kiuj atribuas grandan respondecon de sud-orienta Eŭropo pri la monda krimeco. En la landoj de tiu regiono estas multaj krimaj fenomenoj, kiujn oni devas energie kontraŭbatali – vasta korupto, transporto kaj vendo de narkotaĵoj kaj armiloj, komerco de homoj. Li certas, ke kaŭzoj por tio estas la daŭrantaj malperfektaĵoj en la ŝtata administracio de la landoj, la malaltaj enspezoj de la loĝantaro samkiel la malstabila politika situacio.

Nikolaj Vasilev, bulgara ministro pri ekonomio, informis, ke Bulgario ĉi-momente estas lando kun malpliiĝinta korupto, kiu povas helpi al la aliaj sud-orient-eŭropaj landoj tiurilate.

En marto 2000 okazis monda konferenco de kreditantoj por la Stabilecpakto pri sud-orienta Eŭropo, kiu promesis por realigo de projektoj en Balkanio 2,4 miliardojn da usonaj dolaroj. Per tiu sumo oni ĝis nun realigis 244 rapidajn projektojn en la regiono. La projektoj kaj iniciatoj, kiuj ricevis financadon, estis pretigitaj enkadre de tri tabloj de la Stabilecpakto – „Demokratio kaj homaj rajtoj”, „Ekonomia rekonstruo kaj sekureco” kaj „Sekureco”.

Evgeni GEORGIEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Lingvo

SLAVA

La pola, la lingvo de Zamenhof

La pola estis la gepatra lingvo de la kreinto de Esperanto, do estas interese kompari la du lingvojn. Zamenhof montriĝas rimarkinde malinfluita de la pola, kompare kun aliaj lingvokreintoj. Laŭ legendo, la unusola vorto kiun Zamenhof ne povas rezisti enpreni al Esperanto el la pola estas la ŝatata „kolbaso”; tiu ĉi tamen aspektas iom pli proksima al sia rusa parenco kolbasa ol al la pola kiełbasa. Tamen ekzistas aliaj elpolaj vortoj: „ĉu” sendube venas de la pola czy [ĉi].

Malvere timiga alfabeto

La pola estas okcidentslava lingvo. Ĝi skribiĝas per la romia alfabeto, sed bezonas multajn kromsignojn kaj digramojn, do povas doni pli timigan ideon pri la prononco ol la vero. Fakte ĝi skribiĝas tre foneme. Tamen iuj vortoj restas malfacile prononceblaj – ekzemple mgła [mgŭa] (nebulo), mężczyzna [menĵĉizna] (viro) aŭ la urbo Bydgoszcz [bidgoŝĉ]. Fama langotordilo estas W Szczebrzeszynie chrząszcz brzmi w trzcinie [vŝĉebĵeŝinie ĥĵonŝĉ bĵmi vtĵinie] (En [la urbo] Szczebrzeszyn la skarabo zumas en la kano). Kiel en la rusa, preskaŭ ĉiuj konsonantoj povas esti „molaj” aŭ „malmolaj”. „Molecon” indikas foje dekstrakorna supersigno super la konsonanto, foje (antaŭ vokalo) intermetita i. La akcento troviĝas plej ofte ĉe la antaŭlasta silabo.

Interesa koincido – kaj kontrasto – komune kun la itala estas ke la pola vorto por „nordo” estas północ [puŭnoc] (laŭvorte, „duono de la nokto”); la nomo por la sudo en Italio estas mezzogiorno, kiu ankaŭ signifas „tagmezo”! La nomoj de la monatoj, malkutime por eŭropa lingvo, ne estas romiaj, sed tradicie slavaj (ekz. oktobro październik, dum tiuj de la rusa estas tre rekoneblaj: oktjabrj.

Fakte timiga gramatiko

Ekzistas la samaj tri genroj kiel en la rusa. Neŭtraj substantivoj ofte finiĝas per -o; eble tiu ŝajnis al Zamenhof la plej neŭtra finaĵo por Esperantaj substantivoj. Multaj ingenraj substantivoj finiĝas per -a, kiel en tiom da aliaj hindeŭropaj lingvoj. Ne ekzistas artikoloj. Estas sep kazoj: nominativo, akuzativo, genitivo, dativo, instrumentalo kaj lokativo, kaj vokativo (malaperanta).

Simile al Esperanto, kaj malnecese laŭ iuj, la adjektivoj akordiĝas laŭ nombro kaj kazo, kaj ankaŭ laŭ genro; kaj kvankam ili kutime antaŭas siajn substantivojn1, la vortordo estas sufiĉe libera. La polaj numeraloj deklinaciiĝas (ŝanĝas siajn formojn laŭ uzmaniero). Por krei adverbojn, oni ŝanĝas la virgenran finaĵon al la neŭtra -o (aŭ -e, laŭ la vorto).

La vortordo kutime estas subjekto-verbo-komplemento, sed kiel en Esperanto estas facile ŝanĝebla.

Io iomete malfacila en la pola estas ke „ili” povas tradukiĝi per oni se temas pri aro da viroj, aŭ da viroj kaj virinoj; dum per one se temas pri aro da virinoj, aŭ de bestoj kaj aĵoj el ĉiuj tri genroj. Malsame al la rusa, pronomojn oni povas ellasi, ĉar ĉiuj personaj finaĵoj por la verboj malsamas, inkluzive en la preterito.

Ekzistas kiel en la rusa du verboj por „iri”, por irado pieda aŭ transporta, kiuj siavice dividiĝas en du verbojn por irado kutima aŭ specifa. Simile, abundas verbaj prefiksoj. Malsame al ĝi, la pola uzas vortojn por „esti” (być) kaj „havi” (mieć) en la prezenco. Verboj havas du aspektojn, kiel aliaj slavaj lingvoj, por apartigi inter finita kaj nefinita agado (plus kromuzoj). La koncepto de aspekto, kio malsamas al tiu de verbotempo (kvankam ĝi interplektiĝas kun tiu en ĉiutaga uzado), eble ekzistas en ĉiuj lingvoj, kvankam ne ĉiuj maldiskrete markas ĝin. Estas interese ke Zamenhof, konante plurajn aspektindikajn lingvojn, elektis ne indiki ĝin en Esperanto. Tio kaŭzis problemojn ĉe la participoj – ĉu ili montris nur la tri verbotempojn (-ita, -ata, -ota) aŭ ĉu kompletiĝon kontraŭ malkompletiĝo? Fine oni solvis la problemon agnoskante ke la koncepto de aspekto ja ekzistas ankaŭ en Esperanto.

La pola estas tre dolĉsona lingvo, sed ĝia komplika gramatiko mirigus parolantojn de lingvoj kiel la ĉina kaj taja!

1. Noto de la redaktoro: Dependa aŭ regata vorto aŭ latin-angle regimen aŭ komplemento.
Bradley KENDAL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Lingvo

INTERNACIA

Simpozio postulas neŭtralan lingvon

En la artikolo Eŭropo – Simpozio postulas neŭtralan lingvon (MONATO 2002/2, p. 29) Zlatko Tišlar raportas, ke unu el la prelegantoj ĉe scienca simpozio en Zagrebo pri lingva egalrajteco kaj eŭropa identeco estas Seán Ó Riain el Irlando.

Ó Riain, kiu estas unua sekretario ĉe la Ambasadorejo de Irlando en Berlino, antaŭ nelonge publikigis malgrandan sed valoran verketon pri precize tiaj gravaj demandoj. Temas pri dulingva (irlanda/angla) libreto kun la titolo An tAontas Eorpach agus an Ghaeilge: Féiniúlacht agus Éagsúlacht Teanga / The EU and the Irish Language: Identity and Linguistic Diversity (Eŭropa Unio kaj la irlanda lingvo: identeco kaj lingva diverseco).

En tiu ĉi verko li pledas, ke EU adoptu Esperanton kiel neŭtralan komunikilon, kiu kontribuos al la protekto de minoritataj kaj endanĝerigitaj lingvoj (ne nur la de irlanda), ene de la teritorio de la unio. La libro enhavas mallongan enkondukon al Esperanto, utilan bibliografion pri lingvaj problemoj kaj aliajn valorajn aldonaĵojn. Ĝi estas akirebla de la Kelta Librejo: An Siopa Leabhar, 6 Sr. Fhearchair, Dublino 2, Irlando.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Enkonduko

Manipulado duobla

Kiel konate, en suda Afriko minacas terura malsato. Pro tio multaj riĉaj landoj donacis kaj donacas nutraĵon, nelaste Usono. En la haveno de Maputo, ĉefurbo de Mozambiko, pluraj mil tunoj da maizo kaj tritiko en kargoŝipoj atendas, sed oni ne elprenas ilin por satigi la ses milionojn da homoj de la regiono. La mozambika registaro rifuzas la donacon el Usono. Kial? Ĉar estas genteknike manipulitaj grenoj. Tiajn oni ne volas havi, ankaŭ ne donace. Simile reagis registaroj de la najbaraj ŝtatoj Zambio kaj Zimbabvo.

Unuavide tio estas absurda: afrikaj registoj preferas, ke homoj mortos pro malsato anstataŭ akcepti valoran nutraĵon. Sed duavide oni bone povas kompreni tian konduton. Se la afrikaj registaroj akceptas la usonan helpon, la estonta damaĝo estos pli granda ol la portempa utilo. Ĉar certe homoj ne nur mem manĝos gen-manipulitan maizon kaj tritikon, sed uzos la grenojn por semado. Sed tio signifos, ke postajn rikoltojn oni ne plu povos eksporti al Eŭropa Unio, plej grava aĉetanto; ĉar en EU (kaj en multaj aziaj ŝtatoj) gen-maizo kaj gen-tritiko estas malpermesitaj. Krome ankaŭ brutojn kaj kort-birdojn nutritajn per gen-manipulaĵoj oni ne plu povus vendi.

Temas do pri duobla manipulado: Ĉar Usono ne povas vendi siajn gen-manipulitajn grenojn al Eŭropo kaj Azio, la registaro sendas tiujn ĉi superfluajn varojn al Afriko. Tiel Vaŝingtono perforte provas manipuli la merkaton, metante afrikajn registarojn en moralan kaj ekonomian dilemon. La afero ne estus tiom terura, se ĝi koncernus nur etan parton de bezonataj nutraĵoj. Sed la riĉa Usono kovras ĉ. duonon de la tuta helpoprogramo por malsatantaj afrikanoj.

Leganto (ne-usona) de MONATO dum la UK en Fortalezo asertis, ke nia revuo estas kontraŭ-usona. Mi replikis, ke kritiko baziĝas sur faktoj, ne sur emocio. Se usonanoj ne timas sanproblemojn per gen-manipulita nutraĵo, ili manĝu ĝin. Sed se aliaj rifuzas tion pro (science pruvita) san-risko, Vaŝingtono ne miru, ke tiaj provoj de perforto malfaciligas al aliaj kompreni aŭ eĉ ami Usonon.

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

El mia vidpunkto

Natura detruo

„La naturo rebatas.” Tiel reagis multaj, kiam en aŭgusto katastrofaj inundoj de riveroj Vultavo, Elbo, Danubo kaj iliaj brakoj damaĝis multegajn urbojn kaj vilaĝojn en meza kaj orienta Eŭropo. La diluvo ne nur detruis kelkajn milojn da loĝejoj sed gravege damaĝis la famajn historiajn kernojn de Prago en Ĉeĥio kaj Dresdeno en Germanio. Kiom da kulturaj valoraĵoj ekstermiĝis per akvomasoj kaj (eĉ pli terure) venena ŝlimo, tion oni vidos nur post monatoj.

Sed ĉu vere la naturo rebatis? Aliaj, ankaŭ fakuloj, atentigas ke inundoj okazas ĉiam denove, sendepende de homaj agoj. Efektive tiujn ĉi inundojn kaŭzis ekstreme fortegaj kaj longdaŭraj pluvegoj, kiuj estigis nekutime grandan kaj rapidegan ŝveladon de riveroj. Homo kapablas regi la naturon en multaj sferoj, sed (ĝis nun) ne povas malhelpi pluvon. Ni povas nur protekti nin kontraŭ akvo, jen per individua ombrelo, jen per digoj laŭlonge de danĝeraj riveroj – sed ĝuste tiuj digoj jam estas unu el la homfaritaj kialoj de inundoj.

Asfaltita tero

En la dense loĝata Eŭropo ni asfaltis kaj betonis nian teron, tiel ke akvo ne plu povas eniri ĝin kaj tra kanaloj devas flui en riverojn. Tiujn ni armis per digoj kaj tiel rabis al ili naturajn elfluejojn al vastaj kampoj, marĉoj kaj ebenoj. En la aktuala okazo digoj ne estis sufiĉe altaj aŭ tro malfortikaj por malhelpi la katastrofon. Sed tiuj ĉi homaj misfaroj estas nur kelkaj el multaj, kiuj kaŭzas ke naturaj fenomenoj iĝas katastrofoj. Pli kaj pli multaj sciencistoj intertempe konfirmas ekzemple, ke poluado de l' atmosfero per venenaj gasoj el industrio, hejtiloj kaj, precipe, aŭtomobiloj kaj avioj kaŭzas plivarmiĝon tutmondan kun la sekvo, ke ne nur degelas polusaj glaĉeroj, altiĝas marniveloj kaj dezertiĝas fruktodonaj teritorioj, sed ke ankaŭ draste ŝanĝiĝas la klimato en multaj kontinentoj.

Tamen la registaro de Usono, unu el la plej grandaj poluantoj, spitas sciencajn ekkonojn kaj kontestas ilin, obstine rifuzante la konatan Kioto-protokolon, laŭ kiu aliaj ŝtatoj devigas sin, redukti poluadon por malhelpi klimatan katastrofon. Sed ĉiuj el ni pli aĝaj ol 50-jaraj facile povas konfirmi per propraj spertoj, ke la usona prezidanto malpravas. Kiam mi estis infano, ĉiuvintre ni havis multajn neĝon kaj froston, tiel ke dum multaj semajnoj seninterrompe ni povis sledi kaj glitkuri sur glacio de lageto. Jam miaj infanoj ne plu tiom kontinue povis ĝui tiujn vintrajn amuzojn, kaj miaj genepoj ja konas neĝon kaj glacion, sed sledi ili ofte povas nur dum unu tago, ĉar la postan neĝo jam fordegelas. Glitkuri ofte ili povas nur en stadiono kun artefarita glacio. Miaj infanaĝaj someroj kutime havis kontinue agrablan temperaturon de ĉ. 25 gradoj C, kun okazaj fulmotondroj.

Veter-kapricoj

Sed nun en meza Eŭropo, kie mi loĝas, veter-kapricoj estas pli kaj pli multaj. La temperaturo en somero ne malofte superas 30 gradojn – kaj ĵus ni spertis en Rio de Ĵanejro, ke dum la tiea vintro anstataŭ ĉ. 15 gradoj estis ŝvitigaj 32 gradoj C. Unu el la sekvoj de tiu altiĝo de temperaturo en meza Eŭropo estas, ke ordinaraj ŝtormoj (de pli fruaj tempoj) nun fariĝas veraj tempestoj kun terura detruforto, kiu faligas kompletajn arbarojn kaj sentegmentigas domojn, ke ordinaraj fulmotondroj fariĝas ekstremaj naturkatastrofoj kun diluvoj.

Renaturigado

Kiel ĉiam, ankaŭ post la nuna inundego oni esploras kialojn kaj kaŭzojn kaj diskutas solvojn de problemoj homfaritaj, por malhelpi estontajn teruraĵojn. Unu grava rimedo estus, redoni al riveroj naturajn elfluejojn, kiujn per digoj, asfaltado kaj betonado ni rabis al ili. En multaj regionoj de Eŭropo tion devus fari ne nur tiuj landoj, kiuj plej multe suferas inundojn, sed precipe najbaraj landoj, kie fluas superaj partoj de riveroj. Sed kial tiuj ŝtatoj elspezu sian monon, se el tio profitos (nur) najbaraj landoj? Solvi la problemon oni povas kaj devas tuteŭrope.

Sed ho ve! Kiam antaŭ du jaroj simila inundego de rivero Odro damaĝis vastajn partojn de orienta Germanio kaj Pollando, oni promesis renaturigi la riveron. Ĝis hodiaŭ oni faris absolute nenion. Ĉu eble nun, kiam pro homa misuzo de naturo ni detruis grandan parton de nia kulturo en Prago kaj Dresdeno, ni estos pli prudentaj?

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Monato sin prezentas

Hugo Fontyn

(grafikisto, Oelegem, Belgio)

Mi naskiĝis en Schoten [sĥoten], proksime al Antverpeno, en la jaro 1962, kaj nun mi loĝas en Oelegem [ulegem] kun mia amikino.

Ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL) mi komencis labori en 1987, kaj mia laboro rilatas ĉefe al grafiko, la aspekto de MONATO (enpaĝigo, serĉado de fotoj, farado de anoncoj, ktp). Cetere mi projektas librokovrilojn kaj faras aliajn grafikajn laboretojn. De tempo al tempo mi helpas por la fina prilaborado de niaj produktaĵoj.

Sporto (promeni, bicikli, naĝi, ...) kaj arto (desegnado, pentrado, ...) estas miaj preferataj ŝatokupoj.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Libroj

Tuŝa kelkloke

Jam la trian fojon mi legas ĝin. Memorspertoj. Libro en kiu, inter homoj fremdaj, rolas movade konata paro. Nenia fikcio, ne romano, ne memoraĵo aŭ konfeso. Do kio?

Enhave, alternas en ĝi malfacilaj kaj leĝeraj partaĵoj. Jen konsideroj revoluciaj kaj militaj, historiaj kaj politikaj, religiaj kaj moralaj, filozofiaj, artaj, socialaj – pri ekzistadismo kaj japana batalarto, pri scienco aŭ teologio, pri katedralo kaj „nova orientado de la fido”, pri artfalsistoj kaj pri sakramento, pri suicido, pri kulposento, pri feliĉo, eĉ pri Dio, pekado, la Kalvaria Vojo kaj geedziĝo. Pri ĉio ĉi ion surprizan ni trovas. Pri artfalsado, ekzemple: la kialon, la kaŭzon, la artistan „pravon”; kaj, ĉiam kun adekvate impona stilo, la diferencon inter veraj kaj pseŭdaj krimoj, inter vera artaĵo kaj pastiĉo, inter fandado de kanonoj kaj de kloŝoj. Jen rakontado pri travivaĵoj kun amikoj kaj malamikoj, kun du putinoj, kun virinoj amataj, kun gepatroj diversaj – erotikaĵoj, scenoj pri rivaloj, kaj otelaj tentoj.

Sed la aŭtoro ne intencis verki erotikan romanon, li volis ja krei novan ĝenron. Kaj sukcese! Li elfosas la originon de siaj opinioj: „kial li pensas kion li pensas?” Dum li elserĉas la fundamentajn ideojn, la impulsojn, kiuj determinas liajn konvinkiĝojn, lia ekzameno kondukas lin al memoraĵoj pri spertoj, kiuj aktivigis lian inteligenton. Kaj li miras: tiuj spertoj estis seksaj.

La ĝenro „memorspertoj” traktas do la ekeston de konvinkoj, esploras pri estiĝo de vidpunktoj. Ĝi spuras la disvolviĝon de la intelekto, de la persona pensado. Efektive, temas pri internaj kontraŭdiroj de junulo, kiu serĉas sian vojon. Tiu ĝenro havas siajn postulojn: la aŭtora elekto ne estas sen konsekvencoj. „La ĝenro memorsperta havas sencon, nur se ĝi apogiĝas sur spertoj realaj kaj aŭtentaj ĝis la plej etaj detaloj. Ĉia falso, ĉia poezia imago deflankiga, endubigus la memanalizon. La leganto devas senti, ke ĉio, kion rakontas la aŭtoro, okazis precize, kiel ĝi estas elmetita.”

Konsciendas, ke leganto aktive partoprenas: legado estas interago kun la verkinto. Ne senriska! Foliumante, mi ekvidas mencion de franca filmo A bout de souffle, kaj mi ridetas, rememorante ies aludon al ĝi per about the suffle – nuntempe ĉiuj ja parolas la anglan, ĉu ne? Sed pri kio pensis tiu persono, tiel misprononcante la titolon? Kion signifis tiu vorto por li? Sed ne deviu ni. Senŝerce! Riskoj ja ekzistas.

Min surprizas kaj mirigas ĉiam denove, kiom ni, legantoj, povas miskompreni la celon de libro, maltrafi ties esencon, tordi la verkistan strebon aŭ pretervidi lian intencon. Tial la aŭtoro ripetas kaj insistas, ne sen kaŭzo, ke li ne verkis romanon. „Mia celo ne estis rakonti mian entute banalan vivon. Preskaŭ ĉiuj amoris, tro multaj batalis, multaj senhejmiĝas. Mi ne estas elstara escepto, nek heroo de nekredeblaj aventuroj.” Espereble, oni ne kritikos misinterprete ĉi tiun brilan laboraĵon, penozan kaj seriozan, konvinkan kaj riĉan, restontan en la memoro kaj relegotrudan.

La verko priskribas la itineron de juna fremdulo en la franca socio. Fakte, en tiu libro temas, en matura lingvo, pri la genezo kaj malvolviĝo de la intelekta perspektivo homa. La teksto eksponas ĉion, kio progresigas la pensadon de la protagonisto, montras la dialektikan evoluon de ties mondrigardo. „Elekti? Ĉu iam oni elektas? Neniu konas sin” (p. 114). „La malgranda vitofolio trudita antaŭ la homan seksorganon estas la granda obstaklo al la kompreno de ni mem” (p. 150).

La aŭtoro fakas en filozofio. Li argumentas per scienco. Li estas sanskritisto kaj citas latine. Kaj obstinulo li estas ĉe ajna persistado, kiu ŝajnas al li necesa. Li montras kaj demonstras, kiel la okcidenta scienco konstruiĝis pro teologiaj motivoj kaj sekve estas ankaŭ nur kredo: kvankam ĝi supozas sin opona al religio, ĝi mem fakte estas religia sekto. „Ne estas pli da teoria certeco en scienco ol en arto”, laŭ la aŭtoro. Dume, unu el la grandaj kvalitoj de lia verko estas la vereco.

Per tiu nova atingo Eugène de Zilah superis sin mem. Ilustrita per deko da bildoj de Cavelan [kavlán], lia verko klare, same kiel Vivi sur barko, ne estas romano. Tion konfirmas la impona nombro de piednotoj. Per sia kompetenta verkado nia aŭtoro pruvas la kapablon de Esperanto konkurenci kun naciaj beletroj laŭ la estetikaj kriterioj de la ekstera literatura mondo. Stilo riĉa, kun vortoj trafaj kiel „memstiraj raketkapoj”, aŭ trufe gustumindaj – vortumoj trofeaj kaj triumfaj. Li, evidente, neniam „gargaras sin per nekomprenitaj vortoj” por „rekraĉi ilin propralingven”.

Kaj kiu pravas estas libro altklasa. Ĝi estas eble ete kontesta kaj ribela, sed certe edifa kaj instrua, dokta kaj inteligenta, erudicia kaj prudenta. Ĉu saĝumita kaj eĉ sprita? Jes, relegu nur! Elsaltos floretoj. (Kaj bobeloj da oksigeno! Kiujn vi ne rimarkis unuafoje pro la balaa superondo, ia cunamo de seriozo kaj homeco, alfluo de demandoj.) Ĝi ne estas distra verko, tamen kor- kaj kac-tuŝa kelkloke. Ĝi estas libro kiu postdaŭras. Nepre. Libro detale verema, valorega, profunda kaj konstrua, pintnivela. Certe, iam mi entreprenos kvaran tralegon. „La erudicio donas samajn ĝojojn kiel la ĉasado kaj nenia kompatinda besto suferas pro tio.”

Sed kie la pravo, finfine? Kaj ... kiu pravus – kion tiu savus? „La eroj de puzlo lokiĝis ĝuste, sed ne mi lokis ilin. Kiu? Kio?” (p. 90). Eŭgeno aplikis tiun frazon al sia vivo, al sia rilato kun Madlena, sed eblus samiel – ĉu prave? – uzi ĝin pri lia libro.

Christian DECLERCK
Eugène de Zilah: Kaj kiu pravas. Eld. Pro Esperanto, Vieno, 2002. 291 paĝoj.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

Ne tiel simple

Interesa estis la artikolo de Stefan Maul pri la sukceso de Le Pen en la baloto pri la prezidanteco, sed ĝi tamen meritas kelkajn rimarkojn. Efektive tiu granda sukceso estis skandala; ĝi estis ŝoko, stuporo, fakte granda honto, kvankam neniu gazeto kuraĝis titoli tion „La honto”, kiel decus. Tamen se la legantoj plu observis la evoluon de balotado, ili scias, ke por la rebaloto 85 % voĉdonis kontraŭ Le Pen (ne por Chirac [ŝirák]). Kaj por la asembleo Front National, Nacia Fronto (NF) (la nazia partio), refalis al 11 % de la voĉoj, kaj danke al la diskutinda distriktosistemo, neniu NF-deputito sidos en la nova dekstra asembleo. Kio okazis? La antaŭa asembleo decidis, ke la du elektoj (ŝtatprezidanto kaj asembleo) okazu sinsekve, ĉar oni bone scias, ke kiu gajnas la prezidantan, tiu gajnas ankaŭ la asemblean.

Principe kaj laŭ la (misaj) prognozoj devis okazi duelo inter Chirac kaj Jospin [ĵospén], inter dekstro kaj maldekstro, sed ... Estis ĝenerala malkontento kaj dekstre kaj maldekstre, ĉefe pro nekongruado, dekstra prezidanto kaj maldekstra asembleo ... Krome, tiu stulta sistemo, heredaĵo de De Gaulle [de gol], tralasis 16 kandidatojn. Vera kaĉo! Kio rezultis el ĉio tio? Maldekstre 12 % de trockiistoj (nur negativa baloto). Kaj la persona ambicio de Chevènement [ŝevenemán] (6 % da voĉoj), kio kaŭzis la falon de Jospin. Sed Chevènement pagis poste: li perdis sian deputitecon, kiun li tenis 30 jarojn.

Oni ĝenerale preteratentis la gravecon de trockiistoj. Estas protestosinteno, kiu antaŭe iris al la franca Komunista Partio. Sed la fakto, ke la franca Komunista Partio estis en la registaro signis ĝian malvenkon. Preskaŭ ĝian morton. La civitanoj voĉdonis aliloke por protesti. Sed la plua evoluo estis antaŭvidebla. Je la rebaloto prezidanta ĉiuj demokratoj voĉdonis kontraŭ Le Pen, ĉirkaŭ 85 % kaj verŝajne pli multe, ĉar multaj ne volis voĉdoni por Chirac. Kaj Chirac tre demagoge ekspluatis tiun situacion, bazante sian kampanjon sur tiu falsa cifero, promesante ion ajn kaj apogante sin sur la nova partio Unio por la prezidenta majoritato, kiu eĉ ne ekzistas kaj ne havas statuton.

Konkludo: la rezulto de la krizo, la ĝenerala malkontento kaj la timo pro la „naŭza bestaĉo” (la bête immonde) kondukis al triumfo de la dekstra partio. La malvenko de socialdemokratoj, dum Le Pen restas je la sama punkto kiel antaŭe: vana vulgara blekado kaj ludo je martireco. Nun ni atendas la sekvon de la dekstraj promesoj pri sekureco, malpli da impostoj por riĉuloj, ktp ...

Georges LAGRANGE
Francio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

UKRAINIO

Katastrofoj: ĉu kunkulpas Kuĉma?

Finiĝis por Ukrainio nigra somero – en julio kvar katastrofoj forprenis ĉ. 150 vivojn. Kulpas ĉefe malbona administrado kaj organizado de soci-kultura kaj ekonomia vivo; kulpas ne hazardo sed politiko. Rezulte la registaro, pro sinsekvo de katastrofoj, apenaŭ povas kaŝi sian konfuziĝon.

La 7an de julio pereis en la minejo „Ukrainio” 35 ministoj, la 21an pereis ses, la 31an pliaj 20. Pasintjare, en orienta parto de la lando, pereis 300 ministoj: ĉi-jare jam 150. Laŭ statistiko, ĉiu miliono da tunoj da karbo forprenas kvar vivojn.

Plue, en okcidenta parto de la lando, la 27an de julio kolektiĝis miloj da homoj en armea flughaveno en la urbo Lviv pro aerspektaklo. Tamen, dum familianoj ĝuis la tagon, ekzamenante flugmaŝinojn starantajn sur la tero, subite sur iliajn kapojn falis ĉasaviadilo Su-27 (fabrikita en Rusio). Virino, kiu restis viva, poste rakontis: „Nin frapis aerondo, surdigis bruego; ni sentis, ke super ni io flugas. Ŝajnis, ke pasis sufiĉe longa tempo, ĝis mi trovis kuraĝon malfermi la okulojn. Tiam ŝoko. Ĉirkaŭe neniu: nur karnopecoj”. Entute 86 homoj pereis kaj pli ol 1000 estis severe vunditaj.

Unua reeĥo

Nun laboras ŝtata komisiono por esplori, kiu kulpas. Kial pilotoj trejniĝis en meza parto de la lando kaj venis speciale pro la spektaklo? Kial ili flugis tiom proksime al spektantoj? Intertempe la prezidanto de Ukrainio, Leonid Kuĉma, ordonis, ke oni kreu ordon en la ministrejoj pri defendo kaj pri energio. Sed tio estas nura unua reeĥo al la katastrofoj. La ĉefa kialo de ĉiuj paneoj kaŝiĝas en malbonega administrado de la ukraina politika kaj publika vivo, kio permesas al respondeculoj senrespondece agi.

Se la usona prezidanto post la eventoj de septembro 2001 rikoltis fidon kaj subtenon de sia popolo, la situacio en Ukrainio estas tute mala. La opozicio nomas la ukrainan kapulon kunaŭtoro de la tragedioj: la prezidanto ne nur estras la registaron sed ankaŭ influas parlamenton kaj administras direktorojn de uzinoj kaj mezlernejoj. Tiu estas sistemo apenaŭ efika, ĉar la vera respondeculo restas ununura: la prezidanto mem.

Araneo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Moderna Vivo

FILMARTO

Odoraĉas la fiŝo – almenaŭ en Rusio

Polaj kritikistoj alte taksis la filmon de la ukraina reĝisoro Jurij Iljenko Preĝo por hetmano Mazepa. Dum la 29a kinosomero en Pollando la filmo ricevis premion „Ora Fiŝo de Insko-2002”. Orumitan statueton ricevis filo de la reĝisoro, Filipo, kiu ludis unu el la ĉefroloj. La filmo, laŭ la opinio de la ĵurio, montras la veran ukrainan animon: la filmo fariĝis kulmino de la naŭtaga kinosomero.

Preĝo por hetmano Mazepa jam estis montrata dum la ĉi-jara Berlina Internacia Kinofestivalo kaj ĝi aperos en la aŭtuno en la ukraina kinomerkato. Bedaŭrinde en la najbara Rusio la filmo estas duonoficiale malpermesita: la ministro pri kulturo, Miĥail Ŝvidkoj (etna ukraino), rekomendis al kinistoj ne spektigi la filmon, ĉar ĝi minacas la ukrainan-rusan interrilaton.

Altbuĝeta filmo

En la plej altbuĝeta ukraina filmo de la lasta jardeko temas pri la t.n. Norda Milito (1700-1721) inter Svedio kaj Rusio. Kiam la sveda reĝo Karlo la 12a kondukis sian armeon en Ukrainion, ukraina militgvidanto, hetmano Ivan Mazepa, nuligis antaŭan aliancon kun caro Petro la Granda kaj aliĝis al la svedoj kontraŭ la rusa caro.

La rusa gazetaro atakis la filmon, ĉar oni konsideris kaj konsideras la hetmanon perfidulo: tia malindas esti prezentata en kinoreto. Krome, la rusa caro Petro la 1a estas montrata kiel sadisto, tirano kaj sodomiulo, sekse perfortanta soldatojn. Sed tion la reĝisoro Iljenko ĉerpis el la literaturo de la rusaj verkistoj Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin kaj Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj, kiuj detale pristudis la rusan caran epokon.

Aldone nepras mencii, ke la rolon de hetmano Ivan Mazepa ludis la eksa ukraina ministro pri kulturo, Bohdan Stupka.

Araneo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Moderna Vivo

MEDICINO

Operacio sen precedenco

Eĉ dum varma somero 17-jara knabino, loĝanta en la gubernio Hejiang de la provinco Sichuan en Ĉinio, devas surhavi du vesto-tavolojn: nur tiel ŝi povas kaŝi sian sekreton. Kial? Ĉar ŝian dorson okupas ekde naskiĝo granda nevuso, sur kiu kreskas nigraj viloj.

La knabino, Wang Mei, venis al la Sichuan-a Instituto pri Haŭta Malsano kaj petis kuracon. Fakulo diagnozis, ke ŝi suferas pro „denaska pigmenta nevuso” kaj, ĉar nevuso tia aspektas kiel felo de simio aŭ apro, oni nomas ĝin „bestohaŭta nevuso”. Statistike kuŝas la eblo pri malsano tia ĉ. dekmilono. Krome, pro la grandeco de la nevuso, mankas precedenco kiel ĝin kuraci.

Psikaj problemoj

Wang Mei dum sia tuta vivo ĉagreniĝas pro la nevuso. Ĉe la lernejo, kie ŝi loĝas, ŝi banas sin kiel eble plej rapide kaj nur, kiam aliaj lernejaninoj forestas. Ĉiam ŝi portas dikajn vestaĵojn por ŝirmi la nevuson. Malgraŭ tio konas ŝian sekreton multaj lernantinoj. Pro tio Wang Mei ekhavas psikajn problemojn, kaj ŝia lerneja poentaro nestabilas.

Por ŝin kuraci ellaboris la instituto apartan programon. Unue oni per lasero forigos la vilojn. Poste, per eta smirgorado, oni altrapide atakos la nevuson. Tie, kie la rado ne povas funkcii, oni konsideros haŭtan grefton.

Wang Mei vivas en malriĉa kampara familio, kiu ne kapablas mem pagi la kuracadon. La instituto decidis rezigni pri la kosto de la operacio, tamen la familio de la knabino devas trovi pli ol 20 000 juanojn pro dumonata loĝado ĉe la instituto. Nun oni esperas, ke bonkoruloj finance subtenos la knabinon.

MU Binghua

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Moderna Vivo

ĈINIO

Perforta amo: plej forta malamo

Antaŭ nelonge, en Pekino, en pluraj stratoj aperis afiŝoj montrantaj junan virinon kun serioza mieno etendantan rezistan brakon firman kaj fortan. La celo de la afiŝo: kontraŭi familian perforton.

La ĉefino de Pekina Virina Federacio, Zhao Shuhua, diris, ke oni starigis la afiŝojn, por ke la tuta socio ekkonsciu pri familia perforto. Jam ekzistas en Pekino 22 tiaj afiŝoj, aldonis la ĉefino, kaj sekvos pliaj.

Laŭ enketo de la Ĉina Virina Federacio ekzistas perforto en 30 % de la 270 milionoj da familioj en Ĉinio. Pli ol 90 % de la perfortintoj estas viroj. La plimulto de la pridemanditoj kredas, ke perforta amo estas la plej forta malamo kaj estas nepre punenda de la ŝtato.

Ĉinio denove publikigis la tiel nomatan geedziĝan leĝon, kiu klare indikas, ke perforto, eĉ ene de familio, estas krimo. Krome, laŭ juĝa klarigo, se oni hejmen kondukas aliseksulon cele al kunloĝado, tio povas esti konsiderata anima turmento rilate aliajn familianojn.

MU Binghua

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

KIPRO

Ĉu dividita insulo dividos Eŭropon?

Antaŭ 28 jaroj turkaj trupoj invadis Kipron. Rezulte disiĝis la insulo en du etnajn partojn: grekan en la sudo kaj turkan en la nordo. En la ĉefurbo Nikosio okaze de la datreveno – la 20an de julio – oni publikigis deklarojn pri la estonteco de Kipro.

En 1974 Ankaro sendis al Kipro 35 000 soldatojn, post kiam kipraj oficiroj grekaj provis per puĉo aneksi Kipron al Grekio, en kiu tiam regis diktatora reĝimo de „nigraj koloneloj”. Poste Sud-Kipro, sub la nomo Respubliko Kipro, membriĝis en Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj intertraktis pri eniro en Eŭropan Union (EU); Respubliko Nord-Kipro estis oficiale agnoskita nur de Turkio, kiu havas norde 30 000 soldatojn.

Dum longa tempo Glavkos Klerides, estro de la kipraj grekoj, kaj Rauf Denktasch [denktaŝ], estro de la kipraj turkoj, provis interkonsenti pri regulado de la konflikto. Tamen eĉ sub peranteco de Kofi Annan, la ĝenerala sekretario de UN, ili ne sukcesis atingi kompromison.

Diplomata maratono

Komence de la nuna jaro, la 16an de januaro, la estroj de ambaŭ kipraj etnaj komunumoj denove komencis intertrakti pri la estonteco de la dispartigita Kipro. Tiu provo interkonsenti grave distingiĝas de ĉiuj antaŭaj. Ĉi-foje la diplomata maratono estas tempe limigata, ĉar ligata al la plilarĝigo de Eŭropa Unio en 2004.

Tamen ambaŭ partioj kulpigas unu la alian pri malemo cedi. Deklaris Klerides: „Ni konsentis fari la plej dolorigajn cedojn, sed la turkaj estroj, kiel ĉiam, ne deziras reciproki.” Siaparte Denktasch insistis pri senkondiĉa agnosko de la Respubliko Nord-Kipro kiel neŝanĝebla kondiĉo. Krome li konsentis pridiskuti la estigon de konfederacio kun la suda parto de la insulo; nur poste li proponis intertrakti pri aliĝo de Kipro al EU. Se tio ne estos plenumita, Turkio minacos aneksi Nord-Kipron.

Aŭtonomio de ambaŭ partoj

La reprezentantoj de greka Kipro proponas krei en la insulo federacion kun vastegaj rajtigoj kaj aŭtonomio de ambaŭ partoj: ili intencas eniri EU-on en 2004 sendepende de la fino de la intertraktoj. Respubliko Kipro jam delonge celas eniri Eŭropan Union kaj nun okupas unuan lokon en la fina konkurso pri aliĝontaj landoj. Tio rilatas tamen nur al la greka parto de la insulo. La internacie neagnoskata turka respubliko Nord-Kipro entute ne estas konsiderata.

Fine de 2002 klariĝos la sekvoj. Eblas tri variantoj. Varianto unua kaj plej favora: en EU-on eniras reunuiĝinta Kipro. Tiuokaze venki la socialan kaj ekonomian malegalecon de ambaŭ partoj de la insulo estiĝos afero de la tempo kaj de teknikaj paŝoj.

Aliĝo de reunuiĝinta Kipro al EU ne eblas sen solvo de la komplikaj interrilatoj inter Grekio, Turkio kaj EU. La esperoj de Ankaro eniri la lastan vagonon de la plilarĝiĝo-trajno fiaskos. Bruselo kulpigas Turkion pri multaj malobservoj de la homaj rajtoj kaj pri korupto.

Tamen, se Ankaro ne atingos ĝis la fino de la nuna jaro klarecon pri la dato de la komenco de oficialaj intertraktoj pri eniro en la Union, ĝi povos malhelpi la eniron de Kipro.

Amasa elmigro

Varianto dua: nur la greka parto de la insulo eniras la Union. Tiuokaze Turkio povus aneksi la turkan parton de Kipro, kio tuj rompus rilatojn inter Ankaro kaj Bruselo. Sekvus amasa elmigro de turkaj kipranoj kaj loĝigo de ties teritorioj fare de kurdoj kaj turkoj el Turkio.

Varianto tria: la intertraktoj pri reunuiĝo de Kipro malsukcesas kaj EU ĉesigas eniron de Kipro en la Union. Tiuokaze fine de 2002 Grekio rifuzus subskribi kontraktojn pri aliĝo de la ceteraj naŭ kandidato-ŝtatoj al la EU. Rezulte la tuta EU-plilarĝigo malsukcesus.

En EU oni apenaŭ kuraĝas pensi pri tiu ĉi koŝmaro. Lastatempe Eŭropa Unio komencis aktivi en la norda parto de la insulo. Tie Bruselo strebas kompensi la informan izoladon, en kiu dum jardekoj vivas la turka loĝantaro: temas ĉefe pri forigo de mitoj pri insidemo de EU, kiu laŭdire klopodas „aĉeti” la lojalecon de kipraj turkoj.

Evgeni GEORGIEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

Kies „ruĝa” akvo fluas?

En la artikolo pri Britio („Ekfluas la ruĝa akvo”, MONATO 2002/7, p. 10) Paul Gubbins efektive tuŝis kaj misprezentis temojn rilatajn al aliaj landoj.

Se entute konvenas apliki terminon „pudeli” al digna registarestro, estas britaj maldekstremuloj kaj oportunistoj, antaŭ kiuj Tony Blair [teŭni blea] devas manovri, sed ne antaŭ Bush. Samkiel Margaret Thatcher [mágaret faĉe] kaj aliaj klarvidaj kaj respondecaj politikistoj, Blair rekonas danĝeron kaj gravecon de milito kun pan-islamismo, milito ne en citiloj (kiel en la artikolo). Do nature Blair vidas amikon ne en Irako kaj en Sadam Husajn [sadám husájn], sed en Usono – tradicia fidinda aliancano de Britio.

Menciante pri „buĉado fare de Israelo en Palestino”, Gubbins ripetas fi-mensogon gurdatan de amaskomunikiloj. Perfidita de ĉiuj okcident-eŭropaj landoj, estas ĝuste Israelo, kiu estas daŭre buĉata en nekonvencia milito je ekstermo, kiun islamaj najbaroj efektivigas per manoj de palestinaj teroristoj kaj sabotuloj.

Neniam, neniu lando estis tiom longe provokata – kaj tamen toleranta kaj ne respondanta per plenforta plendetrua kontraŭatako. Estante la sola okcident-tipa civilizita demokratia lando en la regiono kun plej forta armeo, Israelo estas devigata batali por sia elvivo kun ligitaj manoj. La „justa” internacia komunumo lasas Israelon sanganta sen rajto respondi kaj ekstermi la malamikojn, kiel farus iu ajn alia lando post la unua aŭ dua provoko – ne post dekoj!

La mur-skribaĉoj de la 30aj jaroj en Eŭropo „Judoj, for en Palestinon!” nun transformiĝis en kriojn „Judoj, for el Palestino!”. La israela popolo tamen ne plu emas sekvi la direktojn de la „internacia komunumo”. Kaj honestaj homoj, ĉie, kie ili dume restas, venos helpi, kaj ne lasos Israelon perei.

Aleksandro GOFEN
Usono

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Hobio

LITOVIO

Reptilioj en la domo

En la hejmo de 40jara virino Rima Ratkevičiene [rima ratkeviĉiene], el la dua plej granda litova urbo Kaunas, abundas diversaj ekzotikaj bestoj. Ekzemple, tie eblas vidi sur fenestrobreto aŭ en terario dormantajn igvanojn, kiuj fojfoje promenas tra la ĉambroj aŭ varanon, kiu instaliĝis en kuŝujo, kobron kuŝantan en terario aŭ enkaĝigitajn lacertojn. La sinjorino ankoraŭ ŝatus akiri krokodilon (nanan kajmanon), kiu ne postulas tro multe da spaco, ĉar ĝia maksimuma longeco estas nur 1 metro. Ĝi kostas kelkajn milojn da usonaj dolaroj.

Ratkevičiene asertas, ke eblas trovi kontakton kun igvano por kompreni unu la alian. Igvanoj komprenas la dezirojn de sia mastrino. Somere ili povas iri eksteren promeni, engrimpi aŭton, se la familio planas viziti arbaron. Dum ekstere varmas, tiuj bestoj ŝatas surgrimpi arbojn aŭ frandi fragojn en la ĝardeno. Kiam igvanoj ekdeziras feki aŭ urini, ili piketas la manon aŭ gambon de la virino. Tiam necesus meti ilin sur akvoplenan ujon. Fremdaj homoj ne povas preni igvanojn. Ili ne toleras tion. Igvanoj en la hejmo de Ratkevičiene vivas libere. Ili povas esti sur lito aŭ sur hejtigilo, sur librobreto. Iufoje laŭ kurtenoj ili atingas eĉ la kornicojn. Ili precipe ŝatas kuŝi sur molaj kusenetoj. Antaŭ nelonge tiuj bestoj ellasis 67 ovojn. Se naskiĝus igvanidoj, por la posedantino tio estus eksterordinara travivaĵo, ĉar kutime en la mallibereco tiuj bestoj reproduktiĝas ege malofte. Malgranda, al draketo simila igvano, kostas ĉirkaŭ 50 usonajn dolarojn, kaj plenkreska 1500.

En la kelo Ratkevičiene bredas naŭ speciojn da diversaj insektoj por siaj reptilioj: grilojn, akridojn, blatojn. Ankaŭ por ĝia bredado necesas fakaj konoj.

En speciala terario en la kelo estas egipta kobro. En la listo de venenaj serpentoj ĝi okupas la kvinan lokon. Neniu alia povas preni tiun kobron en siajn manojn. Nur Ratkevičiene zorgas pri ĝi. Necesas scii kiumaniere preni la serpenton kaj antaŭvidi ties konduton. La posedantino asertas, ke kobroj estas unu el la plej saĝaj serpentoj kaj neniam senkaŭze atakas homon. Eĉ plej paceman kobron eblas inciti per malprudenta movo aŭ ago. Ĝia reago estas fulmrapida. Ekzemple al sin aeren ĵetinta muso, kobro neniam ebligas, ke tiu falu surteren. Ĝi kaptas ĝin ankoraŭ dum la flugo. Kobro povas longe kaj trankvile kuŝi. Ĝi vigliĝas nur, se ĝi ekmalsatas. Tiam kobro povas tuj engluti eĉ dek kvin musojn. Nun la kobro de Ratkevičiene longas sepdek centimetrojn, sed plu kreskante ĝi atingos unu metron.

Rima Ratkevičiene ekinteresiĝis pri reptilioj jam infanaĝe, tamen la unuan reptilion ŝi ekhavis nur antaŭ sep jaroj. Ĝi estis agamo, kiu tamen post nelonge mortis. Tiu ĉi perdo instigis la bredantinon pli multe ekinteresiĝi pri tiuj bestoj kaj ĉerpi utilajn informojn el diversaj fontoj. Nun ŝi scias multe pli ol en la komenco. Nun Ratkevičiene povas helpi ankaŭ aliajn bredantojn de reptilioj. Ŝi volonte kuracas bestojn, al kiuj ne kapablas helpi bestkuracistoj. Preskaŭ ĉiusemajne homoj vizitas ŝin kun malsanaj igvanoj, lacertoj, konstriktoroj, pitonoj kaj aliaj serpentoj. Ratkevičiene kapablas fari eĉ etajn operaciojn. Ŝi helpas senpage aŭ reciproke petas alporti por ŝiaj amantoj el aliaj landoj produktojn, enhavantajn vitaminojn, ĉar en Litovio ili malfacile troveblas.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

„La”, artikolo nur difina

Kontraste kun la aserto de Albert Cnudde el Francio (MONATO 2002/7, p. 7), la uzo de la artikolo en La kosmo kaj ni estas certe pravigita kaj logika. Oni uzas la artikolon kiam en nia penso komuna nomo estas difinita. Ĝi estas ankaŭ difinita, se temas pri unika persono, besto aŭ objekto en nia ĉirkaŭaĵo. Tiel uzas la difinan artikolon ĉiuj eŭropaj lingvoj kiuj havas ĝin. Tial ni diras: „La prezidanto malfermis la kunvenon”, „La reĝino vizitis malsanulejon en Bruselo”, „La suno brilas”, „Infanoj ludis sur la strato”, „Ŝi iris al la kuirejo”, „Li falis sur la grundon”, ktp.

Kontraŭe, la abstraktaj substantivoj kaj la substantivoj indikantaj materion ne bezonas la artikolon (escepte se ili estas difinitaj per komplemento). La kialo estas, ke tiuj kategorioj de substantivoj ne havas pluralon se uzataj en sia normala senco (ili estas „nenombreblaj”). Ekz.: „Mi trinkas akvon. Li havas febron. Ŝi instruas matematikon. Ĉion venkas amo.” ktp. Do, Albert Cnudde prave malaprobas la uzon de la artikolo en la regulo de Zamenhof antaŭ la vorto „logiko”, kiu estas uzata en sia ĝenerala senco. Li ankaŭ prave uzas la difinitan artikolon en „la sintaksa logiko”.

Estas certe malfacila afero. Ŝajnas al mi, ke la angloj uzas la difinan artikolon plej, kvankam ankaŭ ne tute, ĝuste. Sekvante la tiurilatan rekomendon de Zamenhof, oni devus tamen ĉiam konscii, ke ĝia neuzo antaŭ konkreta substantivo egalas la uzon de vorto kiel „iu(j)”, „ia(j)”, „kelka(j)”.

Pieter Jan DOUMEN
Belgio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

NOV-ZELANDO

Plia trijara periodo

Mandaton estri la nov-zelandan registaron dum plia trijara periodo ricevis la ĉefministro Helen Clark [klak]. Clark fruigis la elektojn kaj tiel plene venkis la Aliancan Partion, kiu retenis eĉ ne unu solan parlamentanon.

Malgraŭ tio, ke kelkaj komentistoj asertas, ke Nov-Zelando dekstren moviĝis, la statistikoj malon montras: la dekstra partio Asocio de Konsumantoj kaj Impostpagantoj (AKI) restis sama (9 mandatoj), la dekstreta Nacia Partio reduktiĝis de 35 al 27, dum la maldekstreta Laborista Partio (LP) gajnis pliajn mandatojn (de 49 al 52).

La elektokampanjo tede komenciĝis, sed viviĝis pro disputo rilate supozatan importadon de genetike modifitaj maizsemoj. La registaro malpermesas genetike modifitajn semojn almenaŭ ĝis oktobro 2003: verduloj diras, ke pli ol duono de la civitanoj deziras, ke genetike modifitaj manĝaĵoj daŭre estu malpermesataj. Tamen en la elektoj la Verdula Partio gajnis nur du pliajn mandatojn.

Surprizis

La partio Nov-Zelando Unue, la minora partio en koalicio kun la Nacia Partio inter 1996 kaj 1999, regajnis du trionojn de la mandatoj perditaj post la disfalo de la koalicio. Plej surprizis la Unuigita Futura Partio (UFP), kiu dum la lastaj du parlamentoj havis nur unu parlamentanon sed nun havas ok: ŝajne plaĉis ĝia modera programo.

Ĉi tiu elekto estis la tria laŭ tiel nomata miks-membra proporcia sistemo (kiu similas al la germana sistemo). Elektanto rajtas voĉdoni kaj por loka kandidato kaj por preferata nacia partio. Do al 69 lokaj gajnintoj aldoniĝas 51 listaj parlamentanoj: tiel laŭ partiaj voĉoj estas ĝustigataj la parlamentaj proporcioj.

Pro tio, ke la registaro ne posedas parlamentan plimulton, necesas koalicio inter la Laborista Partio, la Progresema Koalicio kaj la Unuigita Futura Partio. Laŭ interkonsento la programo baziĝos sur la manifestoj de la koaliciaj partioj sed prioritate konsideros proponojn de UFP.

Aŭtovojoj

Rekompence la registaro starigos komisionon pri la familio laŭ propono de UFP kaj LP; ĝi plibonigos la leĝojn pri viktimoj de krimoj kaj preparos leĝojn pri transporto, principe aŭtovojoj. La registaro kunlaboros ankaŭ sed pli malstrikte kun la Verdula Partio.

Okazis disputo inter la Nacia Partio kaj la aliaj partioj pri la oficiala opozicio. Estroj de la Verduloj, AKI kaj NZ Unue argumentis, ke la ĉefo de la Nacia Partio malhavu la specialan salajron apartenantan al la estro de la opozicio. La Nacia Partio havas nur 27 parlamentanojn kaj krome, pro la elektosistemo kaj la fakto, ke estas pluraj opoziciaj partioj, la titolo „estro de la opozicio” anakronismas.

Opozicianoj postulis ankaŭ, ke ili havu proporcian nombron de sidlokoj en la plej antaŭa vico en la parlamentejo, tradicie rezervitaj por membroj de la ĉefa opozicia partio. La disputo minacis farsigi la oficialan malfermon de la parlamento, ĝis oni kompromisis, ke ĉiuj parlamentanoj dum la malfermo laŭalfabete sidu.

Dum la malfermo la registaro anoncis per tiel nomata parolado el la trono sian programon. Substrekata en la parolado estis la graveco por Nov-Zelando de enmigrintoj, kiuj valoras ne nur pro siaj metioj sed ankaŭ pro siaj diverseco kaj dinamismo. Krome la registaro promesis antaŭenigi la ekonomion, ĉefe per eksportoj, kaj lukti por justa, tutmonda komerco.

D. E. ROGERS/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Moderna Vivo

SANO

Danĝeraj arakidoj

Konate estas, ke industrie produktataj kaj stokataj nutraĵoj foje kunhavas toksinojn, sed tion oni ofte forgesas aŭ ignoras. Tamen en laste eldonita numero de la brazila Revuo de Publika Sano aperis rezultoj de esploro koncerne aflatoksinon en ofte konsumataj nutraĵoj.

Inter 1998 kaj 2001 en la brazila ĉefurbo oni mezuris aflatoksinon en arakidoj kaj ĝiaj derivaĵoj – kaŝtanoj, maizo, tritikaj kaj avenaj produktaĵoj, rizo kaj fazeolo. Aflatoksinon oni trovis en preskaŭ 20 % de la ekzamenitaj arakidaĵoj, maizaĵoj kaj kaŝtanoj. Plej malpuraj estas arakidoj (34,7 %).

Aflatoksino estas venena substanco produktata de fungoj kaj trovata ĉefe en stokataj nutraĵoj. Ĝi kaŭzas hepatajn malsanojn, digestajn perturbojn kaj eĉ kanceron. Nepras eduki homojn eviti danĝerajn manĝaĵojn.

Paulo S. VIANA

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Moderna Vivo

MEDICINO

Pafantaj komputiloj

Lastatempe kuracistoj kaj aliaj fakuloj turnis sin al la danĝero sidadi antaŭ komputilaj ekranoj. La radiado eligata de la ekranoj estas ja malgranda, sed ĉu longa, persista pafado povas damaĝi la homan korpon?

Publikiĝis en la brazila Revuo de Publika Sano trovitaĵoj de tiurilata esploro. Por studi genetikan influon, sciencistoj ekzamenis la sangajn ĉelojn (limfocitojn) de homoj, kiuj laboras per komputiloj kaj ricevas radiadon dum kvar ĝis ok horoj kaj dum ok ĝis 11 jaroj. Oni kulturis la ĉelojn kaj observis, ke okazas anomalioj en ilia dividiĝo (mitozo).

Oni trovis pli da anomalioj en la kromosoma strukturo de la ĉeldividiĝoj, en kvanto statistike signifa, kompare kun ĉeloj de homoj, kiuj ne laboras per komputiloj. Estis ekzamenataj 2000 ĉeldividiĝoj. Genetikaj ŝanĝoj kaŭzataj de radiado estas potenciale malsanigaj. Dum la problemo restas nesolvita, valoras sin gardi rilate uzon de komputiloj.

Paulo S. VIANA

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Spirita Vivo

FINNLANDO

La heredaĵo de orientaj ortodoksuloj

En la 16a jarcento en Karelio kaj Laponio troveblis pli ol 50 ortodoksaj monaĥejoj, fruktoj de la konverta kaj civiliza laboro de du famaj sanktigantoj Herman kaj Sergej. Iliaj ideoj kaj tradicioj laŭdire devenis de la „monaĥa promontoro” Athos en Grekio.

Dum militoj la monaĥoj rifuĝadis orienten, direkte al siaj samreligianoj slavlingvaj, ĉar okcidente pli fortis aliaj eklezio kaj lingvo. Post la unua mondmilito la antaŭe rusaj monaĥejoj tamen estis aligitaj al la finna ortodoksa eklezio, kaj post la dua mondmilito, pro la malfavoro de Sovetio, la monaĥoj ekrifuĝis okcidenten. Unue ducento da ili, el la monaĥejo Valamo, kiu situas sur insulo en la lago Ladogo, veturis al okcidenta Finnlando, serĉante novan lokon por la monaĥejo. Pro la tiuvintra frostego la glacio de Ladogo estis tiel dika, ke ili povis kunporti duonon el siaj monaĥejaj valoraĵoj: i.a. ikonojn, pordojn de la ikonostazo, sonorilojn kaj eĉ 800-kilograman lustron.

Dekoj da monaĥoj mortis

La rifuĝintoj ne tuj trovis taŭgan lokon, kaj dekoj da monaĥoj mortis dum la serĉado de tia loko, sed fine ili decidis resti en Heinävesi, inter – kaj iom sude de – la urboj Kuopio kaj Joensuu. (La lasta origina monaĥo de la malnova Valamo mortis en Heinävesi en 1981.) Ĉar Sovetio ne permesis monaĥejojn, kaj ĉar nova Valamo estis sekure fondita en Finnlando, aliaj orientaj gemonaĥoj, nome el Konevico (monaĥejo fondita en 1393 sur bordo de Ladogo), el Peĉengo (monaĥejo fondita en 1556) kaj el Lintula (monaĥinejo fondita en 1896) rifuĝis al Heinävesi. En la arbara tombejo de Nova Valamo, sub lignaj krucoj aŭ „groboj”1, kuŝas multegaj gemonaĥoj kun slavaj nomoj. La monaĥinejo Lintula nun situas kelkajn kilometrojn de Valamo, kaj antaŭ kelkaj jaroj ĝi ekhavis propran tombejon. La monaĥaro de nova Valamo nun nombras 13. Finnlando ja havas siajn proprajn ortodoksulojn, kaj povas okazi, ke iu finno ekpreferas ortodoksismon, komparinte ĝin kun sia denaska luterismo. La vivo en la monaĥejo neniam estis nur spirita: diservado, preĝado, asketismo kaj studado, sed ĉiam estis bezonataj ankaŭ ĉiaj praktikaj laboristoj, en la 14a jarcento precipe arbarhakistoj, terkultivistoj, fiŝkaptistoj kaj konstruistoj, nun ekzemple ikonpentristoj, librobindisto, komputilisto, bakisto, ekonomo, tradukisto, redaktoro, se ne paroli pri pastroj kaj kantoro.

Memstaraj monaĥejoj

Dum jarcentoj, la orientaj monaĥejoj estis ekonomie memstaraj. Donacis al ili terenon, arbaron, kamparon, artaĵojn kaj monon nobeloj kaj ŝtatoj. Ankaŭ nova Valamo provas memstare vivteni sin. Ĝi posedas 50 hektarojn da kampoj kaj 300 hektarojn da arbaro; ĝi kultivas vinberojn, kaj faras el ili vinon. Ĝin vizitas turistoj, pilgrimoj, scivolemuloj kaj homoj, kiuj serĉas kvieton kaj pacon por sia animo. Kunlabore kun la monaĥejo funkcias 200-loka restoracio, 52-lita hoteleto, 116-lita gastejo, memoraĵo- kaj libro-vendejo, kulturcentro, muzeo kaj restaŭrejo por religiaj artaĵoj. Ŝipeto Sergej somere rondveturigas la vizitantojn en la bela insularo kaj kanalaro de la apuda lagego. En la Civitana Instituto de Valamo oni povas konatiĝi kun la ortodoksaj fido, vivmaniero, muziko kaj ikonpentrado, kaj krome la instituto organizas kulturvojaĝojn al Rusio kaj pli malpli longajn kursojn, ekzemple pri rusa lingvo, japana ikebana, Esperanto, k.a. Se iu tre ekŝatas la etoson de Valamo, li aŭ ŝi rajtas ekloĝi en la proksima loĝejaro konstruita por la geamikoj de Valamo. (Pro manko de samreligianoj, ne ĉie en Finnlando eblas partopreni la ortodoksan religian vivon.)

La nova preĝejo de Valamo, dediĉita al la transfiguriĝo de Kristo, estis konstruita en 1975-1977. El la plafono pendas la grandega lustro pene kunportita el malnova Valamo en 1944. Ĝia lumo bele speguliĝas sur la polurita ŝtonplanko de la pli granda preĝeja salono, kiu aspektas kiel senmova klara akvo.

Dio estas belo kaj preĝejo devas antaŭsentigi al ni la ĉielon. La grandan salonon oni uzas somere kaj dum grandaj festoj. La malpli grandan preĝejan salonon oni uzas vintre, kiam estas malpli da diservantoj. Ĝi estas dekorita en la stilo de la 16a kaj 18a jarcentoj.

Krome Valamo havas apartan malnovan lignan preĝejon, kiun oni uzas nur somere kaj kie ĉiuj objektoj devenas el malnova Valamo. Ekde 1977 la diservoj okazas en la finna lingvo kaj la monaĥejo uzas la gregorian kalendaron.

Saliko
1. grobo: ligna malalta dometo sur tombo.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Moderna Vivo

OPINIO

Nuklea energio: ne fidu la respondeculojn

La aŭtoro estas konstruinĝeniero. Kiel esploristo kaj teĥnologo li partoprenis la konstruon de la ĉeĥa atomcentralo Dukovany kaj en la jaroj 1988-90 li estis labore taskita ankaŭ por la centralo Temelín.

Jiří Patera estas serioza homo, sed li same kiel multaj aliaj ĉeĥoj estas ŝarĝita per komunisma kaj postkomunisma propagando, ke atomelektrejoj estas la plej bona solvo de energio-problemo. La argumentojn de Patera mi refutas.

La ideo limigi la produktadon en karboelektrejoj estas nura propagando. Se oni serioze tiel pensus, realigo jam povus okazi, ĉar Ĉeĥio estas post Francio la plej granda eksportanto de elektra energio kaj la unua en Eŭropo laŭ la loĝantaro. Krome la registaro en privatigaj kondiĉoj devigas estontan posedanton de ĉeĥa elektroenergetiko daŭre ekspluati ĉeĥajn karbominejojn.

Ekologieco de atomelektrejoj ne estas tiom elstara pro eksterordinare granda investado dum konstruo kaj poste malkonstruo de la elektrejoj. Krome konstruado de deponejoj por foruzita nuklea brulaĵo postulos elspezojn, kiuj estos grandiozaj. La energio-bezono de la konstrulaboroj grave malaltigas la energetikan profiton de la centraloj.

Danĝera teĥnologio

La nuntempa teĥnologio tre nesufiĉe utiligas nuklean energion de uranio, kies energetike utiligata izotopo 235U aperas en la naturo en kvanto nur 0,72 %, dum la nun demetata izotopo 238U (99,27 %) restas hodiaŭ sen utilo, sed en estonto la homaro ĝin eble povus tre profite uzi. La nun konata teĥnologio de „generaj reaktoroj”, en kiuj estas utiligebla 238U kaj ankaŭ la transurania plutonio, estas danĝera kaj pro tio neuzata.

Naturaj fontoj de nuklea fisia brulaĵo estas limigitaj, simile kiel karbo, nafto kaj tergaso, kaj indas ilin ŝpare mastrumi, nur en kazoj de vera neceso.

Eluzita nuklea brulaĵo estas forte radioaktiva materialo, kiun la homaro ne scias likvidi kaj devas ĝin sekure deponi kaj gardi. Kiel longe? Probable eĉ 100 000 jarojn. Konsciu, kiom da generacioj estos ŝarĝataj per nia senrespondeca agado. Nenie en la mondo estas konstruita definitiva subtera deponejo.

La nuklea fizikisto J. Kratochvíl esprimis sin tiel pri deponado-sekureco: „Sen dubi pri miljaraj stabilecoj de grunda subtavolaro en elektitaj lokoj, mi ne kapablas akcepti garantion de nun vivantaj homoj pri kio okazos (aŭ ne okazos) post 1000, 10 000 aŭ eĉ 100 000 jaroj. Kiel finan solvon de la likvido de nuklea rubo mi estas preta akcepti nur tian teĥnologion, kiu ebligos reŝanĝon de longdaŭre radioaktivaj elementoj troviĝantaj en nuklea rubaĵo al elementoj stabilaj. Tia ĉi teĥnologio, kiu estus taŭga por komerca uzo, ĝis nun ne ekzistas.”

Sekurigaj sistemoj

La homo kiel entreprenisto, kiel oficisto, kiel kiu ajn, ne fidindas. La usona atomelektrejo sur la insulo Three Mile Island grave averiis. En 1976 3500 infanoj kaj gravedaj virinoj estis evakuitaj kaj 200 000 homoj forlasis la regionon. La estraro de la centralo unue prisilentis la averion kaj poste false informis pri ĝi. Same la averio de la centralo apud la sovetia, nun ukrainia Ĉernobyl en 1986 estas ĝenerale konata. Averio en la japana atomcentralo Mihama en 1991 estis grava, sed bonŝanca interveno limigis postsekvojn. La unua ĉeĥoslovaka atomcentralo A-1 ekfunkciis en 1972, sed post du averioj (1976, 1977) ĝi ĉesis. Preskaŭ ĉiam fiaskis homoj. Estas necese konscii, ke ankaŭ la sekurigaj sistemoj estas produkto de homo. Nur naivulo kredas, ke homa produkto povas esti absolute aŭ preskaŭ absolute perfekta kaj fidinda.

Fine mi aldonas, ke la centralo Temelín estas supozeble relative sekura, ke la protestoj de aŭstroj havas politikan karakteron. Tamen la centralo por la ĉeĥa energetiko ne estas bezona. La supre menciita troproduktado de elektra energio gvidas la ŝtatorganojn al evidenta neglektado de energiŝparado kaj al nesubteno de renoviĝantaj energifontoj.

Jan WERNER

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

El mia vidpunkto

Cunamoj tutmonde

Lastatempe ĉiuj gravaj revuoj el la tuta mondo sub la plumoj de ĉefredaktoroj prezentas „cunamojn” kiuj plagas nian mondon. Claude Allègre [klod alegr], eksministro pri edukado en Francio, ne hezitas esprimi en sia libro, ke „toute vérité est bonne à dire” (ĉiu vero estas dirinda), kio ne signifas, ke ĉiu vero estas dirata aŭ dirita, ĉar „demokratio estas la arto administri la cirkon el la kaĝo de simioj”, opiniis iama usona ĵurnalisto Henry Louis Mencken [henri luis menken]. Ĝuste tion spertis C. Allègre.

Piromania fajrobrigadisto

Tiel skribas Le Monde de la 17a de aŭgusto, taksante IMF (Internacian Monan Fonduson), kiu trudas al sud-amerikaj landoj ekonomi-ekonomikajn programojn, kiujn postulas la investistoj de kapitalismo, sed detruas la ekonomion mem. La preskaŭa esperantisto, mega-investisto George Soros post la ĵusa senvaloriga ondego (40 %) de la brazila valuto realo rilate al usona dolaro deklaris: „Ĉi tiu krizo ne povas esti atribuita al io erara kion Brazilo faris. La kulpantoj estas la internaciaj financaj institucioj.” L'Express denuncas la borsajn ebriiĝojn en tuta mondo, skuantajn la kapitalisman sistemon per freneza spekulado sen rilato kun la produktado. En riĉaj landoj la kresko oscilas inter 1 % kaj 3 %; kiel la „financa merkato” blinde povas postuli de entreprenoj jarajn profitojn kun progreso de 15 %? Temas pri ludo ne eltenebla por entreprenoj, kiuj jam atingis eblan maksimuman produktivecon. Tiel formiĝas la spekulaj „bobeloj” kiuj fojfoje eksplodas kun trompoj kaj kontadaj manipuladoj. Kapitalismo fariĝis speco de Moloĥo kiu mem sin voras ...

Elspezi pli ol enspezi

Male al la opinio de Soros, Levjatano, la monstro priskribita de Thomas Hobbes, la „administranto de l' cirko”, la ŝtato, plene kulpas ĉar ĝi elspezas (misuzas, koruptas, disĵetas, favoras) pli ol ĝi enspezas, impostas (tio estas pli ol 50 % de ĉio produktita de la enkaĝigitaj simioj, kiuj estas ni).

Ĉiu analfabeta homo scias, ke li/ŝi ne povas elspezi pli ol li/ŝi gajnas. Jen primara administrado, kiun la monstraj ŝtatoj ne volas scii. En Brazilo 53 % el la buĝeto estas por pagi ŝuldojn, interezojn, IMF-ajn kaj aliajn, jen la ŝtata bankroto, jen la inflacio, jen la mizero, duobliĝo de senlaboreco en dek jaroj, jen la granda socia cunamo, la disfalo de la ordo kun senfina banditismo, ŝakrado, narkotaĵ-komerco ... malapero de simplaj homaj digno kaj respekto.

En Usono la normala interezo ne superas 2 % en jaro. En Brazilo ĝi oficiale estas 18 % en jaro, sed kiu aĉetas kredite pagas interezon de 5 ĝis 12 % aŭ pli en monato. La propra komerco asfiksiiĝas, la aĉetpovo reduktiĝas, la fosaĵo inter riĉuloj kaj malriĉuloj abisme kreskas, 44 % el la loĝantaro troviĝas sub la nivelo de absoluta malriĉeco ... jen la vero dirinda.

Rio + 10 = Johanesburgo

Sur ĵurnalaj frontpaĝoj ni ree legas pri la plej detrua, konstanta, nedetenebla ondego, kiun nia terglobo suferas de jardekoj; temas pri la katastrofo vestita per la bela vorto „ekologio”. Antaŭ 10 jaroj en Rio de Ĵanejro, en Eko 92 instaliĝis la plej granda cirko spektebla pri la temo kaj pri temoj, kiuj tute ne koncernis la aferon. Multaj deklaracioj pri intencoj estis folklore subskribitaj. Ĉio restis en intencoj sub la regado de piromania Usono, kiu en Kioto eĉ rifuzis ratifi protokolon por redukti la elĵeton de karbona dioksido. Usono aplombe rezervas al si la rajton polui per 25 % el la tutmonda kvoto, per ok miliardoj da tunoj el CO2 jare. En Johanesburgo oni ripetis ĉiujn konatajn ciferojn kaj teoriojn. La intencoj estas same trafaj, sed la homoj ne povos apliki ilin.

La homoj ne povas apliki eventualajn korektaĵojn, ĉar tio kio estas farenda ne kongruas al la propra karaktero de la homo, tiu animalo, kiu estas la plej granda predanto vivanta sur la tero. Per la supozita inteligenteco, intelekta kapablo, racio k.s. la homaro sin direktis al senfinaj devojiĝoj, aberacioj rilate al la esenco de la vivo mem. La homo senapelacie, spontane kapablas nur detrui sian propran vivmedion. La homo bezonas ĉasi pro instinkta predemo. Kiam ne plu estas ĉasaĵo, la homo bredas bestojn en rezervejoj por havi la plezuron pafi, kapti, fanfaroni.

La homo bezonas erotike sin reprodukti kaj ne kapablas elimini religiajn dogmojn, kiuj malpermesas la bezonatan naskopreventon: konsekvence, jen la demografia eksplodo, la tera troloĝateco, la fundamenta kaŭzo de ekologiaj problemoj. En la nunaj sistemoj la proponata „daŭrigebla uzado de la tero” ne estas aplikebla ĉar la obskurantismo de la nepensantaj popolamasoj ne ebligas, ke la individuoj rezonu kaj racie rilatigu siajn pensojn al siaj agoj. La homoj ne scias, ne volas mezuri la konsekvencojn de siaj agoj.

Percepta disonanco

La ŝtatprezidanto de Brazilo, ne pli klera ol siaj regatoj, kvazaŭ el subita elkoŝmara vekiĝo tamen deklaris: „Brazilo fariĝis viktimo de grava percepta disonanco: la nekongruo inter tio, kio okazas, kaj tio, kion oni perceptas.” Jen disonanco kiu trafas la tutan mondon rilate al ĉiuj terenoj de homa agado. Tial la „cunamoj” venas el ĉiuj direktoj des pli ke la regantoj de la perceptoj, pro etikaj perversioj, mem ne kapablas uzi siajn konojn por la bono sed nur por la tradicia, rutina detruo, kiun la plimulto volas en la establitaj sistemoj. Ni lasu la konkludon al Joseph Stiglitz [jozef stiglic], Nobel-premiito pri ekonomio en 2001: „Kiam naŭ pacientoj el dek, flegitaj de sama medicinisto, mortas, estas evidente, ke la kuracisto ne scias, kion li faras.”

Gilbert LEDON

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

Francio, ĉu profunde demokratia?

En la enkonduko de l' maja MONATO, Stefan Maul, raportante pri dekstrismo en Eŭropo, ektraktis tiklan temon, pri kiu oni povus multon diri. Li tute nature atendas reagojn de la legantoj. Pri tia temo mi volas aŭdigi mian humilan voĉon, ĉar tiuj freŝdataj politikaj aŭstraj aferoj, kaj la franca ŝoko kiu baldaŭ sekvis, faris en mia menso amarajn impresojn. Unue, mi dankas al Stefan Maul pro lia tre honorinda opinio pri mia lando „profunde demokratia”. Bone! Sed bedaŭrinde, la disvolviĝo de la eventoj pri l' afero Haider [hajda] en Aŭstrio montris la malon. Ĉar en kio konsistas demokratia reĝimo? Mi foliumis PIV kaj mi legis: „reĝimo, en kiu la politika povo apartenas al la popolo, kaj en kiu estas plej fortaj la sendistinge egaligaj tendencoj”. Estas kompreneble, ke tute libera voĉdonado esprimas la tendencojn pere de diversaj politikaj partioj.

Se mi bone komprenas tion, estas do tre malbona ideo de la franca registaro manovri por puni Aŭstrion, en kiu iu dekstrulo regule elektita eniris la registaron en Vieno. Tia konduto de Francio estas maldeca, ĉar estas „ŝovi la nazon” en internan aŭstran aferon, kaj ankaŭ kontraŭdemokratia, ĉar tio ŝajnas konsideri, ke respektante la volon de sia popolo, Aŭstrio pekis. Pro tio mi dubas, ĉu la nuna franca registaro estas „profunde demokratia”.

Plie, en la lando mem, la sinteno de la franca registaro rilate al Le Pen kaj lia Nacia Fronto estas malbona kaj sisteme malamika. Laŭ mi, ĉiuj voĉdonontoj havas la rajton esti serene kaj bone informitaj pri la venonta baloto, por klare scii, kiel ili devos tute libere voĉdoni. Sed anstataŭ trankvile informi kaj argumenti, la respondeculoj preferis timigi la popolon. Kial Chirac [ŝirák] rifuzis duopan diskuton kun Le Pen inter la du prezidentaj balotoj? Kial ĉiuj amasinformiloj gurdoripetadis nigrajn konsiderojn pri la abomena Nacia Fronto, anstataŭ objektive paroli pri ĝiaj kritikeblaj ideoj? Kial tiom da bruaj stratsvarmoj en la francaj urboj, organizitaj kontraŭ Nacia Fronto intertempe de la du prezidentaj balotoj?

Ĉio ĉi estas malbonaj metodoj de falsa demokratio. Cetere, la popolo ĝenerale havas mallaŭdan opinion pri la oficantaj politikistoj, tro ofte kompromititaj en kontraŭleĝaj aferoj, kaj kiuj anstataŭ honeste labori por la lando, donas la impreson pli volonte zorgi pri siaj multaj (konataj kaj nekonataj) avantaĝoj de la mondonaj ŝtatfunkcioj. Resume nuntempe en Francio pri politikaj aferoj regas malkontenteco, maltrankvilo kaj konfuziĝo. Koncerne Berlusconi [berluskoni], alia dekstra popolisto, kiu fariĝis ĉefministro de la riĉa Italio, estas bone kompreneble, ke tia afero ĝenas neniun. Ni tre bone scias, ke ĉie kaj ĉiam tiu, kiu havas nenion, estas nenio. Sed kiu havas multon, tiu ĉi facile pravas. Eĉ laŭ Zamenhof mem: „Ju pli da havaĵo, des pli da pravo!”

Jean BERTRAND
Francio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Noveloj

Pridiskuto

„... Kaj peza metala pordo brufermiĝis malantaŭ li” – mi finlegis la verkon kaj ekkunmetis ĉiujn dismetitajn surtable paperojn kun la printita teksto.

Ekregis la silento.

„Mi petas la aŭtoron ne ofendiĝi. Al mi tre plaĉis la verko.” Tiel komencis sian parolon mezaĝa viro, kiu jam verkis plurajn romanojn kaj estis konsiderata eminenta verkisto. „Estas bone prezentitaj ne nur la ĉefaj herooj, sed ankaŭ la duagradaj. Mi plezure atentis la priskribon de la naturo. Tiel ĝin prezenti povas aŭ vera specialisto, aŭ persono, kiu ‚amikas’ kun ĝi, ofte ĝin vizitas ĉu turisme, ĉu por kolekti fungojn, ĉu simple por ripoze promenadi. Sed al mi ŝajnas, ke la verko kvazaŭ ne estas finita. Mi persone la finon de la verko ne eksentis. Ĉu la aŭtoro ne emas ĝin daŭrigi?”

„Jes, jes”, aldone enmiksiĝis tre juna viro, kiu, ŝajne, simple emis ion diri. „En la verko la eventoj evoluis tre malrapide, sed jam preskaŭ fine estis sentebla tuja finalo. Kvazaŭ la aŭtoro ne havis tempon por pli bone pripensi ion por la finaj paŝoj.”

Komencis paroli iu jam ne juna virino, kiu ŝajne tute hazarde trafis en tiun kompanion:

„Mi ne estas specialisto pri literaturo, sed mi bone orientiĝas en medicinaj aferoj. Ie en la teksto mi rimarkis jenan frazon: ‚Bonvolu doni vian manon, mi kontrolos la pulson ... La pulso estas en normo. Ĉu vi mezuris la temperaturon? - Jes, ĝi estas 38,4 ...’ Permesu ekspliki. Se la temperaturo plialtiĝas je unu grado, la pulso hastiĝas je 10 korbatoj. Ĉiuokaze la koro faras 94 - 100 korbatojn (se la temperaturo estas 38,4 - 39,0). Mi uzus 96 korbatojn. En normo la koro faras 70 - 80 korbatojn. La kuracistoj skribas ĉiam parnombran kvanton da korbatoj: 72, 80, 96, 120 ... Laŭ mia opinio, la teksto multon gajnus ankaŭ dank' al medicine kompetenta teksto.”

Maljuna kalva, sed ege samtempe fama verkisto ne restis flanke de la pridiskuto:

„Mi ... komprenas emon de la aŭtoro sin prezenti. Tion vi sukcesis. Mi konsentas kun la antaŭe parolintoj – la verko ne estas malbona. Sed mi volus atentigi – bonvolu uzi laŭeble pli da vortoj. Sufiĉe ofte mi aŭdis en la teksto la ripetadon de la samaj vortoj, samaj esprimoj. Serĉu sinonimojn ... Tio prezentus la verkon en multe pli bona varianto. Pli ofte rigardu diversajn vortarojn ... Krome, mi ĉiam negative rilatas al fiaj frazoj en teksto, en ajna teksto. Ofte tiujn oni metas simple por iom longigi la verkon. Ankaŭ ĉe vi mi rimarkis interesajn ‚perlojn’. Mi speciale aŭskultas legadon kun krajono enmane. Do, kiel eblas kompreni:”

„... lamante ekiraĉis al la fenestro ...”,

„La hundo rigardis al la viro kun granda miro ...”,

„Kun fia rideto ŝi respondis rifuze ... ”,

„Amaraj sentoj post dolĉa vespermanĝo ... ”,

Mi supozas, tiujn frazojn nepre necesas eviti, anstataŭigi per iaj aliaj. De tio la verko nur gajnos.

„Kaj al mi ŝajnas”, daŭrigis la parolon relative juna virino, kiu plejparte estis fama pro siaj versoj, „en la verko abundas enlitaj momentoj. Mi komprenas, ke nun tiel nomata cenzuro kaj cenzuristoj ne plu estas, sed necesas ja ankaŭ iajn elementajn normojn de moralo regi. Per niaj verkoj ni edukas ankaŭ nian junularan, junan generacion.”

„Multe ili bezonas nian literaturon”, replikis alia neaĝa virino. „Kie vi vidis nun vere legantan junularon? Ili ne legas eĉ klasikan literaturon, ne legas eĉ tion, kion ili devas legi laŭ lernejaj programoj ...”

„Ne, ne. Temas eĉ ne tiom pri la enlitaj momentoj, kiel pri ties prezento. Kvazaŭ la aŭtoro ... ” alia ne tiom juna virino svingis sian brakon.

„Min iom mirigas la pacienca ‚kunvivado’ de perfekta prezentita bildo de amsentoj, kiujn bone prilumis la aŭtoro preskaŭ komence de la verko, kaj la supre menciitaj enlitaj momentoj. Estus bone rerigardi kaj renormigi tion. Kompreneble, ni povas nur rekomendi ...”

„Do, bone”, kvazaŭ sumigis la pridiskuton eble la plej aĝa el la ĉeestantoj, vere eminenta literaturisto, ĉefe famiĝinta pro siaj prozaj verkoj, iasence „patriarko” de la landa literaturo. „Mi atente aŭskultis ĉies parolojn kaj provos fari ian konkludon. Mi opinias, ke povas esti, ke ĉiuj parolintoj pravas. Sed tutegale tio estas nur personaj opinioj de la parolintoj. Entute ni povas juĝi, ĉu bonas aŭ malbonas la verko, nur kiam la legantoj disaĉetados la librojn. Kaj laŭ poste aperontaj recenzoj. Certe, la saĝaj ...”

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Monato sin prezentas

Edmund Grimley Evans

(Redaktoro de la rubriko „Komputado”, revizianto, Cambridge, Britio)

Mi estas 35jara brito loĝanta en Kembriĝo, Britio. Iam studinde matematikon, komputikon kaj komputan lingvikon, mi nun laboras en la esplora fako de ARM, kies procesoroj troviĝas hodiaŭ en 80 % de la poŝtelefonoj en la mondo, kaj krome en multaj aliaj aparatoj. Mia edzino Kate eklaboras ĉi-jare kiel juristo.

Mi eklernis Esperanton ĉirkaŭ 1986, kaj pliprofundiĝis en la lingvon dum mi loĝis en Germanio inter 1989 kaj 1992. Mi estas revizianto por MONATO ekde septembro 1993, kiam oni ekuzis la komputilajn retojn por disdoni tiun taskon al pli granda skipo, kaj ekde julio 1998 mi estas ankaŭ redaktoro de la rubriko „Komputado”.

Miaj aliaj esperantaj agadoj inkluzivas la komitatanecon en Esperanto-Asocio de Britio, administradon de reta kurso, tradukadon, interpretadon, kaj kunlaboron en la nova eldono de PIV. En mia malabunda libera tempo mi ŝatas legi pri ajna temo, kiu momente interesas min. Mi plejofte ferias enlande, en iu malpli dense loĝata parto de Britio.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Libroj

LA NOVA PIV

Heroa verko – kun mankoj

PIV – la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto – ekzistas de 1970, kaj estas senkonkurence la plej ampleksa vortaro de Esperanto. Ĉiu serioza esperantologo, ĉiu serioza studanto de la Internacia Lingvo, kaj tre multaj uzantoj de la lingvo de Zamenhof, posedas ekzempleron de PIV. Multaj eĉ rigardas PIV-on kiel normon por la vortprovizo de nia lingvo.

La verkintoj de PIV, ĉepinte Gaston Waringhien, konstruis ĝin sur la bazo de Plena Vortaro de 1930, kaj nun, post jaroj da pena laboro, nova teamo kreis ankoraŭ unu generacion en tiu impona vortara familio: La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Ĉi-foje gvidis la laboron Michel Duc Goninaz kaj Klaŭdo Roux (kun longa listo de kunlaborantoj). Eldonis, kiel ĉiam, Sennacieca Asocio Tutmonda.

Multaj posedantoj de la malnova PIV (kaj certe ankaŭ multaj aliaj) nun demandas, ĉu indas havigi al si la posteulon de tiu giganta verko. Ekzistas tiuj, kiuj opinias, ke jam la malnova PIV estas superflua, kaj kiuj kontentiĝas per Plena Vortaro, eĉ opiniante, ke tiu estas multrilate pli bona ol PIV.

Por mi mem la demando eĉ ne aperis. Mi senhezite tuj mendis La Novan PIV-on, mallonge PIV2. Sed mi povas bone kompreni, se aliaj hezitas aĉeti tiel grandan verkon, kiu finfine kostas nemalmulte da mono (70 eŭrojn ĉe Flandra Esperanto-Ligo). La respondo al la demando, ĉu aĉeti aŭ ne, kompreneble diversos por diversaj homoj. Ĉi tie mi provos almenaŭ iomete helpi ĝin respondi.

La malnovan PIV-on oni ofte nomis „briko” pro ĝia dikeco. La nova versio eĉ pli meritas tiun nomon. La nombro de paĝoj apenaŭ kreskis (ĝi restas ĉe la „modesta” nombro 1265 – anstataŭe oni iom pligrandigis la paĝoformaton por krei spacon por la nova materialo), sed la koloro nun estas tute bele preskaŭ brikece ruĝa.

PIV1 enhavis ĉirkaŭ 15 200 kapvortojn kaj ĉirkaŭ 39 400 leksikajn unuojn (difinatajn vortojn, inkluzive de la kapvortoj). PIV2 vastigis tion ĝis ĉirkaŭ 16 780 kapvortoj kaj 46 890 leksikaj unuoj. Kiel ĉiam, oni starigos la demandon, ĉu tiom da novaj vortoj vere estas bonvenaĵo en nia „facila” lingvo. Ĉi-okaze mi pensas, ke plejparte jes. Mi mem estas amanto de simpla esperanta lingvaĵo, kun abunda fruktuzado de la vortokunmeta sistemo de nia lingvo, kaj mi ne ŝatas superfluajn novovortojn. Sed PIV2 apenaŭ aldonis multe da superfluaĵoj kompare kun PIV1. La aldonado de novaĵoj koncernas precipe la sciencajn kaj fakajn kampojn de la lingvo, kaj tiukampe, se ne estus limoj pro paĝonombro, prezo kaj tempo, oni povus facile aldoni multajn pliajn milojn. La naciaj lingvoj enhavas milionojn kaj milionojn da tiaj vortoj.

Klare la plej frapaj kaj plej gravaj diferencoj inter PIV1 kaj PIV2 estas sur la kampo de faka kaj scienca vortprovizo. PIV1 enhavis tiurilate klarajn mankojn: multaj tiaj vortoj kaj difinoj estis ĉe la apero de PIV1 tre malnovecaj kaj jam tiam frape neĝisdataj. Tiom pli nun, pli ol tridek jarojn post la apero de PIV1, tiuj mankoj sentiĝas neelteneblaj. Tial tiuj, kiuj eĉ nur iomete bezonas vortojn fakajn kaj sciencajn, jam havas sian respondon: PIV2 estas nepra aldono al la librokolekto.

Da tiaj vortoj, kiujn oni tradicie emas nomi „neologismoj”, da vortoj, kiuj estas superfluaj duoblaĵoj de MAL-vortoj, da strangaj harfendaj literaturecaj kaj poeziaj vortoj, PIV2 apenaŭ enhavas pli ol PIV1. Estas apenaŭ spuro de la troa vortokreemo de diversaj modernaj literaturaj skoloj de nia lingvo. Tion mi trovas ĝenerale laŭdinda. Tiajn vortojn serĉu tiuj, kiuj interesiĝas, prefere en specialaj glosaroj. La sola ŝanĝo tiurilate en PIV2 estas, ke tiuj vortoj nun estas iom kaŝitaj: PIV2 ne plu ilin indikas per apartaj simboloj. La legantoj devas do mem atenti, kaj mem prijuĝi, ĉu vortoj kiel „estiel” kaj „mava” – ambaŭ jam en PIV1 – estas uzindaj aŭ ne.

Kaj per tio ni alvenas al la plej grava afero pri La Nova PIV: por uzi ĝin necesas prudento. Tro multaj emis rigardi la malnovan PIV-on kiel iaspecan lingvan Biblion. Se vorto aperis en PIV, ĝi estis por ili bona vorto, se vorto tie ne aperis, ĝi estis (eble) malbona. Oni rigardis PIV-on kiel normon por bona Esperanto. Tiu sinteno ĉiam estis grava eraro. PIV neniam havis ian oficialan statuson. Ĝi simple estis la plej granda kaj plej kompleta vortaro havebla. Sed la homoj, kiuj ĝin verkis, estis homoj, neperfektaj kaj eraripovaj, kaj kun diversaj kapricaj ideoj (same kiel ĉiuj homoj, inkluzive min). Jam en PIV1 estis tial abundo da eraroj kaj dubindaĵoj, kaj nemalmulte da vortoj neuzindaj kaj neuzeblaj. Sed por tion scii, oni devis pensi mem, kaj ne blinde fidi. Tiu fakto restas valida por PIV2. La Nova PIV sendube estas grandega plibonigo de la malnova versio. Oni ĝustigis, oni aldonis mankantajn kaj nepre bezonatajn vortojn kaj kunmetaĵojn, oni poluris, oni riĉigis ... sed oni ne perfektigis. Restas eraroj de la malnova PIV, kaj aperis ankaŭ novaj eraroj, foje eĉ tre gravaj.

Klaras, ke tia verko kiel PIV praktike neniam povas esti perfekta. Ankaŭ kompareblaj nacilingvaj vortaroj enhavas multe da eraroj, kvankam ilin plej ofte faras profesiuloj kun multe da rimedoj, multe da mono kaj multe da tempo por sia laboro. La Novan PIV-on ellaboris volontuloj senpage. Ili faris heroan laboron, sed ili estis tro malmultaj, kaj ili ne havis sufiĉe da rimedoj, nek sufiĉe da tempo por la laboro. Tial la rezulto, kvankam imponega kaj utilega, estas tamen mankohava.

La ilustraĵoj de PIV1, kiuj donis al ĝi la nomparton „Ilustrita”, restis por multaj legantoj neutiligata trezoro kuŝanta iom kaŝe ĉe la fino de la vortaro. Mi mem ilin malofte rigardis. En PIV2 la ilustraĵoj ekloĝis inter la kapvortoj, kaj estos tial verŝajne pli rimarkataj kaj pli utilaj. La bildoj ne estas tre multaj (pro manko de kontribuantoj), sed ili estas plaĉaj kaj instruaj, kaj ili donas al la vortaro modernan aspekton. Indas mencii ankaŭ la diversajn tabelojn pri zoologio, matematiko kaj aliaj temoj. Tiuj eĉ pli riĉigas la vortaron.

Inter la utilaĵoj de PIV1 elstaris la abunda kolekto da ekzemploj, kiuj ne malofte pli gravis ol la difinoj por instrui, kion efektive signifas vorto, kaj kiel oni efektive ĝin uzas kaj uzu. Ili, kompreneble, restas en PIV2, kaj estas riĉigitaj per ekzemploj de moderna lingvouzo. En PIV1 aperis, krom ekzemploj anonimaj, precipe abundo da zamenhofaĵoj. Flanke de citaĵoj de la Majstro enestis nur kelkaj relative malmultaj citoj de Kabe, Grabowski kaj Kalocsay, kaj ekzemploj bibliaj. En PIV2 aldoniĝis ekzemploj markitaj per „M” por MONATO, „Ĉ” por El Popola Ĉinio, „LF” por Literatura Foiro, „RG” por Rok-gazet', „A” por Auld, „GN” por Neves, „JC” por Camacho, „PM” por Mährti, „Sz” por Szilágyi, „Ŝ” por Schwartz, „T” por Tinĉjo, „TS” por Steele, „W” por Waringhien, kaj ankoraŭ multaj aliaj fontindikoj. Tiuj indikoj estas grava atesto pri serioza kaj laŭdinda esploro de la lingvouzo de Esperanto.

Da bonaj, bonegaj, plibonigitaj kaj ĝustigitaj difinoj, estas kompreneble multo en PIV2. Min frapis, ekzemple, la modernigita difino de „nupto”, kiu ne estas plu limigita al tradicia geedziĝa festo, sed inkluzivas la tutan diversecan gamon de homaj manieroj de kunvivado: „Ceremonio kaj festo, per kiu du (aŭ pli da) homoj publike celebras sian intencon pri vivkomuneco (plej ofte geedziĝo).” Mi notis aprobe la forigon de la kondamno kontraŭ „ŝati” en frazoj kiel „mi ŝatas kafon” kaj „ĉu vi ŝatas danci?”. Mi ĝojas, ke PIV2 kuraĝis fiksi por „biliono”, „triliono”, ktp klarajn valorojn sendependajn de varia nacilingva uzado. Mi notis, ke radikoj kiel ŜARĜ/, VEST/, URIN/, PAK/ kaj ŜIM/ nun aperas kun O-finaĵa kapvorto (el kiu la verbaj formoj logike deriviĝas), anstataŭ la I-finaĵaj kapvortoj de PIV1 (pro tradicio, sed tute kontraŭ la maniero, en kiu oni ĉiam uzis tiujn radikojn). Tio estas tre laŭdinda ĝustigo (kvankam multaj similaj okazoj restas nekorektitaj). PIV1 preferis „skalo” por serio de muzikaj tonoj. PIV2 tion ĝustigis laŭ la Fundamento, klare donante al ni „gamo” por tiu signifo. Inter la du konkurencaj vortoj „lingvistiko” kaj „lingviko”, PIV2 surprize kaj gratulinde donas la preferon al ... „lingvoscienco” (!), lokante la difinon ĉe tiu lasta vorto.

Ĉe „lingvoscienco” PIV2 do preferas regulan kunmetaĵon super neoficiala sufikso, sed, cetere, ĝi ne timas novajn afiksojn. Precipe sur la kampo de sciencaj kaj fakaj vortoj ni trovas preskaŭ nesuperrigardeblan aron da afiksoj. PIV2, bedaŭrinde, tute nebuligas la gravan distingon inter veraj esperantaj afiksoj kaj ŝajnafiksoj, prezentante ilin tute samamaniere. Unu ekzemplo estas „bijekcio”, kiu laŭ PIV2 enhavas prefikson BI-, kiu signifas „du” aŭ „ambaŭ”. Sed tute certe BI- ne estas vera esperanta afikso. Ĝi estas ŝajnafikso, kaj la vorto „bijekcio” estas farita el la radiko BIJEKCI/, kiun ni ricevis kiel tutaĵon el la naciaj lingvoj. Certe povas esti utile scii, ke la radikparto „bi...” esprimas la ideon „ambaŭ”, sed estas tre danĝere prezenti BI/ kvazaŭ egalan al veraj esperantaj prefiksoj kiel MAL/ kaj EK/. BI/ estas en PIV2 markita kiel „scienca”, sed eĉ kadre de sciencaj vortoj oni ne povas ĝin libere uzi. Oni ne per ĝi faru vortojn kiel *birada* anstataŭ „ambaŭrada”, aŭ *bicifera* anstataŭ „ducifera”. Alia ekzemplo estas la sufikso I, kiu havas en PIV2 (interalie) la signifon „sfero de agado, fako, socia sistemo”. PIV2 formas per ĝi vortojn kiel „ksenofobio”, „agronomio” kaj „aristokratio”. Se tiu I-sufikso estus vera esperanta sufikso, ni povus per ĝi krei ekz. el „diktatoro” la vorton *diktatorio* (= „diktatoreco”), sed tion oni ja ne faru. La kialo estas, ke la „i” de „ksenofobio”, „agronomio” kaj „aristokratio” tute ne estas esperanta afikso. Ĝi aperas nur kiam Esperanto pruntis vortojn kun tia „i” el la naciaj lingvoj. Kaj eĉ PIV2 mem ne kreis vortojn kiel *diktatorio*. Sed kiam PIV2 nomas tiun „i” sufikso, ĝi donas la impreson al la legantoj, ke tio estas vortfarilo libere uzebla.

Unu kampo, kie multaj certe deziras rigardi La Novan PIV-on kiel normodonan, estas la kampo de landonomoj, aŭ regnonomoj kiel PIV2 preferas diri. Bedaŭrinde, tiukampe PIV2 ne povas servi kiel normo. Tiel estas ne nur pro multaj nekonsekvencaĵoj kaj eraroj tiukampe en PIV2, sed precipe pro tio, ke PIV2 mem deklaras, ke ĝi ne provas starigi normon. En la Antaŭparolo Duc Goninaz skribas: „Sed mi registris la nunan efektivan uzadon, menciante la dubojn, kiam ili ekzistas, ekzemple kiam tiu uzado ne sekvas la rekomendojn de la Akademio. Ankaŭ sur tiu ĉi tereno leksikografo ne povas trudi uzadon aŭ proponi reformojn.” Efektive en la Antaŭparolo Duc Goninaz rekte deklaras, ke iuj el la regnonomaj formoj, kiujn PIV2 donas, estas laŭ li malbonaj! Pri regnonomoj PIV2 do nur redonas pli-malpli senkritike la praktikan uzadon, kun ties variado. Tiu, kiu eventuale volas serĉi eskapon de tiu foje kaoseca uzo, en PIV2 nur retrovas tiun saman variadon kun ties nekonsekvencaĵoj kaj misaĵoj.

Mi ne tedos vin per longaj listoj de kritikindaĵoj kaj komposteraroj (interesatoj povas tamen trovi tiajn listojn en Interreto, ekz. en mia TTT-ejo www.bertilow.com/piv/). Sed mi ne povas ne mencii jam nun, ke PIV2, same kiel PIV1, ne estas plene fidinda en siaj indikoj pri fundamenteco kaj oficialeco de radikoj. Aperas bedaŭrindaj eraroj: iuj radikoj oficialaj aŭ fundamentaj ne havas indikon pri tio, aŭ havas malĝustan indikon. Kaj sep oficialaj radikoj (ĉiuj kun „ĥ”) eĉ tute malaperis el PIV2! Tiu, kiu volas scii, kio estas oficiala, fundamenta, aŭ apartenanta al la Baza Radikaro Oficiala, povas anstataŭe trovi fidindajn informojn pri tio en la TTT-ejo de la Akademio de Esperanto: www.akademio-de-esperanto.org.

Kaj tiel ni alvenas al grava temo: laŭ mi, vortaroj kiel PIV ne povos longe plu resti nur paperaj. Ni vivas en epoko, kiam tiaj aferoj rapide transmigras en Interreton. Mi ne diras, ke paperaj vortaroj ne plu aperos. Sendube, homoj volos plu legi tiajn aferojn ankaŭ papere. Sed la baza versio de tiaj verkoj estos pli kaj pli ofte interreta. Daŭras tro longe, kaj estas tro pene, ĝisdatigi verkon kiel PIV nur en la formo de papera briko. Vortaroj retaj kontraste povas esti ĝisdatigataj rapide kaj konstante. Ni jam havas en la reto embrion, aŭ eĉ pli ol embrion, de tia vortaro de Esperanto: La Reta Vortaro (purl.org/net/voko/revo/). Ĝi ankoraŭ ne povas vere konkurenci kun PIV2, sed se PIV restos nur papera, se PIV ne aperos en Interreto (aŭ almenaŭ sur kompakta disko), PIV, verŝajne, estos iam dum la venontaj kelkaj jaroj detronigita kiel la plej grava vortaro de Esperanto.

Sed tia detronigo apenaŭ okazos tuj, kaj multaj bezonas modernan vortaron nun, ne post dek jaroj. PIV2 ankoraŭ estas senkonkurenca kaj senalternativa kiel plena, kaj eĉ ilustrita, vortaro de Esperanto, kaj mi – malgraŭ mia foje grava kaj akra kritiko – sumsume volas tamen rekomendi La Novan Plenan Ilustritan Vortaron al ĉiuj lernantoj kaj uzantoj de la Internacia Lingvo. Al Michel Duc Goninaz, al Klaŭdo Roux, al la kunlaborantoj kaj al Sennacieca Asocio Tutmonda, mi deziras doni koran gratulon kaj grandegan dankon!

Bertilo WENNERGREN
Michel Duc Goninaz (ĝenerala gvidanto): La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Eld. SAT, Parizo, 2002. 1265 paĝoj.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Enkonduko

Solidareco

Ĉu vi, fidela abonanto, deziras, ke nia revuo aperu daŭre? Supozeble jes, kaj tial certe vi reabonos por la jaro 2003. Sed, bedaŭrinde, tio ne nepre sekurigas vian gazeton. Dum la Universala Kongreso en Fortalezo abonantoj, kiuj alparolis min, kutime ne nur (fojfoje) kritikis aŭ (ofte) laŭdis la magazinon sendependan, sed ankaŭ demandis: ĉu MONATO eltenos, kiel ĝi fartas? Mi ne povas trankviligi tiel demandantajn homojn kaj kutime replikas: mi mem miras, ke ni tiom longe eltenis, ĉar dum multaj jaroj la nombro de abonantoj estas kaj restas sub la limo de profito. La tutmondan ekonomian krizon ni sentas same kiel aliaj liberaj ofertantoj de varo.

Aliflanke estas multegaj homoj, kiuj ege sopiras aboni sed neniam povis kaj ne povos pagi kotizon por ili tro altan. Kion fari en tia situacio? Kiu povus helpi? Nu, eble vi, kiu ne estas tiom malriĉa kiel aliaj. Se ĉiu el vi donacus nur unu abonon por malbonŝanculo (ekzemple, rekte por leteramiko en malriĉa lando), la eldonkvanto de MONATO duobliĝus – ekzisto de la revuo estus sekurigita. Mi scias, ke tio estas iluzio, ĉar ankaŭ vi ne nepre povas pagi duan kotizon. Sed ĝuste pro tio ni havas Abonhelpan Fonduson, al kiu vi povas donaci iun ajn sumon, duonan aŭ trionan kotizon. Se vi faras tion, ankaŭ tiel vi certigas, ke la revuo pluvivos.

Abonhelpa Fonduso krome invitas al alia maniero subteni nian revuon kaj per tio la ideon de lingvo internacia. Sendube vi konas simpatiantojn, kiuj pro iuj kialoj ne mem lernas la lingvon, sed pretas helpi. Montru al ili la magazinon kaj proponu donaci al Abonhelpa Fonduso de MONATO. Aŭ proponu al via Esperanto-klubo donaci monon el la kluba kaso aŭ kolekti monon inter klubanoj kaj simpatiantoj. Tion ekzemple ĉiujare faras la Esperanto-Klubo de Munkeno, kiu kutime ĝiras plurajn centojn da eŭroj. Mi mem, reveninte el Fortalezo, memorante supre menciitajn interparolojn, donacis 100 eŭrojn al la fonduso, kvankam ankaŭ mi ne estas riĉa. Sed inter niaj idealoj estas solidareco, ankaŭ financa, ĉu ne? Se vi pensas same ...

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

La mallongigoj tamen troviĝas en PIV

Kun miro mi legis en la recenzo de Carlo Minnaja (MONATO, julio 2002, p. 24), ke „la plej uzataj mallongigoj, kiel ‚s-ro’, ‚d-ro’ ne troviĝas en PIV” („nekredeble!” prave aldonas Minnaja). Tiuj du mallongigoj ja troviĝas, kune kun pluraj dekoj da aliaj, en la „tabelo A”, p. 1216, de la malnova eldono kaj sur la „listo A”, p. 1260, de la ĵus aperinta nova eldono.

Michel DUC GONINAZ
Francio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Noveloj

La linko

Tio okazis en „Vjatlag”, punlaborejo ĉe la rivero Vjatka. El la laborregiono, ĉirkaŭita de soldata kordono, forkuris du malliberuloj. Kiel ili tion efektivigis, estis enigmo: sur la arbarvojo, kiu dividis la laborparcelon de malliberuloj kaj la reston de la arbarego, dense staris armitaj gardistoj. Tamen du kaptitoj sukcesis tragliti tiun severan kontrolĉenon. Kiam vespere, antaŭ la reveno en la malliberejon, oni nombris la arestitojn, evidentiĝis, ke du mankas. Oni komencis serĉi, kuri tien-reen ... La afero ŝajnis esti serioza: la arestitoj nek simple malfruiĝis, nek perdiĝis ie en la laborparcelo.

Nur malofte okazis, ke iu sukcesis forkuri. Sed ... okazis.

Post la konstato, ke la fuĝintoj estas jam ekster nia laborareo, la soldatĉeno ĉirkaŭ ĝi estis retirita. Oni tuj alarmis la garnizonon kaj la tutan regionon. Nin, malliberulojn, oni kolektis kaj pelis, kiel brutaron, tra la arbaro en la zonon, al niaj barakoj.

Nu, jen, pasas unu tago, pasas la dua ... Nenio nova pri la fuĝintoj: ĉu oni kaptis, ĉu revenigis ilin? Fakte, oni preskaŭ neniam iun el ili revenigis: post la kapto ili estis mortpafitaj en la tajgo. Sed kutime ĉiuj tuj eksciis, se la fuĝintoj estis trovitaj - la administracio ne kaŝis tion, eĉ fieris pri tio: tiom da fuĝintoj oni ekzekutis! Tio estu leciono por la aliaj: ni kaptis ilin, mortpafis en tajgo, kaj punktofino!

Sed nun estis iom alie. Pasis preskaŭ monato, sed ni nenion aŭdis pri la du fuĝintoj. Mi sidis tiutempe kune kun la aliaj en karcero, ne en la zono, kiel ĉiuj arestitoj, sed en izolejo. Mi ofte estis tie, preskaŭ mian tutan tempon en malliberejo. Ĉar mi rifuzis labori.

Nu jen, ni dormas en la karcero, kaj proksimume je la dua nokte ekbruegis la seruroj, kaj ni aŭdas, ke oni enĵetas iun homon en nian ĉelon. Estis infere malhele en nia damna truo! Nek lumon, nek elektron tiam havis la malliberejoj ... Kaj ni nur aŭdas, ke tiu, kiun oni enpuŝis en nian kameron, palpas permane ĉirkaŭ si, serĉante liberan lokon surplanke ...

„Kiu estas tie?” demandis ni duondormante.

„Mi ...” diris tiu persono.

„Kiu: mi?”

„Estas mi, Maksim ...” respondis malforta voĉo.

„Hej!.. Maksim! Kaj ni jam pensis, ke vi ĝuas la liberecon ... Kaj nun vi estas denove ĉi tie ... Kie oni kaptis vin?” surŝutis ni lin per demandoj.

„Aĥ! ...” diris li, „Mi ĉion rakontos al vi morgaŭ ... mi nun ne povas ... mi estas morte laca ...”

Kaj vere: estis profunda nokto, kaj li estis apenaŭ viva pro ricevitaj batoj. Kun peno li trovis liberan lokon sur la nuda planko kaj rapide ekdormis.

Sekvamatene li rakontis al ni la jenon:

– Ni forkuris duope. Kaj ie, post kelke da kilometroj, nin komencis persekuti linko. Kaj mi sciis, ke linko sekvas sian viktimon proksimume dum du diurnoj. Kaj se dum tiu ĉi tempo ĝi ne sukcesas ekataki, tiam ĝi rezignas kaj revenas al sia hejma teritorio. Tiu ĉi kutimo estas konata al ĉiu ĉasisto, kaj vi mem verŝajne jam aŭdis pri ĝi ...

Nu, do, ni sciis, ke ĝi ĉasas kaj observas nin, kaj ni konstante kun timo sekvis ĝin per la okuloj ... Ĝi ne aŭdacis ekataki du homojn. Se estus nur unu, ĝi jam delonge disŝirus lin. Sed nin du ĝi timis, tamen sekvis nin laŭ la arboj, saltante kiel monstra sciuro de unu branĉego al la alia. Ni rimarkis: kiam ni haltis, haltis ankaŭ ĝi kaj kaŝiĝis. Tuj post kiam ni rekomencis moviĝi, la linko denove reaperis kaj sekvis nin.

Tiel pasis du noktoj kaj tagoj. La linko ne plu estis videbla. Ŝajne ĝi malaperis. Ni rigardis ĉiuflanken - ĝi estis nenie! Nu, ni antaŭvidis tion, kaj atendis, ke post du diurnoj ĝi lasos nin en trankvilo. Ĝuste tiel okazis. Kaj ni, estante certaj, ke ĝi forkuris, ĉesis esti daŭre singardaj pro ĝi - fuĝante, ni ja havis sufiĉe da aliaj zorgoj ...

Kaj jen mia kamarado diras al mi: „Maksim, rampu por preni akvon, ĝis la rivero Vjatka ...”

Rektiĝi, memkompreneble, tie ne eblis, ĉar ĉio estis gvatata kaj kontrolata de tiuj, kiuj serĉis nin. Pro tio ni povis nur rampe moviĝi. En kazo de fuĝoj la tuta tajgo estas dividita je kvadratoj, kiel ŝaktabulo, kaj ĉiu kvadrato estas trakribrata kaj mitrale trapafata. Ĉiupaŝe vin povas atendi embusko. Kaj ni tion konsciis.

Ĝis nun ni ne havis okazon por havigi al ni iom da akvo, ĉar nian tutan atenton okupis tiu damna linko, kiu minacis nin. Ni estis malsategaj kaj soifis. Por ne perdi la ĝustan direkton, ni la tutan tempon ne tro malproksimiĝis de la rivero, kiu estis nia sola orientilo. Foje ni eĉ povis aŭdi ĝian bruon. Sed aliri la riverbordon estis tro danĝere, oni tuj kaptus nin. Tie, laŭlonge de la bordo de Vjatka insidis mitraletistoj, ĉie, ĉie, je cent kilometroj ĉirkaŭe atendis nin embusko.

Mi ekmoviĝis direkte al Vjatka, tien, de kie mi aŭdis la plaŭdadon de la rivero. Mi trovis flankan rojeton, trinkis el ĝi ĝis sensoifiĝo, poste plenigis gamelon per akvo kaj rerampis tien, kie mi lasis mian kamaradon. Kaj jen mi vidas - li kuŝas morta! La linko evidente sursaltis lin, tramordante lian kolan arterion. Onidire linkoj ĉiam tiel agas ... Verŝajne ĝi nur suĉas la sangon, ĉar homan karnon ĝi ne manĝas. Almenaŭ mi neniam aŭdis pri tio.

Nu, jen, mi rigardas: li kuŝas morta antaŭ mi, mia amiko, nenio ĉe li estas formordita, nenio formanĝita ... Aŭ, eble, tiu diabla besto aŭdis min reveni, kaj forkuris, postlasinte la kadavron ...

Kio nun? Tio estis la fino, la definitiva fino de nia fuĝo. Ĉu mi vagu sola tra la tajgo? Neeble! La linko baldaŭ mortigus min same kiel ĝi hodiaŭ mortigis mian amikon. Per kio mi defendu min? Male la mitraletistoj: ili ĉiuj surhavas - defendocele kontraŭ linkoj - specialajn kuprajn kaskojn kun kresto kiel ĉe koko. La krestoj konsistas el akraj tranĉiloj. Do salti sur iliajn ŝultrojn estas vivdanĝere por la linko.

Rigardante lin, mian mortan kunulon, mi pensis: longan kaj danĝeran vojon ni faris kune, ni tiom suferis, kaj nun restas al mi nur unu eliro: kapitulaco. Sole iri tra la tajgo ne eblas!

Fakte, preskaŭ tiel okazis al mi poste. Por ne resti en la danĝera arbarego, mi iris laŭ la bordo de Vjatka. Mi foriris ne tre malproksimen.

„Haltu!..” ekkriis al mi mitraletisto el embusko. Mi haltis. „Kie estas la dua?”

Mi diris:

„Linko mortmordis lin ...”

„Kiu linko?! ... Ci mem formanĝis lin! Kion ci do manĝis dum la tuta tempo?”

„Nenion ... preskaŭ nenion ...” respondis mi, „Foje berojn, se estis iuj sur nia vojo, foje krudajn fungojn ...”

„Ci mensogaĉas! ... Iru ni tuj! Montru al ni, kie cia linko lin mortmordis?! ...”

Mi serĉis, serĉis ... ne povis trovi! Estas ja tajgo, arbardensaĵo, ĉu oni povas tie ion retrovi?

Ili ne volis kredi al mi, akuzante min pri kanibalismo. La soldatoj brutale batis min, tamen nun ili ne rajtis mortpafi min kaj reveni en la prizonejon sen klaraj pruvoj, ke la alia fuĝinto ne estis forkurinta kaj eble viva. Ili devigis min konduki ilin al la restaĵoj de mia kunfuĝinto. Mi devis nepre montri al ili la kadavron de mia kamarado.

Kaj jen duonmonaton ili trenis min tra la tajgo: mi devis serĉi tiun ĉi lokon ... Kaj la tutan tempon ili batis, batis, kruele bategis min ...

Finfine mi retrovis la rojeton, el kiu mi prenis la akvon kaj mem sattrinkis, kaj ne tro for de ĝi - la fatalan lokon: „Jen ...”

Li ankoraŭ kuŝis tie, mia amiko. La kadavro komencis jam putri, tamen estis klare videble, ke nenio de ĝi estis formanĝita aŭ fortranĉita - ĉiuj korpopartoj estis surloke. Kaj sur lia kolo - spuroj de linkaj dentoj. Nu, ili fotis lin, la mortinton, de ĉiuj flankoj.

„Kaj tiun ne mortpafu,” diris la oficiro, montrante al mi. „Ni bezonos lin dum la juĝesplorado kaj proceso, kiel atestanton, ke vere linko mortigis la duan fuĝinton ...”

Pro tio mi restis viva kaj denove estas ĉi tie, en la prizona karcero ... – finis sian rakonton Maksim.

Lena KARPUNINA

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

Ne nur zombioj

Kun intereso mi legis la artikolon pri vuduo (MONATO 6/2002, p. 14). Ankaŭ en meza Ameriko estas forta vudua tradicio. Vuduisto nomiĝas Kan-zo, vuduistino Soun-Houé (suna virino, de la angla sun) kaj Loa estas la nomo de la vudua diino (de la franca vorto loi, „leĝo”). Alia nomo ŝia estas Le-gba (gba estas „vorto” aŭ „leĝo” en la vudua). La mistikan serpenton oni tie nomas Danbhala.

Oni malpli timas la zombiojn (ne la reaperantojn, sed la droge anatemitojn) ol mem fariĝi iu. Ili estas liberigitaj per salo, sed tiam ili mortas.

La vudua lingvo en la nova mondo konsistiĝas el proksimume 800 afrikaj lingvoj, sed malmultaj ankoraŭ konas ĝin. Multaj ne plu komprenas la reaperintojn.

Ĉiel mi certe intencas deteni min de ia ajn anatemada kaj manipulada religio!

Frieder WEIGOLD
Germanio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ekonomio

MEZA KAJ ORIENTA EŬROPO

Inflacio jam ne estigas teruron

La inflacio en la mez- kaj orient-eŭropaj (MO-)landoj jam ne timigas. En la lastaj jaroj daŭre reduktiĝis la prezaltiĝo, kiu ekis post la inflacia ŝoko komence de la reformoj en la fruaj 90aj jaroj. Malpliiĝinta inflacio karakterizas la unuan duonon de 2002 en la regiono. Subtenate de la favora internacia situacio, la prezaltiĝo en la MO-landoj estas regata. En kelkaj landoj la inflacio intertempe estas eĉ sub la nivelo de iuj EU-membroŝtatoj. Tion oni skribas en analizo de la viena banka grupo Bank Austria/Creditanstalt (BA/CA).

En majo 2002 malpliiĝis la inflacio en la 10 landoj aliĝontaj al Eŭropa Unio (EU) al averaĝe 5,1 %. Sen konsideri Bulgarion kaj Rumanion, kiuj ne estas inkluzivitaj en la unua EU-plivastigo en 2004, la averaĝo malgrandiĝas eĉ al 2,9 %. En la eŭro-zono la averaĝa prezaltiĝo estis 2 % (de 1 % en Germanio ĝis 5 % en Irlando).

Litovio plej prezstabila

El la rondo de kandidatoj de EU nur Slovenio (7,5 %) kaj Hungario (5,6 %) havas pli altan prezaltiĝon ol Irlando. En Ĉeĥio (2,5 %) kaj Slovakio (3,2 %) estas la inflacio eĉ pli malalta ol en la EU-landoj Grekio, Hispanio, Portugalio kaj Nederlando. Litovio, la plej prezstabila lando en Mez-Eŭropo, superas tiurilate eĉ ĉiun landon de la EU-zono.

Inflacio ree pliiĝas

Troa eŭforio laŭ ekspertoj de BA/CA tamen ne konvenas, ĉar en multaj MO-landoj al tiu sukceso kontribuis unufojaj efikoj, kiuj ja pli aŭ malpli frue finiĝos. En Ĉeĥa Respubliko efikas, krom la kurza stabileco de la krono, kiu kaŭzis faciligon per la importprezoj, ankaŭ la malaltigo de la gasprezoj je 8 %. En Slovakio gravan rolon ludas la ĉi-aŭtune okazontaj parlamentbalotoj. Mankantaj prezliberaligoj jarkomence interalie en la sfero de gaso konsiderinde subtenas la malpliiĝantan evoluon inflacian. En ĉiuj MO-landoj la malpli altaj krudaĵprezoj, unualoke la prezo de kruda petrolo, limigas la inflacion kompare kun la pasinta jaro. Post kiam en la dua duono de 2002 finiĝos la specialaj efikoj el 2001, oni ree atendas tendencon de prezaltiĝo en la regiono. Krome oni povas diveni la unuajn signojn de ekonomia vigliĝo, kiu faros pli grandan premon sur la prezojn.

Ĉefe en Hungario, kie la inflacio evidentiĝis limigita pro pasintjara revalorigo de la kurzo de la forinto kontraŭ la eŭro, la akcelo de la konjunkturo pro la kreskanta postulo kaŭzas altiĝon de la prezoj. La enlanda postulo antaŭ la parlamentbalotoj en aprilo ĉi-jare estis grave plifortigita per relative pli liberala buĝetpolitiko. Ankaŭ en la sekvaj monatoj ekspansia politiko fiska stimulos la postulon, ĉar la okazigo de regionaj balotoj ĉi-aŭtune devigis la novan registaron plenumi elspez-intensan programon kun gravaj altigoj de la salajroj en la publika sektoro. Fine la altigo de la impostoj sur la brulaĵoj la 1an de julio 2002 havos prezaltigan efikon.

Ankaŭ en Pollando interalie la altigo de administrataj prezoj kaŭzos turnon en la inflacia evoluo en la dua jarduono. En julio ĉi-jare oni altigis la prezon de elektro por la finkonsumantoj je 5,7 %.

Alproksimiĝo al la Mastriĥt-normoj

Dum 2002 la inflaciaj ciferoj en la MO-landoj estos konsiderinde sub la nivelo de la pasinta jaro. Post kiam en 2001 nur Latvio kaj Litovio plenumis la gravan Mastriĥt-kriterion – inflacio je ne pli ol 1,5 % super la averaĝo de la tri plej prezstabilaj – laŭ pritakso de BA/CA por la jaro 2002 Ĉeĥio kaj ĉiuj baltaj landoj (Estonio, Latvio kaj Litovio) havos inflacion sub tiu nivelo, kiu laŭ aktualaj prognozoj verŝajne estos je 3,3 % (1,8 + 1,5 %).

Evgeni GEORGIEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Arto

LA MANUSKRIPTOJ NE BRULAS

Antaŭparolo

Ni lanĉas neregulan serion La manuskriptoj ne brulas. En ĝi estos prezentataj artikoloj pri atentindaj, talentaj, sed iukiale forgesitaj artistoj. Se vi scias pri tiaj personoj kaj ŝatus rakonti pri ili al la legantoj de MONATO, ne hezitu kontakti nin. Premiere legu pri la komponisto Edwin Geist.

Grigorij AROSEV

„Mi ja aŭdas la muzikon!”

En 2002 litova kultura socio celebris 100-jariĝon de la germana komponisto Edwin Geist [edvin gajst], kies vivo estis eksterordinara kaj tragika. Juna Edwin antaŭ la dua mondmilito instruis en la Berlina konservatorio. Tie li konatiĝis kun la tie studinta litovdevena judino Lyda Bagriansky [lida bagrjanski], baldaŭ iĝinta lia edzino. Tiutempe en Germanio jam furiozis nazioj. Oni malpermesis al Edwin labori en la konservatorio. Lian nomon la nazioj enskribis en la libron „Leksikono pri judoj en muziko”, kun la marko „H” – duonjudo. El ĉi tiu nigra listo oni povas ekscii, kies verkaro estis malpermesita en la tiama Germanio.

En 1938 la geedzoj venis en Litovion. Lyda kaj Edwin ekloĝis en Kaunas, la tiama ĉefurbo de Litovio. Dum mallonga tempo Geist verkis germanlingve monografion pri litovaj popolkantoj, artikolojn, komponis kantojn je litovaj tekstoj, ciklon de simfoniaj bildoj El Litovio. Inter la verkoj de Geist estas ankaŭ la opero La reveno de Dionizo k.a. En liaj taglibroj estas menciata opero pri konkero de inkaoj, kies protagonisto estis kruela hispana konkerinto Pisarro – alegorio de la hitlera regpotenco.

Komenciĝis la dua mondmilito. Post kiam oni okupis Kaunas, Lyda Geist estis engettigita. Multaj homoj penis liberigi ŝin (Edwin mem tiucele eĉ ekloĝis tie). La litova doktoro Brundza atestis al nazioj, ke la patrino de Lyda, akuŝante, diris duonvoĉe, ke la patro de la bebo estas ne ŝia edzo, sed ŝia pola amanto. Tamen Gestapo rigore postulis: Lyda estu steriligita. Komence Edwin konsentis kun tiu malhonoraĵo. Sed elirinte el la getto, Lyda kaj Edwin tamen ne kuraĝis. Kiel Geist skribas en siaj taglibroj, en li ribelis lia egoo. Sed la nazioj longe ne atendis. Ili invadis la hejmon de Lyda kaj Edwin, kaj, traserĉinte, trovis manuskripton de la opero pri la inkaoj. En 1942 la komponisto estis arestita kaj ĵetita en la fifaman fabrikon de morto Naŭa Fuorto. Tiam iu gestapano, ŝatinta la muzikon de Geist, proponis al la komponisto solvon. Geist devis bruligi manuskriptojn de siaj muzikaĵoj kaj tiamaniere kvazaŭ forgesi siajn verkojn. Al tio Edwin respondis: „Kiel mi povus tion fari? Mi ja aŭdas la muzikon!”.

Post kelkaj tagoj, kiam Lyda venis por vizito, oni redonis al ŝi liajn vestaĵojn. Ŝi komprenis, ke Edwin ne plu vivas. La aflikto estis tro granda por Lyda. Ŝi suicidis. Dokumentoj de Gestapo atestas, ke Edwin Geist estis mortpafita la 10an de decembro 1942.

Ĉirkaŭ 1957 oni sendis manuskriptojn de Geist al la tiama Germana Demokratia Respubliko (GDR), sed respondo ne venis. Post interveno de la litova ministrejo pri kulturo, el GDR venis konciza respondo, ke Edwin Geist en GDR ne estas konata kaj oni zorgos nek pri lia sorto, nek pri lia muziko. (Cetere, ankaŭ hodiaŭ en la Germana Enciklopedio troviĝas neniu informo pri Edwin Geist.)

En Litovio fojfoje oni rememoras pri Edwin Geist. Surbaze de lia taglibro „La taglibro por vi, Lyda” (kiun li komencis skribi, kiam Lyda troviĝis en la getto) la publicisto Jokubas Skliutauskas verkis teatraĵon, kaj en 1978 okazis premiero en la drama teatro de Vilnius, sed, bedaŭrinde, la spektaklo ne havis grandan sukceson. La historio de Lyda kaj Edwin plu atendas sian plummajstron ...

La muziko de Edwin Geist unuafoje en Litovio prezentiĝis en 1968. La muzikaĵojn prezentis simfonia orkestro de Litova Ŝtata Filharmonio, gvidita de la dirigento Juozas Domarkas. Kaj junie 2002 okazis premiero de La reveno de Dionizo, kaj denove la dirigento estis Juozas Domarkas. Li atentigis, ke en la opero Geist ne konsideris la eblojn de muzikiloj. Tiel okazis, ĉar Geist kreis la operon, estante en la getto. Tie li havis neniun muzikilon.

Do, la muziko de Edwin Geist, kvankam malofte, tamen sonas. Kaj tio estas la vica pruvo, ke pravis Miĥail Bulgakov, la rusa verkisto: „manuskriptoj ne brulas”.

Antanas GRINCEVIčIUS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

REAGO

Dio, benu Usonon!

Ĉi-sube Aleksandro Gofen el San Francisko reagas al komentoj i.a. de Stefan Maul pri Usono. En MONATO Gofen kredas rekoni „odorojn” el epoko de sovetia propagando: aŭtoroj skribas kun ĝeno aŭ honto pri kapitalismo, samtempe simpatiante kun batalantoj kontraŭ „usona imperiismo”. Laŭ Gofen, pinĉi Usonon iĝis kvazaŭ rito, kiu varias de simpla grumblado ĝis ofendo, ekz. ke la usona prezidanto, „kiu fervoras en dekstrega politiko interna”, post la 11a de septembro „kultas naciismon” (MONATO, 2002/6, p. 8).

La 20a jarcento instruas, ke estas socialismo, pri kiu indas paroli kun honto. Ĉie, absolute ĉie, kie ŝtata socialismo pli-malpli longe ekzistis, reduktiĝis demokratio kaj vivnivelo al mizero – mizero apenaŭ kuracebla (ekz. la diferenco inter la iama Okcidenta kaj Orienta Germanioj ĝis nun restas). Estas hontinde, ke en demokratiaj socioj ĉiam troveblis perversaj „intelektuloj”, kies malkontento pri iliaj registaroj esprimiĝas kiel simpatio kun komunismo aŭ io tia.

La franca verkisto-esperantisto Lanti jam en la 30aj jaroj plenkomprenis, kio estas socialismo (tiam nur en Sovetio) kompare kun kapitalismo: „Mi preferas unuokulan ĉevalon anstataŭ la blinda”, li notis. Sed tute male, la „intelektuloj” adoris socialismon eĉ en epoko de Stalin.

Eĉ nun, 10 jarojn post la kolapso de Sovetio, okcidenta socio (inkl. de Usono) restas infektita de maldekstra „malsano”. Stefan Maul tute eraras pri la kvazaŭa dekstremo de prezidanto George Bush kaj de la respublikana partio. Ho, mi revus, ke tiel estu! Fakte la dekstremo de respublikanoj esence degeneris, do larĝa kaj sobra kerno de usona popolo restas neniel reprezentata. Aldone la nuntempaj „liberaluloj” penas tordi kaj streĉi ekzistantajn leĝojn pri civitanaj rajtoj kaj ilin tiel apliki, kiel neniu intencis, ekz. por samseksemuloj. Plej grave, la „liberaluloj” ne rekonas danĝerojn de nova monda kontraŭstaro, kiu minacas nian civilizacion.

Malvarma milito

Post kolapso de Sovetio aperis troaj esperoj pri tute senkonflikta estonteco de la homa socio, pri la kvazaŭa „fino” de historio (antaŭe abunda de militoj kaj kontraŭstaroj). Rezulte sekvis malstreĉiĝo kaj ioma senzorgemo post la fino de la „malvarma milito” en la monda politiko. Komunismo, kiu komence celis konkeri la tutan mondon kaj poste volis venki ĝin almenaŭ en paca konkurenco, mem plenfiaskis. Kaj estis ĝuste paca konkurenco kaj malfermiteco al monda informofluo, kiuj fine detruis komunismon.

Tamen montriĝis, ke estas ne nur komunismo, kiu ne povas principe kunekzisti kun okcidenta civilizacio en kondiĉoj de malfermiteco kaj libera konkurado. La arab/islamaj landoj de Mez-Oriento kaj Afriko, antaŭe malavare armataj kaj doktrinigataj de Sovetio por batali kontraŭ „imperiismo” (precipe kontraŭ Israelo), restis sen sia patrono. Eĉ pli malbone, ili restis kun religia kredo, politiko kaj ideologio dum jarcentoj nereformitaj, kiuj malebligas al ili akcepti ajnajn okcidentajn valorojn (tiajn, kiaj estas pornografio kaj seksaj perversaĵoj, ili ja prave kontraŭas).

Ekspansii kaj intence marĝenigi la islaman mondon ne estas celo de la moderna civilizacio. Tamen ĝia nura ekzisto ĝenas islamajn fundamentistojn, ĉar ne plu eblas teni tradiciajn islamajn sociojn izolataj de „koruptiga” influo de „satanaj” landoj kun ĉiuj iliaj tentoj kaj atingoj. Do la fundamentisma islamo en la 21a jarcento iĝis tio, kio estis komunismo en la 20a, kiel ĝuste notis la brita eksĉefministro Margaret Thatcher. Fakte, la „islamisma internacio” estas multe pli danĝera. Malkiel la komunisma, ĝi baziĝas sur multjarcenta militema tradicio kaj fanatikismo: ĝi ne pesas siajn verajn ŝancojn venki kaj senskrupule aplikas nuntempajn kamikazajn batalantojn (sinmurdantajn sabotulojn) por kaŭzi maksimuman suferon al „nekonvertitaj” popoloj.

Kruda propagando

En Ĉeĉenio/Rusio, Filipinoj, en Barato/Pakistano, en Afriko – ĉie, kie kunestis islamaj kaj neislamaj popoloj, la politikigita islamo incitadis konfliktojn. Sub protekto kaj kaŝa/malkaŝa subteno de lokaj diktatoraj reĝimoj ekfunkciis ne nur kruda propagando (kontraŭ Israelo, Usono kaj la tuta okcidenta mondo) sed ankaŭ dekoj da teroristaj grupoj, el kiuj Al-Kaida plej danĝeras kaj tutmondas. Ĝia atako kontraŭ Usono la 11an de septembro iĝis kulmino en longa ĉeno de sabotadoj (eksplodigoj) direktitaj kontraŭ Israelo, Usono kaj eŭropaj landoj (kies registaroj bonŝancis preventi kelkajn kromajn atakojn). Ĉio ĉi manifestis militon kontraŭ okcidenta civilizacio, novspecan militon ne konsiderantan landlimojn kaj civilajn/necivilajn celojn. Ĉi-foje ne la internacio komunisma volas konkeri la mondon, sed la islamisma.

La islama milito „formale” komenciĝis la 11an de septembro en maniero de prizona ludo, kiam unu enkarcerigito staras dorse al la ceteraj kaj ricevas baton de unu el ili. Tiam li devas diveni, kiu batis lin aŭ, per larĝa svinga rebato, trafi iun ajn el la ridegantoj. Ĝuste tiu ĉi lasta versio ŝajnis al mi plej taŭga komenca reago por Usono. La principo de Klausewitz – bombu, poste negocu, kaj ankoraŭ bombu, se ne sufiĉis – estus tute justa en tiu ĉi kazo de tiom insida atako. Kvankam Al-Kaida mem ne estas ŝtato, evidentas, kiuj ŝtatoj hejmigis, subtenis kaj efektive uzis la organizaĵon kiel armilon kontraŭ Usono.

Tamen okazis male: la superpotenco hezitis apliki la armilojn dum longaj ses monatoj, montrante tute nekonvenan skrupulemon kaj serĉante koalicion kun ĝuste tiuj, kiuj „ridegis”. Ne hegemonion elmontras Usono, kiel plendas putraj „liberaluloj”, sed hezitemon apliki armilojn por protekti sin. La ŝtatorganoj ĝis nun restas duon-paralizitaj pro timo, ke oni akuzos ilin pri „profilado” (suspektemo rilate difinitajn socigrupojn). Prefere ni ĉiuj pereu ol iom ĝenu la islaman komunumon en Usono, kies konduto ĉi tie ofte neniel diferencas de tiu de ties eksterlandaj „fratoj”.

Humana juro

La malamikaj registaroj de islamisma internacio certe konis kaj kalkulis je tiu novmoda liberalisma „degelo” de la okcidentaj potencoj kaj ilia nedecidemo uzi armilojn. Do ne nur la armiloj parte senvaloriĝis: tiu ĉi nepermesebla hezitemo kompromitis la mondan stabilecon mem. Se mesaĝo „eĉ ne pensu tuŝi Usonon” ne plu bone aŭdeblas, malamikoj kuraĝiĝas. Ili ne esperas konkeri nian civilizacion en eksplicita milita kontraŭstaro sed plene konscias, kiel eblas malutili, subfosi kaj fine eĉ detrui per sabotado, profitante de nia humana juro kaj ekstrema vundeblo de altteknologia socio.

Ĵus okazis tamen esperigaj ŝanĝoj en la ekstera politiko de Usono: finfine Usono vekiĝas. Prezidanto Bush anoncis novan militan doktrinon, kiu ne ekskludas preventan atakon kontraŭ teroristaj nestoj kaj landoj, kiuj ilin patronas. Tiel la registaro avertas ne nin, ke ni senĉese atentu kaj zorgu, sed ilin.

Tio sendube ekscitos maldekstrulojn kaj samspecajn „pacajn batalantojn”. Liberalisma krio pri „usona imperiismo” estas delonge adaptita de sur la tablo de sovetia propagando. Efektive, en la tempo de sovetia ekspansio, Usono kaj la tuta okcidenta mondo ja devis zorgi por ne cedi novan viktimon al sovetia reĝimo. Tio nun ne plu necesas. Usono kaj aliaj evoluintaj landoj esence estas „oportunismaj”. Usono ne aspiras disvastigi sian influo-zonon per ŝtataj rimedoj (komercaj rimedoj estas alia afero). Usono zorgas esence, ke oni ne tuŝu ĝin – nur tio. Tiaspeca sinteno kernas en la demokratiaj socioj de evoluintaj landoj: ne ekzistas kialoj ĝin pridubi.

Monda federacio

Tamen maldekstremisma medio en Usono kaj Eŭropo havas plej laŭtan voĉon, kaj same ankaŭ en nia malgranda Esperanto-universo. Jen akuzoj el recenzo de Kep Enderby (MONATO 9/2002, p. 21) pri nova libro Monda federacio?.

Ekzemple Usono (samkiel Japanio, Rusio) tute prave oponas „iniciaton starigi sendependan mondan kriminalan tribunalon”. La ideo, ke ekzistu eblo juĝi oficistojn kaj militistojn pro aparte gravaj krimoj kontraŭ humaneco estas bona. Sed ekzistas gravaj obstakloj, kiuj tion nun kaj en proksima estonto malebligas. Unue, estus sensence unuigi laŭ unu universala leĝaro landojn tiel diversajn kiel nun ekzistas. En kelkaj religio estas apartigita de la ŝtato; en aliaj unusola religio estas deviga, dum ĉiuj aliaj estas malpermesataj. En kelkaj landoj oni ŝtonumante ekzekutas virinojn pro nefideleco, kaj publike senkapigas samseksemulojn; en aliaj samseksemulo povas esti urbestro kaj aranĝi manifestaciojn de samuloj.

Due, elekto de juĝistoj estus tute arbitra, samkiel ilia maniero interpreti la kodon. La plej fundamentaj nocioj estus traktataj tute diverse aŭ eĉ laŭ mala maniero, tiom ke oni miksus krimulojn kaj viktimojn, pravajn kaj malpravajn. Laŭ falsa liberalisma koncepto de egaleco, oni serioze opinias egalaj, tute egalaj, armeon, kiu protektas sian landon, kaj ribelulojn, apartigistojn kaj sabotulojn. Laŭ liberaluloj, egalaj estas policistoj kaj ŝtelistoj.

Tial Usono jam „kulpas”, ĉar ĝi „arogis” protekti sin per troa respondo al „batalantoj por justeco”. Sed plej tendencaj kaj senhontaj akuzoj en eŭropa kaj mez-orienta medioj direktiĝas al Israelo: jen kie mensogo, misinformo kaj duoblaj normoj iĝis normo. Dio gardu kontraŭ tia juĝo. Ĵus mi eksciis, ke prezidanto Bush definitive rifuzis, ke Usono partoprenu mondan tribunalon, kio min tre kontentigas. Mi ne ŝatus vidi Usonon en tia kunesto.

„Usono ofte ne pagas siajn kotizojn por puni UN.” Eble indus, ke Usono eliru el Unuiĝintaj Nacioj: ekde sia fondiĝo UN estas kolekto de ekstreme diversaj ŝtatoj kun malsamaj aŭ malaj interesoj kaj konceptoj. Partoprenantaj landoj okupiĝis ne pri serĉado de justeco sed pri puŝado de propraj aŭ grupaj interesoj. Sovetio multe kontribuis al tiu polarigo, patronante evoluantajn landojn – la plimulton en UN. Estis Sovetio, kiu preparis kaj akceptigis eble la plej hontan kaj cinikan rezolucion en la historio de UN, nome ke „cionismo egalas faŝismon”. Kvankam post kolapso de Sovetio oni nuligis la rezolucion, la kontraŭ-israela sinteno de UN restas sama. Sufiĉas mencii la lastan konferencon en Durbano, kiu iĝis tiom obskure antisemita, ke Usono devis ĝin forlasi.

Disputataj aŭ okupataj

Ĝis nun en UN ekzistas aroganta formala diskriminacio, ke Israelo ne rajtas esti dumtempa membro de la Konsilio pri Sekureco, dum ekzemple Sirio, kune kun 192 aliaj landoj, rajtas. Eĉ la ĝenerala sekretario de UN, Kofi Annan, permesas al si konfuzi jurajn nociojn „disputataj” kaj „okupataj”, parolante pri la teritorioj de Palestina Aŭtonomio. Do jes, Usono membras en UN, ĉar tiel ĝi povas pli pozitive partopreni internaciajn aferojn: sed niaj konceptoj pri justeco restas diversaj.

„Usono ne subtenas la Kioto-protokolon pri tutmonda varmiĝado.” La konkludo, ke okazas kvazaŭ tutmonda plivarmiĝo kaj ke ĝi estas rezulto de homa aktivado (gasoj kiel CO2), ne estas akceptita de ĉiu fakulo. Ekzistas kontraŭdiraj donitaĵoj, kaj kelkloke evidentiĝas eĉ malvarmiĝo. Tamen en multaj landoj la problemo iĝis ekstreme politikigita danke al verduloj, kiuj, ne vere komprenante fizikon, troigas la signifon de kromaj energifontoj (vento, suno, tajdoj). La sola eblo krom bruligado restas atomaj elektrocentraloj (kontraŭ kiuj verduloj ankaŭ batalas). Nuntempe oni uzas nur reakciojn de atom-splitado, tamen en estonteco ankaŭ la regebla sintezo (termo-nukleaj reakcioj) iĝos praktike uzebla: tiam oni ne plu devos bruligadi elfosaĵojn.

Notindas, ke en Usono oni aplikas plej rigorajn postulojn pri pureco de ellasitaj gasoj en aŭtoj: ĉiuj aŭtoj devas esti ekipitaj de katalizilo kaj ne uzi plumbohavan benzinon. Krome en Usono agas movado por limigi uzon de tiel nomataj SUV (sport-akcesoraj aŭtoj) kun troa benzinkonsumo. Kaj lasta, grava punkto jenas: se usona industrio abrupte limigus energiuzon, tio kaŭzus grandan krizon ne nur en Usono sed ankaŭ en la tuta interdependa mondo.

Altkvalita kulturo

„Usono ekspansie trudas sian subkulturon.” Ne Usono, sed kelkaj grandegaj firmaoj faras tion, pli-malpli laŭ merkataj principoj. Jes, komerca amaskulturo povas esti subkulturo. Grandparte filmoj de Hollywood estas (laŭ mia gusto) abomenaj; same kelkaj muzikaj ĝenroj. Ankaŭ parto de komputila programaro kaj programlingvoj kreitaj en Usono estas subnivelaj – tamen vaste uzataj (trudataj?) en la mondo. Tiel okazas, unue, ĉar konsumantoj de subkulturo ekzistas (kaj abundas) ankaŭ ekster Usono; kaj due, ĉar eksterlandaj produktantoj supozeble evitas riskon konkurenci kaj oferti ion sian. Kaj en Usono kaj en aliaj evoluintaj landoj troveblas ĉiuj specimenoj de altkvalita kulturo, arto, teknologio, kvankam sur surfaco eble okulfrapas subkulturo.

Mi finverkis ĉi tiujn liniojn la 4an de julio, dum la festa Tago de Sendependeco, la „naskiĝo” de Usono. Mi ŝatis kaj ŝatas tiun ĉi landon, kaj strebis al ĝi ekde mia juneco. Veninte ĉi tien, mi ne elreviĝis. Certe ĝi ne estas paradizo sur tero, tamen nun, jam iom vidinte la mondon, mi konstatas, ke Usono estas vere unika kaj mirinda lando kun grandega spirita, scienca kaj teknologia potencialo. Dio, benu Usonon!

Aleksandro GOFEN

MONATO bonvenigas reagojn al la komentoj de Aleksandro Gofen – tamen nepre koncizajn!


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Hobio

ĈEĤA RESPUBLIKO

Tridek jaroj de la Veksilologia Klubo en Prago

Veksilologio estas scienco pri flagoj kaj standardoj. Kaj ekzistas homoj, kiuj interesiĝas ne nur pri flagoj de ŝtatoj, teritorioj, urboj kaj vilaĝoj, sed ankaŭ pri flagoj de metiistaj korporacioj aŭ sportaj kluboj.

Fakte pri flagoj origine okupiĝis la heraldiko. Tamen, ĉar la kvanto de la studata materialo ege kreskis, la heraldiko limigis sian intereson je blazonoj, dum pri flagoj ekestis nova scienco – veksilologio (la nomo devenas de la latina vexillum, diminutivo de velum (velo), kiu estas la plej malnova konata standardo de romiaj legianoj).

La ĉeĥaj veksilologoj kontaktis unu la alian kaj kunlabori jam antaŭ 1972, sed en januaro tiun jaron ili fondis la Veksilologian Klubon en Prago kiel organizaĵon por la tuta tiama Ĉeĥoslovakio. La klubo komencis eldoni la bultenon Vexilologie, kaj ankaŭ aliajn publikigaĵojn, sed aliĝi al la tutmonda organizaĵo de veksilologoj FIAV (Fédération Internationale des Associations Vexillologues) ĝi sukcesis nur post la politikaj ŝanĝoj en 1991.

Nuntempe en la Veksilologia Klubo en Prago membras veksilologojn el Ĉeĥio kaj Slovakio, kiuj havas je dispono la bibliotekon de la klubo, povas partopreni klubkunvenojn, naciajn kongresojn kaj komunikiĝi kun eksterlandaj kolegoj.

La klubo jam aranĝis du sukcesajn ĉeĥajn naciajn veksilologiajn kongresojn: en 1996 en Hradec Králové kaj en 2000 en Ústi nad Labem, kie samtempe okazis ankaŭ ĉeĥa-germana veksilologia renkontiĝo. Por la jaro 2004 oni planas trian nacian kongreson en la okcidentbohemia urbo Plzeň. La prelegoj, faritaj enkadre de la kongresoj, aperis libroforme.

Gvidaj personoj de la klubo estas membroj de la Komisiono pri Heraldiko kaj Veksilologio de la Deputita Ĉambro de la Parlamento de Ĉeĥa Respubliko. Ili prijuĝas kaj aprobas novajn blazonojn kaj standardojn de civitoj, t.e. urboj kaj vilaĝoj, kiuj ilin ĝis nun ne havis. Laŭ la leĝo pri civitoj n-ro 367 de 1990 ĉiu civito havas rajton posedi proprajn simbolojn: blazonon kaj standardon. Kaj laŭ tiu ĉi leĝo en la jaroj 1991-2000 pli ol 1400 civitoj ekhavis simbolojn. Kia rikolto de standardoj por la veksilologoj!

Apud la veksilologia klubo aktivas ankoraŭ aliaj privataj aranĝoj de iuj veksilologoj, el kiuj la Centro de veksilologiaj informoj en Hradec Králové estas eble la plej grava. Ĝi aperigas dumonatan kvarpaĝan bultenon VexiINFO, kun koloraj bildoj de flagoj, kaj ankaŭ kelkvoluman veksilologian leksikonon kun ĉiuj novaj flagoj de ĉeĥaj urboj. Tiu centro organizis ankaŭ la unuan ĉeĥan nacian kongreson.

Ĉeĥaj veksilologoj partoprenas ankaŭ en internaciaj veksilologiaj kongresoj, okazigataj de FIAV. La unua tiuspeca kongreso okazis en 1965 en la nederlanda urbo Muiderberg [mejderberĥ], kaj la lasta, 19a kongreso, en 2001 en Londono. La venonta internacia kongreso okazos en 2003 en Stokholmo.

Ni ne forgesu, ke inter la fondintoj de la Veksilologia Klubo en Prago en 1972 estis ankaŭ esperantisto Jaroslav Klement (1935-1986) el Karlovy Vary [karlovi vari]. Li estis tre aktiva kaj laborema, prezidis la Komisionon pri Gazetaro kaj Informoj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Klement direktis ĉiujn siajn fortojn al preparo de la solenaĵoj okaze de la centjariĝo de Esperanto en 1987. Bedaŭrinde lia frua morto malebligis al li plenumi la planojn. Tamen Jaroslav Klement aperigis verŝajne la unuan veksilologian libron en Esperanto Heraldiko-Veksilologio-Terminaro en Esperanto (1979) kaj dum du jaroj (1981-1982) eldonis naŭ numerojn de Blazon' kaj Flag' Bulteno. En la Veksilologia Klubo de Prago lia nomo estas daŭre memorata kaj ankaŭ lia peresperanta laboro estas alte taksata.

Jiří PATERA

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

GERMANIO

Kanceliero hazarda

La elektoj al la federacia parlamento en Germanio la 22an de septembro 2002 laŭ pluraj aspektoj similis al tiuj en Usono. En ambaŭ landoj la protagonistoj de la grandaj partioj similis unu la alian kiel du gutoj da akvo, kaj do estis pura hazardo, kiu el la kandidatoj venkis. Laŭ procentoj en Germanio la du ĉefaj partioj, socialdemokratoj (SPD) kaj kristandemokratoj (CDU/CSU) havis ekzakte la saman rezulton: 38,5 %. Tamen, pro specifaĵo de la germana elektosistemo, SPD akiris kelkajn mandatojn pli ol kristandemokratoj – povus esti ankaŭ inverse.

La fina rezulto de tiuj elektoj tamen estis iomete surpriza, ĉar ĝis la komenco de aŭgusto ĉiuj prognozoj aŭguris venkon de la kristandemokratoj. Tio ne povas mirigi, ĉar la „bilanco” de SPD-kanceliero Gerhard Schröder [ŝreder] estis vere mizera. Dum la unuaj du jaroj de la kvarjara parlamenta periodo, la du regantaj partioj, socialdemokratoj kaj verduloj, pli multe kvereladis ol regadis. Schröder perdis pro pluraj skandaloj ne malpli ol ok ministrojn – vera rekordo en la historio de Federacia Respubliko Germanio. Preskaŭ neniun el antaŭaj promesoj la kanceliero realigis, el multaj necesaj reformoj plenumis nur tiun pri la impostoj. Precipe li neniel sukcesis, kion li promesis dum la elektokampanjo kvar jarojn antaŭe, malpliigi la nombron de senlaboruloj.

Multaj fiaskoj

Kvankam kristandemokratoj sendube profitis el tiuj fiaskoj, estis tamen mirige, ke ili sukcesis denove akiri tiom da fido ĉe la elektontoj. La eksa kanceliero kaj ĉefo de CDU, Helmut Kohl [kol], per financa skandalo kun siaj krimaj nigraj kasoj ja preskaŭ detruis la partion. Kiam komence de 2002 kristandemokratoj elektis Edmund Stoiber [ŝtojber] kiel kandidaton por kanceliereco, politikaj observantoj ne kredis, ke li havos ŝancon kontraŭ Schröder. Nordaj kaj orientaj germanoj ja tre volonte libertempas en sudgermana Bavario, sed ne plaĉas al ili ties konservativa politiko. Stoiber estas bavara ministroprezidanto. Efektive en ĉiuj opini-sondadoj la SPD-kanceliero ĝuis enorme pli da simpatioj ol Stoiber.

Laŭ la germana sistemo civitanoj tamen ne elektas kancelieron, sed deputitojn de partioj, kiuj poste en la parlamento elektas kancelieron. Do gravas, kiom da homoj elektas partion. Kaj ĝis komenco de aŭgusto en la samaj opini-sondadoj kristandemokratoj ĝuis tiom pli da simpatio, ke SPD jam rezignaciis. Sed tiam hazardo, malĝojiga, helpis: teruraj inundoj en orienta kaj norda Germanio. La reganta kanceliero Schröder sciis bonege ekspluati tion, ĉar kompreneble registaro en tia situacio per energia agado povas gajni simpatiojn – opoziciaj politikistoj (kiel Stoiber) povas fari nenion krom esprimi kompaton. Do la socialdemokratoj regajnis poentojn en opini-sondadoj.

Emoci-kampanjo

Sed kelkajn semajnojn poste, kiam la problemoj de inundoj estis solvitaj, la socialdemokratoj bezonis plian impulson, por gajni simpation ĉe elektontoj. Denove hazardo helpis: la usona prezidanto Bush [buŝ] tiam fervore propagandis militon kontraŭ Irako. Jen ŝanco por SPD kaj la verduloj: Schröder kaj la verdula ĉefkandidato, ministro pri eksterlandaj aferoj, Joschka Fischer [joŝka fiŝer], emfazis sian malaprobon. La kanceliero diris, ke sub lia gvidado neniu germana soldato partoprenos tian militon. Tio estis bonega blufo kaj ruza mistifiko de elektontoj. Ĉar eĉ se Germanio volus, ĝi ne povus helpi Usonon en milito kontraŭ Irakon: por tio sufiĉus nek homoj nek materialoj de la germanaj trupoj. Krome neniu, ankaŭ ne Usono, postulis partoprenon de germanaj soldatoj.

Ankaŭ tiukampe Stoiber kaj liaj partianoj ne kapablis ekvilibrigi la pesilon per raciaj argumentoj. SPD kaj la verduloj (tradicie ambaŭ partioj estas pacifistaj) per tia kampanjo kontraŭ Usono sukcesis veki emociojn de pacamaj germanoj kaj mobilizi la propran adeptaron. Ne multe utilis, ke la konservativaj partioj kritikis, ke la kanceliero laŭ germana parolturno per tio „kondutis kiel elefanto en porcelan-vendejo” kaj detruis la antaŭe bonajn rilatojn al Vaŝingtono. Aldoniĝis krome kelkaj etaj hazardoj, kiuj fine kontribuis al la venko de la koalicio de SPD kaj la verduloj, nelaste la enkonduke menciita elektosistemo, kiu regalis socialdemokratojn per pliaj tri mandatoj en la parlamento, spite al sama elcentaĵo de voĉdonoj de la grandaj partioj.

Finfine tamen ne gravas, kiu el ambaŭ kandidatoj hazarde fariĝis kanceliero. Ne nur la problemoj solvendaj por ambaŭ estas samaj, ankaŭ iliaj proponoj estas same banalaj: neniu el ili havas konvinkajn kaj tuj realigeblajn receptojn. La demando estas, kiom longe eltenos la malnova-nova germana registaro, ĉar regadi per nur kelkmandata plimulto estos sufiĉe malfacile, des pli ke en la dua federacia ĉambro la plimulto estas konservativa. Eble, kiam vi legas tiujn ĉi liniojn, Germanio hazarde havas jam alian registaron ...

MAUL Stefan

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Monato sin prezentas

Jens S. Larsen

(Revizianto, Kopenhago, Danio)

Mi naskiĝis en 1959 en Jutlando, la kontinenta parto de Danio. Studinte la fakojn bibliotekistan kaj komputistan, mi en 1992 fine cedis al mia lingva pasio, kaj ekstudis ĝeneralan lingvistikon en Kopenhago, kie mi loĝas ankoraŭ nun. Por fari tiun paŝon tamen necesis restado en popola altlernejo, kiu ĝis nun estis mia sola spirita travivaĵo komparebla al la Esperantaj. Mi laŭeble ĉiam transportas min per biciklo, kaj partoprenis en pluraj BEMI-karavanoj.

Jam en 1973 mia lingvopasio instigis min lerni Esperanton. Dum la jaroj mi havis jam nekalkuleblan nombron da etaj kaj mezgrandaj postenoj en la movado; nuntempe mi estas redaktoro de „Esperanto en Danio”, la revuo de Dana Esperanto-Asocio. El pli fruaj meritoj menciindas la dana traduko de la Zagreba metodo (ne eldonita, tamen), kaj vico da elsendoj en la loka televido de Stubbekøbing, 180 km sude de Kopenhago.

Mia alia hobio estas interreta diskutado. Nuntempe la plej grava por mi diskutejo estas la esperantologia Bja-listo. Mi tie interalie publikigis analizon de la artikoloj pri Esperanto en la plej gravaj enciklopedioj de okcidenta Eŭropo, kaj ankaŭ faris prelegojn surbaze de tiu laboro. Komence mi precipe aktivis en la retgrupo soc.culture.esperanto, kie mi estis varbita kiel revizianto de MONATO.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

BENINO

Libereco minacata

La starigo de demokratia reĝimo en Benino en la jaroj 1990aj estigis gravajn ŝanĝojn rilate la gazetaron. Ekvalidis en 1997 nova leĝo pri gazetaro, kiu anstataŭis pli fruan leĝon el la jaro 1969. Tamen la nova leĝo kaj liberigis kaj samtempe malliberigis la gazetaron.

Unuflanke estis salutata leĝo n-ro 97-010 de 1997, ĉar ĝi permesis kaj plu permesas starigon de novaj gazetoj, radio- kaj televid-stacioj. Aliflanke, tamen, ĝi provokis polemikojn pro siaj pun-flankoj, precipe koncerne artikolojn 81 kaj 82 rilate ofendadon de la respublikestro kaj aliaj ministroj.

La ĉefa problemo konsistas en tio, ke nenie en la leĝaro estas klare difinita nocio de ofendado. Tial eblas diversmaniere interpreti la leĝon, kiu almenaŭ teorie permesas al ŝtatestro kaprice persekuti ĵurnaliston. Ĝis nun akuzoj tiaj ne realiĝis pro la toleremo de la reganta prezidanto: la situacio povas facile ŝanĝiĝi.

Skandaloj

Artikolo 83 de la nova leĝo tuŝas kalumnion kontraŭ persono aŭ korporacio. La artikolo estas tiel vortumita, ke ĝi draste limigas esplorojn fare de ĵurnalistoj ekzemple pri la multaj financaj kaj politikaj skandaloj, kiuj abundas en Benino. Krome, supozata kalumniito procesanta kontraŭ ĵurnalisto devas nenion pruvi; male la ĵurnalisto pruvu, ke li nek ofendis, nek insultis, nek kalumniis.

Krome la leĝo antaŭvidas apenaŭ tolereblajn monpunojn en lando, kie profesiuloj malmulton gajnas. Ĵurnalisto pagu monpunon ĝis ĉirkaŭ 15 000 eŭroj aŭ estu enkarcerigita ĝis kvin jarojn. Politikistoj defendas sin, dirante, ke per la leĝo ili celas nur ĵurnalistaĉojn; la nacia ĵurnalista asocio avertas pri pereo de la gazetara libereco malfacile starigita kaj petas longe sed vane pri modifoj en la koncernaj paragrafoj de la leĝo de la jaro 1997.

Christian FABOSSOU

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Monato sin prezentas

Paul Gubbins

(redaktoro de la rubrikoj „Moderna vivo” kaj „Politiko”, Cheshire, Britio)

Mi naskiĝis en 1949 en la nord-okcidenta Anglio, kie mi ankoraŭ loĝas – kun edzino, katoj, tro da libroj, pluŝ-ranoj, ĝangala ĝardeno, subtegmenta miniatura fervojo kaj remizo, plenigita de aŭtetoj de la speco Mini. Eble pro ĉio ĉi fuĝis el la hejmo miaj du pli-malpli plenkreskaj geidoj. En Malesperantujo, studinte kaj en Britio kaj en Kanado, kie mi doktoriĝis, mi estas docento. Mia fako estas la germana literaturo el la frua 19a jarcento (mia disertacio estis pri la verkisto-komponisto-juristo-enscenigisto E. T. A. Hoffmann). Dum kelkaj jaroj mi laboras ankaŭ kiel ĵurnalisto kaj redaktoro.

En Esperantujo mi aŭtoris interalie la teatraĵo-kolekton Konto de l' vivo, la vidbendserion Pasporto al la tuta mondo, kaj la lernolibrojn Kunvojaĝu! kaj Subtekste; mi respondecas pri Esperanto-somerlernejoj kaj aliaj staĝoj en Barlaston, Britio; mi plurfoje premiiĝis en la belartaj konkursoj de UEA (principe en la branĉo teatro; krome mi redaktas La Brita Esperantisto-n. Mi kontribuas al MONATO jam pli ol 15 jarojn, kaj pli ol jardekon redaktoras en miaj rubrikoj.

Ĉefaj ambicioj estas profunde dormi kaj travivi morgaŭon.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

INTERNACIAJ RILATOJ

Forkaptitoj kaptas publikan atenton

Vizitis en septembro la japana ĉefministro Koizumi la gvidanton de Nord-Koreio, Kim Jong-Il. Laŭŝajne la vizito koncernis la starigon de diplomatiaj rilatoj (aktuale Japanio agnoskas Sud-Koreion kiel regnon reprezentantan la tutan Koreion), sed efektive la pinta renkontiĝo tuŝis aliajn aferojn.

Verdire Koizumi volis, ke Kim Jong-Il rekonu la problemon pri dekkelko da japanoj forkaptitaj antaŭ 20 jaroj supozeble de agentoj de Nord-Koreio. Samtempe la japana publiko kredis, ke Koizumi revenigos la forkaptitojn al Japanio. Tamen ĝis nun Nord-Koreio neis ĉiujn menciojn pri forkaptado, dirante, ke Japanio mem inventis la historion.

Heroeco

Tamen surprize, dum la kunsido en la ĉefurbo Pjongjango, Kim Jong-Il ne nur agnoskis la mistraktadon de la japanoj sed ankaŭ pardonpetis. Li atribuis la krimon al agentoj instigitaj de „deziro al heroeco”: tiuj volis, ke la kaptitoj instruu la japanan lingvon al spionoj, kiuj poste eniros kvazaŭ japanoj Sud-Koreion.

Krome, kaj eĉ pli ŝoke, Kim Jong-Il publikigis la nomojn de ok forkaptitoj: ĉiuj mortis havante ĉirkaŭ 30 jarojn. Nun la japana publiko koleras kontraŭ Nord-Koreio kaj ankaŭ kontraŭ sia registaro, kiu laŭdire nesufiĉe faris koncerne la malaperintojn.

IGARASI Takeo/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Moderna Vivo

AIDOSO

Ĉu lasta ŝanco?

Lastatempe labor-grupo de Unuiĝintaj Nacioj publikigis en Pekino raporton pri aidoso en Ĉinio. La grupanoj konkludis, ke ekzistas ŝanco por eviti grandskalan aidoson en Ĉinio, se oni tuj efektivigos kontraŭ-aidosajn rimedojn.

Jam en kelkaj regionoj noteblas altaj aidoso-niveloj, atentigas la raporto. Sekve ekzistas en Ĉinio „granda danĝero” pri aidoso-eksplodo pro jam miliono da infektitoj en la lando (la ministrejo pri sano taksas la ciferon pli malalta je 850 000 infektitoj). Tamen la raporto notas, ke pro la granda loĝantaro de Ĉinio la cifero eble pli altas.

La aŭtoritatoj en Ĉinio frontas al apartaj problemoj rilate aidoson: multaj kamparanoj eĉ ne aŭdis pri aidoso, dum regas diskriminacio kontraŭ infektitoj.

Peng JIANJUN/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

KROATIO

Militkrima buĝeto

Fine de septembro 2002 la Internacia Kortumo pri Militaj Krimoj en Hago petis, ke la kroata registaro arestu kaj transdonu generalon Janko Bobetko al la kortumo rilate militkrimojn kontraŭ civiluloj. Temas pri armeaj operacioj en 1993 en la tiama memproklamita respubliko de Krajina, parto de Kroatio, en kiu majoritate loĝis serboj.

Tiam generalo Bobetko estis ĉefkomandanto de la kroata armeo. Li respondecis pri atako kontraŭ parto de Krajina, el kiu dum tri jaroj serbaj soldatoj pafadis al la urbo Gospić. Oni sukcesis detrui serbajn unuojn sed evidente okazis ankaŭ mortigoj kaj aliaj krimoj kontraŭ la tiea serba civila loĝantaro. La generalo konfesis en sia memorlibro, ke li sciis pri la krimoj.

Liberiga milito

La postulo de la kortumo kaŭzis grandan problemon al la nova reformisma kroata registaro, ĉar la maljuna generalo (83-jara) estas simbolo de la kroata liberiga milito. Emocie reagis kroatoj ĉar, kiam Kroatio estis atakata, ĝi sin defendis, sed nun oni volas puni generalon laŭdatan pro venkoj en defenda milito.

La prezidanto de la kroata parlamento, Zlatko Tomčić, deklaris, ke kroatoj rajtas emociiĝi, ĉar en tiu milito mortis 15 000 kaj invalidiĝis 35 000 kroataj ŝtatanoj. Kvankam la registaro, gvidata de socialdemokrato Ivica Račan, volas kunlabori kun la kortumo kaj kun Eŭropo, ankaŭ ĝi ne konsentas aŭtomate obei kaj aresti la generalon. La registaro klopodas trovi juran eblecon kontraŭi la kortuman decidon. Sed, se la registaro insistos malobei, tio kaŭzos konflikton kun internaciaj instancoj, ekzemple Unuiĝintaj Nacioj, Eŭropa Unio kaj aliaj.

Buĝeto

Tio povus havi gravajn konsekvencojn rilate la evoluon de la lando. Kroatio supozas, ke ankaŭ ĝi baldaŭ fariĝos serioza kandidato por la EU-eniro, kaj ĝi pretigis jam oficialan peton pri aliĝo. Tamen en 2000, kiam EU preparis sian ses-jaran buĝeton, pro la tiama regado de la partio de Tudjman [tuĝman] HDZ (Hrvatska Demokratska Zajednica, Kroata Demokrata Unuiĝo), Kroatio konfliktis kun EU: pro tio ĝi ne ricevos de EU subvencion por evoluigo ĝis 2006.

Se la nuna situacio daŭros, povos okazi io simila rilate la venontan ses-jaran buĝeton. Tio fariĝus katastrofo por la landa ekonomio kaj izolus Kroation disde aliaj evoluantaj landoj kaj ĝiaj nordaj najbaroj.

Zlatko TIšLJAR

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

Lerni de Ĉinio

Aldone al la artikolo Grenpleno, grenplano (MONATO 2002/8, p. 10): Baratanoj malsatas, jes, sed la ratoj ne. Antaŭ jardekoj oni forigis ĉiujn ratojn en Budapeŝto. En granda parto de Barato ili vigle kaj sankte vivas en temploj. Ankaŭ la bovinoj estas sanktaj. Krome Barato ne baras la tropopoliĝon. Kial Barato ne lernas de Ĉinio?

Karlo JUHáSZ
Hungario

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

Socialismo sen masko

En la aŭgusta numero de MONATO, revuo kiun la subskribinto tre ŝatas, Stefan Maul skribis sur paĝo 8 sub la titolo Kapitalismo sen masko: „La sola diferenco al la nuna Rusio estis, ke la tiama ŝtato [t.e. Sovetio] garantiis al la malriĉuloj vivnivelon sen malsato – nun en eksa Sovetio la novaj (grandparte malnovaj!) kapitalistoj tute ne havas intereson pri la malriĉuloj”. La subskribinto vidas ankaŭ aliajn diferencojn. Laŭ sciencaj esploroj la potenculoj de Sovetio murdis minimume 69 911 000 homojn (vd. Heinsohn, Lexikon des Völkermords (Leksikono pri popolmurdo), 1998, p. 57, eldonita de Rowohlt). Mi povus diri pli multe pri Sovetio, sed tiu terura cifero sufiĉas.

Stefan Maul skribis pri kapitalismo: „Por kontentigi la avidon je profitoj oni maldungis laboristojn, ĉar salajroj kostas, kaj anstataŭigis ilin per robotoj (aŭtomatigo kaj raciigado, kiel oni eŭfemisme nomas tion)”. Pri tio la subskribinto konstatas, ke la grandega kresko de la vivnivelo inter la laboristaro en kapitalismaj ŝtatoj dum la pasintaj 150 jaroj rezultas ĝuste el tiuj novaj teknikoj kaj ne el socialismaj ideologioj.

Ludwig RöLL
Germanio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Moderna Vivo

TRIA MONDO

Nova haŭto por la aŭto-ĉefo

La industriisto Lee Iacocca, kiu antaŭ 20 jaroj savis la usonan aŭtomobil-entreprenon Chrysler, intencas nun ataki multe pli grandan problemon: la malsaton inter la infanoj de la mondo.

La iama prezidanto kaj ĉefdirektoro, kiun usonanoj konsideris „superstelulo”, savinte Chrysler de bankroto danke al ŝtata subteno de 1,5 miliardoj da dolaroj, deklaris, ke nun finfine estas tempo reale fari ion por helpi al la kvin milionoj da infanoj, kiuj ĉiujare mortas pro malsato.

„Multaj homoj pensis, ke tute ne eblas savi la entreprenon Chrysler, sed ni sukcesis. Pluraj nun opinias, ke ne estos eble savi tiujn milionojn da infanoj, sed ni sukcesos”, diris Iacocca, kiu nun iĝis prezidanto de la konsilantaro de la agadgrupo Nourish the Children (Nutru la infanojn), sub protekto de la mondskala firmao Nu Skin (Nova haŭto).

Iacocca ne nur parolis: li jam agadis. La agado „Nutru la infanojn” en julio, aŭgusto kaj septembro liveris unu milionon da manĝoj al infanoj en Gvatemalo, Rumanio, Malavio kaj Svazilando. La manĝaĵo liverita ne konsistis – kiel ofte en la pasinteco – el tunoj da sukero aŭ faruno, sed el vegetaraj pakaĵoj kun aldono de 25 vivnecesaj elementoj, kiel vitaminoj kaj mineraloj.

Unuiĝintaj Nacioj

Unu pakaĵo enhavas 30 manĝojn. Oni povas aĉeti pakaĵojn, kiuj estos transportitaj al la regionoj, kie la bezono estas plej granda. La fondaĵo partneriĝis kun la Tutmonda Nutriga Programo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), kiu liveros la manĝo-pakaĵojn. Nu Skin apelaciis al siaj 600 000 distribuantoj paroli pri la projekto kun siaj klientoj. La firmao Nu Skin krome promesis aldoni unu pakaĵon de 30 manĝoj por ĉiuj 25 donacitaj.

Rick Leach, aganta direktoro de la Tutmonda Nutriga Programo de UN, diris, ke la programo celas ne nur nutri la infanojn, sed ankaŭ eduki ilin. „Ni konstatis duobligon de la kvanto de lernantoj en tiuj lernejoj, kie ni disdonas nutraĵojn”, diris Leach. „La plej grandan emon lerni ni konstatas ĉe malgrandaj knabinoj. Ekzemple en Pakistano, kie ni komencis la programon, proksimume sep el 100 iris al la lernejo. Nun, kiam ni liveras manĝojn, venas 90.”

Paul PEERAERTS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ekonomio

ĈEĤIO

Konsekvencoj de ekonomiaj transformoj

Post 12 jaroj da reformoj la efikeco de la ĉeĥa ekonomio ne signife transpaŝas la nivelon atingitan en la jaro 1989. Dume malboniĝis la pozicio de la lando en internacia komparo kaj malkreskis eĉ la nivelo de t.n. socia konsumo.

La registara ekonomia politiko antaŭ 12 jaroj malhavis koncepton, bazitan sur profunde ellaborita analizo de la evoluo de la nacia mastrumado kaj prognozo rilate al aspektoj materialaj, energiaj, investaj, esploraj, kapitalaj, laboraj, teritoriaj, komercaj kaj socialaj. Elirpunkto por orientiĝo de la ĉeĥa ekonomio devis esti ankaŭ klare strukturita vido bazita sur pli bona uzo de la ekonomiaj iloj.

Bone ellaborita projekto ...

Tamen estis tia koncepto. Pri ĝi okupiĝis Prognoza Instituto en la 80aj jaroj. Oni proponis la necesajn strukturajn ŝanĝojn por atingi pli altajn laborproduktivecon, kvaliton kaj efikecon. Samtempe kun ĉi tiu studo oni komencis diskuton pri tuta aro da reformaj paŝoj, kiujn la tiama stato de la ĉeĥa ekonomio postulis. Krom intervenoj en mastruman meĥanismon tio rilatis al struktura manovro, malpezigonta la ekonomion kaj direktonta ĝin de malintensaj fontoj de disvolvo al pli sciencteknika disvolvo.

Temis pri limigado de multaj branĉoj kiel metalurgio, elterigado de ercoj kaj hejtaĵoj, amasa kemio, produktado de cemento, ktp, sed ankaŭ de peza maŝinkonstruado. Male estis evoluigota produktado de preciza maŝinkonstruado, elektroniko, komputiko, altkvalitaj materialoj, prefabrikaĵoj kaj luksaj produktoj. Strukturaj ŝanĝoj devis trafi ankaŭ la nutraĵindustrion. Tiuj strukturaj ŝanĝoj devis esti tre akraj en la prognozita periodo de la jaroj 1990-2010.

... sed oni ne uzis ĝin

La plene pravigita modernigo de la strukturo post la jaro 1990 estis efektivigata sole helpe de sovaĝa aktiviĝo de la merkato kaj rigora konkurenca batalo. Oni strebis nur al la plej rapida transformo. La ekonomiaj ŝanĝoj ne havis sufiĉan institucian kaj leĝan kadron. La tuta procedo perdis reguligitan karakteron, alportis grandan ekonomian malekvilibron kaj sociajn sekvojn. El tio originas la historio de la ĉeĥa specifaĵo „tunelado” (granda disŝtelado de etaj investantoj kaj ŝparantoj fare de proprietuloj aŭ pintaj estroj de proprietpartoj).

La rapida liberaligo elvokis altan inflacion. Tio kaŭzis, ke kreditoj estis tro multekostaj kaj financaj rimedoj por entreprenoj tre limigitaj. Malfermo de la interna merkato por importo limigis la amplekson de la enlanda postulado kaj la rendimenton de la enlanda produktado de konsumvaroj kaj nutraĵoj. Ankaŭ la disfalo de Ĉeĥoslovakio negative influis la situacion.

Privatigado kiel nur ŝanĝo de proprieteco ne povis alporti kreskon de efektiveco. Okazis nur havaĵrenverso sen determino de la strategia funkcio de la ŝtato, plurismo de proprietoformoj, leĝa protekto kaj kontrolo de la tuta procedo. Investaj fondusoj aĉetis proprietpartojn sen konkreta imago pri la estonto de la akirita entrepreno. Problemaj privatigaj kreditoj malstrukturis la bankan sistemon. Montriĝis, ke kriterio de la privatiga procedo devis esti efektiva plenumo de proprietorajtoj, kio alportus restrukturadon kaj sanigon de entreprenoj anstataŭ de ilia senbrida disvendiĝado je ofte tre malaltaj prezoj.

Lerni el pasinteco

Multaj eksterlandaj ekonomikistoj prijuĝas la trapason de la transformoj en meza kaj orienta Eŭropo negative. Ili atentigas, ke kreskas en la landoj de la estinta sovetia bloko la kvanto de homoj sub la limo de malriĉeco. La evoluo en Ĉeĥio ne kondukis al la dezirata pliboniĝo de la ekonomia strukturo. Pliboniĝo de iuj indicoj (ekologiaj sekvoj, konsumo de energio) estiĝis en konekso kun la ekonomia stagnado. Tuta vico da perspektivaj branĉoj malaperis. Malkresko de okupateco estas sekvo de tiuj spontaneaj strukturaj ŝanĝoj. Al tiu ekonomia strukturo ankaŭ mankas ligo kun la ekonomia evoluo en eksterlando.

Nun staras la demando kiel korekti la erarojn de antaŭaj registaroj. La kadron por apliko de ekonomiaj iloj devus en struktura politiko krei ŝtataj celaj programoj. Komenci laboron en tiuj strategiaj programoj devus centraj organoj, ekzemple ministrejoj. Ankaŭ aro da okcidenteŭropaj landoj uzas metodojn de strategia direktado. Sen ili ne estos eble elteni la senĉese pli grandan konkurencon. Tio estas tasko de la nuna ĉeĥa registaro.

Josef MENDL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

El mia vidpunkto

Medalo duflanka

La grandaj fiuloj kaj friponoj de l' mondo nuntempe preskaŭ ĉiuj estas neblankuloj. Aktuale en la fokuso de (ne nur) la usona intereso estas precipe la iraka Sadam Husajn [sadám husájn] kaj super-teroristo Osama bin Laden. Alia fiulo, pri kiu lamentas okcidentaj registoj kaj amaskomunikiloj, estas la afrikano Robert Gabriel Mugabe, prezidanto de Zimbabvo. Brutale kaj terore li forpelas blankajn bienulojn por (laŭ la propagando) redoni ties terenojn al propraj popolanoj. Tamen ne ordinarajn homojn li regalas per rabitaj kamparoj, sed donacas ilin al siaj partianoj kaj oficiroj. Daŭre li regurdas, ke minimume 2900 blankuloj devos forlasi siajn plantejojn.

Tabako, ne greno

Okcidento estis terurigita pri la fiagado de Mugabe, precipe kiam okazis murdoj, kaj akuzis lin: per forpelo de blankuloj li kreskigas malsaton de la loĝantaro! Tia aserto, tamen, estas stulta kaj ridinda. Jes, la 4500 blankaj bienuloj posedas du trionojn de plej bonaj agroj en Zimbabvo, tamen la plej multaj ne kultivas grenon sed tabakon. 70 procentojn de maizo, plej grava greno por nutri zimbabvanojn, kultivas nigruloj sur malfekundaj terenoj, kiujn lasis al ili la blankuloj. En la jaro 1999, ekzemple, el agrarvaroj eksportitaj de Zimbabvo 31,8 % estis tabako.

La senposedigo de blankuloj sendube estas brutala kaj kontraŭleĝa. Sed ĝi estas nur eta sceno en mondvasta tragedio de senproprietigado: ĉiun jaron oni devigas milionojn da kamparanoj forlasi siajn terenojn, kun katastrofaj sekvoj por nutrado de loĝantoj. Sed pri tio neniu okcidenta amaskomunikilo raportas tiom emocie kiom pri forpelado de blankuloj en Zimbabvo. Antaŭ dek jaroj, ekzemple, en Tanzanio oni forpelis 40 000 indiĝenojn por ke Kanado tie kultivu tritikon, kiun en Tanzanio manĝas nur blankuloj. La bienuloj kunlaboris kun kanadaj kompanioj kaj gajnis multan monon – la nigruloj, kiuj bezonis maizon kaj fazeolon, por la unua fojo malsatis. Nun Britio planas eĉ pli gigantan projekton tian en Hindio, kie oni volas senposedigi 20 milionojn da homoj.

Libera merkato

Koncernaj internaciaj institucioj, ekzemple Internacia Mona Fonduso (IMF) kaj Monda Banko, kaj okcidentaj ŝtatoj kun Usono kaj Eŭropa Unio (EU) ĉepinte krome detruas tradiciajn strukturojn en Afriko per siaj metodoj nome de libera merkato. Kaj EU kaj Usono protektas siajn bienulojn kaj kamparanojn, kiuj je tro alta kosto produktas tro multajn nutraĵojn (grenon kaj legomojn, lakton kaj viandon), kiujn ne eblas vendi je honestaj prezoj. La registaroj per gigantaj sumoj subvencias tion kaj en „libera tutmonda merkato” vendas siajn agrar-produktojn al evolulandoj je subnivelaj prezoj kaj tiel ruinigas ties hejmajn merkatojn. Sekve la homoj fariĝas pli kaj pli malriĉaj kaj pli kaj pli dependaj de ekstera helpo.

Promesoj, nur promesoj

NAO (Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo de UN) en sia ĵus publikigita aktuala raporto plendas, ke okcidentaj ŝtatoj neniel realigis siajn grandiozajn promesojn, ene de deko da jaroj duonigi la nombron de malsatuloj tutmonde. Male, la registaroj eĉ haltigis projektojn per kiuj oni intencis reformi kaj antaŭenigi agrokulturadon en evolulandoj, ekzemple per disponigado de fekunda tereno al kamparanoj. Sed ĝuste tio estus la sola helpo en Afriko, ĉar etaj bienoj multe pli profite povas utiligi agrojn ol gigantaj plantejoj laŭ stilo de blankuloj, kiuj industri-maniere ekspluatas terenojn per ĉiam samaj plantoj (ekzemple tabako, kiel en Zimbabvo). Bienetoj prilaborataj de indiĝenoj garantias nutradon de indiĝenoj. Sed tio ne interesas la okcidentajn ekskoloniistojn, kiuj preferas donaci impost-monon al hejmaj kamparanoj anstataŭ al malsatuloj en Afriko. Sekve ties nombro ne malkreskis sed daŭre kreskas, spite al la menciitaj grandiozaj okcidentaj promesoj, proklamitaj dum pompaj pintaj konferencoj.

Ĉiu medalo havas du flankojn, ankaŭ la zimbabva. Precipe ĉar ekskoloniista Britio ne permesis kaj ne financis agrar-reformon en Zimbabvo, Mugabe per ruza politiko povis profiti de la elreviĝo de sia popolo. Jes, li estas rasisto kaj korupta politikisto, obsedita de potenco, kiun li ne volas perdi kaj do defendas per ĉiuj rimedoj. Tiaj figuroj estas multaj en Afriko; ili bone lernis de la koloniistoj, precipe kiel oni plej efike ekspluatas homojn. Kaj kion lernas ni? Se okcidentanoj senposedigas nigrulojn, tio estas bona afero. Sed se inverse Mugabe senposedigas blankulojn, tio estas malbonega kaj fia. Ĉar, kiel menciite, ĉiu medalo havas du flankojn.

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

Cunamoj tutmonde

Gilbert Ledon oportune kondamne kritikas (MONATO 10/2002, paĝo 10), rilate naskpreventon, religiajn dogmojn. Ĉu sendistinge ĉiujn? Ĉu li konas, rilate tion, la katolikan instruon (de la Dua Vatikana Koncilio): nasku tiom da filoj kiom vi povas subteni kaj eduki?

Armando ZECCHIN
Italio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Leteroj

FN-fono

Pri la artikolo FN-fono, aperinta en la julia numero de MONATO, paĝo 12, oni povas multon rebati. Ekzemple, la aŭtoro atentigas pri la malpermeso de la hip-hop-grupo NTM en Orange. Li forgesis klarigi por la nefranclingvanoj, ke la nomo de tiu grupo NTM estas mallongigo, kiu signifas „Fiku vian patrinon”. Do la legantoj nun havas pli precizan opinion.

André AUDE
Francio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Enkonduko

Virusoj

Kutime vi vidas sur tiu ĉi paĝo la foton de Stefan Maul, nia ĉefredaktoro, kaj lian enkondukon. Ĉi-monate tamen li estas handikapita, ĉar trafis lin ... viruso, aŭ pli ĝuste dirite: viruso trafis lian komputilon. Pro tio Stefan skribis al la eldonejo, ne rete sed fakse: „Mi ne riskas uzi la komputilon kaj sekve ne povas sendi la enkondukon. Mi esperas, ke fakuloj semajnfine povos esplori kaj eventuale senvirusigi la komputilon.”

Komputilaj virusoj neniam estis agrablaj, sed la komenco de oktobro montriĝis aparte malfacila. La nun jam fifama Interret-vermo Tanatos, populare nomita cim-urso, disvastiĝis ene de kelkaj tagoj tra la tuta Vindozo-mondo, inkluzive de la esperantista vindoza mondo, kaj estis disvastigita de ĝi, parte pro nescio, parte pro uzado de nesekuraj poŝtoprogramoj. Cim-urso ne nur kopiis, kiel siaj multaj antaŭuloj, adresojn el la komputiloj de la infektitoj, sed krome kopiis retmesaĝojn kaj plusendis ilin tra la tuta mondo. Retemuloj do ricevis mesaĝojn, kiuj ŝajne venis de konataj personoj, enhavantajn tekston, kiu ŝajne estis destinita por ili. Multaj sekve tute ne suspektis, ke temas pri viruso-alsendo. Disvastiĝis ekzemple virusa letero, kiu ŝajne venis de retmonato-a en la retregiono @fel.esperanto.be sed reale venis de tute alia persono, kiu havis tiun adreson ie en sia komputilo.

Cim-urso ne vere estas danĝera, sed iom malagrabla viruso. Se vi sendas perrete tre intiman leteron al via amato, ne kredu, ke nur vi ambaŭ povas legi ĝin. Nia urso diligente prizorgas, ke du tagojn poste tiu letero troviĝas en centoj da aliaj komputiloj, preta por esti legata kaj ĝuata ...

Ĉu do kialo por ektimi? Ne, paniko estus tre malkonvena. Se vi havas vindozan komputilon kaj se vi retumas, zorgu havi bonan kontraŭvirusilon, kiu aktualigas sin minimume ĉiutage. MONATO vendas tian programon (vidu inter la anoncoj). Ankaŭ al Stefan Maul ni rekomendas aĉeti ĝin. Tiam vi povos legi venontmonate denove lian enkondukon ĉi-loke!

Sincere via

Paul PEERAERTS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Politiko

RUSIO

„Pomo” ankoraŭ ne manĝebla

Ĉiama problemo de la rusaj demokratoj estis la malkapablo trovi interkonsenton. La rezulto de tiu ĉi malkompromisemo estas ke, kvankam sufiĉe multaj homoj en Rusio subtenas dekstrajn fortojn, en la parlamentaj elektoj la dekstruloj tradicie malgajnas jen al komunistoj, jen al ĉe-prezidanta centrisma partio.

Same okazas pri la elektoj de ŝtatprezidanto: ĝis nun ne eblis pensi pri komuna „dekstra” kandidato. La problemo, certe, estis ne en la politikaj kaj ekonomiaj sferoj (pri ili dekstruloj, nature, havas pli-malpli samajn opiniojn), sed en la ambicioj de la gvidantoj. Tio, certe, tre malhelpas la ĝeneralan dekstran movadon.

Ŝajne la gvidantoj de dekstraj partioj kaj partietoj, inter kiuj ĉefrolas Jabloko (pomo) kaj SPS (Unio de Dekstraj Fortoj), ekkomprenis la minacon. Do kadre de Tutrusia Demokratia Konferenco en oktobro 2002 estis decidite unuiĝi por la parlamentaj elektoj kaj proponi komunan kandidaton por la ŝtatprezidanteco.

Tamen ĉiuj klare komprenas, ke Vladimir Putin, se li decidos kandidatiĝi – kaj li ja nepre decidos – estos reelektita en 2004. Do la promesita kaj vere atendata unuiĝo de la rusaj dekstruloj, kiuj ne povos bone organiziĝi dum la restantaj 18 monatoj (tro mankas tempo), servos kiel bonega trejniĝo por la sekvonta kampanjo, kiam Putin (kredeble) ne plu pretendos pri la rusa trono. En 2008 do Rusio la unuan fojon havos eblon sperti efektive demokratie alternativajn elektojn.

Grigorij AROSEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ekonomio

LITOVIO

Eblos pagi ankaŭ per eŭroj

La parlamento de Litovio decidis, ke ne nur lido (dum preskaŭ dek jaroj la sola enlanda valuto) estos oficiala valuto en la lando, sed ke samtempe ankaŭ eŭro estos ebla kiel kontanta pagilo. Kvitiĝi malkontante eblos per iu ajn devizo.

Tiajn ŝanĝojn precipe favoris hoteloj, kiuj ekhavos ŝancon akiri kvarstelan kategorion. Por tion atingi hotelo havu valutŝanĝejon, kio por etaj hoteloj estas malprofita afero. Spertuloj aldonas, ke veran avantaĝon el tio sentos ankaŭ entreprenoj, kiuj ne plu devos fari interŝanĝon de valutoj, pro kio antaŭe ili perdis sufiĉe grandajn sumojn. Ĝis nun entreprenoj unue devis ŝanĝi eŭrojn prunteprenitajn en bankoj al lidoj, ĉar nur per ili eblis interkvitiĝi; poste ili denove devis ŝanĝi lidojn al eŭroj kaj redoni al banko.

Tamen bankestroj rapidis klarigi, ke la parlamentaj korektoj ne signifas, ke tuj pagi per eŭroj estos ebla ie ajn. Tio devus esti ambaŭflanke dezirata. En kutimaj komercejoj pago per eŭroj estos praktike neebla. Komercaj centroj klarigis, ke la litovoj sufiĉe fidas sian propran valuton, kiu ekde februaro 2002 estis kunligita al eŭro per fiksa kurzo 1:3,4528, kaj neniam deziris pagi per eŭroj. Dume eksterlandanoj kutimas pagi per kreditkartoj.

Merkatspertuloj rimarkas, ke la liberigo iom malgajigis bankojn, kiuj perdos parton de siaj enspezoj pro la malampleksiĝo de valuta konvertado.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Monato sin prezentas

Aimo Rantanen

(redaktoro de la rubriko „Leteroj”, Vajakoski, Finnlando)

Mi estas denaska loĝanto de Vajakoski, unu el la tri vilaĝoj de la kamparana komunumo de Jyväskylä. Multaj uzinoj en la regiono dum mia infanaĝo estis lignoindustriaj. Tial filo de segej-laboristino estonte povis havi nur pezan fizikan laboron, aliokaze li estus sentaŭgulo. Ĝuste tial mia panjo ne akceptis mian revon pri kariero kiel verkisto, kvankam mi regule notis ĉiutagaĵojn. Tial mi komencis efektivigi la revon de la panjo: ŝi plej admiris instruistojn. Mi estis tre avida je scioj, do mi pensis, ke per laboro kiel instruisto de la germana kaj la sveda, mi povus havi mian ĉiutagan panon. Mi studis la du fakojn en universitato de Jyväskylä, sed mia revo ne lasis min.

Mi laboris kiel gazetportisto, ĝardena kaj mueleja laboristo, purigisto kaj domzorgisto. Sed finfine mi trovis agrablan laboron en bibliotekoj de Jyväskylä-regiono. Dum unu jaro mi prezidis la verkistan asocion Kynäri. Inter 1997 kaj 2002 mi estis redaktoro de Esperantolehti, la heroldo de Esperanto-Asocio en Finnlando. Mi emeritiĝis en 1999.

Mi gajnis la unuan premion en du tre estimataj literaturkonkursoj. Laŭ mi, verkisto trovas ĝustan rolon por sia talento, ekzistas nek tro grandaj, nek tro malgrandaj roloj. Sed ĉar verkista kariero ne estas la plej facila en la mondo, la trovo de persona voĉo kaj propra ĝenro ofte postulas jarojn.

Ekde la fino de la jaro 2001 mi redaktas leterojn, senditajn al MONATO. Mi serĉas en referenclibroj, ĉu la faktoj de opiniantoj ĝustas; kvankam MONATO ankaŭ havas lingvoreviziantojn, mi tamen ankaŭ korektas la lingvaĵon de la leteroj laŭ vortklarigoj en PIV, ne forgesante personajn lingvajn trajton de ĉiu aŭtoro.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Enkonduko

Lingvopolitiko

En la antaŭa numero ĉi-loke Paul Peeraerts klarigis, ke pro viruso en mia komputilo mi ne povis verki, kiel kutime, enkondukon. Kaj li konsilis al mi aĉeti bonan kontraŭvirusan programon. Tian programon kunportis la fakulo, kiu venis por savi min kaj mian komputilon. Li elŝutis la programon plej freŝan el la reto, kaj efektive rapide la problemo estis solvita: viruso venkita, preskaŭ nenio difektita. Fine la fakulo diris, ke li nun montros al mi, kiel uzi tiun ĉi kontraŭvirusan programon. Sed, ho ve! Ĝi estas komplete anglalingva – kaj mi scias tiun ĉi lingvon nur rudimente. Je mia demando, ĉu la programo ne ekzistas en la germana, li klarigis: „Jes, ekzistas versioj en aliaj lingvoj, sed ili kostas ĉirkaŭ 80 eŭrojn; senpaga estas nur la usonangla versio.”

Jen do la klara mesaĝo, kiun mi komprenu: lernu la usonanglan, por via persona profito. Kiu ne plenumas tiun ĉi mondvastan postulon, mem kulpas kaj devas pagi. Ĉu do nun, maljuna, mi finfine devas ellerni la anglan lingvon por ne elspezi monon? Hm, por tio mi devus pagi sumon miloblan kompare al tiuj 80 eŭroj. Mi ja lernis jam, ke germana frizisto estas nun hair designer, ke germanaj infanoj estas kids, kaj ke vendejoj estas ekkoneblaj per la vorto shop. Mi lernis ĉe ĉiuspecaj (ankaŭ germandevenaj) aparatoj kaj en mia japana aŭtomobilo usonanglajn vortojn kaj mallongigojn, por kompreni, kiujn butonojn aŭ ŝaltilojn mi devas uzi, por ke eksonu radio aŭ eklumu lampo. Jam de pluraj jaroj mi legas (germanajn) gazetojn kun angla vortaro ĉe-mane.

Ankoraŭ mi rifuzas oferi mian pensiulan tempon (kaj modestan pension) por sekvi kostajn kursojn de la usonangla lingvo. Iel tiel mi sukcesas elturniĝi. Ekzemple, ĉar germanaj radiostacioj prezentas nun preskaŭ nur anglalingvajn kantojn, mi fuĝas al klasikmuzikaj kanaloj. Mi esperas, ke almenaŭ ĝis mia morto simfonioj kaj koncertoj de Mozart, Schubert kaj Bach restos germanaj, kaj ke ankaŭ muziko de Verdi kaj Ĉajkovskij ne fariĝos usonlingva.

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

El mia ridpunkto

Du mil du

Sadam Husajn havas gravan problemon. Ne, ni ne parolas pri eventuala buŝa Irak-atako sed pri stulta rezulto de referendumo en Irako, kiu garantias al la grandioza prezidanto plian fian oficperiodon. La voĉdonadon partoprenis 100 procentoj. Do ankaŭ ĉiuj malsanaj kaj mortantaj elektorajtaj irakanoj heroe sturmis al urnoj por elekti sian heroon. Ne mirige estas, ke ĉiuj senescepte voĉdonis por amata Sadamo! Tiel, kompare al la antaŭa (p)referendumo kun nur 99,96 procentoj, li nun atingis kulminan 100-procentan jeson. Sed, je ĉiuj miraklaj irakaj diabloj, kiel Sadamo volas plibonigi sian reputacion dum posta referendumo? Eĉ sate glate falsata statistiko ne permesas progreson trans 100 procentoj.

Nu, li povus ekzemple disdoni du voĉdonilojn anstataŭ nur unu kaj tiel ĉiu irakano povus elekti lin duoble – rezulto: 200 procentoj. Aŭ li povus organizi referendumon tiel, ke oni rajtas elekti krom li ankaŭ unu el liaj dublantoj (rezulto same 200 %). Ho, islama Sadamo certe trovos solvon de tiu ĉi ekstrem-problemo en korano, kulta konsultilo ĉiutem(p)a, se ne antaŭe Buŝo mortpafos lian demonan demokration.

Longnazuloj

En okcidentaj tv-demokratioj, komprenble, ne eblas tiaj manipuladoj, ĉar ĉiam voĉdonantoj povas elekti el minimume du altkvalitaj tv-alternativoj, ekz. en Germanio. Tie socialdemokratoj dum la aŭtunaj elektoj rikoltis 6000 voĉdonojn pli ol la alia granda partio, kristandemokrata. Do en 80-miliona lando kvazaŭ mezgranda vilaĝo decidis pri nova registaro. Sed ŝajnas, ke malvenkintaj kristandemokratoj ne tro multe ploras pri tio, ĉar nun ne ili sed la aliaj devas forges(ig)i siajn menslogajn mensogojn faritajn dum elektokampanjo; la opozicio povas denunci „ili trompas, rompas promesojn!” Se Pinokjo, kies nazo ŝvelas post ĉiu mensogo, estus germana pupo, en Berlino nun regus nur longnazuloj.

Sed Pinokjo estas ideale itala. En Furza Italio de imperiestro Berluskono mensogas meniam neniel neniu registo. Li saĝe ŝanĝis ĉiujn leĝojn tiel, ke neniu justa juĝisto plu povas persekuti la krimulon – se tamen li provus, oni senindulge maldungus lin. Nun la proprietulo de benata Italio planas, bene proklami sin nova Benito (por ne-italoj: reenkarniĝo de Benito Musolino, malkaŝa faŝisto).

Nob(e)la kritiko

Brava Berluskono estas konsekvence inter plej laŭtaj laŭdantoj de l6#39; usona prezidanto. Inter la malmultaj kritikantoj, kiuj ne aprobas la militemon de Buŝo, estas la mita Nobel-komitato. Do por la pac-premio ĝi streĉe serĉis usonan prezidinton, kiu kontraŭas Irak-militon. Ili trovis kristanan predikanton, kiu preskaŭ ruinigis usonan ekonomion, estis obstina kaj kaprica; dum lia regado fiaskis liberigo de usonaj ostaĝoj en Irano, sed li kisis sovetian ĉefregiston Leonid Breĵnev kaj en 1978 enkarcergis en Kampo Davido egiptan prezidaton Anvar el Sadat kaj israelan ĉefministron Menaĥim Begin tiom longe, ĝis subigite subite ili subskribis packontrakton. Tamen, maljuste, ne Ĝimmi Kartero tiam ricevis la pac-premion de Nobel sed tiuj du eksmalamikoj. Sekve li vojaĝis tra la mondo kaj predikis senlace pacon por bone imponi al la Nobel-komitato, kiu finfine, juste, pro kompato al la 78-jarulo kaj por puni junan patriotan Buŝon donacis al li pacpremion, antaŭmorte.

Nafto-hazardo

Maljuna patro Buŝo, tiama usona prezidanto, en 1989 – mallonge antaŭ la golf-milito – donis al Sadamo grandan krediton, sed ankaŭ aliaj okcidentaj landoj (Germanio, Francio, Britio) ne dolorigis sed dorlotis la irakan despoton, kiu nun subite estas satano por nuna Buŝo. Usonaj sekret-servoj kreis talibanojn por neniigi sovetiajn trupojn en Afganio, sed nun Usono devis militi kontraŭ talibanojn, ĉar ili simpatiis kun saŭdi-araba Osma bin Laden. Ankaŭ ekstrem-fundamentistan saŭdi-araban reĝimon Usono (ĝis nun) subtenas, kvankam 15 el la 19 teroristoj, kiuj per aviadil-bomboj detruis la kapital-turojn de Novjorko, estis saŭdi-arabaj.

Maliculoj asertas, ke ĉi ĉio okazas nur, ĉar Saŭdi-Arabio kaj Irako disponas abunde pri nafto, kiun Usono nepre bezonas por siaj aŭtetoj kaj tanketoj. Sed ni ĝue ĵuras, ke tio estas nura pura hazardo. Ĉar karakteriza por Buŝo estas hazardo: li fariĝis usona prezidanto, kiel konate, nur pro iu elektohazardo. Ŝajnas, ke ni ĉiuj pli kaj pli estas regataj nur de bizaraj hazardistoj. Mi do deziras al vi bonfartan hazardon en 2003!

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019