La-fratoj-Leonkoro - Verkis Astrid Lindgren



LA FRAT'O'J LEON'KOR'O
e LIBR'O
Astrid Lindgren
La frat'o'j Leon'kor'o
I 1 N K O
e LIBROe LIBR'O
LA FRAT'O'J LEON'KOR'O
Astrid Lindgren
LA FRAT'O'J LEON'KOR'O
Origin'a titol'o: Bröderna Lejonhjärta
Traduk'is el la sved'a: Kerstin Rohdin
Lingv'a kontrol'o: Joachim Giessner
Ilustr'aĵ'o'j de Il'o'n Wikland
© 1973, Astrid Lindgren
© 1987, la esperant'a traduk'o: Kerstin Rohdin
e LIBR'O
Aranĝ'is: Frank'o Luin
La pres'it'a el'don'o
de La frat'o'j Leon'kor'o est'as hav'ebl'a per'e de la Libr'o'serv'o
de UEA aŭ vi'a'land'a libr'o'serv'o.


ISBN 91-7810-828-4
ISBN 91-7303-105-4
ink'o@omnibus.se
http://www.omnibus.se/ink'o
INK'O · SE-13542 TYRESÖ · SVEDI'O
JULI'O 2001


Antaŭ'parol'o de Astrid Lindgren

Mi tre bon'ven'ig'as, ke ”Bröderna Lejonhjärta” nun aper'as en Esperant'o!

La frat'o'j Leon'kor'o — la du, kiu'j ven'is al Nangijala, la land'o long'e mal'antaŭ la stel'o'j — cert'e ne pov'is kompren'ig'i si'n per la lingv'o de si'a hejm'land'o — la sved'a.

Mi opini'as, ke ili bezon'is ali'a'n, inter'naci'a'n lingv'o'n, por pov'i parol'i kun la hom'o'j en la Ĉeriz'o-val'o, kaj por kompren'ig'i si'n en la Dorn'roz'o-val'o. Kaj por Tengo, la kruel'a sub'prem'ant'o kaj tiran'o neces'is, ke li aŭd'u la ver'o'n pri si'a kruel'ec'o kaj pri si'a sen'util'a kaj sen'valor'o viv'o en lingv'o, kiu'n li pov'is kompren'i. Ebl'e Esperant'o?

Astrid Lindgren

Antaŭ'parol'o

Ĉiu sved'o, sed ankaŭ mult'a'j ali'land'an'o'j, kon'as la nom'o'n de Astrid Lindgren. Dum preskaŭ 50 jar'o'j si okup'as pint'a'n lok'o'n en la sved'a literatur'o. Ŝi'a unu'a libr'o rakont'as la aventur'o'j'n de naŭ'jar'a knab'in'o, Pip'i Ŝtrump'o'long'a, kiu sol'a viv'as en mal'nov'a dom'o kaj sen'brid'e far'as ĉio'n, kio'n infan'o'j ŝat'as far'i.

”La frat'o'j Leon'kor'o’ est'as unu el la plej last'a'j el la libr'o'j de Astrid Lindgren. Ĝi est'as rakont'o, kies tem'o'j'n oni pov'as interpret'i je pli ol unu nivel'o. Ĝi est'as rakont'o pri hero'o'j kaj monstr'o'j kaj kulmin'as en batal'o kontraŭ tiran'ec'o kaj drak'o.

Ĝi konduk'as al fikci'a, transcend'a — kaj tamen tre real'ec'a mond'o — mond'o, kie sen'ĉes'e batal'as kuraĝ'a'j hom'o'j kontraŭ mal'just'ec'o. Sur preskaŭ ĉiu paĝ'o la atent'em'a leg'ant'o mal'kovr'as paralel'o'j'n al la propr'a ĉiu'tag'o, al event'o'j daŭr'e okaz'ant'a'j sur ni'a Ter'o. Li re'trov'as si'n mem, leg'ant'e, kiel la Frat'o'j Leon'kor'o daŭr'e kaj daŭr'e lukt'as kontraŭ si'a propr'a tim'o.

Sed la Frat'o'j ankaŭ montr'as voj'o'n, kiel ĉiu hom'o kapabl'as kontribu'i si'a'n part'o'n, por ke ”bon'o” kaj just'ec'o reg'u en la mond'o.

Tial tiu libr'o sam'e grav'as por plen'kresk'ul'o'j kaj jun'ul'o'j. Pro tio ĝi merit'as kiel ebl'e plej vast'a'n leg'ant'ar'o'n. Mi ĝoj'as pov'i prezent'i ĝi'n al la publik'o per'e de la inter'naci'a lingv'o Esperant'o.

Neniel ebl'us aper'ig'i la libr'o'n sen la mal'avar'a permes'o de Astrid Lindgren pri traduk'o de la tekst'o, kaj tiu de Il'o'n Wikland pri uz'o de ŝi'a'j ilustr'aĵ'o'j, kiu'j tiel perfekt'e kongru'as al la vort'o'j. Al ambaŭ mi don'as mi'a'j'n el'kor'a'j'n dank'o'j'n.

Mi ankaŭ sincer'e dank'as al Joachim Giessner el Germani'o, kiu ne nur si'n'don'em'e plen'um'is la task'o'n de lingv'a kontrol'o, sed mult'lok'e sugest'is pli traf'a'n traduk'o'n.

Mi dank'as ankaŭ al Gadory István el Hungari'o pro li'a help'o pri la traduk'o, kaj al Harold Brown el Angli'o pro help'o pri traduk'o kaj pri prepar'o de la libr'o por pres'ad'o.

Ĝust'e tia mult'flank'a kun'labor'o ilustr'as la unik'a'j'n ebl'ec'o'j'n, kiu'j'n don'as la lingv'o Esperant'o por pli'facil'ig'i kaj pli'riĉ'ig'i la inter'naci'a'n kultur'a'n viv'o'n. Mi sent'as mi'n privilegi'it'a hav'i la ŝanc'o'n, aper'ig'i Esperant'o-traduk'o'n de tiu ĉi verk'o deAstrid Lindgren ĝust'e en la jar'o 1987, la Jubile'a Jar'o de Esperant'o.

Kerstin Rohdin

Ĉapitr'o 1

Nun mi rakont'os pri mi'a frat'o. Mi'a frat'o Jonatan'o Leon'kor'o, pri li mi vol'as rakont'i. La rakont'o est'as kvazaŭ fabel'o, mi opini'as, kaj ankaŭ iom'et'e kiel fantom-rakont'o, kaj tamen ĝi est'as ver'a. Sed plej ver'ŝajn'e nur Jonatan'o kaj mi tio'n sci'as.

Jonatan'o ne nom'iĝ'is Leon'kor'o de'komenc'e. Li'a famili'a nom'o est'is Leon'o sam'e kiel tiu de patr'in'o kaj mi. Jonatan'o Leon'o li nom'iĝ'is. Mi nom'iĝ'as Karl'o Leon'o kaj patr'in'o Sigrida Leon'o. Patr'o nom'iĝ'is Johano Leon'o, sed li for'las'is ni'n, kiam mi est'is nur du'jar'a. Li far'iĝ'is mar'ist'o, kaj de tiam ni neniam plu aŭd'is de li.

Sed mi ja vol'is rakont'i, kiel mi'a frat'o Jonatan'o far'iĝ'is Jonatan'o Leon'kor'o. Kaj pri ĉiu'j mir'ind'a'j afer'o'j, kiu'j post'e okaz'is.

Jonatan'o sci'is, ke mi baldaŭ mort'os. Mi supoz'as, ke ĉiu'j tio'n sci'is krom mi. Eĉ en la lern'ej'o ili sci'is tio'n, ĉar dum la last'a du'on'jar'o mi tut'e ne pov'is vizit'i la lern'ej'o'n, mi kuŝ'is hejm'e, tus'is kaj ĉiam est'is mal'san'a. Ĉiu'j vir'in'o'j, por kiu'j patr'in'o kudr'is rob'o'j'n, ankaŭ kompren'is tio'n. Kaj unu el ili parol'is kun patr'in'o pri tio, kio'n mi hazard'e aŭd'is, kvankam oni ne intenc'is, ke mi aŭd'u. Ili supoz'is, ke mi dorm'as. Sed mi nur kuŝ'is kun ferm'it'a'j okul'o'j. Kaj tio'n mi daŭr'e far'is, ĉar mi ne vol'is montr'i, ke mi aŭd'is tiu'n terur'a'n nov'aĵ'o'n, ke mi baldaŭ mort'os.

Kompren'ebl'e mi far'iĝ'is mal'gaj'a kaj terur'e ek'tim'is, kaj tio'n mi ne vol'is montr'i al patr'in'o. Sed mi parol'is kun Jonatan'o pri tio, kiam li ven'is hejm'e'n. ”Ĉu vi sci'as, ke mi mort'os?” mi demand'is kaj plor'is.

Jonatan'o iom cerb'um'is. Li ebl'e ne tre volont'e vol'is respond'i, sed fin'e li dir'is: ”Jes, mi sci'as.”

Tiam mi eĉ pli fort'e plor'is.

”Kiel la viv'o pov'as est'i tiel terur'a?” mi demand'is. ”Kiel la viv'o pov'as est'i tiel terur'a, ke kelk'a'j dev'as mort'i, kiam ili eĉ ne hav'as dek jar'o'j'n?”

”Laŭ mi, Biskot'o, tio tut'e ne est'as terur'a afer'o,” dir'is Jonatan'o. ”Mi opini'as, ke tio far'iĝ'os mir'ind'a por vi.”

”Mir'ind'a,” mi dir'is. ”Ĉu est'as mir'ind'e, kuŝ'i en la ter'o kaj est'i mort'int'a?”

”Ho,” dir'is Jonatan'o, ”vid'u, est'as nur la ŝel'o de vi, kiu kuŝ'os tie. Vi mem for'flug'os tut'e ali'lok'e'n.”

”Kie'n?” mi demand'is, ĉar mi apenaŭ pov'is kred'i li'n.

”Al Nangijala,” li dir'is.

Al Nangijala — tiu'n vort'o'n li el'ĵet'is, kvazaŭ ĝi est'is io, kio'n ĉiu hom'o kon'as.

Sed mi ja neniam aŭd'is ĝi'n antaŭ'e.

Nangijala,” mi dir'is, ”kie ĝi situ'as?”

Tiam Jonatan'o dir'is, ke li ne ekzakt'e tio'n sci'as, sed ĝi situ'as ie mal'antaŭ la stel'o'j. Kaj li ek'rakont'is pri Nangijala tiel, ke mi preskaŭ em'is tuj tie'n flug'i.

”Tie ankoraŭ est'as la temp'o de la sub'ĉiel'a'j fajr'o'j kaj de la fabel'o'j,” li dir'is, ”kaj tio plaĉ'os al vi.”

”El Nangijala ven'is ĉiu'j fabel'o'j,” li dir'is, ”ĉar ĝust'e tie okaz'is tia'spec'a'j mirakl'o'j. Kaj se oni ven'us tie'n, oni tra'viv'us aventur'o'j'n de maten'o ĝis vesper'o, kaj ankaŭ dum la nokt'o'j,” dir'is Jonatan'o.

”Vid'u, Biskot'o,” li dir'is. ”Tio est'os pli bon'a ol kuŝ'i tie ĉi kaj tus'i kaj est'i mal'san'a kaj neniam kapabl'i lud'i.”

Jonatan'o nom'is mi'n Biskot'o. Tio'n li jam far'is, kiam mi est'is et'ul'o, kaj kiam mi iam demand'is li'n kial, li dir'is, ke est'as, ĉar li tiom ŝat'as biskot'o'j'n, special'e tia'j'n biskot'o'j'n kiel mi.

Jes, Jonatan'o am'is mi'n, kaj tio est'is strang'a, ĉar mi neniam est'is ali'a ol mal'bel'a kaj sufiĉ'e stult'a kaj tim'em'a knab'et'o kun kurb'a'j gamb'o'j kaj tiel plu. Mi demand'is Jonatan'o'n, kiel li pov'is am'i tia'n mal'bel'a'n, stult'a'n knab'et'o'n, kia mi est'as, kun kurb'a'j gamb'o'j kaj tiel plu, kaj tiam li dir'is:
”Se vi ne est'us tia et'a, kar'a kaj mal'bel'a pal'ul'o kun kurb'a'j gamb'o'j, vi ne est'us mi'a Biskot'o, tiu, kiu'n mi am'as.”

Sed tiu'n vesper'o'n, kiam mi tiel tim'is mort'i, li dir'is, ke, se mi nur ven'us al Nangijala, mi tuj est'us san'a kaj fort'a kaj bel'a.

”Sam'e bel'a kiel vi?” mi demand'is.

”Pli bel'a,” dir'is Jonatan'o.

Sed tio'n li ne pov'is kred'ig'i al mi, ĉar tiel bel'a knab'o kiel Jonatan'o neniam ĝis nun ekzist'is kaj ne pov'os ekzist'i ie ajn.

Iam dir'is unu el tiu'j vir'in'o'j, por kiu'j patr'in'o kudr'is:
”Kar'a sinjor'in'o Leon'o, vi hav'as fil'o'n, kiu aspekt'as kiel fabel'a princ'o!” Kaj tiam ŝi ne pens'is pri mi, est'u cert'a pri tio!

Jonatan'o ver'e aspekt'is kiel fabel'a princ'o — jes ver'e. Li'a har'ar'o bril'is kiel or'o, kaj li hav'is mal'hel'blu'a'j'n, bel'a'j'n okul'o'j'n, kiu'j lum'e bril'is, kaj bel'a'j'n blank'a'j'n dent'o'j'n kaj tut'e rekt'a'j'n gamb'o'j'n.

Kaj ne nur tio. Li ankaŭ est'is bon'a kaj fort'a kaj ĉio'n sci'pov'is kaj ĉio'n kompren'is kaj est'is la plej lert'a en si'a klas'o.

Ĉiu'j infan'o'j mal'supr'e en la kort'o al'kroĉ'iĝ'is al li kiel lap'o'j kie'n ajn li ir'is kaj vol'is est'i kun li, kaj li el'trov'is por ili amuz'aĵ'o'j'n kaj ir'is kun ili al aventur'o'j. Mi neniam pov'is part'o'pren'i, ĉar mi ja nur kuŝ'is sur mi'a mal'nov'a kuir'ej'a sof'o tag'o'n post tag'o.

Sed Jonatan'o rakont'is, kiam li re'ven'is hejm'e'n, kio'n li far'is kaj kio'n li vid'is kaj aŭd'is kaj leg'is. Hor'o'n post hor'o li pov'is sid'i ĉe mi sur la rand'o de la sof'o kaj rakont'i. Jonatan'o ankaŭ dorm'is en la kuir'ej'o en lit'o, kiu'n li dev'is el'pren'i el apud'a ŝrank'o.

Kaj post en'lit'iĝ'o li daŭr'ig'is rakont'i fabel'o'j'n kaj histori'o'j'n al mi, ĝis kiam patr'in'o kri'is el la ĉambr'o:
”Ne, nun silent'u! Karl'o dev'as dorm'i.”

Sed est'as mal'facil'e dorm'i, kiam oni daŭr'e nur tus'as. Kelk'foj'e Jonatan'o el'lit'iĝ'is mez'e en la nokt'o kaj kuir'is miel'o'akv'o'n, por mild'ig'i mi'a'n tus'ad'o'n, jes li est'is bon'a, Jonatan'o!

Tiu'n vesper'o'n, kiam mi tiel tim'is la mort'o'n, li sid'is ĉe mi plur'a'j'n hor'o'j'n, kaj ni parol'is pri Nangijala, sed sufiĉ'e mal'laŭt'e, por ke patr'in'o ne aŭd'u ni'n. Kiel kutim'e ŝi sid'is kudr'ant'e, ŝi hav'is la kudr'o'maŝin'o'n en la ĉambr'o, en tiu ĉambr'o, kie ŝi dorm'is — ni ja hav'is nur unu ĉambr'o'n kaj kuir'ej'o'n. La pord'o tie'n est'is mal'ferm'it'a, kaj ni pov'is aŭd'i ŝi'n kant'i, tiu'n kutim'a'n kant'o'n pri mar'ist'o long'e for sur la mar'o, ebl'e pri patr'o ŝi pens'is. Mi ne plu ekzakt'e memor'as ĝi'n, mi nur memor'as kelk'a'j'n lini'o'j'n, kiu'j son'is jen'e:

Traf'us mi'n mort’ sur'mar'a, port'os al vi
blank'a kolomb’, ho kar'a, kor'o'n de mi.

Serĉ'os ali'a'n kor'o'n, serĉ'os ja vi'n.

Vol'os ripoz'i hor'o'n en kar'a si'n’.

Bel'a, mal'gaj'a kant'o mi opini'as, sed Jonatan'o ek'rid'is, kiam li aŭd'is ĝi'n kaj dir'is:
”Jen, Biskot'o, ebl'e ankaŭ vi flug'ant'e ven'os al mi iu'n vesper'o'n. El Nangijala. Kaj sid'os tie kiel neĝ'o'blank'a kolomb'o sur la fenestr'o'bret'o. Far'u tio'n, mi pet'as! ”

Ĝust'e tiam mi ek'tus'is, kaj li lev'is mi'n kaj ĉirkaŭ'ten'is mi'n kiel kutim'e, kiam la tus'o est'is plej fort'a, kaj li kant'is:

”Et'a Biskot’ al'flug'os
je nokt'a hor’,
serĉ'os ĉe mi ripoz'o'n
por si'a kor’.”

Nur tiam mi ek'pens'is, kiel est'us, ven'i al Nangijala sen Jonatan'o. Kiel sol'ec'a mi est'us sen li. Kia est'us la ĝoj'o, se mi trov'iĝ'us inter amas'o da fabel'o'j kaj aventur'o'j, se Jonatan'o ne est'us kun mi? Mi nur tim'us kaj ne sci'us kio'n far'i.

”Mi ne vol'as tie'n,” mi dir'is plor'ant'e. ”Mi vol'as est'i, kie vi est'as, Jonatan'o!”

”Jes, sed mi ja ankaŭ ven'os al Nangijala. Ĉu vi ne kompren'as tio'n? Fin'fin'e.”

”Fin'fin'e, jes,” mi dir'is. ”Sed vi ebl'e viv'os ĝis vi est'os naŭ'dek'jar'a, kaj dum'temp'e mi dev'os est'i tie sol'a.”

Tiam Jonatan'o dir'is, ke en Nangijala ne ekzist'as sam'a temp'o kiel ni hav'as sur la ter'o. Eĉ se li viv'us ĝis li est'us naŭ'dek'jar'a, mi imag'us, ke daŭr'os ne pli long'e ol ĉirkaŭ du tag'o'j ĝis li ven'os. Ĉar tiel est'as, kiam ne ekzist'as la kutim'a temp'o.

”Du tag'o'j'n vi cert'e pov'os el'ten'i sol'a,” li dir'is. ”Vi pov'os grimp'i sur arb'o'j'n kaj far'i sub'ĉiel'a'n fajr'o'n en la arb'ar'o kaj sid'i apud iu river'et'o kaj fiŝ'kapt'i, ĉio'n, al kio vi tiel mult'e sopir'is.

Kaj ĝust'e kiam vi sid'os tie kaj kapt'os perk'o'n, mi al'flug'os kaj tiam vi dir'os: ”Kio est'as, Jonatan'o? Ĉu vi jam est'as tie ĉi?”’ Mi prov'is ĉes'i plor'i, ĉar mi pens'is, ke du tag'o'j'n mi cert'e el'ten'os.

”Sed pens'u, kiel bon'e est'us, se vi ven'us unu'e,” mi dir'is, ”tiel ke est'us vi, kiu sid'us tie fiŝ'kapt'ant'e.”

Jonatan'o konsent'is pri tio. Li long'e rigard'is mi'n tiel afabl'e kiel kutim'e, kaj mi vid'is, ke li est'is mal'gaj'a, ĉar li dir'is mal'laŭt'e kaj preskaŭ mal'gaj'e:
”Sed anstataŭ'e mi dev'os viv'i sur la ter'o sen mi'a Biskot'o.

Ebl'e naŭ'dek jar'o'j'n!”

Jes, tiel ni pens'is.

Ĉapitr'o 2

Nun mi ven'os al tiu terur'aĵ'o. Tio, pri kio mi ne hav'as la fort'o'j'n pens'i. Kaj pri kio mi tamen ne pov'as ne pens'i.

Pov'us est'i tiel, ke mi'a frat'o Jonatan'o est'us ankoraŭ ĉe mi, ke li sid'us kaj rakont'us vesper'e kaj vizit'us la lern'ej'o'n kaj lud'us kun la infan'o'j en la kort'o kaj prepar'us por mi miel'o'akv'o'n kaj tiel plu. Sed ne est'as tiel ... ver'e, ne est'as tiel!

Jonatan'o est'as en Nangijala nun.

Est'as mal'facil'e, mi ne pov'as, ne, mi ne pov'as tio'n rakont'i.

Sed en la gazet'o post'e est'is skrib'it'e jen'e:
”Hieraŭ vesper'e, tie ĉi en la urb'o en la kvartal'o Fakelrosen furioz'is terur'a incendi'o, kiu ĝis'cindr'e for'brul'ig'is unu el la mal'nov'a'j lign'a'j dom'o'j tie'a'j, kaj unu hom'a viv'o perd'iĝ'is. Kiam la fajr'o ek'flam'iĝ'is, dek'jar'a knab'o, Karl'o Leon'o, trov'iĝ'is sol'a kaj kuŝ'ant'e mal'san'a en la lit'o en loĝ'ej'o en la du'a etaĝ'o. Tuj post'e ven'is hejm'e'n li'a frat'o, dek-tri'jar'a Jonatan'o Leon'o, kaj antaŭ ol iu pov'is li'n mal'help'i, tiu kur'eg'is en la preskaŭ tut'e fajr'o'volv'it'a'n dom'o'n por sav'i si'a'n frat'o'n. Sam'moment'e la tut'a ŝtup'ar'ej'o far'iĝ'is fajr'o'mar'o kaj por tiu'j du knab'o'j, kun mi rakont'os pri mi'a fratoiuj est'is ĉirkaŭ'it'a'j de la flam'o'j, rest'is kiel sol'a ebl'ec'o si'n sav'i, salt'o el de fenestr'o. Horor'ig'it'a hom'amas'o, kiu kolekt'iĝ'is ekster la dom'o, est'is dev'ig'at'a sen'pov'e rigard'i, kiel la dek-tri'jar'ul'o pren'is si'a'n frat'o'n sur'dors'e kaj, kun la fajr'o flam'ant'a mal'antaŭ si, sen'pri'pens'e ĵet'is si'n el de fenestr'o. Pro la fal'o sur la ter'o'n la knab'o tiel fort'e vund'iĝ'is, ke li preskaŭ tuj mort'is. Sed la pli jun'a frat'o, kiu'n li dum la fal'o protekt'is per si'a korp'o, rest'is sen vund'o. La patr'in'o de la du frat'o'j dum la okaz'aĵ'o vizit'is klient'o'n — ŝi est'as kudr'ist'in'o — kaj hejm'e'n'ven'int'e ŝi sufer'is fort'a'n ŝok'o'n. Kia'manier'e la fajr'o est'iĝ'is, ankoraŭ ne est'as kon'at'a.”

Sur ali'a paĝ'o de la gazet'o est'is skrib'it'e pI'i pri Jonatan'o. Tio est'is skrib'it'a de li'a instru'ist'in'o kaj tekst'is jen'e:
”Kar'a Jonatan'o Leon'kor'o, Ĉu ver'e vi'a nom'o ne dev'us est'i Jonatan'o Leon'kor'o? Ĉu vi memor'as, kiam ni en la histori'o-libr'o leg'is pri iu kuraĝ'a angl'a reĝ'o kun la nom'o Rikard'o Leon'kor'o? Ĉu vi memor'as, kiel vi tiam dir'is: ”Nu, tiel kuraĝ'a, ke oni est'os pri'skrib'it'a en la histori'a'j libr'o'j post'e, tiel kuraĝ'a mi neniam pov'us est'i!’ Kar'a Jonatan'o, eĉ se ne est'os skrib'it'e pri vi en la histori'a'j libr'o'j, tamen vi est'is kuraĝ'a en la decid'a moment'o, cert'e vi est'is hero'o sam'e bon'a kiel iu ajn.

Vi'a mal'jun'a instru'ist'in'o neniam forges'os vi'n. Ankaŭ vi'a'j ge'amik'o'j long'temp'e memor'os vi'n. Est'os mank'o en la klas'o'ĉambr'o sen ni'a gaj'a, bel'a Jonatan'o. Sed tiu, kiu'n la di'o'j am'as, mort'as jun'a. Jonatan'o Leon'kor'o, ripoz'u en pac'o!

Greta Anderson

Ŝi est'is iom stult'e naiv'a, la instru'ist'in'o de Jonatan'o, sed ŝi ĉiam ŝat'is Jonatan'o'n; ĉiu'j ŝat'is Jonatan'o'n. Kaj est'is bon'e, ke ŝi el'pens'is tio'n pri Leon'kor'o, jes ver'e est'is bon'e!

Cert'e ne est'is iu hom'o en la tut'a urb'o, kiu ne funebr'is pri Jonatan'o, kaj kiu ne pens'is, ke est'us pli bon'e, se mi est'us mort'int'a anstataŭ'e. Almenaŭ tio'n mi kapt'is el la babil'ad'o'j de ĉiu'j vir'in'o'j, kiu'j kur'ad'is tie'n ĉi kun si'a'j ŝtof'o'j, muslin'o'j kaj vant'aĵ'o'j. Ili ĝem'is kaj rigard'is mi'n, kiam ili tra'ir'is la kuir'ej'o'n kaj dir'is al patr'in'o:
”Kompat'ind'a sinjor'in'o Leon'o! Ĝust'e Jonatan'o, li, kiu est'is tiel el'star'a!”

Ni nun loĝ'is en la dom'o najbar'a, en tut'e sam'aspekt'a loĝ'ej'o, sed tiu ĉi situ'is en la ter'etaĝ'o. Ni ricev'is kelk'a'j'n uz'it'a'j'n mebl'o'j'n de la social'a serv'o por mal'riĉ'ul'o'j, kaj ankaŭ la vir'in'o'j io'n don'is al ni. Mi kuŝ'is sur preskaŭ sam'aspekt'a kuir'ej'a sof'o kiel est'is mi'a antaŭ'a. Ĉio est'is preskaŭ kiel antaŭ'e. Kaj tamen ĉio, absolut'e ĉio est'is ali'a ol antaŭ'e! Ĉar ne plu ekzist'is Jonatan'o. Neniu sid'is apud mi kaj rakont'is vesper'e; mi est'is sol'a, tiel ke dolor'is la brust'o, kaj mi nur pov'is kuŝ'i kaj flustr'i por mi mem la vort'o'j'n, kiu'j'n Jonatan'o dir'is tuj antaŭ ol li mort'is. Tiam, kiam ni kuŝ'is sur la ter'o post la salt'o. Li unu'e kuŝ'is kun la vizaĝ'o al la ter'o, sed post'e iu turn'is li'n, kaj mi vid'is li'a'n vizaĝ'o'n. Flu'is iom da sang'o el unu de la buŝ'angul'o'j, kaj li preskaŭ ne pov'is parol'i. Sed li tamen prov'is rid'et'i, kaj li el'buŝ'ig'is kelk'a'j'n vort'o'j'n: ”Ne plor'u Biskot'o, ni re'vid'os ni'n en Nangijala!” Nur tio'n li dir'is kaj nenio'n plu.

Post'e li ferm'is la okul'o'j'n, kaj hom'o'j ven'is kaj for'port'is li'n, kaj mi neniam plu vid'is li'n.

La temp'o'n post'e mi ne vol'as re'memor'i. Sed oni ne pov'as forges'i io'n tiel terur'a'n kaj dolor'ig'a'n. Mi kuŝ'is ĉi tie sur la sof'o kaj pens'is pri Jonatan'o, ĝis kiam mi sent'is, ke la kap'o preskaŭ krev'as. Kaj pli fort'e ol mi sopir'is al li, neniu pov'as sopir'i. Mi ankaŭ tim'is, ĉar ven'is al mi la pens'o: ĉu la ide'o pri Nangijala est'as ver'a? Ebl'e ĝi est'is nur unu el tia'j amuz'a'j rakont'o'j, kia'j'n Jonatan'o tiel oft'e el'pens'is! Mi mult'e plor'is — jes ver'e.

Sed post'e Jonatan'o ven'is kaj konsol'is mi'n. Jes li ven'is, ho, kiel bon'fart'ig'a est'is tio! Est'is kvazaŭ ĉio re'bon'iĝ'is. Li cert'e kompren'is eĉ tie en Nangijala, kiel est'is por mi sen li, kaj li cert'e pens'is, ke li dev'is mi'n konsol'i. Pro tio li ven'is al mi, kaj nun mi ne plu est'is tiel mal'gaj'a, nun mi simpl'e atend'is.

Li ven'is iu'n vesper'o'n antaŭ ne'long'e. Mi est'is sol'a hejm'e, kaj mi kuŝ'is kaj plor'sopir'is al li kaj tim'is kaj est'is mal'feliĉ'a kaj mal'san'a kaj mizer'a pli ol mi pov'as pri'skrib'i. La kuir'ej'a fenestr'o est'is mal'ferm'it'a, ĉar est'is tia'j varm'a'j, bel'a'j printemp'a'j vesper'o'j nun. Mi aŭd'is, kiel la kolomb'o'j kver'as ekster'e. Est'as amas'o'j da ili tie en la mal'antaŭ'a kort'o kaj est'as konstant'a kver'ad'o nun en printemp'o.

Tiam okaz'is.

Kuŝ'ant'e tie kaj plor'ant'e, kun la vizaĝ'o kaŝ'it'a en la kusen'o, mi aŭd'is kver'ad'o'n tut'e proksim'e, kaj kiam mi lev'is la kap'o'n, kolomb'o sid'is sur la fenestr'o'bret'o kaj rigard'is mi'n per amik'a'j okul'o'j. Neĝ'o'blank'a kolomb'o — bon'e not'u — ne tia griz'a, kia'j est'as la kolomb'o'j en la kort'o! Neĝ'o'blank'a kolomb'o, neniu pov'us kompren'i mi'a'n sent'o'n, kiam mi ek'vid'is ĝi'n. Ĉar est'is preciz'e kiel en la kant'o — ”blank'a kolomb’, ho kar'a, serĉ'os ja vi'n”. Kaj est'is kvazaŭ mi de'nov'e aŭd'is Jonatan'o'n kant'i: ”Et'a Biskot’ al'flug'os je nokt'a hor’.” Sed nun est'is li, kiu ven'is al mi anstataŭ'e.

Mi vol'is io'n dir'i, sed mi ne kapabl'is. Mi nur kuŝ'is tie kaj aŭd'is kiel la kolomb'o kver'ad'is, kaj mal'antaŭ la kver'ad'o aŭ mez'e en la kver'ad'o aŭ kiel tio'n dir'i, mi aŭd'is la voĉ'o'n de Jonatan'o. Sed ĝi ne son'is kiel kutim'e. Est'is nur kiel strang'a flustr'ad'o en la tut'a kuir'ej'o. Ĝi son'is preskaŭ kiel fantom'rakont'o, kaj oni ebl'e pov'is ek'tim'i, sed mi ne tim'is. Mi nur ĝoj'eg'is. Jes, mi ŝat'us salt'i al la plafon'o. Ĉar ĉio, kio'n mi aŭd'is, est'is tiel mir'ind'e al'log'a.

Jes, cert'e est'is ver'a ĉio pri Nangijala. Jonatan'o vol'is, ke mi rapid'u tie'n, ĉar tie oni tut'e bon'sent'as, li dir'is. Pens'u, en Nangijala dom'o atend'is li'n, kiam li ven'is, tut'e propr'a'n dom'o'n li ricev'is! Est'as mal'nov'a bien'o, li dir'is, kiu nom'iĝ'as Rajd'ist'o'bien'o, kaj ĝi situ'as en la Ĉeriz'o-val'o, ĉu tio ne son'as bel'eg'e?

Kaj imag'u, la unu'a, kio'n li vid'is, kiam li ven'is al la Rajd'ist'o'bien'o, est'is et'a, verd'a tabul'o sur la bar'il'pord'o, kaj sur tiu tabul'et'o est'is pentr'it'a: La Frat'o'j Leon'kor'o.

”Tio signif'as, ke ni ambaŭ loĝ'os tie,” dir'is Jonatan'o.

Do, ankaŭ mi rajt'os hav'i la nom'o'n Leon'kor'o, kiam mi ven'os al Nangijala. Pri tio mi ĝoj'as, ĉar plej volont'e mi vol'as hav'i la sam'a'n nom'o'n kiel Jonatan'o, eĉ se mi ne est'as kuraĝ'a kiel li.

”Ven'u kiel ebl'e plej baldaŭ,” li dir'is. ”Se vi ne trov'os mi'n hejm'e ĉe la Rajd'ist'o-bien'o, mi sid'os apud la river'o por kapt'i fiŝ'o'j'n.”

Tiam la kolomb'o silent'is kaj for'flug'is rekt'e trans la tegment'o'j'n de la dom'o'j. Re'e'n al Nangijala. Kaj mi kuŝ'is tie ĉi sur mi'a sof'o kaj nur atend'is, ke mi sekv'u. Mi esper'as, ke ne est'os tro mal'facil'e trov'i la voj'o'n tie'n. Sed Jonatan'o dir'is, ke tut'e ne est'as mal'facil'e. Por est'i cert'a, mi not'is la adres'o'n:

La Frat'o'j Leon'kor'o
Rajd'ist'o- bien'o
Ĉeriz'o-val'o
Nangijala

du monat'o'j Jonatan'o sol'a loĝ'is tie. Du long'a'j'n terur'a'j'n monat'o'j'n mi dev'is est'i sen li. Sed nun ankaŭ mi baldaŭ ven'os al Nangijala. Baldaŭ, tre baldaŭ mi flug'os tie'n. Ebl'e tiu'n ĉi nokt'o'n. Mi hav'as sub'sent'o'n, ke tio pov'us okaz'i tiu'n ĉi nokt'o'n. Mi skrib'os slip'o'n kaj met'os ĝi'n sur la kuir'ej'a'n tabl'o'n, tiel ke patr'in'o trov'os ĝi'n, kiam ŝi vek'iĝ'os morgaŭ maten'e. Est'u skrib'it'e sur la slip'o:

Ĉapitr'o 3

Post'e io okaz'is. Kaj io'n pli strang'a'n mi neniam tra'viv'is.

Tut'e subit'e mi star'is antaŭ la bar'il'pord'o kaj leg'is la verd'a'n tabul'et'o'n: La Frat'o'j Leon'kor'o.

Kiel mi ven'is tie'n? Kiam mi flug'is? Kiel mi pov'is trov'i la voj'o'n sen demand'i iu'n ajn? Tio'n mi ne sci'as. La sol'a afer'o, kiu'n mi sci'as, est'as, ke mi subit'e tie star'is kaj vid'is la nom'o'n sur la bar'il'pord'o.

Mi vok'is Jonatan'o'n. Plur'foj'e mi vok'is, sed li ne respond'is.

Kaj tiam mi memor'is — kompren'ebl'e li sid'as apud la river'o kaj fiŝ'kapt'as.

Mi ek'kur'is laŭ la mal'larĝ'a voj'et'o mal'supr'e'n al la river'o. Mi kur'is kaj kur'ad'is — kaj tie mal'supr'e sur la pont'o Jonatan'o sid'is. Mi'a frat'o, li tie sid'is, li'a har'ar'o bril'is en la sun'lum'o. Kaj eĉ se mi prov'us rakont'i, mi tamen ne pov'us pri'skrib'i mi'a'j'n sent'o'j'n, kiam mi re'vid'is li'n.

Li ne rimark'is, ke mi ven'is. Mi prov'is kri'i: ”Jonatan'o,” sed mi opini'as, ke mi plor'is, ĉar nur iu et'a, strang'a son'o aŭd'iĝ'is.

Tamen Jonatan'o aŭd'is. Li lev'is la rigard'o'n kaj ek'vid'is mi'n.

Unu'e li ne re'kon'is mi'n. Sed post'e li ek'kri'is kaj flank'e'n'ĵet'is la fiŝ'kapt'il'o'n kaj kur'eg'is kaj kapt'is mi'n, kvazaŭ li vol'is korp'e sent'i, ke mi ver'e ven'is. Kaj tiam mi jam ne plu fort'e plor'is.

Kial mi daŭr'e plor'u? Sed mi ja tiom mult'e sopir'is li'n.

Mal'e Jonatan'o, li rid'is, kaj ni star'is tie sur la dekliv'o ĉe la river'et'o kaj ĉirkaŭ'brak'is unu la ali'a'n kaj est'is pI'i gaj'a'j ol oni pov'is esprim'i, ĉar ni de'nov'e est'is kun'e.

Kaj tiam Jonatan'o dir'is:
”Do, vi fin'fin'e al'ven'is, Biskot'o Leon'kor'o!”

Biskot'o Leon'kor'o, tio son'is tut'e frenez'e. Ni dev'is rid'i pri tio. Kaj ni pli kaj pli rid'is, kvazaŭ tio est'us la plej amuz'a, kio'n ni iam aŭd'is. Sed ebl'e nur pro tio, ke ni vol'is hav'i io'n por pri'rid'i, ĉar ni est'is tiel gaj'a'j, ke ĉio bol'is en ni. Kaj kiam ni rid'is plej mult'e, ni komenc'is lud'lukt'i unu kun la ali'a, sed ni tamen ne ĉes'is rid'i. Tut'e ne, ni daŭr'ig'is tiel fort'e, ke ni fal'is en la herb'o'n, kaj ni kuŝ'is tie kaj rul'iĝ'is tie'n kaj re'e'n, rid'ad'is pli kaj pli, kaj fin'e ni rid'eg'is tiel plen'gorĝ'e, ke ni fal'is en la river'o'n. Tie ni daŭr'ig'is la rid'ad'o'n, ĝis mi pens'is, ke ni dron'os.

Sed anstataŭ'e ni komenc'is naĝ'i. Neniam mi sci'pov'is naĝ'i, kvankam mi ĉiam dezir'eg'is, ke mi lern'u tio'n. Nun mi subit'e kapabl'is. Mi tut'e bon'e naĝ'is, sen ke mi lern'is naĝ'i.

”Jonatan'o, mi sci'pov'as naĝ'i,” mi kri'is.

”Jes, mem'kompren'ebl'e vi kapabl'as naĝ'i,” vok'is Jonatan'o.

Kaj tiam nov'a pens'o kapt'is mi'n.

”Jonatan'o, ĉu vi rimark'as io'n?” mi dir'is. ”Mi tut'e ne tus'as plu.”

”Ne, kompren'ebl'e vi ne tus'as,” dir'is Jonatan'o. ”Vi ja est'as en Nangijala nun.”

Mi ĉirkaŭ'naĝ'is sufiĉ'e long'e, kaj post'e mi grimp'is sur la pont'o'n, kaj tie mi star'is tut'e mal'sek'a. La akv'o flu'is el la vest'o'j. La pantalon'o glu'iĝ'is al mi'a'j gamb'o'j. Tial mi klar'e pov'is vid'i la nov'a'n ŝanĝ'o'n, kiu okaz'is al mi. Kred'u tio'n aŭ ne, sed mi'a'j gamb'o'j est'is tut'e rekt'a'j kiel tiu'j de Jonatan'o.

Ven'is ide'o en mi'a'n kap'o'n. Ĉu mi far'iĝ'is ankaŭ sam'e bel'a?

Mi demand'is Jonatan'o'n pri tio. Demand'is li'n, ĉu mi far'iĝ'is pli bel'aspekt'a.

”Rigard'u en la spegul'o'n,” li dir'is, montr'ant'e al la river'o. La akv'o est'is bril'a kaj sen'mov'a, tiel ke oni pov'is spegul'iĝ'i en ĝi.

Mi kuŝ'ig'is mi'n sur'brust'e sur la pont'o'n kaj rigard'is mal'supr'e'n de la rand'o kaj vid'is mi'n en la akv'o, sed mi ver'e ne pov'is rimark'i iu'n ajn bel'ec'o'n ĉe mi. Jonatan'o ven'is kaj kuŝ'ig'is si'n apud mi'n, kaj ni long'e kuŝ'is rigard'ant'e la Frat'o'j'n Leon'kor'o mal'supr'e en la akv'o. Jonatan'o tiel bel'a kun si'a or'a har'ar'o kaj si'a'j okul'o'j kaj si'a bel'a vizaĝ'o, kaj jen ĉe'flank'e mi kun mi'a ost'ec'a naz'eg'o kaj mi'a hirt'a har'ar'o kaj ĉio.

”Ne, mi ne pov'as rimark'i, ke mi far'iĝ'is pli bel'a,” mi dir'is.

Sed Jonatan'o opini'is, ke est'as grand'a diferenc'o inter nun kaj antaŭ'e.

”Kaj vi ankaŭ aspekt'as tiel san'a,” li dir'is.

Mi esplor'is ĉiu'n part'o'n de mi'a korp'o. Mi sent'is, kuŝ'ant'e tie sur la pont'o, ke mi est'as san'a kaj gaj'a en ĉiu part'o de mi, do kial mi bezon'us est'i bel'a? La tut'a korp'o est'is tiel feliĉ'a, ke kvazaŭ ĉio rid'is en ĝi.

Ni kuŝ'is tie dum iom da temp'o, kaj la sun'bril'o varm'ig'is ni'n, kaj ni rigard'is la fiŝ'o'j'n, kiu'j ĉirkaŭ'naĝ'is sub la pont'o. Sed post'e Jonatan'o vol'is, ke ni ir'u hejm'e'n, kaj tio'n mi ankaŭ dezir'is, ĉar mi sci'vol'is pri tiu Rajd'ist'o-bien'o, kie mi loĝ'os. Jonatan'o ir'is antaŭ mi sur la voj'et'o supr'e'n al la bien'o, kaj per mi'a'j bel'a'j rekt'a'j gamb'o'j mi marŝ'is mal'antaŭ li. Mi ir'is kaj daŭr'e fiks'rigard'is al mi'a'j gamb'o'j kaj sent'is, kiel bon'e mi marŝ'is per ili. Kiam ni est'is du'on'e sur la dekliv'o, mi subit'e turn'is la kap'o'n. Kaj tiam — tiam mi fin'fin'e ver'e vid'is la Ĉeriz'o-val'o'n. Ho, kia val'o plen'plen'a de blank'a'j ĉeriz'o'flor'o'j! Blank'a kaj verd'a ĝi est'is pro ĉeriz'a'j flor'o'j kaj verd'a, verd'a herb'o. Kaj tra tiu tut'a verd'o kaj blank'o flu'is la river'et'o kiel arĝent'a ruband'o. Mi tut'e ne rimark'is tio'n antaŭ'e. Kial? Ĉu mi vid'is nur Jonatan'o'n? Sed nun mi star'is sur la voj'et'o kaj rimark'is, kiel bel'e est'is, kaj mi dir'is al Jonatan'o:
”Tio ĉi cert'e est'as la plej bel'a val'o sur la tut'a ter'glob'o, ĉu ne?”

”Jes, sed ne sur la ter'glob'o,” respond'is Jonatan'o, kaj tiam mi memor'is, ke mi est'as en Nangijala.

Ĉirkaŭ la Ĉeriz'o-val'o lev'iĝ'is alt'a'j mont'o'j, ĉio est'is bel'a. Kaj laŭ la krut'aĵ'o'j de la mont'o'j river'et'o'j kaj akv'o'fal'o'j torent'is mal'supr'e'n en la val'o'n. Muĝ'eg'is la akv'o, ĉar est'is ja printemp'o.

Est'is io apart'a ankaŭ pri la aer'o. Oni dezir'is ĝi'n trink'i, tiel pur'a kaj bon'a ĝi est'is.

”Tiu'j hejm'e en la urb'o bezon'us kelk'a'j'n kilo'gram'o'j'n da tia aer'o,” mi dir'is, ĉar mi memor'is, kiel mi kutim'is sopir'i al aer'o, kiam mi kuŝ'is sur mi'a kuir'ej'a sof'o kaj sent'is, ke freŝ'a aer'o tut'e ne ekzist'as.

Sed ĉi tie est'is pur'a aer'o, kaj mi en'spir'is tiom mult'e, kiom mi kapabl'is. Ŝajn'is al mi, ke mi ne pov'is sufiĉ'e en'spir'i. Jonatan'o rid'is pri mi kaj dir'is:
”Iom vi tamen dev'as las'i por mi.”

La voj'et'o, laŭ kiu ni ir'is, est'is blank'a pro mal'supr'e'n-neĝ'ant'a'j ĉeriz'flor'o'j, kaj ankaŭ super ni flirt'e fal'et'is bel'a'j, blank'a'j petal'o'j, tiel ke ili rest'is pend'ant'a'j en la har'o'j kaj ĉie sur la korp'o'j. Mi ŝat'as et'a'j'n, verd'a'j'n voj'et'o'j'n kun petal'o'j de ĉeriz'flor'o'j, jes, tio'n mi ver'e ŝat'as.

Kaj ĉe la fin'o de la voj'et'o situ'is la Rajd'ist'o-bien'o kun la verd'a tabul'et'o sur la bar'il'pord'o.

”La Frat'o'j Leon'kor'o,” mi laŭt'e leg'is por Jonatan'o. ”Imag'u, ke tie ĉi ni loĝ'u!”

”Jes Biskot'o, imag'u tio'n,” dir'is Jonatan'o, ”ĉu ne est'as bel'eg'e?”

Kaj cert'e est'is bel'eg'e. Mi kompren'is, ke Jonatan'o tio'n opini'as. Kaj mi'a'flank'e mi tut'e ne pov'us imag'i iu'n ajn lok'o'n, kie mi pli volont'e loĝ'us.

Est'is blank'a, mal'nov'a dom'o, tut'e ne grand'a, kun verd'a'j angul'a'j fost'o'j kaj verd'a pord'o kaj verd'a herb'ej'o ĉirkaŭ'e, kie kresk'is primol'o'j kaj saksifrag'o'j kaj lekant'et'o'j. Ankaŭ sovaĝ'a'j siring'o'j kaj ĉeriz'arb'o'j abund'e flor'is, kaj ĉirkaŭ'is ĉio'n ŝton'a mur'o, et'a mal'alt'a griz'a mur'o kun roz'kolor'a'j flor'o'j sur ĝi.

Sen'pen'e oni pov'is ĝi'n trans'salt'i, sed kiam oni trov'iĝ'is intern'e de la bar'il'pord'o, tiu ĉi mur'o tamen don'is imag'o'n, ke ĝi protekt'is kontraŭ ĉio ekster'a. Oni sent'is, ke nun oni est'as hejm'e kaj tut'e ĉe si mem.

Fakt'e est'is du dom'o'j, ne nur unu, sed la ali'a pli simil'is al stal'o aŭ io tia. Ili situ'is angul'e unu kontraŭ la ali'a kaj ekzakt'e tie, kie ili kun'iĝ'is, star'is mal'nov'a benk'o, kiu aspekt'is kvazaŭ ĝi de'ven'is el la ŝton'epok'o. Tamen agrabl'a benk'o kaj agrabl'a angul'o. Oni sent'is em'o'n sid'iĝ'i tie por iom medit'i aŭ babil'i, por rigard'i la bird'et'o'j'n kaj ebl'e trink'i suk'o'n aŭ io'n simil'a'n.

”Mi sent'as mi'n hejm'e ĉi tie,” mi dir'is al Jonatan'o. ”Ĉu est'as sam'e bon'e en'dom'e?”

”Ven'u rigard'i,” li respond'is.

Li jam star'is ĉe la pord'o kaj vol'is en'ir'i, sed en la sam'a moment'o aŭd'iĝ'is hen'o, jes ver'e est'is ĉeval'o, kiu hen'is, kaj Jonatan'o dir'is: ”Mi pens'as, ke ni unu'e ir'u al la stal'o.”

Li en'ir'is tiu'n ali'a'n dom'o'n, kaj mi post'kur'is. Ho, kiel mi kur'is!

Ver'e est'is stal'o, tut'e kiel mi pens'is, kaj tie star'is du ĉeval'o'j, du brun'a'j, bel'a'j ĉeval'o'j, kiu'j turn'is la kap'o'j'n kaj hen'is al ni, kiam ni en'ir'is tra la pord'o.

”Jen est'as Grimo kaj Fjalaro,” dir'is Jonatan'o. ”Diven'u, kiu el ili est'as la vi'a! ”

”Ne, ne prov'u tio'n,” mi dir'is. ”Ne prov'u kred'ig'i al mi, ke trov'iĝ'as ĉeval'o, kiu est'as la mi'a, ĉar tio'n mi ver'e ne kred'as.”

Sed Jonatan'o dir'is, ke en Nangijala oni nenio'n pov'as far'i sen ĉeval'o.

”Sen ĉeval'o oni ne pov'as ir'i ie'n ajn,” li dir'is. ”Kaj kompren'u, Biskot'o, ke tie ĉi oni kelk'foj'e dev'as ir'i mal'proksim'e'n.”

Io'n pI'i bon'a'n mi tut'e ne pov'is imag'i ol ke oni dev'as hav'i ĉeval'o'n en Nangijala. Jes, ĉar mi tiel ŝat'as ĉeval'o'j'n. Kaj kiel mol'a'j est'as ili'a'j naz'o'j, mi ne kompren'as, ke pov'as ekzist'i io tiel mol'a!

Par'o da ne'ordinar'e bel'a'j ĉeval'o'j est'is tiu'j du en la stal'o.

Fjalaro hav'is blank'a'n frunt'stri'o'n, ali'e ili tut'e simil'is unu al la ali'a.

”Ebl'e est'as Grimo, kiu est'as la mi'a,” mi dir'is, ĉar Jonatan'o vol'is, ke mi diven'u.

”Nu, vi erar'as,” dir'is Jonatan'o, ”Fjalaro est'as la vi'a.”

Mi permes'is al Fjalaro ĉirkaŭ'flar'i mi'n, kaj mi kares'is li'n kaj tut'e ne tim'is, kvankam mi apenaŭ iam antaŭ'e tuŝ'is ĉeval'o'n.

Mi ŝat'is li'n de'komenc'e, kaj cert'e li ŝat'is mi'n. Almenaŭ tio'n mi opini'is.

”Ni ankaŭ hav'as kunikl'o'j'n,” dir'is Jonatan'o. ”En kaĝ'o mal'antaŭ la stal'o. Sed tiu'j'n vi pov'os rigard'i post'e.”

Ke li pov'is pens'i tio'n!

”Mi dev'as ili'n vid'i tuj,” mi dir'is. Mi ja ĉiam dezir'is hav'i kunikl'o'j'n, sed hejm'e en la urb'o oni ne pov'is hav'i. Mi rapid'eg'is mal'antaŭ la stal'o'n, kaj tie en la kaĝ'o ver'e sid'is tri dolĉ'a'j kunikl'et'o'j kaj mord'et'is foli'o'j'n de leontod'o'j.

”Est'as strang'e,” mi dir'is al Jonatan'o post'e, ”tie ĉi en Nangijala oni evident'e ricev'as ĉio'n, kio'n oni dezir'as.”

”Jes, sed tio'n mi ja promes'is,” respond'is Jonatan'o. Kaj fakt'e est'is ekzakt'e tio, kio'n li promes'is, kiam li sid'is ĉe mi hejm'e en la kuir'ej'o. Sed nun mi vid'is, ke li ver'e prav'is, kaj pri tio mi ĝoj'is.

Ekzist'as mult'e da afer'o'j, kiu'j'n oni neniam forges'as. Neniam, neniam ajn mi forges'os tiu'n unu'a'n vesper'o'n en la kuir'ej'o en la Rajd'ist'o-bien'o; kiel mir'ig'e est'is, kaj kiel bon'e mi fart'is, kiam mi pov'is kuŝ'i kaj parol'i kun Jonatan'o kiel antaŭ'e.

Nun ni de'nov'e loĝ'is en kuir'ej'o, kiel ni ĉiam far'is. Sed ĝi ne simil'is al ni'a kuir'ej'o hejm'e en la urb'o. La kuir'ej'o en la Rajd'ist'o-bien'o cert'e est'is pra'temp'a, mi pens'as, kun si'a'j krud'a'j trab'o'j en la plafon'o kaj si'a grand'a mason'it'a forn'o. Kia forn'o!

Ĝi okup'is preskaŭ tut'a'n mur'o'n, kaj kiam oni vol'is kuir'i tie, oni dev'is tio'n far'i rekt'e super la fajr'o, preciz'e kiel oni far'is en iam'a'j temp'o'j. Mez'e sur la plank'o star'is la plej solid'a tabl'o, kiu'n mi iam vid'is, kun long'a'j lign'o'benk'o'j ambaŭ'flank'e, kaj mi pens'as, ke cert'e du'dek'o da hom'o'j pov'is tie sid'i kaj manĝ'i sam'temp'e, kaj ne far'iĝ'us tro hom'o'plen'a.

”Plej bon'e, ke ni loĝ'u en la kuir'ej'o, kiel ni kutim'as,” dir'is Jonatan'o, ”kaj patr'in'o pov'os loĝ'i en la ĉambr'o, kiam ŝi ven'os.”

Unu ĉambr'o kaj kuir'ej'o est'is la tut'a Rajd'ist'o-bien'o, sed loĝ'i en io pli grand'a ne est'is ni'a kutim'o, kaj pli da spac'o ni ne bezon'is. Tamen ĝi est'is du'obl'e pI'i grand'a ol hejm'e.

Hejm'e, jes! Mi rakont'is al Jonatan'o pri la slip'o, kiu'n mi met'is por patr'in'o sur la kuir'ej'a'n tabl'o'n.

”Mi skrib'is al ŝi, ke ni re'vid'os ni'n en Nangijala. Sed kiu sci'as, kiam ŝi ven'os.”

”Tio ebl'e pov'os daŭr'i long'a'n temp'o'n,” dir'is Jonatan'o. ”Sed bon'a'n ĉambr'o'n ŝi ricev'os kun spac'o por dek kudr'o'maŝin'o'j, se ŝi dezir'os.”

Diven'u kio'n mi ŝat'as! Mi ŝat'as kuŝ'i sur pra'a kuir'ej'a benk'lit'o en tiu ĉi eks'mod'a, mal'nov'a kuir'ej'o kaj parol'i kun Jonatan'o, dum la bril'o de la fajr'o flirt'as sur la mur'o'j; kaj dum mi rigard'as tra la fenestr'o, mi vid'as branĉ'o'n de la ĉeriz'arb'o, kiu est'as blov'at'a de la vesper'a vent'o. Kaj la fajr'o de la forn'o pI'i kaj pli mal'kresk'as, ĝis nur la ard'a lign'o rest'as, kaj komenc'iĝ'as mal'hel'iĝ'i en la angul'o'j, kaj mi pI'i kaj pI'i dorm'em'as, kaj mi kuŝ'as tie kaj ne tus'as, kaj Jonatan'o rakont'as por mi. Rakont'as kaj rakont'as, kaj fin'e mi aŭd'as li'a'n voĉ'o'n nur sam'e, kiel iam mi aŭd'is li'a'n flustr'ad'o'n, kaj tiel mi en'dorm'iĝ'as. Ĉio, kio'n mi plej ŝat'as, plen'um'iĝ'is la unu'a'n vesper'o'n en la Rajd'ist'o'bien'o. Tial mi neniam forges'os ĝi'n.

Ĉapitr'o 4

Kaj post'e, la ven'ont'a'n maten'o'n, tiam ni rajd'is. Jes ver'e, mi kapabl'is rajd'i, kvankam la unu'a'n foj'o'n mi sid'is sur ĉeval'o — mi ne kompren'as, kial en Nangijala oni kapabl'as far'i simpl'e ĉio'n. Mi galop'is kvazaŭ mi ĉiam far'is tio'n.

Sed vid'i Jonatan'o'n, kiel li rajd'is! Ŝi, kiu tiam opini'is, ke mi'a frat'o simil'as al fabel'a princ'o, ŝi dev'us ĉe'est'i, kiam li ven'is rajd'ant'e kiel vent'o sur si'a ĉeval'o tra la herb'ej'o'j en la Ĉeriz'oval'o, tiam ŝi vid'us fabel'a'n princ'o'n, kiu'n ŝi neniam forges'us!

Ho, kiam li galop'e ven'is kaj trans'salt'is la river'et'o'n per salt'eg'o, kvazaŭ li trans'flug'is ĝi'n, dum li'a har'ar'o flirt'is ĉirkaŭ li, jes, tiam oni ver'e pov'is imag'i, ke li est'as fabel'a princ'o. Li ankaŭ est'is vest'it'a preskaŭ kiel princ'o, aŭ ebl'e pI'i simil'is al kavalir'o. Trov'iĝ'is amas'o da vest'o'j en ŝrank'o en la Rajd'ist'o-bien'o. Mi ne sci'as de kie ili de'ven'is, sed tut'e ne est'is tia'j, kia'j'n oni nun'temp'e uz'as, sed ĝust'e kiel kavalir'a'j vest'o'j. Ni el'pren'is ankaŭ por mi. Mi'a'j'n propr'a'j'n mal'nov'a'j'n vest'aĉ'o'j'n mi for'jet'is, kaj mi neniam plu vol'is ili'n re'vid'i, ĉar Jonatan'o dir'is, ke ni dev'as est'i vest'it'a'j tiel, kiel konven'as al la temp'o, en kiu ni nun viv'as, ali'e la hom'o'j en la Ĉeriz'o-val'o opini'us, ke ni est'as strang'a'j. La temp'o de sub'ĉiel'a'j fajr'o'j kaj de fabel'o'j, ĉu ne est'is tio, kio'n Jonatan'o dir'is? Dum ni ĉirkaŭ'rajd'is tie, port'ant'e ni'a'j'n bel'a'j'n kavalir'a'j'n vest'o'j'n, mi demand'is li'n:
”Ver'ŝajn'e est'as tre antikv'a temp'o, en kiu ni viv'as ĉi tie en Nangijala?”

”Cert'a'grad'e jes,” dir'is Jonatan'o. ”Kompren'ebl'e est'as antikv'a temp'o por ni. Sed oni ankaŭ pov'us dir'i, ke est'as jun'a temp'o.”

Li iom pri'pens'is.

”Jes, cert'e,” li dir'is, ”jun'a, freŝ'a kaj bon'a temp'o, en kiu oni pov'as viv'i facil'e kaj simpl'e.”

Sed post'e li'a'j okul'o'j mal'hel'iĝ'is. ”Almenaŭ tie ĉi en la Ĉeriz'o-val'o,” li dir'is.

”Ĉu est'as mal'sam'e en ali'a'j lok'o'j?” mi demand'is. Kaj Jonatan'a respond'is, ke ver'e ne ĉie est'as sam'e.

Kia bon'ŝanc'o, ke ni al'ven'is preciz'e ĉi tie'n — ĝust'e tie'n ĉi en la Ĉeriz'o-val'o'n, kie la viv'o est'as tiel facil'a kaj simpl'a, kiel dir'is Jonatan'o. Ne pov'as est'i pI'i facil'a kaj simpl'a kaj amuz'a viv'o ol dum tia maten'o. Unu'e oni vek'iĝ'as en si'a kuir'ej'o pro la sun'o, kiu bril'as tra la fenestr'o'j, kaj pro la bird'o'j, kiu'j tril'as kaj ĝoj'as en la arb'o'j ekster'e. Kaj oni vid'as Jonatan'o'n, kiu trankvil'e met'as pan'o'n kaj lakt'o'n sur la tabl'o'n, kaj post manĝ'ad'o oni ir'as por manĝ'ig'i si'a'j'n kunikl'o'j'n kaj strigl'i si'a'n ĉeval'o'n. Kaj post'e oni ek'rajd'as, jes, oni ek'rajd'as, kaj pend'as ros'er'o'j en la herb'o, kiu'j ĉie trem'bril'as kaj lum'as. Burd'o'j kaj abel'o'j zum'as en la ĉeriz'flor'o'j, kaj la ĉeval'o galop'eg'as, kaj oni ne tim'as. Imag'u, oni eĉ ne tim'as, ke subit'e ĉio fin'iĝ'os, kiel kutim'e okaz'as pri bon'a'j afer'o'j. Ne en Nangijala! Almenaŭ ne tie ĉi en la Ĉeriz'o-val'o!

Ni long'temp'e rajd'is tie'n kaj tie'n sur la herb'ej'o'j laŭ ni'a em'o. Post'e ni sekv'is la pad'o'n laŭ'long'e de la river'et'o laŭ ĉiu'j sinu'o'j kaj kurb'iĝ'o'j, kaj subit'e ni ek'vid'is la maten'a'n fum'o'n de la vilaĝ'o en la val'o. Unu'e nur la fum'stri'o'j'n, sed post'e la tut'a'n vilaĝ'o'n kun ĝi'a'j mal'nov'a'j dom'o'j kaj bien'o'j. Ni aŭd'is kok'o'j'n kri'i kaj hund'o'j'n boj'i kaj ŝaf'o'j'n kaj kapr'in'o'j'n blek'i, ĉio son'is maten'e freŝ'e. Ŝajn'is, ke la vilaĝ'o ĵus vek'iĝ'is.

Vir'in'o kun korb'o je la brak'o ven'is renkont'e al ni sur la pad'o. Cert'e est'is farm'ist'in'o nek jun'a nek mal'jun'a, kun brun'a haŭt'o, kia'n oni ricev'as, kiam oni est'as sub'ĉiel'e en ĉiu'spec'a veter'o. Ŝi est'is eks'mod'e vest'it'a, kiel en la fabel'o'j.

”Jen, Jonatan'o, vi'a frat'o fin'fin'e ven'is, ĉu ne,” ŝi dir'is kaj afabl'e rid'et'is.

”Jes, nun li ven'is,” dir'is Jonatan'o, kaj oni aŭd'is, ke li tre volont'e dir'is tio'n.

”Biskot'o, jen Sofi'a,” li post'e al'don'is, kaj Sofi'a kap'salut'is.

”Jes, jen Sofi'a,” ŝi dir'is. ”Bon'e, ke mi renkont'is vi'n. Do, vi mem pov'as port'i la korb'o'n.”

Kaj Jonatan'o pren'is la korb'o'n, kvazaŭ li kutim'is far'i tio'n kaj ne bezon'is demand'i, kio est'as en ĝi.

”Vi cert'e ven'os kun vi'a frat'o al la Or'a Kok'o ĉi-vesper'e, ĉu ne, por ke ĉiu'j salut'u li'n,” dir'is Sofi'a.

Jonatan'o respond'is, ke tio'n li far'os, kaj post'e ni adiaŭ'is ŝi'n kaj hejm'e'n rajd'is. Mi demand'is Jonatan'o'n, kio est'as la Or'a Kok'o.

”La gast'ej'o,” dir'is Jonatan'o. ”Ĝi nom'iĝ'as Or'a Kok'o kaj situ'as en la vilaĝ'o. Tie ni renkont'iĝ'as kaj parol'as pri kio neces'as parol'i.”

Mi antaŭ'ĝoj'is kun'ir'i al la Or'a Kok'o vesper'e, por vid'i la hom'o'j'n, kiu'j loĝ'as en la Ĉeriz'o-val'o. Ĉio'n pri la Ĉeriz'o-val'o kaj Nangijala mi vol'is sci'i. Mi vol'is vid'i, ĉu ĉio ekzakt'e kongru'is kun tio, kio'n dir'is Jonatan'o. Hazard'e mi pens'is pri io, pri kio mi nun memor'ig'is li'n, dum ni rajd'is.

”Jonatan'o, vi dir'is, ke en Nangijala oni tra'viv'as aventur'o'j'n de maten'o ĝis vesper'o kaj eĉ dum la nokt'o'j, ĉu vi memor'as tio'n? Sed tie ĉi est'as tut'e trankvil'e kaj tut'e neniu'j aventur'o'j.”

Tiam Jonatan'o rid'is.

”Ne forges'u, ke vi ven'is nur hieraŭ. Stult'ul'o, vi apenaŭ met'is la naz'o'n tie'n ĉi! Por tra'viv'i aventur'o'j'n vi cert'e hav'os okaz'o'n.”

Kaj mi dir'is, kiam mi bon'e pri'pens'is la afer'o'n, ke jam est'is sufiĉ'e aventur'e kaj mir'ig'e, kio'n ni tra'viv'is en la Rajd'ist'o'bien'o kun ni'a'j ĉeval'o'j kaj kunikl'o'j kaj ĉio. Pli'a'j'n aventur'o'j'n mi ne bezon'os.

Tiam Jonatan'o strang'e rigard'is mi'n, kvazaŭ li kompat'is mi'n kaj dir'is:
”Jes, vid'u Biskot'o, mi dezir'us, ke est'us por vi ĝust'e tiel. Ĉar sci'u, okaz'as aventur'o'j, kiu'j dev'us ne okaz'i.”

Kiam ni al'ven'is hejm'e'n, Jonatan'o el'pak'is la korb'o'n de Sofi'a sur la kuir'ej'a tabl'o. Est'is pan'o en ĝi kaj botel'o da lakt'o kaj et'a pot'o kun miel'o kaj kelk'a'j kresp'o'j.

”Ĉu Sofi'a proviz'as ni'n per manĝ'aĵ'o?” mi demand'is surpriz'it'e. Ĝis nun mi ne tre mult'e pri'pens'is, kiel ni ricev'u io'n por manĝ'i.

”Kelk'foj'e ŝi tio'n far'as,” dir'is Jonatan'o.

”Tut'e sen'pag'e?” mi demand'is.

”Sen'pag'e, jes ebl'e oni pov'as dir'i tio'n,” respond'is Jonatan'o.

”En la Ĉeriz'o-val'o ĉio est'as sen'pag'a. Ni don'as kaj help'as unu al la ali'a laŭ'bezon'e.”

”Ĉu vi don'as io'n al Sofi'a?” mi demand'is.

Tiam li de'nov'e rid'is.

”Jes, cert'e,” li dir'is. ”Inter'ali'e ĉeval'sterk'o'n por ŝi'a'j roz'bed'o'j. Tiu'j'n mi pri'zorg'as por ŝi — tut'e sen'pag'e.”

Kaj post'e li dir'is mal'laŭt'e, tiel ke mi apenaŭ aŭd'is li'n:
”Krom tio mi far'as por ŝi ankaŭ kelk'a'j'n ali'a'j'n serv'o'j'n.”

Ĝust'e tiam mi vid'is, ke li el'pren'is io'n ali'a'n el la korb'o. Est'is kun'volv'it'a paper'et'o, nur tio. Li dis'volv'is ĝi'n kaj leg'is, kio est'is skrib'it'a sur ĝi, kaj tiam li kun'tir'is la brov'o'j'n, kvazaŭ li mal'ŝat'is la leg'it'a'j'n vort'o'j'n. Sed li dir'is nenio'n al mi, kaj mi ne vol'is demand'i. Mi opini'is, ke cert'e li rakont'os, kio est'as skrib'it'a sur li'a'j slip'o'j, kiam li vol'as ke mi sci'u.

Ni hav'is mal'nov'a'n ŝrank'o'n en unu angul'o de la kuir'ej'o.

Tuj la unu'a'n vesper'o'n en la Rajd'ist'o-bien'o Jonatan'o rakont'is al mi pri ĝi. Trov'iĝ'as sekret'a tir'kest'o en ĝi, li dir'is, kest'o, kiu'n oni nek pov'os trov'i nek mal'ferm'i, se oni ne kon'as la mekanism'o'n. Kompren'ebl'e mi vol'is ĝi'n tuj vid'i, sed tiam Jonatan'o dir'is:
”Ali'a'n foj'o'n. Nun ni dorm'u.”

Post'e mi en'dorm'iĝ'is kaj forges'is pri ĝi, sed nun mi de'nov'e re'memor'is, kiam Jonatan'o ir'is al la ŝrank'o, kaj mi aŭd'is kelk'a'j'n strang'a'j'n krak'et'o'j'n. Ne est'is mal'facil'e imag'i, kio'n li far'as. Li kaŝ'is la slip'o'n en la sekret'a'n kest'o'n. Kaj post'e li ŝlos'is la ŝrank'o'n kaj met'is la ŝlos'il'o'n en mal'nov'a'n pist'uj'o'n, kiu star'is alt'e sur bret'o en la kuir'ej'o.

Post'e ni ir'is iom naĝ'i, kaj mi plonĝ'is de la pont'o en la akv'o'n, imag'u, ke mi kuraĝ'is tio'n! Kaj post'e Jonatan'o far'is por mi fiŝ'kapt'il'o'n simil'a'n al tiu, kiu'n li mem hav'is, kaj ni iom fiŝ'kapt'is. Nur tiom mult'e, ke sufiĉ'is al ni por tag'manĝ'o. Mi kapt'is unu grand'a'n perk'o'n kaj Jonatan'o du. Ni kuir'is la fiŝ'o'j'n hejm'e en pot'o, kiu pend'is per fer'a ĉen'o super la fajr'o en ni'a grand'a kamen'o. Kaj post la manĝ'ad'o Jonatan'o dir'is:
”Nun, Biskot'o, ni vid'u, ĉu vi kapabl'as cel'paf'i. Tio neces'as kelk'foj'e.”

Li gvid'is mi'n al la stal'o, kaj en la jung'il'ej'o pend'is du paf'ark'o'j. Mi kompren'is, ke Jonatan'o ili'n far'is, ĉar ĉiam li far'is paf'ark'o'j'n por la infan'o'j sur la kort'o hejm'e en la urb'o. Sed tiu'j ĉi est'is pI'i grand'a'j kaj pI'i bel'a'j, fakt'e ili est'is jam ver'a'j arm'il'o'j.

Ni pend'ig'is cel'tabul'o'n sur la stal'pord'o'n, kaj tie ni cel'paf'is la tut'a'n post'tag'mez'o'n. Jonatan'o montr'is al mi kiel paf'i. Kaj mi paf'is kontent'ig'e bon'e, sed kompren'ebl'e ne tiel bon'e kiel Jonatan'o, ĉar li traf'is la cel'o'n preskaŭ ĉiu'foj'e.

Est'is strang'e pri Jonatan'o, kvankam li ĉio'n sci'pov'is mult'e pI'i perfekt'e ol mi, li mem ne opini'is, ke tio est'as mirakl'a.

Li neniam fanfaron'is, sed far'is ĉio'n preskaŭ sen cerb'um'i pri ĝi. Kelk'foj'e mi pens'is, ke li dezir'as, ke mi est'u pI'i sukces'a ol li. Foj'e ankaŭ mi traf'is la cel'centr'o'n, kaj tiam li aspekt'is tiel gaj'a, kvazaŭ li ricev'is donac'o'n de mi.

Kiam ven'is la vesper'a krepusk'o, Jonatan'o dir'is, ke est'as temp'o, nun ni ir'u al la Or'a Kok'o. Ni fajf'is al Grimo kaj Fjalaro. Ili liber'e paŝt'iĝ'is sur la herb'ej'o'j ekster'e de la Rajd'ist'o'bien'o, sed kiam ni fajf'is, ili tuj galop'is al la bar'il'pord'o. Tie ni sel'is ili'n, ek'sid'is, kaj post'e ni mal'rapid'e rajd'is mal'supr'e'n al la vilaĝ'o.

Subit'e mi sent'is tim'o'n. Mi ja preskaŭ ne kutim'is renkont'i hom'o'j'n, kaj tut'e ne tia'j'n, kia'j loĝ'as tie ĉi en Nangijala, kaj tio'n mi dir'is al Jonatan'o.

”Kio'n vi tim'as?” li demand'is. ”Vi cert'e ne pens'as, ke tie ĉi est'as iu, kiu vol'as sufer'ig'i vi'n, ĉu?”

”Ne, cert'e ne, sed ebl'e ili rid'os pri mi.”

Mi mem opini'is, ke son'is stult'e dir'i tio'n, ĉar kial ili rid'u pri mi? Sed ĉiam ven'as al mi imag'o'j tia'j.

”Aŭskult'u. Mi pens'as, ke ek'de nun ni nom'u vi'n Karl'o, ĉar vi nom'iĝ'as Leon'kor'o,” dir'is Jonatan'o. ”Biskot'o Leon'kor'o, tio ebl'e rid'ig'us ili'n. Vi mem preskaŭ mort'rid'is pro tio, kaj ankaŭ mi.”

Jes, mi tre dezir'is hav'i la nom'o'n Karl'o. Tio ver'e pI'i bon'e taŭg'is por mi'a nov'a famili'a nom'o.

”Karl'o Leon'kor'o,” mi gust'um'is la son'o'n. ”Tie ĉi rajd'as Karl'o kaj Jonatan'o Leon'kor'o,” son'as bel'e, mi opini'is.

”Tamen vi ĉiam est'os mi'a kutim'a Biskot'o,” dir'is Jonatan'o.

”Vi bon'e sci'u tio'n, et'a Karl'o.”

Baldaŭ ni est'is mal'supr'e en la vilaĝ'o kaj rajd'is laŭ'long'e de la vilaĝ'a strat'o kun klak'ant'a'j huf'o'j. Ne est'is mal'facil'e trov'i la voj'o'n, ĉar ni aŭd'is rid'o'j'n kaj babil'ad'o'j'n jam de mal'proksim'e.

Kaj ankaŭ la ŝild'o'n kun grand'a or'a kok'o ni vid'is, jes ver'e, jen la Or'a Kok'o — tia mal'nov'a hejm'ec'a gast'ej'o, pri kiu'j oni kutim'as leg'i en libr'o'j. Hejm'ec'e bril'is lum'o'j el la fenestr'et'o'j. Oni ver'e sent'is em'o'n prov'i, kiel est'as, en'ir'i tia'n gast'ej'o'n. Ĉar tio'n neniam mi far'is.

Sed unu'e ni rajd'is en la kort'o'n, kaj tie ni lig'is Grimon kaj Fjalaron apud ar'o'n da ali'a'j ĉeval'o'j star'ant'a'j tie. Cert'e Jonatan'o prav'is, ke oni dev'as hav'i ĉeval'o'n en Nangijala. Mi supoz'as, ke ĉiu hom'o el la tut'a Ĉeriz'o-val'o al'ven'is rajd'ant'e al la Or'a Kok'o tiu'n vesper'o'n. La trink'ej'o est'is plen'plen'a de hom'o'j, kiam ni en'ir'is. Vir'o'j kaj in'o'j, adolt'o'j kaj et'ul'o'j inter'miks'it'a'j, ĉiu'j el la vilaĝ'o est'is tie kaj sid'is kaj parol'is kaj amuz'iĝ'is, kvankam kelk'a'j infan'et'o'j jam en'dorm'iĝ'is en la si'n'o'j de si'a'j ge'patr'o'j.

Kia bru'o ek'est'is, kiam ni al'ven'is!

”Jonatan'o,” ili kri'is, ”jen Jonatan'o!”

La gast'ej'estr'o mem — grand'statur'a, roz'vang'a kaj tre bon'aspekt'a vir'o — kri'is tiel laŭt'e, ke aŭd'ebl'is tra la bru'o:
”Jen ven'as Jonatan'o, ne, jen ver'e ven'as la frat'o'j Leon'kor'o!

Ambaŭ!”

Li ven'is al mi kaj tuj star'ig'is mi'n sur tabl'o'n, por ke ĉiu'j vid'u mi'n, kaj mi star'is tie kaj sent'is, ke mi'a vizaĝ'o tut'e ruĝ'iĝ'is.

Sed Jonatan'o dir'is:
”Jen mi'a am'at'a frat'o, Karl'o Leon'kor'o, kiu fin'fin'e al'ven'is!

Vi dev'as est'i amik'a'j al li, sam'e amik'a'j kiel vi est'as al mi.”

”Jes, pri tio vi pov'as fid'i,” dir'is la gast'ej'estr'o kaj re'met'is mi'n sur la plank'o'n. Sed antaŭ ol li las'is mi'n, li prem'is mi'n al si'a brust'o moment'o'n, kaj mi sent'is, kiel fort'a li est'as.

”Ni du,” li dir'is, ”ni cert'e est'os sam'e bon'a'j amik'o'j kiel Jonatan'o kaj mi. Joso est'as mi'a nom'o. Sed plej oft'e oni nom'as mi'n: ’Or'a Kok'o’. Kaj al ’Or'a Kok'o’ vi rajt'os ven'i, kiam ajn vi vol'os, ne forges'u tio'n, Karl'o Leon'kor'o.”

Ankaŭ Sofi'a sid'is tie ĉe tabl'o tut'e sol'a, kaj Jonatan'o kaj mi sid'ig'is ni'n apud ŝi'n. Pro tio ŝi ĝoj'is, mi pens'as. Ŝi rid'et'is amik'e kaj demand'is, kio'n mi opini'as pri mi'a ĉeval'o, kaj sci'vol'is, ĉu Jonatan'o okaz'e pov'os ven'i, por help'i al ŝi en la ĝarden'o.

Sed post'e ŝi sid'is silent'e, kaj tiam mi rimark'is, ke ŝi mal'trankvil'as pro io. Mi ankaŭ rimark'is io'n ali'a'n. Ĉiu'j, kiu'j sid'is tie en la trink'ej'o, rigard'is al Sofi'a preskaŭ respekt'o'plen'e, kaj kiam iu ek'star'is por el'ir'i, ĉiam li klin'salut'is al ni'a tabl'o, kvazaŭ est'is io rimark'ind'a pri ŝi. Mi ne pov'is kompren'i kial. Ŝi sid'is tie en si'a'j simpl'a'j vest'o'j kun tuk'o sur la kap'o kaj kun si'a'j brun'a'j labor'man'o'j en la si'n'o kiel simpl'a kamp'ar'an'in'o. Kio est'as rimark'ind'a pri ŝi, mi demand'is mi'n.

Mi amuz'iĝ'is tie en la gast'ej'o. Ni kant'is mult'a'j'n kant'o'j'n, kelk'a'j'n, kiu'j'n mi jam kon'is, kelk'a'j'n, kiu'j'n mi neniam aŭd'is.

Kaj ĉiu'j hom'o'j est'is gaj'a'j. Tamen, ĉu ver'e ili est'is gaj'a'j? Kelk'foj'e ŝajn'is al mi, ke ili hav'as sekret'a'j'n ĉagren'o'j'n, sam'e kiel Sofi'a. Est'is kvazaŭ ili de temp'o al temp'o pens'is pri io. Pri io, kio'n ili tim'is. Sed Jonatan'o ja dir'is, ke la viv'o en la Ĉeriz'o-val'o est'as facil'a kaj simpl'a. Do, kio'n ili tim'u? Nu, plej oft'e ili est'is gaj'a'j, kant'is kaj rid'is, kaj ĉiu'j est'is bon'a'j ge'amik'o'j kaj sen'dub'e ŝat'is unu'j la ali'a'j'n. Sed mi hav'is la impres'o'n, ke la plej am'at'a est'as Jonatan'o. Est'is sam'e kiel hejm'e en la urb'o, ĉiu'j ŝat'is li'n. Kaj ankaŭ Sofi'a — mi supoz'is — est'as tre ŝat'at'a.

Sed post'e, kiam Jonatan'o kaj mi intenc'is ir'i hejm'e'n kaj ven'is en la kort'o'n por mal'lig'i ni'a'j'n ĉeval'o'j'n, tiam mi demand'is:
”Jonatan'o, kio rimark'ind'a est'as pri Sofi'a?”

Tiam ni aŭd'is mal'afabl'a'n voĉ'o'n apud ni:
”Jes, ver'e! Kio rimark'ind'a est'as pri Sofi'a, ĝust'e tio'n mi jam de long'e demand'as mi'n!”

Est'is mal'hel'e en la kort'o, tiel ke ni ne pov'is vid'i la person'o'n, kiu parol'is. Sed subit'e li paŝ'is en la lum'o'n de fenestr'o, kaj mi re'kon'is vir'o'n, kiu sid'is proksim'e al ni en la trink'ej'o, iu kun ruĝ'a'j bukl'a'j har'o'j kaj et'a ruĝ'a barb'o. Li tiam frap'is mi'a'n atent'o'n, ĉar la tut'a'n temp'o'n li sid'is kaj aspekt'is mal'bon'humor'a kaj tut'e ne kun'kant'is.

”Kiu est'as tiu,” mi demand'is Jonatan'o'n, kiam ni klak'ad'is tra la pord'eg'o. ”Li'a nom'o est'as Hubert'o,” li respond'is. ”Kaj li tut'e bon'e sci'as, kio rimark'ind'a est'as pri Sofi'a.”

Post'e ni rajd'is hejm'e'n. Est'is mal'varm'a, stel'o'lum'a vesper'o. Neniam mi vid'is tiom da stel'o'j tiel bril'a'j. Mi prov'is diven'i, kie trov'iĝ'as la stel'o Ter'o.

Sed Jonatan'o dir'is: ”La stel'o Ter'o, nu, tiu migr'as ie en ne'imag'ebl'a distanc'o for'e en la spac'o'j, ĝi'n vi ne pov'as vid'i de ĉi tie.”

Est'as iom mal'gaj'ig'a tio, mi opini'is.

Ĉapitr'o 5

Sed tiam ven'is la tag'o, kiam ankaŭ mi ek'sci'is, kio est'as rimark'ind'a pri Sofi'a. Iu'n maten'o'n Jonatan'o dir'is:
”Hodiaŭ ni ir'os por iom babil'i kun ’la reĝ'in'o de la kolomb'o'j’.”

”Bon'a ide'o,” mi dir'is. ”Kiu do est'as tiu reĝ'in'o?”

”Sofi'a,” dir'is Jonatan'o. Nur ŝerc'e mi nom'as ŝi'n ’reĝ'in'o de la kolomb'o'j’.”

Kaj baldaŭ mi kompren'is kial.

Est'is sufiĉ'e long'a distanc'o al Tulip'o-bien'o, kie Sofi'a loĝ'is.

Ŝi'a dom'o situ'is je la fin'o de la Ĉeriz'o-val'o, kun alt'a'j mont'o'j dors'e.

Ni rajd'is tie'n kaj al'ven'is fru'maten'e. Sofi'a ĵus manĝ'ig'is si'a'j'n kolomb'o'j'n. Ĉiu'j'n si'a'j'n neĝ'o'blank'a'j'n kolomb'o'j'n! Kiam mi vid'is ili'n, mi re'memor'is ĝi'n, la blank'a'n, kiu sid'is sur mi'a fenestr'o'bret'o iam, cert'e tio okaz'is antaŭ mil'o da jar'o'j.

”Ĉu vi memor'as,” mi flustr'is al Jonatan'o. ”Ĉu ne unu el tiu'j kolomb'o'j prunt'is al vi si'a'n plum'ar'o'n tiam, kiam vi ven'is al mi?”

”Jes,” dir'is Jonatan'o, ”ĉar kia'manier'e mi est'us pov'int'a ven'i al vi? Nur la kolomb'o'j de Sofi'a kapabl'as flug'i tra la ĉiel'o'j tiel for'e'n.”

La kolomb'o'j est'is kiel blank'a nub'o ĉirkaŭ Sofi'a, kaj ŝi star'is tut'e trankvil'e mez'e en la flirt'ad'o de ili'a'j flug'il'o'j. Ĝust'e tiel aspekt'as ’reĝ'in'o de la kolomb'o'j’, mi opini'is.

Nur tiam ŝi ek'vid'is ni'n. Kiel kutim'e ŝi afabl'e salut'is, sed ŝi ne est'is gaj'a. Tut'e trist'a ŝi est'is, kaj tuj dir'is per mal'laŭt'a voĉ'o al Jonatan'o:
”Hieraŭ vesper'e mi trov'is Violantan; ŝi est'is mort'paf'it'a per sag'o en la brust'o. Supr'e en la Lup'o-ravin'o. Kaj la mesaĝ'o est'is for.”

La okul'o'j de Jonatan'o mal'lum'iĝ'is. Neniam ĝis nun mi vid'is li'n tia, neniam tiel ĉagren'it'a. Mi ne re'kon'is li'n kaj ankaŭ ne li'a'n voĉ'o'n.

”Ĝust'e kiel mi opini'is,” li dir'is. ”Ni hav'as perfid'ul'o'n en la Ĉeriz'o-val'o.”

”Jes, cert'e ni hav'as,” dir'is Sofi'a. ”Mi ne vol'is tio'n kred'i. Sed nun mi kompren'as, ke dev'as est'i tiel.”

Oni bon'e rimark'is, kiel mal'gaj'a ŝi est'as, sed malgraŭ si'a mal'gaj'ec'o ŝi turn'is si'n al mi kaj dir'is:
”Ven'u, Karl'o, vi ĉi-okaz'e dev'as vid'i, kiel aspekt'as hejm'e ĉe mi.”

Ŝi loĝ'is en Tulip'o-bien'o sol'a kun si'a'j kolomb'o'j, si'a'j abel'o'j kaj si'a'j kapr'in'o'j kaj kun ĝarden'o tiel plen'a de flor'o'j, ke oni apenaŭ pov'is tra'pas'i ĝi'n.

Dum Sofi'a promen'is kun mi, Jonatan'o komenc'is fos'i kaj sark'i, kiel oni dev'as far'i printemp'e en la ĝarden'o'j.

Mi ĉio'n rigard'is, la mult'a'j'n abel'uj'o'j'n de Sofi'a kaj ŝi'a'j'n tulip'o'j'n kaj narcis'o'j'n kaj ŝi'a'j'n sci'vol'em'a'j'n kapr'in'o'j'n, sed dum la tut'a temp'o mi pens'is pri tiu Violanta kiu ajn ŝi est'is, kiu est'is mort'paf'it'a supr'e en la mont'o'j.

Baldaŭ ni re'ir'is al Jonatan'o, kiu sur'genu'e sark'is tiel diligent'e, ke li'a'j man'o'j tut'e nigr'ig'is.

Sofi'a rigard'is li'n mal'gaj'e kaj post'e dir'is:
”Aŭskult'u, mi'a et'a ĝarden'ist'a knab'o, mi opini'as, ke vi baldaŭ dev'os komenc'i ali'a'n labor'o'n.”

”Tio'n mi kompren'as,” dir'is Jonatan'o.

Kompat'ind'a Sofi'a, ŝi cert'e est'is pli mal'trankvil'a ol ŝi vol'is montr'i. Ŝi esplor'rigard'is al la mont'o'j kaj aspekt'is tiel aflikt'it'e, ke ankaŭ mi ek'mal'trankvil'iĝ'is. Kio'n ŝi serĉ'is? Kiu'n ŝi atend'is? Sed tio'n mi baldaŭ rimark'is. Ĉar subit'e Sofi'a dir'is:
”Tie ŝi ven'as! Dank’ al Di'o, jen Paloma!”

Est'is unu el ŝi'a'j kolomb'o'j, kiu est'is flug'ant'a al ni. Komenc'e ŝi est'is vid'ebl'a nur kiel punkt'et'o alt'e inter la mont'o'j, sed baldaŭ ŝi ating'is ni'n, kaj ŝi al'ven'is sur la ŝultr'o de Sofi'a.

”Ven'u, Jonatan'o!” Sofi'a rapid'e dir'is.

”Jes, sed Biskot'o — mi intenc'is dir'i Karl'o,” dir'is Jonatan'o.

”Nun li cert'e dev'os ek'sci'i ĉio'n, ĉu ne?”

”Kompren'ebl'e,” dir'is Sofi'a. ”Rapid'u kaj ven'u ambaŭ!”

Kun la kolomb'o sur la ŝultr'o Sofi'a kur'is antaŭ ni en la dom'o'n. Ŝi konduk'is ni'n al ĉambr'et'o apud la kuir'ej'o, kaj tie ŝi ŝlos'is la pord'o'n kaj ferm'is la ŝutr'o'j'n.

Ŝi vol'is est'i tut'e cert'a, ke neniu pov'u aŭd'i kaj vid'i, kio'n ni intenc'is far'i.

Paloma, mi'a kolomb'o,” dir'is Sofi'a. ”Ĉu vi port'as hodiaŭ pI'i bon'a'n mesaĝ'o'n ol last'foj'e?”

Ŝi met'is la man'o'n sub unu el al flug'il'o'j de la kolomb'o kaj el'tir'is et'a'n kapsul'o'n. El ĝi ŝi el'pren'is volv'it'a'n paper'o'n sam'a'n kiel tiu, kiu'n Jonatan'o el'pren'is el la korb'o kaj kaŝ'is en la ŝrank'o'n hejm'e ĉe ni.

”Leg'u ĝi'n, tuj,” dir'is Jonatan'o. ”Tuj, tuj!”

Sofi'a leg'is kaj ek'kri'is.

”Ili kapt'is ankaŭ Orvaron ,” ŝi dir'is. ”Nun neniu plu rest'as, kiu ver'e kapabl'as io'n far'i.”

Ŝi don'is la slip'o'n al Jonatan'o, kaj kiam li leg'is ĝi'n, li'a'j okul'o'j eĉ pI'i mal'hel'iĝ'is.

”Perfid'ul'o en la Ĉeriz'o-val'o,” li dir'is, ”ĉu vi pov'as imag'i, kiu pov'as est'i tiel fi'a?”

”Tio'n mi ne sci'as,” dir'is Sofi'a. ”Ankoraŭ ne! Sed Di'o help'u li'n, kiu ajn li est'u, kiam mi ek'sci'os.”

Mi sid'is tie kaj aŭskult'is, sed nenio'n kompren'is.

Sofi'a ĝem'is, kaj post'e ŝi dir'is: ”Rakont'u nun al Karl'o. Mi ir'as inter'temp'e por prepar'i iom da maten'manĝ'o por vi.”

Kaj ŝi mal'aper'is en la kuir'ej'o'n. Jonatan'o sid'iĝ'is sur la plank'o kun la dors'o kontraŭ la mur'o. Tie li sid'is silent'a kaj rigard'is si'a'j'n ter'makul'it'a'j'n fingr'o'j'n, sed fin'e li dir'is:
”Do aŭskult'u. Nun, ĉar Sofi'a permes'is, mi rakont'u.”

Mult'o'n li jam rakont'is pri Nangijala, jam antaŭ ol mi al'ven'is tie'n ĉi kaj post'e, sed nenio est'is kompar'ebl'a kun tio, kio'n li dir'is al mi tie en la ĉambr'et'o de Sofi'a.

”Vi memor'as, ke mi dir'is,” li komenc'is, ”ke la viv'o tie ĉi en la Ĉeriz'o-val'o est'as facil'a kaj simpl'a. Tiel fakt'e est'is, kaj tiel pov'us est'i, sed nun jam ne plu. Ĉar kiam la viv'o far'iĝ'os pez'a kaj turment'a en la ali'a val'o, vi cert'e kompren'as, ke la viv'o far'iĝ'os mal'facil'a ankaŭ en la Ĉeriz'o-val'o.”

”Ĉu ekzist'as pI'i ol unu val'o?” mi demand'is. Kaj tiam Jonatan'o rakont'is al mi pri la du verd'a'j val'o'j de Nangijala, tiel bel'a'j, kiu'j situ'as inter la mont'o'j de Nangijala, la Ĉeriz'o-val'o kaj la Dorn'roz'o-val'o — profund'a'j val'o'j ĉirkaŭ'at'a'j de mont'o'j, alt'a'j, sovaĝ'a'j mont'o'j, kiu'j'n mal'facil'e oni pov'as trans'ir'i, se oni ne kon'as la mal'larĝ'a'j'n serpent'um'a'j'n danĝer'a'j'n voj'et'o'j'n. Sed la hom'o'j en la val'o'j kon'as tiu'j'n voj'et'o'j'n kaj pov'as liber'e migr'i unu'j al la ali'a'j.

”Aŭ pI'i klar'e dir'it'e, ili pov'is,” dir'is Jonatan'o. ”Nun neniu pov'as el'ir'i el la Dorn'roz'o-val'o, kaj neniu pov'as en'ir'i. Neniu ali'a ol Ia kolomb'o'j de Sofi'a.”

”Kial?” mi demand'is.

”Ĉar la Dorn'roz'o-val'o ne plu est'as liber'a land'o,” dir'is Jonatan'o. ”Ĉar tiu val'o est'as en la man'o'j de mal'amik'o'j.”

Li rigard'is mi'n per trist'a'j okul'o'j, ĉar li est'is dev'ig'it'a mal'gaj'ig'i mi'n.

”Kaj neniu sci'as, kio okaz'os en la Ĉeriz'o-val'o,” li al'don'is.

Nun mi ek'tim'is. Tie ĉi mi ĉirkaŭ'vag'ad'is ĝis nun tut'e sen'zorg'e, kaj nenio mal'trankvil'ig'is mi'n en Nangijala, sed nun mi ver'e tim'is.

”Kia mal'amik'o?” mi demand'is.

Tengo li nom'iĝ'as,” dir'is Jonatan'o, kaj li prononc'is la nom'o'n tiel, ke son'is por mi terur'e kaj danĝer'e.

”Kie est'as Tengo?” mi demand'is. Tiam Jonatan'o rakont'is pri Karmanjaka, la land'o supr'e en la Mont'o'j de la Pra'a'j Mont'o'j, mal'antaŭ la River'o de la Pra'a'j River'o'j, kie Tengo reg'as, kruel'a kiel serpent'o.

Mi far'iĝ'is eĉ pI'i tim'em'a, sed mi ne vol'is tio'n montr'i.

”Kial li ne pov'as rest'i for en si'a'j pra'a'j mont'o'j?” mi demand'is. ”Kial li dev'as ven'i al Nangijala kaj detru'i ĝi'n?”

”Jes, kial,” dir'is Jonatan'o. ”Tiu, kiu kapabl'as tio'n respond'i, est'as saĝ'a. Mi ne sci'as, kial li dev'as ĉio'n ruin'ig'i. Tut'simpl'e est'as tiel. Li ne vol'as permes'i al la hom'o'j en la val'o'j viv'i tiel, kiel ili vol'as. Kaj li bezon'as sklav'o'j'n.”

Post'e li de'nov'e sid'is silent'a kaj rigard'is si'a'j'n man'o'j'n, sed io'n li murmur'is kaj mi aŭd'is tio'n.

”La monstr'o, li hav'as ankaŭ Katlan!”

Katla. Mi ne sci'is kial, sed ŝajn'is al mi, kvazaŭ li'a murmur'o son'is pli terur'e ol ĉio ali'a, kio'n li dir'is ĝis nun, kaj mi demand'is li'n:
”Kiu est'as Katla?”

Sed Jonatan'o sku'is la kap'o'n.

”Ne, Biskot'o, mi sci'as, ke vi jam tim'as. Pri Katla mi ne vol'as parol'i, ĉar tiam vi ne dorm'os ĉi-nokt'e.”

Anstataŭ'e li rakont'is, kio est'is tiel rimark'ind'a pri Sofi'a.

”Ŝi gvid'as ni'a'n sekret'a'n batal'ad'o'n kontraŭ Tengo,” dir'is Jonatan'o.

”Ni batal'as kontraŭ li, vi kompren'u, por help'i al la Dorn'roz'o-val'o. Sed ni dev'as tio'n far'i sekret'e.”

”Sed Sofi'a,” mi demand'is, ”kial ĝust'e ŝi?”

”Ĉar ŝi est'as fort'a kaj kapabl'as tio'n far'i,” Jonatan'o respond'is. ”Kaj ĉar ŝi tut'e ne tim'as.”

”Tim'em'a ankaŭ vi ne est'as, Jonatan'o,” mi dir'is.

Post iom'a pens'ad'o li dir'is:
”Ne, ankaŭ mi ne tim'as.”

Ho, kiel mi dezir'is est'i sam'e kuraĝ'a kiel Sofi'a kaj Jonatan'o!

Sed anstataŭ'e mi est'is tiel tim'em'a, ke mi apenaŭ pov'is pens'i.

”Ĉu ĉiu'j sci'as pri la batal'gvid'ad'o de Sofi'a kaj la kolomb'o'j flug'ant'a'j trans la mont'o'j'n kun sekret'a'j mesaĝ'o'j?” mi demand'is.

”Nur tiu'j, kiu'j'n ni bon'e pov'as fid'i,” dir'is Jonatan'o. ”Sed inter ili ekzist'as unu perfid'ul'o, kaj tio sufiĉ'as!”

Nun li'a'j okul'o'j de'nov'e mal'hel'iĝ'is, kaj li dir'is mal'gaj'e:
”Kiam Violanta est'is paf'it'a hieraŭ vesper'e, ŝi port'is sekret'a'n mesaĝ'o'n de Sofi'a. Kaj se tiu mesaĝ'o ating'is la man'o'j'n de Tengo, tio signif'as, ke mult'a'j mort'os en la Dorn'roz'o-val'o.”

Ŝajn'is al mi ver'e terur'e, ke iu pov'as paf'i kolomb'o'n, kiu ven'as flug'ant'a tiel blank'a kaj sen'kulp'a, eĉ se ŝi port'as sekret'a'n mesaĝ'o'n.

Kaj subit'e mi memor'is, kio'n ni hav'as hejm'e en la ŝrank'o.

Mi demand'is al Jonatan'o, kial ni hav'u sekret'a'j'n mesaĝ'o'j'n en ni'a kuir'ej'a ŝrank'o. Ĉu tio ne pov'as est'i dan'ger'a?

”Jes, est'as danĝer'e,” li dir'is. ”Sed est'us eĉ pI'i danĝer'e, se ili est'us ĉe Sofi'a. La spion'o'j de Tengo unu'e serĉ'us tie, se ili ven'us al la Ĉeriz'o-val'o, ne ĉe ŝi'a ĝarden'serv'ist'o.”

”Est'as bon'e,” dir'is Jonatan'o, ”ke neniu ali'a ol Sofi'a sci'as, kiu mi ver'e est'as, ke mi est'as ne nur ŝi'a ĝarden'serv'ist'o, sed ankaŭ ŝi'a plej proksim'a help'ant'o en la batal'o kontraŭ Tengo.”

”Sofi'a mem tio'n decid'is,” li dir'is. ”Ŝi ne vol'as, ke iu ajn tie ĉi en la Ĉeriz'oval'o sci'u tio'n, kaj tial ankaŭ vi ĵur'u, ke vi silent'os pri tio ĝis la tag'o, kiam Sofi'a mem rakont'os.”

Kaj mi ĵur'is, ke mi pI'i volont'e mort'us ol mal'kovr'us io'n de tio, kio'n mi aŭd'is.

Ni maten'manĝ'is ĉe Sofi'a, kaj post'e ni rajd'is hejm'e'n.

Ankaŭ iu ali'a est'is sur'voj'e tiu'n ĉi maten'o'n. Iu, kiu'n ni tuj renkont'is sur la voj'et'o, kiam ni for'las'is la Tulip'o-bien'o'n. Est'is li kun la ruĝ'a barb'o, kiel do li nom'iĝ'is — Hubert'o?

”Ĉu vi est'is ĉe Sofi'a?” demand'is Hubert'o. ”Kio'n vi tie far'is?”

”Sark'is ŝi'a'n ĝarden'o'n,” dir'is Jonatan'o kaj montr'is si'a'j'n ter'makul'it'a'j'n fingr'o'j'n.

”Kaj vi, vi ĉas'as, ĉu?” li demand'is, ĉar Hubert'o port'is si'a'n paf'ark'o'n antaŭ si sur la sel'kap'o.

”Jes, mi intenc'as paf'i kelk'a'j'n kunikl'o'j'n,” dir'is Hubert'o.

Mi pens'is pri ni'a'j kunikl'et'o'j hejm'e, kaj mi ĝoj'is, kiam Hubert'o for'rajd'is sur si'a ĉeval'o, ke mi ne plu bezon'as li'n vid'i.

”Hubert'o,” mi dir'is al Jonatan'o, ”kio'n vi pens'as pri li?”

Jonatan'o iom cerb'um'is.

”Li est'as la plej lert'a ark'paf'ist'o en la tut'a Ĉeriz'o-val'o.”

PI'i li ne dir'is. Post'e li spron'is la ĉeval'o'n, kaj ni daŭr'ig'is la rajd'ad'o'n.

La mesaĝ'o'n de Paloma Jonatan'o kun'port'is en fel'a sak'et'o sub la ĉemiz'o, kaj kiam ni hejm'e'n'ven'is, li met'is la paper'o'n en la sekret'a'n tir'kest'o'n de la ŝrank'o. Sed unu'e mi rajt'is leg'i, kio est'is skrib'it'a kaj tekst'is jen'e:
”Hieraŭ oni kapt'is Orvaron, kaj nun li est'as en mal'liber'ej'o en la Katla-kavern'o. Cert'e iu el la Ĉeriz'o-val'o rivel'is li'a'n kaŝ'lok'o'n. Vi hav'as perfid'ul'o'n tie, serĉ'u li'n!”

”Serĉ'u, sed kiu'n?” dir'is Jonatan'o, ”se mi nur pov'us!”

Ankoraŭ pI'i est'is skrib'it'a en la mesaĝ'o, sed en iu sekret'a lingv'o, kiu'n mi ne kompren'is, kaj Jonatan'o dir'is, ke mi ne, nur Sofi'a, bezon'as tio'n kompren'i.

Sed li montr'is al mi, kiel oni mal'ferm'as la sekret'a'n tir'kest'o'n. Li permes'is al mi mal'ferm'i kaj ferm'i ĝi'n kelk'foj'e. Post'e li mem ferm'is ĝi'n, ŝlos'is la kest'o'n kaj re'met'is la ŝlos'il'o'n en la pist'uj'o'n.

Dum la tut'a tag'o mi pens'is pri ĉio, kio'n mi ek'sci'is, kaj nokt'e mi ne dorm'is bon'e. Mi sonĝ'is pri Tengo kaj pri mort'ig'it'a'j kolomb'o'j kaj pri la mal'liber'ul'o en la Katla-kavern'o, kaj fin'e mi abrupt'e vek'iĝ'is pro propr'a tim'kri'o dum la sonĝ'o.

Kaj tiam- kred'u tio'n aŭ ne — tiam mi vid'is iu'n star'ant'a en la mal'hel'a angul'o apud la ŝrank'o, iu'n, kiu ek'tim'is, kiam mi kri'is, kaj kiu mal'aper'is tra la pord'o kiel nigr'a ombr'o, antaŭ ol mi tut'e vek'iĝ'is.

Ĉio okaz'is tiel rapid'e, ke mi preskaŭ pens'is, ke mi sonĝ'is.

Sed tio'n Jonatan'o ne kred'is, kiam mi vek'is li'n kaj ĉio'n rakont'is.

”Ne, Biskot'o, tio ne est'is sonĝ'o,” li dir'is. ”Vi ne sonĝ'is. Tiu est'is la perfid'ul'o! ”

Ĉapitr'o 6

Ankaŭ la hor'o de Tengo cert'e iam ven'os,” dir'is Jonatan'o.

Ni kuŝ'is en la herb'o ĉe la river'o, kaj est'is tia maten'o, kiam oni tut'e ne pov'as kred'i, ke Tengo ekzist'as aŭ io ali'a mal'bon'a en la mond'o. La natur'o est'is tut'e seren'a kaj pac'a. La akv'o iom murmur'et'is ĉirkaŭ la ŝton'o'j sub la pont'o. Nur tio'n oni aŭd'is. Est'is mir'ind'a sent'o, kuŝ'i sur'dors'e kaj vid'i nenio'n ol la blank'a'j'n nub'et'o'j'n sur la ĉiel'o. Oni pov'is kuŝ'i tiel kaj bon'sent'i kaj kant'i al si mem kaj est'i sen'zorg'a.

Kaj ĝust'e nun Jonatan'o komenc'is parol'i pri Tengo! Mi tut'e ne ŝat'is memor'i li'n, sed tamen mi dir'is:
”Kio'n signif'as tio? Ke la hor'o de Tengo ven'os?”

”Ke fin'e okaz'os al li sam'e kiel okaz'as al ĉiu'j tiran'o'j,” dir'is Jonatan'o. ”Ke li est'os mort'prem'it'a kiel pedik'o kaj for'ig'it'a por ĉiam.”

”Mi esper'as, ke tio baldaŭ okaz'os,” mi dir'is.

Jonatan'o murmur'is kvazaŭ por si mem.

”Sed li est'as fort'a, tiu Tengo. Kaj li hav'as Katlan.”

De'nov'e li ripet'is tiu'n terur'a'n nom'o'n. Mi vol'is demand'i li'n pri tio, sed mi ne far'is. PI'i bon'e nenio'n sci'i pri Katla dum tia bel'eg'a maten'o.

Sed post'e Jonatan'o dir'is io'n, kio est'is eĉ pI'i terur'a ol ĉio ali'a.

”Biskot'o, vi rest'os sol'a en la Rajd'ist'o-bien'o dum iom da temp'o, ĉar mi dev'os ir'i al la Dorn'roz'o-val'o.”

Kiel li kapabl'is dir'i io'n tiel terur'a'n? Kiel li pov'is kred'i, ke mi rest'us en la Rajd'ist'o-bien'o eĉ unu minut'o'n sen li? Eĉ se li pens'us ĵet'i si'n rekt'e en la faŭk'o'n de Tengo, mi rest'os kun li.

Tio'n mi dir'is al li.

Tiam li rigard'is mi'n per strang'a mien'o kaj dir'is:
”Biskot'o, mi hav'as nur unu frat'o'n, kiu'n mi dezir'as protekt'i kontraŭ ĉiu mal'bon'o. Kiel vi pov'as postul'i, ke vi ir'u kun mi, kiam mi bezon'os ĉiu'n mi'a'n fort'o'n por io ali'a? Io, kio ver'e est'as danĝer'a.”

Tio, kio'n li dir'is ne silent'ig'is mi'n. Mi est'is mal'gaj'a kaj koler'a, la furioz'o eĉ bol'is en mi, kaj mi kri'is al li:
”Kaj vi, kiel vi pov'as postul'i, ke mi rest'u sol'a en la Rajd'ist'o-bien'o kaj atend'u vi'n, kaj ebl'e vi neniam re'ven'os?”

Subit'e mi memor'is kiel est'is dum tiu temp'o, kiam Jonatan'o est'is mort'int'a kaj for de mi, kaj kiam mi kuŝ'is sur la kuir'ej'a sof'o kaj ne cert'e sci'is, ĉu mi re'vid'os li'n. Pens'i pri tio est'is kvazaŭ rigard'i mal'supr'e'n en nigr'a'n tru'o'n.

Kaj nun li de'nov'e vol'is for'las'i mi'n, simpl'e mal'aper'i inter danĝer'o'j, pri kiu'j mi nenio'n sci'is. Kaj se li ne re'ven'us, ne est'us sav'o tiu'n ĉi foj'o'n. Tiam mi rest'us sol'a por ĉiam.

Mi sent'is kiel mi pI'i kaj pI'i koler'is, kaj mi kri'is eĉ pI'i laŭt'e kaj ĵet'is al li tiom da malic'aĵ'o'j, kiom mi kapabl'is el'pens'i.

Est'is mal'facil'e por li trankvil'ig'i mi'n, almenaŭ iom trankvil'ig'i, sed kompren'ebl'e ĉio est'is laŭ li'a vol'o fin'fin'e. Mi ja sci'is, ke li ĉio'n kompren'as pli bon'e ol mi.

”Mi'a kar'a stult'ul'o, tut'cert'e mi re'ven'os,” li dir'is. Tio okaz'is vesper'e, kiam ni sid'is ĉe la fajr'o en ni'a kuir'ej'o kaj varm'ig'is ni'n. Tiu'n vesper'o'n antaŭ ol li for'ir'is.

Mi jam ne plu koler'is, nur mal'ĝoj'is, kaj tio'n Jonatan'o rimark'is. Li est'is al mi tre am'o'plen'a. Li don'is al mi nov'bak'it'a'n pan'o'n kun buter'o kaj miel'o kaj rakont'is fabel'o'j'n kaj anekdot'o'j'n, sed mi ne hav'is fort'o'n aŭskult'i. Mi medit'is pri la rakont'o pri Tengo. Mi kred'is, ke ĝi ebl'e est'as la plej kruel'a el ĉiu'j fabel'o'j. Mi demand'is Jonatan'o'n, kial li dev'as entrepren'i io'n, kio est'as tiel danĝer'a. Li sam'e bon'e pov'us sid'i hejm'e ĉe la fajr'o en la Rajd'ist'o-bien'o kaj ĝu'i la trankvil'o'n. Sed tiam Jonatan'o dir'is, ke ekzist'as task'o'j plen'um'end'a'j, eĉ kiam ili est'as danĝer'a'j.

”Kial,” mi sci'vol'is.

”Ali'e oni ne merit'us la nom'o'n hom'o, oni est'us nur mizer'a fi'ul'o,” dir'is Jonatan'o.

Li rakont'is al mi, kio'n li plan'is. Li intenc'is prov'i sav'i Orvaron el la Katla-kavern'o. Orvaro est'as eĉ pli grav'a ol Sofi'a, dir'is Jonatan'o, ĉar sen Orvaro cert'e la verd'a'j val'o'j de Nangijala ne plu ekzist'os.

Est'is nun mal'fru'e. La fajr'o esting'iĝ'is sur la fajr'ej'o, nokt'iĝ'is.

Tag'iĝ'is. Mi star'is ĉe la bar'il'o kaj rigard'is, kiel Jonatan'o for'rajd'as kaj mal'aper'as en la nebul'o. Jes, est'is nebul'e en la tut'a Ĉeriz'o-val'o tiu'n ĉi maten'o'n. Kaj kred'u mi'n, est'is kvazaŭ la kor'o krev'is, dum mi star'is tie kaj rigard'is, kiel la nebul'o li'n pren'is, kiel li mal'klar'iĝ'is kaj mal'aper'is. Kaj mi star'is sol'a. Tio est'is ne'el'ten'ebl'a. Mi preskaŭ frenez'iĝ'is pro mal'gaj'o, kaj mi kur'is al la stal'o, el'las'is Fjalaron kaj ĵet'is mi'n sur la sel'o'n kaj post'rajd'is Jonatan'o'n. Mi dev'is li'n vid'i ankoraŭ'foj'e, antaŭ ol mi perd'os li'n, ebl'e por ĉiam.

Unu'e li rajd'os al Tulip'o-bien'o por ricev'i ordon'o'j'n de Sofi'a, tio'n mi sci'is, kaj tie'n mi rajd'is. Kiel frenez'ul'o mi rajd'is, kaj mi ating'is li'n ekzakt'e antaŭ la bien'o. Nun mi preskaŭ hont'is kaj vol'is mi'n kaŝ'i, sed li jam vid'is kaj aŭd'is mi'n.

”Kio'n vi vol'as?” li demand'is.

Jes, kio'n mi vol'is ver'dir'e?

”Ĉu est'as cert'e, ke vi re'ven'os,” mi murmur'is. Tio est'is la sol'a, kio'n mi kapabl'is el'pens'i por dir'i.

Tiam li rajd'is proksim'e'n al mi, kaj ni'a'j ĉeval'o'j star'is flank'o ĉe flank'o. Jonatan'o for'viŝ'is per si'a montr'o'fingr'o io'n de mi'a vang'o; pov'is est'i larm'o'j. Jes, tio'n li far'is kaj dir'is:
”Ne plor'u, Biskot'o! Ni re'vid'os unu la ali'a'n — tut'cert'e! Kaj se ne ebl'os ĉi tie, okaz'os en Nangilima.”

Nangilima,” mi dir'is. ”Kio do est'as tio?”

”Pri tio mi rakont'os ali'a'n foj'o'n,” dir'is Jonatan'o.

Mi ne kompren'as, kia'manier'e mi el'ten'is tiu'n temp'o'n, kiam mi est'is sol'a en la Rajd'ist'o-bien'o, kaj kiel mi sukces'is pas'ig'i la tag'o'j'n. Kompren'ebl'e mi pri'zorg'is mi'a'j'n best'o'j'n. Preskaŭ ĉiam mi est'is en la stal'o ĉe Fjalaro. Kaj hor'o'j'n mi sid'is kaj parol'is kun mi'a'j kunikl'o'j. Mi iom fiŝ'kapt'is kaj ban'is mi'n kaj cel'paf'is per mi'a paf'ark'o, sed ĉio ŝajn'is al mi sen'signif'a, ĉar Jonatan'o ne est'is kun mi. De temp'o al temp'o Sofi'a port'is al mi manĝ'aĵ'o'n, kaj ni parol'is pri Jonatan'o. Mi ĉiam esper'is, ke ŝi dir'os, ke nun li baldaŭ re'ven'os hejm'e'n, sed tio'n ŝi ne dir'is. Mi ankaŭ vol'is demand'i ŝi'n, kial ŝi mem ne ir'is por sav'i Orvaron, anstataŭ send'i Jonatan'o'n. Sed kial mi demand'u? Mi ja sci'is la respond'o'n.

Ĉar Tengo mal'am'eg'is Sofi'a'n.

”Sofi'a en la Ĉeriz'o-val'o kaj Orvaro en la Dorn'roz'o-val'o ja est'as li'a'j plej fort'a'j mal'amik'o'j, kaj vi pov'as est'i cert'a, ke li bon'e konsci'as tio'n ,” est'is dir'int'a Jonatan'o, kiam li klar'ig'is al mi la afer'o'n.

Orvaron li jam en'karcer'ig'is en la Katla-kavern'o'n, kaj plej volont'e li en'ĵet'us ankaŭ Sofi'a'n por mal'sat-mort'ig'i ŝi'n. Li, la fi'ul'o, promes'is dek-kvin blank'a'j'n ĉeval'o'j'n kiel re'kompens'o'n al tiu, kiu liver'os Sofi'a'n viv'ant'a'n aŭ mort'int'a'n al li.”

Tio'n Jonatan'o rakont'is al mi. Tial mi bon'e kompren'is, kial Sofi'a dev'is rest'i for de la Dorn'roz'o-val'o. Jonatan'o dev'is ir'i tie'n anstataŭ ŝi. Tengo sci'is nenio'n pri li. Almenaŭ tio'n ili esper'is. Sed tamen iu person'o kompren'is, ke Jonatan'o ne est'as nur ĝarden'serv'ist'o. Tiu, kiu est'is ĉe ni dum la nokt'o.

Tiu, kiu'n mi vid'is apud la ŝrank'o. Kontraŭ li Sofi'a ne pov'is est'i sufiĉ'e si'n'gard'a.

”Tiu vir'o sci'as tro mult'e,” ŝi dir'is. Kaj ŝi dezir'is, ke mi tuj send'u al ŝi mesaĝ'o'n, se iu ankoraŭ'foj'e ven'us kaj spion'us ĉirkaŭ la Rajd'ist'o-bien'o. Mi atent'ig'is, ke tut'e ne util'is tra'serĉ'i la ŝrank'o'n, ĉar ni trans'lok'ig'is la sekret'a'j'n paper'o'j'n al nov'a kaŝ'ej'o. Nun ili est'as en aven'uj'o en la sel'ej'o. Ni met'is ili'n en grand'a'n flar'tabak'uj'o'n, kiu est'as kaŝ'it'a sub la aven'o.

Sofi'a ir'is kun mi en la sel'ej'o'n kaj el'fos'is la uj'o'n kaj en'met'is nov'a'n mesaĝ'o'n.

Ĝi est'as bon'a kaŝ'ej'o, ŝi opini'is, kaj tio'n ankaŭ mi pens'is.

”El'ten'u, se vi kapabl'as,” dir'is Sofi'a, kiam ŝi for'ir'is. ”Mi sci'as, ke est'as mal'facil'e, sed vi dev'as el'ten'i! ”

Kaj ver'e est'is mal'facil'e, precip'e dum la vesper'o'j kaj nokt'o'j. Mi sonĝ'is terur'ig'a'j'n sonĝ'o'j'n pri Jonatan'o, kaj tim'is pri li ĉiu'moment'e, eĉ kiam mi ne dorm'is.

Iu'n vesper'o'n mi rajd'is al la Or'o Kok'o. Mi ne el'ten'is sid'i hejm'e en la Rajd'ist'o-bien'o. Est'is tiel silent'e tie, ke mi'a'j pens'o'j kvazaŭ aŭd'ebl'is. Kaj ne est'is gaj'a'j pens'o'j.

Vi pov'as est'i cert'a, ke ĉiu'j fiks'e rigard'is mi'n, kiam mi en'paŝ'is la gast'ej'o'n sen Jonatan'o.

”Kio okaz'is?” demand'is Joso. ”Nur la du'on'o'n de la Frat'o'j Leon'kor'o mi vid'as. Kie est'as Jonatan'o?”

Nun mi trov'iĝ'is en tikl'a situaci'o. Mi memor'is, pri kio Sofi'a kaj Jonatan'o atent'ig'is. Kio ajn okaz'os, al neniu mi rakont'u, kio'n Jonatan'o far'as aŭ kie'n li ir'as. Ne al iu viv'ant'a est'aĵ'o! Do mi ŝajn'ig'is, ke mi ne aŭd'is la demand'o'n de Joso. Sed Hubert'o sid'is tie ĉe si'a tabl'o, kaj ankaŭ li est'is sci'vol'em'a.

”Jes, kie est'as Jonatan'o?” li demand'is. ”Ĉu ebl'e Sofi'a mal'dung'is si'a'n ĝarden'serv'ist'o'n?”

”Jonatan'o ĉas'as,” mi dir'is. ”Li est'as en la mont'ar'o ĉas'ant'e lup'o'j'n”.

Io'n mi ja dev'is dir'i, kaj mi mem opini'is, ke mi trov'is bon'a'n respond'o'n, ĉar Jonatan'o iam rakont'is, ke lup'o'j abund'as kelk'lok'e inter la mont'o'j.

Sofi'a ne est'is en la gast'ej'o tiu'n vesper'o'n, sed ceter'e preskaŭ la tut'a vilaĝ'an'ar'o est'is tie kiel kutim'e, kaj ili kant'is si'a'j'n kant'o'j'n kaj amuz'iĝ'is kiel kutim'e. Sed mi ne kun'kant'is. Al mi ne est'is kiel kutim'e. Sen Jonatan'o mi ne sent'is mi'n bon'e, kaj mi ne rest'is tre long'e.

”Ne aspekt'u tiel mal'gaj'a, Karl'o Leon'kor'o,” dir'is Joso, kiam mi for'ir'is.

”Cert'e Jonatan'o baldaŭ fin'os ĉas'i, kaj tiam li re'ven'os hejm'e'n.”

Ho, kiel mi ŝat'is li'n pro tiu'j vort'o'j. Post'e li frap'et'is mi'a'n vang'o'n kaj don'is al mi kelk'a'j'n bon'gust'a'j'n keks'o'j'n por kun'port'i hejm'e'n.

”Tiu'j'n vi pov'os manĝ'et'i, dum vi sid'os hejm'e kaj atend'os Jonatan'o'n,” li dir'is. Li est'is bon'kor'a, la Or'a Kok'o. Pro tio mi sent'is mi'n iom mal'pli sol'ec'a.

Mi rajd'is hejm'e'n kun mi'a'j keks'o'j kaj sid'is antaŭ la fajr'o kaj manĝ'is ili'n. Nun la tag'o'j est'is varm'a'j, preskaŭ somer'a'j. Tamen mi dev'is hejt'i ni'a'n grand'a'n kamen'o'n, ĉar la varm'o de la sun'o ankoraŭ ne tra'penetr'is la dik'a'j'n mur'o'j'n de ni'a dom'o.

Est'is al mi mal'varm'e, kiam mi en'lit'iĝ'is sur mi'a'n dorm'o'benk'o'n, sed mi baldaŭ en'dorm'iĝ'is. Kaj mi sonĝ'is pri Jonatan'o. La sonĝ'o est'is tiel terur'ig'a, ke ĝi vek'is mi'n.

”Jes, Jonatan'o,” mi kri'is. ”Mi ven'os,” mi kri'is kaj ek'salt'is de la lit'o. En la mal'hel'o ĉirkaŭ'ant'a mi'n ŝajn'is eĥ'iĝ'i sovaĝ'a'j kri'o'j, la kri'o'j de Jonatan'o! Li vok'is mi'n en la sonĝ'o, li bezon'is help'o'n! Tio'n mi sci'is. Mi ankoraŭ aŭd'is li'n, kaj mi vol'is el'kur'i en la mal'hel'a'n nokt'o'n por ating'i li'n, kie ajn li est'us. Sed mi konstat'is, kiel ne'ebl'a tio est'as. Kio'n mi kapabl'is far'i? Neniu est'is tiel sen'pov'a kiel mi! Mi nur pov'is en'ir'i mi'a'n lit'o'n de'nov'e, kaj tie mi kuŝ'is trem'ant'e kaj sent'is mi'n konfuz'it'a kaj et'a kaj tim'em'a kaj sol'a — la plej sol'a en la mond'o.

Kaj ne tre mult'e help'is, ke la maten'o ven'is kaj hel'a, klar'a tag'o. Kompren'ebl'e nun est'is pI'i mal'facil'e memor'i preciz'e, kiel terur'ig'a est'is mi'a sonĝ'o, sed ke Jonatan'o kri'is por help'o, tio'n mi cert'e ne pov'is forges'i. Mi'a frat'o est'is vok'int'a mi'n. Ĉu ne est'us mi'a dev'o ek'ir'i por ating'i li'n?

Dum hor'o'j mi sid'is ĉe mi'a'j kunikl'o'j kaj cerb'um'ad'is kio'n mi far'u. Mi pov'is parol'i kun neniu, de neniu mi pov'is pet'i konsil'o'n. Mi mem dev'is decid'i. Al Sofi'a mi ne pov'is ir'i, ŝi mal'help'us mi'n. Tut'cert'e ŝi ne konsent'us, ke mi ir'u. Tiel mal'saĝ'a ŝi ne est'is. Ĉar ĉu ne est'is frenez'aĵ'o tio, kio'n mi vol'is far'i? Kaj ankaŭ danĝer'a? La plej danĝer'a el ĉio, kio'n oni pov'us far'i. Kaj mi tut'e ne est'is sufiĉ'e kuraĝ'a.

Mi ne sci'as, kiom long'e mi sid'is klin'iĝ'ant'e kontraŭ la stal'mur'o. Mi el'ŝir'is ĉiu'j'n herb'o-tig'o'j'n ĉirkaŭ mi, sed tio'n mi rimark'is nur post'e, ne dum mi sid'ad'is sufer'ant'e. La hor'o'j pas'is, ebl'e mi ankoraŭ est'us sid'ant'a tie, se mi ne est'us memor'int'a la vort'o'j'n de Jonatan'o — kelk'foj'e oni dev'as far'i tio'n, kio est'as danĝer'a, ali'e oni ne est'as hom'o, sed nur mizer'a fi'ul'o.

Tiam mi decid'is. Mi frap'eg'is per la pugn'o kontraŭ la kaĝ'o de la kunikl'o'j tiel, ke ili ek'salt'is, kaj mi laŭt'e dir'is, por ke la dir'aĵ'o est'u ver'a:
”Mi far'os tio'n! Mi far'os tio'n! Mi ne est'as mizer'a fi'ul'o.”

Ho, mi sent'is mi'n bon'e post tiu decid'o.

”Mi cert'as, ke mi prav'as,” mi dir'is al la kunikl'o'j, ĉar ne trov'iĝ'is iu ali'a, kun kiu mi pov'is parol'i.

La kunikl'o'j — nu — ili dev'os est'i sovaĝ'a'j ek'de nun. Mi pren'is ili'n el la kaĝ'o kaj port'is ili'n al la bar'il'pord'o kaj montr'is al ili la verd'a'n, mir'ind'a'n Ĉeriz'o-val'o'n.

”La tut'a val'o est'as plen'plen'a de herb'o,” mi dir'is, ”kaj tie vi trov'os amas'o'n da ali'a'j kunikl'o'j, kun kiu'j vi pov'os kun'viv'i. Mi pens'as, ke por vi est'os pI'i agrabl'a tia viv'o ol se vi est'as en la kaĝ'o, sed est'u si'n'gard'a'j kontraŭ vulp'o'j kaj kontraŭ Hubert'o! ”

Ili ĉiu'j tri ŝajn'is iom'et'e surpriz'it'a'j kaj iom ĉirkaŭ'salt'ad'is, kvazaŭ ili vol'is demand'i, ĉu tio est'as ver'a? Sed post'e ili ek'kur'eg'is kaj subit'e mal'aper'is fulm'rapid'e inter la verd'a'j mont'et'o'j.

Kaj mi urĝ'e prepar'is mi'n. Mi kun'met'is ĉio'n, kio'n mi intenc'is kun'port'i. Lan'o'kovr'il'o'n por mi'n ĉirkaŭ'volv'i, kiam mi dorm'os. Silik-ŝton'o'n por far'i fajr'o'n. Sak'o'n da aven'o por Fjalaro. Kaj proviz'o'n de manĝ'aĵ'o por mi mem. Mi hav'is nenio'n por manĝ'i krom pan'o, sed est'is la plej bon'gust'a pan'o — la rond'form'a'j pan'o'j de Sofi'a. Je si'a vizit'o ŝi don'is al mi amas'o'n da ili, kaj mi plen'ig'is mi'a'n dors'o'sak'o'n. Tio sufiĉ'os long'e, mi pens'is, kaj kiam tio fin'iĝ'os, mi cert'e dev'os manĝ'i herb'o'n, sam'e kiel la kunikl'o'j.

Sofi'a promes'is ven'i kun sup'o ven'ont'a'n tag'o'n, sed tiam mi jam long'e est'os for. Kompat'ind'a Sofi'a, ŝi mem dev'os manĝ'i si'a'n sup'o'n! Sed almenaŭ mi vol'is inform'i ŝi'n, kie'n mi ir'is.

Tio'n ŝi dev'os sci'i, sed nur tiam, kiam est'os tro mal'fru'e — tro mal'fru'e por mal'help'i mi'n.

Mi pren'is pec'o'n da karb'o el la forn'o kaj skrib'is per grand'a'j nigr'a'j liter'o'j sur la kuir'ej'a'n mur'o'n:
”Iu vok'is mi'n en mi'a sonĝ'o, kaj mi serĉ'os li'n for'e en la mal'proksim'o mal'antaŭ la mont'o'j.”

Laŭ tia strang'a manier'o mi skrib'is, ĉar mi pens'is, se iu ali'a ol Sofi'a ven'os al la Rajd'ist'o-bien'o, iu, kiu ven'os por spion'i, tiu ne kompren'os la signif'o'n de la skrib'aĵ'o. Li ebl'e pens'os, ke mi prov'is verk'i poem'o'n aŭ io'n simil'a'n. Sed Sofi'a tuj kapt'os la signif'o'n: ”Mi for'est'as kaj serĉ'as Jonatan'o'n!”

Mi ĝoj'is kaj sent'is mi'n ne'kutim'e kuraĝ'a kaj fort'a. Mi kant'is al mi mem:
”Iu vok'is mi'n en mi'a sonĝ'o, kaj mi serĉ'as li'n for'e en la mal'proksim'o mal'antaŭ la mo-o-o-o-ntoj,” ho, kiel bon'e tio son'is! Ĉio'n ĉi mi ja rakont'os al Jonatan'o, kiam mi renkont'os li'n. Tiel mi pens'is.

Se mi renkont'os li'n, mi post'e pens'is. Sed se ne ...

Abrupt'e mi perd'is mi'a'n kuraĝ'o'n. Mi far'iĝ'is et'a mizer'a fi'ul'o de'nov'e. Tim'em'a mizer'ul'o tia, kia mi ĉiam est'is. Kaj laŭ'kutim'e mi tiam sopir'is al Fjalaro. Tuj mi dev'is ir'i al li. Li est'is la sol'a, kiu iom help'is mi'n, kiam mi est'is mal'gaj'a kaj tim'em'a. Kiel oft'e mi star'is apud li en la stal'fak'o, kiam mi ne plu hav'is la fort'o'n rest'i sol'a! Kiel oft'e jam est'is konsol'o, rigard'i en li'a'j'n saĝ'a'j'n okul'o'j'n kaj sent'i li'a'n varm'ec'o'n kaj la mol'ec'o'n de li'a naz'o. Sen Fjalaro mi ne pov'us tra'viv'i la for'est'o'n de Jonatan'o.

Mi kur'is al la stal'o.

Fjalaro ne est'is sol'a en si'a fak'o. Hubert'o star'is tie. Jes, Hubert'o star'is tie kaj kares'is mi'a'n ĉeval'o'n kaj rid'aĉ'is, kiam li vid'is mi'n. Mi'a kor'o ek'bat'eg'is.

Li est'as la perfid'ul'o, mi pens'is. Mi pens'is, ke mi de long'e sent'as tio'n, sed nun mi est'is cert'a. Hubert'o est'as la perfid'ul'o, pro kiu ali'a kaŭz'o li ven'is al la Rajd'ist'o-bien'o kaj spion'is?

”Tiu vir'o sci'as tro mult'e,” Sofi'a dir'is, kaj Hubert'o est'is tiu vir'o. Tio'n mi nun kompren'is.

Sed kio'n li ver'e sci'is? Ĉu li ĉio'n sci'is? Ĉu li ankaŭ sci'is, kio'n ni kaŝ'is en la aven'kest'o? Mi prov'is ne montr'i mi'a'n tim'o'n.

”Kio'n vi far'as ĉi tie?” mi dir'is tiel kuraĝ'e, kiel mi kapabl'is.

”Kio'n vi far'as ĉe Fjalaro?”

”Nenio'n,” dir'is Hubert'o. ”Mi est'is sur'voj'e al vi, sed mi aŭd'is vi'a'n ĉeval'o'n hen'i, kaj mi ŝat'as ĉeval'o'j'n. Li est'as bel'a, vi'a Fjalaro!”

Mi'n vi ne pov'as tromp'i, mi pens'is, kaj mi demand'is:
”Kio'n vi vol'as de mi?”

”Don'i al vi tio'n ĉi,” dir'is Hubert'o kaj don'is al mi io'n en'volv'it'a en blank'a'n tuk'o'n. ”Vi aspekt'is tiel mal'gaj'a kaj mal'sat'a hieraŭ vesper'e, kaj mi supoz'is, ke ebl'e mank'is al vi manĝ'aĵ'o en la Rajd'ist'o-bien'o, dum Jonatan'o est'as for por ĉas'i.”

Nun mi ne sci'is kio'n dir'i aŭ far'i. Mi murmur'e dank'is. Sed mi ne pov'is akcept'i manĝ'aĵ'o'n de perfid'ul'o! Aŭ, ĉu tamen?

Mi mal'lert'e dis'volv'is la tuk'o'n kaj el'pren'is grand'a'n pec'o'n da ŝaf'viand'o, tia'n sek'ig'it'a'n, fum'aĵ'it'a'n, kiu tiel bon'e gust'as.

Ĝi bon'odor'is. Mi em'is tuj ek'manĝ'i ĝi'n. Sed anstataŭ tio mi prefer'e dev'is for'ig'i Hubert'o'n, li'n kun li'a ŝaf'aĵ'o.

Tamen mi tio'n ne far'is. Est'is afer'o de Sofi'a okup'iĝ'i pri perfid'ul'o'j. Mi dev'is ŝajn'ig'i, ke mi nenio'n sci'as kaj nenio'n kompren'as. Krom'e mi tre ŝat'is hav'i la ŝaf'aĵ'o'n. Neniu proviant'o pI'i bon'e taŭg'us ol ĝust'e tio.

Hubert'o rest'is apud Fjalaro.

”Vi ver'e est'as bel'a ĉeval'o,” li dir'is. ”Preskaŭ tiel bel'a, kiel mi'a Blend'a”.

”Blend'a est'as blank'a,” mi dir'is. ”Ĉu vi ŝat'as blank'a'j'n ĉeval'o'j'n?”

”Jes, mi apart'e ŝat'as blank'a'j'n ĉeval'o'j'n,” dir'is Hubert'o.

Tiam vi cert'e ŝat'us hav'i dek-kvin, mi pens'is, sed mi ne dir'is tio'n. En tiu moment'o Hubert'o dir'is io'n terur'a'n.

”Ĉu ni ne don'u al Fjalaro iom da aven'o? Ankaŭ li hav'u io'n bon'gust'a'n.”

Mi ne pov'is mal'help'i li'n. Li en'ir'is la sel'ej'o'n, kaj mi post'kur'is. Mi vol'is kri'i: ”Ĉes'u!” sed mi ne kapabl'is el'ig'i eĉ unu vort'o'n.

Hubert'o lev'is la kovr'il'o'n de la aven'uj'o kaj pren'is la ĉerp'il'o'n, kiu kuŝ'is plej supr'e. Mi ferm'is la okul'o'j'n. Ĉar mi ne vol'is vid'i li'n trov'i la flar'tabak'uj'o'n. Sed subit'e mi aŭd'is, ke li ek'blasfem'is, kaj tiam mi mal'ferm'is la okul'o'j'n kaj vid'is rat'et'o'n salt'i de la rand'o de la kest'o. Hubert'o prov'is pied'bat'i ĝi'n, sed ĝi for'kur'is sur la stal'plank'o kaj mal'aper'is en sekret'a'n tru'o'n.

”Ĝi mord'is mi'a'n dik'fingr'o'n, la best'aĉ'o,” dir'is Hubert'o. Li star'is kaj rigard'is si'a'n dik'fingr'o'n. Kaj mi kapt'is la okaz'o'n.

Rapid'eg'e mi plen'ig'is la ĉerp'il'o'n per aven'o kaj post'e mi bat'ferm'is la kest'o-kovr'il'o'n antaŭ la naz'o de Hubert'o.

”Nun cert'e Fjalaro ĝoj'os,” mi dir'is. ”Kutim'e li ne ricev'as aven'o'n je tiu ĉi hor'o.”

Sed vi cert'e ne ĝoj'as, mi pens'is, dum Hubert'o rapid'e adiaŭ'is kaj pez'pied'e el'ir'is tra la stal'pord'o.

Ĉi-foj'e li ne met'is la man'o'j'n sur la sekret'a'j'n mesaĝ'o'j'n. Sed neces'is trov'i nov'a'n kaŝ'ej'o'n. Mi long'e cerb'um'is, kaj fin'e mi en'fos'is la skatol'et'o'n en la ter'pom'o-kel'o'n ĉe la pord'o mal'dekstr'e.

Kaj post'e mi skrib'is nov'a'n enigm'o'n al Sofi'a sur la kuir'ej'a'n mur'o'n:
”Ruĝ'a barb'o ŝat'as hav'i blank'a'j'n ĉeval'o'j'n kaj sci'as tro mult'e. Atent'u!”

PI'i mult'e mi ne pov'is far'i por Sofi'a.

Je la sun'lev'iĝ'o ven'ont'maten'e, antaŭ ol iu en la Ĉeriz'o-val'o vek'iĝ'is, mi for'las'is la Rajd'ist'o-bien'o'n kaj rajd'is supr'e'n al la mont'o'j.

Ĉapitr'o 7

Mi rakont'is al Fjalaro, kiel mi sent'is mi'n dum mi'a long'a rajd'ad'o inter la mont'o'j.

”Ĉu vi pov'as kompren'i, kia aventur'o tio est'as por mi? Konsider'u, ke hejm'e mi preskaŭ ĉiam nur kuŝ'is sur kuir'ej'a sof'o!

Kaj tut'e ne kred'u, ke mi forges'as Jonatan'o'n eĉ unu minut'o'n.

Ĉar ali'e mi ĝoj'kri'us tiel, ke re'son'us inter la mont'o'j, nur ĉar ĉio est'as tiel mir'ig'e bel'a!”

Jes, est'is mir'ig'e. Jonatan'o kompren'us, ke mi tio'n opini'is.

Kia'j mont'o'j! Ne'kred'ebl'e, ke ekzist'as tiel alt'a'j mont'o'j kaj ke ekzist'as tiom mult'a'j, klar'a'j lag'et'o'j kaj torent'a'j river'et'o'j kaj akv'o'fal'o'j kaj herb'ej'o'j plen'a'j de printemp'a'j flor'o'j mez'e inter la mont'o'j! Kaj tie mi sid'is, Biskot'o, sur mi'a ĉeval'o kaj ĉirkaŭ'rigard'is! Mi ne sci'is, ke ekzist'as tia bel'ec'o en la mond'o.

Kaj ĉio tio kaŭz'is al mi kap'turn'iĝ'o'n.

Sed iom post iom ĉio ŝanĝ'iĝ'is. Mi trov'is rajd'voj'et'o'n. Cert'e est'is ĝi, pri kiu Jonatan'o parol'is. Per turn'iĝ'o'j kaj kurb'iĝ'o'j tra la mont'o'j oni ating'os per ĝi la Dorn'roz'o-val'o'n, li dir'is. Kaj sufiĉ'e da sinu'o'j kaj kurb'iĝ'o'j est'is, tut'cert'e. Baldaŭ mi turn'is mi'n for de la flor'herb'ej'o'j, la mont'o'j far'iĝ'is pI'i sovaĝ'a'j kaj minac'a'j kaj la voj'et'o pli danĝer'a. Kelk'foj'e ĝi abrupt'e supr'e'n'grimp'is, kelk'foj'e ĝi krut'e mal'supr'e'n'fal'is, kelk'foj'e ĝi serpent'um'is sur mal'larĝ'a'j rok'a'j el'star'aĵ'o'j apud gigant'a'j abism'o'j, tiel ke mi pens'is, ke tio neniam bon'e fin'iĝ'os! Sed Fjalaro evident'e kon'is tia'j'n danĝer'a'j'n mont'a'j'n voj'et'o'j'n, jes li est'is admir'ind'a, mi'a Fjalaro!

Kiam vesper'iĝ'is, ni est'is lac'a'j, mi kaj mi'a ĉeval'o. Tiam ni bivak'is por la nokt'o sur et'a verd'aĵ'o, kie Fjalaro pov'is paŝt'iĝ'i apud river'et'o, kie ni ambaŭ pov'is trink'i.

Kaj post'e mi far'is sub'ĉiel'a'n fajr'o'n. Dum mi'a tut'a viv'o mi sopir'is sid'i apud sub'ĉiel'a fajr'o, ĉar Jonatan'o rakont'is, kia bel'eg'a tra'viv'aĵ'o tio est'as. Kaj nun fin'fin'e!

”Nun, Biskot'o, vi fin'fin'e sent'os tio'n,” mi dir'is laŭt'e al mi mem.

Kaj mi kolekt'is sek'a'j'n branĉ'et'o'j'n amas'e kaj ek'flam'ig'is fajr'o'n, kiu brul'is kaj ĉie'n dis'ĵet'is la fajr'er'o'j'n, kaj mi sid'is apud mi'a fajr'o kaj sent'is, ke est'as preciz'e tiel bel'eg'e, kiel dir'is Jonatan'o. Ĝust'e tiel est'is, kiam mi sid'is kaj rigard'is en la fajr'o'n kaj manĝ'is mi'a'n pan'o'n kaj mord'et'is en mi'a'n fum'aĵ'it'a'n ŝaf'viand'o'n. Ĝi est'is tre bon'gust'a, kaj mi bedaŭr'is nur, ke mi ricev'is ĝi'n de Hubert'o.

Mi est'is gaj'a, kaj mi iom kant'is por mi mem en mi'a sol'ec'o.

”Mi'a pan'o kaj mi'a fajr'o kaj mi'a ĉeval'o! Mi'a pan'o kaj mi'a fajr'o kaj mi'a ĉeval'o!” Io'n ali'a'n mi ne pov'is el'pens'i.

Long'e mi sid'is tia'manier'e, kaj mi medit'is pri ĉiu'j sub'ĉiel'a'j fajr'o'j, kiu'j brul'is en ĉiu'j sovaĝ'ej'o'j de la mond'o ek'de la pra'temp'o kaj kiel ili esting'iĝ'is antaŭ long'e. Sed la mi'a brul'is tie ĉi kaj nun!

Mal'hel'iĝ'is ĉirkaŭ mi. La mont'o'j fort'e nigr'iĝ'is, ho, kiel rapid'e mal'hel'iĝ'is! Mi ne ŝat'is hav'i la dors'o'n kontraŭ tiu mal'hel'o. Mi hav'is la sent'o'n, ke iu pov'is atak'i mi'n de mal'antaŭ'e.

Ceter'e est'is temp'o por dorm'i, do mi ĵet'is mult'e da branĉ'et'o'j sur la fajr'o'n kaj dir'is bon'a'n nokt'o'n al Fjalaro kaj en'volv'is mi'n en la kovr'il'o'n kiel ebl'e plej proksim'e al la fajr'o. Kaj post'e mi nur dezir'is, ke mi rapid'e en'dorm'iĝ'u kaj ne hav'u temp'o'n tim'iĝ'i.

Sed mal'e! Kiel rapid'e mi ek'tim'iĝ'is. Mi kon'as neniu'n, kiu kapabl'as tim'iĝ'i tiel rapid'e kiel mi. La pens'o'j rotaci'is en mi'a kap'o: cert'e iu kaŝ'e atend'is mi'n en la mal'hel'o, cert'e abund'is tie ĉi inter la mont'o'j je spion'o'j kaj soldat'o'j de Tengo, cert'e Jonatan'o mort'is jam de long'e, tiel la pens'o'j muel'ad'is en mi, kaj mi ne dorm'is.

Subit'e la lun'o lev'iĝ'is mal'antaŭ mont'o'pint'o. Mi supoz'as, ke ne est'is la kutim'a lun'o, sed ĝi aspekt'is simil'e kaj ek'bril'is tiel, kiel mi neniam tra'viv'is antaŭ'e. Sed mi ja neniam vid'is lun'bril'o'n super alt'a'j mont'o'j.

Ĉio far'iĝ'is en'sorĉ'it'a. Oni sent'is si'n en ne'real'a mond'o konsist'ant'a el arĝent'o kaj nigr'a'j ombr'o'j. Est'is bel'e, sed sam'temp'e melankoli'e en strang'a manier'o. Kaj ankaŭ tim'ig'e. Kompren'ebl'e est'is hel'e, kie la lun'o bril'is, sed inter la ombr'o'j mult'a'j danĝer'o'j pov'is si'n kaŝ'i.

Mi kovr'is la okul'o'j'n per la kovr'il'o, ĉar nun mi ne plu vol'is vid'i. Sed tiam mi anstataŭ'e aŭd'is, jes, mi aŭd'is io'n! Mal'proksim'a'j'n hurl'ad'o'j'n inter la mont'o'j. Kaj post'e plur'a'j'n hurl'ad'o'j'n pI'i proksim'e. Fjalaro hen'is, li tim'is. Kaj tiam mi kompren'is, pri kio tem'is. Est'is hurl'o'j de lup'o'j.

Iu, kiu est'is tiel tim'em'a kiel mi, preskaŭ pov'is mort'i pro tim'o en tiu moment'o, sed kiam mi rimark'is, ke Fjalaro tim'as, mi prov'is kuraĝ'ig'i mi'n kaj dir'is: ”Fjalaro, lup'o'j tim'as fajr'o'n, ĉu vi ne sci'as tio'n?”

Sed eĉ mi mem tut'e ne fid'is al mi'a'j vort'o'j kaj ŝajn'is, ke ankaŭ la lup'o'j neniam aŭd'is pri tio. Nun mi ili'n vid'is, nun ili al'proksim'iĝ'is, terur'a'j, griz'a'j est'aĵ'o'j al'kur'ant'a'j en la lun'bril'o, hurl'ant'a'j pro mal'sat'o.

Tiam ankaŭ mi hurl'is. Mi ek'kri'eg'is. Neniam mi kri'is tiel orel'ŝir'e, kaj tio iom for'tim'ig'is ili'n.

Sed ne tro long'e. Baldaŭ ili re'aper'is. Eĉ pI'i proksim'e'n. Ili'a hurl'ad'o tut'e frenez'ig'is Fjalaron. Kaj ankaŭ mi'n. Mi sci'is, ke nun ni mort'os, Fjalaro kaj mi.

Tio ja fakt'e ne est'is io nov'a por mi, ĉar mi mort'is jam unu foj'o'n. Sed tiam mi vol'is, tiam mi sopir'is mort'i, kaj nun mi ne vol'is. Nun mi vol'is viv'i kaj est'i kun Jonatan'o. Ho, Jonatan'o, se vi nur pov'us help'i mi'n!

La lup'o'j nun est'is tre proksim'a'j. Unu el ili est'is pI'i grand'a ol la ali'a'j kaj pI'i mal'respekt'a. Cert'e li est'is la ĉef'lup'o. Est'os li, kiu pren'os mi'n, tio'n mi sci'is. Li ĉirkaŭ'ir'is mi'n kaj hurl'is, hurl'eg'is tiel, ke la sang'o glaci'iĝ'is en mi. Mi ĵet'is brul'ant'a'n branĉ'o'n kontraŭ li kaj laŭt'e kri'is, sed tio nur pli fort'e koler'ig'is li'n.

Mi vid'is li'a'n faŭk'o'n kaj li'a'j'n terur'ig'a'j'n dent'o'j'n, kiu'j vol'is kapt'i mi'a'n gorĝ'o'n. Nun, Jonatan'o, help'u! Nun li ek'salt'is al mi!

Sed tiam! Kio okaz'is tiam? Mez'salt'e li ek'hurl'is kaj fal'is ter'e'n antaŭ mi'a'j pied'o'j. Sen'viv'a. Tut'e sen'viv'a! Kaj mez'e en li'a kap'o trov'iĝ'is sag'o. Kies ark'o paf'is tiu'n sag'o'n? Kiu sav'is mi'a'n viv'o'n? Iu el'paŝ'is el la ombr'o'j de mal'antaŭ rok'o. Neniu ali'a ol Hubert'o! Jen li! Li aspekt'is iom mok'em'a, kiel kutim'e. Tamen mi vol'is kur'i al li kaj ĉirkaŭ'brak'i li'n. Tiel mi ĝoj'is vid'i li'n. Sed nur sekund'o'n.

”Ŝajn'e mi al'ven'is en ĝust'a moment'o,” li dir'is.

”Jes, ver'e!” mi dir'is.

”Kial vi ne est'as hejm'e en la Rajd'ist'o-bien'o?” li demand'is.

”Kio'n vi far'as tie ĉi mez'e en la nokt'o?”

Kaj vi mem, mi pens'is, ĉar nun mi memor'is, kiu li est'as. Kia fi'a perfid'o okaz'os inter la mont'o'j ĉi-nokt'e? Ho kial ĝust'e perfid'ul'o sav'is mi'n? Kial mi dev'is est'i dank'a ĝust'e al Hubert'o, ne nur pro la ŝaf'viand'o, sed eĉ pro mi'a viv'o!

”Kio'n vi mem far'as tie ĉi mez'e en la nokt'o?” mi koler'et'e demand'is.

”Paf'as lup'o'j'n, ĉu vi ne tio'n vid'as,” dir'is Hubert'o. ”Efektiv'e mi vid'is vi'n tiam, kiam vi for'rajd'is maten'e, kaj mi pens'is, ke mi gard'os vi'n, por ke nenio danĝer'a okaz'u al vi. Tial mi sekv'is vi'n.”

Jes, vi bon'e kapabl'as mensog'i, mi pens'is. Iam vi dev'os respons'i al Sofi'a, kaj tiam vi pent'os.

”Kie est'as Jonatan'o?” dir'is Hubert'o. ”Li, kiu el'ir'is por ĉas'i lup'o'j'n, dev'us est'i tie ĉi por paf'i kelk'a'j'n, ĉu ne?”

Mi ĉirkaŭ'rigard'is. Ĉiu'j lup'o'j mal'aper'is. Cert'e ili tim'iĝ'is, kiam la ĉef'lup'o fal'is kaj mort'is. Kaj ebl'e ili ankaŭ funebr'is, ĉar mi aŭd'is plend'a'j'n hurl'o'j'n for'e, inter la mont'o'j.

”Nu, kie est'as Jonatan'o?” obstin'e demand'is Hubert'o, kaj tiam ankaŭ mi dev'is mensog'i.

”Li baldaŭ re'ven'os,” mi dir'is. ”Li ĉas'persekut'as lup'ar'o'n tie,” mi dir'is kaj montr'is al la mont'ar'o.

Hubert rid'aĉ'is. Mi bon'e rimark'is, ke li ne kred'as mi'n.

”Ĉu vi tamen ne akompan'os mi'n hejm'e'n al la Ĉeriz'o-val'o?” li demand'is.

”Ne, mi dev'as atend'i Jonatan'o'n,” mi respond'is. ”Li cert'e baldaŭ ven'os.”

”Ĉu ver'e,” dir'is Hubert'o. ”Ĉu ver'e,” li ripet'is kaj strang'e rigard'is mi'n. Kaj post'e — post'e li el'tir'is la tranĉ'il'o'n, kiu'n li port'is ĉe la zon'o. Mi ek'kri'et'is, kio'n li intenc'as far'i? Kiam li star'is tie en la lun'bril'o kun la tranĉ'il'o en la man'o, li pli tim'ig'is mi'n ol ĉiu'j lup'o'j inter la mont'o'j.

Tra mi'a kap'o fulm'is: Li vol'as mi'a'n mort'o'n. Li sci'as, ke mi sci'as, ke li est'as la perfid'ul'o, tial li sekv'is mi'n, kaj nun li vol'as mi'n mort'ig'i.

Mi trem'is en la tut'a korp'o.

”Ne far'u tio'n!” mi kri'is. ”Ne far'u tio'n!”

”Kio'n ne far'i?” Hubert'o vol'is sci'i.

”Ne mort'ig'u mi'n!” mi kri'is.

Tiam Hubert'o pal'iĝ'is pro koler'o. Per unu salt'o li est'is ĉe mi kaj tiel al'proksim'iĝ'is, ke mi preskaŭ dors'e'n fal'is pro tim'o.

”Vi et'a fripon'o, kio'n vi dir'as?”

Li kapt'is mi'a'n har'ar'o'n kaj fort'e sku'is mi'n.

”Stult'ul'o,” li dir'is. ”Se mi vol'us vid'i vi'n mort'int'a, mi pov'us las'i la lup'o'n pri'zorg'i tio'n.”

Li ten'is la tranĉ'il'o'n sub mi'a'n naz'o'n, est'is akr'a tranĉ'il'o, tio'n mi ja rimark'is.

”Tio'n mi uz'as, kiam mi sen'pelt'ig'as lup'o'j'n,” li dir'is. ”Ne por mort'pik'i stult'a'j'n knab'aĉ'o'j'n.”

Li pied'bat'is mi'a'n pug'o'n, tiel ke mi antaŭ'e'n fal'is. Kaj post'e li komenc'is sen'pelt'ig'i la lup'o'n, daŭr'e blasfem'ant'e.

Mi rapid'e sur'ĉeval'iĝ'is. Ĉar nun mi vol'is for, ho, mi vol'is for'rajd'i de tiu lok'o!

”Kie'n vi rajd'os?” kri'is Hubert'o.

”Mi intenc'as renkont'i Jonatan'o'n,” mi vok'is, kaj eĉ mi mem aŭd'is, kiel tim'plen'e kaj mal'fort'e tio son'is.

”Jes, far'u tio'n, stult'ul'o,” kri'is Hubert'o. ”Ir'u kaj perd'u vi'a'n viv'o'n! Mi ne plu mal'help'os.”

Sed mi jam rapid'e for'rajd'is, kaj Hubert'o est'is tut'e egal'a al mi.

Antaŭ mi en la lun'lum'o la pad'o serpent'um'is supr'e'n tra la mont'o'j. Mild'a lun'lum'o est'is, klar'a, preskaŭ kiel tag'lum'o, tiel ke oni pov'is ĉio'n vid'i. Kia bon'ŝanc'o! Ali'e mi perd'iĝ'us, ĉar trov'iĝ'is fend'eg'o'j kaj abism'o'j, tiel ke oni kap'turn'iĝ'is. Terur'a kaj sam'temp'e bel'a est'is ĉio! Kvazaŭ mi rajd'is en sonĝ'o. Jes, tiu panoram'o pIena de lun'lum'o cert'e nur pov'as ekzist'i en bel'a kaj sovaĝ'a sonĝ'o, mi pens'is, kaj mi dir'is al Fjalaro:
”Kiu sonĝ'as tio'n? Ĉu vi sci'as? Cert'e ne mi. Dev'as ekzist'i iu ali'a, kiu kapabl'as sonĝ'i tia'n tim'ig'a'n kaj super'natur'a'n bel'ec'o'n. Ebl'e Di'o?”

Sed baldaŭ mi est'is tiel lac'a kaj dorm'em'a, ke mi apenaŭ kapabl'is sid'i sur la sel'o. Ie mi dev'is ripoz'i dum la nokt'o.

”Prefer'e tie, kie ne ekzist'as lup'o'j ,” mi dir'is al Fjalaro, kaj mi pens'as, ke li sam'opini'is.

Kiu iam est'is la unu'a, kiu trov'is kaj ir'is tiu'j'n mont'ar'a'j'n pad'o'j'n inter la val'o'j de Nangijala? Kiu ek'pens'is la direkt'o'n de tiu pad'o konduk'ant'a al la Dorn'roz'o-val'o? Ĉu ver'e neces'is, ke ĝi serpent'um'u laŭ'long'e de tia'j mal'larĝ'a'j rok'a'j el'star'aĵ'o'j kaj terur'a'j abism'o'j? Mi sci'is, ke, se Fjalaro fuŝ'tret'us et'a'n paŝ'o'n, ni ambaŭ fal'us en la profund'o'n, kaj post'e por etern'e neniu sci'us, kio okaz'is al Karl'o Leon'kor'o kaj li'a ĉeval'o.

Iĝ'is pI'i kaj pI'i terur'a. Fin'e mi ne plu kuraĝ'is ten'i la okul'o'j'n mal'ferm'it'a'j. Se ni fal'us en abism'o'n, mi almenaŭ ne vol'us tio'n vid'i.

Sed Fjalaro ne erar'e paŝ'is. Kiam mi fin'fin'e kuraĝ'is mal'ferm'i la okul'o'j'n, ni ating'is et'a'n mal'dens'ej'o'n. Bel'a'n, et'a'n, en'arb'ar'a'n verd'ej'o'n, kiu hav'is la ĉiel'alt'a'j'n mont'o'j'n ĉe unu flank'o kaj abism'o'n ĉe la ali'a.

”Jen la lok'o, Fjalaro,” mi dir'is. ”Tie ĉi ni est'as ŝirm'at'a'j kontraŭ lup'o'j.”

Est'is ver'e. Neniu lup'o pov'is mal'supr'e'n grimp'i de la mont'o'j. Ili est'is tro alt'a'j.

Kaj neniu lup'o pov'is supr'e'n grimp'i el la profund'o. La klif'o'j est'is tro krut'a'j. Se lup'o ven'us, ĝi dev'us ir'i kiel ni laŭ'long'e de la abism'o'j sur tiu aĉ'a pad'et'o. Sed tia'j ruz'a'j lup'o'j ne ekzist'as, tio'n mi decid'is kred'i.

Kaj post'e mi ek'vid'is io'n eg'e bon'a'n. Trov'iĝ'is profund'a fend'eg'o en la mont'o. Kavern'o oni pov'us dir'i, ĉar grand'a'j rok'o'j kovr'is ĝi'n kiel tegment'o. En tiu kavern'o ni sekur'e pov'is dorm'i eĉ kun tegment'o super la kap'o'j.

Iu jam bivak'is sur tiu ĉi herb'ej'o antaŭ mi. Rest'is cindr'o de bivak'fajr'o. Volont'e mi ŝat'is far'i fajr'o'n por ni. Sed mi ne trov'is fort'o'n. Nun mi dezir'is nur dorm'i. Mi pren'is Fjalaron ĉe la brid'o kaj konduk'is li'n en la kavern'o'n. Est'is profund'a kavern'o. Mi dir'is al Fjalaro:
”Jen est'us lok'o por dek-kvin ĉeval'o'j simil'a'j al vi.”

Li hen'is. Ebl'e li sopir'is al si'a stal'o. Mi pardon'pet'is li'n, ke pro mi li dev'is el'ten'i tia'j'n streĉ'o'j'n, kaj mi don'is al li aven'o'n, kares'is li'n kaj de'nov'e dezir'is al li ’bon'a'n nokt'o'n’. Kaj post'e mi en'volv'is mi'n en mi'a'n lan'kovr'il'o'n en la plej mal'hel'a angul'o de la kavern'o kaj en'dorm'iĝ'is profund'e, antaŭ ol mi'a'j pens'o'j ankoraŭ'foj'e tim'ig'is mi'n.

Mi ne sci'as, kiom long'e mi dorm'is. Sed subit'e mi vek'iĝ'is kaj sent'is mi'n tut'e mal'dorm'a. Mi aŭd'is voĉ'o'j'n, kaj mi aŭd'is ĉeval'o'j'n hen'i ekster mi'a kavern'o.

Sufiĉ'is. La grand'a sovaĝ'a tim'eg'o re'kapt'is mi'n. Kiu sci'as, tiu'j, kiu'j parol'is ekster'e, ebl'e est'as pI'i terur'a'j ol lup'o'j?

”Konduk'u la ĉeval'o'j'n en la kavern'o'n, ke ni hav'u pI'i da spac'o,” mi aŭd'is voĉ'o'n dir'i, kaj tuj du ĉeval'o'j en'ven'is klak'ant'e. Ili hen'is, kiam ili rimark'is Fjalaron, kaj Fjalaro hen'is salut'o'n al ili, sed post'e ili silent'is kaj evident'e amik'iĝ'is en la mal'hel'o. Ŝajn'is, ke neniu el tiu'j ekster'e sur la herb'ej'o konstat'is, ke aŭd'iĝ'is fremd'a ĉeval'o, ĉar tut'e kviet'e ili daŭr'e parol'is unu kun la ali'a.

Kial ili ven'is? Kiu'j ili est'is? Kio'n ili far'is ĉi tie inter la mont'o'j nokt'e, tio'n mi dev'us ek'sci'i. Mi'a'j dent'o'j klak'et'is pro tim'o.

Mi dezir'eg'is est'i mil mejl'o'j'n for. Sed nun mi est'is ĉi tie, kaj tut'e proksim'a'j al mi est'is hom'o'j, kiu'j ebl'e est'is amik'o'j, sed sam'e bon'e pov'is est'i mal'amik'o'j, kaj mi dev'is el'trov'i, kiu'j ili est'as, kiel ajn mi tim'eg'is. Mi komenc'is ramp'i sur'ventr'e en la direkt'o al la parol'ant'o'j. La lun'o bril'is rekt'e en la kavern'o'en'ir'ej'o'n, kaj radi'o'j de lun'bril'o penetr'is en mi'a'n kaŝ'ej'o'n, sed mi rest'is flank'e en la mal'hel'o kaj ŝov'is mi'n mal'rapid'e, mal'rapid'e pI'i kaj pI'i proksim'e'n al la voĉ'o'j.

Ili sid'is ekster'e en la lun'bril'o kaj prepar'is bivak'fajr'o'n, du person'o'j kun krud'a'j vizaĝ'o'j kaj nigr'a'j kask'o'j sur la kap'o'j.

Neniam antaŭ'e mi vid'is iu'j'n spion'o'j'n aŭ soldat'o'j'n de Tengo.

Sed tuj mi est'is cert'a pri ili. Mi sci'is, ke antaŭ mi sid'as du el la kruel'ul'o'j, kiu'j marŝ'is kun Tengo por detru'i la verd'a'j'n val'o'j'n de Nangijala. Kaj mi ne vol'is est'i kapt'it'a de ili, prefer'e kapt'u mi'n la lup'o'j!

Ili mal'laŭt'e parol'is unu kun la ali'a, tamen mi kompren'is ĉiu'j'n vort'o'j'n, ĉar ili est'is proksim'a'j al mi'a kaŝ'ej'o. Ŝajn'e ili koler'is kontraŭ iu, ĉar unu el ili dir'is:
”Mi for'tranĉ'os de li la orel'o'j'n, se li ankaŭ ĉi-foj'e ne ven'os ĝust'a'temp'e.”

Kaj tiam la ali'a dir'is:
”Jes, rest'as mult'o al li por lern'i. Ni dev'as sid'i tie ĉi van'e atend'ant'e nokt'o'n post nokt'o. Kia help'o est'as li? Paf'i leter'kolomb'o'j'n, tio ebl'e est'as bon'a, sed Tengo vol'as hav'i pI'i ol tio'n.

Li vol'as hav'i Sofi'a'n en la Katla-kavern'o, kaj se tiu ul'o ne kapabl'as aranĝ'i tio'n, des pI'i mal'bon'e por li.”

Tiam mi kompren'is, pri kiu ili parol'is kaj kiu'n ili atend'is — est'is Hubert'o.

Iom trankvil'iĝ'u, mi pens'is, atend'u! Li ven'os, post sen'pelt'ig'o de si'a lup'o, kred'u mi'n! Li aper'os tie sur la voj'et'o, li, de kiu vi atend'as, ke li kapt'u Sofi'a'n por vi.

Hont'o brul'is en mi. Mi hont'is, ĉar est'is perfid'ul'o inter ni en la Ĉeriz'o-val'o.

Sed tamen mi vol'is vid'i li'n ven'i, ĉar tiam mi fin'fin'e hav'us pruv'o'n. Ĝis nun mi suspekt'is, sed baldaŭ mi est'os cert'a kaj pov'os dir'i al Sofi'a: ”Tiu Hubert'o, for'ig'u li'n! Ali'e baldaŭ ven'os fin'o por vi kaj por ni ĉiu'j en la Ĉeriz'o-val'o!

Kiel tim'ig'e mal'agrabl'e est'as atend'i, kiam oni io'n tim'ig'a'n atend'as! Perfid'ul'o est'as io tim'ig'a. Tio'n mi sent'is en mi'a tut'a korp'o, dum mi kuŝ'is. Mi preskaŭ ĉes'is tim'i la vir'aĉ'o'j'n apud la bivak'fajr'o nur pro tio, ĉar mi baldaŭ vid'os la perfid'ul'o'n ven'i sur li'a ĉeval'o, preciz'e tie, kie la voj'et'o kurb'iĝ'as ĉirkaŭ la rok'o'j. Mi tim'eg'is tiu'n moment'o'n, sed tamen mi streĉ'e rigard'is, tiel ke la okul'o'j dolor'is, rigard'is tie'n, kie li dev'is aper'i.

La du vir'o'j apud la bivak'fajr'o rigard'is sam'direkt'e'n. Ankaŭ ili sci'is, ke li ven'os. Sed neniu el ni sci'is kiam. Ni atend'is. Ili atend'is apud si'a fajr'o kaj mi kuŝ'ant'e sur'ventr'e en mi'a kavern'o. La lun'o preter'ir'is la kavern'a'n en'ir'ej'o'n, sed la temp'o ŝajn'e halt'is. Nenio okaz'is, ni nur atend'is! Atend'is tiom long'e, ke plej volont'e mi vol'is ek'salt'i kaj kri'i por ĉes'ig'i la atend'ad'o'n.

Est'is kvazaŭ ĉio atend'is, la lun'o kaj la ĉirkaŭ'a'j mont'o'j, kaj la tut'a terur'a lun'bril'a nokt'o re'ten'is la spir'o'n kaj atend'is la perfid'ul'o'n.

Kaj fin'e li ven'is. Mal'proksim'e sur la pad'o, mez'e en la klar'a lun'bril'o, rajd'ant'o al'proksim'iĝ'is sur si'a ĉeval'o, jes nun li est'is preciz'e tie, kie mi sci'is, ke li aper'os. Kaj mi tim'trem'is, kiam mi vid'is li'n — Hubert'o, ĉu ebl'as, ke vi far'os tio'n, mi pens'is. Mi'a'j okul'o'j dolor'is tiel, ke mi dev'is ferm'i ili'n. Aŭ mi ferm'is la okul'o'j'n, por ke mi ne vid'u. Tiom long'e mi atend'is tiu'n fi'ul'o'n, kaj kiam li nun fin'fin'e ven'is, mi preskaŭ ne hav'is fort'o'n rigard'i li'a'n vizaĝ'o'n. Tial mi ferm'is la okul'o'j'n, kaj nur per la klak'o'j de la ĉeval'huf'o'j mi kompren'is, ke li al'proksim'iĝ'is.

Fin'fin'e li ating'is la mal'dens'ej'o'n kaj brid'is la ĉeval'o'n. Kaj tiam mi mal'ferm'is la okul'o'j'n. Ĉar mi dev'is vid'i kiel aspekt'as perfid'ul'o, kiam li perfid'as si'a'j'n kamarad'o'j'n. Jes, mi vol'is vid'i Hubert'o'n, kiam li ven'is por perfid'i la Ĉeriz'oval'o'n kaj ĉiu'j'n, kiu'j viv'as tie.

Sed ne est'is Hubert'o. Est'is Joso! La Or'a Kok'o.

Ĉapitr'o 8

Joso! Neniu ali'a!

Mi bezon'is iom da temp'o por kompren'i tio'n. Joso, li, kiu est'is tiel afabl'a kaj gaj'a kaj ruĝ'vang'a, kiu don'is al mi keks'o'j'n kaj konsol'is mi'n, kiam mi est'is mal'gaj'a — li est'is la perfid'ul'o.

Kaj nun li sid'is tie, ĉe la fajr'o ne mal'proksim'e de mi kun'e kun tiu'j vir'o'j de TengoVedero kaj Kadero li nom'is ili'n — kaj dev'is klar'ig'i, kial li ne ven'is pI'i fru'e.

”Hubert'o ĉas'as lup'o'j'n en la mont'ar'o ĉi-nokt'e, kaj mi dev'is kaŝ'i mi'n, tio'n vi cert'e kompren'as?”

Vedero kaj Kadero tamen mal'kontent'is, kaj Joso daŭr'ig'is la rakont'o'n.

”Hubert'o, vi ne forges'is li'n, ĉu? Li'n vi dev'us en'ŝlos'i en la Katla-kavern'o'n sam'e kiel Sofi'a'n, ĉar ankaŭ li mal'am'as Tengon.”

”Do mi opini'as, ke vi entrepren'u io'n en tiu afer'o,” Vedero dir'is.

”Ĉar vi ja est'as ni'a kun'labor'ant'o en la Ĉeriz'o-val'o, aŭ ebl'e ne?” demand'is Kadero.

”Jes, sen'dub'e, sen'dub'e,” cert'ig'is Joso.

Li serv'em'e humil'iĝ'is kaj kaĵol'is ili'n, sed Vedero kaj Kadero ne ŝat'is li'n, tio est'is evident'a. Supoz'ebl'e neniu'j ŝat'as perfid'ul'o'n, eĉ se oni bezon'as li'n.

La orel'o'j'n li rajt'is re'ten'i, tiu'j'n ili ne for'tranĉ'is de li. Sed ili far'is io'n ali'a'n. Ili brul'ig'is la Katla-sign'o'n sur li'n.

”Ĉiu'j tenganoj dev'as port'i la Katla-sign'o'n, eĉ perfid'ul'o kiel vi,” dir'is Vedero. ”Tial, por ke vi pov'u montr'i, kiu vi est'as, se ven'os spion'o'j al la Ĉeriz'o-val'o, kiu'j ne kon'as vi'n.”

”Kompren'ebl'e, kompren'ebl'e”. de'nov'e cert'ig'is Joso.

Ili ordon'is li'n mal'ferm'i la jak'o'n kaj la ĉemiz'o'n, kaj per fer'a stamp'il'o, kiu'n ili ard'ig'is en la fajr'o, ili brul'mark'is la Katlasignon en la haŭt'o'n de li'a brust'o.

Joso kri'eg'is, kiam la ard'ant'a stamp'il'o est'is prem'at'a sur li'a'n brust'o'n.

”Bon'e sent'u tio'n,” dir'is Kadero. ”Nun vi sci'os por ĉiam, ke vi est'as unu el ni, eĉ se vi est'as perfid'ul'o.”

EI ĉiu'j mi'a'j nokt'o'j tiu ĉi est'is la plej long'a kaj plej mal'facil'a, almenaŭ de kiam mi ven'is al Nangijala. Kaj la plej terur'a el ĉio est'is, kuŝ'i tie ĉi kaj aŭskult'i Joson fanfaron'i pri ĉio, kio'n li plan'is por detru'i la Ĉeriz'o-val'o'n.

Sofi'a'n kaj Hubert'o'n li baldaŭ kapt'os, li promes'is. Ambaŭ.

”Sed tio dev'as okaz'i tia'manier'e, ke neniu suspekt'u, kiu far'is tio'n. Ali'e, kiel mi daŭr'e pov'us est'i vi'a sekret'a tengano en la Ĉeriz'o-val'o?”

Sekret'a tengano vi ne plu long'e rest'os, mi pens'is. Ĉar jen est'as iu, kiu sen'mask'ig'os vi'n, tiel ke vi pal'iĝ'os, vi ruĝ'vang'a fi'ul'o!

Sed post'e li io'n dir'is, tiu Joso, io'n, kio preskaŭ krev'ig'is mi'a'n kor'o'n.

”Ĉu vi jam kapt'is Jonatan'o'n Leon'kor'o'n? Aŭ ĉu li ankoraŭ liber'e vag'as en la Dorn'roz'o-val'o? ”

Vedero kaj Kadero ne ŝat'is tiu'n demand'o'n, tio'n mi vid'is.

”Ni sekv'as li'a'j'n spur'o'j'n,” dir'is Vedero. ”Cent tenganoj serĉ'as li'n tag'e kaj nokt'e.”

”Kaj ni trov'os li'n, eĉ se ni dev'us tra'serĉ'i ĉiu'j'n dom'o'j'n en la Dorn'roz'o-val'o,” dir'is Kadero. ”Tengo atend'as li'n.”

”Tio'n mi kompren'as,” opini'is Joso. ”Jun'a Leon'kor'o est'as pli danĝer'a ol ĉiu'j ali'a'j, tio'n mi ja dir'is al vi, ĉar li ver'e est'as leon'o.”

Mi fier'is, dum mi kuŝ'is tie, ke Jonatan'o est'as tia leon'o. Kaj kia konsol'o sci'i, ke li est'as viv'ant'a. Sed mi plor'is pro koler'eg'o, kiam mi kompren'is, kio'n far'is Joso. Li perfid'is ankaŭ Jonatan'o'n. Nur Joso kapabl'is el'trov'i la sekret'a'n vojaĝ'o'n de Jonatan'o al la Dorn'roz'o-val'o kaj inform'i Tengon pri ĝi. Est'is la kulp'o de Joso, ke cent vir'o'j tag'e kaj nokt'e nun serĉ'as mi'a'n frat'o'n por liver'i li'n al Tengo, kiam ili trov'os li'n.

Sed tamen li viv'as, imag'u, ke li viv'as! Kaj li est'as liber'a. Kial li kri'e pet'is help'o'n en la sonĝ'o? Dum mi kuŝ'is tie, mi demand'is mi'n, ĉu mi iam ek'sci'os pri tio.

Sed ankaŭ mult'o'n ali'a'n mi ek'sci'is kuŝ'ant'e kaj aŭskult'ant'e Joson.

”Tiu Hubert'o envi'as Sofi'a'n, ĉar ni elekt'is ŝi'n gvid'ant'in'o en la Ĉeriz'o-val'o,” dir'is Joso. ”Jes, ĉar Hubert'o opini'as, ke li est'as la plej lert'a pri ĉio en la mond'o”.

Ĉu tio est'is la kial'o? Mi memor'as, kiel koler-humor'a Hubert'o est'is, kiam li demand'is: ”Kio rimark'ind'a est'as pri Sofi'a?” Tio okaz'is, ĉar li est'is ĵaluz'a, ne pro io ali'a. Oni pov'as envi'i, kaj tamen rest'i bon'a hom'o. Sed de'komenc'e mi imag'is al mi, ke Hubert'o est'as la perfid'ul'o de la Ĉeriz'o-val'o kaj ĉio, kio'n li post'e dir'is kaj far'is, mi trov'is suspekt'ind'a. Jen pruv'o, kiel facil'e est'as erar'i pri hom'o'j! Bedaŭr'ind'a Hubert'o, li gard'is mi'n kaj sav'is mi'a'n viv'o'n kaj don'is al mi ŝaf'viand'o'n kaj por dank'i li'n, mi nur kri'is al li: ”Ne mort'ig'u mi'n!” Ne mir'ig'e, ke li koler'is! Pardon'u al mi, Hubert'o, mi pens'is, pardon'u al mi, tio'n mi ver'e dir'os al li, se mi re'vid'os li'n iam.

Joso inter'temp'e far'iĝ'is pli mem'fid'a, li ŝajn'is kontent'a tie apud la fajr'o. Sed evident'e de temp'o al temp'o la Katla-sign'o sufer'ig'is li'n, ĉar li iom ĝem'is kaj ĉiu'n foj'o'n Kadero dir'is:
”Sent'u tio'n! Sent'u nur!”

Mi sci'vol'is, kiel aspekt'as tiu Katla-sign'o. Sed cert'e ĝi aspekt'as terur'ig'e; plej bon'e ne vid'i ĝi'n.

Joso daŭr'e fanfaron'is pri ĉio, kio'n li far'is kaj ĉio, kio'n li intenc'is far'i, kaj subit'e li dir'is la jen'o'n:
”Leon'kor'o hav'as frat'et'o'n, kiu'n li am'as pli ol ĉio'n ali'a'n.”

Tiam mi mal'laŭt'e ek'plor'is kaj sopir'is al Jonatan'o.

”Kaj tiu'n et'ul'o'n oni cert'e pov'os uz'i kiel log'aĵ'o'n por kapt'i Sofi'a'n sur la hok'o'n,” daŭr'ig'is Joso.

”Vi stult'ul'o, kial vi ne dir'is tio'n pli fru'e,” grumbl'is Kadero. ”Frat'o'n, se ni hav'us li'n, ni baldaŭ pov'us el'tir'i Leon'kor'o'n el li'a kaŝ'ej'o. Ĉar kie ajn li si'n kaŝ'as, li cert'e laŭ sekret'a'j voj'o'j ek'sci'os, se ni kapt'us li'a'n frat'o'n.”

”Kaj tio aper'ig'os li'n,” dir'is Vedero. ”’Las'u mi'a'n frat'o'n kaj pren'u mi'n anstataŭ'e’, tio'n cert'e li dir'us, se li ver'e am'as si'a'n frat'o'n kaj vol'as gard'i li'n kontraŭ sufer'o'j.”

Nun mi eĉ ne plu pov'is plor'i, tiel mi tim'is. Sed Joso ŝvel'iĝ'is pro orgojl'o kaj montr'is si'n grav'a.

”Tio'n mi aranĝ'os, kiam mi re'ven'os hejm'e'n,” li dir'is. ”Mi pov'os ruz'e log'i et'a'n Karl'o'n Leon'kor'o'n en embusk'o'n, tio ne est'os mal'facil'a, mi bezon'os nur kelk'a'j'n keks'o'j'n. Kaj post'e oni per tromp'o pet'os Sofi'a'n, ke ŝi ven'u por li'n sav'i! ”

”Ĉu Sofi'a ne est'as iom tro saĝ'a por vi?” demand'is Kadero.

”Ĉu ver'e vi pens'as, ke vi pov'os tromp'i ŝi'n?”

”Ho jes, cert'e,” dir'is Joso. Kaj ŝi eĉ ne sci'os, kiu far'is tio'n.

Ĉar ŝi fid'as mi'n.” Nun li est'is tiel kontent'a, ke li kluk'is pro plezur'o.

”Tiam vi hav'os kaj ŝi'n kaj la et'a'n Leon'kor'o'n. Kiom da blank'a'j ĉeval'o'j Tengo don'os al mi por ili, kiam li en'marŝ'os en la Ĉeriz'o-val'o'n?”

Tio'n ni vid'os! Ĉu ver'e Joso, vi ir'os hejm'e'n por tromp'i et'a'n Karl'o'n Leon'kor'o'n! Sed se li ne plu est'os en la Ĉeriz'o-val'o, kio'n vi far'os?

Mez'e en mi'a mizer'o unu pens'o ĝoj'ig'is mi'n: Kiel Joso el'rev'iĝ'os, kiam li ek'sci'os, ke mi mal'aper'is!

Sed post'e Joso dir'is: ”Et'a Karl'o Leon'kor'o, li est'as bon'a knab'o, sed li cert'e ne est'as leon'o. Pli tim'em'a mal'fortik'ul'o ne ekzist'as. Lepor'kor'o est'us por li pli konven'a nom'o! ”

Jes, tio'n mi mem sci'is. Neniam mi pov'as est'i kuraĝ'a. Mi'a nom'o ne dev'us est'i Leon'kor'o, kiel tiu de Jonatan'o. Sed tamen est'is terur'e aŭd'i, ke Joso dir'is tio'n. Mi hont'is kuŝ'ant'e tie, kaj mi pens'is, ke mi dev'as, dev'as prov'i est'i kuraĝ'a. Sed ne ĝust'e nun, kiam mi est'is tiel tim'em'a.

Joso fin'fin'e ĉes'is parol'i. Ne rest'is al li pli da fripon'aĵ'o'j por pri'fanfaron'i. Kaj li ek'star'is.

”Mi dev'as est'i hejm'e antaŭ ol maten'iĝ'os,” li dir'is.

Ili admon'ad'is li'n ĝis la last'a moment'o.

”Zorg'u, ke la afer'o kun Sofi'a kaj tiu frat'et'o bon'e sukces'os,”

dir'is Vedero. ”Fid'u mi'n,” dir'is Joso. ”Sed ne far'u io'n mal'bon'a'n al tiu knab'o. Ĉar mi iom kompat'as li'n!”

Dank'o'n, mi rimark'is tio'n, mi pens'is.

”Kaj ne forges'u la pas'vort'o'n, kiam Vi ir'os al la Dornrozovalo kun inform'o'j,” dir'is Kadero. ”Se vi ŝat'os en'ir'i viv'ant'a!”

”Ĉiu potenc'o al Tengo, ni'a liber'ig'ant'o,” dir'is Joso. ”Ne, tio'n mi memor'os nokt'e kaj tag'e. Kaj Tengo, li ne forges'os tio'n, kio'n li promes'is al mi, ĉu?”

Tengo neniam forges'as io'n ,” dir'is Kadero.

Kaj Joso rajd'is for. Li mal'aper'is sur la sam'a voj'o, kie li ven'is, kaj Vedero kaj Kadero sid'is kaj post'rigard'is li'n.

”Tiu,” dir'is Vedero, ”li est'os io por Katla, post fin'o de ni'a labor'o en la Ĉeriz'o-val'o.”

Li dir'is tio'n tia'manier'e, ke oni tuj kompren'is kio'n signif'as, est'i kapt'it'a de Katla. Mi mal'mult'o'n sci'is pri Katla, sed tamen mi tim'trem'is kaj preskaŭ kompat'is eĉ Joson, malgraŭ tio, ke li est'is tia fi'ul'o.

La fajr'o cindr'iĝ'is. Kaj mi komenc'is esper'i, ke ankaŭ Vedero kaj Kadero for'ir'os. Mi'a tut'a korp'o sopir'eg'is vid'i ili'n mal'aper'i.

Mi sam'e sopir'is la liber'ec'o'n kiel rat'o sid'ant'a en kapt'il'o. Se mi nur pov'us el'ig'i ili'a'j'n ĉeval'o'j'n el la kavern'o, antaŭ ol iu en'ir'os por pren'i ili'n, tiam mi ebl'e sukces'us mi'n sav'i, mi pens'is.

Vedero kaj Kadero for'rajd'us kaj neniam sci'us, kiel facil'e ili est'us pov'int'a'j kapt'i la frat'et'o'n de Jonatan'o Leon'kor'o.

Sed tiam mi aŭd'is Kaderon dir'i:
”Ni en'ir'u en la kavern'o'n por dorm'i iom'et'e.”

Jen la fin'o, mi pens'is. Sed egal'e, ili ven'u kaj kapt'u mi'n, ĉar mi ne plu hav'as fort'o'n far'i io'n.

Sed Vedero dir'is:
”Kial ni dorm'u? Baldaŭ est'os maten'o. Kaj por mi jam sufiĉ'as tiu'j ĉi mont'o'j. Mi em'as re'ir'i al la Dorn'roz'o-val'o.”

Kaj Kadero ced'is.

”Kiel plaĉ'as al vi,” li dir'is. ”El'konduk'u la ĉeval'o'j'n!”

Kelk'foj'e, kiam danĝer'o fort'e minac'as, oni sav'as si'n kvazaŭ sen'pens'e. Mi ĵet'is mi'n mal'antaŭ'e'n kaj ramp'is en la plej mal'hel'a'n angul'o'n de la kavern'o, sam'e kiel best'et'o est'us far'int'a.

Mi vid'is Vederon ven'i tra la en'ir'ej'o, sed li tuj mal'aper'is en la nigr'ec'o'n de la kavern'o, kaj mi ne plu vid'is li'n, nur aŭd'is li'n kaj tio sufiĉ'is. Li ankaŭ ne pov'is vid'i mi'n, sed mi mir'is, ke li ne aŭd'is la bat'ad'o'n de mi'a kor'o. Kiel tio bat'is, dum mi kuŝ'is tie kaj atend'is, kio okaz'os, kiam Vedero trov'os tri ĉeval'o'j'n anstataŭ du.

Ili iom hen'is, kiam Vedero en'ir'is. Ĉiu'j tri! Mi est'us re'kon'int'a la hen'o'n de Fjalaro inter mil'o'j da hen'o'j. Sed Vedero, tiu stult'ul'o, li ne rimark'is diferenc'o'n; imag'u, li eĉ ne rimark'is, ke est'as tri ĉeval'o'j en la kavern'o. Li el'konduk'is la propr'a'j'n du, kiu'j star'is pli proksim'e al la en'ir'ej'o.

Tuj kiam mi est'is sol'a kun Fjalaro, mi rapid'is al li kaj ĉirkaŭ'ferm'is li'a'n naz'o'n per mi'a'j man'o'j. Bon'a, bon'a Fjalaro, silent'u, mi pet'eg'is sen'vort'e, ĉar mi sci'is, ke, se li nun hen'us, ili aŭd'us tio'n ekster'e kaj konstat'us, ke io ne est'as en ord'o. Kaj Fjalaro ja est'is saĝ'a, kaj ĉio'n kompren'is. La ali'a'j ĉeval'o'j hen'is ekster'e, kvazaŭ ili vol'is adiaŭ'i li'n. Sed Fjalaro rest'is silent'a kaj ne respond'is.

Mi vid'is Vederon kaj Kaderon sur'sel'iĝ'i kaj mi ne kapabl'as esprim'i, kia gaj'a sent'o est'is tio. Fin'fin'e mi pov'os eskap'i el la kapt'il'o, mi supoz'is.

Tiam Vedero dir'is:
”Mi forges'is mi'a'n silik'ŝton'o'n.”

Kaj li de'sel'iĝ'is kaj serĉ'is ĉirkaŭ la fajr'o.

Post'e li dir'is:
”Ĝi ne trov'iĝ'as tie ĉi. Ebl'e mi perd'is ĝi'n en la kavern'o.”

Tia'manier'e la rat'kapt'il'o de'nov'e krak'eg'e ferm'iĝ'is ĉirkaŭ mi. Ĉar nun ili kapt'is mi'n. Vedero en'ir'is la kavern'o'n por serĉ'i tiu'n diabl'a'n ŝton'o'n, kaj li tuj trov'is Fjalaron.

Mi sci'as, ke oni ne mensog'u, sed kiam tem'as pri viv'o aŭ mort'o, oni dev'as tio'n far'i.

Li hav'is mal'mol'a'j'n man'o'j'n, tiu Vedero, neniu antaŭ'e kapt'is mi'n tiel fort'e. Tio dolor'ig'is mi'n, kaj mi ek'koler'is; strang'e eĉ pli koler'is ol tim'is. Ebl'e pro tio mi mensog'is tiel bon'e.

”Kiom long'e vi kuŝ'is tie kaj spion'is,” kri'eg'is Vedero, kiam li tren'is mi'n el la kavern'o.

”Ek'de hieraŭ vesper'e, sed mi nur dorm'is,” mi dir'is kaj palpebr'um'is en la maten'a lum'o, kvazaŭ mi ĵus vek'iĝ'is el la dorm'o.

”Dorm'is,” dir'is Vedero. ”Ĉu vi intenc'as dir'i, ke vi ne aŭd'is ni'a'j'n kant'o'j'n kaj kri'o'j'n ĉirkaŭ la bivak'a fajr'o. Ne mensog'u!”

Cert'e li pens'is, ke li est'is ruz'a, ĉar ili ne kant'is eĉ unu ton'o'n. Sed mi est'is pli ruz'a.

”Jes, ebl'e mi iom aŭd'is de vi'a kant'ad'o,” mi balbut'is, kvazaŭ mi mensog'is nur por kontent'ig'i li'n. Tiam Vedero kaj Kadero rigard'is unu la ali'a'n, nun ili est'is cert'a'j, ke mi dorm'is kaj tut'e nenio'n aŭd'is.

Sed tio ne tre mult'e help'is mi'n.

”Ĉu vi ne sci'as, ke ĉiu'n, kiu vojaĝ'as tiu'n ĉi voj'o'n, atend'as mort'pun'o?” dir'is Vedero.

Mi prov'is aspekt'i, kvazaŭ mi nenio'n sci'is pri io ajn, nek pri mort'pun'o, nek pri io ali'a.

”Mi nur vol'is rigard'i la lun'bril'o'n hieraŭ vesper'e,” mi murmur'is.

”Kaj por tio vi risk'as vi'a'n viv'o'n, vi vulp'et'o,” dir'is Vedero.

”Kie do est'as vi'a hejm'o, en la Ĉeriz'o-val'o aŭ en la Dornrozovalo?”

”En la Dorn'roz'o-val'o,” mi dir'is. Ĉar Karl'o Leon'kor'o loĝ'is en la Ĉeriz'o-val'o, kaj mi pli volont'e vol'is mort'i, ol sci'ig'i ili'n kiu mi est'as.

”Kiu'j est'as vi'a'j ge'patr'o'j?” demand'is Vedero.

”Mi loĝ'as ĉe ... ĉe mi'a av'o ,” mi dir'is.

”Kio est'as li'a nom'o?” Vedero demand'is.

”Mi nur nom'as li'n av'o,” mi respond'is kaj ŝajn'ig'is est'i eĉ pli stult'a.

”Kie en la Dorn'roz'o-val'o vi'a av'o loĝ'as?” demand'is Vedero.

”En ... et'a blank'a dom'o,” mi balbut'is. Ĉar mi pens'is, ke la dom'o'j en la Dorn'roz'o-val'o cert'e est'as blank'a'j sam'e kiel en la Ĉeriz'o-val'o.

”Tiu'n av'o'n kaj tiu'n dom'o'n montr'u al ni,” dir'is Vedero.

”Sur'sel'iĝ'u!”

Kaj ni rajd'is for. Kaj ĵus tiam la sun'o lev'iĝ'is mal'antaŭ la mont'o'j de Nangijala. La ĉiel'o ek'flam'is kiel ruĝ'a fajr'o, kaj la mont'o'pint'o'j bril'is. Io'n pli bel'a'n, io'n pli impon'a'n mi neniam en mi'a viv'o vid'is. Kaj se Kadero kaj la nigr'a pug'o de li'a ĉeval'o ne est'us est'int'a'j tuj antaŭ mi, mi est'us kri'int'a pro ĝoj'o. Sed tio'n mi ne far'is, tio'n mi ver'e ne far'is.

La pad'o daŭr'e kurb'iĝ'is kaj serpent'um'is sam'e kiel antaŭ'e.

Sed baldaŭ ĝi krut'e mal'supr'e'n'ir'is. Mi kompren'is, ke ni nun al'proksim'iĝ'is al la Dorn'roz'o-val'o. Tamen mi apenaŭ vol'is tio'n kred'i, kiam mi subit'e vid'is ĝi'n tuj sub mi. Ho, ĝi est'is sam'e bel'a kiel la Ĉeriz'o-val'o, kiel ĝi situ'is en la maten'a bril'o kun si'a'j dom'et'o'j kaj bien'o'j kaj si'a'j verd'a'j dekliv'o'j kaj flor'ant'a'j dorn'roz'ar'o'j. Est'is tut'a'j dens'ej'o'j da dorn'roz'o'j. Aspekt'is strang'e de supr'e, preskaŭ kiel mar'o kun ruĝ'et'a ŝaŭm'o sur verd'a'j ond'o'j. Jes, Dorn'roz'o-val'o est'is la ĝust'a nom'o por tia val'o.

Sed en tiu'n val'o'n mi neniam est'us en'ven'int'a sen Vedero kaj Kadero. Ĉar mur'o ĉirkaŭ'is la tut'a'n Dorn'roz'o-val'o'n, alt'a mur'o, kiu'n la hom'o'j dev'is konstru'i laŭ ordon'o de Tengo, ĉar li vol'is hav'i ili'n kiel sklav'o'j'n en etern'a sklav'ec'o. Tio'n Jonatan'o rakont'is al mi. Tial mi tio'n sci'is.

Vedero kaj Kadero forges'is pri'demand'i mi'n, kia'manier'e mi sukces'is el'ir'i la ferm'it'a'n val'o'n, kaj mi preĝ'is al Di'o, ke ili neniam far'u tio'n. Ĉar kio'n mi respond'u? Kiel kapabl'us iu hom'o trans'pas'i tiu'n mur'o'n — kaj eĉ kun ĉeval'o?

Tenganoj kun nigr'a'j kask'o'j kaj glav'o'j kaj lanc'o'j gard'e ir'is sur la mur'o, proksim'e kaj for'e, ĉie kie'n mi pov'is vid'i. Kaj sam'e bon'e oni gard'is la pord'eg'o'n, jes, trov'iĝ'is pord'eg'o en la mur'o ĝust'e tie, kie la pad'o el la Ĉeriz'o-val'o ating'is la mur'o'n kaj fin'iĝ'is.

Tie ĉi la hom'o'j dum jar'cent'o'j liber'e vojaĝ'is inter la val'o'j.

Nun nur ekzist'as ferm'it'a pord'o, kaj nur tenganoj rajt'as tra'pas'i.

Vedero frap'eg'is per si'a glav'o kontraŭ la pord'o'n. Tiam luk'et'o mal'ferm'iĝ'is, kaj gigant'a vir'o montr'is si'a'n kap'o'n.

”Pas'vort'o'n ,” li kri'is.

Vedero kaj Kadero flustr'is la sekret'a'j'n pas'vort'o'j'n en li'a'n orel'o'n, por ke mi ne lern'u. Sed ne neces'is, ĉar ankaŭ mi kon'is la vort'o'j'n — ĉiu potenc'o al Tengo, ni'a Liber'ig'ant'o!

Li ĉe la luk'o rigard'is mi'n kaj dir'is:
”Tiu ul'o? Kiu est'as li?”

”Est'as et'a stult'ul'o, kiu'n ni trov'is inter la mont'o'j,” dir'is Kadero. ”Sed tiel terur'e stult'a li tamen ne est'as, ĉar li sukces'is kaŝ'e tra'pas'i vi'a'n pord'eg'o'n hieraŭ vesper'e. Kio'n vi dir'as pri tio, ĉef'gard'ist'o? Mi propon'as, ke vi pri'demand'u vi'a'j'n soldat'o'j'n, kia'manier'e ili pri'zorg'as la gard'ad'o'n dum la vesper'o'j.”

Tiu ĉe la luk'o koler'iĝ'is. Li mal'ferm'is la pord'eg'o'n. Sed li riproĉ'is kaj blasfem'is kaj ne vol'is las'i mi'n en'ir'i, nur Vederon kaj Kaderon.

”Met'u li'n en la Katla-kavern'o'n,” li kri'eg'is. ”Tio est'as la lok'o por li.”

Sed Vedero kaj Kadero obstin'is — mi dev'as en'ir'i, ĉar mi dev'as pruv'i, ke mi ne mensog'is. Est'as ili'a dev'o al Tengo tio'n esplor'i, ili dir'is.

Kaj kun Vedero kaj Kadero kiel eskort'ant'o'j mi rajd'is tra la pord'eg'o.

Tiam mi pens'is, se mi ankoraŭ iam renkont'os Jonatan'o'n, li sci'iĝ'os, kia'manier'e Vedero kaj Kadero help'is mi'n en'ir'i la Dorn'roz'o-val'o'n. Pri tio li long'e rid'os.

Sed mi mem ne rid'is. Ĉar mi sci'is, kiel danĝer'a est'as mi'a situaci'o. Mi dev'is trov'i blank'a'n dom'et'o'n kun av'o en ĝi, ali'e mi est'os ĵet'it'a en la Katla-kavern'o'n.

”Rajd'u vi antaŭ'e kaj montr'u la voj'o'n,” dir'is Vedero. ”Ĉar nun ni serioz'e parol'os kun vi'a av'o!”

Mi instig'is Fjalaron kaj ek'rajd'is laŭ iu pad'o, kiu etend'iĝ'is laŭ'long'e de la mur'o.

Abund'is blank'a'j dom'o'j sam'e kiel hejm'e en la Ĉeriz'o-val'o.

Sed mi vid'is eĉ ne unu el ili, kiu'n mi kuraĝ'is elekt'i, ĉar mi ne sci'is, kiu loĝ'is en ĝi. Mi ne kuraĝ'is dir'i: ”Tie av'o loĝ'as,” ĉar imag'u, ke Vedero kaj Kadero en'ir'us kaj ne ekzist'us eĉ iu ajn mal'jun'ul'o. Almenaŭ neniu, kiu vol'us est'i mi'a av'o.

Nun mi ver'e est'is en kapt'il'o, kaj mi ŝvit'is pro tim'o. Tiel facil'e mi antaŭ'e mensog'is pri iu av'o, sed nun mi ne plu trov'is saĝ'a tiu'n ide'o'n.

Mi vid'is hom'o'j'n, kiu'j labor'is ekster la dom'o'j, sed nenie iu'n, kiu simil'is al av'o, kaj mi sent'is mi'n pli kaj pli mal'feliĉ'a.

Ankaŭ terur'e est'is vid'i, kiel fart'as la hom'o'j en la Dornrozovalo, kiel pal'e kaj mal'sat'eg'e kaj mal'feliĉ'e ĉiu'j aspekt'as, almenaŭ tiu'j, kiu'j'n mi vid'is dum mi rajd'is. Ili est'is tut'e mal'simil'a'j al la hom'o'j en la Ĉeriz'o-val'o. Sed ni ja ne hav'is iu'n Tengon en ni'a val'o, kiu sklav'ig'is ni'n kaj for'pren'is de ni ĉiu'j'n ni'a'j'n viv'rimed'o'j'n.

Mi rajd'is kaj rajd'is. Vedero kaj Kadero jam sen'pacienc'iĝ'is, sed mi simpl'e rajd'is, kvazaŭ mi est'us sur'voj'e al la fin'o de la mond'o.

”Ĉu ankoraŭ daŭr'os long'e?” demand'is Vedero.

”Ne tre,” mi dir'is, sed mi nek sci'is, kio'n mi dir'is nek kio'n mi far'is. Mi est'is tut'e ekster mi pro tim'o kaj nur atend'is, ke ili ĵet'os mi'n en la Katla-kavern'o'n.

Tiam okaz'is mirakl'o. Kred'u tio'n aŭ ne! Antaŭ blank'a dom'et'o, tuj apud la mur'o, sid'is mal'jun'ul'o sur benk'o kaj nutr'is si'a'j'n kolomb'o'j'n. Ebl'e mi ne est'us kuraĝ'int'a far'i tio'n, kio'n mi far'is, se inter ĉiu'j griz'a'j kolomb'o'j ne est'us est'int'a unu, kiu est'is neĝ'o'blank'a. Nur unu!

Larm'o'j ven'is en mi'a'j'n okul'o'j'n. Tia'j'n kolomb'o'j'n mi vid'is nur ĉe Sofi'a kaj unu foj'o'n sur mi'a fenestr'o'bret'o antaŭ long'e, long'e en ali'a mond'o.

Kaj nun mi far'is io'n ne'kred'ebl'a'n. Mi de'salt'is de Fjalaro, kaj per kelk'a'j paŝ'o'j mi ating'is la mal'jun'ul'o'n. Mi ĵet'is mi'n inter li'a'j'n brak'o'j'n, kaj kun mi'a'j brak'o'j ĉirkaŭ li'a kol'o mi flustr'is mal'esper'e:
”Help'u al mi! Sav'u mi'n! Dir'u, ke vi est'as mi'a av'o!”

Mi tim'is kaj est'is cert'a, ke li for'puŝ'os mi'n, kiam li vid'os Vederon kaj Kaderon en si'a'j nigr'a'j kask'o'j mal'antaŭ mi. Kial li mensog'u pro mi kaj ebl'e est'us ĵet'it'a en la Katla-kavern'o'n pro tio?

Sed li ne for'puŝ'is mi'n. Li ten'is mi'n firm'e inter si'a'j brak'o'j, kaj mi sent'is li'a'j'n varm'a'j'n bon'a'j'n brak'o'j'n ĉirkaŭ mi kiel protekt'o'n kontraŭ ĉiu mal'bon'o.

”Knab'et'o,” li dir'is tiel laŭt'e, ke Vedero kaj Kadero aŭd'u tio'n, ”kie vi est'is tiom long'e? Kaj kio'n vi far'is, vi mal'obe'em'a knab'o, ke vi'n soldat'o'j hejm'e'n ven'ig'as?”

Mi'a kompat'ind'a av'o, kia'j'n riproĉ'o'j'n li ricev'is de Vedero kaj Kadero! Ili sakr'is kaj insult'is dir'ant'e, ke, se li ne pli bon'e gard'os si'a'j'n nep'o'j'n, sed las'as ili'n sovaĝ'e ĉirkaŭ'vag'i inter la mont'o'j de Nangijala, tiam li baldaŭ ne plu hav'os nep'o'n. Kaj li mem spert'os io'n, kio'n li neniam forges'os. Sed tiu'n ĉi foj'o'n ili ne pun'os li'n, ili dir'is. Kaj ili rajd'is for. Ili'a'j kask'o'j baldaŭ vid'ebl'is nur kiel nigr'a'j punkt'et'o'j mal'supr'e en la val'o.

Tiam mi ek'plor'is. Mi ankoraŭ kuŝ'is en la si'n'o de mi'a av'o kaj plor'ad'is. Ĉar la nokt'o est'is tiel long'a kaj sufer'ig'a, kaj nun ĝi al'proksim'iĝ'is al si'a fin'o. Kaj mi'a av'o permes'is al mi plor'i.

Li nur iom lul'is mi'n, kaj mi dezir'is, ho, kiel mi dezir'is, ke li est'u mi'a ver'a av'o, kaj mi prov'is tio'n klar'ig'i al li spit'e al la plor'ad'o.

”Jes, mi ŝat'as est'i vi'a av'o,” li dir'is. ”Sed mi'a ver'a nom'o est'as Matiaso. Kio est'as vi'a nom'o?”

”Karl'o Le'o ... ” mi komenc'is. Sed tuj mi silent'is. Kiel mi pov'is est'i tiel stult'a, ke mi preskaŭ mal'kaŝ'is tiu'n nom'o'n tie ĉi en la Dorn'roz'o-val'o?

”Kar'a av'o, mi'a nom'o est'as sekret'a,” mi deklar'is. ”Nom'u mi'n Biskot'o!”

”Ĉu ver'e, Biskot'o,” dir'is Matiaso kaj iom rid'et'is. ”En'ir'u en la kuir'ej'o'n, Biskot'o, kaj atend'u mi'n tie,” li post'e dir'is. ”Mi konduk'os vi'a'n ĉeval'o'n en la stal'o'n.”

Kaj mi en'ir'is. Mal'komfort'a kuir'ej'et'o kun nur unu tabl'o kaj lign'a sof'o kaj kelk'a'j seĝ'o'j kaj fajr'ej'o. Kaj grand'a ŝrank'o ĉe unu mur'o.

Baldaŭ re'ven'is Matiaso kaj tiam mi dir'is:
”Tia'n grand'a'n ŝrank'o'n ankaŭ ni hav'as en la kuir'ej'o hejm'e en la Ĉeriz ... ”

Mi silent'is.

”Hejm'e en la Ĉeriz'o-val'o,” komplet'ig'is Matiaso, kaj mi tim'em'e rigard'is li'n ankoraŭ'foj'e mi dir'is io'n, kio'n mi ne rajt'is dir'i.

Matiaso nenio'n plu dir'is. Li proksim'iĝ'is al la fenestr'o kaj rigard'is ekster'e'n. Long'e li star'is tie kaj ĉirkaŭ'rigard'is, kvazaŭ li vol'is est'i cert'a, ke neniu est'is en la proksim'ec'o. Post'e li turn'is si'n al mi kaj dir'is per mal'laŭt'a voĉ'o:
”Est'as io apart'a pri tiu ĉi ŝrank'o. Atend'u kaj vi vid'os!”

Li puŝ'is per la ŝultr'o la ŝrank'o'n kaj flank'e'n'mov'is ĝi'n. Mal'antaŭ ĝi trov'iĝ'is luk'o en la mur'o. Ĝi'n li mal'ferm'is, kaj mal'antaŭ ĝi est'is ĉambr'et'o, et'a ĉambr'et'o. Iu kuŝ'is sur la plank'o dorm'ant'e.

Est'is Jonatan'o.

Ĉapitr'o 9

Mi memor'as kelk'a'j'n event'o'j'n en mi'a viv'o, kiam mi est'is tiel gaj'a, ke mi preskaŭ ne sci'is kio'n far'i. Unu foj'o'n okaz'is, kiam mi est'is tre jun'a kaj ricev'is sled'o'n kiel kristnask'o-donac'o'n de Jonatan'o. Li long'a'temp'e ŝpar'is si'a'n mon'o'n por tiu sled'o. Kaj tiu'n foj'o'n, kiam mi ven'is al Nangijala kaj trov'is Jonatan'o'n ĉe la river'o. Kaj tiu'n unu'a'n mir'ig'e bel'a'n vesper'o'n en la Rajd'ist'o-bien'o, kiam mi est'is tiel frenez'e gaj'a. Sed nenio, nenio super'is la sent'o'n, kiam mi trov'is Jonatan'o'n sur la plank'o ĉe Matiaso. Imag'u, ke oni pov'as far'iĝ'i tiel gaj'a! Est'is kvazaŭ mi'a anim'o mem laŭt'e rid'eg'is en mi pro ĝoj'o.

Mi ne tuŝ'is Jonatan'o'n. Mi ne vek'is li'n. Mi ne kri'is pro ĝoj'o aŭ danc'is. Mi nur kuŝ'ig'is mi'n apud li'n tut'e silent'e kaj en'dorm'iĝ'is.

Kiom long'e mi dorm'is? Tio'n mi ne sci'as. La tut'a'n tag'o'n mi opini'as. Sed kiam mi vek'iĝ'is! Jes, kiam mi vek'iĝ'is, tiam Jonatan'o sid'is sur la plank'o apud mi. Li simpl'e sid'is tie kaj rid'et'is. Neniu aspekt'as tiel bon'kor'e kiel Jonatan'o, kiam li rid'et'as. Mi kred'is, ke li ebl'e ne ŝat'as, ke mi ven'is. Ke li ebl'e jam forges'is, kia'manier'e li kri'e pet'is help'o'n. Sed nun mi konstat'is, ke li est'as sam'e gaj'a kiel mi. Tial ankaŭ mi dev'is rid'et'i, kaj ni sid'is tie rigard'ant'a'j unu la ali'a'n kaj dir'is nenio'n dum iom da temp'o.

”Vi kri'is por pet'i help'o'n,” fin'e mi dir'is.

Jonatan'o ĉes'is rid'et'i.

”Kial vi kri'is?” mi demand'is.

Tio ŝajn'e est'is io, pri kio li ne pov'is pens'i sen dolor'o. Apenaŭ li vol'is respond'i al mi, tiel mal'laŭt'e li parol'is.

”Mi vid'is Katlan. Mi vid'is tio'n, kio'n far'as Katla.”

Mi ne vol'is turment'i li'n per demand'o'j pri Katla, kaj ceter'e mi ja hav'is tiel mult'e por rakont'i al li, plej unu'e pri Joso.

Jonatan'o ne vol'is tio'n kred'i. Li'a vizaĝ'o pal'iĝ'is, li preskaŭ plor'is.

Joso, ne, ne! Ne Joso!” li kri'is, kaj ven'is larm'o'j en la okul'o'j'n.

Sed post'e li ek'star'is.

”Ni dev'as tuj inform'i Sofi'a'n.”

”Kiel ni far'os tio'n?” mi demand'is.

”Unu el ŝi'a'j kolomb'o'j est'as tie ĉi,” li dir'is. ”Bianka, ŝi flug'os re'e'n ĉi vesper'e.”

La kolomb'o de Sofi'a! Jes, tio'n mi pov'us imag'i! Mi rakont'is al Jonatan'o, ke dank’ al tiu kolomb'o mi est'as nun ĉe li kaj ne en la Katla-kavern'o.

”Cert'e est'as mirakl'o,” mi dir'is, ”ke mi inter ĉiu'j dom'o'j en la Dorn'roz'o-val'o ating'is ĝust'e tiu'n, en kiu vi est'as. Sed se mi ne est'us vid'int'a Biankan ekster ĝi, ... mi nun ne est'us tie ĉi.”

Bianka, Bianka, dank'o'n, ke vi sid'is tie,” dir'is Jonatan'o. Sed li ne hav'is temp'o'n aŭskult'i mi'n plu. Nun urĝ'is. Li grat'is la luk'o'n per la ung'o'j; son'is kiel et'a skrap'ad'o de rat'o. Sed ne daŭr'is long'e, ĝis kiam la luk'o mal'ferm'iĝ'is kaj Matiaso en'rigard'is.

”Kaj et'a Biskot'o, li nur dorm'as kaj dorm'as ... ,” Matiaso komenc'is, sed Jonatan'o ne permes'is li'n daŭr'ig'i.

”Al'port'u Biankan, mi pet'as,” li dir'is. ”Ŝi ek'flug'u tuj kiam krepusk'os.”

Li klar'ig'is kial. Li rakont'is al Matiaso pri Joso. Kaj Matiaso sku'is la kap'o'n tiel, kiel mal'jun'a'j hom'o'j far'as, kiam ili mal'ĝoj'as.

Joso! Jes, mi sci'is, ke dev'as est'i iu el la Ĉeriz'o-val'o,” li dir'is. ”Kaj pro tio nun Orvaro est'as en la Katla-kavern'o. Mi'a Di'o, kia'j est'as la hom'o'j!”

Post'e li mal'aper'is por al'port'i Biankan, kaj li ferm'is la luk'o'n.

Est'is bon'a kaŝ'ej'o, kiu'n Jonatan'o ricev'is tie ĉe Matiaso. Et'a sekret'a ĉambr'o sen fenestr'o kaj pord'o. La sol'a en'ir'voj'o est'is tra la luk'o mal'antaŭ la ŝrank'o. Neniu mebl'o trov'iĝ'is tie, nur matrac'o, sur kiu oni pov'is dorm'i. Kaj mal'nov'a stal'o-lantern'o, kiu iom hel'ig'is la mal'hel'o'n.

En la lum'o de la lantern'o Jonatan'o skrib'is mesaĝ'o'n al Sofi'a:
”La etern'e mal'ben'it'a nom'o de la perfid'ul'o est'as Joso, la Or'a Kok'o. Kapt'u li'n tuj. Mi'a frat'o nun est'as ĉi tie.”

”Pro tio Bianka al'flug'is tie'n ĉi hieraŭ vesper'e,” dir'is Jonatan'o. ”Por inform'i ni'n, ke vi mal'aper'is por serĉ'i mi'n.”

”Do, vid'u, Sofi'a kompren'is la enigm'o'n, kiu'n mi skrib'is sur la kuir'ej'a'n mur'o'n,” mi dir'is. ”Tiam, kiam ŝi al'port'is la sup'o'n.”

”Kiu'n enigm'o'n?” demand'is Jonatan'o.

”Mi serĉ'os li'n for'e en la mal'proksim'o mal'antaŭ la mont'o'j.”

Mi rakont'is al li tio'n, kio'n mi skrib'is. ”Est'is por ke Sofi'a ne far'iĝ'u mal'trankvil'a,” mi dir'is.

Jonatan'o rid'is.

”Ne est'i mal'trankvil'a, ĉu ver'e vi tio'n opini'as? Kaj mi? Kiel trankvil'a est'is mi, kiam mi ek'sci'is, ke vi vag'as ie inter la mont'o'j de Nangijala.”

Mi cert'e aspekt'is konstern'it'a, ĉar li tuj konsol'is mi'n.

”Et'a kuraĝ'a Biskot'o, kia'j grand'a'j bon'ŝanc'o kaj feliĉ'o, ke tamen vi est'is tie! Kaj eĉ pli grand'a'j bon'ŝanc'o kaj feliĉ'o, ke vi nun est'as tie ĉi!”

Est'is la unu'a'n foj'o'n, ke iu juĝ'is mi'n kuraĝ'a, kaj ven'is al mi en la kap'o'n, ke, se mi daŭr'ig'os laŭ sam'a manier'o, ebl'e mi rajt'os nom'i mi'n Leon'kor'o spit'e al amuz'o de Joso.

Sed mi memor'is io'n ali'a'n, kio'n mi skrib'is sur la mur'o'n hejm'e. Pri iu kun ruĝ'a barb'o, kiu vol'is hav'i blank'a'j'n ĉeval'o'j'n.

Kaj mi pet'is Jonatan'o'n al don'i lini'o'n al la mesaĝ'o.

”Tio pri la ruĝ'a barb'o, dir'as Karl'o, est'as erar'a.”

Mi ankaŭ rakont'is al li, kiel Hubert'o sav'is mi'n de la lup'o'j, kaj Jonatan'o dir'is, ke dum si'a tut'a viv'o li est'os dank'a al li pro tio.

Krepusk'is super la Dorn'roz'o-val'o, kiam ni ir'is por for'send'i Biankan, kaj lum'o'j aper'is en ĉiu'j dom'o'j kaj bien'o'j sur la dekliv'o mal'supr'e de ni. Aspekt'is tiel kviet'e kaj pac'e, ke oni pov'is pens'i, ke hom'o'j sid'as tie kaj manĝ'as si'a'n bon'gust'a'n vesper'manĝ'o'n aŭ ebl'e nur inter'parol'as kaj lud'as kun si'a'j infan'o'j aŭ kant'as lul'kant'et'o'j'n al ili kaj ĝu'as la viv'o'n. Sed ni sci'is, ke ne est'as tiel. Ni sci'is, ke ili hav'as preskaŭ nenio'n por manĝ'i, kaj ke ili tut'e ne est'as trankvil'a'j kaj gaj'a'j, sed mal'feliĉ'a'j. La tenganoj star'ant'a'j sur la mur'o kun si'a'j glav'o'j kaj lanc'o'j memor'ig'is pri tiu fakt'o, se oni hazard'e forges'is.

En la fenestr'o'j de Matiaso ne lum'is kandel'o'j. Li'a dom'o est'is mal'lum'a, kaj ĉio silent'is, kvazaŭ ne est'us viv'ant'a hom'o tie. Sed ni est'is tie, ne en la dom'o, sed ekster'e. Matiaso gvat'is ĉe la angul'o de la dom'o, kaj Jonatan'o kaj mi kaŝ'e ir'is port'ant'e Biankan inter la dorn'roz-dens'aĵ'o.

Tia'j roz-dens'aĵ'o'j trov'iĝ'is ĉirkaŭ la tut'a Matias-bien'o.

Dorn'roz'o'j'n mi tre ŝat'as, ĉar ili bon'odor'as. Ne fort'e bon'odor'as, nur tut'e dolĉ'e. Sed mi pens'is, ke la odor'o'n de la dorn'roz'o'j mi cert'e neniam plu pov'os sent'i sen spert'i kor'bat'o'n kaj memor'i, kiel ni kaŝ'e ir'is inter la arbust'o'j, Jonatan'o kaj mi. Tre proksim'a'j al la mur'o ni est'is, kie la tenganoj aŭskult'is kaj gvat'is. Antaŭ ĉio ili serĉ'is iu'n kun la nom'o Leon'kor'o.

Jonatan'o nigr'ig'is si'a'n vizaĝ'o'n kaj kovr'is ĝi'n per kapuĉ'o. Li ne plu simil'is al Jonatan'o, tio'n mi ver'e dev'is dir'i. Sed tamen est'is danĝer'e, kaj li risk'is si'a'n viv'o'n ĉiu'foj'e, kiam li el'ir'is el si'a kaŝ'ej'o en la sekret'a ĉambr'et'o. Cent vir'o'j serĉ'is li'n tag'e kaj nokt'e, tio'n mi sci'is, kaj pri tio mi inform'is li'n, sed li simpl'e respond'is:
”Jes, las'u ili'n tio'n far'i! ”

Li mem intenc'is for'send'i Biankan, li dir'is, ĉar li vol'is est'i cert'a, ke neniu vid'as ŝi'n, kiam ŝi ek'flug'as.

La mur'gard'ist'o'j evident'e hav'is ĉiu si'a'n propr'a'n part'o'n de la mur'o por gard'i. Sur la mur'o tuj mal'antaŭ la Matiaso-bien'o iu dik'ul'o patrol'is tie'n kaj re'e'n la tut'a'n temp'o'n, kaj ni dev'is ni'n gard'i kontraŭ li.

Matiaso star'is ĉe la dom'angul'o, ten'ant'e la stal'o-lantern'o'n, kaj ni inter'konsent'is pri jen'a signal'o:
”Se mi ten'os la lantern'o'n mal'alt'e,” li dir'is, ”vi eĉ ne spir'u, ĉar tiam Dik'a Dodiko est'os tut'e proksim'a. Sed se mi ten'os la lantern'o'n alt'e, tiam li est'os tie, kie la mur'o for'kurb'iĝ'as, kaj tie li kutim'as parol'i kun ali'a tengano. Tiam vi kapt'u la okaz'o'n por for'send'i Biankan.”

Kaj tio'n ni far'is.

”Flug'u, flug'u,” flustr'is Jonatan'o, ”flug'u mi'a Bianka, trans la mont'o'j'n de Nangijala al la Ĉeriz'o-val'o. Kaj gard'u vi'n kontraŭ la sag'o'j de Joso!”

Mi ne sci'as, ĉu la kolomb'o'j de Sofi'a ver'e kompren'as hom'a'n lingv'o'n, sed mi dezir'as kred'i, ke Bianka kapabl'is, ĉar ŝi met'is la bek'o'n ĉe la vang'o de Jonatan'o, kvazaŭ ŝi vol'is trankvil'ig'i li'n, kaj post'e ŝi ek'flug'is. Ŝi montr'iĝ'is kiel blank'a lum'et'o en la krepusk'o, tiel danĝer'e blank'a. Kiel facil'e tiu Dodiko pov'is ŝi'n vid'i, dum ŝi flug'is super la mur'o!

Sed li ne vid'is ŝi'n. Li ver'ŝajn'e star'is parol'ant'e, tiel ke li nenio'n aŭd'is, nenio'n vid'is. Matiaso gvat'is, kaj li ne mal'alt'ig'is la lantern'o'n.

Ni vid'is Biankan mal'aper'i, kaj mi tir'is la brak'o'n de Jonatan'o kaj pet'is li'n, ke li rapid'e re'ir'u en la kaŝ'ej'o'n. Sed Jonatan'o ne vol'is. Ankoraŭ ne. Est'is tiel mir'ind'a vesper'o, la aer'o est'is freŝ'a kaj agrabl'a por spir'i. Li tut'e ne em'is en'ramp'i en la sufok'a'n ĉambr'et'o'n. Neniu tio'n kompren'is pli bon'e ol mi, kiu tiom long'e kuŝ'is en'ferm'it'e sur mi'a kuir'ej'a sof'o hejm'e en la urb'o.

Jonatan'o sid'is sur la herb'o kun la brak'o'j ĉirkaŭ la genu'o'j kaj rigard'is mal'supr'e'n al la val'o. Tut'e trankvil'a li est'is. Oni pov'is supoz'i, ke li intenc'as rest'i tie la tut'a'n vesper'o'n sen'konsider'e, kiom da tenganoj marŝ'is sur la mur'o mal'antaŭ li.

”Kial vi sid'as tie?” mi demand'is.

”Ĉar mi ŝat'as tio'n,” dir'is Jonatan'o. ”Ĉar mi ŝat'as tiu'n ĉi val'o'n dum la krepusk'o. Kaj freŝ'a'n aer'o'n kontraŭ mi'a vizaĝ'o mi ankaŭ ŝat'as. Kaj ruĝ'et'a'j'n dorn'roz'o'j'n, kiu'j odor'as je somer'o.”

”Ankaŭ mi,” mi dir'is.

”Kaj mi ŝat'as flor'o'j'n kaj herb'o'n kaj arb'o'j'n kaj kamp'o'j'n kaj arb'ar'o'j'n kaj bel'a'j'n lag'et'o'j'n,” dir'is Jonatan'o. ”Kaj kiam la sun'o lev'iĝ'as, kaj kiam la sun'o sub'iĝ'as, kaj kiam la lun'o bril'as kaj la stel'o'j bril'et'as, kaj ankoraŭ mult'o'n ali'a'n mi ŝat'as, kio'n mi en la moment'o ne memor'as.”

”Tio'n ankaŭ mi ŝat'as,” mi dir'is.

”Tio'n ĉiu'j hom'o'j ŝat'as,” al'don'is Jonatan'o. ”Kaj se ili ne postul'as pli ol tio'n, ĉu vi pov'as klar'ig'i al mi, kial ili ne rajt'as ĝu'i tio'n en kviet'o kaj pac'o, sen ke iu tiran'o ven'as kaj ĉio'n detru'as?”

Al tio mi ne hav'is respond'o'n, kaj tiam Jonatan'o opini'is:
”Pli bon'e, ke ni en'ir'u nun! ”

Sed ni ne pov'is tuj kur'i en la dom'o'n. Antaŭ'e ni dev'is sci'i, kiel est'as ĉe Matiaso kaj kie est'as Dik'a Dodiko.

Inter'temp'e tut'e mal'hel'iĝ'is. Oni ne plu vid'is Matiason, nur la lum'o'n de la lantern'o.

”Li ten'as ĝi'n alt'e. Neniu Dodiko tie,” dir'is Jonatan'o. ”Ven'u!”

Sed ĝust'e kiam ni komenc'is kur'i, la lum'o de la lantern'o fulm'o'rapid'e mal'alt'iĝ'is, kaj ni abrupt'e halt'is. Ni aŭd'is ĉeval'o'j'n galop'e al'proksim'iĝ'i, kaj post'e ili mal'rapid'is, kaj iu parol'is kun Matiaso.

Jonatan'o kubut'puŝ'is mi'n dors'e.

”Ir'u tie'n ,” li flustr'is, ”ir'u al Matiaso! ”

Li ĵet'is si'n en la dorn'roz-dens'aĵ'o'n, kaj mi tim'em'e kaj trem'ant'e ir'is al la lantern'a lum'o.

”Mi nur vol'is spir'i iom da aer'o,” mi aŭd'is Matiason dir'i.

”Est'as ja tiel bel'a veter'o hodiaŭ vesper'e.”

”Bel'a veter'o,” respond'is raŭk'a voĉ'o. ”Atend'as la mort'pun'o ĉiu'n, kiu rest'as ekster'e post la sun'sub'ir'o, ĉu vi tio'n ne sci'as?”

”Mal'obe'em'a mal'jun'a av'o est'as vi,” ali'a voĉ'o dir'is. ”Ceter'e, kie est'as la bub'aĉ'o?”

”Jen li est'as ven'ant'a,” dir'is Matiaso, ĉar nun mi ating'is li'n.

Tiu'j'n du sur la ĉeval'o'j mi tuj ek'kon'is. Est'is Vedero kaj Kadero.

”Ĉu vi ankoraŭ'foj'e em'os ir'i al la mont'o'j por rigard'i la lum'o'n de la lun'o hodiaŭ vesper'e?” demand'is Vedero. ”Kio ceter'e est'as vi'a nom'o, knab'aĉ'o, mi tut'e ne aŭd'is ĝi'n.”

”Oni nom'as mi'n Biskot'o,” mi dir'is. Tio'n mi kuraĝ'is dir'i, ĉar tiu'n nom'o'n neniu kon'is, nek Joso, nek iu ali'a, nur Jonatan'o kaj mi kaj Matiaso.

”Kurioz'a nom'o, Biskot'o,” dir'is Kadero. ”Aŭskult'u, Biskot'o, kial ni ven'is tie'n ĉi, vi pens'as?”

Mi sent'is, ke la krur'o'j ne plu apog'is mi'n. Por ĵet'i mi'n en la Katla-kavern'o'n, mi pens'is. Kompren'ebl'e ili bedaŭr'is, ke ili las'is mi'n liber'a, kaj nun ili ven'is por pren'i mi'n. Kio'n ali'a'n mi kred'u?

”Nu, aŭskult'u,” dir'is Kadero, ”ni ĉirkaŭ'rajd'as en la val'o vesper'e por kontrol'i, ĉu la hom'o'j obe'as al tio, kio'n ordon'is Tengo. Sed vi'a av'o evident'e ne intenc'as kompren'i tio'n, ebl'e vi pov'as klar'ig'i al li, kiel danĝer'e est'os kaj por li kaj por vi, se vi ne rest'os en la dom'o post la sun'sub'ir'o.”

”Kaj ne forges'u,” dir'is Vedero, ”ke ankoraŭ'foj'e vi ne eskap'os sen pun'o, se ni trov'os vi'n ie, kie vi ne rajt'as est'i. Ĉu vi'a av'o viv'as aŭ mort'as, tio egal'as al ni. Sed vi, kiu est'as jun'a, vi cert'e vol'as plen'kresk'i kaj far'iĝ'i tengano, ĉu ne?”

Tengano, ne, mi prefer'us la mort'o'n, mi pens'is, sed tio'n mi ne dir'is. Mi'a kor'o dolor'is pro Jonatan'o, kaj mi ne kuraĝ'is koler'ig'i ili'n. Do mi tut'e afabl'e respond'is: ”Jes, cert'e.”

”Bon'e,” dir'is Vedero. ”Morgaŭ maten'e vi rajt'os ven'i al la Grand'a Kaj'o, kaj vi vid'os Tengon, ’la Liber'ig'ant'o'n de la Dorn'roz'o-val'o’. Morgaŭ li ven'os trans la River'o'n de la Pra'a'j River'o'j en si'a or'a bark'o kaj al'bord'iĝ'os ĉe la Grand'a Kaj'o.”

Ili pret'ig'is si'n por for'ir'i. Sed Kadero brid'is si'a'n ĉeval'o'n last'moment'e. ”Aŭskult'u, mal'jun'ul'o,” li kri'is al Matiaso, kiu jam est'is sur'voj'e en la dom'o'n.

”Ĉu vi hazard'e vid'is bel'a'n, blond'har'a'n jun'ul'o'n kun la nom'o Leon'kor'o?”

Mi ten'is la man'o'n de Matiaso, kaj mi sent'is, kiel li ek'trem'is, sed li kviet'e respond'is: ”Mi kon'as neniu'n Leon'kor'o'n.”

”Do ne,” dir'is Kadero. ”Sed se vi hazard'e renkont'os li'n, vi sci'os, kio okaz'os al tiu, kiu kaŝ'os li'n aŭ help'os li'n? Mort'pun'o! Tio'n vi sci'as, ĉu?”

Tiam Matiaso ferm'is la pord'o'n mal'antaŭ ni.

”Mort'pun'o, ĉiam mort'pun'o,” li dir'is. ”Nur pri tio tia'j hom'o'j pens'as.”

La son'o de la ĉeval'huf'o'j apenaŭ perd'iĝ'is, kiam Matiaso de'nov'e ir'is ekster'e'n kun la lantern'o. Baldaŭ en'ven'is Jonatan'o vund'it'a per dorn'o'j sur man'o'j kaj vizaĝ'o, sed ĝoj'a, ke nenio pli danĝer'a okaz'is, kaj ke Bianka nun est'is flug'ant'a trans la mont'o'j'n.

Post'e ni vesper'manĝ'is en la kuir'ej'o ĉe Matiaso. Kun la luk'o mal'ferm'it'a, tiel ke Jonatan'o rapid'e pov'us mal'aper'i en si'a'n kaŝ'ej'o'n, se iu ven'us.

Sed unu'e ni ir'is en la stal'o'n, Jonatan'o kaj mi, kaj mi manĝ'ig'is ni'a'j'n ĉeval'o'j'n. Est'is ĝoj'ig'e de'nov'e vid'i ili'n kun'e. Ili star'is kun la kap'o'j proksim'e unu al la ali'a. Mi supoz'is, ke ili rakont'is unu al la ali'a ĉio'n, kio'n ili tra'viv'is. Mi don'is aven'o'n al ambaŭ. Unu'e Jonatan'o vol'is halt'ig'i mi'n, sed post'e li dir'is:
”Jes, don'u tio'n al ili ĉi-foj'e! Sed aven'o'n oni ne plu don'as al la ĉeval'o'j tie ĉi en la Dorn'roz'o-val'o.”

Kiam ni en'ir'is la kuir'ej'o'n, Matiaso met'is sur la tabl'o'n uj'o'n da sup'o.

”Ni ne hav'as io'n ali'a'n, kaj plej'part'e est'as akv'o,” li dir'is.

”Sed ĝi almenaŭ est'as varm'a.”

Mi ĉirkaŭ'rigard'is por trov'i mi'a'n dors'o'sak'o'n, mi memor'is, kio'n mi hav'is en ĝi. Kaj kiam mi el'pren'is ĉiu'j'n mi'a'j'n pan'o'j'n kaj mi'a'n fum'aĵ'it'a'n ŝaf'viand'o'n, tiam ili moment'o'n ĉes'is spir'i, kaj ili'a'j okul'o'j ek'bril'is. Est'is agrabl'a sent'o aranĝ'i por ili preskaŭ fest'o'n. Mi tranĉ'is du grand'a'j'n tranĉ'aĵ'o'j'n de la fum'aĵ'it'a ŝaf'viand'o, kaj ni manĝ'is sup'o'n kaj pan'o'n kaj ŝaf'viand'o'n. Ni manĝ'is kaj manĝ'is. Dum long'a temp'o neniu io'n dir'is. Sed fin'e dir'is Jonatan'o:
”Bon'e, ni hav'as sufiĉ'e por manĝ'i! Mi preskaŭ forges'is la sent'o'n de sat'ec'o.” Mi ver'e kontent'is, ke mi ven'is al la Dorn'roz'o-val'o, tiu sent'o est'is por mi pI'i kaj pli agrabl'a. Kaj nun mi pov'is rakont'i ĉio'n, kio okaz'is al mi, de kiam mi rajd'is for de la hejm'o, ĝis Vedero kaj Kadero help'is al mi en'ir'i en la Dorn'roz'o-val'o'n. La plej mult'o'n mi jam rakont'is, sed Jonatan'o vol'is tio'n aŭd'i plur'foj'e. Ĉef'e pri Vedero kaj Kadero. Pri tio li rid'is, ĝust'e kiel mi atend'is. Kaj ankaŭ Matiaso.

”Tre inteligent'a'j ili ne est'as, la tenganoj,” dir'is Matiaso.

”Sed ili mem opini'as, ke ili est'as.”

”Fakt'e, eĉ mi kapabl'is ili'n tromp'i,” mi dir'is. ”Imag'u, se ili tio'n sci'us! Ke al tiu frat'et'o, kiu'n ili tiel fort'e dezir'is kapt'i, ke ĝust'e al li ili help'is en'ir'i la Dorn'roz'o-val'o'n kaj simpl'e las'is li'n liber'e ir'i.”

Kiam mi tio'n dir'is, mi ek'cerb'um'is. Mi ne antaŭ'e pens'is pri tio, sed nun mi demand'is:
”Kia'manier'e vi sukces'is en'ir'i la Dorn'roz'o-val'o'n, Jonatan'o?”

Jonatan'o ek'rid'is.

”Mi en'salt'is ,” li dir'is.

”Kiel en'salt'is ... ne sur Grimo, ĉu?” mi demand'is.

”Jes,” dir'is Jonatan'o. ”Mi ne posed'as ali'a'n ĉeval'o'n.”

Mi jam vid'is kaj sci'is, kia'j'n salt'o'j'n Jonatan'o kapabl'is far'i per Grimo. Sed super'salt'i la mur'o'n ĉirkaŭ la Dorn'roz'o-val'o, tio est'is pli ol oni pov'as imag'i.

”Vi dev'as sci'i, ke la mur'o tiam ne est'is tut'e fin'konstru'it'a,”

dir'is Jonatan'o.

”Ne ĉie. Ne ĝis si'a plen'a alt'ec'o. Sed ĝi est'is sufiĉ'e alt'a, tio'n vi pov'as kred'i.”

”Jes, sed la gard'ist'o'j,” mi dir'is. ”Ĉu neniu vid'is vi'n?”

Jonatan'o mord'is en si'a'n pan'o'n, post'e li rid'is de'nov'e.

”Jes, tut'a ar'o ĉas'is mi'n, kaj Grimo ricev'is eĉ sag'o'n en la post'aĵ'o'n. Sed mi eskap'is, kaj bon'kor'a farm'ist'o kaŝ'is mi'n kaj Grimon en si'a fojn'ej'o. Kaj dum la nokt'o li konduk'is mi'n tie'n ĉi al Matiaso. Nun vi ĉio'n sci'as.”

”Ne, vi tut'e ne ĉio'n sci'as,” dir'is Matiaso. ”Vi ne sci'as, ke la hom'o'j tie ĉi en la val'o kant'as kant'et'o'j'n pri tiu rajd'ad'o kaj pri Jonatan'o. Ke li ven'is tie'n ĉi, est'is la sol'a ĝoj'ig'a event'o, kiu okaz'is en la Dorn'roz'o-val'o, de post kiam Tengo invad'is kaj sklav'ig'is ni'n. ”Jonatan'o ni'a sav'ant'o’, ili kant'as, ĉar li liber'ig'os la Dorn'roz'o-val'o'n, ili kred'as. Ankaŭ mi tio'n kred'as. Nun vi ĉio'n sci'as.”

”Vi ankoraŭ ne ĉio'n sci'as,” dir'is Jonatan'o. ”Vi ne sci'as, ke Matiaso est'as tiu, kiu gvid'as la sekret'a'n batal'o'n en la Dorn'roz'o-val'o, nun, kiam Orvaro est'as en'karcer'ig'it'a en la Katla-kavern'o. Matiason ili nom'u ”Sav'ant'o’ kaj ne mi'n!”

”Ne, mi est'as tro mal'jun'a,” opini'is Matiaso. ”Li tut'e prav'is, tiu Vedero. Ĉu mi viv'as aŭ mort'as est'as egal'e.”

”Tiel vi ne rajt'as parol'i,” mi dir'is. ”Ĉar nun vi est'as mi'a av'o.”

”Nu, ebl'e pro tio mi dev'as rest'i en la viv'o. Sed por gvid'i batal'o'n mi ne plu taŭg'as. Por tio oni dev'as est'i jun'a.”

Li ek'ĝem'is.

”Se nur Orvaro est'us ĉi tie! Sed li cert'e mizer'e veget'as en la Katla-kavern'o, ĝis Katla pren'os li'n.”

Mi vid'is, ke la vizaĝ'o de Jonatan'o pal'iĝ'is.

”Ni vid'os,” li murmur'is, ”kiu'n Katla pren'os fin'fin'e.”

Post'e li dir'is:
”Nun ni dev'as labor'i. Ankaŭ tio'n vi ankoraŭ ne sci'as, Biskot'o, ke en tiu ĉi dom'et'o ni dorm'as dum la tag'o'j kaj labor'as dum la nokt'o'j. Ven'u kaj vid'u!”

Li ramp'is antaŭ mi tra la luk'o en la kaŝ'ej'o'n, kaj tie li montr'is io'n al mi. Li flank'e'n'ŝov'is la matrac'o'n, sur kiu ni dorm'is kaj for'pren'is kelk'a'j'n el la larĝ'a'j bret'o'j sub ĝi, kiu'j kuŝ'is ne'fiks'it'a'j. Tiam mi vid'is nigr'a'n tru'o'n, kiu ir'is rekt'e mal'supr'e'n en la ter'o'n.

”Tie ĉi komenc'iĝ'as mi'a sub'ter'a tunel'o,” dir'is Jonatan'o.

”Kaj kie ĝi fin'iĝ'as?” mi demand'is, kvankam mi preskaŭ de'ven'is la respond'o'n. ”En la sovaĝ'ej'o ĉe la ali'a flank'o de la mur'o,” li dir'is. ”Tie ĝi fin'iĝ'os, kiam ĝi est'os pret'a. Post ankoraŭ kelk'a'j nokt'o'j, mi pens'as, ĝi est'os sufiĉ'e long'a.”

Li en'ramp'is la tru'o'n.

”Sed ankoraŭ iom pli mi dev'as el'fos'i,” li dir'is. ”Ĉar vi ja kompren'as, ke mi ne vol'as aper'i el la ter'o tuj antaŭ la naz'o de Dik'a Dodiko.”

Post'e li mal'aper'is, kaj mi long'e sid'is tie atend'ant'e. Kiam li fin'fin'e re'ven'is, li puŝ'is antaŭ si trog'o'n plen'a'n de ter'o. Li supr'e'n'lev'is ĝi'n al mi kaj mi tren'is ĝi'n tra la luk'o al Matiaso.

”Pli da ter'o por mi'a kamp'o,” dir'is Matiaso. ”Se mi nur hav'us iom da piz'o'j kaj fazeol'o'j por sem'i kaj plant'i, la mal'sat'eg'o baldaŭ fin'iĝ'us.”

”Ho, ĉu vi kred'as?” dir'is Jonatan'o. ”El ĉiu dek'o da fazeol'o'j en vi'a kamp'o Tengo pren'os naŭ. Ĉu vi forges'is tio'n?”

”Vi prav'as,” respond'is Matiaso. ”Tiom long'e kiel ekzist'os Tengo, ankaŭ ekzist'os mizer'o kaj mal'sat'o en la Dornrozovalo.”

Nun Matiaso kaŝ'e el'ir'is por mal'plen'ig'i la trog'o'n sur si'a'n kamp'o'n, kaj mi dev'is star'i ĉe la pord'o por gvat'i. Fajf'u, dir'is Jonatan'o, se vi rimark'os la plej et'a'n danĝer'o'n. Special'a'n et'a'n melodi'o'n mi fajf'u, melodi'o'n, kiu'n Jonatan'o instru'is al mi antaŭ long'e, kiam ni viv'is sur la ter'o. Ni kutim'is kun'e fajf'i dum tiu temp'o. Vesper'e kiam ni en'lit'iĝ'is. Cert'e mi kapabl'is bon'e fajf'i.

Jonatan'o en'ramp'is de'nov'e en si'a'n tru'o'n por daŭr'ig'i la fos'ad'o'n, kaj Matiaso ferm'is la luk'o'n kaj kaŝ'is ĝi'n per la ŝrank'o.

”Bon'e en'kap'ig'u, Biskot'o,” li dir'is, ”ke vi neniam las'u Jonatan'o'n est'i en la kaŝ'ej'o, se la luk'o ne est'as ferm'it'a kaj la ŝrank'o ne star'as sur'lok'e por kovr'i ĝi'n. Bon'e en'kap'ig'u, ke vi est'as en land'o, kie Tengo viv'as kaj reg'as.”

”Tio'n mi ne forges'os,” mi dir'is.

Est'is iom krepusk'e en la kuir'ej'o. Nur sol'a kandel'o bril'is sur la tabl'o, sed Matiaso esting'is ĝi'n.

”Mal'hel'a est'u la nokt'o en la Dorn'roz'o-val'o,” li dir'is. ”Ĉar tie atend'as tiom da okul'o'j por vid'i tio'n, kio'n ili ne dev'us vid'i.”

Post'e li pren'is la trog'o'n kaj mal'aper'is, kaj mi star'is ĉe la mal'ferm'it'a pord'o por gvat'i. Kaj ver'e est'is mal'hel'e, ĝust'e kiel dezir'is Matiaso. Mal'hel'e est'is en la dom'o'j kaj mal'hel'a est'is la ĉiel'o super la Dorn'roz'o-val'o. Neniu stel'o bril'is kaj neniu lun'o, ĉio est'is nigr'a, kaj mi pov'is tut'e nenio'n vid'i. Sed ĉiu'j okul'o'j de la nokt'o, pri kiu'j Matiaso parol'is, ili cert'e ankaŭ vid'is nenio'n, mi pens'is, kaj tio konsol'is mi'n.

Mi sent'is mi'n mal'seren'a kaj sol'ec'a atend'ant'e tie, kaj mi ankaŭ tim'is. Matiaso for'est'is tre long'e. Mi mal'trankvil'iĝ'is pli kaj pli dum ĉiu moment'o. Kial li ne re'ven'is? Mi fiks'e rigard'is en la mal'hel'ec'o'n. Ŝajn'is al mi, ke ne plu est'is tiel mal'hel'e.

Subit'e mi konstat'is, ke pli'hel'iĝ'is. Aŭ ĉu est'is nur mi'a'j okul'o'j, kiu'j al'kutim'iĝ'is? Sed nun mi rimark'is la kial'o'n. La lun'o ek'aper'is tra la nub'o'j. Tio est'is la plej terur'a, kio pov'is okaz'i, kaj mi preĝ'is al Di'o, ke Matiaso re'ven'u, dum ankoraŭ ekzist'is sufiĉ'e da mal'hel'o por si'n kovr'i. Sed est'is tro mal'fru'e. Ĉar nun la lun'o jam aper'is en si'a plen'a bril'o, kaj flu'is river'o da lun'lum'o laŭ'long'e de la val'o.

En tiu lum'o mi vid'is Matiason. De for'e mi vid'is li'n ven'i inter la dorn'roz-dens'aĵ'o'j port'ant'e si'a'n trog'o'n. Mi atent'e ĉirkaŭ'rigard'is. Est'is ja mi'a task'o gvat'i. Kaj tiam mi ankaŭ vid'is io'n ali'a'n, Dodikon, Dik'a'n Dodikon, kiu mal'supr'e'n grimp'is de la mur'o per ŝnur-ŝtup'et'ar'o.

Est'as mal'facil'e fajf'i, kiam oni tim'as. Ne son'is tre bel'e. Sed iel mi sukces'is fajf'i tiu'n melodi'o'n, kaj rapid'e kiel lacert'o Matiaso mal'aper'is mal'antaŭ la plej proksim'a dorn'roz-dens'aĵ'o.

Tiam jam Dodiko atak'is mi'n.

”Kial vi fajf'as?” li kri'eg'is.

”Ĉar ..., ĉar mi lern'is tio'n hodiaŭ,” mi balbut'is. ”Antaŭ'e mi ne kapabl'is fajf'i, sed imag'u, ĝust'e hodiaŭ mi subit'e kapabl'is.

Ĉu vi vol'as aŭd'i tio'n?”

Mi de'nov'e fajf'is, sed Dodiko mal'permes'is al mi daŭr'ig'i.

”Nu, silent'u,” li ordon'is. ”Mi ne sci'as, ĉu est'as mal'permes'it'e fajf'i, sed mi supoz'as, ke oni ne rajt'as. Mi opini'as, ke Tengo ne ŝat'as tio'n. Kaj ceter'e vi'a pord'o dev'as est'i ferm'it'a, ĉu vi ne kompren'as tio'n?”

”Ĉu Tengo ne ŝat'as, ke pord'o'j est'as mal'ferm'it'a'j?” mi demand'is.

”Ne en'miks'u vi'n en tia'j'n afer'o'j'n,” dir'is Dodiko. ”Obe'u al mi! Sed unu'e don'u al mi ĉerp'il'o'n da akv'o. Mi dev'as trot'i tie'n kaj re'e'n sur la mur'o, ĝis mi preskaŭ mort'os pro soif'o.”

Mi rapid'e pri'pens'is; se li nun sekv'us mi'n en la kuir'ej'o'n kaj ne trov'us Matiason tie, kio tiam okaz'us? Kompat'ind'a Matiaso, mort'pun'o por tiu, kiu est'as ekster'e dum'nokt'e, jes, mi sufiĉ'e aŭd'is pri tio.

”Mi al'port'os por vi,” mi rapid'e dir'is. ”Rest'u ĉi tie, kaj mi al'port'os akv'o'n al vi.”

Mi en'kur'is, kaj en la mal'hel'o mi palp'serĉ'is la akv'uj'o'n. Mi ja sci'is, en kiu angul'o ĝi star'is. Mi ankaŭ trov'is la ĉerp'il'o'n, kaj mi plen'ig'is ĝi'n per akv'o. En tiu moment'o mi sent'is, ke iu star'is mal'antaŭ mi, jes, li star'is tie en la mal'lum'o tuj mal'antaŭ mi'a dors'o, kaj neniam en mi'a viv'o mi spert'is io'n pli tim'ig'a'n.

”Lum'ig'u kandel'o'n,” ordon'is Dodiko. ”Mi vol'as vid'i, kiel aspekt'as tia dom'aĉ'o.”

Mi'a'j man'o'j trem'is, mi'a tut'a korp'o trem'is, sed tamen mi sukces'is lum'ig'i la kandel'o'n.

Dodiko pren'is la ĉerp'il'o'n kaj trink'is. Li trink'is kaj trink'is, kvazaŭ ne ekzist'is fund'o en li. Post'e li ĵet'is la ĉerp'il'o'n sur la plank'o'n kaj suspekt'em'e ĉirkaŭ'rigard'is per si'a'j et'a'j abomen'a'j okul'o'j. Kaj li demand'is ĝust'e tio'n, kio'n mi atend'is jam la tut'a'n temp'o'n:
”Tiu mal'jun'a Matiaso, kiu loĝ'as tie ĉi, kie li est'as?”

Mi ne respond'is. Mi ne sci'is, kio'n respond'i.

”Ĉu vi ne aŭd'as, ke mi demand'as al vi?” dir'is Dodiko. ”Kie est'as Matiaso?”

”Li dorm'as ,” mi dir'is. Io'n mi dev'is el'pens'i.

”Kie?” demand'is Dodiko.

Est'is ĉambr'et'o apud la kuir'ej'o, kaj en tiu ĉambr'et'o est'is la lit'o de Matiaso, tio'n mi sci'is. Sed mi ankaŭ sci'is, ke li ne dorm'as tie nun. Tamen mi montr'is al la pord'o de la ĉambr'et'o kaj dir'is:
”Tie!”

Mi pep'is tio'n tiel, ke ĝi apenaŭ est'is aŭd'ebl'a. Son'is mizer'e, kaj Dodiko mok'rid'is pri mi.

”Vi ne tre bon'e mensog'as,” li dir'is. ”Atend'u, mi esplor'os!”

Li tut'e kontent'is, li sci'is, ke mi mensog'as, kaj li tre volont'e intenc'is okaz'ig'i mort'pun'o'n al Matiaso, por ebl'e ricev'i laŭd'o'n de Tengo; mi ne sci'as.

”Don'u al mi la kandel'o'n,” li dir'is, kaj mi don'is ĝi'n al li. Mi vol'is for'kur'eg'i de tie, nur ĵet'i mi'n tra la pord'o por trov'i Matiason kaj instig'i li'n fuĝ'i, antaŭ ol est'os tro mal'fru'e. Sed mi absolut'e ne pov'is mov'iĝ'i. Mi star'is tie sen'mov'e pro tim'o, ĝis mi preskaŭ vom'is.

Dodiko tio'n vid'is, kaj li ĝu'is tio'n. Li ne rapid'is, tut'e ne, li kontent'e rid'et'is kaj intenc'e mal'rapid'e ag'is, por ke mi eĉ pli sufer'u. Sed kiam li ĉes'is rid'et'i, li dir'is:
”Ven'u, vi knab'aĉ'o, nun montr'u al mi, kie tiu Matias-ul'o dorm'as!”

Per la pied'o li mal'ferm'bat'is la pord'o'n al la ĉambr'et'o kaj antaŭ'e'n puŝ'is mi'n, tiel ke mi fal'is super la alt'a sojl'o. Post'e li supr'e'n'tir'is mi'n de'nov'e kaj star'is antaŭ mi kun la kandel'o en la man'o.

”Vi mensog'ul'o, nun montr'u li'n al mi,” li dir'is, kaj lev'is la kandel'o'n, por pli bon'e hel'ig'i la mal'lum'o'n en la ĉambr'et'o. Mi ne kuraĝ'is mov'iĝ'i aŭ lev'i la rigard'o'n, kaj mi prefer'is ne plu ekzist'i, ho, kiel mi mal'esper'is!

Sed tiam, mez'e en mi'a mizer'o, tiam mi aŭd'is la koler'a'n voĉ'o'n de Matiaso: ”Pri kio tem'as? Ĉu oni eĉ ne pov'as pac'e dorm'i dum la nokt'o'j?”

Mir'e mi rigard'is kaj vid'is Matiason, jes, li sid'is tie en si'a lit'o en la plej mal'hel'a angul'o de la ĉambr'et'o kaj palpebr'um'is kontraŭ la lum'o. Li est'is vest'it'a nur per si'a ĉemiz'o, kaj li hav'is taŭz'it'a'j'n har'o'j'n, kvazaŭ li long'e dorm'is. Kaj apud la mal'ferm'it'a fenestr'o la trog'o klin'iĝ'is kontraŭ la mur'o. Ver'dir'e, ĉu li ne est'is rapid'a kiel lacert'o, mi'a nov'a av'o!

Sed mi preskaŭ kompat'is Dodikon. Neniam mi vid'is iu'n aspekt'i tiel idiot'e stult'e kiel li'n, kiam li star'is tie, fiks'e rigard'ant'e Matiason.

”Mi nur ven'is por pet'i pri iom da akv'o,” li grumbl'em'e dir'is.

”Akv'o, jes tio est'as bon'a ide'o,” dir'is Matiaso. ”Ĉu vi ne sci'as, ke Tengo strikt'e mal'permes'is al vi akcept'i akv'o'n de ni? Li kred'as, ke ni venen'ig'os vi'n. Se vi ankoraŭ'foj'e ven'os kaj vek'os mi'n, tiam mi ver'e far'os tio'n.”

Mi ne kompren'as, kiel li kuraĝ'is tiel parol'i al Dodiko. Sed ebl'e tio est'is la plej bon'a manier'o al'parol'i tenganon. Ĉar Dodiko nur grunt'is kaj mal'aper'is por re'grimp'i al si'a mur'o.

Ĉapitr'o 10

Neniam mi sci'is, kiel aspekt'as absolut'e kruel'a hom'o, antaŭ ol mi vid'is Tengon de Karmanjaka.

Li trans'ir'is la River'o'n de la Pra'a'j River'o'j per si'a or'a bark'o.

Tiam mi star'is tie atend'ant'e kun'e kun Matiaso.

Jonatan'o send'is mi'n. Li vol'is, ke mi vmemoras kelk'a'j'n eventojnidu Tengon.

”Ĉar tiam vi pli bon'e kompren'os, kial la hom'o'j tie ĉi en la val'o pen'e labor'eg'as kaj mal'sat'eg'as kaj mort'as kun unu sol'a pens'o kaj rev'o — de'nov'e vid'i si'a'n val'o'n liber'a.”

Alt'e inter la Mont'o'j de la Pra'a'j Mont'o'j situ'is la fortik'aĵ'o de Tengo. Tie li loĝ'is. Nur iam kaj tiam li trans'ir'is la river'o'n al la Dorn'roz'o-val'o, kaj li nur ven'is por terur'ig'i la hom'o'j'n, por ke neniu forges'u, kie oni est'as kaj neniu tro mult'e ek'rev'u pri liber'ec'o, dir'is Jonatan'o.

Unu'e mi apenaŭ io'n vid'is. Tiom da Tengo-soldat'o'j star'is antaŭ mi. Long'a'j vic'o'j por gard'i Tengon, dum li est'is en la Dorn'roz'o-val'o. Cert'e li tim'as, mi pens'is, ke sag'o flug'as sibl'ant'e el iu kaŝ'ej'o. Tiran'o'j ĉiam tim'as, tio'n Jonatan'o rakont'is, kaj Tengo est'as la plej terur'a el ĉiu'j tiran'o'j.

Ne, unu'e ni apenaŭ io'n vid'is, nek Matiaso nek mi. Sed tiam mi kompren'is, kio'n neces'is far'i. Ili star'is tie — la soldat'o'j de Tengo, tre arogant'a'j kaj kun la gamb'o'j vast'e dis'etend'it'a'j.

Se mi kuŝ'ig'os mi'n sur'ventr'e mal'antaŭ tiu kun la plej etend'it'a'j gamb'o'j, mi pov'os tra'rigard'i inter li'a'j krur'o'j.

Sed mi ne sukces'is persvad'i Matiason tio'n far'i.

”Ĉef'e, ke vi vid'as,” li dir'is, ”kaj ke vi neniam forges'os, kio'n vi hodiaŭ vid'os.”

Kaj mi vid'is. Bel'a, grand'a, or'a boat'o, kiu al'proksim'iĝ'is al ni sur la river'o kun nigr'e vest'it'a'j vir'o'j ĉe la rem'il'o'j. Mult'a'j rem'il'o'j, pli ol mi kapabl'is nombr'i, kaj la rem'il'o'j bril'is en la sun'lum'o ĉiu'foj'e, kiam oni lev'is ili'n el al akv'o. La rem'ist'o'j dev'is fort'e labor'i. Est'is mult'a'j kirl'akv'o'j, kiu'j for'tir'is la boat'o'n. Ebl'e est'is la suĉ'o'fort'o de akv'o'fal'o pli mal'supr'e en la river'o, ĉar mi aŭd'is bru'o'n kiel de grand'a'j torent'o'j mal'proksim'a'j.

”Vi aŭd'as la Karm'a-fal'o'n,” dir'is Matiaso, kiam mi demand'is li'n. ”La kant'o pri la Karm'a-fal'o est'as ni'a lul'kant'o tie ĉi en la Dorn'roz'o-val'o, kiu'n la infan'et'o'j aŭskult'as, kiam ili en'dorm'iĝ'as.”

Mi pens'is pri la infan'o'j en la Dorn'roz'o-val'o. Tie ĉi ĉe la bord'o de la river'o ili en pli fru'a temp'o ĉirkaŭ'kur'is lud'ant'e, kaj ili plaŭd'is en la akv'o kaj ĝoj'is. Nun ili ne plu pov'is tio'n far'i. Pro la mur'o, la mal'esper'ig'a mur'o, kiu en'ferm'is ĉio'n. En tiu long'a mur'o trov'iĝ'is nur du pord'eg'o'j; tiu, tra kiu mi ven'is — kiu nom'iĝ'is la Grand'a Pord'eg'o — kaj tiu ĉe la river'o apud la kaj'o, kie la bark'o de Tengo nun est'is al'lig'it'a. La pord'eg'o est'is mal'ferm'it'a por Tengo, kaj inter la krur'o'j de la soldat'o mi vid'is la kaj'o'n kaj la nigr'a'n vir'ĉeval'o'n de Tengo, kiu tie atend'is, bel'a ĉeval'o kun sel'o garn'it'a per or'o kaj rimen'ar'o, kiu bril'is de or'o. Kaj mi vid'is Tengon antaŭ'e'n'paŝ'i kaj sur'sel'iĝ'i kaj ven'i rajd'ant'e tra la pord'o. Subit'e li est'is tut'e apud mi, tiel ke mi vid'is li'a'n brutal'a'n vizaĝ'o'n kaj li'a'j'n sen'kompat'a'j'n okul'o'j'n.

Kruel'a kiel serpent'o, Jonatan'o dir'is, kaj tiel li aspekt'is, absolut'e kruel'a kaj sang'o'soif'a. La vest'aĵ'o, kiu'n li port'is, est'is ruĝ'a kiel sang'o, ankaŭ li'a kask'o'tuf'o est'is ruĝ'a, kvazaŭ li tremp'is ĝi'n en sang'o'n. Li'a'j okul'o'j fiks'e antaŭ'e'n rigard'is, li ne vid'is la hom'o'j'n, kvazaŭ neniu ali'a ekzist'is en la mond'o — neniu ali'a ol Tengo de Karmanjaka. Jes, li est'is tim'ig'a!

Ĉiu'j en la Dorn'roz'o-val'o hav'is ordon'o'n, ven'i al la vilaĝ'a plac'o. Tie Tengo parol'os al ili. Kompren'ebl'e ankaŭ Matiaso kaj mi ir'is tie'n.

Est'is agrabl'a et'a plac'o ĉirkaŭ'it'a de bel'a'j, mal'nov'a'j dom'o'j.

Nun ĉiu'j hom'o'j el la Dorn'roz'o-val'o star'is sur la plac'o, ĝust'e kiel Tengo ordon'is. Ili star'is tie silent'e atend'ant'e, sed kiel fort'e oni pov'is sent'i la indign'o'n kaj mal'ĝoj'o'n! Ĝust'e tie ĉi sur la plac'o ili amuz'iĝ'is en antaŭ'a'j temp'o'j. Tie ĉi ili cert'e danc'is kaj lud'is kaj kant'is dum la somer'a'j vesper'o'j aŭ ebl'e simpl'e sid'is sur benk'o ekster la gast'ej'o kaj parol'is unu kun la ali'a sub la tili'o'j.

Du mal'nov'a'j tili'o'j kresk'is tie, kaj Tengo al'rajd'is kaj pren'is lok'o'n inter ili. Li rest'is sur la ĉeval'dors'o kaj rigid'e rigard'is super la plac'o'n kaj la hom'o'j'n, sed ke li vid'is neniu'n, pri tio mi cert'is. Apud li est'as konsil'ant'o, fier'ul'o, kiu nom'iĝ'as Pjuko, inform'is mi'n Matiaso. Pjuko hav'is blank'a'n ĉeval'o'n, preskaŭ sam'e bel'a'n kiel la nigr'a de Tengo, kaj ili sid'is tie sur si'a'j ĉeval'o'j kiel du potenc'ul'o'j, nur fiks'e rigard'ant'e rekt'e antaŭ'e'n.

Long'temp'e ili tiel sid'is. Ĉirkaŭ ili soldat'o'j gard'e'star'is; tenganoj kun nigr'a'j kask'o'j kaj nigr'a'j mantel'o'j kaj kun nud'a'j glav'o'j. Ili ŝvit'is, oni bon'e pov'is vid'i, ĉar la sun'o jam alt'e star'is sur la ĉiel'o, kaj est'is varm'a tag'o.

”Kio'n vi pens'as, ke Tengo dir'os?” mi demand'is Matiason.

”Ke li mal'kontent'as pri ni”respond'is Matiaso. ”Li neniam dir'as io'n ali'a'n.”

Efektiv'e li mem ne parol'is, Tengo. Por li ne konven'is parol'i al sklav'o'j. Li parol'is nur al Pjuko, kaj Pjuko dev'is inform'i ni'n, kiel mal'kontent'a est'as Tengo pri la hom'o'j en la Dornrozovalo. Ili tro mal'diligent'e labor'as, kaj ili protekt'as la mal'amik'o'j'n de Tengo.

”Leon'kor'o'n oni ankoraŭ ne trov'is,” dir'is Pjuko. ”Ni'a favor'a moŝt'o mal'kontent'eg'as pri tio.”

”Jes, tio'n mi kompren'as, tio'n mi kompren'as,” mi aŭd'is iu'n murmur'i tuj apud mi. Tie star'is mal'riĉ'ul'o ĉifon'e vest'it'a. Mal'jun'ul'o kun tuf'a'j har'o'j kaj griz'a tuf'a barb'o.

”La pacienc'o de ni'a favor'a moŝt'o baldaŭ el'ĉerp'iĝ'os,” vok'is Pjuko, ”kaj li fort'e kaj sen'indulg'e pun'os la Dorn'roz'o-val'o'n.”

”Jes, li prav'as, jes, li prav'as ,” plend'e'pep'is la mal'jun'ul'o apud mi, kaj mi kompren'is, ke li dev'as est'i idiot'o, iu, kiu ne est'is tut'e mens'e san'a.

”Sed,” dir'is Pjuko, ”pro si'a grand'a bon'kor'ec'o ni'a favor'a moŝt'o ankoraŭ iom atend'os, antaŭ ol li efektiv'ig'os la pun'o'n, kaj li eĉ ofert'os premi'o'n. Du'dek blank'a'j'n ĉeval'o'j'n tiu ricev'os, kiu kapt'os Leon'kor'o'n por li.”

”Tiam mi kapt'os tiu'n vulp'o'n,” dir'is la mal'jun'ul'o kaj kubut'puŝ'is mi'n. ”Du'dek blank'a'j'n ĉeval'o'j'n mi tiam ricev'os de ni'a favor'a moŝt'o, ho, est'as bon'a pag'o por tia vulp'et'o.”

Mi tiel koler'is, ke mi em'is ek'bat'i li'n. Eĉ se li est'is idiot'o, li ne rajt'is par'al'i tiel stult'e.

”Ĉu vi ne kapabl'as hont'i?” mi flustr'is.

Li rid'is.

”Ne, ne tre mult'e,” li re'flustr'is. Nun li rigard'is mi'n rekt'e en la vizaĝ'o'n, kaj mi re'kon'is li'a'j'n okul'o'j'n. Tiel bel'a'j'n, bril'ant'a'j'n okul'o'j'n nur Jonatan'o hav'is.

Ver'e li tut'e ne est'is prudent'a. Kiel li hav'is kuraĝ'o'n, ven'i tie'n ĉi ĝust'e antaŭ la naz'o'n de Tengo? Sed kompren'ebl'e neniu kapabl'is re'kon'i li'n. Eĉ ne Matiaso.

Nur kiam Jonatan'o frap'is li'a'n dors'o'n kaj dir'is:
”Mal'jun'ul'o, ĉu ni ne jam vid'is unu la ali'a'n ie?”

Jonatan'o ĉiam ŝat'is si'n mask'o'vest'i. Li kutim'is lud'i teatr'o'n por mi en la kuir'ej'o vesper'e. Tiam, kiam ni viv'is sur la ter'o, mi vol'as dir'i. Li ver'e kapabl'is mult'manier'e si'n ali'vest'i kaj far'i amuz'aĵ'o'j'n. Kelk'foj'e mi rid'is tiel, ke mi hav'is stomak'dolor'o'n.

Sed nun, tie ĉi, antaŭ Tengo, tio est'is preskaŭ tro impertinent'a.

”Ankaŭ mi dev'as vid'i, kio okaz'as,” li flustr'is, kaj nun li ne rid'is, ĉar nenio pri'rid'ind'a ekzist'is.

Tengo ordon'is ĉiu'j'n vir'o'j'n el la Dorn'roz'o-val'o si'n vic'ig'i antaŭ li, kaj per si'a sen'kompat'a montr'o'fingr'o li montr'is tiu'j'n, kiu'j est'u for'transport'at'a'j trans la river'o'n al Karmanjaka. Mi sci'is, kio'n tio signif'as, ĉar Jonatan'o rakont'is tio'n al mi. Neniu el ili, al kiu'j Tengo montr'is, re'ven'us viv'ant'a. Ili dev'os sklav-labor'i en Karmanjaka kaj al'tren'i ŝton'eg'o'j'n por la fortik'aĵ'o, kiu'n Tengo konstru'ig'as sur mont'o'pint'o de la Pra'a'j Mont'o'j. Tio est'os fortik'aĵ'o, kiu'n neniam mal'amik'o pov'os konker'i. Tie Tengo sid'os en si'a kruel'ec'o jar'o'n post jar'o, por ke li fin'fin'e sent'u si'n sekur'a. Sed neces'is mult'a'j sklav'o'j por konstru'i tia'n fortik'aĵ'o'n, kaj sklav-labor'i ili dev'is, ĝis ili mort'fal'is.

”Kaj tiam Katla ricev'os ili'n,” Jonatan'o est'is dir'int'a. Kiam mi memor'is tio'n, mi frost'o'trem'is spit'e al la varm'a sun'bril'o.

Kvankam por mi Katla tiam est'is nenio ali'a ol terur'a nom'o.

Reg'is mort'silent'o sur la plac'o, kiam Tengo fingr'o'montr'is.

Nur bird'et'o sid'is plej alt'e en la arb'o super li kaj kant'is kaj tril'is plen'voĉ'e, sen sci'i pri tio, kio'n Tengo est'is far'ant'a sub la tili'o.

Sed ankaŭ aŭd'iĝ'is la plor'ad'o. Est'is mizer'e aŭd'i, kiel ili plor'is, ĉiu'j vir'in'o'j, kiu'j perd'os si'a'j'n edz'o'j'n kaj ĉiu'j infan'o'j, kiu'j neniam plu vid'os si'a'j'n patr'o'j'n. Ver'dir'e ĉiu'j plor'is. Ankaŭ mi.

Tengo, li ne aŭd'is la plor'ad'o'n. Li sid'is sur si'a ĉeval'o kaj montr'is kaj montr'is, kaj la diamant'o sur li'a montr'o-fingr'o ek'fulm'is ĉiu'foj'e, kiam li kondamn'is iu'n al mort'o. Est'is terur'e, li mort'ig'is hom'o'j'n nur per si'a montr'o-fingr'o!

Sed unu el tiu'j, kiu'j'n li elekt'is, ŝajn'e ek'frenez'iĝ'is, kiam li aŭd'is si'a'j'n infan'o'j'n plor'i. Ĉar subit'e li el'vic'iĝ'is, kaj antaŭ ol la soldat'o'j pov'is li'n halt'ig'i, li kur'is al Tengo.

”Tiran'o,” li kri'is. ”Iam ankaŭ vi mort'os, pens'u pri tio!”

Kaj post'e li kraĉ'is sur Tengon.

Tengo rest'is absolut'e sen'mov'e. Li nur sign'is per la man'o, kaj la soldat'o, kiu star'is plej proksim'e, lev'is si'a'n glav'o'n. Mi vid'is, kiel ĝi ek'bril'is en la sun'lum'o, sed en la sam'a moment'o Jonatan'o pren'is mi'n je la nuk'o kaj prem'is mi'n kontraŭ si'a brust'o. Li kovr'is mi'a'n vizaĝ'o'n, tiel ke mi ne vid'is io'n plu. Sed mi sent'is, aŭ ebl'e mi aŭd'is la plor'singult'o'n en la brust'o de Jonatan'o. Dum ni hejm'e'n'ir'is, li plor'is. Tio'n li kutim'e ne far'is.

Ĉiu'j funebr'is en la Dorn'roz'o-val'o tiu'n tag'o'n. Ĉiu'j mal'ĝoj'is.

Ĉiu'j krom la soldat'o'j de Tengo. Mal'e ili ĝoj'is ĉiu'n foj'o'n, kiam Tengo ven'is al la Dorn'roz'o-val'o, ĉar tiam li aranĝ'is orgi'o'j'n por si'a'j tenganoj. Apenaŭ sek'iĝ'is la sang'o de tiu kompat'ind'ul'o, kiu est'is mort'ig'it'a sur la plac'o, kiam oni star'ig'is tie grand'a'j'n uj'o'j'n da bier'o kaj rost'is pork'o'j'n sur stang'o'j, tiel ke la odor'o dens'e kovr'is la Dorn'roz'o-val'o'n. Ĉiu'j tenganoj manĝ'is kaj trink'is kaj fanfaron'is pri Tengo, kiu don'is al ili tiom da bon'aĵ'o'j.

”Sed est'as la pork'o'j de la Dorn'roz'o-val'o, kiu'j'n ili vor'as, la bandit'o'j,” dir'is Matiaso, ”kaj la bier'o de la Dorn'roz'o-val'o, kiu'n ili trink'aĉ'as.”

Tengo mem ne part'o'pren'is la fest'o'n. Post la selekt'ad'o de la viktim'o'j, li re'vetur'is trans la river'o'n.

”Kaj nun li cert'e sid'as kontent'a en si'a fortik'aĵ'o kaj opini'as, ke li per teror'o paraliz'as la Dorn'roz'o-val'o'n,” dir'is Jonatan'o, kiam ni hejm'e'n'ir'is. ”Li cert'e pens'as, ke nun ekzist'as tie ĉi nur tim'ig'it'a'j servut'ul'o'j.”

”Sed li erar'as,” dir'is Matiaso. ”Tio, kio'n Tengo ne kompren'as, est'as, ke li neniam pov'os sub'ig'i hom'o'j'n, kiu'j batal'as por si'a liber'ec'o, kaj kiu'j komun'e ag'as tiel kiel ni.”

Ni pas'is dom'et'o'n ĉirkaŭ'it'a'n de pom'arb'o'j, kaj Matiaso dir'is:
”Tie loĝ'is tiu, kiu ĵus est'is mort'ig'it'a.”

Sur la ŝtup'o ekster la dom'o sid'is vir'in'o. Mi re'kon'is ŝi'n de la plac'o, mi memor'is, kiel ŝi kri'is, kiam Tengo montr'is al ŝi'a edz'o. Nun ŝi sid'is kun tond'il'o en la man'o kaj for'tond'is si'a'j'n long'a'j'n, blond'a'j'n har'o'j'n.

”Kio'n vi far'as, Antonia?” demand'is Matiaso. ”Kio'n vi far'os per vi'a'j har'o'j?”

”Tenden'o'j'n por paf'ark'o'j,” dir'is Antonia.

Nenio'n plu ŝi dir'is. Sed neniam mi forges'os la esprim'o'n en ŝi'a'j okul'o'j, kiam ŝi tio'n dir'is.

Pro mult'a'j ag'o'j minac'is mort'pun'o en la Dorn'roz'o-val'o.

Sed la plej grav'a krim'o est'is posed'i arm'il'o'j'n. Tio est'is pli mal'permes'it'a ol io ali'a. La soldat'o'j de Tengo kontrol'ant'e ĉirkaŭ'ir'is en dom'o'j kaj bien'o'j kaj serĉ'is kaŝ'it'a'j'n ark'o'j'n kaj kaŝ'it'a'j'n glav'o'j'n kaj lanc'o'j'n. Sed neniam ili trov'is io'n. Tamen ne ekzist'as eĉ unu dom'o aŭ unu bien'o, kie oni ne kaŝ'as arm'il'o'j'n por tiu batal'o, kiu fin'e dev'os okaz'i, dir'is Jonatan'o.

Tengo promes'is blank'a'j'n ĉeval'o'j'n kiel premi'o'n al tiu'j, kiu'j mal'kovr'is arm'il'a'j'n kaŝ'ej'o'j'n.

”Kiel stult'e,” dir'is Matiaso. ”Ĉu ver'e li opini'as, ke eĉ unu perfid'ul'o trov'iĝ'as en la Dorn'roz'o-val'o!”

”Ne, est'as perfid'ul'o nur en la Ĉeriz'o-val'o,” dir'is Jonatan'o mal'gaj'e. Jes, mi ja sci'is, ke est'as Jonatan'o, kiu ir'is apud mi, sed est'is mal'facil'e tio'n kred'i, ĉar li aspekt'is tut'e fremd'e kun long'a barb'o kaj ĉifon'it'a'j vest'o'j.

Joso ne vid'is tio'n, kio'n ni vid'is de kruel'ec'o kaj sub'prem'o,” dir'is Matiaso.

”Ali'e li ne kapabl'us ag'i tiel.”

”Mi sci'vol'as pri tio, kio'n Sofi'a far'os,” dir'is Jonatan'o. ”Kaj mi tre ŝat'us sci'i, ĉu Bianka al'ven'is viv'ant'a.”

”Ni dev'as esper'i ke jes,” dir'is Matiaso. ”Kaj ke Sofi'a jam halt'ig'is tiu'n Joson.”

Kiam ni hejm'e'n'ven'is al Matias-bien'o, ni vid'is Dik'a'n Dodikon, kiu kuŝ'is sur la herb'ej'o kaj lud'is per ĵet'kub'o'j kun tri ali'a'j tenganoj. Ili hav'is liber'a'n tag'o'n, mi imag'is, ĉar ili kuŝ'is tie inter la dorn'roz-arbust'o'j dum la tut'a post'tag'mez'o. Ni pov'is ili'n vid'i tra la kuir'ej'a fenestr'o. Ili lud'is ĵet'kub'o'j'n kaj manĝ'is lard'o'n kaj trink'is bier'o'n, kiu'n ili port'is de la plac'o — tut'a'j'n sitel'o'j'n plen'a'j'n. Iom post iom ili ne plu kapabl'is lud'i per ĵet'kub'o'j. Tiam ili manĝ'is lard'o'n kaj trink'is bier'o'n. Post'e ili nur drink'is, kaj fin'e ili far'is nenio'n plu, nur ramp'is unu ĉirkaŭ la ali'a kiel skarab'o'j inter la arbust'o'j, ĝis ili ĉiu'j kvar en'dorm'iĝ'is. Ili'a'j for'ĵet'it'a'j kask'o'j kaj mantel'o'j kuŝ'is sur la herb'o. Neniu kapabl'as trink'i bier'o'n vest'it'a per dik'a lan'a mantel'o dum varm'a tag'o.

”Sed se Tengo tio'n sci'us, ili est'us vip'at'a'j,” dir'is Jonatan'o.

Post'e li mal'aper'is tra la pord'o, kaj antaŭ ol mi pov'is ek'tim'i, li jam re'ven'is kun mantel'o kaj kask'o.

”Kia'manier'e vi uz'os tiu'j'n diabl'aĵ'o'j'n?” demand'is Matiaso.

”Tio'n mi ankoraŭ ne sci'as,” respond'is Jonatan'o. ”Pov'as est'i, ke ven'os moment'o, kiam mi bezon'os ili'n.”

”Ankaŭ pov'os ven'i moment'o, kiam vi est'os kapt'it'a pro ili,”

grumbl'is Matiaso.

Sed Jonatan'o rapid'e de'met'is si'a'j'n ĉifon'aĵ'o'j'n kaj si'a'n barb'o'n kaj sur'met'is kask'o'n kaj mantel'o'n, kaj tie li star'is aspekt'ant'e ĝust'e kiel tengano. Est'is terur'e! Matiaso trem'is kaj pet'eg'is li'n, kaŝ'i la diabl'aĵ'o'j'n en la kaŝ'ej'o'n.

Kaj tio'n Jonatan'o far'is.

Post'e ni kuŝ'ig'is ni'n kaj dorm'is la ceter'o'n de la tag'o. Pro tio mi ne sci'as, kio okaz'is, kiam Dik'a Dodiko kaj li'a'j kun'ul'o'j vek'iĝ'is kaj esplor'is, kies kask'o kaj kies mantel'o mal'aper'is.

Ankaŭ Matiaso dorm'is, sed li vek'iĝ'is kaj aŭd'is kri'o'j'n kaj blasfem'o'j'n el la dorn'roz-dens'aĵ'o. Tio'n li post'e rakont'is.

Dum la nokt'o ni plu labor'is en la sub'ter'a tunel'o.

”Ankoraŭ tri nokt'o'j'n, ne plu,” dir'is Jonatan'o.

”Kaj kio okaz'os post'e?” mi demand'is.

”Post'e okaz'os tio, pro kio mi ven'is,” dir'is Jonatan'o.

”Ebl'e tio ne sukces'os, sed tamen mi dev'os prov'i, liber'ig'i Orvaron.”

”Ne sen mi,” mi dir'is. ”Ankoraŭ'foj'e vi ne rajt'os for'las'i mi'n.

Kie'n ajn vi ir'os, mi sekv'os.”

Li long'e rigard'is mi'n, kaj post'e li rid'et'is.

”Jes, se vi ver'e dezir'as tio'n, ankaŭ mi tio'n dezir'as ,” li dir'is.

Ĉapitr'o 11

La soldat'o'j de Tengo fort'e vigl'iĝ'is post tiom da lard'o kaj bier'o. Ĉiu el ili dezir'is tiu'j'n du'dek blank'a'j'n ĉeval'o'j'n, kaj ili komenc'is frenez'e serĉ'i Jonatan'o'n. Ili serĉ'eg'is li'n de maten'o ĝis nokt'o, tra'serĉ'is ĉiu'n dom'o'n en la val'o. Ĉiu angul'et'o est'is tra'serĉ'it'a. Jonatan'o dev'is rest'i en la kaŝ'ej'o, ĝis kiam li preskaŭ sufok'iĝ'is.

Vedero kaj Kadero ĉirkaŭ'rajd'is kaj laŭt'leg'is proklam'o'n pri mi'a frat'o. Mi kapt'is la okaz'o'n aŭskult'i pri ”la mal'amik'o de Tengo, Jonatan'o Leon'kor'o, kiu sen permes'o trans'pas'is la mur'o'n kaj kies rest'ad'lok'o en la Dorn'roz'o-val'o ankoraŭ est'as ne'kon'at'a. ” Ili ankaŭ pri'skrib'is li'n. Li est'is ”rimark'ind'e bel'aspekt'a jun'ul'o kun blond'a'j har'o'j kaj mal'hel'blu'a'j okul'o'j kaj svelt'a,” tiel ili dir'is, kaj tiel Joso pri'skrib'is li'n, mi imag'is. Kaj ankoraŭ'foj'e oni aŭd'is pri mort'pun'o por tiu, kiu protekt'as Leon'kor'o'n kaj rekompenc'o al tiu, kiu perfid'os li'n.

Dum Vedero kaj Kadero ĉirkaŭ'rajd'is kaj dis'kon'ig'is tio'n, hom'o'j ven'is al la Matias-bien'o, por adiaŭ'i Jonatan'o'n kaj dank'i li'n pro ĉio, kio'n li far'is por ili, kio ver'ŝajn'e est'is mult'e pli ol mi sci'is.

”Neniam ni forges'os vi'n,” ili dir'is kun larm'o'j en la okul'o'j, kaj ili kun'port'is pan'o'n por li, kvankam ili mem hav'is preskaŭ nenio'n por manĝ'i.

”Tio'n vi bezon'os, ĉar est'as mal'facil'a kaj danĝer'a vojaĝ'o, kiu'n vi entrepren'os,” ili dir'is, kaj post'e ili rapid'is for por aŭskult'i Vederon kaj Kaderon ankoraŭ'foj'e. Nur por amuz'o!

Soldat'o'j ven'is ankaŭ al Matias-bien'o. Mi sid'is tim'plen'e sur seĝ'o en la kuir'ej'o, kiam ili en'pas'is, kaj mi ne kuraĝ'is mov'i mi'n. Sed Matiaso est'is aŭdac'a.

”Kio'n vi serĉ'as?” li demand'is. ”Ĉu ankoraŭ tiu'n Leon'kor'o'n? Mi ne kred'as, ke li ekzist'as. Est'as iu, kiu'n vi invent'is por don'i pretekst'o'n ĉirkaŭ'ir'i kaj mal'ord'ig'i ni'a'j'n hejm'o'j'n.”

Kaj ekzakt'e tio'n ili far'is. Ili komenc'is en la dorm'o'ĉambr'o.

Tie ili ĵet'is ĉiu'j'n lit'kovr'il'o'j'n sur la plank'o'n. Post'e ili tra'serĉ'is la ŝrank'o'n, kiu star'is tie. Ĉio'n, kio trov'iĝ'is en ĝi, ili el'ĵet'is. Tio est'is tut'e stult'a ag'o. Ĉu ver'e ili pens'is, ke Jonatan'o kaŝ'is si'n en ŝrank'o?”

”Ĉu vi ne ankaŭ vol'as rigard'i en la ŝrank'et'o'n de la nokt'o'vaz'o?” demand'is Matiaso. Sed tiam ili koler'iĝ'is.

Kaj post'e ili en'ven'is en la kuir'ej'o'n kaj atak'is la ŝrank'o'n, kaj mi sid'is sur mi'a seĝ'o kaj sent'is mal'am'eg'o'n kresk'i en mi. Ĝust'e ĉi-vesper'e ni intenc'is for'las'i la val'o'n, Jonatan'o kaj mi, kaj mi pens'is, se ili trov'us li'n nun, mi ne sci'us kio'n far'i. Simpl'e ne dev'us okaz'i io tiel kruel'a, ke ili kapt'u Jonatan'o'n dum li'a'j plej last'a'j hor'o'j en la Dorn'roz'o-val'o.

La ŝrank'o est'is plen'ig'it'a per mal'nov'a'j vest'o'j kaj ŝaf'lan'o kaj simil'a'j aĵ'o'j por obtuz'ig'i la son'o'j'n de la kaŝ'ej'o, kaj ĉiu'j'n aĵ'o'j'n ili el'ĵet'is sur la plank'o'n de la kuir'ej'o.

Kaj post'e! Post'e mi vol'is kri'i, tiel ke la dom'o dis'fal'us, jes, ĉar unu el ili met'is la ŝultr'o'n kontraŭ la ŝrank'o por flank'e'n'ŝov'i ĝi'n. Sed neniu kri'o el'ven'is el mi. Mi sid'is kvazaŭ ŝton'ig'it'a sur mi'a seĝ'o kaj fort'eg'e mal'am'is li'n; ĉio'n de li, li'a'j'n fortik'a'j'n man'o'j'n kaj dik'a'n nuk'o'n kaj tiu'n veruk'o'n, kiu'n li hav'is sur la frunt'o! Mi mal'am'is li'n, ĉar mi sci'is, ke nun li trov'os la pord'et'o'n de la kaŝ'ej'o, kaj tio signif'os fin'o'n de Jonatan'o.

Sed tamen ven'is kri'o. De Matiaso.

”Vid'u! Brul'as!” li kri'is. ”Ĉu Tengo ordon'is, ke vi ek'brul'ig'u ni'a'j'n dom'o'j'n?”

Mi ne kompren'is, kiel tio okaz'is, sed est'is, kiel li dir'is. Fort'e brul'is la ŝaf'lan'o sur la plank'o, kaj la soldat'o'j rapid'is por esting'i la fajr'o'n. Ili salt'is kaj pied'frap'is kaj blasfem'is kaj bru'is, kaj fin'e ili mal'plen'ig'is la akv'uj'o'n super ĉio. Tiel la fajr'o esting'iĝ'is antaŭ ol ĝi tut'e pov'is flam'iĝ'i. Sed Matiaso tamen kverel'is kaj koler'is kontraŭ ili.

”Ĉu vi hav'as pajl'o'n en la kap'o?” li dir'is. ”Oni tut'e ne dis'ĵet'as lan'o'n sur la plank'o'n tuj apud fajr'ej'o, kie fajr'o vigl'e flam'as.”

Li kun la veruk'o koler'eg'is.

”Silent'u mal'jun'ul'o!” li dir'is. ”Ali'e mi kon'as mult'a'j'n bon'a'j'n rimed'o'j'n por ferm'i vi'a'n buŝ'o'n! ”

Sed Matiaso ne est'is tim'ig'it'a.

”Ĉu almenaŭ vi ne re'ord'ig'os la dom'o'n?” li vok'is. ”Rigard'u, ĝi aspekt'as kiel pork'ej'o!”

Tiu postul'o rapid'e for'ig'is ili'n.

”Ord'ig'u mem vi'a'n pork'ej'o'n, mal'jun'ul'o,” li kun la veruk'o dir'is kaj el'marŝ'is kiel unu'a. La ali'a'j sekv'is. Kaj la pord'o'n ili las'is tut'e mal'ferm'it'a post si.

”Kiel stult'a'j ili est'as,” dir'is Matiaso.

”Kia feliĉ'o, ke la lan'o ek'brul'is,” mi dir'is. ”Kia bon'ŝanc'o por Jonatan'o!”

Matiaso blov'is sur si'a'j'n fingr'o'pint'o'j'n.

”Jes, kelk'foj'e et'a'j incendi'o'j est'as util'a'j,” li dir'is.

”Sed oni brul'ig'as la fingr'o'j'n, kiam oni el'pren'as ard'ant'a'n karb'o'n el la forn'o per la nud'a'j fingr'o'j. Sed tio ne est'is la fin'o de ni'a'j zorg'o'j.”

Ili serĉ'is Jonatan'o'n ankaŭ en la stal'o, kaj post'e li kun la veruk'o ven'is al Matiaso kaj dir'is:
”Vi hav'as du ĉeval'o'j'n, mal'jun'ul'aĉ'o! Neniu en la Dorn'roz'o-val'o rajt'as hav'i pli ol unu, tio'n vi sci'as! Ni send'os vir'o'n de la ali'a flank'o vesper'e. Li pren'os tiu'n kun la blank'a mark'o.

Tiu'n vi don'u al Tengo.”

”Sed est'as la ĉeval'o de la knab'o,” dir'is Matiaso.

”Ĉu ver'e? Sed nun ĝi tamen aparten'as al Tengo.”

Tio'n li dir'is, tiu soldat'o. Kaj mi ek'plor'is. Ĉi tiu'n vesper'o'n ni vol'is for'las'i la Dorn'roz'o-val'o'n, Jonatan'o kaj mi. Ni'a long'a, sub'ter'a tra'ir'ej'o est'is pret'a. Kaj nur nun mi cerb'um'is, kia'manier'e Grimo kaj Fjalaro pov'os ven'i kun ni. Ili ne kapabl'as ramp'i tra sub'ter'a tra'ir'ej'o. Kia stult'ul'o mi est'is, ke mi ne kompren'is tio'n antaŭ'e! Ke ni dev'os post'las'i ni'a'j'n ĉeval'o'j'n ĉe Matiaso. Jam tio est'is sufiĉ'e mal'gaj'ig'a, sed kial la afer'o iĝ'is eĉ pli mal'gaj'ig'a? Tengo posed'os Fjalaron. Mi ne kompren'as, kial mi'a kor'o ne romp'iĝ'is, kiam mi aŭd'is tio'n.

Li kun la veruk'o aper'ig'is et'a'n lign'o'pec'o'n el la poŝ'o kaj ten'is ĝi'n sub la naz'o de Matiaso.

”Jen,” li dir'is. ”Skrib'u vi'a'n posed'mark'o'n sur tiu'n!”

”Kial mi tio'n far'u?” demand'is Matiaso.

”Ĉar tio signif'as, ke vi kun ĝoj'o don'as ĉeval'o'n al Tengo.”

”Min'e sent'as tia'n ĝoj'o'n,” dir'is Matiaso.

Sed tiam la soldat'o minac'is li'n per nud'a glav'o.

”Tio'n vi tut'cert'e sent'as,” li dir'is. ”Vi sent'as grand'a'n ĝoj'o'n, kaj jen la lok'o por vi'a mark'o. Kaj vi don'os la lign'o'pec'o'n al tiu, kiu al'ven'os de Karmanjaka por pren'i la ĉeval'o'n, ĉar Tengo vol'as hav'i pruv'o'n, ke vi liber'vol'e don'is, ĉu vi kompren'as, mal'jun'ul'o?” li dir'is kaj puŝ'is Matiason tiel, ke li preskaŭ fal'is.

Kio'n Matiaso far'u? Li skrib'is si'a'n sign'o'n, kaj la soldat'o'j mal'aper'is de la Matias-bien'o por serĉ'i Jonatan'o'n ali'lok'e.

Est'is ni'a la sta vesper'o ĉe Matiaso. Last'a'n foj'o'n ni sid'is ĉe li'a tabl'o, kaj last'a'n foj'o'n li regal'is ni'n per sup'o. Ni ĉiu'j tri mal'ĝoj'is. Mi plej mult'e el ĉiu'j. Mi plor'is. Pro Fjalaro. Kaj pro Matiaso. Li far'iĝ'is preskaŭ kiel ver'a av'o al mi, kaj nun mi for'las'os li'n. Mi ankaŭ plor'is, ĉar mi est'is tiel et'a kaj tim'em'a kaj nenio'n ajn pov'is far'i, kiam ven'is tiu'j soldat'o'j, kiu'j mal'bon'e trakt'is mi'a'n av'o'n.

Jonatan'o sid'is silent'e kaj medit'is, kaj subit'e li murmur'is:
”Se mi nur sci'us la pas'vort'o'j'n!”

”Kiu'j'n pas'vort'o'j'n?” mi demand'is.

”Oni dev'as dir'i pas'vort'o'j'n, kiam oni en'ir'as aŭ el'ir'as tra la Grand'a Pord'o, ĉu vi ne sci'as tio'n? ” li demand'is.

”Jes, mi tio'n sci'as,” mi dir'is. ”Kaj mi ankaŭ kon'as la pas'vort'o'j'n — ’Ĉiu potenc'o al Tengo, ni'a Liber'ig'ant'o’. Tio'n mi aŭd'is de Joso, ĉu mi ne dir'is tio'n?”

Jonatan'o fiks'e rigard'is mi'n. Long'a'n moment'o'n li simpl'e rigard'is, kaj post'e li ek'rid'is.

”Biskot'o, vi'n mi ŝat'as,” li dir'is, ”ĉu vi tio'n sci'as?”

Mi ne kompren'is, kial li tiel ĝoj'is pro la pas'vort'o'j, ĉar li tamen ne tra'ir'os tiu'n grand'a'n pord'eg'o'n. Sed mi iom ĝoj'is mez'e en mi'a mal'feliĉ'o, ĉar mi kapabl'is gaj'ig'i li'n per tia et'a inform'o.

Matiaso en'ir'is la dorm'o'ĉambr'o'n por ord'ig'i ĝi'n, kaj Jonatan'o post'kur'is li'n. Ili mal'laŭt'e inter'parol'is. Mi ne mult'o'n aŭd'is, nur ke Jonatan'o dir'is:
”Se mi mal'sukces'os, vi pri'zorg'u mi'a'n frat'o'n, ĉu ne?”

Post'e li re'ven'is al mi.

”Aŭskult'u, Biskot'o,” li dir'is. ”Mi pren'os mi'a'n pak'aĵ'o'n kaj ir'os. Kaj vi atend'os tie ĉi ĉe Matiaso, ĝis vi aŭd'os de mi. Tio ebl'e daŭr'os long'e, ĉar mi dev'os aranĝ'i kelk'a'j'n afer'o'j'n.”

Ho, kiel mi mal'ŝat'is tio'n! Neniam mi el'ten'is atend'ad'i Jonatan'o'n. Precip'e kiam mi dev'as tim'i dum'temp'e. Kaj nun mi tim'is, ĉar kiu sci'as, kio ebl'e okaz'os al Jonatan'o ĉe la ali'a flank'o de la mur'o? Kio'n li intenc'is far'i? Kio ebl'e mal'sukces'os?

”Ne tiel tim'u, Biskot'o,” dir'is Jonatan'o. ”Vi est'as Karl'o Leon'kor'o nun, ne forges'u tio'n!”

Post'e li rapid'e adiaŭ'is Matiason kaj mi'n kaj ramp'is en la kaŝ'ej'o'n. Ni vid'is li'n mal'aper'i mal'supr'e'n en si'a'n sub'ter'a'n tra'ir'ej'o'n. Li sving'is la man'o'n. La last'a, kio'n ni vid'is de li, est'is li'a man'o, kiu sving'e adiaŭ'is ni'n.

Kaj ni rest'is sol'a'j, Matiaso kaj mi.

”Dik'a Dodiko, li ne sci'as, kia spec'o de talp'o tiu est'as, kiu ĝust'e nun sub'ramp'as li'a'n mur'o'n,” dir'is Matiaso.

”Ne, sed se li vid'os tiu'n talp'o'n, kiam ĝi el'met'os la kap'o'n el la ter'o,” mi dir'is.

”Kaj ĵet'os si'a'n lanc'o'n!”

Mi tiel mal'ĝoj'is. Mi kaŝ'e ir'is en la stal'o'n al Fjalaro por serĉ'i konsol'o'n ĉe li last'a'n foj'o'n. Sed li ne pov'is konsol'i mi'n, ĉar mi sci'is, ke post tiu ĉi vesper'o mi neniam plu vid'os li'n.

Est'is mal'hel'e en la stal'o. La fenestr'o est'is et'a kaj ne en'las'is tre mult'e da lum'o, sed mi vid'is, kiel bon'ven'ig'e Fjalaro turn'is la kap'o'n, kiam mi ven'is tra la pord'o. Mi ir'is al li en la stal'fak'o'n kaj met'is mi'a'j'n brak'o'j'n ĉirkaŭ li'a'n kol'o'n. Mi vol'is, ke li kompren'u, ke ne est'is mi'a kulp'o tio, kio dev'os okaz'i.

”Tamen ebl'e est'as mi'a kulp'o,” mi dir'is kaj plor'is. ”Se mi est'us rest'int'a en la Ĉeriz'o-val'o, tiam Tengo neniam kapt'us vi'n. Pardon'u al mi Fjalaro, pardon'u! Sed ne rest'is io ali'a por far'i.”

Mi pens'is, ke li kompren'as, ke mi mal'ĝoj'as. Li ŝov'is si'a'n mol'a'n naz'o'n kontraŭ mi'a orel'o. Est'is kvazaŭ li vol'is, ke mi ne plor'u.

Sed mi plor'is. Mi star'is tie apud li kaj plor'is kaj plor'is, ĝis kiam ne plu rest'is larm'o'j en mi. Post'e mi strigl'is li'n, kaj post'e li ricev'is la rest'aĵ'o'n de la aven'o, jes, li dev'is kompren'ebl'e divid'i kun Grimo.

Terur'a'j pens'o'j tra'fulm'is mi'a'n kap'o'n, kiam mi strigl'is Fjalaron. Mort'u tiu vir'o, kiu pren'os mi'a'n ĉeval'o'n, mi pens'is.

Mort'u li, antaŭ ol li trans'ir'os la river'o'n! Est'is terur'e dezir'i tio'n. Ver'e est'is! Kaj cert'e ne help'is.

Tut'e ne, li cert'e jam est'as sur la pram'o, mi pens'is, tiu pram'o, per kiu ili for'transport'as ĉiu'j'n si'a'j'n ŝtel'aĵ'o'j'n. Ebl'e li jam al'bord'iĝ'is. Ebl'e li ĝust'e nun tra'pas'as tiu'n grand'a'n pord'eg'o'n, kaj al'ven'os tie'n ĉi en la sekv'ant'a moment'o. Ho, Fjalaro, se ni pov'us fuĝ'i ie'n, vi kaj mi!

Dum mi tiel medit'is, iu mal'ferm'is la stal'pord'o'n, kaj mi ek'kri'is, ĉar mi eg'e ek'tim'is. Sed est'is Matiaso. Li si'n demand'is, pri kio mi okup'is mi'n tiom long'e. Mi est'is kontent'a, ke est'is mal'lum'e en la stal'o. Mi ne vol'is, ke li vid'u, ke mi de'nov'e plor'is. Tamen li tio'n kompren'is, ĉar li dir'is:
”Knab'et'o, se mi nur pov'us io'n far'i! Sed nun neniu av'o pov'as help'i. Plor'u nur!”

En tiu moment'o mi vid'is tra la fenestr'o mal'antaŭ li, ke iu al'proksim'iĝ'as al la Matias-bien'o. Tengano! Li, kiu pren'os Fjalaron!

”Li ven'os,” mi kri'eg'is. ”Matiaso, nun li ven'os!”

Fjalaro ek'hen'is. Li ne ŝat'is mi'a'j'n mal'esper'a'j'n kri'o'j'n. En la ven'ont'a moment'o la stal'pord'o est'is abrupt'e mal'ferm'it'a, kaj li star'is tie en si'a nigr'a kask'o kaj en si'a nigr'a mantel'o.

”Ne,” mi kri'is, ”ne, ne!”

Sed tuj li est'is apud mi kaj ĉirkaŭ'brak'is mi'n. Tio'n Jonatan'o far'is! Ĉar est'is li!

”Ĉu vi ne re'kon'as vi'a'n propr'a'n frat'o'n?” li dir'is, ĉar mi kontraŭ'star'is. Li tir'is mi'n al la fenestr'o, por ke mi bon'e vid'u li'n. Tamen mi apenaŭ kred'is, ke est'as Jonatan'o. Oni tut'e ne kapabl'is re'kon'i li'n. Ĉar li est'is tiel mal'bel'a. Eĉ pI'i mal'bel'a ol mi kaj tut'e ne iu ”mir'ind'e bel'aspekt'a jun'ul'o”. La har'o'j pend'is en mal'sek'a'j fask'et'o'j ĉirkaŭ li kaj ne bril'is kiel or'o, kaj li hav'is pec'o'n da maĉ'tabak'o sub la supr'a lip'o. Mi ne sci'is, ke hom'o pov'as tiel mal'bel'iĝ'i per tiel mal'mult'e da rimed'o'j. Li aspekt'is ver'e stult'e. Mi est'us rid'int'a, se est'us est'int'a temp'o por tio. Sed evident'e Jonatan'o eĉ ne sekund'o'n vol'is perd'i.

”Rapid'e, rapid'e,” li dir'is, ”mi dev'as tuj for'ir'i. Tiu ul'o el Karmanjaka pov'os al'ven'i ĉiu'moment'e.”

Li etend'is la man'o'n al Matiaso.

”Don'u al mi la lign'o'pec'o'n!” li dir'is. ”Ĉar cert'e vi kun ĝoj'o don'as ambaŭ vi'a'j'n ĉeval'o'j'n al Tengo, ĉu ne?”

”Nu kompren'ebl'e,” dir'is Matiaso kaj don'is la pec'o'n en li'a'n man'o'n. Jonatan'o en'poŝ'ig'is ĝi'n.

”Tio'n mi montr'os ĉe la pord'eg'o,” li dir'is. ”Tiel la ĉef'gard'ist'o sci'os, ke mi ne mensog'as.”

Rapid'eg'e ĉio okaz'is. Ni urĝ'eg'e sel'is la ĉeval'o'j'n, dum Jonatan'o rakont'is, kiel li pas'is la Grand'a'n Pord'eg'o'n. Ĉar Matiaso vol'is tio'n aŭd'i.

”Est'is tut'e simpl'e,” dir'is Jonatan'o. ”Mi don'is la pas'vort'o'j'n, kiu'j'n Biskot'o instru'is al mi- ”Ĉiu potenc'o al Tengo, ni'a Liber'ig'ant'o’ — kaj post'e demand'is la ĉef'gard'ist'o: ”De kie vi ven'as, kie'n vi ir'os, kaj kio est'as vi'a task'o?’ ”De Karmanjaka al la Matias-bien'o por pren'i du ĉeval'o'j'n al Tengo’, mi respond'is. ”Pas'u!’ li dir'is. ”Dank'o'n’, mi dir'is. Kaj jen mi! Sed mi dev'os el'ir'i tra la pord'eg'o, antaŭ ol tiu anonc'it'a tengano ven'os kaj vol'os en'ir'i, ĉar ali'e far'iĝ'os danĝer'e.”

Pli rapid'e ol mi pov'is pri'skrib'i ni el'ig'is la ĉeval'o'j'n el la stal'o, kaj Jonatan'o sur'sel'iĝ'is sur Grimo. Fjalaron li ten'is per la konduk'rimen'o.

”Gard'u vi'n bon'e, Matiaso,” li dir'is. ”Ĝis ni re'vid'os unu la ali'a'n.”

Kaj ili for'trot'is. Tut'simpl'e!

”Kio pri mi?” mi kri'is. ”Kio'n mi far'os?”

Jonatan'o sving'is la man'o'n al mi.

”Tio'n Matiaso rakont'os al vi,” li re'vok'is.

Kaj tie mi star'is kaj rigard'is post li kaj est'is mal'gaj'a. Sed Matiaso klar'ig'is al mi.

”Ĉu vi ne kompren'as, ke ili neniam las'os vi'n tra la Grand'a Pord'eg'o?” li demand'is. ”Vi dev'os ramp'i tra la tunel'o tuj kiam mal'hel'iĝ'os. Tiam Jonatan'o est'os tie ĉe la ali'a flank'o kaj atend'os vi'n.”

”Ĉu ver'e tio est'as cert'a?” mi demand'is.

Io ebl'e okaz'os al li last'moment'e.” Matiaso ĝem'spir'is.

”Nenio est'as cert'a en mond'o, kie Tengo trov'iĝ'as,” li dir'is.

”Sed se la plan'o mal'sukces'os, vi dev'os re'ven'i kaj rest'i ĉe mi.”

Mi prov'is imag'i al mi, kiel tio est'us. Unu'e tra'ramp'i la tra'ir'ej'o'n tut'e sol'a. Jam tio est'os terur'a. Kaj ven'i en la arb'ar'o'n sur la ali'a flank'o de la mur'o kaj ne trov'i Jonatan'o'n tie, kaj sid'i tie en la mal'hel'o kaj atend'i kaj atend'i kaj fin'e kompren'i, ke ĉio est'os fuŝ'it'a kaj post'e ramp'i re'e'n kaj viv'i sen Jonatan'o!

Ni star'is ekster la stal'o, kiu nun est'is mal'plen'a. Kaj subit'e mi'n kapt'is ide'o. ”Kio okaz'os kun vi, Matiaso, kiam li ven'os, tiu ul'o el Karmanjaka, kaj mank'os ĉeval'o en la stal'o? ”

”Jes, est'os ĉeval'o,” dir'is Matiaso. ”Ĉar nun mi rapid'os por ven'ig'i mi'a'n propr'a'n, kiu'n mi en'stal'ig'is en la najbar'a bien'o, dum Grimo est'is ĉe mi.”

”Jes, sed tiam li ja pren'os vi'a'n ĉeval'o'n ,” mi dir'is.

”Li prov'u!” dir'is Matiaso.

Nur en la last'a moment'o Matiaso re'ven'is kun si'a ĉeval'o, ĉar tuj post'e aper'is li, kiu est'is send'it'a por pren'i Fjalaron.

Unu'e li kri'is kaj riproĉ'is kaj koler'is sam'e kiel ĉiu'j ali'a'j tenganoj, ĉar est'is nur unu ĉeval'o en la stal'o kaj ĉar Matiaso ne konsent'is for'don'i ĝi'n.

”Ne prov'u tromp'i mi'n!” dir'is Matiaso. ”Unu ĉeval'o'n ni rajt'as hav'i, tio'n vi bon'e sci'as. La ali'a'n iu jam for'pren'is kaj pro tio ricev'is mi'a'n posed'mark'o'n. Ĉu est'as mi'a kulp'o, ke oni fuŝ'is la afer'o'n, tiel ke unu stult'ul'o ne sci'as, kio'n far'as la ali'a?”

Kelk'a'j tenganoj koler'iĝ'is, kiam Matiaso tiel arogant'e trakt'is ili'n, sed kelk'a'j iĝ'is humil'a'j kaj obe'em'a'j. Li, kiu ven'is por pren'i Fjalaron, tuj ced'is.

”Evident'e okaz'is iu erar'o,” li dir'is kaj for'ir'is laŭ la pad'o kiel hund'o kun la vost'o inter la gamb'o'j.

Matiaso, ĉu neniam vi tim'as?” mi demand'is, kiam la tengano ne plu vid'ebl'is.

”Jes, cert'e mi tim'as,” respond'is Matiaso. ”Sent'u, kiel mi'a kor'o bat'as,” li dir'is, kaj li pren'is mi'a'n man'o'n kaj met'is ĝi'n kontraŭ si'a brust'o. ”Ni ĉiu'j tim'as,” li dir'is. ”Sed kutim'e oni ne montr'u tio'n.”

Post'e ven'is la vesper'o kaj la mal'hel'o. Est'is la temp'o por mi for'las'i la Dorn'roz'o-val'o'n. Kaj Matiason.

”Adiaŭ, knab'et'o!” dir'is Matiaso. ”Ne forges'u vi'a'n av'o'n!”

”Ne, neniam, neniam mi forges'os vi'n,” mi dir'is.

Kaj mi est'is sol'a en la sub'ter'a tra'ir'ej'o. Mi ramp'is tra la long'a, mal'hel'a tunel'o, kaj mi parol'is kun mi mem la tut'a'n temp'o'n por rest'i trankvil'a kaj ne tro tim'i.

”Ne, ne grav'as, ke est'as tiel nigr'e kiel karb'o, ne, vi tut'cert'e ne sufok'iĝ'os, jes, iom da ter'o fal'as en vi'a'n nuk'o'n, sed tio ne signif'as, ke la tut'a tunel'o fal'as sur vi'n, vi stult'ul'o. Ne, ne, Dodiko ne pov'os vid'i vi'n, kiam vi aper'os; li ne est'as kat'o, kiu kapabl'as vid'i en la mal'hel'o. Jes, cert'e Jonatan'o est'os tie kaj atend'os vi'n, aŭskult'u, li est'os tie, vi ja aŭd'as kio'n mi dir'as. Li est'os. Li est'os.”

Kaj li est'is. Li sid'is tie sur ŝton'o en la mal'hel'o, kaj iom for'e star'is Grimo kaj Fjalaro sub arb'o.

”Nu, Karl'o Leon'kor'o,” li dir'is, ”nun vi fin'fin'e ven'as!”

Ĉapitr'o 12

Ni dorm'is sub pice'o tiu'n nokt'o'n, kaj ni vek'iĝ'is fru'e en la maten'a krepusk'o.

Kaj frost'o'sent'is. Almenaŭ mi frost'o'sent'is. Kuŝ'is nebul'o inter la arb'o'j. Apenaŭ ni vid'is Grimon kaj Fjalaron. Ili vid'ebl'is kiel griz'a'j fantom'ĉeval'o'j en la griz'a lum'o kaj silent'o ĉirkaŭ ni. Tut'e silent'e est'is. Kaj iel mal'gaj'ig'e. Mi ne sci'as, kial mi sent'is ĉio'n tiel mal'gaj'e kaj sol'ec'e kaj tim'ig'e, kiam mi vek'iĝ'is tiu'n maten'o'n. Mi nur sci'as, ke mi re'sopir'is al la varm'a kuir'ej'o ĉe Matiaso kaj tim'is tio'n, kio atend'is ni'n. Tio'n, pri kio ni nenio'n sci'is.

Mi prov'is ne montr'i al Jonatan'o, kiel mi sent'is mi'n. Ĉar ebl'e li decid'us send'i mi'n re'e'n al Matiaso, kaj mi ja vol'is est'i kun li en ĉiu'j mal'facil'aĵ'o'j, kiom ajn danĝer'a'j ili far'iĝ'us.

Jonatan'o rigard'is mi'n kaj iom rid'et'is.

”Ne aspekt'u tiel mal'feliĉ'a, Biskot'o,” li dir'is. ”Tio ĉi est'as nenio. Far'iĝ'os mult'e pli terur'e.”

Jes, kia konsol'o est'is tio! Sed subit'e la sun'o ek'bril'is, kaj la nebul'o mal'aper'is.

La bird'o'j ek'kant'is en la arb'ar'o, ĉio mal'ĝoj'ig'a kaj mal'kuraĝ'ig'a for'flug'is sam'temp'e, kaj la danĝer'o ne plu ŝajn'is tiel minac'a. Krom'e mi sent'is mi'n pli varm'a. La sun'bril'o baldaŭ varm'ig'is ĉio'n. Mi sent'is, ke ĉio iĝ'as pli bon'a, preskaŭ tut'e bon'a.

Cert'e ankaŭ Grimo kaj Fjalaro bon'sent'is. Ili est'is liber'ig'it'a'j el si'a mal'hel'a stal'o kaj de'nov'e pov'is si'n paŝt'i per freŝ'a, verd'a herb'o. Tio'n ili ŝat'as, mI pens'is.

Sed Jonatan'o fajf'is por al'vok'i ili'n, mal'laŭt'a fajf'o nur est'is, sed ili aŭd'is ĝi'n kaj ven'is.

Nun li vol'is for, Jonatan'o. Al for'a lok'o! Tuj!

”Ĉar la mur'o star'as tuj mal'antaŭ tiu avel-arbust'ar'o,” li dir'is. ”Kaj mi ne hav'as em'o'n subit'e rigard'i en la okul'o'j'n de Dodiko.”

Ni'a sub'ter'a tunel'o fin'iĝ'is inter kelk'a'j avel-arbust'o'j tuj apud'e. Sed la el'ir'ej'o ne plu vid'ebl'is. Jonatan'o kovr'is ĝi'n per branĉ'et'o'j. Li indik'is la lok'o'n per kelk'a'j baston'et'o'j, por ke ni re'trov'u ĝi'n.

”Ne forges'u, kiel aspekt'as tiu ĉi lok'o,” li dir'is. ”Memor'u tiu'n ĉi grand'a'n ŝton'o'n kaj la pice'o'n, kie ni dorm'is kaj la avel'arbust'ar'o'n, ĉar ankoraŭ'foj'e ni ebl'e ven'os tiu'n ĉi voj'o'n. Se ne... ”

Post'e li silent'is. Kaj ni sur'sel'iĝ'is kaj silent'e rajd'is for.

Tuj post'e kolomb'o ven'is flug'ant'a super la pint'o'j de la arb'o'j. Unu el la blank'a'j kolomb'o'j de Sofi'a.

”Jen Paloma,” dir'is Jonatan'o, sed mi ne kompren'as, kia'manier'e li pov'is re'kon'i ŝi'n de tia distanc'o.

Ni long'e est'is atend'int'a'j aŭd'i io'n de Sofi'a. Nun fin'fin'e ven'is ŝi'a kolomb'o, nun, kiam ni jam est'is ekster la mur'o. Ŝi flug'is rekt'e al la Matias-bien'o. Baldaŭ ŝi sid'iĝ'os ĉe la kolomb'ej'o ekster la stal'o, sed tiam nur Matiaso est'os tie por leg'i ŝi'a'n mesaĝ'o'n.

Tio ĉagren'is Jonatan'o'n.

”Se nur tiu kolomb'o est'us ven'int'a hieraŭ,” li dir'is. ”Tiam mi sci'us nun, kio'n mi dev'as sci'i.”

Sed nun ni dev'is rajd'i for de la Dorn'roz'o-val'o kaj de la mur'o kaj for de la tenganoj, kiu'j ĉas'is Jonatan'o'n.

”Ni dev'os trov'i voj'o'n mal'supr'e'n al la river'o per ĉirkaŭ'ir'o tra la arb'ar'o,” dir'is Jonatan'o, ”kaj post'e ni sekv'os la bord'o'j'n al la Karm'a-fal'o.”

”Kaj tie, Karl'o, tie vi vid'os akv'o'fal'o'n, tia'n, kia'n vi eĉ en sonĝ'o neniam pov'us imag'i.”

”Ne pov'us imag'i eĉ en sonĝ'o!” mi dir'is. ”Mi ja en'tut'e neniam vid'is alt'a'j'n akv'o'fal'o'j'n.”

Mi ver'e ne mult'o'n vid'is, antaŭ ol mi ven'is al Nangijala.

Neniam vid'is arb'ar'o'n simil'a'n al tiu, kiu'n ni nun tra'rajd'is.

Est'is ver'e fabel'a arb'ar'o, mal'hel'a kaj dens'a, kaj ne ekzist'is vid'ebl'a pad'o. Oni dev'is rajd'i inter la arb'o'j, kiu'j tuŝ'is ni'a'j'n vizaĝ'o'j'n per si'a'j humid'a'j branĉ'et'o'j. Sed tamen tio plaĉ'is al mi — vid'i la sun'o'n bril'i inter la trunk'o'j kaj aŭskult'i la bird'o'j'n kaj sent'i la odor'o'n de humid'a'j arb'o'j kaj herb'o'j kaj de ĉeval'o'j. Sed plej bel'e est'is, ke mi rajd'is kun Jonatan'o.

La aer'o est'is freŝ'a kaj mal'varm'et'a en la arb'ar'o, sed dum la rajd'ad'o varm'iĝ'is. Ni hav'os varm'eg'a'n tag'o'n, jam oni pov'is tio'n konstat'i.

Baldaŭ la Dorn'roz'o-val'o trov'iĝ'is long'e for mal'antaŭ ni, kaj ni rajd'is profund'e en la arb'ar'o. Tie, en mal'dens'ej'o kun alt'a'j arb'o'j ĉirkaŭ'e, ni ek'vid'is griz'a'n dom'et'o'n mez'e en la mal'hel'a arb'ar'o. Kia'manier'e iu pov'is loĝ'i tiel sol'ec'e? Sed iu loĝ'is tie.

Ven'is fum'o el la kamen'tub'o kaj ekster'e paŝt'is si'n kelk'a'j kapr'in'o'j.

”Ĉi tie Elfrida loĝ'as,” dir'is Jonatan'o. ”Ŝi cert'e don'os al ni iom da kapr'in'a lakt'o, kiam ni pet'os ŝi'n.”

Kaj ni ricev'is lakt'o'n, tiom mult'e, kiom ni vol'is hav'i. Est'is bon'e, ĉar ni jam long'e rajd'is kaj ankoraŭ nenio'n manĝ'is. Sur la ŝtup'ar'o antaŭ la pord'o de Elfrida ni sid'is kaj trink'is ŝi'a'n kapr'in'a'n lakt'o'n kaj manĝ'is de tiu pan'o, kiu'n ni hav'is en ni'a'j dors'o'sak'o'j kaj kapr'in'a'n fromaĝ'o'n, kiu'n Elfrida don'is al ni kaj man'plen'o'n da sovaĝ'a'j frag'o'j, kiu'j'n mi kolekt'is en la arb'ar'o.

Ĉio bon'e gust'is, kaj ni sat'iĝ'is.

Elfrida, ŝi est'is et'a, dik'a, bon'kor'a mal'jun'ul'in'o, kiu loĝ'is tie sol'a kun la kapr'in'o'j kaj griz'a kat'o kiel si'a'j sol'a'j akompan'ant'o'j.

”Dank’ al Di'o mi ne loĝ'as mal'antaŭ iu'j mur'o'j,” ŝi dir'is.

Ŝi kon'is mult'a'j'n hom'o'j'n en la Dorn'roz'o-val'o, kaj ŝi vol'is sci'i, ĉu ili ankoraŭ viv'as. Jonatan'o dev'is rakont'i. Li est'is mal'gaj'a, kiam li tio'n far'is. Ĉar plej'part'e la nov'aĵ'o'j est'is tia'j, ke ili dolor'ig'is la bon'kor'a'n mal'jun'ul'in'o'n.

”Kial la hom'o'j tiel dev'as sufer'i en mizer'o en la Dornrozovalo,” dir'is Elfrida. ”Mal'ben'it'a Tengo! Kaj Katla! Ĉio est'us el'ten'ebl'a, se nur li ne hav'us Katlan.”

Ŝi ten'is si'a'n antaŭ'tuk'o'n antaŭ la okul'o'j kaj plor'is. Mi ne el'ten'is tio'n vid'i. Mi ir'is por trov'i pli da frag'o'j. Sed Jonatan'o rest'is kaj long'e parol'is kun Elfrida.

Mi cerb'um'is, dum mi kolekt'is la frag'o'j'n. Kiu est'as Katla, kaj kie est'as Katla?

Kiam mi ek'sci'os tio'n?

Ni fin'e ating'is la river'o'n en la fort'a mez'tag'a varm'eg'o. La sun'o pend'is kiel fajr'a glob'o sur la ĉiel'o, kaj la akv'o bril'is kaj radi'is kiel mil'o'j da sun'et'o'j. Ni star'is alt'e sur la krut'a bord'dekliv'o kaj vid'is la river'o'n profund'e sub ni. Kia vid'aĵ'o est'is tio!

La River'o de la Pra'a'j River'o'j torent'is al la Karm'a-fal'o, tiel ke la ŝaŭm'o kirl'iĝ'is kaj dis'ŝpruc'is. Ĝi'a potenc'a akv'o impet'is tie'n, kaj ni aŭd'is la for'a'n tondr'ad'o'n de la akv'o'fal'o.

Ni vol'is ir'i mal'supr'e'n al la akv'o kaj freŝ'ig'i ni'n. Grimo kaj Fjalaro pov'is liber'e vag'i en la arb'ar'o por trov'i river'et'o'n, el kiu ili pov'is trink'i. Sed ni vol'is ni'n ban'i en la river'o. Do, ni kur'eg'is mal'supr'e'n laŭ la krut'a dekliv'o kaj jam komenc'is de'pren'i la vest'o'j'n, dum ni kur'is.

Salik'o'j kresk'is ĉe la rand'o de la bord'o. Unu salik'o el'streĉ'is la trunk'o'n super la river'o kaj tremp'is la branĉ'et'o'j'n en la akv'o. Ni ramp'is sur la trunk'o'n, kaj Jonatan'o montr'is al mi, kiel mi ten'u mi'n je branĉ'o kaj merg'u mi'n en la akv'o'kirl'aĵ'o'j'n.

”Sed firm'e al'kroĉ'u vi'n,” li dir'is, ”aŭ vi ating'os la Karmafalon pli rapid'e ol est'os bon'e por vi.”

Kaj mi ten'is mi'n tiel fort'e, ke la fingr'o-artik'o'j blank'iĝ'is. Mi balanc'iĝ'is en la akv'o pend'ant'e je mi'a branĉ'o kaj las'is la akv'o'n flu'eg'i super mi. Pli plezur'ig'e mi neniam ban'is mi'n, kaj neniam pli danĝer'e. Mi sent'is la suĉ'o'n de la Karm'a-fal'o tra la tut'a korp'o.

Post'e mi grimp'is re'e'n sur la trunk'o'n. Jonatan'o help'is mi'n, kaj ni sid'is inter la foli'ar'o de la salik'o kvazaŭ en verd'a dom'o, kiu ŝveb'is super la akv'o. La river'o kirl'iĝ'is kaj salt'is tuj sub ni, kvazaŭ ĝi vol'is de'nov'e log'i ni'n en la akv'o'n kaj kred'ig'i al ni, ke ne est'as danĝer'e. Sed nur neces'is tremp'i la pied'fingr'o'j'n en la akv'o'n, por ke mi sent'u la fort'eg'a'n suĉ'o'n, kiu vol'is port'i mi'n for.

Dum mi sid'is tie, mi hazard'e rigard'is supr'e'n al la dekliv'o, kaj mi ek'tim'is. Ven'is rajd'ist'o'j tie — tenganoj port'ant'a'j long'a'j'n lanc'o'j'n. Ili ven'is galop'e, sed pro la akv'o'muĝ'o ni ne pov'is aŭd'i la son'o'n de la ĉeval'huf'o'j.

Ankaŭ Jonatan'o vid'is ili'n, sed mi ne pov'is rimark'i, ke li tim'is. Ni silent'e sid'is tie kaj atend'is, ke ili preter'pas'u. Sed tio'n ili ne far'is. Ili halt'is, de'sel'iĝ'is, kvazaŭ ili intenc'as ripoz'i. Mi demand'is Jonatan'o'n:
”Ĉu vi pens'as, ke ili serĉ'as vi'n?”

”Tut'e ne,” li dir'is. ”Ili ven'as de Karmanjaka kaj ir'os al la Dorn'roz'o-val'o. Ekzist'as pend'o-pont'o super la river'o ĉe la Karm'a-fal'o. Tengo plej oft'e send'as si'a'j'n soldat'o'j'n tiu'n voj'o'n.”

”Sed ne neces'as, ke ili halt'u ĝust'e tie ĉi,” mi opini'is.

Pri tio Jonatan'o konsent'is.

”Mi ver'e ne vol'as, ke ili vid'u mi'n,” li dir'is, ”kaj tiel subit'e ek'pens'os pri Leon'kor'o.”

Mi nombr'is ses ul'o'j'n sur la dekliv'o. Ili ekscit'e inter'parol'is pri io kaj fingr'o'montr'is al la akv'o. Ni ne pov'is aŭd'i, kio'n ili dir'is. Sed subit'e unu el ili komenc'is instig'i si'a'n ĉeval'o'n mal'supr'e'n laŭ la dekliv'o al la river'o. Li ven'is rajd'ant'e preskaŭ rekt'e al ni, kaj mi ĝoj'is, ke ni est'as bon'e kaŝ'it'a'j en la arb'o.

La ali'a'j kri'is post li:
”Ne far'u tio'n, Perk'o! Vi dron'os kaj kun vi la ĉeval'o!”

Sed tiu, kiu'n ili nom'is Perk'o, nur rid'is kaj kri'is respond'e:
”Vi vid'os! Se mi ne sukces'os ating'i tiu'n rok'o'n kaj re'ven'i, mi regal'os vi'n ĉiu'j'n per bier'o. Tio'n mi ĵur'as.”

Nun ni kompren'is, kio'n li intenc'as far'i.

Rok'o el'star'is el la akv'o iom distanc'e de la bord'o. La torent'o kirl'iĝ'is ĉirkaŭ ĝi. Perk'o evident'e hazard'e ek'vid'is ĝi'n, kiam ili preter'rajd'is, kaj nun li intenc'is parad'i si'a'n aŭdac'o'n.

”Tiu frenez'ul'o,” dir'is Jonatan'o, ”ĉu li kred'as, ke la ĉeval'o pov'os naĝ'i kontraŭ la flu'o tiom long'e?”

Perk'o jam de'met'is kask'o'n kaj mantel'o'n kaj bot'o'j'n, kaj li sid'is sur la dors'o de la ĉeval'o, vest'it'a nur per ĉemiz'o kaj pantalon'o kaj prov'is dev'ig'i la ĉeval'o'n ir'i en la river'o'n. Et'a, bel'a, nigr'a ĉeval'in'o est'is ĝi. Perk'o kri'is kaj blasfem'is kaj instig'is, sed la ĉeval'in'o ne vol'is. Ŝi tim'is. Tiam li bat'is ŝi'n. Li ne hav'is rajd'baston'o'n. Li bat'is ŝi'n sur la kap'o'n per la pugn'o'j kaj mi aŭd'is, ke Jonatan'o plor'singult'is sam'e kiel tiam sur la plac'o.

Fin'e Perk'o tamen sukces'is. La ĉeval'in'o hen'is kaj est'is tut'e ekster si pro tim'eg'o, sed ĵet'is si'n en la river'o'n, ĉar tiu frenez'ul'o tio'n vol'is. Terur'e est'is ĉio'n vid'i, kaj vid'i kiel ŝi lukt'is, kiam la torent'o ŝi'n pren'is.

”Ŝi driv'os rekt'e al ni ,” dir'is Jonatan'o. ”Perk'o pov'as far'i, kio'n li vol'as, sed li neniam sukces'os naĝ'ig'i ŝi'n al tiu rok'o.”

Sed ŝi prov'is, ŝi ver'e prov'is! Ho, kiel ŝi barakt'is, kompat'ind'a ĉeval'in'o, kaj kiel ŝi terur'iĝ'is, kiam ŝi sent'is, ke la river'o est'is pli fort'a ol ŝi.

Eĉ Perk'o fin'fin'e kompren'is, ke li risk'is perd'i si'a'n viv'o'n.

Tiam li vol'is konduk'i ŝi'n re'e'n al la bord'o, sed li baldaŭ konstat'is, ke tio ne ebl'as. Ne, ĉar la torent'o vol'is io'n ali'a'n. La torent'o vol'is per'fort'e tir'i li'n al la Karm'a-fal'o, kaj tio'n li merit'is. Sed la ĉeval'in'o'n mi kompat'is. Ŝi est'is tut'e sen'pov'a nun.

Ili driv'is al ni, ĝust'e kiel Jonatan'o dir'is. Baldaŭ ili preter'pas'os ni'n kaj mal'aper'os. Mi pov'is vid'i la tim'eg'o'n en la okul'o'j de Perk'o. Li sci'is, kie'n la torent'o port'os li'n.

Mi turn'is la kap'o'n por vid'i, kie Jonatan'o est'as, kaj mi ek'kri'is, kiam mi vid'is li'n. Ĉar li pend'is de la branĉ'o super la akv'o kiel ebl'e plej proksim'e je ĝi'a fin'o. Renvers'it'a, kun la gamb'o'j kroĉ'it'a'j ĉirkaŭ la trunk'o, li pend'is, kaj ĝust'e kiam Perk'o ven'is tuj sub li'n, Jonatan'o kapt'is li'a'n har'ar'o'n kaj alt'e'n tir'is li'n, tiel ke li pov'is ating'i la branĉ'o'n.

Kaj post'e Jonatan'o al'vok'is la ĉeval'in'o'n: ”Ven'u ĉeval'in'et'o, ven'u ĉi tie'n!”

Ŝi jam preter'driv'is, sed ŝi far'is furioz'a'n prov'o'n ating'i li'n.

Nun ŝi ne port'is la pez'ul'o'n Perk'o sur'dors'e, tamen ŝi preskaŭ sink'is, sed iel Jonatan'o kapt'is ŝi'a'n brid'o'n kaj komenc'is tir'i kaj haŭl'i. Est'is lukt'o inter mort'o kaj viv'o, ĉar la river'o ne vol'is perd'i si'a'n viktim'o'n. Ĝi vol'is pren'i kaj la ĉeval'in'o'n kaj Jonatan'o'n. Mi furioz'iĝ'is kaj kri'is al Perk'o:
”Help'u, vi bov'aĉ'o, help'u!”

Li est'is grimp'int'a supr'e'n en la arb'o'n, kie li komfort'e kaj sekur'e sid'is proksim'e al Jonatan'o, sed la sol'a, kio'n tiu stult'ul'aĉ'o kapabl'is far'i por help'i, est'is klin'i si'n antaŭ'e'n kaj kri'i:
”Simpl'e las'u la ĉeval'in'o'n! Du ali'a'j vag'ad'as supr'e en la arb'ar'o, mi pren'os unu el tiu'j. Nur las'u!”

Oni eg'e fort'iĝ'as, kiam oni koler'as, mi iam aŭd'is, kaj pro tio oni cert'e pov'as asert'i, ke Perk'o tamen help'is al Jonatan'o sav'i la ĉeval'in'o'n.

Sed post'e li furioz'e al'kri'is Perk'o'n:
”Vi idiot'o, ĉu vi pens'as, ke mi sav'is vi'a'n viv'o'n, por ke vi post'e ŝtel'u mi'a'n ĉeval'o'n? Ĉu vi ne hont'as?”

Ebl'e Perk'o hont'is, mi ne sci'as. Li dir'is nenio'n. Li eĉ ne demand'is pri ni. Li nur pen'e supr'e'n'ir'is la krut'aĵ'o'n kun si'a kompat'ind'a ĉeval'in'o, kaj tuj post'e la tut'a grup'o mal'aper'is.

Ni far'is sub'ĉiel'a'n fajr'o'n super la Karm'a-fal'o tiu'n vesper'o'n.

Kaj mi cert'as, ke neniu fajr'o de iu ajn temp'o aŭ de iu ajn mond'o brul'is sur bivak'ej'o simil'a al tiu, kie ni ek'brul'ig'is la ni'a'n.

Tio est'is terur'a lok'o, tim'ig'a kaj bel'a kiel neniu ali'a lok'o en ĉiel'o aŭ sur ter'o, mi pens'as. La mont'o'j kaj la river'o kaj la akv'o'fal'o, ĉio est'is ne'kred'ebl'e gigant'a kaj grandioz'a. Jes, est'is kiel en sonĝ'o, kaj mi dir'is al Jonatan'o:
”Oni ne pov'as kred'i, ke ĉio ĉi est'as real'a. Est'as kiel io el pra'temp'a sonĝ'o, ĉu ne?”

Ni star'is sur la pont'o, tiu pend'pont'o, kiu'n Tengo konstru'ig'is super la abism'o, kiu divid'is la land'o'j'n Karmanjaka kaj Nangijala, kiu'j front'is unu la ali'a'n de la du flank'o'j de la River'o de la Pra'a'j River'o'j.

La river'o torent'is profund'e en la abism'o sub la pont'o, kaj post'e ĝi si'n ĵet'is muĝ'eg'ant'e mal'supr'e'n en la Karm'a-fal'o, kies abism'o est'is eĉ pli profund'a kaj tim'ig'a.

Mi demand'is Jonatan'o'n:
”Kia'manier'e oni kapabl'as konstru'i pont'o'n super tia'j terur'a'j abism'o'j?”

”Jes, tio'n ankaŭ mi dezir'us sci'i,” li dir'is. ”Kaj kiom da hom'a'j viv'o'j perd'iĝ'is dum ĝi'a konstru'o? Kiom da hom'o'j fal'is mal'supr'e'n kri'ant'e kaj mal'aper'is en la Karm'a-fal'o'n. Ankaŭ tio'n mi ŝat'us sci'i.”

Mi tim'trem'is. Ŝajn'is al mi, ke mi aŭd'as la kri'o'j'n ankoraŭ re'son'i inter la krut'a'j flank'o'j de la abism'o.

Ni nun est'is tut'e proksim'a'j al la land'o de Tengo. Ĉe la ali'a flank'o de la pont'o mi vid'is pad'o'n, kiu serpent'um'is supr'e'n inter la mont'o'j. La Mont'o'j de la Pra'a'j Mont'o'j en Karmanjaka.

”Se vi sekv'os tiu'n pad'o'n, vi ven'os al la fortik'aĵ'o de Tengo,”

dir'is Jonatan'o.

Mi eĉ pli tim'trem'is. Sed mi pens'is, ke okaz'u kio ajn morgaŭ — tiu'n ĉi vesper'o'n mi tamen sid'os ĉe sub'ĉiel'a fajr'o kun'e kun Jonatan'o la unu'a'n foj'o'n en mi'a viv'o.

Ni far'is la fajr'o'n sur rok'o alt'e super la fal'o. Proksim'e al la pont'o. Sed mi sid'is tiel, ke mi turn'is la dors'o'n kontraŭ ĉio. Mi vol'is vid'i nek la pont'o'n al la land'o de Tengo nek io'n ali'a'n. Mi nur vid'is la lum'o'n de la fajr'o, kiu flagr'is inter la rok'o'j. Est'is bel'e kaj ankaŭ iom strang'e tim'ig'e.

Kaj mi vid'is la bel'a'n, kar'a'n vizaĝ'o'n de Jonatan'o en la lum'o de la fajr'o, kaj la ĉeval'o'j'n, kiu'j star'is ripoz'ant'e iom pli for'e.

”Tio ĉi est'as mult'e pli bel'a ol mi'a antaŭ'a sub'ĉiel'a fajr'o,” mi dir'is. ”Ĉar nun mi sid'as tie ĉi kun vi, Jonatan'o!”

Kie ajn mi est'is, mi sent'is mi'n sekur'a, se nur Jonatan'o est'is kun mi. Mi sent'is mi'n feliĉ'a, ke mi fin'fin'e pov'is ĝu'i sub'ĉiel'a'n fajr'o'n kun'e kun li, ĉar tiel oft'e ni parol'is pri tio, kiam ni viv'is sur la ter'o.

”La temp'o de la sub'ĉiel'a'j fajr'o'j kaj de la fabel'o'j, ĉu vi memor'as, ke vi tio'n dir'is?” mi demand'is Jonatan'o'n.

”Jes, tio'n mi memor'as,” li respond'is. ”Sed tiam mi ne sci'is, ke en Nangijala ekzist'as tiel mal'bon'a'j fabel'o'j.”

”Ĉu ĉiam dev'os est'i tiel?” mi demand'is.

Li iom sid'is silent'e kaj rigard'is en la fajr'o'n.

”Nu,” li tiam dir'is, ”post la fin'a batal'o Nangijala ver'ŝajn'e de'nov'e est'os land'o, kie la fabel'o'j est'os bel'a'j kaj la viv'o facil'a kaj simpl'a, kiel ĝi est'is antaŭ'e.”

La fajr'o ek'flagr'is, kaj per la bril'o mi vid'is, kiel lac'a kaj mal'gaj'a li aspekt'as.

”Sed la fin'batal'o, vi kompren'as, Biskot'o, nur pov'os est'i mal'bon'a fabel'o pri mort'o kaj mort'o kaj mort'o. Tial Orvaro dev'os gvid'i tiu'n batal'o'n, ne mi. Ĉar mi ne kapabl'as mort'ig'i iu'n.”

Jes tio'n mi sci'as, mi pens'is. Kaj post'e mi demand'is li'n:
”Kial vi sav'is la viv'o'n de tiu Perk'o, ĉu tio est'is bon'a?”

”Mi ne sci'as, ĉu tio est'is bon'a aŭ ne,” dir'is Jonatan'o. ”Sed ekzist'as afer'o'j, kiu'j'n oni dev'as far'i, ali'e oni ne est'as hom'o, sed nur mizer'a fi'ul'o. Tio'n mi jam dir'is al vi.”

”Sed imag'u, se li est'us konstat'int'a kiu vi est'as,” mi dir'is, ”kaj se ili est'us kapt'int'a'j vi'n.”

”Jes, tiam ili est'us kapt'int'a'j Leon'kor'o'n kaj ne mizer'a'n fi'ul'o'n,” dir'is Jonatan'o.

Ni'a fajr'o fin'brul'is kaj ek'mal'hel'iĝ'is super la mont'o'j. Unu'e ven'is krepusk'o, kiu ĉio'n mild'ig'is kaj afabl'ig'is kaj mol'ig'is. Sed post'e nigr'a, muĝ'ant'a mal'hel'o ĉirkaŭ'is ni'n, en kiu oni aŭd'is nur la Karm'a-fal'o'n kaj ne vid'is la plej et'a'n lum'et'o'n ie ajn.

Mi ramp'is kiel ebl'e plej proksim'e'n apud Jonatan'o. Ni sid'is tie apog'ant'e ni'n kontraŭ la mont'o kaj en la mal'hel'o inter'parol'is. Mi ne tim'is, sed kapt'is mi'n strang'a mal'trankvil'o.

Jonatan'o dir'is, ke ni dev'us dorm'i. Sed mi sci'is, ke mi ne pov'os dorm'i. Mi apenaŭ pov'is parol'i pro tiu mal'trankvil'o. Ne pro la mal'hel'o, sed pro io ali'a, kio'n mi ne kompren'is, kvankam mi hav'is Jonatan'o'n apud mi.

Subit'e ek'fulm'is, kaj krak'eg'o de tondr'o re'eĥ'iĝ'is inter la mont'o'j. Tuj super ni ek'furioz'is ŝtorm'o, tondr'o'ŝtorm'o ne'imag'ebl'a. Krak'eg'o'j tondr'ad'is super la mont'o'j kaj super'son'is eĉ la bru'eg'o'n de la Karm'a-fal'o. Akr'a'j fulm'o'j ĉas'is unu'j la ali'a'j'n sur la ĉiel'o. Lum'o'j ek'flagr'eg'is, kaj tuj post'e la mal'lum'o eĉ pli profund'iĝ'is. Est'is, kvazaŭ nokt'o el pra'a'j temp'o'j en'glut'is ni'n.

Tiam ven'is fulm'eg'o, pli terur'a ol ĉiu'j ali'a'j, kiu moment'e ek'flagr'is kaj ĵet'is si'a'n blind'ig'a'n lum'o'n super ĉio'n.

Kaj en tiu lum'eg'o vid'ebl'is Katla. JEN STAR'IS KATLA!

Ĉapitr'o 13

Jes, mi vid'is Katlan, sed mi ne sci'as, kio okaz'is post'e. Mi nur dron'is kiel en nigr'a'n profund'o'n kaj vek'iĝ'is nur, kiam la fulm'o'tondr'o de long'e preter'pas'is kaj jam ek'hel'iĝ'is super la mont'o'pint'o'j. Tiam mi kuŝ'is kun la kap'o en la si'n'o de Jonatan'o, kaj la tim'o kapt'is mi'n tuj, kiam mi memor'is — tie mal'proksim'e ĉe la ali'a flank'o de la river'o, tie Katla star'is sur klif'o alt'e super la Karm'a-fal'o. Mi plor'ĝem'is kiam mi memor'is tio'n, kaj Jonatan'o prov'is konsol'i mi'n.

”Ŝi ne plu est'as tie. Ŝi nun est'as for.”

Sed mi plor'is kaj demand'is li'n:
”Kia'manier'e pov'as ekzist'i tia est'aĵ'o kiel Katla? Ĉu ŝi est'as ... monstr'o aŭ kio?”

”Jes, ŝi est'as monstr'o,” dir'is Jonatan'o. ”Drak'in'o el la pra'a'j temp'o'j, tio ŝi est'as kaj sam'e kruel'a kiel Tengo mem.”

”Kie li trov'is ŝi'n?” mi demand'is.

”Ŝi ven'is el la Katla-kavern'o laŭ oni'dir'o,” klar'ig'is Jonatan'o.

”Tie ŝi en'dorm'iĝ'is iam en la pra'nokt'o. Post'e ŝi dorm'is mil'o'j'n kaj mil'o'j'n da jar'o'j kaj neniu sci'is, ke ŝi ekzist'as. Sed iu'n maten'o'n ŝi vek'iĝ'is — kaj tiu'n terur'a'n maten'o'n ŝi en'ramp'is en la fortik'aĵ'o'n de Tengo dis'ŝpruc'ig'ant'e mort'ig'a'n fajr'o'n kontraŭ ĉiu. Hom'o'j fal'is dekstr'e'n kaj mal'dekstr'e'n laŭ ŝi'a voj'o.”

”Kial ŝi ne mort'ig'is Tengon?” mi demand'is.

”Ĉar Tengo fuĝ'is por sav'i si'a'n viv'o'n tra la salon'eg'o'j de la fortik'aĵ'o. Kiam ŝi al'proksim'iĝ'is, li pren'is si'a'n batal'korn'o'n por al'vok'i la soldat'o'j'n help'i, kaj kiam li blov'is en la korn'o'n ... ”

”Kio tiam okaz'is?” mi demand'is.

”Tiam Katla ramp'is al li kiel hund'o. Kaj de post tiu tag'o ŝi obe'as al Tengo. Kaj nur al Tengo. Li'a'n batal'korn'o'n ŝi tim'as.

Kiam li blov'as en ĝi'n, ŝi sklav'e obe'as.”

Pli kaj pli hel'iĝ'is. La mont'o'pint'o'j trans'e en Karmanjaka ard'is kiel la fajr'o de Katla. Kaj tie'n ni nun baldaŭ est'os sur'voj'e. Mi tim'is, ho, kiel mi tim'is! Kiu sci'is, kie Katla si'n kaŝ'as?

Kie ŝi trov'iĝ'as? Kie ŝi loĝ'as? Ĉu ŝi loĝ'as en la Katla-kavern'o, kaj kiel Orvaro pov'as est'i tie? Tio'n mi demand'is al Jonatan'o, kaj li inform'is mi'n.

Katla ne loĝ'as en la Katla-kavern'o. Tie'n ŝi neniam re'ir'is post si'a pra'temp'a dorm'o. Ne, Tengo katen'is ŝi'n en kavern'o proksim'a al la Karm'a-fal'o. En tiu kavern'o ŝi star'as lig'it'a per ĉen'ar'o el or'o, dir'is Jonatan'o, kaj tie ŝi dev'as rest'i, escept'e kiam Tengo kun'ven'ig'as ŝi'n por tim'eg'ig'i tiu'j'n hom'o'j'n, kiu'j'n li vol'as tim'ig'i.

”Mi vid'is ŝi'n en la Dorn'roz'o-val'o iam,” dir'is Jonatan'o.

”Kaj tiam vi kri'is?” mi demand'is.

”Jes, tiam mi kri'is,” li respond'is.

La terur'o kresk'is en mi, pli kaj pI'i.

”Mi tiel tim'as, Jonatan'o, ke Katla mort'ig'os ni'n.”

De'nov'e li prov'is trankvil'ig'i mi'n.

”Sed ŝi ja est'as lig'it'a. Ŝi ne pov'as mov'i si'n pli for'e'n ol la ĉen'ar'o permes'as. Ne pli long'e ol ĝis tiu rok'o, kie vi vid'is ŝi'n.

Tie ŝi preskaŭ ĉiam star'as kaj fiks'rigard'as mal'supr'e'n en la Karm'a-fal'o'n.”

”Kial ŝi tio'n far'as?” mi demand'is.

”Mi ne sci'as,” dir'is Jonatan'o. ”Ebl'e ŝi serĉ'as Karm'o'n.”

”Kiu est'as Karm'o?” mi demand'is.

”Aĥ nur est'as babil'ad'o de Elfrida,” dir'is Jonatan'o. ”Neniu iam vid'is Karm'o'n. Li ne ekzist'as. Sed Elfrida asert'as, ke li loĝ'is en la Karm'a-fal'o iam en la pra'a'j temp'o'j, kaj ke Katla mal'am'is li'n tiam, kaj ke ŝi neniam pov'as forges'i tio'n. Pro tio ŝi star'as tie kaj minac'e rigard'aĉ'as mal'supr'e'n.”

”Kiu est'is li? Kiel li pov'is loĝ'i en tia infer'a akv'o'fal'o?” mi demand'is.

”Li est'is simil'a monstr'o,” dir'is Jonatan'o. ”Drak'serpent'o, sam'e long'a kiel la river'o est'as larĝ'a, dir'is Elfrida. Sed tio est'as nur unu el tiu'j mal'nov'a'j fabel'o'j.” Sed ebl'e li tamen ne est'as fabel'a,” mi opini'is.

Al tio li ne respond'is, sed li dir'is:
”Ĉu vi sci'as, kio'n ankaŭ Elfrida rakont'is, dum vi ir'is en la arb'ar'o'n kaj pluk'is sovaĝ'a'j'n frag'o'j'n? Ŝi dir'is, ke kiam ŝi est'is mal'grand'a, oni kutim'is tim'ig'i la infan'o'j'n per Karm'o kaj Katla. La fabel'o'n pri la drak'o en la Katla-kavern'o kaj la drak'serpent'o en la Karm'a-fal'o, tio'n ŝi aŭd'is plur'foj'e kiel infan'o kaj tre ŝat'is ĝi'n ĝust'e pro tio, ke ĝi est'as tiel terur'ig'a. Est'is unu el tiu'j pra'a'j fabel'o'j, per kiu'j oni ĉiam tim'ig'is infan'o'j'n, dir'is Elfrida.”

”Ĉu Katla ne pov'is rest'i en si'a kavern'o,” mi demand'is, ”kaj rest'i nur fabel'o?”

”Ĝust'e tio'n ankaŭ Elfrida opini'is,” dir'is Jonatan'o.

Mi tim'trem'is kaj hav'is la sent'o'n, ke Karmanjaka est'as land'o plen'a de monstr'o'j, kaj mi ne vol'is ir'i tie'n. Sed nun mi dev'is.

Unu'e ni tamen fort'ig'is ni'n el la manĝ'o'sak'o, sed ni ŝpar'is iom por Orvaro.

Ĉar en la Katla-kavern'o nur reg'as mal'sat'eg'o, dir'is Jonatan'o.

Grimo kaj Fjalaro trink'is pluv'akv'o'n, kiu kolekt'iĝ'is en la rok'fend'o'j. Est'is mal'mult'e da paŝt'aĵ'o por ili tie ĉi inter la mont'o'j. Sed apud la pont'o kresk'is iom da herb'o, tiel ke mi esper'is, ke ili est'os sufiĉ'e sat'a'j, kiam ni ek'ir'os.

Ni rajd'is trans la pont'o'n. Al Karmanjaka, la land'o de Tengo kaj de la monstr'o'j. Mi tiel tim'is, ke mi trem'is. Tiu drak'serpent'o, mi tut'e ne kred'is, ke li ekzist'as; sed imag'u, se li tamen si'n ĵet'os el la profund'o kaj for'tir'os ni'n de la pont'o, por ke ni pere'u en la Karm'a-fal'o. Kaj post'e Katla, mi tim'is ŝi'n pli ol mi tim'is io'n ali'a'n. Ebl'e ŝi atend'is ni'n nun sur la bord'o de Tengo kun si'a'j kruel'a'j ŝir'dent'o'j kaj si'a mort'ig'a fajr'o. Ho, kiel mi tim'is!

Sed ni ir'is trans la pont'o'n kaj Katla ne est'is vid'ebl'a. Ŝi ne star'is sur si'a rok'o, kaj mi dir'is al Jonatan'o:
”Ne, ŝi ne est'as tie!”

Sed tamen ŝi est'is tie! Ne sur la klif'o, sed ŝi'a terur'a kap'o aper'is de mal'antaŭ grand'a rok'o ĉe la pad'o, kiu konduk'as supr'e'n al la fortik'aĵ'o de Tengo. Tie ni vid'is ŝi'n. Kaj ŝi vid'is ni'n. Tiam ŝi el'ig'is kri'o'n, kiu pov'us krev'ig'i la mont'o'j'n. El'ŝpruc'is fajr'o kaj fum'o el ŝi'a'j naz'tru'o'j. Ŝi hurl'eg'is pro koler'eg'o kaj per'fort'e sku'is si'a'n katen'o'n kaj kri'ad'is, kri'eg'ad'is.

Grimo kaj Fjalaro preskaŭ frenez'iĝ'is pro tim'eg'o, tiel ke ni apenaŭ pov'is brid'i ili'n. Kaj mi'a tim'eg'o ne est'is pli mal'fort'a.

Mi pet'eg'is Jonatan'o'n, ke ni re'ir'u al Nangijala. Sed li dir'is:
”Ni ne pov'as perfid'i Orvaron. Ne tim'u, Katla ne pov'as ating'i ni'n, kiom ajn ŝi tir'as si'a'n katen'o'n.”

”Tamen ni dev'as rapid'i,” li dir'is, ”ĉar la kri'o'j de Katla est'as signal'o, kiu est'as aŭd'ebl'a ĝis la fortik'aĵ'o de Tengo, kaj baldaŭ ni hav'os svarm'o'n da Tengosoldatoj ĉirkaŭ ni, se ni ne fuĝ'os kaj kaŝ'os ni'n en la mont'ar'o.

Ni rajd'is. Sur aĉ'a'j mal'larĝ'a'j, krut'a'j mont'pad'o'j ni rajd'is tiel, ke la huf'o-fer'o'j dis'ĵet'is fajr'er'o'j'n. Zigzag'e inter la rok'o'j ni rajd'is por mis'gvid'i ĉiu'j'n persekut'ant'o'j'n. Ĉiu'n moment'o'n mi atend'is aŭd'i galop'ant'a'j'n ĉeval'o'j'n mal'antaŭ ni kaj kri'o'j'n de Tengo-soldat'o'j, kiu'j vol'os ating'i ni'n per lanc'o'j kaj sag'o'j kaj glav'o'j. Sed neniu ven'is. Kompren'ebl'e est'is mal'facil'e post'kur'i iu'n inter la mult'a'j rok'o'j kaj mont'o'j de Karmanjaka, kie fuĝ'ant'o facil'e pov'is evit'i si'a'j'n persekut'ant'o'j'n.

Post long'a rajd'ad'o mi demand'is Jonatan'o'n:
”Kie'n ni nun est'as sur'voj'e?”

”Al la Katla-kavern'o kompren'ebl'e,” li dir'is. ”Ni est'as preskaŭ tie nun. Jen la Katla-mont'o rekt'e antaŭ vi'a naz'o.”

Jes, tiel est'is. Antaŭ ni situ'is mal'alt'a, plat'a mont'o kun flank'o'j, kiu'j fal'is vertikal'e ter'e'n. Nur en ni'a direkt'o ili est'is mal'pli krut'a'j. Tie ni facil'e pov'is grimp'i, se ni vol'is. Kaj ni jes vol'is, ĉar ni dev'os trans'pas'i la mont'o'n, dir'is Jonatan'o.

”La en'ir'ej'o situ'as sur la ali'a flank'o ĉe la river'o,” li dir'is.

”Kaj mi dev'os vid'i, kio okaz'as tie.”

”Jonatan'o, ĉu vi ver'e kred'as, ke ni sukces'os en'ir'i la Katlakavernon?” mi demand'is.

Li iam rakont'is al mi pri la grand'eg'a kupr'a pord'eg'o, kiu bar'as la en'ir'ej'o'n al la kavern'o, kaj pri la tenganoj, kiu'j gard'as ekster'e nokt'e kaj tag'e. Ĉu ni ver'e kapabl'os en'ir'i la kavern'o'n?

Li ne respond'is. Li simpl'e dir'is, ke ni nun kaŝ'u la ĉeval'o'j'n, ĉar ili ne pov'as grimp'i mont'o'j'n.

Ni konduk'is ili'n en ŝirm'it'a'n rok'fend'o'n tuj sub la Katlamonto kaj las'is ili'n tie, ĉeval'o'j'n kaj pak'aĵ'o'n kaj ĉio'n. Jonatan'o kares'is Grimon kaj dir'is:
”Atend'u tie ĉi, ni nur ir'os por esplor-rigard'i.”

Tiu'n esplor'ad'o'n mi tut'e ne ŝat'is, ĉar mi ne vol'is dis'iĝ'i de Fjalaro. Sed ni dev'is far'i tio'n. Ni bezon'is long'a'n temp'o'n por ating'i la alt'eben'aĵ'o'n, kaj mi est'is lac'a, kiam ni fin'fin'e est'is tie.

Jonatan'o dir'is, ke ni pov'as iom ripoz'i, kaj mi tuj ĵet'is mi'n sur la ter'o'n. Tio'n ankaŭ Jonatan'o far'is, kaj ni kuŝ'is tie sur la Katla-mont'o kun la vast'a ĉiel'o super ni kaj la Katla-kavern'o rekt'e sub ni. Jes, tio est'is strang'a pens'o, ke ie en la mont'o sub ni trov'iĝ'as tiu terur'ig'a kavern'o kun ĉiu'j si'a'j tunel'o'j kaj tru'o'j, kie tiom da hom'o'j for'velk'is kaj mort'is. Tie ĉi ekster'e papili'o'j ĉirkaŭ'flirt'is en la sun'lum'o, la ĉiel'o est'is blu'a super ni kun et'a'j blank'a'j nub'o'j, kaj ĉirkaŭ'is ni'n flor'o'j kaj herb'o. Ĉu ne est'is strang'e, ke sur la tegment'o de la Katla-kavern'o kresk'as flor'o'j kaj herb'o?

Se tiom da hom'o'j jam mort'is en la Katla-kavern'o, mi tim'is, ke ebl'e Orvaro ankaŭ mort'is, kaj mi demand'is Jonatan'o'n, ĉu tio'n li opini'as. Sed li ne respond'is. Li simpl'e kuŝ'is kaj rigard'is en la ĉiel'o'n pens'ant'e pri io, mi rimark'is. Fin'e li dir'is:
”Se est'as ver'e, ke Katla dorm'is si'a'n pra'dorm'o'n en la Katla-kavern'o, kia'manier'e ŝi el'ir'is, kiam ŝi vek'iĝ'is? La kupr'a pord'eg'o jam trov'iĝ'is tie. Ĉiam Tengo uz'is la Katla-kavern'o'n kiel mal'liber'ej'o'n.”

”Dum Katla kuŝ'is en ĝi kaj dorm'is?” mi demand'is.

”Jes, dum Katla kuŝ'is en ĝi kaj dorm'is,” dir'is Jonatan'o.

”Sen ke iu sci'is tio'n.”

Mi tim'trem'is de'nov'e. Io'n pli terur'a'n mi ne kapabl'is imag'i al mi ol sid'i mal'liber'ig'it'a en la Katla-kavern'o kaj subit'e vid'i al'ramp'ant'a'n drak'o'n.

Sed Jonatan'o hav'is ali'a'j'n pens'o'j'n en la kap'o.

”Ŝi dev'as est'i el'ir'int'a ali'a'n voj'o'n,” li dir'is. ”Kaj tiu'n voj'o'n mi dev'os trov'i, eĉ se mi serĉ'os tut'a'n jar'o'n.”

Tre long'e ni ne pov'is ripoz'i, ĉar Jonatan'o est'is mal'trankvil'a. Rest'is nur mal'long'a distanc'o trans la mont'o'n ĝis la Katla-kavern'o. Ni jam vid'is la river'o'n profund'e mal'supr'e kaj Nangijalan ĉe la ali'a flank'o. Ho, kiel mi sopir'is est'i tie!

”Vid'u, Jonatan'o,” mi dir'is, ”mi vid'as la salik'o'n, kie ni ban'is ni'n. Tie ĉe la ali'a flank'o de la river'o! ”

Est'is kvazaŭ ricev'i salut'o'n de trans la akv'o, verd'a'n salut'et'o'n el pli hel'a mond'o.

Sed Jonatan'o sign'is al mi silent'i. Li tim'is, ke iu aŭd'os ni'n.

Nun ni est'is tut'e proksim'a'j. Tie ĉi la Katla-mont'o vertikal'e krut'fal'is, kaj en la mont'o'flank'o sub ni est'is la kupr'a pord'eg'o al la Katla-kavern'o, dir'is Jonatan'o, kvankam ni ne pov'is ĝi'n vid'i de supr'e.

Sed la gard'ist'o'j'n ni pov'is vid'i. Tri tenganojn! Tuj kiam mi vid'is ili'a'j'n nigr'a'j'n kask'o'j'n, la kor'o komenc'is bat'eg'i.

Ni ramp'is sur'ventr'e ĝis la rok'o-eĝ'o por kaŝ'rigard'i mal'supr'e'n al ili. Ili nur bezon'is lev'i la okul'o'j'n, por nepr'e vid'i ni'n. Sed mal'pli kapabl'a'j gard'ist'o'j ne pov'is ekzist'i. Ili kontrol'is nek tie'n nek tie'n ĉi. Ili nur sid'is lud'ant'e per ĵet'kub'o'j kaj ne ĝen'is si'n pri io ali'a, ĉar neniu mal'amik'o kapabl'is penetr'i la kupr'o'pord'eg'o'n, do kial ili klopod'u gard'i?

Subit'e ni vid'is la pord'eg'o'n mal'ferm'iĝ'i tie mal'supr'e, kaj iu el'ir'is el la kavern'o — ankoraŭ unu tengano! Li port'is mal'plen'a'n manĝ'o-pelv'o'n, kiu'n li ĵet'is sur la ter'o'n. La pord'eg'o ferm'iĝ'is mal'antaŭ li, kaj ni aŭd'is, ke li ŝlos'is ĝi'n, ”Jen la last'a'n foj'o'n mi nutr'is tiu'n pork'o'n,” li dir'is.

La ali'a'j rid'is pri tio, kaj unu el ili dir'is:
”Ĉu vi inform'is li'n, kia rimark'ind'a tag'o est'as hodiaŭ — la last'a tag'o en li'a viv'o? Ĉu vi rakont'is, ke Katla atend'os li'n vesper'e, kiam la mal'hel'o fal'os?”

”Jes, kaj ĉu vi sci'as, kio'n li respond'is? ’Ĉu fin'fin'e?’ li dir'is.

Kaj li pet'is, ke ni permes'u li'n send'i salut'o'n al la Dornrozovalo. Kaj kia est'is la salut'o? ”Orvaro mort'os, sed neniam la liber'ec'o!”’ ”Ho!” dir'is unu el la ali'a'j, ”tio'n li pov'os dir'i al Katla vesper'e, kaj li aŭd'os, kio'n ŝi respond'os.”

Mi rigard'is al Jonatan'o. Li pal'iĝ'is.

”Ven'u!” li flustr'is. ”Ni dev'as for'rapid'i.”

Ni ramp'is for de la eĝ'o kiel ebl'e plej silent'e kaj rapid'e, kaj kiam ni sci'is, ke neniu pov'as vid'i ni'n, tiam ni kur'is. La tut'a'n voj'o'n re'e'n ni kur'is kaj halt'is nur, kiam ni de'nov'e est'is ĉe Grimo kaj Fjalaro.

Ni sid'iĝ'is en la rok'fend'o apud la ĉeval'o'j, ĉar nun ni ne sci'is kio'n far'i. Jonatan'o est'is tre mal'gaj'a, kaj mi pov'is nenio'n far'i por konsol'i li'n, nur part'o'pren'i en li'a mal'gaj'o. Mi kompren'is, kiom mult'e li aflikt'iĝ'is pro Orvaro. Li pens'is, ke li pov'us help'i li'n, kaj nun li ne plu vid'is ebl'ec'o'n.

Orvaro, mi'a amik'o, kiu'n mi neniam renkont'is,” li dir'is.

”Ĉi vesper'e vi mort'os, kaj kio okaz'os post'e en la verd'a'j val'o'j de Nangijala?”

Ni manĝ'is iom da pan'o, kiu'n ni divid'is kun Grimo kaj Fjalaro. Mi ankaŭ dezir'is trink'i kelk'a'j'n glut'o'j'n da kapr'in'a lakt'o, kiu'n ni rezerv'is.

”Ankoraŭ ne, Biskot'o,” dir'is Jonatan'o. ”Vesper'e, kiam mal'hel'iĝ'os, tiam mi don'os al vi ĉiu'n gut'o'n. Sed ne pli fru'e.”

Dum long'a temp'o li sid'is tie tut'e silent'e kaj sen'esper'e, sed fin'fin'e li dir'is: ”Est'os sam'e kiel serĉ'i najl'o'n en pajl'o-stak'o.

Sed tamen ni dev'as prov'i.”

”Prov'i kio'n?” mi demand'is.

”Trov'i la el'ir'ej'o'n, per kiu Katla eskap'is,” li respond'is.

Tamen li eĉ mem ne kred'is tio'n.

”Se ni hav'us tut'a'n jar'o'n por tio'n far'i,” li dir'is. ”Ebl'e ni sukces'us! Sed ni hav'as nur unu tag'o'n.”

Ĝust'e kiam li tio'n dir'is, io okaz'is. Kelk'a'j sovaĝ'a'j arbust'o'j kresk'is ĉe la fin'o de la fend'o, kie ni sid'is. Kaj el tiu arbust'ar'o subit'e aper'is tim'ig'it'a vulp'o, kiu ŝtel'ir'is preter ni kaj mal'aper'is tiel rapid'e, ke ni apenaŭ vid'is ĝi'n.

”De kie en la mond'o ven'is tiu vulp'o?” dir'is Jonatan'o. ”Tio'n mi dev'as el'trov'i.”

Li mal'aper'is mal'antaŭ la arbust'o'j. Mi rest'is kaj atend'is.

Sed li for'est'is tiom long'e, kaj li est'is tiel silent'a, ke mi fin'e mal'trankvil'iĝ'is.

”Kie vi est'as Jonatan'o?” mi kri'is.

Kaj tiam mi ja ricev'is respond'o'n. Li'a voĉ'o son'is ekscit'it'a.

”Ĉu vi sci'as, de kie ĝi ven'is, la vulp'o? El la intern'o de la mont'o! Ĉu vi kompren'as, Biskot'o, el la intern'o de la Katlamonto. Trov'iĝ'as grand'a kavern'o tie!”

Ebl'e ĉio est'is jam decid'it'a en la pra'temp'o de la fabel'o'j.

Ebl'e jam tiam Jonatan'o est'is elekt'it'a kiel la sav'ant'o de Orvaro, por la Dorn'roz'o-val'o. Kaj ebl'e ekzist'is sekret'a'j fabel'a'j est'aĵ'o'j, kiu'j gvid'is ni'a'j'n paŝ'o'j'n, sen ke ni sci'is pri tio. Ali'e kiel Jonatan'o pov'is trov'i voj'o'n en la Katla-kavern'o'n ĝust'e tie, kie ni hazard'e las'is ni'a'j'n ĉeval'o'j'n? Sam'e enigm'e kiel mi inter ĉiu'j dom'o'j en la Dorn'roz'o-val'o trov'is la Matias-bien'o'n kaj nenio'n ali'a'n. Tut'cert'e ni trov'is la el'ir'ej'o'n el la Katla-kavern'o, kiu'n uz'is Katla. Ne pov'is est'i ali'e. Tio est'is tru'o, kiu konduk'is rekt'e en la mont'o'flank'o'n. Ne tre grand'a. Sed sufiĉ'e grand'a, ke ĝis'mort'e mal'sat'a, mal'gras'a drak'in'o pov'is si'n tren'i tra ĝi, dir'is Jonatan'o, kiam ŝi vek'iĝ'is post mil'o'j da jar'o'j kaj konstat'is, ke ŝi'a kutim'a voj'o est'is blok'it'a per la kupr'a pord'eg'o.

Kaj sufiĉ'e grand'a por ni! Mi rigard'is en la mal'hel'a'n tru'o'n.

Kiom da dorm'ant'a'j drak'o'j pov'us est'i tie, kiu'j vek'iĝ'us, se oni tie intern'e hazard'e tret'us sur ili'n. Tio'n mi demand'is al mi.

Tiam mi sent'is la brak'o'n de Jonatan'o ĉirkaŭ mi'a'j ŝultr'o'j.

”Biskot'o,” li dir'is, ”mi ne sci'as, kio atend'os ni'n en la mal'hel'o, sed mi en'ir'os nun.”

”Ankaŭ mi ,” mi dir'is, kvankam mi'a voĉ'o iom trem'is.

Jonatan'o kares'is mi'a'n vang'o'n per la montr'o'fingr'o tiel, kiel li far'is iam kaj tiam.

”Ĉu vi cert'as, ke vi ne prefer'as atend'i ĉi tie ĉe la ĉeval'o'j?”

”Ĉu mi ne dir'is, ke tie'n, kie'n vi ir'os, ankaŭ mi ir'os?” mi demand'is.

”Jes, tio'n vi dir'is,” respond'is Jonatan'o, kaj li'a voĉ'o son'is tre gaj'a.

”Ĉar mi vol'as est'i kun vi,” mi al'don'is ”eĉ en sub'ter'a diabl'ej'o.”

Tia diabl'ej'o est'is la Katla-kavern'o. En'ramp'i tiu'n nigr'a'n tru'o'n est'is kiel en'ramp'i nigr'a'n sonĝ'o'n, el kiu oni ne plu pov'os vek'iĝ'i, est'is kiel ir'i el la sun'lum'o en etern'a'n nokt'o'n.

La tut'a Katla-kavern'o est'as nenio ali'a ol mal'nov'a, mort'int'a drak'nest'o, mi pens'is, tra'tremp'it'a pro malic'o jam ek'de la pra'temp'o. Tiam sen'dub'e el'kov'iĝ'is mil'o'j da drak-ov'o'j, kaj kruel'a'j drak'id'o'j el'ramp'is amas'e de tie, kaj mort'ig'is ĉio'n, kio'n ili renkont'is. Ĝust'e tia'n mal'nov'a'n drak'nest'o'n Tengo decid'is uz'i kiel mal'liber'ej'o'n. Mi tim'trem'is, kiam mi pens'is pri ĉio, kio'n li far'is kontraŭ hom'o'j tie ĉi. Mi sent'is la aer'o'n kvazaŭ dens'iĝ'i pro sek'ig'it'a'j, pra'a'j malic'aĵ'o'j, kaj mi aŭd'is strang'a'j'n flustr'o'j'n en la terur'a silent'o ĉirkaŭ ni. Oni aŭd'is flustr'o'j'n el la profund'o de la kavern'o, kaj ŝajn'is al mi, ke ili rakont'is pri ĉiu'j sufer'o'j kaj ĉiu'j larm'o'j kaj ĉiu mort'o'turment'o, kiu'j okaz'is en la Katla-kavern'o dum la regn'o de Tengo. Mi vol'is demand'i Jonatan'o'n, ĉu ankaŭ li aŭd'is la flustr'o'j'n, sed mi rezign'is. Ĉar ver'ŝajn'e mi nur imag'is tio'n.

”Nun, Biskot'o, ni ek'ir'os. Est'os migr'ad'o, kiu'n vi ver'ŝajn'e neniam forges'os,” dir'is Jonatan'o.

Kaj li prav'is. Neces'is, ke ni tra'ir'u la tut'a'n mont'o'n por ating'i la mal'liber'ej'a'n kav'o'n tuj ĉe la kupr'a pord'eg'o, kie Orvaro sufer'is. Est'as tiu kav'o, kiu'n hom'o'j pri'parol'as, kiam ili menci'as la Katla-kavern'o'n, dir'is Jonatan'o, ĉar iu'n ali'a'n kavern'o'n ili ne kon'as. Kaj ni ne sci'is, ĉu ebl'os ating'i ĝi'n tra la sub'ter'o.

Sed ke la voj'o est'os long'a, tio'n ni sci'is, ĉar antaŭ'e ni ir'is tiu'n distanc'o'n ekster'e sur la mont'o. Est'os sep'obl'e pli terur'e palp'serĉ'i si'a'n voj'o'n tra mal'hel'a'j ir'ej'o'j sen ali'a lum'o ol tiu de la torĉ'o'j, kiu'j'n ni kun'port'is.

Tim'ig'e est'is vid'i, kiel la torĉ'lum'o flagr'et'is sur la mur'o'j de la kavern'o. Ĝi kapabl'is lum'ig'i nur et'a'n part'o'n de la nigr'a mal'hel'ec'o ĉirkaŭ ni, kaj pro tio ĉio ekster la lum'o ŝajn'is ankoraŭ pli danĝer'a. Kiu sci'as, mi pens'is, ĉu ebl'e kuŝ'as amas'o da drak'o'j kaj serpent'o'j kaj monstr'o'j atend'ant'e ni'n en si'a'j mal'hel'a'j kav'o'j. Krom'e mi tim'is, ke ni perd'os la voj'o'n en la labirint'o, sed Jonatan'o far'is nigr'a'j'n karb'o'mark'o'j'n per la torĉ'o sur la kavern-mur'o'j'n, dum ni antaŭ'e'n ir'is, por ke ni trov'u la voj'o'n re'e'n.

”Migr'ad'o,” dir'is Jonatan'o, sed ni ne mult'e migr'is. Ni ramp'is kaj ŝov'is ni'n sur'ventr'e antaŭ'e'n kaj grimp'is kaj naĝ'is kaj salt'is kaj kroĉ'iĝ'is al rok'o'j kaj lukt'is kaj labor'is kaj sufer'is, tio'n ni far'is. Kia migr'ad'o! Kaj kia'j kavern'o'j! Kelk'foj'e ni ven'is al kavern'o-salon'eg'o'j tiel vast'a'j, ke ni ne vid'is la fin'o'n de ili, nur la eĥ'o sci'ig'is ni'n, kia'j vast'a'j ĉambr'eg'o'j ili est'is. Kelk'foj'e ni dev'is tra'pas'i lok'o'j'n, kie oni eĉ ne pov'is star'i, sed dev'is ramp'i sur'ventr'e kiel drak'o. Kelk'foj'e la voj'o est'is barit'a per sub'ter'a'j river'o'j, trans kiu'j'n ni dev'is naĝ'i. Kaj pli terur'e — kelk'foj'e mal'ferm'iĝ'is ĉe ni'a'j pied'o'j faŭk'o'j de abism'o'j. En unu mi preskaŭ en'fal'is. Mi port'is la torĉ'o'n, kaj mi stumbl'is. Jonatan'o kapt'is mi'n ĵus antaŭ ol mi est'us fal'int'a en la profund'o'n, sed mi perd'is la torĉ'o'n. Ni vid'is ĝi'n fal'i, kiel stri'o'n de fajr'o pli kaj pli profund'e'n, ĝis ĝi fin'fin'e mal'aper'is. Kaj tiam ni rest'is en la mal'lum'o. La plej dens'a kaj plej terur'a el ĉiu'j mal'lum'o'j de la mond'o. Mi ne kuraĝ'is mov'iĝ'i aŭ parol'i aŭ eĉ pens'i, mi prov'is forges'i, ke mi ekzist'as, kaj ke mi star'as tie en la nigr'a mal'hel'o ĉe la rand'o de abism'o. Sed mi aŭd'is la voĉ'o'n de Jonatan'o apud mi. Li sukces'is fin'e lum'ig'i la ali'a'n torĉ'o'n, kiu'n ni kun'port'is. Kaj dum'temp'e li parol'is kun mi, parol'is kaj parol'is tut'e trankvil'e, por ke mi ne frenez'iĝ'u pro tim'o, mi supoz'as.

Kaj tiel ni pen'e antaŭ'e'n ir'is, kiom long'e mi ne sci'as, ĉar en la profund'o de la Katla-kavern'o ne ekzist'is temp'o. Ni hav'is la sent'o'n, kvazaŭ ni ĉirkaŭ'vag'ad'is en la labirint'o por etern'e, kaj mi ek'tim'is, ke ni ne ating'os la cel'o'n antaŭ ol est'os tro mal'fru'e. Ebl'e jam est'is vesper'o, ebl'e ekster'e jam est'is nokt'o.

Kaj Orvaro ... ebl'e li est'is ĉe Katla nun!

Mi demand'is Jonatan'o'n, ĉu li kred'as tio'n.

”Mi ne sci'as,” li respond'is. ”Sed se vi ne vol'as frenez'iĝ'i, ne pens'u pri tio nun!”

Post'e ni en'ir'is mal'larĝ'a'n serpent'um'a'n pas'ej'o'n, kiu ŝajn'e neniam vol'is fin'iĝ'i: sed iĝ'is nur pli kaj pli mal'larĝ'a. Ĝi mal'larĝ'iĝ'is kaj mal'alt'iĝ'is, ĝis oni apenaŭ plu pov'is si'n antaŭ'e'n'ŝov'i, kaj fin'e ĝi est'is nur tru'o, tra kiu oni dev'is ramp'i.

Sed tuj post la tru'o ni subit'e trov'iĝ'is en grand'a kavern'o.

Kiom grand'a ni ne pov'is koncept'i, ĉar la lum'o de la torĉ'o ne penetr'is tra long'a distanc'o. Sed Jonatan'o kontrol'is la eĥ'o'n.

Hohohoho,” li vok'is, kaj ni aŭd'is la eĥ'o'n respond'i ”hohohoho’ plur'foj'e kaj el plur'a'j direkt'o'j.

Sed post'e ni aŭd'is io'n ali'a'n. Ali'a'n voĉ'o'n, mal'proksim'e en la mal'hel'o.

Hohohoho,” ĝi imit'is. ”Kio'n vi serĉ'as, vi, kiu ven'as laŭ strang'a'j voj'o'j kun torĉ'o kaj lum'o?”

”Mi serĉ'as Orvaron” vok'is Jonatan'o.

Orvaron vi trov'as tie ĉi,” re'vok'is la voĉ'o, ”kaj kiu est'as vi?”

”Mi est'as Jonatan'o Leon'kor'o,” kri'is Jonatan'o, ”kaj kun mi ven'as mi'a frat'o, Karl'o Leon'kor'o. Ni ven'as por sav'i vi'n, Orvaro.”

”Tro mal'fru'e,” aŭd'iĝ'is la voĉ'o, ”tro mal'fru'e — sed tamen dank'o'n!”

Li apenaŭ fin'is la fraz'o'n, kiam ni aŭd'is la kupr'a'n pord'o'n grinc'e mal'ferm'iĝ'i. Jonatan'o fal'ig'is la torĉ'o'n kaj sur'tret'is ĝi'n, tiel ke ĝi esting'iĝ'is. Post'e ni star'is sen'mov'e kaj atend'is.

Tra la pord'o ven'is tengano kun lantern'o en la man'o. Tiam mi silent'e ek'plor'is. Ne, ĉar mi tim'is, sed pro Orvaro. Kial ĉio est'u tiel kruel'a, ke oni ven'is por pren'i li'n ĝust'e en tiu ĉi moment'o?

Orvaro de la Dorn'roz'o-val'o, pret'ig'u vi'n,” dir'is la tengano. ”Post kelk'a'j minut'o'j vi est'os konduk'at'a al Katla. La nigr'a'j eskort'ant'o'j jam est'as sur'voj'e.”

En la lum'o de li'a lantern'o ni vid'is grand'a'n lign'a'n kaĝ'o'n konstru'it'a'n el krud'a'j lat'o'j, en kiu Orvaro est'is mal'liber'ig'it'a kiel best'o.

La tengano star'ig'is la lantern'o'n sur la ter'o'n apud la kaĝ'o.

”Vi rajt'as hav'i lantern'o'n ĉe vi dum vi'a last'a hor'o, tio'n Tengo pro si'a kor'favor'o decid'is. Por ke vi re'al'kutim'iĝ'u al la lum'o kaj pov'u vid'i Katlan, kiam vi renkont'os ŝi'n. Tio'n vi cert'e vol'as, ĉu?”

Li gak'e rid'is kaj post'e mal'aper'is tra la pord'o. Ĝi re'ferm'iĝ'is mal'antaŭ li per krak'eg'o.

Tiam ni jam ating'is la kaĝ'o'n, kaj ni vid'is Orvaron en la lum'o de la lantern'o. Est'is mizer'a scen'o. Li apenaŭ pov'is si'n mov'i, sed tamen li ramp'is ĝis la krad'o kaj etend'is si'a'j'n man'o'j'n al ni tra la lat'o'j.

”Jonatan'o Leon'kor'o,” li dir'is. ”Pri vi mi mult'o'n aŭd'is hejm'e en la Dorn'roz'o-val'o. Kaj nun vi ven'as tie'n ĉi!”

”Jes, nun mi ven'as tie'n ĉi,” dir'is Jonatan'o, kaj mi aŭd'is, ke ankaŭ li plor'is pro la mizer'o de Orvaro. Sed subit'e li ek'pren'is la tranĉ'il'o'n, kiu'n li port'is ĉe la zon'o kaj atak'is la kaĝ'o'n.

”Ek'tranĉ'u, Biskot'o! Help'u!” li dir'is. Kaj ankaŭ mi ek'tranĉ'is per mi'a tranĉ'il'o. Sed kio'n ni pov'is far'i per du tranĉ'il'o'j? Hak'il'o'n kaj seg'il'o'n ni bezon'is.

Sed ni tranĉ'is per la tranĉ'il'o'j, ĝis ni'a'j man'o'j sang'is. Ni tranĉ'is kaj plor'is, ni sci'is, ke ni ven'is tro mal'fru'e. Orvaro ankaŭ tio'n sci'is, sed ebl'e li tamen vol'is kred'i, ke ne est'as tiel, ĉar li trem'spir'is pro ekscit'o en si'a kaĝ'o, kaj kelk'foj'e li murmur'is:
”Rapid'u! Rapid'u!”

Kaj tio'n ni far'is, tiel ke la sang'o flu'is. Ni sovaĝ'e tranĉ'is, kaj ĉiu'n moment'o'n ni atend'is, ke la pord'o mal'ferm'iĝ'os kaj la nigr'a'j eskort'ant'o'j en'ir'os, kaj tio est'us la fin'o por Orvaro kaj por ni kaj por la tut'a Dorn'roz'o-val'o.

Ili ven'os por for'konduk'i ne nur unu person'o'n, mi pens'is.

Katla hav'os tri ĉi vesper'e!

Mi sent'is, ke mi ne el'ten'os. Mi'a'j man'o'j trem'is, tiel ke mi apenaŭ kapabl'is ten'i la tranĉ'il'o'n. Kaj Jonatan'o kri'is pro koler'eg'o, li furioz'is kontraŭ tiu'j lat'o'j, kiu'j ne vol'is ced'i kiel ajn li tranĉ'is. Li tranĉ'is kaj kri'is kaj pied'bat'is ili'n, de'nov'e kaj de'nov'e, ĝis fin'fin'e kun krak'o unu lat'o frakas'iĝ'is, kaj post'e ankoraŭ unu. Tio sufiĉ'is.

”Nun, Orvaro, nun,” dir'is Jonatan'o. Sed la respond'o est'is nur trem'spir'o. Jonatan'o en'ramp'is la kaĝ'o'n kaj el'tir'is Orvaron, kiu kapabl'is nek star'i nek paŝ'et'i. Tio'n ankaŭ mi apenaŭ kapabl'is en tiu moment'o, sed mi ŝancel'iĝ'is antaŭ'e'n kaj lum'ig'is la voj'o'n per la lantern'o, kaj Jonatan'o tren'is Orvaron al ni'a sav'tru'o. Li nun est'is lac'a kaj li anhel'is, jes, ni ĉiu'j tri anhel'is kiel ĉas'at'a'j best'o'j, kaj tiel ni sent'is ni'n. Almenaŭ mi! Ia'manier'e Jonatan'o sukces'is tren'i kun si Orvaron tra la tut'a kavern'o kaj sukces'is si'n tra'puŝ'i tra la tru'o kaj laŭ iu mir'ind'a manier'o kun'tren'i Orvaron, kiu nun est'is pI'i mort'ant'a ol viv'ant'a.

Sam'e kiel mi sent'is mi'n. Nun est'is mi'a vic'o tra'ramp'i la tru'o'n. Sed antaŭ ol mi far'is tio'n, ni aŭd'is la grinc'ad'o'n de la pord'eg'o, kaj en tiu moment'o ĉiu'j fort'o'j el'flu'is el mi. Mi tut'e ne kapabl'is mov'i mi'n.

”Rapid'e, rapid'e, la lantern'o'n,” flustr'is Jonatan'o, kaj mi don'is ĝi'n al li, kvankam mi'a'j man'o'j trem'eg'is. La lantern'o dev'is est'i kovr'it'a, plej mal'grand'a lum'stri'o sufiĉ'is por mal'kaŝ'i ni'n.

La nigr'a'j eskort'ant'o'j — nun ili jam est'is en la kavern'o, kaj ankaŭ tenganoj kun lantern'o'j en la man'o'j. La kavern'o far'iĝ'is terur'e bel'a. Sed en ni'a angul'o est'is mal'hel'e. Jonatan'o klin'is si'n al mi, ek'pren'is mi'a'j'n brak'o'j'n kaj tren'is mi'n tra la tru'o en la mal'lum'a'n pas'ej'o'n, kiu konduk'is ekster'e'n. Tie ni kuŝ'is spir'eg'ant'e kaj aŭd'is la kri'o'j'n:
”Li fuĝ'is! Li fuĝ'is!”

Ĉapitr'o 14

Tiu'n nokt'o'n ni konduk'is Orvaron tra la sub'ter'o. Jonatan'o tio'n far'is. Li tren'is Orvaron tra la infer'o. Oni ne pov'as nom'i ĝi'n per ali'a'j vort'o'j. Mi hav'is fort'o'j'n nur por tren'i mi'n mem, kaj apenaŭ tio'n.

”Li fuĝ'is! Li fuĝ'is!” ili kri'is, kaj kiam far'iĝ'is silent'o, ni atend'is la persekut'ant'o'j'n. Sed neniu ven'is. Tamen eĉ tengano kapabl'us el'pens'i, ke ekzist'as el'ir'ej'o el la Katla-kavern'o, per kiu ni eskap'is. Kaj trov'i tiu'n el'ir'ej'o'n ne pov'us est'i mal'facil'e. Sed ili cert'e est'is mal'kuraĝ'a'j, la tenganoj; ili ja kuraĝ'is grup'e lukt'i kontraŭ mal'amik'o'j, sed neniu el ili risk'is est'i la unu'a, kiu ramp'as en mal'larĝ'a'n pas'ej'o'n, kie ne'kon'at'a mal'amik'o atend'as. Ne, tut'simpl'e ili est'is tro mal'kuraĝ'a'j, kial ali'e ili las'is ni'n eskap'i tiel facil'e? Neniu iam antaŭ'e eskap'is el la Katla-kavern'o, kaj kia'manier'e ili klar'ig'u al Tengo la fuĝ'o'n de Orvaro?

Tio'n mi sci'vol'is. Sed tio dev'as est'i ili'a problem'o, dir'is Jonatan'o. Ni'a'j propr'a'j problem'o'j pli ol sufiĉ'is por ni.

Nur post kiam ni est'is ramp'int'a'j tra la long'a, mal'larĝ'a pas'ej'o, ni kuraĝ'is halt'i kaj iom re'spir'i. Tio est'is neces'a por Orvaro. Jonatan'o don'is al li la kapr'in'a'n lakt'o'n, kiu est'is acid'a, kaj pan'o'n, kiu est'is mal'sek'a. Tamen Orvaro dir'is:
”Pli bon'a'n manĝ'aĵ'o'n mi neniam ricev'is!”

Jonatan'o masaĝ'is li'a'j'n gamb'o'j'n tre long'e, por re'viv'ig'i ili'n, kaj Orvaro iom vigl'iĝ'is. Sed li ne kapabl'is pied'ir'i, nur ramp'i.

Jonatan'o inform'is li'n pri la voj'o'j, laŭ kiu'j ni dev'os ir'i kaj demand'is li'n, ĉu li tamen vol'as daŭr'ig'i la fuĝ'o'n tuj la sam'a'n nokt'o'n.

”Jes, jes, jes,” dir'is Orvaro. ”Mi ramp'os sur mi'a'j genu'o'j hejm'e'n ĝis la Dorn'roz'o-val'o, se mi dev'os. Mi tut'e ne vol'as kuŝ'i tie ĉi, ĝis la sang'o'hund'o'j de Tengo persekut'os ni'n hurl'ant'e tra la kavern'pas'ej'o'j.”

Jam oni rimark'is, kiu li est'as. neniu sub'ig'it'a mal'liber'ul'o, sed ribel'ant'o kaj batal'ant'o por la liber'ec'o. Orvaro de la Dorn'roz'o-val'o! Kiam mi vid'is li'a'j'n okul'o'j'n en la lum'o de la lantern'o, mi kompren'is, kial Tengo tim'is li'n. Kiel ajn mal'fort'a li est'is, li port'is en si brul'ant'a'n fajr'o'n, kaj ver'ŝajn'e nur dank’ al tiu fajr'o li tra'viv'is tiu'n infer'a'n nokt'o'n. Ĉar neniu nokt'o en la mond'o pov'as est'i pli terur'a.

Long'a kiel la etern'o ĝi est'is, kaj plen'a de terur'aĵ'o'j. Sed kiam oni komplet'e el'ĉerp'iĝ'as, tiam oni ne hav'as fort'o'j'n okup'iĝ'i pri io ajn. Eĉ ne kiam sang'o'hund'o'j ven'as. Jes, cert'e mi aŭd'is la hund'o'j'n ven'i, hurl'ant'e kaj boj'ant'e, sed mi ne hav'is fort'o'j'n ek'tim'i. Ceter'e ili baldaŭ silent'is. Eĉ sang'o'hund'o'j ne aŭdac'is penetr'i tiel profund'e en la abism'o'j'n, kie ni ramp'is.

Long'e, long'e ni tiel ramp'is, kaj kiam ni fin'fin'e el'ir'is al la tag'lum'o apud Grimo kaj Fjalaro, ĝis'vund'e skrap'it'a'j, sang'o'ŝmir'it'a'j kaj tremp'it'a'j de mal'sek'ec'o, preskaŭ mort'int'a'j pro el'ĉerp'iĝ'o, tiam la nokt'o jam fin'iĝ'is kaj est'is maten'o. Orvaro etend'is si'a'j'n brak'o'j'n, kvazaŭ li vol'us ĉirkaŭ'brak'i la ter'o'n kaj la ĉiel'o'n kaj ĉio'n, kio'n li vid'as, sed la brak'o'j fal'is mal'supr'e'n.

Li jam dorm'is. Ni ĉiu'j tri profund'e en'dorm'iĝ'is kaj nenio'n rimark'is, ĝis preskaŭ vesper'iĝ'is. Tiam mi vek'iĝ'is. Fjalaro puŝ'is mi'n per si'a naz'eg'o. Li ebl'e opini'is, ke mi dorm'is sufiĉ'e long'e.

Ankaŭ Jonatan'o vek'iĝ'is.

”Ni dev'as el'ir'i el Karmanjaka antaŭ ol mal'hel'iĝ'os,” li dir'is.

”Post'e ni ne plu trov'os la voj'o'n.”

Li vek'is Orvaron. Kaj kiam Orvaro re'viv'iĝ'is kaj ek'sid'is kaj ĉirkaŭ'rigard'is kaj memor'is kaj kompren'is, ke li ne plu est'as en la Katla-kavern'o, tiam ven'is larm'o'j en li'a'j'n okul'o'j'n.

”Liber'a,” li murmur'is, ”liber'a!” Kaj li pren'is la man'o'j'n de Jonatan'o kaj long'e ten'is ili'n en la si'a'j.

”Mi'a'n viv'o'n kaj mi'a'n liber'ec'o'n vi re'don'is al mi,” li dir'is, kaj li dank'is ankaŭ al mi, kvankam mi nenio'n far'is, sed plej'part'e nur mal'help'is ili'n.

Orvaro ebl'e nun sent'is si'n sam'e kiel mi sent'is mi'n, kiam mi liber'iĝ'is de ĉiu'j mi'a'j sufer'o'j kaj ven'is al la Ĉeriz'o-val'o, kaj mi fort'e dezir'is, ke ankaŭ li, viv'ant'a kaj liber'a, ating'os si'a'n val'o'n. Sed ankoraŭ ni ne est'is tie. Ankoraŭ ni est'is en la mont'o'j de Karmanjaka, kie nun ver'ŝajn'e abund'is Tengo-soldat'o'j, kiu'j serĉ'is li'n. Est'is ni'a bon'ŝanc'o, ke ili ne trov'is ni'n, dum ni dorm'is en ni'a rok'fend'o.

Ni sid'is tie en la fend'o kaj manĝ'is la rest'o'n de ni'a pan'o. De temp'o al temp'o Orvaro dir'is:
”Imag'u tio'n, ke mi viv'as. Mi est'as liber'a kaj mi viv'as!”

Ĉar sol'e li rest'is viv'ant'a el ĉiu'j kapt'it'o'j de la Katla-kavern'o. Ĉiu'j la ali'a'j unu post la ali'a est'is ofer'it'a'j al Katla.

”Sed oni pov'as fid'i je Tengo,” dir'is Orvaro. ”Kred'u mi'n, li aranĝ'os, ke la Katla-kavern'o ne rest'os mal'plen'a tre long'e.”

De'nov'e li'a'j okul'o'j plen'iĝ'is per larm'o'j.

”Ho, vi mi'a Dorn'roz'o-val'o,” li dir'is, ”kiom long'e vi ankoraŭ ĝem'os sub Tengo?”

Li vol'is aŭd'i pri ĉio, kio okaz'is en la val'o'j de Nangijala dum li'a mal'liber'ec'o. Pri Sofi'a kaj pri Matiaso kaj pri ĉio, kio'n far'is Jonatan'o, kaj Jonatan'o ĉio'n rakont'is. Ankaŭ pri Joso. Mi preskaŭ kred'is, ke Orvaro mort'os antaŭ ni'a'j okul'o'j, kiam li ek'sci'is, ke est'is pro Joso, ke li tiom long'e sufer'is en la Katla-kavern'o. Li paŭz'is long'e, antaŭ ol li ord'ig'is si'a'j'n pens'o'j'n kaj de'nov'e kapabl'is parol'i, kaj tiam li dir'is:
”Mi'a viv'o signif'as nenio'n. Sed tio, kio'n Joso far'is kontraŭ la Dorn'roz'o-val'o, tio neniam est'os pardon'ebl'a.”

”Pardon'ebl'a aŭ ne, li ver'ŝajn'e jam ricev'is si'a'n pun'o'n,” dir'is Jonatan'o. ”Joson vi neniam plu vid'os.”

Sed Orvaro ek'furioz'is. Li vol'is for, est'is, kvazaŭ li vol'is komenc'i la batal'o'n por liber'ec'o jam la sam'a'n vesper'o'n, kaj li mal'ben'is si'a'j'n gamb'o'j'n, kiu'j port'is li'n tiel mal'bon'e, Sed li prov'is kaj prov'is, kaj fin'fin'e li tamen sukces'is ek'star'i kaj rest'i star'ant'a. Li sufiĉ'e fier'is, kiam li sukces'is tio'n montr'i al ni. Kaj cert'e li aspekt'is iom strang'a, dum li star'is kaj balanc'iĝ'is tie'n kaj re'e'n, kvazaŭ la vent'o fal'ig'us li'n. Oni dev'is rid'et'i, kiam oni rigard'is li'n.

Orvaro,” dir'is Jonatan'o, ”de long'a distanc'o oni pov'as vid'i, ke vi est'as mal'liber'ul'o el la Katla-kavern'o.”

Kaj tio est'is ver'a. Sang'um'it'a'j kaj mal'pur'a'j ni ĉiu'j tri est'is, precip'e Orvaro. Li'a'j vest'o'j est'is ĉifon'it'a'j, kaj li'a'n vizaĝ'o'n oni apenaŭ vid'is pro la barb'o kaj la har'ar'o. Oni vid'is nur li'a'j'n okul'o'j'n. Li'a'j'n strang'a'j'n, ard'a'j'n okul'o'j'n!

Flu'is river'et'o tra ni'a fend'o, kaj en ĝi ni for'lav'is ni'a'n mal'pur'ec'o'n kaj ĉiu'n sang'o'n. De'nov'e kaj de'nov'e mi tremp'is mi'a'n vizaĝ'o'n en la mal'varm'a'n akv'o'n. Tio bon'fart'ig'is! Est'is kvazaŭ ni for'lav'is de ni la tut'a'n terur'a'n Katla-kavern'o'n.

Post'e Orvaro prunt'e'pren'is mi'a'n tranĉ'il'o'n kaj for'tranĉ'is amas'o'n de barb'o kaj har'o'j, tiel ke li iom mal'pli simil'is al fuĝ'ant'a mal'liber'ul'o. Kaj Jonatan'o el'pren'is el si'a dors'o'sak'o tiu'j'n tengo-kask'o'n kaj -mantel'o'n, kiu'j help'is li'n eskap'i el la Dorn'roz'o-val'o.

”Jen, Orvaro, vest'u vi'n per tiu'j,” li dir'is. ”Tiam ili ebl'e pens'as, ke vi est'as tengano kun du kapt'it'o'j sur'voj'e ie'n kun ili.”

Orvaro vest'is si'n per la kask'o kaj la mantel'o, sed li ne far'is tio'n volont'e.

”Est'as la unu'a kaj la last'a foj'o, ke vi vid'as mi'n en tia'j vest'o'j,” li dir'is. ”Ili odor'as je sub'prem'o kaj kruel'ec'o.”

”Ne grav'as la odor'o,” dir'is Jonatan'o, ”se nur ili help'os ni'n re'ir'i hejm'e'n al la Dorn'roz'o- val'o.”

Urĝ'is, ke ni ek'ir'u. Post du hor'o'j la sun'o sub'ir'os, kaj kiam mal'hel'iĝ'os inter la mont'o'j, tiam neniu pov'os trov'i la voj'o'n sur la danĝer'a'j pad'o'j.

Jonatan'o aspekt'is tre serioz'a. Li sci'is kio atend'as ni'n, kaj mi aŭd'is li'n dir'i al Orvaro:
”La du sekv'ont'a'j hor'o'j decid'os pri la sort'o de la Dorn'roz'o-val'o, mi pens'as. ”Ĉu vi hav'as fort'o'j'n sid'i sur la ĉeval'o tiom long'e?”

”Jes, jes, jes” dir'is Orvaro, ”dum dek hor'o'j, se neces'os.”

Jonatan'o don'is al li Fjalaron por rajd'i kaj help'is li'n sur'sel'iĝ'i. Kaj tuj li far'iĝ'is ali'a Orvaro. Li kvazaŭ kresk'is en la sel'o kaj fort'iĝ'is, jes Orvaro est'is unu el tiu'j kuraĝ'a'j kaj fort'a'j hom'o'j sam'e kiel Jonatan'o. Est'is nur mi, kiu tut'e ne est'is kuraĝ'a.

Sed kiam ni sur'sel'iĝ'is, kaj mi sid'is tie kun la brak'o'j ĉirkaŭ Jonatan'o kaj apog'is la frunt'o'n kontraŭ li'a dors'o, tiam ŝajn'e iom da fort'ec'o flu'is de li en mi'n, kaj mi mal'pli tim'is. Tamen mi ne pov'is ne pens'i kiel mult'e pI'i agrabl'e est'us, se ni ne ĉiam dev'us est'i tiel fort'a'j kaj kuraĝ'a'j kiel nun. Imag'u se ni iam de'nov'e pov'us est'i kun'e, kiel dum la unu'a'j tag'o'j en la Ĉeriz'o-val'o. Ho, kiom da temp'o pas'is de tiam!

Post'e ni komenc'is ni'a'n vojaĝ'o'n. Ni rajd'is en la direkt'o al la pont'o laŭ la sun'sub'ir'o. Sed en la mont'ar'o de Karmanjaka est'is mult'a'j kaj erar'ig'a'j pad'o'j. Neniu ali'a ol Jonatan'o pov'us trov'i la ĝust'a'n voj'o'n tra tia labirint'o. Sed li sukces'is, bon'ŝanc'e por ni.

Mi esplor'e rigard'is por trov'i tenganojn, ĝis la okul'o'j dolor'is. Sed mi vid'is neniu'n — neniu'n pli ol Orvaron, kiu rajd'is mal'antaŭ ni en si'a'j terur'a'j kask'o kaj nigr'a mantel'o. La tim'eg'o tra'pik'is mi'n ĉiu'n foj'o'n, kiam mi turn'is la kap'o'n kaj vid'is li'n, ĉar mi lern'is tim'i tiu'j'n kask'o'j'n kaj ĉiu'j'n, kiu'j port'as ili'n.

Ni rajd'is kaj rajd'is, kaj nenio okaz'is. Est'is kviet'e kaj pac'e kaj bel'e sur'voj'e. Kviet'a vesper'o en la mont'ar'o, tiel oni pov'us pri'skrib'i ĝi'n, mi pens'is. Sed tiu pri'skrib'o est'is tut'e erar'a. Iu ajn pov'os aper'i en tiu silent'o kaj kviet'o, kaj ni sent'is nur mal'agrabl'a'n streĉ'o'n. Eĉ Jonatan'o est'is mal'trankvil'a kaj ĉiam gvat'em'a.

”Kiam ni nur est'os trans'ir'int'a'j la pont'o'n,” li dir'is ”tiam la plej grav'a danĝer'o est'os mal'antaŭ ni .

”Kiam ni ating'os ĝi'n?” mi demand'is.

”Post mal'pli ol du'on'a hor'o, se ĉio bon'e ir'os ”, dir'is Jonatan'o.

Sed ĝust'e en tiu moment'o ni ek'vid'is ili'n; trup'o'n da tenganoj, ses vir'o'j'n kun lanc'o'j, sur nigr'a'j ĉeval'o'j. Ili aper'is tie, kie la pad'o kurb'iĝ'as ĉirkaŭ la mont'o'flank'o kaj trot'is rekt'e al ni.

”Nun tem'as pri viv'o aŭ mort'o,” dir'is Jonatan'o. ”Ven'u Orvaro!”

Orvaro rapid'e antaŭ'e'n'rajd'is por flank'i ni'n, kaj Jonatan'o trans'ĵet'is si'a'j'n konduk-rimen'o'j'n al li, por ke ni aspekt'u kiel kapt'it'o'j. Ili ankoraŭ ne rimark'is ni'n. Sed est'is tro mal'fru'e por fuĝ'i. Kaj ceter'e, kie'n fuĝ'i? La sol'a, kio'n ni pov'is far'i, est'is, daŭr'ig'i la rajd'ad'o'n kaj esper'i, ke la mantel'o kaj la kask'o de Orvaro tromp'os ili'n.

”Viv'ant'a mi neniam ced'os,” dir'is Orvaro. ”Mi dezir'as, ke vi tio'n sci'u, Leon'kor'o! ”

Kiel ebl'e plej kviet'e ni rajd'is kontraŭ ni'a'j mal'amik'o'j. Pli kaj pli proksim'e'n ni ven'is. Mi frost'o'sent'is sur la dors'o, kaj mi hav'is temp'o'n pens'i, ke, se ni est'os kapt'it'a'j nun, ili prefer'e est'u kapt'int'a'j ni'n en la Katla-kavern'o, por tiel evit'i tut'nokt'a'n, van'a'n turment'ad'o'n.

Ni renkont'iĝ'is. Ili brid'is si'a'j'n ĉeval'o'j'n por preter'pas'i ni'n sur la mal'larĝ'a pad'o. Kaj tiu, kiu gvid'is, est'is mal'nov'a kon'at'ul'o. Neniu ali'a ol Perk'o.

Sed Perk'o ne rigard'is ni'n. Li rigard'is nur al Orvaro. Kaj kiam ili preter'rajd'is unu la ali'a'n, li demand'is:
”Ĉu vi aŭd'is, ĉu oni jam trov'is li'n?”

”Ne, mi nenio'n aŭd'is,” dir'is Orvaro.

”Kie'n vi ir'as?” demand'is Perk'o.

”Mi konduk'as du kapt'it'o'j'n,” respond'is Orvaro, kaj Perk'o ne ricev'is pli da inform'o.

Kaj ni daŭr'ig'is la rajd'ad'o'n tiel rapid'e kiel ni kuraĝ'is.

”Si'n'gard'e turn'u vi'n, Biskot'o, kaj raport'u, kio'n ili far'as,”

dir'is Jonatan'o. Mi far'is tio'n, kio'n li dir'is.

”Ili for'rajd'as,” mi dir'is.

”Dank’ al Di'o,” dir'is Jonatan'o.

Sed li ĝoj'is tro fru'e. Ĉar nun mi vid'is, ke ili halt'is kaj observ'is ni'n.

”Ili ek'pri'pens'as,” dir'is Jonatan'o.

Jes, evident'e, ili tio'n far'is.

”Halt'u moment'o'n,” kri'is Perk'o. ”Halt'u, mi vol'as rigard'i vi'n kaj vi'a'j'n kapt'it'o'j'n pli proksim'e.”

Orvaro kun'prem'is la dent'o'j'n.

”Ek, Jonatan'o,” li dir'is. ”Ne halt'u! Ali'e ni est'os mort'int'o'j.”

Kaj ni ek'galop'eg'is.

Tiam Perk'o kaj la tut'a trup'o turn'is si'n. Jes ili turn'is si'n kaj sekv'is ni'n tiel rapid'e, ke la kol'har'o'j de ili'a'j ĉeval'o'j flirt'is.

”Nun, Grimo, montr'u kio'n vi kapabl'as,” vok'is Jonatan'o.

Kaj ankaŭ vi, mi'a Fjalaro, mi pens'is, kaj ĝust'e en tiu moment'o mi fort'e dezir'is, ke est'u mi, kiu rajd'as li'n.

Pli rapid'a'j'n ĉeval'o'j'n ol Grimo kaj Fjalaro neniu posed'is, ho, ili flug'is laŭ la pad'o, ili sci'is, ke nun tem'as pri viv'o aŭ mort'o. La persekut'ant'o'j sekv'is ni'n. Ni aŭd'is la klak'ad'o'n de la huf'o'j, foj'e proksim'e, foj'e for'e, sed ĉiam obstin'e. Ili ne rezign'is, ĉar nun Perk'o konstat'is, kiu'n li ĉas'as, kaj tia'n pred'o'n neniu tengano vol'as mal'hav'i. Tio est'us io, liver'i tia'n valor'a'n kapt'aĵ'o'n al Tengo en li'a'n fortik'aĵ'o'n!

Ili preskaŭ ating'is ni'n, kiam ni galop'is trans la pont'o'n, kaj kelk'a'j lanc'o'j sibl'e fal'is ĉirkaŭ ni. Sed ili ne traf'is ni'n.

Nun ni est'is ĉe la Nangijala-flank'o, kaj laŭ Jonatan'o la plej grand'a danĝer'o dev'us est'i mal'antaŭ ni. Sed tio'n mi ne pov'is konstat'i. Mal'e! Ili daŭr'ig'is la pel'ĉas'o'n laŭ'long'e de la river'o.

Alt'e sur la river'bord'o serpent'um'is la pad'o, kiu konduk'as al la Dorn'roz'o-val'o, kaj sur tiu ni furioz'e galop'is. Tie'n ni est'is sur'voj'e ali'a'n somer'a'n vesper'o'n, ŝajn'e antaŭ mil'o'j da jar'o'j.

Tiam ni ven'is rajd'ant'e en la krepusk'o, Jonatan'o kaj mi, mal'rapid'e rajd'ant'e sur'voj'e al ni'a unu'a sub'ĉiel'a fajr'o. Tiel oni dev'us vojaĝ'i laŭ river'o'j, ne kiel nun, tiel ke la ĉeval'o'j preskaŭ mort'fal'as.

Plej furioz'e rajd'is Orvaro. Ĉar nun li rajd'is hejm'e'n — al la Dorn'roz'o-val'o. Jonatan'o ne pov'is rest'i flank'e de li. Kaj Perk'o nun komenc'is proksim'iĝ'i al ni. Mi ne kompren'is kial, ĝis mi fin'fin'e konstat'is, ke est'as pro mi. Pli rapid'a rajd'ant'o ol Jonatan'o ne ekzist'as. Neniu ating'us li'n, se li est'us sol'a sur la ĉeval'o. Sed nun li dev'is konsider'i mi'n la tut'a'n temp'o'n, kaj tio mal'help'is li'n.

Tiu ĉi rajd'ad'o decid'os pri la sort'o de la Dorn'roz'o-val'o, Jonatan'o est'is dir'int'a. Kaj nun de'pend'is de mi, kia'manier'e ĝi fin'iĝ'os. Kia terur'a pens'o! Kaj ĝi fin'iĝ'os mal'bon'e, pri tio mi pli kaj pli konvink'iĝ'is. Ĉiu'n foj'o'n, kiam mi turn'is mi'n kaj rigard'is mal'antaŭ'e'n, tiu'j nigr'a'j kask'o'j est'is iom pli proksim'a'j. Foj'e ili est'is kaŝ'it'a'j mal'antaŭ mont'et'o aŭ kelk'a'j arb'o'j, sed post'e ili sen'kompat'e de'nov'e aper'is pli kaj pli proksim'e.

Jonatan'o nun sci'is, sam'e bon'e kiel mi, ke ni ne kapabl'os sav'i ni'n. Ne ambaŭ. Kaj est'is neces'e, ke Jonatan'o eskap'u. Ne okaz'u, ke li est'os kapt'it'a pro mi. Tial mi dir'is:
”Jonatan'o, far'u kiel mi nun dir'os. Fal'ig'u mi'n mal'antaŭ kurb'iĝ'o, kiam ili tio'n ne vid'os. Kaj ating'u Orvaron!”

Unu'e li surpriz'iĝ'is, tio'n mi rimark'is. Sed ne tiel, kiel mi surpriz'iĝ'is pri mi mem.

”Ĉu vi ver'e kuraĝ'as?” demand'is Jonatan'o.

”Ne, sed mi tamen vol'as far'i tio'n,” mi dir'is.

”Et'a, kuraĝ'a Biskot'o,” li dir'is. ”Mi re'ven'os por pren'i vi'n.

Tuj kiam Orvaro est'os sekur'a ĉe Matiaso, mi re'ven'os.”

”Ĉu vi promes'as tio'n?” mi dir'is.

”Jes, kompren'ebl'e, kio'n vi pens'as?” li dir'is.

Ni nun ating'is la salik'o'n, kie ni ban'is ni'n, kaj mi dir'is:
”Mi kaŝ'os mi'n en ni'a'n arb'o'n. Trov'u mi'n tie! ”

Ne est'is temp'o por dir'i pli, ĉar nun ni est'is kaŝ'it'a'j mal'antaŭ dekliv'o, kaj Jonatan'o brid'is la ĉeval'o'n, tiel ke mi pov'u ŝov'i mi'n mal'supr'e'n. Post'e li de'nov'e ek'rapid'is. Kaj mi tuj flank'e'n'rul'iĝ'is en kav'et'o'n. Tie mi kuŝ'is kaj spekt'is la preter'tondr'ant'a'j'n persekut'ant'o'j'n. Mi ek'vid'is la stult'a'n vizaĝ'o'n de Perk'o. Li minac'e grimac'is, kvazaŭ li est'us sovaĝ'a best'o — kaj li'a'n viv'o'n Jonatan'o sav'is! Sed nun Jonatan'o jam ating'is Orvaron, kaj mi vid'is ili'n kun'e mal'aper'i, kaj mi ĝoj'is. Rajd'u vi, Perk'o, mi pens'is, se vi opini'as, ke tio help'as! Orvaron kaj Jonatan'o'n vi ne plu'vid'os.

Mi rest'is kuŝ'ant'a en la kav'et'o ĝis Perk'o kaj li'a'j soldat'o'j ankaŭ mal'aper'is. Tiam mi kur'is al la river'o kaj al mi'a arb'o.

Est'is agrabl'e en'ramp'i en la verd'a'n branĉ'ar'o'n kaj komfort'e sid'i en branĉ'o'fork'o. Ĉar nun mi est'is lac'a.

Et'a rem'boat'o balanc'iĝ'is tuŝ'ant'e la bord'o'n ĝust'e apud la arb'o. Ĝi ver'ŝajn'e mal'lig'iĝ'is de ie pli supr'e laŭ la river'o. Ĉar ĝi ne est'is ŝnur'fiks'it'a. Tiu, kiu perd'is ĝi'n, cert'e nun mal'ĝoj'as, mi pens'is. Mi sid'is tie kaj pri'pens'is divers'a'j'n afer'o'j'n kaj ĉirkaŭ'rigard'is. La muĝ'ant'a'n akv'o'n mi rigard'is kaj la rok'o'n de Perk'o, sur kiu li merit'is for'las'it'e sid'i nun, tiu kanajl'o. Kaj mi vid'is la Katla-mont'o'n ĉe la ali'a flank'o de la river'o kaj demand'is mi'n, kiel iu hom'o kapabl'is en'karcer'ig'i ali'a'j'n hom'o'j'n en tia'j'n terur'a'j'n kavern'o'j'n. Mi ankaŭ pens'is pri Orvaro kaj Jonatan'o kaj dezir'is tiel fort'e, ke dolor'is en mi, ke ili eskap'u en ni'a'n sub'ter'a'n pas'ej'o'n antaŭ ol Perk'o ating'os ili'n. Kaj mi demand'is mi'n, kio'n Matiaso dir'os, kiam li trov'os Orvaron en la kaŝ'ej'o. Kielmulte li ĝoj'os pri ĉio ĉi, mi medit'is.

Sed ek'krepusk'iĝ'is, kaj nur nun mi kompren'is, ke ebl'e mi dev'os rest'i tie ĉi la tut'a'n nokt'o'n. Cert'e Jonatan'o ne pov'os re'ven'i antaŭ ol mal'hel'iĝ'os. Est'is tim'ig'e mal'agrabl'e, la tim'eg'o ramp'is super mi'n kun'e kun la krepusk'o, kaj mi sent'is mi'n sol'ec'a.

Tiam mi subit'e vid'is vir'in'o'n sur ĉeval'o alt'e sur la river'bord'o. Est'is neniu ali'a ol Sofi'a. Ver'dir'e est'is Sofi'a, neniam mi pli ĝoj'is vid'i ŝi'n ol en tiu moment'o.

”Sofi'a,” mi kri'is. ”Sofi'a, jen est'as mi!”

Kaj mi grimp'is el la arb'o kaj sving'is la brak'o'n. Sed pas'is iom da temp'o, antaŭ ol mi kompren'ig'is al ŝi, ke ver'e est'as mi.

”Ĉu ver'e, Karl'o,” ŝi vok'is, ”kia'manier'e vi al'ven'is tie'n ĉi? Kaj kie est'as Jonatan'o? Atend'u moment'o'n, mi ven'os mal'supr'e'n al vi, ĉar ni dev'as trink'ig'i ni'a'j'n ĉeval'o'j'n.”

Kaj tiam mi vid'is mal'antaŭ ŝi du vir'o'j'n, ankaŭ sur ĉeval'o'j.

Mi re'kon'is unu el ili, est'is Hubert'o. La ali'a est'is kaŝ'it'a, sed kiam li iom antaŭ'e'n'rajd'is, mi vid'is li'n. Est'is Joso.

Sed ne pov'is est'i Joso — mi opini'is, ke mi ebl'e far'iĝ'is frenez'a kaj vid'is fantom'o'j'n. Ne ebl'is, ke Sofi'a ven'is tie'n ĉi kun Joso! Kio okaz'is erar'e? Ĉu ankaŭ Sofi'a frenez'iĝ'is, aŭ ĉu mi sonĝ'is, ke Joso est'as perfid'ul'o? Ne, ne, mi ne sonĝ'is, li est'as perfid'ul'o! Kaj mi ne vid'is fantom'o'j'n, ĉar jen Joso, ver'ver'e li!

Kio nun okaz'os? Kio nun okaz'os?

Li ven'is en la krepusk'o rajd'ant'e mal'supr'e'n al la river'o, kaj li vok'is de long'a distanc'o:
”Nu, et'a Karl'o Leon'kor'o, ni renkont'iĝ'as ankoraŭ'foj'e!”

Ili ven'is ĉiu'j tri. Mi star'is atend'ant'e ili'n apud la akv'o kun nur unu sol'a pens'o en la kap'o: Help'u mi'n! Kio nun okaz'os?

Ili de'sel'iĝ'is, kaj Sofi'a kur'is al mi kaj ĉirkaŭ'brak'is mi'n. Ŝi est'is tiel gaj'a, ke la okul'o'j bril'is.

”Ĉu vi de'nov'e el'ir'is por ĉas'i lup'o'j'n?” dir'is Hubert'o rid'ant'e.

Sed mi star'is tie silent'e kaj nur fiks'rigard'is.

”Kie'n vi est'as sur'voj'e?” mi fin'fin'e sukces'is dir'i.

Joso montr'os al ni, kie ni plej bon'e pov'os tra'pas'i la mur'o'n,” dir'is Sofi'a.

”Kiam la tag'o de la batal'o ven'os, ni dev'os tio'n sci'i.”

”Jes, tio'n ni dev'os sci'i,” dir'is Joso. ”Ni dev'as hav'i pret'a'n plan'o'n antaŭ ol ni atak'os.”

Bol'is en mi. Sen'dub'e vi hav'as vi'a'n plan'o'n pret'a. Mi ja sci'is, kial li ven'is. Li log'os Sofi'a'n kaj Hubert'o'n en kapt'il'o'n. Al tuj'a pere'o li log'os ili'n, se neniu mal'help'os li'n. Sed iu ja dev'os mal'help'i li'n, mi pens'is. Kaj post'e mi kompren'is, ke est'as mi, kiu dev'as tio'n far'i sen'prokrast'e. Dev'as okaz'i ĝust'e nun, kiel ajn mi mal'ŝat'as tio'n far'i. Sed kia'manier'e mi komenc'u?

”Sofi'a, kiel fart'as Bianka?” fin'e mi demand'is.

Tiam Sofi'a rigard'is mi'n mal'gaj'e.

Bianka neniam re'ven'is de la Dorn'roz'o-val'o,” ŝi dir'is. ”Sed ĉu vi sci'as io'n pri Jonatan'o?”

Ŝi ne vol'is parol'i pri Bianka. Sed mi ek'sci'is tio'n, kio'n mi vol'is sci'i. Bianka est'is mort'paf'it'a. Tial Sofi'a ven'is tie'n ĉi kun Joso. Ni'a'n mesaĝ'o'n ŝi neniam ricev'is.

Joso ankaŭ vol'is aŭd'i, ĉu mi sci'is io'n pri Jonatan'o.

”Mi esper'as, ke li ne est'as kapt'it'a,” li dir'is.

”Ne, li ne est'as,” mi dir'is kaj rigard'is al Joso firm'e en la okul'o'j'n. ”Li ĵus sav'is Orvaron el la Katla-kavern'o.”

Tiam Joso pal'iĝ'is en si'a ru ̧flor'ant'a vizaĝ'o kaj far'iĝ'is mut'a.

Sed Sofi'a kaj Hubert'o ĝoj'kri'is, ho, kiel ili ĝoj'kri'is! Sofi'a de'nov'e ĉirkaŭ'brak'is mi'n, kaj Hubert'o dir'is:
”Est'as la plej bon'a nov'aĵ'o, kiu'n vi pov'is dir'i.”

Ili vol'is sci'i, kiel ĉio tio okaz'is. Sed Joso ne vol'is sci'i tio'n. Li subit'e vol'is hast'i. ”Post'e ni aŭd'os pri tio,” li dir'is. ”Ni dev'os ating'i ni'a'n cel'o'n antaŭ ol mal'hel'iĝ'os.”

Jes, ĉar la soldat'o'j de Tengo cert'e jam embusk'as ni'n, mi pens'is.

”Ven'u, Karl'o,” dir'is Sofi'a, ”ni kun'e rajd'os sur mi'a ĉeval'o, vi kaj mi.”

”Ne,” mi dir'is, ”vi ne rajd'u ie'n ajn kun tiu perfid'ul'o.”

Mi fingr'o'montr'is al Joso. Kaj mi pens'is, ke li mort'ig'os mi'n.

Li ek'pren'is mi'n ĉirkaŭ la kol'o per si'a'j grand'a'j man'o'j kaj el'sibl'is:
”Kio'n vi dir'as? Ankoraŭ unu vort'o'n, kaj vi ne plu viv'os.”

Sofi'a persvad'is li'n liber'ig'i mi'n. Sed ŝi ne ŝat'is tio'n kio'n mi far'is.

”Karl'o, est'as fi'e nom'i hom'o'n perfid'ul'o, kiam tio ne est'as ver'o. Sed ver'ŝajn'e vi est'as tro jun'a por kompren'i tio'n, kio'n vi ĵus dir'is.”

Kaj Hubert'o, li iom'et'e rid'is.

”Mi pens'is, ke est'as mi, kiu est'as la perfid'ul'o. Mi, kiu sci'as tro mult'e kaj ŝat'as blank'a'j'n ĉeval'o'j'n, aŭ kio'n ajn vi skrib'is sur la kuir'ej'a'n mur'o'n hejm'e?”

”Jes, Karl'o, vi el'ĵet'as akuz'o'j'n ĉiu'direkt'e'n,” Sofi'a sever'e dir'is. ”Vi dev'as ĉes'i tio'n!”

”Mi pet'as pardon'o'n, Hubert'o,” mi dir'is.

”Nu, kaj Joso?” demand'is Sofi'a.

”Mi ne pet'as pardon'o'n pro tio, ke perfid'ul'o'n mi nom'as perfid'ul'o,” mi dir'is. Sed ili simpl'e ne vol'is kred'i mi'n. Est'is terur'e, kiam mi kompren'is tio'n. Ili vol'is antaŭ'e'n'ir'i kun Joso.

Ili ir'is al si'a propr'a pere'o, kio'n ajn mi prov'is far'i por halt'ig'i ili'n.

”Li gvid'as vi'n en kapt'il'o'n,” mi kri'is. ”Mi tio'n sci'as! Mi tio'n sci'as! Demand'u li'n pri Vedero kaj Kadero, kiu'j'n li kutim'as renkont'i en la mont'ar'o! Kaj demand'u li'n, kia'manier'e li perfid'is Orvaron!”

Joso de'nov'e vol'is atak'i mi'n, sed li reg'is si'n.

”Ĉu ni fin'e pov'os ek'ir'i?” li demand'is, ”aŭ ĉu ni en'danĝer'ig'u ĉio'n nur pro la mensog'o'j de tiu knab'o?”

Li ĵet'is al mi rigard'o'n plen'a'n de mal'am'o.

”Kaj vi'n mi iam ŝat'is,” li dir'is.

”Iam ankaŭ mi ŝat'is vi'n,” mi respond'is.

Mi pov'is vid'i, kiel li tim'is sub si'a koler'eg'o. Li ver'e urĝ'iĝ'is nun, li dev'is kapt'ig'i Sofi'a'n kaj en'karcer'ig'i ŝi'n antaŭ ol la ver'o evident'iĝ'os. Ali'e li'a propr'a viv'o est'os en danĝer'o.

Kia mal'ŝarĝ'o dev'is est'i por li, ke Sofi'a ne vol'is aŭd'i la ver'o'n. Ŝi fid'is je Joso, ŝi ĉiam fid'is li'n. Kaj mi, kiu akuz'is unu person'o'n post la ali'a, kial ŝi kred'u mi'n? ”Nu, Karl'o, ni ir'u!”

ŝi dir'is, ”mi pri'diskut'os tio'n kun vi post'e.”

”Ne est'os iu ’post'e’, se vi sekv'os Joson,” mi vok'is.

Mi plor'is. Nangijala neniel perd'u Sofi'a'n, kaj jen mi star'is kaj ne kapabl'is sav'i ŝi'n. Ĉar ŝi ne vol'is est'i sav'it'a.

”Nun, Karl'o, ni ir'u!” ŝi obstin'e ripet'is.

Sed ĝust'e tiam mi re'memor'is io'n.

Joso,” mi kri'is ”mal'ferm'u la ĉemiz'o'n, kaj montr'u, kio'n vi hav'as sur vi'a brust'o! ”

La vizaĝ'o de Joso mort'pal'iĝ'is, tiel ke eĉ Sofi'a kaj Hubert'o dev'is rimark'i tio'n, kaj li met'is la man'o'n sur la brust'o'n, kvazaŭ li vol'is protekt'i io'n.

Silent'iĝ'is moment'e. Sed post'e Hubert'o dir'is per raŭk'a voĉ'o:
Joso, far'u kiel la knab'o dir'as!”

Sofi'a star'is silent'e kaj long'e rigard'is Joson. Sed li ne kuraĝ'is rigard'i ŝi'n. ”Urĝ'as,” li dir'is kaj ir'is al si'a ĉeval'o. La rigard'o de Sofi'a sever'iĝ'is.

”Ne tiom urĝ'as,” ŝi dir'is. ”Mi est'as vi'a ĉef'o, Joso, montr'u al mi vi'a'n brust'o'n!”

Est'is terur'e vid'i Joson en tiu moment'o. Li star'is spir'eg'ant'a, paraliz'it'a kaj tim'ig'it'a kaj ne sci'is ĉu fuĝ'i aŭ rest'i. Sofi'a al'ir'is li'n, sed li for'puŝ'is ŝi'n per la kubut'o. Tio'n li ne est'u dev'int'a far'i. Ŝi fort'e kapt'is li'n kaj mal'ferm'ŝir'is li'a'n ĉemiz'o'n.

Kaj tie sur li'a brust'o est'is la Katla-sign'o. Drak'o'kap'o, kaj ĝi bril'is kiel sang'o. Tiam Sofi'a eĉ pli pal'iĝ'is ol Joso.

”Perfid'ul'o,” ŝi kri'is. ”Est'u mal'ben'it'a pro tio, kio'n vi far'is kontraŭ la val'o'j de Nangijala!”

Fin'fin'e re'viv'iĝ'is Joso. Li ek'blasfem'is kaj kur'eg'is al si'a ĉeval'o. Sed Hubert'o est'is tie antaŭ li kaj mal'help'is li'n. Tiam li turn'is si'n kaj panik'e ĉirkaŭ'rigard'is por serĉ'i ali'a'n eskap'voj'o'n.

Li ek'vid'is la rem'boat'o'n. Per unu salt'o li est'is en ĝi kaj antaŭ ol Sofi'a aŭ Hubert'o eĉ ating'is la bord'o'n, la torent'o port'is li'n ekster ili'a'n ating'o'pov'o'n.

Tiam li rid'is, kaj terur'a rid'o est'is tio.

”Mi pun'os vi'n, Sofi'a,” li kri'is. ”Kiam mi ven'os kiel reg'ant'o super la Ĉeriz'o-val'o, tiam mi fort'e pun'os vi'n.”

Vi kompat'ind'a frenez'ul'o, vi neniam re'ven'os al la Ĉeriz'oval'o, mi pens'is. Al la Karm'a-fal'o vi ven'os, ĝis tie kaj ne plu.

Li prov'is rem'i, sed furioz'a'j ond'o'j kaj kirl-akv'o'j kapt'is la boat'o'n kaj ĵet'is ĝi'n inter si por frakas'i ĝi'n. La ond'o'j for'tir'is de li la rem'il'o'j'n. Kaj muĝ'ant'a ond'o kapt'is li'n kaj ĵet'is li'n en la akv'o'n. Tiam mi plor'is kaj vol'is sav'i li'n, kvankam li est'is perfid'ul'o. Sed por Joso ne plu est'is sav'o, tio'n mi sci'is. Est'is tiel terur'e kaj tiel mal'ĝoj'ig'e, star'i tie en la krepusk'o kaj vid'i kaj sci'i, ke Joso est'as tut'e sol'a kaj sen'help'a tie inter la sovaĝ'a'j akv'o-kirl'aĵ'o'j. Ni vid'is li'n ankoraŭ unu foj'o'n aper'i sur ond'o'krest'o. Post'e li mal'aper'is. Kaj ni ne plu vid'is li'n.

Mal'hel'iĝ'is, kiam la River'o de la Pra'a'j River'o'j kapt'is Joson kaj for'port'is li'n al la Karm'a-fal'o.

Ĉapitr'o 15

La tag'o de la batal'o fin'e ven'is, la tag'o, kiu'n ĉiu'j atend'is.

Ŝtorm'is super la Dorn'roz'o-val'o tiu'n tag'o'n, tiel fort'e, ke arb'o'j klin'iĝ'is kaj romp'iĝ'is. Sed cert'e ne est'is tia ŝtorm'o, pri kiu Orvaro parol'is, kiam li dir'is:
”La ŝtorm'o de la liber'ec'o ven'os, kaj ĝi romp'os la prem'ant'o'j'n sam'e kiel arb'o'j romp'iĝ'as kaj fal'as. Ĝi tondr'ad'os antaŭ'e'n kaj for'pel'os ni'a'n sklav'ec'o'n kaj fin'e liber'ig'os ni'n! ”

Tiel li parol'is en la kuir'ej'o de Matiaso. Tie'n hom'o'j sekret'e ven'is por aŭskult'i kaj vid'i li'n, jes li'n kaj Jonatan'o'n ili vol'is vid'i.

”Vi du, vi est'as ni'a konsol'o kaj ni'a esper'o, vi est'as ĉio, kio'n ni hav'as,” ili dir'is. Kaj ili kaŝ'e ven'is al la Matias-bien'o vesper'e, kvankam ili sci'is, kiel danĝer'e est'as.

”Ĉar ili vol'as aŭd'i pri la ŝtorm'o de la liber'ec'o sam'e kiel infan'o'j vol'as aŭd'i fabel'o'j'n,” dir'is Matiaso.

La tag'o de la batal'o est'is la sol'a afer'o, pri kio ili pens'is kaj al kio ili sopir'is. Kaj tio est'is tre kompren'ebl'a. Post la fuĝ'o de Orvaro, Tengo ag'is pli kruel'e ol antaŭ'e. Ĉiu'n tag'o'n li trov'is nov'a'n manier'o'n sufer'ig'i kaj pun'i la Dorn'roz'o-val'o'n, kaj pro tio oni mal'am'is li'n eĉ pli fort'e ol antaŭ'e kaj forĝ'is pli kaj pli da arm'il'o'j en la val'o.

Kaj de la Ĉeriz'o-val'o ven'is por help'i pli kaj pli da batal'ant'o'j por liber'ec'o. Sofi'a kaj Hubert'o star'ig'is milit'o-tend'ar'o'n en la plej profund'a'j kaŝ'ej'o'j de la arb'ar'o tie, kie loĝ'is Elfrida.

Kelk'foj'e dum la nokt'o'j Sofi'a ramp'is tra la sub'ter'a ir'ej'o, kaj en la kuir'ej'o de Matiaso ili el'pens'is si'a'j'n plan'o'j'n por la batal'o, ŝi kaj Orvaro kaj Jonatan'o.

Mi kuŝ'is tie kaj aŭskult'is ili'n. Mi hav'is mi'a'n dorm'lok'o'n sur la kuir'ej'a sof'o nun, ĉar dev'is est'i lok'o por Orvaro en la kaŝ'ej'o, kaj ĉiu'n foj'o'n, kiam Sofi'a ven'is, ŝi dir'is:
”Jen mi'a sav'ant'o! Mi esper'as, ke mi ne forges'is dank'i vi'n, Karl'o?”

Kaj tiam Orvaro ĉiu'foj'e dir'is, ke mi est'as la hero'o de la Dorn'roz'o-val'o, sed mi pens'is pri Joso en la mal'hel'a akv'o kaj nur sent'is mi'n mal'gaj'a.

Sofi'a ankaŭ aranĝ'is, ke ni hav'u pan'o'n en la Dorn'roz'o-val'o. Oni transport'is ĝi'n trans la mont'ar'o'n per ŝarĝ'transport'il'o'j de la Ĉeriz'o-val'o kaj ŝov'is ĝi'n kontraband'e tra la sub'ter'a ir'ej'o. Matiaso ĉirkaŭ'ir'is kun dors'o'sak'o kaj kaŝ'e dis'don'is ĝi'n.

Antaŭ'e mi ne sci'is, ke hom'o'j pov'as far'iĝ'i tiel feliĉ'a'j pro nur iom da pan'o. Nun mi tio'n vid'is, ĉar mi ir'is kun Matiaso dum li'a'j vag'ad'o'j por dis'don'i la pan'o'n. Kaj mi vid'is, kiel la hom'o'j en la val'o sufer'as kaj aŭd'is ili'n parol'i pri la tag'o de la batal'o, kiu'n ili tiel mult'e sopir'as.

Mi mem tim'is tiu'n tag'o'n, sed fin'fin'e ankaŭ mi preskaŭ sopir'is ĝi'n. Ĉar est'is ne'el'ten'ebl'e daŭr'e atend'i. Kaj ankaŭ danĝer'e, dir'is Jonatan'o.

”Oni ne pov'as ten'i sekret'e tiel mult'o'n tiom long'e,” li dir'is al Orvaro. ”Ni'a rev'o de liber'ec'o pov'us facil'e frakas'iĝ'i.”

Li cert'e prav'is. Nur neces'is, ke iu tengano trov'u la sub'ter'a'n ir'ej'o'n aŭ ke okaz'u nov'a'j dom'esplor'ad'o'j, tiel ke Jonatan'o kaj Orvaro est'us trov'it'a'j en la kaŝ'ej'o. Mi tim'trem'is eĉ je la pens'o pri tio.

Sed la tenganoj evident'e est'is kaj blind'a'j kaj surd'a'j, ali'e ili cert'e rimark'us io'n. Se ili aŭskult'us nur iom'et'e, ili cert'e pov'us aŭd'i, kiel tiu ŝtorm'o de liber'ec'o ek'muĝ'is — tiu ŝtorm'o, kiu baldaŭ sku'os la tut'a'n Dorn'roz'o-val'o'n. Sed ili nenio'n rimark'is.

La nokt'o'n antaŭ la tag'o de la batal'o mi kuŝ'is sur mi'a sof'o kaj ne pov'is dorm'i. Pro la muĝ'o de la ŝtorm'o ekster'e kaj pro la mal'trankvil'o en mi. Morgaŭ je tag'iĝ'o komenc'iĝ'os la batal'o.

Tio'n ili nun decid'is. Orvaro kaj Jonatan'o kaj Matiaso sid'is ĉe la tabl'o kaj parol'is pri tio, kaj mi kuŝ'is su'I la sof'o kaj aŭskult'is.

Plej oft'e oni aŭd'is Orvaron. Li parol'is kaj parol'is, kaj li'a'j okul'o'j ard'is. Li sopir'is la maten'o'n pli ol iu ali'a sopir'is.

Mi kompren'is el ili'a'j vort'o'j, ke la batal'o okaz'os jen'e: Unu'e la pord'eg'o'gard'ist'o'j ĉe la Grand'a Pord'eg'o kaj ĉe la River'a Pord'eg'o est'u venk'it'a'j, tiel ke oni pov'os mal'ferm'i la pord'eg'o'j'n por Sofi'a kaj Hubert'o, kiu'j tiam en'rajd'os kun si'a'j batal'ant'o'j — Sofi'a tra la Grand'a Pord'eg'o kaj Hubert'o tra la River'a Pord'eg'o.

”Kaj post'e ni kun'e venk'os aŭ mort'os,” dir'is Orvaro.

Ĉio dev'os rapid'e okaz'i, li dir'is. La val'o dev'os est'i liber'ig'it'a de ĉiu'j tenganoj, kaj la pord'eg'o'j dev'os est'i ŝlos'it'a'j, antaŭ ol Tengo ven'os kun Katla. Ĉar kontraŭ Katla ne efik'as arm'il'o'j. Ŝi pov'as est'i venk'it'a nur per mort'mal'sat'ig'o.

”Nek lanc'o'j, nek sag'o'j, nek glav'o'j venk'os ŝi'n ,” li dir'is. ”Kaj unu sol'a tuŝ'et'o de ŝi'a fajr'o sufiĉ'as por paraliz'i aŭ mort'ig'i.”

”Sed se Katla est'as ĉe Tengo tie en la mont'o'j, ĉu help'os liber'ig'i la Dorn'roz'o-val'o'n?” mi demand'is. ”Kun ŝi li ja de'nov'e pov'os sub'ig'i ni'n sam'e kiel la unu'a'n foj'o'n.”

”Li don'is al ni mur'o'n por protekt'i ni'n, ne forges'u tio'n,”

dir'is Orvaro. ”Kaj pord'eg'o'j'n, kiu'j'n oni pov'os ferm'i kontraŭ monstr'o'j! Tiel bon'kor'a li est'as!”

”Kaj ceter'e, mi ne plu bezon'as tim'i Tengon,” dir'is Orvaro.

Jam la sam'a'n vesper'o'n li kaj Jonatan'o kaj Sofi'a kaj kelk'a'j ali'a'j en'penetr'os en la fortik'aĵ'o'n de Tengo. Ili sub'ig'os li'a'n gard'ist'ar'o'n kaj pere'ig'os li'n tie, antaŭ ol li sci'iĝ'os pri la ribel'ad'o en la val'o. Kaj post'e Katla rest'os katen'it'a en si'a kav'o, ĝis ŝi tiel mal'fort'iĝ'os kaj mal'sat'iĝ'os, ke oni kapabl'os ŝi'n mort'ig'i.

”Ne ekzist'as iu ali'a manier'o for'ig'i la monstr'o'n,” dir'is Orvaro.

Post'e li de'nov'e klar'ig'is, kiel rapid'e oni dev'os for'ig'i ĉiu'j'n tenganojn kaj tiam dir'is Jonatan'o:
”For'ig'i? Vi intenc'as dir'i mort'ig'i?”

”Jes, kio'n ali'a'n mi intenc'u?” demand'is Orvaro.

”Sed mi ne kapabl'as mort'ig'i iu'n ajn,” dir'is Jonatan'o, ”tio'n vi sci'as, Orvaro!”

”Eĉ ne, se tem'as pri vi'a viv'o?” demand'is Orvaro.

”Ne, eĉ ne tiam,” respond'is Jonatan'o.

Orvaro ne pov'is kompren'i tio'n, kaj ankaŭ Matiaso apenaŭ kompren'is.

”Se ĉiu est'us kiel vi,” dir'is Orvaro, ”tiam la mal'bon'o reg'us etern'e!”

Sed tiam mi dir'is, ke, se ĉiu est'us kiel Jonatan'o, tiam ne ekzist'us mal'bon'o. Post'e mi ne plu parol'is dum la tut'a vesper'o. Nur kiam Matiaso ven'is kaj met'is ĉirkaŭ mi la kovr'il'o'n, mi flustr'is al li:
”Mi tim'as, Matiaso!”

Kaj Matiaso kares'is mi'n kaj dir'is:
”Ankaŭ mi!”

Jonatan'o tamen dev'is promes'i al Orvaro, ke li ĉirkaŭ'rajd'os en la batal'tumult'o sur si'a ĉeval'o, por don'i al ali'a'j hom'o'j kuraĝ'o'n far'i tio'n, kio'n li mem ne pov'is aŭ ne vol'is far'i.

”La hom'o'j en la Dorn'roz'o-val'o dev'os vid'i vi'n,” dir'is Orvaro. ”Ili dev'os vid ni'n ambaŭ.”

Tiam Jonatan'o dir'is:
”Nu, se mi dev'os, mi far'os.”

Sed mi vid'is en la bril'o de la sol'a kandel'et'o, kiu lum'is tie en la kuir'ej'o, kiel pal'a li est'as.

Ni dev'is las'i Grimon kaj Fjalaron en la arb'ar'o ĉe Elfrida, kiam ni re'ven'is de la Katla-kavern'o. Sed est'is decid'it'e, ke Sofi'a konduk'os ili'n kun si, kiam ŝi rajd'os tra la grand'a pord'eg'o en la tag'o de la batal'o.

Tio, kio'n mi far'os, ankaŭ est'is decid'it'a. Mi far'os nenio'n, nur atend'os, ĝis ĉio est'os far'it'a. Tio'n Jonatan'o dir'is. Mi sid'os tut'e sol'a hejm'e en la kuir'ej'o kaj atend'os.

Neniu mult'e dorm'is tiu'n nokt'o'n. Kaj ven'is la maten'o.

Jes, ven'is la maten'o kaj la tag'o de la batal'o, ho, kiel dolor'is mi'a kor'o tiu'n tag'o'n! Mi vid'is pI'i ol sufiĉ'e da sang'o kaj aŭd'is la kri'o'j'n, ĉar oni batal'is sur la dekliv'o mal'supr'e de la Matias-bien'o. Tie mi vid'is Jonatan'o'n ĉirkaŭ'rajd'i, la ŝtorm'o fort'e flirt'ig'is li'a'j'n har'o'j'n, kaj ĉirkaŭ li est'is nur batal'tumult'o kaj hak'ant'a'j glav'o'j kaj sibl'ant'a'j lanc'o'j kaj flug'ant'a'j sag'o'j kaj kri'o'j kaj kri'o'j. Kaj mi dir'is al Fjalaro, se Jonatan'o mort'us, tiam ankaŭ mi vol'os mort'i.

Jes, mi hav'is Fjalaron ĉe mi en la kuir'ej'o. Mi ne inform'is iu'n pri tio, sed mi dev'is hav'i li'n ĉe mi. Sol'a mi ne pov'is est'i, tio ne ebl'is. Ankaŭ Fjalaro rigard'is tra la fenestr'o al tio, kio okaz'is sur la dekliv'o ekster'e. Iam li hen'is. Mi ne sci'as, ĉu li vol'is ekster'e'n al Grimo, aŭ ĉu li tim'is, kiel mi.

Mi tim'is ... tim'is, tim'is!

Mi vid'is Vederon fal'i sub la lanc'o de Sofi'a kaj Kaderon mort'i per la glav'o de Orvaro. Ankaŭ Dodiko kaj plur'a'j ali'a'j fal'is dekstr'e kaj mal'dekstr'e. Kaj Jonatan'o rajd'is tie mez'e en la batal'o, ĉiam la ŝtorm'o flirt'ig'is li'a'j'n har'o'j'n, kaj li'a vizaĝ'o pI'i kaj pI'i pal'iĝ'is, kaj pI'i kaj pI'i mi sent'is angor'o'n.

Kaj ven'is la fin'o!

Mult'a'j kri'o'j aŭd'iĝ'is en la Dorn'roz'o-val'o tiu'n tag'o'n, sed aŭd'iĝ'is unu, kiu ne simil'is al iu ali'a.

Mez'e dum la batal'o son'eg'is batal'korn'o tra la ŝtorm'o, kaj aŭd'iĝ'is la kri'o: ”Katla ven'as!”

Kaj post'e ven'is la kri'o. La mal'sat'kri'o de Katla, kiu'n ĉiu'j tiel bon'e kon'is. Glav'o'j kaj lanc'o'j kaj sag'o'j ter'e'n fal'is. La batal'ant'o'j ne plu kapabl'is batal'i, ĉar ili sci'is, ke ne plu est'os sav'o.

Nur la muĝ'o de la ŝtorm'o kaj la batal'korn'o de Tengo kaj la kri'o'j de Katla nun aŭd'iĝ'is en la val'o, kaj la fajr'o de Katla el'ŝpruc'is kaj mort'ig'is ĉiu'j'n, al kiu'j Tengo fingr'o'montr'is. Li montr'is kaj montr'is, kaj li'a kruel'a vizaĝ'o est'is mal'hel'a pro diabl'ec'o, kaj nun ven'is la fin'o por la Dorn'roz'o-val'o. Tio'n mi sci'is!

Mi ne vol'is vid'i tio'n, mi ne vol'is vid'i ... ne vid'i io'n ajn. Nur Jonatan'o'n! Mi dev'is sci'i, kie li est'as. Kaj mi vid'is li'n tuj ekster la Matias-bien'o. Tie li sid'is sur Grimo, li est'is pal'a kaj tut'e sen'mov'a, kaj la ŝtorm'o kirl'is en li'a'j har'o'j.

”Jonatan'o” mi kri'is, ”Jonatan'o, ĉu vi aŭd'as mi'n?”

Sed li ne aŭd'is mi'n. Mi vid'is li'n spron'i si'a'n ĉeval'o'n, kaj flug'i mal'supr'e'n laŭ la dekliv'o, sag'o'rapid'e, pli rapid'e neniu rajd'is en la ĉiel'o aŭ sur la ter'o, tio'n mi sci'as. Li flug'is kontraŭ Tengo ... kaj li flug'is preter li ... kaj post'e re'aŭd'iĝ'is la batal'korn'o.

Sed nun est'is Jonatan'o, kiu blov'is en ĝi'n. Li est'is for'ŝir'int'a ĝi'n el la man'o de Tengo, kaj li blov'is en ĝi'n tiel, ke ĝi vast'e son'eg'is. Por ke Katla sci'u, ke ŝi hav'is nov'a'n estr'o'n nun.

Post'e tut'e silent'iĝ'is. Eĉ la ŝtorm'o kviet'iĝ'is. Ĉiu'j silent'is kaj atend'is. Tengo sid'is, frenez'a pro tim'eg'o, sur si'a ĉeval'o kaj atend'is. Katla ankaŭ atend'is. Ankoraŭ'foj'e Jonatan'o blov'is en la korn'o'n.

Tiam Katla kri'is kaj furioz'e turn'is si'n kontraŭ tiu, kiu'n ŝi antaŭ'e absolut'e obe'is.

”La moment'o de Tengo cert'e iam ven'os,” Jonatan'o iam dir'is, tio'n mi memor'is.

Tiu moment'o nun ven'is.

Tiel fin'iĝ'is la tag'o de la batal'o en la Dorn'roz'o-val'o. Mult'a'j ofer'is si'a'j'n viv'o'j'n por la liber'ec'o. Jes, ili'a val'o nun est'is liber'a. Sed tiu'j, kiu'j kuŝ'is mort'int'a'j, ne sci'is pri tio.

Matiaso mort'is, mi ne plu hav'is av'o'n. Hubert'o mort'is, li est'is la unu'a, kiu mort'fal'is. Li eĉ ne tra'pas'is la River'a'n Pord'eg'o'n, ĉar tie li renkont'is Tengon kaj li'a'j'n soldat'o'j'n. Sed antaŭ ĉio li renkont'is Katlan. Ĝust'e tiu'n tag'o'n Tengo ven'is kun Katla, por pun'i la Dorn'roz'o-val'o'n pro la fuĝ'o de Orvaro.

Tengo ne sci'is, ke est'as la tag'o de la batal'o. Sed kiam li konstat'is tio'n, li cert'e ĝoj'is, ke Katla est'as kun li.

Sed li est'is mort'ig'it'a nun, Tengo, sam'e mort'ig'it'a kiel la ali'a'j.

”Ni'a turment'ant'o ne plu ekzist'as” dir'is Orvaro. ”Ni'a'j infan'o'j viv'os en liber'ec'o kaj est'os feliĉ'a'j. Baldaŭ la Dornrozovalo est'os sam'a kiel ĝi est'is antaŭ'e.”

Sed mi pens'is, ke kiel antaŭ'e, neniam est'os la Dornrozovalo. Ne por mi. Ne sen Matiaso.

Orvaro ricev'is vund'o'n per glav'o en la dors'o, sed est'is kvazaŭ li ne sent'is ĝi'n aŭ ne atent'is pri ĝi. Li'a'j okul'o'j ankoraŭ ard'is, kiam li parol'is al la hom'o'j en la val'o.

”Ni de'nov'e est'os feliĉ'a'j,” li dir'is foj'o'n post foj'o.

Mult'a'j plor'is en la Dorn'roz'o-val'o tiu'n tag'o'n. Sed ne Orvaro.

Sofi'a viv'is, ŝi eĉ ne est'is vund'it'a. Kaj nun ŝi re'ir'os hejm'e'n al la Ĉeriz'o-val'o, ŝi kaj ŝi'a'j batal'ant'o'j, tiu'j kiu'j ankoraŭ viv'is.

Ŝi ven'is al la Matias-bien'o, por adiaŭ'i ni'n.

”Tie ĉi loĝ'is Matiaso,” ŝi dir'is kaj plor'is. Post'e ŝi ĉirkaŭ'brak'is Jonatan'o'n. ”Baldaŭ ven'u hejm'e'n al la Rajd'ist'o-bien'o,” ŝi dir'is. ”Mi pens'os pri vi ĉiu'n moment'o'n, ĝis mi re'vid'os vi'n.”

Kaj post'e ŝi rigard'is mi'n.

”Vi, Karl'o, ĉu vi akompan'os mi'n?”

”Ne,” mi dir'is, ”ne, mi akompan'os Jonatan'o'n.”

Mi tre tim'is, ke Jonatan'o for'send'os mi'n kun Sofi'a, sed tio'n li ne far'is.

”Mi dezir'as, ke Karl'o rest'u kun mi,” li dir'is.

Sur la dekliv'o mal'supr'e de la Matias-bien'o kuŝ'is Katla, kiel grand'a, terur'a bul'eg'o, silent'a kaj sat'a de sang'o. De temp'o al temp'o ŝi rigard'is Jonatan'o'n, kiel hund'o rigard'as por ek'sci'i kio'n vol'as ĝi'a mastr'o. Ŝi nun ne tuŝ'is iu'n, sed tiom long'e kiel ŝi kuŝ'is tie, la tim'eg'o daŭr'e kovr'is la val'o'n. Neniu kuraĝ'is est'i gaj'a. La Dorn'roz'o-val'o nek pov'as ĝoj'kri'i pro si'a liber'ec'o nek funebr'i si'a'j'n mort'int'o'j'n, dum Katla trov'iĝ'as tie ĉi, dir'is Orvaro. Kaj unu sol'a person'o ekzist'is, kiu pov'is re'konduk'i ŝi'n al ŝi'a kav'o. Est'is Jonatan'o.

”Ĉu vi help'os al la Dorn'roz'o-val'o last'a'n foj'o'n?” demand'is Orvaro. ”Se vi konduk'os ŝi'n tie'n kaj katen'os ŝi'n, mi far'os la ceter'o'n, kiam la temp'o ven'os.”

”Jes,” dir'is Jonatan'o, ”unu last'a'n foj'o'n mi help'os al vi, Orvaro.”

Kia'manier'e oni dev'us rajd'i laŭ'long'e de river'o, tio'n mi bon'e sci'as. Oni rajd'as mal'rapid'e kaj rigard'as la river'o'n flu'i mal'supr'e kaj la akv'o'n ŝanĝ'bril'i kaj la branĉ'o'j'n de la salik'o'j danc'i en la vent'o. Sed oni ne rajd'u kun drak'o tuj mal'antaŭ si.

Sed tio'n ni far'is. Kaj ni aŭd'is la pez'a'j'n paŝ'o'j'n de ŝi'a'j pied'eg'o'j mal'antaŭ ni. Bump, bump, bump, bump son'is tiel tim'ig'e dum ŝi ir'is, ke Grimo kaj Fjalaro preskaŭ frenez'iĝ'is. Ni apenaŭ pov'is ili'n brid'i. De temp'o al temp'o Jonatan'o blov'is en la korn'o'n. Ankaŭ tio est'is terur'a son'o, kaj Katla cert'e ne ŝat'is tio'n. Sed ŝi dev'is obe'i, kiam ŝi aŭd'is gin. Tio est'is la sol'a, kio konsol'is mi'n dum ni'a rajd'ad'o.

Ni dir'is eĉ ne unu vort'o'n unu al la ali'a, Jonatan'o kaj mi, ni nur rajd'is tiel rapid'e kiel ni kapabl'is. Antaŭ ol ven'is la nokt'o kaj la mal'hel'o, Jonatan'o dev'is katen'i Katlan en ŝi'a'n kav'o'n, kie ŝi mort'os. Post'e ni neniam plu vid'os ŝi'n, kaj ni forges'os, ke ekzist'as land'o kiel Karmanjaka. La Mont'o'j de la Pra'a'j Mont'o'j pov'os star'i tie etern'e, sed ni neniam plu rajd'os tiu'n voj'o'n, tio'n Jonatan'o promes'is al mi.

Kviet'iĝ'is dum la vesper'o, neniu ŝtorm'o, sed kviet'a, varm'a vesper'o. Kaj est'is tiel bel'e, baldaŭ la sun'o sub'ir'is. Ĝust'e en tia vesper'o oni dev'us rajd'i laŭ'long'e de river'o'j sen tim'i, mi pens'is.

Sed mi ne montr'is tio'n al Jonatan'o, ke mi tim'as.

Fin'e ni est'is ĉe la Karm'a-fal'o.

Karmanjaka, vi vid'as ni'n nun la last'a'n foj'o'n,” dir'is Jonatan'o, kiam ni rajd'is trans la pont'o'n. Kaj post'e li blov'is en la korn'o'n.

Katla vid'is si'a'n rok'o'n sur la ali'a flank'o de la river'o. Ŝajn'is, ke ŝi vol'as ir'i tie'n, ĉar aŭd'iĝ'is fervor'a sibl'o el ŝi. Rekt'e ĉe la tars'o'j de Grimo ŝi sibl'is. Pli bon'e, se ŝi ne est'us far'int'a tio'n.

Ĉar tiam jen'o okaz'is: Grimo flank'e'n'salt'is tut'e tim'ig'it'a kaj puŝ'iĝ'is kontraŭ la pont'o'apog'il'o. Kaj mi ek'kri'is, ĉar mi pens'is, ke Jonatan'o kap-antaŭ'e'n fal'us en la Karm'a-fal'o'n. Tio'n li ne far'is. Sed la korn'o flug'is el li'a man'o kaj mal'aper'is profund'e en la muĝ'ant'a'n akv'o'n.

La kruel'a'j okul'o'j de Katla ĉio'n vid'is, kaj nun ŝi sci'is, ke ŝi ne plu hav'as mastr'o'n. Tiam ŝi kri'eg'is, kaj fajr'o el'flu'is el ŝi'a'j naz'tru'o'j.

Ho, kiel ni rajd'is por sav'i ni'a'j'n kompat'ind'a'j'n viv'o'j'n! Kiel ni rajd'is! Kiel ni rajd'is! Trans la pont'o'n kaj post'e laŭ la pad'o supr'e'n al la fortik'aĵ'o de Tengo kun Katla sibl'ant'a mal'antaŭ ni.

Tiu pad'o zigzag'is supr'e'n tra la Mont'o'j de la Pra'a'j Mont'o'j.

Kaj eĉ ne en sonĝ'o io pov'is est'i tiel terur'a, kiel fuĝ'i tie de rok'o al rok'o kun Katla mal'antaŭ si. Ni hav'is ŝi'n tiel proksim'e ĉe la pied'o'j, ke ŝi'a fajr'o preskaŭ lek'is ni'n. El'ĵet'iĝ'is flam'o terur'e proksim'e al Jonatan'o. Dum terur'a moment'o mi pens'is, ke li est'is brul'ig'it'a, sed li kri'is:
”Ne halt'u! Rajd'u! Rajd'u!”

Kompat'ind'a'j Grimo kaj Fjalaro, Katla ekscit'is ili'n tiel, ke ili preskaŭ krev'iĝ'is por eskap'i de ŝi. Supr'e'n laŭ la pad'o tra ĉiu'j kurb'iĝ'o'j ili kur'eg'is tiel, ke la ŝaŭm'o ŝpruc'is ĉirkaŭ ili, pli kaj pli rapid'e, ĝis ili'a'j fort'o'j komenc'is el'ĉerp'iĝ'i. Sed tiam Katla iom post'rest'is kaj ŝi kri'is furioz'e pro tio. Ŝi est'is sur si'a propr'a teren'o nun, kaj tie neniu eskap'u. Si'a bump, bump, bump aŭd'iĝ'is pli kaj pli rapid'e, kaj mi sci'is, ke ŝi fin'e venk'os. Pro si'a obstin'a kruel'ec'o.

Long'e, long'e ni tiel rajd'is, kaj ni ne plu esper'is je iu sav'o.

Ni ven'is supr'e'n en la mont'ar'o'n nun. Ankoraŭ ni est'is iom antaŭ Katla, kaj ni vid'is ŝi'n rekt'e sub ni sur la mal'larĝ'a rok'o'bret'o super la Karm'a-fal'o. Kaj tie ŝi moment'e rest'is. Ĉar tio est'is ŝi'a rok'o. Est'is tie, kie ŝi kutim'e star'is kaj fiks'rigard'is en la profund'ec'o'n. Kaj tio'n ŝi far'is ankaŭ nun. Kvazaŭ kontraŭ'vol'e ŝi halt'is kaj rigard'ad'is mal'supr'e'n en la fal'o'n. Fajr'o kaj fum'o el'ĵet'iĝ'is el ŝi'a'j naz'tru'o'j, kaj ŝi mal'pacienc'e stamf'is tie'n kaj re'e'n. Sed subit'e ŝi memor'is ni'n, kaj rigard'aĉ'is supr'e'n al ni per ard'ant'a'j okul'o'j.

Vi kruel'a best'aĉ'o, mi pens'is, vi kruel'a, kruel'a, kial vi ne rest'as sur vi'a rok'o?

Sed mi sci'is, ke ŝi ven'os. Ŝi ven'os ...

Ni ating'is la grand'a'n rok'o'n, kie ni vid'is ŝi'a'n terur'a'n kap'o'n la unu'a'n foj'o'n, kiam ni ven'is al Karmanjaka. Kaj nun ni'a'j ĉeval'o'j subit'e ne plu hav'is fort'o'j'n. Est'as tim'ig'e mal'agrabl'e, kiam ĉeval'o kolaps'as. Sed tio nun okaz'is. Grimo kaj Fjalaro simpl'e kolaps'is sur la pad'o. Kaj se ni antaŭ'e ankoraŭ esper'is mirakl'o'n por sav'i ni'n, nun nenio rest'is krom mal'esper'o.

Ni est'is perd'it'a'j, tio'n mi sci'is. Kaj ankaŭ Katla sci'is tio'n.

Diabl'a triumf'o montr'iĝ'is en ŝi'a'j okul'o'j! Ŝi star'is sen'mov'e sur si'a rok'o kaj rigard'aĉ'is supr'e'n al ni. Ŝajn'is al mi, ke ŝi mok'rid'is. Ŝi ne plu rapid'is. Est'is kvazaŭ ŝi pens'is: Mi ven'os, kiam mi ven'os. Sed vi pov'os kalkul'i je mi!

Jonatan'o rigard'is mi'n tiel bon'kor'e, kiel li kutim'is.

”Pardon'u al mi Biskot'o, ke mi fal'ig'is la korn'o'n,” li dir'is.

”Sed ver'e ne est'is mi'a kulp'o.”

Mi vol'is dir'i al Jonatan'o, ke mi neniam, neniam, neniam hav'is io'n ajn por pardon'i al li, sed mi est'is mut'a pro tim'o.

Katla ankoraŭ rest'is star'ant'a mal'supr'e. Fajr'o kaj fum'o ven'is en blov'et'o'j el ŝi'a'j naz'tru'o'j kaj ŝi'a'j pied'o'j de'nov'e ek'stamf'is. Ni star'is protekt'it'a'j mal'antaŭ la grand'a rok'o, por ke ŝi'a'j fajr'o'ĵet'o'j ne ating'u ni'n. Mi al'kroĉ'ig'is mi'n al Jonatan'o, ho, kiel fort'e mi al'kroĉ'ig'is mi'n, kaj li rigard'is mi'n kun larm'o'j en la okul'o'j.

Sed subit'e li furioz'is. Li klin'is si'n antaŭ'e'n kaj kri'is al Katla tie mal'supr'e:
”Vi ne tuŝ'u Biskot'o'n! Aŭskult'u tio'n, vi monstr'o, vi ne tuŝ'u Biskot'o'n, ĉar ... ” Li ĉirkaŭ'pren'is la rok'o'n kvazaŭ li est'us gigant'o, kiu kapabl'is tim'ig'i ŝi'n. Sed li ne est'is gigant'o, kaj li ne pov'is tim'ig'i Katlan. Sed la rok'o kuŝ'is mal'firm'e sur la rand'o de la krut'aĵ'o.

”Nek lanc'o'j nek sag'o'j nek glav'o'j venk'os Katlan ,” Orvaro dir'is. Li ankaŭ est'us pov'int'a dir'i, ke eĉ rok'o ne tio'n far'as, kiel ajn grand'a ĝi est'as.

Katla ne est'is mort'ig'it'a per la rok'o, kiu'n Jonatan'o rul'is sur ŝi'n. Sed ĝi rekt'e traf'is ŝi'n. Kaj kun kri'o, kiu pov'us fal'ig'i mont'o'j'n, ŝi fal'is mal'antaŭ'e'n en la Karm'a-fal'o'n.

Ĉapitr'o 16

Ne, Jonatan'o ne mort'ig'is Katlan. Karm'o far'is tio'n. Kaj Katla mort'ig'is Karm'o'n. Antaŭ ni'a'j okul'o'j. Ni vid'is tio'n.

Neniu ali'a ol Jonatan'o kaj mi vid'is du monstr'o'j'n el al pra'temp'o peri'ig'i unu la ali'a'n. Ni vid'is ili'n lukt'i unu kontraŭ la ali'a en la Karm'a-fal'o ĝis'mort'e.

Kiam Katla ek'kri'is kaj mal'aper'is, ni unu'e ne pov'is tio'n kred'i. Ne est'is kred'ebl'e, ke ŝi ver'e mal'aper'is. Tie, kie ŝi sub'akv'iĝ'is, ni vid'is nur kirl'iĝ'ant'a'n ŝaŭm'o'n. Nenio'n pli. Neniu'n Katlan.

Sed post'e ni vid'is la serpent'a'n drak'o'n. Li lev'is si'a'n verd'a'n kap'o'n el la ŝaŭm'o, kaj li'a vost'o kirl'is la akv'o'n, ho, li est'is terur'a, gigant'a serpent'o, sam'e long'a kiel la river'o est'is larĝ'a, ĝust'e kiel dir'is Elfrida.

Drak'serpent'o en la Karm'a-fal'o, pri kiu ŝi aŭd'is fabel'o'j'n, kiam ŝi est'is knab'in'et'o, li ne est'is pli fabel'a ol Katla. Li ekzist'is kaj est'is monstr'o sam'e terur'a kiel Katla. Li'a kap'o balanc'iĝ'is ĉiu'direkt'e'n, li serĉ'is ... kaj tiam li vid'is Katlan. Ŝi lev'iĝ'is el la profund'o kaj subit'e est'is mez'e en la akv'o'kirl'aĵ'o'j, kaj sibl'ant'e la serpent'o ĵet'is si'n super ŝi'n kaj volv'is si'n ĉirkaŭ ŝi'n. Ŝi ŝpruc'is si'a'n mort'o'fajr'o'n kontraŭ li, sed li ĉirkaŭ'prem'is ŝi'n tiel fort'e, ke la fajr'o esting'iĝ'is en ŝi'a brust'o. Tiel ili mort'vund'is unu la ali'a'n de'nov'e kaj de'nov'e. Ili ambaŭ bat'is kaj mord'is kaj vol'is mort'ig'i. Mi supoz'is, ke ili sopir'is tio'n ek de la pra'temp'o, jes, ili bat'is kaj mord'is furioz'eg'e, ĵet'is si'a'j'n terur'a'j'n korp'o'j'n unu kontraŭ la ali'a en la kirl'iĝ'ant'a akv'o. Katla kri'eg'is inter la mord'o'j, sed Karm'o atak'is tut'e silent'e, kaj nigr'a drak'sang'o kaj verd'a serpent'o'sang'o el'flu'is en la blank'a'n ŝaŭm'o'n kaj farb'is ĝi'n mal'hel'e kaj venen'e.

Kiom long'e ili batal'is? Mi ne sci'as. Ŝajn'is al mi, ke mi star'is tie sur la pad'o dum mil'o'j da jar'o'j kaj vid'is nenio'n ali'a'n ol la du furioz'a'j'n monstr'o'j'n en ili'a last'a batal'o.

Long'a kaj terur'a batal'o est'is tio, sed fin'fin'e ĝi ĉes'is. Ven'is tranĉ'a kri'o de Katla, est'is ŝi'a mort'kri'o, post'e ŝi silent'is. Tiam Karm'o ne plu hav'is kap'o'n. Sed li'a korp'o daŭr'ig'is la prem'o'n ĉirkaŭ ŝi, kaj kun'volv'it'a'j ili sub'akv'iĝ'is mal'supr'e'n en la profund'o'n, kaj post'e ne plu est'is iu Karm'o aŭ iu Katla, ili est'is for kvazaŭ ili neniam ekzist'is. La ŝaŭm'o de'nov'e est'is blank'a kaj la venen'a monstr'o-sang'o for'lav'it'a de la fort'a'j akv'o'j de la Karm'a-fal'o. Ĉio est'is kiel antaŭ'e, kiel ek'de la pra'temp'o.

Ni star'is tie sur la pad'o kaj trem'spir'is, kvankam ĉio est'is fin'it'a. Parol'i ni ne kapabl'is dum long'a temp'o. Sed fin'e Jonatan'o dir'is:
”Ni dev'as for de tie ĉi! Rapid'e! Baldaŭ mal'hel'iĝ'os, kaj mi ne vol'as est'i en Karmanjaka, kiam la nokt'o fal'os.”

Kompat'ind'a'j Grimo kaj Fjalaro. Mi ne sci'as, kiel ni persvad'is ili'n ek'star'i kaj kiel ni sukces'is for'ir'i de tiu lok'o. Ili est'is tiel el'ĉerp'it'a'j, ke ili apenaŭ pov'is lev'i la huf'o'j'n.

Sed ni for'las'is Karmanjakan kaj last'a'n foj'o'n rajd'is trans la pont'o'n. Post'e la ĉeval'o'j ne plu hav'is fort'o'j'n por eĉ unu paŝ'o.

Tuj kiam ni ating'is la ali'a'n fin'o'n de la pont'o ili fal'is kaj rest'is kuŝ'ant'a'j. Est'is kvazaŭ ili pens'is, ni help'is vi'n ating'i Nangijalan, kaj tio dev'as sufiĉ'i!

”Ni far'os ni'a'n sub'ĉiel'a'n fajr'o'n ĉe ni'a antaŭ'a lok'o,” dir'is Jonatan'o. Li alud'is pri la klif'o, kie ni est'is dum la nokt'o de la fulm'o'tondr'o, kiam mi vid'is Katlan la unu'a'n foj'o'n. Mi tim'trem'is ankoraŭ, kiam mi pens'is pri tio, kaj mi prefer'e tra'nokt'us ali'lok'e. Sed ni ne kapabl'is plu'ir'i moment'e.

Unu'e ni dev'is trink'ig'i ni'a'j'n ĉeval'o'j'n, antaŭ ol ni pov'is dorm'i. Ni don'is akv'o'n al ili, sed ili ne vol'is trink'i. Ili est'is tro lac'a'j. Tiam mi ek'tim'is.

”Jonatan'o, est'as strang'e pri ili,” mi dir'is. ”Ĉu vi pens'as, ke ili fart'os pli bon'e post la dorm'o?”

”Jes, ĉio est'os pli bon'a post'e,” dir'is Jonatan'o.

Mi kares'is Fjalaron, kiu kuŝ'is kun ferm'it'a'j okul'o'j.

”Kia'n tag'o'n vi hav'is, kompat'ind'a Fjalaro,” mi dir'is. ”Sed morgaŭ ĉio est'os bon'a. Tio'n dir'is Jonatan'o.”

Ni far'is fajr'o'n ĝust'e tie, kie ni far'is la unu'a'n. Kaj la fulm'o'tondr'o-klif'o ver'e est'is la plej bon'a lok'o, kiu'n oni pov'is elekt'i por sub'ĉiel'a fajr'o, se oni nur pov'us forges'i, ke Karmanjaka est'is tiel proksim'a. Mal'antaŭ'e ni hav'is alt'a'j'n mont'o'flank'o'j'n. Ili ankoraŭ est'is varm'a'j pro la sun'o kaj ŝirm'is ni'n kontraŭ ĉiu'j vent'o'j. Antaŭ ni la klif'o vertikal'e fal'is en la Karmafalon, kaj la flank'o pli proksim'a al la pont'o ankaŭ est'is krut'a dekliv'o mal'supr'e'n al verd'a herb'ej'o, kiu nun vid'ebl'is kiel et'a, verd'a makul'o for'e, for'e sub ni.

Ni sid'is ĉe ni'a fajr'o kaj vid'is la krepusk'o'n fal'i sur la Mont'o'j'n de la Pra'a'j Mont'o'j kaj sur la River'o'n de la Pra'a'j River'o'j.

Mi est'is lac'a, kaj mi opini'is, ke mi neniam tra'viv'is pli long'a'n kaj pli mal'facil'a'n tag'o'n. De la sun'lev'iĝ'o ĝis la sun'sub'ir'o ne ekzist'is io ali'a ol sang'o, tim'o kaj mort'o. Aventur'o'j okaz'as, kiu'j dev'us ne okaz'i, iam dir'is Jonatan'o, kaj dum tiu ĉi tag'o jam okaz'is pli ol sufiĉ'e da ili. La tag'o de la batal'o — ĝi ver'e est'is long'a kaj mal'facil'a, sed nun ĝi fin'iĝ'is.

Tamen la mal'ĝoj'o ne fin'iĝ'is. Mi pens'is pri Matiaso. Fort'eg'e mi funebr'is pri li, kaj dum ni sid'is ĉe la fajr'o, mi demand'is Jonatan'o'n:
”Kie est'as Matiaso nun, vi pens'as?”

”Li est'as en Nangilima ,” respond'is Jonatan'o.

Nangilima, pri tio mi neniam aŭd'is,” mi dir'is.

”Jes, vi aŭd'is pri ĝi,” dir'is Jonatan'o. ”Ĉu vi ne memor'as tiu'n maten'o'n, kiam mi for'las'is la Ĉeriz'o-val'o'n kaj vi tiel tim'is? Ĉu vi ne memor'as, kio'n mi tiam dir'is: ’Se mi ne re'ven'os, ni vid'os unu la ali'a'n en Nangilima.’ Kaj tie est'as Matiaso nun.”

Post'e li rakont'is pri Nangilima. Jam de long'e li ne rakont'is io'n al mi, ni ne hav'is temp'o'n. Sed nun, kiam li sid'is ĉe la fajr'o kaj parol'is pri Nangilima, est'is kvazaŭ li sid'is sur la rand'o de la sof'o hejm'e en la urb'o.

”En Nangilima ... en Nangilima” dir'is Jonatan'o per tiu voĉ'o, kiu'n li ĉiam uz'is dum li rakont'is. ”En Nangilima ankoraŭ est'as la temp'o de la sub'ĉiel'a'j fajr'o'j kaj de la fabel'o'j.”

”Kompat'ind'a Matiaso, do est'as aventur'o'j tie, kiu'j dev'us ne okaz'i,” mi dir'is. Sed Jonatan'o klar'ig'is, ke en Nangilima ne est'as la temp'o de kruel'a'j fabel'o'j, sed gaj'a temp'o plen'a de lud'o'j. La hom'o'j lud'as tie, jes ili ankaŭ labor'as kompren'ebl'e kaj help'as unu'j al la ali'a'j pri ĉio, sed ili mult'e lud'as kaj kant'as kaj danc'as kaj rakont'as fabel'o'j'n, li dir'is, kelk'foj'e ili tim'ig'as la infan'o'j'n per kruel'a'j kaj terur'ig'a'j fabel'o'j pri monstr'o'j kiel Karm'o kaj Katla kaj pri kruel'a'j vir'o'j kiel Tengo. Sed post'e ili rid'as pri tio.

”Ĉu vi tim'as?” ili demand'as la infan'o'j'n. Est'as ja nur fabel'o'j. Tia'j afer'o'j neniam ekzist'is. Almenaŭ ne en ni'a'j val'o'j.

Matiaso tre bon'fart'as en Nangilima, dir'is Jonatan'o. Li posed'as mal'nov'a'n bien'o'n en la Pom'o-val'o. Est'as la plej bel'a bien'o en la plej bel'a kaj plej verd'a el ĉiu'j val'o'j de Nangilima.

”Baldaŭ est'os la temp'o pluk'i la pom'o'j'n en li'a ĝarden'o,”

dir'is Jonatan'o. ”Tiam ni dev'us est'i tie por help'i li'n. Li est'as tro mal'jun'a por grimp'i sur ŝtup'et'ar'o'j'n.”

”Mi preskaŭ dezir'as, ke ni pov'us ir'i tie'n,” mi dir'is. Ĉar ŝajn'is est'i tiel agrabl'e en Nangilima, kaj mi tre sopir'is al Matiaso.

”Ĉu?” dir'is Jonatan'o. ”Nu, ni pov'us loĝ'i ĉe Matiaso. En Matias-bien'o en la Pom'o-val'o de Nangilima.”

”Rakont'u al mi pri tio,” mi dir'is.

”Ho, est'us bon'eg'e,” dir'is Jonatan'o. ”Ni ĉirkaŭ'rajd'us en la arb'ar'o'j, kaj ni far'us sub'ĉiel'a'j'n fajr'o'j'n divers'lok'e — se vi nur sci'us, kia'j est'as la arb'ar'o'j ĉirkaŭ la val'o'j de Nangilima! Kaj profund'e en la arb'ar'o'j oni trov'as klar'a'j'n lag'et'o'j'n. Ni pov'us far'i sub'ĉiel'a'n fajr'o'n ĉe ali'a lag'o ĉiu'n vesper'o'n kaj rest'i for dum tag'o'j kaj nokt'o'j kaj post'e re'ven'i hejm'e'n al Matiaso.”

”Kaj help'i li'n pri la pom'o'j,” mi dir'is. ”Sed tiam Sofi'a kaj Orvaro dev'us pri'zorg'i la Ĉeriz'o-val'o'n kaj la Dorn'roz'o-val'o'n sen vi, Jonatan'o.”

”Jes, kial ne,” dir'is Jonatan'o. ”Sofi'a kaj Orvaro ne plu bezon'as mi'n, ili mem pov'as ĉio'n re'ord'ig'i en si'a'j val'o'j.”

Sed post'e li silent'is kaj ne rakont'is plu. Ni ambaŭ silent'is, kaj mi est'is lac'a kaj tut'e ne gaj'a. Ne est'is konsol'o aŭd'i pri Nangilima, kiu situ'is tiel long'e for.

La krepusk'o pli kaj pli dens'iĝ'is, kaj la mont'o'j pli kaj pli nigr'iĝ'is. ̄rand'a'j nigr'a'j bird'o'j ŝveb'is super ni kaj morn'e kri'is.

Ĉio aspekt'is morn'a. La Karm'a-fal'o muĝ'is, mi ted'iĝ'is aŭskult'i ĝi'n. Tio memor'ig'is mi'n pri tio, kio'n mi vol'is forges'i. Trist'a, trist'a ĉio est'is, kaj neniam mi de'nov'e est'os gaj'a, mi imag'is.

Mi pli proksim'iĝ'is al Jonatan'o. Li sid'is sen'mov'a, apog'ant'a si'n kontraŭ la mont'o'flank'o, kaj li'a vizaĝ'o est'is pal'a. Li aspekt'is kiel fabel'a princ'o, sed pal'a kaj el'ĉerp'it'a princ'o li est'is.

Kompat'ind'a Jonatan'o, ankaŭ vi ne est'as gaj'a, mi rimark'is, ho, se mi nur pov'us gaj'ig'i vi'n iom'et'e!

Dum li sid'is tie silent'e, Jonatan'o subit'e dir'is:
”Biskot'o, est'as io, pri kio mi dev'as parol'i kun vi!”

Tuj mi ek'tim'is, ĉar kiam li parol'is tiel, li ĉiam hav'is io'n mal'gaj'ig'a'n por dir'i.

”Kio'n vi dev'as rakont'i al mi?” mi demand'is.

Li kares'is mi'a'n vang'o'n per la fingr'o.

”Ne tim'u Biskot'o ..., sed ĉu vi memor'as tio'n, kio'n Orvaro dir'is? La plej et'a tuŝ'o de la fajr'o de Katla sufiĉ'as por paraliz'i aŭ mort'ig'i hom'o'n. Ĉu vi memor'as tio'n?”

”Jes, sed kial vi parol'as pri tio nun?” mi demand'is.

”Ĉar ... ,” dir'is Jonatan'o. ”Ĉar et'a flam'o de la fajr'o de Katla tuŝ'is mi'n, kiam ni fuĝ'is de ŝi.”

Mi'a kor'o est'is pez'a en mi'a brust'o pro mal'ĝoj'o kaj tim'o la tut'a'n tag'o'n, sed mi ne plor'is. Nun la larm'o'j el'verŝ'iĝ'is kiel kri'o.

”Ĉu vi de'nov'e mort'os, Jonatan'o?” mi kri'is. Kaj Jonatan'o dir'is:
”Ne! Sed tio'n mi dezir'as. Ĉar mi neniam plu pov'os mov'i mi'n.”

Li klar'ig'is al mi, kiel kruel'a est'as la fajr'o de Katla. Se ĝi ne mort'ig'as, ĝi far'as io'n mult'e pli terur'a'n. Ĝi detru'as io'n en la hom'o tiel ke li paraliz'iĝ'as. En la komenc'o oni ne rimark'as tio'n, sed ĝi al'ŝtel'iĝ'as mal'rapid'e kaj sen'kompat'e.

”Nun mi kapabl'as mov'i nur ankoraŭ la brak'o'j'n” li dir'is.

”Kaj baldaŭ mi eĉ ne kapabl'os tio'n.”

”Sed ĉu vi ne pens'as, ke tio for'pas'os,” mi dir'is plor'ant'e.

”Ne, Biskot'o, tio neniam for'pas'os,” dir'is Jonatan'o. ”Nur se mi pov'us ir'i al Nangilima!”

Se nur li pov'us ir'i al Nangilima, ho, nun mi kompren'is! Li intenc'is las'i mi'n de'nov'e, tio'n mi kompren'is. Jam unu foj'o'n li mal'aper'is al Nangijala sen mi ...

”Sed ankoraŭ'foj'e ne,” mi kri'is. ”Ne sen mi! Vi ne rajt'as mal'aper'i al Nangilima sen mi! ”

”Ĉu vi vol'as ven'i kun mi?” li demand'is.

”Jes, kio'n vi pens'as,” mi respond'is. ”Ĉu mi ne dir'is al vi, ke kie'n vi ir'os, mi akompan'os vi'n? ”

”Tio'n vi dir'is, kaj tio est'as mi'a konsol'o,” dir'is Jonatan'o.

”Sed est'as mal'facil'e ating'i Nangiliman.”

Li rest'is silent'a, kaj post'e li dir'is:
”Ĉu vi memor'as tiu'n tag'o'n, kiam ni salt'is? Tiu'n terur'a'n tag'o'n, kiam est'is fajr'o, kaj ni salt'is el la fenestr'o en la kort'o'n.

Tiam mi ven'is al Nangijala, ĉu vi memor'as?”

”Cert'e mi memor'as tio'n!” mi dir'is kaj eĉ pli fort'e plor'is.

”Kial vi demand'as? Ĉu vi ne sci'as, ke mi re'memor'as pri tio ĉiu'n moment'o'n?”

”Jes, tio'n mi sci'as,” respond'is Jonatan'o kaj de'nov'e kares'is mi'a'n vang'o'n. Kaj post'e li dir'is:
”Mi pens'as, ke ebl'e ni pov'us salt'i de'nov'e. De la klif'o. Tie'n mal'supr'e'n sur la herb'ej'o'n.”

”Tiam ni mort'os,” mi dir'is. ”Sed ĉu ni tiam ven'os al Nangilima?”

”Jes, est'u tut'cert'a pri tio,” dir'is Jonatan'o.

”Tuj kiam ni tuŝ'os la ter'o'n, ni vid'os la lum'o'n de Nangilima. Ni vid'os la maten'a'n lum'o'n super la val'o'j de Nangilima, jes, ĉar tie est'as nun maten'o.”

”Ha, ha, do ni pov'os salt'i rekt'e al Nangilima,” mi ĝoj'is kaj rid'is la unu'a'n foj'o'n de post long'a temp'o.

”Tio'n ni pov'os,” dir'is Jonatan'o. ”Kaj tuj kiam ni al'ven'os, ni vid'os la pad'o'n al la Pom'o-val'o rekt'e antaŭ ni. Kaj Grimo kaj Fjalaro jam atend'as ni'n tie. Neces'os nur sur'sel'iĝ'i kaj rajd'i for.”

”Kaj vi tut'e ne est'os paraliz'it'a tiam?” mi demand'is.

”Ne, tiam mi liber'iĝ'os de ĉio mal'bon'a, kaj mi est'os plen'a de ĝoj'o! Kaj ankaŭ vi, Biskot'o, ankaŭ vi est'os gaj'a. La pad'o al la Pom'o-val'o ir'as tra arb'ar'o. Ĉu vi pov'as imag'i rajd'i tie en la maten'a sun'bril'o, vi kaj mi?”

”Bon'e,” mi dir'is kaj rid'is ankoraŭ'foj'e.

”Kaj ni ne rapid'os,” dir'is Jonatan'o. ”Ni pov'os ban'i ni'n en lag'et'o, se ni vol'os. Tamen ni ating'os la Pom'o-val'o'n antaŭ ol Matiaso pret'ig'os la sup'o'n.”

”Kiel li ĝoj'os, kiam ni ven'os,” mi dir'is. Sed post'e est'is kvazaŭ mi ricev'is bat'o'n de klab'o. Grimo kaj Fjalaro, kia'manier'e ni konduk'os ili'n al Nangilima?

”Kiel vi pov'as dir'i, ke ili jam atend'as ni'n tie? Ili kuŝ'as apud ni dorm'ant'e.”

”Ili ne dorm'as, Biskot'o! Ili jam mort'is. Pro la fajr'o de Katla. Vi vid'as nur ili'a'j'n ŝel'o'j'n tie. Kred'u mi'n, Grimo kaj Fjalaro jam star'as ĉe la pad'o al Nangilima kaj atend'as ni'n.”

”Ni rapid'u,” mi dir'is, ”tiel ke ili ne atend'u tro long'e.”

Tiam Jonatan'o rigard'is mi'n rid'et'ant'e.

”Mi tut'e ne kapabl'as rapid'i,” li dir'is. ”Mi ne pov'as mov'i mi'n, ĉu vi forges'as tio'n?”

Kaj tiam mi kompren'is, kio'n mi dev'os far'i.

”Jonatan'o, mi port'os vi'n sur la dors'o,” mi dir'is. ”Vi iam far'is tio'n por mi. Kaj nun mi far'os tio'n por vi. Tio est'as just'a.”

”Jes, tio est'as just'a,” dir'is Jonatan'o. ”Sed ĉu vi kuraĝ'os, Biskot'o Leon'kor'o? ”

Mi ir'is al la rand'o de la klif'o kaj rigard'is mal'supr'e'n. Jam est'is tro mel'hel'e. Mi apenaŭ vid'is la herb'ej'o'n. Sed est'is tiel profund'e, ke mi sent'is kap'turn'iĝ'o'n. Se ni salt'os mal'supr'e'n, ni ambaŭ tut'cert'e ating'os Nangiliman. Neniu rest'os sol'a por funebr'i kaj plor'i kaj tim'i.

Sed ne est'as ni, kiu'j dev'os salt'i, mi dev'os far'i tio'n.

Est'is mal'facil'e ating'i Nangiliman, Jonatan'o dir'is, kaj nun mi kompren'is kial.

Kia'manier'e mi kuraĝ'os, kia'manier'e mi kuraĝ'os?

Nu, se vi ne kuraĝ'os nun, mi pens'is, vi est'as et'a mizer'a fi'ul'o, kaj vi neniam est'os io ali'a ol et'a mizer'a fi'ul'o.

Mi re'ir'is al Jonatan'o.

”Jes, mi kuraĝ'as,” mi dir'is.

”Brav'a, et'a Biskot'o,” li dir'is. ”Ni far'u!”

”Unu'e mi vol'as sid'i apud vi dum iom da temp'o,” mi dir'is.

”Ne tro long'e,” dir'is Jonatan'o.

”Ne, nur ĝis est'os tut'e mal'hel'e,” mi dir'is. ”Tiel ke mi nenio'n vid'os.”

Kaj mi sid'is apud li kaj ten'is li'a'n man'o'n kaj sent'is, ke li est'as fort'a kaj profund'e bon'kor'a kaj ke nenio est'as ver'e minac'a, se li est'as kun mi.

Tiam ven'is la nokt'o, kaj la mal'hel'o fal'is super Nangijala, super la mont'o'j kaj la river'o kaj la ter'o. Kaj mi star'is ĉe la rand'o kun Jonatan'o, kiu fort'e kroĉ'is si'n per si'a'j brak'o'j ĉirkaŭ mi'a kol'o, kaj mi sent'is, kiel li de mal'antaŭ'e spir'is kontraŭ mi'a orel'o. Li spir'is tut'e trankvil'e, ne kiel mi ... Jonatan'o, mi'a frat'o, kial mi ne est'as tiel kuraĝ'a kiel vi?

Mi ne vid'is la abism'o'n antaŭ mi, sed mi sci'is, ke ĝi est'as tie. Kaj neces'is nur, ke mi far'u unu paŝ'o'n en la mal'lum'o'n, kaj ĉio fin'iĝ'os. Okaz'os tut'e rapid'e.

”Biskot'o Leon'kor'o,” dir'is Jonatan'o, ”ĉu vi tim'as?”

”Ne ... jes, mi tim'as! Sed tamen mi far'os, Jonatan'o, mi far'as nun ... nun ... kaj post'e mi neniam plu tim'os. Neniam plu ti ... ”

”Ho, Nangilima! Jes, Jonatan'o, jes, mi vid'as la lum'o'n! Mi vid'as la lum'o'n!”