Emil'o de Smolando - Verk'is Astrid Lindgren


EMIL'O DE SMOLANDO
'e LIBR'O
Astrid Lindgren
Emil'o de Smolando
'I 1 'N K Oe LIBR'O
EMIL'O DE SMOLANDO
Astrid Lindgren
EMIL'O DE SMOLANDO
El la sved'a traduk'is
Harold Brown kaj Kerstin Rohdin
Ilustr'aĵ'o'j de Björn Berg
'e LIBR'O
Aranĝ'is:
Frank'o Luin
ISBN 91-7303-083-X
ink'o@omnibus.se
http:
//www.omnibus.se/ink'o
INK'O · SE-13542 TYRESÖ · SVEDI'O
FEBRUAR'O 2001
2'e LIBR'O
EMIL'O DE SMOLANDO

En'hav'o


Emil'o de Lönneberga est'is la nom'o de knab'o, kiu loĝ'is en la vilaĝ'o Lönneberga. Li est'is iom sovaĝ'a kaj obstin'a bub'et'o, cert'e ne tiel bon'kondut'a kiel vi. Sed li aspekt'is kiel bon'kondut'a knab'o, tiel li ver'e aspekt'is, dum li ne kri'is. Li hav'is rond'a'j'n, blu'a'j'n okul'o'j'n, kaj rond'a'n, roz'vang'a'n vizaĝ'o'n kaj blond'a'n lan'o'simil'a'n har'ar'o'n. De li'a aspekt'o oni pov'us imag'i, ke Emil'o ver'e est'as anĝel'et'o. Sed tio est'us erar'o. Li hav'is kvin jar'o'j'n kaj est'is fort'a kiel et'a bov'o kaj li loĝ'is en la farm'o Katthult en la vilaĝ'o Lönneberga en Smolando. Kaj li parol'is smolandan dialekt'o'n, la kompat'ind'a knab'et'o. sed pri tio li ne kulp'is. Tiel oni parol'as en Smolando. Kiam li vol'is, ke oni don'u al li li'a'n ĉap'o'n, tiam li ne dir'is kiel vi:
”Mi vol'as mi'a'n ĉap'o'n!” Li dir'is tiel:
’Mi vol'as mi'a'n ’ĉepon’!”Li'a ’ĉepo’ est'is kasked'o kun nigr'a vizier'o kaj blu'a vert'o, sufiĉ'e mal'bel'a. Tiu'n li'a patr'o aĉet'is por li iam, kiam li vizit'is la urb'o'n. Emil'o tre ĝoj'is pri la ĉap'o kaj kiam li dev'is en'lit'iĝ'i en la vesper'o, li dir'is:
’Mi vol'as mi'a'n ’ĉepon’!” Li'a patr'in'o ne kontent'is, ke Emil'o port'u la ĉap'o'n en la lit'o. Ŝi vol'is met'i ĝi'n sur la bret'o'n en la vestibl'o. sed tiam Emil'o kri'is tiel, ke aŭd'iĝ'is tra la tut'a Lönneberga:
”Mi vol'as mi'a'n ’ĉepon’!”

Kaj Emil'o dorm'is kun la ĉap'o sur la kap'o ĉiu'n nokt'o'n dum tri semajn'o'j. Est'is sufiĉ'e mal'komfort'e, sed por Emil'o plej grav'e est'is, ke afer'o'j ir'is laŭ li'a vol'o kaj ne laŭ la vol'o de li'a patr'in'o. Unu kristnask'o'n ŝi prov'is persvad'i Emil'o'n manĝ'i verd'a'j'n fazeol'o'j'n, ĉar verd'aĵ'o'j est'as tiel san'ig'a'j, sed Emil'o dir'is ”ne”.

”Ĉu vi neniam vol'as manĝ'i verd'aĵ'o'j'n,”demand'is li'a patr'in'o.

”Jes,” dir'is Emil'o. ”Ver'a'j'n verd'aĵ'o'j'n”.

Kaj tut'e kaŝ'e kaj silent'e li kaŭr'is mal'antaŭ la kristnask'a arb'o kaj ek'mord'et'is al ĝi. Sed li baldaŭ ĉes'is, ĉar ĝi pik'dolor'ig'is li'a'n buŝ'o'n.

Tiel obstin'a est'is Emil'o. Li vol'is dispon'i pri patr'in'o kaj pri patr'o kaj pri la tut'a Katthult, kaj prefer'e pri la tut'a Lönneberga, sed la an'o'j de Lönneberga ne konsent'is tio'n.

”Est'as domaĝ'e al la famili'o Svensson en Katthult, ke la fil'o est'as tiel mis'kondut'a”, ili dir'is. ”Li neniam far'iĝ'os taŭg'ul'o”.

Jes tiel opini'is la an'o'j de Lönneberga! Se ili est'us sci'int'a'j, kio okaz'os al Emil'o, ili cert'e ne est'us dir'int'a'j tio'n. Imag'u, se ili est'us sci'int'a'j, ke Emil'o far'iĝ'os prezid'ant'o de la komun'um'a estr'ar'o, kiam li est'os plen'kresk'a! Vi cert'e ne sci'as kio'n tio signif'as, ”est'i prezid'ant'o de la komun'um'a estr'ar'o”, sed tio est'as io tre grav'a, tio'n mi pov'as asert'i al vi.

Sed nun ni parol'u pri tio, kio okaz'is, kiam Emil'o est'is et'a kaj loĝ'is en la farm'o Katthult en la vilaĝ'o Lönneberga en Smolando kun si'a patr'o, kiu nom'iĝ'is Anton'o Svensson, kaj si'a patr'in'o, kiu nom'iĝ'is Alm'a Svensson kaj kun si'a frat'in'et'o Id'a. En Katthult ili ankaŭ hav'is bien'serv'ist'o'n kun la nom'o Alfred'o kaj bien'serv'ist'in'o'n kun la nom'o Lin'a. Ĉar en tiu temp'o, kiam Emil'o est'is infan'o, ĉie trov'iĝ'is bien'serv'ist'o'j kaj bi'e'n-serv'ist'in'o'j.

La serv'ist'o'j plug'is kaj zorg'is pri la ĉeval'o'j kaj bov'o'j kaj rikolt'is la fojn'o'n kaj plant'is ter'pom'o'j'n, kaj la serv'ist'in'o'j melk'is, kaj lav'is la teler'o'j'n kaj bros'lav'is la plank'o'n kaj kant'is por la infan'o'j.

Nun vi sci'as pri tiu'j, kiu'j loĝ'is en Katthult, patr'o Anton'o, patr'in'o Alm'a, et'a Id'a, Alfred'o kaj Lin'a. Kaj du ĉeval'o'j, par'o da bov'o'j, ok bov'in'o'j, tri pork'o'j, dek ŝaf'o'j, dek'kvin kok'in'o'j, unu kok'o, unu kat'o kaj unu hund'o. Kaj kompren'ebl'e Emil'o.

Katthult est'is bel'a farm'et'o kun ru ̧farb'it'a dom'o, kiu situ'is inter pom'arb'o'j kaj siring'o'j sur mont'et'o, ĉirkaŭ'at'a de kamp'o'j kaj herb'ej'o'j kaj paŝt'ej'o'j kaj lag'o kaj vast'a arb'ar'eg'o.

Est'int'us tut'e kviet'e kaj seren'e en Katthult, se nur Emil'o ne est'us tie.

”Li ĉiam far'as tiom da petol'aĵ'o'j, tiu knab'o”, dir'is Lin'a. ”Kaj se li mem ne petol'as, tamen ĉiam okaz'as tiom da ĝen'aĵ'o'j pro li. Mi neniam vid'is ali'a'n tia'n knab'aĉ'o'n”.

Sed la patr'in'o de Emil'o defend'is li'n.

”Emil'o ne est'as tiel mal'bon'a”, ŝi dir'is. ”Hodiaŭ li nur pinĉ'is Id'a'n unu foj'o'n kaj dis'verŝ'is la krem'o'n por la kaf'o. Ne pli ol tio .... nu li ankaŭ post'kur'is la kat'o'n ĉirkaŭ la kok'in'ej'o! Sed tamen ŝajn'as al mi, ke li komenc'as kondut'i pli trankvil'e kaj obe'em'e”.

Sed Emil'o ne est'is mal'bon'vol'a, tio'n oni ne rajt'as dir'i. Li tre ŝat'is Id'a'n kaj la kat'o'n. Sed li dev'is iom pinĉ'i Id'a'n, sen tio ŝi ne don'int'us al li si'a'n buter'pan'o'n kun melas'o, kaj la kat'o'n li ĉas'is tut'e amik'e nur, ĉar li vol'is kontrol'i, ĉu li kapabl'is kur'i sam'e rapid'e kiel kat'o. Sed tio'n la kat'o ne kompren'is.

Est'is la 7-'a de mart'o, kiam Emil'o est'is tiel bon'kondut'a, ke li nur pinĉ'is Id'a'n unu foj'o'n, dis'verŝ'is la krem'o'n kaj ĉas'is la kat'o'n. Sed nun vi aŭd'u pri kelk'a'j ali'a'j tag'o'j en la viv'o de Emil'o, pli event'o'plen'a'j tag'o'j, ĉu pro tio, ke li petol'ad'is, kiel Lin'a dir'is, ĉu pro tio, ke tiom mult'e ĉiam okaz'is, kie ajn trov'iĝ'is Emil'o.

Mard'o'n la 22-'a'n de maj'o
Kiam Emil'o en'ig'is la kap'o'n en la sup'uj'o'n

Tiu'n tag'o'n en Katthult oni manĝ'is viand'o-sup'o'n tag'mez'e. Sur la tabl'o star'is la flor'desegn'it'a sup'uj'o, kaj ĉiu'j sid'is ĉirkaŭ la kuir'ej'a tabl'o kaj manĝ'is sup'o'n, precip'e Emil'o.

Li ŝat'is sup'o'n, kaj oni aŭd'is tio'n, dum li manĝ'is.

”Ĉu neces'as far'i tia'n bru'o'n?” demand'is li'a patr'in'o.

”Se ne, oni ja ne sci'us, ke est'as sup'o”, dir'is Emil'o, sed fakt'e li dir'is tia'manier'e:
”Ali'e oni ja ne sci'us, ke est'as ’sopo’.” Sed ni ne okup'iĝ'u nun pri tiu smolanda dialekt'o.

Ĉiu'j rajt'is manĝ'i kiel ajn mult'e ili kapabl'is kaj post'e la sup'uj'o est'is mal'plen'a. Rest'is nur kelk'a'j gut'o'j en la fund'o. Tiu'j'n gut'o'j'n Emil'o vol'is hav'i kaj la sol'a manier'o hav'ig'i ili'n al si est'is en'ŝov'i la tut'a'n kap'o'n en la sup'uj'o'n kaj en'suĉ'i ili'n. Emil'o tio'n far'is kaj oni bon'e aŭd'is kiel li en'sorb'is la gut'o'j'n en la sup'uj'o. Sed post'e Emil'o vol'is el'ig'i si'a'n kap'o'n kaj imag'u al vi, tio ne ebl'is! Li fiks'iĝ'is. Tiam Emil'o tim'iĝ'is kaj kur'is de la tabl'o kaj star'is kun la sup'uj'o kiel kuv'et'o ĉirkaŭ la kap'o. Ĝi tut'e kovr'is li'a'j'n okul'o'j'n kaj li'a'j'n orel'o'j'n. Emil'o ŝov'is la sup'uj'o'n kaj kri'is. Ankaŭ Lin'a ek'tim'is.

”Ni'a bel'a sup'uj'o”, ŝi dir'is. ”Ni'a bel'a, flor'desegn'it'a sup'uj'o.

En kio ni nun hav'os la sup'o'n?” Dum la sup'uj'o est'is plen'a de la kap'o de Emil'o, oni ne pov'as sur'tabl'ig'i sup'o'n en ĝi, tio'n ŝi kompren'is, kvankam ŝi plej oft'e ne kompren'is tre mult'o'n.

Sed la patr'in'o de Emil'o pens'is pli pri li.

”Ho, kar'a, kia'manier'e ni el'ig'u la knab'o'n? Ni dev'as pren'i la fajr'o'hok'o'n kaj frakas'i la sup'uj'o'n!”

”Ĉu vi est'as tut'e frenez'a?” dir'is la patr'o de Emil'o. ” Ĝi kost'is kvar kron'o'j'n”.

”Nun mi prov'u”, dir'is Alfred'o, kiu est'is fort'a kaj kapabl'a kamp'ar'an'o. Li ek'ten'is la du ten'il'o'j'n de la sup'uj'o kaj fort'e lev'is la uj'o'n rekt'e supr'e'n, sed tio ne help'is. Emil'o lev'iĝ'is kun ĝi, ĉar li ver'e fort'e fiks'iĝ'is. Kaj tiel li pend'is kaj barakt'is per la pied'o'j por re'ating'i la plank'o'n.

”Las'u! Re'met'u mi'n sur la plank'o'n! Las'u mi'n, mi dir'as!” li kri'is. Kaj tiam Alfred'o las'is li'n.

Nun ĉiu'j est'is tut'e mal'gaj'a'j. Ili star'is tie en la kuir'ej'o ĉirkaŭ Emil'o kaj cerb'um'ad'is, patr'o Anton'o, patr'in'o Alm'a, et'a Id'a, Alfred'o kaj Lin'a. Neniu pov'is el'pens'i bon'a'n manier'o'n liber'ig'i Emil'o'n el la sup'uj'o.

”Rigard'u, Emil'o plor'as”, dir'is et'a Id'a kaj fingr'o'montr'is al kelk'a'j grand'a'j larm'o'j, kiu'j el'flu'is de sub la rand'o de la sup'uj'o kaj mal'rapid'e rul'is laŭ la vang'o'j de Emil'o.

”Mi ne plor'as”, dir'is Emil'o. ”Est'as viand'o-sup'o”.

Li son'is obstin'a kiel kutim'e, sed ne est'is tre agrabl'e fiks'iĝ'i en sup'uj'o, kaj imag'u, se li neniam liber'iĝ'os! Kompat'ind'a Emil'o, kiam li do port'u si'a'n ’ĉepon’?”

La patr'in'o de Emil'o tiel kompat'is si'a'n knab'et'o'n. De'nov'e ŝi vol'is uz'i la fajr'o'hok'o'n por frakas'i la sup'uj'o'n, sed la patr'o dir'is:
”Absolut'e ne! Tiu uj'o kost'is kvar kron'o'j'n. Pli bon'e ke ni ir'u al la kurac'ist'o en Mariannelund. Li cert'e pov'os for'pren'i ĝi'n.

Ceter'e li postul'os nur tri kron'o'j'n, kaj tiel ni gajn'os unu kron'o'n”.

La patr'in'o de Emil'o opini'is, ke tio est'as bon'a ide'o. Ne ĉiu'n tag'o'n oni pov'as gajn'i unu kron'o'n. Imag'u, kiom da agrabl'aĵ'o'j oni pov'as aĉet'i por tio, ebl'e io'n por et'a Id'a, kiu dev'os rest'i hejm'e, dum Emil'o ekskurs'os al la kurac'ist'o.

Nun est'is grand'a hast'o en Katthult. Oni dev'is pur'ig'i kaj ord'ig'i Emil'o'n, lav'i li'n kaj sur'met'i al li li'a'j'n plej bon'a'j'n vest'o'j'n. Oni ja ne pov'is komb'i li'n, eĉ ne lav'i li'a'j'n orel'o'j'n, kvankam tio est'is tut'e neces'a. Li'a patr'in'o tamen prov'is en'ig'i si'a'n montr'o'fingr'o'n sub la rand'o de la sup'uj'o por el'grat'i mal'pur'aĵ'o'n el la orel'o'j de Emil'o. Sed tio preskaŭ fin'iĝ'is katastrof'e, ĉar ankaŭ ŝi fiks'iĝ'is en la sup'uj'o.

”Vid'u kio okaz'as”, dir'is et'a Id'a, kaj patr'o Anton'o grav'e koler'iĝ'is, kvankam kutim'e li est'is tiel kviet'a.

”Ĉu ne est'as iu ali'a, kiu vol'as en'ŝov'i si'n en la sup'uj'o'n”, li kri'is. ”Bon'vol'u far'i tio'n, tiel ke mi pov'as transport'i tut'a'n Katthulton per la grand'a fojnoĉaro al la kurac'ist'o en Mariannelund.

Sed la patr'in'o de Emil'o fort'e tir'is la fingr'o'n kaj liber'ig'is ĝi'n.

”Ne neces'as lav'i la orel'o'j'n, Emil'o”, ŝi dir'is kaj al'blov'is si'a'n fingr'o'n. Tiam oni pov'is vid'i kontent'a'n rid'et'o'n sub la rand'o de la sup'uj'o kaj Emil'o dir'is:
”Tio est'as la unu'a ver'a util'o, kiu'n mi hav'as de tiu ĉi sup'uj'o”.

Sed nun Alfred'o est'is konduk'int'a la ĉeval'o'n kaj la ĉar'o'n al la front'a ŝtup'ar'o kaj Emil'o el'ir'is el la dom'o por sid'i en la ĉar'o. Li est'is bel'aspekt'a en si'a'j stri'it'a'j dimanĉ'o-vest'o'j kaj si'a'j nigr'a'j buton'a'j bot'o'j kaj si'a sup'uj'o. Ebl'e la sup'uj'o kre'is ne'kutim'a'n aspekt'o'n, sed ĝi est'is flor'desegn'it'a kaj bel'a kaj preskaŭ simil'is al iu spec'o de laŭ'mod'a, somer'a ĉapel'o. La sol'a afer'o pri kiu oni pov'is plend'i, est'is, ke ĝi iom tro kovr'is la okul'o'j'n de Emil'o.

Kaj nun ek al Mariannelund.

”Bon'e gard'u et'a'n Id'a'n, dum ni est'as for”, vok'is la patr'in'o de Emil'o. Ŝi sid'is sur la antaŭ'a benk'o kun'e kun la patr'o de Emil'o. Sur la mal'antaŭ'a benk'o sid'is Emil'o kun la sup'uj'o. Kaj li'a ’ĉepo’ kuŝ'is apud li sur la benk'o. Li ja dev'os port'i io'n sur la kap'o, ankaŭ kiam li re'ven'os hejm'e'n. Kiel bon'e, ke li memor'is pri tio!

”Kio'n mi prepar'os por vesper'manĝ'o”, vok'is Lin'a, ĝust'e kiam la ĉar'o ek'rul'is.

”Far'u kio'n vi vol'as”, vok'is la patr'in'o de Emil'o. ”Mi nun hav'as ali'a'j'n afer'o'j'n por pri'pens'i”.

”Ni manĝ'u viand'o-sup'o'n, do’, dir'is Lin'a. Sed en la sam'a moment'o ŝi vid'is io'n flor'desegn'it'a'n mal'aper'i en la voj'kurb'o kaj ŝi memor'is pri tio, kio okaz'is. Ŝi mal'gaj'e turn'is si'n al Alfred'o kaj et'a Id'a.

”Mi pens'as, ke ni dev'os manĝ'i sang'o'pan'o'n kaj lard'o'n anstataŭ'e”, ŝi dir'is.

Emil'o jam plur'foj'e vizit'is Mariannelundon. Kutim'e li ŝat'is sid'i alt'e en la ĉeval'ĉar'o kaj vid'i kiel la voj'o kurb'iĝ'as kaj rigard'i la farm'o'j'n, kiu'j'n li pas'is, kaj rigard'i la infan'o'j'n, kiu'j loĝ'is en la farm'o'j, kaj la hund'o'j'n, kiu'j boj'is ĉe la bar'il'o'j, kaj la ĉeval'o'j'n, kaj la bov'in'o'j'n, kiu'j paŝt'is si'n sur la paŝt'ej'o'j. Sed nun li tut'e ne amuz'iĝ'is. Nun li sid'is tie kun la okul'o'j kovr'it'a'j per sup'uj'o kaj pov'is vid'i nur pec'o'n de si'a'j propr'a'j buton'a'j bot'o'j, kiu'j aper'is tra la mal'larĝ'a fend'o sub la rand'o de la sup'uj'o. La tut'a'n temp'o'n li dev'is demand'i al si'a patr'o:
’Kie ni nun est'as?

Ĉu ni ankoraŭ pas'is la pat'kuk-farm'o'n? Ĉu ni baldaŭ ating'os la pork'o-farm'o'n?”

Emil'o don'is nom'o'j'n al ĉiu'j farm'o'j laŭ'long'e de la voj'o. La pat'kuk-farm'o ricev'is si'a'n nom'o'n, pro tio ke la du dik'a'j infan'et'o'j de tiu farm'o iam star'is ĉe bar'il'o kaj manĝ'is pat'kuk'o'j'n, kiam Emil'o pas'is. Kaj la pork'o-farm'o ricev'is si'a'n nom'o'n pro amuz'a pork'et'o, kies dors'o'n Emil'o kelk'foj'e grat'is.

Sed nun Emil'o sid'is tut'e trist'a kaj rigard'is al si'a'j buton'a'j bot'o'j kaj vid'is nek pat'kuk'o'j'n nek amuz'a'j'n pork'o'j'n. Ne mir'ig'e, ke li ripet'aĉ'is:
”Kie ni nun est'as? Ĉu ni ne baldaŭ ven'os al Mariannelund?”

La atend'ej'o de la kurac'ist'o est'is plen'a de hom'o'j, kiam Emil'o en'ir'is kun si'a sup'uj'o. Ĉiu'j, kiu'j sid'is tie, tuj tre kompat'is li'n. Ili ja kompren'is, ke okaz'is akcident'o. Nur iu malic'a mal'jun'ul'o rid'eg'is, kvazaŭ est'us plezur'o fiks'iĝ'i en sup'uj'o'j.

Hohoho”, dir'is la mal'jun'ul'o, ”ĉu vi'a'j orel'o'j sufer'as pro frost'o, bub'o? ”

”Ne,” dir'is Emil'o.

”Se ne, kial vi port'as tiu'n aĵ'o'n sur vi'a kap'o”, demand'is la mal'jun'ul'o.

”Se mi ne port'us, tiam mi'a'j orel'o'j sufer'us pro frost'o”, dir'is Emil'o.

Li ankaŭ pov'is ŝerc'i, kvankam li est'is et'a.

Sed post'e Emil'o en'ir'is la konsult'ej'o'n de la kurac'ist'o kaj la kurac'ist'o ne rid'is pri li. Li nur dir'is:
”Bon'a'n tag'o'n! Kio'n vi far'as en tio?”

Emil'o ja ne pov'is vid'i la kurac'ist'o'n, sed li tamen dev'is salut'i li'n, kaj tial li riverenc'is kiel plej profund'e'n li kapabl'is kun la sup'uj'o sur la kap'o. Son'is grand'a krak'o. Pan! oni aŭd'is, kaj jen la sup'uj'o sur la plank'o frakas'it'a en du part'o'j'n. Tiel fort'e bat'is Emil'o la kap'o'n kontraŭ la skrib'o'tabl'o de la kurac'ist'o.

”Nun ni perd'is kvar kron'o'j'n”, la patr'o de Emil'o iom mal'laŭt'e dir'is al la patr'in'o de Emil'o. Sed la kurac'ist'o aŭd'is tio'n.

”Nu, vi tamen gajn'is unu kron'o'n”, li dir'is. ”Ĉar mi kutim'e postul'as kvin kron'o'j'n, kiam mi el'ig'as knab'et'o'j'n el sup'uj'o'j.

Kaj nun li mem el'ig'is si'n”.

Tiam la patr'o de Emil'o ek'ĝoj'is kaj li est'is dank'a al Emil'o, kiu frakas'is la sup'uj'o'n kaj gajn'is unu kron'o'n. Rapid'e li pren'is la difekt'it'a'n sup'uj'o'n kaj Emil'o'n kaj la patr'in'o'n de Emil'o kun si kaj for'ir'is. Sed kiam ili el'ir'is sur la strat'o'n, la patr'in'o de Emil'o dir'is:
”Imag'u, ni de'nov'e gajn'is unu kron'o'n. Kio'n ni aĉet'u per tio?”

”Ni ne aĉet'os io'n ajn”, dir'is la patr'o de Emil'o. ”Tio'n ni ŝpar'os. Sed est'as tut'e ĝust'e, ke Emil'o ricev'u kvin oer'o'j'n por en'met'i en si'a'n ŝpar'uj'o'n hejm'e”.

Kaj li tuj el'pren'is el si'a mon'uj'o kvin'oer'a'n mon'er'o'n kaj don'is ĝi'n al Emil'o. Vi pov'as imag'i kie'I Emil'o ĝoj'is. Kaj ili ek'ir'is hejm'e'n al Lönneberga. Emil'o sid'is sur la mal'antaŭ'a benk'o tut'e kontent'a kun la mon'er'o en la man'o kaj si'a ’ĉepo’ sur la kap'o kaj rigard'is ĉiu'j'n infan'o'j'n kaj hund'o'j'n kaj ĉeval'o'j'n kaj bov'in'o'j'n kaj pork'o'j'n, kiu'j'n ili pas'is. Se Emil'o est'int'us ordinar'a infan'o nenio pli okaz'us tiu'n tag'o'n. Sed Emil'o ne est'is ordinar'a infan'o. Diven'u, kio'n li far'is! Subit'e, kiam li sid'is tie en la ĉar'o li en'met'is la mon'er'o'n en la buŝ'o'n, kaj kiam li pas'is la pork'o-farm'o'n, aŭd'iĝ'is de la mal'antaŭ'a benk'o ”plop”, kiam Emil'o glut'is la mon'er'o'n.

”Ho”, dir'is Emil'o, ”kiel rapid'e tio mal'aper'is!”

Nun la patr'in'o de Emil'o de'nov'e lament'ad'is.

”Ho kar'a, kiel ni el'ig'os la mon'er'o'n el la knab'o? Ni dev'as re'ir'i al la kurac'ist'o”.

”Ver'e, vi el'pens'as afer'o'j'n bon'e”, dir'is la patr'o de Emil'o.

”Ĉu ni pag'os kvin kron'o'j'n al la kurac'ist'o por re'hav'i kvin oer'o'j'n? Kia'n atest'o'n vi hav'is pri matematik'o en la lern'ej'o?”

Emil'o rest'is trankvil'a. Li frap'et'is si'a'n ventr'o'n kaj dir'is:
”Mi pov'as est'i mi'a propr'a ŝpar'uj'o kaj konserv'i la mon'er'o'n en la stomak'o sam'e bon'e kiel hejm'e en la ŝpar'uj'o. Ankaŭ el ĝi oni ne pov'as el'ig'i io'n. Mi sci'as, ĉar mi jam prov'is per tranĉ'il'o”.

Sed la patr'in'o de Emil'o ne ced'is. Ŝi vol'is re'ir'i al la kurac'ist'o kun Emil'o.

”Mi ne dir'is io'n tiu'n foj'o'n, kiam li manĝ'is ĉiu'j'n buton'o'j'n de la pantalon'o'j”, ŝi re'memor'ig'is la patr'o'n de Emil'o. ”Sed mon'er'o est'as pli mal'facil'e digest'ebl'a. Kred'u mi'n, pov'os est'i danĝer'e!”

Kaj ŝi sukces'is mal'trankvil'ig'i la patr'o'n de Emil'o tiel, ke li turn'is la ĉeval'o'n kaj re'ir'is al Mariannelund. Ĉar ankaŭ la patr'o de Emil'o bon'e zorg'is pri si'a knab'o.

Spir'mank'e ili en'kur'is al la kurac'ist'o.

”Ĉu vi io'n forges'is?” demand'is la kurac'ist'o.

”Ne, est'as nur, ke Emil'o manĝ'is kvin'oer'a'n mon'er'o'n”, dir'is la patr'o de Emil'o.

”Se vi bon'vol'as iom operaci'i li'n ... por ĉirkaŭ kvar kron'o'j ... vi pov'os ankaŭ re'ten'i la mon'er'o'n”.

Sed tiam Emil'o ek'tuŝ'is la palt'o'n de la patr'o kaj flustr'is:
”Ne far'u tio'n! Est'as la mi'a'j kvin oer'o'j.”

Kaj la kurac'ist'o cert'e ne vol'is de'pren'i la kvin oer'o'j'n de Emil'o.

”Operaci'o ne neces'as”, li dir'is. ”La mon'er'o aper'os per si mem post kelk'a'j tag'o'j.”

”Sed vi pov'os manĝ'i kvin bulk'o'j'n”, dir'is la kurac'ist'o, ”tiel ke la mon'er'o hav'os akompan'o'n kaj ne vund'os vi'a'n stomak'o'n”.

Est'is ben'ind'a kurac'ist'o, kaj li eĉ ne postul'is pag'o'n. La patr'o de Emil'o est'is tiel kontent'a, ke li'a vizaĝ'o kvazaŭ bril'is, kiam li de'nov'e star'is sur la strat'o kun Emil'o kaj la patr'in'o de Emil'o.

Sed nun vol'is la patr'in'o de Emil'o tuj ir'i al la bak'ej'o de la fraŭl'in'o'j Andersson kaj aĉet'i kvin bulk'o'j'n por Emil'o.

”Absolut'e ne”, dir'is la patr'o de Emil'o. ”Li ja hav'as bulk'o'j'n hejm'e”.

Emil'o iom cerb'um'is. Li bon'e kapabl'is el'pens'i afer'o'j'n kaj li ankaŭ mal'sat'is, tial li dir'is:
”Mi hav'as kvin oer'o'j'n depon'it'a'j'n, kaj se mi nur pov'us ating'i ili'n. tiam mi mem aĉet'us bulk'o'j'n”, Li iom plu medit'is kaj dir'is:
”Patr'o, ĉu vi ne pov'as prunt'i al mi kvin oer'o'j'n dum kelk'a'j tag'o'j? Vi re'hav'os ili'n tut'cert'e!”

Tiam la patr'o de Emil'o ced'is kaj ili ir'is al la bak'ej'o de la fraŭl'in'o'j Andersson kaj aĉet'is kvin bulk'o'j'n por Emil'o, tre bon'gust'a'j'n bulk'o'j'n, rond'a'j'n kaj flav'brun'a'j'n kun suker'o sur'e.

Emil'o rapid'e for'manĝ'is ili'n.

”Tio est'is la plej bon'a medikament'o, kiu'n mi ricev'is dum mi'a tut'a viv'o”, li dir'is.

Sed nun la patr'o de Emil'o subit'e far'iĝ'is tut'e gaj'petol'a, ke li ne sci'is, kio'n li far'as.

”Ŝi ja ŝpar'is mult'e da mon'o hodiaŭ”, li dir'is kaj sen'hezit'e li aĉet'is bombon'stang'o'n je kvin oer'o'j por et'a Id'a hejm'e.

Rimark'u, ke tio ĉi okaz'is en tiu temp'o, kiam la infan'o'j ne zorg'is pri tio, ĉu ili hav'is dent'o'j'n aŭ ne. Tiel stult'a'j kaj mal'saĝ'a'j ili est'is. Nun'temp'e la infan'o'j en Lönneberga ne manĝ'as bon'bon'o'j'n, kaj tial ili hav'as bon'a'j'n dent'o'j'n!

Post'e Emil'o kaj li'a'j ge'patr'o'j re'ir'is al Katthult. Tuj kiam la patr'o de Emil'o en'ir'is la hejm'a'n pord'o'n, eĉ antaŭ ol li de'met'is la palt'o'n kaj la ĉapel'o'n, li ripar'glu'is la sup'uj'o'n. Tio est'is facil'e far'it'a, ĉar ĝi frakas'iĝ'is en nur du part'o'j'n. Lin'a tiel ek'ĝoj'is, ke ŝi ĉirkaŭ'salt'is kaj kri'is al Alfred'o, kiu ĵus mal'jung'is la ĉeval'o'n:
”Nun ni de'nov'e pov'as manĝ'i viand'o-sup'o'n en Katthult!”

Jes, Lin'a tiel pens'is! Ĉu ŝi forges'is pri Emil'o?

Tiu'n vesper'o'n Emil'o ne'kutim'e mult'e lud'is kun et'a Id'a. Li konstru'is lud'o'dom'et'o'n por ŝi inter la ŝton'o'j en la paŝt'ej'o.

Tio'n ŝi ŝat'is. Kaj li nur iom'et'e pinĉ'is ŝi'n ĉiu'n foj'o'n, kiam li vol'is hav'i pec'o'n de bombon'stang'o.

Sed krepusk'iĝ'is, kaj Emil'o kaj et'a Id'a intenc'is en'lit'iĝ'i. Ili en'ir'is la kuir'ej'o'n por vid'i ĉu la patr'in'o est'as tie. Ŝi ne est'is, Neniu est'is tie. Sol'e nur la sup'uj'o. Ĝi star'is sur la tabl'o, ripar'it'a kaj bel'aspekt'a. Emil'o kaj et'a Id'a star'is rigard'ant'e la mir'ig'a'n uj'o'n, kiu vojaĝ'is la tut'a'n tag'o'n.

”Imag'u, ĝis Mariannelund”, dir'is et'a Id'a. Kaj ŝi al'don'is:
”Kiel vi far'is Emil'o, por ke vi'a kap'o est'u en la uj'o?”

”Est'is facil'e”, dir'is Emil'o. ”Mi far'is tia'manier'e”.

Ĝust'e tiam la patr'in'o de Emil'o en'ir'is la kuir'ej'o'n. Kaj la unu'a, kiu'n ŝi vid'is, est'is Emil'o, kiu star'as kun la kap'o en la sup'uj'o. Emil'o ŝov'is la uj'o'n, et'a Id'a kri'is, ankaŭ Emil'o kri'is, ĉar nun li de'nov'e fiks'iĝ'is sam'e fort'e kiel antaŭ'e.

Tiam li'a patr'in'o pren'is la fajr'o'hok'o'n kaj fort'e bat'is la sup'uj'o'n, tiel ke aŭd'iĝ'is krak'o tra la tut'a Lönneberga. Paf! oni aŭd'is, kaj la sup'uj'o frakas'iĝ'is en mil pec'o'j'n. La pec'et'o'j fal'is kiel pluv'o sur Emil'o'n.

La patr'o de Emil'o est'is en la ŝaf'ej'o, sed li aŭd'is la krak'o'n kaj al'rapid'is.

Li halt'is de la sojl'o de la kuir'ej'o. Kaj tie li star'is silent'e, rigard'ant'e al Emil'o kaj al la pec'et'o'j kaj al la fajr'o'hok'o, kiu'n la patr'in'o de Emil'o ten'is en la man'o.

Neniu'n vort'o'n dir'is la patr'o de Emil'o. Li nur turn'is si'n kaj re'ir'is al la ŝaf'ej'o.

Sed post du tag'o'j li ricev'is kvin oer'o'j'n de Emil'o. Tio almenaŭ est'is iom da konsol'o.

Jes, nun vi sci'as kia est'is Emil'o.

Est'is mard'e, la 22-'a de maj'o, kiam la aventur'o pri la sup'uj'o okaz'is. Sed vi ebl'e ankaŭ vol'as aŭd'i io'n pri tio, kio okaz'is ...

Dimanĉ'o'n la 10-'a'n de juni'o
Kiam Emil'o his'is et'a'n Id'a'n ĉe la flag'stang'o

Dimanĉ'o'n la 10-'a'n de juni'o okaz'is fest'o en Katthult. Oni atend'is mult'a'j'n hom'o'j'n kaj de Lönneberga kaj de ali'a'j lok'o'j. Jam de plur'a'j tag'o'j la patr'in'o de Emil'o prepar'is manĝ'aĵ'o'n.

”Tio ĉi kost'os mult'o'n”, dir'is la patr'o de Emil'o. ”Sed se oni fest'os, oni fest'os! Oni ne domaĝ'u! Sed la viand'o-bul'et'o'j pov'us est'i iom pli mal'grand'a'j”.

”Mi far'as la viand'o-bul'et'o'j'n ĝust'a'grand'e”, dir'is la patr'in'o de Emil'o. ”Ĝust'a'grand'e, ĝust'a'rond'e kaj ĝust'a'brun'e”, Kaj tiel ŝi far'is. Kaj krom'e ŝi prepar'is rost'it'a'n pork'rip'aĵ'o'n kaj bov'id'rul'aĵ'o'j'n kaj haring'a'n salat'o'n kaj marin'it'a'j'n haring'o'j'n kaj pom'kuk'o'n kaj kuir'it'a'n angil'o'n kaj stuf'aĵ'o'j'n kaj puding'o'j'n kaj du gigant'a'j'n kaze'a'j'n flan'o'j'n kaj special'a'n kolbas'o'n, kiu est'is tiel bon'gust'a, ke hom'o'j volont'e vojaĝ'is long'distanc'e eĉ de Vimmerby kaj de Hultsfred por gust'um'i ĝi'n.

Ankaŭ Emil'o tre ŝat'is tiu'n kolbas'o'n.

Tia tag'o ver'e est'is bon'a por fest'o. La sun'o bril'is, siring'o'arbust'o'j kaj pom'arb'o'j flor'is, la bird'o'kant'o plen'ig'is la aer'o'n, kaj la tut'a Katthult est'is kiel bel'a sonĝ'o situ'ant'a sur la mont'et'o. La kort'o est'is freŝ'e rast'it'a, la dom'o est'is bros'lav'it'a en ĉiu'j angul'o'j, la manĝ'aĵ'o est'is pret'a, mank'is nenio. Jes, io mank'is!

”Ho, ni ja forges'is his'i la flag'o'n”, dir'is la patr'in'o de Emil'o.

Tio aktiv'ig'is la patr'o'n de Emil'o. Li rapid'is al la flag'stang'o, kaj tuj post li kur'is Emil'o kaj et'a Id'a. Tiu'j vol'is vid'i la flag'o'n, kiam ĝi ating'is la pint'o'n de la stang'o.

”Mi pens'as, ke la fest'o hodiaŭ est'os bon'a kaj agrabl'a”, dir'is la patr'in'o de Emil'o al Lin'a, kiam ili est'is sol'a'j en la kuir'ej'o.

”Jes, sed ĉu ne est'us saĝ'e en'ŝlos'i Emil'o nun, anstataŭ pli post'e?” demand'is Lin'a.

La patr'in'o de Emil'o riproĉ'e rigard'is ŝi'n, sed dir'is nenio'n.

Tiam Lin'a re'ĵet'is la kap'o'n kaj grumbl'is:
”Far'u kiel vi vol'as! Sed ni vid'os, kio okaz'os”.

”Emil'o est'as ĉarm'a knab'et'o”, dir'is la patr'in'o de Emil'o tre decid'em'e. Tra la kuir'ej'a fenestr'o ŝi pov'is vid'i la ĉarm'a'n knab'o'n ĉirkaŭ'kur'ant'a'n kaj lud'ant'a'n kun si'a frat'in'et'o. Ili est'is ambaŭ bel'a'j kiel anĝel'et'o'j, opini'is la patr'in'o de Emil'o. Emil'o vest'it'a per si'a'j stri'it'a'j dimanĉ'a'j vest'o'j kaj kun la vizier'ĉap'o sur la lan'aspekt'a kap'o. Id'a en nov'a, ruĝ'a rob'o kaj kun blank'a zon'o ĉirkaŭ la rond'et'a ventr'o.

La patr'in'o de Emil'o kontent'e rid'et'is. Sed post'e ŝi mal'trankvil'e rigard'is al la voj'o kaj dir'is:
”Mi esper'as, ke Anton'o baldaŭ sukces'os his'i la flag'o'n, ĉar ni'a'j gast'o'j ven'os en kiu ajn moment'o”.

Ŝajn'is, ke ĉio ir'os bon'e. Sed kiel ĉagren'e! Ĝust'e tiam, kiam la patr'o de Emil'o trankvil'e est'is aranĝ'ant'a la flag'o'n, Alfred'o al'kur'is de la brut'ej'o kaj kri'is:
”La bov'in'o nask'as, la bov'in'o nask'as!”

Kompren'ebl'e est'is la bov'in'o Brok'a. Kia ruz'a perfid'a bov'in'o! Ĉu ver'e ŝi dev'as nask'i ĝust'e en la moment'o, kiam est'as tiom mult'e por far'i kaj kiam la flag'o est'as pret'a ek'ir'i supr'e'n?

La patr'o de Emil'o dev'is las'i ĉio'n kaj kur'eg'i al la brut'ej'o.

Sed Emil'o kaj Id'a rest'is ĉe la flag'stang'o.

Id'a klin'is la kap'o'n kiel ebl'e plej mal'antaŭ'e'n kaj rigard'is supr'e'n al la or'a kugl'o sur la pint'o de la stang'o.

”Tiel alt'e”, ŝi dir'is. ”De tie supr'e oni cert'e pov'as vid'i ĝis Mariannelund!”

Emil'o cerb'um'is. Sed ne tre long'e.

”Tio'n ni pov'os prov'i”, li dir'is. ”Ĉu mi his'u vi'n?”

Et'a Id'a rid'is, — ho, kiel Emil'o est'is bon'a kaj kiel amuz'a'j'n far'o'j'n li ĉiam el'trov'is!

”Jes, mi vol'as vid'i Mariannelundon”, dir'is et'a Id'a.

”Tio'n vi far'os”, dir'is Emil'o afabl'e. Kaj li pren'is la hok'o'n, per kiu oni dev'us al'hok'i la flag'o'n kaj al'hok'is ĝi'n en la zon'o'n de Id'a. Post'e li ek'tir'is la flag'ŝnur'o'n per ambaŭ man'o'j.

”Supr'e'n!” dir'is Emil'o.

Hihi”, dir'is et'a Id'a.

Kaj supr'e'n ek'flug'is et'a Id'a ĝis la pint'o de la flag'stang'o.

Post'e Emil'o fiks'is la ŝnur'o'n preciz'e kiel patr'o kutim'is far'i, ĉar li ne vol'is, ke Id'a fal'u kaj vund'u si'n. Kaj nun ŝi pend'is tie tut'e stabil'e kaj bon'ord'e.

”Ĉu vi vid'as Mariannelundon?” kri'is Emil'o.

”Ne”, kri'is et'a Id'a, ”nur Lönnebergan”.

Ba, nur Lönnebergan ... ĉu vi vol'as re'ven'i mal'supr'e'n?”

vok'is Emil'o.

”Ne, ankoraŭ ne”, kri'is Id'a. ”Est'as ankaŭ amuz'e vid'i Lönnebergan ... sed nun al'ven'as la gast'o'j!”

Jes, ili al'ven'is. La kort'o antaŭ la brut'ej'o est'is plen'a de vagon'o'j kaj ĉeval'o'j. Baldaŭ hom'o'j amas'e en'ir'is tra la krad'pord'o kaj mal'rapid'e vag'ad'is al la dom'o. Unu'e ir'is la elegant'a sinjor'in'o Petrell. Ŝi vetur'is per fiakr'o de Vimmerby por gust'um'i la kolbas'o'n de patr'in'o Alm'a. Tre elegant'a sinjor'in'o ŝi est'is kun plum'tuf'o'j ĉe la ĉapel'o kaj ŝi puf'iĝ'is front'e kaj dors'e.

Sinjor'in'o Petrell kontent'e ĉirkaŭ-rigard'is. Cert'e Katthult bel'aspekt'is situ'ant'a en la sun'bril'o inter pom'arb'o'j kaj siring'o'j, ho, ĉio est'is tiel fest'a kaj la flag'o est'is his'it'a. Jes, ĝi est'is his'it'a. Tio'n ŝi vid'is, eĉ se ŝi est'is iom miop'a.

La flag'o! Sinjor'in'o Petrell subit'e perpleks'it'e sen'mov'iĝ'is.

Kio do okaz'is pri la famili'o Svensson en Katthult. Oni ver'e rajt'as mir'i!

La patr'o le Emil'o ĵus al'ven'is de la brut'ej'o, kaj sinjor'in'o Petrell vok'is al li:
”Kar'a Anton'o, kio'n tio signif'as? Kial vi his'is Dannebrogen?”

Emil'o star'is apud ŝi. Li ne sci'is, kio est'is Dannebrogen. Li ne hav'is ide'o'n, ke tio est'as la nom'o de la ruĝ'a kaj blank'a flag'o, kiu'n oni hav'as en Dan'land'o, kie loĝ'as la dan'o'j. Sed li sci'is almenaŭ ke la ruĝ'o kaj blank'o ĉe la pint'o de li'a flag'stang'o ne est'is Dannebrogen.

Hihi”, dir'is Emil'o. ”Tio est'as nur et'a Id'a!”

Kaj et'a Id'a rid'is pend'ant'e tie supr'e.

Hihi, est'as nur mi”, ŝi vok'is. ”Mi vid'as la tut'a'n Lönnebergan”.

La patr'o de Emil'o ne rid'is. Li rapid'is mal'his'i et'a'n Id'a'n. Kaj tiam et'a Id'a dir'is:
Hihi, mi ne tiel amuz'iĝ'is, de'post kiam Emil'o tremp'is mi'n en la vakcini'a'n konfit'aĵ'o'n”.

Ŝi pens'is pri tiu foj'o, kiam ili lud'is indi'an'o'j'n, Emil'o kaj ŝi, kaj Emil'o tremp'is ŝi'n en la grand'a'n uj'o'n de vakcini'o'j, por ke ŝi far'iĝ'u ruĝ'a sur la tut'a korp'o, kiel est'as indi'an'o'j.

Jes, Emil'o cert'e aranĝ'is tiel, ke et'a Id'a amuz'iĝ'u. Sed neniu dank'is li'n pro tio. Kontraŭ'e! Nun li'a patr'o fort'e pren'is li'a'n brak'o'n kaj sku'is li'n.

”Kio'n mi dir'is”, dir'is Lin'a, kiam ŝi vid'is la patr'o'n de Emil'o konduk'ant'a'n Emil'o'n al la lign'aĵ'ist'ej'o. Est'is tie, kie li dev'is sid'i, post kiam li far'is si'a'j'n divers'a'j'n petol'aĵ'o'j'n.

Emil'o kri'is kaj plor'is.

”Ŝi ja vol'is vid'i Ma - ri - ann'e - lund - 'o'n”, li plor'singult'is.

Emil'o opini'is, ke li'a patr'o trakt'is li'n tre mal'just'e. Neniu iam ajn dir'is al Emil'o, ke li ne rajt'is montr'i Mariannelundon al et'a Id'a. Kaj ne est'is li'a kulp'o, ke ŝi pov'is vid'i nur Lönnebergan!

Emil'o daŭr'e plor'is. Sed nur ĝis li'a patr'o ŝlos'is la pord'o'n kaj for'ir'is. Tiam li ĉes'is. Ver'dir'e est'is agrabl'e en la lign'aĵ'ist'ej'o. Tie trov'iĝ'is mult'a'j lign'o'pec'o'j kaj pec'o'j de tabul'o'j el kiu'j oni pov'is kre'j aĵ'o'j'n. Emil'o kutim'is el'tranĉ'i por si amuz'a'n lign'o'figur'o'n ĉiu'foj'e, kiam li sid'is en la lign'aĵ'ist'ej'o post iu petol'aĵ'o. Li jam posed'is kvin'dek'kvar kaj ŝajn'is, ke la nombr'o kresk'os.

”Mi fajf'os pri ili'a stult'a fest'o”, dir'is Emil'o. ”Patr'o pov'as mem his'i la flag'o'n kiel li vol'as. Mi vol'as far'i por mi nov'a'n lign'o'figur'o'n kaj est'i koler'a kaj terur'a la tut'a'n temp'o'n”.

Emil'o sci'is, ke oni baldaŭ liber'ig'os li'n. Neniam li dev'is long'e rest'i en la lign'aĵ'ist'ej'o.

”Nur ĝis vi sufiĉ'e bon'e pri'pens'is vi'a'j'n petol'aĵ'o'j'n”, li'a patr'o kutim'is dir'i, ”tiel ke vi ne ripet'os ili'n”.

Kaj Emil'o est'is bon'a tia'manier'e, ke li mal'oft'e far'is la sam'a'n petol'aĵ'o'n du'foj'e, sed ĉiam el'pens'is nov'a'j'n.

Nun li sid'is tie, el'tranĉ'is si'a'n lign'a'n figur'o'n kaj pri'pens'is si'a'n petol'aĵ'o'n kun Id'a. Tio baldaŭ est'is far'it'a, ĉar li ne mult'e pens'is, kaj li tranĉ'is rapid'e kaj spert'e.

Post'e Emil'o vol'is el'ir'i. Evident'e oni pro la fest'ad'o forges'is pri li. Li atend'is, atend'ad'is, sed neniu ven'is. Tiam Emil'o prov'is el'pens'i kia'manier'e mem el'ig'i si'n.

Ebl'e tra la fenestr'o! Tio ne est'os tre mal'facil'e, Emil'o pens'is. Cert'e ĝi situ'is alt'e, sed oni pov'is bon'e grimp'i laŭ la amas'o da tabul'o'j, kiu trov'iĝ'is apud la mur'o.

Emil'o mal'ferm'is la fenestr'o'n kaj intenc'is el'salt'i. Sed tiam li ek'vid'is la mal'agrabl'a'j'n urtik'o'j'n, kiu'j kresk'is sub la fenestr'o, Est'us tro mal'agrabl'e salt'i mez'e inter urtik'o'j'n. Emil'o jam far'is tio'n iu'n foj'o'n simpl'e por ek'sci'i kiel tio sent'iĝ'as. Nun li sci'is kaj li ne vol'is ripet'i tio'n.

”Mi ja ne est'as frenez'a”, dir'is Emil'o. ”Cert'e mi pov'as el'pens'i iu'n pli bon'a'n solv'o'n”.

Se vi iam vizit'is tia'n farm'o'n kia Katthult, vi jam sci'as kiel tiu aspekt'as kaj kia agrabl'a dom'ar'o ĝi est'as. Oni tuj em'as kaŝ'lud'i tie, En Katthult ili ne nur hav'is stal'o'n kaj brut'ej'o'n kaj pork'ej'o'n kaj kok'in'ej'o'n kaj ŝaf'ej'o'n sed ankaŭ amas'o'n da ali'spec'a'j dom'et'o'j kaj bud'o'j, Trov'iĝ'is fum'aĵ'ej'o, kie la patr'in'o de Emil'o fum'aĵ'is si'a'n bon'a'n kolbas'o'n, kaj lav'ej'o, kie Lin'a lav'is ĉiu'j'n ili'a'j'n mal'pur'a'j'n vest'o'j'n, kaj du ali'a'j dom'o'j tut'e proksim'e unu al la ali'a, En unu est'is la lign'aĵ'ist'ej'o kaj stok'ej'o por brul'lign'o kaj en la ali'a la kalandr'ej'o kaj la stok'ej'o por manĝ'aĵ'o. Inter tiu'j dom'o'j Emil'o kaj et'a Id'a kutim'e kaŝ'lud'is kaj embusk'e ĉirkaŭ'ir'is en la vesper'o'j. Kompren'ebl'e ne tie, kie kresk'is la urtik'o'j.

Sed ĝust'e nun Emil'o ne kapabl'is iel ajn lud'i. Li fiks'iĝ'is tie, kie li est'is, bar sur la et'a spac'o inter la lign'aĵ'ist'ej'o kaj la manĝ'o'stok'ej'o kresk'is tiom da urtik'o'j.

Emil'o cerb'um'is. Li vid'is, ke la fenestr'o de la manĝ'o'stok'ej'o est'as mal'ferm'it'a, kaj li ek'hav'is bon'a'n ide'o'n. Est'us tut'e simpl'e met'i tabul'o'n inter la fenestr'o de la lign'aĵ'ist'ej'o kaj la fenestr'o de la manĝ'o'stok'ej'o kaj sur ĝi ramp'i al la ali'a dom'o. Li nun ver'e lac'iĝ'is pri la lign'aĵ'ist'ej'o, kaj krom'e li ek'mal'sat'is.

Neniam Emil'o long'e cerb'um'is, kiam li ek'hav'is si'a'j'n bon'a'j'n ide'o'j'n. Li rapid'eg'e kuŝ'ig'is la tabul'o'n inter la fenestr'o'j'n kaj komenc'is ramp'i. Aspekt'is danĝer'e, ĉar la tabul'o est'is mal'larĝ'a kaj Emil'o est'is pez'a.

”Se ir'os bon'e, mi don'os al Id'a mi'a'n faden'pup'o'n. Tio'n mi promes'as”, dir'is Emil'o dum li ramp'is laŭ la tabul'o. La tabul'o krak'et'is tre mal'agrabl'e kaj kiam li vid'is la urtik'o'j'n sub si, li ek'tim'is kaj ŝancel'iĝ'is.

”Help'u”, kri'is Emil'o kaj ek'fal'is, Li est'is sur'voj'e al la urtik'amas'o, sed last'moment'e li ek'ten'is la tabul'o'n per la gamb'o'j kaj sukces'is pen'e sur'ramp'i la tabul'o'n. Post'e li bon'e sukces'is ating'i la manĝ'o'stok'ej'o'n.

”Tio est'is tre facil'a”, dir'is Emil'o. ”Sed Id'a tamen ricev'os mi'a'n faden'pup'o'n ... mi pens'as ... ali'a'n tag'o'n ... ebl'e kiam ĝi est'os frakas'it'a ... jes, mi vid'os, kio okaz'os! ”

Li fort'e puŝ'is la tabul'o'n, tiel ke ĝi re'fal'is en la lign'aĵ'ist'ej'o'n, ĉar Emil'o vol'is hav'i ord'o'n en ĉio. Post'e li kur'is al la pord'o kaj kontrol'is. Ĝi est'is ŝlos'it'a.

”Ĝust'e kiel mi imag'is”, dir'is Emil'o. ”Sed ili cert'e baldaŭ ven'os por pren'i la kolbas'o'n, kaj mi sci'as pri iu, kiu tiam eskap'os.

Emil'o flar'sent'is. Bon'odor'is en la manĝ'o'stok'ej'o, ĉar ekzist'is mult'e da frand'aĵ'o'j tie. Emil'o atent'e ĉirkaŭ'rigard'is. Jes ver'e, ekzist'is mult'e da manĝ'aĵ'o'j. Sub la plafon'o pend'is fum'aĵ'it'a'j ŝink'o'j kaj rond'a'j sang'o'pan'o'j en long'a'j vic'o'j sur long'a stang'o, ĉar la patr'o de Emil'o tre ŝat'is sang'o'pan'o'n kun lard'o kaj blank'a saŭc'o. Kaj tie en la angul'o star'is la pan'kest'o kun ĉiu'j bel'a'j, bon'gust'a'j pan'o'j apud fald'o'tabl'o kun ĉiu'j flav'a'j fromaĝ'o'j kaj argil'a'j uj'o'j kun nov'far'it'a buter'o. Mal'antaŭ la tabl'o star'is ta lign'a pelv'o plen'a de sal'um'it'a lard'o kaj apud ĝi la grand'a ŝrank'o, kie la patr'in'o de Emil'o konserv'is si'a'n framb'o'suk'o'n kaj si'a'j'n vinagr'it'a'j'n kukum'et'o'j'n kaj si'a'j'n pir'o'j'n en zingibr'o kaj si'a'n frag'o'konfit'aĵ'o'n. Kaj sur la mez'a bret'o en la ŝrank'o ŝi hav'is si'a'n bon'gust'a'n kolbas'o'n.

Emil'o ver'e ŝat'is kolbas'o'n.

La fest'o en Katthult nun est'is en plen'a mov'ad'o. La gast'o'j ricev'is kaf'o'n kun mult'a'j kuk'o'j, Nun ili sid'is atend'ant'e la re'ven'o'n de la mal'sat'o, tiel ke ili pov'u ek'manĝ'i pork'rip'aĵ'o'n kaj haring'a'n salat'o'n kaj kolbas'o'n kaj ĉio'n ali'a'n.

Dum ili sid'is tie, la patr'in'o de Emil'o subit'e ek'kri'is:
”Ho, ni ja forges'is Emil'o'n! Li sid'is tie jam tro long'e, kompat'ind'a knab'o!”

La patr'o de Emil'o tuj ek'kur'is al la lign'aĵ'ist'ej'o kaj et'a Id'a post'kur'is.

”Nun Emil'o, vi pov'as el'ir'i”, kri'is la patr'o de Emil'o kaj larĝ'e mal'ferm'is la pord'o'n. Imag'u, kiel li surpriz'iĝ'is! Emil'o ne est'is tie!

”Li eskap'is tra la fenestr'o, tiu bub'o”, dir'is la patr'o de Emil'o.

Sed kiam li el'rigard'is kaj vid'is kiel la urtik'o'j star'is sub la fenestr'o bel'e kaj rekt'e kaj tut'e ne sur'tret'it'e, tiam la patr'o de Emil'o ek'tim'is.

”Kio'n signif'as tio ĉi?” li dir'is. ”Neniu tret'is tie ĉi, almenaŭ neniu kun hom'a pied'o”.

Et'a Id'a ek'plor'is. Kio okaz'is al Emil'o? Lin'a kutim'is kant'i kant'o'n tre mal'gaj'a'n. Ĝi tem'is pri knab'in'o, kiu trans'form'iĝ'is en blank'a'n kolomb'o'n, kiu flug'is al la ĉiel'o anstataŭ rest'i en la mal'agrabl'a najl'it'a barel'o, en kiu oni en'ŝlos'is ĝi'n. Emil'o est'is en'ŝlos'it'a. Kiu sci'as, ĉu ankaŭ li trans'form'iĝ'is kaj for'flug'is! Et'a Id'a ĉirkaŭ'rigard'is por vid'i, ĉu iu kolomb'o vid'ebl'is.

Sed la sol'a'n, kio'n ŝi vid'is, est'is gras'a, blank'a kok'in'o, kiu promen'is ekster la lign'aĵ'ist'ej'o kaj kolekt'is verm'o'j'n.

Et'a Id'a plor'is kaj fingr'o'montr'is al la kok'in'o.

”Tiu ebl'e est'as Emil'o”, dir'is et'a Id'a.

Tio'n ne kred'is la patr'o de Emil'o. Sed por est'i cert'a li kur'is al la patr'in'o de Emil'o kaj demand'is, ĉu ŝi iam rimark'is, ĉu Emil'o kapabl'as flug'i.

Tio'n ŝi neniam far'is. Ĉiu'j en Katthult ekscit'iĝ'is. La fest'o dev'is atend'i. Ĉiu'j dev'is el'ir'i por serĉ'i Emil'o'n.

”Li dev'as est'i en la lig'naj'ist'ej'o, ĉu vi ne kompren'as tio'n”, dir'is la patr'in'o de Emil'o kaj ĉiu'j kur'is tie'n por pli bon'e tra'serĉ'i la ej'o'n, Sed Emil'o ne est'is tie. Nur kvin'dek'kvin et'a'j lign'a'j figur'o'j, kiu'j star'is en vic'o sur bret'o. Sinjor'in'o Petrell neniam vid'is tiom da lign'a'j figur'o'j sam'temp'e, kaj ŝi demand'is, kiu far'is ili'n.

”Neniu ali'a ol ni'a et'a Emil'o”, dir'is la patr'in'o de Emil'o kaj ek'plor'is, ”Li est'is ĉarm'a knab'et'o”.

”Ho jes”, dir'is Lin'a kaj re'ĵet'is la kap'o'n, kaj ŝi al'dir'is:
”Est'us bon'e, se ni ankaŭ serĉ'us en la manĝ'o'stok'ej'o!”

Tio ne est'is stult'a ide'o eĉ se ĝi est'is el'pens'it'a de Lin'a. Ĉiu'j kur'is al la manĝ'o'stok'ej'o. Sed tie ne est'is Emil'o!

Et'a Id'a plor'is silent'e kaj sen'ĉes'e, kaj kiam neniu rigard'is ŝi ir'is al la blank'a kok'in'o kaj flustr'is:
”Ne flug'u al la ĉiel'o, kar'a Emil'o! Mi don'os al vi plen'a'j'n sitel'o'j'n da kok'in'manĝ'aĵ'o, se vi nur rest'os en Katthult!”

Sed la kok'in'o ne vol'is io'n promes'i, ĝi kluk'is kaj for'ir'is.

Ho, la kompat'ind'a'j hom'o'j en Katthult, kiel ili serĉ'ad'is! En la lign'o'stok'ej'o kaj en la kalandr'ej'o, sed Emil'o ne est'is tie! En la stal'o kaj en la brut'ej'o kaj en la pork'ej'o ... sed Emil'o ne est'is tie! En la ŝaf'ej'o kaj la kok'in'ej'o kaj la fum'aĵ'ig'ej'o kaj la lav'ej'o .... Emil'o ne est'is tie! Post'e ili rigard'is en la put'o'n. Ankaŭ tie ne est'is Emil'o, kaj kompren'ebl'e tio est'is bon'a. Nun ĉiu'j plor'is. Kaj la Lönnebergaanoj, kiu'j part'o'pren'is la fest'o'n flustr'is unu al la ali'a'j:
”Fakt'e li est'is ĉarm'a knab'et'o, tiu Emil'o! Ver'a mal'bon'ul'o li ne est'is ... neniam mi dir'is, ke li est'as!”

”Li cert'e fal'is en la river'et'o'n”, dir'is Lin'a. La river'et'o de Katthult est'is sovaĝ'a, torent'a kaj danĝer'a. Et'a'j infan'o'j facil'e pov'is dron'i tie.

”Li dev'is ne ir'i tie'n, tio'n vi sci'as”, dir'is la patr'in'o de Emil'o sever'e.

Lin'a re'ĵet'is la kap'o'n.

”Ne, sed ĝust'e tial”, ŝi dir'is.

Ĉiu'j kur'is al la river'et'o. Feliĉ'e Emil'o ankaŭ ne trov'iĝ'is tie, tamen ĉiu'j plor'is eg'e pli fort'e ol antaŭ'e. Kaj la patr'in'o de Emil'o est'is antaŭ'ĝu'int'a ĝoj'a'n kaj bon'a'n fest'o'n!

Nun rest'is neniu'j lok'o'j por pri'serĉ'i.

”Kio'n ni en'tut'e far'u?” dir'is la patr'in'o de Emil'o.

”Ĉiu'okaz'e ni dev'as manĝ'i io'n”, dir'is la patr'o de Emil'o, kaj tio est'is bon'a propon'o, ĉar dum ili mal'ĝoj'is kaj serĉ'is ĉiu'j ja mal'sat'iĝ'is.

La patr'in'o de Emil'o tuj komenc'is sur'tabl'ig'i la manĝ'aĵ'o'j'n.Ŝi las'is fal'i kelk'a'j'n larm'o'j'n en la haring'a'n salat'o'n, dum ŝi al'port'is ĝi'n, sed tamen ŝi met'is ĝi'n sur la tabl'o'n kun'e kun la bov'id'rul'aĵ'o kaj la rost'it'a pork'rip'aĵ'o'j kaj la kaze'a'j flan'o'j kaj ĉio ali'a. Sinjor'in'o Petrell lek'is al si la lip'o'j'n. Ĉio tio aspekt'is promes'o'plen'a. Sed ŝi ankoraŭ ne vid'is la kolbas'o'n, kaj pro tio ŝi iom mal'trankvil'iĝ'is.

Sed subit'e dir'is la patr'in'o de Emil'o:
”Lin'a, ni ja forges'is la kolbas'o'n! Al'port'u ĝi'n tuj!”

Lin'a for'ir'is. Ĉiu'j atend'is avid'e kaj sinjor'in'o Petrell kap'jes'is:
”Jes, la kolbas'o!”ŝi dir'is. ”Tio bon'gust'os dum la nun'a mal'ĝoj'o”.

Ĝust'e tiam Lin'a re'ven'is. Sen la kolbas'o.

”Ven'u kun mi ĉiu'j, kaj mi montr'os io'n al vi”, ŝi dir'is.

Ŝi mien'is iom strang'e, sed tio ne est'is ekster'ordinar'e, ĉar tiel ŝi kutim'is mien'i.

”Kiu'j'n stult'aĵ'o'j'n vi el'pens'is nun?” demand'is la patr'in'o de Emil'o sever'e.

Lin'a mien'is eĉ pli strang'e kaj ŝi rid'is mal'laŭt'e kaj kurioz'e.

”Ven'u kun mi”, ŝi dir'is. Kaj tio'n far'is ĉiu'j, kiu'j part'o'pren'is la fest'o'n en Katthult.

Lin'a gvid'is kaj ili surpriz'it'e sekv'is ŝi'n al la manĝ'o-stok'ej'o.

La tut'a'n temp'o'n ili pov'is aŭd'i ŝi'n rid'i mal'laŭt'e kaj kurioz'e al si mem. Ŝi mal'ferm'is la pez'a'n pord'o'n, super'paŝ'is la alt'a'n sojl'o'n kaj ĉiu'j sekv'is ŝi'n al la grand'a ŝrank'o. Ŝi mal'ferm'is la pord'o'n de la ŝrank'o per grand'a krak'o kaj fingr'o'montr'is al la mez'a bret'o, kie la patr'in'o de Emil'o kutim'is stok'i si'a'n bon'gust'a'n kolbas'o'n.

Tie ne trov'iĝ'is kolbas'o. Sed tie trov'iĝ'is Emil'o. Li dorm'is.

Mez'e inter ĉiu'j kolbas'haŭt'o'j li kuŝ'is dorm'ant'a, la ĉarm'a knab'et'o, kaj li'a patr'in'o tiel ek'ĝoj'is kiel se ŝi est'us mal'kovr'int'a grand'a'n or'bul'o'n en si'a ŝrank'o. Neniel grav'is, ke Emil'o for'manĝ'is la tut'a'n kolbas'o'n!

Cert'e est'is mil'foj'e pli bon'e trov'i Emil'o'n tie sur la bret'o ol trov'i kelk'a'j'n kilo'gram'o'j'n da kolbas'o. Tiel ankaŭ opini'is la patr'o de Emil'o.

Hi, hi, tie kuŝ'as Emil'o”, dir'is et'a Id'a. ”Li ne est'as trans'form'it'a, almenaŭ ne tre mult'e”.

Imag'u, ke unu et'a re'trovit'a knab'et'o plen'a de kolbas'o pov'is ĝoj'ig'i tiom da hom'o'j! Nun fin'fin'e la fest'o en Katthult far'iĝ'is gaj'a kaj bon'a. La patr'in'o de Emil'o trov'is pec'et'o'n da kolbas'o, kiu'n Emil'o ne kapabl'is for'manĝ'i, Tio'n ricev'is sinjor'in'o Petrell je si'a grand'a ĝoj'o. Kaj la ali'a'j, kiu'j ne ricev'is kolbas'o'n, tamen ne dev'is for'ir'i mal'sat'e de la fest'o. Trov'iĝ'is rost'it'a'j pork'o'rip'aĵ'o'j, bov'id'rul'aĵ'o'j kaj viand'o'bul'et'o'j kaj pekl'it'a'j haring'o'j kaj haring'o'salat'o kaj stuf'aĵ'o kaj puding'o'j kaj angil'o en gelaten'aĵ'o, kiom ajn mult'e ili kapabl'is manĝ'i. Kaj fin'e ili ricev'is plej bon'gust'a'n kaze'a'n flan'o'n kun frag'o'konfit'aĵ'o kaj bat'it'a krem'o.

”Tio est'as la plej bon'gust'a, kio ekzist'as”, dir'is Emil'o. Se vi iam ajn manĝ'is tia'n kaze'a'n flan'o'n, kia'n ili hav'is en Katthult, tiam vi sci'as, ke Emil'o neniam dir'is vort'o'j'n pli ver'a'j'n!

Ven'is la vesper'o, kaj bel'e krepusk'iĝ'is en Katthult kaj en la tut'a Lönneberga kaj en la tut'a Smolando, La patr'o de Emil'o mal'his'is la flag'o'n. Emil'o kaj et'a Id'a star'is apud'e kaj rigard'is.

Kaj tiel fin'iĝ'is la fest'o en Katthult. Ĉiu'j vojaĝ'is hejm'e'n.

Unu ĉar'o post la ali'a for'rul'is, Last'e for'ir'is en si'a fiakr'o la elegant'a sinjor'in'o Petrell. Emil'o kaj et'a Id'a aŭskult'is la pez'a'n frap'ad'o'n de la ĉeval'huf'o'j for'mort'i inter la dekliv'o'j.

”Mi esper'as, ke ŝi bon'e trakt'os mi'a'n et'a'n mus'o'n”, dir'is Emil'o.

”Kiu mus'o?”, demand'is Id'a.

”Tiu, kiu'n mi met'is en ŝi'a'n man'sak'o'n”, dir'is Emil'o.

”Kial vi far'is tio'n?” demand'is et'a Id'a.

”Ĉar mi kompat'is tiu'n mus'o'n”, dir'is Emil'o.

”Ĝi neniam vid'is io'n ali'a'n ol la grand'a'n kolbas'o'ŝrank'o'n dum si'a tut'a viv'o. Mi vol'is ke ĝi almenaŭ hav'u la ŝanc'o'n vid'i Vimmerbyon”.

”Se nur sinjor'in'o Petrell bon'e trakt'os ĝi'n”, dir'is et'a Id'a.

”Tio'n ŝi cert'e far'os”, dir'is Emil'o.

Est'is la 10-'a de juni'o, kiam Emil'o his'is et'a'n Id'a'n ĉe la flag'stang'o kaj fin'manĝ'is la tut'a'n kolbas'o'n.

Ebl'e vi fin'e vol'as aŭd'i io'n pri tio, kio okaz'is ...

Dimanĉ'o'n la 8-'a'n de juli'o
Kiam Emil'o viv'is sat'e kaj glat'e sur la soldat-ekzerc'ej'o de Hultsfred

Alfred'o, tiu serv'ist'o, kiu labor'is en Katthult, ŝat'is infan'o'j'n.

Li tre ŝat'is Emil'o'n. Emil'o petol'ad'is kaj est'is mis'kondut'a, sed tio ne grav'is al Alfred'o. Li ŝat'is Emil'o'n malgraŭ tio, kaj li form'tranĉ'is bel'a'n, lign'a'n paf'il'o'n por li. Ĝi aspekt'is kiel ver'a paf'il'o, sed kompren'ebl'e oni ne pov'is paf'i per ĝi. Sed Emil'o kri'is ”paf, paf” kaj ŝajn'paf'is tiel, ke la paser'o'j ĉe Katthult ne kuraĝ'is montr'i si'n dum kelk'a'j tag'o'j. Emil'o ŝat'is si'a'n paf'il'o'n kaj vol'is hav'i ĝi'n ĉe si en la lit'o dum la nokt'o'j. ”Mi vol'as hav'i mi'a'n ’pefon’, li kri'is en si'a smolanda dialekt'o, kaj li ne ĝoj'is, kiam li'a patr'in'o erar'e aŭd'is kaj kur'ant'e al'port'is li'a'n ’ĉepon’ anstataŭ'e. ”Mi ne vol'as hav'i mi'a'n ĉepon’, kri'is Emil'o, ”mi vol'as mi'a'n ’pefon’!” Kaj tio'n li ricev'is.

Jes, Emil'o ŝat'is si'a'n paf'il'o'n kaj eĉ pli li ŝat'is Alfred'o'n, kiu far'is la paf'il'o'n por li. Pro tio ne est'is mir'ig'e, ke Emil'o plor'is, kiam Alfred'o ne'atend'it'e ek'vojaĝ'is al la soldat'ekzerc'ej'o de Hultsfred por ekzerc'ad'i kiel rekrut'o. Vi cert'e ne sci'as, kio'n signif'as ekzerc'ad'i kiel rekrut'o, sed tiel oni dir'is en pli fru'a'j temp'o'j, kiam vir'o'j lern'is est'i soldat'o'j. Ĉiu'j farm'serv'ist'o'j en Lönneberga kaj farm'ist'o'j ĉie ajn dev'is ekzerc'ad'i por lern'i est'i soldat'o'j.

”Sed kial tio nepr'e dev'as okaz'i ĝust'e tiam, kiam ni dev'as rikolt'i la fojn'o'n”, dir'is la patr'o de Emil'o.

Li ne ŝat'is, ke Alfred'o dev'as for'est'i mez'e dum la rikolt'o, ĉar tiam est'is urĝ'ec'a temp'o en Katthult. Sed ne est'is la patr'o de Emil'o, sed la reĝ'o kaj li'a'j general'o'j, kiu'j decid'is, kiam la farm'serv'ist'o'j en Lönneberga dev'as ir'i al la soldat'ekzerc'ej'o de Hultsfred por lern'i est'i soldat'o'j. Sed Alfred'o re'ven'os hejm'e'n, kiam li est'os fin'lern'int'a kaj tio ne daŭr'os long'a'n temp'o'n.

Ver'dir'e Emil'o ne bezon'is mult'e plor'i, sed tamen li plor'is, kaj ankaŭ plor'is Lin'a. Ĉar est'is ne nur Emil'o, kiu ŝat'is Alfred'o'n.

Alfred'o ne plor'is. Li dir'is, ke oni pov'as ’viv'i sat'e kaj glat'e’ en Hultsfred kaj tre amuz'iĝ'i tie. Kaj kiam la ĉar'o for'vetur'is kun li, ĉiu'j aspekt'is tre mal'gaj'a'j kaj man'sving'is adiaŭ'e al li.

Tiam Alfred'o montr'is gaj'a'n vizaĝ'o'n, kant'is kaj kri'is, por ke ili'i ne plu mal'ĝoj'u.

Tiu ĉi est'is li'a kant'o:
En Eksjö, ĉe Ränneslätt ĉe la soldat'a ekzerc'ej’ Oni polk'as, oni danc'as.

He'j he'j, he'j ho, he'j he'j.

Kaj leĝer'e danc'as la knab'in'o'j ĉe la soldat'a ekzerc'ej’ He'j he'j, he'j ho, he'j he'j.

Post'e ili ne plu aŭd'is Alfred'o'n, ĉar Lin'a ek'plor'eg'is kiel ajn mult'e ŝi kapabl'is, kaj baldaŭ la ĉar'o kun Alfred'o mal'aper'is ĉe la voj'kurb'o.

La patr'in'o de Emil'o prov'is konsol'i Lin'a'n.

”Ne est'u mal'gaj'a, Lin'a”, ŝi dir'is. ”Atend'u ĝis la 8-'a de juli'o, tiam okaz'os fest'o ĉe la ekzerc'ej'o de Hultsfred, kaj tiam ni ir'os por vizit'i Alfred'o'n”.

”Ankaŭ mi vol'as ir'i al Hultsfred kaj ’viv'i sat'e kaj glat'e’ kaj vizit'i Alfred'o'n”, dir'is Emil'o.

”Ankaŭ mi”, dir'is et'a Id'a.

Sed la patr'in'o de Emil'o sku'is la kap'o'n.

”Tut'e ne est'as amuz'e por et'a'j infan'o'j dum tia'j fest'o'j”, ŝi dir'is. Ili nur perd'iĝ'os en la hom'amas'o”.

”Mi ŝat'as perd'iĝ'i en la hom'amas'o”, dir'is Emil'o, sed tio ne help'is.

Fru'maten'e la 8-'a'n de juli'o la patr'o de Emil'o, la patr'in'o de Emil'o kaj Lin'a vetur'is al la fest'o en Hultsfred kaj post'las'is Emil'o'n kaj et'a'n Id'a'n hejm'e kun'e kun Krösa-Maj'a, kiu gard'os ili'n. Krösa-Maj'a est'is mal'jun'a vir'in'o, kiu kelk'foj'e ven'is al Katthult por help'i pri divers'a'j afer'o'j.

Et'a Id'a est'is bon'a infan'o. Ŝi tuj sid'ig'is si'n sur la genu'o'j'n de Krösa-Maj'a kaj pet'is ŝi'n rakont'i kelk'a'j'n el si'a'j plej terur'a'j fantom'rakont'o'j. Tio ĝoj'ig'is kaj kontent'ig'is Id'a'n.

Por Emil'o est'is ali'e. Li furioz'iĝ'is kaj ir'is sur la stal-kort'o kun la paf'il'o en la man'o.

”Ĉi tio'n mi ne akcept'os”, dir'is Emil'o. ’”Mi ir'os al Hultsfred por ’viv'i sat'e kaj glat'e’, sam'e kiel la ali'a'j. Decid'it'e! Julla, ĉu vi kompren'as tio'n?”

Tio'n last'a'n li dir'is al ili'a mal'nov'a ĉeval'in'o, kiu paŝt'is si'n sur la paŝt'ej'o mal'antaŭ la stal'o. Ili hav'is ankaŭ jun'a'n ĉeval'o'n en Katthult. Li'a nom'o est'is Mark'o. Sed ĝust'e nun Mark'o est'is sur'voj'e al Hultsfred kun la patr'o de Emil'o, la patr'in'o de Emil'o kaj Lin'a. Cert'e, kelk'a'j pov'as for'vojaĝ'i kaj amuz'iĝ'i!

”Sed mi kon'as du, kiu'j rapid'eg'os post ili, tiel ke la vent'o blov'os je la orel'o'j”, dir'is Emil'o. ”Tiu'j est'as vi kaj mi, Julla!”

Kaj tiel okaz'is. Emil'o met'is la kap'rimen'o'n sur la ĉeval'in'o'n kaj konduk'is ŝi'n el la paŝt'ej'o.

”Est'as nenio tim'ind'a”, li dir'is al Julla. ”Alfred'o ĝoj'os, kiam mi ven'os, kaj vi cert'e trov'os ali'a'n mal'jun'a'n ĉeval'in'o'n, kun kiu vi pov'os blek'i, se vi ne hav'os fort'o'j'n tre mult'e ’viv'i sat'e kaj glat'e’.”

Li star'ig'is Jullan apud la bar'il'o'n, ĉar li bezon'is io'n por sur'grimp'i, por ke li pov'u sid'ig'i si'n sur la ĉeval'dors'o'n. Cert'e li est'is inĝeni'a, tiu knab'o!

”Nun ni ek'os”, dir'is Emil'o. ”He'j he'j, he'j ho, he'j he'j, ni adiaŭ'os Krösa-Maj'a'n, kiam ni re'ven'os”.

Tiel Julla trot'aĉ'is mal'supr'e'n laŭ la dekliv'o'j kun Emil'o, kaj li sid'is tiel rekt'a, tiel fier'a kun la paf'il'o antaŭ si. Li dev'is ja kun'port'i la paf'il'o'n al Hultsfred! Ĉar se Alfred'o est'os soldat'o, ankaŭ Emil'o dev'as est'i. Alfred'o hav'is fusil'o'n, Emil'o hav'is io'n preskaŭ sam'a'n, si'a'n paf'il'o'n. Ambaŭ est'is soldat'o'j, kaj tiel dev'is est'i, opini'is Emil'o.

Julla est'is mal'jun'a. Ŝi ne ir'is rapid'e, kiam ŝi trot'aĉ'is kaj, por ke ŝi ne tut'e rezign'u, Emil'o kant'is:
Ĉeval'in'o mi'a, trot'ad'as ŝi, Bon'e ir'ad'as laŭ eben'a voj’ Mi'n kaj mi'a'n paf'il'o'n ŝi port'as Eĉ se ŝi'a'j gamb'o'j mal'fort'as.

Kaj fin'fin'e post mult'e da paŝ'ad'o kaj trot'aĉ'ad'o Julla kaj Emil'o al'ven'is ĉe la ekzerc'ej'o de Hultsfred.

”Ho”, Emil'o kri'is, ”nun ni ’viv'os sat'e kaj glat'e’!”

Sed post'e li silent'is kaj mal'ferm'eg'is la okul'o'j'n. Cert'e li sci'is, ke ekzist'as mult'e da hom'o'j, sed ne ke ĉiu'j el ili amas'iĝ'is sam'temp'e sur la ekzerc'ej'o de Hultsfred. Tiom da hom'o'j li neniam vid'is. Mil'op'e ili star'is ĉirkaŭ la grand'a ekzerc'ej'o, kaj sur et'a spac'o en la mez'o la soldat'o'j ekzerc'ad'is ĵet'ant'e la fusil'o'j'n sur la ŝultr'o'j'n kaj turn'ant'e si'n dekstr'e'n kaj mal'dekstr'e'n, kiel soldat'o'j kutim'e far'as. Dik'a, koler'a mal'jun'ul'et'o bru'eg'e ĉirkaŭ'rajd'is sur ĉeval'o, kaj kri'e ordon'is al la soldat'o'j tio'n, kio'n ili dev'is far'i. Kaj ili las'is li'n kri'i kaj obe'em'e far'is ĉio'n, kio'n li vol'is. Emil'o mir'is pri tio.

”Ĉu ne est'as Alfred'o, kiu decid'as la afer'o'j'n ĉi tie”, li demand'is al kelk'a'j farm'knab'o'j, kiu'j star'is apud'e. Sed tiu'j nur rigard'is la soldat'o'j'n kaj ne respond'is.

Ankaŭ Emil'o ŝat'is vid'i kiel la soldat'o'j ĵet'is si'a'j'n fusil'o'j'n sur la ŝultr'o'j'n, sed ne tre long'e, kaj nun plej grav'e est'is trov'i Alfred'o'n, ĉar pro tio Emil'o ja ven'is. Sed ĉiu'j soldat'o'j port'is blu'a'j'n uniform'o'j'n kaj aspekt'is tut'e simil'a'j unu al la ali'a'j. Trov'i Alfred'o'n mez'e en tiu amas'o, ne est'is la plej simpl'a afer'o.

”Ho, atend'u nur ĝis Alfred'o ek'vid'os mi'n”, dir'is Emil'o al Julla. ”Tiam li ven'os al mi gaj'bru'ant'a kaj post'e tiu koler'a mal'jun'ul'et'o pov'as mem ĵet'i la fusil'o'n al la ŝultr'o kiel ajn mult'e li vol'as”.

Kaj por ke Alfred'o ek'vid'u li'n, Emil'o rajd'is antaŭ ĉiu'j'n soldat'o'j'n kaj kri'is kiel ebl'e plej laŭt'e:
”Kie vi est'as, Alfred'o? Ven'u, tiel ke ni pov'os ’viv'i sat'e kaj glat'e’! Ĉu vi ne vid'as, ke mi est'as tie ĉi?”

Jes, cert'e Alfred'o vid'is, ke Emil'o al'ven'is, Emil'o kun si'a ’ĉepo’ kaj si'a ’pefo’ kaj si'a mal'nov'a ĉeval'in'o. Sed Alfred'o star'is mez'e en la soldat'ar'o kaj ne kuraĝ'is antaŭ'e'n'paŝ'i pro la dik'a, koler'a mal'jun'ul'et'o, kiu kri'is kaj bru'is kaj decid'is pri ĉio.

Anstataŭ'e ven'is la dik'a, koler'a mal'jun'ul'et'o rajd'ant'e al Emil'o kaj tut'e afabl'e dir'is:
”Kiel vi fart'as, mi'a knab'o? Ĉu vi perd'iĝ'is? Kie est'as vi'a patr'in'o kaj vi'a patr'o?”

Tio est'is la plej stult'a el'dir'o, kiu'n Emil'o de'long'e aŭd'is.

”Mi ne perd'iĝ'is”, li dir'is. ”Mi ja est'as tie ĉi! Se iu'j perd'iĝ'is, tiu'j est'as mi'a patr'o kaj mi'a patr'in'o”.

Kaj pri tio li tut'e prav'is, Emil'o. Mal'grand'a'j infan'o'j pov'is perd'iĝ'i sur la ekzerc'ej'o de Hultsfred, dir'is li'a patr'in'o. Sed nun ŝi mem star'is mez'e en la plej dens'a hom'amas'o kun'e kun la patr'o de Emil'o kaj Lin'a kaj ĉiu'j sent'is si'n tut'e perd'it'a'j, ĉar neniu el ili pov'is mov'i si'n.

Sed ili vid'is Emil'o'n! Cert'e ili vid'is li'n, kiam li al'ven'is kun si'a ’ĉepo’ kaj si'a ’pefo’ kaj si'a mal'nov'a ĉeval'in'o, kaj la patr'o de Emil'o dir'is:
”Ŝajn'as, ke Emil'o dev'os form'tranĉ'i ankoraŭ unu lign'a'n figur'o'n”.

”Jes, ver'e”, dir'is la patr'in'o de Emil'o. ”Sed kiel ni kapt'u li'n?”

Jes, jen la demand'o! Se vi iam vizit'is tia'n fest'o'n, kia tiu ĉe la ekzerc'ej'o de Hultsfred, vi kompren'as kiel ̨aosa ĝi est'as.

Tuj kiam la soldat'o'j ĉes'is si'a'n ekzerc'ad'o'n kaj marŝ'is for, la grand'a ekzerc'ej'o plen'iĝ'is per hom'o'j. Est'is tia miks'amas'o, ke oni apenaŭ pov'is trov'i si'n mem, por ne parol'i pri tio, kiel trov'i Emil'o'n. Ne nur est'is la patr'o kaj la patr'in'o de Emil'o, kiu'j vol'is trov'i li'n, sed ankaŭ Alfred'o. Ĉar nun Alfred'o est'is liber'a kaj ne plu dev'is ekzerc'ad'i. Nun li vol'is est'i kun Emil'o kaj amuz'iĝ'i. Sed oni tut'simpl'e ne kapabl'is trov'i iu'n en la hom'amas'o sur la ekzerc'ej'o de Hultsfred. Preskaŭ ĉiu'j ĉirkaŭ'ir'is kaj serĉ'ad'is iu'n. Alfred'o serĉ'is Emil'o'n kaj Emil'o serĉ'is Alfred'o'n, la patr'in'o de Emil'o serĉ'is Emil'o'n, Lin'a serĉ'is Alfred'o'n, kaj la patr'o de Emil'o serĉ'is la patr'in'o'n de Emil'o, ĉar ŝi ver'e perd'iĝ'is dum cert'a temp'o kaj la patr'o de Emil'o dev'is serĉ'i dum du hor'o'j antaŭ ol li fin'fin'e trov'is ŝi'n sen'esper'e fiks'prem'it'a'n inter du larĝ'a'j, riĉ'a'j farm'ist'o'j de Vimmerby.

Sed Emil'o trov'is neniu'n kaj neniu trov'is Emil'o'n. Tiam li kompren'is, ke se li vol'os ’viv'i sat'e kaj glat'e’ li dev'os komenc'i far'i tiu'n tut'sol'a.

Sed antaŭ ol li pov'is komenc'i, li dev'is aranĝ'i, ke Julla hav'u iu'n mal'jun'a'n ĉeval'in'o'n kun kiu ŝi pov'us inter'blek'i, ĉar tio'n li preskaŭ promes'is al ŝi.

Emil'o ne trov'is iu'n mal'jun'a'n ĉeval'in'o'n por Julla. Sed li trov'is Mark'o'n kaj tio est'is mult'e pli bon'a. Mark'o star'is, manĝ'ant'e fojn'o'n, al'lig'it'a al arb'o ĉe la arb'ar-rand'o. kaj apud'e star'is la mal'nov'a ĉar'o de la Katthult-an'o'j. Emil'o bon'e re'kon'is ĝi'n. Est'is evident'e, ke Julla ek'ĝoj'is renkont'i Mark'o'n. Emil'o lig'is ŝi'n al la sam'a arb'o kaj al'port'is sak'o'n da fojn'o el la ĉar'o.

Dum tiu temp'o oni ĉiam al'port'is ti'aĵ'o'n por la ĉeval'o'j. Julla tuj komenc'is frand'i ĝi'n, kaj tiam Emil'o sent'is, ke ankaŭ li mal'sat'as.

”Sed mi ne ŝat'as manĝ'i fojn'o'n, se mi pov'as hav'i io'n ali'a'n”, dir'is Emil'o.

Kaj cert'e ne neces'is manĝ'i fojn'o'n. Trov'iĝ'is mult'e da et'a'j bud'o'j sur la ekzerc'ej'o, kie oni pov'us aĉet'i buter'pan'o'j'n kaj kolbas'o'n kaj bulk'o'j'n kaj kuk'o'j'n, kiom ajn oni vol'is. Se oni hav'is mon'o'n.

Kaj ekzist'is mult'e da amuz'a'j afer'o'j por tiu, kiu vol'is ’viv'i sat'e kaj glat'e’. Cirk'o kaj danc'ej'o kaj amuz'ej'o kun karusel'o kaj ali'a'j amuz'aĵ'o'j ... Imag'u, ekzist'is glav'o'glut'ist'o, kiu kapabl'is en'glut'i glav'o'j'n kaj fajr'o'glut'ist'o, kiu kapabl'is en'glut'i fajr'o'n kaj grandioz'a dam'o kun plen'barb'o, kiu ne kapabl'is en'glut'i io'n ali'a'n ol kaf'o'n kun bulk'o'j'n unu foj'o'n hor'e. Tio ne riĉ'ig'is ŝi'n, sed feliĉ'e ŝi posed'is barb'o'n, kiu'n ŝi montr'is por mon'o.

Per tio ŝi sufiĉ'e bon'e en'spez'is.

Ĉio sur la ekzerc'ej'o de Hultsfred kost'is mon'o'n. Kaj Emil'o ne posed'is mon'o'n.

Anstataŭ'e li est'is inĝeni'a knab'et'o, kiel mi jam dir'is. Li vol'is vid'i kiel ebl'e plej mult'e kaj li komenc'is per la cirk'o, ĉar tio est'is la plej simpl'a. Nur neces'is, ke li sur'grimp'u kest'o'n ĉe la mal'antaŭ'a flank'o de la tend'eg'o kaj ŝtel'rigard'u tra tru'o en la tend'o'tol'o. Sed Emil'o tiel rid'eg'is pri la klaŭn'o, kiu ĉirkaŭ'kur'is kaj far'is amuz'a'j'n afer'o'j'n en la tend'o, ke li bru'e fal'is de la kest'o kaj bat'is la kap'o'n je ŝton'o. Tiam li fajf'is pri la cirk'o.

Krom'e li far'iĝ'is pli mal'sat'a ol antaŭ'e.

”Oni ne pov'as ’viv'i sat'e kaj glat'e’ sen manĝ'o”, dir'is Emil'o, ”kaj mi ne ricev'os manĝ'o'n sen mon'o. Mi dev'as cerb'um'ad'i”.

Li jam rimark'is, ke oni pov'as gajn'i mon'o'n per mult'a'j divers'a'j manier'o'j sur la ekzerc'ej'o kaj ver'ŝajn'e ekzist'is iu manier'o ankaŭ por li. Fajr'o'n aŭ glav'o'j'n li ne kapabl'is en'glut'i, barb'o'n li ne posed'is. Kio'n li far'u?

Emil'o star'is sen'mov'e kaj cerb'um'ad'is. Tiam li vid'is, ke iu kompat'ind'a mal'jun'a blind'ul'o sid'is sur kest'o mez'e en la hom'amas'o. Li kant'is plej mal'gaj'ig'a'j'n kant'o'j'n, kiu'j son'is tut'e mizer'e, sed li ricev'is mon'o'n pro tio. Li met'is si'a'n ĉapel'o'n sur la grund'o'n apud si kaj bon'kor'a'j hom'o'j ĵet'is mon'er'o'j'n en ĝi'n la tut'a'n temp'o'n.

”Tio'n mi ankaŭ kapabl'as”, pens'is Emil'o, ”kaj feliĉ'e mi hav'as kun mi mi'a'n ’ĉepon’. Li met'is si'a'n ’ĉepon’ sur la grund'o'n antaŭ si kaj star'is kant'ant'e ’Ĉeval'in'o mi'a, trot'ad'as ŝi ...’ por kiu ajn kiu vol'is aŭskult'i.

Tuj hom'o'j amas'iĝ'is ĉirkaŭ li.

”Ho, kia ĉarm'a knab'et'o”, ili dir'is. ”Cert'e li est'as tre mal'riĉ'a, ĉar li star'as tie ĉi kant'ant'e por mon'o”.

En tiu temp'o ekzist'is mult'a'j mal'riĉ'a'j infan'o'j, kiu'j ne hav'is manĝ'o'n. Nun ven'is afabl'a sinjor'in'o al Emil'o kaj demand'is:
”Mi'a kar'a knab'et'o, ĉu vi ricev'is io'n por manĝ'i hodiaŭ?”

”Jes, sed nur fojn'o'n”, dir'is Emil'o.

Ĉiu'j tuj tre kompat'is li'n. Bon'kor'a farm'ist'o de Ven'a hav'is larm'o'j'n en la okul'o'j. Li plor'is pri la kompat'ind'a, mal'riĉ'a infan'o, kiu star'is tie tiel sol'ec'a, kaj kiu hav'is tiel bel'a'n lan'aspekt'a'n har'ar'o'n.

Ĉiu'j komenc'is ĵet'i mon'er'o'j'n du'oer'a'j'n, kvin'oer'a'j'n kaj dek'oer'a'j'n en la ’ĉepon’ de Emil'o. Ankaŭ la bon'kor'a farm'ist'o de Ven'a aper'ig'is du'oer'a'n mon'er'o'n el si'a poŝ'o, sed li pent'is antaŭ ol est'is tro mal'fru'e, de'nov'e re'met'is ĝi'n, kaj flustr'is al Emil'o:
”Se vi akompan'as mi'n al mi'a ĉar'o, vi ricev'os iom pli da fojn'o”.

Sed Emil'o nun est'is riĉ'a kun la ĉap'o plen'a de mon'er'o'j. Anstataŭ'e li aĉet'is ar'o'n de buter'pan'o'j kaj bulk'o'j kaj kuk'o'j kaj suk'o.

Kiam li est'is en'glut'int'a ĉio'n, li karusel'is kvar'dek'du foj'o'j'n por kvar kron'o'j kaj du'dek oer'o'j. Emil'o neniam karusel'is antaŭ'e, kaj li ne sci'is, ke io tiel amuz'a ekzist'as en la mond'o.

”Nun mi ’viv'as sat'e kaj glat'e”, li pens'is, kiam li karusel'is tiel, ke la lan'a'j har'o'j ĉirkaŭ'flirt'is. ”Mi ĝu'is mult'o'n dum mi'a viv'o, sed nenio'n kompar'ebl'a'n kun tio ĉi”.

Post'e li rigard'is la glav'o'glut'ist'o'n, la fajr'o'glut'ist'o'n kaj la plen'barb'a'n dam'o'n, kaj post tiu tra'viv'aĵ'o rest'is al li nur du oer'o'j.

’Mi pov'us kant'i iom'et'e ankoraŭ'foj'e kaj plen'ig'i mi'a'n ’ĉepon’ ”, pens'is Emil'o. ”Ĉiu'j hom'o'j ja est'as tiel bon'kor'a'j tie ĉi”.

Sed li sent'is, ke li est'is lac'a. Li ne vol'is plu kant'i, kaj li ne vol'is hav'i pli da mon'o. Li don'is la du'oer'a'n mon'er'o'n al la blind'ul'o. Post'e li iom ĉirkaŭ'vag'ad'is serĉ'ant'e Alfred'o'n.

Se Emil'o opini'is, ke ĉiu'j hom'o'j est'is bon'kor'a'j, li erar'is.

Cert'e iu aŭ ali'a el tiu'j, kiu'j ven'is al la ekzerc'ej'o de Hultsfred tiu'n tag'o'n, ankaŭ est'is malic'a. En tiu temp'o terur'a ŝtel'ist'o furioz'is en la region'o. Oni nom'is li'n Paser'o, kaj ĉiu'j en la tut'a Smolando tre tim'is li'n. Oni skrib'is mult'e pri li'a ag'ad'o en la Smolanda Gazet'o kaj en la Hultsfred-Kurier'o. Ĉie dum fest'o'j kaj kermes'o'j, kie trov'iĝ'is hom'o'j kaj mon'o, tie oni pov'us est'i cert'a, ke la Paser'o aper'os por ŝtel'i kiom ajn li kapabl'is. Neniu pov'us re'kon'i li'n, ĉar li port'is ĉiu'foj'e divers'a'j'n barb'o'j'n kaj lip'har'o'j'n. Ĉi tiu'n tag'o'n li ven'is al la ekzerc'ej'o de Hultsfred kaj kaŝ'ir'ad'is vest'it'a en nigr'a lar ̧rand'a ĉapel'o kaj port'ant'e nigr'a'j'n lip'har'o'j'n por serĉ'i io'n ŝtel'ind'a'n. Neniu sci'is, ke est'as la Paser'o, kiu kaŝ'ir'is tie; se jes, ili ĉiu'j tre ek'tim'us.

Sed se la Paser'o est'us saĝ'a, li ne est'us ven'int'a al la ekzerc'ej'o de Hultsfred la sam'a'n tag'o'n, kiam Emil'o de Lönneberga est'is tie kun si'a ’pefo’. Imag'u tio'n, kio okaz'is!

Emil'o ĉirkaŭ'vag'ad'is tut'e kviet'e kaj serĉ'is Alfred'o'n. Li pas'is la tend'o'n de la plen'barb'a dam'o, kaj tra la en'ir'ej'o li vid'is, ke ŝi sid'as kalkul'ant'e mon'o'n. Ŝi vol'is kontrol'i kiom da mon'o ŝi gajn'is per si'a barb'o, dum unu ben'it'a dimanĉ'o en Hultsfred.

Cert'e ne est'is tre mal'mult'e, ĉar ŝi kontent'e rid'et'is kaj kares'is si'a'n barb'o'n. Tiam ŝi ek'vid'is Emil'o'n.

”En'ir'u knab'et'o”, ŝi vok'is, ”Vi pov'as rigard'i mi'a'n barb'o'n tut'e sen'kost'e, ĉar vi aspekt'as tiel bon'kor'a”.

Emil'o ja jam vid'is tiu'n barb'o'n, sed li ne vol'is rifuz'i, kiam li est'is invit'it'a. Kaj ĉar est'is tut'e sen'kost'e, li en'paŝ'is en la tend'o'n kun si'a ’ĉepo’ kaj kun si'a ’pefo’ kaj rigard'is la plen'barb'a'n dam'o'n je la valor'o de proksim'um'e du'dek'kvin oer'o'j.

”Kiel oni ek'hav'as tiel bel'a'n barb'o'n?” li bon'kondut'e demand'is. Sed ne est'is temp'o por la plen'barb'a dam'o respond'i. Ĉar en la sam'a moment'o oni aŭd'is terur'a'n voĉ'o, kiu el'sibl'is:
”Tuj don'u al mi la mon'o'n; se ne, mi for'ŝir'as vi'a'n barb'o'n!”

Est'is la Paser'o. Li kaŝ'e en'ir'is en la tend'o'n, sen ke oni rimark'is tio'n.

La vizaĝ'o de la plen'barb'a dam'o blank'iĝ'is, krom, kompren'ebl'e, en tiu lok'o, kie kresk'is la barb'o. La kompat'ind'ul'in'o ĝust'e vol'is for'don'i ĉiu'n si'a'n mon'o'n al la Paser'o, sed tiam Emil'o flustr'is:
”Pren'u mi'a'n ’pefon’!”

Kaj la plen'barb'a dam'o pren'is la paf'il'o'n, kiu'n Emil'o tiel atent'em'e don'is al ŝi. Est'is sufiĉ'e mal'hel'e en la tend'o, oni ne tre bon'e pov'is vid'i. La plen'barb'a dam'o opini'is, ke est'as ver'a paf'il'o, per kiu oni pov'is paf'i. Kaj eĉ pli bon'e ... ankaŭ la Paser'o tio'n opini'is!

”Lev'u la man'o'j'n, se ne, mi paf'os”, kri'is la plen'barb'a dam'o.

Kaj tiam blank'iĝ'is la vizaĝ'o de la Paser'o kaj li lev'is si'a'j'n brak'o'j'n aer'e'n kaj li star'is tie trem'ant'e dum la plen'barb'a dam'o vok'is la polic'ist'o'n per voĉ'o, kiu aŭd'ebl'is ĉirkaŭ la tut'a ekzerc'ej'o de Hultsfred.

La polic'ist'o ven'is, kaj post'e oni neniam plu vid'is la Paser'o'n en Hultsfred aŭ ie ajn kaj ne plu est'is ŝtel'ad'o en Smolando. Jes, tiel pov'as okaz'i! La plen'barb'a dam'o ricev'is mult'e da laŭd'o kaj en la Smolanda Gazet'o kaj en la Hultsfred-Kurier'o pro tio, ke ŝi kapt'is la Paser'o'n. Sed neniu skrib'is eĉ vort'o'n pri Emil'o kaj li'a ’pefo’. Pro tio mi opini'as, ke est'as ĝust'e, ke iu rakont'as la ver'o'n.

”Kia bon'ŝanc'o, ke mi kun'port'is kaj mi'a'n ’ĉepon’ kaj mi'a'n ’pefon’ al Hultsfred”, dir'is Emil'o, kiam la polic'ist'o'j konduk'is la Paser'o'n al la karcer'o.

”Jes, vi est'as bon'a knab'et'o”, dir'is la plen'barb'a dam'o. ”Pro tio vi rajt'as rigard'i mi'a'n barb'o'n kiom ajn vi vol'as tut'e sen'kost'e”, Sed Emil'o est'is lac'a. Li ne vol'is vid'i iu'n barb'o'n kaj ne ’viv'i sat'e kaj glat'e’ aŭ io'n ajn far'i. Li nur vol'is dorm'i, ĉar nun vesper'iĝ'is super la ekzerc'ej'o de Hultsfred. Imag'u, la tut'a tag'o pas'is ... kaj li ne trov'is Alfred'o'n!

Ankaŭ la patr'o de Emil'o kaj la patr'in'o de Emil'o kaj Lin'a est'is lac'a'j, ili serĉ'is, serĉ'ad'is Emil'o'n, Lin'a serĉ'is, serĉ'ad'is Alfred'o'n. Neniu el ili hav'is fort'o'j'n plu serĉ'i.

”Ho, mi'a'j pied'o'j”, dir'is la patr'in'o de Emil'o kaj la patr'o de Emil'o serioz'mien'e kap'sign'is.

”Jes, cert'e est'as amuz'a'j tia'j ĉi fest'o'j”, li dir'is. ”Ven'u, ni re'ir'os al Katthult, nenio ali'a est'as far'end'a”.

Kaj per tren'iĝ'ant'a'j paŝ'o'j ili ir'is al la arb'o'rand'o por jung'i la ĉeval'o'n kaj ek'vojaĝ'i. Tiam ili vid'is Jullan star'i ĉe la sam'a arb'o kiel Mark'o maĉ'ant'e si'a'n fojn'o'n.

La patr'in'o de Emil'o ek'plor'is.

”Ho, kie est'as mi'a et'a Emil'o”, ŝi dir'is. Lin'a re'ĵet'is si'a'n kap'o'n.

”Li nur petol'ad'as, tiu knab'o. Li est'as ver'e mis'kondut'a bub'o!”

Dir'is Lin'a. Tiam ili aŭd'is iu'n kur'ant'o'n, kiu spir'mank'e al'ven'is. Est'is Alfred'o.

”Kie est'as Emil'o”, li dir'is. ”Mi serĉ'is li'n la tut'a'n tag'o'n”.

”Ne grav'as al mi, kie li est'as”, dir'is Lin'a.

Post'e ŝi en'grimp'is la ĉar'o'n por hejm'e'n'vojaĝ'i. Imag'u, tiam ŝi tret'is sur Emil'o'n!

Rest'is iom da fojn'o en la ĉar'o, kaj Emil'o dorm'ant'e kuŝ'is sur tio. Sed li vek'iĝ'is, kiam Lin'a tret'is sur li'n. Li vid'is, kiu ven'is kaj kiu star'is tie en si'a blu'a uniform'o kaj est'is tiel spir'mank'a. Emil'o lev'is si'a'n brak'o'n kaj ĉirkaŭ'prem'is Alfred'o'n.

”Ĉu tie vi est'as, Alfred'o”, li dir'is. Post'e li re'en'dorm'iĝ'is.

Kaj post'e la Katthult-an'o'j re'ir'is al Katthult. Mark'o tir'is, Julla post'trot'aĉ'is fiks'it'a ĉe la ĉar'o. Kelk'foj'e Emil'o vek'iĝ'is kaj vid'is la mal'hel'a'n arb'ar'o'n kaj la hel'a'n somer'a'n ĉiel'o'n kaj li sent'is la odor'o'n de fojn'o kaj ĉeval'o kaj nokt'o kaj aŭd'is la huf'o'j'n pez'e marĉ'i kaj la ĉar'o'rad'o'j'n grinc'i. Ceter'e li dorm'is la tut'a'n voj'o'n kaj sonĝ'is, ke Alfred'o baldaŭ ven'os hejm'e'n. Al Katthult kaj al Emil'o. Kaj tio ja fakt'e est'is okaz'ont'a!

Est'is la 8-'a de juli'o, kiam Emil'o ’viv'is sat'e kaj glat'e’ ĉe la ekzerc'ej'o de Hultsfred. Diven'u, se iu ali'a serĉ'ad'is Emil'o'n tiu'n tag'o'n! Demand'u al Krösa-Maj'a! Ne, ne far'u tio'n, ĉar pro tio Krösa-Maj'a ricev'os ruĝ'a'j'n nod'et'o'j'n laŭ la brak'o'j. Ili juk'os kaj nur mal'rapid'e mal'aper'os.