[pg 001]

RIPO VAN-VINKLO

La sekvonta rakonto malkovriĝis en la dokumentaro de forpasinta Didriko Knikerbokero, maljuna sinjoro de Nov-Jorkio, kiu tre scivolemis pri la Nederlanda historio de la provinco kaj la kutimoj de la posteuloj de ties originaj koloniintoj. Siajn historiajn esplorojn li entreprenis tamen malpli inter libroj ol inter homoj. Libroj rakontis nur bedaŭrinde malmulte pri liaj plej ŝatataj temoj. La maljunajn burĝojn tamen, kaj precipe iliajn edzinojn, li konsideris kiel abunde informhavajn pri tiu legenda folkloro tiel altvalora por la verfakta historio. Tial, kiam ajn li bonŝancis renkonti aŭtentan Nederlandan familion, kompakte enfermitan en ĝia malalttegmenta biendomo sub larĝbranĉa platano, li ĝin konsideris kiel specon de kvazaŭ presita esplorlibro kaj ĝin studegis kun la avido de legemulo.

La rezulto de ĉiuj tiuj esploroj estis historio pri la provinco dum la rego de la Nederlandaj provincestroj kiun li publikigis kelkajn jarojn poste. Ege diferencas opinioj taksantaj la literaturan kvaliton de la verko kaj, verdire, ĝi neniel pli bonas ol taŭgas. Ĝia ĉefa valoro estas rigora akurateco kiun efektive oni pridubis okaze de la ekapero de la verko sed kiu pli lastatempe nepre konfirmiĝas. Ĉiuj bibliotekoj ĝin konservas nun en siaj historiaj kolektaĵoj, juĝante ĝin verko de sendubinda aŭtoritato.

La maljuna sinjoro mortis ne longe post la eldono de sia verko pro kio, konsidere de tiu malesto-foresto, ni ne povas multe difekti lian restintan bonfamon opiniante ke li pli profitdone pasigintus sian vivon plenumante plej gravajn taskojn. Li kutimis tamen entrepreni sian ŝatokupon siamaniere, kvankam de tempo al tempo ĝi polvotrompis la okulojn de najbaroj kaj malĝojigis la spiriton de amikoj pri kiuj li sentis la plej aŭtentajn respekton kaj karecon. Tiuj tamen memoras liajn erarojn kaj malsaĝecojn "kun pli da malfeliĉo ol da kolero" kaj komencas hipotezi ke neniam li celis vundi nek ofendi.

Kiom ajn malalttakse lin juĝas kritikantoj, altvalorajn memoraĵojn pri li ankoraŭ retenas multaj homoj kies bonaj opinioj gravas. Inter tiuj nombriĝas precipe iuj bakistoj kiuj eĉ entreprenis bildigi lian figuron sur siaj Novjaraj kuketoj, efektivigante tiel lian eventualan senmortiĝon, preskaŭ similan al tiu de homoj kies bildoj stampiĝas sur Vaterlo-medalo aŭ Reĝin-Anjo-kvaronpenco.

* * * * *

Kiu ajn navigis kontraŭflue sur Hudsono-Rivero ne povas forgesi Katskilajn Montojn. Ili estas distranĉita ero de la granda Apalaĉa familio kaj vidiĝas forokcidente de la rivero, suprenŝvelante ĝis sinjora alteco, supermoŝtante la ĉirkaŭantan pejzaĝon. Ĉiu sezona ŝanĝiĝo, ĉiu vetera aliiĝo, verfakte ĉiu dumtaga novhoriĝo estigas malsamecon[pg 002] en la magiaj koloroj kaj formoj de tiuj montoj kiujn ĉiuj bonaj edzinoj proksimaj kaj malproksimaj konsideras kiel perfektajn barometrojn. Kiam la vetero estas bona kaj konstanta la montoj vestiĝas blu- kaj purpurkolore kaj desegnas siajn aŭdacajn siluetojn sur la klaran vesperan ĉielon. Foje, tamen, kiam la ĉirkaŭanta pejzaĝo restas sennuba, ili amasigas sur siajn pintojn grizvaporajn kapuĉojn kiuj, en la lastaj radioj de la subiĝanta suno, brilas kaj lumiĝas glorkrone.

Ĉebaze de tiuj feaspektaj montoj povas okazi al vojaĝanto ekvidi malpezan fumon suprenspirali el vilaĝo kies ŝindotegmentoj brilas inter la arboj tie mem kie la bluaj kolornuancoj de la altejo fandiĝas en la freŝan verdon de la pli proksima pejzaĝo. Eta vilaĝo de granda antikveco ĝi estas, fondite de Nederlandaj koloniintoj dum la fruaj tempoj de la provinco, ĉirkaŭkomence de la estrado de la bona Petro Stujvesanto (li ripozu en paco!), kaj antaŭnelonge ankoraŭ konservante domojn kiujn la originaj koloniintoj konstruis el malgrandaj flavaj brikoj alvenigitaj de Nederlando, ilin provizante per fenestroj ornamitaj de lignokradaĵoj kaj gablofasadoj protektataj de ventoflagoj.

En tiu sama vilaĝo kaj en unu el tiuj samaj domoj (kiu, se ni diru la precizan veron, estis bedaŭrinde tempoerodita kaj veterodifektita) loĝis multajn jarojn poste, kiam la regiono restis ankoraŭ provinco de Britio, senceremonia bonhumorulo nomiĝanta Ripo Van-Vinklo. Li estis posteulo de tiuj Van-Vinkloj eminentiĝintaj tiel galante en la kavalirecaj tagoj de Petro Stujvesanto kaj kunirintaj tiulastan okaze de la atako kontraŭ Fortreso-Kristino. Li heredis tamen nur malmulte la militan karakteron de siaj antaŭirintoj.

Mi jam priskribis lin kiel senceremonian bonhumorulon. Krom tio li estis ankaŭ afabla najbaro kaj obeema inregata edzo. Efektive, al tiu lasta kvalito ŝuldiĝas eble tiu spirita submetiĝemo gajninta al li tiel universalan popularecon. Plejmulte emas lakeiĝi kaj bonvoliĝi eksterhejme viroj jam spertintaj la disciplinon de ĉehejmaj megeroj. Iliaj temperamentoj fleksebliĝis kaj maleebliĝis sendube en la fajra forno de ĉehejma malfeliĉo. Ĉehejma prelego egalvaloras ĉiujn ĉepreĝejajn predikojn kiam temas pri instrui paciencon kaj toleradon. Tial diabla edzino povas esti konsiderata, laŭ multaj vidpunktoj, tolerebla beno. Se tio veras, Ripo Van-Vinklo estis trioble benita.

Certe estas ke li multe plaĉis al ĉiuj bonaj edzinoj de la vilaĝo kiuj, laŭ la kutimo de la milda sekso, apogis lin en ĉiuj familiaj disputoj kaj neniam hezitis, priparolante tiujn aferojn okaze de vesperaj klaĉadkunvenoj, atribui la tutan kulpon al Sinjorino Van-Vinklo. La infanoj de la vilaĝo, siaflanke, kutimis ekkrii pro ĝojo kiam li alproksimiĝis. Li partoprenis en iliaj ludoj, fabrikis ludilojn por ili, scipovigis ilin flugigi kajtojn kaj ludruli globetojn kaj rakontis al ili longajn fabelojn pri fantomoj, sorĉistinoj kaj Indianoj. Kiam li laŭvagadis la vilaĝon, ili ĉirkaŭis lin trupe, posttirante liajn vestaĵerojn, surgrimpante lian dorson, lin senpune priŝercante milmaniere. Dume[pg 003] tra la tuta najbarejo postbojis lin nenia hundo.

La ĉefa malforto de la karaktero de Ripo estis nesuperebla malamo al ĉiuj specoj de profitestiga laboro. Tiaĵo ne povintus rezulti pro manko da diligento aŭ persisto ĉar li kutimis sidi sur malseka roko kun fiŝkaptokano tiel longa kaj peza kiel Tatara lanco kaj fiŝkapti taglonge tute senplende kvankam kuraĝigis lin la ekmordo de nepre nenia fiŝo. Li ne hezitis porti pafilon surŝultre dum sinsekvaj horoj, pezpaŝadante tra arbaroj kaj marĉoj, laŭmonte kaj laŭvale, cele al mortpafi kelkajn sciurojn aŭ sovaĝajn kolombojn. Neniam li malkonsentis helpi najbaron eĉ okaze de la plej malfacila tasko kaj dum kamparaj foiroj superis ĉiujn konkursantojn dum maiz-senŝelig- aŭ ŝtonmur-konstru-matĉoj. Krome la vilaĝaninoj respondecigis lin pri siaj irtasketoj kaj lin invitis plenumi hazardajn devetojn kiujn iliaj malkomplezaj edzoj malkonsentis fari por ili. Simplavorte, Ripo bonvolis okupiĝi pri ĉies aferoj krom siaj. Pri siafamiliaj devoj kaj siabienaj taskoj tamen li nepre ne kapablis interesiĝi.

Efektive li diris ke tute senutilas labori sur sia propra bieno. Ĝi estas la plej pesta terpeceto de la tuta lando. Ĝia ĉiu enhavaĵo jam malboniĝis kaj daŭre malboniĝos, malgraŭ lia laboro. Liaj ĉirkaŭbariloj ade dispeciĝas. Lia bovino devojiĝas aŭ tretas la brasikbedon. Trudherboj kreskas pli rapide en liaj kampoj ol aliloke. Pluvo ĉiam ekfalas sammomente kiam li havas eksterdomajn taskojn por fari. Tial kvankam lia hereda bieno ŝrumpis sub lia estrado, akreon post akreo, kaj kvankam restis el ĝi ununura bedo da Indiana maizo kaj terpomoj, ĝi persistis esti la plej malbone prizorgata bieno de la regiono.

Aldone liaj gefiloj estis tiel ĉifonvestitaj kaj sovaĝkondutaj kiel orfoj apartenantaj al neniu. Lia filo Ripo, bubo naskigita laŭ la patra modelo, promesis heredi la kutimojn kaj la vestaĵojn de la patro. Li ofte vidiĝis postsekvante kvazaŭ ĉevalido la patrinajn kalkanojn, vestite en de la patro forĵetita genupantalono kiun unumane kaj malfacile li bezonis reteni supergrunde same kiel eleganta sinjorino bezonas suprenlevi sian robtrenaĵon okaze de malbona vetero.

Ripo Van-Vinklo tamen estis unu el tiuj feliĉaj homoj kiuj, havante folan, facile funkciantan temperamenton, ne maltrankviliĝas pri la mondo, manĝas blankan aŭ brunan panon, depende de kiu el la du pli senzorge aŭ pli senĝene akireblas, kaj preferus malsufiĉe manĝi pencopreze ol labori pundosalajre. Restunte solapersone, li pasigintus sian vivon fajfante pro perfekta kontentiĝo. Lia edzino tamen ade plenigis liajn orelojn pri plendoj teme de lia senokupeco kaj malzorgeco kaj la ruino kiun li trudas al sia familio. Matene, tagmeze kaj nokte ŝia lango senĉese moviĝis kaj ĉio tio kion li diris aŭ faris estigis senmanke torenton da ĉehejma elokventeco. Ripo disponis pri ununura respondrimedo por ĉiuj tiuj prelegoj, respondrimedo kiu, pro ofta funkciado, finfine sin kutimigis. Li levis la ŝultrojn, ŝancelis la kapon, suprendirektis la rigardon, tamen nenion diris. Sed tio ĉiam instigis la edzinon pafumi novan plendosalvon.[pg 004] Kutime rezultis tial ke, forkondukante siajn kunulojn, li retiriĝis al eksterdoma sekurejo: la sola ejo kiu apartenas, verdire, al inregata edzo.

La ununura ĉehejma adepto de Ripo estis lia hundo Lupo kiu estis tiel inregata kiel sia mastro ĉar Sinjorino Van-Vinklo konsideris ilin kiel kunbatalantojn en senokupeco. Ŝi eĉ rigardis Lupon kun malbondeziraj okuloj, supozante ĝin la kaŭzo de la ofta erarvagado de la mastro. Vere estas, ke teme pri ĉiuj temperamentaj kvalitoj konvenantaj al respektinda hundo, ĝi estis la plej kuraĝa besto iam esplorinta la arbarojn. Sed kiu kuraĝo kapablas kontraŭstari la senĉesajn kaj ĉiosieĝantajn terurojn de virina lango? Ekde la momento kiam Lupo eniris la domon, ĝia hupo falis, ĝia vosto velkis ĝisplanke aŭ bukliĝis interkrure, ĝi ŝteliradis kun mieno de pendumoto, ĵetante multajn ĝisflankajn rigardetojn al Sinjorino Van-Vinklo. Kiam ajn ŝi eksvingetis balailon aŭ kuleregon, la hundo alkuregis haste kaj jelpante la pordon.

La tempoj ade kaj senĉese malpliboniĝis por Ripo Van-Vinklo dume ke la jaroj de lia geedziĝa ekzisto ade kaj senĉese plinombriĝis. Aĝo ne malakrigas akran humoron kaj akra lango estas la sola randohava ilo kiu pliakriĝas pro utiligo. Dum longa tempo li kutimis sin konsoli, post eldoma forpeliĝo, partoprenante en speco de klubo de saĝuloj, filozofoj kaj ceteraj vilaĝaj senokupuloj kiuj kunvenis sur benko staranta antaŭ malgranda gastejo ornamita per ruĝvanga portreto pri Lia Reĝa Moŝto Georgo la Tria. Tie ili kutimis sidi subombre daŭre de longa senzorga somertago, parolante senentuziasme pri vilaĝaj klaĉaĵoj aŭ rakontante senfinajn dormigajn anekdotojn pri nenio. Sed valorintus ŝtatistan salajron la bonŝanco aŭskulti la profundajn diskutojn okazintajn fojfoje kiam malnova ĵurnalo hazarde atingis iliajn manojn pere de preterpasinta vojaĝinto. Kiel solene ili aŭskultis ties enhavaĵon trenparole deklamatan de Deriko Van-Bumelo, la lernejestro, eleganta, lerta vireto kiu alfrontis tute sentime la plej gigantajn vortojn de la vortaro. Kaj kiel saĝe ili kunmeditadis pri publikaj eventoj jam okazintaj antaŭ pluraj monatoj.

La opiniojn de tiu konsilio entute estris Nikolao Vedero, vilaĝa patriarko kaj mastro de la gastejo antaŭ kies pordo li sidis de la mateno ĝis la nokto, moviĝante nur sufiĉadistance por resti sub la ombro de granda arbo kaj eviti sin sunbruligi. Efektive, la najbaroj scipovis kalkuli la taghoron laŭ liaj movoj tiel akurate kiel laŭ sunhorloĝaj indikoj. Vere estas ke preskaŭ neniam li aŭdiĝis parolante, preferante fumi senĉese sian pipon. Liaj adeptoj tamen (ĉar ĉiu granda homo havas siajn adeptojn) komprenis lin bonege kaj sukcesis ekscii liajn opiniojn.

Kiam malplaĉis al li legata aŭ rakontata temo, laŭoniobserve, li fumis la pipon arde kaj eligis mallongajn, oftajn, kolerajn blovaĵojn. Se la temo tamen plaĉis al li, li enspiris la fumon malhaste kaj trankvile, ĝin elblovante en malpezaj serenaj nubetoj. Foje, forprenante la pipon elbuŝe, lasante la bonodoran vaporon kirliĝi ĉirkaŭnaze, li kapjesis solene en signo de nepra aprobo.

[pg 005]

El tiu sekurejo tamen Ripon tempofine forpelis lia megera edzino, subite interrompinte la trankvilon de la kunveno kaj mallaŭdinte ties anojn. Nek tiu eminentulo Nikolao Vedero scipovis eviti la langobatadon kiun trudis al li la terura diablino, kondamne dirante ke la gastejestro respondecas pri la senokupeco de ŝia edzo.

La kompatindan Ripon preskaŭ entute malesperigis la afero. Lia sola rimedo eskapi bienan laboron kaj edzinan kriadon estis enmanigi la pafilon kaj forvagi en la arbaron. Tie li kutimis sidiĝi arbobaze kaj dividi la enhavaĵon de sia dorsosako kun Lupo kiun li kondolencis kiel kunviktimon de persekutado. "Estimata Lupo," li diris, "via mastrino hundovivigas vian vivon. Sed ne maltrankviliĝu pri tio, kara kunaĵo. Daŭre de mia vivado neniam mankos al vi apudstaranta amiko!" Lupo vostojesis, enrigardis sopire la mastran vizaĝon kaj, se eblas al hundoj senti kompaton, mi opinias sincere ke tiu plenkore kunspertis la emocion.

Okaze de longa, bela, aŭtuntaga vagpromenado tiuspeca, senkonscie Ripo surgrimpis unu el la plej altaj partoj de Katskila-Montaro kie li okupiĝis pri sciurĉasado, sia plej ŝatata sportentrepreno, kaj la silentaj solecejoj eĥis kaj reeĥis lian pafilbruadon. Anhelante, laciĝinte, li sin malsuprenĵetis malfru-posttagmeze sur verdan teraltaĵon, kovritan de montara herbaro, situantan sur klifeg-rando. Tra interarba malfermaĵo li povis superspektadi tutan malsuprekuŝantan pejzaĝon etendiĝantan trans multajn mejlojn da fertilaj arbaroj. Li vidis fordistance la sinjoran Hudsonon, moviĝantan ege, ege malsupre de li laŭ sia silenta sed moŝta fluvojo, elmontrantan reflekton de purpura nubo aŭ velon de malhasta boateto haltinta por dormpaŭzo diversloke sur ĝia vitrobrila surfaco, tiam malaperantan finfine en la blua altaĵaro.

Aliflanke li enrigardis profundan, sovaĝan, solecan, dikvilan abismon kies fundon plenigis falintaj kliferoj kaj kiun apenaŭ atingis la reflektitaj radioj de la subiranta suno. Dum kelke da tempo Ripo restis kuŝante, primeditante tiun vidaĵon. Iompostiome la vespero antaŭenvenis. La montoj komencis ĵeti siajn longajn bluajn ombrojn trans la valojn. Prikonsciinte ke la ĉielo noktiĝos jam longe antaŭ ol li povos atingi la vilaĝon, li suspiris fortasone, antaŭpensante pri la teruroj kiujn estigos por li rea renkontiĝo kun Sinjorino Van-Vinklo.

En la momento kiam li eke entreprenis malsupreniri li aŭdis malproksiman voĉon kriegi: "Ripo Van-Vinklo! Ripo Van-Vinklo!" Li ĉirkaŭrigardis sed nenion vidis krom korvo fluganta solece trans la monton. Opiniante ke lin trompis iu fantazio, li forturniĝis cele denove al malsupreniri kiam li reaŭdis tra la silenta vesperaero la saman kriadon: "Ripo Van-Vinklo! Ripo Van-Vinklo!"

Samtempe Lupo hirtigis la dorsan hararon kaj, graŭlante mallaŭte aliris kaŭrante la mastran flankon, enrigardante time la valeton. Nun Ripo sentis ekregi lin malprecizan anksiecon. Li rigardis maltrankvilege en la sama direkto kaj ekvidis strangan figuron[pg 006] suprenvenadi labore laŭ la rokaro, antaŭenkliniĝante sub la pezo de iu surdorsa ŝarĝo. Surprizis Ripon vidi homan estaĵon en tiu soleca kaj malfrekventata ejo. Supozante tamen ke temas pri samregionano bezonanta helpon li hastis malsuprengrimpi por apogi tiun.

Alveninte pli proksime li eĉ pli surpriziĝis pro la malkutima aspekto de la nekonato. Tiu estis malalta kvadratformulo havanta dikan vepran hararon kaj griziĝintan barbon. Li vestiĝis laŭ la antikva Nederlanda modo, surportante senmanikan veŝton ĉirkaŭligitan ĉetalie kaj plurajn ĝisgenuajn pantalonojn (el kiuj la ekstera estis ege ampleksa) ornamitajn laŭflanke per butonvicoj kaj ĉegenue per ŝtofpufaĵoj. Li portis surŝultre pezan bareleton, laŭŝajne plenigitan je alkoholaĵo, kaj pergeste invitis Ripon alproksimiĝi kaj kunsubteni la ŝarĝon. Kvankam iom timida kaj malfidante la novan konaton, Ripo konsentis kun sia kutima entuziasmo kaj, reciproke apogante unu la alian, ili suprengrimpis laŭ mallarĝa ravineto, verŝajne la seka fluejo de montotorento.

Dum ili suprengrimpis Ripo aŭdis de tempo al tempo longajn ruliĝantajn sonoradojn, kvazaŭ foran tondradon, sendube elfontintajn profundan ravinon aŭ fendegon situantan inter altaj rokoj ĝis kiuj ilia malfacila irvojo ilin kondukis. Li paŭzis momenton, supozante ĝin la murmurado de unu el tiuj efemeraj fulmpluvegoj tiel ofte okazantaj altamontare, tiam antaŭeniris. Trapasinte la ravinon ili atingis amfiteatroaspektan valeton ĉirkaŭatan de perpendikularaj klifegoj preter kies randoj pendigis siajn branĉojn sursupraĵaj arboj, rezulte de kio la vojaĝanto nur malofte ekvidis eretojn da blua ĉielo kaj klara vespernubo. Dum la tuta tempo Ripo kaj lia kuniranto penadis silente ĉar, kvankam la helpanto scivolemis ekscii por kiu celo la nekonato entreprenis porti alkoholaĵbarelon laŭ la sovaĝa monto, tiulasta tamen havis iom strangan kaj malkompreneblan manieron kiu estigis miron kaj bremsis interkoniĝon.

Kiam ili eniris la amfiteatron, sin ekvidigis novaj mirigaĵoj. Sur centra ebenejo aro da malkutimaspektaj personoj kegloludadis. Ili vestiĝis en kurioza pasintepoka modo. Iuj surportis mallongajn Renesancstilajn jakojn; aliaj preferis senmanikajn jakojn kaj kunportis longajn tranĉilojn en siaj zonoj; preskaŭ ĉiuj elmontris ampleksajn ĝisgenuajn pantalonojn, konforme al la jam anoncita modo de la gvidanto.

Strangaj estis ankaŭ la mienoj. Unu havis grandan kapon, larĝan vizaĝon kaj etajn porkajn okulojn. Alia vizaĝo ŝajnis konsisti entute el nazo kaj kroniĝis per blanka sukerbloksimila ĉapelo ornamita de eta ruĝa kokvosto. Ĉiuj surportis barbojn malsamformajn kaj -kolorajn.

Unu el tiuj ŝajnis esti la estro. Dika, maljuna sinjoro kun veterbatita vizaĝo, li surportis laĉitan jakon, larĝan zonon kun mallonga kurbiĝinta glavo, altan kronhavan ĉapelon kun plumo, ruĝajn ŝtrumpojn kaj altkalkanumajn ŝuojn ornamitajn de kokardoj.[pg 007] La tuta ludantaro memorigis Ripon pri la figuroj aperantaj en malnova Flandra pentraĵo pendanta en la salono de Pastoro Van-Ŝajko, la vilaĝa preĝejestro, kunportita el Nederlando epoke de la koloniado.

La plej stranga aspekto de la afero, laŭ Ripo, estis tio ke, kvankam la ludantoj verŝajne distriĝis, ili elmontris la plej seriozajn mienojn kaj estigis la plej misteran silenton, fariĝante la plej malfeliĉa festantaro kiun li iam vidis. Interrompis la silenton de la okazaĵo nenio krom la bruo de la kugloj kiuj, ruliĝante, eĥis laŭmontare kiel muĝantaj tondrojkrakoj.

Kiam Ripo kaj lia kuniranto atingis ilin, subite tiuj ĉesis ludi kaj fiksrigardis la novalvenintojn kun tiel statumaniera senmoviĝo kaj tiel strangaj, krudaj, senentuziasmaj mienoj ke la koro de Ripo ŝanceliĝis en lia brusto kaj liaj genuoj intermarteliĝis. Lia kunulo nun malplenigis la bareleton je ties enhavaĵo, elverŝante tiun en grandajn flakonojn kaj indikante pergeste ke Ripo ilin disdonu al la ludantaro. Temante kaj tremante, li obeis. Tiuj trinkis la alkoholaĵon en nepra silento, tiam reaktivigis sian ludadon.

Iompostiome malpligrandiĝis la miro kaj anksieco de Ripo. Li eĉ kuraĝis, kiam neniu lin rigardis, gustumi la trinkaĵon kiu, li ekkonsciis, havis preskaŭ la saman saporon kiel bonkvalita Holando-Ĝino. Li estis denaska soifulo kaj baldaŭ ne rezistis al la tento denove trinki. Unu ĉerpo invitis ceteran kaj li ripetis tiel ofte siajn vizitojn al la flakono ke tempofine liaj sensoj superfortiĝis, liaj okuloj naĝumis en la kapo kiu gradon post grado antaŭenkliniĝis ĝis kiam finfine li profunde ekdormis.

Vekiĝinte, li konsciis situi sur la sama verda altaĵo de kie li unuafoje ekvidis la maljunulon suprengrimpadi el la valeto. Li frotis la okulojn: matena suno brilis; la birdoj saltetis kaj kvivitis; aglo radflugis supre, alfrontante puran montozefiron. "Certe," pensis Ripo, "mi ne dormis ĉi-tie la tutan nokton!" Li ekmemoris la antaŭdormajn okazintaĵojn: la strangulon kun la alkoholaĵbareleto; la montoravinon; la sovaĝan retiriĝejon inter la rokoj; la veaspektan kugloludantaron; la flakonon. "Ho, tiu flakono! Tiu abomena flakono!" pensis Ripo. "Kiun senkulpigaĵon mi rakontu al Sinjorino Van-Vinklo?"

Li ĉirkaŭrigardis, serĉante sian pafilon, sed anstataŭ pura, bonoleita birdofusilo li trovis malnovan musketaĉon lin apudkuŝantan: rustotavolo kovris ĝian paftubon, ĝia seruro forfalis, ĝian fuston vermoj elmanĝis. Li nun suspektis ke la seriozmienaj festintoj de la montaro lin priŝercis kaj, dozinte al li fortan alkoholaĵon, forŝtelis lian pafilon. Aldone, Lupo malaperis sed eblas ke ĝi forvagis ĉasante sciuron aŭ perdrikon. Li fajfvokis la hundon kaj kriegis ĝian nomon, sed la entrepreno entute senrezultiĝis. La eĥoj resonigis liajn fajfojn kaj kriegojn sed alvenis nenia hundo.

[pg 008]

Li elektis reviziti la scenejon de la pasintvespera kapriolado, kaj renkontonte tie restintan distriĝinton, informiĝi ĉe tiu pri siaj pafilo kaj hundo. Ekstariĝinte por survojiĝi, li sentis rigidon en la artikoj kaj malfacilecon en sia irkapablo. "Ĉi-tiuj montaraj litoj ne konvenas al mi," pensis Ripo, "kaj se tiu ludaventuro spertigos al mi reŭmatismon, Sinjorino Van-Vinklo min pagigos altpreze."

Iom malfacile li atingis la valeton kaj trovis la ravinon laŭ kiu li kaj lia kunulo suprengrimpis la antaŭan vesperon. Surprizege, monta rojo nun fluis ŝaŭme malsupren laŭ la ravino, saltante de roko al roko, plenigante la valeton je babilumaj murmuradoj. Li sukcesis tamen suprengrimpaĉi laŭ ties bordoj, antaŭenpenigante tra densaĵoj de betulo, sasafraso kaj hamamelido, foje stumblante aŭ implikiĝante en la sovaĝaj vitoj spiraligintaj siajn buklojn aŭ ĉirojn de arbo al arbo kaj etendintaj kvazaŭan kaptoreton laŭ lia irvojo.

Tempofine li atingis la lokon kie antaŭe la ravino eniris la klifojn en la direkto al la amfiteatro sed restis tie neniaj indikaĵoj pri tia malfermaĵo. La rokoj estigis altan nepenetreblan muron super kiu la kaskado alvenis falante en tavolo da pluma ŝaŭmo, trafante malsupre larĝan profundan basenon nigrigitan per la ombroj de la ĉirkaŭanta arbaro. Ĉi-tie tial necesis ke Ripo haltu. Denove li alvokis voĉe kaj fajfe sian hundon. Respondis al li nur la grakado de aro da senokupaj korvoj, distriĝante alte en la aero super seka arbo apudstaranta sunan klifegrandon kaj kiuj, sekuraj en sia altejo, ŝajnis malsuprenrigardi kaj primoki la konfuzon de la malbonŝanca viro.

Kion fari? La mateno forpasadis kaj Ripo ege malsatis ĉar mankis al li iu ajn matenmanĝo. Li malĝojiĝis pro la perdo de hundo kaj pafilo. Li timegis renkonti sian edzinon. Sed ne decas ke homo malsatmortu en la montaro. Li skuis la kapon, surŝultrigis la rustan armilon kaj, korsuferante pro ĝeno kaj anksieco, ekhejmeniris.

Dum li alproksimiĝis la vilaĝon li renkontis plurajn homojn sed rekonis neniajn. Tio lin surprizis ĉar li opiniis koni ĉiujn tiuregionanojn. Cetere, ili vestiĝis malsammode kiel lia kutimo. Ĉiuj lin fiksrigardis reciproke surprizite kaj senescepte frotis la mentonon lin ekvidinte. La konstanta ripetado de la gesto instigis Ripon senatente ĝin imiti, post kio li ekkonsciis, mirindege, ke lia barbo aktuale plilongiĝis je unu piedo.

Nun li jam eniris la antaŭkvartalojn de la vilaĝo. Aro da strangaj geknaboj lin postkuris, kriegante primokante, indikante perfingre lian grizan barbon. Aldone la hundoj, neniun el kiuj li identigis kiel antaŭan konataĵon, postbojis lin dum li preterpasis. La vilaĝo mem ŝanĝiĝintis. Ĝi estis pli granda kaj pli dense enloĝata. Aperis loĝdomvicoj kiujn li neniam antaŭe vidis. Malaperintis aliaj domoj kiujn antaŭe li frekventis. Super la pordoj estis skribitaj strangaj nomoj. Ĉe la fenestroj elmontriĝis strangaj vizaĝoj. Ĉio strangis.

[pg 009]

Sian menson li nun malfidis. Li komencis dubi ĉu li kaj la ĉirkaŭanta mondo ne estas sorĉitaj. Certe tiu-ĉi estas lia denaska vilaĝo kiun li forlasis nur hieraŭ. Jen elstaras Katskila Montaro. Jen mezdistance preterfluas la arĝenta Hudsono. Jen situas ĉiu monteto, ĉiu valeto precize same kiel ĉiam antaŭe. Ripo ege perpleksiĝis. "Tiu hieraŭvespera flakono," li pensis, "malfeliĉe konfuzis mian kompatindan kapon!"

Nur iom malfacile li trovis la vojon alirantan lian propran domon kiun li alproksimiĝis kun silenta miro, atendante ĉiun momenton aŭdi la stridan voĉon de Sinjorino Van-Vinklo. Li ekkonsciis ke la domo ege malkomponiĝis: la tegmento enfalis; la fenestroj disiĝis; la pordoj disĉarniriĝis. Duongrade malsatmortinta hundo aspektanta iom kiel Lupo kaŭraĉis proksime al ĝi. Ripo alvokis la beston laŭnome, sed tiu knaris, vidigis la dentojn kaj foriris. Efektive tio estis malafablega ofendo. "Eĉ mia hundo," suspiris la malbonŝanca Ripo, "min forgesis!"

Li eniris la domon, kiun, verdire, Sinjorino Van-Vinklo ĉiam antaŭe enbonordigis. Ĝi estis malplena, mizera, verŝajne forlasita. Tiu dezerteco venkis ĉiujn geedzajn timojn liajn. Laŭte li alvokis siajn edzinon kaj infanojn. Dummomente lia voĉo sonigis la solecajn ĉambrojn. Tiam denove ĉio silentis.

Haste li eliris la domon kaj ege rapide survojiĝis en la direkto al sia antaŭa distriĝejo, la vilaĝa gastejo. Ankaŭ tiu malestis. Anstataŭis ĝin disfalema ligna konstruaĵego kun gapantaj fenestregoj el kiuj kelkaj estis rompitaj kaj riparitaj per malnovaj ĉapeloj kaj subjupoj. Super la pordo estis pentritaj la vortoj: "Unio-Hotelo, de Jonatono Dolitlo". Anstataŭ la arbego antaŭe ombradinta la antikvan trankvilan Nederlandan gastejeton nun elstaris tie alta nuda stango suprekronita de iu similanta ruĝan dormĉapon kaj malsuprenpendante de kiu flirtadis flago sur kiu estis desegnita malkutima kunigaĵo da steloj kaj strioj. Tio ĉio strangis kaj malkompreneblis.

Sur la signo tamen li rekonis la rubenruĝan vizaĝon de Reĝo Georgo sub kiu li tiel ofte antaŭe fumis trankviligan pipon. Sed eĉ tiu-ĉi kurioze metamorfoziĝintis. La ruĝan mantelon anstataŭis blu- kaj ĉamkoloraĵo. Ne sceptron sed glavon retenis la mano. Deklivangulan ĉapelon portis la kapo. Sube, pentrite en grandaj literoj, aperis la nomo: GENERALO VAŜINGTONO.

Laŭkutime ĉirkaŭ la pordo homamaso kunpremiĝis sed Ripo rekonis nenian vizaĝon. Ŝajne la karaktero mem de la homoj ŝanĝiĝis. Ĝi havis aktivan, okupatan, disputeman kvaliton anstataŭ la kutimaj flegmo kaj dormema trankvilo. Vane li serĉis la saĝan Nikolaon Vederon, kun lia larĝa vizaĝo, duobla mentono kaj bela longa pipo, eligantan ne sencelajn diskursojn sed tabakajn fumnubojn. Vane li serĉis Van-Bumelon, la lernejestron, dise informantan pri la enhavaĵo de malnovega ĵurnalo. Anstataŭe maldika galulo, kun poŝoj plenigitaj je flugfolioj, bombastadis fervore pri civitanrajtoj, elektoj, kongresanoj, libereco, Bunker-Monteto, herooj de sepdek ses kaj aliaj vortoj[pg 010] kiuj konsistigis por la mistifikita Sinjoro Van-Vinklo nepre Babelan ĵargonon.

La aspekto de Ripo, kun lia longa grizigita barbo, lia rusta pafilo, lia kruda vestaĵaro kaj la armeo da virinoj kaj infanoj lin postsekvantaj ĉekalkane baldaŭ atentigis la tavernajn politikistojn. Ili ĉirkaŭamasiĝis lin, okulkontrolante lin ege scivoleme de kapo al piedo. La oratoro alvenis lin hastacele kaj, iom lin apartigante, demandis "por kiu partio li votis?" Ripo lin fiksrigardis kun senpensa stulteco. Alia malalta sed aktiva uleto altiris lian brakon kaj leviĝinte piedpinten, demandis apudorele "ĉu li estas Federalisto aŭ Demokrato?" Same kiel antaŭe Ripo ne sukcesis kompreni la demandon. Sciŝajna sinadmira maljunulo, surportante deklivangulan ĉapelon, malfermis vojon tra la homamaso, dum la trapasado perkubute situigante apartajn homojn dekstra- kaj maldekstraflanken. Sin ekstariginte antaŭ Van-Vinklo, arkiginte unu brakon, ripoziginte la alian sur sian lambastonon, samtempe dum liaj akravidaj okuloj kaj akrangula ĉapelo kvazaŭ penetris la animon mem de la reveninto, li demandis gravtone "kio lin alvenigis al la elekto kunportantan pafilon surŝultre kaj postsekvatan de kanajlaro kaj ĉu li celas estigi tumulton en la urbo?"

"Ho, ve! Sinjoroj," lamentis Ripo, iom konsternite, "mi estas simpla pacema viro, denaska ĉi-lokano, lojala servanto de la reĝo, Dio benu lin!"

La ĉirkaŭantoj eligis ĝeneralan kriegon. "Lojalisto! Lojalisto! Spiono! Rifuĝinto! Forigu lin! Li haste foriru!" Nur ege malfacile la sinadmiranto surportanta la oblikvangulan ĉapelon repacigis la spektantaron kaj, dekoble plisoleniginte la frunto, denove demandis al la nekonata kulpinto kial li tien alvenis kaj kiun li serĉas? La kompatindulo deklaris humile ke li nepre ne celas estigi malbonon, alveninte nur serĉe de kelkaj najbaroj antaŭe frekventintaj la tavernon.

"Nu, kiuj ili estas? Ilin nomu."

Ripo pensegis momenton, tiam demandis: "Kie estas Nikolao Vedero?"

Estiĝis iomtempa silento. Tiam maljunulo respondis en malpeza fajfsona voĉo. "Nikolao Vedero! Nu, li jam mortis kaj forpasis antaŭ dek ok jaroj! Antaŭe en la preĝeja tombo vidiĝis ligna tombosignaĵo informanta pri li sed poste ankaŭ tiu putris kaj foriris."

"Kie estas Bromo Duĉero?"

"Ho, li soldatiĝis komence de la milito. Iuj diras ke li mortis okaze de la atako ĉe Ŝtona-Kabo. Aliaj diras ke li dronis dum tempesto ekestiĝinta ĉebaze de Antonio-Nazo. Mi ne scias. Li neniam revenis."

[pg 011]

"Kie estas Van-Bumelo, la lernejestro?"

"Ankaŭ li soldatiĝis, generaliĝis grandhonore, kaj nun postenulas en Kongreso."

La koro de Ripo mortumis kiam li priaŭdis la malfeliĉigajn ŝanĝojn okazintajn en lia hejmvilaĝo kaj ĉe liaj hejmamikoj. Li sentis sin sola en la mondo. Ankaŭ lin mistifikis ĉiu respondo ĉar temis pri grandegaj tempotruoj kaj malkompreneblaj aferoj: milito, kongreso, Ŝtona Kabo. Mankis al li sufiĉe da kuraĝo por demandi informojn pri ceteraj amikoj kaj malespere li kriegis: "Ĉu neniu konas Ripon Van-Vinklon?"

"Ho, Ripo Van-Vinklo!" ekkriis du-tri homoj. "Ho, certe! Jen situas Ripo Van-Vinklo tie for, sin apogante kontraŭarben."

Ripo rigardis kaj vidis akuratan duoblaĵon de si en la epoko kiam li surgrimpis la monton: verŝajne tiel pigran kaj certe tiel malbone vestitan. Nun la kompatindulo entute konsterniĝis. Li pridubis sian propran identecon: ĉu li estas si mem, ĉu li estas aliulo? Meze de tiu konsterniĝo la deklivangul-ĉapelulo demandis kiu li estas kaj kio estas lia nomo?

"Dio scias!" li ekkriis, sen daŭra penskapablo. "Mi ne estas mi. Mi estas iu alia. Jen mi estas tie for. Ne, tiu forulo estas alia homo staranta en miaj ŝuoj. Hieraŭvespere mi estis mi, sed mi ekdormis surmonte kaj oni ŝanĝis mian pafilon kaj ĉio ŝanĝiĝis kaj mi ŝanĝiĝis kaj nun mi ne plu scias kiel mi nomiĝu nek kiu mi estu!

La apudstarantoj nun komencis sin rigardu unu la alian, kapjesi, palpebrumi gravmiene, bateti la fingrojn kontraŭfrunten. Oni proponis flustravoĉe sekurigi la pafilon cele al malhelpi la maljunulon sin malbonfartigi. Aŭdinte tiun proponon la sinadmiranto surportanta la sensimetrian ĉapelon iom haste retiriĝis.

En tiu grava momento freŝvizaĝa belforma virino sin antaŭenŝovumis tra la homamaso, celante ekvidi la grizbarban viron. Ŝi portis en la brakoj diketan infanon kiu, ektiminte pro la aĉa aspekto de la grizbarbulo, ekploregis. "Silentu, Ripo!" ŝi kriordonis. "Silenton, mi petas, stultuleto! La maljunulo ne vin difektos." La nomo de la infano, la maniero de ties patrino, la tono de ŝia voĉo, ĉio aktivigis en lia menso sinsekvon da memoraĵoj. "Kio estas via nomo, estimata bonvirino?" li petis.

"Ĝudito Gardenjero."

"Kaj la nomo de via patro, kio ĝi estis?"

"Ho, la kompatindulo! Ripo Van-Vinklo li nomiĝis sed jam forpasis dudek jaroj ekde kiam li forlasis nian hejmon kun sia pafilo kaj neniam poste reaŭdigis novaĵojn pri si.[pg 012] Lia hundo hejmenrevenis sen li. Ĉu li sin mortpafis, ĉu Indianoj lin forkaptis, pri tio neniu certas. Mi estis tiam nur knabineto."

Restis al Ripo nur unu plua demando por starigi, sed li starigis ĝin kun hezita voĉo.

"Kie estas via patrino?"

"Ho, ŝi mortis antaŭ nur mallonga tempo, rompinte sangoangion okaze de kverelo kun Nov-Anglia kolportisto."

Almenaŭ tiu informero sentigis al Ripo iom da konsolo. La honesto viro ne plu kapablis sin reteni. Li ĉirkaŭbrakis kaptomode sian filinon kaj ŝian infanon. "Mi estas via patro!" li ekkriis. "Antaŭe Ripo Van-Vinklo la juna! Hodiaŭ Ripo Van-Vinklo la maljuna! Ĉu neniu rekonas la kompatindan Ripon Van-Vinklon?"

Ĉiuj staradis mirigite, ĝis kiam maljunulino, elirante ŝancelpaŝe la amason, metis la manon surfrunten kaj dummomente okulkontrolante sub ĝi la vizaĝon de Ripo, proklamis: "Certege! Ripo Vin-Vinklo li estas! Ripo mem! Bonan hejmenrevenon, longtempa najbaro! Nu, kie vi pasigis tiujn dudek longajn jarojn?"

Sian aventuron Ripo rapide rakontis ĉar la dudek jarojn li pasigis same kiel unu nokton. La najbaroj fiksrigardis, aŭskultante la rakonton. Iuj palpebrumis unu al la alia kaj envangenigis la langon. La sin admiranto kun la deklivangula ĉapelo, alreveninte la scenejon nur fine de ĉiu danĝero, malgajigis la buŝon kaj ŝancelis la kapon, responde al kio okazis ĝenerala kapŝanceliĝo tra la tuta kunvenintaro.

Tiuj kunkonsentis tamen agi laŭ la opinio de Petro Vanderdonko kiun ili vidis ĵus tiam antaŭenveni malrapide laŭ la vojo. Li estis posteulo de la samnoma historiisto kiu verkis unu el la plej fruaj raportoj pri la provinco. Petro, la plej aĝa loĝanto de la vilaĝo, estis bone informita pri ĉiuj mirindaj okazintaĵoj kaj tradicioj de la regiono. Tuj li memoris Ripon kaj konfirmis en ege kontentiga maniero la raporton de tiu. Li certigis al la vilaĝanoj tion ke, laŭ informo transdonita al li fare de lia historiista antaŭulo, ekde ĉiam strangaj estaĵoj hantis Katskilajn Montojn. Ekzemple, la multfama Hendriko Hudsono, unua malkovrinto de la rivero kaj la regiono, rendevuas en tiu loko ĉiujn dudek jarojn kun la ŝipanaro de Duon-Luno, tiel sukcesante reviziti la agadejon de sia antaŭa entreprenado kaj prizorgi la riveron kaj la urbon portantajn lian nomon. Aldonekzemple, la patro de Petro vidis ilin foje, vestitajn laŭ antikva Nederlanda modo kaj ludkuglantajn en la montovaleto. Petro aŭdis proprapersone iun someran posttagmezon iliajn forajn tondrokraksonajn kuglopilkojn.

Por mallongigi longan historion, la kuniĝintaro diskuniĝis, preferante okupiĝi denove pri la pli gravaj aferoj de la elekto. La filino de Ripo lin hejmenkondukis ĉe si. Ŝi[pg 013] pridisponis komfortan bonmeblitan dometon kaj dikan gajan kultivistan edzon kiun Ripo rekonis kiel unu el la buboj antaŭe surgrimpadintaj lian dorson. Rilate al la filo kaj heredonto de Ripo, kiu estis la duoblulo de la patro kaj kiu vidiĝis antaŭe sin apogante kontraŭarben, tiu dungiĝis kiel laboristo sur la familia bieno. Li elmontris tamen heredan preferon okupiĝi pri ĉio ajn krom siaj proprabienaj devoj.

Ripo nun reaktivigis siajn antaŭajn promenadojn kaj kutimojn. Baldaŭ li rerenkontis multajn antaŭajn kunulojn, kvankam ili iomege suferis pro uzdifektado kaj tempoerodado, kaj li komencis preferi amikiĝi kun la noveminentiĝanta generacio ĉe kiu li baldaŭ sin ege estimigis.

Havante nenion farotan ĉehejme, atinginte tiun feliĉan aĝon kiam viro rajtas senokupiĝi senriproĉe, li reprenis denove sian surbenkan sidlokon ĉe la gasteja pordo kaj eminentiĝis kiel unu el la patriarkoj de la vilaĝo kaj kronikistoj pri la forpasintaj "antaŭmilitaj" jaroj. Necesis al li iom da tempo antaŭ ol povi sin ĝisdatigi pri aktualaj klaĉaĵoj aŭ ekkompreni la strangajn eventojn okazintajn dum lia dormado: ekzemple, tion ke okazis sendependeca milito; ke la lando maljungiĝis disde malnova Anglio; ke, anstataŭ esti servanto de Lia Reĝa Moŝto Georgo la Tria li nun estis libera civitano de Unuiĝintaj Ŝtatoj.

Efektive, Ripo neniel estis politikisto. Ŝtataj kaj imperiaj ŝanĝoj neniel lin afekciis. Restis tamen unu specio de despotismo sub kiu li longe suferis: virinjupa regado. Feliĉe, tio nun finiĝis. Li forigis la kolon el la jugo de la geedza vivo. Li rajtis forlasi kaj reveni la hejmon laŭvole sen timi la tiranecon de Sinjorino Van-Vinklo. Tamen kiam ajn oni menciis ŝian nomon, li ŝancelis la kapon, levis la ŝultrojn, rigardis ĉieldirekten: konduto kiu interpreteblis kiel aŭ rezignacio pri lia sorto aŭ ĝojo pri lia savo.

Li kutimis rakonti sian historion al ĉiu fremdulo alveninta la gastejon de S-ro Dolitlo. Komencaetape, laŭ onia observo, li iom ŝanĝis diversajn detalojn okaze de ĉiu nova rakontado, pro tio sendube ke li nur tre lastatempe vekiĝis. Finfine tamen la evento konkretiĝis en la rakonton kiun mi ĵus raportis kaj ĉiuj viroj, virinoj kaj infanoj de la regiono ĝin parkerigis. Iuj ĉiam pretendis dubi ties veron, deklarante ke Ripo freneziĝis kaj ke raportante pri la afero li ĉiam malkonstantas. La maljunaj Nederlandaj loĝantoj tamen, preskaŭ senescepte, bonvolis ĝin kredi. Eĉ hodiaŭ, kiam ajn ili aŭdas somerposttagmezan fulmotondron en Katskilaj Montoj, ili diras ke Hendriko Hudsono kaj lia ŝipanaro ludkuglas. Komuna deziro de ĉiuj virinregataj edzoj de la regiono estas, kiam la vivo tro monotoniĝas, ekpovi trinki trankviligan ĉerpon el la flakono de Ripo Van-Vinklo.


[pg 014]

AL LA LEGANTO

Estimata kaj Kara Leganto! Ĉu iam perfida malsano vin embuskis meze de agrabla ekskurso? Ĉu ĝi stumbligis viajn kalkanojn kaj izoligis vin en la soleco de gasteja ĉambro, nombrantan la lacigajn horojn dum tiuj preterpasis? Se jes, vi scipovos min kompati. Jen mi estas, interrompite dum la evoluo de mia ekskurso sur la belaj bordoj de Rejno-Rivero kaj enlitigite pro malbonfarto en tiu-ĉi malnova landlima urbo Majenco. Mi elĉerpis ĉiun distriĝrimedon. Mi konas la voĉon de ĉiu horloĝo kiu anoncas kaj la sonon de ĉiu sonorilo kiu sonoras en la loko. Mi scias precize en kiu sekundo aŭskulti la unuan ekbaton de la Prusa tamburo kiu alvokas la garnizonon al la paradejo, aŭ je kiu horo atendi la foran muzikon de la Aŭstria militbando. Ĉiuj tiuj finestiĝis lacigaj por mi. Eĉ la bone konata promenpaŝaro de mia kuracisto dum li laŭiras malrapide la koridoron, efektivigante kuracadon en la grincado mem de siaj ŝuoj, ne plu estigas plaĉan interrompon al la monotoneco de mia apartamento.

Dum iom da tempo mi entreprenis ĉarmi la lacigajn horojn lernante la Germanan lingvon sub la estrado de Katarino, la bela filineto de mia gastiganto. Baldaŭ tamen mi konsciis ke eĉ la Germana ne havas sufiĉan forton por kontentigi malviglajn orelojn kaj la konjugado de la verbo ich liebe povus senpotenciĝi, kiel ajn rozkoloraj estu la ĝin eldirantaj lipoj.

Mi deziris legi sed mia menso malkonsentis koncentriĝi. Mi kontrolis volumon post volumo sed ilin forĵetis kun malplezuro. "Nu, tial," diris mi tempofine, senesperigite, "se mi ne kapablas legi libron, mi verku unu." Neniam ekkonceptiĝis pli bonŝanca ideo. Tuj ĝi havigis al mi okupiĝon kaj distriĝon. Verki libron konsideriĝis en malnovaj tempoj kiel labora kaj malfacila entrepreno, ĉar oni nomis "verko" la plej sengravecan elpensaĵaĉon kaj la mondo parolis kun miro kaj pietato pri "la laboro de la saĝemuloj". Tiujn aferojn oni pli bone komprenas hodiaŭ.

Danke al la plibonigoj okazigitaj en ĉiuj specoj de fabrikado, la librofara arto jam sin konigis eĉ en siaj plej malaltnivelaj detaletoj. Ĉiu estas aŭtoro. La senokupuloj skribaĉas foliantojn por pasigi la tempon. Junaj ĝentlemanoj ĵetverkas paron da dozavoj dum la paŭzintervaloj de la sportsezono. La junulino estigas sian volumaron kun la sama facilo kun kiu ŝia avino fabrikis aron da seĝmalsupraĵoj.

Tial ankaŭ mi eksentis la deziron verki libron kaj la legonto konscios facile ke kontentigi la deziron ne estis malfacila afero. Mi serĉfosis mian tekon kaj serĉkontrolis inter miaj memoraĵoj tiujn ŝvebantajn materialojn kiujn homo kutime kolektas vojaĝante, kaj mi ilin aranĝis en ĉi-tiu verketo.

Ĉar mi konscias ke ni vivas en rakontdira kaj rakontlega epoko kaj ke la mondo ŝatas[pg 015] instruiĝi pere de apologio, mi kunresumas en kelkajn rakontojn la lecionojn kiujn plaĉus al mi transdoni. Povas esti ke ili ne havas distripovon, malsame kiel la rakontoj kiujn raportas multaj el miaj samepokuloj. Tamen mi alttaksas ilin pro la solida moralaĵo kiun enhavas ĉiu el ili. Eblas ke tio ne videblas en la unuaj legmomentoj sed la leganto certe konscios pri tio ilin finleginta. Mi preferas sanigi la mondon per mildaj aliigaĵoj, ne per perfortaj dozoj. Efektive, necesas ke la malsanulo neniam konsciu pri tio ke li prenas dozon. Mi lernis almenaŭ tion rezulte de miaj spertoj submane de la estimata Hipokrato de Majenco.

Mi ne favoras tial tiujn nudvizaĝajn rakontojn portantajn siajn moralaĵojn sursurface, fiksrigardantajn senpere la vizaĝon de la leganto. Ili sufiĉas por forturni la ofendiĝeman leganton. Tute kontraŭe, mi ofte kaŝis mian moralaĵon, kamuflante ĝin laŭeble plej multe per sukeraĵoj kaj spicaĵoj por ke, dum la ordinara leganto aŭskultas kun malfermita buŝo fantom- aŭ amrakonton, li ricevu en la gorĝon solidan moralecboluson tien ruzenŝovitan sen iam konscii pri la ruzo.

Pro tio ke la publiko emas scivoli pri la fontoj el kiuj aŭtoro ĉerpas siajn rakontojn, ne certante ĉu ĝi rajtas nek ĝis kiu punkto ilin fidi, mi informu ke Aventuro de la Germana Studento, aŭ la lasta parto de ĝi, baziĝas sur anekdoto transdisponigita al mi el, laŭraporte, Franclingva fonto. Efektive, oni diris al mi, post kiam mi jam verkis ĝin, ke Angla aŭtoro estigis genian samfonte bazitan rakonton. Mi neniam vidis tamen presitan ekzempleron aŭ de la unua aŭ de la dua. Kelkaj cirkonstancoj de Aventuro de la Mistera Pentraĵo kaj de Rakonto de la Juna Italo estas svagaj memoraĵoj pri anekdotoj rakontitaj al mi antaŭ kelkaj jaroj sed mi ne scias el kiuj fontoj mi ilin akiris. Aventuro de la Juna Pentristo inter la banditoj pruntepreniĝis preskaŭ entute de aŭtenta manuskripta rakontaĵo.

Pri la ceteraj rakontoj enhavataj en ĉi-tiu verko, kaj efektive pri miaj rakontoj ĝenerale, mi povas starigi nur unu komenton. Mi estas maljuna vojaĝanto. Mi iom legis, aŭdis kaj vidis pli, kaj pleje revadis. Mia cerbo tial plenas je multegaj diversaĵoj. Kiam mi vojaĝas, tiuj heterogenaj temoj miksiĝas en mia menso, same kiel vestaĵoj miksiĝas en malbone pakita ekskursokofro. Tial kiam mi entreprenas eltiri fakton mi ne certas ĉu mi legis, aŭdis aŭ revis ĝin. Kaj mi ĉiam dubas pri kiom el miaj propraj rakontoj mi rajtas kredi.

Atentinte tiujn informojn, vi nun eklegu, estimata legonto, kun bona deziro, kaj preter ĉio, kun bona humoro, la kolektaĵon kiu ĉi-tie prezentiĝas. Se finestiĝas malbonaj la rakontoj per kiuj mi vin provizas, almenaŭ ili finestiĝas mallongaj. Tial neniu laciĝos dum longa tempo legante ununuran rakonton. "Malsameco ĉarmas," deklaras iu poeto.

Ŝanĝo trankviligas, eĉ se la ŝanĝo iras de malbono al plimalbono. Kiel mi multofte[pg 016] konsciis vojaĝante en diliĝenco, eblas al la sidanto iom sin komfortigi ŝanĝante sidpozon kaj kontuziĝante en nova parto de la korpo.

Ĉiam via,
Ĝofredo Krajono

Datigita ĉe Hotel-Darmŝtato
kontraŭvide de Hotel-Parizo
Majnco, alie nomiĝanta Majenco


[pg 017]

AVENTURO DE LA GERMANA STUDENTO

En ŝtorma nokto, en la tempesta epoko de Franca Revolucio, juna Germano revenis al sia loĝejo je malfrua horo trans la malnovan parton de Parizo. La fulmo brilis kaj la laŭtaj tondrokrakoj klakadis laŭ la altaj mallarĝaj stratoj. Sed unue mi iom parolu al vi pri tiu juna Germano.

Gotfredo Volfgango estis juna viro de bona familio. Li studis dum kelke da tempo en Gotingeno, sed havante vizian kaj entuziasman karakteron, li vagrenkontis tiujn senbridajn kaj spekulativajn doktrinojn tiel ofte mistifikintajn Germanajn studentojn. Lia izolita vivmaniero, lia intensa diligenteco kaj la aparta naturo de liaj studobjektoj efikis sur lin ne nur mense sed ankaŭ korpe. Lia sano estis difektita; lia imago, malsanigita. Li sin indulgis farante fantaziajn konjektojn pri spiritaj esencoj ĝis kiam, kiel Svedenborgo, li konsistigis ĉirkaŭ si idealan mondon sian. Li konceptis la ideon, fontintan el mi ne scias kiu kaŭzo, ke lin superpendas malbona influo: malica genio aŭ spirito celanta lin malliberigi kaj certigi lian damnon. Tia ideo trudis al lia melankolia temperamento, estigis la plej malĝojajn efikojn. Li marasmiĝis kaj deprimitiĝis. Liaj amikoj ekkonsciis pri la lin ĝenanta mensa malsano kaj opiniis ke la plej bona sanigo estos translokiĝo. Tial oni sendis lin al Parizo por finplenumi sian lernadon inter la tieaj pompoj kaj distraĵoj.

Volfgango atingis Parizon je la ekkomenco de la revolucio. Unue la popola deliro kaptis lian entuziasman menson kaj lin ravis la tiamaj politikaj kaj filozofiaj teorioj. Tamen la sekvintaj sangaj scenoj ŝokis lian tuŝiĝeman naturon, naŭzigis lin pri la socio kaj la mondo kaj des pli hermitigis lin. Li sin izoligis en soleca apartamento de Latin-Lando, la kvartalo de la studentoj. Tie, en morna strato proksime al la monaĥecaj muroj de Sorbono, li entreprenis siajn plej ŝatatajn spekulativadojn. Foje li pasigis sinsekvajn horojn en la grandaj bibliotekoj de Parizo, tiuj katakomboj de forpasintaj aŭtoroj, serĉfosante iliajn amasojn da polvaj kaj arkaikaj verkoj esperante malkovri nutraĵon por sia malsana apetito. Li estis, por tiel diri, literatura nekrofiliulo, bankedante en la ostejo de putrinta literaturo.

Volfgango, kvankam soleca kaj ermitema, havis ardan temperamenton, sed dum kelke da tempo ĝi influis nur lian imagon. Li estis tro timida kaj malmondeca por amindumi belulinojn sed li admiris entuziasme la virinan belecon kaj en sia soleca ĉambro ofte sin perdis revante pri viditaj formoj kaj vizaĝoj kaj lia fantazio ornamis bildojn pri beleco multe superantajn tiujn de la reala mondo.

Dum lia menso enestis tiun ekscititan kaj sublimitan staton, sonĝo estigis eksterordinaran efekton ĉe li. Ĝi estis virina vizaĝo de transcenda beleco. Tiel forta estis[pg 018] la efekto ke li prisonĝis ĝin foje kaj refoje. Ĝi hantis liajn dumtagajn pensadojn, liajn dumnoktajn dormadojn. Finfine li arde enamiĝis al tiu sonĝombro. Ĝi daŭris tiel longe ke ĝi fariĝis unu el tiuj fiksitaj ideoj kiuj hantas la mensojn de melankoliaj viroj kaj ofte misidentiĝas kun frenezo.

Tia estis Gotfredo Volfgango kaj tia lia stato en la tempo kiun mi menciis. Li hejmenrevenis malfruhore iun ŝtorman nokton laŭ kelkaj malnovaj kaj malhelaj stratoj de Marĉo-Kvartalo, la antikva parto de Parizo. La laŭtaj tondrokrakoj klakadis inter la altaj domoj de la mallarĝaj stratoj. Li atingis Grevo-Placon, la lokon kie ekzekutoj efektiviĝis. La fulmo tremetis inter la altaĵoj de la antikva Urbodomo kaj faligis flagretantajn briletojn sur la malplenejon antaŭ ĝi. Dum li transiris la placon, Volfgango kaŭre retiriĝis pro hororo sin trovinte apud la gilotino. Estis la kulmino de la terorregno kiam tiu timigega mortilo staris ĉiam en preteco kaj ĝian eŝafodon konstante malsekigis la sango de honestaj kaj kuraĝaj homoj. Tiun tagon mem ĝi jam vigle ludrolis en buĉoentrepreno kaj tie ĝi staris, makabre armite, meze de silenta kaj dormanta urbo, atendante freŝajn viktimojn.

La koro de Volfgango malsaniĝis en li kaj li forturniĝis tremaĉante disde la horora aparato kiam li ekvidis ombran formon kvazaŭ kaŭrantan ĉebaze de la ŝtuparo supreniranta al la gilotino. Sinsekvo da brilegaj fulmoflagraĵoj malkovris ĝin pli klare. Ĝi estis virina figuro vestita nigrakolore. Ŝi sidis sur unu el la malsupraj ŝtupoj de la eŝafodo, antaŭenkliniĝante, kaŝante sian vizaĝon sur la genuoj. Ŝiaj longaj taŭzitaj harbukloj pendis ĝistere malsupren funelante la pluvon kiu falis torente.

Volfgango paŭzis. Tiu soleca vemonumento kamuflis ion teruran. La virino aspektis kiel malkomunrangulino. Li sciis ke la epoko plenas je sortoŝanĝoj kaj multaj belaj kapoj antaŭe dormintaj sur lanugo nun vagnomadas senhejme. Eble ĉi-tiu kompatinda lamentanto malĝojigita far la timiga hakilo sidis surrande de la ekzisto disde kie estis jam lanĉita en foran eternecon ĉio kion ŝi altvalorigis.

Li alproksimiĝis kaj alparolis ŝin kun kompataj akcentoj. Ŝi levis la kapon kaj lin rigardis sovaĝe. Vi konceptu lian surprizon kiam li ekvidis en la hela fulmlumo la vizaĝon mem lin hantintan en liaj sonĝoj. Ĝi estis pala kaj malĝoja, tamen rave belega.

Tremante pro potencaj kaj kontraŭstarantaj emocioj, denove Volfgango alparolis ŝin. Li diris ion pri ŝia estado en malŝirmiĝo je tiel malfrua noktohoro kaj pri la furiozo de la ŝtormo kaj proponis ŝin konduki ĝis ĉe ŝiaj amikoj. Ŝi indikis la gilotinon kun fingrogesto de horora signifo.

"Mi havas nenian surteran amikon," diris ŝi.

[pg 019]

"Tamen vi havas hejmon," diris Volfgango.

"Jes. En la tombo!"

La studenta koro fandumiĝis reage al tiuj vortoj.

"Se nekonato rajtus starigi inviton," diris li, "sen riski sin miskomprenigi, mi proponus mian modestan loĝejon kiel ŝirmejon kaj min kiel lojalan amikon. Mi mem havas neniajn amikojn en Parizo kaj estas fremdulo en ĉi-tiu lando. Sed se mia vivo povus vin servi, ekdisponu ĝin. Ĝin mi eĉ oferos antaŭ ol permesi difekton aŭ humiligon vin atingi."

Estigis efekton la honesta seriozo de la konduto de la junulo. Favoris lin ankaŭ lia fremdalanda parolmaniero, pruvante ke li ne estis banaldiraĵa Parizano. Efektive, aŭtenta entuziasmo havas maldubendan elokventecon. La senhejma nekonatino sin konfidis senrezerve al la protektado de la studento.

Li subtenis ŝiajn hezitajn paŝojn dum ili transiris Nov-Ponton proksime al la loko kie popolamaso lastatempe terenĵetis la statuon pri Henriko la Kvara. La ŝtormo jam paciĝis kaj la tondro muĝetis en la fora distanco. Parizo entute silentis. Tiu granda vulkano da homaj pasioj dormis dumtempe, kunigante freŝan potencon por la venonttaga erupcio.

La studento kondukis sian zorgatinon tra la antikvaj stratoj de Latin-Lando, laŭlonge de la malhelaj muroj de Sorbono, ĝis la granda morna hotelo kiun li enloĝis. La maljuna pordistino ilin enlasinta fiksrigardis surprizite la malkutiman vidaĵon kiun konsistigis la melankolia Volfgango kaj lia nova amikino.

Enirante sian apartamenton, la studento ruĝiĝis kiel neniam antaŭe pro la malabundeco kaj ordinareco de sia loĝejo. Li disponis ununuran ĉambron--malnovmodan salonon--ege ornamitan per ĉizaĵoj kaj fantazie meblitan per restintaĵoj de antaŭa lukso ĉar ĝi situis en unu el tiuj domegoj de Luksemburgo-Palaco-kvartalo antaŭe apartenintaj al nobeloj. Ĝi plenegis je libroj kaj paperoj kaj ĉiuj kutimaj studentaj havaĵoj kaj lia lito staris en ĉambroekstremaĵa alkovo.

Kiam lumoj alportiĝis kaj Volfgango povis pli bone rigardi la nekonatinon, ŝia aspekto des pli forte ravis lin. Ŝia vizaĝo estis pala sed blindige bela, reliefigite per abundo da korakkolora hararo ĝin ĉirkaŭpendanta en bukloj. Ŝiaj okuloj estis grandaj kaj brilaj kaj havis apartan rigardmanieron kiu ŝajnis preskaŭ sovaĝa. Ŝia korpo, laŭ la kelkaj indicoj kiujn elmontris ŝia nigra robo, havis perfektan simetrion. Ŝia tuta aspekto estis ege impona, kvankam ŝi vestiĝis en modo ege simpla. La ununura ornamaĵo kiun ŝi surportis estis larĝa, nigra, ĉirkaŭkola rubando agrafita per diamantoj.[pg 020] Nun ekstariĝis antaŭ la studento la problemo kiel pritrakti la senrimedan estaĵon enirintan ĵetrapide lian respondecejon. Li konsideris forlasi sian ĉambron al ŝi kaj serĉi aliloke ŝirmejon por si. Tamen tiel ravis lin ŝia beleco, sorĉo ŝajnis tiel forte influi liajn pensojn kaj sensojn ke li ne sukcesis sin apartigi disde ŝia kompanio. Ankaŭ ŝia maniero estis malkutima kaj neklarigebla. Ŝi ne plu parolis pri la gilotino. Ŝia malĝojo malpligrandiĝis. La atentoj de la studento venkis unue ŝian fidon kaj tiam, verŝajne, ŝian koron. Ŝi estis, laŭindikaĵe, entuziasmulino, same kiel li estis entuziasmulo, kaj la samspecanoj baldaŭ sin komprenis unu la alian.

En la furoramo de la momento, Volfgango konfesis la pasion kiun li sentis pri ŝi. Li rakontis al ŝi sian misteran sonĝon, kiel ŝi venkis lian koron jam antaŭ ol li iam vidis ŝin. La rakonto ŝin afekciis strange kaj ŝi konfesis esti sentinta por li altiron egale neklarigeblan. Estis epoko de senbrida teorio kaj senbridaj agoj. Malnovaj antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj forbalaiĝis. Ĉio evoluis subrege de la Diino de Rezonado. Inter aliaj stultaĵoj de la antikva periodo, la formoj kaj ceremonioj de geedziĝo komencis konsideriĝi ĉe honoraj mensoj kiel superfluaj ligoj. Sociaj interkonsentoj fariĝis furormodo. Volfgango estis tro teoriulema por ke ne infektu lin la liberalaj doktrinoj de la epoko.

"Kial ni apartiĝu unu disde la alia?" diris li. "Niaj koroj estas unuiĝintaj. Antaŭ la rigardo de rezono kaj honoro ni estas kvazaŭ unu. Kial ni bezonu malpurajn formojn por kunligi superajn animojn?"

La fremdulino aŭskultis emocie. Verŝajne ŝi jam edukiĝis pri la sama filozofio.

"Vi havas nek hejmon, nek familion," li daŭre parolis. "Mi estu ĉio por vi, aŭ pli bone, ni estu ĉio unu por la alia. Se formon ni bezonas, formon ni observu. Jen mia mano. Mi devontigas min al vi por ĉiam."

"Ĉu por ĉiam?" diris solene la nekonatino.

"Por ĉiam!" ripetis Volfgango.

La fremdulino alprenis la etenditan manon. "Tial mi estas via," ŝi murmuris kaj falis sur lian bruston.

La sekvintan matenon la studento forlasis sian dormantan edzinon kaj eliris fruhore serĉonte apartamenton kiu pli konvenu al lia nova situacio. Kiam li revenis, li trovis la virinon kuŝantan sur la lito kun unu brako kaj la kapo preterpendantaj la randon de la meblo. Li alparolis ŝin sed ŝi ne respondis. Li antaŭenpaŝis por veki ŝin el ŝia malkomforta kuŝpozo. Kiam li alprenis ŝian manon, ĝi estis malvarma. Li sentis nenian pulsobatadon. Ŝia vizaĝo estis pala kaj makabra. Unuvorte, kadavro ŝi estis.[pg 021] Hororigite, frenezigite, li alarmis la domloĝantaron. Sekvis sceno de konfuzo. La polico alvokiĝis. Policano eniris la ĉambron. Li retiriĝis salte ekvidinte la kadavron.

"Bonĉielo!" li ekkriis. "Kiel tiu virino alvenis ĉi-tien?"

"Ĉu vi havas informaĵojn pri ŝi?" diris avide Volfgango.

"Ĉu informaĵojn mi havas?" respondis la policano. "Ŝi gilotiniĝis hieraŭ."

Li antaŭenpaŝis, disigis la nigran kolumon ĉirkaŭantan la kolon de la kadavro kaj la kapo terenruliĝis.

La studento ekfrenezegiĝis. "La diablo! La diablo min ekposedis!" li ŝirkriis. "Mi estas eterne perdita!"

Ili entreprenis lin trankviligi sed vane. Ekposedis lin la timiga kredo ke malica spirito revivigis la mortan korpon por forkapti lin. Li senbonsenciĝis kaj mortis en frenezejo.

Ĉi-tie la maljunulo kun la hantita kapo findiris sian rakonton.

"Kaj ĉu ĉi-tio estas aŭtenta fakto?" diris la scivolema viro.

"Nedubenda fakto," respondis la alia. "Mi aŭdis ĝin de la plej bona aŭtoritato. La koncerna studento mem rakontis ĝin al mi. Mi vidis lin en frenezejo de Parizo."