The Project Gutenberg EBook of La kolonoj de la socio, by Henrik Ibsen 
 
This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with 
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or 
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included 
with this eBook or online at www.gutenberg.org 
 
 
Title: La kolonoj de la socio 
       Dramo en kvar aktoj 
 
Author: Henrik Ibsen 
 
Translator: Odd Tangerud 
 
Release Date: December 22, 2006 [EBook #20162] 
 
Language: Esperanto 
 
 
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KOLONOJ DE LA SOCIO *** 
 
 
 
 
Produced by Andrew Sly 
 
 
 
 
 

Noto de tekstpreparulo:
En ĉi tiu teatraĵo, la tradukisto uzas komencemajuskla “Vi” por signifi norvega formala alparola pronomo.

HENRIK IBSEN

LA KOLONOJ DE LA SOCIO

Dramo en kvar aktoj

(Samfundets støtter 1877)

Tradukis: Odd Tangerud

Eldonejo JEC Scandinavia a/s
Postboks 54
N - 3401 Lier
Tel 32 85 50 03
Fax 32 85 50 82

ISBN 82 91 707-52-9

LA KOLONOJ DE LA SOCIO

ROLOJ:

(La agado okazas en la domo de konsulo Bernick en eta norvega ĉemara urbo.)

UNUA AKTO

(Spaca ĝarden-salono en la domo de konsulo Bernick. Maldekstre en la antaŭo pordo kondukas al la ĉambro de la konsulo; pli malantaŭe en la sama muro estas simila pordo. Meze sur la kontraŭa pordo estas pli granda enir-pordo. La fona muro estas preskaŭ tute el spegula vitro kun malferma pordo al larĝa ĝarden-ŝtuparo, super kiu estas etendita sunŝirmilan velon. Sube de la ŝtuparo vidiĝas parto de la ĝardeno, enkadrigita de krado kun mallarĝa enir-pordego. Ekstere kaj laŭ la krado laŭas strato, kies kontraŭa flanko havas malgrandajn hele-koloritajn lignajn domojn. Estas somero kaj varma sunbrilo. Kelkaj homoj foje preterpasas en la strato; oni haltas kaj interparolas; fariĝas komerco en vendejo situanta ĉe la angulo k.t.p.)

(Ene en la ĝardena salono sidas ĉirkaŭ tablo aro da sinjorinoj. Meze antaŭ la tablo sidas sinjorino Bernick. Ĉe ŝia maldekstra flanko sidas sinjorino Holt kun filino, kaj laŭvice sinjorino Rummel kaj fraŭlino Rummel. Dekstre de sinjorino Bernick sidas sinjorino Lynge, fraŭlino Bernick kaj Dina Dorf. Ĉiuj sinjorinoj estas okupataj pri manlaboro. Sur la tablo kuŝas grandaj amasoj da duone pretigitaj kaj prettonditaj linaĵoj kaj aliaj vestaĵoj. Pli fone, ĉe malgranda tablo sur kiu staras du florpotoj kaj glaso da suker-akvo, sidas adjunkto Rørlund legante el libro ore randita, tamen tiel ke nur opaj vortoj aŭdiĝas de la publiko. Ekstere en la ĝardeno kuras Olaf Bernick ĉirkaŭe pafante al celo per arko.)

(Post momento venas ŝipkonstruisto Aŭne kviete enen tra la pordo dekstre. Okazas ioma interrompiĝo de la legado; sinjorino Bernick kapsignas al li kaj montras al la pordo maldekstre. Aŭne trankvile iras tien kaj frapas kelkajn fojojn sur la pordon de la konsulo kviete kaj kun interspacoj. Plenrajtigito Krap, kun ĉapelo en la mano kaj paperoj sub la brako venas el tiu ĉambro.)

PLENRAJTIGITO KRAP
Ĉu estas vi, kiu frapas?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
La konsulo serĉas min.

PLENRAJTIGITO KRAP
Li faris; sed ne povas akcepti Vin; li transdonis al mi — —

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Al Vi? Mi preferus — —

PLENRAJTIGITO KRAP
— — transdonis al mi diri, ke Vi devas ĉesi pri tiuj sabat-tagaj prelegoj por la laboristoj.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ĉu? Mi pensis ke mi povus uzi mian libertempon — —

PLENRAJTIGITO KRAP
Vi ne devas uzi Vian libertempon por fari la laboristojn sentaŭgaj en la labortempo. Lastan sabaton Vi parolis pri la damaĝo, kiun la laboristoj ricevus de niaj novaj maŝinoj kaj de la nova labormetodo en la ŝipfarejo. Kial Vi tion faras?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Tion mi faras por subteni la socion.

PLENRAJTIGITO KRAP
Strange! La konsulo diras, ke tio estas soci-disrompo.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Mia socio ne estas tiu de la konsulo, sinjoro plenrajtigito! Kiel estro de la laborista asocio mi devas — —

PLENRAJTIGITO KRAP
Vi unue kaj ĉefe estas laborestro de la ŝipfarejo de konsulo Bernick. Vi unue kaj ĉefe faru Vian devon al la socio, kiu nomiĝas la firmao de konsulo Bernick; ĉar estas de tiu ke ni ĉiuj vivas. — Jes, nun Vi scias kion la konsulo dirus al Vi.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
La konsulo ne estus tion tiel dirinta, sinjoro plenrajtigito! Sed mi ja komprenas kiun mi povas danki por tio ĉi. Estas la damnita usona averiulo. Tiuj homoj volas progresigi la laboron, kiel ili kutimiĝis tie transe, kaj tio —

PLENRAJTIGITO KRAP
Nu ja, nu ja; mi ne povas lasi min tiriĝi enen en detalojn. Nun Vi konas la opinion de la konsulo; jen sufiĉe! Bonvolu returni al la farejo; certe bezoniĝas; mi baldaŭ mem venos. — Pardonu sinjorinoj!

(Li salutas kaj eliras tra la ĝardeno kaj malsupren laŭ la strato. Ŝipkonstruisto Aŭne eliras silente dekstre. La adjunkto, kiu dum la pasinta mallaŭta interparolo daŭrigis la legadon, baldaŭ poste finlegis la libron, kaj batfermas ĝin.)

ADJUNKTO RØRLUND
Jen, miaj karaj aŭskultantinoj, pri tio finite.

SINJORINO RUMMEL
Oh, kia instruplena rakonto!

SINJORINO HOLT
Kaj kun bona moralo!

SINJORINO BERNICK
Tia libro vere donas multon pripensindan.

ADJUNKTO RØRLUND
Ho jes; ĝi estas bonfara kontraŭeco al tio, kion ni bedaŭrinde ĉiutage povas vidi, kaj en gazetoj kaj en periodaĵoj. Ĉi tiu ŝminkita eksteraĵo, kiun la grandaj socioj vidigas, — kion ĝi vere kaŝas? Vantecon kaj putrecon, se mi povas min tiel esprimi. Neniu morala fundamento sub la piedoj. Per unu vorto, — ili estas kalkumitaj tombejoj, tiuj grandaj socioj nuntempe.

SINJORINO HOLT
Jes tutcerte.

SINJORINO RUMMEL
Ni ja nur bezonas rigardi al la usona ŝipanaro, kiu nun troviĝas ĉi tie.

ADJUNKTO RØRLUND
Nu, pri tia kanajlaro el la homaro mi ne degnas paroli. Sed eĉ en la plej altaj tavoloj, kiel statas tie? Dubo kaj fermanta maltrankvilo en ĉiuj lokoj; malpaco en la animoj kaj necerteco en ĉiuj rilatoj. Kiel ja estas subfosita la familia vivo tie? Kiel ja esprimas sin aŭdacaj deziroj renversi eĉ la plej gravajn verojn?

DINA
(sen suprenrigardi) Tamen ĉu ne ankaŭ multaj grandaj faroj okazas?

ADJUNKTO RØRLUND
Grandaj faroj —? Mi ne komprenas —

SINJORINO HOLT
(surprizita) Sed, Dio, Dina —!

SINJORINO RUMMEL
(sammomente) Tamen, Dina, kiel Vi do povas —?

ADJUNKTO RØRLUND
Mi opinias ke ne estus sane se tiaj faroj trovis enlason ĉe ni. Ne, ni ĉi-hejme devas danki al Dio, ke statas ĉe ni kiel estas. Certe kreskas fiherboj inter la tritiko ankaŭ ĉi tie, bedaŭrinde; sed ĝin ni sincere klopodas sarki plej eble bone. Gravas ke ni tenu la socion pura, miaj sinjorinoj, — teni ekstere ĉion tion neprovitan, kiun senpacienca tempo volas trudi al ni.

SINJORINO HOLT
Kaj el tio bedaŭrinde troviĝas pli ol sufiĉe.

SINJORINO RUMMEL
Jes, pasintan jaron pendis de hareto, ke ni ricevus fervojon al la urbo.

SINJORINO BERNICK
Nu, tion ja Karsten sukcesis malhelpi.

ADJUNKTO RØRLUND
La providenco, sinjorino Bernick. Vi povas esti certa, ke Via edzo estis ilo en la mano de iu pli alta, kiam li rifuzis okupiĝi pri tiu kaprico.

SINJORINO BERNICK
Kaj tamen li spertis sufiĉe da malico el la gazetoj. Sed ni tute forgesas danki Vin, sinjoro adjunkto. Vere estas tre afable de Vi, ke Vi oferas tiom da tempo por ni.

ADJUNKTO RØRLUND
Ho nu, nun dum la lerneja ferio —

SINJORINO BERNICK
Ja, ja, tamen estas ja ofero, sinjoro adjunkto.

ADJUNKTO RØRLUND
(lokigas sian seĝon pli proksimen.) Ne parolu pri tio, kara sinjorino. Ĉu Vi mem ne faras oferon por la bona afero? Kaj ĉu Vi ĝin ne donas ĝoje? Tiuj morale koruptitaj, por kies plibonigo Vi laboras, estas rigardendaj kiel vunditaj soldatoj sur batalkampo; Vi, karaj sinjorinoj estas la diakoninoj, la kompatemaj fratinoj, kiuj ŝirkolektas ĉarpion por tiuj malfeliĉaj vunditoj, metas la bandaĝon milde sur la vundon, kuracas kaj sanigas ilin —

SINJORINO BERNICK
Certe estas granda donaco de graco vidi ĉion en tia bela lumo.

ADJUNKTO RØRLUND
Multo estas denaska tiurilate; sed multo eblas esti akirata. Gravas vidi la aferojn en la lumo de sincera vivotasko. Jes, kion nun Vi diras, fraŭlino Bernick? Ĉu Vi ne trovis kvazaŭ pli sekuran fundamenton kiam Vi oferis vin al la tasko instrui?

FRAŬLINO BERNICK
Aĥ, mi ne scias kion respondi. Ofte kiam mi iras tie en la lerneja ĉambro, mi deziras esti ege fore sur la sovaĝa maro.

ADJUNKTO RØRLUND
Nu aŭdu, estas la malkvieto, kara fraŭlino. Sed kontraŭ tiaj maltrankvilaj gastoj oni devas fermi la pordon. La sovaĝa maro, — tion Vi kompreneble ne pensas litere; Vi pensas pri la granda ondanta homa socio, kie multaj submergiĝas. Kaj ĉu Vi vere tiom alte taksas la vivon, kiun Vi aŭdas zumi kaj brui ekstere? Rigardu nur la straton. Tie la homoj iras en la sunbrulo, ŝvitantaj kaj baraktantaj kun siaj etaj aferoj. Por ni vere estas pli kontentige sidi malvarmete ĉi tie interne turnante la dorson al tiu flanko, de kie venas la perturbo.

FRAŬLINO BERNICK
Jes, Dio, vi ja eble tute pravas —

ADJUNKTO RØRLUND
Kaj en domo kia tiu ĉi, — en bona kaj pura hejmo, kie la familia vivo montras sin en la plej bela aspekto, — kie paco kaj konkordo regas — — (al sinjorino Bernick) Al kio Vi aŭskultas, sinjorino?

SINJORINO BERNICK
(turnita al la plej antaŭa pordo maldekstre) Kiel laŭtvoĉaj ili fariĝas tie interne.

ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu io aparte okazas?

SINJORINO BERNICK
Mi ne scias. Mi aŭdas ke estas iuj ene ĉe mia edzo.

(Hilmar Tønnesen, kun cigaro en la buŝo, envenas tra la pordo dekstre, sed haltas je la vido de tiom da sinjorinoj.)

HILMAR TØNNESEN
Ho, pardonu — (volas retiri sin)

SINJORINO BERNICK
Ne, Hilmar, proksimu do; vi ne ĝenas. Ĉu vi ion volas?

HILMAR TØNNESEN
Ne, mi nur volis enrigardi. Saluton, sinjorinoj. (al sinjorino Bernick) Nu, kio do fariĝos?

SINJORINO BERNICK
Pri kio?

HILMAR TØNNESEN
Bernick estas ja kunvokinta kunvenon.

SINJORINO BERNICK
Ĉu? Pri kio do?

HILMAR TØNNESEN
Ho, estas ja denove tiu fervoj-sensencaĵo.

SINJORINO RUMMEL
Ne, ĉu eblas?

SINJORINO BERNICK
Bedaŭrinda Karsten, ĉu li havu eĉ pliajn malagrablaĵojn —

ADJUNKTO RØRLUND
Sed kiel ni komprenu tion ĉi, sinjoro Tønnesen? Konsulo Bernick jam lastan jaron konigis, ke li ne volas havi iun fervojon.

HILMAR TØNNESEN
Jes, tion ankaŭ mi opinias; sed mi renkontis plenrajtigiton Krap, kaj li rakontis, ke la fervoja afero denove traktiĝos, kaj ke Bernick havas kunvenon kun tri el la monhavantoj en la urbo.

SINJORINO RUMMEL
Jes, ĉu ne estas kiel ŝajnis al mi, ke mi aŭdis la voĉon de Rummel.

HILMAR TØNNESEN
Jes, kompreneble Rummel kunestas, kaj ankaŭ komercisto Sandstad el la deklivo kaj Mikkel Vigeland, — “Mikelo Sanktulo”, kiel oni nomas lin.

ADJUNKTO RØRLUND
Hm —

HILMAR TØNNESEN
Pardonu, sinjoro adjunkto.

SINJORINO BERNICK
Kaj nun estis ja tie ĉi tiel bone kaj trankvile.

HILMAR TØNNESEN
Nu ja, miaparte mi ne bedaŭrus, ke ili komencus denove kvereli. Estus ja ioma amuzado.

ADJUNKTO RØRLUND
Nu, tiajn amuzadojn mi pensas, ke oni povas senesti.

HILMAR TØNNESEN
Tio estas laŭ natura emo. Certaj naturoj bezonas foje ŝirantaj bataloj. Sed de tio la etburĝa vivo ne havas multe oferenda, kaj ne estas por ĉiu donita — (foliumas la libron de la adjunkto) “La virino kiel la servantino de la socio”. Kia sensencaĵo estas tio?

SINJORINO BERNICK
Dio, Hilmar, tion vi ne diru. Vi sendube ne legis tiun libron.

HILMAR TØNNESEN
Ne kaj mi ne intencas legi ĝin.

SINJORINO BERNICK
Vi verŝajne ne bone fartas hodiaŭ.

HILMAR TØNNESEN
Ne, mi ne fartas.

SINJORINO BERNICK
Ĉu vi eble ne bone dormis ĉi-nokte?

HILMAR TØNNESEN
Ne, mi dormis vere malbone. Mi faris promenadon hieraŭ vespere pro mia malsano. Poste mi paŝadis al la klubo kaj legis vojaĝpriskribon pri la norda poluso. Estas io hardanta en tio sekvi la homojn en ilia lukto kontraŭ la elementoj.

SINJORINO RUMMEL
Sed tio ne bone efikis al Vi, sinjoro Tønnesen.

HILMAR TØNNESEN
Ne; ĝi malbone efikis; la tutan nokton mi turnadis duondorme sonĝante, ke min persekutis abomena rosmaro.

OLAF
(kiu envenis supre sur la ĝardena ŝtuparo) Ĉu persekutis vin rosmaro, onklo?

HILMAR TØNNESEN
Mi tion sonĝis, vi stultulo! Sed ĉu vi daŭre ĉirkaŭiras ludante per tiu ridinda arko? Kial vi ne havigis al vi veran pafilon?

OLAF
Jes, mi volus, sed —

HILMAR TØNNESEN
Ĉar vera pafilo, tiu do havas iun sencon; ĉiam estas io nervostreĉa kiam oni estas pafonta.

OLAF
Kaj tiam mi povus pafi ursojn, onklo. Sed patro ne permesos al mi.

SINJORINO BERNICK
Vi ne devas meti tiaĵojn en lian kapon, Hilmar.

HILMAR TØNNESEN
Hm, — tiela parencaro edukiĝas hodiaŭ! Oni parolas pri sporto kaj sporto, — Ho Dio, — sed ĉio estas nur ludo; neniam serioza urĝo al tio hardanta, kio troviĝas en kuraĝa renkonto okulon al okulo antaŭ la danĝero. Ne staru celante al mi per la arko, vi stultulo; vi povus malpreni.

OLAF
Ne, onklo, ĝi ne havas sagon.

HILMAR TØNNESEN
Vi ne povas scii; ĝi tamen povas havi sagon. Forprenu ĝin, mi diras! — Kial pro diablo vi neniam vojaĝis transen al Ameriko en iu el la ŝipoj de via patro? Tie vi povus vidi ĉason al bizonoj aŭ lukto kontraŭ la ruĝuloj.

SINJORINO BERNICK
Tamen Hilmar do —

OLAF
Tion mi volonte farus, onklo; kaj eble mi renkontus onklon Johan kaj onklinon Lona.

HILMAR TØNNESEN
Hm —; sensencaĵo.

SINJORINO BERNICK
Nun vi povas reen iri en la ĝardenon, Olaf.

OLAF
Panjo, ĉu mi ankaŭ povos eliri sur la straton?

SINJORINO BERNICK
Jes; sed ne tro foren.

(Olaf kuras elen tra la kradpordo.)

ADJUNKTO RØRLUND
Vi ne devus meti tiajn kapricojn en la kapon de la infano, sinjoro Tønnesen.

HILMAR TØNNESEN
Ne, kompreneble, li devas iri ĉi tie kaj fariĝi fornosidulo, kiel tiom da aliuloj.

ADJUNKTO RØRLUND
Sed kial Vi mem ne transvojaĝos?

HILMAR TØNNESEN
Mi? Kun mia malsano? Nu, tio kompreniĝas; ĝin oni ne multe konsideras en la urbo. Sed tamen, — oni havas ja certajn devojn al la socio al kiu oni apartenas. Devas almenaŭ esti iuj kiuj tenas la standardon alte. Uŝ, nun li denove krias!

LA SINJORINOJ
Kiu krias?

HILMAR TØNNESEN
Nu ja, mi ne scias. Ili estas iom laŭtvoĉaj tie interne, kaj tio igas min nervoza.

SINJORINO RUMMEL
Certe estas mia edzo, sinjoro Tønnesen. Sed mi diru al Vi, li tiom kutimiĝis paroli en grandaj kunvenoj —

ADJUNKTO RØRLUND
Ankaŭ la aliaj ne estas mallaŭtaj, ŝajnas al mi.

HILMAR TØNNESEN
Ne, Dio gardu, kiam temas pri defendo de la monujo, jen —; ĉio ja rezultas en kalkulo de bagatelaĵoj ĉi tie. Uŝ!

SINJORINO BERNICK
Estas almenaŭ pli bone ol pasinte, kiam ĉio foruziĝis en amuzadoj.

SINJORINO LYNGE
Ĉu vere estis tiel malbone pasinte?

SINJORINO RUMMEL
Jes, Vi kredu, sinjorino Lynge. Nomu Vin feliĉa, ke Vi tiam ne loĝis ĉi tie.

SINJORINO HOLT
Jes, vere okazis ŝanĝoj! Ho, kiam mi pensas pri miaj knabinaj tagoj —

SINJORINO RUMMEL
Ho pensu nur antaŭ dekkvar — dekkvin jaroj. Dio gardu nin kia vivo estis ĉi tie! Tiam ekzistis kaj la pilk-klubo kaj la muzik-asocio —

FRAŬLINO BERNICK
Kaj la drama-asocio. Ĝin mi bone memoras.

SINJORINO RUMMEL
Jes, estas tie ke via teatraĵo prezentiĝis, sinjoro Tønnesen.

HILMAR TØNNESEN
(iras al la fono) Nu, kio, kio —!

ADJUNKTO RØRLUND
Teatraĵo de studento Tønnesen?

SINJORINO RUMMEL
Jes, estis longe antaŭ ol Vi venis ĉi tien, sinjoro adjunkto. Cetere ĝi prezentiĝis nur unu fojon.

SINJORINO LYNGE
Ĉu ne estis en tiu teatraĵo, ke Vi aktoris kiel amorantino, laŭ kio Vi diris, sinjorino Rummel?

SINJORINO RUMMEL
(ekrigardas post la adjunkto) Mi? Tion mi vere ne memoras, sinjorino Lynge. Sed mi bone memoras la bruantaj sociaj aranĝoj en la familioj.

SINJORINO HOLT
Jes, mi eĉ scias pri la domoj, kie ili prezentis du grandajn tagmanĝojn semajne.

SINJORINO LYNGE
Kaj ankaŭ venis ĉi tien vojaĝanta aktor-grupo laŭdire.

SINJORINO RUMMEL
Jes, tio estis ja la plej malbona —!

SINJORINO HOLT
(maltrankvila) Hm, hm —

SINJORINO RUMMEL
Nu, aktoroj? Ne, tion mi tute ne memoras.

SINJORINO LYNGE
Jes, tiuj homoj laŭdire faris tiom da petolaĵoj. Kiel efektive statas pri tiuj historioj?

SINJORINO RUMMEL
Ho, vere estas nenio, sinjorino Lynge.

SINJORINO HOLT
Kara Dina, donu al mi tiun linaĵon.

SINJORINO BERNICK
(samtempe) Kara Dina, eliru kaj petu al Katrine enporti la kafon.

FRAŬLINO BERNICK
Mi iru kun vi, Dina.

(Dina kaj fraŭlino Bernick eliras tra la plej supera pordo maldekstre.)

SINJORINO BERNICK
(ekstaras) Kaj nun vi pardonu al mi momenton, miaj sinjorinoj; mi pensas, ke ni trinku kafon tie ekstere.

(Ŝi eliras sur la ĝardenan ŝtuparon kaj pretigas tablon; la adjunkto staras ĉe la pordo kaj parolas kun ŝi. Hilmar Tønnesen sidas tie ekstere fumante.)

SINJORINO RUMMEL
(mallaŭte) Dio, sinjorino Lynge, kiel Vi timigis min!

SINJORINO LYNGE
Mi?

SINJORINO HOLT
Jes, sed estis ja Vi mem kiu komencis, sinjorino Rummel.

SINJORINO RUMMEL
Mi? Ne, kiel Vi povas tion diri, sinjorino Holt? Venis eĉ ne vivanta vorto el mia buŝo.

SINJORINO LYNGE
Sed kio do estas?

SINJORINO RUMMEL
Kiel povis Vi komenci paroli —! Pensu, — ĉu Vi ne vidis, ke Dina ĉeestas?

SINJORINO LYNGE
Dina? Sed Dio gardu, ĉu estas io pri —?

SINJORINO HOLT
Kaj eĉ ĝuste en tiu ĉi domo! Ĉu Vi do ne scias, ke estis la frato de sinjorino Bernick —?

SINJORINO LYNGE
Ĉu li? Mi ja scias nenion; mi estas ja tute nova —

SINJORINO RUMMEL
Ĉu Vi do ne aŭdis ke —? Hm — (al la filino) Iru en la ĝardenon, vi Hilda.

SINJORINO HOLT
Kaj ankaŭ vi, Netta. Kaj estu ĝentilaj al la bedaŭrinda Dina, kiam ŝi revenas.

(Fraŭlino Rummel kaj fraŭlino Holt eliras en la ĝardenon.)

SINJORINO LYNGE
Nu, kio do estis pri la frato de sinjorino Bernick?

SINJORINO RUMMEL
Ĉu Vi ne scias ke li estis tiu en la terura afero?

SINJORINO LYNGE
Ĉu studento Tønnesen estis en terura afero?

SINJORINO RUMMEL
Ne, je Dio, la studento estas ja ŝia kuzo, sinjorino Lynge. Mi parolas pri la frato —

SINJORINO HOLT
— la perditulo Tønnesen —

SINJORINO RUMMEL
Johan li nomiĝis. Li fuĝis al Ameriko.

SINJORINO HOLT
Devis fuĝi, pripensu.

SINJORINO LYNGE
Kaj li do estis en terura afero?

SINJORINO RUMMEL
Jes, estis io tia —; kiel mi do nomu ĝin? Estis io pri la patrino de Dina. Ho, mi memoras kvazaŭ tio estus hodiaŭ. Johan Tønnesen tiam estis en la oficejo de maljuna sinjorino Bernick; Karsten Bernick ĵus estis veninta de Parizo, — ankoraŭ ne estis fianĉiĝinta —

SINJORINO LYNGE
Nu, sed tiu terura historio?

SINJORINO RUMMEL
Jes, vidu, — tiun vintron la aktora trupo de Møller ĉeestis en la urbo —

SINJORINO HOLT
— kaj en tiu trupo estis la aktoro Dorf kaj lia edzino. Ĉiuj junaj homoj profunde ĉarmiĝis de ŝi.

SINJORINO RUMMEL
Jes, Dio scias kiel ili povis trovi, ke ŝi estas bela. Sed jen la aktoro Dorf revenis hejmen malfrue iun vesperon —

SINJORINO HOLT
— tute neatendite —

SINJORINO RUMMEL
— Kaj li trovas —; ne; tio vere ne estas rakontinda.

SINJORINO HOLT
Ne, sinjorino Rummel, li trovis nenion, ĉar la pordo estis ŝlosita interne.

SINJORINO RUMMEL
Jes, estas ja tio kion mi diras; li trovis la pordon ŝlosita. Kaj pensu, sinjorino, tiu, kiu estis interne, devas salti tra la fenestro.

SINJORINO HOLT
Tute supre de mansardo!

SINJORINO LYNGE
Kaj tiu estis la frato de sinjorino Bernick?

SINJORINO RUMMEL
Jes, efektive estis.

SINJORINO LYNGE
Kaj post tio li fuĝis al Ameriko?

SINJORINO HOLT
Jes, li ja devis fuĝi, komprenu.

SINJORINO RUMMEL
Ĉar poste malkovriĝis io preskaŭ same malbona; imagu, li estis atencinta la kason —

SINJORINO HOLT
Sed tion oni ne certe scias, sinjorino Rummel; eble estis nur onidiroj.

SINJORINO RUMMEL
Sed nun aŭdu do —! Ĉu tio ne estis konata en la tuta urbo? Ĉu maljuna sinjorino Bernick ne preskaŭ bankrotis pro tiu afero? Tion mi ja aŭdis de Rummel mem. Sed Dio gardu mian buŝon.

SINJORINO HOLT
Nu, al sinjorino Dorf la mono almenaŭ ne iris, ĉar ŝi —

SINJORINO RUMMEL
Ja, Dorf forvojaĝis de edzino kaj de infanoj. Sed la sinjorino tamen estis tiel aŭdaca resti ĉi tie tutan jaron. Montri sin en la teatro ŝi ne plu kuraĝis; sed ŝi vivtenis sin lavante kaj kudrante por homoj —

SINJORINO HOLT
Kaj ŝi provis komenci danc-lernejon.

SINJORINO RUMMEL
Tio kompreneble ne sukcesis. Kiuj gepatroj volus konfidi siajn infanojn al iu tia? Sed ne daŭris longe pri ŝi; la bela sinjorino ne estis kutimita al laboro; kaptiĝis ŝia brusto, kaj ŝi mortis.

SINJORINO LYNGE
Hu, estas vere teruraj historioj!

SINJORINO RUMMEL
Jes, kredu, estis severe elteni por la familio Bernick. Estas la malluma makulo en la suno de ilia feliĉo, kiel Rummel iam esprimis sin. Tial neniam parolu pri tiuj aferoj ĉi tie en la domo, sinjorino Lynge.

SINJORINO HOLT
Kaj pro Dio ankaŭ ne pri la duonfratino!

SINJORINO LYNGE
Jes, sinjorino Bernick havas ja ankaŭ duonfratinon?

SINJORINO RUMMEL
Havis — feliĉe; ĉar nun la parenceco certe estas finita inter la du. Jes, ŝi estis iu precipa! Imagu, ŝi fortondis la harojn, kaj iris en viraj botoj en pluva vetero.

SINJORINO HOLT
Kaj kiam la duonfrato — la perdita subjekto — estis forkurinta, kaj la tuta urbo kompreneble ŝokiĝis pro li, — ĉu Vi scias kion ŝi tiam faras? Ŝi vojaĝas transen al li!

SINJORINO RUMMEL
Jes, kaj la skandalo, kiun ŝi faris antaŭ ol forvojaĝi, sinjorino Holt!

SINJORINO HOLT
Tŝŝ, ne parolu pri tio.

SINJORINO LYNGE
Dio, ĉu ŝi ankaŭ faris skandalon?

SINJORINO RUMMEL
Jes, nun Vi aŭdu, sinjorino Lynge. Bernick estis ĵus sin fianĉiĝinta al Betty Tønnesen; kaj ĝuste kiam li venis kun ŝi ĉe la brako enen al ŝia onklino por informi —

SINJORINO HOLT
La gefratoj Tønnesen estis orfaj, Vi sciu —

SINJORINO RUMMEL
— kaj Lona Hessel ekstaras de la seĝo kie ŝi sidas, kaj donas al la ĝentila, kulturita Karsten Bernick vangofrapon, ke resonis en li.

SINJORINO LYNGE
Ne, nun mi neniam —!

SINJORINO HOLT
Estas tute certe.

SINJORINO RUMMEL
Kaj ŝi pakis sian kofron kaj forvojaĝis al Ameriko.

SINJORINO LYNGE
Sed do ŝi ja mem estus havinta inklinon al li.

SINJORINO RUMMEL
Jes, kredu ke ŝi havis. Ŝi imagis ke fariĝus paro el tiuj du, kiam li revenus el Parizo.

SINJORINO HOLT
Jes, imagu, ke ŝi kredus tiaĵon! Bernick, — tiu juna bonkonduta grandmonda sinjoro, — perfekta galantulo, — favorato de ĉiuj virinoj —

SINJORINO RUMMEL
— kaj tamen deca, sinjorino Holt; kaj tiel morala.

SINJORINO LYNGE
Sed pri kio okupiĝis tiu fraŭlino Hessel en Ameriko?

SINJORINO RUMMEL
Nu, vidu, super tio kuŝas, kiel Rummel iam esprimis sin, vualo, kiu ne estas levinda.

SINJORINO LYNGE
Kion tio signifas?

SINJORINO RUMMEL
Ŝi ja ne plu havas iun rilaton kun la familio, Vi komprenu; sed tiom scias ja la tuta urbo, ke ŝi kantis por mono en la gastejoj tie —

SINJORINO HOLT
— kaj ŝi faris prelegojn en la salonoj —

SINJORINO RUMMEL
— kaj ŝi eldonis nenormalan libron.

SINJORINO LYNGE
Ĉu vere —!

SINJORINO RUMMEL
Ho jes, Lona Hessel efektive estas unu el la sunmakuloj en la familia feliĉo de la Bernikoj. Sed nun Vi ja scias pri la aferoj, sinjorino Lynge. Je Dio, mi nur parolis pri tio ĉi, por ke Vi gardu Vin.

SINJORINO LYNGE
Jes, pri tio Vi povas esti certa ke mi faru. — Sed tiu bedaŭrinda Dina Dorf! Mi vere sentas bedaŭron por ŝi.

SINJORINO RUMMEL
Nu, por ŝi estis ja pura feliĉo. Imagu se ŝi restus en la manoj de la gepatroj! Ni ĉiuj kompreneble zorgis pri ŝi, admonis ŝin plej eble bone. Post ioma tempo fraŭlino Bernick decidigis, ke ŝi venu en ĉi tiun domon.

SINJORINO HOLT
Sed malfacila infano ŝi ĉiam estis. Imagu, — ĉiuj la malbonaj ekzemploj. Tia infano ja ne estas kiel unu el niaj propraj; oni devas preni ŝin per la bono, sinjorino Lynge.

SINJORINO RUMMEL
Tŝŝ, — jen ŝi. (laŭte) Jes, tiu Dina vere estas diligenta knabino. Nu, ĉu vi venas, Dina? Ni sidas ĉi tie formetante la kudraĵojn.

SINJORINO HOLT
Ho, kiel bonodoras via kafo, dolĉa Dina. Tia antaŭtagmeza taso da kafo —

SINJORINO BERNICK
(ekstere sur la ĝardena ŝtuparo) Bonvolu, sinjorinoj!

(Fraŭlino Bernick kaj Dina estas jam helpinta al la servistino enporti la kafaĵojn. Ĉiuj sinjorinoj prenas lokon tie ekstere; ili parolas supermezure amike al Dina. Iom poste ŝi iras en la salonon kaj serĉas sian manlaboron.)

SINJORINO BERNICK
(ekstere apud la kafotablo) Dina, ĉu ne ankaŭ vi —?

DINA
Ne, dankon; mi ne volas.

(Ŝi eksidas kun sia kudraĵo. Sinjorino Bernick kaj la adjunkto interŝanĝas kelkajn vortojn; momenton poste li eniras en la salonon.)

ADJUNKTO RØRLUND
(improvizas pretekston por iri al la tablo kaj diras mallaŭte:) Dina.

DINA
Jes.

ADJUNKTO RØRLUND
Kial Vi ne volas sidi tie ekstere?

DINA
Kiam mi envenis kun la kafo, mi povis vidi sur la fremda sinjorino, ke ili estis parolintaj pri mi.

ADJUNKTO RØRLUND
Kaj ĉu Vi ne ankaŭ vidis, kiel amike ŝi kondutis al Vi tie ekstere?

DINA
Sed tion mi ne toleras!

ADJUNKTO RØRLUND
Vi havas obstinan animon, Dina.

DINA
Jes.

ADJUNKTO RØRLUND
Sed kial Vi kondutas tiel?

DINA
Mi ne estas alia.

ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu Vi ne povus konduti alimaniere?

DINA
Ne.

ADJUNKTO RØRLUND
Kial ne?

DINA
(rigardas lin) Mi ja apartenas al la morale perdituloj.

ADJUNKTO RØRLUND
Fi, Dina!

DINA
Ankaŭ patrino apartenis al la morale perdituloj.

ADJUNKTO RØRLUND
Kiu parolis al Vi pri tiaĵoj?

DINA
Neniuj; ili neniam parolas. Kial ili tion ne faras? Ĉiuj ili kondutas al mi tiel konvene, kvazaŭ mi rompiĝus, se —. Ho, kiom mi malamas tiun bonkorecon.

ADJUNKTO RØRLUND
Kara Dina, mi bone komprenas, ke Vi sentas premon ĉi tie, sed —

DINA
Jes, se mi povus iri longe foren. Mi certe helpus min mem antaŭen, se mi ne vivus inter homoj, kiuj estas tiel — tiel —

ADJUNKTO RØRLUND
Kiel kiaj?

DINA
Tiel decaj kaj tiel moralaj.

ADJUNKTO RØRLUND
Tamen Dina, tion Vi ne pensas.

DINA
Ho, Vi bone komprenas kiel mi pensas. Ĉiun tagon Hilda kaj Netta venas, por ke mi prenu ilin kiel modelojn. Mi neniam povos fariĝi tiel deca kiel ili. Mi ne volas tiel fariĝi. Ho, se mi estus longe fore, mi certe fariĝus saĝa.

ADJUNKTO RØRLUND
Vi ja estas saĝa, kara Dina.

DINA
Kiel tio helpas min ĉi tie?

ADJUNKTO RØRLUND
Do vojaĝi —. Ĉu Vi pensas serioze pri tio?

DINA
Mi ne restus tagon pli longe, se Vi ne estus.

ADJUNKTO RØRLUND
Diru Dina, — kial Vi vere tiel volonte estas kune kun mi?

DINA
Ĉar Vi lernigas al mi tiom da belaĵoj.

ADJUNKTO RØRLUND
Belaĵoj? Ĉu Vi nomas tion kion mi povas lernigi al Vi belaĵoj?

DINA
Jes. Aŭ vere — Vi lernigas al mi ion; sed kiam mi aŭdas vin paroli, mi ekrigardas tiom da belaĵoj.

ADJUNKTO RØRLUND
Kio do estas por Vi belaĵo?

DINA
Tion mi neniam pripensis.

ADJUNKTO RØRLUND
Pripensu do nun. Kio do estas por Vi belaĵo?

DINA
Belaĵo estas io granda — kaj tre fora.

ADJUNKTO RØRLUND
Hm. — Kara Dina, mi kore sentas zorgon pro Vi.

DINA
Nur tio?

ADJUNKTO RØRLUND
Vi certe bone scias kiel nedireble kara Vi estas por mi.

DINA
Se mi estus Hilda aŭ Netta, Vi ne timus observigi tion al aliuloj.

ADJUNKTO RØRLUND
Ho Dina, Vi ne povas facile prijuĝi la mil konsiderojn —. Kiam viro estas starigita kiel morala subteno por la socio en kiu li vivas, jen —; oni ne povas esti tro singardema. Se mi nur estus certa, ke oni ĝuste komprenus kaj interpretus miajn motivojn —. Sed egale; Vi devas esti kaj estos helpata supren. Dina, ĉu estas interkonsento, ke kiam mi venos — kiam la kondiĉoj permesos al mi veni — kaj mi diros: jen mia mano, — Vi volos akcepti ĝin kaj fariĝi mia edzino? — Ĉu Vi tion promesas al mi Dina?

DINA
Jes.

ADJUNKTO RØRLUND
Dankon, dankon! Ĉar ankaŭ por mi —. Ho Dina, mi tenas Vin kara —. Tŝŝ; iu venas. Dina, pro mi, — eliru al la aliuloj.

(Ŝi eliras al la kafotablo. En la sama momento venas grandkomercisto Rummel, komercisto Sandstad kaj komercisto Vigeland el la antaŭa ĉambro maldekstre, sekvataj de konsulo Bernick, kiu tenas amaseton da paperoj en la mano.)

KONSULO BERNICK
Nu; do la afero estas decidita.

KOMERCISTO VIGELAND
Jes, je la nomo de Dio, lasu ĝin nun tia.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ĝi estas decidita, Bernick! Vorto de norvego staras fikse kiel la rokoj de la Dovre montaro, tion vi scias!

KONSULO BERNICK
Kaj neniu perfidos; neniu retiros sin, kia ajn opozicio ni renkontos.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ni staras kaj falas kune, Bernick!

HILMAR TØNNESEN
(kiu venas de la ĝardena pordo) Falas? Permesu, ĉu ne estas la fervojo, kiu falas?

KONSULO BERNICK
Ne, kontraŭe, ĝi estos iranta —

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
— per vaporo, sinjoro Tønnesen.

HILMAR TØNNESEN
(pli proksime) Ĉu?

ADJUNKTO RØRLUND
Kiel?

SINJORINO BERNICK
(ĉe la ĝardena pordo) Sed, kara Karsten, kio do vere estas —?

KONSULO BERNICK
Ho, kara Betty, kiel tio do interesas vin? (al la tri sinjoroj) Sed nun ni devas ellabori la listojn, ju pli frue, des pli bone. Estas memsekvo, ke ni kvar subskribas unue. La pozicio, kiun ni havas en la socio, devigas nin streĉi nin tiel foren kiel eblas.

KOMERCISTO SANDSTAD
Kompreneble, sinjoro konsulo.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Fariĝos, Bernick; ĵurite.

KONSULO BERNICK
Jes ja, mi ne dubas pri la rezulto. Ni devas agi ĉiu en sia rondo de konatuloj; kaj se ni fine povos montri al vigla partopreno en ĉiuj tavoloj de la socio, sekvos de si mem, ke ankaŭ la komunumo devos kontribui.

SINJORINO BERNICK
Tamen, Karsten, vi nepre devas veni por rakonti al ni —

KONSULO BERNICK
Ho kara Betty, estas io en kio sinjorinoj ne povas trovi komprenon.

HILMAR TØNNESEN
Vi tamen zorgos pri la fervoja afero?

KONSULO BERNICK
Jes, kompreneble.

ADJUNKTO RØRLUND
Sed lastan jaron, sinjoro konsulo —?

KONSULO BERNICK
Lastan jaron estis tute alia afero. Tiam temis pri marborda linio —

KOMERCISTO VIGELAND
— kiu estus tute superflua, sinjoro adjunkto; ĉar ni ja havas vapor-ŝipojn —

KOMERCISTO SANDSTAD
— kaj kiu fariĝus ekstreme multekosta, —

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
— jes kaj kiu malutilus al gravaj interesoj en nia urbo.

KONSULO BERNICK
La esenca afero estis, ke ĝi ne utilus al la pli granda socio. Tial mi kontraŭis ĝin, kaj tial la intern-landa linio elektiĝis.

HILMAR TØNNESEN
Jes, sed tiu ne tuŝos la urbojn en nia regiono.

KONSULO BERNICK
Ĝi tuŝos nian urbon, mia kara Hilmar; ĉar nun ni konstruos flankan fervojon ĉi tien.

HILMAR TØNNESEN
Aha; nova elpensaĵo do.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Jes, ĉu ne estas bonega elpensaĵo? Ĉu?

ADJUNKTO RØRLUND
Hm —

KOMERCISTO VIGELAND
Ne estas neinde, ke la providenco aranĝis la terenon por flanka fervojo.

ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu vere ke tiel estas, sinjoro Vigeland?

KONSULO BERNICK
Jes, mi devas konfesi, ke ankaŭ mi rigardas tion kiel providencan aranĝon, ke mi ĉi tiun printempon veturis laŭvale en komerco, kaj hazarde mi venis en valon, kie mi neniam antaŭe estis. Frapis min kvazaŭ fulmo, ke tie ni povus konstrui flankan fervojon al ni. Mi dungis inĝenieron por inspekti la terenon; jen mi havas la intertempajn kalkulojn kaj taksojn; nenio kontraŭas.

SINJORINO BERNICK
(daŭre kune kun la sinjorinoj ĉe la ĝardena pordo) Sed, kara Karsten, ke vi tenis ĉion tion kaŝita por ni.

KONSULO BERNICK
Ho, mia bona Betty, vi tamen ne povus kapti la veran konekson. Cetere mi ne priparolis tion al iu ajn vivanta homo antaŭ hodiaŭ. Sed nun la decida momento venis; nun ni agu nekaŝite kaj plenforte. Jes, eĉ se mi metu ĉiun mian ekziston sur tiun aferon, mi realigu ĝin.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ni kune, Bernick; pri tio vi fidu.

ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu Vi do atendas tiom multe el tiu ĉi entrepreno, sinjoroj?

KONSULO BERNICK
Jes, tion mi devus pensi. Kia levstango tio estu por nia tuta socio! Imagu nur la vastajn arbarejojn, kiuj fariĝos atingeblaj; imagu la riĉajn erc-ejojn, kiujn ni povos ekspluati; imagu la riveron kun aro da akvofaloj laŭvice en la valo! Kia fabrikado tie povos esti efektivigata!

ADJUNKTO RØRLUND
Kaj vi ne timas, ke pli ofta interrilato kun malvirta ekstera mondo —?

KONSULO BERNICK
Ne; estu tute trankvila, sinjoro adjunkto. Nia eta laborema loko kuŝas, laŭdo al Dio, nuntempe sur sana morala fundo; ni ja ĉiuj kunhelpis por dreni ĝin, se mi rajtas tion diri; kaj tion ni faros estonte, ĉiu siamaniere. Vi, sinjoro adjunkto daŭrigos Vian benoriĉan agadon en la lernejo kaj en la hejmoj. Ni, la homoj de la praktika laboro, subtenas la socion disvastigante bonfarton en plej eble vastan rondon; — kaj niaj virinoj, — jes, nur proksimiĝu, miaj sinjorinoj; Vi bonvole devas aŭdi — niaj virinoj, mi diras, niaj edzinoj kaj filinoj, — jes, agadu neĝenitaj en la servo de bonfarado, miaj sinjorinoj, kaj cetere estu helpo kaj komforto por Viaj proksimuloj, kiel mia kara Betty kaj Marta estas por mi kaj Olaf — (ĉirkaŭrigardas) Nu, kie estas Olaf hodiaŭ?

SINJORINO BERNICK
Ho, nun dum la feritagoj ne eblas teni lin hejme.

KONSULO BERNICK
Do li certe estas malsupre ĉe la maro! Vidu, li ne finos antaŭ ol okazos akcidento.

HILMAR TØNNESEN
Bah — eta ludo kun la naturfortoj —

SINJORINO RUMMEL
Kiel bele de Vi, ke Vi havas tiom da familia sento, sinjoro Bernick.

KONSULO BERNICK
Nu, la familio estas ja la kerno de la socio. Bona hejmo, honestaj kaj fidelaj amikoj, eta dense kunligita rondo, kie neniuj maltrankviligaj elementoj enĵetas sian ombron —

(Plenrajtigito Krap envenas de dekstre kun leteroj kaj gazetoj.)

PLENRAJTIGITO KRAP
Eksterlandaj poŝtaĵoj, sinjoro konsulo; — kaj telegramo el New York.

KONSULO BERNICK
(prenas) Ah, de la ŝipa societo de “Indian Girl”.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Nu, la poŝto venis? Jes, do mi petas permeson.

KOMERCISTO VIGELAND
Jes, ankaŭ mi.

KOMERCISTO SANDSTAD
Adiaŭ, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Adiaŭ, adiaŭ, miaj sinjoroj. Kaj memoru do nian kunvenon hodiaŭ posttagmeze je la kvina.

LA TRI SINJOROJ
Jes; bone; kompreneble. (Ili foriras dekstre.)

KONSULO BERNICK
(Li legis la telegramon) Ne, tio ĉi estas vere pure usona! Vere ŝoka —

SINJORINO BERNICK
Dio, Karsten, kio estas?

KONSULO BERNICK
Jen, vidu, sinjoro Krap; legu!

PLENRAJTIGITO KRAP
(legas) “Faru nur plej etan riparon, sendu ‘Indian Girl’ transen tuj kiam flosebla; bona sezono; okaze naĝas sur la kargo.” Nu, tion mi diru —

KONSULO BERNICK
Naĝas sur la kargo! Tiuj sinjoroj bone scias, ke kun tia kargo la ŝipo sinkos funden kiel ŝtono, se io okazos.

ADJUNKTO RØRLUND
Jen ni vidas kiel statas en tiuj laŭdataj grandaj socioj.

KONSULO BERNICK
Vi pravas; eĉ ne respekto por homa vivo, tuj kiam profito venas en la ludon. (al Krap) Ĉu “Indian Girl” estos mar-preta post kvar — kvin tagoj?

PLENRAJTIGITO KRAP
Jes, se komercisto Vigeland akceptas, ke ni haltigas la laboron sur “La Palmo” intertempe.

KONSULO BERNICK
Hm, tion li ne faros. Nu, bonvolu tralegi la poŝtaĵojn. Aŭdu, ĉu Vi ne vidis Olaf tie sur la kajo?

PLENRAJTIGITO KRAP
Ne, sinjoro konsulo. (Li iras en la plej antaŭan ĉambron maldekstre.)

KONSULO BERNICK
(denove legas la telegramon) Riski la vivon de dek ok homoj! Por tio tiuj sinjoroj ne hezitas —

HILMAR TØNNESEN
Nu, estas la destino de maristo spiti la elementojn; devas esti io nervostreĉa en tio, kun maldika tabulo inter si kaj la abismo —

KONSULO BERNICK
Jes, mi dezirus vidi tiun ŝipposedanton ĉe ni, kiu povus decidigi sin al tiaĵo! Eĉ ne unu, eĉ ne unu sola — (ekvidas Olaf) Nu, laŭdo al Dio, la knabo ĉeestas.

(Olaf kun fiŝŝnuro en la mano venis kurante laŭ la strato kaj enen tra la ĝardena pordego.)

OLAF
(ankoraŭ en la ĝardeno) Onklo Hilmar, mi malsupreniris kaj rigardis la vapor-ŝipon.

KONSULO BERNICK
Ĉu vi nun denove iris sur la kajon.

OLAF
Ne, mi nur estis en boato. Sed imagu, onklo Hilmar; venis surkajen tuta aro da cirkistoj kun ĉevaloj kaj bestoj; kaj estis multaj pasaĝeroj.

SINJORINO RUMMEL
Ho, ĉu ni vere vidos cirkon!

ADJUNKTO RØRLUND
Ni? Tion mi ne supozas.

SINJORINO RUMMEL
Ne, kompreneble ne ni, sed —

DINA
Mi ŝatus vidi cirkon.

OLAF
Jes, ankaŭ mi.

HILMAR TØNNESEN
Vi estas stultulo. Ĉu tio estas io rigardinda? Nura dreso. Ne, kontraŭe estas io alia vidi la gaŭĉon flugi trans la Pampo sur sia spireganta mustango. Sed Dio gardu, ĉi tie en la urbetoj —

OLAF
(tiras la jupon de fraŭlino Bernick) Onklino Marta, vidu, vidu — jen ili venas!

SINJORINO HOLT
Jes, je Dio, jen ni havas ilin.

SINJORINO LYNGE
Hu, la teruraj homoj!

(Multaj pasaĝeroj kaj aro da urbanoj venas supren laŭ la strato.)

SINJORINO RUMMEL
Jes, certe estas arlekenoj el la ĝusta specio. Rigardu tiun en la griza robo, sinjorino Holt; ŝi portas la valizon sur la dorso.

SINJORINO HOLT
Jes, imagu, ŝi portas ĝin sur la ombreltenilo! Kompreneble ŝi estas la edzino de la direktoro.

SINJORINO RUMMEL
Kaj jen estas la direktoro mem; tiu kun la barbo. Nu, li ja aspektas kiel rabisto. Ne rigardu lin, Hilda!

SINJORINO HOLT
Ankaŭ vi ne, Netta.

OLAF
Panjo, la direktoro salutas al ni.

KONSULO BERNICK
Kion do?

SINJORINO BERNICK
Kion vi diras, infano?

SINJORINO RUMMEL
Jes, je Dio, jen ankaŭ la virino salutas!

KONSULO BERNICK
Ne, tio estas do tro senhonta!

FRAŬLINO BERNICK
(kun nevolonta ekkrio) Ah —!

SINJORINO BERNICK
Kio estas, Marta?

SINJORINO BERNICK
Ho ne, nenio; ŝajnis nur al mi —

OLAF
(krias el ĝojo) Vidu, vidu, jen venas la aliuloj kun la ĉevaloj kaj la bestoj! Kaj jen ankaŭ la usonanoj! Ĉiuj la maristoj sur “Indian Girl” —

(Oni aŭdas “Yankee Doodle” akompanata de klarneto kaj tamburo.)

HILMAR TØNNESEN
(kovras la orelojn) Uf, uf, uf!

ADJUNKTO RØRLUND
Mi kredas, ke ni izolu nin iomete, miaj sinjorinoj; tio ĉi ne estas io por ni. Ni reiru al nia laboro.

SINJORINO BERNICK
Ĉu ni eble antaŭen tiru la kurtenojn?

ADJUNKTO RØRLUND
Jes, jen ĝuste kion mi pensis.

(La sinjorinoj trovas siajn sidlokojn ĉe la tablo; la adjunkto fermas la ĝardenan pordon kaj antaŭen tiras la kurtenojn al ĝi kaj al la fenestroj; fariĝas duone mallume en la ĉambro.)

OLAF
(kiu ŝtele rigardas) Panjo, nun la direktor-edzino staras ĉe la akvokrano lavante sian vizaĝon.

SINJORINO BERNICK
Ĉu! Meze sur la vendoplaco!

SINJORINO RUMMEL
Kaj tio dum brile hela tago!

HILMAR TØNNESEN
Nu, se mi vojaĝis en dezerto kaj trovis cisternon, ankaŭ mi ne hezitus —. Uf, tiu terura klarneto!

ADJUNKTO RØRLUND
Estas vere evidenta kaŭzo por la polico por procedi.

KONSULO BERNICK
Nu do; kun eksterlandanoj oni ne devas esti tro severa; tiuj homoj ja ne havas la enradikitan senton de deco, kiu tenas nin ene inter la ĝustaj baroj. Lasu ilin nur devojiĝi. Kiel tio afektas nin? Tiu ĝena konduto, kiu kontraŭas kutimon kaj bonajn morojn, feliĉe ne rilatas al nia socio, se mi rajtas tiel paroli. — Jen kio!

(La fremda sinjorino rapide envenas tra la pordo dekstre.)

LA SINJORINOJ
(timigite sed mallaŭte) La rajdistino! La direktoredzino!

SINJORINO BERNICK
Dio, kion tio signifu!

FRAŬLINO BERNICK
(eksaltas) Ah —!

LA SINJORINO
Bonan tagon, kara Betty! Bonan tagon, Marta! Bonan tagon bofrato!

SINJORINO BERNICK
(ekkrie) Lona —!

KONSULO BERNICK
(ekretiriĝas) Je mia vivo —!

SINJORINO HOLT
Sed Dio kompatu —!

SINJORINO RUMMEL
Vere ne eblas —!

HILMAR TØNNESEN
Nu! Uf!

SINJORINO BERNICK
Lona —! Ĉu vere —?

FRAŬLINO HESSEL
Ĉu estas mi? Jes, efektive ke estas mi; Vi bonvole povas ĉirkaŭbraki min por tio.

HILMAR TØNNESEN
Uf; uf!

SINJORINO BERNICK
Kaj nun vi venas ĉi tien kiel —?

KONSULO BERNICK
— kaj vere volas ludi rolon —?

FRAŬLINO HESSEL
Ludi rolon? Kiel ludi rolon?

KONSULO BERNICK
Jes, mi pensas — kun la rajdistoj —

FRAŬLINO HESSEL
Hahaha! Ĉu vi estas freneza, bofrato? Ĉu vi kredas, ke mi apartenas al la rajdistoj? Ne; vere faris mi multajn artaĵojn, kaj arlekenis multmaniere —

SINJORINO RUMMEL
Hm —

FRAŬLINO HESSEL
— sed akrobataĵojn sur ĉevaldorso mi neniam faris.

KONSULO BERNICK
Do ne —

SINJORINO BERNICK
Ah, dank' al Dio!

FRAŬLINO HESSEL
Ne, ni venis ĝuste kiel aliaj decaj homoj, — tamen kun dualoka bileto, sed al tio ni estas kutimitaj.

SINJORINO BERNICK
Vi diras ni?

KONSULO BERNICK
(paŝon pli proksimen) Kiuj ni?

FRAŬLINO HESSEL
Mi kaj la infano, kompreneble.

LA SINJORINOJ
(ekkrie) La infano!

HILMAR TØNNESEN
Kio!

ADJUNKTO RØRLUND
Nu, jen io direnda —!

SINJORINO BERNICK
Sed kion vi aludas, Lona?

FRAŬLINO HESSEL
Kompreneble mi aludas al John; mi ja ne havas alian infanon ol John, mi scias, — aŭ Johan, kiel vi nomis lin.

SINJORINO BERNICK
Johan —!

SINJORINO RUMMEL
(mallaŭte al sinjorino Lynge) La perdita frato!

KONSULO BERNICK
(hezite) Ĉu Johan kunvenis?

FRAŬLINO HESSEL
Nu jes; nu jes; mi ja ne vojaĝas sen li. Sed vi aspektas tiel triste. Kaj vi sidas en krepusko kudrante ion blankan. Ĉu estas morto en la familio?

ADJUNKTO RØRLUND
Fraŭlino, vi trovas vin en la asocio por morale perditaj —

FRAŬLINO HESSEL
(duonlaŭte) Kion vi diras? Tiuj belaj, silentemaj sinjorinoj estus —?

SINJORINO RUMMEL
Ne nun mi diru —!

FRAŬLINO HESSEL
Ah, komprenas, komprenas! Sed diable, estas ja sinjorino Rummel! Kaj jen ankaŭ sinjorino Holt! Nu, ni tri ne juniĝis de post lastfoje. Sed aŭskultu nun bonuloj; lasu nun la morale perditaj atendi almenaŭ tagon; ili ne plimalboniĝos pro tio. Ĝoja momento kiel tiu ĉi —

ADJUNKTO RØRLUND
Hejmenveno ne ĉiam estas ĝoja momento.

FRAŬLINO HESSEL
Ĉu? Kiel vi legas vian biblion, pastoro?

ADJUNKTO RØRLUND
Mi ne estas pastoro.

FRAŬLINO HESSEL
Nu; tamen tia vi certe fariĝos. — Sed fi, fi, fi, — tiu ĉi morala linaĵo odoras tiel putre, — ĝuste kiel mortotuko. Mi kutimiĝis al la aero sur la prerioj, mi; mi diru.

KONSULO BERNICK
(sekigas la frunton) Jes vere estas iom naŭze ĉi ene.

FRAŬLINO HESSEL
Atendu, atendu; ni tamen elvenu el la tomba kelo. (tiras la kurtenojn flanken) Plenan taglumon ni havu, kiam la knabo venos. Kaj vi vidos knabon kiu forlavis la infanecon —

HILMAR TØNNESEN
Uf!

FRAŬLINO HESSEL
(malfermas pordon kaj fenestrojn) — Nu, tio signifas, kiam li estos sin lavinta — tie supre en la hotelo; ĉar sur la vapor-ŝipo li fariĝis malpura kiel porko.

HILMAR TØNNESEN
Uf, uf!

FRAŬLINO HESSEL
Uf? Jes vere, ĉu ne estas —! (montras al Hilmar kaj demandas al la aliuloj) Ĉu li daŭre drivas dirante sian uf?

HILMAR TØNNESEN
Mi ne drivas; mi estas ĉi tie pro mia malsano.

ADJUNKTO RØRLUND
Hm, miaj sinjorinoj, mi opinias ke ne —

FRAŬLINO HESSEL
(ekvidante Olaf) Ĉu tiu estas la via, Betty? — Donu la manegon, knabo! Aŭ ĉu vi timas vian maljunan, malbelan onklinon?

ADJUNKTO RØRLUND
(metante sian libron sub la brakon) Miaj sinjorinoj, mi opinias ke ne estas animstato por pluen labori hodiaŭ. Sed morgaŭ ni ja denove kunvenos?

FRAŬLINO HESSEL
(dum la fremdaj sinjorinoj levas sin por adiaŭi) Jes, tion ni faru. Mi ĝuste estos sur la loko.

ADJUNKTO RØRLUND
Vi? Permesu, fraŭlino, kion Vi volas fari en nia asocio?

FRAŬLINO HESSEL
Mi volas aerumi, sinjoro pastoro.

DUA AKTO

(La ĝardena salono de la domo de konsulo Bernick.)

(Sinjorino Bernick sidas sola ĉe la labortablo kun sia kudraĵo. Iom poste venas de dekstre konsulo Bernick kun ĉapelo sur la kapo kaj kun gantoj kaj bastono.)

SINJORINO BERNICK
Ĉu vi jam revenas hejmen, Karsten?

KONSULO BERNICK
Jes. Estas iu, kiun mi petis veni.

SINJORINO BERNICK
(kun sopiro) Ho jes. Johan certe venos, mi pensas.

KONSULO BERNICK
Estas iu viro, mi diras. (demetas la ĉapelon) Kie estas ĉiuj la sinjorinoj hodiaŭ!

SINJORINO BERNICK
Sinjorino Rummel kaj Hilda ne havas tempon.

KONSULO BERNICK
Nu? Sendis ekskuzon?

SINJORINO BERNICK
Jes; ili havas tiom da farendaĵoj en la domo.

KONSULO BERNICK
Kompreneble. Kaj la aliaj ankaŭ ne venos?

SINJORINO BERNICK
Ne, ankaŭ ili havas ekskuzojn.

KONSULO BERNICK
Tion mi estus povinta diri antaŭe. Kie estas Olaf?

SINJORINO BERNICK
Mi permesis al li iomete promeni kun Dina.

KONSULO BERNICK
Hm; Dina, tiu aĉa flirtulino —. Imagu ke hieraŭ ŝi tuj ligis sin al Johan —!

SINJORINO BERNICK
Sed kara Karsten, Dina ja tute ne scias ke —

KONSULO BERNICK
Nu, sed Johan almenaŭ devus havi la takton ne montri al ŝi iun atenton. Mi ja vidis la okulĵetojn de komercisto Vigeland.

SINJORINO BERNICK
(kun la kudraĵo sur la genuoj) Karsten, ĉu vi povas imagi kion ili volas ĉi-hejme?

KONSULO BERNICK
Hm; li havas ja bienon tie transe, kiu ne bone prosperas; kaj ŝi ja diris hieraŭ, ke ili devis vojaĝi duaklase —

SINJORINO BERNICK
Jes, bedaŭrinde, eble estas io tia. Sed ke ŝi akompanis! Ŝi! Post tiu sanga insulto kiun ŝi faris al vi —!

KONSULO BERNICK
Ho, ne pensu pri tiuj malnovaj historioj.

SINJORINO BERNICK
Kiel povas mi pensi pri aliaĵoj nuntempe? Li ja estas mia frato; — ne estas pro li; sed ĉiuj malagrablaĵoj kiuj kaŭziĝus al vi —. Karsten, mi ege timas ke —

KONSULO BERNICK
Por kio vi timas?

SINJORINO BERNICK
Ĉu oni imagus meti lin en karceron pro la mono, kiu malaperis por via patrino?

KONSULO BERNICK
Ho, babilaĵo! Kiu povas pruvi ke mono malaperis?

SINJORINO BERNICK
Aĥ Dio, tion scias ja la tuta urbo, bedaŭrinde; kaj vi mem ja diris —

KONSULO BERNICK
Mi nenion diris. La urbo scias nenion pri tiuj aferoj; ĉio estis nur senfundaj onidiroj.

SINJORINO BERNICK
Ho kiel grandanima vi estas, Karsten!

KONSULO BERNICK
Ĉesu pri tiuj memoraĵoj, mi diras! Vi ne scias, kiom vi turmentas min revivigi ĉion tian! (Li paŝas tien kaj reen sur la planko; jen li forĵetas la bastonon.) Ĉagrene ke ili venis hejmen ĝuste nun, — nun kiam mi bezonas bonvoleman animstaton kaj en la urbo kaj en la gazetaro. Korespondiĝos al la gazetoj en la najbaraj urboj. Ĉu mi akceptas ilin bone aŭ ĉu mi akceptas ilin malbone, ambaŭkaze tio pridiskutiĝos kaj interpretiĝos. Oni kirlas ĉion tion malnovan, — tiel kiel vi faras. En socio kiel la nia —. (ĵetas la gantojn sur la tablon) Kaj eĉ neniun homon mi havas kun kiu mi povas paroli kaj ĉe kiu serĉi apogon.

SINJORINO BERNICK
Eĉ neniu, Karsten?

KONSULO BERNICK
Ne, kiu tiu estus? — Ekhavi ilin sur la nukon ĝuste nun! Ne estas dubo ke ili iel faros skandalon, — precipe ŝi. Ĉu ne estas malfeliĉo havi tiajn homojn en sia familio!

SINJORINO BERNICK
Jes, mi ja ne povas kulpiĝi ke —

KONSULO BERNICK
Pro kio vi ne povas kulpiĝi? Ke vi estas parenca al ili? Jen vera vorto.

SINJORINO BERNICK
Kaj mi ankaŭ ne petis ilin veni hejmen.

KONSULO BERNICK
Aŭdu; jen ni estas! Mi ne petis ilin veni hejmen; mi ne skribis por revenigi ilin; mi ne tiris ilin hejmen per la haroj! Ho, mi scias la tutan ĉenon parkere.

SINJORINO BERNICK
(ekploras) Sed nun vi ja estas tiel senkoreca —

KONSULO BERNICK
Ja, ĝuste; ekploru, tiel ke la urbo ricevos ankaŭ tion por priparoli. Finu tiun stultecon, Betty. Eliru; eble venos iu. Ĉu oni vidu la sinjorinon kun ruĝaj okuloj? Jes, tio estus bonege, se disvastiĝus inter la homoj ke —. Nu, jen mi aŭdas iun en la koridoro. (iu frapas) Envenu!

(Sinjorino Bernick eliras sur la ĝardenan ŝtuparon kun sia kudraĵo. Ŝipkonstruisto Aŭne envenas de dekstre.)

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Bonan tagon, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Bonan tagon. Nu, Vi certe divenas, kion mi volas pri Vi?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
La plenrajtigito menciis hieraŭ, ke la konsulo ne estus kontenta pri —

KONSULO BERNICK
Mi estas malkontenta pri la tuta organizado en la ŝipfarejo, Aŭne. Vi ja neniel progresas pri la averiuloj. “La Palmo” devus ja esti sub velo antaŭ longe. Komercisto Vigeland venas ĉiun tagon ĉagrenante min; estas malfacila viro havi kiel kunpartoprenanto en ŝipasocio.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
“La Palmo” povos forveli postmorgaŭ.

KONSULO BERNICK
Nu fine. Sed la usonano “Indian Girl”, kiu atendis kvin semajnojn kaj —

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
La usonano? Mi kompreniĝis, ke ni unue faru la laboron sur Via propra ŝipo.

KONSULO BERNICK
Al tio mi ne donis al vi iun kaŭzon kredi. Fariĝus ĉiu ebla progresigo ankaŭ pri la usonano; sed tio ne okazas.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
La ŝipo estas traputrita en la fundo, sinjoro konsulo; ju pli ni flikas, des pli da putraĵo ni trovas.

KONSULO BERNICK
Tio ne estas la kialo. Plenrajtigito Krap diris al mi la tutan veron. Vi ne kapablas labori per la novaj maŝinoj, kiujn mi havigis, — aŭ pli ĝuste, vi ne volas labori per ili.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Sinjoro konsulo, mi estas nun en la kvindekaj jaroj; eĉ de la knabaj jaroj mi kutimiĝis al la malnovaj labormetodoj —

KONSULO BERNICK
Ilin ni ne povas uzi nuntempe. Ne kredu, Aŭne, ke estas pro la profito; ĝin mi ne bezonas, feliĉe; sed mi havas konsiderojn al la socio en kiu mi vivas, kaj al la firmao, kiun mi estras. Estas de mi, ke la progresoj venos, alie ili neniam venos.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ankaŭ mi bonvenigas progreson, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Jes, por via limigita rondo, por la laborista profesio. Ho, mi bone konas vian agitadon; Vi faras paroladojn; Vi agitigas la laboristojn; sed kiam evidenta progreso ofertas sin, kiel nun niaj novaj maŝinoj, vi ne volas kunlabori; kaj vi fariĝas timema.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Jes, mi efektive fariĝas timema, sinjoro konsulo; mi timas pro tiuj multaj, de kiuj la maŝinoj prenas la panon. La konsulo ofte parolas pri la devo atenti pri la socio; sed mi pensas, ke ankaŭ la socio havas siajn devojn. Kiel kuraĝas la tekniko kaj la kapitalo instali la novajn inventaĵojn en la laboron, antaŭ ol la socio povas lernigi novan generacion uzi ilin?

KONSULO BERNICK
Vi tro multe legas kaj cerbumas, Aŭne; ne estas bone por Vi; estas tio kio igas vin malkontenta pri via stato.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ne estas tio, sinjoro konsulo; sed mi ne toleras ke unu post la alia el lertaj laboristoj maldungiĝas kaj fariĝas mankohavaj pro tiuj maŝinoj.

KONSULO BERNICK
Hm; kiam la presarto elpensiĝis, multaj skribistoj perdis la laboron.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ĉu la konsulo ŝatus tiun arton, se Vi tiam estus skribisto?

KONSULO BERNICK
Mi ne vokis Vin por disputi. Mi vokis Vin por diri al Vi, ke nia averiulo “Indian Girl” estu preta forveli postmorgaŭ.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Sed, sinjoro konsulo —

KONSULO BERNICK
Postmorgaŭ, Vi aŭdas; samtempe kun nia propra ŝipo; ne horon pli malfrue. Mi havas miajn bonajn kialojn por antaŭenigi tiun aferon. Ĉu Vi legis la gazeton de hodiaŭ matene? Nu, do Vi scias ke la usonanoj ĉi tie denove faris tumultojn. Tiu malmorala kanajlaro kvazaŭ renversigas la tutan urbon; ne pasas nokto sen iu interbatado en la gastejoj kaj sur la stratoj; pri ĉiu alia abomenaĵo mi ne volas paroli.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Jes, estas certe, ke ili estas fiuloj.

KONSULO BERNICK
Kaj kiu kulpiĝas pro tiu malordaĵo? Estas mi! Jes, estas mi kiu kulpiĝas. Tiuj gazetskribaĵoj aludaĉas kaŝvorte, ke ni centrigas la laboron al “La Palmo”. Mi, kiu havas la taskon per la ekzemplo influi la kuncivitanojn, devas lasi ĵetiĝi tiajon al mi en la nazon. Tion mi ne toleras. Ne servas al mi, ke mia nomo tiel makuliĝas.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ho, la nomo de la konsulo estas tiel bona, ke ĝi povas porti tion kaj ankaŭ pli.

KONSULO BERNICK
Ne nun; ĝuste en tiu ĉi tempo mi bezonas ĉiun estimon kaj bonvolon, kiun povas montri al mi miaj kunurbanoj. Mi havas en preparo grandan entreprenon, kiel vi eble aŭdis; sed se sukcesiĝas al malbonvolemaj homoj skui la nepran fidon al mia persono, tio povos okazigi al mi la plej grandajn malfacilaĵojn. Tial mi volas por kiu ajn prezo eviti tiujn malicajn kaj kalumniantajn gazetskribaĵojn, kaj tial mi fiksis la datolimon al postmorgaŭ.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Sinjoro konsulo, Vi povus same bone fiksi la daton al hodiaŭ posttagmeze.

KONSULO BERNICK
Vi aludas ke mi postulas neeblecon?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Jes, kun tiu laboristaro, kiun ni nun havas —

KONSULO BERNICK
Bone, bone; — do ni devas serĉi aliloke.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ĉu Vi vere volas maldungi ankoraŭ pliajn el la malnovaj laboristoj?

KONSULO BERNICK
Ne, pri tio mi ne pensas.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ĉar mi certe kredas, ke tio metus malbonan sangon kaj en la urbo kaj en la gazetoj, se Vi tion farus.

KONSULO BERNICK
Eble, kaj tial mi tion ne faros. Sed se “Indian Girl” ne estos kvite vojaĝpreta postmorgaŭ, mi maldungos Vin.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
(kun ekskuo) Mi! (Li ridas) Nun Vi ŝercas, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Pri tio Vi ne fidu.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Vi povus pensi pri maldungo de mi? Mi, kies patro kaj avo estis en la servo de la ŝipfarejo ĉiujn siajn vivotagojn, kaj same pri mi —

KONSULO BERNICK
Kiu nun devigas min al tio?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Vi postulas neeblecon, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Ho, bona volo ne konas neeblecon. Jes aŭ ne; respondu definite, aŭ Vi havas Vian maldungon surloke.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
(paŝon pli proksimen) Sinjoro konsulo, ĉu Vi vere pripensis, kion signifas maldungi malnovan laboriston. Vi pensas ke li devas serĉi por trovi ion alian? Nu ja, tion li ja povas; sed ĉu estas per tio farite? Vi devus iam esti en la domo de tia maldungita laboristo la vesperon kiam li venas hejmen kaj metas la ilarkeston interne de la pordo.

KONSULO BERNICK
Ĉu vi opinias, ke mi maldungas Vin kun senzorga koro? Ĉu mi ne ĉiam estis bona mastro?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Tiel ju pli malbone, sinjoro konsulo. Ĝuste tial tiuj hejme ne volas kulpigi Vin; ili ne diros ion al mi, ĉar tion ili ne kuraĝas; sed ili rigardos min, kiam mi tion ne rimarkas, kaj pensos tiel: certe estas merite. Jenon Vi vidos — tion mi ne povas elteni. Tia simpla viro kia mi estas, mi tamen estas konsiderata kiel la unua inter la miaj. Mia modesta hejmo ankaŭ estas eta socio, sinjoro konsulo. Tiun etan socion mi povis apogi kaj subteni, ĉar mia edzino fidis min, kaj ĉar miaj infanoj fidis min. Kaj nun ĉio ruiniĝos.

KONSULO BERNICK
Jes, se ne povas esti alie, la minoro devas fali por la maĵoro; la specialaĵo estu je la nomo de Dio oferata por la ĝereralaĵo. Iun alian respondon mi ne scias doni al Vi, kaj alimaniere ne okazas en tiu ĉi mondo. Sed Vi estas obstina viro, Aŭne! Vi kontraŭstaras min, ne ĉar Vi nenion alian povas, sed ĉar Vi ne volas realigi la superecon de maŝinoj kontraŭ la manforto.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Kaj Vi persistas je tio, sinjoro konsulo, ĉar Vi scias, ke se Vi forĉasas min, Vi almenaŭ pruvis por la gazetaro Vian bonan volon.

KONSULO BERNICK
Kaj ja se tiel estus? Vi ja aŭdas, kiom tio gravas por mi, — aŭ ekhavi la gazetaron sur la nukon aŭ bonvoligi ĝin por mi en la momento, kiam mi laboras por granda afero por progresigi la komunan bonon. Kio do? Ĉu mi povas agi alimaniere ol mi faras? Mi povas diri al Vi, ke ĉi tie estas demando ĉu subteni Vian hejmon, kiel Vi esprimas Vin, aŭ eble teni centojn da novaj hejmoj malsupre, centojn da hejmoj, kiuj neniam povos fondiĝi, neniam ricevos fumantan tubon, se mi ne sukcesos realigi, tion por kio mi nun laboras. Tial mi donis al Vi la elekton.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Jes, ĉar tiel estas, mi ne havas plian kontraŭdiron.

KONSULO BERNICK
Hm —; Mia kara Aŭne, vere ĉagrenigas min ke ni devas disiĝi.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ni ne disiĝos, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Kiel?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ankaŭ simpla viro havas ion por defendi en la mondo.

KONSULO BERNICK
Nu do, nu do; — kaj vi do opinias, ke vi kuraĝas promesi —?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
“Indian Girl” kvitiĝos por forvelo postmorgaŭ. (Li salutas kaj eliras dekstre.)

KONSULO BERNICK
Aha, jen mi ekmastris tiun obstinulon. Tio estas por mi bona a&#365guro —

(Hilmar Tønnesen, kun cigaro en la buŝo, venas tra la ĝardena pordego.)

HILMAR TØNNESEN
(sur la ĝardena ŝtuparo) Bonan tagon, Betty! Bonan tagon, Bernick!

SINJORINO BERNICK
Bonan tagon.

HILMAR TØNNESEN
Nu, vi ploris, mi vidas. Vi sekve scias?

SINJORINO BERNICK
Kion mi scias?

HILMAR TØNNESEN
Ke la skandalo vigle evoluas? Uf!

KONSULO BERNICK
Kion tio signifas?

HILMAR TØNNESEN
(envenas) Jes, la du usonanoj ĉirkaŭiras en la stratoj, kaj montras sin kune kun Dina Dorf.

SINJORINO BERNICK
(postsekvas lin) Sed, Hilmar, ĉu eblas —?

HILMAR TØNNESEN
Jes, bedaŭrinde, estas pura vero. Lona eĉ estis tiel senkonsidera krii post min; sed kompreneble mi ŝajnigis ne aŭdi.

KONSULO BERNICK
Kaj certe ne pasis nerimarkate.

HILMAR TØNNESEN
Ne, tion vi ja komprenas. La homoj staris trankvile postrigardante ilin. Aspekte onidiro kuris fulme tra la urbo, — kiel fajro sur la prerioj. En ĉiuj domoj homoj staris ĉe la fenestroj atendante ke la aro pretermarŝu; kapon ĉe kapo malantaŭ la kurtenoj — uf! Jes, pardonu, Betty; mi diras uf; ĉar tio ĉi igas min nervoza; — se tio daŭru, mi devas pripensi entrepreni iom longan vojaĝon.

SINJORINO BERNICK
Sed vi estus devinta paroli al li kaj admoni lin —

HILMAR TØNNESEN
Meze en la strato? Ne, vi devas pardoni. Sed ke tiu homo entute kuraĝas aperi en la urbo! Nu, ni vidu ĉu la gazetaro faros finon pri li; jes, pardonu, Betty; sed —

KONSULO BERNICK
La gazetaro, vi diras? Ĉu vi aŭdis aludojn pri tiaĵo?

HILMAR TØNNESEN
Jes, verŝajne. Kiam mi foriris de vi hieraŭ vespere, mi paŝadis al la klubo pro mia malsano. Mi bone komprenis per la tuja silento, ke ili estis parolintaj pri la usonanoj. Kaj jen envenas la impertinenta redaktoro Hammer. Li gratulas min tute laŭte pri la hejmenveno de mia riĉa kuzo.

KONSULO BERNICK
Riĉa —?

HILMAR TØNNESEN
Jes, tiel li esprimis sin. Kompreneble mi mezure rigardis lin laŭmerite, kaj komprenigis al li, ke mi nenion scias pri la riĉeco de Johan Tønnesen. “Ĉu?” li diras, “jen strangaĵo; en usono oni kutime trabatas sin, kiam oni havas ion komence, kaj via kuzo ja ne transvojaĝis senhava.”

KONSULO BERNICK
Hm, faru nun al mi la servon —

SINJORINO BERNICK
(maltrankvila) Jen, vi povas vidi, Karsten —

HILMAR TØNNESEN
Jes, mi almenaŭ havis sendorman nokton pro tiu persono. Kaj li tamen ĉirkaŭiras en la stratoj kun vizaĝo kvazaŭ nenio ĝenis lin. Kial li ne tuj malaperis? Estas ja netolereble kiel vivpersistaj iuj homoj estas.

SINJORINO BERNICK
Dio, Hilmar, kion vi diras?

HILMAR TØNNESEN
Ho, mi diras nenion. Sed jen li forsavas sin senvunde el fervojaj akcidentoj kaj de atakoj de kaliforniaj ursoj kaj de Nigrapied-Indianoj; eĉ ne senskalpigita —. Uf, jen ili estas.

KONSULO BERNICK
(rigardas laŭ la strato) Ankaŭ Olaf estas kun ili!

HILMAR TØNNESEN
Jes, kompreneble; ili volas ja memorigi al la homoj, ke ili apartenas al la plej altstara familio de la urbo. Vidu, jen venas ĉiuj neniofarantoj el la apoteko por rigardi ilin kaj fari siajn rimarkojn. Tio vere ne estas por miaj nervoj; kiel viro sub tiaj cirkonstancoj kapablu teni la standardon de la ideo alta, tio —

KONSULO BERNICK
Ili iros rekte ĉi tien. Aŭdu nun, Betty, estas mia definitiva deziro, ke vi montru al ili ĉian afablecon.

SINJORINO BERNICK
Vi permesas, ĉu, Karsten?

KONSULO BERNICK
Jes certe; certe; kaj ankaŭ vi, Hilmar. Espereble ili ne restos longe; kaj kiam kune inter ni mem —; neniuj aludoj; neniel ni devas ilin ofendeti.

SINJORINO BERNICK
Ho, Karsten, kiel grandanima vi estas.

KONSULO BERNICK
Nu, nu, lasu tion.

SINJORINO BERNICK
Ho, ke mi danku vin; kaj pardonu, ke mi antaŭe fariĝis impeta. Ho, vi ja havis ĉian kaŭzon por —

KONSULO BERNICK
Lasu, lasu, mi diras!

HILMAR TØNNESEN
Uf!

(Johan Tønnesen kaj Dina, poste fraŭlino Hessel kaj Olaf venas tra la ĝardeno.)

FRAŬLINO HESSEL
Bonan tagon, bonan tagon. Vi karaj homoj.

JOHAN TØNNESEN
Nun ni ĉirkaŭiris por viziti la malnovajn ejojn, Karsten.

KONSULO BERNICK
Jes, mi aŭdas tion. Multaj ŝanĝoj; ĉu ne?

FRAŬLINO HESSEL
Ĉie la grandaj bonfaroj de konsulo Bernick. Ni vizitis la establaĵojn, kiujn vi donis al la urbo —

KONSULO BERNICK
Nu tie?

FRAŬLINO HESSEL
“Donaco de Karsten Bernick”, kiel skribiĝis super la enirejo. Jes, vi certe estas la viro malantaŭ ĉio en la loko.

JOHAN TØNNESEN
Kaj belaj ŝipoj vi ankaŭ havas. Mi renkontis la ŝipestron de “La Palmo”, mia malnova amiko de la lernejo —

FRAŬLINO HESSEL
Jes, kaj nova lernejo vi ankaŭ konstruigis; kaj ankaŭ la gas-kondukilo kaj la akvo-kondukilo fariĝis dank' al vi, mi aŭdas.

KONSULO BERNICK
Nu, oni devas ja labori por la komunumo en kiu oni vivas.

FRAŬLINO HESSEL
Jes, bele, bofrato; sed estas ankaŭ ĝojo vidi, kiel la homoj montras al vi rekonon. Mi ne estas vanta, mi opinias; sed mi ne povis min deteni memorigi al iu kaj alia kun kiuj ni parolis, ke ni apartenas al la familio.

HILMAR TØNNESEN
Uf —!

FRAŬLINO HESSEL
Ĉu vi diras Uf! al tio?

HILMAR TØNNESEN
Ne, mi diris hm —

FRAŬLINO HESSEL
Nu, tion vi rajtas, povrulo. Sed hodiaŭ vi aspekte estas solaj en la domo?

SINJORINO BERNICK
Jes, hodiaŭ ni estas solaj.

FRAŬLINO HESSEL
Jes, efektive ni renkontis moralajn parojn supre sur la foirplaco; aspekte urĝis por ili. Sed ni mem ankoraŭ ne sufiĉe kunparolis; hieraŭ ja ĉeestis tiuj fervoj-planantoj, kaj aldone ni havis tiun pastoron —

HILMAR TØNNESEN
La adjunkto.

FRAŬLINO HESSEL
Mi nomas lin la pastoro. Sed kion vi opinias pri mia faro dum tiuj ĉi dek kvin jaroj? Ĉu li ne fariĝis brava knabo? Kiu rekonus la petolulon, kiu forkuris de la hejmo?

HILMAR TØNNESEN
Hm —!

JOHAN TØNNESEN
Ho, Lona, ne tro fanfaronu.

FRAŬLINO HESSEL
Jes, pri tio mi estas fiera. Je Dio, tio ja estas la sola, kion mi faris en la mondo; sed tio almenaŭ donas al mi iun rajton ekzisti. Jes, Johan, kiam mi pensas kiel ni du tie transe komencis per niaj kvar nudaj manaĉoj —

HILMAR TØNNESEN
Manoj.

FRAŬLINO HESSEL
Mi diras manaĉoj; ĉar malpuraj ili estis —

HILMAR TØNNESEN
Uf!

FRAŬLINO HESSEL
— kaj malplenaj ili ankaŭ estis.

HILMAR TØNNESEN
Malplenaj? Ne, nun mi devas diri —!

FRAŬLINO HESSEL
Kion vi devas diri?

KONSULO BERNICK
Hm!

HILMAR TØNNESEN
Nun mi devas diri — uf! (Li eliras sur la ĝardenan ŝtuparon.)

FRAŬLINO HESSEL
Kio estas al li?

KONSULO BERNICK
Ne atentu lin; li estas iom nervoza ĉi-tempe. Sed ĉu vi ne volas iomete ĉirkaŭrigardi en la ĝardeno? Tie vi ankoraŭ ne estis, kaj ĝuste nun mi havas liberan horon.

FRAŬLINO HESSEL
Jes, ŝatinde; vi sciu ke en miaj pensoj mi ofte estis en la ĝardeno ĉe vi.

SINJORINO BERNICK
Ankaŭ tie estas grandaj ŝanĝoj, vi vidos.

(La konsulo, la sinjorino kaj fraŭlino Hessel eliras en la ĝardenon, kie oni foje vidas ilin dum kio sekvas.)

OLAF
(ĉe la ĝardena pordo) Onklo Hilmar, ĉu vi scias kion onklo Johan demandis al mi? Li demandis, ĉu mi volas akompani lin al Ameriko.

HILMAR TØNNESEN
Vi mallertulo, ankoraŭ tirante la jupon de via patrino —

OLAF
Jes, sed tion mi ne plu faros. Vi vidos, kiam mi fariĝos granda —

HILMAR TØNNESEN
Ho, babilaĵo; vi ne havas iun seriozan deziron por tiu ŝtalhardiĝo en — (Ili eliras en la ĝardenon.)

JOHAN TØNNESEN
(al Dina, kiu deprenis la ĉapelon starante ĉe la pordo kaj skuante la polvon de sia robo) Vi fariĝis sufiĉe varma dum la promenado.

DINA
Jes, estis ĝuinda promenado; tian ĝuindan promenadon mi neniam havis antaŭe.

JOHAN TØNNESEN
Vi eble kutime ne faras matenajn promenadojn.

DINA
Ho jes; sed nur kun Olaf.

JOHAN TØNNESEN
Nu. — Ĉu Vi eble pli emas eliri en la ĝardenon ol resti ĉi tie?

DINA
Ne, mi pli deziras resti ĉi tie.

JOHAN TØNNESEN
Ankaŭ mi. Tamen nun estas interkonsento, ke ni ĉiun matenon faros tian promenadon kune.

DINA
Ne, sinjoro Tønnesen, tion Vi ne farus.

JOHAN TØNNESEN
Kion mi ne farus? Vi ja promesis.

DINA
Jes, sed kiam mi pripensas, — Vi ne eliru kune kun mi.

JOHAN TØNNESEN
Sed kial ne?

DINA
Nu, Vi estas fremdulo; Vi ne povas kompreni; sed mi diru al Vi —

JOHAN TØNNESEN
Ja?

DINA
Ne, mi preferas ne paroli pri tio.

JOHAN TØNNESEN
Ho certe; al mi Vi povas ja paroli pri kio ajn.

DINA
Jes, mi diru al Vi, ke mi ne estas kiel la aliaj junaj knabinoj; estas io — io tia pri mi. Tial vi ne faru.

JOHAN TØNNESEN
Sed tion ĉi mi tute ne komprenas. Vi do ne faris ion malbonan?

DINA
Ne mi, sed —; ne, nun mi ne volas paroli pli pri tio. Vi certe sciiĝos de aliuloj.

JOHAN TØNNESEN
Hm.

DINA
Sed estas io alia, pri kio mi volus demandi vin.

JOHAN TØNNESEN
Kaj kio estas tio?

DINA
Laŭdire estas facile akiri iun lertecon tie transe en Ameriko?

JOHAN TØNNESEN
Nu, tiel facile tio tamen ne ĉiam estas; oni devas ofte suferi kaj pene labori en la komenco.

DINA
Jes, tion mi emus —

JOHAN TØNNESEN
Vi?

DINA
Mi certe povas labori; mi estas forta kaj sana, kaj onklino Marta multe legis kun mi.

JOHAN TØNNESEN
Sed je diablo, venu kaj forvojaĝu kun ni.

DINA
Ho, Vi nur ŝercas; tion Vi ankaŭ diris al Olaf. Sed tion kion mi volus scii, estas ĉu la homoj estas tre — tre moralecaj tie transe?

JOHAN TØNNESEN
Moralecaj?

DINA
Jes, mi pensas, ĉu ili estas tiel — decaj kaj konvenkondutaj, kiel ĉi tie.

JOHAN TØNNESEN
Nu, ili tamen ne estas tiel malbonaj, kiel oni ĉi tie kredas. Pri tio Vi ne timu.

DINA
Vi ne komprenas min. Mi dezirus, ke ili ne estus tiel decaj kaj moralecaj.

JOHAN TØNNESEN
Do ne? Kiel dezirus Vi ke ili estus?

DINA
Mi volus ke ili estu naturaj.

JOHAN TØNNESEN
Nu ja, eble ĝuste tiaj ili estas.

DINA
Ĉar tial estus bone por mi se mi venus transen.

JOHAN TØNNESEN
Jes, certe estus! Tial vi akompanu nin.

DINA
Ne, kun Vi mi ne volus vojaĝi; mi devus vojaĝi sola. Ho, mi certe atingus ion; mi certe fariĝus —

KONSULO BERNICK
(antaŭ la ĝardena ŝtuparo kun la du sinjorinoj) Restu, restu; mi serĉos ĝin, kara Betty. Vi facile malvarmumiĝus.

(Li venas en la salonon kaj serĉas la ŝalon de la sinjorino.)

SINJORINO BERNICK
(ekstere en la ĝardeno) Ankaŭ vi kunvenu, Johan; ni iros en la groton.

KONSULO BERNICK
Ne, Johan devas resti. Jen vidu, Dina; prenu la ŝalon de mia edzino kaj kuniru. Johan restos ĉe mi, kara Betty. Mi ja bezonas aŭdi ion pri la kondiĉoj tie transe.

SINJORINO BERNICK
Jes, jes; sed venu do poste; vi ja scias kie vi trovos nin.

(Sinjorino Bernick, fraŭlino Hessel kaj Dina foriras tra la ĝardeno dekstren.)

KONSULO BERNICK
(momenton postrigardas ilin, iras por fermi la plej internan pordon maldekstre, poste iras al Johan, kaptas liajn manojn, skuas kaj premas ilin) Johan, nun ni estas solaj; permesu al mi danki vin.

JOHAN TØNNESEN
Pro kio?

KONSULO BERNICK
Mia domo kaj hejmo, mia familia feliĉo, mia tuta civitana stato en la socio, — ĉion mi ŝuldas al vi.

JOHAN TØNNESEN
Nu, tio ĝojigas min, kara Karsten; sekvis do io bona el tiu freneza historio.

KONSULO BERNICK
(denove skuas liajn manojn) Dankon, tamen dankon! Ne unu inter dek mil farus, kion vi tiam faris por mi.

JOHAN TØNNESEN
Jen babilaĵo! Ĉu ni ne ambaŭ estis junaj kaj facilanimaj? Unu el ni devis ja preni sur sin la kulpon —

KONSULO BERNICK
Sed kiu estis pli proksima ol la kulpulo?

JOHAN TØNNESEN
Haltu! Tiam la senkulpulo estis pli proksima. Mi ja estis libera kiel birdo, orfa; eskapi el tiu penego en la oficejo estis por mi feliĉo. Vi kontraŭe havis vian maljunan patrinon en vivo, kaj krome vi ja estis sekrete fianĉiĝiinta al Betty, kiu multe ŝatis vin. Kiel okazus pri ŝi, se ŝi estus sciiĝinta —?

KONSULO BERNICK
Vere, vere, vere; sed —

JOHAN TØNNESEN
Kaj ĉu ne estis ĝuste pro Betty, ke vi rompis tiun kaŝrilaton kun sinjorino Dorf? Estis ja ĝuste por rompi, ke vi vizitis ŝin tiun vesperon —

KONSULO BERNICK
Jes, tiun malfeliĉan vesperon, kiam tiu drinkemulo venas hejmen —! Jes, Johan, estis pro Betty; sed tamen, — ke vi tiel grandanime povis turni la ŝajnon kontraŭ vin mem kaj forvojaĝi —

JOHAN TØNNESEN
Neniuj skrupuloj, kara Karsten. Ni ja samopiniis, ke tiel estu; savenda vi ja estis, kaj vi ja estis mia amiko. Nu, pri tiu amikeco mi fieris! Ĉi tie mi penegis kiel hejmasidulo; kaj jen vi revenas, eleganta kaj nobla, de via granda vojaĝo eksterlanden; vizitis Londonon kaj Parizon. Kaj vi elektas min via amiko, kvankam mi estis kvar jarojn pli juna ol vi; — nu, tio do estis ĉar vi amindumis al Betty; nun mi ja komprenas. Sed ho, kiel fiera mi estis pro tio! Kaj kiu ne estus? Kiu ne volonte oferus sin por vi; precipe kiam nur temis pri ne pli ol monat-daŭra urba klaĉado, kaj ke oni tuj povis forkuri en la vastan mondon.

KONSULO BERNICK
Hm, mia kara Johan, mi sincere diru al vi, ke tiu historio ankoraŭ ne estas tute forgesita.

JOHAN TØNNESEN
Ĉu ne? Nu, kiel tio koncernas min, kiam mi sidas tie transe sur mia bieno —

KONSULO BERNICK
Vi do revojaĝos?

JOHAN TØNNESEN
Kompreneble.

KONSULO BERNICK
Sed tamen ne tiel frue, mi esperas?

JOHAN TØNNESEN
Kiel eble plej frue. Estis ja nur por kontentigi al Lona, ke mi akompanis ŝin ĉi tien.

KONSULO BERNICK
Nu? Kiel do?

JOHAN TØNNESEN
Jes, vidu, Lona ne plu estas juna, kaj lastatempe la sopiro al la hejmo komencis sorĉi kaj tiri ŝin; sed ŝi neniam volis konfesi tion; (ridetas) kiel kuraĝus ŝi postlasi min, facilanimulon, min, kiu jam en la aĝo de dek naŭ eniris en —

KONSULO BERNICK
Kaj sekve?

JOHAN TØNNESEN
Nu, Karsten, nun mi faros konfeson, pri kiu mi hontas.

KONSULO BERNICK
Vi do ne konfesis al ŝi la konekson?

JOHAN TØNNESEN
Jes. Ne estis ĝuste de mi, sed mi ne povis alion fari. Vi ne povas imagi al vi, kio Lona estis por mi. Vi neniam toleris ŝin; sed por mi ŝi estis kvazaŭ patrino. En la unuaj jaroj, kiam estis pene por ni tie transe, — ho! kiel ŝi laboris! Kaj kiam mi estis malsana dum longa tempo, kaj nenion enspezis, kaj ne povis protesti, ŝi komencis kanti kanzonojn en la kafejoj, — prezenti prelegojn, pri kiuj la homoj ŝercadis; kaj ŝi ankaŭ verkis libron, pri kiu ŝi poste kaj ridis kaj ploris, — ĉion por subteni la vivon en mi. Ĉu mi do povus rigardi, ke ŝi, ĉi tiun vintron marasmiĝu, ŝi, kiu penegadis por mi? Ne, tion mi ne povis, Karsten. Kaj jen mi diris: Vojaĝu vi, Lona; ne timu pro mi; mi ne estas nepripensema, kiel vi pensas. Kaj jen — jen ŝi sciiĝis.

KONSULO BERNICK
Kiel ŝi prenis tion?

JOHAN TØNNESEN
Nu, ŝi opiniis, kiel vere estis, ke kiam mi scias ke mi estas senkulpa, ne povus esti embaraso por mi fari ekskurseton ĉi tien. Sed estu trankvila; Lona nenion malkaŝos, kaj mi gardos mian buŝon la duan fojon.

KONSULO BERNICK
Nu ja; mi fidas tion.

JOHAN TØNNESEN
Jen mia mano. Kaj nun ni ne plu parolu pri tiu malnova historio; feliĉe ĝi estas la sola petolaĵo pri kiu iu el ni estas kulpa, mi pensas. Nun mi volas ĝui la malmultajn tagojn, kiujn mi restos ĉi tie. Vi ne imagas kian bonegan ekskurson ni havis ĉi-matene. Kiu imagus ke tiu knabineto, kiu ĉirkaŭkuris ludante anĝelon en la teatro —! Sed diru, — kio poste okazis pri ŝiaj gepatroj?

KONSULO BERNICK
Ho, kara, mi ne scias pri io pli rakontinda, ol tio kion mi skribis al vi tuj post kiam vi estis forvojaĝinta. Nu, vi ja ricevis la du leterojn?

JOHAN TØNNESEN
Jes, ja, mi havas ambaŭ. La drinkemulo ja forkuris de ŝi?

KONSULO BERNICK
Kaj poste mortiĝis en ebrieco.

JOHAN TØNNESEN
Ankaŭ ŝi mortis mallonge poste? Sed vi certe faris por ŝi tion kion vi kaŝe povus fari?

KONSULO BERNICK
Ŝi estis fiera; ŝi nenion perfidis, kaj volis akcepti nenion.

JOHAN TØNNESEN
Nu, tamen estis ĝuste de vi preni Dina en la domon.

KONSULO BERNICK
Jes, efektive estis. Cetere estis vere Marta, kiu efektivigis tion.

JOHAN TØNNESEN
Do estis Marta? Jes, Marta — vere — kie ŝi estas hodiaŭ?

KONSULO BERNICK
Nu ŝi, — kiam ŝi ne devas atenti pri la lernejo, ŝi havas siajn malsanulojn.

JOHAN TØNNESEN
Do estas Marta, kiu okupis sin pri ŝi.

KONSULO BERNICK
Jes. Marta ja ĉiam havis emon por edukado. Tial ŝi ankaŭ akceptis oficon en la lernejo. Tio estis ege malsaĝa de ŝi.

JOHAN TØNNESEN
Jes, ŝi aspektis ege laca hieraŭ; mi ankaŭ timas, ke ŝi ne havas sanon por tio.

KONSULO BERNICK
Ho, pri la sano, ŝi eble eltenus. Sed estas malagrable por mi; ŝajnas kvazaŭ mi, ŝia frato, ne volus subteni ŝin.

JOHAN TØNNESEN
Subteni? Mi kredis, ke ŝi havas tioman kapitalon mem —

KONSULO BERNICK
Eĉ ne ŝilingon. Vi certe memoras, kiel pene estis por patrino, kiam vi forvojaĝis. Ŝi daŭrigis ioman tempon per kunhelpo de mi; sed per tio mi ne longe povus esti kontenta. Kaj mi akceptis aniĝi en la firmaon; sed eĉ ne tio estis sukceso. Mi tial devis transpreni ĉion, kaj kiam ni faris la bilancon, montriĝis, ke restis preskaŭ nenio el la parto de patrino. Kiam patrino mallonge poste mortis, ankaŭ Marta staris senrimeda.

JOHAN TØNNESEN
Kompatinda Marta!

KONSULO BERNICK
Kompatinda? Kial tio? Vi do ne pensas, ke mi lasas ŝin ion malhavi? Ho ne, tion mi kuraĝas diri, ke mi estas bona frato. Kompreneble ŝi loĝas kune kun ni kaj manĝas ĉe nia tablo; per sia instru-salajro ŝi povas abunde vestigi sin, kaj sola virino, — kion pli ŝi bezonas?

JOHAN TØNNESEN
Tiel ni ne pensas en Ameriko.

KONSULO BERNICK
Ne, tion mi ja kredas; en streĉe agitita socio kiel la usonana. Sed ĉi tie en nia eta rondo, kie, dank' al Dio, la koruptiĝo ĝis nun almenaŭ ne enpenetris; ĉi tie la virinoj kontentiĝas per deca kvankam modesta stato. Cetere Marta mem kulpas; ŝi estis povinta sekurigi prizorgon antaŭ longe, se ŝi mem volus.

JOHAN TØNNESEN
Vi aludas, ke ŝi povus edziniĝi?

KONSULO BERNICK
Jes, krome ŝi estus povinta ege favore establiĝi; ŝi ricevis plurajn bonajn ofertojn; sufiĉe strange; senrimeda knabino, ne plu juna, kaj krome tute sensignifa.

JOHAN TØNNESEN
Sensignifa?

KONSULO BERNICK
Nu, mi ne malestimas ŝin pro tio. Mi tute ne deziras ŝin alia. Sciu, — en granda domo, kiel la nia, — estas ĉiam bone havi tian ordinaran homon, kiun oni povas igi labori pri okazaĵoj.

JOHAN TØNNESEN
Jes, sed ŝi —?

KONSULO BERNICK
Ŝi? Kiel? Nu ja, ŝi kompreneble ja havas sufiĉe por sin interesi; ŝi havas ja min kaj Betty kaj Olaf kaj min. La homoj ne devas unue pensi pri si mem, precipe ne la virinoj. Ni havas ja ĉiuj iun grandan aŭ malgrandan socion por kiu labori kaj ĝin subteni. Tiel almenaŭ mi faras. (montras al plenrajtigito Krap, kiu venas de dekstre) Nu, jen vi havas pruvon. Ĉu vi opinias, ke estas miaj propraj aferoj, kiuj okupas min? Neniel. (rapide al Krap) Nu?

PLENRAJTIGITO KRAP
(mallaŭte; montras amaseton da paperoj) Ĉiuj aĉetkontraktoj en ordo.

KONSULO BERNICK
Bonege! Superbe! — Nu, bofrato, vi devas ekskuzi min dumtempe. (mallaŭte kaj kun manpremo) Dankon, dankon, Johan; kaj estu konvinkita, ke ĉio, ĉio pri kio mi povos servi vin, — nu, vi certe komprenas min. — Venu, sinjoro Krap. (ili iras en la ĉambron de la konsulo)

JOHAN TØNNESEN
(dum tempeto postrigardas lin) Hm —

(Li intencas iri en la ĝardenon. Samtempe fraŭlino Bernick envenas de dekstre kun eta korbo sur la brako.)

JOHAN TØNNESEN
Jen, Marta!

FRAŬLINO BERNICK
Ah — Johan, — ĉu estas vi?

JOHAN TØNNESEN
Tiel frue surpiede ankaŭ vi.

FRAŬLINO BERNICK
Jes. Atendu iomete; nun eble tuj venos la aliuloj. (volas eliri maldekstre)

JOHAN TØNNESEN
Aŭdu, Marta, ĉu ĉiam urĝas por vi?

FRAŬLINO BERNICK
Por mi?

JOHAN TØNNESEN
Hieraŭ vi kvazaŭ evitis min, kaj mi povis interŝanĝi eĉ ne vorton kun vi, kaj hodiaŭ —

FRAŬLINO BERNICK
Jes, sed —

JOHAN TØNNESEN
Antaŭe ni do ĉiam estis kune, — ni du malnovaj ludgeamikoj.

FRAŬLINO BERNICK
Ho, Johan, post tiam estas multaj, multaj jaroj.

JOHAN TØNNESEN
Nu, je Dio, estas dek kvin jaroj post tiam, ne pli, ne malpli. Ĉu ŝajnas al vi, ke mi multe ŝanĝiĝis?

FRAŬLINO BERNICK
Vi? Nu jes, ankaŭ vi, kvankam —

JOHAN TØNNESEN
Kion vi pensas?

FRAŬLINO BERNICK
Ho, estas nenio.

JOHAN TØNNESEN
Aspekte vi ne multe gajiĝis revidi min.

FRAŬLINO BERNICK
Mi atendis tiom longe, Johan, — tro longe.

JOHAN TØNNESEN
Atendis? Ke mi revenus?

FRAŬLINO BERNICK
Jes.

JOHAN TØNNESEN
Kaj kial vi pensis ke mi revenus?

FRAŬLINO BERNICK
Por pentofari vian delikton.

JOHAN TØNNESEN
Mi?

FRAŬLINO BERNICK
Ĉu vi forgesis, ke virino mortis en sufero kaj honto pro via kulpo? Ĉu vi forgesis, ke pro via kulpo la plej bonaj jaroj de kreskanta infano amariĝis?

JOHAN TØNNESEN
Kaj tion mi aŭdu de vi? Marta, ĉu via frato neniam —?

FRAŬLINO BERNICK
Ĉu li?

JOHAN TØNNESEN
Ĉu li neniam —; nu ja, mi pensas, ĉu li neniam diris eĉ unu vorton senkulpigan por mi?

FRAŬLINO BERNICK
Ho, Johan, vi ja konas la severajn principojn de Karsten.

JOHAN TØNNESEN
Hm —, certe, certe mi konas la severajn principojn de mia malnova amiko Karsten. — Sed tio ĉi estas ja —! Nu. Mi ĵus nun parolis kun li. Ŝajnas al mi, ke li multe ŝanĝiĝis.

FRAŬLINO BERNICK
Kiel vi povas tion diri? Karsten ĉiam estis honesta viro.

JOHAN TØNNESEN
Jes, mi nenion aludis; sed lasu tion. — Hm; nun mi do komprenas, en kiu lumo vi vidis min: estas la hejmenveno de la perditulo, kiun vi atendadis.

FRAŬLINO BERNICK
Aŭskultu, Johan, mi diros en kia lumo mi vidis vin. (montras al la ĝardeno) Ĉu vi vidas ŝin, kiu ludas tie en la herbaro kune kun Olaf? Estas Dina. Ĉu vi memoras la kapturnitan leteron, kiun vi skribis al mi, kiam vi forvojaĝis? Vi skribis, ke mi fidu vin. Mi fidis vin, Johan. Ĉio malbona, kio poste onidiriĝis, certe okazis en kapturniĝo, sencerbe, senpripense —

JOHAN TØNNESEN
Kion vi sugestas?

FRAŬLINO BERNICK
Ho, vi certe komprenas min; — ne plu vorto pri tio. Sed forvojaĝi vi ja devis; komenci denove — novan vivon. Vidu, Johan, mi estis via anstataŭanto ĉi-hejme, mi, via malnova ludamikino. La devoj, kiujn vi ne memoris prizorgi ĉi tie aŭ ne povis prizorgi, tiujn mi prizorgis por vi. Mi diras tion al vi, por ke vi ne havu tion por riproĉi al vi. Por la neglektita infano mi estis patrino, mi edukis ŝin kiel eble plej bone —

JOHAN TØNNESEN
Kaj forĵetis vian vivon por tiu afero —

FRAŬLINO BERNICK
Ĝi ne estas forĵetita. Sed vi revenis malfrue, Johan.

JOHAN TØNNESEN
Marta, — se mi povus diri al vi —. Nu, unue mi danku vin pro via fidela amikeco.

FRAŬLINO BERNICK
(ridetas peze) Hm, — Jes, nun ni do elparolis, Johan. Tŝ; jen iu venas. Adiaŭ; mi ne povas nun —

(Ŝi eliras tra la malantaŭa pordo maldekstre. Lona Hessel envenas de la ĝardeno akompanata de sinjorino Bernick.)

SINJORINO BERNICK
(ankoraŭ en la ĝardeno) Sed, pro Dio Lona, pri kio vi pensas!

FRAŬLINO HESSEL
Lasu min, mi diras; mi volas kaj devas paroli kun li.

SINJORINO BERNICK
Sed estus grandega skandalo! Ho, Johan, ĉu vi ankoraŭ ĉeestas?

FRAŬLINO HESSEL
Eliru, knabo; ne restadu ĉi tie en la ĉambra aero; eliru en la ĝardenon, kaj parolu kun Dina.

JOHAN TØNNESEN
Jes, mi ĝuste intencis tion.

SINJORINO BERNICK
Sed —

FRAŬLINO HESSEL
Aŭdu nun, John, ĉu vi vere rigardis al Dina?

JOHAN TØNNESEN
Jes, mi kredas.

FRAŬLINO HESSEL
Jes, vi vere devus bone rigardi ŝin, knabo. Jen io por vi!

SINJORINO BERNICK
Sed Lona —!

JOHAN TØNNESEN
Io por mi?

FRAŬLINO HESSEL
Jes, por rigardi, mi pensas. Iru nun!

JOHAN TØNNESEN
Nu ja, mi iros voleme. (Li iras elen en la ĝardenon.)

SINJORINO BERNICK
Lona, mi konsterniĝas pro vi. En tio vi do ne povas esti serioza.

FRAŬLINO HESSEL
Jes, efektive tiel estas. Ĉu ŝi ne estas sana kaj sincera? Jen edzino ĝuste por John. Estas iu tia, kiun li bezonas tie en la Okcidento; tio estus io alia ol maljuna duonfratino.

SINJORINO BERNICK
Dina! Dorf! Pripensu do —

FRAŬLINO HESSEL
Unue mi pripensas la feliĉon de la knabo. Ĉar kunhelpi, tion mi devas; li mem ne estas precipe entreprenema en tiaĵoj; knabinetoj kaj virinoj li neniam vere komprenis.

SINJORINO BERNICK
Li? Johan! Nu, aspekte ni havas bedaŭrindajn pruvojn por —

FRAŬLINO HESSEL
Ho, inferen kun tiu stulta historio! Kie estas Bernick? Mi volas paroli kun li.

SINJORINO BERNICK
Lona, vi ne faru, mi diras!

FRAŬLINO HESSEL
Mi faros. Se la knabo ŝatas ŝin, — kaj ŝi lin, — ili sekve havu unu la alian. Bernick estas ja tia saĝa viro; li devas trovi solvon —

SINJORINO BERNICK
Kaj vi imagus, ĉu tiuj usonaj maldecaĵoj estus tolerataj ĉi tie —

FRAŬLINO HESSEL
Babilaĵo, Betty —

SINJORINO BERNICK
— ke viro, kiel Karsten, kun sia severa morala pensmaniero —

FRAŬLINO HESSEL
Ho, pa, ĝi certe ne estas tiel senmezure severa.

SINJORINO BERNICK
Kion vi kuraĝas diri?

FRAŬLINO HESSEL
Mi kuraĝas diri, ke Bernick certe ne estas multe pli morala ol aliaj viroj.

SINJORINO BERNICK
Tiel profunde sidas do ankoraŭ la malamo al li! Sed kion vi do volas ĉi tie, ĉar vi ja neniam povis forgesi ke —? Mi ne komprenas, ke vi kuraĝis rigardi lin rekte en la okulojn post tiu hontinda insulto, kiun vi tiam alportis al li.

FRAŬLINO HESSEL
Jes, Betty, tiam mi senpripense aĉe faris.

SINJORINO BERNICK
Kaj kiel grandanime li pardonis vin, li, kiu ja neniam faris delikton! Ĉar li ja ne povas kulpiĝi pro tio, ke vi pri io esperadis. Sed depost tiam vi malamis ankaŭ min. (ekploras) Vi neniam malenviis al mi mian feliĉon. Kaj nun vi venas ĉi tien por renversi ĉion tion super min, — por montri al la urbo, en kiun familion mi enkondukis Karsten. Jes, estas super min ke ĉio falos, kaj estas tio, kion vi volas. Kaj tio estas aĉa de vi! (Ŝi eliras plorante tra la fona pordo maldekstre.)

FRAŬLINO HESSEL
(postrigardas ŝin) Kompatinda Betty.

(Konsulo Bernick venas el sia ĉambro.)

KONSULO BERNICK
(ankoraŭ ĉe la pordo) Jes, jes, bone, sinjoro Krap; bonege. Sendu 400 kronojn por manĝigado al la povruloj. (turnas sin) Lona! (pli proksime) Vi sola? Ĉu Betty ne venas?

FRAŬLINO HESSEL
Ne. Eble mi serĉu ŝin?

KONSULO BERNICK
Ne, ne, ne, lasu tion! Ho, Lona, vi ne scias, kiel mi arde sopiris paroli malferme kun vi, — petegi vian pardonon.

FRAŬLINO HESSEL
Aŭskultu, Karsten, ni ne estu sentimentalaj; tio ne konvenas al ni.

KONSULO BERNICK
Vi devas aŭskulti min, Lona. Mi ja scias, kiel mi havas la ŝajnon kontraŭ mi nun, kiam vi sciiĝis pri la okazaĵo kun la patrino de Dina. Sed mi ĵuras, ke tio estis nur mallonga erariĝo; efektive mi vere kaj sincere iam ŝatis vin.

FRAŬLINO HESSEL
Kial vi kredas ke mi estas veninta hejmen?

KONSULO BERNICK
Eĉ se ion ajn vi intencas, mi petas vin nenion fari, antaŭ ol mi justigis min. Mi povas, Lona; mi almenaŭ povas senkulpigi min.

FRAŬLINO HESSEL
Nun vi estas en timo. — Vi iam ŝatis min, vi diras. Jes, pri tio vi certigis min sufiĉe ofte en viaj leteroj; kaj eble tio estis vero — iamaniere, tiom longe kiom vi vivis tie en granda liberigita mondo, kiu donis al vi kuraĝon mem pensi libere kaj alte. Vi eble trovis en mi iom pli da karaktero kaj volo kaj memdependeco, ol ĉe la plimulto ĉi-hejme. Kaj estis ja ankaŭ sekreto nur inter ni du; neniu povis ŝercaĉi pri via malbona gusto.

KONSULO BERNICK
Lona, kiel vi povas do kredi —?

FRAŬLINO HESSEL
Sed kiam vi revenis; kiam vi aŭdis la mokadon, kiu hajlis super min; kiam vi spertis la ridadon super ĉion, kion oni ĉi tie nomis miajn absurdaĵojn —

KONSULO BERNICK
Vi estis senkonsidera tiam.

FRAŬLINO HESSEL
Pleje por ĉagreni tiujn jupvestitajn kaj pantalonvestitajn geprudulojn, kiuj trotadis ĉirkaŭe en la urbo. Kaj kiam vi renkontis la juna alloga aktorino —

KONSULO BERNICK
Estis nur danda petolaĵo; nenio pli; mi ĵuras al vi, eĉ ne la dekono estis vero de tiu klaĉo kaj tiuj onidiroj, kiuj cirkuliĝis.

FRAŬLINO HESSEL
Nu, bone; sed kiam Betty venis hejmen, bela, floranta, adorata de ĉiuj, — kaj fariĝis konate, ke ŝi heredus la monon post onklino, kaj ke mi ricevus nenion — —

KONSULO BERNICK
Nu, jen ni estas ĉe la afero, Lona; kaj nun vi aŭdu senvuale. Mi ne amis Betty tiam; mi ne rompis kun vi por iu nova inklino. Estis rekte por la mono; estis devige; mi devis havigi ilin al mi.

FRAŬLINO HESSEL
Kaj tion vi diras al mi rekte antaŭ la okuloj?

KONSULO BERNICK
Jes, mi faras. Aŭskultu min, Lona —

FRAŬLINO HESSEL
Kaj vi tamen skribis al mi, ke nesubigebla amo al Betty kaptis vin, kaj vi alvokis mian grandanimon, kaj petegis min pro Betty silenti pri tio kio antaŭe estis inter ni —

KONSULO BERNICK
Mi devis, mi diras.

FRAŬLINO HESSEL
Nu, je la vivanta Dio, nun mi ne pentas, ke mi tiam agis senpripense.

KONSULO BERNICK
Lasu min fride kaj trankvile diri al vi, kiel la stato estis en tiuj tagoj. Mia patrino, kiel vi memoras, estris la komercon; sed tute mankis al ŝi komerca kompreno. Rapide mi vokiĝis hejmen de Parizo; la tempoj estis krizaj; mi metus la aferojn sur firmajn piedojn. Kion mi trovis? Mi trovis ion, kio devus esti tenata en la plej profunda sekreto: firmaon preskaŭ ruinigita. Jes, ĝi estis preskaŭ ruinigita, tiu ĉi malnova respektata firmao, kiu staris dum tri generacioj. Kion povis mi fari, la filo, la sola filo, krom ĉirkaŭrigardi por savrimedo.

FRAŬLINO HESSEL
Kaj vi savis la firmaon Bernick je ofero de virino.

KONSULO BERNICK
Vi bone scias, ke Betty amis min.

FRAŬLINO HESSEL
Sed mi?

KONSULO BERNICK
Kredu min, Lona, — vi neniam fariĝus feliĉa kun mi.

FRAŬLINO HESSEL
Ĉu estis el zorgemo por mia feliĉo, ke vi forlasis min?

KONSULO BERNICK
Ĉu eble vi kredas, ke el egoismaj motivoj mi agis kiel mi faris? Se mi tiam starus sola, mi brave rekomencus. Sed vi ne komprenas kiel komercisto sub senmezura respondeco kunkreskas kun la komerco, kiun li heredas. Ĉu vi scias ke la bonfarto de centoj, eĉ miloj dependas de li? Ĉu vi ne pripensas, ke la tuta socio, kiun kaj vi kaj mi nomas nian hejmon, tuŝiĝus severe, se la firmao Bernick ruiniĝus?

FRAŬLINO HESSEL
Ĉu estas ankaŭ pro la socio, ke vi dum tiuj dek kvin jaroj restis staranta en la mensogo?

KONSULO BERNICK
En mensogo?

FRAŬLINO HESSEL
Kion scias Betty pri ĉio, kio kuŝas sube kaj antaŭe de ŝia kunligo kun vi?

KONSULO BERNICK
Ĉu vi opinias ke mi por neniu utilo vundus ŝin malkovrante tiujn aferojn?

FRAŬLINO HESSEL
Por neniu utilo vi diras? Nu ja, vi ja estas komercisto; vi certe komprenas kio estas utila. — Sed aŭdu nun, Karsten, nun ankaŭ mi volas paroli fride kaj trankvile. Diru, — ĉu vi ankaŭ vere estas feliĉa?

KONSULO BERNICK
En la familio, vi pensas?

FRAŬLINO HESSEL
Nu ja.

KONSULO BERNICK
Mi estas, Lona. Vi ne senutile estas estinta tia sindonema amikino por mi. Mi kuraĝas diri, ke mi fariĝis pli kaj pli feliĉa laŭ la jaroj. Betty estas bona kaj cedema. Kaj kiel ŝi dum la jaroj lernis kurbi sian konduton laŭ tio, kio estas karakteriza en mi

FRAŬLINO HESSEL
Hm.

KONSULO BERNICK
Antaŭe ŝi ja nutris kelkajn romantikajn imagaĵojn pri la amo; ŝi ne povis akordiĝi kun la ideo, ke ĝi iom post iom transirus al trankvila amikecflamo.

FRAŬLINO HESSEL
Sed nun ŝi estas kontenta?

KONSULO BERNICK
Komplete. Sciu, ke la ĉiutaga rilato kun mi ne estas sen maturiga influo al ŝi. La homoj devas reciproke lerni malaltigi siajn postulojn, se oni volas agi kontentige en la socio en kiu oni troviĝas. Tion ankaŭ Betty laŭe lernis kompreni, kaj tial nia domo estas nun modelo por niaj samcivitanoj.

FRAŬLINO HESSEL
Sed tiuj samcivitanoj nenion scias pri la mensogo?

KONSULO BERNICK
Pri la mensogo?

FRAŬLINO HESSEL
Jes, pri la mensogo en kiu vi nun stara dum dek kvin jaroj.

KONSULO BERNICK
Kaj tion vi nomas — —?

FRAŬLINO HESSEL
Mensogo mi ĝin nomas. La triobla mensogo. Unue la mensogo kontraŭ mi; poste la mensogo kontraŭ Betty; kaj fine la mensogo kontraŭ Johan.

KONSULO BERNICK
Betty neniam postulis, ke mi parolu.

FRAŬLINO HESSEL
Ĉar ŝi nenion sciis.

KONSULO BERNICK
Kaj vi tion ne postulos; — pro konsidero rilate ŝin vi tion ne postulos.

FRAŬLINO HESSEL
Ho ne, mi certe scios toleri la ridsalvojn; mi havas fortan dorson.

KONSULO BERNICK
Kaj ankaŭ Johan ne postulos; li jam promesis al mi.

FRAŬLINO HESSEL
Sed vi mem, Karsten? Ĉu ne estas io interne en vi, kio postulas eliri el la mensogo?

KONSULO BERNICK
Ĉu mi libervole oferus mian familian feliĉon kaj mian staton en la socio!

FRAŬLINO HESSEL
Kiun rajton havas vi stari en la loko kie vi nun staras?

KONSULO BERNICK
Dum dek kvin jaroj mi tage aĉetis al mi eron de rajto — per mia konduto, kaj per tio kion mi faris kaj progresigis.

FRAŬLINO HESSEL
Jes, vi multe faris kaj progresigis, por vi mem kaj por aliuloj. Vi estas la plej riĉa kaj potenca homo en la urbo; sub via volo ili kuraĝas nenion alian fari ol kurbiĝi, ĉiuj, ĉar vi estas konsiderata esti sen makulo kaj perfekta; via hejmo estas konsiderata kiel modela hejmo, via konduto kiel modela konduto. Sed ĉiu tiu gloro, kaj eĉ vi mem samtempe, staras kvazaŭ sur ŝanceliĝanta marĉo. Momenteto povos okazi, vorto povos esti dirata, — kaj vi kune kun la tuta gloraĵo suben sinkos, se vi ne savos vin ĝustatempe.

KONSULO BERNICK
Lona, — kion vi vere volas ĉi tie?

FRAŬLINO HESSEL
Mi volas helpi vin al firma grundo sub la piedoj, Karsten.

KONSULO BERNICK
Venĝo! Vi volas venĝi vin? Mi ja suspektis. Sed vi ne sukcesos! Estas nur unu ĉi tie, kiu povas paroli kun aŭtoritato, kaj li estas silenta.

FRAŬLINO HESSEL
Johan?

KONSULO BERNICK
Jes, Johan. Se aliulo kulpigos min, mi ĉion neas. Se oni volas detrui min, mi luktos je la vivo. Sed vi neniam sukcesos, mi diras! Li, kiu povus faligi min, li silentas — kaj li reen forvojaĝos.

(Grandkomercisto Rummel kaj komercisto Vigeland venas de dekstre.)

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Bonan tagon, bonan tagon, kara Bernick; vi devas veni kun ni en la komerca asocio; ni havas kunvenon pri la fervoja afero, vi ja scias.

KONSULO BERNICK
Mi ne povas. Ne eblas nun.

KOMERCISTO VIGELAND
Vi vere devas, sinjoro konsulo —

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Vi devas, Bernick. Jen estas homoj, kiuj laboras kontraŭ nin. Redaktoro Hammer kaj la aliaj, kiuj preferis la marbordan linion, pretendas, ke kaŝas sin privataj interesoj malantaŭ la nova propono.

KONSULO BERNICK
Nu, do klarigu al ili —

KOMERCISTO VIGELAND
Ne taŭgas kion ni klarigas, sinjoro konsulo —

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ne, ne, vi devas mem veni; vin ja neniu kuraĝas suspekti pri tiaĵo.

FRAŬLINO HESSEL
Ho ne, mi tion opinius.

KONSULO BERNICK
Mi ne povas, mi diras; mi ne estas tute sana; — aŭ almenaŭ, atendu — lasu min restitui min.

(Adjunkto Rørlund envenas de dekstre.)

ADJUNKTO RØRLUND
Pardonu, sinjoro konsulo; Vi jen vidas min en la plej impeta incito —

KONSULO BERNICK
Nu jes, kio estas al vi?

ADJUNKTO RØRLUND
Mi devas fari al vi demandon, sinjoro konsulo. Ĉu estas kun via kunsento, ke la juna knabino, kiu trovis azilon sub via tegmento, montras sin publike sur la strato en kunestado kun homo, de kiu —

FRAŬLINO HESSEL
Kiu homo, sinjoro pastoro?

ADJUNKTO RØRLUND
Kun tiu homo el ĉiuj homoj en la mondo, de kiu ŝi devus teni sin plej fore.

FRAŬLINO HESSEL
Hoho!

ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu estas kun via kunsento, sinjoro konsulo?

KONSULO BERNICK
(kiu serĉas ĉapelon kaj gantojn) Mi scias pri nenio. Pardonu; urĝas; mi devas iri al la komerca asocio.

HILMAR TØNNESEN
(venas de la ĝardeno kaj iras al la antaŭa pordo maldekstre) Betty, Betty, aŭskultu!

SINJORINO BERNICK
(ĉe la pordo) Kio estas?

HILMAR TØNNESEN
Vi devas iri en la ĝardenon, kaj finigi tiun flatadon, kiun certa persono praktikas al tiu Dina Dorf. Mi fariĝis tute nervoza aŭskulti al tio.

FRAŬLINO HESSEL
Ĉu? Kion do tiu persono diris?

HILMAR TØNNESEN
Ho, nenion alian ol tio, ke li volas ke ŝi akompanu lin al Ameriko. Uf!

ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu tiaĵo eblas!

SINJORINO BERNICK
Kion vi diras?

FRAŬLINO HESSEL
Sed estus ja bonege.

KONSULO BERNICK
Neeble! Vi misaŭdis.

HILMAR TØNNESEN
Do demandu lin mem. Jen venas la paro. Sed ne enmiksigu min.

KONSULO BERNICK
(al Rummel kaj Vigeland) Mi venos poste, — post momento —

(Grandkomercisto Rummel kaj Vigeland eliras dekstre. Johan Tønnesen kaj Dina envenas de la ĝardeno.)

JOHAN TØNNESEN
Hura, Lona, ŝi akompanos nin!

SINJORINO BERNICK
Tamen Johan, — vi senpripensa —!

ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu tio estas vero! Tia superega skandalo! Per kiaj delogantaj artoj estas vi —

JOHAN TØNNESEN
Nu, nu, sinjoro; kion vi estas diranta?

ADJUNKTO RØRLUND
Respondu al mi, Dina; ĉu tio estas via intenco, — ĉu estas via tute libera decido?

DINA
Mi devas for de tie ĉi.

ADJUNKTO RØRLUND
Sed kun li — kun li!

DINA
Menciu iun alian ĉi tie, kiu kuraĝus kunpreni min.

ADJUNKTO RØRLUND
Nu, vi do sciu kiu li estas.

JOHAN TØNNESEN
Ne parolu!

KONSULO BERNICK
Neniun plian vorton!

ADJUNKTO RØRLUND
En tiu okazo mi malbone servus al la socio, kies moralon kaj morojn mi posteniĝis por gardi; kaj nepravigeble mi agis kontraŭ tiu ĉi juna knabino, en kies eduko ankaŭ mi havis esencan parton, kaj kiu por mi estas —

JOHAN TØNNESEN
Gardu vin por tio, kion vi faras!

ADJUNKTO RØRLUND
Ŝi tion sciu! Dina, estas tiu viro, kiu kaŭzis la malfeliĉon kaj honton al via patrino.

KONSULO BERNICK
Sinjoro adjunkto —!

DINA
Li! (al Johan Tønnesen) Ĉu tio estas vero?

JOHAN TØNNESEN
Karsten, respondu vi.

KONSULO BERNICK
Neniu vorto plu! Hodiaŭ estu silento.

DINA
Do vero.

ADJUNKTO RØRLUND
Vero, vero. Kaj pli ol tio. Tiu homo, kiun vi tiel fidas, ne kuris senhava el la hejmo; — la kaso de vidvino Bernick —; la konsulo povas atesti pri tio!

FRAŬLINO HESSEL
Mensoganto!

KONSULO BERNICK
Ah —!

SINJORINO BERNICK
Ho Dio, ho dio!

JOHAN TØNNESEN
(kontraŭ lin kun levita brako) Kaj tion vi kuraĝas —!

FRAŬLINO HESSEL
(deturnante) Ne frapu lin, Johan!

ADJUNKTO RØRLUND
Jes, atencu min nur. Sed la vero apertiĝu; kaj estas vero; konsulo Bernick mem tion estas dirinta, kaj la tuta urbo scias. — Nun, Dina, nun vi konas lin.

(Mallonga silento.)

JOHAN TØNNESEN
(mallaŭte; kaptas la brakon de Bernick) Karsten, Karsten, kion vi faris!

SINJORINO BERNICK
(mallaŭte kaj en ploro) Ho Karsten, ke mi tiris vin en tiun honton.

KOMERCISTO SANDSTAD
(envenas rapide de dekstre kaj krias kun la mano sur la anso) Nun vi devas absolute veni, sinjoro konsulo! La tuta fervojo pendas en fadeno.

KONSULO BERNICK
(spiritforeste) Kio estas? Al kio mi —?

FRAŬLINO HESSEL
(serioze kaj kun emfazo) Vi ekstaru por subteni la socion, bofrato.

KOMERCISTO SANDSTAD
Jes, venu, venu; ni bezonas vian tutan moralan superpezon.

JOHAN TØNNESEN
(tute apude ĉe li) Bernick, — ni du kunparolos morgaŭ.

(Li eliras tra la ĝardeno; konsulo Bernick kvazaŭ senvola eliras dekstre kun komercisto Sandstad.)

TRIA AKTO

(La ĝardena salono en la domo de Bernick.)

(Konsulo Bernick, kun kanbastono en la mano, venas en impeta kolero el la malantaŭa ĉambro maldekstre, kaj lasas la pordon duone malferma post si.)

KONSULO BERNICK
Nu jen; fine fariĝis seriozo en tio; tiun vangofrapon mi opinias, ke li memoros. (al iu ene en la ĉambro) Kion vi diras? — Kaj mi diras, ke vi estas malprudenta patrino! Vi senkulpigas lin, konsentas al ĉiuj liaj bubaĵoj. — Ĉu ne bubaĵoj? Kion vi do nomas ilin? Ŝteliri el la domo nokte, iri surmaren per la fiŝistboato, resti for ĝis longe en la tago, kaj meti min en tian mortigan timon, mi, kiu havas tiom da aliaĵoj por pripensi. Kaj aldone tiu kanajlo kuraĝas minaci, ke li volas forkuri! Jes, ke li provu pri tio! — Vi? Ne, tion mi efektive kredas; vi ne multe zorgas pri lia savo kaj konduto. Mi volonte kredas, ke se li riskus la vivon —! — Nu? Jes, sed mi havas taskon postlasendan en ĉi tiu mondo; ne servas al mi fariĝi seninfana. — Neniuj kontraŭdiraĵoj, Betty; estu kiel mi diris; li havu ĉambran arestiĝon — (aŭskultas) Ŝŝ; ke neniuj ion rimarku.

(Plenrajtigito Krap envenas de dekstre.)

PLENRAJTIGITO KRAP
Ĉu Vi havas liberan momenton, sinjoro konsulo?

KONSULO BERNICK
(forĵetas la kanbastonon) Nu ja, jes ja. Ĉu Vi venas de la ŝipfarejo?

PLENRAJTIGITO KRAP
Ĵus nun. Hm —

KONSULO BERNICK
Nu? Ĉu certe ne estas iu ĝeno pri “La Palmo”?

PLENRAJTIGITO KRAP
“La Palmo” povos forveli morgaŭ, sed —

KONSULO BERNICK
“Indian Girl” do? Ĉu mi ne scietis ke tiu obstinulo —

PLENRAJTIGITO KRAP
Ankaŭ “Indian Girl” povos forveli morgaŭ; sed — eble ne atingos foren.

KONSULO BERNICK
Kion Vi aludas?

PLENRAJTIGITO KRAP
Pardonu, sinjoro konsulo; tiu pordo estas nur duonfermita, kaj mi kredas, ke iu estas tie —

KONSULO BERNICK
(fermas la pordon) Nu jen. Sed kio estas tio, kion neniu devas aŭdi?

PLENRAJTIGITO KRAP
Estas tio, ke la konstruisto Aŭne certe intencas sinkigi “Indian Girl” kun aro da maristoj kaj musoj.

KONSULO BERNICK
Sed Dio kompatu, kiel vi povas kredi —?

PLENRAJTIGITO KRAP
Mi ne povas klarigi tion alimaniere, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Nu, do diru al mi en malmultaj vortoj —

PLENRAJTIGITO KRAP
Mi faros. Vi mem scias kiel prokrasteme la laboro fariĝis en la ŝipfarejo, post kiam ni ekhavis la novajn maŝinojn kaj la novajn malkutimiĝintajn laboristojn.

KONSULO BERNICK
Jes, ja.

PLENRAJTIGITO KRAP
Sed hodiaŭ matene, kiam mi venis tien, mi rimarkis, ke la riparado de la Usonano estis progresinta strange longe; la granda ŝtopilo en la fundo, — Vi scias pri la traputrita loko —

KONSULO BERNICK
Jes, jes, kio pri ĝi?

PLENRAJTIGITO KRAP
Tute riparita, — laŭŝajne; tegita; aspektis tute nove; mi aŭdis, ke Aŭne mem estis laborinta kun lumo tie malsupre la tutan nokton.

KONSULO BERNICK
Nu ja, kaj plue?

PLENRAJTIGITO KRAP
Mi estis tion pripensanta; la laboristoj ĝuste tiam ripozis por matenmanĝo, kaj mi trovis okazon por nerimarkite ĉirkaŭrigardi kaj ekstere kaj enŝipe; malfacile estis veni malsupren en la ŝarĝita ŝipo; sed mi sciiĝis pri vero. Okazas insidaĵoj, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Mi ne povas kredi Vin, sinjoro Krap. Mi ne povas, mi ne volas kredi tiaĵon pri Aŭne.

PLENRAJTIGITO KRAP
Doloras al mi, — sed estas la pura vero. Okazas insidaĵoj, mi diras. Neniuj novaj tabuloj enfiksitaj, laŭ tio kion mi komprenas; nur ŝtopita per stupo kaj supernitita per metalaj folioj kaj ŝirmotukoj kaj tiaĵoj. Pura fuŝo! “Indian Girl” neniam atingos al New York; ĝi sinkos kiel fendita kaldrono.

KONSULO BERNICK
Tio ja estas terura! Sed kion Vi imagas, ke li intencas?

PLENRAJTIGITO KRAP
Verŝajne li volas malkreditigi la maŝinojn; volas venĝi sin; volas denove dungi la malnovan laboristaron.

KONSULO BERNICK
Kaj li do eble oferas ĉiujn tiujn homajn vivojn.

PLENRAJTIGITO KRAP
Li ĵus diris: ne troviĝas homoj surŝipe en “Indian Girl”, — nur bestaĉoj.

KONSULO BERNICK
Nu ja, eble tiel; sed ĉu li ne atentas pri la granda kapitalo, kiu perdiĝas?

PLENRAJTIGITO KRAP
Aŭne ne precipe ŝatas la grandan kapitalon, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Vere; li estas ribeliganto kaj tumultulo; sed senkonscienca ago kiel tiu —. Aŭskultu, sinjoro Krap; ĉi tiun aferon ni devas ekzameni du fojojn. Eĉ neniu vorto al iu ajn. Nia ŝipfarejo fariĝos kompromita, se homoj sciiĝos pri tiaĵo.

PLENRAJTIGITO KRAP
Kompreneble, sed —

KONSULO BERNICK
Dum la tagmanĝ-ripozo Vi devas tien reiri; mi devas havi plenan certecon.

PLENRAJTIGITO KRAP
Vi ĝin ricevos, sinjoro konsulo; sed permesu min demandi: kion Vi tiam volas fari?

KONSULO BERNICK
Kompreneble raporti la aferon. Ni do ne devas fariĝi kunkulpuloj en rekta krimo. Mi devas havi mian konsciencon senŝarĝita. Fariĝos bona impreso kaj en la gazetaro kaj en la socio en tute, kiam oni vidas, ke mi flanken puŝas ĉiujn personajn interesojn, kaj igas la justecon havi sian iron.

PLENRAJTIGITO KRAP
Vere, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Sed antaŭ ĉio kaj unue plena certeco. Kaj silento ĝis tiam —

PLENRAJTIGITO KRAP
Neniu vorto, sinjoro konsulo; kaj la certeco, ĝin Vi ricevos. (Li eliras tra la ĝardeno kaj malsupren laŭ la strato.)

KONSULO BERNICK
(duonlaŭte) Indignige! Sed ĉu? Ja ne eblas, — neimageble!

(Ĝuste kiam li volas iri en sian ĉambron, Hilmar Tønnesen venas de dekstre.)

HILMAR TØNNESEN
Bonan tagon, Bernick! Nu, mi gratulas pri la venko en la komerca asocio hieraŭ.

KONSULO BERNICK
Ho, dankon.

HILMAR TØNNESEN
Estis ja glora venko, mi aŭdas; la venko de la inteligenta civitana animo super la egoismo kaj la antaŭjuĝo, — kvazaŭ franca razio kontraŭ la Kabyloj. Strange ke vi post la malagrablaj epizodoj ĉi tie —

KONSULO BERNICK
Ja, ja, lasu tion.

HILMAR TØNNESEN
Sed la decida batalo ankoraŭ ne estas frapita.

KONSULO BERNICK
En la fervoja afero vi pensas?

HILMAR TØNNESEN
Jes, vi ja certe scias pri kio redaktoro Hammer estas brasanta?

KONSULO BERNICK
(streĉite) Ne! Kio estas tio?

HILMAR TØNNESEN
Li ja kroĉis sin al la onidiro, kiu disvastiĝas, kaj el tiu li volas fari gazetartikolon.

KONSULO BERNICK
Kiu onidiro?

HILMAR TØNNESEN
Kompreneble pri la grandaj aĉetoj de bienoj laŭ la flanka fervojo.

KONSULO BERNICK
Kion vi diras? Ĉu tia onidiro disvastiĝas?

HILMAR TØNNESEN
Jes, iras tra la tuta urbo. Mi aŭdis ĝin en la klubo, kie mi faris viziteton. Unu el niaj advokatoj laŭdire estas en tuta silento komisie aĉetinta ĉiujn arbarbienojn, ĉiujn ercejojn, ĉiujn akvofalojn —

KONSULO BERNICK
Kaj ne diriĝas por kiu?

HILMAR TØNNESEN
En la klubo oni opiniis, ke devus esti por eksterurba kompanio, kiu scietiĝis pri tio, kion vi pretigis, kaj kiu rapidis antaŭ ol la prezoj de la bienoj kreskus — Ĉu ne estas indignige — uf!

KONSULO BERNICK
Indignige?

HILMAR TØNNESEN
Jes, ke fremduloj tiel premas sin enen en niajn teritoriojn. Kaj ke unu el la advokatoj de la urbo povas vendi sin al tiaĵo! Nun do eksterurbanoj eltiros la profiton.

KONSULO BERNICK
Sed estas ja nur hazarda onidiro.

HILMAR TØNNESEN
Oni tamen kredas ĝin, kaj morgaŭ aŭ postmorgaŭ redaktoro Hammer kompreneble volas fiksnajli ĝin kiel fakto. Estas jam ĝenerala inciteco tie. Mi aŭdis pluruloj diri, ke se tiu onidiro konfirmiĝas, ili forstrekos sin el la listoj.

KONSULO BERNICK
Neeble!

HILMAR TØNNESEN
Ĉu? Kiel kredas vi, ke tiuj komercanimoj tiel volonte akceptis vian entreprenon? Ĉu vi ne kredas, ke ili mem flaris naze, ke —?

KONSULO BERNICK
Neeble, mi diras; tiom da civitana virto tamen troviĝas en nia eta komunumo —

HILMAR TØNNESEN
Ĉi tie? Jes, vi ja estas optimisto, kaj tial vi juĝas aliulojn laŭ vi mem. Sed mi, kiu estas sufiĉe sperta observanto —. Ne estas unu, — kompreneble krom ni, — eĉ ne unu, mi diras, kiu tenas la standardon de la ideo alta. (al la fono) Uf, jen mi vidas ilin!

KONSULO BERNICK
Kiujn?

HILMAR TØNNESEN
La du usonanojn. (elrigardas dekstren) Kaj kun kiu ili iras? Jes, je Dio, ĉu ne estas la ŝipestro de “Indian Girl”. Uf!

KONSULO BERNICK
Kion ili volas pri li?

HILMAR TØNNESEN
Ho, estas ja sufiĉe konvena socio. Li laŭdire estis sklavkomercisto aŭ rabisto; kaj kiu scias pri kio la aliuloj sin okupis dum tiuj multaj jaroj.

KONSULO BERNICK
Mi diras al vi, ke estas ege malĝuste pensi tiel pri ili.

HILMAR TØNNESEN
Jes, vi ja estas optimisto. Sed nun kompreneble ni denove havos ilin sur la nukon; tial mi ĝustatempe — (iras al la pordo maldekstre)

(Fraŭlino Hessel venas de dekstre.)

FRAŬLINO HESSEL
Nu, Hilmar, ĉu estas mi, kiu pelas vin el la ĉambro?

HILMAR TØNNESEN
Tute ne; ĵus nun urĝas; mi parolos kun Betty. (iras en la malantaŭan ĉambron maldekstre)

KONSULO BERNICK
(post mallonga silento) Nu, Lona?

FRAŬLINO HESSEL
Jes.

KONSULO BERNICK
Kiel mi aspektas por vi hodiaŭ?

FRAŬLINO HESSEL
Kiel hieraŭ. Mensogo pli ol malpli —

KONSULO BERNICK
Vi devas klariĝi en tio ĉi. Kien Johan iris?

FRAŬLINO HESSEL
Li venos; li havis ion priparolendan kun iu viro.

KONSULO BERNICK
Post tio kion vi aŭdis hieraŭ, vi komprenas, ke mia tuta estado estas detruita, se la vero venos en la lumon.

FRAŬLINO HESSEL
Mi tion komprenas.

KONSULO BERNICK
Estas kompreneble memsekvo, ke mi ne faris min kulpa en tiu krimo, pri kiu onidiras.

FRAŬLINO HESSEL
Estas memkompreneble. Sed kiu estas la ŝtelisto?

KONSULO BERNICK
Ne estis iu ŝtelisto. Ne ŝteliĝis iu mono; eĉ ne ŝilingo malaperis.

FRAŬLINO HESSEL
Kiel?

KONSULO BERNICK
Eĉ ne ŝilingo, mi diras.

FRAŬLINO HESSEL
Sed la onidiro? Kiel tiu abomena onidiro estas disvastigita, ke Johan —?

KONSULO BERNICK
Lona, kun vi mi opinias, ke mi povas paroli, kiel al neniu alia; mi volas nenion prisilenti por vi. Mi havas mian parton en la kulpo, ke la onidiro disvastiĝis.

FRAŬLINO HESSEL
Vi? Kaj tion vi povis fari kontraŭ li, kiu por vi —!

KONSULO BERNICK
Vi ne juĝu sen memori kiel la aferoj tiam statis. Mi ja rakontis al vi tion hieraŭ. Mi revenis hejmen, kaj trovis mian patrinon implikigita en serio de malsaĝaj entreprenoj; diversaj malsukcesoj aldoniĝis; kvazaŭis ke ĉiuj malbonoj sturmis kontraŭ nin; nia firmao estis ĉe ruiniĝo. Mi estis duone nepripensema kaj duone malespera. Lona, mi opinias ke estis pleje por mutigi la pensojn, ke mi ekrilatis al tiu konekso, kiu kaŭzis ke Johan forvojaĝis.

FRAŬLINO HESSEL
Hm —

KONSULO BERNICK
Vi certe povas imagi al vi, kiel ĉiaj onidiroj cirkuliĝis, kiam vi kaj li estis for. Tio ĉi ne estis lia unua malsaĝeco, oni rakontis. Dorf estis ricevinta grandan sumon da mono de li por silenti kaj foriri, oni diris; aliuloj pretendis, ke ŝi ricevis ĝin. Samtempe ne kaŝiĝis, ke nia firmao spertis malfacilaĵojn pagi siajn ŝuldojn. Kio estis pli komprenebla, ke la klaĉantoj kunligis tiujn du onidirojn? Kiam ŝi restis ĉi tie kaj vivis en malriĉeco, oni pretendis, ke li estis preninta la monon kun si al Usono, kaj la onidiro ĉiam pligrandigis la sumon.

FRAŬLINO HESSEL
Kaj vi, Karsten —?

KONSULO BERNICK
Mi kaptis tiun famon kiel savtabulon.

FRAŬLINO HESSEL
Vi pluen disvastigis ĝin?

KONSULO BERNICK
Mi ne kontraŭdiris ĝin. La kreditoroj komencis treti al ni pli proksimen; mi devis trankviligi ilin; gravis ke oni ne ekhavus malfidon al la solideco de la firmao; momenta malbonŝanco estis nin frapinta; ili ne devus sin altrudi; nur atendi tempon; ĉiu ekhavus sian bonhavon.

FRAŬLINO HESSEL
Kaj ĉiu ekhavis sian bonhavon?

KONSULO BERNICK
Jes, Lona, tiu famo savis nian firmaon kaj faris min la homo, kiu mi nun estas.

FRAŬLINO HESSEL
Mensogo do faris vin la homo, kiu vi nun estas.

KONSULO BERNICK
Al kiu tio damaĝis tiam? Estis la intenco de Johan neniam reveni.

FRAŬLINO HESSEL
Vi demandas, ĉu kiun ĝi damaĝis. Rigardu en vin mem, kaj diru al mi, ĉu vi mem ne kaptis damaĝon.

KONSULO BERNICK
Ekrigardu en kiun ajn homon, kaj vi trovos en ĉiu ajn almenaŭ unu nigran punkton, kiun li devas kaŝi.

FRAŬLINO HESSEL
Kaj Vi nomas Vin la kolonoj de la socio!

KONSULO BERNICK
La socio ne havas pli bonajn.

FRAŬLINO HESSEL
Kiom gravas, ke tia socio subteniĝas aŭ ne? Pri kio temas en tio ĉi? La ŝajno kaj la mensogo — kaj nenio alia. Jen vi vivas, la plej elstara viro de la urbo, en gloro kaj ĝojo, en potenco kaj honoro, vi, kiu gluis la krimulsignon sur senkulpulon.

KONSULO BERNICK
Ĉu vi ne pensas, ke mi profunde sentas mian maljuston kontraŭ li? Kaj ĉu vi ne kredas, ke mi estas preta ree bonfari ĝin?

FRAŬLINO HESSEL
Per kio? Parolante?

KONSULO BERNICK
Ĉu tion vi povus postuli?

FRAŬLINO HESSEL
Kio alia povus rebonigi tian maljustaĵon?

KONSULO BERNICK
Mi estas riĉa, Lona; Johan povas prezenti postulon kiun ajn —

FRAŬLINO HESSEL
Jes, ofertu al li monon, kaj vi aŭdos, kion li respondos.

KONSULO BERNICK
Ĉu vi konas liajn intencojn?

FRAŬLINO HESSEL
Ne, post hieraŭ li estas silenta. Estas kvazaŭ ĉio tio faris lin matura viro.

KONSULO BERNICK
Mi devas paroli kun li.

FRAŬLINO HESSEL
Jen li estas.

(Johan Tønnesen venas de dekstre.)

KONSULO BERNICK
(al li) Johan —!

JOHAN TØNNESEN
(deturnante) Unue mi. Hieraŭ matene mi donis al vi mian vorton por silenti.

KONSULO BERNICK
Vi tion faris.

JOHAN TØNNESEN
Sed tiam mi ankoraŭ ne sciis —

KONSULO BERNICK
Johan, permesu al mi per du vortoj klarigi al vi la konekson —

JOHAN TØNNESEN
Ne bezoniĝas; mi tute bone komprenas la konekson. La firmao estis tiam en malfacila stato; kaj kiam mi do estis for, kaj vi havis potencon super sendefenda nomo kaj famo —. Nu, mi ne ege imputas al vi tion; ni estis junaj kaj facilanimaj en tiuj tagoj. Sed nun mi bezonas la veron, kaj nun vi devas paroli.

KONSULO BERNICK
Kaj ĝuste nun mi bezonas mian tutan moralan estimon, kaj tial mi ne povas paroli nun.

JOHAN TØNNESEN
Mi ne ĝenas min pro la fikciaĵoj kiujn vi disvastigis pri mi; estas tio alia, por kio vi prenu la kulpon. Dina fariĝu mia edzino, kaj ĉi tie, en ĉi tiu urbo, mi volas vivi kaj loĝi kaj konstrui kun ŝi.

FRAŬLINO HESSEL
Vi jenon volas?

KONSULO BERNICK
Kun Dina! Kiel via edzino? Ĉi tie en la urbo!

JOHAN TØNNESEN
Jes, ĝuste ĉi tie; mi volas resti ĉi tie por spiti ĉiujn tiujn mensogantojn kaj kalumniantojn. Sed por gajni ŝin, estas necese, ke vi liberigu min.

KONSULO BERNICK
Ĉu vi pripensis, ke se mi konfesos la unuan, mi ankaŭ samtempe prenos sur min la duan? Vi volas diri, ke el niaj libroj mi povas pruvi, ke neniu trompo estas okazinta? Sed tion mi ne povos; niaj libroj tiam ne tiel akurate teniĝis. Kaj eĉ se mi povus, — kion per tio gajniĝus? Ĉu mi ne almenaŭ starus kiel la homo, kiu iam savis sin per mensogo, kaj kiu dum dek kvin jaroj lasis tiun mensogon kaj ĉiujn la aliaĵojn fiksiĝi, sen esti farinta paŝon kontraŭe? Vi ne plu konas nian socion; alie vi devus scii ke tio ĉi frakasus min ĝisfunde.

JOHAN TØNNESEN
Mi povas nur diri al vi, ke mi volas preni la filinon de sinjorino Dorf kiel edzinon, kaj vivi kun ŝi en ĉi tiu urbo.

KONSULO BERNICK
(sekigas la ŝviton de la frunto) Aŭskultu, Johan, — kaj ankaŭ vi, Lona. Ne estas ordinaraj cirkonstancoj en kiuj mi staras ĝuste en tiuj ĉi tagoj. Mi staras tiel, ke se tiu ĉi frapo direktiĝos al mi, vi estos min detruintaj, kaj ne nur min, sed ankaŭ grandan benoriĉan estontecon por la socio, kiu tamen estis via hejmo dum la infanaj jaroj.

JOHAN TØNNESEN
Kaj se mi ne direktos la frapon kontraŭ vin, mi detruos mem mian tutan estontan feliĉon.

FRAŬLINO HESSEL
Parolu daŭre, Karsten.

KONSULO BERNICK
Do aŭskultu. Estas pri la fervoja afero, kaj tiu afero ne estas tute tiel simpla, kiel vi opinias. Vi certe aŭdis priparolata pasintan jaron marbordan linion? Ĝi ricevis multajn, gravajn voĉojn por si ĉi tie en la urbo kaj ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo; sed mi malhelpis ĝin, ĉar ĝi malutilus al nia vaporŝiptrafiko laŭ la marbordo.

FRAŬLINO HESSEL
Ĉu vi mem interesiĝis en tiu vaporŝiptrafiko?

KONSULO BERNICK
Jes. Sed neniu kuraĝis suspekti min de tiu flanko; mi havis mian estimitan nomon kiel ŝildon kaj ŝirmilon super mi. Cetere mi estus povinta porti la perdon; sed la loko ne estus ĝin portinta. Do decidiĝis por la internlanda linio. Kiam tio estis okazinta, mi certigis al mi en tuta silento, ke flanka fervojo povus esti metata ĉi-malsupren al la urbo.

FRAŬLINO HESSEL
Kial en tuta silento, Karsten?

KONSULO BERNICK
Ĉu vi aŭdis priparolataj la grandajn aĉetojn de arbaraj propraĵoj, de minejoj kaj de akvofaloj —?

JOHAN TØNNESEN
Jes, estas ja eksterurba asocio —

KONSULO BERNICK
Tiel ke tiuj bienoj nun situas, ili estas preskaŭ senvaloraj por la disaj posedantoj; ili tial estas venditaj sufiĉe malmultekoste. Se oni atendus ĝis la flanka fervojo estus priparolata, la posedantoj postulus malmoderajn prezojn.

FRAŬLINO HESSEL
Bone, bone; sed kio sekve?

KONSULO BERNICK
Nun venas tio, kio povas esti malsame eksplikata, — tio, kion homo en nia socio nur povas konfesi, se li havas nemakulitan kaj estimatan nomon al kiu sin apogi.

FRAŬLINO HESSEL
Nu?

KONSULO BERNICK
Estas mi, kiu aĉetis ĉion.

FRAŬLINO HESSEL
Vi?

JOHAN TØNNESEN
Je propra respondeco?

KONSULO BERNICK
Je propra respondeco. Se la flanka fervojo realiĝos, mi estos milionulo; se ĝi ne realiĝos, mi estos ruinigita.

FRAŬLINO HESSEL
Tio estas riska, Karsten.

KONSULO BERNICK
Mi riskis mian tutan kapitalon sur tio ĉi.

FRAŬLINO HESSEL
Mi ne pensas pri la kapitalo; sed kiam tio malkaŝiĝos, ke —

KONSULO BERNICK
Jes, tie estas la nodpunkto. Kun la nemakulita nomo, kiun mi ĝis nun portis, mi povas preni tiun aferon sur miajn ŝultrojn, porti ĝin antaŭen, kaj diri al miaj kuncivitanoj: Vidu, tion mi riskis por la bono de la socio.

FRAŬLINO HESSEL
Por la socio?

KONSULO BERNICK
Jes; kaj eĉ ne unu volas dubi pri miaj intencoj.

FRAŬLINO HESSEL
Tamen troviĝas homoj, kiuj agis pli malferme ol vi, sen subintencoj, sen flankaj konsideroj.

KONSULO BERNICK
Kiuj?

FRAŬLINO HESSEL
Kompreneble kaj Rummel kaj Sandstad kaj Vigeland.

KONSULO BERNICK
Por gajni ilin mi devis inici ilin pri la afero.

FRAŬLINO HESSEL
Kaj sekve?

KONSULO BERNICK
Ili rezervis al si kvinonon de la profito por divido.

FRAŬLINO HESSEL
Ho, tiuj kolonoj de la socio!

KONSULO BERNICK
Ĉu ne estas la socio mem, kiu devigas nin iri laŭ insidaj vojoj? Kio okazus ĉi tie, se mi ne estus aginta en silento? Ĉiuj estus sin enĵetintaj en la entreprenon, dividantaj, disigantaj, fuŝantaj la tuton. En ĉi tiu urbo estas neniu homo krom mi, kiu komprenas kiel gvidi tian grandan entreprenon, kiel tiu ĉi fariĝos; en ĉi tiu lando estas entute nur la enmigrintaj familioj, kiuj havas talenton por pli grandaj entreprenoj. Tial mia konscienco absolvas min en tiu ĉi rilato. Nur en miaj manoj ĉi tiuj propraĵoj povos fariĝi daŭra beno por la multaj, al kiuj ili havigos panon.

FRAŬLINO HESSEL
En tio mi opinias ke vi pravas, Karsten.

JOHAN TØNNESEN
Sed mi ne konas tiujn multajn, kaj la feliĉo de mia vivo estas en risko.

KONSULO BERNICK
La bonstato de via naskiĝloko estas en risko. Se malkaŝiĝos aferoj, kiuj ĵetas ombron sur mian antaŭan konduton, mia kontraŭuloj kun unuiĝintaj fortoj atakos min. Junula malprudento neniam forviŝiĝas en nia socio. Oni volas ekzameni mian tutan intertempan vivon, eltiri milojn da etaj okazaĵoj, interpreti kaj ekspliki ilin en la lumo de tio, kio malkaŝiĝus; oni volas frakasi min sub la pezo de famoj kaj kalumnioj. El la fervoja afero mi devos retiriĝi; kaj se mi malkaptos ĝin, ĝi falos, kaj mi estos samtempe ruinigita kaj civitane morta.

FRAŬLINO HESSEL
Johan, post tio kion vi nun aŭdis, vi devas forvojaĝi kaj silenti.

KONSULO BERNICK
Jes, jes, Johan, tion vi devas!

JOHAN TØNNESEN
Jes, mi forvojaĝos kaj ankaŭ silentas; sed mi revenos, kaj tiam mi parolos.

KONSULO BERNICK
Restu tie transe, Johan; silentu, kaj mi volonte dividos kun vi —

JOHAN TØNNESEN
Retenu vian monon, sed redonu al mi mian nomon kaj mian reputacion.

KONSULO BERNICK
Kaj oferi mian propran!

JOHAN TØNNESEN
Pri tio vi kaj via socio devas akordiĝi. Mi devas kaj volas gajni Dina por mi. Tial mi forvojaĝos jam morgaŭ per “Indian Girl” —

KONSULO BERNICK
Per “Indian Girl”?

JOHAN TØNNESEN
Jes. La ŝipestro promesis kunpreni min. Mi transvojaĝos, mi diras; mi vendos mian bienon kaj ordigas miajn aferojn. Post du monatoj mi estos reveninta.

KONSULO BERNICK
Kaj tiam vi volas paroli?

JOHAN TØNNESEN
Tiam la kulpulo prenu la kulpon mem.

KONSULO BERNICK
Ĉu vi forgesas, ke tiam mi devos preni tion sur min, pri kio mi ne estas kulpa?

JOHAN TØNNESEN
Kiu antaŭ dek kvin jaroj utiligis tiun hontindan famon?

KONSULO BERNICK
Vi pelas min al malespero! Sed se vi parolos, mi ĉion neos! Mi diros, ke estas komploto kontraŭ mi; venĝo; ke vi venis ĉi tien por elpremi monon de mi!

FRAŬLINO HESSEL
Honto al vi, Karsten!

KONSULO BERNICK
Mi estas malespera, mi diras; kaj mi luktos por la vivo. Mi neos ĉion, ĉion!

JOHAN TØNNESEN
Mi havas viajn du leterojn. En mia kofro mi trovis ilin inter miaj aliaj paperoj. Ĉi-matene mi tralegis ilin; ili estas sufiĉe klaraj.

KONSULO BERNICK
Kaj tiujn vi volas prezenti?

JOHAN TØNNESEN
Se fariĝos necese.

KONSULO BERNICK
Kaj post du monatoj vi denove estos ĉi tie?

JOHAN TØNNESEN
Mi tion esperas. La vento estas bona. Post tri semajnoj mi estos en New York —, se “Indian Girl” ne subakviĝos.

KONSULO BERNICK
(ekmire) Subakviĝos? Kial “Indian Girl” subakviĝus?

JOHAN TØNNESEN
Ne, ankaŭ mi tiel pensas.

KONSULO BERNICK
(preskaŭ ne aŭdeble) Subakviĝi?

JOHAN TØNNESEN
Jes, Bernick, nun vi do scias, kio atendas; dume vi devas konsideri la situacion. Adiaŭ! Salutu al Betty, kvankam ŝi ne akceptis min kiel fratino. Sed Marta mi tamen volas vidi. Ŝi diru al Dina —; ŝi promesu al mi —

(Li eliras tra la malantaŭa pordo maldekstre.)

KONSULO BERNICK
(al si mem) “Indian Girl” —? (rapide) Lona, vi devas malhelpi tion ĉi!

FRAŬLINO HESSEL
Vi mem vidas, Karsten, — mi ne plu havas potencon super li.

(Ŝi iras post Johan en la ĉambron maldekstre.)

KONSULO BERNICK
(en maltrankvilaj pensoj) Subakviĝi —?

(Ŝipkonstruisto Aŭne venas de dekstre.)

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Je via permeso, ĉu estas konvene por la konsulo —?

KONSULO BERNICK
(turnas sin impete) Kion Vi volas?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Peti ĉu mi povu fari demandon al la konsulo.

KONSULO BERNICK
Nu ja; rapidiĝu. Pri kio Vi volas demandi?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Mi volas demandi, ĉu estas firma decido, — neŝanĝeble firma decido, — ke mi estus maldungata de la farejo, se “Indian Girl” ne povus forveli morgaŭ?

KONSULO BERNICK
Kio nun? La ŝipo ja fariĝos preta por forveli.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Jes, — ĝi fariĝos. Sed se ĝi ne fariĝos, — ĉu mi tiam maldungiĝus?

KONSULO BERNICK
Por kio tiaj senutilaj demandoj?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Mi ege volus scii tion, sinjoro konsulo. Respondu al mi pri tio: Ĉu mi maldungiĝus?

KONSULO BERNICK
Ĉu mia vorto kutime estas fiksa aŭ ne?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Mi do morgaŭ estus perdinta la pozicion, kiun mi havas en mia domo kaj inter tiuj al kiuj mi plej proksime apartenas, — perdinta mian influon en la rondo de la laboristoj, — perdinta la eblecon bonfari inter la malaltaj kaj malriĉaj homoj en la societo.

KONSULO BERNICK
Aŭne, pri tiu punkto ni estas finitaj.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Nu, do “Indian Girl” forvelu. (mallonga silento)

KONSULO BERNICK
Aŭskultu; mi ne povas direkti miajn okulojn en ĉiujn lokojn; ne povas respondeci por ĉio; — Vi povas aserti al mi, ke la riparado estas neriproĉeble farita?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Vi fiksis mallongan tempolimon, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Sed la riparo estas taŭga, Vi diras?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Ni havas ja bonan veteron kaj somertempon. (denova paŭzo)

KONSULO BERNICK
Ĉu Vi havas ion pli al mi direndan?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Mi ne scias pri io alia, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Do, — “Indian Girl” forvelos —

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Morgaŭ?

KONSULO BERNICK
Jes.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Nu ja. (Li salutas kaj foriras.)

(Konsulo Bernick staras momenton sendecida; tuj poste li iras rapide al la elireja pordo, kvazaŭ volante revoki Aŭne, sed haltas maltrankvila kun la mano sur la anso. Samtempe malfermiĝas la pordo de ekstere, kaj plenrajtigito Krap envenas.)

PLENRAJTIGITO KRAP
(mallaŭte) Aha, li estis ĉi tie. Ĉu li konfesis?

KONSULO BERNICK
Hm —; ĉu Vi ion malkaŝis?

PLENRAJTIGITO KRAP
Ĉu tio bezoniĝas? Ĉu la konsulo ne vidis la malbonan konsciencon ekrigardi el liaj okulanguloj?

KONSULO BERNICK
Ho ĉu; — tiaĵo ne vidiĝas. Ĉu Vi ion malkaŝis, mi demandas?

PLENRAJTIGITO KRAP
Mi ne povis alveni; estis tro malfrue; ili jam estis tiranta la ŝipon el la doko. Sed ĝuste tiu urĝo klare montras, ke —

KONSULO BERNICK
Montras nenion. La inspekto do jam okazis?

PLENRAJTIGITO KRAP
Kompreneble; sed —

KONSULO BERNICK
Vi do nun vidas. Kaj oni kompreneble trovis nenion priplendindan?

PLENRAJTIGITO KRAP
Sinjoro konsulo, Vi certe scias kiel tiaj inspektoj okazas, precipe en ŝipfarejo, kiu havas tian bonan nomon kiel la nia.

KONSULO BERNICK
Same bone; ni do estas senplendindaj.

PLENRAJTIGITO KRAP
Sinjoro konsulo, ĉu Vi vere nenion rimarkis en Aŭne, ke —?

KONSULO BERNICK
Aŭne tute trankviligis min, mi diras al Vi.

PLENRAJTIGITO KRAP
Kaj mi diras al Vi, ke mi estas morale konvinkita, ke —

KONSULO BERNICK
Kion tio ĉi signifu, sinjoro Krap? Mi ja komprenas, ke Vi portas malamikan senton kontraŭ la viro; sed se Vi volas iel malutili al li, Vi devas elekti alian okazon. Vi scias kiel grave estas por mi — aŭ pli ĝuste por la ŝipsocieto — ke “Indian Girl” forvelu morgaŭ.

PLENRAJTIGITO KRAP
Nu bone; tio okazu; sed kiam ni aŭdos ion de tiu ŝipo — hm!

(Komercisto Vigeland envenas de dekstre.)

KOMERCISTO VIGELAND
Estime bonan tagon, sinjoro konsulo. Ĉu Vi havas liberan momenton?

KONSULO BERNICK
Je Via servo, sinjoro Vigeland.

KOMERCISTO VIGELAND
Jes, mi nur volus aŭdi, ĉu ne ankaŭ Vi subtenas la decidon, ke “La Palmo” forvelu morgaŭ?

KONSULO BERNICK
Jes; tio ja estas interkonsentita afero.

KOMERCISTO VIGELAND
Sed nun la ŝipestro venis al mi informante, ke estas prognozo por ventego.

PLENRAJTIGITO KRAP
La barometro multe falis de post la mateno.

KONSULO BERNICK
Ĉu? Ĉu ni povas atendi ventegon?

KOMERCISTO VIGELAND
Almenaŭ fortan venton; sed ne kontraŭventon; male —

KONSULO BERNICK
Hm; nu, kion Vi do diras?

KOMERCISTO VIGELAND
Mi diras, kiel mi diris al la ŝipestro, ke “La Palmo” estas en la mano de la providenco. Kaj cetere ĝi ja unue velos nur trans la Nordan Maron; kaj en Anglio la frajtaj prezoj estas ja nun tiel kontentige altaj, ke —

KONSULO BERNICK
Jes, kaŭzus al ni perdon, se ni atendus.

KOMERCISTO VIGELAND
La ŝipo estas ja solida, kaj krome plene asekurita. Ne, sed tiarilate estas pli riske por “Indian Girl” —

KONSULO BERNICK
Kiel tio?

KOMERCISTO VIGELAND
Ĝi ja ankaŭ forvelos morgaŭ.

KONSULO BERNICK
Jes, la ŝipsocieto forte urĝis, kaj cetere —

KOMERCISTO VIGELAND
Nu, se tiu malnova kesto kuraĝas forveli, — kaj krome kun tia ŝipanaro, — estus honto, se ni ne —

KONSULO BERNICK
Nu bone. Supozeble Vi havas la ŝipdokumentojn kun Vi?

KOMERCISTO VIGELAND
Jes, jen.

KONSULO BERNICK
Bone; nun bonvole eniri kun sinjoro Krap.

PLENRAJTIGITO KRAP
Bonvolu; estos tuj aranĝata.

KOMERCISTO VIGELAND
Dankon. — Kaj la rezulton ni metos en la manon de la ĉiopova, sinjoro konsulo.

(Li iras kun plenrajtigito Krap en la antaŭan ĉambron maldekstre. Adjunkto Rørlund envenas tra la ĝardeno.)

ADJUNKTO RØRLUND
Ah, ĉu mi renkontu Vin hejme je tiu ĉi tempo de la tago, sinoro konsulo?

KONSULO BERNICK
(enpense) Kiel Vi vidas.

ADJUNKTO RØRLUND
Jes, tamen estis pro la sinjorino, ke mi eniris. Mi imagis al mi, ke ŝi bezonus iun konsolan vorton.

KONSULO BERNICK
Ŝi eble bezonus. Sed ankaŭ mi volus iomete paroli kun Vi.

ADJUNKTO RØRLUND
Kun plezuro, sinjoro konsulo. Sed kio estas al Vi? Vi aspektas tute pale kaj konfuzite.

KONSULO BERNICK
Ĉu? Ĉu mi tiel aspektas? Jes, kiel povas esti aliaspekte, — tiom kiom nuntempe amasiĝas antaŭ min? Tuta, mia granda komerco, — kaj ankaŭ la fervoja establaĵo —. Aŭskultu: en unu vorto, sinjoro adjunkto; permesu al mi fari al Vi demandon.

ADJUNKTO RØRLUND
Tre volonte, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Estas penso, kiu falis en min. Kiam oni staras antaŭ tia vastatinga entrepreno, kiu postulus unu opan oferon —?

ADJUNKTO RØRLUND
Kiel vi pensas?

KONSULO BERNICK
Ekzemple mi supozas: viro intencas establi grandan fabrikon. Li scias certe — ĉar ĉiuj spertoj montris tion — ke frue aŭ malfrue dum la ekspluatado en tiu fabriko homaj vivoj perdiĝos.

ADJUNKTO RØRLUND
Jes, tio estas nur tro verŝajna.

KONSULO BERNICK
Aŭ iu ĵetas sin sur ekspluatado de minejoj. Li prenas kaj familiaj patroj kaj junaj vivfortaj homoj en sian servon. Ĉu oni ne povas kun certeco diri, ke ne ĉiuj tiuj travivos.

ADJUNKTO RØRLUND
Jes bedaŭrinde, sendube estas tiel.

KONSULO BERNICK
Nu. Tia viro ja scias antaŭe, ke la entrepreno, kiun li realigos, sendube iam kostos homa vivo. Sed tiu entrepreno estas ĝenerale utila; por ĉiu vivo, kiun ĝi kostas, ĝi same sendube progresigas la bonfarton de multaj centoj.

ADJUNKTO RØRLUND
Aha, Vi pensas pri la fervojo, — pri ĉiuj tiuj danĝeraj fosadoj kaj krevigadoj de rokoj kaj ĉio tio —

KONSULO BERNICK
Jes; nu jes; mi pensas pri la fervojo. Kaj krome, — la fervojo fariĝos kaŭzo por fabrikoj kaj ekspluatado de minejoj. Sed ĉu Vi tamen ja opinias —?

ADJUNKTO RØRLUND
Kara sinjoro konsulo, Vi estas preskaŭ tro konscienca. Mi pensas, ke kiam Vi metas la aferon en la manon de la providenco —

KONSULO BERNICK
Jes; certe ja; la providenco —

ADJUNKTO RØRLUND
— Vi estas senkulpa. Vi konstruu fidoplene la fervojon.

KONSULO BERNICK
Jes, sed nun mi supozas specialan okazon. Mi supozas, ke troviĝis bor-truo, kiu eksplodiĝus, kaj tio en danĝera loko; sed se tiu bor-truo ne eksplodiĝus, ne eblus realigi la fervojon. Mi supozas, ke la inĝeniero scias, ke kostos la vivo de tiu laboristo, kiu brulfajrigu la meĉon; sed fajrigata ĝi devas esti, kaj estas la devo de la inĝeniero sendi laboriston tien por fari la taskon.

ADJUNKTO RØRLUND
Hm —

KONSULO BERNICK
Mi scias, kion Vi volas diri. Estus laŭdinde, se la inĝeniero mem prenus la meĉon, kaj irus al la bor-truo por ĝin brulfajrigi. Sed tiaĵon oni ne faras. Li sekve devas oferi laboriston.

ADJUNKTO RØRLUND
Tion inĝeniero neniam farus ĉe ni.

KONSULO BERNICK
Neniu inĝeniero en la grandaj landoj hezitus tion fari.

ADJUNKTO RØRLUND
En la grandaj landoj? Nu, tion mi ja kredas. En tiuj koruptaj senkonsciencaj socioj —

KONSULO BERNICK
Ho, tamen estas multaj bonoj en tiuj socioj.

ADJUNKTO RØRLUND
Kaj tion Vi povas diri, Vi, kiu mem —?

KONSULO BERNICK
En la grandaj socioj ili tamen havas eblecojn antaŭenigi utilan entreprenon; tie ili havas kuraĝon oferi ion por granda afero; sed ĉi tie oni restriktiĝas de ĉiaspecaj malgrandanimaj konsideroj kaj skrupuloj.

ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu homa vivo estas malgrandanima konsidero?

KONSULO BERNICK
Kiam tiu homa vivo staras kiel minaco al la bono de miloj.

ADJUNKTO RØRLUND
Sed Vi starigas tute nepenseblajn kazojn, sinjoro konsulo! Mi tute ne komprenas Vin hodiaŭ. Kaj Vi eĉ montras al la grandaj socioj. Jes, tie fremde, — kion valoras homa vivo tie? Tie ili ne kalkulas per homaj vivoj, sed per kapitaloj. Sed ni ja staras sur tute alia morala starpunkto, mi opinias. Rigardu al nia honesta profesio de ŝipposedantoj! Menciu unu solan ŝipposedanton ĉe ni, kiu por fia gajno volus oferi homan vivon! Kaj imagu tiujn friponojn en la grandaj socioj, kiuj por avantaĝo ĉartedonas unu nemartaŭgan ŝipon post la alia —

KONSULO BERNICK
Mi ne parolas pri nemartaŭgaj ŝipoj!

ADJUNKTO RØRLUND
Sed mi parolas pri ili, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Jes, sed pro kio? Tio ja ne rilatas al la afero. — Ho, tiuj bagatelaj timoplenaj konsideroj! Se generalo ĉe ni kondukus siajn homojn en la pafadon kaj ekhavus ilin mortpafataj, li poste ricevus sendormajn noktojn. Tiel ne estas aliloke. Vi aŭdus kion tiu tie interne rakontas —

ADJUNKTO RØRLUND
Li? Kiu? La usonano —?

KONSULO BERNICK
Nu jes. Vi aŭdus, kiel oni en Usono —

ADJUNKTO RØRLUND
Li estas tie? Kaj tion Vi ne diras al mi. Mi volas tuj —

KONSULO BERNICK
Vi ne sukcesos; Vi nenien atingos pri li.

ADJUNKTO RØRLUND
Tion ni vidu. Nu, jen li estas.

(Johan Tønnesen venas de la ĉambro maldekstre.)

JOHAN TØNNESEN
(Parolas malantaŭen tra la malferma pordo:) Jes, jes, Dina, ke tiel estu; sed mi tamen ne lasos vin. Mi revenos, kaj tiam fariĝos bone inter ni.

ADJUNKTO RØRLUND
Je Via permeso, al kio vi aludas per tiuj vortoj? Kion Vi volas?

JOHAN TØNNESEN
Mi volas, ke tiu juna knabino, antaŭ kiu Vi hieraŭ nigrigis min, fariĝu mia edzino.

ADJUNKTO RØRLUND
Via —? Kaj Vi povas imagi al Vi, ke —?

JOHAN TØNNESEN
Mi volas havi ŝin edzine.

ADJUNKTO RØRLUND
Nu, do vi spertu — (iras al la duone malferma pordo) Sinjorino Bernick, Vi bonvole devas esti atestanto —. Kaj ankaŭ Vi, fraŭlino Marta. Kaj igu Dina enveni. (vidas fraŭlinon Hessel) Aĥ, ĉu ankaŭ Vi ĉeestas?

FRAŬLINO HESSEL
(en la pordo) Ĉu ankaŭ mi venu?

ADJUNKTO RØRLUND
Ĉiuj kiuj volas; ju pli des pli bone.

KONSULO BERNICK
Kion vi intencas?

(Fraŭlino Hessel, sinjorino Bernick, fraŭlino Bernick, Dina kaj Hilmar Tønnesen venas el la ĉambro.)

SINJORINO BERNICK
Sinjoro adjunkto, per mia plej bona volo mi ne kapablis malhelpi lin —

ADJUNKTO RØRLUND
Mi malhelpos lin, sinjorino. — Dina, Vi estas senpripensa knabino. Sed mi ne multe riproĉas Vin. Tro longe Vi staris ĉi tie sen morala starpunkto, kiu subtenus Vin. Mi riproĉas min mem, ke mi ne antaŭe donis al Vi tiun starpunkton.

DINA
Vi ne parolu nun.

SINJORINO BERNICK
Sed kio estas?

ADJUNKTO RØRLUND
Ĝuste nun mi devas paroli, Dina, kvankam Via konduto hieraŭ kaj hodiaŭ faris la staton dekoble pli malfacila por mi. Sed por Via savo ĉiuj aliaj konsideroj devas cedi. Vi memoras la vorton, kiun mi donis al Vi. Vi memoras, kion Vi promesis respondi, kiam mi trovus la tempon matura. Nun mi ne kuraĝas pli longe heziti, kaj tial — (al Johan Tønnesen:) tiu ĉi juna knabino, kiun Vi aspiras, estas mia fianĉino.

SINJORINO BERNICK
Kion vi diras?

KONSULO BERNICK
Dina!

JOHAN TØNNESEN
Ŝi! Via —?

FRAŬLINO BERNICK
Ne, ne, Dina!

FRAŬLINO HESSEL
Mensogo!

JOHAN TØNNESEN
Dina, — ĉu tiu viro diras la veron?

DINA
(post mallonga paŭzo) Jes.

ADJUNKTO RØRLUND
Per tio espereble ĉiuj logantaj artaĵoj fariĝis senpotencaj. La paŝon kiun mi por la bono de Dina decidis fari, povas libere esti konigata al nia tuta komunumo. Mi nutras la certan esperon, ke ĝi ne miskompreniĝas. Sed nun, sinjorino, mi opinias ke plej bone estas, ke ni konduku ŝin de ĉi tie, kaj provu redoni trankvilon kaj ekvilibron en ŝian animon.

SINJORINO BERNICK
Jes, venu. Oh Dina, kia feliĉo por vi!

(Ŝi kondukas Dina eksteren maldekstre; adjunkto Rørlund sekvas ilin.)

FRAŬLINO BERNICK
Adiaŭ, Johan! (Ŝi eliras.)

HILMAR TØNNESEN
(ĉe la ĝardena pordo) Hm — jen priparolindaĵo —

FRAŬLINO HESSEL
(kiu sekvis Dina per la okuloj) Ne perdu kuraĝon, knabo! Mi restos kaj atentos pri la pastoro. (Ŝi eliras dekstre.)

KONSULO BERNICK
Johan, nun vi ne forvojaĝos per “Indian Girl”.

JOHAN TØNNESEN
Ĝuste nun.

KONSULO BERNICK
Sed vi do ne revenos?

JOHAN TØNNESEN
Mi revenos.

KONSULO BERNICK
Post tio ĉi? Kion vi volas ĉi tie post tiu okazaĵo?

JOHAN TØNNESEN
Venĝi min al vi ĉiuj; kraŝi plej eble multajn el vi.

(Li eliras dekstre. Komercisto Vigeland kaj plenrajtigito Krap venas de la ĉambro de la konsulo.)

KOMERCISTO VIGELAND
Nun fine, la paperoj estas en ordo, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Bone, bone —

PLENRAJTIGITO KRAP
(mallaŭte) Kaj do estas fikse decidite, ke “Indian Girl” forvelos morgaŭ.

KONSULO BERNICK
Ĝi forvelos.

(Li iras en sian ĉambron. Komercisto Vigeland kaj plenrajtigito Krap eliras dekstre. Hilmar Tønnesen volas sekvi ilin, sed samtempe Olaf metas la kapon singarde elen tra la pordo maldekstre.)

OLAF
Onklo! Onklo Hilmar!

HILMAR TØNNESEN
Uf, ĉu estas vi? Kial vi ne restas supre? Vi ja estas en aresto.

OLAF
(paŝon antaŭen) Tŝŝ! Onklo Hilmar, ĉu vi scias novaĵon?

HILMAR TØNNESEN
Jes, mi scias, ke vi bastoniĝis hodiaŭ.

OLAF
(rigardas minace al la ĉambro de la patro) Li ne batos min pli ofte. Sed ĉu vi scias, ke onklo Johan forvelos morgaŭ kun la usonanoj?

HILMAR TØNNESEN
Kiel tio koncernas vin? Irigu vin supren.

OLAF
Eble ankaŭ mi iam faros bizon-ĉasadon, onklo.

HILMAR TØNNESEN
Babilaĉo; tia malkuraĝulo, kiel vi —

OLAF
Nu, atendu nur; vi certe scios ion morgaŭ!

HILMAR TØNNESEN
Stultulo!

(Li iras eksteren tra la ĝardeno, Olaf reen kuras en sian ĉambron, kaj fermas la pordon, kiam li vidas plenrajtigiton Krap, venanta de dekstre.)

PLENRAJTIGITO KRAP
(iras al la pordo de la konsulo kaj malfermas ĝin duone) Pardonu ke mi denove venas, sinjoro konsulo; sed kuntiriĝas al ventego. (atendas momenton; neniu respondo.) Ĉu “Indian Girl” tamen forvelu? (Post mallonga paŭzo respondiĝas de:)

KONSULO BERNICK
(ene en la ĉambro:) “Indian Girl” tamen forvelos.

(Plenrajtigito Krap fermas la pordon kaj reiras elen dekstre.)

KVARA AKTO

(Ĝardena salono ĉe konsulo Bernick. La labortablo estas eksteren metita. Estas ventega posttagmezo kaj jam krepusko, kiu pliiĝas dum la sekvo.)

(Servisto ekbruligas la lustron; paro da servistinoj enportas florpotojn, lampojn kaj lumojn, kiuj metiĝas sur tablojn, kaj ujoj metiĝas laŭ la muroj. Grandkomercisto Rummel, en frako, kun gantoj kaj blanka koltuko, staras en la salono kaj direktas la aranĝon.)

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(al la servisto) Nur ĉiun duan lumon, Jacob. Ne devas aspekti tro festene; okazu ja surprize. Kaj ĉiuj tiuj floroj —? Nu ja; lasu ilin stari; povas ja aspekti, kvazaŭ ili staras tie ĉiutage —

(Konsulo Bernick elvenas de sia ĉambro.)

KONSULO BERNICK
(venas pli proksimen) Sed, Rummel, kion tio ĉi signifu?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Tio signifas, ke via plej fiera momento venis. La urbo prezentos al sia plej elstara viro standardprocesion ĉi-vespere.

KONSULO BERNICK
Kion vi diras!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Standardprocesion kun muziko! Torĉojn ni ankaŭ devus havi; sed tion ni ne kuraĝis en tiu ĉi ventega vetero. Nu, iluminado tamen okazos; kaj tio ankaŭ havos efikon, en la gazetoj.

KONSULO BERNICK
Aŭdu, Rummel, tio ĉi mi tute ne volas akcepti.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Nu ja, nun tio estas tro malfrue; post duona horo ili venos.

KONSULO BERNICK
Sed kial vi ne diris al mi antaŭe?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ĝuste ĉar mi timis, ke vi farus protestojn. Sed mi kontaktis vian edzinon; ŝi permesis al mi iomete aranĝi, kaj ŝi havigos refreŝigaĵojn.

KONSULO BERNICK
(aŭskultas) Kio estas tio? Ĉu ili jam venas? Ŝajnas al mi, ke estas kantado.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(ĉe la ĝardena pordo) Kantado? Ho, estas nur la Usonanoj. Estas “Indian Girl”, kiu tiriĝas al la naĝobarelo.

KONSULO BERNICK
Ĝi eltiriĝas! Jes —; ne, mi ne povas ĉi-vespere, Rummel; mi estas malsana.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Jes, vi vere aspektas malsane. Sed vi devas kuraĝigi vin! Vi devas, morto kaj sufero, kuraĝigi vin! Kaj mi kaj Sandstad kaj Vigeland trovis plej grave realigi ĉi tiun aranĝon. Niaj antagonistoj estu premataj sub la pezo de kiel eble ampleksa esprimo de opinio. La urbaj onidiroj multobliĝas; la informo pri la aĉetoj de bienoj ne povas plu esti retenata. Kompreneble jam ĉi-vespere vi devas, sub kantado kaj paroladoj, sub tintado de glasoj, mallonge, sub ŝvelanta festena etoso sciigi, kion vi riskis por la bono de la socio. Sub tia ŝvelanta festena etoso, kiel mi ĵus esprimis, oni povas verki eksterordinare multe ĉi tie ĉe ni. Sed tiu ja absolute bezoniĝas, alie ni ne sukcesos.

KONSULO BERNICK
Nu ja, ja —

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Kaj precipe kiam tia delikata kaj tikla punkto eltiriĝas. Nu, vi havas, dank' al Dio, nomon, kiu toleras tion, Bernick. Sed aŭskultu nun; ni devis ja interkonsenti pri io. Studento Tønnesen verkis kanton por vi. Ĝi komencas bele per la vortoj: “Levu alten la standardon de l' ideo”. Kaj adjunkto Rørlund ricevis la taskon prezenti la fest-paroladon. Al ĝi vi kompreneble devas respondi.

KONSULO BERNICK
Mi ne povas ĉi-vespere, Rummel. Ĉu vi ne povus —?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Neeblas, kvankam mi volonte farus. La parolado fariĝos ja, kiel vi komprenas, precipe direktata al vi. Nu, eble direktiĝos ankaŭ kelkaj vortoj al ni aliuloj. Mi parolis kun Vigeland kaj Sandstad pri tio. Ni estis elpensintaj, ke vi povus respondi per “vivo” por la prospero de nia socio; Sandstad parolos kelkajn vortojn pri samopinio inter la diversaj sociaj tavoloj; Vigeland certe volas diri ion pri la dezirindeco, ke la nova entrepreno ne ŝanĝu la moralan fundamenton, sur kiu ni nun staras, kaj mi intencas en iomaj konvenaj vortoj memorigi la virinon, kies pli retenema agado ankaŭ ne estas sen signifo por la socio. Sed vi ja ne aŭskultas —

KONSULO BERNICK
Jes — ja certe. Sed diru al mi, ĉu vi opinias, ke estas tia ega surmara vento ekstere?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ho, vi timas por “La Palmo”? Ĝi estas ja bone asekurita.

KONSULO BERNICK
Jes, asekurita; sed —

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Kaj en bona stato; tio estas la plej grava.

KONSULO BERNICK
Hm —. Se okazos io al ŝipo, ne estas certe ke homaj vivoj perdiĝos. Povas perdiĝi ŝipo kaj kargo, — kaj oni povas perdi kofrojn kaj paperojn —

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ho tondre, kofroj kaj paperoj ne multe gravas.

KONSULO BERNICK
Ĉu ne! Ne, ne, mi nur pensis — Tŝŝ, — jen ili denove kantas.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Estas en “La Palmo”.

(Komercisto Vigeland venas de dekstre.)

KOMERCISTO VIGELAND
Ja, nun ili eltrenas “La Palmon”. Bonan vesperon, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Kaj Vi, kia mar-spertulo, daŭre persistas je —?

KOMERCISTO VIGELAND
Mi persistas je la providenco, mi, sinjoro konsulo; cetere mi estis surŝipe distribuante kelkajn traktaĵojn, kiuj laŭespere efikos benoriĉe.

(Komercisto Sandstad kaj plenrajtigito Krap envenas de dekstre.)

KOMERCISTO SANDSTAD
(ankoraŭ ĉe la pordo) Jes, se tio sukcesos, ĉio sukcesos. Ho jen, bonan vesperon, bonan vesperon!

KONSULO BERNICK
Ĉu io estas okazonta, sinjoro Krap?

PLENRAJTIGITO KRAP
Mi nenion diras, sinjoro konsulo.

KOMERCISTO SANDSTAD
La tuta ŝipanaro sur “Indian Girl” estas ebria; mi ne estu honesta viro, se tiuj fibestoj hejmenvenos en vivo.

(Sinjorino Hessel venas de dekstre.)

FRAŬLINO HESSEL
(al konsulo Bernick) Jes, nun mi povas saluti de li.

KONSULO BERNICK
Jam surŝipe?

FRAŬLINO HESSEL
Baldaŭ almenaŭ. Ni disiĝis ekstere de la hotelo.

KONSULO BERNICK
Kaj lia intenco staras fikse?

FRAŬLINO HESSEL
Fikse kiel monto.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(apud la fenestroj) Al diablo tiuj novmodaj instalaĵoj; mi ne kapablas malsuprentiri la kurtenon.

FRAŬLINO HESSEL
Ĉu malsupren? Mi pensis ke kontraŭe.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Unue malsupren, fraŭlino. Jes, Vi do scias, kio okazos?

FRAŬLINO HESSEL
Nu ja. Permesu al mi helpi vin; (ekkaptas la ŝnurojn) Mi malsuprentiru la kurtenon por la bofrato, — kvankam mi prefere suprenlevus ĝin.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Tion vi ankaŭ povos fari poste. Kiam la ĝardeno estas plena de la ondanta homamaso, la kurteno suprenleviĝos, kaj oni vidos interne surprizita kaj ĝoja familio; — hejmo de burĝo devas esti kiel vitra ŝranko.

KONSULO BERNICK
(aspekte li volas ion diri, sed turnas sin rapide kaj iras en sian ĉambron.)

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Do, ni faru la lastan interkonsilon. Kunvenu, sinjoro Krap; Vi devas helpi nin per kelkaj faktaj informaĵoj.

(Ĉiuj sinjoroj iras en la ĉambron de la konsulo. Fraŭlino Hessel estas tirinta la kurtenojn antaŭ la fenestrojn, kaj volas ĵus fari la samon pri la kurteno antaŭ la malferma vitra pordo, kiam Olaf venas kuranta desupre malsupren sur la ĝardenan ŝtuparon; li havas plejdon super la ŝultro kaj kunligaĵo en la mano.)

FRAŬLINO HESSEL
Ho, Dio pardonu vin, knabo, kiel vi timigis min!

OLAF
(kaŝas la kunligaĵon) Tŝŝ, onklino!

FRAŬLINO HESSEL
Ĉu vi saltas el la fenestro? Kien vi intencas?

OLAF
Tŝŝ; diru nenion. Mi volas al onklo Johan; — nur malsupren al la kajo, vi komprenas; — nur diri al li adiaŭ. Bonan nokton, onklino! (Li kuras elen tra la ĝardeno.)

FRAŬLINO HESSEL
Ho, restu! Olaf — Olaf!

(Johan Tønnesen vojaĝvestita, kun ŝultro-valizo, venas singardeme tra la pordo dekstre.)

JOHAN TØNNESEN
Lona!

FRAŬLINO HESSEL
(turnas sin) Kio? Ĉu vi revenas?

JOHAN TØNNESEN
Restas ankoraŭ kelkaj minutoj. Mi devas vidi ŝin ankoraŭ unu fojon. Ni ne povas disiĝi tiel.

(Fraŭlino Bernick kaj Dina, ambaŭ kun manteloj, kaj la lasta kun malgranda valizo ĉemane, venas de la supera pordo maldekstre.)

DINA
Al li; al li!

FRAŬLINO BERNICK
Jes, vi venu al li, Dina!

DINA
Jen li estas!

JOHAN TØNNESEN
Dina!

DINA
Prenu min kun Vi!

JOHAN TØNNESEN
Kio —!

FRAŬLINO HESSEL
Vi volas?

DINA
Jes, prenu min kun Vi! La aliulo skribis al mi, kaj diris, ke ĉi-vespere publikiĝos por ĉiuj homoj —

JOHAN TØNNESEN
Dina, — Vi ne amas lin?

DINA
Mi neniam amis tiun homon. Mi ĵetos min en la fundon de la fjordo, se li fariĝos mia fianĉo! Ho, kiel li subpremis min genuen hieraŭ per siaj arogantaj vortoj! Kiel li igis min senti, ke li tiris malestimindan estaĵon supren al si! Mi ne volas plu esti malestimata. Mi volas vojaĝi. Ĉu mi povas sekvi Vin?

JOHAN TØNNESEN
Jes, jes — kaj mil fojojn jes!

DINA
Mi ne longe maloportunos Vin. Nur helpu min transen; helpu min per komenca aranĝo —

JOHAN TØNNESEN
Hura, tio certe aranĝiĝos, Dina!

FRAŬLINO HESSEL
(montras al la pordo de la konsulo) Tŝŝ; mallaŭte, mallaŭte!

JOHAN TØNNESEN
Dina, mi portos vin sur la manoj!

DINA
Tion mi ne permesos. Mi volas porti min mem antaŭen; kaj tie transe mi certe povos. Se mi nur eskapos de ĉi tie. Ho, tiuj sinjorinoj, — Vi tion ne scias, — ankaŭ ili skribis al mi hodiaŭ; ili admonis min aprezi mian feliĉon, kaj eksplikis al mi kian grandanimon li montris. Morgaŭ kaj ĉiujn tagojn ili volas gardi min, por vidi ĉu mi faras min digna al ĉio tio. Mi timas antaŭ tiu ega dececo!

JOHAN TØNNESEN
Diru al mi, Dina, ĉu estas nur pro tio ke Vi forvojaĝos? Ĉu mi estas nenio por Vi?

DINA
Jes, Johan, Vi estas por mi pli ol ĉiuj aliaj homoj.

JOHAN TØNNESEN
Ho Dina —!

DINA
Ĉiuj ĉi tie diras, ke mi devas malami kaj abomeni Vin; ke estas mia devo; sed mi ne komprenas tion pri devo; mi neniam venos al kompreno de tio.

FRAŬLINO HESSEL
Vi ankaŭ ne faru, infano!

FRAŬLINO BERNICK
Ne, vi ne faru; kaj tial vi akompanu lin kiel lia edzino.

JOHAN TØNNESEN
Jes, jes!

FRAŬLINO HESSEL
Kion? Nun mi devas kisi vin, Marta! Tion mi ne atendis de vi.

FRAŬLINO BERNICK
Ne, tion mi ja kredas: mi mem tion ne atendis. Sed iam tio devis erupcii en mi. Ho, kiel ni ĉi tie suferas sub mistraktado pere de kutimoj kaj statutoj! Ribelu kontraŭ tio, Dina. Fariĝu lia edzino. Okazu io kio spitas ĉiun tiun kutimon kaj uzon.

JOHAN TØNNESEN
Kion Vi respondas, Dina?

DINA
Jes, mi volas esti Via edzino.

JOHAN TØNNESEN
Dina!

DINA
Sed unue mi volas labori, fariĝi io mem, kiel Vi tia estas. Mi ne volas esti aĵo, kiu preniĝas.

FRAŬLINO HESSEL
Jes, ĝuste; tiel estu.

JOHAN TØNNESEN
Bone; mi atendas kaj esperas —

FRAŬLINO HESSEL
— kaj gajnos, knabo! Sed nun surŝipen!

JOHAN TØNNESEN
Jes, surŝipen! Ah, Lona, vi kara fratino, unu vorto; aŭskultu — (Li kondukas ŝin supren al la fono kaj parolas rapide al ŝi.)

FRAŬLINO BERNICK
Dina, vi feliĉulino, — ke mi rigardu vin, — kisu vin ankoraŭ unu fojon, — la lastan.

DINA
Ne la lastan; ne, kara amata onklino, ni certe revidiĝos.

FRAŬLINO BERNICK
Neniam! Promesu tion al mi, Dina, neniam revenu. (kaptas ambaŭ ŝiajn manojn kaj rigardas ŝin) Nun vi iras al la feliĉo, vi amata infano; — trans la maron! Ho, kiom ofte en la lerneja ĉambro mi sopiris tien! Tie certe estas bele; pli granda ĉielo; la nuboj flugas pli alte ol ĉi tie, pli libera aero refreŝigas super la kapoj de la homoj —

DINA
Ho, onklino Marta, iam vi postsekvos nin.

FRAŬLINO BERNICK
Mi? Neniam; neniam. Ĉi tie mi havas mian etan vivotaskon, kaj nun mi kredas ke certe mi fariĝos tute plene kio mi devas esti.

DINA
Mi ne povas imagi disiĝi de vi.

FRAŬLINO BERNICK
Aĥ, homo disiĝas de multe, Dina. (kisas ŝin) Sed tion vi neniam spertos, dolĉa infano. Promesu al mi fari lin feliĉa.

DINA
Mi ne volas ion promesi; mi malamas promesi; ĉio devas veni, kiel ĝi povas.

FRAŬLINO BERNICK
Jes, jes, ĝi ja devas; vi nur restu kiel vi estas, — vera kaj fidela al vi mem.

DINA
Tion mi volas, onklino.

FRAŬLINO HESSEL
(kaŝas en la poŝon kelkajn paperojn, kiujn Johan donis al ŝi) Bone, bone, mia kara knabo. Sed nun survoje.

JOHAN TØNNESEN
Jes, nun ne estas tempo por perdi. Adiaŭ, Lona; dankon pro via amo. Adiaŭ Marta, kaj dankon ankaŭ al vi pro via fidela amikeco.

FRAŬLINO BERNICK
Adiaŭ, Johan! Adiaŭ, Dina! Kaj feliĉon al vi ĉiujn viajn tagojn!

(Ŝi kaj fraŭlino Hessel puŝas ilin al la pordo en la fono. Johan Tønnesen kaj Dina iras malsupren tra la ĝardeno. Fraŭlino Hessel fermas la pordon kaj altiras la kurtenon.)

FRAŬLINO HESSEL
Nun ni estas solaj, Marta. Vi perdis ŝin kaj mi lin.

FRAŬLINO BERNICK
Vi — lin?

FRAŬLINO HESSEL
Ho, mi jam duone perdis lin tie transe. La knabo iris sopirante stari sur propraj piedoj; tial mi kredigis al li, ke mi suferis pro hejmveo.

FRAŬLINO BERNICK
Tial? Jes, nun mi komprenas kial vi venis. Sed li volas postuli vin reen, Lona.

FRAŬLINO HESSEL
Maljuna duonfratino, — kio ŝi estu por li nun? — La viroj disŝiras multade ĉirkaŭ si por atingi al la feliĉo.

FRAŬLINO BERNICK
Foje okazas.

FRAŬLINO HESSEL
Sed ni kuntenu, Marta.

FRAŬLINO BERNICK
Ĉu mi povas io esti por vi?

FRAŬLINO HESSEL
Kiuj pli? Ni du nutropatrinoj, — ĉu ni ne ambaŭ perdis niajn infanojn? Nun ni estas solaj.

FRAŬLINO BERNICK
Jes, solaj. Kaj tial vi ankaŭ sciu, — mi amis lin pli alte ol kion ajn en la mondo.

FRAŬLINO HESSEL
Marta! (kaptas ŝian brakon) Ĉu tio estas vero?

FRAŬLINO BERNICK
La enhavo de mia tuta vivo kuŝas en tiuj vortoj. Mi amis lin kaj atendis lin. Ĉiun someron mi atendis, ke li venus. Kaj jen li venis; — sed li ne vidis min.

FRAŬLINO HESSEL
Amis lin! Kaj vi mem estis tiu, kiu donis la feliĉon al li en la manon.

FRAŬLINO BERNICK
Ĉu mi ne donus al li la feliĉon? mi ja amis lin? Jes, mi amis lin. Mia tuta vivo estis vivo por li, ekde kiam li forvojaĝis. Kiun kaŭzon mi havis por la espero, vi pensas? Ho, mi kredas, ke mi tamen havis iun kialon. Sed kiam li revenis, — estis kvazaŭ ĉio estas forviŝita el lia memoro. Li ne vidis min.

FRAŬLINO HESSEL
Estis Dina, kiu ombris por vi, Marta.

FRAŬLINO BERNICK
Ja, ke ŝi tion faris. Je lia forvojaĝo ni estis samaĝuloj; kiam mi revidis lin, — aĥ, tiu terura momento, — jen mi komprenis, ke mi estas dek jarojn pli aĝa ol li. Li estis vivinta ekstere en la vibranta sunlumo kaj suĉanta junecon kaj sanon el ĉiu spiro; kaj ĉi ene mi sidis dume ŝpinante kaj ŝpinante —

FRAŬLINO HESSEL
— la fadenon de lia feliĉo, Marta.

FRAŬLINO BERNICK
Jes, estis oro, kion mi ŝpinis. Neniun amarecon! Ĉu ne, Lona, ni estis por li du bonaj fratinoj?

FRAŬLINO HESSEL
(ĉirkaŭbrakas ŝin) Marta!

(Konsulo Bernick elvenas de sia ĉambro.)

KONSULO BERNICK
(al la sinjoroj tie ene) Jes, jes, estru pri la tuto, kiel vi volas. Kiam la tempo venos, mi certe — (fermas la pordon) Aĥ, ĉu vi jen? Aŭskultu, Marta, vi devas iomete ŝanĝi vestaĵojn. Kaj diru al Betty, ke ŝi faru la samon. Mi ne deziras ian pompon, kompreneble; nur beletan kun hejmeca fasono. Sed vi devas rapidiĝi.

FRAŬLINO HESSEL
Kaj feliĉa, gaja mieno, Marta; ĝojajn okulojn vi devas briligi.

KONSULO BERNICK
Ankaŭ Olaf malsupren venu; mi volas havi lin flanke de mi.

FRAŬLINO HESSEL
Hm; Olaf —

FRAŬLINO BERNICK
Mi diros al Betty. (Ŝi eliras tra la plej supra pordo maldekstre.)

FRAŬLINO HESSEL
Ja, nun estas do la granda solena momento veninta.

KONSULO BERNICK
(kiu maltrankvila iras tien kaj reen) Jes, ĝi tiel estas.

FRAŬLINO HESSEL
En tia momento viro devas senti sin fiera kaj feliĉa, mi opinias.

KONSULO BERNICK
(rigardas ŝin) Hm!

FRAŬLINO HESSEL
La tuta urbo ja iluminiĝos, mi aŭdas.

KONSULO BERNICK
Jes, ili ekpensis tiaĵon.

FRAŬLINO HESSEL
Ĉiuj asocioj sin prezenos kun siaj standardoj. Via nomo lumos en fajro-literoj. Ĉi-nokte oni telegrafos al ĉiuj partoj de la lando: “Ĉirkaŭata de sia feliĉa familio konsulo Bernick hodiaŭ ricevis la omaĝon de siaj kuncivitanoj, kiel unu el la kolonoj de la socio”.

KONSULO BERNICK
Tio okazos; kaj oni krios hura ekstere, kaj la amaso salute vokos min al la pordo tie, kaj mi fariĝos devigata klini min kaj danki.

FRAŬLINO HESSEL
Nu, devigata al tio —

KONSULO BERNICK
Ĉu vi opinias, ke mi sentas min feliĉa en ĉi tiu momento?

FRAŬLINO HESSEL
Ne, mi ne kredas, ke vi povas senti vin tiel tute feliĉa.

KONSULO BERNICK
Lona, vi malestimas min.

FRAŬLINO HESSEL
Ankoraŭ ne.

KONSULO BERNICK
Vi eĉ ne rajtas tion. Ne rajtas malestimi min! — Lona, vi ne povas imagi, kiel nedireble soleca mi staras ĉi tie en jena kuntirita, kripligita socio, — kiel mi jaron post jaro devis redukti mian postulon pri tute plenumiĝa vivotasko. Tio kion mi plenumis, kvankam multspeca ĝi tamen aspektas! Pecaĵoj, — okupetaĵoj. Sed aliaĵon aŭ ion pli oni ne toleras ĉi tie. Se mi volus iri paŝon antaŭ la sentoj kaj la opinio, kiuj je tiu tempo estis reganta, estus finite pri mia potenco. Ĉu vi scias, kio ni estas, ni, kiuj estas konsiderataj la kolonoj de la socio? Ni estas la laboriloj de la socio, ne pli, ne malpli.

FRAŬLINO HESSEL
Kial vi tion vidas nur nun?

KONSULO BERNICK
Ĉar mi lastatempe multe pripensis, — post kiam vi revenis, — kaj pleje ĉi tiun vesperon. — Ho Lona, kial mi ne konis vin profunde tiam — en la pasintaj tagoj.

FRAŬLINO HESSEL
Kio sekve?

KONSULO BERNICK
Neniam mi tiam rezignus pri vi; kaj se mi estus vin havinta, mi ne starus, kie mi nun staras.

FRAŬLINO HESSEL
Kaj ĉu vi ne pensas pri tio, kio ŝi estus povinta fariĝi por vi, ŝi, kiun vi elektis en mia loko?

KONSULO BERNICK
Mi almenaŭ scias, ke ŝi nenio fariĝis por mi el tio, kion mi bezonis.

FRAŬLINO HESSEL
Ĉar vi neniam dividis vian vivotaskon kun ŝi; ĉar vi neniam starigis ŝin libera kaj vera en sia rilato al vi; ĉar vi igas ŝin iri ĉi tie faladante sub la riproĉo pro la honto, kiun vi amasigis sur ŝiajn proksimulojn.

KONSULO BERNICK
Ja, ja, ja; ĉio devenas de la mensogo kaj malhonesteco.

FRAŬLINO HESSEL
Kaj kial vi ne rompas kun tiu mensogo kaj malhonesteco?

KONSULO BERNICK
Nun? Nun tio estas tro malfrue, Lona.

FRAŬLINO HESSEL
Karsten, diru al mi, kian kontenton tiu ĉi ŝajno kaj trompo donas al vi.

KONSULO BERNICK
Al mi donas ĝi nenion. Mi pereos kiel tuta ĉi tiu mizerigita socio. Sed elkreskos parencaro post ni; estas por mia filo, ke mi laboras; estas por li, ke mi adaptigas vivotaskon. Venos tempo, kiam enspiriĝos vero en la socian vivon, kaj sur ĝi li fondos pli feliĉan estadon ol tiun de sia patro.

FRAŬLINO HESSEL
Kun mensogo por fundamento? Pripensu kion vi donos al via filo herede.

KONSULO BERNICK
(en subpremita malespero) Mi donas al li mil fojojn da pli malbona heredo ol vi scias. Sed iam tamen la kondamno devas cedi. Kaj tamen, tamen — (ekkriante) Kiel vi povis akumuli ĉion tion sur mian kapon! Sed nun tio jam okazis. Nun mi devas antaŭen. Vi ne sukcesu frakasi min!

(Hilmar Tønnesen, kun malferma bileto en la mano, envenas rapide kaj eturdite de dekstre.)

HILMAR TØNNESEN
Sed tio ĉi ja estas —. Betty, Betty!

KONSULO BERNICK
Kio nun? Ĉu ili jam venas?

HILMAR TØNNESEN
Ne, ne; sed mi nepre devas paroli kun iu — (Li eliras tra la supera pordo maldekstre.)

FRAŬLINO HESSEL
Karsten; vi parolas kvazaŭ ni venis por frakasi vin. Permesu do al mi diri, el kia erco li estas, ĉi tiu perdita filo, kiun via morala socio evitas kvazaŭ iun pestinfektitan. Li povas senesti de vi, ĉar nun li estas forvojaĝinta.

KONSULO BERNICK
Sed li revenos —

FRAŬLINO HESSEL
Johan neniam revenos. Li forvojaĝis por ĉiam, kaj Dina kunvojaĝis.

KONSULO BERNICK
Ne revenos? Kaj Dina kunvojaĝis kun li?

FRAŬLINO HESSEL
Jes, por fariĝi lia edzino. Tiel tiuj du frapas la vizaĝon de via deca socio, kiel mi iam — nu!

KONSULO BERNICK
Forvojaĝis; — ankaŭ ŝi — kun “Indian Girl” —!

FRAŬLINO HESSEL
Ne; tian karan kargon li ne kuraĝis konfidi al tiu malmorala bando. Johan kaj Dina forvojaĝas per “La Palmo”.

KONSULO BERNICK
Aĥ! Kaj do — senutile — (iras rapide kaj malferme tiras la pordon al sia ĉambro kaj krias enen) Krap, haltigu “Indian Girl”; ĝi ne devas forveli ĉi-vespere!

PLENRAJTIGITO KRAP
(interne) “Indian Girl” jam velas surmare, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
(fermas la pordon kaj diras senforte) Tro malfrue, — kaj senutile —

FRAŬLINO HESSEL
Kion vi aludas?

KONSULO BERNICK
Nenion, nenion. Foriru de mi —!

FRAŬLINO HESSEL
Hm; vidu jen, Karsten. Johan dirigas al vi, ke li konfidas al mi la nomon kaj famon, kiun li iam pruntedonis al vi, kaj ankaŭ tiun, kiun vi rabis de li, dum li estis for. Johan silentas; kaj mi povas agi kaj pretendi en tiu afero, kiel plaĉas al mi. Vidu, jen mi tenas viajn du leterojn en mia mano.

KONSULO BERNICK
Vi havas ilin! Kaj nun — nun vi volas — jam ĉi-vespere, — eble kiam la standarda procesio —

FRAŬLINO HESSEL
Mi ne revenis hejmen por riveli vin, sed por tremigi vin tiel, ke vi libervole parolu. Mi ne sukcesis. Do restu staranta en la mensogo. Jen vidu; mi ŝiras viajn leterojn en pecojn. Prenu la pecojn; jen vi havas ilin. Nun estas nenio, kio atestas kontraŭ vi, Karsten. Nun vi estas sekura; estu nun ankaŭ feliĉa, — se vi povos.

KONSULO BERNICK
(traskuita) Lona, — kial vi tion ĉi ne pli frue faris! Nun estas tro malfrue; nun la tuta vivo estas perdita por mi; mi ne povas daŭrigi mian vivon post tiu ĉi tago.

FRAŬLINO HESSEL
Kio estas okazinta?

KONSULO BERNICK
Ne demandu. — Sed tamen mi devas vivi! Mi volas vivi — por Olaf. Li restarigos ĉion kaj ĉion rebonigos —

FRAŬLINO HESSEL
Karsten —! (Hilmar Tønnesen rapide revenas)

HILMAR TØNNESEN
Neniu trovebla; for; eĉ ne Betty!

KONSULO BERNICK
Kio estas al vi?

HILMAR TØNNESEN
Mi ne kuraĝas diri.

KONSULO BERNICK
Kio estas? Vi nepre diru al mi!

HILMAR TØNNESEN
Nu do; Olaf forkuris kun “Indian Girl”.

KONSULO BERNICK
(ŝanceliĝas malantaŭen) Olaf — kun “Indian Girl”! Ne, ne!

FRAŬLINO HESSEL
Jes, li estas! Nun mi komprenas —; mi vidis lin saltanta tra la fenestro.

KONSULO BERNICK
(ĉe la pordo de sia ĉambro krianta senespere) Krap, haltigu “Indian Girl” por kiu ajn prezo!

PLENRAJTIGITO KRAP
(elvenas) Neeblas, sinjoro konsulo. Kiel Vi povas imagi al Vi —?

KONSULO BERNICK
Ni devas haltigi ĝin; Olaf estas surŝipe!

PLENRAJTIGITO KRAP
Kion vi diras!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(elvenas) Olaf forkurinta? Neeblas!

KOMERCISTO SANDSTAD
(venas) Li resendiĝos per la piloto, sinjoro konsulo.

HILMAR TØNNESEN
Ne, ne; li skribis al mi; (montras la bileton) Li skribas, ke li kaŝos sin en la kargo, ĝis ili estos sur libera maro.

KONSULO BERNICK
Mi neniam plu vidos lin!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ho, kia babilaĵo; forta kaj bona ŝipo, nove riparita —

KOMERCISTO VIGELAND
(kiu ankaŭ elvenis) — de Via propra ŝipfarejo, sinjoro konsulo!

KONSULO BERNICK
Mi neniam plu revidos lin, mi diras. Mi perdis lin, Lona, kaj — nun mi vidas — ke mi neniam posedis lin. (aŭskultas) Kio estas tio?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Muziko. Nun venas la standardprocesio.

KONSULO BERNICK
Mi ne povas, mi ne volas akcepti iun!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Pri kio vi pensas? Tute ne eblas.

KOMERCISTO SANDSTAD
Neeblas, sinjoro konsulo; pripensu tion, kio estas por vi endanĝerigita.

KONSULO BERNICK
Kiom tio nun valoras por mi? Por kiu mi nun laboru?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ĉu tiel vi povu demandi? Vi ja havas nin kaj la socio.

KOMERCISTO VIGELAND
Jes, vera vorto.

KOMERCISTO SANDSTAD
Kaj la konsulo do ne forgesas, ke ni —

(Fraŭlino Bernick venas tra la pordo maldekstra supre. La muziko aŭdiĝas mallaŭte, fore malsupre en la strato.)

FRAŬLINO BERNICK
Nun venas la procesio; sed Betty ne estas hejme; mi ne komprenas kie ŝi —

KONSULO BERNICK
Ne hejme! Jen vi vidas, Lona; neniun subtenon, nek en ĝojo, nek en aflikto.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Fortiru la kurtenojn! Venu min helpi, sinjoro Krap. Venu ankaŭ vi, sinjoro Sandstad. Bedaŭrinda afero, ke la familio ĝuste nun estas disigita; tute kontraŭ la programo.

(La kurtenoj fortiriĝas de la fenestroj kaj la pordo. Oni vidas la tutan straton iluminata. Sur la domo transstrata estas granda tralumaĵo kun la enskribo: “Vivu Karsten Bernick, la kolono de nia socio!”.)

KONSULO BERNICK
(paŝas malantaŭen eviteme) For tio ĉi! Mi ne volas vidi tion! Estingu, estingu!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Respekte demandite, ĉu vi ne estas tute prudenta?

FRAŬLINO BERNICK
Kio estas al li, Lona?

FRAŬLINO HESSEL
Tŝŝ! (parolas mallaŭte kun ŝi)

KONSULO BERNICK
For tiu mokanta enskribo, mi diras! Ĉu vi ne vidas, ke ĉiuj tiuj lumoj elŝovas la langon al ni?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ne, nun mi devas konfesi —

KONSULO BERNICK
Ho, kion vi komprenas —! Sed mi, mi —! Ĉio tio estas lumo en kadavrejo!

PLENRAJTIGITO KRAP
Hm!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ne, sed haltu nun, — vi tro afliktiĝas.

KOMERCISTO SANDSTAD
La knabo faros vojaĝon trans la Atlantiko, kaj jen vi havos lin reen.

KOMERCISTO VIGELAND
Fidu al la mano de la ĉiopotenculo, sinjoro konsulo.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Kaj al la ŝipo, Bernick; ĝi ja ne estas subakviĝinda, mi scias.

PLENRAJTIGITO KRAP
Hm —

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Jes, se estus unu el tiuj naĝantaj kadavrokestoj, pri kiuj oni aŭdas en la grandaj socioj —

KONSULO BERNICK
Mi sentas miajn harojn griziĝi en ĉi tiu momento.

(Sinjorino Bernick, kun granda ŝalo super la kapo, envenas tra la ĝardena pordo.)

SINJORINO BERNICK
Karsten, Karsten, ĉu vi scias —?

KONSULO BERNICK
Jes, mi scias —; sed vi, — vi, kiu nenion vidas, — vi, kiu ne havas patrinan okulon por li —!

SINJORINO BERNICK
Ho, aŭskultu do —!

KONSULO BERNICK
Kial vi ne atentis pri li? Nun mi perdis lin. Redonu lin al mi, se vi povas.

SINJORINO BERNICK
Jes, mi povas; mi havas lin!

KONSULO BERNICK
Vi havas lin!

LA SINJOROJ
Ah!

HILMAR TØNNESEN
Nu, tion mi ja pensis.

FRAŬLINO BERNICK
Vi ricevis lin reen, Karsten!

FRAŬLINO HESSEL
Jes, nun ankaŭ gajnu lin.

KONSULO BERNICK
Vi havas lin! Ĉu estas vero, kion vi diras? Kie li estas?

SINJORINO BERNICK
Tion vi ne scios, antaŭ ol vi estos lin pardoninta.

KONSULO BERNICK
Ho ĉu, pardonis —! Sed kiel vi sciiĝis —?

SINJORINO BERNICK
Ĉu vi ne kredas, ke patrino vidas? Mi estis en morta timo por ke vi ion scius. Kelkaj vortoj kiujn li hazarde ekdiris hieraŭ —; kaj ĉar lia ĉambro estis malplena, kaj dorsosako kaj vestaĵoj estis for —

KONSULO BERNICK
Jes, jes —?

SINJORINO BERNICK
Mi kuris; trovis Aŭne; ni elvelis en lia velboato; la usona ŝipo estis ekvelonta. Dank' al Dio ke ni venis en ĝusta tempo, — grimpis surŝipen, — serĉis en la holdo, — trovis lin. Ho, Karsten, vi ne devas puni lin!

KONSULO BERNICK
Betty!

SINJORINO BERNICK
Kaj ankaŭ ne Aŭne!

KONSULO BERNICK
Aŭne? Kion vi scias pri li? Ĉu “Indian Girl” denove estas velanta?

SINJORINO BERNICK
Ne, tio ja estas la afero —

KONSULO BERNICK
Diru, diru!

SINJORINO BERNICK
Aŭne estis same skuata kiel mi; la serĉo daŭris; mallumiĝis, kaj la piloto protestis; kaj jen Aŭne kuraĝis — en via nomo —

KONSULO BERNICK
Nu?

SINJORINO BERNICK
Haltigi la ŝipon ĝis morgaŭ.

PLENRAJTIGITO KRAP
Hm —

KONSULO BERNICK
Ho, kia nedirebla feliĉo!

SINJORINO BERNICK
Vi ne estas kolera?

KONSULO BERNICK
Ho, kia supermezuro de feliĉo, Betty!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Vi do estas tro konscienca.

HILMAR TØNNESEN
Jes, tuj kiam estas pri eta batalo kun la elementoj, ja — uf!

PLENRAJTIGITO KRAP
(supre ĉe la fenestroj) Nun la procesio venas tra la ĝardena pordo, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK
Jes, nun ili povas veni.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
La tuta ĝardeno pleniĝas de homoj.

KOMERCISTO SANDSTAD
La tuta strato estas plenŝtopita.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
La tuta urbo estas surpiede, Bernick. Tio ĉi vere estas ardiga momento.

KOMERCISTO VIGELAND
Ni prenu tion per humila animo, sinjoro Rummel.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ĉiuj standardoj estas kunportataj. Kia procesio! Jen la festkomitato kun adjunkto Rørlund antaŭe.

KONSULO BERNICK
Ke ili venu, mi diras!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Sed aŭskultu; la skuita animstato, en kiu vi estas —

KONSULO BERNICK
Kiel?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Mi ne estos neinklina preni la vorton en via nomo.

KONSULO BERNICK
Ne dankon; ĉi-vespere mi mem parolos.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Sed ĉu vi ankaŭ scias, kion vi devas diri?

KONSULO BERNICK
Jes, fidu min, Rummel, — nun mi scias, kion mi devas diri.

(La muziko dumtempe ĉesis. La ĝardena pordo malfermiĝas. Adjunkto Rørlund antaŭanta la festkomitaton entretas, akompanata de kelkaj dungitaj servistoj, kiuj portas kovritan korbon. Post ili venas la burĝoj de la urbo el ĉiuj tavoloj, tiom kiom trovas lokon en la salono. Senfina nombro da standardoj kaj flagoj vidiĝas ekstere en la ĝardeno kaj sur la strato.)

ADJUNKTO RØRLUND
Alte estimata sinjoro konsulo! Mi vidas el la surprizo, kiu pentriĝas en via vizaĝo, ke ni ĉi tie kiel neatenditaj gastoj ŝovas nin enen al vi en vian feliĉan familian rondon, en vian pacan hejmon, ĉirkaŭita de honestaj kaj agemaj amikoj kaj kuncivitanoj. Sed estis por ni kora bezono porti al vi nian saluton. Ne estas la unua fojo, ke tiaĵo okazas, tamen la unua fojo en tia vasta mezuro. Ni multfoje portis al Vi nian dankon pro la ampleksa morala fundamento, sur kiu Vi, tiel dirite, konstruis nian socion. Ĉi tiun fojon ni salutas Vin ĉefe kiel la klarvidan, senlacan, neegoisman, eĉ memoferan kuncivitanon, kiu kaptis la iniciativon por entrepreno, kiu laŭ la opinio de ĉiuj spertuloj donos potencan antaŭenpuŝon al la prospero kaj bonstato de tiu ĉi socio.

VOĈOJ INTER LA AMASO
Bravo, bravo!

ADJUNKTO RØRLUND
Sinjoro konsulo, dum vico da jaroj vi donis brilan ekzemplon al nia urbo. Ĉi tie mi ne parolas pri via modela familia vivo, ankaŭ ne pri Via senmakula morala konduto entute. Tiaĵoj estu referencitaj al la sekreta ĉambreto kaj ne al la festsalono! Sed mi parolas pri via burĝa aktiveco, tia, kia ĝi kuŝas malferma al ĉiuj okuloj. Bone ekipitaj ŝipoj velas el viaj ŝipfarejoj, kaj montras la flagon sur la plej foraj maroj. Multnombra kaj feliĉa laboristaro estimas vin kiel patron. Vokante al vivo novajn profesiajn branĉojn vi fondis la bonfarton de centoj da familioj. Per aliaj vortoj — Vi estas la fundamenta kolono de tiu ĉi socio en eminenta signifo.

VOĈOJ
Aŭskultu, aŭskultu, bravo!

ADJUNKTO RØRLUND
Kaj ĝuste ĉi tiu malegoisma aspekto, kiu karakterizas ĉiun vian konduton, estas tio, kio impresas tiel nedireble bonfare, precipe en ĉi tiuj tempoj. Vi nun estas havigonta al ni — jes, mi ne hezitas mencii la vorton prozaĵe kaj rekte — fervojon.

MULTAJ VOĈOJ
Bravo! Bravo!

ADJUNKTO RØRLUND
Sed tiu entrepreno aspekte renkontas malfacilaĵojn, precipe diktitajn de malvastaj egoismaj celoj.

VOĈOJ
Aŭskultu; aŭskultu!

ADJUNKTO RØRLUND
Ne restis ja nesciate, ke certaj individoj, kiuj ne apartenas al nia socio, estas antaŭvenintaj al la laboremaj burĝoj de nia loko, kaj ekposediĝis de certaj avantaĝoj, kiuj rajte venus profite al nia propra urbo.

VOĈOJ
Jes, jes! Aŭskultu!

ADJUNKTO RØRLUND
Tiu bedaŭrinda fakto estas kompreneble veninta al Via scio, sinjoro konsulo. Sed tamen ne malpli vi persiste daŭrigas vian entreprenon, bone sciante, ke ŝtatano ne nur atentu pri sia propra komunumo.

DIVERSAJ VOĈOJ
Hm! Ne; ne! Jes; jes!

ADJUNKTO RØRLUND
Do estas la homo kiel burĝo en la ŝtato, — la viro kiel li estu kaj devas esti, — al kiu ni ĉi-vespere en vi salutu. Ke via entrepreno fariĝu al vera kaj daŭra prospero por tiu ĉi socio! La fervojo certe povos fariĝi vojo per kiu ni riskos alkonduki ruinigajn elementojn de ekstere, sed ankaŭ fariĝi vojo, kiu rapide kvitigas nin pri ili. Kaj de fiaj elementoj de ekstere ni ja ne povas, eĉ nun, teni nin liberaj. Sed ke ni ĝuste nun ĉi tiun festenan vesperon, post kio la onidiro sciigas, sukcese kaj pli rapide ol atendite, kvitiĝis de tiaj elementoj —

VOĈOJ
Tŝŝ! Tŝŝ!

ADJUNKTO RØRLUND
— tion mi prenas kiel feliĉa antaŭdiro por la entrepreno. Ke mi tuŝas tiun punkton ĉi tie, montras ke ni troviĝas en domo, kie la etika postulo metiĝas pli alten ol la familia ligo.

VOĈOJ
Aŭskultu! Bravo!

KONSULO BERNICK
(samtempe) Permesu al mi —

ADJUNKTO RØRLUND
Nur malmultaj vortoj ankoraŭ, sinjoro konsulo. Kion vi plenumis en ĉi tiu komunumo, vi certe ne plenumis kun la subintenco, ke vi mem el ĝi tirus realan avantaĝon. Sed etan signon de la rekonado de viaj kuncivitanoj vi do ne rifuzos, kaj tion ja absolute ne en tiu ĉi grava momento, kiam ni, laŭ la certigo de spertaj homoj, staras ĉe la komenco de nova tempo.

MULTAJ VOĈOJ
Bravo! Aŭskultu! Aŭskultu!

(Li donas al la dungitaj servistoj signon; ili alportas la korbon pli proksimen; la membroj de la festkomitato dum tio, kio sekvas, elprenas kaj prezentas la aĵojn pri kiuj paroliĝos.)

ADJUNKTO RØRLUND
Nun estas do por ni la tasko prezenti al Vi arĝentan kafoservicon. Ke ĝi beligu Vian tablon, kiam ni estontece kiel tiom ofte antaŭe, kolektiĝos en tiu ĉi gastama domo. Kaj ankaŭ Vin, miaj sinjoroj, kiuj tiel prete asistis al nia plej elstara civitano, ni petas akcepti etan memoraĵon. Tiu ĉi arĝenta pokalo estas por Vi, grandkomercisto Rummel. Vi ofte, en elokventaj vortoj, sub la tintado de pokaloj defendis la burĝajn interesojn de tiu ĉi socio; ke vi ofte trovu indajn okazaĵojn por levi kaj malplenigi ĉi tiun pokalon. — Al Vi, sinjoro komercisto Sandstad, mi transdonas tiun ĉi albumon kun fotografaĵoj de kuncivitanoj. Via konata kaj rekonata humaneco metis vin en tiun agrablan staton nombri amikojn ene en ĉiuj partioj en la socio. — Kaj al Vi, sinjoro komercisto Vigeland, por ornamaĵo en via sekreta ĉambreto, mi povas prezenti tiun ĉi doman predikaron sur veleno kaj en luksa bindo. Dum la maturiganta influo de la jaroj vi atingis al serioza vivkoncepto; Via agado en la ĉiutagaĵoj dum vico da jaroj estis purigita kaj nobeligita de la penso pri tio pli alta kaj pri tio transa. (turnas sin al la amaso) Kaj per tio ĉi, miaj amikoj, vivuon por konsulo Bernick kaj liaj kunbatalantoj! Vivuon por la kolonoj de nia socio!

LA TUTA KUNVENARO
Vivu konsulo Bernick! Vivu la kolonoj de la socio! Hura, hura, hura!

FRAŬLINO HESSEL
Bonfeliĉon, bofrato!

(Atendoplena silento.)

KONSULO BERNICK
(komencas serioze kaj malrapide) Miaj kuncivitanoj, — per via prezidanto diriĝis, ke ni staras antaŭ la komenco de nova tempo, — kaj mi esperas ke fariĝos tiel. Sed se tio okazu, ni devas proprigi al ni la veron, — la veron, kiu ĝis ĉi-vespere, ĝenerale kaj en ĉiuj rilatoj, estis sendoma en tiu ĉi socio.

(Surprizo inter la ĉirkaŭstarantoj.)

KONSULO BERNICK
Mi devas nun komenci refutante la laŭdvortojn, per kiuj Vi, adjunkto, laŭ kutimo kaj uzo ĉe tiaj okazaĵoj, superŝutis min. Mi ne meritas ilin; ĉar ĝis hodiaŭ mi ne estis iu malegoisma viro. Eĉ se mi ne ĉiam aspiris monan avantaĝon, mi tamen estas konscia, ke avido kaj deziro al potenco, influo, prestiĝo estis la motiva potenco en la plimulto de miaj agoj.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(duonlaŭte) Kio nun?

KONSULO BERNICK
Vidalvide al miaj samburĝanoj mi ne riproĉas min; ĉar mi kuraĝas ekstari en la antaŭa linio inter la plej lertaj ĉi tie ĉe ni.

MULTAJ VOĈOJ
Jes, jes, jes!

KONSULO BERNICK
Sed tio, pro kio mi riproĉas min mem estas, ke mi ofte pro malforteco agis inside, ĉar mi konis kaj timis la emon de nia socio videti malpurajn motivojn malantaŭ ĉio, kion homo ĉi tie entreprenas. Kaj nun mi venas al la punkto, kiu koncernas tion ĉi.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(maltrankvila) Hm — hm!

KONSULO BERNICK
Disvastiĝas onidiroj pri grandaj aĉetoj de bienoj supre en la lando. Tiujn bienojn mi aĉetis, ĉiujn, mi sola.

DUONLAŬTAJ VOĈOJ
Kion li diras? La konsulo? Konsulo Bernick?

KONSULO BERNICK
Ĝis nun ili estas en mia mano. Kompreneble mi konfidis min al miaj kunlaborantoj, la sinjoroj Rummel, Vigeland kaj Sandstad, kaj ni samopiniis pri —

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Ne estas vero! Pruvo — pruvo —!

KOMERCISTO VIGELAND
Ni ne samopiniis pri io ajn!

KOMERCISTO SANDSTAD
Ne, nun mi do devas diri —

KONSULO BERNICK
Estas tute ĝuste; ni ankoraŭ ne samopiniis pri tio, kion mi volis mencii. Sed mi certe esperas, ke la tri sinjoroj akordiĝos kun mi, kiam mi rakontos, ke mi ĉi-vespere samopiniis kun mi mem, ke ĉi tiuj bienoj ofertiĝos al ĝenerala mendo de akcioj; kiu ajn kiu volas, povas preni parton en ili.

MULTAJ VOĈOJ
Hura! Vivu konsulo Bernick!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
(mallaŭte al konsulo Bernick) Kia fia perfido —!

KOMERCISTO SANDSTAD
(same) Do trompis nin —!

KOMERCISTO VIGELAND
Nu, do la diablo ŝiru —! Ho kruco, kion mi estas diranta?

LA AMASO
(ekstere) Hura, hura, hura!

KONSULO BERNICK
Silenton, miaj sinjoroj. Mi ne meritas ĉi tiun saluton; ĉar tio, kion mi nun decidis, ne estis de komence mia intenco. Mia intenco estis rezervi ĉion por mi mem, kaj mi daŭre havas la opinion, ke ĉi tiuj bienoj plej bone estos utiligataj, se ili restos kune en unu mano. Sed oni povas elekti. Se oni tion deziras, mi estas preta administri ilin laŭ plej bona juĝo.

VOĈOJ
Jes! Jes! Jes!

KONSULO BERNICK
Sed unue miaj kuncivitanoj devas koni min ĝisfunde. Ke ĉiu opulo esploru sin mem, kaj ke tio estu decidita, ke ekde ĉi-vespere komenciĝas nova tempo. La malnova, kun sia ŝminkaĵo, kun sia hipokriteco kaj sia falso, kun sia mensoga dececo kaj siaj mizeraj konsideroj, staru por ni kiel muzeo, malferma por instruo; kaj al ĉi tiu muzeo ni donacas, — ĉu ne, miaj sinjoroj? — la kafoservicon, la pokalon kaj la albumon kaj la dompredikaron sur veleno kaj en luksa bindaĵo.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL
Jes, kompreneble.

KOMERCISTO VIGELAND
(murmuras) Ĉar Vi prenis la aliaĵojn, do —

KOMERCISTO SANDSTAD
Bonvolu.

KONSULO BERNICK
Kaj nun la ĉefa reguligo kun mia socio. Diriĝis ke fiaj elementoj forlasis nin ĉi-vespere. Mi povas aldoni, kion oni ne scias: La viro al kiu celiĝas, ne forvojaĝis sola; lin akompanis por fariĝi lia edzino —

FRAŬLINO HESSEL
(laŭte) Dina Dorf!

ADJUNKTO RØRLUND
Ĉu!

SINJORINO BERNICK
Kion vi diras! (granda moviĝo)

ADJUNKTO RØRLUND
Fuĝis? Forkurinta — kun li! Neeblas!

KONSULO BERNICK
Por fariĝi lia edzino, sinjoro adjunkto. Kaj mi aldonas pli. (mallaŭte) Betty, regu vin, kaj portu tion, kio nun venas. (laŭte) Mi diras: Levu la ĉapelon por tiu viro; ĉar li grandanime prenis la pekon de aliulo sur sin. Miaj samcivitanoj, mi volas penetri el la malvero; ĝi estis preta venenigi ĉiun opan fibron en mi. Vi sciu ĉion. Mi estis antaŭ dek kvin jaroj la kulpulo.

SINJORINO BERNICK
(malrapide kaj treme) Karsten!

FRAŬLINO BERNICK
(same) Aĥ, Johan —!

FRAŬLINO HESSEL
Jen vi fine revenkis vin mem!

(Konsternita surprizo inter la ĉeestantaro.)

KONSULO BERNICK
Jes, miaj samcivitanoj, mi estis la kulpulo, kaj li forvojaĝis. La malicajn kaj malverajn onidirojn, kiuj poste disvastiĝis, ne povas homa potenco kontraŭ-pruvi. Sed pro tio mi ne kuraĝas plendi. Antaŭ dek kvin jaroj mi altiĝis pere de tiuj onidiroj; se mi nun pro ili falu, pri tio ĉiu ajn konsideru en si mem.

ADJUNKTO RØRLUND
Kia fulma frapo! La elstarulo de la urbo —! (mallaŭte al sinjorino Bernick) Ho, kiel mi bedaŭras vin, sinjorino!

HILMAR TØNNESEN
Kia konfeso! Nu, jen mi diru —!

KONSULO BERNICK
Sed neniu decido ĉi-vespere. Mi petas ĉiu ajn iri al la sia, — pripensi, — rigardi en si mem. Kiam trankvilo regas la animojn, montriĝos, ĉu mi perdis aŭ gajnis parolante. Adiaŭ! Mi ankoraŭ havas multon, multon por penti; sed tio koncernas nur mian konsciencon. Bonan nokton! For la festa luksaĵo. Tion ni ĉiuj sentas, ke tiaĵo ne havas sian ĝustan lokon ĉi tie.

ADJUNKTO RØRLUND
Certe ne. (mallaŭte al sinjorino Bernick) Forkurinta! Ŝi do estis al mi tute maldigna. (duonlaŭte al la festkomitato) Jes, miaj sinjoroj, post tio ĉi mi opinias, ke plej bone estas, ke ni foriru en kompleta silento.

HILMAR TØNNESEN
Kiel oni de nun povu teni alte la standardon de la ideo, tio —. Uf!

(La informo intertempe iris flustre de buŝo al buŝo. Ĉiuj partoprenantoj en la standarda procesio foriras tra la ĝardeno. Rummel, Sandstad kaj Vigeland foriras dum vigla, sed mallaŭta disputo. Hilmar Tønnesen ŝteliras elen dekstre. En silento restas en la salono konsulo Bernick, sinjorino Bernick, fraŭlino Bernick, fraŭlino Hessel kaj plenrajtigito Krap.)

KONSULO BERNICK
Betty, ĉu vi havas pardonon por mi?

SINJORINO BERNICK
(rigardas lin ridete) Sciu, Karsten, ke nun vi malfermis por mi la plej ĝojan esperon dum multaj jaroj!

KONSULO BERNICK
Kiel —?

SINJORINO BERNICK
Dum multaj jaroj mi kredis, ke mi iam posedis vin, sed poste perdis vin. Nun mi scias, ke mi neniam posedis vin; sed mi gajnu vin.

KONSULO BERNICK
(ĉirkaŭbrakas ŝin) Ho, Betty, vi jam gajnis min! Tra Lona mi unue lernis koni vin. Sed nun Olaf venu.

SINJORINO BERNICK
Jes, nun vi ricevu lin. — Sinjoro Krap —!

(Ŝi parolas mallaŭte kun li en la fono. Li eliras tra la ĝardena pordo. Dum tio kio sekvas estingiĝas laŭvice ĉiuj tralumaĵoj kaj lumoj en la domoj.)

KONSULO BERNICK
(mallaŭte) Dankon, Lona, vi savis la plej bonan en mi — kaj por mi.

FRAŬLINO HESSEL
Ĉu ion alian mi volis?

KONSULO BERNICK
Nu ĉu, — aŭ ĉu ne? Mi ne tute komprenas vin.

FRAŬLINO HESSEL
Hm —

KONSULO BERNICK
Do ne malamo? Ne venĝo? Kial vi do revenis transen?

FRAŬLINO HESSEL
Malnova amikeco ne rustas.

KONSULO BERNICK
Lona!

FRAŬLINO HESSEL
Kiam Johan rakontis al mi tion pri la mensogo, mi ĵuris en mi mem: La heroo de mia juneco staru libera kaj vera.

KONSULO BERNICK
Ho, kiom malmulte mi mizera homo meritis tion de vi!

FRAŬLINO HESSEL
Jes, se ni virinoj demandus pri la gajno, Karsten —!

(Ŝipkonstruisto Aŭne venas kun Olaf de la ĝardeno.)

KONSULO BERNICK
(al li renkonte) Olaf!

OLAF
Patro, mi promesas, ke mi neniam plu —

KONSULO BERNICK
Forkuros?

OLAF
Jes, jes, tion mi promesas al vi, patro.

KONSULO BERNICK
Kaj mi promesas al vi, ke vi neniam ekhavos kaŭzon por tio. De nun vi kresku, ne kiel heredanto de mia vivotasko, sed kiel tiu, kiu mem havas vivotaskon atendanta.

OLAF
Kaj ĉu mi ankaŭ rajtas fariĝi, kion mi volas?

KONSULO BERNICK
Jes vi rajtas.

OLAF
Dankon. Do mi ne volas fariĝi kolono de la socio.

KONSULO BERNICK
Nu? Kial ne?

OLAF
Ne, ĉar mi kredas, ke tio estas vere teda.

KONSULO BERNICK
Vi fariĝu vi mem, Olaf; kaj la sekvo iru kiel ĝi povas. — Kaj Vi, Aŭne —

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Mi scias, sinjoro konsulo; mi havas mian maldungon.

KONSULO BERNICK
Ni daŭrigos kune, Aŭne; kaj pardonu al mi —

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Kiel? La ŝipo do ne forvelos ĉi-vespere.

KONSULO BERNICK
Ĝi eĉ ne forvelos morgaŭ. Mi donis al Vi tro mallongan tempolimon. Ĝi bezonas pli profundan inspekton.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Okazu, sinjoro konsulo — kaj eĉ per novaj maŝinoj!

KONSULO BERNICK
Tiel estu. Sed profunde kaj honeste. Estas multo ĉe ni, kiu bezonas profundan kaj honestan riparon. Nun, bonan nokton, Aŭne.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE
Bonan nokton, sinjoro konsulo; — kaj dankon, dankon, dankon! (Li eliras dekstre.)

SINJORINO BERNICK
Nun ĉiuj estas for.

KONSULO BERNICK
Kaj ni estas solaj. Mia nomo ne plu lumas per fajraj literoj; ĉiuj lumoj estingiĝis en la fenestroj.

FRAŬLINO HESSEL
Ĉu vi dezirus ilin denove eklumigitaj?

KONSULO BERNICK
Ne por kiu ajn prezo en la mondo. Kie mi do estis! Vi timiĝos, kiam vi scios tion. Nun estas kvazaŭ mi revenis al konscio post veneniĝo. Sed mi tion sentas, — ke mi povos denove fariĝi juna kaj freŝa. Ho, venu pli proksimen, — tuj apude ĉirkaŭ mi. Venu Betty! Venu, Olaf, mia knabo! Kaj vi, Marta; — ŝajnas al mi, ke mi ne vidis vin ĉiujn tiujn ĉi jarojn.

FRAŬLINO HESSEL
Ne, tion mi efektive kredas; via socio estas socio de fraŭloanimoj; vi ne vidas la virinon.

KONSULO BERNICK
Vere, vere; kaj ĝuste tial, — nu, tio staras fikse, Lona, — vi ne forvojaĝos de Betty kaj mi.

SINJORINO BERNICK
Ne, Lona, tion vi ne devas!

FRAŬLINO HESSEL
Ne, kiel mi povus defendi forvojaĝo de vi, junuloj, kiuj komencos establi hejmon? Ĉu mi ne estas eduka patrino? Mi kaj vi, Marta, ni du maljunaj onklinoj —. Por kio vi rigardas?

FRAŬLINO BERNICK
Kiel la ĉielo klariĝas. Kiel lumas super la maro. “La Palmo” havas la feliĉon kun si.

FRAŬLINO HESSEL
Kaj la feliĉon surŝipe.

KONSULO BERNICK
Kaj ni — ni havas longan seriozan labortagon atendanta; pleje mi. Sed ke ĝi venu; kunigu vin dense al mi, vi fidelaj veroamaj virinoj. Tion mi ankaŭ lernis dum tiuj ĉi tagoj: Estas vi virinoj, kiuj estas la kolonoj de la socio.

FRAŬLINO HESSEL
Do vi lernis kadukan saĝon, bofrato. (metas la manon peze sur lian ŝultron) Ho ne; la spiritoj de vero kaj libereco, — tiuj estas la kolonoj de la socio.

Kurteno

 
 
 
 
 
 
End of the Project Gutenberg EBook of La kolonoj de la socio, by Henrik Ibsen 
 
*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KOLONOJ DE LA SOCIO *** 
 
***** This file should be named 20162-h.htm or 20162-h.zip ***** 
This and all associated files of various formats will be found in: 
        http://www.gutenberg.org/2/0/1/6/20162/ 
 
Produced by Andrew Sly 
 
Updated editions will replace the previous one--the old editions 
will be renamed. 
 
Creating the works from public domain print editions means that no 
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation 
(and you!) can copy and distribute it in the United States without 
permission and without paying copyright royalties.  Special rules, 
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to 
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to 
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project 
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you 
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you 
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the 
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose 
such as creation of derivative works, reports, performances and 
research.  They may be modified and printed and given away--you may do 
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is 
subject to the trademark license, especially commercial 
redistribution. 
 
 
 
*** START: FULL LICENSE *** 
 
THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE 
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK 
 
To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free 
distribution of electronic works, by using or distributing this work 
(or any other work associated in any way with the phrase "Project 
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project 
Gutenberg-tm License (available with this file or online at 
http://gutenberg.org/license). 
 
 
Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm 
electronic works 
 
1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm 
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to 
and accept all the terms of this license and intellectual property 
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all 
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy 
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. 
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project 
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the 
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or 
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 
 
1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be 
used on or associated in any way with an electronic work by people who 
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few 
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works 
even without complying with the full terms of this agreement.  See 
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project 
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement 
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic 
works.  See paragraph 1.E below. 
 
1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" 
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project 
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the 
collection are in the public domain in the United States.  If an 
individual work is in the public domain in the United States and you are 
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from 
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative 
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg 
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project 
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by 
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of 
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with 
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by 
keeping this work in the same format with its attached full Project 
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 
 
1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern 
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in 
a constant state of change.  If you are outside the United States, check 
the laws of your country in addition to the terms of this agreement 
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or 
creating derivative works based on this work or any other Project 
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning 
the copyright status of any work in any country outside the United 
States. 
 
1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 
 
1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate 
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently 
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the 
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project 
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, 
copied or distributed: 
 
This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with 
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or 
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included 
with this eBook or online at www.gutenberg.org 
 
1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived 
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is 
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied 
and distributed to anyone in the United States without paying any fees 
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work 
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the 
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the 
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 
1.E.9. 
 
1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted 
with the permission of the copyright holder, your use and distribution 
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional 
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked 
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the 
permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 
 
1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm 
License terms from this work, or any files containing a part of this 
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 
 
1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this 
electronic work, or any part of this electronic work, without 
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with 
active links or immediate access to the full terms of the Project 
Gutenberg-tm License. 
 
1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary, 
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any 
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or 
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than 
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version 
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), 
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a 
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon 
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other 
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm 
License as specified in paragraph 1.E.1. 
 
1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, 
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works 
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 
 
1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing 
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided 
that 
 
- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from 
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method 
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is 
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he 
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the 
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments 
     must be paid within 60 days following each date on which you 
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax 
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and 
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the 
     address specified in Section 4, "Information about donations to 
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." 
 
- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies 
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he 
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm 
     License.  You must require such a user to return or 
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium 
     and discontinue all use of and all access to other copies of 
     Project Gutenberg-tm works. 
 
- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any 
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the 
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days 
     of receipt of the work. 
 
- You comply with all other terms of this agreement for free 
     distribution of Project Gutenberg-tm works. 
 
1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm 
electronic work or group of works on different terms than are set 
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from 
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael 
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the 
Foundation as set forth in Section 3 below. 
 
1.F. 
 
1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable 
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread 
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm 
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic 
works, and the medium on which they may be stored, may contain 
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or 
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual 
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a 
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by 
your equipment. 
 
1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right 
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project 
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project 
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project 
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all 
liability to you for damages, costs and expenses, including legal 
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT 
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE 
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE 
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE 
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR 
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH 
DAMAGE. 
 
1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a 
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can 
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a 
written explanation to the person you received the work from.  If you 
received the work on a physical medium, you must return the medium with 
your written explanation.  The person or entity that provided you with 
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a 
refund.  If you received the work electronically, the person or entity 
providing it to you may choose to give you a second opportunity to 
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy 
is also defective, you may demand a refund in writing without further 
opportunities to fix the problem. 
 
1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth 
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER 
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO 
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 
 
1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied 
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. 
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the 
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be 
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by 
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any 
provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 
 
1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the 
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone 
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance 
with this agreement, and any volunteers associated with the production, 
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, 
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, 
that arise directly or indirectly from any of the following which you do 
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm 
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any 
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. 
 
 
Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm 
 
Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of 
electronic works in formats readable by the widest variety of computers 
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists 
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from 
people in all walks of life. 
 
Volunteers and financial support to provide volunteers with the 
assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's 
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will 
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project 
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure 
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. 
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation 
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 
and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. 
 
 
Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive 
Foundation 
 
The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the 
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal 
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification 
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at 
http://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg 
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent 
permitted by U.S. federal laws and your state's laws. 
 
The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. 
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered 
throughout numerous locations.  Its business office is located at 
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email 
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact 
information can be found at the Foundation's web site and official 
page at http://pglaf.org 
 
For additional contact information: 
     Dr. Gregory B. Newby 
     Chief Executive and Director 
     gbnewby@pglaf.org 
 
 
Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg 
Literary Archive Foundation 
 
Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide 
spread public support and donations to carry out its mission of 
increasing the number of public domain and licensed works that can be 
freely distributed in machine readable form accessible by the widest 
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations 
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt 
status with the IRS. 
 
The Foundation is committed to complying with the laws regulating 
charities and charitable donations in all 50 states of the United 
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a 
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up 
with these requirements.  We do not solicit donations in locations 
where we have not received written confirmation of compliance.  To 
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any 
particular state visit http://pglaf.org 
 
While we cannot and do not solicit contributions from states where we 
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition 
against accepting unsolicited donations from donors in such states who 
approach us with offers to donate. 
 
International donations are gratefully accepted, but we cannot make 
any statements concerning tax treatment of donations received from 
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff. 
 
Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation 
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other 
ways including checks, online payments and credit card donations. 
To donate, please visit: http://pglaf.org/donate 
 
 
Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic 
works. 
 
Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm 
concept of a library of electronic works that could be freely shared 
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project 
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. 
 
 
Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed 
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. 
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily 
keep eBooks in compliance with any particular paper edition. 
 
 
Most people start at our Web site which has the main PG search facility: 
 
     http://www.gutenberg.org 
 
This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, 
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary 
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to 
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.