The Project Gutenberg EBook of Hedda Gabler, by Henrik Ibsen 
 
This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with 
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or 
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included 
with this eBook or online at www.gutenberg.org 
 
 
Title: Hedda Gabler 
       Dramo en kvar aktoj 
 
Author: Henrik Ibsen 
 
Translator: Odd Tangerud 
 
Release Date: September 5, 2006 [EBook #19183] 
 
Language: Esperanto 
 
 
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK HEDDA GABLER *** 
 
 
 
 
Produced by William Walter Patterson, Geraldine Wright and Andrew Sly 
 
 
 
 
 

HENRIK IBSEN

HEDDA GABLER

Dramo en kvar aktoj

(1890)

Tradukis
Odd Tangerud

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
Postboks 54. N - 3401 Lier
Tlf. 32 85 50 01, Fax. 32 85 50 82
ISBN 82-91707-61-8

ROLOJ:

(Brack prononciĝas: Brak
Jochum prononciĝas: Jokum
ø prononciĝas: franca eu aŭ germana oe)

(La intrigo okazas en la vilao de Tesman en la okcidenta parto de la urbo.)

UNUA AKTO

(Grandspaca, bele kaj elegante meblita salono kun dekoro en malhelaj koloroj. Sur la fona muro estas larĝa pordaperturo kun flankentiritaj kurtenoj. Tiu aperturo kondukas en pli malgrandan ĉambron, meblitan en la sama stilo kia la salono. Sur la dekstra muro de tiu ĉi estas duala pordo, kiu kondukas al la antaŭĉambro. Sur la kontraŭa, maldekstra muro estas vitra pordo, ankaŭ tiu kun flankentirita kurteno. Tra la fenestroj oni vidas parton de ekstera verando kun tegmento kaj foliarboj kun aŭtunaj koloroj. Antaŭe sur la planko staras ovala tablo kovrita de tuko kaj kun seĝoj ĉirkaŭe. Antaŭe sur la dekstra muro estas larĝa, malhela porcelana forno, altdorsa apogseĝo, skabelo kun kuseno kaj du taburetoj. En la dekstra angulo estas angulsofo kaj malgranda ronda tablo. Antaŭe, iom tirita de la muro, estas sofo. Interne apud la vitra pordo estas piano. Ambaŭflanke de la fona pordo staras etaĝeroj kun aĵoj el terakoto kaj majoliko. Ĉe la fona muro de la malantaŭa ĉambro oni vidas sofon, tablon kaj kelkajn seĝojn. Super tiu sofo pendas portreto de belaspekta, maljuna viro en uniformo de generalo. Super la tablo pendas lampo kun neklara, laktokolora, vitra kupolo. — Ĉirkaŭe en la salono estas multaj florbukedoj metitaj en vazojn. Aliaj kuŝas sur la tabloj. Sur la plankoj de ambaŭ ĉambroj kuŝas dikaj tapiŝoj. — Matena lumo. La suno brilas tra la vitra pordo.)

(Fraŭlino Juliane Tesman, kun ĉapelo kaj sunombrelo, envenas de la antaŭĉambro, akompanata de Berte, kiu portas bukedon, ĉirkaŭvolvitan de papero. Fraŭlino Tesman estas bonaspekta kaj bonanima sinjorino de proksimume 65 jaroj. Belete sed simple vestita en griza promena vesto. Berte estas iom aĝa servistino kun ordinara kampara aspekto.)

FRAŬLINO TESMAN
(haltas interne de la pordo, aŭskultas kaj diras mallaŭte) Vere mi kredas, ke ili ankoraŭ ne ellitiĝis.

BERTE
(same mallaŭte) Estas ja kiel mi diris, fraŭlino. Pensu, — tiom malfrue kiom la vaporŝipo alvenis en la nokto. Kaj jen poste! Dio mia, — kiom la juna sinjorino volis elpaki, antaŭ ol sin retiri por ripozi.

FRAŬLINO TESMAN
Jes, ja, — lasu ilin nur bone ripozi. Sed freŝan matenan aeron ili almenaŭ havu enen al si, kiam ili venos. (ŝi iras al la vitra pordo kaj tute malfermas ĝin)

BERTE
(apud la tablo, iom konfuzita kun la bukedo en la mano) Honto al mi se plu estas konvena loko. Mi opinias, ke mi metu ĝin ĉi tien, fraŭlino. (metas la bukedon antaŭe sur la pianon)

FRAŬLINO TESMAN
Do nun vi havas novajn gemastrojn, mia kara Berte. Dio sciu, ke estis por mi pli ol zorgoplene rezigni pri vi.

BERTE
(plorprete) Tamen pri mi, fraŭlino! Kion mi diru? Mi, kiu dum tiom da jaroj estis en la servo de la fraŭlinoj.

FRAŬLINO TESMAN
Ni devas trankvile akcepti la staton. Vere estas nenio alia farebla. Vidu, Jørgen devas havi vin en la domo ĉe si. Li devas. Vi ja kutimiĝis mastrumi por li ek de kiam li estis knabeto.

BERTE
Jes, sed tamen, fraŭlino, mi tiom zorge pensas pri ŝi, kiu kuŝas hejme. Kompatinda ŝi, kiu mem estas tute senhelpa. Kaj jen kun la nova servistino! Neniam en la mondo lernas ŝi kontentigi al la bezonoj de tiu malsana homo.

FRAŬLINO TESMAN
Nu, mi certe sukcesos instrui ŝin al tio. Kaj la plimulton mi kompreneble prenos sur min mem. Pro mia malfeliĉa fratino vi ne bezonas maltrankviliĝi, mia kara Berte.

BERTE
Nu jes, sed estas ankaŭ alia afero, fraŭlino. Mi multe timas, ke mi ne povos sufiĉe kontentigi al la juna sinjorino.

FRAŬLINO TESMAN
Nu bona Dio, — en la unua tempo eble okazos io tia.

BERTE
Ĉar aspekte ŝi estas tre pretendema.

FRAŬLINO TESMAN
Kompreneble. Filino de generalo Gabler. Kaj pripensu al kio ŝi estis kutimita dum la generalo vivis. Ĉu vi memoras, kiam ŝi kune kun sia patro rajdis laŭ la vojo? En la longa, nigra draprobo? Kaj kun plumo en la ĉapelo?

BERTE
Jes, jes, — estu certa! — Sed vere mi ne tiam imagis, ke fariĝus paro el ŝi kaj la kandidato.

FRAŬLINO TESMAN
Ankaŭ mi ne. — Sed atentu — Berte, — dum mi memoras: De nun vi ne titolu Jørgen kandidato. Vi devas diri “la doktoro”.

BERTE
Jes, ankaŭ la juna sinjorino menciis tion — ĉinokte, — ĵus kiam ili envenis la pordon. Ĉu vere estas tiel, fraŭlino?

FRAŬLINO TESMAN
Jes, efektive estas tiel. Imagu, Berte, — ili faris lin doktoro eksterlande. Nun dum la vojaĝo, komprenu. Pri tio mi aŭdis eĉ ne vorteton, — antaŭ ol li mem rakontis tie malsupre sur la ŝipkajo.

BERTE
Jes, ja, li certe kapablas fariĝi kio ajn. Tiom lerta kiom li estas. Sed mi neniam kredis, ke li ankaŭ volis komenci kuraci homojn.

FRAŬLINO TESMAN
Ne, ne estas tia doktoro, kia li fariĝis. — (kapskuas signifoplene) Tamen baldaŭ vi eble nomu lin io alia, kio estas ankoraŭ pli grandioza.

BERTE
Ĉu vere! Kio estos tio, fraŭlino?

FRAŬLINO TESMAN
(ridetas) Hm, — nu, tion vi scius! (emociita) Aj, Dio mia, — se karmemora Jochum povus rigardi el sia tombo, kaj vidi, kio fariĝis el lia knabeto! (ĉirkaŭrigardas) Sed aŭskultu, Berte, — kial vi jenon faris? — Forprenis la kovraĵojn de ĉiuj mebloj?

BERTE
Sinjorino diris, ke mi tion faru. Ŝi ne ŝatas kovraĵojn sur la seĝoj, ŝi diris.

FRAŬLINO TESMAN
Ĉu ili do uzos ĉi tiun ĉambron — ĉiutage?

BERTE
Jes, ŝajne. Almenaŭ laŭ Sinjorino. Ĉar li mem, — la doktoro, — li nenion diris.

(Jørgen Tesman venas kantetante de la dekstra flanko de la malantaŭa ĉambro, portante malplenan, malfermitan valizon. Li estas mezstatura, juneca viro de 33 jaroj, iom diketa, kaj kun fidema, ronda, kontenta vizaĝo, blondaj haroj kaj barbo. Li portas okulvitrojn, kaj estas vestita en komforta, iom neglektema hejma vestaĵo.)

FRAŬLINO TESMAN
Bonan matenon, bonan matenon, Jørgen!

TESMAN
(ĉe la pordo) Onklino Julle! Kara onklino Julle! (proksimiĝas kaj vigle agitas ŝian manon) Vi, ĉi tie — tiom frue en la tago! Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN
Jes, kompreneble ke mi devis fari etan viziton al vi.

TESMAN
Kaj tio eĉ se vi ne havis sufiĉan ripozon dum la nokto!

FRAŬLINO TESMAN
Ho, neniel afektas min.

TESMAN
Nu, cetere vi venis bone hejmen de la kajo? Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN
Jes, vere mi faris, — dank' al Dio. La asesoro ĝentile akompanis min ĝis la pordo.

TESMAN
Domaĝe ke ni ne povis kunpreni vin en la veturilo. Sed vi ja mem vidis —. Hedda havis tiom da skatoloj, kiujn ni devis kunpreni.

FRAŬLINO TESMAN
Jes, vere ege multe da skatoloj ŝi havis.

BERTE
(al Tesman) Eble mi eniru por demandi Sinjorinon, ĉu estus io pri kio mi povus ŝin helpi?

TESMAN
Ne, dankon, Berte, — vi ne faru. Se ŝi ion deziras, ŝi sonorigos, ŝi diris.

BERTE
(dekstren) Nu tiel.

TESMAN
Sed jen, — kunprenu tiun ĉi valizon.

BERTE
(prenas ĝin) Mi metos ĝin en la subtegmentejon.

(Ŝi eliras tra la pordo de la antaŭĉambro.)

TESMAN
Imagu, onklino, — tiun valizon mi havis tute plenŝtopita de nuraj kopioj. Estas nekredeble kiom mi sukcesis kolekti en la arkivoj. Malnovaj, strangaj dokumentoj pri kiuj neniu ion sciis —

FRAŬLINO TESMAN
Jes certe, vi ne malŝparis vian tempon dum la nuptovojaĝo, vi, Jørgen.

TESMAN
Ne, tion mi ja povas diri. Sed demetu vian ĉapelon. Jen! permesu al mi malnodi la banton. Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN
(dum li tion faras) Ho Dio mia, — tio ĉi estas ja kvazaŭ vi ankoraŭ estus hejme ĉe ni.

TESMAN
(turnas la ĉapelon en sia mano) Jen, — kian belan, grandiozan ĉapelon vi havigis al vi!

FRAŬLINO TESMAN
Mi aĉetis ĝin pro Hedda.

TESMAN
Pro Hedda? Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN
Jes, por ke Hedda ne hontu pri mi, kiam ni kune promenos surstrate.

TESMAN
(karese frapetas ŝian vangon) Vi ja pensas pri ĉio, vi, onklino Julle! (metas la ĉapelon sur seĝon ĉe la tablo) Kaj nun, — jen, — ni eksidu ĉi tie en la sofo. Kaj iom babilu ĝis Hedda venos.

(Ili sidigas sin; ŝi metas sian sunombrelon en la angulon de la sofo.)

FRAŬLINO TESMAN
(prenas ambaŭ liajn manojn kaj rigardas lin) Kiom benate bone estas denove havi vin vigle vivanta antaŭ miaj okuloj, Jørgen! Ho vi, filo de nia karmemora Jochum!

TESMAN
Kaj kiom por mi! Ree rigardi vin, onklino Julle! Vin, kiu estis por mi kaj patro kaj patrino.

FRAŬLINO TESMAN
Jes, mi certe scias, ke vi daŭre amos viajn maljunajn onklinojn.

TESMAN
Sed estas do neniu plibonigo por onklino Rina. Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN
Ho ne, kara, — estas ja neniu plibonigo atendebla por ŝi, povrulino. Ŝi kuŝas tiel, kiel ŝi kuŝis dum tiuj multaj jaroj. Sed Dio permesu al mi havi ŝin ankoraŭ iom da tempo! Ĉar alie mi ne scias por kio vivi, Jørgen. Eĉ pli nun, komprenu, kiam mi ne plu havas vin por kiu mastrumi.

TESMAN
(frapetas ŝian dorson) Nu, nu, nu, —!

FRAŬLINO TESMAN
(abrupte ŝanĝas temon) Kaj jen eĉ imagi ke vi estas edziĝinta viro, Jørgen! — Kaj ke estas vi, kiu kaptis Hedda Gabler! La ĉarmegan Hedda Gabler. Jen imagu! Ŝi, kiu havis tiom da amindumantoj ĉirkaŭ si!

TESMAN
(kantetas kaj ridetas kontente) Jes, mi vere kredas ke mi havas sufiĉe da bonaj amikoj promenantaj en la urbo, kiuj min envias. Ĉu ne?

FRAŬLINO TESMAN
Kaj ke vi ankaŭ povis fari tian longan nuptovojaĝon! Pli ol kvin, — preskaŭ ses monatojn —

TESMAN
Nu, — por mi estis ja ia studvojaĝo samtempe. Kiom da arkivoj kiom mi devis ekzameni! Kaj kiom da libroj kiom mi devis tralegi, kara!

FRAŬLINO TESMAN
Nu jes, tiel do estas. (pli intime kaj iom mallaŭte) Sed aŭskultu nun, Jørgen, — ĉu vi ne havas ion — ion kroman rakontindan?

TESMAN
De la vojaĝo?

FRAŬLINO TESMAN
J-e-e-s.

TESMAN
Ne, mi ne scias pri io alia ol tio, kion mi rakontis al vi en la leteroj. Ke mi ricevis la doktoran rangon tie sude — tion mi ja rakontis al vi hieraŭ.

FRAŬLINO TESMAN
Jes, tiaj aferoj, jes. Sed mi pensas, — ĉu vi ne havas iujn, — iujn tiajn — esperojn —?

TESMAN
Esperojn?

FRAŬLINO TESMAN
Dio mia, Jørgen, — mi ja estas via maljuna onklino!

TESMAN
Jes certe mi havas esperojn, ho jes.

FRAŬLINO TESMAN
Nu?

TESMAN
Mi havas ja la plej bonajn esperojn fariĝi profesoro post nelonge.

FRAŬLINO TESMAN
Jes, profesoro, jes —

TESMAN
Aŭ, — mi povas rekte diri, ke mi certe scias, ke mi fariĝos. Sed kara, bona onklino Julle, — tion vi ja mem bone scias!

FRAŬLINO TESMAN
(ridetante) Jes, certe mi scias. Vi pravas. (ŝanĝas temon) — Sed ni parolis pri la vojaĝo. — Ĝi certe postulis multe da mono, Jørgen?

TESMAN
Nu, bona Dio, — la granda stipendio helpis ja longe.

FRAŬLINO TESMAN
Sed mi vere ne komprenas, ke ĝi estis sufiĉa por du.

TESMAN
Ne, ne. Tio ne estas facile komprenebla. Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN
Kaj aldone tio, ke estas sinjorino, kun kiu oni vojaĝas. Ĉar tio estas ekstreme pli multekosta, laŭdire.

TESMAN
Jes, kompreneble, — iom pli multekosta tio ja estas. Sed Hedda devis havi tiun vojaĝon, onklino! Ŝi vere devis. Io alia ne konvenus.

FRAŬLINO TESMAN
Ne, ne, ja ne konvenus. Ĉar nuptovojaĝo estas ja kutimo nuntempe. — Sed diru nun, — ĉu vi jam sufiĉe trarigardis la apartamenton?

TESMAN
Ho jes, kredu. Mi jam estis surpiede de post heliĝo.

FRAŬLINO TESMAN
Kaj kiel ĉio al vi plaĉas?

TESMAN
Bonege! Tute bonege! Estas nur tio kion mi ne komprenas, por kio ni uzu la du malplenajn ĉambrojn, kiuj situas inter jena malantaŭa ĉambro kaj la dormoĉambro de Hedda?

FRAŬLINO TESMAN
(ridetas) Ho, mia kara Jørgen, tiujn vi certe bezonos — post iom da tempo.

TESMAN
Jes, certe vi pravas, onklino Julle! Ĉar kiam mia libraro kreskos, tiam —. Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN
Ĝuste, mia kara knabo. Ĝuste pri via libraro mi pensis.

TESMAN
Plej kontenta mi ja estas pro Hedda. Antaŭ nia fianĉiĝo, ŝi ja ofte diris, ke ŝi nenie ŝatus loĝi krom en la vilao de ministrino Falk.

FRAŬLINO TESMAN
Jen imagu, — ke okazis, ke ĝi estis por vendo. Ĵus post via foriro.

TESMAN
Jes, onklino Julle, bonŝanco akompanis nin. Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN
Sed multekoste, mia kara Jørgen! Multekoste estos por vi, — ĉio ĉi.

TESMAN
(rigardas ŝin iom timeme) Jes, eble fariĝos, onklino?

FRAŬLINO TESMAN
Ho, granda Dio!

TESMAN
Kiom, vi opinias? Proksimume? Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN
Ne, tio neeblas por mi scii antaŭ ol ni estos ricevintaj ĉiujn fakturojn.

TESMAN
Nu, feliĉe ke asesoro Brack akiris avantaĝajn kondiĉojn por mi. Tion li mem skribis en letero al Hedda.

FRAŬLINO TESMAN
Jes ja, pri tio neniam timu, mia knabo. — Krome por mebloj kaj tapiŝoj mi garantiis.

TESMAN
Garantiis? Vi? Kara onklino Julle, — kian garantion povis vi doni?

FRAŬLINO TESMAN
Mi asignis miajn rentojn.

TESMAN
(eksaltas) Kion! Viajn — kaj la rentojn de onklino Rina!

FRAŬLINO TESMAN
Jes, mi ne trovis alian eblecon, kara.

TESMAN
(starigas sin antaŭ ŝin) Sed ĉu vi tute freneziĝis, onklino! Tiuj rentoj, — estas ja la sola vivtenado por vi kaj onklino Rina.

FRAŬLINO TESMAN
Nu, nu, — ne ekscitiĝu pro tio. Estas ja nur afero de formo, komprenu. Tion ankaŭ diris asesoro Brack. Ĉar estas li, kiu tiom bonvoleme ordigis ĉion por mi. Nur afero de formo, li diris.

TESMAN
Jes, eble bone. Sed tamen —

FRAŬLINO TESMAN
Ĉar nun vi ja ricevos vian propran salajron por pagi. Kaj, Dio mia, eĉ se ni devus iom elspezi —? Iom aldoni komence —? Estus ja nur ia feliĉo por ni.

TESMAN
Ho, onklino, — neniam vi laciĝas oferi vin por mi!

FRAŬLINO TESMAN
(ekstaras kaj metas siajn manojn sur liajn ŝultrojn) Ĉu mi do havas iun alian ĝojon en tiu ĉi mondo, krom ebenigi la vojon por vi, mia kara knabo? Vi, kiu havis nek patron nek patrinon al kiuj vin teni. Kaj nun ni staras ĉe la celo, kara! Aspektis malespere kelkfoje. Sed, bona Dio, nun vi superas, Jørgen!

TESMAN
Jes, estas strange kiel ĉio aranĝis sin avantaĝe.

FRAŬLINO TESMAN
Jes, — kaj tiuj, kiuj kontraŭstaris vin — kaj volis bari al vi la vojon, — ili devas nun resti sube. Ili falis, tiuj, Jørgen! Tiu kiu estis por vi la plej danĝera, — li falis plej fatale, li. — Kaj nun li kuŝas tiel, kiel li por si sternis, — povra, miskonduta homo.

TESMAN
Ĉu vi ion aŭdis pri Ejlert? Nome post kiam mi forvojaĝis?

FRAŬLINO TESMAN
Nenion krom tio ke li eldonus novan libron.

TESMAN
Kion? Ejlert Løvborg? Ĵus nun? Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN
Jes, tion oni diras. Dio scias ĉu ĝi ion valoras, ĉu? Ne, sed kiam la via nova libro aperos, — tio estos ja io alia, Jørgen! Pri kio ĝi temos?

TESMAN
Ĝi temos pri la hejma industrio en Brabant en la Mezepoko.

FRAŬLINO TESMAN
Jen, imagu, — ke vi povas skribi ankaŭ pri tia temo!

TESMAN
Cetere eble daŭros ankoraŭ longe pri tiu libro. Mi havas ja tiujn kompleksajn kolektojn, kiujn mi devas unue ordigi, komprenu.

FRAŬLINO TESMAN
Jes, ordigi kaj kolekti, — tion vi vere scipovas. Ne vane vi estas la filo de karmemora Jochum.

TESMAN
Mi tre antaŭĝojas komenci pri tio. Precipe nun, kiam mi ekhavis mian propran domon kaj hejmon kie labori.

FRAŬLINO TESMAN
Kaj antaŭ ĉio nun, kiam vi gajnis ŝin, kiun via koro sopiris, kara Jørgen.

TESMAN
(ĉirkaŭbrakas ŝin) Ho jes, jes, onklino Julle! Hedda, — ŝi estas ja la plej ŝatinda el ĉio! (rigardas al la pordo) Jen mi kredas, ke ŝi venas. Ĉu?

(Hedda venas de maldekstre tra la malantaŭa ĉambro. Ŝi estas sinjorino de proksimume 29 jaroj. Vizaĝo kaj staturo aspektas noble. La koloro de la haŭto iom pala. La okuloj estas ŝtalgrizaj kaj esprimas malvarman, serenan trankvilon. La hararo estas bele bruneta, sed ne tre densa. Ŝi estas vestita en eleganta, libere pendanta antaŭtagmeza kostumo.)

FRAŬLINO TESMAN
(iras al Hedda renkonte) Bonan matenon, kara Hedda! Kore al vi bonan matenon!

HEDDA
(donas al ŝi la manon) Bonan matenon, kara fraŭlino Tesman! Vizitante tiom frue? Estas ja tre afable.

FRAŬLINO TESMAN
(aspektas iom ĝenata) Nu, — ĉu la juna sinjorino bone dormis en sia nova hejmo?

HEDDA
Nu ja, dankon! Elteneble.

TESMAN
(ridas) Elteneble! Jen, jen, vi trovas esprimon, Hedda! Vi vere dormis profunde kiel ŝtono, kiam mi ellitiĝis.

HEDDA
Feliĉe. Krome oni devas ja sin kutimigi al ĉio nova, fraŭlino Tesman. Iom post iom. (rigardas maldekstren) Hu, — jen la ĉambristino lasis la pordon de la altano malferma. Enondas kvazaŭ maro da suno.

FRAŬLINO TESMAN
(iras al la pordo) Nu, do ni ĝin fermu.

HEDDA
Ne, ne, tion ne! Kara Tesman, kuntiru la kurtenojn. Tio donas pli malakran lumon.

TESMAN
(ĉe la pordo) Nu jes, — nu jes. Jen, Hedda, — nun vi havas ombron kaj ankaŭ freŝan aeron.

HEDDA
Jes, freŝa aero estas ĉi tie vere bezonata. Ĉiuj tiuj benitaj floroj —. Sed, kara, — bonvolu preni sidlokon, fraŭlino Tesman!

FRAŬLINO TESMAN
Ne, dankon. Nun mi ja scias, ke ĉio statas bone, — dank' al Dio! Kaj nun mi devas trovi mian vojon hejmen. Al ŝi, kiu kuŝas kaj sopire atendas, la kompatinda.

TESMAN
Do vi kore salutu ŝin multfoje de mi. Kaj diru al ŝi, ke mi faros viziton al ŝi iom poste hodiaŭ.

FRAŬLINO TESMAN
Jes, ja, tion mi faros. Sed jen atentu, Jørgen — (serĉas en la poŝo de sia robo) Tion mi preskaŭ forgesis. Jen io kion mi kunportis por vi.

TESMAN
Kio estas do tio, onklino? Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN
(eltiras platan paketon en gazetpapero kaj donas ĝin al li) Jen, mia kara knabo.

TESMAN
(elpakas) Ho, bona Dio, — ĉu vi vere gardis ilin por mi, onklino Julle! Hedda! Estas vere kortuŝe, kara! Ĉu?

HEDDA
(ĉe la etaĝeroj dekstre) Jes, kara, kio do estas?

TESMAN
Miaj malnovaj matenŝuoj! La pantofloj, vidu!

HEDDA
Nu do. Mi memoras, ke vi ofte parolis pri ili dum la vojaĝo.

TESMAN
Jes, mi vere sentis la mankon de ili. (proksimiĝas al ŝi) Jen, rigardu ilin, Hedda!

HEDDA
(iras al la forno) Ne, dankon, ili vere ne interesas min.

TESMAN
(postsekvas ŝin) Imagu — tiujn onklino Rina brodis por mi kuŝante en sia lito. Eĉ malsana kia ŝi estis. Ho, vi ne povas imagi, kiom da memoroj ili revokas.

HEDDA
(ĉe la tablo) Efektive ne por mi.

FRAŬLINO TESMAN
Pri tio Hedda ja pravas, Jørgen.

TESMAN
Jes, sed mi opinias, ke nun, kiam ŝi apartenas al la familio —

HEDDA
(interrompante) Kun tiu ĉambristino ni certe neniam interakordos, Tesman.

FRAŬLINO TESMAN
Ne interakordos kun Berte?

TESMAN
Kara, — kial vi tiel ekpensas? Ĉu?

HEDDA
(montras) Jen rigardu! Tie ŝi postlasis sian malnovan ĉapelon sur la seĝo.

TESMAN
(konsternita, perdas la pantoflojn sur la plankon) Tamen Hedda do —!

HEDDA
Imagu, — se iu venus kaj tiaĵon vidus.

TESMAN
Tamen, Hedda, estas ja la ĉapelo de onklino Julle!

HEDDA
Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN
(prenas la ĉapelon) Jes vere, ĝi estas mia. Kaj cetere ĝi ne estas malnova, kara sinjorineto Hedda.

HEDDA
Mi vere ne proksime rigardis ĝin, fraŭlino Tesman.

FRAŬLINO TESMAN
(ligas la ĉapelon sur sin) Kredu min, vere la unuan fojon mi nun portas ĝin. Jes, Dio scias ke tiel estas.

TESMAN
Kaj grandioza ĝi estas. Vere grandioza!

FRAŬLINO TESMAN
Nu, ne bombastu, mia kara Jørgen. (ĉirkaŭrigardas) La sunombrelon —? Nu, jen. (prenas ĝin) Ĉar ankaŭ tiu estas mia. (grumbletas) Ne tiu de Berte.

TESMAN
Novan ĉapelon kaj novan sunombrelon! Jen, Imagu, Hedda!

HEDDA
Belaj, eĉ belegaj ili estas.

TESMAN
Jes, ĉu ne? Ĉu? Sed onklino, pririgardu nun vere Hedda antaŭ ol vi foriros! Vidu kiom belega ŝi estas!

FRAŬLINO TESMAN
Ho, kara, tio estas ja nenio nova. Hedda estis ja ĉarmega ĉiujn siajn tagojn. (ŝi kapsalutas kaj foriras dekstren)

TESMAN
(sekvas ŝin) Jes, sed ĉu vi rimarkis ke ŝi fariĝis iomete korpulenta kaj floranta? Kiom ŝi ete dikiĝis dum la vojaĝo?

HEDDA
(transpaŝas la plankon) Ho, lasu nun tion —!

FRAŬLINO TESMAN
(haltas kaj sin turnas) Dikiĝis?

TESMAN
Jes, onklino Julle, vi ne povas tion bone vidi nun, kiam ŝi portas tiun robon. Sed mi, kiu havas okazon —

HEDDA
(ĉe la vitra pordo, senpacience) Ho, vi ne havas okazon al io ajn!

TESMAN
Certe estas la montara aero tie sude en Tirolo —

HEDDA
(abrupte, interrompante) Mi estas nun ĝuste tia, kia mi estis je la forvojaĝo.

TESMAN
Jes, tion vi pretendas, vi. Sed honto al mi se vi estas. Ĉu ne ankaŭ al vi tiel aspektas, onklino?

FRAŬLINO TESMAN
(kunplektas la manojn kaj rigardas ŝin) Rava, — rava, — rava estas Hedda. (iras al ŝi, per ambaŭ manoj klinigas ŝian kapon, kaj kisas ŝian hararon) Dio benu kaj gardu Hedda Tesman. Pro Jørgen.

HEDDA
(sin zorgeme deŝirante) Ho —! Lasu min nun.

FRAŬLINO TESMAN
(en kvieta kortuŝo) Ĉiun opan tagon mi enrigardos ĉe vi du.

TESMAN
Jes, tion faru, onklino. Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN
Adiaŭ, adiaŭ!

(Ŝi eliras tra la pordo de la antaŭĉambro. Tesman akompanas ŝin elen. La pordo restas malferma. Oni aŭdas Tesman ripeti siajn salutojn al onklino Rina, kaj danki pro la matenŝuoj)

(Samtempe Hedda iras tien kaj reen sur la planko, suprenlevas la brakojn, pugnigas la manojn kvazaŭ en kolero. Ŝi tiras la kurtenojn for de la vitra pordo, restas tie staranta, kaj elrigardas.)

(Iom poste Tesman ree envenas kaj fermas la pordon post si.)

TESMAN
(prenas la pantoflojn de la planko) Al kio estas vi rigardanta, Hedda?

HEDDA
(denove trankvila kaj sinrega) Mi simple staras rigardante la foliaron. Ĝi estas tre flava. Kaj kiom velka!

TESMAN
(enpakas la ŝuojn kaj metas ilin sur la tablon) Jam estas ja Septembro.

HEDDA
(denove maltrankvila) Jes, pensu, — jam estas — estas Septembro.

TESMAN
Ĉu vi ne trovas, ke onklino Julle aspektis tre strange? Preskaŭ solene? Ĉu vi povas kompreni ŝian konduton? Ĉu?

HEDDA
Mi apenaŭ konas ŝin. Ĉu ŝi ne ofte estas tia?

TESMAN
Ne, ne kia hodiaŭ.

HEDDA
(iras for de la vitra pordo) Ĉu vi kredas, ke ŝi sentas sin afliktita pro tio pri la ĉapelo?

TESMAN
Eh, ne multe. Eble iom en la momento —

HEDDA
Sed kia maniero estas do tio, deĵeti la ĉapelon ĉi tie en la salono. Tio ne estas kutimo.

TESMAN
Nu, vi povas esti certa, ke onklino Julle tion neniam plu faros.

HEDDA
Cetere mi certe trankviligos ŝin.

TESMAN
Jes, kara, kara Hedda, se vi tion volus!

HEDDA
Kiam vi iros al ili poste hodiaŭ, vi povos ja inviti ŝin ĉe ni por la vespero.

TESMAN
Jes, tion mi efektive faros. Kaj estas ankaŭ alia afero, per kiu vi povus ege ĝojigi ŝin.

HEDDA
Nu?

TESMAN
Se vi nur povus decidigi vin familiane alparoli ŝin. Pro mi, Hedda? Ĉu?

HEDDA
Ne, ne, Tesman — je Dio, ne petu min pri tio. Mi tion al vi diris iam antaŭe. Mi provos nomi ŝin onklino. Kaj tio sufiĉu.

TESMAN
Nu do tiel. Sed mi opinias, ke nun, kiam vi apartenas al la familio, nun —

HEDDA
Hm, — mi ne ĝuste scias ĉu —

(Ŝi iras trans la plankon al la porda aperturo.)

TESMAN
(iom poste) Ĉu io estas al vi, Hedda? Ĉu?

HEDDA
Mi ja rigardas mian malnovan pianon. Ĝi ne bone harmonias kun la aliaj mebloj.

TESMAN
La unuan fojon kiam mi ricevos salajron, mi aranĝu por ĝin ŝanĝi.

HEDDA
Ne, ne, — ne ŝanĝi. Mi ne volas malhavi ĝin. Prefere ni metu ĝin tien en la malantaŭan ĉambron. Kaj anstataŭe ni povos havi alian ĉi tie. Laŭokaze, mi opinias.

TESMAN
(iom embarasita) Jes, — tion ni ja povos fari.

HEDDA
(prenas la bukedon de sur la piano) Tiuj floroj ne estis ĉi tie ĉinokte, kiam ni venis.

TESMAN
Eble onklino Julle kunportis ilin por vi.

HEDDA
(rigardas en la bukedon) Vizitkarton. (elprenas ĝin kaj legas) “Revenos iom poste”. Ĉu vi povas diveni de kiu?

TESMAN
Ne. De kiu do? Ĉu?

HEDDA
Estas subskribite “Sinjorino notario Elvsted”.

TESMAN
Ĉu vere? Sinjorino Elvsted! Fraŭlino Rysing, kiel ŝi nomiĝis antaŭe.

HEDDA
Jes, ĝuste. Tiu kun la iritanta hararo, per kiu ŝi parade sensaciis. Via antaŭa flamo, laŭdire.

TESMAN
(ridas) Nu, ne daŭris longe. Kaj estis ja antaŭ ol mi konatiĝis kun vi, Hedda. Sed imagu, — ke ŝi estas en la urbo.

HEDDA
Strange ke ŝi vizitas nin. Mi konas ŝin ja nur de la instituto.

TESMAN
Jes, mi vere ne vidis ŝin de post — Dio scias, kiom da tempo. Strange ke ŝi eltenas tie norde en tia izolejo. Ĉu?

HEDDA
(iom pripensas kaj subite diras) Aŭdu, Tesman, — ĉu ne estas tie norde, ke li loĝas, — tiu, — Ejlert Løvborg?

TESMAN
Jes, estas ĝuste norde en tiu regiono.

(Berte venas ĉe la pordo de la antaŭĉambro)

BERTE
Sinjorino, nun ŝi revenis, tiu sinjorino, kiu antaŭ iom da tempo enrigardis kaj donis florojn. (montras) Tiujn, kiujn Sinjorino tenas.

HEDDA
Aha, ŝi venis? Jes, envenigu ŝin.

(Berte malfermas la pordon por sinjorino Elvsted, kaj mem eliras. — Sinjorino Elvsted estas stature svelta kun belaj, molaj vizaĝtrajtoj. Helbluaj okuloj, grandaj, rondaj kaj iom elstarantaj, kun timema, demanda esprimo. La hararo estas frapante hela, preskaŭ blankeflava, kaj neordinare riĉa kaj ondanta. Ŝi estas nur paron da jaroj pli juna ol Hedda. La vestaĵo estas malhela vizitkostumo, eleganta, sed ne tute laŭ la plej nova modo.)

HEDDA
(proksimiĝas amike) Bonan tagon, kara sinjorino Elvsted. Ŝatinde foje revidi vin.

ELVSTED
(nervoza, provas regi sin) Jes, estas longa tempo post kiam ni laste renkontiĝis.

TESMAN
(donas al ŝi la manon) Kaj same ni du. Ĉu?

HEDDA
Dankon pro viaj ravaj floroj —

ELVSTED
Ho, mi petas —. Mi volis viziti vin jam hieraŭ posttagmeze. Sed mi sciiĝis, ke vi estas for, vojaĝante —

TESMAN
Vi ĵus venis urben? Ĉu?

ELVSTED
Mi venis ĉi tien hieraŭ tagmeze. Ho, mi vere malesperis, kiam mi aŭdis, ke vi ne estas hejme.

HEDDA
Malesperis! Kial do?

TESMAN
Sed bona, kara sinjorino Rysing — sinjorino Elvsted mi volus diri —

HEDDA
Espereble ne estas malbono okazonta?

ELVSTED
Vere estas. Kaj mi konas eĉ ne unu homon ĉi tie, al kiu mi povus min turni.

HEDDA
(metas la florbukedon sur la tablon) Venu, — kaj ni eksidu ĉi tien sur la sofon —

ELVSTED
Ho, mi havas eĉ ne momentan kvieton sidi!

HEDDA
Certe vi havas. Nu, venu.

(Ŝi tiras sinjorinon Elvsted malsupren sur la sofon, kaj eksidas apud ŝi.)

TESMAN
Nu? Kaj kio, Sinjorino —?

HEDDA
Ĉu io eksterordinara okazis tie norde ĉe vi?

ELVSTED
Jes, — okazis kaj ne okazis. Ho, — mi ege dezirus, ke vi ne min miskomprenu —

HEDDA
Sekve vi vere plej saĝe faros malkaŝe rakonti, sinjorino Elvsted.

TESMAN
Ĉar estas ja pro tio, ke vi venas. Ĉu?

ELVSTED
Jes, ja, estas ja pro tio. Kaj jenon mi devas diri al vi, sinjorino, — se vi tion ne jam scias, — ke ankaŭ Ejlert Løvborg estas en la urbo.

HEDDA
Løvborg estas —!

TESMAN
Ĉu vere! Ejlert Løvborg revenis! Jen imagu, Hedda!

HEDDA
Ho Dio, mi ja aŭdas.

ELVSTED
Li jam estas ĉi tie dum semajno. Imagu tion — tutan semajnon! En ĉi danĝera urbo. Sola! Kun aro de malbona societo troviĝanta ĉi tie.

HEDDA
Sed kara sinjorino Elvsted, — kiel li vere koncernas vin?

ELVSTED
(rigardas ŝin timeme kaj diras rapide) Li estis instruisto por la infanoj.

HEDDA
Por viaj infanoj?

ELVSTED
Por tiuj de mia edzo. Mi neniujn havas.

HEDDA
Do, por la edzinfanoj.

ELVSTED
Jes.

TESMAN
(iom hezitante) Ĉu li estis tiom, — mi ne scias kiel min esprimi, — tiom — regula en vivado kaj konduto, ke oni povis dungi lin al tio? Ĉu?

ELVSTED
Dum la lastaj kelkaj jaroj li nenion mallaŭdindan faris.

TESMAN
Vere ne? Jen imagu, Hedda!

HEDDA
Mi aŭdas.

ELVSTED
Eĉ ne ereton, mi asertas al vi, sinjoro! En neniu rilato. Sed tamen —. Nun, kiam mi scias, ke li estas ĉi tie — en la granda urbo —. Kaj kun tiom da mono en la manoj. Nun mi morte timas pro li.

TESMAN
Sed kial li ne prefere restis tie norde, kie li estis? Ĉe vi kaj via edzo? Ĉu?

ELVSTED
Kiam la libro estis eldonita, li ne plu kontentiĝis en kvieto tie fore ĉe ni.

TESMAN
Jes vere, — onklino Julle diris, ke li eldonis novan libron.

ELVSTED
Jes, grandan, novan libron, kiu temas pri la kultura progreso — tiel iom ĝenerale. Okazis antaŭ dek kvar tagoj. Kaj ĉar la publiko ĝin aĉetis kaj legis tiom avide — kaj ĝi vekis tian grandan atenton —

TESMAN
Nu, jenon ĝi do faris? Do certe estas io, kion li havis kŭsanta ĉe si de la bonaj tagoj.

ELVSTED
De pli frue, vi opinias?

TESMAN
Nu jes.

ELVSTED
Ne, li ĉion skribis norde ĉe ni. Nun — la lastan jaron.

TESMAN
Vere ĝojige aŭdi. Hedda! Jen imagu!

ELVSTED
Ah jes, se nur daŭrus.

HEDDA
Ĉu vi renkontis lin ĉi tie?

ELVSTED
Ankoraŭ ne. Mi tiom klopodis trovi lian adreson. Sed ĉi-matene mi fine sukcesis.

HEDDA
(rigardas ŝin esplore) Vere mi opinias, ke estas strange de via edzo — hm —

ELVSTED
(skuiĝas nervoze) De mia edzo! Kio?

HEDDA
Ke li sendas vin al la urbo en tia komisio. Ke li ne mem iras por atenti sian amikon.

ELVSTED
Ho ne, ne, — mia edzo ne havas tempon por tio. Kaj estas ankaŭ — kelkaj aĉetoj, kiujn mi devus fari.

HEDDA
(ridetas supraĵe) Do, tio estas ja alia afero.

ELVSTED
(ekstaras maltrankvila) Kaj nun mi humile petas vin, sinjoro Tesman, amike akceptu Ejlert Løvborg, se li vizitos vin! Kaj tion li certe faros. Bona Dio, — vi du estis ja tiom bonaj amikoj pasinte. Estas ja ĝuste la samaj studoj, kiujn vi ambaŭ faras. La samaj sciencoj, — laŭ mia kompreno.

TESMAN
Nu, tiel estis ja almenaŭ pasinte.

ELVSTED
Jes, kaj tial mi insiste petas vin, ke vi absolute — ankaŭ vi — ke vi zorge atentu lin. Ĉu ne, sinjoro Tesman, — vi promesas tion al mi?

TESMAN
Jes, tre volonte, sinjorino Rysing —

HEDDA
Elvsted.

TESMAN
Mi certe faros por Ejlert ĉion, kio al mi eblas. Pri tio vi fidu.

ELVSTED
Ho kiom benite afabla vi estas! (premas liajn manojn) Dankon, dankon, dankon! (timigita) Ĉar mia edzo ja tiom multe ŝatas lin!

HEDDA
(ekstaras) Vi devus sendi al li leteron, Tesman. Ĉar eble li ne venos al vi tiel el propra instigo.

TESMAN
Jes, estus eble pli ĝuste, tiel, Hedda? Ĉu?

HEDDA
Kaj faru ju pli frue des pli bone. Tuj, mi opinias.

ELVSTED
(pete) Ho jes, se vi tion volus!

TESMAN
Mi skribos tuj ĉi-momente. Ĉu vi havas lian adreson, sinjorino — sinjorino Elvsted?

ELVSTED
Jes. (prenas el la poŝo slipeton, kaj donas al li) Jen ĝi estas.

TESMAN
Bone, bone. Mi eniros — (ĉirkaŭrigardas) Momenton, — la pantoflojn? Nu, jen. (prenas la paketon kaj volas foriri)

HEDDA
Skribu nun vere kore kaj amike. Kaj ankaŭ sufiĉe longe.

TESMAN
Jes certe, tion mi faru.

ELVSTED
Sed nepre neniun vorton, ke mi petis por li!

TESMAN
Ne, tio ja estas memkomprenebla. Ĉu?

(Li trairas la malantaŭan ĉambron dekstren.)

HEDDA
(proksimiĝas al sinjorino Elvsted, ridetas kaj diras) Jen! Nun ni batis du muŝojn en unu frapo.

ELVSTED
Kiel tio?

HEDDA
Ĉu vi ne komprenis, ke mi volis forigi lin?

ELVSTED
Jes, por skribi tiun leteron —

HEDDA
Kaj por mi sola paroli kun vi.

ELVSTED
(konfuzita) Pri tio sama!

HEDDA
Jes, ĝuste pri tio.

ELVSTED
(timigita) Tamen ne estas pli, sinjorino Tesman! Vere ne pli!

HEDDA
Efektive estas. Estas konsiderinde pli. Tiom mi ja komprenas. Jen venu, — kaj ni eksidu konfideme kune.

(Ŝi devigas sinjorinon Elvsted eksidi sur la apogseĝon apud la forno, kaj mem sidigas sin sur unu el la taburetoj.)

ELVSTED
(timema, rigardas sian horloĝon) Sed kara, bona Sinjorino —. Mi vere intencis nun foriri.

HEDDA
Ho, ne tiom urĝas. — Nu? Rakontu al mi iom kiel vi fartas en via hejmo.

ELVSTED
Ho, estas ĝuste tio, kion mi plej malvolonte tuŝu.

HEDDA
Sed al mi, kara —? Bona Dio, ni estis ja kune en la instituto.

ELVSTED
Jes, sed vi estis en klaso super mi. Ho, kiom mi tiam vin timis!

HEDDA
Vi min timis?

ELVSTED
Jes, mi estis ege timema. Ĉar kiam ni renkontiĝis en la ŝtuparo, vi kutimis taŭzi miajn harojn.

HEDDA
Ne, ĉu mi tion faris?

ELVSTED
Jes, kaj iam vi diris, ke vi volis per fajro senharigi min.

HEDDA
Ho, tio estis ja nur babilaĉo, vi komprenu.

ELVSTED
Jes, sed tiam mi estis ja tiom stulta. — Kaj poste almenaŭ — ni disiĝis — foren disiĝis unu de la alia. Niaj rondoj estis ja ege malsimilaj.

HEDDA
Nu, do ni denove alproksimiĝu. Aŭskultu nun! En la instituto ni intimiĝis kaj antaŭnomis unu la alian —

ELVSTED
Ne, en tio vi certe eraras.

HEDDA
Ho ne, certe ne! Mi memoras tute klare. Kaj tial ni estu koramikinoj, nun kiel antaŭe. (proksimiĝas sur la tabureto) Jen! (kisas ŝin sur la vangon) Nun ni estu amikinoj kaj vi nomas min Hedda.

ELVSTED
(premas kaj frapetas ŝiajn manojn) Ho, tiom da boneco kaj afableco —! Al tio mi tute ne estas kutimiĝinta.

HEDDA
Nu, nu, nu! Kaj mi estas via amikino, kiel antaŭe, kaj nomas vin mia kara Tora.

ELVSTED
Tea mi nomiĝas.

HEDDA
Jes ĝuste. Kompreneble. Tea mi dirus. (rigardas ŝin kompateme) Do vi ne kutimiĝis al boneco kaj afableco, vi, Tea? En via propra hejmo?

ELVSTED
Ho, se mi vere havus hejmon! Sed mi neniun havas. Mi neniam havis.

HEDDA
(iom rigardas ŝin) Mi komprenetis, ke estus io tia.

ELVSTED
(rigardas antaŭen senhelpe) Jes, — jes, — jes.

HEDDA
Mi ne certe memoras nun. Sed ĉu ne estis unue kiel mastrumistino, ke vi venis tien norde al la notario?

ELVSTED
Vere mi estus guvernistino. Sed lia edzino — la tiama, — ŝi estis malsaneca, — kaj plej ofte kuŝis en lito. Jen, mi devis ankaŭ ŝarĝi min pri la mastrumado.

HEDDA
Sed poste, — fine, vi fariĝis dommastrino.

ELVSTED
(peze) Jes, fine mi tio fariĝis.

HEDDA
Mi pripensu —. Kiom longe estas de tiam, — proksimume?

ELVSTED
Post kiam mi edziniĝis?

HEDDA
Jes.

ELVSTED
Estas nun kvin jaroj de tiam.

HEDDA
Jes, ĝuste; tiom devas esti.

ELVSTED
Ho, tiuj kvin jaroj —! Aŭ pli ĝuste la du — tri lastaj. Ho, se vi, Sinjorino, povus imagi al vi —

HEDDA
(frapetas ŝian manon) Sinjorino? Hontu, Tea!

ELVSTED
Ne, ne, mi provos. — Ja, — se vi nur povus imagi kaj kompreni —

HEDDA
(preterpase rimarkante) Ejlert Løvborg loĝas ja tie norde dum tri jaroj, mi opinias.

ELVSTED
(rigardas ŝin iom necerte) Ejlert Løvborg? Jes — li faras.

HEDDA
Ĉu vi konis lin jam ĉi tie en la urbo?

ELVSTED
Apenaŭ. Nu ja, — de nomo, kompreneble.

HEDDA
Sed tie norde, — li do venis en vian domon?

ELVSTED
Jes li vizitis nin ĉiun tagon. Li devis ja legi kun la infanoj. Ĉar laŭtempe mi sola ne kapablis ĉion fari.

HEDDA
Ne, kompreneble. — Kaj via edzo —? Li verŝajne ofte vojaĝas?

ELVSTED
Jes. Sinjorino, — ne Hedda, — vi komprenas, ke kiel notario li devas ofte vojaĝi ĉirkaŭe en la distrikto.

HEDDA
(apogante sin al la seĝbrako) Tea, — kompatinda, dolĉa Tea, — nun vi ĉion rakontu al mi, — tiel kiel estas.

ELVSTED
Jes, kaj jen vi demandu.

HEDDA
Kia vere estas via edzo, Tea? Mi pensas, — kia en — ĉiutagaj rilatoj. Ĉu li traktas vin bone?

ELVSTED
(eviteme) Li certe mem kredas, ke li ĉion plej eble bone faras.

HEDDA
Ŝajnas al mi, ke li estas tro maljuna por vi. Certe pli ol dudek jarojn pli maljuna?

ELVSTED
(incitita) Ankaŭ tio. Unu rilato aldone al alia. Ĉio pri li estas por mi malsimpatia! Ni havas eĉ ne unu penson kune. Nenion en la mondo, — li kaj mi.

HEDDA
Sed ĉu li tamen ne iel amas vin? Tiel siamaniere?

ELVSTED
Ho, mi ne scias kion li sentas. Mi vere nur estas utila por li. Kaj ne kostas multe dungi min. Mi estas malmultekosta.

HEDDA
Estas malsaĝe de vi.

ELVSTED
(agitas la kapon) Ne povas esti alimaniere. Ne kun li. Ŝajne li vere ŝatas neniun alian krom si mem. Eble iomete la infanojn.

HEDDA
Kaj ankaŭ Ejlert Løvborg, Tea.

ELVSTED
(rigardas ŝin) Ŝatas Ejlert Løvborg! Kiel vi havas tiun ideon?

HEDDA
Sed, kara, — ŝajnas al mi, ke ĉar li sendas vin eĉ ĉi tien al la urbo post lin — (ridetas preskaŭ nerimarkeble) Kaj krome vi ja mem tion diris al Tesman.

ELVSTED
(kun nervoza spasmeto) Nu do? Jes, eble mi tion faris. (eldiras kviete) Nu. — Pli bone ke mi diru al vi ĉion. Ĉar tamen malkaŝiĝos.

HEDDA
Sed, mia kara Tea —?

ELVSTED
Do, mallonge kaj rekte! Mia edzo tute ne sciis, ke mi forvojaĝis.

HEDDA
Ĉu vere! Via edzo nenion sciis?

ELVSTED
Kompreneble ne. Krome li ne estis hejme. Faris vojaĝon, ankaŭ li. Ho, mi ne plu eltenis, Hedda! Tute neeble! Tiel sola kia mi de nun estus tie norde.

HEDDA
Nu? Kaj poste?

ELVSTED
Jen, mi pakis kelkajn el miaj aĵoj. La plej necesajn. Tiel kaŝe. Kaj jen mi forlasis la domon.

HEDDA
Senpere?

ELVSTED
Jes. Kaj vojaĝis per fervojo rekte ĉi tien al la urbo.

HEDDA
Sed, mia kara, bona Tea, — ke vi tion kuraĝis!

ELVSTED
(ekstaras kaj paŝas sur la planko) Nu ja, kion en la tuta mondo mi alie farus!

HEDDA
Sed kion via edzo diros, kiam vi revenos hejmen?

ELVSTED
(ĉe la tablo, rigardas ŝin) Tien norden al li?

HEDDA
Nu jes, nu jes?

ELVSTED
Tien norden al li mi neniam plu revenos.

HEDDA
(ekstaras kaj proksimiĝas) Vi do — tute serioze, — forvojaĝis de ĉio?

ELVSTED
Jes. Mi ne opiniis, ke por mi estas io alia farebla.

HEDDA
Kaj — ke vi foriris tiel tute malsekrete.

ELVSTED
Ho, tiaĵon oni tamen ne povas teni sekreta.

HEDDA
Sed kion vi pensas, ke homoj diros pri vi, Tea?

ELVSTED
Kara Dio, ili diru, kion ili volas. (sidigas sin inerte kaj peze sur la sofon) Ĉar mi faris nenion alian ol kion mi devis fari.

HEDDA
(post mallonga paŭzo) Kion vi nun intencas fari? Kiun okupon vi volas komenci?

ELVSTED
Tion mi ankoraŭ ne scias. Mi nur scias ke mi devas vivi tie, kie Ejlert Løvborg vivas. — Se mi do pluvivu.

HEDDA
(prenas seĝon de ĉe la tablo, eksidas ĉe ŝi kaj frotetas ŝiajn manojn) Vi Tea, — kiel estiĝis tiu — tiu amikeco — inter vi kaj Ejlert Løvborg?

ELVSTED
Nu, evoluis tiel iom post iom. Mi ekhavis kvazaŭ ian influon sur lin.

HEDDA
Nu?

ELVSTED
Li formetis siajn antaŭajn kutimojn. Ne ĉar mi petis lin pri tio. Ĉar tion mi neniam kuraĝis fari. Sed li certe notis, ke tiaĵojn mi ne emis. Kaj tial li ilin forlasis.

HEDDA
(kaŝas spontanan mokridon) Vi do restarigis lin — kiel oni diras, — vi, eta Tea.

ELVSTED
Jes, tion li almenaŭ mem diras. Kaj li — siavice, — li faris ian veran homon el mi. Lernigis min pensi — kaj kompreni ion kaj tion.

HEDDA
Ĉu li legis ankaŭ kun vi?

ELVSTED
Ne precize legis. Sed li parolis kun mi. Parolis pri senfine profundaj pensoj. Kaj poste venis tiu rava, feliĉa tempo, kiam mi partoprenis lian laboron! Kiam mi permesiĝis helpi lin!

HEDDA
Do, tion vi povis?

ELVSTED
Jes. Kiam li ion skribis, ni devis ĉiam labori kune.

HEDDA
Do, kiel du bonaj kamaradoj.

ELVSTED
(viglece) Kamaradoj! Jes, imagu, Hedda — tiel ankaŭ li nomis nin! — Ho, mi devus ja senti min korege ĝoja. Sed eĉ tion mi ne povas. Ĉar mi ja ne scias, ĉu tio daŭros kun la tempo.

HEDDA
Ĉu via fido al li ne estas pli forta ol tio?

ELVSTED
(peze) Virina ombro staras inter Ejlert Løvborg kaj mi.

HEDDA
(rigardas ŝin intense) Kiu tiu estus?

ELVSTED
Mi ne scias. Iu aŭ alia de — de lia pasinteco. Iu kiun li verŝajne neniam forgesas.

HEDDA
Kion li diris — pri tio?

ELVSTED
Nur unu fojon — preterpase — li aludis.

HEDDA
Do! Kaj kion li jen diris?

ELVSTED
Li diris, ke kiam ili disiĝis, tiam ŝi volus pafi lin per pistolo.

HEDDA
(malvarme, sinrege) Ho ĉu! Tiaĵon oni ne kutimas fari ĉi tie.

ELVSTED
Ne. Kaj tial mi kredas, ke estas la ruĝhara kantistino, kun kiu li dum tempo —

HEDDA
Jes, povas esti.

ELVSTED
Ĉar mi memoras, ke oni diris pri ŝi, ke ŝi kunportis ŝargitajn armilojn.

HEDDA
Nu, — do kompreneble estas ŝi.

ELVSTED
(tordas la manojn) Jes, sed pensu, Hedda, — nun mi aŭdas, ke tiu kantistino, — ŝi estas denove en la urbo! Ho, — mi estas tute malespera —

HEDDA
(ekrigardas al la malantaŭa ĉambro) Ts! Tesman venas. (ekstaras kaj flustras) Tea, — ĉio devas resti inter vi kaj mi.

ELVSTED
(eksaltas) Ho jes, — jes! Pro Dio —!

(Jørgen Tesman, kun letero en la mano, venas de dekstre tra la malantaŭa ĉambro.)

TESMAN
Jen, — nun la epistolo estas prete verkita.

HEDDA
Estas ja bone. Sed sinjorino Elvsted jam volas foriri, mi kredas. Atendu iomete. Mi akompanos al la ĝardenpordego.

TESMAN
Jen, Hedda, — eble Berte povas ekspedi tiun ĉi?

HEDDA
(prenas la leteron) Mi diros al ŝi.

(Berte venas de la antaŭĉambro.)

BERTE
Asesoro Brack venis, kaj diras, ke li deziras viziti la gesinjorojn.

HEDDA
Jes, petu la asesoron bonvole enveni. Kaj, jen — metu tiun ĉi leteron en la poŝtkeston.

BERTE
(prenas la leteron) Jes, Sinjorino.

(Ŝi malfermas la pordon por asesoro Brack kaj mem eliras. La asesoro estas 45 jara sinjoro. Diktrunka, sed de bona staturo kaj kun elastaj movoj. La vizaĝo estas ronda, sed kun nobla profilo. La haroj estas tonditaj mallongaj kaj estas preskaŭ ankoraŭ nigraj kaj zorge frizitaj. Okuloj vivece ludantaj. Brovoj dikaj. Same la lipharoj, kun tonditaj pintoj. Li portas elegantan promenan kostumon, tamen iom tro juneca por lia aĝo. Li uzas nazpinĉilon, kiun li foje kaj refoje lasas pendi.)

ASESORO BRACK
(kun la ĉapelo en la mano; salutas) Ĉu oni kuraĝas fari viziton tiom frue en la tago?

HEDDA
Kompreneble oni kuraĝas.

TESMAN
(premas lian manon) Ĉiam bonvena vi estu. (prezentas) Asesoro Brack — sinjorino Rysing —

HEDDA
Oho —!

BRACK
(reverence) Ah, — treege ĝojigas min —

HEDDA
(rigardas lin kaj ridas) Estas vere amuze rigardadi vin dum hela tago, asesoro!

BRACK
Ŝanĝigita — vi eble trovas?

HEDDA
Jes, iomete pli juna, ŝajnas al mi.

BRACK
Dankas kompleze.

TESMAN
Sed kion vi diras pri Hedda! Ĉu? Ĉu ŝi ne aspektas florante? Ŝi rekte —

HEDDA
Ho, lasu nun min netuŝita. Prefere danku la asesoron pro la peno, kiun li havis —

BRACK
Nu, nu, — estis por mi nura plezuro —

HEDDA
Jes vi estas fidela estaĵo. Sed por mia amikino urĝas foriri. Ĝis revido, asesoro. Mi baldaŭ revenos.

(Reciprokaj salutoj. Sinjorino Elvsted kaj Hedda eliras tra la antaŭĉambra pordo.)

BRACK
Nu, — ĉu via edzino estas sufiĉe kontenta —?

TESMAN
Jes, ni ne povas sufiĉe danki vin. Konsentite ke — ioma ŝanĝo estos necesa, mi aŭdas. Kaj io kaj io mankas. Fariĝos necese havigi aldone kelkajn aĵojn.

BRACK
Nu do? Vere?

TESMAN
Sed pri tio vi ne estu ĝenata. Hedda diris, ke ŝi mem volas aranĝi pri tio kio mankas. — Sed ĉu ni ne sidiĝu? Ĉu?

BRACK
Dankon, momenton. (eksidas ĉe la tablo) Estas io, pri kio mi volus paroli kun vi, kara Tesman.

TESMAN
Nu? Aha, mi komprenas! (eksidas) Estas verŝajne la serioza parto de la festeno, kiu nun komencas. Ĉu ?

BRACK
Nu, tiuj monaferoj ankoraŭ ne tiom urĝas. Krome mi dezirus, ke ni estus nin aranĝintaj iom pli simple.

TESMAN
Sed tio ja tute ne decus! Pensu do pri Hedda, kara! Vi kiu konas ŝin tiel bone —. Ne eblis ja proponi al ŝi tute etburĝajn ĉirkaŭaĵojn!

BRACK
Ne, ne, — estas ja tio la dilemo.

TESMAN
Kaj — feliĉe — ne povas longe daŭri, ĝis mi estos nomita profesoro.

BRACK
Nu, jen vidu, — tiaj aferoj ofte estas longedaŭraj.

TESMAN
Ĉu vi eble aŭdis ion pli detale? Ĉu?

BRACK
Nenion deciditan —. (interrompante) Sed, jen mi memoras, — novaĵon, kiun mi povas rakonti.

TESMAN
Nu?

BRACK
Via iama amiko, Ejlert Løvborg, revenis urben.

TESMAN
Tion mi jam scias.

BRACK
Nu? Kie vi kaptis tiun sciigon?

TESMAN
Ŝi tion rakontis, la sinjorino, kiu eliris kun Hedda.

BRACK
Nu tiel. Kiel ŝi nomiĝas? Mi ne bone aŭdis —

TESMAN
Sinjorino Elvsted.

BRACK
Aha, — do la edzino de la notario. Jes, — estas ja ĉe ili, ke li restadis.

TESMAN
Kaj pensu, — kun ĝojo mi aŭdas, ke li refariĝis tute bonkonduta homo!

BRACK
Jes, oni ja tion pretendas.

TESMAN
Kaj laŭdire li ankaŭ estas eldoninta novan libron. Ĉu?

BRACK
Jes ja, vere!

TESMAN
Kaj ĝi ankaŭ vekis atenton!

BRACK
Eĉ ege neordinaran atenton ĝi vekis!

TESMAN
Imagu, — ĉu tio ne estas ĝojige aŭdi? Li, kun siaj mirindaj talentoj —. Mi estis senespere konvinkita, ke li komplete perdiĝis por ĉiam.

BRACK
Tio estis ja la ĝenerala opinio pri li.

TESMAN
Sed mi ne povas imagi, kion li nun volas komenci! De kio li do nun poste vivu? Ĉu?

(Hedda dum la lastaj vortoj envenis tra la pordo de la antaŭĉambro.)

HEDDA
(al Brack, ridas moke) Tesman ĉiam kunportas zorgojn pri la enspezoj por vivi.

TESMAN
Nu Dio, — ni sidas ĉi tie parolante pri tiu kompatinda Ejlert Løvborg.

HEDDA
(rapide rigardas lin) Nu tiel? (eksidas sur la apogseĝon apud la forno, kaj demandas indiferente) Kio estas al li?

TESMAN
Ja, — la heredon li certe jam foruzis antaŭ longe. Kaj novan libron li apenaŭ povas skribi ĉiun jaron. Ĉu? Nu, — kaj jen mi vere demandas, kio fariĝos el li?

BRACK
Pri tio mi povus eble iom informi vin.

TESMAN
Do?

BRACK
Vi devas memori, ke li havas parencojn kun ne malgranda influo.

TESMAN
Ho, bedaŭrinde, — la parencoj, ili al li ja turnis la dorson.

BRACK
Iam ili nomis lin la espero de la familio.

TESMAN
Jes ja, iam! Sed tiun esperon li ja mem perdigis.

HEDDA
Kiu scias? (ridetas) Norde ĉe la notario Elvsted ili ja restarigis lin —

BRACK
Kaj aldone tiu libro, kiu eldoniĝis —

TESMAN
Bone, bone, Dio permesu, ke ili vere lin helpu al io aŭ alia. Mi ĵus skribis al li leteron. Hedda, mi invitis lin ĉe ni hodiaŭ vespere.

BRACK
Tamen kara, vi partoprenos ja mian fraŭlofestenon ĉivespere. Tion vi ja promesis sur la kajo ĉinokte.

HEDDA
Ĉu vi tion forgesis, Tesman?

TESMAN
Jes vere, tion mi forgesis.

BRACK
Cetere vi povas esti trankvila, kaj fidi ke li ne venos.

TESMAN
Kial vi tion supozas? Ĉu?

BRACK
(iom hezitante, ekstaras kaj apogas la manojn sur la seĝdorso) Kara Tesman —. Kaj ankaŭ vi, Sinjorino —. Mi ne povas lasi vin en nescio pri io, kio — kio —

TESMAN
Kio koncernas Ejlert —?

BRACK
Ambaŭ vin; vin kaj lin.

TESMAN
Sed, kara asesoro, diru do!

BRACK
Vi devas antaŭvidi, ke via enoficiĝo eble ne okazos tiom frue, kiom vi deziras kaj atendas.

TESMAN
(eksaltas maltrankvile) Ĉu io intervenis? Ĉu?

BRACK
La enoficiĝo por la posteno estos eble submetata al konkuro —

TESMAN
Konkuro! Jen imagu, Hedda!

HEDDA
(duonkuŝigas sin pli malantaŭen en la seĝo) Aha, jen, jen!

TESMAN
Sed kun kiu do! Vere ne kun —?

BRACK
Jes, ĝuste. Kun Ejlert Løvborg.

TESMAN
(kunfrapas la manojn) Ne, ne, — tio ĉi estas ja tute nepensebla! Tute neebla! Ĉu?

BRACK
Hm, — tamen ni tion do eble spertos.

TESMAN
Sed, sed asesoro Brack, — estus nekredebla senkonsidero kontraŭ mi! (agitas per la brakoj) Jes, ĉar — konsideru, — mi estas edziĝinta homo! Ni ja geedziĝis sub tiuj perspektivoj, Hedda kaj mi. Akiris pezan ŝuldon. Prunteprenis monon eĉ de onklino Julle. Ĉar, Dio mia, — mi ja preskaŭ ricevis promeson pri la posteno. Ĉu?

BRACK
Nu, nu, nu, — la postenon vi probable ricevos. Sed nur post konkuro.

HEDDA
(senmova en la apogseĝo) Imagu, Tesman, — estos kvazaŭ ia sporto.

TESMAN
Sed, plej kara Hedda, kiel vi povas trakti tion ĉi tiel senzorge!

HEDDA
(kiel antaŭe) Tion mi tute ne faras. Mi vere estas streĉe interesita pri la rezulto.

BRACK
Ĉiuokaze, sinjorino Tesman, estas bone, ke vi nun sciu, kiel statas la aferoj, — jam antaŭ ol vi komencos aĉetadi, pri kio vi minacas, kiel mi aŭdis.

HEDDA
Tio ĉi povas neniun ŝanĝon fari.

BRACK
Nu tiel? Tio estas alia afero. Adiaŭ! (al Tesman) Kiam mi faros mian posttagmezan promenadon, mi enrigardos por vin serĉi.

TESMAN
Ho, jes ja, — el tio ĉi mi ne vidas vojon, nek elen nek enen.

HEDDA
(kuŝanta, antaŭenstreĉas la manon) Adiaŭ, Asesoro. Kaj bonvenon reen.

BRACK
Koran dankon. Adiaŭ, adiaŭ.

TESMAN
(akompanas lin al la pordo) Adiaŭ, kara Asesoro! Mi vere petas vin pardoni — (Asesoro Brack eliras tra la pordo de la antaŭĉambro)

TESMAN
(paŝas tien reen sur la planko) Ho, Hedda, — oni neniam devus riski enpenetri la fabelolandon. Ĉu?

HEDDA
(rigardas lin ridetante) Ĉu vi tion faras?

TESMAN
Ho jes, — ne eblas nei, — estis fabelriske edziĝi kaj aĉeti domon kun nuraj necertaj perspektivoj.

HEDDA
Vi eble pravas.

TESMAN
Nu, — nian ŝatindan hejmon ni tamen havas, Hedda! Imagu, — la hejmon, pri kiu ni kune revadis. Reve fantaziadis mi dirus. Ĉu?

HEDDA
(ekstaras malrapide kaj lace) La interkonsento estis, ke ni vivu festene. Grandsinjore.

TESMAN
Jes, bona Dio, — kiom mi antaŭĝojis al tio! Imagu, — vidi vin kiel mastrinon, — en elektita rondo! Ĉu? — Jes ja, — intertempe ni du devas elteni kune en soleco, Hedda. Nur foje vidi onklinon Julle ĉe ni. — Ho vi, kiu devus sperti ion alian — ion tute alian —!

HEDDA
Livre-vestitan serviston mi kompreneble unue ne ricevos.

TESMAN
Ho ne, — bedaŭrinde. Dungi serviston, — vidu, pri tio ne eblas pensi.

HEDDA
Kaj la rajdĉevalon, kiun mi havus —

TESMAN
(timigita) La rajdĉevalon!

HEDDA
— pri ĝi mi certe nun eĉ ne plu kuraĝas pensi.

TESMAN
Ne, Dio gardu min, — estas ja memkompreneble!

HEDDA
(paŝas sur la planko) Nu — per unu afero mi almenaŭ povas min ĝojigi dume.

TESMAN
(ĝoje) Ho, Dio benata, dankon! Kaj kio estas do tio, Hedda? Ĉu?

HEDDA
(ĉe la pordo, rigardas lin kun kaŝata moko) Miaj pistoloj, — Jørgen.

TESMAN
(timigate) La pistoloj!

HEDDA
(kun glaciaj okuloj) La pistoloj de generalo Gabler.

(Ŝi eliras tra la malantaŭa ĉambro maldekstren.)

TESMAN
(kuras al la pordaperturo kaj vokas post ŝi) Ne, Dio benu vin, plej kara Hedda, — ne tuŝu tiujn danĝerajn objektojn! Pro mi, Hedda! Ĉu?

DUA AKTO

(La sama ĉambro de gesinjoroj Tesman, sed la piano estas elmetita; kaj eleganta, eta skribotablo estas tie lokigita anstataŭe. Ĉe la sofo maldekstre estas metita malgranda tablo. La plejmultaj florbukedoj estas forportitaj. La bukedo de sinjorino Elvsted staras sur pli granda tablo iom antaŭe sur la planko. — Estas posttagmezo.)

(Hedda, vestita por akceptado, estas sola en la ĉambro. Ŝi staras ĉe la malferma vitra pordo ŝargante revolverpistolon. Alia egala kuŝas en malfermita pistolskatolo sur la skribotablo.)

HEDDA
(rigardas malsupren en la ĝardenon kaj krias) Bonan tagon, sinjoro Asesoro!

BRACK
(aŭdata de malsupre iom fore) Dankon, same, sinjorino Tesman!

HEDDA
(suprenlevas la pistolon kaj celumas) Nun mi pafas vin, sinjoro Brack!

BRACK
(krias de tie) Ne — ne — ne! Ne staru tiel celumante ĝuste al mi!

HEDDA
Tio rezultas el ŝteliro laŭ sekreta vojo! (ŝi pafas)

BRACK
(pli proksime) Ĉu vi estas tute freneza —!

HEDDA
Ho, Dio, — ĉu eble mi trafis vin?

BRACK
(ankoraŭ ekstere) Ĉesu pri tiuj stultaĵoj!

HEDDA
Do, envenu, Asesoro.

(Asesoro Brack, vestita por sinjora festeno, envenas tra la vitra pordo. Li portas malpezan mantelon sur la brako.)

BRACK
Pro diablo, — ĉu vi ankoraŭ faras tiun sporton? Al kio vi pafas?

HEDDA
Ho, mi nur staras tiel pafante en la bluan aeron.

BRACK
(zorge prenas la pistolon el ŝia mano) Pardonu, Sinjorino. (rigardas ĝin) Aha, tiun ĉi, — tiun mi bone konas. (ĉirkaŭrigardas) Kie ni havas la skatolon? Nu, jen. (metas la pistolon enen kaj fermas) Ĉar nun ni sufiĉe ŝercis hodiaŭ.

HEDDA
Sed kara Dio, pri kio vi volas ke mi okupiĝu?

BRACK
Ĉu vi ne akceptis vizitantojn?

HEDDA
(fermas la vitran pordon) Eĉ ne unu. Ĉiuj la intimaj verŝajne ankoraŭ estas en la kamparo.

BRACK
Kaj eble ankaŭ Tesman ne estas hejme?

HEDDA
(ĉe la skribotablo, metas la pistolskatolon en la tirkeston) Ne. Tuj post kiam li manĝis, li kuris al la onklinoj. Ĉar li ne atendis vin tiel frue.

BRACK
Hm, — domaĝe ke mi ne tion suspektis. Estis stulte de mi.

HEDDA
(turnas la kapon kaj rigardas lin) Kial stulte?

BRACK
Nu, ĉar tial mi estus veninta ĉi tien ankoraŭ iom — pli frue.

HEDDA
(paŝas trans la plankon) Nu ja, sed tiam vi tute ne estus iun renkontanta. Ĉar mi estis en mia ĉambro ŝanĝante vestojn post la tagmanĝo.

BRACK
Kaj ne troviĝas eta pordofendo, tra kiu oni povus intertrakti?

HEDDA
Vi ja forgesis tian aranĝi.

BRACK
Jen, ankaŭ tio estis stulta de mi.

HEDDA
Nu, do ni sidiĝu ĉi tie. Kaj atendu. Ĉar Tesman verŝajne ne revenos hejmen tiom frue.

BRACK
Nu do, kara Dio, mi estu pacienca.

(Hedda sidigas sin en la sofoangulon. Brack metas sian mantelon super la dorson de la plej proksima seĝo kaj eksidas, sed daŭre tenas la ĉapelon en la mano. Mallonga paŭzo. Ili rigardas unu la alian.)

HEDDA
Nu?

BRACK
(per la sama voĉo) Nu?

HEDDA
Estas mi, kiu demandis unue.

BRACK
(klinas sin iom antaŭen) Do, ni permesu al ni etan, agrablan babiladon, sinjorino Hedda.

HEDDA
(kuŝigas sin iom pli malantaŭen en la sofo) Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas kvazaŭ eterneco post kiam ni laste kunparolis? — Nu, la rimarkoj preterpasante hieraŭ vespere kaj hodiaŭ matene — mi ne grave konsideras.

BRACK
Sed tiel inter ni du? — Du solaj vi aludas?

HEDDA
Nu jes. Proksimume.

BRACK
Ĉiun opan tagon mi iris sopirante, ke vi baldaŭ bone revenus hejmen.

HEDDA
Kaj eĉ mi la tutan tempon sopiris pri la sama.

BRACK
Vi? Vere, sinjorino Hedda? Kaj mi, kiu kredis, ke vi tiom bone amuziĝis dum la vojaĝo!

HEDDA
Ho, jen kredu!

BRACK
Sed tion Tesman ĉiam skribis.

HEDDA
Jes li! Ĉar li ja trovas, ke estas por li plej ŝatinde ĉirkaŭflari en la librejoj. Kaj havi ŝancon sidi kopiante malnovajn pergamenfoliojn, — aŭ ion tian.

BRACK
(iom malice) Nu, tio estas ja lia tasko en la vivo. Almenaŭ parte.

HEDDA
Jes, tio ja estas. Kaj tiam oni kompreneble —. Sed por mi! Ho ne, kara Asesoro, — por mi estis terure tede.

BRACK
(simpatiante) Ĉu vere vi tion diras? Tute serioze?

HEDDA
Jes, vi povas ja mem imagi —! Tiel tute duonan jaron neniam renkonti homon, kiu iom konas nian rondon. Kaj kun kiu oni povas paroli pri niaj propraj aferoj.

BRACK
Ne, ne, — ankaŭ mi sentus tion manko.

HEDDA
Kaj aldone tio, kio estas la plej netolerebla —

BRACK
Nu?

HEDDA
— ĉiam kaj eterne esti devigata pasi la tagojn kune kun — kun unu sola kaj la sama —

BRACK
(kapklinas samopiniante) Kaj frue kaj malfrue, — jes. Imagu, — je ĉiuj okazoj.

HEDDA
Mi diris: ĉiam kaj eterne.

BRACK
Jen komprenite. Sed kun nia deca Tesman mi opinias, ke oni devus kapabli —

HEDDA
Tesman estas — fakulo, kara.

BRACK
Sendiskute.

HEDDA
Kaj kun fakuloj ne estas amuze vojaĝi. Almenaŭ ne dumlonge.

BRACK
Eĉ ne — kun la fakulo, kiun oni amas?

HEDDA
Hu, — ne uzu tiun sukergluan vorton!

BRACK
(ekmiras) Jen kio, sinjorino Hedda?

HEDDA
(duone ridante, duone ĉagrenita) Jes, vi provu tion, vi! Aŭdi pri kulturhistorio frue kaj malfrue —

BRACK
Ĉiam kaj eterne —

HEDDA
Jes — jes — jes! Kaj pri tiu hejma industrio en la mezepoko —! Tio estas ja la plej monstra!

BRACK
(rigardas ŝin esplorante) Sed diru al mi, — kiel devas mi kompreni ke —? Hm —

HEDDA
Ke fariĝis paro de mi kaj Jørgen Tesman, vi aludas?

BRACK
Nu ja, esprimu nin tiel.

HEDDA
Bona Dio, ĉu vi do trovas tion stranga?

BRACK
Kaj jes, kaj ne, — sinjorino Hedda.

HEDDA
Mi vere estis dancinta ĝis laciĝo, kara Asesoro. Mia tempo estis pasinta — (skuiĝas) Hu ne, — tion mi tamen ne dirus. Eĉ ne tion pensi!

BRACK
Al tio vi verdire havas neniun kialon.

HEDDA
Ho, — kialon —, (rigardas lin kvazaŭ kaŝobservante) Kaj Jørgen Tesman, — oni devas ja rigardi lin kiel bonkondutan homon en ĉiuj rilatoj.

BRACK
Bonkondutan kaj fidindan. Bona Dio.

HEDDA
Kaj ion rekte ridindan ĉe li mi ne povas trovi. Ĉu vi ion tian trovas?

BRACK
Ridindan? Ne-e, — ĝuste tion mi ne volas diri —

HEDDA
Do, kaj cetere li ja estas tre diligenta kolektanto? — Certe eblas, ke fine li tamen atingos alten.

BRACK
(rigardas ŝin iom necerte) Mi kredis, ke vi opinias, same kiel ĉiuj aliaj, ke li fariĝus aparte elstara viro.

HEDDA
(kun esprimo de laceco) Jes, mi opiniis. — Kaj kiam li nepre kaj absolute volis havi la permeson prizorgi min —. Mi ne scias, kial mi ne tion akceptus.

BRACK
Ne — ne. De tiu flanko rigardate —

HEDDA
Estis efektive pli ol kion miaj aliaj amikoj volis fari, kara Asesoro, tiuj kiuj provis altiri mian favoron.

BRACK
(ridas) Nu vere, mi ne povas respondi por ĉiuj aliaj. Sed koncerne min, vi ja scias, ke mi ĉiam subtenis iun — iun respekton por la geedza ligo. Ja tiel ĝenerale, sinjorino Hedda.

HEDDA
(ŝercante) Ho, mi vere neniam nutris min per esperoj koncerne vin.

BRACK
Ĉio, kion mi deziras, estas bona, intima rondo, en kiu mi povas servi per konsilo kaj helpo, kaj havas la permeson enveni aŭ eliri kiel — kiel elprovita amiko —

HEDDA
Amiko de la edzo en la domo vi sugestas?

BRACK
(klinas sin) Por diri la veron, — prefere de la sinjorino. Sed krome ankaŭ de la edzo, kompreneble. Sciu, — tia — diru triangula rilato, — ĝi estas funde granda komforto por ĉiuj partoj.

HEDDA
Jes, mi ofte sopiris havi trian ulon dum la vojaĝo. Hu, — sidi nur du solaj en la kupeo —!

BRACK
Feliĉe la nuptovojaĝo estas nun finita —

HEDDA
(skuas la kapon) Evidente la vojaĝo estos longa, — longa ankoraŭ. Mi nur atingis haltejon dumvojaĝe.

BRACK
Nu, do oni elsaltas. Kaj iom sin distras, sinjorino Hedda.

HEDDA
Mi neniam elsaltos.

BRACK
Vere ne?

HEDDA
Ne. Ĉar ĉiam ĉeestas iu, kiu —

BRACK
(ridante) — kiu rigardas ies krurojn, vi aludas?

HEDDA
Jes ĝuste.

BRACK
Nu, sed, bona Dio —

HEDDA
(kun deturnanta mansvingo) Mi ne ŝatas tion. — En tia okazo mi prefere restas sidanta, — kie mi fine troviĝas. En sola duopo.

BRACK
Nu, sed jen envenas tria persono al la paro.

HEDDA
Nu jes, — tio estas io tute alia!

BRACK
Elprovita, komprenema amiko —

HEDDA
— plezuriga en ĉiuj vivecaj sferoj —

BRACK
— kaj tute ne estante fakulo!

HEDDA
(kun aŭdebla ĝemspiro) Jes, tio estus ja efektive malŝarĝo.

BRACK
(aŭdas ke iu malfermas la enirejpordon, kaj rigardas tien) La triangulo formata.

HEDDA
(mallaŭte) Kaj jen la trajno pluen veturas.

(Jørgen Tesman, en griza promenadkostumo kaj kun mola felta ĉapelo, envenas tra la antaŭĉambro. Li havas plurajn nebinditajn librojn sub la brako kaj en la poŝoj.)

TESMAN
(iras al la tablo apud la sofo en la angulo) Puf, — vere estis varme kuntiri, — ĉion ĉi. (demetas la librojn) Mi eĉ ŝvitas, Hedda. Jen, jen, — vi jam alvenis, kara Asesoro? Ĉu? Tion Berte ne menciis.

BRACK
(ekstaras) Mi iris tra la ĝardeno.

HEDDA
Kiajn librojn vi kunportas?

TESMAN
(staras foliumante) Estas novaj sciencfakaj verkoj, kiujn mi nepre devas havi.

HEDDA
Fakaj verkoj?

BRACK
Aha, estas fakaj verkoj, sinjorino Tesman.

(Brack kaj Hedda interŝanĝas kompreneman rideton.)

HEDDA
Ĉu vi bezonas ankoraŭ pli da fakaj verkoj?

TESMAN
Jes, kara Hedda, el tiuj oni neniam ekhavas tro. Oni devas ja orientiĝi pri kio estas verkita kaj presita.

HEDDA
Nu ja, verŝajne oni tion devas.

TESMAN
(serĉas inter la libroj) Kaj, rigardu, — jen mi kaptis ankaŭ la novan libron de Ejlert Løvborg. (ĝin etendante) Ĉu vi eble emus ĝin rigardi, Hedda? Ĉu?

HEDDA
Ne, multan dankon. Aŭ — jes, eble poste.

TESMAN
Mi ĝin iom foliumis dumvoje.

BRACK
Nu, kion do vi opinias — kiel fakulo?

TESMAN
Mi trovas, ke estas strange kiom atenteme li sin esprimas. Tiel li neniam skribis antaŭe. (kolektas la librojn) Sed nun mi volas enporti ĉion ĉi. Estos plezuro foliume tranĉi —! Kaj jen mi ankaŭ devas ŝanĝi vestaĵojn. (al Brack) Ĉar ni ja ne bezonas tuj foriri? Ĉu?

BRACK
Kompreneble ne, — ne urĝas ankoraŭ dum longe.

TESMAN
Do mi permesas al mi iom da tempo. (eliras kun la libroj, sed haltas en la pordaperturo kaj turnas sin) Jen, mi memoras, Hedda, — onklino Julle ne vizitos vin ĉivespere.

HEDDA
Ĉu ne? Ĉu estas la epizodo kun la ĉapelo, kiu malhelpas?

TESMAN
Ho, tute ne. Kial vi pensas tiel pri onklino Julle? Imagu —! Sed onklino Rina estas tiom malsana, sciu.

HEDDA
Tia ŝi ja ĉiam estas.

TESMAN
Jes, sed hodiaŭ ŝia malsano multe malboniĝis, la kompatindulino.

HEDDA
Do ja, estas konvene, ke la alia restas ĉe ŝi. Mi devas rezigni.

TESMAN
Kaj vi ne povas imagi, vi, kiom ĝoja onklino Julle tamen estis, — ĉar vi tiom prosperis dum la vojaĝo!

HEDDA
(duonlaŭte, ekstaras) Ho, — tiuj eternaj onklinoj!

TESMAN
Kion?

HEDDA
(iras al la vitra pordo) Nenion.

TESMAN
Nu do. (li eliras tra la malantaŭa ĉambro kaj dekstren)

BRACK
Pri kiu ĉapelo vi parolis?

HEDDA
Ho, estis epizodo kun fraŭlino Tesman ĉimatene. Ŝi estis metinta sian ĉapelon tien sur la seĝon. (rigardas lin kaj ridetas) Kaj mi pretende kredis, ke estas la ĉapelo de la servistino.

BRACK
(skuas la kapon) Sed kara, bona sinjorino Hedda, kiel vi igis vin mem tion fari! Kontraŭ tiu honesta, maljuna sinjorino!

HEDDA
(nervoza, paŝas trans la plankon) Nu, komprenu, — tento al tia konduto foje ĵetiĝas sur min. Kaj tiam mi ne povas rezisti. (ĵetas sin sur la apogseĝon ĉe la forno) Ho, mi ne mem scias, kiel tion ekspliki.

BRACK
(malantaŭ la apogseĝo) Vi ne estas vere feliĉa, — tio estas la kialo.

HEDDA
(rigardas antaŭen) Krome mi ne scias, kial mi estu — feliĉa. Aŭ eble vi povas al mi tion diri?

BRACK
Jes — interalie ĉar vi ricevis ĝuste tiun hejmon, kiun vi deziris.

HEDDA
(rigardas lin kaj ridas) Ĉu ankaŭ vi kredas pri tiu dezirhistorio?

BRACK
Ĉu do estas nenio en ĝi?

HEDDA
Kompreneble, — io estas en ĝi.

BRACK
Kaj?

HEDDA
Estas tio en ĝi, ke mi uzis Tesman por akompani min hejmen de la vesperaj festenoj pasintan someron —

BRACK
Bedaŭrinde, — ke mi ja havis alian vojon.

HEDDA
Vero. Vi ja sekvis aliajn vojojn pasintan someron.

BRACK
(ridas) Honto al vi, sinjorino Hedda! Nu, — sed vi kaj Tesman do?

HEDDA
Jen, hazarde iun vesperon ni preterpasis ĉi tie. Kaj Tesman, kompatindulo, li ade turnis — turnadis. Ĉar li ne sciis pri kio paroli. Kaj mi kompatis tiun multesciantan homon —

BRACK
(ridetas dubante) Vi kompatis? Hm —

HEDDA
Jes vere, mi faris. Kaj jen — por lin helpi el la embaraso — mi hazarde, senpripense diris ke en tiu vilao mi ŝatus loĝi.

BRACK
Ne pli ol tio?

HEDDA
Ne tiun vesperon.

BRACK
Sed poste do?

HEDDA
Jes. Mia facilanimeco kuntiris sekvojn, kara Asesoro.

BRACK
Bedaŭrinde, — tion faras niaj facilanimecoj tro ofte, sinjorino Hedda.

HEDDA
Dankon! Sed estis en tiu fantaziado pri la vilao de ministrino Falk, ke Jørgen Tesman kaj mi renkontiĝis en kompreno! Tio tiris post si fianĉiniĝon kaj edziniĝon kaj nuptovojaĝon kaj ĉion. Nu ja, Asesoro, — kiel oni sternas, tiel oni kuŝas, — mi dirus.

BRACK
Komike! Kaj funde vi neniel interesiĝis pri la tuta afero.

HEDDA
Ne, Dio scias ke ne.

BRACK
Sed nun do? Nun, kiam ni fine aranĝis por vi hejmecan lokon?

HEDDA
Hu, — ŝajnas al mi, ke odoras lavendo kaj peklitaj rozoj en ĉiuj ĉambroj. — Sed tiun odoron eble onklino Julle kunportis.

BRACK
(ridas) Ho ne, mi prefere pensas, ke estas postresto de la karmemora ministrino.

HEDDA
Do, io formortinta algluiĝas. Memorigas al mi balflorojn — posttagajn. (interplektante la manojn malantaŭ la nukon, duonkuŝante malantaŭen sur la seĝo, kaj lin rigardante) Ho, kara Asesoro, — vi ne povas imagi, kiel terure mi enuos ĉi tie.

BRACK
Ĉu la vivo ne havus iun taskon por oferti ankaŭ al vi, sinjorino Hedda?

HEDDA
Taskon, — iun, kiu estus iom alloga?

BRACK
Prefere tian, kompreneble.

HEDDA
Dio scias, kia tasko tiu estus. Multfoje mi pripensas — (interrompante) Sed ankaŭ tio certe ne eblas.

BRACK
Kiu scias? Nur diru.

HEDDA
Se mi povus igi Tesman fariĝi politikisto, jen sugesto.

BRACK
(ridas) Tesman! Ne, sed pensu do, — por tiaĵoj kiel politiko li ja tute ne taŭgas — tute ne.

HEDDA
Ne, tion mi vere kredas. — Sed se mi nun tamen kapablus puŝi lin al tio?

BRACK
Pa, — kia kontentigo estus por vi en tio? Ĉar li ja ne taŭgas. Kial vi tamen volas lin al tio puŝi?

HEDDA
Ĉar mi enuas, aŭdu! (iom poste) Ĉu vi do opinias, ke estus tute neeble, ke Tesman fariĝu ĉefministro?

BRACK
Hm, — jen, kara sinjorino Hedda, — por tio fariĝi, li devus unue esti sufiĉe riĉa viro.

HEDDA
(ekstaras senpacienca) Jen, tio estas! Estas tiuj mizeraj kondiĉoj, en kiujn mi falis — (paŝas sur la planko) Estas tiuj, kiuj igas la vivon tiel bedaŭrinda! Rekte ridinda! — Ĉar tiel ja estas.

BRACK
Mi fakte opinias, ke la kulpo troviĝas aliloke.

HEDDA
Kie do?

BRACK
Vi neniam travivis iun skuan vekiĝon.

HEDDA
Ion seriozan, vi aludas?

BRACK
Jes, tiel oni povas ja ankaŭ sin esprimi. Sed nun ĝi eble okazos.

HEDDA
(rektigas la nukon) Ho, vi pensas pri la kontraŭaĵoj rilate tiun bagatelan postenon de profesoro! Sed tiu estu la propra afero de Tesman. Pri ĝi mi vere ne malŝparas penson.

BRACK
Nu — pri tiu ne. Sed kiam nun prezentiĝos al vi, — kion oni — kiel en pompa stilo — nomas seriozajn kaj — gravajn postulojn pri respondeco? (ridetas) Novajn postulojn, eta sinjorino Hedda.

HEDDA
(kolere) Silentu! Neniam vi spertos iun tiaĵon!

BRACK
(atenteme) Ni interparolos proksimume post jaro — maksimume.

HEDDA
(interrompante) Mi ne havas talenton por tiaĵo, sinjoro Asesoro. Por nenio kun postuloj al mi!

BRACK
Ĉu vi ne, kiel la plimulto de virinoj, havus talenton por rolo, kiel —?

HEDDA
(ĉe la vitra pordo) Ho, silentu, mi diras! — Multfoje ŝajnas al mi, ke mi havas talenton por nur unu rolo en la mondo.

BRACK
(proksimiĝas) Kaj kiu estas do tiu, se mi kuraĝas demandi?

HEDDA
(staras rigardante eksteren) Por el mi enuigi la vivon. Nun vi scias. (turnas sin, rigardas al la malantaŭa ĉambro, kaj ridas) Jes, tute ĝuste! Jen ni havas la profesoron.

BRACK
(mallaŭte, avertante) Nu, nu, nu, sinjorino Hedda!

(Jørgen Tesman, festene vestita, kun gantoj kaj ĉapelo enmane, venas de dekstre tra la malantaŭa ĉambro.)

TESMAN
Hedda, — ĉu ne venis malinvito de Ejlert Løvborg? Ĉu?

HEDDA
Ne.

TESMAN
Nu, do jen vidu, ni certe havos lin post iom da tempo.

BRACK
Ĉu vi vere kredas, ke li venos?

TESMAN
Jes, pri tio mi preskaŭ certas. Ĉar verŝajne estas nur senfunda onidiro, tio kion vi rakontis antaŭtagmeze.

BRACK
Vere?

TESMAN
Jes, almenaŭ onklino Julle diris, ke ŝi kredas, ke neniel estonte li volus bari al mi la vojon. Jen imagu!

BRACK
Nu, do ĉio estas ja en bona ordo.

TESMAN
(metas la ĉapelon kun la gantoj en ĝi sur seĝon dekstre) Jes, sed vi devas permesi al mi atendi lin kiom eble plej longe.

BRACK
Por tio ni havas abundan tempon. Neniu venos al mi antaŭ la sepa — la sepa kaj duono.

TESMAN
Nu, do ni povas ja dume plezurigi Hedda. Kaj tiel pasigi la tempon. Ĉu?

HEDDA
(portas la surtuton kaj ĉapelon de Brack al la sofo en la angulo) Kaj se tro malfaciliĝas, sinjoro Løvborg povas ja restadi ĉi tie ĉe mi.

BRACK
(volas mem preni la vestaĵojn) Ho, pardonu, Sinjorino! — Al kio vi aludas per “tro malfaciliĝas”?

HEDDA
Se li ne volas iri kun vi kaj Tesman.

TESMAN
(rigardas ŝin sendecide) Sed, kara Hedda, — ĉu vi kredas ke tio decas, ke li restos ĉi tie ĉe vi? Ĉu? Memoru ke onklino Julle ne povas veni.

HEDDA
Ne, sed sinjorino Elvsted venos. Kaj tiam ni tri kune trinkos tason da teo.

TESMAN
Jes, jen kio konvenas.

BRACK
(ridetas) Kaj estus eble la plej saniga por li.

HEDDA
Kial do?

BRACK
Bona Dio, Sinjorino, vi ja sufiĉe ofte mokaludis miajn etajn fraŭlofestenojn. Ili konvenus sole por vere principfidelaj viroj, vi opiniis.

HEDDA
Sed certe sinjoro Løvborg nun estas sufiĉe principfidela. Konvertita pekulo —

(Berte envenas tra la pordo de la antaŭĉambro.)

BERTE
Sinjorino, venas sinjoro, kiu deziras viziti —

HEDDA
Jes, envenigu lin.

TESMAN
(mallaŭte) Mi certas, ke estas li! Jen, imagu!

(Ejlert Løvborg envenas de la antaŭĉambro. Li estas svelta kaj malgrasa; samaĝa kun Tesman, sed aspektas iom pli aĝa kaj kaduka. Haroj kaj barbo estas nigrebrunaj, la vizaĝo iom longa, pala, kun nur paro de du ruĝetaj makuloj sur la vangoostoj. Li estas vestita en eleganta, nigra, tute nova vizitkostumo. Malhelaj gantoj kaj cilindra ĉapelo en la mano. Li restas starante ĉe la pordo kaj rapide kline salutas. Aspektas iom ĝenata.)

TESMAN
(al li kaj mansalutas) Jen, kara Ejlert, — ni do fine ankoraŭfoje renkontiĝas!

LØVBORG
(parolas per kvieta voĉo) Dankon al vi pro la letero. (proksimiĝas al Hedda) Ĉu mi kuraĝu ankaŭ al vi doni mian manon, sinjorino Tesman?

HEDDA
(prenas lian manon) Bonvenon, sinjoro Løvborg. (kun mangesto) Mi ne scias ĉu tiuj du sinjoroj —?

LØVBORG
(ete klinas sin) Asesoro Brack, mi opinias.

BRACK
(same) Evidente. Antaŭ kelkaj jaroj —

TESMAN
(al Løvborg, kun la manoj sur liaj ŝultroj) Kaj nun vi kondutu kvazaŭ hejme, Ejlert! Ĉu ne, Hedda? — Ĉar vi volas ja denove loĝi ĉi tie en la urbo, mi aŭdas? Ĉu ne?

LØVBORG
Jes, mi faros.

TESMAN
Nu, estas ja kompreneble. Aŭdu, — mi akiris vian novan libron. Sed mi vere ankoraŭ ne havis tempon legi ĝin.

LØVBORG
Tion vi vere povas ŝpari al vi.

TESMAN
Kial do, vi opinias?

LØVBORG
Ĉar ne estas io atentinda en ĝi.

TESMAN
Ho, imagu, ke vi tion diras!

BRACK
Tamen ĝi estas ja ege laŭdata, mi aŭdas.

LØVBORG
Estas ĝuste tio, kion mi celis. Kaj tial mi verkis la libron tia, ke ĉiuj povus ĝin pense sekvi.

BRACK
Tre saĝe.

TESMAN
Sed kara Ejlert, —!

LØVBORG
Ĉar nun mi volas provi restarigi min. Komenci denove.

TESMAN
(iom ĝenata) Jes, tion vi do volas? Ĉu?

LØVBORG
(ridetas, formetas la ĉapelon kaj tiras paketon en paperkovraĵo el la poŝo de la mantelo) Sed kiam tio ĉi eldoniĝos, Jørgen Tesman — tiam vi nepre legu. Ĉar jen definitive la ĝusta. Tio en kio mi mem estas.

TESMAN
Nu? Kaj kio do tio estas?

LØVBORG
Estas la daŭrigo.

TESMAN
La daŭrigo? De kio?

LØVBORG
De la libro.

TESMAN
De la nova?

LØVBORG
Kompreneble.

TESMAN
Jes, sed kara Ejlert, — ĝi enhavas ja la temon ĝis niaj tagoj!

LØVBORG
Ĝi enhavas. Kaj tiu ĉi temas pri la estonteco.

TESMAN
Pri la estonteco! Sed bona Dio, pri ĝi ni ja nenion scias!

LØVBORG
Ne. Sed tamen estas io kaj tio pri ĝi direnda. (malfermas la paketon) Jen, rigardu —

TESMAN
Sed ne estas via manskribo.

LØVBORG
Mi diktis. (foliumas la paperojn) Ĝi estas dividita en du sekciojn. La unua temas pri la kultur-potencoj de la estonteco. Kaj tiu dua — (foliumas iom pli antaŭen) — tiu temas pri la estonta kultur-evoluo.

TESMAN
Mirinde! Pri tiaj temoj mi neniam ekpensus skribi.

HEDDA
(ĉe la vitra pordo, frapetadas la vitron) Hm — Ho — ne.

LØVBORG
(metas la paperojn en la kovraĵon kaj metas la paketon sur la tablon) Mi ĝin kunprenis, ĉar mi intencis iom legi por vi ĉivespere.

TESMAN
Jes, estas tre afable de vi. Sed ĉivespere —? (rigardas al Brack) Mi vere ne scias, kiel tio ordiĝus —

LØVBORG
Nu, do alian fojon. Ne urĝas.

BRACK
Mi devas klarigi al vi, sinjoro Løvborg, — okazos eta aranĝo ĉe mi ĉivespere. Precipe por Tesman, komprenu —

LØVBORG
(serĉas la ĉapelon) Nu, — do mi ne pli longe —

BRACK
Ne, aŭskultu nun. Ĉu vi ne povus fari al mi la plezuron kunveni?

LØVBORG
(abrupte kaj decide) Ne, tion mi ne povas. Mi sincere dankas vin.

BRACK
Jen kio? Kunvenu. Ni estos eta elektita rondo. Kaj kredu, ke estos vivece, kiel sinjorino Hed —, kiel sinjorino Tesman diras.

LØVBORG
Pri tio mi ne dubas. Sed tamen —

BRACK
Kaj vi povus kunpreni vian manuskripton, kaj legi por Tesman tie ĉe mi. Ĉar mi havas sufiĉe da ĉambroj.

TESMAN
Jes pensu, Ejlert, — tion vi povus fari! Ĉu?

HEDDA
(intervenas) Sed kara, ĉar sinjoro Løvborg tute ne volas! Mi estas certa, ke sinjoro Løvborg multe pli ŝatas resti ĉi tie kaj havi vespermanĝon kun mi.

LØVBORG
(ekrigardas ŝin) Kun vi, sinjorino!

HEDDA
Kaj kun sinjorino Elvsted.

LØVBORG
Ĉu? — (pasante) Ŝin mi preterpase renkontis tagmeze.

HEDDA
Ĉu vere? Jes, ŝi venos ĉi tien. Kaj tial estas preskaŭ necese, ke vi restos, sinjoro Løvborg. Ĉar alie ŝi ne havos iun por akompani sin hejmen.

LØVBORG
Jen vero. Jes, multan dankon, Sinjorino, — do mi restos ĉi tie.

HEDDA
Kaj mi nur donu al la servistino etan informon —

(Ŝi iras al la pordo de la antaŭĉambro kaj sonorigas. Berte envenas. Hedda parolas mallaŭte kun ŝi kaj montras al la malantaŭa ĉambro. Berte kapjesas kaj ree eliras.)

TESMAN
(samtempe al Ejlert Løvborg) Aŭdu, Ejlert, — ĉu estas tiu ĉi nova temo, — tiu pri la estonteco, — pri kiu vi intencas fari prelegojn?

LØVBORG
Jes.

TESMAN
Ĉar mi aŭdis ĉe la librovendisto, ke vi eble donos serion da prelegoj ĉi tie dum la aŭtuno.

LØVBORG
Jes, mi faros. Vi ne devas riproĉi min pro tio, Tesman.

TESMAN
Ne, pro Dio, kompreneble ne! Sed —?

LØVBORG
Mi bone komprenas, ke por vi iom kontraŭas.

TESMAN
(malgaja) Ho, mi ne povas ja postuli, ke pro mi vi —

LØVBORG
Sed mi atendas ĝis kiam vi ekhavos vian oficon.

TESMAN
Vi atendas! Jes sed, — jes sed, — ĉu vi ne volas konkuri? Ĉu?

LØVBORG
Ne. Mi nur volas venki vin. En la opinio de la publiko.

TESMAN
Sed, bona Dio, — do onklino Julle tamen praviĝis! Ho jes, — mi tion ja sciis! Hedda! Jen imagu, — Ejlert Løvborg tute ne volas kontraŭi nin!

HEDDA
(abrupte) Nin? Tenu min ekster tio.

(Ŝi iras al la malantaŭa ĉambro, kie Berte staras metante sur la tablon pleton kun karafoj kaj glasoj. Hedda kapsignas aprobe, kaj ree venas antaŭen. Berte eliras.)

TESMAN
(samtempe) Sed vi, asesoro Brack, — Kion vi diras al tio ĉi? Ĉu?

BRACK
Nu, mi diras, ke gloro kaj venko — hm, — povas ja esti treege belaj aferoj —

TESMAN
Jes certe povas esti. Sed tamen —

HEDDA
(rigardas Tesman kun malvarma rideto) Ŝajnas al mi, ke vi staras kvazaŭ fulmofrapita.

TESMAN
Jes, — proksimume tia, — mi opinias —

BRACK
Estis ja vere fulmotondro, kiu pasis super ni, Sinjorino.

HEDDA
(montras al la malantaŭa ĉambro) Ĉu la sinjoroj bonvolas eniri por preni glason da frida punĉo?

BRACK
(rigardas sian horloĝon) Forirsalute? Jes, eble ne estus rifuzinde.

TESMAN
Bonege, Hedda! Vere bonege! En tia sangvina animstato, en kia mi nun troviĝas —

HEDDA
Bonvolu, ankaŭ vi, sinjoro Løvborg.

LØVBORG
(rifuzante) Ne, multan dankon. Ne por mi.

BRACK
Sed, bona Dio, — frida punĉo vere ne estas veneno, mi scias.

LØVBORG
Eble ne por ĉiuj.

HEDDA
Jen, mi distru sinjoron Løvborg dume.

TESMAN
Nu ja, kara Hedda, tion faru do.

(Li kaj Brack iras en la malantaŭan ĉambron, eksidas, trinkas punĉon, fumas cigaredojn kaj parolas gajhumore dum la sekvanta sceno. Ejlert Løvborg restas staranta ĉe la forno. Hedda iras al la skribotablo.)

HEDDA
(per iom laŭtigita voĉo) Nun mi montros al vi kelkajn fotojn, se vi emas. Ĉar Tesman kaj mi — ni faris ekskurson tra Tirolo dum la hejmenvojaĝo.

(Ŝi venas kun albumo, kiun ŝi metas sur la tablon apud la sofo, kaj eksidas en ties superan angulon. Ejlert Løvborg proksimiĝas, haltas kaj rigardas ŝin. Poste li prenas seĝon kaj eksidas ĉe ŝia maldekstra flanko kun la dorso al la malantaŭa ĉambro.)

HEDDA
(malfermas la albumon) Jen rigardu tiun montodorson, sinjoro Løvborg! Estas la Ortlermontaro. Tesman skribis sube. Jen estas: Ortlermontaro ĉe Meran.

LØVBORG
(kiu konstante ŝin rigardas, diras mallaŭte kaj malrapide) Hedda — Gabler —

HEDDA
(ekrigardas lin rapide) Nu! Ts!

LØVBORG
(ripetas malrapide) Hedda Gabler!

HEDDA
(rigardas en la albumon) Jes, tiel mi nomiĝis en pli frua tempo. Tiam, — kiam ni du konis unu la alian.

LØVBORG
Kaj de nun, — kaj dum la tuta vivo, — mi do devas kutimigi min ne plu diri Hedda Gabler.

HEDDA
(daŭre foliumante) Jes, vi devas. Kaj mi opinias, ke vi devas praktiki sufiĉe frutempe. Ŝajnas al mi, ke ju pli frue, des pli bone.

LØVBORG
(kun indignoplena voĉo) Hedda Gabler edziniĝita? Kaj tia kun — Jørgen Tesman!

HEDDA
Jes, — tiel okazas.

LØVBORG
Ho, Hedda, Hedda, — kiel povis vi do forĵeti vin mem!

HEDDA
(rigardas lin akre) Nu? Ne tiele nun.

LØVBORG
Kiel do? (Tesman envenas kaj iras al la sofo)

HEDDA
(aŭdas lin veni kaj diras indiferente) Kaj tio ĉi, sinjoro Løvborg, tio estas vido de malsupre en la Ampezzovalo. Jen rigardu tiujn montopintojn. (afable rigardas Tesman) Kio do nomiĝas tiuj strangaj montopintoj?

TESMAN
Lasu min rigardi. Ho, estas la Dolomitoj, tiuj.

HEDDA
Ĝuste ja! — estas la Dolomitoj, sinjoro Løvborg.

TESMAN
Hedda, — mi nur volis demandi, ĉu ni ne tamen enmetu iom da punĉo? Almenaŭ al vi, Hedda. Ĉu?

HEDDA
Jes, dankon. Kaj eble kelkajn kukojn.

TESMAN
Ne cigaredojn?

HEDDA
Ne.

TESMAN
Bone.

(Li iras en la malantaŭan ĉambron kaj dekstren. Brack sidas tie kaj observadas Hedda kaj Løvborg.)

LØVBORG
(mallaŭte kiel antaŭe) Nu, respondu al mi, Hedda, — kiel vi povis tion ĉi fari?

HEDDA
(aspekte profunde studante la albumon) Se vi daŭre kondutos intime, mi ne volas kun vi paroli.

LØVBORG
Ĉu mi ne rajtas eĉ kiam ni estas solaj?

HEDDA
Ne. Vi povas tiel pensi. Sed vi ne rajtas tiel paroli.

LØVBORG
Aha, mi komprenas. Tio ofendas vian amon — al Jørgen Tesman.

HEDDA
(ekrigardas lin kaj ridetas) Amon? Ne, nun vi estas sprita!

LØVBORG
Do ne amon!

HEDDA
Tamen nenian malfidelecon! Tiaĵon mi ne volas akcepti.

LØVBORG
Hedda, — respondu al mi nur tion solan —

HEDDA
Ts!

(Tesman kun pleto venas de la malantaŭa ĉambro.)

TESMAN
Jen! Jen la bonaĵoj. (li metas la pleton sur la tablon)

HEDDA
Kial vi mem servas?

TESMAN
(verŝas en la glasojn) Jes, ĉar mi trovas, ke estas tiom amuze servi vin, Hedda.

HEDDA
Sed vi ja verŝis en ambaŭ glasojn. Kaj sinjoro Løvborg ja ne deziras —

TESMAN
Ne, sed sinjorino Elvsted ja baldaŭ venos.

HEDDA
Jes, vere, — sinjorino Elvsted —

TESMAN
Ĉu vi ŝin forgesis? Ĉu?

HEDDA
Ni tiom profundiĝis en tion ĉi. (montras al li bildon) Ĉu vi memoras tiun etan vilaĝon?

TESMAN
Ho, estas tiu malsupre de Brennerpasejo! Estas tie, kie ni devis restadi la tutan nokton —

HEDDA
— kaj renkontis tiun aron da vivecaj somergastoj.

TESMAN
Jes, vere estis tie. Imagu — se ni tiam povus havi vin kun ni, Ejlert! Nu! (li iras kaj sidigas sin ĉe Brack)

LØVBORG
Respondu al mi sole tion, Hedda —

HEDDA
Nu?

LØVBORG
Ĉu ne estis amo, eĉ ne en la rilato kun mi? Ne guto, — ne simileco de amo, eĉ ne en tio?

HEDDA
Nu, ĉu vere estis? Por mi aspektis, kvazaŭ ni estas du bonaj kamaradoj. Du vere intimaj amikoj. (ridetas) Precipe vi estis tre nekaŝema.

LØVBORG
Estis vi, kiu tion deziris.

HEDDA
Kiam mi retropensas, ŝajnas al mi, ke estis io bela, io alloga, — io kuraĝa en — en tiu kaŝema intimeco — tiu kamaradeco, pri kiu neniu vivanta homo ion flaris.

LØVBORG
Jes, ĉu ne, Hedda! Ĉu ne tiel estis? — Kiam mi vizitis vian patron tiel dum la posttagmezoj —. Kaj la generalo sidis ĉe la fenestro legante la gazetojn, — kun la dorso al ni turnita —

HEDDA
Kaj ni du en la sofo en la angulo —

LØVBORG
Ĉiam kun la sama ilustrita revuo antaŭ ni —

HEDDA
Pro manko de albumo, jes.

LØVBORG
Jes, Hedda, — kaj kiam mi konfesis por vi —! Rakontis al vi pri mi mem tion, kion neniu alia tiam sciis. Sidis tie kaj konfesis, ke mi eliris diboĉante tagojn kaj noktojn. Diboĉis tagnokton post tagnokto. Ho, Hedda, kia estis tiu potenco en vi, kiu devigis min konfesi tiaĵojn?

HEDDA
Ĉu vi imagas, ke estis iu potenco en mi?

LØVBORG
Jes, kiel mi alie tion klarigu al mi? Kaj ĉiuj tiuj — en pudoro volvitaj demandoj, kiujn vi al mi faris —

HEDDA
Kaj kiujn vi ege bone komprenis —

LØVBORG
Jen, ke vi povis sidi kaj tiel fari demandojn! Tute senhonte!

HEDDA
En pudoro volvitaj do estis.

LØVBORG
Jes, tamen senhonte. Elĉerpige demandi min pri — pri ĉiuj tiaĵoj!

HEDDA
Kaj ke vi igis vin respondi, sinjoro Løvborg.

LØVBORG
Jes, estas ja ĝuste tio, kion mi ne komprenas — nun poste. Sed diru do al mi, Hedda, — ĉu ne estis amo funde en nia rilato? Ĉu ne estis de via flanko, kvazaŭ vi dezirus lavi min pura, — kiam mi rifuĝis al vi por konfesi? Ĉu ne estis tiel?

HEDDA
Ne, ne ekzakte.

LØVBORG
Kio vin do instigis?

HEDDA
Ĉu aspektas por vi tiom nekompreneble, se junulino — kiam povas okazi tiel — sekrete —

LØVBORG
Nu?

HEDDA
Ke ŝi dezire volas rigardi en mondon, pri kiu —

LØVBORG
Pri kiu —?

HEDDA
— pri kiu oni ne rajtas ion scii?

LØVBORG
Jen, tio do estis?

HEDDA
Ankaŭ tio. Ankaŭ tio, — mi imagas.

LØVBORG
Kamaradeco en avido de la vivoĝuo. Sed kial tio do ne povus daŭri?

HEDDA
Pro tio vi mem kulpas.

LØVBORG
Estas vi, kiu rompis.

HEDDA
Jes, kiam danĝero minacis, ke realiĝo venus en la rilato. Honto al vi, Ejlert Løvborg, kiel povis vi atenci vian — vian fideman kamaradon!

LØVBORG
(premegas la manojn) Ho, kial vi ne realigis la minacon? Kial vi ne mortpafis min, kiel vi minacis!

HEDDA
Tiom mi timas la skandalon.

LØVBORG
Jes, Hedda. Funde vi estas malkuraĝa.

HEDDA
Terure malkuraĝa. (ŝanĝas sintenon) Sed estis ja feliĉe por vi. Kaj poste vi ja konsolis vin tiom rave ĉe la familio Elvsted.

LØVBORG
Mi scias, kion Tea konfidis al vi.

HEDDA
Kaj eble vi konfidis ion pri ni du?

LØVBORG
Eĉ ne vorton. Tiaĵojn ŝi estas tro stulta por kompreni.

HEDDA
Stulta?

LØVBORG
En tiaj aferoj ŝi estas stulta.

HEDDA
Kaj mi estas malkuraĝa. (klinas sin pli proksimen al li, sen lin rigardi en la okulojn, kaj diras pli mallaŭte) Sed nun mi volas ion konfidi al vi.

LØVBORG
(atente) Nu?

HEDDA
Tio ke mi ne kuraĝis mortpafi vin —

LØVBORG
Jes?!

HEDDA
tio ne estis mia plej fia malkuraĝo — tiun vesperon.

LØVBORG
(rigardas ŝin momenton, komprenas, kaj flustras pasie) Ho, Hedda! Hedda Gabler! Nun mi ekvidas kaŝitan fundon sub nia kamaradeco! Vi kaj mi —! Tamen estis la deziro pri vivo en vi —

HEDDA
(mallaŭte, sed kun akra ekrigardo) Gardu vin! Ne imagu ion tian!

(Mallumiĝadas. La pordo de la antaŭĉambro estas de ekstere malfermata de Berte.)

HEDDA
(klake fermas la albumon kaj vokas ridetante) Nu, fine! Kara Tea, — jen do, envenu!

(Sinjorino Elvsted venas de la antaŭĉambro. Ŝi estas vizite vestita. La pordo fermiĝas malantaŭ ŝi.)

HEDDA
(en la sofo, etendas la brakojn al ŝi) Dolĉa Tea, — vi ne povas imagi, kiom mi atendis vin!

(Sinjorino Elvsted preterpase interŝanĝas etan saluton kun la sinjoroj en la malantaŭa ĉambro, iras al la tablo kaj donas al Hedda la manon. Ejlert Løvborg ekstaris. Li kaj sinjorino Elvsted sin salutas per muta kapklino.)

ELVSTED
Eble mi devus eniri por iom paroli kun via edzo?

HEDDA
Ho, tute ne. Lasu tiujn du sidi. Ili baldaŭ foriros.

ELVSTED
Ili foriros?

HEDDA
Jes, ili eliros drinkfesteni.

ELVSTED
(rapide al Løvborg) Sed certe vi ne?

LØVBORG
Ne.

HEDDA
Sinjoro Løvborg — li restos ĉe ni.

ELVSTED
(prenas seĝon kaj volas eksidi apud li) Ho, kiom agrable ĉi tie estas!

HEDDA
Ne dankon, mia eta Tea. Ne tie! Bele venu ĉi tien al mi. Mi volas esti meze inter vi.

ELVSTED
Jes, tute kiel vi volas.

(Ŝi ĉirkaŭiras la tablon kaj eksidas en la sofon dekstre de Hedda. Løvborg ree eksidas sur la seĝon.)

LØVBORG
(post mallonga paŭzo, al Hedda) Ĉu ŝi ne estas ĝue rigardinda?

HEDDA
(glite tuŝetas ŝiajn harojn) Nur rigardinda?

LØVBORG
Jes. Ĉar ni du — ŝi kaj mi, — ni estas du veraj kamaradoj. Ni absolute fidas unu la alian. Kaj ni povas sidi kune kaj libere interparoli —

HEDDA
Sen pudoraj diskretaĵoj, sinjoro Løvborg? —

LØVBORG
Nu —

ELVSTED
(mallaŭte, sin kroĉante al Hedda) Ho, kiom feliĉa mi estas, Hedda! Ĉar, — imagu, — li diras, ke mi ankaŭ inspiris lin.

HEDDA
(rigardas ŝin ridetante) Aj, ĉu li tion diras?

LØVBORG
Kaj tian kuraĝon en agoj, kian ŝi havas, sinjorino Tesman?

ELVSTED
Ho, Dio, — mi kuraĝon!

LØVBORG
Treege — kiam temas pri la kamarado.

HEDDA
Jes, kuraĝon — ja! Se oni nur tian havus.

LØVBORG
Kaj kion do vi pensas?

HEDDA
Tiam oni povus eble ankoraŭ vivi la vivon. (subite ŝanĝiĝas) Sed nun, mia plej kara Tea, — nun vi trinku glason da frida punĉo.

ELVSTED
Ne dankon, — mi neniam trinkas tiaĵojn.

HEDDA
Nu, do vi, sinjoro Løvborg.

LØVBORG
Dankon, ankaŭ mi ne.

ELVSTED
Ne, ankaŭ li ne!

HEDDA
(rigardas lin firme) Tamen ĉar mi nun tion volas?

LØVBORG
Neniel utilas.

HEDDA
(ridas) Mi do tute ne havas iun povon super vi, mi povrulino?

LØVBORG
Ne en tiu rilato.

HEDDA
Serioze dirite, mi tamen opinias ke vi devus tion fari. Pro vi mem.

ELVSTED
Ho ne, Hedda —!

LØVBORG
Kaj kial?

HEDDA
Aŭ pro la homoj, ĝuste dirite.

LØVBORG
Vere?

HEDDA
Alie oni povus ja ekhavi la opinion, ke vi — tiel funde — ne sentas vin sufiĉe hardita — ne sufiĉe certa pri vi mem.

ELVSTED
(mallaŭte) Ho, ne, ne, Hedda —!

LØVBORG
La homoj povas kredi, kion ili volas, — ĝis plue.

ELVSTED
(ĝoje) Jes, ĉu ne vere!

HEDDA
Tion ja montris klare la vizaĝo de asesoro Brack.

LØVBORG
Kiel do?

HEDDA
Li ridetis iom moke, kiam vi ne kuraĝis eniri tien al la tablo.

LØVBORG
Mi ne kuraĝis! Mi prefere volis ja resti ĉi tie kaj paroli kun vi.

ELVSTED
Estis ja tute kompreneble, Hedda.

HEDDA
Sed tion la asesoro ne povis suspekti. Kaj mi ankaŭ vidis, ke li ekridetis kaj ĵetis okulumon al Tesman, kiam vi eĉ ne kuraĝis kunveni al tiu povra, eta festeno.

LØVBORG
Kuraĝis! Vi diras ke mi ne kuraĝis?

HEDDA
Ne mi. Sed tiel asesoro Brack komprenis la staton.

LØVBORG
Lasu nur tion al li.

HEDDA
Vi do ne kuniros?

LØVBORG
Mi restos ĉe vi kaj Tea.

ELVSTED
Jes, Hedda, — tion vi ja povas pensi.

HEDDA
(ridetas kaj kapklinas aprobe al Løvborg) Do fundamente solide masonita. Principofirma por ĉiam. Jen kia devas esti viro! (turnas sin al sinjorino Elvsted kaj frapetas ŝin) Nu, ĉu mi ne tion diris, kiam vi, tute freneza, venis ĉi tien ĉimatene —

LØVBORG
(mirigita) Freneza!

ELVSTED
(terurigita) Hedda, — Hedda do —!

HEDDA
Jen, rigardu nur mem! Ne estas ja necese iri en tiu morta timo — (interrompante) Do, jen ni tri povas esti gajaj!

LØVBORG
(estas skuita) Aha, — kio do estas tio ĉi, sinjorino Tesman!

ELVSTED
Ho Dio, ho Dio, Hedda! Kion vi diras! Kion vi faras!

HEDDA
Restu nur trankvila! La abomena asesoro sidas vin observante.

LØVBORG
En morta timo, do. Pro mi.

ELVSTED
(mallaŭte, plende) Ho, Hedda, — nun vi igis min tute malfeliĉa!

LØVBORG
(rigardas ŝin dum momento fikse; grimacas) Do tio estis de la kamarado la senrezerva fido al mi.

ELVSTED
(petoplene) Ho, kara amiko, — vi devas unue aŭskulti —!

LØVBORG
(prenas unu el la plenaj punĉoglasoj, suprenlevas ĝin, kaj diras malrapide per raŭka voĉo) Via tosto, Tea! (li malplenigas la glason, demetas ĝin kaj prenas la alian)

ELVSTED
(mallaŭte) Ho, Hedda, Hedda, — kial vi tion volus!

HEDDA
Volus! Mi? Ĉu vi estas freneza?

LØVBORG
Kaj ankaŭ toston por vi, sinjorino Tesman. Dankon pro la vero. Ĝi vivu! (li trinkas kaj volas denove plenigi la glason)

HEDDA
(metas la manon sur lian brakon) Nu, nu, — ne pli nune. Memoru, ke vi iros en festenon.

ELVSTED
Ne, ne, ne!

HEDDA
Ŝ-ŝ! Ili sidas vin rigardante.

LØVBORG
(demetas la glason) Vi, Tea, — diru nun la veron.

ELVSTED
Jes!

LØVBORG
Ĉu la notario sciis, ke vi postvojaĝus min?

ELVSTED
(tordas siajn manojn) Ho, Hedda, — vi aŭdas pri kio li demandas!

LØVBORG
Ĉu estis interkonsento inter vi kaj li, ke vi vojaĝu al la urbo por observi min? Eble estis la notario mem, kiu igis vin tion fari? Aha, vi, — eble li denove bezonis min en la oficejo! Aŭ ĉu estas ĉe la kartotablo ke mi mankis al li?

ELVSTED
(mallaŭte, ĝemplende) Ho, Løvborg, Løvborg —!

LØVBORG
(prenas glason kaj volas ĝin plenigi) Ankaŭ tosto por la maljuna notario!

HEDDA
(lin deturnante) Ne pli nun. Memoru, ke vi eliru por legi por Tesman!

LØVBORG
(trankvile, demetas la glason) Estis stulte de mi, Tea, tio ĉi. Jen konduti tiel, mi pensas. Ne koleru pro mi, vi kara, kara kamarado. Vi vidos, — kaj vi kaj la aliaj, — ke kvankam mi iun fojon falis, do —. Nun mi restariĝis! Pere de via helpo, Tea.

ELVSTED
(ĝojbrile) Ho Dio, dankon —!

(Brack intertempe rigardis sian horloĝon. Li kaj Tesman ekstaras kaj venas en la salonon.)

BRACK
(prenas sian ĉapelon kaj mantelon) Jen, sinjorino Tesman, nun estas horo por foriri.

HEDDA
Nun do estas.

LØVBORG
(ekstaras) Ankaŭ por mi, sinjoro Asesoro.

ELVSTED
(mallaŭte kaj petante) Ho, Løvborg, — ne faru!

HEDDA
(pinĉas ŝian brakon) Ili aŭdas vin!

ELVSTED
(krias malforte) Aj!

LØVBORG
(al Brack) Vi bonvole invitis min kunveni.

BRACK
Jen, vi tamen venos?

LØVBORG
Jes, multan dankon.

BRACK
Por mi ĝojege —

LØVBORG
(ekprenas la paketon de paperoj kaj diras al Tesman) Ĉar mi dezirus montri al vi ion kaj aliaĵon antaŭ ol ĝin transdoni.

TESMAN
Jen, imagu, — estos amuze! — Sed kara Hedda, kiel vi hejmenirigos sinjorinon Elvsted? Ĉu?

HEDDA
Nu, por tio ni ĉiuokaze trovos rimedon.

LØVBORG
(rigardas la sinjorinojn) Sinjorino Elvsted? Kompreneble mi revenos por ŝin serĉi. (pli proksime) Proksimume je la deka, sinjorino Tesman? Ĉu tio konvenas?

HEDDA
Jes, certe. Ege konvene.

TESMAN
Nu, do ĉio estas en bona ordo. Sed min vi ne devas atendi tiom frue, Hedda.

HEDDA
Ho, kara, vi restu tiom longe — tiom longe, kiom vi volas.

ELVSTED
(en obtuza timo) Sinjoro Løvborg, — mi do restos ĉi tie, ĝis vi revenos.

LØVBORG
(kun la ĉapelo en la mano) Memkompreneble, Sinjorino.

BRACK
Kaj jen ekveturas la amuzad-trajno, miaj sinjoroj! Mi esperas, ke ni festenos vivece, kiel certa bela sinjorino diradas.

HEDDA
Aj, se la bela sinjorino povus ĉeesti nevidata —!

BRACK
Kial nevidata?

HEDDA
Por aŭskulti iujn el viaj spritaĵoj sen pudoraj diskretaĵoj, sinjoro Asesoro.

BRACK
(ridas) Tion mi ne volas konsili al la bela sinjorino.

TESMAN
(ankaŭ li ridas) Ne, nun vi estas amuza, Hedda. Jen, imagu!

BRACK
Nu, adiaŭ, adiaŭ, sinjorinoj!

LØVBORG
(kapklinas adiaŭe) Do je la deka.

(Brack, Løvborg kaj Tesman eliras tra la pordo de la antaŭĉambro. Samtempe Berte venas de la malantaŭa ĉambro kun eklumigita lampo, kiun ŝi metas sur la salontablon, kaj eliras la saman vojon.)

ELVSTED
(ekstaris kaj maltrankvile paŝas sur la planko) Hedda, — Hedda, — al kio tio ĉi kondukos!

HEDDA
Je la deka, — tiam li do revenos. Mi vizie vidas lin. Kun vitfolioj en la hararo. Verva kaj vigla —

ELVSTED
Dio donu ke tiel estos.

HEDDA
Kaj tiam, vidu, — tiam li estos regajninta la regadon de si mem. Tiam li estos libera homo dum ĉiuj siaj tagoj.

ELVSTED
Ho Dio, jes, — se nur tiel li venos, kiel vi lin vizias.

HEDDA
Tiel kaj ne alimaniere li venos! (ekstaras kaj sin proksimigas) Dubu pri li, vi, tiom longe kiom vi volas. Mi fidas lin. Kaj nun ni testu —

ELVSTED
Vi havas iun kaŝ-intencon, Hedda!

HEDDA
Jes, estas. Unu fojon en la vivo mi volas havi potencon sur la sorto de homo.

ELVSTED
Ĉu vi ne tion havas?

HEDDA
Ne havas — kaj neniam havis.

ELVSTED
Sed sur via edzo do?

HEDDA
Hoj, tio efektive valorus la penon. Ho, se vi povus kompreni, kiom malriĉa mi estas. Kaj vi havu la favoron esti tiom riĉa! (ĉirkaŭbrakas ŝin pasie) Mi pensas, ke mi tamen forbruligos viajn harojn.

ELVSTED
Lasu min! Lasu min! Mi timas vin, Hedda!

BERTE
(en la pordaperturo) La tetablo estas pretigita en la manĝoĉambro, Sinjorino.

HEDDA
Bone. Ni venos.

ELVSTED
Ne, ne, ne! Mi prefere iru hejmen sola! Tuj!

HEDDA
Sensencaĵo! Unue vi havu tiun teakvon, vi eta stultulino. Kaj poste, — Je la deka, — revenos Ejlert Løvborg — kun vitfolioj en la hararo.

(Kvazaŭ perforte ŝi tiras sinjorinon Elvsted al la pordo.)

TRIA AKTO

(La ĉambro de gesinjoroj Tesman. La pordokurtenoj estas tiritaj antaŭ la aperturo. Tiel same antaŭ la vitra pordo. Sur la tablo la kerosenlampo kun ŝirmilo, meĉo malsuprenŝraŭbita, lumas malklare. En la forno, kies pordo estas malferma, estis fajro, kiu nun preskaŭ estingiĝis.)

(Sinjorino Elvsted, envolvita en granda ŝalo kaj kun la piedoj sur skabelo, sidas tute apud la forno, malantaŭenklinita en la apogseĝo. Hedda kuŝas vestita, dormante sur la sofo kun kovrilo sur si.)

ELVSTED
(post paŭzo, ekrektigas sin en la seĝo kaj aŭskultas atente. Poste, laca, ŝi denove malleviĝas kaj mallaŭte plendas) Ankoraŭ ne! — Ho Dio, — ho Dio, — ankoraŭ ne.

(Berte singardeme ŝteliras enen tra la pordo de la antaŭĉambro. Ŝi havas leteron en la mano.)

ELVSTED
(turnas sin kaj flustras maltrankvile) Nu, — ĉu iu venis?

BERTE
(mallaŭte) Jes, ĵus venis knabino kun tiu ĉi letero.

ELVSTED
(rapide, etendas la manon) Letero! Donu al mi!

BERTE
Ne, ĝi estas por la doktoro, Sinjorino.

ELVSTED
Nu tiel.

BERTE
Estis la servistino de fraŭlino Tesman, kiu alportis ĝin. Mi metos ĝin ĉi tien sur la tablon.

ELVSTED
Jes, tion faru.

BERTE
(demetas la leteron) Estas plej bone, ke mi estingu la lampon. Ĝi fumas.

ELVSTED
Jes, estingu. Baldaŭ fariĝos taglumo.

BERTE
(estingas) Jam estas taglumo, Sinjorino.

ELVSTED
Jes, hela tago! Kaj ankoraŭ ne hejmenveninta —!

BERTE
Ho, Dio, — mi pensis ke tiel okazus.

ELVSTED
Vi tion pensis?

BERTE
Jes, kiam mi vidis ke certa viro estas reveninta al la urbo, tiam —. Kaj ilin kuntiris. Ĉar pri tiu sinjoro oni ja aŭdis sufiĉe antaŭ iom da tempo.

ELVSTED
Ne tiom laŭte parolu. Vi vekas Sinjorinon.

BERTE
(rigardas al la sofo kaj suspiras) Ne, Dio, — lasu ŝin nur dormi, kompatindulinon. — Ĉu mi metu ion pli en la fornon?

ELVSTED
Dankon, ne por mi.

BERTE
Jen do. (ŝi malrapide eliras tra la pordo de la antaŭĉambro)

HEDDA
(vekiĝas pro la fermo de la pordo kaj suprenrigardas) Kio estas —!

ELVSTED
Estis nur la servistino —

HEDDA
(ĉirkaŭrigardas) Ha, jen en la salono —! Jes nun mi ja memoras — (rektigas sin, sidanta sur la sofo, streĉas sin kaj frotas siajn okulojn) Kioma horo estas, Tea?

ELVSTED
(rigardas sian horloĝon) Ĝi jam pasis la sepan.

HEDDA
Kiam revenis Tesman?

ELVSTED
Li ankoraŭ ne revenis.

HEDDA
Ankoraŭ ne hejmenvenis?

ELVSTED
(ekstaras) Eĉ ne unu revenis.

HEDDA
Kaj ni, kiuj sidis ĉi tie maldormante kaj atendante ĝis la kvara —

ELVSTED
(tordas la manojn) Kaj tiel kiel mi lin atendis!

HEDDA
(oscedas kaj diras kun la mano kovrante la buŝon) Ho jes, — pro tio ni estus nin ŝparintaj.

ELVSTED
Ĉu vi iom dormis poste?

HEDDA
Ho jes, Mi opinias, ke mi dormis sufiĉe bone. Ĉu vi ne?

ELVSTED
Eĉ ne momenton. Mi ne povis, Hedda. Estis tute neeble por mi.

HEDDA
(ekstaras kaj proksimiĝas al ŝi) Nu, nu, nu! Ne estas kaŭzo por maltrankvilo. Mi bone komprenas kiel statas.

ELVSTED
Jes, kaj kion vi do kredas? Ĉu vi povas al mi diri?

HEDDA
Nu, kompreneble tre longe daŭris ĉe la asesoro —

ELVSTED
Ho Dio, jes, — certe daŭris. Sed tamen —

HEDDA
Kaj jen, vidu, tiam Tesman ne volis hejmenveni kaj fari bruon kaj sonorigi meze dum la nokto. (ridas) Eble li ankaŭ ne volis montri sin — tia ĵus post viveca festeno.

ELVSTED
Sed kara, — kien li do estus irinta?

HEDDA
Kompreneble li iris al la onklinoj kaj sin kuŝigis tie. Ili havas ja lian antaŭan ĉambron atendanta.

ELVSTED
Ne, ĉe ili li ne povas esti. Ĉar ĵus venis letero al li de fraŭlino Tesman. Jen ĝi kuŝas.

HEDDA
Ĉu? (rigardas la surskribon) Jes, vere estas de onklino Julle propramane. Nu, do li kompreneble restas ĉe la asesoro. Kaj Ejlert Løvborg, li sidas legante kun vitfolioj en la hararo.

ELVSTED
Ho Hedda, vi nur paroladas kaj diras ion pri kio vi mem ne kredas.

HEDDA
Vi vere estas stulta, Tea.

ELVSTED
Ho ja, bedaŭrinde, mi do eble tia estas.

HEDDA
Kaj kiel morte laca vi aspektas.

ELVSTED
Jes, mi vere estas morte laca.

HEDDA
Nu, tial vi faru, kiel mi diras. Iru en mian ĉambron kaj kuŝigu vin tempeton sur mia lito.

ELVSTED
Ho ne, ne, — mi tamen ne kapablas dormi.

HEDDA
Certe vi kapablas.

ELVSTED
Sed via edzo certe estos baldaŭ revenanta. Kaj jen mi devas tuj scii —

HEDDA
Mi atentigos vin, kiam li revenos.

ELVSTED
Do, vi tion promesas, Hedda?

HEDDA
Jes, tion vi povas fidi. Nur eniru kaj dormu dume.

ELVSTED
Dankon. Do mi tion provu. (ŝi iras tra la malantaŭa ĉambro)

(Hedda iras al la vitra pordo kaj flankentiras la kurtenojn. Hela taglumo ŝutiĝas en la salonon. Poste ŝi prenas de la skribotablo malgrandan manspegulon, rigardas sin en ĝi kaj ordigas la harojn. Ŝi iras al la pordo de la antaŭĉambro kaj premas la butonon de la sonorilo.)

(Berte iom poste envenas tra la pordo.)

BERTE
Ĉu Sinjorino ion deziras?

HEDDA
Jes, bonvole metu ion pli en la fornon. Mi ja vere frostadas.

BERTE
Jes brr, — tuj kaj senprokraste estu varme.

(Ŝi kunrastas la ardaĵojn kaj enmetas lignopecon.)

BERTE
(haltas kaj aŭskultas) Nun oni sonorigas ĉe la ĉefpordo, Sinjorino.

HEDDA
Do eliru, kaj malfermu. Mi mem okupiĝu pri la forno.

BERTE
Baldaŭ ekflamos. (ŝi eliras tra la antaŭĉambra pordo)

(Hedda genuas sur la skabelon kaj metas plurajn lignopecojn en la fornon.)

(Post mallonga daŭro Jørgen Tesman envenas de la antaŭĉambro. Li aspektas laca kaj iom serioza. Ŝteliras piedpinte direkte al la pordaperturo, kaj volas engliti inter la kurtenojn.)

HEDDA
(apud la forno, ne suprenrigardante) Bonan matenon.

TESMAN
(turnas sin) Hedda! (proksimiĝas) Sed kara vi, — tiom frue ellitiĝinta! Ĉu?

HEDDA
Jes, mi tre frue ellitiĝis hodiaŭ.

TESMAN
Kaj mi, kiu estis certa, ke vi ankoraŭ kuŝus dormante! Jen imagu, Hedda!

HEDDA
Ne parolu tiom laŭte. Sinjorino Elvsted kuŝas ene ĉe mi.

TESMAN
Sinjorino Elvsted, ĉu ŝi restis dum la nokto?

HEDDA
Jes, neniu ja venis por ŝin serĉi.

TESMAN
Ne, do neniu faris.

HEDDA
(fermas la pordon de la forno kaj ekstaras) Nu, ĉu estis tiom amuze ĉe la asesoro?

TESMAN
Ĉu vi estis timoplena pro mi? Ĉu?

HEDDA
Ne, pri tio mi eĉ ne momenton pensis. Sed mi demandis, ĉu vi bone amuziĝis.

TESMAN
Jes vere. Tiun ĉi fojon, do —. Sed pleje en la komenco, ŝajnas al mi. Ĉar tiam Ejlert legis por mi. Ni alvenis ja pli ol horon tro frue, — jen imagu! Kaj Brack tiom okupiĝis pri la aranĝo. Sed dume Ejlert legis.

HEDDA
(eksidas dekstre de la tablo) Nu? Rakontu —

TESMAN
(eksidas sur skabelon ĉe la forno) Sciu, Hedda, neeblas por vi imagi, kia verko tiu fariĝos! Certe estas io el la plej rimarkinda skribita. Jen imagu!

HEDDA
Ja, ja, tio ne interesas min —

TESMAN
Mi devas ion konfesi al vi, Hedda. Kiam li estis leginta, — io malica kreskis en mi.

HEDDA
Io malica?

TESMAN
Mi sidis kaj enviis Ejlert, ke li kapablis skribi tiaĵon. Jen imagu, Hedda!

HEDDA
Jes, ja, mi ja imagas!

TESMAN
Kaj scii ke li, — tiel naturdotita — bedaŭrinde tamen estas neplibonigebla.

HEDDA
Ĉu vi ne sugestas, ke li havas pli da vitaleco ol la aliaj?

TESMAN
Ne, bona Dio —. Jen vidu, li tute ne povas moderigi sin meze en la ĝuo.

HEDDA
Kaj en kio rezultiĝis ĉio — fine?

TESMAN
Nu, mi trovas, ke vere estis bakanalo, Hedda.

HEDDA
Ĉu li havis vitfoliojn en la hararo?

TESMAN
Vitfoliojn? Ne, tion mi eĉ ne videtis. Sed li donis longan, konfuzan paroladon por la virino, kiu inspiris lin dum la laboro. Ja, tiel li sin esprimis.

HEDDA
Ĉu li nomis ŝin?

TESMAN
Ne, tion li ne faris. Sed mi ne povas imagi, ke estus iu alia ol sinjorino Elvsted.

HEDDA
Nu, — kie vi disiĝis de li?

TESMAN
Sur la vojo hejmen. Ni ekiris, — la lastaj de ni, — samtempe. Kaj Brack ankaŭ kuniris por spiri freŝan aeron. Kaj jen, vidu, ni decidis akompani Ejlert hejmen. Jes, ĉar li estis ja vere superŝarĝita!

HEDDA
Do li estis.

TESMAN
Sed nun vi aŭdu la plej rimarkindan, Hedda! Aŭ la bedaŭrindan mi estus prefere dirinta. Ho, — mi preskaŭ hontas — pro Ejlert — tion rakonti —

HEDDA
Jen do —?

TESMAN
Nu, dum ni tiel iris laŭvoje, vidu, jen mi hazarde iom malantaŭiĝis. Nur kelkajn minutojn, — jen imagu!

HEDDA
Jes, ja, Dio, sed —?

TESMAN
Kaj kiam mi rapidas post la aliajn, jen, ĉu vi scias, kion mi trovas ĉe la vojrando? Ĉu?

HEDDA
Ne, kiel mi povus tion scii!

TESMAN
Nepre ne tion al iu ajn diru, Hedda. Atentu bone! Promesu al mi pro Ejlert. (tiras paketon en papervolvaĵo el la poŝo de la mantelo) Jen, imagu, — tion ĉi mi trovis.

HEDDA
Ĉu ne estas la paketo, kiun li kunportis ĉi tien hieraŭ?

TESMAN
Jes, ĝuste, estas lia valora, unika manuskripto! Kaj tiun li tie promenante perdis — sen tion rimarki. Jen nur imagu, Hedda! Kiom bedaŭrinde —

HEDDA
Sed kial do vi ne tuj redonis al li la paketon?

TESMAN
Ne, tion mi ne kuraĝis — pro lia tiama stato —

HEDDA
Ĉu vi eĉ ne diris al iuj el la aliaj, ke vi ĝin trovis?

TESMAN
Ho, tute ne. Kompreneble ke tion mi ne volis fari respekte al Ejlert.

HEDDA
Do estas neniu, kiu scias, ke vi havas la manuskripton de Ejlert Løvborg?

TESMAN
Ne, kaj tion ankaŭ neniu sciu.

HEDDA
Kaj poste, pri kio vi kun li interparolis?

TESMAN
Mi ne plu havis ŝancon kun li paroli. Ĉar kiam ni venis en la stratojn, tiam li kaj du aŭ tri aliaj tute malaperis por ni. Jen imagu!

HEDDA
Nu? Ili do akompanis lin hejmen.

TESMAN
Jes, aspekte ili tion faris. Kaj ankaŭ Brack foriris.

HEDDA
Kaj kien vi poste stumblis?

TESMAN
Jen, mi kaj kelkaj el la aliaj, ni akompanis unu el la vivecaj uloj, kaj trinkis matenkafon tie ĉe li. Aŭ pli ĝuste nomi ĝin noktokafo. Ĉu? Sed kiam mi nun estos iom ripozinta — kaj kiam mi opinios ke Ejlert, la kompatindulo, satdormis, tiam mi devos iri al li kun tio ĉi.

HEDDA
(etendas la manon por la paketo) Ne, — ne transdonu ĝin! Ne tuj, mi diras. Lasu min legi ĝin unue.

TESMAN
Ne, kara, bona Hedda, je Dio, tion mi ne kuraĝas.

HEDDA
Vi ne kuraĝas?

TESMAN
Ne, — ĉar vi bone povas imagi, kiom malespera li fariĝos, kiam li vekiĝas, kaj mankas al li la manuskripto. Ĉar sciu ke li ne havas kopion! Tion li mem diris.

HEDDA
(rigardas lin kvazaŭ esplorante) Kaj tiaĵon oni ne povas denove skribi? Ankoraŭ fojon, ĉu?

TESMAN
Tio neniam eblus, mi kredas. Ĉar la inspiro, — jen vidu —

HEDDA
Jes, ja, — ĝuste tiel do estas — (pasante) Sed mi memoras, — jen letero por vi.

TESMAN
Ĉu, imagu —!

HEDDA
(ĝin donante) Venis frue ĉi-matene.

TESMAN
De onklino Julle. Kio do estas? (metas la paketon sur la alian skabelon, malfermas la leteron, trakuras ĝin kaj eksaltas)

TESMAN
Ho Hedda, — ŝi skribas, ke la bedaŭrinda onklino Rina kuŝas ĉe la morto!

HEDDA
Tion oni devus ja atendi.

TESMAN
Kaj se mi dezirus ankoraŭ fojon vidi ŝin, mi devas rapidi. Mi tuj kuros tien.

HEDDA
(subpremas rideton) Vi eĉ volas kuri?

TESMAN
Ho, plej kara Hedda, — se vi povus decidigi vin kuniri! Jen imagu!

HEDDA
(ekstaras kaj diras lace kaj repuŝante) Ne, ne; ne petu min pri tiaĵo. Mi ne volas vidi malsanon kaj morton. Ne trudu al mi ion malbelan.

TESMAN
Nu, Dio do —! (ĉirkaŭkuras) Mian ĉapelon —? Mian mantelon —? Nu, en la antaŭĉambro —. Mi kore esperas, ke mi ne venos tro malfrue, Hedda? Ĉu?

HEDDA
Ho, nur kuru, kaj —

(Berte venas ĉe la pordo de la antaŭĉambro.)

BERTE
Asesoro Brack staras ekstere, kaj demandas ĉu li povus enveni.

TESMAN
Je tiu ĉi tempo! Ne, nun ne eblas por mi akcepti lin.

HEDDA
Sed mi povas. (al Berte) Petu la asesoron enveni. (Berte eliras)

HEDDA
(rapide flustrante) La paketon, Tesman! (ŝi prenas ĝin de la skabelo)

TESMAN
Jes, donu ĝin al mi!

HEDDA
Ne, ne, mi kaŝos ĝin por vi dume.

(Ŝi iras al la skribotablo, kaj metas ĝin en la librobreton. Tesman penas pro urĝeco kaj ne kapablas surtiri la gantojn.)

(Asesoro Brack envenas de la antaŭĉambro.)

HEDDA
(kapklinas al li) Nu, vi ja estas frumatena birdo.

BRACK
Jes, vi trovas, ĉu ne? (al Tesman) Ĉu ankaŭ vi eliros?

TESMAN
Jes, mi nepre devas viziti la onklinojn. Imagu, — la malsana, ŝi kuŝas ĉe la morto, la bedaŭrinda.

BRACK
Nu Dio, ĉu tiel? Sed jen ne lasu min reteni vin. En tia serioza momento —

TESMAN
Jes, mi vere devas kuri —. Adiaŭ! Adiaŭ!

(Li rapidas eksteren tra la antaŭĉambra pordo.)

HEDDA
(proksimiĝas) Aspekte estis pli ol vivece hejme ĉe vi ĉi tiun nokton, sinjoro Asesoro.

BRACK
Mi eĉ ankoraŭ ne ŝanĝis vestojn, sinjorino Hedda.

HEDDA
Ankaŭ vi ne?

BRACK
Ne, kiel vi vidas. Sed kion Tesman rakontis pri la noktaj travivaĵoj?

HEDDA
Oho, ion tedegan. Nur ke ili ie eniris kaj trinkis kafon.

BRACK
Pri tiu kafokunveno mi jam estas informita. Tie Ejlert Løvborg ne partoprenis, mi opinias?

HEDDA
Ne, antaŭe ili jam akompanis lin hejmen.

BRACK
Ankaŭ Tesman?

HEDDA
Ne, sed kelkaj aliaj, li diris.

BRACK
(ridetas) Jørgen Tesman vere estas naiva animo, sinjorino Hedda.

HEDDA
Jes, Dio scias ke li estas. Sed ĉu io kaŝiĝas en la afero?

BRACK
Jes, via suspekto ne estas senfunda.

HEDDA
Nu jen! Eksidu, kara Asesoro. Tiel vi rakontos pli bone.

(Ŝi eksidas maldekstre de la tablo. Brack ĉe la longa flanko de la tablo proksime al ŝi.)

HEDDA
Nu jen, do?

BRACK
Mi havis apartajn kialojn por postsekvi la vojojn de miaj gastoj — aŭ pli ĝuste dirite, de kelkaj el miaj gastoj ĉi-nokte.

HEDDA
Kaj inter ili eble estis ankaŭ Ejlert Løvborg?

BRACK
Mi devas konfesi — li estis.

HEDDA
Nun vi vere igas min scivolema —

BRACK
Ĉu vi scias, kie li kaj kelkaj el la aliaj pasigis la reston de la nokto, sinjorino Hedda?

HEDDA
Se decas tion rakonti, jen faru.

BRACK
Kompreneble, decas rakonti. Nu, ili vizitis neordinare animitan vesperkunvenon.

HEDDA
De la pasia speco?

BRACK
De la plej pasia speco.

HEDDA
Iom pli pri tio ĉi, Asesoro —

BRACK
Løvborg estis antaŭe invitita, ankaŭ ili. Mi pri tio estis bone informita. Sed tiam li rifuzis veni. Ĉar nun li ja surmetis novan homecon, kiel vi scias.

HEDDA
Tie norde ĉe la notario Elvsted. Sed li tamen iris?

BRACK
Jes, vidu, sinjorino Hedda, — jen, bedaŭrinde, ĉe mi vizitas lin la genio ĉivespere —

HEDDA
Jes, tie li ja inspiriĝis, mi aŭdas.

BRACK
Treege inspiriĝis. Nu, jen li ekhavis alian ideon, mi opinias. Ĉar ni virhomoj, bedaŭrinde ne ĉiam estas tiom principfirmaj kiom ni devus esti.

HEDDA
Nu, vi mem ja estas escepto, asesoro Brack. Sed jen pri Løvborg —?

BRACK
Jes, mallonge, — la fino estis, ke li alvenis en la salonojn de fraŭlino Diana.

HEDDA
De fraŭlino Diana?

BRACK
Estis fraŭlino Diana, kiu prezentis la vesperkunvenan programon. Por elektita rondo de amikinoj kaj admirantoj.

HEDDA
Ĉu tiu estas iu ruĝhara?

BRACK
Ĝuste.

HEDDA
Iu tia — kantistino?

BRACK
Nu ja, — ankaŭ tio. Kaj krome ega ĉasistino — de sinjoroj, — sinjorino Hedda. Vi certe aŭdis pri ŝi. Ejlert Løvborg estis unu el ŝiaj plej varmaj protektantoj — en siaj pli prosperaj jaroj.

HEDDA
Kaj kiel tio ĉi finiĝis?

BRACK
Ne tre amikece, aspektas. Fraŭlino Diana verŝajne de la plej kortuŝa akcepto transiris al luktado —

HEDDA
Kontraŭ Løvborg?

BRACK
Jes. Li kulpigis ŝin aŭ la amikinojn, ke ili priŝtelis lin. Li pretendis, ke lia poŝbiletujo malaperis. Kaj ankaŭ aliaj aĵoj. Mallonge, li estus farinta teruregan tumulton.

HEDDA
Kaj en kion rezultis tio?

BRACK
Tio rezultis en komunan bataladon inter kaj sinjorinoj kaj sinjoroj. Feliĉe fine alvenis la polico.

HEDDA
Ĉu ankaŭ la polico?

BRACK
Jes. Sed tio certe fariĝos multekosta ŝerco por Ejlert Løvborg, tiu freneza homo.

HEDDA
Nu!

BRACK
Laŭdire li senbride kontraŭstaris. Li estus frapinta unu el la policistoj sur la orelon kaj disŝirinta lian mantelon. Jen li sekve estis kondukata al la stacio.

HEDDA
De kie vi nun sciiĝis pri tio?

BRACK
De la polico mem.

HEDDA
(rigardas penseme antaŭen) Tiel do ĉio okazis. Kaj sekve li ne havis vitfoliojn en la hararo.

BRACK
Vitfoliojn, sinjorino Hedda?

HEDDA
(ŝanĝas voĉtonon) Sed diru al mi nun, Asesoro, — kial vi do tiel postsekvas kaj kaŝobservas Ejlert Løvborg?

BRACK
Unue ne estas tute indiferente por mi se informiĝos dum la ekzamenadoj, ke li venis rekte de mi.

HEDDA
Ĉu ankaŭ fariĝos ekzamenoj?

BRACK
Kompreneble. Cetere tio estu kiel tio estas. Sed mi opinias, ke mi, kia amiko de la familio, devis havigi al vi kaj al Tesman kompletan informon pri liaj noktaj heroaĵoj.

HEDDA
Kial vere tion, asesoro Brack?

BRACK
Nu, ĉar mi havas vivan suspekton, ke li volas uzi vin kiel ian ŝirmilon.

HEDDA
Ĉu, sed kial povas vi imagi tiaĵon!

BRACK
Ho Dio, — ni ja ne estas blindaj, sinjorino Hedda. Atentu nur! Tiu sinjorino Elvsted, verdire ŝi certe ne forlasos la urbon tiom frue.

HEDDA
Nu, ĉu estus io inter tiuj du, jen estas multaj aliaj lokoj, kie ili povos renkontiĝi.

BRACK
Neniu hejmo. Ĉiuj decaj domoj estos de nun denove fermitaj por Ejlert Løvborg.

HEDDA
Kaj tia ankaŭ la mia devas esti, vi opinias?

BRACK
Jes. Mi konfesas, ke estus por mi pli ol ĝene, se tiu sinjoro estus enlasita ĉi tien. Se li, kia superflua — kaj entrudulo — sin enŝovus en —

HEDDA
En la triangulon?

BRACK
Ĝuste. Estus por mi same kiel fariĝi senhejma.

HEDDA
(rigardas lin ridetante) Do, — sola koko en la korto, — tio estas via celo.

BRACK
(kapklinas malrapide kaj malaltigas la voĉon) Jes, estas mia celo. Kaj por tiu celo mi batalos — kun ĉiuj rimedoj, pri kiuj mi disponas.

HEDDA
(perdante sian rideton) Aspekte vi estas danĝera homo, — kiam temas pri realigo.

BRACK
Vi tion opinias?

HEDDA
Jes, mi nun komencas tion kredi. Kaj mi estas kore ĝoja — tiom longe, ke vi ne potencas super mi.

BRACK
(ridas dusence) Ja-ja, sinjorino Hedda, — vi eble pravas pri tio. Kiu scias, ĉu mi okaze ne estus viro por elpensi eĉ ion kaj alian.

HEDDA
Do, sed aŭskultu nun, asesoro Brack! Aspektas ja kvazaŭ vi sidas tie minacante.

BRACK
(ekstaras) Ho, tute ne! La triangulo, vidu, — ĝi prefere fortikiĝu kaj defendiĝu libervole.

HEDDA
Tion ankaŭ mi opinias.

BRACK
Jen mi do diris kion mi deziras. Kaj mi nun ree devas trovi la vojon urben. Adiaŭ, sinjorino Hedda!

(Li iras al la vitra pordo.)

HEDDA
(ekstaras) Vi iras tra la ĝardeno?

BRACK
Jes, por mi estas pli mallonge.

HEDDA
Jes, kaj krome estas ja vojo kaŝa.

BRACK
Tute ĝuste. Mi ne estas kontraŭ kaŝaj vojoj. Foje ili povas esti sufiĉe pikantaj.

HEDDA
Kiam oni pafas per kugloj, vi opinias?

BRACK
(ĉe la pordo, ridas al ŝi) Ho, oni vere ne pafas siajn dresitajn kortkokojn!

HEDDA
(ankaŭ ŝi ridas) Ho ne, kiam oni ne havas pli ol unu solan, —

(Ili kapsalutas adiaŭe, sub ridado. Li foriras. Ŝi fermas la pordon post li.)

(Hedda staras momenton serioze rigardante eksteren. Poste ŝi iras kaj rigardas tra la kurteno de la fona muro. Ŝi iras al la skribotablo, prenas la paketon de Løvborg el la librobretaro kaj volas foliumi la paperojn. La laŭta voĉo de Berte aŭdiĝas de la antaŭĉambro. Hedda turnas sin kaj aŭskultas. Rapide ŝi metas la paketon en la tirkeston, ŝlosas kaj metas la ŝlosilon sur la skribilaron.)

(Ejlert Løvborg en mantelo kaj kun ĉapelo en la mano, tirmalfermas la pordon de la antaŭĉambro. Li aspektas freneze kaj ekscitite.)

LØVBORG
(turnita al la pordo de la antaŭĉambro) Kaj mi diras al vi, ke mi devas kaj volas eniri! Jen do!

(Li fermas la pordon, turnas sin, vidas Hedda, regas sin tuj kaj salutas.)

HEDDA
(ĉe la skribotablo) Nu, sinjoro Løvborg, estas ege malfrue ke vi venas serĉi Tea.

LØVBORG
Aŭ ege frue ke mi envenas ĉe vi. Mi petas vin pardoni.

HEDDA
Kiel vi scias, ke ŝi daŭre estas ĉe mi?

LØVBORG
Oni diris en ŝia loĝejo, ke ŝi estis ekstere la tutan nokton.

HEDDA
(iras al la salona tablo) Ĉu vi povis ion rimarki en la mienoj, kiam ili tion diris?

LØVBORG
(rigardas ŝin demande) Rimarki en la mienoj?

HEDDA
Mi aludas, ĉu aspektis, kvazaŭ ili pensus ion aŭ iel pri tio?

LØVBORG
(subite komprenas) Ho jes, tiel ja estas! Mi tiras ŝin malsupren kun mi! Cetere mi nenion povis rimarki. — Tesman eble ankoraŭ ne ellitiĝis?

HEDDA
Ne, — mi ne kredas —

LØVBORG
Kiam li hejmenvenis?

HEDDA
Tre malfrue.

LØVBORG
Ĉu li ion al vi rakontis?

HEDDA
Jes, mi aŭdis ke estis sufiĉe viglece ĉe asesoro Brack.

LØVBORG
Nenion pli?

HEDDA
Ne, mi kredas ke ne. Krome mi estis tiel ege dormema —

(Sinjorino Elvsted envenas tra inter la kurtenoj sur la fona muro.)

ELVSTED
(proksimiĝas al li) Ho, Løvborg! Fine —!

LØVBORG
Jes, fine. Kaj tro malfrue.

ELVSTED
(rigardas lin en timo) Kio estas tro malfrue!

LØVBORG
Nun ĉio estas tro malfrue. Pri mi estas finite.

ELVSTED
Ho ne, ne, — tion ne diru!

LØVBORG
Vi mem diros la samon, kiam vi aŭdos —

ELVSTED
Mi volas nenion aŭdi!

HEDDA
Vi eble deziras paroli kun ŝi sola? Ĉar do mi foriros.

LØVBORG
Ne, restu, — ankaŭ vi. Mi petas vin pri tio.

ELVSTED
Jes, sed mi nenion volas aŭdi, mi diras!

LØVBORG
Ne estas pri la noktaj travivaĵoj, ke mi volas paroli.

ELVSTED
Pri kio do —?

LØVBORG
Estas pri tio, ke niaj vojoj devas nun disiĝi.

ELVSTED
Disiĝi!

HEDDA
(senvole) Mi tion sciis!

LØVBORG
Ĉar mi ne plu bezonas vin, Tea.

ELVSTED
Kaj jenon vi povas diri! Ne plu bezonas min! Mi ja helpos vin nun kiel antaŭe? Kompreneble ni daŭre kunlaboru?

LØVBORG
De nun mi ne plu intencas labori.

ELVSTED
(rezigne) Por kio mi do uzu mian vivon?

LØVBORG
Vi devas provi vivi, kvazaŭ vi neniam konis min.

ELVSTED
Sed tion mi ja ne kapablas!

LØVBORG
Provu ĉu vi kapablus, Tea. Vi devas revojaĝi hejmen —

ELVSTED
(ribele) Neniam en tiu ĉi mondo! Kie vi estas, tie ankaŭ mi deziras esti! Mi ne lasas min tiel forpeliĝi! Mi volas esti ĉi tie! Esti kune kun vi, kiam la libro eldoniĝos.

HEDDA
(duonlaŭte, en streĉa atento) Ho, la libro, — jes!

LØVBORG
(rigardas ŝin) La libro mia kaj de Tea. Ĉar tia ĝi estas.

ELVSTED
Jes, tia mi sentas, ke ĝi estas. Kaj tial mi ankaŭ rajtas esti ĉe vi, kiam ĝi venos! Mi volas vidi, ke denove ŝutiĝas estimo kaj honoro super vin. Kaj la ĝojo, — la ĝojo, tiun mi volas dividi kun vi.

LØVBORG
Tea, — nia libro neniam eldoniĝos.

HEDDA
Aj!

ELVSTED
Ne eldoniĝos!

LØVBORG
Neniam eldoniĝos.

ELVSTED
(en timema suspekto) Løvborg, — kien vi formetis la kajerojn!

HEDDA
(rigardas lin atente) Jes, la kajerojn —?

ELVSTED
Kie vi havas ilin!

LØVBORG
Ho, Tea, — prefere ne demandu min pri tio.

ELVSTED
Jes, jes, mi volas tuj ekscii. Mi rajtas tion tuj ekscii.

LØVBORG
La kajerojn — Nu do, — la kajerojn, tiujn mi disŝiris en mil pecojn.

ELVSTED
(krias) Ho ne, ne —!

HEDDA
(senvole) Sed tio ja tute ne —!

LØVBORG
(rigardas ŝin) Ne vero, vi opinias?

HEDDA
(regas sin) Nu jes. Kompreneble. Ĉar vi mem tion diras. Sed ŝajnis al mi nekredeble —

LØVBORG
Tamen vero.

ELVSTED
(tordas la manojn) Ho Dio, — ho Dio, Hedda, — disŝiris sian propran verkon.

LØVBORG
Mi disŝiris mian propran vivon. Sekve mi ankaŭ povis disŝiri mian vivoverkon —

ELVSTED
Kaj tion vi do faris ĉinokte!

LØVBORG
Jes, aŭdu. En mil pecojn. Kaj ŝutis ilin en la fjordon. Tre fore. Tie almenaŭ estas freŝa salakvo. Lasu ilin flosi en ĝi. Flosi laŭ fluo kaj vento. Kaj post ioma tempo ili subakviĝos. Pli kaj pli profunden. Kiel mi, Tea.

ELVSTED
Sciu do, Løvborg, ke tio pri la libro —. Ĉiujn miajn tagojn tio staros antaŭ mi, kvazaŭ vi mortigus etan infanon.

LØVBORG
Vi pravas. Estas kvazaŭ infanmortigo.

ELVSTED
Sed kiel vi do povis —! Ankaŭ mi havis ja mian parton de la infano.

HEDDA
(preskaŭ senvoĉe) Ho, la infano —

ELVSTED
(spiras peze) Do, finite. Ja, ja, nun mi foriros, Hedda.

HEDDA
Sed vi tamen ne forvojaĝos?

ELVSTED
Ho, mi ne mem scias, kion mi faros. Nun ĉio antaŭ mi estas mallumo.

(Ŝi eliras tra la pordo de la antaŭĉambro.)

HEDDA
(Hedda staras, iom atendante) Vi do ne volas akompani ŝin hejmen, sinjoro Løvborg?

LØVBORG
Mi? Tra la stratoj? Do la homoj vidus, ke ŝi irus kune kun mi?

HEDDA
Mi ja ne scias, kio cetere okazis ĉi-nokte. Sed ĉu do estas tiom tute neripareble?

LØVBORG
Tiu ĉi nokto ne restos la sola. Tion mi certe scias. Sed ankaŭ estas tio, ke mi eĉ ne emas pluvivi tian vivon. Ne nun denove. Estas la vivoforto kaj necedemo, kiujn ŝi rompis en mi.

HEDDA
(rigardas penseme antaŭen) La dolĉa, eta stultulino fingrumis homan sorton. (rigardas lin) Sed tamen kial vi povis esti tiom senkora kontraŭ ŝi?

LØVBORG
Ho, ne diru, ke mi estis senkora!

HEDDA
Tiel detrui tion, kio plenigis ŝian animon dum longaj, longaj tempoj! Tion vi ne nomas senkora!

LØVBORG
Al vi mi povas diri la veron, Hedda.

HEDDA
La veron?

LØVBORG
Unue promesu al mi, — donu al mi vian promeson, ke tio, kion mi nun konfidas al vi, pri tio Tea neniam sciiĝu.

HEDDA
Jen mia promeso.

LØVBORG
Bone. Do mi volas diri al vi, ke ne estas vero, kion mi al ŝi rakontadis.

HEDDA
Tio pri la kajeroj?

LØVBORG
Jes. Mi ne disŝiris ilin. Ankaŭ ne ĵetis ilin en la fjordon.

HEDDA
Ne, ne — sed kie do ili estas?

LØVBORG
Mi tamen detruis ilin. Funde kaj efike, Hedda!

HEDDA
Tion ĉi mi ne komprenas.

LØVBORG
Tea diris, ke tio, kion mi faris, al ŝi estas kvazaŭ infanmortigo.

HEDDA
Jes, — tion ŝi diris.

LØVBORG
Sed mortigi sian infanon, — ne estas la plej fia, kion patro povas fari kontraŭ ĝi.

HEDDA
Tio ne la plej fia?

LØVBORG
Ne, sed aŭdi la plej fian, de tio mi volis ŝpari Tea.

HEDDA
Kaj kio do estas tio, la plej fia?

LØVBORG
Imagu nun, Hedda, ke viro, — tiel je frua matena horo, — post freneza, diboĉega nokto revenis hejmen al la patrino de sia infano kaj diris: Jen aŭdu — tie mi estis kaj tie. En tiuj kaj tiuj lokoj. Kaj mi kunprenis nian infanon. En tiajn kaj tiajn lokojn. La infano por mi perdiĝis. Tute perdiĝis. Diablo scias en kies manojn ĝi falis. Kies manoj kaptis ĝin.

HEDDA
Ho, — sed finfine tio — ĉi tio estis ja nur libro —

LØVBORG
La pura animo de Tea estis en tiu libro.

HEDDA
Jes, mi komprenas.

LØVBORG
Kaj tial vi ja ankaŭ komprenas, ke inter ŝi kaj mi neniu estonteco estas.

HEDDA
Kaj kiun vojon vi nun iros?

LØVBORG
Neniun. Nur aranĝi pri fino de ĉio. Ju pli frue, des pli bone.

HEDDA
(paŝon pli proksimen) Ejlert Løvborg, — jen aŭskultu — Ĉu vi ne povus aranĝi, ke — ke okazos en beleco?

LØVBORG
En beleco? (ridetas) Kun vitfolioj en la hararo, kiel vi en pli fruaj tagoj imagis —

HEDDA
Ho ne. La vitfolioj, — je tiuj mi ne plu kredas. Sed tamen en beleco! Unu solan fojon! — Adiaŭ! Foriru nun. Kaj ne pli ofte revenu.

LØVBORG
Adiaŭ, sinjorino. Kaj salutu Jørgen Tesman de mi. (li volas foriri)

HEDDA
Ne, atendu! Kunprenu memoraĵon de mi.

(Ŝi iras al la skribotablo kaj malfermas la tirkeston kaj la skatolon kun pistoloj. Ŝi returnas al Løvborg kun unu el la pistoloj.)

LØVBORG
(rigardas ŝin) Tiun? Do tiu estas la memoraĵo?

HEDDA
(kapklinas malrapide) Vi rekonas ĝin? Iam ĝi leviĝis kontraŭ vin.

LØVBORG
Tiam vi estus devinta ĝin uzi.

HEDDA
Jen! Uzu ĝin vi nun.

LØVBORG
(metas la pistolon en la brustpoŝon) Dankon!

HEDDA
Kaj en beleco, Ejlert Løvborg. Promesu al mi nur tion!

LØVBORG
Adiaŭ, Hedda Gabler. (li eliras tra la pordo de la antaŭĉambro)

(Hedda aŭskultas momenton ĉe la pordo. Poste ŝi iras al la skribotablo, kaj elprenas la paketon kun la manuskripto, iom rigardas inter la kovraĵon, duone elprenas kelkajn foliojn kaj rigardas ilin. Poste ŝi kunprenas ĉion kaj eksidas en la apogseĝon apud la forno. La paketon ŝi havas ĉe la sino. Iom poste ŝi malfermas la pordon de la forno kaj poste ankaŭ la paketon.)

HEDDA
(ĵetas unu el la kajeroj en la fajron kaj flustras antaŭen) Nun mi forbruligas vian infanon, Tea! — Vi kun la krispa hararo! (ĵetas pliajn kajerojn en la fornon) Vian infanon kaj tiun de Ejlert Løvborg. (enĵetas la restantajn) Nun bruligas, — nun bruligas mi la infanon.

KVARA AKTO

(La samaj ĉambroj ĉe la gesinjoroj Tesman. Estas vespero. La salono estas malluma. La malantaŭa ĉambro estas lumigita de la penda lampo super la tablo tie. La kurtenoj antaŭ la vitra pordo estas kuntiritaj.)

(Hedda, nigre vestita, paŝadas sur la planko en la nelumigita ĉambro. Ŝi iras en la malantaŭan ĉambron kaj tie iras maldekstren. Aŭdiĝas kelkaj akordoj de la piano. Poste ŝi ree aperas kaj iras en la salonon.)

(Berte envenas de dekstre tra la malantaŭa ĉambro kun lumigita lampo, kiun ŝi metas sur la tablon antaŭ la sofo en la angulo de la salono. Ŝiaj okuloj estas plorŝvelaj, kaj ŝi havas nigrajn bendojn sur la manteleto. Ŝi eliras singardeme dekstren. Hedda iras al la vitra pordo, iom tiras la kurtenon flanken kaj rigardas eksteren en la mallumon.)

(Mallonge poste enen de la antaŭĉambro venas Fraŭlino Tesman, funebre vestita, kun ĉapelo kaj vualo. Hedda iras al ŝi renkonte kaj etendas al ŝi la manon.)

FRAŬLINO TESMAN
Nu, Hedda, jen mi venas en koloroj de funebro. Ĉar nun mia kompatinda fratino finis sian agonion.

HEDDA
Mi jam scias, kiel vi certe vidas. Tesman sendis al mi karton.

FRAŬLINO TESMAN
Jes, li ja promesis. Sed mi tamen opiniis, ke al Hedda, — ĉi tie en la domo de vivo, — ĉi tie devas mi mem raporti pri la morto.

HEDDA
Estas tre ĝentile de vi.

FRAŬLINO TESMAN
Ho, Rina ne devus forpasi ĝuste nun. La domo de Hedda ne devus funebri en tiu ĉi tempo.

HEDDA
(deturnante la temon) Ŝi ja mortis tre trankvile, fraŭlino Tesman?

FRAŬLINO TESMAN
Ho, tiom bele, — tiom pace ŝi fine feliĉiĝis. Kaj aldone tiu nepriskribebla feliĉo, ke ŝi ankoraŭ fojon revidis Jørgen. Kaj povis al li diri la finan adiaŭon. — Ĉu eble li ankoraŭ ne hejmenvenis?

HEDDA
Ne. Li skribis, ke mi ne atendu lin tiom frue. Sed bonvolu eksidi.

FRAŬLINO TESMAN
Ne dankon, kara — benita Hedda. Mi vere emus. Sed mi ne havas sufiĉe da tempo. Nun mi devas prizorgi ŝin kaj beligi tiel kiel mi povas. Vere bela ŝi venu en sian tombon.

HEDDA
Ĉu ne mi povas pri io helpi?

FRAŬLINO TESMAN
Ho, ne pensu pri tio! Tiajn aferojn Hedda ne devas tuŝi per siaj manoj. Kaj ankaŭ ne al ili ligi siajn pensojn. Almenaŭ ne dum tiu ĉi tempo, certe ne.

HEDDA
Ho, la pensoj, — ili ne lasas sin tiel regi —

FRAŬLINO TESMAN
(daŭrigante) Ja, bona Dio, tiel fariĝas en tiu ĉi mondo. Hejme ĉe mi ni nun kudros lintolon por Rina. Kaj mi opinias ke ankaŭ ĉe vi oni baldaŭ kudros. Sed tio estos de alia speco, tio, — dankon al Dio!

(Jørgen Tesman envenas de la antaŭĉambro.)

HEDDA
Nu, estas bone ke vi fine revenas.

TESMAN
Ĉu vi estas ĉi tie, onklino Julle? Ĉe Hedda? Jen imagu!

FRAŬLINO TESMAN
Mi ĵus intencis foriri, mia kara knabo. Nu, ĉu vi sukcesis fari ĉion, kion vi promesis al mi?

TESMAN
Ne, mi vere timas, ke mi forgesis la duonon. Mi devas denove enkuri ĉe vi morgaŭ. Ĉar hodiaŭ mia kapo estas kvazaŭ konfuzita. Mi ne povas kunteni la pensojn.

FRAŬLINO TESMAN
Sed kara Jørgen, vi ne devas reagi tiel.

TESMAN
Do? Kiel do, vi opinias?

FRAŬLINO TESMAN
Vi devas ami la funebron. Esti ĝoja pro tio kio okazis. Kia mi estas.

TESMAN
Ho jes, jes. Vi pensas pri Rina, ĉu?

HEDDA
Fariĝos solece por vi nun, fraŭlino Tesman.

FRAŬLINO TESMAN
La unuajn tagojn, jes. Sed ne daŭros longe, espereble. Mi intencas, ke la ĉambreto de karmemora Rina ne restu malplena.

TESMAN
Nu? Kiun vi volas, ke enloĝiĝu? Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN
Nu, troviĝas ĉiam iu aŭ alia malsana kompatindulino, kiu bezonas zorgadon kaj flegon, bedaŭrinde.

HEDDA
Ĉu vi vere ankoraŭfoje volas preni sur vin tian krucon?

FRAŬLINO TESMAN
Krucon! Dio pardonu vin, infano, — ne estis ja kruco por mi.

HEDDA
Sed se nun venus fremda homo kaj —

FRAŬLINO TESMAN
Ho, kun malsanaj homoj oni baldaŭ amikiĝas. Kaj mi ja vere bezonas iun por kiu vivi, ankaŭ mi. Nu, dankon al Dio, — en via domo eblus ankaŭ okazi io aŭ alia por laborigi la manojn de maljuna onklino.

HEDDA
Ho, ne parolu pri niaj aferoj.

TESMAN
Jes, imagu kiom bonege ni tri povus kune vivi, se —

HEDDA
Se —?

TESMAN
(maltrankvila) Ho, nenio. Certe ordiĝos. Esperu tion. Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN
Ja, ja. Vi du certe havas ion priparolendan, mi komprenas. (ridetas) Kaj Hedda eble havas ion rakontindan por vi, Jørgen. Adiaŭ! Nun mi devas hejmeniri al Rina. (turnas sin ĉe la pordo) Bona Dio, kiel strange imagi! Nun Rina estas ĉe mi kaj ĉe karmemora Jochum samtempe.

TESMAN
Jes, jen imagu, onklino Julle! Ĉu?

(Fraŭlino Tesman eliras tra la pordo de la antaŭĉambro.)

HEDDA
(sekvas Tesman per la okuloj malvarme kaj esplore) Mi vere kredas, ke la morto atakas vian koron pli ol ŝian.

TESMAN
Ho, ne estas sole jena morto. Estas Ejlert pro kiu mi estas tiom maltrankvila.

HEDDA
(rapide) Ĉu estas io nova pri li?

TESMAN
Mi intencis kuri supren al li nun posttagmeze, kaj diri al li, ke la manuskripto estas sendifekta.

HEDDA
Nu? Vi ne renkontis lin?

TESMAN
Ne. Li ne estis hejme. Sed poste mi renkontis sinjorinon Elvsted, kaj ŝi diris, ke li estis ĉe ni frue ĉi-matene.

HEDDA
Jes, tuj post via foriro.

TESMAN
Kaj, laŭdire, li estis disŝirinta la manuskripton. Ĉu?

HEDDA
Jes, li tion asertis.

TESMAN
Sed, bona Dio, do li estis ja tute freneza! Kaj sekve vi ne kuraĝis redoni ĝin al li, Hedda?

HEDDA
Ne, li ĝin ne ricevis.

TESMAN
Sed vi certe diris al li, ke ni ĝin havas?

HEDDA
Ne. (rapide) Eble vi tion diris al sinjorino Elvsted?

TESMAN
Ne, tion mi ne volis. Sed al li mem vi estus tion dirinta. Imagu, se li en malespero ekpensus sin meti en danĝeron de morto! Donu al mi la manuskripton, Hedda! Mi tuj kuros kun ĝi al li. Kie vi havas la paketon?

HEDDA
(malvarma kaj nemoviĝanta, sin apogante al la apogseĝo) Mi ĝin ne plu havas.

TESMAN
Vi ĝin ne plu havas! Pro la ĉielo kion vi aludas per tio!

HEDDA
Mi forbruligis ĝin — ĉion.

TESMAN
(eksaltas en timo) Forbruligis! Forbruligis la manuskripton de Ejlert!

HEDDA
Ne kriu tiel. La servistino povus eble vin aŭdi.

TESMAN
Forbruligis! Sed bona Dio —! Ne, ne, ne, — tio estas tute neebla!

HEDDA
Jes, sed tiel tamen estas.

TESMAN
Sed ĉu vi mem komprenas, kion vi faris, Hedda! Estas ja kontraŭleĝa traktado de trovitaĵo. Jen imagu! Jes, demandu nur al asesoro Brack, kaj vi aŭdos.

HEDDA
Estas pli konsilinde, ke vi ne parolu pri tio, — nek al la asesoro, nek al iu alia.

TESMAN
Sed kiel povis vi ekpensi iun tiagrade neaŭditan agon! Kiel povis vi ekhavi tiun ideon? Kiel tia koncepto obsedis vin? Respondu al mi pri tio. Ĉu?

HEDDA
(subpremas preskaŭ nerimarkeblan rideton) Mi tion faris por vi, Jørgen.

TESMAN
Por mi!

HEDDA
Kiam vi revenis hejmen ĉi-matene kaj rakontis, ke li legis por vi —

TESMAN
Jes, jes, kaj kio jen?

HEDDA
Tiam vi konfesis, ke vi enviis al li lian verkon.

TESMAN
Ho Dio, ne prenu tion laŭlitere —.

HEDDA
Tamen. Mi ne povis toleri la penson, ke iu alia superombru vin.

TESMAN
(kun ekkrio inter dubo kaj ĝojo) Hedda, — ho, ĉu estas vero, kion vi diras! — Tamen, — tamen — tiel mi neniam antaŭe spertis vian amon. Jen imagu!

HEDDA
Nu, do estas plej bone ke vi eksciu — ke ĝuste en tiu ĉi tempo — (impete, interrompante) Ne, ne, — vi povas pridemandi ĉe onklino Julle. Kaj certe ŝi donos al vi informon.

TESMAN
Ho, mi preskaŭ kredas ke mi komprenas vin, Hedda! (kunfrapas la manojn) Eja, bona Dio, vi —, ĉu tio estus ebla! Ĉu?

HEDDA
Ne kriu tiel. La servistino povus aŭdi vin.

TESMAN
(ridante en senrega ĝojo) La servistino! Ne, nun vi estas vere amuzega, Hedda! La servistino, — tiu estas ja Berte, tiu! Mi mem iros tion rakonti al Berte.

HEDDA
(premegas la manojn kiel en malespero) Ho, mi krevos, — mi krevos en ĉio ĉi!

TESMAN
En kio do, Hedda? Ĉu?

HEDDA
(malvarme, sinrege) En ĉio tio — ridinda, — Jørgen.

TESMAN
Ridinda? Ke mi estas tiom ĝojega. Sed tamen —. Eble ne estas saĝe, ke mi ion diru al Berte.

HEDDA
Ho ja, — kial ne ankaŭ tio?

TESMAN
Ne, ne, ankoraŭ ne. Sed onklino Julle nepre devas tion scii. Kaj ankaŭ tio ke vi komencis nomi min Jørgen! Jen imagu. Ho, onklino Julle, ŝi fariĝos ege ĝoja, — ege ĝoja!

HEDDA
Kiam ŝi aŭdos ke mi forbruligis la paperojn de Ejlert Løvborg — por vi?

TESMAN
Ne, jen vere! Tion pri la paperoj, tion kompreneble neniu devas ekscii. Sed ke vi forbruligas por mi, Hedda, — en tiu scio vere ankaŭ onklino Julle partoprenu! Cetere mi ŝatus scii, mi, ĉu tia sinteno estas kutima ĉe junaj edzinoj? Ĉu?

HEDDA
Vi devas demandi al onklino Julle ankaŭ pri tio, mi opinias.

TESMAN
Jes, tion mi certe okaze faros. (denove aspektas maltrankvile kaj hezitante) Tamen, — tamen, la manuskripto? Bona Dio, estas ja tamen terure pensi pri la kompatinda Ejlert.

(Sinjorino Elvsted, vestita kiel je la unua vizito, kun ĉapelo kaj supervestoj, envenas tra la pordo de la antaŭĉambro.)

ELVSTED
(salutas rapide kaj diras ekscitite) Ho, kara Hedda, ne ofendiĝu pro tio, ke mi revenas.

HEDDA
Kio okazis al vi, Tea?

TESMAN
Ĉu denove estas io pri Ejlert Løvborg? Ĉu?

ELVSTED
Ho jes, — mi terure timas, ke akcidento okazis al li.

HEDDA
(prenas ŝian brakon) Ho, — vi tion kredas!

TESMAN
Ne do. bona Dio, — kial vi povas ekpensi pri tiaĵo, sinjorino Elvsted!

ELVSTED
Ja, ĉar mi aŭdis, ke oni parolis pri li en la pensiono, — ĝuste kiam mi envenis. Ho, disvastiĝas ja la plej nekredeblaj onidiroj pri li en la urbo hodiaŭ.

TESMAN
Jes, imagu, tion ankaŭ mi aŭdis! Kaj tamen mi povas atesti, ke li iris rekte hejmen kaj kuŝigis sin. Jen imagu!

HEDDA
Nu, — kion oni diris en la pensiono?

ELVSTED
Ho, mi eksciis nenion. Aŭ ĉar ili nenion certe sciis aŭ —. Ili silentiĝis, kiam ili min vidis. Kaj demandi mi ne kuraĝis.

TESMAN
(maltrankvile paŝadante) Ni esperu — ni esperu, ke vi misaŭdis, sinjorino Elvsted!

ELVSTED
Ne, ne, mi estas certa, ke pri li oni parolis. Kaj jen mi aŭdis, ke oni ion menciis pri malsanulejo aŭ —

TESMAN
Malsanulejo!

HEDDA
Ne, — tio do vere neeblas!

ELVSTED
Ho, mi morte timas pro li. Kaj sekve mi supreniris al lia loĝejo, kaj serĉis lin tie.

HEDDA
Ĉu vere vi povis decidigi vin al tio, Tea!

ELVSTED
Jes, kion do mi alie farus? Ĉar ŝajnis al mi, ke mi ne plu povis elteni tiun necertecon.

TESMAN
Sed vi ne renkontis lin? Ankaŭ vi ne? Ĉu?

ELVSTED
Ne. Kaj la aliaj loĝantoj nenion sciis pri li. Li ne estis hejme de post hieraŭ posttagmeze, ili diris.

TESMAN
Hieraŭ! Imagu, ke ili povis tion diri!

ELVSTED
Ho, ŝajnas al mi, ke devas esti okazinta iu akcidento al li!

TESMAN
Vi, Hedda, — ĉu mi iru urben, kaj tie informiĝu pri li en diversaj lokoj —?

HEDDA
Ne, ne, vi ne impliku vin en tio ĉi.

(Asesoro Brack, kun ĉapelo en la mano, envenas tra la pordo de la antaŭĉambro, kiun Berte malfermas kaj poste malantaŭ li fermas. Li aspektas serioze kaj salutas silente.)

TESMAN
Ho, jen vi, kara Asesoro? Ĉu?

BRACK
Jes, mi nepre devis viziti vin ĉivespere.

TESMAN
Mi povas vidi laŭ via aspekto, ke vi ricevis mesaĝon de onklino Julle.

BRACK
Ankaŭ tiun mi ricevis, jes.

TESMAN
Ĉu ne estas malĝojige? Ĉu?

BRACK
Nu, kara Tesman, tio estas kiel oni tion konceptas.

TESMAN
(rigardas lin necerte) Ĉu estas okazinta io alia?

BRACK
Jes, vere estas.

HEDDA
(ekscitita) Io malĝojiga, asesoro Brack?

BRACK
Ankaŭ tio laŭkoncepte, Sinjorino.

ELVSTED
(senvole ekĝemas) Ho, estas io pri Ejlert Løvborg!

BRACK
(iom rigardas ŝin) Kial Sinjorino ekpensas pri tio? Ĉu eble Sinjorino jam ion scias —?

ELVSTED
(konfuzita) Ne, ne, mi tute nenion scias; sed —

TESMAN
Sed bona Dio, diru do!

BRACK
(ŝultrotiras) Nu, — bedaŭrinde, — Ejlert Løvborg estas portita al la malsanulejo. Li certe jam estas mortonta.

ELVSTED
(ekkrias) Ho Dio, ho Dio —!

TESMAN
En la malsanulejo! Kaj eĉ mortonta!

HEDDA
(senvole) Tiom rapide do —!

ELVSTED
(lamentante) Kaj ni, kiuj disiĝis sen repaciĝo, Hedda!

HEDDA
(flustras) Sed, Tea, — Tea do!

ELVSTED
(sen atenti ŝin) Mi devas iri al li! Mi devas vidi lin en vivo.

BRACK
Vi neniel povas, Sinjorino. Neniu estas permesata enveni al li.

ELVSTED
Ho, sed diru do al mi nur tion, kio okazis al li! Kio do estas?

TESMAN
Jes, ĉar li kredeble ne mem —! Ĉu?

HEDDA
Jes, mi certas ke li mem faris.

TESMAN
Hedda, — kial vi povas —!

BRACK
(kiu konstante ŝin rigardas) Bedaŭrinde vi ĝuste divenis, sinjorino Tesman.

ELVSTED
Ho, kiom terure!

TESMAN
Li mem do! Jen imagu!

HEDDA
Sin pafis!

BRACK
Ankaŭ nun vi ĝuste divenis, Sinjorino.

ELVSTED
(provas sin regi) Kiam tio okazis, sinjoro Asesoro?

BRACK
Nun, posttagmeze. Inter la tria kaj la kvara.

TESMAN
Sed bona Dio, — kie li do tion faris? Ĉu?

BRACK
(iom necerta) Kie? Jes, kara, — eble li tion faris en sia loĝejo.

ELVSTED
Ne, tiel ne povas esti. Ĉar tie mi enrigardis inter la sesa kaj la sepa.

BRACK
Nu, do en iu alia loko. Tion mi ne precize scias. Mi nur scias, ke oni trovis lin —. Li estis sin pafinta — tra la brusto.

ELVSTED
Ho, kiom terure imagi! Jen ke pri li tiel finiĝis!

HEDDA
(al Brack) Ĉu estas tra la brusto?

BRACK
Jes, — kiel mi diras.

HEDDA
Do ne tra la tempio?

BRACK
Tra la brusto, sinjorino Tesman.

HEDDA
Ja, ja, — la brusto estas ankaŭ bona.

BRACK
Kiel, Sinjorino?

HEDDA
(repuŝante) Ho ne, — nenio.

TESMAN
Kaj la vundo estas vivdanĝera, vi diras? Ĉu?

BRACK
La vundo estas absolute mortiga. Verŝajne jam estas finite pri li.

ELVSTED
Ja, Ja, tion mi antaŭsentas! Estas finite! Finite! Ho, Hedda —!

TESMAN
Sed diru al mi, — kie vi eksciiĝis pri ĉio tio?

BRACK
(abrupte) Tra iu el la policistoj. Iu kun kiu mi interparolus.

HEDDA
(laŭte) Fine heroaĵo!

TESMAN
(timigita) Dio gardu min, — kion vi diras, Hedda!

HEDDA
Mi diras, ke en tio ĉi estas beleco.

BRACK
Hm, sinjorino Tesman —

TESMAN
Beleco! Ne, jen imagu!

ELVSTED
Ho, Hedda, kiel vi do povas paroli pri beleco en tiaĵo!

HEDDA
Ejlert Løvborg faris la saldon pri sia vivo. Li kuraĝis tion fari, kio — kio estis farenda.

ELVSTED
Ne, neniel kredu, ke tiel okazis! Kion li faris, tion li faris en deliro.

TESMAN
En malespero li tion faris!

HEDDA
Tiel ne estas. Pri tio mi estas certa.

ELVSTED
Jes, li faris! En deliro! Ĝuste kiel kiam li disŝiris niajn kajerojn.

BRACK
(ekmiras) La kajerojn? La manuskripton, vi aludas? Ĉu li disŝiris ĝin?

ELVSTED
Jes, tion li faris ĉi-nokte.

TESMAN
(flustras mallaŭte) Ho, Hedda, el tio ni neniam liberiĝos.

BRACK
Hm, estas strange.

TESMAN
(paŝadante sur la planko) Jen imagu, ke Ejlert tiel forlasas la mondon! Kaj ne postlasas tion, kio daŭre famigus lian nomon —

ELVSTED
Ho, se eblus tion rekonstrui!

TESMAN
Jes, imagu, se tio eblus! Mi ne scias kiom mi donus —

ELVSTED
Eblus, sinjoro Tesman.

TESMAN
Kion vi sugestas?

ELVSTED
(serĉas en la poŝo de la robo) Jen, vidu. Mi gardis la foliaĵojn, kiujn li kunportis, kiam li diktis.

HEDDA
(paŝon pli proksimen) Aĥ —!

TESMAN
Ilin vi gardis, sinjorino Elvsted! Ĉu?

ELVSTED
Jen ili estas. Mi kunprenis ilin, kiam mi forvojaĝis. Kaj ili restis en la poŝo —

TESMAN
Ho, permesu al mi rigardi!

ELVSTED
(donas al li amaseton da folietoj) Sed estas tiom konfuzite. Tiom intermiksite.

TESMAN
Imagu, ĉu ni tamen povus trovi vojon en ĝi! Eble kiam ni du helpus unu la alian —

ELVSTED
Ho jes, ni almenaŭ provu —

TESMAN
Ni plenumu! Ni devas sukcesi! Mi metas mian vivon en tion!

HEDDA
Vi, Jørgen? Vian vivon?

TESMAN
Jes, aŭ pli ĝuste dirite la tutan tempon je mia dispono. Miaj propraj kolektoj, ili kuŝu dume. Hedda, — vi komprenas min? Ĉu? Estas io kion mi ŝuldas al la renomo de Ejlert.

HEDDA
Eble tio.

TESMAN
Kaj jen, kara sinjorino Elvsted, ni do al la laboro. Bona Dio, ne utilas kovi sur tio, kio estas okazinta. Ĉu? Ni provu tiom retrovi animan trankvilon, ke —

ELVSTED
Jes, jes, sinjoro Tesman, mi provos kiom eble plej bone.

TESMAN
Nu, venu do ĉi tien. Ni devas tuj ekzameni la noticojn. Kie ni sidu? Ĉi tie? Ne, tie en la malantaŭa ĉambro. Pardonu, kara Asesoro! Venu do kun mi, sinjorino Elvsted.

ELVSTED
Ho Dio, — se nur estus fareble!

(Tesman kaj sinjorino Elvsted iras en la malantaŭan ĉambron. Ŝi deprenas ĉapelon kaj supervestojn. Ambaŭ sidigas sin ĉe la tablo sub la penda lampo kaj sin profundigas en fervora ekzameno de la paperoj. Hedda iras al la forno kaj eksidas sur la apogseĝon. Iom poste Brack iras al ŝi.)

HEDDA
(duonlaŭte) Ho Asesoro, — kia liberiĝo estas en tio ĉi pri Ejlert Løvborg.

BRACK
Liberiĝo, sinjorino Hedda? Jes, por li ja efektive estas liberiĝo —

HEDDA
Mi pensas, por mi. Liberiĝo scii, ke almenaŭ io kuraĝa povas libervole okazi en tiu ĉi mondo. Io, sur kio falas lumo de spontanea beleco.

BRACK
(ridetas) Hm, — kara sinjorino Hedda —

HEDDA
Ho, mi certe scias, kion vi volas diri. Ĉar vi estas ia fakulo, ankaŭ vi, kiel — nu!

BRACK
(rigardas ŝin firme) Ejlert Løvborg signifis por vi pli ol vi eble volas agnoski por vi mem. Aŭ ĉu mi eraras en tio?

HEDDA
Pri tiaĵo mi ne al vi respondas. Mi nur scias, ke Ejlert Løvborg havis kuraĝon vivi la vivon laŭ sia propra animo. Kaj nun — la heroaĵo! El kiu brilas beleco. Tio, ke li havis forton kaj volon elŝiri sin el la vivofesteno — tiom frue.

BRACK
Mi bedaŭras, sinjorino Hedda, — sed mi estas devigata tiri vin el bela iluzio.

HEDDA
Iluzio?

BRACK
El kiu vi tamen baldaŭ elŝiriĝus.

HEDDA
Kaj kiu estas do tiu?

BRACK
Li ne mortpafis sin mem — libervole.

HEDDA
Ne libervole!

BRACK
Ne. La afero pri Ejlert Løvborg ne estas tia, kia mi ĝin prezentis.

HEDDA
(emociita) Ĉu vi ion prisilentis? Kaj kion?

BRACK
Pro la kompatinda sinjorino Elvsted mi iomete ŝanĝis la esprimojn.

HEDDA
Kiujn do?

BRACK
Unue tiun, ke li jam vere estas morta.

HEDDA
En la malsanulejo.

BRACK
Jes. Kaj sen regajni konscion.

HEDDA
Kion pli vi prisilentis?

BRACK
Tion, ke la evento ne okazis en lia ĉambro.

HEDDA
Nu, tio povas ja esti sufiĉe indiferenta.

BRACK
Ne tute. Ĉar mi al vi diru, — Ejlert Løvborg troviĝis mortpafita en — la buduaro de fraŭlino Diana.

HEDDA
(volas eksalti, sed refalas) Neeblas, asesoro Brack! Tie li ne denove troviĝus hodiaŭ!

BRACK
Li estis tie hodiaŭ posttagmeze. Li venis por postuli ion, kion oni estus forpreninta de li. Parolis konfuzite pri infano, kiu malaperis —

HEDDA
Aĥ, — tial do —

BRACK
Mi pensis, ke eble povus esti lia manuskripto. Sed tiun li ja mem neniigis, mi aŭdas. Do eble estis lia poŝbiletujo.

HEDDA
Eble estis ĝi. — Kaj tie, — tie oni trovis lin.

BRACK
Jes, tie. Kun elpafita pistolo en la brustpoŝo. La kuglo trafis lin mortige.

HEDDA
En la brusto, — jes.

BRACK
Ne, — ĝi trafis lin en la abdomenon.

HEDDA
(ekrigardas lin kun esprimo de abomeno) Aldone tio! Ho ridindaĵo kaj abomenaĵo, kiuj suprenmetas sin kiel malbenon sur ĉion, kion mi nur tuŝas.

BRACK
Aldoniĝas ankaŭ io alia, sinjorino Hedda. Io, kion oni ankaŭ klasifiku sub la fia.

HEDDA
Kaj kio estas tio?

BRACK
La pistolo, kiun li ĉe si havis —

HEDDA
(senspire) Nu! Kio pri ĝi!

BRACK
Ĝin li devas esti ŝtelinta.

HEDDA
(eksaltas) Ŝtelinta! Ne estas vero! Tion li ne faris.

BRACK
Nenio alia eblas. Li certe estas ĝin ŝtelinta —. Ŝ-ŝt!

(Tesman kaj sinjorino Elvsted ekstaris ĉe la tablo en la malantaŭa ĉambro kaj venas en la salonon.)

TESMAN
(kun la paperoj en ambaŭ manoj) Aŭdu, Hedda, — preskaŭ neeblas por mi vidi tie sub la penda lampo. Jen imagu.

HEDDA
Jes, mi imagas.

TESMAN
Ĉu povus ni sidi ĉe via skribotablo. Ĉu?

HEDDA
Volonte. (rapide) Ne, atendu! Lasu min unue iom ordigi.

TESMAN
Ho, tion vi tute ne bezonas, Hedda. Estas sufiĉe da loko.

HEDDA
Ne, ne, lasu min nur ion forigi, mi diras. Porti tion ĉi tien sur la pianon dume. Jen do!

(Ŝi tiras objekton, kovritan de notfolioj, el sub la bretaro, almetas pliajn notfoliojn, kaj portas ĉion maldekstren en la malantaŭan ĉambron. Tesman metas la paperfoliojn sur la skribotablon kaj translokigas tien la lampon de la tablo en la angulo. Li kaj sinjorino Elvsted eksidas kaj rekomencas la laboron. Hedda revenas.)

HEDDA
(malantaŭ la seĝo de sinjorino Elvsted, mole palpante ŝiajn harojn) Nu, dolĉa Tea, — ĉu eblas pri la monumento de Ejlert Løvborg?

ELVSTED
(rigardas ŝin senespere) Ho Dio, — certe fariĝos ege malfacile trovi sistemon.

TESMAN
Ni devas kapabli. Estas la sola vojo. Kaj ordigi la paperojn de aliuloj, — tio estas ĝuste io por kio mi taŭgas.

(Hedda iras al la forno kaj eksidas sur unu el la taburetoj. Brack staras super ŝi, apoganta al la apogseĝo.)

HEDDA
(flustras) Kion vi diris pri la pistolo?

BRACK
(mallaŭte) Ke li nepre estas ĝin ŝtelinta.

HEDDA
Kial ĝuste ŝtelinta?

BRACK
Ĉar ĉiu alia klarigo devas esti neebla, sinjorino Hedda.

HEDDA
Ĉu?

BRACK
(rigardas ŝin iom ekzamene) Ejlert Løvborg kompreneble estis ĉi tie hodiaŭ matene. Ĉu ne?

HEDDA
Jes.

BRACK
Vi estis sola kun li, ĉu?

HEDDA
Jes, momenton.

BRACK
Ĉu vi ne forlasis la ĉambron, dum lia ĉeesto?

HEDDA
Ne.

BRACK
Pripensu. Ĉu vi ne eliris momenton?

HEDDA
Jes, eble mallongan momenton — eksteren en la antaŭĉambron.

BRACK
Kaj kie vi dume havis vian pistolskatolon?

HEDDA
Ĝi estis ene en —

BRACK
Nu, sinjorino Hedda?

HEDDA
La skatolo staris tie sur la skribotablo.

BRACK
Ĉu vi poste rigardis ĉu ambaŭ pistoloj estas tie?

HEDDA
Ne.

BRACK
Ankaŭ ne estas necese. Mi vidis tiun pistolon, kiun Løvborg havis ĉe si. Kaj mi tuj rekonis ĝin de hieraŭ. Kaj ankaŭ de pli frue.

HEDDA
Ĉu vi eble havas ĝin?

BRACK
Ne, la polico ĝin havas.

HEDDA
Kion la polico faros pri la pistolo?

BRACK
Serĉos sciiĝon pri la posedanto.

HEDDA
Ĉu vi kredas, ke oni tion povas malkaŝi?

BRACK
(klinas sin super ŝi malsupren kaj flustras) Ne, Hedda Gabler, — ne tiom longe kiom mi silentas.

HEDDA
(rigardas lin timeme) Kaj se vi ne silentas, — kio do?

BRACK
(ŝultrotiras) Estas ja ĉiam la klarigo, ke la pistolo estas ŝtelita.

HEDDA
(firme) Prefere morti!

BRACK
(ridetas) Tiaĵon oni diras, sed oni tion ne faras.

HEDDA
(ne respondante) Kaj se la pistolo do ne estas ŝtelita. Kaj la posedanto troviĝas. Kio tiam sekvos?

BRACK
Ja, Hedda, — tiam sekvos la skandalo.

HEDDA
La skandalo!

BRACK
La skandalo, jes, — kiun vi tiom morte timas. Kompreneble vi estos vokata antaŭ la tribunalon. Kaj vi kaj fraŭlino Diana. Ŝi devas ja klarigi kiel ĉio okazis. Se estis akcidenta pafo aŭ intenca mortigo. Ĉu li tirus la pistolon el la poŝo por ŝin minaci? Kaj jen la kuglo pafiĝus? Aŭ ĉu ŝi tirus la pistolon el lia mano, kaj jen mortpafus lin, kaj remetus la pistolon en lian poŝon? Ŝi certe kapablus tion fari. Ĉar ŝi estas fortika knabineto, tiu sama fraŭlino Diana.

HEDDA
Sed ĉio ĉi abomena ne koncernas min.

BRACK
Ne. Sed vi devas respondi tiun demandon: Kial vi donis la pistolon al Ejlert Løvborg? Kaj kiujn konkludojn oni tiros el la fakto, ke vi al li ĝin donis?

HEDDA
(mallevas la kapon) Vere. Pri tio mi ne pensis.

BRACK
Nu, feliĉe neniu danĝero estas, tiom longe kiom mi silentas.

HEDDA
(rigardas supren al li) Mi do estas sub via potenco, Asesoro. De nun vi regas mian korpon kaj animon.

BRACK
(flustras pli mallaŭte) Plej kara Hedda, — kredu min — mi ne misuzos la staton.

HEDDA
Tamen same sub via potenco. Dependanta de viaj postuloj kaj volo. Mallibera. Do mallibera! (ekstaras impete) Ne, — tiun penson mi ne eltenos! Neniam.

BRACK
(rigardas ŝin duone mokante) Kutime oni rezignas antaŭ la neevitebleco.

HEDDA
(reciprokas lian rigardon) Ja, eble.

(Ŝi iras al la skribotablo.)

HEDDA
(subpremas senperan rideton kaj imitas la akcenton de Tesman) Ĉu vi do sukcesas, Jørgen? Ĉu?

TESMAN
Dio scias, kara. Estos laboro almenaŭ de pluraj monatoj, tio ĉi.

HEDDA
(kiel antaŭe) Jen imagu! (rapidas leĝere per la manoj tra la hararo de sinjorino Elvsted) Ĉu ne estas strange por vi, Tea? Nun vi sidas ĉi tie kune kun Tesman — ĝuste kiel vi antaŭe sidis kune kun Ejlert Løvborg.

ELVSTED
Ho Dio, se mi nur povus inspiri ankaŭ vian edzon.

HEDDA
Ho, tio certe venos — kun la paso de tempo.

TESMAN
Ja, sciu, Hedda, — jam vere ŝajnas al mi, ke mi komencas ion tian percepti. Sed retrovu seĝon ĉe la asesoro.

HEDDA
Ĉu estas nenio, por kio vi du povas uzi min en tio?

TESMAN
Ne, absolute nenio. (turnas la kapon) De nun vi vere devas esti tiom afabla teni al Hedda kompanion, kara Asesoro!

BRACK
(kun ekrigardo al Hedda) Estos por mi ega plezuro.

HEDDA
Dankon. Sed ĉivespere mi estas laca. Mi volas iom kuŝi tie ene sur la sofo.

TESMAN
Jes, tion faru, kara. Ĉu?

(Hedda iras en la malantaŭan ĉambron kaj kuntiras la kurtenojn post si. Mallonga paŭzo. Subite oni aŭdas, ke ŝi ludas sovaĝan dancmelodion tie ene sur la piano.)

ELVSTED
(eksaltas de sur la seĝo) Hu, kio do estas!

TESMAN
(kuras al la pordaperturo) Sed, plej kara Hedda, — ne ludu do por danco ĉivespere! Memoru do onklinon Rina! Kaj ankaŭ Ejlert!

HEDDA
(metas la kapon antaŭen inter la kurtenoj) Kaj ankaŭ onklinon Julle. Kaj la tutan aron. — De nun mi estos silenta.

(Ŝi denove fermas post si.)

TESMAN
(ĉe la skribotablo) Ŝi eble suferas vidi nin ĉe tiu ĉi doloriga laboro. Sciu, sinjorino Elvsted, — vi transloĝiĝu al onklino Julle. Kaj jen mi venos en la vesperoj. Kaj ni povos sidi laborante tie. Ĉu?

ELVSTED
Jes, estus eble pli bone —

HEDDA
(en la malantaŭa ĉambro) Mi bone aŭdas kion vi diras, Tesman. Sed kiel mi pasigu la vesperojn ĉi tie?

TESMAN
(foliumas la paperojn) Ho, asesoro Brack certe estas tiom ĝentila, ke li tamen vizitos vin.

BRACK
(sur la apogseĝo, krietas ĝoje) Kun plezuro ĉiun laŭvican vesperon, sinjorino Tesman! Ni kune certe bone amuziĝu ĉi tie, ni du!

HEDDA
(klare kaj aŭdeble) Jes, ĉu vi ne nutras tiun esperon, Asesoro? Vi, kia sola koko en la korto — —

(Pafo aŭdiĝas tie ene. Tesman, sinjorino Elvsted kaj Brack eksaltas.)

TESMAN
Aj, nun ŝi denove fingrumas la pistolojn.

(Li distiras la kurtenojn kaj kuras enen. Sinjorino Elvsted same. Hedda kuŝas senviva, sternita sur la sofo. Konfuzo kaj kriado. Konfuzita Berte envenas de dekstre.)

TESMAN
(krias al Brack) Pafis sin! Pafis sin tra la tempio! Jen imagu!

BRACK
(duone paralizita sur la apogseĝo) Sed Dio kompatu, — tiaĵon oni ja ne faras!

 
 
 
 
 
 
End of the Project Gutenberg EBook of Hedda Gabler, by Henrik Ibsen 
 
*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK HEDDA GABLER *** 
 
***** This file should be named 19183-h.htm or 19183-h.zip ***** 
This and all associated files of various formats will be found in: 
        http://www.gutenberg.org/1/9/1/8/19183/ 
 
Produced by William Walter Patterson, Geraldine Wright and Andrew Sly 
 
Updated editions will replace the previous one--the old editions 
will be renamed. 
 
Creating the works from public domain print editions means that no 
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation 
(and you!) can copy and distribute it in the United States without 
permission and without paying copyright royalties.  Special rules, 
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to 
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to 
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project 
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you 
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you 
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the 
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose 
such as creation of derivative works, reports, performances and 
research.  They may be modified and printed and given away--you may do 
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is 
subject to the trademark license, especially commercial 
redistribution. 
 
 
 
*** START: FULL LICENSE *** 
 
THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE 
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK 
 
To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free 
distribution of electronic works, by using or distributing this work 
(or any other work associated in any way with the phrase "Project 
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project 
Gutenberg-tm License (available with this file or online at 
http://gutenberg.org/license). 
 
 
Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm 
electronic works 
 
1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm 
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to 
and accept all the terms of this license and intellectual property 
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all 
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy 
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. 
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project 
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the 
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or 
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 
 
1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be 
used on or associated in any way with an electronic work by people who 
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few 
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works 
even without complying with the full terms of this agreement.  See 
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project 
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement 
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic 
works.  See paragraph 1.E below. 
 
1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" 
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project 
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the 
collection are in the public domain in the United States.  If an 
individual work is in the public domain in the United States and you are 
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from 
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative 
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg 
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project 
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by 
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of 
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with 
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by 
keeping this work in the same format with its attached full Project 
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 
 
1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern 
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in 
a constant state of change.  If you are outside the United States, check 
the laws of your country in addition to the terms of this agreement 
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or 
creating derivative works based on this work or any other Project 
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning 
the copyright status of any work in any country outside the United 
States. 
 
1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 
 
1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate 
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently 
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the 
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project 
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, 
copied or distributed: 
 
This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with 
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or 
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included 
with this eBook or online at www.gutenberg.org 
 
1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived 
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is 
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied 
and distributed to anyone in the United States without paying any fees 
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work 
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the 
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the 
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 
1.E.9. 
 
1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted 
with the permission of the copyright holder, your use and distribution 
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional 
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked 
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the 
permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 
 
1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm 
License terms from this work, or any files containing a part of this 
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 
 
1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this 
electronic work, or any part of this electronic work, without 
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with 
active links or immediate access to the full terms of the Project 
Gutenberg-tm License. 
 
1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary, 
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any 
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or 
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than 
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version 
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), 
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a 
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon 
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other 
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm 
License as specified in paragraph 1.E.1. 
 
1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, 
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works 
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 
 
1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing 
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided 
that 
 
- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from 
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method 
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is 
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he 
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the 
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments 
     must be paid within 60 days following each date on which you 
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax 
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and 
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the 
     address specified in Section 4, "Information about donations to 
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." 
 
- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies 
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he 
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm 
     License.  You must require such a user to return or 
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium 
     and discontinue all use of and all access to other copies of 
     Project Gutenberg-tm works. 
 
- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any 
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the 
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days 
     of receipt of the work. 
 
- You comply with all other terms of this agreement for free 
     distribution of Project Gutenberg-tm works. 
 
1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm 
electronic work or group of works on different terms than are set 
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from 
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael 
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the 
Foundation as set forth in Section 3 below. 
 
1.F. 
 
1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable 
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread 
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm 
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic 
works, and the medium on which they may be stored, may contain 
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or 
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual 
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a 
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by 
your equipment. 
 
1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right 
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project 
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project 
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project 
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all 
liability to you for damages, costs and expenses, including legal 
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT 
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE 
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE 
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE 
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR 
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH 
DAMAGE. 
 
1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a 
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can 
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a 
written explanation to the person you received the work from.  If you 
received the work on a physical medium, you must return the medium with 
your written explanation.  The person or entity that provided you with 
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a 
refund.  If you received the work electronically, the person or entity 
providing it to you may choose to give you a second opportunity to 
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy 
is also defective, you may demand a refund in writing without further 
opportunities to fix the problem. 
 
1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth 
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER 
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO 
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 
 
1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied 
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. 
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the 
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be 
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by 
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any 
provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 
 
1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the 
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone 
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance 
with this agreement, and any volunteers associated with the production, 
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, 
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, 
that arise directly or indirectly from any of the following which you do 
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm 
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any 
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. 
 
 
Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm 
 
Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of 
electronic works in formats readable by the widest variety of computers 
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists 
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from 
people in all walks of life. 
 
Volunteers and financial support to provide volunteers with the 
assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's 
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will 
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project 
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure 
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. 
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation 
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 
and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. 
 
 
Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive 
Foundation 
 
The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the 
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal 
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification 
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at 
http://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg 
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent 
permitted by U.S. federal laws and your state's laws. 
 
The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. 
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered 
throughout numerous locations.  Its business office is located at 
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email 
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact 
information can be found at the Foundation's web site and official 
page at http://pglaf.org 
 
For additional contact information: 
     Dr. Gregory B. Newby 
     Chief Executive and Director 
     gbnewby@pglaf.org 
 
 
Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg 
Literary Archive Foundation 
 
Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide 
spread public support and donations to carry out its mission of 
increasing the number of public domain and licensed works that can be 
freely distributed in machine readable form accessible by the widest 
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations 
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt 
status with the IRS. 
 
The Foundation is committed to complying with the laws regulating 
charities and charitable donations in all 50 states of the United 
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a 
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up 
with these requirements.  We do not solicit donations in locations 
where we have not received written confirmation of compliance.  To 
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any 
particular state visit http://pglaf.org 
 
While we cannot and do not solicit contributions from states where we 
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition 
against accepting unsolicited donations from donors in such states who 
approach us with offers to donate. 
 
International donations are gratefully accepted, but we cannot make 
any statements concerning tax treatment of donations received from 
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff. 
 
Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation 
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other 
ways including checks, online payments and credit card donations. 
To donate, please visit: http://pglaf.org/donate 
 
 
Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic 
works. 
 
Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm 
concept of a library of electronic works that could be freely shared 
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project 
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. 
 
 
Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed 
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. 
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily 
keep eBooks in compliance with any particular paper edition. 
 
 
Most people start at our Web site which has the main PG search facility: 
 
     http://www.gutenberg.org 
 
This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, 
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary 
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to 
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.