Planlingvo kiel unu el la konsekvencoj de lingva rajto
Kadoja Hidenori

BULLETIN OF TSUYAMA NATIONAL COLLEGE OF TECHNOLOGY NO.583 (2011)

La lengua construida como resultado de los derechos linguisticos — de los derechos lingŭisticos a la lengua construida —

KADOYA Hidenori(35)

Este articulo analiza, desde un punto de vista teorico, el mecanismo que genera la discriminacion lingŭistica a partir de ejemplos reales entre hablantes de distintos idiomas; y demuestra la existencia de un poder jerarquizado en la comunicacion humana que ejerce de telOn de fondo en la violacion de los derechos lingŭisticos.

Por otra parte, pone en evidencia la capacidad de la lengua construida para realizar una comunicacion imparcial entre los usuarios de diferentes lenguas y por ultimo la contrasta con el idioma inglĉs, que por ser una lengua no construida, nunca posibilita una comunicacion justa y equitativa (1).

Ŝlosvortoj : planlingvo, Esperanto, lingva rajto, lingva diskriminacio

Enhavo


1. La koncepto “lingva rajto” kaj “lingva diskriminacio”

Kiam oni diskutas ĉirkaŭ fundamentaj homrajtoj kaj la stato, ke ili estas nuligitaj, nome diskriminacio, ne ofte menciita estas lingvo. Certe post la moderna epoko, laŭtempe diversformaj diskriminacioj estas problemigitaj. Diskriminacio kontraŭ ĉiu minoritato grade estas vaste agnoskata, ĉefe pro la protestoj de koncernatoj. Kompare kun la socio antaŭ 25, aŭ nur 10 jaroj, oni povas tre facile montri kiom ege nia socio estas progresita. Tamen pri lingva diskriminacio, la temo de ĉi tiu artikolo, ni ne povas trovi grandan socian ŝanĝiĝon, kaj ĝi okupas tre specialan lokon en diversaj diskriminacio-problemoj.

Ĉi tie “lingva diskriminacio” ne signifas diskriminacion per lingvo, farita uzante diskriminaciajn vortojn aŭ frazojn. Mi uzas la koncepton por indiki iujn fenomenojn ĉirkaŭ lingva ekzistmaniero, kaj statojn, kie rajtoj al lingvoj estas neataj(2). Sed nuntempe la difinoj de ĉi tiuj relative novaj konceptoj ne estas memklaraj, kaj la ambigueco devenas de la fakto, ke montri, kia estas lingva rajto, por kiuj kaj kiel ili funkcias, estas malfacile.

Lingva rajto estas unu el la rajtoideoj, kiu estas trovita aŭ kreita por ke lingve minoritataj grupoj ekhavu teorian bazon por protesti kontraŭ lingve majoritata grupo, kies lingvo estas ofte ŝtato-lingvo. Tiam kiam rajto de socie malfortaj lingvoj problemiĝis, ankaŭ la ideo de lingva diskriminacio estis kreita. “Lingva rajto estas unu sfero de rajtoj de minoritatoj, kaj rajtoj de minoritatoj estas ... inkluzivitaj en la tuto de homrajtoj. (3) Ĉi tiu koncepto tiris atenton de minoritatoj, kiuj uzas malgrandan lingvon socie malavantaĝe traktitan. Sed kiam oni intencas garantii lingvan rajton tra konkreta politiko, oni tuj trovas muron. Ekzemple sociolingvisto en Japanio, SANO Naoko(4) diras ĉi tiel diskutante lingvan rajton de malgrandaj lingvoj.

Se oni donas “lingvan homrajton” al iu lingvo, kaj la lingvo sukcesas ekhavi sufiĉe da “oficialeco” en ĝia regiono, oni tre malfacile povas diri, ke la lingvo estas “minoritata lingvo”. La celo de lingva rajto estas gardi lingvojn, kiuj riskas esti ekskluzivitaj de la apliko de “oficialeco”. Tamen ju pli konkretan politikon “lingva homrajto” postulas, des pli multe precize oni distingas “lingvon, kies rajto estas garantienda” kaj “lingvon, kies rajto ne estas garantienda”. Al kiu nivelo oni povas utiligi iun lingvon oficiale? Ĉu la koncerna lingvo mem havas tradician geografian regionon? Ĉu la lingvo estas gepatra lingvo de la parolantoj? Ĉu la lingvon oni skribas, aŭ povos skribi? Kaj diversaj lingvoformoj, “dialektoj aŭ lingvaj variantoj laŭ generacioj kaj socioklasoj” k.t.p., ne povas esti elektitaj pro ilia socia ekzistmaniero kaj interna esenco.

Ni pensu konkrete. Komence ni komprenu la ideon, lingva rajto, kiel rajto ne esti malpermesita uzi sian unuan lingvon, kaj rajto ĝui oficialan servon, ekzemple edukadon. Tiam unue problemiĝas la enhavo de la unua “lingvo”. En kia mezuro de vorto-sono sistemo oni agnoskas kiel lingvo, kiu estas kvalifikita por fariĝi “unua lingvo”? Trovi la neŭtralan normon, al kiu neniu plendas, estas neeble. Ĉu oni akceptas ion parolatan en la Tôhoku-regiono en la norda parto de Japania insularo, kiel “la Kesen-lingvo” aŭ ne (5)? Se jes, necesiĝas politiko por oficiale garantii rajton uzi la Kesen-lingvon al tiuj, kiuj parolas ĝin kiel la unua lingvo. Alie se oni akceptas, ke malnobla lingvo de laborista klaso, kiu neniam estas skribita, estas “ilia unua lingvo”, el la vidpunkto de universaleco de rajto-garantiado, necesiĝas instrui la malelegantan lingvon kaj eduki uzante la malelegantan lingvon. Regiona dialekto kaj klasa dialekto estas ekskluzivita el la objektaro de lingvopolitika zorgado, ĉar ili ne estas onidire sendependaj lingvoj. Sed la eliminado havas nenian universalan bazon. Tial ilia porsendependiĝa lukto nepre fariĝas politika agado, senrilate al lingvaj studoj. Ĉi tiel ni ne kapablas respondi al la demando, kio estas lingvo kontentigante ĉiujn. Pro tio lingva rajto, kiu inkluzivas lingvo-koncepton mem, devas resti io arbitra, kaj la koncepto, lingva rajto, ŝajnas esti sen enhavo.

Sed certe ni trovas fenomenojn, ke homrajtoj estas klare atencitaj rilate al lingvo. Kaj tute nei la ideon, lingva rajto, kontraŭdiras nian ĉiutagan senton, kiun ni havas trovinte la atencojn. Ekzemple kelkaj lingvoj estas leĝe malpermesitaj kaj fariĝis objekto de puno. Tia historia sperto ne hezitigas nin socie problemigi la fenomenon uzante la koncepton, lingva rajto, kiel atenco kontraŭ lingva rajto. La celo de ĉi tiu diskuteto estas repensi kial ni trovas problemecon en la klara fenomeno kiel atenco, kaj montri unu manieron por solvi la problemon, nome Esperanto. Eĉ se ni uzas ambiguan ankoraŭ ne sufiĉe rafinitan lingvan rajton kiel komenco-punkto, ni povas trovi almenaŭ unu konsekvencon teorie. Argumenti la fakton estas la celo. En la sekva sekcio, por konstrui la argumenton, mi prenas ekstremajn ekzemplojn, kiuj ne hezitigas nin, ĉu tio estas problemo de lingva rajto aŭ ne.


2. Kiel aperas lingva diskriminacio?

En kia situo evidente problemiĝas lingva rajto? Kiel utila komencejo de diskuto ni vidu ekzemplojn, kiujn SKUTNABB-KANGAS k.a. kolektis (6).

(1) En la norda parto de Skandinavia duoninsulo kaj la Kola-duoninsulo loĝas “minoritata nacio” nomita Sameoj, kaj ili tenas propran kulturon kaj lingvon. Iu Sameino, kiu laboras en petrolŝipo, skribas leteron al ties naskinto en la norvega lingvo. Ĉar tiu neniam lernis skribi en sia propra unua lingvo. La naskinto ne tre bone komprenas la norvegan, sekve tiu devas peti najbarulon traduki sian respondan leteron. Ili povas interparoli en sia lingvo, sed telefonado tra Atlantiko kostas multe. En unu el la plej riĉaj landoj en la mondo, kie oficiale 100 procentoj da loĝantoj povas skribi kaj legi, la naskinto kaj naskito neniam lernis skribi en sia gepatra lingvo.

(2) Kurdo el Turkio, kiu loĝas en Danio kaj ekhavis sian unuan infanon. Tiu nomis la infanon Mizgin, kaj provis vojaĝi al Turkio por montri la infanon al siaj geavoj. Por fari tion oni devas kunmeti infanan nomon en la pasporto. Sed turkia ambasado rifuzis meti kurdan nomon en pasporto. Premado de Dania Helsinki-komitato ebligis la kunmetadon post 3 jaroj, kaj dume geavoj ne povis vidi la infanon. Ĉar kurda nomo estas malpermesita en Turkio.

(3) La elektra kompanio Phillips malpermesis laboristojn en Dania fabriko paroli en la alia lingvo ol la dana en 1990. Turkaj inoj, kiuj ne tre bone parolas la danan estas malebligitaj komunikiĝi reciproke. La fabrika ĉefulo estas demandita en televida intervjuo, ĉu ili postulas ankaŭ eksterlandajn gastojn paroli en la dana en la fabriko, kaj tiu respondis, ke “kompreneble la angla estas escepto”.

(4) Iu juna emigrinto el Finnlando, kiu loĝis en Svedio, restis en malsanulejo en Stockholmo. 'Tiu prenis multe da medikamento, sed dumnokte suferis doloregon. 'Tiu provis klarigi sian doloron al zorgistoj, sed neniu komprenis la finnan lingvon. 'Tiu senesperiĝis, kaj saltis el fenestro en la 5a etaĝo, kaj mortis.

La ekzemploj (1)-(4) montras fenomenojn, en kiuj oni ne povis fari ion, kion oni sendube devas povi fari, kion multaj homoj en ĉiu koncerna komunumo nature faras ĉiutage. Lingvo kaŭzis la fenomenojn, kaj rezultis, ke homaj fundamentaj rajtoj estis atencitaj(7). Eksciinte la supre menciitajn ekzemplojn, tre probable ĉiuj trovos bezonon ŝanĝi la statojn. Interalie en la 4a ekzemplo la rajto sufiĉe komunikiĝi en medicinejo kaj ĝui plenan medicinon, nome vivorajto estas senpere atencita. Ĉi tiuj estas “diskriminaciaj fenomenoj rilate al lingvo”, alivorte “lingva diskriminacio”, kaj tute ne estas “neevitebla tragedio”, nek “nehelpeblaĵo”. Sed kial oni povas atesti, ke ili ne estas neeviteblaj? Ĉi tiu demando estas la temo ĉi tie pripensata.

Unue ni ekzamenu la kaŭzojn de ĉi tiuj rajtoatenco. La unuaj 3 okazoj estas relative facile kompreneblaj pri la fonoj. En Norvegio dum longa tempo oni alprenis asimilan politikon kontraŭ homoj ĝenerale nomitaj Sameoj, sub la influo de socia Darvinismo. Sekve la samea lingvo estas intence ekskluzivita de oficiala edukilo kaj lernoobjekto, kvankam iuj homoj uzas la lingvon kiel la unua lingvo (8). La ekzemplo (1) estas la rezulto. Nuntempe sub la samea lingvoleĝo farita en 1992 la statuso de la lingvo jam firmiĝis, kaj tra kritika repripensado de koloniisma kaj asimila politiko, lingva rajto estas ankaŭ reakirita, ekzemple edukorajto per ĉiu unua lingvo.

Kiel oni povas klarigi la kazon (2)? La ekzisto de la kurda lingvo estas longe neita kaj uzi la lingvon estas malpermesite de Turkia reĝimo, kiu timas nacian memstariĝon de la kurdaj homoj. La reĝimo pensis, ke agnoski la ekziston de la lingvo donas bazon de la ekzisto de “kurda nacio" (9) Rilate ankaŭ la irana reĝimo neas, ke la kurda lingvo estas lingvo, insistante, ke la kurda lingvo estas unu el la dialektoj de la persa lingvo. Tiel ankaŭ la reĝimo mem faras bazon al la insisto, ke la kurda nacio ne ekzistas (10). Ĉi tiuj problemoj estas certe seriozaj, sed koloniisma politiko de la reĝimoj ne povas eviti akran kritikon el eksterlandoj. 'Tie estas espero de politika pliboniĝo trovebla. Interalie pri la kurda lingvo la turkia reĝimo ne povas ignori kritikojn. La strukturo de premo estas facile komprenebla, sekve solva vojo trovebla relative simple. Ankaŭ pri la kazo (3) kompaniistoj ne povas trovi leĝan kaj etikan bazon por limigi ĉiutagan parollingvon de siaj laborantoj, en la kunteksto sen rilato al laboro. 'Tie la maljusteco de malpermeso kaj necesaj kontraŭagadoj estas memklaraj.

Do, kiel ni povas analizi la fonon de la fenomeno (4)? En nuntempa socio kio devas esti farita? Ekde ĉi tie ni pripensu ĉi tiun problemon en pli universala nivelo.

Kiam atenco kontraŭ homrajtoj aperas rilate al lingvo, la enhavo de atenco estas ĝenerale dividebla duone. Unu kategorio estas atenco inter samlingvanoj, kiuj havas komunan unuan lingvon. Ekzemple imagu homojn, kiuj ne kapablas skribi literojn. En nuntempa industria socio ili estas tre minoritataj. Aŭ imagu homojn, kiuj ne kapablas paroli elegante noble, nome tiuj, kiuj ne povas konformi sin al socie reganta lingva normo. Ili ne ĉiam estas minoritataj. En kia socia statuso ĉi tiuj homoj estas metitaj? La alia estas atenco inter malsamlingvanoj. En tiu okazo homrajtoatenco estiĝas depende de tio, ĉu la koncernatoj scipovas iun lingvon alian ol sia unua lingvo. La supra ekzemplo (4) respondas al la dua kategorio. 'Tio montras, kio okazas, kiam libera kaj egala komunikiĝo estas ekstreme perdita.


3. Strukturita supereco

Lingva diskriminacio aperas, kiam troa malegaleco en interkomunikiĝo atencas fundamentajn homrajtojn. En la supra ekzemplo, malsame kun la aliaj malsanuloj, iu ne sukcesis komunikiĝi kun zorgistoj, kaj la malegaleco kompare kun la aliaj okazigis rajtoatencon. Do, kial kaj kiel estiĝas malegaleco inter malsamlingvanoj, kies unua lingvo ne koincidas? Kiel la kazo (4) montras, malegaleco inter malsamlingvanoj estiĝas, kiam oni provas komunikiĝi ignorante absolutan kapablecan diferencon pri iu uzata lingvo. Ĉi tiu absoluta diferenco maksimumiĝas, kiam unu partio en komunikiĝo estas denaska uzanto de la koncerna lingvo, kaj la alia ne denaska. UMESAO Tadao (11), kiu rimarkigis la fakton tiel frue kiel en la 1970aj jaroj, klarigas la situacion per la esprimo “lingva imperiismo”. Tiu diras, ke lingvokapableca diferenco inter denaska uzanto kaj ne denaska estas grandega kaj nekompensebla, kaj lasi aŭ akcepti tian staton estas imperiisme kaj malegalece(12). Kaj simila malegaleco aperas ankaŭ en la cirkonstanco, ke ambaŭ ne estas denaskaj, sed unu uzas la porkomunikan lingvon lerte altnivele, kaj la alia ne. Pri ĉi tiu kazo ni revene diskutos poste.

Ĝenerale dirite, lingvo estas unue atendita peri komunikiĝon. Sed kiam lingva kapableca diferenco troviĝas absolute inter koncernatoj, transpasinte la atendon, lingvo mem ofte intervenas en komunikiĝon. Ĉiaspeca komunikiĝo portas celon realigi oportunecon kaj intereson de la iniciatinto, nome realigi la volon informi iun pri io k.t.p. Tial en komunikiĝo tiuj, kiuj havas relative pli altan lingvokapablecon, povas pli facile realigi sian volon. Sekve lingve pli supera komunikiĝanto povas eltiri pli da bono el komunikiĝo mem. Lingve malsupera komunikiĝanto malpli da bono. Ĉi tiu fenomeno ne malaperas, eĉ se lingva superulo tenas bonkoron kaj ne malice utiligas la superecon por si. La bono, kiun superulo povas ĝui, devenas de strukturo de nia ago komunikiĝi, t.e. “strukturita neevitebla bono”. Eĉ kiam “bonkora komunikiĝanto” kun supereco deziras rezigni maljustan bonon kaŭzitan de supera statuso, la strukturo daŭre restas kaj la intenco rezigni ne realigas. Ĉar la alia komunikiĝanto relative malsupera senŝanĝe tenas interne malsuperecan senton, kaj la situacio, ke malsupera komunikiĝanto relative malpli sufiĉe partoprenas en komunikiĝo, daŭras.


4. Povo de denaska parolanto

Tiuj en la pozicio kun strukturita supereco tenas “povon”. Se temas pri povo, oni unue rememoras politikan povon kiel polico, justico k.t.p., sed alie troviĝas pli ĉiutaga povo. Kiam iu homo aŭ iu grupo povas realigi sian intencon, konscie aŭ senkonscie, kontraŭ volo de aliaj homoj aŭ grupoj, aŭ stari sur pozicioj, kiuj ebligas la realigadon, ni povas trovi povon funkciantan kaj povorilaton. Ekzemple povo de gepatroj al siaj idoj, povo de instruistoj al studentoj. Konservi kaj realigi povorilaton ne ĉiam bezonas nudan fizikan perforton, kiel politika povo ofte faras. Tio ankaŭ povas realiĝi subiginte aliulojn kontraŭ ilia volo, kaj agiginte ilin ne laŭ ilia volo. Ekzemple ofte fenomeniĝas inter idoj kaj ilia gepatroj, studentoj kaj ilia instruistoj. Tiam ludas tre gravan rolon ideologio, kiel konfuceanisma obeemismo, kaj tute same ankaŭ pri lingvo, kiel mi montras sube.

Ni pripensu konkrete. Kion signifas uzi povorilaton pri lingvo? Kio okazas ekzemple kiam interkomunikiĝas unualingvano de iu lingvo kaj ne-unualingvano?

Se la ne-unualingvano ne posedas la lingvon sufiĉe, la komunikiĝo ofte rompiĝas aŭ malsukcesas. En tia okazo oni ofte observas, ke la unualingvano havigas respondecon de la malsukceso sur la ne-unualingvano, al kiu “mankas lernadon” de la koncerna lingvo. Alivorte oni tendencas pensi ke, se ne-unualingvano ne povas kompreni ion skribitan aŭ parolitan, la kaŭzo troviĝas en malsufiĉa posedo de la uzita lingvo. En la penso ni povas trovi du faktorojn. Unu estas, ke la malsukcesa komunikiĝo kaŭzas de malsufiĉe da lingvokapablo de ne-unualingvano, koncerne al la tiam uzita lingvo. La alia estas, ke respondeco de la malsukceso estas surdorsigita nur al unu flankulo de la interkomunikiĝo. Ĉi tiuj faktoroj ne tenas logikan ligon, tute aliaj aferoj. Malgraŭ la fakto unualingvano eblas eviti respondecon de malsukcesa komunikiĝo, kies respondeco devas esti en ambaŭ flankoj, kaj oni atribuas ĝin al nur mallerta flanko. La unuflankan ŝarĝon de respondeco ankaŭ ne-unualingvano senplende akceptas, kaj foje eĉ hontas tion, sekve firme decidas fari pli da studo kaj konkeri la lingvon. La sento de honto kaj la forteco de decido dependas ankaŭ de influa forteco de diversaj ideologioj kaj mitoj, kiuj akompanas la koncernan lingvon. Ekzemple “ĉar la angla lingvo estas internacia lingvo ĉie uzebla en la mondo, ne kapabli uzi la anglan estas seneduke kaj hontinde”, aŭ “lerni la francan, kiu estas logika”, “lerni la italan, kiu estas bela” multe pli indas k.t.p.

Do, kio okazas kiam komunikiĝo inter unualingvano de iu lingvo kaj ne-unualingvano ne rompiĝas kaj sufiĉe sukcesas? Ankaŭ en ĉi tiu kazo povorilato ne evitas funkcii. La ne planitaj lingvoj, kiel la japana, korea, angla k.t.p., ne estas konstruitaj kun intenco de lernofacileco, tial la enhavo estas terure malsimpliĝinta kaj giganta akumuliĝo de kutimoj. La eco de kutimoj, kiu ne unue respektas logikecon, ekstreme malfaciligas ilian lernadon. Pro tio nur escepte realiĝas, ke iu lernas kaj ekposedas ne-unualingvon samnivele kompare kun la unualingvano de la lernita lingvo. Antaŭ ĉio lingvaj kutimoj estiĝas tra ĉiutaga uzado de la lingvo. En ĉiutaga lingva praktiko novaj vortoj kaj esprimoj estas kreataj kaj iuj ĉesas funkcii fariĝante senvivaj. Tio estas akumuliĝo de kutimoj. Sed ne ĉiuj ajn povas partopreni en la akumuliĝo de lingvaj kutimoj, kiu formas lingvon. Nur la unualingvanoj mem de la koncerna lingvo estas kvalifikitaj partopreni en la akumuliĝo. FormigO de kutimoj okazas nur en la fermita kadro, lingva praktiko de unualingvanoj.

Lingvo, kiu estas kutimoj, daŭras ŝanĝiĝi, kaj senĉese transformas sin. Sed ŝanĝiĝoj, kies kaŭzo devenas de ne-unualingvanoj, estas malakceptitaj, donite etikedon “nuraj eraroj”. Oni neniam agnoskas la ŝanĝiĝojn kiel parton de akumuliĝo de la koncerna lingvo. En ĉiu lingva komunumo facile troveblaj estas diskutoj ĉirkaŭ iu esprimo, vorto aŭ gramatika normo. “Ĉu ĉi tiu esprimo estas ĝusta aŭ ne?” Interalie nove aperintaj aŭ disvastiĝantaj vortoj kaj esprimoj fariĝas la temo. Ni pripensu ĉi tie. Kial estiĝas tia diskuto? Ĉar samtempe estas uzantoj kaj ne-uzantoj de iuj vortoj aŭ esprimoj en unualingvanaro de la lingvo. La fakto ebligas la kontraŭstaro. Sed kontraŭe, kiam novaj vortoj aŭ esprimoj estas ekuzitaj nur inter ne-unualingvanoj, sociaj diskutoj ne komenciĝas. Ĉar ili estas ignoritaj kaj malakceptitaj simple kiel lingvaj eraroj. Novaj lingvaj faktoroj aperintaj en uzado de ne-unualingvanoj neniam estas akceptitaj kiel parto de akumuliĝo de lingvaj kutimoj, fare de unualingvanoj.

Sekve unualingvana juĝo pri lingva ĝusteco estas io absoluta, kvazaŭ donita de la plej alta vidpunkto de dio. Kaj neniu postulas logikan klarigon kun objektiva bazo ĉirkaŭ la juĝo pri ĝusteco. Se iu faros tion, tiuj, kiuj preparas la bazon kaj klarigon, estas unualingvanoj mem, tial la unualingvanoj povas konduti libere kaj arbitre kiom ajn ili volas. En ekstrema okazo kiam unualingvano nur diras, “ni ne esprimas tiel”, “ni ne prononcas tiel”, “mi ne komprenas vin”, tio sufiĉe funkcias kiel absoluta kaj lasta juĝo de ĝusteco por ne-unualingvanoj. Ne-unualingvanoj, kiuj principe estas eterne mallertaj, estas devigitaj akcepti la juĝon kaj ne povas kontraŭdiri. La kaŭzo, kial “denaskeco de lingva instruisto” povas esti reklamo de lingvoinstrua industrio, aŭ kial unualingvanoj de instruata lingvo estas donitaj respekton je fremdlingva instruado en lernejoj, estas, ke ni socie komune havas implicitan komprenon, ke kvazaŭdia absoluta vidpunkto de unualingvano pri lingva ĝusteco neniam apartenas al ne-unualingvano. Ĉi tiu malegala nesimetria rilato inter unualingvano kaj ne-unualingvano—la rilato, ke unu flankulo de interkomunikiĝo estas devigita ĉiam senkondiĉe akcepti juĝon de la alia— ne estingiĝas kiel ajn plene la interkomunikiĝo sukcesas.

Unualingvano ĉiam potenciale tenas potencon malestimi ne-unualingvanon juĝinte kaj doninte etikedon lingvouzado, aŭ arbitre deklari malsukceson de interkomunikiĝo dirinte, ke “mi ne komprenas kion vi diras!”. Ĉi tiu fakto ebligas unualingvanon kun denaskeco de la koncerna lingvo teni psikologian kaj simbolan superecon. Kiel jam skribite supre, ĉi tiu supereco estiĝas eĉ se unualingvano intencas rezigni ĝin, ĉar la sento de ne-unualingvano esti malsupera donas relative superecon al unualingvano vole nevole.


5. Alproksimiga potenco
— povo en ĉiu aparta cirkonstanco —

Ni pripensu pli ĝenerale kaj detale pri fundamenta problemo, kio okazas en sukceso aŭ malsukceso de interkomunikiĝo(13). Kiam iu volas havi komunikiĝon kaj intencas havi sukcesan komunikiĝon, tiu ekagas ĉefe uzante lingvon, alparolante aŭ skribante leteron k.t.p. Sed ne ĉiam tiu povas havi intencitan sukceson. Ni ĉiuj havas similan sperton, ke porkomunikiĝa klopodo alportis nenion.

Tamen la rezulto, sukceso aŭ malsukceso, neniam dependas de hazardo. La decida faktoro estas, ĉu la komunikiĝa intencanto tenas povon aŭ ne, kaj se jes, kiom da povo tiu tenas. Ekzemple ardaj studentoj, kiu deziras altan poenton aŭ penas plaĉi al sia instruisto, diligente aŭskultas, kion la instruisto diras. Zorgantoj de infanoj strebas per ĉiuj fortoj kompreni mallertajn asertojn de la infanoj. Vendistoj plej multe dediĉas sian atenton en interparolo kun siaj aĉetontoj. Ĉi tiuj fenomenoj devenas de povorilatoj inter la koncernaj agantoj. Instruisto tenas aŭtoritaton al sia studento aŭ timigas senpere per taksado. Infanoj tenas ekstreman korpan kaj socian malfortecon, kaj havigas al sia zorganto devigan respondecon. Bona kliento akiras povon el estonteca ekonomia profito venonta al la vendisto. Ĉi tie tiuj diverse kun povo kapablas mobilizi la alian partion de komunikiĝo, kaj alproksimigi tiun por kompreni la iniciatinton de komunikiĝo, eĉ se la komunikiĝo estas tute unuflanka, ekzemple enuiga babilado aŭ malagrabla plendo(14). Eĉ kiam tiuj kun povo komencas komunikiĝon nekompreneble aŭ nur malfacile kompreneble, la alia sen povo strebas kompreni ripetante demandojn k.t.p. Se la kaŭzo de nekomprenebleco estas uzata lingvo mem, la senpova partio preparos tradukiston aŭ interpretiston, eĉ volonte pagante multe da kosto.

Sekvante ni pripensu tute inversan situacion. Kiam ni ne tenas sufiĉe da povo entiri iun en interkomunikiĝon, kiun ni deziras, la rezulto dependas de la grado, kiom ni povas alproksimiĝi al la alia partio. Ekzemple, se la partio ne komprenas nian lingvon, ni devas alparoli en iu lingvo, kiun la partio komprenos. Se ni ne kapablas fari tion aŭ pretigi interpretiston mem pagante, ni estos devigitaj dekomence rezigni komunikiĝon. En la okazo, ke la alia partio ne montras intereson al komunikiĝa sukceso, ni eĉ petegas aŭ donas monon.

Ni revene vidu la ekzemplon (4) en la komenco. La finnlanda enmigrinto devigita sinmortigi ne kapablis uzi lingvojn, kiujn kuracantoj komprenas, la svedan lingvon k.t.p., kaj ne tenis povon uzigi al la kuracantoj por si kompreneblan lingvon. Imagu, kio okazus, se la enmigrinto estus reĝo, ĉefministro aŭ populara aktoro. Krom tio la enmigrinto ne havis eĉ poveton envolvi siajn kuracistojn en tre limigitan interkomunikiĝon por informi sian doloron kaj peti sendolorigan kuracadon. Se la paciento estus teninta la poveton, aŭ se la kuracantoj serioze estus sciintaj la problemecon meti sian kuracaton en povorilate malforta situacio, la rezulto estus fariĝinta io alia. Nome la homo devigita sinmortigi estis metita duoble en povorilate malforta situacio, kaj enanguligite perdis vojon travivi.

Se mi resumas la supran diskuton ĝis ĉi tie, estas 2 problemaj faktoroj.

(1) potenco, kiu aperas, kiam oni elektas iun specifan lingvon por komunikiĝi,

kaj krom lingvoelekto,

(2) potenco, kiu proksimigas komunikiĝan partion al si en ĉiu propra komunikiĝo.

Kiam ĉi tiuj 2 povorilatoj estiĝas samtempe samloke, kaj iu(j) homo(j) troviĝas en duoble pli malforta situacio, la rajto komunikiĝi minimume, necesa por teni fundamentan homrajton, povas esti atencita. En la sekvanta sekcio ni pli profunde pripensu (1) potencon, kiu aperas, kiam oni elektas iun specifan lingvon por komunikiĝi.


6. Komunikiĝo sen unualingvanoj

Supre mi menciis, ke kiam unualingvo de unu partio de komunikiĝaj envolvitoj estas uzita en interkomunikiĝo, povorilato aperas en la loko, kaj preparas bazon de lingva diskriminacio. Do, kio okazas, kiam la elektita lingvo estas unualingvo por neniu en komunikiĝo? Se neniu unualingvanoj partoprenas/os tie?

Eĉ se neniu unualingvano partoprenas en komunikiĝo, kiam la enhavo de komunikiĝo estas registrita iumaniere, unualingvanoj povas poste partopreni, tial ni diskutu elimininte tiajn okazojn. Se ne-unualingvanoj povas atendi potencialan partoprenon de unualingvanoj, unualingvanoj, kiuj ne estas en komunikiĝejo, estas nocie agnoskitaj kiel partoprenantoj, kaj formiĝas magneta kampo de povorilato. En ĉi tiu sekcio pordiskuta fokuso estas tia okazo, ke eĉ enkape atenditaj unualingvanoj mankas.

Ĉi-okaze ŝajnas, ke ni ne povas trovi tian povorilaton kiel supre menciitan. Ekzemple kiam japanlingvano kaj korealingvano konatiĝas survojaĝe, kaj interkomunikiĝas private en la angla lingvo komencanto-nivela, neniu unualingvano de la angla rilatas. Alivorte tie estas nenia povorilato, kiu devenas de privilegio de unualingvano. Sed manko de unualingvano ne povas garantii eviti lingvan diskriminacion.

Kiel supre montrita, la lingvoj kiel la japana, angla k.t.p. ekzistas kiel grandega akumuliĝo de kutimoj. Pro tio tiaj lingvoj estas nur tre malfacile lerneblaj kaj konkereblaj. Iuj sukcesas fari tion, sed nur per konsumi amason da resurso, tempo, mono k.t.p. Ĉar “kutimoj” enhavas tre limigitan logikecon, kiu faciligas lernadon, tial por lerni ilin oni devas multege ekmemori kaj korpe alkutimiĝi uzi ilin, kio postulas longan tempon. La fakto signifas, ke povi finlerni lingvojn, kiel la angla kaj japana aŭ ne, dependas de ekonomia forto kaj kultura kapitalo de lernanta familio, socia situo de lernanta loĝloko, propra kapablo de lernanto. Nome diversaj faktoroj, kiuj naskas socian ekonomian malegalecon influas la lernorezulton pere kaj senpere. Krome la influo aperas grandigante malegalecon. Koncerne la ĉefareno de lingva lernado estas publika eduko, lernejo. Sed nuntempa eduko nur garantias formalan ŝancoegalecon, aŭ simulas garantii. (15) Tial pri lingva lernado la rolo de publika eduko estas nur reprodukti malegalecon kaj donas justecan aspekton al diskriminacia sociostrukturo. Socie oportuna pozicio akirita tra publika eduko estas donita etikedon “justa”, sub iluzio, ke individua lernostrebo kaŭzas ĉiujn eduko-rezultojn.

Sed estas multaj homoj facile troveblaj ĉie en la mondo, kiuj estas eliminitaj de publika eduko. En historio oni neniam atingis ŝancoegalecon, kaj tio restas ankoraŭ kiel idealo. Interalie landoj fariĝantaj t.n.“nov-liberalismaj” (ek-)perdis eĉ nominalan ŝancoegalecon kaj la sintenon teni ĝin kiel idealo"(16), Lingvoeduko en tia situo kreskigas burĝonon de lingva diskriminacio. Tio estas rezulto de lingvoeduko en socioj, kie “tute sendube oni reproduktas malegalecon tra edukado”. (17)


7. Ĉu la angla lingvo alportas egalecon?

La ekstrema malfacileco finlerni lingvojn kiel la japana kaj angla, kaj diferenco de uzokapablo de tiaj lingvoj — ĉi tiuj 2 faktoj montras, ke memkompreneble restas la strukturo doni superecon al unu partio aŭ parto de komunikiĝaj koncernantoj, tra lingva elekto por komunikiĝo, eĉ kiam unualingvanoj ne rilatas tie. Povo, kiu ne devenas de unualingvana principa privilegio, preparas bazon de lingva diskriminacio. Tiuj, kiuj ne rimarkas la fakton, foje faras ege perversian aserton.

Tipa ekzemplo estas la japanlingva libro, HUNABAŜI Jôiĉi, Kuraĝi oficialigon de la angla en Japanio (2000). En Japanio dum kelka tempo socie diskutita estis oficialigo de la angla, kaj la libro forte jesas tion. La enhavo konsistas el asertoj, kiuj longe estas ripetitaj de multaj en komuna voĉo, nome tipe asertas, ke la angla estas internacia, kaj la angla devas esti uzata en internacia kunteksto. HUNABAŜI provas montri, ke “ekde nuntempo la angla lingvo necesas pli ol ĉio”, kaj diskutas kiel sube(18).

Pri la angla grava estas la egaliga funkcio (equalizer). La angla havas efikon egaligi inter klasoj de malnova socio. 'Tiam ne gravas, ĉu iu apartenas al superklaso aŭ ne, ĉu iu tenas enradikiĝintan intereson aŭ ne. Kaj tiuj, kiuj kapablas uzi la anglan, akiras pli da diversaj ŝancoj. Uzantoj de la angla tenas dungiĝon, studon en alilando, pli da enspezo, personan reton, kaj ne uzantoj perdas ilin. Ĉi tiu funkcio aliflanke ankaŭ multe helpas memaserton de inoj, minoritatoj kaj malgrandaj nacioj.

Eĉ se oni povas konkeri la anglan “sufiĉe”, ne eble estas, ke la ne-unualingvanoj akiras diecan vidpunkton de unualingvanoj de la angla. Tial nuligi povo-rilaton ĉe interkomunikiĝejo estas principe ne eble.

Krome grande konsumita materialo por finlerni la lingvon neniam estos repagita de unualingvano al ne-unualingvana lernanto, kaj tiuj, kiuj povas konkeri la anglan, estas nur bonŝancaj homoj kun bona socia medio kaj kapablo. Sekve oficialigi kaj internaciigi la anglan en Japanio k.t.p grandigas diferencon de “dungiĝo, studo en alilando, enspezo, persona reto”, kaj pli malegaligas socion.

HUNABAŜI direktas sian atenton nur al la fakto, ke nur en la limigita kadro de finlernintoj de la angla oni povas trovi egaliĝon tra sociaj klasoj, kaj nomis tion “egaliga funkcio”' Ankaŭ HUNABAŜI mem verŝajne apartenas al la limigita grupo. Sed kiam la angla lingvo fariĝas “internacia lingvo”, kiu efiko, egaliga aŭ malegaliga, ĉefe aperas, estas laŭ mia argumento memklare. Kompreneble anstataŭigi la anglan ekzemple per la japana ne solvas problemon(19). Ĉar la strukturo, kiu naskas la premison de lingva diskriminacio ne ŝanĝiĝas.

Ŝajne HUNABAŜI naive kredas, ke lernoŝanco de la angla estas ĉiam ĉie egale garantiita, kaj tiuj, kiuj ne povis konkeri la anglan devas mem respondeci pri soci-ekonomia malavantaĝo. Sed se la malavantaĝo kaŭzas ion kiel supre menciita ekzemplo (4), nome estiĝas lingva diskriminacio kaj atenco kontraŭ homrajto, kaj individuoj devas eltenante respondeci tion, la signifo de universala homrajta koncepto estos nuligita.

Aliloke HUNABAŜI laŭdegas uzadon de la angla(20).

Eble la plej malforta flanko de diskuto pri “angla-lingva imperiismo” estas la fakto, ke tiuj, kiuj plej deziras la anglan ne estas forta Usona kaj Britia flanko de “reganta centro”, sed “regita periferio”, kiu estas malgrandaj nacioj kaj minoritat-lingvaj uzantoj.

La angla lingvo havas faktoron funkcii egaligi kontraŭ superrega nacio kaj super-rega lingvo (equalizer). Por malgranda nacio, kiu estas premata de supera majoritata nacio, la angla lingvo foje fariĝas efika protestilo kaj kontraŭstarilo, kaj fakte estas utiligita kiel tia ilo.

Ĉi tiu aserto tute ignoras la fakton, ke minoritataj nacioj ne povas havi elekteblecon alian ol “deziri la anglan” pro socioekonomia povorilato, kaj sur la fono ekzistas rega kaj deviga strukturo en la masko de propravoleco. Lingvaj malfortuloj lernas pli superregan lingvon volonte, ĉar ili estas devigitaj intence maksimumigi sian profiton sub malegala kondiĉo, aŭ minimumigi atencon kontraŭ siaj rajtoj. Kaj HUNABAŜI aldone forgesas pripensi, kiu en minoritataj nacioj kaj lingvanoj deziris la anglan kaj kiu utiligis ĝin kiel kontraŭilo. La supozitaj “minoritataj nacioj” neniel povas esti “ĉiuj en la koncerna grupo”, sed nur limigitaj homoj kun bonŝanca medio kaj kapablo, kiuj eblas fariĝi koloniaj elitanoj.

Laŭ la argumento de ITOIGAŬA Miki(21), similaj pensoj al HUNABAŜI estas ofte troveblaj ĉe feministoj kaj esploristoj de ina studo, kiuj devas lukti kontraŭ diskriminaciaj fenomenoj.

Ekzemple JOŜIHARA Rêko(22) diras ĉi tiel.

Kiom ajn oni kritikas “angla-lingvan imperiismon”, ni bezonas la anglan. Por konstrui fratinecon (sisterhood) kaj kontraŭi “povon”, la angla estas nia ilo.

Kiom foje ripete mi aŭdis voĉon de inoj, “ni partoprenis en Ina Kongreso de la Unuiĝintaj Nacioj, sed ne povis tre bone interkomunikiĝi kun inoj el tuta mondo. Se ni kapablus pli pri la angla”(...) La angla estas necesa por ni kiel kontraŭilo. Nigrula feministo, Bell Hooks(23), klarigas necesecon posedi la anglan por lukti kontraŭ kultura imperiismo, kiu kredigas, ke nur parolantoj de laŭnorma angla-lingvo estas “ĝustaj”. Por senmaskigi ŝajne naturan kutimon kaj kulturon kaj kontraŭi, la angla estas ankoraŭ efika ilo.

Certe por malfortuloj la angla estas efika ilo por kontraŭi. Sed tio estas adaptebla nur al tiuj, kiuj povis sufiĉe finlerni la anglan. Por ne malmultaj homoj, kiuj ne povis, la angla ne povas esti ilo. Krome la aserto, ke la angla ne estas mankebla por kontraŭi, kaj praktikoj laŭ tiu diskurso povas funkcii kiel nova premo, ke ne angla-uzantoj ne rajtas partopreni en kontraŭado. Ĉar ili estas devigitaj pensi, ke ili ne plenumas sufiĉe la necesan kondiĉon por kontraŭi. Ĉu tiaj ne malmultaj ne-anglalingvanoj, kiuj ne povas partopreni en kontraŭmovado, estos lasitaj kiel necesa ofero?

La bedaŭra voĉo, “se ni povus uzi la anglan pli”, venas el lingvaj malfortuloj, kiuj senkondiĉe akceptis povorilaton de interkomunikiĝo, kaj prenis tutan respondecon de malsukcesa komunikiĝo. Tre probable multaj el vi spertis havi similan senton memrespondecan kaj sinkritikan. Sed la vera problemo estas povo-rilato kaj maljusta utiligo de la rilato. Neniel kapablo de lingvaj malfortuloj estas problemo.

Krom tio JOŜIHARA ignoras intence la kuntekston, kie bell hooks klarigas necesecon posedi la anglan por lukti kontraŭ kultura imperiismo, kiu kredigas, ke nur parolantoj de laŭnorma anglalingvo estas “ĝustaj”. La aserto de hooks aperis en la socio, kie la angla estas unue uzita. Sed JOŜIHARA insistas tion al unualingvanoj de la japana. Se ni lernas ion el vortoj de hooks, ni devas trovi “necesecon posedi la japanan por lukti kontraŭ kultura imperiismo, kiu kredigas, ke nur parolantoj de laŭnorma japanlingvo estas “ĝustaj”. Pro ĉi tiu radikala miskompreno JOŜIHARA mem reproduktis kulturan imperiismon, ke nur tiuj, kiuj povas uzi la anglan, povas kontraŭi. La invertita sinteno verŝajne rezultis el sinkonservo kaj memprofito kiel instruisto de la angla lingvo. Posteno kaj mono, kiujn la angla lingvo donas, naskigis rompiĝan neeblan aserton.

Simile al HUNABAŜI tiu rekomendas arde lerni la anglan, uzante la limigitan fenomenon, ke ekstreme privilegiaj malmultaj homoj, kiuj konkeris la anglan, povas solidariĝi, kaj starante sur senbaza premiso, ke ĉiuj kapablas finlerni la anglan. Ĉi tiu pensomaniero ne estas escepta(24) : Feministoj, kiuj ne estas kritikemaj kontraŭ JOŜIHARA pri ĉi tiu punkto, ne povas kvalifiki sin kritiki seksan diskriminacion. En la praktikoj de feminismo, kie oni problemigas diskriminacion kaj premon, troviĝas sinteno rezulte grandigi lingvan diskriminacion. Ĉi tiu situacio montras, kiom profunde nuntempa lingva diskriminacio estas severa.


8. La elektebleco, planita lingvo

Mi resumas la diskuton ĝis ĉi tie. Uzi la lingvojn kiel la japana, angla k.t.p. en interkomunikiĝo de homoj kun malsamaj unualingvoj, aŭ pozitive uzi ilin por fari internacian situacion(25), estas praktiko de malegalismo en 2 signifoj, nome pretigi kondiĉon okazigi lingvan diskriminacion.

a) Estas absoluta diferenco inter unualingvano kaj ne unualingvano pri la lingvouzado. Senrilate al intenco unualingvano tenas povon en komunikiĝo, kaj oni ne problemigas la fakton.

b) Tendencas esti granda diferenco ankaŭ inter ne unualingvanoj pri la lingvouzado, kaj tio naskas povorilaton, kiu influas komunikiĝon.

Ambaŭ a) kaj b) estas kondiĉoj, kiuj faras ekstreman malfortulon en komunikiĝo kaj estas naskejo de lingva diskriminacio. Konsiderante ĉi tion, ni pripensu manieron malgrandigi eblecon de lingva diskriminacio. Se ni serioze akceptas 2 kondiĉojn, ŝajnas, ke ni devas tute rezigni komunikigon inter malsamaj lingvanoj, aŭ unu partio devas akcepti malavantaĝon kaj malegalecon. Ĉi tiu rezignosento ebligas povopraktikon de uzantoj de superrega lingvo. Sed la fono de a) estas ekzisto de unualingvanoj kaj la fono de b) estas malfacileco de lingvoj, tial konvene estas trovi manieron, kiu eliminas 2 kondiĉojn, nome planitan lingvon(26). En historio aperis multe da planitaj lingvoj, sed nur malmultaj el ili estas utiligitaj skribe kaj parole en interkomunikiĝo(27). Kaj nur Esperanto sukcesis montri realan uzeblecon tra praktiko dum pli ol 100 jaroj. Foje oni diras, ke Esperanto malsukcesis kaj malaperis k.t.p. Sed la vero estas, ke unu planlingvo el unu kreinto ekde 1887 daŭre disvastiĝis ĝis nuntempa grado. La pontlingvo Esperanto neniel akiras novan uzanton nature, kaj la uzantoj reproduktiĝas nur per konscia lernado de homoj, kiuj uzas iun alian lingvon kiel sia unualingvo. La kaŭzo, kial Esperanto sukcesis kompare kun aliaj planlingvoj, estas unue la strukturo facile lernebla kaj funkciebla, kaj la fakto, ke L.L.ZAMENHOF kiel la kreinto rezignis sian propran rajton al la lingvo, kaj aliaj historiaj hazardoj.

Pri Esperanto estas diraĵoj, ke ĝi estas unu speco de eŭropaj lingvoj, kaj ne povas kontribui al lingva egaligo, aŭ lerni ĝin ne estas facile. Sed la realo kontraŭdiras ilin. Esperanto principe ne povas havi unualingvanon, kiu povas praktiki privilegion, nome kiu donas juĝon pri lingva ĝusteco sur dieca vidpunkto, kaj la relativa lernofacileco estas klara en nenombrebla ekzemplaro(28). Simpligita gramatiko kaj prononco, kiu ne perdis praktikecon, kaj regula vortofarsistemo, kiu ebligas riĉan esprimon per malgranda vortoprovizo. Ĉi tiuj faktoroj realigas verŝajne la plej malmulte da lernokosto en jam ekzistantaj lingvoj.

En tiu ĉi momento Esperanto estas ilo, kiu povas elimini la faktorojn a) kaj b), kaj sendiskriminaciigi komunikiĝon inter malsamaj lingvanoj, nome Esperanto estas unusola lingvo kun egaliganta funkcio(29). Sekve Esperanto ne nur funkcias kiel rimedo, kiu forigas lingve diskriminacian situacion en internacia komunikiĝo, sed ankaŭ la agado uzi Esperanton kun konscio, ke Esperanto tenas egaligantan funkcion, nepre fariĝas praktiko kontraŭ diskriminacio, nome egalisma praktiko. Kompreneble ebla kontribuo de Esperanto estas nuligo de nur kelkaj specoj de diskriminacio, montrita en la komenco. Kaj eĉ se Esperanto ege disvastiĝos, tio ne povos nuligi povorilaton en apartaj cirkonstancoj, pri kio ni vidis en la sekcio 5. Ĉar povo, kiu proksimigas la alian komunikiĝan partion, kreiĝas sub eksterlingva kondiĉo. Tial Esperanto restas nur kiel unu necesa kondiĉo por totale nuligi lingvan diskriminacion. Sed la karaktero de Esperanto, ke uzi ĝin mem signifas kontraŭdiskriminacian praktikon, atendigas nin, ke disvastiĝo de Esperanto konsciigos homojn ĝenerale pri lingva diskriminacio, kaj ankaŭ eknuligos diskriminacion, kiun Esperanto mem ne kapablas nuligi. Pro tio se ni deziras nuligi lingvan diskriminacion kaj garantii lingvan rajton, disvastiĝo de Esperanto estas nuntempe neevitebla socia tasko. Tamen nuntempa malpopulareco de Esperanto aŭ lingva situacio en la mondo, kie nur la forto ĉiam pravas, pensigas nin, ke Esperanta disvastiĝo estas tro kontraŭreala. Ekzemple malsupraj sentoj ŝajnas esti ĝeneralaj.

Esperanto devis esti “esperita” kiel forta kandidato de “internacia komuna lingvo”. Sed vante espere finfine Esperanto ne atingis al la nivelo, kie oni uzas ĝin internacie. Kaj ankaŭ nuntempe estas nenia espero aŭ simptomo, ke oni ekuzas Esperanton sur “internacia nivelo”. (30) Certe estas, ke Esperanto estas tre simpligita kompare kun naturaj lingvoj, kiuj fariĝis Esperanta bazo. Malgraŭ tio ĉi tiu lingvo ankoraŭ ne akiris pozicion de vera mondolingvo, kiun Zamenhof deziris (ekzemple fariĝi komuna lingvo en Unuiĝintaj Nacioj). Estas kelkaj kaŭzoj pri tio. Unu el ili estas, ke se ne angla-lingvanoj lernas nur unu lingvon el la angla kaj Esperanto, elekti la anglan estas ege pli praktike kaj avantaĝe. (31)

Kompreneble en nuntempa mondo ŝancoj utiligi Esperanton en komunikiĝo estas limigitaj. Sekve kiel individua elekto “racie” kaj neeviteble estas, ke lingvo-malfortuloj volonte mem elektas la plej superregan lingvon, kaj tra konsumado de multe da lernomaterialo provas maksimumigi sian avantaĝon(32). Sed ne estas kontraŭdiro paralele utiligi Esperanton laŭeble. Cetere multaj ligvomalfortuloj sentos, ke Esperanto estas plia ŝarĝo, kaj devigi ilin lerni Esperanton estas maljuste(33). Sed ĉiam eblas, ke ni tenas disvastiĝon de Esperanto kiel socia politika tasko. Teorie la elekto, ke politiko ne faras tion, ne devas esti, se ni gardas lingvan rajton kiel atingendan valoron(34).

En nia socio ekzistas diversaj diferencoj, kaj ili devenas de diverseco de homoj. Ni ne povos imagi socion sen diferencoj. Sed foje diferenco naskas diskriminaciojn, unu el kiuj estas lingva. Kaj nepra ekzisto de diferencoj ne signifas, ke oni devas permesi komunikiĝan povopraktikon de uzantoj de superrega lingvo. Ĉar lasi iun diferencon el diversaj diferencoj, kiu kondukas al homrajta atenco estas diskriminacio. La grava premiso de moderna socio estas justigi la malegalecon al la nivelo, ke homrajtoj sekurigas. Tial se ni intencas perfekte garantii homrajton, disvastigi kaj utiligi Esperanton estas neevitebla rezulto, eĉ se tio realiĝos en forega estonteco. SIMURA skribas “nenia espero aŭ simptomo”, sed senespereco kaj sensimptomeco ne povas doni kialon ne fari tion. Se ni faras nenion dirante “nenian realigan eblecon”, kaj lasas tion, tiu sinteno estas tute sama al la penso, ke “movado kontraŭ diskriminacioj estas sensenca, ĉar diskriminacioj neniam malaperas”.

Ni ĉiam devas rememori, ke historio de homrajta garantiado estis la procezo realigi idealojn, kiuj komence havis nenian esperon aŭ simptomon. Necese estas komune havi komprenon pri la granda valoro de Esperanto, kiu almenaŭ parte malfaciligi aperon de lingva diskriminacio. Se ni deziras homrajtan garantiadon, tio estas unu konsekvenco.

En bibliografia informo ĉiuj estas origine skribitaj en la japana lingvo, se mankas speciala indiko.


Rimarkoj kun bibliografia informo

1) La resumo estas tradukita en la hispanan kaj reviziita fare de TUKAHARA Nobuyuki kaj Lidia SALA CAJA.

2) MAŜIKO Hidenori, “Diskuto pri lingvodiskriminacia fenomeno — starigo de “etiko de lingvistiko kaj spirito de sociolingvistiko””, Syakaigengogaku, 1, 2001.

3) PHILLIPSON Robert, SKUTUNABB-KANGAS, 'Tove, (tradukita de KIMURA Gor0), “Lingva maljusteco kaj lingva rajto”, Rajto al lingvo — kio estas lingva rajto, 1999, p.97.

4) SANO Naoko, “Kritika konsidero pri “lingva homrajto”, Nagoya siritu daigaku zinbun syakai kagakubu kenkyŭ kiyo, 11, 2001, p.155.

5) JAMAURA Harucugu, Enkonduko al la kesen-lingvo, 1986.

6) PHILLIPSON, Robert, SKUTUNABB-KANGAS, "Tove, “Enkonduko”, Lingva homa rajto, 1995, pp.1-25. (teksto en la angla)

7) La enhavo de tio, kion majoritato nature faras, dependas de ekzistmaniero de la lingvokomunumo, kaj la enhavo de lingva rajto varias laŭ ĝi. Ekzemple en senliteraj socioj, lingva rajto ne inkluzivas povi ekhavi lego-skribo-kapablon.

8) JAMAKAŬA Ako, “Situo de la samea lingvo en Nordio”, Kotoba to syakai, 2, 1999, pp.105-6.

9) Ĉu la kurda lingvo kaj la kurda nacio ekzistas aŭ ne, estas politika problemo. Laŭ la kampolingvisto KOZIMA Gôiĉi homoj en “kurdaj-regionoj” ne povas parole interkompreniĝi per sia propra lingvo, kaj kurdaj politikaj agantoj interparolas en la turka lingvo. Vidu KOZIMA Gôiĉi, Alia vizaĝo de Turkio, 1991, KOZIMA Gôiĉi, Drivanta Turkio, 2010. Sed la fakto tute ne influas la diskuton ĉi tie. Oni povas diri, ke la kurda lingvo estas grupo de lingvoj diversaj, foje ne interkompreniĝeblaj. Similaj fenomenoj estas facile troveblaj en multaj landoj. Ekzemple parolantoj de la japana lingvo okaze ne povas interkompreni, sed la parolataĵoj estas agnoskitaj kiel subvariantoj de unusama lingvo, tute politike. Ĉi tie mi uzas la esprimon la kurda lingvo, ĉar ĉiuj parolantoj tenas rajton nomi sian lingvon laŭvole, la rajto ankaŭ apartenas al lingva rajto.

10) NAKAGAŬA Kijoŝi, Kurdoj kaj Kurdio, 2001, pp.153-5.

11) 1920-2010. Etnologo kaj arda uzanto de Esperanto. http://eo.wikipedia.org/wiki/ Umesao. Tadao

12) UMESAO Tadao, “Lingva imperiismo kaj Esperanto — partopreninte en monda kongreso”, Esperanta sperto, 1994, p.8.

13) La diskuto de KANAZAŬA Takajuki, kiu analizas komunikiĝon inter surdulo kaj malsurdulo, donas al ni bonan gvidon por ĝenerale pensi pri komunika interago. KANAZAŬA Takajuki, “Surkomunikiĝa premo por surduloj”, Syakaigengogaku, 3, 2003.

14) JAMADA Kanto nomis la agrablecon, kiun grandlingvano sentas en lernado de malgranda lingvo, dankoefiko. Ekzemple japanlingvanoj, kiuj lernas la korean lingvon, foje trovas dankemon de korealingvanoj. Laŭ la aserto la fenomeno similas al agrableco de malinoj, kiuj faras domlaboron. Ĉi tio ankaŭ devenas de povorilato en ĉiu komunikiĝa situo, kiu alproksimigas la alian pli malfortan partion. JAMADA Kanto, “Faltruo de lingvolernado/eduko/studo fare de grandlingvanoj”, Syakaigengogaku, 1, 2001.

15) La situo de edukosistemo dependas de landoj. Sed pli malpli ĉiu socio ankoraŭ tenas problemon pri substanca egaleco de eduko.

16) SAITO Takao, Malegaleco de ŝanco, 2000, SATO Toŝiki, Malegala socio, Japanio, 2000.

17) KARIJA Takehiko, Estonteco de popoleduka socio — post-mondmilita historio de lernokarierismo kaj egalisma mito, 1995, p.202.

18) HUNABAŜI Jôiĉi, Kuraĝe oficialigon de la angla en Japanio, 2000, pp.103-4

19) SUZUKI Takao donas la aserton internaciigi la japanan. SUZUKI Takao, Vortoj kiel armilo, 1985.

20) HĤUNABAŜI Jôiĉi, Kuraĝe oficialigon de la angla en Japanio, 2000, p.114.

21) [TOIGAŬA Miki, “Rakonti en siaj propraj vortoj — Sociolingvistika analizo de lingva elekto en inostudo”, Zyosĉgaku nenpo, 24, 2003.

22) JOSIHARA Rêko, Feminismo en la angla lingvo facila, 2002, pp.2-3.

23) Ĝi tiu feminisma aganto ne skribas sian nomkapon majuskle.

24) Detale en ITOIGAŬA (2003).

25) Ekzemple skribi titolon de japanlingva gazeto uzante superregan lingvon kiel la angla, aŭ skribi japanlingvan propran nomon latinlitere en maniero de la angla lingvo. Tio postulas de legantoj konon de la angla.

26) Kiel logika solvoebleco estas malmultekosta kaj kapabla traduk-interpret-maŝino, sed la realigo estas probable ne ebla. Eĉ se oni sukcesus fari la maŝinon, povus aperi nova diferencigo inter maŝinaj dependantoj kaj aliaj.

27) Hutacugi Kôzô, Historio kaj ideo de internacia lingvo, 1981, HUTACUGI KÔZÔ, Revo de internacia komuna lingvo, 1994.

28) Ni scias, ke escepte ekzistas homoj, kiuj denaske uzas Esperanton. Sed pro la pontlingveco ili estas tre malmultaj, kaj ne reproduktiĝas aŭtomate. Grave estas, ke ili tenas nenian privilegian povon en Esperantujo. Krome Esperanto montras nenian simptomon kreoliĝi inter denaskaj uzantoj. KADOJA Hidenori, “Problemaro pri denaskigo de Esperanto”, Hur6ty6 Dajori, 3, 1998, pp.40-43.

29)Se ni trovos iun alian rimedon kun pli supere egaliganta funkcio, Esperanto devos fariĝi nura historiaĵo.

30) SIMURA Tadao, La angla en kampo de naturscienco, 1995.

31) IMAI Kunihiko, “Kio estas lingvo?”, Enkonduko al scienco de lingvo, 2004, p.33.

32) KAMEI Nobutaka enkondukas afrikan socion kun multege da lingvoj, kaj skribas pozitive ĉi tiel. “Nun popola atendo ne direktiĝas al multlingviĝo, sed klare al la angla lingvo.” (KAMEI Nobutaka, “Lingvo kaj feliĉo — 3 faktoroj, kiujn lingva rajto devas enhavi”, Sentan Syakai Kenkyŭ, 1, 2004.) Ĉi tiu penso-maniero aspektas bonkora, ĉar tiu rigardas popolan memvolan elekton grava. Sed la ago de lingvaj malfortuloj estas devigita per politik-ekonomia povo. Tial se oni taksas la elekton alte, la taksado mem subtenas maljustan povorilaton kaj koloniismon. KAMEI ne rimarkas la fakton.

33) Sed tia racia elekto de lingvomalfortuloj estas ankaŭ praktiko, kiu pli superigas jam superregan lingvon, kaj preparas situacion, kie lingva diskriminacio facile aperas. Tial ni ne devas jesi senkondiĉe la elekton de malfortuloj. Eĉ malfortuloj respondecas etike. Imagu infanojn, kiuj molestas aliajn por eviti esti molestitaj. Eĉ se oni ne lernas kaj utiligas Esperanton, ĉiuj povas pozitive jesi politikon disvastiĝi Esperanton. Tial ankaŭ lingva malfortuloj neniel povas esti senrilataj al Esperanto.

34) La efikeco de Esperanto por garantii lingvan rajton kondukas al rajto de Esperanta eduko (MAŜIko Hidenori, “Esperanta lernado en oficiala eduko kaj lingva rajto”, Japana Esperantologio, 2, 2003). Tio ne estas malfacila politika tasko almenaŭ ekonomie.

35) KADOYA Hidenori
Akceptita en aŭg.3la, 2011.

“Prelegisto en Cujama ŝtata kolegio de teknologio, sekcio de ĝenerala eduko. e-poŝto: kadoya@tsuyama-ct.ac.jp. Ĉi tiu teksto estas unue japane skribita por ne esperanto-uzantoj, publikigita en Japanio en 2006. Sed la argumento estas ankaŭ taŭga por esperanta movado kaj esperanto-uzantoj rekompreni la signifon de la planlingvo, tial ĉi tie reviziita kaj tradukita en Esperanton.