Fonto: https://eo.mondediplo.com/archives.php3

Enhavo


Institucia mistraktado

de  Serge HALIMI

La trudritma ciferecigo de la aliro al la publikaj servoj de nun aplikiĝas al agoj tiel nepre necesaj kiel peto de civila statuso, impostopago, obteno de restadpermesilo. Tamen, la devigo uzi Interreton pri tiuj aferoj kaj pri multaj aliaj ligataj al la ĉiutaga vivo (vojaĝoj, rezervadoj, kontado) postulas apartan klopodon de tiuj, kiuj malplej kapablas fari ĝin, pro manko de bezonata materialo, de komputikaj scioj, de helpo de proksimuloj. Por ili, la startanta nacio (start-up nation) de S-ro Emmanuel Macron ŝajnas ekzilpuno en ilia propra lando.

Ekde la unuaj vortoj de la raporto, kiun ŝi dediĉas al la kreskanta rolo de cifereco en la rilato inter la administro kaj ties uzantoj, la Rajtodefendantino Claire Hédon instalas la etoson : "En la deĵorejoj de niaj teritoriaj delegitoj alvenas homoj lacigitaj, kelkfoje malesperigitaj, kiuj sciigas sian malpeziĝon povi, finfine, senpere paroli kun iu." [1] La korpremaj scenoj de Moi Daniel Blake, la filmo de Ken Loach, en kiu brita maldungito frontas administrajn procedurojn des pli malhomecajn, ke ili estas bitigataj, ĉiutage ripetiĝas en Francio. Dek tri milionoj da personoj, t.e. unu el kvin, tie malfacile klopodas kun la ciferecaĵoj, sen tio ke la politikaj responsuloj zorgus pri ilia ekzisto [2].

La viktimprofilo kongruas kun popoloj jam perfortigitaj de la socia ordo : maljunuloj, kamparanoj, salajruloj, nediplomitoj, malliberuloj, eksterlandanoj. Inverse, la kadruloj, alt-enspezuloj kaj diplomitoj de superaj studoj estas bone provizataj per komputiloj, tabulkomputiloj, saĝtelefonoj, kaj samtempe emas turni sin al la cifereca administro. Entute, ju pli homo alfrontas malstabilan socian situacion, des pli malfacilas al li atingi siajn rajtojn, siajn mon-atribuojn, la publikajn servojn. La sanitara urĝo, kiu ĝeneraligis la praktikadon de distanclaboro, distanclernado, interreta peto de kuracaj rendevuoj (Doctolib), ampleksigis tiun teknikan forpelon de la malfavoruloj. Kaj kelkfoje, senpripense, politikaj organizoj etendas al la kampo de demokratia vivo la flankenmetadon de la malriĉuloj. Tiel, kiam ekologiistoj organizis konsultadon "malfermatan al ĉiuj" por elekti sian kandidaton al la prezidenta baloto, partopreni en ĝi postulis "disponi propran retadreson por ricevi la voĉdonajn ligilojn, numeron de portebla telefono por ricevi la balotvalidigajn kodojn kaj kreditkarton por efektivigi dueŭran monpartoprenon".

Konstatante, ke "la situacio difektiĝemas", s-ino Hédon rememorigas, ke neniu povas esti senigita pri siaj rajtoj kaj monatribuoj pro la fakto, ke li ne uzas ciferecadon dum siaj rilatoj kun la administro. Ĉar por multaj, ŝi insistas, la "truda senmateriigo" ne aperas kiel simpligo, sed kiel "formo de Institucia mistraktado".

Serge HALIMI.


[1] « Dématérialisation des services publics : trois ans après, où en est-on ? », Raporto de la Rajtodefendanto, 16-an de Februaro 2022

[2] Vd Julien Brygo, « Travail, famille, wifi », Le Monde diplomatique, Junio 2020


Nenion vidi, nenion diri

de  Pierre RIMBERT

Forgesaĵo makulas la subtenon, kiun donas ekde 2014 la grandaj okcidentaj amaskomunikiloj al la Ukrainaj regantoj por ilia konflikto kun Moskvo : la laŭdado fare de Kievo de memoraĵaj reviziismaj politikoj kaj la indulgo de la regantoj pri novnazioj, kiuj pavas en la publika spaco.

Post la ribelo de Maidan, la komenciĝo de la enlanda milito en Donbaso kaj la aneksado de Krimeo fare de Rusio en 2014, la Ukraina prezidanto Petro Poroŝenko promulgis en majo 2015 "elkomunismigajn leĝojn" [1]. Ili punas la laŭdadon de komunismaj ideoj, malpermesas Sovetajn simbolojn kaj honorigas kiel "batalantojn por sendependeco" antisemitajn grupojn, kiuj kunlaboris kun la nazioj : Organizaĵon de Ukrainaj naciistoj (OUN), kies milicoj partoprenis la ekstermadon de judoj, kaj ĝian militistan branĉon, Ukraina insurekcia armeo (UPA), kiu interalie buĉis cent mil polojn. De tiam, ambaŭ profitas de nacia omaĝo la 14-an de oktobro. Kaj ĉiun unuan de januaro, en Kievo, torĉa procesio honorigas la memoron de Stepan Bandera, ĉefo de tiuj du organizaĵoj kaj kunlaboranto de la Tria Regno. Tiu afablaspekta bildo estus nekompleta se ni ne mencius la integriĝon en la armeon de la bataliono Azov, novnazia milico, kies emblemo devenas de tiu de la SS-divizio Das Reich.

Deveninta el juda familio, Prezidanto Volodimir Zelenski restas for el tiu demenco, al kiu oni ne povas redukti la Ukraina politika vivo. Tamen, la pasintan 28-an de aprilo, centoj da homoj paradis en la ĉefurbo por celebri la SS-divizion Galicio formitan per Ukrainaj volontuloj [2]. La Francaj amaskomunikiloj ne diris eĉ unu vorton pri tio - ĉu ili estus farintaj la saman elekton se Kremlo estus permesinta tian novnazian manifestacion sur Ruĝa placo ?

En Usono, la observejo de ĵurnalismo Fairness and Accuracy in Reporting (FAIR) faris klare informigan nombradon : inter la 6-a de decembro 2021 kaj la 6-a de januaro 2022 New York Times publikigis 228 artikolojn menciantajn Ukrainion, 9 enhavis la vorton "nazi-" en iu formo aŭ alia, kaj neniu menciis la oficialan reviziismon, la toleremon de la regantoj pri faŝismaj mobilizadoj aŭ la ĉeeston de novnazioj en la armeo. En la kolumnoj de Washington Post la nombroj estis respektive 201, 6 kaj nulo. Nu, FAIR rimarkigis, ke tiuj elementoj "certe havus influon sur la Usona publika opinio - almenaŭ se la publiko estus informita". Kompreneble, precizigis la asocio, "tio ne donas al Rusio la rajton ataki Ukrainion, sed la Usonaj amaskomunikiloj devus informi la Usonanojn pri tiu lando, armita per ilia imposta mono" [3].

Kio pri Francio ? Inter la 1-a de januaro kaj la 15-a de februaro 2022, en la 152 artikoloj menciantaj Ukrainion publikigitaj en Le Monde (inter ili 14 sen rilato al la nuna konflikto), 5 enhavis la vorton "nazi-". Du el tiuj aludis la faŝismemon de iuj naciistoj, sed nur por rimarkigi, ke Moskvo instrumentigas tiun situacion (8-a kaj 11-a de februaro 2022). Alia traktis la partoprenon de Ukrainaj milicoj en la genocido de la judoj, sed temas pri... recenzo de libro pri la historio de la dua mondmilito (21-a de januaro 2022). La nombrado en la kolumnoj de Figaro atingas la saman rezulton : 171 artikoloj mencias Ukrainion (18 sen rilato al la nuna konflikto), el tiuj 8 enhavas la vorton "nazi-". Unu recenzas libron pri la ekstermado de judoj en Eŭropo kaj kompreneble citas Ukrainion. Neniu informas pri faktoj kutime taksataj netolereblaj de la gazetaro. Sed, ĉar ili okazas en lando aliancana de Okcidento kontraŭ Rusio, ili estas nun morale akceptitaj de ĵurnalistoj.

Pierre RIMBERT.

[1] Ankaŭ legu : Laurent Geslin kaj Sébastien Gobert, "Ukraine, jeux de miroirs pour héros troubles", Le Monde diplomatique, decembro 2016.

[2] Lev Golinkin, "Secretary Blinken faces a big test in Ukraine, where nazis and their sympathizers are glorified", The Nation, Novjorko, 6-a de majo 2021.

[3] Gregory Shupak, "Hawkish pundits downplay threat of war, Ukraine’s nazi ties", FAIR, 15-a de januaro 2022, https://fair.org