Fonto: https://eo.mondediplo.com/archives.php3

Enhavo


Milito kaj demokratio

de  Serge HALIMI

NOMI internan malamikon ebligas al kontestata gvidanto meti siajn politikajn rivalojn en la vicon de ribeluloj aŭ de eksterlandaj agentoj. Sed al li ankaŭ utilas nomi malamikon eksteran kaj aserti ke li reagas al ties minacoj : pozante kiel garantiulo de la superaj interesoj de la nacio, li altigas sian majeston. Laŭ la okcidentanoj, tia interpreto klarigas samtempe, ke s-ro Vladimir Putin akrigis la subpremadon de siaj oponantoj kaj ke pri Ukrainujo li postulis de Usono garantiojn pri sekureco, pri kiuj li sciis, ke ili ne estos donotaj (vidu la artikolon de David Teurtrie : La eŭropanoj ekster la ludo – Ukrainujo, kial la krizo En la interspacetoj inter la landlimoj). Tamen, por serĉi prezidanton, kiu havas intereson pri milita provo por limigi sian mankon de populareco, s-ro Joseph Biden estas almenaŭ same indikita kiel lia rusa kolego.

La usona gazetaro, kies analizoj tuj alpreniĝas de la francaj komunikiloj, klarigas al ni, ke “demokratia Ukrainujo estus strategia danĝero por subprema ŝtato konstruita de s-ro Putin. Ĝi povus kuraĝigi la favorulojn al demokratio en Ruslando” [1] Tamen kiu povas kredi, ke la vento de libereco blovanta el tiom malriĉa kaj korupta lando kiel Ukrainujo, kies du precipaj gvidantoj de la opozicio estas jure persekutataj, timigus Kremlon ? Kaj ankaŭ ne la amo de Kievo je la publikaj liberecoj kaŭzis ĝian militan apogon fare de Turkujo.

Sed la grandaj frazoj pri la demokratio en danĝero, reciproka armea akrigo de la situacio, grandegaj militbuĝetoj de la Pentagono [2], nenio tia kunigas la respublikanajn kaj demokratajn parlamentanojn, kiuj cetere alfrontiĝas aŭ ŝajnigas ribelon aŭ internan militon. “Por defendi la pacon eksterlande, la prezidanto Biden devas iom fari la pacon ĉi tie”, konsilas al li eĉ la Wall Sreet Journal. “La rezistado al Ruslando unuigas la senatanojn progresemajn kaj konservativajn.” [3] Do, konflikto kun Moskvo iom mildigus la usonajn politikajn malamojn …

La vagema politiko de s-ro Trump, liaj du akuziĝoj antaŭ la kongreso, la mensogoj de la ‘Russiagate”, la stako al la senatejo, la akuzoj je elekta fraŭdo aŭ je manipulado de la voĉdonil-nombrado subfosis la pretendon de Vaŝingtono trudi instruojn pri demokratio al la tuta mondo. Francis Fukuyama, koncedante ke liaj antaŭdiroj pri la “fino de la historio” estis malpravigitaj, nomas “du ŝlosilajn faktorojn tiutempe subtaksitajn [de li]. Unu el ili estis ĝuste la “ebleco de politika diseriĝo de la progresintaj demokratioj”. [4]. Nun, Fukuyama alarmas, la internaj disecoj de Usono malhelpas la malinstigan povon de la Okcidento.

Sed, kelkajn monatojn post la okcidenta katastrofo en Afganujo, farita sen ke la eŭropanoj enkorpigitaj en tiu aventuro estis konsultitaj pri ĝia fino, sekvata de la usona vangofrapo al Francujo en la Pacifik-regiono, Vaŝingtono povas uzi la krizon de Ukrainujo por riproĉi siajn aliancanojn kaj por redensigi la vicojn en Eŭropo.

Serge HALIMI.

DIPLOMATIA ROMPIĜO KAJ BATALEMAJ PAROLADOJ

Fortotesto inter Maroko kaj Alĝerio

Inter Alĝero kaj Rabato la tempo de kunvivado en indiferenteco ŝajnas forpasinta. La afero de Okcidenta Saharo, neniam solvita de 1975, denove infektas la rilatojn inter la du gravuloj de Magrebo. Al tio aldoniĝas la pliproksimiĝo de la maroka reĝlando kun Israelo, kiun la alĝeria estraro taksas rekta milita minaco kontraŭ ĝia lando.



de  Lakhdar BENCHIBA

En marto 2022 dek afrikaj naciaj teamoj konkursos en la apartigaj maĉoj por kvalifikiĝi en la Monda Pokalo de piedpilko, kiu estas okazonta en novembro en Kataro. Starante en la sama grupo, tiuj de Maroko kaj Alĝerio certas ne renkontiĝi. Ambaŭflanke de la landlimo, por la subtenantoj same kiel por tiuj, kiuj fajfas pri la ronda pilko, tio estas malpeziĝo. En kunteksto de ciklaj alĝermarokaj streĉoj ekde decembro 2020, tio forigas la ombron de ŝovinismaj superiniciativoj kaj interokazaĵoj ebligantaj la plej grandan malbonon. Certe, la renkontiĝo inter la du skipoj en decembro dum la araba Pokalo de la nacioj okazigis belajn fratecajn scenoj, sed la vetcelo estis ja pli malgrava ol alirpermeso por la Monda Pokalo.

Ekde la sendependiĝo de Alĝerio en 1962, la etoso estis malofte komplete kvieta inter Alĝero kaj Rabato, kaj la rilatoj neniam liberiĝis de ia malfido. La landlimaj malkonsentoj - kaŭzo interalie de la "milito de la sabloj" en oktobro 1963 - kaj la afero de Okcidenta Saharo - teritorio depostulata de Maroko kaj pri kiu Alĝerio petas memdecidan referendumon profite al siaj popoloj, samtempe subtenante la sendependistoj de Fronto Polisario - malhelpas ĉian normaligon inter la du najbaroj. Tio ankaŭ starigas baron sur la vojo al magreba ekonomia integrado, la Unuiĝo de araba Magrebo (UMA), proklamita en Marrakech en februaro 1989, estante nuntempe nur malplenujo.

De pli ol kvar jardekoj, la situacio en Saharo neniel progresis, malgraŭ proklamado de batalhalto, en septembro 1991, inter Rabato kaj Fronto Polisario. Kiel solvo de "kompromiso", la reĝlando proponas pli malpli larĝan aŭtonomecon - sed sub sia superregado - kion rifuzas Alĝerio, kiu agnoskas la araban demokratian saharan Respublikon (RASD), kies aliĝon al Organizo de afrika unuiĝo (OUA, nuntempe afrika Unuiĝo) ĝi faciligis, kompense kaŭzante du jarojn poste, la eliron de Maroko el tiu fondaĵo (Rabato realiris al la Unuiĝo en januaro 2017)

Al tiu gravega problemo pri Saharo aldoniĝis aliaj plendmotivoj. Alĝerio akuzas Marokon nenion fari por malhelpi kontrabandon kaj drogkomercaĉon ĉe siaj pordoj. Kaj Rabato taksas la rifuzon de Alĝero diskuti pri remalfermo de la tera landlimo, fermita de 1994, punado de la reĝlando per sufoko de ties orientaj provincoj, tradicie malfermataj al alĝeria okcidento.

Lastatempe, la malvarma paco inter ambaŭ kontraŭuloj iom post iom lasis spacon al batalemaj paroladoj. Pasintan 24-an de aŭgusto, la alĝeria ministro pri eksterlandaj aferoj, S-ro Ramtane Lamamra, anoncis la rompon de la diplomatiaj rilatoj kun Rabato. Tiu decido konsistigis la logikan konkludon de difektado aperinta la 20-an de decembro 2020, post anonco de kontrakto fintraktita inter la servoj de S-ro Donald Trump kaj la maroka reĝlando pri usona agnosko de la "marokeco" de okcidenta Saharo, kompense de normaligo de la rilatoj inter Maroko kaj Israelo - lando, kiun Alĝerio taksas malamiko kaj kun kiu ĝi havas neniun diplomatian rilaton.

Eĉ se ĝi estis oficiale minimumigita, la decido de S-ro Trump estis grava malsukceso por Alĝero, des pli ke ĝi ne estis nuligita de la servoj de S-ro Joseph Biden. La pliproksimigo inter Vaŝingtono, Tel-Avivo kaj Rabato - al kiu aldoniĝas streĉitecojn inter Parizo kaj Alĝero pri pluraj aferoj (1) [1], inter kiuj tiu de Sahelo - firmigis la senton de ĉirkaŭbarado ekzistantan ĉe la alĝeria reĝimo. Tiu ĉi percepteblas ekde la ribelmovoj en la araba mondo en 2011, kaj estis forte emfazita en 2019 de la populara kontraŭstaro de Hirak. La anonco far dudeko da afrikaj kaj arabaj landoj de malfermo de konsulejoj aŭ komercaj reprezentejoj en Okcidenta Saharo pligravigis tiun senton de diplomatia izoleco, dum du aliaj faktoj kolerigis la alĝerian estraron.

Reciproka respondo

Unue, la riveloj pri uzado far Maroko de la israela programo Pegasus, kiu ebligis spioni la telefonon de pli ol ses mil alĝeriaj gravuloj : politikaj responsuloj, militistoj, estroj de spionservoj, altrangaj funkciuloj, eksterlandaj diplomatoj en posteno aŭ politikaj subtenantoj, inkluzive de opoziciuloj (2) [2]. Por Alĝero la fakto, ke tiun spionaĵon ebligis israela programo estas taksata graviga cirkonstanco. Tio, des pli ke la israela ministro pri eksterlandaj aferoj, S-ro Yaïr Lapid, aktivigis la fajron, pasintan 12-an de aŭgusto, kiam li estis oficiale vizite en Kasablanko : en ĉeesto de sia maroka samrangulo, S-ro Nasser Bourita, S-ro Lapid elvokis siajn "zorgojn pri la rolo ludata de Alĝerio en la regiono, ĝia pliproksimigo kun Irano kaj la kampanjo, kiun ĝi okazigis kontraŭ akcepto de Israelo kiel observa membro de la afrika Unuiĝo".

Nenio pli mankis, por ke la alĝeria registaro plendu pri "apenaŭ vualitaj minacoj" ĉe siaj landlimoj. "Neniam, de 1948, membro de israela estraro estis aŭdita vortigi minacojn kontraŭ araba lando el teritorio de alia araba lando", deklaris S-ro Lamamra, post esti anoncinta rompon de la diplomatiaj rilatoj kun Rabat. De tiam, la subskribo de prisekura interkonsento inter Maroko kaj Israelo, la 24-an de novembro, okaze de vizito en la reĝlando de la israela ministro pri defendo Benny Gantz, nur plifortigis la malfidon.

Poste, la dua kolermotivo de Alĝero estis disdonado, dum kunveno de la movado de la nealliniigitaj landoj en Novjorko la 13 kaj 14-ajn de julio, de noto far la ambasadoro pri Maroko ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, S-ro Omar Hilale, asertante ke "la brava kabila popolo meritas, pli ol ajna alia, plene ĝui sian rajton al memdecido". Ia reciproka respondo, fakte. Ĉar Alĝero subtenas la memdecidon de la saharanoj, tiam Rabato same agas kun kabiloj, tiel apogante la tezojn de la movado por memdecido de Kabilio (MAK), partio nun taksata terorista de la alĝeria registaro. Por tiu ĉi, la konstato klaras : normaligante siajn rilatojn kun Israelo, kies influo en Usono grandas, Maroko sentas sin potencema.

Al tiuj plendmotivoj, la oficiala alĝeria parolado aldonis akuzon de koluzio de Maroko kun la separatistoj de MAK en incendioj, kiuj grave difektis la nordon de la lando dumsomere, mortigante pli ol 90 personojn. La kulpigo de MAK kaj Rabato en tiuj detruoj ĉefe utilas por firmigi la paroladon, kun interna celo, pri minaco ĉe la landlimoj kaj por devigi la kontraŭstaradon, simboligitan de Hirak, al pli da diskreto. Tamen ĝi malutilas al komunikado de la reĝimo eksterlande. La francaj amaskomunikiloj, ekzemple, facile povas preteksti tiun akuzadon por emfazi ĝian malvereblecon. Male, la riproĉoj, pli seriozaj, pri uzado de la programo Pegasus estas preskaŭ ignorataj, dum multaj alĝerianoj, inkluzive de membroj de la opozicio, taksas tiun vastan spionadon militkazo.

Marokflanke, la registaro unue montris deteniĝemon post la rompo de la diplomatiaj rilatoj. Ĝi ja notis la decidon de Alĝero sed taksis ĝin "tute malprava". Komunikaĵo de ministerio pri eksterlandaj aferoj kondamnis " logikon de pligravigo " kaj rifuzis la "pretekstojn trompajn, eĉ sensencajn, kiuj subtenas ĝin", samtempe asertante ke "la maroka reĝlando plu estos kredebla kaj lojala partnero por la alĝeria popolo".

Tamen Rabat ne restas senmova kaj intencas pluigi sian avantaĝon. Fortigitaj de la usona apogo, la diplomatoj de la reĝlando uzas premon sur Eŭropo, aparte sur Hispanio, por ke ĝi alliniiĝu al la pozicio de Vaŝingtono pri Saharo. "Eŭropo eliru el sia komfortzono kaj sekvu la movon de Usono", tiel deklaris S-ro Bourita, ekde la 15-a de januaro. "Kiam Trump agnoskas la apartenon de Saharo al Maroko, temas pri granda venko por la reĝlando, opinias malnova maroka socialista ministro. Ĝis tiam, Vaŝingtono daŭre alprenis ekvilibran pozicion pri tiu konflikto, eĉ se militflanke, Maroko ĉiam estis ĝia aliancano, male pri Alĝerio pli proksima tiuepoke al oriento-fronto kaj al Rusio ankoraŭ hodiaŭ."

Ĉe la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UNo), tute ne malaprobita de la palaco post sia provoko pri memdecido de la kabiloj, S-ro Hilale daŭrigas la premadon. Komence de novembro, ekparolante antaŭ la kvara komisiono de la ĝenerala Asembleo de ONU, li deklaris ke "la dekomenca respondeco de Alĝerio en la starigo kaj daŭrigo de la regiona konflikto pri maroka Saharo estas certigita ĉiuflanke : politike, diplomatie, milite, jure kaj homhelpe". Kaj li aldonis : "Maroko estas en sia Saharo kaj Saharo estas en sia Maroko". Diro, kiu eĥas la ĵusan televidan paroladon de la reĝo Mohammed la sesa okaze de la kvardek-sesa datreveno de la "verda marŝo", dum kiu 350 000 marokanoj direktiĝis al okcidenta Saharo por depostuli ties apartenon al la reĝlando. "Hodiaŭ, kiel pasintece, la marokeco de Saharo neniam kuŝos en la tagordo de ajna traktado", aparte deklaris la reĝon, por ja sciigi al Alĝerio, ke ne estas tempo de kompromiso.

Tamen ankaŭ la reĝlando ricevas malvenkojn. Pasintan 10-an de junio, decido de Eŭropa Parlamento rifuzis la "uzadon far Maroko de la kontroloj ĉe la landlimoj kaj de la migrado, aparte de la izolataj neplenaĝuloj, kiel politika premrimedo sur ŝtato-membro de la Unuiĝo". Tiun deklaron sekvis eniro de miloj da marokanoj en la hispanan enklavon de Ceuta, norde de la lando, por trudi al Hispanio alliniiĝon al la usona pozicio. Poste, la 29-an de septembro, la tribunalo de Eŭropa Unuiĝo nuligis du decidojn de la Konsilio, pri iuflanke la interkonsento inter Maroko kaj la Unuiĝo modifanta la tarifpreferojn konsentitajn de tiu ĉi al la produktaĵoj de maroka deveno, kaj pri aliflanke ilia interkonsento de partnereco en la kampo de daŭripova fiŝkaptado. En ambaŭ kazoj la Kortumo opiniis, ke la rolo kaj la reprezenteco de Fronto Polisario kiel postulanto "estas taŭgaj por doni al ĝi la rajton agi ĉe la juĝisto de la Unuiĝo" sciante, ke "ĝi estas internacie agnoskata kiel reprezentanto de la popolo de okcidenta Saharo".

Armeoj de simila graveco

La rompo de la diplomatiaj rilatoj far Alĝero ne ĉesigis la fortoteston inter la du landoj. La 22-an de septembro, la alĝeria aera spaco estis malpermesata al marokaj aviadiloj. La 31-an de oktobro, Alĝerio fermis la kluzpordetojn de la gasodukto Magrebo-Eŭropo (GME), kiu provizis per gaso, de 1996, Hispanion kaj Portugalion tra Maroko. Tiu ĉi estis tiamaniere senigita de preskaŭ miliardon da kubaj metroj de natura gaso - kies parto kovras la trairrajton - kio reprezentas 97% el ĝiaj bezonoj. De tiam la liveroj al Madrido iros per la gasodukto Medgaz, kiu rekte konektas Alĝerion al Hispanio kaj kies enteneco povas kreski de ok ĝis dek miliardoj da kubaj metroj. Tio ne plenigas la hispanajn bezonojn, sed la alĝeriaj responsuloj sin devontigis liveri per metanŝipo la diferencon sub formo de natura likvigita gaso. Tiam Hispanio troviĝas "inter martelo kaj amboso". Por instigi ĝin fleksi sian pozicion kaj agnoski la marokecon de Saharo, Rabato svingas la migradan armilon, dum Alĝero uzas la gasprovizadon por indiki al Madrido, ke tia agnosko estus al ĝi damaĝa.

Samtempe, la prisekura situacio difektiĝas en Saharo. Jam, milita operacio okazigita la 13-an de novembro 2020 de Maroko en la bufrozono de Guerguerat, en ekstrema sudo de Okcidenta Saharo, haltigis longan senŝanĝan aferstaton kaj instigis Fronto Polisario malengaĝiĝi el la batalhalto de 1991. La 19-an de novembro, la movadestro, S-ro Brahim Ghali, deklaris ke "la sahara popolo superrege findecidis intensigi sian justan liberigan militon per ĉiuj leĝaj rimedoj, kaj unue per la armita lukto, ĝis starigo de la suvereneco de la sahara respubliko sur sia tuta teritorio". Eĉ se restas duboj pri la ebleco por Fronto Polisario okazigi gravajn operaciojn en la saharaj teritorioj kontrolataj de Maroko, la minaco de batalrekomenco kontribuas al pligravigo de la streĉoj, des pli ke ankaŭ Alĝerio estas koncernata de la malsekureco en Saharo.

La 1-an de novembro, tagon de memorfesto de la ekmilito de sendependiĝo kaj la morgaŭon de la alĝeria decido ĉesigi la gaseksportadon, tri alĝeriaj kamionistoj returne de komerca transporto inter Ouargla kaj Zouerate, en Maŭritanio, estis mortigitaj en bombado, probable per drono, proksime al Bir Lahlou, en teritorio kontrolata de Fronto Polisario. Du tagojn poste, la alĝeria registaro vigle reagis, akuzante la "marokajn okupaciajn fortojn" kaj promesante ke tiu "murdo" ne restos senpuna.

Ĉu la situacio povas evolui en armitan konflikton inter Alĝerio kaj Maroko ? Konsiderante la lastajn eventojn, la risko ne malatentindas. Alĝerflanke, oni kalkulas 130 000 soldatojn, al kiuj aldoniĝeblas 150 000 rezervuloj, sen forgesi 190 000 homoj de sekurtrupoj. En Maroko, la reĝaj trupoj entenas 310 000 homojn kaj 150 000 rezervulojn. Temas do pri du armeoj de simila graveco, kiuj frontas unu al la alia kaj kiujn povus allogi la uzado de tuto aŭ parto de la impresa armilaro amasigita de jardeko ambaŭflanke de la landlimo. Inter 2010 kaj 2020, Alĝerio tiel elspezis 90 miliardojn da dolaroj por militaj ekipaĵoj, kontraŭ 36 miliardoj da dolaroj ĉe sia najbaro.

La venontaj semajnoj diros, ĉu la du ŝtatoj revenos al pli favora sinteno. Sed, sen serioza perado kaj kunigitaj iniciatoj de la intelektuloj de ambaŭ landoj, multas tiuj, kiuj timas, ke armiloj fine funkcios konsekvence de ekardigo en Saharo. "La magrebanoj memoru pri la maniero, per kiu Irako kaj Irano detruis unu la alian, tiurilate avertis la alĝeria verkisto kaj poeto Amin Khan (3) [3]. Profite al kiu ? Certe ne profite al la iraka kaj irana popoloj, eĉ ne al iliaj reĝimoj."

Lakhdar BENCHIBA kaj Omar-Lofti LAHLOU.

Ĵurnalistoj, respektive en Alĝero kaj en Kasablanko

Ie inter Ukrainio kaj Moldavio, en la ombro de Rusio

Ĉednestrio, restaĵo de frostiĝinta konflikto

La eksprezidanto de Ĉednestrio sensurprize venkis la balotadon de la 12-a de decembro. En tiu separatista porRusia regiono de Moldavio, la politiko ne plu interesas la homamasojn. Unue la junulojn, kiu laciĝis vivi en neagnoskita ŝtato. La regantoj siaflanke laŭdas sendependecon kaj la ideon de multkultura Moldava nacio, laŭ la trajtoj de la Soveta heredaĵo.



de  Loïc RAMIREZ

" Kiam fremdulo demandas al mi, mi respondas, ke mi estas el iu loko inter Ukrainio kaj Moldavio", ironie respondas S-ino Ludmila Kliuŝ. Kun taso da kafo en siaj manoj, tiu 36-jara juna virino scias, ke prononci la nomon de la lando, kie ŝi vivas, perpleksigus iun ajn fremdulan alparolaton. Instruisto pri la franca, ŝi loĝas en Tiraspol, la ĉefurbo de Ĉednestrio, tiu tiom nekonata "iu loko". Oficiale nomita Moldava Respubliko de Dnestro, tiu protoŝtato ĉe la orienta parto de Moldavio, inter la rivero Dnestro kaj la Ukraina landlimo estas agnoskita de neniu membro de Unuiĝintaj Nacioj. Signo de la komplekseco de la situacio, S-ino Kliuŝ posedas tri pasportojn : Rusian, Moldavian kaj tiun de Ĉesdnestrio. Ekde 2006, Moskvo disdonas al civitanoj de Ĉednestrio identigilojn, damaĝe al Respubliko Moldava, kiu postulas sian suverenecon sur la secesia ento. Nemalhavebla por vojaĝi, la pasporto de alia lando estas ŝlosilo, kiun ĉiu Ĉesdnestriano posedas. "Sed tio ne signifas, ke mi aprobas la politikon de iu aŭ alia lando, tuj precizigas la instruisto. Temas nur pri praktika afero." En ŝia situacio, temis nur pri daŭrigi siajn studojn en Moldavio.

La Ĉednestria afero revenis en la gazetara atento post la elekto la 16-an de novembro 2020, de tre porEŭropa S-ino Maia Sandu kiel prezidanto de la Moldava respubliko (per 57% de la voĉoj), rezulto plifortigita post ok monatoj per parlamenta balotado gajnita de ŝia partio, Partio Agado kaj Solidareco (PAS), per 48% de la voĉoj. Tiu eksekonomiisto, laborinta en Monda Banko, ĵus enposteniĝinta rimarkiĝis per forta malamikeco al la secesia najbaro. Rememorigante, ke "Transdnestria regiono estas integra parto de la Moldava respubliko", la nova reganto postulis la retiriĝon de la Rusaj trupoj, kiuj estas en la sekura zono, kiu markas la landlimon kun la secesia ento, laŭ la konsento de la 21-a de julio 1992 inter Rusio kaj ŝia lando. Ŝi povas kalkuli kun la subteno de Usono, kiu, per la voĉo de sia ambasadoro, deklaris sin favora al "kompleta reintegriĝo de Transdnestrio en la Moldavan respublikon". Sekvanta registaron diritan porRusia, S-ino Sandu montras programon firme direktitan al Eŭropa integriĝo de la lando. Ŝia Ukraina najbaro, kiu havas la saman ambicion kaj alfrontas la porRusian secesion de Donbaso, fakte afiŝas sian solidarecon kun Kiŝinevo, la Moldava ĉefurbo. Ekde la 1-a de septembro, Ukrainio malpermesas al veturiloj havantaj Ĉednestrian licencplaton eniri en ĝian teritorion.

"Eŭropa Unio ŝajnas deziri revivigi Socialistan Sovetan Respublikon de Moldavio", ironias S-ro Vitali Ignatev, ministro pri eksterlandaj aferoj de Ĉednestrio, kiam ni pridemandas lin pri la politikaj ŝanĝoj okazintaj ĉe la alia flanko de la landlimo. Li aludas la trudan kreon de la Moldava ento ene de Sovetio en 1940. Post la regado de la Rusa imperio ekde la 18-a jarcento Ĉednestrio unue integriĝis en Socialistan Sovetan Respublikon de Ukrainio ĉe la fino de la enlanda milito (1917-1923). Tie ĝi ĝuis aŭtonoman statuson, kiu certigis, ĉefe, lingvajn rajtojn por la granda malplimulto tiam dirita Rumana. Sed Moskvo ŝanĝis sian politikan direkton en la fino de la jaroj 1930-aj. La Sovetaj aŭtoritatuloj asertis la ekziston de aparta Moldava identiteco. La cirila alfabeto anstataŭis la latinajn literojn de la Rumana lingvo, por substreki, ke la Slava influo penetris la Rumanlingvajn malplimultojn de la marĝenoj de la cara imperio ĝis kreiĝo de propra kulturo. Ĉi lasta etendiĝis ĝis Besarabio, regiono troviĝanta for el Dnestro, kiu eskapis el la bolŝevika potenco en 1918 antaŭ ol integriĝi en Rumanion. En 1940 Ruĝa Armeo prenas ĝin laŭ la sekretaj klaŭzoj de la German-Soveta pakto de 1939. Kunigita kun Ĉednestrio, kiu tiam disiĝis el Ukrainio, Besarabio perdinta sudan parton, iĝas Socialista Soveta Respubliko de Moldavio.

Multaj junuloj foriras eksterlanden

Kunligitaj de la decido de Moskvo, la du bordoj de Dnestro denove havis malsimilajn destinojn kiam Sovetio disfrakasiĝis. La 2-an de septembro 1990, kelkajn monatojn post kiam la Moldava registaro deklaris sian suverenecon, Ĉednestrio siavice deklaras sian sendependecon. La nova nacia projekto de Kiŝinevo, ĉefe portata de subtenantoj de integriĝo en Rumanion, estis amase rifuzita de la ruslingvaj loĝantoj en la suda kaj orienta partoj de la lando. En marto 1992 provo de militista kontrolo de la maldekstra bordo de Dnestro rezultigis batalojn, kiuj ĉesis per militpaŭza konsento subskribita la 21-an de julio. Tri jardekojn poste, la Ĉednestria protoŝtato plu daŭras kiel restaĵo de tiu geopolitika krizo. "Nia sendependeco jam estas realaĵo, firme asertas S-ro Ignatev. Restas nur rajtigi ĝin."

Tamen nenio certigas la neinversigeblecon de tiu fakto. Ĉar paralele kun sia serĉado de internacia agnosko, la Ĉednestriaj regantoj verŝajne alfrontos internan rajtigan problemon de la ŝtato. Tuta generacio kreskis tie, sen neniam esti aganto aŭ atestanto de konflikto kun la najbaro, kaj pro la tempo pasanta, la entuziasmo de la pasinta venko erodiĝis. "Ĉu vi volas scii tion, kio signifas vivi en lando ne agnoskita ?" ekdiras S-ino Anna N. kun apenaŭ kaŝita laceco. Kun cigaredo apenaŭ fajrigita inter siaj fingroj, tiu ŝtatoficisto de la ministrejo pri agrokulturo sidas ĉe restoracia teraso de la avenuo de la 25-a de oktobro, kiu trairas en Tiraspol de oriento al okcidento. Sur la strato, profitantaj mildan printempan vesperon, grupoj kaj paroj de adoleskantoj promenas kaj renkontiĝas. Havanta dudekon da jaroj, la junulino, kies anonimecon ni protektas, ŝajnas havi malgrandan intereson por la estonteco de la ŝtato, kiu laborigas ŝin. "Eble la lando estos agnoskita, eble ĝi iĝos aŭtonoma provinco de Moldavio, ŝi diras sarkasme. Ĉiel, la tagon kiam tio alvenos, mi esperas, ke mi jam estos foririnta el ĝi.

Malfortigita de la politikaj cirkonstancoj, Ĉednestrio vidis la falon de sia loĝantaro, same kiel okazis en Moldavio. Havinta 706 000 loĝantojn en 1990, la regiono nun havas nur 450 000 [1]. Multaj junuloj foriras por studi aŭ labori eksterlanden. En 2016 la averaĝa salajro apenaŭ atingis 336 dolarojn (298 eŭrojn) en la lando, laŭ la esplorgrupo Expert-Grup [2]. "Ĉiuj havas amikon aŭ familianon en fremda lando", tiel klarigas junulino de 25 jaroj, kiu ne plu loĝas en la urbo, kie ŝi kreskis. "Mi foriris dekses-jaraĝa kun miaj gepatroj, kaj nun mi loĝas en Ĉinio." Ĉar tiu Azia lando fermis siajn landlimojn dum la monda epidemio, ŝi troviĝis blokita en la ĉefurbo de Ĉednestrio, kie ankoraŭ vivas ŝiaj geavoj. Danke al Internet, ŝi daŭre distance laboras, kiel redaktisto por entrepreno de publikaj rilatoj. "Mi kontentas esti kreskinta ĉi tie, sed mi ne revenos por instaliĝi tie. Mi ne estas tiel patriota", ŝi diras ridante.

Por Ivan Voit, historiisto kaj instruisto en la ŝtata universitato de Ĉednestrio, la aliĝo de la junuloj al la nacia projekto "dependas de la perspektivoj kiuj estos donitaj". Zorgemaj ŝtopi la fuĝadon, la aŭtoritatoj siaflanke klopodis fortigi "Ĉednestrian identecon". Laŭ ili ĝi estas bazita ne sur etneco, nek sur la Rusa lingvo, sed sur asimilista modelo heredita de la Sovetia epoko. "La kreiĝo de nia lando estas reago al disiĝo de USSR, klarigas Voit. La regiona identeco estis historie la necesa cemento por kuntenigi la popolojn loĝantajn en tiu zono : Slavojn, Rumanojn, Judojn, Turkojn... Ĝi poste kristaliĝis ĉirkaŭ la kategorio de Soveta civitano : tiam ni havis neniun problemon ligitan al la nacia demando." Tiu aserto tamen forgesas kelkajn nigrajn paĝojn de la Stalinisma epoko : same kiel en la cetero de USSR, Ĉednestrio ricevis sian kvanton de punpremoj laŭ la osciladoj de la politiko pri naciecoj. Sed ĝi substrekas la gravecon, kiun Tiraspol donas al la relative paca multetna kunvivado, kiu ekzistis en la dua duono de la 20-a jarcento en Sovetio, antaŭ ol naciismaj furoroj reaperas en la eksrespublikoj ekde 1991. Pruvo de tiu graveco, la secesia Ĉednestrio komence prenis la oficialan nomon de Moldava Respubliko Soveta Socialista de Dnestro en sia deklaro de sendependeco en 1990. La nova ŝtato tiam asertis sian volon protekti la Sovetan kadukiĝantan konstruaĵon. La 17-an de marto 1991, la loĝantaro voĉdonas per 97% por la daŭrigo de USSR dum referendumo, kiun la Moldavaj aŭtoritatoj decidis bojkoti. Post la malapero de Soveta Unio, la Ĉednestria respubliko ŝanĝas sian nomon al Moldava respubliko de Dnestro. "Tio estis reago al la perfido de la tiamaj elitoj", klarigas Voit, laŭ kiu ĉi lastaj kulpas pri akcepto de la disiĝo de USSR malgraŭ la venko de "jes" (76% en la tuta USSR).

La elekto de S-ino Sandu, laŭ la universitatano, estas la pruvo, ke "la Moldava politiko restas viktimo de tiu Rumana naciismo". Li rememorigas, ke tiu prezidanto deklaris sin, la pasintan aprilon antaŭ la parlamenta asembleo de Konsilio de Eŭropo, favora al la artikolo 13-a de la konstitucio. Ĝia celo : igi la rumanan oficiala lingvo de la lando, laŭ decido de la konstitucia kortumo de 2013. Ŝia deklaro estas la lasta epizodo de debato, kiu komenciĝis en 1989, kiam la moldava estis deklarita oficiala lingvo kaj la cirila alfabeto forlasita por la latina. Sekvis lingva kaj politika disputo, kiun partoprenis la Moldava scienca akademio, kiu decidis en 1996, ke la "rumana lingvo" estas la ĝusta nomo de la lingvo parolata en la lando. "Ni estas tiuj, kiuj defendas la moldavan lingvon" konkludas kontenta S-ro Voit.

En Ĉednestrio tri lingvoj estas oficialaj : la rusa, la moldava kaj la ukraina. "Ĉiu familio povas decidi en kiu lingvo la infano lernejaniĝos", asertas S-ino Tatiana Diordieva, direktoro de la infanvartejo n°1 de la ĉefurbo. En la koridoroj de ŝia establo, desegnaĵoj sur la muroj montras homojn vestitajn per tradiciaj kostumoj Moldavaj kaj Ukrainaj, tenante sin manenmane sub la respublika flago. En la muzikĉambro du dekoj da blondaj kapetoj, vestitaj per uniformoj de Ruĝa Armeo prepariĝas por provludo de spektaklo okaze de la 9-a de majo (datreveno de la Soveta venko super la nazia Germanio). En la programo : danco kaj kantoj armeaj, patriotaj de USSR. "La cetero de la jaro, la infanoj lernas pri la regiona folkloro kaj kantas en aliaj lingvoj", asertas S-ino Diordieva, zorgema substreki la multkulturan karakteron de la instruado. Malgraŭ ĉio, la rusa restas la ĉiea lingvo, tiel en la koridoroj de la vartejo, kiel en la stratoj de Tiraspol.

Moskvo havas superan influon

"Mi lernis la moldavan en lernejo, kiel duan lingvon, sed mi ne uzas ĝin en mia ĉiutaga vivo", agnoskas S-ino Aliona Zolotij, juna instruisto pri la angla. Same kiel ŝi, la plejparto de Ĉednestrianoj havas lernejan konon de la moldava kaj la ukraina. Certe, la tri lingvoj troviĝas, ĉiuj, sur la frontonoj de la publikaj konstruaĵoj, sed la moldava kaj la ukraina malaperas profite al la lingvo de Puŝkin sur la butikaj ŝildoj, la reklamaĵoj aŭ en la trinkejaj konversacioj. Tiu situacio servas al okcidentlandaj diroj, kiuj prezentas Ĉednestrion kiel teritorion "okupitan de Rusio". Ja Moskvo havas superan influon pri la estonteco de la malgranda respubliko. Kvankam ĝi neniam agnoskis ĝian sendependecon, Rusio liveras gravan ekonomian helpon, kaj subvenciitan gason [3]. Interŝanĝe ĉi tiu politike restas forte ligita kaj ludas la rolon de protektilo kontraŭ eventuala aniĝo de Moldavio al NATO - perspektivo, ke Kremlo ne ignoras, malgraŭ la enskribo de la neŭtrala principo en la Moldavian konstitucion.

En la stratoj de Tiraspol, la impeto al Moskvo spertita en 2006 dum alia referendumo ŝajnas malaperinta. Pri la demando ĉu ili aprobas sendependecon aŭ "eblan estontan integriĝon" en la Rusian federacion, 97% de la voĉdonintoj tiam respondis "jes". "Tiuj, kiuj volas aniĝi al Rusio estas la maljunuloj", asertas s-ino Zolotij. La 23 jaraĝa ruslingva junulino ne konsideras sin kiel Rusan : "Mi estas de Ĉednestrio, sed eksterlande mi diras, ke mi estas Moldava, tio estas pli simpla." Same kiel la plejparto de la renkontitaj junuloj, ŝi opinias, ke unuiĝo kun Moldavio restas la plej "realisma" vojo. "Same kiel Gagauzio" ŝi precizigas, referencante al tiu aŭtonoma regiono de suda Moldavio, plejparte turklingva. Ĉu la generacia ŝanĝo malfortigis la deziron de unuiĝo kun la Slava granda frato ? Lacaj atendi internacian agnoskon la junuloj ŝajnas deziri antaŭ ĉio pragmatan solvon de tiu frostiĝinta konflikto.

Loïc RAMIREZ

[1] Sabine von Löwis kaj Andrei Crivenco, "Shrinking Transdnistria - older, more monotone, more dependent", Centre for East European and International Studies, Berlino, 27-a de januaro 2021.

[2] Adrian Lupuşor kaj Alexandru Fala (sub la direkto de), "What are the economic treats for Transdnistrian economy in 2016-2017", Expert-Grup, Kiŝinevo, 26-a de julio 2016

[3] Legu : Jens Malling, "De Ĉednestrio ĝis Donbaso, la historio ripetiĝas", Le Monde diplomatique, marto 2015.

Kreskas la bataloj kontraŭ la ĉiutaga seksismo

Japaninoj ne plu volas silenti

La triumfon de la Liberala Demokratia Partio en Japanio en la parlamentaj elektadoj de Oktobro 2021 akompanis malvenko por feminismo, kun malkresko de la nombro de parlamentaninoj. Sed, danke al la movado #MeToo, opinioj estas eldirataj kaj mobilizoj okazas. Sed ili ankoraŭ ne sukcesis penetri en firmaojn kaj elektitajn asembleojn.



de  Christine LEVY

Unuafoje, la leĝo de 2018, nomata "leĝo por antaŭenigi la komunan partoprenon de viroj kaj virinoj en la politiko", estis aplikita al elektado. Sed post la elektadoj de la 31-a de Oktobro 2021, la proporcio de virinoj elektitaj al la Ĉambro de Reprezentantoj malkreskis : 45 parlamentaninoj el entute 465 seĝoj, kontraŭ 47 antaŭ kvar jaroj. Japanio nun rangas en la 164-a loko (el 190 landoj) laŭ egaleco de la seksoj en la politiko.

Japanaj feministoj postulis ke la leĝo inkluzivu la devon atingi "justan distribuon de viraj kaj virinaj kandidatoj". Sed ili estis forte kontraŭitaj de dekstrismaj parlamentanoj [1], kaj la ratifita versio nur petas al partioj "kiel eble plej klopodi".

En la lasta elektado, 9,7% de la kandidatoj nomumitaj de la reganta Liberala Demokratia Partio (LDP) estis virinoj, dum la ĉefa opozicia Konstitucia Demokratia Partio (KDP, centra-maldekstra) estis nur iomete pli aŭdaca : 18,4% de ĝiaj kandidatoj estis virinoj [2]. Nur la Komunista Partio (35,4 procentoj) kaj la Socialdemokrata Partio (60 procentoj) havis kontentigajn nombrojn de virinaj kandidatoj, kvankam tiu lasta kandidatigis nur naŭ partianojn.

Ĉu ĉi tio signifas ke la influo de feministoj estas nekonsiderinda ? Kvankam ilia tasko estas malfacila, oni povas senti ke ŝanĝo okazis en la socio en lastaj jaroj. Pri tio atestas la malfermo de la unua feminisma librejo en Tokio en Januaro 2021, fare de f-ino Matsuo Akiko, fondinto de la eldonejo Etc. Books. Kune kun la verkisto Kitahara Minori, ŝi lanĉis la movadon #MeToo #WithYou (Ankaŭ mi ; Kun vi), kiu alvokis por manifestacioj kontraŭ la senkulpigoj de farintoj de pruvitaj seksaj atencoj, post kvar procesoj en Marto 2019. Tiutempe, la regiona tribunalo de Nagojo senkulpigis patron kiu truddevigis seksajn rilatojn al sia filino ekde ŝia 13-a jaro dum ses jaroj, ĉar restis dubo pri tio, "ke ŝi ne povis rezisti ĉi tiujn agojn." La sama verdikto estis donita en la tribunalo de Ŝizuoka pri patro akuzita pri la seksperforto de sia 12-jaraĝa filino, pro la kontraŭdiroj en la deklaroj de la viktimo. La tribunalo de Fukuoka senkulpigis kadrulon akuzitan pri la seksperforto de dungitino kiun li devigis trinki alkoholaĵon - kaj kies "nepovo rezisti" tial estis bone establita - pro tio, ke la akuzito ne sciis tion. La saman verdikton donis la tribunalo de Shizuoka pri viro kiu seksperfortis virinon post kiam li batis ŝin, pro tio, ke li ne povis kompreni ke ŝia letargio signifis ŝian rifuzon. Post ĉi tiuj manifestacioj, la unuaj tri akuzitoj fine estis konviktitaj de tribunaloj de apelacio.

La batalo jam daŭris dum jardekoj

De tiam, ĉi tiuj renkontiĝoj, ankaŭ nomataj Flower Demo (Flora Manifestacio), estas fariĝintaj loko kie viktimoj de seksperforto kaj sangadulto povas paroli. Ili regule okazas je la 11-a de ĉiu monato. Kiel la verkisto Kitahara Minori klarigis, "Danke al la slogano ’WithYou’ (Kun Vi), oni fine pretas ilin aŭdi kaj kredi. Antaŭe, mankis al ni sekura loko por paroli. Nun, ni havas lokon kie ĉiuj povas rakonti siajn historiojn kaj ankaŭ esprimi sian solidarecon, io kio ofte kruele mankas al viktimoj [3].

Al feministoj kaj iliaj agoj oni povas atribui malpliiĝintan toleremon por seksa kaj hejma perforto. La batalo jam daŭris dum jardekoj, kiel sociologino Ueno Chizuko montras en Une idéologie pour survivre [4], en kiu ŝi rakontas la debatojn por ĉesigi senpunecon pro agoj de agreso. La feminisma movado ankaŭ batalas kontraŭ diskriminacio kaj mizogineco, precipe per la retejo de la asocio por kondamni la seksismajn rimarkojn de prefekto Ishihara kaj ilin malaperigi el la publika spaco, kreita en 1999, kiu aljuĝas premion por seksismaj rimarkoj faritaj de viroj kaj virinoj en publikaj oficoj.

En 2021, la premio pasis kune al s-ino Sugita Mio kaj s-ro Mori Yoshiro. La unua estas parlamentanino de la LDP, konata pro siaj kontraŭfeminismaj kaj kontraŭ-LGBTQ-aj provokoj. En Septembro 2020, por pravigi la verdikton de la kvar procesoj de Marto 2019, si deklaris ke "virinoj povas mensogi tiom, kiom ili deziras [5]".

Koncerne s-ron Mori, la prezidanto de la Organiza Komitato de la Olimpikaj kaj Paralimpikaj Ludoj de Tokio (Tocog), liaj eldiroj je la 3-a de Februaro 2021 pri virinoj kiuj "malfacile scias kiam ĉesi paroli  [6]", kaj sekve prokrastas la debatojn, kaŭzis indignon eksterlande kaj en Japanio. Petskribo lanĉita jam la sekvantan tagon ricevis en du tagoj pli ol 110 000 subskribojn alvokantajn al "konvenaj sankcioj". En opinisondo je la 7-a de Februaro [7], 60% de japanoj opiniis ke s-ro Mori devus ne plu esti la prezidanto de Tocog, kaj preskaŭ 1000 volontuloj eksiĝis de siaj postenoj ĉe la Ludoj. Malgraŭ la lastminuta subteno de la tiutempa ĉefministro, s-ro Suga Yoshihide, s-ro Mori estis devigita anonci sian eksiĝon je la 12-a de Februaro. Unuafoje grandulo de la LDP estis devigita eksiĝi pro seksismaj rimarkoj. Sponsoroj de la Ludoj kaj multaj eminentuloj desolidariĝis de liaj komentoj.

Je la 6-a de Februaro, en la interreta kanalo Choose TV, feministoj prezentis programon de du kaj duona horoj, "Don’t be silent" (Ne silentu), kun japanlingva frapfrazo : #wakimaenai onna tachi ("virinoj kiuj ne restas diskretaj"). Laŭ la iniciativo de la filozofino Rei Nagai, dudek-kvin verkistinoj, redaktorinoj, reprezentantinoj de neregistaraj organizoj (NRO-oj) kaj diversaj feministaj aktivulinoj estis invititaj komenti pri la entuta deklaro de s-ro Mori, kaj precipe pri la parto kiu estas malpli konata eksterlande pri la "konkurema spirito de virinoj" laŭ kiu, onidire, "kiam unu levas la manon [por paroli], la aliaj sentas ke ankaŭ ili devas paroli". Feliĉe, s-ro Mori konkludis, "en nia organiza komitato, ni havas sep virinojn, sed ili ĉiuj scias kiel konduti." Laŭ li, la kunsidoj nur devus registri la decidojn de la gvidantoj, precipe pro tio, ke virinoj estas edukitaj por kredi ke silenti estas virte. Kaj ĉi tio koncernas ĉiujn profesiajn rondojn : reklamado, modo, eldonado, vartado, ktp. La partoprenintoj en la programo estis unuanimaj, ke la LDP ne kapablas ŝanĝi ion ajn pri ĉi tiu situacio. Jam venis la tempo por ke ili publike parolu.

Kvankam la negativaj reagoj kontraŭ feminismo estas multaj en la socio, la pli juna generacio fariĝas pli akceptema, engaĝante sin en aferoj kiel la naturmedio aŭ simple la demando pri la akordigo de laboro kaj familio. Ekzemple, la aktivulino Ogawa Tamaka klarigas ke ŝi farigis feministo post kiam ŝi ricevis grandan nombron de insultoj kiel kusofemi ("feministaĉo") reage al artikolo de 2013 en kiu ŝi defendis virinojn kiuj laboras dum ili edukas infanojn.

La demando tamen estas kerna en Japanio, pro la malalta naskokvanto, la maljuniĝo de la loĝantaro kaj la malkresko de la salajroj de granda proporcio de gejunuloj, kiuj alfrontas nekonstantan dungitecon. Infanoj naskiĝintaj ekster geedzeco konsistigas nur 3% de naskiĝoj (62,2% en Francio), kaj la decido geedziĝi ankoraŭ dependas de la kapablo de la viro subteni la familion, eĉ se pensmanieroj ŝanĝiĝas. La sociekonomia kaj familia strukturo instalita ekde 1945 restas konsiderinda malhelpo. Ĝi ankoraŭ devigas virinojn elekti aŭ edziniĝon aŭ karieron.

Efektive, la M-forma kurbo kiu karakterizas la laborfortan partoprenon de virinoj - supren kun la pliaĝiĝo, malsupren post edziniĝo aŭ nasko, kaj supren denove post kiam la infanoj plenkreskiĝis - estas moviĝinta al pli altaj aĝoj, kaj virinoj revenas al la hejmo 30-jaraĝaj anstataŭ 25-jaraĝaj. Ekde 1986, edziniĝo kaj nasko ne estas laŭleĝaj kialoj por maldungi dungitinon (en la plimulto de firmaoj, virinoj subskribis kontrakton kiu devigis ilin eksiĝi se okazus edziniĝo aŭ nasko, kvankam la laborkodo ne rajtigas tion). Sed tiel restas la realaĵo por granda proporcio de virinoj : nur 38% revenas al la laborejo post la unua infano, malgraŭ la multaj kampanjoj kondukitaj de la registaro, ekde 2012, por akordigi laboron kaj familion.

La ratifo fare de la japana Dieto de la Konvencio pri la Elimino de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj (CEDAW) en 1985 estigis la adopton de leĝo por egalaj ŝancoj de dungiĝo inter viroj kaj virinoj, kiu ekvalidiĝis en 1986. Sed kadruloj de firmaoj ĉirkaŭevitis ĝin kaj inventis du-vojan sistemon : unu nomiĝas la "kariera vojo" (sogoshoku) malferma al promocioj, kaj la alia nomiĝas la "ĝenerala vojo" (ippanshoku), sen la disvolvo de karieroj kaj sen promocioj. Virinoj devas elekti unu el ili kiam ili estas dungitaj, sed laŭiri la karieran vojon signifas devi labori longajn horojn kaj translokiĝi de loko al loko en la lando kiel viroj faras, kio estas la ĉefa malhelpo al la akordigo de familia kaj profesia vivo.

La proporcio de kadrulinoj en privataj firmaoj stagnas je proksimume 9%, kaj restas multe pli malalta ĉe la plej superaj postenoj. Kvankam la diferenco de salajroj inter viroj kaj virinoj estas mallarĝiĝinta de 40% en la 1990-aj jaroj al 24,5% en 2020, laŭ la Ministerio pri Sano kaj Laboro (kontraŭ 16,8% en Francio), ĉi tiun mallarĝiĝon pli kaŭzis la malaltiĝo de salajroj de viroj ol la plialtiĝo de salajroj de virinoj. Kaj ĉi tiu statistiko ne enkalkulas la aĝon : inter la 49-a kaj 55-a jaraĝo, viroj mezume perlaboras 4,2 milionojn da enoj (32 800 eŭrojn) ĉiujare, denove laŭ la Ministerio pri Sano kaj Laboro, dum virinoj en la samaĝularo, atinginte la pinton de siaj karieroj, perlaboras 2,74 milionojn da enoj (21 440 eŭrojn). Cetere, virinoj pli ofte okupas nekonstantajn laborpostenojn (partatempajn, intermitajn, de limigita daŭro, portempajn k.t.p.), kaj perlaboras malpli ol 55% de la mezumaj salajroj de viroj, laŭ la samaj datenoj, kaj ilia parto de ĉi tia laboro ne ĉesas pliiĝi.

Ĉi tiun situacion ankaŭ klarigas du aliaj leĝoj aprobitaj en 1986. La unua reduktis la enspezimposton de unu el la geedzoj je 380 000 enoj (ĉirkaŭ 3 000 eŭroj) kondiĉe, ke la alia ricevas jarenspezon de malpli ol 1,03 milionoj da enoj (ĉirkaŭ 8 000 eŭroj), kiu respondas al partatempa laboro kaj plejparte efikas sur edzinojn. La alia leĝo, titolita "por la provizo de portempaj laboristoj", sankciis portempan dungitecon, kio antaŭe estis malpermesita. Komence limigita al dek tri sektoroj, kaj poste al dudek ses en 1999, antaŭ ol esti ĝeneraligita en 2015, ĉi tiu nova kondiĉo ĉefe efikis sur virinojn, kaj antaŭ ĉio sur junulinojn.

Tiel aperas la kontraŭdiroj de oficialaj paroloj pri la rolo de virinoj en kunteksto de novliberalismaj reformoj. Kiam, en Decembro 2012, s-ro Abe Shinzo, la tiutempa ĉefministro, prezentis la kreskigon de la dungiteco de virinoj kiel unu el la kolonoj de strukturaj reformoj por revivigi la ekonomion, deklarante ke li deziras "socion kie virinoj brilas," li nur vekis skeptikon kaj kritikojn ĉe aktivulinoj, kiuj ne volis kredi je lia subita konvertiĝo [8].

La unuaj feminismaj postuloj en Japanio tamen leviĝis je la fino de la deknaŭa jarcento, por aliro al edukado kaj la etendiĝo de politikaj rajtoj, kiel en Okcidento. La modernigoj de la Meiĵi-epoko (1868-1912) faris elementan edukadon deviga tiel frue kiel 1872, kaj dekreto de 1886 starigis mezlernejojn en ĉiu provinco. Universitatoj, aliflanke, ne malfermis siajn pordojn al virinoj ĝis post 1945, kaj ili ankoraŭ plejparte vizitadis privatajn dujarajn universitatojn ĝis 1995. Ĉiuj memoras la skandalon kiu ŝancelis la privatan medicinan universitaton de Tokio en 2018 : ĝi sisteme malaltigis la notojn de kandidatinoj por la enir-ekzameno.

La movado por la balotrajto ekaktivis tuj post la aprobo de la leĝo pri la "universala" balotrajto por viroj en 1925, sed la eniro de Japanio en la Duan Mondmiliton devigis la organizaĵojn de la movado malfondi sin kaj aliĝi al la Asocio de Virinoj por la Patriota Defendo kaj poste, en 1942, al la Asocio de Virinoj de Granda Japanio, al kiu ĉiuj virinoj pli ol 20-jaraĝaj devis aliĝi, tiel regresigante la feminisman aferon.

Malgraŭ la postmilitaj demokrataj reformoj, malhelpoj al la avanco de seksa egaleco ankoraŭ estas multaj kaj diversaj. Inter ili, la preskaŭ-monopolo de la registaro fare de la konservativa dekstrularo : la LDP estas reginta la landon ekde 1955, krom dek-monata paŭzo en 1993-1994 kaj alia el tri jaroj (2009 ĝis 2012), kaj ĉi tio kontribuas al la stagnado de sintenoj kaj politikoj.

Christine Levy estas esploristo ĉe la Centre de recherche sur les civilisations de l’Asie orientale (CRCAO), Parizo.

[1] Yuzuki Mari, ’Forlasita estas deviga celnombro por virinaj leĝdonantoj pro kontraŭstaro de la Liberala Demokrata Partio’ (en la japana), Tokyo Shimbun, la 19-a de Majo 2021 https://www.tokyo-np.co.jp/article/...

[2] Virinaj kandidatoj mankis en 18 (el 289) elektodistriktoj kun sola parlamentano.

[3] Nakamura Kasane kaj Ikuta Aya, ’La rondo #WithYou ŝpinita de la Flower Demo’ (en la japana), Huffpost Japan, la 10-a de Marto 2020. https://www.huffingtonpost.jp/entry...

[4] Ueno Chizuko, Une idéologie pour survivre, Les Presses du réel, Diĵono, 2021.

[5] ’LDP’s Mio Sugita admits saying “women lie” about sexual assaults’, The Japan Times, Tokio, la 2-a de Oktobro 2020.

[6] ’Mori : Talkative women cause time-consuming meetings’, The Asahi Shimbun, Tokio, la 4-a de Februaro 2021.

[7] ’Suga stops short of calling for Mori to resign as public sours on Olympic chief’, The Japan Times, la 8-a de Februaro 2021.

[8] Vidu Johann Fleuri, ’La japaninoj nebonvenaj en laboro’, Le Monde diplomatique, Aprilo 2016.


Kial la maldekstro perdas

Oni ja ŝatus, sed jam ne povas

LA MALSUKCESO koncernas ne nur Francujon. Kaj la venko de la maldekstro en Ĉilio ne sufiĉas por nuligi la problemon. En la lastaj dudek jaroj la kapitalismo spertis unu krizon post la alia, homamasoj postulis ke iliaj gvidantoj foriru, sen ke la reganta novliberala ordo serioze skuiĝis. Kaj progresas la ekstremdekstro. La eraroj kaj la malkonfeso de la maldekstro en potenco, speciale en Eŭropo, montras, ke ĝi tute ne profitis la ĝeneralan malkontenton. Sed trans ĝia bilanco de fiasko, kiajn seriozajn ŝancojn ĝi ankoraŭ havas por transformi la socion, kiam ĝia disiĝo disde la popolaj klasoj estas jam preskaŭ kompleta ?

Por la eŭropa maldekstro estas vintro. Malproksime de la esperoj vekitaj de ĝiaj komencoj, la novaj partioj kritikaj al la socialdemokrataro – Podemos en Hispanujo (vidu Maelle Mariette : Podemos, aŭ la iluzio de la novo) kaj Die Linke en Germanujo (vidu Peter Wahl : En Germanujo, du linioj unu sama tendaro) ankaŭ malfortiĝis, dum en Italujo la malapero de la Komunista Partio en Aprilo 1991 lasis la progreseman tendaron sen orientiĝo (vidu Antoine Schwartz : La stranga malapero de la Itala Komunista Partio). Nekapabla aŭskulti la popolajn aspirojn kaj profitigi la ĝeneralan malkontenton (vidu Pierre Souchon : Se la popolaj klasoj estus aŭskultataj), la maldekstro ofte enfermiĝas en retorikon, kie patoso same grandas kiel afekteco (vidu Evelyne Pieiller : La elekto de la vortoj). Ĝi tiel esperas kunigi per interkonsenta retoriko sociajn grupojn, kiujn nun jam ĉio disigas (vd ĉi-sube).



de  Benoît BRÉVILLE , Serge HALIMI

DUM Francujo en tri monatoj havos prezidant-elekton, la sento, ke la maldekstro ĝin perdos, estas preskaŭ ĝenerala. Ĝi estas des pli forta, ke, eĉ en la malverŝajna hipotezo ke ĝi unuiĝos por tempo de tiu elekto, la diversaj tendencoj, kiuj konsistigas tiun ĉi “familion”, jam ne havas multon komunan. Kiel ili regus kune, dum ili havas kontraŭajn poziciojn pri demandoj tiel esencaj kiel la impostoj, la aĝo de pensiiĝo, la Eŭropa Unio, la daŭrigo aŭ ĉesigo de la atomenergio, la defend-politiko, la rilatoj kun Vaŝingtono, Moskvo kaj Pekino ? Nur la komuna timo al la ekstrema dekstrularo ankoraŭ unuigas ilin. Sed, jam dum kvar jardekoj, la ekstrem-dekstrularo kreskis ankaŭ, kiam la maldekstro troviĝis en la potenco dum dudek jaroj (1981-1986, 1988-1993, 1997-2002, 2012-2017). Do, la strategioj uzataj por bari tiun danĝeron imprese fiaskis.

Ekstere de Francujo la bildo ne estas pli brila. “Ne necesas turni la tranĉilon en la vundo. Ni estas dronintaj ! La maldekstro estas detruita en tuta serio da landoj”, koncedas s-ro Luc Mélenchon [1], kiu, ŝajnas, estas maldekstre ĉe la pinto, sed malantaŭ pluraj dekstraj kaj ekstremdekstraj kandidatoj. En la jaro 2002, la socialdemokratoj regis dek tri el la dek kvin registaroj de la Eŭropa Unio ; dudek jarojn poste, jam nur sep el dudek sep (Germanujo, Finnlando, Svedujo, Danlando, Hispanujo, Portugalujo kaj Malto). Tiu disfalo rilatas kun kruela paradokso menciata de s-ro Jean-Pierre Chevènement : “La novliberala tutmondigo, per la libereco de cirkulado de varoj, de servoj, de kapitaloj kaj de homoj, estas kontestata ne de la maldekstro, kiu klare aliĝis al la social-liberalismo, sed de la dekstrularo nomata « popolista »”. [2]

Tia “kontestado” povintos esti utila al la “maldekstro de la maldekstro”. Sed ankaŭ tiuflanke la situacio ne belas. En Greklando, Syriza estis devigata de ĝiaj kreditoroj akrigi la ekonomian kaj financan politikojn, kiuj ĝi promesis kontraŭbatali, kaj ĝi rezigne akceptis tion kaj poste perdis la potencon. Podemos en Hispanujo (vd p. 14s) kaj Die Linke en Germanujo malfortiĝis (vd p. 16s) ; la francaj komunistoj havas jam neniun delegiton en la Eŭropa Parlamento. Kaj tio ne estas ĉio. Post regi la britan Laborpartion provante eliri el la spuro de la blair-ismo, s-ro Jeremy Corbyn nun sidas inter la ne enskribitoj, dum en Usono s-ro Bernie Sanders, kiu ankaŭ esperis doni novan identecon al partio, kiu organizis la novliberalan tutmondigon, vidis sian elekto-kampanjon kolapsi en malpli ol semajno. Preskaŭ nenie ol en Latinameriko la maldekstro ankoraŭ trovas kuraĝigon (vd p. 8s).

Por realiĝi, la celoj de socia transformado devas apogi sin sur potenca movado de popolaj klasoj. Ĉiu jam scias, ke la konscio pri fiasko de politiko, eĉ pri la malpraveco de sistemo, ne aŭtomate naskas la volon ĝin forigi. Kiam la instrumentoj por tion atingi mankas, la ribelo aŭ la kolero ofte cedas al elturniĝo, al ‘savu sin kiu povas’ aŭ al la konvinko, ke la sociaj rajtoj de la najbaro estas privilegioj. Tiu ĉi grundo favore nutras la konservativuloj kaj la ekstrem-dekstrulojn. En Francujo same kiel aliloke, la fiasko de la plej multaj grandaj sociaj mobiliziĝoj de la lastaj dudek jaroj, parte pro senefikaj sindikataj strategioj (ĉe la fervojo kaj la pariza metroo) ŝuldiĝas ankaŭ multe al la registaraj politikoj, kiuj malebligis la organizadon de paralizaj strikoj per tio ke ili, ekzemple, trudis minimuman servon ĉe la transportoj. Ĉar la burĝaro scias lerni el siaj malvenkoj kaj detrui la instrumentojn, kiuj estis ilin kaŭzintaj. Ĝi ankaŭ ne hezitas ŝanĝi la ludregulojn nek ilin malobservi. Ĉiam, kiam ĝi tion devas, ĝi povas – kaj ĝi faras. Kiel observis la filozofo Lucien Sève, “la kapitalismo ne kolapsos per si mem, ĝi ankoraŭ havas la forton konduki nin ĉiujn al la morto, kiel tiuj aviadilaj pilotoj, kiuj mortigas sin mem kune kun siaj pasaĝeroj. Urĝas eniri la stirejon por kune alpreni la stirilojn”. [3], [4]

OFTE LA maldekstro eniris en la stirejon. Kaj tio estas hodiaŭ iomete ĝia handikapo, ĉar la memoro pri ĝia enpotenciĝo detruas ĉian emon doni al ĝi denove la stirilojn. Nomoj kiel Blair, Clinton, Mitterrand, Craxi, Gonzáles, Schröder, Hollande, ofte estigas fortan repuŝon. Tiom, ke necesas retroiri malproksimen en la pasintecon kaj foliumi en stokon da nigra-blankaj fotaĵoj por ke la nomo “maldekstro” ankoraŭ veku nostalgion : la New Deal, la Popolfronto [en Francujo, en 1936. -vl], la “spirito de 1945” (al kiu la britoj ŝuldas sian publikan sanservon), la “komunismo kaj estanta” de la Socia Sekureco, laŭ la formulo de la socisciencisto Bernard Friot [5]. La historio de la sekvaj seniluziiĝoj, precipe en la lastaj jaroj, estas konata ; ne utilas mencii ili ĉi tie detale. Tamen du dimensioj meritas memorigon. Unuflanke, la maldekstro tute ne malsukcesis per aplikado de sia programo, sed, anstataŭ ĝin apliki, ĝi realigis tiun de siaj kontraŭuloj. Aliflanke, ĉiam, kiam ĝi ne tuj kapitulacas – ekde la unua tago de sia mandato en la kazo de la prezidanto Hollande –, la obeon [al la novliberalismo -vl] faris nek ŝtatrenverso nek eksterlanda armeo, sed financa strangolado. “La Atena Printempo, en Aŭgusto 2015 resumis s-ro Janis Varufakis, kiu antaŭe estis greka financministro, estis dispremita same kiel la Praga Printempo. Ne de tankoj, sed de la bankoj.”

Kaj la malamiko ofte estis interne … Ĝis antaŭ nelonge, neniu pensis, ke laborpartia eksa ĉefministro aperas en la privata sektoro kaj riĉiĝas per luado de siaj servoj al la banko Barclays kaj al JPMorgan, aŭ ke socialista eksa financministro fariĝas ĝenerala direktoro de la Internacia Mon-Fonduso (IMF). Eĉ pli : tri francaj socialistoj aŭ proksimuloj de François Mitterrand servis kiel arĥitektoj al la malreguligado de la kapitaloj, kiel motoro de la financa tutmondigo : s-roj Jacqes Delors, kiel prezidanto de la Eŭropa Komisiono ; s-ro Henri Chavranski, ĉe la Organizaĵo pri Kunlaborado kaj Ekonomia Disvolvado (OKED ; OECD laŭ la angla) ; kaj s-ro Michel Camdessus, kiel ĝenerala direktoro de la IMF. La Eŭropa Unika Akto, la publikaj-privataj partnerecoj, la privatigoj, inkluzive de tiuj de la komunikiloj, do ofte estis tiuj de la maldekstro. Kiam li deklaris sian kandidatiĝon por la prezidant-elekto de la jaro 2002, la socialista ĉefministro Lionel Jospin eĉ memorigis, ke la “intereso de la salajruloj” de la publikaj firmaoj France Télécom kaj Air France laŭ li pravigis la malfermon de la kapitalo, deciditan de lia registaro. Kiel do politike mobilizi maldekstran elektantaron kun tia bilanco ?

La aferoj ne fariĝas pli facilaj, kiam la maldekstro en la potenco rifuzas ludi la rolon de mastrumanto de dekstraj politikoj. Antaŭ iomete malpli ol jarcento, la socialista gvidanto Léon Blum esprimis sian maltrankvilon antaŭ la parlamentaj elektoj, kiun la alianco de la maldekstruloj [la Popolfronto -vl] estis gajnonta : “Ni ne estas tute certaj, ke la reprezentantoj kaj gvidantoj de la aktuala socio, en la momento kiam ĝiaj esencaj principoj ŝajnas al ili tro grava minacataj, ne forlasos mem la leĝecon.” [6] Blum tiam timis perfortaĵon. Hodiaŭ ne utilas uzi ion tian kaj eĉ nur forlasi la leĝan kadro, por ke la “esencaj principoj” de kapitalisma socio estu daŭre aplikataj, sendepende de tio, kion la koncernataj popoloj decidas. Nur kvar tagojn post la venko de la greka maldekstro en la parlament-elektoj, la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, s-ro Jean-Claude Juncker, avertis la venkintojn de la elekto : “Demokratia decido kontraŭ la eŭropaj traktatoj ne povas ekzisti.” Tiuj ĉi neŝanĝeblo de la strukturoj, tiu ĉi sento, ke preskaŭ ĉio fariĝis malebla, estas nun tiom ankritaj en la tekstoj kaj en la kapoj de la regantoj, ke kiam, lastan Novembron, oni anoncis al la ministro pri publika buĝeto, ke 90 elcentoj de la francoj postulas nuligon de la aldonvalora imposto (AVI) por kvindek produktoj, li respondis : “Oni devus debati pri tio dum jaroj kun la Eŭropa Komisiono ĉar starigi 0-elcentan AVI ne eblas en la kadro de la aktualaj reguloj.” [7] Oni ja ŝatus, sed oni jam ne povas …

TIU ĈI invokado de senpoveco fine senkreditigis la politikan debaton. La partioj, forlasitaj de siaj membroj (22000 membroj de la Socialista Partio en 2021, kontraŭ proksimume 200000 kvardek jarojn antaŭe), ne aperas plu kiel leviloj por eventuala ŝanĝo, sed kiel elekto-maŝinoj kiuj kuraĝigas la la restadon “inter si”, la militon de la ĉefoj kaj la konfliktojn de egoo. Multaj membroj, dezirantaj distanciĝi de tiu universo kiun ili taksas korupta, turnas sin al aliaj batalformoj, horizontalaj, inkludaj, partoprenigaj. Tiel la manifestantoj de la “arabaj printempoj”, tiuj de "Occupy Wall Street”, de "Nokto stara" aŭ de la “flavveŝtuloj” : ĉiuj rifuzis doni al si gvidantojn (pro timo de personigo), konstrui hierarĥiojn (por eviti aŭtoritatismon), alianci kun partioj aŭ kun sindikatoj (pro timo de akaparo) aŭ partopreni en la ludo de elektoj (asimilita al mondo de fimanovroj kaj de kompromito).

Sed okazis, ke tiu ĉi serĉado de pureco fariĝis malfavore al efikeco. La 15-an de Oktobro 2011, la movado Occupy kunigis milionojn da homoj en 952 urboj tra 82 landoj – la plej granda planedvasta mobiliziĝo de la historio. Ĝi atingis nenion. La “flavveŝtuloj” faris dekojn da manifestaciaj sabatoj – la plej longa socia movado spertita en Francujo. Ankaŭ ili ne atingis ion gravan. Kaj kion pri la “arabaj printempoj” ? Dek jarojn post la kunvenoj sur la placo Tahrir en Egiptujo, la lando suferas la jugon de la diktatoreco de s-ro Abdel Fattah Al-Sissi, eĉ pli teruran ol tiun de Hosni Mubarak, la prezidanto faligita en 2011. “La junuloj, kiuj gvidis tiujn movadojn, (…) rifuzis ĉian formon de vertikala organiziteco, klarigas Hicham El-Alaoui pri la “arabaj printempoj”. “Kial ? Vidinte jardekojn da korupto, ili malfidis la politikan sistemon, la koruptan fi-juĝadon. Por konservi sian idealismon, ili devis resti puraj. (…) Sed vi vane premas per kunigo de homoj sur la strato, se tiu premo ne montriĝas en la politika sistemo, vi estas marĝenigata.” [8] Tiakaze la ekvacio estas simpla : sen organizaĵo, nenia influo ; sen influo, nenia rezulto.

Pro tio, sento de rezignacio, kaj eĉ de fatalismo. Kaj serĉado de aliaj batalterenoj. Ĉar la fako, ke milionoj da homoj iras surstraten, ne sufiĉas por ŝanĝi la mondon, multaj aktivuloj nun preferas lokajn alternativojn, konkretajn iniciatojn, kiuj ebligas al ili renversi socian organizaĵon, kiun ili kontestas. Tiel oni vidas flori Defendajn Zonojn (ZAD en la franca), la memmastrumatajn komunumojn, la “mallongajn cirkvitojn”. Vivi marĝene de la sistemo tamen signifas akcepti ke la propra agado estu limigita al la marĝenoj, ĉar maleblas ŝanĝi la esencon. “Oni ne transformas la sociajn rilatojn eskapante el kelkaj de ili, observas Frédéric Lordon. [9] Kontraŭkapitalisma insuleto ne forigas la kapitalismon : ĝi lasas en ĝi ĉiujn « kontinentanojn »”. “Tamen, li aldonas, restas la movado marŝanta. Tio havas ne takseblan utilon. Kompreneble kondiĉe ke ĝi preparas revenon al la kontinento : la ĝeneraligon.” Certe, sed ĉu la praktiko de tiuj ZAD-specaj movadoj, kiuj ofte estas animataj de junuloj devenaj el diplomitaj mezaj klasoj, same koncernas la popolajn tavolojn ?

Nu, pensado pri la fiaskoj de la maldekstro ne povas ŝpari al si revenon al la klasa alianco, kiu dum la tuta 20-a jarcento ebligis al ĝi gajni kaj transformi la socion. Ĝi estas ĉiam rompiĝema, sed hodiaŭ dispecigita. Ĉu eblas ĝin rekonstrui ? Ĉu necesas anstataŭigi ĝin per io alia ? Ĉar la unueca fronto de la progresemaj mezaj klasoj kaj de la popolaj tavoloj diseriĝis. Tiuj ĉi du grupoj ne plu retrovas sin, tiom la spacaj kaj skolaj disecoj evoluis ; ili ĉesis batali kune en politikaj partioj, kiuj en sia plimultoj jam konsistas el diplomitaj burĝoj kaj pensiuloj ; ili jam estas mobilizataj nek de la samaj celoj nek de la samaj prioritatoj vidu Pierre Souchon : Se la popolaj klasoj estus aŭskultataj).

En la lastaj tridek jaroj oni atribuis la disiĝon de la maldekstro kaj de la popola elektantaro al serio da faktoroj. politika (la perfido pri la promesoj), ekonomia(tria sektoro, financismigo, tutmondigo), ideologia (novliberala hegemonio), sociologia (celebrado de la meritokratio fare de la kulturaj klasoj), antropologia (forigo de diversaj vivoformoj en la kalkula kaj komerca racieco), geografia (la metropoloj kontraŭ la periferioj), kultura (societaj bataloj kontraŭ sociaj bataloj). Tiaj klarigoj, klasikaj, desegnas koheran skemon nur se ili konsideras ankaŭ du aferojn tre malofte menciatajn : la moderigajn virtojn, kiujn la “sovetia minaco” efikis al la gvidantoj de la kapitalisma “libera mondo”, unuflanke ; la malboniĝo de la rilato de la popolaj klasoj kun la institucia politiko, aliflanke.

Thomas Piketty, decida kontraŭanto al la revolucia marksismo, tamen agnoskas, ke “la malaltigo de la malegalecoj en la 20-a jarcento estas tre ligita al la ekzistado de komunista kontraŭmodelo. (…) Per la forto de premo kaj la minaco , kiujn ĝi signifis por la proprietismaj elitoj en la kapitalismaj landoj, ĝi tre forte kontribuis al transformado de la fortrilatoj kaj al la apero en la kapitalismaj landoj de imposta reĝimo, de sociala reĝimo, de reĝimo de sociala sekureco, kiuj estus tre malfacile trudeblaj sen tiu kontraŭmodelo”. [10]

ĈAR, kiom ajn stranga tio hodiaŭ povas ŝajni, la USSR dum jardekoj, speciale en la plej aktiva frakcio de la okcidenta laborista klaso, efektive reprezentis la konkretan eblecon de alia estanteco kaj do alian estontecon : esperon. Ne ekzistas politiko sen fido je la estonteco, kaj ĝuste tiu misaĵo de deziro, iluzio kaj espero malaperis en la 1980-aj jaroj, ĝuste en la momento, kiam la liberala konvertiĝo de la registara maldekstro cetere malaperigis la industriajn bastionojn, kio efikis tiel, ke ĝi metis ekster la ludon tiun socian grupon, kiu, ekde la 1930-aj jaroj, okupis la terenon. [11] La “senpolitikiĝo”, kiun komentistoj kaj enketistoj imputas al la popolaj klasoj, estas nur la nomo, per kiu ili kaŝas la rifuzon al ludo, en kiu oni vidas jam nenion gajneblan.

Kaj la retiriĝo de iuj solidigas la monopolon de la aliaj. Tiom, kiom la proporcio de superaj diplomitoj altiĝas (malpli ol 5 elcentoj post la milito, ili nun estas pli ol triono en Eŭropo kaj Usono), ili fariĝas kulture hegemoniaj kaj ĉe la elektoj decidaj. Por politike gajni, nun ŝajnas al ili malpli necesa fari aliancojn kun la aliaj – kio kompreneble postulas ke oni konsideru iliajn prioritatojn.

En la 1950-aj kaj 60-aj jaroj, la riĉuloj kaj diplomitoj voĉdonis dekstre, kaj la malriĉuloj kaj sendiplomuloj voĉdonis maldekstre. Tio jam ne estas tia : la universitata titolo, do la pozicio de fakulo, de kadrulo, de specialisto, igas voĉdoni maldekstre kaj kelkfoje, per reago, kondukas tiujn, kiuj estas nek fakuloj nek diplomitoj kaj kiuj sentas sin malestimataj de la fakuloj kaj de la diplomitoj, tendenci al la inversa direkto. [12] La “usona modelo”, kiu sekvas, troviĝas preskaŭ ĉie en Eŭropo : riĉa kaj intelekta urbo kia Novjorko aŭ San Francisko voĉdonas demokrate. Malriĉa kaj kampara subŝtato kiel Okcidenta Virginio aŭ Misisipo voĉdonas respublikane.

Sed, kontraste al la situacio antaŭ tridek aŭ kvardek jaroj,la modere maldekstraj partioj – ĉu socialistaj, laborpartiaj, demokrataj aŭ ekologiistaj – povas nun veti, ke ili venkos eĉ se ili neglektas la demandojn de la popola elektantaro, antaŭ ĉio en elektoj, en kiuj tiu ĉi malmulte partoprenas. Ili estas do liberaj por privilegii kulturan kaj societan liberalismon destinitan prioritate al la klera burĝaro. “Perdi la laboristojn, tio ne gravas”, konkludis s-ro Hollande. La senatano de la urbo Novjorko, Charles (“Chuck”) Schumer ripetis lin en Julio de 2016 : “Por ĉiu demokrata laboristo, kiun ni perdos en Okcidenta Pensilvanio, ni ricevos du moderajn respublikanojn en la antaŭurboj de Filadelfio”. Du monatojn poste, s-ro Donald Trump venkis en Pensilvanio – kaj li estis elektita …

S-ro DominiqueStrauss-Kahn ankaŭ rekomendis ke la francaj socialistoj forlasu la popolan elektantaron por “okupiĝi prioritate pri tio, kio okazas en la mezaj tavoloj de nia lando”. Li, ankaŭ brila stratego, estis proponinta tiun ŝanĝon mallonge antaŭ prezidant-elekto, tiu de 2002, en kiu lia kandidato estis eliminita, per jena klarigo : “La membroj de la intera grupo, konsistanta en grandega parto el salajruloj, kleraj, informitaj kaj edukitaj, formas la vertebron de nia socio kaj certigas ĝian stabilecon.” Nu, laŭ li, tio ne estis la kazo de la “plej granda malfavorata grupo” kiu “plej ofte tute ne voĉdonas” kaj kies “elpaŝoj kelkfoje montriĝas perforte”. [13]

Antaŭ dudek jaroj la socialistoj batis la dekstrularon ĉe la urbaj elektoj de Parizo kaj perdis pli ol dudek ceterajn urboj. Unu el iliaj gvidantoj, Henri Emmanueli, tiam publikigis artikolon ironie titolitan : “La maldekstro, kiom por la kvadratmetro ?” [14] Kaj li skribas : “Ekde nun, la influo de la plurisma maldekstro ŝajnas tendence sekvi la prezon de la kvadratmetro, kvankam tradicie ĝi estis al ĝi inverse proporcia.” En 1983 kaj 1989, Jacques Chirac venkis en ĉiuj distriktoj de la ĉefurbo. Post kiam du socialistaj urbestroj sin sekvis en Parizo, la kvadratmetro triobliĝis … Simetrie, la ekstremdekstrularo, kiu ricevis en Parizo 13,38 elcentojn de la voĉoj en la prezidantelekto de 1988 – rezulto tiam komparebla kun tiu de la ceteraj partoj de la lando – konservis nur 4,99 elcentojn en 2017, kvankam tiujare s-ino Marine Le Pen naciskale ricevis 21,3 elcentojn, parte pro la voĉoj de laboristoj kaj dungitoj. Vide al tia sociologia renversiĝo ne mirigas ke la superaj klasoj kaj la diplomitoj decidas ĉe la maldekstro kaj ke ili difinas ĝiajn strategiajn prioritatojn.

SED TIO, kio plej gravas por iuj, ne estas tio, kio gravas por la aliaj, eĉ se ili subtenas saman partion. Kiam, en 2017, oni petis al la usonaj laboristoj, kiuj voĉdonis por la demokratoj, diri siajn prioritatojn, ili nomis la koston de la sanprizorgo, la nivelon de la ekonomia aktiveco, la dungon, la pension. La prioritatoj de la progresemaj diplomitoj – la “kreemaj klasoj” de ĵurnalistoj, artistoj, instruistoj, enketistoj, deputitoj, profesoroj, legantoj de la New York Times, blogistoj, aŭskultantoj de publikaj radioj – estis, en la jena vico : la medio, la klimata ŝanĝo, la kosto de la sanprizorgo,la edukado. [15]

Tia diseco ne nepre spegulas la disecon inter moderuloj kaj radikaluloj. Ekzemple la brita laborista partio suferis fiaskegon en 2019 mallonge post kiam ĝia gvidanto Corbyn, cedante al la duobla premo de la blairistaj deputitoj, kiuj lin abomenis, kaj de la radikalaj studentoj, kiuj lin subtenis, anoncis ke se li venkos, li organizos referendumon pri la briteliro. Nu, la eliro el la Eŭropa Unio, kondamnata de la diplomitaj mezaj klasoj, moderaj same kiel radikalaj, estis apogata de la plej “popolaj” laborpartiaj elekto-distriktoj de Nordanglujo. La eŭropunia elpaŝo de s-ro Corbyn faligis dekojn da ili en la brakojn de la Konservativa Partio. La instruo evidentas : Se la maldekstro volas rekonkeri la perditan elektantaron, ĝi prefere evitu emfazi en la debato temojn, iuj povas ĝin plej malkontentigi. Pri tio jam zorgas Twitter kaj la komunikiloj.

Kiam la tempoj malfacilas, la postulo je bonaj novaĵoj kreskas. Nu, kun la krizo de la sansistemo, la mobiliziĝoj kiuj montras bataleman maldekstron, okazas pli malofte, kio apogas la retiriĝon de la individuo, la sopiron je la “antaŭa mondo”, la enfokusadon de la publika debato al la identecaj obsedoj kaj al la ekstrema dekstro. Jen sufiĉaj elementoj por “politiko de timo” kiu, se la maldekstro al ĝi cedas, kondukos ĝin al tio ke ĝi jam proponas nenion alian ol defendon de la pasintaj atingoj aŭ al elekto-avertado kun la celo eviti ke alvenu la plej granda malbono. Sed ĉe tia hipotezo, la “barado” fariĝas ofte ĉirkaŭ la plej modera propono, la plej timema, la malplej kapabla realigi ian ajn rompon kun la ekzistanta ordo – s-roj Hollande kaj Emmanuel Macron prefere ol s-ro Mélenchon en 2017, s-ino Hillary Clinton kaj s-ro Joseph Biden prefere ol s-ro Sanders en 2016 kaj en 2020. Kun la risko vidi la akvon eĉ pli altiĝi ĉe la sekva fojo.

Ĉar ili laciĝis pro nur defendaj bataloj kontraŭ la postmilita socialismo, la arĥitektoj de la liberalismo kiel Friedrich Hayek elektis tute alian vojon. Ili invitis siajn subtenantojn privilegii “intelektan aventuron”, “agon de kuraĝo”, “veran radikalismon”. Hodiaŭ, tiu ĉi konsilo validas por la maldekstro : ĝia skrupula respekto de la ekonomiaj ludreguloj efektive kondukis al nova certigita fiasko. La triopa urĝo ekologia, socia kaj demokratia, male, postulas, ke al la vera “liberala radikalismo”, nun triumfanta, kaj kies daŭrigo signifus baldaŭan detruon de la socio kaj la finon de la homaro, oni kontraŭmetu inversan radikalecon. Kun ĉi-foje la certeco, ke maldekstro preskaŭ unuforme intelekta kaj meritokratia, estos nek egaleca, nek populara nek venka.

La nova ĉilia prezidanto Gabriel Boric, pretendante fari sian landon la “tombo” de la novliberalismo, kaj kun la supozo, ke liaj agoj sekvos lian promeson, li eldiras la celon. Diri, ke la vojo estos malfacila, evidente estus eŭfemismo. Sed, kiam oni foje demandis al Noam Chomsky pri lia neskuebla optimismo, li respondis jene : “Vi havas du eblecojn. Vi povas diri : mi estas maloptimisma, nenio funkcios, mi rezignos, kaj tiel mi garantias, ke alvenos la plej granda malbonaĵo. Aŭ vi povas kapti la ekzistantajn eblecojn, la radioj de espero, kaj diri ke eble oni konstruos mondon pli bonan. Fakte tio ne estas vere elekto.”

Benoît BRÉVILLE kaj Serge HALIMI.

[1] “Questions politiques”, France-Inter, 21-an de Marto 2021. Vd ankaŭ Evelyne Pieiller : Post diversaj kompromitoj, kelkfoje teorie prezentataj kiel transiro de kontraŭecoj, la partioj, kiuj uzas ĝin, volas redoni identecon al la maldekstro. Ĉu la malfortigo de la patoso de la “klasbatalo” por tio sufiĉas ?.

[2] Jean-Pierre Chevènement, Qui veut risquer sa vie, la sauvera, Robert Laffont, Parizo, 2020.

[3] Interparolado aperinta en L’Humanité la 8-an de Novembro 2019, republikigita la 24-an de Marto 2020, mallonge post lia morto.

[4] Cetere, en Esperanto la verko de Lucien Sève : Bioetiko … estas preparata por aperi en 2022 ĉe MAS. -vl

[5] Vd en Esperanto : Solidarecreto ; Bernard Friot : La proponoj de Bernard Friot pri investkasoj, mono kaj dumviva salajro : Tri konkerendaj rajtoj : Ĉesigi la defendbatalojn. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, 58 p., ISBN 978-2-36960-079-4 (epub 978-2-36960-116-6). -vl

[6] Léon Blum, “L’idéal socialiste”, La Revue de Paris, Majo 1924. Citita de Jean Lacouture, Léon Blum, Seuil, Parizo, 1077.

[7] S-ro Gérald Damanin, Le Journal du Dimanche, Parizo, 7-an de Aprilo 2019.

[8] “A dissent’s view of the Arab Spring”, interparolado kun Hicham El-Alaoui. The Harvard Gazette, 23-an de Decembro 2019, www.news.hrvard.edu.

[9] “Frédéric Lordon : Rouler sur le capital »”, Ballast, 21-an de Novembro 2018, www.revue-ballast.fr.

[10] Konferenco al la “Amis de l’Huma”, 31-an de Januaro 2020.

[11] Stéphane Beaud kaj Michel Pialoux, “Pourquoi la gauche a-t-elle perdu les classes populaires ?”, Savoir/Agir, n-ro 34, Vulaines-sur-Seine, Decembro 2015.

[12] Kp Amory Gethin, Clara Martínez-Toledano kaj Thomas Piketty (sub la dir. de), Clivages politiques et inégalités sociales, Seuil-Gallimard-Éditions de l’EHESS, Parizo, 2020.

[13] Dominique Strauss-Kahn, La Flamme et la Cendre. Grasset, Parizo, 2002.

[14] Libération, Parizo, 27-an de Marto 2001.

[15] “Placing priority. How issues mattered more than demographics in the 2016 election”, Democracy Fund Voter Study Group, Vaŝingtono, DC, Decembro 2017.

Al tiom malmulte da gravulinoj, la dankema patrujo

La Panteonon oni eniras, de ĝi oni eliras

La 30-an de Novembro, Joséphine Baker estas enironta en la parizan Panteonon. Okazanta post serio de omaĝoj, memorfestoj, kaj kelkajn monatojn antaŭ la prezidant-elekto, la decido de prezidanto Macron ne estas sen balotaj celoj. Sed fakte : kiel, de pli ol du jarcentoj, oni eniras en Panteonon kaj … kiel foje okazis, ke iu eliris el ĝi ?



de  Alain GARRIGOU

Ĉu la enpanteonigo de Joséphine Baker, post tiu de Simone Veil, povas malkonfirmi la firman prijuĝon de "malsukceso de Panteono" ? [1] Certe la pompo de la gravaj ceremonioj de la Respubliko povas aspekti eksmoda. La cinikuloj aldonas, emfazante politikajn intrigojn per la kutima diraĵo : "Estas reklamo". Dum entombiga ceremonio de Viktoro Hugo en Majo 1885, la monarkia verkisto Léon Daudet jam ironiis : "La politika ekspluato de mortintoj estas tradicio de la Respubliko." Ĉu ĝi ne estas tiu de ĉiuj politikaj reĝimoj ? Panteono do plu utilas.

La tombejo de la monto Sainte-Geneviève havas malglatan kaj iom forgesitan historion. Cetere estas iu funkcio de la grandaj ŝtonaj monumentoj doni, kune kun grandecimpreso, ekvidaĵon de eterneco. La celo de la konstruaĵo eĉ parte antaŭigis ĝin, kiam la arkitekto Jacques-Germain Soufflot, elektita por realigi deziron de Ludoviko la 15-a, elpensis gigantan preĝejon pli elvokantan triumfan bildon ol piaĵon. En tiu dubiga epoko, kaj monarkia kaj klera, li volis ĝin "gravulmaniera", adoptante la bonan moralon de la klerismo malfavoran al reĝoj kaj gravaj kapitanoj ("buĉistoj" laŭ Voltero) por ekkulti ŝtatulojn, sciencistojn kaj verkistojn, utilajn al la homaro kaj al sia lando. La horizonto de la graveco larĝiĝis poste, samtempe kiam Panteono akceptis siajn gastojn.

La Revolucio forprenis de la preĝejo ties religian funkcion por igi ĝin templo al gravultomboj. Napoleono kunigis religian kaj civilan rolon kaj destinis ĝin al tomboj de la imperiaj altranguloj. Neeviteble, la monarkia restarigo redonis al Panteono ĝian ekskluzivan religian statuson. Plian fojon, la civitano-reĝo Louis-Philippe redonis al ĝi ties revolucian celon, post la Tri Gloraj Tagoj de Julio 1830, kiuj valorigis la heroan sinoferon. Poste Napoleono la 3-a denove starigis la religian statuson, laŭ sia katolika politiko. La lasta kaj definitiva transformiĝo kiel templo de la respubliko estis farita de la registaro Brisson, kiu kaptis la okazon de la funebra ceremonio de Viktoro Hugo por dediĉi la uzadon de Panteono – tiu gravurita en la frontona ŝtono - per la fama diraĵo de 1791, antaŭ ol esti forigita kaj poste reskribita : "Al la gravuloj la dankema patrujo".

Politikaj interesoj

Tiu monumento eltenas hazardojn ne nur de la politikaj reĝimoj, sed ankaŭ tiujn de la famaj mortintoj, plektante la historion de la konstruaĵo kun ilia destino. Okaze de la morto de Mirabeau en 1791, la ideo de kolektiva tombloko por gravuloj, ofte nomita Élysée, estis dekretita alprenante la nomon de la fama antikva romia monumento. La deputitoj ja ŝuldis distingaĵon al tiu, kiu antaŭtempe forpasinta, savis la ĵus naskiĝintan revolucion per siaj firmaj ekparoladoj. Iom poste oni malkovris, ke Mirabeau negocis kun la reĝo kaj ricevis monon. Lia kadavro estis fine forportita de Panteono al komuna tombejo en la sama tempo, kiam tiu de Marat, murdita en Julio 1793, eniris Panteonon. Dum tempo same mallonga, ĉar Termidoro [2] okazigis lian forigon kvin monatojn poste. Eĉ la famuloj antaŭrevoluciaj, kies kazo estis oficiale planita, suferis la sortoŝanĝojn de la historio. Voltaire, enpanteonigita en 1791 kaj Jean-Jacques Rousseau, en 1794 : ambaŭ estis mallonge forigitaj en 1814 de la Restaŭrado, kaj poste lokitaj en diskretan ejon por ne ŝoki la impresiĝemon de la ekleziaj fideluloj. La ŝanĝigoj riskis transformi templon por sekulara eterneco al pruvo de malfirmeco de humanaĵoj.

La fama poeto Viktoro Hugo organizis sian entombigon, por kiu li planis transporton de sia kadavro sur ĉerkoveturilo por malriĉuloj, sed ankaŭ nacian funebran ceremonion. Veras, ke li jam dumvive eniris la paperan panteonon de lernejaj instrulibroj. Pro la emocio kaŭzita de la morto de la maljunulo, la registaro ne hezitis publiki duoblan dekreton la 27-an de Majo 1885 : la unua redonante al Panteono ĝian dekomencan kaj laŭleĝan destinon, tiel forgesinte ĝian veran originan funkcion, la dua aldonante al nacia funebra ceremonio la translokadon de la restaĵoj de Viktoro Hugo [3]. De nelonge starigita, minacita en 1871 kaj ankaŭ en 1885, la Respubliko ja ŝuldis grandan omaĝon al la famega aŭtoro de La Mizeruloj, kiu rezistis al la ŝtatrenverso de Louis Bonaparte kaj eltenis dek-naŭ jarojn da ekzilo, kontraŭstaris en 1877 la malfondon de la nacia Asembleo fare de la ŝtatestro, la generalo Mac-Mahon, publikante sian Historio de krimo, kaj subtenis noblajn aferojn kiel nuligon de mortpuno.

Liaj kontraŭuloj ne ŝparis al li malamon. Preter la personeco de la mortinto, kritikantoj kompreneble kulpigis la politikajn celojn de tiu iniciato. La katolikaj komunikiloj denuncis ofendon al religio kaj iniciaton de komunumanoj [4]. Ĉe la ekstremaj maldekstruloj, atakoj de Paul Lafargue [5] , bofilo de Karlo Markso, kaj de Jules Guesde farigis la verkiston avidulo kaj servisto de la kapitalista klaso. La unuaj ne malhavis aŭdacon publike mallaŭdi idoligon post esti tiom longe kultantaj sanktulojn. La duaj ankoraŭ ne imagis siajn heredontojn dediĉi maŭzoleojn al siaj mortintaj ĉefoj sur ĉiuj kontinentoj. [6] La ceremonio kunigis pli ol milionon da personoj antaŭ la katafalko sub la Arko de Triumfo kaj laŭlonge de la vojo sur la bulvardo Saint-Germain, la bulvardo Saint-Michel kaj la strato Soufflot. Kontraste kun revoluciulaj homamasoj kaj, tiom forte impresintaj la imagpovon ekde preskaŭ jarcento, la samtempuloj konservis bildon de festanta homamaso respektema kaj obeema kaj dolĉanima. Tiu sukceso ne mutigis kritikantojn, sed inspiris ontajn publikajn omaĝojn.

La debatoj pri uzado de Panteono do ne estis nur disputoj kelkfoje ridindaj pri amataj aŭ malamataj personoj, sed esprimis ĝisfundajn kontraŭstarojn pri valoroj. Necesis ne nur scii, al kiu atribui la honoron de enpanteonigo, sed ankaŭ trakti la najbarecojn fariĝantajn delikataj pro la politikaj ŝanĝoj. Post la afero Dreyfus, la familio de la imperia marŝalo Jean Lannes petis forigon de la tombo de sia praulo por eviti al li kunestadon kun Émile Zola. La reago de Ludoviko la 18-a estis pli humura, kiam oni atentigis lin en 1821 pri la maltaŭgeco de ĉeesto de la tombo de la kontraŭklerika Voltero en restaŭrita preĝejo : "Nu lasu lin. Li estas ja sufiĉe punata estante devigata aŭdi meson ĉiutage".

Laŭ la tragediaj eventoj, revolucioj kaj militoj, Panteono do malfermiĝis al novaj atestoj de eminenteco kun gravuloj defendinte unu aŭ plurajn grandajn kazojn, iuj pace mortintaj kiel Viktoro Hugo, aliaj heroaj laŭ romantika difino, oferintaj sian vivon sur batalkampo aŭ stratbaraĵoj, civitemaj herooj, kies tempo kulminis en 1964 kun enpanteonigo de Jean Moulin postulata de generalo De Gaulle. La funebra parolado de André Malraux priskribis personecon kumulantan kvalitojn de heroa bonegeco – "heroo kaj martiro" laŭ la nova terminaro, kiu de nun trafis mortigitajn rezistantojn, sed ankaŭ ŝtatisto – transfigurante ĝin. La vizaĝo misfigurigita de torturo ne plu estis de homo, eĉ grava, sed tiu de luktocelo.

Nekrologoj tiom mallongas, ke ili kaŭzas kapturniĝon, resumante tutan vivon en kelkaj linioj. Ke gloro rilatu al unika brava faro aŭ inverse estu sen ia braveco, ili iom pli nutras skeptikecon. Iuj taksos troa honoron de Panteono por simpla kabareda artistino. Ĉu ŝi almenaŭ meritas ĝin ? Joséphine Baker, naskiĝinta en 1906 en Saint-Louis en Usono, venis Francien je aĝo de 19 jaroj por danci en "revue nègre (nigrula revuo)". Celo de erotikaj fantasmoj de kolonia Francio, ŝi rapide akiris sukceson kun sia banana zono, siaj gestadoj bildigante la folkloran kaj rasisman vidmanieron pri afrikanoj kaj per siaj nudaj mamoj. Trans la sengraveco, ĉu tio ne signifas senŝarĝigi la rasisman etoson de alia tempo ? Kontraŭe, aliaj taksos valora la progresadon de fameco akirita per distrado al politika kaj homaraneca engaĝiĝo. Ke la juna miksrasulino de rasdisiga Usono socie sukcesis en Parizo de la tempo inter la du militoj, tio jam estimindis, ke ŝi utiligis tiun sukceson por bonaj celoj, aliĝante al la Rezistado kontraŭ la germana okupado, spite al riskoj por siaj vivo kaj riĉaĵoj, tio ja meritas la omaĝon. Joséphine Baker havas ankaŭ taŭgan politikan profilon por la celoj de respublika prezidanto kandidato al sia propra posteno.

Se ĉiam nur okazis profitemaj celebradoj, ili tamen estas justaj. Samtempe, la nomo de Gisèle Halimi, advokatino de batalantoj de Fronto de nacia liberiĝo (FLN) kaj de la alĝeria sendependiĝo, pioniro de la feminisma kazo en procesoj pri seksperfortoj kaj abortoj, estis elvokita. Ŝajnas, ke la prezidanto de la Respubliko preferis Joséphine Baker, gaŭlisman kaj dekstrulan, al maldekstrula personeco enŝovita en hodiaŭajn debato-batalojn. Anstataŭ ol fidi opiniesploron, kiel ĝenerale okazas, estus pli lerte interesiĝi pri historio, kiu sugestus solvon pli fidelan al respublika spirito.

Tiel, kvar jarojn post la transigo de la restaĵoj de Viktoro Hugo, la centjarfesto de la franca revolucio postulis celebradon : la Universala Ekspozicio de 1889 ne sufiĉis, necesis pli rekte politika evento. Kiel ĝi agis por Viktoro Hugo, la urbo Parizo strebis al solena omaĝo al gravulo de la Respubliko. Alphonse Baudin, reprezentanto ĉe la nacia Asembleo, estis mortigita sur stratbaraĵo la 3-an de Decembro 1851 de la trupo de Louis Napoléon [7]. Spitante la loĝantojn de la kvartalo Saint-Antoine, kiuj rifuzis preni armilojn kaj riproĉis lin ties parlamentan kromsalajron per bela repliko : Vi tuj vidos, kiel oni mortas por 25 frankoj." La "noblaj vortoj" iris al posteuloj en 1868, kiam la kontraŭstaruloj al la Dua Imperio organizis monoferadon por donaci luksan tombon al lia kadavro en la tombejo Montparnasse. La tribunaloj malkompate subpremis la donacantojn. En 1877, la rakonto de lia morto en Histoire d’un crime (Krimhistorio), analoj de rezistado al la nova 18-a de Brumero [8] reaktualigis la legendon. Elektito oferanta sian vivon ja povis allogi minacatan parlamentan reĝimon. Baudin tamen ne estis perfekta kandidato : nu, li estis ribelulo. Oni tiam aldonis al li militajn ĉefojn de la Revolucio, Lazare Carnot, François Marceau kaj Lazare Hoche. Pro la kontraŭstaro de la nepo de tiu lasta, monarĥisto, li estis anstataŭigita per Théophile de La Tour d’Auvergne. En unu fojo, la ceremonio de 1889 alportis kvar kadavrojn al Panteono.

En delikataj situacioj, speciale simbolaj, necesas ruzo. La nunaj decidantoj ne elmontris ĝin. Se iliaj posteuloj konformiĝas al la evoluo de la historio, kiu tuŝas Panteonon kiel ĉiujn homajn aferojn taksatajn senŝanĝaj, temas nur pri prokrasto. Ĝiaj originaj limoj ofertas al Panteono novan etapon en ties ekzisto. "Al la gravuloj la dankema patrujo" ja suferas pro malakcepto de virinoj, kiuj atingis ĝin aŭ povintus fari ekde Marie Curie. Kvankam timema, tial ke nur kvin kaj baldaŭ ses virinoj kuŝas entombigitaj en Panteono, ilia pli ofta suprenigo ĝis la gravula nivelo malpli riskas la elreviĝojn de uzurpadoj kaj rekonas la meritojn de homoj longtempe kaj maljuste senigitaj je valorego.

Alain GARRIGOU.

[1] Mona Ozouf, « Le Panthéon, l’École normale des morts », en : Pierre Nora (sub estrado de), Les Lieux de mémoire, Gallimard, Parizo, 1984.

[2] La 9-a monato de la franca revolucia kalendaro, kaj ĉi-rilate la 9-a de Termodoro de la 2-a jaro (la 27-an de Julio 1794), per la faligo de Robespjero (Robespierre) la dua fazo de la revolucio, la radikala (1792-1794) ĉesis, kaj la epoko de la grandburĝaro. -vl

[3] Avner Ben-Amos, « Les funérailles de Victor Hugo », en Pierre Nora (sub estrado de), Les Lieux de mémoire, v.c.

[4] … de la membroj de la Pariza Komunumo. Vd pri tiu : Karlo Markso : La interna milito en Francujo (1871 La Pariza Komunumo) kun enkonduko de Frederiko Engelso. 2-a, reviziita eldono, Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, ISBN 978-2-36960-127-6 (= MAS–libro n-ro 169). -vl

[5] De li ekzistas en Esperanto la libro Paŭlo Lafargo (Paul Lafargue) : La rajto je pigro. El la franca tradukis Kribo. 2-a eldono. Embres-et-Castelmaure ; Parizo. Monda Asembleo Socia (MAS) ; Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). ISBN 978-2-36960-238-5 (= MAS–libro n-ro 251) -vl.

[6] Vd pri tio la akrajn kritikojn de Lanti, en : E. Lanti kaj M. Ivon : Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio ? (1935) ; Leo Trocko : Laborista ŝtato, Termidoro kaj bonapartismo. Historia-teoria esploraĵo (1932/35). Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2ß19, ISBN 978-2-36960-191-3 (= MAS–libro n-ro 228), p. 11 ; 56 – 68 ; 154. -vl

[7] Kp Mourir pour des idées. La vie posthume d’Alphonse Baudin, Les Belles Lettres, Paris, 2010.

[8] Pri tiu ĉi vd Karlo Markso : La 18-a de brumero de Luizo Bonaparto. Kun antaŭparolo de Frederiko Engelso. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS),2016, ISB 978-2-36960-075-6 (= MAS-libro n-ro 169). -vl

Du blokoj defias unu la alian en la afgana areno

La venko de la talibanoj malordigas la diplomatian ludon en Azio

Jean-Luc RACINE

La foriro de la usonaj trupoj el Afganio generis novan “Grandan Ludon” inter la potencoj kiuj serĉas adaptiĝadon al la regionaj geopolitikaj realoj, ĉiam movantaj. Por Barato, la afgana dosiero plu estas dornoplena kaj aldoniĝas al la prikontestaĵoj pezantaj sur ĝiaj rilatoj kun Pakistano kaj Ĉinio, eĉ se Nov-Dehlio fortigas siajn partnerecojn en Hindo-Pacifiko kun, unue, Usono.



de  Jean-Luc RACINE

Post la usona fortiriĝo kaj la restaŭrado de la Islama emirlando Afganio, la venko de la talibanoj nur pliseverigas la humanan krizon, pro kiu suferas popolo jam elĉerpita de kvardek jaroj de konfliktoj, dum preciziĝas la minaco de la regiona branĉo de la Organizaĵo de la islama Ŝtato (OIŜ aŭ “Daiŝo”) : la islama Ŝtato en Ĥorasano (Islamic State-Khorasan Province, IS-KP).

Sensurprize, la grandaj potencoj manovras por adaptiĝi al la regionaj geopolitikaj realoj, plu fluktuantaj, pro tio, ke la nova reĝimo estas ĝis nun agnoskita de neniu alia lando. Se la “Granda Ludo” de la 19a jarcento kaj de la komenciĝo de la 20a jarcento, inter la rusa kaj la brita imperioj, disvolviĝis je la horo kiam la ĉina imperio malfortiĝis, en la hodiaŭa ludo Ĉinio sin vidigas en pozicio de forto ankoraŭ nekonita, kvankam ne tutpotenca. Koncerne Baraton, la reveno de la talibanoj lokis ĝin en delikatan situacion. Dum multaj landoj, laŭ la fluo de la jaroj, fine oficiale akceptis la senditojn de la insurekciantoj, Nov-Dehlio elektis kontraŭan agmanieron, kultivante siajn rilatojn kun nur la registaroj de la prezidantoj Hamid Karzaj (2001-2014) kaj Aŝraf Ghani (2014-2021).

La barata-afgana historio datiĝas de jarmiloj kaj ne eble iĝu forgesita, eĉ se ĝi kolerigas la hinduajn naciistojn ĉiam rapidajn por denunci la periodojn kiam la granda Hindujo estis submetita al la “jugo de Islamo” (legu post-skribe). Pri la nuntempa epoko, la du landoj subskribas amikan traktaĵon ekde 1950, kiun ili pliampleksigas, en 2011, per interkonsento por strategia partnereco koncerne la politikan interparoladon, la ekonomian, kulturan kaj sciencan kunagadon, kaj la kontraŭteroristan lukton. Nuntempe, pli ol dek mil stipendiuloj kaj ĉirkaŭ cent tridek afganaj kadetoj studas ĉu en la universitatoj ĉu en la militistaj akademioj en Barato. Nov-Dehlio liveris al Kabulo loĝistikan ilaron kaj, de 2018, atak-helikopterojn. Tamen Barato sendis neniun trupon, nur apudarmeaj fortoj protektis la ambasadejon, la konsulejojn kaj kelkajn gravajn infrastrukturajn konstruejojn.

Malbona novaĵo por Barato

De 2004 ĝis 2021, Barato investis preskaŭ 3 miliardojn da dolaroj (aŭ 2,6 miliardojn da eŭroj) en Afganio por konduki plurcentojn da projektoj por disvolviĝo, foje lokaj, foje simbolaj, kiel la konstruaĵo de la Parlamentejo inaŭgurita en 2015 kaj, je la sekvanta jaro, la hidroelektra baraĵo Salma, en la okcidento. Fronte al la pakistana blokuso, kiu malhelpas ĉiun vojan cirkuladon de Barato al Afganio, ĝi ankaŭ komencis malfermi, pere de la irana haveno Ĉahbaharo, inaŭgurita en 2017, maran kaj poste teran atingvojon al la granda cirkla vojo liganta la ĉefajn afganajn urbojn : Kandaharo kaj Herato ĉe la okcidento, Kabulo kaj Kunduz ĉe la nordo – tiom da pordoj al Centra Azio.

Tio donis al Nov-Dehlio la okazon ĉirkaŭiri sian pakistanan najbaron kaj al Kabulo kreskigi sian agadliberon rilate al Pakistano, kun kiu la interrilatoj, malgraŭ fortega iama periodo, galiĝis. Pri tio atestas la plej ĵusa deklaro de S-ro Hamdullah Mohib, konsilisto pri nacia sekureco de Afganio, iomete antaŭ la renverso de la registaro : “Nun, nia [pakistana] najbaro, kies malutilaj celoj evidentiĝas al la okuloj de la Afganoj kaj de la tutmondo, uzas kvazaŭ ilaron grupon avidan je potenco por plian fojon malfortigi Afganion  [1] – kio instigis koleron de Islamabado. Por Barato, la alveno de la talibanoj servas la pakistanan ludon kaj estas malbonega novaĵo, pro perdo de influo laŭ ĝi, sed ne nur. Ĝi ĉefe timas, ke estos reaktivigitaj la pakistanaj ĝihadistaj grupoj kiuj celas Kaŝmiron, Laŝkar-e-Tajba kaj Ĝajŝ-e-Mohammad, kiuj de longe interligiĝas kun la novaj mastroj de Kabulo.

Nov-Dehlio tamen findecidiĝis publike kunparoli kun la talibanoj. En junio 2021, dum ties antaŭeniro iĝas evidenta, kontaktoj fariĝas en Doho, kaj la unua oficiala renkontiĝo okazas tie la 1an de septembro. La kunparolanto al la barata ambasadoro en Kataro estas Ŝir Muhamad Abas Stanikzaj, unu el la traktantoj pri la interkonsento subskribita en februaro 2020 inter la talibanoj kaj la Usonanoj [2] kaj kiu iĝos ministro pri eksterlandaj aferoj en la portempa registaro de la islama emirlando, je la 7a de septembro.

Eĉ antaŭ tiu renkontiĝo, S-ro Stanikzaj certigis, ke li deziras “daŭrigi la kulturajn, ekonomiajn kaj komercajn rilatojn kun Barato, kiel dum la pasinteco [3]. Tiu volo konfirmiĝis poste, dum duflanka kunveno inter la talibana vic-ĉefministro, S-ro Abdul Salam Hanafi, kaj la ŝtatkomisiisto de la barata ministerio pri eksterlandaj aferoj pri la regiono Pakistano-Afganio-Irano, flanke de la internacia konferenco organizita en Moskvo la 20an de oktobro 2021. Se Barato pravigis tiujn diskutojn pro la necesa instalado de humana helpo, ĝi precipe pensis pri la estonteco de Kaŝmiro. Iuj talibanoj certigas, ke laŭprincipe ili ne enmiksiĝos en la enlandaj aferoj de aliaj landoj kaj, ke ili ne aliĝos al kontraŭ-barata ĝihado en tiu teritorio. Aŭskultante ilin, estas nur propagando la akuzo, laŭ kiu la potenca reto Haqqani – iu armita islamista grupo de pluraj miloj da homoj – respondecus pri atakoj kontraŭ la interesaĵoj de Barato en Afganio kaj kunlaboris kun Laŝkar kaj Ĝajŝ [4]. Male, aliaj talibanoj asertas, ke la emirlando “aŭdigos la voĉon de la islamanoj de Kaŝmiro”, sen tamen partopreni en armeaj operacioj [5]. Do ia ambigueco regas ene de la movado. Des pli, ke plu ŝvebas la ombro de Pakistano, laŭŝajne kontenta de la reveno de la talibanoj.

Efektive, la Pakistano de Benazir Bhutto (ĉefministro de 1988 ĝis 1990 kaj de 1993 ĝis 1996) patronis ilin en espero, pli geopolitika ol ideologia, stabiligi Afganion, firmigi sian influon dume kontraŭante tiun de Barato, kaj malfermi sekurigitan vojon al Centra Azio. En 1997, Pakistano estis unu el la tri landoj, kun Saud-Arabio kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kiuj agnoskis la islaman emirlandon. Post la falo de la reĝimo en oktobro 2001, ĝi bonvenigis la talibanajn ĉefojn, proponis al la batalantoj arieran bazon en la tribaj zonoj apud la afgana landlimo. Pli freŝdate, ĝi grave rolis en la starigo de la dialogo de Doho inter talibanoj kaj Usonanoj, kvankam la interrilatoj galiĝis same kun la registaro de S-ro Ghani kiel kun tiu de la barata ĉefministro Narendra Modi, kiu decidis forigi la aŭtonomecon de la gubernio Ĝamuo kaj Kaŝmiro en 2019 [6].

Tamen la pakistana deklaro ne estas sen nuancoj. En streĉita ekonomia situacio, dum li negocas pruntoprenon de la Internacia mona fonduso (IMF) kaj dum sia lando plu kuŝas sur la griza listo de la Labor-grupo por financa agado (LGFA) kiu kontrolas la financadojn al la terorismo, la ĉefministro Imran Khan elektis duoblan sintenon. Unuaflanke, li konformiĝas al la “internacia komunumo” alvokante al la talibanoj, ke ili starigu senekskludan registaron, respektu la homajn kaj aparte la virinajn rajtojn, kaj evitu, ke la lando denove iĝu centro de internacia terorismo. Aliaflanke, li alvokas al la okcidentaj landoj, ke ili ne izolu la reĝimon, lasu al ĝi tempon por teni siajn promesojn pri malfermo, kaj liberigu la kapitalon de la afgana centra banko blokitan en Usono kaj en Eŭropo kaj la kreditojn negocitajn de la registaro de Ghani interrompitajn de la Monda banko kaj de la IMF : entute pli ol 10 miliardoj da dolaroj.

Malantaŭ tiu retoriko kuŝas du plej gravaj zorgoj : la afgana situacio ne generu novan ondon da rifuĝantoj (Pakistano jam akceptis tri milionojn da ili en la jaroj 1990, sed de nun la landlimo difinita de la linio Durand estas blokita), kaj precipe la afganaj talibanoj kvietigu siajn paŝtunajn fratojn de la Tehrik-e-Taliban en Pakistano (TTP). Efektive, ekde 2020, tiuj ĉi rekomencis atencojn kontraŭ la pakistanaj fortoj kaj la ŝijaistaj minoritatoj, tiel montrante, ke ili refortiĝas post la subpremado gvidita de Islamabado kvin jarojn pli frue. Por trankviligi la ludon, la afganaj talibanoj rolas kiel perantoj inter la TTP kaj la senditoj de S-ro Khan, serĉante eblan armisticon, eĉ pardonon kiu vekas multajn kritikojn en Pakistano [7]. Trans la TTP, ankaŭ la minaco de IS-KP estas taksita serioza en Islamabado, kvankam la nova afgana potenco konsideru ĝin minimuma spite ripetitajn mortigajn atencojn. La alveno en Kabulon de la ĉefo de la pakistana sekreta servo, je la 5a de septembro 2021, du tagojn antaŭ la deklaro de la registaro, atestas pri la solidaj ligoj inter la du partioj, same kiel la loko farita en la talibana registaro al la reto Haqqani, proksima al Islamabado. Se iuj ĉefoj ŝatus sin senti malpli forte sub la pakistana regado, la agadmarĝeno de la islama emirlando restas malgranda nuntempe.

La timo pri disvastiĝo de la terorismo

Forĝita je la komenciĝo de la jaroj 2010 de la administracio de S-ro Barack Obama por emfazi kiom Afganio kaj Pakistano konstituas unu saman strategian agadkampon, la koncepto “Af-Pak” plu validas kaj Islamabado sciis kiel fariĝi plu neelturnebla, inkluzive por Vaŝingtono [8]. Ĝi restas deviga rolanto, eĉ se la gravitocentro de Usono en Hindopacifiko favoras Baraton kaj malcertigas la evoluon de la pakistana-usonaj interrilatoj.

La ĉefaj rolantoj ekster Afganio havas samdirektajn celojn koncerne tion, kion ili esperas de la nova reĝimo, sed la longdaŭra esploro por internacia mediacio malsukcesis : nek la “procezo de Istanbulo” lanĉita en 2011 kaj renomita “koro de Azio”, nek la konferencoj organizitaj en Moskvo kun la talibanaj reprezentantoj sukcese starigis veran interafganan dialogon, kio estis unu el la promesoj de la insurekciantoj en la interkonsento de Doho. Ĉiuj alvokas al senekskluda registaro, kaj al respekto de la homaj rajtoj, sed post la parolado, la sekurecaj koncernoj pli valoras kaj la timo pri nova disvastiĝo de la terorismo unuigas ĉiujn partoprenantojn, laŭ propraj naciaj manieroj : por Rusio kaj la limlandoj norde de Afganio, temas pri evitado de ĉiu infektado de IS-KP en Centra Azio pere de ekzistantaj movadoj, inter kiuj la Islamisma movado en Uzbekio ; por Ĉinio, pri frakasado de la Islamisma partio en Turkestano, organo de la ujguraj separatistoj, plej multe bazitaj en la afgana provinco Badaĥŝano ; por Irano, pri malgrandigo de la minaco de IS-KP kaj de tiu de la sunaistaj ekstremistoj de Ĝundalah en la provinco Sistano-kaj-Baluĉistano, landlime de Pakistano kaj de Afganio ; por Saud-Arabio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Usono, jugi la terorisman minacon de OIŜ.

En tiu serĉado al sekureco, kie gravas ankaŭ la lukto kontraŭ la opio-ŝakrado kaj la estonta alirebleco al la riĉaj afganaj min-fontoj (i.a. la tre strategia litio), multaj arkitekturoj profiliĝas. Tio vidiĝas per la internaciaj kunvenoj kiuj okazis en oktobro. La 20an, Moskvo organizis konferencon kun la talibanoj dum ĉeestis ĉinaj, pakistanaj, iranaj, kazakaj, kirgizaj, turkmenaj kaj uzbekaj delegitoj [9]. La Usonanoj malakceptis la inviton, sed Barato ĉeestis kaj engaĝiĝis provizi humanan helpajn rimedojn. Male, Barato ne estis invitita de Teherano dum la renkontiĝo de la “najbaroj de Afganio” (Irano, Ĉinio, Pakistano, Taĝikio, Turkmenio, Uzbekio plus Rusio), la 27an [10].

Kelkajn tagojn antaŭe, la 12an, Barato sukcesis aŭdigi sin dum la kunveno de G20 speciale dediĉita al Afganio. S-ro Modi alvokis al “forĝi unuiĝintan internacian respondon” al la defio starigita de la reveno de la talibanoj, sin apogante sur la rezolucio n-ro 2593 adoptita de la Konsilio pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj (sub barata prezidanteco) je la 30a de aŭgusto. Tiu ĉi traktas pri la kutimaj temoj (malakcepto de la terorismo, senekskluda registaro, respekto de la homaj rajtoj...), sed la pezo donita al la terorisma minaco, kiu de la vidpunkto de Nov-Dehlio entenas Pakistanon, kontentas ĝin.

Kreskanta dueco

Ĉiu opinias, malantaŭ diplomataj paroloj, ke Ĉinio estos la plej bone lokita, je la taŭga momento, por investi en Afganion, kiun ĝi deziras enkalkuligi en la novajn silkajn vojojn, tra Centra Azio kaj la ĉina-pakistana ekonomia koridoro ; ĝi disponas je la necesa kapitalo kaj avidas la minajn riĉaĵojn de la lando. Eĉ antaŭ la kapto de Kabulo, la talibanoj volis ĝin trankviligi, promesante ne enmiksiĝi en ĝiajn enlandajn aferojn (aludo al la Ujguroj de Ŝinĝjango) [11]. S-ro Wang Yi [ŭang ji], ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, akceptis fine de julio la mulaon Abdul Ghani Baradar, kunfondinton de la talibana movado kaj tiam ĉefon de la politika buroo. La interparoladoj daŭris en oktobro, en Doho, S-ro Baradar iĝinte vic-ĉefministro.

Trans Ĉinio, kun kiu la rilatoj streĉiĝis ekde la gravaj incidentoj ĉe la landlimo en 2020 (kiuj kaŭzis la morton de dudek Baratanoj en Orienta Himalajo), Barato pridemandas sin ankaŭ pri la evoluo de siaj rilatoj kun siaj du ŝlosilaj partneroj : Rusio kaj Irano. La solidaj rilatoj kun Moskvo, ligitaj per la traktato pri amikeco kaj kunlaboro subskribita en 1971, postvivis post la falo de Sovetunio. La Rusio de S-ro Vladimir Putin, kiu daŭrigas intensajn diplomatiajn kaj militistajn rilatojn, restas principa armil-provizanto, eĉ se ĝia parto relative malkreskas (49% de la barataj importaĵoj dum la jaroj 2016-2020). Samtempe, Nov-Dehlio proksimiĝis al Vaŝingtono, kaj Moskvo al Islamabado. Tamen estus troe konsideri ilian strategian partnerecon kiel mortinta [12] : ilia unua duflanka dialogo 2+2 (defendo, eksterlandaj aferoj) estas anoncata, kaj S-ro Putin estas atendata en la barata ĉefurbo je la komenciĝo de decembro 2021.

Koncerne Iranon, la disvolviĝo de la haveno Ĉahbaharo, kunfinancita de Barato, povis plu okazi post la ĉesigo de la punoj fare de Usono kontraŭ tiu projekto grava por Afganio. Tamen, sub la premo de la administracio de S-ro Trump, Nov-Dehlio multe malkreskigis siajn importaĵojn de iranaj petrolo kaj gaso. Siaflanke, Teherano taksas, ke la islama-naciismo montrita de la talibanoj estas malplej grava malbono akceptinda, ekde kiam ĝi povas utili kiel kontraŭfajro al la internaciisma ĝihado de IS-KP. Ĝi postulas, nur formale, la respekton de la hazara ŝijaista minoritato, sed fermas la okulojn sur la ekscesoj faritaj kontraŭ ĝi en iu aŭ alia provinco.

Pri la cetero, la flueco de la situacio ne malpermesas la strukturajn movojn : en marto 2021, Ĉinio kaj Irano subskribis traktaton pri kunlaborado dum dudek kvin jaroj, kiu valoras kiel strategia partnereco, malfermante la landon al la silkaj vojoj karaj al S-ro Xi Jinping. Tio ne malhelpis al la irana prezidanto Ebrahim Raisi, enoficiĝinta kelkajn tagojn antaŭ la falo de Kabulo, montri al la barata ministro pri eksterlandaj aferoj, Subrahmanjam Jaiŝankar, sian volon disvolvi la rilatojn inter siajn landojn kaj ludi rolon por stabiligi Afganion. Sed malfacilas scii ĝis kie tio iros.

Oni ne povas ekskludi, ke tiu geometrio de la ĉefaj partoprenantoj en post-usona Afganio skiziĝu domaĝe al Barato. Nu, la Kvarflanka dialogo pri sekureco (en la angla QUAD) plifortiĝas, post la pintkunveno kiu kunigis la plej elstarajn estrojn de siaj membroj (Usono, Japanio, Barato, Aŭstralio) en Vaŝingtono, je la 24a de septembro 2021, kaj la aprobo de kuna deklaracio rememoranta la komunajn opiniojn pri Afganio. Sed alia QUAD, ankoraŭ neformala, eble stariĝos inter Ĉinio, Rusio, Irano kaj Pakistano : la ĈRIP. Tiuj kvar landoj estas unuiĝintaj de sia kontraŭusonismo (pli ambigua ĉe la Pakistananoj), de sia volo vidi la Okcidentajn landojn, la IMF-on kaj la Mondan bankon pagi la monon ŝulditan al la nova reĝimo, kaj de sia opono al la starigo de usonaj bazoj en la regiono por lukti kontraŭ IS-KP, sed ankaŭ de vigla malkvieto, aparte en Moskvo, fronte al la minaco de OIŜ kaj de la centraziaj islamismaj movadoj emaj al kunigi kun ĝi je diversaj gradoj. En kuna komunikaĵo publikigita flanke de la pintkunveno de la Ŝanhaja organizo por kunlaboro (ŜOK) kiu okazis la 17an de septembro (kaj al kiu Barato partoprenis), ili interpelaciis “tiujn ŝtatojn kiuj nepre unuavice respondecu pri la postmilita socia-ekonomia rekonstruado en Afganio [komprenu : la landojn de la Nord-Atlantika traktat-organizo (NATO)] kaj urĝe provizu Afganion per humana kaj ekonomia helpo kiun la lando bezonas” ; ili ankaŭ emfazis “la neceson kunordigi la strebojn por fronti la minacojn, aparte la pligrandiĝon de la terorismo kaj la drog-ŝakradon” [13].

La afero pli komplikiĝas pro la anonco, ĉifoje oficiala, de plia QUAD, kuniginta Usonon, Baraton, Israelon kaj la Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn, je la 18a de oktobro 2021 : ekonomia forumo pri ankaŭ la surmara sekureco kaj la “tutmondaj demandoj” laŭ S-ro Jaiŝankar. La morgaŭon, la tre respektata barata taggazeto The Hindu publikigis ĉefartikolon alvokantan al singardemo : “Barato nepre sin gardu troviĝi engluita en la multnombraj konfliktoj en Mezoriento. (...) La streĉoj inter tiu nova bloko kaj Irano plu intensas. Barato, kiu konformas al Usono en Hindopacifiko, frontu kreskantan malsekurecon en kontinenta Azio post la foriro de Usono el Afganio. Kaj ĝi devos labori proksime al landoj kiel Irano por fronti la defiojn eliĝantajn el post-usona Afganio  [14].”

Veras, ke la intensiĝado de la streĉoj inter Vaŝingtono kaj Pekino, same kiel inter Vaŝingtono kaj Moskvo, la geopolitika tektoniko ŝajne prilumas la kreskantan duecon inter ĉina-rusa Eŭrazio kaj Hindopacifiko sub usona regado. En Vaŝingtono, respublikanaj voĉoj postulas ververan aliancon kun Nov-Dehlio, “nura partnero kapabla kontroli de proksime la sudan flankon de Ĉinio  [15].” Reagante, Pekino ironiis : “Se Barato konformiĝus al Usono, ĝi povus finfine troviĝi en la situacio de la nuna Francio  [16], aludante la debatitan naskiĝon de Aukus (Aŭstralio, Britio, Usono). Nuntempe, Barato sufiĉe malkomfortas pro la nova pakto kaj ne volas oficiale elekti inter landoj kiuj ĉiuj estas partneroj, sed ŝajne kontentiĝas pri la militista aspekto de la nova alianco, kiel signalo sendita de Pekino.

Trans la demandoj starigitaj de la ekesto de Aukus, la administracio de S-ro Biden kultivas siajn rilatojn kun Barato spite al iuj prikontestaĵoj (komerco, rusaj armiloj) ; ĝi multobligas la altnivelajn renkontiĝojn, en Vaŝingtono kaj en Nov-Dehlio, dum ĝi plu sekvas la koncepton “partnereco” kiel indikitan en la longa kuna komunikaĵo sigelanta la renkontiĝo de la usona prezidanto kaj de S-ro Modi, en septembro [17].

La multaflankismo malfortiĝas

Fronte al tiuj malsimplaj dinamikoj, S-ro Modi ne estas senaga. Krom la ligiloj kun Usono, Barato gardas daŭran rilaton kun Rusio, kiel dirite, kaj kultivas ankaŭ rilatojn en Centra Azio. En septembro, S-ro Jaiŝankar multobligis la duflankajn kontaktojn, dum la pintkunveno de ŜOK en Taĝikio, kie Barato posedas militistajn rimedojn, kaj dum la Konferenco pri interagado kaj konfido-donaj aranĝoj en Azio (KIKA), en Kazaĥio. Tiel li interparolis kun siaj centraziaj sed ankaŭ ĉina kaj irana kolegoj. En oktobro, en la barata ĉefurbo, la unua strategia pintkunveno okazis kun Kirgizio.

Fine, en Nov-Dehlio okazis la tria “dialogo pri la regiona sekureco” dediĉita al Afganio, la 10an de novembro 2021 kun la konsilistoj pri nacia sekureco (aŭ iliaj ekvivalentoj) de Rusio, de Irano kaj de la kvin respublikoj de Centra Azio. Pakistano rifuzis la inviton pro tre oficialaj kontraŭbarataj kialoj kaj Ĉinio pretekstis problemojn pri la kalendaro. Sed Ĉinio ja ĉeestis la morgaŭon en Islamabado, por renkontiĝo laŭ formato “Trojko plus” (Rusio, Usono, Ĉinio kaj Pakistano – Barato ekskludita), same dediĉita al Afganio. Feliĉa koincido, la mulao Amir Khan Muttaqi, afgana ministro pri eksterlandaj aferoj, estis invitita dum tri tagoj en la pakistana ĉefurbo, kio promesis ĉiujn duflankajn renkontiĝojn.

Konklude, Afganio montriĝas kiel grandiganta spegulo de la kontraŭaĵoj en la tutmonda ordo. Ĉiu predikas (pli malpli sincere) por “senekskluda” registaro garantianta internan stabilecon, sed aktuale malakceptita de la islama emirlando. Ĉiu maltrankviliĝas ankaŭ pro la riskoj de reveno de terorismo. La post-usona Afganio ne signifas, ke la mondo iĝis post-usona. Sed la ludo de la naciaj interesoj, de la regionaj streĉoj kaj de la ambicioj de la grandaj potencoj, ĉefe Usono, Ĉinio kaj Rusio, konfirmas, ke multaflankismo lasas la lokon al la rivala multpoluseco tiel fronte al la islama emirlando Afganio kiel en Hindopacifiko.

Jean-Luc RACINE [18]



Tradukita de:
Sylvain Barrier
el la Ekde Aleksandro la Granda
Malgraŭ la nuntempaj eventoj, oni ne forgesu la longan hindan-afganan historion, en kiu Aleksandro la Granda, antikva greka reĝo alveninta ĝis Induso je la 4a jarcento antaŭ Kristo, estis unu el la fundamentaj figuroj. Unu jarcenton poste, la tre rafinita grekobudhisma kulturo ekfloros en Baktrio, kiu kovras teritoriojn nun en Afganio, Taĝikio kaj Uzbekio, sub la influo de la Maŭrja imperio, etendiĝinta de la ebenaĵo de Gango ĝis Afganio. Simbole, la talibanoj provos forviŝi tiun historion, detruante la Budhojn de Bamijano, en marto 2001.
Vojkruciĝo de la hinda, greka kaj persa civilizacioj, Afganio malfermiĝas al islamo ekde la 7a jarcento. Sub la reĝado de Mahmudo de Ghazni (971-1030) komenciĝas la detruaj ekspedicioj direkte al Barato, kie instaliĝos sultanlandoj, de la 13a jarcento. La nunaj hinduaj naciistoj vidas en tiu momento la ekon de la islamana impono super ilia lando, kiu kulminas en 1526, kiam Baburo, iu Kabulano el la timurida dinastio, fondis tion, kio iĝos la grandioza Mogola imperio.
Fine, la premo de la Brita Hindio, post tri “brita-afganaj militoj” (1839-1842 ; 1878-1880 ; 1919), trafis la iredentismon de Afganio, iĝanta la “tombo de la imperioj” kaj atinganta plenan sendependecon en 1919.
Ekde 1950, Barato, siavice sendependa, kaj Afganio subskribas traktaton pri amikeco. La interrilatoj bonas kun la reformanta reĝo Zaher Ŝah, renversita de ŝtatfaligo en 1973. Se la barata registaro pravigas la sovetan invadon en 1979 por savi la komunistan reĝimon en Kabulo, ĝi provas, post la foriro de la Ruĝa Armeo dek jaroj poste, reveni en la ludon subtenante tiujn, kiuj konsistigos la Nordalianco de la komandanto Masud. Sed la konkero de la potenco fare de la talibanoj, en 1996, flankenmetas Baraton pliafoje, favore al Pakistano. Necesos atendi la usonan envenon en 2001 kaj la alvenon de S-ro Hamid Karzai - kiu studis en universitato en Barato - por relanĉi la programojn pri kunlaboro kaj disvolviĝo inter la du landoj. La reveno de la talibanoj en aŭgusto 2021 denove lokigas Baraton en malkomfortan pozicion...


[1] “Qureshi strongly reacts to Afghan NSA Mohib’s remarks”, Tolo News, Kabulo, 6an de junio 2021.

[2] Legu Georges Lefeuvre, “Usona disfuĝo en Afganio”, Le Monde diplomatique, aprilo 2020.

[3] “Want to continue our political, trade ties with India : Taliban leader Stanekzai”, The Hindustan Times, Nov-Dehlio, 29an de aŭgusto 2021.

[4] “Haqqani network scion Anas Haqqani says taliban won’t “interfere” in Kashmir, clarifies Pakistan connection”, New 18, Nov-Dehlio, 1an de septembro 2021.

[5] “Afghanistan : Taliban says it will « raise its voice for Kashmir muslims »”, BBC, 3an de septembro 2021.

[6] Legu Vaiju Naravane, “Au Cachemire, l’hindouisme sabre au clair”, Le Monde diplomatique, oktobro 2019.

[7] Vidu “Govt reaches understanding with TTP for temporary truce”, Dawn, Karaĉio, 5an de novembro 2021.

[8] Vidu Daniel S. Markey, No Exit from Pakistan. America’s Tortured Relationship with Islamabad, eld. Cambridge University Press, 2013 ; Zahid Hussain, No Win War. The Paradox of US-Pakistan Relations in Afghanistan’s Shadow, eld. Oxford University Press, 2021.

[9] “Joint statement of the participants in the Moscow format consultations on Afghanistan”, rusa ministrejo pri eksterlandaj aferoj, Moskvo, 20an de oktobro 2021.

[10] “Joint ministerial statement of meeting of foreign ministers of Afghanistan neighboring countries + Russia”, irana ministrejo pri eksterlandaj aferoj, Teherano, 27an de oktobro 2021.

[11] Vidu “Afghanistan’s taliban, now on China’s border, seek to reassure Beijing”, The Wall Street Journal, Nov-Jorko, 8an de julio 2021.

[12] Rajeswari Pillai Rajagopalan, “Why Russia is no longer a strategic ally for India in new bipolar world led by US and China”, The Print, Nov-Dehlio, 9an de aprilo 2021.

[13] “Joint statement on the results of the meeting of Russia, China, Pakistan and Iran on the margins of the SCO and CSTO summits in Dushanbe”, ĉina ministrejo pri eksterlandaj aferoj, Pekino, 17an de septembro 2021.

[14] “The other Quad : On virtual meet of foreign ministers of India, US, Israel and UAE”, The Hindu, Ĉenajo, 20an de oktobro 2021.

[15] Nikki Haley kaj Mike Waltz, “It is time to formalize an alliance with India”, Foreign Policy, Vaŝingtono, DC, 25an de oktobro 2021.

[16] Qian Feng, “Alliance with US will crush India’s great power fantasies”, Global Times, Pekino, 1an de novembro 2021.

[17] “US-India joint leaders’ statement : A partnership for global good”, Blanka Domo, Vaŝingtono, DC, 24an de septembro 2021, www.whitehouse.gov.

[18] Jean-Luc RACINE : Emerita direktoro pri esploro ĉe la franca nacia centro pri scienca esploro (CNRS) kaj sperta esploristo ĉe Asia Centre.

La ekologiistoj testitaj kiel regantoj

Malpli ardantaj verduloj fronte al la klimata varmiĝo

Benoît BREVILLE kaj Pierre RIMBERT

La venkoj de la Verduloj ĉe la voĉdonoj en pluraj eŭropaj landoj nutras sin de trompa bildo. Tiu de politika forto senmakula pro kompromitiĝoj propraj al la ekzercado de la regado. Nu, la ekologiistoj dividas de longtempe la ekzekutivajn respondecojn. Ili regas en multe da metropoloj. Kun kiu bilanco ? En Grenoblo (Francio), la pezo de la devigoj kaj agnoskita pragmatismo instigas ilin al redukti multajn promesojn. Ilia suprenveno ankaŭ starigas la demandon pri iliaj orientiĝoj koncerne la eksterlandan politikon. Ĉu Germanio estos la laboratorio de “verdula diplomatio”, distirita inter la liberalaj “valoroj” kaj la ekonomia realismo ? La nuntempa politika ekologiismo kontrastas kun tiu de la jaroj 1970.



de  Benoît BRÉVILLE , Pierre RIMBERT

Ĵus antaŭ ol prezenti la unuan ekologiistan kandidatecon al la franca respublika prezidanteco en 1974, la agronomo René Dumont detalis en la kolumnoj de Le Monde diplomatique la alternativon decidendan de la politika ekologiismo. Oni povas, li skribis, provi veki la konsciencojn de la respondeculoj. Sed “tiel belega florado de « novaj homoj » en kapitalista reĝimo ŝajnas al ni ne tre probabla. Kristanismo strebas al tio de du mil jaroj, kaj ĝi malsukcesis : ĉar ĝi ĉiam konsilas afablecon al la egoistaj riĉuloj, anstataŭ prediki ribelon de la malriĉuloj, militiron kontraŭ la monŝrankoj  [1].”

La batalo enpersoniĝinta de Dumont ankriĝas de la komenco en pacisma kaj internaciisma perspektivo. Tiu de ŝanĝo de la sistemo, de kiu la popoloj de la Sudo estus agantoj. Dum la malkoloniado finiĝas, la konferenco de la Unuiĝintaj nacioj pri mediprotektado en junio 1972 enskribas la “racian planizadon”, la “uzon de scienco kaj tekniko” kaj la lukto kontraŭ “la koloniaj formoj kaj aliaj subpremoj” en farendaĵojn de naskiĝanta politika ekologiismo. Kun la brita partio People kaj, kelkajn jarojn poste, kun la germanaj Verduloj (Die Grünen), Dumont partoprenas en la politika ludo sen rezigni iun ajn konvinkojn siajn. Sed li ne sukcese ekflugas. Inter la timo de nuklea apokalipso, la neceso je disvolviĝado de la Sudo kaj la frenezo al konsumado en la Nordo, la planed-protektado ne pezas pli ol sablero en la konsciencoj.

Duon-jarcento pasis : ekologio ĉie ĉeestas. Sed kiu ? “La mediprotektado estas, por LVMH, multe pli ol devigo : ĝi estas nepra neceso, motoro de konkurencemo”, eksplikas tiu luks-grupo estimita de klientaro ne multe inklina al malkreskado. La venenado de la Tero panikigas ian junularon ; la ekologia agrikulturo progresas kontraŭ la tradiciaj preparaĵoj en la bretaroj de la superbazaroj ; ĵurnalistoj kaj esploristoj “plorgrimacas pri la vivularo  [2] antaŭ la mirstultigitaj okuloj de fokido elmontrita sur la frontpaĝo de la franca taggazeto Libération (la 10an-11an de novembro 2021).

La ekapero de la temo “klimata urĝeco” en la koron de la gravaj sociaj subjektoj logike emfazintus la karakterizaĵon neelteneblan de nia ekonomia modelo - kaj la neceson eliri el ĝi. Sed la efekto ne rivelis la kaŭzon. Kiel notas la sociologo Jean-Baptiste Comby, la fortiĝado de la klimataj koncernoj kunvenis kun sia senpolitikigado. La traktado fare de la amaskomunikiloj favoras moralan vidpunkton kiu aliformigas aferon pri internacia ekonomia organizado al problemo pri alĝustigo de la individuaj kondutoj [3].

Por savi la planedon, ĉiu devus apartigi siajn rubaĵojn laŭ tipo, forĵeti sian malnovan dizelan veturilon, renovigi sian malbone varmizolitan loĝejon, kompensi siajn eligojn de forcejaj gasoj, favori la mallongajn provizoĉenojn... Ĉar tiuj etaj gestoj multekostas, la superaj kadroj pli facile surmetas la kostumon de eko-civitano ol la modestaj dungitoj kaj la industri-laboristoj, dum la unuaj konkrete pli poluas ol la duaj, per siaj aviadilaj vojaĝoj, siaj spacohavaj loĝejoj, siaj novaj saĝtelefonoj. Tiu “riĉula ekologiismo”, kiu kaŝas la malegalan dispartigon de la poluado, superregas la politikajn kaj amaskomunikilajn diskursojn. “Ŝanĝiĝu ni”, “Agu ni urĝe, varmiĝas”, “Ĉiuj respondecas”, “Se ĉiu iomete agas, venkas vivo”, marteladas komunikaj kampanjoj financitaj de la franca ŝtato. Kiam ili insistas pri la valoroj kaj la virto pli ol pri la sistemo kaj la strukturoj, la ekologiismaj partioj kontribuas al tio.

Nu, precize je la momento kiam ili rezignis ŝanĝi la mondon, ili instaliĝas en la koron de la politikaj institucioj en la Malnova Kontinento. Inter 1993 kaj 2021, la nombro de eŭropaj landoj kies registaro enkalkulas ekologiistan ministron pasis de unu al dekunu. La Verduloj partoprenas en la ekzekutivo de pli ol 60% el la urboj kun pli ol 500 000 loĝantoj.

Tiu agnosko per la balotoj paradokse kaŝas duoblan politikan malforton. Unue ĉar ĝi tradukas la aspirojn al bonstato de bonhava kaj urba tavolo, dum la popolaj klasuloj pli suferas pro la mediaj perturboj. Due ĉar la modesteco de la realigaĵoj de tiuj partioj kiam ili regas lokigas ilin fore post la asociaj kaj aktivulaj movadoj.

La bonan rezulton atingitan de la Grünen dum la germana deputita elektado je la 26a de septembro 2021 (14,8%) oni aprezas des pli bone, ke oni detalas la sociologiajn karakteraĵojn de voĉdonantaro pli juna, urbana, okcidenta, bonhava kaj virina ol la nacia averaĝo. La partio ricevas la voĉon de nur 8% de la manlaboristoj (kontraŭ 26% por la Socia-demokrata partio [SPD]), sed plaĉas tri foje pli al la ŝtatoficistoj. Neniu alia grupo enkalkulas en siaj elektintoj tiom da universitataj diplomitoj kaj vidigas tiel grandegan diferencon (60 poentoj !) inter la poentaroj akiritaj en la kamparaj distriktoj kompare kun la urbaj. La bildo ankoraŭ pli preciziĝas se oni konsideras nur la partiaj aliĝantojn : preskaŭ tri kvaronoj (72%) posedas universitatan diplomon - pli ol du foje la nacia mezvaloro [4].

Ankaŭ en Francujo la ekologiista voĉdonado fontas de grandaj metropoloj. En Parizo, Europe Ecologie-Les Verts obtenas “siajn plej bonajn poentarojn en la distriktoj kutime konsiderataj kiel « bobo »-aj (bohemia-burĝaj) de la centro kaj de la oriento”, konstatas la aŭtoroj de post-balota studaĵo [5]. La poentaroj de la post-materiisma partio sekvas la surfacan prezon de la loĝejoj kaj la proporcio de altnivelaj diplomitoj. Tiu malgrandega socia zono fortigas la bildon de politika ekologiismo indiferenta aŭ eĉ malamika al tiuj, kiujn maltrankviligas la fino de la monato pli ol la fino de la mondo. “Pravigita de ekologiisma retoriko, la investado en verdaj subkonstruaĵoj en la koro de metropoloj - ekokvartaloj, energiŝparaj konstruaĵoj, biciklovojoj, piediraj zonoj, agrikulturaj bazaroj, urbaj ĝardenoj, ktp. - nutras la altigon de la domvaloroj”, konstatas la geografo Flaminia Paddeu [6]. La translokado al antaŭurbaj komunumoj de receptoj elprovitaj en la grandaj urboj, kiel la limigado de la aŭtomobila trafiko, kaj la reklamo por mediprotektaj argumentoj dum la fermado de uzinoj, aparte en ferindustrio, finrompas la disiĝon.

Esprimi laŭmodan vivstilon aŭ fondi popolan politikan ekologiismon, la dilemo speguliĝas en la orientiĝaj tekstoj de la partioj. Kiu zorge kontrolas la malkonfliktan tavoleton ornamitan de “valoroj”, de “senekskluda kaj « diversdevena » demokratio”, de “rezistemo” kaj de “oazo de afableco” tiu malkovras en la “projekto Bone Vivi” de la francaj Verts aŭ en la nova programo de la germanaj Grünen fortajn proponojn [7] : eliri el la modelo ekonomia kresko kaj liberkomercismo, rehejmenigi la industrian produktadon por mallongaj provizoĉenoj, planizi la ekonomion, reinventi la laboron, rompi la predantan potencon de la transnaciaj firmaoj, solvi la konfliktojn per diplomatio, starigi sennuklean tutmondan pacon. Sed tiuj orientiĝoj sin trovas tuj vanigitaj pro la aliĝo al la ekonomia kaj internacia ordo kiu malpermesas ties realigadon.

La Grünen rifuzas sin riski trans la “sociala-ekologia merkatekonomio” - iu pale verda versio de la ordoliberalismo - kaj plu tenas la Nord-Atlantikan traktat-organizon (NATO-n). La francaj Verts sin deklaras favoraj al eliro el NATO, sed la geopolitikaj analizoj de ilia kandidato Yannick Jadot enskribiĝas en sinteno de kontraŭ-rusa kaj kontraŭ-ĉina malvarma milito [8]. Krome, la partio juĝas, ke “Eŭropa unuiĝo, kaj pli larĝe Eŭropo, estas la taŭga kadro por fronti la tutmondan financsisteman kapitalismon, la socian kaj ekologian dumpingon”. Mallonge, la unika merkato por lukti kontraŭ la detruego pro la merkato...

Estus maljuste riproĉi nur al la ekologiistoj ilian arton komprenigi justajn kaŭzojn kiel maljustajn : en Okcidento, la akceptado de la ekonomia sistemo kaj de siaj grandaj institucioj servas kiel enigilo en la arenon de la politika potenco. Tamen la disstreĉiĝo pro la pragmatismo makulas la krediton de la verdulaj partioj laŭmezure, kiel progresas la konscio pri la klimata urĝeco : al kio utilus duon-aranĝoj kiam necesas tujtuj agadi forte kontraŭ kataklismo ligita al la nuntempa ekonomia kadro ?

Superigitaj de sia objekto mem, la ekologiistaj organizoj sin riskas al simetriaj danĝeroj de eksmodigado kaj de banaligado. La sociaj movadoj kiel Fridays for Future aŭ Extinction Rebellion [9] altiras la atenton de la amaskomunikiloj per siaj impresaj agadoj, siaj karismaj ĉefoj, sia senpacienca junularo. Ili reĵetas la partiojn al iliaj kompromitiĝoj kaj ilia senaktiveco : la aŭstraj Verduloj regadis koalicie kun radikalaj dekstruloj ; post tri jardekoj da ekologiistaj ministroj en la francaj registaroj, la fino de la artifikigo de la grundoj estas prognozita... por 2050, tiu de la glifosato senĉese prokrastata, la energia renovigo progresas laŭ helika ritmo, aŭtovojoj kaj veturiloj multobliĝas, fervojlinioj fermiĝas, ktp. Inter instituciaj aktivuloj kaj partizanoj de rekta agado, interkomprenado foje eblas, sed malofte ĝis voĉdonado : krom malmultaj esceptoj, la surlokaj bataloj kontraŭ la projektoj enterigi nukleajn rubojn, konstrui baraĵon, fosi tunelon, instali fervojajn aksojn, industriajn farmojn aŭ gigantajn rubodeponejojn “ne fariĝas al konkretaj poentaroj en baloto por EELV  [10].

La alia danĝero estas diluo. Partio kiel La France insoumise [11] kaj giaj nordiaj kuzoj sin depostulas de sia fondiĝo de la politika ekologiismo, sen tamen vidigi “verdan” etikedon. Sed, helpe de modo, la alvokiĝoj multobliĝas senaverte. “La ekologio estas mia prioritateco”, klarigas politika flugfolio de novembro 2021 laŭdanta sur ses paĝoj la strebojn de la deputito de Bagneux-Montrouge-Malakoff por “protekti la planedon kaj la pli modestajn” pere de opiniaj deklaroj kontraŭ plasto, pesticidoj, malŝparado, bruo kaj karbelektrejoj. Nur la legantoj ekipitaj per lupeo kun granda dikigo ekvidos la indiketon “La République en marche” [12] printitan per etetaj literoj ĉe la malsupro de la dokumento.

Tiuj kontraŭaĵoj kaj tiuj malglataĵoj eksplikas la veran surprizon, kiun estigas la politika ekologiismo : ĝi ankoraŭ ne estas la plej potenca kvankam ĉiuj ventoj blovas en siajn velojn.

Benoît Bréville kaj Pierre Rimbert

[1] René Dumont, “Population, subsistance et révolution”, Le Monde diplomatique, novembro 1973.

[2] Legu Frédéric Lordon, “Pleurnicher le vivant”, La pompe à phynance, 29an de septembro 2021, blog.mondediplo.net

[3] Vidu Jean-Baptiste Comby, La Question climatique. Genèse et dépolitisation d’un problème public, eld. Raisons d’agir, Parizo, 2015.

[4] Fontoj : esploroj ĉe la elirejo de la balotado, Infratest Dimap, 27an de septembro 2021 ; Forschunsgruppe Wahlen e.V., 27an de septembro 2021 ; Christoph Hasselbach, “Die Bundestagswahl in Zahlen : Ein geteiltes Land”, 28an de septembro 2021, www.dw.com ; Oskar Niedermayer, “Die soziale Zusammensetzung der Parteimitgliederschaften”, Bundeszentrale für politische Bildung, 26an de aŭgusto 2020, www.bpb.de

[5] Jérôme Fourquet kaj Sylvain Manternach, “Les ressorts du vote EELV aux élections européennes”, Fondaĵo Jean-Jaurès, Parizo, 20an de septembro 2019.

[6] Flaminia Paddeu, Sous les pavés, la terre. Agricultures urbaines et résistances dans les métropoles, eld. Seuil, kolekto “Anthropocène”, Parizo, 2021.

[7] “Le projet Bien Vivre”, legebla ĉe www.eelv.fr ; “« ...zu achten und zu schützen... » Veränderung schafft Halt”, Grundsatzprogramm, Bündnis 90 - Die Grünen, novembro 2020.

[8] Legu Serge Halimi, “Ĉu vi diris : unuecon ?”, Le Monde diplomatique, majo 2021.

[9] Legu Claire Lecoeuvre, “La ekologiistoj tentitaj per rekta agado”, Le Monde diplomatique, novembro 2019.

[10] Jérôme Fourquet kaj Sylvain Manternach, jam citita verko.

[11] Noto de la tradukinto : franca radikala maldekstra partio.

[12] Noto de la tradukinto : partio de la franca prezidanto Macron.


Ĉe la rasradikoj

de  Barbara J. FIELDS , Karen E. FIELDS

Raso ne rilatas al homa biologio (male al spirado aŭ seksa reproduktado) ; ankaŭ, kiel ekzemple la valoro de π, tiu ideo ne povas sendepende evolui. Pli bone temas pri ideologio, kiu naskiĝas en iu historia tempo pro klarigeblaj kaŭzoj. Ĝi do evoluas pro la samaj kialoj.

Virginio de la 17-a jarcento donas taŭgan deirpunkton por prezenti tiun historion kaj tiun de la plantista socio en brita Nord-Ameriko. La ŝtato, kiu en la komenco estis disfalonta, malkovris ekde la 1620-aj jaroj sian destinon : tabakokultivon. La onta Usono tiam estis unuafoje kreskanta, ĉefe danke al la "servistoj kun angla kontrakto" [1] pli ol afrikaj sklavoj. Tiuj angloj, naskiĝintaj liberaj povis esti aĉetataj kaj vendataj kiel brutaro, forrabataj, ŝtelataj, privetataj dum kartludoj. Monavidaj magnatoj reduktis ilian nutraĵon kaj senigis ilin je ties libereca kromsalajro (freedon dues), kaj eĉ je ties libereco ĉe la fino de iliaj servicjaroj. La servistoj estis batataj, kripligataj kaj ofte murdataj tute senpune. Pro esprimo de opinioj malfavoraj al la guberniestro kaj al registaro, iu viro havis la du brakojn rompitaj kaj la langon traborita de pikilo, dum alia havis la orelon elŝirita kaj estis devigata plenumi duan kontrakton de sepjara submetiĝo.

Virginio similis al profitodona entrepreno, kaj ne eblus tiri profiton de tabakokulturo per demokratiaj metodoj. Nur tiuj, kiuj povis trudi grandan nombron da individuoj al laboro por sia servo sukcesis riĉiĝi dum la ekflorado de tabakkulturo. Nek ilia blanka haŭto nek ilia kvalifiko de regato de brita monarkio ŝirmis la servistojn de perfortaĵoj kaj ekspluatado. La nura rajtoperdo, kiun ili evitis, estis ĝismorta sklaveco por ili kaj iliaj posteuloj, sorto rezervata al posteuloj de afrikanoj.

Fakuloj kelkfoje sugestas, ke se la servistoj sub kontrakto ne suferis la saman sorton kiel la afrikanoj, tio estas ĉar, pri subpremo de personoj de sia koloro, eŭropanoj iel limigis sin. Sed fakte, ili kredas je tiaj fabeloj nur, tial ke ili mem enprofundiĝas en la krepuska etoso de la raso. Nur ĉe la taglumo ili pli bone ekvidas la aferon. Ili ekkonscias, ke grekoj kaj romianoj sklavigis homojn de sia haŭtkoloro, ke eŭropanoj sklavigis aŭ servistigis aliajn eŭropanojn, kaj ke en Anglio de Tudoroj, sklavigo de trampoj estis laŭleĝa. Ili ankaŭ ekrimarkas, ke angloj rezignis neniun perfortaĵon, ekkiam temis pri arbitra disponigo de la irlanda supoza sovaĝulo, malgraŭ ties perfekta haŭtblankeco. Oliver Cromwell vendis, kiel sklavojn en Barbado, postvivantojn de la Drogheda masakro [2] kaj en Antiloj, liaj agentoj aŭkciis irlandajn infanojn. De Peterloo en Santiago de Ĉilio, de Kwangju en suda Koreio al placo Tiananmen kaj al kvartaloj de San Salvador, homaro senĉese malkovras, ke samaj haŭtkoloro aŭ nacieco ne devige baras subpremon. Finfine, la sola bremso estas kontraŭstaro de pli malpli granda rezistado.

Rezistado ankaŭ estas historia rezulto de lukto, kiu povis okazi tre longtempe antaŭ ol esti agnoskita de kutimo aŭ leĝo. La rajtoj de angloj de malsuperaj kategorioj kaj tiuj, iom pli malmultaj, de anglinoj de malsuperaj kategorioj ne estis donacoj de la angla nobelaro, favordonitaj al homoj de ĝia haŭtkoloro aŭ ĝia nacieco. Ili rezultas de jarcentoj de ĉiutagaj luktoj, okazintaj kun aŭ sen armiloj, kun aŭ sen perforto, en la celo difini limojn. Kadre de konstanta boksa maĉo, ĉiu plia konkerita rajto, kiun la malsuperaj kategorioj taksis gajnita, konsistigis la provizoran rezulton de la antaŭa batalo kaj ebligis difini la pezon de la kontraŭuloj dum la sekva.

En la batalo okazinta en kolonia Virginio de la komencoj, servistoj perdis grandan parton de tio, kio estis konsentita al iliaj anglaj samranguloj pri digneco, bonstato kaj komforto. Ne ĉion tamen. Amase sklavigi servistojn suprenlevintus la konstantan lukton ĝis arda nivelo, danĝera afero se ni memoras, ke servistoj estis bone armitaj, ke ili estis pli multnombraj ol siaj mastroj kaj ke la milito, kiu senmanke sekvus, ebligus al indianoj superi siajn malamikojn. Plie, la novaĵo pri sklavigo rezervata al enmigrantoj fine atingus Anglion, kio riskus ĉesigi ontan enmigradon. Eĉ la plej avida kaj malplej sagaca profitemulo povus antaŭvidi la katastrofon rezultantan de tia politiko. Konsiderante la rapidon, kun kiu homoj mortis en Virginio, la tutviva laboro certe daŭrintus, ĉe plejparto de la sklavoj, malpli longe ol la sepjara periodo de servado (inter 1625 kaj 1640 la nombro de loĝantoj kreskis nur de ĉirkaŭ mil tricent ĝis sep aŭ ok mil, malgraŭ la alveno de dekkvin mil enmigrantoj).

Kompreneble la malbona reklamo riskis ĉesigi malpli la trudatan enmigradon ol la memvolan. Ja pli grave : afrikanoj kaj afrikankaraiboj ne estis rekte interesataj en la longa historio de traktado kaj opono, tra kiu angloj de malsuperaj kategorioj rilatis kun tiuj de superaj kategorioj. Konsekvence kutimo kaj leĝo, fruktoj de tia historio, ne aplikiĝis al ili. Alidire, kiam anglaj servistoj aperis en Virginio, ili ne estis solaj. Akompanis ilin ĉiuj generacioj, kiuj antaŭigis ilin en luktado ; cirkonstancoj kaj kondiĉoj de la laŭtempa lukto apogis sin sur rezultadoj de pasintaj luktoj.

Afrikanoj kaj afrik-karaiboj supreniris sklavpodion solaj. Estis tiam pli simple apliki al ili tutvivan sklavigon ol al anglaj servistoj. Virginianoj povis aĉeti ilin jam submetitaj kaj pretaj por utiligo ; kaj tion ili faris en la komenco de la sklavkomerco. Nur multe pli malfrue tio iĝos afero pri de-ni-nun-nomata "raso". Spite al sporada ĉeesto de afrikaj sklavoj ekde 1619, la leĝo ne validigos la vivdaŭran sklavstaton antaŭ 1661. Fakte afrikaj sklavoj, inter 1619 kaj 1661, ĝuis rajtojn, pri kiuj eĉ liberaj nigruloj de la XIX-a jarcento ne povus pretendi.

Tiurilate, nur praktiko decidis. Antaŭ ol sklavigo iĝis sistema, detala sklavregularo ne estis bezonata. Kaj sklavigo ne povis iĝi sistema tiel longe, kiel afrika ĝismorta sklavo duoble pli kostis ol angla servisto kun kvinjara kontrakto kaj kiam ekzistis forta risko, ke li mortu antaŭ kvinjara daŭro. Nenio devis ŝanĝiĝi en tia kontadaĉo ĝis la jaroj 1660, krom tio, ke tiutempe aliaj aferoj ankaŭ ŝanĝiĝis. La tabakprezo falis kaj ankaŭ la nombro de anglaj servistoj, kiuj enmigris Amerikon. La vivdaŭro de afrik-amerikanoj iĝis sufiĉe longa por ke estu profitdone fari el ili ĝismortajn sklavojn, kaj la vivdaŭro de eŭrop-amerikanoj iĝis sufiĉe longa por ebligi al ili postuli kaj liberecon kaj liberecan kromsalajron, inkluzive de la terpeco, kiun ili rajtis fine de sia servada kontrakto.

Pro tiu lasta aspekto, tiuj kies riĉaĵo baziĝis sur servista laboro strebis al kontraŭrimedoj. Iu el ili konsistis en akaparo de ĉiuj disponeblaj terpecoj ĉe la marbordo, lasante al liberigitaj servistoj nenian alian eblon ol lupreni ilin de bienuloj (kaj tiel daŭrigi la kreskadon de ilia riĉiĝo) aŭ instaliĝi en landlimaj regionoj, malproksime de ĉia mara transporto kaj submetitaj al refrapoj de indianoj, kiuj kompreneble malbone eltenis tiun novan limuzurpon fare de eksterlandanoj, kiuj jam pelis ilin de la marbordo. En la jaroj 1670 la estraro de Virginio frontis problemon, kiu riskis graviĝi : grandnombran kategorion de liberigitaj junuloj (blankuloj), sen terpeco nek edzino, malkontentaj kaj bone armitaj. Tiam ribeloj ekeksplodis. En 1676, certa nombro de tiuj liberigitaj junuloj, al kiuj aliĝis servistoj kaj sklavoj, okazigis la plej grandan popularan ribelon, kiun kolonia Ameriko travivis, rabante posedaĵojn de la riĉuloj, bruligante la ĉefurbon kaj instigante la reĝan guberniestron kaj ties sbirojn provizore kaŝiĝi en Eastern Shore de Virginio. La ribelo subite finiĝis, sen realigi - eĉ sen provi realigi aŭ proponi - ŝanĝojn en la organizitaj povsistemo kaj aŭtoritateco. Tio, kion ĝi sukcesis fari, estas veki en la menso de riĉuloj kaj potenculoj suspekton kaj timon al malsupera blanka kategorio, kiu senĉese kreskis. Importado ĉiam pli grandskala de afrikaj sklavoj tiam ebligis plenumi la bezonojn de plantado-bienoj pri laboristoj, sen firmigi la eksplodigan minacon de armitaj angloj, frustritaj de senigo de iliaj anglorajtoj kaj disponantaj materialajn kaj politikajn rimedojn por manifesti sian venĝemon.

Barbara J. FIELDS & Karen E. FIELDS.

Respektive historiistino ĉe Columbia-universitato kaj sociologino. Verkistinoj de Racecraft ou l’Esprit de l’inégalité aux États-Unis, Agone, Marseille, 2021, el kiu tiu ĉi teksto estas prenita.

[1] NDLR. Venintaj el Britio, la servistoj kun angla kontrakto (indentured servants) devontigis sin al laboro por bienulo dum limigata jarnombro (ĝenerale kvin aŭ sep), ĉe la fino de kiu ili ricevis monsumon aŭ terpecon.

[2] NDLR. Venkinto de la monarkistoj dum la unua angla revolucio (1642-1651), Olivier Cromwell. Venkanto de la monarkistoj dum la unua angla revolucio (1642-1651), Oliver Cromwell iras al konkerado de Irlando en aŭgusto 1649. En septembro, liaj trupoj eksturmas la urbon Drogheda, kiu rifuzas kapitulaci ; pluraj miloj da katolikaj loĝantoj estas murdataj.


Ekvatora Gvineo : forgesita diktaturo

Eksa hispana kolonio, ankrita en la malfrua frankisma epoko

Membro de la Organizaĵo de Afrikaj Nafto-Produktantoj, Ekvatora Gvineo alfrontas sian okan jaron de recesio. La lando suferas je endemia korupto organizita de la familio de la diktatoro Teodoro Obiang Nguema, instalita en la povo dum 42 jaroj. En Hispanio, la iama kolonia potenco, la tolero al la reĝimo malpliiĝas.



de  Jean-Christophe SERVANT

La 28-an de majo, en Barcelono, la Biblioteko Ignasi Iglésias-Can Fabra gastigis la projekciadon de la dokumenta filmo La verkisto de lando sen librovendejoj, de la hispana reĝisoro Marc Serena. La evento akompanis serion da prelegoj dediĉitaj al la iamaj hispanaj kolonioj en Afriko : Okcidenta Saharo kaj Ekvatora Gvineo. La filmo rakontas la vivovojon de la ekvatorgvinea verkisto Juan Tomás Ávila Laurel, loĝanta ekde 2011 en Katalunio. Laurel, 55-jara, kies verko estis tradukita en plurajn lingvojn, estas unu el la plej konataj aŭtoroj de la malgranda ekvatorgvinea literatura sceno (kune kun Donato Ndongo) kaj de la landa diasporo, kiun en Hispanio konsistigas almenaŭ 13 000 samlandanoj.

Ekvatora Gvineo estis "ŝlosila peco de la frankisma reĝimo [de la hispana diktatoro Francisco Franco] kaj ĝiaj aspiroj al grandeco, sed ekonomie ĝi estis marĝena kolonio", klarigas la kataluna antropologo Gustau Nerín, profesoro pri Afrika Historio en la Universitato de Barcelono. La du iamaj hispanaj aŭtonomaj provincoj Rio-Munio (sur la kontinento) kaj Fernando-Poo (insulo 30 kilometrojn for de la marbordo, nuntempe nomata Bioko, kaj el kie la lando ekspluatas siajn naftorezervojn) atingis sendependecon, kunfanditaj por estigi ununuran landon, la 12-an de oktobro 1968. Tiel ili pasis de la frankisma reĝimo al la aŭtoritatema kaj sanga prezidanteco de Francisco Macías Nguema, ĝis ĉi tiu estis renversita per militista puĉo en aŭgusto 1979 de sia nevo, Teodoro Obiang Nguema [1]. Nun 79-jaraĝa, la diktatoro tenas la kontinentan rekordon de restado en la potenco : 42 jarojn en aŭgusto 2021. “Por mi – resumas Nerín – ekzistas tri specoj de politikaj reĝimoj en la mondo : a) liberalismo, kiu ŝajnigas, ke la Ŝtato ne enmiksiĝas en la ekonomio ; b) socialismo, kiu asertas, ke la Ŝtato devas protekti la malriĉulojn ; kaj c) la gvinea reĝimo, en kiu la Ŝtato protektas, subvencias kaj defendas la riĉulojn”.

La 11-an de februaro 2011, instigita de la popola ribelo en Tunizio, Laurel famiĝis kiam li komencis malsatstrikon en Malabo, la ĉefurbo de Ekvatora Gvineo. Tiumomente la lando ricevis oficialan viziton de la tiama prezidanto de la Hispana Kongreso de Deputitoj, José Bono Martínez, membro de la Hispana Laborista Socialista Partio (PSOE). "Mi volis atentigi la hispanan registaron pri la situacio de la homaj rajtoj en Ekvatora Gvineo – rakontas Laurel, kiu trovis rifuĝon en Barcelono – kaj instigi ĝin premi por la starigo de transiraj institucioj, kiuj ne enhavu membrojn de la reĝimo". Sed, tiutempe, la intereso de Madrido estis plifortigi la ekonomiajn ligojn kun sia iama kolonio en centra Afriko, kiu estis fariĝinta la tria plej granda naftoproduktanto en subsahara Afriko [2]. Fine, estis la mobilizado de la Kataluna Parlamento kaj de multnombraj okcidentaj intelektuloj, kiel la usonano Noam Chomsky [3], kiu permesis al Laurel forflugi al Hispanio, dum la proparolanto de la ekvatorgvinea registaro provis malgravigi la incidenton.

Instalita ekde tiam inter la montetoj ĉe la periferio de Barcelono, Laurel dividas siajn zorgojn kun ni. Kelkajn semajnojn antaŭ nia renkontiĝo, posttagmeze de la 7-a de marto, Nkoantoma, kvartalo en Batao, enhavanta gravan armean kazernon, estis detruita de kvar eksplodoj. Tiu ĉi katastrofo, oficiale pro forbruligo de stoploj apud la kazerno, "malbone mastrumata pro la proksimeco de arsenalo da eksplodaĵoj", kaŭzis 107 mortintojn kaj 600 vunditojn... bilanco verŝajne pli malalta ol la reala. "Mi pensis, ke Ekvatora Gvineo ribelos post ĉi tiu dramo – klarigas la verkisto–. Bedaŭrinde, nenio okazis. Ekde la tempo de Franco, ni konas nur diktatorecojn kaj ni vivas en sistemo konstruita sur timo”. La Demokrata Partio de Ekvatora Gvineo (PDGE) de prezidanto Obiang okupas 99 el la 100 sidlokoj en parlamento kaj 100% el tiuj en la Senato. La opozicio ekzilita en Hispanio estas dividita en manplenon da politikaj grupoj regataj de la socialdemokratoj de Konverĝo por la Sociala Demokratio (CDS), la sola partio kiu daŭre aktivas en la hejmlando, kvankam sen ajna influo ene de blokita politika vivo. La aktivuloj de la fanga etno, kiuj gvidas la retan radiostacion La Voz de los Sin Voz (La Voĉo de la Senvoĉuloj), rekonas ian malkuraĝiĝon : manke de palaca revolucio, Teodoro Obiang, konata kiel Teodorín (Teodoreto), 53-jara, unuenaskita filo de la diktatoro kaj nuna vicprezidanto, estas certa sukcedi sian patron. "La fakto, ke la ekvatorgvineanoj estas dividitaj inter la insula kaj la kontinenta teritorioj kaj ke ili daŭre prenas sian pozicion laŭ sia etno, ne faciligas nacian konscion", klarigas Laurel.

Ankoraŭ nun posedanto de ekvatorgvinea pasporto, la verkisto ne provis akiri la statuson de politika ekzilito en Hispanio. Tio montras “kuraĝon kaj konstantecon", laŭdas lia samlandanino Remei Sipi, eseisto kaj afrik-feminisma aktivulo. Apartenanta al la bubia etno de la insulo Bioko (la plej grava etna minoritato en la lando, kun 8% de la loĝantaro) kaj loĝanta ankaŭ en Barcelono, ​​Sipi estas unu el la ekvatorgvineanoj, kiuj akiris la hispanan naciecon post sendependeco, en la kadro de la politiko de ŝtataneco tiam antaŭenigita de Madrido. Fondinto de la unua hispana asocio por defendo de la rajtoj de ekvatorgvineaj migrantoj, ŝi batalas por la starigo de jurŝtato en sia naskiĝlando. Kiel Laurel, ŝi regule revenas al sia hejmlando. Ilia famo protektas ilin kontraŭ la kolero de la registaro, kiu, permesante ilin iri kaj reveni, montras kontrolitan toleremon por disidentoj. Sed tiuj revenantaj al la lando devas alpreni diskretan sintenon kaj resti "en sia vilaĝo" por ne provoki la lokajn aŭtoritatojn. La ekvatorgvinea reĝimo estas alkutimiĝinta al arbitraj arestoj kaj al malobservado de la rajtoj de asocio kaj de kunveno. La tuta reto de amaskomunikiloj de la lando ĉiam estis ŝtata monopolo ; la solaj privataj kanaloj, tiuj de la grupo Asonga, apartenas al Teodorín Obiang.

Okupita de Hispanio inter 1778 kaj 1810, koloniigita ekde 1844 kaj tiam submetita al la glavo kaj jugo de la politiko de apartigo de Franco, Ekvatora Gvineo restas malmulte konata de la publika opinio. "Por la hispanoj, la epoko de koloniado finiĝas per ilia foriro el Kubo en 1898. Ni estas pli sentemaj kaj indignitaj pro tio, kio okazas en Okcidenta Saharo [la iama Hispana Saharo] ol pro la okazaĵoj en la Golfo de Gvineo", lamentas Michael Ugarte, emerita profesoro pri hispana literaturo en la Universitato de Misurio [4]. Aŭtoroj de dokumenta filmo mendita de la Hispana Filmoteko (Memorias de Ultramar [Transmaraj Memoroj], 2020, farita el privataj arkivoj de la kolonia epoko), la reĝisoro Carmen Bellas kaj la kinoinstruisto Alberto Berzosa konfesas esti surprizitaj de la malfacilaĵoj kiujn ili renkontis por akiri aliron al iuj dosieroj.

La rolo de la hispana oligarkio

Por la hispanoj, la domina koloro de la malnova kolonio daŭre estas la sepia, kiel konfirmite de la sukceso akirita de la filmadaptado de la romano Palmeras en la nieve (Palmoj en la neĝo), de Luz Gabás, filino de koloniano aktivulo de la Popola Partio, kiu estis spektita de unu miliono da spektantoj en 2015. La filmo, kiu disvolviĝas en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, rakontas la pasian idilion inter aragona ŝipestro kaj indiĝena belulino en kafplantejo de la insulo Bioko. Odorante je “pozitiva koloniismo”, la filmo ne multe diferencas de la parolado de Franco al ekvatorgvineanoj kelkajn monatojn antaŭ ilia sendependiĝo : “Hispanio ne estas kaj neniam estis koloniisma, sed civilizinto kaj kreinto de popoloj, kio estas io tute malsama” [5]. Filmita en Kolombio kaj la Kanariaj Insuloj, lastatempe programita en Netflix, Palmoj en la neĝo estis honorita per oficiala projekcio en Malabo. Male, La verkisto de lando sen librovendejoj daŭre estas cenzurita en Ekvatora Gvineo, "lando, kiu ŝajnas ankoraŭ ankrita en la malfrua frankisma epoko", laŭ ĝia direktoro, frapita de la kulto al personeco, kiu ĉirkaŭas la prezidanton Obiang, kies naskiĝtago fariĝis festo... Neniu hispana publika televido interesiĝis. Estas vere, ke unu el la ĉefuloj de la sektoro, la filmproduktanto Enrique Cerezo, kiu ankaŭ estas la prezidanto de la futbalteamo Atlético de Madrid, estas "amiko" de la ekvatorgvinea potenco, kiu bonvenigas liajn produktaĵojn. En 2016, okaze de la filmado en Malabo de la filmo 1898 : Los últimos de Filipinas (1898 : La lastaj en Filipinoj), Cerezo persone prezentis ĉemizon de sia klubo al prezidanto Obiang.

Male al tio, kio okazas en la franca kun la termino Françafrique, neniu hispana neologismo permesas priskribi la “diablan kaj skizofrenian rilaton”, kiu kunigas, laŭ la sendependa kataluna ĵurnalisto Xavier Montanyà, malgrandan rondon de riĉaj hispanoj kun la familia klano de Malabo. Kvankam Ekvatora Gvineo estas nur la naŭa afrika komerca partnero de Hispanio, la esploroj de Montanyà elstarigas “la rilatojn de influo, kiuj ligas hispanajn kompaniojn, individuojn, fondaĵojn kaj konsil- kaj pensfabrikojn kun la familia mafio de Obiang, kiu kontrolas siaflanke ĉiujn rimedojn kaj projektojn de la lando” [6]. Fraŭdaj komisipagoj, donacetoj inter amikoj, intereskonfliktoj, misturnado de hispana publika helpo... En la katalogo pretigita de Montanyà, cetere aŭtoro ankaŭ de longa enketo pri la naftekonomio en Niĝerio [7], troviĝas elstaraj membroj de la Popola Partio (dekstrularo) kaj la PSOE, kaj ankaŭ de la hispana Reĝa Familio, komunikadmagnatoj kaj konstrubaronoj implikitaj en grandaj infrastrukturaj projektoj, transformiĝintaj en la “blankajn elefantojn” de la ekvatorgvinea reĝimo : la flughaveno, la turisma projekto sur la insulo Korisko (Corisco) aŭ la nova ĉefurbo, Ojalo (Oyalá).

La ekvatorgvinea ĵurnalisto Delfín Mocache Massoko, loĝanta en Valencio, konfirmas ĉi tiujn informojn. Filo de Avelino Mocache Mehenga, iama opoziciulo, kiu hodiaŭ estas parto de la ekvatorgvinea registaro, Mocache Massoko direktas la esplorretejon Diario Rombe. Li kunlaboris en la proceso kontraŭ Teodorín Obiang, juĝita en Francio pro la kazo nomata "kontraŭleĝaj profitoj" kaj kondamnita la 28-an de julio al trijara malliberigo (kun suspendo de la puno), monpuno de 30 milionoj da eŭroj kaj la konfisko de ĉiuj liaj havaĵoj retenitaj inter 1997 kaj 2011. Hispanio daŭre estas populara rifuĝejo por la proksimuloj al la naftodiktaturo, kiuj investas tie la publikan monon defraŭditan, precipe en la nemoveblaĵo-sektoro [8]. Dum la lando, kies hidrokarbidoj reprezentas 97% de eksportaĵoj, okupas la 165-an lokon el 189 en la Indico de Homa Disvolviĝo de Unuiĝintaj Nacioj [9], la persona fortuno de la ŝtatestro ŝajne atingas 600 milionojn da dolaroj.

En Hispanio, en decembro 2015, meze de ekonomia krizo kaj ondo de koruptaj skandaloj, Rita Bosaho Gori, 55-jara, flegistino el Alikanto, diplomita pri Historio kaj naskiĝinta en Ekvatora Gvineo, estis unu el la 71 elektitaj deputitoj de la partio Podemos. Ŝia elekto kiel la unua deputito de afrika origino en la Kongreso ekde la alveno de demokratio en Hispanio, levis la esperon, ke la aŭtoritatismo de la Obiang-reĝimo trovos pli grandan eĥon en la amaskomunikilaro. En la Kongreso de Deputitoj, ŝi partoprenis en la kreado de parlamenta intergrupo pri Ekvatora Gvineo, sed la iniciato ne transvivis la ĝeneralajn elektojn de novembro 2019. Kaj Ekvatora Gvineo denove falis en forgeson. “Fine, – diras la kataluna antropologo Yolanda Aixela Cabré, specialisto pri la ekvatorgvinea diasporo – la elekto de nigra deputito estis antaŭ ĉio afero de interna politiko kaj kontraŭrasisma simbolo”. Mariano Rajoy (de la Popola Partio) estis la lasta prezidanto de la hispana registaro kiu honoris Malabon per oficiala vizito en 2014. En aprilo 2021, la afrika turneo de la socialisma prezidanto Pedro Sánchez –en la kadro de la plano Fokuso Afriko 2023 por komerca disvolviĝo kaj kontrolo de migrado– videble evitis la iaman kolonion kaj direktis sin al Dakaro kaj Luando. Ĉu tio devus esti vidita kiel averto por la reĝimo ?

Jean-Christophe SERVANT.

[1] Vd Ignacio Ramonet, “Linceul de silence”, Le Monde diplomatique, januaro 1994.

[2] Vd “Usona ofensivo super afrika nigra oro”, Le Monde diplomatique, januaro 2003.

[3] “Chomsky laŭdas la ’kuraĝan agon’ de la ekvatorgvinea verkisto Juan Tomás Ávila kontraŭ la ’terura reĝimo’ de Obiang”, Europa Press, Madrido, 14-a de februaro 2011.

[4] Aŭtoro de The Culture of Exile and Emigration from Equatorial Guinea to Spain (La kulturo de ekzilo kaj elmigrado de Ekvatora Gvineo al Hispanio), University of Illinois Press, Champaign, 2010.

[5] Citita de Ramón García Domínguez, Guinea. Macías, la ley del silencio (Gvineo. Macías, la leĝo de la silento), Ediciones Plaza & Janés, Barcelono, ​​1977.

[6] Xavier Montanyà, “La trama espanyola de la corrupció a Guinea” (La hispana intrigo de korupto en Gvineo), VilaWeb, Barcelono, ​​16-a de aprilo 2017, www.vilaweb.cat

[7] Xavier Montanyà, El oro negro de la muerte (La nigra oro de la morto), Icaria, Barcelono , 2011.

[8] Vd “Madrida tribunalo akceptas pritrakti proceson pro monlavado kontraŭ Melchor Esono Edjo kaj lia filino”, Diario Rombe, 19-an de majo 2021, www.diariorombe.es

[9] “Raporto pri Homa Evoluo 2020”, Programo pri Disvolvado de Unuiĝintaj Nacioj, Novjorko (datumoj de 2019).

Nova generacio de ĝihadistoj

En Irako, la reveno de OIŜ

Profitante la sekurecan vakuon en la teritorioj disputataj inter la Iraka centra ŝtato kaj la regiona registaro de Kurdio, socialan kaj ekonomian situacion ja malboniĝintan, kaj rankorojn estigitajn de la ĉiopotencaj ŝiaismaj milicoj, Organizo de Islama Ŝtato (OIŜ) renaskiĝas el siaj cindroj, kaj ĝia gerilado pligraviĝas en la centra Irako.



de  Laurent PERPIGNA-IBAN

Kelkajn kilometrojn sud-okcidente de la urbo Kirkuk, ene de la armea bazo, kiu ŝirmas la 5-an divizion de la Iraka federacia polico, kolono de veturiloj viciĝas, kun maŝinpafiloj celantaj la ĉielon. Generalo Haider Jusef, 69 jara, preparas sian eliron. Trankvile sidanta en la ĝardeno de sia fortresa bazo, tiu altrangulo ŝajnas absolute serena. Almenaŭ, tio estas la bildo, kiun li deziras montri, fiere aludante la freŝdatajn sukcesojn de siaj trupoj kontraŭ la "saviĝintoj" de OIŜ. Estranta la sekurigajn operacojn de la regiono de Kirkuk, li montriĝas silentema pri la pereoj trafintaj liajn trupojn dum la lastaj monatoj.

La zono, kiun li estas traironta estas tamen unu el la plej danĝeraj. Ni veturas en la okcidenta parto de tio, kion oni de nun nomas en Irako la novan "mortan triangulon". En la jaroj 2000-aj, tiu esprimo nomis la sunaisman ĉefan ribelejon norde kaj okcidente de Bagdado, kun la urboj Falluĵa, Tikrit, Ramadi kaj Bakuba. Nun ĝi nomas zonon de granda malstabileco, kiu aperis ĉi lastajn jarojn inter tri regionoj : tiuj de Kirkuk norde, Dijala sud-oriente kaj Salaheddin sud-okcidente. En tiu zono, preskaŭ ĉiam profitante la nokton, grupoj asertantaj sin membroj de OIŜ ĉiutage atakas la poziciojn de la Irakaj sekurecaj trupoj, civilulojn aŭ infrastrukturojn petrolajn aŭ elektrajn.

Tiu incitada strategio akiris novan gravecon ekde la komenco de la jaro 2021. "El 995 atakoj nombritaj inter la 1-a de januaro kaj la 20-a de oktobro en la lando, 655 okazis en la triangulo Kirkuk-Salaheddin-Dijala, tiel taksas la Franc-Iraka politikesploristo Hardy Mède. OIŜ nun ŝajnas kapabla preni urbon. Nova etapo estas atingota, de punktaj atakoj al regado de teritorio."

Oficiale venkita en Irako en 2017, OIŜ tuj adaptiĝis al la post-teritoria situacio, forlasinte la grandajn urbojn kaj retiriĝinte en kamparajn zonojn malfacile atingeblajn. Tiu poziciŝanĝo estis faciligita de la daŭra sekureca vakuo en la teritorioj disputitaj inter la Iraka ŝtato kaj la regiona registaro de Kurdio (KRG) sidanta en Erbil [1]. Tiu landstrio de ĉirkaŭ kvardek kvadrataj kilometroj, el kiuj la kurdaj trupoj retiriĝis en septembro 2017 sub la premo de Bagdado [2] vidis la samtempan alvenon de pluraj armitaj Irakaj grupoj - ĉefe la ŝijaismaj milicoj de Unuoj de popola mobilizado (Haŝd Aŝ-Ŝaabi). tamen pro la manko de politika konsento inter Erbil kaj Bagdado, neniu trupo sukcesis trudi sian regadon en la zono. Tiu perturbo ebligis la restrukturiĝon de OIŜ, faciligante la cirkuladon de ĝiaj kadruloj kaj batalantoj ene de landstrio iranta de la Siria ĝis la Irana landlimoj.

Laŭlonge la vojo 24, kiu direktiĝas sud-okcidenten al Tikrit, la kazernoj plenigas la pejzaĝon. Estas malfacile kredi, ke en tiu kampara zono tiom soldatoplena, malsekureco regas. Tamen. Ja tie, dum la nokto de la 4-a ĝis la 5-a de la pasinta septembro, OIŜ faris atakon per malofte vidita intenso, kiu mortigis dek tri membrojn de la federacia polico dum embusko.

Ĉe la vojrandoj, edifa ruinigita panoramo

La montoĉeno de Hamrin, kiu markas la sudan limon de la disputataj teritorioj, aperas ĉe la horizonto. "Jen, de kie venas granda parto de niaj problemoj" ekdiras kolonelo Bassam Kazem. Pli parolema ol generalo Jusef, kaj videble pli tuŝita de la freŝdataj homaj pereoj, la oficiro parolas pri "rifuĝejo" por la batalantoj de OIŜ kaj ne hezitas taksi tiun zonon, kiel "la plej danĝera de Irako" nuntempe. Areo historie malstabila, kiu jam utilis kiel rifuĝejo de Al-Qaida en la jaroj 2000-aj.

La kruta reliefo de Hamrin, malfacile alirebla, enhavas vastan reton de galerioj kaj tuneloj, fositaj jam delonge meze de grotoj naturaj kaj artefaritaj. Precipe el tiu operaca bazo - kiu laŭ la Irakaj militistoj ŝirmis multajn deponejojn de armiloj - la batalantoj de OIŜ lanĉas grandan parton de siaj atakoj en la regiono. "Ni malkovris iom da kaŝejoj, plu diras kolonelo Kazem. Tie estis litsakoj, nutraĵaj restaĵoj. Sed ni scias, ke la ĝihadistoj estas ankaŭ akceptitaj en la ĉirkaŭaj vilaĝoj. La loĝantoj de ĉi regiono estas malamikaj al ni, ni devas sekurigi ĉiujn niajn movojn tie".

Profitante la subtenon de la sunaismaj loĝantaroj de tri regionoj, la batalantoj de OIŜ enradikiĝis eĉ for el Hamrin, ĉefe sude de la disputataj teritorioj. Ĉar facile atakeblaj, la irakaj soldatoj estas pelataj bruligi la kreskaĵojn, en kiuj ŝirmiĝas la ĝihadistoj en la ebenaĵoj. Ĉe la vojrandoj la ruinigita pejzaĝo klare montras tion. Kiam ili prezentas nombrojn, la armeaj aŭtoritatoj aludas "plurajn centojn" da batalantoj, tamen ŝajnas, ke la ĝihadista organizaĵo havas ja pli grandan bazon. En la printempo de 2020, kelkajn semajnojn antaŭ sia mortigo, la Iraka esploristo Hiŝam Al-Haŝemi - fakulo pri la ĝihadismaj grupoj, kiu forte subtenis la popolan protestadon kontraŭ la estrado de Irako fare de Irano - aludis la eblecon de "1200 aktivaj membroj" kaj "85 ĝis 200 forlasitaj vilaĝoj en la triangulo, prenitaj de OIŜ kaj transformitaj al tendejoj, deponejoj aŭ komandcentroj" [3]. Pli poste, aliaj alparolatoj, kiujn ni renkontis en Bagdado aludis la eblecon de pluraj miloj da viroj pretaj por agi, jen kredebla aserto vidinte la impresan plidensiĝon de la atakoj dum la lastaj monatoj.

Ĉe la kontrolejo inter la regionoj de Kirkuk kaj Salaheddin, ŝirmitaj malantaŭ dikaj betonaj muroj, soldatoj kontrolas la irojn kaj reirojn de veturiloj. La pasaĝeraj rigardoj estas foje timoplenaj, foje spitemaj. Ĉi tie la sekurecaj trupoj troviĝas en malamikema tereno. Tiu posteno sur monteta tereno de Hamrin estas kvazaŭ frontlinio, varma punkto sur kiu iuj soldatoj malbone kaŝas sian konfuzon fronte al malklara, sed ĉiama, minaco.

Kiaj estas la karakteroj de tiuj batalantoj ? S-ro Ibrahim Tahman, kiu laboras por la sekreta servo de la federacia polico, klarigas : "La plimulto de la ĝihadistoj, kiuj aktivas en la regiono, estas pli ol 30 jaraj kaj estas veteranoj de OIŜ por kiu ili batalis de 2014 ĝis 2017. Ili ne estis arestitaj, sed multaj estas konataj kaj ni konas iliajn historiojn. Aldoniĝas al tiuj pli junaj batalantoj, kiuj ne partoprenis la antaŭan militon." Generalo Jusef konfirmas la aperon de nova generacio de soldatoj de OIŜ, kaj insistas ke ili havas la "saman ideologion" kiel siaj pliaĝuloj. La konstato estas evidenta : OIŜ, eĉ venkita kaj retiriĝinta en malfacilaj zonoj, ne nur revenis en agado danke al siaj veteranoj sed ankaŭ plidikiĝas. Dum la federacia polico asertas havi "fidindajn fontojn" sur la tereno, ŝajnas ke la agantaj trupoj de OIŜ ankaŭ havas sindonemajn informantojn. Konsekvencoj : multaj policaj intervenoj finiĝas per fiasko - ja hontigo rilate la gigantajn rimedojn foje uzitajn, kaj transformiĝas al propagandaĵoj mokataj de la loka loĝantaro.

"OIŜ havas neniun malfacilaĵon por varbi el tiu loĝantaro malriĉigita kaj senestonteca, des pli, ke depost 2003 (dato de la Usona interveno), ĉiuj havis pli malpli rilatojn kun la ribelado en tiu regiono", rimarkigas la esploristo Arthur Quesnay, aŭtoro de libro pri la konflikto ĉirkaŭ Kirkuk [4]. La civiluloj tiel troviĝas sub la duobla minaco de ĝihadistoj, kiuj ne hezitas trudpeti, ĉantaĝi aŭ mortigi, kaj de sekurecaj trupoj, kiuj dissemas teruron dum ĉiuj intervenoj, same farante trudpetojn kaj ankaŭ venĝpunojn post la ricevitaj atakoj. Okazas ankaŭ venĝbataloj kaj punatakoj inter civiluloj. La 26-an de oktobro, OIŜ okazigis buĉadon en ŝiaisma vilaĝo de la regiono Dijala (dek kvin mortintoj). La postan tagon, la atakita tribo venĝe atakis sunaisman vilaĝon akuzitan pri kompliceco (dek unu mortintoj).

La landon trafis multegaj gravaj malfacilaĵoj

La multobliĝo de armitaj agantoj en la disputataj teritorioj - policanoj, specialaj trupanoj, ŝiaismaj milicanoj - estas kaŭzo pligraviganta la ĝeneralan malsekurecon : manko de kunlaborado kaj regulaj bataletoj inter la diversaj grupoj ne helpas restarigon de la la fido. Koruptado kaj friponado ofte devenantaj de la ŝiaismaj milicoj ankaŭ pligravigas la malfidon de tiu regiono plimulte sunaisma, kiu tute ne ŝatas la multobliĝon de armitaj grupoj ligitaj al Teherano.

Ĉu nova internacia milito kontraŭ OIŜ okazos ? Por nun, Irako, subtenita ĝis 2017 de koalicio de pli ol sesdek landoj, estas ja tutsola en tiu nova batalo. Mono ne plu alvenas kaj la Usona "partnero" eniris senintervenan periodon. En Bagdado, paradokse, la reapero de OIŜ ne tro maltrankviligas. Ĉar la landon trafis multegaj malfacilaĵoj ĉiuj pli gravaj ol la aliaj : ĉirkaŭ triono de la kvardek milionoj da Irakanoj vivas en malriĉeco, senlaboreco atingis la plej altan nombron de la dudek pasintaj jaroj, kaj la timoj de konfliktoj inter, eĉ ene de, la diversaj komunumoj restas grandaj. En la ĉefurbo, oni timas, ke la rivalaj ŝijaismaj milicoj solvu siajn malkonsentojn perarmile, dum en Kurdio reaperas la fantomo de nova konflikto inter ĉiuj Kurdaj partioj ekzistantaj en Irako.

La anticipita balotado de la 10-a de oktobro pligravigis la problemojn. Pluraj agantoj, inter ili la ŝijaismaj milicoj, malakceptis la rezulton de la balotado. La 7-an de novembro la rezidejo de la Iraka ĉefministro Mustafa Al-Kazimi en Bagdado estis atakita de eksplodila spavo. Tiu atenco estis parto de la postbalotaj malordigoj. "La Irakaj politikaj fortoj de la lando fokusiĝas al sia propra agendo kaj ne ŝajnas atenti la danĝerecon de la reapero de OIŜ", bedaŭras la Franc-Iraka sociologo Adel Bakawan, kiu ĵus verkis libron pri la perturboplena historio de Irako [5]

Kontraste kun la internaj kvereloj en Bagdado kaj Erbil, la potenca reveno de OIŜ ŝajnas akceptita. Surloke, niaj alparolatoj de la federacia polico konfesis "ne plu progresi en (sia) lukto kontraŭ OIŜ" ekde pluraj semajnoj kaj diskrete aludas "politikajn problemojn blokantajn". La atakpotenco de OIŜ estas nun tia, ke la ĝihadistoj kapablas ataki for el siaj bazoj : tio okazis pli ol kvindek kilometrojn norde de Kirkuk, tiel restarigante la debaton pri sekureca kunlaborado inter la Iraka armeo kaj la Kurdaj trupoj.

Kvankam ebla reveno de ĉi lastaj en la disputataj teritorioj estas unu el la multaj nerektaj problemoj kaŭzitaj de la reveno de OIŜ, nenio pensigas, ke tio okazigos pliboniĝon de la sekureca situacio. Ĉar se OIŜ pluvivis post sia milita malvenko, tio montras, ke milito kaj kontraŭteroristaj operacoj nenion solvas per si mem. Manke de reala politika volo malizoli la regionon, la historio certe ripetiĝos. Tio des pli veras, ke la leĝo de egala repuno efektivigata de la Iraka sekureca aparato pligravigas la koleron de tiuj loĝantaroj, kiuj de baldaŭ du dekjaroj konas nur armean okupadon kaj sian marĝeniĝon. Ja en tiun politikan, sekurecan, soci-ekonomian vakuon OIŜ senĉese enŝoviĝas.

Laurent PERPIGNA IBAN

[1] Legu Shahinez Dawood, "Kirkouk la disputée", Manière de voir, n°169, "Le combat kurde, 1920-2020, februaro-marto 2020.

[2] Legu : "Un référendum pour rien ?", Manière de voir, n°169, jam citita.

[3] "ISIS thrives in Iraq’s "money and death" triangle", Newlines Institute, Vaŝingtono, DC, 11-a de aŭgusto 2020, https://newlineinstitute.org

[4] La guerre civile irakienne. Ordres partisans et politiques identitaires à Kirkouk (2003-2020), Karthala, Parizo 2021.

[5] L’Irak, un siècle de faillite. de 1921 à nos jours, Tallandier, Parizo, 2021.

Dek procentoj de la loĝantaro ekskluditaj de la elektantaro

En Latvio, la rusa demando pri kiu ĉiuj parolas

Malgranda lando sur la bordoj de la Balta Maro kun apenaŭ du milionoj da loĝantoj, Latvio scias esti diskreta. Malkiel Pollando, kiu spitas Bruselon, Rigo estas aplaŭdata pro sia sukcesa demokrata transiro. Ĉu prave ĉu malprave, tamen, Moskvo zorgas pri la sorto de la granda ruslingva malplimulto. Vojago tra demokratio kies multajn misfarojn eŭropanoj emas pardoni.



de  Hélène RICHARD

Elirinte el la centro de Rigo, aŭtobuso n-ro 3 sekvas la riveron Daugava en la direkto al la Balta Maro. Tra la glaco, la malmultaj pasaĝeroj rigardas la senmovan silueton de la arganoj de la haveno. Pluen, piramido el hakitaj arboj atendas kargoŝipon. En ĉi tiu monato de Julio 2021, la haveno de la latva ĉefurbo estas neaktiva. De kelkaj jaroj, Moskvo estas uzinta sian propran infrastrukturon por eksporti siajn krudmaterialojn. En 2021, eĉ ne unu tuno da rusa karbo transitis tra Rigo ; kontraste, tri jarojn pli frue ĝia haveno ankoraŭ transŝarĝis 14 milionojn da tunoj [1]. Aldone al ĉi tiu perdo de enspezoj, estas malkresko de trafiko el Belorusio. Post kiam ĉefurboj de la Balta Maro subtenis la belorusan opozicion, ankaŭ Minsko deturnis al rusaj havenoj kelkajn el siaj produktoj kiuj kutime transitis tra la latva kaj litova marbordoj.

Pajlaj ĉapeloj, salikaj korboj, bantukoj ĉirkaŭ la koloj... Ĉe la fino de la kurso, oni povas konjekti la pli somerecajn okupojn de la veturantoj en alia aŭtobuso kiu estas ekironta. Post kelkaj pluaj haltoj, ili disvastiĝas tra pinarbaro en la direkto al plaĝo el blanka sablo kun manĝetejo kaj lueblaj faldseĝoj. Babilante latvalingve, patrino kaj ŝiaj du filinoj disvastigas sian bantukon ĉe la rando de la akvo. Pli malproksime, tridek-iom-jara paro kverelas ruslingve. Enkonduki sin kiel francan ĵurnaliston kiu interesiĝas pri la lingva demando en Latvio ne montriĝas esti bona metodo por interkonatiĝi. "Ĉi tie, ĉiu parolas la lingvon kiun oni deziras," bruske diras la juna virino singardeme. "Ne estas problemo. La rusa estas mia denaska lingvo, sed mi parolas la latvan tre bone. Mi lernis ĝin en la lernejo kaj precipe sur la strato." Kuŝante sur la stomako, ŝia kunulo levas sian kapon kaj diras perfekte ruslingve : "Ankaŭ mi, estas la latva kiun ni parolas ĉe ni", kaj enprofundigas la vizaĝon denove inter la brakoj.

En la stratoj de Rigo, ŝajnas ke konversacioj en la rusa kaj la latva harmonie miksiĝas. Nemalofte oni aŭdas taksiiston ekkrii al kolego en la latva, antaŭ ol malfermi la pordon por kliento parolante la rusan. Sed, ekde la sendependiĝo de ĉi tiu eksa soveta respubliko en 1991, ĝiaj politikaj gvidantoj neniam ĉesas zorgi pri la "rusa problemo", kun, kiel la celobjekto, la granda malplimulto kiu kutime parolas la lingvon de Puŝkin (36% de la loĝantaro). La maltrankvilo kaŭzata de ĉi tiu ĉeesto, kiun Rusio povus esti preta ekspluati, instigis al la registaro permesi al si kelkajn troajn liberojn rilate al la principoj de la demokratio. Ĉi tiuj aranĝoj estas malofte diskutataj, ĉar Latvio ŝajnas al eŭropaj observantoj esti trankvila haveno netuŝita de la "popolismo" kaj eŭroskeptikismo kiuj senbridas aliloke en Orienta Eŭropo, antaŭ ĉio en Pollando.

La politika sistemo estas disŝirata de demandoj pri la memoro

La unua anomalio estas la ekskludo de la ĉefa politika forto el ĉiuj registaraj koalicioj ekde 1991. Kun preskaŭ 20 procentoj de la voĉdonaro, la partio Saskana ankoraŭ estis la plej sukcesa en la parlamentaj elektadoj de 2018, sed ĝi ne estis invitita partopreni la intertraktadojn por formi registaron. Ĝia marĝenigo pliiĝis en 2019, kiam ĝia kunfondinto, Nils Ušakovs, estis demisiigita de sia ofico de urbestro de Rigo pro suspektata korupto (akuzo kiun li kontestas antaŭ la tribunalo). Pro tio, ke 75% de ĝiaj voĉdonantoj estas ruslingvanoj, Saskana estas suspektata esti marioneto de la Kremlo. Sed la partio subtenas membriĝon en la Eŭropa Unio kaj eĉ en la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), la okcidenta milita alianco malamata de Moskvo, ĉar membriĝo en ambaŭ grupoj "formas tuton," kiel la prezidanto de Saskana, Janis Urbanovics, diris al mi kiam mi vizitis la oficejon de la parlamenta grupo en Rigo. Saskana nur rekomendas mildigi la streĉan situacion kun Rusio, la kvara plej granda komerca partnero de Latvio. La grupo eĉ rompis oficialajn rilatojn kun Unueca Rusio, la partio de prezidanto Putin. "Estis neeble daŭrigi ĉi tiun partnerecon en la kunteksto de malmola alfrontiĝo inter Rusio kaj la Okcidento," Urbanovics agnoskis, dum li atentigis pri ĝia utileco por allogi rusajn investantojn al la latva ĉefurbo en la pasinteco. La malfido al Rusio estas, aliflanke, la cemento de la heterogena koalicio kiu estras la landon, kiu inkluzivas kvin partiojn (de la naciistoj de la Nacia Alianco ĝis la liberaluloj de Evoluado/Por !) "Ĉiuj provoj superi la etnan disiĝon malsukcesis," diras Olga Procevska, sendependa esploristo kiu helpis lanĉi malgrandan progresisman partion pasintece.

Aldone al streĉateco pri la rusa demando, la latva politika sistemo estas disŝirata de la demandoj pri la memoro. Plej brula estas la demando pri la Dua Mondmilito. Kvankam la nova lando sin prezentas kiel viktimon de "du totalismoj" - nazia kaj sovetia - (kiel Pollando kaj la aliaj baltaj landoj), ĝi serĉis metodojn por forigi antaŭ ĉion sovetiajn referencojn post sendependiĝo. Post kiam ĉi tio estis gajnita en 1991, Rigo establis la 8-an de Majo kiel la tagon por soleni la finiĝon de la Dua Mondmilito, tiel aligante sin al la okcidenteŭropa kalendaro. La festaĵoj je la 9-a de Majo, (tiu dato estis elektita en Sovetunio kiel la dato de la kapitulaco de la Tria Regno pro la tempodiferenco), ankoraŭ allogis kelkmilojn da homoj ĉiujare (ĝis la pandemio de Kovim-19), kun la diskreta subteno de Saskana. Denove ĉi-jare, la partio distribuis korbojn da manĝaĵoj al la restantaj veteranoj de la Ruĝa Armeo, kiun la aŭtoritatuloj rigardas kiel forton de okupacio en 1940-1941 kaj denove de 1944 ĝis 1991. La plej radikalaj naciistoj alvokas por la malkonstruo de la Monumento al la Liberigintoj (de la Ruĝa Armeo), konstruita en 1985 kaj protektata de interkonsento subskribita en 1994 inter Rigo kaj Moskvo. Iuj eĉ partoprenas, ĉiun 16-an de marto, la amaskunvenon organizitan memore al la Latva Legio, armea taĉmento aliĝinta al la Waffen-SS kiu batalis kontraŭ Sovetunio inter 1943 kaj 1944 por restarigi la suverenecon de la lando. Plejparte konsistanta el konskriptoj, ĝi havis en siaj vicoj oficirojn kiuj precipe aktivis pri la ekstermado de judoj je la tempo de "la Shoaho de kugloj". Ĉi tiu kunveno regule provokas indignajn reagojn eksterlande. En 2012, la Konsilio de Eŭropo esprimis sian "zorgon pri ajna provo pravigi bataladon en taĉmento de la Waffen-SS kaj kunlaboron kun la nazioj." Ĉi tiu memorsoleno perdis sian oficialan statuson nur en 2000.

Tra ĉi tiu inundo da konfliktantaj memoroj, latvoj, precipe la pli junaj, trovas sian propran vojon, foje laŭ surprizaj manieroj. Ĉi tio estas la kazo de la arkitektoj de la firmao NRJA kiuj instalis siajn oficejojn en la subetaĝo de konstruaĵo en la malnova kvartalo de Rigo. Akompanata de du koleginoj, ĝia direktoro, s-ro Uldis Lukševics, lanĉas sur sia komputilo la videon kiun la kolektivo faris por savi de detruo la eksan sidejon de la centra komitato de la komunista partio, kiu estis transformita en oficejan konstruaĵon en la 1990-aj jaroj. Futurecaj formoj, abundo da spaco, vasta aŭditorio : la filmo laŭdas la originalecon de ĉi tiu juvelo de postmilita modernismo, konstruita en 1974. En 2020, la ministro pri kulturo, membro de la Nacia Alianco, decidis eldetrui la konstruaĵon por anstataŭigi ĝin per koncertejo, kaj tiel liberigi la urbon de "fantomo de komunismo, kiu montras la tutan arbitrecon de tiu epoko [2]". NRJA kontraŭis ĉi tion. Per petskribo, la okazigo de simbola entombigo kaj konsciiga filmo, la mobilizo estis sukcesa ; la ministerio nuligis sian planon. Sed ĉu ĉi tiuj persistemaj defendantoj de la arkitektura heredaĵo de la komunisma periodo kontestas la ideon de la soveta okupacio ? S-ino Elina Libiete, juna arkitekto de NRJA, surpriziĝas. "Mi ne komprenas la demandon," ŝi respondas. "Evidente estis okupacio. Kion do ? Ĉu ni detruu ĉion kreitan dum la periodoj de okupado de nia lando ?" "Malmulto restus staranta", aldonas ŝian kolegon, s-ino Ieva Punto, ridetante.

La oficiala kvalifiko de la komunisma periodo kiel "okupacio" pasis en la komunan lingvon. Sed, laŭ la historiisto Juliette Denis, "la integrigo [de Latvio] en la sovetan mondon (...) ne establis duoblan potencon (armitan kaj civilan) kiel tiu, kiu tipigis la naziajn okupaciojn en Eŭropo, ekzemple. La obsedo [de la latvaj aŭtoritatuloj] pri la termino "okupacio" ŝajnas des pli nekongrua ĉar aneksado, kaj la rezultinta sovetiigo, estas procezoj kiuj estas tiom - se ne pli - radikalaj, pli profundaj kaj pli daŭrantaj ol okupacio. Sendube la termino fariĝis populara pli pro politikaj ol pro sciencaj motivoj [3] ; ĉi-kaze, por kompari Sovetunion al la nazia sistemo kaj forĝi la identecon de lando kiu estis la viktimo de du totalismoj, egale krimaj.

Restas 190 500 "necivitanoj"

Ĉi tiu koncepto establis la bazon por nesimetria demokratio. Per tio, ĉiuj loĝantoj kiuj alvenis post la unua aneksado en 1940 (plejparte rusoj, sed ankaŭ tiuj el aliaj sovetiaj respublikoj), fariĝis fremduloj en la nova lando. Estonio sekvis la saman vojon, sed ne Belorusio kaj Ukrainio, kiuj donis civitanecon al la tuta loĝantaro post 1991. En Latvio, 700 000 homoj, aŭ unu triono de la loĝantaro, estis senigitaj je difinita statuso en la momento de sendependiĝo. En 1995, leĝo kreis por ili la koncepton de "necivitanoj" (donata al loĝantoj kiuj ekloĝiĝis en la lando antaŭ 1992, jam loĝis tie dum pli ol 10 jaroj aŭ naskiĝis tie). Tri jarojn poste, alia leĝo faciligis ilian aliron al civitaneco, sed naturalizoj malpliiĝis post kiam Latvio aliĝis al la Eŭropa Unio en 2004. Hodiaŭ, ankoraŭ estas 190 500 "necivitanoj" (el kiuj 65 procentoj sin nomas rusoj). Sekve, 10% de la loĝantaro estas senigitaj je la rajto voĉdoni (eĉ en municipaj elektadoj) kaj malpermesataj praktiki iujn profesiojn (ŝtatoficisto, advokato, notario, apotekisto...)

Moskvo regule kondamnas la situacion de la latviaj senŝtatuloj, interalie ĉe la Konsilio de Eŭropo, kies Asembleo estas aprobinta kelkajn rezoluciojn kiuj instigas al Latvio antaŭenigi la integriĝon de ruslingvanoj en la ŝtatoficistaron kaj la instruadon de malplimultaj lingvoj. La lasta reformo de la sistemo de edukado en 2018 faris la malon. Ĝi trudas instruadon tute en la latva en ĉiuj mezlernejoj ekde 2022, kio likvidos la restaĵojn de plurlingva instruado en lernejoj (en la rusa, la latva kaj kelkaj aliaj malplimultaj lingvoj, kiel la pola [4]) heredita de la sovetia periodo. Rigo kredas ke Rusio instrumentigas la lingvan kaj etnan demandon por daŭrigi malkonkordon en la latva socio. Ĝi tamen ne serioze antaŭvidas perspektivon kompareblan al tiu de Donbaso - regiono de Ukrainio kie separatista ribelo subtenata de la rusa armeo ekflamis en 2014. Trankviligita de la fortigo de NATO en 2016 (interalie per la deplojo sur rotacia bazo de transnacia forto kiu ekvivalentas batalionon en ĉiu el la tri baltaj landoj kaj Pollando), Latvio estas, aliflanke, en konstanta stato de singardemo kiam temas pri la influo de Rusio sur la publika opinio en ĝia lando.

La traŭmato datiĝas de 2012. Tiun jaron, referendumo okazis por la agnosko de la rusa kiel dua oficiala lingvo, post civitana iniciato kiu kolektis dek mil subskribojn (kiel antaŭvidite en la Konstitucio). Kvankam priraportita de la rusaj televidkanaloj, vaste spektataj en la lando, la voĉdonado finiĝis kun masiva "ne" (75% kontraŭis). Sed la nura fakto, ke tia konsulto okazis, estis sufiĉa por paniki la latvan ŝtaton. "Ĉi tiu okazintaĵo montris la kapablon de Rusio transformi marĝenan aferon en debaton pri la socio", diris Janis Sarts, direktoro de la Centro de Supera Kapableco por Strategia Komunikado (Stratcom COE), pensfabriko aliĝinta al NATO, kaj kunfinancata de Rigo, kun speciala intereso pri demandoj de falsa propagando.

Latvio ne sin detenas plu de cenzuro por kontraŭbatali la influon de Moskvo. En Februaro 2021, la rusa kanalo Rossiya RTR estis suspendita dum unu jaro. La decido estas aldona al ĉirkaŭ 30 malpermesoj de elsendoj depost 2019. La plimulto estas bazitaj sur larĝa interpreto de individuaj embargoj aprobitaj de la Eŭropa Unio post la aneksado de Krimeo. En Februaro 2019, ekzemple, naŭ kanaloj de la Nacia Grupo de Amaskomunikiloj estis suspenditaj pro tio, ke ĝia efektiva administranto, Yuri Kovalchuk, oligarĥo proksima al Vladimir Putin, estas sub embargo. Kelkaj ĵurnalistoj de Sputnik Latvia kaj Baltnews estis ĉagrenitaj ĉar ili laboris por amaskomunikiloj regataj de la ŝtata agentejo Rossia Segodnia, estrata de Dmitrij Kisseliev (mem sub embargo). Pervy Baltiïski Kanal (PBK), la balta versio de la ĉefa rusa kanalo, evitis la fermigon, sed ĝiaj bankokontoj estis blokitaj dum la enketo. Ekonomiaj premoj igis la administrantojn ĉesigi la produktadon de lokaj novaĵelsendoj en Marto 2020. "Kiel ajn agresema estu la rusa politika propagando en Eŭropo, embargo fare de la EU estas nek pravigebla nek konvena ilo por kontraŭbatali ĝin," diris Reporteroj Sen Limoj, kiu ja ne povas esti akuzata pri memkontento rilate al la Kremlo. "Prefere ol fermi amaskomunikilojn pro neklaraj motivoj kaj sur malsolida jura bazo, ŝtatoj povas postuli garantiojn pri redakcia sendependeco por ĉiuj amaskomunikiloj. (...) Submeti ĉiujn amaskomunikilojn al la samaj devoj (sen konsidero de geografia deveno) ebligus eviti revenĝajn aranĝojn de landoj kiuj kondukas informmilitojn [5]." Samtempe, la aŭtoritatuloj klopodas por marĝenigi ruslingvan enhavon en publikaj televidkanaloj. Tiel, la ruslingvaj novaĵelsendoj de la publika kanalo LTV7 estas restriktitaj al plurmedia platformo en Interreto. Ĉi tiu estas surpriza decido, ĉar ĝi igas ruslingvanojn en Latvio pli sin turni al rusaj kanaloj ankoraŭ haveblaj per la servaroj de kelkaj provizantoj de retservoj.

De la blankaj plaĝoj de Rigo, oni devas veturi tri cent kilometrojn laŭlonge de la Rivero Daugava por atingi Kraslava. En ĉi tiu urbo de preskaŭ 7 600 loĝantoj en la sudo de la regiono Latgale, du kilometrojn for de la belorusia landlimo, konversacioj plejofte estas ruslingvaj. Ĉe la piedo de la sola ponto de la urbo, la domo de s-ro Valery Kryjanovski transformiĝas somere en malgrandan familian hotelon. Malantaŭ sia servotablo, sub la portreto de papo Francisko kiu benas la vizitantojn, s-ro Kryjanovski fiere elvokas siajn polajn praulojn. Liaj devenoj eĥas la epokon kiam Latgale nomiĝis Pola Livonio, kiu dum longa tempo apartenis al la Respubliko de Du Landoj (unuiĝo de la Granda Duklando de Litovio kaj la Reĝlando de Pollando) antaŭ ol ĝi estis konkerita en 1772 de la rusoj, kiuj importis sian lingvon en ĉi tiun katolikan regionon.

Katoliko (kiel 18% de la loĝantaro), profunde enradikiĝinta en la historio de sia lando, s-ro Kryjanovski reprezentas tion, kion la latva ŝtato plej timas : ĉi tiu ruslingvano spektas sole rusajn televidkanalojn ĉar ili estas "pli objektivaj ol latvaj kanaloj" ; li malfacile parolas la oficialan lingvon de la lando kaj "ne ŝatas la latvojn kiuj monopoligas la ŝtaton." Rusio estas tro longe detenita sed "baldaŭ revenos al Berlino" li asertas, sen ajna maltrankvilo pri tia perspektivo. En la 1990-aj jaroj, ĉi tiu eksa kadrulo de la Komsomolo iris al Moskvo "por fari negocojn" en la epoko de senbrida kapitalismo. "Estis danĝera tempo : dek du el miaj amikoj perdis siajn vivojn. Mi estis bonŝanca." Kvankam li ŝajne profitis de la ĥaoso de la jaroj de transiro al la ekonomio de la merkato, s-ro Kryjanovski admiras la rusan prezidanton, "granda ĉampiono de ĵudo" (apud la portreto de la papo s-ro K afiŝis titolon kiun li mem gajnis ĉe internacia konkurso de luktado) kaj viro kiu "scipovis ordigi sian landon."

Ĉu tio estas pruvo de la ekzisto de kvina kolono kiu pravigas la preventajn aranĝojn de la registaro ? Sed mi renkontis nur unu personon kiel s-ro Kryjanovski en Kraslava. Aliaj ruslingvanoj sin destarigas de la rusa registaro ... sen indulgi sian propran registaron. Familia kuracisto, s-ino Marina Procevska regule legas la retgazeton Meduza fonditan de disidentaj rusaj ĵurnalistoj kiuj rifuĝas en Latvio, kaj egale severe juĝas la dogmismon de la latvaj aŭtoritatuloj. Dum la loĝantaro travivis novan trudizoliĝon fine de Oktobro pro reveno de la epidemio, la registaro ne volis paroli rekte en la rusa al la loĝantaro, interalie al la maljunuloj, el kiuj multaj ne bone komprenas la latvan. "La Ministerio atendis ĝis la komenco de Julio por sendi al mi la dokumentaron pri Kovim-19 kaj vakcinado en la rusa", d-ro Procevska diras kun bedaŭro. Ĉu la rusa estu agnoskita kiel ŝtata lingvo ? Ŝi hezitas. "Mi ne partoprenis la referendumon en 2012. Ŝajnis al mi, ke la demando estis misvortigita. Tio, kion mi deziras, estas ke la latva restu la sola ŝtata lingvo, sed ke estu fleksebleco ĉe la municipa nivelo."

24-jaraĝa, ankaŭ s-ro Aïvars Backurs indignas pro la "diskriminacia politiko pri ruslingvanoj", dum li deklaras sin "patrioto". Aktiva en nacia junulara organizaĵo, kandidato en la lastaj municipaj elektadoj, la juna viro maltrankvilas pri la estonteco de sia lando. Li kondukas nin al benzinejo, for de la urbo, la sola loko kie oni povas trinki kafon post la 7-a ptm. Kelkaj aŭtoj estas parkitaj sub la flago de benzina marko. Starante aŭ sidante ĉe piknika tablo, ĉirkaŭ dek kvin gejunuloj trinketas Koka-Kolaon aŭ fumas cigaredon. Sidante sur la kaputo de aŭto, Backurs trarulumas la historion de sia Instagram-konto sur sia saĝtelefono, serĉante afiŝon. "Rigardu ! En 2009, la aĝgrupo 18-24 havis 238 000 homojn, kompare kun 122 000 en 2019. Ĉi tio estas hemoragio : nia lando ne havas petrolon, ĝiaj solaj riĉaĵoj estas ligno kaj ĝia junularo, kaj ili foriras !" La ciferoj estas ĝustaj. Depost 1991, la lando estas perdinta preskaŭ trionon de ĝia loĝantaro. Kvankam mortokvantoj (pliiĝintaj) kaj naskokvantoj (malpliiĝintaj) kontribuas al la demografia krizo, elmigrado okcidenten konsistigas trionon de ĉi tiu regreso, laŭ sociologo Mihails Hazans, "sen enkalkuli laŭsezonan elmigradon, kiu ne estas inkluzivita en ĉi tiu cifero." Tiom, ke la latvia ekonomio estas postiĝinta kompare kun tiuj de siaj baltaj najbaroj. En alparo de aĉetpovo, ĝia malneta enlanda produkto estas 72% de la meznivelo en la Eŭropo de la 27, kompare kun 86% por Litovio kaj Estonio [6].

Elmigrado estas evidenta eblaĵo

En Kraslava, la perspektivoj por la gejunuloj resume estas du. El la 24 eksaj samklasanoj de la mezlernejo de s-ro Backurs, sep varbiĝis al la limgardista trejnejo. Lia eksa instruisto de historio, Andrei Jakubovskis, taksas ke 30 procentoj de la abiturientoj instruitaj de li elektis ĉi tiun opcion. La pliigo de la nombro de gardistoj anoncita en la somero de 2021, post kiam Belorusio ekspluatis la fluojn de migrantoj kontraŭ la fono de streĉo kun la EU, ne riskas elĉerpi la varbitojn. Por la aliaj, elmigrado estas evidenta eblaĵo. En ĉiu el liaj klasoj el dudek kvin studentoj, du aŭ tri loĝas kun siaj geavoj, dum la gepatroj laboras en Okcidenta Eŭropo. "Antaŭ dudek jaroj, neniu estus sciinta kie estas la urboj Korko, Galivo, Limeriko, Swords [ĉiuj en Irlando]. Hodiaŭ, tiuj nomoj estas konataj de ĉiuj."

Veran stampedon al Okcidenta Eŭropo [7] ekigis la integriĝo en la Schengen-spacon en 2007, kune kun severega politiko de elspezreduktoj post la krizo de 2008 (30% salajroreduktoj en la privata sektoro, malpliigo de ŝtataj elspezoj kiu ekvivalentis 15% de malneta enlanda produkto, 20% redukto de la minimuma salajro). Malgraŭ ĉi tiu hemoragio, ne estas eŭroskeptikaj partioj en Latvio, eĉ ne Saskana, kiu provas poluri sian reputacion kiel "normala" socialdemokrata partio en la Eŭropa Parlamento. La negativaj sekvaĵoj de membriĝo en la EU restas tabuo en la publika debato pro tio, ke la "estingo de la baltaj landoj" estas unu el la plej ŝatataj temoj de la rusa politika propagando. "Geopolitika streĉateco multe determinas la publikan diskurson kaj forŝovas iujn flankojn de la socia kaj materiala realaĵo en la sferon de nedireblaĵoj," diras Dace Dzenovska, antropologo kiu esploris la milojn da fantomaj vilaĝoj en sia lando [8]. Ekde 2001, preskaŭ 3 000 vilaĝoj estas forviŝitaj de sur la mapo (t.e., 32% de la totalo) [9], kio devigis la registaron reorganizi la administran dividon de sia teritorio. Malgraŭ la socia kosto de la "reveno" al la familio de eŭropaj demokratioj, Latvio ŝajne agnoskis kaj akceptis sian statuson kiel "malgranda lando" por kiu sendependiĝo parte necesigis ŝanĝi sian kuratoron, bruliginte post si la pontojn kun Moskvo por aliĝi al Eŭropo, je ajna kosto.

[1] Fonto : Havena Instanco de Rigo

[2] Bens Latkovskis, ’Neparvaramas vandalisma tieksmes pekšns saasinajums’ [Kreskas la nehaltigebla impulso al vandalismo], Neatkariga, la 26-a de Junio 2020.

[3] Juliette Denis, ’Histoire de la Lettonie soviétique, 1939-1949. Une soviétisation de temps de guerre’, Diploweb, Vincennes, la 4-a de Oktobro 2016

[4] "russe, letton et quelques autres langues minoritaires" laŭ la originala artikolo. "letton" (la latva) evidente estas eraro ; la aŭtoro verŝajne volis skribi "lituanien" (la litova) - ML

[5] ’Pays baltes : le détournement de sanctions européennes pour interdire des chaînes russes n’est pas légitime pour promouvoir la fiabilité de l’information’, Reporters sans frontières, Parizo, la 10-a de Julio 2020.

[6] Fonto : Eurostat, 2020.

[7] Vidu Philippe Rekacewicz kaj Ieva Rucevska, ’Aucun vent de panique, mais…’, Le Monde diplomatique, Septembro 2009.

[8] Dace Dzenovska, ’Emptiness : Capitalism without people in the Latvian countryside’, American Ethnologist, Arlington, vol. 47, no 1, Februaro 2020.

[9] Sintija Ambote, ’Barely-inhabited villages struck from state maps’, LSM, Rigo, la 13-a de Februaro 2015.

De Rusujo ĝis Kolombio, tutmonda devojiĝo

La tempo de la memproklamitaj justigantoj

Milicoj prigardantaj la landlimojn, organizitaj bandoj persekutantaj la “malmoralajn” agmanierojn, solecaj virtigantoj anstataŭantaj policajn fortojn “superŝutitajn” aŭ “tro malfortajn” : ie ĉie tra la mondo, homoj prenas la justicon en siajn manojn, nome de ofte reakcia konceptado de la leĝo. Jen agado, kiun la sociaj retejoj peras kaj pliampleksas.



de  Laurent GAYER , Gilles FAVAREL-GARRIGUES

Oni sturmigu la atakon !” Je tiu vendreda vespero de julio 2021, S-ro Miĥail Lazutin donas la signalon de la komenciĝo. Li transiras la pordegon de la Kalinin-placo, kie intermiksiĝas cento da ribel-aspektaj festantoj, tiel bruantaj kiel ebrietaj. Kune kun kvin imponaj kunteamanoj kaj kun du kameraoj, la estro de Lev Protiv (“La leono kontraŭ”), iu 25-jaraĝa Moskvano, estis helpe alvokita de najbarino, incitegita de la ripetataj son-ĝenaĵoj kiuj, laŭ ŝi, malhelpas al siaj infanoj dormi.

Surloke, la junaj noktemuloj rekonas la faman jutubiston kaj lian teamon de ĝojfuŝuloj, kiuj paradas kiel laŭ kutimo polurita de jam sep jaroj : iuj sarkasme salutas lin, aliaj silente ekkoleras, ankoraŭ aliaj preferas forlasi la lokojn. Plian fojon rolante kiel virtiganto en skvaro kie la konsumado de alkoholo kaj de tabako estas principe malpermesita, S-ro Lazutin devigas ĉiun leĝmalobeanton tuj ĉesi trinki, sub minaco de sankcio. Se la leĝ-admono neniel efikas, li vokas la policon.

Tute filmitaj kaj prilumitaj de potencaj lumĵetiloj, la interŝanĝoj antaŭ la alveno de la aŭtoritatoj rapide fariĝas disputo, interalie kun la plej ebriaj : riĉa je insultoj kaj interpuŝiĝoj, la sturmo kulminas tiun vesperon ĉe la hazarda malkovro de la kadavro de juna narkotulo en la skvara necesejo. Dum viro agresema kaj armita per tranĉilo ekforfuĝas, S-ro Lazutin kaj lia bando ekpostkuras lin, postsekvataj de policano kiu pene sekvas ilin.

Senspirigitaj, senkaptaĵaj, ili returniras kaj severe skoldas la policistojn restintajn ĉeloke dum ili direktas la kameraon cele al ili : “Ĉu vi ne hontas lasi vian kolegon kuradi sole post danĝera deliktulo ?” Post kiam ili minacis plendi – “Oni vidos kion viaj ĉefoj pensas kiam ili vidos tiujn bildojn !” –, ili moraladmonas ilin : “Vi devus plenumi vian devon same kiel ni, civitanoj, plenumas la nian !

Atestante la rekunmetadon de la kontrolo de la publika ordo en la Rusujo de S-ro Vladimir Putin, S-ro Lazutin kaj Lev Protiv enskribiĝas ankaŭ en tutmonda pejzaĝo de la memproklamitaj justigantoj kiuj, trans la kontinentoj, anstataŭas la policon por batali kontraŭ la malĝentilaĵoj, la deliktado aŭ la agmanieroj kiujn ili taksas malmoralaj  [1]. Tiuj improvizitaj ĉionkorektemuloj pravigas sian engaĝiĝon pro la indiferenteco, la trotoleremo, la diletanteco, eĉ la cinikismo, de la punantaj servoj. Elektante siajn predojn inter la plej vundeblaj kategorioj de la homoj, ili diras, ke ili agadas nome de la kolektivo, cele al defendi senkulpajn viktimojn, ofte asociitajn kun la virinoj kaj la infanoj. Ĉu kiel policeca patrolo, linĉado aŭ senjuĝa ekzekuto, la justico kiun ili faras estas tiel impresa kiel kontestinda. Kopiante la iamajn punajn ceremoniojn, tiu justico estas enscenigita por tuŝi publikon.

Du milionoj da abonantoj ĉe YouTube (JuTubo)

Pro pli ol unu kialo, la rusa kazo estas aparta. Aktiva ekde 2014, Lev Protiv prezentiĝas kiel “socia projekto” celanta promocii sanan vivmanieron por la junuloj. S-ro Lazutin alprenis la terminaron propran al la “estrado de la civitana socio”, fondita sur la realigado de konkretaj “projektoj”, ŝajne eksterpolitikaj kaj plenumitaj fare de volontuloj atentaj al pruvi sian socian utilecon. Tiel li respondas la registarajn ordonojn kiuj celas fasoni tiun agadkampon de supre, kooptante la asociojn taksitajn kiel helpemajn kaj forigante la ne-registarajn organizojn (NRO) tro kritikemajn. Cetere pro tio Lev Protiv aldonas al sia memkialo la “civitanan kontroladon” de la policfortoj kiuj interagas laŭ ĝia mendo. Parkere konante la leĝon, la junaj justigantoj revokas al la ordo policanojn kiuj, laŭvide, timas malbonan reklamon kaj prefere diskretas.

Sed la edifo de la rusa socio ne estas la nura motoro de S-ro Lazutin, kiu montriĝas ankaŭ kiel plej inspirita entreprenisto. Tri tagojn post la filmado, la videaĵo de la sturmo en julio 2021 ekaperas – felietone – sur la sociajn retejojn, interalie la Jutuban kanalon de Lev Protiv, kiu nombras preskaŭ du milionojn da abonantoj.

Ĉiu videaĵo komenciĝas per averto de demetado de respondeco, indikanta, ke ĝi estas proponita cele al impresado kaj ne al apologio de la perforto, tuj sekvita de reklamo por vestaĵmarko certiganta la admirantojn de S-ro Lazutin, ke ili profitos rabaton koncerne la varprezojn. Tiu reklamo, aldonita al tiuj, kiujn JuTubo lokigas en la plej popularajn videaĵojn de Lev Protiv, garantias al la justic-entreprenisto grandajn enspezojn. La jutubisto ne sin kaŝas pri tio : sen tute rompi kun la retoriko pri la “socia projekto”, li konsideras la sturmojn ankaŭ kiel “laboron”, kiun li deziras fruktigi. Lia populareco estas nenegebla, kiel montras la vizitado al liaj videaĵoj (viditaj centojn da milionoj da fojoj ekde la kreado de lia kanalo), sed ankaŭ la signoj de inklino kaj de dankemo kiujn li ricevas sur la grundo, pere de multaj memfotoj kaj de viraj manpremoj.

Lev Protiv reflektas la justican frenezadon kiu ekfuriozis en la rusaj urboj dum la jaroj 2010. Kiam ili ne engaĝiĝas kiel s-ro Lazutin en la energian defendadon de la publika sano, la memproklamitaj justigantoj sin dediĉas al taskoj de morpolico aŭ de trafikaj patroloj. Tiel, grupoj de junuloj aktive engaĝiĝis en la lukto kontraŭ la kaŝenmigrintoj, la drogvendado, la pedofiloj, sed ankaŭ la malhonestaj stirantoj, la senskrupulaj komercistoj kiuj vendas eksvalidajn varojn kaj la koruptitaj ŝtatoficistoj zorgantaj pri la trafiko. Ĉiu elektas agadniĉon, en kiu ĝi provas stampi sian markon.

La progresado de tiu fenomeno estas nedisigebla de la ekfurorado de la sociaj retejoj en la lando ekde la fino de la jaroj 2000. Sturmo nur havas sencon pro tio, ke ĝi estas filmita, destinita al muntado kaj al publikigado. Lokita por servi (pli malpli sukcesan) strategion por komunikado kaj por aliro al famo, la justicodona ago tiel allogas la jutubistojn serĉantajn sensacian enhavon kiel la plej skandalajn politikajn aktivistojn ĉe la politika dekstro. Deputito ultra-ortodoksa de la prezidanta partio Unuiĝinta Rusujo partoprenas, sub la okulo de kameraoj, la punekspediciojn de la “pedofil-ĉasantoj”, dum aktivisto el la Putin-ana junularo fondas en 2010 la grupon StopĤam (“Stop’ al la kruduloj”), fama en la tuta mondo, kiu interpelacias, filmas kaj sankcias la aŭtistojn malobeantajn la enurban trafikregularon  [2].

En la lojala opozicio al la potenco, multaj deputitoj de la liberal-demokratia partio de Rusujo (LDPR, ekstremisma dekstro), prezidata de S-ro Vladimir Ĵirinovskij, kiu kaptas parton de la kontestanta voĉdonaro, volonte sin montras kun la junaj popularaj justigantoj en sia urbo kaj partoprenas en alsturmoj kontraŭ la farmacioj kiuj vendadas drogojn sen preskribo aŭ al amasdomaj kortoj kie kunvenas la alkoholaj trinkadantoj. La ekstrema dekstro celas tiel poluri sian reputacion alportante la pruvon de sia socia utileco. En 2012, la nov-nazio Maksim Marcinkeviĉ, kromnome Tesak (“la hakilo”) konita pro sia ksenofobia perforteco, engaĝiĝas en la ĉason kontraŭ la pedofiloj. Li produktas videaĵojn en kiuj li submetas siajn predojn al perfortaĵoj kaj fordonas ilin kiel ŝafojn por formanĝaĵo al la multaj spektantoj kiuj sekvas liajn justicajn aventurojn. Meze de la pasinta jardeko, la projekto – nomita Occupy Pedophilia – iĝas imitata en la provinco, en nov-naziaj rondoj kiuj komencas ankaŭ enkapti ĉe la sociaj retejoj supozatajn deliktintojn, kaj poste filmi ties kaptadon kaj ties humiligadon. Alia fifama nov-nazio, S-ro Vjaĉeslav Dacik, kromnome “la rufa Tarzano”, fama ankaŭ pro siaj titoloj kiel ĉampiono pri miksitaj batalartoj (mixed martial arts, MMA), multe paroligas pri si en 2016 post kiam li aranĝis iun dumnoktan punekspedicion kontraŭ prostituejo de Sankt-Peterburgo, kaj trudis al seksum-laboristoj kaj al ties klientoj nude paradi ĝis la policejo.

La diverseco de la tipoj de la aspirantaj justigantoj eksplikas, ke la registaro adaptas sian sintenon al tiuj grupoj. Aŭ kuseno sub ripo aŭ bato per vipo, ĝi volonte subtenas iujn kaj pli malpli arde subpremas la aliajn. Kiel siaj amikoj de StopĤam, S-ro Lazutin ricevis dum du sinsekvaj jaroj (2014-2015) registaran monon sumantan 170000 eŭrojn por financi la “operaciojn” de Lev Protiv. La institucia ligo ne ĉiam tiel eksplicitas : aliaj grupoj estas subtenataj laŭ neoficialaj manieroj, kiel ekzemple la junulara kontraŭdroga taĉmento, kiu inter 2010 kaj 2013, multobligis la punekspediciojn kontraŭ drogvendistoj en Moskvo. Ankaŭ filmantaj siajn fiagadojn, ĝiaj membroj distingiĝis per radikala uzado de fizika trudodevigado, spektakle damaĝante bienojn, ŝnurligante kaj draŝante individuojn sen esti iam ajn maltrankviligitaj de la polico. La justigantoj kontraŭbatalitaj de la ŝtatpotenco estas aŭ nov-naziaj aktivuloj – jen la kazo de Tesak, kondamnita en 2014 kaj mortinta en prizono en 2020 –, aŭ blogistoj kiuj celas al eminentaj politikaj aŭ administraciaj respondeculoj. Ĝis nun, S-ro Lazutin sukcesis publike humiligi malaltrangajn policanojn sen havigi al si malagrablaĵojn. Sed kiam alia virtiganto, S-ro Erik Kituaŝvili, kromnomita “Davidiĉ”, konata pro tio, ke li enkaptas kaj filmas la koruptitajn trafik-policanojn, atakas en videaĵo realigita en 2015 la centran direkcion de la ministerio pri enlandaj aferoj, kiun li suspektas pri organizado de vasta ŝakrado de aŭtaj matrikulplatoj, la juĝa maŝino en servado al la ŝtatpotenco startis. La stelula blogisto subite ektroviĝas fronte al juĝa persekutado pro afero pri trompado.

Ĉu okazas la tempo de la justigantoj ? Krom en Rusujo, miriado da virtigantoj elmontras sin kaj alparolas divers-pecajn publikojn, atestante pri tutmonda entuziasmo al senjuĝa justico. De la dezertaj vastecoj de la meksika-usona landlimo al la troplenaj vojoj de la barata Panĝabo, de la fifamaj kvartaloj de la latinamerikaj metropoloj al la frenezaj bazaroj de Okcidentafriko, la “memjustico” normaliĝis. Kritikante la nenifaradon de la aŭtoritatoj aŭ la trotoleremon de la puna proceduro, ĝiaj adeptoj arogas al si la rajton puni kaj ne hezitas malobei la leĝon por gardi la publikan ordon. Sin dediĉante al neofendiĝemaj kazoj kaj selektante la plej vundeblajn predojn, ili plej ofte ĝuas senpunecon, sen ĉiam eskapi la persekutojn kiujn iliaj ekscesoj estigas. Ili malsimilas nek la usonajn vigilantes  [3], justigantoj kiuj je la 19a jarcento regis por puni la ĉeval-rabistojn, nek la lynch mobs (laŭvorte “linĉantaj homamasoj”), kiuj ankaŭ en Usono reasertis la racian superecon de la blankuloj.

La tutmonda entuziasmo al la memjustico estas tamen propra al nia epoko. Ĝi unue rezultas de la kontestado de la kriminala idealo de moderna justico, koncentriĝinta sur la rehabilitado de la krimuloj. Ĝis en la tiel diritaj liberalaj demokratioj, tiu idealo velkis dum la pasintaj jardekoj, kiel efiko de publikaj prelegoj rekomendantaj pli grandan pun-severecon kaj la restarigon de malhonoraj punoj, dum ili pravigas sin per supoza demando de la socio por pli da severeco. Tiele, je la morgaŭo de la atako farita per tranĉilo en Nico en oktobro 2020, la ministro respondeca pri la civitaneco en Francujo, Marlène Schiappa, postulas, ke oni malpliigu la devigojn de la jurŝtato kaj deklaras, ke ŝi “komprenas tiujn, kiuj demandas kial la polico ne pafmortigis tian teroriston, kiu de nun okupas hospitalan liton  [4]”. Sekvante la saman sulkon de tiuj punemaj pledadoj, la eksterleĝaj justigantoj montriĝas malamantaj ĉiun projekton pri readaptado de la kondamnitoj al la socio, kiun ili taksas tiel malproduktiva kiel multekosta.

Armeoj de lernantaj detektivoj

La ekonomia argumento – ŝpari al la honestaj impostopagantoj la financan ŝarĝon de la enkarcerigo de la nerebonigeblaj – tutcerte ne novas. Oni jam trovis tion ĉe la vigilantes de la usona Sovaĝa Okcidento, kies inklino al la senjuĝa justico rezultis parte de zorgo por monŝparado. La postulo pri malmultekosta justico tamen trovis novan junecon je la novliberala epoko. Ĝi resonas la ordonojn al malpliigi la publikajn elspezojn kaj la alvokojn al la respondecigo de la popolo. Kvazaŭ eĥo al la rusa kazo, iniciatoj al kunproduktado koncerne la sekureco en Afriko (Benino, Niĝerio, Tanzanio...) asocias la vigilantojn al la trafik-polico kaj pli ĝenerale al la lukto kontraŭ la deliktoj. Tiuj partneradoj sugestas, ke la redisvolviĝo de la novliberala Ŝtato pli kaj pli ofte fariĝas per la kunhavigo de la kontrolgardo, eĉ per la dispartigo de la policaj kaj punaj povoj.

La kresko de la sociaj retejoj siaparte kontribuis al fari, ke memjustico iĝu ilujo atingebla de ĉiuj mone – kaj opinie. La cirkulado de onidiroj, la pasio por enketo kaj la puna spektaklo ne datiĝas de hodiaŭ, sed la cifereca mondo lokigas en la atingpovon de ĉiu la eblecon kolekti informojn, diskonigi ilin kaj amaskomuniki pri punoj. Ĉu en Francujo, en Barato, aŭ en Meksiko, la linĉadoj de la 21a jarcento ofte fontas en klaĉado kiu disvastiĝas tra la sociaj retejoj, kiel okazis en Francilio, en marto 2019, dum serio da punekspedicioj kondukitaj kontraŭ Romaoj. Ekzemple, oni aludas pri mistera malapero de infano kaj pri supoza suspektinda kamioneto vaganta apud la dramloko. La alarmo tiam vekas alvokiĝojn ĉe pseŭdaj enketistoj kiuj asertas kontribui al la enketo fotante suspektindajn vehiklojn kaj iliajn stirantojn. La hom-ĉasado finiĝas per la video-farado de la draŝado aŭ la mortigado de la supozaj kulpuloj ; la videaĵo iĝas vaste diskonigita kaj komentita.

Sen atingi tiel altan nivelon de fizika perforto, la interreta memjustico helpas sin per preferata armilo, la naming and shaming (laŭvorte “nomado kaj hontigado”), t.e. la grandskala publikigado de kaŝitaj riproĉindaj agadoj, eĉ de la identeco de la supoza kondamnindo. Nuntempe laŭmoda en multaj landoj, la “kontraŭpedofila ĉasado” baziĝas sur tia formo de subpremado. La sociaj retejoj faciligas ne nur la kapablon de la justigantoj enkapti supozajn kulpulojn, sed ankaŭ la reklamon por la juĝa bravago : efektive kun kamerao en la mano la virtigantoj iras al la rendevuo kun tiu, kiu pensas renkonti adoleskanton aŭ adoleskantinon.

Ŝajne facile pentrita, la rekonstruita portreto de la justiganto oftege prezentas la trajtojn de blankula viro, reakcia, zorgema pri la konservado aŭ la restaŭrado de la publika ordo kiu taŭgas al li. Tiuj karakterizaĵoj aparte markiĝas ĉe tiuj, kiuj engaĝiĝas en la subpremado de la alilandanoj konsiderataj kiel potencialaj deliktuloj. En Usono, la Minutemen de Arizono kongruas kun tiu arketipo : varbante inter nostalgiplenaj veteranoj, ili patrolas laŭlonge de la landlimo, revante, ke ili interkaptas eksterleĝajn migrantojn, aŭ eĉ “kojotojn” t.e. trapasigistojn, kiuj, samkiel ili, parkere konas la topografion de la dezerto.

Kiel la persekutado kontraŭ la pedofiloj, la migranto-ĉaso allogas multajn amatorojn : oftege, la plenumitaj operacioj nur konsistas el komunikad-okazaĵoj fare de ekstreme dekstraj grupetoj – oni pensas ekzemple pri Génération identitaire (“Identeca generacio”, en Francujo), pri Soldiers of Odin (“Soldatoj de Odino”, en Finnlando), pri La Meute (“La Luparo”, en Kebekio) –, sed iuj ne hezitas reale ekagi, interalie en la orienteŭropaj landoj. En Bulgario, la “migranto-ĉasanto” Dinko Valev fanfaronas pri tio, ke li enkaptis en 2016 ĉe la turka landlimo dekdu Sirianojn, “teroristojn” kaj “talibanojn” ĉe liaj okuloj alvenintajn en Bulgarujo por prepari atencojn. Tiu komercisto naskiĝinta en 1987, ankaŭ luktisto, fama pro sia malmildeco kaj la impona kruco tatuita sur sia brusto, altiras al si la simpation de tiuj, kiuj kiel li, taksas sian registaron pasiva fronte al la migrorilata danĝero.

La timo antaŭ la fremduloj ne celas nur la migrantojn sed ankaŭ la naciajn malplimultojn. En Barato, la batalo kontraŭ la bov-ŝakristoj disvolviĝas sub la protekto de la Gau Raksa Dal, la Movado por la protektado de bovino, hindua naciisma organizaĵo fondita en 2012. Konsistanta el junaj senlaboruloj pagitaj por servi kazon kiu ŝajnas justa al ili, la mobilizado pliampleksiĝas kun la alveno de S-ro Narendra Modi kiel ĉefministro du jarojn poste. Patroladante sur la vojoj kaj inspektante la suspektindajn kamionojn, la militantoj skoldas la hinduajn stirantojn kaj draŝas la islamanajn. La ĝusteco de ilia batalo certigante al ili ian senpunecon, ili ne hezitas reĝi super la vojoj kaj sin forlasi al trudakiradoj, sen tamen ĉiam sukcese eviti skandalon.

En Usono, kie iĝis forĝita imagaĵo de justiganto kiu sukcesis tra la tuta mondo, la fakto mem juĝadi konsistas historie en la protektado de la bienoj kaj de la siaj kontraŭ la rabistoj kaj la seksperfortuloj. De la 19a jarcento, la volo defendi la privatan proprieton motivas kaj gravaj terbienuloj kaj bredistoj por mem gardi la publikan ordon, kaj eĉ organizi patrolojn kaj financadi la ekipaĵaron de la vigilantes.

En aliaj kuntekstoj, subsaharaj aŭ latinamerikaj, la agrikulturistoj aŭ la komercistoj kiuj organiziĝas por fronti la rabadon ne ĉiam apartenas al la loka elito. Ili tamen strebas al gardi la ekonomian ordon en kiu ili enskribiĝas. La Bakassi Boys tiel ekaperas fine de la jaroj 1990 en la bazaro de Aba (sudorienta Niĝerio), pro la iniciativo de ŝufaristoj kaj de komercistoj atentaj al sin defendi kontraŭ la armitaj rabistoj. Inklinaj al justico tiel rapida kiel severa, ili sekve dissemiĝas en la ŝtatoj Abia kaj Anambra, kie ili plenumas la fitaskojn de la regantaj politikaj respondeculoj.

Draŝi, ŝnurligi, tondi...

En la ladurbo Dharavi, en Bombajo, memjustico estas kondukata de virinoj. La militantinoj de Mahila Aĥadi (la Fronto de la Virinoj) konstruis al si solidan reputacion kiel virtigantoj, kaj la loĝantinoj de la kvartalo frandeme rememoriĝas la ĉefajn heroaĵojn de la justigantinoj. Dum sia surloka enketo en la urbo je la komenciĝo de la jaroj 2000, la antropologo Atrayee Sen ĉeestas unun el tiuj glorfaroj : invitita kuniri kun grupo de militantinoj en la lernejon kie vira dungito estas akuzata pri seksturmentado, ŝi malkovras tiun ĉi kaŭrantan, vane provantan protekti siajn testikojn kontraŭ rektil-batoj kiujn donas al li liaj sturmantoj. Oni devigas lin plurfoje al pardonpeti sian viktimon, antaŭ ol trudi al li proklami, ke tiu instruistino estas “[lia] fratino”. Per teatreca gesto, la grupestrino baskuligas skribotablon sur la terurigitan dungiton post kiam ili ĵetis al li lastegan averton : “Gardu vin, ne fiku viajn fratinojn ! [5].

Kiel sugestas la provokaĵoj de la virinoj de Aĥadi, memjustico ne ĉiam strebas al reaserti aŭ restarigi la rilatojn de submetiĝo. Ĝin ankaŭ alvokas loĝantaroj emaj al depostuli rajtojn, aŭ eĉ al transformi la socian ordon kaj la hierarkiajn rilatojn. Nu, tiuj justigantaj agadoj ne ĉiam aperas por progresemaj kazoj. Ekzemple, la virinoj de Aĥadi havas rilatojn kun hindua naciisma partio fifama pro siaj perfortoj kontraŭ la islamana minoritato kaj plena je patriarka ideologio. Ofte el malaltaj kastoj kaj tage konfrontitaj al hejmaj perfortoj kaj al seksperfortoj ĉe la laborejo, la varbitinoj de tiu reakcia movado tamen stampis ĝin per sia marko. Profitante de la polemika reputacio de la organizaĵo, ili atakas la perfortajn edzojn kaj la dungantojn postulantajn seksumaĵojn el la plej malsekuraj laboristinoj. Sen tamen konsenti kun feminisma ideologio, tiuj aktivuloj sukcesas obteni progresojn, interalie devigante la policon montriĝi pli akordiĝema.

Aliaj antropologaj verkoj siaflanke dokumentas memjusticon de la subpremitoj, maltrankvilaj pro sia statuta malsekureco, en la necesbezonaj kvartaloj de la grandaj metropoloj de sudaj landoj submetitaj al jardekoj de novliberalismo. Tiarilate, enketo montras kiel, en Bolivio, en la kvartaloj de la antaŭurbo de Cochabamba, la loĝantoj ekkaptas junajn ŝtelantojn por ilin draŝi, ŝnurligi, tondi kaj eĉ foje vivbruli. Tiujn punajn spektaklojn tamen foje lastmomente interrompas la alveno de polico, bonvenigita per ŝtonĵetadoj. Dum la publikaj fortoj senkreditigas tiujn subitajn perfortaĵojn, atestantajn laŭ ili pri la sovaĝeco propra al la plej senprovizuloj, eblas vidi en ili plendon direktitan al la aŭtoritatoj, agon de publika protestado faritan nome de la forlasitaj kaj marĝenigitaj homoj  [6].

La minaco de senposedigo ankaŭ videblas en la moralaj panikoj generitaj de la “seks-rabistoj” en pluraj Okcidentafrikaj landoj. La supozaj viktimoj estas junaj viroj kiuj plendas en publika loko (bazaro, taksio) pri la malapero aŭ la malgrandiĝo de ilia sekso, konsekvence al fizika kontakto kun suspektinda nekonatulo, ofte eksterlanda kaj nur pasanta en la urbo. Minacanta ĝuste la idar-eblecon de la grupo, la supozita kulpulo tiam devas fronti la malamikan homamason. Kvindeko da serioj de linĉadoj rilate al tiaj akuzoj estis inventaritaj laŭlonge de la jaroj 1990 kaj 2000, en dudeko da landoj  [7].

Se memjustico ne necese celas reaserti la socian hierarkion, ĉu ĝi povas servi progreseman kazon kaj porti emancipigajn logikojn ? Mallaŭdado de maljustaĵoj volonte kuniĝas kun interreta gvatado kiam ĝi finvenas al publika noma akuzo, celanta malutili al iu por kompensi damaĝon, juĝadi, kaj samtempe defendi pli ĝeneralan kazon. Fondita de nepaldevena eksa servisto nun loĝanta en Kanado, la projekto “This Is Lebanon” (“Tio estas Libano”) tiel defendas la rajtojn de la domservistoj enmigrintaj fordonante la perfortajn dungantojn al publika hontigo.

La demando pri la uzo de memjustico tiklas ankaŭ la feminismajn movadojn, kiel montras iniciatoj, aperintaj sekve de la movado #MeToo, celantaj al publike denunci la virojn akuzatajn pri predantaj sintenoj. En 2017, studentino pri juro, S-rino Raya Sarkar, kaŭzas skandalon en Usono diskonigante ĉe Facebook liston de sepdek du universitatanoj kiujn ŝi akuzas pri seksturmentado kaj seksperfortado. Sen rilato kun sia blankula kaj reakcia arketipo, la justiganto tiam inklinas al konfuziĝi kun militanto arogante al si la rajton puni por ĉesigi maljustaĵojn. Cetere, amaskomunikiloj alarmiĝas pro tiu kresko de la “klimataj justigantoj” (climate vigilantes) aŭ “bestrajtaj justigantoj” (animal rights vigilantes)  [8], kiam aktivistoj atencas la bienojn de terkulturistoj aŭ de bredistoj kontraŭ kiuj ili konfliktas kaj al kiuj ili ne hezitas pundoni materialajn damaĝojn. Akuzataj pri memjuĝado, tiuj aktivistoj preferas, siaflanke, invoki devigon al civitana malobeo, tamen sen kaŝi, ke la rajteco de direkta agado plu estas en debato ene de la militantaj organizaĵoj.

Kritiko kontraŭ la oficiala justico kaj aspiro al kontraŭ-justico liberigita de la tiraneco de elitoj kaj de iliaj leĝoj trovas limpunkton en la juĝaj praktikoj de la armbatalantaj, naciismaj aŭ revoluciaj organizaĵoj. De la francaj maŭistoj en la jaroj 1970 al la nepalaj insurekciantoj en la jaroj 1990, la maŭismaj movadoj neniam ĉesis kultivi tiun idealon pri popola justico, farita nome – se ne regita – de la popolo. Por la grupetoj iĝintaj armitaj batalantoj dum la “jaroj de plumbo”, en Eŭropo aŭ en Latinameriko, tiu projekto plu restas skizo kaj malofte transiras la stadion de brila heroa provokado. La ekzekuto de la “malamikoj de la popolo”, foje fine de ŝajnigaj procesoj, fakte proponas malpli solvon por anstataŭigi la burĝan justicon ol defion al la regantaj potencoj.

Revolucia puritanismo

Firmigante sian aŭtoritaton en teritoriaj bastionoj, la plej longdaŭraj insurekciantaj movadoj donas tamen al si la rimedojn por starigi socian kaj juran ordon konkurantan tiun de la Ŝtato. De la Irlanda Respublika Armeo (IRA) punanta la drogŝakristojn per kuglo en la genuo (kneecapping) ĝis la Fortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio (FARK) promesantaj morton al la seksperfortuloj kaj al la kulpintoj pro incesto, la aŭtoritato de la insurekciantaj movadoj firmiĝas pere de la subpremado de ordinara deliktado. Tiuj punemaj inklinoj akriĝas pro revolucia moralo kiu, plej ofte, elmontradas puritanismon kiu nenion bezonas de tiu de la burĝa societo. Cetere, ludante la rolojn de la policisto kaj de la juĝisto, la insurekciantoj emas al flankenlasi sian projekton pri inversigo de la oficiala justica ordo por barakti por siavice firmteni la ordon.

Gilles FAVAEL-GARRIGUES kaj Laurent GAYER

[1] Legu artikolon de Éric Klinenberg, "Patrouilles conviviales à Chicago", Le Monde diplomatique, februaro 2001.

[2] Legu artikolon de Hélène Richard, “À Moscou, rêves de liberté et grand embouteillage”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2015.

[3] La hispandevena termino vigilante iĝis adoptita de la angla lingvo en Usono je la 19a jarcento por indiki la membrojn de la “vigilantaj komitatoj”. Ĝi kaŭzis la kreadon de la substantivo vigilantism, kiun oni povas traduki per “vigilantismo”.

[4] Charlotte d’Ornellas, Geoffroy Lejeune kaj Tugdual Denis, “Marlène Schiappa : “Plus personne ne supporte ce qui nous arrive” ”, Valeurs actuelles, Parizo, n-ro 4380, 5a ĝis 11a novembro 2020.

[5] Atreyee Sen, Shiv Sena Women. Violence and Communalism in Bombay Slum, eld. Hurst, Londono, 2007.

[6] Vd. Daniel M. Goldstein, The Spectacular City. Violence and Performance in Urban Bolivia, eld. Duke University Press, Durham, 2004 ; kaj Angelina Snodgrass Godoy, Popular Injustice. Violence, Community and Law in Latin America, eld. Stanford University Press, Redwood City, 2006.

[7] Julien Bonhomme, Les Voleurs de sexe. Anthropologie d’une rumeur africaine, eld. Seuil, Parizo, 2009.

[8] Legu artikolon de Cédric Gouverneur, "Les guérilleros de la cause animale", Le Monde diplomatique, aŭgusto 2004.

Post la septembraj elektoj, nova registara koalicio en Berlino

La orpluvo de la germanaj socialdemokratoj

En Septembro, la Socialdemokrata Partio sukcesis veni en la pinto de la germanaj parlamentaj elektoj post jaroj da malfortiĝo. Ĝia bazo kaj ĝia programo tendencas maldekstren, dum ĝia kandidato por la posteno de kanceliero, s-ro Olaf Scholz, enkorpigas la dekstran alon. Ĉu tiu granda ŝanĝo – ĝis nun la partio estis duaranga – rezistos al la elprovoj en registaro kun la verduloj kaj liberaluloj ?



de  Rachel KNAEBEL

ŜI FUMAS antaŭ la vitra konstruaĵo de la parlamentaj deputitoj, en ĝinzo, sportŝuoj kaj pintoĉapo surkape. Poste ŝi kondukas nin tra la malplenaj koridoroj. En ĝia oficejo, ankoraŭ provizora, stokiĝas tasoj kaj sakoj kun la bildo de s-ro Olaf Scholz, la kandidato de la Socialdemokrata Partio (SPD) en la germanaj parlament-elektoj de la 26-a de Septembro. S-ino Anna Kassautzki elektiĝis kiel deputito. Ŝi estas 27-jara. “Mi estas de la maldekstra alo de la partio”, la juna virino klarigas.

Akirinte la unuan pozicion per 25,7 elcentoj de la voĉoj, kvankam ĝi dum monatoj atingis ne pli ol 15 elcentojn en la enketoj, la SPD disponas en la parlamento (Bundestag) pri 206 deputitoj (el entute 736 seĝoj). Por la duono de ili temas pri tute unua mandato. Kvindeko, same kiel s-ino Kassautzki, devenas el la sekcio de junuloj de la partio, la Jusos, kiu deinterne skuas la malnovan kaj malfortiĝantan germanan socialdemokrataron.

Jam de dek kvin jaroj ĝiaj voĉdon-rezultoj malaltiĝis : post la alteco de 34 elcentoj en la jaro 2005, la SPD kvar jarojn poste perdis 11 poentojn fine de unua “granda koalicio” apud s-ino Angela Merkel kaj atingis nur 20,5 elcentojn de la voĉoj en 2017. Du jarojn poste, per 15,8 elcentoj, ĝi estis larĝe preterpasita de la Verduloj (Die Grünen) en la eŭropaj elektoj. Paralele la nombro de membroj malaltiĝas, de pli ol 900000 en 1990 al 730000 en 2000, poste al 410000 hodiaŭ. [1] Ĝia junularo, la Jusos, siavice havas proksimume 70000 membrojn. Regione la rezultoj malsamas de unu subŝtato (“lando”) al alia : la SPD restas ĉekape ekzemple en Rejnlando-Palatinato per pli ol 35 elcentoj en la lastaj regionaj elektoj aŭ en Meklemburgo-Okcidenta-Pomeranujo (pli ol 39 elcentoj), sed ĝi troviĝas sub 10 elcentoj en Saksujo aŭ en Bavarujo.

“En 2009, 2013 kaj 2017, la SPD perdis la parlamentajn elektojn ĉefe ĉar ĝia klasika elektantaro, la gelaboristoj, sin detenis aŭ voĉdonis por aliaj partioj, precipe por la la Kristandemokrata Unio (CDU, dekstra) kaj poste ankaŭ por la Alternativo por Germanujo [AFD, ekstremdekstra], analizas s-ro Klaus Barthel, SPD-deputito de 1994 ĝis 2017, kiu reprezentas la alon proksiman de la sindikata mondo. En 1998, 48 elcentoj de la laboristoj kaj 44 elcentoj de la senlaboruloj voĉdonis por la SPD ; en 2017, la proporcioj estis jam nur 23 elcentoj kaj 22 elcentoj. [2] Intertempe la SPD gvidis du registarojn, de 1998 ĝis 2005. En tiu periodo la socialdemokrata kanceliero Gerhard Schröder, en koalicio kun la Verduloj, realigis la reformojn nomatajn “Agendo 2010” : redukto de la kompensaĵoj por senlaboruloj, malreguligado de la labormerkato, starigo de vasta sistemo de kontrolado kaj de sankcioj por ricevantoj de sociala helpo. [3] La nombro de provizoraj laboristoj ege altiĝis kaj la termino “Hartz IV” – nomo tiam donita al la minimuma salajro – ŝanĝiĝis en katenon, kiu dum longa tempo malhelpis la SPD. “Dum la elektokampanjo de 2009 la homoj insultis nin , kiam ni gluis afiŝojn”, memoras s-ro Sebastian Langer, 33-jara, kuracisto, membro jam 17-jara en la urbeto Parchim, en la nord-okcidento de la lando. Lia aktiveco inter la junaj socialdemokratoj unue baziĝis sur lia deziro batali kontraŭ la ekstrem-dekstrularo. “Sed mi estis kontraŭ la Agendo 2010, la sankcioj kontraŭ senlaboruloj, kontraŭ la ĝenerala suspekto, kiu trafis ilin. La Jusos ĉiam kontraŭis ilin.”

En 2017, la junuloj de la SPD alprenis pozicion kontraŭ nova registaro de socialdemokratoj kaj konservativuloj. “La instrukcio estis fari mocion kontraŭ la ’granda koalicio’ en ĉiuj lokaj organizaĵoj”, memorigas s-ro Johannes Barsch, 27-jara, advokato, aktiva en la sama regiono, en Greifswald. Per lia sekcio ili poste subtenis la s-inon Kassautzki kiel kandidaton en ilia distrikto. “Ke kvindeko da Jusos hodiaŭ sidas en la Bundestag [la germana parlamento -vl], tio okazis, ĉar en multaj lokoj tra la lando la junuloj postulis parton de la potenco por realigi siajn ideojn”, li insistas. Sekvajare la SPD lanĉis procezon de programa renovigo. “Diskutejoj estis organizitaj iom ĉie, tie oni povis malkaŝe diskuti, ĉiuj ĉirkaŭ unu sama tablo, 14-jarulo kun iu pli ol 70-jara”, memoras s-ino Kassautzki. Komence de 2019, la partio adoptis novan “koncepton por la socialŝtato”, en kiu ĝi oficiale forigas la Hartz IV, alvokas por longigi la daŭron de la pagado por senlaboruloj kaj por altigi la minimuman salajron al 12 eŭroj hore – proponoj alprenitaj en la programo por la elektoj de la lasta Septembro. Poste, la SPD elektis novan, dukapan prezidantecon, kiu troviĝas ĉe ĝia maldekstra alo. La ŝanĝo ŝajnis kompleta. Kaj tamen, kelkajn monatojn poste, kandidato por la posteno de kanceliero fariĝis s-ro Scholz. Ministro pri financoj de s-ino Merkel de 2018 ĝis 2021, tiu homo estis ankaŭ la ĝenerala sekretario de la SPD sub s-ro Schröder. La reformojn de la Agendo 2010 li defendis. Kroma paradokso : kun pli maldekstra programo ol en la antaŭaj elektoj la SPD kaj ĝia kandidato ĉi-jare altiris proksimume du milionojn da elektaj voĉoj el la CDU. Pli ol 800 000 elektintojn de la maldekstra partio Die Linke, kaj ankaŭ 700 000 elektintoj de la Verduloj transiris al la socialdemokratoj en tiuj ĉi elektoj. [4] La persono de s-ro Scholz, lia registara sperto kaj lia centrisma profilo sendube logis parton de elektintoj de s-ro Merkel, kiuj pli serĉis stabilecon ol esti vere konservativaj. Samtempe la nova socia impulso de la SPD povis repacigi iamajn elektintojn elrevigitajn de la Schröder-erao. Fine, kvankam ĝi sendas tre junajn parlamentanojn en la Bundestag, la partio baziĝas sur pli aĝa elektantaro : ekde 2017 ĝi gajnas 9 poentojn ĉe la pli ol 60-jaruloj kaj perdas 3,4 ĉe la 18-24-jaruloj. Resume, la venko de la socialdemokratoj okazis malpli pro baza ŝanĝiĝo ol pro kunefiko de cirkonstancoj.

“Olaf Scholz sukcesis unuigi la SPD malantaŭ si kaj malantaŭ nia registara programo”, defendas s-ino Ye-One Rhie, 34-jara, elektita en Septembro en la distrikto de Aĥeno, en la okcidento. “La politiko de la Agendo 2010 dum longa tempo lamigis nin. Sed oni devas ankaŭ memori alian aspekton de la Schröder-mandato, tiun de la reformo de la ŝtataneca juro,” ŝi aldonas. La ruĝa-verda registaro anstataŭigis la principon de sango-rajto per tiu de la grundo-rajto, komence de la 2000-aj jaroj, kaj al la homoj naskitaj en Germanujo de eksterlandaj gepatroj donis la rajton akiri la civitanecon. Sen tiu reformo, s-ino Rhie, kies sud-koreaj gepatroj enmigris en 1986, verŝajne ne povintus eniri la parlamenton. “Kiam la novaj deputitoj de la grupo prezentiĝis komence de Oktobro, pluraj el ni diris « mi akiris la ŝtatanecon komence de la 2000-aj jaroj”. Ni estas pli diversa generacio de deputitoj, multaj havas migran pasintecon, ni parolas pli pri inkludado, pri LGDT [lesbaninoj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transuloj], pri klimato, kiu por ni estas ankaŭ demando de justeco.”

Aliflanke tiu nova generacio fine havas malmulte da memoroj pri la socialdemokrata ekskanceliero. “Mi iomete memoras pri satiraj elsendoj, kiuj mokis Gerhard-on Schröder”, diras juna deputitino. “Pri liaj aperoj en la komunikiloj, pri humuristoj kiuj imitis lian voĉon”, mencias ankaŭ s-ro Tom Lüth, aktiva ĉe la Jusos en Rostock. “Kiam oni rigardas la politikon [de la ekskanceliero], tiam oni tute prave demandas al si, ĉu la SPD vere estas maldekstra partio, koncedas la junulo. Sed la decidoj faritaj de la partio en la lastaj jaroj – ĉesigi la Hartz IV, altigi la minimuman salajron – plibonigos la ĉiutagan vivon de la plej multaj homoj en la lando. Kaj por mi, tio estas la koro de maldekstra partio : ke ĉiuj havu la eblecon pri pli bona vivo ol ke kelkaj homoj posedu ĉiam pli. La ŝtato devas krei kondiĉojn por tio kaj subteni tiujn, kiuj per siaj propraj fortoj ne povas tion atingi.”

Filo de orientgermanaj instruistino kaj konstru-laboristo, s-ro Lüth studis politikan sciencon kaj hodiaŭ laboras kiel kunlaboranto de SPD-deputito en la regiona parlamento. Diplomitaj pri sociaj sciencoj aŭ pri juro, profesia sperto apud deputitoj, ĉe instancoj de la partio aŭ en administracio …, multaj junaj socialdemokratoj, kiuj ĵus eniris la parlamenton, havas similan profilon. Sed ne ĉiuj junaj SPD-deputitoj deklaras sin socialistoj, kion ja faris la tre konata prezidinto de la Jusos, s-ro Kevin Kühnert – ankaŭ elektita la 26-an de Septembro. “Ĉar oni venas de la Jusos, oni ne nepre apartenas al la maldekstra alo, diras ankaŭ s-ino Lina Seitzl, 32-jara, elektita en la distrikto de Konstanco, en la sud-okcidento. Mi ankriĝis en la loka politiko,kie la metodo estas unue pragmata”, klarigas la juna instruistino-esploristino. Inter la novaj SPD-parlamentanoj troviĝas ankaŭ flegistojn, unua- kaj dua-gradajn instruistojn, elektriston, kreintinon de start-up-entrepreno, edukistinon de junaj infanoj, oficiron kaj leŭtenanton de la aer-armeo, funkciulon de la polico, doganiston, fajrobrigadiston …

Kiel regi kun la liberaluloj ?

S-INO Kathrin Michel, 58-jara, ĝis sia elekto por la parlamento laboris kiel komerca kadrulo en ĥemia entrepreno. Ŝi aliĝis al la SPD en la jaro 2012, post sindikata kariero. “Iam mi vidis, ke la [sindikata] engaĝiĝo ne plu sufiĉis. Por mi, la SPD estis la sola partio kapabla plibonigi la situacion por la laboristoj kaj por la sociala politiko.” En sia regiono de Saksujo, kie ŝi estis ankaŭ elektita kunprezidantino de la sekcio, s-ino Michel volas labori man-en-mane kun la sindikatoj. “Ni volas trudi pli bonajn labor- kaj salajro-kondiĉojn, speciale ĉe la vicentreprenistoj. Tio gravas por la tuta Germanujo kaj speciale en nia regiono, kie la semajna labortempo ĉiam superas tiun de la okcidento kaj kie la salajroj ĉe sama laboro estas ĉiam pli malaltaj.”

Dum la lastaj jaroj, la SPD klopodis por restarigi la rilatojn kun siaj tradiciaj partneroj, la sindikatoj. “En la entreprenoj, ĉe la laboristoj, ni defendis la socialajn poziciojn ankritajn en nia programo kaj por kiuj Scholz kampanjis, diras s-ro Barthel, kiu dekomence akre kritikis la politikon de s-ro Schröder. Mi ne pensas, ke la danĝero de nova politiko kia tiu de la Agendo 2010 hodiaŭ venas de la SPD-pinto. La problemo estas, ke, por havi plimulton, ni devas eniri koalicion kun la Liberal-demokrata Partio [FDP].” Tiu certigas sian pozicion de liberalismo kaj de plej granda buĝeta strikteco. Kaj, kun 11,5 elcentoj de la voĉoj akiritaj la 26-an de Septembro, ĝi estas en forta pozicio kun sia prezidanto, s-ro Christian Lindner, verŝajne elektota kiel ministro pri financoj. Efektive la elekta rezulto de Die Linke (4,9 elcentoj) ekskludis la eblecon de plimulta registara koalicio de maldekstruloj kaj Verduloj.

La socialdemokratoj, Verduloj kaj la FDP trovis interkonsenton por kune starigi registaron. “La FDP havas poziciojn, kiuj kovriĝas kun la niaj pri demandoj de la socio, sed pri la centra demando de alidistribuado de la riĉaĵoj ni havas kontraŭajn postulojn”, klarigas s-ro Barthel. La tri partioj en sia “koalicia kontrakto” interkonsentis pri la leĝa permeso de kanabo, la malaltigo de la aĝo de elekto-rajto al 16 jaroj, la altigo de la minimuma salajro. Sed la FDP rifuzas ĉian altigon de la impostoj por la plej altaj enspezoj, kiu estas centra dispozicio de la socialdemokrata programo.

“Mi malbone povas imagi, kiel ni povos realigi nian programon en koalicio kun la FDP, koncedas s-ro Barsch, en Greifswald. Tio okazos elreviĝoj ĉe la Jusos, tio certas. Mi esperas, ke la konfido, kiun ni donis al Scholz, estos pravigita. Nia espero restas, ke tiu ĉi mandato malsamos al tiu de Schröder danke al renoviĝo de nia parlamenta grupo.” Por lia kamarado Marvin Müller, ankoraŭ studento, antaŭ ĉio gravas “ne fermi la debato-spacojn interne malfermitajn en la lastaj jaroj. Oni ne povas ripeti la samajn erarojn kiel en la pasinteco, nome perdi sin en formalaj kaj strategiaj kompromisoj. Alie oni denove vidos ke la duona partio foriros. Kaj tiam, ironias la 21-jarulo, la SPD povus fariĝi simpla klubo de pensiuloj”.

Rachel KNAEBEL.

[1] Oskar Niedermayer, “Parteimitglieder in Deutschland : Version 2020”, Arbeitshefte aus dem Otto-Stammer-Zentrum, Nr. 31, Berlin, 2020.

[2] Fonto : Deutscher Bundestag, « Wahlen zum Deutschen Bundestag, Kapitel 1 .11 Stimmabgabe nach Beruf und Konfession – Zweitstimme », 2021.

[3] Vd Olivier Cyran, « L’enfer du miracle allemand », Le Monde diplomatique, Septembro 2017.

[4] Florian Diekmann kaj Marcel Pauly, « An wen die Union besonders viele Stimmen verlor », Der Spiegel, Hamburgo, 27-an de Septembro 2021


De Minsko ĝis Kalezo

de  Benoît BRÉVILLE

S-RO VLADIMIR PUTIN ellaboris komploton tiom ruzan, ke la radio France Inter dediĉis du sinsekvajn kronikaĵojn al sia ĉefartikolisto por ke li montru la gvidfadenojn. [1] Se kredi s-ron Thomas Legrand, la krizo, kiu aktuale kontraŭstarigas Minskon kaj Varsovion, estas la rusa prezidanto ! Laŭ li, temas pri “ operacio komplete aranĝita de la diktatoro Aleksandro Lukaŝenko […] komplice de Damasko kaj evidente patronata de Moskvo ” – kaj iuj kelkfoje aldonas Ankaron al la listo de la konspirantoj. La kvar komplicoj, laŭ tio, efektive organizis la alvenon de 4000 rifuĝantoj inter Turkujo kaj la pola landlimo por “ incitegi flamantan debaton en la Eŭropa Unio ” kaj “ favori la naciistajn kaj fremdul-malamajn partiojn de la kontinento ĝenerale aliancaj kun Moskvo ”. Samokaze oni malkovras, ke s-ro Putin estis aranĝinta la internan militon en Sirio por “ gvidi la fikomercon de homaj estuloj ” kaj krei ondon da migruloj, kiu estos “ fekunda grundo por liaj amikoj de la franca ekstrem-dekstrularo ” konkludas la flarhundo de la publika radio.

Lando ĉe la limo de la Eŭropa Unio, kiu organizas pasadon de migruloj, tute ne estas io nova. Lastan Majon, Maroko lasis trairi 8000 homojn al la hispanaj enklavoj de Ceuto kaj Melilo, por venĝi pro la akcepto en hispana malsanulejo gvidanton de la Fronto Polisario, kiu postulas la sendependecon de la Okcidenta Saharo. Neniu parolis pri “ hibrida atako ” nek alvokis al interveno de la NATO, kion faris la prezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj la pola ĉefministro en la momento de la belorusuja krizo.

Sen ajna dubo, Minsko uzis migrulojn venĝe kontraŭ Bruselo, kiu ekde 2020 trudas al ĝi tutan gamon da sankcioj. Kaj Ruslando toleras tion, ne malkontenta pri la problemoj de la Eŭropa Unio, kiu ĉiam prompte donas al ĝi instruojn pri homrajtoj, dum unu el ĝiaj precipaj membroj, Pollando, repuŝas la rifuĝantojn per akvokanonaj pafoj de glacie malvarma akvo. Anstataŭ la komploto imagita de France Inter, la belorusuja krizo klariĝas ĉefe per la leĝo, pli elementa, de la bumeranga efiko. Koncerne enmigradon, la Eŭropa Unio ne ĉesas praktiki ĉantaĝon kaj marĉandadon. Ĝi subordigas sian “helpon al disvolvado” al subskribo de interkonsento de “reagnosko”, kiu ebligas al ĝi pli facile elpeli la “senpaperulojn”. Ĝi minacas ĉesigi doni vizojn al ŝtatoj, kiuj malemas plenumi tion. Ĝi pagas al Turkujo por ke ĝi retenu la kvar milionojn da rifuĝintoj el la Proksim-Oriento, al Maroko por protekti Ceuton kaj Melilon [2], al Libio por bloki la forirojn tra Mediteraneo, al Niĝerlando por bari la vojon trans Saharo. [3]

“Kion faras la belorusa reĝimo, tio tutsimple nomiĝas fikomerco de homaj estuloj”, opiniis la proparolanto de la franca registaro, la 10-an de Novembro. Kelkajn tagojn poste, lia ministra kolego pri internaj aferoj, s-ro Gérald Darmanin, sendis la policon por malmunti la tendaron de Kalezo, detruante la tendojn de la rifuĝantoj per tranĉiloj. La 24-an de Novembro, dudek sep migruloj dronis provante transiĝi la Manikon [4].

Benoït BRÉVILLE.

[1] Chroniques « Édito politique », France Inter, 12-an kaj 17-an de Novembro 2021, de kiu venas la sekvaj citaĵoj.

[2] … la du teritorietojn en Nord-Afriko, kiujn Hispanujo (membro de la Eŭropa Unio) konservas el sia koloniisma erao.-vl

[3] Vd Rémi Carayol, Les migrants dans la nasse d’Agadez, Le Monde diplomatique, Junio 2029.

[4] … la markolon inter Britujo kaj Francujo. -vl