Font⸱o: https://eo.mondediplo.com/archives.php3

Le Monde diplomatique en Esperanto: 2021-11

Enhav⸱o


Diplomatiaj disputoj sur fono de memoraĵaj plipostuloj

Inter Alĝero kaj Parizo, krizoj kaj kaŝkonsentoj

Kelkajn monatojn antaŭ la sesdeka datreveno de la interkonsento de Évian, kiu ĉesigis la Alĝerian militon, la diplomatiaj problemoj multobliĝas inter Parizo kaj Alĝero. Dum la memoraĵa afero nutras polemikojn, ja la nuna rearanĝo de la Alĝeria regantaro konfuzas la Franciajn regantojn. Por la unua fojo depost la jaroj 1970-aj, ekonomiaj kaj sekurecaj aferoj, kampoj kutime ŝirmitaj, estas rekte trafitaj.



de  Akram BELKAID

Ĉu portempa kverelo aŭ daŭra difektiĝo de la diplomataj rilatoj ? La 2-an de oktobro, en situacio jam malfacila inter la du landoj, Alĝero anoncis la revokon "por konsultado" de sia ambasadoro en Parizo kaj la rifuzo de la "senpripensaj diroj" de S-ro Emmanuel Macron tiaj, kiajn la ĵurnalo Le Monde [1] raportis. La 30-an de septembro, ricevinte en la palaco Elizea dek ok junulojn idojn de partoprenantoj en la Alĝeria milito (1954-1962), la Franca prezidanto fakte asertis, ke tiu lando konstruiĝis sur "memoraĵa rento" daŭrigata de "politik-militista sistemo" kiu reverkis la historion kaj dissendas "rakontadon, kiu baziĝas sur malamo de Francio". S-ro Macron eĉ metis la demandon pri la ekzisto de "Alĝeria nacio antaŭ la Franca koloniado", kiu kolerigis la plejmulton de la Alĝerianoj, inkluzive la oponantojn al la regantaro [2]. Krom revoki sian ambasadoron, Alĝero ordonis la fermon de sia aerspaco por la Francaj armeaj aviadiloj, kiuj intervenas en Malion okaze de la operaco "Barkhane".

La krizoj inter la du landoj ne estas nova afero [3]. Unu el ili, verŝajne la plej grava, estis okazigita en februaro 1971, de la naciigo de hidrokarbonoj decidita de prezidanto Houari Boumediène. Sekvis plurjara diplomatia pojnduelo, punoj deciditaj de Parizo - ĉefe la ĉeso de importadoj de Alĝeria vino - kaj akregaj Alĝeriaj diroj kontraŭ la ekskoloniinta lando akuzita, interalie, pri pasiveco antaŭ la rasisma perforto trafinta la enmigrintoj [4]. La historia vojaĝo, tia unua post la sendependiĝo de Alĝerio, de prezidanto Valéry Giscard d’Estaing en Alĝeron, en aprilo 1975, ne ŝanĝas la situacion, kaj nur post la elekto de François Mitterand, en majo 1981, la rilatoj inter la du ĉefurboj pliboniĝas.

Sed la akriĝoj senĉese reaperas. Ofte motivitaj de enlandaj konsideroj, ili ĉiam kreas diplomatian krizon. Plejofte, la sparko ekiras el Francio. Ĝi povas koncerni la kolonian pasintecon, kiel en februaro 2005, kiam la dekstrulaj deputitoj kaj ministroj prezentis leĝprojekton agnoskantan la "pozitivan rolon de la Franca transmara ĉeesto, aparte en Nord-Afriko" [5]. Sekvis monatoj de polemikoj, iuj Alĝeriaj gravuloj membroj de la "revoluciista familio" - komprenu : veteranoj de la sendependiĝa milito - postulis de Francio oficialan pardonpeton por la cent tridek du jaroj da koloniado de ilia lando. Dek jarojn pli frue, la 22-an de oktobro 1995, prezidanto Liamine Zeroual decidis nuligi renkonton jam delonge planitan kun Jacques Chirac okaze de la ceremonioj por la kvindeka datreveno de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, aludante "lezon al digno kaj suvereneco de la Alĝeria popolo". Motivo de tiu ekkolero : la Franca prezidanto estis deklarinta voli de sia Alĝeria samrangulo promeson de "rapida organizo de parlamentaj balotadoj, liberaj kaj demokrataj" por rapidigi la restarigon de civila paco en lando viktimo de amasaj perfortaĵoj, kiuj faris milojn da viktimoj ekde la nuligo de la parlamentaj balotadoj de decembro 1991.

Teatro kun du scenejoj

Foje la malamikiĝo okazas tute neatendite. En decembro 2013 la rilatoj estis bonegaj - dek unu monatojn pli frue, Alĝero eĉ donis unuafoje sian konsenton por ke la Franca armeo trairu sian aerspacon por interveni en Malion. Sed ŝerco de François Hollande fuŝis la etoson. Antaŭ la Reprezenta Konsilio de la Judaj Institucioj en Francio (CRIF), la Franca prezidanto deklaras, ke lia ministro pri enlandaj aferoj Manuel Valls revenis "sana kaj sekura" el oficiala vojaĝo en Alĝerio, antaŭ ol plu diri : "Tio jam estas multo". Por la Alĝeriaj regantoj tiu amuzaĵo estis troa kritiko pri la sekureca situacio de ilia lando. "Bedaŭrinda okazaĵo" tiam diris la Alĝeria ministro pri eksterlandaj aferoj Ramtane Lamamra, dum la Alĝeriaj gazetoj kaj retumantoj ekflamiĝis. S-ro Hollande fine decidis peti pardonon por estingi la incendion [6].

Ankaŭ okazas, ke tiaj disputoj estas parto de konsentita ludo. Kiel rakontas al ni rekta atestanto de la jena sceno : komence de 2002, prezidanto Chirac informas sian Alĝerian samrangulon Abdelaziz Bouteflika, ke paroladoj favoraj al la kolonia pasinteco povos okazi dum la balotkampanjo de la prezidanta balotado de aprilo, kaj ke Alĝero ne devas malkvietiĝi pro tio. Bouteflika responde promesas esti indulga, sed avertas, ke Alĝeriaj oficialuloj estos tamen devigitaj admoni la koloniintan landon por kontentigi la publikon, ĉiam tikliĝeman pri tiaj aferoj.

Nun, kaj preter la abruptaĵoj de S-ro Macron, la reciprokaj riproĉoj ne mankas kaj povas ĉiumomente estigi novan krizon. En la Alĝeria flanko oni estas persvadata, ke Parizo volas memoraĵan batalon kaj kontesti iujn klaŭzojn de la interkonsento de Évian kaj de la prefera konsento de 1968, kiu donas al la Alĝeriaj enmigrantoj facilaĵojn por instaliĝi en Francio kompare al alilandaj enmigrantoj. Alĝero ankaŭ bedaŭras la manko de diplomatia subteno de Parizo, kiam la reĝimo sentas sin izolata sur la internacia scenejo. Krome, la regantoj vane postulas de Francio ekstradiciojn de pluraj oponantoj, inter ili S-ro Ferhat Mehenni, prezidanto de Movado por Kabilia Memdetermino (MAK), kiun Alĝero konsideras kiel terorisman. En la Franca flanko oni ŝatus pli da kunlaborado pri la kontraŭleĝa enmigrado kaj pri akcepto de ambaŭnaciuloj agintaj en terorismaj aferoj, ĉefe tiuj, kiuj estis foririntaj en Sirion kaj Irakon [7].

Kiom ajn estis la graveco de la krizo - krom tiu de 1971 - du ĉefaj kampoj estis ĝis nun ne damaĝitaj de la ambaŭflankaj kvereloj. Tiel estis unue la sekureca kaj armea kunlaborado. La rilatoj inter la armeaj kaj spionaj servoj ĉiam ekzistadis kaj restis protektitaj de la ŝanĝantaj evoluoj de la diplomatiaj rilatoj. Kiel konfirmas al ni eksoficiro de la Alĝeria armeo, "la sekurecaj servoj kaj la armeoj neniam ĉesas diskuti eĉ kiam ĉiu ĉefurbo draste riproĉas la alian". Due estas la ekonomiaj rilatoj. Jaron post jaro, kaj eĉ post la Ĉina plisuperiĝo kiel unua ekonomia partnero, Francio restas la dua liveranto per 10,6% de la merkato en 2020, malantaŭ Ĉinio (16,8%) sed antaŭ Italio (7,1%) kaj Germanio (6,5%) [8]. Francio estas ankaŭ la dua kliento de Alĝerio per 13,3% de la eksportadoj, malantaŭ Italio (14,7%) sed antaŭ Hispanio (10%) kaj Ĉinio (5%).

Tiel aperas la ekzisto de teatro kun du scenejo. Unu, kie portempaj malamikiĝoj kaj reamikiĝoj estas videblaj de ĉiuj kaj nutras la gazetojn. La alia, ja pli sekreta, kie militistoj, sekretservoj kaj ekonomiaj agantoj daŭre trankvile okupiĝas pri siaj aferoj. Sed ĉio tio estas ŝanĝiĝanta, kaj alie klarigas la malkontenton de S-ro Macron kontraŭ reĝimo, kiun li senĉese indulgis dum ĝi estis kontestita de la tiel nomita "hirak" (movado). La Alĝeriaj regantoj, konsistantaj el klanoj pli malpli rivalaj, sed ĉiam unuiĝantaj por daŭrigi la sistemon, estas nun meze de reformiĝo kun malfavorigoj, abruptaj eksigoj kaj enprizonigoj. En tiu malcerta situacio kie la decidantaj grupoj estas ankoraŭ nebulaj, Parizo malfacile difinas la taŭgajn alparolatojn kaj neniam certas, ke la promesoj faritaj estos plenumitaj. Jam de du jaroj plejparto de la proksimuloj de forpasinta Bouteflika, lia frato Saïd, kiu estis lia plej proksima konsilanto, la eksaj ĉefministroj, la influaj ministroj, kaj ankaŭ la entreprenaj mastroj, inter ili la eksĉefo de la mastraro Ali Haddad, estas enprizonigitaj. Kun ili Francio perdis verajn kontaktojn, eĉ foje aliancanojn [9]. Kaj la gravuloj kiuj iom post iom aperas, estas malpli zorgemaj pri la Francaj interesoj. Du Francaj entreprenoj, Aŭtonoma Regio de Urbaj Transportoj (RATP) kaj Suez, ĵus perdis siajn respektivajn kontraktojn por regi la Alĝeran metroon kaj la akvodistribuon en la ĉefurbo. Same la supera pozicio de la Francaj cerealproduktistoj, kiuj liveras 56% de la tritikaj importadoj, estas nun endanĝerigita de la Alĝeria volo diversigi la liverontojn [10].

La kontestado de la Franca influo trafas ankaŭ la administraciaron kaj la diplomataron pro la apero de arablingva elitaro instruita en la lando kaj ne havanta la franclingvan, eĉ francamikan, kulturon de siaj antaŭuloj. Reciproke, foje Francaj diplomatoj aŭ konsilantoj de S-ro Macron, pli Eŭropaj aŭ okcidentismaj ol siaj antaŭuloj, malpli konsideras la apartan historion de la Franc-Alĝeriaj rilatoj. Eĉ la Nacia Popola Armeo (ANP), ĉefa piliero de la regantoj, havas tiun perceptoŝanĝon. Preskaŭ ĉiuj superaj oficiroj, kiuj iam estis pasintaj en la Franca armeo, ne plu estas. Parizo ne plus povas kalkuli kun siaj iamaj aliancanoj aŭ alparolatoj, kiel generaloj Larbi Belkheïr aŭ Khaled Nezzar. Eĉ generaloj Mohamed Lamine Mediène, dirita "Toufik", eksĉefo de la sekretservoj, kaj Wassini Bouazza, eksa ĝenerala direktoro de la enlanda sekureco, nun enprizonigita kaj senranguligita kiel simpla soldato, ne plu estas en aferoj. Iliaj posteuloj, kvankam instruitaj en Francio - kiel la nuna ĉefstabestro Saïd Chengriha, la vera ĉefreganto de la lando, ne kaŝas siajn sindetenojn rilate al la koloniinta lando.

Ĉar la Alĝeriaj militistoj ne pardonas al Francio ĝian sendifektan subtenon al Maroko por la demando pri Okcidenta Saharo. La 24-an de aŭgusto Alĝero rompis siajn diplomatiajn rilatojn kun la Maroka reĝlando, pretekstante "malamikajn ripetitajn agojn" kun la subteno de Israelo, lando kun kiu Rabato normaligis siajn rilatojn en decembro 2020 laŭ la instigo de Usono. Ĝis 2019 Bouteflika kaj liaj proksimuloj povis trudi indulgan pozicion rilate al la porMaroka pozicio de Francio. Nun, neniu en la politikistaro kaj la armeo pledas por tio. Prezidanto Abdelmadjid Tebboune ŝajnas eĉ viciĝi kun la "falkoj" favoraj al pliakriĝo kun Maroko.

S-ro Macron konfuzas

Cetere la Alĝeria armeo malinklinas interveni en Malion por anstataŭi la anoncitan foriron de la Francaj trupoj. Certe, la konstitucio amendita en januaro nun ebligas al ANP interveni ekster la landlimoj, tamen restas pri tio gravaj malinklinoj, tial la irito de Elizea palaco. Cetere en Alĝero la temo estas pli pri reveno al "diplomatio pli ofensiva", kiel klarigas al ni diplomato. Pri Malio tute ne temas pri viciĝi malantaŭ la Francaj kritikoj al la reganta junto. Same pri Tunizio, al kiu Alĝero promesas "subtenon kaj senenmiksiĝon" en ĝiaj enlandaj aferoj, dum multaj okcidentaj landoj, unue Francio, hezitas rajtigi la trudaĵojn de prezidanto Kaïs Saïed, kiu interrompis la parlamenton kaj nomumis novan registaron.

Nun kiam S-ro Macron eldiris sian volon kvietigi la memoraĵan aferon - kvankam Alĝero ne estas plene kontentigita de lia omaĝo al la viktimoj de la 17-a oktobro 1961 - eblas ke la situacio pliboniĝu, kaj S-ro Mohamed Antar Daoud reokupu sian postenon de ambasadoro en Parizo. Sed kelkajn monatojn antaŭ la celebro de la sesdeka datreveno de la sendependiĝo, la afero restas tikla. La Franca prezidanto klarigas al ĉiu, kiu volas aŭdi lin, ke li laboras por "repaciĝo de la memoroj". Sed multas la Alĝerianoj kiuj ne fidas tian klopodon, kaj prezidanto Tebboune pensas, ke "ne eblas egale meti en la saman nivelon la torturiston kaj lian viktimon". Pluraj altranguloj kredas, ke S-ro Macron havas nur la celon allogi la dekstrajn balotontojn, kelkajn monatojn antaŭ la prezidenta balotado, kaj bedaŭras, ke la projekto de amikiĝa traktato, kiu estus ebliginta kontentige solvi la memoraĵan aferon, estis forlasita en 2005. Ironie la Alĝeria gazetaro demandas kiun paroladon de S-ro Macro ĝi devas kredi. Ĉu tiun de februaro 2017, kiam li estis kandidato por la prezidanteco, en kiu li deklaris la koloniadon "krimo kontraŭ la homaro" aŭ tiu en kiu li dubas pri la ekzisto de Alĝeria nacio antaŭ 1830 ?

La fama "samtempe" kara al S-ro Macron konfuzas la Alĝerianojn, kiuj kredas ke ĉio, kio venas el Francio, oficiale aŭ ne, enhavas ja difinitan mesaĝon. La fakto, ke Mustapha Kessous, ĵurnalisto de Le Monde, estis elektita de Elizea palaco por raporti la renkontiĝon kun la junuloj nutras hipotezojn en Alĝero. La dissendado, la 26-an de majo 2020, fare de France 5 de dokumenta filmo farita de Kessous pri la Alĝeriaj junuloj jam estigis severajn kritikojn [11] kaj unuan revokon de ambasadoro Daoud. La ideo de simpla koincido konvinkas neniun en Alĝerio, kie oni pensas, ke Francio neglektas neniun detalon, kiam temas pri ĝiaj rilatoj kun la eksa koloniita lando.

Akram BELKAÏD

[1] Mustapha Kessous, "Le dialogue inédit entre Emmanuel Macron et les "petits-enfants" de la guerre d’Algérie", Le Monde, 2-a de oktobro 2021.

[2] Emmanuel Macron et l’Algérie : révisionnisme néocolonial et ingérence", Algeria-Watch, 11-a de oktobro 2021, https://algeria-watch.org

[3] Vidu : Naoufel Brahimi El Mili, France-Algérie, 50 ans d’histoires secrètes, du volumoj, Fayard, Parizo, 2017 kaj 2019.

[4] Legu : Pierre Judet, "La détérioration des relations entre la France et l’Algérie", Le Monde diplomatique, februaro 1976.

[5] Legu : Claude Liauzu, "Une loi contre l’histoire", Le Monde diplomatique, aprilo 2005, kaj Sandrine Lemaire, "Une loi qui vient de loin", Le Monde diplomatique, januaro 2006.

[6] "Hollande exprime ses "regrets pour l’interprétation de ses propos" sur l’Algérie", France 24, 22-a de decembro 2013.

[7] Vidu : "Accusé d’un "gros mensonge" par le président Tebboune, Gérald Darmanin maintient ses chiffres sur les clandestins algériens", Le Monde, 11-a de oktobro 2021.

[8] "Algérie : relations économiques bilatérales", Ministrejo pri ekonomio kaj financoj, Parizo, 10-a de oktobro 2021.

[9] Adlène Meddi, "France Algérie : guerres secrètes", Le Point, Parizo 10-a de oktobro 2021.

[10] Nathalie Wisotzki, "L’Algérie restera-t-elle encore longtemps le premier client du blé français ?", Terre-net, 19-a de februaro 2020, www.terre-net.fr

[11] Pri la polemiko rilate al tiu dokumenta filmo, vidu : Tewfik Hakem, " "Algérie mon amour", le documentaire qui déchaîne les passions", France-Culture, 29-a de majo 2020.


Kaj Greklando refariĝas modela

de  Serge HALIMI

ATENO ĵus faris anticipan kristnasko-festan donacon al siaj armeoj : dudek kvar batal-aviadiloj Rafale kaj tri pintmodernaj fregatoj [1], kaj atendas usonajn batalaviadilojn F-35 kaj helikopterojn Sikorsky, sen forgesi spavojn [2], torpedojn kaj raketojn. La grekaj oficiroj ne estas la solaj festantoj, ĉar francaj grupoj de armado, speciale Dassault, troviĝas inter la nombro de la precipaj liverantoj de Ateno.

Tamen antaŭ ses jaroj la eŭropaj instancoj kaj la Internacia Mon-Fonduso (IMF) – la tiel nomata triopo – trudis sian rigoron kaj reduktis ĝin al stato de protektorato. Ili kribris ĝiajn plej etajn elspezojn por devigi Greklandon repagi ŝuldon, pri kiu eĉ la Internacia Mon-Fonduso (IMF) koncedis ĝian “ne elteneblon”. Kuraĝigite de Germanujo, la “triopo” tiam furiozis kontraŭ la socialaj elspezoj. Poste sekvis grandegaj altigoj de la impostoj kaj de la kotizoj de malsan-asekuro, altigo al 67 jaroj de la pensiiĝo (kun malaltigo de la pensioj dek kvar fojojn sinsekve), malaltigo de la pagoj por senlaboruloj kaj de la minimuma salajro (je 32 elcentoj por la junuloj malpli ol 25-jaraj), privataj malsanulejoj plenaj de rimedoj kaj medikamentoj, ktp.

La kreditoj por la militistaro ne estas submetitaj al tiom rigora financa kontrolado. Ilia parto efektive kreskis de 2,46 elcentoj de la malneta enlanda produkto (MEP) de Greklando en 2015 al 2,79 elcentoj de la lastjara MEP. La rekordo de la Eŭropa Unio. Por tiom prepari la militon, la grekoj certe tre amas la pacon … Envere la lando taksas sin minacata de Turkujo, kiu multigas siajn provokojn en la orienta Mediteraneo kaj kiu jam preskaŭ kvindek jarojn kontraŭleĝe okupas parton de Kipro. Tio ne malebligas la du rivalajn ŝtatojn aparteni al la sama milit-alianco. Nek Berlinon troviĝi en la nombro de la precipaj armil-vendistoj de Ankaro.

En la jaro 2015, kiam la “atena printempo” estis dispremata de la eŭropaj bankoj, la gazeto Le Figaro distingiĝis per sia furiozo. Ĝi opinias ke, eĉ elsangigita, Greklando, “paciento kiu preferas vangofrapi sian kuraciston”, devas repagi tute kaj precize al siaj kreditoroj. Se ĝi ne faras tion, indignis la konservativa gazeto, kiun preskaŭ ĉiuj komunikiloj de la lando sekvis, “ĉiu franco pagus 735 eŭrojn por nuligi la grekan ŝuldon”. [3] Tiam tiu ŝuldo estis ekvivalenta al 177 elcentoj de la greka MEP. Lastan Decembron ĝi estis pli alta ol 205 elcentoj. Sed Le Figaro ĉesis maltrankviliĝi por la eŭropaj kreditoroj. Kial ? Neniu aŭdacus imagi, ke ĉar Greklando havis la ideon orienti siajn aĉetojn ĉe la armilvendejoj de la grupo Dassault, proprietulo de Le Figaro. [4]

Tamen, la feliĉa fino estos kompleta nur en la tago, kiam turkaj submarŝipoj aĉetitaj en Germanujo sendos sur la margrundon grekajn fregatojn fabrikitajn en Francujo. Tiam Ateno sendube decidos reaĉeti havenojn de la ĉinoj, al kiuj, trudate de la “triopo”, ĝi devis vendi ilin, por tie loki siajn militŝipojn. Kaj ĉar la franca-germana paro demonstris sian fleksiĝemon, la strategia aŭtonomeco de la Eŭropa Unio estos preskaŭ realigita …

Serge HALIMI.

[1] Rafale estas la nomo de la franca plej moderna batal-aviadilo. Nuntempa fregato estas militŝipo laŭgrande inter korveto kaj krozŝipo (laŭ PIV). vl

[2] Spavo : senpilota aviadilo. -vl

[3] Le Figaro, 8-an de Januaro 2015. TF1 kaj France 2, la du precipaj francaj televidoj, reprezentis tiun temon en la sama vespero, kelkajn horojn post la venko de la greka maldekstro en la parlamentaj elektoj.

[4] Vd “Cet avion qui émerveille Le Figaro” [“Tiu aviadilo, kiu mirigas Le Figaro, Le Monde diplomatique, Aprilo 2016.

Dudek kvin jaroj da malreguligo de la merkatoj de gaso kaj elektro

Energiaj prezoj, organizita frenezo

Eŭropaj politikistoj certigis ke konkurenco malaltigus la prezojn de gaso kaj elektro, profite al familioj kaj entreprenoj egale. La inverso okazas ekde la 2000-aj jaroj. Kvankam la kaosa reakiro de ekonomio interrompita de la pandemio klarigas la originon de la nuna eksplodo, malreguligo generas eĉ pli maltrankviligan strukturan plialtiĝon de la prezoj.



de  Aurélien BERNIER

Ekde la fino de la somero 2021, la prezoj de energio altiĝas en ĉiuj regionoj de la mondo. La reguligita gastarifo en Francio pliiĝis je 57% por hejmoj ekde la 1-a de januaro. Elektro sekvas la saman vojon : ene de dek jaroj, po 120 eŭroj megavat-hore ĝis 190 eŭroj, la fakturo por la individuoj kreskegos en 2022. Ĉi tiu krizo puŝas inflacion en la eŭrozono al sia plej alta nivelo depost 2008 (3,4% por unu jaro) kaj precipe minacas malriĉulojn kaj entreprenojn. Dum multaj komentistoj vidas ilin nur kiel ciklajn kialojn, la veraj kaŭzoj troviĝas en Bruselo.

La 19-an de decembro 1996, la landoj de la Eŭropa Unio adoptis direktivon pri "komunaj reguloj por la interna merkato de elektro". Por administri ĉi tiun naturan monopolon, multaj membroŝtatoj konstruis integran publikan servon, kiu certigas produktadon, dissendon kaj distribuon. Sed Bruselo volas starigi "konkurencivan elektromerkaton". Malpli ol du jarojn poste, alia direktivo komencas la privatigon de gaso.

La metodon disvolvis ekonomikistoj de la skolo de Ĉikago, eksperimentitan en Ĉilio kaj poste en Britio. Ĝi efektivigas du principojn. La "havaĵdisigo" celas izoli agadojn antaŭe integritajn ene de la sama publika firmao por igi ilin sendependaj unu de la alia. Per aparta atento, oni devas disigi la regadojn de la retoj, unue en kontado kaj poste laŭleĝe, por oferti "justan" traktadon al ĉiuj produktantoj kaj provizantoj, kiuj konkuros en dereguligitaj merkatoj. Dum la 2000-aj jaroj, "Elektrotransporta reto" (RTE) kaj "Elektroretdistribuo Francio" (ERDF, nun Enedis) estis disigitaj de "Elektro de Francio" (EDF). Ĉe "Gaso de Francio" (kiu nomiĝis "GDF Suez" post sia privatigo, kaj poste "Engie"), la altprema gasdukta reto kaj distribuagadoj estas transdonitaj al "GRTgaz" kaj "Gaso-distribuoreto Francio" (GRDF) respektive.

La kreado de borsoj por gaso kaj elektro, sur kiuj formiĝas merkataj prezoj, respondas al la dua fonda principo de la novliberala modelo. Ili celas anstataŭigi la tarifojn kontrolitajn de la publikaj aŭtoritatoj. En Francio, la merkatentrepreno Powernext malfermis sian elektrocentralon en 2001 kaj sian gascentralon en 2008, antaŭ ol naciaj merkatoj estis iom post iom integrigitaj je la eŭropa skalo. Pluraj specoj de kontraktoj estiĝis por kovri la bezonojn de provizantoj. "Estontaj" kontraktoj permesas prokrasti liveron al la sekva jaro, kvarono, monato aŭ semajno laŭ anticipe interkonsentita prezo. "Spot" kontraktoj koncernas liverojn por la sekva tago aŭ por la sekvaj tagoj kaj realtempaj aĉetoj.

La liberaligo de gaso kaj tiu de elektro ne prezentis la saman politikan riskon aŭ la saman malfacilaĵon. Francio apenaŭ produktas gason kaj devas importi ĝin. Ĝiaj ĉefaj provizantoj en 2020 estis Norvegio por 36%, Rusio por 17%, Nederlando kaj Alĝerio por 8% kaj Niĝerio por 7% [1]. Post kiam ret-regado fariĝis "sendependa" de la historia monopolo, ĝiaj konkurantoj povas aĉeti gason de produktantaj landoj kaj vendi ĝin al konsumantoj pagante simplan pas-pagon por uzi francan infrastrukturon. La plej konkurenciva provizanto estas tiu, kiu provizas je la plej bona prezo ... aŭ kiu plej bone malaltigas funkciajn elspezojn.

Nova speco de subvencio

En la pasinteco, Gaso de Francio (GDF) subskribis longperspektivajn liverkontraktojn, ĝenerale por dek ĝis dek kvin jaroj. Aldone al sekureco de provizo, la longeco de la kontraktoj ebligis financi infrastrukturon (gasduktoj, LNG-ŝipoj, terminaloj, ktp.) sen preni troan riskon. Je la komenco de privatigo, la plej multaj novaj provizantoj ankaŭ provizis per longperspektivaj kontraktoj. Sed, pro la intensigo de konkurenco, regas spot-kontraktoj.

Laŭ Thomas Reverdy, sociologo pri energiprezoj, ĉi tiu evoluo multe ŝuldas al la oportunismo de la industriistoj. "Kiam spot-kontraktaj prezoj komencis fali," li klarigas, "la plej grandaj konsumantoj petis de siaj provizantoj profiti tiun malaltigon. Por plenumi ĉi tiun postulon, provizantoj retiriĝis de longdaŭraj kontraktoj kaj aĉetis spot-kontraktojn. Tiel, la spot-merkato multe graviĝis en determino de prezoj [2]. « Tiun tendencon intensigis la eksplodo de likvigita gaso, kies transporto per boato plifortigas la merkaton, sed ankaŭ ĝian malstabilecon. Ekde 2015, longperspektivaj kontraktoj respondecas nur pri triono de eŭropaj transakcioj. Ĉiam submetita al la ekonomia situacio, la prezoj de la gaso fariĝas multe pli influeblaj de la spekula logiko, kaj la borsfluktuoj rekte trafas la konsumantojn.

Enkonduki konkurencon en la elektran sistemon montriĝis multe pli malfacila ol por gaso. Ne nur Francio produktas multe pli ol ĝi konsumas, sed EDF posedas la plej grandan parton de la produktadrimedoj, precipe la nukleajn centralojn, kiujn la ŝtato tute ne deziras privatigi, eĉ parte. La Eŭropa Unio ne havas alian elekton ol adapti la liberalan ekonomian teorion al tiu franca situacio.

Por ekĉesigi la kvazaŭ-monopolon de EDF, Bruselo komencis subteni la privatan disvolviĝon de renovigeblaj elektraj energioj. La Eŭropa Komisiono antaŭenigis novan specon de subvenciosistemo : la aĉetotarifo je garantiita prezo, multe pli alta ol la averaĝa kosto de elektra produktado. La leĝo de la 10-a de februaro 2000 pri modernigo kaj disvolviĝo de la publika elektroservo starigis tiun principon en Francio. Financita de ĉiuj konsumantoj per konsumimposto, tiu helpo, proporcie al la kvanto de energio produktita, "sekurigas" privatajn investojn. Kun la apero de manufakturaj sektoroj en Azio, la prezoj de fotovoltaj blokoj kaj ventogeneratoroj forte malaltiĝis komence de la 2010-aj jaroj. Danke al la aĉetotarifo, la disvolviĝo de tiuj renovigeblaj elektroprojektoj fariĝis tre profitega kaj vekis veran entuziasmon, ne sen perversaj efikoj kiel ekzemple la senorda realigo de infrastrukturoj. Por la periodo 2002-2013, la Komisiono pri Energia Regado (CRE) taksas la koston de la subvencio je 7,4 miliardoj da eŭroj. En 2020, la instalitaj potencoj reprezentis 28 gigavatojn da fotovoltaaj kaj ventoenergia, plejparte privataj, kaj 93 gigavatojn por la centraloj de la historia liveranto. Tiun trarompo de renovigeblaj energioj en instalita potenco tamen nuancendas konsiderante la "ŝarĝfaktoron", tio estas la jara uzado de la produktadrimedoj. En 2020, ĝi estis 14.4% por fotovoltaa, 23% por termika, 26.5% por venta, 29% por hidraŭlika kaj 61% por nuklea.

Sciante, ke EDF tamen konservos decidigan avantaĝon rilate la produktadon, ĉar ĝi daŭre havos nuklean energion, Eŭropa Unio volas krei konkurencon en provizo. Sed, en ĉi tiu kazo, la prezo estas kerna afero ĉar, por instaliĝi, privataj elektroprovizantoj devas proponi konkurencivajn ofertojn.

Parizo kaj Bruselo kompromisas ĉe la jarŝanĝo de la 2010-aj jaroj. Unuflanke, EDF disponigos ĉiujare kvaronon de sia nuklea produktado por siaj konkurantoj sur la franca merkato, kiun ĝi vendos al ili laŭ prezo limigita de la aŭtoritatoj. Tiu sistemo nomiĝas Reguligita Aliro al Historia Nuklea Elektro (Arenh). Aliflanke, la tarifoj reguligitaj de la publikaj aŭtoritatoj, kiuj spegulis la produktokostojn de EDF, devas cedi sian lokon al merkataj prezoj. Por ne-loĝantaj konsumantoj (ĉiuj konsumantoj krom privataj individuoj), la afero solviĝas per la forigo de la reguligitaj tarifoj ("flavaj" kaj "verdaj"), kiuj okazis en 2016. Por familioj, la "bluan" tarifon EDF ŝanĝas por inkludi parton kiu spegulas la prezon de elektro laŭ la Eŭropa Borso. Tiamaniere, se la merkataj prezoj altiĝas, ankaŭ la reguligita tarifo [3], kaj sen ia pravigo laŭ la produktokostoj.

Lastatempe, Bruselo volis instigi novan komercan oferton nomitan "dinamika prezo". En tiu faktura sistemo, la borsoprezoj estas transdonitaj en reala tempo (horon post horo) al la konsumanto per la teknologio de la famaj saĝ-mezuriloj "Linky". La eŭropa direktivo de la 5-a de junio 2019 ne nur rajtigas tiun dinamikan prezon, sed trudas ĝin al "ĉiu provizanto, kiu havas pli ol 200 000 finajn klientojn". Tiu kalkulmetodo transdonas la borsan riskon al familioj, komunumoj kaj konsumantaj kompanioj.

La anstataŭigo de reguligitaj tarifoj per merkataj prezoj ne estas bagatela ŝanĝo. En la "malnova mondo" de la elektro, tiu de la franca publika servo, tarifoj estas fiksitaj por provizi la konsumantojn je la plej bona prezo tamen ebligante al EDF fari la investojn necesajn por la bona funkciado de la reto. La historia provizanto uzas siajn produktrimedojn laŭ "merito-ordo" : ĝi uzas unue la plej malmultekostajn por funkcii (ventoenergio, sunenergio, senakvobaraĵa hidraŭliko kaj nuklea energio), la pli multekostajn (termoenergiaj centraloj) fine. La ŝtato tiam aplikas tarifreguladon kiu fiksas la prezojn pagitajn de konsumantoj, kiuj spegulas "koston plenan" kaj optimumigitan de la energimiksaĵo.

Pri la elektro-borso, la aferoj estas tute malsamaj. La kurzo de megavatohoro senĉese varias dum la tago depende de provizo kaj postulo. Dum periodoj de pintkonsumo, la merkato povas oferti facilajn profitojn al la administrantoj de termikaj aŭ hidroelektraj centraloj, kiuj certigas la ekvilibron de la eŭropa reto. Por la avidaj administrantoj la tento estas granda rezervi la ekfunkciigon de tiuj centraloj kiam la prezoj estas plej altaj... kaj tial plialtigi gajnoj.

"Reveno al longtempa plano"

La gascentraloj provizas averaĝe 20% de la tuta eŭropa produktado (en 2020) kaj ĉefe la plej grandan parton de la pinta produktado, la plialtiĝo de la prezo de tiu brulaĵo efikas sur la elektroprezoj. Al tio aldoniĝas la plialtiĝo de la karbonprezo kaj la fluktuoj en aliaj merkatoj konstruitaj laŭ la sama ŝablono : atestiloj pri ŝparado de energio, atestiloj pri origino de renovigeblaj energioj, atestiloj pri kapablo uzataj de provizantoj por rezervi produktrimedojn... La elektro-prezo fariĝis stako de borsaj mekanismoj.

Pro la drasta plialtiĝo de aŭtuno 2021, la registaroj klopodas interveni, sed estas superfortitaj de tiu nekredeble kompleksa mekanismo, precipe ĉar ili fordonis la plej grandan parton de siaj reguligaj rimedoj. Restas la imposto pri energio, reduktita de Italio, Hispanio aŭ Portugalio por limigi la altiĝon de fakturoj. En Francio, la registaro starigas energikontrolon por preskaŭ ses milionoj da malriĉaj familioj kaj prokrastas la tarifplialtigojn planitajn post oktobro 2021 por gaso kaj februaro 2022 por elektro. Konsumantoj pagos, sed eble post la malaltiĝo de la merkataj prezoj ... aŭ post la naciaj balotadoj. La 20-an de oktobro la ĉefministro Jean Castex ankaŭ anoncis la ĝiron de "inflacia kompenso" de 100 eŭroj por homoj kun enspezo malpli ol 2 000 eŭroj netaj monate.

Tiuj konjunkturaj respondoj ne iluziigas. Asocioj de konsumantoj pli kaj pli publike denuncas tiun sistemon kaj same kunagas grandaj industriaj klientoj alfrontantaj danĝeran situacion pro altiĝo de siaj produktokostoj. Siaflanke, la sindikatoj plifortigas iniciatojn por postuli revenon de energio al la publika sino. En analizdosiero, Sud-Énergie (sindikato) alvokas "forpreni elektron de la merkato" por "reveni al longtempo, al investplanado, al stabilaj, legeblaj kaj justaj prezoj" [4]. La Nacia Federacio de Minoj kaj Energio (FNME) CGT (alia sindikato) defendas "progresan energiprogramon" por konstrui renovigitan publikan servon [5].

La prez-altiĝo kaŭzis prokraston de la projekto "Hercule" pri dismuntado de EDF [6], sed Bruselo ankoraŭ ne planis ŝanĝon kaj persistas en sia logiko de malreguligo kaj privatigo. Eltiri energion el la logiko de la merkato do starigas alian demandon, kun multe pli vastaj sekvoj : kiel liberigi sin de tiu ultraliberala eŭropa leĝo, kiu superregas la ŝtatojn ? Aurélien Bernier

Aŭtoro de la libroj : Les Voleurs d’énergie. Accaparement et privatisation de l’électricité, du gaz, du pétrole, eld. Utopia, Parizo, 2018, kaj L’Illusion localiste, eld. Utopia, 2020

[1] « Chiffres clés de l’énergie. eld. 2021 », Ministrejo pri Ekologia Transiro, Parizo, septembro 2021.

[2] Vidu Thomas Reverdy, La Construction politique du prix de l’énergie, eld. Presses de Sciences Po, Parizo, 2014.

[3] Legu « Électricité, le prix de la concurrence », Le Monde diplomatique, majo 2019.

[4] « Augmentation des prix de l’électricité ? : dossier d’analyse », SUD Énergie, 16a de septembro 2021.

[5] « Programme progressiste de l’énergie de la FNME CGT » (PDF).

[6] Legu Anne Debrégeas et David Garcia, « Qui veut la mort d’EDF ? », Le Monde diplomatique, februaro 2021.


Se Assange nomiĝus Navalny

de  Serge HALIMI , Pierre RIMBERT

EN MARTO de 2017, s-ro Julian Assange finis sian kvinan jaron da enfermiteco en la ambasadejo de Ekvadoro en Londono. La gvidantoj de la Central Intelligence Agency (CIA) estas decidintaj forrabi lin kaj intencas lin mortigi : WikiLeaks, kiun Assange kunfondis, ĵus malkaŝis, kiujn instrumentojn la CIA uzas por spioni la elektronikajn aparatojn. La liko estas decida. La gvidantoj de la agentejo unue pensas perforte forkonduki la kulpulon. Sed rompi la suverenecon de la ekvadora ambasadejo por kapti aŭstralian civitanon rifuĝinta en Londono estus diplomatie delikata. Poste ili persvadas sin, ke s-ro Assange pretiĝas por fuĝi Ruslandon, kun la kompliceco de Ekvadoro kaj de Kremlo. Ili tiam ellaboras planojn eĉ pli ekstravagancajn : “Armitaj alfrontiĝoj kun agentoj de Kremlo en la londonaj stratoj, kunpuŝiĝo kun rusa diplomatia veturilo, en kiu Assange transportiĝas, por kapti lin, pafoj en la radojn de rusa aviadilo transportanta lin, por malebligi la ekflugon al Moskvo. (…) Laŭ unu el la hipotezoj Assange eĉ provos fuĝi en tolaĵo-ĉaro.” Fine, la malkonsento de la Blanka Domo al jure groteska operaco forigis tiujn projektojn.

Ĉiujn ĉi elementojn, longa artikolo enretigita la 26-an de Septembro ĉi-jare de skipo de ĵurnalistoj de Yahoo News detaligas ilin danke al interparoladoj kun trideko da funkciuloj de la usonaj sekureco-agentejoj. [1]. S-ro Michael Pompeo, tiam direktoro de la CIA, ne kaŝis sian ludon en Aprilo de 2017 : WikiLeaks estas informservo malamika al Usono, ofte kuraĝigata de Ruslando. (…) Ni jam ne permesos al la kolegoj de Assange uzi la esprimliberecon por dispremi nin per ŝtelitaj sekretoj. Ni fariĝos agentejo multe pli malica. Kaj sendos niajn plej ferocajn agentojn en plej danĝerajn lokojn por ilin dispremi.”

La enketo de Yahoo News nepre vekis komunikilajn eĥojn : indignantaj ĉefartikolistoj elvokantaj la rajton informiĝi, la-demokratio-en-danĝero, la kreskanta “malliberalismo”, la-ventro-ankoraŭ-fekunda, ktp. Tiom pli ke la precipa enketisto, Michael Isikoff, ne estis suspektebla pri kontraŭ-usonanismo aŭ pri simpatio por Moskvo : en Marto de 2018 li aperigis libron titolitan “Rusa ruleto : La sekreta historio de la Putin-a milito kontraŭ Usono”.

Nu, spite al ĉio ĉi, du semajnojn post la malkaŝoj de Yahoo News, nek la Wall Street Journal, nek la Washington Post nek la New York Times dediĉis al tio eĉ nur linion. [2] Ankaŭ ne Le Monde, Le Figaro, Libération, Les Écos, la Agence France-Presse. Certe, la informo estis menciita rete per la Guardian, Courrier international, Le Point, Mediapart, Cnews, sed ofte sen insisti. Per aliaj vortoj, preskaŭ neniu rimarkis tion. La agentejo Bloomberg traktis la aferon per dudek ok vortoj.

Nun ni memoru la internacian eksplodon, kiun kaŭzis la provo murdi la advokaton Alexei Navalny. [3] Alia kuraĝulo kontraŭ la potenco, alia alarmanto ke la ŝtato minacas kaj persekutas. Sed li estas mallibera en rusa anstataŭ londona malliberejo. La malsama traktado de la du herooj fare de la komunikiloj sufiĉe bone ilustras la flekseblon de la nocioj “homrajtoj” kaj “gazetara libereco”, kiujn la okcidentaj komunikiloj en ĉiuj cirkonstancoj flirtigas. Ĉar ĉio okazas, kvazaŭ lia kontraŭeco al la prezidanto Vladimir Putin farus s-ron Navalny pli “homeca” ol s-ro Assange, ankaŭ disidento, sed de la “mondo libera”.

En sia klasika verko La fabrikado de la konsento, [4] Noam Chomsky kaj Edward Herman en 1988 klarigis, ke “propaganda sistemo” prezentas malsame la “viktimojn de ekscesoj en malamika lando” kaj tiujn “al kiuj ĝia propra registaro aŭ tiu de klienta ŝtato trudas identan sorton”. Kiel pruvon ili elvokis la ekstravagancan misproporcion de traktado inter du mortigoj de ekleziuloj faritaj en preskaŭ la sama epoko de policanoj aŭ de kvazaŭarmeaj grupoj : la murdon de la salvadora ĉefpastro Oscar Romero en Marto de 1980, tiun de la pola pastro Jerzy Popieluszko en Oktobro de 1984, ambaŭ konataj pro sia kontraŭstaro al la potenco. Post detala studaĵo de la precipaj titoloj de la usona gazetaro, Chomsky kaj Hernan konkludis, ke “viktimo kiel Popieluszko valoris inter 137- kaj 179-oble pli ol ŝtato, kiu estas kliento de Usono.” Tiam – sed ĉiu sendube komprenis – Pollando troviĝis en la sovetia orbito, do en la “imperio de la malbono”.

La diferenco estas malpli karikatura en la kazo, kiu nin ĉi tie okupas. Ekde kiam li rifuĝis en la ambasadejon de Ekvadoro, la 19-an de Junio 2012, s-ro Assange estis citita en 225 artikoloj de Le Monde, laŭ la arĥivoj de tiu vespergazeto. En la sama periodo, s-ro Navalny aperis en 419 tekstoj. Sed trans tiuj ĉi nombroj, al la du oponantoj aplikiĝis malsamaj skaloj de analizo. Tiel, tri el la kvin ĉefartikoloj de Le Monde dediĉitaj al la aŭstralia sekret-pirato insistas pri la “ambivalenca kariero de Julian Assange”, titolo de la ĉefartikolo de la 15-a Aprilo de 2019 aperinta du tagojn post lia aresto en Londono fare de la britaj servoj : “Antaŭ ol elvoki la sorton de la « alarmistoj » kiuj batalas kontraŭ la ŝtataj sekretoj, necesas precizigi du evidentajn punktojn. Unue, Julian Assange estas juĝebla same kiel la ceteruloj. (…) Due, Julian Assange ne estas amiko de la homrajtoj.” Kaj kial ne ? “La kontraŭusona aktivulo atakas la sekretojn de la demokratiaj ŝtatoj, kaj malofte tiujn de la ŝtatoj totalismaj.” Do, li devus pli ofte celi la dekunuan mondpotencon kaj domaĝi la unuan.

Oni retrovas tiun ĉi ideon en ĉefartikolo aperinta jaron poste, la 26-an de Februaro 2020. Certe, “Julian Assange ne estu liverota al Usono”, opinias la gazeto, sed li “kondutis nek kiel defendanto de la homrajtoj nek kiel civitano respektanta la justicon. (…) Tuj preta ataki la sekretojn de la demokratiaj landoj, li montriĝis malpli urĝata pri la landoj aŭtokratecaj.” La Wall Street Journal, kiu siavice jam delonge montras sian porokcidentan principon de “du pezoj, du mezuroj”, formulis saman kritikon : “S-ro Assange neniam estis heroo de travideblo aŭ de sento de demokratia respondeco. Liaj atak-celoj ŝajnas ĉiam esti institucioj aŭ ŝtatoj demokratiaj, neniam iliaj ekvivalentoj aŭtokratecaj.” (12-an de Aprilo 2019).

LA SUBTENO al s-ro Navalny, male, estas senrezerva. Neniu el la kvin ĉefartikoloj de Le Monde dediĉitaj al li (el dek tri, kiu havas lian nomon) insistas pri lia “ambivalenca kariero” nek pri lia statuso de “juĝebla same kiel la ceteruloj”. Tamen, lia aktiva membreco en organizaĵo naciista, lia partopreno en fremdulmalamaj manifestacioj de la “rusaj marŝoj”, liaj rasismaj eldiroj kontraŭ migruloj el la kaŭkaza regiono kaj el Centra Azio igis Amnestion Internacian nuligi lian statuson de “malliberulo pro opinio”, pro zorgoj pri diskriminaciaj deklaroj, kiujn li faris en 2007 kaj 2008 kaj kiuj povus esti apologio de malamo” (tiu statuso estis al li fine redonita de la organizaĵo lastan Majon post kiam la rusaj instancoj cinike uzis tiun nuligon).

Tuj kiam temas pri la advokato-blogisto, kiu kondamnas la ŝtatan korupton, (…) fariĝanta la opoziciulo n-ro 1 kontraŭ Vladimir Putin”, la severo rezervita al s-ro Assange malaperas. Tiom, ke s-ro Navalny radias en la lasta paĝo de Le Monde kiel moderna mastro de sociaj retoj (16-an de Junio 2017). Kaj eĉ kiel ĵurnalista kolego : “La esplora ĵurnalismo, kiun li praktikas, denuncas la universon de korupto kun timinda efikeco, kaj per tre rigardataj enretaj filmetoj” (22-an de Aŭgusto 2020). Kaj la sama gazeto dediĉas al la rusa oponanto parton de sia titolpaĝo, ĉefartikolon, laŭdkantan artikolon, kaj ĉio ĉi akompanata de tribuno de s-ro Navalny, kiu draŝas la rusan gvidanton kiel “moralan ĉefon de koruptuloj”. La gazeto cetere admonas la eŭropajn registarojn “forigi ĉian komplezon pri s-ro Putin” (15-an de Januaro 2021).

Sama skemo en la kronika programo de la radio France Inter. Parolante pri s-ro Assange, Pierre Haski kritikas la usonan persekutadon kontraŭ li kaj prenas pozicion kontraŭ lia liverado al Usono. Sed Haski memorigas al la aŭskultantoj la “parton de ombro same persona kiel politika” de “persono kiu fariĝis horora”. La ok kronikaĵoj kiujn li dediĉas al s-ro Navalny inter la 1-a de Januaro 2018 kaj la 21-a de Oktobro 2021 (kontraŭ du al s-ro Assange) montras neniun tian rezervon. Ili emfazas la kuraĝon kaj la batalemon de la rusa oponanto – du kvalitojn nekontesteblajn, sed kiuj ankaŭ ne mankas al la fondinto de WikiLeaks.

“La dramo de Julian Assange, la ĵurnalisto Jack Dion resumis en 2019, estas, ke li estas aŭstraliano kaj ne ruso. Se li estus persekutata de Kremlo, (…) la registaroj konkurus por la honoro proponi al li politikan azilon. Lia vizaĝo aperus sur la fasado de la pariza urbodomo, kaj Anne Hidalgo [la urbestrino de Parizo, -vl] metus la Ejfelturon en stato de funebro ĝis la tago de lia liberigo.” [5]

La okcidentaj ĵurnalistoj adoris la aŭstralian sekret-piraton, en 2010 nomatan “persono de la jaro” de la magazino Time, kiu liveris al ili multajn ekskluzivajn informojn, en pli trankvila geopolitika atmosfero. De tiam, ili draŝas lin pro tio ke WikiLeaks en 2016 publikigis elektronikajn mesaĝojn de la Demokrata Partio, kiujn la CIA atribuas al rusa pirato. “Kiam Assange esprimas sin, ĉu en tio parolas Putin ?”, ekz-e aperis en la titolpaĝo, la 2-an de Septembro 2016, de la internacia eldono de la New York Times. Sed, kiam la rusa potenco metas la fian etikedon “eksterlandaj agentoj” al multaj neregistaraj organizaĵoj (NRO), la okcidenta gazetaro prave montriĝas indignanta pri tia mismiksado.

Ĉar la registaro de s-ro Joseph Biden ne rezignis pri sia postulo de lia transliverado pro spionado, s-ro Assange restas en malliberejo. En la kazo ke la usona postulo estos rifuzita, oni jam scias pri kelkaj murdo-planoj en la kestoj de la CIA. Lastan monaton, kuraĝa rusa ĵurnalisto ricevis la Nobel-premion pri paco, ĉar li defendis minacatan esprim-liberecon. Ĉu venontjare, Assange ?

Serge HALIMI kaj Pierre RIMBERT.

[1] Zach Dorfman, Sean D. Naylor kaj Michael Isikoff, « Kidnapping, assassination and a London shoot-out : Inside the CIA’s secret war plans against WikiLeaks », Yahoo News, 26-an de Septembre 2021.

[2] John McEvoy, « Deathly silence : Journalists who mocked Assange have nothing to say about CIA plans to kill him », Fairness & Accuracy In Reporting (FAIR), Novjorko, 8-an de Octobre 2021.

[3] Vd Hélène Richard, « Alexeï Navalny, prophète en son pays ? », Le Monde diplomatique en Esperanto, Marto 2021.

[4] Noam Chomsky kaj Edward Herman, La Fabrication du consentement, Agone, Marsejlo, 2008.

[5] Jack Dion, « Ah ! Si Julian Assange avait été russe... », Marianne, Parizo, 19-26-an de Aprilo 2019.

De Rusujo ĝis Kolombio, tutmonda devojiĝo

La tempo de la memproklamitaj justigantoj

Milicoj prigardantaj la landlimojn, organizitaj bandoj persekutantaj la “malmoralajn” agmanierojn, solecaj virtigantoj anstataŭantaj policajn fortojn “superŝutitajn” aŭ “tro malfortajn” : ie ĉie tra la mondo, homoj prenas la justicon en siajn manojn, nome de ofte reakcia konceptado de la leĝo. Jen agado, kiun la sociaj retejoj peras kaj pliampleksas.



de  Laurent GAYER , Gilles FAVAREL-GARRIGUES

Oni sturmigu la atakon !” Je tiu vendreda vespero de julio 2021, S-ro Miĥail Lazutin donas la signalon de la komenciĝo. Li transiras la pordegon de la Kalinin-placo, kie intermiksiĝas cento da ribel-aspektaj festantoj, tiel bruantaj kiel ebrietaj. Kune kun kvin imponaj kunteamanoj kaj kun du kameraoj, la estro de Lev Protiv (“La leono kontraŭ”), iu 25-jaraĝa Moskvano, estis helpe alvokita de najbarino, incitegita de la ripetataj son-ĝenaĵoj kiuj, laŭ ŝi, malhelpas al siaj infanoj dormi.

Surloke, la junaj noktemuloj rekonas la faman jutubiston kaj lian teamon de ĝojfuŝuloj, kiuj paradas kiel laŭ kutimo polurita de jam sep jaroj : iuj sarkasme salutas lin, aliaj silente ekkoleras, ankoraŭ aliaj preferas forlasi la lokojn. Plian fojon rolante kiel virtiganto en skvaro kie la konsumado de alkoholo kaj de tabako estas principe malpermesita, S-ro Lazutin devigas ĉiun leĝmalobeanton tuj ĉesi trinki, sub minaco de sankcio. Se la leĝ-admono neniel efikas, li vokas la policon.

Tute filmitaj kaj prilumitaj de potencaj lumĵetiloj, la interŝanĝoj antaŭ la alveno de la aŭtoritatoj rapide fariĝas disputo, interalie kun la plej ebriaj : riĉa je insultoj kaj interpuŝiĝoj, la sturmo kulminas tiun vesperon ĉe la hazarda malkovro de la kadavro de juna narkotulo en la skvara necesejo. Dum viro agresema kaj armita per tranĉilo ekforfuĝas, S-ro Lazutin kaj lia bando ekpostkuras lin, postsekvataj de policano kiu pene sekvas ilin.

Senspirigitaj, senkaptaĵaj, ili returniras kaj severe skoldas la policistojn restintajn ĉeloke dum ili direktas la kameraon cele al ili : “Ĉu vi ne hontas lasi vian kolegon kuradi sole post danĝera deliktulo ?” Post kiam ili minacis plendi – “Oni vidos kion viaj ĉefoj pensas kiam ili vidos tiujn bildojn !” –, ili moraladmonas ilin : “Vi devus plenumi vian devon same kiel ni, civitanoj, plenumas la nian !

Atestante la rekunmetadon de la kontrolo de la publika ordo en la Rusujo de S-ro Vladimir Putin, S-ro Lazutin kaj Lev Protiv enskribiĝas ankaŭ en tutmonda pejzaĝo de la memproklamitaj justigantoj kiuj, trans la kontinentoj, anstataŭas la policon por batali kontraŭ la malĝentilaĵoj, la deliktado aŭ la agmanieroj kiujn ili taksas malmoralaj  [1]. Tiuj improvizitaj ĉionkorektemuloj pravigas sian engaĝiĝon pro la indiferenteco, la trotoleremo, la diletanteco, eĉ la cinikismo, de la punantaj servoj. Elektante siajn predojn inter la plej vundeblaj kategorioj de la homoj, ili diras, ke ili agadas nome de la kolektivo, cele al defendi senkulpajn viktimojn, ofte asociitajn kun la virinoj kaj la infanoj. Ĉu kiel policeca patrolo, linĉado aŭ senjuĝa ekzekuto, la justico kiun ili faras estas tiel impresa kiel kontestinda. Kopiante la iamajn punajn ceremoniojn, tiu justico estas enscenigita por tuŝi publikon.

Du milionoj da abonantoj ĉe YouTube (JuTubo)

Pro pli ol unu kialo, la rusa kazo estas aparta. Aktiva ekde 2014, Lev Protiv prezentiĝas kiel “socia projekto” celanta promocii sanan vivmanieron por la junuloj. S-ro Lazutin alprenis la terminaron propran al la “estrado de la civitana socio”, fondita sur la realigado de konkretaj “projektoj”, ŝajne eksterpolitikaj kaj plenumitaj fare de volontuloj atentaj al pruvi sian socian utilecon. Tiel li respondas la registarajn ordonojn kiuj celas fasoni tiun agadkampon de supre, kooptante la asociojn taksitajn kiel helpemajn kaj forigante la ne-registarajn organizojn (NRO) tro kritikemajn. Cetere pro tio Lev Protiv aldonas al sia memkialo la “civitanan kontroladon” de la policfortoj kiuj interagas laŭ ĝia mendo. Parkere konante la leĝon, la junaj justigantoj revokas al la ordo policanojn kiuj, laŭvide, timas malbonan reklamon kaj prefere diskretas.

Sed la edifo de la rusa socio ne estas la nura motoro de S-ro Lazutin, kiu montriĝas ankaŭ kiel plej inspirita entreprenisto. Tri tagojn post la filmado, la videaĵo de la sturmo en julio 2021 ekaperas – felietone – sur la sociajn retejojn, interalie la Jutuban kanalon de Lev Protiv, kiu nombras preskaŭ du milionojn da abonantoj.

Ĉiu videaĵo komenciĝas per averto de demetado de respondeco, indikanta, ke ĝi estas proponita cele al impresado kaj ne al apologio de la perforto, tuj sekvita de reklamo por vestaĵmarko certiganta la admirantojn de S-ro Lazutin, ke ili profitos rabaton koncerne la varprezojn. Tiu reklamo, aldonita al tiuj, kiujn JuTubo lokigas en la plej popularajn videaĵojn de Lev Protiv, garantias al la justic-entreprenisto grandajn enspezojn. La jutubisto ne sin kaŝas pri tio : sen tute rompi kun la retoriko pri la “socia projekto”, li konsideras la sturmojn ankaŭ kiel “laboron”, kiun li deziras fruktigi. Lia populareco estas nenegebla, kiel montras la vizitado al liaj videaĵoj (viditaj centojn da milionoj da fojoj ekde la kreado de lia kanalo), sed ankaŭ la signoj de inklino kaj de dankemo kiujn li ricevas sur la grundo, pere de multaj memfotoj kaj de viraj manpremoj.

Lev Protiv reflektas la justican frenezadon kiu ekfuriozis en la rusaj urboj dum la jaroj 2010. Kiam ili ne engaĝiĝas kiel s-ro Lazutin en la energian defendadon de la publika sano, la memproklamitaj justigantoj sin dediĉas al taskoj de morpolico aŭ de trafikaj patroloj. Tiel, grupoj de junuloj aktive engaĝiĝis en la lukto kontraŭ la kaŝenmigrintoj, la drogvendado, la pedofiloj, sed ankaŭ la malhonestaj stirantoj, la senskrupulaj komercistoj kiuj vendas eksvalidajn varojn kaj la koruptitaj ŝtatoficistoj zorgantaj pri la trafiko. Ĉiu elektas agadniĉon, en kiu ĝi provas stampi sian markon.

La progresado de tiu fenomeno estas nedisigebla de la ekfurorado de la sociaj retejoj en la lando ekde la fino de la jaroj 2000. Sturmo nur havas sencon pro tio, ke ĝi estas filmita, destinita al muntado kaj al publikigado. Lokita por servi (pli malpli sukcesan) strategion por komunikado kaj por aliro al famo, la justicodona ago tiel allogas la jutubistojn serĉantajn sensacian enhavon kiel la plej skandalajn politikajn aktivistojn ĉe la politika dekstro. Deputito ultra-ortodoksa de la prezidanta partio Unuiĝinta Rusujo partoprenas, sub la okulo de kameraoj, la punekspediciojn de la “pedofil-ĉasantoj”, dum aktivisto el la Putin-ana junularo fondas en 2010 la grupon StopĤam (“Stop’ al la kruduloj”), fama en la tuta mondo, kiu interpelacias, filmas kaj sankcias la aŭtistojn malobeantajn la enurban trafikregularon  [2].

En la lojala opozicio al la potenco, multaj deputitoj de la liberal-demokratia partio de Rusujo (LDPR, ekstremisma dekstro), prezidata de S-ro Vladimir Ĵirinovskij, kiu kaptas parton de la kontestanta voĉdonaro, volonte sin montras kun la junaj popularaj justigantoj en sia urbo kaj partoprenas en alsturmoj kontraŭ la farmacioj kiuj vendadas drogojn sen preskribo aŭ al amasdomaj kortoj kie kunvenas la alkoholaj trinkadantoj. La ekstrema dekstro celas tiel poluri sian reputacion alportante la pruvon de sia socia utileco. En 2012, la nov-nazio Maksim Marcinkeviĉ, kromnome Tesak (“la hakilo”) konita pro sia ksenofobia perforteco, engaĝiĝas en la ĉason kontraŭ la pedofiloj. Li produktas videaĵojn en kiuj li submetas siajn predojn al perfortaĵoj kaj fordonas ilin kiel ŝafojn por formanĝaĵo al la multaj spektantoj kiuj sekvas liajn justicajn aventurojn. Meze de la pasinta jardeko, la projekto – nomita Occupy Pedophilia – iĝas imitata en la provinco, en nov-naziaj rondoj kiuj komencas ankaŭ enkapti ĉe la sociaj retejoj supozatajn deliktintojn, kaj poste filmi ties kaptadon kaj ties humiligadon. Alia fifama nov-nazio, S-ro Vjaĉeslav Dacik, kromnome “la rufa Tarzano”, fama ankaŭ pro siaj titoloj kiel ĉampiono pri miksitaj batalartoj (mixed martial arts, MMA), multe paroligas pri si en 2016 post kiam li aranĝis iun dumnoktan punekspedicion kontraŭ prostituejo de Sankt-Peterburgo, kaj trudis al seksum-laboristoj kaj al ties klientoj nude paradi ĝis la policejo.

La diverseco de la tipoj de la aspirantaj justigantoj eksplikas, ke la registaro adaptas sian sintenon al tiuj grupoj. Aŭ kuseno sub ripo aŭ bato per vipo, ĝi volonte subtenas iujn kaj pli malpli arde subpremas la aliajn. Kiel siaj amikoj de StopĤam, S-ro Lazutin ricevis dum du sinsekvaj jaroj (2014-2015) registaran monon sumantan 170000 eŭrojn por financi la “operaciojn” de Lev Protiv. La institucia ligo ne ĉiam tiel eksplicitas : aliaj grupoj estas subtenataj laŭ neoficialaj manieroj, kiel ekzemple la junulara kontraŭdroga taĉmento, kiu inter 2010 kaj 2013, multobligis la punekspediciojn kontraŭ drogvendistoj en Moskvo. Ankaŭ filmantaj siajn fiagadojn, ĝiaj membroj distingiĝis per radikala uzado de fizika trudodevigado, spektakle damaĝante bienojn, ŝnurligante kaj draŝante individuojn sen esti iam ajn maltrankviligitaj de la polico. La justigantoj kontraŭbatalitaj de la ŝtatpotenco estas aŭ nov-naziaj aktivuloj – jen la kazo de Tesak, kondamnita en 2014 kaj mortinta en prizono en 2020 –, aŭ blogistoj kiuj celas al eminentaj politikaj aŭ administraciaj respondeculoj. Ĝis nun, S-ro Lazutin sukcesis publike humiligi malaltrangajn policanojn sen havigi al si malagrablaĵojn. Sed kiam alia virtiganto, S-ro Erik Kituaŝvili, kromnomita “Davidiĉ”, konata pro tio, ke li enkaptas kaj filmas la koruptitajn trafik-policanojn, atakas en videaĵo realigita en 2015 la centran direkcion de la ministerio pri enlandaj aferoj, kiun li suspektas pri organizado de vasta ŝakrado de aŭtaj matrikulplatoj, la juĝa maŝino en servado al la ŝtatpotenco startis. La stelula blogisto subite ektroviĝas fronte al juĝa persekutado pro afero pri trompado.

Ĉu okazas la tempo de la justigantoj ? Krom en Rusujo, miriado da virtigantoj elmontras sin kaj alparolas divers-pecajn publikojn, atestante pri tutmonda entuziasmo al senjuĝa justico. De la dezertaj vastecoj de la meksika-usona landlimo al la troplenaj vojoj de la barata Panĝabo, de la fifamaj kvartaloj de la latinamerikaj metropoloj al la frenezaj bazaroj de Okcidentafriko, la “memjustico” normaliĝis. Kritikante la nenifaradon de la aŭtoritatoj aŭ la trotoleremon de la puna proceduro, ĝiaj adeptoj arogas al si la rajton puni kaj ne hezitas malobei la leĝon por gardi la publikan ordon. Sin dediĉante al neofendiĝemaj kazoj kaj selektante la plej vundeblajn predojn, ili plej ofte ĝuas senpunecon, sen ĉiam eskapi la persekutojn kiujn iliaj ekscesoj estigas. Ili malsimilas nek la usonajn vigilantes  [3], justigantoj kiuj je la 19a jarcento regis por puni la ĉeval-rabistojn, nek la lynch mobs (laŭvorte “linĉantaj homamasoj”), kiuj ankaŭ en Usono reasertis la racian superecon de la blankuloj.

La tutmonda entuziasmo al la memjustico estas tamen propra al nia epoko. Ĝi unue rezultas de la kontestado de la kriminala idealo de moderna justico, koncentriĝinta sur la rehabilitado de la krimuloj. Ĝis en la tiel diritaj liberalaj demokratioj, tiu idealo velkis dum la pasintaj jardekoj, kiel efiko de publikaj prelegoj rekomendantaj pli grandan pun-severecon kaj la restarigon de malhonoraj punoj, dum ili pravigas sin per supoza demando de la socio por pli da severeco. Tiele, je la morgaŭo de la atako farita per tranĉilo en Nico en oktobro 2020, la ministro respondeca pri la civitaneco en Francujo, Marlène Schiappa, postulas, ke oni malpliigu la devigojn de la jurŝtato kaj deklaras, ke ŝi “komprenas tiujn, kiuj demandas kial la polico ne pafmortigis tian teroriston, kiu de nun okupas hospitalan liton  [4]”. Sekvante la saman sulkon de tiuj punemaj pledadoj, la eksterleĝaj justigantoj montriĝas malamantaj ĉiun projekton pri readaptado de la kondamnitoj al la socio, kiun ili taksas tiel malproduktiva kiel multekosta.

Armeoj de lernantaj detektivoj

La ekonomia argumento – ŝpari al la honestaj impostopagantoj la financan ŝarĝon de la enkarcerigo de la nerebonigeblaj – tutcerte ne novas. Oni jam trovis tion ĉe la vigilantes de la usona Sovaĝa Okcidento, kies inklino al la senjuĝa justico rezultis parte de zorgo por monŝparado. La postulo pri malmultekosta justico tamen trovis novan junecon je la novliberala epoko. Ĝi resonas la ordonojn al malpliigi la publikajn elspezojn kaj la alvokojn al la respondecigo de la popolo. Kvazaŭ eĥo al la rusa kazo, iniciatoj al kunproduktado koncerne la sekureco en Afriko (Benino, Niĝerio, Tanzanio...) asocias la vigilantojn al la trafik-polico kaj pli ĝenerale al la lukto kontraŭ la deliktoj. Tiuj partneradoj sugestas, ke la redisvolviĝo de la novliberala Ŝtato pli kaj pli ofte fariĝas per la kunhavigo de la kontrolgardo, eĉ per la dispartigo de la policaj kaj punaj povoj.

La kresko de la sociaj retejoj siaparte kontribuis al fari, ke memjustico iĝu ilujo atingebla de ĉiuj mone – kaj opinie. La cirkulado de onidiroj, la pasio por enketo kaj la puna spektaklo ne datiĝas de hodiaŭ, sed la cifereca mondo lokigas en la atingpovon de ĉiu la eblecon kolekti informojn, diskonigi ilin kaj amaskomuniki pri punoj. Ĉu en Francujo, en Barato, aŭ en Meksiko, la linĉadoj de la 21a jarcento ofte fontas en klaĉado kiu disvastiĝas tra la sociaj retejoj, kiel okazis en Francilio, en marto 2019, dum serio da punekspedicioj kondukitaj kontraŭ Romaoj. Ekzemple, oni aludas pri mistera malapero de infano kaj pri supoza suspektinda kamioneto vaganta apud la dramloko. La alarmo tiam vekas alvokiĝojn ĉe pseŭdaj enketistoj kiuj asertas kontribui al la enketo fotante suspektindajn vehiklojn kaj iliajn stirantojn. La hom-ĉasado finiĝas per la video-farado de la draŝado aŭ la mortigado de la supozaj kulpuloj ; la videaĵo iĝas vaste diskonigita kaj komentita.

Sen atingi tiel altan nivelon de fizika perforto, la interreta memjustico helpas sin per preferata armilo, la naming and shaming (laŭvorte “nomado kaj hontigado”), t.e. la grandskala publikigado de kaŝitaj riproĉindaj agadoj, eĉ de la identeco de la supoza kondamnindo. Nuntempe laŭmoda en multaj landoj, la “kontraŭpedofila ĉasado” baziĝas sur tia formo de subpremado. La sociaj retejoj faciligas ne nur la kapablon de la justigantoj enkapti supozajn kulpulojn, sed ankaŭ la reklamon por la juĝa bravago : efektive kun kamerao en la mano la virtigantoj iras al la rendevuo kun tiu, kiu pensas renkonti adoleskanton aŭ adoleskantinon.

Ŝajne facile pentrita, la rekonstruita portreto de la justiganto oftege prezentas la trajtojn de blankula viro, reakcia, zorgema pri la konservado aŭ la restaŭrado de la publika ordo kiu taŭgas al li. Tiuj karakterizaĵoj aparte markiĝas ĉe tiuj, kiuj engaĝiĝas en la subpremado de la alilandanoj konsiderataj kiel potencialaj deliktuloj. En Usono, la Minutemen de Arizono kongruas kun tiu arketipo : varbante inter nostalgiplenaj veteranoj, ili patrolas laŭlonge de la landlimo, revante, ke ili interkaptas eksterleĝajn migrantojn, aŭ eĉ “kojotojn” t.e. trapasigistojn, kiuj, samkiel ili, parkere konas la topografion de la dezerto.

Kiel la persekutado kontraŭ la pedofiloj, la migranto-ĉaso allogas multajn amatorojn : oftege, la plenumitaj operacioj nur konsistas el komunikad-okazaĵoj fare de ekstreme dekstraj grupetoj – oni pensas ekzemple pri Génération identitaire (“Identeca generacio”, en Francujo), pri Soldiers of Odin (“Soldatoj de Odino”, en Finnlando), pri La Meute (“La Luparo”, en Kebekio) –, sed iuj ne hezitas reale ekagi, interalie en la orienteŭropaj landoj. En Bulgario, la “migranto-ĉasanto” Dinko Valev fanfaronas pri tio, ke li enkaptis en 2016 ĉe la turka landlimo dekdu Sirianojn, “teroristojn” kaj “talibanojn” ĉe liaj okuloj alvenintajn en Bulgarujo por prepari atencojn. Tiu komercisto naskiĝinta en 1987, ankaŭ luktisto, fama pro sia malmildeco kaj la impona kruco tatuita sur sia brusto, altiras al si la simpation de tiuj, kiuj kiel li, taksas sian registaron pasiva fronte al la migrorilata danĝero.

La timo antaŭ la fremduloj ne celas nur la migrantojn sed ankaŭ la naciajn malplimultojn. En Barato, la batalo kontraŭ la bov-ŝakristoj disvolviĝas sub la protekto de la Gau Raksa Dal, la Movado por la protektado de bovino, hindua naciisma organizaĵo fondita en 2012. Konsistanta el junaj senlaboruloj pagitaj por servi kazon kiu ŝajnas justa al ili, la mobilizado pliampleksiĝas kun la alveno de S-ro Narendra Modi kiel ĉefministro du jarojn poste. Patroladante sur la vojoj kaj inspektante la suspektindajn kamionojn, la militantoj skoldas la hinduajn stirantojn kaj draŝas la islamanajn. La ĝusteco de ilia batalo certigante al ili ian senpunecon, ili ne hezitas reĝi super la vojoj kaj sin forlasi al trudakiradoj, sen tamen ĉiam sukcese eviti skandalon.

En Usono, kie iĝis forĝita imagaĵo de justiganto kiu sukcesis tra la tuta mondo, la fakto mem juĝadi konsistas historie en la protektado de la bienoj kaj de la siaj kontraŭ la rabistoj kaj la seksperfortuloj. De la 19a jarcento, la volo defendi la privatan proprieton motivas kaj gravaj terbienuloj kaj bredistoj por mem gardi la publikan ordon, kaj eĉ organizi patrolojn kaj financadi la ekipaĵaron de la vigilantes.

En aliaj kuntekstoj, subsaharaj aŭ latinamerikaj, la agrikulturistoj aŭ la komercistoj kiuj organiziĝas por fronti la rabadon ne ĉiam apartenas al la loka elito. Ili tamen strebas al gardi la ekonomian ordon en kiu ili enskribiĝas. La Bakassi Boys tiel ekaperas fine de la jaroj 1990 en la bazaro de Aba (sudorienta Niĝerio), pro la iniciativo de ŝufaristoj kaj de komercistoj atentaj al sin defendi kontraŭ la armitaj rabistoj. Inklinaj al justico tiel rapida kiel severa, ili sekve dissemiĝas en la ŝtatoj Abia kaj Anambra, kie ili plenumas la fitaskojn de la regantaj politikaj respondeculoj.

Draŝi, ŝnurligi, tondi...

En la ladurbo Dharavi, en Bombajo, memjustico estas kondukata de virinoj. La militantinoj de Mahila Aĥadi (la Fronto de la Virinoj) konstruis al si solidan reputacion kiel virtigantoj, kaj la loĝantinoj de la kvartalo frandeme rememoriĝas la ĉefajn heroaĵojn de la justigantinoj. Dum sia surloka enketo en la urbo je la komenciĝo de la jaroj 2000, la antropologo Atrayee Sen ĉeestas unun el tiuj glorfaroj : invitita kuniri kun grupo de militantinoj en la lernejon kie vira dungito estas akuzata pri seksturmentado, ŝi malkovras tiun ĉi kaŭrantan, vane provantan protekti siajn testikojn kontraŭ rektil-batoj kiujn donas al li liaj sturmantoj. Oni devigas lin plurfoje al pardonpeti sian viktimon, antaŭ ol trudi al li proklami, ke tiu instruistino estas “[lia] fratino”. Per teatreca gesto, la grupestrino baskuligas skribotablon sur la terurigitan dungiton post kiam ili ĵetis al li lastegan averton : “Gardu vin, ne fiku viajn fratinojn ! [5].

Kiel sugestas la provokaĵoj de la virinoj de Aĥadi, memjustico ne ĉiam strebas al reaserti aŭ restarigi la rilatojn de submetiĝo. Ĝin ankaŭ alvokas loĝantaroj emaj al depostuli rajtojn, aŭ eĉ al transformi la socian ordon kaj la hierarkiajn rilatojn. Nu, tiuj justigantaj agadoj ne ĉiam aperas por progresemaj kazoj. Ekzemple, la virinoj de Aĥadi havas rilatojn kun hindua naciisma partio fifama pro siaj perfortoj kontraŭ la islamana minoritato kaj plena je patriarka ideologio. Ofte el malaltaj kastoj kaj tage konfrontitaj al hejmaj perfortoj kaj al seksperfortoj ĉe la laborejo, la varbitinoj de tiu reakcia movado tamen stampis ĝin per sia marko. Profitante de la polemika reputacio de la organizaĵo, ili atakas la perfortajn edzojn kaj la dungantojn postulantajn seksumaĵojn el la plej malsekuraj laboristinoj. Sen tamen konsenti kun feminisma ideologio, tiuj aktivuloj sukcesas obteni progresojn, interalie devigante la policon montriĝi pli akordiĝema.

Aliaj antropologaj verkoj siaflanke dokumentas memjusticon de la subpremitoj, maltrankvilaj pro sia statuta malsekureco, en la necesbezonaj kvartaloj de la grandaj metropoloj de sudaj landoj submetitaj al jardekoj de novliberalismo. Tiarilate, enketo montras kiel, en Bolivio, en la kvartaloj de la antaŭurbo de Cochabamba, la loĝantoj ekkaptas junajn ŝtelantojn por ilin draŝi, ŝnurligi, tondi kaj eĉ foje vivbruli. Tiujn punajn spektaklojn tamen foje lastmomente interrompas la alveno de polico, bonvenigita per ŝtonĵetadoj. Dum la publikaj fortoj senkreditigas tiujn subitajn perfortaĵojn, atestantajn laŭ ili pri la sovaĝeco propra al la plej senprovizuloj, eblas vidi en ili plendon direktitan al la aŭtoritatoj, agon de publika protestado faritan nome de la forlasitaj kaj marĝenigitaj homoj  [6].

La minaco de senposedigo ankaŭ videblas en la moralaj panikoj generitaj de la “seks-rabistoj” en pluraj Okcidentafrikaj landoj. La supozaj viktimoj estas junaj viroj kiuj plendas en publika loko (bazaro, taksio) pri la malapero aŭ la malgrandiĝo de ilia sekso, konsekvence al fizika kontakto kun suspektinda nekonatulo, ofte eksterlanda kaj nur pasanta en la urbo. Minacanta ĝuste la idar-eblecon de la grupo, la supozita kulpulo tiam devas fronti la malamikan homamason. Kvindeko da serioj de linĉadoj rilate al tiaj akuzoj estis inventaritaj laŭlonge de la jaroj 1990 kaj 2000, en dudeko da landoj  [7].

Se memjustico ne necese celas reaserti la socian hierarkion, ĉu ĝi povas servi progreseman kazon kaj porti emancipigajn logikojn ? Mallaŭdado de maljustaĵoj volonte kuniĝas kun interreta gvatado kiam ĝi finvenas al publika noma akuzo, celanta malutili al iu por kompensi damaĝon, juĝadi, kaj samtempe defendi pli ĝeneralan kazon. Fondita de nepaldevena eksa servisto nun loĝanta en Kanado, la projekto “This Is Lebanon” (“Tio estas Libano”) tiel defendas la rajtojn de la domservistoj enmigrintaj fordonante la perfortajn dungantojn al publika hontigo.

La demando pri la uzo de memjustico tiklas ankaŭ la feminismajn movadojn, kiel montras iniciatoj, aperintaj sekve de la movado #MeToo, celantaj al publike denunci la virojn akuzatajn pri predantaj sintenoj. En 2017, studentino pri juro, S-rino Raya Sarkar, kaŭzas skandalon en Usono diskonigante ĉe Facebook liston de sepdek du universitatanoj kiujn ŝi akuzas pri seksturmentado kaj seksperfortado. Sen rilato kun sia blankula kaj reakcia arketipo, la justiganto tiam inklinas al konfuziĝi kun militanto arogante al si la rajton puni por ĉesigi maljustaĵojn. Cetere, amaskomunikiloj alarmiĝas pro tiu kresko de la “klimataj justigantoj” (climate vigilantes) aŭ “bestrajtaj justigantoj” (animal rights vigilantes)  [8], kiam aktivistoj atencas la bienojn de terkulturistoj aŭ de bredistoj kontraŭ kiuj ili konfliktas kaj al kiuj ili ne hezitas pundoni materialajn damaĝojn. Akuzataj pri memjuĝado, tiuj aktivistoj preferas, siaflanke, invoki devigon al civitana malobeo, tamen sen kaŝi, ke la rajteco de direkta agado plu estas en debato ene de la militantaj organizaĵoj.

Kritiko kontraŭ la oficiala justico kaj aspiro al kontraŭ-justico liberigita de la tiraneco de elitoj kaj de iliaj leĝoj trovas limpunkton en la juĝaj praktikoj de la armbatalantaj, naciismaj aŭ revoluciaj organizaĵoj. De la francaj maŭistoj en la jaroj 1970 al la nepalaj insurekciantoj en la jaroj 1990, la maŭismaj movadoj neniam ĉesis kultivi tiun idealon pri popola justico, farita nome – se ne regita – de la popolo. Por la grupetoj iĝintaj armitaj batalantoj dum la “jaroj de plumbo”, en Eŭropo aŭ en Latinameriko, tiu projekto plu restas skizo kaj malofte transiras la stadion de brila heroa provokado. La ekzekuto de la “malamikoj de la popolo”, foje fine de ŝajnigaj procesoj, fakte proponas malpli solvon por anstataŭigi la burĝan justicon ol defion al la regantaj potencoj.

Revolucia puritanismo

Firmigante sian aŭtoritaton en teritoriaj bastionoj, la plej longdaŭraj insurekciantaj movadoj donas tamen al si la rimedojn por starigi socian kaj juran ordon konkurantan tiun de la Ŝtato. De la Irlanda Respublika Armeo (IRA) punanta la drogŝakristojn per kuglo en la genuo (kneecapping) ĝis la Fortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio (FARK) promesantaj morton al la seksperfortuloj kaj al la kulpintoj pro incesto, la aŭtoritato de la insurekciantaj movadoj firmiĝas pere de la subpremado de ordinara deliktado. Tiuj punemaj inklinoj akriĝas pro revolucia moralo kiu, plej ofte, elmontradas puritanismon kiu nenion bezonas de tiu de la burĝa societo. Cetere, ludante la rolojn de la policisto kaj de la juĝisto, la insurekciantoj emas al flankenlasi sian projekton pri inversigo de la oficiala justica ordo por barakti por siavice firmteni la ordon.

Gilles FAVAEL-GARRIGUES kaj Laurent GAYER

[1] Legu artikolon de Éric Klinenberg, "Patrouilles conviviales à Chicago", Le Monde diplomatique, februaro 2001.

[2] Legu artikolon de Hélène Richard, “À Moscou, rêves de liberté et grand embouteillage”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2015.

[3] La hispandevena termino vigilante iĝis adoptita de la angla lingvo en Usono je la 19a jarcento por indiki la membrojn de la “vigilantaj komitatoj”. Ĝi kaŭzis la kreadon de la substantivo vigilantism, kiun oni povas traduki per “vigilantismo”.

[4] Charlotte d’Ornellas, Geoffroy Lejeune kaj Tugdual Denis, “Marlène Schiappa : “Plus personne ne supporte ce qui nous arrive” ”, Valeurs actuelles, Parizo, n-ro 4380, 5a ĝis 11a novembro 2020.

[5] Atreyee Sen, Shiv Sena Women. Violence and Communalism in Bombay Slum, eld. Hurst, Londono, 2007.

[6] Vd. Daniel M. Goldstein, The Spectacular City. Violence and Performance in Urban Bolivia, eld. Duke University Press, Durham, 2004 ; kaj Angelina Snodgrass Godoy, Popular Injustice. Violence, Community and Law in Latin America, eld. Stanford University Press, Redwood City, 2006.

[7] Julien Bonhomme, Les Voleurs de sexe. Anthropologie d’une rumeur africaine, eld. Seuil, Parizo, 2009.

[8] Legu artikolon de Cédric Gouverneur, "Les guérilleros de la cause animale", Le Monde diplomatique, aŭgusto 2004.


Klimato, konferenco serĉanta perditan tempon

La Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri la Klimata Ŝanĝiĝo, kiu malfermiĝos en Glasgovo fine de Oktobro (COP26), celas efektivigi la internacian akordon subskribitan en Parizo en 2015. Por limigi la katastrofajn sekvaĵojn de la jam okazanta varmiĝo, ĉiu lando devos devontigi sin multe pli draste redukti siajn eligaĵojn de forcejaj gasoj en la sekvontaj tri jardekoj. La prokrastoj de la pasinteco donas preskaŭ neniun motivon por optimismo.



de  Frédéric DURAND

De la 31-a de Oktobro ĝis la 12-a de Novembro 2021, Glasgovo gastigos la 26-an Konferenco de la Partioj (mallonge COP26) aliĝintaj al la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo. Subskribita en 1992 ĉe la Pintokunveno de la Tero en Rio-de-Ĵanejro, ĉi tiu konvencio devontigas ĉiujn ŝtatojn malhelpi "ĉian danĝeran antropogenan perturbon al la klimata sistemo". Tiaj vortoj atestas al la fakto ke la mondaj gvidantoj konscias pri la graveco de la minacoj dum almenaŭ dudek kvin jaroj, precipe sekve de la eldono en 1990 de la unua raporto de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ). Unuaj intertraktadoj pri la afero jam disfalis en Toronto en Junio 1988, kiam Usono blokis interkonsenton pri intertraktita redukto de 20% de eligaĵoj de forcejaj gasoj.

Depost 1995, la COP-oj fariĝis ĉiujara evento por ebligi al la subskribintoj (196 landoj kaj la Eŭropa Unio) laŭpaŝe ellabori aranĝojn por batali kontraŭ la tutmonda varmiĝo. Unu el la plej bone konata estis COP3 de 1997 en Japanio, kiu estigis la subskribon de la Protokolo de Kioto. Bonvenigita de la internacia gazetaro, ĉi tiu protokolo antaŭ ĉio montris mankon de ambicio : ĝi konsistigis nur 3% de la klopodo necesa por solvi la problemon [1].

En 2009, kampanjo de kalumnio okazis antaŭ COP15, pli konata kiel la konferenco de Kopenhago. Retpiratoj publikigis la retpoŝtaĵojn de brita esplorgrupo, provante kredigi al la publiko ke la ISKŜ - kiu ĵus gajnis la Pacpremion Nobel en 2007 - falsis datenojn. Kvankam tre modesta kaj nedeviga, la fina akordo subskribita en Danio tamen aprobis tiujn, kiuj ankoraŭ estas la du ĉefaj celoj de la klimataj intertraktadoj : limigi la klimatan varmiĝon je maksimumo de 2°C kompare kun la antaŭindustria epoko, kaj krei Verdan Fonduson de 100 miliardoj da dolaroj.

La sindevontigoj de la landoj neniel sufiĉas

En 2015, la Pariza Klimatkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj (COP21) ricevis multe pli da atento ol la antaŭaj en la amaskomunikiloj, fronte al kreskanta premo fare de asocioj, junularaj movadoj kaj sciencistaro kiu preskaŭ unuanime agnoskis la krizan karakteron de la situacio. La Pariza Akordo montris pliigitan ambicion, instigante al la gvidantoj de la mondo akcepti la sindevontigon limigi "la pliiĝon de la tutmonda mezuma temperaturo al multe malpli ol 2°C super antaŭindustriaj niveloj, kaj daŭre agi por limigi la pliiĝon de la temperaturo al ne pli ol 1,5°C".

La termino "antaŭindustria" estas grava. Kiel konfirmis la lasta raporto de la ISKŜ en Aŭgusto 2021, la mezuma temperaturo de la planedo jam estas kreskinta je 1,1°C, pro la gasoj eligitaj ekde la komenco de la industria revolucio en la mezaj jaroj de la 19-a jarcento [2]. Cetere, la plimulto de fakuloj samopinias, ke ĉiaokaze la varmiĝo estos pli alta ol 1,5°C ĉirkaŭ 2040, enkalkulinte la inercion de la fenomeno, sed ke ĉi tiu celo devus esti konservata dum la sekvontaj jardekoj. Laŭ tutmonda skalo, dekonoj de grado de temperaturo gravas. La sekvaĵoj de varmiĝo de 2°C estus multe pli gravaj, kiel montris antaŭa raporto de la ISKŜ [3]. La kialo estas tio, ke temas pri "tutmondaj mezumaj" temperaturoj, ne lokaj temperaturoj, kiuj multe pli fluktuas. Laŭ tutmonda skalo, varmiĝo de 2°C respondas al konsiderindaj renversiĝoj. Antaŭ proksimume 21 000 jaroj, dum la lasta glacia maksimumo, la mezuma temperaturo de la tero estis inter 5 kaj 6°C pli malalta ol la temperaturo de hodiaŭ. Tiutempe, glaciĉapo kovris preskaŭ la tuton de nuntempa Kanado, nordan Eŭropon kaj grandan parton de Rusio, kaj la marnivelo estis 120 metrojn pli malalta ol tiu de hodiaŭ.

Fronte al tia urĝeco, estas surprize ke la subskribintoj de la akordo de Parizo donis al si kvin jarojn por plenumi ĝin (COP26 estis prokrastita de 2020 al 2021 pro KOVIM-19). Pro tio, ke la registaro de prezidanto Trump malhelpis la procezon, plimulto de landoj profitis de la nordamerika pozicio por lasi siajn eligaĵojn pliiĝi inter 2016 kaj 2019, anstataŭ insisti pri rapida agado. Kvankam ili estas konsiderindaj laŭ la efikoj sur ĉiu nacia ekonomio, la nunaj sindevontigoj de ĉiuj landoj neniel sufiĉas, ĉar ili estigus trajektorion pli altan ol 3°C ĝis 2100. Tial estas necese dum COP26, revizii malsupren ĉi tiujn "nacie difinitajn kontribuaĵojn".

La diskutoj ankaŭ reliefigas Nordan-Sudan disiĝon : la landoj de la Nordo provas postuli ke la landoj de la Sudo faru maksimuman klopodon, surbaze de antaŭjuĝaj kaj dubindaj argumentoj. Ili ankaŭ kredigas al la publiko ke ili malpli kapablas batali kontraŭ la efikoj de la tutmonda varmiĝo. Efektive, ankaŭ la landoj de la Nordo estos tre vundeblaj, precipe pro la alta evoluinteco de iliaj ekonomioj. Jam la senpluvecoj, brulegoj kaj inundoj de lastaj jaroj antaŭsignas la ĥaoson kiu rezultus el sinteno de neinterveno.

Kvankam emerĝaj landoj - precipe Ĉinio - fariĝis gravaj eligantoj de forcejaj gasoj en la 21-a jarcento, okcidentaj landoj havas decidan historian respondecon, ĉar al ili estas atribueblaj du trionoj de la eligaĵoj amasigitaj ĝis nun. Cetere, granda parto de la eligaĵoj de emerĝaj landoj ligiĝas al eksterlandigoj [4], kio maskas la pliiĝon de eligaĵoj en la Sudo necesaj por produkti varojn konsumatajn en la Nordo [5]. La landoj de la Sudo vane provis inkluzivigi ĉi tiujn historiajn kaj importitajn eligaĵojn en la kalkuloj. Ili ricevis unu malgrandan cedon, nome la integrigon de la jura principo de "komunaj sed diferencigitaj respondecoj", escepto al la principo de egaleco inter ŝtatoj kiu estas parto de la internacia ekologia juro ekde la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj en 1992 . Sed ĉi tiu principo apenaŭ havas konkretan efikon, kaj ĝia normiga valoro en jurisprudenco ankoraŭ ne estas establita.

COP26 eĉ povus estigi malutilajn efikojn

La respondoj de registaroj pri KOVIM-19 montras, ke ili kapablas fari radikalajn agojn, sed tre ofte tro malfrue, kaj tio estigas decidojn kiuj estas multe pli drastaj ol estus necese se ili estus faritaj ĝustatempe [6]. En klimataj aferoj, la prokrastadon sendube kaŭzas la grandeco de la bezonataj ŝanĝoj, sed ĝi ilin eĉ pli grandigas. Por resti je nivelo de tutmonda varmiĝo de malpli ol 1,5°C , la tutmondaj eligaĵoj de CO2 devus esti reduktitaj je 3,3% ĉiun jaron ekde 2010, sed pro tio, ke male ili kreskis, ili nun devas esti reduktataj je proksimume 7% ĉiun jaron [7]. Jen la grandeco de la redukto ligita al la limigoj por la jaro 2020. Anstataŭ lerni lecionon de tio ĉi, la plimulto de gvidantoj nur parolas pri kiel akceli kreskadon kaj konsumadon.

Hodiaŭ, tri kvaronoj de la energio konsumita en la mondo venas el fosiliaj brulaĵoj (karbo, petrolo kaj gaso), kaj la bruligado de ili generas plimulton de la forcejaj gasoj. La perdo de enspezoj por produktistoj estas ofte pretervidita, precipe en landoj kiuj alte impostas energion - kiel Francio - por kiu ĉi tiuj impostoj estas la tria plej granda fonto de naciaj enspezoj. Ĉi tio ankaŭ klarigas kial klopodoj antaŭenigi energian rendimenton kaj veran renovigeblan energion ankoraŭ estas nesufiĉaj.

Kiam temas pri atoma energio en Eŭropo, Francio estas ĉiam pli izolita, ĉar Germanio, Svislando, Aŭstrio, Belgio kaj Italio decidis ĉesi uzi ĝin. Sed kreskas la tento uzi atoman energion kiel la duarangan solvon por atingi celojn por redukti eliĝaĵojn de forcejaj gasoj. Sed eĉ se oni povus certigi ĝian sekurecon, rezervoj de uranio estas tro limigitaj por anstataŭigi fosiliajn brulaĵojn. Cetere, atoma energio montriĝos esti ĉiam pli maltaŭga kaj danĝera pro sia intermiteco (kaŭzita de senpluvecoj kaj kadukiĝantaj elektrocentraloj), la pliiĝanta risko de akcidentoj ligitaj al ekstremaj veteraj okazintaĵoj kaj la ankoraŭ tuta manko de solvo por mastrumi la kreskantajn kvantojn de ekstreme danĝeraj forĵetaĵoj. Eĉ la jam tre dubinda kaj pridisputata enterigejo de forĵetaĵoj Cigéo, projektita por Bure (departemento Meuse), ne povus enteni la suplementan forĵetaĵon necesigitan de decido konstrui novajn elektrocentralojn en Francio [8].

La kreskanta zorgo de parto de la loĝantaro kaj la asocioj, eĉ ĝis procesoj kontraŭ registaroj, kaj ankaŭ la graveco de la konkludoj de la lasta raporto de la ISKŜ, povus instigi al COP26 fari "tutmondan sindevontigon pri metano", gvidatan de Usono kaj la Eŭropa Unio. Ĉi tiu krizokaza iniciato celas radikale redukti eligaĵojn de tiu gaso - kiu estas sepdek-du-oble pli varmiga ol CO2 - en la daŭro de dudek jaroj. Krom ĉi tiu rimedo, COP26 probable moviĝos direkte al subvencioj por iuj sektoroj de la "transiro", kaj al teknikaj kaj administraciaj ŝanĝoj. Ĝi devos normigi la naciajn sindevontigojn por atingi identajn templimojn kaj unuojn, post kiam ĉiu elektis la normon kiu plej konvenis al ĝi en 2015.

Eĉ klopodoj kiuj ne estas nekonsiderindaj surpapere ofte estas neneŭtralaj. Ekzemple, la Eŭropa Unio, prezentata kiel unu el la plej engaĝiĝintaj partioj en la batalo por la klimato, devontigis sin al karbona neŭtraleco ĝis 2050. Efektive, tiu "neŭtraleco" de la Unio ne signifas la finon de eligaĵoj de forcejaj gasoj, sed dependas de projektoj por kapti CO2-on en karbonsorbiloj, kies detaloj estas - milde dirite - necertaj. La Eŭropa Komisiono daŭrigas la iluzion - se ne la mensogon - ke eŭropanoj "sukcese malkuplis eligaĵojn de forcejaj gasoj disde la ekonomia kresko dum la lastaj jardekoj" [9]. Ĝi tiel kaŝas la eligaĵojn importitajn per eksterlandigoj.

Malgraŭ la sincera bonvolo de multaj esploristoj kaj intertraktantoj, COP26 fine eĉ povus estigi malutilajn efikojn, kiel la plifortikigon de la financa liberaliĝo de la ekonomio kaj spekulajn vezikojn pere de la karbonaj merkatoj ; subtenon por atoma energio malgraŭ ĝiaj danĝeroj ; aŭ akcepton de "teknikaj solvoj" kiel geoinĝenierio kaj eĉ pli riskaj klimataj manipuladoj.

Demandoj pri la ekvilibro de potenco inter landoj

Unu afero, tamen, povus ŝanĝi ĉi tiun situacion : adaptiĝo. Ĝis lastatempe, interalie ĉe la Civitana Konferenco pri la Klimato en Francio, la parolo pri klopodoj koncentriĝis plejparte pri la mildigo, tio estas la redukto de eligaĵoj. Sed malgraŭ ĉio, kio nun estas farata, la klimataj perturboj antaŭviditaj por la sekvontaj 30 jaroj jam grandparte fariĝis neeviteblaj pro la vivdaŭro de gasoj en la atmosfero. Paralele kun reduktoj de eligaĵoj, la delegacioj ĉe COP26 devos pripensi metodojn por adaptiĝi al la minacoj, kio neniu lando, eĉ ne en Eŭropo, ankoraŭ vere aŭdacis fari grandskale, por ne timigi sian loĝantaron.

Kiam oni konsideras la sciencajn datenojn, COP26 ŝajnas esti unu el la solrestantaj konferencoj kiuj povas eviti superon de dramoplena sojlo en klimataj perturboj. Sen kompleta rekonsidero pri la ekvilibro de potenco inter landoj - kaj de amaskonsumado - estas timeble ke la celoj de la Pariza Akordo rapide fariĝos tute neatingeblaj. Kunsido estas aranĝita en la franca ĉefurbo por revizio de la sindevontigoj post kvin jaroj. Ni atendu por vidi.

Frédéric Durand

Frédéric Durand estas profesoro pri geografio ĉe la universitato Toulouse-II Jean-Jaurès kaj la aŭtoro de Le Réchauffement climatique, enjeu crucial du XXIe siècle, Ellipses, Parizo, 2020.

[1] Vidu ’Au royaume des aveugles, "l’effet de serre" est roi’, Le Monde diplomatique, Decembro 2002.

[2] ’Climate change 2021. The physical science basis’, GIEC, Ĝenevo, la 9-a de Aŭgusto 2021.

[3] ’Réchauffement planétaire de 1,5 °C’, GIEC, 2019.

[4] eksterlandigo : france : délocalisations ; angle : offshoring. Per ’eksterlandigo’, firmaoj translokas sian fabrikadon al aliaj landoj ; tiel, la eligaĵoj ne estas registritaj en la hejmlando de la firmao - ML

[5] Kp. Les Émissions importées. Le passager clandestin du commerce mondial, Ademe - Réseau action climat, Montreuil, 2013.

[6] Vidu Philippe Descamps kaj Thierry Lebel, ’Antaŭgusto de la klimata ŝoko’, Le Monde diplomatique, Majo 2020.

[7] ’Rapport sur l’écart entre les besoins et les perspectives en matière de réduction des émissions’, Programme des Nations unies pour l’environnement, Najrobio, la 26-a de Novembro 2019.

[8] Kp. ’Avis délibéré de l’Autorité environnementale sur le centre de stockage Cigéo’, la 13-a de Januaro 2021.

[9] Kp. ’Une planète propre pour tous. Une vision européenne stratégique à long terme pour une économie prospère, moderne, compétitive et neutre pour le climat’, communication de la Commission européenne, Bruselo, la 28-a de Novembro 2018.

Al tiom malmulte da gravulinoj, la dankema patrujo

La Panteonon oni eniras, de ĝi oni eliras

La 30-an de Novembro, Joséphine Baker estas enironta en la parizan Panteonon. Okazanta post serio de omaĝoj, memorfestoj, kaj kelkajn monatojn antaŭ la prezidant-elekto, la decido de prezidanto Macron ne estas sen balotaj celoj. Sed fakte : kiel, de pli ol du jarcentoj, oni eniras en Panteonon kaj … kiel foje okazis, ke iu eliris el ĝi ?



de  Alain GARRIGOU

Ĉu la enpanteonigo de Joséphine Baker, post tiu de Simone Veil, povas malkonfirmi la firman prijuĝon de "malsukceso de Panteono" ? [1] Certe la pompo de la gravaj ceremonioj de la Respubliko povas aspekti eksmoda. La cinikuloj aldonas, emfazante politikajn intrigojn per la kutima diraĵo : "Estas reklamo". Dum entombiga ceremonio de Viktoro Hugo en Majo 1885, la monarkia verkisto Léon Daudet jam ironiis : "La politika ekspluato de mortintoj estas tradicio de la Respubliko." Ĉu ĝi ne estas tiu de ĉiuj politikaj reĝimoj ? Panteono do plu utilas.

La tombejo de la monto Sainte-Geneviève havas malglatan kaj iom forgesitan historion. Cetere estas iu funkcio de la grandaj ŝtonaj monumentoj doni, kune kun grandecimpreso, ekvidaĵon de eterneco. La celo de la konstruaĵo eĉ parte antaŭigis ĝin, kiam la arkitekto Jacques-Germain Soufflot, elektita por realigi deziron de Ludoviko la 15-a, elpensis gigantan preĝejon pli elvokantan triumfan bildon ol piaĵon. En tiu dubiga epoko, kaj monarkia kaj klera, li volis ĝin "gravulmaniera", adoptante la bonan moralon de la klerismo malfavoran al reĝoj kaj gravaj kapitanoj ("buĉistoj" laŭ Voltero) por ekkulti ŝtatulojn, sciencistojn kaj verkistojn, utilajn al la homaro kaj al sia lando. La horizonto de la graveco larĝiĝis poste, samtempe kiam Panteono akceptis siajn gastojn.

La Revolucio forprenis de la preĝejo ties religian funkcion por igi ĝin templo al gravultomboj. Napoleono kunigis religian kaj civilan rolon kaj destinis ĝin al tomboj de la imperiaj altranguloj. Neeviteble, la monarkia restarigo redonis al Panteono ĝian ekskluzivan religian statuson. Plian fojon, la civitano-reĝo Louis-Philippe redonis al ĝi ties revolucian celon, post la Tri Gloraj Tagoj de Julio 1830, kiuj valorigis la heroan sinoferon. Poste Napoleono la 3-a denove starigis la religian statuson, laŭ sia katolika politiko. La lasta kaj definitiva transformiĝo kiel templo de la respubliko estis farita de la registaro Brisson, kiu kaptis la okazon de la funebra ceremonio de Viktoro Hugo por dediĉi la uzadon de Panteono – tiu gravurita en la frontona ŝtono - per la fama diraĵo de 1791, antaŭ ol esti forigita kaj poste reskribita : "Al la gravuloj la dankema patrujo".

Politikaj interesoj

Tiu monumento eltenas hazardojn ne nur de la politikaj reĝimoj, sed ankaŭ tiujn de la famaj mortintoj, plektante la historion de la konstruaĵo kun ilia destino. Okaze de la morto de Mirabeau en 1791, la ideo de kolektiva tombloko por gravuloj, ofte nomita Élysée, estis dekretita alprenante la nomon de la fama antikva romia monumento. La deputitoj ja ŝuldis distingaĵon al tiu, kiu antaŭtempe forpasinta, savis la ĵus naskiĝintan revolucion per siaj firmaj ekparoladoj. Iom poste oni malkovris, ke Mirabeau negocis kun la reĝo kaj ricevis monon. Lia kadavro estis fine forportita de Panteono al komuna tombejo en la sama tempo, kiam tiu de Marat, murdita en Julio 1793, eniris Panteonon. Dum tempo same mallonga, ĉar Termidoro [2] okazigis lian forigon kvin monatojn poste. Eĉ la famuloj antaŭrevoluciaj, kies kazo estis oficiale planita, suferis la sortoŝanĝojn de la historio. Voltaire, enpanteonigita en 1791 kaj Jean-Jacques Rousseau, en 1794 : ambaŭ estis mallonge forigitaj en 1814 de la Restaŭrado, kaj poste lokitaj en diskretan ejon por ne ŝoki la impresiĝemon de la ekleziaj fideluloj. La ŝanĝigoj riskis transformi templon por sekulara eterneco al pruvo de malfirmeco de humanaĵoj.

La fama poeto Viktoro Hugo organizis sian entombigon, por kiu li planis transporton de sia kadavro sur ĉerkoveturilo por malriĉuloj, sed ankaŭ nacian funebran ceremonion. Veras, ke li jam dumvive eniris la paperan panteonon de lernejaj instrulibroj. Pro la emocio kaŭzita de la morto de la maljunulo, la registaro ne hezitis publiki duoblan dekreton la 27-an de Majo 1885 : la unua redonante al Panteono ĝian dekomencan kaj laŭleĝan destinon, tiel forgesinte ĝian veran originan funkcion, la dua aldonante al nacia funebra ceremonio la translokadon de la restaĵoj de Viktoro Hugo [3]. De nelonge starigita, minacita en 1871 kaj ankaŭ en 1885, la Respubliko ja ŝuldis grandan omaĝon al la famega aŭtoro de La Mizeruloj, kiu rezistis al la ŝtatrenverso de Louis Bonaparte kaj eltenis dek-naŭ jarojn da ekzilo, kontraŭstaris en 1877 la malfondon de la nacia Asembleo fare de la ŝtatestro, la generalo Mac-Mahon, publikante sian Historio de krimo, kaj subtenis noblajn aferojn kiel nuligon de mortpuno.

Liaj kontraŭuloj ne ŝparis al li malamon. Preter la personeco de la mortinto, kritikantoj kompreneble kulpigis la politikajn celojn de tiu iniciato. La katolikaj komunikiloj denuncis ofendon al religio kaj iniciaton de komunumanoj [4]. Ĉe la ekstremaj maldekstruloj, atakoj de Paul Lafargue [5] , bofilo de Karlo Markso, kaj de Jules Guesde farigis la verkiston avidulo kaj servisto de la kapitalista klaso. La unuaj ne malhavis aŭdacon publike mallaŭdi idoligon post esti tiom longe kultantaj sanktulojn. La duaj ankoraŭ ne imagis siajn heredontojn dediĉi maŭzoleojn al siaj mortintaj ĉefoj sur ĉiuj kontinentoj. [6] La ceremonio kunigis pli ol milionon da personoj antaŭ la katafalko sub la Arko de Triumfo kaj laŭlonge de la vojo sur la bulvardo Saint-Germain, la bulvardo Saint-Michel kaj la strato Soufflot. Kontraste kun revoluciulaj homamasoj kaj, tiom forte impresintaj la imagpovon ekde preskaŭ jarcento, la samtempuloj konservis bildon de festanta homamaso respektema kaj obeema kaj dolĉanima. Tiu sukceso ne mutigis kritikantojn, sed inspiris ontajn publikajn omaĝojn.

La debatoj pri uzado de Panteono do ne estis nur disputoj kelkfoje ridindaj pri amataj aŭ malamataj personoj, sed esprimis ĝisfundajn kontraŭstarojn pri valoroj. Necesis ne nur scii, al kiu atribui la honoron de enpanteonigo, sed ankaŭ trakti la najbarecojn fariĝantajn delikataj pro la politikaj ŝanĝoj. Post la afero Dreyfus, la familio de la imperia marŝalo Jean Lannes petis forigon de la tombo de sia praulo por eviti al li kunestadon kun Émile Zola. La reago de Ludoviko la 18-a estis pli humura, kiam oni atentigis lin en 1821 pri la maltaŭgeco de ĉeesto de la tombo de la kontraŭklerika Voltero en restaŭrita preĝejo : "Nu lasu lin. Li estas ja sufiĉe punata estante devigata aŭdi meson ĉiutage".

Laŭ la tragediaj eventoj, revolucioj kaj militoj, Panteono do malfermiĝis al novaj atestoj de eminenteco kun gravuloj defendinte unu aŭ plurajn grandajn kazojn, iuj pace mortintaj kiel Viktoro Hugo, aliaj heroaj laŭ romantika difino, oferintaj sian vivon sur batalkampo aŭ stratbaraĵoj, civitemaj herooj, kies tempo kulminis en 1964 kun enpanteonigo de Jean Moulin postulata de generalo De Gaulle. La funebra parolado de André Malraux priskribis personecon kumulantan kvalitojn de heroa bonegeco – "heroo kaj martiro" laŭ la nova terminaro, kiu de nun trafis mortigitajn rezistantojn, sed ankaŭ ŝtatisto – transfigurante ĝin. La vizaĝo misfigurigita de torturo ne plu estis de homo, eĉ grava, sed tiu de luktocelo.

Nekrologoj tiom mallongas, ke ili kaŭzas kapturniĝon, resumante tutan vivon en kelkaj linioj. Ke gloro rilatu al unika brava faro aŭ inverse estu sen ia braveco, ili iom pli nutras skeptikecon. Iuj taksos troa honoron de Panteono por simpla kabareda artistino. Ĉu ŝi almenaŭ meritas ĝin ? Joséphine Baker, naskiĝinta en 1906 en Saint-Louis en Usono, venis Francien je aĝo de 19 jaroj por danci en "revue nègre (nigrula revuo)". Celo de erotikaj fantasmoj de kolonia Francio, ŝi rapide akiris sukceson kun sia banana zono, siaj gestadoj bildigante la folkloran kaj rasisman vidmanieron pri afrikanoj kaj per siaj nudaj mamoj. Trans la sengraveco, ĉu tio ne signifas senŝarĝigi la rasisman etoson de alia tempo ? Kontraŭe, aliaj taksos valora la progresadon de fameco akirita per distrado al politika kaj homaraneca engaĝiĝo. Ke la juna miksrasulino de rasdisiga Usono socie sukcesis en Parizo de la tempo inter la du militoj, tio jam estimindis, ke ŝi utiligis tiun sukceson por bonaj celoj, aliĝante al la Rezistado kontraŭ la germana okupado, spite al riskoj por siaj vivo kaj riĉaĵoj, tio ja meritas la omaĝon. Joséphine Baker havas ankaŭ taŭgan politikan profilon por la celoj de respublika prezidanto kandidato al sia propra posteno.

Se ĉiam nur okazis profitemaj celebradoj, ili tamen estas justaj. Samtempe, la nomo de Gisèle Halimi, advokatino de batalantoj de Fronto de nacia liberiĝo (FLN) kaj de la alĝeria sendependiĝo, pioniro de la feminisma kazo en procesoj pri seksperfortoj kaj abortoj, estis elvokita. Ŝajnas, ke la prezidanto de la Respubliko preferis Joséphine Baker, gaŭlisman kaj dekstrulan, al maldekstrula personeco enŝovita en hodiaŭajn debato-batalojn. Anstataŭ ol fidi opiniesploron, kiel ĝenerale okazas, estus pli lerte interesiĝi pri historio, kiu sugestus solvon pli fidelan al respublika spirito.

Tiel, kvar jarojn post la transigo de la restaĵoj de Viktoro Hugo, la centjarfesto de la franca revolucio postulis celebradon : la Universala Ekspozicio de 1889 ne sufiĉis, necesis pli rekte politika evento. Kiel ĝi agis por Viktoro Hugo, la urbo Parizo strebis al solena omaĝo al gravulo de la Respubliko. Alphonse Baudin, reprezentanto ĉe la nacia Asembleo, estis mortigita sur stratbaraĵo la 3-an de Decembro 1851 de la trupo de Louis Napoléon [7]. Spitante la loĝantojn de la kvartalo Saint-Antoine, kiuj rifuzis preni armilojn kaj riproĉis lin ties parlamentan kromsalajron per bela repliko : Vi tuj vidos, kiel oni mortas por 25 frankoj." La "noblaj vortoj" iris al posteuloj en 1868, kiam la kontraŭstaruloj al la Dua Imperio organizis monoferadon por donaci luksan tombon al lia kadavro en la tombejo Montparnasse. La tribunaloj malkompate subpremis la donacantojn. En 1877, la rakonto de lia morto en Histoire d’un crime (Krimhistorio), analoj de rezistado al la nova 18-a de Brumero [8] reaktualigis la legendon. Elektito oferanta sian vivon ja povis allogi minacatan parlamentan reĝimon. Baudin tamen ne estis perfekta kandidato : nu, li estis ribelulo. Oni tiam aldonis al li militajn ĉefojn de la Revolucio, Lazare Carnot, François Marceau kaj Lazare Hoche. Pro la kontraŭstaro de la nepo de tiu lasta, monarĥisto, li estis anstataŭigita per Théophile de La Tour d’Auvergne. En unu fojo, la ceremonio de 1889 alportis kvar kadavrojn al Panteono.

En delikataj situacioj, speciale simbolaj, necesas ruzo. La nunaj decidantoj ne elmontris ĝin. Se iliaj posteuloj konformiĝas al la evoluo de la historio, kiu tuŝas Panteonon kiel ĉiujn homajn aferojn taksatajn senŝanĝaj, temas nur pri prokrasto. Ĝiaj originaj limoj ofertas al Panteono novan etapon en ties ekzisto. "Al la gravuloj la dankema patrujo" ja suferas pro malakcepto de virinoj, kiuj atingis ĝin aŭ povintus fari ekde Marie Curie. Kvankam timema, tial ke nur kvin kaj baldaŭ ses virinoj kuŝas entombigitaj en Panteono, ilia pli ofta suprenigo ĝis la gravula nivelo malpli riskas la elreviĝojn de uzurpadoj kaj rekonas la meritojn de homoj longtempe kaj maljuste senigitaj je valorego.

Alain GARRIGOU.

[1] Mona Ozouf, « Le Panthéon, l’École normale des morts », en : Pierre Nora (sub estrado de), Les Lieux de mémoire, Gallimard, Parizo, 1984.

[2] La 9-a monato de la franca revolucia kalendaro, kaj ĉi-rilate la 9-a de Termodoro de la 2-a jaro (la 27-an de Julio 1794), per la faligo de Robespjero (Robespierre) la dua fazo de la revolucio, la radikala (1792-1794) ĉesis, kaj la epoko de la grandburĝaro. -vl

[3] Avner Ben-Amos, « Les funérailles de Victor Hugo », en Pierre Nora (sub estrado de), Les Lieux de mémoire, v.c.

[4] … de la membroj de la Pariza Komunumo. Vd pri tiu : Karlo Markso : La interna milito en Francujo (1871 La Pariza Komunumo) kun enkonduko de Frederiko Engelso. 2-a, reviziita eldono, Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, ISBN 978-2-36960-127-6 (= MAS–libro n-ro 169). -vl

[5] De li ekzistas en Esperanto la libro Paŭlo Lafargo (Paul Lafargue) : La rajto je pigro. El la franca tradukis Kribo. 2-a eldono. Embres-et-Castelmaure ; Parizo. Monda Asembleo Socia (MAS) ; Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). ISBN 978-2-36960-238-5 (= MAS–libro n-ro 251) -vl.

[6] Vd pri tio la akrajn kritikojn de Lanti, en : E. Lanti kaj M. Ivon : Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio ? (1935) ; Leo Trocko : Laborista ŝtato, Termidoro kaj bonapartismo. Historia-teoria esploraĵo (1932/35). Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2ß19, ISBN 978-2-36960-191-3 (= MAS–libro n-ro 228), p. 11 ; 56 – 68 ; 154. -vl

[7] Kp Mourir pour des idées. La vie posthume d’Alphonse Baudin, Les Belles Lettres, Paris, 2010.

[8] Pri tiu ĉi vd Karlo Markso : La 18-a de brumero de Luizo Bonaparto. Kun antaŭparolo de Frederiko Engelso. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS),2016, ISB 978-2-36960-075-6 (= MAS-libro n-ro 169). -vl