Fonto: https://eo.mondediplo.com/archives.php3

Imperio, kiu ne ĉesas …

de  Serge HALIMI

USONO neniam restas longtempe humila. Monaton post sia afgana malvenko, la imperia ordo restariĝis. La vangofrapo, kiun Vaŝingtono ĵus donis al Parizo, atestas pri tio.

Ĉu monaton ? Eĉ ne. Apenaŭ la talibanoj ekokupis la kabulan flughavenon, la novkonservativuloj jam revenis el siaj kavernoj. Ĉu la Okcidento “perdis Afganujon” ? Do necesas ke ĝi certigu sian ĉeeston ĉie aliloke por komprenigi al siaj strategiaj rivaloj, precipe Ĉinujo kaj Ruslando, ke ĝi ne hezitos antaŭ la venonta batalo. “La milito ne finiĝis, resumis la senatano Mitt Romney, respublikana eksa kandidato por la prezidant-elekto. Ni estas pli en danĝero ol antaŭe. Kaj ni devos investi pli por garantii nian sekurecon.” [1] Post disvastigi la ĥaoson en la Proksim-Oriento, Usono do direktas sian rigardon al Pacifiko kaj direktas sian mararmeon kontraŭ Ĉinujo. Tio estos, kiel diveneblas, tute malgranda afero …

Ĉiukaze en tio troviĝas la ĉefa punkto de la diplomatia krizeto inter Francujo kaj Usono, ne la ĉagreno de Parizo esti priŝtelita je suka kontrakto de mararmea armado. En tiu afero efektive gravas, kiel Eŭropo devas reagi al la kontraŭĉina milita alianco, kiun Vaŝingtono ĵus anoncis kun Britujo kaj Aŭstralio. Ĉar pri la cetero – impresa publika humiligo, mallojaleco de la “aliancanoj”, foresto de interkonsento pri grava geopolitika decido –, Francujo jam kutimiĝis al la usonaj alfrontadoj en la lastaj dek kvin jaroj, ĉu temis pri spionado al la prezidantoj de la respubliko malkaŝitaj de WikiLeaks, pri la diserigo de la societo Alstom per General Electric (per juraj manipuladoj proksimaj al grandskala banditismo), sen paroli pri altegaj punsumoj truditaj al francaj entreprenoj kaj bankoj, kiuj ne aplikis sankciojn kontraŭajn al la internacia juro, dekretitaj de Usono kontraŭ Kubo aŭ Irano. [2] Por rebati al la aŭstralia-usona vangofrapo alie ol per ridinda revoko de la francaj ambasadoroj en Kanbero kaj en Vaŝingtono, s-ro Emmanuel Macron havintus la bonan okazon por tuj doni politikan azilon al la s-roj Julian Assange kaj Edward Snowden, kiuj malkaŝis la kanajlaron de la imperio. La tuta mondo estus rimarkinta tiun subitan aperon de digno.

Dum la prezidantoj babilas, Francujo deklasiĝas. Ĝi ree aliĝis al la integra komando de la Nord-Atlantika Traktad-Organizaĵo (NATO) gvidata de Vaŝingtono ; ĝi forlasis kreskantan parton de sia diplomatia suvereneco al Eŭropa Unio loĝata de usonaj vasaloj ; ĝi konservas kontraŭ Ruslando aron da sankcioj, kiuj malpermesas ĉian interkonsenton “de Atlantiko ĝis Uralo”, la solan perspektivon kapablan eligi Eŭropon el la usona aŭ ĉina trudado. Por ne sinki en staton de sensignifeco, Francujo devus urĝe komprenigi al Vaŝingtono, sed ankaŭ al Pekino, Moskvo, Tokio, Hanojo, Seulo, Nov-Delhio, Ĝakarto, ke ĝi neniam toleros la Pacifikan Militon, kiun Usono preparas. [3]


Ilo kiu akcelis la financismigon de la ekonomio

Tiu ŝuldo, kiun la kreditoroj ŝategas

La retoriko pri la ŝuldo emas prunti siajn terminojn el la manlibroj pri moralo. Unuflanke la malvirto, asociita kun la pruntopreno ; aliflanke la virto, la ŝparado. La kreditoro tiel helpas sian proksimulon ; la ŝuldanto pentofaras per pagado de siaj pekoj. Tiu fabelo belas, sed ĝi paŝas surkape. La horo sendube venis por remeti ĝin sur la piedojn.



de  Frédéric LEMAIRE

JAM de kelkaj jaroj, grandaj landoj kiaj Francujo aŭ Germanujo sukcesas enŝuldiĝi je negativaj interezokvotoj. [1] Per aliaj vortoj, ili gajnas monon per pruntopreno kaj, eĉ pli surprize, investistoj akceptas perdi da ĝi per pruntedono. Kiel klarigi situacion tiom strangan ? Sendube per la fakto ke la ŝtataj obligacioj estas esenca fonto por la financ-merkatoj. Eĉ antaŭ la apero de la negativaj kvotoj, la publika ŝuldo ludis esencan rolon en iliaj evoluo. La perspektivo do meritus renversiĝi : la publika ŝuldo estus malpli favoro grace donata al senmonaj ŝtatoj fare de larĝanimaj kreditoroj ol la “ĉi-tera nutraĵo, kiun la merkatoj bezonas”, laŭ la direktoro de la financa ĵurnalo La Tribune. [2]

En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, la publika ŝuldo unue ebligis sorbi superabundan ŝparaĵon, kiu minacis la mondan ekonomion. La petrol-eksportaj landoj tiam akumulis montojn da dolaroj, kiuj ne trovis aplikon. Iliaj ekonomioj, kun modesta dimensio, montriĝis nekapablaj sorbi ilin en formo de investoj aŭ importadoj, kaj iliaj bankaj sistemoj ne estis sufiĉe evoluintaj por pufigi la riĉofonton per pagotaj alpruntoj. La inflacio en Usono – kiu atingis duciferajn kvotojn en 1973 kaj 1979 – erodis la valoron de tiuj rezervoj, kiujn iliaj havantoj, male, deziris fruktigi. Aliflanke, multaj petrol-importaj landoj notis gravajn komercajn deficitojn sekve al sinsekvaj prezaltiĝoj de la “nigra oro”.

Tiu situacio estis orpluvo por la ekstera financo – tiam en plena ekspansio –, kiu agadis per la merkato de la eŭropaj dolaroj [eurodollars, en la franca -vl]. Starigita de grandaj usonaj kaj eŭropaj bankoj en Londono, tiu merkato ebligis deponon kaj prunton de dolaroj je internacia skalo kaj ĉirkaŭiri la naciajn regulojn. Usono ekzemple tiutempe trudis plafonon de la interezkvotoj hereditan de la New Deal (regulation Q), kiu devigis la bankojn en Usono praktiki malaltajn realajn interezokvotojn (kun konsidero de la inflacio), kaj eĉ negativajn. La merkato de eŭropaj dolaroj ebligis ankaŭ eviti la usonan imposton de obligaciaj pruntoj ekster Usono kaj ankaŭ ĉirkaŭiri la imposton por interez-enspezoj, kiu povis malinstigi usonajn kreditorojn investi siajn dolarojn surloke. Kun la beno de la Banko de Anglujo kaj la komplezo de la Federacia Rezervo [la usona ĉefbanko -vl], la usonaj bankoj do profitis per la merkato de eŭropaj dolaroj por akiri la invest-okazojn de la planedo, por servi pli altajn pagojn al siaj klientoj. Inter tiuj troviĝis petrol-monarĥioj, sed ankaŭ riĉaj usonaj ŝparuloj, kiuj deziris eviti la malaltajn aŭ eĉ negativajn interezokvotojn kaŭzitajn de la inflacio en Usono.

Inversa distribua fluo

POR RECIKLIGI la kromaĵojn de la monda ekonomio, la publika ŝuldo estis preferata elekto. Precipe tiu de la evolulandoj : [3] la bezonoj je financiĝo tie ŝajnis senlimaj, akrigitaj de la sortoŝanĝoj de la industriigo kaj de la ekonomia postatingo aŭ de la avido de aŭtoritataj reĝimoj. La bankistoj ne havis malfacilojn por konvinki tiujn registarojn cedi al la sirenaj kantoj de la “facila mono”. Inter 1970 kaj 1980, la pruntoj de la grandaj internaciaj bankoj al evolulandoj multobliĝis per 33,6, kaj tiel kreskis de 3,8 miliardoj da dolaroj al 128 miliardoj [4] – kaj tiel malfermis la vojon al la grandaj krizoj de enŝuldiĝo de la 1980-aj jaroj. En 2005, tamen, tiu kiu poste fariĝis prezidanto de la Federacia Rezervo (de 2006 ĝis 2014), s-ro Ben Bernanke, proponis tute alian klarigon de la publika enŝuldiĝo – tiun de Usono, ĉi-foje. Laŭ li, ĝi rezultus malpli el la buĝeta malrigoro de la publikaj potencoj ol el ekscesa ŝparaĵo – “ a savings glut” [5] – serĉanta invest-eblecojn.

Kiel ideala devizo-spongo, kiu ebligis ke la vazo de ŝparaĵo ne superfluu, la publika ŝuldo ludas decidan rolon en la etendiĝo de la financaj merkatoj ekde la 1980-aj jaroj. Tiam, la manieroj financi la ŝtaton (ekzemple per la cirkulado de la Trezoro en Francujo [6]) iom ĉie cedas la lokon al elmetado de ŝuldpaperoj intertraktataj en la merkatoj. Tiuj produktoj, lancopinto de la financismigo de la ekonomioj, estis gajnsistemo por la riĉaj privatuloj kaj investistoj. Tiom pli ke la periodo (jam) celis malaltigi la impostojn por la plej riĉaj mastrumoj, kredata stimuli la privatan investadon. Rezulto : “La impostaj koncedoj faritaj al la riĉuloj tuj kreis superkreskon de la publika ŝuldo kaj de privata rento, klarigas Bruno Tinel kaj Franck Van de Velde. Ili estigis inversan fluon de alidistribuado. La riĉuloj ĝuas duoblan rekompencon : unuflanke la impostan donacon kaj aliflanke la pagadon de interezoj. La unua ebligas al ili uzi la ŝparaĵon por financi la ŝuldo. Tiu ĉi estis kreita de la imposta donaco mem.” [7]

La unua obligacio OAT [8] estis eldonita en la jaro 1985. De tiam, la amplekso de la ŝuldo traktata en la merkatoj ne ĉesis kreski. La ŝtata institucio pri statistiko kaj ekonomiaj studoj (INSEE) en 1985 taksas la ŝuldon de Francujo je 233 miliardoj da eŭroj, kun la “bazo de 2014” [9] (30,7 elcentoj de la malneta enlanda produkto [MEP]), antaŭ ol atingi 2 650 miliardojn da eŭro en 2020 116,4 elcentoj de la MEP, el kiuj pli ol 2000 miliardoj estas intertraktebla ŝuldo. Tiu alfluo de titoloj de publika ŝuldo liveras same multan “krudmaterialon” por la merkataj investistoj : plaso sekura, disponebla kaj profitiga – speciale inter 1985 kaj 2010 –, kiu okupas gravan parton de la titoloj de la grandaj financ-institucioj (bankoj kaj antaŭ ĉio instituciaj investistoj.[La franca publika ŝuldo estas hodiaŭ pli ol 50-elcente en la manoj de eksterlandaj investistoj, kio estas faktoro de vundeblo por Francujo, submetita al la internaciaj financ-merkatoj.]] Ĉar neniu atendas, ke Parizo aŭ Berlino ne pagos, la titoloj de ilia ŝuldo estas konsiderataj tre sekuraj : akiri ilin ebligas – interalie – kompensi investojn multe pli riskajn, ekzemple en akciojn. Tio klarigas, kial la kresko de la akci-merkatoj kaj tiu de la publika ŝuldo partoprenas en sama moviĝo : “Kiam mi mendas akciojn, mi mendas ankaŭ obligaciojn en diversaj proporcioj”, resumas Tinel. [10]

Sed la publika ŝuldo ankaŭ, ekde la 2000-aj jaroj, fariĝis la nemalhaveblan helpo por la supreniro de la financaj merkatoj. En tiu periodo ĝi faciligis la ĝeneraliĝon de “merkata” bankmodelo, malsama ol ĝia antaŭulo, bazita sur kredito. Subite, la bankoj sukcesas ampleksigi siajn aktivecojn, speciale en la merkato de ŝuld-titoloj, kaj stimuli siajn profitojn.

En tiu ĉi “merkata” bankmodelo, la bankoj larĝe uzas mallongtempan prunton por financi sian aktivaĵon (titolojn, obligaciojn kaj akciojn kaj aliajn investojn). La ŝuldo farita ekzemple por akiri financajn titolojn, estas ĉiutage “ruligata” : nova ŝuldo fariĝas por repagi la antaŭan. Deprunti kontantan monon je la plej avantaĝaj interezokvotoj tiam fariĝas grava tasko por certigi profiton. Por tio, la establoj masive uzas transakciojn nomatajn “repo” (repurchase agreement), per kiuj oni deklaras titolojn kiel garantiaĵojn ĉe iliaj kreditoroj por garantii tre mallongtempajn depruntaĵojn (kies interezokvotoj estas tre malaltaj). La tiel alportita garantio ebligas malaltigi la risko-pagon kaj do la kvoton de la depruntaĵo. La titolo uzata kiel garantiaĵo, nomata “flanka”, por tio devas doni ĉiujn garantiojn de sekureco kaj de pagopovo : en Decembro de 2020, en 92 elcentoj de la transakcioj de “repo” en la eŭropa merkato, temis pri titoloj de publika ŝuldo, laŭ la International Capital Market Association. [11]

En la 2000-aj jaroj, tiu speco de konstruaĵo ebligas faciligi la cirkuladon de la kontanta mono. La publika ŝuldo fariĝas la nemalhavebla ŝmiraĵo por la funkciado de la grandaj bankoj, kiuj tiam zorgis por grandiĝi kaj por pufigi sian bilancon. Ĉiuj agantoj ŝajnas ĉe tio gajni : la longtempaj investistoj, kiuj profitigas siajn publikajn obligaciojn ; la bankoj, kiuj malaltigas siajn financajn kostojn ; kaj la ŝtatoj, kiuj vidas la apetiton de la financaj agantoj por la obligacia ŝuldo kreski. La bankoj eĉ rapide alfrontiĝas al manko de “flankaĵo”, do de titoloj elmetitaj de riĉaj landoj, tiom ke oni esploras diversajn manierojn por kompensi tiun mankon. [12]

Trompo de la dominanta retoriko

LA MONDA financkrizo tamen aperigas la danĝerojn ennaskitajn de la “merkata” bankmodelo. Kaj, tute aparte, la riskojn de infektado de grava krizo, kiu estiĝas per la interkonekteco kaj interdependeco inter financaj agantoj, riskoj al kiuj kontribuas la transakcioj de “repo”. Cetere ĝi sekigas la novajn fontojn de flankaĵoj, per tio ke ĝi estigas suspektojn pri ilia kvalito, egale ĉu temas pri produktoj de valorpaperigo aŭ pri obligaciaj ŝuldoj de la plej vundeblaj landoj – kio kontribuas al akceliĝo de la eŭrozona krizo. En periodo de granda malcerteco kaj de financa malstabileco, la financaj agantoj favoras la “rifuĝ-valorojn” taksatajn plej sekuraj, aktuale la titoloj de suverena ŝuldo de la grandaj industrilandoj. Tio kondukas al duobla movo : malaltiĝo de la pruntokosto por la plej riĉaj landoj kaj altiĝo de la interezokvotoj por la obligaciaj ŝuldoj de la ceteraj landoj, kiuj samtempe perdas sian statuson de flankaĵo.

Tiu ĉi “fuĝo al la kvalito” ne estas la sola faktoro, kiu klarigas la malaltajn aŭ negativajn kvotojn de la germanaj aŭ francaj ŝuldtitoloj en la lastaj jaroj. En la kunteksto de la tempo post la financa krizo, tiuj titoloj restas nemalhavebla fonto por la “repo”-transakcioj, tiom ke oni spertas mankojn de germanaj kaj francaj suverenaj obligacioj, ekzemple fine de 2016. La novaj dispozicioj de la antaŭmalhelpa regularo de Bazelo ankaŭ precizigas, ke la bankoj devas konservi certan sumon da “altkvalitaj” aktivaĵoj, esence obligaciojn. La ŝuld-titoloj ludas ankaŭ ŝlosilan rolon en la intervenoj de la Eŭropa Centra Banko (ECB) por liveri kontantan monon al la financa sektoro, kiel garantioj en la operacioj de refinancado, aŭ per rekta aĉeto de suverenaj ŝuldoj en la sekundara merkato (quantitative easing). Tamen la obligacia ŝuldo, per sia sekureco, sia pagipovo, la profundeco de sia merkato, montriĝas nemalhavebla malfermilo en la financo post 2008.

Tiuj ĉi malsamaj perspektivoj montras, kiom, jam de kvardek jaroj, la publika ŝuldo ludas esencan rolon por la kreditoroj kaj investistoj. Ili alvokas por iri kontraŭ la dominanta retoriko pri ŝuldo : ĉu ne ĝuste la merkatoj avidas la publikan ŝuldon ? Kaj ĉu ne ĝuste la supreniro de la financo kondiĉas kaj estigas ĝian ekflugon, multe pli ol malstriktemo ennaskita de la publikaj potencoj ? La fortrilato do ne estus tiu, kiun ĝenerale prezentas al ni la alarmaj retorikoj pri la ŝuldo kaj pri la neceso veki la “konfidon” de la kreditoroj.

En Kabulo kaj Kandaharo, for de la kameraoj

Apogataj de la malagnosko fare de la afgana registaro kaj de la usonanoj, la talibanoj kondukis fulman militon. Delokitaj kaj mutilitaj, civiluloj pagas altan prezon por la milito.



de  MIELCAREK-Romain

En la unuaj tagoj de Aŭgusto, Kabulo estis en nepriskribebla ĥaoso. En Shahr-e-Naw, unu el la parkoj de la urbo, amasiĝis delokitoj el la nordaj provincoj, elpelitaj de la antaŭenirantaj talibanoj. "Se vi ne povas helpi, kion do vi faras ĉi tie ?", demandas fraŭlino kun okuloj brilantaj kolere malantaŭ la malpeza burko kiun ŝi portas, kiel ĉiuj aliaj virinoj. En la ĉefurbo, tio estas vida ŝoko. Ĝis la alveno de la rifuĝintoj, malmultaj el ĝiaj loĝantinoj portis pli ol delikatajn kaptukojn.

Viroj, virinoj, maljunuloj kaj infanoj luktas en miksbatalo por havigi al si panbulon, tapiŝon aŭ gudrotukon por ŝirmi sian familion en la verdaj spacoj de ĉi tiu riĉa kvartalo.

Du viroj destaras de la interbatiĝo kun vakaj rigardoj. Bahadur [1] venis el Kunduz, kiu falis je la 11-a de Aŭgusto. "La situacio daŭre plimalboniĝas," li diras. "Estas neniu por certigi disciplinon, mankas organizado." Lia kunulo aldonas : "La talibanoj bruligis ĉion. Bazarojn, butikojn, domojn. Mia filo estis mortigita. Li havis 10 jarojn."

Kvin cent kilometrojn for, Kandaharo estas strategia urbo en la Sudo. En centro administrata de Handicap International (HI), Rahmatullah rakontas pri si. Dek kvin tagojn antaŭe, trafite de raketo, li perdis ambaŭ siajn gambojn : "Ni estis fuĝantaj el nia domo por eskapi el la batalado." La 25-jaraĝulo trovis sin kaptita inter la pafado de la talibanoj kaj la terarmeo. "Mi estas danka ĉar mi havas iom da edukado. Mi povos labori. Kun protezoj, mi povos iri de loko al loko. Aliaj perdis siajn vivojn."

Civiluloj rifuĝas kie ajn ili povas trovi spacon. En la mezo de la rubo, tiuj, kiuj kutimis vivteni sin per taglaboro, atendas helpon, mergitaj en forta odoro de ekskremento. Edukisto de HI prezentas al infanoj ilustraĵon pri du infanetoj kiuj riskas eniri la ruinojn : "Tuŝi nekonataĵojn, ĉu estas bone aŭ malbone ?" "Estas malbone !" ili ekkrias, ĉar ili jam scias, ke io ajn povus kosti al ili la vivon - aŭ membron. Kiel ĉi tiu 13-jaraĝa knabo kiu provas majstri sian novan plastan gambon. Lia frato, tamen, ŝajne ne kulpigas la talibanojn : "Ili celis aliulon, militestron kiu, bedaŭrinde, nur perdis kelkajn fingrojn."

Je la 16-a de Aŭgusto - la tago post la falo de Kabulo - la "filozofo kaj verkisto" Bernard Henri Lévy ("BHL") imperative asertis en BFM TV ke la insurekcianoj estas "bonaj teroristoj, sed malbonaj soldatoj. Ĉi tiuj soldatoj sur motorcikloj (...), ili ne estas fortega terarmeo". Li aldonis : "Mi estis en la lando antaŭ kelka tempo, mi vidis la afganajn urbojn. La virinoj estis senvualaj, la ĵurnalistoj produktis liberajn kaj ofte precizajn informojn, parfumo de libereco komenciĝis bloveti de antaŭ dudek jaroj. La talibanoj ne formordetis la potencon. Ili kaŝis sin." Kiel povas esti, post tiel multe da jaroj, ke oni estas tiel malĝusta pri la strategia kompetenteco de ĉi tiu insurekcio ? La movado eble havas tiom, kiom cent mil batalantojn [2]. Male ol esti bagatela, la uzo de duradaj veturiloj ebligis al ili veturi sen trafi en ŝtopiĝojn, kio estigis la malpermeson de ĉi tiaj transportiloj en la plimulto de urboj. Unu semajnon antaŭ la kapto de Kandaharo, la urbo estis la kompleta malo de tio, kion diras "BHL". Kvankam multaj familioj sole el viroj kaj infanoj piknikis en la stratoj malgraŭ la alproksimiĝo de la insurekcianoj, la virinoj estis tute nevideblaj, krom malmultaj kaŝemaj burkoj tie kaj tie.

Malgraŭ sia vera libero agi, la ĉefaj afganaj amaskomunikiloj lasis sin esti trompitaj de la erarigaj ciferoj de la registaro, kiuj parolis pri "centoj da mortoj" en la rangoj de la insurekcio, dum fakte ĝi progresis nehaltigeble. Mensogoj kiujn ili dissendis sen vera pridemandado.

Soldatoj sen sufiĉaj municioj kaj provizoj

La afgana registaro sisteme kaŝis siajn mortintojn kaj vunditojn. Iun nokton, dum ĵurnalistoj atendis ĉe la flughaveno de Kabulo por filmi aerarmean aviadilon, oni ilin invitis en hangaron. Ekstere, okcidenta sekureca kontraktisto vidis tion, kion la oficiroj preferis kaŝi : pasaĝerajn jetojn centope sputis vunditajn kaj mortintajn soldatojn. Neniuj ciferoj estas donitaj, sed informinto proksima al la registaro rivelis al la usona revuo Foreign Policy ke estas kvin mil viktimoj ĉiumonate [3]. Kontraŭe al tio, kion la televidaj fakuloj diris, kelkaj el la afganaj soldatoj ne nur batalis, sed estis severe trafitaj.

Mohammed ne estas filozofo. Li laboris en kelkaj naciaj kaj internaciaj institucioj. En Kandaharo, li karakterizas la ĝeneralan humoron : "Ne estas mirakle ke ĉiuj ĉi tiuj distriktoj falis tiel rapide ! La popolo ellaciĝis pro sia submetiĝo al la militestroj de la registaro, malgraŭ tio ke neniu scias, kion faros la talibanoj." Eĉ antaŭ ol komenciĝis ĉi tiu ofensivo, la talibanoj regis sepdek kvin plejparte kamparajn distriktojn kaj ĉeestis en plimulto de la aliaj. Ili ne sin kaŝis, sed proponis servojn kiuj estis tiel bonaj kiel, kaj foje pli bonaj ol, tiuj de registaro tratruita de korupto, kun reguloj kaj praktikoj kiuj plenumis la atendojn de granda parto de la loĝantaro, por kiu la rajtoj de virinoj neniel estas prioritato.

Kiam la insurekcianoj avancis kontraŭ ili, la soldatoj, malmultenombraj kaj ofte izolitaj, rapide elĉerpis sian provizon de municioj kaj nutraĵo. Suplementaj trupoj malofte venis, ĉar Kabulo koncentris siajn fortojn en la urbegoj. Tiam la talibanoj sendigis grandaĝulojn el la apudaj vilaĝoj, "blankaj barboj", kiuj intertraktis pri la kapitulaco de la soldatoj - kapitulaco des pli facile akceptita ĉar ilia batalspirito estis plejeble malalta. El la 180 000 soldatoj kaj 100 000 milicianoj kiuj konsistigis la afganan terarmeon [4], la plejmulto demetis siajn armilojn. Dume, la afgana Ministerio pri Defendo kaj ĝiaj proparolantoj ĉiutage anoncis la masakron de centoj da talibanoj. Ĉi tiuj ciferoj estis fantaziaj.

Antaŭ ol ili atakis la urbojn, la insurekcianoj unue izolis la kamparon. Ili blokis la aŭtovojojn inter la centroj de la urboj, kaj poste kaptis plimulton de la 30 landlimaj postenoj, tiel senigante al la registaro fonton de enspezo kaj certigante al si provizojn, precipe nutraĵon.

Fine, ili surprizis la afganan terarmeon, malfermante duan fronton en la Nordo. Dum intensaj bataloj mobilizis iliajn fortojn ĉirkaŭ Kandaharo kaj Helmand en la Sudo, talibanaj batalantoj iris por konkeri la nordan parton de la lando. Antaŭvide de eventuala restarigo de la Norda Alianco - grupo de militestroj kiuj batalis kontraŭ ili en la 1990-aj jaroj - ili eliminis ĉian esperon pri repuŝofensivo el provincoj kiuj estis historie malamikaj al ili.

Dum la talibanoj alproksimiĝis al Kabulo, la armeo kaj la polico, kvankam multenombra, ne sciis kion fari. Iliaj komandantoj sciigis nenion al ili. "Kio okazas en Dohao ? (la sidejo de la talibana delegacio kiu intertraktis kun la usonanoj)", demandis terarmea oficiro tuj antaŭ la kapitulaco, per WhatsApp, de sia oficejo ĉe la Ministerio pri Defendo. Ĉe la pordoj de Kabulo je la 15-a de Aŭgusto, la talibanoj unue deklaris ke ili ne eniros. Poste, eksciinte ke estas neniu por ilin alfronti kaj ke prezidanto Ashraf Ghani fuĝis, ili okupis la urbon.

Kiel la politika elito de Afganio enmarĉiĝis en ĉi tiu batalo destinita malsukcesi ? Multaj kulpigas s-ron Ghani, korupta prezidanto kiu daŭrigis sian mandaton malgraŭ la multaj voĉoj kiuj alvokis por lia foriro. La parlamento [5] restas tute senpova : "Ĉiu intervenas por siaj propraj interesoj," atestis s-ino Shinkai Karokhail, nepartia parlamentano el Kabulo. "Mankas politikaj blokoj. Tial estas malfacile iel ajn direkti la registaron."

Batalo por la paneroj de potenco

Kiam temas pri la historiaj militestroj, la plimulto ankoraŭ defendas siajn interesojn kaj tiujn de siaj komunumoj. La famaj muĝahidoj de la lukto kontraŭ la sovetianoj en la 1980-aj jaroj delonge cedis. En Herato, la maljuna Ismail Khan, 75-jaraĝa, fine kapitulacis. Siaflanke, la eksvicprezidanto de la respubliko (2014-2020), s-ro Abdul Rashid Dostom, 67-jaraĝa, kiu reprezentis la uzbekojn, unue promesis morton al la talibanoj kune kun sia filo en sociaj retoj, kaj poste fuĝis al Uzbekio.

Filo de la fama komandanto Ahmad Shah Massoud, kiu estis ikono en Francio, s-ro Ahmad Massoud ŝajne surprenis la reputacion de sia patro en parizaj rondoj, sed tio ne helpis lin eviti la katastrofon en Afganio. Li revenis al sia valo por defendi sian teritorion. "Mi revenis antaŭ kelkaj jaroj," li klarigas, "por alporti la valorojn kiujn mi lernis en la Okcidento : homajn rajtojn kaj demokration." La heredinto de la "Leono de Panĝŝir" ricevis kiel eble plej bonan edukadon en Londono. Sed malmultaj Afganoj lin taksas serioze ekster lia hejma provinco kiu havas loĝantaron de nur 150 000. Lia akompanantaro fanfaronas, ke li havas 20 000 batalpretajn virojn, sed ĉi tiuj estas teoriaj volontuloj kaj senarmaj, kaj neniu plu atendas ion de ili.

Aliaj politikistoj ankoraŭ provas adopti poziciojn tiel, ke ili ne preterlasu la okazon. Tri figuroj el la malnova afgana mondo rapidis por kapti tiun okazon, ĉar ĉu la venkintoj ne promesis "inkluziveman registaron" ? La tri viroj kredis, ke ili povos doni kelkajn promesojn pri malfermiteco por certigi al la "internacia komunumo," kiu alvokas por registaro de nacia unueco. Eksprezidanto Hamid Karzai (2001-2014) rapide proponis kunsidi kun la novaj mastroj de la lando. Abdullah Abdullah, kiu pretendis la venkon en la prezidantelektoj de 2014 kaj 2019, kiel faris Ghani, ankaŭ ĉeestas. Nun la prezidanto de la Alta Konsilio por Nacia Repacigo, li jam provis partopreni intertraktojn en Kataro kiam la delegacio sendita de Donald Trump estis intertraktanta kun la talibanoj - tute sen sukceso. Fine, Gulbuddin Hekmatyar, la gvidanto de Hezb-e-Islami Afganio, ankaŭ forflugis kiel eble plej frue. Lia partio, nomata terorisma de la Okcidento, sed historie populara en la lando, elektis lanĉi armitan ribelon kontraŭ la fremda invadanto, antaŭ ol interpaciĝi kun la kabula registaro en 2016. Respondeca pri la mortiga embusko en Uzbin kontraŭ la francoj en 2008, li nun serĉas novan rolon ...

Dum la altranguloj ankoraŭ interbatalas por la paneroj de potenco, tuta sekcio de la loĝantaro urĝe serĉas elirejon, por fuĝi, ĉiapreze, la anticipatan terorismon de nova talibana regado. Tiu oficiro de la specialaj fortoj kiun mi renkontis antaŭ la falo de Kabulo, ekzemple, venis kun sia 12-jaraĝa filo, esperante ke mi havus metodon por savi lin. "Bonvolu, sinjoro," la infano diris al mi en la ĝusta angla lingvo. "Mi deziras iri al Francio por studi. Ĉi tie, ne plu estas sekureco, mi ne povas viziti la lernejon."

Por multaj afganoj, la ekzilo estas la sola solvo. Altrangaj oficialuloj kaj iliaj fremdaj armeaj helpuloj firme kredas, ke iliaj vivoj estas en danĝero kaj ke la promesita amnestio estas trompaĵo. Usono akcelis la evakuon de pli ol 4 000 interpretistoj, al kiuj specialaj vizoj estas asignitaj. La plimulto de eŭropaj landoj, inter ili Francio, Germanio kaj Nederlando, estas malpli donacemaj ĉi-rilate, sed suspendis la deportojn de afganaj rifuĝintoj kaj evakuis kelkcentojn de siaj dungitoj.

Tiuj, kiuj povis pagi la koston, jam foriris. Ĉiuj, aŭ preskaŭ ĉiuj, politikistoj kaj miliciestroj estas sendintaj siajn familiojn eksterlanden. Por la aliaj, estas stampedo. Dum semajnoj, la vico de tiuj, kiuj esperas ricevi vizon al Irano aŭ Turkio estas daŭre kreskinta. Sed estis tro malfrue.

La talibanoj venkis. Ĉu tio estas malbona novaĵo por Afganoj ? Iu loĝanto de Kandaharo parolas pri la trankviliĝo en sia urbo post la kapitulaco de la ŝtataj armeanoj : "La talibana guberniestro petis al la ŝtatoficistoj reveni al la laborejo. Ilia granda flago pendas super lia loĝejo. Iliaj viroj ne ĝenas la popolon, kiu ŝajne estas ĝenerale feliĉa. Iuj eĉ bonvenigis ilin kun larmoj en la okuloj. Ĉiuj komencas reiri hejmen. La vivo estas normala, sen la perturboj." Sed antaŭe en 1995 estis scenoj de ĝojego en la stratoj de Kabulo post kiam la talibanoj elpelis la muĝahidojn de la Norda Alianco. Poste, la loĝantaro komprenis, ke ĉi tio ne signifis la finon de la milito, sed la komenco de nova infero.


Dume, Francio enŝlimiĝas en Sahelo

Kvankam Malio ne similas Afganion, ankaŭ Francio elektis la malcedemon de "ĉio por sekureco". Sed la lokaj registaroj traktas kun ĝihadistoj.



de  Marc-Antoine PÉROUSE de MONTCLOS

" La milito por liberigo de Malio estas finita. Ĝi estas gajnita", asertis S-ro Jean-Yves Le Drian la 20-an de marto 2014, dek kvar monatojn post la lanĉo de "operaco Serval" [1]. La ago de la Franca armeo, plu diris la Franca ministro pri defendo, ebligis al tiu lando retrovi sian suverenecon, siajn demokratiajn instituciojn, okazigi balotadon, kaj restarigi la fierecon aparteni al Malio" (Radio Monte-Carlo, 20-an de marto 2014). Sep jarojn poste, tia triumfismo ŝajnas almenaŭ miriga. La ĝihadismaj grupoj plivastigis sian agkampon al Niĝero kaj Burkino. La Malia ŝtato ne sukcesis restarigi veran ĉeeston en la nordo, ĉefe en Kidal, ĉefloko de la Tuaregaj separatistoj. Pri ĝiaj "demokratiaj institucioj", ili estas interrompitaj depost kiam la armeo prenis la regadon en Bamako, en aŭgusto 2020, kaj kolonelo Assimi Goita eksigis la portempan registaron en majo 2021.

La 10-an de junio 2021, la Franca prezidanto Emmanuel Macron fine publike agnoskis la maleblecon anstataŭi svenantajn ŝtatojn : "Ni ne povas sekurigi zonojn, kiuj refalas en senorganizadon ĉar ŝtatoj decidas ne efektivigi siajn respondecojn, aŭ tio estos senfina laboro [2]." Sed tia konstato estis farebla ekde 2013. Fakte, la soldatoj de operaco "Barkhane", kiu anstataŭis operaco "Serval", neniam havis la rimedojn financajn, nek politikajn por plenigi la mankojn de la publikaj servoj en la kamparaj kaj forlasitaj zonoj, kie agis la ĝihadismaj grupoj. Male : ili renkontis multajn teknikajn problemojn, kiuj ofte evidentigis la malnoviĝon de iliaj ekipaĵoj, kaj foje, la spertomankon de iliaj membroj pri la kulturaj realaĵoj de la tereno. Sinkoncentriĝante al la terorisma afero, ilia disvolviĝo en Sahelo montris la malesperigan senton, ke ili provis ĉiam kaj ĉiam ŝtopi breĉojn por eviti katastrofon.

Eĉ pli grave, la elekto de "ĉio por sekureco" kaj la rifuzo konsideri eĉ la plej etan traktadon kun ribeluloj nomitaj ĝihadistoj aperigis Francion, kiel obstaklon por paco. La obstinado de Parizo kontrastas kun la evoluiĝo de siaj aliancanoj kaj tiu de la Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj nacioj (UN), S-ro António Guterres, kiu nun laŭdas politikan dialogon [3] Eĉ la Maliaj regantoj oficiale konsideras trakti kun unu el la ĝihadistaj grupoj, katiba Macina, en la regiono de Mopti. Efektivigita en julio 2019, la leĝo pri nacia konkordo eĉ ebligas leĝan bazon por amnestii la ribelulojn. Burkino, siaflanke sekrete konkludis pafĉeson kun la batalantoj de la grupo Ansarul Islam en la provinco de Soum, ĉe la Malia landlimo [4]. Kaj pri Niĝero, ĝi komencis ekde majo 2016 dialogon kun la Fulanaj membroj de Islama Ŝtato en Granda Saharo (EIGS), kiel asertas al ni prezidanto Mohamed Bazoum [5].

"Kun teroristoj, oni ne traktas"

Tiuj tri landoj havas la komunan sintenon provi trakti nur kun siaj samlandanoj. Ili ne intencas ekdialogi kun fremduloj, ĉefe Alĝerianoj aŭ Saharanoj. La problemo estas do trovi fidindajn alparolantojn kaj precize difini la politikan kampon de traktado por ĉesigi la perfortaĵojn. La komencitaj diskutoj eble rezultigos financadon de moskeoj, de religiaj lernejoj aŭ laŭkoranaj tribunaloj, iel kiel en Islama Respubliko de Maŭritanio [6].

Ĉio dependas ankaŭ de la militista premo, kiun la ŝtatoj de tiu regiono povos efektivigi sur la ribeluloj por moderigi iliajn postulojn, dum Francio ankoraŭ devas precizigi la agendon de sia trupretiriĝo. Jam agintaj en la zono antaŭ 2013 la specialaj elitaj trupoj de operaco "Sabre" restos tie kaj daŭrigos militon pere de spavoj. La demando estas ĉu la celitaj mortigoj de strategoj de ĝihado povos kontribui al pli vasta strategio de solvo de konfliktoj, celanta instigi la ribelulojn al traktado.

Tio estas tre dubinda, kiam oni vidas la necedemon de la Elizea palaco pri tio. "Kun teroristoj, oni ne traktas", ripetis S-ro Macron same kiel liaj antaŭuloj [7]. Trakti kun la ribeluloj egalas agnoski la fiaskon de la milita elekto kaj similas kapitulacon fronte al malamiko ja malsupera per armiloj kaj homoj. S-ro Macron intencas retiri la trupojn de "Barkhane" ĉar li ne volas troviĝi en la humiliga situacio de Usono, kiu dudek jarojn post sia alteriĝo en Afganion, devis trakti kun la talibanoj kaj agnoski la sakstraton de sia interveno (legu la artikolon de Martine BULARD). Li preferis antaŭagi esperante, ke la pli gravaj konsekvencoj de la fiasko de lia milita strategio ne damaĝos lian bildon.

En la kazo de Francio, trakti ankaŭ devigas fornei la parolojn asertitajn ekde 2013 en Malio kaj post 2014 en la najbaraj landoj. Tiuepoke, S-ro Le Drian ja svingis la fantomon de vahabisma varbado kaj de ĝenerala ekbrulado de "Sahelistan", kiu fine minacos la mondan pacon. Li puŝis la registaron al batalo kontraŭ ribeluloj, kiuj neniam faris atencojn en la okcidento, male al Al-Kaida kaj Organizo de Islama Ŝtato (OIŜ), kiuj faris tion el Afganio, Sirio aŭ Irako. Lia proparolanto, S-ro Sacha Mandel zorge elektis siajn "parolajn elementojn" por akiri la konsenton de UN pri la Franca milita interveno nome de la "lukto kontraŭ terorismo". Laŭ li, la ĝihadistoj estis transformonta Malion al nova Afganio kaj probable prenos la ĉefurbon Bamako.

Simpla movo de ribeluloj agantaj en la nordo de Malio, tiam estis uzata kiel preteksto, laŭ la vorto de la Usona fakulo Marina Henke, por la plej granda eksterlanda operaco de la Franca armeo depost la Alĝeria milito [8]. Sed la planoj de la interveno estis jam pretaj, komence por konkeri la landan nordejon. Ĉar tiu zono ne havas ekonomian gravecon, la decido de Elizea Palaco eble sekvis enlandajn konsiderojn - ekzemple la prestiĝo, kiun tia operaco povos doni al tiuj, kiuj organizis ĝin, nome prezidanto François Hollande kaj lia ministro Le Drian, kiel sugestis du ĵurnalistoj de Le Figaro, Isabelle Lasserre kaj Thierry Oberlé, en esplor-libro [9].

Internacie la operaco "Barkhane" ebligis prezenti Francion, ekskolonianton, kiel barilon kontraŭ la ĝihadisma barbareco, eĉ kontraŭ la "migranta premo" sur Eŭropo, tiel plifortigante ĝian statuson de meza potenco kaj pravigante ĝian konstantan sidilon en la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj. Ankaŭ la milit-industria premgrupo helpis tion, ĉar la fantomo de pligrandiĝo de terorismo inspirata de vahabismo pravigis la konservon de la armea buĝeto kaj de konstantaj militistaj bazoj sude de Saharo... dum Parizo daŭrigis proponi trejnadojn kaj armilojn al Saud-Arabio, Sahelo ebligante provi la francajn armilojn en realaj kondiĉoj kaj laŭdi ilian efikecon.

La fantasma graveco de la minaco ankaŭ verŝajne utilis por varbi junulojn allogitajn en batalan devontiĝon per promeso de aventuro kaj monkompenso por servo en fremda lando (ISSE), krommono pagata al la soldatoj senditaj en eksteraj operacoj (OPEX).

La insisto pri la tutmondiĝo de ĝihadismo kaŝis la lokajn karakterojn de la Sahela krizo, situacio en kiu terorismo estis nur simptomo de la putriĝo de la ŝtatoj en tiu regiono [10]. Anstataŭ interesiĝi pri la radikoj de la politika malsano, Elizea Palaco vetis pri "ĉio por sekureco", precipe pro la influo de S-ro Le Drian, kiu rekte iris de la ministrejo pri nacia defendo (2012-2017) al tiu pri eksterlandaj aferoj. Tiu blindeco vaste ekzistas en la reganta klaso. En parlamenta raporto, la pasintan aprilon, tri deputitoj, S-inoj Françoise Dumas, Sereine Mauborgne ( La Respubliko Marŝanta - LREM) kaj Nathalie Serre (La Respublikanoj - LR) tiel asertis, ke la Franca operaco estas "unuanime laŭdata de (ĝiaj) partneroj (...), tiom pro la sekureca piliero (...) kiom pro ĝiaj agoj ebligantaj pliboniĝon de la regado kaj la disvolviĝo de la regionaj landoj". Kaj senhezite konkludas : "Nun, estas neniu solvo sen "Barkhane"" [11]

Tiu aserto, kiu minimumigas la Afrikajn solvojn, estas ja karakteriza de la ideo, kiun la eksa kolonianta potenco havas pri la nemalhavebla karaktero de sia ĉeesto en Sahelo. La demando do restas : ĉu la fino de la operaco "Barkhane" pridubigos la intervenan postulaton de Francio en sia influzono ?

Marc-Antoine PÉROUSE de MONTCLOS

class="textearticle">


Diplomatia aktiveco de Teherano ĝis Pekino

Pakistano, Barato, Irano, Ĉinujo, Ruslando … kiuj kelkfoje havas malsamajn interesojn, ĉiuj agadas por starigo de registaro de nacia unueco.



de  Georges LEFEUVRE

“Se iu diras la veron, donu al li ĉevalon, li bezonos ĝin por fuĝi”, diras afgana proverbo. Kiam la usona prezidanto Joseph Biden anoncis, la 14-an de Aprilo 2021, la retiriĝon de ĉiuj usonaj trupoj el Afganujo, li uzis tonon iomete ĉagrenitan parolante pri la interkonsento de Dohao, subskribita en Februaro de 2020 : “Tio certe ne estas tio, kion mi mem estus intertraktinta, sed ĝi estis interkonsento farita de la registaro de Usono, kaj tio signifas ion.” [1] Lia antaŭulo Donald Trump ne nur cedis al ĉiuj kondiĉoj de la talibanoj, sed li akceptis paragrafon kiu devigis lin peti la Konsilantaron pri Sekureco de la Unuiĝinta Naciaro konsenti tiun interkonsenton [2] – kio fariĝis la sekvan 10-an de Marto, per unuanima konsento (do, inkluzive de Usono) al la rezolucio 2513.

Ĉar Vaŝingtono ne povis ŝanĝi sian opinion dufoje, s-ro Biden ne havis alian eblecon ol sekvi la tekston laŭlitere. Precize tion volis la talibanoj antaŭ ol lanĉi sin en mirfrapan teritorian rekonkeron (vidu la artikolon de Romain Mielcarek : En Kabulo kaj Kandaharo, malproksime de la filmiloj. [En la franca sur p. 12 kaj 13.]) Kvar monatojn poste ili okupis la prezidant-palacon en Kabulo, dum la prezidanto Ashraf Ghani fuĝis deklarante : “La talibanoj gajnis la militon”. La alia flanko de la historio estas, ke la reĝimo starigita kaj dum dudek jaroj nutrata de la “internacia komunumo” kolapsis en kelkaj semajnoj.

Tiel, kiam la “studentoj pri teologio” prenis Kabulon, Usono tute ne finis la malplenigon de sia ambasadejo kaj elflugadon de siaj kunlaborintoj. La retiriĝo, ĝis tiam orde, transformiĝis en fuĝon akompanate de scenoj de paniko – kelkfoje mortiga – ĉe la flughaveno. Tamen, la afgana ĉefurbo restas trankvila. La festo de sendependeco, la 19-an de Aŭgusto, estis celebrata kiel kutime, kaj la ŝijaistaj procesioj de Aĉura [3], samtage, okazis sen incidento.

La politika parolo de Usono jam ne aŭdeblas, sed la plej multaj landoj asociitaj en ties operaco, ankaŭ malplenigis siajn ambasadejojn, dum restas malfermitaj kaj funkciantaj tiuj de Ruslando, de Ĉinujo, de Irano, de Pakistano kaj de Turkujo.

Nun la sorto de la afganoj decidiĝas sur la regiona scenejo, kie la ludoj de aliancoj kaj malfidoj ne estas simplaj. Post la salvoj da insultoj inter Kabulo kaj Islamabado, Ĉinujo ludas la rolon de bona servisto por kalmigi ; Ruslando kaj Irano konsultas same la talibanojn kiel afganajn politikistojn ; Barato restas pli atendema.

Por Moskvo tiu ekzerco ne estas nova : la rusoj organizis unuan dupartian renkontiĝojn inter la ribeluloj kaj oficiala afgana delegitaro jam en 2018, poste duan en Februaro de 2019. La talibanoj tiam laŭdire rezignis pri armita rekonkero kaj deklaris esti pretaj intertrakti pri divido de la potenco. Eble ili dronigas tiun ĉi promeson en la ebrio de sia sukceso, kvankam la rusa ministro pri eksteraj rilatoj, s-ro Sergej Lavrov, memorigis tion al ili dum la konferenco de la 18-a de Marto ĉi-jare, dum kiu ili renkontis la Altan Konsilantaron por Nacia Repaciĝo AKNR), en ĉeesto de Usono, Ĉinujo kaj Pakistano – ĉiuj unuanimaj por postuli ke ili akceptu la principon de partopreno en koalicia provizora registaro. [4]

Prefere la talibanoj ol la Organizaĵo de Islama Ŝtato”

Tamen Moskvo maltrankvilas ĉefe pro la sekureco de la centraziaj respublikoj, ĝia legomĝardeno : la talibanoj la 5-an de Julio ekregis la tutan nordon de la lando, landlima kun Taĝikujo kaj Uzbekujo, kaj pli ol mil soldatoj de la afgana armeo fuĝis en Taĝikujon. Tuj la prezidanto Vladimir Putin promesis al sia taĝika kolego, s-ro Emomali Raĥmon, rusan armean helpon, se necese.

Tri tagojn poste, tre altrangaj talibanoj, inter ili la mulaho Abdul Ghani Baradar, kunfondinto de la movado kun la intertempe mortinta mulaho Omar, renkontiĝis kun la speciala reprezentanto de Kremlo pri Afganujo, s-ro Zamir Kabulov, en la rusa ĉefurbo, kaj asertis al li, ke ili neniam atakos siajn najbarojn. Do, ĉio en ordo ! Jam delonge Ruslando vidas en la talibanoj la plej bonan remparon kontraŭ la Organizaĵo de Islama Ŝtato (OIŜ, aŭ Daeŝ), kun la forto de almenaŭ dudek mil viroj, laŭ s-ro Kabulov. Nombro tre troigita, kiu montras lian timon je la internaciaj celoj de la OIŜ, dum la talibanoj havas nenian alian ambicion ol en Afganujo. Krome, tiuj ĉi nun zorgas por internacia agnosko (male al la periodo de 1996 ĝis 2001, kiam ili jam estis en la potenco), kaj Moskvo sendube ŝajnas al ili la plej bona karto por ludi.

Irano havas pozicion sufiĉe proksiman de tiu de Ruslando, pro samspeca timo. Efektive, la OIŜ en Afganujo estas konata sub la nomo Islamic State – Khorasan Province (Is-KP). Nu, antaŭ la starigo de Afganujo, en la jaro 1747, Khorasan estis persa provinco, kiu etendiĝis de la Kaspia Maro ĝis la bordoj de Induso. Nomi tiel provincon de la kaliflando, kiun la OIŜ deziras tia, atestas pri la danĝero de ĝia disvastiĝo en la tuta irana oriento. La ministro pri eksteraj rilatoj, s-ro Mohamad Javad Zarif, eĉ promesis, ke la divizio Fatemijun (“divizio de la Fatinidoj”), konsistanta precipe el afganaj hazaroj kaj kiu jam batalis en Sirio, povus helpi Kabulon por ataki la IS-KP. [5]

Kvazaŭ inter du malbonaĵoj necesas elekti la malpli malbonan, la ŝijaisma Irano helpas la talibanojn kaj tiel navigas ĉe la markolo inter pluraj paradoksoj. Tiuj batalantoj estas efektive fundamentistaj sunaistoj, amikoj de ĝia eterna rivalo, Saud-Arabujo ; kaj, kiam ili regis Afganujon, ili taŭzis la ŝijaistan malplimulton, la hazarojn, kiujn Teherano volas protekti. Estas tute klare, ke Irano ne deziras vidi ilin denove disponi pri absoluta potenco, kiel inter 1996 kaj 2001. Sed ĝi ankaŭ ne volas ke ili fiasku, kio signifus verŝajne la revenon de interna milito kaj novajn fluojn de rifuĝantoj. Oficiale, 800000 afganaj rifuĝintoj vivas en Irano, sed, laŭ takso de Teherano publikigita en Oktobro de 2020, ili estas pli ol du milionoj da ne registritaj. Tiuj nombroj estas transprenitaj de la Alta Komisarejo de la Unuiĝinta Naciaro pri rifuĝintoj (AKR).

Tuj post Moskvo, la 8-an de Julio, alia talibana delegitaro estis akceptita en Teherano. Eĉ pli ol la rusoj, s-ro Zarif insistis pri la absoluta neceso akcepti la principon de registaro de nacia unueco. Delegitaro de la AKNR, ankaŭ invitita kaj veninta el Kabulo, renkontis tiun de la talibanoj. Nenio decida rezultis. En tiu stadio, por Irano plej gravas baldaŭ certiĝi kiel la ĉefa regiona aganto pri Afganujo.

Antaŭ la talibana rekonkero ŝajnis, ke nenia interafgana intertraktado havis ŝancon sukcesi. La pakistana ministro pri eksteraj rilatoj, s-ro Ŝaĥ Meĥmud Kureŝi [Shah Mehmood Qureshi], donas la profundan kaŭzon : la talibanoj volas ĉiapreze restarigi la islaman emirlandon, do reĝimon, en kiu la ŝario anstataŭas la konstitucion, li klarigas substance, dum la afganaj delegitoj de la AKNR ĉiuj estas por Islama Respubliko kun konstitucio kaj kun elektosistemo. [6] Du celoj nepacigeblaj.

Tamen, tuj post la kapto de Kabulo, la intertraktadoj rekomenciĝis inter afganoj, kaj sen eksterlanda perado, en la hejmo de s-ro Abdullah Abdullah, ĉefo de la AKNR, ĉeeste de talibanaj eminentuloj kaj de la prezidinto Hamid Karzai (2001-2014). Nenio malebligas al certaj politikaj figuroj, iamaj “militsinjoroj” kaj gvidantoj de islamaj partioj, kiel s-ro Gulbuddin Hekmatyar, ĉefo de la Hezb-i-Islami, proksimiĝi al la venkintoj kaj akcepti eĉ la principon de emirlando. Provizora koalicia registaro – postulata de la rusoj, de la irananoj kaj eĉ de la pakistananoj – ŝajnas tuj ebla. La talibanoj jam anoncas ĝin, post kelkaj semajnoj, verŝajne kiam la kompleta retiriĝo de la okupadaj fortoj estos farita.

Maltrankvilo de la pakistana ĉefministro

Pakistano tiam povos ludi gravan rolon, kondiĉe ke la duflanka rilato, aktuale eksploda, repaciĝos. S-ro Hamdullah Mohib, afgana konsilisto pri nacia sekureco antaŭ la falo de la registaro, maltrankvile pro la konkeroj de la talibanoj, komparis sian najbaron kun “bordelo”. [7] Tiuj vortoj, eksterordinare ofendaj, reaperigis malnovajn kaj profundajn rivalecojn. Tiuj kristaliĝas pri la paŝtuna triba zono, de kie ĝuste la talibanoj devenas kaj tra kiu meze iras la landlimo (la tiel nomata Durand-linio), kiun Afganujo neniam agnoskis. [8] La 20-an de Junio, dum tre streĉita intervjuo ĉe la afgana televido Tolo News, s-ro Qureshi senorname deklaris : “Se vi volas kunekzistadon inter bonaj najbaroj, tiam akceptu ke la Durand-linio estas internacia landlimo !”

En la realo eĉ Pakistano maltrankviliĝas pri la fulma venko de la talibanoj, al kies enpotenciĝo en 1996 ĝi tamen kontribuis. Sed la protektatoj de Islamabado tiam ne montriĝis tiom obeemaj kiel dezirite kaj ankaŭ rifuzis agnoski la Durand-linio kiel landlimon. Post 2005 Pakistano estis viktimo de Tehrik-e-Taliban Pakistan (TTP), ŝajnfilio de la afganaj talibanoj, tre ligita kun la uzbekaj kaj ujguraj ĉeloj de Al-Kajdo. La TTP instaliĝis en la pakistana Vaziristano, de kie ili faris la plej fiajn atencojn kontraŭ la ŝtato. Tiel, en tribuno publikigita la 21-an de Junio de la Wasshington Post, la ĉefministro Imran Khan distanciĝas : “En la pasinteco ni eraris per tio, ke ni elektis inter la militantaj partioj, sed ni lernis la instruon de tiu sperto.” Ekzistas kialoj por kredi, ke Pakistano nove taksos sian politikon de najbareco, kvankam ĝi estas en plej bona pozicio por konvinki la talibanojn mildigi siajn poziciojn.

Barato, granda malamiko de Islamabado, estas la ĉefa regiona kontribuanto en Afganujo : pli ol 3 miliardoj da dolaroj de helpo ekde 2001. Tamen hodiaŭ ĝi troviĝas tre rezervita, ĉar ĝi ne antaŭvidis la fortan revenon de la talibanoj. Se ĝia celo estus, kiel Pakistano akuzas ĝin, certigi sian regionan aŭtoritaton, tiam la profitoj el la investoj povus fariĝi tre seniluziigaj.

Koncerne Ĉinujon, evidente la plej granda potenco de la regiono, ĝi restas kiel ĉiam sufiĉe diskreta, sed maltrankviliĝas pro la tro rapida foriro de la usonanoj. Efektive, por konkeri Badaĥanon, la limregionon de Xinjiang, la talibanoj enprenis plurajn uzbekajn kaj taĝikajn grupojn, ekzemple la Islaman Movadon de Uzbekujo (IMU), la Islaman Union de Ĝihado (IUĜ) kaj la taĝikan Jamaat Ansarullah. Ĉiuj ĉi grupoj havas ligojn kun la ujguroj de la Islama Partio de Turkestano. Pekino atendas de la talibanoj, kun kiuj ĝi flegas korajn rilatojn, ke ili malebligu la retajn konektojn. Tiom pli ke Ĉinujo multon investis en la kupro-minejojn de Mes Aynak – la due plej granda kupro-kuŝejo de la mondo – kaj en la hidrokarbaĵoj en la nordo. Taksante ke nur la ekonomia disvolvado povos stabiligi la landon, ĝi jam proponis ligi ĝin kun la ekonomia koridoro Ĉinujo-Pakistano (CPEC laŭ la angla). Sed tiaj projektoj, se ili entute realiĝas, valoras nur en longa perspektivo.

Fine, Turkujo, krom ke ĝi senĉese proponas organizi internaciajn pac-konferencojn, proponas certigi la sekurecon de la internacia flughaveno de Kabulo post la foriro de la usonanoj. La talibanoj rifuzis la proponon. [9] La prezidanto Recep Tayyip Erdoğan povis almenaŭ iomete plibonigi sian pozicion ene de la Nord-Atlantika Traktad-Organizaĵo (NATO) kaj malstreĉigi siajn rilatojn kun Usono per sia propono de tia “postvenda servo”.

Georges LEFEUVRE.