La vojo al Kabulo

de  Serge HALIMI

OKCIDENTA armeo ne venkeblas. Ĝia malvenko estas nepre kaŭzita de politikistoj sen vertebro kaj de lokaj helpfortoj, kiuj forkuras sen batali. De pli ol jarcento, tiu mito de ponardo en la dorson nutris la remaĉadojn de la batalemaj fanfaronuloj kaj ilian deziron de venĝo. [1] Forviŝi ofendon signifas prepari la sekvan alfrontiĝon. Por forviŝi la “vjetnam-simptomaron kaj antaŭ ĉio la traŭmaton de la atenco, kiu mortigis 241 usonajn soldatojn en Bejruto, la 23-an de Oktobro 1983, la prezidanto Ronald Reagan du tagojn poste invadis Grenadon. Kion pri la bildoj de la flughaveno de Kabulo, humiligaj por Usono, teruraj por tiuj, kiuj ilin servis ?

“Tio estas la plej granda katastrofo de la NATO ekde ĝia stariĝo”, notis s-ro Armin Laschet, la viro, kiun s-rino Angela Merkel ŝatus vidi kiel sian posteulon kiel germanan kancelieron. La afganlanda milito efektive estis la unua interveno de la Atlantika Alianco laŭ la artikolo 5 de sia fondo-ĉarto : membroŝtato la 11-an de Septembro 2001 estis atakita (sed ne de afganoj ; la ceteraj subskribintoj de la traktato tiam tuj ekhelpis ĝin (vidu la artikolon de Martine Bulard : Ĉu survoje al fino de la senfinaj militoj ? Tamen ĉio estis skribita). Tiu sperto havus la meriton memorigi ke, kiam Vaŝingtono kaj la Pentagono kondukas la militajn operaciojn, iliaj aliancanoj estas traktataj kiel vasaloj, al kiuj ilia feŭda sinjoro koncedas la rajton batali – kaj de morti –, ne tiun esti konsultataj pri la ĉesigo de la bataloj. Eĉ Londono, kiu tamen kutimas tiajn hontigojn, kuraĝis esprimi sin kontraŭ tia malestimo. Oni devas nun esperi, ke la fiasko en Afganujo ne igos la aliancon redensigi siajn ŝanceliĝantajn vicojn por sekvi Usonon en novajn aventurojn. Ekzemple, por alfronti, ĉe Tajvano aŭ Krimeo, Ĉinujon aŭ Ruslandon.

LA DANĜERO estas tiom pli imagebla, ke la katastrofoj kaŭzitaj de la novkonservativuloj en Irako, en Libio kaj en Afganujo apenaŭ malpliigis ilian detruan povon. Fine, la homajn detruojn pagas ne ili, sed aliaj : en la Okcidento, la militoj estas batalataj pli kaj pli de proletoj. La plej multaj usonanoj, kiuj batalis en Afganlando, devenis el kamparaj regionoj de la profunda Usono, tre malproksime de la rondoj, en kiuj la militoj decidiĝas kaj kie la militemaj ĉefartikoloj poluriĝas. Hodiaŭ, kiu studento, kiu ĵurnalisto, kiu politika gvidanto persone konas soldaton mortintan en batalo ? La ĝenerala militservo havis almenaŭ la meriton enpreni la nacion en la konfliktojn kiujn ĝiaj reprezentantoj lanĉiĝis.

Kiam ili sin esprimas … Ekde Septembro 2001, la prezidanto de Usono, sen antaŭa konsento de la Kongreso [malsupra ĉambro de la usona parlamento -vl], povis lanĉi militan operacon, kiun li deziris kun la preteksto batali kontraŭ la terorismo. La malamiko ne estis nomita, nek la geografia spaco nek la daŭro de la misio. Antaŭ kvar jaroj, la usonaj senatanoj malkovris, ke okcent iliaj soldatoj troviĝis en Niĝero, nur ĉar kvar el ili tie ĵus pereis. Grupo de parlamentanoj el la du partioj, kun la apogo de s-ro Joseph Biden, agis por nuligi tiun blanko-ĉekon donitan al la plenum-organo. La milito ne estu afero de la princo, antaŭ ĉio kiam oni pretendas fari ĝin en la nomo de la demokratiaj valoroj.

TIO VALIDAS ankaŭ por lando kia Francujo, kies armeo estas engaĝita en Afriko. Ĉio pravigus, se oni tie inteligente diskutus pri geopolitiko, pri aliancoj, pri strategio por la estonteco. Antaŭ ĉio post Afganujo. Sed, se juĝi laŭ la lastaj komentoj de pluraj kandidatoj por la prezidant-elekto en venonta Aprilo, tio ne okazos. S-ro Emmanuel Macron reĵetis la pilkon de la sekureca demagogio per tio ke li asimilis la afganojn, kiuj fuĝas pro la totalisma talibano, al “malregulaj gravaj migraj fluoj”. Transformi la rifuĝantojn el supoze terorisma diktatoreco al tiaj fluoj, havigos al li, laŭ lia espero, la favorojn de konservativaj elektontoj. La du kandidatoj de la dekstruloj, Xavier Bertrand kaj Valérie Pécresse, kompreneble pliigis tiun retorikon : S-ino Pécresse aldonis eĉ ke en Kabulo “parto de la monda libereco” estas en la ludo. Kaj la socialista [2] urbestrino de Parizo, s-ino Anne Hidalgo, en la antaŭparolo de sia analizo de la okcidenta malvenko skribis frazon vere teruran : “Kiel ofte en Afganujo, min avertis Hernard-Henri Lévy.” Certe pro tio ŝia konkludo, ke “ni devas iel aŭ alie reiri la vojon al Kabulo” [3]

Do, al s-inoj Hidalgo kaj Pécresse jam ne restas io alia ol postuli de la rusoj kaj de la atlantika alianco la receptojn de sia lasta triumfa marŝo al la afgana ĉefurbo.

Serge HALIMI.


"Almenaŭ ili ne estis komunistoj" - Intervjuo kun Zbigniew Brzezinski

de  Le Nouvel Observateur

“Almenaŭ ili ne estis komunistoj” – Intervjuo de Zbigniew Brzezinski

La Central Intelligence Agency (CIA) komencis helpi la afganajn muĝahedojn [1] antaŭ la sovetia invado. La konsilisto pri sekureco de la prezidanto James Carter (197-181), Zbigniew Brzezinski, tion koncedis :

“Laŭ la oficiala versio de la historio, la helpo de la CIA al la muĝahedoj komencis dum la jaro 1980, do post kiam la sovetia armeo invadis Afganujon, la 24-an de Decembro 1979. La realo, ĝis nun konservita sekreta, estas tute alia : efektive la 3-an de Julio 1979 la prezidanto Carter subskribis la unuan direktivon por kaŝa helpo al la kontraŭantoj de la porsovetia reĝimo de Kabulo. Kaj tiun tagon mi skribis noton al la prezidanto, en kiu mi klarigis al li, ke tiu helpo sekvigos armean intervenon de la sovetianoj. […] Ni ne puŝis la rusojn interveni, sed ni scie altigis la verŝajnecon ke ili tion faros.”

Kaj tamen, kiam la sovetianoj pravigis sian intervenon per la “sekreta entrudiĝo de Usono”, neniu kredis ilin. Ĉu li tion bedaŭras ?

“Bedaŭri kion ? Tiu sekreta operaco estis elstare bona ideo. Ĝi havis la efikon altiri la rusojn en la afganan kaptilon, kaj vi volas ke mi bedaŭru ? La tagon, kiam la sovetianoj oficiale transiris la landlimon, mi skribis al la prezidanto Carter, substance jene : “Ni havas nun la okazon doni al la USSR ĝian Vjetnam-militon”. Fakte, Moskvo dum preskaŭ dek jaroj devis fari militon ne elteneblan por la reĝimo, konflikton kiu kondukis al senkuraĝiĝo kaj fine al disfalo de la sovetia imperio.

– Ĉu vi ankaŭ ne bedaŭras ke vi favoris la islamisma fundamentismon, esti doninta armilojn, konsilojn al estontaj teroristoj ?

– Kio estas pli grava, koncerne la mondan historion ? Ĉu la talibanoj aŭ la falo de la sovetia imperio ? Ĉu kelkaj islamistaj ekscitiĝintoj aŭ la liberigo de Centreŭropo kaj la fino de la malvarma milito ?”

Intervjuo de Le Nouvel Observateur, 15-21-a de Januaro 1998.


Ĉu survoje al fino de la senfinaj militoj ? Tamen ĉio estis skribita

La samtempaj bildoj de civiluloj, kiuj kroĉiĝis al usonaj aviadiloj por forlasi Kabulon, kaj de talibanoj instaliĝintaj en la prezidantan oficejon, restos kiel simboloj de milito ne gajnebla. Francujo, aganta en la sahela zono en simila entrepreno, devus de tio tiri la instruojn. (vidu la artikolon de Marc-Antoine Pérouse de Montclos : Kaj dume, Francujo enŝlimiĝas en Sahelo (aperonta meze de Septembro). La afganaj ribeluloj enpotenciĝis fine de fulma kampanjo, ĉar ili sciis enradikiĝi en la lando ([Adam Baczko kaj Gilles Doroonsoro : Kiel la talibanoj venkis ?-art ], aperonta en la dua semajno de Septembro) Elĉerpita de jardekoj da milito, la loĝantaro aspiras pacon, kion atestas nia speciala sendito ; la najbaraj landoj siavice pretiĝas intertrakti (Georges Lefeuvre : Diplomatia nervozeco aktivado de Teherano ĝis Pekino). La homa, financa kaj demokratia bilanco estas klara (vidu ĉi-sube).



de  Martine BULARD

NENIAM lando tiom meritis sian kromnomon – la “tombejo de la imperioj”. Post forpeli la mongolojn kaj la persojn, Afganujo pelis el sia teritorio Britujon en la 19-a jarcento, Sovetunion en la 20-a kaj Usonon en la 21-a.

Fine de la plej longa milito de sia historio – du jardekoj –, kaj entiri en sian krucmiliton ne malpli ol tridek ok landojn sub la komando de la Nord-Atlantika Traktad-Organizaĵo (NATO), Usono retiriĝas kun absoluta fiasko. Tre simbole, ĝiaj trupoj foriras en ĝenerala ĥaoso de “savu sin kiu povas”, ĉe la alveno de la dudeka datreveno de la atencoj al la Monda Komerca Centro kaj al la Pentagono [1], kiuj estis ĝia preteksto por eniri Kabulon. Anoncita de la tiama prezidanto Donald Trump por Majo 2021, la retiriĝo efektiviĝis sub s-ro Joseph Biden kun apenaŭ kelkaj monatoj da prokrasto.

Unu el iliaj antaŭuloj, s-ro George W. Bush, kiu komencis tion, kio devis fariĝi “mu-operatoro”, tamen kriis venkon post la falo de la taliban-reĝimo, fine de 2001 : Usono estis venĝita. Restis jam nur konstrui ŝtaton (state-building) kiom eble plej konforman al la usonaj projektoj. Tasko atingebla por la unua mondpotenco, kiu sciis disvenki la komunistan malamikon (vidu la deklarojn de Zbigniew Brzezinski “Almenaŭ ili ne estis komunistoj”) kaj kiu, forta pro siaj “demokratiaj valoroj”, povis arogi al si la rolon de ĉefdefendanto de la liberecoj sur la planedo. La registaroj de la okcidenta mondo tiam estis kun tio kongruaj.

Dek jarojn poste, s-ro Barack Obama, kiu antaŭe promesis malenŝoviĝi, tamen fine decidis sendi kromajn fortojn (surge) por atako, kiun li opiniis fina, kaj poste salutis la murdon de Usama Ben Laden en ties pakistana loĝejo : “Nia plej granda sukceso en nia batalo kontraŭ Al-Kajdo”, kiu “atestas pri la grando” de Usono, li diris en tiu 1-a de Majo 2011 en solena parolado.

Naŭ jarojn poste, en Februaro 2020, la interkonsento de Doho inter la registaro Trump kaj la talibanaj organizaĵoj, signifis la kompletan kapitulacon de Usono. [2] Sen ajna konsulto kun la registaro de Kabulo, ĝis tiam finance kaj politika subtenata de Vaŝingtono. Sen konsultado de la afgana popolo, kompreneble. Sen eĉ ajna kunordigado kun la membroj de la NATO, kiu havis surloke 7 100 soldatojn (1 300 de Germanujo, 1 100 de Britujo, 900 de Italujo kaj kelkajn centojn de Kartvelujo kaj de Pollando, ktp, dum Francujo estis retiriĝinta en 2014), kaj krome la 2 500 usonaj armeanoj. Koncerne la 17 000 civilulojn sub usona kontrakto (contractors), afganaj kaj aliaj, ili ankaŭ estis metitaj antaŭ la fakto farita. La imperio decidas, la subuloj kliniĝas. Jen kio devus pensigi ĉiujn kiuj revas meti sin sub la flago de “azia NATO” por defendi la samajn “demokratiajn valorojn” kontraŭ nova malamiko, Ĉinujo. [3]

Usono, estas vere, ne kontentiĝis trudi sian strategion : ĝi pagis bonan parton de la fakturo – grandega –, elspezante 2000 miliardojn da dolaroj. [4] Proksimume 775 000 soldatoj sin sekvis surloke, el kiuj 100 000 dum la plej forta surge de s-ro Obama (kiu ricevis la Nobel-premion pri paco en 2009), sen kalkuli la ultramodernajn militajn ekipaĵojn, la mortigajn sepavojn, la dekojn da neregistaraj organizaĵoj (NRO) masive financitajn … Kosto mirkonsterna por senapelacia bilanco, kvankam eĉ ne definitiva : almenaŭ 160 000 afganoj mortigitaj, laŭ la Unuiĝinta Naciaro (UN) ; 2 400 usonaj soldatoj ; 1 500 armeanoj de la Alianco (el kiuj 90 francoj) ; kaj 1 800 civiluloj sub kontrakto.

Tiu ĉi homa kaj financa katastrofo postlasas landon en eĉ pli malbona stato ol tiu, en kiu ĝi troviĝis antaŭe, escepte por la virinoj, kies sorto pliboniĝis – almenaŭ en la urboj. Sed la talibanaj premoj por teni ilin en fermita hejmo, la minacoj kontraŭ inaj verkistoj, ĵurnalistoj, kuracistoj, profesoroj, devigataj ekziliĝi, se ili ne estas tutsimple murdataj, en la lastaj monatoj intensiĝis, eĉ antaŭ la falo de Kabulo. Sen paroli pri la mortigaj atencoj farataj de la Organizaĵo de la Islama Ŝtato (OIŜ), aŭ Daeŝ). Pri la cetero, la “civiliza misio” de la Okcidento sukcesis la heroaĵon levi Afganujon en la rangon de la monde unua produktanto de opio : ĝi certigas 90 elcentojn de la provizoj – kio egalas al 15 elcentoj de ĝia malneta enlanda produkto (MEP).

La lando estis transformita en vastan kleptokration [5], senkompate priskribitan de la kolonelo Christopher Kolenda, unu el la konsilistoj de la usona armeo : “Mi ŝatas uzi la analogon de kancero. La eta koruptado, tio estas kiel haŭtkancero ; oni havas la rimedojn por ĝin alfronti. La pli altnivela koruptado, ene de la ministrejo, tio estas kiel la intesta kancero : ĝi estas pli grava, sed, se vi eltrovas ĝin ĝustatempe, vi povas resaniĝi. La kleptokratio siavice estas kiel cerba kancero : ĝi estas fatala.” [6] Tiu konstato datas de 2006. De tiam la afero ne vere pliboniĝis. Ne mirige, ke la talibanoj havas antaŭ si bulvardon. La okcidenta milito metis ilin ĉe la stirilon, dum antaŭ la invado, post kvin jaroj da potenco, ili “ne povis plu kalkuli kun la subteno de la popolo”, memorigas pakistana ĵurnalisto. [7]]] Hodiaŭ ili revenas al la ŝaltiloj, triumfe.

Tamen, tiu “bona milito”, laŭ s-ro Bush (2001), tiu “justa” milito, laŭ s-ro Obama (2011), farata kontraŭ “la obskurantismo kaj la teroro”, laŭ s-ro Nicolas Sarkozy (2008), per unu vorto “nia milito”, laŭ la franca ĥoro de konstantaj riparistoj de damaĝoj, kiel Bernard-Henry Lévy, Pascal Perrineau, Stéphane Courtois kaj kelkaj aliaj (vidu Marc Antoine Pérouse de Montclos : Kaj dume, Francujo enŝlimiĝas en Sahelo), devis protekti la mondon kontraŭ atencoj kaj eligi la afganojn el la barbareco. Necesis “gajni la korojn per kontraŭkuglaj veŝtoj”, laŭ la formulo de s-ro Bernard Kouchner, tiam ministro pri eksterlandaj aferoj. [8] Kvazaŭ eblus kontraŭbatali la terorismon per teroro kaj trudi la demokration per kanonoj kaj granda kvanto da dolaroj. Kiu ĉe la militemuloj rekonas sian eraron, eĉ antaŭ la evidenta malvenko ? Male, ili pasas de unu postulo de entrudiĝo al alia : Irako post Afganujo, poste Libio, Sirio, la Sahel-zono, kaj sendube baldaŭ alia “friponŝtato”, kun la defendo de la homrajtoj sub la brako (escepte en la “amikaj” landoj kiel Egiptujo aŭ Saud-Arabujo) kaj ĉiam kun la trankvila konscienco elekti la tendaron de la bono.

NU, ne nur la “bono” ne renkontiĝas, sed tiuj invadoj kreas la ĥaoson, la enradikiĝon de grupoj kial la OIŜ, la malstrukturiĝon de la socioj kaj de la ŝtataparatoj, la etnigon de la konfliktoj, la dividon de la loĝantaroj, kelkfoje internan militon kaj, ĉiukaze, la fiaskon de la grandaj demokratiaj principoj. Ankaŭ en la okcidentaj landoj, kie mensogoj, koruptoj, torturo, subatako kaj ofendmoko al liberecoj akompanis tiujn negajneblajn militojn.

Oni konis la skandalon de Guantánamo, kie daŭre, sen ajna proceso, putras kvardeko da malliberigitoj ; aŭ tiun de la eksterlandaj torturcentroj … Julian Assange, per WikiLeaks, jam levis parteton de la vualo – pro kio li estas daŭre enŝlosita kvazaŭ vulgara teroristo. La Washington Post akre prilumis la fiaĵojn de la usonaj respondeculoj per sia publikigo, la 9-an de Decembro 2019, de la afganaj dokumentoj (“Afghanistan Papers”) – vidu "La vero estas tre malofte bonvena"->art]) : pli ol du mil paĝoj da interparoladoj kun rektaj agantoj, pridemanditaj de la Oficejo de la Speciala Ĝenerala Inspektisto por la rekonstruado de Afganujo (SIGAR). Sinsekvaj prezidantoj, ministroj kaj ĉefoj de la ĉefstabo intence mensogis al siaj samcivitanoj kaj al la tuta mondo.

Tiel, ses monatojn post la komenco de la operacoj, la 17-an de Aprilo 2002, la ministro pri defendo Donald Rumsfeld – mortinta lastan Junion – asertis en unu el tiuj konfidencaj notoj poezie nomataj “neĝoflokoj” : “Ni neniam sukcesos revenigi la usonan armeon el Afganujo, escepte […] se okazas io, kio certigos al ni la stabilecon. Helpu !” Kelkajn monatojn poste (la 8-an de Septembro 2003), li asertis : “Mi havas nenian komprenon pri kiuj estas la fiuloj.” Li tamen decidis publikigi, en la retejo de la Pentagono, dokumenton, kiu vicigis “multajn bonajn novaĵojn” antaŭ ol konkludi : “Nun, kiam fariĝis modo paroli pri « forgesita milito » koncerne Afganujon, aŭ diri ke Usono perdis siajn celojn el la okuloj, la faktoj kontraŭas la mitojn.”

La “afganaj dokumentoj” sciigas al ni ankaŭ, ke la “informantoj” – soldatoj, membroj de misioj de sekretaj servoj aŭ de NRO … – estas petataj de siaj ĉefoj doni nur “bonajn indikilojn”. Tiom ke tio agacis la generalon Michael Flynn : “De la ambasadoroj ĝis malsupra nivelo, ĉiuj diras al ni, ke ni faras bonan laboron. Ĉu vere ? Se ni faras tiom bonan laboron, kial ni havas la impreson perdi ?” Ni estas en la jaro 2015. En la supra nivelo, pri tio neniu trompiĝas, sed ĉiuj asertas, kiel ĝismedolaj ludistoj, ke la venonta provo estos la bona, ke la venonta batalo estos la lasta.

La internacia juro estas renversita. Ekde la komenco, Vaŝingtono sole decidis bombi Kabulon, poste petis la apogon de la Konsilantaro pri Sekureco de la Unuiĝinta Naciaro, kiu, inter la 12-a de Septembro kaj la 20-a de Decembro 2001, adoptis serion da rezolucioj unuanime (inkluzive de Rus- kaj Ĉin-landoj). Tamen, jam ne temís pri uzado de forto kontraŭ agresinta ŝtato – la principo, kiu estas ĉe la fundamento mem de la internaciaj rilatoj –, sed pri batalo “kontraŭ la terorismo”, kio permesas agresi landon supozatan protekti ĝihadistojn. La “antaŭmalhelpa milito” tiel oficialigita poste permesis interveni en Irakon, en Libion, kaj, koncerne Francujon, en Malio, sen tamen interrompi la ondon da atencoj.

Tuj sekve – kaj tio estas ankaŭ konsekvenco de tiu demokratia fiasko –, la kontraŭliberecaj leĝoj multiĝis, de la usona Patriot Act (Patrujo-leĝo) ĝis la urĝostato, kiu, en Francujo, estas enigita en la leĝaron ; arbitraj arestoj, malpermesoj manifestacii laŭ la bona volo de la prefekta aŭ elizea princo, ktp. [9]

DUME, en Afganujo, la ĥaoso estas des pli granda, ke la lando restas la kaldrono de la azia “granda ludo”. En ĝi troviĝas Pakistano, aliancano de Usono kaj protektanto de parto de la talibanoj ; sed ankaŭ Barato , kiu helpis la kontraŭpakistanajn muĝahedajn grupojn en Baluĉolando [10] Ĉinujo, kiu timas malstabiligon de Xinkiang fare de la Islamisma Movado de Orienta Turkestano (IMOT) kaj, same kiel Nov-Delhio, avide rigardas la minejajn riĉaĵojn. Sen forgesi Ruslandon, kiu ne atendite revenas ; Iranon, kiu akceptis la persekutatajn hazarajn rifuĝintojn [11] (vidu la artikolon de Georges Lefeuvre : Diplomatia aktivado de Teherano ĝis Pekino). Efektive, Afganujo densigas la fiaskojn de la Okcidento. Fiasko milita, ĉar, de jardekoj, Usono gajnis neniun armitan konflikton ; strategian, ĉar la “milito kontraŭ la terorismo” montriĝas kiel pli malbona ol la malbono ; morala, ĉar la reĝimoj starigitaj surloke (de Kabulo ĝis Bagdado) estas koruptitaj kaj la voĉdonrajto misfamigita ; demokratia, ĉar tiuj ekspedicioj estas deciditaj de unu sola persono ; politika, fine, ĉar la koncernataj ŝtatoj estas detruataj kaj la fortoj, kiujn oni pretendis neniigi, revenas pli certigitaj ol iam ajn antaŭe.

La retiriĝo de la trupoj, pri kiu en Usono nun regas unuanimeco, signifas la finon de epoko : tiun de la rektaj intervenoj kaj de “senĉesaj militoj”. Ĉu ĝi same anoncas novan eraon, en kiu la usonanoj jam ne konsideras sin kiel esceptan popolon destinitan regi la planedon ? La titolo de la programo de s-ro Biden donas la respondon : “Gvidi la demokratian mondon”. [12] La hegemonia intenco transvivis la malvenkon en Vjetnamujo. Ĝi ne malaperos post la afgana instruo.

Martine BULARD.


Dume, Francio enŝlimiĝas en Sahelo

Kvankam Malio ne similas Afganion, ankaŭ Francio elektis la malcedemon de "ĉio por sekureco". Sed la lokaj registaroj traktas kun ĝihadistoj.



de  Marc-Antoine PÉROUSE de MONTCLOS

" La milito por liberigo de Malio estas finita. Ĝi estas gajnita", asertis S-ro Jean-Yves Le Drian la 20-an de marto 2014, dek kvar monatojn post la lanĉo de "operaco Serval" [1]. La ago de la Franca armeo, plu diris la Franca ministro pri defendo, ebligis al tiu lando retrovi sian suverenecon, siajn demokratiajn instituciojn, okazigi balotadon, kaj restarigi la fierecon aparteni al Malio" (Radio Monte-Carlo, 20-an de marto 2014). Sep jarojn poste, tia triumfismo ŝajnas almenaŭ miriga. La ĝihadismaj grupoj plivastigis sian agkampon al Niĝero kaj Burkino. La Malia ŝtato ne sukcesis restarigi veran ĉeeston en la nordo, ĉefe en Kidal, ĉefloko de la Tuaregaj separatistoj. Pri ĝiaj "demokratiaj institucioj", ili estas interrompitaj depost kiam la armeo prenis la regadon en Bamako, en aŭgusto 2020, kaj kolonelo Assimi Goita eksigis la portempan registaron en majo 2021.

La 10-an de junio 2021, la Franca prezidanto Emmanuel Macron fine publike agnoskis la maleblecon anstataŭi svenantajn ŝtatojn : "Ni ne povas sekurigi zonojn, kiuj refalas en senorganizadon ĉar ŝtatoj decidas ne efektivigi siajn respondecojn, aŭ tio estos senfina laboro [2]." Sed tia konstato estis farebla ekde 2013. Fakte, la soldatoj de operaco "Barkhane", kiu anstataŭis operaco "Serval", neniam havis la rimedojn financajn, nek politikajn por plenigi la mankojn de la publikaj servoj en la kamparaj kaj forlasitaj zonoj, kie agis la ĝihadismaj grupoj. Male : ili renkontis multajn teknikajn problemojn, kiuj ofte evidentigis la malnoviĝon de iliaj ekipaĵoj, kaj foje, la spertomankon de iliaj membroj pri la kulturaj realaĵoj de la tereno. Sinkoncentriĝante al la terorisma afero, ilia disvolviĝo en Sahelo montris la malesperigan senton, ke ili provis ĉiam kaj ĉiam ŝtopi breĉojn por eviti katastrofon.

Eĉ pli grave, la elekto de "ĉio por sekureco" kaj la rifuzo konsideri eĉ la plej etan traktadon kun ribeluloj nomitaj ĝihadistoj aperigis Francion, kiel obstaklon por paco. La obstinado de Parizo kontrastas kun la evoluiĝo de siaj aliancanoj kaj tiu de la Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj nacioj (UN), S-ro António Guterres, kiu nun laŭdas politikan dialogon [3] Eĉ la Maliaj regantoj oficiale konsideras trakti kun unu el la ĝihadistaj grupoj, katiba Macina, en la regiono de Mopti. Efektivigita en julio 2019, la leĝo pri nacia konkordo eĉ ebligas leĝan bazon por amnestii la ribelulojn. Burkino, siaflanke sekrete konkludis pafĉeson kun la batalantoj de la grupo Ansarul Islam en la provinco de Soum, ĉe la Malia landlimo [4]. Kaj pri Niĝero, ĝi komencis ekde majo 2016 dialogon kun la Fulanaj membroj de Islama Ŝtato en Granda Saharo (EIGS), kiel asertas al ni prezidanto Mohamed Bazoum [5].

"Kun teroristoj, oni ne traktas"

Tiuj tri landoj havas la komunan sintenon provi trakti nur kun siaj samlandanoj. Ili ne intencas ekdialogi kun fremduloj, ĉefe Alĝerianoj aŭ Saharanoj. La problemo estas do trovi fidindajn alparolantojn kaj precize difini la politikan kampon de traktado por ĉesigi la perfortaĵojn. La komencitaj diskutoj eble rezultigos financadon de moskeoj, de religiaj lernejoj aŭ laŭkoranaj tribunaloj, iel kiel en Islama Respubliko de Maŭritanio [6].

Ĉio dependas ankaŭ de la militista premo, kiun la ŝtatoj de tiu regiono povos efektivigi sur la ribeluloj por moderigi iliajn postulojn, dum Francio ankoraŭ devas precizigi la agendon de sia trupretiriĝo. Jam agintaj en la zono antaŭ 2013 la specialaj elitaj trupoj de operaco "Sabre" restos tie kaj daŭrigos militon pere de spavoj. La demando estas ĉu la celitaj mortigoj de strategoj de ĝihado povos kontribui al pli vasta strategio de solvo de konfliktoj, celanta instigi la ribelulojn al traktado.

Tio estas tre dubinda, kiam oni vidas la necedemon de la Elizea palaco pri tio. "Kun teroristoj, oni ne traktas", ripetis S-ro Macron same kiel liaj antaŭuloj [7]. Trakti kun la ribeluloj egalas agnoski la fiaskon de la milita elekto kaj similas kapitulacon fronte al malamiko ja malsupera per armiloj kaj homoj. S-ro Macron intencas retiri la trupojn de "Barkhane" ĉar li ne volas troviĝi en la humiliga situacio de Usono, kiu dudek jarojn post sia alteriĝo en Afganion, devis trakti kun la talibanoj kaj agnoski la sakstraton de sia interveno (legu la artikolon de Martine BULARD). Li preferis antaŭagi esperante, ke la pli gravaj konsekvencoj de la fiasko de lia milita strategio ne damaĝos lian bildon.

En la kazo de Francio, trakti ankaŭ devigas fornei la parolojn asertitajn ekde 2013 en Malio kaj post 2014 en la najbaraj landoj. Tiuepoke, S-ro Le Drian ja svingis la fantomon de vahabisma varbado kaj de ĝenerala ekbrulado de "Sahelistan", kiu fine minacos la mondan pacon. Li puŝis la registaron al batalo kontraŭ ribeluloj, kiuj neniam faris atencojn en la okcidento, male al Al-Kaida kaj Organizo de Islama Ŝtato (OIŜ), kiuj faris tion el Afganio, Sirio aŭ Irako. Lia proparolanto, S-ro Sacha Mandel zorge elektis siajn "parolajn elementojn" por akiri la konsenton de UN pri la Franca milita interveno nome de la "lukto kontraŭ terorismo". Laŭ li, la ĝihadistoj estis transformonta Malion al nova Afganio kaj probable prenos la ĉefurbon Bamako.

Simpla movo de ribeluloj agantaj en la nordo de Malio, tiam estis uzata kiel preteksto, laŭ la vorto de la Usona fakulo Marina Henke, por la plej granda eksterlanda operaco de la Franca armeo depost la Alĝeria milito [8]. Sed la planoj de la interveno estis jam pretaj, komence por konkeri la landan nordejon. Ĉar tiu zono ne havas ekonomian gravecon, la decido de Elizea Palaco eble sekvis enlandajn konsiderojn - ekzemple la prestiĝo, kiun tia operaco povos doni al tiuj, kiuj organizis ĝin, nome prezidanto François Hollande kaj lia ministro Le Drian, kiel sugestis du ĵurnalistoj de Le Figaro, Isabelle Lasserre kaj Thierry Oberlé, en esplor-libro [9].

Internacie la operaco "Barkhane" ebligis prezenti Francion, ekskolonianton, kiel barilon kontraŭ la ĝihadisma barbareco, eĉ kontraŭ la "migranta premo" sur Eŭropo, tiel plifortigante ĝian statuson de meza potenco kaj pravigante ĝian konstantan sidilon en la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj. Ankaŭ la milit-industria premgrupo helpis tion, ĉar la fantomo de pligrandiĝo de terorismo inspirata de vahabismo pravigis la konservon de la armea buĝeto kaj de konstantaj militistaj bazoj sude de Saharo... dum Parizo daŭrigis proponi trejnadojn kaj armilojn al Saud-Arabio, Sahelo ebligante provi la francajn armilojn en realaj kondiĉoj kaj laŭdi ilian efikecon.

La fantasma graveco de la minaco ankaŭ verŝajne utilis por varbi junulojn allogitajn en batalan devontiĝon per promeso de aventuro kaj monkompenso por servo en fremda lando (ISSE), krommono pagata al la soldatoj senditaj en eksteraj operacoj (OPEX).

La insisto pri la tutmondiĝo de ĝihadismo kaŝis la lokajn karakterojn de la Sahela krizo, situacio en kiu terorismo estis nur simptomo de la putriĝo de la ŝtatoj en tiu regiono [10]. Anstataŭ interesiĝi pri la radikoj de la politika malsano, Elizea Palaco vetis pri "ĉio por sekureco", precipe pro la influo de S-ro Le Drian, kiu rekte iris de la ministrejo pri nacia defendo (2012-2017) al tiu pri eksterlandaj aferoj. Tiu blindeco vaste ekzistas en la reganta klaso. En parlamenta raporto, la pasintan aprilon, tri deputitoj, S-inoj Françoise Dumas, Sereine Mauborgne ( La Respubliko Marŝanta - LREM) kaj Nathalie Serre (La Respublikanoj - LR) tiel asertis, ke la Franca operaco estas "unuanime laŭdata de (ĝiaj) partneroj (...), tiom pro la sekureca piliero (...) kiom pro ĝiaj agoj ebligantaj pliboniĝon de la regado kaj la disvolviĝo de la regionaj landoj". Kaj senhezite konkludas : "Nun, estas neniu solvo sen "Barkhane"" [11]

Tiu aserto, kiu minimumigas la Afrikajn solvojn, estas ja karakteriza de la ideo, kiun la eksa kolonianta potenco havas pri la nemalhavebla karaktero de sia ĉeesto en Sahelo. La demando do restas : ĉu la fino de la operaco "Barkhane" pridubigos la intervenan postulaton de Francio en sia influzono ?

Marc-Antoine PÉROUSE de MONTCLOS


"La vero tre malofte bonvenas"

La 9-an kaj 10-an de Decembro 2019, la Washington Post publikigis pli ol du mil paĝojn da notoj kaj da interparoladoj de la oficejo de la Speciala Ĝenerala Inspektisto por Rekonstruo de Afganujo (Sigur) kun rektaj agantoj de la konflikto. Tiuj ĉi “Afghanistan Papers” levas la vualon sur la mensogoj de la gvidantoj kaj de la usonaj militistoj



de  la REDAKTEJO

Donald Rumsfeld, usona ministro pri defendo inter 2001 kaj 2006 :

“Mi eble estas senpacienca. Fakte, mi estas iomete senpacienca. Ni neniam sukcesos eligi la usonan armeon el Afganujo, se ni ne zorgas pri tio, ke io okazu kio certigas al ni la necesan stabilecon por ke ni foriru. Helpu !” (La 17-an de Aprilo 2002, ses monatojn post la komenco de la milito)

“Mi havas nenian komprenon pri kiuj estas la fiuloj. Ni havas teruran mankon de informoj pri la personoj.” (8-an de Septembro 2003)

Leŭtenanto generalo Douglas Lute, vickonsilisto ĉe la nacia sekureco por Afganujo kaj Irako de s-ro George W. Bush kaj de s-ro Barack Obama, poste reprezentanto de Usono ĉe la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) :

“Ni havis nenian fundamentan komprenon de Afganujo. Ni ne sciis, kion ni faris. (…) Ekzemple, pri ekonomio. Ni devis starigi « florantan merkaton ». Ni devintus specifi : “merkaton de floranta drogo”, ĉar tiu estas la sola parto kiu funkcias. Tio estas multe pli malbona ol vi pensas. Estas fundamenta manko de kompreno komence, kun tre ambiciaj celoj, ekscesa dependeco koncerne la armeon kaj manko de taksado de la necesaj resursoj.”

Jeffrey Eggers, iama membro de la SEAL, la speciala forto de la usona militŝiparo kaj nacia konsilisto ĉe la sekureco en la registaro de s-roj George W. Busch kaj Obama :

“Entute, ni supozis, ke la sekureco pliboniĝos de 2008 ĝis 2012, laŭpaŝe de niaj pliigoj de la resursoj, kaj ke ni ricevos fruktojn de nia investo. La generaloj [David] Petraeus kaj [John] Allen havis fidon, ili kredis ke tio, kio okazis en Irako, refariĝos en Afganujo, sed tio neniam realiĝis.

Ni iris tro rapide, kun tro da homoj kaj tro da resursoj. La granda demando estas ankaŭ : kion ni faras ĉi tie ? Kion ni atingis per tiu fortostreĉo de mil miliardoj da dolaroj ? Ĉu tio validis mil miliardojn da dolaroj ? Tiuj diskutoj okazis nur private. (…) Kial, se ni koncentriĝis al Al-Kajdo, ni parolas pri talibanoj ? Kial ni parolis la tutan tempon pri la talibanoj anstataŭ centri nian strategion al Al-Kajdo ?" (25-an de Aŭgusto 2015)

Bob Crowley, pensiiĝinta kolonelo, konsilisto ĉe la ĉefstabo de la Internacia Helpforto por Sekureco (FIAS, [laŭ la franca]), la misio de la NATO en Kabulo, en 2013-2014 :

“La vero tre malofte bonvenis en la CAAT [Counterinsurgency Advisory and Assistance Team – grupo de helpo kaj konsilo ĉe la kontraŭribelo] Ĉiuj volis aŭdi nur bonajn novaĵojn, dum la malbonaj ofte estis sufokataj. (…) Kiam ni provis esprimi pli larĝajn strategiajn zorgojn pri la volo, la kompetentoj aŭ la korupto de la afgana registaro, estis klare ke tio ne estis bonvena kaj ke la “ĉefo” ne ŝatis. (…) Ekzistis certa nombro da eraraj hipotezoj en la strategio : Afganujo pretas adopti la demokration de unu tago al alia, la loĝantaro tre rapide subtenos la registaron, necesas pli de ĉio. (…) La afgana registaro estis la plej granda fonto de malstabileco pro la korupto.” (3-an de Aŭgusto 2016)

Ryan C. Crocker, usona ambasadoro en Kabulo en 2002, poste de 2011 ĝis 2012 :

“Ekde kiam la korupto atingas la gradon, kiun mi tie vidis, estas nekredeble malfacila, eĉ malebla, ripari. (…) Eble nia plej granda kaj sola rezulto, malfeliĉe – kaj pro malatento, kompreneble –, estis la disvolvado de la amasa koruptado.” (11-an de Januaro 2016)

La 17-an de Aŭgusto 2021, la Pentagono publikigis 122-paĝan raporto ellaboritan de la SIGAR, kiu bilancas tiujn ĉi dudek jarojn da milito.

La usona registaro mallerte trudis okcidentajn teĥnokratiajn modelojn al la afganaj ekonomiaj institucioj. Ĝi trejnis la sekureco-fortojn per sistemoj de plej modernaj armiloj, kiujn ili ne povis kompreni, kaj eĉ malpli prizorgi. Ĝi trudis modelon de formala juro al lando, kiu solvis inter 80 kaj 90 elcentojn da siaj konfliktoj per neformalaj metodoj. Ĝi tre malofte sukcesis kompreni, kaj do venki, la kulturajn kaj sociajn malhelpojn por la emancipado de la virinoj kaj knabinoj. Senaj je tiuj ĉi bazaj scioj, la usonaj respondeculoj ofte delegis sian povon al agantoj, kiuj respondecigis la loĝantaron aŭ kiuj deturnis la usonan helpon por riĉiĝi, fariĝi pli potencaj aŭ por subteni siajn aliancanojn. La manko de intima kono de la lokaj realaĵoj signifis, ke la projektoj destinitaj por mildigi la konfliktojn, ofte akrigis ilin, sen paroli pri la kazoj, en kiu ili fine financis la ribelojn per malatento.


Kiel la talibanoj venkis

En Kabulo, atencoj konfesitaj de la Organizaĵo de Islama Ŝtato (OIŜ) mortigis, la 26-an de la ĵusa Aŭgusto, centon da homoj, inter ili usonajn soldatojn kaj talibanajn batalantojn. Ekde sia enpotencigo en lalando, tiuj ĉi siavice montriĝs atakeblaj de la islamista teroro. Kaj la okcidenta interveno en Afganujo finiĝas en ĥaoso, kio skuas la krediton de Usono. Ĉar restas la demando : kiel la talibanoj, kiujn malestimaj komentistoj kvilifikis “nudpieduloj sur motorcikleto”, povis venki ?



de  Adam BACZKO , Gilles DORRONSORO

EN konflikto unuavide tre malekvilibra, la okcidenta malvenko okazis pro erara ideo pri Afganujo, farita de kampo de ekspertizo, en kiu troviĝas pensfabrikoj, administracioj, universitatoj, internaciaj aŭ afganaj neregistaraj organizaĵoj (NRO) kaj privataj entreprenoj. Tiu interpreto starigas imagan antropologion, kiu difinas la afganan socion kiel lokisman en siaj interesoj kaj maleman al ĉia formo de ŝtata ĉeesto. Kvankam la lastatempa historiografio kontraŭdiras ĝin [1], la vizio de kultura opozicio en Kabulo regule revenas en la raportoj, la artikoloj kaj la verkoj dediĉitaj al la interveno, kaj eĉ en la plej oficialaj paroladoj.

Antaŭ sia nomumo kiel ĉefo de la okcidentaj trupoj en 2009, la generalo Stanley McCrystal deklaris : La historiaj maljustaĵoj fortigas la ligojn kun la triba aŭ etna identeco kaj povas malpligrandigi la logon de centralizita ŝtato. Ĉiuj etnoj, speciale la paŝtunoj, tradicie provis atingi ian sendependecon disde la centra registaro.” [2] La plej multaj fakuloj kontrastigis ŝtaton “malproksiman”, “nelegitiman” kaj, fine, “artefaritan” al loka sistemo “proksima”, “legitima” kaj “natura”. La proksimeco, laŭ ili, garantias familiarecon kaj personajn interrilatojn, kontraste al la glaciaj akvoj de la burokrateco.

Same kiel la armeanoj, la institucioj taskitaj pri “disvolvado” fine mobilizis tiun ĉi kliŝon, kiu ebligis ĉirkaŭiri la surlokan ŝtaton. La laŭdo de ĉio loka pravigis la foreston de kunordigado kun la afgana potenco nome de la legitimeco de etnaj asembleoj (jirga, ŝura). Prezentitaj kiel kutimaj, tiuj ĉi en la realo estis kreitaj de la organizaĵoj, kiuj loke starigis la internacian helpon : tio okazis pri la vilaĝaj ŝura-oj por la Nacia Programo de Solidareco de la Monda Banko. La obsedo de ĉio loka ankaŭ kondukis al etnigo de la publikaj politikoj. Oni menciis la paŝtunajn tradiciojn por ĉirkaŭiri la pozitivan juron, ekzemple laŭ heredo aŭ geedzeco, kaj oni donis spacon al la etne naciaj postuloj de uzbekaj, hazaraj aŭ taĝikaj entreprenistoj – kio ebligis al ili okupi postenojn kaj riĉiĝi.

Fine, Afganujo estis prezentata kiel lando triba – orientalisma vidmaniero inspirita de relegado de entnografaj tekstoj el la kolonia periodo. Pseŭdo-antropologio estis metita en la servon de la milito : “La strukturoj de nacia sekureco devas nutri sin per antropologio, fako inventita por subteni la batalojn en la tribaj zonoj.”

Montgomery McFate, kiu diris tion en la jaro 2006, [3], estis scienca konsilistino ĉe la komitato de la ĉefoj de la interarmila ĉefstabo. En tiu kadro ŝi starigis la “sistemon de homa tereno” (Human Terrain System), kiu celis enpreni antropologojn (en la realo soci-sciencistojn kun grado de licenco aŭ master) en la usonajn unuojn. Ŝi ankaŭ kontribuis al la redakto de la manlibro por kontraŭribelo FM 3-24, kiu favoras la intervenon de usonaj armeanoj en la sociajn konfliktojn por akiri aliancanojn kaj por kolekti informojn : “Iri en la direkton de la loka loĝantaro, kaj ne kontraŭflue. Unue, gajni la konfidon de kelkaj vilaĝanoj, poste labori kun tiuj, kun kiuj ili komercas, edziĝas aŭ faras aferojn. Tiu taktiko ebligas akiri lokajn aliancanojn, mobilizitan loĝantaro kaj retojn de konfido.” [4]

Usona oficiro, la majoro Jim Gant, rakontas, kiel li helpis eminentulon en konflikto pri grundo, kiam li gvidis taĉmenton de specialaj fortoj en la provinco Kunar en 2003 : “La montaraj loĝantoj estis prenintaj kaj ekspluatintaj grundon, kiu apartenis al la loĝantoj de la ebenaĵoj. La malik [ĉefo] diris al mi, ke la grundo estis donita al la tribo de la “reĝo de Afganujo” antaŭ tre, tre longa tempo kaj ke li montros al mi la dokumentojn. Mi diris al li, ke tio ne necesas : lia parolo al mi sufiĉas. […]Mi decidis lin subteni. “Malik, mi estas kun vi. Miaj viroj kaj mi iros kun vi por paroli kun la montanoj. Se ili ne redonos la grundon, ni batalos ĉe via flanko”. La majoro Gant ne rakontas, kiel tiu historio finiĝis ; li nur indikas, per lakona “Sufiĉas diri, ke la problemo solviĝis”, ke li helpis sian “amikon” alproprigi al si la disputatajn grundojn. [5]

Centralizita movado, strukturita ideologio

En la realo, la proklamita intereso pri la “afgana kulturo” kaŝas la nekonsideron de la (veraj) antropologiaj esploraĵoj faritaj ekde la 1980-aj jaroj, kiuj montras la de-tribismiĝon kaj la limojn de etna interpreto de la socio. [6] La alergio kontraŭ la ŝtato de la “reĝlando de impertinento” [7] estis temo des pli ŝatata ke ĝi pardonis la fiaskojn ĉiam pli malfacile kaŝeblajn de la “internacia komunumo”. Per la elspezitaj sumoj, la entrepreno de ŝtatkonstruo (state-building) estis unu el la plej ambiciaj post la usona okupado de Japanujo kaj de Germanujo post la dua mondmilito. En la 2000-aj jaroj, la tuta buĝeto de la afgana registaro devenis el monpruntistoj ; hodiaŭ tiu proporco estas 75 elcentoj. Al tiuj ĉi sumoj aldoniĝas dekoj da miliardoj da dolaroj investitaj en la financadon de la polico, de la justico, de la armeo, kaj en la konstruado de lernejoj, de malsanulejoj, de vojoj kaj de publikaj konstruaĵoj.

Tiu ĉi helpo estis karakterizita de sistema disbarado inter la programoj kaj ĝenerala malbona mastrumado. La sinsekvaj subtraktadoj de la projektoj okazis kun sistema koluzio en la atribuado de la merkatoj kaj kun financadoj, kiuj estis profitigaj unuavice por okcidentaj entreprenoj. Por preni la ekzemplon de la justico, s-ro Ronald Neumann, eksa usona ambasadoro en Afganujo (de 2005 ĝis 2007), koncedas : “Nia propra komenco en la jura helpado estis ĥaosa. La USAID [la agentejo de Usono pri internacia disvolvad] mastrumis certajn programojn pere de privataj entreprenoj. La ŝtatdepartemento havis siajn proprajn adjudikadojn, sed ankaŭ pagis plurajn spertajn prokurorojn disponigitajn de la ministrejo pri justico, kiuj ofte ŝajnis agi sendepende. La usonaj armeanoj financis siavice certajn programojn, sed nek ili nek ni sciis tion, kion la alia faris. La kunordigado inter niaj partoj estis malforta kaj la rilatoj streĉitaj.” [8] Krome, la eksterlanda persoaro, kiu nur tre malofte parolis la lokajn lingvojn, vivis en enklavoj, en distanco al la afgana loĝantaro. En Kabulo, la praktikoj "homa veziko" – do kelkaj miloj da eksterlandanoj vivis en la ĉefurbo – faris multon por malestimigi la okcidentan ĉeeston. La kredito de la francaj kuracistoj (French doctors), pene akirita en la 1980-aj jaroj, tiel estis foruzita de nova generacio de venintoj, kiuj laboris ĉe la kruciĝo de komerco kaj homaj servoj.

Cetere, la eksterlandaj institucioj taskitaj pri rekonstruado de la ŝtato sisteme subfosis la afganajn instituciojn, kiujn ili devis subteni. Per la konstitucio de 2004, la usonaj gvidantoj trudis prezidantan reĝimon, kiu marĝenigis la parlamenton kaj la politikajn partiojn. La okcidentaj ministrejoj kelkfoje redaktis leĝojn, kiuj poste estis promulgataj de la prezidanto, kion permesis al li artikolo de la konstitucio dum parlamentaj ferioj.

Koncerne la sekurecon, Usono elektis duoblan sistemon. Krom oficialaj afganaj organoj (armeo, informservo, polico), ĝi apogis sin sur diversaj armitaj grupoj : milicoj sub rekta aŭtoritato de la Central Intelligence Agency (CIA), eksaj muĝahedinoj batalintaj kontraŭ la sovetianoj nomumitaj guberniestroj, ktp. Tiuj ĉi komence servis kiel helpantoj al la usona armeo en ĝia persekutado de batalantoj de Al-Kajdo, poste kontribuis al la batalo kontraŭ la talibanoj, servante kiel tradukistoj kaj gvidistoj por la atakoj de la specialaj fortoj kaj de la sepavoj [9]. Ilia pozicio ebligis manipuli la usonajn armeanojn – kiuj ne parolis la afganajn lingvojn kaj ne konis la lokajn sistemojn – por elimini siajn rivalojn kaj prezenti ilin kiel ribelulojn ( vidu la tekston ĉi-sube : La fabriko de tribaj konfliktoj). Ekkde 2011, dum la fazo, en kiu Vaŝingtono preparis sian retiriĝon, la milicoj fariĝis centra elemento de la strategio por bremsi la avancadon de la ribelo, speciale en la provincoj Kondoz, Wardak, Kandahar kaj en la Loya Paktia (Paktia, Khost kaj Paktika). Iliaj ekscesoj kaj la malordo, kiun ili kaŭzis (konfliktoj inter komunumoj, banditismo) daŭreme mallegitimis la registaron en la okuloj de la loĝantaro.

Surprize, la koalicio neniam ĝuste mezuris sian kontraŭulon. En Novembro de 2008, la komandanto de la okcidentaj trupoj, la generalo David McKiernan, deklaris : “Mi ne vidas koheron inter tiuj grupoj de ribeluloj je operaca kaj strategia niveloj. Mi vidas ribelon, kiu estas larĝe loka, regiona, kiu kelkfoje kunlaboras, kiu alifoje batalas, kaj kiu ne estas subtenata (…) de la afgana popolo.” [10] La kontraŭinsurekto tiel fariĝis kun la antaŭsupozo ke la talibana movado konsistas el dekoj da grupoj kiuj batalas pro tribaj, etnaj aŭ ekonomiaj motivoj. Ekzemple, la ideo ke la batalantoj estis pagataj je 300 dolaroj monate – konsiderinda sumo por la afganoj – trudiĝis sen esti kontrolita. Same, la fakuloj longtempe konsideris la reton Haqqani sendependa de la talibanoj, kvankam nenio pravigis tiun aserton, male : s-ro Sirajuddin Haqqani mem prezentas sin kiel viculo de ilia gvidanto en la tribuno publikigita de la New York Times titolita “Kio ni talibanoj volas”. [11]

En la realo, tiu movado estas centralizita, portanto de strukturita ideologio. Ĝiaj precipaj kadruloj devenas el la madras deobandies [12] de Pakistano, kiuj regule sendis siajn studentojn batali en Afganujo. Tiu reto de religiaj lernejoj formas la islamajn klerulojn pri juro kaj religio (ulema) , kiuj havas komunan fundamentisman vizion kaj posedas solidarecon inter si kaj la necesajn kompetentojn por fariĝi la bazo de burokrataro.

La regula rotacio de la kadruloj de unu provinco al alia kaj la kunordigado de la grupoj senambigue indikas organizaĵon hierarĥian kaj relative efikan – kun la limoj ŝuldataj al la celitaj eliminadoj, kiuj dekonigis la kadrulojn de la movado. Kvankam la komandantoj disponas pri taktika aŭtonomeco, ili devas respekti la ordonojn de sia hierarĥio, kaj multaj armeaj ĉefoj estis eksigitaj el siaj funkcioj pro mankanta disciplino. Ekde 2006, la talibanoj distribuis al siaj komandantoj konduto-kodon, kiu entenas elementojn de la islama juro kaj, en sia reviziita versio de 2009, kelkajn principojn de la internaciaj homrajtoj. Oficiale estas malpermesate ŝteli, fari perfortojn kontraŭ civiluloj kaj ekzekuti spionojn sen proceso, kio ne malebligas, ke regule fariĝas militkrimoj. Restas ke, male al la Organizaĵo de la Islama Ŝtato (OIŜ, aŭ Daech), kiu faras impresajn atencojn kontraŭ civilaj celoj (ekzemple tiun ĉe la kabula flughaveno la 26-an de Aŭgusto), la talibanoj praktikas antaŭ ĉio politikajn murdojn.

Starigo de “ombraj” tribunaloj

LA SINSEKVOJ ĉekape de la movado kaj la kohero de la pozicioj dum la intertraktadoj konfirmas la stabilecon de la organizaĵo. Tiel, kiam la afganaj sekretaj servoj anoncis en 2015, ke la mulaho Omar mortis en 2013 kaj ke tiu morto estis kaŝita, la disidentoj estis malmultaj. Kiam lia posteulo, la mulaho Aĥtar Mansur, en la sekva jaro estis mortigita de sepavo en Pakistano, s-ro Haibatullah Aĥundzada trudiĝis sen malfacilo. Tiuj sinsekvoj kontrastas al la tri lastaj afganaj elektoj, dum kiuj la du kandidatoj de la dua baloto deklaris sin venkintaj. Loke, la ribeluloj anstataŭigis siajn kadrulojn sen problemoj, dum la elimino de guberniestro ofte ŝanceligis la politikan ekvilibron de tuta provinco.

Fine, la talibanoj larĝe superis sian komencan rekrutadon, en la plimulto paŝtunoj de la sudo. Ili etendiĝis en la nordo kaj okcidento, kie ili mobilizis batalantojn devenajn el ĉiuj komunumoj, kaj ĉeestas en la tuta lando, escepte de la valo de Pandjŝir kaj Hazaradĵat, la ŝijaista regiono de la centro. En 2016, ilia supera organo, la konsilantaro de komando, havis inter siaj dek du membroj unu taĝikon, unu uzbekon kaj unu turkmenon, kvankam la ekvilibro restis favora al la paŝtunoj (proksimume 40 elcentoj de la loĝantaro). Per tio, ke tiu movado rifuzas ĉian etnan retorikon, malsame ol la partioj, kiuj en Kabulo funkciis pli kaj pli sur tiu bazo, fariĝis ĉampiono de la afgana naciismo. La politikoj de komunuma manipulado, speciale tiuj de la okcidentaj fortoj, fine kreis reakcion favoran al la talibanoj. En Kunduz, tiuj ĉi povis uzi la pliiĝon de la milicoj kun etna aŭ triba karaktero, starigitaj de la germanaj armeanoj, poste usonaj, por rekruti samtempe paŝtunojn, uzbekojn, taĝikojn kaj turkmenojn – kaj dufoje konkeri la urbon, en 2015 kaj 2016.

La strategio de la ribelo estis provizore solvi la mankojn de la centra registaro, kaj tiel respondi al la postulo de la loĝantaro je publikaj servoj. La talibanoj enradikiĝis en la kamparoj per tio, ke ili instalis ombran registaron kun guberniestroj, juĝistoj, respondeculoj pri lernejaj demandoj (kontrolo de programoj, ekskludo de knabinoj pli aĝaj ol 12 jaroj) kaj pri sano kaj pri rilatoj kun la NRO. Same kiel dum la jaroj de regado de la islama emirlando (1996-2001), kiam la movado konstruis sian reputacion de reveno al ordo, la tribunaloj estis la esencaj instancoj de ilia mastrumado. Ekde 2005 ili nomumis juĝistojn en la lokoj, kie ili estis enradikiĝintaj. Ili nun ĉeestas en praktike ĉiuj distriktoj.

El materiala vidpunkto tiuj tribunaloj montriĝas eksternormaj. La juĝistoj, vestitaj sen distingaj signoj, praktikas en la vilaĝaj islamaj preĝejoj, en privataj domoj aŭ sub arboj. “La talibanaj tribunaloj funkcias tre simple atestas unu el ili. La talibana juĝisto sidas kun, antaŭ si,taso da verda teo, kiu malvarmiĝas. Li persone akceptas la postulojn. Poste li vokas membron de la movado kaj diras al li ke li iru diri al la homoj, kontraŭ kiu plendo estis deponita, ke ili venu sekvatage.” [13] La juĝistoj pridemandas la atestantojn, ekzamenas la dokumentojn alportitajn de la disputantaj partioj kaj donas sian verdikton, ofte post kelkaj tagoj – en la plej delikataj aferoj post kelkaj monatoj. La plej multaj disputoj koncernas demandojn pri grundo aŭ geedzajn problemojn, sed la juĝistoj punas ankaŭ ŝtelojn, murdojn kaj adultojn, per punoj ofte tre severaj (ekzekutoj, amputoj, ŝtonumadoj).

Tiu ĉi ŝajna simpleco kaŝas alte evoluintan justic-sistemon. Daŭrigante tiun de la islama emirlando estingita en 2001, ĝi havas tri nivelojn de jurisdikcio : tribunalojn de unua instanco en la distriktoj, apelaciajn tribunalojn en ĉiu provinco kaj superan kortumon. La juĝistoj, formitaj en madrasa, devas sukcesi ekzamenon pri kono de la islama juro. La rekrutitoj estas poste nomumitaj ekster siaj devena provinco. Rotacia sistemo celas certigi ke ili restu senpartiaj al la loĝantaro kaj al la lokaj batalantoj. Kiel klarigas unu el illi, “tio estas por eviti ĉian malagrablan incidenton. Kelkfoje, kiam vi restas longan tempon en la potenco, vi kutimiĝas al ĉio, vi fine bone konas la homojn, sed, aliflanke, vi fariĝas despota kaj verŝajne vi lasas vin korupti. Pro tio la talibanoj disvolvis sistemon por transigi ĉiujn post fiksa mandato por ke estu nenia ebleco ke tio okazu.” La movado ankaŭ sendas inspektistojn por kontroli la seriozecon de la juĝistoj, kaj pluraj inter ili estis punitaj, ĉar ili prenis monon aŭ akceptis donacojn.

La enkorpiĝo de la juro fronte al sistemo korupta

La senpartieco de la juĝistoj ĝenerale rekonata faris ilin popularaj en la kamparaj medioj : “Se mi estus riĉa, mi apelacius ĉe la juĝistoj de la registaro : sufiĉas pagi kaj vi gajnas. Sed, kiam oni estas malriĉa, la talibanoj estas la sola solvo”, certigas uzanto en la provinco Logar. Li uzis tion, ĉar lia estonta bofamilio neis esti ricevinta la pagon de la doto necesa por geedniĝo. La sumo ricevita de la oficejo de Western Union en Anglujo, kie li estis laborinta dum pluraj jaroj, ebligis al li gajni sian proceson.

Sama motivo ĉe proksimulo de s-ro Faizal Akbar, guberniestro de la provinco Kunar inter 2002 kaj 2005. Spite al sia politika opozicio kontraŭ la talibanoj, li estis devigata turni sin al ili pro ŝtelo de bruto, ĉar, pro tio ke la juĝistoj de la reĝimo estis “koruptaj”, la elspezoj por plendo ĉe la polico kaj tra oficiala proceso estus multe pli altaj ol la valoro de la ŝtelita bruto. Devena de vilaĝo, sed ĝenerale loĝanta en Kabulo, li klarvide komentas la kontraston inter la kamparanoj, kiuj aprezas la talibanajn juĝistojn, kaj la urbanoj, kiuj rifuzas tiun formon de justico.

En la kamparoj, la karaktero pli alirebla, sed ankaŭ pli familiara, de tiuj tribunaloj, estas loga. Dum la lastaj jardekoj, multaj juĝistoj ricevis sian unuan edukadon en madrasa kaj posedas kelkajn nociojn de la islama juro. Inverse, la ŝtata juro ŝajnas perfekte fermita en socio, kiu konsistas du trione el analfabetoj. La regado, eĉ minimuma, de la islamaj kodoj kaj normoj de la kamparaj regionoj ebligas al la homoj de kamparaj regionoj taksi la koheron kaj senpartiecon de la decido. Ĉar la proceso okazas laŭ la reguloj – la personoj ĉeestaj en la proceso povas atesti tion –, la decidoj estas pli malfacile kontesteblaj. Tiu ĉi sistemo evidente favoras la virojn koste de la virinoj, sed tiu ĉi ekskludo de la duona loĝantaro, kiu havas malmultajn rimedojn por kontesti la kutimojn kaj la dominadon, kiun ĝi suferas, ne malutilas al la ribelo. Antaŭ ĉio en la paŝtuna medio, kiu estas (ankoraŭ) pli subprema al la virinoj. La juro devena el la ŝario, tia kia ĝi estas interpretata en la tribunaloj, ebligas laŭleĝan ankriĝon de la virrega sistemo des pli efika ke la feminismaj retorikoj, eĉ tre moderaj, ne aŭdeblas, ĉar ili estas identigataj kun la okcidentaj landoj.

Fronte al fremda entrudiĝo, kiu ĉirkaŭiris la instituciojn, kiujn ĝi konstruis, kaj al ŝtata sistemo pli kaj pli korupta, la talibanoj povis enkarnigi la juron en la okuloj de multaj afganoj. Ironie, ili sciis – pli ol la koalicio – pensi pri la rekonstruado de la ŝtato. Tio estas verŝajne la plej severa kondamno, kiun oni povus eldiri kontraŭ dudek jaroj da interveno.

Adam BACZKO kaj Gilles DORRONSORO.

La fabriko de tribaj konfliktoj

LA NEKAPABLO de la usonaj armeanoj kontroli la veron de la informoj al ili donitaj donis al multaj afganoj komfortan rimedon por forigi ĝenan kuzon en afero de heredaĵo, najbaron kun kiu ili havis konflikton pri grundo aŭ politikan rivalon. Multaj arestitoj aŭ mortigitoj havis nenion komunan kun la ribelo – kio nutris la individuajn, familiajn aŭ komunumajn rivalecojn.

Tiel, en la jaro 2003, en la provinco de Kunar, post atako de la talibanoj kontraŭ bazo situanta en la valo de Gandigal, la usonaj armeanoj ricevis denuncon, kiu orientis ilin al eminentulo de la tribo Shinwari, Abdul Wali. La 21-an de Junio 2003, laŭ la konsiloj de la guberniestro de la provinco, s-ro Faizal Akbar, kiun li konas persone, la akuzito iris al la usona bazo akompanate de la filo de la guberniestro. Li estis arestita tuj ĉe sia alveno. Necesis plurajn tagojn por la guberniestro por malkovri, ke li mortis pro la perfortaĵoj faritaj dum la pridemandado fare de dungito kontraktita de la Central Intelligence Agency (CIA), s-ro David Passaro. Laŭ la oficiala versio, li mortis pro koratako. La proksimuloj de la viktimo rapide malkovris la denuncinton : s-ro Mahmud Miran, komandanto Salarzai, persona malamiko de Wahl. La sangoŝuldo ŝanĝis la naturon de la konflikto. Eminentuloj Shinwari tiam decidis venĝi sin per tio, ke ili denuncis ĉe la usonaj armeanoj iujn Salarzai, ke ili estas proksimaj de la talibanoj, kiuj arestis ilin.

En 2007, s-ro Passaro estis juĝita kulpa je agreso, de usona federacia jurisdikcio, kaj kondamnita je ok jaroj da mallibereco. Sed tio okazis multe tro malfrue por ŝanĝi la lokan evoluon. La rivaleco inter Wali kaj s-ro Miran fariĝis konflikto inter retoj de la komandantoj Shinwari kaj Salarzai, kaj nutris la kreskantan malsekurecon en la provinco.

A. B. kaj G. D.

[1] Kp Gilles Dorronsoro, Le Gouvernement transnational de l’Afghanistan. Une si prévisible défaite, Karthala, kol. « Recherches internationales », Parizo, 2011.

[2] Stanley McChrystal, "Comisaf initial assessment (Unclassified)", ministère de la défense, Washington, DC, 21-an de Septembro 2009. Dokumento publikigita en la retejo de la Washington Post.

[3] Montgomery McFate, “The military utility of understanding adversary culture”, Office of NavalResearch, Arlington (Virginio), 2005.

[4] The United States Army and Marine Corps, The US Army/Marine Corps Counterinsurgency Field Manuel, University of Chicago Press, 2007.

[5] Jim Gant, One Tribe at a Time : A Strategy for Success in Afghanistan, Nine Sisters Imports, Los-Anĝeleso, 2009.

[6] Bernt Glatzer, “The Pashtun tribal system”, en : Georg Pfeffer kaj Deepak Kumar Behera (sub la dir. de), Contemporary Society : Concept of Tribal Society, Concept Publishers, Nov-Delhio, 2002.

[7] Michael Barry, Le Royaume de l’insolence. L’Afghanistan 1504-2011, Flammarion, kol. “Auf fil de l’histoire”,Parizo, 2011 (1-a eld. : 2002).

[8] Ronald E. Neumann, The Other War : Winning and Losing in Afghanistan. Potomac Books, Lincoln (Nebrasko), 2011.

[9] Senpilotaj aviadiloj. -vl

[10] “Transcript : General David McKierman speaks at Council’s Commanders Series”. Atlantic Council, Vaŝingtono, DC, 19-an de Novembro 2008, www.atlanticcouncil.org].

[11] Sirajuddin Haqqani, “What we, the Taliban, want”, The New York Times, 20-an de Februaro 2020.

[12] Renoviga tendenco de la islamo, la madrasa de Deoband (Hindujo) estis fondita en 1867 reage al la brita koloniado.

[13] La sekvaj citaĵoj estas prenitaj el Adam Baczko, La Guerre par le droit. Les tribunaux talibans en Afghanistan, CNRS Éditions, Parizo, 2021


En Kabulo kaj Kandaharo, for de la kameraoj

Apogataj de la malagnosko fare de la afgana registaro kaj de la usonanoj, la talibanoj kondukis fulman militon. Delokitaj kaj mutilitaj, civiluloj pagas altan prezon por la milito.



de  MIELCAREK-Romain

En la unuaj tagoj de Aŭgusto, Kabulo estis en nepriskribebla ĥaoso. En Shahr-e-Naw, unu el la parkoj de la urbo, amasiĝis delokitoj el la nordaj provincoj, elpelitaj de la antaŭenirantaj talibanoj. "Se vi ne povas helpi, kion do vi faras ĉi tie ?", demandas fraŭlino kun okuloj brilantaj kolere malantaŭ la malpeza burko kiun ŝi portas, kiel ĉiuj aliaj virinoj. En la ĉefurbo, tio estas vida ŝoko. Ĝis la alveno de la rifuĝintoj, malmultaj el ĝiaj loĝantinoj portis pli ol delikatajn kaptukojn.

Viroj, virinoj, maljunuloj kaj infanoj luktas en miksbatalo por havigi al si panbulon, tapiŝon aŭ gudrotukon por ŝirmi sian familion en la verdaj spacoj de ĉi tiu riĉa kvartalo.

Du viroj destaras de la interbatiĝo kun vakaj rigardoj. Bahadur [1] venis el Kunduz, kiu falis je la 11-a de Aŭgusto. "La situacio daŭre plimalboniĝas," li diras. "Estas neniu por certigi disciplinon, mankas organizado." Lia kunulo aldonas : "La talibanoj bruligis ĉion. Bazarojn, butikojn, domojn. Mia filo estis mortigita. Li havis 10 jarojn."

Kvin cent kilometrojn for, Kandaharo estas strategia urbo en la Sudo. En centro administrata de Handicap International (HI), Rahmatullah rakontas pri si. Dek kvin tagojn antaŭe, trafite de raketo, li perdis ambaŭ siajn gambojn : "Ni estis fuĝantaj el nia domo por eskapi el la batalado." La 25-jaraĝulo trovis sin kaptita inter la pafado de la talibanoj kaj la terarmeo. "Mi estas danka ĉar mi havas iom da edukado. Mi povos labori. Kun protezoj, mi povos iri de loko al loko. Aliaj perdis siajn vivojn."

Civiluloj rifuĝas kie ajn ili povas trovi spacon. En la mezo de la rubo, tiuj, kiuj kutimis vivteni sin per taglaboro, atendas helpon, mergitaj en forta odoro de ekskremento. Edukisto de HI prezentas al infanoj ilustraĵon pri du infanetoj kiuj riskas eniri la ruinojn : "Tuŝi nekonataĵojn, ĉu estas bone aŭ malbone ?" "Estas malbone !" ili ekkrias, ĉar ili jam scias, ke io ajn povus kosti al ili la vivon - aŭ membron. Kiel ĉi tiu 13-jaraĝa knabo kiu provas majstri sian novan plastan gambon. Lia frato, tamen, ŝajne ne kulpigas la talibanojn : "Ili celis aliulon, militestron kiu, bedaŭrinde, nur perdis kelkajn fingrojn."

Je la 16-a de Aŭgusto - la tago post la falo de Kabulo - la "filozofo kaj verkisto" Bernard Henri Lévy ("BHL") imperative asertis en BFM TV ke la insurekcianoj estas "bonaj teroristoj, sed malbonaj soldatoj. Ĉi tiuj soldatoj sur motorcikloj (...), ili ne estas fortega terarmeo". Li aldonis : "Mi estis en la lando antaŭ kelka tempo, mi vidis la afganajn urbojn. La virinoj estis senvualaj, la ĵurnalistoj produktis liberajn kaj ofte precizajn informojn, parfumo de libereco komenciĝis bloveti de antaŭ dudek jaroj. La talibanoj ne formordetis la potencon. Ili kaŝis sin." Kiel povas esti, post tiel multe da jaroj, ke oni estas tiel malĝusta pri la strategia kompetenteco de ĉi tiu insurekcio ? La movado eble havas tiom, kiom cent mil batalantojn [2]. Male ol esti bagatela, la uzo de duradaj veturiloj ebligis al ili veturi sen trafi en ŝtopiĝojn, kio estigis la malpermeson de ĉi tiaj transportiloj en la plimulto de urboj. Unu semajnon antaŭ la kapto de Kandaharo, la urbo estis la kompleta malo de tio, kion diras "BHL". Kvankam multaj familioj sole el viroj kaj infanoj piknikis en la stratoj malgraŭ la alproksimiĝo de la insurekcianoj, la virinoj estis tute nevideblaj, krom malmultaj kaŝemaj burkoj tie kaj tie.

Malgraŭ sia vera libero agi, la ĉefaj afganaj amaskomunikiloj lasis sin esti trompitaj de la erarigaj ciferoj de la registaro, kiuj parolis pri "centoj da mortoj" en la rangoj de la insurekcio, dum fakte ĝi progresis nehaltigeble. Mensogoj kiujn ili dissendis sen vera pridemandado.

Soldatoj sen sufiĉaj municioj kaj provizoj

La afgana registaro sisteme kaŝis siajn mortintojn kaj vunditojn. Iun nokton, dum ĵurnalistoj atendis ĉe la flughaveno de Kabulo por filmi aerarmean aviadilon, oni ilin invitis en hangaron. Ekstere, okcidenta sekureca kontraktisto vidis tion, kion la oficiroj preferis kaŝi : pasaĝerajn jetojn centope sputis vunditajn kaj mortintajn soldatojn. Neniuj ciferoj estas donitaj, sed informinto proksima al la registaro rivelis al la usona revuo Foreign Policy ke estas kvin mil viktimoj ĉiumonate [3]. Kontraŭe al tio, kion la televidaj fakuloj diris, kelkaj el la afganaj soldatoj ne nur batalis, sed estis severe trafitaj.

Mohammed ne estas filozofo. Li laboris en kelkaj naciaj kaj internaciaj institucioj. En Kandaharo, li karakterizas la ĝeneralan humoron : "Ne estas mirakle ke ĉiuj ĉi tiuj distriktoj falis tiel rapide ! La popolo ellaciĝis pro sia submetiĝo al la militestroj de la registaro, malgraŭ tio ke neniu scias, kion faros la talibanoj." Eĉ antaŭ ol komenciĝis ĉi tiu ofensivo, la talibanoj regis sepdek kvin plejparte kamparajn distriktojn kaj ĉeestis en plimulto de la aliaj. Ili ne sin kaŝis, sed proponis servojn kiuj estis tiel bonaj kiel, kaj foje pli bonaj ol, tiuj de registaro tratruita de korupto, kun reguloj kaj praktikoj kiuj plenumis la atendojn de granda parto de la loĝantaro, por kiu la rajtoj de virinoj neniel estas prioritato.

Kiam la insurekcianoj avancis kontraŭ ili, la soldatoj, malmultenombraj kaj ofte izolitaj, rapide elĉerpis sian provizon de municioj kaj nutraĵo. Suplementaj trupoj malofte venis, ĉar Kabulo koncentris siajn fortojn en la urbegoj. Tiam la talibanoj sendigis grandaĝulojn el la apudaj vilaĝoj, "blankaj barboj", kiuj intertraktis pri la kapitulaco de la soldatoj - kapitulaco des pli facile akceptita ĉar ilia batalspirito estis plejeble malalta. El la 180 000 soldatoj kaj 100 000 milicianoj kiuj konsistigis la afganan terarmeon [4], la plejmulto demetis siajn armilojn. Dume, la afgana Ministerio pri Defendo kaj ĝiaj proparolantoj ĉiutage anoncis la masakron de centoj da talibanoj. Ĉi tiuj ciferoj estis fantaziaj.

Antaŭ ol ili atakis la urbojn, la insurekcianoj unue izolis la kamparon. Ili blokis la aŭtovojojn inter la centroj de la urboj, kaj poste kaptis plimulton de la 30 landlimaj postenoj, tiel senigante al la registaro fonton de enspezo kaj certigante al si provizojn, precipe nutraĵon.

Fine, ili surprizis la afganan terarmeon, malfermante duan fronton en la Nordo. Dum intensaj bataloj mobilizis iliajn fortojn ĉirkaŭ Kandaharo kaj Helmand en la Sudo, talibanaj batalantoj iris por konkeri la nordan parton de la lando. Antaŭvide de eventuala restarigo de la Norda Alianco - grupo de militestroj kiuj batalis kontraŭ ili en la 1990-aj jaroj - ili eliminis ĉian esperon pri repuŝofensivo el provincoj kiuj estis historie malamikaj al ili.

Dum la talibanoj alproksimiĝis al Kabulo, la armeo kaj la polico, kvankam multenombra, ne sciis kion fari. Iliaj komandantoj sciigis nenion al ili. "Kio okazas en Dohao ? (la sidejo de la talibana delegacio kiu intertraktis kun la usonanoj)", demandis terarmea oficiro tuj antaŭ la kapitulaco, per WhatsApp, de sia oficejo ĉe la Ministerio pri Defendo. Ĉe la pordoj de Kabulo je la 15-a de Aŭgusto, la talibanoj unue deklaris ke ili ne eniros. Poste, eksciinte ke estas neniu por ilin alfronti kaj ke prezidanto Ashraf Ghani fuĝis, ili okupis la urbon.

Kiel la politika elito de Afganio enmarĉiĝis en ĉi tiu batalo destinita malsukcesi ? Multaj kulpigas s-ron Ghani, korupta prezidanto kiu daŭrigis sian mandaton malgraŭ la multaj voĉoj kiuj alvokis por lia foriro. La parlamento [5] restas tute senpova : "Ĉiu intervenas por siaj propraj interesoj," atestis s-ino Shinkai Karokhail, nepartia parlamentano el Kabulo. "Mankas politikaj blokoj. Tial estas malfacile iel ajn direkti la registaron."

Batalo por la paneroj de potenco

Kiam temas pri la historiaj militestroj, la plimulto ankoraŭ defendas siajn interesojn kaj tiujn de siaj komunumoj. La famaj muĝahidoj de la lukto kontraŭ la sovetianoj en la 1980-aj jaroj delonge cedis. En Herato, la maljuna Ismail Khan, 75-jaraĝa, fine kapitulacis. Siaflanke, la eksvicprezidanto de la respubliko (2014-2020), s-ro Abdul Rashid Dostom, 67-jaraĝa, kiu reprezentis la uzbekojn, unue promesis morton al la talibanoj kune kun sia filo en sociaj retoj, kaj poste fuĝis al Uzbekio.

Filo de la fama komandanto Ahmad Shah Massoud, kiu estis ikono en Francio, s-ro Ahmad Massoud ŝajne surprenis la reputacion de sia patro en parizaj rondoj, sed tio ne helpis lin eviti la katastrofon en Afganio. Li revenis al sia valo por defendi sian teritorion. "Mi revenis antaŭ kelkaj jaroj," li klarigas, "por alporti la valorojn kiujn mi lernis en la Okcidento : homajn rajtojn kaj demokration." La heredinto de la "Leono de Panĝŝir" ricevis kiel eble plej bonan edukadon en Londono. Sed malmultaj Afganoj lin taksas serioze ekster lia hejma provinco kiu havas loĝantaron de nur 150 000. Lia akompanantaro fanfaronas, ke li havas 20 000 batalpretajn virojn, sed ĉi tiuj estas teoriaj volontuloj kaj senarmaj, kaj neniu plu atendas ion de ili.

Aliaj politikistoj ankoraŭ provas adopti poziciojn tiel, ke ili ne preterlasu la okazon. Tri figuroj el la malnova afgana mondo rapidis por kapti tiun okazon, ĉar ĉu la venkintoj ne promesis "inkluziveman registaron" ? La tri viroj kredis, ke ili povos doni kelkajn promesojn pri malfermiteco por certigi al la "internacia komunumo," kiu alvokas por registaro de nacia unueco. Eksprezidanto Hamid Karzai (2001-2014) rapide proponis kunsidi kun la novaj mastroj de la lando. Abdullah Abdullah, kiu pretendis la venkon en la prezidantelektoj de 2014 kaj 2019, kiel faris Ghani, ankaŭ ĉeestas. Nun la prezidanto de la Alta Konsilio por Nacia Repacigo, li jam provis partopreni intertraktojn en Kataro kiam la delegacio sendita de Donald Trump estis intertraktanta kun la talibanoj - tute sen sukceso. Fine, Gulbuddin Hekmatyar, la gvidanto de Hezb-e-Islami Afganio, ankaŭ forflugis kiel eble plej frue. Lia partio, nomata terorisma de la Okcidento, sed historie populara en la lando, elektis lanĉi armitan ribelon kontraŭ la fremda invadanto, antaŭ ol interpaciĝi kun la kabula registaro en 2016. Respondeca pri la mortiga embusko en Uzbin kontraŭ la francoj en 2008, li nun serĉas novan rolon ...

Dum la altranguloj ankoraŭ interbatalas por la paneroj de potenco, tuta sekcio de la loĝantaro urĝe serĉas elirejon, por fuĝi, ĉiapreze, la anticipatan terorismon de nova talibana regado. Tiu oficiro de la specialaj fortoj kiun mi renkontis antaŭ la falo de Kabulo, ekzemple, venis kun sia 12-jaraĝa filo, esperante ke mi havus metodon por savi lin. "Bonvolu, sinjoro," la infano diris al mi en la ĝusta angla lingvo. "Mi deziras iri al Francio por studi. Ĉi tie, ne plu estas sekureco, mi ne povas viziti la lernejon."

Por multaj afganoj, la ekzilo estas la sola solvo. Altrangaj oficialuloj kaj iliaj fremdaj armeaj helpuloj firme kredas, ke iliaj vivoj estas en danĝero kaj ke la promesita amnestio estas trompaĵo. Usono akcelis la evakuon de pli ol 4 000 interpretistoj, al kiuj specialaj vizoj estas asignitaj. La plimulto de eŭropaj landoj, inter ili Francio, Germanio kaj Nederlando, estas malpli donacemaj ĉi-rilate, sed suspendis la deportojn de afganaj rifuĝintoj kaj evakuis kelkcentojn de siaj dungitoj.

Tiuj, kiuj povis pagi la koston, jam foriris. Ĉiuj, aŭ preskaŭ ĉiuj, politikistoj kaj miliciestroj estas sendintaj siajn familiojn eksterlanden. Por la aliaj, estas stampedo. Dum semajnoj, la vico de tiuj, kiuj esperas ricevi vizon al Irano aŭ Turkio estas daŭre kreskinta. Sed estis tro malfrue.

La talibanoj venkis. Ĉu tio estas malbona novaĵo por Afganoj ? Iu loĝanto de Kandaharo parolas pri la trankviliĝo en sia urbo post la kapitulaco de la ŝtataj armeanoj : "La talibana guberniestro petis al la ŝtatoficistoj reveni al la laborejo. Ilia granda flago pendas super lia loĝejo. Iliaj viroj ne ĝenas la popolon, kiu ŝajne estas ĝenerale feliĉa. Iuj eĉ bonvenigis ilin kun larmoj en la okuloj. Ĉiuj komencas reiri hejmen. La vivo estas normala, sen la perturboj." Sed antaŭe en 1995 estis scenoj de ĝojego en la stratoj de Kabulo post kiam la talibanoj elpelis la muĝahidojn de la Norda Alianco. Poste, la loĝantaro komprenis, ke ĉi tio ne signifis la finon de la milito, sed la komenco de nova infero.


Ilo kiu akcelis la financismigon de la ekonomio

Tiu ŝuldo, kiun la kreditoroj ŝategas

La retoriko pri la ŝuldo emas prunti siajn terminojn el la manlibroj pri moralo. Unuflanke la malvirto, asociita kun la pruntopreno ; aliflanke la virto, la ŝparado. La kreditoro tiel helpas sian proksimulon ; la ŝuldanto pentofaras per pagado de siaj pekoj. Tiu fabelo belas, sed ĝi paŝas surkape. La horo sendube venis por remeti ĝin sur la piedojn.



de  Frédéric LEMAIRE

JAM de kelkaj jaroj, grandaj landoj kiaj Francujo aŭ Germanujo sukcesas enŝuldiĝi je negativaj interezokvotoj. [1] Per aliaj vortoj, ili gajnas monon per pruntopreno kaj, eĉ pli surprize, investistoj akceptas perdi da ĝi per pruntedono. Kiel klarigi situacion tiom strangan ? Sendube per la fakto ke la ŝtataj obligacioj estas esenca fonto por la financ-merkatoj. Eĉ antaŭ la apero de la negativaj kvotoj, la publika ŝuldo ludis esencan rolon en iliaj evoluo. La perspektivo do meritus renversiĝi : la publika ŝuldo estus malpli favoro grace donata al senmonaj ŝtatoj fare de larĝanimaj kreditoroj ol la “ĉi-tera nutraĵo, kiun la merkatoj bezonas”, laŭ la direktoro de la financa ĵurnalo La Tribune. [2]

En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, la publika ŝuldo unue ebligis sorbi superabundan ŝparaĵon, kiu minacis la mondan ekonomion. La petrol-eksportaj landoj tiam akumulis montojn da dolaroj, kiuj ne trovis aplikon. Iliaj ekonomioj, kun modesta dimensio, montriĝis nekapablaj sorbi ilin en formo de investoj aŭ importadoj, kaj iliaj bankaj sistemoj ne estis sufiĉe evoluintaj por pufigi la riĉofonton per pagotaj alpruntoj. La inflacio en Usono – kiu atingis duciferajn kvotojn en 1973 kaj 1979 – erodis la valoron de tiuj rezervoj, kiujn iliaj havantoj, male, deziris fruktigi. Aliflanke, multaj petrol-importaj landoj notis gravajn komercajn deficitojn sekve al sinsekvaj prezaltiĝoj de la “nigra oro”.

Tiu situacio estis orpluvo por la ekstera financo – tiam en plena ekspansio –, kiu agadis per la merkato de la eŭropaj dolaroj [eurodollars, en la franca -vl]. Starigita de grandaj usonaj kaj eŭropaj bankoj en Londono, tiu merkato ebligis deponon kaj prunton de dolaroj je internacia skalo kaj ĉirkaŭiri la naciajn regulojn. Usono ekzemple tiutempe trudis plafonon de la interezkvotoj hereditan de la New Deal (regulation Q), kiu devigis la bankojn en Usono praktiki malaltajn realajn interezokvotojn (kun konsidero de la inflacio), kaj eĉ negativajn. La merkato de eŭropaj dolaroj ebligis ankaŭ eviti la usonan imposton de obligaciaj pruntoj ekster Usono kaj ankaŭ ĉirkaŭiri la imposton por interez-enspezoj, kiu povis malinstigi usonajn kreditorojn investi siajn dolarojn surloke. Kun la beno de la Banko de Anglujo kaj la komplezo de la Federacia Rezervo [la usona ĉefbanko -vl], la usonaj bankoj do profitis per la merkato de eŭropaj dolaroj por akiri la invest-okazojn de la planedo, por servi pli altajn pagojn al siaj klientoj. Inter tiuj troviĝis petrol-monarĥioj, sed ankaŭ riĉaj usonaj ŝparuloj, kiuj deziris eviti la malaltajn aŭ eĉ negativajn interezokvotojn kaŭzitajn de la inflacio en Usono.

Inversa distribua fluo

POR RECIKLIGI la kromaĵojn de la monda ekonomio, la publika ŝuldo estis preferata elekto. Precipe tiu de la evolulandoj : [3] la bezonoj je financiĝo tie ŝajnis senlimaj, akrigitaj de la sortoŝanĝoj de la industriigo kaj de la ekonomia postatingo aŭ de la avido de aŭtoritataj reĝimoj. La bankistoj ne havis malfacilojn por konvinki tiujn registarojn cedi al la sirenaj kantoj de la “facila mono”. Inter 1970 kaj 1980, la pruntoj de la grandaj internaciaj bankoj al evolulandoj multobliĝis per 33,6, kaj tiel kreskis de 3,8 miliardoj da dolaroj al 128 miliardoj [4] – kaj tiel malfermis la vojon al la grandaj krizoj de enŝuldiĝo de la 1980-aj jaroj. En 2005, tamen, tiu kiu poste fariĝis prezidanto de la Federacia Rezervo (de 2006 ĝis 2014), s-ro Ben Bernanke, proponis tute alian klarigon de la publika enŝuldiĝo – tiun de Usono, ĉi-foje. Laŭ li, ĝi rezultus malpli el la buĝeta malrigoro de la publikaj potencoj ol el ekscesa ŝparaĵo – “ a savings glut” [5] – serĉanta invest-eblecojn.

Kiel ideala devizo-spongo, kiu ebligis ke la vazo de ŝparaĵo ne superfluu, la publika ŝuldo ludas decidan rolon en la etendiĝo de la financaj merkatoj ekde la 1980-aj jaroj. Tiam, la manieroj financi la ŝtaton (ekzemple per la cirkulado de la Trezoro en Francujo [6]) iom ĉie cedas la lokon al elmetado de ŝuldpaperoj intertraktataj en la merkatoj. Tiuj produktoj, lancopinto de la financismigo de la ekonomioj, estis gajnsistemo por la riĉaj privatuloj kaj investistoj. Tiom pli ke la periodo (jam) celis malaltigi la impostojn por la plej riĉaj mastrumoj, kredata stimuli la privatan investadon. Rezulto : “La impostaj koncedoj faritaj al la riĉuloj tuj kreis superkreskon de la publika ŝuldo kaj de privata rento, klarigas Bruno Tinel kaj Franck Van de Velde. Ili estigis inversan fluon de alidistribuado. La riĉuloj ĝuas duoblan rekompencon : unuflanke la impostan donacon kaj aliflanke la pagadon de interezoj. La unua ebligas al ili uzi la ŝparaĵon por financi la ŝuldo. Tiu ĉi estis kreita de la imposta donaco mem.” [7]

La unua obligacio OAT [8] estis eldonita en la jaro 1985. De tiam, la amplekso de la ŝuldo traktata en la merkatoj ne ĉesis kreski. La ŝtata institucio pri statistiko kaj ekonomiaj studoj (INSEE) en 1985 taksas la ŝuldon de Francujo je 233 miliardoj da eŭroj, kun la “bazo de 2014” [9] (30,7 elcentoj de la malneta enlanda produkto [MEP]), antaŭ ol atingi 2 650 miliardojn da eŭro en 2020 116,4 elcentoj de la MEP, el kiuj pli ol 2000 miliardoj estas intertraktebla ŝuldo. Tiu alfluo de titoloj de publika ŝuldo liveras same multan “krudmaterialon” por la merkataj investistoj : plaso sekura, disponebla kaj profitiga – speciale inter 1985 kaj 2010 –, kiu okupas gravan parton de la titoloj de la grandaj financ-institucioj (bankoj kaj antaŭ ĉio instituciaj investistoj.[La franca publika ŝuldo estas hodiaŭ pli ol 50-elcente en la manoj de eksterlandaj investistoj, kio estas faktoro de vundeblo por Francujo, submetita al la internaciaj financ-merkatoj.]] Ĉar neniu atendas, ke Parizo aŭ Berlino ne pagos, la titoloj de ilia ŝuldo estas konsiderataj tre sekuraj : akiri ilin ebligas – interalie – kompensi investojn multe pli riskajn, ekzemple en akciojn. Tio klarigas, kial la kresko de la akci-merkatoj kaj tiu de la publika ŝuldo partoprenas en sama moviĝo : “Kiam mi mendas akciojn, mi mendas ankaŭ obligaciojn en diversaj proporcioj”, resumas Tinel. [10]

Sed la publika ŝuldo ankaŭ, ekde la 2000-aj jaroj, fariĝis la nemalhaveblan helpo por la supreniro de la financaj merkatoj. En tiu periodo ĝi faciligis la ĝeneraliĝon de “merkata” bankmodelo, malsama ol ĝia antaŭulo, bazita sur kredito. Subite, la bankoj sukcesas ampleksigi siajn aktivecojn, speciale en la merkato de ŝuld-titoloj, kaj stimuli siajn profitojn.

En tiu ĉi “merkata” bankmodelo, la bankoj larĝe uzas mallongtempan prunton por financi sian aktivaĵon (titolojn, obligaciojn kaj akciojn kaj aliajn investojn). La ŝuldo farita ekzemple por akiri financajn titolojn, estas ĉiutage “ruligata” : nova ŝuldo fariĝas por repagi la antaŭan. Deprunti kontantan monon je la plej avantaĝaj interezokvotoj tiam fariĝas grava tasko por certigi profiton. Por tio, la establoj masive uzas transakciojn nomatajn “repo” (repurchase agreement), per kiuj oni deklaras titolojn kiel garantiaĵojn ĉe iliaj kreditoroj por garantii tre mallongtempajn depruntaĵojn (kies interezokvotoj estas tre malaltaj). La tiel alportita garantio ebligas malaltigi la risko-pagon kaj do la kvoton de la depruntaĵo. La titolo uzata kiel garantiaĵo, nomata “flanka”, por tio devas doni ĉiujn garantiojn de sekureco kaj de pagopovo : en Decembro de 2020, en 92 elcentoj de la transakcioj de “repo” en la eŭropa merkato, temis pri titoloj de publika ŝuldo, laŭ la International Capital Market Association. [11]

En la 2000-aj jaroj, tiu speco de konstruaĵo ebligas faciligi la cirkuladon de la kontanta mono. La publika ŝuldo fariĝas la nemalhavebla ŝmiraĵo por la funkciado de la grandaj bankoj, kiuj tiam zorgis por grandiĝi kaj por pufigi sian bilancon. Ĉiuj agantoj ŝajnas ĉe tio gajni : la longtempaj investistoj, kiuj profitigas siajn publikajn obligaciojn ; la bankoj, kiuj malaltigas siajn financajn kostojn ; kaj la ŝtatoj, kiuj vidas la apetiton de la financaj agantoj por la obligacia ŝuldo kreski. La bankoj eĉ rapide alfrontiĝas al manko de “flankaĵo”, do de titoloj elmetitaj de riĉaj landoj, tiom ke oni esploras diversajn manierojn por kompensi tiun mankon. [12]

Trompo de la dominanta retoriko

LA MONDA financkrizo tamen aperigas la danĝerojn ennaskitajn de la “merkata” bankmodelo. Kaj, tute aparte, la riskojn de infektado de grava krizo, kiu estiĝas per la interkonekteco kaj interdependeco inter financaj agantoj, riskoj al kiuj kontribuas la transakcioj de “repo”. Cetere ĝi sekigas la novajn fontojn de flankaĵoj, per tio ke ĝi estigas suspektojn pri ilia kvalito, egale ĉu temas pri produktoj de valorpaperigo aŭ pri obligaciaj ŝuldoj de la plej vundeblaj landoj – kio kontribuas al akceliĝo de la eŭrozona krizo. En periodo de granda malcerteco kaj de financa malstabileco, la financaj agantoj favoras la “rifuĝ-valorojn” taksatajn plej sekuraj, aktuale la titoloj de suverena ŝuldo de la grandaj industrilandoj. Tio kondukas al duobla movo : malaltiĝo de la pruntokosto por la plej riĉaj landoj kaj altiĝo de la interezokvotoj por la obligaciaj ŝuldoj de la ceteraj landoj, kiuj samtempe perdas sian statuson de flankaĵo.

Tiu ĉi “fuĝo al la kvalito” ne estas la sola faktoro, kiu klarigas la malaltajn aŭ negativajn kvotojn de la germanaj aŭ francaj ŝuldtitoloj en la lastaj jaroj. En la kunteksto de la tempo post la financa krizo, tiuj titoloj restas nemalhavebla fonto por la “repo”-transakcioj, tiom ke oni spertas mankojn de germanaj kaj francaj suverenaj obligacioj, ekzemple fine de 2016. La novaj dispozicioj de la antaŭmalhelpa regularo de Bazelo ankaŭ precizigas, ke la bankoj devas konservi certan sumon da “altkvalitaj” aktivaĵoj, esence obligaciojn. La ŝuld-titoloj ludas ankaŭ ŝlosilan rolon en la intervenoj de la Eŭropa Centra Banko (ECB) por liveri kontantan monon al la financa sektoro, kiel garantioj en la operacioj de refinancado, aŭ per rekta aĉeto de suverenaj ŝuldoj en la sekundara merkato (quantitative easing). Tamen la obligacia ŝuldo, per sia sekureco, sia pagipovo, la profundeco de sia merkato, montriĝas nemalhavebla malfermilo en la financo post 2008.

Tiuj ĉi malsamaj perspektivoj montras, kiom, jam de kvardek jaroj, la publika ŝuldo ludas esencan rolon por la kreditoroj kaj investistoj. Ili alvokas por iri kontraŭ la dominanta retoriko pri ŝuldo : ĉu ne ĝuste la merkatoj avidas la publikan ŝuldon ? Kaj ĉu ne ĝuste la supreniro de la financo kondiĉas kaj estigas ĝian ekflugon, multe pli ol malstriktemo ennaskita de la publikaj potencoj ? La fortrilato do ne estus tiu, kiun ĝenerale prezentas al ni la alarmaj retorikoj pri la ŝuldo kaj pri la neceso veki la “konfidon” de la kreditoroj.


[1] Vd Frédéric Lemaire kaj Dominique Plihon, “Le poison des taux d’interêt négatifs”, Le Monde diplomatique, Novembro de 2019.

[2] Eltiraĵo de interparolado de Benjamin Lemoine kun Philippe Mabille, citita en L’Ordre de la dette. Enquête sur les infortunes de l’État et la prospérité du marché. La Découverte, Parizo, 2016.

[3] Sed ne nur la evolulandoj : aliaj landoj, kiel Francujo, Nederlando, Belgujo kaj Italujo, masive enŝuldiĝis en la 1970-aj jaroj por financi siajn komercajn deficitojn kaj siajn investojn (ekzemple la francan atomprogramon).

[4] Georges Corm, “Nouvel ordre économique mondial”, en : “Faut-t-il payer la dette ?” Manière de voir, n-ro 173, Oktobro-Novembro 2020.

[5] Rebecca Stropoli, “How the 1 percent’s savings buried the middle class in debt”,Chicago Booth Review, 25-an de Majo 2021.

[6] Kp Benjamin Lemoine, L’Ordre de la dette, v.c.

[7] Kp Bruno Tinel kaj Franck Van de Velde, “L’épouvantail de la dette publique”, Le Monde diplomatique, Julio de 2008.

[8] La Obligations Assimilables du Trésor (OAS)estas financaj titoloj, kiuj reprezentas parton de la longperspektiva ŝtatŝuldo. En Francujo la OAT estas la precipa subteno de la ŝtatŝuldo. La plej multaj OAS havas fiksan interezokvoton kaj estas repagataj laŭ sia nominala valoro (ĉe la eldono) kun fiksa daŭro. (Laŭ https://www.capital.fr/entreprises-...) -vl

[9] Kalkulita surbaze de la valoro de 1 eŭro en 2014, inflaci-korektite.

[10] Bruno Tinel, Dette publique : sortir du catastrophisme, Raisons d’agir, Parizo, 2016.

[11] International Capital Market Association European Repo Market Survey, n-ro 40, Marto 2021, www.icmagroup.org.

[12] Daniel Gabor, “A step too far ? The European financial transactions tax on shadow bankin”, Journal of European Public Policy, vol. 23, n-ro 6, Londono, 2015.