Demando kvarcentjara
Raso kaj klaso, la Latin-Amerika kaldrono

Post la sendependiĝoj de la 19-a jarcento, Latin-Ameriko oficiale forlasis la rasajn hierarkiojn, kiuj gravis dum la koloniado : nenio de tiam devis distingigi la idojn de indiĝenoj, de sklavoj kaj de Eŭropaj kolonianoj. Sed la etna apartismo de la imperia epoko ŝanĝiĝis al "pigmentokratio", kiu igas la haŭtkoloron socia markilo.

de  Ezequiel ADAMOVSKY

En Latin-Ameriko, kaj aliloke, la kapitalismo starigis siajn klasajn hierakiojn apogante ilin al etnaj kaj rasaj diferencoj, kiuj jam ekzistis. Al la du kategorioj, kiuj aperas dum la konkerado en la 16-a jarcento - la venkitaj aŭtoktonoj kaj la koloniantaj Hispanoj kaj Portugaloj - la disvolviĝo de sklavismo aldonas trian. Ili havas malegalajn statusojn, jurajn, etnajn kaj sociajn. Sed la kohereco de tiuj tri grupoj ne rezistis la iompostioman rasmiksadon, kiu okazis en la regiono. En la 17-a jarcento aperis sistemo de kastoj, kiu klasifikas ĉiujn, kiuj ne estas strikte blankuloj, laŭ diversaj juraj kategorioj bazitaj laŭ la grado de miksado aŭ laŭ la proporcio de ĉiuj iliaj rasaj konsistoj.

Laŭdante la Lumojn, la sendependiĝoj oficiale forviŝas ĉian formon de apartismo en la socio. La Latin-Amerika spaco tamen daŭrigas "pigmentokration", kiu atribuas al haŭtkoloro, harkonsisto kaj iuj aliaj pli subtilaj fizikaj trajtoj rolon de markilo en la socia ordo. Tiu hierarkio inter civitanoj organiziĝas laŭ gradeco de malprecizaj kategorioj, kontinuaĵo de kolortonoj laŭ kiu la kriterio pri blankeco ne estas afero pri sanga "pureco", sed la rezulto de cirkonstancoj : la fakto esti konsiderata blankulo dependas de lokoj kaj de situacioj, kaj povas eventuale toleri "dubindajn" kolorojn, kontraŭ firmaj garantiaĵoj de edukado, kaj, precipe, kapitaloj. De tiuj, kiuj estas evidente blankuloj al tiuj kiuj evidente ne estas tiaj, aperas tuta paletro de ambiguaj kvalifikoj : indiano (indio), mestizo (cholo), brunulo (pardo), maronulo (moreno), bistrulo (morocho), ĉino (chino), mulato, laktokafulo, ktp. Tiu logiko estas senkompata, sed fleksa. Ambigueco kaj poreco ebligas la sistemon daŭrigi kaj adaptiĝi laŭ la eventualaĵoj.

En la Anglosaksa mondo, kie miskado kaj mestiziĝo estis malpli oftaj kaj la blankulaj kolonianoj pli multaj, la rasaj hierarkioj organiziĝas laŭ pli neta maniero : unuflanke blankuloj, aliaflanke nigruloj. La sola valora blankulo estas 100% tia. Unu sola guto da sango de alia deveno senescepte igas iun neblankulo, tio estas nigrulo. Male al la Latin-Amerika, la Anglosaksa modelo malamegas miksaĵojn : lasta ŝtato, kiu forigis sian leĝon malpermesantan interrasajn geedziĝojn, Alabamo faris tiun decidon nur en 2000. En Latin-Ameriko tiaj rasismaj leĝaroj ĝenerale malaperis du jarcentojn antaŭe. Foje eĉ pli frue.

La diferenco inter tiuj du sistemoj speguliĝas en malsimilaj naciaj rakontoj. En Usono, oni konvikiĝis, ke la nacio naskiĝis el aparta etna grupo, simila al la fondintoj tutcerte blankhaŭtaj kaj Anglosaksaj. La etno antaŭas al la fondiĝo de la nacio, ĉi lasta okazinte, ĝi estas supozata akcepti en sian sinon aliajn grupojn nomatajn "malplimultoj", en proceso, kiu povas eventuale estigi multrasan socion. Tiu multkulturismo proponas rakonton en kiu la malplimultoj integriĝas en sian medion, sed tamen restas vidataj kiel malsimilaj, ĉiuj kun siaj propraj koloroj kaj kutimoj. La fundamenta rolo de la blankuloj ne estas multe ŝanĝita. Oni disigas, oni ne miksas.

Pozitiva diskriminado en Brazilo

Latin-Ameriko neniam zorgis difini la etnecon de siaj fondintoj. Kiam ĝi estas forprenita el la manoj de la Portugala kaj Hispana kronoj, la suvereneco estas supozata esti en la manoj de la popolo. Anstataŭ apogi sin sur antaŭekzistanta etno, la proceso de nacia formiĝo anstataŭe similas al etnogenezo. La vorto "kreolo" tradukas tiun nedifinecon : aperinta por nomi la nigrulojn naskiĝintajn en Ameriko, ĝi iom post iom iĝis ĝenerala termino por nomi miksitan loĝantaron aŭ ĉiujn homojn naskiĝintajn en la kontinento, sendepende de ties deveno. Tie, la regantaj elitoj de la plejparto de Latin-Ameriko laŭdas naciajn rakontojn bazitajn sur la principo de miksado : "mestiza" nacio en Meksiko, "rasa demokratio" en Brazilo, aŭ "laktokafa" nacio en Venezuelo. Male, iuj landoj, kiel Argentino, historie vidas sin samtempe blankula kaj Eŭropa.

En tia situacio, la popolaj movadoj, kiu aperas en tiu regiono en la 20-a jarcento, nature donas precipecon al la klasaj identecoj. De la Partio Revolucia Institucia (PRI) en Meksiko ĝis la Partio de Laboristoj (PT) en Brazilo, tra Amerika Revolucia Popola Alianco de Peruo aŭ peronismo en Argentino, la plejparto de la politikaj maldekstremaj partioj alparolas civitanojn difinitajn per ilia kondiĉo de laboristoj aŭ kamparanoj. La Argentina peronismo montriĝas aparte lerta pri tio. La "laboristo" kiun ĝi alparolas estas ankaŭ nomata cabecita negra ("nigra kapeto") : laboristo kun malhela haŭto, sed ĉiam per klasa difino. Tia dusenceco kontestas la ideon de "blankula" nacio, sen tamen laŭdi socian organizon laŭ rasaj bazoj, kiu ne estus senriska en lando, kie la sociaj klasoj konsistas el multaj kaj miksitaj eroj, kiuj ofte estas de Eŭropa deveno.

Tri fenomenoj iom post iom ŝanĝas la ludon. La unua rilatas al agada obstineco de la indiĝenaj kaj Afrik-devenaj grupoj, mobilizintaj pri la rasismaj demandoj. La dua rilatas al novliberalismo, kiu malfortigas la ŝtatan agon, kaj malpliigas la registaran kapablecon "fari nacion" per atribuo de rajtoj al siaj civitanoj. Fine, multkulturismo kaj "identecaj politikoj" importitaj de Nord-Ameriko iom post iom penetras la paroladojn. Ili foje estas portitaj de neregistaraj organizaĵoj (NRO), universitatanoj kaj aktivuloj. Sed tiu defendo de la identecoj ankaŭ nutras la paroladojn de la maldekstro, kiu zorgas forviŝi la malestimojn truditajn al civitanoj vidataj, kiel "duaklasaj". En Bolivio, kaj en Ekvadoro, la alveno en regado de S-roj Evo Morales (2006-2019) kaj Rafael Correa (2007-2017) estigis konstitucian renverson kaj starigon de "plurnaciaj" ŝtatoj. En Brazilo, PT estigis sistemon de pozitiva diskriminado en 2008, per kvotoj de postenoj en la universitatoj rezervitaj por nigruloj kaj indiĝenoj, unuafoje en tiu regiono.

Apogante sin sur socialaj politikoj, kiuj favoras la plej malriĉajn - kaj do, ofte, la malpli blankajn - tiu postulo de rajto por diferenco responde elĉenigas esprimon de rasismo, des pli forta, ke ĝi estas akompanata de perdo de privilegioj. Dum la puĉo de 2019, la Bolivia konservativa dekstro libere esprimis sian malamegon al la "indianoj" kaj ilia kulturo : ĝi bruligis iliajn flagojn, mistraktis iliajn kulturajn simbolojn. Ankaŭ Hugo Chávez, elektita prezidanto de Venezuelo en 1998, kaj S-ro Pedro Castillo, kiu ĵus venkis la Peruan prezidantan balotadon, suferis la rasismajn mokadojn de la reakciaj medioj en siaj landoj.

Sed la novaj celoj anoncitaj de la progresemaj registaroj ankaŭ estigas pravajn debatojn pri la plej bona maniero samtempe trakti la lukton kontraŭ diskriminado kaj socialajn reformojn. Ekzemple, en Brazilo la jam citita sistemo de pozitiva diskriminado estigas intensajn diskutojn, iuj progresemuloj diras sin maltrankvilaj antaŭ rasa klasifiko, kiun ili sentas importita de Anglosaksio kaj senbaza en la lokaj situacioj. Ĉu teoria kverelo ? Eble ne : en la publika debato rapide venis la demando pri fakulaj komisioj en la universitatoj por persekuti "rasan fraŭdon" kaj difini laŭ bazoj pretenditaj objektivaj, kiu estas nigrulo kaj kiu ne estas tia.

Ĉiu strategio havas siajn kostojn : politiko bazita sur la rasaj demandoj povas malfortigi la klasajn identecojn kaj reciproke. De Tzotziloj en Meksiko ĝis Mauĉoj en Ĉilio kaj Argentino, Latin-Ameriko enhavas centojn da aŭtoktonaj popoloj, kiuj vivas kiel malplimultoj en socioj, kiuj multmaniere apartigas aŭ diskriminas ilin. Tio estas ankaŭ vera pri dekoj da grupoj de Afrikdevenuloj, kiuj komunume vivas, kiel la Raizaloj en Kolombio aŭ la Kilomboloj de Brazilo, kiuj ankaŭ postulas siajn rajtojn por lando kaj egaleco. Tiaj postuloj, precipe kiam ili renkontas fortan reziston, neeviteble kondukas tiujn, kiuj defendas ilin, al plifortigo de sia komuna identeco kaj al markado de disiga linio inter "ni" kaj la aliaj.

Cetere ekzistas grupo de viktimoj de rasismo, kiuj ne vivas en komunumoj kaj ne identigas sin al aparta etna grupo. Temas pri la milionoj da homoj kun plimalpli malhela haŭto, kiuj konsistigas la plimulton de la popolaj klasoj. Ĉu malplimulto ? Male, temas pri la pli granda demografia grupo de la kontinento. Tiuj homoj povas revivigi sian senton pri etna apartenado pro multaj kialoj. Hervé Do Alto kaj Pablo Stefanoni ekzemple montras, ke en Bolivio la proporcio de la loĝantoj, kiuj diras sin "blankula" "draste falas de 26% ĝis 11%" inter 2000 kaj 2006, dum tiuj, kiuj diras sin "indiĝena" grimpas de 10% ĝis 19% [1]. Tamen plej ofte tiu socia grupo havas nur svagan konscion pri sia kondiĉo de ido de Afrika popolo aŭ de aŭtoktona popolo, aŭ miksaĵo de ambaŭ. Ĝenerale temas pri malriĉaj homoj, kiuj scias laŭsperte, ke ekzistas kaŭza rilato inter ilia haŭtkoloro kaj la malfacilaĵoj de ilia vivo.

Por ili, kontraŭrasisma politiko, kiu konsiderus ilin, kiel grupo malsimila al la cetero de la socio ne havus sencon, ĉar ili "estas" la socio, aŭ ĝia plimulta parto. En iuj landoj, kiel Brazilo, la Afrikdevenula movado celas, inter aliaj celoj, konvinki la ĝeneralan loĝantaron identigi sin kiel parto de la malplimulto, en la nomo de kiu ĝi esprimiĝas. Sed ĉu tio estas ĉiam ebla, aŭ eĉ dezirinda ? La alta grado de miksaĵo de la Brazila socio ne malaperigis rasismon, ja ne, sed tio havis la efikon igi porecaj la tradiciajn kategoriojn de rasa atribuo. La sola komunumo kiu ĝenerale havas spontanean sencon por iu homo, kiu ne havas blankan haŭton, estas la kvartalo en kiu, tiu vivas.


Letero de leganto

S-ro Nico Hirtt kontestas certajn analizojn disvolvitajn de Jérôme Doyon en sia artikolo “Kio restas de la komunismo en Ĉinujo ?” (Julio 2021) :

de  la REDAKTEJO

Jérôme Doyon ŝajnas esti ŝokita de la “kreskanta kontrolado [de la Partio] al la privata sektoro, […] kiu kongruas kun la hegemoniaj tendencoj de la ĈKP [Ĉina Komunista Partio].” Li maltrankviliĝas pro la fakto ke “tiu ĉeesto liveras al la ŝtat-partio influ-levilon trans la larĝaj partoj de la ekonomio, kiun ĝi posedas”. Nu, al mi ŝajnas, male, ke ĉiu progresemulo devus ĝoji pri tiu evoluo. […] Per tio, ke la ŝtato rekte regas strategiajn sektorojn de pli ol 30 elcentoj de la ekonomio kaj per interna kontrolo, fare de la Partio, ene de la privataj entreprenoj, Ĉinujo kapablas realigi veran ekonomian, socian, teĥnologian, industrian kaj median planadon. Kaj tiu ĉi portas siajn fruktojn, kion montras la drasta reduktado de la malriĉeco, la rapida kreskado de la edukad-niveloj, la teĥnologiaj atingoj (rapidtrajnoj, spaco, akvobaraĵoj ktp), la modela mastrumado de la Kovid-19 kaj la rimarkindaj progresoj en la media kampo (malaltigo je 75 elcentoj de la CO2-ellasoj je punkto de la MEP [malneta enlanda produkto] ekde 1990, rekorda rearbarigo, ktp). Paralele, ankaŭ en la agado kontraŭ korupto, en la batalo kontraŭ la riĉiĝo de kadruloj, en la obeigo de entreprenaj ĉefoj fariĝintaj tro potencaj, Jérôme Doyon vidas nur manovrojn por certigi la potencon de Xi Jinping. Ĉu oni povas do ekskludi, ke tiuj politikoj povus, almenaŭ parte, esti sinceraj ? […]

Certe, oni kelkfoje trovas [en la instru-dokumentoj de la ĈKP] grandan komplezon al la mastrumaj metodoj devenaj el la okcidenta privata sektoro, sed oni trovas tie ankaŭ tekstojn kaj filmetojn tre firme bazitajn sur la centraj ideoj de la marksismo : dialektika kaj historia materiismo, marksisma ekonomio, ktp. Mi ne asertas, ke ĉio ĉi devas esti konsiderata serioze. […] [Sed] fine, la fakto, ke la Okcidento tiom vigle atakas Xi Jinping, okazas eble ne nur ĉar ĝi timas la ekonomian konkurencon ?”


Rekonkero tra la grandaj urboj

Ekde la fino de Jugoslavujo la politika debato en la balkanaj landoj limiĝis al alfrontiĝo inter naciistoj kaj liberaluloj. Nun aperas kontraŭkapitalisma maldekstro por defendi komunajn havaĵojn kaj kontraŭ kreskantaj malegalecoj. La koalicio de verda maldekstro ĵus gajnis la urbodomon de Zagrebo, dum suverenisma maldekstro regas en Kosovo.

"LA IDEO de demokratia socialismo estis tabuo en la lastaj tridek jaroj en Kroatio. Ni sukcesis denove remeti ĝin en la politikan debaton.” Ĉe la prezidant-elekto de 2019, s-ino Katarina Peović kandidata de la Laborista Fronto, akiris nur 1,12 elcentojn de la voĉoj. Sed ses monatojn poste, la 5-an de Julio 2020, pluraj partioj, inter ili la Laborista Fronto, en koalicio de ekologia maldekstro, surprizis en la parlamentaj elektoj per 7 elcentoj da voĉoj kaj sep delegitoj (el 151 seĝoj). La provo estis transformita al la urbaj elektoj de Majo 2020 : la koalicio gajnis la absolutan plimulton en la urba konsilantaro de Zagrebo jam en la unua baloto, kaj ĝia kandidato, s-ro Tomislav Tomašević, du semajnojn poste estis triumfe elektita urbestro de la ĉefurbo, per 65 elcentoj de la voĉoj. La koalicio – en kiu la Laborista Fronto elstaris – akiris ankaŭ aprezindajn rezultojn en Pula, Split kaj en multaj ceteraj urboj de la lando.

Tiu moviĝo deiris en Slovenujo, kie Zdruĵena Levica (Unuiĝinta Maldekstro) en 2014 sendis siajn unuajn delegitojn en la parlamenton. “Dum en Kroatujo la naciismo kaj la milito ĉion detruis, Slovenujo ĉiam konservis vivantan maldekstran tradicion, kun gazetoj kiel Mladina, debatejoj, intelektuloj kiel Slavoj Žižek kaj multaj aliaj”, klarigas la deputito Luka Mesec. Kelkfoje kvalifikita kiel “Slovena Cipras”, alude al la eksa greka ĉefministro Aleksis Cipras, tiu ĉi junulo – li estis nur 27-jara dum sia unua elekto en 2014 – animis la Universitaton de Laboristoj kaj Punkuloj, gravan spacon de intelekta rearmiĝo de la maldekstro. “Mia generacio, li daŭrigas, plenfrape suferis la mondan krizon de 2008. Ĝi komprenis, ke ne estos laboro por ĉiuj kaj ke la aferoj ne aŭtomate pliboniĝos. Mallonge, ke oni devis ne kontentiĝi per kompreni, sed ankaŭ transformi la socion.”

Por la nova generacio de la slovena maldekstro, la “civitana” ribelo de la vintro de 2012 ludis grava rolon. La konservativulo Janez Janša, tiam jam ĉefministro (li refariĝis tia en Marto de 2020) faris politikon de severa malabundo, per malaltigo de la funkciulaj salajroj kaj per tranĉoj en la buĝetoj de sano kaj de edukado. Implikita en skandaloj de korupto, li fine de Februaro 2013 estis elpostenigita post semajnoj da manifestacioj.

“La krizo de 2008 remiksis la kartojn kaj okazigis novajn demandojn, konfirmas la verkisto Igor Štiks, unu el la animantoj de la kroata student-ribelo de 2009. La studentoj publike mallaŭdis la liberalan modelon de la supera instruado, kiun la Eŭropa Unio volis trudi. La centra postulo estis la senpageco de la instruado, de la infanĝardeno ĝis la doktoriĝo.” Same kiel en Slovenujo kelkajn jarojn poste, tiu movado servis kiel politika lernejo al tuta generacio.

Kvankam la plenkunsidoj de Bosnio fiaskis (vidu “Sperto de rekta demokratio”), la kroata kaj slovenaj movadoj nun vekas strebojn en Serbujo. Partio de Radikala Maldekstro (Partija Radikalne Levice, PRL) kreiĝis en Septembro de 2020 sur la ruinoj de la Socialdemokrata Unio (SDU), kaj post laboro de severa inventaro. “Ni fieras pri la engaĝiĝo de la SDU en la kontraŭmilita movado de la 1990-aj jaroj kaj pri la bataloj kontraŭ la reĝimo de [la prezidinto Slobodan] Miloševvić. Aliflanke, ni reĵetas ĝian partoprenon en la registaroj de la 2000-aj jaroj kaj ĝian subtenon al la privatigoj”, klarigas s-ro Ivan Zlatić, membro de la prezido de la partio.

S-ro Zlatić volas fari kritikan bilancon de La Alia Serbujo (Druga Srbija), tiu larĝa movado, kiu kontraŭstaris, ofte kun kuraĝo, al la naciismo kaj al la milito. Tiu movado sukcesis konservi ligojn inter la respublikoj de la eksa federacio, kaj samtempe defendis la rajtojn de la virinoj kaj de la seksorientaj malplimultoj. “La jugoslava sperto estis du aferoj : la frateco kaj la unueco de ĉiuj popoloj – do la internaciismo – kaj la sociaj rajtoj. La liberala tradicio sciis konservi la unuan aspekton, sed ĝi oferis la duan, kiun ni devas remeti en la unuan rangon.” Por s-ro Zlatić, tiu “alia Serbujo”, kiu enpotenciĝis post la falo de Milošević, la 5-an de Oktobro 2000, ne nur aplikis programon de liberalaj reformoj. “Ekzistis intenco puni la laboristojn per privatigoj, puni tiun ĉi popolon, kiu ne ribelis kontraŭ Milošević … Kio, cetere, estis malĝusta : oni forgesas la rolon, kiun ludis la laboristaj strikoj de Oktobro 2000 en la falo de la reĝimo !”

La slovena maldekstro de Levica estas membro de la Eŭropa Maldekstra Partio (EMP), kiu entenas ekz-e la Francan Komunistan Partion, la germanan Die Linke kaj la grekan koalicion Syriza. “Ni agas en eŭropa kadro, sed havas pli rektajn rilatojn kun la kamaradoj de Kroatio, de Bosnio-Hercegovino kaj de Serbujo ol kun tiuj de Italujo aŭ Aŭstrujo. Ni havas komunajn referencojn”, klarigas s-ro Mesec. En Zagrebo, s-ino Peović ankaŭ ne neas la jugoslavan referencon : “La naciistoj reĵetas ĉion jugoslavan, sed en Kroatio, por multaj homoj, tiu epoko reakiras pozitivan sencon : la sociaj rajtoj, la ferioj por ĉiuj … Povas esti io folklora en la « jugoslava nostalgio », dum la debato pri la kaŭzoj de la disfalo de la komuna ŝtato ne finiĝis. Se la nocioj de socialismo kaj de Jugoslavujo estas daŭre ligitaj en la imago de multaj kroatoj, tio jam ne estas handikapo por ni.”

La Fondaĵo Rozo Luksemburgo (politike ligita kun Die Linke), kiu publike mallaŭdas la reviziismajn tentojn de la kroataj aŭ serbaj dekstruloj pri la dua mondmilito, disvolvas memor-projektojn kaj samtempe favoras kritikan pensadon pri la socialisma sperto, speciale pri ĝia memmastruma dimensio. “Ĝis la solidiĝo de la aŭtoritata novliberala potenco de s-ro [Aleksandar] Vučić, en 2012 – 2014, Serbujo spertis multajn formojn de laborista rezistado, kiel la longan strikon de Jgremedija en Zrenjanin, de Decembro 2003 ĝis Septembro de 2004. La laboristoj okupis tiun farmaceŭtikan fabrikon por protesti kontraŭ ĝia privatigo. La justico fine atribuis al ili la regadon de la plej granda parto de la kapitalo”, rakontas s-ro Zlatić, konvinkita ke la sperto de la memmastrumado restas ankrita en la memoro de la jugoslavaj laboristaj klasoj.

La maldekstro, kiu provas naskiĝi, troviĝas ĉe la vojkruciĝo de du tradicioj : tiu de la laboristaj bataloj kaj tiu de la urbdistriktaj spertoj, kiuj temas ĉefe pri defendo de komunaj havaĵoj. Tiel, la koalicio de la verda maldekstro, kiu ĵus gajnis la urbodomon de la kroata ĉefurbo, disvolviĝis per la sperto de la platformo Zagreb je NAŠ ! (Zagrebo estas NIA !). Ĝia ĵusa triumfo povas kuraĝigi la movadon Ne da(vi)mo Beograd (Ni ne dronigu Beogradon), kiu ludas centran rolon en la mobiliziĝo kontraŭ la prirabado de la urbo organizita de la konstruigistoj de nemoveblaĵoj proksimaj de la Serba Progresema Partio (SNS), en la potenco. La urbocentro estis senigita je sia loĝantaro kaj malkonstruita por cedi la lokon al luksa komplekso borde de la rivero Danubo, Belgrade Waterfront, financata supozeble de kapitaloj el la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, sed kiu ŝajnas esti ĉefe granda operacio de monblankigo.

“La transigo forprenis al ni ĉion”

PRINTEMPE de 2016, miloj da beogradanoj manifestaciis malantaŭ la maskoto de la movado, giganta flava plasta anaso. La protesto etendiĝis al ĉiuj konstruprojektoj de nemoveblaĵoj de la ĉefurbo, same kiel al la detruado de eksaj film-atelieroj Avala kaj arbaraj spacoj de Košutnjak. La batalo kontraŭ la burĝigo de certaj kvartaloj okazas ankaŭ per la batalo kontraŭ la domelpeloj, kiujn la serba leĝo ege faciligis, en kazo de enŝuldiĝo, de ne pagita luprezo aŭ por redoni havaĵon al ties posedintoj de antaŭ 1945. “Kelkaj ekstremdekstruloj provis uzi la mobiliziĝojn, sed ilia provo kondukis al nenio, ridetas s-ino Isodora Petrović, membro de la movado Krov nad glavom (Tegmenton super la kapo). Necesas multe da decidemo fronte al la ekzekuciistoj kaj al la policistoj, kiuj estas ĉiam kun la potenco.”

S-ino Petrović vidas kritike la “demokratajn” manifestaciojn de la vintro de 2018-2019, kiuj laŭ ŝia opinio apenaŭ reprezentis ion pli ol provon de la liberala opozicio paroligi pri si post siaj ripetaj elektaj malsukcesoj. La juna virino restas tamen konvinkita, ke la reĝimo de s-ro Vučić ne estas ŝirmata kontraŭ socia eksplodo, kion montris la sponta kolero de la studentoj kiuj, en Julio de 2020, rifuzis la fermon de siaj universitataj loĝejoj deciditan pro sanaj motivoj.

En la balkanaj landoj la defendo de la “komunaĵoj” mobilizas en formo de manifestacioj, kiel la grandaj marŝoj kiuj animis Beogradon komence de Aprilo, aŭ de lokaj agadoj. Multaj bataloj kristaliĝas kontraŭ la projektoj de hidroelektraj mikrocentraloj kiuj, ofte portataj de proksimuloj de la reĝimoj, helpe de la Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Disvolvado (EBRD), en la regiono multiĝis. “La transira reĝimo forprenis al ni ĉion : niajn dungojn, niajn fabrikojn, nian estontecon … Restas al ni nur la akvo, la aero kaj la naturo, kaj eĉ tion oni volas forpreni”, indignas s-ro Aleksandar Vermić, defendanto de la rivero Bukovica, en Montenegro. Tiuj senprecedencaj mobiliziĝoj en Aŭgusto de 2020 kontribuis al la falo de la reĝimo de s-ro Milo Đukanović, per tio ke ĝi sukcesis superi la identismajn diferencojn, kiuj strukturas la montenegran socion. [1] La movado Unuiĝinta Reform-Agado (Ujedinjena reformska akcija, URA), kiu fariĝis piliero de la nova registaro, membras en la Eŭropa Verda Partio kaj deklaras esti civitana kaj ekologia maldekstro.

La kuniĝo de la laboristaj bataloj kaj la bataloj por ekologio, la rajtoj de la virinoj kaj tiuj de la seksaj malplimultoj restas kompleksa vojo. S-ro Mesec emfazas, ke, fronte al la ultradekstra aŭtoritatismo de s-ro Janša, slovena disĉiplo de la hungaro Viktor Orbán reveninta en la potencon en Marto de 2020, esence la kontraŭkapitalista maldekstro devas fari la batalojn por defendi la fundamentajn rajtojn kaj liberecojn. S-ro Robert Kozma, de Ne da(vi)mo Beograd, siavice emfazas ke la aparteno aŭ neaparteno al la Eŭropa Unio jam ne faras diferencojn inter la landoj de la regiono : “Ĉiuj apartenas al duone dominata periferio.”

Jean-Arnault DÉRENS kaj Laurent GESLIN.

Suverenisma sperto en Kosovo

KUN 50,3 elcentoj esprimitaj en la parlamentaj elektoj de la 14-a de Februaro 2021, la movado de suverenisma maldekstro de Kosovo venkis siajn rivalojn, speciale la partiojn de la komandintoj de la gerila Armeo de Liberigo de Kosovo (UÇK). S-ro Albin Kurti, la ĥarisma gvidanto de la Vetëvendosje (“Memdeterminado” en la albana), refariĝis ĉefministro. Li jam havis tiun funkcion post la elektoj de Oktobro 2019, sed lia registaro estis renversita en Marto de 2020 – en plena pandemio – post la retiriĝo de sia partnero, la Demokrata Ligo de Kosovo (DLK, dekstra centro), sub la premo de la tiama usona registaro. S-ro Donald Trump deziris atingi rapidan interkonsenton inter Priŝtino [2] kaj Beogrado, bazitan sur la hipotezon de interŝanĝo de teritorioj [3], kies kondiĉojn Vetëvendosje rifuzis. En Septembro de 2020 la usona prezidanto atingis “ekonomian interkonsenton” sen granda signifo. [4] Dum la Kosovo flegas, ekde la bombadoj kontraŭ Serbujo printempe de 1999, viglan uson-amon, ĝiaj elektantoj do ĵus plebiscitis por gvidanto, kiu montras sin viktimo de provita “ŝtatrenverso” organizita de Usono …

S-ro Kurti deklaris, ke liaj prioritatoj estas la batalo kontraŭ la korupto, kaj la ekonomia, sana kaj sociala situacio – nenian dialogon kun Beogrado. Sed pri kia agospaco li disponas ? La balkanlandaj maldekstroj konservas iom da rezervo kontraŭ Vetëvendosje, pro liaj klaraj naciismaj referencoj, sed ili ĉiuj kun intereso observas la okazantan sperton. Ĉar -s-ro Kurti demonstris, ke radikala ŝanĝo eblis, eĉ sen la konsento de la Okcidentanoj.

J.-A. D. kaj L. G.



[1] Vd Philippe Descamps kaj Ana Otaašević, “Clientélisme et vertiges identitaires au Monténégro”, Le Monde diplomatique, Februaro 2021.

[2] La ĉefurbo de Kosovo. -vl

[3] Vd “Dans les Balkans, les frontières bougent, les logiques ethniques demeurent” [“En la balkanaj landoj la landlimoj moviĝas, la etnaj logikoj restas”], Le Monde diplomatique, Aŭgusto 2019.

[4] Vd Serge Halimi : “Falsaj sendependecoj”, Le Monde diplomatique en Esperanto, Oktobro de 2020.


MeToo skuas la araban mondon

De Alĝerio ĝis Kuvajto kaj Egiptio, multaj voĉoj leviĝas kontraŭ la perforto farita al virinoj. Interreto kaj ĝiaj sociaj retoj plifortigas la efikon de ĉi tiuj mobilizoj, kiuj alvokas al konsciiĝo pri la efikoj de patriarkeco, kaj ankaŭ favore al pli severaj leĝoj. La registaroj ne volas lasi ke ĉi tiuj postuloj etendiĝu al la politika sfero.



de  Akram BELKAID

Alĝero, la 3-an de Oktobro 2020. La senviva korpo de junulino estas eltrovita en neuzata benzinejo en orienta antaŭurbo. Chaïma F., 19-jaraĝa, estis seksperfortita kaj poste mortpikita multfoje antaŭ ol esti bruligita per benzino. Arestita, ŝia murdinto, kiu jam provis seksperforti ŝin en 2016, konfesas. La publiko estas skandalita. La gazetaro dediĉas ampleksajn raportojn al la krimo kaj, en Interreto, la slogano "mi estas Chaïma" akompanas multajn furiozajn afiŝojn postulantajn la ekzekuton de la kulpulo. Kvankam feministoj alvokas por konsciiĝo pri la enradikiĝinta naturo de la perforto kontraŭ virinoj, estas la fino de la moratorio pri la apliko de la mortopuno kiu antaŭ ĉio mobilizas la publikan opinion [1]. "Estis necese reenfokusigi la debaton", komentas s-ino Wiame Awres, kunfondinto de la retejo Féminicides Algérie [2]. "Kiel ĉiam, kiam tia tragedio okazas, ni klopodis plejeble bone klarigi tion, kio estas la virinmortigo, tio estas, uzi la difinon de Unuiĝintaj Nacioj : ’la murdo de virino pro tio, ke ŝi estas virino’. Murdo kies struktura karaktero ne povas malaperi per la apliko de la leĝo de revenĝo." Féminicides Algérie estas kalkulinta 23 virinojn mortigitajn en la unua duono de 2021, kompare kun 55 por la tuta 2020.

En mez-Novembro, kelkaj aktorinoj laŭvice parolis pri siaj spertoj en dek-kvin-minuta video en la alĝeria araba [3]. Kun gravaj mienoj, ili detalis la patriarkajn prohibiciojn, la minacojn kaj la mizoginajn rimarkojn kiujn iliaj fratinoj, patrinoj kaj filinoj travivas ĉiutage. "Lasu la biciklon de via frato kaj iru hejmen", "Ne kulpas la viro", "Vi estas edziniĝonta, sed vi devus ĉesi labori ĉe la universitato", "Kion pri la ĉefmanĝo, ankoraŭ ne preta ? ", "Viaj onkloj vidis vin ... Ili tratranĉos vian gorĝon", "Li batis ŝin, ŝi sendube faris ion", eĉ sen mencii la neeviteblan "Ts !" ĵetita al la virino kiu preterpasas, kaj kiu estos insultita, aŭ sekvita kaj ĉikanita, se ŝi ignoros la ĝenaĵon.

La video furoris kaj estigis multajn diskuton pri la virinmortigo kaj la tabuoj de la socio. Iuj virinoj parolis pri ĉikanado sur la strato aŭ ĉe la laborejo, aliaj pri esti tuŝitaj en publikaj transportiloj aŭ pri hejma perforto. La video ellasis inundon da kolero kaj naŭzo, sed foje ankaŭ estis fatalismo fronte al la vasteco de la insultoj. "La feminisma sindevontigo en Alĝerio ne estas nova fenomeno", atentigas s-ino Habiba Djahnine, produktoro, verkisto kaj aktivulo. "Sed lastatempaj kampanjoj en sociaj retoj ebligis vastan liberigon de parolado kune kun senfragmentigon kaj kolektivan konsciiĝon pri la fakto, ke perfortaĵoj kontraŭ virinoj ekzistas en ĉiuj medioj, kaj ke ili rezultas plejparte el la patriarka naturo de nia socio."

La plejparto de la arabaj landoj ankaŭ spertas liberigon de la parolo ekde 2017 kaj la tutmonda efiko de la movado #MeToo ("ankaŭ mi"), naskiĝinta en Usono post la akuzoj faritaj de kelkaj aktorinoj kontraŭ la holivuda produktoro Harvey Weinstein [4]. Facebook, Tvitero kaj Instagram ebligas kondamnojn kaj rifuzojn toleri ĉikanadon kiuj poste kreskas lavange. Tiaj movadoj ja antaŭe ekzistis. En 2012, la intelektulino Rula Quawas sponsoris la laboron de kvar studentinoj kiuj turnis mallongan videon pri seksa ĝenado ĉe la Universitato de Jordanio en Amano, kie ŝi instruis [5]. La filmo, kiu kostis al Quawas (kiu mortis en 2017) ŝian postenon de fakultatestro, faris fortan impreson en la tre konservativa haŝemita reĝlando, sed en tempo de ĝenerala tumulto kaŭzita de popolaj ribeloj en la regiono, ĝia efiko restis modesta.

Fendoj en la leĝoj

Dek jarojn poste, sociaj retoj estas gajnintaj influon kaj uzantojn. Fine de Januaro 2021, en Kuvajto, Ascia Al Faraj, blogantino kiu ĝis tiam plejparte skribis pri la modo kaj havas 2,6 milionojn da sekvantoj sur Instagram, afiŝis videon sur Snapchat kie ŝi lasis sian koleron eksplodi. "Ĉiam, kiam mi eliras, iu ĉikanas min aŭ alian virinon sur la strato. (...) Ĉu vi ne hontas ? Ni havas problemon de ĉikanado en ĉi tiu lando kaj mi jam ne povas toleri ĝin." Tuj, la kuvajtaj retumantoj alprenis la alvokon [6]. La kradvorto #Lan_Asket ("mi ne estos silenta") amasigis atestojn en la araba kaj la angla per Instagram-konto kreita de s-ino Shayma Shamo, kuracisto. "Ni devas eldiri nian opinion, unuiĝi kaj defendi unu la alian, ĉar tio, kio okazas estas neakceptebla," s-ino Shamo skribis tiutempe. Atestoj enŝutiĝis de Kuvajto kaj la cetera Arabia Duoninsulo. Edzinoj kaj fraŭlinoj, neplenaĝuloj, studentinoj, dungitinoj kaj dommastrinoj, ĉi tiuj virinoj, kune kun kelkaj domservantinoj el Sud-Orienta Azio, estas submetitaj al taharouche ("ĉikanado") en ĉiuj lokoj. En butikcentroj, en universitatoj, en laborejoj, en publikaj lokoj kaj eĉ apud moskeoj.

La kampanjo #Lan_Asket revigliĝis je la 20-a de Aprilo, post la forkapto kaj murdo, antaŭ ŝiaj du junaj infanoj, de la kuvajtanino Farah Akbar fare de viro kiu estis ĉagrenanta ŝin [7]. Ĉi tiu tragedio estis eĥita post kelkaj semajnoj de la morto de Refka Cherni, 26-jaraĝulino, en la urbo Kef en nordokcidenta Tunizio, kiu metis plendon ĉe la polico, konfirmitan de kuracistaj atestoj, kontraŭ ŝia violenta edzo, ĝendarmo. "Retiru vian plendon aŭ mi tratranĉos vian gorĝon" minacis ŝia edzo dum alfrontiĝo ĉe la policejo. La sekvintan tagon, li mortigis ŝin per kvin kugloj. La kradvorto #EnaZeda ("ankaŭ mi"), kiu estis aperinta en 2019 inter la du balotvicoj de la prezidantelekto, tiam reaperis en sociaj retservoj, kun akraj kritikoj pri la aŭtoritatuloj, akuzitaj pri maldiligenteco. Je la 20-a de majo, dum debato en la parlamento, la provizora ministro pri justico Hasna Ben Slimane diris, ke la justico estas pritraktinta preskaŭ 4 000 kazojn de perforto en 2019 kaj 2020, bagatela cifero kompare kun la 65 000 plendoj registritaj de la ministerio de internaj aferoj. Post la morto de Refka Cherni, multaj tunizianinoj esprimis sian amarecon ; ili konkludis, ke meti plendon ĉe la polico nur servas por pliigi la danĝeron, aserto komuna al kuvajtaninoj, ĉar ankaŭ Farah Akbar metis plendon kontraŭ sia murdonto. En Alĝerio, la naŭ instruistinoj seksperfortitaj de grupo de viroj je la nokto de la 17-a de majo 2021 ĉe sia hejmo ĉe la rando de la urbo Bordj Badji Mokhtar (Saharo) estis raportintaj kvar fojojn al la aŭtoritatuloj ke ili estas en danĝero. Ilia laborsindikato kondamnis la sensekurecon en kiu ili vivis kaj mallaŭdis la mankon de interveno de la aŭtoritatuloj [8].

"Tre malmultaj virinoj kuraĝas meti plendon ĉe la polico ĉar ili scias, ke la justico estas malrapida kaj ke ili devos elteni premon de sia familianaro por devigi ilin retiri iliajn deklarojn, kiel okazis por Refka Cherni," diras s-ino Narjess A., kuracisto. "En niaj socioj, meti plendon ĉe la polico pro seksa ĝenado signifas unue superi la viran ordonon esti modesta kaj konservi la familian reputacion. Paroli pri fituŝado antaŭ nekonatoj, aŭ diri, ke viro sekvis vin montrante la seksorganojn, estas trudi ’ayb’ -, honton, sur sian familion."

Ĉiuj Arabaj landoj fieras pri leĝoj kiuj punas seksan ĝenadon kaj perforton kontraŭ virinoj. Sed grandaj kampanjoj ekde 2017 de diversaj feminismaj organizaĵoj montras du aferojn. Unue, la leĝoj estas ofte malobservataj, kaj multaj murdintoj kaj violentaj viroj ne estas jure persekutataj aŭ rapide regajnas sian liberecon. Due, ĉi tiuj leĝoj ofte estas nekompletaj. Krom Maroko kaj Tunizio, la membroj de la Araba Ligo ĉiuj esprimis rezervojn pri la Konvencio pri la Elimino de Ĉia Diskriminacio kontraŭ Virinoj (CEDAW), adoptita de Unuiĝintaj Nacioj en 1979. Tio malhelpas ke feminismaj organizaĵoj uzu ĉi tiun referencan tekston por postuli de siaj ŝtatoj pli konvenajn leĝojn. Simile, la Araba Ligo ne havas specifan tekston kompareblan al tiu, de la Konsilio de Eŭropo kontraŭ perforto kontraŭ virinoj, kiun Turkio ĵus revokis.

En Egiptio lastatempe, edzeca seksperforto estis la temo de teologiaj argumentoj pri ĝia liciteco [9], sed neniu araba lando eksplicite punas ĝin, eĉ ne Tunizio, kiu ekde 2017 havas ambician juran arsenalon kontraŭ perforto kontraŭ virinoj. En la monarĥioj de la Golfo, la juro ne agnoskas hejman perforton. En Alĝerio, virinmortiginto povas aserti malpligravigajn cirkonstancojn se okazis adulto. En Jordanio, kiel en Irako kaj Sirio, la justico akceptas kompensopagojn inter familioj en la kazo de tiel nomita "krimo de honoro". En Maroko, lando kie enketo de la Ministerio pri la Familio en 2019 rivelis ke unu el du virinoj estas suferinta perforton, viktimoj de seksperforto ne volas meti plendon ĉe la polico ĉar ili povas esti jure persekutitaj pro seksumo ekster geedzeco, situacio kondamnita de la retserio #TaAnaMeToo ("eĉ mi [estas] MeToo").

En Egiptio, kiel klarigis la filmon ’La Virinoj de Aŭtobuso 678’ de la reĝisoro Mohamed Diab (2010), seksa ĝenado estas plago. En enketo de UN en 2013, 99,3% de egiptaj virinoj diris, ke ili estas submetitaj al ia ĉikanado [10]. La lando estas, efektive, unu el la malmultaj en la araba mondo kie la kampanjoj #Ana Kaman ("ankaŭ mi") estas ne nur ĝenerala aŭ respondas al krimo, sed celas individuojn laŭnome. En Julio 2020, la konto Instagram "Assault Police" ("ĉikanado-polico") akuzis eksstudenton de la Usona Universitato en Kairo kaj membron de elita familio pri seksperforto kaj seksa ĝenado. Pli ol kvindek virinoj tiam povis senpune atesti pri tio, kion li faris al ili.

"Estu respektindaj virinoj"

La graveco de la fenomeno estas tiel granda, ke en Julio, post jaroj da prokrastado, la egipta Ĉambro de Reprezentantoj aprobis leĝon kiu transformis la delikton de seksa ĝenado en gravan krimon. Kaj eĉ la Granda Muftio Shawki Allam deklaris : "Seksa ĝenado estas malpermesita de la islama juro. Ĝi estas unu el la plej malbonaj pekoj kaj ne estas pravigebla pro la maniero laŭ kiu virinoj sin vestas" [11] Sed ĉu oni aŭskultos lin ? Suspendita dum kelkaj semajnoj en Julio 2020 pro tio ke li diris, ke "mallongaj kaj striktaj vestoj estas la motivo de seksa ĝenado", Imamo Abdallah Roshdy denove deklamas en sociaj retoj, kie liaj subtenantoj estas multaj.

Kian efikon havas feministaj mobilizoj sur registaroj ? Kiel s-ino Djahnine rimarkas, "ĉi tiuj kampanjoj ebligas al ili aserti, ke libera sinesprimo ekzistas en iliaj landoj. Kaj, eĉ se ili koncedas kelkajn leĝojn - kiuj tamen ne estas observigataj - ili rigore reagas tuj kiam feminista aktivismo etendiĝas al pli larĝaj politikaj postuloj." La plej trafa ekzemplo estas tiu de Sauda Arabio, kie multaj aktivulinoj estas persekutitaj. S-ino Loujain Al-Hathloul unue batalis por ke saudinoj havu la rajton stiri aŭtomobilon kaj povi liberigi sin de vira kuratoreco, antaŭ ol aŭdaci postuli laŭpaŝan demokratiigon de sia lando. Arestita en Marto 2018, ŝi pasigis du jarojn en antaŭprocesa enkarcerigo, kie ŝi suferis torturon kaj seksan misuzon, antaŭ ol esti kondamnita al kvin jaroj kaj ok monatoj da enprizonigo de kontraŭterorisma tribunalo. Ŝi estis liberigita en Februaro 2021, sed kun malpermeso eliri el la reĝlando. Ŝia misfaro estis ĉagrenigi la kronprincon Mohammed Ben Salman, kiu pretendas esti la sola determinanto de la modernigo de sia socio [12]. "En niaj landoj, la mesaĝo de la ŝtato estas, ’Estu respektindaj virinoj por ke ni povu protekti vin.’ Ĉi tiu sama ŝtato trudas sian patriarkan difinon de respektindeco", lamentas s-ino Mozn Hassan, estro de asocio de virinaj rajtoj en Egiptio.

Kaj kion pri la viroj ? Al ĉi tiu demando, s-ino Djahnine respondas per ridego. "Ĉiuj ĉi kampanjoj estigis ŝanĝiĝon kaj konsciiĝon. Ja estas #MeToo-a post-epoko, kaj multaj viroj nun diras, ke ili favoras la feminisman aferon. Sed ankoraŭ okazas ŝnurtirado, precipe kiam temas pri konkretaj demandoj, ekzemple la ofendaj sintenoj kiujn iuj nomas flirtadon. Eĉ sen mencii la demandon pri la divido de laboro inter la paro... Sed ni progresas. Paŝo post paŝo."

[1] Alĝeriaj tribunaloj ankoraŭ kondamnas al la mortopuno, precipe kiam temas pri terorismo. Sed neniu konviktito estas ekzekutita ekde 1993, kiam komenciĝis la unuaj intertraktadoj pri akordo de asociiĝo inter Alĝerio kaj la Eŭropa Unio.

[2] http://feminicides-dz.com

[3] ’Campagne des comédiennes algériennes contre les violences faites aŭ femmes ’, YouTube, la 27-a de Novembro 2020. Video farita de Adila Bendimerad kaj Ahmed Zitouni, teksto de Adila Bendimerad kaj Leïla Touchi.

[4] Vidu Michel Bozon, ’Transformiĝoj de sekseco, daŭro de seksismo’, Le Monde Diplomatique, Februaro 2018.

[5] "Ĉi tiu estas mia privata vivo" (en la araba), YouTube, la 1-a de Decembro 2012.

[6] Justine Clément, ’Les femmes du Koweït impulsent leur #MeTo’, Orient XXI, la 24-a de Junio 2021, https://orientxxi.info

[7] Khitam Al-Amir, ’Kuwait : Man sentenced to death by hanging for killing Farah Akbar’, Gulf News, Dubajo, la 6-a de Julio 2021.

[8] ’ “Ce qui s’est passé à Bordj Badji Mokhtar n’est pas un cas isolé” ’, Liberté, Alĝero, la 19-a de Majo 2021.

[9] Samar Samir, ’Egyptians re-voice rejection to “marital rape”’, Egypt Today, Kairo, la 20-a de junio 2021.

[10] ’Étude sur les moyens et méthodes pour éliminer le harcèlement sexuel en Égypte’, raporto de Unuiĝintaj Nacioj, la 23-a de Majo 2013.

[11] ’Mufti describes harassment as “major sin”’, State Information Service, la 12-a de Decembro 2020, https://www.sis.gov.eg

[12] Vidu Florence Beaugé, ’Une libération très calculée pour les Saoudiennes’, Le Monde Diplomatique, Junio 2018.