Fonto: https://eo.mondediplo.com/archives.php3

Cifereca diktatoreco

de  Serge HALIMI

BONVENON en Okcident-Ĉinujo ! La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) rekomendas, ke la ŝtatoj klopodu por konvinki pri la utilo – nekontestebla – de la vakcino kontraŭ la Kovid-19, anstataŭ uzi devigon. Sed [la franca prezidanto -vl] s-ro Emmanuel Macron decidis alie. Tiu prezidanto, kiu ne ĉesas skurĝi la “malliberalismon”, vidas la publikajn liberecojn nur kiel variablon de alĝustigo. Cetere neglekteblan, kaj destinitan malaperi malantaŭ ĉiuj urĝoj de la momento – medicinaj, sekurecaj, militaj. Malpermesi al milionoj da homoj uzi la trajnon, mendi manĝaĵon sur teraso, rigardi filmon en filmejoj sen esti pruvinta ke ili ne estis infektitaj per Tiu prezidanto, kiu ne ĉesas fulmi kontraŭ la “malliberalismo”, vidas la publikajn liberecojn nur kiel variablon de alĝustigo. Cetere neglekteblan, kaj destinitan malaperi malantaŭ ĉiuj urĝoj de la momento – medicinaj, sekurecaj, militaj. Malpermesi al milionoj da homoj uzi la trajnon, mendi manĝaĵon sur teraso, rigardi filmon en filmejoj sen esti pruvinta ke ili ne estis infektitaj per montrado, laŭokaze dek fojojn tage, identigilon, kiun la komercisto kelkfoje devas kontroli mem, tio igas nin eniri alian mondon. Tiu jam ekzistas. En Ĉinujo, precize. La policistoj tie disponas pri okulvitroj de altigita realeco, ligitaj kun varmfilmiloj lokitaj sur iliaj kaskoj kaj kiuj ebligas eltrovi personon kun febro en homamaso. [1] Ĉu tion ni volas ankaŭ ĉe ni ?

Ĉiukaze ni preferas pie akcepti la galopantan invadon de la ciferecigo kaj la laŭspuradon de ĉiuj niaj intimaj kaj profesiaj vivoj, de niaj interŝanĝoj, de niaj politikaj preferoj. Demandite pri la rimedoj por eviti ke niaj donitaĵoj, se niaj poŝtelefonoj estas enpenetritaj, fariĝu armiloj kontraŭ ni, s-ro Edward Snowdon deklaris : “Kion la homoj povas fari por protekti sin kontraŭ atomarmiloj ? Kontraŭ ĥemiaj aŭ biologiaj armiloj ? Ekzistas industrioj, sektoroj, kontraŭ kiuj protekto ne ekzistas, kaj ĝuste pro tio oni provas limigi ilian disvastiĝon.”

La precizan malon s-ro Macron subtenas per tio ke li haste enkondukas la anstataŭigon de homaj interagadoj per plektaĵo de administraj retejoj, de robotoj, de voĉkestoj, de QR-kodoj, de elŝuteblaj aplikaĵoj. Ekde nun, rezervi bileton, aĉeti rete, postulas samtempe kreditkarton kaj transdonon de sia telefonnumero kaj eĉ de sia civila stato. Iam, ne en la mezepoko, oni povis entrajniĝi restante anonima, trairi urbon sen esti filmata, senti sin des pli libera ke oni lasis nenian spuron de sia pasado. Kaj tamen jam okazis forkondukado de infanoj, teroristaj atenco, epidemioj – kaj eĉ militoj. La principo de antaŭmalhelpo havos nenian limon. Ĉu estas tre saĝe, sidi en restoracio apud persono, kiu iam vojaĝis en la Proksim-Orienton, spertis delirajn aferojn, partoprenis en malpermesita manifestacio, frekventis anarĥiisman librovendejon ? La risko ne fini sian manĝon pro bombo, pro salvo el maŝinpistolo aŭ pro pugnobato en la vizaĝon ne estas grandega, sed ĝi tamen ne estas nula … Do, ĉu baldaŭ ĉiuj pasantoj devos prezenti “civitan permesilon” kiu garantias ke ilia jura dokumentujo estas virga kaj la akcepton de la polico ? Poste ili bezonus jam nur trankvile vagado tra muzeo de la publikaj liberecoj kiuj fariĝis “teritorioj perditaj de la Respubliko”.

Serge HALIMI.



[1] Vd Félix Tréguer, « Urgence sanitaire, réponse sécuritaire » ["Urĝo pri sano, respondo sekureca"], Le Monde diplomatique, Majo 2020. Kp ankaŭ www.laquadrature.net.


Niaj plej malbonaj timoj dum tridek jaroj realiĝis"
Tigrajo, viktimo de la repaciĝo inter Etiopio kaj Eritreo

En Etiopio, la parlamentaj elektadoj, kiuj estis prokrastitaj dum unu jaro, okazis je la 21-a de Junio tra la tuta lando, krom en Tigrajo. Ekde Novembro 2020, ĉi tiu aŭtonoma regiono estas ruinigata de milito de malofta perforto kontraŭ civiluloj. La partopreno - komence sekretigita - de eritreaj soldatoj en la bataloj ilustras la novan ludon, politikan kaj diplomatian, de Adis-Abebo.



de  Laura-Maï GAVERIAUX , Noé HOCHET-BODIN

Tra la stratoj rapidiras kamionetoj ŝarĝitaj per kalaŝnikovoj direktataj al la ĉielo ; la klakado de mitraloj eksonas en la nokto... En sudorienta Sudano, Al-Qadarif donas la impreson ke ĝi estas la rando de la mondo. Ĉi tiu urbo, en kiu mankas baza infrastrukturo, estas la duonsekura rando de longa strio da tero kie ĉiaj armitaj bandoj cirkulas malgraŭ la multaj armeaj kontrolpunktoj. Ĉe la triobla kuniĝo de la landlimoj de Sudano, Etiopio kaj Eritreo troviĝas la triangulo de Fashaga, 250 kvadrataj kilometroj da fekunda tero pridisputata de Adis-Abebo kaj Kartumo. En ĉi tiu jam malstabila loko, dekmiloj da civiluloj estas trovintaj rifuĝon ekde la eksplodo, je la 5-a de Novembro 2020, de la milito kiu ruinigas Tigrajon, provinco de Etiopio. La antaŭan tagon, la Popola Liberiga Fronto de Tigrajo (PLFT) lanĉis sinsekvajn atakojn kontraŭ bazoj de la federacia armeo, kio instigis tujan respondon de Adis-Abebo. La milito jam mortigis milojn da homoj, inter ili ok membrojn de homhelpaj organizaĵoj, laŭ la Unuiĝintaj Nacioj [1]. Je la 9-a de Novembro, laŭ Amnestio Internacia, centoj da homoj estis masakritaj en Mai-Kadra, verŝajne de tigraja milicio.

La Motwakil, kaduka hotelo de dubinda higieno, estas la hejmo de neregistaraj organizoj (NRO-oj) mobilizitaj por respondi al la vivminaca krizo. La hotelo fariĝis bazo de operacoj por tigrajanoj (kuracistoj, inĝenieroj, flegistoj, ktp.) kiuj venis el Usono kaj Kanado por labori en la rifuĝintejoj kiuj estas rapide starigitaj en Sudano, precipe en la urboj Al-Qadarif kaj Kassala. Ĉi tiu subita enfluo de fremda subteno rivelas, ke ekzistas multenombra tigrajana diasporo, strukturita en retoj kaj kun gravaj financaj rimedoj.

Spektakla returniĝo de aliancoj

Sidante en unu el la larĝaj ledaj seĝoj de la eluzita akceptejo, viro iom pli ol 50-jaraĝa, kun maltrankvila mieno, ĵonglas per la matenaj telefonvokoj dum lunĉo. S-ro Teklaw H., kiu enkondukas sin kiel la gvidanton de sia "tribo," ĵus alvenis de Ĉikago, kie li loĝas. Kune kun lokaj aŭtoritatuloj, li kunordigas miriadon da neformalaj subtenretoj. La ĉefa defio estas ricevi paspermesojn de la soldatoj kiuj regas la aliron al la rifuĝintejoj. Lia emo paroli al ĵurnalistoj sugestas, ke s-ro. H. ankaŭ ludas kvietan politikan rolon. "Nia plej malbona timo dum la pasintaj 30 jaroj realiĝis : esti kaptitaj inter malamika centra registaro kaj la eritrea malamiko", klarigis ĉi tiu eksa tigraja ribelulo kies patrino kaj fratinoj estas en la tendaro Um Rakuba.

Ĉi tiu konflikto estas efektive la scenejo de spektakla retroiriĝo de militaj aliancoj. Etiopio estas subtenata de sia eksa provinco Eritreo kiu fariĝis sendependa en 1993 post dujara milito en kiu la PLFT, tiutempe la reganta partio en Adis-Abebo, ludis centran rolon [2]. Tigrajanoj ankaŭ estis en la avangardo de la landlima milito inter la du landoj inter 1998 kaj 2000 [3]. Usono, Sauda Arabio kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) deziris pacigi la regionon de la Ruĝa Maro. Instigite de ili, tial, en Julio 2018 la nove elektita etiopia ĉefministro Abiy Ahmed atingis neatenditan pacakordon kun Asmero kiu restarigis diplomatiajn rilatojn inter la malamikaj najbaroj post 20 jaroj da malvarma milito. Retrospektive, ĉi tiu repacigo estis averto por la PLFT [4]. Asmero nun estas la milita alianculo de sia eksa malamiko kontraŭ la tigrajanoj.

Dum kelkaj monatoj, Abiy neis ke eritreanoj ĉeestas. Asmero fine agnoskis la veron je la 18-a de Aprilo 2021 en letero al la Sekureca Konsilio de UN [5]. Dum kelka tempo, kulpigaj fotoj, senditaj per la telefonoj de rifuĝintoj, montris eritreajn soldatojn krude kaŝvestitajn en malnovaj etiopiaj uniformoj, sed ilia akĉento malkaŝis ilian devenon. "De ekstere, la neoj de Etiopio estis ridindaj. Sed multaj subtenantoj de Adis-Abebo kredis la propagandon, kaj Abiy ne povis riski tro baldaŭ agnoski la pruvaĵon", diras la sociologo Roland Martan, fakulo pri la Korno de Afriko. "Tio sekvigus agnoski, ke unu el la celoj de lia milito, nome la restarigo de lia suvereneco sur Tigrajo, estas simple forvendita al la eritrea prezidanto Issayas Afewerki." Tiu lasta gajnis duoblan venkon : limigante la malstabilecon sur sia landlimo, li ankaŭ venĝas sin kontraŭ la tigrajanoj, la ĉefaj respondeculoj de la hontiga malvenko de lia lando fare de Etiopio en 2000.

Subprema reganta malplimulto

La ĝeneralaj elektadoj, unue okazontaj en la fino de Aŭgusto, estis plu prokrastitaj en la aŭtuno de 2020, kio ekbruligis la incendion en Tigrajo. La centra ekzekutiva komitato kulpigis la pandemion de Kovim-19 pri la unua prokrasto, kaj loĝistikajn problemojn pri la dua. En Septembro, Tigrajo mem organizis la elektadon. Tio estis tuj kondamnita de Adis-Abebo, kiu demisiigis la ĵus elektitajn oficialulojn. La prokrasto de la ĝenerala elektado - fine okazonta je la 21-a de Junio 2021, krom en Tigrajo - estis "militkazo" kiu rebruligis la ankoraŭ ardajn cindrojn. "Ĉiuj volis batali. La milito estis antaŭvidebla, kaj eĉ neevitebla" konfirmas Roland Marchal. Efektive, s-ro Abiy promesis ĉesigi la kompletan dominadon aplikatan al Etiopio de la tigrajaj elitoj ekde la falo en 1991 de la Derg, la marksisma-leninisma militista registaro de Mengistu Haile Mariam. La Partio de Prospero, fondita de s-ro Abiy en 2019, svingas la standardon de patriotismo kaj propagandas la ideon de medemer ("sinergio"), koncepto difinita per senenhava retoraĵo sur la oficiala paĝo de la ĉefministro en Facebook : "Instigo kunlabori por komuna vizio de reciproke bonefika celo, kiu konstruas sur pasintaj sukcesoj dum ĝi klopodas ĝustigi erarojn por krei pli harmonian union." Sed ĝia ĉefa celo estas likvidi la subpreman heredaĵon de la PLFT, kiu regis la landon de 1991 ĝis 2018.

"Mi apenaŭ interesiĝas pri la politiko kaj mi ne ŝatas Abiy-on", diris Michael Hunde, farmacia entreprenisto en Adis-Abebo. "Sed laŭ mi, la PLFT-anoj estas diabloj. Ili supersatigis sin dum la 27 jaroj kiam ili regis la landon, kaj neniam provis evoluigi ĝin por la bono de la etiopoj. Mi estas en solidareco kun la suferado de la tigrajanoj, sed se ili volas eliri el tio, ili devos forlasi la PLFT-on." Por kompreni la devenon de la akuzo pri "tigraja privilegio", oni devas reveni al 1991. Post sia venka marŝo en Adis-Abebon kaj la fuĝo de Mengistu, la PLFT okupis ĉiujn altajn postenojn de la ŝtato. La malstarigo de la strukturoj de la Derg ebligis, ke ĝi alproprigu al si 90 procentojn de la postenoj en la nova armeo, kaj transpreni la ekskluzivan regadon de la sekretaj servoj. "Ili instalis tre densan sistemon de kontrolado de la loĝantaro, surbaze de la orwell-a principo de unu el kvin", klarigis René Lefort, sendependa esploristo kaj fakulo pri Etiopio. Ĉiu partiano respondecis pri la kontrolado de la kvin familioj plej proksimaj al si kaj, kompreneble, sciigis ĉion al sia superulo. En iuj lokoj, la proporcio estis tiom malalta kiom unu el tri laŭ Aregawi Berhe, fondinta membro de la PLFT antaŭ ol li malaliĝis kaj vivis en ekzilo dum kelkaj jaroj.

Jen kiel la membroj de la PLFT transformis sin en burokratisman eliton. De la polica komisaro al la ordinaraj respondeculoj pri sociaj kaj agrikulturaj aferoj en la subgubernio, ĉiuj civilaj, administraciaj kaj armeaj komandoĉenoj kondukis al tigrajano. Reganta, subprema, introspektema malplimulto, la PLFT estis la mastro de la plejparto de la etiopia ekonomio. Monopoligante la ĉefajn publikajn strukturojn, ĝi ekspluatis la Fonduson por la Rehabilitado de Tigrajo, konzerno de 34 firmaoj proprietataj de ĝiaj internaj rondoj.

En la mezaj 2010-aj jaroj, la kolero estis kreskanta ĉe la loĝantaro - eĉ en Tigrajo - kiu ne plu akceptis la vastan gvatadon kaj korupton. Konscianta, ke ĝia regado baldaŭ finiĝos, la veteranaro de la PLFT alvokis favore al direktoŝanĝo ĉe sia kongreso en 2014. La Fronto tiam decidis retiriĝi al Tigrajo por restarigi tie bastionon en la tempo de elektadoj. Komercistoj kaj partiaj kadruloj establis sin kaj multe investis en Mekele, la regiona ĉefurbo. La elektiĝo de s-ro Abiy en 2018 markis la eniron de la partio en la opozicion. Tuj post kiam li estis instalita, la nova fortulo de Adis-Abebo lanĉis vastan elpurigon. La armeo kaj la sekretaj servoj estis restrukturitaj ; 79 personoj (direktoroj de publikaj entreprenoj, armeaj oficiroj kaj komercistoj) estis arestitaj pro korupto. S-ro Debretsion Gebremichael, vicprezidanto de la tigraja regiono, publike kondamnis la starigon de ia "rasapartismo" : "Ili estus devintaj persekuti unu individuon," li plendas. "Ili atakis tutan komunumon." Preter la potencoludoj, la ekstrema perforto ellasita kontraŭ la popolo de Tigrajo ekde Novembro ankaŭ povas esti klarigita de la disfalo de la etna federalismo establita de la konstitucio kiu ekvalidiĝis en 1995.

Je la 5-a de Novembro 2020, s-ro Abiy intencis lanĉi fulman militon, karakterizitan kiel "sekurecan operacon". La rezulto de la batalado estis tute neantaŭvidita de li. "Ni avertis lin," diras kun suspiro sudana diplomato kiu deziras resti anonima. "Ni bone konas la PLFT-on ; ni eĉ helpis krei ĝin en 1975, meze de la subpremado de opoziciaj movadoj fare de la militista reĝimo. Ni estis pretaj, denove, organizi mediacion." Laŭ li, la fina telefonvoko inter la estro de la transira registaro en Kartumo, s-ro Abdallah Hamdok, kaj lia etiopia samrangulo, daŭris nur tri minutojn. La sudana gvidanto vane provis klarigi al s-ro Abiy, ke lia ofensivo estas destinita malsukcesi, ĉar "eĉ se li sukcese eliminus la tigrajajn ribelestrojn, la loĝantaro leviĝus por subteni la ribelon." La diplomato lamentis : "Li aŭskultas neniun".

Sed ankaŭ la tigrajaj kadruloj ŝajne trotaksis siajn fortojn. Ilia troa memfido estas sendube atribuebla al la sukceso de la surprizatako je la 4-a de Novembro, kiu evidente estis delonge planita. La PLFT alproprigis al si kelkajn el la pezaj ekipaĵoj de la Norda Komandejo, la plej granda federacia divizio, postenigita en Mekele. Karakterizanta sin la "plej fortan terarmeon en la Korno de Afriko", iliaj soldatoj rezistis dum nur tri semajnoj antaŭ ol ili estis devigitaj retiriĝi al la periferio de la regiono kaj en Sudanon.

Abiy Ahmed, iom trofrua Nobel-laŭreato

En Tigrajo, la milito estas kondukata malpublike. La telekomunikado estis interrompita jam ekde la komenco ; la aliro al la tigraja ĉefurbo estis neebla ĝis la fino de Majo. Nestabila trankvilo nun regas en la urbo, kiu estas ĉirkaŭata de federaciaj soldatoj. Alia milito furiozas : tiu por informoj. Je la 28-a de Novembro, tuj post kiam liaj soldatoj rekaptis Mekele, s-ro Abiy asertis ke la venko estis atingita "tute sen civilulaj viktimoj". Sed "eĉ ne unu tago pasas sen nova perforto, plejparte kontraŭ la loĝantaro", laŭ respondeculo de UN. Homhelpaj operacoj estas la objekto de konstanta kontrolado, kaj la etiopia registaro akuzas, ke homhelpaj organizaĵoj kaŝas la importadon de armiloj kaj la alvenon de batalantoj.

En Junio, dekoj da vunditoj enŝutiĝis en la ĝeneralan hospitalon de Gondar, la ĉefurbo de la Abisenia Imperio en la 17-a jarcento. La mutilitoj alvenis laŭeble bone en mikrobusoj, malofte sur brankardoj, kun pecetigitaj membroj kaj senhaŭtigitaj vizaĝoj. La milito estas fariĝinta gerilo, kun sinsekvaj ondoj de montaj bataloj, mitrala pafado kaj la metado de minoj.

Gondar servas kiel ariera bazo por amharaj milicioj kiuj venis por helpi la federacian terarmeon, kaj la eĥoj de militado miksiĝas kun tiuj de la elektokampanjo. La urbo estas ĉirkaŭata de civilaj kontrolpunktoj, ĉe kiuj gardostaras infanoj portantaj t-ĉemizojn de la Partio de Prospero. Milicianoj svarmas en la ĉirkaŭa kamparo. Ili alproprigis al si lernejojn kaj transformis ilin en minibazojn, dum la infanoj ankoraŭ ĉeestas klasojn. Armiloj kaj municioj amasiĝas apud skatoloj da kretoj sub la tolmarkezoj. La solduloj nepre laŭdas tutkore la registaron fronte al la lernejanoj.

Siaflanke, la PLFT estas mobilizanta siajn reprezentantojn en Afriko kaj la cetera mondo por disvastigi ĉiajn absurdajn onidirojn en sociaj retoj : ekzemple, ke post la kulisoj, la UAE, kiu jam ĉeestas en Somalio, tiras la fadenojn de la konflikto por certigi al si aliron al la Ruĝa Maro. Ĉi tiun hipotezon kontraŭdiras la fermiĝo de la milita bazo de la Emirlando en la eritrea urbo Assab lastan Februaron, ĉar ĝi ne plu estas utila por Abu-Dabio, kiu retiriĝas de la konflikto en Jemeno.

La severeco de la vivminaca krizo restas malfacile taksebla. Laŭ la Monda Nutro-Programo, malsatego minacas 350 000 homojn. Aldone, la nenombreblaj fitraktoj raportitaj de tigrajanaj rifuĝintoj en Sudano indikas la sisteman kruelecon de la atakantoj. Onidire, la atakantoj konstante provas subigi aŭtonoman regionon kiu estas protektita de la etnofederalismo konservita en la konstitucio. En publika komunikaĵo je la 10-a de Marto, la usona ŝtatsekretario pri eksterlandaj aferoj Antony Blinken parolis pri "etna elpurigo". Estas ses milionoj da tigrajanoj el totala loĝantaro de preskaŭ 112 milionoj da etiopianoj laŭ taksoj de la Monda Banko, ĉar mankas lastatempa censo [6].

En la sudana tendaro Um Rakuba, oni timas ke milicioj transiros la landlimon "por fini la taskon". S-ro Ermias G., elektristo 40-iom jaraĝa, sukcesis fuĝi tuj post kiam la unuaj eritreaj soldatoj alvenis. Li kredas ke li estis denuncita de siaj najbaroj, amharoj el Wolkait, fekunda teritorio perforte alligita al Tigrajo en 1991. Tie, tigrajanoj estas submetataj al ĉiaj timigoj, murdoj kaj devigita ekzilo. Dekmiloj da ili estas perforte delokitaj, foje en aŭtobusoj, de amharaj milicioj. "Ni estas kuracintaj virinojn kiuj estas multoble seksperfortitaj, inter ili kelkaj gravedaj de ses monatoj, kaj kiuj fine naskis sian bebon trofrue sur vojflanko en la mezo de varmoondo", diras respondeculo de Kuracistoj sen landlimoj. Ĉiutage enŝutiĝas raportoj pri seksa perforto, evidente kunordigita. Hospitaloj estas regule prirabataj : "Kamionoj plenaj de kuracaj ekipaĵoj ekiras al Eritreo. Eĉ pli malbone, post kiam ili estas riparitaj de la homhelpistoj, la kuracejoj estas disrabitaj kaj minoj estas ĉirkaŭe disŝutitaj", raportas la reprezentanto de MSF. La neregistara organizo eĉ demandas al si pri sia ĉeesto : "Ni estas preskaŭ ĉe la punkto de nereveno, kie ni demandas nin, ĉu ni sponsoras la militantojn kaj ne vere helpas la viktimojn."

La masakro de centoj da civiluloj en Aksum fine de Novembro estas dokumentita en detalaj raportoj de Amnestio Internacia kaj Human Rights Watch [7]. La BBC rivelis la fitraktojn faritajn fine de Januaro de la etiopia terarmeo en Mahbere Dego, sude de Aksum : kvartaloj bruligitaj, infanoj mortpafitaj de tute proksime, vojflankaj ekzekutoj, pastroj sodomitaj en publikaj lokoj ...

Sed kio fariĝis al s-ro Abiy, gajninto en 2019 de la Pacpremio Nobel por la repacigo kun Eritreo, kiu nun estas internacie izolita kaj kontestata ĉe si ? En Aprilo 2018, ĉi tiu vigla 40-jaraĝulo, simpla parlamentano, estis elektita por gvidi la regantan koalicion, la Revolucia Demokrata Fronto de la Etiopia Popolo (RDFEP), tiam superregata de la PLFT, kaj por sukcedi la eksiĝontan ĉefministron Hailemariam Dessalegn, elpelita de la oromaj amasprotestoj. Tiutempe, li disponis multajn avantaĝojn. Filo de islamana oroma patro kaj ortodoksula amhara patrino, li kontentigis ambaŭ komunumojn kiam li ĉesigis jardekojn da tigrajan hegemonion en la registaro ; li estas teknokrato estimata de internaciaj financaj institucioj kaj gvidis la revizion de la interretaj servoj de strategia informo de la armeo ; cetere, kaj li kaj lia edzino - ambaŭ pentekostismanoj - estas paro alloga al la amaskomunikiloj kiu kombinas junecon kun tradicion.

Kun s-ro Abiy, Etiopio forlasas la ŝtatan intervenismon kaj sin turnas al la ekonomia liberalismo, antaŭkondiĉo por intertrakti la restrukturadon de la miregiga ŝuldo de la lando : preskaŭ USD 28 miliardoj, kompare kun malneta enlanda produkto de proksimume USD 96 miliardoj. Pro lia liberigo de malliberuloj de konscienco, oni rigardis lin kiel la standardiston por homaj rajtoj sur la kontinento. "Ni nomis lin la afrika Macron", diris usona diplomato kiu tiutempe estis postenigita en Adis-Abebo. "Li ŝajnis esti karismeca, favora al la negocistaro, ebla alianculo en la regiono, sur la sojlo de la Sudano de Omar al-Baŝir, tiutempe pario sur la internacia scenejo, kaj de la Eritreo de Afewerki, la ĉasgardisto de la Emirlandoj." La mielluna periodo atingis sian kulminon en la aljuĝo de la Nobel-Premio.

Malmultaj suspektis, ke la etiopia ĉefministro aliĝos al la listo de gvidantoj tro rapide sanktigitaj de la prestiĝa sveda fondaĵo. Sed tiam, kiam li ricevis sian premion, lia utiligo de la potenco jam drivis en la direkto al nepotismo kaj klientismo, dum li sin ŝirmis malantaŭ la amaskomunikila reputacio de prezidantino Sahle-Work Zewde, unu el la malmultaj inaj ŝtatestroj en Afriko - eĉ se ŝiaj potencoj nur estis simbolaj. Dum la kancelierioj tutkore laŭdis lin, kelkaj klarvidaj observantoj jam estis avertantaj. "Estis sufiĉe traduki liajn paroladojn, ne estis necese simple sciigi liajn belajn vortojn en la angla," sprite rimarkis iu afrika ambasadoro.

Tri jarojn post tio, kion la amaskomunikiloj nomis la "Etiopia Printempo," la horizonto mallumiĝas por Abiy. Etiopio, ĝis nun subtenata de Usono, nun estas la objekto de financa embargo de Vaŝingtono kaj Bruselo. Ĝi estos levita sole sub tri kondiĉoj : sendependa homhelpa aliro al la regiono ; esploroj pri la krimoj faritaj ; kaj la retiro de eritreaj kaj amharaj soldatoj el Tigrajo. La Sekureca Konsilio de UN ne estas povinta interkonsenti pri rezolucio tiucela, ĉar Rusio kaj Ĉinio rigardas la konflikton kiel internan aferon.

Sensignifa paco kun Asmero

La ĉefaj projektoj lanĉitaj de la registaro de Abiy por allogi fremdajn investantojn al la "nova laborejo de la mondo" estas suferintaj la ekonomian malrapidiĝon kaŭzitan de la pandemio de Kovim-19 en "negoca klimato" necertigita de politikaj elpurigoj kaj etnaj-regionaj streĉatecoj. Kvankam dekduo da industriaj kvartaloj kun impostrabatoj estas konstruitaj sur la periferio de urboj por gastigi tekstaĵajn kaj farmaciajn fabrikojn el la tuta mondo, la plimulto ankoraŭ ne estas konektitaj al akvo kaj elektro.

Konsidere de siaj geografia situo kaj historio, "Etiopio povus aserti sin kiel esencan geostrategian protagoniston," diras usona diplomato. "Sed jen, ĝi koleriĝas pri ĉiuj siaj eksaj alianculoj." Dume, s-ro Afeworki, subtenata de la UAE, montras siajn regionajn ambiciojn. Ĉi tio estas ĉiela donaco por la eritrea diktatoro, kiu ne devis meti sian landon sur la vojo al demokratiiĝo por eskapi el diplomatia izoleco. Adis-Abebo ŝajne kontentigas sin per sensignifa paco kun sia najbaro. "Ili eĉ ne reokupis la havenon de Assab sur la Ruĝa Maro, pomo de malkonkordo inter Etiopio kaj Eritreo ekde 1998, kvankam la remalfermo de havenurbo konsistigis la ĉefan dividendon de la paco", diras Roland Marchal mirigite.

La ekvilibro de potenco en Tigrajo faras permilitan solvon neprobabla. Sed s-ro Abiy tute malakceptas intertraktadojn kun la PLFT, nove nomita "terorista grupo" de lia registaro kaj de la Konsilio de Popolaj Reprezentantoj je la 6-a de majo 2021. Eventuala definitiva solvo nun koncernas Sudanon. Diplomatiaj fontoj atestas pri la ĉeesto de gvidantoj de la tigraja armeo en Kartumo. La aŭtoritatuloj zorgeme ne neas tion, ĉar ili ĝojas havi rimedon por premi s-ron Abiy en la arbitracio de dupartiaj disputoj. Inter la motivoj de konflikto inter la du landoj estas la landlima disputo pri la triangulo de Fashaga, sed ankaŭ, en la regiono Benishangul-Gumuz, la Akvobaraĵo de la Renaskiĝo, mamuta konstruprojekto farata de Adis-Abebo [8]. Sudano kaj Egiptio riproĉas al sia najbaro sur la suda Nilo pro tio, ke ĝi senkonsulte plenigas la akvorezervujon.

Estas tre probable, ke Tigrajo estas trafota de la plena batforto de la tumulta geopolitiko de ĉi tiu regiono. La konflikto verŝajne fariĝos longedaŭra precipe pro tio, ke Eritreo kaj Etiopio ŝajne kredas, ke teni siajn soldatojn en ĉi tiu kerna regiono servas al siaj interesoj. Kaj, siaflanke, la tigrajaj batalantoj estas adaptiĝintaj al la gerilo.

Laura-Maï GAVERIAUX kaj Noé HOCHET-BODIN.



[1] ’Éthiopie : 350 000 personnes en proie à la famine, dont 30 000 enfants en danger de mort au Tigré’, Unuiĝintaj Nacioj, la 11-a de junio 2021, https://news.un.org

[2] Vidu Claire Brisset, ’Fragile et renaissante Éthiopie’, Le Monde diplomatique, Januaro 1993.

[3] Vidu Jean-Louis Peninou, ’Éthiopie-Érythrée : une paix en trompe-l’œil’, Le Monde diplomatique, julio 2000.

[4] Vidu Gérard Prunier, ’Éthiopie-Érythrée, fin des hostilités’, Le Monde diplomatique, Novembro 2018.

[5] Letero de la ambasadorino de Eritreo al la UN, la 18-a de aprilo 2021.

[6] Kp. la landan informilon de la Monda Banko, https://donnees.banquemondiale.org/...

[7] Kp. ekzemple ’Éthiopie. Le massacre par les troupes érythréennes de centaines de civils à Aksoum est susceptible de constituer un crime contre l’humanité’, Amnesty International, la 26-a de februaro 2021, www.amnesty.org

[8] Vidu Habib Ayeb, ’Kiu kaptos la akvon de Nilo ?’, Le Monde diplomatique, julio 2013.


Dek jaroj de enlanda milito
Kial la Siria reĝimo transvivis

En dek jaroj, la konflikto, kiu detruis Sirion, faris 500 000 mortojn kaj 12 milionojn da translokitoj. Taksita pereonto en la printempo de 2011, prezidanto Baŝar Al-Assad estis savita de la militaj intervenoj de Rusio, Irano kaj Libana Hizbulaho. Li ankaŭ multe ŝuldas sian pluvivon al la klana solidareco en sia komunumo, la alaŭitoj, kaj al la absoluta regado efektivigita de sia familio super la socio kaj la ŝtato.



de  Adrien CLUZET

La 26-an de majo 2021, la prezidanto de Sirio Baŝar Al-Assad estis elektita por kvara mandato per, laŭ la oficialaj rezultoj, 95,1% de la voĉoj (88% en 2014) kaj balota partopreno de 76,4%. La balotado okazis nur en la regionoj regataj de la reĝimo kaj ĝiaj aliancanoj. Ĝi ne koncernis Nord-orienton (t.e. Kurda zono) nek provincon de Idleb, daŭre regatan de ribeluloj subtenataj de Turkio. Tamen la rezulto de tiu balotado, en kiu partoprenis du aliaj kandidatoj, ne estas surpriza pro la superregado de la prezidanto super sia lando, ĝi plifortigas la bildon de neŝancelebla reganto, kiun li estigis laŭ dek jaroj de enlanda milito.

En marto 2011, en la sekvo de la Arabaj ribeloj kaj post la forigo de tri regantoj en tiu regiono, la foriro de la klano Al-Assad ŝajnis tute certa. Krom la enlanda premo farita de la popolaj manifestacioj en Deraa, Homs, Hama kaj Halepo, la reĝimo ŝajnis ankaŭ senespera pro la intervenemo de la emirlandoj, de Turkio kaj de la okcidentaj potenclandoj. Dum ĝi elektas senbridan punpremon, aperas ĝihadismaj grupoj, foje interbatalantaj. Kataro kaj Saud-Arabio elektas armi ĉiu siajn protektitojn [1]. Fronto Al-Nosra, subtenata de Doha, ofte konfliktas kun islamismaj partioj subtenataj de la Sauda reĝlando, inter ili Ĵaiŝ Al-Islam kaj Ahrar Al-Ŝam. En Francio, malgraŭ multaj kontraŭaj opinioj de la diplomataj servoj [2], la registaroj de S-ro Nicolas Sarkozy, kaj poste de S-ro François Hollande, elektas severegan politikon, kiu efektiviĝis la 24-an de februaro 2012 per la agnosko de la Nacia Siria Koalicio, kiel sola reprezentanto de la Siria popolo. Malpli decidema en tiu dosiero, ankaŭ la Usona prezidanto Barack Obama postulas la foriron de S-ro Al-Assad.

Do, kiel klarigi lian transvivon ? Kiel kompreni la kapablecon rezisti de la reĝimo, malgraŭ la multaj dizertoj el la armeo, oponantaro ekipita kaj subtenata de la grandaj potenclandoj kaj la malfido de granda parto de la loĝantaro ? Kvankam li profitis decidigan militan intervenon de Rusio kaj Irano, kaj ankaŭ de la Libana Hizbulaho, lia forteco troviĝas en la soklo starigita de Hafez Al-Assad, kaj postlasita al lia filo Baŝar. La aerarmea generalo Hafez Al-Assad, kiu regis Sirion de 1970 ĝis sia morto en 2000, alvenis kiel ŝtatestro per puĉo, la tria depost la ekregado de la partio Baas, en 1963. Male al siaj antaŭuloj, li sukcesis certigi longdaŭran lojalularon apogante sin sur pluraj pilieroj.

Armea lojaleco

La unua piliero, centra, estas tiu de la Alaŭita komunumo. La ŝlosilaj postenoj de la registaro, de la armeo, de la sekretservoj aŭ de la Baas partio estas okupitaj de membroj de tiu branĉo de islamo, konsiderata kiel hereza de la ortodoksaj sunaistoj [3]. La alaŭitoj, kiuj estas ĉirkaŭ 10% de la Siria loĝantaro (por 75% da sunaistoj kaj 10% da kristanoj), alvenis en regadon unuafoje per Hafez Al-Assad. Kvankam la decidanta rondo reduktiĝis ĉirkaŭ la prezidanta familio, kun ĉefe lia malpliaĝa frato Maher, maĵora generalo komandanta la 4-an blendan divizion kaj ĉefaganto de la punpremo, troviĝas ankaŭ pluraj alaŭitaj eminentuloj en la ŝtatpinto. La direktoro de la ofico pri nacia sekureco, S-ro Ali Mamluk [4] aŭ ministro pri nacia defendo, S-ro Ali Abdallah Ajub, estas proksimaj konsilantoj de S-ro Al-Assad. Kvankam li emeritiĝis en 2019, la eksĉefo de la informservo de la aerarmeo S-ro Ĵamil Hassan restas tre influa. Male la familio Maĥluf, de la patrino de la prezidanto, ŝajnas perdi influon depost la eksigo de la riĉa aferisto Rami Maĥluf, kuzo de S-ro Al-Assad. Taksita tro aŭtonoma kaj tro influa pro sia klientaro, kiun li konstruis dum jardeko, S-ro Maĥluf ŝuldas sian falon al sia rivalo Maher Al-Assad.

Malgraŭ ĝiaj internaj konfliktoj, tiu "religia komunumo iĝinta politika", kiel difinis ĝin la sociologo Michel Seurat [5], respondas al tio, kion la Magreba historiisto Ibn Ĥaldun difinis, pri mezepoko, kiel assabija ( عصبية ) , tio estas klana solidara grupo, grava por la kompreno de la regado en la Arabaj mezepokaj socioj [6]. Laŭ lia verko, pluraj momentoj de la historio vidis tian assabija uzi politik-religian predikon (da’ŭa) por alproprigi regadon (mulk el-hukm).

Uzante tiun skemon dum sia plialtiĝo, Hafez Al-Assad tiel senĉese donis precipan gravecon al sia komunumo ene de la ŝtato. Kompense, liaj filoj kaj li elektis, dum la periodoj de kontestado, kiel tiu de la ribelo lanĉita de la Islama Fratraro en 1982, publike ligi sian sorton al tiu de la alaŭitoj. Dum la lastaj dek jaroj la reĝimo klopodis konvinki tiujn lastajn, ke ilia estonteco dependas de lia pluregado, eĉ je la prezo de multaj homaj mortoj inter ili. Ĝi ankaŭ persekutis la malmultajn kontraŭajn voĉojn inter ili [7].

Tiu estrado de la lando malgraŭ neta demografia malplimulto de la alaŭitoj, ankaŭ apogis sin sur aliancoj kun la urbaj burĝaroj, komercaj, ĉefe sunaismaj. Ebligante ilin pliriĉiĝi kaj faciligante geedziĝojn kun la membroj de la klano, la familio Al-Assad sukcesis certigi la lojalecon de pluraj retoj de Siriaj elitoj. Tiel, la edziĝo de la prezidanto kun S-ino Asma Aĥras, membro de riĉa sunaisma familio, renkontita en Londono, kontribuis al la konstruo de bildo de malsektema reganto.

Dua piliero de la reĝimo postlasita al S-ro Al-Assad de lia patro : la partio Baas, kiel ilo por ideologia produktado. Ĝia doktrino, kiu miksas Araban naciismon, socialistajn influojn kaj laikecon, inspiris la konstitucion adoptitan en 1973. Historie centra en la politikoj de la Araba mondo en la jaroj 1960-aj kaj 1970-aj, Baas estis en Sirio la nepra pasejo por ĉiu homo, kiu volis plialtiĝi en regado. Tiu partio tiel estas precipa dunga kaj trejnada reto. Malgraŭ la malfortiĝo de sia loka enradikiĝo dum la du lastaj jardekoj, ĝi konservas gravan socian rolon, kiel montras ĝia ĉieesteco en la profesiaj organizaĵoj, la asocioj, aŭ la universitatoj kaj liceoj. La pasintan 6-an de aprilo, ja Baas organizis la diplomigan ceremonion de la studentoj en la universitato de Damasko.

Ekde 2011 la partio obligis siajn strebojn por defendi la reĝimon. Kvankam ĝi estis pafcelo ekde la unuaj manifestacioj, kun ĉefe la incendio de ĝia sidejo en Deraa en marto 2011, Baas sekvas la prezidantan linion kaj elektas la firman metodon kontraŭ la oponantoj, kiujn ĝi priskribas kiel teroristojn financatajn de fremdlandoj en sinsekvaj gazetaraj komunikiloj kaj paroladoj faritaj de siaj proparolantoj.

Cetere, la reĝimo de ĉiam apogas sin sur la armea aparato. Membroj de la prezidanta klano havas monopolon super iuj armeaj trupunuoj kaj informservoj. Tiel, ja la regado de la aerarmeo fare de Hafez Al-Assad ebligis lian puĉon en 1970. Nun, la informservoj (muĥabarat) havas vivnecesan rolon : kvin apartaj branĉoj [8] formas sekurecan aparaton ĉieestantan en la socio kaj estas ofte konkurencigitaj por certigi, ke neniu el ili prenas troan gravecon. Kiam li postsekvis sian patron en 2000, S-ro Al-Assad efektivigis kompletan restrukturigon de tiuj servoj por garantii al si ilian lojalecon. De 2000 ĝis 2002, dekoj da konsilianoj kaj armeaj altranguloj estis eksigitaj, ĉar taksitaj ne sufiĉe sindonemaj al prezidanto aŭ tro proksimaj al Rifaat Al-Assad [9] , kiu neniam kaŝis sian deziron estri la landon. Inter la eksigitoj, S-ro Ali Douba, nemovigebla direktoro de la armea informservo de 1973 ĝis 2000. Tiu posteno estis poste donita al Assef Ŝaukat, edzo de la pliaĝa fratino de la prezidanto, kiu mortos pro suicidatenco en Damasko en 2012.

Fine, alia piliero sur kiu apogas sin la reĝimo de S-ro Al-Assad estas la ŝtato, kiun li alproprigis al si mem, tiel, ĉiu provo foririgi la unuan ŝajnas atakon kontraŭ la dua. Tio klarigas, kiel notis Michel Seurat, kial la Siria ŝtato konstruiĝis oponante la socion kaj havante sintenon de senĉesa defendado kontraŭ ĉi lasta [10]. El tiu fenomeno devenas longa tradicio de punpremaj kaj perfortaj rimedoj, kiujn neniu sindeteno plimildigas. Tio okazis en 1982 en Hama, kiam ribelantaj kvartaloj estis bombitaj de la aerarmeo. S-ro Al-Assad estas ankaŭ akuzita pri kemiaj atakoj en Gĥuta, ĉirkaŭurbo de Damasko, en 2013, kaj en Ĥan Ŝeiĥun, en 2017. Okazaĵoj inter aliaj, kiuj indignigis la "internacian komunumon" sen iel ajn malfortigi la reĝimon [11].

Pli ĝenerale, la Siria reĝimo profitis ankaŭ la dispartiĝon de la socio, pro la precipa rolo de la familia ĉelo, de la kvartaloj, de la klanoj, de la komunumoj kaj de la religiaj grupoj. Tiu dispartiĝo estas obstaklo por la apero de unuiĝinta opozicio, kapabla federi. Pro politika-religia prediko, la islamistaj grupoj, iuj membroj de la islama fratraro aŭ inspirita de ili, aliaj pli proksimaj de radikala salafismo, eĉ ĝihadismaj, povis aperi kiel solvo kontraŭ la reĝimo. Sed ilia malvenko sur la batala kampo, kaj ilia forlogiga bildo veninta de iliaj krimagoj, inter aliaj tiuj de Organizo de la Islama Ŝtato (OIŜ), rezultigis ian marĝeniĝon, sur kiu la reĝimo senĉese apogas sin.

Profiti la rivalecon inter Rusoj kaj Irananoj

En la milita kampo, la Rusia interveno ebligis la reĝimon superregi la ĉielon kaj celi la malamikajn poziciojn en zonoj konsideritaj kiel strategiaj. Komencitaj en la aŭtuno 2015 tiuj aeroperacoj unue celis la regionojn proksimajn de la ĉefurbo kaj de la akso Damasko-Homs, antaŭ ol iom post iom plivastiĝi kun la antaŭeniro de la ŝtataj trupoj. Sur la grundo tiuj trupoj estis subtenitaj de pluraj miloj da Iranaj gardistoj de la revolucio - ĉefe de ties elita trupunuo Al-Qods - , de Libananoj membroj de Hizbulaho, aŭ de iuj Palestinanoj daŭre lojalaj al la reĝimo. Pri Ĉinio, ĝi verŝajne sendis plurajn centojn da trejnistoj en medicina kaj loĝistika kampoj.

Interŝanĝe Rusio, krom la akiro de marbazo en Tartus kaj aerbazo en Hmeimin, subskribis kun Damasko plurajn permesilojn por ekspluati gason, petrolon kaj senkonkurence fosfatajn minejojn. Por Irano, la venko de S-ro Al-Assad ebligas certigi sekurigitan koridoron ĝis Bejruto kaj Mediteranea maro, sen forgesi facilaĵojn donitajn al ĝiaj komercistoj. Irananoj kaj Rusoj nun ĝuas, interŝanĝe de siaj militaj streboj, grandan influon sur la decidoj de ŝtato, kiu komisias al ili la regadon de siaj landlimoj. Fronte al tiu perdo de suvereneco pri eksteraj aferoj, Damasko provas gardi regadon enlandan ludante la pligrandiĝantan rivalecon inter Moskvo kaj Teherano. Depost 2019, la postenoj de la armeaj kaj informservaj altranguloj dispartiĝas inter la subtenantoj de Rusio kaj de Irano. Dum la armea stabestro, generalo Salim Harba estas por Rusio, Teherano havas peranton kun S-ro Mohamed Mahala, konsilanto pri sekureco de la prezidanta palaco, kaj kun generalo Ĵamil Hassan, kiu havas bonajn rilatojn kun la islama respubliko. Laste, sed ne balaste, per S-ro Maher Al-Assad Irano profitas gravan aliancanon en la proksimuloj de la prezidanto.

Lerta manovranto, tiel pri enlandaj aferoj kiel eksterlandaj, ĉi lasta, kiu atendas la reintegriĝon de sia lando en la Araba Ligo [12], ne dubas la daŭrigeblon de sia reĝimo. Por bone montri la dinastian ambicion de sia klano, lia edzino kaj li jam enscenejigis sian pliaĝan filon, kiu nomiĝas Hafez Al-Assad ...



[1] Legu : Karim Émile Bitar, "Guerre par procuration en Syrie", Le Monde diplomatique, junio 2013.

[2] Christian Chesnot kaj Georges Malbrunot, Les chemins de Damas. Le dossier noir de la relation franco-syrienne, Robert Laffont, Parizo, 2014.

[3] Legu : Sabrina Mervin, Stranga sorto de la siriaj alaŭitoj, Le Monde diplomatique, januaro 2013.

[4] Fakte, S-ro Ali Mamluk estas sunaisto el Damasko. Vidu : https://archive.ph/20130219091447/h... TT.

[5] Michel Seurat, Syrie. L’État de barbarie, Presses universitaires de France, kol. « Proche-Orient », Parizo, 2012.

[6] Ibn Khaldoun, Discours sur l’histoire universelle. Al-Muqaddima, Sindbad, Parizo, 1997.

[7] Georges Malbrunot, "Syrie : des Alaouites se distancient du régime de Bachar el-Assad", Le Figaro, Parizo, 4-a de aprilo 2016.

[8] Armea sekureco, aersekureco, ĝenerala sekureco, direktorejo pri sekureco (eks ŝtatsekureco) kiuj teorie dependas la la regiona estraro de la partio Baas, kaj politika sekureco por la oponantoj kaj fremdaj rezidantoj.

[9] Frato de Hafez Al-Assad kaj onklo de Baŝar Al-Assad, ekzilita en Francion post puĉpreparo en 1984. TT.

[10] Michel Seurat, Syrie. L’État de barbarie, jam citita verko.

[11] legu : Emmanuel Haddad, Malverŝajna internacia justico en Sirio, Le Monde diplomatique, oktobro 2017.

[12] Legu : Adlene Mohammedi, "Syrie, retour feutré dans la "famille arabe"", Le Monde diplomatique, junio 2020.


Ĉu heliĝo de la politika vetero en Francujo ?

de  Serge HALIMI

ĈU LA venontaj dek monatoj de la franca politika vivo okazos sub lavango da diversaj eventoj kapablaj nutri panikon pri sekureco [1] kaj da dramaj ordonoj “bari” ekstreman dekstron subtenatan de tiu etoso de timo ? Tia sinsekvo ne estas fatale nepra. La prezidant-elekto en 2022 ne estas plu decidita antaŭe. Ĝiaj du supozeblaj fin-kandidatoj, s-ino Marine Le Pen kaj s-ro Emmanuel Macron, efektive malfortiĝis en la ĵus okazintaj regionaj balotoj. La gigantaj prognozaj eraroj de la enketistoj devus instigi malfidon al iliaj antaŭvidoj en la venontaj semajnoj.

Certe, la escepte alta kvoto de sindeteno (66,72 elcentoj ĉe la unua baloto) signifas kondamnon al same arbitra kiel nekomprenebla teritoria distranĉado (vidu la artikolon de Benoît Bréville). Sed la striko de la elektantoj esprimas ankaŭ la naŭziĝon pro politika kampanjo kiu vadis en la ŝlimo de ekstremdekstra demagogio, kiu eĉ provis kredigi ke la grandaj defioj de la momento estas la sekureco, la deliktoj kaj la enmigrado, tri kampoj pri kiuj cetere la regionoj [pri kiuj temis la lastaj elektoj -vl] ne kompetentas. Spite al tiu kondiĉado nutrata de la komunikiloj kaj kapabla pufigi la velojn de la Nacia Kuniĝo [“Rassemblement national”] por poste festi ties kontraŭulon en la dua baloto printempe de la venonta jaro, la partio de s-ino Le Pen perdas pli ol la duono de siaj voĉoj kompare kun la analoga antaŭa (2.743.000 voĉoj, kontraŭ 6.019.000 en Decembro de 2015). Tia rezulto ne vere atestas pri faŝista supreniro en Francujo kapabla devigi ĉiun kuniĝi, kvazaŭ timanta ŝafido, ĉirkaŭ la bona ŝafisto de la prezidant-palaco.

La fiasko – ĉu provizora ? – de la manovro imagita de s-ro Macron estas des pli grava ke pluraj el liaj gravaj ministroj ne elektiĝis kaj ke la elektokvoto de la partioj, kiuj subtenas lin (11 elcentoj mezume, do 3,66 elcentoj de la enskribintaj elektantoj !) limas al humiligo, des pli ke temas pri partioj, kiuj disponas pri la plimulto de la seĝoj en la Nacia Asembleo. Por prezidanto, kiu ŝategas praktiki la potencon tute sole – tiom ke li esceptokaze levas la pandemian elir-malpermeson por la spektantoj de la duonfina ludo de tenisa turniro … –, la malaprobo estas dolora.

La kvoto de sindeteno kaj la forto de inerto, kiun esprimis la avantaĝo por ĉiaj ĝisnunaj mandatuloj malebligas tiri aliajn instruojn el baloto cetere karakterizita de provizoraj aliancoj senrilataj kun la naciaj elektoj. Do, ĉio restas farenda. Sed jam sole la ideo, ne esti anticipe kondamnita ĉiam elekti inter la malbono kaj la plejmalbono, ŝajnas, spite al ĉio, esti ioma heliĝo de la politika vetero.

Serge HALIMI.



[1] Laŭ la oficialaj statistikoj la nombro de hommortigoj en la lastaj dek jaroj en Francujo variis inter 784 kaj 866 jare, do inter du kaj tri tage. Tio sufiĉas por konstante nutri inform-ĉenojn, al kiuj mankas katastrofoj kaj imagpovo.


La partio de MAO Zedong estas 100-jara
Kio restas de la komunismo en Ĉinujo ?

Hieraŭ abomenataj, la kapitalistoj estas varme akceptataj en la Ĉina Komunista Partio. Kondiĉe ke ili respektu certajn kondiĉojn, kaj ke ili montru fidelon al organizaĵo, kiu nun havas pli da kadruloj ol da laboristoj.



de  Jérôme DOYON

ĈU LA Ĉina Komunista Partio (ĈKP), dum ĝi festas siajn 100 jarojn, fariĝis kapitalista ? Kvardek jaroj post la reformoj de ekonomia liberaligo lanĉita de DENG Xiaoping, pli ol 800 milionoj da homoj eliris el malriĉeco, kaj la ŝtata partio troviĝas nun ĉekape de la dua plej granda ekonomio de la mondo – aŭ eĉ la unua, se oni kalkulas laŭ la respektiva aĉetpovo – kun 18 elcentoj da tutmonda malneta enlanda produkto (MEP). La enkonduko de la merkatekonomio kaj la akcelo de la kresko iris sampaŝe kun eksponenciala altiĝo de la malegalecoj : la Gini-koeficiento, kiu mezuras ĝian amplekson, kreskis je dek kvin poentoj inter 1990 kaj 2015 (la lasta konata nombro). [1]

Tiuj transformadoj favoris la supreniron de la privata sektoro, sed la ŝtato konservas rektan kontroladon pri granda partio de la ekonomio – la publika sektoro okupas proksimume 30 elcentojn –, kaj faras Ĉinujon lerneja ekzemplo de ŝtatkapitalismo. Cetere, la ĈKP sukcesis larĝe kunigi la elitojn, kiuj devenis el tiu ĉi liberaligita ekonomio. Kvankam la komunista ideologio jam ne strukturas ĝian rekrutadon, ĝia leninisma organiza formo restas en la centro de la rilato inter la ŝtato kaj la kapitalo.

La Partio, kiu laŭmembre ne ĉesas kreski, tiom ke ĝi atingis proksimume 92 milionojn da membroj (do 6,6 elcentojn de la loĝantaro), [2] pli kaj pli transformiĝis en organizaĵon de “blank-kolumuloj”. Komence de la 2000-aj jaroj, la tiama ŝtatprezidanto, s-ro JIANG Zemin, nuligis la malpermeson rekruti entreprenistojn de la privata sektoro, kiuj ĝis tiam estis vidataj kiel klasaj malamikoj, por ke la ĈKP ne reprezentu nur la “revoluciajn” klasojn – laboristojn, kampulojn kaj militistojn –, sed ankaŭ la “progresintajn produktivajn fortojn” de la lando.

La afer-geviroj tiel selektitaj fariĝas membroj de la politika elito, kio garantias al ili ke iliaj entreprenoj estu, almenaŭ parte, protektataj kontraŭ kadruloj kun predaj tendencoj. Ilia aliĝo akceliĝis sub la prezidanteco de s-ro XI Jinping (ekde 2013), kun la celo formi “grupon de individuoj apartenantaj al la afer-mondo kaj decidintaj marŝi kun la Partio”. [3]

Rezulto : La ĈKP rapide fariĝis pli kaj pli elitisma. En 2010, jam, la “profesiuloj kaj alte diplomitaj entrepren-mastrumantoj” estis tie samnombraj kun la kampuloj kaj laboristoj. Dek jarojn poste ili superas ilin, estante 50 elcentoj de la membroj, kontraŭ almenaŭ 35 elcentoj da laboristoj kaj kampuloj. [4]

Dum “agi por la komunismo” estis inter la precipaj kialoj por aliĝi al la Partio dum la maoisma erao (1949-1976), la aktualaj motivoj estas pli pragmataj : temas unuavice pri la celo faciligi sian profesian avancon. [5] Videblas, tra la internaj proponataj instruadoj, ke la Partio mem prezentas sin kiel entrepren-mastruma strukturo inspirita de la novliberalismo, kun la celo de efika mastrumado de la loĝantaro kaj de la ekonomio. [6]

Tamen, la minimuma graveco donita al la komunisma ideologio ne dubindigas la nivelon de fidelo postulata al la membroj, kiuj devas montri “parti-spiriton”. [7] Proksima de la entrepren-spirito, turnita al la sukceso de la organizaĵo mem per la kreado de sento de aparteno, la Partio havas ankaŭ nuancon de naciismo (vidu la artikolon de Jean-Louis Rocca : La centjariĝo de naci-nivela organizaĵo – De MAO Zedong ĝis XI Jinping.]). La centra loko de la Partio en la nuntempa transformado de Ĉinujo estas tiel regule memorigata al la membroj, ĉu dum kursoj, ĉu pere de la “ruĝa turismo”, sur la spuroj de ĝia revolucia historio.

Sub la aktuala prezidanto, la interna disciplino estis ankaŭ fortigita. Oni volas, per masiva kampanjo kontraŭ korupto, garantii la moralon kaj la lojalecon de la gvidantoj same kiel de la membroj. Oni ne nur flankenigis eblajn oponantojn kontraŭ la persona potenco de s-ro XI, sed oni ankaŭ pli forte kontrolas la kadrulojn kaj plifortigis la batalon kontraŭ la “kvar (malbonaj) profesiaj stiloj” formalismo, burokratismo, hedonismo kaj ekstravaganco. [8]

Fidelo al la ĉefo

TIU ordono je lojaleco kaj je profesia etiko kongrue kun la bildo, kiun la ĈKP deziras sendi al la granda publiko, validas por ĉiuj membroj, inkluzive de tiuj el la privata sektoro. Laŭ la direktivoj, tiuj devas resti fidelaj al la politika linio, sed ankaŭ “ordigi siajn eldirojn kaj siajn agojn”, “kulturi sanan vivmanieron” kaj resti “modestaj kaj diskretaj”. [9] Tiuj, kiuj ne ludas la ludon, povas senti la konsekvencojn. La karisma Jack Ma, fondinto de la grupo Alibaba, estas pri tio perfekta ekzemplo. Post kiam li publike kritikis la akaparon de la banka sektoro fare de la ŝtato, li fariĝis la celo de atako organizita de la ŝtataj-partiaj instancoj. La enborsiĝo de lia financa filio, Ant Group, estis haltigita fine de 2020, kaj la grupo estis devigata limigi siajn operaciojn. [10]

Tiu ĉi afero spegulas la intencon de la ĈKP premi siajn entreprenistojn por certigi ilian fidelon, sed ankaŭ por konservi certan gradon da kontrolo super la financaj resursoj kaj sur la teĥnikaroj de iliaj societoj. Ant Group havas valorajn personajn kaj financajn donitaĵojn de milionoj da personoj, kiuj uzas ĝiajn pagilojn kaj ĝiajn retajn pruntejojn ; la ekvivalento de miliardoj da dolaroj cirkulas ĉiutage sur ĝiaj platformoj.

La kreskinta kontrolado al la privata sektoro kongruas kun la hegemoniaj tendencoj de la ĈKP, la trajtoj de la Xi-erao. La ĉarto de la Partio cetere estis modifita en la jaro 2017 por emfazi ke “en la registaro, la armeo, la socio aŭ lernejo – oriente, okcidente, sude kaj norde –, la Partio gvidas ĉiufronte”. [11] En la entreprenoj tio montriĝas per altigo de la bazaj organizaĵoj, la ĉeloj. En Marto 2012 la departemento de la organizaĵo, taskita mastrumi siajn homajn resursojn, publikigis direktivon, kiu alvokis “plene kovri” la privatan sektoron, kaj ekde 2018 la societoj enskribitaj en la ĉina merkato devas malfermi ĉelon de la Partio. Ekde tiam, en 92 elcentoj de la kvincent plej grandaj ĉinaj entreprenoj troviĝas ĉelo. [12] Kvankam nenia nombro estis publikigita, regulaj likaĵoj montris tre grandan ĉeeston de ĉeloj kaj de membroj en eksterlandaj entreprenoj en Ĉinujo. [13]

Tiu ĉeesto donas al la ŝtat-partio influ-levilon trans la larĝajn partojn de la ekonomio, kiun ĝi posedas. La disciplin-aparato de la ĈKP, kiun enkarnigas la Komisiono pri disciplino kaj inspektado, ebligas puni la membrojn, kiuj agis kontraŭ ĝia regularo, marĝene de la jurisdikcio. Ĝiaj povoj kreskis per la kampanjo kontraŭ korupto. La sesioj de kritiko kaj memkritiko, nomataj “kunvenoj de demokratia vivo”, estis ĝisdatigitaj laŭ la okaza gusto kaj ebligas eltrovi la “koruptajn”“mallojalajn” kadrulojn. Tradiciaj maoismaj praktikoj estis tiel recikligitaj, por certigi jam ne la ideologian purecon de la kadruloj kaj de la membroj, sed ilian fidelon al la organizaĵo kaj al ties ĉefo.

Strukturoj de superrigardo

ĜIS NUN, tiuj ĉeloj ludis nur tre duarangan rolon en la entreprenoj : ili rekrutis membrojn kaj organizis por ili staĝojn aŭ sociajn kaj kulturajn aktivaĵojn. Nun, cele al disvolvado de “sistemo de modernaj entreprenoj kun ĉinaj trajtoj”, direktivoj postulas al privataj societoj “aliĝi al la principo, laŭ kiu la Partio posedas decidpovon pri homaj resursoj”. Estas tro frue por scii, kian formon tio alprenos, sed, por s-ro YE Qing, vicprezidanto de la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco, gvidata de la ĈKP, estas klare ke tio implicas submeti la mastrumadon de la personaro al la aŭtoritato de la Partio. [14]

Necesos unue la konsenton de la ĉelo por dungi aŭ maldungi, por eviti “ke la mastrumantoj avancigas tiujn, kiujn ili volas”, precizigas s-ro Ye. Li ankaŭ rekomendas starigi en la societoj strukturon de superrigardo kaj de kontrolproceduro, sub la aŭtoritato de la Partio, por garantii ke la entrepreno respektu la leĝon, sed ankaŭ por trakti la rompojn de la disciplino kaj la “malnormalajn kondutojn” de la dungitoj. La disciplin-aparato tiam etendiĝus al ĉiuj, eĉ al la nekomunistoj.

Laŭ tiuj ĉi novaj direktivoj, la rolo gvidi la ĉelojn devas oficiale eniĝi en la statutoj de la entreprenoj, kaj specifa buĝeto devos esti rezervita por iliaj agadoj. Tio signifas, ke la postuloj de la ĈKP estos jure fiksitaj por ke ili fariĝu devigaj, kaj tio eĉ por tiuj societoj, kiuj ne troviĝas sub ĝia rekta regado. La funkciado de la privata sektoro tiam pli kaj pli similus al tiu de la ŝtataj entreprenoj.

Koncentrita al sia propra transvivado, kaj karakterizita de granda pragmatismo, eĉ de ideologia malpleno, la ĈKP havas do inter siaj membroj kreskantan nombron da kapitalistoj kaj samtempe ĉiam pli ĉeestos en la entreprenoj. Tiu ĉi malsimetria alianco troviĝas ankaŭ ekster la naciaj landlimoj : la projekto de la novaj silkovojoj (Belt and Road Initiative, BRI) akcelas la internaciiĝon de la ĉinaj entreprenoj, privataj same kiel publikaj, kiuj kreas ĉelojn de la Partio eksterlande por enkadrigi iliajn dungitojn. Kvankam ĝi rezignas pri la maoisma internaciismo, la ĈKP nun eksportas sian organiz-manieron kaj siajn disciplinajn instrumentojn.

Jérôme DOYON.



[1] Sonali Jain/Chandra, Niny Khor, Rui Mano, Johanna Schauer, Philippe Wingender kaj Juzhong Zhuang, “Inequality in China – Trends, drivers and policy remedies”, Internacia Mon-Fonduso, Vaŝingtono, DC, 5-an de Junio 2018.

[2] Nis Grünberg, “Who is the CCP ? China’s Communist Party in infographics”, Mercator Institute for China Studies (Merics), Berlino, 16-an de Marto 2021.

[3] “Opinio pri la fortigo de la laboro de la Unueca Fronto en la privata ekonomio de la nova erao”, Oficejo de la ĈKP, Pekino, 15-an de Septembro 2020 (en la ĉina).

[4] Nis Grünberg, “Who is the CCP ?”, v.c.

[5] Bruce Dickson, “Who wants to be a communist ? Career incentives and mobilized loyalty in China”, The China Quarterly, vol. 217, Kambriĝo, Marto 2014.

[6] Vd Alessia Lo Porto-Lefèbure, “Formation à l’américaine por dirigeants chinois”, Le Monde diplomatique, Januaro 2021.

[7] Frank N. Pieke, “Party spirit : Producing a communist civil religion in contemporary China party spirit”, Journal of the Royal Anthropological Institute, vol. 24, n-ro 4, Londono, Decembro 2018.

[8] Kp “The end of the road for XI’s mass line campaign : an assessment”, China Brief, vol. 14, n-ro20, Vaŝingtono, DC, Oktobro 2014.

[9] “Opinion sur le renforcement du travail du Front uni …”, v.c.

[10] Vd Jordan Pouille, « Alibaba, ĉina epopeo », Le Monde diplomatique en Esperanto, Marto 2021.

[11] Jude Blanchette, « Against atrophy : Party organisations in private firms », Made in China Journal, vol. 4, n-ro 1, Acton (Aŭstralio), Janvier-Marto 2019.

[12] Neil Thomas, “Party committees in the private sector : Rising presence, moderate prevalence », MacroPolo, 16-an Decembr 2020, https://macropolo.org.

[13] “Party insiders in the ranks : Communists infiltrate Western consulates”, The Australian, Sidneo, 15-an Decembro 2020.

[14] Ye Qing, “Antaŭenigi la kuniĝon de la gvidsistemo de la Partio kaj de la mastruma sistemo de la privataj entreprenoj”, China Business Times, Pekino, 17-an de Septembro 2020 (en la ĉina).


La centjariĝo de organizaĵo kun 92 milionoj da membroj
De MAO Zedong ĝis XI Jinping, partio por la nacia renoviĝo

Mondo disigas la Ĉinan Komunistan Partion kreitan de manpleno da membroj la 23-an de Julio 1921 – antaŭ ol ekgvidata de MAO Zedong en 1934 – kaj tiu de s-ro XI Jinping, kies nombro de membroj superas la loĝantaron de Germanujo. Ekde sia komenco la Partio montris eksterordinaran fleksiĝemon kaj tamen tenas konstantan celon : retrovi la grandecon de Ĉinujo.

de  Jean-Louis ROCCA

LAŬ SIA konstitucio, “la Popolrespubliko Ĉinujo estas socialisma ŝtato (…) gvidata de la laborista klaso kaj bazita sur la alianco de la laboristoj kaj kampuloj”. Neniu miras, ke la konstitucio de lando ne precize kongruas kun sia realo. Sed ĉi tie temas pri streĉangulo [1]. Nun la ĉina socio prezentas ĉiujn trajtojn de variaĵo de kapitalismo : la laboro estas varo, la konsumsocio servas kiel garantio de socia stabileco kaj kiel motoro de kresko, la malegalecoj rigidiĝis per meĥanismoj de socia reproduktado bazitaj sur mono, la ordinara kapitalo kaj la restado inter si. Ironie, la esenca parto de la popolaj klasoj konsistas el tiuj, kiuj devus esti la mastroj : la kampuloj kaj la laboristoj.

Tiu ĉi abismo inter la rakonto kaj la realo estas karakteriza por la historio de la Ĉina Komunista Partio (ĈKP). Ekde sia naskiĝo, en Julio de 1921, tiu ĉi imagas socion, kiu ne ekzistas, por evolui, por teni sin en la potenco, sed ankaŭ por transformi la landon. Fidela en tio al la revoluciaj idealoj de la komenco de la 20-a jarcento, ĝi sukcesis modernigi ĝin, riĉigi parton ne neglekteblan de la loĝantaro kaj fortigi la nacion. Certe ne necesas serĉi aliloke la kialon de la popola subteno, kiun ĝi ĝuas. La regado de la ĵusa pandemio Kovid-19 kontribuis al la sento ke la ĈKP, malgraŭ siaj mankoj kaj eraroj, restas ne anstataŭebla.

Por Ĉinujo la komenco de la 20-a jarcento estis la epoko de ĉiaj fiaskoj. Fiasko de la provoj reformi la imperion sub la dinastio Qing (1644-1911) ; malsukceso de la respubliko proklamita en 1912, viktimo de la militsinjoroj ; malforto de la merkatekonomio. La plej multaj ĉinaj naciistoj tiam konkludis, ke nur forta ŝtato, dominata de unu sola partio, povas modernigi Ĉinujon kaj ebligi al ĝi trudiĝi kontraŭ la imperiismaj potencoj.

La oktobra revolucio de 1917 en Ruslando nur fortigis tiun konvinkon. La mikroskope malgranda ĈKP havis avantaĝojn kontraŭ sia konkuranto, la Kuomintango [2] : ĝi apogis sin sur teorio (la marksismo), sur modelo (la bolŝevismo) kaj sur ŝtato (Sovetunio). Sed ĝi ne hezitis, kiam necesis, rompi kun sia precipa subteno (komence de la 1950-aj jaroj), kun la modelo kaj eĉ kun la teorio.

La aranĝoj kun la teorio komenciĝis ekde la komenco. Unua malfacilaĵo : la ĈKP ne estas la partio de la laborista klaso. La malforteco de la industriiĝo limigas la nombron de laboristoj, kiu estis apenaŭ pli ol 0,5 elcento de la loĝantaro en 1949. Tiuj ĉi estis nur 8 elcentoj de la Partianoj en 1930. Preskaŭ ĉiuj ĝiaj gvidantoj estis kleruloj, devenaj el interaj klasoj (bonstataj kampuloj, provincaj kleruloj, dungitoj). [3] Kvankam okazis komunaj bataloj, nome komence de la 1920-aj jaroj, la laborista klaso ĉiam vivis aparte, apogante sin sur siaj propraj organizaĵoj : sekretaj societoj, retoj de solidareco sur geografia bazo, sindikatoj. [4] Post 1949, la industriigo kondukis al forta kresko de la nombro de laboristoj, kiuj estis preskaŭ 150 milionoj en 1995 (8 elcentoj de la loĝantaro kaj iom pli ol 10 elcentoj de la membroj de la Partio).

La nova reĝimo liveris al parto de ili tre avantaĝajn viv- kaj labor-kondiĉojn : dumvivan dungon, socialan protekton, loĝadon, kolektivan konsumadon. Tiuj ĉi “dungitoj kaj laboristoj” kun sia posteno, fariĝinte la montrofenestro de la reĝimo kaj instrumento de ĝia politiko de industriigo, defendis siajn klasajn interesojn, kelkfoje kontraŭ la Partio. En 1957 ekzemple multaj kontraŭstaris la enkondukon de “sciencaj” labormetodoj kaj al la regado de etaj socialistaj ĉefoj. Ili rekomendis la egalismon inter laboristoj [5] kaj, dum la Kulturrevolucio (1966-1976), postulis la daŭrigon de siaj materiaj privilegioj kaj ties etendo al la portempaj laboristoj. [6]

Dua problemo : La Partio konsideris la kreadon de nova socio kiel simplan rimedon restarigi la nacion kaj ĝian potencon. La analizo laŭ klasaj terminoj ne estis esence destinita por konsciigi pri la socia realo, sed por mobilizi la loĝantaron. Tiel, la necesoj de nacia unuiĝo aŭ de la potencopreno bezonis la unuecon kun aliaj fortoj, kiel dum la milito kontraŭ Japanujo (1937-1945_, aŭ inter 1945 kaj la komenco de la 1950-aj jaroj. La nacia burĝaro estas ekzemple konsiderata kiel objektiva aliancano, malfavore al la patrujforvenda burĝaro vendita al eksterlandanoj (aŭ burokrata burĝaro vendita al la Kuomintango).

Same, la kampularo fariĝis centra, ne pro teoria, sed praktika kialo. Ekde 1927, la urbaj organizaĵoj estis detruitaj de la Kuomintango. Kiam MAO Zedong ekregis la ĈKP, en 1934, la proletaro estis definitive anstataŭita de la kampularo kiel “revolucia klaso”. Tamen, dum en la ĉinaj kamparoj okazis fortaj sociaj malegalecoj, la malriĉaj kaj sengrundaj kampuloj apenaŭ estis revoluciaj. La ekonomiaj devigoj igis ankaŭ apogi sin sur pli kleraj kaj pli viglaj tavoloj, kiel la “meza kampularo”. La kampara reformo de 1950 plibonigis la situacion de la kamparoj kaj gajnis la subtenon de la loĝantoj. Sed, tre rapide, ekde la mezo de la jardeko, la kolektivigo transformis la kampulojn en klason ekspluatatan, kies aktiveco servis por financi la industriigon kaj la konstruadon de la socialismo.

Teorio de la “tri reprezentoj”

FINE, la ĈKP estis alfrontita al tria problemo : ĉu por fortigi la nacion necesas apogi sin sur la politiko aŭ sur la ekonomio, ĉu sur la klasbatalo aŭ sur la prospero ? Post deklari, en 1956, ke ĝia politiko eliminis la malamikojn de la socialismo, Mao taksis, ke la klasbatalo estas daŭre necesa. Intertempe, kaj kiel en la plej multaj socialismaj landoj, ondo de kritikoj trairis la reĝimon. Tiuj ne celis forigi la Partion, sed batali kontraŭ ĝiaj aŭtoritatecaj devioj kaj ĝia korupto, kaj ankaŭ plendi kontraŭ la malalta vivnivelo. Por sufoki tiujn oponantojn, la ĈKP uzis teorion de klasoj bazitan jam ne sur la rilato kun la produktadrimedoj, sed sur la “valoroj”, do sur la sinteno al la potenco. Kvankam la burĝaro malaperis, oni klarigis, la “burĝa spirito” povas enŝteliĝi en ĉies kapon. Dum la Kulturrevolucio, la asertoj de la Granda Stiristo estis apriore konsiderataj revoluciaj, sendepende de ilia reala deveno. Tiu teorio servis por elimini tiujn, kiuj pensis, ke la solvo de la landaj problemoj troviĝas en la ekonomia disvolvado.

Ĉio denove renversiĝis fine de la 1970-aj jaroj, kaj antaŭ ĉio ekde la 1990-aj jaroj. La plej multaj forŝovitaj membroj de la gvida klaso revenis en la potencon kaj iom post iom metis la kapitalismajn meĥanismojn en la centron de la politika ekonomio. Por ili, nur nova socia kontrakto bazita sur la promeso de prospero povas garantii la restarigon de la ĉina potenco kaj la daŭrigon de la Partio. La kontraŭparto estis la forlaso de la klasbatalo kiel metodo de dominado. La laboristoj “mastroj de la lando” estis anstataŭitaj de la migraj kampuloj, senrajtaj, dediĉitaj al la laboro. En 2002, laŭ la teorio de la “tri reprezentoj”, necesis, krom la interesojn de la laboristoj kaj de la intelektuloj, respekti tiujn de la entreprenistoj, kiuj kreas kreskon, dungojn, kaj do fortigas la nacian potencon. En Ĉinujo daŭre socialisma, ili ne povas esti ekspluatistoj (vidu la artikolon . komunismo en Ĉinujo). La lando do estas socio senklasa, konsistanta el “salajruloj de meza enspezo”, kie ĉiu devas kontribui al la feliĉo kaj al la nacia grandeco. Certe, la Partio havas malamikojn, sed tiuj estas envere malamikoj de la nacio. [7]

El tiu vidpunkto malfacilas analizi la itineron de la ĈKP per terminoj kiel “forlaso”, eĉ “perfido” de la socialisma idealo. Ekde la komenco la proklamata socialismo ne estis celo, sed rimedo por unuigi la landon, konstrui fortan ekonomion kaj fortan ŝtaton, por remeti Ĉinujon en la centron de la monda ludo. La “socialista elito” estiĝis la nova gvida klaso, kunigante ĉiujn potencojn.

“Malgrandan prosperon” por ĉiuj

MALGRAŬ la malsukcesoj kaj erarvagadoj, Ĉinujo fariĝis ne nur ekonomia kaj milita potenco, sed ĝi ebligis al granda parto de sia loĝantaro kontentigi sian aspiron eniri la konsumsocion. Hodiaŭ la vivesperoj kaj la vivmaniero de la meza ĉino estas apenaŭ aliaj ol tiuj de la meza franco. Certe, la ĈKP klarigas, strange helpata de la internaciaj komunikiloj, ke la “ĉinaj valoroj” estas kontraŭaj al la “okcidentaj valoroj”, sed ĝi apenaŭ montras tion. La “harmonia socio”aŭ la “ĉina revo” nur kombinas referencojn envere banalajn – forta ŝtato, sed administrata per la leĝo, “bona regado” laŭ la klasika mastrumado (efika burokratio, antaŭmalhelpo de konfliktoj …) – kun la malnova ideo, ankaŭ okcidenta, de kolektiva feliĉo. Koncerne la “pensadon de Xi Jinping”, ĝi ĉerpas el la leninismo (“konservi la gvidadon de la Partio pri ĉiuj organizaĵoj”), el la klerismo (favori la sciencon, “krei sorto-komunumon por la homaro”), el la humanista retoriko (plibonigi la vivon kaj la bonstaton de la personoj), aŭ ankaŭ el la ideoj komunaj de ĉiuj nacioj de hodiaŭ (vivi en harmonio kun la naturo”). [8]

Anstataŭ perfidi, la ĈKP restas fidela al du principoj. Unuflanke ĝi konservas la miton de senklasa socio ; aliflanke ĝi rifuzas forlasi la ideon de konfuzo inter nacio kaj Partio. Kompreneble, ne temas pri kreado de egaleca socio, sed oni volas ebligi al la tuta loĝantaro atingi “malgrandan prosperon”. Ne gravas, ke la diseco inter la enspezoj estas abismaj, ekde kiam ĉiu povas atingi decan bonstaton kaj la malriĉeco malaperas. Por granda parto de la loĝantaro tiu celo pravigas (en la momento) la superregadon de la naciaj interesoj kaj de la unueco antaŭ ĉio alia.

Ekster la 1980-aj jaroj, dum kiuj iuj membroj rekomendis “humanisman socialismon” aŭ variajn formojn de “popola” demokratio en la propra senco de la termino, la ĈKP neniam alfrontis verajn alternativajn proponojn. Ankoraŭ hodiaŭ, eĉ la plej kritikemaj, maltrankviliĝas pro la fermentoj de malstabileco, kiujn la elektoj entenas ; [9] sen paroli pri la politika konservativismo de granda parto de la loĝantaro. “Por kio utilas voĉdoni ?” : tia ŝajnas esti la aktuala mensostato. Tiu konservativismo montriĝas ankaŭ en la konstanteco de la politika personaro. La homoj ĉe la pinto de la lando devenas el la sama medio kiel la revoluciuloj de la komenco de la reĝimo : idoj kaj aliancanoj de altaj kadruloj kaj membroj de alta kvalifikitaj profesiaj tavoloj. [10]

Tamen, se la socia kontrakto ne estas plu respektata, se la loĝantaro ne havas plu la senton ke ĝia destino estas ligita kun tiu de la Partio kaj de la nacio, la dua jarcento de la ĈKP povas rapide ĉesi. Konservi la internan stabilecon do implicas nutri la kreskon, kiu jam ne povas apogi sin sur la eksterlandajn kapitalojn kaj la eksportadojn de malmultekostaj produktoj.

La Partio nun kalkulas pri la interna postulo, la investoj eksterlande kaj la teĥnologia novkreado, ia ekonomia naciismo, kiu konfliktas (parte) kun la interesoj de aliaj dominantaj potencoj sur la internacia scenejo. Post cent jaroj da ekzisto, ĝi forĝis fortan Ĉinujon, sed, por konservi sian stabilecon, tiu ĉi ne havas alian elekton ol taŭzi la interesojn akiritajn en la nuntempa mondo, kion montras la konflikto kun Usono. Ankaŭ tio faras ĝin vundebla.

Jean-Louis ROCCA.

Donitaĵoj

23-an de Julio1921 : naskiĝo de la Ĉina Komunista Partio (ĈKP).

91,94 milionoj da membroj en 2019 – do 6,6 elcentoj de la loĝantaro.

Nur 12,3 elcentoj de la aliĝpetoj estas akceptataj ekde la enpotenciĝo de s-ro XI Jinping, kontraŭ mezume 14,5 elcentoj inter 2002 kaj 2012 (dum la prezidanteco de s-ro HU Jintao.

27,9 elcentoj de la membroj estas virinoj (11,2 elcentoj en 2000).

13,6 elcentoj de la membroj estas malpli ol 30-jaraj ; 20,4 elcento havas inter 31 kaj 40 jarojn ; 19,5 elcentoj inter 41 kaj 50 jaroj ; 17,6 elcentoj inter 51 kaj 60 jaroj ; 28,9 elcentoj pli ol 60-jaraj.

50,7 elcentoj faris altajn studojn, kontraŭ 21,1 elcentoj en 2000.

34,8 elcentoj estas laboristoj aŭ kampuloj [precipe kampuloj, el kiuj parto estas mingong (laboristoj-kampuloj).] ; 26,7 elcentoj teĥnikistoj aŭ kadruloj ; 8,4 elcentoj funkciuloj ; 7,7 elcentoj studentoj ; 20,3 elcentoj pensiuloj.

7,4 elcentoj devenas el etnaj malplimultoj (4 elcentoj en 2000) ; tiuj estas 9 elcentoj de la tuta loĝantaro.

Ĉiuj ĉi donitaĵoj estas de 2019. Fontoj : departemento organizado de la ĈKP ; Nis Grünberg, “Who is the CCP ? China’s Communist Party in infographics”, Mercator Institute for China Studies (Meerics), Berlino, 16-an de Marto 2021ö Neil Thomas, “Members only : Recruitment trends in the Chinese Communist Party”, MacroPolo, 15-an de Julio 2020, https://macropolo.org



[1] Ankaŭ nomata spagato. -vl

[2] Fondita en 1912, la Kuomintango, naciista partio, batalis kontraŭ la komunistoj, poste unuiĝinte kun ili, por batali kontraŭ la japana okupado, antaŭ ol alfronti la ĈKP post la dua mondmilito. Post sia malvenko la Kuomintango retiris sin al Tajvano kun siaj trupoj. Ĝi tie konservis sianpotencon perforte, poste per la urnoj, ĝis en Marto de 2000.

[3] James Pinckney Harrison, The Long March to Power : A History of the Chinese Communist Party, 1921-72, Praeger, Novjorko, 1972.

[4] Gail Hershatter, The Workers of Tanjin, 1900-1949. Stanford University Press, Novjorko, 1986.

[5] Mark W. Frazier, The Making of the Chinese Industrial Workplace : State, Revolution, and Labor management ; Cambridge University Press, 2002.

[6] Elizabeth J. Perry kaj Li Xun, Proletarian Power : Shanghai in the Cultural Revolution Westview Press, Boulder (Kolorado), 1996.

[7] Kp The Making of the Chinese Middle Class : Small Comfort and Great Expectations, Palgrave Macmilla, Novjorko, 2017.

[8] John Garrick kaj Yan Chang Bennett, "La pensée de Xi Jinping", Perspectives chinoises, n-ro2018/1-2, Honkongo, 2018.

[9] Émilie Frenkiel, Parler politique en Chine. Les intellectuels chinois pour ou contre la démocratie, Presses universitaires de France, Parizo, 2014.

[10] David S. G. Goodman,Class in Contemporary China. Polity Press, Kambriĝo, 2014.