Fonto: https://eo.mondediplo.com/archives.php3

Popolo staranta

de  Serge HALIMI

En dek kvin jaroj, Gazo suferis kvin punajn ekspediciojn : en 2006 (“Somerpluvo”) ; en 2008-2009 (“Malmoligita pluvo”) ; en 2012 (“Defendpiliero”) ; 2014 (“Protekta bordaĵo”) ; kaj en 2021 (“Murgardanto”). Israelo elektis tiujn nomojn por pli bone ŝminki la atakantojn en sieĝatojn. Kaj, dum tiuj dek kvin jaroj, la samaj personoj gurdas la samajn sloganojn por pravigi la samajn punojn. Ĉar pro la malekvilibro de la uzataj rimedoj la termino milito ne taŭgas. Unuflanke, unu el la plej potencaj kaj plej bone ekipitaj armeoj de la mondo, kiu disponas pri senlima apogo de Usono kaj kiu submetas ĉiumomente siajn kontraŭulojn al landa kaj mara blokado. [1] Fronte, nenia tanko, nenia aviadilo, nenia ŝipo, nenia subteno (alia ol vorta) de ia ajn ĉefurbo. Sekve israela ambasadoro en Francujo bezonis sian tutan aplombon por riproĉi al la palestinanoj “iun el la plej fiaj militoj de la 21-a jarcento” [2] La respektiva nombro de tiuj kvin konfliktoj estas sufiĉa respondo.

En la lastaj dek kvin jaroj, kiel ĉiu scias, la israelanoj “rebatas” aŭ “replikas” al la agresoj, kiuj ilin celas. Ĉar la historio, kiun ili rakontas, neniam komenciĝas eĉ nur sekundon antaŭ la forkonduko de iu el iliaj soldatoj aŭ pafo de raketoj, kiuj ilin celas. La kronologio de la alfrontiĝoj tiel ellasas la ordinarajn kolerigojn trudatajn al la palestinanoj, la konstantajn kontroladojn, la armean okupadon, la blokadon de teritorio sen ajna aliro al flughaveno, la disiga muro, la eksplodigo de iliaj domoj, la koloniigo de iliaj teritorioj.

Nu, se la Hamas morgaŭ malaperus, ĉio ĉi daŭrus. Israelo, kiu helpis la supreniron de tiu ĉi movado kaj kiu kontribuas al ĝia financado, tion scias. Sed apogi tian kontraŭulon utilas al ĝi. Kaj ebligas al ĝi prezenti la batalon de popolo por disponi pri ŝtato kiel terorisman atencon de religie mesia organizaĵo. La israelaj instancoj ne bone sciis, ke per sia brutala interveno sur la esplanado de la islamaj preĝejoj ili subtenos la islamistan movadon.

Spite al la cinikeco kaj travideblo de la operaco de la ĉefministro Benjamin Netanjahu, ĝi okazis senprobleme. Nek rezolucio de la Unuiĝinta Naciaro (kiun Israelo povintus kroman fojon ignori) nek dispono de sankcio, nek venigo de ambasadoroj, nek suspendo de armil-liveradoj. Tute same kiel Vaŝingtono, la Eŭropa Unio reuzis la lingvaĵon de la israela dekstrularo ; la franca registaro – subtenata de s-ino Marine Le Pen, de Bernard-Henri Lévy kaj de la socialista urbestrino de Parizo Anne Hidalgo – vekiĝis nur por malpermesi manifestacion de solidareco kun la palestinanoj. Ŝajnas ke ju pli Israelo estas potenca, des malpli ĝi estas demokratia kaj des pli la tuta mondo genuas antaŭ ĝi.

Tamen, kiel kvin “militoj” pruvis, tiu ĉi diplomatia “ferkupolo” ne garantios ĝian trankvilon. La perforto de rezistado ĉiam respondos al la perforto de subpremado, escepte se popolo estas dispremita kaj submetita. La palestina popolo estas staranta.

Serge HALIMI.


Subprema elĉeniĝo kontraŭ la popola malkontento
Pafado kontraŭ la “interna malamiko” en Kolombio

La Eŭropa Parlamento, indignanta ĉe la ideo, ke la bolivia diktatorino Jeanine Áñez devus antaŭ la justico de sia lando respondi pri siaj agoj, voĉdonis rezolucion kiu postulas ŝian liberigon. Ĝi ŝajnis malpli en zorgo pri la perforta subpremado, kiun la kolombiaj manifestaciantoj suferis en Majo. Plurdekoj da mortintoj kaj centoj da vunditoj estigis nenian reagon de ĝia flanko.



de  Lola ALLEN , Guillaume LONG

IMPOSTREFORMO povintus malfermi novan paĝon en la politika historio de Kolombio, ŝtato kiu montras la duan plej malaltan imposton de la landoj de la Organizaĵo de ekonomiaj kunlaborado kaj disvolvado (OEKD [OCDE en la franca]). Laŭ la konservativa prezidanto Iván Duque, kiu prezentis ĝin la 15-an de Aprilo, la projekto havis nur avantaĝojn : ĝi devus enspezigi 23 400 miliardojn da pesoj, la ekvivalenton de 5,2 miliardoj da eŭroj, kontribui al redukto de la buĝeta deficito – taksata je 8,6 elcentoj de la malneta enlanda produkto (MEP) en 2021 –, eltiri 2,8 milionojn da homoj el ekstrema malriĉeco kaj nutri fondaĵon de batalo kontraŭ la efikoj de la klimata ŝanĝo.

Sed ne ĉiuj impostaj reformoj estas progresemaj. En tiu ĉi kazo oni volis etendi la imposton pri la aldonvaloro (IAV) – unu el la plej malegalecaj impostoj – al produktoj, kiuj ĝis nun ne estis tuŝataj de ĝi, imposti salajrajn enspezojn antaŭe konsideratajn tro malaltaj por kontribui, kaj nuligi multajn senimpostigojn, kiujn ĝuis mezklasaj mastrumoj jam akre tuŝitaj de la koronvirusa krizo. Ĉe centrismaj partioj kiel la Sociala Partio de Nacia Unueco (ofte nomata Partio de la U, aŭ PU) de la prezidinto Juan Manuel Santos kaj la Kolombia Lberala Parto rapide interkonsentis por diri, ke tiu dispozicio malutilas al la jam plej malfortaj civitanoj. “Temas pri malprogresema impostreformo por financi la repagon de la kolombia ekstera ŝuldo kaj por konservi sian noton” ĉe la financaj notagentejoj, siavice resumis la Progresema Internacio, unu el la neregistaraj organizaĵoj (NRO). [1]

Tagon post la anonco de la reformo, la Unueca Centro de Laboristoj (CUT), la precipa sindikata konfederacio de la lando, la 28-an de Aprilo alvokis al ĝenerala striko kaj ricevis la subtenon de larĝa koalicio de sociaj movadoj. La striko okazigas amasajn manifestaciojn. La malkontento, kiun la leĝprojekto estigis, vekas multajn aliajn akumulitajn plendojn. La 29-an de Aprilo, raporto de la registara agentejo pri statistiko montris, ke 45 elcentoj de la kolombianoj vivas sub la sojlo de malriĉeco, do 10 elcentoj pli ol en 2020, kaj ke 15 elcentoj troviĝas en situacio de ekstrema malriĉeco.

Dum kreskantaj amasoj kolektiĝas, s-ro Duque perdas la regadon de la situacio. La 2-an de Majo li fine retiris sian projekton. Lia financministro Alberto Carrasquilla sekvatage demisiis. Tamen neniu el tiuj du signaloj sufiĉis por pacigi la popolan koleron. Du la manifestaciantoj spertas perfortan subpremadon de la polico, la protestoj kontraŭ la reformprojekto cedas la lokon al akuzado de la sekureca strategio de la potenco. La homamasoj ankoraŭ pufiĝas en la stratoj de la lando.

“La kolombia sekurec-aparato ĉiam agas surbaze de anakronisma doktrino, konstatas la politikisto Pedro Piedrahita, de la universitato de Medellin. Tiu de la kontraŭkomunismo, de la « interna malamiko », tiel ke la manifestaciantoj ne estas vidataj kiel civitanoj, sed kiel pravaj armeaj celoj.” [2] La sociaj retoj de la tuta mondo estis baldaŭ inunditaj de bildoj pri la kontraŭribelaj brigadoj Esmad (Escuadrón Móvil Antidisturbios) atakantaj la manifestaciantojn. La 12-an de Majo 2021, la tre renoma Instituto de studoj por la disvolvado kaj la paco (Indepaz) nombris 39 hommortigojn faritajn de la polico, 1055 kazojn de arbitra aresto kaj 16 de seksperfortoj.

Solida alianco kun Vaŝingtono

TIAJ AGADOJ estigis ondon da internaciaj kondamnoj, inter ili tiun de la proparolanto de la Alta Komisarejo de la Unuiĝinta Naciaro pri Homrajtoj, kiu, la 4-an de Majo, diris esti “ekstreme alarmita” de la eventoj. La vica proparolanto de la ŝtatdepartemento [ministrejo pri eksteraj rilatoj] de Usono siavice publikigis komunikaĵon pli nuancitan, asertante ke “la perforto kaj la vandalismo estas misuzo [de la] rajto” pace manifesti kaj invitis “la fortojn de la polico montri plej grandan reteniĝemon por eviti novajn perdojn de homaj vivoj”. La usona ŝtatsekretario Antony Blinken, kiu samtage esprimis sin dum la 51-a jara konferenco de Vaŝingtono pri Ameriko, parolis pri atencoj al la homrajtoj kaj pri la demokratia deficito en Venezuelo, en Kubo, en Nikaragvo kaj en Haitio . sen diri eĉ vorton pri Kolombio. Krom Argentino kaj Venezuelo, Latinameriko silentis. Havano protestis kontraŭ la elpelo de unu el siaj diplomatoj, akuzita fari “aktivaĵojn malkongruajn kun la konvencio de Vieno” [3] kaj taksas, ke Bogoto volas “deturni la atenton de la internacia komunumo de la perforta subpremado fare de la armeaj kaj policaj fortoj kontraŭ la manifestaciantoj, kiu kaŭzis dekojn da mortintoj kaj centojn da vunditoj”. [4]

La prezidanto Joseph Biden ĉiam indikis, ke li deziras nenian rompon koncerne Kolombion : ke lia registaro daŭre konsideros la landon “kiel ĉefpecon de la politiko de Usono en Latinameriko kaj en Karibio”. Dum la elektokampanjo, kiu kondukis lin al la Blanka Domo, li provis delogi la latinamerikajn elektantojn de Florido – nome tiujn devenajn el Kolombio – montrante sian subtenon al la Plano Kolombio, ĉefpeco de la sekureca politiko de Bogoto. “Mi defendis la planon Kolombio ekde la komenco, kaj mi certigis, ke ĝi ricevu dupartian subtenon en la Kongreso, li skribis en ĵurnalo de Florido. Tie temas pri unu el niaj plej grandaj sukcesoj de ekstera politiko dum duona jarcento”. [5]

Li ne troigis. Komencita de la prezidanto William Clinton en 1999, larĝigita de s-ro George W. Bush, daŭrigata de s-roj Barack Obama kaj Donald Trump, la plano Kolombio regas tion, kio certe estas unu el la plej solidaj duflankaj sekurec-rilatoj noditaj de Vaŝingtono en la mondo. Bogoto tiel jam dum jardekoj estas la unua ricevanto de armea helpado kaj unu el la ĉefaj aĉetantoj de usona batal-ekipaĵoj sur la kontinento. La alianco inter la armeoj de la du landoj ne ĉesis fortiĝi. Krom la fakto ke ili organizas komunajn operacojn, usonaj entreprenoj de sekureco kaj konsilistoj ĉeestas en Kolombio. Usono liveras sistemojn de gvidado instalitajn sur la municioj por atingi la gvidantojn de geriloj per “inteligentaj bomboj”, kaj la National Security Agency (NSA) helpas la landon – la solan partneron de la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) en la regiono – por spiona aŭskultado. La usona ambasadejo en Bogoto restas unu el la plej imponaj de la mondo.

La proklamoj de s-ro Biden, laŭ kiuj li intencis rompi kun la politiko de s-ro Trump por meti la demokration kaj la homrajtojn en la koron de siaj zorgoj, devus igi lin demandi sin pri la konsekvencoj de la rilato, kiun Vaŝingtono flegas kun sia suda partnero. Same, lia subteno al la pac-interkonsentoj subskribitaj en 2016 inter Bogoto kaj la gerilo de la Fortoj armitaj revoluciaj de Kolombio (FARC) montriĝas malkongrua kun la senkondiĉa aliĝo al la pozicioj de s-ro Duque, kiu ŝajnas fari ĉion por fiaskigi tiun procezon.

Politike protektita de la prezidinto Álvaro Uribe (2002-2010), kies proksimeco kun la kvazaŭarmeaj organizaĵoj ne estas tre dubigata, s-ro Duque ĉiam kontraŭis la intertraktadojn kun la FARC. La demonstrata malintereso de s-ro Trump pri la daŭrigo de la pacprocezo lasis al li la manojn liberaj por malfortigi la interkonsenton kaj ĝiajn instituciojn – kaj tio kun des pli da allasemo de ĝia norda aliancano, ke Kolombio ludis ŝlosilan rolon en la diversaj provoj renversi la venezuelan prezidanton Nicolás Maduro, kio dum longa tempo estis prioritato laŭ s-ro Trump. La konsekvencoj koncerne homrajtojn senteblas. Pasintjare Kolombio spertis 91 masakrojn, kiuj kaŭzis 384 viktimojn. [6] En Marto de 2021 la Unuiĝinta Naciaro denuncis la fakton, ke 262 batalintoj de la FARC estis murditaj post la subskribo de la pac-interkonsentoj, spite al la engaĝiĝo de la registaro por certigi ilian protekton. [7]

Por hejme ŝajnigi firma pri la demando de drogoj, s-ro Trump postulis de Kolombio ke ĝi pli forte klopodu por elradikigi la kulturojn de kokao : “Necesos priŝpruci !”, li eldiris, [8], li celis la rean ŝprucadon de glifozato – produkto, kiun la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) en la jaro 2015 deklaris genvenena [9] kaj verŝajne kanceriga. S-ro Duque estus ravita plenumi tion, sed la Konstitucia Kortumo de lia lando metis kondiĉojn. Multaj politikaj kaj sociaj agantoj kontraŭas tiun metodon, kiu rompas la packontraktojn de 2016, kiuj notis ĝian danĝerecon. La 12-an de Aprilo, spite al la mobiliziĝo de dekoj da organizaĵoj, s-ro Duque fine eldonis dekreton, kiu permesas la rean ŝprucadon, kaj samtempe promesis respekti la limojn starigitajn de la Konstitucia Kortumo.

Internacia konspiro

LA RILATO inter s-roj Duque kaj Trump baziĝis sur solidaj fundamentoj. La partio de la unua, la Demokratia Centro, subtenis la kandidatecon de la dua en la prezidantelekto de 2020. La prezidinto Uribe invitis sin en la kampanjo por elvoki la minacon de la “castro-chav-ismo” en la regiono, en la sama momento en kiu la respublikanoj de Florido alarmis pri la fakto, ke la Demokrata Partio povus faligi Usonon en la socialismon. Tiu iniciato devigis la ambasadoron de Usono en Bogoto, s-ron Philip Goldberg, ekparoli kelkajn tagojn antaŭ la voĉdonado : “La sukceso de la usonaj-kolombiaj rilatoj baziĝas de jaroj sur duparta subteno. (…) Mi admonas ĉiujn kolombiajn politikajn gvidantojn ne implikiĝi en la usonajn elektojn.” [10]

En zorgo pro la brutala respondo de Bogoto al la manifestacioj, iuj el la naturaj aliancanoj de s-ro Biden – kiel la organizaĵoj de defendo de la homrajtoj kaj kelkaj pensfabrikoj kritikaj al la sinteno de s-ro Duque pri la pac-kontraktoj – ŝatus instigi lin ŝanĝi la kurson. Multaj demokrataj deputitoj en la Kongreso siavice ankaŭ agas por tio ĉiam pli aktive. La 6-an de Julio 2020, 94 membroj de la Ĉambro de Reprezentantoj adresis al s-ro Michael Pompeo, la tiama ŝtatsekretario, malfermitan leteron, en kiu ili esprimis sian ekstreman zorgon pri la stato de la pacprocezo en Kolombio. Iuj el tiuj deputitoj hodiaŭ kun firmeco akuzas la subpremadon de la manifestacioj.

La registaro de s-ro Duque siavice klopodas por prezenti la mobiliziĝojn kiel signon de internacia konspiro, kies viktimo estas lia lando. La ministrino pri eksteraj aferoj, s-ino Claudia Blum, publikigis filmeton en la angla, en kiu ŝi asertas, ke la senatano Gustavo Petro, verŝajna kandidato de la maldekstro en 2022, “provis profiti de la situacio kun la subteno de la prezidanto Nicolás Maduro kaj de fidrogaj teroristaj organizaĵoj, organizante atencojn kaj pagante homojn por ke ili teroru kaj ke ili vandalu la urbojn”. [11] S-ro Duque antaŭ ĉio provos konvinki sian usonan kolegon, ke li restu lia plej decidinta subteno kaj la plej esenca pri tio, kio restas prioritato por bona parto de la vaŝingtonaj elitoj : la renverso de s-ro Maduro kaj la batalo kontraŭ la “fidroga gerilo”. Kolombio pezos per sia tuta pezo por bari la vojon al intertraktita solvo al la krizo, kiu trairas Venezuelon.

Lola ALLEN kaj Guillaume LONG.

[1] “SOS Colombia”, Progresema Internacio, 5-an de Majo 2021, https://progressive.international

[2] Citita de Joe Parksin Daniels, “UN condemns violent repression of Colombia protests after at least 18 die”, The Guardian, Londono, 4-an de Majo 2021.

[3] Komunikaĵo de la kolombia ministrejo pri eksteraj rilatoj, Bogoto, 7-an de Majo 2021.

[4] Tvito de la kuba ministrejo pri eksteraj aferoj, 7-an de Majo 2021.

[5] Joe Biden, “Colombia is the keystone of US policy in Latin America and the Caribbean”, Sun-Sentinel, Fort Lauderdale, 7-an de Oktobro 2020.

[6] “Informe de masacres en Colombia durante el 2020 y 2021”, Indepaz, 2-an de Majo 2021, www.indepaz.org.co

[7] “United Nations verification mission in Colombia”, raporto de la ĝenerala sekretario, 26-an de Marto 2021, https://colombia.unmissions.org

[8] “Colombia will have to restart aerial spraying to destroy coca : Trump”, Reuters, 2-an de Marto 2020.

[9] Genvenena estas io, kio en la korpaj ĉeloj kaŭzas ŝanĝon de la genetika materialo. -vl

[10] Citita de Tracy Wilkinson, “Colombia’s far-right wing backs Trump, aiming to help him in crucial Florida vote”. Los Angeles Times, 1-an de Novembro 2020.

[11] Laura Gil, “La Canciller Blum circula video que acusa a Petro de terrorismo”, La Linea del medio, 8-an de Majo 2021, http://lalineadelamedio.com


Narendra Modi kaptita de la megalomanio
Covid-19, la kaŭzoj de l a barata katastrofo

Ĝis komence de Aprilo la monda gazetaro salutis la grandfaron de la barata ĉefministro kaj lian “vakcinan diplomation”, kapablan kontraŭagi al Ĉinlando. Hodiaŭ la Covid-19 furiozas preskaŭ tiom same kiom mankas vakcinoj, medikamentoj, oksigeno. Kaj, por la unua fojo ekde 2014, s-ro Narendra Modi perdas apogon.



de  Christophe JAFFRELOT

KIEL DEMONSTRIS la prezidanto de Brazilo, s-ro Jair Bolsonaro [1], kaj lia usona ekskolego Donald Trump, la gvidantoj nomataj “popolistaj” mastrumas la pandemion malbone, pro almenaŭ tri kaŭzoj : ilia gusto por demagogio kaj naciismaj fanfaronadoj igas ilin rifuzi la ennaskitajn devigojn de san-politikoj, profite al “rompaj” praktikoj ; ilia malestimo de fakuloj, kiujn ili asimilas al la potencularo de la “sciuloj” igas ilin valorigi la rimedojn de ĉarlatanoj ; fine, ilia megalomanio igas ilin per manmovo forbalai la plej etan kontraŭargumenton kaj ĉirkaŭigi sin per nekompetentaj lakeoj, kiuj ne kuraĝas diri la veron aŭ tute ne konas ĝin.

Tiu miksaĵo, aldone al la plorinda stato de la barata publika sansistemo, al kiu la centra ŝtato neniam dediĉis pli ol 5 elcentoj de sia jara buĝeto (kontraŭ pli ol 11 elcentoj en Francujo ekzemple), troviĝas en la bankroto de la registaro de s-ro Narendra Modi – ja tipa popolisto [2] – fronte al la dua ondo de la pandemio.

S-ro Modi, naciista fanfarono, estis tia ekde la komenco de la jaro, kiam li klarigis, en la monda ekonomia forumo de Davoso, ke Barato venkis la Covid-19 kaj nun “gvidos” la mondon al la fino de la tunelo danke al “siaj” du vakcinoj (el kiuj unu estas barata versio de la sveda-brita AstraZeneca). Nov-Delhio tiam engaĝiĝis en “vakcinan diplomation ! samtempe larĝaniman (ĝi devis kontribui pli ol ajna alia al la Covaks-programo de helpo al la malriĉaj landoj) kaj nepripensita, ĉar, fine de Marto, 68 milionoj da dozoj estis eksportitaj (plej parte komerce), kiam nur 120 milionoj da baratanoj el 1,34 miliardoj estis vakcinitaj. Pro tio, la 30-an de Marto, okazis la brutala ĉesigo de ĉia vendo eksterlanden.

Malestima koncerne la sciencistojn, la registaro ne kunvenigis la fakulan komitaton, kiu devus konsili ĝin, inter Januaro kaj Aprilo de 2021, dum la dua ondo ekis fine de Februaro. Anstataŭ tion, la ministro pri sano validigis rimedojn laŭdire devenajn el la ajurveda tradicio, kiun la hinduaj naciistoj laŭdegas pro principo, spite al la protestoj de la medicina profesio. Pli malbone, la registoj aliĝis al la rekomendoj de astrologoj por difini unu jaron pli frue la Kumbh Mela, pligrimadon, kiu normale okazas ĉiujn tri jarojn alterne en unu el la kvar sanktaj urboj de la hinduismo. De meze de Marto ĝis meze de Aprilo, en Maridvar, ĉe la bordo de Gango, ĝi kunigis pli ol sep milionojn da homoj. Nur kelkaj oficialuloj kuraĝis aserti, ke tie oni respektis la barajn indikojn !

Krom la kuracistoj, kiuj vidis la malsanulejojn pleniĝi, neniu diris ion kontraŭ tio, nek en la administracio nek inter la komunikiloj, kiuj estas pli kaj pli regataj de la potenco. Estas vere, ke kapablo de la regantoj nei la realon samgradas nur kun ilia decidemo, tre fortigita de la elekto-agendo kaj de la kvar regionaj elektoj planitaj en Aprilo. Inter ili, tiu de Okcidenta Bengalujo kaptis la atenton de s-ro Modi dum longaj semajnoj, dum la kurbo de infektoj altiĝis : gajni tiun bastionon de la opozicio fariĝis obsedo. La orgojlo sendube neniam estis tiom malbona konsilisto.

Ĉu la san-krizo de la printempo 2021 kaŭzos ŝanĝon ? En la ekonomio ĝi profundigis tendencojn jam okazantaj ekde 2017 : Barato efektive daŭrigas sian malkreskadon.

La ŝanĝo povus esti politika. La reganta partio, la Bharatiya Janata Party (BJP), ne nur ne konkeris Okcident-Bengalujon, kie ĝia hororo, s-ino Mamata Banerjee (klasita iom maldekstre) estis reelektita, sed ĝi konservis Asamon nur per reduktita plimulto ; en Tamil Nadu, ĝia aliancano estis deŝovita de partnero de la Kongres-Partio, kaj ĝi gajnis neniun seĝon en Kerala. En tiuj ĉi elektoj videblas ankaŭ la reveno de la klaso kaj, iom malpli abunde, de la kasto, en la voĉon-kialoj, malfavore al la religia aparteno, kiu ĝis nun favoris la hinduan plimulton. Krome, la voĉdonado de virinoj konfirmiĝis malfavore al la BJP. Eble eĉ pli grave, la grado de populareco de s-ro Modi falis sub la limon de 50 elcentoj, por la unua fojo post lia enpotenciĝo la 26-an de Majo 2014.

Tamen estas tro malfrue por tiri konkludojn el tiuj ĉi evoluoj. Restas tri jaroj ĝis la fino de la dua mandato de s-ro Modi, kaj li povas repopulariĝi. Ne nur la bildo de fortulo povus restarigi lin, se la malamikaĵoj reaperas kun Pakistano aŭ kun Ĉinujo, sed li ankaŭ klopodas por eviti ĉian devon de bilanca raportado, per tio ke li pozas kiel patro de la nacio, super la amaso. Pri tio atestas lia nova stilo de hararanĝo kaj de vestado kaj lia retoriko, ĉiuj proksimaj de la hinduaj guruoj.

Opozicio en diseco

CETERE, multaj komunikiloj, precipe la televidoj, daŭre parolas pri io alia ol la aktuala sankrizo kaj disvastigas la propagandon de la potenco. Tiu ĉi misinformado klariĝas per la timo, per la angoro de financaj reprezalioj kaj per interes-komunumo, eĉ per ideologiaj proksimecoj. [3] Kiom la hindoj estas trompeblaj, speciale de la oficialaj nombroj, kiuj ege etigas la homan bilancon de la Covid-19 ? Certaj ĵurnalistoj tamen klopodas por malfermi al ili la okulojn, eĉ riske de sia vivo – nome kiam ili enketas ĉirkaŭ la kremaciejoj. [4]

Fine, la opozicio ne troviĝas en batalordo. Mankas al ĝi ĉefo kaj strategio, sen eĉ paroli pri programo. Tiel, la partioj kiuj kuniĝis por komune subskribi leteron al la ĉefministro por modifi lian mastrumadon de la pandemio, troviĝas en konkurenco en multaj subŝtatoj de la Hinda Unio. Tia malfacilaĵo tamen povus ne esti grava malhelpo, se la civitanoj volas simple nur senigi sin je siaj registaroj sen tro atenti la kvaliton de la alia disponebla propono – kiel en la jaro 1977, kiam Indira Gandhi estis sendita en la opozicion post dudek unu monatoj da despoteca urĝostato.

La reapero de tia scenaro tamen dependas de la evoluo de la elektokampanja konkuro, kiu estas pli kaj pli malegaleca. La grandaj komunikiloj liveras ofte trukitan raportadon, kaj la Elekto-komisiono, taskita organizi la balotojn, perdis sian sendependecon. Krome, la financaj resursoj, kiujn la BJP ĝuas precipe pro la subteno de grandaj oligarĥoj, estas multe pli altaj ol tiuj de la opozicio.

Nur internaciaj premoj povus ŝanĝi la situacion. Ne nur la Eŭropa Parlamento voĉdonis por rezolucio, kiu donas larĝan spacon al la demando de la homrajtoj antaŭ la pintkunveno kun Barato, la 8-an de Majo, sed s-ro Joseph Biden sendube montriĝos ne same indulga kiel s-ro Trump.

Christophe JAFFRELOT.


La hindia-pacifika alianco en la centro de la alfrontiĝo inter Vaŝingtono kaj Pekino
La atlantika alianco kampanjas en Azio

En tribuno rete publikigita de “La dimanĉa gazeto”, la 7-an de Majo 2021, la ambasadoroj de Aŭstralio kaj de Barato en Francujo gratulis la prezidanton Emmanuel Macron ĉar li aliĝis al la “hindia-pacifika akso” [1] kaj faris komunajn militajn ekzercojn kun iliaj landoj same kiel Japanujo kaj Usono. Sed la konturoj de tiu alianco restas malklaraj, kaj ĉiu tie sekvas siajn proprajn celojn.



de  Martine BULARD

KION FRANCUJO do faros en tio ? Laŭ la subadmiralo Jean-Mathieu Rey, kiu komandis la francan armeon de Azio-Pacifiko [2], ĝi havas en Azio-Oceanio konstante sep mil armeanojn, dek kvin militŝipojn kaj tridek ok aviadilojn. Al tiuj aldoniĝis, de fine de Marto ĝis Junio, la atome movata aviadilŝipo Charles-de-Gaulle, la atome movata submara atakŝipo Émeraude, pluraj aviadiloj (inter ili kvar Rafale kaj unu proviza A330), la amfibia operaco-grupo “Jeanne d’Arc” kun la amfibia helikopter-ŝipo Tonnerre, la diskreta fregato Surcouf … Ĉiuj ĉi partoprenas en serio da militaj manovroj kun Usono, Aŭstralio, Japanujo kaj Barato.

Estas certe ne la unua fojo, ke Francujo elmontras sian militan ilaron en tiu sektoro – jam en 2019 unu el ĝiaj fregatoj transiris la markolon de Tajvano kaj tiel provokis incidenton kun Pekino. Sed Parizo neniam faris tion tiom grandskale. Kaj antaŭ ĉio, la prezidanto Manuel Macron ligas tiun ĉi politikon de armea dismeto “kun la hindia-pacifika akso” [3], celante Ĉinujon. Kelkfoje ĝi neas tion. Tamen, dum vojaĝo en Aŭstralio, en 2018, li fiksis la kurson : “Ĉinujo iom post iom konstruas sian hegemonion. Ne necesas kaŭzi timojn, sed rigardi la realon. […] Se ni ne organizas nin, tio tamen baldaŭ estos hegemonio, kiu reduktos niajn liberecojn, niajn oportunojn, kaj al kiu ni subiros.” [4] La usona hegemonio en tiu regiono – reala, tiu ĉi, – ŝajnas ne fari al li problemojn.

La geografio kaj la historio cedis al la militaj-diplomatiaj aliancoj. Kaŝe – kaj sen ajna nacia debato – Francujo tiel pasis de la statuso de “hindia-pacifika potenco”, kia ĝi ŝatas difini sin per siaj transmaraj departementoj kaj teritoriaj kolektivaĵoj (Nov-Kaledonio, Franca Polinezio, Walis-kaj-Futuno …), al tiu de potenco de la “hindia-pacifika akso” gvidata de Usono. Signife grava semantika ŝanĝo : ekde Junio 2019, en oficiala raporto, [5] la usona ministrejo pri defendo gratulis sin pro tiu ŝanĝo, kiu levis Parizon en la saman rangon de ĝiaj milita aliancanoj (Japanujo, Aŭstralio, Singapuro …).

Antaŭ ol fariĝi usona slogano, la koncepto “Hindia-Pacifika” multe navigis. La kapitano Gurpreet S. Khurana, direktoro de la barata pensfabriko National Maritime Foundation, pretendas patri ĝin ekde la jaro 2006. Li tiam difinis ĝin kiel la “maran spacon de Pacifiko kaj la Hinda Oceano”. [6] La ideo estis uzita kaj en la politikon enkondukita de la tiama japana ĉefministro, s-ro Abe Shinzo, kaj de liaj posteuloj, kiuj maltrankvile vidis Ĉinlandon superi ilian landon sur la monda ekonomia scenejo kaj svenigi la perfektan amon kun Usono, kiu estis ĝia unua kliento. Ili timas antaŭ ĉio “ĉin-usonan” paron kiu lasus ĝin flanke. Ili konceptas sian landon kiel pontkapon de Vaŝingtono en Azio kaj entuziasme salutas la komunajn ekzercojn de la usona, barata, japana, aŭstralia kaj singapura mararmeoj en la Golfo de Bengalujo en 2007. Tio estis premiero ! Tamen, tiu ĉi “arko de libereco” – kiel Tokio kvalifikas ĝin – malaperas el la pejzaĝo.

La flago de libereco

NECESIS atendi jardekon por ke tiu “hindia-pacifika akso” venu el la forgeso, danke al s-ro Donald Trump. Kun sia senco pri komunikado, tiu en 2018 alinomis la instancon, kiu estis la plej tegmenta strukturo de la usonaj arme-korpusoj en la regiono, la komando Pacifiko de Usono (US Pacific Command, Pacom), kaj transformis ĝin en komandon Hindio-Pacifiko (Indopacom). Samtempe li reestigis la kvarpartan dialogon por sekureco (en la angla : QUAD), kiu kunigas Aŭstralion, Baraton, Japanujon kaj Usonon en neformalan aliancon kun elmontrata armea enhavo. La defendo-leĝo, adoptita de la usona Kongreso, donas la tonon : La “granda prioritato de Usono” estas “kontraŭstari al la influo de Ĉinujo”. [7]

Tiu celo sonas agrable en la oreloj de la novliberalaj kaj ultra-naciistaj gvidantoj, kiuj nun troviĝas en la pinto de la tri partneroj de Usono en la alianco : la laborpartia parentezo en Aŭstralio estas fermita ; la furora membro de la QUAD, s-ro Abe, en Japanujo revenis en la potencon ; kaj la barata naciisto Narendra Modi ekregis Baraton kaj eĉ kun senprecedenca lukso akceptis la usonan prezidanton kelkajn monatojn antaŭ ol tiu ĉi malvenkis en la prezidantelekto. La gestumadoj de s-ro Trump kaj de liaj skipoj limigis la efikon de la ŝanĝo. Sed tiu kurso restas.

Komence de 2021, s-ro Joseph Biden tuj sekvis la paŝojn de sia antaŭulo, escepte de la agitado, sed krome kun defendo de homrajtoj kaj kun kohera agado. Li alproprigis al si la difinon de Ĉinlando kiel “strategia rivalo” kaj la QUAD kiel centran politikan kaj militan armilon de sia strategio. Malpli ol dumonatojn post sia enpotenciĝo, antaŭ ol ĉi duflanka renkontiĝo kun gvidantoj de la regiono, la nova usona prezidanto, la 12-an de Marto 2021, organizis videokonferencon kun la tri ceteraj registaraj ĉefoj de la alianco. Tio estis, je tia nivelo de respondeco, senprecedenca renkontiĝo, salutita de komuna komunikaĵo. Kvankam la teksto restas tre ĝenerala, la kvar viroj promesas disvolvi “regionon liberan, malfermitan, inkluzivan, sanan, ankritan en la demokratiaj valoroj kaj liberan je ĉia devigo”, per aliaj vortoj “liberan kaj malfermitan Hindo-Pacifikon”, laŭ la aprobita esprimo. [8]

Tuj poste la usonaj ministroj pri eksteraj aferoj kaj pri defendo, s-roj Antony Blinken kaj Lloyd Austin, komencis rondvojaĝon por certigi la “postvendan servon” kaj inkludi Sud-Koreujon en “QUAD+”, kiu povus enpreni ankaŭ kromajn aziajn landojn kaj ankaŭ eŭropajn ŝtatojn, kiel Francujon, Britujon aŭ Germanujon. Kiel klarigas Chung Kuyun, esploristino ĉe la nacia universitato de Kangwon (Sud-Koreujo), temas pri “« materiigi » stelforman aliancan sistemon gvidatan de Usono”. [9] Aliaj fakuloj rekte referencas la Nord-Atlantikan Traktad-Organizaĵon (NATO), naskitan de la malvarma milito en 1949 kaj daŭre valida, kaj indikas la eblan etendon de ĝia geografia kampo, aŭ la naskiĝon de eta fratino – “Azian NATO-n” kontraŭ la “ĉina diktatoreco”.

Tiu hipotezo ne estas absurda. La esplorservo de la usona Kongreso kiu, en raporto publikigita antaŭ la kunveno de la tri ministroj pri eksteraj aferoj, la 23-an kaj 24-an de Marto 2021 en Bruselo, faris la liston de la “ŝlosilaj prioritatoj” de la NATO, kaj enprenis tie la neceson “respondi al la eblaj sekurecaj defioj metitaj de Ĉinujo kaj ĝiaj kreskantaj investoj en Eŭropo”. [10] La ekonomio enpaŝas tie samtempe kun la balistikaj raketoj, kaj ĉio envolvita per la flago de libereco, konstante flirtata de la adeptoj de tiu organizaĵo.

Tamen pri tio, la barata ĉefministro havas neniom da blanka kavaliro : Kaŝmiro, kies suverenecon li forigis, vivas sub armea regado, tie la oponantoj estas en malliberejo kaj torturataj, se ili ne murdiĝas ; ĝia leĝo pri civitaneco diskriminacias la islamanojn ; la subpremado kontraŭ la manifestaciantoj ne malfortiĝas. Sed tio ja estas bone konata : la homrajtoj ne havas la saman gravecon laŭ ĉu oni estas aliancano aŭ kontraŭulo de Usono.

En la realo, kiel memorigas al ni Dennis Rumley, profesoro ĉe la universitato de Curtin (Aŭstralio) kaj kunaŭtoro de verko pri “la supreniro kaj reveno de la Hindo-Pacifiko” [11], la Hindo-Pacifiko malmulte rilatas kun la moralaj valoroj, kaj multe kun la “okazanta moda transirado”. Laŭ li, ni travivas la “transiron al nova dupolusa mondo : Usono, Ĉinujo”. En Usono kaj en ties influsfero, “multaj timas tion, en la laŭvorta senco. En Ĉinujo, multaj aspiras tion kaj postulas, ke oni konsideru tion en la mondaj decidoj. La interagado de tiuj rekte kontraŭaj perspektivoj estigas certajn kondutojn de la du flankoj”, inkluzive de la fakto ke “la ĉina sinteno povas esti perceptata kiel agresa”.

Rompante kun jardekoj da reteniĝemo, la tre ofensiva “lupmilitista diplomatio” (wolf warrior diplomacy), kiu aperis en certaj rondoj de ĉinaj ambasadoroj, ne vere korektas tiun bildon. Pli fundamente, Ĉinujo turnis la paĝon, de la diskreta sinteno de la jaroj 1980 ĝis 2000. Ĝi ne nur altigas sian milit-buĝeton ĉiujare kaj rapide modernigas sian mararmeon, sed ĝi laŭte kaj forte aŭdigas siajn postulojn en la orienta Ĉina Maro (la insuloj Senkaku/Diaoyu)kaj ĉefe en la meza Ĉina Maro pri la Paracelso-insuloj kaj la Spratley-insularo, de kiu ĝi ŝut-altigis sep rifojn por tie konstrui infrastrukturojn kun du uzeblecoj (civila kaj armea). Ĝi etendis la pun-povojn de siaj marbord-gardistoj per la nova marleĝo adoptita en Februaro de tiu ĉi jaro. La incidentoj multiĝis kun Japanujo, Vjetnamujo, Filipinoj …

“Okazas disputoj pri la rokoj en la Ĉina Maro. Tio estas bedaŭrinda”, koncedas ĉina eksdiplomato en Eŭropo, kaj samtempe ne forgesas memorigi pri la oficiala tezo de la “historiaj ĉinaj rajtoj” pri la zono. “Ni bezonas ankrejojn en la Ĉina Maro por nin protekti – ne por ataki niajn najbarojn. Antaŭ ne tiel longa tempo, en 2014, komandanto de la usona mararmeo, en serioza raporto publikigita de la US Naval Institute, klarigis ke la ĉinaj havenoj kaj komercaj vojoj estas « tre elmetitaj kaj facile blokeblaj ». Li proponis dismeti « submarajn minojn » laŭ la tuta longo de niaj marbordoj por starigi blokadon de la lando en kazo de bezono.” La scenaro estas komprenebla – nia interparolanto sendis al ni la pruvon [12] –, sed la timo malofte estas bona konsilisto. Se la aliro de Ĉinlando al la alta maro estas efektive blokita de la usonaj aliancanoj, nenio indikas, ke la lando akiras sekurecon per politiko de farita faro, kiu jam fremdigas al ĝi parton de ĝiaj najbaroj.

Koncerne Tajvanon, la agreseco ŝajnas esti ne pli efika. Pekino konsideras la insuloj kiel unu el siaj provincoj, nome de la principo “unu sola Ĉinujo”— tiu Ĉinujo, kiun la Popolrespubliko reprezentas ĉe la Unuiĝinta Naciaro (UN) ekde kiam ĝi eniris ĝin en 1971 –, agnoskita de preskaŭ ĉiuj landoj de la planedo. “La disigo maleblas, sed la integrado ne urĝas”, deklaras nia diplomato. Ne certas, ke lia opinio estas tiu de la ĉina potenco. Ĉiukaze la envenoj en la proksimecoj de la aerspaco de la insulo ege multiĝas. Laŭ ordono de Pekino tie miloj da pasadoj danĝere tuŝas kaj kelkfoje eĉ transiras la ne oficialan limon de la duflankaj aeraj kaj maraj spacoj. Sed ankaŭ, kaj pri tio oni aŭdas malpli, laŭ ordono de Vaŝingtono, kiu mem proklamas sin gardisto de la maroj : en la unua duonjaro de 2020, la esploristo Daniel Schaeffer kalkulis pli ol du mil operacojn de la usona aerarmeo, kaj proksimume unu ĉiutage dum la tuta samjara somero. [13] Usono ĵus instalis sistemon de moveblaj radar-detektiloj sur la insuloj Pescadores (Penghu) je malpli ol cent kvindek kilometroj de la kontinento. Estus naive kredi ke ĝin interesas nur la protektado de Tajvano …

Restas la fakto, ke la strategio de forto elektita de Ĉinujo maltrankviligas ĝiajn najbarojn, kaj ke Vaŝingtono tion profitas. Unue por fortigi siajn militajn rimedojn : en Marto 2021 la admiralo Philip Davidson, tiam gvidanto de la Indopacom, taksis ilin malekvilibraj fronte al la ĉina mararmea forto. Laŭ li, necesas rekonstrui la 1-an mararmeon de Usono, kiu en la regiono de 1946 ĝis 1973 severe regis. Tiu projekto, lanĉita de la mararmea sekretario Kenneth Braithwaite sub s-ro Trump, estis konfirmita de la admiralo dum lia pridemandado ĉe la usona Kongreso. La Palaos-insuloj devos akcepti tiun novan usonan bazon, kvankam la regiono havas jam centojn da ili, aparte en Japanujo, kie estas proksimume 55 000 soldatoj, en Sud-Koreujo (28 500), en Havajo (42 000) kaj en Guamo, sen forgesi Aŭstralion, Nov-Zelandon … Krome, la usonaj arme-elspezoj atingis 778 miliardojn da dolaroj en 2020, do la trioblo de tiuj de Ĉinujo (252 miliardoj). Tiu ĉi havas la duan plej grandan arme-buĝeton de la mondo, sed la ekzemplo de Sovetunio, kiu eniris vetarmadon kun Vaŝingtono ĝis minaco de sia ekzisto, stampis la memoron de la ĉinaj gvidantoj. Ili ne volas sekvi tiun vojon : aktuale ili dediĉas 1,7 elcentojn de la malneta enlanda produkto (MEP), kontraŭ 3,7 elcentoj de Usono, laŭ la Internacia Instituto pri Pac-esplorado de Stokholmo (Sipri). [14]

Kion ajn la Pentagono diras, kiu ja sopiras kromajn kreditojn, Usono sole havas 39 elcentojn de la tutmondaj armeaj buĝetoj, kaj konservas larĝan antaŭecon – des pli ke la sperto estas ĉe ilia flanko, kiel rimarkigas la geopolitikisto Berthélemy Courmont : “La usonaj armeaj fortoj troviĝas konstante en militaj operacoj, kio ne estas la kazo ĉe la ĉina armeo.” [15] Oni suspektas, ke la ĉinoj havas militajn celojn, sed ĉiuflanke ja militas la usonanoj.

La Hinda-Pacifika regiono estas ĝia nova ludtereno. Ĝiaj konturoj estas fluaj, de la okcidenta Pacifiko ĝis la orienta bordo de Afriko, sen Usono sub s-ro Barack Obama, poste kun Usono sub s-ro Trump. Nun, “la Hinda-Pacifika regiono estas parto de la « najbareco de Usono »”, notas Rumley – najbareco defendenda same kiel ĝia postkorto, laŭ la tradicia usona doktrino …, kiun Pekino laŭdire imitas. “Oni povas interpreti la ĉinan sintenon en la Suda Ĉina Maro parte laŭ tiu pozicio. Fine, ĉina ĉeesto en Karibio ne estus tolerata de Usono”, sekvas Rumley, kiu malaprobas tiun sintenon de granda potenco en momento, kiam necesus (fine) imagi aliajn specojn de internaciaj rilatoj.

Des pli ke eĉ la landoj ene de la usona Hinda-Pacifika regiono ne havas unuecan vidon pri la afero. Dum Aŭstralio ree alprenis sian rangon de usona ŝerifo, [16], Japanujo restas “alianca partnero de la dua rondo”, sen “unuigita armea komando kun la usonaj trupoj”, malsame de Aŭstralio, rimarkigas Robert Dujarric, direktoro de la Institute of Contemporary Asian Studies (ICAS) en Tokio. Por ĝi “estus malfacila fari armitajn operacojn ekstere, ĉar la elektantaro havas daŭre multe da hezitemo”. La ĉefministro Suga Yishihide, same kiel lia mentoro Abe, vidas en la Hinda-Pacifika programo la okazon por realigi la revon de japana-usona paro, kiu regos la aferojn en la regiono” kaj tranĉos la flugilojn al la ĉina malamika frato. Kun malfacilaĵoj en la interna politiko, s-ro Suga gloris sin esti la unua eksterlanda gvidanto akceptita de la nova usona prezidanto, kaj eĉ pli esti avancinta kiel fakta kunmastrumanto de la “paca solvado de la problemoj de veturado tra la markolo de Tajvano”, laŭ komuna komunikaĵo de la 17-a de Aprilo 2021. Neniam, de kvindek du jaroj, japana gvidanto kuraĝis mencii la insulon, kiun la lando okupis perforte de 1895 ĝis 1945. Tio ne trankviligas la najbarojn, speciale Sud-Koreujon, kiu havas daŭre delikatajn rilatojn kun Tokio pro la kolonia pasinteco.

“Komplekso de ekstrema supereco”

ALIFLANKE, la alianco kun Nov-Delhio troviĝas konstante bona rilato. Komunaj armeaj manovroj estas regule organizataj. Laŭ Dujarric, “la granda ambicio de Tokio estas fari Baraton loĝistika platformo, novan produktivan postkorton, kiu anstataŭos Ĉinujon”. Aktuale la “malkuplado” ne transiras la stadion de intencoj, kaj Ĉinujo restas ĝia unuaranga komerca partnero.

Barato siavice esperas, ke tiu hindia-pacifika strategio liveros al ĝi pivotan rolon en la regiono, kiu igos ĝin nepreterirebla. En ekonomio, la ĉefministro Modi lanĉis vastan programon de privatigoj kaj provas altiri eksterlandajn investojn – la celo de Tokio do ne malplaĉas al li. Sed la infrastrukturoj de la lando restas malfortaj kaj reduktas la perspektivojn de tuja profito.

Sur diplomatia nivelo la registara ĉefo ja ŝatus vidi sin kiel rekonata kontraŭanto al Ĉinujo, tiom pli post la lastjaraj incidentoj en Ladako. [17] “Barato havas pli ol miliardon da loĝantoj, estas oficiala atomarmila potenco kaj posedas unu el la plej grandaj konstantaj armeoj de la mondo. Ne surprizas, ke Nov-Delhio volas esti rigardata kiel nemalhavebla aganto por fasoni la estontecon de la azia jarcento”, klarigas al ni la barata eksdiplomato kaj deputito Shashi Tharoor, tamen kontraŭa al s-ro Modi. Sed, kiel “fondinto de la movado de senaliancanoj dum la malvarma milito, Barato estis ĉiam alergia kontraŭ aliancoj kaj neniel emas meti ĉiujn siajn strategiajn ovojn en la saman korbon”.

Eĉ la plej amikaj adeptoj de la Hinda-Pacifika plano – kia la barata specialisto pri internaciaj rilatoj Brahma Chellaney, kiu vidis en la QUAD “novan viglecon (…) responde al la agresema ekspansiismo de Ĉinlando” [18] – rapide mallaŭtiĝis pro tio, kion ili nomas la “usona aroganteco”. La kaŭzo de tiu ŝanĝo : la penetrado en la baratan zonon de ekskluziva ekonomio (ZEE) de kontraŭtorpeda ŝipo kun gvidataj raketoj, dum la mararmeaj ekzercoj nomataj “Libereco de navigado”, la 7-an de Aprilo. Anstataŭ sin senkulpigi, Vaŝingtono nokaŭtis Nov-Delhion taksante ke tiuj zonoj signifas nenion en internacia juro kaj ke Barato havas “ekscesajn mar-postulojn”. Tamen ĝuste por respektigi la ZEE de la marbordaj landoj postulataj de Pekino, la usonaj mar- kaj ter-armeoj, kiel tiuj de la QUAD, cirkuladas en la Ĉina Maro !

“Kvankam ĝi estas la plej potenca demokratio de la mondo, Usono dividas certajn trajtojn kun la plej granda aŭtokratio de la mondo kaj ĝia precipa konkuranto, Ĉinujo. La du landoj havas ekstreman komplekson de supereco”, konstatas Chellaney, kiu memorigas multnombrajn ekzemplojn de ne permesataj eniroj en la akvozonojn de ĝiaj aliancanoj. “La uzado de mararmeaj heroaĵoj por valorigi la usonajn mar-postulojn kontraŭ larĝa nombro da landoj montras ke, kvankam ĝi ne estas plu la sola superpotenco de la mondo, Usono konservas malnovajn kutimojn.” Kaj li aldonas : “Dum 167 ŝtatoj subskribis la konvencion de la Unuiĝinta Naciaro pri la marjuro (UNCLOS] , Usono [kiu ne ratifis ĝin] sola arogis al si la rajton superrigardi kaj aplikigi siajn dispoziciojn interpretante ilin unuflanke”. [19]

Jen kial Francujo devus pripensi tion dufoje antaŭ ol engaĝiĝi en militajn manovrojn kaj ideologiajn proksimiĝojn kun Vaŝingtono. Kaj kun ĝi la Eŭropa Unio, kiu volas difini komunan “hindan-pacifikan strategion”. La unua same kiel la dua devus demandi sin, kiel Camilla Sørensen, gastprofesorino ĉe la Reĝa Kolegio pri danlanda defendo : ĉu Eŭropo pretas “dividi la ĉefan celon de Vaŝingtono, [nome] konservi la dominadon en la hinda-pacifika regiono” kaj agnoski la “ĝustecon de la usona metodo, karakterizata de alfrontiĝo kontraŭ la defioj, kiujn reprezentas Ĉinujo” ? [20] Levi tiujn ĉi demandojn, signifas respondi al ili …

En Barato, la embargo decidita de s-ro Biden pri certaj nepraj komponantoj por produktado de vakcinaĵoj, dum la Covid-19 komencis detrui la landon, fortigis la dubojn. Kvankam la usona prezidanto fine nuligis ĝin, almenaŭ parte, s-ro Modi larĝe uzis tiun argumenton por forgesigi siajn proprajn respondecojn (vidu la artikolon de Christine Jaffrelot : Narendra Modi en la kaptilo de sia megalomanio – Covid-19, la kaŭzoj de la barata katastrofo.) Malfacilas festi baratan-usonan geedziĝon en tiaj kondiĉoj, ankaŭ sub hinda-pacifika flago. En la momento Barato provas eltiri sin el la ungoj de la ĉina ekonomia drako – kiu estas ankaŭ ĝia unuaranga komerca partnero – sen fali en la ungojn de la usona aglo.

Tio estas la dilemo de multaj landoj de la regiono, kiuj volas daŭrigi sian ekonomian kunlaboradon kun Ĉinujo kaj sian strategian kun Usono. Tiu ĉi devas lerni “respekti ĉiun landon kiel tian, kia ĝi estas, kaj ne kiel tian, kian esti ĝi deziras”, opinias la aŭstralia eksministro pri eksteraj aferoj Gareth Evans (1988-1996). Ĉesis la tempo de la “pri « P » : unuarangeco, superregado, ĉefeco” [21], li aldonas. [22]

Kiel simbolo de la ekonomia kaj strategia ŝanĝiĝo al Azio, la koncepto Hinda-Pacifika estas malofte kontestata. Sed ĝiaj interpretoj malsamas. Vjetnamujo, premata de sia potenca najbaro, sentas sin proksima al la usona koncepto. Sud-Koreujo volas ĉiapreze ĉesigi la konflikton kun Pjongjango – kio necesigas ĉeeston pli diskretan de la usonaj trupoj kaj pli densajn rilatojn kun Ĉinujo. Indonezio, la seĝo de la Asocio de Sud-orient-aziaj Nacioj (ANASE), postulas egalecan distancon inter la du granduloj, same kiel Singapuro. La Filipinoj alternas de unu al la alia laŭ siaj interesoj kaj la ĉinaj atakoj al la rifoj, kiujn ili mastrumas.

La pensado en nocioj de militaj-ideologiaj aliancoj, kiel tempe de la malvarma milito, estas efektive absurda, dum la ekonomiaj interrilatoj estas interplektitaj kaj ŝanĝiĝemaj strategiaj asociiĝoj ebligas al landoj de la du laŭdiraj “tendaroj” kunlabori : la malrigida organizaĵo de la “Brics” (Brazilo, Ruslando, Barato, Ĉinujo, Sud-Afriko), tiu de la Organizaĵo de Kunlaborado de Ŝanhajo (Ĉinujo Ruslando, Barato, Pakistano …), aŭ ankaŭ la ĉioma regiona ekonomia partnereco (RCEP laŭ la angla), la plej granda liberkomerca traktato iam ajn subskribita, inter la landoj de la ANASE kaj Sud-Koreujo, Japanujo kaj Ĉinujo. [23] Tamen necesas, ke neniu el tiuj landoj sentu sin minacata.

“Ĉinujo devus plibonigi siaj amikecajn ligojn kun siaj najbaroj de la azia-pacifika regiono, avertas ĉina armea komentisto de la tre oficiala Global Times. Ĝi devus doni pli da graveco al landoj kiaj Sud-Koreujo, Nov-Zelando kaj la membroj de la Anase.” [24] Tiu ĉi kritiko en formo de rekomendo estas sufiĉe malofta por esti grava, kvankam la aŭtoro postulas fortigon de la armeo.

Laŭ la singapura eksdiplomato Kishore Mahbubani, “pensi ke oni povas bari la ekonomian kaj teĥnologian potencon de Ĉinujo per militaj rimedoj, estas absurda”. Tiuj, kiuj kredas tion, konfuzas la jarcenton. Pekino ne estas Moskvo. Usono restas la unua mondpotenco, sed jam ne dominas la mondon. “Ĝi devas lerni kundividi.” Jen vasta programo.

Martine BULARD.


Israela superregado ĉiam pli brutala
Senfina milito kontraŭ la Palestinanoj

Post dek unu tagoj da milito, kiuj okazigis 230 Palestinajn mortojn kaj 12 Israelajn mortojn, Israelo kaj Hamas konkludis senkondiĉan militĉeson. Tiu militĉeso ne kvietigis la streĉan situacion en orienta Jerusalemo nek en Cis-Jordanio, nek solvas la fundamentajn problemojn. Nehavantaj vivipovan ŝtaton kaj daŭre suferantaj pro kolonizado, la Palestinanoj plu batalos por akiri siajn rajtojn.

de  Alain GRESH

En Palestino la historio ripetiĝas. Regule, senindulge, senkompate. Ĉiam okazas la sama tragedio, tragedio antaŭvidebla ĉar la faktoj sur la tereno estas evidentaj, sed kiu daŭre surprizas tiujn, kiuj kredas silenton de la amaskomunikiloj konsento de la viktimoj. Ĉiufoje la krizo havas apartajn konturojn kaj sekvas novajn vojojn, sed resumiĝas per klarega veraĵo : la persisto dum jardekoj de la Israela okupado, la neado de la fundamentaj rajtoj de la Palestina popolo, kaj la volo forpeli ĝin el ĝia lando.

Iam, ja antaŭe, tuj post la milito de 1967, generalo De Gaulle skizis tion, kio okazos : "Israelo organizas en la teritorioj, kiujn ĝi prenis, okupadon, kiu ne povas okazi sen subpremadoj, punoj, forpeloj, kaj tie aperas kontraŭ ĝi rezistado, kiun siavice ĝi nomas terorismo  [1]." Same, okaze de forkapero de Israela aviadilo en 1969, li deklaris, ke oni ne povas meti je la sama nivelo agon de sekreta grupo, Popola Fronto por Liberigo de Palestino (FPLP), tiam taksita terorisma, kaj la "venĝpunon" de ŝtato kiel Israelo, kiu en 1968 detruis la tutan civilan aviadilaron de Libano sur la flughaveno de Bejruto. De tiam, li decidis embargadon de armiloj al Israelo. Jen alia epoko, alia vidpunkto.

La nova ĉapitro de tiu senĉese renovigata katastrofo ĉifoje komenciĝis en Jerusalemo. Ĝiaj elementoj estas konataj : brutala punpremo de junaj Palestinanoj forpelitaj el publikaj spacoj de la pordegejo de Damasko kaj de la esplanado de Moskeoj, kie ĉiuvespere ili celebris fastofinon de Ramadano - kun rezulto de pli ol tri cent vunditoj, invado de tiu esplanado fare de la Israela polico, kiu ne hezitis pafi larmigajn gasojn kaj kuglojn pretenditajn kaŭĉukaj [2], planita forpelo de tutaj familioj el la kvartalo Ŝejko Ĵarrah, ekspedicioj, je la krio "morto por la Araboj" de judaj superistoj fortaj pro sia balota venko, akirita danke al la subteno de la ĉefministro Benjamin Netanjahu. Malrespekti la sanktan monaton de Ramadano, profani Islaman sanktejon, uzi brutalan forton : multaj voĉoj en Israelo denuncis, nur poste, la faritajn "erarojn".

Ĉu eraroj ? Pli trafe, jen blinda aroganteco kaj malestimo al la koloniitoj. Kiel rimarkigis ĵurnalisto de CNN, kion do povas timi la regantoj, kiuj uzas teknikaĵojn kapablajn sekvi la iradojn de poŝtelefonoj, spavojn por observi la movojn en, kaj cirkaŭ, la malnova urbo, kaj ankaŭ centojn da gvatkameraoj ? Des pli kiam ili povas apogis sin sur "miloj da armitaj policanoj dismetitaj por punpremi malordigojn, helpataj de kamionoj kraĉantaj tion, kion la Palestinanoj nomas "kloaka akvo", fetoran likvon ŝprucatan al la manifestaciantoj, la pasantoj, la veturiloj, la butikoj, kaj la domoj" [3].

Tio ne enkalkulis la firman decidemon de la jerusalemaj junuloj, kiuj, ekster ĉiuj politikaj organizaĵoj, kontraŭstaris la policanojn. Kaj jen alia "surprizo" : ili faris tion kun la subteno de siaj gefratoj el la Palestinaj urboj en Israelo, de Nazareto ĝis Um Al-Fahm, ruinigante la miton de ŝtato, kiu traktas ĉiujn siajn civitanojn egalece. Por tamen antaŭvidi tiujn ribelojn, sufiĉis legi la raportojn freŝdate publikigitajn de du grandaj organizaĵoj por la defendo de homaj rajtoj, la Israela B’Tselem kaj la Usona Human Rights Watch. Ili dokumentas, ke la regada sistemo en la tuta Mandata Palestino, ne nur la okupitaj teritorioj post 1967, estas apartisma sistemo laŭ la difino de Unuiĝintaj Nacioj, kiun oni povas unufraze resumi : en sama lando kunekzistas, foje en distanco de nur kelkaj metroj, loĝantaroj kiuj ne havas la samajn rajtojn, ne dependas de la samaj leĝoj, ne estas same traktataj [4]. Tiu malegaleco produktas la samajn efikojn kiel en Sud-Afriko : malobeemon, ribeladon, tumultojn.

En la urboj, kie ili estas plimulto, la Palestinanoj de Israelo suferas subinvestadon de la ŝtato, mankon de infrastrukturoj, rifuzon de la regantoj lukti kontraŭ krimoj. En la miksitaj urboj ili estas apartigitaj en superloĝataj kvartaloj, instigataj ekziliĝi de la juda koloniado, konsciantaj ke la celo de la registaro estas liberiĝi el ĉiuj tiuj "ne-judoj". Juna Palestinano de Israelo tiel klarigas sian solidarecon kun Ŝejko Ĵarrah : Tio, kio okazas en Jerusalemo precize kongruas kun tio, kio okazas en Jafo kaj Hajfo. La araba socio en Israelo suferas sisteman forpeladon. Ni atingis la bolpunkton. Neniu zorgas scii ĉu ni povas daŭre ekzisti, male. Oni instigas nin foriri [5] .

En Lod, urbo de 75 000 loĝantoj, la bataloj inter judoj kaj palestinanoj, kiuj estas kvarono de la loĝantoj, estis aparte brutalaj. Ĉi lastaj estas hantataj de la memoro de la etna purigado de 1948, kiam cionistaj armitaj grupoj perarmile forpelis 70 000 el ili [6]. La sama celo restas valida, eĉ se ĝi montriĝas per aliaj formoj : temas pri "fini la laboron" forpelante ilin. La 8000 nun konstruataj loĝejoj estas ĉiuj rezervitaj por la judoj, kaj ĉi tie, same kiel en Jerusalemo kaj en Cis-Jordanio ne eblas por Palestinano akiri konstrupermesilon. La fakto ke tiu Palestinano havas Israelan pasporton ŝanĝas nenion pri tio.

Jerusalemo eĉ pli dispartigita

La unua akto de la nuna dramo finiĝis la 10-an de majo. La Israelaj regantoj devis retropaŝi, almenaŭ parte. La Palestina junularo reregas la straton, la moskeo Al-Aqsa estas evakuita, la suprema kortumo, kiu devis validigi la forpelon de pluraj Palestinaj familioj - same kiel ĝi regule validigas la judigon de Palestino [7]- prokrastis sian decidon por unu monato. Eĉ la manifestacio por celebri "la liberigon" de la urbo kaj ĝiaj sanktaj lokoj en 1967 iĝis fiasko. Ĝia itinero estis modifita por eviti la Palestinajn kvartalojn, tiel konfirmante la duonpartigon de la "unuigita eterna ĉefurbo de Israelo", kaj la restado la Palestinanoj : ili konsistigas 40% de la loĝantoj - eĉ se la municipo asignas al ili nur 10% de sia buĝeto [8] kvankam ili estis nur 25% en 1967.

La saman tagon, post ultimato postulanta foriron de la policanoj el Jerusalemo, Hamas, reganta Gazaon, pafis salvon de raketoj kontraŭ Israelaj urboj, tiel komencante novan akton de la ribelo. Tuj okazis amaskomunikila salvo kontraŭ la "terorista organizaĵo", peono de Irano, kies uzo de perforto malhelpus ĉian politikan solvon. Sed kiam do la kvietaj periodoj - tio estas kiam nur Palestinanoj estas mortigitaj sen okazigi grandajn titolojn en amaskomunikiloj - agigis la registaron de S-ro Netanjahu por vera paco ? Kiel klarigis Nelson Mandela en siaj Memoraĵoj : "Ĉiam la subpremanto, ne la subpremato, decidas la formon de la lukto. Se la subpremanto uzas perforton, la subpremato ne havas alian elekton ol respondi perforte [9]".

Cetere, nek la perforta karaktero de Hamas, nek ĝia "terorista" etikedo malhelpis S-ron Netanjahu plurfoje fari el ĝi sian preferatan interparolanton ekde lia unua enposteniĝo en 1996, por malfortigi la Palestinan Aŭtoritaton. Li tiel esperis dispartigi la Palestinan kaŭzon inter Gazao kaj Ramallah - kaj tio plie ebligis lin argumenti, ke ne eblas trakti kun dispartiĝintaj Palestinanoj ! Ja li permesis la transmeton de centoj da milionoj da dolaroj el Kataro al Gazao por parte rekonstrui la teritorion sub blokado de post 2007 kaj ruinigitan dum la milito de 2014 [10]. Ne estas dubinda, ke parto de tiu mono ebligis al Hamas, ku helpo de Irano kaj de la Libana Hizbulaho, reakiri kaj disvolvi sian militan armilaron kaj sian militan kapablecon.

La Israela armeo, certa ke ĝi ĝismorte trafis Hamas-on dum ĝia atako de 2014 kaj "aĉetis la pacon" per manpleno da dolaroj, lasis sin surpriziĝi de ĝia eniro en la batalon de Jerusalemo - jen alia pruvo de ĝia aroganteco kaj nekapableco kompreni la "mensostaton de la koloniitoj". Ĉiuj Palestinanoj, islamanoj kaj kristanoj, konsideras Jerusalemon, kiel la koron de sia identeco. Fotoj aŭ pentraĵoj de la urbo, eĉ foje etmodeloj de la moskeo Al-Aqsa, ornamas iliajn domojn. La vasteco de la movado ĉirkaŭ Ŝejko Ĵarrah, kiu disvastiĝis ĝis la Palestinanoj de Israelo, puŝis Hamas-on eniri la batalon. Des pli, ke la perspektivo de politikaj progresoj estis blokita de la decido de la prezidanto de la Palestina Aŭtoritato, S-ro Mahmud Abbas, prokrasti la balotadojn parlamentan kaj prezidantan. Tiu decido estis motivita de la timo de popola malaprobo kaj de la rifuzo fare de Israelo permesi la balotadon en orienta Jerusalemo.

Engaĝiĝinte, Hamas kontribuis al reunuiĝo de la Palestinanoj : tiuj de la Mandata Palestino, tiuj de la rifuĝintaj tendejoj, sed ankaŭ tiuj, kiuj vivas disigitaj en la tuta mondo. Atestas tion, la ĝenerala striko kiun partoprenis la 18-an de majo samtempe tiuj de Jerusalemo, tiuj de la okupitaj teritorioj, kaj tiuj de Israelo. Tiu sukceso okazis malgraŭ la daŭraj politikaj malkonsentoj, inter Hamas kaj la Palestina Aŭtoritato kaj ankaŭ ene de Fatah mem. Tiuj malkonsentoj influos la manieron kiel la Palestinanoj povos plifortigi siajn akiritaĵojn.

Ĉe la militista nivelo, la Israela armeo faris tion, kion ĝi scias fari : ĝi efektivigis la doktrinon de generalo Gadi Eizenkot, ellaboritan sekve de la milito kontraŭ Libano en 2006. Nomita "doktrino de Dahija", el la nomo de suda kvartalo de Bejruto kie lokiĝis la oficoj de Hizbulaho, tiu doktrino postulas troproporcian respondon kaj venĝatakojn kontraŭ civilaj zonoj uzitaj kiel bazoj de la malamiko. Neniu alia armeo en la mondo aŭdacis rekte esprimi tian "teroristan doktrinon" - eĉ, kompreneble, kiam multaj el ili ne hezitas efektivigi ĝin, kiel Usono en Irako aŭ Rusio en Ĉeĉenio. La Israela armeo cetere disponas idealan pretekston : ĉar Hamaso regas Gazaon ekde 2007, iu ajn ties ofico pri impostoj, edukado aŭ sociala helpo povas esti definita kiel rajta pafcelo. La rezulto estas terura : pli ol 230 Palestinanoj mortigitaj, inter ili ĉirkaŭ sesdek infanoj, 1800 vunditoj, 600 domoj kaj deko da konstruaĵegoj detruitaj, kuracejoj, universitatoj, elektrocentraloj pafitaj. Jen inventaro, kiu certe interesos la Internacian Punan Kortumon, kiu metis la Palestinan situacion en sian agendon.

Ĉio tio por kia rezulto ? "Tio estas la plej fuŝa kaj plej senutila operaco de Israelo en Gazao", denuncas Aluf Benn, ĉefredaktisto de la Israela ĵurnalo Haaretz. Ne nur la armeo nenion antaŭvidis - dum ĝi fanfaronas ĉe ĉiu raŭndo, ke ĝi "elradikigis la teroristajn organizaĵojn kaj iliajn infrastrukturojn" - sed ĝi "ne havas eĉ la plej etan ideon pri la maniero senmovigi kaj ŝanceli Hamas-on. Detrui ĝiajn tunelojn per potencaj bomboj (...) faris neniun seriozan damaĝon al la batalkapablecon de la malamiko" [11]. Eĉ pli grave : se la "fera kupolo", armilsistemo por bari raketojn, ebligis limigi je dek du la nombron de mortintoj inter la loĝantoj de la Israelaj urboj, ĝi ne malhelpis la malordigon de ilia ĉiutaga vivo, ĉar ili devis rifuĝi en ŝirmejojn, eĉ en Tel-Avivo kaj Jerusalemo. Raketoj kaj misiloj ŝanĝas la ludon : de nun, neniu Israela urbo estas protektita - tion oni jam konstatis dum la milito kontraŭ Hizbulaho en 2006. Kaj oni povas imagi morgaŭan plurfrontan militon : Gazao kaj Libano, eĉ Jemeno, kie huthistoj, kiuj disponas gravan kapablecon pafi misilojn - jam uzitan por respondi al la Saudaj bombadoj - minacis uzi ĝin kontraŭ Israelon.

Dum la milito de 2014, jam, la observantoj rimarkis la pli grandan militkapablecon de Hamas. Ĝi ankoraŭ pligrandiĝis en la balistika kampo. "La nombro de altranguloj de Hamas, kiujn la Israela armeo mortigis elmontras, ke ne temas pri "efemera organizaĵo", kiel asertas multaj komentistoj, rimarkas Zvi Bar’el en Haaretz. Iuj el tiuj homoj havis imprese gravajn postenojn - komandanto de la brigado de la urbo Gaza, ĉefo de la kibernetika plotono kaj de disvolviĝo de misiloj, ĉefo de la projektoj kaj disvolviĝo, ĉefo de la inĝenieria departemento, komandanto de la teknika departemento de la milita informservo kaj ĉefo de la industria produktado. Temas pri armeo, kun buĝeto, kun hierarkio, organizita, kies membroj havas trejnadan nivelon kaj necesan kapablecon por regi infrastrukturojn, tiel por travivi, kiel por atakoj  [12]. Mortigi kelkajn kadrulojn de Hamas nenion ŝanĝos : nova generacio de aktivistoj jam eliras el la ruinaroj, motivita de eĉ pli neestingebla kolero kontraŭ la "Israela malamiko".

Ne nur Palestinanoj havas koleron. La mobilizado por ili en la Araba mondo neniam havis tian grandecon depost la dua Intifado (2000-2005). Centoj da miloj da homoj manifestaciis de Jemeno ĝis Irako - ironie estas memorigi, ke unu el la militaj celoj de Usono en 2003 estis helpi la stariĝon de diplomataj rilatoj inter Bagdado kaj Tel Avivo. Manifestacioj ankaŭ okazis en Libano, en Jordanio, en Kuvajto, en Kataro, en Sudano, en Tunizio kaj en Maroko. La Palestina demando, tute ne estis marĝenigita de la konsentoj Abraham subskribitaj de Israelo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Barejno [13], ĝi restas la kerno de la Araba identeco. La esperoj de "normaligo" kun Saud-Arabio aŭ Maŭritanio estingiĝis (ĉu portempe ?). Eĉ en Egiptio, la kolero esprimiĝis en la sociaj retoj, kaj ankaŭ en la oficiala gazetaro. Kaj la Twitter-pepo subtenanta la Palestinanojn de Mohamed Salah, la mondfama futbalisto, kiu ludas en la klubo de Liverpolo, estis vaste resendita.

Formetita en la duan planon fare de la okcidentaj diplomatoj, Palestino revenis en la centron de la diskutoj. Neniu alia afero, depost la lukto kontraŭ la apartismo en Sud-Afriko, starigis tian solidarecan movadon tra la mondo, de Latin-Ameriko ĝis Afriko. Eĉ en Usono multaj demokrataj deputitoj kontraŭis la hontan komplicecon de S-ro Joseph Biden, per vortoj, kiuj ne estis permesitaj ĝis nun.

La vorto "apartismo" disvastiĝas

Pluraj famuloj de la Usona maldekstro ne plu hezitas uzi vortojn kiel "okupado", "apartismo" aŭ "etnonaciismo". Tiel, S-ino Alexandria Ocasio-Cortez, deputito de Novjorko en la Ĉambro de reprezentantoj, deklaris la 13-an de majo en Twitter : "Interveninte nur por paroli pri la agoj de Hamas - kiuj estas kondamnendaj - kaj rifuzinte agnoski la rajtojn de la Palestinanoj, Biden plifortigas la eraran ideon, ke la Palestinanoj estas la origino de tiu perforta ciklo. Tio ne estas neŭtrala dirmaniero. Li apogas unu flankon- tiun de la okupado." La antaŭtagon ŝi estis unu el la dudek kvin demokrataj deputitoj, kiuj petis de la ŝtatsekretario Antony Blinken, ke li premu la Israelan registaron por malhelpi la forpeladon de preskaŭ du mil Palestinanoj el orienta Jerusalemo. "Ni devas defendi la homajn rajtojn ĉie", Twitter-pepis unu el la subskribintoj, S-ino Marie Newman. Male, en Eŭropo, kaj precipe en Francio, oni konstatas - malgraŭ mobilizadoj por subteni Palestinon - enviciĝon malantaŭ Israelo kaj ĝiaj asertoj pri "milito kontraŭ terorismo" aŭ "laŭrajta defendo".

Ĉu la miltĉeso efektivigita la 21-an de majo daŭros ? Kio okazos por la familioj minacitaj de forpelado en Ŝejko Ĵarrah ? Ĉu la Palestina aŭtoritato travivos sian politikan fiaskon ? Certe ne la lasta akto de la teatraĵo finludiĝis. La Palestinanoj, sendepende de sia loĝloko, plian fojon montris sian decidemon ne malaperi el la diplomata kaj geografia mapo. Ĉu oni devas atendi la sekvontan krizon, kun ĝia defilado de mortoj kaj suferoj por konsciiĝi pri tio ?

En 1973, post siaj malsukcesoj por repreni per diplomata vojo la teritoriojn perditajn en 1967, Egiptio kaj Sirio ekkomencis la oktobran militon kontraŭ Israelo. Pridemandita pri tiu "agreso", Michel Jobert, la Franca ministro pri eksterlandaj aferoj, respondis : "Ĉu provi remeti siajn piedojn en sian hejmon estas agresa ago ?" Ĉu provi agnoskigi siajn rajtojn estas agresa ago ? [14]

Alain GRESH


La eksa otomana ĉefurbo bonvenigas irakanojn, egiptojn, saudojn...
Istanbulo, spegulo de fendiĝinta araba mondo

Ekde 2011, multaj arabaj diasporoj trovas rifuĝon en Turkio. Oponantoj de siaj registaroj, kelkaj el iliaj anoj ĝuas relativan politikan liberecon tie. Aliaj estas allogataj de la promeso de ekonomia modelo kiu restas unu el la plej sukcesaj en la suda kaj orienta Mediteraneo. Sed en tempo de strategia reenfokusiĝo fare de Ankaro, la estonteco de ĉi tiuj komunumoj restas fragila.

de  Killian COGAN

Mahmud Darwish, Naguib Mahfouz, Nizar Kabbani : la klasikaĵoj de la arabaj literaturo kaj poezio plenigas la bretojn. Sur la muro, kaligrafio tributas la abasidan poeton Al-Mutanabbi. En la ĉambro, juna egipta romanisto subskribas ekzemplerojn de sia lasta verko. Situanta en la koro de la kvartalo Fatih, la librejo Al-Shabaka Al Arabiyya ("la araba reto") estas establinta sin kiel la renkontiĝejon de la araba intelektularo en Istanbulo. Ĉiusemajne, eksterlandanoj kaj ekzilitoj el ĉiuj sociaj statoj venas tien por kuntrinki kafon kaj diskuti la sorton de siaj respektivaj hejmlandoj. Fondita en 2017 de la sauda intelektulo kaj eldonisto Nawaf Al-Qudaimi, la butiko estas indikilo pri tio, ke la turka urbego estas la hejmo de granda diasporo.

Ekde 2011, la urbo estas hejmo por ĉiuj ŝiprompuloj de la arabaj revolucioj. Pro la interna milito, pli ol kvin cent mil sirianoj estas ekloĝintaj ĉi tie [1]. Ili estas membroj de grupo de komunumoj kiuj estas eksterordinare diversaj. Hodiaŭ, Turkio estas la hejmo de kelkcentmil irakanoj, pli ol 30 000 egiptoj, kaj ankaŭ dekmiloj da libianoj, jemenanoj, palestinanoj, jordanianoj, kune kun alĝerianoj, marokanoj kaj tunizianoj, el kiuj la plejmulto loĝas en la eksa otomana ĉefurbo. Disidentoj, rifuĝintoj kaj migrintoj miksiĝas kun verkistoj, studentoj kaj ordinaraj turistoj. "Ĝi estas la sola loko en la mondo kie tiom multe da arabaj nacioj estas reprezentataj," diras Nouran Gad, doktoriga studento ĉe Sciences Po Aix kaj unu el la malmultaj fakuloj pri la temo.

Jamal Khashoggi rifuĝis tie

"Per la diverseco de siaj arabaj komunumoj, Istanbulo superas tion, kion Kairo kaj Bejruto siatempe reprezentis," diras Al-Qudaimi, kiu ankoraŭ posedas eldonejon en la libana ĉefurbo. La batanta koro de la araba kultura produktado, la Egiptio de Naser en la 1950-aj jaroj allogis kantistojn kaj aktorojn el ĉiuj partoj de la regiono. Sed la absolutismo de prezidanto Naser faris el Bejruto - spaco de senegala libereco - la centron de la intelekta vivo ĝis la veno de la interna milito en 1975. Dum preskaŭ du jardekoj, verkistoj, artistoj kaj eldonejoj el la apudaj landoj okupis la kafejojn de Okcidenta Bejruto [2]. Ankoraŭ hodiaŭ, kaj malgraŭ siaj sinsekvaj krizoj politikaj kaj sociaj, la Lando de la Cedroj restas la nekontestebla centro de la araba eldonado.

Sed, laŭ la sauda intelektulo, kvankam Bejruto eldonas, estas en Istanbulo ke intelektuloj loĝas kaj produktas. Inter ili estis la forpasinta Jamal Khashoggi, la sauda disidento dismembrigita en Oktobro 2018 de la sbiroj de kronprinco Mohammed Ben Salman kiam li vizitis la saudan konsulejon en Istanbulo. Kvankam ekzilita en Usono ekde 2017, ĉi tiu ĵurnalisto kaj scienculo, kies familio estis de otomana deveno, faris regulajn vizitojn al la marbordoj de la Bosporo, kie li aĉetis apartamenton [3]. "Li estis delonga amiko", diras la eldonisto. "Li ofte venis al la librejo." Samkiel Khashoggi, Al Qudaimi estas ĉasata de la sauda registraro pro tio, ke li "skribis pri politika skandalo." Li ne estas vidinta siajn edzinon kaj infanojn dum pli ol tri jaroj, ĉar ili ne estas permesataj iri eksterlanden. Krom Saudan Arabion, li ankaŭ estas malpermesata eniri Kuvajton, Jordanion kaj Egiption.

La paradokso estas evidenta. La Turkio de prezidanto Recep Tayyip Erdogan, aŭtokratio laŭ la Okcidento, estas rifuĝejo de libereco por multaj civitanoj de arabaj landoj. Demandite pri malobservoj de homaj rajtoj kaj la subpremo de turkaj ĵurnalistoj, miaj intervjuatoj ĉiuj donis la saman respondon : ili nepre ne enmiksiĝas en la politikajn aferojn de s-ro Erdogan. Male, sento de agnosko estas ĝenerala rilate al la reis. La kialo estas tio, ke, tiel frue kiel 2011, kiam ondo da popolaj insurekcioj torentis tra la Araba mondo, la Partio de Justeco kaj Disvolviĝo (AKP) aligis sin al la revoluciuloj. Sub la egido de s-ro Ahmet Davutoglu, eksa ministro pri eksterlandaj aferoj, kiu poste falis en malfavoron, Turkio reengaĝiĝis kun la landoj de sia eksa imperio kaj montris sian subtenon por opoziciaj movadoj, precipe la diversaj filioj de la Islama Frataro [4].

Fronte al la malsukceso de popularaj movadoj kaj la revigliĝo de la despotecoj de la pasinteco, la sekretema Frataro retiriĝis al Istanbulo, kiu nun servas kiel ĝia ariera bazo. Post la puĉo de julio 2013 fare de marŝalo Abdel Fattah el-Sisi, kaj lia senĉesa subpremo de la ikhwan-oj ("Fratoj") en Egiptio, la movado rifuĝis kaj regrupiĝis en la antaŭurboj de Istanbulo. En la printempo de 2020, ankaŭ en Istanbulo, la jemena partio Al-Islah, proksima al la Islama Frataro, nomumis sian novan gvidanton [5]. La opozicia Siria Frataro, siaflanke, respondas rekte al ordonoj de la turka registaro [6].

En Istanbulo, la Islama Frataro lanĉis siajn televidkanalojn, plejofte ligitajn al Kataro [7], aliancito de la turka registaro ekde la krizo de la Golfo en 2017, kiam Sauda Arabio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Egiptio kaj Barejno interrompis diplomatiajn rilatojn kun la katara emirlando kaj trudis blokadon. Tiutempe, Ankaro provizis al Kataro ekonomian, diplomatian kaj militan subtenon. Per televido, la egipta "Frataro" ankoraŭ predikas la mesaĝon de la movado pere de la kanaloj Mekameleen kaj Watan, kaj Yemen Shabab elsendas enhavon kiu favoras al iliaj jemenaj kolegoj [8].

Frue en la nuna jaro, tamen, prova repaciĝo estiĝis inter la akso Turkio-Kataro kaj la bloko de Egiptio, Sauda Arabio kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Cele al diplomatia normaligo, Kairo postulas, interalie, ke Ankaro kaj Dohao ĉesigu amaskomunikilajn kritikojn pri ĝi, kaj ankaŭ ekstradiciu oficialulojn de la Frataro ĉeestantajn en iliaj respektivaj landoj. Kiel Kataro, Turkio malakceptas la ideon de tiaj elpeloj, precipe pro tio, ke ĝi naturalizis kelkajn el ĉi tiuj egiptaj ekzilitoj. Malgraŭ tio, en Marto, por montri sian akordiĝemon, la turka registaro petis al la egiptaj amaskomunikiloj en Istanbulo moderigi iliajn kritikojn pri marŝalo el-Sisi [9]. Kelkaj el la programoj de ĉi tiuj kanaloj estas suspenditaj, kaj nun estas elsendataj rekte per YouTube.

Sed ne ĉiuj arabaj kanaloj kun siaj sidejoj en Istanbulo estas parto de la konstelacio Kataro-Frataro. La opozicia kanalo Televizyon Surya, ekzemple, estas ligita al la reto Al-Araby Al-Jadeed, lanĉita en 2014 de katara firmao influita de la palestinano Azmi Bishara por prezenti pli liberalan kaj progreseman flankon de Dohao kaj konkuri kun la Frataro-favora biaso de Al-Ĝazira [10]. En ĉi tiu relative modernisma sfero de amaskomunikiloj, oni devus ankaŭ mencii Televidon Belqees, la novaĵkanalo de la jemena aktivulo Tawakkol Karman, oponanto de la eksa gvidanto Ali Abdallah Saleh, kaj gajninto de la Pacpremio Nobel en 2011. Hodiaŭ, Istanbulo havas preskaŭ 15 arabajn televidkanalojn. Aiman Nur, egipta disidento kaj fondinto de la liberala partio Al-Ghad, posedas kelkajn televidkanalojn elsendantajn en Istanbulo. "La turka ŝtato ne sin miksas en la aferoj de araboj loĝantaj en Turkio," li insistis en Novembro 2020. Sed ekde la komenco de Marto, rezulte de la turka-egipta repaciĝo, Nur mem agnoskis, ke Ankaro intervenis en liaj redakciaj programoj [11].

Paralele kun la degelo kun Egiptio, Ankaro provas reengaĝiĝi kun Riado. En Aprilo, ekzemple, la proparolanto de la turka prezidanto, s-ro Ibrahim Kalin, diris ke li "respektas" la decidon de la saudaj tribunaloj pri la sorto de Khashoggi, tiel ĉesigante la reciprokajn akuzojn sekve de la morto de la disidento en 2018. Signo de direktoŝanĝo ? Ĉar, de kelkaj jaroj, Turkio pli kaj pli provas vastigi sian influon en la regiono per kontraŭado al lokaj registaroj, de Kairo al Damasko inkluzive de Riado kaj Abu-Dabio. Ĝiaj militaj intervenoj atestas pri tio. En Libio, ĝi subtenas la registaron de nacia unueco (GNA), starigita en Tripolo, kontraŭ la trupoj de marŝalo Khalifa Haftar. En Sirio, ĝi komandas grupojn da ribeluloj kaj efektive regas la nordon de la lando, kie ĝia flago flirtas kaj ĝia nacia valuto cirkulas. Multrilate, Ankaro ŝajne uzas la diasporon kiun ĝi gastigas kiel levilo de influo, se nur pere de la diversaj asocioj celantaj strukturi la araban ĉeeston en la lando. Ekzemple, la prezidanto de la Unio de Arabaj Amaskomunikiloj, kiu unuigas pli ol 850 ĵurnalistojn, estas neniu alia ol s-ro Turan Kislakçi, la direktoro de la publika novaĵkanalo TRT Arabi, lanĉita en 2010 por dissendi la voĉon de Turkio en la Araba mondo. En la printempo de 2019 estis fondita la Unio de Arabaj Komunumoj kun la celo "reprezenti la araban diasporon en Turkio". Ĝiaj kunfondintoj estis la ĵurnalisto Metin Turan, aliancito de la turka registaro, kaj lia libia kolego Mustafa Tarhuni, laŭ kiuj la registaro en Ankaro estas la "tutmonda defendanto de subpremataj islamanoj" [12]. Alia fokuso de la turka strategio de influo estas altlerneja edukado. Per programo lanĉita en 2010, Ankaro distribuas stipendiojn al internaciaj studentoj, el kiuj multaj venas el Magrebo kaj Proksima Oriento. Kelkaj universitatoj en la lando, inter ili Sabahattin Zaim en Istanbulo, ankaŭ proponas kursojn tute en la araba lingvo

Cetere, kiel kelkaj landoj de la Golfo ekde la 2000-aj jaroj, la turkaj aŭtoritatuloj sponsoras kelkajn eventojn, kiel la Tagojn de la Arabaj Libro kaj Kulturo, organizita de la Oficejo de la Prezidanto de la Respubliko dum la lastaj kvin jaroj. Malantaŭ ĉi tiuj iniciatoj, unu figuro ofte aperas : tiu de s-ro Yasin Aktay. Arablingvano kaj membro de la AKP, ĉi tiu konfidenca konsilisto al s-ro Erdogan servas kiel peranto inter arabaj rondoj en Istanbulo kaj la registaro.

"Ni havas multon komunan kun la Turkoj. Multaj araboj elektas loĝi ĉi tie ĉar mankas la postkolonia malestimo kiun oni trovas en la Okcidento," al mi diras Esraa Shaikh, palestinana-jordaniana prezentistino por la tut-araba kanalo Al-Hiwar, kiu, kvankam ĝi havas sian sidejon en Londono, malfermis buroojn en Istanbulo antaŭ kelkaj jaroj. Jes, sed kion pri la otomana jugo kontraŭ kiu la araba naciismo unuiĝis fine de la 19-a jarcento ? Mia intervjuato ne timas reverki la historion : "[Kun la turkoj], la araba mondo ricevis pli ol ĝi perdis, malkiel tio, kio okazis kun la eŭropa koloniismo," ŝi asertas. Por multaj de miaj intervjuatoj, la imperia estinteco elvokas ne koleron, sed imagan luksecon. Multaj estas sorĉataj de la otomana mondo portretata de la dizi, la turkaj televidserioj kiuj anstataŭis la egiptajn kaj siriajn musalsalat (" televidaj melodramoj") de la pasinteco [13]. Gloro fortigita de la figuro de s-ro Erdogan, perceptata kiel kontraŭpezilo kontraŭ la Okcidento kaj kiel defendanto de la palestinanoj, kiujn la apatiaj arabaj regantoj delonge forlasis.

Pro sia lastatempa ekonomia evoluo kaj sia staturo sur la internacia scenejo, Turkio estas fieraĵo por multaj sunaistaj islamanoj, kaj arabaj kaj nearabaj, kaj ne nur por la subtenantoj de la Frataro. Ekzemple s-ro Rachid D., 60-jaraĝa tuniziano ferianta en Istanbulo. Dum sia restado, li nepre vizitis, interalie, la moskeon Çamlica, grandega konstruaĵo, starigita en 2019, kun kapacito de tridek mil fideluloj. Por nia turisto, portanta bermudan ŝorton kaj talisakon, ĝi estas simbolo de la Turka miraklo : "Sammaniere kiel la otomanaj moskeoj estas heredaĵo de la sultanoj, post kelkaj jarcentoj ni memoros ĉi tiun moskeon kiel tiun de Erdogan !" li diras kun admiro.

Forgesanta la imperian pasintecon de Turkio

Ne ĉiuj en la araba diasporo en Istanbulo same entuziasmas. Ilin allogas ne ia "turka islama revo", sed antaŭ ĉio la alta vivnivelo (por tiuj, kiuj havas laborpostenon), kaj ankaŭ la relative stabila politika klimato kompare kun la ĥaoso kiu regas en la regiono, eĉ sen mencii la relativan facilecon per kiu oni povas ricevi loĝpermesilojn. Kaj ofte okazas, ke ekzilo en Istanbulo estas la elekto pro manko de alternativo. Aldone al disidentoj, rifuĝintoj kaj jurnalistoj kiuj eble havas afinecon kun la turka registaro, Istanbulo bonvenigas ĉiajn mizerulojn, ĉu ŝijaistoj, sunaistoj, islamistoj aŭ ateistoj.

La aŭtoro de la furora romano ’Frankenstejno en Bagdado’ [14], Ahmed Saadawi neniam deziris forlasi sian denaskan Irakon. Sed post kiam li aliĝis al la protesta movado kiu sturmis la ĉefurbon en Oktobro 2019, kelkaj el liaj kunaktivuloj estis murditaj aŭ arestitaj de ŝijaistaj milicioj. Iun tagon, informanto proksima al la registaro sciigis al li, ke li estas "la sekva sur la listo". Tiam li ne havis alternativon ol serĉi rifuĝon en Turkio : "La Okcidento estas fermita por irakanoj. Kiam temas pri Libano, ĝi donas vizojn, sed estas plena de subtenantoj de Hizbulaho kiuj estas komplicoj de niaj milicioj ! " diras la romanisto, fatalisme. Sidanta en kafejo sur la bordoj de la Marmara Maro, li ankaŭ konfesas sian maltrankvilon kaj tenas en sia koro la esperon atingi pli sekurajn landojn. En Istanbulo, la ombro de la moukhabarat, aŭ sekretaj servoj, neniam estas for. "Mi konas membrojn de la iraka registaro kiuj posedas domojn ĉi tie kaj regule restas en Istanbulo. La turkoj malfermas siajn pordojn al ĉiuj. Se la milicioj volas, ili povas trovi min tre facile. "

Laŭ leĝo promulgita en 2018, ĉiu aĉetanto de nemoveblaĵo kun valoro de pli ol 250 000 dolaroj povas ricevi turkan pasporton. Beno por irakanoj : ili estis la unuarangaj investantoj je nemoveblaĵoj en Turkio en 2019 kaj la duarangaj, post la irananoj, en 2020. Cetere, tute ne mankas mendado de nemoveblaĵoj ĉe riĉa araba klientaro en la Golfo kaj aliloke. Iuj vidas ĉi tion kiel ŝancon. La nemoveblaĵa sektoro, sed ankaŭ medicina turismo, transformis Istanbulon en eksterleĝejon kie tiu, kiu paroletas la turkan lingvon, povas fariĝi makleristo kaj enpoŝigi sukajn makleraĵojn. Ekzemple, s-ro Amir Z., 32-jaraĝa alĝeriano kun ora ĉeno ĉirkaŭ la kolo, proklamis sin "kunordiganto", foje por aĉetantoj de nemoveblaĵoj, foje por klientoj kiuj deziras havi hartransplantadojn, la ĉefa okupo de kelkcentoj da tiaj klinikoj en Istanbulo. Kvankam li diras, ke li "laboras honeste", ĉi tiu denaska loĝinto de Sidi Bel Abbès informas, ke estas subteraj kuracejoj en kiuj "falsaj kuracistoj kaj falsitaj diplomoj abundas."

Inter politika ekzilo kaj komercaj aferoj, de Magrebo al Mashreko, la urbo proponas senprecedencan spacon por tutaraba interagado. Sed ŝovinismo kaj regionaj rivalecoj ofte regas. Hamza T., 30-jaraĝa, maroka kantisto el Tanĝero, pagis la prezon. Kun bulĉapelo kaj nigra jako inda je sentimentala usona kantisto de la 1950-aj jaroj, li planis "elstaran karieron" en Istanbulo. Dum ses monatoj, li sin prezentis en la kabaretoj kaj ĉe la arabaj edziĝfestoj de la urbo. Tiel komencis Omar Souleyman, fama siria kantisto de kurda deveno, ĉu ne ? "Estas malfacile. Sirianoj kaj irakanoj ne dungas marokanojn," li lamentas, sidante en jemena restoracio en Placo Taksim. Ankaŭ la araba diasporo foje suferas la ksenofobiajn eksplodojn de siaj gastigantoj. Kvankam la palestinanoj ĝuas iom da kunsento, la sirianoj estas celataj de preskaŭ unuanima malamikeco ene de la turka socio.

Por multaj elmigrintoj, la lando de Atatürk proponas medion kiu estas kaj konata kaj permesema. Kaj tio povas estigi profundajn ŝanĝiĝojn. Portanta mallongan blustrian t-ĉemizon kaj kun mezlonga hararo, 25-jaraĝa Abdulaziz D. neniel aspektas kiel islamisto. Malgraŭ tio, antaŭ malpli ol du jaroj, ĉi tiu ĉarma egipto estis unu el la plej ferocaj "Fratoj". "Mi rigardis la Islaman Frataron kiel mian propran familion," li diras, tenante bieron. Sindevontigo kiu gajnis por li unu jaron en la prizonoj de marŝalo el-Sisi. En la somero de 2016, li estis provizore liberigita atendante sian finan juĝon. Estis tiam, ke li fuĝis al Istanbulo : "Ĉiuj miaj amikoj jam estis tie."

La Frataro trovis loĝejon por li kaj helpis lin finance. Bedaŭrinde, la tentoj de Istanbulo estis nerezisteblaj. Kun la tempopaso, la juna kairano komencis trinki alkoholaĵojn, esti en amrilato kun fraŭlino, fumi. Kaj, malgraŭ la admonoj de la ikhwan-oj, li laŭpaŝe forlasis la movadon. "Mi eltrovis min en Istanbulo. Sur unu flanko, estas moskeoj ; sur la alia, noktokluboj. Ĉi tiu atmosfero transformis min. Hodiaŭ, mi jam ne scias, kiu mi estas," li diras. "Multaj el ni estas similaj. La Egipta Frataro ne estas la sama, kiel antaŭe. Ĉi tiu urbo igas onin ŝanĝi sian perspektivon." Dume, en Kairo, liaj parencoj ankoraŭ "spektas la elsendojn de la Frataro el Istanbulo." Abdulaziz mem lanĉis turisman agentejon por kontentigi la postulon de siaj samlandanoj "kiuj fantazias pri la televidaj serioj." Post kiam oni rifuzis al li du vizojn, unu de Nederlando, la alia de Kanado, la juna egipto akceptis ke li devas resti. Sed hodiaŭ, kiel aliaj membroj de la egipta komunumo, li timas ke li pagos la prezon de la turka-egipta repaciĝo, kaj ke al li estos rifuzitaj la renovigo de lia loĝpermesilo kaj lia peto por naturalizo.

La turka urbego ankaŭ estas grava magneto por eŭropaj civitanoj de nordafrika deveno. En Bruselo, sub la pluveto, f-ino Yasmine G., studento pri matematiko, revas pri nur unu afero : loĝi en Istanbulo. Intertempe, ĉi tiu 22-jaraĝa belga marokanino kolektas turkajn gramatikojn kaj, ricevinte sian diplomon, ŝi "restos tie dum unu jaro, provcele". Kvankam esti islamano en Belgio ne ĉiam estas bona afero, ŝi tamen ne povus "nei sian okcidentan flankon". Kaj, kontraŭe al la lando de ŝiaj prauloj, "kie oni estas premegata sub la pezo de la juĝo", Turkio ŝajnas proponi al ŝi idealan ekvilibron inter islamo kaj moderneco.

Kiel multaj magrebanoj kaj la mezorientanoj, ŝi estas sorĉita de la dizi kaj ĝiaj steluloj, kiel Kivanç Tatlitug kaj Burak Özçivit. Aldone al ĉi tiuj serioj, la studentino ankaŭ ŝatas la mondon de la steluloj de Instagram de la tendenco "islama ŝikeco", kiu miksas la islaman modon kaj bildojn de la Bosporo. Unu el ili, "Assiatique", el Bordozo de turka-maroka deveno, studentino en Istanbulo, estas sekvata de pli ol 120 000 abonantoj. Por pruvi, ke Turkio furoras ĉe eŭropanoj de nordafrika deveno, la franclingvanaj repkantistoj Soolking kaj L’Algérino ne hezitas kanti refrenojn en la turka.

Por kelkaj eŭropanaj magrebanoj, Turkio kompensas la seniluziiĝon kaŭzitan de nesukcesaj provoj fiksloĝi en la ĉefaj urboj de la Golfo : Dubajo, AbuDabio kaj Dohao. "Ni ekiris al Kataro kun mia edzo antaŭ dek jaroj. Sed ni ne havis la necesajn kvalifikojn por konkurenci kun aliaj fremdaj dungitoj. Niaj salajroj estis tro malaltaj," diras s-ino Myriam Q., 33-jaraĝa, franca alĝeriano el Montceau-les-Mines, en Burgonjo. Hodiaŭ, ŝi intencas transloĝiĝi al Istanbulo kaj "malfermi eksport-importan firmaon por teksaĵoj".

Aliaj jam faris la salton, kiel s-ro Mourad Ghazli. franca-alĝeria politikisto, kiu estis membro de la Rassemblement pour la République (RPR) de Jacques Chirac, kaj ankaŭ de la Union pour un Mouvement Populaire (UMP) kaj la Union des Démocrates et Indépendants (UDI) antaŭ ol li estis elpelita en 2016, li transloĝiĝis unu jaron poste al la marborda urbo Alanya, kie li nun okupiĝas pri islama turismo. Kreskeganta sektoro, ĉi tiu "halala turismo", surbaze de la proksimeco de moskeoj, kaj precipe de la apartigo de viroj kaj virinoj sur la plaĝo kaj en la naĝejo, allogas ĉiam pli da eŭropaj islamanoj [15].

En sociaj retoj, s-ro Ghazli laŭdegas la turkan prezidanton. S-ro Erdogan estas populara ne nur en la araba mondo sed ankaŭ ĉe eŭropaj magrebanoj. "Turkio estas la sola islama lando kiu publike kondamnas la Okcidenton. Kiel islamano, mi admiras ĝin", diras s-ino Selma Ajam, 29-jaraĝa, alĝeriano el Valence. Kun milda akĉento de la sudo de Francio kaj nigra vualo striktigita per pingloj, ĉi tiu aktivulino favore al Palestino loĝas hodiaŭ en Istanbulo, kie ŝi estas doninta multajn intervjuojn al la amaskomunikiloj aliancitaj al la turka registaro. "En Francio, mia vualo estas problemo. Tial mi foriris. Tie ĉi, mi havas la impreson, ke ĉio estas ebla por mi", diras la filino de muezino ĉe la moskeo de Valence. Ŝia 6-jaraĝa filino estas aktuale lernanta en franca interreta lernejo. Estonte, tamen, s-ino Ajam intencas sendi ŝin "al la kvartala lernejo, kiel ĉiuj aliaj."

Por Ankaro, ĉi tia rakonto estas ĉiela donaco. Krom sin prezenti kiel ĉampionon de la afero de la palestinanoj, la fortulo de Turkio faris la batalon kontraŭ malfido pri islamanoj sian karakterizaĵon, kondamnante la sorton de "subpremataj islamanaj malplimultoj en Eŭropo". De kelkaj jaroj, la turka registaro dediĉas forumojn kaj debatojn al islamofobio kaj provas propagandi ĉi tiun ideon en iuj internaciaj organizaĵoj kiel la Organizajo por Kunlaboro kaj Sekureco en Europo (OSCE), la Konsilio de Europo, kaj la Eduka, Scienca kaj Kultura Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj (UNESKO). Ekde 2015, la pensfabriko SETA, kiu favoras la registaron, eldonas esploron kun la titolo ’European Islamophobia report’ (Raporto pri eŭropa islamofobio), kiu listigas kontraŭislamanajn agojn en kelkaj Eŭropaj landoj.

Ĉu Turkio vere estas rifuĝejo por islamanoj en malakordo kun Eŭropo ? Post kiam la franca registaro anoncis la malfondon de la neregistara organizo Baraka City en Novembro 2020, ĝia prezidanto, s-ro Idriss Sihamedi, per sia tvitera konto, petis "politikan azilon de prezidanto Erdogan", sed poste agnoskis "mallertajn tviteraĵojn". En Majo 2021, la organizo anoncis, ke ĝi translokigis siajn strukturojn por homhelpa agado al Turkio. Simile, grupo de Facebook titolita ’Elmigri al Turkio’ estis starigita en Oktobro 2020 sub la gvidanteco de iu David Bizet aŭ "Davut Pasa", franca konvertito al Islamo kaj fervora defendanto de s-ro Erdogan. Grupo por "reciproka helpo franca-islamana" celanta "tiujn, kiuj aspiras elmigri tien (...) por pace praktiki islamon", hodiaŭ ĝi nombras preskaŭ du mil membrojn.

Efektive, tamen, la situacio en Turkio restas necerta, malkiel tiu en Kataro aŭ la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kiuj reprezentas verajn eldoradojn pro sia abundo de petrolo kaj gaso kaj sia bezono de fremdaj laboristoj. Se ili volas fiksloĝi en Turkio, ĉi tiuj eŭropanaj magrebanoj sen identeco pli-malpli baldaŭ devos alfronti la realaĵojn de lando karakterizata kaj de siaj ekonomiaj malfacilaĵoj kaj siaj politikaj necertecoj.