Fonto: https://eo.mondediplo.com/archives.php3

Oponanto eble pli ĝena ol tio, kion Kremlo imagas
Aleksej Navalnij, ĉu profeto en sia lando ?

Viktimo de pervenena atenco, la Rusa oponanto Aleksej Navalnij troviĝas nun en prizono. Dum ili postulas lian liberigon, la okcidentaj diplomataroj preparas decidon de novaj punoj. Kvankam Kremlo neniel intencas cedi al internaciaj premoj, kiujn ĝi nomas enmiksiĝoj, ĝi ekzamenas la konsekvencojn de tiu afero en la enlandaj aferoj.

de  Hélène RICHARD

"La heroa batalo de Navalnij ne estas malsimila al tiu de Gandhi, King, Mandela kaj Havel." Samtone kiel la okcidentaj amaskomunikiloj, la eksambasadoro de Usono en Rusio, S-ro Michael McFaul, ne timas emfazon, kiam li aludas la kontraŭkoruptan aktivulon, kiu spitas la Rusan prezidanton Vladimir Putin [1]. Kuracita en Germanio post lia supervivado de la pervenena atenco en aviadilo super Siberio en aŭgusto, S-ro Aleksej Navalnij rifuzis porĉiaman ekzilon. Post sia reveno en la Rusan teritorion en januaro, li ricevis, kiel li aŭguris, enprizonigon de du kaj duono jaroj. Tio estas respektinda. Tamen lia afero akiris distrumpetadon, pri kiu ne ofte profitas aliaj politikaj oponantoj.

Ekde la informo de lia aresto, la okcidentaj kancelarioj postulis "tujan liberigon" de la oponanto kaj svingis minacon de kontraŭpunoj. En la Usona kongreso, larĝa koalicio de demokratoj kaj respublikanoj uzis tiun pretekston por postuli plifortigon de la punoj jam deciditaj en 2019 kontraŭ la entreprenoj, kiuj partoprenas la konstruadon de la gasodukto NordStream 2, kiu devas irigi Rusan gason en Germanion. Tia decido kontentigus la Eŭropan parlamenton, kiu voĉdonis en januaro nedevigan rezolucion petantan de Eŭropa Unio, ke ĝi "tuj malebligu la kompletigon" de la gasodukto - kontraŭ la opinio de Berlino, sed konforme al la deziroj de Pollando kaj de la Baltaj ŝtatoj.

Siaflanke, S-ro Navalnij multobligis siajn eksterlandajn rilatojn. La oponanto volas, ke Eŭropa Unio plifortigu kaj redirektu la individuajn punojn deciditajn la 15-an de oktobro kontraŭ ses altranguloj suspektataj esti agintaj por lia venenigo, inter kiuj la vicdirektoro de la prezidanta administracio S-ro Sergej Kirienko. Lia celo : efektivigi pundecidojn kontraŭ eĉ pli altaj niveloj de la regantoj kaj bloki la havaĵojn de oligarkoj proksimaj de Kremlo en Eŭropo kaj Usono. Lia skipo sendis al la Usona prezidanto liston de tridek kvin homoj, kiuj "faris el balotfalsado nacian politikon, ŝtelas publikan monon, venenas". Krom unuarangaj politikaj famuloj - kiel la proparolanto de la registaro, la urbestro de Moskvo kaj la ĉefministro - lia listo enhavas aferistojn proksimajn de S-ro Putin aŭ filojn de altranguloj suspektitajn esti ŝajnrespondantoj por defraŭdo de publika mono.

Vaŝingtono eble aŭdos lian vokon. Ekde 2012, Global Magnitsky Act ebligas Usonon puni koruptajn agojn ĉie en la mondo. Eŭropa Komisiono pasintan aŭtunon aktivis por "Navalnij Act" laŭ la Usona modelo. Antaŭ la malemo de iuj membroŝtatoj, Bruselo decidiĝis pri kompromiso : la nova punreĝimo decidita la 7-an de decembro kaj efektivigita la 22-an de februaro kontraŭ kvar altranguloj, gardas la unuaniman regulon kaj limigas sin al la ofendoj al homaj rajtoj. "Ni esperas, ke tiu nova reĝimo povos estontece plivastiĝi al la koruptaj agoj", deklaris la Litova ministro pri eksterlandaj aferoj, S-ro Linas Linkevičius.

Ĉu la politika graveco de S-ro Navalnij en lia lando meritas tian internacian tumulton ? Tia estas almenaŭ la opinio de Vaŝingtono, kiu malamegas la reĝimon de S-ro Putin, akuzitan malstabiligi la demokratajn landojn. En 2018, en la revuo Foreign Affairs, S-ro Joseph Biden prezentis Rusion kiel landon regatan de "komplotistaj eksrespondeculoj de sekretservo kaj oligarkoj". "Sen la strangulado de la civila socio, li opiniis, la adoraj aplaŭdoj kaj la popularecaj kurzoj atingantaj pintojn, kiujn ĝuas [la Rusaj regantoj] facile lasus sian lokon al tempesto de huado kaj fajfegoj (...). La reĝimo havas bildon de nevenkebleco, kiu kaŝas la malfortecon de la subteno, kiun li povas havi, precipe de la diplomitaj urbaj junuloj" [2].

Rusio kutimiĝas al la punoj

Malgraŭ lia mikroskopa sekvantaro en Rusio, la ŝaka eksmondĉampiono Garri Kasparov dumlonge havis la prestiĝon de "ĉefa oponanto" al S-ro Putin. S-ro Navalnij montriĝas kiel pli kredebla kandidato. Kiu daŭre memoras, ke tiu eksbloganto manifestaciis en Moskvo antaŭ dekoj da junuloj kriegante "Rusio al Rusoj" kaj "Ni ĉesu nutri Kaŭkazion" ? Tio okazis en 2007, kaj tiu diplomito pri juro estris grupetecan partion, Narod ("La Popolo"). Post tri jaroj kaj kromvojo tra la universitato Yale en New Haven (Usono), li kreas retejon pri esploroj kontraŭkoruptaj : Rospil. Tiel metante la denuncon de malbone akiritaj havaĵoj en la centron de sia agado, li forlasas akregan naciismon kaj logas la simpation de la okcidentlandaj amaskomunikiloj, sen neniam fornei siajn pasintajn konvinkojn [3]. Tiam iuj eknomas lin "la Rusa Julian Assange" [4]. Aprobita por kandidatiĝi en la municipa balotado de Moskvo en 2013, li akiras 27% de la voĉdonoj, jen rimarkinda rezulto en la situacio de Rusio. Kaj, kvankam oni rifuzas registri lian kandidatiĝon por la prezidanta balotado de 2018, lia kampanjo tamen mobilizas cent mil volontulojn kaj preskaŭ cent lokajn oficejojn en la lando [5].

Forpelita de la politika areno tra la pordon, S-ro Navalnij provas reveni tra la fenestron. En 2018 li lanĉas alvokon por "sagaca voĉdono" : li petas de siaj subtenantoj, ke ili voĉdonu por la kandidatoj de la parlamenta opozicio la plej kapablaj venki Unuecan Rusion. Lia celo : erodi la superecon de la reganta partio uzante la permesitajn partiojn kiel Trojan ĉevalon. Komunista Partio de Rusa Federacio (KPRF) kaj Liberal-Demokrata Partio de Rusio (LDPR) estas la ĉefaj profitintoj de tiu strategio. En 2019 kaj 2020 pluraj kandidatoj sukcese distingiĝas danke al la helpo de la "sagacaj" voĉoj en Moskvo, en Sankt-Peterburgo kaj en kelkaj provincaj urboj kiel Tambov (16 elektitoj el 18), Tomsk (19 el 27) aŭ Novosibirsk (13 el 50). Tiu kampanjo ebligas S-ron Navalnij kompensi sian politikan enmarĝenigon.

Fakte, la alvoko por manifestacioj lanĉita de la oponanto post lia aresto kaj la publikigo de lia esplorfilmo La Palaco de Putin - kiun spektis pli ol ĉiu kvara Rusa plenkreskulo [6]- akiris certan respondon. Preskaŭ cent mil homoj laŭtakse manifestaciis la 23-an de januaro. La graveco de la mobilizado egalis tiun de iuj tagoj de la movado de 2011-2012 kontraŭ la falsado de balotadoj. Tio okazis malgraŭ pli forta kontraŭpremo - antaŭgardaj arestoj, malpermesoj manifestacii, amasaj arestoj kaj procesoj - sen forgesi arktan malvarmegon.

Tamen, S-ro Navalnij ne estas serioza minaco por la reĝimo. De kiam li estas en prizono, ne malofte iuj komparas lin al Nelson Mandela, unu el la plej famaj politikaj prizonuloj en la historio - ekzemple British Broadcasting Corporation (BBC) kaj The Guardian, la 17-an de januaro. Sed la situacio de S-ro Navalnij estas malsama al tiu de la eksreganto de Afrika Nacia Kongreso (ANC), kiu povis apogi sin sur organizaĵo havanta centon da miloj da membroj kaj gigantan popularecon en sia lando. Male, la manifestacioj de la pasinta januaro estis senfervore sekvataj de la Rusoj : 22 % de pozitivaj opinioj, tio estas ja malproksima de la 80%, ekzemple, kiun havis la Francaj "flavaj veŝtuloj" en la komenco de sia movado [7]. Kaj ilia nombro malkreskis ekde la dua semajnfino de ilia protestado, dum la justica persekutado pliakriĝis kontraŭ la plej konataj aktivuloj. Depost la fino de la somero, laŭ Centro Levada, fama pro la sendependeco de ĝiaj opinisondadoj, la populareco de la oponanto restas 20%, ja malantaŭ la 64% de pozitivaj opinioj de la Rusia prezidanto [8].

Kaj la savo ne venos de diplomatio. Moskvo ŝajnas alkutimiĝi al la punoj, kaj interpretas ĉiun fremdan premon por akiri la liberigon de la oponanto, kiel specon de enmiksiĝo. S-ro Putin komprenigis tion dum vizito en Moskvon de la Eŭropa diplomatiestro, S-ro Josep Borrell, forpelante tri diplomatojn, polan, svedan kaj germanan. Ministro pri eksterlandaj aferoj, S-ro Sergej Lavrov plu enbatis la najlon minacante rompi la diplomatajn rilatojn kun Eŭropa Unio "se punoj kreos riskojn por nia ekonomio celante iujn sektorojn, inkluzive en tiklaj sferoj."

Kvankam Moskvo montras sian memfidon, almenaŭ du elementoj povas maltrankviligi Kremlon. Unue la sociologia karakterizaĵo de la manifestaciintoj. Dum, depost 2014, la enspezoj de la loĝantaro preskaŭ ĉiujare malkreskas kaj la inflacio pri nutraĵaj varoj kreskegis en 2020 (+70% pri sukero, +24% pri sunflora oleo [9]), la partopreno de la "urba postindustria proletaro" [10] kaj de la defaliĝintaj diplomitoj malfaciligas la respondon de Kremlo. Multaj homoj unuafoje partoprenis la mobilizadon. Arestita fine de januaro dum manifestacio, S-ro Aleksej Gaskarov, sindikata aktivulo proksimulo de S-ro Navalnij, diris al ni, ke li kunokupis sian ĉelon kun konstrulaboristo, riparisto de klimatiziloj, kaj butika vendisto. "Unu havis monprunton, kiun li ne plu povis repagi, alia estis kolerigita ĉar li ne povis pagi la kuracadon de la patrina kancero... La socialaj motivoj estas evidenta karaktero de la kontestado". Jam en 2018, malpopulara reformo de la pensioj plikreskigis la malfidon de la loĝantaro al la regantoj [11].

Flankaj efikoj

Alia kialo de maltrankviliĝo por Kremlo : la flankaj efikoj de la afero Navalnij sur la parlamenta opozicio laŭreputacie lojala al ĝi [12]. Dum la reganto de LDPR, S-ro Vladimir Jirinovski, ĉe televidoj skoldas S-ron Navalnij, "aĉetitan" de Usono, S-ro Sergej Furgal, eksguberniestro de la regiono Ĥabarovsk, de la sama partio, estis ja elektita en 2018 danke al la "sagacaj voĉoj". Dum lia populareco estis kreskanta, li estis enprizonigita, kaj tio okazigis senprecedencajn manifestaciojn la pasintan someron.

La malkonkordo estas eĉ pli tikla ene de KPRF, la unua oponanta partio en la lando (42 deputitoj el 450 en la federacia Dumao), kiun Kremlo neniam sukcesis tute regi. Kvankam ĝia ĝenerala sekretario Gennadi Zjuganov, nomis S-ron Navalnij eksterlanda agento, pluraj komunistaj deputitoj partoprenis la manifestaciojn. Unu el ili, la populara Nikolai Bondarenko, el Samara, kiu havas 1,28 milionojn da abonantoj al sia kanalo de YouTube, eĉ estis arestita dum kelkaj horoj. Kaj la afero ankoraŭ ne finiĝis, ĉar la deputito estos kandidato en la parlamenta balotado de la venonta septembro en la sama distrikto kiel S-ro Vjaĉeslav Volodin, prezidanto de la federacia Dumao. La malpermeso, en februaro - oficiale pro sanitara kialo - de la tradiciaj komunistaj manifestacioj por celebri la kreon de la Ruĝa Armeo kontribuis al radikaliĝo de la maldekstra alo de KRPF, kiu maltrankviliĝas pri la severiĝantaj limigoj de la politika vivo kaj de la uzo de sociaj retoj. La deputito Aleksandr Smirnov, el la municipa asembleo de la urbo Penza, ricevis sep tagojn da arestado pro malrespekto al la ordono de Kremlo.

La enprizonigo de S-ro Navalnij perturbas la Rusan politikan ludon. La registaro reagas per krimigo de la "ekstersistema" opozicio, kaj morgaŭ, eble, per forpelo de tumultemaj elementoj de la laŭleĝa opozicio. Se S-ro Putin intencas resti en regado ĝis 2036, kiel ebligas la nova konstitucio konfirmita de popola balotado la pasintan someron, ne certas, ke punpremoj sufiĉos.

Hélène RICHARD



[1] Michael McFaul, "A Russian dissident is fighting for his life. Where is the US ?", The Washington Post, 21-a de aŭgusto 2020.

[2] Joseph R. Biden, Jr. kaj Michael Carpenter, "How to stand up to the Kremlin", Foreign Affairs, vol.97, n°1, Novjorko, januaro-fabruaro 2018.

[3] Marlene Laruelle, Russian Nationalism : Imaginaries, Doctrines, and Political Battlefields, Routledge, Novjorko, 2019.

[4] Marie Jégo, "La Russie a son WikiLeaks à elle", Le Monde, 10-a de decembro 2010.

[5] Kampanja retejo, https://2018.navalny.com

[6] Centro Levada, "The film "Palace of Putin"", 8-a de februaro 2021, www.levada.ru

[7] Centro Levada, "January protests", 11-a de februaro 2021.

[8] "Putin’s approval rating", Centro Levada, januaro 2021, www.levada.ru

[9] Alain Barluet, "Russie : Vladimir Poutine face à l’envolée des prix alimentaires", Le Figaro, 17-a de septembro 2020.

[10] Alexander Baunov, "The new face of Russian protest", Carnegie Moscow Center, 25-a de januaro 2021, www.carnegie.ru

[11] Legu : Karine Clément, "La malsociala turno de Vladimir Putin", Le Monde diplomatique, novembro 2018.

[12] Arnaud Dubien, "Quelques réflexions sur la situation politique en Russie", Observatoire franco-russe, 26-a de januaro 2021, https://fr.obsfr.ru


Vendi malkonkordojn prefere ol informi
Ĵurnalismo de kulturaj milito

La bona mezuro ne plu enspezigas. La modera gazetaro, kiu hieraŭ profitis la reklam-enspezojn, celis la amasojn kaj kaĵolis ilin ŝajnigante objektivecon. Tiu recepto ŝanĝiĝas. Nun la komunikiloj prosperas per tio, ke ili nutras la kulturajn militojn ĉe polusigitaj kaj mobilizitaj publikoj. Por la bono aŭ por la malbono. Kaj sub la atenta rigardo, kelkfoje sekteca, de sia propra legantaro.

Noto de la Esperanta redaktejo : Tiu ĉi numero de Marto ne havas ĉefartikolon. Sed ĉar tiu ĉi reta eldono pro sia teĥnika formato nepre bezonas monatan ĉefartikolon, ni enmetas ĉi tie la artikolon de S. Halimi kaj P. Rimbert, ne nur ĉar la unua kutime redaktas la ĉefartikolojn, sed krome ĉar tiu ĉi artikolo interese prilumas la aktualan situacion de la komunikiloj kaj de la ĵurnalismo. -vl



de  Serge HALIMI , Pierre RIMBERT

Li aĉetegas komunikilojn kaj eldonejojn (Vivendi, Editis, Prisma), avidas la televidon Europe 1, reduktas personarojn kaj elspezojn, subtenas ĵurnalismon de varbaĉado destinita al la ekstremdekstruloj (Cnews), furiozigas teroron en la redaktejoj – kaj minacas tribunale persekuti Le Monde diplomatique, kiu enketas pri liaj agadoj en Afriko : se necesus personigi la fiaĵojn de la komunikila kapitalismo, la nomo Vincent Balloré trudiĝus tuj.

Abunde komentata en la gazetaro, la brutaleco de la bretona miliardulo tamen ne liveras la plej bonan indikon de la movado, kiu taŭzas la ĵurnalisman pejzaĝon de la 2020-aj jaroj. Ĉar la kreskanta forto troviĝas nek en la informo pri la proprietuloj [1] nek en la telefonlibro de la anoncpagantoj. Oni divenas ĝin en la urĝo, per kiu la eldon-direktejoj senkulpigas sin, kiam artikolo malplaĉas al iliaj legantoj. Tiu nova piliero de la gazetara ekonomio estis longtempe konsiderata kiel la kvina rado de la komunikila ĉaro : la abonantoj. En la redaktejoj ilia kreskanta influo aŭdigas la brukriadojn kaj disfendiĝojn de la socioj. Tiu ĉi fenomeno tiu ĉi momento koncernas nur manplenon da titoloj. Sed ĝi indikas bazan movadon.

Certe, la privata alproprigo ĉiam remiksas la kartojn de la granda Monopoly de la komunikado. Sed ĝi ĉesis skui sektoron, kiu jam delonge estas submetita al sia komerca logiko – kaj al sia entreprenista korseto : dum la televidoj ĉiam pli avide voras la tempon kaj la konversaciojn, la fortoj, kiuj produktas informon, ĉiam pli malmultiĝas. En Francujo la nombro de ĵurnalistoj malpliiĝas laŭ modera ritmo (- 6 elcentoj inter 2008 kaj 2019), sed ĝi falis preskaŭ kvarone en Usono. Tiu mezuma malkresko kaŝas malegalecon : la usonaj redaktejoj forigis 36000 dungojn en la presita gazetaro, dum ili kreis 10000 postenojn en la ciferecaj komunikiloj. [2]

La longe antaŭdirita informad-reĝimo de du rapidoj – riĉa por la riĉuloj, malriĉa por la malriĉuloj – instaliĝas sub niaj okuloj. Ĝi reflektas la geografion de la edukaj kaj kulturaj malegalecoj. La loka gazetaro, kiu etendas sin malpli vigle ciferece pro la aĝo de ĝia kutima legantaro, malriĉiĝas, koncentriĝas aŭ, kiel en Usono, estingiĝas : pli ol 2100 taggazetoj kaj semajnuloj tie malaperis ekde la jaro 2004, do kvarono de ĉiuj, plej ofte anstataŭitaj de partiecaj retejoj, kies ĵurnalisma sinteno, klasika formo kaj teritoriaj temoj servas kiel ŝirmiloj por disvastigi komplezajn artikolojn financatajn de la interesoj ligitaj kun la politikaj partioj. [3] La vivo de la loka gazetaro baziĝis sur reklamo kaj anoncetoj, du resursoj, kiujn voris Facebook kaj Google, kiuj siavice ne produktas informojn, sed rabas ilin el la gazetoj, kiujn ili antaŭe senigis je anoncpagantoj.

PROPORCIE al la nombro de okulparoj vidantaj la presitan reklamon, la prezo de la reklamo obeas al tute alia regulo en Interreto, kie la kvalito de la celdifino anstataŭas la kvanton de la tuŝata publiko. Nu, tiukampe neniu superas la predistojn de Silikon-valo. Ilia konkurenco trudas al la ĝenerala gazetaro vendi siajn spacojn je forvendaj prezoj : de la jaro 2000 (kiam Google ekregis ĝin) ĝis 2018, ĝiaj reklam-enspezoj trioniĝis. [4] La pandemio donas al ili la lastan baton. En la dua kvaronjaro de 2020, la haltigo de la ekonomio forigis 20 elcentojn de la enspezoj per anoncoj de Le Monde [5] – kaj 44 elcentojn de la New York Times (6-an de Aŭgusto 2020).

Jen la tombo de la modelo de “duobla merkato” inventita en la jaro 1836 de Émile de Girardin kiu, unuflanke, logis la klienton per malalta vendoprezo kaj, aliflanke, vendis la legantaron al la komercistoj, kiuj deziris ke ilia reklamo sukcesu. Tiu ekonomio implicis duoblan dependecon : el la anoncpagantoj, se ĉio iris glate ; el la akciuloj, kiujn oni petis kontribui en periodo “de magraj bovinoj”. Ĝia ora epoko estis la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, poste, pli furore, dum la “Internet-veziko”, kiu eksplodis en 2000 : en la koridoroj de Libération, ĵurnalo kiu tiam estis plena de reklamoj, la eldon-direktoroj ridete klukis, ke ili povus nun jam ne zorgi pri vendoj. La gazetoj nomataj “senpagaj” en la jaro 2002 konkretigis tiun genian strategion – antaŭ ol malaperi en la nigra truo de la cifereca ekonomio.

DUM LA dua duono de la 20-a jarcento la supereco de la reklam-resurso transformis la bildon de la socia mondo montrata al la legantoj : “La raportado pri la labormondo malpliiĝis kaj ŝanĝis sian orientiĝon, kiu pasis de la potenco de la sindikatoj kiel institucioj al la malagrablaĵoj, kiujn la strikoj trudis al la konsumanto”, observas Nicholas Lemann, profesoro pri ĵurnalismo ĉe la universitato de Columbia. [6] La erao de la reklamo koincidis kun sentebla altiĝo de la salajro, de la statuso kaj de la diplomnivelo de la gazetaraj salajruloj. Ĝi finiĝas en etoso de provizoreco de la inform-produktantoj, de miskredito de la komunikiloj, de radikala malfido inter la malaltaj klasoj kaj la intelektuloj. “Por la unua fojo, malpli ol la duono de la usonanoj fidas la tradiciajn komunikilojn”, lastan Januaron lamentas konsil-societo. [7]

La surpriza elekto de s-ro Donald Trump en 2016 forigis en la mensoj de la legantoj de la New York Times la iluzion de merkat-socio pacigita de la virtoj de edukado kaj de konsumado. Aperas nova modelo, pli bone adaptita al la manko de reklamo kaj al la realaĵoj de disrompita socio : tiu de komunikiloj ekstreme partiecaj, ĉu de amasoj aŭ de niĉoj, se paperaj financataj kiam ili havas solidan bazon de abonantoj.

La abonanto : “Tempoj estontaj ! Vizio sublima !” La komunikiloj troviĝas ekster la abismo … Hieraŭ taksita ekster atingo kaj ekster la minaco de la genioj de Interreto, konvinkitaj ke la reta informo estas aŭ senpaga aŭ ne estos, tiu fidela abonanto dek kvin jarojn poste estas ege avidata. Pagendaj televidoj, filmetaj aŭ radiaj platformoj demonstris, ke, en epoko de ĝeneralaj senpageco kaj piratado, la uzantoj restas pretaj pagi specifan servon, se oni ne trovas ĝin aliloke.

En la transformado de senpagaj klientoj en pagantajn legantojn triumfas nur la plej potencaj kaj plej specialiĝintaj gazetoj. Por tiuj, kiuj naskiĝis en la epoko de presado, la ekonomia sukceso pasas tra la kreskanta ŝparo de papero kaj de kostoj por presado kaj distribuado. La vespergazeto Le Monde komence de tiu ĉi jaro havas 360 000 ciferecajn abonantojn kaj celas milionon por 2025, ĉe nur 100 000 por la papera eldono. La New York Times siavice, post jardeko da forta cifereciĝo, brustoŝvele deklaris : “Por la unua fojo la enspezoj el la cifereca eldono superas tiujn de la papera” (la 5-an de Novembro 2020). En tiu momento 4,7 milionoj da ekranaj abonantoj enspezigis apenaŭ pli ol la 831 000 abonantoj de la papera eldono : la cifereca sano do trudas do ĉiaflankan ciferecigon. Laŭ impresa resumo de nia epoko, fabrikantoj de gazetpapero, kiel Norske Skog, transformas siajn maŝinojn por produkti pakkartonaĵojn por Amazon [8] …

“Antaŭ Interreto, la New York Times, same kiel ĉiuj gazetoj, kontentiĝis per servado al siaj reklamistoj. Hodiaŭ, dum foresto de aliaj formoj de enspezo – registaraj subvencioj, neprofitcelaj fondaĵoj –, decidas la leganto, ĉu gazeta titolo vivas aŭ mortas, resumas Ross Barkan, ĵurnalisto kaj membro de la maldekstra alo de la Demokrata Partio. Kaj tio donas novan potencon al la publiko.” [9] Unuavide la pesilo faras salton al sendependeco : ĉu la abonantoj ne postulis la kiom eble plej bonan informon tie, kie la anoncistoj postulas nur tempon de disponebla cerbo ? La legantaro, antaŭ nelonge perceptata kiel malhomogena kaj sen ebleco de premado, malofte disponis pri influo al la eldon-linio. Difinante por si identecon, politikan (en Francujo) aŭ lokan (en Usono), ĉiu naskiĝanta gazeto unue elektis klientaron kongruan kun sia mondpercepto. La respondeculoj de la “altkvalita” gazetaro siavice faris el sia klientaro la bildon, kiun montris la korespondaĵoj de iliaj legantoj : klere liberala, alergiaj al sektismo, interesita de la komunaj aferoj kaj de la irado de la mondo, juĝanta nur laŭ la faktoj ligitaj kun argumentoj ; do la figuro de la “honestulo”, por kiu la legado de la ĵurnalo estis, laŭ la fama formulo de Frederiko Hegelo, “ia realisma matena preĝado”. La ĵurnalismo inventis al si popolon de kredantoj, de kiu ĝi estos la dio.

Tiu iluzio disfluis. Ĉia fonto de financado entenas riskon de eldon-influo, kaj la abon-modelo ne estas escepto. La 1990-aj kaj 2000-aj jaroj estis stampitaj de malkonkordo inter la kreskanta socia polusiĝo de la loĝantaroj kaj la relativa homogeneco de la dominantaj komunikiloj. La librotenistoj de la gazetaro pensis, ke la partoj de la merkato akireblas en la centro, same kiel ĉe la elektoj. El la erao de la briteliro kaj de Trump, la ĵurnalista elito lernis la jenan instruon : akrigo de la politikaj – kaj antaŭ ĉio kulturaj – dividoj nutras la aliĝon de klientoj, mobilizas la legantojn kaj generas profiton. “La entreprenoj antaŭe provis altiri publikon kiom eble plej larĝan ; nun ili provas kapti kaj reteni multajn frakciojn de la legantaro, resumis la usona ĵurnalisto Matt Taibbi. Funde, tio signifas ke la gazetaro, kiu antaŭ nelonge surmerkatigis interpreton de la realo supozatan akceptebla en la okuloj de larĝa spektro, nun vendas la dividon” [10] (vidu ĉi-sube : "Kaj kion pri Le Monde diplomatique ?"). Anstataŭ servi al siaj “malnovaj” legantoj, kiuj ankoraŭ konsideris la gazeton kiel integran eldonaĵon, la New York Times provas delogi “komunumojn”, kiu en la sociaj retoj ricevas la ligilojn al izolitaj artikoloj, sendependaj de la cetera eldonaĵo de la tago, sed kiu dense kongruas kun iliaj atendoj. Pri ĉiu temo, kiu mobilizas ilin, tiuj malgrandaj grupoj akceptas ĉian mispaŝon per ŝtormo de indignaj tvitoj.

Tiu ŝanĝo, de la interkonsento sedativa al la diskonsento lukra, oportune kongruas kun la funkciado de la sociaj retoj. Kio hieraŭ estis propreco de Facebook kaj Twitter, la modelo de la amaskomunikila eĥoĉambro, kiu senlace sendas al la uzantoj tion, kion ili volas legi kaj aŭdi, nun etendiĝas al la tradiciaj komunikiloj, kun la diferenco ke la legantoj pagas kontante por ricevi la informojn, kiu karesas ilin laŭ ilia plaĉo. Des pli konvinkitaj, ke Twitter arbitracias la politikan vivon, kiun ili mem tie pasigas dum signifa parto de sia maldorma tempo, la ĵurnalistoj volonte konfuzas la polemikan aktivecon ĉiutage nutratan de kelkaj centoj da “tvitoj”, blankigitaj sub la klavaro, kun la atendoj de siaj centmiloj da abonantoj. Multaj eldon-gvidantoj, trafitaj de kelkaj fulmotondroj de cifereca indigno, evitas aperigi ion, kio ne plaĉas al la klakantaj aktivuloj. “La reta ĵurnalismo financata de la legantoj favorigas pli ideologian eldon-enhavon : artikoloj, kiuj reasertas tion, kion ĝia publiko kaj pensas, anstataŭ ĝin kontraŭdiri, skribas Lemann. Tiel funkcias la ĉenoj de kabla informado”. [11]

Laŭ enketo farita fine de 2019 de la Pew Research Center, 93 elcentoj de la personoj, kiuj uzas Fox News kiel precipan fonton de politika informiĝo, deklaras esti respublikanoj. Simetrie, 95 elcentoj de tiuj, kiuj elektas MSNBC, diras esti demokratoj ; same kiel en la presita gazetaro, 91 elcentoj de la legantoj de la New York Times. [12] Dividitaj ambaŭflanke de kultura barikado, du publikoj enfermitaj en siaj respektivaj eĥoĉambroj armas siajn konvinkojn, resendas ilin rete kaj, ĉe la plej eta devio, admonas siajn favoratajn komunikilojn korekti la paflinion aŭ forigi la deviantojn.

Sed ĉu la salvoj de tvitoj, kiuj strukturas la retajn polemikojn, vere influas la produktadon de informoj ? Jes, larĝe, klarigas enketo aktuale publikigata. [13] La esploristoj, surbaze de serio da pluraj miloj da “eventoj” lanĉitaj en la sociaj retoj kaj reaperantaj en la tradiciaj komunikiloj, trovas, ke la populareco de temo aperinta en Twitter – mezurata laŭ la nombro da tvitoj, da re-tvitoj kaj da citaĵoj kiujn ĝi generas – determinas la pritraktadon, kiun la gazetaro dediĉas al ĝi : “Altiĝo de 1 elcento de la nombro de tvitoj kongruas kun 8,9-elcenta altiĝo de la nombro da artikoloj.” Kaj la fenomeno estas eĉ pli evidenta en la gazetoj, kie la redaktistoj plej pasie aktivas en la 280-signa mesaĝejo.

Ĉar en tiu ĉi socia reto, ofte narcisisma, nediskutebla kaj imitema, la ĵurnalistoj trovis mondon, kiu similas al la ilia. “Twitter estas fenestro al la aktualeco de la mondo, pro tio certaj el la plej aktivaj kontoj apartenas al ĵurnalistoj”, trumpetas paĝo dediĉita al la “bonaj praktikoj” de la grupo fondita de s-ro Jack Dorsey. [14] twitter.com]] Tio estas la pura difino de la Larsen-efiko : la plej bolantaj ĵurnalistoj en socia reto, kie stamfas multaj el iliaj kolegoj, reaperigas en siaj kolumnoj la eĥon de tiu elektronika medio. Pli kaj pli ekskluzive devenaj el la klera burĝaro – tiom ke pli ol la duono de la redaktistoj de la New York Times kaj de la Wall Street Journal venas el la usonaj elitaj universitatoj – [15], la gazetistoj forgesas, ke Twitter mem altiras pli diplomitan klientaron, pli bonstatan, urbanan, junan kaj maldekstran ol la loĝantaro en la medio, de kiu ĝi vivas. Kaj ke la “fenestro” estas mem distordita, ĉar la 10 elcentoj da plej multvortaj “tvitistoj” produktas 80 elcentojn de la tvitoj. [16] “Necesas emfazi, ke la uzantoj de Twitter ne estas reprezentaj de la ĝenerala loĝantaro de la gazetaraj legantoj”, insistas la aŭtoroj de la supre citita enketo.

Sed estas tiel agrable kaj, por certa tempo, tiel enspezige preni sian reflektaĵon kiel spegulon de la mondo …

Serge HALIMI kaj Pierre RIMBERT.

Kaj kion pri “Le Monde diplomatique” ?

MONTRI kelkajn el la negativaj sekvoj de la gazetara financado per la abonoj havas ion paradoksan, dum la bona financa sano de Le Monde diplomatique plejparte baziĝas sur la subtenado de niaj 125 000 abonantoj. Kaj dum tiuj ĉi neniam estis tiom multnombraj. Tri ŝildoj tamen malebligas, ke la supre priskribitaj meĥanismoj de influado produktu siajn efikojn en niaj kolumnoj.

Unue la longa formato, la internacia pritraktado kaj la periodeco de la “Diplo” ĝenerale protektas niajn legantojn kontraŭ la ritaj impetoj, kiuj svarmas en la sociaj retoj. Krome, nia monatulo ne metas sin en la partian alfrontiĝon inter “progresemaj liberaluloj” kaj “aŭtoritataj popolistoj”, kiu nutras la polemikan kaldronon : ĝi male agas por senvualigi la komunecojn, kiujn tiu kontraŭeco kaŝas. Fine, pri temoj tiom debatataj en la lastaj dudek jaroj, ankaŭ inter ni, kiel la milito de Kosovo, la eŭropa integrado, la loko de la religio aŭ, pli lastatempe, la malkresko, la kontraŭantaj legantoj – ĝis nun – montris sian vidpunkton uzante la armilojn de la informita argumentado en la 2-a paĝo de ĉiu numero. S. H. kaj P. R.



[1] Vd “Médias français : qui possède quoi ?”www.monde-diplomatique.fr/cartes/PPA.

[2] Elizabeth Grieco, “10 charts about America’s newsrooms”, Pew Research Center, 28-an de Aprilo 2020.

[3] The New York Times, 19-an de Oktobro 2020.

[4] Séries longues de la presse éditeur de 1985 à 2018 – presse d’information générale et politique française, nationale et locale, ministère de la culture,.

[5] La Lettre A, 30-an de Julio 2020.

[6] Nicholas Lemann, “Can journalism be saved ?”, The New York Review of Books, 27-an de Februaro 2020.

[7] [www.axios.com], 21-an de Januaro 2021.

[8] L’Usine nouvelle, Antony, 17-an de Junio 2020 ; Les Affaires, Kebeko, 30-an de Junio 2018.

[9] Ross Barkan, “The gray zone lady”, The Baffler, Marto-Aprilo 2020, https://thebaffler.com.

[10] Matt Taibbi, “The post-objectivity era”, TK News, substack.com, 19-an de Septembro 2020.

[11] Nicholas Lemann, “Can journalism be saved ?”, v.c.

[12] Elizabeth Grieco, “Americans’ main sources for political news vary by party and age”, Pew Research Center, 1-an de April0 2020.

[13] Julia Cagé, Nicolas Hervé kaj Béatrice Mazoyer, “Social media and newsroom production decisions”, Social Science Research Network, 20-an de Oktobro 2020 (antaŭpublikigaĵo).

[14] Jennifer Hollett, “How journalists can best engage with their audience”, Twitter, https://media.

[15] Proporcio pli alta en la Ĉambro de reprezentantoj, en la senato, de la federaciaj juĝistoj aŭ … de la mastroj de Fortune 500. Kp Zaid Jilani, “Graduates of elite universities dominate the New York Times and Wall Street Journal, study finds”, The Intercept, 6-an de Majo 2018, https://theintercept.com.

[16] Stefan Wojcik kaj Adam Hughes, “Sizing up Twitter users”, Pew Research Center, 24-an de Aprilo 2019.


Giganto submetigita
Alibaba, ĉina epopeo

Pere de la kolekto de la propraj datenoj de ĝiaj klientoj, kaj ĝia idilia rilato kun la ĉina reĝimo, Alibaba fariĝis potenca tutmonda rolanto en elektronika komerco, interreta financo kaj sanzorgo. Hodiaŭ, Pekino ekkonscias sian dependecon je ĉi tiu konzerno kiu tremigas la bankojn. La registaro esperas, ke la loĝantaro laŭpaŝe sin deturnos de la fondinto de la firmao, s-ro Jack Ma.

de  Jordan POUILLE

"Ni ĉiuj scias, ke kiam vi depruntas 100 000 juanojn [proksimume 13 000 eŭrojn], vi timegas la bankon. Kiam vi depruntas 10 milionojn da juanoj, vi kaj la banko timegas. Kiam vi depruntas 1 miliardon da juanoj, estas vi kiu timegigas la bankon." Je la 24-a de Oktobro 2020, ĉe la Bund Summit en Ŝanhajo, konferenco de la plej eminentaj bankieroj de la mondo, s-ro Jack Ma, la fondinto de la ĉina giganto de interreta komerco Alibaba, eldiris tiun apenaŭ vualitan minacon. Eksiĝinte kiel kompaniestro en Septembro 2019, s-ro Ma - kies vera nomo estas Ma Yun - tiel memfide komencis paroladon pri la malnoviĝinteco de nunaj bankaj servoj kaj pri la alveno de grandskalaj datenoj (big data). Li tiam skizis "novan financan sistemon en kiu novigado kaj reguligado konkordus" kaj alvokis favore al la "kreo de cifereca valuto". Kaj, kompreneble, li laŭdis sian propran kreitaĵon : Ant Group, la financa fako de Alibaba, kiu donas pruntaĵojn al grandega nombro de individuoj kaj etskalaj kaj mezgrandaj entreprenoj sen banka historio. "Dum la lastaj 16 jaroj, Ant Group fokusiĝis pri mediprotektado, daŭrigebleco kaj financa inkluziveco. Se mediprotekta, daŭrigebla kaj inkluziveca financo montriĝos esti eraro, tio estas eraro kiun ni ankoraŭ faros eterne."

Ĉi tiu pasia deklamo ne plaĉis al la ĉina vicprezidanto Wang Qishan nek al la prezidanto de la Centra Banko Yi Gang, kiuj ambaŭ parolis nelonge antaŭ li. Post kelkaj tagoj, je la 2-a de novembro, la financa reguligisto alvokis Ma al intervjuo. La sekvintan tagon, la enborsigo de Ant Group en Ŝanhajo kaj Honkongo, evento anoncita kiel la plej granda iam ajn, estis abrupte nuligita. La sekvintan monaton, esploro estis komencita pri la komercaj praktikoj de la firmao, kiuj estis konsiderataj monopolismaj. La plej fama miliardulo de la lando malaperis dum 88 tagoj, estigante zorgojn ke li estas arestita aŭ estas eskapinta eksterlanden. Li reaperis por mallonga video, honteme parolante al instruistoj en kamparaj lernejoj subtenataj de lia fondaĵo, kaj poste estis vidita ĉe golfejo sur la insulo Hainan.

Kvankam 2020 finiĝis en fiasko por s-ro Ma, la jaro de la pandemio estis prospera por Alibaba, lia imperio de elektronika komerco - li restis konsilisto al ĝia direktoraro, kaj la dua plej granda individua akciulo, eĉ post kiam li vendis 1,4% de siaj akcioj lastan julion kontraŭ la enorma sumo de USD 8,2 miliardoj. Kun la sanitara krizo, interretaj vendoj ekkreskis je 11% pasintjare, atingante kvaronon de podetalaj vendoj de hejmaj varoj [1]. La stelulo de la firmao estas Taobao, platformo lanĉita en 2003 sur kiuj etskalaj kaj mezgrandaj entreprenoj kaj individuoj povas oferti siajn produktojn [2]. En 2008, ĝi dividiĝis kaj naskis Taobao Mall, kiu fariĝis TMall, dediĉita al la ĉefaj ĉinaj kaj internaciaj markoj kaj iliaj licencitaj agenturoj. Ekzemple, la franca firmao Lancôme donis al ĝi la ekskluzivan rajton je ĉiuj siaj interretaj vendoj de kosmetikaĵoj kaj luksaj varoj en Ĉinio. Laŭpaŝe aldonitaj estis la cifereca pagilo Alipay kaj la alhejma liveroservo Cainiao, laŭ la maniero de Amazon. Inter 2008 kaj 2018, Taobao kaptis 80% de la ĉina merkato de interretaj vendoj.

Unu el la fortoj de la firmao estas la proksimeco proponata inter la vendisto kaj la kliento. Ekde la tago de sia lanĉo, Taobao ebligas rektan diskutadon inter la du antaŭ ĉiu transakcio. La vasta uzo de la saĝtelefono, kaj la masiva disvastiĝo de la larĝkapacita telefonreto, tre popularigis elsendfluojn de videoj kaj, kun ili, komunumon de junaj interretaj influhavuloj, la wanghong, kiuj ricevas pagetojn interŝanĝe por viva kanto aŭ danco. Taobao elkore bonvenigas ilin : ili fariĝas la kolportistoj de la elektronika epoko, kondukante telebutikumadon en la 21-an jarcenton. La fundamento de ĝia sukceso estas la "11.11" (Novembro la 11-a) aŭ "la Tago de la Gefraŭloj" kreita en 2009 de Alibaba, evento kiu generas masivajn vendojn en la daŭro de 24 horoj - 583 000 transakcioj en sekundo en 2020. Ĉi tiu tago de frenezeco festas sindevigan aĉetadon ĉe gejunuloj kiuj eterne serĉas distriĝon.

Ĉiea konzerno

La estro de Alibaba ne estas kontenta nur kun sia fama platformo. Li estas rapide konstruanta vastan konzernon kiu etendiĝas en la tradician komercon per ĉenoj da superbazaroj, en alhejman liveradon, nuban komputadon kaj kinon. Li proponas sistemon de gvidado kaj navigado laŭ la modelo de GPS, retejon de videoj kiu similas tiun de YouTube, kaj li eĉ eldonas unu el la plej gravaj anglalingvaj gazetoj en Honkongo, la South China Morning Post.

Samtempe, li engaĝis sin en la financo, kreante Ant Financial, kiu fariĝis Ant Group, ankaŭ bazita en Hangĝoŭo (provinco Ĝeĝjango). Se ni kredas la legendon kiun li klopodas konstrui, s-ro Ma sin lanĉis en ĉi tiun aventuron por forviŝi la ofendon al kiu li estis submetita, kiel ĉiuj nuloj al kiuj oni sisteme rifuzas kreditojn. Ekzemple, ĉe la Forumo pri la Monda Ekonomio en Davos en 2017, li rakontis ke, kiam li komencis en 1995, li devis atendi tri monatojn por ricevi (nean) respondon de banko al sia peto por kredito. Tiutempe, li deziris komenci krei retpaĝojn por komercaj entreprenoj. Kvar jarojn poste, kun dek sep partneroj, inter ili Joseph Tsai, juna kanada imposta advokato tajvandevena, li fondis Alibaba.com kaj ricevis USD 20 milionojn de Softbank en Japanio. Ĝis 2014, ĝia totala borsa valoro estis USD 60 miliardoj, post la enborsigo en Novjorko.

Ant, de kiu Alibaba havas akciaron de 33%, konatiĝis pro sia aplikaĵo Alipay, funkcianta ekde 2004. Ĉi tiu pagilo nun estas uzata por preskaŭ 56% de saĝtelefonaj aĉetoj [3], multe pli ol WeChat Pay de la konkurencanta firmao Tencent, en lando kie nur unu kvinono de la loĝantaro havas bankan karton, laŭ datenoj de la Monda Banko en 2017. Eĉ en la plej malgrandaj butikoj, klientoj ofte pagas telefone. Pli kaj pli da negocistoj forlasas monerojn kaj monbiletojn, kio punas la maljunulojn. Plurfoje, la centra banko esprimis maltrankvilon pri tio. "Ne-bankaj institucioj de pago devas ne varbi al ĉi tiu koncepto aŭ iel ajn diskriminacii kontraŭ kontantaj pagoj" ĝi diris je la 15-a de decembro, 2020 [4].

Ĉu temas pri butikumado sur TMallTaobao, aŭ ĉefmanĝo en restoracio, aŭ traktado en beligejo, Alipay emas aldoni specialajn ofertojn kiel akcelita aprobo de kreditoj por konsumantoj fare de la servo Huabei, fondita en 2015. Tiu lasta ne sendas la monon rekte al la aĉetanto, sed al la vendanto. La kliento tiam havas ĝis la 10-a de la sekvonta monato por repagi la monon. La interezo kutime estas nulo, sed ĉi tiu servo instigas al konstanta konsumado, sen devi atendi la ĉiumonatan salajron. Simila sistemo, nomata Jiebie, estas ankaŭ proponata al etskalaj kaj mezgrandaj entreprenoj, delonge ignorataj de tradiciaj bankoj.

Ĉi tiuj kreditoj aŭ antaŭpagoj estas donataj des pli facile ĉar ili estas adaptitaj al la bezonoj de la kliento, surbaze de ties kredito Sesame, aŭ kredito Zhima, laŭ modelo kiu tre similas la credit score de Usono [5]. Ĉi tio estas poentaro asignita al ĉiu uzanto de Alipay kiu deziras ricevi ĝin, kaj estas determinita laŭ ties historio de aĉetoj. Miliardoj da datenoj estas kolektataj kaj analizataj ĉiutage por malfermi la pordojn de kredito al kiel eble plej multe da homoj. Ju pli alta la poentaro, des pli alta la sumo de la kredito kaj ju pli longa la periodo de repago.

Bona kreditindeco

Sesame ankaŭ kunportas la garantion de aliĝo al klubo de virtaj konsumantoj de kiuj hotelaj ĉenoj ne plu petas antaŭpagon por rezervi ĉambron, al kiuj restoracioj pruntedonas eksteran baterion por saĝtelefono dum la manĝo, por kiuj bibliotekoj pliigas la kvoton de libroj pruntepreneblaj ... La listo estas senfina. Aliflanke, malbona kreditindeco Sesame similas ekonomian ekzilon.

Sed pli moderan opinion havas s-ro Brendan Zhang, eksa kadrulo ĉe Ant Sudorienta Azio en Singapuro. "Multaj fantazioj estas cirkulintaj pri Zhima" li diras, rilate al la ripetiĝantaj akuzoj pri poreco inter la kreditindeco Sesame de s-ro Ma kaj la sistemo de socia kreditindeco per kiu la ĉina registaro eksperimentas ekde 2014, kaj kiu aljuĝas aŭ retiras poentojn al civitanoj surbaze de bonaj aŭ malbonaj faroj [6]. "Certe, neniu alia lando dezirus proponi al ĉina firmao tiom da aliro al datenoj. Sed, eĉ se la ĉina registaro amas la impreson ke gi regas ĉion, efektive ĝi havas nur teknikan aliron al malmulto de ĉi tiuj datenoj pri klientoj", li certigas.

La projekto de cifereca valuto

Efektive, la ĉina ŝtato estas pasive observinta la leviĝon de Alibaba. "En via lando, oni veturigas aŭtomobilojn sur aŭtovojo nur post kiam la vojo estas preta kaj la trafiklumoj estas instalitaj. Estas malsame ĉi tie. La trafiklumoj venas poste. Jen ĝuste kio okazis dum la ekonomia malfermo de la lando", s-ro Zhang klarigas. Oni eksperimentas, oni lasas fari kaj poste... "Kompreneble, post kiam la reguloj ekzistas, oni ne povas ignori ilin."

Ĝuste tio okazas kun la haltigo de la vastigo de Ant Group kaj ĝia nuligita enborsigo. Jes, la komentoj de s-ro Ma, kiam li kondamnis la "lombardejan" pensmanieron de la ĉinaj (publikaj) bankistoj kaj malkonsilis reguligojn, profunde malkontentigis la politikan gvidantaron, komence kun ilia ĉefo, prezidanto Xi Jinping. Sed tio ne estas la ĉefafero. Antaŭ ĉio temas pri la rego de la disdonado de kredito kaj la kreo de mono.

"Ĉi tiu lastatempa suspendo celas eviti sistemajn riskojn" klarigis eksa ministro pri financoj, s-ro Lou Jiwei, ĉe la China Wealth Management 50 Forum en Ŝenĵeno je la 20-a de decembro. "Se problemo okazas kaj la registaro venas al la savo, tiam impostpagantoj perdos monon. (...) Ni devas eviti la scenaron de "tro granda por malsukcesi" ["too big to fail", kiel en 2008 en Usono dum la krizo de altriskaj kreditoj] en la financa teknikaro." La ĉina registaro absolute ne konfidos la administradon de privataj ŝuldoj al kelketaj financaj noventreprenoj. La eks-ministro estas en taŭga pozicio por scii kiel multe malbonaj kreditoj plagas la komercajn bankojn. En la somero de 2020, la banko en Baoshang, Interna Mongolio, bankrotis post la amasiĝo de nerepageblaj ŝuldoj delonge ignoritaj de Pekino.

Efektive, "Ant estas unu el la plej sisteme gravaj financaj institucioj en la mondo, kaj nunmomente ĝi apenaŭ estas reguligata", diras Felix Salmon, financa fakulo ĉe la usona retejo Axios. "Se teknologia firmao ankaŭ estas sisteme grava financa institucio, ĝi devus esti reguligata tiel strikte kiel iu ajn alia giganto de financaj servoj" [7]. La emfazo donita de la ĉina miliardulo al la kreo de cifereca valuto, sendependa de naciaj registaroj - kiel antaŭ li faris en Usono la estro de Facebook kun la Diem (eks-Libra) - estus devinta plifortigi zorgojn pri la kreo de neregebla giganto. Des pli, ĉar Ant Group povis facile allogi fremdajn investantojn, precipe singapuran ŝtatan investofonduson kun 780 milionoj da dolaroj, kaj post tio la malajzian ŝtatan investofonduson kun 650 milionoj da dolaroj, la Oficejon de Pensia Investado de Kanado kun 600 milionoj da dolaroj kaj fine la 500 milionojn de la usonaj fondusoj Silver Lake Management, Carlyle kaj Warburg Pincus, dum fina serio de financado en 2018 [8]. Aldone, la Centra Banko de Ĉinio komencas eksperimenti per la kreo de elektronika valuto, uzebla per Alipay kaj WeChat Pay [9].

Kaj tial la verdikto estis decidita : neo al la enborsigo, almenaŭ provizore - malfeliĉe por ĉiuj ĉi institucioj kaj ilia profito el investoj ; almenaŭ parta malkonstruo de la "tro granda por daŭri" mamuto ... Eble s-ro Ma profitos de ĉi tio por eskapi el la dualeco kiun li estas daŭriginta dum dudek jaroj. Unuflanke, li prezentas sin kiel la modestan instruiston de la angla kiu transformiĝis en altruisman entrepreniston, samkiel Lei Feng - modela ĉina civitano de la epoko de Mao Zedong - sed por la 21-a jarcento. Aliflanke, ni eltrovas narcisisman komerciston kiu donas lecionojn pri estrado al la granduloj de la mondo, riskante flankenpuŝi prezidanton Xi.

Ekzemple, en reklamprogramo elsendita de la usona ĉeno Cable News Network (CNN) en 2014, li fanfaronis ke li deziras levi la provincon Guizhou el malriĉeco, allogante usonajn ciferecajn firmaojn al ĝia nova "Valo de Grandskalaj Datenoj". En Vuhano, li metis lian teknikaron je la servo de la registaro de la provinco Hubejo por spuri loĝantojn surbaze de iliaj interagoj apud la centro de la pandemio Kovid-19. Taksia veturo, trajnbileto, aĉeto per Alipay ĉe iu loko, ĉiuj donis informojn, kiujn la algoritmoj de Alibaba sciis interpreti. Loĝantoj je malalta risko de infekto ricevis "verdan" sankodon kaj povis ĉesi sin izoli. En la daŭro de kelkaj monatoj, la procezo disvastiĝis tutlanden. Unuafoje oni konstatis tian evidentan ligon inter la aŭtoritatuloj kaj Alibaba.

"Sen rivalo ĝis la ĉielo mem"

Paralele kun ĉi tiu fervora servuteco, s-ro Ma donas lekciojn. En januaro 2017, li promesis al Donald Trump ke li kreos milionon da laborpostenoj en Usono en la daŭro de kvin jaroj, sed post ok tagoj en Davos, li severe riproĉis lin : "En tridek jaroj, IBM, Cisco, Microsoft gajnis miliardojn, subkontraktante sian produktadon al Ĉinio, kaj kien iris tiu mono ? Usono estas kondukinta tre multe da militoj. Kial tiom da mono ne estis investita en ĝian infrastrukturon ? Vi ne distribuas la monon laŭ la ĝusta maniero kaj vi pagas la prezon por tio hodiaŭ. Tutmondiĝo estas bona afero, sed ĝi devas esti inkluzivema." Grandanime, li diris : "Kiel ĉino, mi estas kontenta pri tio, ke Xi Jinping akceptas la respondecon gvidi la duan plej grandan ekonomion en la mondo. Sed Ĉinio devas pli malfermiĝi, kaj mi sentas ke s-ro Xi pli malfermiĝos al la mondo."

Antaŭ fascinita aŭskultantaro, s-ro Ma ankaŭ prezentis sian rimedon por etskalaj kaj mezgrandaj entreprenoj tutmonde, la Electronic World Trade Platform (Elektronika Platformo por Tutmonda Komercado - EWTP), kiu devus solvi la mankojn de la Monda Organizaĵo pri Komerco, "konceptita por la grandaj firmaoj". Laŭ li, la celo estas aliri al "tutmonda harmoniigo" de la reguloj de interreta komerco, simpligo de doganaj proceduroj kaj evoluigo de loĝistikaj infrastrukturoj. Ruando estis la unua afrika lando kiu adoptis la EWTP-on. "Se ĉiu lando same farus, kiel potenca Afriko povus esti" ekkriis s-ro Ma ĉe la oficiala lanĉo en Kigali, kune kun prezidanto Paul Kagame [10].

Sed la pinto de megalomanio estis atingita je la 11-a de novembro 2017, kiam la miliardulo enretigis mallongan filmon kun la titolo ’La Gardanto de Batalartoj’ (Gong Shou Dao, videbla en YouTube). La video daŭras 22 minutojn, dum kio li alfrontas sinsekvon de famaj oponantoj, kiel la aktoroj Jet Li kaj Donnie Yen, kaj mongola luktisto. Nesurprize, s-ro Ma gajnas la konkurson kaj finas per ekzercoj de tajĝiĉuano. Laŭdaj sloganoj montriĝas ĉirkaŭ la heroo : "Ne sekvu iun doktrinon, nur karmon. Nevenkebla koro. Sen rivalo ĝis la ĉielo mem ..."

Sed jam tiam la miliardulo ne estis la ikono kiun li kredis ke li estas. Liaj rivaloj Tencent, JD.com kaj baldaŭ Pinduoduo jam atingis aŭ estis baldaŭ atingonta la saman nivelon kiel Alibaba kiu jam ne superregas. Ĉe la kvin cent milionoj da ĉinoj dependiĝintaj de etkreditoj, multaj gejunuloj absorbiĝintaj en la nova ekonomio esprimis sian rankoron en sociaj retoj : ili sentis sin kaptitaj de ĉi tiu konstanta enŝuldiĝo kiu malhelpas, ke ili konservu sufiĉe da mono por fariĝi domposedantoj, je nepageblaj prezoj.

Kiam temas pri administrado, ĉi tiu idolo de la amaskomunikiloj fieras pri tio, ke li ĉirkaŭigas sin per gejunuloj, de kiuj li tiras energion kaj ideojn, dum li eksplikas al ili lecionojn de sinofero kaj sufero por iliaj estontaj karieroj. Je la 18-a de Oktobro 2017, li estis invitita de la Moskva Ŝtata Universitato, prestiĝa institucio de 40 000 studentoj. Ĉi tiu viro jam ne estas la malgrasulo en flava ĉemizo kiu paroladis antaŭ ses jaroj ĉe Stanford University en Usono, kun la vesto- kaj lingvostilo de Steve Jobs aŭ Bill Gates. Kun jako el malhele blua svedledo kaj blanka ĉemizo kun Mao-kolumo, la Jack Ma de Moskvo estis memfida : "Lasu, ke iuj maltrankvilu pri la teknika revolucio. Mi ne ploras, ĉar tio ne helpos min. Estas la rivaloj kiuj devus esti devigitaj plori. Nenio estas senpaga, nenio estas facila. Se vi deziras sukcesi, vi devas pagi la prezon. Mi pasigis 867 horojn en aviadiloj pasintjare. Ĉe Alibaba, ni laboras tage kaj nokte. Ni provas esti unikaj, esti malsamaj. Hodiaŭ estas malfacila, morgaŭ estos eĉ pli malfacila, postmorgaŭ estos bela [11]."

"Unu tago ĉe Alibaba estas tago de batalo", plu diras iu patro kiu deziras, ke ni nomu lin per la pseŭdonimo "Hong Cha" ("Nigra Teo"). Li laboris dum du jaroj ĉe la sidejo de Cainiao, la loĝistika filio de la firmao, en Hangzhou, urbo kiu estas fariĝinta tre alloga kaj kies loĝantaro dekobliĝis en dudek jaroj. "Kvankam la urbo ne atingas la artisman nivelon de Ŝanhajo, ĝi spiras elektronikan komercon, la novan ekonomion, samkiel s-ro Ma." La viro parolas pri tagoj kiuj konformiĝas al la regulo "9-9-6", publike formulita iun tagon de s-ro Ma : labori de la 9-a horo matene ĝis la 9-a vespere, 6 tagojn semajne. Post kiam oni estas dungita, la unuaj sep tagoj estas tute dediĉataj al la lernado de la valoroj de Alibaba.

"Hong Cha" asertas ke, en la daŭro de du jaroj, lia enspezo atingis, mezume, 257 000 eŭrojn ĉiujare, parte el akcioj. Interŝanĝe, laŭ li, la laborpostenoj estas organizitaj tiel, ke ĉiu dungito konkuras kun ĉiuj aliaj. "La strukturo de Alibaba estas tre centralizita. Ĝi havas dek mil laborpostenojn de tipo P8 kiel mia en Ĉinio, sed nur inter 300 kaj 400 P10-ojn, altrangajn kadrulojn. Mia superulo, kiu estas je tiu nivelo, kontrolis kvar teamojn de P8 kaj promesis promocii nur unu al P9. Nu, supreniri al tiu rango signifas salajropliiĝon kaj duobliĝon de la akciaro. Mi lasos al vi imagi la rivalecojn..." Li ankaŭ mencias la ĉiujarajn pritaksojn, nomatajn "3-6-1" : "oni klasifikas 30% de la kadruloj kiel kompetentegajn, 60% kiel kompetentajn, 10% kiel nekompetentajn. Post kiam vi estas klasifikita en la 10% dum du sinsekvaj jaroj, vi devas eksiĝi de la firmao."

Posedanto de vinberejo en Gironde

Sed, samtempe, oni devas stimuli la spiriton de la teamo ("teambuilding"), konsideratan kiel esencan. "Oni arigas nin dekope, ni elektas hazardajn demandojn kaj ni devas respondi al ili. Ĉi tiuj estas iom intimaj aferoj, ekzemple "kie vi kisis vian koramikinon unuafoje ?" Mi supozis ke tio estis parto de la kulturo de negocistoj, kiel Alibaba antaŭe estis." La firmao havas afiŝejan sistemon, interretan forumon kie dungitoj esprimas sin sub siaj veraj nomoj. Ĉiuj temoj estas diskutataj, nenio estas kontrolata. "Ni ofte legis afiŝojn en kiuj dungitoj plendas pri maljusta takso de sia superulo. Ĉi tio estigas rimarkojn, la ĝermon de krizo, kaj kutime ambaŭ partoprenantoj fine forlasas la diskuton. Dungitoj ĝuas legi ĉi tian polemikon." Estas ankaŭ en ĉi tiu forumo ke s-ro Ma parolas al ĉiuj dungitoj por rebati eksterajn polemikojn aŭ kiam gravaj aferoj leviĝas. Fine, certigas "Hong Cha", "la veraj sklavoj ankoraŭ estas ĉe Pinduoduo [la malmultekosta konkurencanto de Taobao]. Ili laboras 330 horojn monate, ili revenas hejmen nur post kiam ili vespermanĝis, tio estas la regulo."

En Eŭropo, kie Alibaba tutforte disvastiĝas, la firmao deziras starigi loĝistikan platformon apud la flughaveno de Lieĝo [12]. En Francio, la ĉina miliardulo okupiĝas pri projekto pli propra. En 2016, li aĉetis la bienon de la Château de Sours, eksa etapo por pilgrimantoj sur la vojo al Santiago de Compostela, en Saint Quentin-de-Baron (Gironde). "Mi neniam aŭdis pri ĉi tiu viro ĝis kiam ĉinaj turismaj aŭtobusoj pasis tra la vilaĝo por provi momente ekvidi lin", agnoskis s-ro Jack Allais, la urbestro de 2014 ĝis 2020. S-ro Ma fermis la vinbutikon por forteni vizitantojn, senaverte instalis kontraŭhajlajn kanonojn sur siaj du cent hektaroj da tero, enkondukis portugalajn kaj hispanajn vinbervariojn, altrudis permakulturon, malpermesis pesticidojn kaj nuligis sian Nomon de Regata Origino (Appellation d’Origine Contrôlée - AOC), kio ĉagrenis iujn najbarajn vinberkulturistojn. Dudek milionoj da eŭroj jam estas investitaj. Oni atendas la unuajn botelojn da ĉi tiu nova vino en 2023, la tuto estas eksportota. Tute mankas sentimentaleco : ĉi tie, kiel aliloke, s-ro Ma intencas faligi la superregan modelon, vidas malproksimen kaj elspezas sen kalkuli la koston. Almenaŭ intertempe ...

Jordan POUILLE



[1] ’Chine : les ventes au détail en ligne en hausse de 10 % en 2020’, Xinhua, Pekino, la 3-a de Februaro 2021.

[2] Vidu Martine Bulard, ’Paysans chinois entre cueillette et Internet’, Le Monde Diplomatique, Novembro 2015.

[3] Cifero de la unua semestro de 2020, laŭ la pekina agentejo IResearch.

[4] ’China central bank urges wider acceptance of cash as payments go digital’, Reuters, la 15-a de Decembro 2020.

[5] Vidu Maxime Robin, ’Usono kaj la arto eltordi monon el la malriculoj’, Le Monde Diplomatique, Septembro 2015.

[6] Vidu René Raphaël kaj Ling Xi, ’Bonaj kaj malbonaj ĉinoj’, Le Monde Diplomatique, Januaro 2019.

[7] Citita de William Pesek en ’Xi walks a tightrope by reining in Jack Ma’, Asia Times, Honkongo, la 9-a de Februaro 2021.

[8] Jing Yang kaj Julie Steinberg, ’How a “surefire” bet on Ant Group has trapped global investors’, The Wall Street Journal, Novjorko, la 9-a de Februaro 2021.

[9] Evelyn Cheng, ’China plans to hand out $1.5 million in a digital currency test during the Lunar New Year’, CNBC, la 8-a de Februaro 2021.

[10] Ristel Tchounand, ’E-commerce : avec eWTP Africa, Alibaba fait du Rwanda le premier pays d’Afrique de sa plate-forme mondiale’, La Tribune Afrique, la 1-a de Novembro 2018, https://afrique.latribune.fr

[11] ’Jack Ma holds lecture at Moscow State University’, Ruptly, la 18-a de Oktobro 2017, en YouTube.

[12] Kp. precipe Cédric Leterme kaj Sebastian Franco, ’La Belgique sur l’échiquier mondial d’Alibaba’, Mirador, la 1-a de Oktobro 2019, www.miradormultinationales.be