Fonto: https://eo.mondediplo.com/archives.php3

Ĉu produkti malpli sen malriĉigi la mondan loĝantaron ?
La iluzioj de malkresko

Unuflanke la adeptoj de memvola simpleco, kiujn la franca prezidanto Emmanuel Macron vidas reveni al la “ olelampo ”. Aliflanke gvidantoj de poluantaj entreprenoj kiuj disvastigas trukojn por nutri la fremdiĝon per konsumado. Ĉu la karikaturoj, kiuj strukturas la debatojn pri la kreskado, ne malebligas al ni pensi pri la eblaj celoj de la ekonomia agado ?

de  Leigh PHILLIPS

LAŬ parto de la ekologiistoj, la media krizo atingis tian nivelon, ke nun unu sola solvo trudiĝas : la malkresko. Laŭ ili, la klimata malreguliĝo ne devenas de produktadmaniero gvidata de la merkato kaj do malracia. Ĝi devenas rekte el la kresko, kiu pufigas la postulon de energio kaj malhelpas la celon senkarbonigi la ekonomion. Ĉar malaltigo de la produktado de produktoj estigas, laŭ ili, la malan efikon, estas rekomendinda redukti la produktadon. Tiu analizo enhavas plurajn problemojn.

Oni kelkfoje forgesas, ke la homoj ne estas ĉiam senpovaj fronte al malreguliĝo, kiun ili mem estigas. En la 1980-aj jaroj la ekologia minaco troviĝis en la “truo en la ozontavolo”, tiu gaso, kiu protektas nin kontraŭ la danĝera ultraviola radiado (UV), kiu devenas el la Suno, kaj kiu malpliiĝis en la atmosfero. Kiel kaŭzanto de haŭtkanceroj, de epidemioj de imunmanko, de difektiĝo de la akvorezervoj, de malordiĝo de la bioĥemiaj cikloj kaj de malaltiĝo de la terkultura produktado, tiu fenomeno minacis la homaron ne malpli ol la klimat-ŝanĝiĝo. Ankaŭ tie kulpis la homfaritaj ellasoj, precipe la ĥlor-fluor-karbonaĵoj (CFC), kiu en la komunikila diskutado rapide reduktiĝis al ilia uzado en la fridujoj kaj en la aerosoloj.

Ekde la Montreala Protokolo, subskribita en 1987 kaj ekvalida la 1-an de Januaro 1989, tiuj ellasoj 98-elcente reduktiĝis. [1] La fenomeno de detruado de la ozono inversiĝis en la 2000-aj jaroj, kaj oni atendas, ke la atmosfera gastavolo retrovos sian originan staton ĝis 2075. [2]

Ĉiuj, kiuj elkreskis en la 1980-aj jaroj, certe memoras, ke ili iam turmentis sian patrinon por ke ŝi ĉesu aĉeti la lakŝprucaĵojn por sia hararo. Ne ĉiuj patrinoj cedis al tia entrudiĝo. Ankaŭ ne la politikaj gvidantoj. Anstataŭ kalkuli kun la individuaj iniciatoj, kaj necedemaj al la lamentadoj de la premgrupoj pagataj de la industriistoj, la Montreala Protokolo intervenas rekte en la merkatojn kaj trudas reguladon.

Se ni estus provintaj bari la multiĝon de la fridujoj en la mondo, ekzemple, aŭ eĉ provintus redukti ilian tutan kvanton planed-skale, anstataŭ starigi regulojn, kiuj trudas tute alian teĥnikan ŝanĝon, ni certe enirus katastrofon. Proklami “Tiom da fridujoj, kaj neniun pli” ja reguligus la problemon de la ellaso-kresko, sed ne tiun de la ellasoj mem, same kiel hodiaŭ necesas ne redukti la forcejefikajn gasojn, sed ilin elimini.

La homa kapablo je novkreado

KAJ per kia rajto la Nordo povintus klarigi al la landoj de la Sudo ke ili ne povas disponi pri rimedoj por konservi siajn nutraĵojn freŝaj ? Ĉu la progresista retoriko ne konsistis en la aserto, male, ke en la mondo ni havis ne sufiĉe da fridujoj ? Hodiaŭ, tre bonŝance, oni konstatas multiĝon de ilia uzado, sen efiko al la ozontavolo, ĉar ni atingis tion per teĥnikoj, kiuj ne detruas tiun gason.

Tiu ĉi aparta kapablo de la homoj transformi ilian vivmanieron estas decida, kaj ĝi klarigas, kial Thomas Malthus kaj liaj modernaj epigonoj eraras. Ni ne estas kiel la bakterioj en Petri-plado : male al aliaj specioj, ni ne konsumas resursojn je konstanta nivelo. Danke al teĥnika progreso kaj al politikaj decidoj ni povas evolui, se ni tion deziras. Kaj, kiam ni trafas sur naturajn limojn, ni kapablas krei ion novan por ilin transiri. La historio de nia specio cetere povus resumiĝi per tiu kapablo. La solaj nesupereblaj limoj por tio, kion ni povas realigi, estas la leĝoj de la fiziko kaj de la logiko : eblas imagi ke ni iun tagon teleporteblos, ĉar la ideo rompas nenian fizikan leĝon ; ne imageblas ke ni inventos maŝinon je eterna moviĝo, pro la inversa kialo.

Oni povas facile kompreni, kial la advokatoj de la malkresko ne ŝatas la komparon kun Malthus. Kvankam malplimulto abomenas la homaron, kiun ĝi komparas kun venena viruso por la planedo, la plimulto estigas siajn konvinkojn en la bataloj kontraŭ la sociaj maljustaĵoj, kiuj devenas el la mediaj malreguliĝoj. Ili ankaŭ memorigas, ke, male al la brita pastro, ilia movado ne interesiĝas pri la demando de superloĝantaro : ili volas limigi la kreskon ekonomian, ne la demografian.

Sed ni imagu, ke ni identigis superan limon de la kvanto de produktoj, kiu produkteblas sen estigi la ekologian katastrofon. Ni imagu, ke la monda ekonomio ekde nun kontentiĝus per tiuj kvantoj. Ni fine imagu, ke la socio organizas planedvaste perfekte egalecan distribuadon de tiu produktaĵo, sed ke ekzistas nenia limo de loĝantara kresko. Kio tiam okazos ?

Ĉiujare naskiĝas novaj infanoj kaj la disponeblaj produktoj estas egalece distribuataj, sed en malpli granda kvanto : la produktado stagnas, ne la naskoj. Fine de certa tempo ĉiuj troviĝas en stato de meĥanika manko … almenaŭ se la socio ne trudas demografian limon. Diri, ke sur la planedo cirkulas tro da produktoj aŭ tro da homoj, do fine signifas la samon.

Certaj advokatoj de la malkresko, kiel Troy Vettese, volonte koncedas ke, laŭ ili, la minaco de la ekologia ĥaoso pravigas dozon da “ekologia malabundo” por la loĝantaroj de la Nordo : “Trovi solvon por la media krizo implicas ke la monda burĝaro, la kelkaj cent milionoj da plejriĉuloj, reduktu sian vivmanieron.” [3] Vettese ne precizigas, kiuj estas tiuj “cent milionoj da plejriĉuloj”, kiuj konsistigas, laŭ li, la “mondan burĝaron”. Sed, ĉar Okcidenteŭropo kaj Usono havas proksimume 800 milionojn da loĝantoj, liaj legantoj povas imagi, ke li parolas ne nur pri s-ro Bernard Arnault kaj la reĝine de Anglujo.

Aliaj, kiel la antropologo Jason Hickel, pledas ke la malkresko ne estas politiko de malabundo, sed de abundo. Ili klarigas, ke eblas imagi planitan reduktadon de la produktado en la nacioj kun alta enspezo, tiel ke la vivnivelo konserviĝas kaj eĉ pliboni1ĝas. Laŭ Hickel tio implicus ekzemple la alidistribuadon de la ekzistanta riĉaĵo.

Ni rigardu iom pli proksime tion, kio okazus ĉe foresto de ekonomia kresko. Bonŝance la ekonomikisto Branko Milanović, unu el la mondaj fakuloj pri la demando de malegalecoj, faciligis al ni la laboron : laŭ liaj kalkuloj la mezuma jara enspezo en la jaro 2018 estis proksimume 5.500 dolaroj. [4] Nu, la propono de Hickel signifus redukti ĉiujn superajn enspezojn al tiu sumo, por ke la pli malriĉaj povu leviĝi al tiu sama nivelo.

Ĉu kvin mil kvincent dolaroj, do proksimume 4 700 eŭroj jare ? La plej multaj okcidentanoj gajnas pli, kelkfoje multe pli. En Francujo, laŭ la ŝtata instituto pri statistiko kaj ekonomiaj studoj (INSEE) la mezuma jara salajro estis malnete 26634 eŭroj en 2015 (laŭ la lastaj disponeblaj nombroj). Kompreneble temas nur pri proksimumaj taksaĵoj, sed transiri de 26 000 eŭroj al 4 700 eŭroj signifus amputadon de la vivnivelo de la francaj laboristoj, pri kiu s-roj Alain Madelin, François Fillon aŭ Bruno Le Maire [5] neniam revis. Laŭ la kalkuloj de Milanović 27 elcentoj de la monda loĝantaro enspezas pli ol la mezumon kaj vidus siajn enspezojn dutrione amputitaj.

La adeptoj de la malkresko klarigas, ke tiu evoluo baziĝus ne sur buĝetaj transigoj de Nordo al Sudo : la granda egaligo rezultus per meĥanismo, kiu ebligos al la Sudo disvolvi sian produktadon, dum la Nordo iom post iom reduktus la sian. Per aliaj vortoj, tio signifus redukti la produktadon de riĉaĵoj en la evoluintaj landoj proksimume dutrione. “La fabrikoj, la trajnoj, la flughavenoj funkcius nur dum triono de la nuna tempo ; elektro, hejtado, varma akvo disponeblus nur dum ok horoj tage ; la posedantoj de aŭtoj rajtus uzi ilin nur ĉiun trian tagon ; ni laborus nur dek tri horojn semajne”, konkludas Milanoviĉ.

“Karikaturo !”, respondas la “malkreskuloj”. La reduktado de la okcidenta produktado ne okazos tiel oblikve. Male : ĉio, kio utilas al la socio, daŭros kiel antaŭe, dum la malutila malaperus. Kaj Hickel listigas la “ekologie detruajn sektorojn, kiuj malmulte kaj eĉ tute ne interesiĝas pri la socio” : la vendologion [6], la tutterenajn aŭtojn, la bovviandon, la plaston por unusola uzo kaj la fosiliajn brulaĵojn.

Sen ajna dubo ni produktas montojn da senutilaj aĵoj kaj servoj, sed ĉu vere eblas sugesti, ke du trionoj de la okcidenta aktiveco estas superfluaj kaj disvastigas nur senutilaĵojn ? De tio certe venas la aliaj solvoj imagataj de Hickel : la reduktado de la laborsemajno, la etendo de libertempo kaj larĝigo de senpagaj sociaj servoj. Ĉiu progresemulo inda je tiu nomo aplaŭdus tiajn perspektivojn, sed nenio indikas, ke ili kompensus la anoncitan amputadon de ĉies enspezoj, nek ke ili ebligus redukti la ekonomian produktadon.

Tutunue, nenia kvanto de libertempo kompensas la mizeron de malriĉeco : la ebleco liberiĝi el la profesiaj premoj, kun la preteco ne manĝi, estas jam ebla por ĉiuj, sen estigi eksterordinaran entuziasmon. Laŭ fama formulo, en la kapitalisma socio, la sola afero pli akra ol esti ekspluatata, estas ne esti ekspluatata.

Cetere la ideo, ke la sociaj servoj eligus malpli da forcejefikaj gasoj, baziĝas sur la konvinko, ke ili ne bezonas uzi fabrikitajn produktojn kaj do ne postulas energion nek minadon de naturresursoj. Nu, la kaj servaj kaj libertempaj sektoroj, certe malpli “malpuraj” ol la pezindustrio, tamen restas ne malpli poluantaj : la muzikinstrumentoj fabrikiĝas el ligno, el metalo, el plasto ; la malsanulejoj estas plenaj de ekipaĵoj kiuj bezonas centojn da diversaj mineraloj kaj da petrolaj derivaĵoj ; la materialo de montgrimpado, la boatoj, la bicikloj devenas fine el materialoj, kiujn oni elminadis el la grundo.

Kvankam estas esence grava restarigi kaj disvolvi la publikajn servojn, nome por superi la krizon de loĝado, kiun suferas la evoluintaj socioj, la socia ŝtato ne estas la sola fonto de nia bonstato : estas ankaŭ la kino, la ludiloj, la vafliloj, la televidiloj. La revado laŭ kiu la foresto de ĉiuj ĉi konsumaĵoj – reveno al la “simpla vivo” – estas la recepto por feliĉo, delogas la plej bonstatajn partojn de la burĝaro, ĉar oni pli bone revas pri severa vivo, kiam ĉiuj bezonoj estas kontentigataj. Unu el la plej persistaj internaj kritikoj de la Sovetunio estis, ke la vivo tie estis griza : mankis koloraj vestaĵoj, muziko kaj ananaso. Ni volas panon, jes ; sed ni volas ankaŭ rozojn.

Leigh PHILLIPS.



[1] “Annual records”, Ozone Watch. Tamen resalto de la ne deklaritaj ellasoj estis registrita komence de la 2010-aj jaroj en Orientazio, kio supozigas, ke io en la regiono trompas.

[2] “The Antarctic ozone hole will recover”, NASA, 4-an de Julio 2015.

[3] Troy Vettese, “To free the Thames”, New Left Review, n-ro 111, Londono, Majo-Junio 2018.

[4] Branko Milanovć, “The Illusion of « degrouwth » in a poor and unequal world”, Global Inequality, 18-an de Novembro 2017.

[5] Alain Madelin, franca politikisto, trifoje ministro inter 1986 kaj 1995, kandidatis sub la etikedo de Liberala demokratio ĉe la prezidant-elekto de 2002 kaj ricevis 3,91 elcentojn de la voĉoj. – François Fillon, franca politikisto, inter 1993 kaj 2005 havis ministrajn postenojn en diversaj registaroj. De Majo 2007 ĝis Majo 2012 li estis ĉefministro de Francujo, la sola dum la prezidanteco de Nicolas Sarkozy, kaj gvidis tri registarojn. La 29-an de Junio 2020, pro malversacio de ŝtataj monoj kaj ŝajndungado li estis kondamnita i.a. al kvinjara mallibero (el kiuj tri estis probaciitaj). – Bruno Le Maire, franca politikisto, ekde Majo 2017 ministro pri ekonomio kaj financoj. Laŭ la germanlingva Vikipedio. -vl

[6] Ankaaŭ nomata merkatiko. -vl


Silentu !

EN TIU ĉi 9-a de Januaro 2021, dek unu tagojn antaŭ la fino de la mandato de s-ro Donald Trump kaj dum eĉ parto de liaj feŭdaj respublikanoj lasis lin fali, Twitter decidis fermi lian konton, kaj Facebook ĝin suspendi. La fifaroj de la prezidanto tamen ne estis pli mortigaj ol tiuj de la CIA aŭ de aliaj ŝtatestroj, kies kontoj estis neniam minacataj ; pretendi (malprave), ke lia malvenko en la elektoj okazis pro fraŭdo, ne estis pli puninda ol minaci (per Twitter Nord-Koreujon per atoma fajro. Kaj la “malam-retoriko”, kiun la ciferecaj platformoj hodiaŭ riproĉas al s-ro Trump, post esti de ili ege profitintaj, ne egalas al la ekstrema graveco de tiuj, kiujn tiuj samaj “sociaj” retoj disvastigis en Birmanujo aŭ en Barato kontraŭ la islamaj malplimultoj. Sed Twitter kaj Facebook brilas nek per sia kohereco nek per sia kuraĝo. Aŭdacigitaj de la nekredebla indulgo, per kiu registaroj kaj individuoj lasis ilin agadi kaj grandiĝi, ili konkludis, ke al ili ĉio estas permesata. La fakto, ke ili povas fermi la buŝon al la prezidanto de Usono, donas la vertiĝigan mezuron de la potenco, kiun ili akiris.

Tamen, kiam la usona dekstrularo pri tio indignas, oni estas preskaŭ tentata al ĝi rebati : ĉu ne vi kaj viaj pensistoj de Ĉikago instalis la ideon, ke la publika potenco ne rajtu bridi la potencon de la entreprenoj nek la riĉaĵon de iliaj proprietuloj, laŭ vi pravigitaj de la libera elekto de la konsumantoj ? [1] Nu, de tiu “merkata popolismo” vi hodiaŭ viktimiĝas. La unua amendo de la usona konstitucio protektas la libran esprimon kontraŭ cenzuro de la federacia ŝtato kaj de la lokaj registaroj, sed ne kontraŭ tiu de privataj entreprenoj en monopola situacio. Ilia “esprimo” estas via silento. Ve al venkitoj, resume, kaj la tutan povon al la Gafam [2], kiam ili silentigas vin !

Sed jen la alia danĝero de la danĝeruloj kaj de la ideoj, kiujn ili kunportas. Oni akceptas ĉion por protekti sin kontraŭ ili, inkluzive la date ne limigitan suspendon de la ordinaraj liberecoj. Sed kiam temas pri batalo kontraŭ ideoj terorismaj, rasismaj, kontraŭjudaj, “separismaj”, la milito neniam gajneblas kaj eĉ malpli definitive, per oficiala kapitulaco de la venkito. Ĝi konas nur esceptostaton, kiu daŭras kaj kiun oni akrigas. Nenio pli facila, efektive, ol identigi abomenatan celon, kiun kiu neniu deziras ŝajni esti asociita, kaj poste senĉese etendi la perimetron de la kondamnoj kaj malpermesoj. Tiuj, kiuj kontraŭis la militojn kontraŭ Afganujo kaj Irako, estis kvalifikataj je advokatoj de Al-Kajdo ; la kritikantoj de la politiko de Israelo, je kontraŭjudismo ; tiuj premataj de la universitata predikado importita el Usono, je trumpistoj aŭ rasistoj. En tiaj okazoj oni jam ne provas kontraŭdiri siajn kontraŭulon, sed ilin silentigi.

Kaj tiel, en silento maltrankviliga, la murdo de Samuel Paty [3] servis kiel preteksto por malfondi la Kolektivon kontraŭ islamofobio en Francujo. Kvazaŭ, tagon post tago, anstataŭ vastigi la perimetron de la liberecoj, la eksploda kresko de la komunikiloj instalus disciplinajn societojn kiuj kondamnus nin veturi inter niaj lokoj de enfermiĝo. [4]

Serge HALIMI.



[1] Argumento formulita de la reagan-isma pensisto William F. Buckley Jr. Vd “Stratagème de la droite amércaine, mobiliser le peuple contre les intellectuels” [“Strategio de la usona dekstrularo, mobilizi la popolon kontraŭ la intelektuloj”], Le Monde diplomatique, Majo 2006.

[2] Google, Apple, Facebook, Amazon, Microsoft.

[3] Samuel Paty estis murdita de islamano. -vl

[4] Francujo aktuale suferas egan disvastiĝon de la pandemio kaj do ŝtate dekretitan rigoran limigon de moviĝa libereco. -vl


Malaprobo al ĉefministro Narendra Modi
Senprecedenca ribelo de la Hindiaj kamparanoj

Meze de la virusa krizo, la Hindia registaro efektivigis tri leĝojn, kiuj komencas sovaĝan malreguligon de la nutraĵa kaj agrokultura publika sistemo. Depost ilia decido fare de la parlamento, meze de septembro 2020, ili estigis senprecedencan protestadan movadon en la tuta lando. Ili signas la finon de morala pakto inter la registaro kaj la kamparanoj.

de  Joël CABALION , Delphine THIVET

Ekde novembro 2020 centoj da miloj da kamparanoj instaliĝis ĉe la enirejoj de la Hindia ĉefurbo Nov-Delhio, decidiĝintaj cedigi la registaron. Tio ne estas la unua fojo, kiam la terkulturistoj okupas la amaskomunikilan kaj politikan scenon de Hindio : foje pro multaj memmortigaj dramoj, foje pro ilia batalo kontraŭ la genetike modifitaj organismoj (GMO) aŭ kontraŭ eksproprietigoj [1]. Ĉi tiun fojon, ilia nombro, ilia decidiĝo kaj la subteno de granda parto de la socio rifuzanta la politikon de la ĉefministro Narendra Modi kunagas por doni al tiuj ariĝoj senprecedencan karakteron.

La decido de tri leĝoj, proponitaj de la registaro komence de junio antaŭ baloto de la parlamento meze de septembro, eksplodigis koleron en sektoro jam ege frakasita. Ĝia proporcio en la aktiva loĝantaro falis de 70% en 1951 ĝis 48% en 2011. Kiam, por Ashok Gulati, agnoskita Hindia fakulo kaj subtenanto de tiuj reformoj, temas pri fundamenti modernigon de la agrokulturo de la lando [2], por la ĉefaj koncernatoj tiuj leĝoj markas la komencon de dismuntado de la agrokultura kaj nutraĵa politiko efektivigita en la jaroj 1960-70-aj.

Tiu baziĝas sur subtenaj minimumaj prezoj, kiuj estas efektivigitaj nur pri triono de la agrokulturaj interŝanĝoj, ĉefe por rizaj kaj cerealaj kamparanoj de la nord-okcidento de la lando, sed kiuj gvidas la prezojn de la aliaj produktaĵoj. La rikoltaĵoj estas vendataj en pograndaj bazaroj (mandis) kontrolataj de ĉiu ŝtato, sed povas esti lastinstance aĉetitaj de la nacia nutraĵa agentejo, Food Corporation of India, por subteni iliajn prezojn. La stokoj tiel faritaj estas liverotaj al ŝtataj agentejoj por distribuo al la plej malriĉaj loĝantoj.

La unua leĝo, nomata "pri antaŭigo kaj faciligo de komerco kaj interŝanĝo de la agrokulturaj produktaĵoj" [3], permesas al la terkulturistoj vendi siajn produktaĵojn ekster mandis. Ĉi lastaj, origine kreitaj por malpliigi la potencon de la perantoj, rapide estis regataj de grandaj familioj. Faktaj lokaj monopoloj - ofte respondantaj al kastaj privilegioj - estiĝis por la aĉeto, interŝanĝo kaj transporto de la agrokulturaj produktaĵoj.

Anstataŭ reformi tiujn mandis, la centra registaro volas antaŭenigi "alternativajn bazarojn", pli konkurencecajn. Pensante pri la eksperimento de la ŝtato Bihar, kiu neniigis ilin en 2006, la kamparanoj timas pogradan neniigon de la pograndaj bazaroj kaj de ĉiu reguligo. De tiam, "la agrokulturistoj (de Bihar) estas lasitaj en la potenco de komercistoj, kiuj senskrupule decidas prezon eĉ pli malaltan (ol tiu de mandis)", laŭ oficiala raporto [4]. Por Richa Kumar, esploristo en India Institute of Technology de Nov-Delhio, la leĝo fiksas la liberon de la agroindustriaj aktoroj "aĉeti ie ajn", (tio estas ekster la reguligitaj bazaroj) [5].

Akvopunktoj kaj komunaj kuirejoj

La dua leĝo, nomata "pri interkonsento pri la prezoj" celas faciligi la kontraktojn inter la kamparanoj kaj aĉetantoj laŭ kadro kaj tarifo interkonsentitaj antaŭ la rikolto. Ankaŭ pri tio, la registaro antaŭmetas la "liberon" de terkulturisto elekti al kiu li volas vendi. Sed, kiom ĉi tiu pezas kontraŭ la gigantoj de agronutraĵa kaj grandkomerca sektoroj ? Cetere, tio povas akceli la spekulan intensan unuspecan kulturon anstataŭ agroekologian diversigon de kulturoj.

La tria teksto, nomata "amendo pri esencaj varoj", forigas el la listo de la ĝis nun publike reguligitaj varoj oleon, cepojn aŭ terpomojn. Tio signifas la finon de aĉetoj de tiuj varoj fare de la ŝtataj agentejoj, dum la kamparanoj deziras ilian amasan plivastigon. La anoncita celo estas logi la privatajn investojn en modernigo kaj disvolviĝo de la stokaj infrastrukturoj, ĉar la ŝtataj agentejoj estas ofte akuzitaj pri malŝparado pro malbonaj stokadaj kondiĉoj. Tamen, tiu celo ŝajnas esti riska veto ĉar mankas centra reguliga interveno, dum la subnutrada nivelo de la lando restas alta : 14% de la loĝantoj estas subnutrataj [6]. La malriĉuloj riskas senhavecon, la aliaj konsumantoj altiĝon de detalaj prezoj. "Tiu leĝo efikas ne nur kontraŭ la kamparanoj, sed ankaŭ kontraŭ "la ordinara homo" de tiu lando. Tio estas verda signalo por inflacio", substrekis la ĉefministro de la ŝtato Delhio kaj estro de Partio de la Ordinara Homo (AAP), S-ro Arvind Kejriwal, dum parolado la 14-an de decembro [7]. Lia partio subtenas la kamparanan mobilizadon, same kiel Kongresa Partio kaj Komunista Partio de Hindio (marksista) [8].

Tiuj tri leĝoj enhavas ankaŭ ordonaron, kiu limigas la eblecojn por la civitanoj apelacii al ŝtatoficoj okaze de malkonsento kun iu ajn privata agento. Plie, ili ne traktas la sociajn kaj mediprotektajn kostojn de la postlasaĵo de la "verda revolucio" [9]. Ne pli ili zorgas pri la senteraj agrolaboristoj, kiuj, laŭ la regionoj, povas atingi ĝis kvarono de la kampara aktiva loĝantaro.

Malferminte la vojon por malaltigo de publikaj subvencioj, ili formas koheran tutaĵon, kiu fordonas agrokulturon al potencaj firmaoj de la agronutraĵa kaj grandkomerca sektoroj. Tial la kolero de la kamparanoj, kiuj do kontraŭstaris ekde junio 2020, sub la standardo de regionaj sindikatoj. La 9-an de aŭgusto, 78-an datrevenon de la movado Quit India ("Forlasu Hindion"), kontraŭ la Brita koloniado, manifestacioj okazis preskaŭ ĉie : bruligo de la leĝtekstoj, blokado de ŝoseoj, defilado sur traktoroj aŭ motorcikloj, sidadoj, prezentado de platformoj... Estiĝis nacia alianco de pli ol kvincent lokaj organizaĵoj vokantaj "unuiĝintan kamparanan mobilizadon" (Sanyukt Kisan Morcha), sendependan de politikaj partioj.

La movado ekstartis ĉefe de la nordaj ŝtatoj - Panĝabio, Harjano, Utarpradeŝo - en kiu la kamparanoj, posedantoj de sia tero kaj ofte konsiderataj kiel la gajnintoj de la "verda revolucio", estas depost la jaroj 1990-aj la parto de la agrokultura mondo la plej minacata pri socia defalo. Kvankam en Panĝabio, kie fortas la mobilizado, la posedataj areoj atingas averaĝe 3,6 hektarojn, ili apenaŭ superas 1 hektaron ĉe la tutlanda nivelo. Konstatinte la rifuzon intertrakti de la registaro, regata de Partio de la Hindia Popolo (BJP hindunaciisma) ili vokis por marŝado al Nov-Delhio. Alveninte ĝis la enirejoj de la ĉefurbo, ili apogis sin sur densa reto de hinduaj temploj kaj gurudwara (sikaj preĝejoj), kiuj helpis la organizadon. Tre rapide, la ŝoseoj al la ĉefurbo iĝis parte blokitaj per instalado de tendaroj. Tendoj estis metitaj, kuŝejoj, akvopunktoj, lavejoj, flegejoj, komunaj kuirejoj estis instalitaj. Podioj estis starigitaj kun gigantaj ekranoj kaj disaŭdigo de paroladoj en la sociaj retoj.

La katalogo de kolektiva agado senĉese plivastiĝis. La 8-an de decembro la kamparanaj organizaĵoj vokis ĝeneralan strikon, kiu akiris gravan subtenon de sindikatoj de salajruloj kaj studentoj, de virinaj movadoj kaj eĉ de iuj komercistoj, kiuj tamen estas supozataj unue profiti tiujn leĝojn. Malsatstriko okazis responde al severa punpremo - larmigaj gasoj, akvokanonoj kaj pluraj centoj da arestitoj, laŭ la sindikato All India Kisan Sabha. La 20-an la alveno de novaj grupoj venintaj de Raĝastano blokis la ŝoseon de Delhio al Jaipur. La 23-an estis deklarita "Tago de la agrokulturistoj", kaj helpogrupoj estis senditaj ĝis la limoj de la ĉefurbo. Kelkaj miloj da etaj kaj mezaj kamparanoj, ĉefe membroj de sindikatoj porkomunistaj de la okcidentaj kaj centraj regionoj konverĝis por formi karavanon de ĵipoj.

La 26-an, bojkotkampanjo kontraŭ la "varoj kaj servoj de Ambani kaj Adani" estis lanĉita. Per sonformo kaj lingva aranĝo propraj al la Hinda lingvo, la kamparanoj mallaŭdas du ja realajn nomojn : tiujn de la miliarduloj Gautam Adani kaj Mukesh Ambani, kies firmagrupoj simbolas samtempe "la brilantan Hindion" ("Shining India", frapfrazo de BJP dum la balotado - malvenka- de 2004) kaj ian ideon pri predado de la kampara ekonomio. S-ro Ambani, unua riĉulo de la lando laŭ Forbes [10], estras la firmagrupon Reliance Industries, kies produktado iras de petrolkemiaĵoj ĝis telekomunikado, tra superbazaroj, transporto kaj cerealostokado.

Tuj malantaŭ li, ankaŭ S-ro Adani estras grandan firmagrupon aktivantan en minejoj, konstruaĵoj, regado de havenoj, kaj, pli kaj pli, en agronutra industrio (ĝi produktas la plej grandan markon de oleo en la lando). Ambaŭ apartenas al la intima amikaro de S-ro Modi. La 27-an de decembro, la monata radielsendaĵo de la ĉefministro, "Mann Ki Baat" ("La koralkore parolo") estis perturbita de agrokulturistoj, kiuj frapadis sur metalajn telerojn por simbole kovri lian voĉon kaj montri sian oponadon al lia politiko. Kamparanaj organizaĵoj vokis por redono de poŝtelefonaj abonkartoj de la markoj Reliance kaj Jio (Ambani).

La preskaŭ armea organizo de la movado montras la proksiman rilaton inter jawan (militisto) kaj kisan (kamparano). Tio aludas politikan frapfrazon samaĝan kiel la sendependiĝo : "Jai Jawan, Jai Kisan" (Gloron al militistoj, gloron al kamparanoj). Sume, se la armeo defendas la landlimojn, la kamparanoj certigas la enlandan sekurecon, tio estas la nutra sekureco. Je la nomo de tiu morala pakto, la kamparanoj profitis protektadon certigitan de la ŝtato, pakto de nun rompita.

Ekde la komenco, la manifestaciantoj estis kvalifikitaj, de BJP kaj amaskomunikiloj, "kontraŭnaciuloj" instigataj de Ĉinio aŭ Pakistano, eĉ "teroristoj" kaj "secesiistoj", reference al secesia movado de Panĝabaj sikoj, kiuj okupis la oran templon en 1984, antaŭ ol esti sange punitaj per ordono de ĉefministro Indira Gandhi (mortigita kelkajn monatojn poste de siaj sikaj korpogardistoj). Ankaŭ akuzitaj esti marionetoj de la ekstrem-maldekstraj partioj naxalaj [11] , ili estus tio, kion la deputitoj kaj ĵurnalistoj de BJP nomas tukde tukde gang "bando de rompistoj de la nacia unuiĝo".

Tamen, pli ĝusta estas la malo : la kamparana koalicio deklaris sin oponanta la disputatan leĝon de 2019 pri civitaneco, kiu diferencigas la islamanojn [12]. Plie, distribuo de manĝoj kuiritaj de sikoj estis faritaj al aliaj manifestaciantoj kaj eĉ al policanoj kaj similaj rotoj senditaj por "sekurigi" ŝoseojn. Jen fotoj, kiuj ne vere cirkulas en la godimedia (laŭlitere, la amaskomunikiloj, kiuj sidas sur la registaraj genuoj), kiel nomas ilin la kamparanoj.

"Ni estas kamparanoj, ne teroristoj", klamas la manifestaciantoj. Ili kreis la ĵurnalon Trolley Times, kiu volas sin sendependa kaj organizita respondo al la amaskomunikilaj atakoj. Ili ankaŭ forte agadas en la sociaj retoj, kaj tiel povis rekte sekvi la diskutojn de siaj reprezentantoj kun la ministro pri agrokulturo, komerco kaj industrio, same kun tiu pri konsumado, nutrado kaj distribuo. Fronte al registaro, kiu rifuzas forigi la tri leĝojn, la kamparanoj daŭre postulas la plivastigon de minimumaj prezoj al la tuta agrokultura sektoro kaj ilian agnoskon, kiej rajto metita en la leĝo.

Malgraŭ la provoj de la superega kortumo por enmiksiĝi en la konflikton, favorante la kreon de marioneta komisio anstataŭ decidi pri la konstitucieco de la tri leĝoj, kaj malgraŭ la minacoj kontraŭ la mobilizadoj planitaj por la 26-a de januaro, datreveno de la efektivigo de la konstitucio post la sendependo, la kamparanoj estis daŭre mobiliziĝintaj meze de januaro. Ĉu S-ro Modi, ĝis nun malcedema, ŝanĝos sian taktikon ?

Joël CABALION kaj Delphine THIVET



[1] Legu : Palagummi Sainath, "Vague de suicides et crise de l’agriculture" en "Réveil de l’Inde", Manière de voir, n°94, aŭgusto-septembro 2007, kaj Mira Kamdar, Barato rezistas la logon de la usona agronutra industrio, Le Monde diplomatique, marto 2010.

[2] Ashok Gulati, "On farm bills, government must get its act together, but opposition is misguided", The Indian Express, Nov-Delhio, 28-a de septembro 2020.

[3] Tiu leĝo, The farmers Produce Trade and Commerce (Promotion and Facilitation) Bill 2020, estas legebla, same kiel la du aliaj, en la retejo de la parlamento : www.prsindia.org

[4] Himanshu, "lessons from Bihar’s abolition of its APMC system for farmers". Mint, Nov-Delhio, 24-a de septembro 2020.

[5] Paridhi Sinha, "If the mandi is gone, there is no buyer of last-resort - Richa Kumar, Associate Professor, IIT-Delhi", The Blue Letters, 2-a de novembro 2020, https://theblueletters.com

[6] "L’état de la sécurité alimentaire et de la nutrition dans le monde", Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por nutrado kaj agrokulturo (FAO), Romo, 13-a de julio 2020.

[7] "Calling farmers terrorists attempt to defame them : Arvind Kejriwal", Nov-Delhia televido (NDTV), 14-a de decembro 2020, www.ndtv.com . Reganta la regionon ekde 2015, AAP ekaperis en la kontraŭkorupta movado de 2011.

[8] Ekzistas pluraj komunistaj partioj, inter ili, Komunista Partio de Hindio, kaj Komunista Partio de Hindio (marksista).

[9] "Degraded and wastelands of India : Status and spacial distribution", Indian Counsil of Agriculture Research, Nov-Delhio, junio 2010.

[10] "India’s 100 richest people", Forbes India, Ĵerzejo (Nov-ĵerzejo), 7-a de oktobro 2020.

[11] El la nomo de la vilaĝo Naxalbari, en Okcidenta Bengalio, kie kreiĝis maoista komunista movado en 1967. (TT)

[12] Aminah Mohammad-Arif, Jules Naudet kaj Nicolas Jaoul (sub la direktado de), "the Hindutva turn : Authoritarianism and resistance in India", South Asia Multidisciplinary Academic Journal, n°24-25, Parizo, 2020.


Memoraĵoj de Jean-Pierre Chevènement
La venenita heredaĵo de François Mitterrand

de  Serge HALIMI

Antaŭ iom pli ol dek kvin jaroj, s-ro Jean-Pierre Chevènement jam analizis la historion de la franca maldekstrularo kaj sian propran sperton en la registaro en plej diversaj postenoj : industrio, edukado, defendo, internaj aferoj.[Jean-Pierre Chevènement, Défis républicains, Fayard, Parizo, 2004. Vd « Quand la gauche de gouvernement raconte son histoire », Le Monde diplomatique, Aprilo 2007.]] De tiam li ne refariĝis ministro, nek kandidato por prezidant-elekto, sed lia unua memorlibro evidente ne rakontis ĉion. La verko, kiu hodiaŭ aperas, iom malpli solena kaj redaktita pli en rakonta maniero, utile kompletigas la antaŭan. [1]

La personeco de François Mitterrand okupas en ĝi centran lokon. Tio kompreneblas : li dum dek kvar jaroj estis prezidanto kaj li estis samtempe tiu, kiu eltiris la socialistojn el iliaj aliancoj kun la centro kaj tiel ebligis al ili enpotenciĝi, poste li faris ilin la kuzoj de la por-eŭropuniaj liberaluloj enkarnigitaj de Valéry Giscard d’Estaing, al kiu Mitterrand malebligis duan sepjaran mandaton. S-ro Chevènement brile analizas tiun returniĝon. Kelkfoje li ŝajnigas ne esti de tio surprizita. Skizante jam en 1967 la aliancon de lia eta rondo de amikoj kaj de Mitterrand, li indikas la malmultan entuziasmon, kiun tiu al ili inspiris : “ En niaj okuloj li havis kelkajn mankojn : li ne multe sciis pri socialismo (…). Koncerne la maldekstron, lia retoriko restis ĉe Lamartine. (…) Lia ekonomia kulturo malfeliĉe estis nula. ” S-ro Chevènement tamen decidis helpi sian novan aliancanon ŝtopi aŭ almenaŭ kaŝi liajn mankojn ”. Hodiaŭ li koncedas, ke li estis tro orgojla : “ Pri politiko mi devis ĉion lerni, kaj mi multe lernis de François Mitterrand. ”

Li multe lernis, sed por akiri kiujn rezultojn, ĉar la “ bonega donaco ” de Mitterrand al sia partio (la politika alternado) montriĝis “ venenita ” ? S-ro Chevènement resumas : “ La social-liberalismo estis la prezo de tiu longa daŭro de la Socialista Partio en la potenco, sed ankaŭ la profunda fonto de ĝia fina rifuzo en 2017. ” Du jarojn antaŭ ol fariĝi prezidanto, Mitterrand cetere, laŭ li, jam koncedis sian malgrandan kolektivan ambicion : “ Fakte, Jean-Pierre, mi ne kredas, ke Francujo, en nia epoko, povas fari alie – bedaŭrinde – ol lerte manovri inter la obstakloj. ”

La sinsekvo de la demisioj de s-ro Chevènement de la registaro pro esencaj malkonsentoj pri la ekonomia politiko (2983), pri la Golf-milito (1991), pri la leĝdona instanco por Korsiko (2000), devigas demandi sin pri la motivo de liaj eternaj revenoj. Ekde kiam, en 1983, la “ returniĝo al rigoro ” kiu, kiel la aŭtoro demonstras, faciligos la“ triumfo sur la eŭropa kontinento de la novliberala modelo ”, ekde kiam, en 1985, la Unika Akto estis aprobita “ unuanime kaj sen debato ” de la registaro (en kiu li partoprenas …), ekde kiam alia registaro tri jarojn poste akceptas eŭropan direktivon, kiu “ celas la liberigon de la kapital-moviĝoj antaŭ ol ĉia antaŭa harmoniigo de la imposto pri ŝparaĵoj ” (ĉi-foje s-ro Chevènement esprimis sian malkonsenton, sed restis ministro pri defendo), kiel li povis ankoraŭ sin persvadi ke sufiĉus “ gluti malbonaĵojn kun la espero ke poste eblos seniĝi je ili ” ?

La Golf-milito estis unu el la plej nedigesteblaj glutaĵoj. Kaj, en tiu afero, la duflankeco de Mitterand tuŝis la pinton. Ĝis Januaro de 1991 la prezidanto kredigis al sia defend-ministro, ke li serĉas intertraktitan solvon kun Saddam Hussein. Tamen, jam en Aŭgusto de 1990, li promesis al sia usona kolego George H. Bush milite engaĝi Francujon ĉe lia flanko … “ « Kompreneble, li iun tagon klarigas al s-ro Chevènement, la arabaj registaroj hodiaŭ kriaĉas, sed estu certa, ke morgaŭ ili ĉiuj estos ĉi tie por peti financajn subtenojn, ĉi tie, en la kavo de nia mano. » Kaj li montris la geston … ”

La aŭtoro ankaŭ revenas al siaj disputoj kun Le Monde. Laŭ li, tiu ĵurnalo, apogante la Golfmiliton same kiel Mitterrand, fie imputis la kritikojn de lia defendministro je “« retour d’épices » de Bagdado”. Ĝi kontraŭstaris al li eĉ pli rekte, kiam tiu ĉi fariĝis ministro pri internaj aferoj en la registaro de s-ro Lionel Jospin. La aŭtoro rakontas ke, la 11-an de Februaro 1999, Jean-Marie Colombani kaj Edwy Plenel vizitis lin en la place Beauvau por klarigi al li la linion, kiun la registaro devas sekvi, se ĝi volas ĝui la apogon de ilia ĵurnalo. Plenel, laŭ la aŭtoro, tiam klarigis : “ Lionel Jospin emfazis la ŝtaton kaj la nacion. Nu, Le Monde estas por Eŭropo, por eŭropa socialsistemo, por eŭropa politiko, ktp. Ĝiaj gvidantoj opinias, ke oni ne emfazu la naciŝtaton, sed la vojojn kaj rimedojn, kiuj ebligas al Francujo okupi sian lokon en la eŭropa disvolvado. ” S-ro Chevènement suspektas, ke Le Monde poste premis la ĉefministron por ke tiu adoptu, koncerne Korsikon, pozicion kiu devigis lin demisii. Aliflanke s-ro Jospin ricevis la subtenon de la gazeto por sia posta prezentiĝo kiel kandidato por la prezidant-elekto …

Oni ne esperu trovi la analizon de la rezulto, katastrofa, de tiu kandidatiĝo en la lasta libro de la socialista eksa ĉefministro. [2] Sinsekvo de ĝeneralaĵoj pri la franca politiko, la demokratio, la migradoj, la ekologio, tia laboraĵo en Politikaj Sciencoj eble ricevus mezan noton. Sed ne multe pli bonan, ĉar oni sendube trovus, ke la eksa ĉefministro tie montras sin tro indulga al s-ro Jospin.

Tute same kiel s-ro Chevènement al la aktuala prezidanto de la Respubliko [3] La aŭtoro koncedas, ke “ favora aprioro ” preskaŭ igus lin voĉdoni por s-ro Emmanuel Macron jam ĉe la unua baloto de la prezidantelekto de 2017, se li ne timus, ke tiam li retroviĝus “ kun Daniel Cohn-Bendit, Alain Minc kaj Jacques Attali ”. Tio, li koncedas, “ malutilus al la kohero de mia ideologia kaj politika pozicio ”. Oni ne povus diri tion pli bone … Sekve, ĉu necesas koncedi ke, eĉ en la karieroj de la plej koheraj ŝtatistoj, la memoroj kaj personaj amikecoj estigas ĉirkaŭvojojn, kiujn la simpla logiko igas nekompreneblaj ? Tiel, same kiel s-ro Jean-Luc Mélenchon neniam preterlasas okazon por proklami sian fidelecon al Mitterrand, la arĥitekto de la liberala Eŭropo, kiun li kontraŭbatalas, s-ro Chevènement diras, ke li ne komprenas la “ ĝisostan rifuzon ”, kiun la ŝtatestro kaŭzas. Ĉu tiom, ke li deziras al “ Emmanuel ” novan kvinjaran prezidantan mandaton ?

Serge HALIMI.



[1] Jean-Pierre Chevènement, Qui veut risquer sa vie la sauvera. Mémoires, Robert Laffont, Paris, 2020.

[2] Lionel Jospin, Un temps troublé, Seuil, Parizo, 2020.

[3] S-ro Emmanuel Macron. -vl


Pridemandi la evidenton
Pri la verko de Gaston BACHELARD

de  Jérôme LAMY

GASTON BACHELARD (1884-1962) produktis konsiderindan verkon, kiu okupiĝas same pri la poetikon kiel la plej lastatempan sciencon, la disvolvaĵojn de la kvantumfiziko same kiel la movbrilojn de la literaturaj imagoj. Du alirmanieroj, unu taga (tiu de filozofio de la sciencoj), unu nokta (tiu de filozofio de la poeta imago [1], por pensado pri la proprecoj de la homa spirito.

La Nova Scienca Spirito, aperinta en 1934 [2], volas klarigi la filozofiajn evoluojn de la “nuntempa scienco”, de la relativeco-teorio ĝis la kvantuma meĥaniko. Tio signifis definitive rompi kun la ideo, ke la observataj fenomenoj klariĝas per tio, ke oni iras de la plej simpla al la plej kompleksa. Tiel, la klopodoj de Alberto Ejnŝtejno por ellabori la teorion de relativeco neniel estis profundigo de la tezoj de Isaac Newton pri gravito, sed refondo de la konceptoj de la fiziko. Kvankam eblas retrovi la klasikan meĥanikon, tiun de Newton, en la nova meĥaniko, la fizikistoj ne iris de unu al la alia per teoria progreso, sed per kompleta refondo, kiu fine enprenis la malnovan teorion : “Ne estas disvolvado de la malnovaj doktrinoj al la novaj, sed pli ĝuste enprenado de la malnovaj pensoj fare de la novaj.”

La kvantuma meĥaniko devigas al alia transformado. Nun la realismo estas asociita kun la probableco : tio, kion la nova scienca spirito detruas, estas la determinismo, do la certeco restarigi kaŭzan ĉenon en fizika fenomeno. Anstataŭ tio oni prefere kalkulu kun “objekto dotitaj je hierarĥiaj kvalitoj sed kies konstanteco tute ne estas absoluta”. Bachelard memorigas, ke la scienca laboro okazas tra racio ĉiam en streĉiteco, kapabla korekti siajn antaŭajn paŝojn, kapabla dubi pri tio, kion oni kredis atingita. Li defendas “raciismon malfermitan”, ĉiam ema krei “surprizon” dum la esploradoj, kaj identigas fundamentan moviĝon en la sci-akiro : ĝi estas la “ver-kontrolado” de la mondo, danke al la perado de instrumentoj kiuj mem koncentras kaj materiigas teoriojn.

Tiu metodo, kiu liveras la bazojn de nova pensmaniero kaj konsistas en reesplorado de tio, kio ŝajnis evidenta, por pli bone montri la originalecon de tio, pri kio temas, troviĝas ankaŭ en la esenco de lia laborado pri literaturaj tekstoj. En La poetiko de la spaco Bachelard uzas poemojn de Rajno Mario Rilko [3], Charles Baudelaire …, por disvolvi “fenomenologion de la imagado” [4]. Li proponas kapti la poeziajn bildojn kiel bildojn per si mem kaj por si mem. Ilia fulma brilo kaj ilia klareco eligas eĥojn kaj respegulaĵojn, kiuj malfermas la labirinton de la revado. La variaĵoj pri la spaco estas okazo por mezuri ilian feliĉan potencon de amo, dum “topografia analizo”, kiu esploras la tujan esprimon de loĝado [habiter], tiu specifa rilato inter individuo kaj restadejo. Tiel la imagata domo ligas nin kun la infaneco ; ĝi disvolviĝas laŭ vertikalaj projekcioj lige kun la kosmo. La faldoj de la restadejo estas same multaj hejmoj de varmkora restrukturado de si mem.

Priloĝi la spacon signifas ankaŭ malfermi la tirkestojn, ŝrankojn kaj kofrojn. Tiuj aĵoj vekas poezion de kosmaj enplektiĝoj. La nesto, la konkoŝelo kaj la anguloj nutras imagojn de sekurigaj formoj. La kontraŭaj paroj (miniaturo – grandego, ene – ekstere) donas plastikan sperton de la spaco-poezio : la ludoj de ekspansio kaj retiriĝo malfermas la vojon al imagado sen geometria dimensio. Fine, la rondeco trudiĝas kiel ia prasperto, kapabla “instrui nin kunmeti la estaĵon en ĝia centro”.Kun la distanco de la psiĥanalizo la proponoj de Bachelard profundiĝas en la poezian densecon por liveri la imagojn de mondo kaptita de siaj tujaj reprezentiĝoj.

Jérôme LAMY.



[1] Vincent Bontems,Bachelard. Les Belles Lettres, kol. “Figures du savoir”, Parizo, 2010.

[2] Gaston Bachelard, Le Nouvel Esprit scientifique [La nova scienca spirito], Presses universitaires de France, kol. “Quadrige”, Parizo, 2020, 244 paĝoj, 12 eŭroj (1-a eld. : 1934).

[3] En Esperanto vidu Rajno Mario Rilko : La kanto pri amo kaj morto de la standardisto Kristoforo Rilko ; Duinaj Elegioj 1 ĝis 3 ; Bettina Krüger : La kanto pri amo kaj morto de la standardisto Kristoforo Rilko ; Vikipedio : La Duinaj Elegioj. Elgermanigitaj de Ramon Rius Santamario kaj Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, 70 paĝoj, ISBN 978-2-36960-080-0 (= MAS-libro n-ro 172). Pri la stilo de la verkoj vidu en tiu ĉi libro la komentojn de Bettina Krüger (paĝoj 28-40 kaj la Postparolon de la tradukinto, p. 54-56. -vl

[4] Gaston Bachelard, La Poétique de l’espace [La poetiko de la spaco], Presses universitaires de France, kol. “Quadrige”, 2020, 416 paĝoj, 13 eŭroj (1-a eld. : 1957).


Iluzia reveno al normaleco post la inaŭguro de Joseph Biden
Usonaj paranojoj, la heredaĵo de la Epoko de Trump

S-ro Joseph Biden, la nova prezidanto de Usono, tuj asertis sian deziron repacigi sian disŝiritan landon kaj samtempe radikale rompi kun la heredaĵo de sia antaŭulo. Samtempe atingi ĉi tiujn du celojn estos des pli malfacile ĉar Respublikanoj kaj Demokratoj malamas unu la alian kaj la paranoja amareco de la unuaj plifortigas la tenton je malindulgemo de la lastaj.

de  Thomas FRANK

Tiel finiĝis la epoko de Donald Trump, en kulmino de egoismo, nekompetenteco kaj perforto. La miliardula prezidanto rezervis la plejmalbonaĵon por la fino. Post kiam li malgajnis la elektadon de la 3-a de Novembro 2020, li rifuzis agnoski sian malvenkon kaj superŝutis la tribunalojn per dekoj da apelacioj - ĉiuj malakceptitaj, interalie de la juĝistoj kiujn li mem nomumis - pretendante, ke estas li kiu venkis kaj ke la elektado estis ŝtelita for de li laŭ nespecifita maniero. Ĉi tiu absurda teorio fariĝis nekontestebla vero ĉe la Respublikanaj Kongresanoj, precipe la plej junaj kaj ambiciaj, kiuj rapidis kolporti ĝin. La kulmino venis je la 6-a de Januaro, kiam Trump alvokis al liaj partizanoj direkti sin al la Kapitolo en Vaŝingtono, kie la Kongresanoj estis konfirmantaj la rezultojn de la elektado.

La tuta mondo scias, kio poste okazis : la tumultantaro atakis la sidejon de la leĝdona potenco en erupcio de perforta bufonado en kiu tumultantoj kun bisonaj kornoj kaj en karnavalaj vestoj invadis la plejsanktejon de la usona demokratio. Kelkaj faris memfotojn en la marmoraj haloj, aliaj svingis la flagon de la Konfederaciitaj Ŝtatoj, kaj ankoraŭ aliaj instigis al murdo. Sendube ili esperis ke, terurante la elektitajn oficialulojn, ili helpas ke Trump tenu al si la ŝtatregadon ; preter tiu tuja celo, iliaj intencoj restis neklaraj.

Ĉiam estas ŝoke kiam oni vidas ke homoj, fabelante, faras fiaĵojn surbaze de tiuj kredoj. Ĉi-kaze, la atakantoj ĉe la usona Kongreso transpasis limon kiun la plejparto de usonanoj konsideras sankta. Kaj, tiel farinte, ili faris tion, kion neniu faris dum la kvar jaroj de la mandato de Trump : ili vekis senton de honto ene de la Respublikana Partio.

Subite, la plej vaste atentataj konservativaj figuroj pasis de malkaŝa kaj varma subteno por la homamasoj, furiozigitaj fare de la prezidanto, al urĝa klopodo senkulpigi sin pri la atako kontraŭ la Kapitolo, nekredinde metante la kulpon sur la antifa (kontraŭfaŝistoj). Tvitero nuligis la konton de sia plej fama uzanto. La Ĉambro de Reprezentantoj senprecedence petis lian eksigon (impeachment) duan fojon. Sed la plej kruela bato venis kiam la plej grandaj bankoj de la lando anoncis, ke ili jam ne financos la Respublikanan Partion, kies primara celo ĉiam estas protekti tiujn samajn bankojn kontraŭ la leĝoj.

Kun tio povus esti, ke nova tago tagiĝis en Usono. Dum la lasta jardeko, multaj eminentaj fakuloj prognozis la baldaŭan disfalon de konservativismo, de la epoko de Reagan, kaj de la Respublikana Partio, kiuj estos nehaltigeble forbalaitaj de la demografia evoluado, la triumfo de multkultura progresismo, kaj la alveno de nova generacio de usonanoj. Ĉu ĉi tiun profetaĵon plenumas la sinko de trumpismo en marĉon de frenezeco kaj perfortaĵoj ?

Por respondi al tia demando, estas necese ke ni konsideru la entutan epokon de Trump, kaj koncentriĝu precipe pri la kategorio de voĉdonantoj kiuj, dum la lastaj jardekoj, laŭpaŝe forlasis la Respublikanan Partion por aliĝi al la Demokratoj. Ĉi tiuj estas homoj kiujn mi bone konas : ili estas homoj rafinitaj kaj kleraj, por kiuj la vivo estas simpla sinsekvo de splendaĵoj kaj plezuroj. Ĉi tie mi pensas pri la loĝantoj de la plej riĉaj blankulaj antaŭurboj. En la 100 kantonoj kun la plej bonaj lernejoj en la lando, s-ro Joseph Biden ricevis 84% de la voĉdonaro. En la 100 kantonoj kun la plej alta mediana enspezo, li ricevis 57 procentojn [1]. Antaŭ tridek jaroj, Respublikanoj gajnis per granda plimulto en ambaŭ kategorioj.

Oni povas mezuri la fenomenon per komparo de la ekonomia pezo de ĉiu teritorio kun la elektoj de ĝiaj voĉdonintoj. S-ino Hillary Clinton iam fanfaronis ke, malgraŭ ŝia malvenko en la elektado de 2016, voĉdonis favore al ŝi la plej "viglaj" lokoj de la lando, tiuj, kiuj produktis "du trionojn de la malneta enlanda produkto de Usono" [2]. Nu, Biden faris pli bone ol tio : la kantonoj gajnitaj de la Demokrata kandidato reprezentis 71 procentojn de la ekonomia agado de Usono, kompare kun nuraj 29 procentoj por kantonoj kiuj favoris Trump [3].

Mi pasigis mian junaĝon en unu el la prosperaj lokoj priskribitaj en ĉi tiuj studoj : Kantono Johnson, en la antaŭurboj de Kansas City, unu el la bonhavaj periferiaj lokoj de la white flight (blankula fuĝo) kie blankulaj familioj, kiuj forlasis la urbocentrojn, kolektiĝas ĉe siaj samuloj. Kvankam mia familio ne estis aparte bonhava, nia socia medio, kiu konsistis el advokatoj, kuracistoj kaj arkitektoj kies infanoj vizitis la plej bonajn privatajn lernejojn, estis nedisputeble la plej riĉa en Kansaso. Loĝantoj laboris en briletantaj oficejaroj, butikumis en grandegaj butikcentroj kun superabundaj varoj, ludis golfon sur ravaj verdejoj, manĝis en restoracioj de internacia nivelo, kaj loĝis en imitaj palacoj kies terenoj etendiĝis kilometrojn trans la prerio. En mia junaĝo, mi kutimis ekveturi en la aŭto kun amikoj, dum punko bruegis el la laŭtparoliloj, kaj ni veturis laŭlonge de la ses-koridora bulvardo de Kantono Johnson, laŭte mokante la pretendemecon de la burĝaro.

Silicon Valley favoras la Demokratojn

Iam, ni mokis ĉi tiujn homojn ĉar ili estis la reganta klaso. Kantono Johnson ne nur estis blanka kaj riĉa, sed ankaŭ estis unu el la plej ĝisoste Respublikanaj lokoj en Usono. Tiutempe, la konservativuloj regis preskaŭ ĉiun gravan oficon kaj gajnis preskaŭ ĉiun elektadon. Ŝajnis al ni, ke tiel ĉiam estis. La kantono ne voĉdonis favore al Demokrata kandidato por la prezidanteco depost 1916, kiam Woodrow Wilson okupis la Blankan Domon. Ĝiaj voĉdonantoj malestimis Franklin D. Roosevelt kaj John F. Kennedy, sed amegis Barry Goldwater, la feroca kontraŭkomunisto kiu gvidis la Respublikanojn al frakasa malvenko en 1964.

En Novembro 2020, tamen, Kantono Johnson estis unu el kvin kantonoj en Kansaso kiuj per grandega plimulto voĉdonis favore al la Demokrato Biden. Dum mi traveturis ĝin antaŭ la elektado, mi surprizite vidis nenombreblajn BLM-signojn - t.e. Black Lives Matter (La Vivoj de Nigruloj Gravas) - plantitaj en la zorgeme bonordigitaj ĝardenojn de la loĝantoj. Sur terpeco, vidalvide de la iama hejmo de la frato de prezidanto Dwight D. Eisenhower, staris monumento de hortikultura arto, reprezentanta Statuon de Libereco kovrita per timigaspekta reto kaj portanta signon : "Bonvolu savi min ! Savu la demokration !"

Sed la socia konsisto de ĉi tiu elektantaro restas neniom ŝanĝiĝinta. La kantono ankoraŭ estas plejparte blankula, komercista kaj ekstreme bonhava. Infanoj ankoraŭ vizitas tre bonajn lernejojn, la prezoj de nemoveblaĵoj estas pli altaj ol iam ajn, kaj domegoj kiel brilaj kukaĵoj ankoraŭ staras. Kantono Johnson ankoraŭ superece rigardas de alte la malpli bonsortajn Respublikanajn amasojn en la regiono, kvankam hodiaŭ ĝi tion faras de maldekstre, laŭ la signifo ke tiu termino en Usono. Oni povas laŭdezire moketi la pompaĉajn domegojn de la reganta klaso, sed lastatempe oni ofte trovos signon tie proklamantan : "La rajtoj de virinoj estas homaj rajtoj," "Aŭskultu tion, kion la scienco diras," aŭ "Amo estas amo" (slogano destinita por eduki gejofobojn).

Unu el la plej tutfortaj politikaj dueloj de Novembro interbataligis Demokraton el Kantono Johnson kaj Respublikano el okcidenta Kansaso por unu el la seĝoj de ilia subŝtato en la usona Senato. La Demokrata kandidato elspezis kvaroble pli da mono je sia kampanjo ol sia Respublikana rivalo : USD 28 milionoj kontraŭ USD 7 milionoj. Tia diferenco estus neimagebla ĝis lastatempe. La donacema kaj senkondiĉa subteno de la mondo de mono por la Respublikana Partio de ĉiam estas fundamenta principo en la politika vivo de ĉi tiu lando. Ĉiuj klopodoj por kompreni nian sistemon nepre komenciĝis per ĉi tiu rememorigo : jen kial Respublikanoj, laŭdire, faras la agojn kiujn ili faras, kial ili proklamas sian blindan fidon al la leĝo de la merkato kaj kial iliaj gvidantoj emeritiĝas frue por fariĝi premgrupistoj ; kaj, kompreneble, jen kial la elspezado de Respublikanoj je elektadoj superfortas tiun de Demokratoj.

Nu, ne ĉi-foje. S-ro Trump ja sekvis laŭlitere la regulojn de la Respublikana Partio, donante ekstravagancajn favorojn al la riĉuloj kaj la komercista komunumo dum siaj kvar jaroj en la Blanka Domo, kiel ekzemple kiam li denove malaltigis iliajn impostojn kaj aranĝis senpunecon por poluantoj. Sed ne estis sufiĉe. Biden elspezis 1,6 miliardojn da dolaroj por sia kampanjo, kaj Trump elspezis 1,1 miliardojn. La fanfaronema miliardulo estis venkegita sur sia propra tereno. Wall Street kaj Silicon Valley, gvidataj de la tuta komunumo Gafam (Google, Apple, Facebook, Amazon, Microsoft), kiuj estis inter la ĉefaj donacantoj de Biden, grandparte aliĝis al la Demokrata Partio. S-ro Trump gajnis en la "malnova" industriiĝinta ekonomio, kiel la agroindustrio, karbo, kaj petrolo, sed ĉiuj sektoroj kiuj difinas la usonan kulturon eniris la "rezistadon" kontraŭ li : la distroindustrio malamis lin, la teknologia industrio malamis lin, la mondo de la universitatoj malamis lin. Ankaŭ la diplomataro kondamnis lin, kaj la organizaĵoj de la nacia sekureco - ĉar la Respublikanoj respondecis pri la milito en Irako - kaj tiel ankaŭ faris la gazetaro (krom la amaskomunikiloj de la ekstrema dekstro) .

Eĉ la Central Intelligence Agency (CIA) direktis sian celilon al li. Tiom, ke, dum la lastaj kvar jaroj, la reputacio de la Agentejo subite inversiĝis. Nun, ĉe la maldekstrularo, oni preskaŭ estas petata verŝi larmon por ĝi, pro la kalumnio kaj malamikeco de s-ro Trump kiu akuzis, ke ĝi troigis la rusan sintrudon en la elektado de 2016. La Washington Post ilustris ĉi tiun returniĝon en artikolo pri la "parola historio" de la opozicia movado kontraŭ Trump [4]. Ĉi tiu sinsekvo de atestoj konsistas el ĉapitroj el kiuj ĉiu donas la parolon al gravuloj kiuj rakontas pri kiel profunde ilin ŝokis la konduto de la prezidanto kaj kiel ili aliĝis al la "rezistado". La gazeto domaĝas al ni neniun detalon pri la hororinta reago de ĉi tiuj homoj je la tago post la elektado de 2016, pri ilia decido partopreni la Marŝon de Virinoj en januaro 2017, aŭ la traŭmato kiun s-ro Trump trudis al ili dum sia parolado je la 21-a de januaro 2017 ĉe la Muro de Rememoro de la CIA - la monumento kiu honoras agentojn mortintajn en la servo al sia lando.

En ĉi tiu "plej respektinda loko," kiel la Washington Post ĝin nomis, la prezidanto faris, kiel kutime, stultan kaj malmodestan paroladon, "pli ol hontan" laŭ s-ino Tammy Duckworth, Demokrata senatano de Ilinojo. S-ro Pete Buttigieg, eksa rivalo de s-ro Biden en la antaŭelekto de la prezidantelekto, kaj ĵus nomumita ŝtatsekretario pri transporto, spertis ĝin kiel "vere malhelan momenton". Ofendiĝi pro tio, ke politikisto malrespektis la CIA certe estas rimarkinde nova afero ĉe la progresemuloj. Tamen, la historia signifo de ĉi tiu fendiĝo estis eklipsita de la vortoj de eksa CIA-estro, Michael Hayden, kiu ankaŭ estis invitita komenti pri la parolado antaŭ la Muro de Rememoro : "La strategia informo koncernas la serĉon pri la vero. La celo de oficisto de strategia informo ĉiam estas kiel eble plej alproksimiĝi al la vero. Mi kredas ke tio estas io, kion ni havas komunan kun la gazetaro."

Estas vere, ke dum la epoko de Trump oni ĉiam pli malfacile povis distingi inter la liberala gazetaro kaj tio, kion en Vaŝingtono oni nomas la "komunumo de strategia informo". S-ro Hayden mem fariĝis komentisto ĉe Cable News Network (CNN) en 2017, kiel ankaŭ s-ro James Clapper, la Direktoro de Nacia Strategia Informo sub prezidanto Barack Obama. S-ro John Brennan, alia eksa CIA-estro, estis varbita de la National Broadcasting Company (NBC). Nenombreblaj eksaj spionestroj simile konvertiĝis, kaj konjektis televide pri la "falsa propagando" de la trumpistoj kaj la okulta potenco per kiu s-ro Vladimir Putin supoze influis la usonan prezidanton.

Kaj tio necese kondukas nin al Russiagate, tiu inkubo de la epoko de Trump kiu okupis tre multe da spaco dum tre multe da jaroj, senfina labirinto kies plej ekstravagancajn serpentumadojn neniu deziras memori. Ĉe la radiko de ĉi tiu skandalo estis "koluzio", la ideo ke s-ro Trump iel konspiris kun la rusa registaro por falsi la elektadon de 2016. Tio signifis, ke li ne nur estas malkompetentulo aŭ krimulo, sed ke li funkcias kiel agento de malamika fremda regno.

Paneo de ĵurnalismaj normoj

Estis centoj da tiaj akuzoj. Estontaj historiistoj devos determini kiu fakulo emfazis kiun detalon, kiel la reguloj de ĵurnalismo estis suspenditaj, kaj kiel la televidaj novaĵoj ekspluatis la timon pri Rusio por ŝveligi sian spektantaron. Ni alteniĝu al la ĉefa punkto : ĉi tiu historio estis la plej granda melodramo de la amaskomunikiloj dum la jaroj de Trump, la superrega temo de la fraplinioj, kaj ĉiam sammaniere, kun amasoj da kulpigaj riveloj. Strange, tamen, ĉi tiuj riveloj neniel realiĝis. La speciala prokuroro Robert Mueller persekutis neniun pro kompliceco aŭ konspiro kun la rusa registaro. Kaj en Marto 2019, lia raporto konkludis : "Fine, ĉi tiu enketo ne konstatis ke iuj ajn membroj de la kampanjo de Donald Trump konspiris aŭ kunordigis kun la rusa registaro en ĝiaj agadoj de sintrudo en la elektadon".

Alivorte, la plej vaste raportita politika skandalo de la epoko de Trump estigis skandalon ĵurnalisman. En ilia fervoro faligi prezidanton kiujn ili malestimis, ĵurnalistoj forlasis ĉian ŝajnon de ekvilibro kaj justeco. Male ol kamufli siajn okulŝirmilojn, ili asertis ke tio estas progreso farita necesa de la senĉesaj mensogoj de s-ro Trump. Kiel Matt Taibi skribas, "Russiagate" estas la " amasdetruilo de la nova generacio," sed laŭ eĉ pli granda amplekso : "Eraroj kaj troigoj estas atingintaj tian skalon, ke ili forbalais la realaĵon de la faktoj. Ni estas fariĝintaj partizanoj, kvazaŭ jam ne ekzistas la ideo de sendependa gazetaro kies rolo estas distingi faktojn disde fikcioj" [5].

Sed ĉi tiu skandalo apenaŭ havis sekvaĵojn. Komentistoj kiuj raportis falsajn informojn pri "Russiagate" preskaŭ neniam estis punitaj. Ĉi tiu eksterordinara paneo de ĵurnalismaj normoj neniel malhelpis, ke ĝiaj protagonistoj perceptu sin kiel superherooj okupataj pri maltimema lukto kontraŭ la fortoj de la falsa propagando eksterlande kaj kontraŭ ilia komplico en la Blanka Domo. Kiel la melodrama devizo adoptita en 2017 de la Washington Post rememorigas nin, "La demokratio mortas en senlumeco".

La demokrata gazetaro ekspluatis la historian paralelon inter la jaroj de Trump kaj la Malvarma Milito, tiu alia periodo kiam rusa mallumo minacis la demokration kaj kiam "seriozaj" informoj kondukis esencan lukton kontraŭ la fremda politika propagando. "De Black Lives Matter al la premgrupo de la armilindustrio, ĉiam, kiam divido aperas en la socio, Rusio sin turnas al falsa propagando por profundigi ĝin, semante ĥaoson trans la tuta politika spektro", laŭ la New York Times en 2018, en video kun la titolo "Operaco Infekto," rilate al fama soveta operaco de falsa propagando [6].

Sed kiel gajni ĉi tiun novan Malvarman Militon, eĉ pli decidan ol la antaŭan, kiu koncernas la veron mem ? La Demokratoj alportis armilon kiu pruvis sian meriton en la pasinteco : la cenzuro. En lastatempa intervjuo, la legendula gvidanto de la Usona Unuiĝo por la Civilaj Liberoj, s-ro Ira Glasser, malnovstila maldekstrulo, parolas pri lekcio kiun li faris ĉe prestiĝa fakultato pri juro : "Fine de la debato, ĉeestantoj ekstaris unu post la alia, inter ili kelkaj el la plej junaj instruistoj, por deklari ke ilia celo de sociala justeco por nigruloj, virinoj kaj ĉiaj malplimultoj estas neakordigebla kun la libera parolo, kaj ke la libera parolo estas ilia oponanto [7].

Oni ne povas kompreni la politikan sistemon de Usono sen enkalkuli tion, pri kio s-ro Glasser atentigis : multaj progresemuloj konsentis alianciĝi kun la teknologia industrio por preventi la "falsan propagandon" kaj eraran pensmanieron al kiuj la publiko povus esti elmetata. Malsanigaj voĉoj devas esti ekskluditaj el la platformoj. Erarigaj vidpunktoj - kiel la tviteraĵoj afiŝitaj de s-ro Trump post la novembra elektado - devas esti etikeditaj de la konvenaj aŭtoritatuloj per avertaj mesaĝoj. Enhavoj kiuj komunikas "senbazajn, falsajn kaj erarajn asertojn" estas forigendaj.

Sed antaŭ ol oni sin lanĉas en la batalon por savi la demokration de la mallumo de s-ro Putin, estus prudente memori kiel la malvarma milito disvolviĝis. La "timo pri la Ruĝuloj" de la finaj 1940-aj jaroj estis uzita por akuzi, ke la registaro de prezidanto Truman] koluzias kun la komunistoj - kaj por movi ĝian eksterlandan politikon eĉ pli dekstren. La ĉasistoj de Ruĝuloj celis "agentojn de subfosado" por silentigi aŭ maldungigi ilin kaj tiel ruinigis iliajn vivojn. Estis tempo de morala histerio, kiam suspekto efektive estis konfeso.

Kulturaj militoj

La nuna politika kulturo kunportas nin rekte en kompareblan situacion, precipe pro tio, ke la atako kontraŭ la Usona Kongreso intensigis la klimaton de timo kaj paranojo. Sed kiuj estas la subfosantoj kiujn la nacio devas elserĉi ? Kie estas la J. Edgar Hoover-oj kiuj verŝos oleon sur la fajron kaj subpremos la malamikon ? La supre menciita video el la New York Times informas nin ke rusaj kampanjoj de falsa propagando ekspluatas la "dividojn en nia socio", sed ĉi tiu aserto povus tute egale koncerni la opiniojn de la kolumnistoj de la New York Times. Tvitero same faras, kiel ankaŭ CNN, Facebook kaj la plimulto de amaskomunikiloj. Kiel Matt Taibbi montras en sia libro, ĉi tio estas la komerca modelo de la hodiaŭaj amaskomunikiloj : la kulturaj militoj furiozas ĉirkaŭ ni tuttage kaj tutnokte ĉar skandaliĝo kaj malakordo kreas spektantarojn kaj ebligas al la amaskomunikiloj vendi sukeraĵojn kaj vindojn por plenkreskuloj. Startigu vian aŭton, kaj vi aŭdos voĉon en la radio kritikantan aktoron pro tio, ke li aŭ ŝi ludis nekonvenan rolon en filmo. Ŝaltu vian televidilon, kaj vi vidos komentiston furioze kondamnantan kontraŭfaŝismajn aktivulojn kiuj jetis objektojn kontraŭ la polico aŭ faligis statuon.

Certe, ne ĉiam temas pri falsa propagando. La New York Times firme kredas, ke la kulturaj militoj, kiujn ĝi elektas inciti, estas kampanjoj por la bono kaj la lumo. Kaj sendube la konservativuloj kredas, ke ili devas mutigi siajn oponantojn, kiel ili faris je aliaj okazoj en nia historio. Ĉi-foje, tamen, la dekstro ne regas la armilojn. Kultura legitimeco tute restas en la manoj de la koalicio de la ofendiĝintoj, kies respondo estas simpla : la fakuloj scias. Estas ili kiuj devas premi la mutigan butonon.

La legitimeco de kultura milito ne dependas de la vereco de siaj argumentoj kiuj, verdire, ne ĉiam estas facile determineblaj : ĝi dependas de la pozicio de siaj argumentantoj ene de ilia kolegaro. Male, tio, kio difinas "misinformon", estas la fakto ke ĝi estas publikigita de ordinarulo, sen la rajto respondi, maniulo kiu atakas fakulojn sur Tvitero kaj disvastigas konspirajn teoriojn sur Reddit.

La problemo de misinformoj tial povas ilustri pli ĝeneralan krizon de la aŭtoritato de la elitoj kiu estas aparte akuta ekde la alveno de s-ro Trump. Kiel Jonathan Rauch de la Brookings Institution lamentis en artikolo publikigita de The Atlantic dum la stresiga somero de 2016, "nia plej urĝa politika problemo hodiaŭ estas tio, ke la lando forlasis la establitaron, kaj ne inverse" [8].

Zorgi pri la krizo de la aŭtoritato : jen la okupiĝo de iuj progresemaj usonanoj hodiaŭ. Pli malnovaj zorgoj, ekonomiaj, ekzemple, estas submetataj al sarkasmo ; male, la restarigo de la hierarkio de ekspertizo ŝajne estas morala krizo. "Respektu la sciencon", ili preskribas sur la signoj kaj glumarkoj videblaj en la kvartaloj de la Demokratoj. Respektu la ekspertizon. Respektu la hierarkion. Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon.

Laŭ ilia aserto, la eksterlanda politiko devas aparteni al la diplomatia "komunumo". La politiko de la centra banko devas esti protektata kontraŭ la malutila influo de kultivistoj. Fronte al la interna interkonsentiĝo de ĉiu profesio, neniuj kontraŭaj voĉoj estos permesitaj, almenaŭ publike. La dubo devas esti subpremata, se ne forigata. Al la membroj de la kuracaj profesioj oni alvokas montri unuaniman vidpunkton - logiko de subpremo de la penso kiu etendiĝas al ĉiuj lokoj de la scio.

Finfine, ĉi tiaj predikoj montriĝas esti malutilaj. Ŝajne, la kvar jaroj dediĉitaj al riproĉado kontraŭ la subtenantoj de Trump nur servis por konvinki ilin pliintensigi sian sindediĉon je sia korupta ikono. Provi hontigi tiujn, kiuj ne vivas konforme al viaj propraj normoj, neniam estas la plej bona strategio por ŝanĝi ilian konduton.

Sed, laŭ historia vidpunkto, la usona maldekstro estas en taŭga pozicio por scii, ke la politiko de admonado ne sukcesas. Dum la prezidantelekta kampanjo de 1936, la superregaj klasoj (gazetarestroj, ekonomikistoj, kompaniaj advokatoj ...) unuiĝis en reflekso de morala paniko por provi eviti duan mandaton por Roosevelt. Ĉirkaŭ 85 procentoj de la gazetoj de la lando kontraŭis al la prezidanto kaj atakis lin kiel eble plej mallaŭde, nomante lin aspiranta diktatoro, komunisto, faŝisto ; oni akuzis, ke li instigas frenezulojn, ignoras sankciitajn fakulojn kaj servas kiel marioneto por la sovetianoj.

Kiel ĉiuj scias, ĉi tiu kampanjo sukcesis. Roosevelt rebatis la "ekonomiajn rojalistojn" kaj gajnis la elektadon kun grandega plimulto. Kontraste kun s-ro Trump, Roosevelt estis vera "popolisto" kaj vere populara. Kiel diversaj komentistoj de tiu tempo rimarkis, la unuiĝinta fronto organizita de la supera klaso de Usono kontraŭ li plu pliigis lian popularecon.

"Kiel larmiga gaso."

Se ilia profesio ankoraŭ ekzistos tridek jarojn de nun, historiistoj rerigardos la kvar-jaran periodon kiun ni ĵus travivis kun miksaĵo de naŭzo kaj konfuzo. Naŭzo pro la spektaklo de la laŭta malmodesta malklerulo kiu sidis en la Blanka Domo, forglutante hamburgerojn kaj elkraĉante tvitere la plej iluziajn konspirajn teoriojn dum la pandemio de Kovid-19 mortigis centmilojn da usonanoj. Sed, observante la sintenon de la progresemuloj, ili skuos la kapojn nekredeme. Kiel povis esti ke ili kredis, ke estas saĝe varbi la grandajn ekonomiajn kaj kulturajn potencojn de nia tempo - la mastroj de Silicon Valley - por cenzuri iliajn oponantojn ? Glasser priskribas la ĝojon kun kiu maldekstraj universitatanoj adoptis la striktajn "parolkodojn" (speech codes) rekomendatajn de siaj fakultatoj por malhelpi ĉagrenadon, ĉar ili "imagis, ke ĉiam estos ili, kiuj elektos la celatojn de ĉi tiuj kodoj". Sed, li daŭras, estas unu afero, kiun ĉi tiuj bonintencaj progresemuloj ne komprenis, nome ke "restriktoj de la parolo similas larmigan gason. Ĝi ŝajnas esti tre efika armilo kiam vi havas ĝin en via mano kaj la celato estas proksima, sed tuj post kiam la direkto de la vento ŝanĝigas - precipe politike - la gaso estos retroblovita sur vin".

Kiel ĉi tiu komparo sugestas, tia historio ne povas havi feliĉan finon. La atako kontraŭ la Kapitolo estis horora. Sed la Demokratoj trompas sin se ili kredas ke cenzuro solvos la problemon. Estas multaj adjektivoj por karakterizi la agadon de partio kiu, dum la lastaj 30 jaroj, neniel kaŝis sian indiferentecon pri la laboristaro aŭ sian respektegon por la aŭtoritato de la supera klaso. "Progresema" ne estas unu el ili.

Thomas FRANK

Thomas Frank estas ĵurnalisto, la aŭtoro de The People, No : A Brief History of Anti-Populism, St Martin’s Press, 2020.



[1] Aaron Zitner kaj Dante Chinni, ’How the 2020 election deepened America’s white-collar/bluecollar split’, The Wall Street Journal, Novjorko, la 24-a de Novembro 2020.

[2] Eli Watkins, "Hillary Clinton : US does “not deserve” Trump’, CNN, la 12a de Marto 2018.

[3] Mark Muro k.a., ’Biden-voting counties equal 70 % of America’s economy’, The Brookings Institution, Vaŝingtono, la 10-a de Novembro 2020.

[4] Philip Rucker k.a.., ’Voices from the fight : An oral history of the four-year movement to defeat Donald Trump’, The Washington Post, la 8-a de Novembre 2020.

[5] Matt Taibi, Hate Inc. : Why Today’s Media Makes Us Despise One Another, OR Books, Novjorko, 2019.

[6] Adam B. Ellick kaj Adam Westbrook, ’Operation Infektion. Russian disinformation : From Cold War to Kanye’, The New York Times, la 12-a de Novembro 2018, www.nytimes.com

[7] Nick Gillespie, ’Would the ACLU still defend Nazis’ right to march in Skokie ?’, Reason, Los-Anĝeleso, Januaro 2021.

[8] Jonathan Rauch, ’How American politics went insane’, The Atlantic, Vaŝingtono, Julio-Aŭgusto 2016.


Pasolino aŭ la rifuzo adaptiĝi

de  Olivier NEVEUX

UNUE aperinta en 1968, okaze de la prezentadoj de lia teatraĵo Orgio, la Manifesto por nova teatro [1] de Pasolino (Pier Paolo Pasolini) estis en Francujo publikigita nur parte. La eldonejo Ypsilon ebligas fine malkovri la tutan tekston. [2] La Manifesto troviĝas en konjunkturo, kiun la poeto traktas malmilde kaj kiun li defias, sen tamen enfermiĝi en la aktualeco. Pasolina senvariaĵo de rilato polemika kaj libera por cirkonstancoj : tiel la filmisto kelkajn jarojn poste malkonfesis tri filmojn, sian Trilogion de la vivo [3] taksante ke lia “sincero” kaj lia “neceso” estis “submetitaj kaj manipulataj” de la integranta potenco kaj de la konsum-socio : la korpoj, la eroto, kiun li celebris, estis por iliaj celoj alproprigitaj. La celo estas ĉiam la sama : ne “akcepti la neakcepteblon”, ne adaptiĝi.

Tiu ĉi atentemo koncernas ankaŭ la arton kaj la konformismon, kiu en ĝi regas. Pasolino dediĉis multajn leterojn, artikolojn, eseojn kaj poemojn por tion diri. Oni retrovas kelkajn en La religio de mia tempo [4], kiu mokas aŭ forte kontestas la akademian realismon aŭ la “stilan reagon”. “Mi ne trovos la pacon, neniam”, Pasolino skribas ; “en mi ekde nun estas enfermita la demono Furiozo”. En 1963 li faris poemfilmon ĝuste titolitan La furiozo [5] kaj oportune ree publikigitan. [6] De Marilyn Monroe, “kompatinda juna fratineto” ĝis la subpremado de la luktado de la alĝeria popolo, de la kapitalo, kiu “sentas sin establita / ekde kiam ĝi ree povas korupti” ĝis la kosma flugado, la poezia furiozo asocias, malkovras, senvualigas kaj grandigas.

Ankaŭ la Manifeston ĝi animas. Ĉar nova teatro ja necesas, ĉar la reganta fiaskis : “Eĉ la plej plata kaj la plej okaza aktoro antaŭ la plej maljuna kaj plej kaduka el la burĝaj publikoj havas la malprecizan senton ne plu partopreni en socia, triumfa kaj plene prava evento.” La nova estos “teatro parola”, rompinta kun la du formoj tiam triumfantaj : la “teatro de kriado” kaj tiu de “babilado”, “du produktoj de unu sama burĝa civilizacio [kiuj] havas la saman malamon kontraŭ la parolo”. La teatron mortigas la ĉiam sama malamiko : la burĝaro, tiu kiu amas sin mem, sed ankaŭ, pli inside, tiu kiu hontas pri si mem, produktas “burĝan teatron kontraŭ-burĝan”. Tiun “parolan teatron” Pasolino difinas prefere per la negativo. Tamen kelkaj rimarkoj pri la aktoro, la ritaro inventenda, en sia koncizeco montriĝas inspiraj. La deziroj de Pasolino de tiam verŝajne renkontos kelkajn kliŝojn de la “poetikoj” de la subvenciata teatro : ekzemple la elmontratan humilecon de la enscenigoj, kiuj montras, ke ili volas servi nur al la “parolo”. Sed tia “pasolinismo” uzas nur duarangajn kaj anekdotajn erojn el la propono de la aŭtoro.

Pasolino efektive volas eviti la spontecon de la teatro kaj kontraŭmeti al ĝi perspektivon malpli mistifikan. Tiel lia pensado pri la publiko. La parola teatro, li emfazas, celas la “progresintajn grupojn de la burĝaro”. Tiu ĉi publiko do ne estos “distrata” nek “skandaligata”, ĉar en ĉiuj punktoj ĝi egalas al la aŭtoro. La aserto estas provoka, sed li defendas sian pozicion jes ja nome de la “marksisma ideologio” : tiu ĉi teatro estas “la sola, kiu kapablas atingi la laboristan klason”, ĉar “tiu ĉi estas efektive unuiĝinta per rekta rilato kun la progresintaj intelektuloj”.

Eĉ kiam ĝi montriĝas arbitra, skandala aŭ hasta, tiu ĉi teksto troviĝas inter la poetikoj kiuj revis pri teatro, pri alia teatro, kiu permesas al si la ambicion refariĝi “evento socia, triumfa kaj plene prava”.

Olivier NEVEUX.



[1] En la franca : Manifeste pour un nouveau théâtre. -vl

[2] Pier Paolo Pasolini, Manifeste pour un nouveau théâtre, édition dulingva eldono [itala kaj franca], tradukita de Marie Fabre, Ypsilon, Parizo, 2019, 72 paĝoj, 10 eŭroj.

[3] Pier Paolo Pasolini, La Trilogie de la vie : Le Décameron, Les Contes de Canterbury et Les Mille et Une Nuits, skatolo de tri DVD, Carlotta Films, 2020, 50 eŭroj.

[4] En la franca : La Religion de mon temps, Rivages Poche, 2020.

[5] France : La Rage. -vl

[6] Pier Paolo Pasolini, La Rage, tradukita [al la franca] de Patrizia Atzei kaj Benoît Casas, Éditions Nous, Caen, 2020, 128 paĝoj, 16 eŭroj.


Ĉu krizo de la urbegoj ?

de  la REDAKTEJO

ANTAŬ jaro ankoraŭ, kun la virtoj de la progreso, la urbegoj de la planedo montris sian prosperon. Ili kaptadis la riĉaĵojn, koncentris la dungojn, estis celoj de la fluoj de migrantoj. Nenio ŝajnis kontraŭstari ilian disvolviĝon, kies urba reklamo laŭdis ilian ĉiurilatan adaptiĝemon : ili nepre estis kreemaj, inteligentaj, novkreadaj, daŭrigeblaj … Kaj poste, krakbum ! Venis la Kovid-19, la epoko de enfermiĝo, de telelaboro, de malplenaj stratoj, de la multiĝo de retaj aĉetoj, de retaj konferencoj … Kaj venis la ideo, ke la grandaj urboj estas en krizo, kun foriro de la plej bonstataj loĝantaroj kaj kun reapero de la loĝallogo de la kamparoj. Ĉu vere ?

La lasta numero de Manière de voir [1] pridemandas tiun furoron kaj revenas al la kreskanta, senĉesa urbaniĝo de la mondo. Tri landoj – Barato, Ĉinlando kaj Niĝerio – koncentros pli ol trionon de la kreskado de la urba loĝantaro dum la venontaj tridek jaroj. Ĉiam pli grandaj, ĉiam pli senmezuraj – kiel atestas utopiaj projektoj en Mez-Oriento –, la urbegoj strukturas la mondan kapitalismon kaj koncentras la malbonaĵojn de la socio (unua ĉapitro).

Tiu ĉi fenomeno de alcentriĝo estas akompanata, nome en Francujo, de gravaj teritoriaj kontraŭecoj. La mezgrandaj urboj kaj la kamparaj zonoj, fortenataj de la transportaj infrastrukturoj, senigitaj je publikaj servoj, neglektataj de la himnoj al moviĝemo, suferas pro tiu urbega vigleco, kiu malplenigas ilin je sia junaj loĝantoj (dua ĉapitro). Tiel, de Miamo ĝis Limo, de Dakaro ĝis Panamo, la urbegiĝo de la mondo estas farata por la homoj plej riĉaj kaj plej diplomitaj, kiuj kaptas la urban spacon, kelkfoje barikadas sin en fermitaj kaj supersekurigitaj kvartaloj. La mastrumoj kun modestaj enspezoj siavice estas ŝovataj en la periferion, ĉiam pli malproksimen de la centroj kaj de ties nepageblaj loĝejoj, en social-loĝejojn, en ladodomajn aŭ en ĉirkaŭurbajn kvartalojn.

Fronte al tiu evoluo la urboj adaptiĝas kaj unuiĝas en la serĉado de “bonaj praktikoj”. Kaj la rezistadoj organiziĝas (3-a ĉapitro), kelkfoje ĉirkaŭ valoroj, kiujn oni kredis arĥaiĝintaj : la aŭtente hejma teritorio fariĝas tendenco. Tamen tio estas malproksima de la postmilita ambicio, ĝenerale komuna en Francujo, atingi “pli bonan disloĝadon de la homoj laŭ la naturresursoj kaj la ekonomiaj aktivecoj”. Tiun ambicion oni nomis “mastrumado de la teritorio”, kiu hodiaŭ verŝajne malaperis.



[1] “Les villes, avenir de l’humanité ?” Manière de voir, n-ro 175, Februaro-Marto 2021, 8,50 eŭroj, en kioskoj.


Sekureca trafikstopiĝo... sed ne paco
Ĉu la franca armeo devas forlasi Sahelon

Laŭ maliaj asocioj, la franca operaco « Barkhane » mortigis vilaĝanojn en Bounti la 3-an de januaro 2021. Pravaj aŭ ne, tiuj akuzaĵoj konfirmas la koleron de la loĝantaroj, kiuj, jam de 2013, suferas ĝihadistajn krimojn, registaran senzorgecon kaj sufokigan internacian armean enkadrigon. Por Parizo venis tempo de bilanco.

de  Philippe LEYMARIE

MALGRAŬ ok jaroj da armea kaj ekonomia intravejna terapio, atakoj multobliĝis kaj etendiĝis de la nordo ĝis la centro de Malio, kaj poste en la nordo de Burkina Faso kaj Niĝero. Oni nombris pli ol kvar mil mortintojn en 2019, tio estas pli ol kvinoble ol en 2016, laŭ la Oficejo de UN por okcidenta Afriko kaj Sahelo (UNOWAS). Moveblaj, flekseblaj, profitante el la « foresto de ŝtato » [1], la armitaj grupoj fuĝas el grandaj urboj, preferante sin establi en limzonoj, ĉe landlimoj, pasejoj de varoj, ŝakristoj de armiloj kaj drogoj, de batalantoj kaj de migrantoj.

La armeo dismetita en Sahelo de la franca operaco « Serval » en 2013 ne sukcesis finvenki la kelkcentojn aŭ milojn da batalantoj de tiuj katiba (batalionoj), kiuj evitas rektajn alfrontiĝojn kaj kapablis disvolvi strategion de ankrado sine de la loĝantaroj, sen devi starigi oficialan suverenecon.

Malvenko por la maliaj soldatoj

FRONTE AL ili, la malia armeo restas la « granda malsanula korpo » de la regiono, spite al la klopodoj faritaj de la Trejnado-Misio de la Eŭropa Unio en Malio (EUTM Mali) : el la dek ses mil homoj anoncitaj de Bamako, malpli ol dek mil laŭdire estas funkcikapablaj. Kiel ofte sur la kontinento, la militistoj, preparitaj por la interŝtataj militoj aŭ la protekto de politikaj reĝimoj, estas malmulte preparitaj por la internaj konfliktoj, karakterizataj de translimaj movadoj. Infanterio, tre malmulte movebla manke de veturiloj, longe restadas en siaj kazernoj aŭ ejoj, kie ĝi estas facila predo por la ribelulaj atakoj, same kiel en Niĝero.

Krome la malia armeo – simile kiel aliaj en la subregiono – estis devigita integri plurajn ondojn da eksbatalantoj, precipe tuaregojn, laŭ la sinsekvintaj pac-interkonsentoj (1992, 2006, 2013, 2015) ; la salajroj restas nesufiĉaj, la promociaj kondiĉoj kontestataj ; kaj korupto regas ĉie, inkluzive la nivelon de la alta komandanto. Kelkaj helikopteroj kaj ĉasaviadiloj akiritaj en la 2010-aj jaroj sur la internacia merkato, troalte fakturitaj, montriĝis krome neuzeblaj. Eĉ ekipita kaj trejnata de la eŭropanoj, la francoj kaj la Usonanoj, kaj refondita ekde 2015 laŭ ambicia « kvinjara plano », la malia armeo akumulas malsukcesojn : atakita en siaj kazernoj en la centra regiono, kie ĝi rapide fariĝis malvenkanto ; forpuŝita el la nordo, kies regadon ĝi perdis de jardekoj, kaj kie ĝi povis rekomenci establiĝi nur en januaro 2020. Eĉ pli malbone : ĝi ankaŭ plenumis militkrimojn. La Senegalano Alioune Tine, sendependa ekspertizisto pri homrajtoj en Malio [2] nombris pli ol ducent ekster-tribunalajn ekzekutojn en 2020, aparte en la centra regiono,, ĉirkaŭ Mopti kaj Segou – akuzo ankaŭ ofte direktata kontraŭ la burkina armeo.

De 2014, la armeoj de la regiono kunlaboras kadre de la G5-Sahelo [3], kiu kunigas Malion, Burkinon, Niĝeron, Maŭritanion kaj Ĉadon. Temas pri luktado kontraŭ la translandlima malstabileco per komuna laboro de ekonomia kaj socia evoluado (ankoraŭ tre nesufiĉa) kaj per la mutualigo de armeaj rimedoj. Ĉiu membroŝtato dediĉas unu aŭ du batalionojn al operacoj de la « kuneca armeo » de la G5-Sahelo, kiu disponas pri sia propra stabo en Bamako, artikulata kun tiu de la franca armeo « Barkhane », instalita en Nĝameno (Ĉado). Krom miksitaj operacoj en la landlimaj zonoj, kun ebleco de postsekvado laŭ cent kilometroj trans la teritoriajn limojn, kaj la instalado de rapidagantaj grupoj, la G5-Sahelo ebligas interŝanĝi infomojn kaj harmoniigi la naciajn sekurec-politikojn. Por la Maŭritaniano Ahmedou Ould-Abdallah, direktoro de la Centro de la strategioj por la sekureco de Sahelo Saharo (C4S), ĝia kreado tamen estis falsa bona ideo, ĉar « adiciante malfortojn oni ja ne kreas forton ; kun la kroma komplekseco de plurflankismo kaj de la eksteraj financadoj, tio finfine similas al malfacile komprenebla kaj manipulebla ’gasfabriko’ » (France-Info, la 11-an de decembro 2019). La eventuala integrado, pli poste, de aliaj landoj – kiel Senegalo aŭ Ebur-Bordo – konsistigus plian defion.

En 2020 oni registris kelkajn sukcesojn, aparte en la regiono Liptako-Gourma, regiono tiel nomata « de la tri landlimoj », inter Malio, Niĝerlando kaj Burkino. Sed la plena mastreco de la tereno restas ekster niaj kapabloj : la 2-an de januaro, ekzemple, batalantoj venintaj el Malio sur motorcikloj mortigis centon da niĝeraj vilaĝanoj – la plej granda masakro de dek jaroj. La pasintan jaron la niĝerlanda armeo perdis centon da homoj dum atakoj kontraŭ ĝiaj soldatbazoj. Ja en ĉi tiu regiono la franca armeo ankaŭ ricevis plej multe da mortintoj ĉi-lastajn jarojn (dek du ; el kvindek kvin mortintoj de post 2013).

« Eviti la plej malbonon »

LA ĈADA ARMEO, unu el la plej hardita el la regiono, devis provizi okan batalionon al la komuna armeo, sed s-ro Idriss Déby, kiu fariĝos ĉi-jare prezidanto de la G5-Sahelo, rezignis pri tio. Elvokante persistan minacon ĉirkaŭ la lago Ĉado, unu el la agadzonoj de la niĝeria ĝihadista organizaĵo Boko Haram, li preferis tie koncentri siajn elitajn trupojn. La « marŝalo de Ĉado -, memproklamita de lasta aŭgusto, post manipulado de la konstitucio – ĉefe deziras disponi pri ĉiuj siaj armitaj trupoj okaze de minaco sur la potenco kiun li monopoligas de pli ol tridek jaroj.

Alia grava aganto por la sekureco en Sahelo : la Integrita Multdimensia Misio de la Unuiĝintaj Nacioj por Stabiligo de Malio (Minusma), unu el la ĉefaj pac-operacioj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), atingis soldatnombron de dek kvar mil, ene de kvin jaroj. Deplojita tra la tuta lando, ĝi estas ofte akuzata ne sufiĉe protekti la civilulojn. Cetere la ŝtatestroj de la regiono postulas trupojn pli malpezajn kaj pli rapidajn, kun plifortigita mandato, laŭ la ĉapitro sepa de la UN-ĉarto, kiu permesus pli ol simplan reagon en « legitima reago » kaj « trudi pacon ». Tiel la blukaskuloj povus esti pli ofensivaj, samtempe en la nordo – disputata inter la centra povo kaj la aŭtonomistaj grupoj – kaj en la centro de Malio, fariĝinta la epicentro de la ĝihadistaj agadoj, same kiel de la interkomunumaj alfrontiĝoj. Se ne, tiu pac-misio estos nur « maŝino por distribui kompensaĵojn », asertis la senegala prezidanto Macky Sall ĉe la lasta internacia Forumo de Dakaro pri paco kaj sekureco en Afriko, en novembro 2019. « Ĉi tiuj pasivaj trupoj tro multe kostas kaj miskreditigas la internacian komunumon », ankaŭ abruptas s-ro Ould-Abdallah, por kiu la minaco tamen estas serioza kaj pravigas internacian enmiksiĝon : « Niaj landoj havas nek la resursojn, nek la persistemon kaj koheron por sukcese alfronti ĉiujn tiujn atakojn. Precipe kiam ili ekhavas etnajn dimensiojn. »

Sed necesas precipe kalkuli kun la franca armeo « Barkhane », kiu sekvis la operacon « Serval » kaj estas nun dismetita en la kvin sahelaj landoj. Kun siaj 5 100 soldatoj, deĵorŝanĝitaj ĉiun kvaran monaton, kaj impona aermovebla komponaĵo – helikopteroj en Malio, transport-aviadiloj en Nĝameno, spavoj (senpilotaj aviadiloj) kaj ĉasaviadiloj en Niameo -, ĝi dominas la regionan sekurec-dispozicion. « Se oni ĝin retiras, estos ĥaoso », asertas s-ro Nicolas Normand, eksa ambasadoro de Francujo en Malio (Marianne, 30-a de aŭgusto 2020). La franca armeo posedas « ekspedician kulturon » efikan, hereditan el la kolonia tempo, prizorgitan aparte de la mararmeo kaj la Légion étrangère (Fremdula Legio). Same kiel antaŭe, la soldatoj de « Barkhane » scipovas praktiki noktajn trudenirojn en suspektatajn vilaĝojn, priserĉadojn kaj pridemandadojn, faritajn denun lige kun la afrikaj soldatoj.

Ok jarojn poste, la franca armeo, kies venkon klamis la prezidanto François Hollande en 2003 [4], troviĝas engluita en operacio konsistanta kontroli areon egalan al tiu de Okcidenta Eŭropo, flanke de politikaj reĝimoj kaj armeaj aparatoj malfortigitaj, kiel ilustris la puĉo de la 18-a de aŭgusto 2020 en Malio [5]. Spite al siaj pezaj kaj modernaj rimedoj, ĝia celo, nepre limigita, egalas la « kvadraturon de la cirklo » (nesolvebla problemo) : sufiĉe redukti la terorisman minacon, tiel ke la lokaj agantoj povos mastri ĝin ; limigi la viglecon kaj malutilon de la ĝihadistaj katiba en Sahelo, sciante ke, malgraŭ la ripetataj taktikaj sukcesoj, definitiva venko ne eblas ; kaj principe eviti enmiksiĝi en komunumaj aŭ etnaj aferoj, kaj en konfliktoj pri tero, akvo aŭ brutaro, kiuj tute ne koncernas ilin, malpli ol iam ajn.

Laŭ la jaroj, la francaj militistoj adaptis sian taktikon laŭ skemo jam desegnita en 2015 de la generalo Didier Castres : « Ĉesi pensi nur ’erozio, eliminado, elradikigo,’ kiel en la ’Clausewitz-aj militoj’ [6], kaj prefere celi « la fluojn, retojn, nodojn aŭ centrojn » ;serĉi la malfortaĵojn, « agi ĉe la suturoj kaj la veldoj » danke al bona kono de la provizo-cirkvitoj de la komando-ĉenoj, de la komunik-sistemoj ; rezoni rilate al « platformoj » kaj ne plu al « logiko de kazerno » ; esti « kapabla konduki strategion de movado kaj konstanta adaptiĝo » ; krei surprizojn de loko, de tempo, de kvanto, kaj se eble aldoni al tio la « fulmrapidecon » [7]. S-ro François Lecointre, stabestro de la armeoj, jam opiniis en junio 2019, antaŭ la defendo-komisiono de la Nacia Asembleo, ke « la sekurigo de la buklo de Niĝero postulos plurajn jarojn ». Li invitis al « strategia pacienco », konsiderante la « sisteman » aspekton de la krizo en Sahelo, kaj ŝajnis sen iluzioj pri la militceloj : « Soldato devas ankaŭ kontentiĝi pri tio, ke la plej malbono estas evitita. »

Sin reteno ŝajnas des pli necesa, ke la loĝantaro, aparte en Malio, iom-post-iome returnis sin kontraŭ Parizo [8]. En septembro 2019, fotomuntaĵo pretendanta montri « la francan armeon prirabantan la oron de Malio », reaperis kelkajn monatojn post la masakro de cent tridek fulbaj vilaĝanoj fare de dogonaj milicianoj ĉe Ogossagou, apud la landlimo kun Burkino. Posta fotomuntaĵo asertis ke la franca armeo « liveris motorciklojn al la ĝihadistoj ». La akuzado pri prirabo de la grundo ŝajnas same malmulte apogita : escepte de la alĝeria gaso kaj de la uranio de Niĝero – kies ekspluatado fariĝis malpli profitdona kaj povus esti forlasitaj estonte -, la importaĵoj de afrikaj hidrokarbidoj kaj ercoj fare de Francujo devenas precipe de angloparolanta Niĝerio kaj de portugal-parolanta Angolo. Laŭ tiu studo [9], ne ekzistas vera korelacio inter la zonoj de franca interveno kaj la lokado de la ĉefaj interesoj de Parizo sur la kontinento. Eksa kolonelo de la maraj trupoj fariĝinta historiisto, Michel Goya elvokas « fantasmon » ; s-ro Ould-Abdallah parolas pri « aberacio » ; la esploristino Caroline Roussy, de la Instituto de internaciaj kaj strategiaj rilatoj (IRIS), pri « aberacia komplot-teorio ».

Tamen, la bildo de la franca armeo plimalboniĝas : tendenco ŝirmi sin en tre protektitaj kazernoj, cirkuli nur en blenditaj veturiloj, armitaj, kun maskoj, gantoj kaj protekto-ekipaĵoj – tiom da singardemo, kiuj sekurigas la soldatojn, sed kiuj timigas la loĝantarojn kaj senkuraĝigas la komunikadon. Malfacilas, en tiaj kondiĉoj, komenci la « konkeron de la koroj kaj mensoj », kiun rekomendis la teoriistoj de la kontraŭribelado. Multnombraj estas tiuj, kiuj malfacile povas kredi, « ke la armeo Barkhane kaj la Minusma – kiuj disponas pri konsiderindaj rimedoj – estas vere nekapablaj redukti la malutilan povon de la armitaj teroristaj grupoj, aŭ almenaŭ protekti ilin kontraŭ tiuj grupoj », kiel rimarkigas Boubacar Haidara, esploristo ĉe Sciences-Po-Bordeaux kaj docento ĉe la universitato de Ségou [10].

La politikaj eraroj de Parizo

LA « strategio de skalpoj » estas rigardata kun sama singardemo : la eliminado de pluraj ribelaj ĉefoj fare de la francaj specialaj fortoj aŭ de armita spavo, neniam sekvata de bildoj, de identigo de la viktimoj, de nombroj kaj bilancoj. « La spavoj mortigas, sed oni ne scias kiun, nek kial » skribas la raportisto Rémi Carayol [11]. La lastan 5-an de januaro, la francaj armeaj ĉasistoj anoncis la eliminon de dudeko da ĝihadistaj batalantoj en la regiono de Douentza, en Malio ; sed lokaj asocioj akuzas ilin, ke ili konfuzis tiun kunvenon kun geedziĝfesto, kaj postulas enketon. Spite al proceduroj celantaj ĝin elimini, la risko atingi civilulojn, asertante ke oni eliminis « teroristojn » ne devas esti neglektata.

Malgraŭ ĉio, la francaj soldatoj konservas la prestiĝon de « Serval », operaco ĝenerale konsiderata kiel sukcesa. Ili nun profitas el la instruoj de « laboratorio-milito », je regiona skalo, kiu ankaŭ utilas kiel demonstro de efikeco dum bataloj por la ekipaĵoj produktataj de la armil-industrio, donanta al Francujo prestiĝon de eŭropa gvidanto rilate al sekureco, aparte en sia suda parto. Sed la kostoj eksplodas : financaj kostoj (preskaŭ unu miliardo da eŭroj jare), homaj (17 000 soldatoj rotacie ĉiujare, tio estas kvarono de la batalantoj de la tuta terarmeo, 55 mortintoj kaj 300 vunditoj depost 2013), kaj politikaj kostoj (la suspekto de novkoloniismo).

En siaj novjaraj bondeziroj al la armeoj, la 19-an de januaro, la prezidanto Emmanuel Macron elvokas « aljustigon » de la franca « militista klopodo ». Sed neniu bona solvo ŝajne prezentiĝas por « Barkhane ». Foriri aŭ redeploji sin ekster Malio ebligus al Parizo liberiĝi el ĉiu rekta respondeco, sed tio sendube malfermus larĝan vojon al la ĝihadistoj... kaj verŝajne ankaŭ al la rusoj, la turkoj kaj la ĉinoj. Resti kaj daŭrigi – kiel tio estis reasertita de la franca registaro kaj akceptita de la maliaj puĉaj gvidantoj ? Tio estos sen la certeco, aŭ eĉ sen la espero, vere plibonigi la situacion, manke de sufiĉaj politikaj kaj administraciaj apogoj de la lokaj institucioj.

La opcio de plifortigo – kiel la « surge » ["ondego" en la angla] provita (kun la konata sukceso) de la prezidanto Barack Obama en Afganujo – decidita de Parizo en januaro 2020, kun la sendo de 550 kromaj soldatoj kaj maksimuma premo sur la regiono de la « tri landlimoj », ne renversis la forto-rilatojn surterene. La espero estas de nun lokita en la « Tabuka »-forto, imagita de francoj sed konsistigataj de kelkaj sekcioj de soldatoj de specialaj fortoj de eŭropaj landoj. Kaj precipe en malia armeo denove reorganizita. Sed necesos verŝajne jaroj antaŭ ol oni povos vere transdoni la torĉon. Krome, avertas la esploristo Marc-Antoine Pérouse de Montclos, kiu opinias tiun militon negajnebla [12], la senlima ĉeesto de la francaj soldatoj en Sahelo kaj la plivastiĝo de tiuj konfliktoj « povus konduki kelkajn el tiuj grupoj alpreni tutmondan dimension kaj provi venĝi sin per atencoj en Eŭropo ». Tio estas la minaco, kiun konsistigas la Subtengrupo al islamo kaj al islamanoj, branĉo de Al-Kajdo en Sahelo, kiu sin ŝarĝis per la respondeco de la atako de la 28-a de decembro kontraŭ armea konvojo. Ili tiel kontraŭdirus la francajn kaj afrikajn gvidantojn, kiuj ne ĉesas ripeti, ke la stabileco de tuta sahela Afriko, de Okcidenta Afriko kaj eĉ de Eŭropo dependas de tiu franca engaĝiĝo.

Ni ne estus en tiu situacio se Parizo ne estus multiginta la politikajn erarojn. Unue en la maniero nomi siajn kontraŭulojn : multaj esploristoj kontestas la retorikon de la « milito kontraŭ terorismo », konsideratan kiel reduktan kaj fonton de strategiaj eraroj. Ĝi limigas la komprenon de la fenomenoj en tiu zono, kie « pluraj motivigoj interkruciĝas, kelkfoje konjugiĝas, ofte kolizias », substrekas Alain Antil, de la Franca Instituto de la Internaciaj Rilatoj (IFRI). Li distingas inter la armita lukto kun islama referencaro, la popolribelo por trudi reformon de la ŝtato kaj la perforto uzata por modifi la inter-komunumajn forto-rilatojn. Ŝarĝita de misio ĉe la Centro de analizo, prognozo kaj strategio (CAPS) de la franca ministrejo pri Eŭropo kaj eksteraj aferoj, Laurent Contini siaflanke substrekas la « endogeniĝon » de ĝihado, kiu koncernis unue la fulbajn komunumojn, sed poste ankaŭ aliajn grupojn (Dogonoj, Mosioj, Bambaroj). Ankaŭ li petas ĉesigi la aserton pri la « unusola malamiko » kaj eviti la konfuzon inter ĝihadistoj, sendependistoj kaj drog-ŝakristoj, konfuzo des pli ofta ke la limoj inter ĉi tiuj kategorioj estas poraj kaj konjunkturaj, same kiel la aliancoj inter armitaj grupoj [13]. Jam en 2018, tiu diplomato pledis, en revuo de la ministrejo pri eksterlandaj aferoj, por serioza « ĝisdatigo de la programaro » de la franca armea engaĝiĝo en Sahelo [14].

La temo de la ĝenerala ĝihadisma defio ja ebligas pravigi armeajn intervenojn ĉe la publika franca opinio kaj la alilandaj ĉefurboj, opinias Montclos, sed ĝi ankaŭ certigas al la lokaj gvidantoj geopolitikan rentumon. Ĝi « pravigas la starigon de escepto-reĝimoj, kiuj malrespektas juroŝtaton ». La esploristo substrekas ekzemple la senpunecon donitan al la maliaj trupoj, kies krimoj kontraŭ la vilaĝanoj estis potenca brulaĵo por la rekrutado de la ĝihadistaj movadoj, kiuj prezentiĝas kiel rezistantoj al la okupacio. Laŭ tiu esploristo, la enradikiĝo de tiuj movadoj dependas de lokaj logikoj de protekto kaj pretervivo, kaj ne unue de religiaj konvinkoj : prezenti la « ĝihadismon » kiel minacon importitan de la araba mondo kaj imputi tiujn teroristajn agojn al radikaliĝo de islamo permesas al la lokaj registaroj relativigi siajn proprajn mankojn. Tio malpermesas pli fajnan analizon de la minacoj kaj konfliktoj laŭteme, laŭlande kaj laŭ regionoj, kaj fermas la vojon al politika solvado de krizoj.

La bremsado fare de Parizo - « Oni ne parolu al tiuj, kiuj mortigas francojn » - al la intencoj de dialogo de Bamako kun kelkaj ĝihadistaj grupoj ne kontribuis restarigi ĝian bildon, same kiel la aroganteco de la prezidanto Macron okaze de la pintkunveno de Pau en januaro 2020 : afrikaj ŝtatestroj kunvokitaj en kazerna urbo de la sudo de Francujo, kie estis ĵus entombigitaj soldatoj mortigitaj en Malio, kaj devigataj publike rekonfirmi sian subtenopeton al la eksa kolonia mastro. Ja vere, estintus necesa retiri la francajn trupojn el Malio ekde la fino de 2013. Ilia foriro tiam respondecigus samtempe la maliajn soldatojn kaj la afrikajn regionajn trupojn, intervenintajn en la postsekvo de la francoj kaj aldonitajn poste al la Minusma. « Estis tiam facile senarmigi ĉiujn grupojn », opinias s-ro Normand, laŭ kiu la interkonsentoj de Vagaduguo (2013) kaj de Alĝero (2015) « konfirmis la sindikatismon de la kalaŝnikovo » [15].

Sed la origina kulpo estis la likvidado, en 2011, de la reĝimo de Muamar Kadafi per franc-brita milita interveno kondukita sub flago de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO), kun granda malestimo al la aliancanoj de Parizo en Sahelo - « Mi eksciis ĝin pere de la radio », diris indigne la prezidanto de Niĝerlando, s-ro Mahamadou Issoufou – kaj spite al la opono de la Afrika Unio, kiu proponis mediacion [16]. Konsekvenco : preskaŭ dekjara interna milito, kun interkruciĝoj de armiloj kaj batalantoj, kiuj fajrigis la tutan regionon, kaj konservas « multobligan efikon de nestabileco en la tuta Sahelo, laŭ s-ro Mohamed Ould Ghazouani, Ŝtatestro de Maŭritanio, kiu prezidas ĝis februaro 2021 la G5-Sahelon. Laŭ li, ĉia daŭrigebla solvado de la regiona krizo necesigas solvadon de tiu de Libio.

Philippe LEYMARIE



[1] Vd. Rémi Carayol, « Au Mali, la guerre n’a rien réglé », Le Monde diplomatique en esperanto, julio 2018.

[2] « Le Mali doit mettre fin aux exécutions extra-judiciaires et à l’impunité », ONU Info, 12-a de junio 2020, https://news.un.org

[3] Vd. « Une coopération régionale pour s’émanciper de la France », Le Monde diplomatique, julio 2018.

[4] Vd. Anne-Cécile Robert, « François Hollande, président à Bangui », Le Monde diplomatique, januaro 2014.

[5] Vd. Anne-Cécile Robert, « Au Mali, coup d’État dans un pays sans État », Le Monde diplomatique en esperanto, oktobro 2020.

[6] La ’erozio’ (attrition en la franca) estas « eluzado-milito », por finvenki la malamikon. Carl von Clausewitz (1780-1831), por kiu la milito estis la daŭrigo de la politiko per aliaj rimedoj, disvolvis aparte la koncepton « absoluta milito ».

[7] Kolokvo pri juro kaj eksteraj operacioj, Parizo, 23-a de novembro 2015.

[8] Vd. Fanny Pigeaud, « Présence française en Afrique, le ras-le-bol », Le Monde diplomatique, marto 2020

[9] Thierry Hommel kaj Marc-Antoine Pérouse de Montclos, « La France militaire en Afrique : un mauvais investissement économique », The Conversation, 25-a de septembro 2019, https://theconversation.com

[10] Boubacar Haidara, « Pourquoi l’opinion publique malienne a une vision négative de l’opération “Barkhane” », The Conversation, 10-a de februaro 2020.

[11] Rémi Carayol, « L’armée française arme ses drones, mais le débat est confisqué », Mediapart, 6-a de septembro 2020, www.mediapart.fr

[12] Marc-Antoine Pérouse de Montclos, Une guerre perdue. La France au Sahel, Jean-Claude Lattès, Parizo, 2020.

[13] Laurent Contini, « Le G5-Sahel et le concept de sécurité-développement », Recherches internationales, n-ro 117, Parizo, januaro-marto, 2020.

[14] Alain Antil, « De Serval à Barkhane, quels bilans pour quels enseignements ? », Les Carnets du CAPS, Parizo, somero-aŭtuno 2019.

[15] Nicolas Normand, « Le Mali, “un Far West sans shérif” », Diplomatie, Parizo, decembro 2019.

[16] Vd. JeanPing, « Fallait-il tuer Kadhafi ? », Le Monde diplomatique, aŭgusto 2014.