Kristnaska kanto - Verkis Charles Dickens


Kristnaska kanto
Charles Dickens
El la angla tradukis Martyn Westcott (1905)
Lingve redaktis Margaret Munrow (2000)
Ĉi tio estas traduko de konciza versio de la rakonto
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-071-6
inko@tyreso.nu
http://www.tyreso.nu/inko
INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO
DECEMBRO 2000


Enhavo


Unua strofo : La fantomo de Marley

Por komenci: Marley mortis. Ne estis dubo pri tio. La protokolo pri lia enterigo estis subskribita de la pastro, la aktisto, la ĉerkfaristo kaj la ĉeffunebranto. Scrooge ĝin subskribis. Kaj la nomo Scrooge estis alte taksata en la borso, pri ĉiuj aferoj, kiujn li entreprenis.

Maljuna Marley estis morta kiel porda najlo.

Notu! Mi ne volas diri, ke mi mem scias, kial porda najlo speciale estas morta. Koncerne min, mi rigardas ĉerkonajlon kiel la plej senvivan pecon feran en la komerco. Sed en tia komparo kuŝas la saĝeco de niaj prapatroj; kaj miaj manoj ĝin ne disrompos. Permesu do al mi ripeti, kun aplombo, ke Marley estis same morta kiel porda najlo.

Ĉu Scrooge sciis, ke li mortis? Kompreneble. Kiel povus esti alimaniere? Scrooge kaj li estis kunuloj dum mi ne scias kiom da jaroj. Scrooge estis lia sola plenumanto, lia sola kuratoro, lia sola rajtigito, lia sola heredanto, lia sola amiko kaj sola funebranto. Sed eĉ Scrooge ne estis tiom malĝojanta, ke li ne negocis lerte en la tago de la enterigo, kaj ke li ne ĝin solenigis per komerca faro sendube profita. Menciinte la enterigiron de Marley, mi revenas tien, kie mi komencis. Sendube Marley mortis. Tio ĉi devas esti plene komprenata, aŭ en la rakonto kiun mi estas faronta estos nenio mirinda. Se ni ne estus absolute konvinkitaj, ke la patro de Hamleto mortis antaŭ la komenco de la teatraĵo, ne estus io pli rimarkinda pri liaj noktaj promenoj sur la propraj muregoj en la vento orienta, ol estus pri ajna sinjoro mezaĝa, malprudente iranta nokte en venta loko — ekzemple la preĝeja korto de Sankta Paŭlo — por mirigi la cerbon malfortan de sia filo.

Scrooge neniam forstrekis la nomon de maljuna Marley.

Tie ĝi restis, multajn jarojn poste, super la pordo de la tenejo: Scrooge kaj Marley. La firmo estis konata kiel ”Scrooge kaj Marley”. Kelkfoje novaj homoj nomis Scrooge Scrooge kaj kelkfoje Marley, sed li respondis al ambaŭ nomoj. Por li estis tute same.

Ho! Sed li estis avarega, Scrooge! premema, altirema, skrapema, kaptema, avida, maljuna pekulo! Malmola kaj akra kiel siliko, el kiu neniam ŝtalaĵo elsaltigis fajreron malavaran; sekreta kaj silentema, kaj sola kiel ostro. La malvarmeco en li glaciigis liajn trajtojn maljunajn, pinĉis lian nazon pintan, sulkigis lian vangon, rigidigis lian iradon; ĝi ruĝigis liajn okulojn, bluigis liajn lipojn malgrasajn; kaj li parolis per voĉo raspanta. Lia hararo kaj ankaŭ liaj brovo kaj forta mentono estis kvazaŭ frost-kovritaj. Ĉiam li kunportis sian malaltan temperaturon; li glaciigis sian oficejon somermeze; kaj li ĝin ne malfrostigis eĉ per unu grado je kristnasko.

Varmo kaj malvarmo eksteraj malmulte influis al Scrooge.

Neniu varmo lin povis varmigi, neniu vetero vintra lin malvarmigi. Neniu vento estis pli akra ol li, neniu neĝo falanta estis pli obstina pri sia celo, nenia pluvo verŝiĝanta pli senpardona. Malbona vetero ne sciis kiel trakti lin. Pluvo, hajlneĝo, neĝo, hajlo, kiom ajn abundaj, povis fanfaroni nur pri unu supereco super li. Ili ofte bele aspektis, dum Scrooge neniam faris tion.

Neniu lin haltigis sur la strato por diri ĝentile: ”Mia kara Scrooge, kiel vi fartas? Kiam vi vizitos min?” Neniam almozulo lin petis, ke li donacu ion, neniam infanoj lin demandis pri horo, neniu viro aŭ virino iam ajn en lia tuta vivo demandis al Scrooge pri la vojo. Eĉ la hundoj de la blinduloj ŝajnis lin koni, kaj kiam ili vidis lin alvenanta, ili tiris siajn mastrojn sub la pord-arkojn kaj en stratetojn, kaj tiam ili svingis siajn vostojn kvazaŭ dirante ”Neniu okulo estas pli bona ol okulo malbona, mastro senvida!”

Sed Scrooge fajfis je tio! Ĝuste tion li ŝatis. Borderi laŭ la vojoj plenplenaj de la vivo, forpuŝante ĉiaspecan homan simpation, tio estis por Scrooge tre bona afero.

Iun fojon — je kristnaska antaŭvespero, el ĉiuj bonaj tagoj — la maljuna Scrooge sidis okupita en sia kontoro. Estis vetero malvarma kaj mordanta kaj ankaŭ nebula; li povis aŭdi en la korto ekstere personojn irantajn spiregante kaj batante per la manoj sur la brustojn, kaj pied-frapantajn por varmiĝi. Estis nur la tria horo, sed jam tute mallumiĝis — ne estis lume la tutan tagon — kaj kandeloj brilegis en la fenestroj najbaraj kiel makuloj ruĝaj en la densa bruna aero. La nebulo eniris tra ĉiuj fendoj kaj serurtruoj, kaj ekstere ĝi estis tiel densa ke, kvankam la korto estis unu el la plej mallarĝaj, la domoj kontraŭaj ŝajnis nur fantomoj. Vidante la nebulon malhelan malsupreniĝanta, ĉion mallumiganta, oni imagus ke la naturo loĝis tute apude, kaj ke ĝi fabrikis nebulon grandskale.

La pordo de la kontoro de Scrooge estis malfermita, por ke li povu spioni sian komizon, kiu en apuda morna ĉeleto, kvazaŭ cisterno, kopiadis leterojn. Scrooge havis tre malgrandan fajron, sed la fajro de lia komizo estis tiom pli malgranda, ke ĝi aspektis kiel karbero! Sed li ne povis ĝin replenigi, ĉar Scrooge tenis la karbujon en sia propra ĉambro, kaj tuj kiam la komizo envenis kun ŝovelilo, la mastro prognozis, ke ili baldaŭ devos disiĝi. Tial la komizo surmetis sian blankan lanskarpon, kaj penis varmiĝi ĉe la kandelo, sed ne estante imagema, li ne sukcesis.

”Ĝojan kristnaskon, onklo! Dio vin savu!” ekkriis gaja voĉo. Estis la voĉo de la nevo de Scrooge, kaj li tiel rapide venis, ke lia onklo ankoraŭ lin ne vidis.

”Baf!” diris Scrooge. ”Sensencaĵo!”

Ĉi tiu nevo de Scrooge tiom varmiĝis, irinte rapide en nebulo kaj frosto, ke li estis tute brilanta; lia vizaĝo estis ruĝa kaj bela; liaj okuloj brilis, kaj lia vaporeca elspiraĵo estis kvazaŭ fumo.”Kristnasko sensencaĵo, onklo?” diris la nevo de Scrooge. ”Vi ne intencas tion, ĉu?”

”Sed jes,” diris Scrooge. ”Ĝojan kristnaskon! Kian rajton vi havas esti ĝoja? Kian kaŭzon vi havas esti ĝoja? Vi estas sufiĉe malriĉa.”

”Kial, do!” respondis la nevo gaje. ”Kian rajton vi havas esti malĝoja? Kian kaŭzon vi havas esti malafabla? Vi estas sufiĉe riĉa.”

Scrooge, ne havante pli bonan respondon preta ĝuste tiam, rediris ”Baf!” kaj ĝin sekvigis per ”Sensencaĵo!”

”Ne estu kolera, onklo,” diris la nevo.

”Kio alia mi estu,”respondis la onklo, ”kiam mi loĝas en mondo tiel naivega? Ĝojan kristnaskon! For de tie ĉi! Kio estas kristnasko al vi, se ne tempo por ŝuldojn pagi sen mono; okazo por vin trovi unu jaron pli maljuna, kaj ne pli riĉa eĉ je unu horo; okazo por bilanci viajn kalkul-librojn kaj konstati ke ĉiu artikolo tie donis al vi neniun profiton! Se mi povus ĉion aranĝi,” li diris indignante, ”ĉiu idioto, kiu vagas dirante ’Ĝojan kristnaskon’, devus esti kuirata kun sia propra pudingo, kaj enterigita kun ileksa paliso tra sia koro! Jes, certe!”

”Onklo!” la nevo kriis riproĉe.

”Nevo!” la onklo respondis severege, ”ĝuu kristnaskon kiel al vi plaĉas, kaj permesu ke mi ĝuu ĝin laŭ mia gusto.”

”Ĝui ĝin,” ripetis la nevo de Scrooge — ”sed vi ĝin ne ĝuas!”

”Permesu do, ke mi ĝin lasu,” diris Scrooge. ”Ĝi vin helpu multe! ĉar multe ĝi ĉiam vin helpis!”

”Estas certe multaj aferoj, kiuj povus min esti helpintaj, sed de kiuj mi nenion gajnis, kaj inter tiuj estas kristnasko,” respondis la nevo. ”Sed ĉiam mi rigardis kristnaskon kiel tempon bonan — la respekto ŝuldata al ĝia sankta nomo kaj deveno aparte — kiel afablan, pardoneman, kaj bonfaradan; kiel la solan tempon en la longa jara kalendaro, kiam homoj ŝajnas unuanime voli malfermi siajn fermitajn korojn libere, kaj pensi pri subuloj kiel veraj kunvojaĝantoj al tombo, kaj ne kiel fremduloj vojaĝantaj alidirekten! Kaj tial, onklo, kvankam ĝi neniam metis ajnan moneron en mian poŝon, mi kredas ke ĝi min helpis kaj min helpos; kaj mi diras, Dio ĝin benu!”

La komizo en la cisterno senvole aplaŭdis. Tuj komprenante la maltaŭgecon, li ektuŝis la fajron kaj estingis por ĉiam la lastan malfortan fajreron.

”Se mi aŭdos de vi unu pluan sonon,” diris Scrooge, ”vi ĝuos vian kristnaskon perdante vian oficon!” Kaj li aldonis, sin turnante al sia nevo: — ”Kiel potenca parolanto vi estas, sinjoro! Mi miras, ke vi ne eniras la parlamenton!”

”Ne koleriĝu, onklo. Venu! Tagmanĝu kun ni morgaŭ.”

Scrooge diris, ke li vizitos lin — jes, li diris tion. Li uzis la tutan esprimon kaj diris, ke li vizitos lin en tiu ekstremaĵo unue.

”Sed kial?” kriis la nevo. ”Kial?”

”Kial vi edziĝis?” diris Scrooge.

”Ĉar mi enamiĝis!”

”Ĉar vi enamiĝis,” blekis Scrooge, kvazaŭ tio estus la sola afero pli ridinda ol ĝoja kristnasko. ”Bonan tagon!”

”Ne, onklo, sed antaŭ tio vi neniam vizitis min. Kial vi uzas tion kiel pretekston por ne veni nun?”

”Bonan tagon,” diris Scrooge.

”Mi deziras nenion de vi; mi nenion petas de vi. Kial ni ne povas esti amikoj?”

”Bonan tagon,” diris Scrooge.

”Mi vere malĝojas, ke mi vin trovas tiel decidita. Neniam estis malpaco inter ni miaflanke. Sed mi faris provon, por honori kristnaskon, kaj mi en humoro kristnaska restos ĝis la fino. Tial, ĝojan kristnaskon, onklo!”

”Bonan tagon,” diris Scrooge.

”Kaj feliĉan novjaron!”

”Bonan tagon,” diris Scrooge.

Lia nevo foriris tamen sen vorto kolera. Li haltis ĉe la ekstera pordo por bondeziri la komizon, kiu, kvankam malvarma, estis pli varma ol Scrooge, ĉar li resalutis korege.

”Jen alia ulo,” murmuris Scrooge, ĉar li lin aŭdis, ”mia komizo kun dek kvin ŝilingoj ĉiusemajne, kaj kun edzino kaj familio, babilanta pri ĝoja kristnasko! Mi iros al la frenezulejo en Bedlam.”

Tiu ĉi pretendita frenezulo, elkondukinte la nevon de Scrooge, enirigis du aliajn personojn. Ili estis bonkorpaj sinjoroj, kun agrabla aspekto, kaj nun ili staris, senĉapelaj, en la oficejo de Scrooge. Ili tenis en siaj manoj libretojn kaj paperojn, kaj ili salutis.

”Scrooge kaj Marley, mi supozas,” diris unu sinjoro rigardante en sian registron. ”Ĉu mi havas la plezuron paroli kun sinjoro Scrooge aŭ sinjoro Marley?”

”Sinjoro Marley mortis antaŭ sep jaroj,” respondis Scrooge. ”Li mortis antaŭ sep jaroj en tiu ĉi nokto.”

”Sendube lia kunulo bone kaj malavare reprezentos lin,”

diris la sinjoro, prezentante rajtigojn oficialajn por kolektado de ofermono.

Sendube tiel estis, ĉar la kunuloj estis estintaj tre similaj.

Ĉe la vorto ”malavare” Scrooge sulkigis la frunton, skuis la kapon, kaj demetis la oficialan ateston.

”En ĉi tiu festa epoko de la jaro, sinjoro Scrooge,” diris la sinjoro kaj prenis plumon, ”estas dezirinde pli ol en alia tempo provizi iom por malriĉuloj kiuj suferas multe. Multaj miloj bezonas eĉ necesaĵojn ordinarajn; centmiloj bezonas etajn komfortaĵojn, sinjoro.”

”Ĉu ne ekzistas malliberejoj?” demandis Scrooge.

”Multe da malliberejoj,” diris la sinjoro kaj demetis la plumon.

”Kaj labordomoj?” demandis Scrooge. ”Ĉu ili ankoraŭ bone funkcias?”

”Jes. Ankoraŭ,” respondis la sinjoro, ”mi preferus diri, ke ili ne funkcias!”

”La trudlaborejoj kaj la leĝoj pri malriĉuloj do plene funkcias?” diris Scrooge.

”Ambaŭ plene funkciantaj, sinjoro.”

”Ho! mi timis, laŭ tio kion vi ĵus diris, ke io okazis, kio ilian utilecon malhelpus,” diris Scrooge. ”Mi tre ĝojas ekscii, ke ne estas tiel.”

”Opiniante, ke ili apenaŭ donas al la popolo kontentecon korpan aŭ spiritan, kelkaj el ni penas kolekti monon por aĉeti iom da viando kaj trinkaĵo kaj varmaĵoj por la malriĉuloj. Ni preferas tiun ĉi tempon, ĉar ĝi estas la tempo, kiam precipe la manko multe estas sentata kaj la abundo ĝojas. Kiom vi volas donaci?”

”Nenion,” diris Scrooge.

”Ĉu vi volas esti anonima?”

”Mi volas esti sola,” diris Scrooge. ”Ĉar vi min demandas pri tio, kion mi volas, sinjoroj, jen estas mia respondo. Mi mem ne ĝojas pri kristnasko, kaj mi ne povas doni por ĝojigi mallaboremulojn. Mi helpas subteni la instituciojn, kiujn mi ĵus menciis — kaj ili kostas sufiĉe; kaj tien devas iri la malriĉuloj.”

”Multaj personoj ne povas iri tien, kaj multaj preferus morti.”

”Se ili preferas morti,” diris Scrooge, ”des pli bone, ĉar tiam ili malkreskigus la loĝantaron tro grandan. Cetere, bonvolu min senkulpigi, mi ne scias tion.”

”Sed vi povus facile tion ekscii,” rimarkis la sinjoro.

”Ne estas mia afero,” respondis Scrooge. ”Sufiĉas, ke homo konas siajn proprajn aferojn, kaj ne miksiĝas en la aferojn de aliaj. Miaj plenigas mian tutan tempon. Bonan vesperon, sinjoroj!”

La sinjoroj sentis, ke insistado estus senutila, kaj ili foriris.

Scrooge daŭrigis sian laboron kontente, kaj eĉ pli ŝerceme ol kutime.

Dume la nebulo kaj mallumo tiom plidensiĝis, ke homoj vagadis kun brulantaj torĉoj kaj oferis siajn servojn por montri la vojon al personoj erarintaj. Pli nebule ankoraŭ kaj pli malvarme! Malvarmo penetranta, serĉanta, mordanta! Se la bona sankta Dunstan estus pinĉinta la nazon de la fantomo Diabla per unu ero da tia vetero, anstataŭ per siaj kutimaj iloj, tiam li estus krieginta tute prave. Knabeto, tremanta de malvarmo, kurbiĝis je la serur-truo de Scrooge por lin regali per kristnaska kanteto; sed ĉe la unua sono de ”Dio vin savu, sinjor’, Mi kore vin salutas”...

Scrooge kaptis liniilon tiel energie, ke la kantinto forflugis timege, lasante la serurtruon al la nebulo kaj al frosto.

Fine alvenis la tempo por fermi la kontoron. Malafable Scrooge deseliĝis de la tabureto kaj silente signis al la komizo en la kelo, kiu tuj elblovis la kandelon kaj surmetis sian ĉapelon.

”Vi bezonos la tutan tagon morgaŭ, mi supozas,” diris Scrooge.

”Se estas al vi plaĉe, sinjoro.”

”Ne estas plaĉe,” diris Scrooge, ”kaj ne estas juste. Se mi pro tio ĉi deprenus el via salajro du ŝilingojn, mi supozas ke vi rigardus vin mem kiel damaĝitan, ĉu ne?”

La komizo ridetis timeme.

”Kaj tamen,” diris Scrooge, ”min vi ne rigardos kiel damaĝita, kiam mi pagos unu tagsalajron por nelaboro.”

La komizo rimarkigis, ke tio okazas nur unu fojon ĉiujare.

”Tio estas malbona senkulpigo por friponi ĉiun dudek kvinan de decembro!” diris Scrooge, butonumante sian surtuton ĝis la mentono. ”Sed mi supozas, ke vi postulos la tutan tagon. Tien ĉi alvenu des pli frue la matenon sekvantan!”

La komizo promesis, ke li faros tion; kaj Scrooge eliris murmurante. Tre baldaŭ la oficejo fermiĝis kaj la komizo, kun la longaĵo de sia skarpo pendanta sub lia talio (li ne posedis palton) kuris sur glitejon ĉe Cornhill, post serio da knaboj, dudek fojojn, ĉar estis kristnaska antaŭvespero, kaj poste li hejmenkuris al Camden Town plej eble rapide por ludi blindulan ludon.

Scrooge vespermanĝis malgaje en la kutima malgaja restoracio, kaj leginte ĉiujn ĵurnalojn, kaj sin amuzinte per sia banklibro, li iris hejmen por kuŝiĝi. Li loĝis en apartamento, kiu iam apartenis al lia mortinta kunulo. Tio estis malgaja apartamento! La korto estis tiel malluma, ke eĉ Scrooge, kiu konis ĝin tre bone, devis palpeti per siaj manoj.

Nu, fakto estas, ke nenio estis rimarkinda en la frapilo sur la pordo, krom ke ĝi estis tre granda. Estas fakto ankaŭ, ke Scrooge ĝin estis vidinta, nokte kaj matene, dum sia tuta loĝtempo tie; ankaŭ ke Scrooge ne estis imagema, tute ne. Notu ankaŭ, ke li ne estis pensinta pri Marley de tiam, kiam antaŭ sep jaroj li certiĝis posttagmeze, ke lia kunulo mortis! Kaj tiam klarigu al mi, se vi povas, kiel okazis ke Scrooge, tenante sian ŝlosilon en la pordseruro, ekvidis en la frapilo (sen intermeza ŝanĝo) — ne frapilon, sed la vizaĝon de Marley.

La vizaĝo de Marley. Ĝi ne estis en tuta mallumo kiel la aliaj objektoj en la korto, sed ĝi lumis morne, kiel putriĝanta omaro en malluma kelo. Ĝi ne estis kolerema aŭ kruelega, sed rigardis al Scrooge kiel Marley rigardis, kun fantomaj okulvitroj sur sia fantoma frunto. La haroj moviĝis strange kvazaŭ per spirado aŭ varma aero; kaj kvankam la okuloj estis tute malfermitaj, ili estis senmovaj. Tiu cirkonstanco kaj ĝia koloro palega igis ĝin terura; sed tiu terurigo ŝajnis esti sendependa de la vizaĝo kaj venis de Scrooge mem, pli ol de la esprimo de la vizaĝo de la mortinto.

Dum Scroogge rigardadis tiun ĉi fenomenon, ĝi refariĝis frapilo.

Ne estus vere, se mi dirus, ke li ne ektremis, sed li remetis sian manon sur la forlasitan ŝlosilon, ĝin rapide turnis, eniris kaj ekbruligis sian kandelon. Li paŭzis, jes, momenton sendecide, antaŭ ol li fermis la pordon; kaj li rigardis singardeme post ĝi, kvazaŭ li preskaŭ atendus vidi la harvoston de Marley elstaranta en la vestiblo. Sed nenio estis sur la pordo interne krom la ŝraŭboj kaj ŝraŭbingoj kiuj fikstenis la frapilon; tial li diris ”Pa! Pu!” kaj brue fermis la pordon.

La bruo resonis tra la domo kiel tondro. Ĉiuj ĉambroj supre, kaj ĉiuj bareloj en la keloj de la vinvendisto malsupre, ŝajnis posedi apartajn eĥo-sonorilojn. Sed Scrooge ne estis viro timigebla de eĥoj! Li riglis la pordon, iris tra la vestiblo kaj supreniris la ŝtuparon, dum li malrapide purigis la meĉon de sia kandelo.

Mallumo estas malkara, kaj Scrooge ĝin amis.

Sed antaŭ ol li fermis la pezan pordon, li trairis siajn ĉambrojn por vidi ĉu ĉio estas en ordo. Eble la memoro pri la vizaĝo igis lin tion fari.

La saloneto, litĉambro, skatolĉambro. Ĉiuj estis en ordo.

Neniu sub la tablo, neniu sub la kanapo, fajreto en la fajrujo, kulero kaj pelveto, pretaj; kaj kaseroleto da grio sur la bordo de la krado (Scrooge malvarmumis). Neniu sub la lito, neniu en la necesejo, neniu en lia tualeta robo, kiu pendis kun suspektema sinteno sur la muro.

Tute kontenta li fermis la pordon kaj sin enŝlosis; duoble enŝlosis, kio ne estis lia kutimo. Tiel gardita kontraŭ surprizoj li demetis sian kravaton, surmetis sian tualetrobon kaj pantoflojn, kaj sian noktoĉapon, kaj sidiĝis apud la fajro por manĝi sian grion.

La fajro estis tre malgranda; tute ne sufiĉa por tiel malvarmega nokto. Li devis sidi tre proksima al ĝi, antaŭ ol li povis eksenti iom da varmo. La fajrujo estis antikva, kaj ĉirkaŭpavimita per tegmentaj brikoj holandaj, kovritaj per desegnaĵoj por ilustri la Sanktajn Skribojn. Estis centoj da pentraĵoj por logi liajn pensojn; sed la vizaĝo de Marley mortinta de sep jaroj venis, kiel la bastono de la Profeto, kaj englutis ĉiujn!

Estis kvazaŭ bildo de la kapo Marleya estus aperinta sur ĉiu.

”Sensencaĵo!” diris Scrooge kaj trairis la ĉambron.

Post multaj iroj kaj reiroj, li residiĝis. Renversinte sian kapon en la seĝon li okaze ekrigardis sonorilon neuzatan, kiu pendis de la muro, kaj komunikis, por ia celo nun forgesita, kun ĉambro en la plej alta etaĝo de la domo. Mirege, kaj terurege rigardadante li vidis ĉi tiun sonorilon balanciĝanta!

Unue, ĝi balanciĝis tiel kviete ke ĝi preskaŭ faris neniun sonon; sed baldaŭ ĝi sonoris laŭtege kaj ĉiuj sonoriloj en la domo faris same.

Tio daŭris eble duonminuton, aŭ minuton, sed ŝajnis daŭri unu horon! La sonoriloj haltis kune, kiel ili komencis. Tiam okazis sono resona, tre malsupre, kvazaŭ oni trenus pezan ĉenon sur la bareloj en la kelo de la vinnegocisto. Scrooge tiam memoris, ke li estis aŭdinta, ke fantomoj en domoj vizitataj estis priskribataj kiel ĉentrenantoj.

La pordo de la kelo malfermiĝis kun brua sono, kaj tuj li aŭdis la sonon pli laŭtan sur la plankoj malsupre; poste la bruo suprenvenis, kaj fine aŭdiĝis apud lia pordo!

”Sensencaĵo ankoraŭ,” diris Scrooge. ”Mi tion ne kredos!”

Lia koloro tamen ŝanĝiĝis, kiam tuj poste fantomo venis tra la peza pordo kaj eniris la ĉambron antaŭ liaj okuloj. Kiam ĝi envenis, la mortanta flamo eksaltis, kvazaŭ por ekkrii — ”Mi lin konas! La fantomo de Marley!” kaj refalis.

La sama vizaĝo; tute la sama. Marley kun sia harvosto, kutima veŝto, pantalono, kaj botoj kies drap-pendaĵoj pintiĝis kiel la harvosto, la vestobaskoj kaj la haroj sur lia kapo. La ĉeno kiun li trenis estis ligita ĉirkaŭ lia talio. Ĝi estis longa kaj ĝi ĉirkaŭis lin kiel vostego; kaj ĝi estis farita (ĉar Scrooge ĝin observis atente) — el monujoj, ŝlosiloj, pendseruroj, kalkullibroj, kontraktoj kaj pezaj ŝtalaj monujoj. Lia korpo estis travidebla, tiel ke Scrooge lin rigardante povis vidi ambaŭ butonojn sur lia vesto malantaŭe.

”Nu!” diris Scrooge, akra kaj malvarma kiel ĉiam. ”Kion vi deziras de mi?”

,,Multon!” (La voĉo de Marley, sendube!).

”Kiu vi estas?”

”Demandu min, kiu mi estis.”

”Kiu vi estis, do?” diris Scrooge, laŭte.

”Vivante, mi estis via kunulo, Jakobo Marley.”

”Ĉu vi ĉu vi ... povas ... sidiĝi?” demandis Scrooge, lin dube rigardante.

”Mi povas.”

”Faru tion, do.”

Scrooge faris tiun demandon, ĉar li dubis ĉu fantomo tiel travidebla povus sidiĝi; kaj li timis embarasan klarigon. Sed la fantomo sidiĝis ĉe la kontraŭa flanko de la fajrujo, kvazaŭ li tion farus kutime.

”Ĉu vi ne kredas je mi?” demandis la fantomo.

”Ne,” respondis Scrooge.

”Kian pruvon vi deziras krom tiu de viaj sentoj?”

”Mi ne scias,” diris Scrooge.

”Kial vi dubas pri viaj sentoj?”

”Ĉar io tre malgranda malhelpas ilin. Malgranda malordo stomaka ilin erarigas. Vi eble estas nedigestita peco da bovaĵo, mustardo, mola fromaĝo, aŭ fragmento da terpomo nesufiĉe kuirita!”

Scrooge ne ofte ŝercis, kaj li tiam ne sentis sin ridema. La vero estas, ke li intencis sin kuraĝigi, ĉar la voĉo fantoma tramigris lin ĝis la medolo. Estis io terura en la aero, kiu ĉirkaŭis la fantomon; Scrooge ne povis tion senti mem, sed ĝi certe ekzistis; ĉar, kvankam la fantomo sidis senmove, lia hararo, liaj baskoj kaj pendaĵoj ĉiam moviĝis kvazaŭ per vaporo varmega de forno.

”Ĉu vi vidas tiun ĉi dentpurigilon?” diris Scrooge, subite reatakante, kaj penante deturni de si almenaŭ por momenton la atenton de la fantomo senmova kiel ŝtonego.

”Jes,” diris la fantomo.

”Sed vi ĝin ne rigardas,” diris Scrooge.

”Tamen, mi ĝin povas vidi,” respondis la fantomo.

”Nu!” diris Scrooge, ”se mi ĝin englutus, dum mia tuta vivo min persekutus legio da koboldoj, kreitaj de mi mem! Sensencaĵo, mi al vi diras, sensencaĵo!”

Tiam la fantomo ekkriis terure, kaj skuis sian ĉenon kun bruo tiel funebra kaj terura, ke Scrooge firme tenis sian seĝon, por ke li ne svenu. Sed li eĉ ankoraŭ pli timiĝis, kiam la fantomo deprenis la bandaĝon kiu ĉirkaŭis lian kapon, kvazaŭ ĝi estus tro varma kiel hejma survesto, kaj lia suba makzelosto falis sur lian bruston.

Scrooge genufleksis, plektante siajn manojn antaŭ sia vizaĝo.

”Kompaton!” li ekkriis. ”Terura aperaĵo! kial vi min turmentas?”

”Animo monda, tera!” respondis la fantomo, ”Ĉu vi kredas je mi aŭ ne?”

”Mi kredas ... mi devas. Sed kial fantomoj vagas sur la tero, kaj kial ili venas al mi?”

”Dio postulas ke la animoj de ĉiuj iru inter kunvivuloj, kaj ĉien vojaĝu, kaj se animo ne foriras dum vivo, ĝi kondamniĝos tion fari postmorte.”

La fantomo denove kriegis kaj skuegis sian ĉenon kaj tordis siajn duonlumajn manojn.

”Vi estas ĉenita,” diris Scrooge, tremante. ” Diru al mi kial?”

”Mi portas la ĉenon, kiun mi forĝis dum mia vivo,” respondis la fantomo. ”Mi ĝin faris, ĉeneron post ĉenero, kaj metron post metro; mi ĝin surzonis propravole, kaj propravole mi ĝin portis. Ĉu la modelo ŝajnas al vi stranga?”

Scrooge tremis pli kaj pli.

”Aŭ ĉu vi volus ekscii pri la pezo kaj la longo de la ĉeno kiun vi portas mem? Ĝi estis tute same peza kaj same longa kiel tiu ĉi antaŭ sep kristnask-antaŭfestoj. Vi laboris je ĝi de tiu tempo. Ĝi estas vere tre peza ĉeno!”

Scrooge rigardis ĉirkaŭ sin sur la plankon, pensante vidi sin mem ĉirkaŭita de kvindek aŭ sesdek metroj da fera ŝnurego, sed li nenion povis vidi.

”Jakobo,” li diris, petegante. ”Maljuna Jakobo Marley! diru al mi pli! Konsolu min, Jakobo!”

”Mi havas nenion por doni,” respondis la fantomo. ”Ĉar konsolo de alia loko venas, kaj alvenas per aliaj sendatoj al aliaj viroj. Mi ankaŭ ne povos diri al vi ĉion, kion mi volas. Mi nenie povas ripozi, mi nenie povas resti, mi nenie povas halti.

Mia fantomo, dum mia vivo, neniam foriris preter nia kontoro, kaj tial mi devos pene vojaĝadi.”

”Vi ja vojaĝis tre malrapide, Jakobo,” diris Scrooge, komerciste, kvankam humile kaj respektege.

”Malrapide!”ripetis la fantomo.

Scrooge murmuretis: ”Mortinta de sep jaroj kaj ĉiam vojaĝanta?”

”Dum tiu tuta tempo,” diris la fantomo. ”Neniu ripozo, neniu paco. Turmentanta memriproĉo senĉesa!”

”Ĉu vi vojaĝas rapide?” diris Scrooge.

”Sur la flugiloj de la ventoj,” respondis la fantomo.

”Vi povus trairi multege da landoj dum sep jaroj,” diris Scrooge.

La fantomo, aŭdinte ĉi tion, rekriegis, kaj sonigis sian ĉenon terure en la senviva nokta silento ...

”Ho! malliberulo, ĉenita kaj ligita, ĉar vi ne scias, ke iom da kristana fantomo laboranta bonece en sia malgranda sfero, trovos sian vivon teran tro mallonga por esti vere utila! Ĉar vi ne scias, ke bedaŭro neniam povos elaĉeti okazojn neuzitajn en via vivo! Tamen, tia mi estis! Ho ve, tia estis mi!”

”Sed vi ĉiam estis bona komercisto, Jakobo,” murmuris Scrooge, kiu nun aludis pri si mem.

”Negocoj!” kriis la fantomo, denove tordante siajn manojn —. ”Homaro devus esti miaj negocoj, mia zorgo; la feliĉo komuna mia negoco; bonfarado, kompato, toleremo, jen estis miaj negocoj! La komerco estis nur kiel guto en la oceano de miaj negocoj!”

Scrooge tre malŝatis, ke la fantomo tiel parolis kaj li ektremis treege.

”Aŭskultu min!” ekkriis la fantomo. ”Mia tempo estas preskaŭ for!”

”Mi aŭskultos,” diris Scrooge. ”Sed ne kondamnu min, kaj ne paroladu tro longe, Jakobo, mi vin petas!”

”Kial mi povas aperi ĉe vi en formo videbla, mi ne rajtas diri. Sed nevidebla mi sidis apud vi ofte kaj ofte.”

Tio ne estis ideo agrabla. Scrooge tremetis, kaj viŝis la ŝviton de sia frunto.

”Tio estas grava parto de mia puno,” daŭrigis la fantomo.

”Mi estas ĉe vi tiun ĉi vesperon por vin averti, por ke vi eble evitu mian sorton — kaj mi mem venis por doni al vi tiun ĉi esperon, Ebenezer,”

”Ĉiam vi estis aminda al mi,” diris Scrooge. ”Dankon!”

”Vi estos vizitata de tri fantomoj,” rimarkis tiam la fantomo.

Scrooge ekmalĝojis. ”Ĉu tio estas la espero, Jakobo?”

”Jes”.

”Mi — mi preferus ...”

”Se ili vin ne vizitos,” diris la fantomo, ”vi ne povos eviti sorton similan al mia. Atendu la unuan morgaŭ, kiam la sonorilo batos la unuan horon!”

”Ĉu mi ne povus ricevi ilin kune, kaj tiel fini la aferon?”

proponetis Scrooge.

”Atendu la duan la sekvantan nokton je la sama horo, kaj la trian en la posta nokto tuj kiam la lasta bato de la dekdua horo ĉesos vibri. Ne esperu min vidi denove, kaj memoru bone ĉion, kio inter ni okazis!”

Tuj kiam li estis tiel dirinta, la fantomo prenis sian bandaĝon de la tablo kaj ĉirkaŭligis sian kapon per ĝi kiel antaŭe.

Scrooge sciis tion aŭdante la krakon kiun faris la dentoj, kiam la makzelostoj estis kunligitaj per la bandaĝo. Li kuraĝis rigardeti ankoraŭ, kaj tie lia vizitanto supernatura staris apud li kaj la ĉeno estis ligita ĉirkaŭ la brako. La aperaĵo iris malantaŭen for de li kaj je ĉiu paŝo la fenestro iom malformiĝis tiel ke, kiam la fantomo alvenis tien, ĝi tute malfermiĝis. Tiam la fantomo levis sian manon, kaj tuj Scrooge aŭdis bruojn konfuzajn kaj sonojn ĝemantajn de ploro kaj malĝojo. Aŭskultinte unu momenton, la fantomo ankaŭ ĝemegis malĝoje kaj poste malaperis en la funebran nokton.

Scrooge sekvis lin al la fenestro kun ekstrema scivolo. Li rigardis eksteren.

La aero estis plena de fantomoj, tien kaj reen moviĝantaj kaj plorantaj senripoze.

Ĉiuj portis ĉenojn; neniu estis libera. Scrooge estis koninta multajn el ili dum ilia vivo. Kaj li komprenis, ke ili estis malgajegaj ĉar ili tre volis helpi la homaron, sed poreterne tia ebleco estis por ili perdita.

Fine tiuj estaĵoj kaj iliaj voĉoj foriĝis kaj la nokto reestis kiel antaŭe.

Scrooge fermis la fenestron kaj esploris la pordon, kie la fantomo estis enirinta. Ĝi estis ŝlosita duoble, kiel li mem ĝin ŝlosis, kaj la rigliloj estis netuŝitaj. Li volis diri ”sensencaĵo”

sed haltis ĉe la unua silabo; kaj tre bezonanta ripozon, li sin ne senvestigis, kuŝiĝis kaj tuj ekdormis.

Dua strofo : La unua el la tri fantomoj

Kiam Scrooge vekiĝis, estis tiel mallume ke, rigardante el sia lito, li apenaŭ povis distingi la fenestron travideblan de la muroj maldiafanaj de sia ĉambro. Penante penetri la mallumon per siaj serĉemaj okuloj, li aŭdis la sonorilon de najbara preĝejo bati kvar kvaronojn, kaj li aŭskultis por ekscii la horon.

Treege li miris kiam la peza sonorilo daŭrigis sonori de ses al sep, de sep al ok, kaj tiel ĝis dekdu; poste ĝi haltis. Dekdu!

Tamen post la dua li estis kuŝiĝinta! La horloĝo estas malĝusta, pendglacio certe eniris en la radaron. Dekdu!

Li tuŝis la risorton de sia poŝhorloĝo, por korekti tiun ĉi absurdan horloĝon. Ĝi sonoris dekdu, kaj haltis.

”Nu! ne estas eble,” diris Scrooge, ”ke mi povis dormi dum tuta tago kaj alia nokto. Ne estas eble, ke io okazis al la suno kaj nun estas jam la dekdua tagmeze!”

Tiu ideo lin timigis; li leviĝis el la lito kaj palpetis al la fenestro. Li nur povis vidi, ke estas nebulege, kaj ke neniu ĉirkaŭkuras aŭ faras bruon, kio certe okazus, se estus tage anstataŭ nokte.

Tiel li rekuŝiĝis, pripensis, plupensis kaj repensadis, kaj tute nenion komprenis. Ju pli li pensis, des pli li fariĝis embarasita; ju pli li penis ne pensi, des pli li pensadis. La fantomo de Marley lin tre konfuzis. Tuj kiam li firme decidis ke ĝi estis sonĝo, li subite devis repripensi la demandon, ”Ĉu ĝi estis sonĝo, aŭ ne?”

Scrooge tiel kuŝis ĝis la sonorilaro horloĝa sonoris tri pluajn kvaronojn; tiam li memoris, ke la fantomo lin avertis pri vizito tuj kiam sonoros la unua horo. Li decidis esti veka ĝis la horo estos pasinta; kaj, konsiderante ke li ne pli povus ekdormi ol iri al la ĉielo, tiu ĉi decido estis oble tre saĝa. Fine, la horloĝo sonoris:
”Din-don!”

”Kvarono post la horo,” diris Scrooge, kalkulante.

”Din-don!”

”Duono post,” diris Scrooge.

”Din-don!”

”Kvarono antaŭ,” diris Scrooue.

”Din-don!”

”La horo mem!” ekkriis Scrooge, ”kaj nenio alia.”

Li parolis antaŭ ol la hora sonorilo sonoris, kaj tuj sekvis basa, malhela, funebra, malgaja UNU. Tuj, momente, viva lumo ekbrilis en la ĉambro, kaj la kurtenoj de lia lito estis detirataj!

La kurtenoj estis detirataj, mi vin certigas, de mano nevidebla. Ne la kurtenoj apud liaj piedoj, nek la kurtenoj ĉe lia dorso, sed la kurtenoj kontraŭ lia vizaĝo. La kurtenoj de lia lito estis detirataj, kaj Scrooge eklevante sin mem, sin trovis viza ̧-alvizaĝe kun la vizitanto ne-tera, kiu ilin estis detirinta; tiel proksime kiel mi estas de vi, kaj en mia penso mi staras ĉe via kubuto.

Estis figuro stranga — kiel infano; tamen, ne tiel simila al infano kiel al maljunulo vidata tra ia supernatura perilo. Lia hararo, kiu pendis ĉirkaŭ la kolo kaj sur la dorso, estis blanka kvazaŭ de maljuneco; tamen la vizaĝo havis nenian sulkon, kaj sur la haŭto brilis floreco plej ĉarma. La brakoj estis tre longaj kaj muskolaj; la manoj ankaŭ, kvazaŭ li estus treege forta. Li portis robon blankegan, kaj ĉirkaŭ la talio estis zono, kies brilo estis belega! En sia mano li tenis branĉon de freŝa verda ilekso, sed lia robo estis ornamita per floroj someraj. La plej stranga afero en li estis, ke de lia kaposupro venis tre hela brilo, kiu videbligis ĉion ĉi kaj sub sia brako li tenis kiel ĉapo grandan estingilon.

”Ĉu vi estas la fantomo, sinjoro, kies alveno al mi estis antaŭdirita?” demandis Scrooge.

”Mi estas.”

La voĉo estis ĝentila kaj nesevera kaj strange mallaŭta, kvazaŭ ĝi venus de malproksime, anstataŭ de apud li.

”Kiu kaj kio vi estas?” demandis Scrooge.

”Mi estas fantomo de kristnasko estinta.”

”Ĉu delonge estinta?” demandis Scrooge, rimarkante lian nanan alton.

”Ne. Via lasta kristnasko.”

Eble Scrooge ne sciis kial, sed li treege deziris vidi la fantomon en lia ĉapo; kaj li petis ke li ĝin surmetu.

”Kiel!” ekkriis la fantomo, ”ĉu vi volus tiel baldaŭ estingi mian lumon per manoj teraj? Ĉu ne estas sufiĉe, ke vi helpis krei tiun ĉi ĉapon per viaj pasioj, kiuj min devigas ĝin porti dum multaj jaroj sur mia frunto?”

Scrooge humile neis ĉian scion pri tiu afero kaj ĉian intencon ofendi. Li tiam demandis lin pli kuraĝe, pri tio, kio lin venigis tien.

”Via bonstato” diris la fantomo.

Scrooge dankis lin, sed pensis ke nokto de ripozo farus pli multe por lia bonstato. La fantomo certe komprenis lian penson, ĉar li diris tuj:
”Via konvertiĝo, do. Atentu!”

Parolante, li prenis lian brakon kviete per sia forta mano.

”Leviĝu, kaj venu kun mi.”

Estus vane diri, ke nek la vetero nek la horo estas taŭgaj por promeno; ke la lito estas varma kaj la termometro multe sub nulo; ke li surhavas nur pantoflojn, tualetan robon kaj noktoĉapon; kaj ke li havas malvarmumon. Li ne povis kontraŭstari, sed kiam la fantomo iris al la fenestro, li kaptis lian robon petegante.

”Mi estas mortema homo,” diris Scrooge, ”kaj mi timas fali.”

La fantomo tuŝis lian koron per sia mano. ”Se vi permesos al mi, ke mi vin tuŝu tie,” li diris, ”vi subteniĝos en okazoj pli gravaj ol tiu ĉi.”

Dum tiu interparolo ili pasis tra la muron kaj staris sur vojo kampara, kun kampoj ambaŭflanke. La urbo tute malaperis, kaj la mallumo kaj la nebulo ankaŭ malaperis, ĉar estis hela, malvarma vintra tago, kaj neĝo kuŝis sur la tero.

”Ho mirinde,” diris Scrooge ĉirkaŭrigardante, ”mi kreskis tie; mi estis knabo tie ĉi!” Li sentis mil odorojn ŝvebantaj en la aero, kaj ĉiu memorigis lin pri pensoj, esperoj, ĝojoj kaj zorgoj de longe forgesitaj.

”Via lipo tremas,” diris la fantomo. ”kaj kio estas tio sur via vango?”

Scrooge murmuris, kun nekutima tono en sia voĉo, ke estas pustulo; kaj petis la fantomon konduki lin kien li devas.

”Ĉu vi memoras la vojon?” demandis la fantomo.

”Ĉu mi memoras!” rediris Scrooge, ”mi povus tie iri eĉ kun vinditaj okuloj!”

”Estas strange ke vi tion forgesis dum tiom da jaroj,” rimarkigis la fantomo. ”Ni iru antaŭen!”

Ili iris laŭ la vojo kaj Scrooge rekonis ĉiun pordon, ĉiun foston, ĉiun arbon, ĝis malgranda urbo aperis malproksime kun sia ponto, sia preĝejo kaj serpenta rivereto. Subite vojaĝantoj aperis, kaj Scrooge rekonis kaj nomis ĉiujn. Kial li ĝojis treege, kiam li ilin vidis, kaj kiam ili deziris unu al alia ”Ĝojan kristnaskon?” Kion valoris ĝoja kristnasko por Scrooge? Kian ĝojon ĝi iam donis al li?

”La lernejo tie ĉi ne estas tute forlasita,” diris la fantomo.

”Sola infano, forgesita de siaj amikoj, tie ankoraŭ restis.”

Scrooge diris, ke li tion scias, kaj li plorsingultis.

Ili lasis la ĉefvojon laŭ bone konata vojeto kaj venis al domego ruĝbrika, kun kupoleto, ventflago kaj sonorilo sur la tegmento. Estis domego kaduka, ĉar la muroj estis malsekaj kaj muskaj, la fenestroj rompitaj kaj la pordegoj ruinaj. Kokinoj ĉirkaŭkuris en la ĉevalejoj, herbo kreskis en la veturilejoj. Interne la ĉambroj estis malbone meblitaj, malvarmaj kaj vastaj. Vidante ilin oni pensis pri la malvarmo kaj malsato, kiujn devis suferi la loĝantoj.

Ili trairis la vestiblon, trapasis pordon ĉe la malantaŭo de la domo kaj eniris ĉambron longan, nudan kaj malgajan, kie estis senornamaj benkoj kaj skribtabloj. Apud tre malgranda fajro sola knabo sidis legante kaj Scrooge sidiĝis sur benkon, plorante, ĉar li vidis sin mem denove forgesita kiel antaŭe.

Ĉiuj eĥoj en tiu domo, la krietoj de la musoj kurantaj malantaŭ la enkadraĵo, la murmuroj inter la branĉoj senfoliaj de malgaja poplo, la brueto de la grincanta pordo kaj eĉ la bruoj kraketantaj en la fajro — ĉio tio moligis la koron de Scrooge kaj fluigis liajn larmojn.

La fantomo tuŝis lin sur la brako kaj fingre montris lian antaŭan memon leganta. Subite viro strange vestita, mirinde reala kaj videbla ŝajnis stari ekster la fenestro, kaj apud li papago kun verda korpo kaj flava vosto.

”Robinsono Kruso! ”ekkriis Scrooge, ”kaj jen ankaŭ Vendredo, kuranta por savi sian vivon al la arbaro! Hura’! Hura’!”

Kaj, tiam, kvazaŭ li kompatus sian junan memon li diris, ”Kompatindulo,” kaj ploris denove.

”Mi volas,” murmuris Scrooge, metis la manon en la poŝon kaj ĉirkaŭrigardis, ”sed estas nun tro malfrue.”

”Kio estas?” demandis la fantomo.

”Nenio,” diris Scrooge. ”Nenio. Knabo kantis kristnaskan himnon ĉe mia pordo pasintnokte. Mi volus esti doninta ion al li, tio estas ĉio.”

La fantomo ridetis dolĉe kaj svingis sian manon, dirante:
”Ni rigardu alian kristnaskan tempon.”

Subite la memulo pligrandiĝis kaj la ĉambro mallumiĝis kaj malpuriĝis. La enkadraĵoj malgrandiĝis, la fenestroj fendiĝis kaj pecoj da gipso falis el la plafono; sed kiel tio okazis, Scrooge ne komprenis pli ol vi. Li nur sciis, ke tio estis tute vera; kaj jen li, ankoraŭ sola, dum ĉiuj aliaj knaboj estis hejmenirintaj por ĝui la gajan libertempon.

Li nun ne legis plu, sed iris ĉirkaŭe senespere. Scrooge rigardis la fantomon kviete, skuis sian kapon, kaj rigardis la pordon.

Ĝi malfermiĝis; kaj knabineto, multe pli juna ol la knabo, eniris, lin ĉirkaŭprenis korege kaj lin alparolis per ”Kara, kara frato!”

”Mi venis por vin konduki hejmen, kara frato,” diris la knabino, frapante siajn manetojn unu kontraŭ la alian kaj ridante. ”Por iri hejmen, hejmen! hejmen!”

„Hejmen, eta Fan,” ripetis la knabo kiel eĥo.

”Jes!” ekkriis la infano ĝojege. ”Hejmen por ĉiam! Nia patro estas multe pli aminda ol antaŭe, kaj la hejmo estas kiel la ĉielo! Tiel afable li al mi paroladis unu vesperon, kiam mi enlitiĝis, ke mi ne timis demandi lin, ĉu li permesus, ke vi venu hejmen: li jesis kaj min sendis en veturilo por vin alkonduki. Kaj vi estos viro?” kriis la knabino, malfermante larĝe siajn okulojn, ”kaj neniam vi tien ĉi revenos: sed unue, ni kune estos dum la tuta kristnaska tempo, kaj ni ĝin ĝuos plej bone!”

”Vi iĝas ja virino, eta Fan!” diris la knabo.

Ŝi manfrapis kaj ridis kaj penis atingi lian kapon, sed estante tro malgranda, ŝi stariĝis sur la pintoj de siaj piedoj por lin kisi. Poste ŝi lin tiris al la pordo.

Subite voĉo terura kriis en la vestiblo, ”Portu malsupren la keston de sinjoreto Scrooge!” kaj en la vestiblo aperis la lernejestro mem, kiu rigardis sinjoreton Scrooge severege, kaj lin terure timigis per sia manpremo. Poste li kondukis lin kaj lian fratineton en ĉambron malgajan kaj malvarman. Tie li eltiris karafon da vino strange malforta kaj pecon da kuko strange peza, kaj donacis tion al la infanoj. Li ankaŭ sendis maldikan serviston por doni glason da io al la veturigisto; kaj la viro respondis, ke li dankas la sinjoron, sed ... se ĝi estas la sama trinkaĵo, kiun li antaŭe gustumis, li multe preferas ne trinki.

Dume la kesto de sinjoreto Scrooge estis ligita sur la supron de la veturilo kaj la infanoj adiaŭis la lernejestron tre ĝoje, kaj ili forveturis tra la ĝardeno.

”Ŝi ĉiam estis estaĵo delikata,” diris la fantomo, ”sed ŝi havis grandan koron!”

”Estas vere!” kriis Scrooge. ”Vi estas prava. Mi tion ne neos.”

”Ŝi mortis edzinigita,” diris la fantomo, ”kaj ŝi havas, mi pensas, infanojn.”

”Unu infanon,” respondis Scrooge.

”Estas vere,” diris la fantomo, ”via nevo.”

Scrooge ŝajnis esti maltrankvila kaj respondis mallonge, ”Jes.”

Kvankam ili ĵus estis postlasintaj la lernejon, ili nun estis en maltrankvila strato de urbo, kie vojaĝantoj fantomaj pasadis, kie veturiloj ombrecaj kaj ŝarĝoveturiloj kunbataladis, kaj kie tumulto kaj malpaco regis. Estis tute evidente, ke tie ankaŭ estis kristnasko: sed estis vespere kaj la stratoj estis lumaj.

La fantomo haltis ĉe certa pordo de magazeno, kaj demandis al Scrooge ĉu li ĝin rekonas.

”Ĉu mi rekonas ĝin!” rediris Scrooge. ”Mi ja estis lernanto tie ĉi.”

Li eniris. Je la vido de maljuna sinjoro kun peruko, kiu sidis malantaŭ skribtablo tiel alta ke, se li estus du colojn pli alta, li frapus sian kapon al la plafono, Scrooge ekkriis ekscitite:
”Vidu, estas la maljuna Fezziwig! Kia ĝojo! estas Fezziwig reviva!”

La maljuna Fezziwig metis flanken sian plumon kaj rigardis la horloĝon, kiu montris la sepan horon. Li frotis siajn manojn, aranĝis sian grandan veŝton, ridegis tutkore kaj ekkriis per voĉo komforta, sonoranta, riĉa, plena kaj gaja:
”Jo-ho, tie! Ebenezer! Dick!”

La antaŭa memulo de Scrooge, nun jam junulo, eniris viva kan sia kunlernanto.

”Estas ja Dick Wilkins!” diris Scrooge al la fantomo. ”Jes, certe, jen li estas. Li min ametis. La malfeliĉa Dick! Ve! ve!”

”Jo-ho, knaboj!” diris Fezziwig. ”Ni ne laboros plu hodiaŭ.

Kristnaska antaŭtago, Dick! Kristnasko, Ebenezer! Almetu la fenestrajn kovrilojn, antaŭ ol oni povos diri Jack Robinson!

Vi ne kredus, kiel lerte ili laboris. Ili kuris en la straton portante kovrilojn — unu, du, tri — almetis ilin en iliajn lokojn — kvar, kvin, ses — aldonis barojn kaj ŝraŭbojn — sep, ok, naŭ — kaj revenis, antaŭ ol oni povis kalkuli ĝis dek du, spiregante kiel kurĉevaloj!

”Jo-ho,” ekkriis Fezziwig, lerte saltante de la alta skribtablo. ”Forportu ĉion, por ke ni havu multe da spaco! Jo-ho, Dick!”

Forporti! Ĉion ili volonte estus forportintaj dum maljuna Fezziwig estis tie. Post unu minuto la planko estis balaita kaj akvo surverŝita, la meĉoj de lampoj estis purigitaj; brulaĵo aldonita al la fajro; kaj la magazeno tiam fariĝis balejo, tiel komforta, varma, seka kaj hela, kiel oni povus deziri en nokto vintra.

Eniris violonisto kun muziklibro, kaj supreniris la altan katedron, kaj faris orkestron tie, kaj agordis terure grincantan muzikon! Eniris sinjorino Fezziwig, kiu ŝajnis esti unu vasta ridetego! Eniris la tri fraŭlinoj Fezziwig, ĉarmaj kaj amindaj.

Eniris la ses amantoj, kies koroj frakasiĝis. Eniris ĉiuj junuloj kaj junulinoj, kiuj laboris tie. Eniris la vartistino kun sia kuzo, la bakisto. Eniris la kuiristino kun la laktovendisto, intima amiko de ŝia frato. Eniris la bubo najbara, kiu, oni diris, estis malbone nutrata de sia mastro, kaj kiu kaŝis sin post la knabino el la proksima domo. Eniris ĉiuj; iuj timete, iuj sentime, iuj gracie, iuj mallerte, iuj puŝante, iuj tirante — eniris ĉiuj, iel kaj ĉiel.

Kaj ili dancis kune, ĝojege, kaj vive, ĝis la maljuna Fezziwig, manfrapante por haltigi la dancon, ekkriis ”Brave!” kaj la violonisto enpuŝis sian varmegan vizaĝon en poton da biero, speciale por li alportita. Sed, kiam li reaperis, li malŝatis ripozon, kaj tuj rekomencis denove, kvazaŭ la alia violonisto estus forportita hejmen lacega, sur fenestra kovrilo, kaj li estus viro tute nova, decidinta pli bone fari, aŭ perei!

Poste estis pli da dancoj kaj divenaj ludoj, kuko, vino, granda peco da malvarma rostita bovaĵo, granda peco da malvarma bolita bovaĵo, kaj pasteĉoj kaj multe da biero. Sed la plej granda logo de la balo okazis post la festeno, kiam la violonisto (ruzulo, mi vin certigas, kiu konis sian aferon pli bone ol vi aŭ mi) ludis la melodion ”Sir Roger de Coverley.”

Tiam la maljuna Fezziwig stariĝis por danci kun sia edzino, kaj tie estis dudek paroj da kundancontoj; personoj kiuj estis vere moviĝemaj; personoj kiuj intencis danci, kaj ne nur rondiri!

Sed se ili eĉ estus duoble aŭ kvaroble pli multaj, ĉiam Fezziwig dancus kiel ili, kaj ankaŭ la sinjorino. Pri ŝi mi diros, ke ŝi estis tute inda je li, kaj tio estas altega laŭdo. La tibikarnoj de Fezziwig, kiam li dancis, ŝajnis brilegi!

Tuj kiam la dekunua sonoris, tiu ĉi hejma balo finiĝis. La sinjoro kaj la sinjorino ekstaris ĉe ĉiu flanko de la pordo, manpremis ĉiun personon elirantan, li deziris al la viroj kaj ŝi al la virinoj ”Ĝojan kristnaskon.” La du lernantoj, kiam ĉiuj estis elirintaj, iris al siaj litoj, kiuj estis sub la tablo de la magazeno.

Dum tiu tuta tempo Scrooge kondutis kiel frenezulo. Li memoris ĉion, kaj ĉion ĝuis korege; sed nun, kiam la helaj vizaĝoj de lia antaŭa memo kaj de Dick plu ne vidiĝis, li rememoris tuj la fantomon kaj konsciiĝis, ke tiu ĉi lin rigardadis, kaj ke la lumo sur lia kapo tre hele briladis.

”Afero ja tre malgranda,” diris la fantomo, ”sufiĉas por produkti tian dankemon.”

”Malgranda,” ripetis Scrooge.

La fantomo signis al li ke li aŭskultu ambaŭ lernantojn, laŭdegantajn Fezziwigon, kaj tiam diris:
”Kial? Li elspezis nur malmulte da mono; tri aŭ eble kvar pundoj. Kial do li meritas tian laŭdon?”

Nekonscie, Scrooge ekparolis ankoraŭ kiel lia antaŭa memulo, kaj li kolere diris: ”Vi ne estas prava, fantomo; li posedas la kapablon fari nin kontentaj aŭ malkontentaj. Eble lia kapablo konsistas nur el vortoj aŭ rigardoj; el aferoj tiel malgrandaj, ke ne estas eble ilin kalkuli; tute egale! La feliĉon kiun li donacas, estas tiel granda kiel se ĝi kostus tre multe da mono ...”

Li sentis la rigardon de la fantomo kaj haltis.

”Kio do estas?” demandis la fantomo.

”Nenio,” diris Scrooge.

”Io tamen, mi pensas,”insistis la fantomo.

”Ne, ne. Mi nur dezirus povi paroli iom al mia komizo nun.

Jen ĉio.”

Lia antaŭa memulo estingis la lampojn en tiu momento kaj Scrooge kaj la fantomo staris subite flanko ĉe flanko en la aero ekstera.

”Mia tempo estas finiĝanta,” rimarkigis la fantomo. ”Rapide!”

Tiun ĉi vorton li ne parolis al Scrooge, aŭ al iu kiun li povis vidi, sed tuj ĝi produktis efikon... ĉar ankoraŭ Scrooge vidis sin mem. Li estis pli maljuna nun; viro matura. Sur lia vizaĝo la trajtoj ne estis severaj kiel pli poste, sed jam vidiĝis signojn de zorgo kaj de avareco.

La okuloj ŝajnis esti avidaj kaj maltrankvilaj, kaj tio montris, ke la pasio avareca enradikiĝis.

Li ne estis sola, sed apud li sidis junulino funebre vestita, kiu ploris.

”Tio ne estas grava,” ŝi diris mallaŭte, ”tute ne grava por vi.

Alia idolo prenis mian lokon, kaj se ĝi povos vin konsoli kaj ĝojigi estonte, kiel mi penus fari, mi ne rajtas ploregi.”

”Kia idolo prenis vian lokon?”

”Idolo ora.”

”Jen senpartieco monda!” li diris sarkasme. ”La mondo kondutas kontraŭ la malriĉeco malbonege; sed tamen severege ĝi kondamnas ĉian tenton riĉiĝi.”

”Vi timas tro la mondon,” ŝi respondis ĝentile. ”Mi vidis viajn plej noblajn celojn malaperi unu post la alia, ĝis la ĉefa pasio — la avareco, vin tute posedis. Ĉu ne estas vere?”

”Kio do?” li reparolis. ”Se mi fariĝis tiom pli saĝa, kial do vi min riproĉas? Rilate al vi mi ne ŝanĝiĝis.”

Ŝi skuis sian kapon.

”Ĉu mi ŝanĝiĝis?”

”Nia kontrakto estas malnova. Ĝi estis farita, kiam ni ambaŭ estis malriĉaj kaj kontentaj esti tiaj, ĝis, per laboro pacienca, ni povus plibonigi nian staton. Vi ja certe ŝanĝiĝis.

Kiam ni kontraktis vi estis alia viro.”

”Mi estis nur knabo tiam,” li diris senpacience.

”Vi scias bone, ke vi ŝanĝiĝis. Sed mi kontraŭe restis sama kiel antaŭe. Kiel maldolĉe kaj ofte mi pripensadis tion kaj nun mi povas vin liberigi.”

”Ĉu iam mi deziris esti libera?”

”Buŝe, ne. Neniam.”

,,Kiel do?”

”Per via karaktero ŝanĝita, per via spirito aliigita; kaj ĉar vi ne ŝatas mian amon plu. Se ni neniam estus tiel kontraktintaj, diru al mi, ĉu vi nun vin svatus, por min havi? Ne! ”

Li ŝajnis konsenti, ke ŝi pravas en tiu supozo, malgraŭ li mem. Sed li diris, embarase, ”Ĉu vi supozas, ke ne?”

”Ĝoje mi alion kredus, se estus eble. La ĉielo tion scias. Sed se vi estus libera hodiaŭ, aŭ morgaŭ, kiel vi estis hieraŭ, mi eĉ ne povus kredi, ke vi serĉus fraŭlinon sen doto, ĉar vi taksas ĉion laŭ mono; kaj eĉ se momente vi elektus tian fraŭlinon, mi estas certa, ke poste vi tion bedaŭrus kaj pentus vin.

Jes mi estas certa pri tio, kaj tial mi vin liberigas — sed malĝoje, pro la amo de tiu, kiu vi estis antaŭe.”

Li estis tuj parolonta; sed ŝi sin turnis kaj daŭrigis:.

”Estas eble, ke vi estos malĝoja pri ĉi tio; sed baldaŭ, tre baldaŭ, vi ĝoje ĝin forgesos kaj forsendos ĝin, kiel sonĝon senprofitan. Estu kontenta en la vivo, kiun vi elektis.”

Ŝi lin lasis kaj foriris.

”Fantomo!” diris Scrooge, ”montru al mi nenion plu! Konduku min hejmen! Kial pIaĉas al vi min tiel turmenti?”

”Unu pluan aperaĵon,” kriis la fantomo.

”Nenian plu! Mi ne volas ĝin vidi. Montru al mi nenion plu!”

Sed la fantomo senkompate lin haltigis kaj lin devigis vidi jenon...

Estis alia scenejo kaj loko; en ĉambro oportuna, nek tre granda nek bela. Apud la vintra fajro sidis bela junulino, kiu tiel multe similis al tiu lasta, ke Scrooge kredis ke ŝi estas la sama, ĝis li ŝin vidis, nun kiel patrinon belan, sidanta apud filino. En tiu ĉambro la bruo estis tute tumulta, ĉar tie estis pli multaj infanoj ol Scrooge povis tiam kalkuli, tiel ekscitita li estis. Sed kvankam la bruo estis surdiganta, ĝi neniun ŝajnis tedi: kontraŭe la patrino kaj la filino tutkore ridis, kaj tre ĝojis; baldaŭ tiu ĉi lasta komencis miksi sin en la ludadon, kaj la sentimaj infanetoj tute senrespekte agis kun ŝi! Ho! Kial mi ne povis esti unu el ili! Mi volonte estus dezirinta ludi kun ŝi ...

kaj, fine, havi la permeson ŝin kisi kiel infano, sed estante ankaŭ viro sufiĉe por povi tion ŝati laŭvalore!

Subite oni frapis, kaj tuj la grupo kuris al la pordo, ĝustatempe por saluti la patron, kiu revenis hejmen kun viro, kiu portis multajn ludilojn kaj donacojn kristnaskajn. Tiam kriado, baraktado kaj batalado sekvis, kaj ĉiu paketo estis ricevata ĝojege ... sed tiuj aferoj estas nepriskribeblaj! Fine, la infanoj supreniris por enlitiĝi, kaj iom post iom la bruego tute ĉesis.

Nun Scrooge rigardis ankoraŭ pli atente, kiam la mastro, ĉirkaŭprenanta sian filinon, sidiĝis kun ŝi kaj ŝia patrino apud sia propra fajro; tiam Scrooge pensis, ke eble tia filino, tute same gracia, estus nominta lin ”patro”, dum la vintro de lia vivo kaj lia vizaĝo malheliĝis! ...

”Mia kara, diris la edzo kaj sin turnis kun rideto al sia edzino, ”mi vidis malnovan amikon vian ĉi posttagmeze.”

”Kiun do?”

”Divenu.”

”Kiel? Ho! mi lin konas,” ŝi diris ridetante. ”Estis sinjoro Scrooge.”

”Jes. Mi pasis antaŭ la fenestro de lia magazeno; kaj ĉar ĝi ne estis ankoraŭ fermita kaj ke tie estis lumo, mi lin vidis. Lia kunulo baldaŭ mortos mi pensas; kaj tie li sidis sola — tute sola en la mondo, mi vere kredas.”

”Fantomo,” diris Scrooge per voĉo malgaja, ”konduku min for de tie ĉi!”

”Mi diris al vi, ke tiuj aperaĵoj estis nur aferoj estintaj. Se vi ilin ne amas, ne mallaŭdu min!”

”Forkonduku min!” kriis Scrooge denove, ”mi ne povas toleri tion!”

Li sin turnis al la fantomo kaj batalis kun li (se oni povas nomi batalo barakton, en kiu la fantomo ne partoprenas), kaj li laŭte kriis:
”Lasu min! Forkonduku min! Ne vizitu min plu!”

Tiam Scrooge vidis, ke lia lumo brilis helege, kaj ĉar li malprecize alskribis lian influon al tiu lumo, li kaptis la estingilon kaj subite premis ĝin sur la kapon de la fantomo.

La fantomo malgrandiĝis ĝis la estingilo lin tute kovris; sed, kvankam Scrooge premis ĝin malsupren per tuta sia forto, li ne povis kaŝi la lumon, kiu de sube radiis ĉien sur la planko.

Fine li fariĝis lacega kaj dormema ... kaj konsciis ke li estas en sia propra ĉambro ...

Lia mano malstreĉiĝis ... li ŝanceliĝis ... kaj subite ekdormis.

Tria strofo : La dua el la tri fantomoj

Vekiĝante meze de terura ronkado, kaj sidiĝante en la lito por kolekti siajn pensojn, Scrooge facile divenis, ke la sonorilo denove baldaŭ sonoros la unuan. Li tion antaŭsentis. Li bone sciis, ke li vekiĝis ĝustatempe por renkonti la duan fantomon sendatan de Jakobo Marley. Sed, tremante kaj mirante, li demandis sin, kiu el liaj kurtenoj estos detirataj de la nova fantomo; li mem ĉiujn detiris por rigardi, sed li nenion vidis; li intencis kontraŭstari kuraĝe la fantomon kiam li aperos kaj li ne volis esti surprizita, nek ekscitiĝi.

Sed, se li estis preparita al preskaŭ ĉio, li certe ne estis preparita al ... nenio. Tial, kiam la unua sonoris kaj neniu fantomo aperis, li ektremis terure.

Pasis kvin minutoj ... dek minutoj ... dek kvin, tamen nenio alvenis.

Dum tiu tempo li kuŝis sur sia lito, kiu fariĝis centro de ruĝa flamo, kiam la unua sonoris; sed tiu flamo lin timigis pli ol dekduo da fantomoj, ĉar li tion tute ne komprenis. Fine, li pensis, ke ĝia deveno eble estas en ĉambro apuda, de kie ĝi ŝajnis veni. Li leviĝis kaj senbrue iris al la pordo.

La ĉambro estis lia propra, sendube; sed ĝi mirinde estis aliformita. De la muroj kaj plafono pendis verdaj branĉoj de ilekso, visko kaj hedero, tiel ke la ĉambro similis al arbetaro!

En la fajrujo flamis granda fajro kaj sur la planko staris, kiel trono, amaso da meleagroj, anseroj, kokinoj, ĉasaĵo, bovaĵo, porketoj, longaj girlandoj da kolbasetoj, pudingoj, ostroj, kaŝtanoj, multaj oranĝoj, piroj bongustaj kaj pelvoj da punĉo, kiuj plenigis la aeron per vaporo tre bonodora.

Sur tiu trono sidis giganto ĝoja, admirinda. Li portis torĉon flamantan, kiun li levis pli alten por ke ĝi povu brili sur Scrooge, kiam li alvenis al la pordo.

”Envenu! envenu!” diris la fantomo, ”envenu por min pli bone koni.”

Scrooge time eniris kaj li ne povis elporti la rigardon de la fantomo, kvankam ĝi estis hela kaj ĝentila. Vere li ne estis obstina kiel antaŭe.

”Mi estas la fantomo de kristnasko nuntempa,” diris la fantomo. ”Rigardu min!”

Scrooge faris tion respekte. Li estis vestita en verda robo borderita per blanka pelto. Lia brusto estis nuda kaj ankaŭ liaj piedoj; sur la kapo estis girlando ileksa, ornamita de brilantaj pendglacioj. Lia hararo estis bruna, kaj lia vizaĝo bonvola; kaj la tuta aperaĵo estis tre gaja. Ĉe lia flanko pendis glavingo antikva ... sed en ĝi estis neniu glavo kaj la glavingo mem estis tre rustiĝinta.

”Vi neniam vidis iun simila al mi,” diris la fantomo.

”Neniam,” diris Scrooge.

La fantomo de kristnasko nuntempa leviĝis.

”Fantomo,” diris Scrooge humile, ”konduku min, kien vi volas. Mi kuniris lastnokte kontraŭvole, sed mi lernis lecionon, kiu nun efikas. Tiun ĉi nokton, se vi volas ion instrui al mi, mi volonte tion profitos!”

”Tuŝu mian robon!”

Scrooge tion faris, kaj ĝin forte tenis.

Ilekso, visko, ruĝaj beroj, hedero, meleagroj, anseroj, kokinoj, bovaĵo, porko, kolbasoj, ostroj, pudingoj, fruktoj, kaj punĉo — ĉio subite malaperis; kiel ankaŭ la ĉambro, la fajrujo kaj la nokto, kaj ili staris en stratoj Londonaj dum kristnaska mateno. Tie la domoj aspektis nigraj kaj la fenestroj ankoraŭ pli nigraj kontraste kun la blanka tavolo da neĝo sur la tegmentoj. La ĉielo estis morna kaj la stratetoj nebulaj. La klimato kaj la urbo havis nenion gajan, tamen oni sentis sin pli gaja ol eble en la plej hela suno somera. Ĉar tiuj, kiuj forŝovelis la neĝon de la tegmentoj, estis ĝojaj; ili kriegis unu al la alia, kaj iafoje interŝanĝis neĝbuletojn. La butikoj ne estis fermitaj, kaj la lumoj kaj ornamaĵoj kune faris belegan vidaĵon. Kaj la manĝovendejoj! ho, la manĝovendejoj! duone fermitaj ... sed tra la kovriloj ... kia vidaĵo! ...

Sed baldaŭ la sonoriloj vokis la homojn al preĝejo kaj ili aperis en la stratoj, ĉiuj vestitaj kiel eble plej bone, kaj ridante.

Kaj tuj el multaj stratetoj venis multaj personoj, kiuj portis sian manĝaĵon al la bakistoj por kuiri ĝin. Tiu vidaĵo ŝajnis tre interesi la fantomon, ĉar li staris kun Scrooge apud pordo de bakejo kaj, levante la pladkovrilojn dum la portantoj pasadis, li ŝprucigis el sia torĉo bonodorfumon sur la nutraĵojn. Ĝi estis eksterordinara torĉo, ĉar, unu aŭ dufoje, kiam du el la portantoj pasante puŝis unu la alian kaj koleriĝis, li ŝprucis iomete kaj tuj ili refariĝis bonhumoraj! Kaj ili diris, ke estas domaĝe malpaci en la kristnaska tago! Jes, ili estis pravaj!

Fine la sonoriloj ĉesis; kaj dume, la manĝaĵoj kuiriĝis.

”Ĉu estas gusto neordinara en tio, kion vi ŝprucas el via torĉo?” demandis Scrooge.

”Jes. Mia propra gusto.”

”Ĉu ĝi taŭgas por ĉia manĝaĵo en tiu ĉi tago?”

”Jes, por ĉia ĝentile donata ... kaj plej bone por malriĉa.”

”Kial ĝi taŭgas plej bone por malriĉa manĝaĵo?”

”Ĉar ĝi bezonas tion plej multe.” ...

”Fantomo,” diris Scrooge, post paŭzo, ”mi tre miras ke vi, el ĉiuj estaĵoj en la mondo, volus malplioftigi la okazojn de gajeco senkulpa de tiuj ĉi personoj!”

”Mi!” ekkriis la fantomo.

”Vi volus malhelpi ilin tagmanĝi konvene ĉiun sepan tagon, kaj eble nur je la sepa tago ili vere tagmanĝas. Ĉu ne vere?”

”Mi!” kriis la fantomo.

”Mi diras, ke vi provas fermigi tiujn ĉi bakejojn la sepan tagon,” diris Scrooge. ”Estas la sama afero.”

”Mi provas!” rediris la fantomo..

”Senkulpigu min, se mi eraras. Ĝi estas farata en via nomo, aŭ almenaŭ en la nomo de via familio,” diris Scrooge ”Estas kelkaj personoj en la mondo,” respondis la fantomo, ”kiuj pretendas nin koni, kaj kiuj agas kvazaŭ en nia nomo pasie, fiere, vante, malaminde, envie, fanatike kaj egoiste, sed kiuj estas tiel fremdaj al ni kaj al nia tuta familio, kiel se ili neniam estus vivintaj. Memoru tion, kaj faru ilin respondecaj pri iliaj agoj, kaj ne nin!”

Scrooge promesis, ke li faros tion, kaj nevideblaj kiel antaŭe, ili iris pluen en la ĉirkaŭurboj. Scrooge rimarkis, ke la fantomo posedas jenan rimarkindan potencon — ke li povas sin facile adapti al iu ajn loko, malgraŭ sia giganta grandeco; kaj ke li staras sub malalta tegmento same gracie kiel en altega vestiblo. Eble estis lia bona, ĝentila kaj malavara naturo, kaj lia simpatio al malriĉuloj, kiu lin kondukis al la komizo de Scrooge; ĉar tien li iris, kune kun Scrooge, kiu tenis lian robon. Ĉe la sojlo de la pordo la fantomo ridetis kaj benis la domon per ŝprucetoj de sia torĉo. Pripensu! Bob Cratchit perlaboris nur dek kvin ŝilingojn ĉiusemajne, tamen la fantomo de kristnasko nuntempa haltis kaj benis lian kvarĉambran dometon!

Tiam sinjorino Cratchit leviĝis; ŝi estis malriĉe vestita, sed gaje, dank’al rubandoj diverskoloraj; kaj ŝi, kune kun Belinda, ŝia dua filino, aranĝis la tablon. Nun enkuris du pli malgrandaj Cratchitidoj, geknaboj, kiuj kriis ke ili ekster la bakejo flaris la anseron kaj ĝin konis kiel ilia propra ansero per la odoro! Ili tre ĝojis, dancis ĉirkaŭ la tablo kaj pensis pri salvio, kolbasoj kaj cepoj, dum sinjoreto Peter Cratchit zorgis pri la terpomoj kaj blovis la fajron, ĝis fine la terpomoj estis pretaj por esti senŝeligataj. Tamen sinjoreto Peter ne estis tro vanta, kvankam li portis kolumon tre altan por fari honoron al la tago.

”Kial via patro tiel malfruas?” diris sinjorino Cratchit — ”kaj via frato Eta Tim ankaŭ. Kaj Martha ne tiel malfruis je duonhoro la lastan kristnaskon...”

”Jen Martha, patrino!” ekkriis filineto.

”Jen Martha, patrino!” ekkriis la du pli junaj Cratchitidoj.

”Hura’! estas tiel granda ansero, Martha.”

”Nu! kiel vi malfrue venas!” kriis sinjorino Cratchit, ŝin kisis dekdufoje kaj forprenis ŝian ĉapelon kaj ŝalon.

”Ni devis multe labori por fini nian taskon, lastnokte,” diris la knabino, ”kaj matene ni devis ĉion malnegliĝigi, panjo.”

”Nu! ne estas grave! Sidiĝu antaŭ la fajro, karulino, kaj varmigu vin!”

”Ne! ne! jen patro!” kriis la du junaj Cratchitidoj, kiuj estis ĉie samtempe. — ”Kaŝu vin, Martha, kaŝu vin!”

Tiam Martha sin kaŝis, kaj malgranda Bob, la patro, envenis kun almenaŭ tri futoj da lana skarpo pendanta antaŭ si, kaj kun eluzitaj vestoj, flikitaj kaj brositaj, portanta Etan Tim sur sia ŝultro. Ho ve! Tim havis lam-bastoneton, kaj liaj membroj estis subportataj per fera trabaĵo!

”Ho! kie estas nia Martha!” kriis Bob, ĉirkaŭrigardante.

”Ŝi ne povas veni,” diris la mastrino.

”Ne veni!” ripetis Bob, kaj lia energio subite falis, ĉar revenante hejmen li estis kurinta kiel milita ĉevalo de Eta Tim, ...

”ĉu ŝi ne venos je kristnasko?”

Martha ne povis elporti lin vidi malkontenta, eĉ nur ŝerce, kaj ŝi tuj venis de post la pordo, kaj lin ĉirkaŭprenis; dume, ambaŭ junaj Cratchitidoj portis Etan Tim al la kuirejo, por ke li aŭskultu la pudingon siblanta en la kaserolo.

”Kaj kiel kondutis Eta Tim?” demandis la mastrino, tuj kiam Bob estis sufiĉe kisinta sian filinon.

”Tre bone,” respondis Bob. ”Sed li fariĝas pripensema, ĉar li estas tiel ofte sola, kaj li havas la plej strangajn pensojn... Li diris al mi, revenante, ke li esperas, ke oni vidis lin en la preĝejo, ĉar li estas kriplulo kaj tiel oni povis ĝoje memori je kristnasko tiun, kiu igis lamulojn iri kaj blindulojn vidi! ”

La voĉo de Bob tremis kiam li tion diris, kaj pli forte ankoraŭ kiam li aldonis, ke Eta Tim fortiĝis nun... La aktiva lambastoneto aŭdiĝis sur la planko, kaj Tim revenis, akompanata de siaj frato kaj fratino, al la benketo apud la fajro; Bob relevis siajn jakmanikojn (kiel se eble ili povus fariĝi pli eluzitaj, malfeliĉulo!) kaj miksis ion varmegan en kruĉo, movis tion per kulero kaj metis sur la fajron por boleti. Tiam sinjoreto Peter kaj la du junaj Cratchitidoj iris por alporti la anseron kaj baldaŭ revenis en ĝoja procesio!

Tiel multe ili tumultis, ke vi estus pensinta, ke ansero estas inter ĉiuj birdoj la plej malofta, kaj, kompreneble, en tiu dometo ĝi vere estis malofta. Sinjorino Cratchit varmigis la sukon; sinjoreto Peter energie kaĉigis la terpomojn; fraŭlino Belinda sukeris la pomsaŭcon; Martha viŝis la varmajn telerojn; Bob sidigis Etan Tim apud sin ĉe la tablo; la du junaj Cratchitidoj metis seĝojn por ĉiuj, kaj ankaŭ por si mem; kaj ili tiam puŝis la kulerojn en siajn buŝojn, por ke ili ne kriu antaŭ ol ili laŭvice estos servitaj.

Fine ĉio estis preta, kaj oni petis la benon de Dio. Paŭzo sekvis, dum la sinjorino ekzamenis la tranĉilon kaj sin preparis por enpuŝi ĝin en la bruston de la birdo kaj kiam ŝi tion faris, kiam la internaĵo elpuŝiĝis, ĉiuj gajiĝis, kaj eĉ Eta Tim, ekscitita, batis la tablon per sia tranĉil-tenilo kaj malforte kriis ”Hura’!”

Neniam oni vidis tian anseron! Bob diris, ke li kredas, ke neniam tia ansero estos kuirita! Ĝia moleco kaj gusto, ĝia amplekso kaj malkareco, estis temoj de grandega admiro. Kun pomsaŭco kaj terpomoj, ĝi sufiĉis por la tuta familio; eĉ, kiel la sinjorino ĝoje diris (rigardante malgrandetan atoman oston sur la plado), ili ne ĝin tute formanĝis fine! Tamen ĉiuj satis.

Sed eĉ post kiam la teleroj estis ŝanĝitaj de fraŭlino Belinda, sinjorino Cratchit sola forlasis la ĉambron — tro nervoza por toleri atestantojn — por iri al la pudingo kaj ĝin enporti...

Ho! ĉu ĝi estas sufiĉe kuirita? Ĉu ĝi ne disrompiĝos, kiam ŝi elturnos ĝin! Ĉu iu ne suprenrampis la muron por ĝin ŝteli, dum ili manĝis la anseron? Oni imagis ĉiaspecajn teruraĵojn ...

Ho! kiom da vaporo! la pudingo estis eltirata el la kaserolo ... odoro kvazaŭ de lavejo! tio estis la pudinga tuko ... odoro simila al tiu de restoracio, de kukejo kaj de lavejo kune! tio estis la pudingo! ... Envenis tuj sinjorino Cratchit, ruĝiĝanta kaj ridetanta fiere, kun la pudingo, simila al makulita kuglego, tiel malmola, brilanta en brando flamanta, kaj ornamita per ileksa branĉo, kiu staris supre.

Ho! kia mirinda pudingo! Bob Cratchit diris, tre trankvile, ke li ĝin rigardas kiel la plej granda sukceso de la sinjorino depost ilia geedziĝo! Sinjorino Cratchit diris ke nun, kiam ĉio bone okazis, ŝi konfesas ke ŝi ne bone sciis, ĉu la kvanto da faruno estos sufiĉa. Ĉiuj ion diris pri tio, sed neniu diris aŭ pensis, ke la pudingo estis tro malgranda por granda familio.

Estus herezo fari tion. Ĉiuj hontus havi tian penson!

Fine la tagmanĝo finiĝis; oni forportis la tablotukon, balais la fajrejon, kaj revivigis la fajron. Poste la miksaĵo en la kruĉo estis gustumata kaj perfektigata, oni metis pomojn kaj oranĝojn sur la tablon, kaj multajn kaŝtanojn sur ŝovelilon sur la fajro. Tiam la tuta familio sidiĝis ĉirkaŭ la fajro, kaj apud la kubuto de Bob estis la tuta familia glasaro ... du glasoj kaj unu taso sen tenilo. Tamen ili enhavis la kruĉan miksaĵon same bone kiel pokaloj oraj estus ĝin enhavintaj! kaj Bob disdonis ĝin ĝoje, dum la kaŝtanoj sur la fajro brukraketis kaj siblis.

Tiam Bob diris: — ”Mi proponas ’Ĝojan kristnaskon’ al ni ĉiuj, miaj karaj! Dio nin benu!” Kaj la tuta familio ripetis tion.

”Dio nin benu! ĉiujn!” diris Eta Tim, laste.

Li sidis tre proksime de sia patro, sur sia malgranda tabureto. Bob tenis lian maneton velkan, kvazaŭ li volus ami la infanon pli ol kutime kaj lin teni apud si, kaj kvazaŭ li timus lin perdi.

”Fantomo!” diris Scrooge kun intereso, kiun li neniam sentis antaŭe, ”diru al mi ĉu Eta Tim vivos.”

”Mi vidas neokupitan seĝon en la angulo apud la fajrujo,”

respondis la fantomo, ”kaj lambastoneton sen posedanto, sed zorge konservatan. Se tiuj ĉi imagoj restos neŝanĝitaj estonte, la infano mortos.”

”Ne, ne!” ekkriis Scrooge. ”Diru, ke li estos savita!”

”Se ĉi tiuj imagoj restos neŝanĝitaj estonte, neniu el mia raso trovos tiun infanon tie ĉi. Kio do? Se li mortos des pli bone, ĉar la loĝantaro estas tro granda!”

Scrooge hontis, kiam li aŭdis siajn proprajn vortojn tiel citataj de la fantomo, kaj pento kaj malĝojo tuŝis lian koron.

”Homo!” diris la fantomo, ”se via koro estas homa, kaj ne fera, ne uzu tian abomenan hipokritaĵon ĝis vi eltrovos, kiel kaj kie povas ekzisti tia ’tro granda loĝantaro’.” Ĉu vi decidos kiu devos vivi aŭ morti? Eble antaŭ Dio eĉ vi estas pli senvalora ol miloj da estaĵoj similaj al tiu ĉi infano malriĉa! Dio!

aŭdi sur la folio la insekton, kiu tiel kondamnas siajn fratojn!”

Scrooge tremegis kaj sin fleksis; sed subite, aŭdante sian propran nomon, li releviĝis.

”Al sinjoro Scrooge!” kriis Bob. ”Ni tostu sinjoron Scrooge, la donanton de nia festeno!”

”La donanton de la regalo, ja, vere,” kriis la sinjorino, ruĝiĝante; ”mi volus ke mi lin tenu tie ĉi! Mi donus al li ion malagrablan kiel festeno, kaj mi volus, ke li havu por ĝi bonan apetiton!”

”Karulino,” diris Bob, ”pensu pri la infanoj, estas kristnasko!”

”Estas ja necese, ke estu kristnasko, por tosti tian malamindan, avaran, malmolan, malsenteman homon kia estas sinjoro Scrooge. Vi tion scias bone, Robert! Neniu scias tion pli bone ol vi, malfeliĉulo!”

”Karulino! ... Estas kristnasko!”

”Mi lin pritostos pro vi kaj pro la tago, sed ne pro li,” diris la sinjorino. ”Longe li vivu! Ĝojan kristnaskon kaj gajan novjaron! Sendube, li estos tre feliĉa kaj tre ĝoja!”

La infanoj ankaŭ tostis, sed malgaje. Eta Tim laste faris toston, sed ankaŭ malĝoje. Ĉar Scrooge ostis malamata en la familio. Nur la mencio de lia nomo malĝojigis la familion, kiu longan tempon ne regajiĝis. Sed poste ili pli ĝojis ol antaŭe, kiam Bob diris al ili, ke li esperas ricevi por Peter oficon, kiu donos ĉiusemajne kvin ŝilingojn kaj ses pencojn! La du knaboj miregis ĉe la ideo, ke Peter estus ”oficisto,” kaj Petro mem pripense rigardis la fajron, kvazaŭ meditante pri siaj estontaj aĉetoj! Tiam Martha, kiu estis lernantino ĉe modistino, diris al ili kian laboron ŝi faras kaj kiom da horoj ŝi seninterrompe laboras, kaj ke ŝi intencas ripozi en la lito la sekvantan matenon, ĉar estas libertempo. Ŝi ankaŭ diris, ke ŝi vidis grafinon kaj nobelon antaŭ malmultaj tagoj, kaj ke la nobelo estas ”same granda kiel Peter”; kaj tuj Peter tiris sian kolumon tiel alten, ke vi ne vidus lian kapon se vi estus tie. Dume, la kaŝtanoj kaj la kruĉo ĉirkaŭiris, kaj poste Eta Tim, per voĉo plenda, kantis baladeton pri infano perdita en la neĝo...

Ĉio tio ne estis tre luksa. Ili ne estis belaj, ne estis bone vestitaj, iliaj botoj estis eluzitaj, iliaj vestoj ankaŭ, kaj eble Peter kelkfoje estis devigata viziti la pruntoficejon. Sed ili estis kontentaj, dankemaj ... kaj dum la ĥimeroj ŝprucigitaj de la torĉo de la fantomo velkis, Scrooge rigardis ilin ĝis la fino kaj precipe Etan Tim.

Nun mallumiĝis kaj neĝis multe kaj subite, sen vorto averta de la fantomo, ili staris sur stepo dezerta, kie estis amasegoj da ŝtonoj, kvazaŭ gigantoj estus tie enterigitaj; kaj nenio alia ol muskoj kaj herboj povis kreski tie. Okcidente, la suno subiranta lasis fajran strekon, kiu brilegis momente kiel okulo malgaja, kaj kiu poste glitis malsupren ... kaj pli malsupren ...

ĝis fine ĝi perdiĝis en nokto malluma.

”Kia loko estas tiu ĉi?” demandis Scrooge.

”Loko, kie loĝas ministoj, kiuj laboras en la tero,” respondis la fantomo. ”Sed ili konas min! Vidu!”

Ili antaŭeniris al la fenestro de dometo, kie lumo brilis. Trapasinte kotan muron, ili ekvidis societon ĉirkaŭ ruĝa fajro.

Viro tre maljuna, maljuna virino, iliaj infanoj, genepoj kaj eĉ pragenepoj, estis tie, feste vestitaj.

La maljunulo, per voĉo tiel malforta, ke ĝi malofte estis pli laŭta ol la muĝado de vento, kantis kanton kristnaskan; tio jam estis tre malnova kanto, kiam li estis juna; kaj la aliaj ĥore rekantis gaje. Kiam ili laŭte kantis, la maljunulo ĝojis, kaj kiam ili ĉesis, lia forto tuj malgrandiĝis.

Sed la fantomo ne restis tie, sed ordonis al Scrooge, ke li tenu lian robon, kaj pasante super la stepo, ili rapidis ... kien?

Ne al maro. Sed jes, al maro. Rigardante malantaŭen, Scrooge terure vidis la finon de la lando, ŝtonegojn kolosajn post ili; la marakvo tondregis, ruliĝante, muĝante kaj frenezante inter teruraj kavernoj, kaj furioze penante superakvigi la teron!

Jen, konstruita sur malgaja rifo ŝtonega, kie ondegoj frakasiĝis dum la tuta jaro, staris izolita lumturo! Ĉe ĝia fundamento estis amasoj da marherboj kaj birdoj flugis supre.

Sed eĉ tie la du viroj, kiuj zorgis pri la lumo, estis pretigintaj fajron, kiu brilis tra la truo de la ŝtona muro kaj sendis lumradiojn sur la teruran maron. Plektante la manojn super la kruda tablo, kie ili sidis, ili tostis unu la alian; kaj unu, kies vizaĝo, simila al figuro ĉizita sur maljuna ŝipo, estis cikatra kaj sulkigita de la vetero, ekkantis sovaĝan kanton kiu similis blovadon.

Ankoraŭ la fantomo rapidis super la nigra maltrankvila maro — pluen — pluen — ĝis ili atingis ŝipon. Ili staris jen apud la direktilisto ĉe la rado, jen apud la observisto, kaj jen apud la oficiroj deĵorantaj, ĉiuj mallumaj ĥimeraj personoj — sed ĉiuj zumis kanteton kristnaskan, pensis aŭ parolis pri ia pasinta kristnasko kaj pri hejmo. Kaj ĉiuj, bonaj aŭ malbonaj, kondutis pli ĝentile en tiu tago ol en alia tago de la tuta jaro...

Nu, dum Scrooge aŭskultis la ĝemon de la vento, kaj dum li pensadis pri la soleno kaj la mallumo kvazaŭ de morto super la profunda maro, li subite aŭdis koran ridon. Kaj lia surprizo estis granda kiam li rekonis tiun ridon kiel rido de sia propra nevo ... kaj kiam li sin trovis en hela seka ĉambro, kun la fantomo ridetanta apud li, rigardanta tiun saman nevon kontente.

,,Ha! ha! ha!” ridis la nevo de Scrooge. ”Ha! ha! ha!” (se vi, hazarde, konas viron, kies ridado estas pli kora ol tiu de la nevo de Scrooge, bonvolu prezenti lin al mi, ĉar mi volus havi lin kiel amikon).

Estas afero bona kaj justa, ĉar malsano kaj malĝojo estas infektaj, ke nenio en la tuta mondo estas tiel komunikebla kiel ridado kaj bonhumoro. Kaj dum la nevo de Scrooge tiel kore ridis, tenante siajn flankojn kaj multe grimacante, lia edzino ridis same kore kiel li; kaj la amikoj kunvenintaj ridegis ankaŭ!

”Ha, ha! Ha, ha, ha, ha!”

”Li diris ke kristnasko estas sensencaĵo, mi certigas al vi!”

kriis la nevo de Scrooge. ”Kaj li ankaŭ kredas tion!”

,,Des pli hontinde, Fred!” diris la sinjorino indigne. Ni benu la virinojn! ili ĉiam estas fervoraj.

Ŝi estis bela, tre bela: ŝi havis vizaĝon naivan, kun vangokavetoj, buŝon maturan kaj rozkoloran, kvazaŭ farita por esti kisata; kaj la plej radiantajn okulojn, kiujn vi iam vidis. Entute ŝi estis tre incitanta ... por tiel diri ... sed ankaŭ inklina tute kontentigi. Ho! jes, tute, tute, tute kontentigi!

”Li estas ridinda maljunulo, estas vere,” diris la nevo de Scrooge; ”kaj ne tiel agrabla, kiel li eble povus esti. Tamen, liaj eraroj kunportas sian propran punon kaj mi nenion diros kontraŭ li!”

”Mi estas certa, ke li estas tre riĉa, Fred, almenaŭ, vi ĉiam tiel diris al mi!” diris la sinjorino.

”Kio do? ... Lia riĉeco estas senutila al li. Li ne faras bonon per ĝi. Li ne komfortiĝas per ĝi. Li eĉ ne havas la kontentigan penson ke — ha, ha! — eble ni baldaŭ profitos ĝin.”

”Mi ne povas lin toleri,” diris la sinjorino, kaj ŝiaj fratinoj kaj la aliaj sinjorinoj ankaŭ diris la samon.

”Ho! sed mi povas lin toleri,” diris la nevo de Scrooge, ”ĉar mi kompatas lin, kaj mi ne povas koleri kontraŭ li. Kiu suferas pro liaj kapricoj? Li mem ... Li nin malamas, kaj li ne venos por manĝi kune kun ni. Kio do? Li perdas nur modestan manĝon!”

”Vere! sed mi opinias, ke li perdas tre bonan manĝon,” ekkriis la sinjorino, kaj ĉiuj en tio konsentis; kaj ili certe estis kompetentaj juĝi tiun aferon, ĉar ili ĵus estis finintaj la manĝon, kaj ĉirkaŭ la fajro ili manĝis la deserton en lumo de lampo.

”Nu, mi tre ĝojas aŭdi tion,” diris la nevo de Scrooge ŝerce, ”ĉar mi ne multe fidas al tiuj ĉi tre junaj mastrinoj. Kion vi diras pri tio, Topper?”

Sinjoro Topper sendube amis la fratinon de la sinjorino, ĉar li respondis, ke fraŭlo estas malgaja ekzilulo, kiu ne havas la rajton ion opinii pri tiu afero. Tiam la fratino — la diketa fraŭlino, kun punt-kravato, ne tiu, kiu, portis rozojn — ruĝiĝis.

”Daŭrigu, Fred!” ekkriis la sinjorino, manfrapante ĝoje. ”Li estas ridinda, ĉar li neniam finas tion, kion li komencas diri!”

La nevo de Scrooge ridegis denove, kaj tiel ankaŭ ĉiuj aliaj ridegis.

”Mi estis dironta nur, ke mi opinias, ke, ĉar li nin malamas, li perdas multe da feliĉo. Mi estas ankaŭ certa, ke li perdas pli agrablajn kunulojn ol li eble povas trovi ĉu en sia oficejo ĉu en siaj propraj pensoj, ĉu en siaj polvaj ĉambroj. Mi certe faros al li la saman proponon ĉiujare, tute egale, ĉu li ĝin ŝatos aŭ ne, ĉar mi lin kompatas. Li povas moki kristnaskon ĝis sia morto, sed li devos ĝin taksi pli bone, kiam li vidos, ke mi gaje ĉiujare al li diros ’’Onklo Scrooge, kiel vi fartas? ... Se li eble donacus testamente kvindek pundoj al sia malriĉa komizo, mi estus kontenta. Kaj mi imagas, ke mi iom kortuŝis lin, hieraŭ!”

Estis la vico de la aliaj ridegi je la ideo, ke li kortuŝis sinjoron Scrooge; kaj li kuraĝigis ilin, gaje ĉirkaŭproponante la botelon. Post la teo ili iom ludis, ĉar ili estis tre muzikemaj, mi vin certigas, precipe sinjoro Topper, kiu havis voĉon basan. La sinjorino ludis bone la harpon, kaj ŝi ludis, inter aliaj, arieton (bagatelon! vi facile ĝin povus lerni en du minutoj), kiun la infano, kiu vizitis Scrooge ĉe la lernejo, bone konis, kaj per tio li estis rememorigita pri la fantomo de kristnasko estinta.

Kiam li aŭdis tiun arieton, li rememoris ĉion, kion la fantomo montris al li, kaj li pli kaj pli estis kortuŝita.

Sed ili ne ludis nur muzikon dum la tuta vespero. Ili ludis ankaŭ ludojn infanajn, kaj estas bone ludi kiel infanoj precipe je kristnasko, la festo kies potenca Fondinto mem estis infano! Unue, ili ludis ”Blindulon.” Kompreneble! Sed mi ne pli kredas, ke sinjoro Topper estis vere blinda, ol mi kredas, ke li havis la okulojn en siaj botoj. Ĉar li sekvis la diketan fratinon kun puntkravato en maniero, kiu insultis la homan kredemon. Ĉu renversante la fajrilojn, aŭ falante sur la seĝojn, aŭ puŝante la fortepianon, aŭ sufokiĝante inter la kurtenoj — ĉien li iris, kie ŝi estis. Ĉiam li sciis, kie estas la diketa fraŭlino. Li ne kaptis alian ... Ofte ŝi ekkriis, ke tio ne estas justa!

kaj fakte, tio ne estis justa. Sed ... kiam fine li kaptis ŝin, malgraŭ ŝia baraktado, tiam li kondutis tre malbone! Li pretekstis, ke li ŝin ne konas; ke estas necese ŝin tuŝi, kaj plie premi certan ringon sur ŝia fingro, kaj certan ĉenon ĉirkaŭ ŝia kolo — estis malbonege! terure!! ... Sendube ŝi diris al li, kion ŝi opinias, tuj kiam ili estis kune tiel intime malantaŭ la kurtenoj!

Pli poste ili ludis alian ludon kaj Scrooge petegis la fantomon, ke ili restu duonhoron plu!!

Estis ludo nomata ”Jes kaj ne,” en kiu la nevo de Scrooge pensis pri io, kaj la aliaj devis diveni, pri kio li pensis. Sed li povis respondi iliajn demandojn nur per ”Jes ”aŭ ”Ne”. Post multaj demandoj ili eltrovis, ke li pensas pri estaĵo, viva estaĵo, iom malagrabla estaĵo, sovaĝa estaĵo, estaĵo, kiu kelkfoje blekas kaj murmuras, kiu kelkfoje parolas, kiu loĝas en Londono, kiu promenas en la stratoj, kiu ne estas elmontrata kaj ne estas kondukata de iu, kiu ne loĝas en bestejo, kiu ne estas mortigata en buĉejo, kiu ne estas ĉevalo, nek azeno, nek bovino, nek bovo, nek tigro, nek hundo, nek porko, nek kato, nek urso! Ĉe ĉiu nova demando la nevo ekridegis denove, kaj tio lin tiel amuzis, ke li leviĝis por piedfrapi! Fine la diketa fratino kriis:
”Mi eltrovis! Mi scias kio estas! Mi konas tion!”

”Kio do,” diris Fred.

”Estas via onklo Scrooge.”

Kaj certe, tio estis li. Kaj ĉiuj konsentis; tamen iuj diris, ke la respondo al la demando ”Ĉu ĝi estas urso?” devus esti ”Jes,” ĉar nea respondo estis sufiĉa por deturni iliajn pensojn de sinjoro Scrooge, supozigante, ke iam iu estis pensinta pri li.

”Li iel havigis al ni multe da gajeco,” diris Fred, ”kaj ni estus maldankaj, se ni lin ne tostus. Jen glaso da vino, kaj mi diras ’Al onklo Scrooge!’ ”

”Nu! al onklo Scrooge!” ili kriis.

”Ĝojan kristnaskon kaj gajan novjaron al la maljunulo, kie ajn li estas! Li ne volis ĝin ricevi de mi, sed tamen li estu bonvena! onklo Scrooge!”

Onklo Scrooge mem fariĝis tiel gaja kaj ĝoja, ke li estus tostinta la ĥimeran kaj nekonscian societon siavice, per neaŭdebla parolado, se la fantomo estus permesinta tion. Sed la tuta ĥimeraĵo denove neniiĝis subite, kaj li kaj la fantomo ankoraŭ vojaĝis.

Ili vidis multajn landojn, vojaĝis malproksimen kaj vizitis multajn hejmojn, kaj ĉiam feliĉe ĝis la fino. Ili staris apud malsanuloj, kiuj estis gajetaj; apud homoj baraktantaj kontraŭ la sorto, kaj ili estis paciencaj; apud malriĉuloj, kaj ili riĉiĝis. En maljunulejoj, hospitaloj kaj malliberejoj, kie malhumilaj gardistoj ne malhelpis la fantomon, li ĉiujn benadis, kaj instruis al Scrooge pri siaj principoj.

* * * Estis longa nokto, se ĉio tio okazis nur en unu nokto; sed Scrooge dubis tion, ĉar multaj festoj kristnaskaj ŝajnis esti densigitaj en la tempo, kiun ili kune pasigis. Estis kurioze ankaŭ ke, dum Scrooge restis kiel antaŭe, la fantomo maljuniĝis ... maljuniĝis pli kaj pli... Fine, Scrooge vidis, ke la hararo de la fantomo estas griza.

”Ĉu la vivo de la fantomoj estas tiel mallonga?” li demandis.

”Mia vivo sur tiu ĉi terglobo estas tre mallonga. Ĝi finigos tiun ĉi nokton.”

”Ĉu tiun ĉi nokton?” ekkriis Scrooge.

,,Je noktomezo! Aŭskultu! La tempo alvenas.”

La sonoriloj sonoris la dek unuan kaj tri kvaronojn en tiu momento.

”Pardonu min, se mi ne devas demandi jenon,” diris Scrooge, ”sed sub via robo mi vidis ion strangan, kio ne estas parto de vi mem, kaj kio elstaras el viaj baskoj. Ĉu ĝi estas piedo aŭ ungego?”

”Ĝi tre similas ungegon, ĉar ne estas multe da karno sur ĝi,” diris la fantomo, malgaje. ”Rigardu!”

El sia robo li tiris du infanojn — mizerajn, naŭzantajn kaj malbelegajn. Ili surgenuis ĉe liaj piedoj, kaj kaptis lian robon.

”Ho! viro, rigardu! Rigardu! Rigardu tien ĉi!” ekkriis la fantomo.

Estis knabo kaj knabino — flavaj, malgrasaj vestitaj per ĉifonoj, kun vizaĝo sulkigita, kaj kruelaj. — La juneco devus plenigi kaj gracie kolori iliajn trajtojn, anstataŭe ili estis maldikaj kaj sulkigitaj. Neniu homa putraĵo povus esti komparebla kun tiaj monstraj infanoj!

Scrooge ektremis. Li volis diri, ke ili estas beletaj infanoj, sed la vortoj sufokiĝis en lia gorĝo, li ne povis ekparoli tian grandegan mensogon!

”Fantomo, ĉu ili estas viaj?”

”Ili apartenas al la homaro,” diris la fantomo, rigardante malsupren al ili; ”kaj ili tenas min, alvokante helpon. Tiu ĉi knabo estas la Nescio. Tiu ĉi knabino estas la Mizero. Evitu ilin ambaŭ, sed precipe evitu tiun knabon, ĉar la nescio kondukas al kondamno. Neu tion!” kriis la fantomo, montrante la urbon. ”Kalumniu la bonulojn, kiuj tion diras al vi! Aŭ faru pli malbone, kaj atendu ĝis la fino!”

”Sed ĉu ili havas nenian rifuĝejon aŭ rimedon?” kriis Scrooge.

”Ĉu ne estas malliberejoj?” diris la fantomo, ironie citante liajn proprajn vortojn. ”Kaj labordomoj?”.

La horloĝo sonoris la dekduan.

Scrooge rigardis ĉirkaŭ sin por vidi la fantomon, sed ne povis lin vidi. Tuj kiam la lasta bato ĉesis vibri, li rememoris la antaŭdiron de la maljuna Jakobo Marley, kaj levante siajn okulojn, li ekvidis solenan fantomon, vestitan per robo kun kapuĉo, kaj venantan al li kiel nigra nebulo sur la tero.

Kvara strofo : La lasta fantomo

La fantomo alproksimiĝis malrapide ...silente ... serioze. Kiam li alvenis apud Scrooge, tiu surgenuis, ĉar la fantomo ŝajnis disvastigi tra la aero mem malhelon kaj misteron. Ĝi estis kaŝita en nigra funebra robo, kiu kovris lian kapon, lian vizaĝon, lian formon mem, ĉion, escepte de unu etendita mano. Alie oni malfacile distingus lian formon en la mallumo.

Scrooge sentis, ke li estas granda, kaj ke lia ĉeesto lin plenigas je solena timo. Pli li ne sciis, ĉar la fantomo nek parolis nek moviĝis.

”Ĉu mi staras antaŭ la fantomo de kristnasko estonta?” demandis Scrooge.

La fantomo ne respondis, sed faris signon per sia mano.

”Vi estas al mi montronta la imagojn de la aferoj estontaj, ĉu ne, fantomo?”

Kvazaŭ la fantomo estus doninta signon per sia kapo, la supra parto de lia robo momente kuntiriĝis; sed li ankoraŭ diris nenion.

Kvankam li jam kutimiĝis al fantomoj, Scrooge tiel timis tiun silentan formon, ke liaj kruroj tremis kaj li malfacile povis stari, kiam li pretigis sin por lin sekvi. La fantomo haltis momente por doni al li iom da tempo por refortiĝi. Sed anstataŭe Scrooge pli konfuziĝis. Li ektremis terure, kiam li pensis pri la okuloj de la fantomo kiuj, sendube, estis kaŝitaj malantaŭ la funebra robo, brilante al li, dum li nur povis vidi manon fantoman kaj amason nigran!

”Fantomo de la estonteco! mi vin timas pli ol kian ajn fantomon, kiun mi vidis! Sed, ĉar mi scias, ke vi nur celas mian feliĉon, kaj ĉar mi esperas vivi por esti alia viro, mi estas preta vin akompani, kaj mi tutkore vin dankas. Sed ... ĉu vi ne parolos al mi?”

Li respondis nenion. La mano donis signon antaŭ ili.

”Konduku min antaŭen! La nokto rapide finiĝos kaj la tempo estas multekosta por mi, mi scias. Konduku min antaŭen, fantomo!”

La fantomo foriris tiel, kiel tio okazis pli frue kaj Scrooge sekvis, forportata, por tiel diri, en la ombro de lia robo.

Ili vere ne eniris en la urbon; la urbo mem subite ĉirkaŭis ilin, kvazaŭe. Jen ili estis en la centro de la urbo, apud la borso, inter la komercistoj, kiuj rapidis tien kaj reen, tintigis la monerojn en siaj poŝoj, interparolis, rigardis siajn poŝhorloĝojn kaj meditis ludante per siaj grandaj oraj sigeliloj ... kiel Scrooge estis vidinta ilin ofte.

La fantomo haltis apud grupeto da kapitalistoj, kaj Scrooge iris antaŭen por aŭskulti ilian paroladon. Granda grasulo, kun monstra mentono diris — ”Ne — mi ne scias multon pri tio, — mi nur scias, ke li mortis.”

”Kiam li mortis?” demandis alia.

”Ĉi nokte, mi pensas.”

”Kial? Kiel li malsaniĝis?” demandis tria, prenante dikan pinĉon da flartabako el skatolego. ”Mi kredis, ke li neniam mortos!”

”Dio tion scias!” diris la unua, oscedante.

”Kion li faris el sia mono?” demandis ruĝvizaĝa sinjoro, de kies nazo pendis elkreskaĵo, kiu moviĝis kiel la karnaj branĉoj de meleagro.

”Mi tion ne scias ankoraŭ,” diris la grandamentonulo, ankoraŭ oscedante. ”Li testamente ĝin donacis al sia kompanio, eble. Sed li certe ĝin ne donacis al mi, mi vin certigas!” Ĉiuj ridis.

”Kredeble la enterigo kostos tre malmulte, ĉar mi certe ne konas iun, kiu iros al ĝi; ĉu ni ĉiuj kune iros memvole tien?”

La ruĝvizaĝa sinjoro kun elkreskaĵo sur la nazo respondis:
”Mi eble iros, se oni donacos tagmanĝon. Sed se mi iros, mi devos esti nutrata.”

Ĉiuj ridis ankoraŭ.

,,Nu, mi estas la plej malprofitema el ĉiuj,” diris la unua parolinto, ”ĉar neniam mi portas gantojn nigrajn, kaj neniam mi tagmanĝas; tamen mi iros tien, se iu alia iros. Eble — kredeble mi estis lia plej intima amiko — ĉar kiam ni renkontis unu la alian, ni ĉiam parolis kune! Nu! Adiaŭ!”

Parolintoj kaj aŭskultintoj disiĝis, kaj miksiĝis inter aliajn.

Scrooge rekonis la virojn kaj rigardis la fantomon kvazaŭ serĉante klarigon.

La fantomo glitiĝis en straton. Lia fingro montris du personojn, kiuj paroladis, kaj Scrooge ankoraŭ aŭskultis, pensante, ke eble la klarigo troviĝos tie.

Li rekonis ilin ankaŭ; estis komercistoj, tre riĉaj kaj honorataj. Ĉiam li estis peninta esti bone ŝatata de ili, — pri negocoj, kompreneble; ĉiam pri negocoj.

”Kiel vi fartas?” diris unu.

”Kiel vi fartas?” diris la alia.

”Nu!” diris la unua. ”Fine Maljuna Avarulo mortis?”

”Jes, mi pensas ... Estas malvarme.”

”Vetero de kristnasko. Mi supozas, ke vi ne glitkuras?”

”Ne, ne, mi havas aliajn okupojn ... Bonan tagon!”

Kaj neniu plia vorto. Tia estis ilia renkonto, tia ilia kunparolado, tia ilia disiĝo!

Komence Scrooge estis surprizita, ke la fantomo atentis paroladojn tiel trivialajn; sed poste li pensis pri eble kaŝita celo.

Kompreneble la paroladoj ne povis rilati la morton de Jakobo, lia antaŭa kunulo, ĉar tio estis afero estinta, kaj tiu ĉi fantomo apartenis al la estonteco. Li ne povis memori iun konatulon al kiu tio povis eble rilati... Tiam li rigardis ĉirkaŭen por trovi sian propran ĥimeran imagon: sed alia homo staris en lia ordinara angulo, kaj kvankam la horloĝo montris la horon je kiu li ordinare alvenis, li vidis neniun imagon de si mem inter la amasoj, kiuj eniris en la vestiblon, Tamen li ne estis tre surprizita, ĉar li pensis kaj esperis, ke li povas vidi tiel plenumon de siaj novaj decidoj...

Ili forlasis tiun lokon, kaj eniris malriĉan kvartalon de la urbo, kien neniam Scrooge antaŭe estis irinta, kvankam li rekonis ĝian situon kaj konis ĝian malbonan famon. La stratetoj estis tre malbonaj kaj mallarĝaj; la butikoj kaj domoj mizeraj; la loĝantoj preskaŭ nudaj, ebriaj, malbelaj. La tuta loko estis plena je krimoj, je malpuraĵo, je mizero.

En tiu loko estis butiketo malpurega, kie oni povis aĉeti feraĵon, malnovajn ĉifonojn, botelojn, ostojn ... kaj sur la planko interne estis amaso da ŝlosiloj, najloj, ĉenoj kaj multaj ĉarniroj, fajliloj, kaj ĉiuspeca rubaĵo. Kaj tie, inter tiaj komercaĵoj, apud brika forno, sidis grizhara kanajlo, preskaŭ sepdekjara.

Li estis ŝirmata de la malvarma aero ekstera per malpurega kurteno kaj fumis sian pipon trankvile kaj lukse.

Scrooge kaj la fantomo ĵus envenis, kiam virino kun peza pako kviete eniris en la butikon. Alia virino, ankaŭ kun fasko, sekvis; kaj poste viro, kiu ne malpli estis surprizita ilin vidi, ol la virinoj estis surprizitaj je la vido unu de la alia! Post paŭzo, la trio ekridegis.

”Kompreneble la pordistino estis unua!” ekkriis la virino, kiu unue eniris ”kompreneble la lavistino estis dua; kaj kompreneble la ĉerkisto estis tria! Rigardu, Joe! Ni ĉiuj renkontiĝis senvole.”

”Vi ne povis renkontiĝi en pli bona loko,” diris la maljuna Joe, kiu prenis la pipon el sia buŝo. ”Venu en la parolejon, tuj kiam mi estos ferminta la pordon.” ...

La parolejo estis la spaco malantaŭ la ĉifona ŝirmilo. La maljunulo incitis la fajron per stango devenanta de ŝtuparo, kaj puriginte la meĉon de la fumanta lampo (ĉar estis nokte) per sia piptubo, li remetis ĝin en sian buŝon.

Tiam la virino, kiu jam parolis, ĵetis sian pakon sur la plankon, sidiĝis sur benketon, metis siajn kubutojn sur la genuoj, kaj arogante rigardis la aliajn.

”Kio? Kio do, sinjorino Dilber?” ŝi diris. ”Ĉiu havas la rajton zorgi pri si mem. Li ĉiam tion faris.”

”Vere, ja vere!” diris la lavistino. ”Neniu pli ol li.”

”Kial do! Kial vi rigardas, kvazaŭ vi timus ion? Ni ne kulpigos unu la aliaj?”

”Ho, ne!” diris sinjorino Dilber kaj la viro kune. ”Ne, certe ne.”

”Plej bone do! Sufiĉe! Kiu suferos perdante tiujn objektojn?

Ne la mortinto, ĉu?”

”Ne, certe ne,” diris sinjorino Dilber, ridante.

”Se li estus volinta tion konservi post sia morto, kial li ne bone kondutis dum sia vivo? Se li estus tiel farinta, li estus posedinta amikon por zorgi pri li, anstataŭ morti tiel sola.”

”Tio estas tre vera. Jes, li estas juste punita.”

”Mi volus, ke li estu pli severe punita,” respondis la virino, ”kaj mi certigas al vi ke, se mi estus povinta preni pli multe, mi estus tion farinta. Malfermu tiun pakon, Joe, kaj taksu ĝin.

Diru la veron. Mi ne timas esti la unua, nek ke ili ĝin scios. Ni sciis bone, ke ni faris servon al ili mem, mi kredas, antaŭ ol ni renkontiĝis tie ĉi. Tio vere ne estas peko ... malfermu la pakon, Joe.”

Sed ŝiaj amikoj ne volis permesi tion, kaj la viro unue montris sian akiron. Ĝi ne estis granda ... Unu aŭ du sigeliloj, krajoningo, paro da manikbutonoj kaj broĉo... Ili estis taksataj kaj ekzamenataj de la maljuna Joe, kiu skribis la prezojn donotajn sur la muron per kreto, kaj sumigis ilin, tuj kiam li vidis, ke estis nenio plu.

”Jen via kalkulo,” diris Joe, ”kaj mi ne donos ses pencojn pli, eĉ se oni volus min bruligi. Kiu venas poste?” — Sinjorino Dilber venis poste. Jen estis drapoj kaj viŝiloj, vestoj, du antikvaj te-kuleroj arĝentaj, paro da sukerpreniloj kaj kelkaj botoj... ŝia kalkulo estis skribita sur la muron en la sama maniero. La maljuna Joe diris — ”Mi ĉiam donas tro multe al la sinjorinoj. Estas mia malforto, kaj tiel mi ruiniĝas.

Jen via kalkulo; sed se vi postulas unu pencon pli, mi pentos mian malavarecon, kaj rabatos du ŝilingojn kaj ses pencojn.”

”Kaj nun malfermu mian pakon, Joe,” diris la unua.

Joe tion faris, malligis tre multaj nodojn kaj eltiris grandan pezan kunvolvaĵon de ŝtofo grizkolora.

”Kiel vi tion nomas? ... Litkurtenoj...”

”Ha!” ridis la virino. ”Litkurtenoj!”

”Vi ne intencas diri al mi, ke vi ilin deprenis dum li kuŝis tie?” diris Joe, ”Sed jes. Mi vin certigas. Kial ne?”

”Ho, vi estis naskita por fariĝi riĉega,” diris Joe, ”kaj certe vi fariĝos tia.”

”Certe mi ne ĝenos min pro tia viro, mi vin certigas. Kaj ne verŝu tiun oleon sur la lankovrilojn.”

”Liaj lankovriloj?”

”Kies do?” diris la virino. ”Eble li ne malvarmumos sen ili.”

”Mi esperas, ke li ne mortis de malsano komunikebla?” demandis Joe, momente ĉesigante sian okupon.

”Vi ne bezonas timi tion. Mi lin ne amis tiel multe, ke mi estus restinta apud li, se li estus tiel suferinta. Ha! kaj vi povos ekzameni tiun ĉemizon, ĝis viaj okuloj doloros, sed vi ne povos trovi en ĝi truon aŭ lokon eluzitan. Ĝi estas la plej bona, kiun li posedis kaj ĝi estas bonega. Sed oni volis malŝpari ĝin...”

”Kion vi diras? Malŝpari ĝin?” demandis Joe.

”Oni volis kovri la mortinton per ĝi, certe,” diris la virino, ridante. ”Oni jam tion faris, sed mi forprenis ĝin ankoraŭ.

Kalikoto estas sufiĉe bona por kovri mortinton, kaj sufiĉe konvena ankaŭ. Li ne ŝajnos pli malbela ol li estis kun tola ĉemizo.”

Scrooge aŭskultis terurita tiun paroladon. Ili sidis, grupitaj ĉirkaŭ siaj rabaĵoj, en la duonlumo de la lampo kaj li rigardis ilin, kvazaŭ ili estus malĉastaj demonoj, negocantaj pri la korpo mem.

”Ha, ha!” ridis la sama virino, kiam la maljuna Joe eltiris sakon da moneroj kaj ĵetis sur la teron tion, kion ĉiu el ili estis aparte havonta. ”Jen la fino, vi vidas! Li timigis ĉiujn, kiam li vivis, por ke ni profitu post lia morto! Ha! ha! ha!”

Scrooge ektremis de la kapo ĝis la piedoj. ”Mi vidas!” li diris, ”Mi vidas! La sorto de tiu malfeliĉulo povus esti mia sorto. Eĉ nun, mia vivo estas tia ... Ĉielo kompatema, kio estas tio?”

Li eksaltis de teruro, ĉar la sceno ŝanĝiĝis, kaj nun li preskaŭ tuŝis liton; liton senkurtenan, sur kiu, sub ĉifona tuko, kuŝis iu kovrita, kiu, kvankam muta sin anoncis en terura maniero!

La ĉambro estis tre malluma, nur heleta lumo vidiĝis sur la lito: kaj tie kuŝis, prirabita, forlasita, negardata, nezorgata, kaj neplorata — la korpo de tiu homo.

Scrooge rigardis la fantomon, kies mano montris la kapon de la mortinto. La kovrilo estis tiel aranĝita, ke, se Scrooge estus iom levinta ĝin, li vidus la vizaĝon. Li pensis pri ĝi, li tre deziris tion fari — sed li ne pli havis la potencon ĝin fari, ol forsendi la fantomon.

Kaj tie kuŝis tiu homo senviva! En malluma dezerta domo, sen viro, virino aŭ infano, kiu povus diri, ke li estis aminda, aŭ ke, pro memoro pri ĝentila vorto, oni devas nun zorgi pri li. Kato gratis ekstere la pordon, kaj sub la planko oni povis aŭdi ratojn mordetantajn. Kion ili volis fari en tiu mortĉambro, kaj kial ili estis tiel maltrankvilaj, Scrooge ne kuraĝis tion pripensi.

”Fantomo,” li diris, ”tiu ĉi loko estas terura. Ĝin lasante, mi ne forgesos ĝian instruon; kredu al mi. Ni foriru.”

Tamen la fantomo, per senmova fingro, ĉiam montris la kapon de la korpo.

”Mi vin komprenas,” respondis Scrooge, ”kaj mi tion farus, se mi povus. Sed mi ne havas la povon, fantomo, mi ne havas la povon.”

Ree, la fantomo ŝajnis lin rigardi.

”Se estas iu en la urbo, kiu sentas kortuŝecon pro la morto de tiu homo,” diris Scrooge, turmentata, ”montru lin al mi, fantomo, mi vin petegas.”

La fantomo etendis sian malhelan robon antaŭ li dum momento, kiel flugilon; kaj ĝin retirinte, li ekmontris al li en la taglumo ĉambron, kie patrino kaj ŝiaj infanoj sidis.

Ŝi atendis iun malpacience, ĉar ŝi iradis en la ĉambro tien kaj reen, atentis ĉiun sonon, rigardis eksteren tra la fenestro, rigardis la horloĝon, provis vane labori per kudrilo, kaj povis apenaŭ toleri la voĉon de la infanoj dum ilia ludado.

Fine, la longe atendita frapo aŭdiĝis. Ŝi rapidis al la pordo kaj vidis sian edzon,— viron, kies vizaĝo estis sulkigita de ĉagrenoj kaj senkuraĝa, spite lia juneco. En ĝi nun sidis rimarkinda esprimo, — kvazaŭ serioza ĝojo, pri kiu li hontis, kaj kiun li provis haltigi.

Li sidiĝis por manĝi, kaj kiam ŝi demandis lin pri la novaĵoj, li ŝajnis esti embarasita...

Por lin helpi, ŝi diris, ”Ĉu ili estas bonaj aŭ malbonaj?”

”Malbonaj,” li respondis.

”Kaj ĉu ni estas tute ruinigitaj?”

”Ne... Ni povas ankoraŭ esperi, karulino.”

”Estas ja vere, se li dolĉigos!” ŝi diris tute surprizita —”ĉar oni povus ion esperi, se tia miraklo okazus!”

”Li ne dolĉiĝos plu! Ĉar li mortis.”

Ŝi estis estaĵo kvieta kaj pacienca; tion oni povis kredi ĉe ŝia esprimo vizaĝa, sed ŝi danke aŭdis tiun sciigon kaj esprimis sian kontentecon. Poste ŝi malĝojiĝis kaj petis pardonon, sed la unua kortuŝeco estis la vera.

”Tio, kion la ebria virino diris al mi, kiam mi provis lin vidi, por ricevi prokraston unusemajnan, kaj pri kio mi pensis ke ĝi estas nur artifiko, por min eviti, tio estis tute vera. Li estis ne nur malsanega, sed eĉ mortanta tiam...”

”Al kiu oni transdonos nian ŝuldon?”

”Mi ne scias. Sed antaŭ tiu tempo, ni estos pretaj, kaj eĉ se ni ne estus tiaj, estus ja malbona sorto, se ni ankoraŭ trovus tian senkompateman kreditoron. Ni ja povos dormi trankvile tiun ĉi nokton, karulino.”

Tiel, la sola kortuŝeco, kiun la fantomo povis montri al li, kaj kiun kaptis la okazo, estis plezura.

”Permesu, ke mi vidu iom da amo, kiu rilatas la mortinton, fantomo,” diris Scrooge, ”aŭ tiu malluma ĉambro restos ĉiam en mia memoro!”

La fantomo lin kondukis tra multaj stratoj kutimaj, kaj, dum ili vojaĝis, li rigardis ĉirkaŭen por trovi sin mem, sed li nenie povis sin vidi. Ili eniris tiam en la domon de Bob Cratchit, kiun ili antaŭe estis vizitintaj; kaj ili trovis la patrinon kaj la infanojn ĉirkaŭ la fajro.

Trankvilaj, tre trankvilaj estis la bruemaj malgrandaj Cratchitidoj en angulo, kaj sidis rigardante al Peter, kiu havis antaŭ si libron. La patrino kaj ŝiaj filinoj estis okupataj kudrante.

Sed vere ili estis tre trankvilaj.

Subite la patrino metis sian kudraĵon sur la tablon, kaj metis sian manon al la vizaĝo...

”La koloro lacigas miajn okulojn,” ŝi diris.

(La koloro? Ho! EtaTim!) ”Ili resaniĝas nun. La koloro malfortigas ilin ĉe la kandellumo, kaj mi ne volus montri okulojn malfortajn al via patro, kiam li revenos. Certe, lia horo proksimiĝas?”

”Li malfruas,” respondis Peter, fermante sian libron.

”Sed mi opinias, ke li iras dum kelka tempo pli malrapide ol antaŭe, patrino.”

Denove ili trankviliĝis. Fine, ŝi diris per neŝanceliĝanta voĉo, kiu nur unufoje tremis:
”Antaŭe, mi scias, li iris kun — kun Eta Tim sur sia ŝultro, tre, tre rapide.”

”Ho, jes! ofte! mi ankaŭ scias tion!” ekkriis Peter. ”Kaj mi,”

ekkriis alia.

”Sed li estis tre malpeza, kaj lia patro tiel multe amis lin, ke tio ne estis malfacila, tute ne! Kaj ... jen via patro ĉe la pordo!”

Ŝi rapidis al li; kaj la malgranda Bob envenis. Lia teo estis preta sur la forno kaj ĉiuj el ili penis esti unuaj por ĝin doni al li. Tiam la du infanetoj rampis sur liajn genuojn, kaj ĉiu infaneto premis sian vangeton kontraŭ lia vizaĝo, kvazaŭ por diri ”Ne malĝoju, patro! ne malĝoju!”

Bob ne malĝojis multe tiam, kaj parolis aminde. Li rigardis la kudraĵon sur la tablo, kaj laŭdis la lertecon kaj rapidecon de sia edzino kaj de siaj filinoj. Li diris ankaŭ, ke nepre ili finos la funebrajn vestojn antaŭ dimanĉo.

”Dimanĉo! Vi iris tien hodiaŭ do?”kriis lia edzino.

”Jes, mia kara... Mi volus, ke vi estu povinta tien iri. La verdaĵo tie tre plaĉus al vi. Sed ofte vi ĝin vidos. Mi promesis al li, ke mi vizitos la tombejon ĉiun dimanĉon. Mia malgranda, malgranda infano! mia infaneto!” ploregis Bob. Li malesperis subite...

Li forlasis la ĉambron kaj supreniris en ĉambron kiu lumis ĝojete kaj estis ornamita kristnaske. Tie la infaneto mortinta kuŝis, kaj Bob sidiĝis sur apudan seĝon. Tuj kiam li iom trankviliĝis, li kisis la vizaĝeton. Poste, li malsupreniris denove kontente.

Ili sidiĝis ĉirkaŭ la fajro kaj parolis, la filinoj kaj la patrino ĉiam kudrante. Bob rakontis pri la eksterordinara amindeco de la nevo de sinjoro Scrooge, kiun li nur du fojojn estis vidinta, kaj kiu, lin renkontante sur la strato, informiĝis pri tio, kio lin ĉagrenis.

”Tuj mi informis lin,” diris Bob, ”kaj li diris ’Mi korege malĝojas pri tio, sinjoro Cratchit, kaj mi kompatas ankaŭ vian bonan edzinon!’ Sed mi ne scias, kiel li eksciis tion!”

”Kion?” demandis lia edzino.

“Nome, kiel li eksciis, ke vi estas bona edzino?”

”Ĉiu scias tion!” kriis Peter.

”Bonege dirite!” kriis Bob... ”Jes, li diris, ’Mi simpatias korege kun via bona edzino. Kaj se mi povos iel fari servon al vi, jen mia adreso. Venu do al mi.’ Kaj li donis al mi sian karteton. Nu! ne pro tio, kion li povus fari, mi tiel multe ĝojis, sed pro lia amindeco. Ŝajnis al mi, kvazaŭ li estus koninta nian Etan Tim, kaj tiel povus nin kondolenci.”

”Mi estas certa, ke li estas bona,” diris la sinjorino.

”Ho! jes. Kaj mi ne estus surprizita — notu, kion mi diris nun! — se li donus al Peter pli bonan oficon!”

”Aŭdu tion,” kriis la sinjorino.

”Kaj tiam,” ekkriis unu el la filinoj, ”Peter sendube svatos sin kaj edziĝos!”

”Sensencaĵo!” diris Peter, ĝoje grimacante.

”Estas tre verŝajne,” diris Bob. ”Sed ne tuj. Kaj ni certe neniam forgesos tiun ĉi unuan disiĝon inter ni?”

”Ho ne! patro. Neniam!” ili ĉiuj kriis.

”Kaj kiam vi memoros, kiel pacienca li estis, kaj kiel ĝentila, kvankam nur malgrandeta infano, ni pensos pri li kaj ne malpaciĝos?”

”Jes, patro! pro li, ni neniam malpaciĝos!” ili kriis.

”Vi min tre kontentigas,” diris malgranda Bob.

La sinjorino kisis lin, liaj filinoj kisis lin, kaj Petro premis lian manon. Vere la influo de Eta Tim estis dia!

”Fantomo,” diris Scrooge, ”mi antaŭsentas, ke baldaŭ ni devos disiĝi. Mi tion scias, sed mi ne scias kiel. Diru al mi, kiun viron mortintan ni vidis?”

Sed la fantomo de kristnasko estonta daŭrigis la vagadon tra multaj stratoj, ĝis fine Scrooge petegis, ke li haltu momente.

”Tiu ĉi korto, kiun ni nun rapide trairas, estas tiu de mia oficejo. Jen la domo mem. Permesu al mi, ke mi vidu mian memulon estontan...”

La fantomo haltis, sed lia fingro montris alian lokon.

”Jen, jen la domo,” ekkriis Scrooge, ”kial do vi donas signon aliloken?”

Sed la fingro ne moviĝis.

Scrooge kuris al la fenestro de sia oficejo, kaj rigardis internen. Ĝi estis ankoraŭ oficejo, sed ne lia. La meblaro ne estis la sama kaj la persono sur la seĝo ne estis li.

La fantomo signis kiel antaŭe.

Scrooge revenis al li kaj akompanis lin ĝis ili atingis feran pordegon. Antaŭ ol li eniris, li ĉirkaŭrigardis. Estis tombejo.

Tie do la mizerulo, kies nomon li tuj ekscios, kuŝis sub la tero.

Estis ja respektinda loko! Ĝi estis ĉirkaŭita de domoj, kovrita de kreskantaj herboj, kaj plenigita de tro multaj mortintoj — grasa, satigita kvazaŭ ĝis naŭzo. Loko respektinda!

La fantomo staris inter la tomboj kaj montris malsupren al UNU el ili. Scrooge iris al ĝi, tremante. La fantomo ne estis ŝanĝita, sed Scrooge timis, kredante vidi novan signifon en lia formo solena.

”Antaŭ ol mi proksimiĝos al tiu ŝtono,” diris Scrooge, ”respondu al mi unu solan demandon. Ĉu tio ĉi estas la imagoj de aferoj kiuj okazos, aŭ nur de aferoj kiuj eble povos okazi?”

Ĉiam la fantomo montris malsupren al la ŝtono.

”Vivoj homaj sendube antaŭdiras neeviteblajn finojn, al kiuj ili estas kondukataj, se ili ne ŝanĝigos: sed ho! certigu min! ke, se ili ŝanĝigos, la finoj ankaŭ ŝanĝigos! ”

Sed la fantomo ne moviĝis.

Scrooge rampis al la ŝtono, tremegante; kaj sekvante la fingron ĥimeran, li legis, sur la tombŝtono nezorgita sian propran nomon — EBENEZER SCROOGE!

”Ĉu estas MI la viro, kiu kuŝis sur la lito?” li ekkriis, surgenuante.

La fingro montris alterne la tombon, kaj lin, kaj ree tiel.

”Ho! Ne! Fantomo! Ne, ne!”

Sed la fingro montris ankoraŭ.

”Bona fantomo,” li ekkriis, ”mi ne estas tia, kia mi estis. Mi ne estos tia, kia mi estus sen tiu ĉi intervidiĝo! Kial vi montras al mi tion ĉi, se mi ne povos esperi plu?”

Fine la mano ŝajnis moviĝi...

”Bona fantomo!” li ploris, kaj falis sur la teron, antaŭ li, ”Vi mem petos favore al mi kaj kompatos min. Certigu min, ke mi eĉ nun povos ŝanĝi tiujn imagojn, per vivo ŝanĝita.”

La mano aminde moviĝis.

”Mi vere honoros kristnaskon kore, kaj mi penos ĝin honori la tutan jaron. Mi ja vivos en la estinteco, estanteco, kaj estonteco. La fantomoj de la tri penetros en mian naturon. Mi ne forgesos ilian instruon. Ho, diru al mi, ke mi povos forviŝi la skribaĵon sur tiu ĉi ŝtono!!”

Tiel agoniante, li kaptis la manon de la fantomo. Ĝi volis liberigi sin, sed li estis forta kaj li ĝin retenis... La fantomo, pli forta, lin repelis...

Fine, levante siajn manojn por peti la fantomon pri sorto diferenca, li ekvidis ŝanĝon en la kapuĉo, en la robo de la fantomo.

Ĝi malgrandiĝis ... iom post iom — kaj malaltiĝis pli kaj pli ... ĝis ĝi fariĝis ... lit-stango!!

Kvina strofo : La fino

Jes, kaj la litstango estis lia propra. La lito estis lia, la ĉambro ankaŭ. Kaj kio estis plej bona kaj plej kontentiga estis ke la tempo estonta estis lia, por riparadi!

”Mi vivos en la estinteco, estanteco kaj estonteco!” ripetis Scrooge, rampante el la lito. ”Mi ne forgesos la instruon de la tri fantomoj! Ho! Jakobo Marley! Ĉielo kaj kristnaska tempo estu benataj pro tio! Mi tion diras genufleksante, Jakobo! jes!

surgenue!”

Li estis tiel ekscitita, ke lia voĉo apenaŭ aŭdeblis. Li estis plorinta treege, baraktante kontraŭ la fantomo, kaj lia vizaĝo estis malseka de larmoj.

”Jen miaj litkurtenoj!” kriis Scrooge, ĉirkaŭpremante ilin.

”Ili ne estas fortiritaj! Ili estas tie ĉi! Mi estas tie ĉi! — kaj la imagoj de la aferoj, kiuj eble estus okazontaj povos esti ŝanĝitaj. Ili estos ŝanĝitaj. Mi tion scias bone!”

Dume, li penadis sin vestigi; li surmetis siajn vestojn returnite ... kaj renversite; li ŝiris ilin, kaj metis ilin malorde, kaj tiel plu ...

”Mi ne scias kion fari!” kriis Scrooge, ridante kaj plorante samtempe. ”Mi estas malpeza kiel plumo, mi estas kontenta kiel anĝelo, mi estas gaja kiel lernejano! Mi havas kapturnon kiel ebriulo! Ĝojan kristnaskon al ĉiuj! Gajan novan jaron al la tuta mondo! Ho! Halo’!”

Li iris dancante en la saloneton kaj li tie staris, spiregante.

”Jen estas la kaserolo, kiu enhavis la grion,” li kriis, denove saltante — ”Jen la pordo, kie la fantomo de Jakobo Marley eniris; jen la angulo, kie la fantomo de kristnasko estanta sidis: jen la fenestro, kie mi vidis la fantomojn vagantajn!

Ĉio estas ĝusta! ĉio estas vera! ĉio okazis reale! Ho! ho! ho!”

Vere — por viro, kiu ne ridis de tiel multaj jaroj, tiu ridego estis ja bonega! Ĝi estis la unua de longa serio da ridoj bonegaj!

”Mi ne scias, kiu tago en la monato estas hodiaŭ. Mi ne scias, kiom da tempo mi restadis inter la fantomoj. Mi nenion scias. Mi estas kiel infano! Ne zorgu! Mi ne zorgas Mi preferas esti infano! Halo’ Halo’!”

Subite li aŭdis helan sonoradon! — la plej ĝojan, kiun li iam aŭdis! Din! Don! Din! Don! Ho kiel mirinde! Kiel bele! Kurante al fenestro, li ĝin malfermis kaj metis sian kapon eksteren. Nenia nebulo — nenia nebuleto; la vetero estis klara, hela, gaja, malvarma; malvarma por eksciti la sangon! Kaj sunlumo ora! ĉielo pure blua, aero dolĉa kaj freŝa! sonoriloj ĝojaj! Ho! kiel bele!!

”Kiu tago estas?” kriis Scrooge al knabo, vestita dimanĉe, kiu vagis tie malsupre.

”Kion?” diris la knabo, miregante.

”Kiu tago estas hodiaŭ?” demandis Scrooge.

”Hodiaŭ!” ripetis la knabo. ”Hodiaŭ estas KRISTNASKO!”

”Estas ja kristnasko,” diris Scrooge al si. ”Mi ĝin ne preterlasis! La fantomoj ĉion faris dum unu nokto! Ili povas fari, kion ili volas. Kompreneble! Kompreneble! Halo’, mia karulo! ...”

”Halo’!” respondis la knabo.

”Ĉu vi konas la vendejon de kortbirdoj, en la apuda strato, ĉe la angulo?”

”Ho, certe,” respondis la knabo.

”Knabo inteligenta!” diris Scrooge. ”Rimarkinda knabo! Ĉu vi scias, ĉu oni vendis la premitan meleagron, kiu tie pendis?

— Mi ne pensas la malgrandan, sed la grandegan?”

”Kio do? tiun same grandan kiel mi?”

„Kia bonega knabo! Estas ĝojo al li paroli! Jes, mia karulo!”

”Ĝi pendas tie nun,” respondis la knabo.

„Ĉu estas vere? Kuru do, kaj ĝin aĉetu?”

„Sen-sen-ca-ĵo!”

”Ne, ne!” diris Scrooge. ”Mi estas tute serioza. Iru, kaj ĝin aĉetu, kaj ordonu, ke oni portu ĝin tien ĉi; mi diros kien oni devos ĝin porti. Revenu kun la servisto, kaj mi donacos al vi ŝilingon. Revenu antaŭ kvin minutoj, kaj mi donacos al vi du ŝilingojn.”

La knabo forkuris kiel kuglo.

”Mi sendos ĝin al Bob Cratchit,” murmuris Scrooge ridante. ”Li ne scios, kiu ĝin sendis. Ĝi estas duoble pli granda ol Eta Tim.”

Li ne povis skribi la adreson neŝanceliĝante, sed li ĝin skribis kaj poste li iris malsupren por malfermi la pordon, kaj por atendi la vendiston de kortbirdoj. Dum li tie staris, li rigardis la frapilon de la pordo.

”Mi ĝin amos tiel longe, kiel mi vivos!” li diris frapetante ĝin per sia mano. ”Apenaŭ mi ĝin rigardis antaŭe. Sed vere, ĝi havas esprimon honestan! Estas mirinda frapilo. Ho! jen la meleagro! Ho! Kiel vi fartas? Ĝojan kristnaskon!”

Estis grandega meleagro! Vere, tiu birdo neniam povis stari sur siaj kruroj! Ili estus rompiĝintaj kiel sigelvakso!

”Nu, estas neeble tion porti ĝis Camden Town. Estos necese preni fiakron.”

Li pagis la meleagron, li pagis la fiakron, li rekompencis la knabon, kaj tiam, ĉiam ridetante, li sidiĝis sur sian seĝon kaj li pluridetis.

Ne estis al li facile razi sin, ĉar lia mano tremis senĉese; kaj la razado bezonas atenton, eĉ kiam oni ne dancas sin razante. Sed se li eĉ estus detranĉinta sian nazpinton, li almetus pecon da gluplastro sur ĝin, kaj estus kontenta, malgraŭ tio.

Li sin vestis ”kvazaŭ dimanĉe” kaj fine eliris. Homoj jam iris, kiel li vidis ilin kun la fantomo de kristnasko estanta, kaj, irante kun manoj sur la dorso, Scrooge rigardis ĉiujn persojn kun plezuro. Li ja aspektis tiel aminda, ke tri aŭ kvar bonvivuloj diris, ”Bonan tagon, sinjoro! Ĝojan kristnaskon al vi!”

Kaj poste Scrooge diris ke, inter ĉiuj sonoj gajaj, kiujn li iam aŭdis, tiuj estis ja la plej gajaj.

Baldaŭ li renkontis la sinjoron gravan, kiu eniris en lian magazenon la antaŭan tagon, kaj diris ”Scrooge kaj Marley, mi supozas?” ... Li tre bedaŭris, pripensante, kiel tiu ĉi maljunulo lin rigardos, kiam ili renkontos unu la alian. Sed li sciis, kion li devis fari, kaj tion li faris...

”Mia kara sinjoro,” diris Scrooge, rapidante kaj premante la manon de la maljunulo, ”kiel vi fartas? Mi esperas, ke vi hieraŭ sukcesis? Vi estis tre aminda. Ĝojan kristnaskon al vi, sinjoro!”

”Ĉu sinjoro Scrooge?”

”Jes. Tio estas mia nomo, sed mi timas, ke ĝi ne estas ŝatata de vi? Mi petas pardonon, bonvolu ...” kaj Scrooge murmuris en lian orelon.

”Dio mia!” kriis la sinjoro, kvazaŭ sufokita. ”Sed ĉu vi estas serioza?”

”Mi vin petas ... kaj ne duonpencon malpli, ĉar, mi vin certigas.... tiamaniere mi pagos nur malnovajn ŝuldojn. Ĉu vi al mi permesos?”.

”Mia kara sinjoro,” diris la alia, premante lian manon, ”mi ne scias, kion diri pri tia malavar—”

”Nenion diru, mi petas!” respondis Scrooge. ”Kaj ĉu vi vizitos min? Ĉu vi venos al mi?”

”Certe, jes,” diris la maljunulo; kaj li estis tute serioza.

”Dankon,” kriis Scrooge. ”Mi multe vin dankas. Mi vin dankas milfoje! Dio benu vin!”

Li eniris preĝejon, li iris tra la stratoj, li rigardis la homojn, li karesis la kapojn de la infanoj, li parolis kun almozuloj, kaj jen! ĉio pIaĉis al li. Neniam li estis imaginta, ke tia promenado povus tiel plaĉi al li. Kaj posttagmeze li direktis sin al la domo de sia nevo.

Li pasis kaj repasis antaŭ la pordo dekfoje, antaŭ ol li kuraĝis frapi. Sed fine li kuris kaj frapis.

”Ĉu via mastro estas hejme, mia karulino?” Scrooge diris al la servistino. Ĝentila knabino! Ho, treege!

”Jes, sinjoro.”

”Kie li estas, dolĉa junulino?”

”Li estas en la manĝoĉambro, sinjoro, kune kun mia mastrino. Mi montros al vi la ŝtuparon, se plaĉos al vi.”

”Dankon, li min konas,” diris Scrooge, kiu jam estis metinta sian manon sur la pordprenilon.

”Mi eniras tien ĉi, mia kara.”

Li eniris mallaŭte, kaj rigardis tra la pordon. Li ekzamenis la tablon sur kiun oni jam estis metinta la manĝaĵojn.

”Fred,” diris Scrooge.

”Kio! Kiu estas tie?” kriis Fred.

”Estas mi, via onklo Scrooge. Mi venas por manĝi kun vi.

Ĉu vi min allasas?”

”Ĉu mi allasas?” li diris forte skuante lian brakon por ke li eniru. Scrooge estis senĝena post kvin minutoj. Kaj lia nevino ankaŭ estis aminda. Kaj ankaŭ sinjoro Topper, kiam li eniris.

Ankaŭ la graseta fratino, kiam ŝi eniris. Ankaŭ ĉiuj, kiam ili eniris!

Mirinda kunveno, mirindaj ludoj, mirinda unuanimeco, mirinda feliĉo! ...

Sed la postan matenon li tre frue alvenis en la oficejon. Li tre deziris tien alveni unua, kaj tiel surprizi Bob Cratchit malfruiĝanta. Se nur li povus surprizi lin malfruiĝanta! Tion li tre deziris.

Kaj li sukcesis! Jes, li sukcesis!

La horloĝo sonoris la naŭan! Bob ne estis tie. Kvaronon post! Bob ne alvenis. Li aperis dek ok minutojn post la ĝusta horo. Scrooge sidis, tiel ke li povis lin vidi, kiam li eniris en la ”cisternon”. Li demetis sian ĉapon, antaŭ ol malfermi la pordon; sian skarpon ankaŭ. Li rapide atingis sian seĝon, kaj tuj vive eklaboris, lia plumo kuris, kvazaŭ li pensus reatingi la naŭan horon.

”Ho!” kriis Scrooge, kiom eble per sia voĉo kutima. ”Kial vi alvenas tiel malfrue?”

”Mi tre malĝojas, sinjoro! Certe, mi malfruiĝis.”

”Certe jes, certe,” diris Scrooge. ”Venu tien ĉi, sinjoro.”

”Tio okazas nur unu fojon ĉiujare, sinjoro,” diris la komizo, kompatinde, ”kaj neniam plu mi tion faros. Mi iom tro festis hieraŭ, sinjoro!”

”Nu, mi vin certigas, ke mi ne toleros tion plu, mia amiko,”

diris Scrooge. ”Kaj tial,” li daŭriĝis diri saltante de sia seĝo, kaj puŝante Bob tiel gaje, ke li ŝanceliĝis returnen en la cisternon, ”kaj tial, mi volas altigi vian salajron!”

Bob tremis, kaj iom proksimiĝis al la liniilo. Momente, li intencis ĝin ĵeti al Scrooge, kaj voki la personojn en la korto ekstere.

”Ĝojan kristnaskon, Bob,” diris Scrooge, tiel serioze, ke oni ne povis erari. — ”Pli ĝojan kristnaskon, Bob, ol mi ĝin donis al vi dum multaj jaroj. Mi altigos vian salajron kaj penos helpi vian laborantan familion; kaj kune ni diskutos viajn aferojn ĉi posttagmeze mem, kun pelvego da punĉo kristnaska, Bob!”

”Aldonu multe da karbo al la fajro, kaj aĉetu pli grandan karbujon, antaŭ ol vi punktos unu solan i plu, Bob Cratchit.”

Scrooge ĉion faris, kaj pli ol li promesis: kaj por Eta Tim, kiu ne mortis, li estis kiel dua patro. Li fariĝis tiel bona amiko, tiel bona mastro, tiel bona viro, kiel ne multaj en la bona urbo.

Kelkaj personoj ridis, kiam ili vidis la ŝanĝon en li — sed li ne atentis ilin, ĉar li sciis saĝe, ke nenio bona okazas en ĉi tiu mondo, kio ne estis komence mokita de iuj! Li ankaŭ pensis, ke estas pli bone grimaci pri tiaj aferoj ol grimaci pri certaj aliaj aferoj ...

Lia propra koro ridis! kaj tio estis sufiĉa por li. Kaj ĉiam poste oni diris pri li, ke li scias festi kristnaskon pli bone ol multaj! Kaj mi esperas, ke oni povos tion saman diri pri vi, pri ni ĉiuj! Kaj nun, kiel diris Eta Tim: — ”Dio benu nin, ĉiujn!”