Ivan Cankar
I 1 N K Oe LIBRO
Sociale inspirita romano
el proletaria Vieno en la jaro 1905
El la slovena tradukis Vinko Ošlak
Origina titolo: Ivan Cankar, Hiša Marije pomočnice
Eldonis L. Schwentner, Ljubljana 1904
La presita esperanta eldono aperis ĉe
Eldonejo Jadwiga, Krakovo 1999 kaj estas
havebla ĉe la Libroservo de UEA kaj
landaj libroservoj.
© por la esperanta eldono: Vinko Ošlak
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-126-7
inko@omnibus.se
http://www.omnibus.se/inko
SEPTEMBRO 2001

I

Mallaŭte fermiĝis la granda fera pordo; en la krepuska koridoro, sur la malvarmaj muroj por momento ekbrilis la aŭtuna suno. Malantaŭ vitra pordo, en la pordista budo, brulis ruĝeta lampo kun alta, trankvila flamo; super la lampo estis fiksita sur la muro krucifikso kun nuda, plene sangkovrita korpo de la krucumita Kristo, kiu ne ankoraŭ klinis sian kapon kaj rigardis per grandaj kvietaj okuloj. Manjo ektremis en la patrina sino kaj faris krucsignon.

El malantaŭ la vitra pordo elpaŝis pordistino, juna, lama virino. Ŝi ekridis, kiel oni ridas en monaĥinejoj, kun frida, malĝoja rido.

”Estu laŭdata Jesuo Kristo! Iru supren, konstante liven, en la duan etaĝon; super la pordo estas surskribo: ĉambro de sankta Agnesa.”

Ili kontinuis la iradon; Manjo ĉirkaŭprenis sian patrinon ĉirkaŭkole kaj apogiĝis per sia korpo sur ŝia brusto. La koridoroj estis malplenaj, malhelaj, la paŝoj eĥis en granda distanco ĉirkaŭ si, kvazaŭ venus kaj forirus nevideblaj homoj. La altaj fenestroj estis malhele kolorigitaj, se ili haltis, ili aŭdis malantaŭe voĉojn, ĝemajn, muĝajn, kvazaŭ rozaria preĝado en la malluma preĝejo, malfrue en la nokto, antaŭ la duone lumigita altaro. La vandoj estis plenaj de sanktaj ikonoj; antaŭ ili brulis ruĝaj lumoj; de la kadroj pendis forvelkitaj floroj.

Manjo spektis tiujn bildojn, ŝiaj okuloj fiksiĝis sur ili kvazaŭ sorĉitaj, ŝi sentis angoron kaj puŝiĝis al sia patrino. Sur la unua bildo estis pentrita sankta Stefano; li estis ĝiszone nuda kaj li genuiĝis, li klinis sian kapon malantaŭen, liaj okuloj alcelis ĉielon, liaj manoj kunpremiĝis surbruste; lia korpo estis tute blanka, ke ĝi brilis el la malhela motivo, kvazaŭ ĝi estus elĉizita; longaj sangaj flufadenoj fluis transvizaĝe, de liaj ŝultroj, sur lia tuta korpo, sur liaj delikataj brakoj; lia vizaĝo estis vere trankvila, liaj lipoj kvazaŭ moviĝantaj. Sennombro da ruĝaj, fortaj manoj leviĝis malantaŭe, dekstre, maldekstre, sovaĝaj vizaĝoj embuskis el malhela fono; la sanktulo genuis kviete sur la amaso de sangumita ŝtonaro, okuloj liaj estis, kvazaŭ ili vidus tiun belecon, je kiu ili sopiris larmoplenaj. La sangumitaj ŝtonoj transformiĝis al bonodoraj ruĝaj floroj.

Sur alia bildo vidiĝis virgulino, vestita en longa blanka tuniko. Ankaŭ ŝia vizaĝo estis mirinde kvieta. En siaj manoj ŝi tenis grandan arĝentan teleron kaj sur la telero troviĝis ŝiaj detranĉitaj mamoj, blankaj virgulinaj mamoj. Blankaj lilioj troviĝis en ŝiaj haroj kaj eĉ pli blanka estis ŝia vizaĝo. Ŝiaj okuloj alcelis ĉielon, altaron, sur kiu ŝi oferis siajn blankajn virgulinajn mamojn ... Malantaŭ ŝi, en malhela fono, embuskis ŝin du sovaĝaj vizaĝoj.

Ili iris antaŭen, la koridoroj estis malhelaj kaj solecaj. Ili preteriris la altan fenestron, nur duone kovritan per blanka kurteno. Antaŭ la fenestro staris malalta benketo; la patrino genuiĝis, Manjo ekrigardis tra la fenestro en duonkrepuskon.

El la duonkrepusko unue ekhelis vastaj blankaj flugiloj sur kapo de mizerikorda ordulino, kiu sidis ĝuste proksime de la fenestro antaŭ harmoniumo. Ŝia kapo estis klinita, la vizaĝo kvazaŭ el marmoro, ankaŭ ŝiaj lipoj estis tute blankaj, eĉ pli blankaj ol la hela tolaĵo de la kufflugiloj. Ŝiaj okuloj estis duone fermitaj, trankvilaj kiel la tuta vizaĝo kaj kiel la duonkrepusko tie sube. Ŝia mano tuŝis klavon kaj soleca voĉo, kvazaŭ el fora distanco, luliĝis en la aero, ĝi falis laŭgrade, ĝi perdiĝis tie sube en la mallumo. El la mallumo briletis la lustro; alte pendis la arĝenta lustro de arĝentaj ĉenoj, ĝi lumigis la grandan bildon de Dipatrino, kiu etendiĝis de plafono ĝis altaro. Dipatrino en longa, lazura, de oraj steletoj kovrita mantelo; ŝi staris sur la terglobo, brile blanka piedo vidiĝis elsub la ore bordita mantelo. Kaj ŝia piedo staris sur la plata kapo de granda verda serpento, kiu tordiĝis ĉirkaŭ la terglobo, ĝin trifoje serpentumis en terura kaj naŭzeca serpentaĵo.

Kaj la piedo ripozis sur la platforma kapo de granda verda serpento, kiu meandris ĉirkaŭ la terglobo, trifoje ĝin ĉirkaŭprenante en terura, naŭza rondo. De la manoj de Dipatrino fluis, de ĉiuj dek fingroj, radioj de mizerikordo sur la teron. Sed pli klara ol la steloj sur ŝia mantelo kaj ĝia ora rando kaj eĉ pli ol la radioj de mizerikordo, fluantaj sur la teron, estis la vizaĝo de Dipatrino. Manjo ekrigardis al grandaj, al la ĉielo fiksitaj okuloj, plenaj de trankvilo kaj de amo, al la lipoj, seriozaj kaj teneraj, al la arĝenta larmguto, kiu brilis mirinde sur la blanka vango, kaj ŝi sentis dolĉecon, ŝi premis sian frunton al la fenestro, Dipatrino alproksimiĝis, ŝi paŝis el la mallumo kaj tuj antaŭ ŝi troviĝis la gracoplena vizaĝo ...

Ili leviĝis, Manjo alkroĉiĝis al la kolo de sia patrino. Preterpasis virino kaj Manjo ektremetis de angoro. La vizaĝo de la virino estis tute dismordita, montriĝis la nuda karno, lipoj ne plu vidiĝis, same ne nazo, lango lekis nudan makzelon. Ŝi haltis, turnis la vizaĝon kun trankvila rigardo —”Estu laŭdata Jesuo Kristo!” — kaj ŝi iris sian vojon. Manjo tremetis, ŝi sentis fridon; la koridoro estis senfine longa, obskura kaj soleca. Ĝi kondukis en nekonaton, al nova lando, kie ne ekzistas plu suno kaj homaj voĉoj, en nekonatan landon, plenan de sanktaj kaj teruraj miraklaĵoj, de flustrataj preĝoj, de blankaj kvietaj vizaĝoj, tiel fremdaj, kvazaŭ ili descendus el la ĉielo, de antaŭ la Dia trono ...

Malfermiĝis la pordo, el la litoj leviĝis kapoj, kuriozemaj okuloj alfiksiĝis je ŝi.

La ĉambro estis granda, tute blanka. Du fenestroj etendiĝis de plafono preskaŭ ĝis planko, vualitaj per blankaj kurtenoj, agrabla duonobskuro regis en la ĉambro. Laŭlonge de la vando lito apud lito, dekkvar da ili. Super la litoj sanktaj ikonoj, krucifiksoj, inter ambaŭ fenestroj bildo de dika kalva sinjoro kun ruĝa kolumo kaj ora krucifikso sur la ora ĉeno. Sub la bildo troviĝis kristnaska kripo, artece kunmetita el ligno kaj papero — ĉio bele kaj tre verece, stalo, la sankta familio, paŝtistoj, la sanktaj tri saĝuloj kaj ĉirkaŭ tio verda pejzaĝo, en malantaŭo la urbo Betlehem.

Al ili du alpaŝis fratulino Cecilia, juna, ru ̧vanga kaj gaja.

”Kio estas via nomo?”

”Manjo.”

Ŝi prenis ŝin brake kaj portis ŝin al la malokupita lito apud la fenestro.

”Jen Manjo, tio ĉi estas via lito, via loĝejo.”

La patrino ekploris. Jam ŝi troviĝis ĉeporde kaj ŝi revenis, surgenuis ĉe la malalta lito kaj ploris. Ankaŭ Manjo havis humidajn okulojn, sed ŝia vizaĝo estis trankvila kaj ŝi ne postrigardis la patrinon; en sia korpo ŝi sentis doloron pro la longa vojo, ŝi sentis, kiel malfermiĝas vundo sur ŝia gambo; ŝi ankaŭ sentis soifon, sed ŝi ne kuraĝis peti por akvo. Ŝi estis en embaraso, ĉar la patrino ploris, ŝi hontis, ĉar la aliaj rigardis ŝin, sed ankaŭ el ŝiaj okuloj volis gliti larmoj, kvankam ŝi ne sciis pro kio kaj kvankam ŝi ne volis plori.

La patrino leviĝis, ŝi kisis ŝian vizaĝon; Manjo sentis juketadon sur sia vango pro la patrinaj larmoj, ŝi skuiĝis kaj ŝi levis manon por tuŝi la vizaĝon de la patrino, kiu estis febra kaj tute malseka. Ŝi vidis de proksime tiun ĉi vizaĝon kaj ŝi havis impreson, kvazaŭ ŝi ĝis tiam neniam ĝin vidis; larĝa ĝi estis, ruĝeca kaj distordita pro plorado, ŝiaj okuloj plenis je timo, grandaj, malklaraj de la larmoj, ŝiaj lipoj tremetis.

Fratulino Cecilia akompanis la patrinon ĝis la pordo.

”Neniam plu ŝi foriros de ĉi tie!” diris la patrino kaj alrigardis la fratulinon per strangaj, infanecaj, petantaj okuloj.

”Laŭ la Dia volo,” respondis fratulino Cecilia kviete. La pordo fermiĝis kaj la paŝoj pasis trakoridore ...

La fratulino revenis, kunportante buterpanon kaj glason da vino, miksita kun akvo.

”Trinku kaj manĝu, Manjo, poste vi alivestos vin.”

Manjo eltrinkis la vinon, poste ŝi demetis sian tutan veston ĝis la ĉemizo kaj survestis sin per ruĝe krucstriita jupo, tajlorita el unu peco, kiel kutime ĉe malgrandaj infanoj, super la jupo ŝi vestis sin per blue striita antaŭtuko kun zono kaj ŝultrorubandoj. Ŝi eksidis sur la lito kaj rigardis ĉirkaŭe en la ĉambro. Nur malofte kaŝglitis kontraŭ ŝi scivolema, ironia, preskaŭ malica rigardo, sed jam la aliaj alkutimiĝis je ŝi, denove aŭdiĝis laŭta rido, krioj, ĉirpantaj, gajaj voĉoj ĉasis unu la alian tien reen ĉiudirekte.

En tiu momento larĝa, ruĝa, petola vizaĝo sin turnis rekte al Manjo.

”Ne pensu, ke vi havos vinon laŭplaĉe!”

Manjo ektimis. Tiu knabino, kiu ŝin alparolis per akra voĉo, sidis sur malalta seĝeto, per manoj ŝi apogis sin je apogiloj, kiajn havas riĉaj apogseĝoj; ŝi lulis sian seĝeton de maldekstre al dekstre, tre forte kaj tre rapide, kaj tiamaniere ŝi movis sin antaŭen, sen tuŝi la plankon per siaj malsanaj piedoj, kaŝitaj en pezaj pantofloj. Ŝi proksimiĝis al la lito kaj Manjo timis, per ambaŭ manoj ŝi alkroĉiĝis al litkovrilo kaj apogiĝis je kapkuseno.

”Ĉu vi timas min? Atendu, mi formordos vian nazon!”

Rido disvastiĝis en la ĉambro.

”Do lasu ŝin, Aloiza!” aŭdiĝis ĉeporde maldika, eta voĉo, kvazaŭ krius tre delikata pupo el ĉifonoj.

De la lito, kiu staris tuj apud la pordo, alvenis svelta, ekstreme svelta statureto; ŝia vizaĝo estis eta, ŝiaj malgrandaj nigraj okuloj okulumis, ŝiaj taŭzitaj haroj kovris la frunton, la nazo estis iomete modlita supren.

”Do, lasu ŝin, Aloiza!”

Ŝi dekroĉiĝis de la lito kaj Manjo pensis: jen, nun ŝi falos!

Nur sur unu piedo ŝi alproksimiĝis, la alia, kaŝita en granda nigra pantoflo, pendis strange kliniĝinta kaj etendiĝis nur ĝis maleolo de ŝia sana piedo. Kaj ŝia piedo ne saltadis, sed ĝi glitis, mirinde rapide, ĝi turniĝis maldekstren kaj dekstren, sed ŝia korpo estis trankvila, iomete klinita — kvazaŭ eta anĝelo ŝvebus en la ĉambro.

Tio estis Rozinjo, la tria Rozinjo, ĉar jam antaŭe estis du; ŝi servis al ĉiuj, ŝi portis al iliaj litoj kafon kaj supon kaj matene ŝi ĉiam plektis la hararon de la senmova Franciska. Ŝia vizaĝo nur tiam estis konsternita kaj pala, kiam la aliaj knabinoj ŝin ekscitis: ”Rozinjo, la patrino venas vin preni!” Tiam ŝi kaŝis sin en angulon kaj gapis de malantaŭ sia lito per timiĝintaj okuloj ...

Ŝi venis al la lito kaj apogis la kubutojn sur la kusenon.

”Kio estas via nomo, vi?”

”Manjo!”

Ĉiuj aliaj knabinoj eksilentis kaj aŭskultis. Ili sidis meze de la ĉambro ĉirkaŭ malalta tablo, plene kovrita de libroj, bildoj, buntaj ludiloj, plektaĵoj, ŝtrumpoj kaj panrestaĵoj, restaĵoj de kuko, ŝeloj de oranĝoj kaj de pomoj.

El la lasta lito en malhela angulo aŭdiĝis profunda, tirata voĉo.

”Nur unu Manjon ni ĝis nun havis. Ŝi mortis antaŭ tri jaroj, ĉi tie ŝi kuŝis apud mi. Dumnokte ŝi mortis, ŝi kriis ... ho ...

Rozinjo, donu al mi akvon, mi ne povas atingi ĝin per mia mano.”

La taŭzita kapo iomete leviĝis de kapkuseno. Flava vizaĝo, nazo kiel tranĉilo, okuloj ardaj, haroj nigraj; etendiĝis la mano, osteca, maldika kiel klingo. Ŝi malsekigis siajn lipojn, ŝia kapo malrapide kuŝiĝis surkusenen kaj la okuloj denove fermiĝis.

Ili starigis demandojn al Manjo, sed ŝi ne respondis abunde; ŝi sidis firme rekte, kun kunpremitaj brovoj, atentaj okuloj, rigidaj, ŝiaj etaj fingroj estis enfositaj sub litkovrilo — kvazaŭ ŝi rigardus en okulojn de dektri malamikoj ...

Ekregis krepusko, nur alte sub la plafono brilis sunradioj.

Fratulino Cecilia malfermis la pordon.

”Vespermanĝo!”

Kunpremiĝis la manoj, krianta voĉo leviĝis el la grupo kaj post ĝi aŭdiĝis zumantaj, tirataj voĉoj. La vizaĝoj estis kvietaj, seriozaj, neniu scias, kien rigardis la okuloj, silentaj, larĝe malfermitaj. La vespera preĝado finiĝis rapide — kaj kiel momentdaŭra ombro malaperis de la vizaĝoj serioza kvieto sen ajna spuro, la lipoj gaje ridetis, la okuloj rigardis vigle kaj petole.

Manjo tenis en sia sino pelvon da supo.

”Ĉu la supo estas bongusta?” demandis ŝin Aloiza kaj ekridis per siaj ruĝaj, dikaj lipoj kaj ŝiaj blankaj negrulaj dentoj brilis.

”Bongusta,” respondis Manjo kaj malrapide sorbmanĝis, iom timeme, kiel ĉe fremda tablo.

Aloiza donis sian pelvon al Rozinjo kaj Rozinjo elverŝis la supon en vazon, en kiu troviĝis malpura lavakvo.

”Vi senkulpa infano, vi!” kriis Aloiza. ”Se oni proponus al ŝi telerlavitaĵon, ŝi trinkus ĝin!”

Ekparolis Tina, la plej maljuna, jam dekkvarjarojn aĝa. Ŝi estis fortkorpa, ŝia vizaĝo montris sanon, iom ruĝa, iom kruda, ŝiaj okuloj rigardis serioze, patrinece. Ŝiaj fortaj, karnecaj brakoj apogiĝis je seĝo; ŝi paŝis alimaniere ol Aloiza: ŝi lulis kun la seĝo kaj la tuta korpo antaŭen kaj malantaŭen, ne de dekstre al maldekstre, kaj ŝi apogis sin sur unu piedon; tiel ŝi faris bruon kaj malrapide moviĝis. Ŝiaj gamboj estis maldikaj, kiel gamboj de dujara infano, ili estis kaŝitaj subjupe.

”Manĝu vian supon, Manjo! La supo estas bona, nur Aloiza estas malica ... Vi, eĉ supon vi ne havos, nur atentu!”

La vizaĝo de Aloiza en momento serioziĝis; ŝi mire ekrigardis; ŝi sidis silente ĉe fenestro, ĝis ili faris lumon; ŝiaj lipoj estis duone malfermitaj, malicaj kaj tristaj.

Venis fratulino Cecilia kaj bruligis gaslampon, pendanta de la plafono. Arda blanka lumo disverŝiĝis en la ĉambro.

Ili vestis kaj preparis sin por dormado. Seĝoj bruis, foje aŭdiĝis krieto — foje unu el ili ne sukcesis bone kaj falis dum sindevestado; estis nur timo, ŝi ridis mem kaj ĉiuj aliaj ridis.

Litoj zumis, la interparolado iom post iom silentiĝis, ili nur plu kaŝe ridetis, abrupte, ili nur plu flustris.

Fratulino Cecilia staris meze de la ĉambro.

”Kie estas Antonia? Antonia?”

Kapoj leviĝis en la litoj.

”Antonia!”

Ĉe la fenestro, kaŝita malantaŭ kurteno, staris Antonia. Per siaj lantaj, mallertaj manoj ŝi flankentiris la kurtenon, ŝi venis, kun klinita kapo, kun etenditaj brakoj, kun vizaĝo ridetanta, kvieta, sentima. Ŝiaj okuloj, belaj, nigraj, rigardis maltrankvile, senesprime. Antonia estis blinda.

”Kie vi estis, Antonia?”

”Ĉe la fenestro, fratulino Cecilia.”

Antonia staris ĉe la fenestro horon post horo, kiam la vespero estis bela kaj ŝi rigardis per siaj grandaj, senesprimaj okuloj, kun ridetanta, kvieta vizaĝo. Ŝiaj vangoj ektremetis, kiam sunradio ŝin karesis.

”Kion vi vidis ekstere, Antonia?” demandis ŝin Aloiza.

Antonia ne respondis; ŝi senvestigis sin malrapide kaj ŝi ridetis, kvazaŭ ŝi travivus ion mirindan, al homoj nekompreneblan.

”Ĉu vi ne scias, ke ni havas denove novan knabinon? Manjo estas ŝia nomo.”

Kvazaŭ iuj manoj turnus ŝian kapon, Antonia alrigardis la liton, en kiu kuŝis Manjo.

”Bonan vesperon, Manjo!” ekridetis Antonia. Manjo apenaŭ turnis sian rigardon; ŝiaj okuloj estis lacaj, ŝi tute estis laca; la tago estis maltrankvila kaj longdaŭra, same kiel tiam, kiam ŝi veturis per trajno ek de mateno ĝis vespero.

”Silenton, infanoj! Preĝu kaj dormu! Sankta anĝelo gardanto estu kun vi!”

Fratulino Cecilia estingis la lumon. De nenie aŭdiĝis voĉo.

Foje ekflustris ie mallaŭte, kvazaŭ manplato glitus super la susuranta litkovrilo.

Manjo ne dormis. Ŝi sentis malvarmon en sia nova lito, ŝi sentis kapdoloron kaj la vundo ĉe la gambo kaŭzis al ŝi doloron; foje ŝi sentis entranĉon, ke ŝi povus ekkrii, almenaŭ ekĝemi, sed ŝi ne kuraĝis. Ŝi tremis, ŝi kovris la kovrilon ĝis sia buŝo kaj kunpremis la manojn sub la ĉemizo je sia brusto.

Tuj post kiam la doloro iomete ĉesis, alvenis strangaj, tristaj pensoj. Estis silento, sensona blanka lumo brilis tra altaj fenestroj. Nenie vidiĝis luno, sed la ĉielpeco, kiu brilis super la nigraj tegmentoj, estis tute blanka de la dense poziciitaj steloj.

Per ambaŭ manoj ŝi tenis la litkovrilon al sia korpo; ŝi timis.

Foje io moviĝis ĉi tie, jen tie, foje eksusuris la kapkuseno, io ekĝemis kaj ekmuĝis.

Manjo estis sola, ŝi perdiĝis, kvazaŭ sola meze de arbaro.

Se ŝi vokus sian patrinon, ŝi ne aŭdus ŝin, neniu en la mondo aŭdus ŝin ... Ŝi komencis preĝi, sed ŝiaj vortoj subite ĉesis, peza, turmenta plorĝemo leviĝis el ŝia brusto, ŝiaj lipoj tremetis kaj grimacis, ŝi sentis doloreton en okuloj. Ŝi rememoris pri sia eta frato, kiu kuŝas hejme, duone dekovrita, kun malfermita buŝo, kun ruĝaj vangoj, ŝvitinta. Ŝi rememoris pri sia patrino, kiu sidas ĉe la tablo kun lumo kaj kudras; profunde kliniĝis ŝia kapeto, ŝia vizaĝo estas hela kaj ruĝeta pro la lumo. Ŝi trovis kompaton por ĉiuj, ankaŭ por la kanario, kiu sidis tie en la kaĝo tute supre, kun kapeto en plumaro, kiel bela flava bulo ... Ŝi volis ekparoli, sed ŝi rigardis ĉirkaŭ si — ĉie en la ĉirkaŭo silento, blankaj vandoj, altaj malafablaj fenestroj, Dio scias, ankaŭ soleca nigra arbaro.

Ŝi kisis medaleton, ŝi fermis okulojn.

”Anĝelo sankta, mia gardanto —”

Sed ŝia litkovrilo skuiĝis abrupte, sur ŝiaj vangoj fluis larmoj, ŝi ne povis tion bari, singlutplorado aperis en la ĉambro.

Ŝi turnis la kapon kaj premis la buŝon kontraŭ la kapkuseno.

De la dua fenestro io ekmurmuris, Antonia leviĝis en sia lito kaj aŭskultis kun kliniĝinta korpo. Ŝi leviĝis, lante tramarŝis la ĉambron, en blanka ĉemizo ĝis genuoj, kun etenditaj brakoj, kun klinita kapo, vaste apertaj okuloj. Ŝi atingis sian liton, ŝi palpis per sia mano sur kuseno, litkovrilo, ŝi tuŝis la hararon de Manjo.

”Manjo, ĉu vi ne dormas?”

Manjo turnis la rigardon, de la fenestro falis lumo sur la etan, ridetantan vizaĝon. Antonia karesis ŝian hararon, ŝian frunton, ŝian humidan vizaĝon.

”Ne ploru, Manjo!”

Kaj ŝi volis al ŝi rakonti ion belan kaj gajan.

”Ne ploru, morgaŭ estos dimanĉo ...”

Manjo mem ekridetis — morgaŭ estos dimanĉo. Apenaŭ ŝi turnis sian rigardon, jam ŝin trapenetris varmo kaj laco, ŝiaj okuloj fermiĝis ... Baldaŭ ŝi sonĝis pri io tre stranga: tie etendiĝis herbejo, herboj atingis ŝiajn genuojn kaj ruĝaj kaj flavaj floroj kliniĝis. La suno brilis kaj Manjo ludis per sia granda ruĝa pilko; la gamboj ŝin portis facile, kvazaŭ ili estus flugiloj.

II

Ili estis dimanĉe vestitaj, kombitaj, havante buntajn maŝojn en siaj harplektaĵoj. Preskaŭ ĉiuj sidis ĉirkaŭ la tablo, nur tri aŭ kvar el ili kuŝis. Estis jam tempo proksime al la dua horo, la knabinoj atendis gastojn.

Antonia apogstaris ĉe la fenestro. Ŝi turnis sin kontraŭ la ĉambro, ŝia vizaĝo estis hela kaj ruĝa, kvazaŭ sunradioj postrestus sur ĝi.

”Brilas suno, ne venos multaj.”

”Kion vi opinias, ĉu la grafino venos?” demandis Aloiza kun malica rido, kaj ĉiuj ridis laŭte.

”Manjo, nur preparu vian antaŭtukon, kiam la grafino venos! Vi vidos mem — ĉarmeta infano!”

Ĉiuj samtempe turnis la rigardon, se ekknaretis la pordo.

Venis unue, precize je la dua, pala, malbone vestita virino. Ŝi apenaŭ rigardis ĉirkaŭen en la ĉambro kaj kapjesis. Ŝi paŝis al la lito, kie kuŝis Katinjo, la malsana Katinjo; ŝi kliniĝis tute proksime al ŝiaj lipoj kaj ili flustris, ĝis venis krepusko; neniu aŭdis unu solan vorton kaj neniu atentis pri ili ambaŭ. Ŝi kunportis ion envolvitan en paperon, sed Aloiza, kiu foje turnis tien sian rigardon, neniam vidis, ke Katinjo ion de tio manĝus. La patrino, kiam ŝi adiaŭis, havis ruĝajn okulojn, kaj Katinjo turnis sin al la vando kaj parolis kun neniu. Ŝi havis malbelan vizaĝon, grandan nazon, premitan kiel negrulino, dikajn lipojn, etajn okulojn kaj taŭzajn, cindrokolorajn harojn; ŝi probable havis nur dektri jarojn, sed super ŝia lito estis skribite, ke oni alportis ŝin antaŭ ses jaroj; ŝia tuta korpo estis kovrita de vundoj kaj el ŝiaj vundoj konstante eliĝis fluaĵo.

Tina, dekkvarjara knabino, sidis sola en angulo inter du litoj; ŝia vizaĝo brulis, la okuloj rigardis meditece.

Aloiza turnis sin al ŝi kaj okulumis, kvazaŭ la suno ŝin trafus vizaĝen per sia brilo.

”Edvardo!” ŝi kriis per mola, kantanta voĉo.

Tina konsterniĝis, ŝi apogis siajn brakojn al la flanktabuloj kaj duone rektiĝis per sia supra korpoparto; malhela ruĝo kovris ŝiajn vangojn kaj kolon, la okulojn kovris humido. Ŝi kunpremis la lipojn, puŝe duonrenverŝis la seĝon, lulis per sia supra korpo antaŭen kaj reen kaj brue moviĝis al la tablo.

Aloiza laŭte ridis per laŭta, stranga, raŭka rido, lerte ŝi lulmovis sian seĝeton kaj fuĝis. Tina haltis ĉe la tablo, kombis permane sian hararon, falintan al ŝi transfrunte kaj ekridetis.

Ankaŭ Aloiza haltis ĉe la fenestro kaj rigardis rekte al la okuloj de Tina ...

Knaris la pordo, envenis tri elegante vestitaj damoj, ĉiu el ili havis en mano etan paperpakaĵon.

”Estu laŭdata Jesuo Kristo!” aŭdiĝis en la kantanta koruso de la tablo, de la fenestro kaj de la litoj.

La unua damo estis oldeca, maldikegeca, ŝi havis ruĝan nazon kaj portis grandan nigran ĉapelon surkape. Ankaŭ la aliaj du estis sveltegaj kaj ru ̧nazaj, sed pli junaj, probable la filinoj de la unua. Lante la unua damo demetis la gantojn, ŝi ankoraŭ staris ĉeporde kaj per tre afabla, dolĉa rideto rigardis ĉirkaŭe en la ĉambro.

”Kiel vi fartas, infanoj?” demandis ŝia maldika, nazala voĉo — ĝi disfluis en la ĉambro kiel mielo.

Aloiza riverencis kaj respondis per tre humila kaj tenera voĉo: ”Danke al Dio, ni bone fartas, sinjorino grafino!” — Rezinjo rigardis foren, ŝi okulumis kaj ŝia tuta vizaĝo estis streĉita pro la retenita rido. Aloiza estis serioza kaj ne movis la palpebrojn.

La damo per lantaj movoj malligis sian pakaĵon kaj ĉirkaŭrigardis per petolaj okuloj: Jen rigardu infanoj, kion mi kunportis al vi!

Ili rigardis kaj atendis, neniu el ili elparolis eĉ vorton. El la pakaĵo montriĝis oranĝoj, kvar ili estis.

”Pasigu al mi tranĉilon, Edita!”

Juna ru ̧naza damo malligis buntan saketon kaj prenis el ĝi ŝikan blankan tranĉileton. La pli aĝa damo paŝis al la tablo kaj per sinjorecaj gestoj tranĉis la oranĝojn, ŝi nete movis siajn ruĝajn maldikfingrojn, ŝi sendis rigardojn elsub sia nigra ĉapelo kontraŭ la litoj. Kaj la pli malaĝaj damoj staris flanke de ŝi dekstre kaj maldekstre.

Poste ili marŝis ĉirkaŭ la tablo kaj de lito al lito kaj distribuis la pecetojn, el kiuj eliĝis dolĉa fluaĵo.

”Dio rekompencu!” aŭdiĝis monotone, longe tirite, en takto. Kaj la damo observis la vizaĝojn, ŝi viŝis siajn maldikajn fingrojn en sia poŝtuko, dolĉa etoso ridetis en ŝia bonintenca koro.

Kaj poste ŝi elpaŝis en la mezon de la ĉambro, ŝi levis la manon.

”La numero du!”

Kaj malpli laŭte, gaje: ”Malfermu la pakaĵon, Edita!”

La juna ru ̧naza damo malfermis la paperan pakaĵon, ke montriĝis longecaj, maldikaj biskotoj, ili estis kvar.

”Pasigu al mi la tranĉileton, Edita!”

Ŝi distranĉis la biskotojn je egalaj pecetoj, ĉiuj tri iris ĉirkaŭ la tablo kaj de la lito al la lito kaj disdonis. La damo estis tute ruĝa, ardigita pro la ĝojo, kaj mielo kovris ŝiajn lipojn.

”La numero tri!”

Mallaŭte, ĝoje: ”Malfermu la pakaĵon, Marga!”

La tria, la plej juna damo malfermis la pakaĵeton kaj montriĝis buntaj bildetoj, ili estis precize dekkvar. Afabla, ridetanta patrino tenis en siaj brakoj dikan infanon, vestitan nur per ĉemizo kaj ŝi grasnutris ĝin per kulereto. Kaj sub la bildeto troviĝis subskribo: ”La kafo de Katrein”.

Ili kvazaŭ pilgrimis kaj disdonacis la helajn bildetojn, po unu al ĉiu el ili. Jen tiu ĉi, jen alia el la damoj haltis ĉe la lito aŭ ĉe la tablo kaj karesis etan honteman vizaĝon.

”Kiel vi fartas, kara infaneto?”

Ŝi venis al la lito, en kiu kuŝis Manjo.

”Ho, rigardu, vin mi ne vidis jam! Kio estas via nomo, kara infaneto?”

”Manjo.”

”Ho, Manjo! — Donu, donu al ŝi la bildeton, Marga! — Do, Manjo, ĉu vi preĝas por viaj bonfaruloj?”

Manjo mallevis siajn okulojn kaj silentis. Elsub siaj palpebroj ŝi vidis, kiel Aloiza ĵus grimacis tie malantaŭe; kaj Manjo trovis bona la aferon, ke Aloiza grimacis.

Antaŭ la pordo staris fratulino Cecilia, kun krucumitaj manoj surbruste, klinita kapo iomete flanken, kun silenta rideto surlipe. Ankaŭ la rideto de fratulino Cecilia plaĉis al Manjo.

”Pripensu, mia kara infaneto,” diris la damo, ”ke tiu ĉi surtera suferado ne daŭras longe. Baldaŭ vin vokos al si Sinjoro Dio, por savi vin de ĉio malbona —”

La damo rigardis malantaŭen, fratulino Cecilia retiriĝis, la pordo malfermiĝis plene ... Subite ŝanĝiĝis la vizaĝo de la ru ̧naza damo, ĝi estis dura kaj koleroplena, ŝiaj maldikaj lipoj proksimiĝis al la nazo. Per fortaj paŝoj ŝi marŝis trans la ĉambro, ŝin fortpaŝe sekvis ŝiaj akompanantinoj; antaŭ la pordo riverencis fratulino Cecilia kun surbruste krucumitaj manoj, kun silenta rideto surlipe.

”Dio rekompencu! Estu laŭdata Jesuo Kristo!” dekkvar voĉoj ekkantis.

Venis grandstatura, dika virino, tre riĉe vestita, kun larĝa kaj mola vizaĝo, kvazaŭ el pasto. Ŝi malice ekridetis, kiam ŝi vidis la ru ̧nazan nigran damon kaj ŝia submentono ektremetis kaj daŭre tremetis, dum preter ŝi paŝis la ru ̧nazaj damoj per siaj fortaj paŝoj. Profunda riverenco, malica rigardo, la pordo fermiĝis.

Grandan pakaĵon kunportis la dika damo. Ŝi tuj sidiĝis, metis sian pakaĵon surgenuen, viŝis per la poŝtuko sian ŝvititan frunton, frotitan de la ĉapelo, kiu sidis profunde trans la vizaĝo.

”Nu, kion vi ricevis?”

Ili rikane ekridis.

”Bildetojn kaj oran ̧ŝelojn.”

La vizaĝo de la damo ekbrilis, kvazaŭ ili dirus al ŝi ion tre agrablan.

”Tio estas avareco, la grafa avareco ... Aloiza, kial vi ne donis al ŝi panpecon? — Jen por vi, infanoj!”

Ŝi malligis la pakaĵon kaj surtabligis kukojn, pomojn, oranĝojn, bonbonojn; granda amaso troviĝis sur la tablo.

”Fratulino Cecilia, disdonu!”

Fratulino Cecilia genuiĝis antaŭ la tro malalta tablo kaj komencis disdonadi. Super la scivolemaj, gajaj, blondharaj kapoj brilis larĝaj blankaj kufflugiloj.

La damo sidis sur la seĝo, granda, dika, potenca. Ŝiaj etaj okuloj kuris en la profundaj kavoj, elfositaj en la pasto. Kun dezira, preskaŭ petanta rigardo ŝi serĉis la rigardon de fratulino Cecilia, ŝi gapis al ĝi, ŝia vizaĝo transformiĝis al rondecaj faldoj, la submentono tremetis, tremetis ŝia tuta ega korpo.

”Tiaj ili estas, jen vidu ... ili venas al povrulinoj kvazaŭ sankta Nikolao ... Ŝi ŝuldas al mi por la viando eĉ de la pasinta jaro, de la pasinta jaro ... Tiam ni ankoraŭ havis nian malnovan viandvendejon, nu, en tiu tempo ...”

Fratulino Cecilia silente ekridis, riverencis kaj iris al la pordo. La damo sidis sur la seĝo, dika, potenca, ŝi ridetis, rigardante kun peto en la ĉambro. Sed neniu atentis pri ŝi, la infanoj manĝis kaj ridis.

Venis aliaj homoj, pli kaj pli multaj. La patrinoj staris ĉe la litoj, enuaj malgajaj vizaĝoj. Manjo kuŝis, ĉekusene ŝia patrino; ŝi kunportis por ŝi kukojn kaj bakitan viandon. Ŝi demandis, sed Manjo estis perdita en siaj pensoj kaj rigardis ĉirkaŭ si en la ĉambro.

Silente sidis Tina, kun arda vizaĝo, kun okuloj, gapantaj al la pordo. Ŝi skuiĝis, klinis sian kapon flanken kaj rigardis foren. Venis tri virinoj, kun ili juna fraŭlo. Ili transmarŝis la ĉambron ĝis la fenestro, kie apud la lito sidis Paŭla kaj salutis ilin jam defore per siaj gajaj okuloj.

Paŭla vivis solece, kun neniu parolante, ŝi estis la sola juda knabino en la ĉambro. Ŝi tre malfacile moviĝis helpe de seĝo, kaj se ŝi atingis la tablon, ŝi malfacile spiris kaj ŝia frunto estis ŝvitoplena. Ŝiaj okuloj estis nekutime klaraj, prudentaj, kiel ĉe plenkreskaj homoj; ŝia vizaĝo ne estis bela, ŝiaj lipoj estis kverkecaj kaj tre ŝvelintaj. Ŝi etendis manon al la patrino, fratinoj kaj frato; ili parolis mallaŭte, fride, preskaŭ devigite, kvazaŭ dumvizite ĉe fremdaj homoj.

Edvardo estis juna homo, lia vizaĝo estis tute virineca, mola, tenera, sen lipharoj; elsub liaj nigraj, buklaj, judaj haroj lia frunto brilis kvazaŭ de marmoro; liaj grandaj okuloj rigardis senzorge kaj trankvile ĉirkaŭe en la ĉambro. Li tenis ĉapelon per ambaŭ manoj surdorse, el lia jako pendis novaj gantoj el flava ledo.

Li paŝis al Tina kaj tenere ekridetis.

”Kio pri vi, Tina?”

Lia trankvila rigardo eksidis sur ŝiajn harojn, sur ŝian vizaĝon, lante ĝi glitis al ŝia duonburĝoninta brusto, sur ŝia korpo, manoj, maldikaj mortaj gamboj, kunpremitaj sub ŝia jupo.

Tina tremetis, ŝi malfacile spiris. Li turnis sin kaj revenis al siaj fratinoj.

”Edvardo!” vokis Aloiza de sia fenestro. Ŝiaj vangoj estis plenaj, ruĝaj, ŝiaj lipoj larĝe ridis, ŝiaj okuloj rigardis petoleme.

”Edvardo!”

Ankaŭ li ekridis kaj paŝis al Aloiza. Kiam li karesis permane ŝiajn riĉajn blondajn harojn, ŝi klinis sian kapon flanken kaj sub lia blanka malvasta mano alrigardis al Tina, kiu sidis profunde kliniĝinta, kun fortaj laboristaj manoj apogitaj je seĝo, kun okuloj ardaj ...

Paŭla enuis. Ŝi senpacience atendis sian patrinon kaj la fratinojn kaj la fraton, sed kiam ŝi vidis ilin veni tra la pordo, ŝi deziris, ke ili reiru ... Kaj ekstere estis bela aŭtuna tago, la ĉielo brilis super bela pejzaĝo tie antaŭ la urbo, super orkoloraj aŭtunaj arboj ... Ili staris apud la lito, dimanĉmaniere vestitaj, kun vualo transvizaĝe, kun gantoj surmane, kaj rigardis tra la fenestro — tie ekstere brilis vere bela aŭtuna tago ...

Paŭla rigardis al la patrina vizaĝo, al la fratinoj, al la frato kaj ŝia koro ekridetis de iu kaŝita malico.

”Restu ... restu ĝis la sesa horo!”

Staris ili apud la lito kaj silentis, dum ekstere la tago jam adiaŭis, jam ŝvebis la ombroj sur la firmamento, ili jam grimpis surmuren ... Paŭla rimarkis malican, malamikan rigardon, kiu ekbrilis en la okuloj kiel tranĉilo.

”Restu ... restu ĝis la sesa!” ...

En la ĉambro ŝvebis Rezinjo, svelta, silenta, kvazaŭ spiro.

”Rezinjo, — panjo!” vokis Aloiza. Rezinjo paliĝis kaj kroĉiĝis al la lito ambaŭmane. Sed ŝiaj lipoj, ankoraŭ timigitaj, gaje ekridis.

Venis maljuna, malbone vestita viro, maldika kaj malforta. Liaj manoj estis grandaj, mallertaj, malpuraj de laboro. Lia vizaĝo estis tre pala kaj kunfalinta, la okuloj ruĝaj, la palpebroj nudaj.

Rezinjo levis siajn brakojn alte kaj ĉirkaŭprenis lin, kvazaŭ ŝi intencus grimpi al lia vizaĝo. Li gratis ŝiajn vangojn kaj ŝia eta vizaĝo tute kaŝiĝis en lia granda malpura mano.

Trans liajn sekajn, dismorditajn vangojn kuris radio; estis strange, — kvazaŭ griza ŝtono ekridetus.

”Kiel vi fartas, Rezinjo?”

”Bone, paĉjo!”

”Estas bele ĉi tie, Rezinjo ... estas agrable ...”

Li rigardis ĉirkaŭ si, per malklara, sopira rigardo, kvazaŭ malsanulo, trans verdan pejzaĝon.

”Mi kunportis por vi ion, Rezinjo.”

Li tirprenis el sia poŝo pomon, tenis ĝin alte, ke Rezinjo ne atingu ĝin, kaj li ridis kiel infano.

”Nu, bonvolu, paĉjo, doni!” petis Rezinjo per sia duone ploranta voĉo, sed ŝia koro ridis per dolĉa, prudenta rido, ĉar la patro ridis. Tiel kompatinda li estis kaj malgranda kaj laca, ke ŝi pretus lin kuŝigi en varman liton kaj lin krucumi kiel la patrino ...

La ĉambro malpleniĝis, la fenestroj jam estis kurtenitaj kaj oni bruligis lumon.

”La sesa!” kriis fratulino Cecilia ĉeporde.

La malsana Katinjo, kuŝanta en la lito ĉe la pordo, ekmovetis kaj lante levis sian livan brakon kontraŭ la patrino, ĝis ŝia brusto, ĝis la vizaĝo. Ŝia dekstra mano kuŝis morta sur ŝia korpo.

”Trankviliĝu, panjo ... Dio decidos ...”

La esprimo de ŝiaj okuloj estis trankvila kaj prudenta; la etaj, ostecaj fingroj de la maldekstra mano kunpremiĝis, ŝi prenis la naztukon, kiu kuŝis rande de la lito kaj viŝis la humidajn vangojn de la patrino. Malkuraĝe kaj miroplene alrigardis ŝin la patrino; ili ne parolis pri la terura hejmo, sed Katinjo turniĝis kaj rigardis rekte en la koron. La patrino kliniĝis kaj ŝiaj lipoj tuŝis la etajn ostecajn fingrojn, kiuj etendiĝis al ŝia vizaĝo, tuŝis la kompatindan dekstran manon, kiu morte kuŝis sur ŝia korpo ...

”La sesa!”

Fermiĝis la pordo post la vivo kaj okazis, kvazaŭ plene malfermiĝus la fenestroj kaj en la ĉambron ekbrilus nova nemakulita lumo. Kvazaŭ malfermiĝus la fenestroj kaj en la ĉambron enspiriĝus la printempa aero por elpeli la sufokan aeron de la vivo. La vandoj denove estis virge blankaj, super la ridetanta familio denove la dolĉa kaj afabla morto etendis siajn benitajn manojn ...

Ridindiĝis la karnavalece bunta vivo, ĝi fuĝis hontigita kaj la disŝirita mantelo kun ruĝaj punktegoj flirtis post ĝi kiel post enuiga klaŭno, pelita per putraj pomoj de malkontenta publiko ... Ĝi fuĝis kiel mallerte malica vesperto aŭrore, kaj la suno ridis per sia vasta infaneca vizaĝo ...

Estis pli silente en la ĉambro, la knabinoj estis lacaj, duone lacaj, duone ekscititaj. Lante estingiĝis la okuloj, estingiĝis la survanga fajro.

Aloiza svingiris kontraŭ la pordo. Ŝia vizaĝo estis serioza, sed ŝiaj dikaj vive ruĝaj lipoj moviĝis en gaja rideto — prirideto.

Ŝi leviĝis pene, malfermis la pordon kaj sputis sur la galerion.

”Adiaŭ sinjorino grafino! Estu laŭdata Jesuo Kristo!”

Fratulino Cecilia kunpremis la brovojn.

”Aloiza, morgaŭ vi iros en izolĉambron!”

Aloiza rezigne alrigardis.

”Kiel diras la Dia volo.”

Babilante, flustrante ŝi preparis sin por enlitiĝi. Tina apogstaris en angulo, ŝi apogis ambaŭ siajn manojn je la lito, la kapo troviĝis interbrake.

”Iru dormi, Tina!”

Leviĝis la malklaraj, ruĝe randigitaj okuloj; ŝia vizaĝo estis pli pala ol antaŭe, ruĝaj makuloj ardis sur ĝi.

”Nu, Tina?”

La fratulino serioze alrigardis, mire, ŝiaj lipoj moviĝetis el ia rememoro, kvazaŭ el sonĝo io pasus preter ŝiaj brovoj.

”Tuj, fratulino Cecilia!”

Venis voĉo de la frida vando, de ie ekstere, Dio scias de kie; profunda ĝi estis kaj laca, fremda ...

Silento; dormiga, blanka lumo sonĝis sur la kurtenoj, sur la vandoj. Trankvile kaj egalritme sentiĝis la spirado en la litoj; ekstere obtuze ekknaris; oni fermis la grandan pordon; de malproksime ankoraŭ venis malklara, nedistingebla zumo — la zumo de la urbo, kiu vivis tie malproksime, fore kaj transe de la vivo ...

Silento; anĝelo iris de lito al lito, fermiĝis palpebroj, sur lipoj postrestis rideto. De lito al lito iris blanka anĝelo, li tenis la kompatindajn junajn animojn ĉemane, jen, kaj ĉiuj leviĝis kaj iris renkonte al la ĝoja suna vivo, troviĝanta transe de la morto. Tagiĝis kaj la ombroj paliĝis, mire bela pejzaĝo malfermiĝis, kian neniam ĝise la okulo vidis. Granda blanka suno kaj verdaj herbejoj subsunaj kaj helaj blankaj vestaĵoj, floroj enmane kaj enharare, blankaj, ruĝaj, bluaj floroj, hela blanka rideto survange, enokule, sonorilanta, pasktempe ĝoja rido super tiu ĉi mire bela pejzaĝo, kiu troviĝas transe de la morto ...

Manjo subite vekiĝis kaj gapis en la duonaŭroron. De la lito en la angulo aŭdiĝis ĝemo, suspiro. Brilis en la ĉambron dormiga lumo de la aŭtuna nokto ...

Tina leviĝis, eksidis sur la lito en bela noktĉemizo, la manoj krucumitaj surbruste. Ŝia kapo kliniĝis, ŝiaj manplatoj kovris la vizaĝon kaj la tuta korpo skuiĝis, aŭdiĝis kaŝita plorĝemo, tre mallaŭte ... Manjo streĉe rigardis en la mallumon, sed ŝiaj palpebroj denove kovris la okulojn, estiĝis nebuleco, sentiĝis lulado kaj denove malfermiĝis la kurteno antaŭ la mire bela pejzaĝo ...

Frumatene venis fratulino Cecilia, starigante antaŭ la lito de Tina tolajn vandojn; oni nove aranĝis la littukon kaj Tina ŝanĝis vestaĵojn. Sur la vizaĝo de fratulino Cecilia aperis silenta ombro kvazaŭ rememoro, ŝiaj lipoj estis dolĉe seriozaj, patrinecaj. Tina estis pala, ŝiaj okuloj rigardis timigite kaj malklare, kvazaŭ ili ekvidus ion nekonatan, misteran ...

Ŝi sidis laca ĉe la lito kaj parolis kun neniu ...

III

Estis la tago de Ĉiuj Sanktuloj. Ili leviĝis frue kaj preparis sin por la pormortinta meso. Estis ankoraŭ nokto, kiam ili leviĝis, la lumo brulis; ekstere en galerio resonis paŝoj.

Nur kvar el ili restis en la litoj, ĉiuj aliaj iris al la meso. Longa procesio moviĝis en la galerio; antaŭe iris fratulino Cecilia kaj portis Manjon sur siaj brakoj; poste venis Paŭla, la juda knabino, jam tute ŝvitoplena kaj laca; ŝi apogis unu piedon, per ambaŭ manoj ŝi lulis sian seĝon; de malantaŭe puŝis Rezinjo, saltetanta sur unu piedo; la planko estis malglata, tial ŝi ne povis gliti; Aloiza kaj Tina glitis solaj, lulante, bruante, Aloiza gaja, ru ̧vanga kaj kuraĝa, Tina tute serioza kaj enpensiĝinta; ankoraŭ kvin da ili troviĝis malantaŭe; du el ili lulis sur seĝoj, du marŝis kaj la lasta estis ĝibohava. Brigita, tre malgranda kaj lar ̧statura, kun flava vizaĝo, kun haŭto tre faldohava kaj velka, kvazaŭ olda nano. Ili ĉiuj estis envolvitaj en pezajn, grizajn kaptukojn, iliaj piedoj kaŝiĝis en grandaj teksitaj pantofloj, provizitaj per pelto, en manoj ili tenis rozarion kun grandaj nigraj beroj kaj kupraj krucifiksoj; la rozario de Brigita atingis preskaŭ ŝiajn piedojn.

Strange eĥis en la galerio — bruo de la seĝoj, pena spirado, obtuzaj paŝoj. Estis duonkrepusko; nur de fore, tie fine de la koridoro, brilis lumo. De vandoj, el la mallumo streĉrigardis la sanktulaj vizaĝoj, nigris sango sur blankaj, nudaj korpoj, ili rigardis la malican vizaĝon de la torturisto ...

Eksonoris kloŝo en kapeleto, fratulino Cecilia turniĝis.

”Rapide, infanoj, ek!”

La rozariaj beroj bruetis, bruis la seĝoj. La koridoro estis longa; Aloiza laŭte spiris kaj ŝiaj vangoj brulis.

Vitra pordo ekbrilis, la procesio haltis. Fratulino Cecilia malfermis la pordon kaj ili venis en longan malhelan ĥorejon; survande troviĝis neniu lumo, la motivoj sur la vandoj apenaŭ distingiĝis. Antaŭ la apoga muro troviĝis malaltaj benkoj por genuiĝi, sed la apoga muro estis tiel malalta, ke Manjo, se ŝi sidis sur la seĝo, vidis profunden en la kapelon kaj sur la ĉefaltaron, kie dormece brulis kvar altaj kandeloj. Ŝi vidis ankaŭ en la mezon de la kapelo, kie sur alta katafalko troviĝis ĉerko, ĝisplanke kovrita per nigra veluro; supre survelure brilis blanka krucifikso, sub la krucifikso troviĝis kranio. Apud la katafalko brulis kandeloj en arĝentaj kandelingoj, de ambaŭ flankoj po tri.

De plafono pendis lustro, sed ĝi estis envolvita en nigran tolaĵon; la kandelaj flamoj flirtis, dormeme tremetis, estis mallumo, sur la plafono, sur ĉiuj anguloj de la kapelo, ĉe la flankaltaroj, sur la vandoj de la ĥorejo mem grimpis ombroj, ili tremetadis kaj timiĝis, se la kandela flamo subite kreskis alten, ili revenis, proksimiĝis, kovris preskaŭ la tutan kapelon.

Estis kvazaŭ temus pri stranga, mistera vivo, vivanta survande, ĉie en la ĉirkaŭo, ĝi silente tremetis, probable suferis, Dio scias; vivis tiuj longaj, blankaj, lulantaj flamoj kaj vivis tiuj ombroj sur la altaro, sur la plafono, sur la sanktaj ikonoj; ili probable perdiĝis for de la homoj, ili fuĝis, kaj nun ili vivas sian malkvietan, silentan vivon, en eterna timo kaj silento.

Ankaŭ tiuj sanktaj ikonoj vivas; vivplene, terure ili blankas el la mallumo, sur iliaj vizaĝoj sentiĝas sufero, la larmoj sur iliaj vangoj ne ankoraŭ sekiĝis ...

Sonoris, venis sinjoroj en longaj, blankaj pelerinoj, kun nigraj kolumoj, kun kunpremitaj manoj, la kapoj profunde klinitaj. Ili haltis meze de la kapelo antaŭ la alta podesto, ili kantis tiritajn, malĝoje sonantajn, nekompreneblajn kantojn; kvazaŭ ĝemado, morbida suspirado eĥis de la muroj.

Manjo tremis de stranga terursento. Tio estis mondo plena de teruraj, sanktaj misteroj; ŝiaj okuloj estis mirinde klaraj, kvazaŭ senkorpaj, kaj ili vidis tion, kio estis senkorpa kaj vivis ĉie ĉirkaŭe sian nekonatan vivon; ŝi aŭdis sonojn, alvenintajn el nekonataj pejzaĝoj, plendantajn kaj suspirantajn ...

Ŝi tremis, ŝi sentis doloron en sia kapo, ŝi kliniĝis kaj la frunto tuŝis fridan muron. Fratulino Cecilia paŝis al ŝi, ŝi karesis per sia varma mano ŝiajn malvarmajn vangojn kaj Manjo vekiĝis. Fariĝis jam pli hele en la ĥorejo kaj sube en la kapelo, la sinjoroj revenis de la nigra katafalko kaj komencis kanti altajn, ĝojajn kaj solenajn kantojn antaŭ la ĉefaltaro.

Ili estis lacaj, kiam ili revenis en sian ĉambron kaj ili ekkuŝis aŭ ili apogiĝis je la seĝoj, kun la manoj trankvile surgenue. Malhela tago estis ekstere, la ĉielo estis malpura kaj malafabla, preskaŭ oni devus fari lumon. Sur la alta tablo antaŭ la kripo apenaŭ brulis ”la animo” sur la oleo en la glaso; svelta flava flameto senĉese lulis; ĝi mortadis, sed ĝi ne povis morti. La morto estis en la ejo, ĉiuj ĝin sentis, sed ĝi ne estis trista kaj ĝi neniel estis terura; ili konis ĝin same kiel fratulinon Anastasia, fratulino inspektoro, kiu foje venis en la ĉambron kaj superrigardis senvorte la litojn, kun serioza kaj trankvila vizaĝo: ili sentis iomete da svarmo kaj ili rigardis al la pordo kiel prisorĉitaj, kiu jam delonge fermiĝis post la maljuna inspektorino. Ili ne sentis timon, sed tamen ili ne kuraĝis diri petolan vorton.

Leviĝis el la lito la seka, flava vizaĝo de Minka, nigraj haroj falis sur ŝian frunton, ŝiaj nigraj okuloj ardis. Minka kuŝis en sia lito jam dum multaj jaroj, la informo estis skribita super la lito, sed ŝi mem ne rememoris plu. Maldikega ŝi estis, tiel ke oni povis vidi la ostojn tra la maldika haŭto, ŝiaj fingroj estis kvazaŭ ungegoj de morta birdo.

”Infanoj, pripensu, kio okazis antaŭ tri jaroj ... aŭ estis antaŭ kvar jaroj ... Tiam inter ni ankoraŭ estis Olga, ŝi kuŝis aliflanke apud mi kaj ŝi estis inter ni nur dum kelkaj semajnoj. Tre malsana ŝi estis kaj ĉiam ŝi preĝis ... kaj maldikega ŝi estis, eĉ pli maldika ol mi, kvankam ŝi eble jam havis dekkvar jarojn ... Iam dumnokte aperis antaŭ ŝi Dipatrino ...”

Ili aŭskultis per grandaj, helaj okuloj. Minka tusis, Rezinjo alportis glason da akvo.

”Kia aspektis Dipatrino?” demandis Paŭla, la judino.

”Same kiel en la kapelo. En longa lazura mantelo ŝi estis, brodurita per oro kaj provizita per oraj astroj. Kaj el ŝiaj manoj fluis la radioj de mizerikordo. Kaj ĉie ĉirkaŭe estis lumo kvazaŭ la suno ...”

”Kie ŝi aperis al ŝi?”

”Ĉi tie en la ĉambro, vidalvide de la lito, iomete supre, laŭ la alto de la lito ... La sekvan tagon ni ĉiuj iris al la meso kaj kandeloj brulis antaŭ Dipatrino en la kapelo ... Dumnokte, infanoj, mi vekiĝis, kaj mi sentis, kvazaŭ io blanka malaperus tra la pordo. Min ĝenis la brilo, mi frotis okulojn kaj alrigardis; la pordo estis fermita. Kaj poste okazis al mi, kvazaŭ iu estus apud mia lito kaj malforte metus sian manon sur miajn okulojn kaj mi endormiĝis ... Sed matene, vidu, Olga ne troviĝis en la lito. Mallumo estis, kiam venis la fratulino; ŝi vekis nin ĉiujn, oni faris lumon kaj serĉis. Nenie troviĝis Olga. Kaj ili iris kun siaj kandeloj tra la galerio laŭ ĝia tuta longeco kaj suben laŭ la ŝtupetaro kaj en la kapelon. Kaj en la kapelo kuŝis Olga kaj ŝi estis mortinta.”

Ŝi eksilentis kaj ĉiuj silentis, tiel ke oni povus aŭdi tremetadon de la mortanta flamo antaŭ la kripo.

”Sed mi konis certan homon, kiu ne kredis, ke temas pri Dipatrino,” anoncis sin la ĝibohava Brigita, kaj ĉiuj ektremis, kvazaŭ ili vidus ion plene nekompreneblan kaj teruran.

”El Ameriko li venis kaj ne kredis, ke temas pri Dipatrino.

Tiel li kuŝis enlite, ĉar li estis malsana, virinoj preĝis kaj infanoj ploris, sed sacerdoto ne venis ... Kaj li faris grimacon, svingis per ambaŭ manoj kaj falis el la lito. Aliaj ekkriis kaj fuĝis, sed mi ne povis fuĝi, ĉar io tenis miajn piedojn. Kaj tiam, pripensu, leviĝis ekstere antaŭ la fenestro io granda, nigra; tio dum longa tempo staris antaŭ la fenestro kaj poste malaperis kaj tiu homo sur la planko estis mortinta ...”

Io peza ekkuŝis en ilia koro — kvazaŭ tie ekstere antaŭ la fenestro starus io granda kaj nigra. Duone malkuraĝe, duone riproĉe Tina rigardis al ĝibohava Brigita, kiu sidis ĉe la lito, flava kaj malica nano.

”Pasintjare mortis Anjo,” rakontis Tina, ”ŝi estis la tria Anjo kaj ĉiuj tri mortis. Ŝi estis simila al vi, Manjo, nur pli malgranda ŝi estis. Ŝi havis vere etan vizaĝon, vere blankan, kiel anĝelo. Neniam ŝi ploris, ŝi nur rigardis kaj ridis kaj ŝi mortis tute senvoĉe. Nur mi sciis, ke ŝi mortis. Estis vespero, ni ĉiuj jam kuŝis kaj fratulino Cecilia estingis la lumon. Anjo kuŝis apud la fenestro, en via lito, Manjo, kaj ŝi ne moviĝis. Sed ŝia kapo estis turnita kontraŭ la fenestro kaj mi vidis, ke ŝiaj okuloj estis malfermitaj, tiel ili brilis. Mi ne povis endormiĝi; kvazaŭ ŝi min konstante vokus, sed ŝi ne vokis min. Miaj palpebroj volis fermiĝi, sed mi ankoraŭ vidis ŝin tiel precize, kiel se mi havus plene malfermitajn okulojn. Estis hele kaj ĉiam pli hele, kiel se temus pri tagiĝo. Kaj tiam el la lito, en kiu kuŝis Anjo, leviĝis io bela, hela, kiel ormonero, kaj ŝvebis ... ŝvebis ĉiam pli alten, tra la fenestro kaj ĉielen. Ŝia animo tio estis ... Mi ektremis kaj vokis fratulinon Cecilia; estis malhele en la ĉambro, kaj Anjo estis mortinta.”

Antonia sidis proksime al la fenestro, ŝi apogis sin je la lito; trista ŝi estis, ĉar la suno ne brilis. Tuŝis ŝi la fenestran vitron, sed la vitro estis frida, tiel ke ŝi ektremetis; ŝi sciis, ke ekstere estas malbela malseka ĉielo.

Ŝiaj grandaj blindaj okuloj rigardis ĉirkaŭ si en la ĉambro.

”Pasintjare mortis Agnesa; pluvis kaj frostis, dum ni veturis en la enteriga procesio. Ĉu vi rememoras, Tina, kiamaniere gutoj frapetis sur la fenestreton, kvazaŭ fingro frapus? Antaŭe sur la veturilo troviĝis la ĉerko, ĝi tumultis dum la tuta vojo kaj lulis ... Kaj kiam la rado koliziis kun granda ŝtono kaj la tuta veturilo preskaŭ perdis ekvilibron, en la ĉerko ekĝemis.

Agnesa ekĝemis, kvazaŭ ŝi ne povus trankvile dormi. Mi timis kaj Agnesa vekis en mi kompaton, sed Tina aŭdis nenion ...

Kaj dum la tuta vojo aŭdiĝis ĝemado kaj mallaŭta plorado, infanoj, Dio nin kompatu. Oni enterigis ŝin kaj aŭdiĝis plorado, dum oni ŝutis pezan teron sur la ĉerkon. Poste ni revenis kaj dume daŭre pluvis, frapetis sur la fenestreton. Mi aŭskultis kaj jen, ekstere antaŭ la fenestreto io suspiris, frapis kaj petis, dum la tuta vojo. Ŝia eta animo akompanis nin; ekstere ŝi iris, en pluvo kaj malvarmo, kaj ŝi ne povis eniri la ĉielon. Kiam ni venis hejmen, ni eniris kapelon kaj preĝis rozarion, kaj ŝia animo eniris la ĉielon kaj matene brilis la suno.”

La lumo volis estingiĝi antaŭ la kripo; Rezinjo alverŝis oleon kaj la flamo leviĝis alten.

Minka rigardis kontraŭplafone, ŝi kalkulis per siaj fingroj.

”Kiom da ili jam mortis? ... Dekdu da ili estis, la lasta estis Rosalia, kiu ĉiam ridis. Estas nur ses semajnoj, ke ŝi mortis.

En via lito ŝi kuŝis, Manjo. Kaj nun aŭskultu, Manjo. Ridis ŝi ĉiam kaj ŝi ne povis endormiĝi vespere, kiam ni jam ĉiuj dormis, ŝi daŭre parolis kaj ridis. Se mi vekiĝis, mi aŭdis ŝin kaj mi aŭdis ŝin eĉ en mia dormo, kvazaŭ kloŝsonorus. Kaj samtiel ŝi ridis, kvazaŭ oni sonorus per eta kloŝo. Tute malsana ŝi jam estis kaj maldikega, apenaŭ oni ŝin povis vidi en la lito kaj ŝiaj okuloj estis pli grandaj ol ŝia tuta vizaĝo. Sed ŝi ridis. ’Hodiaŭ, Minka,’ ŝi diris, ’mi mortos kaj mi venos diri al vi.’ Kaj ŝi ridis. ’Kiamaniere vi venos?’ mi respondis, ja ŝi ne povis movi siajn gambojn kaj ankaŭ ne siajn manojn; ŝiaj gamboj estis tute torditaj kaj ŝi plenis je vundoj. Ni endormiĝis kaj estis mallumo ... Tiam mi ektimis kaj vekiĝis. Aŭdiĝis tiel laŭta rido, per tiu eta kloŝo, kaj dufoje aŭdiĝis la voko: ’Minka! Minka!’ — Mi pensis, ke mi nur ĵus ekdormis kaj ke Rosalia min vokas, kiu ne povas dormi, sed vidu, jam tagiĝis. Mi rigardis el mia lito ĉirkaŭen kaj ekmiris. Tuj sub mi, angule de mia lito, kuŝis Rosalia, vestita nur per noktoĉemizo, ŝi kuŝis surgenue, ŝia kapo estis kaŝita inter la manoj. Kiamaniere ŝi vere atingis mian liton? Ni pensis, ke ŝi genuiĝas, ĉar ŝi estis laca kaj ke tiel ŝi endormiĝis. Sed ŝi estis mortinta ...”

Rapide malheliĝis; la ĉielo pli kaj pli malaltiĝis kaj nigriĝis; ĝi pendis ekstere antaŭ la fenestro kvazaŭ malklara kurteno, kaj ankaŭ domoj perdiĝis en la griza nokto.

”Kiu sekvos kiel la unua inter ni?” demandis Aloiza kun trankvila rideto.

”Katinjo estos la unua!” respondis Rezinjo serioze. Katinjo apenaŭ turnis la rigardon kaj facila rideto kuris trans la malbela malsane griza vizaĝo.

”Mi estos la unua!” diris Minka. ”Dekdu da ili mi vidis, la dektria estos mi mem.”

Paŭla anoncis sin per profunda, prudenta voĉo.

”Ne tiel! Ni aŭguru! — Rezinjo, pasigu al mi paperpecon!”

Ŝi tranĉis la folion je dektri pecetoj plus la pli longa dekkvara.

”Tiu el ni, kiu tiros la pli longan, estos la unua!”

Rezinjo prenis la pecetojn, tiris kiel la unua mem, eltiris mallongan; poste ŝi iris ĉirkaŭ la tablo de lito al lito. Ili rigardis kun gaja scivolemo kaj ridis, nur Rezinjo estis serioza, ĉar ŝi en siaj pensoj timis, ke iu povus registri sub ŝia mano la pli longan paperon por superruzi ŝin. Ŝi tenis la manojn ĉe sia korpo, kliniĝis al la lito kaj rigardis precize en la okulojn, sur la manon.

”Tiru!”

Ŝi venis ĝis Katinjo, ankaŭ Katinjo tiris mallongan paperpeceton kaj ĵetis ĝin neglekte surplanken.

Kiam ŝi venis ĝis Minka, Minka rigardis al la plafono, ekridis, etendis sian manon kaj rapide tiris.

”La pli longa!” ili kriis.

”La pli longa! Minka estos la unua!”

”Ĉu mi ne diris?” rimarkis Minka trankvile. ”Ja mi diris, ke mi estos la unua.”

”Ĉu vi venos diri?” ekridis Aloiza.

”Mi venos, nur atendu! Mi venos dumnokte kaj tirharumos vin ... Pasigu al mi akvon, Rezinjo!”

Minka dum tiu vespero ne parolis plu.

Sed pri morto Minka ne pensis. Ŝia koro estis tiel kvieta kaj malvarma, kiel koro de tombisto. Ili venadis kaj mortadis kaj aliaj venadis anstataŭ ili. La lito fariĝos malplena, oni forprenos la tabuleton, forviŝos ŝian nomon kaj skribos alian. Kaj la ĉambro estos sama kaj ĉio alia estos sama.

Pri sia hejmo pensis Minka, kiu jam delonge forgesis ĝin.

Ŝi rememoris pri ĝi kaj ekmiris. Estis tie kvazaŭ en pitoreskaj fabeloj. Strange blankaj estis la domoj, kvazaŭ pentritaj; strange lazura estis la ĉielo; buntaj ĝardenoj, verdaj herbejoj, kaj la arboj kaj la malaltaj preĝejetoj — ĉio pura miraĵo. Pentrita sur blankan paperon por distri infanojn. Homoj iris tien reen, parolis laŭ vira maniero, plenaj de zorgoj kaj de seriozo. Dum la tuta tago ili zorgis pri kion ili manĝos, kion ili trinkos; ankaŭ pri la vestoj ili zorgis kaj eĉ pri la ŝuoj. ”Hem, hem!” tiel seriozaj ili estis kaj tiel ridindaj, kvazaŭ tiuj viretoj el ligno; oni tiras iomete la fadenon, hop — kaj leviĝas gamboj, leviĝas ankaŭ manoj, sed la vizaĝo restas serioza ... Rememoris Minka pri la ŝnuro kaj ŝi rememoris pri sia patro.

Pendigis sin ŝia kompatinda patro! Tiel malgranda li estis kaj kliniĝinta kaj ridinda. Li premis sian kapon: ”Ho-ho-ho!” — samkiel tiuj viretoj, kiuj levas siajn manojn — kaj finfine li pendigis sin. Minka amis sian patron kaj tiam ŝi ploris. Kiel malgranda estis ŝia patro kaj ridinda kaj kiel stulta, pendigi sin! Kaj kiel ŝi estis stulta, ke ŝi ploris! ... Ankaŭ ŝia patrino estis ridinda; dika, rondeca, dum sia iro ĉio lulis sur ŝi, kiel kokino ŝi iris kaj ankaŭ ŝia vizaĝo estis kokinaspekta. Kaj ŝi premis siajn manojn: ”Ho-ho-ho!” — Nu, mortis ankaŭ la patrino. Kiel strange ŝi kuŝis sur la katafalko, havante tiel ridindan rondan vizaĝon, estante tiel dika? Kompatinda patrino!

Probable ŝi suspiris eĉ sur la katafalko? — Ho-ho-ho! Portis ŝin viroj, la pezan, longan kaj larĝan ĉerkon ili portis, sed en la ĉerko: Ho-ho-ho! — Ĉio estis kiel pentrita. Pentritaj viretoj kaj pupoj, en buntaj vestoj, seriozaj kaj zorgoplenaj. Sur la unua paĝo ili staras ligne meze de verdaj herbejoj, tie supre hela sunplena ĉielo, dekstraflanke blanka preĝejeto; sur la dua paĝo, jen, ili kuŝas surtere, kiel se ili estus mortintaj. Nur la vizaĝoj estas la samaj, ĉiam tiel stulte seriozaj ... Kaj se oni la libron disŝirus? Stulta Franciska en certa tago disŝiris tian libron kaj fratulino Cecilia eĉ ne movis brovon ...

Kial ili estis tiel seriozaj kaj kial ili ĉiam tiel ploris? Amaraj larmoj fluis sur la ridinde seriozaj vizaĝoj kaj la povraj homoj vekis en Minka kompaton. La povra patro! La povra patrino!

Ŝi elŝirus ilin ambaŭ el la libro, ŝi kaŝus ilin sur sian bruston, subĉemizen. Kaj ŝi lulus ilin iomete kiel en lulilo! Nu, ne ploru, ja estas bele tie ekstere, belaj herbejoj, belaj arbaroj, bela la Dia ĉielo! He, he! — Varmiĝu ĉe mi, ĉi tie ni bone fartas! ...

Nokto estis, ĉiuj knabinoj dormis.

Minka subite ekkriis.

”Akvon, Rezinjo, akvon!”

Ili vekiĝis, Rezinjo saltis el la lito, duone en dolĉa vertiĝo.

Antaŭ la kripo daŭre lulis povra eta flamo, ĝi mortadis kaj ne povis morti.

Rozinjo koliziis kun la tablo, kun la seĝo, kvazaŭ ebria ŝi estis.

”Akvon, Rozinjo!”

Kaj Rozinjo prenis glason, kiu estis ĝisduone plenigita kaj proponis ĝin al Minka. Sed la mano de Minka tremetis, ŝi ne povis teni la glason, la akvo disverŝiĝis sur la litkovrilo.

”Tenu, Rozinjo, helpu min!”

Ŝi klinis la kapon, akvumis la lipojn.

”Sufiĉe estas. Metu la glason tien. Iru dormi, Rozinjo!”

La okuloj alkutimiĝis al la mallumo kaj Rozinjo vidis la vizaĝon de Minka. Mallarĝa kaj osteca ĝi estis kiel tranĉilo, ŝiaj okuloj ardis, frunten falis nigraj haroj.

”Ĉu ŝi mortis?” demandis Aloiza el sia lito.

”Ne jam!” respondis Rozinjo dormeme, ŝi revenis sialiten, kovris sin ĝisbuŝe kaj tuj denove ekdormis.

Aloiza pensis mem: ”Se ŝi nun mortus kaj venus diri al mi!”

Ŝi sentis en si ion strangan, sed temis pli pri scivolemo ol pri vera timo. Ŝi aŭskultis, ĉu io sin movos, ĉu io vokos, kaj dum tiu streĉa aŭskultado ŝi endormiĝis kaj aŭskultis kaj rigardis en siaj sonĝoj. Kaj dum ŝi tiel rigardis, ŝi subite vidis ion helan, brilantan, kvazaŭ ormonero. Ĝi ŝvebis super la ĉambro, tra la fenestro, pli kaj pli alten. Antaŭ la fenestro ĝi transformiĝis, ĝi daŭre restis hela kaj brila, kvazaŭ ormonero, sed ĝi estis la vizaĝo de Minka. Kaj Minka ridis kaj kriis.

”Aloiza!”

Aloiza vekiĝis, estis jam preskaŭ tago. Tina jam vestis sin, Rozinjo sidis ĉe la tablo kaj plektis siajn harojn. Antonia sidis en la lito, ŝi oscedis kaj ne emis leviĝi.

Minka kuŝis trankvile, kun la manoj surbruste, kun malfermitaj okuloj, kun brilantaj dentoj.

Rezinjo ekhavis ideon, ŝi leviĝis kaj iris al Minka.

”Minka, ĉu vi ne dormas? Ĉu vi volas akvon?”

Minka ne movis sin. Rezinjo tuŝis ŝiajn manojn, vangojn; nenio sin movis. Ŝiaj vangoj estis fridaj, la frunto dura kaj glata, kvazaŭ porcelana; ŝiaj okuloj rigardis trankvile, la pupiloj turnitaj iom supren, duone kaŝitaj sub la palpebroj.

Rozinjo ekrigardis ĉirkaŭĉambre.

”Minka mortis ... Ŝi diris, ke ŝi estos la unua kaj estas vero!”

Ekzumis ĉe la litoj, ĉiuj knabinoj sin levis kaj sin rapide vestis.

”Mi vidis ŝian animon!” kriis Aloiza. ”Ŝia animo trairis la ĉambron kiel ormonero, kaj kiam ŝi trairis la fenestron, ŝi vokis min.”

Ili ne estis ankoraŭ vestitaj kaj lavitaj, kiam venis fratulino Cecilia. Ŝi bruligis konsekritan kandelon kaj starigis ĝin sur la tableton apud la lito de Minka; ŝi volvis siajn malmolajn ostecajn fingrojn ĉirkaŭ la latuna krucifikso. Poste ili preĝis rozarion; la rozarioj raslis, la junaj voĉoj kantis egalritme, melankolie ...

IV

Ili ricevis kanarion. Ĝi estis tute malgranda kaj stulta kaj ĝi ĉiam timetis; ĝi eĉ ne kantis ĝis tiam.

”Ĝi estas ino!” opiniis Paŭla.

”Kiel ĝi estu ino!” kontestis Aloiza. ”Ja mi tuj inspektis!”

”Kiamaniere la afero distingiĝas, ke vi scias, ke ne estas ino?” demandis Manjo.

”Malantaŭe mi deblovas la lanugon kaj rigardas ... Jen, mi montros al vi!”

La kaĝo staris sur la tablo, Aloiza malfermis la pordeton, sed la kanario kriis, kortuŝe pepis, kvazaŭ ĝi petus pri mizerikordo.

”Nu, lasu ĝin! Estu ĝi ino!” cedis Paŭla.

”Oni ne bezonas ĝin tikli, ĝi malsaniĝos!”

Fratulino Cecilia pendigis la kaĝon sur la muron apud la fenestro tuj ĉe la lito de Manjo, tiel ke ŝprucis kontraŭ la vizaĝo de Manjo kaj ŝia lito, kiam la kanario sin lavis.

”He, Hanĉjo, kial vi surŝprucas min?” ridis Manjo kaj la aliaj estis ĵaluzaj, ke la kanario ŝprucis ĝuste ŝin kaj ke ŝi parolis kun ĝi.

Hanĉjo studis la situacion; ĝi rigardis per siaj viglaj nigraj okuloj en la ĉambro ĉirkaŭ si, kvazaŭ ĝi observus kaj mirus.

Kaj ju pli ĝi observis, des malpli ĝi sentis timon. Se alproksimiĝis la mano de Rozinjo aŭ de Manjo, eta mano, ĝi unue retiriĝis kaj streĉe rigardis. Poste ĝi iom post iom etendis la kolon, malfermis la bekon kaj ĝiaj okuloj pleniĝis per ia malamika lumo. La kolo pli kaj pli etendiĝis, la plumaro sur la kolo kaj sur la kapo imponvastiĝis, rektiĝis, la flugiloj svingis, unue malforte, poste ĉiam pli haste, kaj kolere brua voĉo venis el la maldika gorĝo, kvazaŭ oni akrigus razklingon per fajlilo.

”Kial vi ĉagreniĝas, Hanĉjo?” riproĉis Manjo. ”Vi ja vidas, ke mi regalas vin per akvo! Ĉu vi ne ŝatas akvon?”

Hanĉjo iomete turnis la rigardon, iomete movis siajn piedojn; ĝi vidis, ke oni vere alportis por ĝi akvon, kaj laŭtempe ĝi trankviliĝis; nur foje ĝi iomete strabis, ĝi estis malfidema; ĝi ne ankoraŭ alkutimiĝis al ĉiuj kvin fingroj, kaj ĝi speciale ĉagreniĝis, se moviĝis la dikfingro, kiu ne apartenis al la aliaj kvar. Kiam ĝi konsoliĝis, ĝi trampis la kapon profunde en akvon, skuiĝis kaj ŝprucis ĉiudirekten. Poste ĝi saltis sur la supran ŝtupeton, ĝi aspektis kvazaŭ nekombita, tute malseka kaj taŭza; ili ridis pri ĝi; sed ĝi nur skuis sian korpon kaj atentis pri neniu.

”Ĉu vi ne sentas honton, Hanĉjo?” vokis al ĝi Manjo. Ĝi strabe alrigardis ŝin, poste ĝi klinis sian kapon, metis en la bekon sian longan maldikan piedon kaj purigis tiel la bekon kaj la ungegon samtempe, kaj ĝi ne sentis honton.

Iom post iom ĝi konatiĝis kun la mondo, ĝia cerbo akriĝis.

Ĝi registris, ke ne troviĝas multe da danĝero en la mondo.

Kiam la knabinoj malfermis al ĝi pordeton, ĝi unue saltis sojlen kaj rigardis ĉirkaŭ si. Nenio fremda, nekonata montriĝis, nenio nekutima moviĝis en la ĉambro. Ĝi ekflirtis kaj ekflugis sur la kapon de Manjo, sur ŝian molan blondan hararon.

Manjo klinis la kapon, estis agrable al ŝi kaj ŝi ridis. Poste ŝi levis la manon, ŝi movis la fingrojn. La kanario saltis sur ŝian manon kaj ĝi sentis mirindan, ĝis tiam nekonatan delicon. Ĝi etendis sian kolon, la plumaro vastiĝis, la flugiloj flirtegis kaj ĝi paŝetis kaj dancis per siaj maldikaj piedoj kaj kantis per voĉo, plena de ĝojo kaj sopiro.

La knabinoj rigardis tiun mirindaĵon per gapaj okuloj, sed en Aloiza vekiĝis ĵaluzo.

”Metu ĝin desur via mano, ĝi mortaĉos!”

Manjo ektimis, ŝi skuis sian manon kaj la kanario forflugis.

Tuj ĝi trankviliĝis, iomete skuiĝis, esplorfosis per la beko en sia plumaro sub la flugiloj kaj sub la kolo, poste ĝi bekpikis, trankvile, kvazaŭ nenio okazus.

Sed same kiel ĝi alkutimiĝis al la ĉambro, ĝi ne liberiĝis de la duboj kaj same ne de la timo. Io movetiĝis, io eksonis strange, kaj jam ĝi ektimis. La malhelaj danĝeroj embuskis el ĉiuj anguloj, kaj povus okazi, ke subite intervenus de ĉi tie aŭ de tie io granda kaj nigra, tio intervenus kaj fulmrapide proksimiĝus; ĝi ektremetis, saltis sur la tegmenton de sia malalta kaĝo, tenante sin je malvarma drato, kaj rigardis suben. Estis trankvile, nenio montriĝis.

En ĝi aperis melankolia sento, naskiĝinta el nekomprenebla sopiro. Kiam tiu apero fariĝis tro forta, bolŝaŭmis el ĝia brusto, ĝi klinis sin profunde, dancis sur la ŝtupeto kaj pepkantis. Manjo alrigardis ĝin per siaj grandaj okuloj. Kio okazas en ĝia koro? Ĝi rigardas kiel homo, nur paroli ĝi ne povas.

Al ŝi ŝajnis, ke ĝi eĉ pensas kiel homo, ke ĝi ĉion aŭdas kaj ĉion komprenas.

Tempaltempe ĝi ekflugis sur la breton antaŭ la fenestro, ĝi promenis de angulo al angulo kaj frapetis kontraŭ la vitron.

Ankaŭ tie ekstere troviĝis la mondo. Kaj foje io alflugis ekstere preter la fenestro, flirtis kaj malaperis. Ĝi tute ektimis, deflugis de la breto; ekstere troviĝis stranga mondo, plena de nekonataj teruraĵoj. Multfoje venis en la ĉambron teruraĵoj, kiuj troviĝis ekstere. Tiam la knabinoj fermis ĝin en la kaĝon kaj ĝi rigardis timeme kaj malamike, dum oni promenis preter ĝi tien reen, de lito al lito, kaj ĝi aŭskultis iliajn malbelajn profundajn voĉojn. Kiam la homoj foriris, ĝi apenaŭ kuraĝis eliri el la kaĝo. Probable restis io en tiu ĉi, en iu alia angulo, eble nur io atendis, ke ĝi tiel naive alproksimiĝu, kaj tiam tio kaptus ĝin, tiu granda kaj nigra teruraĵo. Sed ĝi havis racion, ĝi ne eliris tuj el la kaĝo, kvankam la pordeto estis plene malfermita. Poste ĝi iomete elflugis, nur iomete en la ĉambro, kaj tuj reen en la kaĝon, nur por provi, nur por vidi. Sed en la litoj, ĉe la tablo, estis kiel ĉiam, nenio restis en la ĉambro de tiu naŭziga kaj terura vivo, kiu albruis tiel subite. Ridis nur la konataj vizaĝoj, konataj voĉoj; denove nur la etaj manoj, kiuj ne povas fari ion malbonan, nur etaj manoj, donantaj panon kaj akvon ... Kaj same kiel ili ridis pri la mallerta, granda, malbela vivo, tiel ridis ankaŭ la kanario. Ĝi estis same ĝoja, kiam ne troviĝis tiu vivo en la ĉambro kaj samtiel ĝi sopire atendis, ke ĝi adiaŭu kaj elruliĝu.

Io mistera venis foje tuj ĝis ĝia kaĝo, ĝi provis eĉ per granda kaj terura mano malfermi la pordeton; sed ĝi ne malfermis ĝin. Ĝi puŝis sin profunde en angulon, ĝi streĉokulis per ardaj, de malamo kaj de forta timo plenaj okuloj; ĝi malfermis sian bekon, el la gorĝo elpremiĝis kvikeca, senespera voĉo.

Sed tiam leviĝis io sur la lito sub ĝi, venis el ĉiuj flankoj; malbasaj voĉoj, similaj al la kvikeca voĉo de la kanario, parolis dise unu preter la alia.

”For! For!”

Kaj tiu nekonata forto lasis la pordeton, ĝi devis foriri, la kanario povis denove bone spiri. Ĉiuj knabinoj sentis, kion sentis ĝi mem. Fremda mano ne devis tuŝi ĝin, ĝi mortigus ĝin. Eĉ sukeron fremda mano ne rajtis donaci al ĝi. La grafino iam alportis dolĉajn kreskaĵojn, belajn cerastiojn, sed kiam ŝi foriris —”Dio kompensu! Estu laŭdata Jesuo Kristo!” — la knabinoj prenis el la kaĝo ŝian verdan donacon kaj disĵetis ĝin dise en la ĉambro.

”Manĝu ĝi sola, malsatulo manĝegema!” koleris Aloiza, mem ne sciante, kial. Sed la eta kanario manĝus efektive, tiel stulta ĝi estis. Iomete ĝi gaskonus, iomete ĝi kripepus, dum fremda mano troviĝus proksime, sed poste ĝi konsoliĝus kaj gustumus la etajn verdajn folietojn. Manjo tion sciis kaj ŝi riproĉis al ĝi en sia koro, ke ĝi estas tiel malpura kaj manĝema. Ŝi, jes, lekis fremdajn bonbonojn, sed la kanario tion kvazaŭ ne rajtus.

Fortan hororon sentis la kanario, kiam foje venis la patro de Rezinjo. Tio signifis du fortegajn, pezajn nigrajn manojn, du ŝovilojn, kreitajn efektive por mortigi, por tenebraj krimagoj. Kaj ĉio estis malhela, terura — la tuta nigra staturo, longaj lipharoj sur lia vizaĝo, profunda kaj raŭka voĉo. Dum tiu hororulo troviĝis en la ĉambro, la kanario bekpikis eĉ ne unu grajnon. Rezinjo ne permesis, ke ŝia patro paŝu al la kaĝo.

Tamen ŝi trovis sin iomete en embaraso kaj ŝi komencis paroli al la kanario.

”Kial vi do timas, Hanĉjo malsaĝa? La patro tamen estas tiel malgranda, li ne faros al vi ion malbonan!”

Sed la kanario nur rigardis. Malgranda! Li bezonus nur iomete movi tiun sian ŝovilon, nur iomete kunpremi! — Kaj ĝi rigardis streĉe kaj rigide, kiamaniere tiu monstro moviĝis en la ĉambro, kiel ĝi finfine forruliĝis kaj fine fermis la pordon.

”Dio kompensu! Estu laŭdata Jesuo Kristo!”

La vivo estis tie ekstere, la rido estis en la ĉambro, la blankaj litoj brilis ...

Sentis la eta kanario ion tenebran, tial ĝi foje estis iomete melankolia. La tuta veo venas de ekstere, sed kiam ĝi venas kaj en kia formo, neniu scias. Tie ekstere kaŝiĝas teruraj miraĵoj, subite io povas malfermi la pordon kaj aperas ... Fortegaj nigraj manoj etendiĝas ĝis la litoj, en la kaĝon; neniu voĉo aŭdiĝas de ie ajn; la okuloj streĉe rigardas en frida angoro, ili ne povas peti ...

”Ne timu, Hanĉjo!” konsolis ĝin Manjo, kiam ĝi sin kaŝis, kiam ĝi subite ekĝemis pro forta timo. ”Ne timu, ja mi estas ĉe vi!” Ĝi flugis sur ŝian kapon, ĝi ludis per la molaj helaj haroj, kaj se ĝi eltiris haron, ĝi kunportis ĝin tuj en la kaĝon.

Foje ĝi marŝetis en la tuta ĉambro, de lito al lito ĝi marŝis, agrable amuziĝante, iomete kolerante, ĝi dum mallonga tempo kantis, bekpikis paneron, sed fine ĝi trovis blankan fadenon aŭ ĝi eltiris el la kuseno molan plumeton kaj revenis en la kaĝon. Ĝi metis fadenon, plumeton en la angulon, iomete pripensis, sed ĝi ne povis tiri la penson ĝis konkludo. Ĝi saltis sur la plej altan ŝtupeton, frotis la fadenon inter siaj piedoj kaj ekkantis longan kaj belan kanton.

La knabinoj rigardis al ĝi per kontenta kaj amplena rigardo, nuraj patrinecaj vizaĝoj.

”Jen nia eta kanario, tia nenie ekzistas kaj neniam ekzistis!”

Sed sur la pordon frapis la vivo, kiu vivis ekstere en sia hororo.

Estis trista dimanĉo, frida kaj nebula tago estis ekstere, venis malmultaj homoj kaj ili estis eĉ pli enuaj ol cetere. Manjo senzorge turnis la rigardon; venis la patrino, iomete sidis kaj foriris. Io senkompare peza kaj melankolia troviĝis en la ĉambro, same kiel la nebula vetero tie ekstere, kiel la tuta vivo tie ekstere. Ne jam frapis sur la pordon, kaj jam troviĝis en la ĉambro lia malsana spiro. Katinjo atendis, maltrankvilaj estis ŝiaj okuloj, la patrino ne venis. Kaj tiam malfermiĝis la pordo plene kaj iu venis brue.

En la porda kadro aperis granda, lar ̧ŝultra viro. Li estis malbone vestita, tre malpura kaj ĉifonita. Estis malvarmego ekstere, sed li portis maldikan nigran frakon, foruzitan kaj makulitan. Lia griza, kruce striita pantalono estis sube komplete ĉifonita kaj ankaŭ liaj ŝuoj estis foruzitaj, ili faŭkis, tiel ke oni povis vidi malsekajn ŝtrumpojn. Lia vizaĝo estis ŝvelinta, nerazita, grize pala, liaj okuloj rigardis malklare, ili estis tute ruĝaj.

Li haltis en la porda kadro kaj alrigardis la ĉambron.

”Kie estas Katinjo?”

Li ne vidis ŝin, ŝi troviĝis apud ŝi, en la unua lito.

Kaj Katinjo tute skuiĝis, ŝi levis sian etan manon, kvazaŭ ŝi volus sin defendi, sed ŝi povis levi sian malsanan manon nur ĝis la vizaĝo.

”Nu, vidu, Katinjo, hodiaŭ venis mi! Por vidi vin! Kial vi rigardas, ĉu vi tion ne trovas en ordo?”

Katinjo rigardis, kvazaŭ la patro volus ŝin frapi per sia pugno kaj ŝi daŭre tenis la manon antaŭ la vizaĝo. Fratulino Cecilia venis, ŝi staris apud la pordo, kun vizaĝo ruĝa pro maltrankvilo; ili ambaŭ rigardis same, timeme kaj scivole, la fratulino kaj la kanario.

”Jam mi bone vidas, Katinjo, jam mi tute bone vidas! Kiajn aferojn ŝi diris al vi? Mi venis tial, ke mi vin iomete vidu. Ĉu vi vere opinias, ke mi estas tia drinkemulo? Ke mi ĉion forkonsumas, fortrinkas en branda formo? Ke mi eĉ forinton ne donas al ŝi, ke mi batas la infanojn? Ke ili malsatas? Ke ili nudas? — Mensogo, Katinja, mensogo! Sciis mi bone, ke ŝi ĉion tion rakontas al vi kaj ke vi ĉion tion kredas, vi infano stulta!

Mi donas sufiĉe da mono al ŝi, sed ŝi —”

Li parolis tre laŭte, rapide kaj koleroplene; li tenis la manon de Katinjo, tiel ke ŝi sentis doloron. Fratulino Cecilia vidis la vizaĝon de Katinjo, ŝi sentis kompaton por ŝi kaj ŝi havis strangan timon. Li turnis sin subite al ŝi.

”Nu, fratulino graca, ne rigardu min tiel, ne venis mi ŝteli!”

Kaj li volis ekrideti.

”Pardonu, mi ne estas, kiel vi eble opinias, viro sen bona konduto, drinkemulo kaj tiel. Pardonu, mi konas la francan lingvon. Comment vous portez-vous? — Nenio? ... Katinjo, nu, eĉ ĝis nun vi ne alkutimiĝis al mi ...”

La lipoj ridetis afable, sed en liaj okuloj fulmis senvoĉa kolero.

”Jen, Katinjo, mi kunportis ion por vi. Ĉu ŝi kunportas al vi ion, kiam ŝi venas? ... Jen, prenu kaj manĝu, estas bongusta!”

Li kunportis biskotojn kaj ili odoris je brando. Katinjo abomeniĝis, kiam ŝi vidis ilin, sed ŝi tremis de timo kaj ŝi manĝis.

Poste li rigardis ĉirkaŭ si en la ĉambro. Etaj, timiĝintaj vizaĝoj streĉokulis al li, neniu voĉo aŭdiĝis. Kaj li vaste ekridis.

”Kial vi timas antaŭ mi, infanoj? Ĉu mi estas tia? Atendu, vi, atendu!”

Li turnis sin al Aloiza. Aloiza rigardis aŭdace, sed ŝi tenis la seĝon spasme per ambaŭ manoj.

”He, infanoj, mi ne estas tia! Se mi scius, mi alportus al vi kelkion. Al ĉiuj! Bombonojn, pomojn, oranĝojn! Kiam mi venos la sekvan fojon, mi alportos por vi ĉiuj!”

Li ridis, sed la kolero elverŝiĝis el lia koro en okulojn, surfrunten, sur lian tutan vizaĝon; liaj lipoj malfermiĝis, kvazaŭ ili ridus, sed ili nur montris akrajn malicajn dentojn.

”Sed kial vi timas min? Nu, kial?”

Li turnis sian rigardon al Katinjo; ŝi kuŝis en la lito kiel mortanta pasereto en la polmo.

Li ne fartis plu agrable, li bedaŭris, ke li tute venis. Sed li volis adiaŭi afable — li sentis, kvazaŭ de ie aŭdiĝus voko en bela voĉo, el ia pratempa pasinto.

Li karesis la vangojn de Katinjo; lia mano estis raspa kaj ĝi malbonodoris.

”Ne estas mi tiel malica, Katinjo, kiel vi pensas. Ĉiu homo havas pli nigran ombron ol li mem estas. Benon al vi, Katinjo!”

Kaj li turnis sin.

”Ne estas mi tiel malica, infanoj, ne rigardu min tiel!”

Aŭdiĝis pepado, ĝemado.

”He, kaj kanarion vi ankaŭ havas, kiel belan kanarion, he!”

Aŭdiĝis voko en lia koro kaj kanto, li mem ne sciis, kiamaniere tio okazis. Kaj li marŝis trans la ĉambron, granda kaj nigra, de angoro paliĝintaj vizaĝoj rigardis lin.

Manjo volis leviĝi, ŝi volis levi la manon, ŝi volis ekparoli ... ”Ne tuŝu la kanarion, neniel!” Sed ŝi ne moviĝis kaj neniu voĉo eliĝis el ŝia gorĝo ...

Sed la pordeto estis malfermita, Dio tion volis, kaj ĝi estis malfermita.

La kanarieto rigardis kaj tremis. Tie io venis, ĝi proksimiĝis kiel monto.

En lasta momento — jam etendiĝis ega nigra mano — ĝi saltis al la sojlo, ĝiaj piedoj estis lamitaj de angoro, ĝiaj flugiloj ne volis ĝin levi; estis senkonscia senesperiga forto. Kaj tiam en ĝi eklumis io stranga — tie estas solvo, tie ekstere! Per sia tuta forto ĝi ekflugis kontraŭ la fenestro, koliziis kun la vitro kaj falis sur fenestrobreton. Rezinjo estis tie, pala, tremanta.

Ŝi prenis ĝin en sian manon, sekure, malforte, ŝi portis ĝin al la lito, kie sidis Manjo kun manoj, apogitaj je kusenoj, kun la okuloj larĝe malfermitaj, kun la lipoj violetaj.

Apenaŭ eliĝis flustranta voĉo el la gorĝo de Rezinjo.

”Manjo, rigardu!”

Ŝi metis la etan kanarion sur la kapkusenon; ĝi ankoraŭ iomete ektremis kaj mortis ...

Tiel venis la vivo, vivanta tie ekstere, en sia angoro; ĝi venis kiel monstro meznokte — kaj restis la pala hororo, kiam heliĝis mateno kaj nur malrapide, pene, eliĝis el la brusto la voĉo, eliĝis larmoj el okuloj kaj ekspiris koro ...

Proksimiĝis vintro, la knabinoj aŭdis dumvespere, kiel ĝi frapis sur fenestron. Jam ĝi senfoliigis la arbojn tie ekstere; la suno ne brulis plu, ĝi brilis kvazaŭ en malvarma akvo, en granda kvieta rivero tie supre, kiu jam kovriĝis per hela glacio.

Sed ĉi tie ene ne estis vintro, ne estis frosto, ne ŝtormo; la vintro venis kiel la Dia bebo, hejmvarma kaj afabla. Kiel la Dia bebo ĝi venis kaj kiel fratulino Cecilia, kiu aranĝis la kripon kaj ridetis kun ridetantaj okuloj, plenaj de mistero.

Venis matene fratulino Cecilia, ŝi kaŝis ion en siaj manoj, sed tio moviĝis kaj piedbatetis.

”Infanoj, rigardu!”

Ŝi kliniĝis, ŝi lasis tion el siaj manoj kaj tio saltis planken — ridinda, mallerta, nigra.

Ŝi ekridis laŭte.

”Pasero! Pasero!”

La pasero konsideris pri neniu. Ĝi estis ankoraŭ tre juna, ĝi eĉ ne ankoraŭ povis bekpiki grajnojn kaj oni devus ĝin nutri.

Ĝi estis tute taŭza kaj malbela; ĝi ne ankoraŭ havis voston, plumoj pendis de ĝi mallerte kaj malorde — kvazaŭ temus pri malseka pelerino. La beko estis tre granda, la okulojn oni ne povis vidi. Ĝi saltetis, kvazaŭ ĝi volus fali kapen, kaj ĝi tiel trampis, kvazaŭ ĝi portus pantoflojn. Ĉiuj knabinoj kolektiĝis ĉirkaŭ ĝi, sed ĝi trovis sian vojon — tramp’, tramp’ — kaj jam ĝi troviĝis sub la lito.

”Kie vi ĝin ricevis, fratulino Cecilia?”

”Ĝi frostiĝis en la ĝardeno; ĝi falis de arbo, ĉar ĝi ne povas flugi, kompatindulo!”

Ekkrakis sub la lito, io renversiĝis, pantoflo aŭ io simila. Kaj ĝi denove aperis ĉe alia flanko — tramp’, tramp’ ...

Fratulino Cecilia rigardis al ĝi, kaj ĉar ĝi estis tiel nigra kaj insidema en sia malseka pelerino, ŝi ekridetis.

”Anarkiisto!”

Kaj la anarkiisto ne enhejmiĝis, ĝi ne ŝatis la belan, blankan, hejtitan ĉambron. Ankaŭ amon ĝi ne ŝatis. La knabinoj volis ĝin nutri. Manjo prenis ĝin al si en la liton por varmigi ĝin. Ĝi ne ŝatis manĝi kaj ĝi ankaŭ ne ŝatis varmiĝi. Apenaŭ Manjo konsciiĝis, jam io faletis planken kaj — tramp’, tramp’ ...

”Kio pri tiu ĉi pasero?” Manjo malbonhumore demandis; ŝi estis ĉagrenita, ĉar ĝi ne atentis pri ŝi kaj ne ŝatis ŝian amon.

”Vi ne scias ĝin nutri!” diris Aloiza kaj veturis tien reen post ĝi en la ĉambro; ĝi trampis tien reen kaj retiriĝis, sed Aloiza fariĝis laca.

”Kial ŝi alportis al ni tiun ĉi malbelan beston? Se ĉi tie nenio plaĉas al ĝi, bonvolu ĝi frostiĝi!”

La anarkiisto serĉis Dio scias kion; ĝi esploretis en anguloj, ĝi trapilgrimis jam la tutan ĉambregon; se ĝi ripozis, ĝi kaŝis sin en malhelan lokon, kaj tiam oni vidis brili du propravolajn, ribelajn okulojn.

Ili estis pretaj ĝin lasi, sed fratulino Cecilia ne volis.

”Ĝi mem trovos panerojn sub la tablo; ne estas nepre, ke ĝi frostiĝu.”

Ĝi proksimiĝis al Aloiza, ŝi forpelis ĝin per frapa manmovo kaj la knabinoj ridis, kiam ĝi falruliĝis kaj poste balancante kaj trampante foriris per malfacilaj movoj. Ĝi atingis la fenestron, rigardis supren kaj saltetis. Ĝiaj flugiloj estis tro malfortaj, ĝi penis kaj falis; apenaŭ du spanojn alten ĝi povis salti, eĉ la randon de la lito ĝi ne atingis. Ĝi kuris tien reen sub la fenestro laŭ ĝia tuta larĝo, ĝi saltis tie kaj aliloke, sed nenie la fenestro estis pli malalta.

Ĝi vekis kompaton en Rezinjo, ŝi levis ĝin sur la fenestrobreton. Ĝi tuj eksaltis, koliziis kape kontraŭ la fenestro, efektive per sia tuta eta, mallerta korpo. Ĝi frapis tien, sed io ĝin puŝis reen, ĝi falis sur la breton. Ĝi tuj leviĝis, marŝis sur la breto iomete antaŭen, eksaltis kaj denove koliziis. Kaj denove io ĝin puŝis reen, denove ĝi renversiĝis kaj denove ĝi leviĝis. Ĝi haltis meze de la breto, vidis eksteren — tie troviĝis ĉielo kaj nigraj domoj, ĝi vidis pinton de nuda arbo. Kaj la anarkiisto forgesis, ke ĝi estis repuŝita — ja tie ekstere troviĝis la ĉielo kaj la nigraj domoj kaj videblis nudaj arboj kaj ĉio estis tiel proksima ...

Denove frapis obtuze kaj denove io falis. Ĝi volis rapide leviĝi, sed ĝi renversiĝis, poste ĝi tamen leviĝis kaj kuretis sur la breto. Ĝi ne sciis, ke io ĝin repuŝis, ĝi sciis nur tion, ke ekstere estas la ĉielo kaj la arboj. Tiel frapis obtuze, senĉese, kvazaŭ iu batus pugne kontraŭ la fenestro.

”Do, saltu eksteren! Nu, saltu eksteren! Saltu! Saltu! Hop!”

Aloiza malice ridis, ĉiuj ĉeestis kaj rigardis, kiel ĝi saltetis kaj falis.

”Saltu eksteren, se ne plaĉas al vi ĉe ni! Saltu anarkiisto!”

Io koliziis kaj renversiĝis kaj falis planken kiel peza nigra lanbulo.

”Ĝi mortis!”

Ili rigardis, neniu el ili movis sin. Sed la pasero skuiĝis, eksvingis per siaj flavaj gambetoj kaj leviĝis.

”He, pasero!” koleriĝis Aloiza. ”Ĝi estas kvazaŭ farita el ligno.”

Tuj, kiam ĝi leviĝis, jam ĝi saltis kontraŭ la fenestro, sed nun ne plu ol unu spanon de alteco; ĝi falis eĉ pli peze, jam pli surbrusten kaj surkapen ol surpieden. Sed ĝi ne laciĝis, tiel bone ĝi sciis, ke finfine ĝi saltos sufiĉe alten kaj forflugos eksteren, kie troviĝas la ĉielo kaj la arboj. Dum la tuta tempo ĝi ne eligis sonon, ne troviĝis iu, al kiu ĝi parolus, pri kiu ĝi koleriĝus aŭ kiun ĝi por io petus.

Kaj senĉese tiel aŭdiĝis saltado, kuretado ĉe la fenestro, saltado kaj falado.

Sed kiam ĝi alrigardis supron, antaŭ ĝiaj okuloj pli kaj pli fariĝis malhele, la ĉielo malaperis, malaperis la arboj, la nokto kun siaj malhelaj konstruaĵoj disvastiĝis kaj disvastiĝis, ĝi kovris ĉion.

Ankoraŭfoje ĝi saltis, nur unu colon de alteco — sed rigardu, jam ne plu io troviĝis por ĝi, ankaŭ la fenestro ne ...

Ili ne plu atentis pri ĝi, la lumo jam brilis, ili preparis sin por enlitiĝi. Ĉesis la falado, ankaŭ la tretetado ne aŭdiĝis plu, la anarkiisto sin kaŝis, Dio scias, kien. Nenio plu moviĝis, ili ekdormis ...

Kiam Aloiza frumatene surmetis siajn pantoflojn, ŝi ektimis kaj ekkriis. La nigra lanbulo ruliĝis el ŝia pantoflo, ĝi estis kaŝita profunde de ĝi.

Ŝi puŝegis ĝin foren per sia piedo, la anarkiisto naŭzigis ŝin.

La ungoj estis strange torditaj, kunpremitaj, ĝia kapo estis tute vundita, apenaŭ oni povis konstati, kie troviĝas la okuloj kaj kie estas la beko, ĉio estis plena de sango kaj taŭzita.

Ŝi prenis balailon kaj forbalais ĝin tra la pordo en la koridoron.

Tiel ĝi pereis, post ĝi troviĝis nek ies malĝojo nek ies memoro.

V

Venis vintro, iom post iom kaj nevideble, same kiel aĝo: hieraŭ la vangoj estis glataj, hodiaŭ ili estas krispiĝintaj, kiu povus pensi pri tio, ke pasis tagoj, ke pasis jaroj.

La vintro ekstere estis akra kaj malamika; la ĉielo estis moroza kaj oni povis vidi, ke eĉ la nuboj estis malvarmaj, naĝantaj sub ĝi. Sur la nudajn branĉojn ekstere eksidis prujno, la fenestroj estis frumatene kovritaj per glaciaj floroj. Sendenta kaj malafabla aĝulino estis la vintro ekstere, avara oldulino, grumblema, marŝanta per longaj paŝoj sur seka neĝo, raslante per rozario.

Sed alia ĝi estis en la ĉambro; ĝi estis la panjo, sidanta ĉe la forno, rakontanta fabelojn pri naturspiritoj kaj noktomezaj fantomoj ...

Jam frue venis la nokto; venis ombroj kaj venis paco. Varma kaj afabla estis la lumo, kiu fluis de la plafono, la lumo de la hejma, gaja suno, kiu ne estas tiel orgojla kaj sinjoreca kiel la suno tie ekstere, kiu nur malofte ridetas; sed tiu ĉi eta blanka suneto estis distriga, kvazaŭ ĝi mem rakontus gajajn fabelojn kaj mem ridus pro ili ... Sed ekstere estis frosto kaj estis nokto; la vivo, malestimita kaj malestiminda, pasis pretere; la sendenta, malafabla oldulino grumble preterpasis kaj raslis per sia rozario ...

Kiel sorĉistino preterpasis la vintro, pasis la vivo. La infanoj timis pro ĝi, ili kunpuŝiĝis en angulon kaj rigardis per timigitaj okuloj. Tiel rakontas la fabelo: leviĝis la infano kaj iris post la oldulino-sorĉistino, sur la dika ne ̧tavolo, tra la vintra arbaro; kien ajn ŝi lin invitis, li postsekvis ŝin, tremanta pro la frosto, kun la koro plena de timo kaj stranga sopiro. Iris la infano post la oldulino, tra la vintra arbaro; li perdiĝis kaj ekkuŝis kaj triste mortis; el distanco raŭke ekridis la oldulino ...

Estingiĝis la afabla suno sub la plafono; ekstere muĝis la vento kaj la fenestroj foje ektremetis; ili malperfekte fermis kaj la vintra nokto rigardis tra breĉoj.

Tina havis impreson, ke la vintra nokto rigardas sur ŝian liton per siaj grandaj nigraj okuloj. Ŝi sentis pezon en sia koro, ŝi ne estis dormema. Ŝia kapkuseno estis varmega, ŝia tuta lito estis varmega kaj dura. Ŝi eksidis; la okuloj alkutimiĝis al la mallumo kaj vidis ĉirkaŭe en la ĉambro: lito ĉe lito, taŭzitaj kapoj, duone malfermitaj stertorantaj buŝoj; la vizaĝoj estis aliaspektaj ol dumtage; nun sur ili legiĝis nek gajeco nek juneco; sur iliaj vangoj, ĉirkaŭ la okuloj kaj lipoj vidiĝis oldeca, malsana esprimo; aparte abomena estis la vizaĝo de la ĝibohava Brigita, griza-flava, strange afekciita, kvazaŭ vizaĝo de simio; elsub la kovrilo etendiĝis la gambo: osto, envolvita en maldensan flavetan haŭton. Super la litoj altaj mortaj vandoj — tiaj vandoj, pensis Tina, troviĝas en malliberejoj, vandoj, sur kiuj estas skribita la sufero kaj la povreco de la homoj, kiuj al ili rigardis. Ĉiuj suspiroj restis daŭre sur ili, ĉiuj pezaj pensoj restis tie; kaj kiam estas nokto kaj silento, tiam denove aŭdiĝas la sopiroj, vekiĝas la malnova suferado kaj plendas per klaraj vortoj. Ve al tiu, kiu vekiĝas kaj aŭskultas, ve al tiu, kiu konas tiujn suspirojn kaj komprenas tiujn vortojn; li neniam ilin forgesas kaj trista estas lia vivo.

Tina aŭskultis kaj komprenis ĉion kaj tial ŝia vivo estis sen ĝojo. Tina, kia estis via juneco? Ŝi sentis frostiĝon, ŝiaj vangoj sulkiĝis kaj ŝajnis al ŝi malmolaj kaj malvarmaj, kvazaŭ ledaj; ŝi vidis nun precize en la tuta ĉambro; kaj kvazaŭ temus pri mortoĉambro kaj kvazaŭ ŝia tuta vivo estus mortoĉambro ...

Sed iam estis alie. Estas skribite en la fabelo, ke oni vivis alian vivon, antaŭ ol oni naskiĝis, kaj tiu alia vivo plenis de ĝojo.

Veron diras tiu fabelo. Tina verdire ne rememoris plu, ŝi nur sentis, ke iam estis alie — Dio scias kiam, Dio scias, en kiu mondo. Iu vizaĝo vivis en ŝia koro, bela kaj kompatoplena, kiel la vizaĝo de Dipatrino en la kapelo. Kliniĝis tiu vizaĝo al ŝi, parolis al ŝi afable ... kaj tie estis ĝardeno ... bedoj kun ruĝaj floroj, verdaj herboj kaj belaj altkreskaj arboj ... ŝi havis pupon, vestitan en buntan silkaĵon, kun longaj blondaj haroj ... Dio sciu, kiam tio estis kaj en kiu mondo; ĉio tio luliĝis, subiris; tio, kion ŝi ĵus ankoraŭ klare vidis antaŭ si, ne ekzistis plu ie, falis granda nigra kurteno; el distanco plurigardis nur kompataj kaj mizerikordaj okuloj ...

La mortoĉambro estis ŝia vivo de la unua tago kaj tio ĝi restos por eterne.

Ŝi rememoris pri alta mallarĝa ŝtuparo en la antaŭurbo.

Estis antaŭ multe da tempo. Ŝi grimpis sur la ŝtuparo, malrapide, ŝia malsana gambo tiriĝis post ŝi kiel morta. En sia mano ŝi premis botelon kaj en la botelo troviĝis prunbrando.

Ponardeto profundiĝis en ŝian vundon, ŝi ekkriis, Dio kompatu, la botelo troviĝis frakasita sur planko. En tiu momento la doloro ĉesis, ĉio ĉesis, kiel morto ĉio disfluis en ŝia korpo. Ŝi kaŝis sin ĉe la ŝtuparo kaj atendis ĝis la nokto. Kaj kiam krepuskiĝis, ŝi preĝis — ŝi pensis, nun venos, Dio scias de kie, la kompata mano, venos probable la Dia anĝelo mem, kiel okazis en la rakonto, kaj prenos ŝin kun si. Estis malvarme, jam anoncis sin la nokto. La koridoro estis senluma, nur ĉe la fenestro, kiu kun morna okulo rigardis sur la malvastan korton, troviĝis io blanka. Tio pli kaj pli lumis, ŝajnis, ke ĝi moviĝas, sendas signalojn. Ŝi sentis angoron, ŝia kapo falis inter la genuojn, ŝia korpo skuiĝis. Ŝi rampis al la pordo, ŝi aŭskultis, ŝia mano timeme puŝis sur la klinkon. La pordo malfermiĝis kaj tiam io moviĝis ankaŭ interne, aŭdiĝis tumulto, kvazaŭ iu renversus seĝon. Io proksimiĝis kun pezaj, necertaj paŝoj, okulparo ekbrilis. ”Kie vi havas la brandon?” Ŝi klinis sian kapon, premis la okulojn kaj etendis la timemajn manojn antaŭ si. Io kaptis ŝin per ega forto, ŝia kapo frapis kontraŭ la planko, kontraŭ la vando, ŝia malsana gambo strange glitis, ŝi ne sentis doloron, ŝi estis kvazaŭmorta kaj malpeza, kiel vestopeco. Ŝi ne petis, ŝi eĉ ne ploris; en ŝi superregis io dolĉa, mola, ĉio silentis, strange kvietis. Kiam ŝi vekiĝis, ŝi neniam plu povis leviĝi; el la vundo daŭre fluis.

Ĉio estis tie stranga, Dio evidente malbenis tiun domon kaj ĉiujn homojn, kiuj tie loĝis kaj la tutan malhelan antaŭurbon.

Tie ne estis afablaj vizaĝoj, ne estis gajaj okuloj; nigra estis ĉio kaj malpura, ĉio fetoris je brando kaj je sterko. Ŝi ektimis, kiam proksimiĝis paŝo, ja ĉiuj homoj por ŝi estis malicaj ...

Venis tiu vintro, kiam oni prenis ŝian liton kaj portis ŝin malsupren sur la alta, mallarĝa ŝtuparo kaj metis ŝin en la korto sur la amason de sterko. Tie ŝi kuŝis dum du tagoj kaj du noktoj; estis frostego kaj en la dua nokto neĝis, tiel erece kaj froste, ke neĝeroj pikis en la vangojn, la manojn kiel per pingloj.

Sed tiu nokto estis bela, el ĉiuj noktoj la plej bela. Tina estis malsata kaj ŝi petus panon, sed neniu troviĝis tie. Tiel krepuskis, ĉio estis silenta kaj soleca kaj Tina deziris por si morton.

La unuan fojon ŝi deziris al si morton kaj je tiu deziro ŝi sentis fluon de dolĉeco. Ĉio maturiĝis en ŝi en tiu horo, tiun nokton.

”Kia estas la morto?” pensis Tina Ŝi estas oldulino, envolvita en varman pelton, varman tukon ŝi havas surkape kaj elsub la kaptuko rigardas afablaj okuloj. Plektitan korbon ŝi havas en sia mano, blanktuke kovritan, kaj en la korbo troviĝas kukoj; bele odoras, kvazaŭ el dolĉaĵejo. Ŝi venas pli proksimen kaj rigardas kaj kliniĝas. Ŝi malkovras la korbon kaj prenas el ĝi ... ĉu ne venas ŝi de tie efektive? Io moviĝis, io montriĝis ĉe la muro, ĝi lulas, pendolas, sed ne alproksimiĝas ...

Afabla oldulino, volvita en varman pelton, venu proksimen!

... ”Leviĝu, Tina,” tio diras, ”venu kun mi!” Kaj ŝi leviĝas kaj iras ... Jen, ŝi leviĝis kaj ekmarŝis. Ŝi iris kvazaŭ en sonĝo, facile, ŝiaj piedoj apenaŭ tuŝis la teron. Malfermiĝis la mondo, malfermiĝis la ĉielo. Tina rememoris pri sia malpura kaj ĉifonita vesto kaj ŝi hontis. Sed kiam ŝi rigardis al sia jupo, ŝi estis tre ĝoja, ke ŝi portas belan blankan jupon kun ruĝa rubando. Jam la steloj venis proksimen, preskaŭ ŝiaj manoj povus ilin tuŝi, brilaj ili estis kaj afable flirtantaj, kiel la steloj sur la kristnaska arbo, ekspoziciita en la dolĉaĵeja montrofenestro. Venis anĝeloj, svingantaj malforte per siaj blankaj flugiloj, ke agrabla venteto spiriĝis al ŝiaj vangoj. El malproksimo ekbrilis kvazaŭ suno, kloŝoj eksonoris, sonorilaj voĉoj ekkantis ĝojplenan kanton. Ŝi premis sin al la oldulino, pro ĝojo ŝi fermis siajn okulojn ... Kaj kiam ŝi fermis la okulojn, ĉio eksilentis; tiam el malproksimoj leviĝis bruska voĉo, frapanta ŝin kvazaŭ pugne, aŭdiĝis ankaŭ aliaj voĉoj, ili pli kaj pli proksimiĝis, ŝi jam preskaŭ povis distingi unuopajn vortojn, sed ŝi ne kuraĝis malfermi la okulojn. Ili venis, kaptis la liton kaj ĝin levis; ŝi delikate movis siajn palpebrojn, sed ili estis pezaj, kvazaŭ lignaj, apenaŭ iomete lumis: barbohavaj viraj vizaĝoj, fremdaj homoj ... Neĝero falis sur ŝian okulon, ŝin trakuris tremeto kaj ĉio malaperis, ne estis plu la korto nek fremdaj vizaĝoj, nenio plu estis ...

Ankaŭ tio estis alia mondo, alia vivo tio estis; nun ĝi estas malantaŭ nigra kurteno, kiu nur foje malfermiĝas, nur pormomente — tiam, kiam estas nokto kaj la okuloj gapas al la grizaj vandoj de la mortoĉambro. Sur la vando montriĝas stranga bildo, aperas alta mallarĝa ŝtuparo, bildiĝas la korto, ĉirkaŭmasonita de humida muro, el kiu rigardas malpuraj fenestroj, kvazaŭ mortoavidaj okuloj de malsanulo, mortanta sur la sterkamaso. Dio sciu, kiam tio okazis kaj en kiu mondo ...

Susuris ĉe la lito apud la fenestro; Manjo suspiris en dormo kaj svingis per sia mano. Tina ektremis pro frosto, ŝi kuŝiĝis kaj kovris sin ĝis la kolo. Tuj la kapkuseno denove fariĝis varmega kaj malmola, pensoj venis, dormo ne estis ...

Jam dum longa tempo ne plu estis dormo, ne estis belaj revoj; ŝia koro estis trista, ĝi ion deziris, ne sciante kien sin turni. Ŝia hejmo estis malvasta: du metrojn longa, metron larĝa, mallarĝa kiel ĉerko. Neniam ŝi alrigardis la tabuleton, pendantan super la lito, sur kiu estis notita la tago, kiam oni ŝin alportis. Jam pasis longa tempo de tiam, la tuta vivo pasis intertempe; jaro egalis al jaro, tago similis al tago ... Vojaĝanto marŝas, facilaj pensoj troviĝas en lia kapo, en lia koro neniaj zorgoj; kiel sonĝoj pasas lia vojaĝado, li sentas nek gambojn nek sin mem, li ne rigardas antaŭen, ne rigardas reen, li estas gaje perdita kvazaŭ birdo en la aero, portata de la suda vento translanden; sed subite li vekiĝas, probable krepuskiĝis, eble la ĉielo nubiĝis; en lian koron falas peza penso, li rememoras pri si, pri sia trista vivo, pri sia malbela pasinto, pri silenta estonto; li rigardas returnen — kaj jen, li tramarŝis la senmezuran vojon sen vivi; liaj okuloj malfermiĝis kaj lia koro nun estas deprimita, peza kaj necerta estas lia paŝo ... Okazis iunokte, ke ŝi ne povis dormi kaj tiam Tina aŭdis la unuan fojon, kiel la vandoj parolas. Ŝi aŭskultis timeme kaj ŝi ekkonis la mortoĉambron. Lito apud lito, ĉerko apud ĉerko. Kaj la mortintoj leviĝas, iras ĉirkaŭen, ridas kaj babilas. Sed ĉiuj iliaj gestoj, ĉiuj iliaj vortoj estas la morto. Sed ŝia koro estas varma, ŝiaj pensoj estas malproksime ekstere, tie, kie troviĝas la vivo. Ŝi vidis la mortoĉambron, la vivo venis en ŝian koron kaj kun la vivo la tuta amareco de ĝi ... Jes, venis la oldulino, raslante per sia rozario, ŝia sendenta buŝo ridis; kaj la infano leviĝis kaj postsekvis ŝin, kien ŝi invitis, ŝi iris kaj perdiĝis; perdiĝis kaj pereis, ĉar ŝia koro estis varma kaj senpaca ... Kien ajn venas la oldulino, sendenta, per rozario raslanta, venas kun ŝi ankaŭ la malbono kaj malpacienco; rigardas tra la fenestro, invitas, kaj ve al tiu, kiu leviĝas ...

Manjo vidis, kiel pereis la anarkiisto; ĝi deziris la vivon kaj tamen mizere pereis en la pantoflo. Manjo rigardis al la vizaĝo de Tina kaj rememoris pri la anarkiisto, ja ŝiaj okuloj estis mirakle klarvidaj. Ŝi leviĝis meze de la nokto, rigardis ĉirkaŭ si kaj vidis, kiel Tina sidas sur la lito; ekstere estis blanka nokto, radioj de la klara ĉielo sin banis en la neĝo.

”Kial vi ne dormas, Tina?”

”Ho, Manjo, mi timas.”

Manjo eksilentis, pripensis.

”Paciencu, Tina, vi resaniĝos kaj foriros.”

Turnis sin Manjo en la lito, kombis permane lace siajn harojn transfrunten kaj trankvile ekdormis. Tina rigardis en la nokton, ĝis ŝi kuŝiĝis kiel en vertiĝo kaj ŝiaj malkvietaj pensoj transformiĝis en sovaĝe buntajn sonĝojn ...

Venis frumatene fratulino Cecilia, haltante ĉe la lito. Ŝia vizaĝo estis serioza, kiel bela memoro aperis io en ŝiaj okuloj, sur ŝiaj lipoj. Ŝi rigardis la vangojn, kiuj estis pale ruĝetaj, la okulojn, kiuj brilis kvazaŭ en febro, la lipojn, kiuj estis sekaj kaj sulkiĝintaj. Ŝi haltis kaj ne kuraĝis demandi kaj pasis pretere; ankaŭ sur ŝiaj vangoj aperis tiam ia senkutima ruĝeco kaj ankaŭ ŝiaj okuloj ekbrilis — subite preterflugis ombro trans la somera herbejo, ĝi preterglitis rapide kej ne restis spuro post ĝi.

Tina ekkonis, ke la ĉerko estas ŝia hejmo. Ŝi vivis inter mortintoj kaj ilia tuta agado ŝajnis al ŝi abomena kaj ridinda.

Ŝiaj okuloj rigardis en alian direkton, aliloke promenis ŝiaj pensoj, kaj se ŝi parolis, ŝiaj vortoj estis strangaj kaj nekompreneblaj; ili venis el aliaj lokoj, elsub alia ĉielo. Kaj la mortintoj sentis, ke viva koro troviĝas inter ili ... Tiel ili rigardis ŝin per malkontentaj rigardoj, ŝi ŝajnis al ili ridinda kaj abomena, apenaŭ en ili moviĝis kompato. ”Se ne plaĉas al vi, bonvolu foriri; iru eksteren, kie estas nudaj arboj kaj neĝo kaj kie estas homoj, kiuj havas malicajn okulojn kaj manojn danĝerajn kaj malicajn. Iru eksteren, kie estas la vivo, pereu!”

... Sed la anarkiisto ne konsideris tion; aŭdiĝis frapado kontraŭ la fenestro, senĉese ...

Ĉu ne ekzistas alia vivo ekstere, vivo, en kiu ne troviĝas alta, mallarĝa ŝtuparo, malhela korto, ĉie ĉirkaŭe masonita?

En tiu tempo, kiam Tina vekiĝis, okazis io mirinda; ŝiaj vangoj kaj ŝiaj haroj estis karesitaj de mano blanka, ĝi glitis delikate malsupren kaj tuŝis ŝian ŝultron, la naztukon sur ŝia brusto ... Tiu vivo ŝin salutis, kie ne troviĝas mallarĝa alta ŝtuparo, kie ne troviĝas malhela korto, ĉirkaŭe masonita. Granda kaj terura estis la tempo, kiam ŝi rekonis la mortintejon, sian hejmon kaj per sia tuta koro, plena de nekonata amaro, eksopiris.

Legis Tina iam libron, en kiu troviĝis buntaj ilustraĵoj. Ŝi rememoris pri bildo, kvazaŭ ĝi estus desegnita tie sur la vando, kontraŭe de ŝia lito, sub bildo de la oldulo kun ruĝa kolumo. Sur tiu bildo troviĝis verda arbo kaj sub la arbo estis benko. Fraŭlo kaj fraŭlino sidis sur la benko, kapo ĉe kapo, mano en mano. Ili ne rigardis sin en la okulojn, iliaj okuloj okulstreĉis kiel en sonĝoj, Dio scias kien malproksimen, tien trans ne ̧kovrita pejzaĝo, kiu etendiĝis antaŭ ili, ĝis kie atingis ilia rigardo. Ili ankaŭ ne parolis, iliaj manoj ne moviĝis ... Tina rigardis la bildon kaj ĉiam pli ŝia brusto volbiĝis, ŝi volis ĝemi pro sopiro kaj pro amaro ...

Li venis la unuan fojon, kaj kiam li preteriris, li karesis ŝiajn vangojn kaj harojn, li tuŝis ŝian ŝultron kaj la naztukon sur ŝia brusto. Tiel li faris kaj vekis ŝian koron kaj vundis ĝin por ĉiam ...

Tina tiam havis dekkvar jarojn; estis ŝia nomtago, kiam li kisis ŝin unuafoje; ŝia korpo estis forta, jam duone evoluita; ŝia vizaĝo estis serioza, iomete tro granda, ŝiaj okuloj kuŝis profunde kaj nur malofte ridetis. Ŝi ne parolis multe, ŝia voĉo estis profunda kaj nebela. Estis aŭtuna posttagmezo, kiam venis Edvardo, la frato de Paŭla, la judino. Afabla li estis, li parolis kun Tina, kvazaŭ ŝi estus lia fratino, kaj kiam li foriris, li rigardis ankoraŭfoje ĉirkaŭ si en la ĉambro; per arda rigardo la okuloj de Tina brilis kontraŭ lia vizaĝo. Juna li estis kaj bela, blankaj estis liaj vangoj, sur altan frunton falis brilaj nigraj bukloj; li iris per facila sinjoreca paŝado, kaj kiam li parolis, kiam li ekridetis, Tina sentis, ke ŝi emas lin priservi sindone, ke ŝi volas esti lia servistino por ĉiam ... Fermiĝis la pordo, sed Tina vidis lin, kiel li pretere paŝis antaŭ ŝin kaj gaje ekridetis; venis nokto kaj Tina lin vidis antaŭ si kaj sentis survange lian molan manon; kaj venis la dua tago kaj la tria, pasis semajno kaj monato kaj Tina lin vidis daŭre antaŭ si kaj sentis lian manon sur la vangoj, en la haroj, sur la brusto. Ŝi atendis kun premita koro ĝis dimanĉo kaj estis trista, se li ne venis. Kiam la tago estis varma kaj bela, ŝi timis, ke li ne venos; ŝi deziris por si malagrablan ĉielon, tiujn malaltajn grizajn nubojn, kiam la homo ne scias, kien sin turni kaj rememoras pri malsanuloj. Neniam li venis sola, sed ŝi rekonis liajn paŝojn jam laŭ nedistingebla zumo en la koridoro.

Nur sporade li haltis antaŭ ŝi, kiam li iris preter la dua vico de litoj kontraŭ la fenestro, kie kuŝis Paŭla. Li haltis, kiel haltas homo sur la strato kaj alrigardas distrita, per ŝajne atentemaj okuloj, detalon, kiun li ne konsiderus, se li urĝus. Kaj same lia mano leviĝis tiel distrite — kiel ĉe iu, kiu marŝas sur la strato kaj pretere karesas infanon ĉe liaj blondaj bukloj aŭ probable dehakas ŝoson el proksima heĝo. Tiel distraj estis ankaŭ liaj okuloj kaj rideto sur liaj lipoj estis hazarda, sen vivo, rideto de morta bildo, kiu gapas en malplenon kaj ridetas.

”Kio estas via nomo?” li demandis, kiam li alparolis ŝin unuafoje. ”Kio pri vi, Tina?” li demandis pli poste. Pri nenio alia li parolis, li turnis sian rigardon kaj iris antaŭen, paŝis al Aloiza, kiu gaje ridetis, al Antonia, kiu rigide rigardis per siaj grandaj blindaj okuloj kaj kunpremis siajn brovojn, divenante, kia povus esti la vizaĝo de li, kiu staras antaŭ ŝi. Tiel li paŝis, ke pasis horoj kaj krepuskiĝis, li adiaŭis de Paula duone afable, duone ignore kaj foriris tiel same distrita, kiel li alvenis, kun siaj pli aĝaj fratinoj, abunde evoluitaj, krie vestitaj judaj knabinoj.

Ensuĉintaj en blankajn manojn, en blankan vizaĝon, sekvis lin la rigardoj de Tina. Kaj kiam estis nokto, peze spiris ŝia brusto; la kapkuseno estis kvazaŭ ardanta karbo kaj la vejnoj pulsis sur la tempioj, kvazaŭ iu batus per marteleto.

... Printempo pasis trans kampojn kaj ĉie, kie antaŭe troviĝis nuda humo, dumnokte ekburĝonis riĉa vivo, okazis Dia miraklo ...

Ŝia juna koro estis ĉerko kaj subite leviĝis el ĝi varmege viva, fortega sopiro, ekĝermis en abunda riĉeco la revoj kiel floroj en sovaĝa ĝardeno ... Sur la benko, sub la kaŝtanarbo, sidis fraŭlo kaj fraŭlino, kap-ĉe-kape, man-en-mane kaj silentis. Sed jen, la imago viviĝis! La okuloj, kiuj antaŭe reve rigardis en la sunplenan pejzaĝon tie sube, ekhavis ideon, ekflamis, timemaj, sopirantaj rigardoj serĉis unu la alian, ili sin finfine trovis; la vangoj ruĝiĝis, la mano moviĝis, kuŝanta en alies mano, la korpo sin premis al la korpo, la buŝo proksimiĝis al la buŝo, ardanta, tremetanta ... Ŝi premis sian frunton kusenen. ”Anĝelo sankta, gardu min, gardu min hodiaŭ ...” — Lia vizaĝo ridetis kaj estis tute blanka, sed liaj lipoj estis ruĝaj, streĉaj; kaj li proksimiĝis, lia bela blanka mano proksimiĝis, jam ĝi tuŝis ŝian varmegan vangon; kaj ŝi emis klini la kapon, ŝi emis per ambaŭ manoj kapti lian belan blankan manon, ŝi emis premi al ĝi sian frunton, lipojn, ŝi premus ĝin al sia brusto ...

Fratulino Cecilia staris ĉe la pordo, ŝiaj okuloj estis seriozaj kaj tristaj; en la koridoro eksonis, la gastoj adiaŭis. Ŝi haltis, transfrunte glitkuris ombro de la vivo, kiu pasis. Ŝi rigardis al Tina kaj antaŭsentis, ke la vivo etendis sian teruran manon por kapti ŝin. Ankaŭ Manjo rimarkis tiun manon kaj en ŝia koro io ekmovetis, kiel tiam, kiam la anarkiisto frapis kontraŭ la fenestro ...

Tina kiel en spegulo vidis sin mem kaj sian vivon. Tuj kiam iomete komencis brili la suno kaj nur pretere pasis la printempo, kaj jam ĉio en ŝi maturiĝis, ŝia koro sentis ĉion kaj ŝiaj okuloj vidis ĉion. Li venis foje kun siaj fratinoj kaj kun ili venis juna knabino; per unu sola rigardo Tina mezuris ŝian korpon, ŝian vizaĝon, ŝian veston kaj vidis, ke ŝi estas bela virino; ŝia vizaĝo estis plena de lumo kaj ĝojo, ŝia korpo kreskis en abunda juneco sub la mallarĝa, streĉita vesto ... Tiam li ne rigardis al Tina, li eĉ ne salutis ŝin, en liaj okuloj troviĝis stranga lumo. Tina sidis trankvile, turnita kontraŭ la lito; ŝi sentis en sia koro ion kiel honto kaj ŝi emis sin kaŝi. Vespere ŝi rapide sin devestis, kuŝiĝis kaj kovris la vizaĝon.

Kiam venis mallumo, ŝi leviĝis en sia lito, io malbela, pekeca vekiĝis en ŝi. Ŝi palpis per siaj manoj sian korpon, siajn povrajn, maldikajn, strange torditajn kaj kuntiritajn gambojn, la koksojn, la apenaŭ burĝonitajn mamojn. Ŝi ekhavis emon sin grati, per tranĉilo tranĉi tiujn de Dio damnitajn gambojn, mamojn, ankoraŭ duone infanajn, perdiĝintaj sub la bluzo, sub la antaŭtuko, sur la vizaĝo, kiu estis kruda kamparana, sur mallertaj laboristaj manoj. Ho, damna, damnita vivo, de Dio damnita mortejo!

La mortejo estas eterna. Jes, ekstere troviĝas la vivo, kie ne ekzistas tiuj altaj mallarĝaj ŝtuparoj, malhela korto, ĉirkaŭe tute masonita, sed troviĝas ĝardenoj kaj herbejoj, jes kaŝtanarboj, benko sub la arbo, kie sidas fraŭlo kaj fraŭlino man-enmane, kap-ĉe-kape. Sed la pordo tien estas ŝlosita por ĉiam.

Ŝi estis preta genuiĝi antaŭ la granda fera pordo, kripla kaj malbela, de Dio malbenita, kie ŝi rigardus sur la ĝardenon, tien, kie sidas sub la kaŝtanarbo ŝi kaj li, ambaŭ belaj, ambaŭ junaj. Ŝi genuiĝus antaŭ la granda fera pordo, monstreca kaj malakceptita, rigardante, kiel kapo kliniĝas al kapo, pli kaj pli malalten, kiel lipoj proksimiĝas al lipoj, kiel mano alkroĉiĝas al mano ... He, ŝi estis preta kapti per siaj fortaj laboristaj manoj, skui la feran pordegon, sed ĝi neniam malfermiĝus.

Kondamnita por ĉiam, la mortejo estas eterna!

Ŝi fosis ungojn en sian karnon, ekĝemis, kaj ŝia ĝemo similis al kontrolita krio ... Manjo moviĝis en la lito, ion nekompreneblan murmuris, aŭdis en sia dormo krion kaj tuj ŝajnis al ŝi, ke ŝi troviĝas en la hospitalo kiel foje, ke ŝi kuŝas tie kiel nuda infano, en kies karnon oni tranĉas per akra tranĉilo ...

Tina ekdormis malfrue kaj kriis en la dormo. Kiam ŝi leviĝis, la kovrilo troviĝis surplanke, surplanke kuŝis ankaŭ ŝia dormĉemizo kaj ŝia korpo estis disgratita de la ungoj, sur ŝia brusto, ĝuste subkole estis guteto de sango ...

Venis sankta Kristnasko, sed survoje estis nebulplenaj malhelaj tagoj. Kaj en tiuj nebulaj tagoj maturiĝis la vivo de Tina.

Ŝi preparis sin kiel por la unua sankta komunio. Silenta kaj serioza ŝi estis, en ŝiaj pensoj estingiĝis la tuta sovaĝa fajro, ili kviete aperis kaj estis klaraj kiel rojo. Tiel venis tiu nokto, kvazaŭ de ĉiam precize destinita; tiu nokto kaj neniu alia.

Frue fariĝis nokto, dum la tuta tago ne aperis suno, estis trista tago, kvazaŭ la lasta tago de la pekulo, kondamnita al mortpuno. Tina sidis apud la lito, atendis por estingi la lumon, ke fariĝu silento en la ĉambro. Kaj kiam ŝi estingis la lumon, kiam eksilentis la flustrado en la litoj kaj de tie kaj aliloke aŭdiĝis egalritma peza spirado, Tina prenis de la vando rozarion kaj komencis per ĝi preĝi. Ŝi preĝis kaj ektimis; aliaj estis ŝiaj pensoj, ŝiaj lipoj prononcis sanktajn vortojn kiel en dormo, ŝia animo ilin ne aŭdis kaj ne komprenis. Ŝi komencis denove, ŝi volis pensi al Dio, al Dipatrino, al paradizo; sed Dipatrino ne havis mizerikordan vizaĝon, la okuloj alrigardis ŝin kaj rigardis gaje, malice — la plena korpo estis vestita en mallarĝan veston, tiel ke la riĉaj membroj plenis en ĝi, kaj Tina ekkonis belan virinon, kiu sidis sub la kaŝtanarbo manen-mane kun li. Transformiĝis ankaŭ Kristo; li ne havis plu dornokronon surkape, ankaŭ sangolarmoj ne fluis plu sur liaj vangoj; glata kaj blanka estis lia vizaĝo, gajaj estis liaj okuloj, kiel tiam, kiam li sidis sub la kaŝtanarbo man-en-mane kun ŝi ... Strange ŝanĝiĝis la bildoj, aperis kaj estingiĝis, revenadis.

Sentis Tina, ke ŝia gardanĝelo luktas kontraŭ la malbona spirito; ŝi premis la rozarion al sia brusto, ŝi preĝis preskaŭ laŭte.

Kaj la bildoj fariĝis pli kaj pli trankvilaj, ŝiaj pensoj leviĝis el la malpura tero kaj pli kaj pli altiĝis. Jam Tina aŭdis la vortojn, kiujn elparolis la lipoj kaj ŝi komprenis ilin ... Jes, tie estas la vivo, kie ne troviĝas tiu terura ŝtuparo, nek tiu malhela korto, ĉie ĉirkaŭmasonita. Tie transe de la morto ... Ŝi sentis malpezon ĉekore; gaja infano levas sian jupeton ĝis la maleolojn, ŝi saltis per malpezaj gamboj trans malprofunda kanalo aliflanken ...

Estis mallaŭte en la mortejo; apenaŭ foje io moviĝetis en dormo, en sonĝoj. Tina bruligis kandelon sur la ĉelita tableto. El la kesto ŝi prenis skatoleton da alumetoj kaj malrapide laboris, ŝiaj manoj ne tremetis; poste ŝi ŝutis ruĝan polvon en glason. Ŝi deprenis sian veston kaj enlitiĝis, flava tremetanta kandellumo falis sur la orumitan medalon sur ŝia nuda kolo.

Ŝi deprenis de la vando malgrandan nigran krucifikson kaj premis ĝin sur siajn lipojn, ŝia dekstra mano etendiĝis por preni la glason.

Sur la lito, kie kuŝis Manjo, ekzumis.

”Tina!”

Ŝi ektremis kaj turnis sin rigarde.

Manjo sidis sur la lito, dormeme kaj mire rigardis ŝiaj okuloj.

”Ĉu vi ne vokis min, Tina?”

”Mi ne vokis vin, Manjo; kuŝiĝu kaj dormu.”

”Estingu la kandelon!”

Manjo kuŝiĝis; apenaŭ fermiĝis ŝiaj palpebroj, jam revenis la sonĝoj.

Tina ektremetis kaj daŭre tremis; ŝia tuta korpo tremis, ŝia mano palpis, ĝi estis apenaŭ tiom forta, ke ĝi povis teni la plenan glason.

Malrapide kaj duonvoĉe preĝis Tina Patronian, ŝi kunpremis la okulojn kaj eltrinkis ĝisfunde ...

Matene sekvatage staris ĉe la lito fratulino Cecilia kaj kuracisto, kiu bonvole ridetis.

”Stulta infano! ... Ne estos io malbona ... nu, portu ŝin malsupren!”

Tina ekkonsciis. Senmezura teruro estis en ŝiaj okuloj: daŭre troviĝas ĉirkaŭ ŝi mortecaj vandoj, ĉerkoj staras tie en vico, la mortejo estas eterna.

Fratulino Cecilia kaj fratulino Agata, kiu venis el la najbara ĉambro, prenis la korpon de Tina kaj portis ŝin malsupren.

Manjo sidis surlite kaj tenis en sia mano tason da kafo. ”Ŝi vokis min dumnokte,” ŝi menciis per trankvila, preskaŭ indiferenta voĉo. ”Mi sciis, ke ŝi intencas foriri,” diris Brigita kaj sorbsuĉis sian kafon, tenante en la mano grandan bulkon ...

Fariĝis nokto kaj la knabinoj forgesis pri ŝi. Tina ne revenis plu; sed kiam pli poste en ŝia lito kuŝis infano kaj vidis dumnokte en sia timo grizajn mortejajn vandojn, du grandaj okuloj gapis al li, plenaj de angoro kaj sufero ...

Ekstere estis frosto kaj estis nokto; la vivo, malrespektata kaj malrespektinda, pasis pretere; sendenta, raŭka oldulino murmurante preterpasis kaj raslis per sia rozario.

VI

Mankis kelkaj tagoj ĝis Kristnasko. Kaj tiam venis gastoj al Aloiza. Unue venis elegante vestita sinjoro, envolvita en varman pelton; li tenis sin iomete klinite, liaj gamboj estis tre maldikaj, sur lia kapo troviĝis nur malmulte da haroj, zorge kombitaj trans lia kalvo; kaj lia vizaĝo estis flava, tute sulkita. Li ridis dolĉe, li klinis sin al Aloiza kaj kisis ŝiajn lipojn kaj ŝian vangon. Poste li demandis al Aloiza, ĉu ŝi estas preta iri hejmen dum la feriaj tagoj.

”Ne!” respondis Aloiza tiel trankvile kaj ŝi alrigardis la vizaĝon de sia patro tiel malvarme, ke li ne kontinuis demandi plu kaj li adiaŭis.

Sekvatage venis eleganta damo. Ŝi spiris peze, ŝi parolis haste kaj distre, ŝi devestis siajn gantojn kaj denove ilin vestis, ŝi rigardis ĉirkaŭen, kvazaŭ ŝi iun atendus. Ŝi rigardis al Aloiza kun daŭra atenta rigardo de la piedoj ĝis la kapo kaj fine ŝia rigardo haltis ĉe la pantofloj.

”Kiel turpajn pantoflojn vi havas, Aloiza!”

”Do aĉetu al mi aliajn ... Kial vi sekve venis?”

”Ĉu viaj gamboj ne pliboniĝis?” La damo turnis sin al fratulino Cecilia: ”Kio do pri la gamboj? Ĉu ili neniam pliboniĝos? Kion diras la kuracisto?”

De ĉiuj litoj malbonhumoraj okuloj sin turnis al la damo.

Kial ŝi parolas pri gamboj? Kiu donis al ŝi tiun rajton? Prefere ŝi zorgu pri si kaj pri sia ruĝa nazo ... Kiam ŝi ĉesas okupiĝi pri la gamboj, fratulino Cecilia starigas antaŭ la liton tolan vandon kaj ĉio realiĝas kvazaŭ nenio okazus, neniu okulo rigardas la turpajn vundojn ... Sed la ino venas kaj parolas meze de la ĉambro — laŭdire ŝi eĉ iris sur la straton kaj demandis al homoj: ”Nu, kio pri la gamboj?”

Fratulino Cecilia movis sian ŝultron kaj ne respondis.

”Stranga malsanulejo!” ekkoleris la damo kaj poste demandis al Aloiza, ĉu ŝi preferas dum festotagoj iri hejmen.

”Ne!” respondis Aloiza kaj ne rigardis plu sian patrinon. La sinjorino pasiplene surmetis la gantojn, tretis tien reen, turnis la rigardon kaj fine foriris.

Aloiza sciis, kial ŝi ne volis iri hejmen. Kiam fermiĝis la pordo post la sinjoro, post la damo, ŝiaj ruĝaj lipoj malestime ŝveliĝis, ŝiaj brovoj kunpremiĝis.

Ŝi vidis hejmon, kiu estis bela, vere pli bela ol tiu ĉi granda ĉambro kun nudaj vandoj kaj dekkvar litoj. Tie sur la vandoj troviĝis buntaj tapetoj, bildoj en oraj kadroj pendis ĉirkaŭe. Sur la planko kuŝis tapiŝoj kaj oni sidis sur larĝaj, remburitaj seĝoj, oni kuŝis sur molaj sofoj kaj kvieta dormiga lumo silente venis tra alta fenestro, de malantaŭ pezaj kurtenoj, kiuj etendiĝis ĝisplanken. En la angulo staris eta tablo kaj sur la tableto troviĝis floroj, peza, agrable laciga, dormiga odoro kuŝis en la ĉambro. Bela estis la ĉambro, sed tute profanita, plena de malicaj pensoj kaj malicaj vortoj.

La patro malofte estis hejme, sed kiam li venis, lia vizaĝo estis bruska, li rigardis malice kaj same malice rigardis la patrino. Ili sidis ĉe tablo, lampo brulis inter ili du. La patro elparolis vorton, tute mallongan, kvazaŭ ĝi hazarde deglitus de liaj lipoj, kaj tiam ili demetis forkon kaj tranĉilon, iliaj vangoj paliĝis, la lipoj tremetis. Ili leviĝis kaj ili staris unu kontraŭ la alia kun kunpremitaj manoj, kun larĝe apertaj okuloj, plenaj de malico kaj malamo. Ĉiu vorto, elparolita per raŭka voĉo, perforte kraĉita el malpura brusto, estis kiel abomena sputaĵo; kaj ili ambaŭ estis alsputitaj, komplete de la frunto ĝis la gamboj aspergitaj. Aloiza ne komprenis tuj dekomence kaj ŝi ploris; sed poste ŝi komprenis, ŝiaj vangoj denove estis plenaj kaj ruĝaj, sed ŝiaj okuloj estis maturaj kaj plenaj de malestimo.

Kiam envenis gastoj, la patro kaj la patrino estis tute aliaj, komplete afablaj kaj ĝentilaj. ”Mia dolĉa Mimi!” diris tiam la patro kaj karesis la patrinon surmane, survange. ”Mia friponeto!” diris la patrino kaj sukeraĉe ridetis. Sed ili ambaŭ estis en tia okazo pli abomenaj ol tiam, kiam ili staris unu kontraŭ la alia kun kunpremitaj pugnoj.

Okazis multfoje, ke la patrino iris malfermi pordon kaj silente kaj kun angoro venis fremda sinjoro. Ne estis ĉiam la sama; ĉiu el ili venadis dum certa tempo kaj poste ĉesis; multaj ili estis. La patrino portis vinon surtablen. Vestita ŝi estis en malpezan, helan negliĝon, ŝiaj brakoj estis nudaj, ankaŭ surbruste ŝia negliĝo estis malfermita kaj vidiĝis ŝia blanka haŭto. Ili sidis dense unu apud la alia, trinkis kaj ridis, la sinjoro metis brakon ĉirkaŭ la patrina kolo, la alian manon li metis sur ŝian gambon, kiu premiĝis al li.

”Ĉu vi deziras vinon, Aloiza?” demandis la patrino.

”Ne, mi ne ŝatas ĝin!” respondis Aloiza, kiu kuŝis sur remburita seĝo kaj ludis per libroj.

Ekflustris la sinjoro: ”Ĉu ne estus pli bone, se ... la infano probable ...”

Aloiza ne komprenis, li kliniĝis al la orelo de la patrino, sed la patrino ekridis.

”La infano vidas nenion ... diras nenion ...”

Ŝi sidis tie duone en lia sino, ŝia gambo estis nuda ĝis iom super la genuo. Ŝia vizaĝo ruĝiĝis, ŝiaj okuloj malsekiĝis. Ŝi eksopiris, eĉ pli profunde kliniĝis al li, ŝia kapo tuŝis lian bruston.

”Ni iru!” diris la sinjoro.

Ili iris en alian ĉambron; la pordo estis duone fermita kaj Aloiza aŭdis nedistingeblan brueton, duone obtuzan ridon, duone sonantajn, avidajn vortojn, gargaran pezan spiradon.

Per granda forto la sango plenigis ŝiajn vangojn, ŝi eksentis honton sen scii kial, ŝi kovris la vizaĝon. Kiam revenis post longa tempo la sinjoro kaj la patrino, ili adiaŭis malvarme, ili kisis sin reciproke, lipoj apenaŭ tuŝis lipojn.

Venis foje la patro ebria hejmen kaj ĉirkaŭprenis la patrinon. La patrino komence rifuzis tion, sed baldaŭ ruĝiĝis ankaŭ ŝiaj vangoj kaj ŝi ridis laŭte. Aloiza kovris per litkovrilo la kapon por nenion vidi. Sed kvazaŭ la malbona spirito dekovrus ŝin, la litkovrilo konstante detiriĝis de ŝiaj okuloj kaj Aloiza rigardis tra siaj duone fermitaj palpebroj; en siaj vangoj ŝi sentis fajron, sed en sia korpo ŝi sentis malforton, io leviĝis kontraŭ ŝia gorĝo, kvazaŭ ŝi trinkus abomenan fluaĵon.

Dumsomere la patrino ofte foriris de la hejmo; restis nur la patro, ĉar li devis frekventi la kancelarion, kaj la servistino restis, kiu estis turpa kaj moroza. Kaj en tiaj okazoj la patro venadis hejmen en societo de fremdaj virinoj. Foje venis kun li timema, malriĉe vestita knabino, havanta nur dekkvar jarojn; en sia mano ŝi portis korbeton da floroj, kiajn infanoj vendas surstrate kaj en gastejoj. Ŝi venis kaj restis ĉe la pordo kaj ĵetis rigardojn al Aloiza, kiu kuŝis sur la sofo, jam devestita kaj kovrita. La patro ekridis kaj kaptis ŝin ĉemane.

”Nu, paŝu antaŭen, knabino, ne timu min!”

Ŝi apenaŭ montris rifuzon, ŝiaj okuloj timeme rigardis, ŝi iris kun li, eksidis apud li sur sofon. Li malfermis botelon, enverŝis vinon.

”Trinku!”

Aloiza sentis emon krii al ŝi: ”Fuĝu! Iru hejmen kaj kaŝu vin en liton!”

Sed la knabino trinkis. Per eta timema mano ŝi prenis glason, iomete fermis la okulojn kaj trinkis; la patro rigardis ŝian vizaĝon per aŭdacaj okuloj, rido montriĝis sur liaj lipoj, liaj sulkoplenaj vangoj pleniĝis per sangogutoj. Li ĉirkaŭprenis ŝin, li sidigis ŝin pli proksimen al si, fine li sidigis ŝin en sian sinon. Kaj la knabino trinkis, jam ruĝiĝis ŝiaj vangoj, antaŭe tiel blankaj kaj kompatindaj. Sed same kiel ruĝiĝis ŝiaj vangoj, el liaj vangoj malaperis eĉ tiuj kelkaj sangogutoj, kiuj antaŭe ilin plenigis. Nun ili estis magraj, grize flavaj kaj liaj okuloj brulis.

Aloiza rigardis, tremetis, ŝi plene malfermis okulojn, por ke la patro ŝin rimarku kaj timiĝu — sed li ne vidis ŝin, li ridis kaj devestis la knabinon, kiu kuŝis en lia sino kaj skue ridis, ebria, duone sveniĝinta. Aloiza vidis, ke ŝiaj ŝtrumpoj estis ŝiritaj, super la genuo ligitaj per ordinara ŝnuro: ŝi vidis, ke ŝia povra ĉemizo estis malpura kaj flikita; sed ŝia korpo estis blanka kaj tenera, apenaŭ ĝermis junaj mametoj ...

Aloiza sentis, kiel ĉio antaŭ ŝiaj okuloj eklulis, ŝi turnis sin al la vando, kvazaŭ gardanĝelo ĵetus litkovrilon sur ŝian kapon — malaperis ĉio kaj ŝi vekiĝis nur tre malfrue en nokto; ŝi fartis ege malbone kaj ŝi komencis serĉi akvon en la mallumo ...

Foje ekkverelis la patro kaj la patrino; la patro frapis la patrinon pugne vizaĝen, la patrino vundgratis liajn vangojn per siaj ungoj. Post tio ili disiris; la patrino plenigis la valizojn kaj foriris. Sed ŝi baldaŭ revenis, la patro mem iris ŝin kunpreni. Jam tuj la unuan tagon, kiam ŝi revenis, ili staris unu kontraŭ la alia per kunpremitaj pugnoj, iliaj okuloj estis plenaj de malico kaj malamo. Sed disiri ili ne povis; foriris la patro, foriris la patrino, sed ili ambaŭ revenadis hejmen, plene sakrilegiitan kaj sputitan, kaj ĝuste pro tio, ke la hejmo estis sakrilegiita.

Sed la doktoro estis milda homo; li rigardis iomete ĉirkaŭ si kaj vidis, kiel la tapiŝoj, la tapetoj, la sofo estis sputitaj kaj tial li ordonis, ke Aloiza devas foriri en malsanulejon. La patrino ekploris, sed tuj post kiam venis etaj larmgutoj el ŝiaj okuloj, eksonis surstrate muziko kaj la patrino rapide paŝis al la fenestro ...

En la tempo de kristnasko kaj de pasko ili venis, sed Aloiza ne volis iri kun ili; se oni volus ŝin kunirigi perforte, ŝi kroĉus sin al la lito per ambaŭ manoj, ŝi mordus per siaj fortaj dentoj kaj ŝi batus ĉirkaŭ si per siaj pugnoj. Okaze de festotagoj ŝi ricevis kukojn kaj dolĉaĵojn, oranĝojn, paskoovojn; ŝi disdonis ĉion tion al siaj kamaradinoj, ŝi mem manĝis de tio nenion ...

Malestime ŝveliĝis ŝiaj lipoj kaj ekstaris ŝiaj brovoj, kiam la pordo fermiĝis; la vivo foriris kaj la okuloj rigardis post ĝi sen kompato, plenaj de malestimo.

”Kial vi ne volas iri hejmen?” demandis Brigita.

Aloiza apenaŭ turnis rigardon kaj ne respondis. Sed Brigita irus kun tiel riĉa sinjoro, kun tiel eleganta damo al ilia riĉa hejmo, en grandan domon, kie troviĝas sufiĉe da ĉiaspecaj dolĉaĵoj. Ĉar ankaŭ Brigita klinis sian kapon flanken kaj aŭskultis, kiam la vivo ŝin preteriris, ŝi konsterniĝis kaj ŝi tuj obeus, kiam ekstere preter la fenestro iris la oldulino kaj ŝin invitis ...

Sed la hejmo de Brigita ne estis bela. Ĝi troviĝis tie ie en la antaŭurbo, kie la domoj, apenaŭ finmasonitaj, jam estas malnovaj kaj splenaj. Ili loĝis en la teretaĝo, en du humidaj ĉambroj, kie ĉio estis malhela, frida, malafabla. Nur proksime al vespero ekbrilis iomete da suno, sed ĝi tuj malaperis malantaŭ la alta tegmento, ja la korto estis malvasta kaj ĉiuflanke staris tre altaj muroj.

Multaj homoj loĝis en tiuj du ĉambroj; ili venis malfrue vespere por dormi, sed antaŭ ol ili endormiĝis, ili ludis kartojn, ili laŭte interparolis kaj ridis, ili ankaŭ ofte kverelis kaj foje ili malfrue en la nokto portis el la ĉambro ebrian homon, vunditan per tranĉilo. Kvin viroj estis, ĉiuj laboristoj; unu el ili havis kun si amatinon kaj infanon, sed la infano estis malsana kaj baldaŭ mortis. La patrino de Brigita estis bela kaj fortika virino; ŝi ne laboris multe; ŝi sidis ĉe la tablo kaj gaje interparolis, posttagmeze ŝi dormis. La patro estis magra, palhaŭta kaj timema, li paŝis kun klinita kapo kaj malmulte parolis; li laboris dum la tuta tago kaj la monon, kiun li perlaboris, li donis al la patrino. Foje — sabate, kiam troviĝis multe da mono en la domo — ili preparis belan vesperon, ili manĝis kaj trinkis ĝis malfrue en la nokto, iu ludis akordionon, aliaj dancis. Trinkis ankaŭ Brigita, ŝi sidis sur la lito, ŝi rigardis kaj ridis. Kiam jam fariĝis malfrue, ĉiuj laŭvice ĉirkaŭprenis ŝian patrinon kaj ŝin kisis, kaj la patrino estis gaja, ŝia vizaĝo estis tute ruĝa kaj ŝi ridis sonore. Poste ili iris en alian ĉambron, brue fermiĝis la pordo kaj aŭdiĝis stranga krio, rido, aŭdiĝis tumulto kaj renversado. La patro restis ĉe Brigita, li estis pala kaj liaj okuloj brilis strange. Li marŝis en la ĉambro kvazaŭ ebria, poste li ekkuŝis, sed li ne endormiĝis, ja Brigita vidis, kiel liaj okuloj brilis en mallumo ... Io stranga foje okazis. Estis vespero, kiam revenis la laboristoj kaj venis ankaŭ Francisko, forĝisto; altstatura kaj forta fraŭlo li estis, liaj manoj estis nigraj. Li venis kaj la patrino lin salutis afable, ŝi portis por li vespermanĝon kaj ili sidiĝis kaj vespermanĝis.

Post la vespermanĝo la patrino demetis bluzon, tiel ke aperis nudaj brakoj kaj Francisko ŝin ĉirkaŭprenis kaj ŝin kisis kaj ankaŭ ŝi metis siajn nudajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon. Post tio la patrino ekkuŝis en la lito sur litkovrilo kaj laŭte ridis, siajn manojn ŝi metis subkapen kaj ŝiaj mamoj spirleviĝis alten.

Tiam malfermiĝis la pordo kaj envenis la patro. La patrino ne moviĝis, ŝi apenaŭ iomete turnis kapon kaj diris: ”Ekstere vi havas vespermanĝon, tie vi manĝu!” La patro sin turnis, sed kiam li jam atingis la pordon, li revenis, li balancis kvazaŭ ebria, paŝis al Francisko kaj Francisko ekkriis kaj puŝis la patron brusten, tiel ke li koliziis kontraŭ la muro, sed poste li mem kunfalis kaj la planko pleniĝis de sango. La patrino saltis el la lito, ŝi kriis: ”Francisko! Francisko!” kaj surgenuis ĉe li.

Poste ŝi subite eksilentis, leviĝis kaj malrapide iris kontraŭ la patro, staranta ĉe la muro kaj tremanta pro angoro, etendanta la manojn por sin defendi. Sed la patrino ne batis lin, ŝi nur montris per sia fingro al la pordo kaj la patro foriris. Jam venis multaj homoj, ankaŭ la kuracisto venis, maltrankvilo kaj bruo troviĝis ĝis malfrue en la nokto ... Francisko revenis post kelkaj semajnoj, sed la patro aperis neniam plu.

Tiuj ĉi memoroj ne estis tute klaraj kaj ili perdiĝis pli kaj pli. Viva kaj klara tamen estis en ŝia koro tiu vespero, kiam ŝi travivis strangan ĝojon, teruran kaj belan samtempe. Loĝis tie laboristo, turpa kaj senkaraktera homo. Akvapale kaj senfide rigardis liaj okuloj, liaj brakoj kaj gamboj estis longaj kaj mallertaj, kvazaŭ simiaj, li malmulte parolis, kiam aliaj gajis, retiriĝis kaj kaŝiĝis lia malkonstanta rigardo. Nur unufoje vidis Brigita, kiel vekiĝis la vivo en li; sola li estis hejme, sidante ĉe la tablo, kiam venis el la alia ĉambro la amatino de la laboristo, malaltstatura kaj dika, mallerta ino, ĉiam malpura kaj senzorge vestita; ŝi iris preter la tablo kaj li subite etendis sian longan brakon, tiris la inon al si kaj komencis ŝiri la bluzon de ŝia brusto, tiel ke ŝi momente estis tute nudigita. Ŝi staris kaj miris kaj ne diris ion alian ol: ”Nu nu!” Sed li ŝin kaptis kaj ŝin puŝis en la alian ĉambron, li nenion diris kaj eĉ la pordon ne fermis post si. Kiam la ino revenis, ŝi ridis kaj daŭre miris: ”Kia homo! Kia besto!” Ŝi ridis duonvoĉe kaj iris en la kuirejon ... Dum dimanĉoj Brigita estis sola hejme, ĉiuj aliaj iris for kaj ne revenis ĝis nokto. Ili ŝlosis ŝin en la ĉambron kaj ŝi kuŝis en la lito kaj multe pensis kaj ankaŭ ploris, kiam noktiĝis kaj en la ĉambro estis tede kaj senvoĉe. Nur la longbraka laboristo foje venis, li iris tra la ĉambro kun klinita kapo, li ne turnis la rigardon kaj iris dormi. Tiel estis tiam, en tiu vespero, kiam ankoraŭ dormeme briletis tie alte sur la tegmento kaj poste estingiĝis kaj ĉion kovris soleca krepusko.

Brigita estis trista; ŝi pensis pri tiu homo, kiu ne kredis je Dipatrino kaj mortis kiel idolano. Tiam venis la longbraka laboristo kaj kiam li duafoje preteriris, li haltis ĉe la lito. Lia kapo kliniĝis, liaj okuloj rigardis gape kaj flamiĝis. Brigita okulstreĉis en lian vizaĝon kiel sorĉita kaj tremetis. Tiel li alpaŝis ŝin, ĵetis la litkovrilon surplanken kaj klinis sin profunde al ŝi. En la lito kuŝis juna korpo, malbela kaj ĝibohava, ĝi tordiĝis kaj tremetis, ŝia brusto ĝemis ... Ek de tiam ŝiaj okuloj postrigardis lin, kie ajn li iris, ili timis kaj vokis lin. Sed li ne turnis plu sian rigardon kaj venis neniam plu.

Vekiĝis foje Brigita dumnokte, ŝi rememoris kaj ŝia tuta korpo skuiĝis; ŝiaj manoj premiĝis laŭlonge de la korpo, ŝi tremetis de la malkomprenebla sovaĝa volupto kaj ŝia brusto ĝemis kiel en tiu vespero ... Deziris Brigita kaj ŝi ne sciis, kion — tie ekstere preteriris la vivo kaj invitis. En ŝiaj okuloj estis skribita sopiro kaj sur ŝia vizaĝo estis skribita peko, ĝi parolis el ŝiaj vortoj. Tial la aliaj knabinoj ŝin evitis kaj ŝin timis; malpura estis ŝia vizaĝo, ŝi estis turpa kaj ĝibohava, kiel oldulino, kiu iris pretere kaj rigardis tra la fenestro dum vintraj noktoj ...

Ankaŭ Manjo ne volis iri hejmen. Venis ŝia patrino por ŝin inviti, sed Manjo preskaŭ ektimis. Tiel malproksime jam estis ŝia hejmo kaj ĝi perdiĝis pli kaj pli en malproksimo, apenaŭ ŝiaj okuloj ĝin povis vidi en nebulo. Kaj kiam ili ĝin ekvidis, ŝia koro plenis de kompato, ĝi konvulsiis kaj ekdoloris ... Jes, tie surtable dormeme brulas lampo, jam estas malfrue, eble jam meznokto. En la lito, en krepusko, kuŝas la malgranda frato, li estas dekovrita kaj ŝvitoplena, lia duonaperta buŝo haste malfacile spiras; nun li ekĝemis, li ekscitiĝis en la dormo. Ĉe la tablo sidas la patrino kaj kudras, ŝia kapo kliniĝas profunde; ŝia mano moviĝas rapide, la kudrilo enpikas egalritme, senĉese. Sed nun haltis la mano, la okuloj streĉe rigardas kaj nenion vidas, trankvile gutas larmoj senĉese, jam ili fosis du sulkojn sur ŝiaj vangoj ... Malproksime tio ĉi estis, ne plu estis la hejmo, ŝi sentus timon, se ŝi kuŝus tie sur la malnova sofo, ne povante endormiĝi kaj aŭskultante ĝis malfrua mateno, kiel eksonas sopiroj, obtuzaj ĝemoj — el la nokto, Dio nur scias de kie, venus la sonoj de la vunditoj, perditoj ...

Sed antaŭ tio foje hejme estis gaje kaj feste. Venis al ili juna kaj bele vestita viro; gaja li estis ĉiam kaj laŭtvoĉa, primavero venis kun li en la domon. La patrino tute ŝanĝiĝis; ŝiaj okuloj ridis kiel antaŭe neniam, ŝi vestis sin bele, hejme ŝi portis belajn ŝuetojn kun maŝo, puntan antaŭtukon, kaj kiam ŝi foriris dehejme kaj ŝin akompanis la juna sinjoro, ŝi portis surkape ĉapelon kun floraj kaj silkaj rubandoj, sur la manoj ŝi portis gantojn, ĉirkaŭ sia manradiko ŝi portis orumitan braceleton. En dimanĉaj vesperoj staris vinboteloj sur la tablo kaj kiam fariĝis malfrue, la patrino preparis teon kaj poste ŝi iris kun la sinjoro en la ĉambron. Tie ankoraŭ tintis glasoj, aŭdiĝis flustrado profunde en la nokton. Manjo estis narkotita de la vino, de la teo, de belaj pensoj kaj baldaŭ ekdormis. Kiam ŝi vekiĝis, la patrino jam sidis ĉe la tablo; ŝiaj okuloj estis iomete ruĝaj, ankoraŭ dormemaj, ŝiaj lipoj estis kiel fajrigitaj; ŝi laboris rapide kaj ŝi ektimis ĉiam, kiam batis la horloĝo sur la vando; tiel ventrapide fuĝis la tempo ... Foje ŝi per ambaŭ manoj ekprenis sian kapon, poste ŝi volvis humidan tukon ĉirkaŭ sia frunto. Sed tiam neniel aperis larmoj el ŝiaj okuloj, same ne sopiroj el ŝia buŝo; eĉ dumnokte, kiam ŝi sidis ĉe la tablo kaj brulis la lampo kaj ekstere jam leviĝis nebula aŭroro, troviĝis rideto sur ŝiaj bruliĝintaj lipoj ... Manjo ne povis ekdormi, ĉar doloris ŝia vundo kaj tiam ili interparolis serioze, per flustraj voĉoj. Rakontis la patrino, ke jam tre proksimiĝis alia vivo; ŝia mano por momento haltis, en ŝia frunto sentiĝis bato kaj en tempioj, kaj la patrino sin ekprenis ĉekape. ”Tiel mi ne povas plu, Manjo ... Nun ni bezonas multon kaj oni devas ... labori. Se oni nur povus ... tiel nokton post nokto.

Sed oni turnas rigardon al la lito kaj ĉio haltas, la mano ne movas sin plu, kvazaŭ farita el plumbo ... Baldaŭ estos alie, Manjo; nur plu unu jaron, ne pli, eĉ malpli ol unu jaron, kaj tio pasas tiom rapide. Nun baldaŭ venos kristnasko, poste pasko — kvazaŭ tio jam estus morgaŭ, ŝajnas al mi. Poste ni ne restos plu ĉi tie, Manjo. Ni transloĝiĝos en alian loĝejon, ni aranĝos al ni tute novan meblaron. Mi jam scias, kiel aranĝi al ni loĝejon, mi jam ĉion bone pripensis ... ” Kaj la patrino rakontis, kiamaniere ŝi planas aranĝi la loĝejon. Ĉion ŝi jam vidis tiel klare antaŭ si, kvazaŭ ŝi jam promenus en bele aranĝitaj ĉambroj, kie la kvieta suno brilas tra la fenestroj, preter malhelruĝaj kurtenoj. Manjo aŭskultis gaja kaj kiam ŝi ekdormis, ŝi transloĝiĝis en tiujn sinjorecajn ĉambrojn; en bela jupo ŝi sidis sur sofo, tapiŝoj kuŝis sur la planko, de plafono pendis lustro kaj sur eta tablo, tiel ke ŝi povis ĝin atingi permane, staris kovrita plektita korbeto, plena de konfitaĵoj ... Venis kristnasko kaj venis pasko, sed la juna sinjoro foriris kaj revenis neniam plu. La patrino ploris, kiam li adiaŭis, tute ruĝaj estis ŝiaj okuloj, ŝiaj vangoj estis strange lentugaj; ŝi akompanis lin kaj kiam ŝi revenis, ŝi daŭre ploris; ankaŭ Manjo estis plena de tristo. Li promesis reveni baldaŭ kaj skribi; sed neniam li skribis kaj neniam li revenis. La unuan nokton post lia adiaŭo la patrino laboris ĉe la tablo; ŝiaj larmoj glitis silente, ŝi eĉ ne eksopiris. Sed subite ŝi ploris laŭte. ”Neniam plu li venos, neniam plu!” — Kaj vere li ne venis.

La patrino malĝojiĝis, sed en sia koro ŝi ĉiam pensis, ke li revenos. Jam pasis longa tempo, jam pasis unu jaro, pasis du jaroj; kaj ankoraŭ ĉiam, kiam ekstere sonis paŝoj, la patrino ekscitiĝis kaj alaŭskultis kaj iris malfermi la pordon; ĉiam ŝi ankoraŭ sin apogis foje vespere al la fenestro kaj rigardis kun streĉitaj okuloj, kiam de fore proksimiĝis nedistingebla vira staturo — sed tiu homo turnis en flankan strateton, Dio scias, pri kiu temis ... Ŝiaj haroj fariĝis nun grizaj kaj ŝi ne vestis sin plu bele; ĉio kuŝis neuzita en la ŝranko: la ruĝaj ŝuetoj kun la maŝo, la punta antaŭtuko, la primavera ĉapelo kun la floroj kaj la silkaj rubandoj.

Manjo ne deziris iri hejmen, nur en ŝia memoro plu troviĝis la hejmo, en ŝia koro ĝi ne ekzistis plu. La sufero estas tie ekstere, nura tristo kaj amaro. Malice rigardas la okuloj kaj se ili rigardas milde, ili plenas de larmoj. Jes, nenio alia krom la malico kaj sufero. Sed en ŝia koro restis tiu neklara bildo, restis tiuj belaj sonĝoj pri ”alia vivo”. Manjo esperis pri la alia vivo, sed ŝi esperis apenaŭ konscie, sen larmoj kaj sen sufero. Tie la ĉielo klaras, senfinas, ĉio kvietas, nenio profaniĝas; vastiĝas verdaj herbejoj, buntaj ĝardenoj en senfino; ĉiuj vizaĝoj tie estas trankvilaj kaj afablaj kaj la okuloj rigardas ĝoje.

VII

De ĉiuj flankoj aŭdiĝis sonorado, de oriento kaj de okcidento; de la senlima ĉielo fluis kristnaskaj kantoj, ili fontŝprucis el la vintra tero.

Tio estis la tago, kiam naskiĝis la Homo kaj ĉiuj koroj malfermiĝis por Lia laŭdo kaj amo, ĉiuj koroj eksopiris al Li.

Survojiĝis al Li miloj da afliktitaj, vunditaj koroj. Ĉiuj kompatindaj, malrespektitaj, malakceptitaj homoj survojiĝis, ili faris senfinan procesion. Ĉiuj, kiuj de la vivo estis batitaj de la solida pugno, malfermis siajn lacajn okulojn kaj movis siajn vunditajn membrojn, ili marŝis kaj portis siajn korojn en Lian direkton. La krucumita Homo akceptis ĉiujn, neniun Li forgesis, kiu al Li proksimiĝis, al ĉiuj li disdonis multvalorajn donacojn. Kaj ili sentis dankemon al Li kaj ili fidis je Li. La donaco, kiun Li al ili donis, valoris pli ol ĉiuj malpuraj riĉaĵoj, kiujn vendas la malpura vivo al la malpuraj koroj. Kiun tuŝis Lia kompata mano, kiun benis Lia rigardo, tiu ekvidis, ŝarĝo falis de ties ŝultroj, facilaj kaj saltkapablaj fariĝis ties gamboj.

La eterna Homo atribuis al li la eternon. Kiam doloris la batoj de la vivo, la koro pilgrimis al Li, en la landon de la konsola espero, de la forgesita sufero.

Eksonoris la kristnaskaj sonoriloj de oriento kaj de okcidento kaj ĉie vekiĝis vunditoj kaj malakceptitoj kaj leviĝis. La sufero festis sian grandan feston de la espero kaj de la gloro; ili estis konsolitaj, kiuj ekvidis, ke trans Kalvario gvidas la vojo en la gajan eternon. Ili estis fieraj kaj rigardis venkkonscie, kiuj sciis, ke ili troviĝas en Li kaj ke ili fariĝis parto de Li, ĉar ili estis skurĝitaj kaj per dornkrono kronitaj ...

Tiel ili festis sian feston, kiam la Homo komencis sian glorhavan vojon. Ne ekzistis en tiu nokto povra koro, kiu ne ektremetus gaje; apenaŭ ĝi komprenis la ĝojon, kiu ŝaŭmleviĝis ĝispinten; apenaŭ ekkonsciis la malrespektito kaj la malakceptito kaj al ĉiu el ili estis kvazaŭ en sonĝoj, kiam li aŭdis la konsolajn vortojn kaj kiam li eksentis la kompatindan manon sur sia sulkoplena frunto, sur siaj ŝultroj, vunditaj de la ŝarĝo.

Plena de larmoj, sango kaj abomenaĵo peze spiris la tero tie sube, en mallumo; sed jen rigardu, en tiu nokto ekflamis miloj kaj miloj da torĉoj, leviĝis la senfinaj flamoj, tremetis ili kaj flirtis kaj sopiris atingi la supron ...

”Hodiaŭ promenas anĝeloj sur la tero,” diris Antonia. Gaja kvieto estis en la ĉambro, ĝi brilis en la okuloj kaj sur la vangoj, ĝi spiriĝis en la aero, ĝi kovris la blankajn vandojn. Kaj ĉiuj knabinoj sentis, ke anĝeloj promenas sur la tero, ke ili venis tra la fermita fenestro kaj nun sidas ĉe iliaj litoj, marŝas en la ĉambro per siaj silentaj paŝoj kaj iliaj grandaj blankaj flugiloj tenere flirtas. Ili vidis ankaŭ senfine da lumoj, kiujn bruligis la anĝeloj kaj ili flamflirtis pie tie ekstere, profunde sube surtere.

La kripo jam estis preparita. Antaŭ ĝi brulis kandelo en ruĝa glaso, sed sur la kripo mem kaj super ĝi troviĝis etaj buntaj kandeletoj, brulantaj per sveltaj altaj flamoj. La orkolora anĝelo, pendanta de la plafono, brilis en stranga flirtanta kaj tremetanta lumo kaj brilis ankaŭ la granda stelo, troviĝanta super la betlehema stalo.

Ili longe ne povis endormiĝi; ĉiuj knabinoj, kiuj povis ellitiĝi, preparis sin por la noktomeza diservo kaj iliaj koroj estis plenaj de sankta atendo. Ili kuŝis duone vestitaj kaj interparolis per flustrantaj voĉoj. Ne aŭdiĝis rido, ankaŭ gaja vorto ne aŭdiĝis, ĉar anĝeloj estis en la ĉambro ... Estis tiunokte, kvazaŭ la ĉielo descendus surteren. La ĉielaj anĝeloj kun siaj grandaj blankaj flugiloj, Dipatrino, eta povra Jesuo, kuŝanta en la kripo, kaj la paŝtistoj tie surgenuantaj — ĉio estis tiel proksime kaj hejmece, neniu mistero, neniu neatingebla gloro.

La flustrado estis pli kaj pli mallaŭta, iom post iom kovriĝis la palpebroj surokule, sed la koro estis veka. Ĉiam pli proksimen descendis la ĉielo, ĝi lokiĝis en la ĉambro. Antonia kuŝis rande de la lito sur litkovrilo, unu mano troviĝis sub ŝia kapo, la alia sur ŝia korpo. Kaj kiam ŝi tiel kuŝis kaj ŝiaj gajaj pensoj gaje vagadis, ŝi sentis, kiel io spiris en ŝian vizaĝon kaj ŝi sciis, ke anĝelo preteriris ŝin. Ŝi estis feliĉa kaj ŝi ridetis; se ŝi etendus sian manon, ŝi tuŝus la manon de la anĝelo. Ankaŭ Manjo iomete ekdormetis, sed kiam ŝi kunpremis okulojn, okazis io mirinda: heliĝis, tagiĝis, blanka kaj trankvila lumo, kiel printempa lunbrilo disverŝiĝis en la ĉambro; la tuta ĉambro plenis de anĝeloj kaj malantaŭe surtrone sidis Dipatrino kun Jesuo ensine, kaj la vizaĝo de Dipatrino estis kiel la vizaĝo de fratulino Cecilia, ankaŭ blankajn kufflugilojn de la kompatfratulino ŝi tenis surkape.

Eksonoris en la kapelo, sed la sonora sono venis kvazaŭ el granda distanco, estis kiel la sono de tiuj sonĝoj, kiuj venis el la ĉielo; sed poste eksonis serene kaj sonore en la koridoro kaj ili vekiĝis. Fratulino Cecilia faris lumon; ili rapide sin vestis, ankoraŭ duondorme kaj silente, poste la procesio ekmarŝis al la kapelo tra la longa kaj malhela koridoro. Lace, peze spirante, senvorte serpentis la nokta procesio, kelkie ekbrilis dormema lampeto, lumigante povrajn etajn korpojn, malakceptitajn, kondamnitajn; kaj el tiuj etaj vizaĝoj, tro frue maturaj, jam sulkigitaj, rigardis okuloj, plenaj de gaja atendado, plenaj de rekono. Jam sereniĝis fore: tie estis la lumo kaj Kristo estis tie, al kiu ili marŝis ...

Antaŭ ol fratulino Cecilia fermis la pordon, ŝi demandis al Katinjo: ”Ĉu restu lumo?”

”Bonvolu estingi!” respondis Katinjo.

Kaj en la ĉambro estis mallumo, apenaŭ briletis de la ekstera neĝo, de la ĉielo, sennuba kaj senkolora, plena de blankaj steloj. Baldaŭ eksilentis en la koridoro, malproksime jam pasis la procesio, nur el granda distanco plu aŭdiĝis tintado de arĝentaj sonoriletoj, aŭdiĝis obtuzaj kristnaskaj kantoj. Dolĉa kaj mistera zumo venis kvazaŭ el katakomboj, el subteraj, belege lumigitaj temploj, en kiuj blanke vestitaj virgulinoj kantas gloron al la nove naskita Savanto ...

Estis mallumo en la ĉambro; briletis blanke de la neĝo tie ekstere kaj de la steloj, lumetoj en la kripo dormeme kaj melankolie flirtis kaj flava lumo balancis sur plafono en la formo de malvasta zono.

Katinjo estis veka; dum ŝi promenis per sia rigardo dise en la ĉambro, ŝi iom post iom distingis la blankajn litojn, ŝi distingis ankaŭ kapojn, kiuj moviĝis sur kapkusenoj. Foje aŭdiĝis peza spirado, stertorado, moviĝis litkovrilo, kelkiu mano leviĝis kaj svingis en aero ... Profunde en katakomboj oni kantis gajajn kantojn, obtuze, mallaŭte ili foje alzumis supren, estis, kvazaŭ anĝeloj singarde paŝus kun siaj tintantaj oraj sandaloj sur la tintanta planko.

Sola volis esti Katinjo kaj en mallumo, ĉar ŝi dum la tuta vespero estis malĝoja. Morgaŭ venos la patrino kaj kunportos al ŝi kukon, envolvitan en papero. La patrino aperos kliniĝinta kaj askete maldika kaj kompatinda, ŝiaj okuloj plenos de larmoj. Kiam ŝi metos la paperon sur la litkovrilon, ŝia mano tremetos, osteca, sulkoplena, kalohava. Kaj, kvazaŭ ŝi volus peti: ”Mi ne povis kunporti al vi ion alian; eĉ tio, Katinjo, jen ... ” Katinjo sciis, kion la patrino volas diri: ”Eĉ tion, Katinjo, mi elpremis el mia sensuka korpo, en kiu apenaŭ plu troviĝas kelkaj sangogutoj. Tial manĝu, infano, same, kiel vi prenas la sanktan hostion. La patrina sango troviĝas en tiu ĉi pano ...”

Hejme, nature, ne troviĝas kripo, same ne kristnaska arbeto, ne lumoj, ne ĝojo. Nur infanoj troviĝas en la domo, la patro sidas en gastejo, la patrino vagadas, Dio scias, kie. Kaj la infanoj kunpremiĝis en angulo, ili ne sentas timon, ili babilas pri kristnasko kaj pri kukoj, pri kripo kaj kristnaska arbeto.

Kvazaŭ ili ne vidus, kiel ekstere jam brilas, kiel ĉie bruliĝas ĉiaspecaj lumoj, kiel jam aŭdiĝas kantoj de oriento ĝis okcidento. Ili skuiĝas de frosto, sed la okuloj rigardas ien malproksimen, varme estas en la animoj, kiuj revas. Horoj pasas, mallumo estas, infanoj atendas la patrinon kaj ili sentas varmon pro ĝoja atendado. Kie vagadas la patrino, kiu estus devinta kunporti viandon kaj eble eĉ pomojn kaj nuksojn?

Frosto regas ekstere kaj glacio rompiĝas sub piedoj ...

Ŝi endormiĝis iomete kaj ĉio estis antaŭ ŝi eĉ pli klare, tute korpe. Ŝi estus ilin vokinta al si, ĉiujn, la infanojn kaj la patrinon, por ilin varmigi kaj por ke ili fartu bone. Nome, varme kaj bone estas ĉi tie kaj da ĉio troviĝas sufiĉe ... Ŝi estus vokinta la patrinon al si — kaj ŝi ekkriis, tiel ke ŝi en duonsonĝo aŭdis sian voĉon kaj por momento vekiĝis. Silento estis; trankvile kaj dormeme brulis la lumoj en la kripo ... ”Patrino!”

... La okuloj fermiĝis kaj ĉio troviĝis antaŭ ŝi klare kaj tute korpe ... La patrino estis laca, ŝi ja vagadis dum la tuta vespero, la tutan longan jaron kaj la tutan longan vivon. Laca ŝi estis, ŝi kuŝiĝis kaj endormis; ŝia vizaĝo estis blanka kaj trankvila, ŝiaj lipoj eĉ ridetis. La infanoj estis timiĝintaj, ili ploris, ne sciante, pro kio — mallumo estis en la ĉambro kaj estis frosto, la patrino kuŝis trankvile sur la lito kaj ne moviĝis. Tiam malfermiĝis la pordo, venis la patro. Li odoris de brando kaj li staris por momento en la porda kadro. Liaj okuloj ne adaptis sin tuj al mallumo — sed kiam li ekvidis, kiam li rekonis la situacion, li saltpaŝis al la lito kaj ekkriis ...

Ŝi aŭdis lian krion, ŝi ektimis kaj vekiĝis duafoje. La kristnaskaj kantoj obtuze leviĝis el katakomboj, trankvile brulis lumoj en la kripo. Apenaŭ ŝi ekkonsciis pri la kantoj kaj pri la dormetiĝantaj lumoj kaj pri la mallumo, jam ŝiaj okuloj denove fermiĝis.

Tiam malfermiĝis la pordo senbrue kaj venis la patrino. En longan lantukon ŝi estis envolvita, kliniĝinta ŝi estis kaj timema kiel ĉiam. Sed ŝia vizaĝo estis mire blanka kaj mire bele rigardis ŝiaj timemaj okuloj. Ne estis plu faldetoj sur ŝiaj vangoj, sur la frunto, ankaŭ ŝiaj manoj estis glataj kaj blankaj.

Ŝi paŝis al la lito kaj ridetis, kiel ŝi ne ridetis iam ajn antaŭe.

”Katinjo, hodiaŭ, kiam estas la sankta tago, mi kunportis por vi ion belan.” Kaj Katinjo vidis en ŝia mano vere belan floron, kvazaŭ ĝi ĵus antaŭe ekflorus el ŝiaj maldikaj blankaj fingroj.

”Kiam mi iris ĉi tie pretere, Katinjo, mi pensis, ke mi iru ankaŭ al vi, ĉar ĉe vi estas tiel bele kaj agrable, por vin vidi kaj por vin karesi.” Kliniĝis la patrino eĉ pli suben, tuŝante per siaj lipoj la malsanajn manojn de Katinjo, poste ankaŭ ŝiajn varmajn vangojn kaj ankaŭ la harojn, kiuj falis sur ŝian frunton ...

Poste venis anĝeloj en la ĉambron, multaj ili estis, ĉiuj estis blanke vestitaj, afabla lumo disverŝiĝis en la ĉambro. ”Ĉu revo, ĉu vero?” pensis Katinjo. ”Ne estas revo, miaj okuloj estas malfermitaj; jen mi ĉi tie, jen la lito ... ” Senvoĉe ili promenis en la ĉambro — sed jen, ĉiuj iliaj vizaĝoj estis al ŝi konataj. Tio ĉi estas Antonia, rigardanta gaje per siaj grandaj blindaj okuloj, kaj tie estas Amanjo, havanta tiel delikatan, malgrandan vizaĝon kaj tiel vivraciajn, pensemajn okulojn kaj frunton kiel neĝon, kaj eĉ Paŭla, la judino, estas tie. Bruldolora lumo estas disverŝita en la ĉirkaŭo kaj en tiu ĉi lumo marŝas blankaj, apenaŭ distingeblaj, senvoĉaj anĝeloj, iliaj piedoj ne tuŝas la plankon ...

Ŝi emis leviĝi kaj iri kun ili. Ŝi moviĝis kaj ekĝemis; ne povis ŝi leviĝi, ŝi sentis bruldoloran lumon. Tiam ekhelis du blankaj flugiloj meze de la ĉambro, leviĝis la mano kaj la lumo estingiĝis. Preteriris mallaŭtaj paŝoj, la pordo senbrue fermiĝis. Fojfoje ankoraŭ zumis en la litoj, eksusuris; estis silento, la sankta nokto kuŝis sur la tero ...

Ankaŭ Manjo vidis anĝelon tiunokte kaj ŝi ne miris. Nur tiom ŝiaj palpebroj estis malfermitaj, ke io bunta mem brilis tra la ombro de longaj malhelaj branĉetoj. Malfermiĝis la pordo; venis anĝelo en la ĉambron, verdan arbeton ĝi tenis en sia mano. Ĝi starigis la arbeton sur la tablon kaj aranĝis ĉirkaŭ ĝi plenon da belaj kaj dolĉaj aĵoj, kukojn, oranĝojn, pomojn. Tiel silente ĝi marŝis, ke oni ne povis aŭdi ĝian paŝadon. Kaj kiam ĝi pretervenis, ĝia vizaĝo estis kiel la vizaĝo de fratulino Cecilia, tiel bela kaj amoplena. Eksonĝis Rezinjo kaj ŝi sentis brilon kaj en sia duonsonĝo ŝi flustris: ”Anĝelo iris tra la ĉambro!” —”Anĝelo iris tra la ĉambro!” respondis Manjo kaj ekdormis ...

Aŭdiĝis gaja rido, ekbrilis hela mateno en blanka vintra lumo. Kaj la ĉambro plenis de laŭta ĝojo kaj rido kaj kantoj kaj belaj pensoj. Sed posttagmeze okazis io mirinda ...

Venis gastoj tuj post tagmanĝo. Neniam ili venis en tioma nombro, ĉiuj estis kun abundo da donacoj. Litoj plenis de kukoj kaj viandpecoj, bonodoris de floroj, oranĝoj kaj pomoj, freŝa aero, kiu troviĝis ekstere, kaj de fremdaj homoj. La donacojn, kiujn kunportis fremdaj homoj el fremdaj domoj, la knabinoj precize distingis de la neriĉaj donacoj, aranĝitaj pasintvespere de la anĝelo ĉirkaŭ la arbeto, estante tamen pli dolĉaj kaj kun alia aromo.

Venis la patro de Rezinjo, pala kaj malforta, elĉerpita; estis, kvazaŭ li portus sur siaj ŝultroj grandan kaj pezan krucon, kies nigra ombro etendiĝis alten ĝis la plafono. Li eniris kiel almozulo en grandposedan domon, kliniĝinta, timema. Kaj tamen li estis mensoginta per sia kompatinda almozula koro, mensoginta pri kompato, mensoginta pri libera kaj sana vivo, kiu troviĝas ekstere. Tiel same mensogis la bela ruĝa pomo, kiun li kunportis, ankaŭ la oranĝo mensogis, aĉetita de li per lia almoza mono, donaco de mizerikorda amo. Kaj Rezinjo sentis kompaton por sia patro. Malsana li estis kaj povra kaj enkatenigita, dum ŝi estis sana kaj libera. Malgraŭ tio, ke ŝi estis malkorpulenta kaj eta, kreskita nur ĝis la zono de sia patro, ŝi emis premi lin al si, iamaniere malpli grandan kaj pli povran, ŝi nutrus lin, la laman, ŝi rakontus al li belajn fabelojn kaj ŝi endormigus lin ...

Venis la patrino de Manjo kaj kunportis envolvitan donacon en ambaŭ siaj manoj. Ekridetis Manjo, vidanta la pakaĵon. Bonaj kaj dolĉaj aĵoj troviĝis ene, estis en ordo, ke la patrino ilin kunportis kaj estis dece fari tiel. Sed sur la vizaĝo de la patrino, en ŝiaj maltrankvilaj okuloj, legiĝis ŝia vivo. Venis ŝi de tie, kie regas frosto kaj vento; sed ŝi pensis senĉese: ”Kion mi kunportu por la infano, povra, malsana?” Ŝi zorgegis kaj laboris, probable dum la tuta nokto, la lampo brulis dormeme, ŝiaj ruĝaj pezaj palpebroj jam volis fali sur la okulojn. Kaj dum ŝia laboro, probable tutnokta, ŝia koro estis lacigita de doloroj, en ŝiaj tempioj batis senĉesa ŝtala marteleto. Sed nun ŝi venis, du blankaj pakaĵoj venis kun ŝi por la povra, malsana infano — venis ŝi kiel almozulino en grandposedan domon ... Nur dum momento Manjo reakiris konsciiĝon, duone tristaj, duone ĝojaj, apenaŭ distingeblaj pensoj aperis, tial ŝi ridetis ...

Venis la patro de Katinjo. Terura estis lia vizaĝo, griza, sulkiĝinta pro unu sama nokto, pro doloro kaj pento de unu sama nokto, pli longa ol la vivo mem. Kiam li turnis la rigardon al Katinjo, liaj okuloj petis kompaton kaj mizerikordon.

”Katinjo, jen, okazis ... ” Lia voĉo estis raŭka kaj mallaŭta, ĝi ne povis elgorĝiĝi. Katinjo turnis sian rigardon kaj trankvile rigardis lian vizaĝon: ”La patrino mortis!” Li ekmiris kaj ektimis, tial Katinjo diris al li: ”La patrino venis al mi, dum mi sonĝis kaj kunportis por mi belan ruĝan floron. Ŝi preteriris kaj venis al mi ...” La patro gapis, liaj genuoj tremetis kiel vergeto kaj li surgenuis apud ŝia lito ...

Senĉese ili venadis, longa procesio ili estis. Ili venis al Paŭla, la juda knabino, estante vestitaj feste, envolvitaj en varmajn peltojn. Sur iliaj vizaĝoj, en iliaj vortoj, mem en la spiro de iliaj brustoj, en freŝa aero, spiranta el iliaj vestoj, ili kunportis la spiron de vivo, la vivon, kiu ekzistas tie ekstere kaj en ili mem, tedan kaj malican, kiun ili nun maskis en karnavalan surtuton de etaj kaj malpuraj gajaĵoj, de eta kaj subnivela feliĉo, por ne devi rigardi ĝian abomenan kaj teruran nudecon, por ne perei de angoro. Ili venis kiel malpura homo en templon, kiel almozulo en burĝan salonon. En ilia koro tamen, de zorgoj turmentita, de la ĉiutaga negocado malpurigita, troviĝis mizerikordo, tiel ridinda, senkonscie mensoga, kiel estas mensoga la mizerikordo de la paŝtistoj almozuloj al la novnaskita Savanto ...

Ili venis al Aloiza kaj Aloiza ilin salutis per sia gajega rido.

Elegantaj ili estis, la sinjoro kaj la sinjorino, vestitaj en riĉaj peltoj, kaj ili kunportis multajn pakaĵojn. Aloiza ilin prenis, malfermis kaj perdiĝis rigarde en la ĉambro. ”Jen, infanoj, manĝu!” Ŝi ĵetis siajn multekostajn bonaromajn donacojn per sia gaja mano dekstren kaj maldekstren, sur la blankajn litojn kaj gajege ridis. Gajegaj estis ŝiaj okuloj, sed ŝia koro, apenaŭ matura, estis serioza, tro frue amara. Malpuraj estis la donacoj, ŝi emis lavi siajn manojn, ĉar ŝi ilin tuŝis. Ili enhavis aromon de la hejmo kaj same kiel la hejmo ili estis malkonsekritaj kaj prisputitaj. ”Kion vi umas, Aloiza?” demandis la damo kaj ŝiaj vangoj fariĝis ruĝetaj. ”Mi disdonas la donacojn!” ŝi respondis kaj ne atentis plu la damon, same ne la sinjoron, eĉ ŝi ne rigardis ilin. Staris ili du, enuo troviĝis en ili kaj io abomena en iliaj brustoj kaj tio radiis el iliaj okuloj. Ili sentis duonkonscie, ke ili estas malkonsekritaj kaj povraj, ke ili ne apartenas ien aliloken ol en eksteran sursputitan ĉiutagan vivon ...

Ili venis al Antonia, kiu en timo atendis, kaj ankaŭ al ŝi ili kunportis multvalorajn kaj belajn aĵojn. Glata mano karesis ŝiajn vangojn, iu kliniĝis al ŝi kaj kisis ŝiajn lipojn, humidaj lipharoj ŝin tiklis kaj ŝi skuiĝis tute. Ŝi emis retiriĝi, sed ŝi ne kuraĝis. Kiam ili foriris, ŝi rapidiris al la fenestro, por ke ŝin lavu la afabla suno, kiu brilis ekstere ...

Tiel okazis io mirinda. El la sufoka valo de la vivo sube ekmarŝis supren longvica procesio. Pilgrimis ili, granda kruco iris antaŭ ili kaj ĝia nigra ombro falis sur ilin. Ĉiuj estis ŝarĝitaj per pekoj kaj per sufero; tiuj, paŝantaj peze, dorsklinite, kapprofunde; kaj tiuj, paŝantaj rektstare, de kiuj la okuloj gaje mensogis; homoj sinjorece maskitaj, fingroringe kaj bracelete ornamitaj, per puntoj kaj silko sur siaj blankaj korpoj, eluzitaj, elmorditaj de la kanajla vivo; almozuloj, ŝanceliĝantaj en siaj ĉifonoj, kun elsuĉitaj vizaĝoj, sensukigitaj korpomembroj de la kanajla vivo. Tiel ili pilgrimis kaj ĉiuj estis plene ŝarĝitaj de pekoj kaj de sufero. Pilgrimis ili kaj kunportis siajn donacojn al tiuj, kiuj estis puraj, vivantaj transe de la vivo, kaj en la koroj de la pilgrimantoj pulsis sub mensogita kompato apenaŭ konscia sopiro kaj espero ...

La sankta tago estis, naskiĝis la Savanto. Kaj okazis io mirinda. En la stalo de Betlehemo kuŝis enkripe la Savanto, de ĉiuj trezoroj mastro. Kaj al li venis en longvica procesio, de ĉiuj direktoj, paŝtistoj, kabanuloj, servistoj, ŝarĝitaj per pekoj kaj per pezo de la vivo, kaj ili kunportis por li donacojn, al la mastro de ĉiuj trezoroj. Venis ankaŭ tri reĝoj el orienta lando riverenci antaŭ li, dum li kuŝis en la betlehema stalo en sia kripo. Vidis ili stelon kaj ili eksopiris — granda, apenaŭ konscia, duone komprenita sopiro leviĝis kiel suda vento kaj ekondis sur la tuta Dia tero.

VIII

Jam la fenestroj estis malfermitaj, dum brilis la suno, kaj Antonia staris ĉe la fenestro. La manoj, kiuj karesis ŝiajn vangojn, ne ankoraŭ estis tre varmaj, sed afablaj ili estis kaj patrinecaj. Ekblovis foje pli malvarma vento, envianta al la suno kaj petole ĝi ludis kun ŝiaj haroj ... Sed proksime jam estis la glorhava maja suno, ĉiam pli varmaj estis la kisoj, kiujn ŝi sentis survange; jam ne plu ili estis delikataj, patrinecaj — nekonata, nekomprenita sopiro vekiĝis en ŝia koro, leviĝante tien, de kie fluis paradiza lumo. Aŭskultis ŝi kaj aŭdis ŝi jam el malproksimo la kanton de la paskaj sonoriloj, kanton puran kiel ŝia animo kaj ŝia nekonscia espero ...

”Antonia!” vokis fratulino Cecilia; malvarma estis ŝia voĉo kaj solena, Antonia ektimis. Legis ŝi en tiu voĉo silentajn pensojn kaj eksentis ŝi, ke troviĝas kompato en la malvarma kaj solena voĉo.

Proksimiĝis paŝoj kaj Antonia retiriĝis de la fenestro angulen kaj premiĝis ĉe la muro. Konis ŝi la paŝojn proksimiĝantajn.

”Venis la patro, Antonia, por ke vi iru kun li!”

Kisis ŝin lipharaj lipoj, odorantaj je tabako kaj glata voĉo ekparolis: ”Bele nun estas hejme, Antonia; pli bone vi fartos ol tie ĉi ...”

Klinis ŝi sian kapon flanken, silentis kaj ne rezistis. Havis ŝi tiam dektri jarojn kaj apenaŭ komencis rondiĝi la infanaj korpomembroj. Antaŭ jaro kaj duono ŝi venis kaj tiam ŝi estis malforta kaj malsana.

”Pli bone vi fartos ol tie ĉi!” promesis la glata voĉo; Antonia rememoris pri la hejmo kaj klinis sian kapon flanken ...

Rememoris ŝi pri lumoj el malproksima pasinto — brilis kiel la vivo, estinta iam, en duone forgesita pasinto, kaj estonta iam, ĉar la koro sopiras al ĝi. Rememoris ŝi ankaŭ pri vizaĝoj el tiu tempo, neklare, unu similis al la alia; unu sola vizaĝo distingiĝis, tiel mola kaj amoplena, kiel la voĉo de fratulino Cecilia, kiam ŝi rakontis fabelojn. Sed la patrino mortis — en malproksima pasinto; nur kandelojn ŝi vidis, brulintaj per alta flava flamo ... Tiuj ĉi rememoroj estis maltrankvilaj, neklaraj, momentaj — flirtantaj, tremantaj kiel muŝetoj sublume.

Kaj tiam foje okazis, ke ĉio estingiĝis. Timo kaj maltrankvilo regis en la domo, nekonataj homoj marŝis en la ĉambro kaj ŝi aŭdis ĝemadon. Sed antaŭ ŝi troviĝis mallumo — nenio estis, malaperis la mondo; ŝi mortis ... Ankaŭ tiu tago ne estis klara en ŝia memoro, neniam ŝi pensis pri ĝi ... Estis lumo foje, en duone forgesita pasinto kaj estos ĝi iam ...

Sed meze de ĉio ĉi estas mallumo, estas la vivo, estas la hejmo. Venis ŝi el sunplena regiono en la valon, kie regas krepusko, kie en tiu krepusko vivas homoj, ĉiuj malicaj kaj malpuraj. Sed venas la tempo, kiam ŝi reiros al sia sunplena loko, kiu ŝin salutis el malproksimo, kiam ŝi staris ĉe la fenestro kaj la suno brilis ...

La patro estis eminenta homo; ĉiuj, kiuj venadis, parolis kun li humile. Aŭdis ŝi foje, kiel ili petis, parolis balbute, sed lia voĉo estis malvarma kaj malmola. Sed okazis eĉ, ke li estis afabla, glata kaj mola, speciale, kiam li parolis kun virinoj.

Tiam li ankaŭ ridis, per eta hi-hi-eca ridado, kiun Antonia timis, sen scii, kial. ”Sinjoro konsulisto” oni titolis la patron kaj tiu ”konsulisto” sonis ĉiam tiel timeme kaj peteme, la longa ”iii” tremetis kaj meandris, jes, verdire surgenuis kaj klinis sian humilan dorson ... La patro vere estis eminenta sinjoro, havanta la rajton disdoni gracojn kaj afablojn. Nur malmultaj gastoj estis, antaŭ kiuj kliniĝus li mem — kaj tiam tremetis kaj meandris ankaŭ lia voĉo mem, same humile kaj timeme, kiel tiu longigita ”iii”. Nur iam Antonia aŭdis, kiel la voĉo de ŝia patro timeme tremetis. Venis malmolaj paŝoj, tiel malvarme sonis la saluto, kiel akrigita hela klingo. Antonia devis iri en alian ĉambron, sed ŝi aŭdis, kiel la gasto diris: ”Vi apartenas al la rubriko krimo, sed pro la partiaj interesoj ni ankoraŭ toleras vin ... ” Neniam la patro estis tiel terura kiel dum tiu tempo; la homoj venis kaj petis vane.

Li neniel okupiĝis pri ŝi, li karesis kaj kisis ŝin nur tiam, kiam lin vizitis amikoj. Fine li preskaŭ komplete forgesis pri ŝi kaj komisiis la tutan prizorgon al servistinoj. Kaj la servistinoj ŝanĝiĝis tre rapide, apenaŭ ŝi alkutimiĝis al iu, jam tiu adiaŭis, subite, okazis Dio scias kio. Antonia aŭskultis kaj provis diveni, el la voĉoj kaj zumoj leviĝis strangaj imagoj, teruraj kaj des pli teruraj, ĉar neklaraj. Dum tuta tago ŝi pilgrimis tra la ĉambroj kiel revapero, neniu atentis pri ŝi, kiel tra arbaro ŝi iris. Aŭdis ŝi foje krudajn, kriajn voĉojn. Parolis ŝia patro kaj la servistino, haste, ekscite, en interrompitaj frazoj kaj duone komprenitaj vortoj. Renversiĝis la seĝo; la paŝoj glitis, kvazaŭ la piedoj per sia tuta forto rezistus; peze kaj haste spiris la brustoj. ”Ĉesu tion!” La patro eksilentis. Zumis, kvazaŭ interplektiĝus, atakus kaj sin defendus kvar manoj.

Poste klakis kaj frapis planken per tuta korpo. La pordo brue malfermiĝis kaj fermiĝis. ... Sekvatage la servistino ne plu estis en la domo.

La patro edziĝis duafoje kaj en la komenco estis en la domo abunde da rido kaj vivo. La nova patrino kisis la vangojn de Antonia, sed Antonia ne ŝatis tiujn kisojn; la lipoj de la nova patrino estis malvarmaj kaj Antonia sentis, ke la kisoj apartenas al Judaso, kiel ŝi same precize distingis, ke mensogaj estas ankaŭ ĉiuj dolĉaj kaj molaj vortoj de la nova patrino.

Kun la nova patrino venis ankaŭ ŝia filino kaj ŝi baldaŭ fariĝis amikino de Antonia. Lucia ne parolis kiel ŝia patrino, ankaŭ ŝia rido ne estis tiel brua; ŝia voĉo estis iamaniere obtuza, sed delikata, kvazaŭ daŭre kisanta. Ŝi kaj Antonia dormis kune, kaj kiam ili enlitiĝis, Lucia sin premis dense al ŝi, ŝi volvis sin ĉirkaŭ ŝi per sia tuta delikata, varma, serpentmova korpo.

Antonia dum la unua vespero miris — estis agrable, sed ŝi timis kaj retiriĝis. ”Kiel belaj, kiel belaj estas viaj manoj!”

flustris Lucia kaj kisis ŝin sur la ŝultroj, vangoj, lipoj. Ŝi ne parolis, kiel parolas infanoj, ĉiuj ŝiaj vortoj estis fremdaj, el kaŝita vivo. Ŝi rakontis pri sia antaŭa amikino Maria. Ŝi ne diris, kien ili transloĝiĝis, por ke ŝi ne vizitu. Maria estis pli aĝa, ŝi jam havis dudek jarojn, mamojn grandajn kaj plenajn, koksojn kiel edziniĝinta virino, viroj postrigardis ŝin. Lucia ilin vizitis, kaj kiam ili estis hejme solaj, Maria ŝin dorlotis sur siaj genuoj, ŝi devestis ŝin kaj proponis al ŝi siajn nudajn mamojn kiel al suĉinfano. Bele estis en la komenco — rakontis Lucia — kaj ili tre bone ridis, sed finfine ŝi perdis emon, ja Maria estis tiel sovaĝa kaj malbela. La haŭto sur ŝiaj femuroj estis flava kaj Lucia, estante tuta brile blanka, pri tio naŭziĝis.

Ŝi ektimis foje, kiam la okuloj de Maria plenverŝiĝis kaj ŝi peze spiris kaj ŝvitgutoj aperis subhare ĉe ŝiaj tempioj kaj surfrunte. Ŝi premis ŝin tiel forte al si, ke ŝi sufokiĝis kaj post ilia malpremiĝo ili ambaŭ estis lacaj. Pli kaj pli ofte ŝi vizitis la familion, ŝi sendis al ŝi leterojn, tiel stultajn, ke Lucia ridis kaj Maria provokis en ŝi abomenon. Ŝi provis ŝin eviti, ne volante plu esti kun ŝi sola. Maria petis ŝin, sed foje ŝi donis baton al Lucia kaj mordis ŝin ĉemane ĝissange. Lucia timis kaj foje iris al sia amikino, kvankam ŝi ne ŝatis ŝiajn ĉirkaŭprenojn; senvola kaj trankvila ŝi estis en ŝiaj manoj, kiuj tremis, ŝi kuŝis en ŝia sino kaj pensis pri Dio scias kio, ŝi ne atentis plu pri tio, kion Maria faras al ŝi, nur ŝi forigis ŝian manon, se ŝi sentis doloron. Maria foje ploris kaj tiam ŝia vizaĝo estis plene grimaca. ”Mi scias,” ŝi diris foje, ”vi nun dediĉas vian amon al Mimjo, vi iras kun ŝi.” Lucia apenaŭ konis tiun knabinon, Mimjon, sed ŝi ne volis diri, ke ŝi ne iras kun ŝi, ja ŝi bone fartis, se Maria ploris. Okazis, ke Lucia ŝin frapis per tuta forto, sed Maria ekridis. ”Frapu ankoraŭfoje, Lucia, kun via eta maneto!” Kaj Lucia ŝin frapis neniam plu ... Tiel rakontis Lucia, sed ŝi rakontis iamaniere maltrankvile, malkoncentrite, ŝi ne diris siajn aferojn ĝisfine, kvazaŭ en tiu sekreta mondo, en kiu ŝi vivis, troviĝus io mistera, kion ŝi ne volis tuŝi; ankaŭ ne vespere, kiam ne plu estis lumo kaj ŝi volvis sin en la firma ĉirkaŭpreno de la varma korpo de Antonia. Kaj Antonia timis; kia vivo do estis tie! — Ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi descendus je unu plia ŝtupo, kie troviĝas ĉiuj tiuj malbelaj kaj teruraj sekretoj, pri kiuj ŝi apenaŭ antaŭsentas, kiuj senĉese parolas kaj kiuj ŝin ĉirkaŭas ... Ankaŭ dumtage ili senĉese estis kune, kaj eĉ dumpromene Lucia foje sin premis al ŝi kaj kisis ŝin surlipen.

Okaze de tagmanĝo, kiam la patro kaj la patrino ĉeestis, ŝi kliniĝis al ŝi, metis sian manon sur ŝian femuron kaj premis siajn gambojn al ŝiaj. Antonia sentis, ke la amo de Lucia iĝis pli kaj pli arda kaj sovaĝe senbrida. Ŝi ne rakontis plu, nur tute ŝi brulis kaj tremetis, dum ili estis kune, ne dirante vortojn. Somere estis, arda suno brilis ekstere kaj Lucia kurtenombrigis la fenestron. Ŝi premis sin ĉirkaŭbrake al Antonia kaj petis: ”Varme estas, Antonia, demetu viajn vestojn!” Antonia sentis kompaton pri ŝi, ja ŝia voĉo tremetis kaj ŝajnis tiel timema. ”Senvestigu vin mem, tiel estas pli bele ... por ke mi vidu, kiel vi debutonigas vian bluzon!” Antonia mem sentis malklaron en sia kapo kaj ŝiaj manoj estis mallertaj, dum ŝi manipulis la butonojn. ”Kiel bela vi estas, kiel anĝelo, tiel ridetas via vizaĝo. ekridu, Antonia!” Antonia ne volis, sed ŝi ekridis. ”Tute infanaj ankoraŭ estas viaj mamoj, sed blankaj kiel neĝo!” Lucia kliniĝis kaj kisis la mamojn de Antonia, ke ŝi sentis skuiĝon. ”Kisu ankaŭ vi min, ĉirkaŭprenu min! Jen, palpu, kiel jam leviĝas miaj mamoj ... sed blankaj ili estas, ne tiel brunaj kaj grandaj kiel tiuj de Maria ... ” Flustris ili, jam ambaŭ varmege ardaj kaj tremantaj, ĝis ekstere estiĝis morno. En tiu nokto Antonia sentis malbonfarton kaj ŝi dormis maltrankvile ... Iam frapis ĉeporde, malfermiĝis la pordo kaj Lucia tute timskuiĝis, ŝi ne povis elparoli la vortojn, ŝi ne povis saluti. Parolis timema obtuza voĉo. ”Mi venis rigardi, Lucia, kiel vi fartas nun ... Kial vi ne diris al mi? Eĉ vi ne adiaŭis!” ”Kial mi rakontu al vi?” respondis Lucia per sia trankvila voĉo; pasis ŝia unua konsterniĝo kaj leviĝis en ŝi malico, dura rezisto. Maria petis kaj ŝia voĉo estis pli kaj pli nedecida: ”Tiel mi amis vin, Lucia, estis bele ... Jen, eĉ nun plu mi vin amas, tial bonvolu ne rigardi tiel malice, ekridu!” Sed Lucia ne ekridis. ”Tion vi lernis de la viroj ... tiujn belajn vortojn, ĉu? Bonvolu proponi viajn mamojn al la viroj, ja ili vin postsekvas!” Tute kompatinda kaj almozula Maria staris antaŭ ŝi; ŝi vestiĝis kokete, tiel ke la ŝveliĝantaj korpomembroj el ŝia hela streĉita vestaĵo logis, sed nun estis impreso, ke temas pri ĉifone vestita virino, kiu vendas oranĝojn ĉe dompordoj. ”Neniun mi amas krom vin. Mi fartis malbone kaj mi ĉiam pensis pri vi!” Antonia rememoris pri homoj, kiuj venadis en la ĉambron de la patro; same tiel petanta estis ilia voĉo kaj ŝi kompatis pri Maria. Sed Lucia estis senkonsidera.

”Ja vi havas sufiĉe da aliaj knabinoj ... kaj mi ne emas plu, ne emas fari plu!” Ŝi parolis pli kaj pli laŭte, same kiel ŝia patro, kiam li kriis: ”Vi finis vian aferon! Marŝ’! Marŝ’!” —”Nur vian manon al mi donu, Lucia, kisu min ankoraŭ unufoje!” —”Neniam plu!” — Antonia teruriĝis, de tiu momento ŝi timis antaŭ Lucia kaj ne plu ŝi agrable fartis en ŝia ĉirkaŭpreno. Maria malrapide paŝis kontraŭ la pordo kaj Antonia sentis, kvazaŭ ŝi vidus, kiel ŝi turnas sin sojle kaj ankoraŭfoje alrigardas per sia longdaŭra peta rigardo. ”Eble ŝi nur ŝercis; ŝi ekridos kaj kuros al mi!” Tiel ŝi pensis. Sed Lucia staris ĉefenestre kaj rigardis sur la straton; la pordo malrapide fermiĝis ...

Pasis la somero kaj en la aŭtuno Lucia estis sendita en instituton. Kiam ŝi dumferie revenis hejmen, ŝi donis al Antonia tre malvarman kison kaj ne atentis plu multe pri ŝi.

Ŝi trovis en instituto novan amikinon, pli gajan, pli elastan kaj pli varman. ”Dio benu tion al ŝi!” pensis ĉe si Antonia, ne bedaŭrante ion ajn.

Tiel ŝi restis sola kaj kiel antaŭe ŝi vagadis tra la ĉambroj, en la soleca arbaro. Venis ŝi foje en la patran ĉambron kaj sidis sur la molan seĝon; la patro rigardis ŝin, sed ne vidis ŝin, li ne atentis pri ŝi. Antonia ne amis lin; li ŝajnis al ŝi strange granda kaj terura, lia vivo estis plena de sekretoj, pri kiuj ŝi timis kaj kiuj ŝin logis, ĉar tiel grandaj kaj teruraj. Estis kiel en la arbaro: leviĝas tie malproksime io grandega, nigra; ĉu rokoj, ĉu arboj ŝtoniĝintaj kaj ne moviĝintaj en la vento; gamboj tremas kaj alpaŝas tien, ne povante aliloken, ĉar tie estas angoro kaj nokto ...

Kun la homoj, kiuj venis, diskutis foje la patro enue, negoce, kaj tiam Antonia aŭdis nenion, kvazaŭ estus silente en la ĉambro. Sed aŭdis ŝi ĉiun voĉon, venantan el la koro; kiam ĝi malice ekkriis, kiam ĝi petis kaj kiam ĝi ridis per gaja kaj malpura rido. Venis foje virino kaj petis por sia edzo, skribisto, estanta drinkulo. La patro ridis kaj lia rido estis malmola kaj naŭza. Sentis Antonia, ke la virino tute ektimis, kvankam ne aŭdiĝis voĉo. La patro ridis daŭre kaj parolis malpli laŭte.

Poste li eksilentis kaj ankaŭ la virino silentis; silento regis, ke oni povis aŭdi pezan spiradon kaj Antonia timis. La virino foriris senvoĉe, sed la patro diris: ”Nu, bone estas!” kaj fermis la pordon post ŝi. Tiam li rimarkis la ĉeeston de Antonia kaj alparolis ŝin rikane: ”Kion vi serĉas ĉi tie? Forlasu la ejon!” — Ne pasis ankoraŭ multa tempo post la nupto, sed ĝojo kaj vivo ne plu troviĝis en la domo. La patro kaj la patrino kverelis, finfine vivis ĉiu laŭ sia maniero kaj Antonia neniam plu aŭdis, ke ili afable interparolus. Kiam la patrino estis sola, ŝi paŝis per pezaj paŝoj tra la ĉambro kaj ĝemis per ridinde ploreca voĉo: ”Ho, mia kapo! Mia kapo!” Kaj iam ŝi paŝis al Antonia, ŝin skuis kaj alkriis: ”Via patro estas kanajlo! Kanajlo!

Kanajlo!” — Ekploris ŝi kaj forgesis, ke Antonia estas infano kaj ŝi plendis: ”Por unu monato nur li min prenis; por ĉiam mian monon ... Dum kvin monatoj jam ne plu li aperis ĉe mi, nek edzino mi estas lia, nek servistino ... En mia ĉeesto li prenis alian ... ridis li kaj ĵetis ŝin sur sofon ... Ĉiujn li prenas, edziniĝintajn virinojn kaj putinojn kaj infanojn ... Kanajlo!

Kanajlo! Kanajlo!” — Kaj Antonia aŭdis foje, dum ili parolis en la najbara ĉambro kaj la patro gaje diris: ”Sed kial plendi?

Ĉu vi opinias, ke mi ne konas vian kavaliron? Hontu! — deksesjara knabeto!” — La patrino frapfermis la pordon kaj la patro komencis ridi ...

Venadis kiel gasto amiko de la patro. Kiam li venis unuafoje, li rimarkis la ĉeeston de Antonia; li paŝis al ŝi kaj karesis ŝin vange; lia mano estis glata kaj malvarma kiel fiŝo. ”Antonia, kompatinda!” li diris, sed ankaŭ lia voĉo estis glata, glita kiel fiŝo. Poste li venis ofte, eĉ se la patro ne estis hejme.

Li invitis foje, ke Antonia sidu en lia sino, sed Antonia sentis abomenon antaŭ li, ŝi skuiĝis, kiam ŝi sentis lian glatan kaj malvarman manon. Ŝi foje pretere rapide tuŝis lian vizaĝon kaj ŝi rekonis, ke lia vizaĝo estas kiel lia mano kaj lia voĉo — oldeca, naŭze glata ... Tiel okazis, kiam foje estis malhele en la ĉambro, ke li ŝin ĉirkaŭprenis kaj premis ŝin al si; Antonia ne povis peti, nek povis voki helpon; liaj tremantaj manoj ŝin strangolis kaj pro timo ŝi ne povis moviĝi. Li balbutis kaj el lia buŝo falis naŭziga guto sur ŝian vizaĝon. ”Antonia! ... Antonia!” ... Kiam li foriris, ŝi komplete tremis pro honto kaj angoro kaj ŝi kuŝiĝis en la lito ... Li venis daŭre, tagon post tago kaj Antonia ne povis sin defendi, ŝi ne kuraĝis voki helpon. Li estis pli kaj pli terura, tutan ŝin li konkeris kaj ŝi obeis kaj plenumis liajn postulojn. Ŝiaj vangoj kunfalis, ŝi dormis maltrankvile; ŝi ektimis ofte, ŝi subite vekiĝis kaj ŝi fartis malbone ...

Venis tio brue kaj fortege, kiel granda uragano estis, kvazaŭ la plafono ekbalancus kaj skuiĝus la tuta domo. La patro frapis la oldulon per pugno, li kaptis lin malmole kaj pezaj paŝoj glittiriĝis kontraŭ la pordo. ”Kanajlo! Kanajlo!” Poste li paŝis al Antonia kaj puŝis ŝin brute en angulon; li haltis meze de la ĉambro, poste li senvorte foriris kaj fermis la pordon post si, kvazaŭ li ricevus novan ideon. Jam tiuvespere venis fremdaj homoj; la patro parolis kun ili en sia ĉambro, li kriis kaj post tio fariĝis silento. La patrino venis per siaj rapidaj paŝetoj en la ĉambron, ekscitite spiranta: ”Okazu laŭvole! Jen la salajro — sufiĉe li ricevis! ... Via patro troviĝas en karcero, Antonia, en karcero! Dio atestu, ke li finas en karcero!” ...

Ekridis ŝi nenature kaj ŝi foriris ... Antonia ne komprenis, vivis ŝi kiel en la ŝtormo meze de la arbaro. Kaj baldaŭ venis homoj por ŝin kunpreni; adiaŭis ŝi sen tristeco kaj ĝoja ŝi estis, kiam brue veturis la kaleŝo sur la ŝtonpavimita vojo — Dio scias kien, en kiun landon. Tien probable, kien pilgrimas ŝia sopiro, kie brilas la pura suno kaj per senkulpa mano karesas vangojn. Jes, al tiuj lokoj, ja la kaleŝo bruveturis senĉese longe, longa estis la vojo kaj malproksime jam estis la hejmo kun sia tuta malhela kaj mucida angoro ... Kiam ŝi alvenis, gajaj voĉoj ŝin salutis; patrinecaj manoj ŝin levis kaj ŝi sciis, ke pura kaj afabla estis la vizaĝo, kliniĝinta al ŝi, tiel pura kaj afabla kiel la suno, kiu brilis tie proksime kaj kiel sonoriloj, kiujn ŝi foje aŭdis de malproksime kaj ili invitis ...

Malproksime estis la hejmo. — Ŝi klinis la kapon kaj ne rezistis, kiam ŝi sentis la glatan voĉon, kiu invitis hejmen; kvazaŭ ŝi paŝus propravole kaj gambtremete en nigran arbaron, kunfronten al angoro.

”Bele nun estas hejme!” diris la patro. ”Kaj ne decas, ke vi estu en malsanulejo! Ni prizorgos por vi instruiston kaj ankaŭ Lucia nun estas hejme. Ĉu vi ne estas ĝoja?”

” ̄oja mi estas, patro!” respondis Antonia, sed ŝia voĉo estis kiel kanaria krio, dum ĝi frapis kontraŭ la fenestra vitro, falis sur la breton kaj mortis.

Ŝi iris tra la porda kadro kaj sin turnis. Kaj tiumomente estis ŝiaj okuloj, kvazaŭ ili komencus vidi: vaste ili estis apertaj kaj plenaj ili estis de angoro.

Tiel revenis Antonia en la vivon. Revenis ŝi en la valon; sur la monto brilis printempo, bela kiel neniam antaŭe ...

IX

Ekstere brilis printempo, bela kiel neniam antaŭe. La tuta ĉambro estis plena de la suno, ĉiuj koroj estis de ĝi plenaj. Kaj espero, antaŭe tiel necerta, leviĝis al la klara celo kaj ĝin atingis.

Leviĝis foje Manjo en la lito, sveltaj manoj sin apogis sur kuseno kaj ŝi rigardis tra la fenestro. Tie supre brilis peco de lazura ĉielo; ŝajnis al ŝi, ke ĝi estas proksime, tiel proksime, ke ŝi preskaŭ povus ĝin tuŝi; rigardis ĝi gaje suben, rekte al ŝiaj okuloj, ridis kaj ŝin invitis ...

Aŭtuno estis, kiam venis Manjo, tiam ankoraŭ juna kaj infaneca. Ne pasis nur vintro dume, longa vivo dume pasis.

Ŝia vizaĝo ŝanĝiĝis plene; blanka ĝi estis kiel antaŭe kaj eta, sed nenio infaneca plu troviĝis sur ĝi. En ŝiaj okuloj ne plu sentiĝis maltrankvilo kaj timemo; ili rigardis serioze kaj rezigne, kiel rigardas okuloj de oldulo, kiu konsumis sian vivon ...

Io trakuris ŝian korpon en la unua vespero kaj ŝi ekploris; nun jam estis malproksimege tiu vespero kaj ĉio, kio okazis antaŭ ĝi.

Venadis la patrino kaj kunportis donacojn; Manjo tamen sentis, ke la patrino venas el ege malproksima loko, el alia mondo; vidis ŝi ŝin kiel tra diafana kurteno, kompatindan pilgrimantinon, kunportanta donacojn. Kaj la patrino rakontis pri la hejmo, pri najbaroj, pri tuta tiu malproksima mondo; ĉio, pri kio ŝi parolis, estis trista kaj malgrandformata kaj ridinda, tiel ke Manjo ne aŭskultis atente kaj nur fojfoje ridetis, kvazaŭ kompate. Apenaŭ ŝi konsciis, ke temas pri kompato; prenis ŝi foje la manon de la patrino kaj ĝin premis per ambaŭ siaj maldikaj ostecaj manoj, tirante la patrinon al si — kompatindan, lacan, laboristan manon. Poste ŝi lasis ĝin, ŝi ne konsciis plu pri sia kompato, ankaŭ ne pri la patrino, ŝi rigardis tra la fenestro, kie brilis la suno kaj invitis ...

Ŝia korpo jam preskaŭ tute malaperis. Maldikaj, kurbiĝintaj kaj volviĝintaj ostetoj estis kovritaj per diafana haŭto; ŝiaj fingroj estis kiel longaj birdaj ungoj; vangoj ne plu ekzistis, ŝiaj lipoj fariĝis pli maldikaj, el profundaj kavoj rigardis nenature grandaj, trankvilaj okuloj. El la ostoj gambaj kaj dorsaj disvastiĝis malsano en ŝia tuta korpo. Malfermiĝis vundoj surnuke, aperis krustoj ĉe la oreloj, ŝveliĝis subite eĉ ŝiaj polmoj kaj pro longtempa kuŝado vundiĝis ankaŭ ŝia dorso. Post tio translokiĝis la malsano en ŝian pulmon kaj fine en stomakon. Ŝiaj lipoj estis varmegaj kaj ili vundrompiĝis, en iliaj anguloj kolektiĝis ŝaŭma salivo.

”Ĉu vi tre suferas, Manjo?” demandis la patrino kaj larmgutoj glitis sur ŝiaj vangoj.

Manjo ekmiris; nur iomete ŝi ridetis kaj skuis sian kapon, ĉar la haroj daŭre falis sur ŝian frunton kaj tiklis ŝiajn vangojn. Vidis ŝi la patrinon kaj pensis, kial glitas larmoj sur ŝiaj vangoj; sed jen, pro ŝi ili glitas! ...

La patrino ploris, sed Manjo ne estis trista kaj ŝi ne suferis. Kio estas sufero? Tie malproksime ĝi estas, ekstere, profunde el la valo ĝi zumas. Foje ŝi ĝemspiris, turniĝante en la lito, sed ŝi mem ne aŭdis sian ĝemspiron kaj ne sentis ĝin. Ŝi spertis suferadon lastafoje, kiam mortis la kanario. Kompatinda kanario, mortigita de la vivo ...

Foje ŝi kunpremis okulojn; ŝi ne estis dormema, nur ŝi ne emis rigardi. Venis la patrino; Manjo aŭdis ŝiajn paŝojn, sed ŝi ne levis la palpebrojn. Kaj kiam la patrino paŝis al la lito, ŝi ekploris laŭte. ”Manjo! Manjo!” Kial do ploras la patrino?

Malfermis ŝi iom post iom siajn okulojn, ŝi ekridis kaj etendis la manon. ”Ĉu vi ankoraŭ konas min, Manjo?” Kiel infanaspekta estas la patrino! Kiel infana vizaĝo estas ŝia vizaĝo, plena de larmoj kaj timiĝinta. Kial ŝi ne konus la patrinon?

Sed ŝi ne emis paroli kaj ŝi mem ne sciis, kio okazis, — denove kunpremiĝis ŝiaj palpebroj kaj nur iomete brilis la blankaj okuloj tra la malhelaj brovharoj. La patrino genuis apud la lito, kaŝante la vizaĝon sub la littuko, plorante. Tiam venis sacerdoto, Manjo lin ekkonis laŭ lia peza kamparana iro, ĉar li portis per najloj ferumitajn ŝuojn. Ŝi ne ŝatis lin; altstatura kaj magra li estis, ankaŭ lia vizaĝo estis alta kaj magra kaj lia nazo elstaris kiel birda beko. ”Ne ploru, sinjorino, ne ploru. Estu ĝoja, ke Dio ŝin vokos al si. Tia vivo — ne estas vere vivo. Ŝi estas ĝena por la mondo kaj por si mem ... ” Manjo aŭskultis kaj ridis en sia koro. El malproksimo venis tiuj ĉi voĉoj, sed ili estis pure klaraj kaj kompreneblaj. El la valo aŭdiĝis parolo, tiel serioza kaj solena, kiel parolas infanoj, kiam ili sin aranĝas plenkreskaj kaj marŝas tra la ĉambro, tenante ĉifonpupon en la manoj aŭ la cilindroĉapelon de la patro sur la kapo kaj lian longan pipon en la buŝo ... Kaj pri morto ili parolas kun respekto kaj timo, kiel infano parolas pri feo ... Kompatinda patrino, plorplena infano, kompatinda beknaza kaplano! Pro kio via kompato? ...

Ili parolis pri morto, tiel ankaŭ Manjo pensis pri ĝi. Baldaŭ post tio, kiam ŝi venis, ŝi rimarkis ĝin kaj rapide alkutimiĝis, kvazaŭ temus pri amikino, najbarino. Jes, en la ĉambro ĝi estis, olda estiminda panjo, paŝante silente kiel fratulino Cecilia, ĝi paŝis jen al tiu, jen al jena lito kaj ĝia vizaĝo estis afabla. Sidis ĝi dumnokte en la angulo, sur la malalta seĝo, kalkulante globetojn de sia rozario kaj dormetis ... Ĉiuj sciis, ke ĝi troviĝas en la ĉambro kaj ne atentis pri ĝi, ankaŭ ili malofte pri ĝi parolis, ĉar ili nek antaŭ ĝi sentis timon, nek amon. Tie ĝi estis, kiel tablo meze de la ĉambro, kiel blankaj vandoj, kiel dormetanta lumo antaŭ la kripo ...

Nur iam Manjo ektimis; estis dumvintre, kiam ŝiaj vangoj ankoraŭ estis plenaj kaj ŝiaj okuloj ankoraŭ rigardis malpacience. Ĉe la lito troviĝis la patrino kaj fratulino Cecilia kaj la patrino estis tute ĝoja, ĉar troviĝis kelkaj sangogutoj en la vangoj de Manjo. Kaj tiam diris fratulino Cecilia: ”Ankoraŭ troviĝas ebleco, ke la afero turniĝos al pli bona stato kaj printempe ŝi povus nin forlasi ... ” Manjo, sidanta, apogis sin je la kapkuseno, tiel tiuj vortoj ŝin ekscitis. Tiam Manjo ne sciis, ĉu ŝi ekscitiĝis pro ĝojo, ĉu pro timo. Sed dumnokte ŝi sentis siajn vundojn, ŝi palpe tuŝis sian malsanan korpon plorante ... En tiu tempo la vizaĝo de Morto estis pli fremda kaj pli terura ol post tio, ne ankoraŭ ĝi estis afabla oldulino, enhejmiĝinta en la ĉambro — sed en tiu vespero ĝi vokis ŝin. Trista ŝi estis kaj ŝi ne komprenis kaj ankaŭ ne pensis pri tio, de kie venas la tristo ...

Sed nun ŝi komprenis ĉion, ŝiaj pensoj, antaŭ tio maltrankvilaj, malklaraj, nun marŝis sur la bela ebena vojo, rekte al la celo, de ĉiam por ŝi destinita, de ĉiam de ŝi antaŭsentita.

Same kiel floro en varma ĉambro disfloris ŝia animo, dum ekstere, en malvarma aprila vetero apenaŭ komencis krevi la unuaj ĝermoj.

Infanece kaj malracie ŝi iam esperis je ”alia vivo”, pri kiu rakontis al ŝi la patrino, ke ĝi ie troviĝas, ke ĝi subite venos, ”post kristnasko probable aŭ post pasko ... ” Sed ĝi ne venis, pasis kristnasko, pasis pasko, la patrino sidis antaŭ la lampo, profunde kliniĝinta, zorgemo sulkigis profunde ŝian vizaĝon.

Malracia estis tiu espero, espero je miraklo. ”Nur plu hodiaŭ kaj morgaŭ, post kiam mi vekiĝos, ĉio estos alie ...”

Neracia kaj nekonstanta espero, kreskinta el la malsana koro, el la zorgemo kaj sufero, perdita, vaganta sur la deklivaj padoj, malproksime de la bela ebena strato. Antaŭsento estis tiu ĉi espero, maltrankvila kiel antaŭsento, malkreskanta, jen alte flamiĝanta, najbaro al malespero kaj atendado ...

Tiel ĝin sentis Manjo, ĝis ŝia animo disfloris kiel floro en varma ĉambro.

Nun ŝi malfermis la okulojn kaj rigardis kontraŭ ĉielo, kiu invitis, kaj ŝi ekridetis ...

Ekstere estis printempo, bela, kiel neniam ĝis tiam. La knabinoj rigardis al la ĉielo, kiu brilis klare kaj varme, al la gaja suno, kiu ridis kaj tra la fenestro venis svati, ili preparis sin por foriro. Strangajn rakontojn ili rakontis kaj en tiuj rakontoj estis tiom da glorhava atendado! Ĉiuj, kiuj povis survojiĝi, preparis sin por foriro, en belan landon, en alian vivon. Multaj estis tie jam pasintjare kaj ili rakontis, per pura kaj mistera gajo, kiel infanoj rakontas pri sankta Nikolao, kristnasko kaj pasko.

Fine de majo ili survojiĝas. Kiel al gaja nupto, feste vestitaj, ridantaj kaj jubilantaj. Fratulino Cecilia iros kun ili; sube antaŭ la granda pordo atendos tri ĉaroj, la ĉevaloj senpacience frapos per hufoj, la stiristo retrorigardos kaj instigos.

”Rapide, rapide, por ke ni ne maltrafu la trajnon!” Rapide, rapide ek! Kaj sur vastaj, senmezure longaj stratoj, preter altaj domoj, tra polvoplena urbo. Adiaŭ, polvoplena urbo, adiaŭ sinjorino grafino! Estu laŭdata Jesuo Kristo! ... Jen ek en fervojvagonojn; jam hurlas la trajno, jam ekkrakis, skuiĝis la vagono ... Adiaŭ, urbo, adiaŭ valo, adiaŭ vivo! La trajno skandas, egalritme, obtuze, estas frapado kiel tiktakado de nevidebla giganta horloĝo. Ek al fenestro, infanoj! Jen ekstraordinare granda urbo tie sube, kun sennombre multaj sveltaj altaj fabrikkamentuboj — la urbo estis kaj jam pasis, ĝi sinkis.

Kaj nun jen, kampoj kaj herbejoj kaj altaĵoj, alia mondo, nova vivo ... Suno, suno, suno! Kie estas tiu suno, kiu brilis tie sube? Ne plu ĝi ekzistas, nur plu espero ĝi estis, nur antaŭsento! Kaj ĉi tie estas la suno, ĝi disvastigas sian reĝan riĉon sur la tuta vasta firmamento, sur la tuta vasta tero. Alta kaj supermezura, ĉio estas droninta en ĝi ... Tiel Dio honorariis la firman kredon ...

Kaj tiu kredo estis pli kaj pli maltrankvila, ju pli belaj estis la tagoj kaj pli varmaj la noktoj. Survojen, survojen! ... Tie la tuta pejzaĝo estas senfina ĝardeno. Balanciĝas la arboj en sunplenaj sonĝoj; la floroj revas kaj la homo preteriras kaj aŭdas la revojn kaj iĝas feliĉa, en la suno kaj sonĝoj perdita.

Papilioj flirtas en la aero kaj sammaniere, kiel ili moviĝas en la varma hela aero, estingiĝas kaj bruliĝas iliaj flugiloj ...

En iliaj koroj estis firma kredo, atendanta realiĝon. Kiam ili dumvespere flustris, sonĝis kun vaste apertaj okuloj, strangaj, helaj kaj dolĉaj fabeloj transplektis la someran hejmon, troviĝinta sub la vera suno, meze de la vasta ĝardeno. Noktprofunde ili flustris pri la fabelo, kiu efektiviĝas, sonĝis ili dumdorme ĝis la mateno pri mirinda verdkreskaĵo, altaj arboj, balancantaj envente, pri floroj, revantaj. Kaj de la arboj pendis oraj pomoj, arĝenta estis la sablo sur senvoĉaj padoj, princoj tie promenis, belaj kaj junaj; en arbusto sidis gnomo kun granda peltĉapo surkape, flaranta tabakan pulvoron. Ili postkuris unu la alian sur la herbejo, kie mola herbaro kreskis ĝisgenue, ili estis vestitaj en malpezaj ĉemizoj el arĝenta araneaĵo, ili sin ĉaskuris reciproke kaj ridis, tiel ke la tintanta voĉado etendiĝis ĝisĉielen, kie sidis fratulino Cecilia sur malalta ora seĝeto, plektante ŝtrumpojn, rigardante suben kaj ridetante; sed post la barilo sidis sinjorino grafino, petante, ke oni malfermu al ŝi la pordon; ŝia nazo estis tre stranga, simila al saligita panplektaĵo; kaj Aloiza paŝis tien —”Estu laŭdata Jesuo Kristo!” — kaj ŝi detranĉis la krakenon ...

Manjo foje aŭskultis, kiam ili interparolis. ”Kial ni atendas?” —”Por ke Manjo mortu. Ŝi suferus, ĉar ŝi pensas, ke ŝi venos kun ni.” —”Pasintjare en tiu sama tempo ni jam troviĝis ekstere kaj ne estis tia suno kiel ĉijare. Jes, ekstere ĉio jam estas verda, ĉio floras.” —”Kial ŝi ne mortas?” —”Morgaŭ probable ... Nur ĝis dimanĉo ni plu atendos, kaj se ŝi ne mortos, ni iros.” — Manjo demandis matene al fratulino Cecilia: ”Ĉu mi ne iros kun vi?” —”Kompreneble, ke vi kuniros!”

Kaj dum la suno brilis tiel gaje kaj varme, Manjo ĉirkaŭrigardis en la ĉambro kaj vidis ĉiujn okulojn direktitaj al ŝi. Observis ili ŝian vizaĝon, ŝiajn maldikajn manojn, ŝiajn bruligitajn lipojn, subaŭskultis ili, kiamaniere ŝi ĉasis sian spiron. Kaj ĉiuj okuloj ŝin petis: ”Jen, Manjo, mortu!” Ja ekstere brilis la suno kaj invitis, ĉiuj koroj leviĝis al ĝi.

En alian mondon, novan vivon! Ek survojen! Ek survojen!

Neniam pensis Manjo, ke ŝi povus ne iri kun ili, eĉ por momento ŝin ne trakuris tia timo. Ankaŭ ŝia kredo estis firma, kredo je alia mondo, en alian vivon, ankaŭ ŝi urĝis tien, kie brilas la aŭtenta suno kaj la tuta pejzaĝo estas unu nura ĝardeno ...

Apenaŭ komencis tagiĝi, jam mistere eksusuris en la ĉambro, la knabinoj leviĝis kaj rapide sin aranĝis, festtaga etoso legiĝis sur ĉiuj iliaj vizaĝoj. Ankaŭ Manjo vekiĝis, leviĝis iomete ŝiaj brovoj kaj ŝi rigardis ĉirkaŭe en la ĉambro. ”Nun do ni finfine iros!” ŝi pensis. Fratulino Cecilia paŝis senvoĉe, surfingre; ŝi paŝis al la lito kaj sin klinis, sed ŝi ne vidis, ke Manjo vekiĝis. Karese ŝi iris per la mano trans ŝian frunton, per poŝtuko ŝi viŝis ŝian ŝviton kaj ŝi tiris la litkovrilon ĝis ŝia kolo ...

Fariĝis tago, ekbrilis la suno sur la vando. Ek survojen, ek survojen!

Manjo sin movis, ŝiaj maldikaj mallertaj manoj klopodis levi la litkovrilon. ”Tempo estas,” ŝi pensis. ”Oni devas leviĝi kaj sin prepari!” Sed jen, ŝia kapo ne leviĝis, ŝiaj gamboj ne movis sin. Ŝiaj duone apertaj okuloj maltrankvile serĉis, ŝia mano palpis laŭ la litkovrilo, ĉe la kapkuseno; sed la festotaga vesto ne troviĝis sur la lito. Bone, sur la seĝo ĝi verŝajne kuŝas kaj oni devus rigardi. Moviĝis la lipoj dezirantaj voki fratulinon Cecilia, sed ŝi jam forgesis, subite ŝiaj pensoj flugis alimotiven. Kiel ŝi povus survojiĝi sen la patrino? Tiel longe esperis la patrino je tiu alia vivo, sed nun ŝi ne estas ĉi tie, kiam oni devus survojiĝi ...

Jam ĉiuj knabinoj estis vestitaj, ili sin movis kiel etaj ombroj; sunradioj sur la vando reflektis pli kaj pli hele. Moviĝis la ombroj, krakbruis obtuze kaj malfermiĝis la pordo. Tiam fratulino Cecilia turnis sian rigardon, malforta sopranvoĉo leviĝis el la lito. Ŝi klinis sin kaj aŭskultis; ŝiaj okuloj lace malfermiĝis kaj maltrankvile ekbrilis, ŝiaj lipoj komencis flustri ion nekompreneblan. ”Jes, Manjo, vi kunvenos!” Kaj fratulino Cecilia iris kaj kunportis al ŝi festtagan veston. Manjo ekridetis; ŝia kredo estis firma kaj fortega; ne trairis ŝin timsento, nur ŝi miris, ĉar ne troviĝis la festtaga vesto sur la lito kaj ĉar la aliaj knabinoj sin aranĝis tiel senvoĉe kaj kontrabandece, kvazaŭ ili volus ŝin trompi kaj lasi sola ... Eksusuris ekstere, ekkrakis kiel ĉarradoj sur la ŝtonpavimita vojo ... Ek survojen, ek survojen! La suno jam apenaŭ povas atendi, la floroj aromas kaj logas ... Oni devus sin rapide vesti kaj plekti harojn en belan longan plektaĵon kaj post tio, ek survojen ...

Jen, malfermiĝis la pordo, venis la patrino. Ombro nura staris apud ŝia lito, sed Manjo rekonus sian patrinon, eĉ se ŝi ne turnus sian vizaĝon. Ĝustatempe venis la patrino, kaj nun, ek survojen al la dezirata alia vivo ... Ŝiaj manoj glitis laŭ la litkovrilo, ŝiaj fingroj spasmis, sed la festotaga vesto estis tiel peza, ke ŝi ĝin ne povis levi ... Tiam ŝi unuafoje sentis maltrankvilon, io malhela kaj malsaneca nestiĝis en ŝiaj pensoj, ŝi suspiris. Kiel en sonĝoj ŝi aŭdis la ploron de sia patrino ...

Maltrankvilo ekregis en ŝia interno, ĉar ŝi ekhavis impreson, kvazaŭ la ĉaroj ekveturus sur la falsa vojo — suben al la valo, kie estas nokto kaj sufero ... Ŝiaj lipoj moviĝetis, ŝi eligis krion, sed voĉo ne aŭdiĝis. Tiam Aloiza sin turnis rigarde: ”Jen, ni devas veturi tra la valo ... kiamaniere ni cetere povus supreniri?” Jes, laŭ longaj stratoj, tra la polvoplena urbo ... La ĉaroj tamburetas sur la ŝtonpavima vojo — adiaŭ, polvigita urbo, adiaŭ, sinjorino grafino! ... Agrable luliĝis la ĉaroj kaj kondukis ŝin en dormon ...

Gaja procesio meandris el la valo, kie troviĝas la nokto kaj la sufero. Vipoj klakis, ĉevaloj henis kaj iliaj piedoj huffrapis sur la ŝtonpavimita vojo. Sur la ĉaroj kantis junaj voĉoj, pli kaj pli malalten sinkis la valo, sed tie supre jam brulis montetoj, la suno iris renkonte al la procesio, ĝiaj haroj brilreflektis, el oraj radioj plektitaj ... Salutata estu Kristo, la fianĉo, vi ofereme amata, tiel pene atendata! ... Salutata! ...

F I N O Ivan Cankar (1876-1918) verkisto inter Vieno kaj Labako (Ljubljana) Vinko Oŝlak La genio de slovena literaturo ne estas proza, ne estas drama, eĉ ne estas pripense esea, ĝi estas lirika. Ĉu do strange, ke la ĉefa klasikulo de la slovena prozo estas verkisto, kiu efektive pli poeziis ol prozis, pli metaforis kaj ritmis ol eposis kaj rakontis? Ne nur tio. Ivan Cankar komencis sian literaturan karieron kiel poeto, lia Erotika, aperinta en la jaro 1899 ĉe la sama eldonisto Schwentner, kiel poste preskaŭ ĉiuj liaj prozaj verkoj, estis kolekto de poeziaĵoj, talentitaj poeziaĵoj, tamen por postuloj de la aŭtoro ne sufiĉe talentitaj, ja li aspiris geniecon aŭ li volis retiriĝi — kaj li retiriĝis poete, vidinte, ke li ne povos konkurenci kun sia samtempulo kaj literatura samskolano (moderno) Oton Župančič (1878-1949).

Estiĝis iaspeca neformulita interkonsento: Župančič, kiu neniam eksperimentis proze, fariĝis laŭ la prijuĝo de la literaturhistorio la dua plej granda slovena poeto post Prešeren (1800-1849), dum Cankar, kiu eksperimentis poezie, fariĝis laŭ la sama prijuĝo senkonkurence unuaranga slovena prozisto. Sed, tion mi volas ĉi tie emfazi, lia prozo prozas nur laŭ sia ekstera formo; laŭ sia spirito kaj eĉ laŭ multaj internaj formoj ĝi estas efektive poezio. Ankaŭ la ĉi tie tradukita verko, novelo, efektive poezio, ĉar la genio de tiu ĉi popolo estas esence poezia kaj ne povas naski kaj eduki veran proziston, kiel eĉ malpli ĝi povas naski kaj eduki veran dramiston. Tro grandaj kaj pezaj estis la historiaj maŝoj, kiuj premis tiun ĉi dumilionan popolon ek de ĝia setliĝo en la 6-a jarcento post Kristo inter Alpoj, Panonio kaj Adriatiko, ke sub ilia premo evoluu rapsodia rakonta tekniko, skribita per amorfa karbo de epiko. Sub gigantaj premoj — inter tri grandaj popoloj, iliaj lingvoj kaj kulturoj (germana, itala, hungara), sed eĉ pli decide, ilia politika, militista kaj ekonomia povo — la sama karbo, kiu en normalaj cirkonstancoj fariĝas amorfa grafito por produkti prozajn krajonojn, estiĝis laŭ la konata fizika leĝo diamantoj por ĉizeli vortŝparajn lirikajn arabeskojn. Eble la sola vera escepto de tiu regulo estis ankoraŭ ĉiam subtaksata — parte pro sia politika engaĝiĝo, estante grava funkciulo de Kominterno kaj samtempe partia rivalo de Tito kaj lia kliko — Lovro Kuhar-Prežih (1893-1950) kun siaj romanoj, kiuj iasence memorigas al la tradicio de granda rusa prozo.

Ivan Cankar naskiĝis la 10-an de majo 1876 en la vilaĝo Vrhnika sude de Labako (Ljubljana) al malriĉa tajloro kaj dommastrino. La sufiĉe pedagogie interesiĝinta paro ̨estro per proprapoŝa stipendio ebligis al Ivan Cankar frekventadon de reala gimnazio en Labako. Post tio li translokiĝis al Vieno, kie li enskribis teknikan studadon, kiun li poste neglektis, ĉar li sin tute dediĉis al verkado. En Vieno li kelkfoje ŝanĝis loĝejon kaj okaze serĉis sian estontan fianĉinon jen ĉe tiu, jen ĉe iu alia filino de sia ĉambromastrino. En Ottakring, tiam proletaria kvartalo de Vieno, li konatiĝis kun la ”laborista demando” kaj fariĝis laŭ sia konvinko socialdemokrato. En tiu senco li en la jaro 1907 eĉ kandidatis ĉe la tutregnaj balotoj por la viena parlamento sur la listo de jugoslaviaj socialdemokratoj. En la medio de Ottakring estiĝis la plej konataj kaj oftaj motivoj de lia prozo. En liaj mallongaj noveloj ofte aperas ĉe ̨aj nomoj, ja Ĉeĥoj tiutempe amase alloĝiĝis en Vieno kiel proletarioj. Pri lia multjara restado en Vieno memorigas memortabulo, muntita sur la domo en Lindauergasse 26.

Ivan Cankar ĉerpis sian kulturan horizonton el la renoma germana libroserio Reklam, en kiu ĝis nia tempo aperas la plej gravaj verkoj de germanaj kaj tutmondaj klasikuloj. Lia tiama mondpercepto estis miksaĵo de iaspeca niĉeismo (laŭ F. Nietzsche, 1844-1900) kaj vulgara marksismo, kiu tiam disvastiĝis ĉe la socialdemokratoj en formo de maldikaj broŝuroj. Nur post la jaro 1910, kiam Cankar revenis al sia patrujo kaj stabiliĝis en Labako, li revenis ankaŭ al sia katolika kredo, kvankam certajn elementojn de socialdemokratio li neniam forlasis. La aŭtoroj, kiuj lin plej forte inspiris, estis apud Biblio: Dostojevski, Emerson, Nietzsche, Gogolj, Tolstoj, Heine, Ibsen, Verlain, Baudelaire, Maeterlinck.

Tamen tiu mondpercepta orientiĝo priskribas nur la eksteran flankon de Ivan Cankar. En sia spirita strukturo li esence ligiĝis al bibliaj fontoj. Lia obsedo estis paska kredo je resurekto, kiun li projekciis ankaŭ al sia popolo kaj en la tempo de sia socialdemokratia engaĝiĝo al la proletaria klaso.

Komunistoj poste miskomprene proklamis lian novelon Servisto Bartolomeo kaj lia rajto (1907) — tradukita en Esperanton de Franjo Modrijan — poeziigo de la Komunista manifesto de Marx kaj Engels. Efektive tio estis multe pli socialdemokratigo de la kristana evangelio. Ne nur liaj motivoj kaj eĉ unuopaj titoloj (ekz. Resurekto kaj renaskiĝo ...), eĉ la lingvo mem estas biblistila. Oni ne povas plenĝue legi la prozon de Cankar, se oni ne konatiĝis bone kun Biblio kaj speciale kun Nova testamento. Ankaŭ en tiu ĉi senco la komunistoj, kiuj post 1945 ĝis sia fiasko en 1989 provis alproprigi al si lian arton, per sistema forigo de ĉiuj religiaj kaj tiel ankaŭ bibliaj enhavoj el la publika lernejsistemo, ne utilis al lia literaturo.

Kontraŭe, la nuna generacio, krom tiuj, kiuj hejme kaj private frekventis religiinstruon, ne povas kompreni la kernajn kategoriojn de Ivan Cankar.

En sia mondpercepta kaj politika orientiĝo Ivan Cankar samtempe kritikis la katolikan devojiĝon sub la formo de klerikalismo — sed eĉ pli li kritikis kaj malakceptis la doktrinon de liberalismo. Kiel sociale sentema homo li tuj vidis, al kiaj konsekvencoj por etbienuloj kaj proletarioj kondukas la senbrida profitavido de liberalisma burĝaro. Liberalismon li malakceptis ankaŭ el nacia motivo, ja ĝi estis ligita kun programo de germanigo de la slovena popolo — kaj Cankar bone prijuĝis, ke la katolika eklezio efektive estis la lasta kaj plej firma ŝirmilo kontraŭ la germaniga ondo.

Komunistoj en sia historiografio senĉese ripetis la epizodon pri la jam menciita poemkolekto Erotika. La tiama labaka episkopo Bonaventura Jegliĉ kolektis ĉiujn disponeblajn ekzemplerojn de tiu ĉi libro kaj ilin forbruligis. Tiu ago certe ne honorigas la tiaman kulturan nivelon de slovena katolikismo. Sed komunistoj forgesis diri la tutan veron: episkopo Bonaventuro Jegliĉ ĉiujn ekzemplerojn de tiu ĉi tiam vere provoka libro private aĉetis kaj el sia poŝo pagis, kontraste al komunistoj, kiuj detruis multajn valorajn librojn, tamen ne deaĉetante, sed simple konfiskante ilin! Cankar el tiu en si mem ne tro saĝa kaj honora ago profitis, ĉar lia eldonisto tuj reagis al tiel kompleta deaĉeto per nova eldonkvanto. Cankar ne estis vokita antaŭ tribunalon, kiel estis vokitaj dekoj da liaj kolegoj en la tempo de komunista regado en Slovenio. La aŭstrohungara imperio ne havis tro noblan rilaton al siaj nacioj, sed ĝi estis kompare kun aliaj landoj bone regita jura ŝtato kun granda jura sekureco de unuopa civitano. Ilustru tion epizodo el la tempo tuj antaŭ la unua mondmilito. Cankar havis en la jaro 1913, do en la plej malfacila tempo por aŭstra imperio, en Triesto prelegon sub la titolo Slovenci in Jugoslovani (Slovenoj kaj Jugoslavoj), en kiu li publike kriis: ”Venis la tempo, ke pereu la olda putino Austrio ... ” Por tiu delikto li estis punita per 1 semajno de enkarcerigo en Labako. Tiel idilia ”persekutado” bedaŭrinde per la pereo de Aŭstrio por ĉiam malaperis el tiu ĉi parto de Eŭropo.

Sed ni revenu al la ĉi tie prezentata libro, La domo de Maria helpantino. La sanatorio, kiun Cankar ĉi tie — kompreneble en sia ekstreme groteska maniero — literaturrakonte prezentas, ankoraŭ nuntempe funkcias. En ĝi oni antaŭ kelkaj jaroj eĉ prezentis la germanan tradukon de tiu ĉi libro. La tuta rakonto havas ”duoblan valizfondon”, kiel oni kutime diras pri literaturo kun pluraj signifotavoloj. La unua, pli videbla, estas socia, resp. sociala. En granda hospitala ĉambro kuŝas knabinoj pliparte el malriĉaj familioj. Ilia plej ofta malsano estas la tipa proletaria malsano de la 19-a jarcento: ftizo. Sed pli kaŝita kaj verŝajne por la tuta rakonto eĉ pli grava tavolo estas la erotika. La apero de la libro en la jaro 1904 provokis la tiaman legantaron kaj recenzistojn en ĝis tiam nekonata grado. Eĉ recenzistoj, kiuj ne povis ne rekoni al Cankar brilan lingvan stilon, riproĉis al li ne malpli ol ”pornografion”.

Kobal, recenzisto el la katolika tendaro, skribis: ”Cankar do antaŭmetis novan libron en nia libromerkato ... Li donacis al ni novan artefakton, certe la plej grandan kaj plej perfektan artefakton, kiun ĝis nun naskis lia muzo. Sed ... li donacis al ni rafinitan, artiste perfektan pornografion.”

Bedaŭrinde neniu, nek tiuj, kiuj lian verkon kritikis (katolikoj), nek tiuj, kiuj ĝin aprobis aŭ laŭdis (socialistoj kaj unuopaj liberpensuloj), vidis la trian, plej profundan tavolon, la religian. La tuta teksto estas psalmo pri homa sopiro al transcenda resurekto, estas priskribo de adventeca naturo de la homa animo.

Li mem defendis sin per jena eldiro: ”Unu libron oni komplete mise, false kaj malice komprenis. Temas pri La domo de Maria helpantino. Ĉe tiu ĉi libro mi havis kiel rojo puran penson ... La ideo de la domo ne estas porkeca, sed tragika: dek kvar malsanaj knabinoj, kiuj mortante atendas je vivo kaj sano.”

Nuntempe, kiam ni scias, kio vere estas kaj povas esti pornografio, la verdikto de la severa katolika recenzisto Kobal provokas en ni mirantan rideton. Efektive ni estas privilegiitaj, ke ni povas legi tiun ĉi perlon de slovena klasika prozo, efektive pli poezio ol prozo, sen moralismaj okulvitroj de tiu tempo, en kiu Cankar vivis kaj verkis. Ne nur, ke la instituto el tiu tempo daŭre funkcias — kompreneble ne en la mizera stato, kiun pentris la verkisto — eĉ la priskribita mizero daŭre ekzistas, kvankam ne ĝuste en la nomita instituto. Nuntempe la tuta mondo transformiĝas al malsanulejo, en kiu junaj homoj, malsataj je vera amo kaj inklino, mortaĉas, eĉ se materie sategaj, eĉ se materie priluksigitaj, tamen spirite malplenaj kaj forlasitaj, de la spirita ftizo de nia epoko ...

Ankoraŭ rimarko pri la traduko. Ivan Cankar estas aŭtoro kun unika lingva stilo. Mi jam aludis, ke li lernis el Biblio. Ne nur enhave, sed eĉ stile. Lia prozo estas ritmigita, preskaŭ poezia, kelkloke vere poezia. Tradukisto en Esperanton havas la privilegion traduki en lingvon, kiu povas multe pli ol iu ajn alia lingvo kurbiĝi laŭ la linio de originalo. Tio havas sian prezon. Mi esperas, ke mi ne perdis per tio la enhavon, tamen la sintakso en Esperanto aperas unuarigarde iom stranga, foje eĉ ŝoka. Sed mi esperas, ke la leganto baldaŭ adaptos sin al tiu specifa trajto de la ritmigita prozo de Ivan Cankar. La sola ”neologismo”, kiun mi enkondukis, estas la esperantigita nomo de Ljubljana, ĉefurbo de Slovenio, kiun mi laŭ la latina ”Labacum” esperantigis Labako. Tion mi faris ne nur tial, ĉar Wien en Esperantujo estas konata kiel Vieno, sed precipe, ĉar ekzistas ankaŭ germana nomo de Labako: Laibach. Se oni rekte esperantigus la urbnomon el nuna slovena formo, oni do farus historian maljuston kontraŭ la germana nomo. Do, mi decidis, ke nek estu ”Ljubljano” nek ”Lajbaĥo”, sed neŭtrale, latindevene, Labako.

Bibliografio de Ivan Cankar Erotika (Erotiko, poemkolekto) — Ljubljana 1899 Vinjete (Vinjetoj, rakontoj) — Ljubljana 1899 Jakob Ruda (dramo) — Ljubljana 1901 Knjiga za lahkomiselne ljudi (Libro por facilanimaj homoj, noveloj) — Ljubljana 1901 Tujci (Fremduloj, romano) — Ljubljana 1901 Za narodov blagor (Por la popola bono, dramo) — Ljubljana 1901 Kralj na Betajnovi (Reĝo sur la bieno Betajnova, dramo) — Ljubljana 1902 Na klancu (Sur la dekliva vojo, romano) — Ljubljana 1902 Ob zori (Dumaŭrore, noveloj) — Ljubljana 1903 Življenje in smrt Petra Novljana (Vivo kaj morto de P.N., rakonto) — Ljubljana 1903 Gospa Judit (Sinjorino Judit, rakonto) — Ljubljana 1904 Hiša Marije Pomočnice (La domo de Maria Helpantino, romano) — Ljubljana 1904 Križ na gori (Krucifikso sur la monto, romano) — Ljubljana 1904 Potepuh Marko in kralj Matjaž (Vagabondo Marko kaj reĝo Mateo, rakonto) — Ljubljana 1905 V mesečini (En la lunhelo, noveloj) — Ljubljana 1905 Martin Kačur (Instruisto M. K., romano) — Ljubljana 1906 Nina (Nina, romano) — Ljubljana 1906 Smrt in pogreb Jakoba Nesreče (Morto kaj entombigo de J.

N., rakonto) — Ljubljana 1906 Aleš iz Razora (Alekso el Razor, rakonto) — Ljubljana 1907 Hlapec Jernej in njegova pravica (Servisto Bartolomeo kaj lia rajto, rakonto) — Ljubljana 1907 Krpanova kobila (La ĉevalino de Krpan, eseo) — Ljubljana 1907 Novo življenje (La nova vivo, romano) — Ljubljana 1908 Pohujŝanje v dolini šentflorjanski (Skandaliĝo en la valo de St. Floriano, dramo) — Ljubljana 1908 Kurent (Karnavalarlekeno, rakonto) — Ljubljana 1909 Sosed Luka (Najbaro Luko, noveloj) — Celovec/Klagenfurt 1909 Za križem (Postsekve de krucifikso, noveloj) — Ljubljana 1909 Bela krizantema (Blanka krizantemo, eseoj) — Ljubljana 1910 Hlapci (Servistoj, dramo) — Ljubljana 1910 Troje povesti (Tri rakontoj) — Celovec/Klagenfurt 1911 Volja in moč (Volo kaj povo, noveloj) — Ljubljana 1911 Lepa Vida (La bela sinjorino Vida, dramo) — Ljubljana 1912 Milan in Milena (Milan kaj Milena, romano) — Ljubljana 1913 Podobe iz sanj (Sonĝimagoj, noveletoj) — Ljubljana 1917 Mimo življenja (Preter la vivo, noveloj) Ljubljana 1920 Moje življenje (Mia vivo, noveletoj) Ljubljana 1920 Grešnik Lenart (Pekulo Leonardo, rakonto) Ljubljana 1921 Romantične duše (Romantikaj animoj, dramo) — Ljubljana 1922 Kolektitaj verkoj (Zbrani spisi I — XXI), Ljubljana 1925-1954 Elektitaj verkoj (Izbrani spisi I — VII), Ljubljana 1967 Kolektita verkaro (Zbrano delo I — 2699), Ljubljana 19671976 Esperantaj tradukoj Servisto Bartolomeo kaj lia rajto (Hlapec Jernej in njegova pravica) — trad. Franjo Modrijan Diversaj noveletoj en La Suda Stelo kaj aliaj Esperantorevuoj Germanaj tradukoj Martin Kačur, der Idealist (Instruisto Martin Kaĉur, romano), tradukis Erwin Köstler, Drava-Verlag, Klagenfurt/Celovec 1996 Traumbilder (Sonĝimagoj, rakontoj kaj noveloj), tradukis Erwin Köstler, Drava-Verlag, Klagenfurt/Celovec 1998 Aus Fremdem Leben (El fremda vivo, rakontoj kaj noveloj), tradukis Erwin Köstler, Drava-Verlag, Klagenfurt/ Celovec 1998 Das Haus der Barmherzigkeit (La domo de Maria Helpantino, romano), tradukis Erwin Köstler, DravaVerlag, Klagenfurt/Celovec 1998 Pavličeks Krone (La monpeco de Pavliček, noveletoj el Vieno), tradukis Erwin Köstler, Drava-Verlag, Klagenfurt/Celovec 1998 Vor dem Ziel (Antaŭ la celo, noveletoj el Vieno), tradukis Erwin Köstler, Drava-Verlag, Klagenfurt/Celovec 1998 Noto: Pluraj el la menciitaj libroj estas haveblaj kiel slovenaj eLibroj ĉe www.omnibus.se/beseda Ivan Cankar estis tradukita ankaŭ en aliajn lingvojn, precipe en ĉe ̨an, rusan, italan, anglan, pere de Esperanto en la ĉinan ktp.

Kvankam li literature kaj intelekte formiĝis en Vieno, kvankam la ĉefa parto de liaj literaturaj motivoj kaj medioj same troviĝas en Vieno, la historio de la aŭstra literaturo ne konscias pri tio, ke Ivan Cankar ne estis nur la ĉefa slovena proza klasikulo, sed li efektive apartenas ankaŭ al la aŭstra literaturhistorio. Eĉ la fakto, ke li ne verkis germane, sed slovene, tion ne neas, ja la slovena lingvo same estas unu el la aŭstraj lingvoj kiel la germana.

www.omnibus.se/inko ISBN 91-7303-126-7 124