La fonto de tiu dokumento legeblas jene, kaj la ofteco-listo de radikoj jene.

Jane Eyre

    Unua parto
Charlotte Brontë
El la angla tradukis H. J. Bulthuis
Lingve reviziita en 2001
e LIBRO
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-116-X
inko@omnibus. se
http: //www. omnibus. se/inko
INKO · SE-13542 TYRESö · SVEDIO
AŬGUSTO 2001


Enhavo


Ĉapitro I.

    Estis neeble promeni tiun tagon. Kvankam en la mateno ni jam promenis ĉirkaŭ unu horo inter la senfoliaj arbetaĵoj ( sinjorino Reed kutime frue tagmanĝis, kiam ŝi ne havis gastojn ) la malvarma vintrovento estis pelinta al ni tian penetrantan malvarmigan pluvadon kaj tiajn pezajn nubojn, ke plua promenado sur la kampo estiĝis tute neebla.

    Mi ĝojis pro tio, ĉar mi ne amis longajn promenadojn, precipe en malvarma posttagmezo. Estis al mi terure, veni hejmen kun glaci-malvarmaj manoj kaj piedoj, afliktita de la riproĉoj de Bessie, la vartistino, kaj humiligita de la scio, ke korpe mi malsuperis al Eliza, John kaj Georgiana Reed.

    La nomitaj Eliza, John kaj Georgiana nun staris ĉirkaŭ sia patrino en la salono: ŝi kuŝe sidis sur kanapo ĉe la fajro, kaj kun siaj gekaruloj ĉirkaŭ si ( kiuj alterne interdisputis aŭ ploris ) ŝi aspektis perfekte feliĉa. Ŝi malpermesis al mi aliĝi al la grupo, dirante ke ” ŝi bedaŭras esti devigata teni min je kelka distanco; sed ĝis kiam ŝi aŭdos de Bessie, kaj ankaŭ rimarkos mem, ke mi faras mian plejeblon por akiri pli agrablan kaj pli infanan karakteron kaj pli decajn kaj vivajn manierojn — kaj se mi estiĝus pli natura,— ke ŝi vere devas rifuzi al mi la privilegiojn destinitajn al kontentaj, feliĉaj infanoj.”
” Kion do Bessie diris, ke mi malbonfaris ?” demandis mi.

    ” Jane, mi ne ŝatas infanojn, kiuj ĉiam ĉikanas aŭ demandas, krome tute ne decas al infano riproĉi pli aĝajn homojn.

    Ie sidiĝu kaj silentu, ĝis vi povos diri ion pli plaĉan.”
Flanke de la salono estis eta matenmanĝejo kaj tien mi ŝteliris. En tiu ĉambreto staris libroŝranko kaj baldaŭ mi serĉis libron kun multaj bildoj. Mi sidiĝis sur la fenestra niĉo, krucis la krurojn sub mi kiel turko, kaj, preskaŭ tute tirferminte la ruĝajn lanajn kurtenojn, mi troviĝis en duobla soleco.

    Faldoj de skarlata drapiraĵo malhelpis al mi la elvidon dekstren; maldekstre estis la klaraj fenestrovitroj, min protektantaj kontraŭ la malluma novembra tago, sed ne apartigantaj min de ĝi.

    Foliumante mian libron, mi tiam kaj tiam atente rigardis la aspekton de tiu vintra posttagmezo. En la malproksimo mi rimarkis nur grizajn nebulon kaj nubojn; tute proksime kuŝis malseka herbejo kaj staris ventege skuataj arbetaĵoj dum la pluvo seninterrompe kaj sovaĝe rapidis antaŭen pro la subitaj, fortaj kaj bruegantaj ventpuŝegoj.

    Mi reprenis mian libron.— Priskribo pri britaj birdoj de Bewick —; malmulte min interesis, kio estis presita pri ili; malgraŭ tio mi trovis kelkajn enkondukajn paĝojn, kiujn mi, kvankam infano, ne povis preteratenti.

    Tio estis la paĝoj, kiuj rakontis pri la lokoj, vizitataj de la akvobirdoj; pri la solecaj ŝtonegoj kaj promontoroj, nur loĝataj de ili; pri la marbordo de Norvegujo, kie kvazaŭ kuŝas dise semitaj insuloj de la plej suda ekstremaĵo de Lindesnes aŭ Næset, ĝis Nordkabo.

   

” Kie la norda Ocean’ kun grandaj turniĝadoj
Boladas ĉirkaŭ la insuloj nudaj kaj malgajaj,
De l’malproksima Thule 1 kaj la ondoj Atlantikaj
Sin ĵetas inter la Hebridojn uraganajn.”

   Mi ankaŭ ne povis ne atenti pri tio, kio estis presita pri la senŝirmaj marbordoj de Laplando, Siberio, Spicbergo, Novaja Zemlja, Islando, Grenlando kaj la tuta vasta regiono de la Norda poluso; kaj tiuj solecaj, malĝojigaj regionoj, tiu loko de glacio kaj neĝo, kie nerompeblaj Alpaj-altegaj glaciejoj kunamasiĝintaj dum nekalkuleblaj vintroj ĉirkaŭas la Poluson, kaj sentigas sian eksterordinaran malvarmegon per milobla terureco.

    Pri tiuj ŝajne senvivaj kaj blankaj regionoj mi formis propran malklaran ideon, kiaj estas ĉiuj duone komprenataj imagoj, kiuj tiel imprese vagadas en cerbo de infano. La enkondukajn parolojn mi rilatigis kun la bildoj, kiuj sekvis ilin, ili klarigis al mi la rokon, kiu solece leviĝis el la ŝaŭmantaj ondoj, ili klarigis la pecetigitan boaton, ĵetitan sur la marbordon; la malvarman fantomaspektan lunon, kiu rigardis malsupren de inter la nuboj sur rompiĝintan funden irantan ŝipon. Mi ne povas diri, kiaj sentoj vagadis trans la solecan tombejon kun ĝia rekte staranta tombŝtono kun surskribo; ĝia krado, ĝiaj du arboj, la malalta horizonto, ĉirkaŭita de ruina muro kaj la ĵus-leviĝanta luno, atestanta ĉi tiun vesperan horon.

    Mi kredis, ke la du ŝipoj, surpriz-atakitaj de senventeco sur la glaciiĝinta maro, estis fantomŝipoj. Apenaŭ mi kuraĝis rigardi la diablon, kiu dors-alligas al si la ŝteliston, ĉar tiu vidaĵo timigis min. Sammaniere timigis min la kornhava monstro, sidanta je kelka distanco sur roko kaj rigardanta malproksiman aron ĉirkaŭ pendigilo.

   

   1 ultima thule

   Ĉiu bildo enhavis rakonton, ofte plenmisteran por mia ankoraŭ nematuriĝintaj imago kaj sorto, sed plej interesan. Ili estis tiel interesaj kiel la rakontoj kelkfoje faritaj de Bessie en vintrovesperoj, kiam ŝi okaze estis en bona humoro, ĉar multfoje kiam ŝi estis metinta sian gladilbreton apud la fajrolokon de la infanĉambro, ni eksidis ĉirkaŭ ŝi kaj dum ŝi gladis la puntaĵon de sinjorino Reed kaj la bordojn de ŝia noktotufo, ŝi rakontis al ni amscenojn kaj aventurojn, ĉerpitajn el malnovaj rakontoj, fabeloj kaj ankoraŭ pli malnovaj baladoj.

    Kun Bewick sur mia genuo, mi sentis min momenton feliĉa, tio estas: feliĉa kiel mi povis esti. Mi nur timis esti ĝenata kaj tio tre baldaŭ okazis. La pordo de la matenmanĝejo malfermiĝis.

    ” Bu ! malĝojulino !” kriis la voĉo de John Reed; subite li eksilentis: ŝajne li rimarkis, ke neniu estas en la ĉambro.

    ” Pro la diablo, kie ŝi estas ?” li diris plue.

    ” Lizi, Georgi !” li vokis al siaj fratinoj.

    ” Jane ne estas ĉi tie; diru al patrino, ke ŝi iris eksteren en la pluvon —— la sentaŭgulino !”
” Feliĉe, ke mi tirfermis la kurtenon,” pensis mi, kaj kore mi deziris, ke li ne malkovru mian kaŝejon: kaj John Reed ne estus malkovrinta ĝin, ĉar li estis nek vigla por ion malkovri, nek vigla pri kompreno, sed Eliza aperigis sian kapon ĉe la pordo kaj tuj ŝi diris:” sendube ŝi sidas sur la fenestra niĉo, Jack.”
Tuj mi elsaltis el mia kaŝejo, ĉar min tremigis la ideo, ke la nomita Jack tiros min el ĝi.

    ” Kion vi volas ?” mi demandis malsperte-indiferente.

    ” Ĉu vi ne povas diri: kion vi deziras de mi, juna sinjoro Reed ?” respondis li.” Mi deziras, ke vi venu ĉi tien,” kaj eksidante sur apogseĝon, li geste ordonis al mi tuj ekstari antaŭ li.

    John Reed estis lernej- knabo dekkvarjara, kvar jarojn pli aĝa ol mi, ĉar mi estis nur dekjara; li estis altkreska kun malhela malsanaspekta larĝa vizaĝo, maldelikataj trajtoj, pezaj korpomembroj kaj grandaj kapo, piedoj kaj manoj. Li estis englutemulo, kio faris lin galeca kaj malsanokula kaj liajn vangojn malelastaj. Reale li nun devus esti en la lernejo, sed lia patrino dum du monatoj ne sendis lin tien, pro lia malforta sanstato. Sinjoro Miles, la lernejestro, estis certiginta, ke lia sano estus pli bona, se la patrino ne sendus al li tiom da dolĉaĵoj kaj kuketoj; sed la patrina koro ne samopiniis kun tia kruela certigo kaj estis pli inklina al la civilizita ideo, ke la paleco de John devenas de la tro multa studado kaj eble de nostalgio.

    John ne tre amis siajn patrinon kaj fratinojn kaj min li malamis. Li kolerincitis kaj punis min, ne du aŭ tri fojojn en semajno, nek unu aŭ du fojojn ĉiutage, sed sen interrompo; ĉiu parto de mia korpo timis lin kaj ĉiu muskolo sur miaj membroj kuntiriĝis, kiam li alproksimiĝis al mi. Kelkfoje mi preskaŭ freneziĝis de la timo, kiun li al mi inspiris, ĉar mi havis neniun, al kiu mi povis min direkti por peti protekton, ĉu pro liaj minacoj, ĉu pro liaj punoj.

    La servistaro prefere ne riskis la koleron de sia juna mastro, protektante min kontraŭ li, kaj sinjorino Reed estis surdmuta pri ĉio tio. Neniam ŝi vidis, ke li min batis, nek aŭdis, ke li insultis min, kvankam li faris tion de tempo al tempo en ŝia ĉeesto; sed plej ofte li tion faris malantaŭ ŝia dorso.

    Laŭkutime mi obeis lin kaj iris al lia seĝo. Almenaŭ dum tri minutoj li eligis al mi sian langon, tiel malproksimen, ke estis miraklo, ke li ne difektis ĝiajn radikojn. Mi sciis, ke li estas tuj batonta min kaj tremante pro la bato, mi pensis pri la naŭza malbela vizaĝo de la batonto. Mi ne scias, ĉu li povis diveni miajn pensojn, kiam li min rigardis. Dirante nenion, li subite kaj forte batis. Mi ŝanceliĝis kaj retrovinte la egalpezon, mi posteniĝis kelkajn paŝojn de lia seĝo.

    ” Jen ricevu, katino, pro via senpripenseco kaj pro la respondo, kiun vi ĵus donis al mia patrino,” li diris,” kaj pro la maniero en kiu vi tiel ŝtele vin kaŝis malantaŭ la kurteno kaj pro la maniero en kiu vi rigardis min antaŭ kelkaj minutoj !”
Mi jam longe alkutimiĝis al la insultoj de John Reed, kaj neniam pensis pri tio, ke mi respondu lin; sed la penso, kiel mi eltenos la baton, kiu sekvos ĉi tiun insulton, tute min okupis.

    ” Kion vi faris malantaŭ tiu kurteno ?” demandis li.

    ” Mi legis.”
” Montru al mi la libron !”
Mi iris al la fenestra niĉo por preni la libron.

    ” Vi ne rajtas tuŝi niajn librojn. Vi estas tute dependa de ni, diras mia patrino; vi ne havas monon, via patro postlasis al vi nenion; en realo vi devus almozpeti kaj ne loĝi en la sama domo kun infanoj de riĉuloj kaj ricevi la saman manĝon, kian ni ricevas, kaj porti vestojn, kiujn mia patrino pagas. Mi instruos al vi tiel disĵeti miajn librojn; ĉar ili estas miaj libroj; la tuta domo apartenas al mi, tio estas: post unu jaro. Ekstaru ĉe tiu pordo malproksime de la spegulo kaj fenestroj.”
Mi obeis, komence tute ne komprenante, kion li intencas; sed kiam mi vidis, ke li levas la libron, celante per ĝi kaj ĵetonta ĝin al mia kapo, mi vole nevole flanken saltis eligante krion de teruro, sed ne sufiĉe rapidmove, ĉar subite la ĵetita libro min trafis. Mi falis per la kapo kontraŭ la pordo kaj estis vundita. Sango elfluis el la vundo kaj mi sentis teruran doloron.

    Mia angoro pasis, sed aliaj sentoj sekvis.

    ” Malica, kruela knabo !” kriis mi,” vi estas murdisto, vi estas sklavopelisto,— vi similas la romanajn imperiestrojn !”
Mi antaŭe legis la romanan historion de Goldsmith kaj formis al mi propran ideon pri Nero, Kaligula kaj aliaj imperiestroj. Mi estis farinta komparojn, kiujn mi neniam eldiris, kaj kiujn mi neniam tiel laŭte kuraĝis eldiri.

    ” Kion !? Kion !?” kriis li.” Ĉu vi tion diras al mi ? Ĉu vi aŭdis tion, Eliza kaj Georgiana ? Mi iros diri tion al patrino, sed antaŭe...”— Li rapidis al mi; mi sentis, kiel li kaptis miajn harojn kaj ŝultrojn: sed nun li staris antaŭ malesperanta turmentitino. Mi vere rigardis en li tiranon kaj murdiston. Mi sentis, ke sangogutoj ruliĝas de mia kapo sur la kolon kaj mi sentis akran doloron. Tiuj sentoj momenton regis min kaj mi defendis min senespere. Mi ne memoras, kion faris miaj manoj, sed li nomis min ” rato ! rato !” kaj kriis kiel eble plej laŭte.

    Lia savo estis proksime. Eliza kaj Georgiana venigis sinjorinon Reed kaj ŝi aperis sur la scenejo, sekvata de Bessie kaj de la servistino abbot. Ni estis disapartigitaj kaj mi aŭdis diri::
” Kara ĉielo ! Kia furio; tiel ataki la junan sinjoron John !”
” Ĉu vi iam vidis tian furiozon ?”
Kaj sinjorino Reed parolis plue:” Konduku ŝin en la ruĝan ĉambron kaj ŝlosu post ŝi la pordon.” Tuj kvar manoj kaptis min kaj mi estis portata supren.

   

Ĉapitro II.

    Mi kontraŭbatalis dum mi estis portata supren, io tia ĝis tiu tempo ankoraŭ neniam okazis, kaj krome estis io, kio pligrandigis la malbonan opinion, kiun havis pri mi Bessie kaj fraŭlino abbot. Mi estis ekster mi mem, mi bone sciis, ke unu momento de ribelo ĉiam kaŭzos al mi ĉiajn punojn, kaj kiel ĉiu alia ribelanta sklavo, mi en mia malespero decidis defendi min kiel eble plej forte.

    ” Firme tenu ŝiajn brakojn, fraŭlino abbot, ŝi ja similas sovaĝan katon.”
” Fi do, fi do !” kriis la servistino,” kia hontinda konduto, kuraĝi bati la junan sinjoron, kaj eĉ la filon de via bonfarantino ! Li ja estas via juna mastro !”
” Mastro !? Ĉu li estas mia mastro ? Ĉu mi estas lia servistino...?”
” Ne, vi estas ankoraŭ pli malmulte ol servistino, ĉar vi faras nenion por via manĝo. Sidiĝu tie kaj pripensu vian netaŭgecon.”
Ili sukcesis porti min en la ĉambron indikitan de sinjorino Reed kaj tie ili sidigis min sur seĝeton. Mia unua klopodo estis tuj forsalti de ĝi kiel risorto; sed la kvar manoj tuj residigis min.

    ” Se vi ne kviete sidos, mi estos devigata ligsidigi vin,” diris Bessie.” Fraŭlino abbot, pruntedonu al mi vian ŝtrumprubandon; mian ŝi tuj rompus.”
Fraŭlino abbot paŝis flanken por senigi sian dikan kruron de la petita ŝtrump-rubando. Tiuj preparoj por ligi min kaj la honto devenanta de tio, iom kvietigis mian ekscitecon.

    ” Ne ligu min !” mi kriis,” mi kviete sidos ”. Por konvinki ilin pri tio, mi kaptis ambaŭmane la seĝeton.

    ” Estas plej saĝe tion fari,” diris Bessie; kaj kiam ŝi estis certa pri tio, ke vere mi kvietiĝis, ŝi ellasis min; poste ŝi kaj fraŭlino abbot ekstaris antaŭ mi kun krucumitaj brakoj kaj ambaŭ fikse rigardis min, kvazaŭ dubante, ĉu mi perdis la prudenton.

    ” Ion tian ŝi ankoraŭ neniam faris,” diris Bessie fine, turnante sin.

    ” Sed tia estas ŝia karaktero,” respondis la alia.” Mi jam pli ol unu fojon diris al la sinjorino, kion mi opinias pri tiu infano, kaj la sinjorino tute opinias kiel mi.”
” Ŝi ŝpinas malicaĵojn, neniam mi vidis knabinon de ŝia aĝo, kiu estas tiel trompkaŝema.”
Bessie respondis nenion; sed post kelka tempo ŝi diris al mi:
” Vi devas pripensi kiel danka vi estu al la sinjorino. Ŝi nutras vin, kaj se ŝi ne plu zorgos pri vi, tiam vi devos iri en la malriĉulejon.”
Mi havis nenion por respondi al tiuj paroloj, ĉar ili tute ne estis por mi io nova; la plej unuaj rememoroj de mia vivo enhavis tiajn diraĵojn. La riproĉo, ke mi estas tute dependa, estis al mi io malklara, ĉiam resonanta en miaj oreloj tre dolorige, sed kiun ĝis nun mi duone komprenis.

    Fraŭlino abbot parolis plue:
” Kaj precipe ne imagu, ke vi estas egalulino de la junaj fraŭlinoj kaj de la juna sinjoro, ĉar la sinjorino havis la bonecon eduki vin. Ili poste ricevos herede multege da mono, kaj vi ricevos tute nenion. Mi tial konsilas al vi esti humila kaj peni esti kontenta.”
Kaj Bessie parolis plue akravoĉe:” Ĉio, kion ni diras al vi, estas por viaj propraj bono kaj profito. Vi devas fari vian eblon esti utila kaj agrabla, tiam vi eble havos ĉi tie bonan hejmon; sed la sinjorino forpelos vin, se vi fariĝos eksplodema kaj malbonkonduta.”
” Krom tio,” diris fraŭlino abbot,” Dio punos vin; Li povus mortigi vin meze de via kolero kaj kien vi tiam iros ? Nu, Bessie, ni foriru kaj lasu ŝin sola. Mi ne dezirus havi ŝian koron eĉ se oni riĉigus min. Preĝu post kiam vi rekvietiĝos, Jane, ĉar se vi ne pentos, malica spirito povus tra la kamentubo malsupreniri por forkonduki vin.”
Ili foriris kaj ŝlosis post si la pordon.

    La ruĝa ĉambro estis gastoĉambro, kie malofte aŭ neniam iu dormis. Ĝi estis nur uzata, kiam okaze venis en la Gateshead-kastelon aro da vizitantoj kaj kiam estis necese uzi ĉiujn dormejojn, kiujn posedis la kastelo. Ligna lito, kun masivaj mahagonaj kolonoj, kaj ĉirkaŭita de malhele-ruĝaj kurtenoj el damasko, staris kiel tabernaklo en la mezo; la du grandaj fenestroj kun la daŭre fermitaj ĵaluzioj estis duone kovritaj per festonoj el la sama ŝtofo; la planka tapiŝo estis ruĝa; la tablo ĉe la pieda parto de la lito estis kovrita per fajre ruĝa tuko; la muroj estis kapreol-koloraj kun violkolora nuanco; la vestoŝranko, la tualetotablo, la seĝoj estis el malhele polurita malnova mahagono. El ĉi tiuj profundaj ombroj leviĝis alte kaj brile iuj sur aliaj, la matracoj kaj kusenoj de la lito, kovritaj de neĝblanka ” marseille ”-kovrilo. Iom pli malakre konturiĝis grandega remburita brakseĝo, ankaŭ blanka kaj kun piedbenketo ĉe la kapa parto de la lito kaj kiu, kiel ŝajnis al mi, aspektis kiel malbrilkolora trono.

    Estis malvarmete en tiu dormejo, ĉar nur malofte ĝi estis fajre varmigita; estis silente tie, ĉar ĝi kuŝis tiel malproksime de la infanĉambro kaj kuirejo; grava ĝi estis, ĉar tiel malofte oni ĝin eniris. Nur la laboristino venis tien sabate por forigi la polvon amasiĝintan dum tuta semajno sur la speguloj kaj mebloj.

    Krom tio sinjorino Reed tiam kaj tiam ĝin eniris por kontroli la enhavon de certa sekreta tirkesto en la vestoŝranko, enhavanta diversajn pergamenojn, juvelojn kaj miniaturan portreton de ŝia mortinta edzo; kaj en tiuj lastaj vortoj sin kaŝis la tuta sekreto de la ruĝa ĉambro — la sorĉvortoj, kiuj allogis tiel malmultajn vizitantojn al ĉi tiu ĉambro malgraŭ ĝia graveco.

    Sinjoro Reed mortis antaŭ naŭ jaroj kaj en ĉi tiu ĉambro li elspiris sian lastan elspiron, ĉi tie li kuŝis sur la pomp-lito; kaj de tie lia ĉerko estis forportita de funebraĵistoj; kaj post tiu tago sento de malgaja konsterno retenis ĉiun viziti ĝin ofte.

    La loko sur kiu Bessie kaj la akrehumora fraŭlino abbot estis kvazaŭ najlintaj min, estis malalta kanapo, staranta apud marmora kamen-breto. Antaŭ mi leviĝis la lito; ĉe la dekstra flanko staris la alta malhela vestoŝranko kun malklaraj lumnuancoj, kiuj daŭre ŝanĝis la koloron de la paneloj.

    Ĉe mia maldekstra flanko estis la duone kovritaj fenestroj; granda spegulo inter ĉi tiuj lastaj reflektis la gravecon de la lito kaj de la ĉambro. Mi ne estis certa pri tio, ĉu ili ŝlosis la pordon, kaj tuj kiam mi kolektis sufiĉan kuraĝon por min movi, mi ekstaris por ekzameni. Ho ve ! jes; neniu malliberejo estis iam pli bone ŝlosita. Deturnante min de la pordo, mi devis iri laŭlonge de la spegulo; mia ensorĉita rigardo mezuris la profundon, kiun ĝi montris. En tiu fantazia profundo ĉio aspektis ankoraŭ pli malvarma kaj pli malluma ol en la realo; la stranga, eta figuro, fikse rigardanta min, kun pala vizaĝo, kun brakoj konturiĝantaj en la mallumo kaj kun okuloj brilantaj de teruro, kaj kiuj solaj sin movis dum ĉio alia staris senmove, efikis al mi kiel aperaĵo de fantomo. Mi imagis, ke ĝi aspektas kiel malgranda fantomo, duone feina, duone kobolda, kiel prezentis ilin la dumvesperaj rakontoj de Bessie kaj kiel ili leviĝis el la solecaj filik-kovritaj valoj en la marĉejo kaj kiuj aperis antaŭ vojaĝantoj surprizitaj de la nokto.

    Mi reiris al mia seĝeto.

    La superstiĉo tute regis min en tiuj momentoj; sed la horo de ĝia plena triumfo ankoraŭ ne venis: mia sango estis ankoraŭ varmega; la kuraĝo de ribelanta sklavo ankoraŭ armis min per sia amara povo; unue mi devis forigi de mi la memorojn pri ĉio, kio ĵus okazis, antaŭ ol mi povus droni en timo de tio, kio estis okazonta.

    Ĉiuj tiranaĵoj de John Reed, ĉiu fiera indiferenteco de liaj fratinoj, ĉiu malŝato, kiun por mi sentis ilia patrino, la partieco de la servistaro, leviĝis en mia animo kiel en malpura fonto.

    Kial mi devis ĉiam suferi, kial oni ĉiam riproĉis min kaj kial mi estis ĉiam kulpigata ? Kial mi neniam povis kontentigi aliulon ? Kial mi ĉiam vane faris mian eblon gajni la favoron de aliuloj ?

    Eliza, kiu estis obstina kaj egoista, estis respektata. Georgiana, kiu estis tro-dorlotita, amata kaj ĉikankaraktera, kiu ĉiam disputadis kaj havis arogantan teniĝon, estis indulgata.

    Ŝajnis, ke ŝia bela vizaĝo, ŝiaj ruĝaj vangoj kaj orblondaj haroj ĉarmigis ĉiun, kiu ŝin vidis kaj ke ili liberigis ŝin de kiu ajn plenumita kulpo.

    Kaj neniu kuraĝis kontraŭi al John, pli malmulte lin puni, kvankam li tordrompis la kolojn de la kolomboj, mortigis la kokidojn kaj incitis la hundojn kontraŭ la ŝafojn, forŝiris la fruktojn de la vinberbranĉoj kaj rompis plej maloftajn kreskaĵojn en la florejo. Sian patrinon li nomis maljunulino, kaj kelkfoje li mokis ŝin pro ŝia pala vizaĝkoloro, kiu tamen ne estis pli pala ol lia; li tute ne atentis ŝiajn dezirojn; kaj ofte okazis, ke li difektis ŝian silkan vestaĵon; kaj malgraŭ ĉio li restis ” ŝia karulo ”. Mi ne kuraĝis fari ion malbonan. Mi penis plenumi ĉiun devon, sed malgraŭ tio, oni nomis min sentaŭga, enuiga, obstina kaj ŝtelirema.

    Mia kapo doloris ankoraŭ kaj sangis pro la ricevita bato kaj la falo, kiun mi faris; neniu estis riproĉinta lin pro lia senpripensa bato; sed ĉiu superŝutis min per amaraj insultoj, ĉar mi estis kontraŭstarinta lin por eviti pluan maljustan perforton.

    Maljustan !— Maljustan ! diris mia prudento incitita per la timiga instigo al maloportuna kvankam mallongdaŭra fortostreĉo; kaj la decido, ankaŭ devenanta de mia inciteco, igis min serĉi iun rimedon por senigi min de tiaj nesufereblaj subpremoj — ekzemple per forkuro, aŭ se tio estus ebla, per rifuzo de manĝaĵo kaj malsatmortiĝo.

    Kia anima konsterno min atakis en tiu terura posttagmezo ! Kiel konfuziĝis mia cerbo kaj kiel ribelis mia tuta koro ! Kaj malgraŭ tio, en kia mallumo, en kia granda nescio tiu animbatalo okazis en mi ! Mi ne povis trovi respondon al la demando, kiu senĉese trudiĝis en mia animo:— Kial mi devas tiel suferi; nun, post tiom da jaroj, ĉio tio estas al mi klara.

    Mi estis malakordo en Gateshead Hall; mi estis tie kiel neniu alia; mi havis nenion, kio harmoniis kun sinjorino Reed aŭ kun ŝiaj infanoj aŭ kun ŝia kunularo. Sed ĉar ili min ne amis, mi ankaŭ ne amis ilin. Ili ne bezonis montri iun amon al estaĵo samopinianta kun neniu el ili; estaĵo tiel malsama pri karaktero, temperamento kaj emo; senutila estaĵo kaj ne kapabla utili al ili, aŭ esti al ili agrabla; estaĵo, kiu donis malbonan ekzemplon, ĉar ĝi portis en si la ĝermojn de indigno pri ilia konduto al mi, kaj pri manko de respekto por ilia opinio. Se mi estus ĝoja, viva, senzorga, multpostulema, bela kaj petolema infano — eĉ dependa kaj kun malmultaj amikoj — sinjorino Reed estus konsiderinta min kun pli da plezuro kaj kontento; tion mi sciis tre bone, kaj tiam ŝiaj infanoj estus agintaj je mi kun pli da bonkoreco kaj ludintaj kun mi pli amike, kaj la servistaro ne estus farinta min la turmentato de la infanĉambro.

    La taglumo malaperis el la ĉambro; la kvara horo jam pasis kaj la nubhava posttagmezo ŝanĝiĝis en malgajan krepuskon.

    Mi aŭdis la pluvon, kiu ankoraŭ seninterrompe frapadis la fenestrovitrojn de la ŝtuparo, kaj la venton, kiu muĝadis en la arbetaĵoj malantaŭ la halo; iom post iom al mi fariĝis ŝtonmalvarme kaj mi perdis la kuraĝon. La kutima sento de subpremo, sento de dubo pri mi mem kaj de senespera malĝojo, falis malvarme sur la lastajn formortantajn fajrerojn de mia kolero. Ĉiuj diris, ke mi estas malbona kaj eble ili pravis: ĉar ĉu mi antaŭ nelonge ne pensis malsatmortigi min ? Tio sen kontraŭdiro estis krimo, kaj ĉu mi estis preta morti ? Kaj ĉu la tombokelo sub la ĥorejo de Gatesheadpreĝejo estas tia alloga fino ? En tiun tombokelon estis ankaŭ metita la ĉerko de sinjoro Reed; pensante pri tio, min iom post iom kaptis granda teruro. Mi ne bone povis rememori lin, sed sciis, ke li estis mia propra onklo — la frato de mia patrino — ke li estis akceptinta min en sian domon, kiam mi fariĝis malgranda orfino; kaj ke li sur sia mortolito igis promesi sinjorinon Reed, ke ŝi zorgos pri mi kaj edukos min kiel propran infanon. Sinjorino Reed verŝajne opiniis, ke ŝi plenumis tiun promeson; kaj ŝi faris tion laŭ la povo de sia karaktero, tion mi devas diri.

    Sed kiel en realo ŝi povus ami entrudulinon, kiu ne apartenis al ŝia familio kaj kiu en neniu maniero estis parenca al ŝi ?

    Nepre fariĝis al ŝi tre penige kaj enuige esti ligita al tiu promeso, plenumi la devojn de patrino por infano de iu alia, kiun ŝi ne povis ami, kaj vidi malsamspecan strangan estaĵon, kiu daŭre sin miksis en ŝian hejman parencaron.

    Stranga ideo naskiĝis en mi. Mi ne dubis pri tio — kaj neniam estis dubinta pri tio — ke sinjoro Reed estus al mi pli amika, se li vivus ankoraŭ; kaj rigardante la blankan liton kaj la murojn, kiuj ĉiam pli kaj pli mallumiĝis — kaj dum mia rigardo de tempo al tempo estis allogata de la nur malforte brilanta spegulo — reaperis antaŭ mia animo ĉio, kion mi estis aŭdinta pri mortintaj homoj, kiuj ne povas ripozi en sia tombo, ĉar iliaj lastaj deziroj ne estis plenumitaj kaj kiuj refoje vizitas ĉi tiun teron por puni ĵurrompintojn kaj venĝi la subpremitojn; kaj tiel kaptis min la penso, ke la spirito de sinjoro Reed, turmentata de la maljusteco farata al la infano de lia fratino, povus eliri el sia restadejo, nome: el la ĉerko sub la ĥorejo de la preĝejo aŭ el la nekonata mondo de la mortintoj.

    Mi forviŝis miajn larmojn kaj subpremis miajn singultojn, timante, ke mia eliĝanta doloro eble vekus supernaturan voĉon por konsoli min, aŭ ke el la mallumo aperus vizaĝo ĉirkaŭita de aŭreolo por sin klini super mi kun stranga kompato.

    Kiel ajn konsola teorie povus esti ĉi tiu ideo, mi sentis, ke ĝi estus io terura, se vere ĝi realiĝus. Per ĉiuj miaj fortoj mi penis subpremi ĝin — kaj esti kuraĝa. Mi forŝovis la harojn de antaŭ miaj okuloj, levis la kapon kaj penis ĉirkaŭrigardi sen timo en la malluma ĉambro; sed en la sama momento mi ekvidis lumon sur la muro. Mi demandis min, ĉu ĝi estas radio de la luno penetranta tra la ĵaluzio ? Ne, ĉar la lumo de la luno estis senmova kaj ĉi tiu lumo moviĝis. Dum mi ĝin rigardis, ĝi glitis supren al la plafono kaj fine haltis super mia kapo, kie ĝi restis tremetanta. Nun mi povas supozi, ke tiu lumstrio plej verŝajne estis la lumo de lanterno, kiun oni portis trans la herbejeton, sed en tiuj momentoj, kiam mia animo estis atendanta ion teruran kaj miaj nervoj estis ekscititaj, mi opiniis, ke tiu rapide forŝoviĝanta lumo estas la antaŭ-anoncanto de tuj alproksimiĝonta fenomeno el la alia mondo. Mia koro terure batadis kaj mia kapo fariĝis fajre varma. En miaj oreloj sonis bruo, kiun mi kredis alproksimiĝantaj flugiloj. Ŝajnis kvazaŭ io mistera estis tute apud mi; mi tiel ektimis, ke preskaŭ mi sufokiĝis. Tion mi ne povis plu elporti; mi kuris al la pordo kaj malespere klopodis malŝlosi ĝin. Paŝoj eksonis, kiuj eniris en la koridoron; la ŝlosilo turniĝis en la seruro kaj Bessie kaj abbot eniris.

    ” Ĉu vi estas malsana, fraŭlino Eyre ?” demandis Bessie.

    ” Kia terura bruo ! Mia kapo turniĝas.” kriis abbot.

    ” Konduku min el ĉi tiu ĉambro ! Lasu min iri en la infanĉambron !” mi kriis.

    ” Kial ? Ĉu vi estas vundita ? Ĉu vi vidis fantomon ?” demandis Bessie.

    ” Ho ! Mi vidis lumon kaj tiam mi kredis, ke aperos spirito.”
Mi kaptis la manon de Bessie kaj nun ŝi ne retiris ĝin.

    ” Intence ŝi tiel kriadis,” indigne certigis abbot.” Kaj kiel ŝi kriadis ! Se ŝi suferus pro doloro, tio estus komprenebla, sed ŝia sola intenco estis venigi nin ĉi tien. Mi konas tiujn ŝiajn malicaĵojn.”
” Kion do ĉio tio signifas ?” ordone demandis tria voĉo; kaj sinjorino Reed rapide venis de la koridoro, dum ŝia kufo flirtetis post ŝi kaj ŝia jupo laŭte susuris.

    ” abbot kaj Bessie, mi tamen kredas, ke mi ordonis, ke Jane Eyre restu en la ĉambro ĝis mi mem aliros al ŝi.”
” Fraŭlino Jane Eyre tiel laŭte kriadis, sinjorino,” senkulpigis sin Bessie.

    ” Ellasu ŝin !” estis la sola respondo.” Ellasu la manon de Bessie; en tiu maniero vi ne ricevos pardonon, estu certa pri tio. Mi abomenas ĉiujn artifikaĵojn, kaj precipe ĉe infanoj; estas mia devo montri al vi, ke vi atingos nenion per tiaj malicaĵoj. Vi restos ankoraŭ unu horon pli longe, kaj poste mi liberigos vin, sed ne antaŭ ol vi promesis al mi esti tre obeema kaj kvieta !”
” Ho, onklino, kompatu ! Pardonu min ! Mi mortos — punu alie. Mi mortos se ——”
” Silentu ! Tian perforton mi terure malamas.” Kaj sen dubo ŝi sentis, kion ŝi diris. Ŝi sincere rigardis min kiel junan aktorinon kaj kiel miksaĵon de malica kolero, malnobleco kaj danĝera hipokriteco.

    Post kiam Bessie kaj abbot estis foririntaj, sinjorino Reed, al kiu tedis miaj preskaŭ freneza angoro kaj sovaĝaj plorsingultoj, senparole repuŝis min en la ĉambron kaj turnis la ŝlosilon. Mi aŭdis, ke ŝi rapide malproksimiĝas kaj baldaŭ post kiam ŝi estis malaperinta, mi kredas, ke min atakis speco de sveno, ĉar senkonscio finis ĉi tiun scenon.

   

Ĉapitro III.

    Kion plej bone mi memoras estas, ke mi vekiĝis kun sento kvazaŭ terura premsonĝo estis turmentinta min kaj ke mi vidis antaŭ mi teruran ruĝan brilegon kun kruciĝantaj larĝaj nigraj strioj. Mi ankaŭ aŭdis voĉojn obtuze parolantajn iuj al aliaj, kvazaŭ la bruo de la vento kaj la pluvo mallaŭtigis ilin. Per eksciteco, malcerteco kaj ĉion reganta sento de angoro, mi estis tute konfuzita. Baldaŭ mi sentis, ke iu klopodas sidigi min kaj subtenas min en sidanta pozo, kaj en pli amika maniero ol iam antaŭe oni sidigis kaj apogis min. Mia kapo ripozis sur kuseno aŭ brako, kaj mi kuŝis komforte.

    Kvin minutojn poste la nubo de konfuziĝo malaperis. Tiam mi bone sciis, ke mi kuŝas en mia propra lito kaj ke la ruĝa brilo venas de la fajro en la infanĉambro. Estis nokto kaj kandelo brulis sur la tablo. Bessie staris ĉe la kapa parto de mia lito kaj tenis tasegon en la mano, kaj sinjoro sidanta sur seĝo tre apud mia kuseno sin klinis super mi. Min regis neesprimebla, kvietiganta sento de protekto kaj sendanĝero, sciante ke fremdulo estas en la ĉambro, iu ne apartenanta al Gateshead, kaj kiu ne interrilatas kun sinjorino Reed. Mi turnis min de Bessie, kvankam ŝia ĉeesto estis al mi multe malpli malagrabla ol estus tiu de abbot, kaj fikse rigardis la vizaĝon de la fremda sinjoro. Mi bone lin konis. Li estis sinjoro Lloyd, apotekisto, kiu kelkfoje estis vokata de sinjorino Reed, kiam unu el la servistoj estis malsana. Por si mem kaj por la infanoj ŝi ĉiam konsultis kuraciston.

    ” Nu, kiu mi estas ?” li demandis.

    Mi diris lian nomon kaj samtempe etendis al li mian manon.

    Ridetante li ĝin prenis kaj diris:” Vi baldaŭ tute resaniĝos.”
Li rekuŝigis min, kaj konsilis al Bessie precipe bone zorgi pri mi, kaj ke neniu malkvietigu min dum la nokto. Post kelkaj aliaj ordonoj li diris, ke li revenos la sekvontan tagon kaj foriris, kion mi tre bedaŭris. Dum la tempo, kiam li sidis tie sur la seĝo tiel proksime al mia kuseno, mi sentis min tiel sendanĝera, kvazaŭ mi havus amikon, kaj kiam li fermis post si la pordon, la tuta ĉambro mallumiĝis, ankaŭ mia koro malĝojis kaj neesprimebla ĉagreno min atakis.

    ” Ĉu vi povos dormi ?” demandis Bessie, en pli dolĉa tono ol ŝi kutimis paroli al mi.

    Apenaŭ mi kuraĝis respondi, timante ke ŝi diros ion malĝentilan.

    ” Mi faros mian eblon.”
” Ĉu vi eble volas iom trinki aŭ manĝi ?”
” Ne, Bessie, mi vin dankas.”
” Nu, mi opinias, ke mi enlitiĝos, ĉar la dekdua horo jam pasis, sed sentime veku min, se vi ion deziras.”
Kia stranga amikeco al mi ! Ĝi kuraĝigis min fari demandon.

    ” Bessie, kio okazis al mi ? Ĉu mi estas malsana ?”
” Mi pensas, ke vi malsaniĝis pro tro multa plorado en la ruĝa ĉambro, sed vi baldaŭ resaniĝos.”
Bessie sin direktis al la apude kuŝanta dormoĉambro de la servistino kaj mi aŭdis, ke ŝi diras:” Sara, venu kaj dormu ĉe mi en la infanĉambro; mi neniel kuraĝas lasi ŝin sola dum ĉi tiu nokto; ŝi eble endormiĝos; estas tiel strange, ke ŝin atakis tiu sveno; ĉu eble ŝi vidis ion terurigan ? Sinjorino Reed estis tro severa al ŝi.”
Sara venis al ŝi; kaj ambaŭ enlitiĝis; pli ol duonan horon ili flustris unu al alia antaŭ ol ekdormi. De tempo al tempo mi komprenis ion de ilia interflustrado kaj al mi fariĝis tre klare pri kio ili parolis.

    ” Io ŝin paŝis, tute blanke vestita kaj subite ĝi malaperis.”—” Granda nigra hundo iris post li.—” Tri laŭtaj frapoj sur la ĉambropordo.”—” Lumo super lia tombo en la tombejo.”— kaj tiel plu, kaj tiel plu.

    Fine ambaŭ ekdormis; la fajro kaj la kandelo estingiĝis. Por mi la horoj de tiu nokto pasis inter timo kaj tremanta sendormeco; miaj oreloj, okuloj kaj animo estis streĉitaj de angoro, kiun nur povas senti infanoj.

    La okazintaĵo en la ruĝa ĉambro estis sekvata de longdaŭra grava malsano. Miaj nervoj estis tuŝitaj tiel terure, ke ankoraŭ nun mi sentas la sekvojn de tio. Jes, sinjorino Reed, al vi mi dankas multan animan suferadon. Sed estas mia devo pardoni vin, ĉar vi ne sciis, kion vi faris. Dum vi disŝiris la plej delikatajn kordojn de mia koro, vi intencis nur ekstermi miajn malbonajn ecojn.

    La sekvantan tagon je tagmezo mi ellitiĝis, estis vestata kaj sidis protektata de ŝalo ĉe la fajro en la infanĉambro. Mia korpo estis malforta kaj trolaciĝinta, sed tio estis nenio kompare kun la neesprimebla mizero, kiun sentis mia spirito, tiu spirita mizero, kiu multfoje kaj silente plorigis min. Apenaŭ mi forviŝis la larmojn, tuj aliaj sekvis, sed malgraŭ tio, mi sciis, ke en la realo mi devus senti min feliĉa, ĉar neniu Reed troviĝis en la ĉambro — ili ĉiuj vagonare estis foririntaj kun sia patrino — kaj abbot sidis en alia ĉambro, kie ŝi kudris, kaj dum Bessie iris tien kaj reen, aranĝante la enhavon de tirkestoj kaj enmetante la infan-ludilojn, ŝi de tempo al tempo adresis al mi amikajn parolojn. Ĉio tio devus esti al mi, kiu estis kutiminta al vivo de seninterrompaj riproĉoj kaj sendankaj penoj kontentigi la samhejmanojn, vera paradizo de ripozo, sed miaj nervoj estis tiel konfuzitaj, ke neniu ripozo povus kvietigi ilin kaj neniu ĝuo povus esti agrabla al ili.

    Bessie nun venis de malsupre el la kuirejo kaj kunportis por mi pecon da torto sur telero el porcelano, sur kiu estis pentrita paradizbirdo nestanta en aŭreolo de bluaj nuboj kaj rozoburĝonoj; tiu birdo ĉiam instigis en mi entuziasman senton de admiro; ofte mi petis teni en mia mano tiun teleron por admiri ĝin, kio ĝis nun ĉiam estis rifuzita, ĉar ĝi estus favoro tute malinda al mi. Tiu multekosta objekto nun estis metita sur miajn genuojn, dum Bessie amike invitis min regaliĝi per la bongusta bakaĵo, kuŝanta sur ĝi. Vana favoro ! Ĝi venis tro malfrue, same kiel ĉiuj aliaj jam longe de mi petitaj favoroj ! Neeble estis al mi manĝi la torton kaj la plumoj de la birdo, la nuancoj de la floroj, ŝajnis al mi strange kolorŝanĝiĝintaj ! Teleron kaj torton mi ŝovis flanken. Bessie demandis al mi, ĉu mi dezirus libron. La vorto libro efikis al mi kiel elektra ektuŝo kaj mi petis, ke ŝi alportu al mi el la librejo la vojaĝojn de guliver. Jam multfoje kun plezuro mi legis tiun libron. Mi ĝin rigardis kiel libron, en kiu veraj okazintaĵoj estis rakontitaj, kaj mi estis trovinta en ĝi fonton de interesaj aferoj, pli interesaj ol tiuj, kiujn mi trovis en fabeloj; ĉar rilate al la elfoj, post kiam mi longe kaj vane serĉis ilin inter la folioj kaj floroj de la digitaloj, sub fungoj kaj hederoj, per kiuj estis kovritaj malnovaj muranguloj, mi fine kun malĝojo eksciis, ke ili ĉiuj estis forlasintaj Anglujon kaj forvojaĝintaj al necivilizita lando, kie la arbaroj estis pli sovaĝaj kaj densaj kaj la popolo pli multenombra. liliput kaj brobdignac kontraŭe mi rigardis kiel solidajn, ekzistantajn terpartojn kaj mi ne dubis pri tio, ke iam farinte longan vojaĝon, mi vidus per miaj propraj okuloj la kampetojn, dometojn kaj arbetojn, la popoleton, la etajn bovinojn kaj birdetojn de tiu lando, kaj la arbare-altajn sekalkampojn, la gigantajn hundojn, la monstrajn katojn, la ture-longajn virojn kaj virinojn de tiu alia lando.

    Malgraŭ tio, havante antaŭ mi ĉi tiun amatan libron kaj foliumante ĝin kaj serĉante en mirakle belegaj bildoj la ĉarmon, kiun ĝis nun mi ĉiam estis trovinta,— ĉio ŝajnis al mi tremetiga kaj malĝoja; la gigantoj estis maldikaj koboldoj, la pigmeoj malicaj kaj teruraj diabletoj, guliver mem estis forlasita vagulo en plej teruraj kaj plej danĝeraj regionoj. Mi fermis la libron, kiun mi ne plu kuraĝis foliumi kaj legi kaj metis ĝin sur la tablon flanke de la netuŝita torto.

    Bessie ĵus finis la senpolvigadon kaj aranĝadon de la ĉambro, kaj lavinte siajn manojn ŝi tiris al si tirkeston, kiu estis plena de ĉiaj belegaj vestrestaĵoj el silko kaj atlaso, kaj ekfaris novan ĉapelon por la pupo de Georgiana. Dume ŝi kantis::

” Kiam ni kiel ciganoj:
Antaŭ longa temp’ vagadis ”.

    Jam ofte mi aŭdis tiun kanteton kaj ĉiam ĝi amuzis min, ĉar Bessie havis ĉarman voĉon,— almenaŭ laŭ mia opinio.

    Sed, kvankam ŝia voĉo ankaŭ nun sonis agrable, mi imagis aŭdi en ĝi nepriskribeblan sonon. Kelkfoje, droninta kun atento en sia laboro, ŝi kantis tirtone tre mallaŭte la rekantaĵon. La vortoj ” Antaŭ longa temp’ vagadis ” aŭdiĝis kiel malgaja funebra kanto. Fininte la kanton, ŝi komencis alian, kiu vere estis tre malgaja:

La kruroj doloras, laciĝis la membroj,
La voj’ estas longa, la montoj sovaĝaj,
Kaj baldaŭ krepusko senluna, malĝoja
Ekkovros la vojon de l’orfo malriĉa.

    Min ili forsendis tre tre malproksimen.

    Etendas sin marĉoj, kaj rokoj leviĝas
Al mi malamikaj nur estas la homoj;
Sed gardas anĝeloj la orfon tute solan.

    La vento muĝetas en la malproksimo,
La nuboj forestas kaj brilas la steloj,
Kaj di’ kompatema protekton ekmontras,
Donante esperon al orfo malriĉa.

    Kaj eĉ se mi falus irante trans ponton,
Se falus mi marĉon, falslume trompita,
La Patro kun beno, konsol’ kaj promesoj
Sur brusto ekpremos la orfon malriĉan.

    Se fortoj forlasus min dum la vagado,
Se vane mi serĉus sur ter’ rifuĝejon,
La ĉiel’ min akceptos, mi tie ripozos,
ĉar Dio kompatos la orfon malriĉan ”.

    Post tiu kanto ŝi rigardis min, dirante:
” Nu, nu fraŭlino Jane, ne ploru.”
Sammaniere ŝi povus diri al la fajro ” ne brulu ”, ĉar kiel ŝi povis imagi mian suferon ? En la daŭro de la mateno revenis sinjoro Lloyd.

    ” Kio estas tio !” li diris, enirante la infanĉambron.” Nu, fraŭlino, kiel ŝi fartas ?”
Bessie respondis, ke mi bone fartas.

    ” Tiam ŝi aspektu iom pli ĝoja. Venu ĉi tien, fraŭlino Jane.

    Via nomo estas Jane, ĉu ne ?

    ” Jes, sinjoro; Jane Eyre.”
” Mi kredas, ke vi ploris, Jane; ĉu vi povas diri al mi kial ? Ĉu vi sentas doloron ?”
” Ne sinjoro...”
” Ho, mi kredas, ke ŝi ploras, ĉar la sinjorino ne povis kunpreni ŝin en la veturilo,” interrompis Bessie.

    ” Nu do, ne ! Ŝi estas multe tro aĝa por konduti tiel infane.”
Mi samopiniis kiel li, kaj ĉar mia sento pri memrespekto estis ofendita de tiu kulpigo, mi tuj respondis:” Pro io tia mi neniam ploris; mi malamas eliri veturile. Mi ploras, ĉar mi sentis min malfeliĉa.”
” Fi do, fraŭlino !” diris Bessie.

    La apotekisto ŝajne ne sciis, kion fari en ĉi tiu afero. Mi staris antaŭ li kaj li rigardis min fikse. Li havis malgrandajn, grizajn okulojn, sed kvankam ili ne estis tre brilaj, mi nun eble trovus ilin saĝaj. Liaj trajtoj estis iom akraj, sed montris bonkorecon. Rigardinte min atente dum kelkaj momentoj, li diris:
” Kio do malsanigis vin hieraŭ ?”
” Ŝi estas falinta,” diris Bessie, refoje sin miksante en nian interparolon.

    ” Falinta ! Jen, refoje mi opinius, ke ŝi estas ankoraŭ infano !

    Ĉu ŝi, estante jam tiel aĝa, ne scius, kiel iri sola ? Ŝi sendube estas jam ok aŭ naŭjara, ĉu ne ?”
” Oni renversis min,” mi klarigis, kaj tiun kuraĝan klarigon eligis nova ekscito de humiligita fiereco;” sed ĝuste tio ne malsanigis min,” mi diris plue; intertempe sinjoro Lloyd flaris tabakon.

    Dum li estis enpoŝiganta la flartabakujon subite laŭte sonoris la manĝo-sonorilo por la servistaro; la apotekisto sciis, kion tio signifas.” Jen oni vokas vin, fraŭlino ”; li diris;” kviete malsupreniru, intertempe mi faros riproĉ-paroladon al fraŭlino Jane.”
Volonte Bessie estus restinta, sed ŝi nepre devis foriri, ĉar en la domo de sinjorino Reed oni estis tre severa pri ĝustatempa apero ĉe la manĝoj.

    ” Sekve, laŭ via diro, tiu falo ne malsanigis vin; kio do malsanigis vin ?” parolis li plue, kiam Bessie estis foririnta.

    ” Mi estis ŝlosita en malluma ĉambro, kie estas spirito.”
Mi rimarkis, ke sinjoro Lloyd ridetas kaj samtempe sulkigas la brovojn.” Spirito ! jen, se oni ĉion konsideras, vi estas ankoraŭ infano ! Ĉu vi timas spiritojn ?”
” La spiriton de sinjoro Reed mi timas. Li mortis en tiu sama ĉambro kaj tie li estis metita sur la mortliton. Nek Bessie nek iu alia kuraĝas vespere tien eniri, se tio ne estas necesa; kaj estis kruele enŝlosi min tie sen kandelo — tiel kruele, ke neniam mi forgesos pri tio !”
” Sensencaĵo ! Kaj ĉu vi nur tial sentas vin tiel malfeliĉa ? Ĉu vi ankaŭ timas dumtage ?”
” Ne, sed baldaŭ estos refoje vespere kaj krom tio — mi estas tre tre malfeliĉa pro alia kaŭzo.”
” Pro kia kaŭzo ? Ĉu vi povas tion al mi diri ?

    Kiel volonte mi volus konfesi ĉion ! Kiel malfacile estis al mi respondi tiun demandon ! Infanoj povas senti, sed ili ne povas klare eldiri siajn pensojn, kaj kvankam ili plenumas tiun eldiron enpense al si mem, ili ne scias kiel esprimi tiujn pensojn per vortoj. Sed timante perdi ĉi tiun unuan kaj solan ŝancon mildigi mian doloron, sciigante ĝin al aliulo, mi sukcesis, post kelka doloriga silentado, trovi resuman kvankam sinceran respondon.

    ” Unue mi havas nek patron, nek patrinon, nek fratinojn aŭ fratojn.”
” Sed vi havas amikan onklinon kaj krom ŝi kuzon kaj kuzinojn.”
Refoje mi eksilentis, poste mi balbute diris:
” Sed John Reed min batis teren kaj onklino ŝlosis min en la ruĝan ĉambron.”
Sinjoro Lloyd duafoje aperigis sian flartabakujon.

    ” Ĉu vi ne trovas, ke Gateshead Hall estas belega domo ?” li demandis.” Ĉu vi ne estas danka loĝi en tia bela domo ?”
” Ĝi ne estas mia domo, sinjoro; kaj abbot diris, ke mi ankoraŭ pli malmulte rajtas loĝi ĉi tie ol servisto.”
” Vere !? Sed vi ja ne estas tiel malsaĝa, ke vi deziras forlasi ĉi tiun belan domon ?”
” Volonte mi forirus, se mi povus nur iri aliloken; sed mi ne povos foriri el Gateshead Hall antaŭ ol havi mastrinon.”
” Eble vi povos, kiu scias ? Ĉu vi havas ankoraŭ aliajn parencojn, krom ĉe sinjorino Reed ?

    ” Mi kredas, ke ne, sinjoro.”
” Neniu de la patra flanko ?”
” Tion mi ne scias; foje mi demandis tion al onklino Reed kaj ŝi diris, ke eble mi havas iun malriĉan parencon, kiu nomiĝas Eyre, sed pli multon ŝi ne sciis pri tio...”
” Ĉu vi volus iri tien, se li ekzistus ?”
Mi pripensis. La malriĉeco havas teruran aspekton por plenkreskuloj, kaj ankoraŭ pli teruran por infanoj. Ili scias nenion pri diligenta, honesta, honorinda malriĉeco; ili interrilatigas la vorton nur kun ĉifonaj vestoj, malbona nutraĵo, senfajra kameno, krudaj manieroj kaj malvirtoj. Malriĉeco sonis al mi kiel degradado.” Ne, mi ne volonte apartenus al la malriĉuloj,” mi respondis.

    ” Ĉu ankaŭ ne, se ili estus amikaj al vi ?”
Mi skuis la kapon; mi ne povis kompreni, kiel malriĉuloj povus esti amikaj; krome mi devus lerni paroli kiel ili parolas, mi devus transpreni iliajn manierojn, mi estus malbone edukata kaj poste fariĝus kiel unu el tiuj malriĉaj virinoj, kiujn mi kelkfoje vidis varti infanetojn, aŭ lavi siajn vestaĵojn en la pordokradoj de la dometoj de Gateshead. Ne, mi ne estis sufiĉe kuraĝa por aĉeti mian liberecon je kosto de rango.

    ” Sed ĉu viaj parencoj estas tiel malriĉaj ? Ĉu ili apartenas al la laboristaro ?”
” Tion mi ne scias; mia onklino Reed diris, se mi havas ilin, ili sendube estas almozuloj. Mi ne ŝatus almozpeti.”
” Ĉu vi ŝatus iri en lernejon ?”
Mi pripensis tion; apenaŭ mi sciis, kio estas lernejo; kelkfoje Bessie rakontis pri ĝi kiel pri loko, kie knabinoj sidas sur benkoj kun bretoj por ripozigi la dorson kaj kie ili devas esti ekstreme bonkondutaj kaj obeemaj. John Reed malamis sian lernejon kaj parolis malbone pri sia instruisto; sed la opinio de John Reed ne estis regulo por la mia, kaj kvankam la rakontoj de Bessie pri lerneja disciplino ( kiujn ŝi estis aŭdinta de knabinoj el familio, kie ŝi servis antaŭ ol veni al Gateshead ) estis iom timigaj, mi tamen trovis tre agrabla, kion ŝi rakontis pri la diversaj kapabloj, akiritaj de kelkaj knabinoj. Ŝi fanfaronis pri belaj pentraĵoj, pejzaĝoj kaj floroj, kiujn ili estis farintaj, pri kantoj, kiujn ili kantis kaj poemoj, kiujn ili povis deklami, pri monujoj trikitaj de ili kaj francaj libroj, kiujn ili tradukis, kaj aŭskultante mi estis instigata fari tion saman.

    Krom tio, lernejo estus granda ŝanĝo; ĝi signifis fari longan vojaĝon, tutan adiaŭon al Gateshead kaj komencon de nova vivo.

    La fina aŭdebla rezulto de mia pripensado estis:” Mi volonte irus en lernejon.”
” Bone, bone, nu, kiu scias, kio okazos,” diris sinjoro Lloyd, ekstarante.” La infano bezonas ŝanĝon de ĉirkaŭaĵo,” li diris al si mem;” ŝiaj nervoj ne estas en bona ordo.”
Bessie revenis; sammomente oni aŭdis veturilon proksimiĝanta laŭ la makadama vojo.

    ” Ĉu via sinjorino revenas, fraŭlino ? Volonte mi parolus kun ŝi.”
Bessie petis lin eniri en la matenmanĝejon kaj montris al li la vojon tien. Mi kredas laŭ ĉio, kio okazis poste, ke la apotekisto dum sia interparolo kun sinjorino Reed konsilis al ŝi sendi min al lernejo. Tiu konsilo estis avide akceptita, ĉar kiel abbot diris poste, kiam ŝi priparolis ĉion kun Bessie dum iu vespero, kiam ili sidis kune en la infanĉambro kudrante kaj kredante, ke mi jam dormas:
” Sinjorino tre certe ĝojas esti senigita de tia ĝenanta enuiga infano, kiu ĉiam agas kvazaŭ ŝi spionadas kaj ŝpinas komplotojn.” Mi kredas, ke abbot vidis en mi specon de juna Guy Fawkes.

    En la sama tempo mi la unuan fojon aŭdis, ke fraŭlino abbot diris al Bessie, ke mia patro estis malriĉa predikisto, ke mia patrino kontraŭ la volo de sia familio estis edziniĝinta kun li, ke oni rigardis la geedziĝon kiel mezaliancon, ke mia avo Reed fariĝis tiel kolera pri ŝia malobeeco, ke li donis al ŝi eĉ ne unu ŝilingon; ke, post kiam mia patro jam post unu jaro de la geedziĝo estis atakita de la tifo pro siaj vizitoj ĉe la malriĉuloj en la granda fabrikurbo, kie li plenumis sian oficon de predikisto, kaj kie tiam regis tiu malsano; ke mia patrino estis infektita de la sama malsano kaj mortis monaton post li.

    Kiam Bessie aŭdis tiun rakonton, ŝi ĝeme diris:” Tiam tiu malfeliĉa Jane estas ja kompatinda, abbot.”
” Jes,” diris abbot,” se ŝi estus amema, bela infano kaj oni povus kompati ŝian forlasitecon, sed tian malgrandan bufon oni ja tute ne atentas nek kompatas.”
” Ne multe, tio estas vera,” samopiniis Bessie;” ĉiuokaze, la bela fraŭlino Georgiana multe pli interesus nin en tiaj cirkonstancoj.”
” Ho, mi freneze amas fraŭlinon Georgiana,” ekkriis la ekscitita abbot.” Ŝi estas anĝelo kun siaj longaj harbukloj kaj bluaj okuloj kaj tian belan koloron havas ŝiaj vangoj: ili estas kiel pentritaj ! Bessie, mi dezirus peceton da rostita pano kun fromaĝo kiel vespermanĝon.”
” Tion mi ankaŭ dezirus — kun rostita cepo. Ĉu ni iru malsupren ?”
Tuj poste ili foriris.

   

Ĉapitro IV.

    Per mia interparolado kun sinjoro Lloyd, kaj per la ĉi supre rakontita interparolo inter Bessie kaj abbot mi kolektis sufiĉan esperon deziri, ke mi resaniĝu; ŝajnis, ke ŝanĝiĝo alproksimiĝas; mi ekĝojis kaj pacience atendis. Tamen kelkaj tagoj pasis antaŭ ol mi tute resaniĝis kaj neniu parolis pri tio, kio tiel interesis min. Sinjorino Reed kelkfoje malestime kaj fiere rigardis min, sed tre malofte ŝi parolis al mi. Post mia malsano ŝi pli ol iam antaŭe apartigis min de siaj infanoj. Mi ricevis tre malgrandan lokon por dormi, mi devis manĝi sola kaj pasigi mian tutan tempon en la infanĉambro, dum la aliaj infanoj daŭre estis en la familia ĉambro. Pri tio, ke mi iros al lernejo, ŝi tute ne parolis, sed instinkte mi sentis, ke ŝi ne toleros min pli longe en sia domo; ĉar kiam ŝi min rigardis, ŝia rigardo esprimis pli ol iam antaŭe profundan malŝaton.

    Ŝajnis, ke estis malpermesite al Eliza kaj Georgiana ofte paroli kun mi. John per la lango rondigis sian vangon kiam ajn li min vidis kaj unu fojon li estis batonta min; sed instigata de la sama sento de furiozeco kontraŭ li kaj malespera ribelado, kiun mi jam pli frue sentigis al li, li lasis min kvieta kaj forkuris kriante, ke mi batis lian nazon. En la vero mi estis alcelinta tiun elstarantan korpomembron per mia pugno, kaj vidante, ke mi per ĝi aŭ per mia rigardo timigis lin, mi sentis grandan deziron uzi la okazon, sed li estis jam forkurinta al sia patrino.

    Per ploreca voĉo li plendis pri tio ke ” tiu enuiga malica Jane Eyre kiel kato atakis lin ”, sed li tuj devis eksilenti —” Ne parolu pri ŝi, John; mi ordonis al vi: ne okupiĝu pri ŝi, ne atentu ŝin; ŝi ne indas, ke vi aŭ viaj fratinoj ŝin rigardu aŭ atentu.”
Mi kurbigis min super la ŝtupara balustrado kaj subite ekkriis, ne pripensante miajn vortojn:
” Ili ne indas, ke mi rigardu aŭ atentu ilin.”
Sinjorino Reed estis iom dikventra virino, sed aŭdante tiujn strangajn senhontajn vortojn, ŝi supren rapidis la ŝtuparon, per unu ektiro ĵetis min en la infanĉambron, puŝis min sur la randon de mia lito kaj severe malpermesis al mi foriri de tiu loko aŭ eldiri unu vorton dum la tuta tago.

    ” Kion dirus onklo Reed, se li vivus ankoraŭ,” mi diris preskaŭ senkonscie. Mi diras ” preskaŭ senkonscie,” ĉar estis al mi kvazaŭ mia lango diris la vortojn, ekster mia volo; io en mi, kion mi ne povis regi, diris ilin.

    ” Kion vi diras ?” kriis sinjorino Reed, dum ŝiaj alie tiel malvarmaj, kvietaj okuloj, montris subitan ektimon; ŝia mano lasis min, kaj ŝi rigardis min kvazaŭ ŝi ne scius, ĉu mi estas infano aŭ io diabla. Mi jam ekdiris, mi devis paroli plue.

    ” Onklo Reed estas en la ĉielo; kaj li vidas, kion vi faras kaj pensas, same kiel miaj patro kaj patrino; kaj ankaŭ ili scias, ke vi enŝlosis min tutan tagon kaj ke vi deziras, ke mi estu mortinta.”
Sinjorino Reed regis sin baldaŭ; ŝi skuegis min, frapis min sur la orelojn kaj foriris dirante nenion. Bessie daŭrigis la riproĉon per punparolado, daŭranta unu horon, en kiu ŝi certigis, ke sen ia dubo mi estas la plej malbona, la plej malvirta kaj la plej mizera infano, kiu iam ekzistis.

    Preskaŭ mi kredis, ke ŝi pravas, ĉar en mia koro mi sentis nur tre malbonajn sentojn.

    Tiel pasis novembro, decembro kaj duono de januaro.

    Kristnasko kaj novjaro estis festataj en Gateshead kun la kutima ĝojo; donacoj estis donacataj reciproke kaj okazis festenoj kaj vesperaj festoj. Mi ĉeestis neniun feston, miaj amuzaĵoj konsistis en tio, ke mi ĉiutage povis rigardi kiel estis ornam-vestataj Eliza kaj Georgiana, kiel ili malsupreniris vestitaj per muslinaj jupoj kun fajre ruĝaj zonoj kaj arte frizitaj haroj; kaj poste, kiel oni malsupre ludis pianon aŭ harpon, aŭ kiel iris supren-malsupren la kelisto kaj la livreo-vestita servisto, aŭ kiel tintadis la glasoj kaj tasetoj, kiam la trinkaĵoj estis disportitaj kaj prezentitaj. Kelkfoje, kiam malfermiĝis la pordo de la salono, mi malklare aŭdis la obtuzan interparoladon. Kiam ĉio tio tedis min, mi foriris de la plej supra ŝtupo por direkti min al la infanĉambro, kie estis silente kaj kviete; tie mi estis iom malĝoja, sed ne mizera. En la vero mi tute ne aspiris esti ĉe tiuj homoj; ĉar en ilia societo neniu min atentis; kaj se Bessie estis amika kaj homeca, mi sentis min feliĉa kviete pasigi kun ŝi la vesperojn anstataŭ sidi en plenplena salono ĉe sinjoroj kaj sinjorinoj kaj timante la rigardon el la okuloj de sinjorino Reed.

    Sed tuj post kiam Bessie estis vestinta la du fraŭlinojn, ŝi iris en la kuirejon aŭ en la ĉambron de la mastrumistino, kaj ŝi kunportis la kandelon. Mi restis sidanta kun la pupo sur la genuoj ĉe la kameno, ĝis malrapide estingiĝis la fajro kaj mi rigardis ĉirkaŭe, ĉu ne ekaperos la ombro de io en la krepuska ĉambro; kaj kiam la fajro preskaŭ ne plu flamis kaj lumetis, mi rapide senvestigis min, malligante la ligilojn kiel eble plej rapide, kaj serĉis en mia liteto rifuĝejon kontraŭ la malvarmo kaj mallumo. Tiun pupon mi ĉiam kunprenis en mian liton; la homo bezonas ion, kion ami kaj havante nur ĝin, mi dediĉis mian tutan amon al tiu senkolora ligna objekto, aspektanta kiel birdtimigilo. Neniam mi forgesos pri tio, kiel ridinde kaj sincere mi agis je tiu ludilo kaj kiel mi imagis, ke ĝi vivas kaj povas senti mian amon. Mi povis ekdormi nur post kiam ĝi estis zorge envolvita en mia dumnokta vestaĵo, kaj kiam ĝi kuŝis tiel sendanĝere kaj varme, mi estis preskaŭ feliĉa opiniante, ke ankaŭ ĝi estas tia.

    Longaj ŝajnis al mi la horoj, dum kiuj mi kuŝis atendante ĝis foriris la homoj, aŭ kiam mi aŭskultis ĝis Bessie supreniris la ŝtuparon. Kelkfoje ŝi venis momenton por preni sian fingringon, kudrilon aŭ tondilon, aŭ por alporti al mi la vespermanĝon konsistanta ekzemple el biskvito aŭ pasteĉeto; tiam ŝi sidiĝis sur la rando de mia lito, dum mi manĝis kaj poste ŝi kovris min per la litaĵo, eĉ dufoje ŝi kisis min dirante ” bonan nokton, fraŭlino Jane ”.— Kiam ŝi estis tiel amika, Bessie ŝajnis al mi la plej bela, la plej agrabla estaĵo en la mondo, kaj mi sopiris, ke ŝi estu ĉiam tiel amika kaj bona, ke ŝi ne riproĉu min plu kaj ne laborigu min tro multe, kiel ŝi kutime faris.

    Mi kredas, ke Bessie havis bonkoran karakteron; ĉion ŝi faris lerte kaj ŝi havis mirindan talenton rakonti, almenaŭ tion mi opiniis, juĝante laŭ ŝiaj fabeloj por infanoj.

    Se mi bone memoras, ŝi aspektis sufiĉe beleta. Image mi vidas ŝin, ŝi estis altkreska, maldika virino kun malhelaj haroj kaj okuloj, delikataj trajtoj kaj bela vizaĝkoloro: sed ŝi havis ŝanĝiĝeman, facile inciteblan humoron kaj malklarajn opiniojn pri justeco kaj maljusteco; malgraŭ tio mi preferis ŝin ol ĉiujn aliajn en Gateshead Hall.

    Estis la 15-a de januaro, la naŭa horo en la mateno. Bessie estis irinta por matenmanĝi; miaj kuzinoj ankoraŭ ne estis vokitaj al sia patrino; Eliza surmetis sian ĉapelon kaj almetis varman ĝardenmantelon por nutri la kokinojn — tiun okupon ŝi tre amis kaj ne pli malmulte ŝi amis vendi la ovojn al la mastrumistino kaj ŝparkolekti la monon. Ŝi havis la emon komercadi kaj estis inklina ŝpari — tion ŝi pruvis ne nur per la vendado de ovoj kaj kokidoj, sed per daŭra marĉandado kun la ĝardenisto pri bulboj, semeroj kaj kreskaĵetoj — dum tiu funkciulo antaŭe ricevis ordonojn de sinjorino Reed aĉeti el la ĝardeneto de la juna fraŭlino ĉion, kion ŝi prezentos al li. Kun plezuro Eliza vendus ĉiujn siajn harojn, se tio donus al ŝi sufiĉan gajnon. Unue ŝi kaŝis sian monon ĉiuloke en peceto da tuko aŭ harfrizaj paperaĵoj, sed kiam la laboristino eksciis tion, Eliza ektimis perdi siajn trezorojn kaj decidis pruntedoni ĝin al sia patrino je rentumo de 50 aŭ 60 %; ĉiun kvaronjaron ŝi postulis tiun renton kaj notis ĝin kun granda akurateco.

    Georgiana sidis sur tabureto antaŭ la spegulo ordigante siajn harojn kaj ŝovis en siajn buklojn artefaritajn florojn kaj koloritajn plumojn, kiujn ŝi antaŭe trovis en la subtegmentejo en tirkesto. Mi pretigis mian liton, ĉar Bessie estis ordoninta al mi pretigi ĝin antaŭ ol ŝi revenos ( nuntempe Bessie uzis min ofte kiel duan infanistinon, kaj igis min aranĝi la ĉambron, senpolvigi la meblojn kaj tiel plu ). Kiam mi estis sterninta la litkovrilon kaj volvinta mian noktoveston, mi iris al la fenestrobreto por aranĝi bildolibrojn kaj mebletojn de la pupodomo dise kuŝantajn tie, sed subita malpermeso de Georgiana tuŝi ŝiajn objektojn ( la seĝetoj, speguletoj kaj teleraro apartenis al ŝi ) haltigis tiun laboron, kaj havante neniun okupon, mi malfrostigis per mia elspiro la florojn sur la vitroj, kaj faris rondan lokon, tra kiu mi povis rigardi la korton, kie ĉio kuŝis kvieta kaj kiel ŝtoniĝinta de la rigida frosto.

    Tra tiu fenestro oni povis vidi la loĝejon de la pordisto kaj la makadaman vojon, kaj ĵus mi malfrostigis sufiĉajn el tiuj arĝente blankaj floroj por povi trarigardi, kiam mi vidis, ke malfermiĝas la kradpordoj kaj ke veturilo enveturas.

    Indiferenta mi vidis ĝin alproksimiĝanta laŭ la eniraleo; venis ofte multaj veturiloj al Gateshead; sed neniam venis vizitantoj, kiuj interesis min; ĝi haltis antaŭ la domo, oni sonorigis laŭte kaj gasto estis kondukata internen. Ĉar ĉio tio ne tuŝis min, mia atento estis baldaŭ direktita al vidaĵo de malgranda, malsata ruĝgorĝulo, sidanta pepante sur la branĉoj de senfolia ĉerizujo, kreskanta ĉe la barilo. La restaĵoj de mia matenmanĝo, konsistantaj el pano kaj lakto, staris sur la tablo kaj pecetiginte parton de mia bulko, mi klopodis suprenŝovi la fenestron por meti la paneretojn sur la breton, kiam Bessie rapide suprenkuris la ŝtuparon al la infanĉambro.

    ” Jane, forigu vian antaŭtukon; kion vi faras ? Ĉu vi ne lavis viajn vizaĝon kaj manojn hodiaŭ matene ?”
Antaŭ ol respondi, mi ekpuŝis supren la fenestron, ĉar mi deziris, ke la birdeto ricevu la panerojn; la fenestro ŝoviĝis supren, kaj mi disĵetis la pecetojn sur la breton kaj sur la ĉerizujon; poste mi refermis la fenestron dirante:
” Ne Bessie, mi ĵus senpolvigis la meblojn.”
” Enuiga, senzorga infano !— Kaj kion vi faras nun ? Vi aspektas tute ruĝa kvazaŭ vi farus ion malbonan; kial vi suprenŝovis la fenestron ?”
Mi ne bezonis respondi, ĉar ŝajne Bessie ne havis tempon aŭskulti mian klarigon, ŝi tiris min al la lavotablo kaj per malmola tuko kaj sapo kaj akvo rapide sed senkompate lavis mian vizaĝon; poste ŝi aranĝis miajn harojn per malmola broso, deprenis mian antaŭtukon kaj kondukis min al la ŝtuparo dirante, ke mi tuj malsupreniru, ĉar oni atendas min en la matenmanĝejo. Mi volis demandi, antaŭ kiu mi devos aperi — ĉu sinjorino Reed estis tie, sed Bessie estis jam malaperinta, ferminte post si la pordon. Malrapide mi iris malsupren.

    Dum tri monatoj mi ne estis en la ĉambro de sinjorino Reed; kaj tiu longa apartigado en la infanĉambro estis kaŭzo, ke mi sentis timon eniri la manĝejon kaj familian ĉambron.

    Mi staris en la senhoma koridoro; antaŭ mi estis la pordo de la matenmanĝejo, mi restis staranta konfuzita kaj tremanta. Kia malgranda timulo mi estis tiam, plena de angoro pro maljustaj punoj ! Mi ne kuraĝis reiri al la infanĉambro nek eniri la familian ĉambron; kaj tial mi staris tie dek minutojn hezitante kion fari; laŭta sonorilado el la manĝo-ĉambro decidigis min, mi ja devis.

    ” Kiu vokigis min ?” mi pensis, turnante per ambaŭ manoj la rigidan pordoprenilon, kiu komence ne estis movebla; kiun mi vidos, krom sinjorino Reed; ĉu estos viro aŭ virino en la ĉambro ? La pordo malfermiĝis kaj enirante post profunda salutfleksiĝo, mi rigardis supren al nigra kolono !— almenaŭ tia ĝi ŝajnis esti; ĝi estis rigida alta figuro vestita per zibelpelto, staranta senmove sur la fajrej-tapiŝo; la severa vizaĝo supre elstaranta el ĝi, similis skulptitan maskon, kiu kiel kapitelo estis metita sur la kolonon.

    Kiel kutime sinjorino Reed sidis ĉe la fajro; ŝi signe ordonis al mi alproksimiĝi; mi obeis kaj ŝi prezentis min al la ” ŝtona ” fremdulo per la vortoj:
” Jen la knabino, pri kiu mi skribis al vi.”
Li — ĉar la figuro estis viro — malrapide turnis al mi la kapon, kaj atente rigardinte min per grizaj ekzamenantaj okuloj, kiuj brilis sub la pezaj palpebroj, li grave diris per basa voĉo:
” Ŝi estas tre malgranda; kiun aĝon ŝi havas ?”
” Ŝi estas dekjara.”
” Jam dekjara ?” li respondis nekredeme; kaj longe li min rigardis. Fine li diris al mi:
” Kiel vi nomiĝas, etulino ?”
” Jane Eyre, sinjoro.”
Dirante tion, mi rigardis supren; li ŝajnis al mi tre alta sinjoro, sed mi mem estis tre malgranda; li havis maldelikatajn trajtojn, kaj ĉio, kio koncernis lin kaj lian staturon estis malagrabla kaj rigida.

    ” Jane Eyre; ĉu vi estas bona infano ?”
Neeble mi povis jese respondi tiun demandon; ĉiuj miaj samhejmanoj opiniis pri tio alie ol mi, tial mi tute ne respondis.

    Sinjorino Reed anstataŭ mi respondis per signifoplena kapskuado, dum ŝi diris:” Sinjoro Brocklehurst, plej bone estas, ke ni tute ne parolu pri tio.”
” Mi tre bedaŭras aŭdi ion tian, sed mi devas paroli kun ŝi kelkan tempon,” kaj klinante sin li komforte sidiĝis en la brakseĝo kontraŭ sinjorino Reed.” Venu al mi,” li diris. Mi iris trans la fajrej-tapiŝon kaj stariĝis tre rekte antaŭ li. Kian vizaĝon li havis, kiam mi vidis lin tiel de proksime; kian nazon !

    Kaj kian buŝon ! Kaj kiajn elstarantajn dentojn !

    ” Nenio estas tiel malĝojiga kiel netaŭga infano !” li ekdiris,” precipe kiel netaŭga knabino. Ĉu vi scias, kien iros malbonaj homoj, post kiam ili estas mortintaj ?”
” Al la infero,” estis mia ortodoksa respondo, kiun mi tuj eldiris.

    ” Kaj kio estas la infero ? Ĉu vi povas diri tion al mi ?”
” Abismo plena de fajro.”
” Kaj ĉu vi volonte falus en tiun abismon, kaj brulus tie eterne ?”
” Ne, sinjoro.”
” Kion vi devas fari por eviti tion ?”
Mi pripensis momenton, sed mia respondo ne estis, kia ĝi devus esti.

    ” Mi devas zorgi, ke mi restu sana kaj ke mi ne mortu.”
” Kiel vi povos resti en sano ? Ĉiutage mortas infanoj pli junaj ol vi. Antaŭ kelkaj tagoj mi ĉeestis enterigon de kvinjara infano; tre kara infano, kiu estas nun en la ĉielo. Mi timas, ke ni ne povos diri tion saman pri vi, se vi estus vokita tien.”
Ne povante forigi tiun dubon, mi mallevis la okulojn kaj vidis du grandajn piedojn sur la fajreja tapiŝo; mi ĝemis kaj deziris esti tre malproksime de ĉi tiu loko.

    ” Mi esperas, ke tiu ĝemo venis el via koro, kaj ke vi pentas, ĉar vi ĉiam ĉagrenigis vian bonfarantinon.”
” Bonfarantino ! bonfarantino !?” mi diris al mi mem;” ĉiuj nomas sinjorinon Reed mia bonfarantino; se ŝi estas bonfarantino, tiam bonfarantinoj estas tre malagrablaj estaĵoj.”
” Ĉu vi preĝas ĉiuvespere kaj ĉiumatene ?” li diris plue.

    ” Jes, sinjoro.”
” Ĉu vi legas regule vian biblion ?”
” Kelkfoje.”
” Kun plezuro ? Ĉu vi volonte faras tion ?”
” Volonte mi legas en Apokalipso kaj en la libroj pri danielo, kaj Genezo kaj Samuelo kaj iom pri Eliro, pri kelkaj pecoj de Reĝoj kaj Nombroj, kaj Hiobo kaj Jona.”
” Kaj la psalmoj ? Mi esperas, ke vi amas ilin.”
” Ne, sinjoro.”
” Ne ?— Fi do ! Kiel terure ! Mi havas knabeton, kiu estas pli juna ol vi, kaj li scias parkere ses psalmojn, kaj se vi lin demandus, kion li preferas: manĝi makaroneton aŭ lerni psalmon, tiam li respondus:’ Ho ! lerni psalmon ! La anĝeloj kantas psalmojn, kaj jam surtere mi volas esti anĝelo.’ Tiam rekompence pro sia infana pieco li ricevas du makaronaĵojn.”
” Psalmoj ne estas interesaj,” mi rimarkis.

    ” Tiu respondo pruvas, ke vi havas malvirtan koron; kaj vi devas preĝi al Dio, ke li aliigu tion, ke li donu novan virtan koron; ke li forprenu tiun ŝtonan koron kaj anstataŭe donu alian el karno.”
Mi estis kuraĝonta demandi kiel okazas tiu ŝanĝado de koroj, sed sinjorino Reed sin miksis en la interparoladon dirante, ke mi sidiĝu. Ŝi mem poste ekparolis kun li.

    ” Mi kredas, sinjoro Brocklehurst, ke mi sciigis al vi per mia letero antaŭ tri semajnoj, ke ĉi tiu knabino ne havas la karakteron kaj la emojn, kiujn mi dezirus; se vi akceptas ŝin en la Lowood-lemejo, tiam mi esperas, ke la lernejestro kaj la instruistinoj bone atentu ŝin kaj precipe, ke ili atentu ŝian plej grandan kulpon, la emon al trompo. Intence mi diris tion, Jane, en via ĉeesto, por ke vi ne penu trompi sinjoron Brocklehurst.”
Mi do prave timis sinjorinon Reed kaj prave mi trovis ŝin malagrabla; ŝi nur ofendis min, kaj neniam mi estis feliĉa ĉe ŝi. Kiel ajn obeema mi estis, kiel persiste mi penis kontentigi ŝin, ĉiuj miaj penoj estis repuŝataj kaj respondataj per la supre montritaj rimarkoj. Ĉi tiu akuzo al fremdulo vundis mian koron; mi tuj malklare antaŭvidis, kiel ŝi neniigis mian tutan esperon, kiun mi atendis de nova ekzistonta vivo. Mi sentis, kvankam mi tion ne klare povis diri, ke ŝi semas antipation kaj malamikecon sur mian novan vojon; mi rimarkis, ke mi ŝanĝiĝis en la okuloj de sinjoro Brocklehurst al ruza, sentaŭga infano, kaj kion mi povus fari por senigi lin de tiu eraro ?” Nenion, nenion,” mi pensis, regante min por ne eksplodi en ploro, kaj rapide forviŝante larmon, kiu montris mian senpovan malesperon.

    ” Trompo estas malĝojiga eraro ĉe infano,” diris sinjoro Brocklehurst.” Ĝi estas parenca al mensogo, kaj ĉiuj mensogistoj havos sian porcion en la lago de fajro kaj sulfuro; sed oni ŝin atentos, sinjorino Reed. Mi parolos pri ŝi al fraŭlino Temple kaj la instruistinoj.”
” Mi tre dezirus, ke ŝi estu edukata laŭ siaj perspektivoj,”
diris plue mia bonfarantino,” oni devas instrui ŝin esti humila kaj utila. Kaj rilate la libertempojn, mi esperas, ke ŝi pasigos ilin ĉiam en Lowood.”
” Via deziro estas tre prudenta, sinjorino,” respondis sinjoro Brocklehurst.” Humileco estas kristana virto, kiu decas al la lernantoj de Lowood; tial mi deziras, ke granda zorgo estu aplikata kulturi ĝin ĉe ili. Mi studadis, kiel plej bone povas esti mortigata la monda sento pri fiereco ĉe ili, kaj antaŭ ne longe mi ĝoje spertis, kiel mi sukcesis en tio. Kiam mia filino augusta kun sia patrino revenis hejmen post vizito en la lernejo, ŝi ekkriis:’ Ho patro, kiel kviete kaj simple aspektas ĉiuj knabinoj en Lowood; ili similas infanojn de malriĉuloj pro la haroj kombitaj malantaŭ la orelojn, kaj pro tiuj longaj antaŭtukoj kun la poŝoj ekstere !’ Kaj ŝi diris,’ Ili rigardis miajn vestojn kaj tiujn de patrino, kvazaŭ ili neniam estus vidintaj silkon.’”
” Ion tian mi ŝatas,” diris sinjorino Reed,” eĉ se mi estus travojaĝinta la tutan Anglujon, mi ne estus trovinta sistemon, kiu tiel trafe taŭgas por infano kiel Jane Eyre, ĉar uniforman simplecon, mia kara sinjoro Brocklehurst, mi dezirus en ĉio.”
” Simpleco estas la unua el ĉiuj kristanaj devoj, sinjorino, kaj en ĉiuj aranĝoj en la instituto Lowood oni atentas pri ĉi tio: simpla nutraĵo, simplaj vestoj, neniu luksa okupado kaj hardigaj kutimoj: jen la tagordo de la domo kaj ĝiaj loĝantoj.”
” Tre ĝuste, sinjoro. Sekve mi povas kalkuli sur tio, ke ĉi tiu infano estos akceptata kiel lernantino de Lowood kaj ke ŝi estos edukata tie laŭ siaj rango kaj perspektivoj ?”
” Tion vi povas, sinjorino; ŝi estos metata en tiun florejon de elektitaj plantaĵoj, kaj mi esperas, ke ŝi montros dankemon pro la ĝuota privilegio.”
” Mi sendos ŝin kiel eble plej baldaŭ, sinjoro Brocklehurst, ĉar mi certigas vin, ke mi deziras esti liberigita de respondeco, kiu fariĝas tro peza.”
” Certe, certe, sinjorino. Kaj nun mi devas adiaŭi vin. En la sekvanta semajno mi reiros al Brocklehurst Hall; ĉar antaŭ tiu tempo mia amiko, la ĉefa diakono ne irigos min. Mi sciigos al fraŭlino Temple, ke ŝi havos novan lernantinon, kiu baldaŭ estos atendata tie. Adiaŭ !”
” Bonan tagon, sinjoro Brocklehurst, salutu en mia nomo vian edzinon, kaj augustan kaj theodoron kaj la malgrandan braughton.”
” Tion mi plenumos, sinjorino. Aŭskultu foje, knabino, jen libreto por vi, nomita la ’ Gvidanto por infanoj ’, legu ĝin atente, precipe la rakonteton pri la terura, subita morto de Marta G —, sentaŭga infano, kiu faris nenion krom mensogadi kaj trompadi.”
Dirinte tion, sinjoro Brocklehurst donis al mi maldikan, broŝuritan pamfleton, kaj iris for post kiam li estis sonorilveniginta sian veturilon.

    Sinjorino Reed kaj mi restis dum kelkaj minutoj kune, neniu parolis; ŝi estis kudranta kaj mi rigardis ŝin. En tiu tempo ŝi estis ĉirkaŭ tridek ses aŭ tridek sep jara; ŝi estis sanaspekta virino kun larĝaj ŝultroj kaj fortaj membroj, ne altkreska, kaj kvankam iom korpulenta, ne dikventra. Ŝi havis grandan vizaĝon kun forta suba makzelo; malaltan frunton, elstarantan mentonon kaj regulajn nazon kaj buŝon. Sub ŝiaj malhelaj palpebroj brilis okuloj, kiuj ne konis kompaton; ŝia vizaĝkoloro estis maldiafana, ŝiaj haroj preskaŭ linkoloraj. Ŝi havis feran konstitucion, kaj neniam ŝi estis malsana, ŝi estis akurata mastrumistino kaj sian mastrumon kaj ĉion, kio apartenis al ĝi, ŝi regis despote.

    Kelkfoje la infanoj ribelis kontraŭ ŝi aŭ montris malestimon por ŝia regado; ŝi vestis sin bone kaj havis teniĝon kaj eksteraĵon, kiuj taŭgis por belaj kostumoj.

    Sidante sur malalta benketo kelkajn paŝojn malproksime de sinjorino Reed, mi rigardis ŝian vizaĝon. En mia mano mi havis la pamfleton pri la mensogistino, kiu estis donita al mi kiel aplikota averto. Ĉio, kio ĵus okazis, la tuta maniero, en kiu estis farita la interparolado, vundis kaj turmentis ankoraŭ mian animon, ĉiun vorton mi estis aŭdinta kaj sentinta kaj mi bolis pro interna kolero. Sinjorino Reed rigardis supren interrompante sian laboron; ŝi rigardis al mi en la okulojn kaj samtempe ŝiaj laboremaj fingroj haltis.

    ” Eliru la ĉambron kaj iru al la infanĉambro,” ŝi ordonis.

    Sendube io en mia rigardo ŝin ofendis, ĉar ŝi parolis kun retenita eksciteco. Mi ekstaris kaj direktis min al la pordo, returnis min, iris ĝis la fenestro kaj haltis antaŭ ŝi.

    Mi devis paroli; mi estis ofendita kaj devis reofendi, sed kiel ? Ĉu mi estis sufiĉe forta por venĝi min kontraŭ mian antagonistinon ? Mi kolektis mian tutan kuraĝon kaj resume sed forte mi diris:” Mi ne estas malsincera; se mi estus tia, mi dirus, ke mi vin amas, sed mi diras, ke mi vin ne amas; ke mi plej malŝatas vin el ĉiuj krom John Reed; kaj tiun libreton pri tiu mensogistino vi donu al Georgiana, via filino, ĉar ŝi mensogadas, kaj ne mi.”
La manoj de sinjorino Reed kuŝis sen movo sur ŝia laboro; ŝiaj glaci-malvarmaj okuloj daŭrigis rigardi min.

    ” Ĉu vi havas ankoraŭ pli multe por diri ?” ŝi demandis en tono, kiu pli taŭgus kontraŭ pli aĝa antagonistino ol kontraŭ infano.

    Tiuj okuloj kaj voĉo incitis ankoraŭ pli multe mian antipation. Mi tremis de la kapo ĝis la piedoj, mi estis atakita de terura eksciteco kaj diris:
” Mi ĝojas ne aparteni al via familio. Dum mia tuta vivo mi ne nomos vin onklino. Kiam mi fariĝos plenkreska, mi neniam venos al vi, kaj se iu demandos al mi, kion mi opiniis pri vi kaj kiel vi agis al mi, tiam mi diros, ke jam la sola penso pri vi malsanigas min kaj ke vi abomene kruele kondutis kontraŭ mi.”
” Kiel vi kuraĝas tion diri, Jane.”
” Kiel mi kuraĝas, sinjorino Reed, kiel mi kuraĝas tion ? Ĉar tio estas vera. Vi opinias, ke mi ne havas sentojn, kaj ke mi povas vivi sen amo aŭ amikeco, sed tion mi ne povas; kaj vi ne konas kompaton. Ĝis mia morto mi ne forgesos, kiel vi repuŝis min, krude kaj senkompate, en la ruĝan ĉambron, kiel vi enŝlosis min kvankam mi estis ĝismorte terurita kaj kvankam mi malespere ekkriis:’ Kompatu min, onklino Reed, kompatu min do ’, kaj ĉar via malica knabo min batis senkaŭze kaj ĵetis teren, tial vi punis min maljuste. Al ĉiu, kiu demandos pri tio, mi tion rakontos. La homoj opinias vin bona, sed vi estas malbona kaj senkompata. Vi estas falsema !”
Post kiam mi estis dirinta ĉion tion, mi sentis mian animon senŝarĝita, mi sentis min libera kaj konsciis, ke mi venkis kiel ankoraŭ neniam antaŭe. Estis kvazaŭ nevidebla ĉeno rompiĝis kaj kvazaŭ min ĉirkaŭas neesperita libereco. Tiuj sentoj ne estis sen kaŭzo. Sinjorino Reed rigardis min kun timo, ŝia laboro glitis teren, ŝi levis la manojn, ŝi ŝanceliĝis, kaj ŝiaj trajtoj tordiĝis kvazaŭ ŝi tuj ekplorus.

    ” Jane, vi eraras; kio estas al vi ? Kial vi tiel tremas ? Ĉu vi volas iom da akvo ?”
” Ne, sinjorino.

    ” Ĉu mi povas fari por vi ion alian, Jane ? Mi certigas vin, ke mi volas esti via amikino.”
” Tion vi ne deziras. Vi diris al sinjoro Brocklehurst, ke mi havas malbonan karakteron, ke mi estas falsema, sed mi diros al ĉiu en Lowood, kia vi estas, kaj kion vi faris.”
” Jane, vi ne bone komprenas min, oni ja devas montri al infanoj iliajn erarojn kaj kulpojn.”
” Trompado ne estas miaj eraro kaj kulpo !” mi ekkriis.

    ” Sed vi tamen estas kolerema, Jane, tion vi ja devas konsenti; nun iru al la infanĉambro, karulino, kaj iom kuŝiĝu.”
” Mi ne estas via karulino, kaj mi ne volas kuŝiĝi. Sendu min rapide al la lernejo, sinjorino Reed, ĉar mi malamas esti ĉi tie.”
” Tre certe mi sendos vin baldaŭ al la lernejo,” diris sinjorino Reed mallaŭte, poste ŝi reprenis sian laboraĵon kaj rapide eliris el la ĉambro.

    Mi restis sola kiel venkinto. Tio estis mia unua forta batalo kaj mia unua venko. Ankoraŭ momenton mi staris sur la fajreja tapiŝo, kie estis starinta sinjoro Brocklehurst, kaj mi ĝuis mian triumfon. Unue mi ridetis kaj sentis min fiera, sed tiu sovaĝa ĝojo same rapide malsovaĝiĝis kiel la batoj de mia pulso. Neniu infano povas disputi kontraŭ pliaĝulo, nek eligi siajn sentojn de kolero, kiel mi estis farinta kaj ne penti kaj sperti malvarman kontraŭagon. Kiam mi akuzis kaj minacis sinjorinon Reed, mia animo estis kiel brulanta erikejo, kun konsumantaj, brilantaj flamoj, sed post duonhora kvieta pripensado pri mia senpripensa konduto kaj pri la malluma kaj malbona situacio, en kiu mi troviĝis, ĝi estis kiel tiu sama erikejo sed nigra, senviva kaj fajre konsumita.

    La unuan fojon mi sentis ion kiel venĝon. Unue ĝi ŝajnis al mi kiel aroma vino, varma kaj freŝiganta, sed la post-aromo estis metaleca kaj acida, kvazaŭ mi estis venenita. Volonte mi estus petinta pardonon al sinjorino Reed, sed duone el sperto, duone instinkte mi sciis, ke tio estus la ĝusta maniero, per kiu ŝi duoble malestimus min, kaj per kiu mi denove ekscitus min. Mi sopiris ion pli bonan ol senbride eksplodi — nome eksenti malpli malamikajn sentojn ol malluman indignon. Mi prenis la ” Mil kaj unu noktoj ”, kaj mi sidiĝis por legi. Mi ne komprenis, kion mi legis; seninterrompe miaj pensoj sin puŝis inter la paĝojn, kiuj antaŭe tiel interesis min. Mi malfermis la vitran pordon de la manĝoĉambro; estis kviete en la arbareto; super ĉio kuŝis la rigida frosto sen suno aŭ vento. Mi envolvis miajn kapon kaj brakojn en mian jupon kaj serĉis lokon apartigitan. Sed tiuj kvietaj arboj ne amuzis min, nek la falantaj pinfruktoj, kiuj memorigis la aŭtunon, nek la flavaj folioj amasiĝintaj de la vento kaj nun frost-kuniĝintaj. Mi apogis min al la krado kaj rigardis trans senŝafan herbejon tute kovritan de mallonga prujne blankiĝinta herbo. La tago estis tre griza; peza aero, kiu anoncis neĝon, pendis super ĉio; subite falis floketoj, kiuj restis kuŝantaj sur la herbejo. Jen mi staris tute sola kiel mizera infano kaj ripete mi diris al mi mem:” Kion mi devas fari !”
Subite mi aŭdis voĉon, kiu kriis:” Fraŭlino Jane, kie vi estas ? Venu matenmanĝi !”
Mi sciis, ke tio estas la voĉo de Bessie, sed mi ne movis min. Per malpezaj paŝoj ŝi aperis sur la vojeto.

    ” Sentaŭga infano !” ŝi ekkriis,” kial vi ne venas, kiam mi vokas vin ?”
La ĉeesto de Bessie kompare kun ĉiuj miaj pensoj ŝajnis al mi refreŝiganta, kvankam ŝi kiel kutime koleriĝis. Post mia batalo kontraŭ sinjorino Reed kaj post mia venko mi ne sentis min inklina ĉagreniĝi pro baldaŭ pasanta kolereto de la vartistino, sed inklina mi estis ĝui ŝian malseriozecon. Mi ambaŭbrake ĉirkaŭprenis ŝin kaj diris:
” Nu do Bessie, ne koleriĝu, ne riproĉu !”
Ĉi tiu faro estis pli libera kaj pli energia ol mi kutime montris kaj ŝajnis plaĉi al ŝi.

    ” Vi estas stranga infano, Jane,” ŝi diris de supre rigardante min,” malgranda vagadanta etulino. Kaj vi iros al lernejo ?”
Mi kapjesis.

    ” Kaj vi ne malĝojas foriri de via kompatinda Bessie ?”
” Bessie ja ne amas min. Ĉiam ŝi riproĉas min.”
” Ĉar vi estas tia stranga timema, terurita infano. Vi devus esti pli energia.”
” Pli energia ! Por esti riproĉata kaj punata pli multe ankoraŭ !”
” Sensencaĵo ! Sed via sorto ne estas enviinda, tio estas vera, ĉar pasintan semajnon mia patrino diris al mi, ke ŝi ne konsentus, ke unu el ŝiaj infanoj estu ĉi tie en via loko. Nun eniru, mi havas bonan novaĵon por vi.”
” Tion mi ne kredas, Bessie.”
” Kion vi celas diri, infano ? Kiajn malgajajn okulojn vi montras. Sed aŭskultu: la sinjorino kaj la knabinoj kaj John eliros ĉi tiun posttagmezon por trinki teon kaj vi estos ĉe mi. Mi diros al la kuiristino, ke ŝi baku torteton, kaj vi helpos min aranĝi la tirkestojn, kaj jam baldaŭ mi devos enpaki viajn kofrojn.

    La sinjorino volas, ke vi post du tagoj forlasu Gateshead kaj vi povas elekti, kiujn ludilojn vi volas preni kun vi.”
” Bessie, promesu al mi ne riproĉi min plu antaŭ ol mi foriros.”
” Bone; sed estu plaĉa infano kaj ne timu min plu. Ne ektimu, se mi kelkfoje diras ion akratone, tio min ĝenas.”
” Mi kredas, ke mi ne timos vin plu, Bessie, ĉar mi kutimis al tio kaj baldaŭ mi estos ĉe aliaj homoj, kiujn mi timos.”
” Ili vin ne amos, se vi timas ilin.”
” Kiel vi, Bessie ?”
” Sed mi amas vin; pli ol ĉiujn aliajn, mi kredas.”
” Vi tamen ne montris tion.”
” Akratona etulino ! Vi parolas tute alie ol antaŭe. Kiel vi subite fariĝis tiel kuraĝa kaj energia ?”
” Ĉar mi baldaŭ foriros kaj krom tio —” Mi estis dironta, kio estis okazinta inter sinjorino Reed kaj mi, sed bone konsiderinte tion, mi opiniis, ke estas pli bone silenti pri tio.

    ” Kaj vi ĝojas, ĉar vi foriros de mi ?”
” Tute ne, Bessie; nun tio eĉ malĝojigos min iomete.”
” Nur iomete ! Kiel indiferente vi diras tion ! Mi kredas, ke vi rifuzus al mi kiseton, se mi ĝin petus; vi dirus: prefere ne.”
” Certe mi volas kisi vin; jam klinu vin.” Bessie sin klinis, kaj ni ĉirkaŭbrakis unu alian kaj konsolita mi iris kun ŝi en la domon. Tiu posttagmezo harmonie pasis; kaj en la vespero Bessie rakontis al mi interesplenan rakonteton kaj kantis kelkajn el siaj plej belaj kantetoj. Eĉ por mi la vivo kelkfoje montris sunbrilon.

   

Ĉapitro V.

    Apenaŭ la horloĝo batis la kvinan horon en la mateno de la 19-a de januaro, Bessie venis kun kandelo en mian alkovon kaj trovis min jam el la lito kaj preskaŭ vestita. Mi estis leviĝinta jam antaŭ duona horo, estis lavinta mian vizaĝon kaj vestinta min ĉe la lumo de la duona luno, kiu ĵus malleviĝis, kaj kiu lumis tra la fenestreto apud mia lito. Tiun tagon mi foriros de Gateshead per poŝtveturilo, kiu kutime preteriris la loĝejon de la pordisto je la sesa horo en la mateno.

    Neniu estis leviĝinta escepte de Bessie; ŝi estis bruliginta la fajron en la fajrejo de la kameno en la infanĉambro kaj tie ŝi pretigis mian matenmanĝon. Infanoj malofte povas manĝi antaŭ fariĝonta vojaĝo; ankaŭ mi ne povis tion. Post kiam Bessie senfrukte estis trudinta al mi kelkajn kulerojn da pankaĉo, ŝi pakis kelkajn biskvitojn en paperon kaj metis ĝin en mian vojaĝ-valizon; poste ŝi helpis min surmeti mantelon kaj ĉapelon, kaj volvante sin en tukon ŝi eliris kun mi al la pordo. Kiam ni preteriris la dormejon de sinjorino Reed, ŝi diris:
” Ĉu vi volas diri adiaŭ al sinjorino ?”
” Ne, Bessie; hieraŭ vespere ŝi venis al mia lito, kiam vi estis malsupre kaj diris, ke la sekvantan matenon mi ne bezonos ĝeni ŝin kaj la knabinojn; kaj ke mi devas pensi pri tio, ke ŝi ĉiam estis mia amikino; ke mi devas esti danka pro tio kaj ankaŭ devos tiel paroli pri ŝi.”
” Kaj kion vi diris ?”
” Nenion; mi tiris la litotukon super mian kapon kaj turnis min al la muro.”
” Tio estis malprave farita, Jane.”
” Ne, Bessie, tio estis prave farita; neniam ŝi estis mia amikino; ĉiam ŝi estis al mi malamika.”
” Ne diru tion, Jane !”
” Adiaŭ, Gateshead !” mi kriis, kiam ni iris tra la koridoro al la elirpordo.

    La luno jam malaperis, kaj estis tre mallume. Bessie portis lanternon, ĝi prilumis la malsekan ŝtupon kaj la makadaman vojon, kiu estis kota pro malfrosto. Estis severa, malvarma vintromateno kaj miaj dentoj interfrapetadis dum rapide mi laŭiris la vojon. Mi vidis lumon en la domo de la pordisto; kiam ni alvenis tien, la pordistedzino ĵus bruligis la fajron; kaj mia kofro, alportita tien la antaŭan vesperon, staris ĉirkaŭita de ŝnuro apud la pordo. Estis la sesa horo kaj ĵus la horloĝo batis, kiam rulbruo de radoj anoncis la alvenon de la poŝt-veturilo. Mi iris al la pordo kaj vidis la lanternojn rapidantajn tra la mallumo.

    ” Ĉu ŝi vojaĝas sola ?” demandis la pordistedzino.

    ” Jes.”
” Kiel malproksimen ?”
” Kvindek mejlojn.”
” Kia distanco ! Estas al mi nekompreneble, ke sinjorino Reed ne timas, lasante ŝin iri tiel malproksimen kaj sola.”
La veturilo haltis; jen ĝi staris kun kvar ĉevaloj ĉe la krado kaj ĝia supro estis plenplena de vojaĝantoj; la konduktoro kaj la veturigisto kriis kiel eble plej laŭte, ke mi rapidu; mia kofro estis tirata supren kaj mi estis forigata de Bessie, kiun mi kisis kaj ĉirkaŭbrakis.

    ” Bone zorgu pri ŝi !” ŝi kriis al la konduktoro, kiam li sidigis min en la veturilon.

    ” Jes, jes !” li respondis; la veturilpordo brufermiĝis, voĉo kriis ” jam antaŭen !” kaj ni ekveturis. Tiel mi estis disigita de Bessie kaj de Gateshead; kaj kondukata, kiel mi opiniis, al malproksimaj, misterplenaj regionoj.

    Pri la vojaĝo mi memoras nur malmulton: nur ke la tago ŝajnis nenature longa kaj ke ni vojaĝis laŭ vojo, kiu estis longa multajn centojn da mejloj. Ni vojaĝis tra diversaj urboj kaj en granda urbo la veturilo haltis; la ĉevaloj estis maljungataj kaj la pasaĝeroj eliris la veturilon por manĝi. Mi estis kondukata al la veturilhaltejo, speco de hotelo, kie la konduktoro volis doni al mi kelkan manĝaĵon, sed mi ne malsatis; poste li irigis min en grandan ĉambron, kiu havis fajrejon ĉe ĉiu fino; ĉe la plafono pendis lustro kaj sur la muro estis malgranda ronda galerio plena de muzikinstrumentoj.

    Tie mi longan tempon iris tien kaj reen, sentante min tre stranga kaj timanta, ke oni ŝtelos min; ĉar mi kredis pri infanŝtelistoj, ĉar multfoje ili troviĝis en la rakontoj vespere rakontitaj de Bessie.

    Fine la konduktoro revenis; refoje mi estis ŝovita en la poŝtveturilon, mia protektanto suriris sian sidejon, blovis la kornon, kaj jen ni brue forvojaĝis sur la stratŝtonoj de L...

    En la posttagmezo la vetero fariĝis malseketa kaj nebula; kaj kiam krepuskiĝis, mi sentis, ke ni estas tre malproksime de Gateshead; urbojn ni ne plu preteriris, la pejzaĝo ŝanĝiĝis, altaj grizaj montetoj leviĝis ĉe la horizonto. Kiam fariĝis pli mallume, ni venis en valon kun densa arbaro, kaj longe post kiam vesperiĝis, mi aŭdis la venton muĝi inter la arboj.

    Tiu bruo sendube dormigis min; mi dormis nur mallongan tempon, kiam subita halto de la veturilo vekis min. La pordeto estis malfermita kaj iaspeca servistino staris antaŭ ĝi; mi rimarkis ŝiajn vizaĝon kaj jupon en la lumo de la veturila lampo.

    ” Ĉu estas ĉi tie knabineto, kiu nomiĝas Jane Eyre ?” ŝi demandis.

    ” Jes,” mi respondis, kaj oni metis min el la veturilo; mia kofro baldaŭ staris ĉe mia flanko kaj tuj la veturilo iris pluen.

    Mi estis rigida pro la longa sidado, kaj konfuzita pro la bruo kaj la skuetoj de la veturilo; sed kolektante mian tutan energion, mi rigardis ĉirkaŭe. Ĉie pluvo, vento kaj mallumo; sed klare mi vidis muron kun pordo kaj tra tiu pordo mi iris kun mia nova kondukanto. Ŝi serurfermis post si la pordon.

    Nun mi vidis domon, aŭ kelkajn domojn, ĉar la konstruaĵo sin etendis proksimen kun multaj fenestroj, kelkaj el kiuj estis prilumitaj; ni trairis larĝan silikan vojeton tre malsekan, kaj eniris pordon; poste la servistino kondukis min en ĉambron kun fajro en la fajrejo kaj lasis min sola.

    Mi varmigis miajn sensentajn manojn super la flamoj kaj rigardis ĉirkaŭe; kandelo ne estis tie, sed per la flamoj en la fajrejo mi kelkfoje povis vidi la murpaperon, plankotapiŝetojn, kurtenojn kaj brilantajn meblojn el mahagono. Estis gastoĉambro, ne tiel vasta kaj riĉa kiel la salono en Gateshead, sed sufiĉe komforta. Mi penis vidi, kion reprezentis pentraĵo, pendanta sur la muro, kiam malfermiĝis la pordo kaj eniris persono kun lumo; alia persono ŝin sekvis.

    La unua estis alta sinjorino kun malhelaj haroj kaj brunaj okuloj, pala kaj alta frunto; ŝi estis volvita en ŝalo, ŝia vizaĝo estis grava kaj ŝia teniĝo rekta.

    ” La infano estas tre juna por fari tian longan vojaĝon, tute sola,” ŝi diris, dum ŝi metis la kandelon sur la tablon. Momenton ŝi atente rigardis min, poste ŝi diris plue.” Konduku ŝin tuj al la lito, ŝi aspektas laca. Ĉu vi estas laca ?” ŝi demandis, metante la manon sur mian ŝultron.

    ” Iom, sinjorino.”
” Kaj sendube ankaŭ malsata; fraŭlino Miller, donu al ŝi iom da manĝo antaŭ ol ŝi enlitiĝos. Ĉu tio estas la unua fojo, ke vi iras al lernejo, tiel malproksime de viaj gepatroj, knabineto ?”
Mi respondis, ke mi ne plu havas gepatrojn. Ŝi demandis antaŭ kiom da tempo ili mortis, kiom da jaroj mi havas, kio estas mia nomo kaj ĉu mi scias legi, skribi kaj kudri; poste ŝi frapetis mian vangon per sia montrofingro dirante, ke mi bone kondutu kaj igis forkonduki min de fraŭlino Miller.

    La sinjorino, de kiu ni ĵus iris, estis ĉirkaŭ dudeknaŭjara; la fraŭlino, kiu akompanis min, estis pli juna; la unua impresis min per siaj voĉo kaj tuta sia eksteraĵo. Fraŭlino Miller estis pli ordinara, kun ruĝa vizaĝkoloro kaj, kvazaŭ ŝin premas zorgoj, iom rapida en movoj kaj manieroj, kiel iu, kiu havas multon por fari. Ŝi aspektis kiel instruistino kaj poste mi rimarkis, ke ŝi estas tio. Ŝi kondukis min de unu ĉambro en alian, tra ĉiaj koridoroj de la malregula konstruaĵo, ĝis fine la profunda silento, reganta en tiu parto, kiun ni trairis, ŝanĝiĝis en bruon de voĉoj; tie ni eniris vastan longan ĉambron kun longaj lignaj tabloj, ĉe ĉiu fino po du, sur kiuj staris kelkaj brulantaj kandeloj kaj ĉirkaŭ kiuj sidis sur benkoj aro da dek ĝis dudekjaraj knabinoj. La nombro, vidata ĉe la lumo de kandeloj ŝajnis al mi nekalkulebla; tamen ĝi ne superis okdek; ili estis vestitaj per brunaj lanaj jupoj de stranga modo kaj portis longajn maldelikatajn antaŭtukojn. En ĉi tiu horo ili kutimis studi la lecionojn por la sekvanta tago kaj la murmurado de voĉoj, kiun mi aŭdis, estis la miksita flustrata studado.

    Fraŭlino Miller fingre montris al mi benkon ĉe la pordo por sidiĝi, poste ŝi iris al la antaŭa parto de la longa ĉambro, kaj ekkriis:
” Plejaĝulinoj 1, kolektu kaj forportu la librojn !”
Kvar knabinoj ĉe diversaj tabloj ekstaris kaj disiris por kolekti kaj forporti la librojn. Post momento fraŭlino Miller ekkriis samkomande:” Plejaĝulinoj, alportu la pletojn kun la vespermanĝo.”
La plej aĝaj knabinoj foriris kaj reveninte ili ĉiuj portis pleton kun porcioj de io, kion mi ankoraŭ neniam vidis kaj karafon da akvo kaj pokalon en la mezo. La porcioj estis disdonataj; kiuj soifis, tiuj trinkis akvon el sama pokalo. Kiam venis mia vico, mi trinkis, ĉar mi soifis, sed pro la laceco kaj pro ĉio nova ĉirkaŭ mi, mi ne povis manĝi; mi nun vidis, ke mia porcio konsistas el maldika avena kuko tranĉita en pecetojn.

    Post la vespermanĝo preĝo estis legata de fraŭlino Miller, kaj ĉiuj iris supren duope. Mi estis tiel laca, ke mi preskaŭ ne rimarkis, kiel aspektas la dormejo, mi nur vidis, ke ĝi estas tiel longa, kiel la lernejoĉambro. Tiun nokton mi dormis kune kun fraŭlino Miller en ŝia lito; ŝi helpis min senvestiĝi, kaj kiam mi estis kuŝanta, mi rigardis la longan vicon de litoj, kiuj baldaŭ estis okupitaj ĉiu de du knabinoj; en dek minutoj estingiĝis la kandeloj kaj mi profunde ekdormis en la senbrua ĉie reganta mallumo.

    La nokto baldaŭ pasis; mi estis tro laca por sonĝi. Nur unu fojon mi vekiĝis pro la vento kaj la pluvo, kiu torente malsupreniĝis kaj mi rimarkis, ke mi kuŝas flanke de fraŭlino Miller.

   

   1 originale ” Monitors ”, Monitoro estas helpanto de instruisto.

    Kiam mi refoje malfermis la okulojn, la sonorilo laŭte sonoris; la knabinoj jam leviĝis kaj sin vestis; estis ankoraŭ frumatene kaj du kandeloj brulis en la ĉambro. Kontraŭvole mi ellitiĝis; estis malvarmege. Kiel eble plej bone kaj tremetante mi vestis min kaj lavis min, kiam pelvo kun akvo estis alportita, kio okazis malrapide, ĉar nur unu pelvo estis uzata de ses knabinoj sur la lavotabloj en la mezo de la ĉambro. Denove la sonorilo aŭdiĝis kaj duope ĉiuj malsupreniris la ŝtuparon al la malnova duone prilumita lerneja ĉambro; tie refoje estis preĝo de fraŭlino Miller, kiu poste ekkriis:” Formu klasojn !”
Dum kelkaj minutoj regis laŭta bruo kaj fraŭlino Miller ripete vokis:” Senbrue ! kaj orde !” Kiam la bruo finiĝis, mi vidis, ke ili staras en kvar duonaj cirkloj antaŭ kvar seĝoj, starantaj ĉe la kvar tabloj; ĉiuj knabinoj havis libron en la mano, kaj sur ĉiu tablo antaŭ la neokupitaj lokoj kuŝis dika libro, kiu aspektis kiel Biblio. Sekvis mallonga paŭzo, dum kiu oni aŭdis nur kelkan flustradon; fraŭlino Miller iris de unu klaso al alia por ordoni silenton.

    En la malproksimo sonis sonorileto kaj eniris tri personoj, ili sin direktis al unu el la tabloj kaj sidiĝis tie. Fraŭlino Miller sidiĝis sur la kvara seĝo plej proksime al la pordo, kie la plej malgrandaj infanoj estis sidantaj; al tiu juna klaso mi estis vokata kaj sidigata sur la plej malsupra loko. Jen la okupado de la tago komenciĝis; la ĉiutaga preĝo estis dirata, tiam kelkaj tekstoj el la biblio; kaj poste estis tirtone legataj longaj ĉapitroj el la biblio, kio daŭris unu horon. Kiam tio finiĝis estis luma tago. La nelacigebla sonorilo sonoris la kvaran fojon; la klasoj estis formataj; kaj ni marŝis al alia ĉambro por matenmanĝi. Kiel min ĝojigis la perspektivo, ke mi estis manĝonta, mi estis malsana pro manko de nutraĵo, ĉar la antaŭan tagon mi estis manĝinta tiel malmulte.

    La manĝejo estis vasta, malgaja ĉambro kun malalta plafono; sur du tabloj staris vaporantaj pletoj, kiuj je mia teruro disvastigis malagrablan odoron. Mi rimarkis ĝeneralan manifestadon de malkontento, kiam la odoro el la pletoj tiklis la naztruojn de tiuj, por kiuj estis destinita la manĝaĵo. La plej grandaj knabinoj de la unua klaso flustris:
” Abomene ! La kaĉo refoje brulodoras !”
” Silenton !” vokis voĉo, ne tiu de fraŭlino Miller, sed de la ĉefinstruistino, malgranda, malpala persono, bele vestita, kiu aspektis malafable kaj nun sidiĝis ĉe la ĉefa parto de la tablo flanke de iom pli gaje aspektanta sinjorino.

    Vane mi serĉis tiun, kiun mi estis vidinta la antaŭan vesperon, ĉar ŝi forestis. Fraŭlino Miller sidis ĉe la fino de la tablo, kie ankaŭ mi sidis; kaj stranga, alilanda pli aĝa sinjorino, la franca instruistino, okupis la saman lokon ĉe la alia tablo.

    Longa preĝo estis dirata kaj himno kantata; poste la servistino portis teon por la instruistinoj kaj la manĝo komenciĝis.

    Mi estis preskaŭ malsana pro malsatego kaj englutis kelkajn kulerojn de mia porcio ne pensante pri la gusto, sed kiam pasis la malsato, mi rimarkis, ke ĝi estas io tre naŭziga — brulita kaĉo estas same malbongusta kiel nemanĝeblaj terpomoj; eĉ malsatanton ĝi naŭzigas. La kuleroj iris malrapide; mi vidis kiel ĉiu knabino gustumis la nutraĵon penante engluti ĝin, sed preskaŭ ĉiuj baldaŭ formetis la kuleron. La matenmanĝo finiĝis, sed neniu estis matenmanĝinta. Kiam oni estis dankinta pro tio, kion neniu estis ĝuinta, kaj dua himno estis kantita, ĉiuj eliris la manĝejon kaj direktis sin al la instru-ĉambro. Mi estis unu el la lastaj, kaj preterirante la tablojn, mi vidis, ke unu el la instruistinoj gustumis la kaĉon; ŝi rigardis la aliajn; sur ĉies vizaĝo sin montris malkontenteco kaj unu el ili, la dikulino, flustris:
” Abomene ! Kia honto !”
Dum kvaronhoro, antaŭ ol la kurso komenciĝis, la instruĉambro estis plena de bruo; tiam ĉiu povis laŭte kaj iom pli libere paroli kaj ĉiuj uzis la okazon. La tuta interparolado temis pri la matenmanĝo, pri kiu ĉiuj sentis grandan indignon.

    Kompatindaj infanoj ! Tio estis ilia sola konsolo. Fraŭlino Miller estis la sola ĉeestanta instruistino; kelkaj grandaj knabinoj staris ĉirkaŭ ŝi parolante kun seriozaj kaj malkontentaj gestoj.

    Mi aŭdis, ke oni mencias la nomon de sinjoro Brocklehurst, post kio fraŭlino Miller malaprobe skuis la kapon; sed ŝi ne klopodis kvietigi la ĝeneralan koleron; mi kredas, ke ŝi partoprenis ĝin.

    La horloĝo en la instrusalono batis la naŭan horon. Fraŭlino Miller ekstaris en la mezo de la ĉambro kaj vokis:
” Silenton ! Ĉiu iru al sia loko !”
La disciplino efikis. En kvin minutoj la ordo revenis en la malorda aro, kaj silento sekvis la babilonan zumadon de voĉoj. Kvankam la ĉefinstruistinoj akurate okupis siajn lokojn, ŝajne ĉiuj atendis ion. Vicigitaj en la benkoj laŭlonge de la muroj de la instrusalono, la okdek knabinoj sidis senmove kaj rekte. Ĝi estis karakteriza aro, ĉiuj havis glatajn harojn, kombitajn for de la vizaĝoj, neniu bukleto estis videbla; ĉiu portis brunan jupon, tre altan ĉe la kolo kaj kun malvasta kolumo, kaj kun malgrandaj eksteraj poŝoj ligitaj sur ilia jupo kaj kiujn ili devis uzi kiel laborsakojn. Ĉiuj portis lanajn ŝtrumpojn kaj pezajn ŝuojn kun bukoj el kupro. Pli ol dudek el la knabinoj, vestitaj per tiu kostumo, estis plenkreskintaj, aŭ pli ĝuste dirite, jam junaj fraŭlinoj; la kostumo vestis ilin tre malbele kaj eĉ al la plej bela ĝi donis strangan aspekton.

    Mi rigardis jen unu jen alian, kaj kelkfoje la instruistinojn — kaj mi devas konfesi, ke neniu el ili tre plaĉis al mi; ĉar la dikulino estis iom maldelikata, la malhela ne malmulte eksplodema, la francino kriema kaj ridinda, kaj fraŭlino Miller — kompatindulino ! aspektis violkolore, veterbatite kaj trolaciĝinte. Subite, dum mia rigardo vagadis de unu vizaĝo al alia, la tuta lernejo samtempe leviĝis kvazaŭ per komuna instigilo aŭ risorto.

    Kio okazis ? Mi ne aŭdis ordonon; mi ne sciis, kion pensi pri tio. Antaŭ ol mi estis rekolektinta miajn pensojn, la diversaj klasoj refoje estis sidantaj, sed, ĉar ĉiuj okuloj estis fiksataj al unu loko, la miaj sekvis la komunan direkton kaj renkontis la personon, kiu la antaŭan vesperon estis ricevinta min. Ŝi staris ĉe la fino de la longa salono, ĉe la fajrejo, ĉar ĉe ĉiu fino brulis fajro; silentante ŝi atente kaj grave ekzamenis la du vicojn de knabinoj. Dum fraŭlino Miller alproksimiĝis al ŝi, ŝi ŝajnis demandi ion al ŝi; kaj ricevinte respondon, ŝi reiris al sia loko kaj laŭte diris:
” Plejaĝulino de la unua klaso, alportu la terglobojn !”
Dum ĉi tiu ordono estis plenumata, la sinjorino, kies konsilo estis petita, malrapide trairis la ĉambron. Mi kredas, ke mia respektorgano nepre estas grandega, ĉar eĉ ĝis hodiaŭ mi gardis la memoron pri admiro kaj respekto, kun kiuj mi sekvis ŝiajn paŝojn. Vidate en la plena taglumo, ŝi estis alta kaj belkorpa; brunaj okuloj, kun dolĉa lumo en iliaj irisoj kaj delikataj longaj okulharoj plibeligis ankoraŭ la blankecon de la alta frunto; laŭlonge de ŝiaj tempioj pendis buklete ĝiaj malhele brunaj haroj, laŭ la modo de tiuj tagoj, kiam glataj rubandoj aŭ longaj bukloj ne estis portataj; ŝia jupo, same laŭ la modo de tiu tempo, estis el purpura drapo, borderita per speco de hispana garnituro el nigra veluro; ora poŝhorloĝo ( horloĝoj estis tiam pli maloftaj ol nun ) brilis ĉe ŝia zono. Por kompletigi ĉi tiun pentraĵon, la leganto image aldonu civilizitajn manierojn, blankan, eble iom palan vizaĝkoloron kaj gravan iradon kaj teniĝon, kaj, almenaŭ se vortoj povos montri ĝin, vi havos ĝustan ideon pri la eksteraĵo de fraŭlino Temple.— Maria Temple estis ŝia nomo, ĉar poste mi vidis tiun nomon skribita en la preĝlibro, kiun mi povis porti por ŝi al la preĝejo.

    Post kiam la ĉefa guvernistino de Lowood ( ĉar tiun oficon ŝi plenumis ) sidiĝis antaŭ du tergloboj, metitaj sur unu el la tabloj, ŝi starigis ĉirkaŭ si sian klason kaj komencis la geografian kurson; la pli malaltaj klasoj estis vokataj de la instruistinoj. Ripetadoj pri historio kaj gramatiko estis tenataj dum unu horo; poste sekvis skribado kaj kalkulado kaj fraŭlino Temple instruis muzikon al kelkaj el la plej aĝaj knabinoj. La daŭro de ĉiu leciono estis fiksata per la horloĝo, kiu fine batis la dek duan horon. La intendantino leviĝis.” Ankoraŭ unu vorton mi havas por diri al la lernantinoj,” ŝi diris.

    La bruo, kiu kutime sekvis post ĉiu kurshoro, jam komenciĝis, sed tuj ĉesis kiam ŝi diris plue:
” Vi ne havis matenmanĝon hodiaŭ matene, kiun vi povis manĝi kaj sekve vi estas malsataj. Mi ordonis, ke ĉiu el vi ricevu nun panon kun fromaĝo.”
La instruistinoj rigardis unu la alian iom mirigite.

    ” Kaj tio okazas je mia respondeco,” ŝi klarige aldonis, kaj tuj poste ŝi eliris la ĉambron.

    La pano kaj la fromaĝo estis disdonataj kelkajn momentojn poste je granda ĝojo kaj refreŝigo de la tuta lernejo. Nun estis ordonite:” Al la ĝardeno !” Ĉiu surmetis maldelikatan ĉapelon el pajlo, kun multkoloraj rubandoj el kalikoto, kaj grizan lanan mantelon. Ankaŭ mi estis vestita, sekvis la aliajn kaj venis en la liberan aeron.

    La ĝardeno estis vasta, ĉirkaŭita per tiel altaj muroj, ke ĉia perspektivo estis elbarita. Kovrita verando etendiĝis laŭ unu flanko kaj larĝaj promenvojetoj borderis la mezon, kiu estis dividita en dek bedetojn. Ĉi tiuj bedetoj estis destinitaj kiel ĝardenetoj por la lernantinoj, kaj ĉiu bedeto havis posedantinon. Se ili estus plenaj de floroj, ili sendube oferus belan aspekton, sed nun, en la dua duono de januaro ĉio estis vintre velkinta kaj bruna. Mi tremetis pro malvarmo rigardante ĉirkaŭ mi. La vetero estis tro malvarma por ludi eksterdome — ne pluvis, sed estis mallume pro la flava malseka nebulo; la tero estis ankoraŭ tute malseka pro la pluvegoj de la antaŭa tago. La fortaj knabinoj ĉirkaŭkuris amuziĝante per ĉiaj ludetoj, sed multaj palaj, maldikaj infanoj kunariĝis en la verando por trovi ŝirmejon kaj varmon. Kaj kiam la densa nebulo penetris iliajn tremetantajn korpojn, mi ripete aŭdis la sonon de profundaj tusadoj.

    Ĝis nun mi diris ankoraŭ nenion al la knabinoj kaj neniu atentis min. Mi staris tie tute sola, sed al sento de soleco mi jam kutimis, ĝi ne tro premis min. Mi apogis min al la fosto de la verando, volvis mian grizan mantelon ĉirkaŭ mia korpo kaj penante forgesi pri la malvarmo, kiu ekstere kvazaŭ ŝtonigis min, kaj la sento de malsato, kiu interne mordetis min, mi donis min al ĉio, kio okazis ĉirkaŭ mi. Miaj pripensoj estis tro malklaraj kaj tro interrompataj por rakonti ilin nun. Apenaŭ mi sciis, kie mi troviĝas. Ŝajnis al mi, ke Gateshead kaj mia ĝisnuna vivo kuŝas tre malproksime de mi. La estanteco estis malklara kaj stranga, kaj mi ne povis diveni, kion donos la estonteco. Mi ĉirkaŭrigardis la monaĥej-aspektan ĝardenon kaj poste rigardis la eksteran parton de la domo — granda konstruaĵo, kies duono aspektis grize kaj malnove, la alia duono ankoraŭ tute nove. La nova parto, en kiu troviĝis la instrusalono kaj la dormejo, ricevis sian lumon tra altaj, mallarĝaj kradfenestroj, pro kio ĝi aspektis kiel preĝejo.

    Memorŝtono super la pordo enhavis la surskribon:
Instituto Lowood.— ĉi tiu parto estas rekonstruita en la jaro....— de Naomi, de Brocklehurst Hall, en ĉi tiu graflando....” Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn kaj gloru vian patron, kiu estas en la ĉielo.” Sankta Mateo 5: 16.

    Ripete mi legis tiujn vortojn. Mi sentis, ke klarigo devus esti aldonita kaj ke mi ne povas kompreni ilian plenan signifon. Mi staris ankoraŭ pripensante la signifon de la vorto ” Instituto ” kaj penis trovi ian interrilaton inter la unuaj vortoj kaj la verso, kiam iu tuj malantaŭ mi tusis, kaj tial mi turnis la kapon. Tute apude mi vidis knabinon sidantan sur ŝtona benko. Ŝi klinis sin super libro kaj ŝajnis tre atente legi.

    De la loko, kie mi staris, mi povis legi la titolon —” rasselas ”— tiun nomon mi trovis stranga kaj sekve alloga. Kiam ŝi turnis paĝon, ŝi okaze rigardis supren, kaj tuj mi alparolis ŝin:
” Ĉu vi trovas tiun libron interesa ?” Mi jam intencis peti ĝin prunti iam.

    ” Ho jes,” ŝi diris, silentinte kelkajn sekundojn, dum kiuj ŝi rigardis min.” Ĝi plaĉas al mi.”
” Pri kio ĝi temas ?” mi demandis plue. Nun mi vere ne scias, kiel mi fariĝis tiel kuraĝa kaj komencis interparolon kun fremdulino. Tio ja estis kontraŭa al mia karaktero; sed mi opinias, ke ŝia okupo naskis mian simpation al ŝi, ĉar ankaŭ mi mem amis legi, kvankam nur frivolan kaj infanan literaturon, taŭgan por mia aĝo. Gravan aŭ malfacilan mi ankoraŭ ne povis kompreni.

    ” lam foliu kaj enrigardu ĝin,” respondis la knabino, prezentante al mi la libron. Mi enrigardis la libron. Mallonga ekzameno konvinkis min, ke la enhavo estas malpli interesa ol la titolo.” rasselas ” ŝajnis al mi enua pro mia nematura gusto.

    Nenion mi vidis pri feinoj, nenion pri protektantaj spiritoj; en la dense presitaj linioj ŝajne ne estis rakontate pri brila diversaĵo. Mi ĝin redonis. Sendire kaj kviete ŝi akceptis la libron kaj estis tuj enprofundiĝinta en ĝi, kiam mi refoje kuraĝis ĝeni ŝin.

    ” Ĉu vi povas diri al mi, kion signifas tiuj vortoj sur la ŝtono super la pordo ? Kio estas Instituto Lowood ?”
” Ĝi estas ĉi tiu domo en kiu vi estonte loĝos.”
” Kaj kial oni nomas ĝin ’ Instituto ’. Ĉu ĝi iel diferencas de aliaj lernejoj ?”
” Parte ĝi estas azilo, parte lernejo. Vi kaj mi kaj ĉiuj aliaj ĉi tie estas infanoj vivantaj per la donacoj de bonfarantoj. Mi supozas vin orfino, ĉu ne ? Ĉu ne mortis via patro, aŭ via patrino, eble ambaŭ ?”
” Ili ambaŭ mortis antaŭ ol mi estis sufiĉe aĝa por kompreni tion.”
” Nu, ĉiuj knabinoj ĉi tie perdis unu el siaj gepatroj, aŭ ambaŭ, kaj ĉi tiu konstruaĵo estas nomata instituto por eduki orfinojn.”
” Ĉu ni ne pagas tion ? Ĉu oni subtenas kaj edukas senpage ?”
” Ni, aŭ niaj amikoj pagas jare po dek kvin funtoj por ĉiu lernantino.”
” Kial do oni nomas nin azil-infanoj ?”
” Ĉar dek kvin funtoj ne sufiĉas por pagi niajn subtenadon kaj edukadon; kio mankas, estas pagata per monoferadoj.

    ” Kiu ekzemple estas tia monoferanto ?”
” Diversaj filantropoj, kaj sinjorinoj kaj sinjoroj en ĉi tiu ĉirkaŭaĵo kaj en Londono.

    ” Kiu estis Naomi Brocklehurst ?”
” La sinjorino, kiu konstruis la novan parton de ĉi tiu konstruaĵo; tion sciigas tiu ŝtono, kaj ŝia filo ĉion administras kaj aranĝas ĉi tie.”
” Kial ?”
” Ĉar li estas la kasisto kaj direktoro de la instituto.”
” Sekve ĉi tiu domo ne apartenas al tiu altkreska sinjorino, kiu portas poŝhorloĝon kaj kiu diris, ke ni ricevos panon kun fromaĝo ?”
” Al fraŭlino Temple ? Ho, ne ! Mi dezirus, ke ĝi apartenus al ŝi. Ŝi devas respondi al sinjoro Brocklehurst pri ĉio, kion ŝi faras. Sinjoro Brocklehurst mem aĉetas ĉiujn niajn vestojn kaj la nutraĵon.”
” Ĉu li loĝas en ĉi tiu konstruaĵo ?”
” Ne,— li loĝas du mejlojn de ĉi tiu loko, en granda porsinjora domo.”
” Ĉu li estas bona viro ?”
” Li estas ekleziulo kaj oni diras, ke li faras multon bonan.”
” Ĉu vi ne diris, ke tiu altkreska persono nomiĝas fraŭlino Temple ?”
” Jes.”
” Kaj kiel nomiĝas la aliaj instruistinoj ?”
” La ruĝvangulino nomiĝas fraŭlino Smith; ŝi atentas la laboron kaj tondas la vestaĵojn — ĉar ni faras niajn proprajn vestaĵojn kaj jupojn; tiu etulino kun la nigraj haroj estas fraŭlino Scatcherd; ŝi instruas historion kaj gramatikon, kaj ripetadas en la dua klaso; tiu kun la ŝalo kaj kun la naztuko ligita al sia flanko per flava rubando, estas Madame Pierrot;— ŝi venis el Lise en Francujo kaj donas francajn lecionojn.”
” Ĉu vi amas la fraŭlinojn ?”
” Nu... iom... tiom.”
” Ĉu vi amas tiun etan nigraokulan kaj tiun Madame —?— Mi ne povas prononci ŝian nomon kiel vi ĵus faris.”
” Fraŭlino Scatcherd estas iomete kolerema — vi devas atenti ne inciti ŝin; madame Pierrot ne estas malbona homo.”
” Sed fraŭlino Temple estas la plej bona, ĉu ne ?”
” Fraŭlino Temple estas tre bona kaj tre klera; ŝi superas ĉiujn aliajn, ĉar ŝi estas multe pli instruita ol la aliaj.”
” Ĉu vi estas ĉi tie jam longe ?”
” Du jarojn.”
” Ĉu vi estas orfino ?”
” Mia patrino estas mortinta.”
” Ĉu vi estas feliĉa ĉi tie ?”
” Mi opinias, ke vi faras tro multajn demandojn kaj mi respondis jam sufiĉajn da ili. Nun mi volas legi.”
Sed en tiu momento la sonorilo vokis al tagmanĝo. Ĉiuj eniris la domon. La odoro nun pleniganta la manĝejon apenaŭ estis pli apetitincita ol tiu, kiu tiklis niajn flarorganojn antaŭ la matenmanĝo. La manĝaĵo ĉi tiun fojon metita sur la tablon troviĝis en du eksterordinare grandaj ladaj kaldronoj, el kiu supreniris densa vaporo, malbonodoranta kiel ranca graso. La tagmanĝo konsistis el pistitaj terpomoj kun pecetoj da malbona viandaĵo. De ĉi tiu miksaĵo ĉiu lernantino ricevis sufiĉe grandan telerplenan porcion. Mi manĝis de ĝi, kion mi povis engluti, mirante ĉu la nutraĵo estas sama ĉiutage. Post la manĝo ni tuj reiris al la instrusalono. La lecionoj rekomenciĝis kaj daŭris ĝis la kvina horo.

    La unua notinda okazintaĵo de tiu posttagmezo estis, ke la knabino, kun kiu mi estis parolinta sub la verando tiun matenon, estis forsendita de la historia leciono al la mezo de la salono, kie ŝi devis resti staranta. Mi trovis tiun punon tre senhonoriga, precipe por tiel granda knabino — ŝajnis al mi, ke ŝi montros honton; sed je mia granda surprizo ŝi nek ploris nek ruĝiĝis.

    Kviete sed grave ŝi staris tie dum ĉiuj rigardis ŝin.” Kiel ŝi povas elporti tion tiel kviete — kaj energie ?” mi demandis al mi.” Se mi starus tie en ŝia loko, mi dezirus, ke malfermiĝu antaŭ miaj piedoj la tero por engluti min. Ŝi aspektas kvazaŭ ŝi pensas pri io ekster sia puno kaj ekster sia situacio: pri io nek ĉirkaŭ, nek antaŭ si. Mi aŭdis foje pri tagsonĝoj — ĉu ŝi nun tagsonĝas ? La okulojn ŝi fiksas sur la plankon, sed mi estas certa pri tio, ke ŝi ne vidas ĝin — estas kvazaŭ ŝi rigardas en sian internon, en sian propran koron; mi kredas, ke ŝi rigardas tion, kion ŝi povas memorigi al si, kaj ne al tio, kio nun okazas ĉirkaŭ ŝi. Mi estas scivola ekaŭdi, kia knabino ŝi estas — bona aŭ sentaŭga.”
Baldaŭ post la kvina horo ni ricevis refoje manĝon, konsistantan el taseto da kafo kaj tranĉaĵo da bruna pano. Mi formanĝis mian panon kaj trinkis mian kafon kun apetito; sed volonte mi estus ricevinta duan egalan porcion — ĉar mi malsatis ankoraŭ. Poste sekvis libera duonhoro; poste ni ricevis glason da akvo kaj peceton da aven-kuko kaj fine ni devis preĝi kaj iri al la dormejo.

    Tia estis mia unua tago en Lowood.

   

Ĉapitro VI.

    La sekvanta tago komenciĝis kiel la antaŭa, ni ellitiĝis kaj vestis nin ĉe kandela lumo; sed ĉi tiun matenon ni estis devigataj preterlasi la ceremonion de lavado, ĉar la akvo en la kruĉoj estis tute frostita. La vetero de la pasinta vespero jam ŝanĝiĝis kaj la akra nord-orienta vento, kiu la tutan nokton fajfis tra la krevaĵoj de niaj dormej-vitroj, tremetigis nin en niaj litoj kaj ŝanĝis la enhavon de la kruĉoj en glacion.

    Antaŭ ol pasis la longaj horo kaj duono de preĝado kaj legado en la biblio, mi preskaŭ ŝtoniĝis pro la malvarmo. Fine venis la tempo de la matenmanĝo kaj ĉi tiun matenon la kaĉo ne estis brunkuirita; ĝi estis manĝebla, sed la kvanto estis tre malgranda. Kiel malgranda ŝajnis mia porcio ! Mi dezirus, ke oni estu doninta al mi la duoblon. Dum la paso de la tago mi estis enskribita kiel membro de la kvara klaso, kaj regule mi devis partopreni en la kursoj kaj plenumi la taskojn je fiksitaj tempoj. Ĝis nun mi estis rigardanto de ĉio, kio fariĝis en Lowood; de nun mi estis unu el ĝiaj aktorinoj. Ĉar mi ne kutimis lerni parkere, la lecionoj en la komenco ŝajnis al mi longaj kaj malfacilaj. La ripeta transiro de unu kurso en alian konfuzis min kaj mi ĝojis, kiam fraŭlino Smith enmanigis al mi posttagmeze je la tria horo du metrojn da muslina banderolo kun fadeno, kudrilo kaj fingringo, ordonante al mi sidiĝi en angulo kaj borderi. Je tiu horo preskaŭ ĉiuj aliaj sidis kudrantaj; sed unu klaso staris ankoraŭ ĉirkaŭ fraŭlino Scatcherd kaj legis, kaj ĉar estis ĉie silente, mi povis aŭdi, pri kio temas la kurso kaj samtempe, kion ĉiu knabino scias pri ĝi kaj la rimarkojn de fraŭlino Scatcherd, kiu nun instruis la anglan historion. Inter la knabinoj, kiuj laŭvice legis, mi rimarkis ankaŭ mian konatinon el la verando. Ĉe la komenciĝo de la leciono ŝi sidis ĉe la fronto de la klaso, sed ĉar ŝi malbone prononcis kelkajn vortojn, aŭ ne atentis la interpunkcion, ŝi devis eksidi sur la plej malantaŭa loko. Eĉ en tiu loko de malhonoro fraŭlino Scatcherd sen interrompo ŝin atentis. Ĉiufoje ŝi parolis al ŝi en la sekvanta maniero:
” Burns ( tiel la knabino ŝajnis nomiĝi. La knabinoj ĉi tie estis nomataj laŭ sia familia nomo same kiel la knaboj en aliaj lernejoj ), Burns, vi staras sur la rando de via ŝuo, aŭ: tuj turnu viajn piedfingrojn dekstren.— Burns, vi en tre malagrabla maniero elstarigas la mentonon, retiru ĝin.— Burns, mi nepre postulas, ke vi tenu la kapon rekta. En tia sinteno mi ne volas vidi vin antaŭ mi.” Kaj tiel plu, kaj tiel plu.

    Post kiam unu ĉapitro estis legita dufoje, la libroj estis fermitaj kaj demandoj farataj al la knabinoj. La leciono temis pri la regno de Karlo Unua, demandoj estis farataj pri enhavo -, pezo-kaj havenimpostoj, kiujn la plej multaj el la knabinoj ne sciis respondi; sed ĉiu malfacilaĵo estis solvita, kiam la vico venis al Burns. Ŝajnis, ke ŝia memoro kaptis la tutan lecionon kaj ŝi sciis ĉion, kio estis al ŝi demandata. Mi atendis, ke fraŭlino Scatcherd laŭdus ŝin pro ŝia atento; sed anstataŭ tio ŝi ekkriis subite:
” Malpura, tedema knabinaĉo ! Vi ne purigis viajn ungojn !”
Burns ne respondis kaj ŝia silentado mirigis min.

    Mi pensis:” Kial ŝi ne klarigas, ke ŝi ne povis lavi siajn ungojn nek sian vizaĝon, ĉar la akvo estis glaciiĝinta ?” Mia atento nun estis deturnita de fraŭlino Smith, kiu deziris, ke mi tenu faskon da lanfadeno. Dum ŝi volvis ĝin, ŝi de tempo al tempo diris ion al mi, demandante, ĉu mi jam antaŭe vizitis lernejon, ĉu mi scias marki, brodi, triki kaj tiel plu; antaŭ ol ŝi liberigis min, mi ne povis rimarki la pluajn movojn de fraŭlino Scatcherd. Kiam mi reiris al mia loko, ŝi ordonis ion, kion mi ne komprenis; sed Burns tuj eliris la klason kaj irinte al malgranda ĉambreto, kie estis gardataj la libroj, ŝi revenis post duona minuto kun fasko da branĉetoj kune ligitaj ĉe unu ekstremaĵo. Ĉi tiun malbonsignan objekton ŝi portis al fraŭlino Scatcherd kun humila ĝentileco; poste sen ordono ŝi kviete malbutonumis sian antaŭtukon kaj tuj la instruistino pundonis al ŝi dekduon da fortaj batoj sur la nukon per la vergo.

    Neniu larmo venis en la okulojn de Burns; kaj dum mi interrompis mian kudradon, ĉar miaj fingroj tiel tremetis pro senutila kaj senpotenca kolero, mi vidis, ke eĉ ne unu muskolo de ŝia vizaĝo moviĝas.

    ” Obstina knabinaĉo !” ekkriis fraŭlino Scatcherd.” Ĉu nenio povas punkorekti vin pri viaj malpuremoj ? Forportu la vergon.”
Burns obeis. Plej atente mi ŝin rigardis, kiam ŝi revenis de la ĉambreto; ĵus ŝi enpoŝigis la naztukon dum larmo brilis sur ŝia vango.

    La ludhoron en la vespero mi trovis la plej agrabla parto de la tago. La peceto da pano kaj la pokaleto da kafo estis vivigintaj niajn vivofortojn kvankam ili ne estis kvietigintaj nian malsaton. La longdaŭra disciplino de la tago tiam estis iom malstreĉigita; la instrusalono tiam estis iom pli varma ol matene — tiam la fajrejoj disvastigis iom pli da lumo por anstataŭi kelkajn kandelojn, kiuj ankoraŭ ne estis enportitaj. La ruĝeta krepusko, la tolerata bruo, la miksita interparolado de tiom da voĉoj donis al ni bonvenan senton de libereco.

    En la vespero, kiam mi estis vidinta, ke fraŭlino Scatcherd tiel punis sian lernantinon Burns, mi iris kiel ordinare kaj sen akompanantino inter la benkoj kaj tabloj de la instrusalono; irante preter fenestro, mi levis kurtenon kaj de tempo al tempo rigardis eksteren; neĝegis kaj la neĝo jam amasiĝis kontraŭ la plej malsupraj vitroj; kaj kiam mi premis mian orelon al la fenestro, mi povis diferencigi la muĝadon de la vento eksterdome de la ĝoja bruado interne.

    Se antaŭ ne longe mi estus foririnta de bona hejmo kaj karaj gepatroj, ĉi tiu horo verŝajne sentigus min plej dolore la adiaŭon. Tiam ĉi tiu vento estus agordinta min malĝoje kaj ĉi tiu duonluma ĥaoso estus malkvietiginta mian animan ripozon. Sed nun ĉio tio ekscitis min kaj senzorge, febre mi deziris, ke la vento muĝu ankoraŭ pli laŭte kaj ke la krepusko kaj konfuzo ŝanĝiĝu je mallumo kaj tumulto. Saltante trans pupitrojn kaj rampante sub tabloj mi faris al mi vojon al unu el la fajrejoj. Kaj tie mi trovis Burns, ŝi sidis genue antaŭ la alta metalfadena cindro-ŝirmilo, malatentante ĉion, kio okazis ĉirkaŭe kaj dronanta en la enhavo de libro, kiun ŝi legis ĉe la malluma brilo de la cindroj.

    ” Ĉu vi ankoraŭ legas ” rasselas ”?” mi demandis, ekstarante malantaŭ ŝi.

    ” Jes,” ŝi respondis,” mi preskaŭ finlegis ĝin.” Kaj post kvino da minutoj ŝi fermis la libron. Tio faris al mi plezuron.

    ” Eble mi povos paroligi ŝin,” mi pensis. Mi sidiĝis ĉe ŝia flanko sur la planko.

    ” Kiun nomon vi havas, krom Burns ?”
” Helen.”
” Ĉu vi venis de malproksime ?”
” Mi venis de ie el la nordo; de la limo de Skotlando.”
” Vi neniam reiros tien ?”
” Mi esperas, ke jes; sed neniu scias diri ion certan pri la estonteco.”
” Sendube vi volonte forirus de Lowood ?”
” Ne, kial mi dezirus tion ? Mi estas sendita al Lowood por esti edukata; kaj estus senutile foriri antaŭ ol tiu celo estus atingita.”
” Sed tiu instruistino, fraŭlino Scatcherd estas tiel kruela kontraŭ vi.”
” Kruela ? Tute ne ! Ŝi estas severa. Ŝi ne povas toleri miajn kulpojn kaj erarojn.”
” Kaj se mi estus en via loko, mi ne povus toleri ŝin. Mi ribelus kontraŭ ŝi, kaj se ŝi batus min per tiu vergo, mi elŝirus ĝin el ŝiaj manoj kaj rompus en pecetojn.”
” Verŝajne vi tute ne farus ion tian, sed se vi farus tion, sinjoro Brocklehurst baldaŭ forpelus vin de la lernejo kaj tio tre ĉagrenus vian familion. Estas pli bone toleri ion, kio dolorigas nur vin, ol fari ion senpripense kaj tro rapide, kies sekvoj sin etendas ĝis la parencoj; krom tio, la Biblio diras:” ne repagu malbonon per malbono.”
” Sed ŝajnas al mi hontinde esti batata en la mezo de ĉambro plena de homoj, precipe se oni estas tiel altkreska kiel vi.

    Mi estas multe pli juna ol vi kaj mi ne povus elporti tion.”
” Se tio estus neevitebla, tiam tamen estus via devo elporti tion. Estas malforte kaj malsaĝe diri, ke vi ne povus tion elporti, kion vi devas elporti.”
Kun senparola miro mi aŭskultis ŝin. Ĉi tiun dogmon pri suferado mi ne komprenis, kaj ankoraŭ pli malbone mi povis kompreni aŭ senti ŝian paciencon kontraŭ la fraŭlino. Sed mi sentis bone, ke Helen Burns vidas kaj rigardas la aferon en lumo, kiun ne vidis miaj okuloj. Mi supozis, ke ŝi povus esti prava kaj mi malprava; sed nun mi ne volis plu pripensi la aferon, prokrastante ĝin ĝis pli oportuna tempo.

    ” Vi ĵus parolis pri viaj kulpoj kaj eraroj, Helen. Kiuj ili estas ? Al mi ili ne ŝajnas tre gravaj.”
” Tiam lernu de mi ne juĝi laŭ la ŝajno. Mi estas, kiel diris fraŭlino Scatcherd, tre senzorgema kaj malpurema; nur malofte mi relokas la objektojn sur ilian lokon, aŭ ordigas ion; mi estas senatenta; mi forgesas pri la reguloj; mi ne sekvas regulan sistemon por fari, kio estu farata; kaj kelkfoje mi diras, kiel vi ĵus diris, ke mi ne povas ’toleri’ sistemajn aranĝojn. Ĉion tion abomenas fraŭlino Scatcherd, ĉar ŝi estas aranĝema kaj precizema ”.

    ” Kaj abruptema kaj kruela,” mi aldonis; sed Helen ne samopiniis.

    Ŝi eksilentis.

    ” Ĉu fraŭlino Temple estas same severa kiel fraŭlino Scatcherd ?”
Kiam ŝi aŭdis la nomon de fraŭlino Temple, dolĉa rideto glitis laŭ ŝia grava vizaĝo.

    ” Fraŭlino Temple estas enkorpigita bono. Ŝi malĝojas, kiam ŝi devas esti severa, eĉ kontraŭ la plej sentaŭga knabino de la lernejo. Ŝi vidas miajn kulpojn kaj ĝentile atentigas min pri ili. Kaj se mi faras ion laŭdindan, ŝi laŭdas min malavare. Granda pruvo de mia mizera karaktero estas, ke eĉ ŝiaj admonoj, kiuj tamen estas tiel malseveraj kaj ĝustaj, ne sufiĉe efikas sur min por korekti miajn kulpojn; eĉ ŝiaj laŭdoj. Kiel ajn alte mi taksas ilin, mi ne povas sufiĉe instigi min al daŭraj zorgemo kaj memkonsiliĝo.”
” Tio estas stranga,” mi diris.” Estas tamen tiel facile esti zorgema.”
” Eble al vi. Hodiaŭ matene mi atentis vin en via klaso kaj rimarkis, ke vi tute dediĉis vin al via laboro. Viaj pensoj ŝajnis tute ne deflankiĝi, dum fraŭlino Miller klarigis al vi la lecionon kaj direktis al vi demandojn. Miaj pensoj daŭre deflankiĝas. Kiam mi devas aŭskulti fraŭlinon Scatcherd por kolekti en mian kapon ĉion, kion ŝi diras, tiam ofte eĉ la sono de ŝia voĉo perdiĝas por mi kaj estas al mi, kvazaŭ mi dronas en ian sonĝon. Kelkfoje mi imagas esti en Northumberland kaj kvazaŭ la sonoj, kiujn mi aŭdas ĉirkaŭ mi, estas la murmurado de rivereto, fluanta tra Deepden laŭlonge de nia domo;— kaj kiam venas mia vico, oni devas veki min; kaj aŭdinte nenion pri kio oni legis, kaj aŭskultinte la imageblan rivereton, mi ne scias doni respondojn.”
” Sed hodiaŭ matene vi sciis respondi al tiom multo.”
” Tio estis nura hazardo. La temo pri kiu ni legis, vekis mian atenton. Anstataŭ revi pri Deepden, mi pensis pri tio, kiel viro, kiel Karlo Unua, kiu intencis la bonon, tiel ofte povis agi tiel maljuste kaj malrajte; kaj mi pensis pri tio, kiel bedaŭrinde estis, ke tiu reĝo, alie tiel sincera kaj konscienca, ne rigardis pli malproksimen ol al la privilegioj de la krono. Estus dezirinde, ke li povu rigardi iom pli malproksimen kaj ke li estu rimarkinta kien iris tiu tiel nomata tempospirito ! Sed kio ajn estas, mi ŝatas Karlon Unuan — mi lin estimas, la kompatindan mortigitan reĝon ! Jes, liaj malamikoj estis pli malbonaj ol li. Ili verŝis lian sangon kaj tion ili ne rajtis. Kiel ili kuraĝis mortigi lin !”
Helen parolis nun al si mem. Ŝi ne pensis pri tio, ke verŝajne mi ne komprenas ŝin — ke mi scias nenion, aŭ almenaŭ tre malmulton pri la temo, kiun ŝi priparolis. Kaj mi malsuprenigis ŝin al la nivelo de mia kono.

    ” Ĉu viaj pensoj ankaŭ flankeniĝas kiam fraŭlino Temple instruas ?”
” Ho ne, almenaŭ tre malofte; ĉar fraŭlino Temple ordinare parolas pri io, kio estas tute nova por miaj pensoj; mi trovas la manieron en kiu ŝi esprimas sin tre agrabla, ĉar tio, kion ŝi instruas al mi estas ofte ĝuste io, kion mi volonte scias.”
” Sekve vi bone atentas kaj kondutas ĉe fraŭlino Temple ?”
” Jes, almenaŭ nekontraŭstare. Mi faras mian eblon tion fari; mi simple sekvas mian emon. En tia bona konduto ne estas merito.”
” Jes, tre multa. Vi estas bona al homoj, kiuj estas bonaj al vi. Pli multon mi neniam deziras. Se la homoj estus ĉiam amikaj kaj obeaj al tiuj, kiuj estas kruelaj kaj maljustaj, la malbonaj povus fari, kion ili dezirus. Ili timus nenion, kaj ne penus pliboniĝi kaj estiĝus pli kaj pli malbonaj. Kiam ni estas batataj sen kaŭzo, ni devas forte rebati; mi klare sentas, ke ni devas tion fari — tiel forte, ke ni instruas al la batinto, ke li neniam plu kuraĝos nin tuŝi !”
” Se vi estos pli aĝa, vi opinios alie pri tiuj aferoj, mi esperas. Vi estas nun nur tre malgranda knabino, kiu scias tre malmulte.”
” Sed tiel mi sentas tion, Helen. Mi ne povas ami personojn, kiuj malamas min, kvankam mi faras mian eblon kontentigi ilin; mi sentas kontraŭstaron por defendi min kontraŭ homoj, kiuj maljuste punas min. Tio estas tiel natura, kiel mi amas homojn, kiuj montras, ke ili min amas, aŭ ke mi submetas min al puno, se mi sentas, ke mi ne meritis ĝin.”
” Idolanoj kaj sovaĝaj gentoj instruas tion saman; sed kristanaj kaj civilizitaj popoloj ne kredas tion.”
” Kion ? Mi ne bone komprenas vin.”
” La plej bona maniero ne estas: pagi malamon per perforto — kaj ankaŭ venĝo ne povas rebonigi faritan maljustaĵon.”
” Kio do ?”
” Legu foje la Novan Testamenton kaj atentu, kion foje diris kaj faris Jesuo; faru liajn dirojn via regulo, kaj rigardu lian konduton kiel ekzemplon.”
” Kion do li diris ?”
” Amu viajn malamikojn; benu tiujn, kiuj malbenas vin; faru bonon al tiuj, kiuj vin malamas kaj kiuj perforte agas kontraŭ vi pro mia nomo.”
” Sekve mi devus ami sinjorinon Reed, kaj tion mi ne povas; kaj mi devus beni ŝian filon John, kaj tio estas al mi neebla.”
Helen petis al mi klarigi al ŝi tion kaj mi rakontis pri miaj suferoj kaj malamo. Akre kaj senbride pro eksciteco mi akurate diris ĉion, kiel mi ĝin sentis, kaŝante aŭ malgravigante nenion.

    Helen pacience aŭskultis ĝis la fino; mi atendis, ke ŝi farus rimarkojn, sed ŝi silentis.

    ” Nu,” mi demandis malpacience,” Ĉu vi ne trovas sinjorinon Reed malbona, senkompata virino ?”
” Certe, ŝi estis al vi tre malamika, ĉar ŝi havis antipation kontraŭ via karaktero, same kiel fraŭlino Scatcherd kontraŭ la mia; sed kiel bone vi rememoras ĉion, kion ŝi diris kaj faris al vi ! Kiel forte impresis vian koron ŝia maljusteco ! Neniam mia sento tiel forte emociiĝas per kia ajn agmaniero kontraŭ mi. Ĉu vi ne povus esti pli feliĉa penante forgesi pri ŝia severeco kaj pri la pasiaj emocioj, kiujn ĝi kaŭzis ? Ŝajnas al mi, ke la vivo estas tro mallonga por pasigi ĝin pensante nur pri malamo kaj maljusteco suferita.

    En ĉi tiu mondo ni ĉiuj devas esti ŝarĝitaj de kulpoj: sed la tempo baldaŭ venos, mi kredas, ke ni forigos ilin el nia putrebla korpo; kiam malvirtoj kaj pekoj falos de ni kune kun ĉi tiu ĝenanta karna formitaĵo, kaj restos nur la fajrero de la spirito — la nepalpebla principo pri vivo kaj penso, pura kiel kiam ĝi foriris de la Kreinto por inspiri la kreitaĵojn; ĝi reiros al la loko de kie ĝi venis, eble por kuniĝi kun estaĵo pli alta ol homo — eble por trairi gradojn de gloro, de la pala homa animo por briligi la serafon ! Tre certe kaj male neniam ĝi estos degenerita de homo al demono. Ne, tion mi ne povas kredi.

    Mi kredas ion alian, kion neniu al mi instruis kaj pri kio mi nur malofte parolas, sed kio ĝojigas min kaj al kio mi kroĉiĝas, ĉar ĝi donas esperon al ĉiu; ĝi faras la eternecon ripozejo — potenca hejmo kaj ne teruraĵo nek abismo. Krome, per tiu kredo, mi klare povas diferencigi la krimulon de lia krimo, per ĝi mi sincere povas pardoni al la unua dum mi abomenas la alian; per tiu kredo la venĝo neniam turmentas mian koron, la degradado neniam tro profunde naŭzas al mi, maljusteco neniam tro subpremas min; mi vivas kviete, atendante la finon.”
Dum Helen diris tion, ŝia kapo, kiu ĉiam estis iom kliniĝinta, kliniĝis ankoraŭ pli profunden. Mi vidis je ŝiaj okuloj, ke ŝi ne deziras paroli pli longe kun mi kaj pli volonte dronas en propraj pensoj. Sed oni ne donis al ŝi multan tempon dediĉi sin al revadoj. Plejaĝulino, altkreska, krudeta knabino, momenton poste venis al ni kaj ekkriis kun forta kumberlanda akcento:
” Helen Burns, se vi ne tuj ordigos vian tirkeston kaj ne tuj kunvolvas vian laboron, mi iros al fraŭlino Scatcherd, por ke ŝi ekzamenu ĝin !”
Helen ĝemis, kiam forflugis ŝiaj revadoj, kaj ekstarante, ŝi obeis al la plejaĝulino sen hezito kaj tute sen respondo.

   

Ĉapitro VII.

    La unua kvaronjaro, kiun mi pasigis en Lowood, ŝajnis al mi jarcento, kaj tute ne ” ora ” jarcento; ĝi enhavis enuigan luktadon kontraŭ malfeliĉaĵoj kaj novaj reguloj, al kiuj mi ne kutimis. La timo ne sukcesi en tiuj rilatoj turmentis min ankoraŭ pli ol la korpaj streĉoj kaj penadoj de mia sorto, kaj ili estis multaj kaj gravaj. Dum la monatoj januaro kaj februaro kaj parto de marto la neĝo kaj poste la malsekaj vojoj malhelpis al ni iri pli malproksimen ol la muroj de nia ĝardeno, ni povis viziti nur la preĝejon, malgraŭ tio, ke ni ĉiutage devis pasigi unu horon eksterdome kaj sub la libera ĉielo. Nia vestaĵo estis nesufiĉa por protekti nin kontraŭ la severa malvarmo; ni ne havis botetojn, la neĝo penetris en niajn ŝuojn kaj fandiĝis tie; niaj sengantaj manoj estiĝis rigidaj kaj estis kovrataj de frostoŝvelaĵoj same kiel niaj piedoj.

    Bone mi memoras, kiel mi koleris ĉiuvespere vidante miajn ŝvelintajn piedojn, kaj bone mi memoras la doloron, kiun mi sentis ĉiumatene, kiam mi premŝovis la ruĝajn rigidajn piedfingrojn en la ŝuojn. Krome la nutraĵo, kiu estis disdonata al ni, estis tute nesufiĉa. Ni havis la apetiton de kreskantaj infanoj, sed apenaŭ ni ricevis sufiĉe da manĝaĵo por kontentigi malsanulon. El tiu manko de nutraĵo rezultis malbona uzo aŭ kutimo, kiu forte premis la plej junajn lernantinojn. Tuj kiam la malsataj, pli grandaj knabinoj trovis la okazon, ili flatpetis aŭ minacpetis tiel longe, ke la plej malgrandaj knabinoj donis al ili sian porcion. Multfoje mi disdonis al du tiaj petantinoj la pecon da bruna pano, kiun mi estis ricevinta ĉe mia teo, kaj ofte post kiam mi fordonis la duonan parton de mia kafo al tria petantino, mi trinkis la restaĵon, verŝante kaŝitajn larmojn, ĉar la premanta malsato plorigis min.

    La dimanĉoj en tiu vintra sezono estis tre malgajaj. Tiam ni devis iri du mejlojn al la preĝejo en brocklebridge, kie nia direktoro funkciis kiel vikario. Ni sentis malvarmon, kiam ni ekiris kaj sentis ankoraŭ pli da malvarmo alvenante en la preĝejon; kaj en la daŭro de la diservo ni preskaŭ rigidiĝis pro malvarmo. La distanco estis tro granda por rehejmiĝi antaŭ la tagmanĝo kaj tial estis disdonata inter la du diservoj porcieto da malvarma viando kaj pano; tiu porcieto estis tiel malgranda, kiel tiu de niaj ĉiutagaj manĝoj.

    Past la tagmeza diservo ni rehejmiĝis laŭlonge de senprotekta, monteta vojo, dum la severa malvarma vento, venanta el la nordo de super la pintoj de neĝkovrita montetaro, preskaŭ senhaŭtigis nian vizaĝon.

    Mi memoras ankoraŭ, kiel fraŭlino Temple iris malpeze kaj rapide flanke de nia malvigla vico, la mantelon, kiun la vento senĉese flirtigis supren, ŝi premis al sia korpo kaj per kuraĝigantaj vortoj kaj ekzemplo ŝi instigis nin antaŭen marŝi ” kiel viglaj soldato ”. La aliaj instruistinoj, kiel ni mem, ĉiam estis tro senkuraĝigitaj por vigligi aliulojn.

    Kaj kiel ni aspiris, rehejmiĝante, la lumon kaj la varmon de bona fajro ! Sed tio estis rifuzita, almenaŭ al la plej malgrandaj. Ĉiu el la du fajrejoj en la instrusalono estis tuj ĉirkaŭata de duobla vico de grandaj knabinoj kaj malantaŭ ili kaŭris are la pli junaj, volvantaj la antaŭtukon ĉirkaŭ la maldikaj brakoj.

    La teo-horo donis iom da konsolo en formo de duobla porcio da pano — tuta tranĉaĵo anstataŭ duona — kun iomete da butero. Ĝi estis la semajna regalaĵo, kiun ni de dimanĉo al dimanĉo tiel aspiris. Preskaŭ ĉiufoje mi sukcesis konservi por mi mem la duonan porcion; sed la alian mi preskaŭ ĉiam devis parte cedi al aliuloj.

    La dimanĉ-vesperon ni pasigis lernante parkere la katekismon kaj la kvinan, sesan kaj sepan ĉapitrojn de Sankta Mateo; kaj aŭskultante longan predikon, kiu estis laŭtlegata de fraŭlino Miller, kies nesubpremeblaj oscedoj pruvis ŝian lacecon. Multfoje okazanta interrompo de ĉi tiu prelegado estis la ludado de la rolo de Eŭtiĥo 1. Tion plenumis dekduo da pli malgrandaj knabinoj, kiuj kaptitaj de dormo falis teren, ne el la tria etaĝo sed el la kvara benko, post kio ili estis forportataj preskaŭ senkonsciaj. La resanigilo aplikata konsistis en tio, ke ili estis puŝataj al la mezo de la instrusalono, kie ili devis resti starantaj ĝis la fino de la prelego. Kelkfoje iliaj piedoj ne povis plu porti ilin kaj ili falis sur la plankon; tiam ili estis starigataj kontraŭ la altaj seĝoj de la plejaĝulinoj.

   

   1 ĉefherezulo, el la V-a jarcento. Batalinte kontraŭ la nestorianismo li subite dediĉis sin al la kontraŭa doktrino kaj publike instruis, ke de post la enkarniĝo restis en Jesuo Kristo nenio krom la dia naturo sub la formo de la homa korpo. Lia doktrino estis kondamnita per la episkopa kunveno de Kalcedono ( 378-454 ). Tradukinto.

    Ĝis nun mi ankoraŭ ne priskribis la vizitojn de sinjoro Brocklehurst. Ĉi tiu sinjoro forestis la plej grandan parton de la unua monato post mia alveno en Lowood, eble ĉar li estis plilongiginta sian restadon ĉe sia amiko, la ĉefdiakono. Lia foresto estis al mi tre agrabla. Ne estas necese diri, ke mi timis lian revenon, sed fine li venis. Iun tagmezon ( mi estis tiam tri semajnojn en Lowood ), kiam mi estis kalkulanta longan adicion sur ardeztabulo, mia rigardo, kiu vagis tra la fenestro, estis kaptita de longa preteriranta figuro. Instinkte mi rekonis tiun maldikan viron, kaj kiam kelkajn minutojn poste ekstaris samtempe la tuta lernejo kun la instruistinoj, mi ne plu bezonis rigardi supren por scii, kies alvenon ili salutis en tia maniero. Longaj paŝoj mezuris la instrusalonon kaj momenton poste staris flanke de fraŭlino Temple, kiu ankaŭ stariĝis, tiu sama nigra kolono, kiu tiel minace estis rigardinta al mi, kiam li staris sur la fajrejtapiŝo en Gateshead. Mi rigardis flanken al tiu peco de arĥitekturo. Jes, mi bone vidis lin; tio estis sinjoro Brocklehurst, vestita per surtuto butonumita ĝis la kolo kaj li ŝajnis esti pli longa, pli mallarĝa kaj pli rigida ol iam.

    Mi havis kaŭzojn esti konsternita pro ĉi tiu aperaĵo. Mi tre bone rememoris la perfidajn aludojn, kiujn sinjorino Reed jam donis al li pri mia karaktero; la promeson, kiu sinjoro Brocklehurst donis, ke li sciigos al fraŭlino Temple kaj al la aliaj instruistinoj pri mia maliceco. Seninterrompe mi timis la plenumon de tiu promeso — ĉiutage mi atendis la venon de la ” venanta viro ” kies informoj pri miaj ĝisnunaj vivo kaj agoj por ĉiam markos min kiel malbonan infanon; kaj jen li staris.

    Li staris flanke de fraŭlino Temple. Li flustris en ŝiaj oreloj kaj mi ne dubis plu, ke li malkovras al ŝi mian friponan karakteron. Mi atente kaj kun doloriga timo rigardis ŝin kaj ĉiumomente atendis, ke ŝiaj okuloj sin deturnos de mi kun esprimo de abomeno kaj malestimo. Samtempe mi streĉe aŭskultis, kaj sidante antaŭe en la salono mi klare aŭdis la plej grandan parton de ĉio, kio estis dirata. La temo de ilia interparolado malŝarĝis min de tuja malkvieteco.

    ” Mi supozas, fraŭlino Temple, ke la fadenvolvaĵoj, kiujn mi aĉetis en Lowton, estas laŭ via plaĉo; mi opiniis ilin taŭgaj por la kalikotaj ĉemizoj, kaj mi elektis la bezonatajn kudrilojn. Vi povos diri al fraŭlino Smith, ke mi forgesis pri la notado de la flik-kudriloj, sed la venontan semajnon mi sendigos al ŝi kelkajn arojn da ili; kaj en ĉiu okazo ŝi ne disdonu al ĉiu lernantino pli ol unu flikan kudrilon samtempe — se ili posedus pli ol unu, ili estus eble inklinaj fariĝi malzorgemaj kaj povus perdi ilin. Kaj mi dezirus, ke la lanaj ŝtrumpoj estu pli bone atentataj ! Kiam mi estis ĉi tie la lastan fojon, mi iris en la kuirej-ĝardenon kaj rigardis la vestojn pendantajn ĉe la sekigŝnuro; multaj el tiuj ŝtrumpoj estis tre malzorge flikitaj; kaj juĝante laŭ la grandaj truoj, mi konjektis, ke ili ne ĉiam estis bone flikitaj.”
Li silentis momenton.

    ” Viaj ordonoj estos plenumataj, sinjoro,” diris fraŭlino Temple.

    ” Kaj, fraŭlino,” li daŭrigis,” la lavistino diris al mi, ke kelkaj knabinoj uzas du lavitajn koltukojn ĉiusemajne. Tio estas tro multe; la reguloj konsentas nur unu ĉiusemajne.”
” Mi kredas, ke mi facile povas klarigi al vi ĉi tiun cirkonstancon, sinjoro, agnes kaj katharina Johnstone estis invititaj al teo ĉe amikoj en Lowstone pasintan ĵaŭdon kaj por tiu okazo mi konsentis al ili surmeti duan koltukon.”
Sinjoro Brocklehurst kapklinis.

    ” Nu, por unu fojo ne estas grave, sed tio ne okazu tro ofte.

    Kaj estas ankoraŭ io, kio mirigis min. Kiam mi reguligis la kontojn kun la mastrumistino, mi trovis, ke dum la lastaj du semajnoj dufoje estis disdonita al la knabinoj lunĉo konsistanta el pano kaj fromaĝo. Kiel tio fariĝis ? Mi relegis la regularon kaj nenie trovis, kie io tia estas permesata. Kiu enkondukis tiun novaĵon kaj laŭ kies ordono okazis tio ?”
” Mi estas respondeca por tio, sinjoro,” respondis fraŭlino Temple.” La matenmanĝo estis preparita tiel malbone, ke la lernantinoj neeble povis manĝi ĝin; kaj mi ne kuraĝis fastigi ilin ĝis la tagmanĝo.”
” Fraŭlino, permesu al mi momenton. Vi scias, ke mia plano de edukado pri ĉi tiuj knabinoj estas, ne kutimigi ilin al lukso aŭ komfortoj, sed fari ilin harditaj, paciencaj kaj plenaj de sindeteniĝo. Se ilia apetito per okazaj cirkonstancoj estas elreviĝinta, ekzemple per malbona preparado de la manĝo aŭ per tio, ke ĝi estas tro trabolita aŭ ne sufiĉe trabolita, tiam tiu elreviĝo ne estu korektita de pli bongusta manĝaĵo, per kio la korpo estus trodorlotata kaj la celo de ĉi tiu instituto estus kontraŭata. La idealo, spirite eduki la lernantinojn devas esti plialtigata, ni do instigu ilin kuraĝe konduti sub la maloftaj mankoj kaj malhavoj. Mallonga alparolo ĉe tiuj okazoj estus tre utila; klera edukistino povus uzi la okazon por atentigi pri la malhavoj kaj mankoj, kiujn devis suferi la unuaj kristanoj; pri la turmentadoj kontraŭ la martiroj; pri la admonoj de nia benita Savinto, kiu admonas ĉiujn siajn disĉiplojn, surŝultrigi sian krucon por sekvi lin; pri lia averto, ke la homo ne povas vivi de nura pano, sed per la parolo de Dio; pri lia dia konsolo,” feliĉa estas vi, se vi suferas pri malsato kaj soifo pro mia nomo ”. Ho, fraŭlino, se vi nutras la buŝojn de ĉi tiuj infanoj per pano kaj fromaĝo anstataŭ per bruldifektita kaĉo, tiam vi povus nutri iliajn terajn korpojn, sed tiam vi ne konscias, kiel vi malsatigas iliajn senmortajn animojn.”
Sinjoro Brocklehurst haltis momenton — eble ĉar lin atakis liaj emocioj. Kiam li komencis sian paroladon, fraŭlino Temple staris ĉe lia flanko kun mallevitaj palpebroj; sed nun ŝi rigardis rekte antaŭ si, kaj ŝia vizaĝo ordinare marmorkolora, fariĝis rigida kaj malvarma kiel tiu materialo; precipe ŝiaj lipoj tiel forte sin premis unu sur alia, ke nur ĉizilo de statuisto povus dispartigi ilin, kaj ŝiaj brovoj iom post iom tiel kuntiriĝis, ke ŝia aspekto fariĝis ŝtoniĝinte severa. Dum sinjoro Brocklehurst kun la manoj sur la dorso staris tie antaŭ la fajrejo, li rigardis kun majesta vizaĝesprimo trans la tutan salonon. Subite li palpebrumis kvazaŭ li estus vidinta ion, kio blindigis aŭ teruris lin, kaj rapide sin turnante, li parolis pli rapide ol antaŭe:
” Fraŭlino Temple, fraŭlino Temple, kiu — kiu estas tiu knabino kun tiuj buklaj haroj ?— kun tiuj ruĝaj kaj buklaj haroj — kiuj kovras ŝian tutan kapon ?” Kaj levante sian bastonon, li montris per ĝi la teruran objekton, dum lia mano tremetis.

    ” Tio estas Julia Severn,” tre kviete respondis fraŭlino Temple.

    ” Ĉu tio estas Julia Severn, fraŭlino ? Kaj kial ŝi, aŭ alia knabino ĉi tie, havas buklajn harojn ? Kial ŝi estas kontraŭ ĉiuj reguloj de ĉi tiu instituto, vestita kiel mondemulino — ĉi tie en evangelia bonfarema instituto — kial ŝian tutan kapon kovras tiom da bukloj ?”
” La haroj de Julia estas nature buklaj,” fraŭlino Temple respondis ankoraŭ pli kviete.

    ” Nature buklaj ! Jes, sed ni ne konformiĝu al la naturo. Mi deziras, ke ĉi tiuj knabinoj fariĝu infanoj de la dia favoro, kial do tiu abundo ? Ripete mi komprenigis al vi, ke mi deziras, ke iliaj haroj estu mallongaj kaj modestaj kaj simplaj. Fraŭlino Temple, la harbukloj de tiu knabino devas esti fortranĉitaj; morgaŭ mi sendos barbiron kaj mi vidas ankoraŭ aliajn, kies haroj estas multe tro longaj — ekzemple tiun longkreskan knabinon, diru al ŝi, ke ŝi turniĝu. Ordonu al la tuta unua benko ekstari kaj ke ili sin loku ĉe la muro kun la dorsoj turnitaj al mi.”
Fraŭlino Temple viŝis per sia poŝtuko siajn lipojn kvazaŭ por forviŝi nevolan rideton, kiu estis ludanta tie; tamen ŝi donis la ordonon kaj kiam la unua klaso komprenis tion, kio estis postulata de ĝi, la knabinoj obeis. Apogante min malantaŭen en mia benko, mi povis vidi la rigardojn kaj grimacojn, kiujn la knabinoj ĵetis kaj faris al si reciproke ĉe tiu manovro.

    Estis bedaŭrinde, ke ankaŭ sinjoro Brocklehurst ne povis vidi ilin, alie li eble povus senti, ke kion ajn li faris je la eksteraĵo de la pokalo kaj telero, la interna parto ne povis esti ŝanĝata pere de lia influo.

    Li ekzamenis la eksteraĵon de ĉi tiuj vivantaj medaloj dum kvin minutoj kaj poste li eldiris la juĝdecidon: la vortojn sonantajn kiel la tonoj de funebra sonorilo:” Ĉiuj tiuj rubandoj kaj bantoj devas esti forigataj !”
Fraŭlino Temple ŝajnis protesti.

    ” Fraŭlino,” li diris plue,” mi servas mastron, kies regno ne estas de ĉi tiu mondo. Estas mia devo mortigi en ĉi tiuj knabinoj la dezirojn de la karno; instrui al ili vestiĝi humile kaj simple kaj ne iri kun harligoj kaj multekostaj ornamaĵoj kaj ĉiu el la antaŭ ni starantaj knabinoj havas harligon, kiun la vanteco mem povus kunplekti. Mi rediras, ke ili devas esti fortondataj. Pensu pri la perdita tempo, pri ——”
Sinjoro Brocklehurst estis interrompita tie. Tri aliaj vizitantinoj nun eniris la instruĉambron. Bedaŭrinde, ke ili ne venis iom pli frue por aŭskulti ĉi tiun predikadon pri vestaĵoj, ĉar ili estis belege vestitaj per veluro, silko kaj peltaĵo.

    La du plej junaj el ĉi tiu triopo ( belaj knabinoj dekses aŭ deksepjaraj ) portis grizajn ĉapelojn el kastoro, kiuj tiutempe estis laŭ la modo kaj el kiuj pendis malsupren grandaj strutplumoj, kaj el sub la rando de tiuj belegaj kapkovriloj svingiĝis riĉaĵo de blondaj harbukloj; la plej altkreska estis volvita en multekosta, velura ŝalo, borderita per ermena pelto, kaj ŝi portis falsan perukon laŭ la franca modo. Ĉi tiuj personinoj estis tre amike ricevataj de fraŭlino Temple, kiel sinjorino Brocklehurst kaj ŝiaj filinoj kaj kondukataj al la honorseĝoj starantaj ĉe la fino de la salono. Ŝajnis, ke ili estis venintaj kun la tre honorata edzo kaj patro per la veturilo kaj ke ili estis ekzamenintaj la ĉambron supre, dum li reguligis la kontojn kun la mastrumistino, pridemandis la lavistinon kaj admon-riproĉis la intendantinon. Ili nun komencis adresi diversajn rimarkojn kaj mallaŭdojn al fraŭlino Smith, kiu estis ŝarĝita per la zorgo de la tolaĵo kaj la inspektado de la dormejoj, sed mi ne havis la tempon aŭskulti kion ili diris; aliaj aferoj tiris mian atenton.

    Dum mi aŭskultis la interparoladon inter sinjoro Brocklehurst kaj fraŭlino Temple, mi samtempe ne forgesis atenti mian propran sendanĝerecon, kiun mi kredis konservi evitante lian rigardon. Tial mi estis ŝovinta min kiel eble plej malantaŭen sur mia benko, ŝajnigante, ke mi okupas min per mia adicio kaj pro tio li ne povis vidi mian vizaĝon. Eble mi estus sukcesinta eviti lian atenton, se mia perfida ardeztabulo ne estus glitinta el mia mano kaj falinta kun laŭta bruo sur la plankon, pro kio ĉiuj rigardoj tuj estis direktitaj sur min. Mi komprenis, ke mi estas perdita kaj dum mi kurbigis min por kolekti la pecojn de la ardeztabulo, eksplodis la uragano.

    ” Kiu estas tiu mallertulino ?” diris sinjoro Brocklehurst kaj tuj li parolis plue ” he, jes, la nova lernantino, mi nun vidas.”
Kaj antaŭ ol mi povis rekolekti miajn fortojn, li daŭrigis,” mi ne rajtas forgesi diri ion koncerne al ŝi.” Kaj poste laŭtvoĉe — ŝajnis al mi, ke li diris tion tre laŭte:” La infano, kiu ĵus rompis sian ardeztabulon, venu tuj ĉi tien !”
Propramove mi ne povus obei, ĉar mi sentis min ŝtoniĝinta de teruro. Sed la du grandaj knabinoj, sidantaj ĉe miaj flankoj, metis min sur la krurojn kaj puŝis min antaŭen al la terura juĝisto; poste fraŭlino Temple amike prenis mian manon kaj kondukis min tuj antaŭ lin, dum ŝi flustris al mi:
” Ne timu, Jane, ĝi estis nur malfeliĉo. Vi ne estos punata.”
Tiuj amikaj paroloj kiel ponardo penetris mian koron, kaj mi pensis:
” Ŝi tuj ekaŭdos, ke mi estas hipokritulino kaj malestimos min,” kaj subite naskiĝanta kolero kontraŭ Reed, Brocklehurst kaj samspeculoj igis bati mian pulson. Mi ne havis saman karakteron kiel Helen Burns.

    ” Metu ĉi tien tiun benkon,” diris sinjoro Brocklehurst ordontone kaj baston-montrante altan benkon, sur kiu ĵus sidis plejaĝulino. Ĝi estis lokita sur la montritan lokon.

    ” Starigu la infanon sur ĝin.”
Mi estis metita sur la benkon, mi ne scias de kiu. Mi ne estis en stato atenti pri tio. Mi nur sciis, ke oni lokigis min tiel alten, ke mi atingis la nazon de sinjoro Brocklehurst; ke li staris je metra distanco kaj ke nebula amaso da oranĝ-kaj purpurkoloraj silkaj vestoj kaj nubo da arĝentsimilaj plumoj sin etendis moviĝantaj sub mi.

    Sinjoro Brocklehurst tusetis.

    ” Sinjorinoj,” li diris turnante sin al siaj familianoj,” fraŭlino Temple, instruistinoj kaj infanoj, ĉu vi ĉiuj vidas ĉi tiun knabinon ?”
Kompreneble ili min vidis, ĉar mi sentis, ke ĉiuj okuloj kiel brulolensoj piketadis mian ruĝiĝantan vizaĝon.

    ” Vi vidas, ke ŝi estas ankoraŭ juna; vi vidas, ke ŝi aspektas kiel ordinara infano; la bona Dio donis al ŝi la saman formon, kiun li donis al ni ĉiuj; neniu malbonformo indikas markitan karakteron. Kaj kiu pensus, ke la satano jam trovis en ŝi servantinon kaj helpantinon ? Doloras min, ke mi devas tion diri, sed tiel estas.”
Paŭzo sekvis — dum kiu mi povis rekonsciiĝi de mia teruro kaj dum kiu mi sentis, ke la Rubikono nun estas transirita kaj ke la batalo, kiu nun estis neevitebla, devos esti batalata.

    ” Karaj infanoj,” patose diris plue la nigra marmora pastro,” la devo, kiun mi estas plenumonta, estas malĝoja; ĉar mi devas averti vin, ke ĉi tiu knabino, kiu povus esti unu el la infanoj de Dio, estas malgranda forĵetulino — ne ŝafo de la vera ŝafaro, sed evidente trudulino kaj fremdulino.

    ” Vi ĉiuj estu singardaj kontraŭ ŝi; evitu imiti la ekzemplon, kiun ŝi donas al vi — kaj evitu, se necese, ŝian akompanon, ekzilu ŝin el viaj ludoj kaj ne toleru, ke ŝi miksu sin en viajn interparolojn.

    ” Instruistinoj atentu ŝin akurate; tenu viajn okulojn sur ŝiaj movoj, punu ŝian korpon por savi ŝian animon — almenaŭ se ĝi estas savebla, ĉar ( mia lango balbutas dum mi tion eldiras ):
ĉi tiu knabino, ĉi tiu infano, naskiĝinta en kristana lando estas pli malbona ol multaj junaj idolanoj, kiuj preĝas al Bramo, aŭ genufleksas antaŭ Ĝugernaŭt 1 — ĉi tiu knabino estas mensogantino !”

   1 juggernaut aŭ Jaggernaut ( sanskrita: Jagannaaatha = sinjoro de la mondo ), idolo de la Hindoj, kies templo sin trovas en Orissa, kaj kiu posedas piramidan 2oo futojn altan veturilon. En antikvaj tempoj pilgrimantoj oferdonis sin mem ĵetante sin sub la radojn ruliĝantajn de la veturilo.

    Nun sekvis paŭzo de dek minutoj, dum kiuj mi ( refoje rekvietiĝinta ) vidis aperi ĉiujn poŝtukojn de la inaj brocklehurstanoj, per kiuj ili viŝis siajn okulojn dum la plej aĝa sinjorino balanciĝadis tien kaj reen flustrante al la pli junaj:” Terure !”
Sinjoro Brocklehurst diris plue:
” Mi eksciis de ŝia bonfarantino — de la pia kaj malavara sinjorino, kiu adoptis ŝin kiel infanon, kaj edukis ŝin kiel propran filinon, kiam ŝi fariĝis orfino, kaj kies bonecon kaj noblanimecon ĉi tiu knabino respondis per hontinda sendankemo, pro kio ŝia nobla protektantino fine estis devigata apartigi ŝin de siaj propraj infanoj, timante ke la knabino per sia malbona ekzemplo infektus la senkulpecon de la aliaj infanoj.

    Ŝi sendis ŝin ĉi tien por resaniĝi kiel la judoj en antikvaj tempoj sendis siajn malsanulojn al la akvoj de Bethesda. Instruistinoj kaj intendantino, mi insiste petas vin: ne toleru, ke la akvoj ĉirkaŭ ŝi ekstaru senmove.”
Fininte ĉi tiun superbelan paroladon li butonumis la supran parton de sia surtuto, flustris ion al la siaj, kiuj ekstaris, klinsalutis fraŭlinon Temple kaj gravmiene tiuj altrangaj homoj eliris la instrusalonon. Kiam mia juĝisto atingis la pordon, li sin turnis, dirante:
” Ŝi restu staranta ankoraŭ duonhoron sur tiu benko kaj dum la tuta tago neniu parolu al ŝi.”
Jen mi staris alte sur tiu benko. Mi, kiu antaŭe diris, ke mi mortus de honto, eĉ se mi devus stari meze de la planko de la instrusalono. Kaj nun mi staris ĉi tie sur la malhonorbenko dum ĉiuj okuloj direktiĝis al mi. Neniu lingvo povas priskribi, kion mi sentis, sed ĝuste en la momento, kiam miaj emocioj minacis superregi min kaj kiam ili estis premfermontaj mian gorĝon, preteriris min knabineto. Preterirante ŝi levis la okulojn. Kia stranga brilo eliris el tiuj okuloj ! Per kia stranga eksento tiu rigardo penetris min ! Kiel min kuraĝigis tiu nova sento ! Estis al mi, kvazaŭ martirino aŭ heroino, sklavino aŭ viktimo preteriris, kiu dume donis al mi novan forton.

    Mi regis mian naskiĝantan nervemecon, levis la kapon kaj forte lokis miajn piedojn sur la benko. Helen Burns direktis sensignifan demandon al fraŭlino Smith pri sia laboro, ricevis riproĉon pro la sengraveco de la demando, reiris sin al sia loko kaj ridetis al mi, kiam ŝi refoje preteriris min. Kia rideto ! Eĉ nun mi ankoraŭ ĝin memoras kaj mi scias, ke ĝi estis la frukto de ŝiaj delikata intelekto kaj vera kuraĝo; tiu rideto heligis ŝiajn akrajn trajtojn; ŝia maldika vizaĝo, ŝiaj profunde kuŝantaj grizaj okuloj donis al ĝi esprimon de supertera paco.

    Malgraŭ tio Helen Burns portis en tiu momento ” la signon de malordo ” sur sia brako; antaŭ unu horo mi aŭdis, ke ŝi estis kondamnita de fraŭlino Scatcherd manĝi panon kun akvo anstataŭ la tagmanĝon, ĉar ŝi faligis inkmakulon sur sian ekzercon dum ŝi kopiis ĝin. Tia estas la neperfekta homa karaktero. Tiajn makulojn oni trovas sur la disko de la plej hela planedo; kaj nur okuloj de homoj, kiel tiuj de fraŭlino Scatcherd, povas vidi ĉi tiujn ekstreme malgrandajn malbonaĵojn, kaj estas blindaj pri la plena brilo de la planedo.

   

Ĉapitro VIII.

    Antaŭ ol pasis la duonhoro la horloĝo batis la kvinan; la kurshoro finiĝis kaj ĉiuj iris al la manĝejo por trinki teon.

    Mi nun kuraĝis malsuprensalti de mia benko. Jam krepuskiĝis. Mi direktis min al angulo kaj sidiĝis sur la planko. La sorĉpovo, kiu ĝis nun estis subteninta min, malaperis; la reakcio efikis kaj baldaŭ mi estis kaptita de tia terura malĝojo, ke mi kuŝigis min sur la planko kaj ekploris. Helen Burns nun ne estis tie, kaj neniu donis al mi la bezonatan forton; kaj forlasita de ĉiuj, mi ne plu retenis miajn larmojn kaj malsekigis per ili la plankon. Mi estis farinta mian eblon por esti bona kaj utila al Lowood. Mi volis gajni tiom da amikoj, volis rikolti respekton kaj amikecon kaj jam faris tiom da progresoj en tio. Tiun saman matenon mi sukcesis fariĝi numero unu de la klaso; fraŭlino Miller estis forte laŭdinta min, fraŭlino Temple estis aprobe ridetinta al mi; ŝi estis promesinta instrui al mi en la desegna arto, ŝi instruigus al mi la francan, se mi daŭrigos en tiu maniero ankoraŭ du monatojn. Miaj samlernantinoj estis amike ricevintaj min; la samaĝaj knabinoj estis kondutintaj al mi kiel al egalulino kaj neniu estis molestinta min, kaj jen mi kuŝis, rompita kaj piedpremita; ĉu mi povos iam releviĝi ?” Neniam,” mi pensis, kaj vivege mi deziris morti. Dum mi plorante eligis tiun deziron, iu alproksimiĝis. Mi ektimis; jen refoje venis al mi Helen Burns. Kvankam la flamo en la fajrejo fariĝis tre malgranda, mi povis vidi ŝian proksimiĝadon tra la longa, malplena ĉambro; ŝi portis al mi kafon kaj panon.

    ” Jen, prenu kaj manĝu iom,” ŝi diris; sed mi malakceptis la kafon kaj la panon, ĉar mi sentis kvazaŭ la kafo aŭ peco da pano sufokus min. Helen rigardis min kun miro. Kiom ajn mi klopodis rekvietiĝi, mi ne povis; mi daŭre ploradis. Ŝi sidiĝis apud mi sur la planko, ĉirkaŭbrakis siajn genuojn kaj ripozigis sur ilin la kapon; en tiu sinteno ŝi restis sidanta senparole kiel ĉino. Mi estis la unua, kiu ekparolis.

    ” Helen, kial vi restas ĉe knabino, kiun ĉiu rigardas kiel mensogistinon ?”
” Ĉiu, Jane ? Sed nur okdek homoj aŭdis vin nomi tia, sed estas cent milionoj da aliaj homoj en la mondo.”
” Sed kion mi havas por fari kun ĉiuj tiuj milionoj ? Tiuj okdek, kiujn mi konas, malestimas min nun.”
” Vi eraras, Jane. Plej verŝajne en la tuta instituto estas neniu, kiu malestimas aŭ malamas vin. Mi kun certeco scias, ke estas multaj ĉi tie, kiuj kompatas vin.”
” Kiel ili povas kompati min post kiam ili aŭdis, kion diris sinjoro Brocklehurst ?”
” Sinjoro Brocklehurst ja tute ne estas iu dio; li eĉ ne estas granda aŭ admirata viro. Preskaŭ neniu ĉi tie lin ŝatas; neniam li faris ion por igi sin aminda. Vi trovus ĉirkaŭ vi ĉie publikajn aŭ kaŝitajn malamikojn, se li estus aginta al vi en favora maniero; sed ĉar la malo okazis, la plej granda parto montros al vi sian simpation, se ili nur kuraĝos tion fari. Estas eble, ke la instruistinoj kaj la knabinoj kelkajn tagojn agos al vi en indiferenta aŭ malvarma maniero, sed en siaj koroj ili kaŝas amikajn pensojn pri vi; kaj se vi daŭrigos bone konduti, tiuj amikaj sentoj baldaŭ sin montros des pli forte, ĉar unue ili devos subpremi kaj kaŝi ilin. Krom tio, Jane,”— ŝi eksilentis.

    ” Nu, Helen ?” mi diris, metante mian manon sur ŝian.

    Dolĉe ŝi frotetis miajn fingrojn por ilin varmigi kaj diris plue:
” Se la tuta mondo vin malamus, kaj se ĉiu kredas vin malbona, vi ne estus sen amikoj, se nur via propra konscienco aprobas kaj senkulpigas vin.”
” Nu, mi mem ne trovas min malbona, sed tio ne sufiĉas.

    Mi prefere mortas ol vivas, se aliaj ne ŝatas min — mi ne povas esti tute sola kaj mi ne povas suferi malamon, Helen. Por akiri vian amon aŭ tiun de fraŭlino Temple, aŭ de iu alia, kiun mi vere ŝatas, mi kun plezuro tolerus, ke oni rompus mian brakon, aŭ ke virbovo per siaj kornoj ĵetus min supren, aŭ mi stariĝus malantaŭ piedbatanta ĉevalo, por ke ĝi piedbatu mian bruston.”
” Silentu, Jane ! Vi tro multe ŝatas homan amon; vi tro fordonas vin al subitaj ekboloj kaj vi estas tro eksplodema; la dia mano, kiu kreis vian korpon kaj enblovis vivon en ĝin, donacis al vi ankaŭ aliajn rimedojn krom via malforta memo, aŭ krom estaĵoj tiel malfortaj kiel vi mem. Krom ĉi tiu tero kaj la homaro, troviĝas ankoraŭ nevidebla mondo kaj regno de spiritoj. Tiu mondo estas ĉie ĉirkaŭ ni, ĉar ĝi estas ĉiuloke; kaj tiuj spiritoj atentas nin, ĉar ili devas protekti nin; kaj se ni mortus pro doloro kaj honto, se malestimo vundus nin je ĉiuj flankoj, kaj malamo premus nin teren, tiam ĉi tiuj anĝeloj vidas niajn suferojn kaj senkulpecon ( almenaŭ se ni estas senkulpaj ); kaj pri la via mi estas certa. Mi scias, ke vi estas senkulpa pri tio, kion sinjoro Brocklehurst tiel patose parolis imitante sinjorinon Reed; ĉar mi legas sinceran karakteron en viaj fajraj okuloj kaj sur via serena frunto kaj Dio atendas nur la dispartigon de animo kaj korpo por doni al ni la kronon de la rekompenco. Kial do ni malesperu, premataj de malĝojo, ĉar la vivo pasas rapide kaj la morto estas certa transiro al la eterna feliĉo.”
Mi silentis. Helen kvietigis min, sed en la kvieteco, donita de ŝi, estis miksaĵo de neesprimebla malĝojo. Mi sentis sur mi pezan ŝarĝon, dum ŝi diris tion, sed ne povis klarigi al mi, per kio ĝi estis kaŭzita, kaj kiam ŝi finparolis kaj iom pli rapide spiris kaj aŭdigis mallongan tuson, mi dum momento forgesis pri mia propra ĉagreno kaj subite mi eksentis en mi neklaran maltrankvilecon kaj zorgemon pri ŝi.

    Ripozante kun la kapo sur la ŝultro de Helen, mi ĉirkaŭbrakis ŝian talion, ŝi tiris min al si kaj tiel ni restis sidantaj senparole. Tiel ni sidis nur mallongan tempon, kiam iu eniris.

    Kelkaj mallumaj nuboj, forpelitaj de antaŭ la luno per la vento, reaperigis la lunon, kies lumo nun penetris tra la fenestro sur nin kaj sur la alproksimiĝantan figuron, kiun ni tuj rekonis kiel tiun de fraŭlino Temple.

    ” Intence mi venas ĉi tien por serĉi vin, Jane Eyre,” ŝi diris;” mi dezirus, ke vi iru kun mi al mia ĉambro; kaj ĉar Helen Burns estas ĉe vi, ŝi povas kuniri.”
Ni sekvis la intendantinon, trairis kune kelkajn koridorojn kaj supreniris ŝtuparon kondukanta al ŝia ĉambro. Tie estis bona fajro kaj ĉio aspektis hejmece. Fraŭlino Temple sidigis Helenon Burns sur malaltan brakseĝon ĉe unu flanko de la fajrejo kaj sidiĝante mem ĉe la alia flanko, ŝi starigis min tuj apud si.

    ” Ĉu via ĉagreno foriĝis ?” ŝi demandis malsupren rigardante min.” Ĉu vi plorforigis vian tutan ĉagrenon ?”
” Mi timas, ke mi neniam povos fari tion.”
” Kial ?”
” Ĉar oni maljuste kulpigis min, kaj vi fraŭlino kaj ĉiu ĉi tie kredas, ke mi estas malbona.”
” Ni opinios vin tia, kia vi pruvos esti, mia infano. Restu bona knabino, kaj ni estos kontentigitaj.”
” Ĉu vere, fraŭlino ?”
” Certe,” ŝi diris ĉirkaŭbrakante min.” Kaj nun rakontu al mi foje, kiu estas tiu sinjorino, kiun sinjoro Brocklehurst nomis via bonfarantino.”
” Ŝi estas sinjorino Reed, la edzino de mia onklo. Mia onklo mortis kaj lasis min al ŝiaj zorgoj.”
” Ĉu ŝi adoptis vin propravole ?”
” Ne, fraŭlino; ŝi tre bedaŭris devi fari tion. Sed, mi ekaŭdis de la servistinoj, ke li promesigis ŝin antaŭ sia morto, ke ŝi zorgos kaj edukos min.”
” Nu, Jane, vi scias, aŭ almenaŭ tion mi al vi sciigas, ke ĉiu kulpigito ĉiam rajtas diri ĉion, kion li povas por pruvi sian senkulpecon. Oni nomis vin mensogistino; defendu vin antaŭ mi kiel eble plej bone. Rakontu ĉion veran, kion vi povas memorigi al vi; sed ne aldonu nek troigu.”
En la fundo de mia koro mi decidis rakonti ĉion kiel eble plej modere kaj akurate; kaj post mallonga pripenso en kiu mi pripensis mian farotan rakonton, por ke ĝi estu bone komprenebla, mi rakontis mian tutan malĝojan infanecon. Ĉar mi estis tre laca pro la ĵusaj emocioj, mia parolo estis pli malforta ol ordinare kiam mi parolis pri tiu malĝoja temo; kaj pensante pri la averto de Helen por ne cedi al mia sento de malamo, mi metis en mian rakonton multe pli malmulton da amareco ol ordinare. Tiel moderigita kaj plisimpligita ĝi ŝajnis pli kredinda. Mi sentis, dum mi daŭrigis rakonti, ke fraŭlino Temple plene min kredas.

    Dum mia rakonto mi ankaŭ menciis sinjoron Lloyd, kaj kiel li trovis min, kiam mi kuŝis sveninta: ĉar neniam mi povis forgesi pri tiu al mi tiel terura epizodo en la ruĝa ĉambro, kaj parolante pri ĝi mi ĉiam estis ekscitita; ĉar en mia memoro nenio povis mildigi la teruran suferadon, kiu premis mian koron, kiam sinjorino Reed rifuzis mian peton ne enŝlosi min plu la duan fojon en la malluma ĉambro vizitata de fantomo.

    Kiam mi finis mian rakonton, fraŭlino Temple atente rigardis min dum kelkaj minutoj kaj poste ŝi diris:” Mi konas iom sinjoron Lloyd; mi skribos al li kaj se lia respondo konformiĝos kun via raporto, mi senigos vin publike de ĉiu malhonoro. Laŭ mia opinio, Jane, vi estas senkulpa.”
Ŝi kisis min kaj dume ŝi lasis min stari ĉe sia flanko. Tre plaĉis al mi povi vidi tiel de proksime ŝiajn vizaĝon, vestaĵon, ornamojn, blankan frunton, brilantajn buklojn kaj radiantajn nigrajn okulojn. Sin turnante al Helen Burns, ŝi diris plue:
” Kaj kiel vi sentas vin hodiaŭ vespere, Helen ? Ĉu vi ofte tusis hodiaŭ ?”
” Ne tre ofte mi kredas, fraŭlino.”
” Kaj kiel estas la doloro en via brusto ?”
” Iom pli malforta.”
Fraŭlino Temple ekstaris, prenis ŝian manon kaj sentis ŝian pulson; poste ŝi reiris al sia seĝo kaj eksidante, ŝi profunde ĝemis. Kelkajn momentojn ŝi restis droninta en pensoj, tiam vekiĝante, ŝi diris:” Sed hodiaŭ vespere vi estas miaj gastoj, sekve mi devas agi kiel gastigantino.” Ŝi sonorigis.

    ” Barbara,” ŝi diris al la eniranta servistino ” mi ankoraŭ ne ricevis la teon; enportu la pleton kaj surmetu du tasojn por ĉi tiuj junaj fraŭlinoj.”
La teo estis baldaŭ enportita. Kiel homece, laŭ mia opinio, aspektis tiuj porcelanaj tasetoj kaj la brilanta teujo, kiuj estis metitaj sur la rondan tableton apud la fajrejo ! Kiel aroma estis la vaporo de la teo kaj kiel agrabla la odoro de la rostita pano, sed je mia elreviĝo mi rimarkis nur malgrandajn porciojn kaj mia malsato estis tiel granda. Tion vidis fraŭlino Temple.

    ” Barbara,” ŝi diris,” ĉu vi povos alporti pli multe da pano kun butero ? La portita kvanto ne sufiĉas por tri personoj.”
Barbara foriris kaj baldaŭ revenis, dirante:” Fraŭlino Harden certigas, ke ŝi sendis al vi la ordinarajn porciojn.”
Fraŭlino Harden estis la mastrumistino, virino laŭ la koro kaj deziro de sinjoro Brocklehurst, kaj kreita duone el balenosto, duone el fero.

    ” Ho, tre bone !” respondis fraŭlino Temple,” mi klopodos sufiĉigi ĝin, Barbara.” Kiam la servistino estis for, ŝi ridetante diris plue:” Feliĉe mi povas kompletigi tion, kio mankas.”
Invitinte Helenon kaj min sidiĝi ĉe la tablo, kaj metinte antaŭ ni taseton da teo kun bongusta, sed tre maldika tranĉaĵo da pano, ŝi leviĝis, tiris al si tirkeston kaj elpreninte paketon, ŝi tuj poste aperigis el ĝi grandan spicitan kukon.

    ” Mi unue intencis donaci al vi pecon da ĝi je via foriro,” ŝi diris,” sed ĉar nun estas tiel malmulte da rostita pano, vi manĝu ĝin nun,” kaj ŝi malavare komencis distranĉi kaj dividi inter ni la kukon.

    Ni festenis tiun vesperon kvazaŭ ĝi estus nektaro kaj ambrozio; kaj ne malpli agrabla ol la regalo, estis la rideto de kontentiĝo, kun kiu nin rigardis la gastigantino, dum ni kvietigis nian malsaton per la bongusta regalo, kiun ŝi tiel malavare pretigis al ni. Kiam finiĝis la tetrinkado kaj la pleto estis forigita, ŝi denove vokis nin al la fajrejo; ni sidis nun ĉiu ĉe flanko de la fraŭlino kaj sekvis interparolado inter Helen kaj ŝi, kaj vere estis privilegio aŭdi ĝin.

    Fraŭlino Temple ĉiam montris kvietecon en sia aspekto, kaj majestecon en sia eksteraĵo, ion noblan en sia lingvo kaj bridis ĉiun eksplodon de eksciteco: tio estis io, kio plinobligis la plezuron de ĉiu, kiu rigardis kaj aŭskultis ŝin, kaj ĉion tion mi sentis nun. Sed kio koncernis Helen Burns, mi estis frapita de miro. La plifortiganta manĝaĵo, la ĝoja fajro, la ĉeesto kaj amikeco de ŝia amata instruistino, aŭ eble io de ŝia mirinda spirito, vekis en ŝi ĉiun energion. Ĉar nun ĝi vekiĝis kaj ekbrilis. Unue en la pliruĝiĝanta koloro de ŝiaj vangoj, kiujn mi ĝis nun vidis nur palaj kaj sensangaj; poste en la fluida brileco de ŝiaj okuloj, kiuj subite akiris belecon ankoraŭ pli mirindan ol tiu de fraŭlino Temple — belecon, ne devenanta de la delikateco pri koloro aŭ longaj okulharoj aŭ bele pentritaj brovoj, sed devenanta de esprimoj, movoj kaj viveco.

    Ŝiaj plej intimaj pensoj fluis el ŝiaj lipoj kun mirinda elokventeco.

    Ili parolis pri temoj, pri kiuj mi neniam antaŭe aŭdis; pri nacioj kaj longe foririntaj tempoj; pri malproksimaj landoj; pri natursekretoj malkovritaj kaj malkovrotaj. Ili parolis pri libroj; kiel multe ili estis legintaj ! Kiel granda estis ilia scio !

    Ankaŭ ili sciis la nomojn de multaj francaj aŭtoroj, sed mia miro atingis sian supron, kiam fraŭlino Temple demandis al Helen, ĉu ŝi en liberaj horoj ankoraŭ ripetis tion de la latina lingvo, kion al ŝi estis instruinta ŝia patro, kaj prenante libron de breto, ŝi petis al ŝi legi paĝon el Virgilo kaj traduki ĝin. Kaj Helen obeis, dum mia admiro pligrandiĝis ĉe ĉiu linio. Apenaŭ ŝi finis, jam la sonorilo anoncis la tempon de enlitiĝo; neeble estis kontraŭstari tion, kaj dum fraŭlino Temple ĉirkaŭbrakis nin, ŝi diris:
” Dio benu vin ambaŭ, miaj infanoj !” Helenon pli longe ŝi premis al sia koro ol min; pli malvolonte ŝi ellasis ŝin ol min.

    Ankaŭ ŝin ŝi sekvis per la okuloj al la pordo kaj ankaŭ pro Helen ŝi ellasis malĝojan ĝemon kaj pro Helen ŝi ŝtele forviŝis larmon de sia vango. Veninte al la pordo de la dormejo, ni aŭdis la voĉon de fraŭlino Scatcherd. Ŝi estis ekzamenanta la tirkestojn; ĵus ŝi eltiris tiun de Helen kaj Helen estis salutata de akra riproĉo kaj klarigo, ke la sekvantan matenon seso da malorde kunvolvitaj objektoj estos pinglofiksitaj sur ŝian ŝultron.

    ” Mia tirkesto estis en hontinda malordo,” Helen flustris al mi.” Mi antaŭe intencis ordigi ĝin, sed tute forgesis pri tio.”
La sekvantan matenon fraŭlino Scatcherd skribis sur pecon da kartono kaj per eksterordinare grandaj literoj la vorton ” Senordulino ” kaj ligis ĝin ĉirkaŭ la larĝa, serena, intelekta frunto de la knabino. Pacience, sen venĝosento ŝi portis ĝin ĝis la vespero rigardante la punon justa. Tuj kiam fraŭlino Scatcherd en la posttagmezo eliris la instrusalonon, mi kuris al Helen, forŝiris ĝin de ŝia frunto kaj ĵetis en la fajron. La kolero, kiun ŝi ne povis senti, bolis en mia koro la tutan tagon; varmaj, grandaj larmoj ĉiufoje estis malsekigintaj mian vizaĝon; ĉar la vidaĵo de ŝia malĝoja rezignacio dolorigis mian koron en nepriskribebla maniero.

    Proksimume semajnon post la ĉi supre rakontitaj okazintaĵoj, fraŭlino Temple ricevis respondon de sinjoro Lloyd, al kiu ŝi estis skribinta. Montriĝis, ke tiu respondo konformiĝis kun miaj sciigoj. Post kiam fraŭlino Temple kunvokis la tutan lernejon, ŝi sciigis, ke ŝi estis informiĝinta pri la vereco de la kulpigoj kontraŭ Jane Eyre, kaj ke ŝi ĝojis forigi de mi ĉiun kulpon. Poste la instruistinoj kore premis mian manon kaj kisis min kaj murmurado de aprobo trairis la vicojn de la lernantinoj.

    Tiel liberigita de peza ŝarĝo, mi de post tiu horo komencis denove, decidinta forigi ĉiujn malfeliĉaĵojn. Mi forte laboris kaj mia sukceso estis egala al miaj penoj; mia memoro, kiu ne estis tre forta, plifortiĝis per ekzercoj; en malmultaj semajnoj mi transiris al pli alta klaso, kaj post du monatoj mi povis komenci lerni la francan lingvon kaj la desegnan arton. Mi lernis la unuajn du tempojn de la verbo ” être ”, kaj en la sama tago skizis mian unuan kamparan domon ( kies muroj staris ankoraŭ pli oblikvaj ol la oblikva turo de Pisa ). Kiam tiun vesperon mi enlitiĝis, mi nur forgesis pri tio image pretigi la vespermanĝon, konsistantan el varme bakitaj terpomoj, aŭ blanka pano kaj freŝa lakto, per kiuj mi ordinare plifortigis mian malsatan stomakon. Anstataŭ tiu manĝo, mi regalis min per imagaj desegnaĵoj, kiujn mi vidis antaŭ mi en la mallumo — kaj kiuj estis ĉiuj la laboro de miaj propraj manoj; per libera mano desegnitaj domoj kaj arboj, pentrindaj rokaroj kaj ruinoj, aroj da bovinoj laŭ la pentraĵoj de Cuyp 1, belaj pentraĵetoj de papilioj, ŝvebantaj super ankoraŭ ne ekflorintaj rozoj, birdoj, kiuj bekmanĝis maturajn ĉerizojn, nestetoj de regoloj, en kiuj kuŝis perloformaj ovetoj kaj ĉirkaŭitaj de junaj hederbranĉoj. Ankaŭ mi pripensis, ĉu iam mi estos kapabla flue traduki, kion en tiu tago estis montrinta al mi madame Pierrot; kaj ĉi tiu lasta problemo ne estis solvita kontentige antaŭ ol mi ekdormis.

   

   1 legu ” Kojp ”: holanda pentristo nask. 1606.

    Prave Salomo diris:” Pli bona estas manĝaĵo el kreskaĵoj kun amo, ol grasigita bovo kun malamo.” Mi ne volus ŝanĝi Lowood kun ĉiuj ĝiaj malhavaĵoj kontraŭ Gateshead kun ĝiaj ĉiutagaj superfluo kaj luksaĵoj.

   

Ĉapitro IX.

    Sed la malhavaĵoj, aŭ pli bone dirite la maloportunaĵoj de Lowood plimalmultiĝis. La printempo alproksimiĝis,— efektive jam venis; la vintraj frostoj estis pasintaj; ĝia neĝo estis forfandiĝinta, ĝiaj akraj ventoj fariĝis malseveraj. Miaj kompatindaj piedoj, vunditaj kaj tiel ŝvelintaj, ke mi preskaŭ ne povis iri, resaniĝis kaj la doloro iom post iom foriĝis pro la influo de la dolĉa aprila vetero; la noktoj kaj matenoj kun siaj malvarmo de Kanado ne plu glaciigis la sangon en niaj vejnoj; ni nun povis elteni la ludhoron en la ĝardeno; kaj kelkfoje, kiam la tago estis suna, la ludado estis agrabla, kaj la verdaĵo, kiu komencis elkreski sur la bedoj kaj fariĝis pli kaj pli alta, vekis la penson, ke la Espero transpaŝis ĝin dum la nokto, kaj postlasis ĉiun matenon siajn postsignojn. Floroj ekaperis inter la folioj, galantoj, krokusoj, purpuraj aŭrikuloj kaj violoj. Ĵaŭde en la posttagmezoj, kiam ni havis liberan duontagon, ni promenadis kaj trovis ankoraŭ belegajn malfermiĝantajn florojn laŭlonge de la vojbordo sub la plektbariloj.

    Mi ankaŭ malkovris, ke granda ĝuo ekzistas ĉe la alia flanko de la alta najlo-kovrita ĝardenmuro; tiu ĝuo, limigita nur de la horizonto, konsistis en la perspektivo de altaj suproj de montetoj, kiuj ĉirkaŭis valon, kiu estis riĉa pri verdaĵo kaj ombro; en klara rivereto plena de malhelaj ŝtonoj kaj brilantaj akvoturniĝoj. Kiel alie ĉio tio aspektis, kiam ĝi kuŝis tie sternita sub la plumbkolora ĉielo, rigida pro frosto kaj kovrita de neĝo !— kiam nebuloj, malvarmaj kiel la morto, estis pelataj antaŭen de la orienta vento laŭlonge de ĉi tiuj purpuraj suproj kaj malsupreniris laŭ la deklivoj, ĝis ili unuiĝis kun la frostita nebulo, supreniranta el la rivereto ! Tiu rivereto mem estis sovaĝa, senbrida; ĝi elradikigis la arbojn kaj plenigis la aeron de laŭta bruo, kiu ofte mallumiĝis de la falantaj pluvegoj aŭ turniĝantaj hajladoj; kio koncernas la arbaron, ĝi montris nenion krom vicoj da skeletoj.

    Aprilo pasis kaj venis la monato majo — klara bela monato konsistanta el tagoj kun blua aero kaj pacema sunbrilo, kaj okcidentaj kaj sudaj ventoj. La kreskaĵoj maturiĝis kun forto; ĉio fariĝis verda kaj florplena; la skeletoj de la altaj tilioj, fraksenoj kaj kverkoj estis ĉiuj revokitaj al majesta vivo; precipe la arbarplantoj aperis el siaj rifuĝejoj; sennombraj muskoj kovris la valetojn kaj sur la tero formiĝis miriga sunrebrilo el la sovaĝaj primoloj. Ilian pal-oran rebrilon mi vidis ĉie kiel dise kuŝantajn lumaĵojn sur la ombro-kovritaj lokoj. Ĉion tion mi ĝuis libere kaj abunde kaj preskaŭ ĉiam tute sola. Ĉi tiu ĝuado havis kaŭzon, pri kiu mi volas paroli.

    Ĉu mi ne priskribis la agrablan kaj allogan lokon, kiam mi parolis pri ĝi, kiel ĉirkaŭita de ĉieloj kaj arbaroj kaj leviĝanta ĉe bordo de rivero ? Ĝi kuŝis tie tre agrable, tio estas certa, sed mi dubas pri tio, ĉu ĝi estis saniga.

    La arbarvalo, en kiu kuŝis Lowood, estis kovejo de malsanigaj nebuloj, kiuj vekiĝante kun la vekiĝanta printempo, enrampis la orfinejon kaj disvastigis tifon en la tro-plenaj instrusalono kaj dormejoj, kaj ŝanĝis la instituton en hospitalon jam antaŭ la veno de majo. Pro la tre malbona nutraĵo kaj malzorgitaj malvarmumoj plej multaj lernantinoj estis tre influeblaj je tiu infekta malsano. El la okdek knabinoj, kvardek kvin estis malsanaj en la sama tempo. La kursoj estis interrompitaj kaj la reguloj de la instituto estis aplikataj malpli severe. La malmultaj, kiuj restis sanaj, akiris preskaŭ senliman liberecon,— ĉar la kuracisto insiste ordonis multajn korpo-movojn, por ke la sanuloj ne malsaniĝu, sed sen tiu ordono, neniu povus atenti ilin. Fraŭlino Temple uzis ĉiun sian tempon por la suferantinoj. Ŝi eliris la salonon de la malsanulinoj nur malmultajn horojn en la nokto por dormi. La instruistinoj sin okupis enpakante la vestojn de la knabinoj kaj por fari aranĝojn por tiuj, kiuj estis tiel feliĉaj, ke ili posedas amikojn aŭ parencojn, inklinaj forigi ilin de tiu infektita loko. Multaj, kiuj estis jam infektitaj, iris hejmen por morti tie.

    Kelkaj mortis en la instituto kaj estis senbrue, tre rapide enterigitaj, ĉar la malsano ne toleris prokraston.

    Dum ĉi tiu malsano regis en Lowood kaj la morto estis ripeta vizitanto, dum malgajeco kaj timo premis ĉies koron, dum la salonoj kaj koridoroj estis plenaj de hospitalodoroj, kaj drogoj kaj pasteloj vane penis kontraŭbatali la haladzojn de la malsano, la bela majo ĵetis sian sunbrilon trans la majestajn montetojn kaj belajn arbarojn. Ankaŭ la ĝardeno brilis en plena florornamo. Alceoj, altaj kiel arboj, sin levis, la lilioj malfermiĝis, tulipoj kaj rozoj staris en plena florado; la bordoj de la bedoj estis ornamitaj per violkoloraj diantoj kaj ruĝaj duoblaj lekantetoj; la eglanterioj sendis ĉielen sian odoron de spicaĵoj kaj pomoj de la mateno ĝis la vespero; kaj ĉiuj bonodoraj trezoroj estis senutilaj por la plej multaj loĝantoj de Lowood, esceptinte kelkajn kreskaĵon kaj florojn, kiuj de tempo al tempo estis metataj sur ĉerkon.

    Sed mi kaj ĉiuj aliaj, kiuj ne estis infektitaj de la malsano, plene ĝuis la belecon de la naturo kaj de la sezono. Oni lasis nin kiel ciganojn vagadi en la arbaroj; ni agis laŭ nia plaĉo kaj iris, kien ni deziris iri; ankaŭ nia sorto fariĝis pli bona. Sinjoro Brocklehurst kaj lia familio nun eĉ ne venis en la ĉirkaŭaĵon de Lowood. La mastrumaĵoj ne estis tiel akurate ekzamenataj, la malĝentila mastrumistino estis forkurinta, timante esti atakata de la malsano; ŝia anstataŭintino, estinta administrantino de Lowston-instituto, kaj kiu ankoraŭ ne konis la kutimojn de sia nova ofico, estis tre malavara. Krome nun estis pli malmultaj en Lowood por nutri. La malsanaj manĝis malmulte; niaj porcioj fariĝis pli grandaj. Se la tempo mankis por pretigi ordinaran matenmanĝon, ŝi donis al ĉiu el ni grandan pecon de malvarma pasteĉo aŭ dikan tranĉaĵon da pano kun fromaĝo kaj tion ni kunprenis al la arbaro, kie ni serĉis lokon por luksege matenmanĝi.

    Mia plej amata loko estis glata, larĝa ŝtono, kiu leviĝis, blanka kaj malseka, meze de la rivereto, kaj kiu estis atingebla post vagado tra la akvo, kaj tion mi faris nudpiede. La ŝtono estis sufiĉe larĝa por mi kaj alia knabino, kiu estis mia intima amikineto — ŝi nomiĝis Mariana Wilson, estis sagaca, atenta infano, kies ĉeeston mi tre ŝatis, unue ĉar ŝi estis sprita kaj originala, due ĉar ŝia teniĝo senĝenigis min.

    Ŝi estis kelkajn jarojn pli aĝa ol mi, kaj tial pli bone konis la mondon ol mi, kaj pri multo, kion mi deziris scii, ŝi rakontis al mi. Ŝi kontentigis mian scivolon; por miaj kulpetoj ŝi estis tre pardonema kaj kion ajn mi diris, ŝi lasis min ĉiam finparoli. Ŝi tre ŝatis rakontojn, mi ŝatis analizi; volonte ŝi sciigis al mi, kion ŝi sciis, kaj volonte mi faris demandojn; tial ni bone harmoniis kaj kvankam nia kunestado liveris al ni malmultan utilon, ĝi donis al ni multan plezuron.

    Kaj kie estis dum tiu tempo Helen Burns ?

    Kial mi ne partoprenis kun ŝi ĉi tiujn agrablajn liberajn tagojn ? Ĉu mi estis forgesinta pri ŝi ? Aŭ ĉu mi estis tiel malbona, ke ŝia senmakula kunestado ekenuigis min ? Tre certe tiu Mariana Wilson tre malsuperis mian unuan konatinon. Ŝi povis nur rakonti al mi amuzajn rakontojn kaj interŝanĝi kun mi spritajn, akrajn parolojn; dum, se mi diru la veron pri Helen Burns, ĉi tiu havis la talenton ĝuigi multe pli altajn aferojn al tiuj, kiuj havis la privilegion paroli kun ŝi. Estas vero, leganto, kaj tion mi sciis kaj sentis. Kaj kvankam mi estas nur neperfekta estaĵo kun multaj kulpoj kaj tre malmultaj bonaj ecoj, mi tamen neniam sentis enuon en ĉeesto kun Helen Burns, kaj neniam mi ĉesis senti por ŝi amikecon tian fortan, intiman kaj respektan, kiu iom pli rapide batigis mian koron.

    Kaj kiel ĝi povus esti alia, ĉar Helen ĉiam kaj sub ĉiaj cirkonstancoj montris al mi kvietan fidelan amikecon, kiu neniam estis maltrankviligata de malbona humoro aŭ kolereto. Sed tiam Helen estis malsana. Dum kelka tempo ŝi estis malaperinta el mia vivado kaj portita mi ne scias en kiun ĉambron supre. Ŝi ne estis en tiu parto de la konstruaĵo, nun uzata kiel hospitalo, kie kuŝis la tifus-suferantinoj; ĉar ŝi havis la ftizon kaj ne tifon. En mia nescio mi imagis, ke la ftizo estas malgrava malsano, kiu per tempo kaj bona zorgado sendube resaniĝos. Kaj ĉi tiu mia ideo estis certigita de la fakto, ke kelkajn fojojn dum sunaj posttagmezoj mi vidis ŝin malsupren kondukata de fraŭlino Temple, kiu iris kun ŝi al la ĝardeno. Sed en tiuj okazoj ne estis permesite al mi iri al ŝi por alparoli ŝin; mi nur vidis ŝin tra la lerneja fenestro, sed eĉ ne tre klare, ĉar ŝin envolvis dika tuko kaj ŝi sidis malproksime sub la verando.

    Iun vesperon en la komenco de junio mi estis restinta tre longe en la arbaro kun Mariana; kiel kutime ni dispartiĝis de la aliaj kaj vagis malproksimen, eĉ tiel malproksimen, ke ni perdis la ĝustan direkton hejmen kaj estis devigataj informiĝi pri la vojo ĉe izolita domaĉo, loĝata de viro kaj virino, kiuj gardis aron da duone sovaĝaj porkoj nutrantaj sin per glanoj kaj fagofruktoj. Kiam ni revenis, la luno jam lumis. Ĉevaleto, kiun ni rekonis kiel tiun de la kuracisto, staris antaŭ la ĝardenpordo. Mariana diris, ke sendube iu estas tre malsana, ĉar oni venigis doktoron Bates tiel malfrue en la vespero. Ŝi eniris, sed mi restis ankoraŭ kelkajn minutojn ekstere por planti manplenon da radikoj, kiujn mi estis elŝirinta en la arbaro, timante ke ili velkos, se mi prokrastos la plantadon ĝis la sekvanta mateno. Plantinte la radikojn, mi restis tie ankoraŭ kelkan tempon. La floroj odoris tiel ĉarme pro la falanta roso kaj la vetero estis tiel agrabla, kvieta kaj dolĉa; la okcidenta parto de la ĉielo, ankoraŭ purpura pro la subirinta suno, promesis belan morgaŭon; la luno leviĝis en la malluma oriento kun granda majesteco. Ĉion tion mi rigardis kun ravo kaj ĝuis kiel infano povas ĝui kaj subite kaj pli vigle ol iam antaŭe min kaptis la penso:
” Kiel malĝoje estas kuŝi nun malsana en la lito kaj eble esti en morta danĝero ! Ĉi tiu mondo estas tiel bela — estus terure esti forvokata nun por foriri, kiu scias kien ?” Kaj tiam mia animo faris sian eblon kompreni, kion oni pli frue diris al mi pri infero kaj ĉielo; kaj la unuan fojon ĝi paŝis malantaŭen, konfuzita; kaj rigardante ĉiuloken mi vidis nur senfundan abismon. Mia animo sentis nur unu firman lokon, sur kiu mi staris — la estantecon; ĉio alia estis senforma nebulo kaj malplena spaco. Pripensante pri tio, mi aŭdis, ke malfermiĝas la frontpordo; doktoro Bates iris eksteren, akompanata de flegistino. Post kiam ŝi helpis al li supreniri la ĉevalon kaj vidis lin foriri kaj estis refermonta la pordon, mi rapidis al ŝi kaj demandis:
” Kiel fartas Helen Burns ?”
” Malbone,” ŝi respondis.

    ” Ĉu doktoro Bates venis por viziti ŝin ?”
” Jes.”
” Kaj kion li diris pri ŝi ?”
” Li diris, ke ŝi ne estos plu longe ĉi tie.” Se mi estus aŭdinta tiujn parolojn la pasintan tagon, mi estus pensinta, ke ŝi devas esti transkondukata al Northumberlando, al sia propra hejmo, kaj mi ne estus supozinta, ke oni celis per tio, ke ŝi estas mortonta; sed nun mi tuj komprenis, ke Helen Burns travivis siajn lastajn tagojn sur la tero kaj iros al la spirita, almenaŭ se ĝi ekzistas. Min ekregis granda teruro; poste mi sentis akran ĉagrenon kaj fine deziron — grandan deziron vidi ŝin; kaj mi demandis en kiu salono ŝi kuŝas.

    ” Ŝi kuŝas en la ĉambro de fraŭlino Temple,” diris la flegistino.

    ” Ĉu mi povas iri al ŝi por paroli kun ŝi ?”
” Ho ne, mia infano ! Pri kio vi pensas ! Kaj estas jam la tempo eniri; vin eble atakos la febro, se vi restos pli longe ekstere dum falas la roso.”
La flegistino fermis la frontpordon; mi eniris tra la flankpordo kaj trairis la koridoron al la instrusalono. Mi venis ĝustatempe; estis la naŭa horo kaj fraŭlino Miller kunvokis la knabinojn por enlitiĝo.

    Mi ne povis ekdormi, granda silento regis en la ĉambro kaj mi kredis, ke ĉiuj miaj samlernantinoj profunde dormas. Je la dekunua horo mi ellitiĝis. Singarde kaj ne farante bruon, mi surmetis mian jupon super mian noktoveston kaj sen ŝuoj mi ŝteliris el la dormejo kaj iris al la ĉambro de fraŭlino Temple.

    Ĝi kuŝis tre malproksime ĉe la alia flanko de la konstruaĵo, sed mi konis la vojon tien. La lumo de la luno, kiu staris sur la sennuba ĉielo, penetris tra la koridora fenestro kaj helpis al mi trovi ĝin. Odoro de kamforo kaj bolinta vinagro avertis min, kiam mi atingis la ĉambron de la tifus-suferantinoj, kaj rapide mi pasis ĝin timante, ke la veka flegistino min aŭdos. Mi timis esti resendata; ĉar mi deziris vidi Helenon ankoraŭ unu fojon kaj ĉirkaŭbraki ŝin ankoraŭ unu fojon, antaŭ ol ŝi mortos — mi volis doni al ŝi lastan kison kaj paroli kun ŝi kelkajn vortojn.

    Malsuprenirinte ŝtuparon, mi trairis parton de la konstruaĵo malsupre kaj mi sukcesis malfermi senbrue du pordojn kaj refermi ilin; poste mi venis al dua ŝtuparo, mi ĝin supreniris kaj veninte supren, mi vidis la ĉambron de fraŭlino Temple rekte antaŭ mi. Lumo penetris tra la ŝlosiltruo, kaj malsupre sur la koridoron; profunda silento regis ĉie ĉirkaŭe. Atinginte la pordon mi vidis, ke ĝi estas malfermetita; verŝajne por enirigi freŝan aeron en la malfreŝan ĉambron. Estante tro malpacienca por heziti, mi puŝmalfermis la pordon kaj enrigardis. Miaj okuloj serĉis Helenon, kaj mi timis vidi mortinton.

    Apud la lito de fraŭlino Temple kaj duone kovrita de ĝiaj kurtenoj staris malgranda lito. Mi vidis la konturojn de korpo sub la litkovriloj, sed la vizaĝon mi ne povis vidi pro la kurtenoj. La flegistino, kun kiu mi estis parolinta en la ĝardeno, dormis sur brakseĝo, duone forbruligita kandelo staranta sur tablo disvastigis malmultan lumon. Fraŭlino Temple nenie estis videbla. Poste mi ekaŭdis, ke ŝi estis vokita al deliranta malsanulino, kuŝanta en la febrosalono. Mi iris pli proksimen kaj haltis ĉe la liteto. Mi prenis la kurtenon, sed antaŭ ol tiri ĝin flanken, mi volis ion diri. Refoje mi hezitis, timante vidi mortinton.

    ” Helen !” mi mallaŭte flustris.” Ĉu vi estas veka ?” Ŝi moviĝis, flankenigis la kurtenon kaj mi vidis ŝian vizaĝon, kiu estis pala kaj maldikiĝinta, sed tre kvieta. Ŝi aspektis tiel malmulte ŝanĝiĝinta, ke mia timo subite foriĝis.

    ” Ĉu estas vi, Jane ?” ŝi demandis en sia kutima, amika tono.

    ” Ho !” mi pensis,” ŝi ne mortos, ili eraras. Neeble ŝi povus paroli tiel kviete kaj aspekti tiel trankvila, se ŝia morto estus tiel proksima.”
Mi klinis min kaj kisis ŝin; ŝia frunto estis malvarma, same kiel ŝiaj vangoj kaj mano; sed ŝi ridetis kiel ĉiam antaŭe.

    ” Pro kio vi venis ĉi tien, Jane ? Estas jam la dek-unua horo, mi aŭdis ĝin bati antaŭ kelkaj minutoj.”
” Mi venis nur por viziti vin, tifo Helen. Mi aŭdis, ke vi estas grave malsana, kaj mi ne povis dormi antaŭ ol mi estus parolinta kun vi.”
” Sekve vi venas por adiaŭi min. Eble vi venis ĝustatempe.”
” Ĉu vi estas forironta. Helen ? Al via hejmo ?”
” Jes, al mia lasta, eterna hejmo.”
” Ne, ne, Helen !” Mi eksilentis pro emocio. Dum mi penis reteni la larmojn, Helen estis atakata de tusado; sed la flegistino ne vekiĝis; kiam la tusado pasis, Helen kuŝis kelkajn minutojn senfortiĝinta, poste ŝi flustris:
” Jane, vi estas nudpieda, kuŝiĝu kaj kovru vin per mia litkovrilo.”
Mi obeis. Ŝi ĉirkaŭbrakis min kaj sin premis al mia brusto.

    Post longa silentado ŝi flustris plue:
” Mi estas tre feliĉa, Jane; kaj kiam mi estos mortinta pensu pri tio kaj ne estu malĝoja. Kaŭzoj por malĝojo ne troviĝas.

    Ni ja ĉiuj devas morti, kaj la malsano, kiu faras finon al mia vivo, ne estas doloriga; ĝi estas tre milda kaj iom post ioma.

    Kaj mi sentas min tre trankvila. Mi postlasas neniun, kiu longe funebros pro mi. Mi havas nur patron, kaj antaŭ ne longe li reedziĝis; li ne sentos mian foreston. Per frua morto mi estos liberigita de multaj suferoj. Mi ne havis ecojn aŭ talentojn por sukcesi en la mondo. Ĉiam mi vivus kun ĝi en malpaco.”
” Sed kien vi iros, Helen ? Ĉu vi povas vidi tion ? Ĉu vi scias tion ?”
” Mi kredas, ke mi iros al Dio.”
” Kie estas Dio ? Kio estas Dio ?”
” Mia kaj ankaŭ via kreinto, kiu neniam perdigos, kion Li kreis. Mi senkondiĉe fidas Lian potencon kaj Lian bonecon.

    Mi nombras la horojn, kiuj devas ankoraŭ pasi, antaŭ ol venos tiu, kiu portos min al Li kaj kiu vidigos Lin al mi.”
” Sekve vi estas konvinkita, Helen, ke troviĝas ĉielo kaj ke nia animo iros tien post kiam ni estos mortintaj ?”
” Mi estas konvinkita pri tio, ke estas vivo post ĉi tiu vivo; mi kredas, ke Dio estas bona, mi povas transdoni al Li mian senmortan animon sen timo aŭ dubo. Dio estas mia patro. Mi Lin amas kaj mi kredas, ke Li ankaŭ min amas. Kaj eĉ se mi irus tra la Valo de la Ombroj de la Morto, ankaŭ tie Lia mano kondukus min.”
” Kaj se mi mortos, ĉu mi revidos vin Helen ?”
” Vi iros al tiu sama feliĉa lando, kien mi iros, kaj ni estos ricevataj de la sama potenca Patro, kara Jane.”
Kaj refoje mi faris demandojn, sed nur pensante:” Kie estas tiu lando ? Ĉu ĝi ekzistas ?” Kaj mi pli forte ĉirkaŭbrakis Helenon; estis al mi kvazaŭ ŝi estas al mi pli kara ol iam antaŭe; mi sentis, ke mi ne povas lasi ŝin foriri de mi en ĉi tiu tempo kaj kaŝis mian vizaĝon sur ŝia kolo. Post mallonga tempo ŝi diris tre mallaŭte:
” Kaj mi sentis min tiel bona ! Tiu lasta tusatako iom lacigis min; mi sentas, ke mi povos dormi, sed ne foriru, Jane; mi volas, ke vi restu ĉe mi.”
” Mi restos ĉe vi, kara Helen. Neniu forigos min de vi.”
” Ĉu vi kuŝas varme, karulino ?”
” Jes.”
” Bonan nokton, Jane.”
” Bonan nokton, Helen.”
Ni kisis nin reciproke kaj baldaŭ ni ekdormis. Estis jam tago, kiam mi vekiĝis. Nekutima movo estis vekinta min; mi rigardis supren; mi kuŝis en ies brakoj; la flegistino nun tenis min kaj reportis min al la dormosalono. Oni ne riproĉis min, ĉar mi estis elirinta mian liton, oni pensis pri io tute alia.

    Oni ne respondis miajn multajn demandojn. Sed kelkajn tagojn poste mi aŭdis, ke kiam fraŭlino Temple ĉe tagiĝo reiris al sia ĉambro, ŝi trovis min en la liteto, kun mia vizaĝo sur la ŝultro de Helen kaj kun miaj brakoj ĉirkaŭ ŝia kolo. Mi dormis, kaj Helen estis — mortinta. Ŝi kuŝas enterigita en la tombejo de brocklebridge. Dum dek kvin jaroj post ŝia morto ŝia tombo estis indikata nur de herbmonteto; sed nun grizmarmora ŝtoneto montras ĝin; sur la ŝtoneto staras ŝia nomo kaj la vorto:” Resurgam. 1

   1 Mi reviviĝos.

   

Ĉapitro X.

    Ĝis nun mi rakontis detale la okazintaĵojn de mia sensignifa vivo. Al la unuaj dek jaroj de mia vivo mi dediĉis preskaŭ same multajn ĉapitrojn. Sed ĉi tiu libro ne fariĝos regula biografio. Mi pridemandos nur mian memoron, kiam ĝi aperigos okazintaĵojn, kiuj estas interesaj. Tial mi preterlasos ĉi tie epokon de ok jaroj. Kelkaj linioj estos sufiĉaj por unuigi ĝin kun tio, kion mi jam rakontis.

    Kiam la tifo plenumis sian ruinigan mision en Lowood, ĝi iom post iom malaperis, sed ne antaŭ ol ĝia mortiga karaktero kaj la nombro de ĝiaj viktimoj tiris la ĝeneralan atenton al la instituto. La kaŭzo de tiu skurĝo estis ekzamenita kaj baldaŭ malkovriĝis faktoj, kiuj naskis la publikan indignon.

    La malsaniga situo de la konstruaĵo, la porcioj kaj la kvalito de la nutraĵo por la infanoj; la malbona akvo, uzata por prepari la manĝaĵon; la nesufiĉaj vestoj kaj loĝado — ĉiuj tiuj aferoj estis malkovritaj kaj el tio rezultis ŝanĝo, tre hontinda por sinjoro Brocklehurst, sed utila por la instituto. Diversaj riĉaj kaj malavaraj homoj en la graflando subskribe donacis grandan monsumon por konstrui pli bonan instituton sur pli taŭga loko; novaj regularoj estis starigitaj; la manĝo kaj vestaĵoj fariĝis pli bonaj; la rentoj de la akirita kapitalo estis metitaj sub kontrolon de komisiono. Sinjoro Brocklehurst, kontraŭ kiu oni ne povis agi laŭmerite, pro liaj riĉeco kaj familiaj interrilatoj, restis kasisto; sed personoj, kun pli malavaraj ideoj devis helpi lin en la plenumo de liaj devoj; same en la ofico de inspektoro partoprenis aliaj, kiuj povis unuigi justecon kun akurateco, komfortojn kun ŝparemo kaj kompaton kun honesteco. Kiam poste multaj aferoj estis plibonigitaj, la lernejo iom post iom fariĝis vere utila kaj nobla instituto. Post ĝia renaskiĝo mi restis en ĝi ankoraŭ ok jarojn — ses kiel lernantino kaj du kiel instruistino.

    Dum tiuj ok jaroj mia vivo estis monotona sed ne malfeliĉa, ĉar ĝi ne estis senlabora vivo. La rimedoj, ricevi bonegan edukon, estis akireblaj; prefero pri kelkaj el miaj studoj kaj la deziro superi en ĉio, kaj la plaĉo igi miajn instruistinojn kontentaj, kaj precipe tiujn, kiujn mi plej ŝatis, instigis min. Mi utiligis la donitan okazon kiel eble plej bone. Post kelka tempo mi fariĝis la plej bona lernantino de la plej alta klaso kaj mi estis nomota instruistino. Tiun oficon mi plenumis du jarojn kun fervoro, sed ĉe la fino de tiu tempo fariĝis granda ŝanĝo en tio.

    Malgraŭ ĉiuj ŝanĝoj okazintaj en Lowood, fraŭlino Temple restis direktorino. Al ŝia bonega instruado mi dankis la plej multon de miaj scioj. Ŝiaj amikeco kaj akompano estis daŭre mia konsolo; ŝi kvazaŭ anstataŭis mian patrinon kaj instruistinon kaj en la lasta tempo ŝi estis mia amikino. En tiu tempo ŝi edziniĝis kaj iris kun sia edzo ( ekleziulo, bona viro kaj preskaŭ inda je ŝi ), al izolita graflando kaj tiel ŝi estis perdita por mi. De tiu tempo mi ne estis plu la sama. Kun ŝi ĉiu ligilo, kiu faris Lowood mia hejmo, estis malaperinta. Mi estis transpreninta ion de ŝia karaktero; pli harmoniaj pensoj, pli bone ordigitaj sentoj fariĝis loĝantoj de mia spirito. Mi estis lerninta kiel kutimiĝi al devo kaj ordo; mi estis kvieta. Mi kredis, ke mi estas kontenta. Laŭ ĉies opinioj kaj kutime ankaŭ laŭ miaj, mi ŝajnis persono, kvietigita de disciplino.

    Sed la destino en la formo de la reverenda sinjoro Nasmyth sin lokis inter mi kaj fraŭlino Temple. Mi vidis ŝin vestita per vojaĝkostumo eniri poŝtkaleŝon mallonge post la geedziĝa ceremonio. Mi postrigardis la kaleŝon, dum ĝi supreniris la monteton kaj poste malaperis; kaj mi retiris min en mian propran ĉambron pasigante sola tie la plej grandan parton de la duona libera tago, donita al ni ĉe tiu okazo.

    Plej grandan parton de tiu tempo mi iris tien kaj reen en la ĉambro. Mi imagis, ke mi bedaŭras nur mian perdon kaj ke mi pripensis kiel ripari ĝin; sed longe pripensinte kaj rigardante supren kaj rimarkante, ke estas jam malfrue en la posttagmezo kaj ke ekvesperiĝas, mi faris malkovron — nome ke en mia animo okazis granda ŝanĝo; ke mia animo forigis de si ĉion, kion ĝi estis pruntepreninta de fraŭlino Temple — aŭ pli ĝuste dirite, ke ŝi estis portinta kun si la kvietan atmosferon, kiun mi ĉiam enspiris en ŝia ĉeesto — kaj ke mi retrovas min en mia natura elemento kaj ke iamaj emocioj vekiĝis en mia animo. Ne estis al mi kvazaŭ estus forprenita tio, kio min subtenis, sed kvazaŭ tiu movilo malaperis kun ŝi. Kelkajn jarojn mia mondo havis Lowoodon kiel mezpunkton. Aliajn spertojn, krom ĝiaj reguloj kaj laborado, mi ne havis; sed nun mi subite memoris, ke la vera mondo estas vasta, kaj ke larĝa kampo de espero kaj timo, de sentoj kaj emocioj atendas tiujn, kiuj havas kuraĝon eniri ĝin kaj serĉi veran vivosperton meze de ĝiaj danĝeroj. Mi iris al mia fenestro, malfermis ĝin kaj rigardis eksteren. Jen sin etendis la du aloj de la konstruaĵo; jen kuŝis la ĝardeno; jen sin etendis la limo de Lowood; kaj tre tre malproksime la montoj kaj la horizonto. Miaj okuloj vagis trans ĉiujn aliajn objektojn kaj fine sin fiksis al tiuj malproksimaj, bluaj suproj. Tiujn mi deziris transiri; ĉio inter iliaj limoj de montsuproj kaj erikejo ŝajnis al mi aspekti kiel malliberejo kaj ekzilita de la ekstera mondo. Mia rigardo sekvis la blankan vojon ĉirkaŭirantan la malsupron de monto kaj malaperantan en valeton inter du aliaj montoj. Kiel mi deziris sekvi ĝin pli malproksimen ! Mi pensis pri la tempo kiam mi laŭiris tiun saman vojon en la poŝt-kaleŝo; mi memoris kiel mi malsupreniris tiun monteton, kiam venis la krepusko. Ŝajnis kvazaŭ jarcento pasis de post la tago, kiam mi la unuan fojon eniris Lowood kaj de post tiu tago mi neniam forlasis ĝin. Ĉiujn miajn feriojn mi pasigis en la lernejo. Neniam sinjorino Reed invitis min al Gateshead; nek ŝi nek iu alia el ŝia familio iam vizitis min; nek mi havis interrilatojn kun la mondo per korespondado aŭ komisioj. Mi konis nenion en ĉi tiu mondo krom reguloj, lernej- devoj, lernej- kutimoj kaj opinioj kaj — vizaĝoj kaj — frazoj kaj — kostumoj, preferoj kaj — antipatio. Kaj nun mi sentis, ke tio ne sufiĉas plu al mi. En tiu sola posttagmezo la enuiga kutimo de tiuj ok jaroj regis min. Mi sopiris liberecon; mi sopiris al ĝi kaj preĝis pri ĝi; estis kvazaŭ la blovanta vento kunportis tiun preĝon.

    Mia preĝo estis nur humila deziro. Ŝanĝojn, novajn instigojn mi deziris, sed ŝajnis, ke ankaŭ tiu deziro malaperis en la spacon.” Permesu al mi almenaŭ alian domon por servi,” mi ekkriis duone malesperanta. Sonorilo vokis nin al la vespermanĝo kaj mi iris malsupren.

    Antaŭ ol enlitiĝi mi ne povis plu daŭrigi miajn interrompitajn pensadojn; kaj eĉ tiam, instruistino, kiu okupis kun mi la ĉambron, per ĉiaj bagatelaj babilaĵoj, detenis min de la temo al kiu mi tiel volonte dediĉus min. Kiel arde mi deziris, ke la dormo silentigu ŝin ! Ŝajnis al mi, ke iu ideo kaptus min per kiu mi povus silentigi ŝin, se mi nur povus repreni la pensojn, en kiuj mi estis droninta, kiam mi staris ĉe la fenestro.

    Fine fraŭlino Gryce ronkis. Ŝi estis pezeca virino el Kimrujo, kaj ĝis nun mi rigardis ŝian kutiman ronkadon kiel ion tre malagrablan. Sed ĉi tiun vesperon mi aŭdis kun ĝojo ĝiajn unuajn sonojn. Nun mi ne estos plu ĝenata; miaj duone formortintaj pensoj denove reviviĝis.

    ” Nova ofico en alia domo ! Jen eble io bona !” mi diris al mi ( en mia animo, kompreneble, ĉar mi ne parolis laŭtvoĉe ).” Mi scias tion, kvankam tio ne sonas tre agrable. Ne sonas kiel la vortoj Libereco, Eksciteco kaj Ĝuo,— belegaj sonoj en vero; sed por mi ili estas nur sonoj; kaj tiel surdaj, tiel obtuzaj, ke estas nura tempoperdo, aŭskulti kaj atenti ilin. Sed nova ofico ! Jen io reala ! Ĉiu povas plenumi oficon ! Mi faris tion ĉi tie dum ok jaroj; kaj mi deziris nenion alian ol plenumi ĝin aliloke. Ĉu mi ne povus persisti pri tiu mia propra volo ? Ĉu tio do ne estus farebla ? Jes — jes — ĝi estis efektivigebla, se nur mia cerbo estus sufiĉe aktiva por trovi la rimedojn atingi ĝin.”
Rekte mi sidis en mia lito por vivigi mian cerbon; la nokto estis frosta; mi kovris miajn ŝultrojn per ŝalo kaj denove mi streĉis miajn fortojn por pensi.

    ” Kion en realo mi deziris ? Novan oficon en alia domo, inter aliaj vizaĝoj, sub novaj cirkonstancoj. Tion mi deziris, ĉar ne utilis deziri ion pli bonan, ion pli grandan. Kiel agas la homoj por akiri alian oficon ? Ili sin turnas al siaj amikoj, kiel mi supozis,— mi ne havas amikojn. Sed multaj homoj ne havas amikojn kaj devas mem serĉi kaj helpi sin mem; kiel ili faras tion ?”
Mi ne povis diri tion, neniu povis diri tion al mi. Mi denove streĉis miajn pensojn por trovi respondon kaj por trovi ĝin rapide. Ili laboris pli kaj pli diligente; mi sentis mian pulson en mia kapo kaj en miaj tempioj, sed preskaŭ unu horon ĝi frapadis kvazaŭ en ĥaoso, kaj ĉiuj ĝiaj klopodoj efikis nenion.

    Febre ekscitita per tiu senutila laboro mi ellitiĝis kaj refoje iris tien kaj reen en mia ĉambro, tiris flanken la kurtenon, rigardis la stelojn, tremetis pro la malvarmo kaj denove enlitiĝis.

    Dum miaj promenadoj tra la ĉambro sendube bona feo metis la petitan konsilon sur mian kapkusenon, ĉar kiam mi refoje kuŝis, ĝi eniris kviete kaj nature en mian kapon:—” Se vi serĉas oficon, sciigu pri tio en — Shire Herald.”
” Sed kiel ? Pri anoncoj en tiu Herald mi scias nenion.” La respondoj venis rapide kaj per si mem:
” Sendu la monon por tia anonco al la eldonisto de Herald; ĉe la unua okazo prezentota forsendu poŝte la anoncon kun la mono; la respondo estu sendota al J. E. al la tiea poŝtoficejo; semajnon post la forsendo de la letero vi iru tien por informiĝi, ĉu venis respondo; agu poste laŭ la cirkonstancoj.”
Pri tiu plano mi pripensis kelkajn fojojn; ĉio fariĝis al mi klara; mi estis kontenta kaj profunde ekdormis. Ĉe tagiĝo mi ellitiĝis. Antaŭ ol la sonorilo vokis la tutan instituton mi jam skribis mian anoncon, metis ĝin en koverton kaj skribis la adreson.

    La anonco estis redaktita en la jena maniero:
” Juna fraŭlino kutimiĝinta doni lecionojn kaj instrui ( mi ja estis instruistino dum du jaroj !) deziras oficon ĉe familio kun infanoj ankoraŭ ne dekkvarjaraj ( estante mem apenaŭ dekokjara, mi ne opiniis konsilinde preni sur min la edukadon de lernantoj samaĝaj, kiel mi ). Ŝi kapablas instrui la ordinarajn fakojn, kaj la francan lingvon, la desegnan arton kaj muzikon.”( En tiu tempo, kara leganto, tia sumigo de kapabloj, kiu nun estas tre limigita, estis rigardata kiel tre ampleksa.) Eventualaj respondoj adresotaj al J. E. Poŝtoficejo, Lowton,— Shire ”.

    La tutan tagon mia forsendota letero kuŝis en mia tirkesto; post la tetrinkado mi petis al la nova direktorino la permeson ili al Lowton por fari kelkajn komisiojn por mi kaj por du el miaj saminstruistinoj. La permeso estis volonte konsentita. Mi iris. La vojo estas longa du mejlojn; la vespero estis malseka, sed ĉar la tagoj estis ankoraŭ longaj, mi eniris tri butikojn, ĵetis mian leteron en la leterujon kaj revenis hejmen kun tre malsekaj vestoj, sed kun malpeza koro.

    La sekvanta semajno ŝajnis al mi senfina. Sed ĝi finiĝis kiel finiĝas ĉiuj surteraj aferoj kaj iun belegan vesperon en la aŭtuno mi denove estis survoje al Lowton. La vojo estis pentrinde bela kaj laŭiris arbaran rivereton kaj serpentumis tra belega valo; sed tiun tagon mi pensis nur pri la leteroj atendontaj min, aŭ ne atendontaj min en la vilaĝeto kaj ne pri la belaĵoj de vojo kaj valo.

    Mia kvazaŭa komisio estis mezurigi paron da novaj ŝuoj; mi tuj faris tiun komision kaj elirinte la butikon de la ŝufaristo mi direktis min laŭlonge de la mallarĝaj puraj stratoj de la vilaĝo al la poŝtoficejo. Maljuna sinjorino deĵoris tie; ŝi portis kornajn okulvitrojn sur la nazo kaj nigrajn trikitajn pulsvarmigilojn ĉirkaŭ la manoj.

    ” Ĉu venis leteroj por J. E.?” mi demandis.

    Ŝi rigardis min tra la okulvitrojn; poste ŝi malfermis tirkeston kaj serĉis longe inter ĝia enhavo kaj jam malaperis mia espero. Fine, rigardinte almenaŭ dum kvin minutoj koverton de letero, ŝi transdonis ĝin al mi trans la oficejan tablon akompanante tiun faron kun dua ekzamenanta malkonfidema rigardo — la letero estis adresita al J. E.

    ” Nur unu ?” mi demandis.

    ” Pli multaj ne venis,” ŝi diris; mi metis ĝin en mian poŝon kaj ekvojiris hejmen. Mi ne povis ankoraŭ malfermi la leteron; la reguloj de la instituto devigis min reveni antaŭ la oka horo kaj estis jam la sepa kaj duono.

    Ĉe mia reveno atendis min la plenumo de multaj devoj. Mi devis rigardi la knabinojn dum la studhoro; poste venis mia vico legi la vesperpreĝon kaj zorgi, ke la knabinoj enlitiĝu.

    Kiam tio finiĝis, mi vespermanĝis kun la aliaj instruistinoj. Kaj eĉ kiam fine ni enlitiĝis, la neevitebla fraŭlino Gryce refoje estis mia kunulino. Ni havis nur peceton da kandelo en nia kandelingo, kaj mi timis, ke ŝi parolos tiel longe, ke ĝi tute forbrulos; feliĉe la multa nutraĵo, kiun ŝi estis manĝinta, tre efikis je ŝia dormemo. Jam antaŭ ol mi senvestigis min, ŝi laŭte ronkadis. Colo da kandelo staris ankoraŭ sur la kandelingo.

    Nun mi aperigis mian leteron; la sigelo portis la literon F; mi ĝin rompis. La enhavo estis mallonga.

    ” Se J. E., kiu lokigis anoncon en la — Shire Herald aperinta la lastan ĵaŭdon, posedas la konojn sciigitajn tie, kaj se ŝi povas montri bonajn atestinformojn pri siaj karaktero kaj kompetenteco, tiam estas al ŝi oferata ĉi kune ofico, en kiu ŝi prenos sur sin nur la edukon de infano ankoraŭ ne dekjara, kaj kie la jara salajro estos tridek funtoj ( sterlingaj ). Al J. E.

    estas petate sendi atestinformojn, nomojn, adreson kaj plenajn detalojn al: Sinjorino Fairfax, Thornfield, apud Millcote,— Shire.”
Longe mi rigardis la leteron. La skribaĵo estis malnovmoda kaj sufiĉe malregula, kvazaŭ skribita de maljuna sinjorino.

    La cirkonstanco estis kontentiga. Sekreta timo estis atakinta min, ke mi metus min en malagrablan situacion, agante tiel por mi mem; kaj precipe mi volis, ke la rezulto de mia klopodo estu deca kaj en règle. Mi sentis nun, ke maljuna sinjorino ne estas malbona elemento en la afero, kiu nun min okupis. Sinjorino Fairfax ! Image mi ŝin vidis antaŭ mi, vestitan en nigra jupo kaj vidvina kufo; eble ŝi estas rigida, sed ne malamika. Ekzemplo de angla respektindeco, iom maljuna.

    Thornfield ! Sendube tio estis la nomo de ŝia domo. Beleta, orda domo, pri tio mi ne dubis; kvankam mi ne bone povis imagi, kiel ĝi aspektas precize. Millcote,— Shire; mi pripensis, kion mi memoris ankoraŭ pri la karto de Anglujo; jes; mi ĝin rememoris. La graflando kuŝis sepdek mejlojn pli proksime al Londono ol la izolita domo, kie mi nun loĝis. Tio estis io rekomendinda por mi. Mi aspiris iri al loko plenbrua kaj plenmova. Millcote estis granda fabrikurbo, kuŝanta apud la bordoj de la rivero A —; sen dubo tie regus laŭta bruo kaj granda moviĝo. Des pli bone. Tio kaŭzus tutan ŝanĝon al mi. Mia imago ne estas ĉarmigita de altaj fumturoj kaj fumnuboj — sed, tiel mi pensis,” Thornfield Hall verŝajne kuŝas sufiĉe malproksime de la urbo.”
Jen la kandelo estingiĝis.

    La sekvantan tagon novaj paŝoj estis farotaj.

    Miaj planoj ne povis resti kaŝitaj en mia propra brusto. Mi devis malkovri ilin al aliaj por certigi al ili bonan rezulton.

    Post kiam mi petis kaj ricevis aŭdiencon en la tagmeza ripozhoro ĉe la intendantino, mi sciigis al ŝi, ke perspektivo eble oferos al mi alian oficon, kie la salajro estos la duoblo de la nuna, ĉar en Lowood mi ricevis nur dek kvin sterlingajn funtojn; mi do petis ŝin, ke ŝi bonvolu sciigi la aferon al sinjoro Brocklehurst, aŭ al iu alia de la gvidantaro, kaj certiĝi, ĉu ili bonvolus doni al mi atestinformojn. Ŝi havis la bonecon esti la perulino de mia afero. La sekvantan tagon ŝi parolis pri miaj intencoj al sinjoro Brocklehurst, kiu diris, ke oni skribu al sinjorino Reed, ĉar ŝi estis mia zorgantino. Letero estis skribita al tiu sinjorino kaj ŝi respondis,” ke mi agu laŭ mia plaĉo ĉar jam de longe ŝi ne plu sin miksas en miajn aferojn.” Tiu letero rondiris ĉe la gvidantaro kaj fine post tempo, kiu ŝajnis al mi terure longa, mi ricevis la permeson plibonigi mian situacion, se eble; kaj oni certigis al mi ke, ĉar mia konduto estis bonega, kaj kiel instruistino kaj kiel lernantino en Lowood, ke mi baldaŭ ricevos atestinformon pri bona konduto kaj kapableco, subskribitan de la lernej- inspektoroj de la instituto.

    Post unu monato mi ĝin ricevis kaj kopion mi sendis al sinjorino Fairfax, kiu sciigis al mi, ke ŝi estas kontentigita kaj ŝi fiksis la daton de mia enoficigo kiel guvernistino en sia domo.

    Nun mi estis tre okupita aranĝi ĉiujn preparojn. La dek kvar tagoj pasis rapidege. Mia vestaĵaro ne estis tre granda, kvankam sufiĉa por miaj bezonoj, mi tial havis sufiĉan tempon enpaki mian kofron — la saman kofron, kiun mi kunportis de Gateshead antaŭ ok jaroj. Mi ĉirkaŭis ĝin per forta ŝnuro kaj la adreskarto estis najlita sur ĝi. Post duona horo la transportisto venos por veturigi ĝin al Lowton, kien mi mem vojaĝos jam frue la sekvantan matenon por atendi la poŝtveturilon. Mi brospurigis mian nigran vojaĝjupon, preparis mian ĉapelon, miajn gantojn kaj mufon; ekzamenis miajn tirkestojn por vidi, ĉu io postrestis; kaj havante plu nenion por fari, mi eksidis kaj klopodis iom ripozi. Sed en tio mi ne sukcesis; kvankam mi estis sur la piedoj la tutan tagon, mi ne povis resti sidanta kviete; mi estis tro ekscitita. Tiun vesperon finiĝis periodo de mia vivo kaj tute nova komenciĝos la sekvantan matenon. Ne estis al mi eble dormi dum tiu intertempo.

    ” Fraŭlino,” diris servistino, kiun mi renkontis en la vestiblo, kie mi promenis tien kaj reen,” estas iu malsupre, kiu deziras paroli kun vi.”
” Sendube la transportisto,” mi pensis, kaj rapidis malsupren ne pridemandante ŝin. Mi ĵus preteriris la interparolejon de la instruistinoj, kies pordo estis duone fermita, por direkti min al la kuirejo, kiam iu eliris la interparolejon.

    ” Jen ŝi ! En vero ! Ĉie mi rekonus ŝin !” kriis la persono, kiu haltigis min kaj prenis mian manon.

    Mi rigardis ŝin iom pli atente. Mi vidis antaŭ mi bone kaj kiel servistino vestitan virinon, ŝi estis ankoraŭ juna, tre bela, kun nigraj haroj kaj okuloj, kaj sana vizaĝkoloro.

    ” Nu, kiu mi estas ?” ŝi demandis per tono kaj kun rideto, kiun mi duone rekonis,” vi ja ne tute forgesis min, fraŭlino Jane ?”
La sekvantan momenton mi ŝin ĉirkaŭbrakis kaj kisis kun ekstrema ĝojo.” Bessie ! Bessie !” estis ĉio, kion mi povis eligi.

    Ŝi ridis kaj ploris duone kaj ni iris kune en la interparolejon.

    Antaŭ la fajro staris trijara personeto kun lana jupeto kaj pantaloneto.

    ” Tio estas mia juna knabo,” diris Bessie tuj.

    ” Ĉu vi do estas edziniĝinta, Bessie ?”
” Jes, jam preskaŭ kvin jarojn, kaj kun Robert Leaven, la veturigisto; kaj krom ĉi tiu Bobby, mi havas knabineton, kiun mi nomas Jane.”
” Kaj vi ne loĝas plu en Gateshead ?”
” Mi loĝas en la pordista domo. La maljuna pordisto estas for.”
” He, kaj kiel ĉiuj fartas ? Rakontu do ĉion pri ili, Bessie. Sed antaŭe sidiĝu. Ĉu Bobby volas eksidi sur mia genuo ?”
Sed Bobby preferis sin alkroĉi al sia patrino.

    ” Vi ne fariĝis tre alta, nek dika,” diris plue sinjorino Leaven.” Mi certe kredas, ke oni ne tre bone nutris vin en la lernejo. Fraŭlino Eliza estas kapon pli alta ol vi, kaj rilate al la larĝo, du kiel vi egalvaloras fraŭlinon Georgianan.”
” Georgiana sendube estas tre bela, ĉu ne, Bessie ?”
” Jes, tre bela. Estintan vintron ŝi estis kun sia patrino en Londono, kaj ĉiu ŝin admiris tie, kaj juna lordo enamiĝis al ŝi, sed lia familio kontraŭstaris; kaj — ĉu vi povus kredi tion ?— fraŭlino Georgiana kaj li intencis kune forkuri, sed ilia plano estis malkovrita kaj malsukcesigita. Fraŭlino Eliza malkovris tion. Mi kredas, ke ŝi estis ĵaluza; kaj nun ŝi kaj ŝia fratino sen interrompo kverelas.”
” He, vere ? Kaj kiel fartas John Reed ?”
” Ho, li ne tiel bone kondutas kiel lia patrino deziras. Li iris al la akademio kaj estis forigita de ĝi. Poste liaj onkloj deziris, ke li fariĝu advokato kaj ke li studu la leĝosciencon; sed li vivas tiel senbride, ke tute nenio fariĝos el li.”
” Kiel li aspektas ?”
” Li estas tre altkreska. Kelkaj opinias, ke li estas belaspekta junulo; sed li havas tiajn dikajn lipojn.”
” Kaj kiel fartas sinjorino Reed ?”
” La vizaĝo de la sinjorino estas sufiĉe dika kaj ŝi aspektas sana, sed mi kredas, ke ŝia koro ne estas tre kvieta. La konduto de sinjoro John tute ne plaĉas al ŝi — li fordiboĉas multege da mono.”
” Ĉu ŝi irigis vin ĉi tien, Bessie ?”
” Ho ne ! Sed jam longe mi deziris vidi vin, kaj aŭdinte, ke venis letero de vi, kaj ĉar vi estas ironta al alia parto de la lando, mi tuj ekvojaĝis por vidi vin ankoraŭ unu fojon antaŭ ol vi ne estos plu atingebla.”
” Mi timas, ke vi estas iomete elreviĝinta, vidante min, ĉu ne vere, Bessie ?” Tion mi diris ridante. Mi rimarkis, ke la rigardo de Bessie, kvankam ĝi esprimis respekton, ne montris admiron.

    ” Nu, fraŭlino Jane, mi tute ne estas elreviĝinta. Vi ja aspektas kiel eminentulino kaj pli multon mi neniam atendis de vi, ĉar kiel infano vi ja ne estis belaĵo.”
Mi ridetis pro la sincera respondo de Bessie. Mi sentis, ke ĝi estas ĝusta, sed mi devas konfesi, ke ĝi iom malagrable trafis min. Dekokjarulino emas plaĉi, kaj la certigo, ke ŝia eksteraĵo ne kunlaboras por efektivigi tiun deziron, ne estas tre kontentiga.

    ” Sed vi sendube estas tre instruita,” diris plue Bessie, kvazaŭ por konsoli min.” Kion ekzemple vi lernis ? Ĉu ludi sur la piano ?”
” Jes, iom.”
Staris piano en la ĉambro. Bessie iris al ĝi, malfermis ĝin kaj petis al mi sidiĝi kaj ludi arieton. Mi ludis kelkajn valsojn kaj ŝi estis ravita.

    ” La fraŭlinoj hejme ne povas tiel ludi !” ŝi diris ekstaze.” Mi ja ĉiam diris, ke vi superos ilin pri instruiteco. Kaj ĉu vi povas desegni.”
” Mi faris la pentraĵon tie super la kamenkadro.”
Ĝi estis pejzaĝo akvarela, kiun mi donacis al la intendantino kiel danko pro ŝia amika helpo ĉe la gvidantaro kaj kiun ŝi enkadrigis.

    ” Nu, mi devas diri, ke ĝi estas belega, fraŭlino Jane ! Pli bonan pentraĵon eĉ ne povus fari la desegna instruisto de la junaj fraŭlinoj Reed, ne parolante pri la fraŭlinoj mem. Ili neniel povus. Kaj ĉu vi lernis la francan lingvon ?”
” Jes, Bessie, mi legas kaj skribas ĝin.”
” Kaj ĉu vi povas labori sur muslino kaj kanvaso ?”
” Certe.”
” Jen vi estas vera fraŭlino ! Mi ja sciis, ke vi estiĝos tia. Vi ja trabatos al vi vojon en la mondo, indiferente ĉu via familio atentos vin aŭ ne. Mi volis demandi al vi ion: ĉu vi iam aŭdis pri la familio de via patro, pri la Eyre-anoj ?”
” Neniam.”
” Nu, la sinjorino ĉiam diris, ke ili estas malriĉaj kaj vulgaraj homoj, sed mi kredas, ke ili estas de sama eminenta deveno kiel la Reed-anoj; ĉar unu tagon, antaŭ ĉirkaŭ sep jaroj, venis en Gateshead unu sinjoro Eyre, kiu volis paroli kun vi. La sinjorino diris, ke vi estas en lernejo, kvindek mejlojn malproksime. Ŝajnis, ke li estas tre elreviĝinta, ĉar li ne povis resti pli longe; li estis forironta al fremda lando kaj lia ŝipo ŝipiros jam post malmultaj tagoj de Londono. Li aspektis kiel vera sinjoro, kaj mi kredas, ke li estas la frato de via patro.”
” Al kiu lando li estis ironta, Bessie ?”
” Al insulo, kuŝanta mil mejlojn de ĉi tie kaj kie oni faras vinon, tiel rakontis al mi la kelisto.”
” Ĉu Madejro ?” mi demandis.

    ” Ĝuste — tio ĝi estis.”
” Kaj li foriris baldaŭ ?

    ” Jes; li restis ĉe ni nur mallonge. La sinjorino kondutis al li tre de supre; ŝi nomis lin ’ enŝteliĝema negocisto ’. Mia Robert kredas, ke li estas vinkomercisto.”
” Tre verŝajne li estas tia,” mi respondis,” aŭ eble skribisto aŭ agento de vinkomercisto.”
Bessie kaj mi parolis pli ol horon pri la iama tempo, kaj poste ŝi devis foriri. La sekvantan matenon mi parolis kun ŝi ankoraŭ kelkajn minutojn en Lowton, dum mi atendis la poŝtveturilon. Fine ni disiris antaŭ la pordo de la gastejo:” La blazono de Brocklehurst ”.

    Ĉiu iris laŭ sia vojo. Ŝi al Lowood Hall, por atendi la veturilon rekondukontan ŝin al Gateshead; mi supreniris mian poŝtveturilon, kiu kondukos min al nova vivo kaj al novaj devoj en la nekonataj ĉirkaŭaĵoj de Millcote.

   

Ĉapitro XI.

    Nova ĉapitro en romano estas kiel nova sceno en teatraĵo, kaj suprentirante la kurtenon, mi prezentas al vi ĉambron en la gastejo de Millcote kun tia murpapero kun grandaj figuroj, kiajn oni trovas en gastejoj; kun tia tapiŝo, tiaj mebloj, tiaj ornamaĵoj sur la kamenbreto, kaj tiaj bildoj, kaj krom tio portreto de George la tria, portreto de la princo de Wales, kaj reprezentado de la morto de Wolfe. Ĉion tion oni vidas prilumita de oleolampo, pendanta ĉe la plafono, kaj de kraketanta fajro, ĉe kiu mi sidas kun mantelo ĉirkaŭ mia korpo kaj ĉapelo sur la kapo; miaj mufo kaj pluvombrelo kuŝas sur la tablo kaj mi sidas varmigante min post dekseshora veturado en malvarma tago de oktobro.

    Ĉio tio aspektas hejmece, kara leganto, sed interne mi ne estas kvieta. Venante ĉi tien per la veturilo, mi pensis vidi iun, kiu kondukos min pli malproksimen. Atente mi rigardis ĉirkaŭe tuj kiam mi metis la piedon sur la ŝtupareton de la omnibuso, esperante, ke iu vokos mian nomon, aŭ ke mi vidos veturilon, kiu kunportos min al Thornfield. Sed el ĉio tio mi vidis nenion, kaj kiam mi demandis al la servisto, ĉu iu demandis pri fraŭlino Eyre, mi ricevis nean respondon; sekve restis al mi nenio krom peti privatan ĉambron, por atendi tie dum ĉiuj timoj kaj duboj trairis mian kapon.

    Estas strange por juna nesperta persono senti sin tute sola en la mondo, malproksime de siaj konatoj, kaj esti malcerta kiel atingi la lokon de sia destino kaj esti malhelpata de ĉiuj kontraŭaĵoj returni sin al la loko, de kiu ŝi ĵus venis. La ĉarmo de la aventuro dolĉigas tiun senton, la fiereco varmigas ĝin: sed la timo malkvietigas ĝin: kaj tiu timo tute regis min, kiam duona horo pasis, dum kiu mi estis tute sola. Ne sciante kion fari, mi sonorigis.

    ” Ĉu estas en ĉi tiu ĉirkaŭaĵo vilaĝo nomata Thornfield ?” mi demandis al la eniranta servisto.

    ” Thornfield ? Mi ne scias tion, fraŭlino. Mi informiĝos ĉe la bufedo.”
Li malaperis sed baldaŭ revenis:
” Ĉu via nomo estas fraŭlino Eyre ?”
” Jes.”
” Ĉi tie estas persono, kiu vin atendas.”
Mi salte leviĝis, prenis miajn mufon kaj pluvombrelon kaj rapidis al la koridoro de la gastejo: tie viro staris en la malfermita pordo, kaj ĉe la lumo de la stratlanterno mi vidis veturilon kun unu ĉevalo.

    ” Tio sendube estas via pakaĵo ?” diris abrupte la viro, kiam li vidis min iranta al la kofro.

    ” Jes.” Li metis ĝin sur la veturilon, kiu estis speco de ĉaro kaj mi ĝin eniris. Antaŭ ol li fermis la veturilpordon, mi demandis al li pri la distanco al Thornfield.

    ” Nu, ĉirkaŭ ses mejloj estas la distanco.”
” Kiom da tempo ni bezonos por esti tie ?”
” Ĉirkaŭ horo kaj duono.”
Li fermis la pordon kaj supreniris ekstere sur sian sidejon.

    Malrapide ni antaŭeniris kaj mi havis multan tempon por pensi. Mi ĝojis fine esti atinginta la celon de mia vojaĝo; kaj dum mi apogis min malantaŭen en la oportuna sed ne eleganta veturilo, mi ekdronis en pensoj.

    ” Juĝante laŭ la simpleco de la veturilo kaj de la servisto, sinjorino Fairfax ne estis eminenta,” mi pensis;” des pli bone, nur unu fojon mi estis ĉe eminentuloj kaj tiam mi sentis min mizera ”. Mi estas scivola, ĉu ŝi loĝas nur kun tiu knabineto.

    Se tiel estas kaj se ŝi estas bona homo, mi baldaŭ estos kun ŝi en akordo; mi faros mian eblon, sed bedaŭrinde estas, ke klopodoj ne ĉiam sukcesas. En Lowood mi decidis fari mian eblon kaj sukcesis, sed ĉe sinjorino Reed miaj klopodoj ĉiam estis respondataj per malestimo; la ĉielo donu, ke sinjorino Fairfax ne estu dua sinjorino Reed; sed se tio estos, mi tiam ne bezonos resti ĉe ŝi; se mi renkontos malhelpaĵojn, mi ja povos refoje presigi anoncon. Ĉu ni preskaŭ alvenis ?”
Mi suprenirigis la fenestreton kaj rigardis eksteren; Millcote kuŝis malantaŭ ni; laŭ la multaj lumoj, ĝi sendube estis sufiĉe granda urbo, multe pli granda ol Lowton. Kiom mi povis vidi, ni estis sur speco de ebenaĵo; sed tie kaj ĉi tie kuŝis dise izolitaj domoj; la regiono estis tute alia ol Lowood; ŝajnis al mi, ke ĝi estas pli loĝata, malpli pentrinda; pli movoplena, malpli romantika. La vojoj estis kotaj kaj nebulo nin ĉirkaŭis; la ĉevalo iris tre malrapide kaj horo kun duono certe fariĝos du horoj; fine la servisto sin turnis sur sia sidloko dirante:
” Ni ne estas plu malproksime de Thornfield.” Refoje mi rigardis eksteren; ni preteriris preĝejon; mi vidis la larĝan, malaltan turon konturiĝantan sur la ĉielo; la horloĝo batis kvaronhoron; ankaŭ mi vidis linion da lumetoj sur monteto; sendube ili estis de vilaĝo aŭ vilaĝeto. Dek minutojn poste la servisto malsupreniris de la veturilo kaj malfermis kradpordon; ni ĝin trairis kaj ĝi brufermiĝis malantaŭ ni. Malrapide ni supreniris aleon kaj alvenis al longa antaŭaĵo de domo; kandelo lumis tra la kurtenoj de unu sola vitro; ĉio alia dronis en mallumo. La veturilo haltis antaŭ la ĉefpordo; servistino malfermis ĝin; poste mi eliris la veturilon kaj eniris la domon.

    ” Ĉi tien, mi petas, fraŭlino,” diris la knabino kaj mi sekvis ŝin tra kvadrata koridoro kun pordoj en ĉiuj flankoj; ŝi kondukis min en ĉambron, kies kandela kaj fajra lumo komence blindigis min, tiom ĝi kontrastis kontraŭ la mallumo de la lastaj du horoj, sed kiam mi povis vidi, kuŝis antaŭ mi hejmeca agrabla sceneto.

    Beleta ĉambreto; ĉe la fajro ronda tablo; malnovmoda brakseĝo kun alta dorso, en kiu sidis la plej ĉarma malgranda, maljuna sinjorino imagebla, kun vidvina kufo, vestita per silka jupo kaj neĝblanka antaŭtuko; precize kiel mi estis imaginta al mi sinjorinon Fairfax, sed malpli severa kaj pli milda laŭ aspekto. Ŝi estis trikanta kaj granda katino sidis ĉe ŝiaj piedoj; nenio mankis al ĉi tiu idealo de homa komforto.

    Neniu nova guvernistino povas prezenti al si pli kvietigantan unuan konatiĝon; tie ne estis premeganta eminenteco, nek embarasanta graveco; kaj kiam mi eniris la maljuna sinjorino tuj levis sin por ricevi min plej amike.

    ” Kiel vi fartas ? Sendube vi havis tedan veturadon; John ĉiam veturas tiel malrapide; kaj sendube estas al vi malvarme, sidiĝu tuj ĉe la fajro.”
” Vi estas sinjorino Fairfax, mi supozas ?” mi diris.

    ” Mi estas; sidiĝu.”
Ŝi kondukis min al sia seĝo kaj komencis malligi miajn ĉapelrubandojn kaj malbutonumi mian mantelon. Mi petis, ke ŝi ne faru al si tiom da malagrablaĵoj.

    ” Ho, tio ja tute ne estas malagrablaĵoj; mi pensas, ke viaj manoj preskaŭ rigidiĝis pro malvarmo. Leah, preparu iom da varma vino kun kelkaj tranĉaĵoj da pano; jen la ŝlosiloj de la provizejo.”
Dirante tion, ŝi tiris dikan ŝlosilaron el sia poŝo kaj ĝin donis al la servistino.

    ” Nun sidiĝu tre proksime al la fajro,” ŝi diris plue.” Ĉu vi kunprenis vian pakaĵon ?”
” Jes, sinjorino.”
” Mi portigos ĝin en vian ĉambron,” ŝi diris kaj foriris.

    ” Ŝi kondutas kun mi kiel kun gasto,” mi pensis.

    ” Tian ricevon mi ne atendis; mi pensis ricevi akcepton rigidan kaj malvarman; ĉi tiu akcepto ne estas tia, kian guvernistino ordinare spertas, kiel mi aŭdis; sed mi ne tro rapide estu ravita.”
Ŝi revenis, forigis de la tablo sian trikaĵon kaj kelkajn librojn, por surmeti anstataŭe la pleton, kiun enportis Leah, kaj mem servis min. Mi preskaŭ konfuziĝis pro tiom da ĝentileco, kiun antaŭe mi neniam spertis, kaj eĉ de mia superulino; sed ŝajne ŝi mem faris nenion eksterordinaran, tial mi opiniis plej bone ne kontraŭstari.

    ” Ĉu mi havos hodiaŭ vespere la plezuron vidi fraŭlinon Fairfax ?” mi demandis, post kiam mi estis refreŝiginta min.

    ” Kion vi diras ? Mi estas iom surda,” diris la ĝentila sinjorino proksimigante sian orelon al mia buŝo.

    Mi pli laŭte ripetis mian demandon.

    ” Fraŭlinon Fairfax ? Ho, vi celas fraŭlinon Varens. Via nova lernantino nomiĝas Varens.”
” Sed ĉu ŝi ne estas via filino ?”
” Ne — mi ne havas infanojn.”
Komence mi volis daŭrigi mian unuan demandon por sciiĝi, kiel fraŭlino Varens estas parenca al ŝi, sed mi ekpensis, ke ne estas ĝentile fari tiom da demandoj en unu fojo; krome mi ja ekscios tion poste.

    ” Mi ĝojas,” ŝi daŭrigis, sidante kontraŭ mi kun la katino sur la genuoj,” ke vi venis; estos nun tre agrable ĉi tie. Sed agrable estas ĉi tie ĉiam, ĉar Thornfield estas tre bela, malnova domo, iom malzorgita en la lastaj jaroj, sed respektinda restadejo; sed vintre oni sin sentas iom melankolia, tiel tute sola, eĉ en la plej bela domo. Mi diris: tiel tute sola; Leah tre certe estas kara knabineto, kaj John kaj lia edzino estas decaj homoj, sed ili estas servistoj kaj oni ne povas paroli kun ili kiel kun siaj egaluloj; oni devas teni ilin je kelka distanco por konservi sian aŭtoritatecon. Mi povas diri al vi, estintan vintron ( tiam estis tre severa vetero, kiel vi memoras, kaj kiam ne neĝis, ni havis pluvon aŭ venton ), eĉ ne unu homo venis al la pordo krom la buĉisto kaj la leterportisto, de novembro ĝis februaro; kaj mi fariĝis vere tre melankolia pro la sola sidado en la vesperoj. Kelkfoje Leah laŭtlegis al mi, sed mi kredas, ke ŝi ne ŝatas tion. Ŝi trovis tion monotona. En la printempo kaj somero ĉio iras pli bone, la sunbrilo kaj la longaj tagoj faras grandan diferencon; kaj ĝuste tiam, en la komenco de la aŭtuno, venis la eta Adèle² Varens kaj ŝia vartistino; infano per unu fojo pliĝojigas la domon; kaj ĉar vi estas ĉi tie, mi estas tre ĝoja.”
Mi eksentis simpation al la maljuna sinjorino dum ŝi tiel parolis; mi sidiĝis iom pli proksimen al ŝi kaj diris, ke mi esperas, ke ŝi trovos mian akompanon tiel agrabla, kiel ŝi pensis.

    ” Sed ĉi tiun vesperon mi ne volas reteni vin pli longe,” ŝi diris,” estas preskaŭ noktomezo kaj vi vojaĝis la tutan tagon, vi estas sendube laca. Kiam viaj piedoj estos varmaj, mi montros al vi vian dormoĉambron. Mi preparigis vian ĉambron tuj flanke de mia; ĝi ne estas granda, sed mi opiniis, ke vi preferus ĝin pli ol unu el la vastaj antaŭĉambroj, kiuj havas pli bonajn meblojn, sed ili estas malgajaj kaj solecaj kaj mi mem neniam dormas tie.”
Mi dankis ŝin pro ŝiaj zorgoj kaj, estante laca, mi diris, ke mi volonte tuj irus.

    Ŝi prenis la kandelingon kaj mi sekvis ŝin. Unue ŝi ekzamenis, ĉu la koridora pordo estas ŝlosita; ŝi prenis la ŝlosilon el la seruro kaj ni supreniris la ŝtuparon. La ŝtupoj kaj la apogilo estis el kverko; la ŝtuparfenestro estis alta kaj ĝia kradaĵo el plumbo; tiu fenestro kaj la longa galerio, sur kiun malfermiĝis la pordoj, donis al la domo la aspekton de preĝejo. Frostotremiga arkaĵa aero pendis sur la ŝtuparoj kaj en la galerio, kiu naskis malgajajn ideojn pri spaco kaj soleco, kaj mi ĝojis, kiam fine mi estis en mia ĉambro, kaj kiam mi vidis, ke ĝi estas malgranda kaj ordinare, moderne meblita.

    Kiam sinjorino Fairfax estis dezirinta al mi bonan nokton kaj mi estis ferminta mian pordon kaj rigardinta ĉirkaŭe, malaperis iom la impreso, kiun al mi faris tiu longa koridoro, tiu malluma, larĝa ŝtuparo kaj la longa malvarma galerio per la pli gaja aspekto de mia ĉambreto kaj mi memoris, ke fine mi alvenis en sendanĝeran havenon post tago de korpaj lacegoj kaj spiritaj ekscitoj. Sento de danko plenigis mian koron; mi genufleksis antaŭ mia lito kaj supren sendis koran dankpreĝon al tiu, al kiu mi ŝuldis ĝin kaj ne forgesis antaŭ ol ekstari, peti helpon sur mia estonta vojo, kaj la forton por fari inda la amikecon, kiu tiel abunde estis al mi montrita jam antaŭ ol mi meritis ĝin.

    Ĉi tiun nokton mi ne kuŝis sur dornoj; mia soleca ĉambro ne timigis min. Estante laca kaj kontenta, mi dormis baldaŭ kaj profunde; estis lume, kiam mi vekiĝis.

    La ĉambro aspektis tute amika, la suno lumis tra la gajaj, malhele bluaj kurtenoj el katuno kaj la murpapero ŝajnis esti tapiŝo; ĉio estis tiel tute alia ol la ligna planko kaj la ŝtonaj muroj de Lowood, kaj mi fariĝis gaja.

    Eksteraj aferoj diras multon al junaj homoj. Mi pensis, ke pli bela vivo komenciĝis por mi, vivo kiu kunportos ne nur dornojn kaj penojn sed ankaŭ florojn kaj plezuron ! Per la ŝanĝo de la ĉirkaŭaĵo kaj nove vekita espero, ĉio en mi reviviĝis.

    Mi ne povas precize diri, kion mi esperis, sed estis io agrabla, eble ne en fiksita tago aŭ monato, sed en la estonteco.

    Mi ellitiĝis kaj zorge vestis min; mi estis devigata esti simpla,( ĉio, kion mi portis estis simpla ) sed mi ŝatis, ke ĉio estu beleta. Mi ne kutimis esti indiferenta pri mia eksteraĵo aŭ kiun impreson mi faras; kontraŭe mi ĉiam ŝatis aspekti kiel eble plej bone kaj volonte plaĉi kiel eble plej multe, kvankam mi ne estis bela.

    Kelkfoje mi bedaŭris, ke mi ne estis pli belaspekta; mi dezirus havi rozkolorajn vangojn kaj rektan nazon kaj malgrandan ruĝan buŝon, mi deziris esti altkreska kaj gravmiena kaj belstatura, kaj mi sentis min malfeliĉa, ĉar mi estis tiel malgranda kaj pala kaj ĉar mi havis malregulajn, akrajn vizaĝtrajtojn ! Kaj kial mi havis tiajn dezirojn kaj bedaŭron ? Mi neeble povus diri tion; mi eĉ ne bone sciis tion. Tamen ekzistis kaŭzo, kaj eĉ natura, logika kaŭzo. Belete ordiginte miajn harojn kaj surmetinte mian nigran jupon, kiu estis iom laŭ kvakera modo, sed vestis min bone, kaj metinte la grandan blankan antaŭtukon, mi trovis, ke mi aspektas sufiĉe bone por aperi antaŭ sinjorino Fairfax kaj por ne esti malsimpatia al mia nova lernantino. Malferminte la fenestrojn de mia ĉambro kaj vidante, ke ĉio sur la tualeta tablo staras orde kaj bone aranĝita, mi malsupreniris. Trairinte la longan, matkovritan galerion, mi sekvis la glatan kverkan ŝtuparon kaj venis en la koridoron. Tie mi atendis momenton kaj rigardis la pentraĵojn ( unu el ili, kiel mi memoras ankoraŭ, estis malafable aspektanta viro vestita per armaĵo, alia estis sinjorino kun pudritaj haroj kaj ĉirkaŭkolo el perloj ), poste bronzan lampon, kiu pendis ĉe la plafono, kaj starantan horloĝon, kies kesto estis el rimarkinde skulptita kverko, tute nigra de la tempo kaj de la frotado. Ĉio aspektis grave kaj impone, sed mi ne kutimiĝis al pompo kaj majesteco.

    La koridora pordo, duone el vitro, estis malfermita; mi iris eksteren. Estis bela aŭtuna mateno; la frua suno lumis pace super ĉiuj flavaj arbustoj kaj la ankoraŭ verdaj kampoj; irante pli malproksimen trans la herbejon, mi rigardis supren al la fasado de la domo. Ĝi estis trietaĝa, ne tre granda, sed grava; vera porsinjora domo, sed ne kastelo; la murdentoj ĉirkaŭ la supro faris la domon iom pentrinda. La griza fasado leviĝis malantaŭ la fundo de kornika nestaro, kies grakantaj loĝantoj rondflugis en la aero trans la herbejon kaj kampojn kaj fine ŝvebmalsupreniris sur vastan herbejon, apartigitan de la doma teritorio per fosita kanaleto, kie amaso da kratagoj, fortaj kaj nodaj, baldaŭ indikis la devenon ” Thornfield aŭ Dornakampo ” de la nomo de la konstruaĵo. Iom malproksime kuŝis montetoj, ne tiel altaj kiel tiuj ĉirkaŭ Lowood, kaj ne tiel rokaj, kvazaŭ ili formis muron apartigantan ilin de la vivanta mondo, sed kvietaj, solecaj montetoj, kiuj ŝajnis ĉirkaŭi Thornfield kun tia granda izoleco, kian mi ne kredis ebla tiel proksime al la bruplena Millcote. Sur la deklivo de unu el la montetoj kuŝis malgranda domareto, kies tegmentojn oni ne povis vidi pro arboj; la preĝejo de la domareto kuŝis pli proksime al Thornfield. Transe de herbkovrita monteto inter la domo kaj la kradbarilo oni vidis la supron de la malnova turo de tiu urbo. Mi ĝuis la paceman elrigardon kaj la freŝan aeron kaj kun plezuro aŭdis la grakadon de la kornikoj kaj rigardis la grizan fasadon de la halo, pensante pri tio, ke ĉi tiu konstruaĵo estas granda por tia soleca virino, kia estis sinjorino Fairfax, kiam ŝi aperis ĉe la pordo.

    ” Kion ! Ĉu vi estas jam ekstere ?” ŝi diris.” Mi vidas, ke vi ŝatas frue leviĝi.” Mi iris al ŝi kaj estis salutata per kiso kaj manpremo.

    ” Kaj kiel vi trovas Thornfield,” ŝi demandis. Mi respondis, ke mi trovas ĝin belega.

    ” Jes,” ŝi diris,” ĝi vere estas bela, sed mi timas, ke ĝi ne restos en tia ordo, kiam sinjoro Rochester decidos daŭre loĝi ĉi tie aŭ se li pli ofte venos por viziti ĝin. Grandaj domoj kaj taŭga tero postulas la ĉeeston de la posedanto.”
” Kiu estas sinjoro Rochester ?” mi demandis.

    ” La posedanto de Thornfield,” ŝi kviete respondis;” ĉu vi ne sciis, ke li nomiĝas Rochester ?”
Kompreneble mi ne sciis tion; neniam mi aŭdis pri li, sed ŝajnis, ke la maljuna sinjorino rigardas lian ekziston kiel ĉie konatan fakton, kaj kiel ion, kion ĉiu instinkte komprenas.

    ” Mi pensis, ke Thornfield apartenas al vi,” mi diris plue.

    ” Al mi ? Kara ĉielo, mia infano, kiel vi povis pensi tion ? Al mi ? Mi estas la mastrumistino, ne pli multe. De la flanko de mia patrino mi estas parenca al li, almenaŭ mia edzo estis tia; li estis ekspastro de Hay — de tiu vilaĝeto, kuŝanta tie sur la monteta deklivo — kaj ĉe tiu kradbarilo estis lia preĝejo. La patrino de ĉi tiu sinjoro Rochester estis Fairfax-ano, kaj prakuzino de mia edzo; sed pri tio mi tute ne gloras min; tio estas al mi tute indiferenta. Mi rigardas min kiel ordinaran mastrumistinon. Mia sinjoro estas ĉiam diligenta, kaj pli multon mi ne deziras.”
” Kaj kiu estas mia lernantino ?”
” Ŝi estas la zorgatino de sinjoro Rochester. Li komisiis al mi serĉi guvernistinon por ŝi. Li deziras, mi kredas, ke ŝi estu edukata en ĉi tiu graflando. Jen ŝi venas kun sia vartistino.”
La enigmo estis solvita: ĉi tiu amika, afabla vidvino ne estis eminenta sinjorino sed subulino, dependulino, same kiel mi. Mi ne ŝatis ŝin malpli pro tio, kontraŭe, mi estis pli ĝoja ol antaŭe ! La egaleco inter ŝi kaj mi estis vera kaj ne la sekvo de cedemo ŝiaflanka. Des pli bone; mia situacio per tio estis pli sendependa.

    Pensante pri tio, malgranda knabino trairis la herbejon kaj sin direktis al ni, malantaŭ ŝi venis la vartistino. Mi rigardis mian lernantinon, kiu komence ne ŝajnis vidi min. Ŝi estis ankoraŭ vera infano, eble sep aŭ okjara, maldika stature kun pala, maldika vizaĝeto kaj amaso da harbukloj pendantaj ĝis la talio.

    ” Bonan matenon, Adèle,” diris sinjorino Fairfax.” Iru kaj parolu al ĉi tiu fraŭlino, kiu estas instruonta vin kaj kiu faros el vi instruitan fraŭlinon post kelka tempo.” Ŝi iris al mi.

    ” c’est là ma gouvernante ? 1 ” ŝi diris al sia vartistino dum ŝi fingre montris min.

   

   1 Ĉu tio estas mia guvernistino ?

    ” mais oui, certainement 2,” respondis la alia.

    ” Ĉu ili estas alilanduloj ?” mi demandis kun miro, aŭdante ilin paroli france.

    ” La vartistino estas francino kaj Adèle naskiĝis sur la Kontinento; mi kredas, ke ŝi foriris de tie nur antaŭ ses monatoj.

    Venante ĉi tien ŝi ne komprenis angle; nun ŝi parolas ĝin iomete. Mi ne komprenas ŝin, ŝi miksas ĝin per tiom da francaj vortoj, sed mi pensas, ke vi bone komprenos ŝin.”
Feliĉe mi havis la avantaĝon, ke francino estis instruinta al mi la francan lingvon kaj ĉar mi kiel eble plej ofte parolis france kun sinjorino Pierrot, kaj ĉar mi lernis parkere ĉiutage francajn tekstojn — kaj kiel eble plej multe pensis imiti la elparolon de tiu instruistino — mi estis akirinta iun akuratecon en tiu lingvo kaj sendube ne konfuziĝos parolante france kun fraŭlino Adèle. Ŝi venis al mi, donis al mi la manon ekaŭdinte, ke mi estas ŝia guvernistino; kaj kiam mi ekmatenmanĝis kun ŝi, mi diris al ŝi kelkajn francajn frazojn. Komence ŝi respondis nur per mallongaj frazetoj, sed kiam ni sidis kune ĉe la tablo kaj post kiam ŝi rigardis min dum momento per siaj grandaj malhele brunaj okuloj, ŝi subite komencis flue babiladi.

    ” Ho !” ŝi ekkriis france,” vi parolas mian lingvon same flue kiel sinjoro Rochester. Kun vi mi povas paroli, kun li kaj kun Sophie. Ŝi ĝojos; neniu komprenas ŝin; sinjorino Fairfax estas tute anglino. Sophie estas mia ’bonne’3; ŝi venis kun mi trans la maron, per granda ŝipo kun fumturo, kiu fumaĉis — kiom da fumo !— Kaj mi estis marmalsana same kiel Sophie, kaj sinjoro Rochester. Sinjoro Rochester kuŝis sur kanapo en bela ĉambro, nomita salono, kaj Sophie kaj mi havis litetojn aliloke. Mi preskaŭ falis el la mia; ĝi estis kvazaŭ breto. Kaj... fraŭlino... kiel vi nomiĝas ?”
” Eyre — Jane Eyre.”

   2 Jes, certe

   

3 vartistino ”
Er ? Ho, mi ne povas elparoli ĝin. Nu, do; matene, kiam ne estis ankoraŭ tute lume, nia ŝipo kuŝis sen movo antaŭ tre granda urbo kun mallumaj domoj, kaj fumo ĉie; tute alie ol en tiu belega urbo el kiu mi venis; kaj sinjoro Rochester portis min sur la brakoj trans breton al la tero, kaj Sophie sekvis nin, kaj mi eniris kaleŝon, kaj per ĝi veturis al bela, granda domo, pli granda kaj ankoraŭ pli bela ol ĉi tiu, kaj ĝi nomiĝis hotelo. Ni restis tie preskaŭ semajnon; Sophie kaj mi promenadis ĉiutage sur granda, verda loko plena de arboj, nomita parko; kaj tie estis multaj infanoj kaj lago kun belaj birdoj, al kiuj mi disĵetis panerojn.”
” Ĉu vi povas kompreni ŝin, kiam ŝi babilas tiel rapide ?”
demandis sinjorino Fairfax.

    Mi komprenis ŝin bonege, ĉar mi kutimiĝis al la rapida parolo de sinjorino Pierrot.

    ” Mi petas, demandu al ŝi iom pri ŝiaj gepatroj,” diris plue la bona sinjorino,” mi estas scivola, ĉu ŝi memoras ilin.”
” Adèle,” mi demandis,” kun kiuj vi loĝis en tiu belega urbo, pri kiu vi ĵus rakontis ?”
” Antaŭ longe mi loĝis ĉe mia patrino, sed ŝi estas nun ĉe la sankta virgulino Maria. Mia patrino instruis al mi danci kaj kanti kaj eldiri versetojn. Multaj gesinjoroj venis viziti mian patrinon, kaj mi dancis antaŭ ili, aŭ mi sidis sur ies genuoj kaj kantis; tion mi ŝatas. Ĉu vi deziras, ke mi iom kantu ?”
Ŝi jam matenmanĝis kaj mi konsentis, ke ŝi montru siajn kapablojn. Ŝi iris de sia seĝo kaj sidiĝis sur miaj genuoj. Poste ŝi kunplektis la manojn rekte antaŭ si, kaj skuante la harbuklojn malantaŭen kaj levante la okulojn, ŝi komencis kanti kanton el opero. Ĝi estis plendo de forlasita virino, kiu alvokis la helpon de sia fiereco, post tio ŝi plendis pri la perfideco de sia amanto, kaj kiel ŝi ordonis al sia servistino, ke ĉi tiu vestu ŝin per la plej belaj vestoj kaj juveloj, kaj kiel ŝi decidis renkonti en tiu vespero la malfidulon okaze de balo, por montri al li per sia gaja konduto kiel malmulte ŝi funebras pro sia forlasiteco. La temo estis strange elektita por infano por prikanti ĝin; sed mi kredas, ke la efiko estis en la prezento, por aŭdigi per infanbuŝo tiujn sonojn de amo kaj ĵaluzo; kaj mi trovis, ke la prezento estis malbonega.

    Adèle tamen kantis la temon sufiĉe bone kaj kun la naiveco de sia aĝo. Kiam ŝi finkantis, ŝi saltis de miaj genuoj dirante:” Nun mi recitos poemeton, fraŭlino.”
Ekstarante laŭ la postulita pozo ŝi deklamis:” La ligue des Rats, fable de La Fontaine.” Kaj ŝi eldiris tiun poemeton atentante la interpunkcion kaj ritmon, kaj kun emfazo kaj gestoj, tre eksterordinaraj por ŝia aĝo kaj kiuj atestis, ke ŝi estis kun zorgo instruita pri tio.

    ” Ĉu via patrino instruis al vi tiun deklamaĵon ?” mi demandis.

    ” Jes,” kaj laŭ la sama sono ŝi diris ĉi tion:” qu’avez-vous donc ? lui dit un des rats; parlez !” Ŝi levis mian manon, jen tiel, por ke mi levu mian voĉon ĉe tiu demando.” Ĉu mi nun foje dancu por vi ?”
” Ne, sufiĉas. Sed post kiam via patrino iris, kiel vi diris, al la virgulino Maria, ĉe kiu vi loĝis tiam ?”
” Ĉe sinjorino Frédéric kaj ŝia edzo; ŝi prizorgis min, sed ŝi ne estas parenca al mi. Mi kredas, ke ŝi estas malriĉa, ĉar ŝia domo ne estis tiel bela kiel tiu de mia patrino. Longe mi ne loĝis tie. Sinjoro Rochester demandis min, ĉu mi dezirus loĝi ĉe li en Anglujo, kaj mi respondis, ke jes; ĉar mi konis sinjoron Rochester jam antaŭ ol mi konis sinjorinon Frédéric, kaj li estis ĉiam tre bona al mi, kaj donis al mi belajn vestojn kaj ludilojn; sed vi vidas, ke li ne plenumis sian promeson, ĉar li kondukigis min en Anglujon kaj li denove foriris de mi, kaj neniam mi vidas lin plu.”
Post la matenmanĝo Adèle kaj mi iris en la librejon, ĉar ŝajnis, ke sinjoro Rochester destinis ĝin kiel studejon. Preskaŭ ĉiuj libroj staris malantaŭ ŝlositaj vitro-pordoj; sed unu libroŝranko staris neŝlosita kaj ĝi enhavis ĉion, kio estis necesa por la edukado: ili konsistis el multaj volumoj kun facila literaturo, poezio, vivopriskriboj, vojaĝoj, kelkaj romanoj, kaj tiel plu. Mi kredas, ke li opiniis, ke tio estas ĉio, kion guvernistino povus deziri kiel propran literaturon, kaj ĝi provizore plene plaĉis al mi; kompare kun la malmultaj legaĵoj, kiujn mi kolektis iom post iom en Lowood, ĝi ŝajnis al mi riĉa rikolto por distri kaj amuzi min.

    En tiu ĉambro staris ankaŭ piano, tute nova kaj kun bela sono: ankaŭ stablo de pentristo kaj du globoj.

    Mi trovis, ke mia lernantino estas sufiĉe obeema, sed ne tre atenta; ŝi ne estis kutimiĝinta fari regulajn taskojn. Mi komprenis, ke estus malsaĝe doni al ŝi multan laboron en la komenco, tial mi parolis al ŝi longan tempon, instruis al ŝi iom kaj poste reirigis ŝin al la vartistino. Poste mi intencis fari antaŭ la matenmanĝo kelkajn desegnaĵojn, kopiotaj de ŝi.

    Kiam mi supreniris por preni miajn paperujon kaj krajonojn, sinjorino Fairfax vokis min:” La matena leciono sendube pasis.” Ŝi estis en ĉambro, kies duobla pordo staris malfermita; mi eniris, kiam ŝi diris al mi tion. Ĝi estis vasta, grava salono kun ruĝaj seĝoj kaj kurtenoj, turka tapiŝo, kverka panelaro, granda fenestro el bele pentrita vitro kaj alta plafono kun bone pentritaj figuroj. Sinjorino Fairfax estis senpolviganta belajn vazojn el ruĝa kristalo, starantajn sur la bufedo.

    ” Kiel bela ĉambro !” mi ekkriis, ĉirkaŭrigardante; ĉar neniam mi vidis ion tiel imponan.

    ” Jes; ĝi estas la manĝosalono. Mi ĵus malfermis la fenestron por enirigi freŝan aeron kaj sunlumon; ĉar ĉio mucidiĝas en malofte loĝataj salonoj; la jena salono aspektas kiel arkaĵo.”
Ŝi fingre montris grandan vestiblon ĉe la flanko de la fenestro, same provizita de oriente kolorigita kurteno, kiu nun estis forigita. Mi supreniris la du larĝajn ŝtupojn, rigardis tra la fenestro kaj imagis vidi ion fabelan, tiel brila estis tio, kion vidis miaj okuloj ne kutimiĝintaj al io tia. Malgraŭ tio, ĝi estis nur belega salono kun buduaro, ambaŭ kun blanka tapiŝo, sur kiu kvazaŭ kuŝis florgirlandoj; salono kaj buduaro havis plafonon el blankaj plastike modelitaj vinberoj kaj vinberfolioj; sub tiuj plafonoj staris fajre ruĝaj kanapoj kaj ripozbenkoj tre kontrastantaj ilin, sur la hela kamena breto el marmoro staris ornamaĵoj el brilanta rubene ruĝa bohema vitro, kaj inter la fenestroj pendis grandaj speguloj respegulantaj ĉiun tiun blindigan blankon kaj ruĝon.

    ” Kiel zorge vi tenas en ordo tiun ĉambron, sinjorino Fairfax,” mi diris,” neniu polvero, neniu meblokovraĵo; sed la aero en la salono estas malvarmeta; oni povus pensi, ke vi loĝas en ĝi ĉiutage.”
” Jes, fraŭlino, sed kvankam sinjoro Rochester venas ĉi tien malofte, liaj vizitoj estas subitaj kaj neatenditaj; kaj vidante, ke tiuj meblokovraĵoj malplaĉas al li, kaj ke la forigado kaŭzas grandan movon, mi trovis pli bone, ke la ĉambroj estu konstante en bona ordo.”
” Ĉu sinjoro Rochester estas postulema aŭ maloportuna viro ?”
” Tio vere li ne estas; sed li havas la kutimon kaj guston de vera sinjoro, kaj volonte li vidas la ĉirkaŭaĵon konforma al tio.”
” Ĉu vi ŝatas lin ? Ĉu li estas ĝenerale ŝatata ?”
” Ho, jes; la tuta familio estis ĉiam honorata ĉi tie. Preskaŭ la tuta kamparo en la ĉirkaŭaĵo, kiun ni povas vidi, ĉiam apartenis al la Rochesteroj.”
” Sed ne parolante pri la kamparo, ĉu vi ŝatas lin ? Ĉu vi ŝatas la personon ?”
” Mi ne povus ne ŝati lin; kaj mi kredas, ke ĉiuj liaj subuloj opinias lin justa kaj milda grundposedanto; sed li ne okupas sin multe pri la subuloj.”
” Ĉu li ne havas specialecojn ? Kia estas lia karaktero ?”
” Ho, mi kredas, ke li havas neriproĉindan karakteron. Eble li estas iom stranga: li vojaĝis multe kaj vidis multon de la mondo; mi opinias lin tre instruita, sed mi ne parolis multe kun li.”
” Kion vi celas per iom stranga ?”
” Tion mi ne povas precize diri, tio ne estas priskribebla, mi ne celas ion frapantan, sed oni sentas tion parolante kun li; oni ne ĉiam scias, ĉu li parolas sincere aŭ ŝerce, ĉu li estas kontenta aŭ malkontenta; oni ne tute komprenas lin; almenaŭ mi ne faras tion; sed tio ne estas grava; li estas bona mastro.”
Tio estis ĉio, kion sinjorino Fairfax povis rakonti al mi pri sia superulo kaj mia. Kelkaj homoj ne povas priskribi karakteron, nek rimarki ĝin aŭ ĝiajn specialecojn, nek aferojn; kaj ŝi apartenis al tiu kategorio de homoj; miaj demandoj ŝin konfuzis, sed ne paroligis ŝin. En ŝiaj okuloj sinjoro Rochester estis neniu alia ol sinjoro Rochester, neniu ol sinjoro, grundposedanto; ŝi ne deziris pli multe, kaj ŝajne mia deziro estis al ŝi stranga: ricevi ĝustan komprenon pri lia personeco.

    Kiam ni eliris el la manĝejo, ŝi proponis al mi montri la ceteraĵon de la domo; mi sekvis ŝin malsupren kaj supren daŭre admirante ĉion, ĉar la tuta konstruaĵo estis bela kaj bone aranĝita. La vastajn antaŭĉambrojn mi trovis ekstreme grandiozaj; kaj kelkaj ĉambroj de la tria etaĝo estis interesaj pro antikveco, kvankam ili estis malaltaj kaj mallumaj. La meblaro, komence destinita por la teretaĝo, estis iom post iom kaj ĉe ŝanĝiĝo de la modo, transportita supren, kaj ĉe la malbona lumo penetranta tra la fenestretoj oni vidis litojn centjarajn, kestojn el kverko aŭ nuksoligno, kiuj pro la stranga ĉizitaĵo de palmobranĉoj kaj anĝelkapetoj, aspektis kiel iaspeca hebrea arkeo; vicoj de gravaj seĝoj kun altaj, mallarĝaj dorsoj, benketoj ankoraŭ pli antikvaj, sur kiuj oni povis ankoraŭ vidi duone kolorŝanĝiĝintajn brodaĵojn, faritajn de manoj, kiuj jam dum du generacioj kuŝis kiel polvo en la ĉerko.

    Ĉiuj tiuj relikvoj donis al la tria etaĝo de Thornfield Hall la aspekton de domo el la estinteco — ĝi impresis kiel rememorsanktaĵo. Dumtage mi amis la silenton kaj la mallumecon kaj la strangecon de tiuj ĉambroj; sed ne volonte mi pasigus tie unu nokton en tiuj nigraj litoj, kelkaj el kiuj havis antaŭ si kverkajn pordojn, aliaj ĉirkaŭitaj de malnovaj broditaj anglaj kurtenoj kun figuroj el strangaj floroj, ankoraŭ pli strangaj birdoj kaj plej strangaj homaj estaĵoj — ĉio kio nepre aspektis strangege en la pala lumo de la luno.

    ” Ĉu la servistoj dormas en ĉi tiuj ĉambroj ?” mi demandis.

    ” Ne; ili havas vicon de pli malgrandaj ĉambroj en la malantaŭa parto; ĉi tie dormas neniu. Oni dirus, ke fantomoj vizitadus ĉi tiujn apartamentojn se fantomoj estus en Thornfield Hall.”
” Mi samopinias. Ĉu fantomoj ne estas ĉi tie ?”
” Neniam mi aŭdis pri ili,” diris sinjorino Fairfax ridetante.

    ” Nek pri tradicioj ? Nek pri legendoj aŭ fantomrakontoj ?”
” Mi kredas, ke ne. Malgraŭ tio oni diras, ke la Rochesteroj antaŭe estis pli malkvieta ol kvieta raso. Eble ĝuste tial ili nun kuŝas kviete en la ĉerkoj.”
” Jes,— post malkvieta ekzistado ili nun bone dormas,” mi diris.

    ” Kien vi nun iras, sinjorino Fairfax ?” ĉar ŝi foriris.

    ” Sur la tegmenton; ĉu vi volas kuniri por rigardi de tie la elrigardon ?” Mi kuniris al la subtegmentejo laŭ tre mallarĝa ŝtuparo kaj de tie, laŭ forprenebla ŝtuparo tra aperturo al la tegmento de la kastelo. Mi estis nun samnivele kun la kornika kolonio, kaj povis rigardi en iliajn nestojn. Mi apogis min sur la murdentaron kaj rigardis malsupren al la kamparo, aspektanta kiel landkarto; tie antaŭ mi sterniĝis la brile velura herbejo, ĉirkaŭ la grizaj fundamentoj de la domo; la kamparo kiel parko kun tie kaj ĉi tie maljunaj arbotrunkoj, la seka maldensa arbaro tra kiu iris plenkreskita vojo, pli dense kovrita de musko ol la arboj estis provizitaj de folioj; la preĝejo apud la bariloj, la vojo, la kvietaj montetoj, ĉiuj ripozantaj en la aŭtuna suno; ĉe la horizonto dolĉa blua ĉielo kun perlogrizaj nubetoj.

    Nenio en la vidaĵo estis eksterordinara, sed ĉio estis tre agrabla. Kiam mi turnis min kaj trairis la aperturon, mi apenaŭ povis vidi dum la malsupreniro laŭ la ŝtuparo; la subtegmentejo aspektis mallume kiel kelo kompare kun tiu blua ĉielo, en kiun mi estis rigardinta, kaj kun tiu sunplena sceno de arbetaĵoj, paŝtejoj kaj verdaj montetoj, kies mezo estis la kastelo, kaj kiun mi admiris kun ĝuo.

    Sinjorino Fairfax restis momenton malantaŭe por fermi la aperturon; mi devis palpserĉi por eliri la subtegmentejon kaj trovis mian vojon laŭlonge de la mallarĝa ŝtuparo. Mi restis staranta en la longa koridoro, kiu dispartigas la antaŭĉambrojn de la malantaŭĉambroj de la tria etaĝo kaj kiu estis mallarĝa kaj malalta kun nur unu fenestro ĉe la fino, kaj du vicoj de nigraj pordetoj, ĉiuj fermitaj; ĉio estis kvazaŭ koridoro en kastelo de iu Blubarbulo.

    Senbrue irante pluen mian orelon atingis la lasta sono, kiun mi estus atendinta en tia senbrua loĝejo — nome rido.

    Tiu rido estis stranga — klara, rigida, sen ĝojo. Mi haltis. La sono ankaŭ haltis momenton. Subite ĝi aŭdiĝis pli laŭte,— ĉar unue ĝi estis sufiĉe klara, sed mallaŭta. Ĝi transiris en laŭtan ridegadon, kiu ŝajnis veki eĥon en ĉiuj tiuj solecaj ĉambroj, kvankam ĝi venis nur el unu; mi povis montri la pordon, el kiu venis tiu sono.

    ” Sinjorino Fairfax !” mi kriis, ĉar mi aŭdis ŝin malsupreniri la grandan ŝtuparon.” Ĉu vi aŭdis tiun laŭtan ridadon ? Kiu faris tion ?”
” Unu el la servistinoj, mi pensas,” ŝi diris,” eble Grace Poole.”
” Ĉu vi ĝin aŭdis ?” mi demandis plue.

    ” Jes, certe; mi aŭdas ĝin ofte. Ŝi sidas kaj kudras en unu el ĉi tiuj ĉambroj; kelkfoje Leah sidas ĉe ŝi; kelkfoje ili faras laŭtan bruon kune.”
La ridado refoje kaj sen interrompe aŭdiĝis kaj eksilentis kun stranga sono.

    ” Grace !” kriis sinjorino Fairfax.

    Mi ne atendis, ke iu Grace respondos, ĉar la ridado estis tiel tragedia kaj supernatura kiel mi ankoraŭ neniam aŭdis; kaj, ĉar estis en la mezo de la tago kaj ĉar nenio fantomeca akompanis tiun strangan ridadon, kaj nek ĉirkaŭaĵo nek tempo estis taŭgaj por kaŭzi timon, mi ne fariĝis superstiĉa kaj ne sentis timon.

    Kio tuj poste okazis, montris al mi tamen, ke estus malsaĝe fariĝi eĉ nur mirigita.

    Tute apud mi malfermiĝis pordo, kaj aperis servistino; ŝi estis virino inter tridek-kaj kvardekjara, malalta, larĝŝultra figuro kun ruĝaj haroj kaj malafabla, malbela vizaĝo; ne estas eble prezenti al si malpli romantikan aŭ malpli fantomecan aperaĵon.

    ” Ne tiom da bruo, Grace,” diris sinjorino Fairfax.” Pensu pri la ordonoj.” Grace kliniĝis kaj senparole retiriĝis tra la malfermita pordo.

    ” Ŝi estas kudristino kaj iom helpas al Leah en la endoma laboro,” diris plue la vidvino,” en kelkaj rilatoj ŝi ne estas neriproĉinda, tamen uzebla... kaj kiel vi sukcesis kun via lernantino ĉi tiun matenon ?”
La interparolo, kies temo transiris al Adèle, estis daŭrigata ĝis ni venis malsupren en luman, ĝojan ĉirkaŭaĵon.

    Adèle iris renkonte al ni en la vestiblo, kriante:
” mesdames ! vous êtes servies !” kaj poste:” j’ai bien faim, moi !” 1 1

    Sinjorinoj, la tagmanĝo estas preta. Mi estas tre malsata.

    La tagmanĝo estis preta kaj atendis nin en la ĉambro de sinjorino Fairfax.

   

Ĉapitro XII.

    La promeson pri agrabla kariero, kiun mia unua kvieta akcepto en Thornfield Hall certigis al mi, ne kontraŭdiris la plua konatiĝo de la loko kaj ĝiaj loĝantoj. Sinjorino Fairfax vere estis, kio ŝi ŝajnis esti, nome: kvieta bonkora virino kun sufiĉe bona eduko kaj meza prudento. Mia lernantino estis viva infano, trodorlotita kaj tial kelkfoje obstina; sed ĉar ŝi estis plene konfidita al mia zorgo kaj ĉar neniu malsaĝe sin enmiksis por kontraŭi miajn planojn rilate al ŝia eduko, ŝi baldaŭ seniĝis de siaj kapricetoj kaj fariĝis obeema kaj lernema. Ŝi ne estis tre talenta, nek havis klaran, tuj montriĝantan karakteron, nek profundan senton, kiuj levis ŝin super la nivelon de samaĝaj infanoj, sed ankaŭ ŝi ne havis malvirtajn emojn, kiuj lokis ŝin sub tiun nivelon. Ŝi faris bonajn progresojn, montris al mi korinklinon vivan sed ne profundan, kaj penante plaĉi al mi per simpla, ĝoja babilado, ŝi naskis ĉe mi certan amon al ŝi, sufiĉe fortan por sentigi nin kontentaj pro nia kunestado.

    La bonfarto kaj la progresoj de Adèle tre interesis min, kaj mi sentis kvietan korinklinon al ŝi; same mi sentis dankon al sinjorino Fairfax pro ŝia ĝentileco kaj mi ŝatis ŝian ĉeeston.

    Kiu povus malaprobi, se mi aldone diras, ke mi de tempo al tempo dum promeno en la parko iris al la granda kradobarilo kaj rigardis tra ĝi la vojon; aŭ kiam Adèle ludis kun la vartistino kaj sinjorino Fairfax faris frukto-gelaton en la provizejo, mi supreniris la tri ŝtuparojn, levis la aperturkovrilon de la subtegmentejo, kaj atinginte la platan tegmenton, rigardis trans la kamparon, la montetojn kaj laŭlonge de la nebula horizonto — ke mi deziris rigardi ankoraŭ pli malproksimen; ke mi deziris pli multan praktikan sperton, ol mi posedis; pli multan interrilaton kun homoj de miaj samintelektuloj.

    Mi povis ŝati la bonon en la karaktero de sinjorino Fairfax, sed mi kredis la ekzistadon de alia pli vivoplena boneco kaj tion mi deziris vidi.

    Kiu mallaŭdas min ? Multaj, sendube; kaj oni nomos mian karakteron malkontenta. Sed tiun deziron mi ne povis kontraŭbatali, ĉar mia karaktero estis malkvieta; kelkfoje mia ekscitado estis peniga. En tiaj okazoj nur la koridoro de la tria etaĝo povis senŝarĝigi mian bruston, kaj mi promenis en tiu koridoro tien kaj reen ĉirkaŭita de silento kaj soleco, por ke mia spirita okulo povu rigardi de tiu loko la klarajn viziojn tie naskiĝantaj antaŭ mi.

    Ofte, estante tiel tute sola, mi aŭdis la ridon de Grace Poole, la saman tirtonan, malrapidan ha — ha ! kiu tiel terurigis min, kiam mi aŭdis ĝin por la unua fojo. Samtempe mi tiam aŭdis ŝian strangan murmuradon, kiu sonis ankoraŭ pli strange ol ŝia ridado. Pasis tagoj dum kiuj ŝi silentis, sed dum aliaj tagoj mi ne povis klarigi la sonojn, kiujn ŝi eligis. Kelkfoje mi vidis ŝin, kiam ŝi, ekzemple, eliris sian ĉambron kun telero aŭ plado en la mano, sin direktis al la kuirejo kaj reiris tuj poste kun ( ho, romantika leganto, pardonu al mi, ke mi diras la nefalsitan veron ) kruĉo da biero. Ŝia apero daŭre estingis la scivolemon, kiun estis vekinta ŝiaj specialecoj. Ŝi havis akrajn vizaĝtrajtojn kaj nenio ĉe ŝi povis kaŭzi certan intereson. Kelkajn fojojn mi klopodis komenci kun ŝi interparolon, sed ŝajne ŝi ne estis tre parolema. Ĉiu tia klopodo estis haltigata de unusilaba respondo.

    La aliaj samhejmanoj, nome John kaj lia edzino, Leah la laboristino, kaj Sophie, la franca vartistino, estis honestaj homoj, sed neniu el ili superis la kutimajn. Kun Sophie mi kutime parolis france kaj kelkfoje mi faris al ŝi demandojn pri ŝia patrujo, ŝi tamen ne havis la talenton por rakonti aŭ priskribi kaj plej ofte donis malklarajn aŭ sensignifajn respondojn, tial ŝi pli multe senkuraĝigis ol instigis mian deziron pri informoj.

    Oktobro, novembro kaj decembro pasis. Iun posttagmezon en januaro sinjorino Fairfax estis petinta unu liberan tagon por Adèle, ĉar ĉi tiun estis atakinta grava malvarmumo; kaj ĉar Adèle subtenis tiun peton tiel varme kaj entrude, ke tio rememorigis min, kiel bonvena estis al mi mem tia tago en mia juneco, mi konsentis pri ĝi, opiniante esti indulga tiurilate. La vetero estis bela, senventa sed malvarmega; la tutan matenon mi estis pasiginta kviete sidante en la librejo; sinjorino Fairfax ĵus finis leteron, kiu devos esti portata al la poŝtejo, tial mi prenis ĉapelon kaj mantelon kaj proponis al ŝi, ke mi enpoŝtigu la leteron en Hay; la distanco ĉirkaŭ dumejla estus por mi agrabla post-tagmeza promeno. Post kiam mi sidigis Adèle en ŝian malgrandan apogseĝon antaŭ la kamenfajro de sinjorino Fairfax, kaj doninte al ŝi la plej belan vakspupon, kiun mi kutime konservis envolvita en arĝentpapero en tirkesto, por ludi kun ĝi, kaj krome libron kun rakontoj, mi ekpromenis post kiam mi per kiso respondis la adiaŭajn vortojn de Adèle: revenez bientôt ma bonne amie, ma chère mademoiselle Jeannette. 1 1

    Revenu baldaŭ, mia bona amikino, mia kara fraŭlino Jeannette La tero estis malmola pro la frosto, ĉie regis silento, la vojo estis soleca; mi iris rapidege ĝis estis varme al mi, poste mi iris malrapide por ĝui la plezuron, kiun tempo kaj la cirkonstanco enhavis kaj por analizi ilin. Estis la tria horo; la preĝeja sonorilo batis, kiam mi preteriris la turon; la ravo de la horo devenis de la proksimiĝanta krepusko kaj de la subiranta, malbrile lumanta suno. Mi estis mejlon for de Thornfield, en mallarĝa, de plektobarilo limigita vojo, kiu somere estas konata pro siaj sovaĝaj rozoj, aŭtune pro siaj nuksoj kaj rubusoj kaj kiu eĉ nun montris kelkajn koralkolorajn trezorojn en formo de roz-kaj kratagofruktoj; ĝia plej bela vintra beleco tamen konsistis en ĝia plena soleco kaj profunda rigida silento. Eĉ se blovus venteto, ĝi ne estus aŭdata ĉi tie, ĉar ĉi tie ne kreskis ileksoj, nek vinko, kiuj povus murmureti, kaj la senfoliiĝintaj kratagoj kaj aveloj staris tiel senmove kiel la blankaj, pied-glatigitaj ŝtonoj, per kiuj la vojo estis pavimita en la mezo. Ĉie dekstre kaj maldekstre kuŝis nur kampoj, sur kiuj nun la brutaro ne plu paŝtiĝis; kaj la etaj, brunaj birdoj, moviĝantaj de tempo al tempo en la barilo, aspektis kiel kelkaj velkintaj folioj, kiuj ankoraŭ ne volis defali.

    Ĉi tiu vojo supreniris laŭ la monteto ĝis Hay; atinginte la mezon, mi eksidis ĉe barilo, tra kiu oni iris en kampon. Mi volvis min per mia mantelo, kaŝis la manojn en mia mufo kaj ne sentis la malvarmon, kvankam severe frostis; tion pruvis maldika glacitavolo, kiu kovris rivereton, tien fluetintan antaŭ malmultaj tagoj post forta degelado. De mia sidloko mi povis rigardi Thornfield; la griza porsinjora domo kun la denthavaj muroj formis elstarantan ejon en la valo ĉe miaj piedoj, la arbaroj kaj la malluma kornika kolonio leviĝis en la okcidento. Mi restis sidanta ĝis la suno malleviĝis fajre kolora kaj kvieta malantaŭ la arboj. Poste mi turnis min orienten.

    Super la pinto de la monteto staris la supreniranta luno; ĝi estis ankoraŭ pala, sed fariĝis ĉiuminute pli brila. Ĝi malsupren rigardis al Hay, kiu, duone kaŝita inter la arboj, sendis supren la fumon el siaj malmultaj kamentuboj; Hay kuŝis je mejla distanco de mia sidloko, sed en la silento, kiu regis ĉirkaŭe, penetris ĝis mi la sonoj de la vilaĝa vivo. Mia orelo ankaŭ sentis la murmuradon de riveretoj; sed mi ne povis diri en kiuj valoj ili fluis; transe de Hay kuŝis ankaŭ multaj montetoj, kaj sendube multaj riveretoj rapidantaj malsupren. En la kvieto de ĉi tiu vespero aŭdiĝis ne nur la murmurado de la proksimaj riveretoj, sed ankaŭ de la tre malproksimaj.

    Laŭta bruo subite interrompis ĉi tiun dolĉan, malproksiman, sed tamen tiel proksiman murmuradon kaj flustradon; regula piedobatado, metala tintado, kiu interrompis la dolĉan murmuradon de la riveretoj, same kiel sur pentraĵo la solida ŝtonego aŭ la maldelikata trunko de alta kverko, leviĝantaj per mallumaj koloroj sur la antaŭaĵo, malaperigas en la perspektivo la ĝojan monteton, la sunan horizonton, la klarajn nubojn, kie ĉiuj koloroj kunfandiĝas.

    La bruo estis sur la vojo; proksimiĝis ĉevalo, la kurboj de la vojo kaŝis ĝin ankoraŭ, sed ĝi proksimiĝis iom post iom; mi volis foriri de mia loko, sed ĉar la vojo estis tre mallarĝa, mi restis sidanta, por ke la ĉevalo povu preteriri. En tiuj tagoj mi estis juna kaj miloj da helaj kaj malhelaj fantaziaĵoj atakis mian animon; la memoraĵoj pri la rakontoj el la infanĉambro kune kun alia sensencaĵo estis parto de ĝi; kaj ĉe ilia reapero, mia maturiĝanta juneco donis al ĝi novan vivon, kiun antaŭe mia infaneco ne kapablis fari. Kiam proksimiĝis ĉi tiu ĉevalo, kaj kiam ĝi estis aperonta en la duona mallumo, mi rememoris kelkajn el la rakontoj de Bessie, en kiuj nord-angla spirito ludis rolon, kaj kiun ŝi nomis ” Gytrash ” kaj kiu en la formo de ĉevalo, mulo aŭ hundego aperis sur solecaj vojoj kaj kiu kelkfoje surprizis solajn vojaĝantojn, same kiel ĉi tiu ĉevalo nun surprizis min. Ĝi estis tre proksima, sed ankoraŭ nevidebla; subite mi ekaŭdis, krom la trotado, ion alian, kio rapide alvenis, kaj tute proksime preterglitis granda hundo, kies nigra kaj blanka koloroj tre kontrastis la arbojn. Ĝi vere estis simila al Gytrash,— simila al leono kun longaj haroj kaj grandega kapo. Sed ĝi preteriris kviete; eĉ ne haltis por rigardi min per siaj strangaj fantomaj okuloj, kiel mi estis atendinta.

    La ĉevalo sekvis — granda ĝi estis kaj sur ĝia dorso sidis rajdanto. La viro, la homa estaĵo tuj malaperigis la sorĉaĵon. Ĉar neniu povus rajdi sur Gytrash; ĝi estis konstante sola; laŭ mia opinio la gnomoj, eĉ se ili loĝus en mutaj bestokorpoj, ne povus preni sur sin la formon de ordinara homo. Ĉi tiu rajdisto ne estis Gytrash — sed nur vojaĝanto, elektinta la plej mallongan vojon al Millcote. Li preteriris kaj mi promenis pluen; post kelkaj paŝoj mi subite turnis min. Mi aŭdis bruon kvazaŭ io glitis kaj ekkrion:” Je la diablo, kio okazas ?” kaj laŭta falego vekis mian atenton. La rajdisto kaj la ĉevalo kuŝis sur la vojo; ili estis glitintaj sur la glacio kovranta la ŝtonojn. La hundo revenis per longaj saltegoj kaj vidante sian mastron en tiu danĝera situacio, kaj aŭdante la laŭtan spiregadon de la ĉevalo, ĝi bojis tiel laŭte, ke tio vekis la eĥojn de la sterniĝantaj montetoj en la vespera silento. La hundo ĉirkaŭflaris la teren ĵetitojn kaj rapidis al mi; nur tion ĝi povis fari, ĉar alia helpo ne estis en la proksimeco. Mi obeis la hundon kaj kuris al la vojaĝanto, kiu jam penis liberigi sin de la ĉevalo, kuŝanta sur li. Li faris tiel fortajn klopodojn, ke mi pensis, ke li ne sentas grandan doloron; sed malgraŭ tio mi demandis lin:
” Ĉu vi estas vundita, sinjoro ?”
Mi kredas, ke li blasfemis, sed mi ne estas certa pri tio; sed ĉiuokaze li diris ion, kio malebligis al li tuj respondi min.

    ” Ĉu mi povas helpi ?” mi demandis plue.

    ” Jes, sed antaŭe iru iomete flanken,” li respondis, ekstarante unue surgenue, poste sur la piedoj. Nun komenciĝis tirado, tintado kaj puŝado akompanata de bojegado de la hundo, kaj rapide mi posteniĝis kelkajn paŝojn; sed mi ne volis malproksimiĝi tute, antaŭ ol mi vidis, kiel ĉio finiĝos. Feliĉe la akcidento ne estis tre grava; la ĉevalo restariĝis sur la piedoj kaj la hundo eksilentis post ” kuŝu, Piloto !” La vojaĝanto, nun kurbiĝante, ĉirkaŭpalpis siajn piedon kaj kruron kvazaŭ por esplori, ĉu io estis rompiĝinta; ŝajne io ne estis en ordo, ĉar li lamiris al la krado, de kiu mi ĵus desaltis kaj li apogis sin sur ĝin.

    Mi pensas, ke kaprico min kaptis esti utila al li, ĉar mi refoje proksimiĝis.

    ” Se la falo kaŭzas al vi doloron kaj se vi bezonas helpon, sinjoro, mi povos venigi iun de Thornfield aŭ Hay.”
” Mi vin dankas; mi ja helpos min mem. Miaj kruroj ne rompiĝis — mi nur deartikigis la piedon,” kaj li refoje ekstaris provante, ĉu li povas uzi la piedon, sed la rezulto nevole eldevigis de li la krion ” aj ”.

    La taglumo ankoraŭ ne tute malaperis kaj la luno lumis jam hele: klare mi povis vidi lin. Li estis envolvita en vojaĝmantelo kun pelta kolumo, butonumita per ŝtalaj agrafoj. Mi ne povis distingi la detalojn de lia persono, sed mi vidis, ke la viro estas de meza kresko kaj larĝŝultra. Li havis malhelan vizaĝon kun severaj trajtoj kaj alta frunto; la okuloj kun la kuntiritaj brovoj montris koleran esprimon; li jam estis pasinta la unuan junecon, sed la mezan aĝon li ankoraŭ ne atingis; eble li estis tridek-kvinjara. Mi ne timis lin, nek montris retenitan timsenton. Se li estus bela heroaspekta juna viro, mi ne kuraĝus stari tie prezentante al li miajn nepetitajn servojn aŭ ĝeni lin per demandoj. Nur malofte mi vidis belaspektan junulon kaj ankoraŭ neniam mi parolis al iu. El teoria vidpunkto mi profunde honoris belecon, kuraĝon kaj ĉarmon, sed se mi vidis enkorpigitaj ĉiujn tiujn ecojn en unu viro, mi samtempe scius instinkte, ke li neniel povus senti simpation por mi kaj tuj mi evitus lin same kiel oni restas je sufiĉe granda distanco de la fajro aŭ de la fulmo aŭ io simila, kio estas hela sed ne vekas nian simpation.

    Se ĉi tiu fremdulo nur estus ridetinta al mi, aŭ parolinta al mi en amika maniero, kiam mi turnis min al li, se li ĝoje estus rifuzinta mian proponon por helpi al li, mi estus pluen irinta mian vojon kaj ne estus sentinta la inklinon ripeti mian demandon.

    Sed la malluma rigardo, la krudeco de la vojaĝanto igis min kvieta; mi sekve restis staranta, kie mi staris. Kiam li per gesto diris al mi, ke mi foriru, mi respondis:
” Mi ne povas pensi, ke mi lasu vin tiel sur ĉi tiu soleca vojo.

    Antaŭe mi devos vidi, ke vi estas kapabla supreniri vian ĉevalon.”
Li rigardis min, dum mi diris tion. Pli frue li preskaŭ ne estis rigardinta al la direkto, kie mi staris.

    ” Mi opinias, ke vi mem devus esti hejme,” li diris,” almenaŭ se vi loĝas en la ĉirkaŭaĵo. De kie vi venis ?”
” Mi loĝas tie malsupre de tiu monteto, kaj mi tute ne timas iri tute sola sur la vojo en la lunlumo. Kun plezuro mi iros pluen por vi al Hay, se vi deziros tion. Mi ja estas survoje por porti leteron al la poŝtejo.”
” Sekve vi loĝas tie — en tiu domo kun la denthavaj muroj ?”
li diris, fingre montrante Thornfield, grize prilumitan de la luno kaj klare konturiĝantan kontraŭ la arbaroj, kiuj tre kontrastis la ĉielon en la okcidento aspektanta kiel amaso da ombroj.

    ” Ĝuste tie, sinjoro.”
” Kies estas tiu domo ?”
” De sinjoro Rochester.”
” Ĉu vi konas sinjoron Rochester ?”
” Ne, mi neniam vidis lin.”
” Ĉu do li ne loĝas tie ?”
” Ne.”
” Ĉu vi povas diri al mi, kie li estas ?”
” Ne.”
” Vi kompreneble ne estas servistino en Thornfield, vi estas —”. Li eksilentis, liaj rigardoj glitis trans miajn vestojn, kiuj kiel kutime estis tre simplaj — nigra merinosa mantelo, nigra kastorĉapelo; neniu el ili estis sufiĉe bela por ĉambristino.

    Ŝajne li ne povis bone difini, kio mi estas — mi helpis al li.

    ” Mi estas la guvernistino.”
” Ha, la guvernistino !” li ripetis;” diable, pri tio mi tute forgesis ! La guvernistino !” Kaj refoje li atente rigardis miajn vestojn. Du minutojn poste li lasis la kradon; liaj vizaĝtrajtoj kuntiriĝis dolore, kiam li provis ekiri.

    ” Mi ne povas postuli, ke vi iru por venigi helpon,” li diris;” sed vi mem iomete povos helpi al mi, se vi volas.”
” Jes, sinjoro.”
” Ĉu vi havas pluvombrelon, kiun mi povus uzi kiel bastonon ?”
” Ne.”
” Nu, provu preni la kondukilojn de mia ĉevalo kaj konduku ĝin al mi. Vi do ne timas ?”
Estante sola mi ne kuraĝus tuŝi ĉevalon, sed lia peto obeigis min. Mi metis mian mufon sur la kradon kaj iris al la ĉevalo; mi klopodis kapti ĝian kondukilon, sed ĝi estis fajra besto kaj ne toleris, ke mi tuŝu ĝian kapon; ripete mi klopodis, sed vane kaj mi morte timis ĝiajn disbatantajn antaŭpiedojn.

    La vojaĝanto atendis kaj dum kelka tempo rigardis miajn klopodojn kaj fine ekridis.

    ” Mi vidas,” li diris,” ke la monto ne volas esti kondukata al Mohamedo; vi sekve povos fari nenion ol helpi Mohamedon iri al la monto; mi petas, venu ĉi tien.”
Mi iris al li.” Ne ofendiĝu,” li diris plue;” la neceseco devigas min fari vin utila al mi.” Li metis sian pezan manon sur mian ŝultron kaj apogante sin sur min li lamiris ĝis sia ĉevalo. Kiam li sukcesis preni la kondukilon, li tuj regis la ĉevalon kaj per unu eksalto sidis sur la selo kvankam la kuntiritaj trajtoj de lia vizaĝo klare montris, ke la deartikigita piedo tre doloris lin.

    ” Mi petas, donu al mi la vipon,” li diris.” Ĝi kuŝas tie sub la barilo.”’ Mi serĉis kaj trovis ĝin.

    ” Dankon; kaj nun rapidu al Hay kun via letero kaj revenu kiel eble plej baldaŭ.”
Ektuŝo per la spronhava kalkanumo iom ektimigis kaj eksaltigis la ĉevalon kaj poste ĝi forgalopis sekvata de la hundo kaj la trio malaperis ” kiel eriko forpelita de ventego sur la erikejo.”
Mi reprenis mian mufon kaj ekpromenis. La akcidento okazis kaj pasis. Ĝi estis akcidento, kiu ne estis grava nek romantika por mi; tamen ĝi kaŭzis ŝanĝon dum unu horo en mia monotona vivo. Oni bezonis mian helpon, oni petis pri ĝi, mi estis helpinta. Faris al mi plezuron, ke mi povis fari ion; kvankam ĝi estis tre malgrava, tamen ĝi estis io aktiva, ĉar la pasiva ekzistado jam tedis min. Krome la nekonata vizaĝo estis kvazaŭ nova pentraĵo, kiun mi pendigis inter la pentraĵaro de mia memoro, kaj ĝi estis tre malsimila al ĉiuj aliaj, kiuj tie jam pendis. Unue ĉar ĝi estis vizaĝo de viro, due ĉar ĝi estis malhela, forta kaj severa. Mi vidis ĝin ankoraŭ antaŭ mi, kiam mi alvenis en Hay kaj glitigis la leteron en la leterujon de la poŝtoficejo; tiun novan vizaĝon mi vidis dum mia tuta reiro hejmen, rapide malsuprenirante la monteton. Reveninte al la krado, mi haltis momenton, rigardis returne kaj aŭskultis, imagante, ke refoje tintadas sur la vojo la hufoj de ĉevalo, kaj ke eble duafoje mi vidos rajdanton, envolvitan en mantelo, sekvatan de Newfoundlanda hundo aspektanta kiel Gytrash. Antaŭ mi nur la kradon kaj salikon mi vidis, alte leviĝantaj en la lunlumo; mi aŭdis nur malfortan venteton, murmuranta inter la arboj de Thornfield, kuŝanta je mejla distanco; kaj rigardante malsupren en la direkto de la brueto, mi vidis, ke ĉe la antaŭaĵo de la kastelo en unu el la ĉambroj estis bruligita lampo. Ĝi rememorigis min pri tio, ke mi revenos malfrue kaj mi rapidis pluen.

    Kun malĝojo mi reiris al Thornfield, ĉar tuj post kiam mi transiris la sojlon, rekomenciĝos la monotona vivo; la malgranda ekscito kaŭzita de mia promenado tute malaperos, ĉar mi devis trairi la silentan vestiblon, supreniri la malluman ŝtuparon, reiri en mian ĉambron kaj poste renkonti la kvietan sinjorinon Fairfax en kies akompano mi devos pasigi la longan vintrovesperon, tio estis: mi denove devis kateni miajn kapablojn kaj elmeti ilin al monotona neniiganta ekzisto, kies grandajn profitojn de sendanĝereco kaj kies komfortaĵojn mi ne povis plu ŝati. Kiel utile estus al mi en tiu tempo esti ĵetata tien kaj reen meze de uragano de danĝera, malfacila vivo por trovi la sopiron al ripozo kaj paco, kiuj nun tiel premis min teren ! Jes, tiu uragano estus al mi same utila kiel longa promenado estus utila al viro, kiun tedis daŭre sidadi sur apogseĝo, kaj same natura estis ĉe mi la sopiro al movo kiel ĝi estus al li.

    Mi malrapidis ĉe la krado, poste sur la herbobedo; mi dum momento iris tien kaj reen sur la teraso. La fenestrokovrilo de la pordo estis fermita, mi ne povis rigardi en la ĉambron. Miaj okuloj kaj mia animo ŝajnis esti fortiritaj de tiu malĝoja domo — de la griza fantom-aspekta konstruaĵo, dividita en mallumajn kvazaŭ ĉelojn al la ĉielo etendiĝanta super mi kiel senmakula, sennuba, blua maro. La luno daŭrigis majeste sian iradon; estis kvazaŭ ĝia falĉilforma disko rigardis malsupren, kiam ĝi leviĝis al la zenito, lasante malproksime sub si la montetsuprojn, post kiuj ĝi estis suprenirinta. Kaj la tremetantaj steloj, daŭrigantaj sian iradon igis bati pli forte mian koron kaj rapidigis la sangon en miaj vejnoj, kiam mi suprenrigardis al ili. Malgravaj aferoj ofte revokas nin teren. La horloĝo en la koridoro batis kaj tio sufiĉis por revenigi min de la altaj sferoj. Mi deturnis min de la luno kaj de la steloj, malfermis flankpordon kaj eniris. La koridoro ne estis malluma kaj ne prilumita de alte pendanta bronza lampo; agrabla varmo regis ĉi tie kaj sur la plej malsupra parto de la kverka ŝtuparo. Flavruĝa lumo venis el la vasta manĝejo, kies duobla pordo estis malfermita kaj montris vivan fajron en la kameno, kiu belege prilumis la ruĝajn drapiraĵojn, la poluritajn meblojn kaj la marmoron de la kameno. La lumo de la fajro speguliĝis sur grupo staranta antaŭ ĝi; apenaŭ mi ekvidis tiun grupon, apenaŭ miajn orelojn trafis ĝojaj voĉoj, inter kiuj mi rekonis tiun de Adèle, jam la pordo refoje fermiĝis.

    Mi rapidis al la ĉambro de sinjorino Fairfax; ankaŭ tie brulis fajro, sed ne lumo. Sed mi ne vidis la sinjorinon. Anstataŭe mi trovis sur la kamentapiŝo tute solan, sidantan rekte, grave, grandan longharan blank-nigran hundon, kiu estis simila al Gytrash de la landvojo. Ĝi vere tiel similis ĝin, ke mi alproksimiĝis dirante:
” Piloto !”
La besto ekstaris, venis al mi kaj min ĉirkaŭflaris. Mi karesis la hundon, ĝi svingis la dikan voston, sed sentiĝis iom malagrable resti kun ĝi, krom tio mi ne sciis de kie ĝi venis. Mi sonorigis, ĉar mi deziris lumon kaj krome mi volis informiĝi pri tiu gasto. Leah eniris.

    ” De kie venis tiu hundo ?”
” Ĝi venis kun sia mastro.

    ” Kun kiu ?”
” Kun sinjoro Rochester, kiu ĵus alvenis.”
” Vere ! Kaj ĉu sinjorino Fairfax estas ĉe li ?”
” Jes. Kaj ankaŭ fraŭlino Adèle. Ili estas en la manĝejo kaj John ĵus foriris por venigi kirurgon; ĉar akcidento trafis nian mastron. Lia ĉevalo falis kaj li deartikigis sian maleolon.”
” Ĉu la ĉevalo falis sur la landvojo kondukanta de Hay ?”
” Jes, kiam li malsuprenrajdis la monteton, ĝi falis pro la glacio.”
” He, Leah, ĉu vi volas alporti al mi kandelon ? Mi petas pri ĝi.”
Leah alportis ĝin al mi; kiam ŝi eniris, sekvis ŝin sinjorino Fairfax, kiu ripetis la okazintaĵon. Ŝi diris plue, ke sinjoro Carter alvenis... kaj ke li estas jam ĉe sinjoro Rochester. Poste ŝi rapide eliris el la ĉambro por prizorgi la teon. Mi iris supren por demeti miajn ĉapelon kaj mantelon.

   

Ĉapitro XIII.

    Ŝajnis, ke sinjoro Rochester tiun vesperon enlitiĝis frue laŭ la ordono de la kirurgo kaj ke li ellitiĝis malfrue la sekvantan matenon. Veninte malsupren, li devis aranĝi kelkajn aferojn. Lia intendanto kaj kelkaj farmistoj estis venintaj por paroli kun li.

    Adèle kaj mi devis iom ordigi la librejon, kiu ĉiutage utilis kiel ricevejo de vizitantoj. Fajro estis ekbruligita en duaetaĝa ĉambro; tien mi portis niajn librojn kaj aranĝis ĝin kiel studejon. Dum la mateno mi rimarkis, ke Thornfield tute ŝanĝiĝis.

    La preĝejeca silento ne regis plu en ĝi, sed preskaŭ ĉiuhore oni aŭdis laŭtan frapadon sur la pordon aŭ la tintadon de la sonorilo, ofte sonis paŝoj en la vestiblo kaj aŭdiĝis voĉoj de fremduloj. Estis kvazaŭ rivereto el la ekstera mondo subite murmuris tra la domo. Thornfield nun havis mastron kaj tial ĝi pli plaĉis al mi.

    Tiun tagon estis malfacile instrui Adèlon, ŝi ne povis dediĉi sin al la studado. Multfoje ŝi kuris al la pordo kaj rigardis tra la ŝtupara balustrado por, se eble, ekvidi sinjoron Rochester.

    Tiam ŝi serĉis ĉiujn pretekstojn por iri malsupren; mi konjektis, ke ŝi volas iri en la librejon, kie ŝi ne havis aferojn. Kaj kiam mi iom ekkoleretis kaj ordonis al ŝi kviete sidi kaj studi, ŝi senhalte parolis pri sia ” ami, monsieur Edouard Fairfax de Rochester ”,— ĝis nun mi ankoraŭ ne aŭdis lian antaŭ-nomon — dum ŝi faris ĉiajn supozojn pri la donacoj alportitaj de li; ĉar ŝajnis, ke li la antaŭan vesperon aludis pri ili kaj ke lia el Millcote venonta pakaĵo entenas skatoleton kun interesa enhavo por ŝi.

    ” et cela doit signifier,” ŝi diris,” qu’il y aura là dedans un cadeau pour moi, et peut être pour vous aussi, mademoiselle. monsieur a parlé de vous: il m’a demandé le nom de ma gouvernante, et si elle n’était pas une petite personne, assez mince et un peu pâle. j’ai dit que oui: ĉar c’est vrai, n’est-ce pas, mademoiselle ?” 1 Mia lernantino kaj mi ordinare tagmanĝis en la familia ĉambro de sinjorino Fairfax. En la mateno fariĝis venta vetero, neĝadis kaj ni pasigis ĝin en la studejo. Kiam mallumiĝis, al Adèle estis permesite forigi la librojn kaj iri malsupren; ĉar mi konjektis pro la komenciĝanta silento malsupre kaj pro la ĉesado de la sonorilado ĉe la doma pordo, ke sinjoro Rochester fine estis sen okupoj. Restinte sola mi iris al la fenestro, sed ekstere mi povis vidi nenion; la krepusko kaj la neĝoflokoj faris ĉion malluma kaj kovris la arbetaĵon sur la herbejo. Mi suprenigis la kurtenon kaj sidiĝis ĉe la fajro.

    En la lumo de la karboj mi vidis vizion de la kastelo de Heidelberg ĉe la Rejno, sed sinjorino Fairfax eniris kaj ruinigis la fajran mozaikaĵon, kiun mi estis konstruinta kaj interrompis la malbonvenajn kaj malĝojigajn pensojn de mia soleco.

    ” Sinjoro Rochester deziras, ke vi kaj via lernantino venu al li por trinki teon hodiaŭ vespere,” ŝi diris.” Li estis tiel okupita la tutan tagon, ke li ne pli frue povis informiĝi pri vi !”
” Je kioma horo li trinkas teon ?” mi demandis.

   

   1 Kaj tio nepre signifas, ke ĝi enhavas donacon por mi, kaj eble ankaŭ por vi, fraŭlino. Sinjoro parolis pri vi; li informigis al mi pri la nomo de mia guvernistino, kaj ĉu si estas iomete maldika kaj paleta. Mi diris ke jes, ĉar tiel estas, ĉu ne vere, fraŭlino ?

    ” Je la sesa. Estante ĉi tie li kutime leviĝas frumatene. Mi konsilas al vi surmeti alian jupon, mi helpos al vi. Jen la kandelo.”
” Ĉu mi devos alivestiĝi ?”
” Jes, tion mi konsilas al vi. Vespere mi ankaŭ alivestiĝas, kiam sinjoro Rochester estas hejme.”
Ĉi tiu ceremonio ŝajnis al mi iom solena kaj pompa. Sed mi iris en mian ĉambron kaj kun helpo de sinjorino Fairfax mi demetis mian lanan nigran jupon kaj anstataŭe surmetis silkan, la plej bonan sed solan, kiun mi posedis ankoraŭ, krom hele-griza, kiu laŭ miaj Lowoodaj opinioj estis tro bela por surmeti escepte dum festaj ceremonioj.

    ” Mankas ankoraŭ broĉo,” diris sinjorino Fairfax. Mi posedis nur unu ornamaĵon el perloj, kiun fraŭlino Temple donacis al mi ĉe la adiaŭo. Tiun mi surmetis kaj poste ni malsupreniris. Mi ne kutimis esti ĉe fremduloj, tial mi trovis tre ĝena la fakton aperi tiel ceremonie antaŭ sinjoro Rochester. Mi lasis, ke sinjorino Fairfax eniru unua en la manĝejon, kaj sekvis ŝin kiel ombro. Trairante la portikon, kies kurteno estis tirita malsupren, mi eniris la najbaran belan salonon.

    Sur la tablo brulis du vakskandeloj kaj du sur la kamena breto. Piloto komforte kaj agrable kuŝis antaŭ la kamenfajro — Adèle surgenue staris apud ĝi. Duone kuŝantan sur kanapo kaj kun kuseno sub la piedo mi ekvidis sinjoron Rochester; li rigardis Adèlon kaj la hundon. La fajro prilumis lian tutan vizaĝon. Mi vidis, ke li estas la rajdinto kun liaj nigraj, karbo-nigraj brovoj, lia larĝa frunto, ŝajnanta ankoraŭ pli larĝa pro la horizontale kombitaj haroj. Mi rekonis lian karakterizan nazon, kiu estis pli rimarkinda ol bela pro la larĝaj nazaloj, indikantaj decidemon; mi rekonis la larĝajn buŝon, mentonon kaj submakzelon, kiuj sen ia dubo montris ion malafablan. Ĉar li nun ne portis surtuton, mi vidis, ke lia korpo laŭ larĝo harmonias kun lia vizaĝo. Mi kredas, ke oni povus nomi lin belaspekta laŭ atleta vidpunkto,— la brusto estis larĝa, la koksoj mallarĝaj, sed li estis nek gracia nek fleksebla.

    Sinjoro Rochester nepre vidis, ke sinjorino Fairfax kaj mi eniris, sed ŝajnis, ke li ne estas inklina atenti nin, ĉar li deturnis la vizaĝon, kiam ni proksimiĝis.

    ” Sinjoro, jen estas fraŭlino Eyre,” diris sinjorino Fairfax en sia kvieta maniero. Li sin klinis, kvankam liaj okuloj ne sin deturnis de la hundo kaj la infano.

    ” Fraŭlino Eyre, sidiĝu,” li diris, kaj la rigida saluto, la senpacienca kaj tamen grava parolmaniero ŝajnis indiki:” Kion tio povas tuŝi min, ĉu fraŭlino Eyre estas ĉi tie aŭ alie. Mi nun tute ne intencas paroli kun ŝi.”
Mi sidiĝis komforte. Ceremonia akcepto eble farus min konfuzita, ĉar mi ne povus respondi tian akcepton en ceremonia maniero; sed ĉi tiu iom kruda saluto ne devigis min esti afabla; kontraŭe mia deca kvieteco nun anstataŭis la afablajn manierojn. Krom tio la strangeco de la okazo estis pikanta. Mi scivolis, kiel li agos plue. Li agis kiel agus statuo, mi pensas. Li nek parolis nek sin movis. Ŝajne sinjorino Fairfax opiniis necese, ke unu el ni agu amike kaj parolu. En amika maniero kaj samtempe tre ordinare ŝi kompatis lin pro la multokupa tago kaj kiel ĝena estis al li tiu deartikigo. Kaj poste ŝi laŭdis liajn paciencon kaj persistemon en tio.

    ” Sinjorino, donu al mi iom da teo,” li nur respondis. Ŝi leviĝis rapide por sonorigi; kaj kiam la plado estis enportita, ŝi fervore aranĝis la tasetojn kaj la kuleretojn. Adèle kaj mi sidiĝis ĉe la tablo; sed sinjoro Rochester restis kuŝanta sur la kanapo.

    ” Ĉu vi volas doni al sinjoro Rochester lian taseton ?” diris al mi sinjorino Fairfax.” Adèle eble disverŝos la teon.”
Mi faris, kion ŝi deziris. Kiam li akceptis la taseton de mia mano, Adèle, opiniante la momenton konvena por peti ion je mia fervoro, ekkriis:
” n’est-ce pas, monsieur, qu’il y a un cadeau pour mademoiselle eyre dans votre petit coffre ? ” 1 ” Kiu parolis pri donaco ?” li demandis malafable.” Ĉu vi atendis donacon, fraŭlino Eyre ? Ĉu eble vi ŝatas donacojn ?”
kaj penetre li rigardis min per okuloj, kiuj brilis pro kolereto.

    ” Apenaŭ mi scias tion, sinjoro; en tiu rilato mi spertis nur malmulton. Sed ĝenerale oni rigardis ilin kiel io agrabla.”
” Ĝenerale oni rigardas ilin tiaj ! Sed kiel vi rigardas ilin ?”
” Mi bezonus kelkan tempon por dece respondi vian demandon, sinjoro; ĉiu donaco havas specialan signifon, ĉu ne vere ? kaj oni devas koni ĉiujn antaŭ ol eldiri sian opinion pri tio.”
” Fraŭlino Eyre, vi ne estas tiel simplanima kiel Adèle; ŝi laŭte kaj brue petas donacon tuj kiam ŝi ekvidas min; vi ĉirkaŭiras la petadon.”
” Ĉar mi malpli bone fidas miajn meritojn ol Adèle. Ŝi havas iujn rajtojn kiel konato kaj krome la rajton de la kutimo; ĉar ŝi diris, ke vi kutime donas al ŝi ludilojn; kaj rilate al mi tio igus min konfuzita, ĉar mi estas fremdulino kaj faris nenion por atendi iun rekompencon.”
” Ho, ne montru tian troigitan humilecon ! Mi iom ekzamenis Adèlon kaj rimarkis, ke vi faris vian eblon. Ŝi ne povas lerni rapide, nek havas talentojn, malgraŭ tio ŝi faris grandajn progresojn en mallonga tempo.”

   1 Ĉu ne vere, sinjoro, en via kofreto troviĝas donaco por fraŭlino Eyre ?

    ” Sinjoro, jen vi faris al mi donacon, mi vin dankas; instruistoj plej multe ŝatas la laŭdon pri la progresoj de siaj lernantoj.”
” Hm !” diris sinjoro Rochester kaj silentante li trinkis sian teon.

    ” Sidiĝu ĉe la fajro,” diris la mastro kiam la teilaro estis forigita kaj sinjorino Fairfax retiriĝis en angulon kun sia trikilaro. Adèle kondukis min per la mano ĉirkaŭ la salono por rigardi kun mi ĉiujn belajn librojn kaj ornamaĵojn, kiuj staris sur konsoloj kaj komodoj. Ni obeis kiel decis; Adèle volis sidiĝi sur miaj genuoj, sed al ŝi estis ordonate amuzi sin kun Piloto.

    ” Vi loĝis nun jam tri monatojn en mia domo ?”
” Jes, sinjoro.”
” Kaj vi venis el...?”
” El la lernejo de Lowood, en la — graflando.”
” Ho, el tiu filantropejo. Kiel longe vi estis tie ?”
” Ok jarojn.”
” Ok jarojn ! Vi nepre havas feran sanon. Mi pensis, ke la duono de tiu tempo ruinigus ĉiun sanon ! Mi jam miris pri tio, kiel vi akiris tiun vizaĝon, ne estas mirige, ke vi aspektas kiel iu de la alia mondo. Renkontante vin hieraŭ vespere mi subite pensis pri fabeloj, kaj estis demandonta, ĉu vi ensorĉis mian ĉevalon; ankoraŭ nun mi dubas pri tio. Kiuj estas viaj parencoj ?”
” Mi ne havas parencojn.”
” Eble neniam havis, mi pensas. Ĉu vi ne konis ilin ?”
” Ne.”
” Mi ne miras pri tio. Sekve vi atendis vian popolon tie sur tiu barilo ?”
” Kiun, sinjoro ?”
” La koboldojn; tiu lunvespero estus bonvena al ili. Ĉu mi ne rompis unu el iliaj sorĉocirkloj, ĉar vi metis tiun malbenitan glacion sur la vojon ?”
Mi kapneis.” Ĉiuj koboldoj eliris Anglujon jam antaŭ multaj jarcentoj,” mi diris same grave kiel li;” kaj nenie, eĉ ne sur la Hay-vojo aŭ sur la kamparo ĉirkaŭanta ĝin vi plu trovas iun el iliaj postsignoj. Mi kredas, ke la lunlumo neniam plu prilumos iliajn festojn nek somere nek en la tempo de la rikolto.”
Sinjorino Fairfax estis foriginta sian trikilaron kun suprentiritaj brovoj, ŝi ŝajne miris pri nia stranga interparolo.

    ” Sed,” diris plue sinjoro Rochester,” se vi ne havas plu gepatrojn, sendube vi havas aliajn parencojn, onklojn aŭ onklinojn ?”
” Neniun, kiom mi scias.”
” Kaj via hejmo ?”
” Hejmon mi ne havas.”
” Kie loĝas viaj fratoj kaj fratinoj ?”
” Tiujn mi ne havas.”
” Per kies rekomendoj vi venis ĉi tien ?”
” Mi metis anoncon kaj sinjorino Fairfax respondis ĝin.”
” Jes,” diris tiu bona sinjorino, kiu nun komprenis nian temon;” kaj ankoraŭ ĉiutage mi dankas la providencon pro la elekto, kiun mi faris. Fraŭlino Eyre estis al mi netaksebla kunulino, kaj al Adèle ŝi estis amika, zorgoplena instruistino.”
” Ne penu atesti pri ŝi,” rediris sinjoro Rochester;” laŭdadoj ne influas je mi; mi juĝos mem. Ŝi komencis per faligo de mia ĉevalo.”
” Sed... sinjoro !” diris sinjorino Fairfax.

    ” Jes, al ŝi mi dankas la deartikigon de mia piedo.” La vidvino mire rigardis nin.

    ” Ĉu vi neniam loĝis en urbo, fraŭlino Eyre ?”
” Ne, sinjoro.”
” Ĉu vi vidis multajn homojn ?”
” Neniun krom la lernantoj kaj instruistinoj de Lowood; kaj nun mi vidis nur la loĝantojn de Thornfield.”
” Ĉu vi legis multe ?”
” Nur la librojn, kiuj okaze trafis en miajn manojn kaj ili ne estis multaj nek elektitaj.”
” Vi vivis kiel monaĥino; sendube vi estas bone dresita pri religiaj formalaĵoj. Brocklehurst, la direktoro de Lowood, kiel mi aŭdis, estas ja predikisto ?”
” Jes, sinjoro.”
” Kaj ĉiuj tiuj knabinoj tre certe adoris lin, kiel monaĥinejo plena je monaĥinoj adoras sian ĉefinon.”
” Ho, ne !”
” Vi estas tre senfervora ! Imagu do novicinon, kiu ne preĝas al sia pastro ! Tio sonas kiel blasfemo.”
” Mi abomenis sinjoron Brocklehurst; kaj en tiu rilato mi ne estis sola; li estas kruda viro; afektema kaj enmiksiĝema; li igis fortranĉi niajn harojn; kaj pro ŝparemo li aĉetis por ni kudrilojn preskaŭ neuzeblajn.”
” Tio estis falsa ŝparemo,” rimarkis sinjorino Fairfax, kiu fine bone komprenis la temon de nia interparolado.

    ” Kaj kio estis la komenco kaj la fino de liaj krimoj ?” demandis sinjoro Rochester.

    ” Multaj el ni mortis pro malsato, kiam li prizorgis la nutraĵojn, antaŭ ol estis nomita komisiono; kaj li enuigis nin per longaj prelegoj unu fojon ĉiusemajne, kaj vespere per prelegoj el libroj, kiujn li mem elektis; ili temis pri subita morto kaj teruraj punoj; tial ni timis enlitiĝi.”
” Kiun aĝon vi havis kiam vi iris al Lowood ?”
” Dekjara mi estis.”
” Kaj vi restis tie ok jarojn; sekve vi estas nun dekokjara ?”
Mi jese kapklinis.

    ” Vi vidas, necese estas kalkuli; sen tio mi preskaŭ ne divenus vian aĝon. Estas malfacila tasko fiksi tion, se la trajtoj kaj la vizaĝo tiel ŝanĝiĝas kiel je vi. Kaj kion vi lernis en Lowood ?

    Ĉu vi scias ludi pianon ?”
” Iomete.”
” Kompreneble, jen la konstanta respondo. Iru al la librejo — mi intencas diri: bonvolu — pardonu al mi miajn ordonojn; mi kutimas diri ’ faru tion ’ kaj oni obeas; mi ne povas ŝanĝi mian kutimon pro nova samhejmano. Do, iru la librejon; kunportu kandelon; lasu la pordon malfermita, sidiĝu antaŭ la piano kaj ludu iom.”
” Sufiĉe !” li ekkriis post kelkaj momentoj.” Vi ludas ’ iomete ’, mi vidas, kiel ĉiu angla pensionulino; eble iom pli bone ol kelkaj, sed ne bone.”
Mi fermis la pianon kaj reiris en la salonon. Sinjoro Rochester diris plue:” Adèle montris al mi hodiaŭ matene kelkajn skizojn desegnitajn de vi, kiel ŝi diris; mi ne scias, ĉu vi mem faris ilin, eble vin helpis desegna instruisto ?”
” Ho, tute ne !” mi ekkriis.

    ” Jen, tio instigas ŝian fierecon. Nu, iru kaj revenu kun paperujo, se vi estas certa pri la originaleco de la enhavo; sed ne certigu tion, se vi ne estas certa pri tio; mi ne amas fuŝaĵojn.”
” Tial mi diros nenion; vi mem juĝu, sinjoro.

    Mi portis la paperujon el la librejo.

    ” Ŝovu la tablon pli proksimen —” li diris, kaj mi ŝovis ĝin al lia kanapo. Adèle kaj sinjorino Fairfax proksimiĝis por rigardi la desegnaĵojn.

    ” Ne interpuŝiĝu tiel,” diris sinjoro Rochester,” prenu la desegnaĵojn el mia mano, kiam mi rigardis ilin, sed ne tiel proksimigu viajn vizaĝojn al mia.”
Li tre akurate kaj atente rigardis ĉiun skizon kaj ĉiun pentraĵon. Tri el ili li metis flanken; la aliajn li formetis post kiam li estis ekzameninta ilin.

    ” Iru kun tiuj al la alia tablo, sinjorino Fairfax,” li diris,” kaj rigardu ilin kun Adèle; kaj vi ( li rigardis min ) residiĝu kaj respondu al tio, kion mi demandos. Mi vidas, ke tiuj estas faritaj de la sama mano. Ĉu per via mano ?”
” Jes.”
” Kaj kiel vi trovis la tempon fari ilin ? Ili postulis multan tempon kaj multan pripensadon.”
” Mi faris ilin en du ferioj, kiujn mi pasigis en Lowood, kaj kiam mi ne havis aliajn okupojn.”
” De kie vi ricevis la ekzemplojn ?”
” El mia kapo.”
” El tiu kapo staranta sur viaj ŝultroj ?

    ” Jes, sinjoro.”
” Ĉu ĝi enhavas pluan provizaĵon de tiu speco ?”
” Certe, kaj ankoraŭ pli belajn, mi esperas.”
Li sternis antaŭ si la desegnaĵojn kaj rigardis ilin denove unu post alia.

    Dum li tiel sin okupas, leganto, mi rakontos al vi, kion ili montris, sed antaŭe mi devas diri, ke ili ne estis io eksterordinara. La temoj tamen vive naskiĝis en mia animo. Kiam mi rigardis ilin per mia animokulo, antaŭ ol mi penis korpigi ilin, ili estis trafantaj; sed mia mano malsuperis mian animon, kaj ĉiu estiĝis nur pala rebrilo de tio, kion mi imagis.

    La bildoj estis akvareloj. La unua prezentis malaltajn plumbkolorajn nubojn super sovaĝa maro; la tuta perspektivo estis malhela same kiel la antaŭaĵo, aŭ pli bone dirite la plej proksimaj ondoj. Unu sola lumstrio montris duone subakviĝintan maston, sur kiu sidis albatroso, granda, malhela birdo kun ŝaŭmkovritaj flugiloj; en sia beko ĝi tenis oran braceleton inkrustitan per juveloj, kiujn mi estis nuanciginta per la plej brilaj koloroj de mia paletro. Sub la masto kun la birdo estis videbla en la verda akvo la kadavro de droninto; oni vidis nur klare unu blankan brakon, de kiu estis fornaĝinta la braceleto.

    La dua pentraĵo havis kiel antaŭaĵon nur la malklaran pinton de monteto kun kelkaj herbotrunketoj kaj folioj, moviĝantaj pro la vento, Transe kaj supre etendiĝis la aero, mallume blua kiel dum krepusko; kontraŭ la ĉielo konturiĝis la busto de virina figuro per kiel eble plej dolĉaj kaj nebulaj nuancoj. Sur la malhela frunto troviĝis stelo; la aliaj vizaĝtrajtoj estis nebulkovritaj; la okuloj lumis mallume kaj sovaĝe, la haroj pendis libere kun malhelaj ombroj, kvazaŭ peza nubo en uragano, la kolon prilumis la pala lunlumo.

    La tria montris pinton de glaci-monto, kiu traboris la nordpolusan vintroĉielon. Arego da polusaj lumradioj leviĝis per densaj vicoj laŭ la horizonto. Dum tiuj radioj estis puŝitaj en la perspektivon, sin levis en la antaŭaĵo kapo — grandega kapo, sin klinanta al la glacimonto por ripozi sur ĝi. Du maldikaj manoj, interplektitaj ĉirkaŭ la frunto, tenis nigran vualon antaŭ la suba parto de la vizaĝo, tiel ke restis videbla la frunto, palega kiel marmoro, kun grandaj fikse rigardantaj okuloj, kiuj montris neniun esprimon krom tiu de malespero. Super la tempioj, inter la faldoj de nigra turbano, malklara pri formo kiel nubo, lumis blanke flamanta ringo, inkrustita per pli flavaj lum-nuancetoj. Tiu pala ringo estis la simbolo de reĝa krono, kaj la figuro, al kiu ĝi servis kiel ornamo, estis ” la figuro sen figuro.”
” Ĉu vi estis feliĉa, kiam vi faris tiujn desegnaĵojn ?” fine demandis sinjoro Rochester.

    ” Mi estis profundiĝinta en la laboron, sinjoro; kaj, jes, mi estis feliĉa. Pentrante ilin mi sentis unu el la plej grandaj plezuroj, kiujn mi iam konis.”
” Per tio vi diras nur malmulton; laŭ via diro vi spertis nur malmultajn plezurojn, sed mi pensas, ke vi vivis en speco de artistsonĝujo, kiam vi elpensis tiujn strangajn nuancojn. Ĉu vi laboris longe super ili, ĉiun tagon,?”
” Mi havis nenion alian por fari, ĉar mi havis libertempon kaj mi dediĉis min al ĝi de mateno ĝis tagmezo, kaj de tagmezo ĝis vespero; estis en la mezo de la somero kaj tial mi povis labori seninterrompe.”
” Kaj ĉu kontentigis vin la rezulto de viaj fervoraj klopodoj ?”
” Tute ne. La diferenco inter mia imago kaj mia laboro turmentis min; mi ne kapablis efektivigi tiun imagon.”
” Ne tute. Vi atingis la ombron de via imago; sed verŝajne ne pli multe. Al vi mankis sufiĉa artistlerteco kaj scio por efektivigi vian imagon, malgraŭ tio la pentraĵoj estas rimarkindaj kiel laboro de knabino de lernejo. Sed la imagoj estas fantomaj. Tiujn okulojn de la vespera astro vi nepre vidis en sonĝo, Kiel vi povis fari ilin tiel helaj, tamen tute ne brilantaj ?

    Ĉar la planedo super ĝi malfortigas iliajn radiojn. Kaj kion signifas tiu grava profundaĵo ? Kaj kiu instruis al vi pentri la venton ? En tiu ĉielo blovas forta vento same kiel sur tiu monteta pinto. Kie vi vidis Latmoson ? Ĉar tio estas Latmos. Nu — forprenu nun la desegnaĵojn.”
Apenaŭ mi kunligis la rubandojn de la paperujo, kiam li subite diris, rigardante sian horloĝon:
” Estas jam la naŭa horo: kiel venis en vian kapon la penso konsenti al Adèle ankoraŭ ne enlitiĝi; konduku ŝin tuj en ŝian dormejon.”
Adèle kisis lin, antaŭ ol eliri el la salono. Li toleris tiun kareson sen pli multa ĝuo ol Piloto estus tolerinta, eble kun pli malmulta.

    ” Kaj nun mi deziras al vi ĉiuj bonan nokton,” li diris kun mangesto al la pordo por montri, ke nia ĉeestado komencis tedi lin kaj ke ni foriru. Sinjorino Fairfax kunmetis sian trikilaron kaj mi prenis mian paperujon; ni klinsalutis, ricevis malvarman saluton kaj retiriĝis.

    ” Vi diris, ke sinjoro Rochester ne estis tre eksterordinara, sinjorino Fairfax,” mi rimarkis al ŝi, kiam mi estis kun ŝi en ŝia ĉambro post kiam mi estis enlitiginta Adèlon.

    ” Nu, ĉu mi estis malprava ?”
” Certe, li estas ŝanĝiĝema kaj krudeta.”
” Tia li estas; al fremduloj li ŝajnas esti tia, sed mi jam kutimiĝis al liaj manieroj kaj ne plu pensas pri tio, krome, se li havas strangan humoron ni estu iom indulgaj.”
” Kial ?”
” Unue ĉar tia estas lia karaktero, kaj neniu povas ŝanĝi sian karakteron; due li certe havas malagrablajn pensojn, kiuj turmentas lin kaj kiuj estas la kaŭzo, ke li perdas sian ekvilibron.”
” Kiajn malagrablajn pensojn ?”
” Pro familiaj kontraŭaĵoj, ekzemple.”
” Sed, li ne havas familion.”
” Ne havas plu, sed li havis parencojn. Li perdis sian pli maljunan fraton antaŭ malmultaj jaroj.”
” Lian pli aĝanfraton ?”
” Jes. Ĉi tiu sinjoro Rochester ne posedas ankoraŭ longe ĉi tiun bienon — nur naŭ jarojn.”
” Naŭ jaroj estas longa tempo. Ĉu li tiel amis sian fraton, ke ankoraŭ nun li estas nekonsolebla pro la perdo ?”
” Eble ne. Sed mi kredas, ke estis miskomprenoj inter ili.

    Sinjoro Rouland Rochester ne estis justa al sinjoro Edward — kaj eble li malfavoretigis kontraŭ li sian patron. La maljuna sinjoro tre ŝatis, ke la familia bieno restu kune. Li ne volis dispartigi la posedaĵon, sed ankaŭ li volis, ke sinjoro Edward fariĝu riĉa, por ke li vivu laŭ sia rango; kaj baldaŭ post lia plenaĝeco okazis aferoj ne tre justaj kaj kiuj naskis multan malfeliĉon. La maljuna sinjoro Rochester kaj sinjoro Rouland kune metis sinjoron Edward en malfacilan situacion, kiel li nomas tion, por ke li riĉiĝu; sed neniam mi eksciis, kio estis tiu situacio; tamen lia karaktero ne povis kontraŭbatali la ĉagrenon, kiun li spertis pro tio. Li ne estas pardonema. Li vivas en malamikeco kun siaj parencoj kaj multajn jarojn rondvagadas en la mondo. Mi ne kredas, ke li pasigis en Thornfield du sinsekvantajn semajnojn post la morto de sia frato, kiu ne postlasis testamenton kaj ne estas mirige, ke li evitas la gepatran domon.”
” Kial li evitas ĝin ?”
” Eble li trovas ĝin malĝojiga.”
Tio estis elturniĝa respondo — mi dezirus pli klaran; sed sinjorino Fairfax ne volis, aŭ ne povis doni pli klaran respondon pri la deveno kaj la speco de la ĉagrenoj de sinjoro Rochester. Ŝi certigis, ke ĉio tio estas al ŝi mistera, kaj ke ŝi nur konjektis, kion ŝi scias. Estis klare, ke ŝi ne volis pli detale paroli kun mi pri tio kaj mi eksilentis.

   

Ĉapitro XIV.

    Dum multaj sinsekvantaj tagoj mi preskaŭ ne vidis sinjoron Rochester; matene li ŝajnis esti okupita kaj tagmeze sinjoroj venis el Millcote kaj kelkfoje ili restis por tagmanĝi kun li. Kiam lia piedo estis sufiĉe resaniĝinta, ke li povis rajdi, li ofte eliris ĉevale; verŝajne por fari revizitojn, ĉar preskaŭ ĉiufoje li revenis malfrue vespere.

    En tiu tempo li venigis al si Adèlon nur malofte; kaj mia tuta konatiĝo kun li konsistis en tio, ke mi kelkfoje renkontis lin en la koridoro, aŭ sur la ŝtuparo aŭ en la galerio; kaj ĉe tiuj okazoj li pasis min jen kun rapida saluto jen kun afabla rideto kaj klinsaluto. Liaj malsamaj humorstatoj ne ĝenis min, ĉar mi vidis, ke ili ne celis min, sed devenis de kaŭzoj sendependaj de mia persono.

    Unu fojon, kiam liaj vizitantoj tagmanĝis ĉe li, li alportigis mian paperujon, sendube por ke mi montru la enhavon; la sinjoroj foriris frue al kunveno en Millcote, kiel diris al mi sinjorino Fairfax; sed ĉar tiun vesperon la vetero estis pluveta kaj malagrabla, sinjoro Rochester ne akompanis ilin. Mallonge post ilia foriro li sonorigis kaj ordonis, ke Adèle kaj mi venu malsupren al li. Mi brosis la harojn de Adèle kaj kiam mi estis certa pri tio, ke mi mem estas vestita laŭ la ordinara kvakera modo neriproĉebla, tio estas: rigida, modesta kaj orda — eĉ la harligoj, kiuj neeble povis interplektiĝi — ni malsupreniris. Adèle estis tre scivolema, ĉu ŝia kofreto fine alvenis, ĉar pro eraro ĝi ankoraŭ ne estis alveninta. Ŝi ĝojis; jen sur la tablo staris kartona skatolo kiam ni eniris la manĝosalonon. Tuj ŝi rekonis ĝin.

    ” Ma boîte ! Ma boîte !” 1 ŝi ekkriis kurante al ĝi.

    ” Jes — fine alvenis via ” boîte ”; kunprenu ĝin en angulon, ho vera parizanino kaj amuzu vin malpakante ĝin,” diris sinjoro Rochester per peza, iom sarkasma voĉo, venanta el la profundo de grandega brakseĝo apud la fajro.” Kaj atentu,” li diris plue,” ke vi ne tedu min pro la specialaĵoj dum la malpakado, per tio, kiel ĉio aspektas aŭ per tio, kion ĝi enhavas; ĉio okazu silente, tiens-toi tranquille, enfant; comprends-tu ?” 2 Adèle preskaŭ ne bezonis tiun averton; ŝi estis irinta al la kanapo kaj jam malligis la ŝnuron de la kovrilo de sia trezoro. Forpreninte la kovrilon kaj levinte ĉiajn arĝentaspektajn paperaĵojn ŝi ekkriis:
” oh ciel ! que c’est beau !” 3 kaj ekdronis en ravan rigardadon.

    ” Ĉu fraŭlino Eyre estas ĉi tie ?” demandis sinjoro Rochester leviĝante sur sia seĝo, por rigardi la pordon, ĉe kiu mi staris.

    ” Ho, bone, venu pli proksimen kaj sidiĝu ĉi tie !” Li starigis seĝon apud la sia.

    ” Mi ne amas la babilaĵon de infanoj,” li diris plue,” ĉar kiel needziĝinta viro, neniu kara rememoro ligas min al tio. Estus al mi netolereble pasigi la tutan vesperon kun tia infano. Ne metu la seĝon pli malproksimen, fraŭlino Eyre, sidiĝu, kie mi lokis la seĝon, nome se plaĉas al vi. La diablo prenu tiujn ĝentilaĵojn, mi konstante forgesas pri ili. Ankaŭ mi ne amas simplanimajn maljunajn virinojn. Mi devas tamen atenti mian, ne estus bone malatenti ŝin, ŝi estas Fairfax-animo, almenaŭ ŝi estis la edzino de unu Fairfax, kaj sango ne silentas, kiel diras la proverbo.”

   1 Mia skatolo ! Mia skatolo !

    2 Estu trankvila kaj senbrua infano, ĉu vi komprenas ?

    3 Ho ĉielo ! Kiel bela ĝi estas !

    Li sonorigis por venigi sinjorinon Fairfax, kiu baldaŭ aperis kun sia trikaĵo.

    ” Bonan vesperon, sinjorino; mi venigis vin pro filantropia celo; mi malpermesis al Adèle paroli kun mi pri siaj donacoj; kaj ŝi estas plena de entuziasmo pri ili; bonvolu aŭskulti kaj pridemandi ŝin; per tio vi plenumos unu el la plej grandaj filantropaĵoj.”
Tuj kiam Adèle ekvidis sinjorinon Fairfax, ŝi vokis ŝin al la kanapo kaj plenigis ŝian antaŭtukon per ludiloj el porcelano, vakso kaj eburo ĉerpitaj el ŝia kesteto, eligante ĉiajn ĝojkrietojn en kripligita angla lingvo.

    ” Plenuminte tiagrade mian rolon kiel gastiganto, por ke mi ebligu al miaj gastoj sin amuzi reciproke, mi povas zorgi pri miaj propraj amuzoj,” diris sinjoro Rochester.” Fraŭlino Eyre, ŝovu ankoraŭ pli proksimen ĉi tien vian seĝon; vi sidas ankoraŭ tro malproksime; mi ne ŝatas ŝanĝi la oportunan pozon en ĉi tiu seĝo kaj sen tio mi ne povas vidi vin.”
Mi faris laŭ lia deziro kvankam multe pli volonte mi restus sidanta en la ombro; sed sinjoro Rochester havis tian imponan voĉon, kiam li ion ordonis, ke kompreneble mi tuj obeis lin.

    Kiel mi jam diris, ni sidis en la manĝosalono; la kandelabro, kies kandeloj estis ekbruligitaj antaŭ la manĝo, plenigis la salonon per festa lumo; la kamena fajro estis ruĝa kaj brila; la purpuraj kurtenoj pendis riĉe kaj peze antaŭ la alta fenestro kaj la ankoraŭ pli alta portiko; ĉie regis silento, kaj estis nur aŭdata la subpremita babilado de Adèle ( ŝi ne kuraĝis paroli laŭtvoĉe ) kaj kiam ŝi eksilentis, oni aŭdis la tintadon de la pluveroj sur la fenestrojn.

    Dum sinjoro Rochester estis tiel sidanta sur sia seĝo el damasko, li aspektis alie ol antaŭe, ne tiel severa kaj malgaja.

    Ĉirkaŭ lia buŝo ludis rideto; liaj okuloj brilis; mi ne scias, ĉu la vino kaŭzis tion, sed mi kredas tion verŝajna. Lia humoro estis postmanĝa, pli libera, pli indulga, ankaŭ al si mem, ĉar matene li aspektis pli krudeta. Lia forta kapo kuŝis sur la remburita seĝdorso kaj la fajrolumo ludis sur liaj akraj vizaĝtrajtoj kaj speguliĝis en liaj grandaj malhelaj okuloj, ĉar grandajn malhelajn okulojn li havis kun ŝanĝiĝema brilo, kaj belegaj ili estis, ne rigardante milde, sed malgraŭ tio montrante sentemon.

    Dum kelkaj minutoj li rigardis en la fajron kaj tiam mi rigardis lin; subite li sin turnis; niaj okuloj renkontis iuj la aliajn.” Vi rigardis kaj ekzamenis min, fraŭlino Eyre,” li diris,” ĉu vi trovas min belaspekta ?”
Se mi estus pripensinta tiun demandon, mi estus respondinta ĝin per ia neklara ĝentilaĵo; sed antaŭ ol pripensi la demandon, mi respondis:
” Ne, sinjoro.”
” Vere ?— Nu, vi aspektas iom eksterordinare,” li diris.” Vi aspektas kiel virineto stranga, kvieta, grava kaj simpla, sidante tie kun plektitaj manoj kaj kun mallevitaj okuloj ( esceptinte kiam vi penetre min rigardas, kiel vi faras nun ); kaj kiam oni demandas ion al vi, aŭ faras rimarkon, kiun vi devas respondi, ĉar tiam vi malkaŝe respondas, se ne subite mallonge tamen sufiĉe krudete. Kion vi intencas per tio ?”
” Sinjoro, mi malkaŝe diris mian opinion. Mi petas pardonon. Mi devus respondi, ke ne estas facile doni respondon nepripensitan al demando pri ies eksteraĵo; ekzemple: ke la opinioj estas malsamaj; ke beleco ne estas io grava, aŭ ion similan.”
” Ne, ion tian vi ne devus respondi. Ĉu beleco ne estas grava, vi diras ? Kaj jen, pretekstante plibonigi la antaŭan ofendon per flataĵo kaj karesaĵo por kvietigi min, vi en ruza maniero puŝas tranĉileton en mian nukon ! Sed diru plue, kian malbonon vi vidas sur mi ? Mi kredas, ke ĉiuj miaj korpomembroj kaj ĉiuj miaj vizaĝtrajtoj estas kiel de ĉiu alia viro.

    ” Sinjoro Rochester, konsentu al mi, ke mi reprenu mian unuan respondon. Mi ne intencis ion malagrablan. Mi nur faris malsaĝan eraron.”
” Ĝuste; mi samopinias kaj vi devos esti respondeca. Juĝu min. Ĉu ekzemple mia frunto ne estas laŭ via plaĉo ?”
Li ŝovis flanken la nigrajn, densajn harojn, kuŝantajn sur lia frunto kaj montris al mi sian larĝan frunton, malantaŭ kiu povus sin kaŝi multaj cerboj, sed samtempe li montris la lokon, kie devus sin trovi la signo de bonvoleco kaj amikeco.

    ” Nu, fraŭlino, ĉu mi estas malsaĝulo ?”
” Tute ne, sinjoro. Eble vi trovus min malĝentila, se mi demandus vin, ĉu vi estas filantropo ?”
” Jen ! Denove la tranĉileto min tuŝas dum ŝi faras, kvazaŭ ŝi karesas mian kapon. Kaj tio okazas, ĉar mi diris, ke mi ne ŝatas la societon de maljunaj virinoj ( mi diru tion mallaŭte !) kaj de infanoj. Ĝenerale mi ne estas filantropo; sed konsciencon mi havas;” kaj li montris la tuberojn, kiuj kiel oni pretendas, pruvas ĝian ĉeestadon, kaj kiuj, feliĉe por li, estis sufiĉe grandaj; ili eĉ plilarĝigis la supran parton de lia frunto.

    ” Krome, mi montris iam grandan sentemon de koro. Havante vian nunan aĝon mi estis vere sufiĉe sentema; mi kompatis la premitojn kaj malfeliĉulojn; sed la sorto strange jetis min tien kaj reen de post tiu tempo. Ĝi eĉ knedis min per siaj manoj kaj mi kredas, ke mi nun povas diri, ke mi estas malmola kiel kaŭĉuka pilko; meze de tiu brilo estas nur malgranda sentebla punkto, kaj en unu aŭ du nevideblaj lokoj ĝi estas penetrebla. Ĉu tio donas al mi ankoraŭ iomete da espero ?

    ” Espero al kio, sinjoro ?”
” Al mia ŝanĝiĝo de kaŭĉuko en karnon kaj sangon ?”
” Tre certe li trinkis tro multe da vino,” mi pensis, kaj mi ne sciis, kion mi devus respondi al tiu stranga demando. Kiel mi povus scii, ĉu li estis kapabla je retransformiĝo ?

    ” Vi rigardas min tute konfuzite, fraŭlino Eyre; kaj kvankam vi estas tiel malmulte beleta kiel mi estas bela, tiu konfuzita vizaĝo bonege taŭgas por vi, krome ĝi estas utila al mi, ĉar ĝi deflankigas tiujn akrajn okulojn de mia vizaĝo kaj igas ilin atenti la lanajn florojn de la kamentapiŝo. Sekve restu konfuzita, juna virino; hodiaŭ vespere mi sentas min inklina al hejmeco kaj al konversacio.”
Dirinte tion, li ekstaris kaj brake sin klinis kontraŭ la marmora kamenbreto. En tiu pozo mi tre klare vidis liajn vizaĝon kaj figuron; same kiel la eksterordinare larĝan bruston, kiu preskaŭ estis proporcia al la longo de liaj korpomembroj. Mi estas konvinkita, ke plej multaj homoj trovus lin malbela; tamen tiom da senkonscia fiereco estis en lia pozo; tiom da facileco en liaj movoj; tia provo de indiferenteco pri lia eksteraĵo; tia fiera konscio pri la potenco de aliaj ecoj, veraj aŭ okazaj, kiuj anstataŭis la personajn belecojn, ke oni rigardante lin, en neevitebla maniero dividis tiun indiferentecon, kaj eĉ blinde kredis tiun fidon.

    ” Mi estas hodiaŭ vespere inklina al hejmeco kaj konversacio,” li rediris;” kaj tial mi venigis vin. La fajro kaj la kandelabro kaj eĉ Piloto estis nesufiĉa societo, ĉar neniu povas paroli. Adèle estas unu gradon pli bona, tamen ankoraŭ profunde sub la postulita nivelo; sinjorino Fairfax tutsame, sed se vi volas, vi povus kontentigi min. La unuan vesperon, kiam mi petis vin malsupreniri, mi ne povis kompreni vin. Tial mi preskaŭ tute forgesis pri vi. Aliaj pensoj forpuŝis vin el mia kapo; sed hodiaŭ vespere mi volas esti kvieta, kaj forpeli ĉion malagrablan kaj refoje pensi pri kio estas bona. Plaĉus al mi esplori, pridemandi vin, sekve parolu.”
Anstataŭ paroli mi ridetis; sed tiu rideto ne montris submetiĝon nek ĝentilecon.

    ” Parolu do,” li diris insiste.

    ” Pri kio do, sinjoro ?”
” Pri kio ajn vi deziras. Pri la temo de la interparolo kaj pri la maniero trakti ĝin, decidu mem, jam elektu.”
Mi sekve sidiĝis kaj diris nenion:” Se li atendas, ke mi parolos, nur por interparoli kaj por esplori min, li spertos, ke li direktis sin al malĝusta persono,” mi pensis.

    ” Ĉu vi mutiĝis, fraŭlino Eyre ?”
Mi silentis. Li iom sin klinis super min kaj ŝajnis, ke li per unu rapida ekrigardo volis penetri en la plej profundan lokon de mia animo.

    ” Ĉu obstina ?” li demandis,” kaj ofendita ? Nu, tion mi meritis. Mi faris mian demandon en malsaĝa, preskaŭ senhonta maniero. Mi petas vian pardonon, fraŭlino Eyre. La fakto estas nome, ke mi ne deziras konduti al vi kiel al subulo. Tio estas — li korektis sin mem — mi postulas nur la superecon, kiu ekzistas per la dudek jara diferenco pri nia aĝo kaj superecon devenantan el centjara sperto. Tion mi rajtas postuli, et j’y tiens 1 kiel dirus Adèle, kaj pro tiu supereco kaj nur pro ĝi sole mi dezirus, ke vi bonvolus iom paroli kun mi por distri miajn pensojn, kiuj fariĝis tute galaj pro cerbumado pri unu sola afero; kaj difektitaj kiel rustinta najlo.”
Li kompleziĝis klarigi sian deziron; ĝi preskaŭ estis senkulpiga, mi ne estis malsentema por la honoro, kiun li faris al mi, sed tion mi ne volis montri.

    ” Tre volonte mi volus distri vin, sinjoro, se mi povus; sed malfacile mi povas ekparoli pri iu temo, ne sciante kio interesas vin. Faru al mi demandojn, kaj mi penos respondi ilin.”
” Unue, permesu al mi, ke mi rajtas esti iom abrupta kaj ordona; eble kelkfoje tre postulema, pro la kaŭzoj, kiujn mi ĵus citis; nome, ke mi estas sufiĉe aĝa por esti via patro kaj ke mi trabatis min tra ĉiuj spertoj inter homoj de ĉiuj nacioj kaj ke mi vagadis tra duono de nia terglobo, dum vi pasigis vian vivon kviete inter unu sola aro da homoj en unu sama domo.”
” Faru kiel plaĉos al vi, sinjoro.”
” Tio ne estas respondo; aŭ pli bone dirite, tio estas koleriga respondo, ĉar ĝi estas evita. Donu pli klaran respondon.”
” Mi ne kredas, sinjoro, ke vi havas la rajton ordoni al mi, ĉar vi estas pli aga ol mi, aŭ ĉar vi vidis pli multon de la mondo ol mi; via rajto al supereco dependas nur de la uzo, kiun vi faris de viaj tempo kaj sperto.”
” Hm ! Bone dirite ! Sed mi ne pravigos vin pri tio, ĉar tio ne utilos al mi, ĉar mi uzis nur malmulte, eble nur malbone tiujn du avantaĝojn... Sekve, metante flanken tiun superecon, vi sendube de tempo al tempo sekvos miajn ordonojn ne estante ofendita de la ordona tono ?”
1 kaj al tio mi tenas min

    Mi ridetis, pensante: sinjoro Rochester estas certe tre rimarkinda — li ŝajnas tute forgesi pri tio, ke li pagas al mi tridek funtojn sterlingajn jare por ricevotaj ordonoj.

    ” Tiu rideto pruvas jam multon,” li diris, tuj rimarkante tiun subitan esprimon,” sed mi volonte aŭdus ĝin.”
” Mi pensis pri tio, sinjoro, ke tre malmultaj mastroj penus demandi, ĉu iliaj pagataj subuloj povus senti ofendon pro iliaj ordonoj.”
” Pagataj subuloj !? Kion, ĉu vi estas mia pagata subulo ? Ho jes, mi ne pensis pri la salajro ! Nu, do, ĉu vi volas permesi al mi, pro tiu mona kaŭzo, esti iom postulema ?”
” Ne sinjoro, ne pro tiu kaŭzo. Sed, ĉar vi forgesis pri ĝi kaj ĉar vi ne estas indiferenta pri tio, ĉu subulo en via dependeco estas feliĉa aŭ malfeliĉa, mi tutkore konsentas.”
” Ĉu vi ankaŭ konsentas, ke mi liberigu min de amaso da konvenciaj formoj kaj esprimoj, ne pensante, ke tio okazas pro malĝentileco ?”
” Mi estas certa pri tio, sinjoro, ke neniam mi konsideros senĝenatecon kiel arogantecon. La unuan mi tre ŝatas, la lastan ne tolerus libere naskiĝinto, eĉ ne salajrita.”
” Sensencaĵo ! La plej multaj libere naskiĝintoj toleras ĉion, kion ajn, por salajro; sekve juĝu pri vi mem kaj ne parolu pri ĝeneralaĵoj pri kiuj vi scias tute nenion. Sed image mi premas vian manon pro via respondo, kvankam tiu respondo ne estis trafa, kaj same pro la maniero en kiu vi ĝin diris kaj pro la enhavo de via diraĵo; la maniero estis honesta kaj sincera; oni ne renkontas ĝin ofte; kontraŭe; afekto aŭ malvarmeco, aŭ malsaĝa, kruda miskompreno de la intenco estas la ordinara rekompenco de sincereco. El tri mil nespertaj guvernistinoj ne tri estus respondintaj kiel vi ĵus faris. Sed ne pensu, ke mi volas flati vin. Se vi estas skulptita el alia ligno ol la plej multaj, tio ne estas merito, sed nur laboro de la naturo. Krom tio, eble mi faras tro rapidan konsekvencon. Ĉar kiel mi povas scii, ĉu vi estas pli bona ol aliaj. Estas ja eble, ke vi havas netolereblajn malvirtetojn, kiuj ne kompensas viajn bonajn ecojn.”
” Eble ankaŭ vi havas ilin,” mi pensis.

    Niaj okuloj renkontis unu la aliajn, kiam tiu penso naskiĝis en mia kapo; li ŝajnis legi mian penson en miaj okuloj kaj respondis ĝin kvazaŭ mi estus dirinta ĝin voĉe.

    ” Jes, jes ! Vi pravas,” li diris,” mi mem havas multajn malvirtetojn; tion mi bone scias, kaj mi ne intencas kaŝi ilin, estu certa pri tio. Dio scias, ke mi ne rajtas severe juĝi aliajn personojn. Mi ne forgesu, ke mi havas post mi aron da faroj, kiujn mi povus apliki al mi mem, kvankam mi malaprobas ilin en sarkasma maniero ĉe miaj proksimuloj. Estante dudekiomjara, mi ĵetis min sur malbonan vojon, aŭ pli ĝuste dirite ( ĉar kiel aliaj pekuloj, mi volonte ŝovas la duonon de mia ŝuldo sur malfavorajn cirkonstancojn ) mi estis ĵetata sur ĝin kaj neniam mi povis returni min sur la bonan vojon. Sed mi povus esti tute alia persono, ol mi nun estas; mi same bone povus esti kiel vi — eĉ pli saĝa — jes, preskaŭ same senmakula. Mi envias vian anim-pacon, vian puran konsciencon, vian puran memoron, ĉar memoro sen makulo nepre estas granda trezoro, ĉu ne vere ?— ĝi estas neelĉerpebla fonto de rava freŝeco, ĉu ne vere ?”
” Kiel estis via memoro, kiam vi estis dekokjara, sinjoro ?”
” Ĝi estis bona, klara kaj sana: neniu kota rivero ŝanĝis ĝin ankoraŭ en fetorantan lagetaĉon. Kiam mi estis dekokjarulo, mi estis kiel vi — en ĉiuj rilatoj. La naturo destinis, ke mi fariĝu bona viro, fraŭlino Eyre, kaj vi vidas, ke mi ne fariĝis tia.

    Eble vi diros, ke vi ne rimarkis tion. Almenaŭ mi flatas min, ke mi legas tion en viaj okuloj ( sed estu singarda pri tio, kion vi esprimas per tiu organo, ĉar mi tre facile legas la lingvon de la okuloj ). Sed kredu kaj fidu miajn vortojn — mi ne estas fripono, ne pensu tion — tian famon rilate al tiu malboneco ne aljuĝu al mi; sed mi vere kredas, ke mi, pli multe per la cirkonstancoj ol per mia karaktero, estas nur kutima pekulo, sperta pri ĉiuj ordinaraj mizeraj distraĵoj, per kiuj ĉiuj riĉuloj kaj diboĉuloj pasigas sian tempon. Ĉu vi miras, ke mi konfesas tion ? Sciu do, ke ofte dum via estonta vivo vi estos la nevola fidato de la sekretoj de viaj konatoj. La homoj instinkte sentos, same kiel mi sentis tion, ke via koro ne instigas vin rakonti pri vi mem, sed ke pli multe ĝi igos vin aŭskulti dum aliaj parolas pri si mem; kaj ankaŭ ili sentos, ke vi ne aŭskultos kun malica malestimo pri ilia maldiskreteco, kio estas malpli konsola kaj kontentiga, ĉar ĝi estas tiel malmulte trudema pri siaj demonstracioj.”
” Kiel vi scias tion ?— ĉu vi povas diveni ĉion tion, sinjoro ?”
” Ho, tion mi scias certe; tial senhezite mi parolas plue, kvazaŭ mi enskribus miajn pensojn en taglibro. Vi eble diros, ke mi devus levi min super la cirkonstancojn. Kaj tion mi devus; sed kiel vi vidas, mi ne faris tion. Kiam la sorto estis al mi maljusta, mi ne estis sufiĉe saĝa kaj restis kvieta. Mi estis indiferenta pri tio, kion mi faris; kaj tiam mi degeneris. Kaj se la unua veninta malsaĝulo kaŭzis al mi abomenon pro liaj diboĉaĵoj, mi eĉ ne povis flati min, ke mi estas pli bona ol li. Mi devas konfesi, ke li kaj mi staris samnivele. Mi dezirus resti pli firma — tion Dio scias ! Se iam vin regas la tento, fraŭlino Eyre, tiam vin ne retenu la pento, kiu certe venos. Pento estas la veneno de la vivo.”
” Mi foje aŭdis, sinjoro, ke ĝi estas ties kuracilo.”
” Ĝi ne estas kuracilo. Eble pliboniĝoj estas ties kuracilo; kaj mi povus plibonigi min — por tio mi havas la forton — se — sed kial pensi pri tio, estante piede kaj mane ligita kaj malbenita kaj teren premita sub ŝarĝo ? Kaj ĉar al mi estas nerevokeble malpermesata la feliĉo, mi havas la rajton ĝui la vivon kiel eble plej multe. Kaj tion mi volas, malgraŭ ĉio.”
” Per tio vi degeneros pli kaj pli multe, sinjoro.”
” Tio estas ebla. Sed kial mi ne akceptu, se al mi estos prezentata dolĉa ĝuo ? Kaj mi povas ĝui ĝin, same kiel la abelo kolektas la mielon sur la erikejo.”
” Kiel amara ĝi estos, sinjoro.”
” Kiel vi scias tion ?— Vi neniam spertis tion. Kiel terure grave vi rigardas min; kaj pri tiu afero vi scias same malmulte kiel ĉi tiu kameo ( dirante tion li prenis unu de la kamenbreto ).

    ’ Vi ne rajtas prediki al mi, ho novulo. Vi eĉ ne iris tra la pordego de la vivo, kaj vi scias absolute nenion pri ĝiaj sekretoj ’.”
” Mi nur memorigas vin pri viaj propraj vortoj, sinjoro. Vi diris, ke eraroj trenas post si penton, kaj la penton vi nomis la veneno de la vivo.”
” Sed kiu parolis pri eraroj ? Mi malfacile povas akcepti, ke la ideo, moviĝanta en mia cerbo, estis eraro. Pli multe mi kredas, ke ĝi estas inspiraĵo kaj ne eraro. Ĝi estas tre agrabla kaj kvietiga. Jen ĝi denove alvenas ! Ĝi ne estas malica spirito, tion mi certigas al vi; kaj se ĝi estus io tia, tiam ĝi transformiĝis en anĝelon de la lumo. Mi opinias, ke mi devas allasi tian belan gaston, se ĝi petas la eniron en mian koron.,”
” Ne fidu ĝin, sinjoro; ĝi ne estas vera anĝelo.”
” Sed, refoje mi demandas, kiel vi scias tion ? Per kiu instinkto vi kapablas diferencigi falintan anĝelon de senfunda abismo de sendito de la trono de la Eternulo, alivorte kiel vi kapablas diferencigi kondukanton de deloganto ?”
” Mi juĝis nur laŭ la esprimo de via vizaĝo, sinjoro; ĝi esprimis malkvieton, kiam vi diris, ke la ideo revenas en vi. Klare mi sentas, ke ĝi kaŭzos al vi novan mizeron, se vi aŭskultos ĝin.”
” Tute ne — ĝi alportas la plej ĉarman sciigon de la mondo.

    Krome ne ekzistas gardisto de mia konscienco. Sekve ne maltrankviliĝu. Eniru kara vaganto.” Tion li diris kvazaŭ al aperaĵo, kiu estis videbla nur al li; poste krucante la duone etenditajn brakojn sur la brusto, li faris kvazaŭ li ĉirkaŭbrakas nevideblan estaĵon.

    ” Nu,” li diris plue, refoje turnante sin al mi,” mi ricevis la pilgrimanton — alivestitan diaĵon, mi vere ĝin kredas. Ĝi faris al mi jam multan bonon. Mia koro similis ostarejon; de nun ĝi estos sanktejo.”
” Por diri al vi la veron, sinjoro, mi tute ne komprenas, pri kio vi parolas. Mi ne povas plu sekvi la temon, ĉar ĝi superas mian komprenon. Mi nur scias, ke vi diris, ke vi ne estas tiel bona, kiel vi dezirus esti, kaj ke vi bedaŭras vian neperfektecon. Nur tion mi povas kompreni. Vi diris, ke via makulita rememoro estas konstanta turmentado. Ŝajnas al mi, ke se vi farus vian eblon, vi post kelka tempo povus esti, kion vi dezirus; kaj ke, se vi rekomencus de la komenco kun forta volo plibonigi viajn proprajn pensojn, ke vi post unu jaro estus kolektinta novan kaj senmakulan trezoron de rememoroj, kiujn vi povus rigardi kun plezuro.”
” Tre ĝuste pensite kaj tre ĝuste dirite, fraŭlino Eyre, kaj en ĉi tiu momento mi jam estas pavimanta la inferon.”
” Kion vi volas diri per tio, sinjoro ?”
” Mi nutrus ĉiajn bonajn intencojn, kiujn mi kredas ne nur daŭraj, sed ankaŭ malmolaj kiel ŝtonoj. Miaj agoj kaj faroj estiĝos nepre tute aliaj ol la ĝisnunaj.”
” Kaj, ĉu ankaŭ pli bonaj ?”
” Ankaŭ pli bonaj — tiom pli bonaj, kiel oro estas pli pura ol malpura skorio. Vi ŝajnas dubi pri mi, mi ne dubas pri mi eĉ minuton. Mi nun scias, kion mi volas, kaj mi konas la kaŭzojn; kaj tiumomente mi submetas min al leĝo, tiel neŝanĝebla, kiel la leĝoj de la Medoj kaj Persoj, kaj mi certigas vin, ke mia volo kaj la kaŭzo de mia volo estas ambaŭ bonaj.”
” Ili ne povas esti bonaj, sinjoro, se vi bezonas novan leĝon por atesti ilin.”
” Malgraŭ tio ili estas tiaj, eĉ se nova leĝo estus necesa.

    Eksterordinaraj cirkonstancoj postulas eksterordinarajn regulojn kaj leĝojn.”
” Tiu tezo ŝajnas al mi danĝera, sinjoro, ĉar oni tuj povas vidi, ke oni povas uzi ilin malbone.”
” Ho, elokventa saĝulino ! tiel estas: sed mi ĵuras je miaj hejmaj dioj, ke mi ne uzos ilin malbone,”
” Vi estas nur homo kaj erarebla.”
” Certe; same kiel vi — kion poste ?”
” La erarebla homo ne proprigu al si potencon, kiu povas nur esti konfidata al la dia kaj perfekta estaĵo.”
” Kian potencon ?”
” Tiun, kiu deklaras bona ĉiun strangan kaj nesankciigitan agon.”
” Bona,— jen la ĝusta vorto. Vi diris ĝin.”
” Sekve ĝi estu bona,” mi diris, leviĝante, ĉar mi opiniis, ke estas senutile daŭrigi interparolon, kies temon mi tute ne komprenis, kaj ĉar mi sentis, ke mi ne povas penetri en la karakteron de mia mastro, almenaŭ ankoraŭ ne; kaj ĉar mi havis la malkvieton kaj la konscion pri necerteco, devenanta de la certeco, ke mi estas nescianta.

    ” Kien vi nun iras ?”
” Mi iras por konduki Adèlon al ŝia lito, jam pasis la kutima horo, en kiu ŝi enlitiĝas.”
” Vi timas min, ĉar mi parolas kiel Sfinkso.”
” Viaj vortoj estas enigmaj, sinjoro. Sed kvankam mi komprenas ilin nur malbone, mi tamen ne timas vin.”
” Vi tamen timas — via memestimo timas fari mallertaĵon.”
” Jes, tiurilate mi iom timas — mi ne volonte diras sensencaĵon.”
” Se vi dirus ĝin, vi farus tion tiel grave kaj kviete, ke mi rigardus ĝin tre sagaca. Ĉu vi neniam ridas, fraŭlino Eyre ? Ne penu respondi tiun demandon — mi vidas, ke vi ridas malofte; sed vi povas ridi tre ĝoje. Kredu al mi, via karaktero ne estas tiel rigida, same kiel mia karaktero ne estas malbona. La disciplino de Lowood ankoraŭ iom premas vin, kaj tial vi subpremas viajn trajtojn, mallaŭtigas vian voĉon kaj ne tiel movas viajn korpomembrojn, kiel vi farus sub aliaj cirkonstancoj; kaj en ĉeesto de edzo kaj frato — aŭ patro aŭ mastro aŭ kiu ajn — vi estas tro timema por rideti tre ĝoje, por paroli malkaŝe aŭ esti tro vigla pri viaj movoj; sed post kelka tempo vi sendube lernos esti natura en mia ĉeesto, ĉar estas neeble al vi esti konvencia; kaj tiam viaj rigardoj kaj movoj estiĝos pli viglaj kaj ŝanĝiĝemaj ol ili nun kuraĝas esti. De tempo al tempo mi jam ekvidis kvazaŭ la ekrigardon de stranga birdo tra la densaj kradoj de kaĝo; en tiu kaĝo sidas viva, senripoza, energia malliberulo; se ĝi estus libera, ĝi flugpendus alte en la blua ĉielo. Ĉu nepre vi volas foriri ?”
” La naŭa horo jam batis.”
” Tio ne gravas — atendu ankoraŭ momenteton. Adèle ne estas ankoraŭ preta enlitiĝi. Mia ĉi tiea loko, fraŭlino Eyre, dum mi sidas kun la dorso turnita al la fajro kaj la vizaĝo turnita al la salono, kapabligas min ĉion bone rigardi. Dum mi estis parolanta kun vi, mi de tempo al tempo ekzamenis Adèlon ( mi havas kaŭzojn, ekzameni kaj rigardi ŝin kun intereso speciala — kaŭzojn, kiujn mi eble — ne, kiujn mi certe komunikos al vi poste ); antaŭ malpli ol dek minutoj ŝi prenis el sia ”
boîte ” jupeton el silko; ŝia vizaĝo radiis pro ravego dum ŝi malfaldis ĝin; la koketeco jam nestiĝis en ŝia sango kaj miksiĝis kun ŝia tuta korpo.” Il faut que je l’essaie !”( Mi devas provi ĝin !) ŝi ekkriis.” Et a l’instant même !”( Kaj eĉ tuj !) kaj ŝi kuregis el la salono; en ĉi tiu momento, estu certa pri tio, ŝi estas jam ĉe Sophie, kie ŝi submetiĝos al transformado de vestoj. Post kelkaj minutoj ŝi revenos kaj mi scias jam anticipe, kion mi vidos — la miniaturon de Céline Varens, kiel ŝi kutime aperis sur la sceno ĉe la prezentado de — sed mi nun ne parolu pri tio. Intertempe mi antaŭscias, ke miaj plej delikataj sentoj estas ricevontaj bategon. Mi antaŭsentas tion; restu por vidi ĉu mia antaŭdiro veriĝos.”
Baldaŭ ni aŭdis la piedeton de Adèle en la koridoro. Ŝi eniris ĝuste kiel ŝia adoptinto estis antaŭdirinta. Jupo rozkolora el atlaso, tre mallonga kaj borderita kiel eble plej larĝe, anstataŭis la brunan jupeton, kiun ŝi portis antaŭ kelkaj minutoj; ŝiajn krurojn vestis ŝtrumpoj el silko kaj ŝiaj piedoj portis blankajn sandalojn el atlaso, sur sia frunto ŝi havis girlandon el rozoburĝonoj.

    ” est-ce que ma robe va bien ? ” ( ĉu mia jupo vestas min bone ? ) ŝi ekkriis kurante al ni. ” et mes souliers ? et mes bas ? ” ( kaj miaj ŝuoj kaj miaj ŝtrumpoj ?)” tenez, je crois que je vais danser !”( atendu, mi dancos ) kaj etendante sian jupeton, ŝi faris kelkajn paŝojn tra la salono — ĝis ŝi venis al sinjoro Rochester. Poste ŝi turnis sin rapide antaŭ li sur unu piedo kaj falis antaŭ li sur unu genuo, ekkriante:
” monsieur, je vous remercie mille fois de votre bonté ”( Sinjoro, mi dankas vin milfoje pro via boneco ); poste levante sin, ŝi diris plue:” c’est comme cela que maman faisait, n’est-ce pas, monsieur ?”( Tion faris mia patrino, ĉu ne vere, sinjoro ?)” Ĝuste !” li respondis.” Kaj, comme cela ( tiel ) ŝi tiris mian anglan oron el miaj britaj poŝoj. Ankaŭ mi estis verda, fraŭlino Eyre jes, herbe verda. Ne unu pli verda printempa nuanco ol tiu, kiu nun aspektigas vin freŝa, faris min freŝaspekta antaŭ multaj jaroj. Mia printempo pasis, sed ĝi postlasis al mi tiun francan floreton, de kiu mi sub kelkaj animagordoj, volontege estus senigita. Ĉar mi ne estimas la radikon, el kiu ĝi ekfloris, spertante ke ĝi povis esti nutrata nur per orpolvo, mi amas nur duone la floron, kiun ĝi kreskigis, precipe kiam ŝi aspektas tiel arte kiel nun. Mi konservas kaj edukas ĝin laŭ la rom-katolika ideo, nome por per unu bona ago ekstermi kvanton da grandaj aŭ malgrandaj pekoj. Ĉion tion mi klarigos al vi alian fojon. Bonan nokton.”

Ĉapitro XV.

    Sinjoro Rochester klarigis ĉion en pli malfrua okazo.

    Estis en iu posttagmezo, kiam li okaze renkontis min kaj Adelon en la ĝardeno. Dum ŝi ludis kun Piloto kaj sia rakeda pilko, li invitis min fari kun li malgrandan promenon en la fago-aleo, de kie ni povis vidi ŝin.

    Li rakontis al mi, ke ŝi estas filino de franca dancistino, Céline Varens, por kiu li iam sentis, kiel li diris ” une grande passion ”( grandan pasion ). Kaj Céline estis ŝajniginta respondi tiun pasion per sama varmega amo. Li rigardis sin kiel ŝian idolon malgraŭ sia malbeleco; li diris, ke li kredis, ke ŝi preferis lian ” taille d’athlete ”( atletan talion ) al la elegantecon de Apolono de Belvedere.

    ” Kaj, fraŭlino Eyre, tiel min karesis tiu prefero, kiun tiu gaŭla nimfo montris al sia brita gnomo, ke mi instalis ŝin en hotelo, donante al ŝi tutan aron da servistoj, veturilaron, hindajn ŝalojn, diamantojn, puntaĵon kaj tiel plu. Mallonge dirite, mi komencis la proceson ruinigi min en la ordinara maniero, kiel ĉiu unue veninta malsaĝulo. Ŝajnis, ke mi eĉ ne posedis tiom da originaleco, por trovi novan vojon al honto kaj pereo, sed kun malsaĝa akurateco sekvis la malnovan postsignon ne deflankiĝante unu colon de la eluzita vojo. Kiel mi meritis, trafis min la sorto de ĉiuj aliaj malspertuloj. Unu vesperon, kiam Céline ne atendis min, mi okaze venis por viziti ŝin kaj ne trovis ŝin hejme; sed ĉar la vetero estis varmega, kaj min tedis la vagado en Parizo, mi sidiĝis en ŝia buduaro, feliĉa, ke mi povis enspiri la aeron, kiun ŝi ĵus sanktigis per sia ĉeesto. Ne,— mi troas; neniam mi kredis, ke ŝi havas sanktigan virton; estis pli vere tre dolĉa odoro, kiun ŝi estis postlasinta, odoro de ambro kaj mosko, kiu tute ne memorigas pri sankteco. Mi estis sufokiĝonta pro la odoro de potfloroj kaj esencoj disŝprucigitaj, kiam ĝustatempe min ektrafis la penso malfermi la fenestron kaj suriri la balkonon. La luno hele lumis same kiel la gaslumo, kaj la aero estis silenta kaj hela.

    Sur la balkono staris unu aŭ du seĝoj; mi sidiĝis, prenis cigaron el la ujo — mi ankaŭ nun prenos unu, se vi permesas.”
Sekvis paŭzo, kiun li uzis por preni kaj ekbruligi cigaron.

    Proksimiginte ĝin al siaj lipoj kaj elspirinte la havanan bonodoran fumon en la malvarman frostan sensunan aeron, li diris plue:
” En tiuj tagoj mi eĉ amis bombonojn, fraŭlino Eyre, kaj mi kraketis — pardonu al mi la vorton — mi kraketis alterne ĉokoladkonfitaĵon kaj fumis mian cigaron, rigardis la veturilojn, kiuj ruliĝis laŭ la eminentaj stratoj de la najbara operejo, kiam mi ekvidis elegantan veturilon fermitan kaj tiratan de elegantaj anglaj ĉevaloj. En la hela gaslumo mi tuj rekonis la ” voiture ”, kiun mi estis donacinta al Céline. Ŝi revenis; kompreneble mia koro forte batis pro malpacienco kontraŭ la fera krado, sur kiu mi apogis min. Kiel mi atendis, la veturilo ekhaltis antaŭ la domo de la hotelo; mia flamo — tio estas la vera nomo por enamiĝinto je dancistino — malsupreniris. Kvankam ŝi estis envolvita en mantelo — superflua ŝarĝo en tia varma junia vespero — mi tuj rekonis ŝin pere de ŝiaj malgrandaj piedoj, elstarantaj el sub la bordo de ŝia vesto, kiam ŝi saltis trans la veturilŝtupon. Mi estis fleksonta min super la balkono por murmuri ” mon ange ”( mia anĝelo ) je tono aŭdebla nur al la orelo de la amo, kiam post ŝi ankoraŭ alia figuro saltis el la veturilo. Ankaŭ tiu estis volvita en mantelo; sed ĝi estis spronhava kalkanumo, kiu tintis sur la stratŝtonoj, kapo kovrita per nigra ĉapelo, kiu malaperis sub la arkaĵiĝintan porte-cochère ( enirejo ) de la hotelo.

    ” Ĉu ne vere, fraŭlino Eyre, vi neniam spertis, kio estas ĵaluzo ? Kompreneble. Tion mi ja ne bezonas demandi, ĉar vi ja neniam konis la amon. Ambaŭ tiujn sentojn vi nur povos lerni de la sperto; via animo dormas ankoraŭ; la bato, kiu vekos ilin, devas ankoraŭ trafi vin. Vi kredas, ke la tuta vivo forfluos laŭ trankvila rivereto, laŭ kiu via juneco ĝis nun fluadis. Kun fermitaj okuloj kaj surdaj oreloj vi lasas vin konduki antaŭen, vi ne vidas la ŝtonegojn, kiuj sin kaŝas en la tuja proksimeco sub la supraĵo; vi ne aŭdas, kiel la ondoj obstine batas kontraŭ la rokoj. Sed mi diras al vi — kaj atentu mian vorton — iun tagon vi alvenos al la ŝtonega mallarĝejo de la kanalo, kie la tuta vivorivero dissolviĝas en akvoturniĝon, bruon kaj ŝaŭmon; vi dispeciĝos en atomojn — aŭ granda ondo vin levos kaj kondukos vin en kvietan riveron — kiel okazis al mi.

    ” Mi amas ĉi tiun tagon, mi amas ĉi tiun plumbokoloran ĉielon; mi amas ĉi tiun kvietecon kaj silenton, ĉi tiun glaciiĝon de la mondo en ĉi tiu frosto. Mi amas Thornfield; ĝian antikve respektindan aspekton; ĝian izolecon, ĝian malnovan kornikan rifuĝejon kaj ĝiajn dornarbojn; ĝian grizan fasadon; la longajn vicojn da mallumaj fenestroj, en kiuj speguliĝas tiu metalkolora ĉielo ! Tamen, kiel longe mi abomenis la nuran penson pri ĉi tiu loko; kiel longe mi abomenis ĝin kiel pestinfektitan domon ! Kiel mi abomenas ankoraŭ nun —”
Li grincigis la dentojn kaj eksilentis; li haltis kaj piedbatis la malmole frostitan teron. Ŝajnis, ke malamita ekpenso lin subite kaptis kaj tenis, kaj ke li ne estas kapabla fari unu paŝon antaŭen.

    Ni estis surirontaj la aleon, kiam li haltis en tiu maniero; la kastelo kuŝis antaŭ ni. Kiam li levis la okulojn al tiuj murdentoj, li ĵetis al ili tian rigardon, kian mi neniam antaŭe nek poste vidis. Doloro, honto,— kolero, malpacienco, naŭzo, abomeno ŝajnis en tiu momento interbatali en la grandaj okuloj, super kiuj arkiĝis la ebone-nigraj brovoj. Sovaĝa estis la lukto pro la supereco; sed subite estiĝis nova sento kaj ĝi triumfis: ĝi estis io malmola kaj cinika, obstinega kaj decidita; ĝi mildigis lian pasion kaj ŝtonigis lian vizaĝon; li diris plue:
” Dum la momento, kiam mi silentis, fraŭlino Eyre, mi finbatalis iun aferon kontraŭ mia sorto. Jen ĝi staris, ĉe tiu betularbo — ĝi estis sorĉistino, simila al tiu, kiu al Makbeto aperis sur la erikejo de Fores. Ŝi demandis al mi levante la fingron:’ Ĉu vi amas Thornfield ?’ kaj poste ŝi priskribis devizon en la aero, kurantan kiel fajraj hieroglifoj laŭlonge de la tuta fronto de la kastelo kaj eĉ inter la fenestroj de la unua kaj de la dua etaĝo:’ Amu ĝin se vi povas ! Amu ĝin, se vi havas la kuraĝon ĝin ami !’”
’ Mi volas ami ĝin !’ mi diris.’ Mi havas la kuraĝon ami ĝin,’ kaj mi flustre aldiris:’ mi plenumos mian vorton; mi ruinigos ĉiun kontraŭaĵon, kiu sin lokas sur la vojon de la feliĉo kaj de la pliboniĝo — jes de la pliboniĝo; mi volas esti pli bona homo, ol mi estis, ol mi estas — kiel la leviatano de Hiobo rompis la lancon, la ĵetlancon kaj la harpunon; kontraŭaĵoj, kiujn aliaj homoj rigardas kiel ŝtalaj kaj feraj, estos al mi nenio alia ol pajleroj kaj putriĝinta ligno.’ Jen kuris renkonte al li Adèle kun sia ludilo.” Iru for !” li kriis kolere,” ne proksimiĝu, infano, aŭ iru hejmen al Sophie !”
Poste, kiam li promenis pluen senvorte, mi kuraĝis rememorigi al li lian interrompitan rakonton:
” Kaj vi foriris de la balkono, sinjoro, kiam fraŭlino Varens venis hejmen ?” mi demandis.

    Mi preskaŭ atendis riproĉon pro tiu neĝustatempa demando; sed la inverso okazis, li vekiĝis el sia malluma cerbumado, rigardis min kaj la malgaja ombro ŝajnis forgliti de lia vizaĝo.

    ” Ho, mi forgesis pri Céline ! Nu, mi daŭrigu tiun temon; kiam mi vidis eniri mian sorĉistinon en mian ĉambron kun tiu kavaliro, estis al mi, kvazaŭ mi ekaŭdis sibladon, kaj verdokula serpento de la ĵaluzo grimpis supren kun nekalkuleblaj turnadoj laŭlonge de la lunprilumita balkono, ĝi rampis en mian veston kaj trovis en du minutoj la vojon al la interno de mia koro ! Strange !”
Refoje li eksilentis.

    ” Strange, ke mi devas elekti vin kiel konfidenculinon de ĉiuj tiuj aferoj, juna fraŭlino, kaj ankoraŭ pli strange estas, ke vi aŭskultas min tiel kviete, kvazaŭ estus la plej natura kaj la plej ordinara afero de la mondo, ke viro rakontas al delikata nesperta knabino la historion pri sia amatino, pri dancistino !

    Sed tiu lasta strangaĵo estas klarigata de la unua, kiel mi jam unu fojon montris. Vi, kun via seriozeco, viaj pripensemo kaj singardemo, vi estas kreita esti la konservistino de sekretoj.

    Krom tio mi scias, kia estas la animo, kiun mi metis en interrilaton de la mia; mi scias, ke ĝi estas tia, ke ĝi ne estas sentema pri infekto; ĝi estas tia, ĝi estas eksterordinara animo !

    Feliĉe mi ne intencas difekti ĝin; kaj eĉ se mi intencus tion, mi ne kapablus difekti ĝin. Ju pli ni parolos unu kun alia, des pli bone; ĉar kvankam mi ne povos velkigi vian animon, vi havas la kapablon fuŝigi mian !” Post tiu deturniĝo li diris plue:
” Mi restis sur la balkono. Mi pensis:’ Sen dubo ili eniros en ŝian buduaron, mi preparos embuskon.’ Mi ŝovis mian manon tra la malfermita fenestro, tiris antaŭ ĝin la kurtenon, sed faris malgrandan faldon en ĝi tra kiu mi povis rigardi internen; poste mi fermis la fenestron lasante sufiĉe larĝan interspacon por ke mi povu aŭskulti la flustradon de geamantoj; tion farinte, mi ŝteliris reen al mia seĝo, kaj apenaŭ mi eksidis sur ĝi, la paro eniris. Mi rigardis tra la faldo. La ĉambristino de Céline eniris, ekbruligis lampon, metis ĝin sur la tablon kaj foriris. Tiamaniere mi klare povis vidi la paron. Ambaŭ formetis la mantelon, kaj jen ili staris, Varens, brilanta de juveloj kaj atlaso — miaj donacoj kompreneble — kaj tie staris ŝia akompananto en la uniformo de oficiro.

    Mi rekonis en li junan diboĉan vicgrafon — sencerban, malvirtan junulon, kiun kelkfoje mi estis renkontinta en societo, kaj kiun mi neniam kredis ekmalami, ĉar mi tro malestimis lin. Kiam mi ekvidis lin, rompiĝis tuj la pikilo de la serpento’ĵaluzo ’, ĉar en la sama tempo mia amo al Céline falis sub la frostopunkton. Ne penindis batali pro virino, kiu povas perfidi min pro tia rivalo; ŝi meritis nenion alian ol malestimon, sed ŝi meritis pli malmulte ol mi, kiu lasis trompi min de ŝi.

    ” Ili komencis interparoli; ilia interparolo kvietigis min tute:
ĝi estis frivola, egoista, senkora kaj sensenca kaj pli multe povis enuigi aŭskultanton ol kolerigi lin. Mia nomkarto kuŝis sur la tablo; kiam ili ekvidis ĝin, ili diskutis pri mi. Neniu el ili estis sufiĉe sprita por ridindigi mian nomon; sed ili ofendis min tiel krude kaj malnoble, kiel ebligis ilia seninteligenteco, precipe Céline, kiu fariĝis preskaŭ genia, kiam ŝi atakis miajn eksterajn mankojn — ŝi nomis min malbelforma, kripla, kvankam ŝi kutimis detale laŭdi mian ’ beauté mâle ’( viran belecon ) tre kontrastante vin per tio, ĉar dum nia dua interparolado vi malkaŝe diris al mi, ke vi trovas min ne belaspekta. Tiutempe la kontrasto tre frapis min, kaj —”
Jen Adèle refoje kuris al ni.—” monsieur, ĵus estis tie John por diri, ke alvenis via agento, kiu deziras paroli kun vi.”
” Ho, nu, tiuokaze mi estu konciza. Mi malfermis la balkonpordon kaj eniris la ĉambron; mi liberigis Céline de mia protekto, ordonis al ŝi eliri la hotelon, prezentis al ŝi plenan monujon por la tujaj necesaj elspezoj, tute ne atentis ŝiajn plorojn, histeriajn larmojn, petegojn, bedaŭrojn, konvulsiojn kaj priĵurojn, kaj interkonsentis kun la vicgrafo pri morgaŭa renkontiĝo en Bois de Boulogne. La sekvantan matenon mi havis la plezuron stari kontraŭ li, sendis kuglon en unu el liaj mizeraj brakoj, kiuj estis tiel malfortaj kiel la flugiloj de juna kokino atakita de pipso, kaj opiniis, ke la tuta afero estas regulita. Sed malfeliĉe, Varens estis donacinta al mi ses monatojn pli frue ĉi tiun knabineton, pri kiu ŝi ĵuris, ke ŝi estas mia infano,— kaj eble ŝi estas, kvankam mi ne povas malkovri en ŝia vizaĝo eĉ unu trajton de ŝia terure malbela patro; Piloto pli similas min ol ŝi. Kelkajn jarojn post kiam mi rompis la rilatojn kun ŝi, ŝi forlasis sian infanon kaj forkuris kun muzikisto aŭ kantisto al Italujo. Mi certigis, ke Adèle havas neniujn rajtojn esti subtenata de mi, kaj ankoraŭ nun mi certigas tion, ĉar mi ne estas ŝia patro; sed aŭdante, ke la kompatindulino estas tute forlasita, mi tiris ŝin el la koto kaj mizero de Parizo kaj transplantis ŝin ĉi tien, por ke ŝi kresku kaj grandiĝu sur pura saniga grundo de angla kampodomo. Tiam sinjorino Fairfax trovis vin por eduki ŝin; sed sciante, ke ŝi estas idino de franca kantistino, vi eble havos aliajn opiniojn pri via ofico kaj pri via protektatino; unu tagon vi venos al mi kun la sciigo, ke vi trovis alian oficon — ke vi petos min serĉi alian guvernistinon kaj tiel plu, kaj tiel plu, ĉu ne vere ?

    ” Ne — Adèle ne estas respondeca pri la pekoj de sia patrino, nek por viaj; mi sentas korinklinon al ŝi, kaj nun, sciante, ke ŝi en kelka rilato estas orfino forlasita de sia patrino kaj malkonfesata de vi,— nun mi amos ŝin ankoraŭ pli multe ol antaŭe. Kiel estus eble, ke mi preferus trodorlotitan infanon de riĉa familio, kiu rigardas sian guvernistinon kiel necesan malbonon, ol kompatindan, forlasitan orfinon, kiu estas sindona al mi kiel al amikino ?”
” Ho ! Ĉu tio estas la vidpunkto, laŭ kiu vi rigardas la aferon !

    Nu, mi devas eniri la domon, kaj vi same. Jam mallumiĝas !”
Sed mi restis ankoraŭ kelkajn minutojn ekstere kun Piloto kaj Adèle,— vetkuris kun ili kaj ludis per rakedo kaj plumpilko. Kiam ni fine reiris hejmen, mi prenis ŝiajn ĉapelon kaj mantelon kaj sidigis ŝin sur miajn genuojn; tie ŝi restis unu horon kaj mi permesis al ŝi babili laŭ kordeziro. Mi ne riproĉis ŝin pro kelkaj liberecoj kaj trivialecoj, al kiuj ŝi facile sin donis, kiam oni tro multe sin okupis pri ŝi kaj kiuj montris supraĵecon de karaktero, kiun ŝi sendube heredis de sia patrino, ĉar ili ordinare estas fremdaj al angla animo. Sed ŝi tamen havis bonajn ecojn, kaj mi estis inklina plej alte ŝati tiujn bonajn ecojn. Mi serĉis en ŝiaj vizaĝtrajtoj similecon kun sinjoro Rochester, sed trovis neniujn; ne unu trajto montris parencecon, kaj estis domaĝe. Li sentus pli multan amon al ŝi, se oni estus nur pruvinta al li, ke ŝi similas lin.

    Kiam en la vespero mi estis retirinta min en mian ĉambron por enlitiĝi, mi komencis serioze pripensi la historion, kiun sinjoro Rochester estis rakontinta al mi. Kiel li mem diris, la enhavo de tiu rakonto verŝajne estis nenio eksterordinara; en la societo la pasio de riĉa anglo por franca kantistino aŭ dancistino kaj ŝia perfido kontraŭ li, estis ĉiutaga afero; sed absolute io stranga estis en la granda emocio, kiu tiel subite regis lin, kiam li estis pentronta al mi la nunan kontentecon de sia animo kaj nove naskiĝintan ĝojon pri la malnova kastelo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Pri tiu cirkonstanco mi pensis kun miro; sed iom post iom mi pelis ĝin el miaj pensoj, ĉar mi trovis ĝin neklarigebla, kaj direktis mian meditadon al la maniero, en kiu mia mastro estis aginta al mi. La fido montrita al mi ŝajnis tributo, ŝuldata al mia diskreteco: kiel tian mi rigardis kaj ŝatis ĝin. Dum la lastaj semajnoj lia konduto al mi fariĝis pli konstanta ol en la komenco. Ŝajnis, ke neniam mia ĉeesto ĝenis lin; la atakoj de fiereco ne plu regis lin; kiam neatendite li renkontis min, tiu renkontiĝo ŝajnis al li bonvena; ĉiam li diris al mi amikajn vortojn, kelkfoje li eĉ ridetis al mi.

    Kiam li venigis min al si por akompani lin, mi estis honorata de tia amika akcepto, ke klare mi rimarkis, ke mi havas la kapablon distri lin per mia konversacio kaj ke tiuj dumvesperaj kunvenoj ne nur kaŭzas al li plezuron, sed ankaŭ grandan bonon al mi mem.

    Kompare kun li mi parolis nur malmulte; sed estis al mi ĝuo aŭdi lin paroli. Laŭkaraktere li estis komunikema. Li ŝatis konduki antaŭ la animo de nesperta persono bildojn kaj scenojn el la mondo,( mi ne celas normalbonigantajn bildojn kaj sovaĝajn scenojn, sed tiajn, kiuj per sia noveca povas interesi kaj derivas siajn interesojn de la granda scenejo, sur kiu ili ludis ) kaj estis al mi granda ĝuo akcepti en mian animon la novajn pensojn, kiujn li prezentis; klare prezenti al mi la bildojn, kiujn li pentris kaj sekvi lin en la nova regiono, kiun li malfermis. Neniam li timigis min aŭ ĉagrenis per ruiniga, malbona aludo.

    La facileco kaj libereco de liaj manieroj liberigis min de turmentanta devigo; lia amika sincereco, kiu estis tiel korekta kiel bonfaranta, tiris min al li. Kelkfoje estis al mi, kvazaŭ li estus tre parenca al mi kaj mi tute forgesis pri tio, ke li estas mia mastro; sed tio ne plu ofendetis min; mi sciis, ke tia estas lia karaktero. Mi fariĝis tiel kontenta, tiel feliĉa pro tiu nova intereso, kiun spertis mia vivo, ke mi ĉesis serĉi kunulinojn samseksajn; la delikata kvaronluno de mia sorto ŝajnis kreski; la malpleno de mia ekzisto estis plenigita; mia korpa sano pliboniĝis, mi fariĝis forta.

    Ĉu sinjoro Rochester laŭ mia opinio estis ankoraŭ ĉiam malbela ? Ne, mia kara leganto. Dankemo kaj aliaj bonaj, liberaj, simpatiaj ekmovoj kaŭzis, ke lia vizaĝo fariĝis tiu, kiun mi plej ŝatis en la mondo; lia ĉeesto faris la ĉambron pli hela, pli varma kaj pli hejmeca ol la flamanta fajro de la kameno.

    Tamen mi ankoraŭ ne forgesis pri liaj eraroj kaj tion mi vere ne povis, ĉar konstante li kondukis ilin antaŭ miajn okulojn.

    Li estis fiera, sarkasma, severa al siaj subuloj; en la plej profunda loko de mia koro mi sciis, ke kontraŭ lia granda amikeco al mi, kontrastis nejusta severeco kontraŭ multaj aliaj.

    Li estis ankaŭ kaprica kaj eĉ sen videbla kaŭzo. Kiam li venigis min al si por ke mi voĉlegu al li, mi pli ol unu fojon trovis lin sola en la librejo, la kapon sur la krucitaj brakoj kaj kiam li rigardis supren, malafabla, malica rigardo malheligis lian vizaĝon. Sed mi kredis, ke lia kapriceco, lia krudeco kaj antaŭaj pekoj ( mi diras antaŭaj, ĉar li ŝajnis esti konvertita ) havas siajn devenon el iaj fortaj batoj de la sorto. Mi kredis, ke la naturo destinis lin je homo kun pli bonaj ecoj, pli severaj principoj kaj pli puraj gustoj, ol la malfavoraj cirkonstancoj kaj la eduko naskis en li. Mi kredis, ke bonegaj ecoj dormetis en li, kvankam por la momento lia tuta animo ŝajnis esti ruinigita kaj mizerplena. Mi ne povas nei, ke mi malĝojis pro lia doloro, kia ajn ĝi estis; kaj mi devas konfesi, ke mi estus doninta multon, se mi povus preni ĝin sur min mem.

    Kvankam mi jam estingis mian kandelon kaj kuŝis sur mia lito, mi ne povis dormi, ĉar daŭre mi vidis antaŭ mi la rigardon en la aleo, kie li rakontis, ke lia sorto leviĝis antaŭ li kaj obstine demandis al li, ĉu li kuraĝos voli esti feliĉa en Thornfield.

    ” Kial ne ?” mi demandis al mi;” kio fremdigos lin de lia hejmo ? Ĉu li baldaŭ denove foriros el ĝi ? Sinjorino Fairfax rakontis, ke neniam li restis pli longe ĉi tie ol du semajnojn, kaj nun li jam ok semajnojn loĝis en la kastelo. Estus por mi malĝoja ŝanĝo, kiam li foriros: kiel senĝoja estos tiam la sunbrilo, kiel malĝojaj estos por mi la belaj tagoj, kiam li forestos en la printempo, en la somero kaj en la aŭtuno !”
Mi ne scias, ĉu mi endormiĝis post tiuj meditoj; subite mi kun teruro vekiĝis pro malklara stranga murmurado tuj super mia kapo. Mi dezirus, ke mi ne estus estinginta mian kandelon; la nokto estis malgaja kaj malluma, mia koro premita.

    Mi eksidis en mia lito por aŭskulti. La murmurado eksilentis.

    Refoje mi klopodis ekdormi; sed mia koro forte batis, mia interna ripozo estis for. Malproksime en la vestiblo la horloĝo anoncis la duan horon. En tiu momento estis kvazaŭ iu tuŝis mian ĉambropordon, kvazaŭ iu palpserĉis en la malluma galerio laŭlonge de la panelara ligna kovraĵo de la vando. Mi vokis:” Kiu estas tie ?” Neniu respondis. La timo preskaŭ igis min rigida.

    Subite min regis la penso, ke eble estis Piloto, kiu ofte, kiam la kuireja pordo ne estis fermita, trovis sian vojon ĝis la sojlo de la ĉambro de sinjoro Rochester. Ofte mi vidis ĝin kuŝanta tie en la mateno. Iomete trankviligita de tiu penso, mi rekuŝiĝis. Silento kaj trankvilo plifortigis la nervojn, ĉar seninterrompa trankvilo regis nun en la domo, mi sentis, ke la dormo denove tuŝas miajn okulojn. Sed la sorto estis decidinta, ke mi ne trovos ripozon en tiu nokto. Apenaŭ iu sonĝo proksimiĝis flustrante al miaj oreloj, tuj ĝi forkuris kun teruro, fortimigita de io, kio glaciigis mian tutan korpon. Tio estis demona rido — mallaŭta, subpremita, profunda — kiu, ŝajne, penetris tra la ŝlosiltruo de mia pordo. La kapa parto de mia lito estis tute apud la pordo, kaj en la unua momento mi kredis, ke tiu demona ridanto staras flanke de mia lito — aŭ rampis sur mia kapkuseno; sed mi ellitiĝis, rigardis ĉirkaŭe kaj povis nenion vidi. Kiam mi palpserĉis en la mallumo, aŭdiĝis denove la nenatura bruo kaj mi sciis, ke ĝi venas de la alia flanko de la pordo. Mia unua impulso estis rigli la pordon, la posta impulso estis denove ekkrii:” Kiu estas tie ?”
Mi aŭdis stertoradon, ĝemojn, tuj poste mallaŭtajn paŝojn, kiuj super la galerio retiriĝis al la tria etaĝo. Sur la ŝtuparo estis farita pordo antaŭ nelonge; ĝi estis malfermita tre mallaŭte kaj refoje fermita. Poste ĉio estis silenta.

    ” Ĉu tio estis Grace Poole ? Kaj ĉu ŝi estas posedata de la diablo ?” mi pensis. Ne estis eble resti pli longe sola, mi devis iri al sinjorino Fairfax. Rapide mi surmetis veston kaj ŝalon; per tremanta mano mi forŝovis la riglilon kaj malfermis la pordon. Sur la tapiŝo, kuŝanta en la galerio, staris brulanta kandelo. Tio naskis mian miron; sed mi miris ankoraŭ pli multe, ke la aero estas malklara kvazaŭ plena de fumo; kaj rigardante dekstren kaj maldekstren por esplori, de kie venas la bluaj ruliĝantaj nuboj, mi flarsentis jam fortan brulodoron.

    Subite aŭdigis knarado de duone malfermata pordo, kondukanta al la ĉambro de sinjoro Rochester kaj de tie venis densaj pezaj fumnuboj. Mi ne pensis plu pri sinjorino Fairfax, nek pri Grace Poole, nek pri la ridado — en momento mi trovis min en tiu ĉambro. Ĉirkaŭ la lito supreniris flamoj, la kurtenoj brulis furioze. En la mezo de tiu fajro kaj fumnuboj kuŝis senbrue sinjoro Rochester, kaptita de profunda dormo.

    ” Vekiĝu ! Vekiĝu !” mi ekkriis — puŝante lin, sed li nur murmuris ion nekompreneblan kaj sin turnis. La fumo jam surdigis lin. Neniu momento estis perdota; la litotukoj jam ekflamis. Mi rapidis al la akvopelvo kaj kruĉo; feliĉe la unua estis granda kaj larĝa, la lasta profunda, kaj ambaŭ estis plenaj de akvo. Mi levis ilin, superverŝis la liton kaj la kuŝanton sur ĝi, rapidis reen en mian ĉambron, prenis mian akvokruĉon, ŝutis ĝian enhavon sur la liton kaj kun la helpo de Dio estingis la neniigantajn flamojn.

    La siblado de la estingiĝanta fajro, la rompiĝo de la kruĉo, kiun mi ĵetis for kiam ĝi estis malplenigita, kaj precipe la plaŭdado de la akvo, kiun mi tiel abunde estis ŝutinta sur lin, fine vekis sinjoron Rochester. Kvankam profunda mallumo ĉirkaŭis min en tiu momento, mi sciis, ke li vekiĝis, ĉar mi aŭdis lin eligi strangajn blasfemojn, kiam li sin trovis en tiu akvolago.

    ” Ĉu tio estas inundo ?” li ekkriis.

    ” Ne, sinjoro,” mi respondis,” sed tio estis brulo; tuj leviĝu, mi petegas vin, vi estas tute malseka; mi venos kun lumo.”
” En la nomo de ĉiuj feoj de la kristanaro, ĉu tio estas Jane Eyre ?” li demandis.” Kion do vi faris kun mi, sorĉistino ? Kiu estas ankoraŭ en la ĉambro, krom vi ? Ĉu vi komplotis droni min ?”
” Mi portos al vi lumon, sinjoro; ellitiĝu, je la volo de Dio !

    Iu komplotis kontraŭ vi; ekzamenu tuj, kio ĝi estas !”
” Jen, mi jam ellitiĝis; sed vi mem elmetos vin al danĝero, portante ĉi tien lumon. Atendu ankoraŭ du minutojn, ĝis mi venos en sekaj vestoj, se mi trovas ĉi tie ankoraŭ sekajn — jes, mi trovas mian negliĝan veston, rapide nun !”
Kaj mi rapidis, portante la lumon, kiu staris ankoraŭ en la galerio. Li prenis ĝin el mia mano, levis ĝin kaj rigardis la liton, kiu estis nigra kaj bruldifektita, la litotukoj estis tute malsekaj, la tapiŝo estis kovrita de akvo.

    ” Kio estas tio ? Kaj kiu faris tion ?” li demandis. Malmultvorte mi rakontis al li, kion mi estis aŭdinta kaj vidinta tiun strangan ridadon, tiujn malbruajn paŝojn retiriĝintajn al la tria etaĝo; la fumon, la brulodoron, kiu kondukis min al lia pordo; en kia stato mi trovis lin tie kaj kiel mi ŝutis sur lin tiun tutan akvon.

    Li aŭskultis min tre serioze; dum mi rakontis, lia vizaĝo montris pli multe ĉagrenon ol miron. Kiam mi finrakontis, li silentis ankoraŭ kelkajn minutojn.

    ” Ĉu mi venigu sinjorinon Fairfax ?” mi demandis.

    ” Sinjorinon Fairfax ? Ne. Kial pro la diablo vi volas venigi ŝin ? Kion ŝi povos fari ? Lasu ŝin dormi kviete.”
” Tiam mi venigos Leahn kaj vekos Johnon kaj lian edzinon.”
” Ne, tute ne. Estu nur kvieta. Ĉu vi havas ŝalon ? Se estos al vi malvarme, prenu mian tie pendantan mantelon, ĉirkaŭvolviĝu per ĝi kaj sidiĝu en tiu brakseĝo; tiel — mi kovros vin.

    Nun metu viajn piedojn sur la seĝon por ke ili ne malsekiĝu.

    Mi lasos vin sola dum kelkaj minutoj. Restu kie vi estas ĝis mia reveno; estu silenta kiel muso. Mi kunportas la lumon, ĉar mi devas supreniri al la dua etaĝo por esplori, ĉu ankaŭ tie io okazis. Ne moviĝu. Voku neniun, mi petas vin.”
Li foriris. Mi vidis, kiel malproksimiĝas la lumo. Ŝtelire li sin direktis supren en la galerion; kiel eble plej senbrue li malfermis la pordon de la ŝtuparo; fermis ĝin post si — kaj tuj poste malaperis la lasta lumradio. Mi restis sola en nepenetrebla mallumo. Kun streĉita atento mi aŭskultis, ĉu io estas aŭdebla, sed mi aŭdis nenion. Pasis kelka tempo, kiu ŝajnis al mi eterneco. Mi laciĝis; malgraŭ la mantelo fariĝis al mi malvarmege kaj mi ne komprenis, kial mi devos resti kaj atendi tie tute sola. Mi estis ĵus riskonta la malplaĉon de sinjoro Rochester, ne obeante liajn ordonojn, kiam la malforta lumo reaperis sur la muro de la galerio, kaj la paŝoj de liaj senŝuaj piedoj reaŭdiĝis sur la tapiŝo de la galerio.

    ” Mi esperas, ke tio estas li,” mi pensis,” kaj ne io danĝera.”
Li refoje eniris, pala, malĝoja, konsternita.” Mi malkovris ĉion,” li diris, metante la kandelingon sur la tualetan tablon...” Ĉio fariĝis kiel mi supozis.”
” Kiel do, sinjoro ?”
Li respondis nenion, sed staris kun krucitaj brakoj rigardante la plankon. Post kelkaj minutoj li demandis per stranga voĉo:
” Mi forgesis pri tio, ĉu vi diris al mi, ke vi ion vidis, kiam vi malfermis la pordon de via ĉambro.”
” Ne, sinjoro, mi vidis nenion krom la kandelingo, staranta sur la tapiŝo tuj antaŭ mia pordo.”
” Sed vi aŭdis strangan ridadon, ĉu ne ? Ĉu vi aŭdis jam pli frue tiun aŭ samspecan ridadon ?

    ” Jes, sinjoro. Ĉi tie estas persono, kiu sin okupas pri kudrado; ŝia nomo estas Grace Poole — ŝi ridas en tiu maniero.

    Krom tio ŝi estas strangega estaĵo.”
” Vi ĝuste divenis, tio estas Grace Poole. Ŝi estas, kiel vi prave diris, strangega — tre strangega. Nu, mi pripensos la aferon, sed mi tre ĝojas, ke ni ambaŭ estas la solaj personoj, kiuj konas la ĝustajn cirkonstancojn pri ĉi tiu dumnokta okazintaĵo. Vi ne estas babilema malsaĝulino — sekve ne parolos pri tio. La kaŭzon de ĉi tio ( li montris la liton ) mi ja malkovros.

    Kaj nun reiru en vian ĉambron. Mi kiel eble plej oportune pasigos la reston de la nokto sur la kanapo de la librejo. Estas preskaŭ la kvara horo:— post du horoj la servistaro vekiĝos.”
” Nu, bonan nokton, sinjoro,” mi diris, forironte. Li ŝajnis esti mirigita — tio estis al mi io neklarigebla, ĉar li ĵus ordonis, ke mi foriru.

    ” Kion !” li ekkriis,” Vi jam foriras, kaj eĉ en tiu maniero ?”
” Vi ja diris, sinjoro, ke mi iru !”
” Sed ne sen adiaŭo; ne sen kelkaj vortoj de kunsento, de bona volo; mallonge dirite, ne en tiu rapida, seka maniero.

    Ĉar pripensu ! Vi savis mian vivon !— Vi eltiris min el terura, abomena morto ! Kaj vi kondutas, kvazaŭ ni estus fremduloj unu al alia !— Almenaŭ donu al mi vian manon !”
Li etendis la manon; mi prezentis mian, kiun li prenis en sian, poste li etendis la duan manon.

    ” Vi savis mian vivon. Mi ĝojas povi esprimi al vi mian grandan dankon. Al neniu alia mi montrus tian devo-esprimon; sed al vi tio estas io alia;— Jane, la dankemo al vi ne estas ŝarĝo por mi.”
Li eksilentis, li rigardis min. Mi vidis, kiel liaj lipoj tremetis, sed li ne kapablis paron plue.” Refoje: bonan nokton, sinjoro. Ne parolu pri devo, bonfaroj, ŝuldo; en ĉi tiu okazo ili ja ne ekzistas.”
” Mi konstante sentis,” li daŭrigis,” ke vi iel faros al mi ion bonan;— kiam mi vidis vin je la unua fojo, mi legis tion en viaj okuloj ! ne vane —( li refoje eksilentis )— ne vane —( kaj daŭrigante li diris rapide )— ne vane via rideto, via aspekto verŝis ĝuegon ĝis la plej sekreta angulo de mia koro. La homoj parolas pri naturaj simpatioj; mi aŭdis paroli pri bonfarantaj gardanĝeloj — eĉ en la plej sovaĝaj fabeloj sin kaŝas eretoj de la vero. Amata savintino de mia vivo, bonan nokton !”
En lia voĉo estis stranga energio, en liaj rigardoj mirinda fajro.

    ” Mi sentas min feliĉa, ĉar mi hazarde estis veka,” mi diris; kaj refoje mi volis foriri.

    ” Kion ! Ĉu vi volas foriri ?”
” Al mi estas malvarme, sinjoro.”
” Ĉu al vi estas malvarme ? Jes, vi ja staras en la mezo de la akvo ! Nun iru, Jane, iru !”
Sed ankoraŭ li tenis mian manon, kaj mi ne povis liberigi ĝin. Mi trovis pretekston:
” Mi kredas, sinjoro, ke mi aŭdas sinjorinon Fairfax,” mi diris.”
” Nu, bone. Lasu min sola,” li ellasis mian manon kaj mi forrapidis.

    Mi iris en mian liton, sed ne pensis pri dormo. Ĝis la tagiĝo mi balanciĝis sur movoplena maro, kie ondoj de ĉagreno kaj zorgo ruliĝis tien kaj reen sub feliĉo kaj ĝuego. Kelkfoje estis al mi, kvazaŭ mi vidas malantaŭ tiuj sovaĝaj ondoj marbordon, belan kiel la monteto de Beŭla; de tempo al tempo freŝiganta vento, vekita de la espero, portis mian animon triumfe al la marbordo, sed mi ne povis atingi ĝin, eĉ ne image — kontraŭanta vento venis de la bordo kaj senhalte ĵetis min reen. La prudento volis kontraŭstari la pasion; la juĝo volis averti la pasion. Estante tro febra por povi ripozi, mi levis min ĉe tagiĝo.

   

Ĉapitro XVI.

    En la mateno, kiu sekvis tiun sendorman nokton, mi samtempe timis kaj deziris revidi sinjoron Rochester. Mi sopiris aŭdi lian voĉon, sed mi timis renkonti lian rigardon.

    Dum la unuaj horoj de la mateno mi ĉiumomente atendis lin veni. Li ne kutimis veni en la instrusalonon en ĉiu instruhoro, sed kelkfoje li pasigis tie malmultajn minutojn, kaj mi estis preskaŭ certa pri tio, ke li venos tiun tagon.

    Sed la mateno pasis, kiel kutime; nenio okazis, kio interrompis aŭ ĝenis la kvietan daŭron de la studo de Adèle. Mallonge post la matenmanĝo mi aŭdis iun bruon en la proksimeco de la ĉambro de sinjoro Rochester, mi aŭdis la voĉojn de sinjorino Fairfax, de Leah kaj de la kuiristino, kiu estis la edzino de John,— mi eĉ aŭdis la krudan voĉon de John. Mi distingis ekkriojn kiel:” Kia feliĉo, ke nia mastro ne forbrulis en sia propra lito !”—” Estas ĉiam danĝere, lasi bruli lumon dum la nokto !”—” Kia feliĉa okazo, ke li havis sufiĉan spiritĉeeston pensi pri la akvokruĉo !”
” Mi miras, ke li vekis neniun !”
” Espereble li ne malvarmumos dorminte sur la kanapo de la librejo !” kaj tiel plu, kaj tiel plu.

    Tiun senfinan interparoladon sekvis la bruado de frotado kaj purigado kaj aranĝado; kaj irante preter la ĉambro dum la tagmanĝo, mi vidis tra la malfermita pordo, ke ĉio refoje estas ordigita; nur la kurtenoj estis forigitaj de la lito. Leah staris sur fenestra breto frotante la vitrojn, kiuj estis nigraj de la fumo. Mi estis parolonta al ŝi, ĉar mi deziris scii, kion oni pensis pri la afero; sed proksimiĝante al ŝi, mi vidis duan personon en la ĉambro — nome virinon, sidanta flanke de la lito, kie ŝi kudris ringojn por novaj kurtenoj. Tiu virino estis Grace Poole.

    Ŝi sidis tie kviete kaj senvorte kiel ordinare, vestita per sia bruna lana vesto, la kvadrate strekita antaŭtuko, la blanka koltuko kaj la kufo. Ŝi estis absorbita en sia laboro kaj ŝajnis, ke ĉiujn siajn atentojn ŝi dediĉas al ĝi; ŝia glata frunto kaj ŝiaj ordinaraj trajtoj ne montris la palecon kaj la malesperon, kiujn oni povus atendi kiel pruvojn ĉe virino, kiu plenumis mortigon kaj kies elektita viktimo sekvis ŝin la pasintan nokton al ŝia ĉambro ( kiel mi kredis ) por riproĉi al ŝi la krimon, kiun ŝi estis faronta. Mi estis mirigita — ŝtoniĝinta. Ŝi levis la okulojn, kiam mi rigardis ŝin ankoraŭ. Ŝi ne konfuziĝis, neniu kolorŝanĝo sur ŝia vizaĝo perfidis movon, el kiu oni povus konkludi ŝuldopruvon, aŭ timon esti malkovrita. Ŝi diris:” Bonan matenon, fraŭlino,” en sia kutima, mallonga, flegma maniero. Poste ŝi prenis alian ringon kaj pecon da rubando kaj kudris plue.

    ” Mi provos ŝin,” mi pensis,” tiel absoluta nepenetrebleco superas mian komprenon.”
” Bonan matenon, Grace !” mi diris.” Ĉu okazis io ĉi tie ? Ŝajnis al mi, ke ĉiuj servistoj antaŭ kelkaj minutoj vigle interparolis.”
” Ne. Sinjoro legis hieraŭ vespere en sia lito; li ekdormis ne estinginte la lampon; la litkurtenoj ekbrulis, sed feliĉe li vekiĝis antaŭ ol la fajro atingis la litaĵon kaj la lignon de la lito kaj tiel li sukcesis estingi la fajron per akvo el la lavkruĉo.”
” Strange !” mi diris mallaŭte, poste mi parolis plue rigardante ŝin fikse:” Ĉu sinjoro Rochester vekis neniun ? Ĉu neniu aŭdis la bruon, kiun li nepre faris, tion farante ?”
Refoje ŝi rigardis supren al mi, kaj ĉi tiun fojon mi kredis malkovri en ŝiaj okuloj ion kiel konscion pri kulpo. Ŝi ŝajne ekzamenis min atente, poste ŝi respondis:
” Vi scias, fraŭlino, ke la servistoj dormas tiel malproksime; ŝajne ili ne aŭdis tion. La ĉambroj de sinjorino Fairfax kaj via estas plej proksimaj al tiu de sinjoro Rochester; sed sinjorino Fairfax diris, ke ŝi aŭdis nenion; se homoj maljuniĝas, ili ofte dormas profunde.” Ŝi eksilentis kaj post momento parolis plue, ŝajne kun indiferento, sed per tre signifa tono:” Sed vi estas juna, fraŭlino, kaj mi opinias, ke vi dormas malprofunde. Eble vi aŭdis la bruon ?”
” Mi aŭdis ĝin !” mi diris kiel eble plej mallaŭte, tiel ke Leah, kiu ankoraŭ purigis la fenestrovitrojn, ne povis aŭdi min,” kaj komence mi kredis, ke estas Piloto; sed Piloto ne povas ridi; kaj tute certe mi aŭdis ridadon, kaj eĉ tre strangan.”
Ŝi prenis alian fadenon, vaksfrotadis ĝin zorge, kudris ĝin per firma mano al la litkurteno kaj rimarkis tre kviete:
” Estas preskaŭ neeble, fraŭlino, ke nia sinjoro ridus en tia danĝero, tio estas mia opinio. Eble vi sonĝis.”
” Mi ne sonĝis,” mi diris iom krude, ĉar ŝia fera kvieteco incitis min. Refoje ŝi rigardis min per la samaj penetraj, ekzamenaj okuloj.

    ” Ĉu vi diris al la sinjoro, ke vi aŭdis ridadon ?” ŝi demandis.

    ” Mi ne havis ankoraŭ la okazon, paroli kun li ĉi matene.”
” Ĉu vi ne pensis pri tio, ke vi malfermu vian pordon kaj rigardu en la galerion ?” ŝi demandis plue. Ŝajnis, kvazaŭ ŝi volus submeti min al juĝa pridemandado, dum ŝi neatendite klopodis eltiri el mi la demandojn. Subite trafis min la penso, ke ŝi malice trompus min, se ŝi ekscius, ke mi malkovris ŝian kulpon. Tial mi opiniis, ke estas konsilinde esti singarda.

    ” Kontraŭe,” mi diris,” mi rigle fermis mian pordon.”
” Sekve vi ne kutime rigle fermas ĝin ĉiuvespere, antaŭ ol enlitiĝi ?”
” Diable ! Ŝi volas elspionadi miajn kutimojn, por ke ŝi povu ŝpini siajn planojn !” Mia eksciteco denove venkis mian singardemon. Mi respondis akre:” Ĝis nun mi ne rigle fermis la pordon; tio ŝajnis al mi io superflua kaj ne necesa. Mi ne sciis, ke en Thornfield ia danĝero povus minaci min; sed estonte,” kaj mi pli laŭtigis tiun vorton,” estonte mi estos singarda kaj esploros ĉu ĉio estas en ordo antaŭ ol enlitiĝi.”
” Estas konsilinde fari tion,” ŝi respondis.” Ĉi tiu regiono estas tiel kvieta kaj sendanĝera kiel ĉiu alia kaj dum Thornfield Hall estas sinjora domo, mi ne aŭdis, ke ia ŝtelado okazis, kvankam en la arĝentŝranko troviĝas granda kvanto da arĝentaj objektoj kaj multege da mono, kiel ĉiu scias. Kaj pripensu: en ĉi tiu vasta domo estas nur malmultaj servistoj, dum la mastro estas tre ofte eksterdome, kaj ĉar li estas juna viro, li bezonas nur tre malmultajn helpantojn, kiam li pasigas ĉi tie kelkajn tagojn. Sed estas plej bone pritrakti singardon; pordo estas facile kaj baldaŭ rigle fermita, kaj ne malutilas meti riglilon inter si kaj ĉiu ebla katastrofo. Troviĝas multaj homoj, fraŭlino, kiuj ŝatas lasi ĉion al la providenco; sed mi diras, la providenco ne volas, ke oni malŝatu la rimedojn kaj ĝi ofte benas tiujn, se ili estas prudente aplikitaj.”
Per tio ŝi finis sian paroladon. Ĝi estis tre longa por ŝi kaj ŝi faris ĝin kun ĉiu graveco de kvakerino.

    Mi staris ankoraŭ tute konfuzita kaj mirigita pro tio, kion mi rigardis kiel ŝian mirindan memregecon kaj nepenetreblan hipokritecon, kiam eniris la kuiristino.

    ” Sinjorino Poole,” ŝi diris al Grace,” la tagmanĝo de la servistoj estos baldaŭ preta. Ĉu vi ne volas malsupreniri ?”
” Ne. Sed metu por mi kruĉon da biero kaj iom da pudingo sur manĝobreton; mi portos ĝin supren.”
” Ĉu vi ne volas havi viandon ?”
” Nur peceton da ĝi kun iom da fromaĝo; tio estas ĉio, kion mi manĝos.”
” Kaj la raguo ?”
” Mi ne volas havi ĝin nun; mi malsupreniros ankoraŭ antaŭ la teo. Mi preparos ĝin mem.”
Kiam ŝi estis dirinta tion, la kuiristino sin turnis al mi, sciigante, ke sinjorino Fairfax atendas min. Mi tial iris. Mi tiel cerbumadis pri la enigma karaktero de Grace Poole, ke mi dum la tagmanĝo tute ne aŭdis la rakonton pri la forbruligita litkurteno. Pli kaj pli mi pensis pri ŝia situacio en Thornfield Hall, mi demandis min, kial oni ne ĵetis ŝin en malliberejon ĉi tiun matenon, aŭ kial oni ne eksigis ŝin kiel servistinon de sinjoro Rochester, ĉar la pasintan vesperon li ja per klaraj vortoj sciigis al mi ŝian kulpon. Kiuj misterplenaj kaŭzoj decidigis lin ne kulpigi ŝin al la tribunalo ? Kial li rekomendis al mi la plej profundan silenton ? Ĉio tio estis stranga. Kuraĝa, venĝema, fiera ĝentlemano ŝajnis esti en la povo de unu el la plej malaltaj el siaj subuloj kaj eĉ tiel, ke li ne kuraĝis akuzi ŝin publike, nek puni ŝin, post kiam ŝi minacis lian vivon.

    Se Grace estus juna kaj bela, mi kredus, ke pli delikata sento ol timo aŭ singardo influis lin rilate al ŝi; sed ĉar ŝi estis malbela kaj malagrabla kaj maljuna, tiu supozo estus absurda.” Kaj tamen,” mi pensis plue,” ŝi estis antaŭe juna, kvankam nur proksimume samaĝa kiel ŝia mastro; sinjorino Fairfax antaŭe rakontis al mi, ke Grace servis jam multajn jarojn en la domo. Mi ne povas kredi, ke iam ŝi estis bela. Sed eble ŝi havas originalecon kaj fortecon de karaktero, kiuj kompensis la eksterajn belecojn. Sinjoro Rochester ŝatas homojn kun firma kaj iom deflankiĝanta karaktero. Kaj ĉiuokaze Grace estas strangega. Eble kaprico aŭ eraro dum lia juneco ( kio estis ebla ĉe senpripensa kaj nesinreganta karaktero kiel lia ) liveris lin en ŝian potencon, eble ŝi nun influas mistere liajn agojn, kaj estas al li neeble senigi sin de tiu influo.”
Sed mi interrompis mian rezonadon, ĉar subite leviĝis antaŭ mi la malgracia, malagrabla, sekiĝinta, eĉ kruda vizaĝo de Grace Poole kaj mi pensis:” Ne estas eble ! Mia supozo ne povas esti ĝusta. Tamen !” flustris al mi tiu mistera voĉo, kiu venas de nia koro,” vi ankaŭ ne estas bela, kaj eble sinjoro Rochester rigardas vin kun plaĉo; ĉar ofte ŝajnas al vi, ke li faras tion;— kaj en la pasinta nokto — jam pripensu pri tio, kion li diris; memorigu al vi lian rigardon kaj lian voĉon.”
Mi memorigis ĉion tion al mi, lian parolon, lian rigardon; ĉio sin prezentis klare al mia animo. Mi estis nun en la instruĉambro; Adèle desegnis; mi klinis min super ŝi kaj gvidis ŝian krajonon. Subite ŝi rigardis supren kaj kriis:
” qu’avez-vous, mademoiselle ? — vos doigts tremblent comme la feuille, et vos joues sont rouges: mais, rouges comme des cerises ! ” 1 ” Al mi estas varmege, Adèle, ĉar mi klinis min super vi !” Ŝi daŭrigis desegni, kaj mi pensis plue.

   

   1 Kio estas al vi, fraŭlino ?— Viaj fingraj tremetas kiel folioj kaj viaj vangoj estas ruĝaj kiel ĉerizoj.

    Mi faris mian eblon por elpeli el mia kapo la pensojn pri Grace, ĉar ili ĝenis min. Mi komparis min kun ŝi kaj trovis, ke ni estas tre malsamaj. Bessie Leaven diris, ke mi aspektas kiel ” sinjorino eminenta ” kaj ŝi diris la veron: mi estis ” tia ”. Kaj nun mi estis pli belaspekta ol tiam kiam Bessie vizitis min: mi havis freŝkoloran vizaĝon kaj mi estis pli forta; mia animo estis vekiĝinta, mi estis plena de vivemo, ĉar mi karesis pli gajajn esperojn kaj pli internajn ĝojojn.

    ” Vesperiĝas,” mi diris kaj rigardis tra la fenestro.” Dum la tuta tago mi ne aŭdis la voĉon de sinjoro Rochester, nek aŭdis lian paŝon en la domo. Sed sendube mi vidos lin antaŭ la vespero; ĉi tiun matenon min timigis la renkonto, nun mi ĝin deziras, ĉar mia atendo renkonti lin tiel longe trompiĝis, ke ĝi ŝanĝiĝis en malpaciencon.”
Kiam tute mallumiĝis kaj Adèle estis foririnta, por ludi kun Sophie en la infanĉambro, mi sopiris la revidon. Mi aŭskultis, ĉu la sonorilo en la halo aŭdiĝas; mi aŭskultis ĉu Leah venas al mi kun komisio; kelkfoje mi imagis aŭdi la paŝojn de sinjoro Rochester kaj mi direktis min al la pordo atendante vidi lin eniranta. La pordo restis fermita, nur mallumo envenis tra la fenestro. Tamen ne estis ankoraŭ tro malfrue; ofte li venigis min al si je la sepa aŭ je la oka horo kaj nun estis nur la sesa. Sincere mi esperis ne esti elrevigita ĉi tiun vesperon, ĉar mi havas tiel multon por diri al li ! Mi intencis ankoraŭ unu fojon paroli pri Grace Poole por aŭdi, kion li respondos; mi volis demandi lin, ĉu li vere kredas, ke ŝi estas la hontinda atencintino kontraŭ lia vivo kaj se jes, kial li ne persekutas laŭleĝe ŝian krimon. Estus al mi indiferente, ĉu mia scivolo ĝenus lin; mi konis la ĝuon alterne inciti kaj rekvietigi lin; tiu ĝuo estis al mi granda ĝojo kaj iu instinkto gardis min konstante iri tro malproksimen en tiu rilato; neniam mi transiris la limon de la incitado, sed mi ŝatis iri ĝis la plej malproksima limo. Konstante atentante la malgrandan formulon de altestimo, kaj ĉiun devon de mia rango, mi povis konversacii kun li sen malagrabla ĝeno pri argumentoj kaj tio distris nin ambaŭ.

    Fine la ŝtuparo knaris sub paŝoj; Leah eniris, sed nur por sciigi min, ke la teo estas preparita en la ĉambro de sinjorino Fairfax. Mi direktis min tien, ĝojante malsupreniri, ĉar mi imagis, ke per tio mi venos pli proksimen al sinjoro Rochester.

    ” Vi nepre sopiras vian teon,” diris tiu bona sinjorino, kiam mi eniris,” vi manĝis tiel malmulte ĉi tiun tagmezon. Mi timis,” ŝi daŭrigis,” ke vi estas malsaneta, vi aspektis febreca.”
” Ho, mi sentas min tute bone, neniam mi sentis min pli bone.”
” Se tiel estas, pruvu tion per bona apetito; ĉu vi volas replenigi la tekruĉon, dum mi finas la trikadon de la maŝoj de ĉi tiu trikilo ?” Fininte tiun laboron, ŝi leviĝis por malsuprenigi la kurtenon, kiu ĝis tiu tempo restis tirita supren, verŝajne por enirigi dum la trikado la lastajn radiojn de la taglumo. Nun la krepusko transiris en plenan mallumon.

    ” La vespero estas bela,” ŝi diris, rigardante tra la fenestro,” kvankam ne estas stel-lume. Entute sinjoro Rochester havis belegan tagon por sia vojaĝo.”
” Vojaĝo !— ĉu sinjoro Rochester forvojaĝis ? Mi eĉ ne sciis, ke li estas eksterdome.”
” Ho ! li forvojaĝis tuj post la matenmanĝo ! li iris al The Leas, al la bieno de sinjoro Esthon, kuŝanta dek mejlojn preter Millcote. Mi kredas, ke tie kunvenas granda societo, lordo Ingram, sinjoro John Lynn, kolonelo Dent kaj multaj aliaj.”
” Ĉu vi atendas lin reen ankoraŭ hodiaŭ vespere ?”
” Ne, kaj ankaŭ ne morgaŭ. Estas verŝajne, ke li restos for unu semajnon, aŭ ankoraŭ pli longe; kiam tiuj riĉuloj, altranguloj kaj elegantuloj kunvenas, ili estas tiel ĉirkaŭitaj de lukso kaj amuzoj, tiel bone provizitaj de ĉio plaĉa kaj distra, ke ordinare ili ne montras rapidemon refoje disiri. Ĉe tiaj okazoj la sinjoroj estas tre bonvenaj kaj sinjoro Rochester estas tiel aminda kaj viva en societo, ke mi kredas, ke li estas ĉies favorato kaj amato. La sinjorinoj tre ŝatas lin, kvankam ili eble opinias, ke lia eksteraĵo ne estas alloga en iliaj okuloj; sed mi supozas, ke liaj scioj kaj talentoj, eble ankaŭ lia riĉeco kaj lia alta nomo iom kompensas lian malbelan eksteraĵon.

    ” Ĉu en ’the Leas’ estas ankaŭ sinjorinoj ?”
” Tie estas sinjorino Eshton kaj ŝiaj tri filinoj, vere tre elegantaj, krom ili estas tie la nobelinoj Blanche kaj Mary Ingram, tre belaj virinoj, mi supozas; mi iam vidis Blanche antaŭ ses aŭ sep jaroj, kiam ŝi estis ankoraŭ juna knabino dekokjara. Ŝi venis ĉi tien por ĉeesti balon dum kristnaska kunveno, kiun donis sinjoro Rochester. Tiun tagon vi devus vidi kiel riĉe estis ornamita la manĝosalono, kiel belege prilumita ! Mi kredas, ke almenaŭ kvindek gesinjoroj estis ĉi tie — ĉiuj apartenis al la plej eminentaj familioj de la grafolando. Kaj fraŭlino Ingram estis la reĝino de la vespero.”
” Vi diras, ke vi vidis ŝin, sinjorino Fairfax. Kiel ŝi aspektis ?”
” Jes, mi vidis ŝin. La pordo de la manĝosalono estis malfermita; kaj ĉar estis kristnaska vespero, al la servistaro estis permesite ariĝi en la halo por aŭdi, ke kelkaj el la sinjorinoj kantas kaj ludas. Sinjoro Rochester volis, ke mi eniru kaj tial mi sidiĝis en kvieta angulo kaj rigardis ĉiujn. Neniam en mia vivo mi vidis pli belan spektaklon; la sinjorinoj portis la plej multekostajn tualetojn; la plej multaj — almenaŭ la plej junaj — aspektis tre belaj; sed fraŭlino Ingram estis certe la reĝino.”
” Kaj kiel ŝi aspektis ?”
” Ŝi estis altkreska, havis belegan bruston, larĝajn ŝultrojn, gracian kolon: malbrilan, malhelan vizaĝkoloron, noblajn trajtojn; okulojn kiel tiuj de sinjoro Rochester, grandaj kaj nigraj kaj brilaj kiel ŝiaj juveloj. Krome ŝi havis korvonigrajn harojn bele aranĝitajn; malantaŭ ŝia kapo estis krono el dikaj, larĝaj harligoj kaj antaŭe ŝi portis la plej longajn, brilajn buklojn, kiujn mi iam vidis. Ŝi estis vestita per la plej hele blanka robo kun sukcenkoloraj skarpoj trans la ŝultroj kaj brusto, kunligitaj ĉe la flanko, kaj plue pendantaj malsupren per longaj franĝoj ĝis la bordo de la robo. Sur la kapo ŝi portis sukcenkoloran floron, kiu kontrastis mirinde la korvonigran buklaron.”
” Kaj kompreneble ŝi estis tre admirata ?”
” Jes, en vero, kaj ne nur pro sia beleco, sed ankaŭ pro siaj talentoj. Ŝi estis unu el tiuj, kiuj kantis kaj unu el la sinjoroj akompanis ŝin per fortepiano. Ŝi kaj sinjoro Rochester kantis dueton.”
” Sinjoro Rochester ? Mi ne sciis, ke li povas kanti.”
” Ho, li havas belegan bason kaj muzikan talenton.”
” Kaj kian voĉon havas fraŭlino Ingram ?”
” Tre riĉan, kaj potencan. Ŝi kantis rave. Estis vera ĝuo aŭdi ŝin; kaj poste ŝi ludis. Mi ne bone povas juĝi la muzikon, sed tion sinjoro Rochester povas bonege, kaj mi aŭdis lin diri, ke ŝia tekniko estas eksterordinare bona.”
” Kaj tiu bela kaj talenthava fraŭlino ne estas ankoraŭ edziniĝinta ?”
” Ŝajnas, ke ne. Mi kredas, ke ŝi kaj ŝia fratino havas nur malgrandan riĉaĵon. La propraĵoj de la maljuna lordo Ingram estis plejparte nevendeblaj, kaj la pli aĝa filo heredis preskaŭ ĉion.”
” Sed mi miras pri tio, ke ne iu riĉa nobelo aŭ ĝentlemano enamiĝis je ŝi. Ekzemple sinjoro Rochester. Li estas ja tre riĉa, ĉu ne vere ?”
” Ho jes ! Sed vidu, la diferenco inter ilia aĝo estis tre granda. Sinjoro Rochester estas preskaŭ kvardekjara, kaj ŝi estas ne pli ol dudek.”
” Tio ja tute ne gravas ! Ĉiutage okazas geedziĝoj, kies partioj diferencas ankoraŭ pli multe pri la aĝo.”
” Vi pravas ! Sed mi apenaŭ kredas, ke sinjoro Rochester pensis pri tia geedziĝo. Sed vi ja tute ne manĝas. Vi manĝis ankoraŭ nenion, post kiam vi sidiĝis ĉe la tetablo.”
” Ne, mi estas tro soifa por manĝi. Ĉu vi volas verŝi por mi tason da teo ?”
Mi estis pripensanta denove paroli pri ebla geedziĝo de sinjoro Rochester kaj la bela fraŭlino Blanche, kiam Adèle envenis en la ĉambron, per kio la konversacio estis kondukata en alian direkton.

    Estante refoje sola, mi pripensis la sciigojn, faritajn al mi; mi ekzamenis mian propran koron, ĝiajn pensojn kaj sentojn kaj serioze klopodis per forta mano rekonduki en la mallarĝajn vojojn de la prudento tiujn, kiuj flankeniris per la senfina kaj senvoja dezerto de la imagopovo.

    Kondukita antaŭ mian propran tribunalon, mia memoro atestis pri la esperoj, deziroj kaj sentoj, naskitaj en mi dum la lasta nokto — pri la ĝenerala animstato, al kiu mi donis min dum preskaŭ du semajnoj; la prudento estis paŝinta antaŭen kaj estis rakontinta en sia propra kvieta maniero, kiel mi estis forĵetinta la realecon kaj avide englutinta la idealon — kaj mi eldiris la jenan juĝon:
” Ke pli granda malsaĝulino ol Jane Eyre neniam vivis sur la tero; ke neniu pli fantaziema idiotino iam diboĉis en pli dolĉaj mensogoj; ke neniam pensanta estaĵo englutis venenon pli avide, kvazaŭ ĝi estus nektaro.”
” Ĉu vi,” mi diris,” plaĉus al sinjoro Rochester ? Ĉu vi havus la povon esti amata de li ? Ĉu vi havus por li ian gravecon ? Iru for ! Via malsaĝeco naŭzas min. Vin ĝojigis okazaj pruvoj de montrita prefero — tre malklaraj pruvoj, kiujn ĝentlemano de eminenta familio, viro de la mondo montris al nesperta subulino. Kiel vi povus tion fari, ho kompatinda malsaĝulino !— Ĉu via propra intereso ne povis fari vin pli saĝa ? Ĉu vi refoje kaj denove en ĉi tiu mateno rekondukis antaŭ viajn okulojn la mallongan scenon de la lasta nokto ?— Kovru vian vizaĝon kaj hontu ! Li diris ion por laŭdi viajn okulojn, ĉu ne vere ?

    Blinda malsaĝulino ! Levu viajn palpebrojn blindiĝintajn kaj rigardu vian propran malbenitan absurdecon ! Ne decas al virino lasi sin flati de eminentulo, kiu neeble povas intenci edziĝi kun ŝi; kaj ĉiu virino agas malsaĝe, kiam ŝi nutras en si amon, kiu nerespondita kaj daŭre kaŝita, devas konsumi la vivon, per kiu ĝi estas nutrata; kaj kiu, kiam ĝi estos malkovrita kaj respondita, kiel ignis fatuus 1 devas konduki en marĉan dezerton, el kiu plu ne estas elirejo.

    ” Jane Eyre, aŭskultu tial vian juĝdecidon: morgaŭ prenu la spegulon, metu ĝin antaŭ vin kaj montru al vi kiel eble plej fidele vian propran bildon, ne kaŝante eĉ unu eraron, ne forigante eĉ unu akran trajton de via vizaĝo; ebenigu eĉ ne unu malbelan trajton kaj skribu sub ĝi: Portreto de kompatinda, solstaranta, malbela guvernistino.

   

   1 vaglumo

   ” Poste prenu platon el eburo — tian vi posedas en via pentraĵkesto; prenu vian paletron, miksu viajn plej freŝajn, plej belajn, plej klarajn kolorojn; elektu vian plej delikatan kamelharpenikon; pentru zorge la plej belan vizaĝon, kiun via imago povas sorĉi al vi, pentru ĝin per la plej delikataj koloroj laŭ la priskribo, kiun faris sinjorino Fairfax pri Blanche Ingram. Ne forgesu pri la karbonigraj harbukloj, pri la orientaj okuloj — kion ? Vi volas uzi kiel ekzemplojn, tiujn de sinjoro Rochester ?— Ordonu !— Ne ĝemu !— Ne estu sentimentala !— Ne bedaŭru !— Mi atendas nur prudenton kaj decidemon. Revoku antaŭ via imago la majestajn kaj tamen harmoniajn liniojn, la grekan nukon, la antikvan bruston; klare pentru la rondan ravan brakon kaj la delikatan manon; ne forgesu pri la braceleto, nek pri la diamanta ringo; fidele pentru la kostumon, la gajan belegan puntaĵon, la brilan atlason, la oran rozon; nomu ĝin:” Blanche, aminda kaj bela altrangulino !”
” Se iam estonte vi povus imagi, ke sinjoro Rochester havas bonajn pensojn pri vi, prenu tiujn du pentraĵojn kaj diru: Sinjoro Rochester gajnus verŝajne la amon de ĉi tiu nobla fraŭlino, se li volus peni gajni ĝin,— ĉu estas tamen verŝajne, ke li nur unu momenton atentus ĉi tiun kompatindan, sensignifan plebaninon ?

    ” Mi faros tion,” mi decidis, kaj post tiu firma decido mi ekdormis kviete kaj profunde.

    Mi plenumis mian vorton. Unu aŭ du horoj sufiĉis al mi por desegni mian propran bildon per krajono; kaj en malpli ol unu horo mi finis sur eburo miniaturon de la imagita Blanche Ingram. Ĝi estis aminda bildo kaj komparante ĝin kun la vere krajone kopiita kapo, mi trovis la kontraston tiel granda, kiel la memkono nur povus deziri ĝin. La laboro estis al mi bonfaro. Ĝi estis okupinta miajn kapon kaj manojn kaj doninta fortecon kaj firmecon al la novaj impresoj, kiujn mi neforviŝeble volis engravuri en mian koron.

    Baldaŭ mi povis gratuli min pro la severa disciplino, al kiu mi estis submetinta min. Dank’al ĝi mi kapablis iri renkonte al sekvontaj okazoj kun la necesa, deca kvieto.

   

Ĉapitro XVII.

    Pasis unu semajno, kaj neniu sciigo de sinjoro Rochester alvenis. Pasis dek tagoj; kaj ankoraŭ li ne revenis. Sinjorino Fairfax diris, ke ŝi ne mirus, se li de The Leas tuj irus al Londono kaj plie al la kontinento ne revenante al Thornfield Hall antaŭ ol pasis tuta jaro. Jam ofte li tiel neatendite kaj subite foriris de la malnova domo. Kiam mi aŭdis tion, ekregis min duonsveno, mia koro preskaŭ ne plu batis. Mi estis atakata de surdiganta, kapturniĝanta sento; sed kunigante mian tutan prudenton kaj rememorigante al mi la ĵus akceptitajn principojn, mi perforte regis min mem kaj estis mirige, kiel mi plibonigis mian kelktempan mallertecon. Mi klarigis al mi mem, ke estas granda eraro kredi, ke la agoj de sinjoro Rochester povus interesi min. Tion mi ne kredis, ĉar mi malhumiligis min per sklava ideo de malfiereco — kontraŭe, mi nur diris:
” Vi havas plu neniun interrilaton kun la posedanto de Thornfield, krom akcepti vian salajron, kiun li pagas al vi, ĉar vi instruas lian protektatinon; plue estu dankema al li pro la bona traktado, kiun vi rajtas ricevi, se vi plenumas dece vian devon. Estu certa, ke tio estas la sola ligilo inter vi, kaj ke li vere rigardos tia tiun ligilon. Sekve ne faru lin la objekto de viaj delikataj sentoj, de via ravo, de viaj turmentoj kaj afliktoj. Li ne apartenas al via rango, okupu vin kun viaj egaluloj kaj ne estimu vin mem tro alte, por malŝpari la amon de via tuta koro, de via animo kaj de ĉiuj viaj fortoj, ĉar tia dono ne estus dezirata sed nur malestimata.”
Kviete mi plenumis mian taskon dum tiu tago; sed de tempo al tempo entrudiĝis en mian kapon kaŭzoj, kiujn mi povus utiligi kiel motivojn por forlasi Thornfield Hall, kaj nevole mi redaktis anoncojn kaj pensis pri novaj oficoj; mi ne trovis necese subpremi tiujn pensojn. Ili nur ĝermus kaj portus fruktojn, se estus eble.

    Sinjoro Rochester forestis proksimume du semajnojn, kiam la poŝtisto portis leteron por sinjorino Fairfax.

    ” Ĝi estas de nia mastro,” ŝi diris rigardante la adreson.” Supozeble ni nun ekscios, ĉu ni povos atendi lin baldaŭ aŭ ne.”
Kaj dum ŝi rompis la sigelon kaj malrapide legis la enhavon de la letero, mi daŭrigis trinki mian teon ( ni nome sidis matenmanĝante ). Estis varmege kaj mi atribuis al tiu cirkonstanco, ke subite fajra ardo kovris mian vizaĝon. Nevole mia mano tremetis, kaj la duono de la enhavo de mia taso verŝiĝis en la subtason — sed pri tio mi ne volis pripensi plue.

    ” Nu, ofte estas al mi, kvazaŭ ni vivus ĉi tie tro solece; sed dum mallonga tempo ni havos sufiĉon por fari,” diris sinjorino Fairfax, ankoraŭ tenante la leteron antaŭ siaj okulvitroj.

    Antaŭ ol mi permesis al mi peti klarigon, mi kunligis la libere pendantajn rubandojn de la antaŭtuko de Adèle. Doninte al ŝi novan kuketon kaj pleniginte refoje ŝian kruĉon per lakto, mi diris tre indiferente:
” Supozeble sinjoro Rochester ne baldaŭ revenos ?”
” Li vere revenos jam en tri tagoj, kiel li skribas. Sekve jam la venontan ĵaŭdon, kaj li eĉ ne venos sola. Mi ne scias, kiom da eminentuloj el Leas venos kun li; li nur skribas al mi, ke la plej bonaj gastoĉambroj estu ordigitaj kaj la librejo kaj la salonoj devas esti purigitaj; kaj de la gastejo ’Sankta Georgo’ en Millcote mi venigu helpantojn por la kuirejo, aŭ de alia loko.

    La sinjorinoj kunportos kun si siajn ĉambristinojn kaj la sinjoroj siajn servistojn; ni do havos homplenan domon.”
Kaj sinjorino Fairfax rapide englutis sian matenmanĝon kaj forrapidis por tuj komenci la preparojn.

    Kiel dirite, la venantaj tri tagoj estis plenaj de laboro. Mi ĉiam kredis, ke ĉiuj ĉambroj en Thornfield Hall estas plej bele aranĝitaj kaj purigitaj. Sed ŝajnas, ke mi trompis min. Tri virinoj estis dungitaj por helpi en la purigado, kaj neniam antaŭe nek poste mi vidis tian frotadon, tian brosadon, tian purigadon de muroj, tian senpolvigadon de tapiŝoj, tian deprenadon de pentraĵoj, tian poluradon de speguloj kaj lustroj, tian ekbruligadon de kamenofajroj en dormejoj, tian aerumadon de litaĵoj kaj tiel plu, kaj tiel plu. Adèle dum tiu tuta laboro kuris tien kaj reen kiel sovaĝulino. La preparoj por la gastoj kaj la perspektivo de ilia alveno ŝajnis ĵeti ŝin en grandan ekstazon. Ŝi volis, ke Sophie zorge ekzamenu kaj reviziu ĉiujn ŝiajn ” toilettes ” kiel ŝi nomis siajn vestaĵojn; la portitaj denove gladitaj kaj se bezonate plibonigitaj kaj plibeligitaj.

    Sed ŝi mem faris nenion krom kuri tien kaj reen en la antaŭĉambroj, salti sur la litaĵojn kaj denove forsalti de ili kaj sin movi kaj sin ŝovi antaŭ la grandaj fajroj de la kamenoj. Ŝi estis liberigita de ĉiuj instrudevoj; sinjorino Fairfax estis deviginta min helpi al ŝi, kaj la tutan tagon mi movis min en la provizejo, helpante aŭ malhelpante ŝin kaj la kuiristinon en ilia laboro; mi lernis fari fromaĝkukojn kaj francajn konfitaĵojn kaj ovokremon, garni desert-telerojn kaj lardi ĉasaĵojn.

    La societo estis atendata ĵaŭdon posttagmeze, sufiĉe frue por manĝi je la sesa horo. En la antaŭiranta tempo mi ne havis okazon cerbumi pri miaj ĥimeroj, kaj mi kredas, ke mi estis same ĝoja kaj okupita kiel ĉiuj aliaj en la domo — esceptinte Adèlon. Sed de tempo al tempo mia gajeco estis premata kaj kontraŭ mia volo mi refalis en la regionon de la dubo kaj eblecoj kaj malklaraj supozoj. Tio okazis ĉiam, kiam mian okulon trafis la pordo de la ŝtuparo de la tria etaĝo, kiu en la lasta tempo konstante estis ŝlosita, kaj kiam ĝi malrapide malfermiĝis kaj tra ĝi aperis la figuro de Grace Poole kun pura kufo, blanka antaŭtuko kaj koltuko. Ofte mi vidis ŝin malsuprengliti en la galerion, dum ŝia malpeza paŝo estis ankoraŭ plimallaŭtigata de dikaj feltaj ŝuoj; en tiuj okazoj ŝi kutimis subite ensteliĝi en la dormejon, kie ĉio kuŝis intermiksita, por montri al la laboristinoj, kiel oni plej bone povas poluri kamenkradon, aŭ purigi kamenkornicon aŭ forigi makulojn de la tapiŝoj, poste ŝi refoje foriris. Tiel ŝi unu fojon ĉiutage malsupreniris al la kuirejo, tagmanĝis, fumis el malgranda pipo 1 en angulo apud la forno kaj poste reiris portante kun si sian kruĉon plenan de biero al sia propra, malluma, supre kuŝanta rifuĝejo. Nur unu solan horon ŝi pasigis kun la aliaj servistoj malsupre en la kuirejo, sian ceteran tempon ŝi pasigis en la dua etaĝo, en ĉambreto el kverko. Tie ŝi sidis kudrante — eble ankaŭ ridante en sia stranga maniero — tiel solece, tiel forlasite, kiel krimulo en sia mallibereja ĉelo.

    Plej strange estis, ke neniu en la tuta domo, krom mi mem, ŝajnis miri pri ŝiaj kutimoj kaj ke neniu rimarkis ilin. Neniu parolis pri ŝia ofico aŭ okupo; neniu kompatis ŝin pro ŝia soleco. Unu fojon mi aŭdis parton de interparolo pri Grace inter Leah kaj unu el la laboristinoj. Leah diris ion, kion mi ne komprenis kaj la laboristino respondis:

   1 Kutimo de la maljunaj virinoj en tiu epoko, 1847. Rimarko de la tradukinto

   ” Supozeble ŝi ricevas altan salajron ?”
” Jes,” diris Leah,” mi dezirus, ke la mia estus tiel alta; kvankam mi ne plendas pri la mia — en Thornfield Hall la mastro ne estas avara; sed mi ne ricevas la kvinonon de la sumo, kiun ricevas sinjorino Poole. Kaj ŝi metas flanken multon. Ĉiukvaronjare ŝi iras al la banko en Millcote. Mi ne mirus, se ŝi havas jam sufiĉan monon por vivi sendepende, se iam ŝin kaptus la ideo eksiĝi el la servo de sinjoro Rochester. Sed mi kredas, ke ŝi tro kutimiĝis al la domo; krom tio ŝi estas apenaŭ kvardekjara, forta kaj sana kaj taŭga je ĉiu laboro. Sekve estas ankoraŭ tro frue por ŝi por fari nenion.”
” Ŝi estas bona laboristino, kiel mi pensas,” diris la frotistino.

    ” Ho jes, ŝi kapablas fari ĉiun laboron, ŝi scias, kion ŝi devas fari — neniu pli bone ol ŝi,” interrompis Leah multsignife,” kaj neniu kapablus anstataŭi ŝin en ŝia laboro; eĉ ricevante ŝian salajron.”
” Vi estas prava !” respondis la alia.” Mi do dezirus scii, ĉu la mastro ——”
La laboristino estis parolonta plue, sed Leah sin turnis kaj ekvidis min. Tuj ŝi donis alflank-puŝon al sia kunulino.

    ” Ĉu ŝi ne scias tion ?” mi aŭdis flustri la virinon.

    Leah kapneis kaj la interparolado finiĝis. Ĉio, kion mi konkludis el ĝi, estis la jeno: sekreto estas en Thornfield, kaj intence oni ĝin kaŝas al mi.

    La ĵaŭdo proksimiĝis; la antaŭan vesperon ni estis finintaj ĉiun laboron; la tapiŝoj estis metitaj en la ĉambroj, la litkurtenoj estis pendigitaj, brile blankaj litkovriloj estis sternitaj, tualetotabloj estis ordigitaj, la meblaro estis polurita kaj en ĉiuj vazoj staris floroj. Ankaŭ la granda koridoro estis purigita, la ŝtuparo kaj ĝia balustrado same kiel la alta ĉizita staranta horloĝo estis frotitaj kaj brilis kiel spegulo; en la manĝosalono la arĝentaĵoj brilis sur la bufedo; en la buduaro kaj en la salono la okuloj renkontis ĉie vazojn kun alilandaj floroj el la varmejo.

    La posttagmezo venis. Sinjorino Fairfax surmetis sian plej bonan nigran veston el atlaso, siajn gantojn, sian oran horloĝon kun ĉeno, ĉar ŝi devos ricevi la gastojn, konduki la sinjorinojn en iliajn ĉambrojn, kaj tiel plu.— Ankaŭ Adèle volis esti bele vestita, kvankam mi opiniis, ke ŝi havos malmultan ŝancon esti enkondukita al la societo, almenaŭ tiun tagon.

    Intertempe, por fari al ŝi plezuron, mi permesis, ke Sophie vestu ŝin per ŝia riĉa, lana, blanka tualeto el atlaso. Rilate al mi, mi ne bezonis ŝanĝi mian tualeton; neniu ja deziros, ke mi forlasu mian sanktejon, la instru-ĉambron — ĉar sanktejo ĝi farigis al mi —” agrabla rifuĝejo en tempo de zorgo kaj ĉagreno.”
Estis hela, dolĉa printempotago, unu el tiuj tagoj, kiuj je la fino de marto aŭ je la komenco de aprilo brile leviĝas trans la teron kiel heroldo de la somero. Ĝi nun estis finiĝonta; sed ankaŭ la vespero estis varma kaj mi sidis kun mia laboro ĉe la malfermita fenestro de la instru-ĉambro.

    ” Jam malfruiĝas,” rimarkis sinjorino Fairfax, enirante en sia susuranta pompa kostumo.” Mi tre ĝojas, ke mi fiksis la tagmanĝon unu horon pli malfrue ol ordonis sinjoro Rochester; la sesa horo nun jam pasis. Mi irigis John al la parkopordegoj por vidi, ĉu io estas videbla ie sur la granda vojo. De tie oni povas vidi malproksimen en la direkto al Millcote.” Ŝi iris al la fenestro.” Jen li jam revenas !” ŝi diris.” Nu, John,” ŝi vokis rigardante eksteren,” kio estas ? Ĉu vi vidis ilin ?”
” Ili venas, sinjorino,” respondis John.” En dek minutoj ili estos ĉi tie.”
Adèle rapidis al la fenestro. Mi sekvis ŝin, tenante min ĉe ŝia flanko tiamaniere malantaŭ la fenestra kurteno, ke neniu venanto povus rimarki min. La dek minutoj, kiujn John estis antaŭdirinta, ŝajnis daŭri tre longe; sed fine ni aŭdis la rulbruon de la radoj; kvar rajdantoj suprenrajdis la vojon kaj ilin sekvis du sentegmentaj veturiloj. Moviĝantaj vualoj kaj plumoj plenigis la du veturilojn, du el la rajdantoj estis junaj elegantaj sinjoroj; la tria estis sinjoro Rochester sur sia nigra ĉevalo Messour; Piloto antaŭiris lin per altaj saltegoj; ĉe lia flanko rajdis virino kaj ŝi kun li estis la unuaj de la societo. Ŝia malhela ruĝa rajdkostumo preskaŭ tuŝis la teron, ŝia longa vualo flirtis en la vento; riĉaj korvonigraj harbukloj vidiĝis tra ĝiaj diafanaj faldoj.

    ” Fraŭlino Ingram !” ekkriis sinjorino Fairfax kaj plej rapide ŝi iris al sia posteno malsupre en la halo.

    La kavalkado sekvis la kurbiĝojn de la vojo, kaj iris laŭ la angulo de la domo, kie ni perdis ĝin el la okuloj. Nun Adèle petis la permeson iri renkonte al la venantoj, sed mi sidigis ŝin sur miajn genuojn, komprenigante al ŝi, ke ŝi sub neniu preteksto pensu pri tio, montri sin antaŭ la okuloj de la gastinoj nek hodiaŭ nek en alia tempo, se oni ne venigas ŝin; ke sinjoro Rochester tre kolerus kaj tiel plu. Kiam mi diris tion al ŝi, ŝi kompreneble ekploris, sed ĉar mi rigardis ŝin tre serioze, ŝi fine forviŝis la larmojn.

    Nun ĝoja bruo aŭdiĝis malsupre en la halo; la basaj voĉoj de la sinjoroj kaj la arĝentaj voĉoj de la virinoj miksiĝis harmonie, kaj super ĉiuj estis aŭdebla la plensona voĉo de la mastro de Thornfield Hall, kiu diris bonvenon al la belaj kaj amindaj gastinoj kaj noblaj gastoj ĉe la alveno en sian domon.

    Poste aŭdiĝis sur la ŝtuparo malpezaj paŝoj, kaj el la galerio sonis paŝetado, kaj mallaŭta ridado, malfermado kaj fermado de pordoj kaj poste dum momento ĉio senbruiĝis.

    ” elles changent de toilettes, 1 ” diris Adèle, kiu atente aŭskultis sekvante ĉiujn movojn; ŝi profunde ĝemis.

    ” chez maman,” ŝi diris,” quand il y avait du monde, je la suivais partout, au salon et à leurs chambres; souvent je regardais les femmes de chambre coiffer et habiller les dames, et c’était si amusant: comme cela on apprend. 2
” Ĉu vi ne estas malsata, Adèle ?”
” mais oui, mademoiselle: voilà cinq ou six heures que nous n’avons pas mangé. 3
” Nu, do; dum la sinjorinoj estas en siaj ĉambroj, mi riskos malsupreniri por preni iom da manĝo por vi.”
Tre singarde elirante mian kaŝejon mi serĉis malantaŭan ŝtuparon, kiu kondukis senpere al la kuirejo. En tiu regiono ĉio estis fajro, varmego kaj movo; la supo kaj la fiŝoj estis en la lasta stadio de perfektiĝo, kaj la kuiristino sin klinis super la patoj en korpa kaj anima situacio, kiu minacis finiĝi per tuja forbruliĝo. En la servista ĉambro staris kaj sidis du veturigistoj antaŭ la fajro; la ĉambristinoj estis supozeble supre ĉe siaj mastrinoj; la nove dungitaj servistinoj kuris tien kaj reen diligente laborante. Trapuŝante min tra tiu ĥaoso, mi fine atingis la manĝejon; tie mi prenis malvarman rostitan kokinon, blankan panon, kelkajn malgrandajn tortojn, du telerojn; tranĉilojn kaj forkojn. Kun tiu kaptaĵo mi rapide reiris.

   

   1 Ili ŝanĝas la tualetojn.

    2 Ĉe mia patrino, kiam oni vizitis sin, mi ĉien sekvis ŝin al la salono kaj al iliaj ĉambroj; ofte mi vidis, ke la ĉambristinoj kombis kaj vestis la sinjorinojn, kaj estis tre amuze: tiel oni lernas.

    3 Ho jes, fraŭlino: ni ja ne manĝis dum kvin aŭ ses horoj.

    Mi estis jam atinginta la galerion kaj ĵus fermis la malantaŭan pordon, kiam plilaŭtiĝanta murmuro de voĉoj sciigis al mi, ke la gastinoj estis elirontaj siajn ĉambrojn. Mi ne povis eniri la instruĉambron antaŭ ol preteriri kelkajn el iliaj ĉambroj kaj esti vidata kun mia provizo; tial mi haltis ĉe tiu fino de la koridoro, kiu ne havis fenestron kaj sekve estis malluma, ĉar la suno jam malsupreniris kaj rapide krepuskiĝis.

    En tiu momento la belaj gastinoj eliris unu post la alia siajn ĉambrojn; ĉiu eliris gaja kaj vestita per tualeto, kiu hele lumis pro la krepusko. Dum kelka momento ili staris ariĝintaj en la fino de la galerio kaj parolis per tonoj de dolĉa kaj subpremita viveco; poste ili senbrue ŝvebis malsupren laŭ la ŝtuparo kiel hela nebulo malsupreniranta la monton. Ilia kuna apero impresis min kiel la plej gracia eleganteco, io tia neniam impresis min antaŭe.

    Mi vidis Adèle, rigardanta tra la pordo de la instruĉambro, kiun ŝi estis duone malferminta.” Kiaj belaj sinjorinoj kaj fraŭlinoj !” ŝi kriis angle,” Ho, mi dezirus, ke mi povu iri al ili !

    Ĉu vi kredas, ke sinjoro Rochester venigos nin post la tagmanĝo ?”
” Ne, tion mi vere ne kredas. Sinjoro Rochester devos pensi pri aliaj aferoj. Ne cerbumu plu pri la gastinoj hodiaŭ vespere, eble vi vidos ilin morgaŭ; jen via tagmanĝo.”
Ŝi estis vere malsata, tial la kokino kaj la tortoj deturnis ŝiajn pensojn dum kelkaj momentoj. Feliĉe, ke mi estis alpropriginta al mi ĉi tiun provizon; alie ŝi, mi kaj Sophie, al kiu mi portis parton de mia manĝo, verŝajne ne estus ricevintaj tagmanĝon. Malsupre ĉiuj estis okupataj per aliaj aferoj kaj neniu povis pensi pri ni. La deserto estis enportita nur je la naŭa horo, kaj je la deka la servistoj iris ankoraŭ tien kaj reen kun teleroj kaj kafotasoj. Mi permesis al Adèle enlitiĝi multe pli malfrue ol ordinare; ĉar ŝi certigis, ke ŝi neeble povus ekdormi, kiam la homoj tiel kuras tien kaj reen kaj la pordoj tiel ofte fermiĝas kaj malfermiĝas. Krom tio, ŝi aldiris, eble sinjoro Rochester venigos ŝin kaj alors quel dommage !( kaj tiam kiel domaĝe ) se ŝi estus jam senvestigita !

    Tiel longe, kiel ŝi volis aŭskulti min, mi rakontis al ŝi historietojn, kaj poste pro la vario mi kondukis ŝin en la galerion.

    La lampo en la antaŭhalo estis nun ekbruligita, kaj ŝi amuzis sin glitante malsupren laŭ la balustrado kaj rigardis la servistojn labori. Tre malfrue en la vespero eksonis la muziko el la salono, kie oni ludis sur piano. Adèle kaj mi sidiĝis sur la plej supra ŝtupo de la ŝtuparo por aŭskulti. Subite la sono de bela voĉo sin miksis kun la sonoj de la piano; estis fraŭlino, kiu kantis kaj ŝia voĉo estis dolĉa kaj mola. Kiam la solo finiĝis, sekvis dueto kaj poste ŝerckanto; gaja zumado de voĉoj plenigis la interpaŭzojn. Mi aŭskultis longe. Subite mi surprizis min, ke mia orelo streĉiĝis por diferencigi el ĉiuj voĉoj tiun de sinjoro Rochester; kiam tio baldaŭ sukcesis al ĝi, ĝi klopodis kompreni la parolitajn vortojn, kiuj estis tre malklaraj pro la malproksimeco.

    Fine la dekunua horo batis. Mi rigardis Adèlon, kiu estis metinta la kapon sur mian ŝultron; ŝiaj palpebroj fariĝis pezaj, tial mi prenis ŝin sur miajn brakojn kaj portis ŝin en la liton. Je la unua horo la gesinjoroj iris en siajn ĉambrojn.

    La sekvanta tago estis tiel bela kiel la antaŭa. Plej granda parto de la societo uzis ĝin por serĉi belegan rigardon al la ĉirkaŭaĵo. Frue en la antaŭtagmezo ili faris ekskurseton, iuj surĉevale, aliaj veturile. Mi vidis la foriron kaj la revenon. Kiel la antaŭan tagon, fraŭlino Ingram estis denove la sola rajdistino, kaj denove sinjoro Rochester rajdis ĉe ŝia flanko. Ambaŭ estis apartiĝintaj de la aliaj gastoj. Mi atentigis pri tio sinjorinon Fairfax, kiu staris flanke de mi ĉe la fenestro.

    ” Oni diras, ke ne estas verŝajne, ke tiuj du pensas pri geedziĝo,” mi diris,” sed, kiel vi vidas, li preferas ŝin al ĉiuj aliaj fraŭlinoj.”
” Tio estas ebla. Sendube li admiras ŝin.”
” Kaj ŝi admiras lin,” mi aldiris;” jam rigardu kiel ŝi klinas al li sian kapon, kvazaŭ ili parolus intime. Mi dezirus vidi ŝian vizaĝon; ĝis nun mi ne sukcesis rigardi ŝin de proksime.”
” Vi vidos ŝin hodiaŭ vespere,” respondis sinjorino Fairfax.

    ” Okaze mi diris al sinjoro Rochester, kiel Adèle deziras esti prezentata al la sinjorinoj, kaj li respondis: Ho ! venigu ŝin en la salonon post la tagmanĝo, kaj petu al fraŭlino Eyre akompani ŝin.”
” Jes — tion li respondis nur pro ĝentileco: sed tre certe mi ne bezonos iri,” mi diris.

    ” Nu — mi rimarkis al li, ke mi apenaŭ kredas, ke estos al vi agrable aperi antaŭ tia gaja societo — precipe ĉar ili estas ĉiuj fremduloj — kaj ĉar vi ne kutimiĝis viziti aliajn homojn.

    Sed li respondis en sia rapida maniero:’ Sensencaĵo ! Se ŝi kontraŭstaros, diru al ŝi, ke ŝia veno estas mia speciala deziro; kaj se ŝi denove kontraŭdiros, diru al ŝi, ke mi venos por enkonduki ŝin, se ŝi forrestos.”
” Mi ne kaŭzos al li tiun penon,” mi respondis.” Se estos nepre necese, ke mi iru, mi iros; sed tio tute ne faros al mi plezuron. Ĉu vi estos ankaŭ tie, sinjorino Fairfax ?”
” Ne, mi petis ne veni kaj li konsentis mian peton. Mi diros al vi kiel agi por eviti ceremonian envenon, ĉar tio estas la plej malagrabla el ĉio. Iru en la salonon, kiam ĝi estas ankoraŭ senhoma kaj kiam la gesinjoroj ankoraŭ ne foriris de la manĝotablo. Elektu lokon en kvieta angulo, kiu plaĉos al vi, kaj se ne estos al vi agrable resti longe, foriru post kiam eniris la sinjoroj. Kiam sinjoro Rochester nur vidis vin tie, vi povos forŝteliri tuj — neniu rimarkos vin.”
” Ĉu vi kredas, ke la gastoj restos longe ĉi tie ?”
” Eble du aŭ tri semajnojn, sed ne pli longe. Post la paskaj ferioj sinjoro George Lynn, la nove elektita parlamentano por Millcote, devos forvojaĝi Londonon por ekkunsidi. Mi miras, ke li jam tiel longe restis en Thornfield. Supozeble sinjoro Rochester akompanos lin.”
Kun timo mi vidis proksimiĝi la horon, en kiu mi devos direkti min kun mia lernantino al la salono. La tutan tagon Adèle estis tre ekscitita, post kiam ŝi ekaŭdis, ke ŝi estos prezentata en la vespero al la sinjorinoj; ŝi iom kvietiĝis, kiam Sophie komencis vesti ŝin. La graveco de la okazontaĵo tute okupis ŝin, kaj post kiam ŝiaj brilaj, longaj, libere pendantaj harbukloj estis ordigitaj, ŝia rozkolora atlasvesto surmetita, ŝia longa skarpo ligita kaj post kiam ŝi surmetis la delikatajn pintajn gantojn, ŝi aspektis grava kiel juĝisto. Ne estis necese admoni ŝin ne malordigi sian tualeton; kiam ŝi estis vestita, ŝi sidiĝis grave kaj singarde sur sia malgranda seĝo, sed antaŭe ŝi zorge levis sian atlasan jupeton, timante ĉifi ĝin, kaj poste ŝi certigis al mi, ke ŝi ne moviĝos antaŭ ol mi estos preta. Sed mi estis baldaŭ preta: en malmulta tempo mi surmetis mian arĝent-grizan veston, la plej bonan, kiun mi posedis, kaj kiu estis aĉetita de mi por la edziĝofesto de fraŭlino Temple, kaj kiun mi de post tiu okazo neniam surhavis; la ordigo de miaj haroj postulis nur malmultan tempon; poste mi surmetis mian solan ornamaĵon, nome la broĉon el perloj, kaj kune ni malsupreniris.

    Feliĉe estis alia enirejo al la salono krom tiu tra la manĝosalono, en kiu sidis ĉiuj gastoj por tagmanĝo. Ni trovis la salonon senhoma; en la marmora kameno brulis granda fajro; inter maloftaj, odorantaj floroj per kiuj la tabloj estis ornamitaj, lumis vakskandeloj en gaja soleco. La fajre-ruĝa kurteno ondiĝis malsupren de la altaj pordoarkaĵoj; kvankam estis maldika la drapiraĵo, kiu apartigis nin de najbara salono, la tie reganta konversacio penetris al ni kiel kvieta, mallaŭta murmurado.

    Adèle, ŝajne ankoraŭ sub la influo de la solena impreso, sidiĝis senparole sur benketo, kiun mi montris al ŝi. Mi retiris min en fenestroniĉon, prenis libron de la plej apuda seĝo kaj penis legi. Adèle portis sian benketon kaj sidiĝis antaŭ miaj piedoj; post mallonga tempo ŝi tuŝis mian genuon.

    ” Kion vi volas, Adèle ?”
” est-ce que je ne puis pas prendre une seule de ces belles fleurs ?

    seulement pour compléter ma toilette ? 1
” Vi pensas multe tro multe pri via tualeto, Adèle ! sed malgraŭ tio mi volas doni al vi floron.” Kaj mi prenis rozon el unu el la vazoj kaj ŝovis ĝin en ŝian skarpon. Ŝi eligis ĝemon de senfina kontenteco, kvazaŭ la pokalo de ŝia feliĉo estus plena. Mi deturnis la vizaĝon por kaŝi rideton, kiun mi ne povis subpremi. Estis io komika, sed tamen io malĝoja en la graveco kaj la vera dediĉo, per kiuj la malgranda parizanino pritraktis la aferon de sia tualeto.

   

   1 Ĉu estas al mi permesite preni unu el tiuj belegaj floroj, fraŭlino ? Nur por kompletigi mian tualeton ?

    Mi nun ekaŭdis bruon de forŝovado de seĝoj; la kurteno antaŭ la pordoarkaĵo estis ŝovita flanken; la interno de la manĝosalono iĝis videbla; la lustro sendis sian lumon sur la sub ĝi starantan tablon, sur kiu staris belega manĝilaro kaj radianta servico el vitro intermiksitaj; sub la arkaĵo staris aro da sinjorinoj; ili eniris kaj la kurteno refoje etendiĝis post ili.

    Ili estis nur okope; sed kiam iliaj vestoj susuradis en la salono, ŝajnis kvazaŭ ilia nombro estus pli granda. Kelkaj el ili estis tre altkreskaj, multaj el ili portis blankan tualeton, kaj ĉiuj estis ĉirkaŭitaj de faldoplenaj vestaĵoj, kiuj ŝajnis pligrandigi ilian staturon, same kiel nebulcirklo pligrandigas la lunon. Mi ekstaris kaj faris salutinklinon, unu aŭ du responde kapklinis al mi; la aliaj esplore rigardis min dum kelka tempo.

    Ili disiĝis en la salono; la malpezeco kaj viveco de iliaj movoj memorigis al mi aron da blankaj birdoj. Kelkaj sin ĵetis en duonkuŝanta pozo sur la kanapojn kaj otomanojn; kelkaj sin klinis super la tabloj kaj rigardis la florojn kaj librojn; la ceteraj ariĝis en grupon antaŭ la kameno, ĉiuj parolis mallaŭte sed kun klara tono, kiu ŝajnis esti kutima al ili. Poste mi ekkonis iliajn nomojn, kiujn mi same bone povas nomi nun.

    Unue estis tie sinjorino Eshton kun siaj du filinoj. Okulŝajne ŝi estis iam bela virino, ĉar la iama beleco ankoraŭ ne tute malaperis. El ŝiaj filinoj la pli aĝa, Amy, estis iom malgranda, naiva kaj infana laŭ vizaĝo kaj manieroj, sed pikanta laŭ la formoj; ŝia blanka jupo el muslino kaj la blua skarpo vestis ŝin tre bone. La dua, Louisa, estis pli altkreska kaj pli eleganta laŭ figuro; kun tre bela vizaĝo, kian la francoj nomas ” minois chiffonné ”, ambaŭ fratinoj estis blankaj kiel lilioj.

    Sinjorino Lynn estis altkreska kaj forta, ĉirkaŭ kvardekjara; tre fiera laŭ aspekto, belege vestita per robo el ŝanĝiĝemkolora atlaso; ŝiaj malhelaj haroj brilis sub la ombro de tro bunta plumo, tiaro el diamantoj ornamis ŝiajn harplektaĵojn.

    Sinjorino Dent, la edzino de la kolonelo, estis malpli eleganta laŭveste, sed aspektis pli lady-like 1 laŭ mia opinio. Ŝi estis maldika, havis palan, delikatan vizaĝon kaj blondajn harojn. Ŝiaj nigra jupo el atlaso, skarpo el alilanda puntaĵo kaj perlornamaĵo pli plaĉis al mi ol la ĉielarksimila vestaro de la titolriĉaj sinjorinoj.

    Sed la tri plej distingindaj — parte eble ĉar ili estis la plej altkreskaj — estis la vidvino, sinjorino Ingram kaj ŝiaj du filinoj Blanche kaj Mary. Ili estis la plej altkreskaj virinoj, kiujn mi iam vidis. La patrino estis laŭŝajne inter kvardek kaj kvindekjara; ŝiaj haroj estis — almenaŭ ĉe vakslumo — ankoraŭ nigraj; ankaŭ ŝiaj dentoj estis ŝajne sendifektaj. Plej multaj homoj nomus ŝin, malgraŭ ŝia aĝo, ankoraŭ bela virino, kaj tio ŝi estis sendube, se oni parolus nur pri ŝia eksteraĵo; sed ŝiaj teniĝo kaj vizaĝesprimo montris neelporteblan fierecon.

    Ŝi havis romanajn trajtojn kaj duoblan mentonon, kunfandiĝantan kun la kolo, kiu estis forta kiel kolono; tiuj vizaĝtrajtoj ŝajnis al mi ne nur ŝvelintaj kaj malheliĝintaj, sed eĉ plenaj de fiereco. La mentono montris la saman principon kaj ŝajnis, ke ĝia rekteco estis nenatura. Ŝi havis krome malmolajn, fierajn okulojn; ili memorigis min al tiuj de sinjorino Reed; ŝi maĉ-elparolis siajn vortojn; ŝia voĉo estis profunda, ŝia modulo estis tre pompa, fierega unuvorte, neelportebla.

   

   1 kiel eminenta sinjorino

   Fajreruĝa jupo el veluro kaj turbano farita el orborderita hinda ŝalo, vestis ŝin — kiel ŝi supozeble mem kredis — laŭ vera reĝa indeco.

    Blanche kaj Mary havis tian saman figuron — altkreskan kaj maldikan kiel poplo. Mary estis tro maldika, sed Blanche aspektis kiel Diano 1. Mi rigardis ŝin kompreneble kun speciala intereso. Unue mi volis vidi, ĉu ŝia aperaĵo estas konforma kun la priskribo de sinjorino Fairfax; due ĉu ŝi estas simila al la fantazi-miniatura portreto, kiun mi estis pentrinta de ŝi; kaj trie — mi devas tion eldiri !— ĉu ŝi estas, kiel mi kredis, ke ŝi estu, laŭ la gusto de sinjoro Rochester.

    Rilate al ŝia eksteraĵo, ŝi estis simila en ĉiuj detaloj al la priskribo de sinjorino Fairfax. La nobla busto — la belegaj ŝultroj la gracia nuko, la malhelaj okuloj kaj la nigraj harbukloj — sed rilate al la vizaĝo ?— Ŝia vizaĝo similis tiun de ŝia patrino, ĝi estis juneca simileco sen sulkoj kaj faldoj — la sama malalta frunto, la samaj trajtoj, la sama fiereco. Sed tiu fiereco ne estis tiel severa, ŝi ridis senhalte; ŝia rido estis satira kaj tia estis ankaŭ la kutima esprimo de ŝia kurbiĝinta fiera supra lipo.

    Oni diras, ke la genio estas memkonscia: mi ne scias ĉu fraŭlino Ingram estis geniulino, sed ŝi estis memkonscia — neordinare memkonscia en vero. Ŝi komencis interparoladon kun la delikata sinjorino Dent pri botaniko. Ŝajnis, ke sinjorino Dent ne studis tiun sciencon, kvankam ŝi diris, ke ŝi amas la florojn,” precipe la sovaĝajn.” Sed fraŭlino Ingram estis tre penetrinta en tiun sciencon, kaj kun mieno de konantino ŝi fiermiene nomis preskaŭ ĉiujn laŭvice. Mi tuj rimarkis, ke ŝi mokas sinjorinon Dent pro ties nesciado, kvazaŭ persekutante ŝin kiel ĉasisto persekutas cervon dum granda pelĉasado. Tiu pelĉasado eble estus sprita kaj sagaca, sed ne montris spritnoblecon. Ŝi ludis: ŝia tekniko estis brila; ŝi kantis: ŝia voĉo estis belega; ŝi parolis ( speciale kun sia patrino ) france kaj ŝi parolis tiun lingvon bone, flue kaj sen fremda akcento.

   

   1 Diano estis la bela diino de ĉasado

   Mary havis pli mildan, pli sinceran vizaĝon ol Blanche; ŝiaj trajtoj estis pli mildaj, ŝia vizaĝkoloro iom pli hela ( fraŭlino Ingram havis malhelan vizaĝon, kiel hispanino )— sed Mary ne estis viva, ŝiaj okuloj ne brilis, ŝi ne sciis multe paroli, kaj sidiĝinte, ŝi restis kviete sidanta kiel statuo en sia niĉo. Ambaŭ fratinoj estis vestitaj per senmakula blanka kostumo.

    Ĉu mi nun vere kredis, ke fraŭlino Ingram estus tiu, kiun sinjoro Rochester elektus kiel edzinon ? Tion mi mem ne sciis — mi ja ne konis lian guston pri virina beleco. Se li amus la majeston, tiam ŝi estus la tipo de majesteco, krom tio, ŝi estis tre civilizita, tre klera kaj viva. Plej multaj viroj devus admiri ŝin, kiel mi opiniis, kaj mi jam kredis havi la pruvojn, ke li admiras ŝin. Por forigi la lastan ombron de dubo, mi devus vidi ilin kune.

    Ne kredu, kara leganto, ke Adèle dum tiu tuta tempo sidis senmove sur sia benketo antaŭ miaj piedoj; ho ne, kiam eniris la gastinoj, ŝi faris elegantan riverencon kaj diris plej grave:
” bonjour, mesdames.”
Kaj fraŭlino Ingram kun moka vizaĝo rigardis malsupren al ŝi kriante:” Ho, kia malgranda pupo !”
Sinjorino Lynn rimarkis:” Supozeble ŝi estas la zorgatino de sinjoro Rochester — la franca knabineto, pri kiu li parolis al ni.”
Fraŭlino Dent prenis ŝian manon kaj amike ĝin kisis. Amy kaj Louisa Eshton kriis samtempe:
” Kia ĉarma infano !”
Poste ili sidigis ŝin inter si sur la kanapo kaj alterne parolis kun ŝi angle kaj kripligite france. Ŝi ne nur altiris sur sin la atenton de la junaj fraŭlinoj, sed ankaŭ tiun de sinjorinoj Esthon kaj Lynn kaj estis trodorlotita laŭ kordeziro.

    Fine estis enportita la kafo kaj oni vokis la sinjorojn. Mi sidis en la ombro, se ie sin trovis ombro en la hele prilumita salono; la kurteno de la fenestro duone kaŝis min. Denove la pordarkaĵo oscedis: ili venis. La eniro de la sinjoroj estis impona, same kiel tiu de la sinjorinoj. Ĉiuj estis nigre vestitaj; plej multaj el ili estis altkreskaj, iuj estis junaj, Henry kaj Frederik Lynn estis vere tre elegantaj sinjoroj. Kaj kolonelo Dent estis bela, soldate aspektanta viro. Sinjoro Eshton, la magistrat-oficisto de la distrikto, estis tre ĝentlemaneca; liaj haroj estis tute nigraj, liaj brovoj kaj la barbo estis ankoraŭ malhelaj; kaj tio donis al li la aspekton de ” père noble de théâtre ”. Lordo Ingram estis altkreska kiel liaj fratinoj, kaj same kiel ili, li estis belaspekta, sed li havis la senvivan rigardon de Mary, ŝajnis, ke liaj korpomembroj estas pli longaj ol lia sango estas viva kaj lia cerbo estas forta.

    Kaj kie estis sinjoro Rochester ?

    Fine li eniris. Mi ne rigardis la pordarkaĵon, sed mi vidis lin eniri.

    Mi penis direkti mian atenton al la trikiloj, al la maŝoj de la monujo, kiun mi trikis — mi volis pensi nur al la laboro, kiun mi tenis en la manoj, nur al la arĝentperloj kaj silkaj fadenoj, kuŝantaj sur miaj genuoj — sed mi vidis tiel klare lian figuron kaj nevole mi revokis en mian memoron la momenton, kiam mi laste lin vidis: tuj post kiam mi faris al li servon, kiun li tiel klare nomis granda kiam li, tenante mian manon kaj penetre rigardante mian vizaĝon, perfidis koron malŝarĝotan — kaj kies sentojn mi dividis ! Kiel proksime mi estis al li en tiu momento ! Kio de post tiu tempo okazis por eble ŝanĝi nian reciprokan situacion ? Kaj nun, kiel fremdaj, kiel malproksimaj ni estis unu al alia ! Tiel fremdaj, ke mi ne plu atendis, ke li venos al mi por paroli kun mi. Mi sekve ne miris, ke li prenis seĝon kaj eksidis en la alia flanko de la salono, komencis interparoladon kun kelkaj gastinoj, tute ne atentante min.

    Apenaŭ mi rimarkis, ke lia atento estas adresita al la gastinoj kaj ke mi povos rigardi lin, mi fiksis miajn okulojn sur lian vizaĝon. Mi ne povis regi miajn palpebrojn: ili volis levi sin, kaj ilia iriso volis sin fiksi sur lin. Mi rigardis lin kaj la rigardado kaŭzis al mi ĝojon ĉarmegan, dolorigan ĝojon; ĝi estis kvazaŭ pura oro kun mortiganta pinto el ŝtalo; ĝi estis ĝojo simila al tiu, kiun sentas soifmortanta homo, scianta, ke la fonto al kiu li rampis, estas venenita, kaj tamen klinas sin por trinki la mortigan trinkaĵon.

    Kiel vere estas, ke ” beleco kuŝas en la okuloj de la rigardanto ”. La senkolora, oliv-nuanca vizaĝo de mia mastro, lia angulhava frunto, liaj larĝaj gagat-nigraj brovoj, liaj profundaj okuloj, la akraj trajtoj, lia energia, severa buŝo — ĉio montranta energion, decidemon kaj fortan volon — ili ne estis belaj laŭ ĉiuj reguloj de la beleco; sed al mi ili estis pli ol belaj; la trajtoj estis interesaj, al mi ili estis impresaj; ili tute superregis min, tiel imprese, ke mi perdis la forton pri miaj propraj sentoj, kiuj submetiĝis al liaj. Mi ne intencis ami lin; la leganto scias, ke mi faris mian eblon fortimigi el mia animo la ĝermon de tiu amo, tuj kiam mi malkovris ĝin; kaj nun, revidante lin por la unua fojo, ĝi tuj revivis freŝe kaj forte ! Kvankam li ne rigardis, li agis, ke mi devis ami lin.

    Mi komparis lin kun liaj gastoj. Kio estis tiu kuraĝplena, fiera gracieco de la Lynnoj, tiu sopiranta eleganteco de lordo Ingram — eĉ la militista distingiĝo de la kolonelo Dent, kompare kun la interna forto kaj natura favoro, parolantaj el liaj rigardoj ? Mi ne simpatiis kun ilia eksteraĵo — malgraŭ tio mi povis kompreni, ke estas homoj, kiuj trovas ilin interesaj, belaj, imponaj, kaj kontraŭe opinias, ke sinjoro Rochester estas malhela kaj melankolia. Mi vidis ilin ridi — ilia rido ne ŝanĝis mian opinion; la lumo de la kandeloj havis en si pli multan vivon, ol ilia rido; la tintado de la sonoriloj havis pli profundan signifon ol ilia rido. Mi vidis sinjoron Rochester rideti:— liaj akraj trajtoj fariĝis mildaj, liaj okuloj estiĝis brilaj kaj molaj, liaj rigardoj penetris dolĉe en mian koron. En tiu momento li parolis kun Louise kaj Amy Eshton. Mi miris vidante, kiel kviete ili eltenis la rigardon, kiu ŝajnis tiel penetranta al mi; mi atendis, ke ili mallevus la palpebrojn, ke ili alterne ruĝiĝus kaj paliĝus — kaj tamen mi estis feliĉa, vidante, ke ili ne ekscitiĝis.” Li ne estas al ili, kio li estas al mi,” mi pensis,” li ne estas ilia egalulo. Mi kredas, ke li estas samspeca kiel mi — pri tio mi estas certa — mi sentas min lia egalulino — mi komprenas la lingvon de liaj movoj, de liaj vizaĝtrajtoj; kvankam nin disigas rango kaj riĉeco, mi tamen havas ion en miaj kapo kaj koro, en miaj sango kaj nervoj, kio faras min lia egalulino. Ĉu mi diris antaŭ malmultaj tagoj, ke mi havas plu nenion por fari kun li, krom ricevi el liaj manoj mian salajron ?

    Ĉu mi malpermesis al mi rigardi lin alie krom mian paganton ? Tio estas blasfemo kontraŭ la naturo ! Ĉiu bona, vera, potenca sento, loĝanta en mi, kolektiĝas ĉirkaŭ li. Mi scias, ke mi devas kaŝi miajn sentojn, ke mi devas mortigi ĉiun esperon, ke li povas senti por mi nur malmultan intereson. Ĉar dirante, ke mi estas samspeca kiel li, mi ne celas per tio, ke mi posedas lian influpotencon kaj la magion de lia altirpovo. Mi volas nur diri, ke mi havas samspecajn opiniojn kaj sentojn, kiujn li posedas. Kaj ripete mi devas diri, ke ni por ĉiam estas disigitaj:— kaj tamen, tiel longe kiel mi povos spiri, tiel longe mi devos ami lin.”
La kafo estis disdonita. De post la veno de la sinjoroj, la sinjorinoj fariĝis vivaj kiel alaŭdoj, la konversacio estiĝis ĝoja kaj bonhumora. Kolonelo Dent kaj sinjoro Eshton parolis pri politiko, iliaj edzinoj aŭskultis ilin. La du fieraj vidvinoj, sinjorinoj Lynn kaj Ingram interparolis intime; sinjoro George — kiun mi ankoraŭ ne priskribis — tre altkreska kaj sane aspektanta nobelo, staris antaŭ ilia kanapo kaj tenis la tason en la mano, miksante de tempo al tempo kelkajn vortojn en ilian konversacion. Sinjoro Frederik Lynn sidiĝis flanke de Mary Ingram kaj klarigis al ŝi la gravuraĵon de bela verko; ŝi atente aŭskultis, ridetis kelkfoje, sed parolis tre malmulte. La alta kaj flegmeca lordo Ingram sin apogis kun krucitaj brakoj sur la dorso de seĝo, sur kiu sidis la eta, viveca Amy Eshton; ŝi rigardis supren al li kaj babilis kiel silvio; ŝi ŝatis lin pli ol sinjoron Rochester. Henry Lynn eksidis ĉe la piedoj de Louisa sur otomano; Adèle dividis ĝin kun li; li penis paroli kun ŝi france, kaj Louisa ridis pro liaj malklereco kaj mallertaĵoj. Al kiu Blanche Ingram devis paroli ? Ŝi staris sola ĉe la tablo kaj plengracie sin klinis super albumo. Ŝajnis, ke ŝi atendis esti serĉata; sed ŝi ne atendis tro longe, ĉar ŝi mem elektis kunulon.

    Sinjoro Rochester, post kiam li foriris de la Eshtonoj, staris same sola ĉe la kameno, kiel ŝi ĉe la tablo; ŝi sidiĝis kontraŭ li, elektante lokon ĉe la alia flanko de la kamenkornico.

    ” Sinjoro Rochester, mi kredis, ke vi ne estas amiko de infanoj !”
” Mi ne estas ilia amiko.”
” Kiel do okazis, ke vi adoptis tian pupeton kiel la jenan ?”
Samtempe ŝi montris Adèle.” Kie do vi trovis ŝin ?”
” Mi ne trovis ŝin. Oni postlasis ŝin al mi.”
” Vi devus sendi ŝin en lernejon.”
” Tion mi ne povis pagi. Lernejoj estas tiel multekostaj.”
” Nu, mi supozas, ke vi venigis por ŝi guvernistinon. Mi ĵus vidis personinon ĉe ŝi — ĉu ŝi ne estas plu tie ? Ho, jen ŝi sidas malantaŭ la fenestrokurteno. Vi verŝajne ja devas pagi al ŝi salajron, kaj mi kredas, ke ankaŭ tio estas multekosta, eble ankoraŭ pli multekosta. Vi ja devas krom tio doni manĝon al ambaŭ.”
Mi timis,— aŭ ĉu mi diros, mi esperis, ke la aludo al mia persono, kaŭzus, ke sinjoro Rochester direktus siajn rigardojn al la loko, kie mi estis sidanta, kaj nevole mi retiris min pli profunden en la ombron, sed li ne turnis sin.

    ” Mi ne pripensis la aferon,” li diris indiferente, rigardante rekte antaŭ si.

    ” Vi viroj pripensas neniam, kio estas ekonomia aŭ saĝa. Vi devas aŭdi, kion mia patrino diras pri la guvernistinoj. Mi kredas, ke Mary kaj mi en nia juneco havis pli ol dekduon da ili, la duono estis abomena, la ceteraj estis nur ridindaj kaj ĉiuj kune neelteneblaj — ĉu ne vere, patrino ?”
” Ĉu vi parolis al mi, mia karulino ?”
La juna fraŭlino tiel titolita kiel speciala propraĵo de la vidvino, ripetis sian demandon kun klarigo pri la aludita temo.

    ” Mia karulino, ne parolu al mi pri guvernistinoj; la nura nomo jam igas min nerva. Iliaj nescio kaj kapricoj faris el mi martirinon. Ĉiutage mi dankas Dion, ke fine mi estis senigata de ili !”
Post tiuj vortoj sinjorino Dent sin klinis al la pia sinjorino kaj flustris al ŝi ion en la orelo. Laŭ la respondo, kiu sekvis, mi konkludis, ke ŝi memorigis al ŝi pri la ĉeesto de unu el la malestimata raso.

    ” Tant pis ! 1 ” diris la sinjorino,” mi esperas, ke mia rimarko estos utila al ŝi !” Poste ŝi diris plue, sed ankoraŭ sufiĉe laŭtvoĉe por esti aŭdata de mi,” Mi bone vidis ŝin; mi povas juĝi la fizionomiojn kaj sur ŝia mi vidis ĉiujn erarojn de ŝia rango.”
” Kaj kiuj ili estas, sinjorino !” laŭtvoĉe demandis sinjoro Rochester.” Mi flustros ilin en via orelo,” respondis ŝi, trifoje skuante tien kaj reen sian turbanon en multsignifa maniero.

    ” Mia scivolo deziras esti tuj kontentigata, ĝi estas tre malsata.”
” Demandu al Blanche; ŝi ja sidas pli proksime al vi ol mi,”
” Ho, patrino, mi havas nur unu juĝon pri la tuta raso ! Ili estas, mallonge dirite, granda turmento ! Necesa malbono ! Mi ne diras tion, ĉar mi mem suferis multe pro ili ! Ne, mi ĉiam ŝanĝis la rolojn. Kiajn petolaĵojn Theodor kaj mi aranĝis kontraŭ fraŭlino Wilson, kaj kontraŭ fraŭlino Greys kaj kontraŭ ’madame’ Joubert, Mary estis ĉiam tro dormema por partopreni kun sia tuta animo niajn konspirojn. La plej bonan petolaĵon ni ŝpinis kontraŭ madame Joubert. Fraŭlino Wilson estis kompatinda, malsanema, malĝoja, plorema estaĵo, malmultvorte, ne penindis venki ŝin; kaj fraŭlino Grey estis kruta kaj sensentema, ŝi ne sentis la petolaĵojn. Sed tiu kompatinda madame Joubert ! Mi vidas ankoraŭ ŝian frenezan furiozecon post kiam ni elĉerpis ŝian paciencon, kiam ni disverŝis nian teon, dispecetigis niajn buterpanojn, ĵetis niajn librojn ĝis la plafono kaj faris inferan muzikon, per la liniiloj, la pupitro, la fajrinstigilo kaj la kamenkrado. Ĉu vi memoras ankoraŭ tiujn ĝojajn tagojn, Theodor ?”

   1 Des pli malbone !

    ” Je-e-e-s, tre certe mi memoras ilin,” tirtone respondis lordo Ingram,” kaj la kompatinda, maljuna kriplulino kutimis krii:’ Ho, vi malbonaj, maltaŭgaj infanaĉoj !’— kaj poste mi predikis al ŝi, ĉar ŝi estis tiel aroganta, ke ŝi volis instrui tiajn saĝajn estaĵojn, kiaj ni estis, dum ŝi mem estis tiel nescianta.”
” Tion ni faris ! kaj Theodor, ĉu vi scias ankoraŭ, kiel mi ĉiam helpis al vi turmenti kaj eksciti vian intendanton, la palan grizan sinjoron Vining ? La malsanan pastron iĝontan, kiel ni nomis lin ? Li kaj fraŭlino Wilson permesis al si enamiĝi unu je la alia — nome Theodor kaj mi imagis tion; ni kaptis multajn el iliaj karegaj rigardoj kaj ĝemoj, kiujn ni nomis la pruvoj de la ’ belle passion ’. Kaj mi povas certigi vin, ke la publiko baldaŭ aŭdis pri nia malkovro, kiun ni uzis kiel specon de krano por eligi el la domo nian balaston. Mia bona patrino, tuj kiam ŝi eksciis la historion, baldaŭ eltrovis, ke la afero havis malmoralan tendencon. Ĉu ne vere, mia kara ladypatrino ?”
” Certe, mia kara. Kaj mi estis prava, kredu al mi. Troviĝas mil tialoj, kial ’liaison’ inter la guvernistino kaj la intendanto ne povas esti tolerata en deca porsinjora domo, unue ĉar —”
” Ho kara ĉielo, patrino ! Indulgu nin kaj ne rakontu refoje la tialon ! Du reste ( = krome ), ni ja konas ilin ĉiujn: la danĝero de la malbona ekzemplo por la senkulpo de la junularo; malatento kaj ĝin sekvanta preterlaso de devoj de la geamantoj — reciproka interligo kaj helpado; la el tio devenanta fido — poste senhonteco — ribelado kaj fine ĝenerala ruinego ! Ĉu mi ne pravas, baronino Ingram de Ingram-Farko ?”
” Mia lilio, vi estas prava kiel kutime.”
” Ni do ne parolu plu pri tio, sed pri io alia.”
Amy Eshton, kiu ne estis aŭdinta tiun ” diktum ”( lastan parolon ) aŭ ne estis atentinta ĝin, daŭrigis per sia mola, infana tono:” Louisa kaj mi ankaŭ kutimis turmenti nian guvernistinon, sed ŝi estis tia kara, bona estaĵo, ŝi elportis ĉion, nenio povis maltrankviligi ŝian bonan humoron. Neniam ŝi koleris kontraŭ ni, ĉu ne vere Louisa ? Neniam.”
” Ne, neniam; malgraŭ ĉio, kion ni faris: malordigi ŝian kudrilaron, ŝian skribilaron, eĉ turni ŝian tirkeston kaj ĉion miksĵeti, kaj ŝi estis ĉiam bonanima, ŝi donis al ni ĉion, kion ni deziris.”
” Mi supozas,” diris fraŭlino Ingram, sarkasme grimacante per la lipoj,” ke mi aŭdos tutan ekstrakton el la memorskriboj pri ĉiuj nunaj kaj estintaj guvernistinoj. Por eviti tian teruraĵon, mi refoje kondukas la konversacion sur alian temon.

    Ĉu vi subtenas mian proponon, sinjoro Rochester ?”
” Sinjorino, mi subtenas ĝin ĉiurilate.”
” Sekve estu permesate al mi komenci. signor Eduardo, ĉu via voĉo estas hodiaŭ vespere kantkapabla ?

    ” Donna Bianca, ĝi estos, se vi ordonas tion.”
” Tiam signor, aŭskultu mian reĝan ordonon, pretigu viajn pulmojn kaj aliajn voĉorganojn, ĉar mi bezonos ilin en mia reĝa servo.”
” Kiu ne dezirus esti la Rizzio 1 de tia dia Maria ?

    ” Al la diablo tiu Rizzio !” ŝi kriis, ĵetante malantaŭen la kapon tiel, ke ĉiuj harbukloj flirtadis, kiam ŝi iris al la piano.” Mi opinias, ke la harpisto Davido estis naivega stultulo. Al mi multe pli multe plaĉas Bothwell. 2 Mi ne amas viron, kiu ne havas ion diablan en si; kaj la historio diru pri James Hepburn, kion ĝi volas — mi imagas, ke li estis la sovaĝa, obstina bandit-heroo, al kiu mi estus konsentinta doni mian manon.”
” Sinjoroj, vi aŭdis tion ! Kiu el vi plej similas al Bothwell ?”
ekkriis sinjoro Rochester.

    ” Mi preskaŭ kredus, ke vi ĝuas tiun privilegion,” respondis kolonelo Dent.

    ” Je mia honoro, mi ŝuldas al vi dankon,” diris sinjoro Rochester.

    Fraŭlino Ingram, kiu nun kun fiera gracieco sidiĝis antaŭ la piano daŭre parolante, kiel reĝino ordigis ĉirkaŭ si la pentrindajn faldojn de sia neĝblanka jupo kaj komencis brilan preludon. Ĉi tiun vesperon ŝi videble sidis sur sia alta ĉevalo 3; ne nur ŝia parolo sed ankaŭ sia mieno ŝajnis eldevigi la miron de ŝiaj aŭskultantoj. Videble ŝi volis fari blindigan konsternan impreson.

    ” Ho, la nunaj junaj viroj tiel tedas min !” ŝi kriis, dum ŝiaj fingroj flugis sur la klavoj.” Kompatindaj, malsanaj trodorlotitaj estaĵoj, ili ne kapablas fari unu paŝon ekster la pordoj de la patra ĝardeno, ili ne kuraĝas sin riski tiel malproksimen sen la permeso kaj protekto de la patrino ! Ili estas kreitaĵoj, kies ĉiuj nuraj zorgoj konsistas el la konservado de la belaj vizaĝoj, blankaj manoj kaj malgrandaj piedoj ! Kvazaŭ la viroj havus iun rilaton kun beleco ! Kvazaŭ amindeco ne estus la speciala prerogativo de virinoj — ilia laŭrajta apanaĝo kaj ilia heredaĵo ! Mi konfesas, ke malbela virinaĉo estas makulo sur la bela vizaĝo de la kreitaĵo. Sed la ĝentlemanoj zorgu nur, ke ili posedu kuraĝon kaj forton ! Ilia devizo estu: Ĉasado, batalado ! La cetero ne indas esti priparolata. Tio estus mia devizo, se mi estus viro !”

   1 Sekretario de Maria Stuart, kiu en 1566 estis mortigita de kunkulpantoj de ŝia edzo.

    2 Skota nobelo, kiu pereigis Henri Darnley, la duan edzon de Maria Stuart, kaj kiu edziĝis kun ŝi en 1567. Li estis forpelita de Skotujo, kaj mortis en mizero en Danujo 1577.

    3 intencis altiri sur sin ĉies atenton.

    ” Se iam mi edziniĝos,” ŝi parolis plue post paŭzo, kiun neniu interrompis,” mi decidis, ke mia edzo ne estu mia rivalo, sed la reliefiganto de miaj ecoj. Mi ne toleros konkuranton ĉe mia trono; mi postulos nedividitan ovacion. Lia adorado ne estu dividata inter la figuro, kiun li vidas en la spegulo kaj mi.

    Sinjoro Rochester, vi kantu nun kaj mi akompanos vin.”
” Mi estas tute obeema,” li diris.

    ” Jen estas kanto de korsaroj. Sciu, ke mi adoras la korsarojn, tial vi kantu la kanton con spirito.”
” Ordono de fraŭlino Ingram eĉ entuziasmigus glason da lakto kaj akvo.”
” Sekve estu singarda. Se vi ne kantos laŭ mia gusto, mi hontigos vin, montrante kiel tiuj kantoj estu kantataj.”
” Tio signifus kroni la nekapablon ! Nun mi faros mian eblon kanti kiel eble plej malbone.”
” gardez-vous en bien ! 1 Se vi intence faros erarojn, mi submetos vin al deca puno.”

   1 Gardu vin !

    ” Fraŭlino Ingram devas esti indulga, ĉar ŝi havas la potencon surmeti punon, kiu superas la homan forton.”
” Ha, ha ! Klarigu tion,”
” Pardonu min, tia klarigo ne estas necesa ĉi tie; via propra sento devas diri al vi, ke unu sulko sur via frunto anstataŭos mortpunon.”
” Kantu !” ŝi diris ekludante vivan akompanon per la piano.

    ” Nun venis la tempo, ke mi forŝteliĝu,” mi pensis, sed la tonoj samtempe sonantaj en miajn orelojn, retenis min. Sinjorino Fairfax estis dirinta, ke sinjoro Rochester havas belan voĉon. Ŝi diris la veron — molan, fortan bason li posedis, en kiu kuŝis tuta lia forto kaj tuta lia sento, kiu trovis vojon tra la orelo al la koro, kie ĝi vekis mirindan, feliĉegan senton. Mi atendis ĝis la lasta profunda sono forvibris — ĝis la ĝenerala interparolado refoje komenciĝis; poste mi forlasis mian kaŝitan angulon kaj eliris tra flankpordo, kiu feliĉe estis tre proksima. Tra tiu pordo mi eniris en la halon laŭ mallarĝa koridoro; trairante ĝin, mi rimarkis, ke mia sandalo malligiĝis; mi kurbigis min por religi ĝin kaj metis mian piedon sur la tapiŝon de la ŝtuparo. En la sama momento mi aŭdis, ke la pordo de la manĝosalono malfermiĝis; unu sinjoro eliris ĝin; rapide mi levis min kaj staris vizaĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ li.

    Estis sinjoro Rochester.

    ” Kiel vi fartas ?” li demandis.

    ” Mi fartas bone, sinjoro.”
” Kial en la salono vi ne venis por paroli kun mi ?”
Mi pensis, ke mi povus adresi la saman demandon al la demandinto, sed mi ne permesis al mi tiun liberecon. Mi respondis:
” Mi ne volis vin ĝeni, sinjoro, ĉar vi ŝajnis esti sufiĉe okupita.”
” Kion vi faris dum mia foresto ?”
” Nenion eksterordinaran; mi instruis Adèlon kiel kutime.”
” Kaj vi fariĝis pli pala ol vi estis; tion mi vidis ĉe la unua ekrigardo. Kio okazis ?”
” Tute nenio, sinjoro.”
” Ĉu vi malvarmumis tiun vesperon, kiam vi preskaŭ dronigis min ?”
” Tute ne.”
” Reiru en la salonon; vi foriras tro frue.”
” Mi estas laca, sinjoro.”
Li rigardis min dum momento.

    ” Kaj iom malĝoja,” li diris.” Kio estas al vi ? Diru al mi.”
” Nenio — nenio, sinjoro. Mi ne estas malĝoja.”
” Sed mi certigas vin, ke vi estas,— tiel malĝoja, ke larmoj enirus viajn okulojn, se mi parolus plue — vere, mi jam vidis ilin brili, kaj jen unu perlo ruliĝis de la palpebro sur la vangon. Se mi havus la tempon kaj ne estus en morta timo, ke iu klaĉema servistino povus preteriri, mi baldaŭ malkovrus, kion ĉio tio signifas. Nu, mi volas senkulpigi vin hodiaŭ vespere; sed komprenu bone, ke mi atendos vidi vin ĉiuvespere en la salono, tiel longe, kiel miaj gastoj estas ĉi tie. Tio estas mia deziro; ne forgesu pri ĝi kaj ne malatentu ĝin. Nun iru.

    Sendu Sophien, por ke ŝi forkonduku Adèle. Bonan nokton, mia —”.

    Subite li eksilentis, mordis sian lipon kaj rapide foriris de mi.

   

Ĉapitro XVIII.

    Tiuj tagoj en Thornfield Hall estis ĝojaj sed samtempe multokupaj: kiel ili diferencis de la unuaj kvietaj monotonaj monatoj, kiujn mi pasigis sub ĝia tegmento. Ĉiuj malĝojaj sentoj ŝajnis esti forpelitaj el la domo kaj ĉiuj malgajaj rememoroj ŝajnis esti forgesitaj, ĉie estis multmoveco, la tutan tagon. Tra la alie tiel senbrua galerio, en la antaŭĉambro, kie en aliaj tempoj neniu loĝis, nun oni ne povis eniri kaj ne renkonti gracian ĉambristinon, aŭ elegante vestitan ĉambriston.

    En la kuirejo, en la provizejo de la kelisto, en la ĉambro de la servistoj, en la vasta enirhalo,— ĉie regis la sama bruo; en la salonoj estis nur kvieto, kiam la blua ĉielo kaj la sunbrilo de la rava printempa vetero logis la gastojn en la parkon. Eĉ kiam la bela vetero estis finita kaj daŭre la pluvo falis, la ĝojo per tio ne estis ĝenata. La distraĵoj en la domo estiĝis eĉ pli multnombraj, pli ĝojaj kaj pli oftaj, post kiam finiĝis la amuzaĵoj eksterdome. La unuan fojon mi kun mirego aŭdis, ke oni proponis diversecon en la dumvesperaj amuzaĵoj; oni nomis tion ” ludi ŝaradojn,” sed pro nescio mi ne komprenis tiun esprimon. La servistaro estis vokita internen, la manĝotabloj estis ŝovitaj flanken, la kandeloj, la multbranĉaj kandelingoj ricevis alian lokon, kaj la seĝoj estis lokitaj duoncirkle kontraŭ la pordarkaĵo. Dum sinjoro Rochester kaj la aliaj sinjoroj prizorgis la ŝanĝojn, la sinjorinoj supren kaj malsupreniris la ŝtuparon, vokante siajn ĉambristinojn. Sinjorino Fairfax estis vokata, por ke ŝi donu informojn pri la provizoj da ŝaloj, vestaĵoj, drapiraĵoj ĉiuspecaj en la kastelo; en la tria etaĝo oni traserĉis la vestoŝrankojn kaj la servistinoj portis malsupren plenbrakojn da brokataj robtrenaĵoj, atlasaj roboj, silkaj jakoj, pintaj supervestoj kaj nigraj vualegoj; poste oni elektis la uzeblajn objektojn kaj portis ilin en la buduaron malantaŭ la salono.

    Intertempe sinjoro Rochester denove arigis ĉirkaŭ si la sinjorinojn kaj elektis kelkajn el ili, kiuj devos aparteni al lia grupo.” Fraŭlino Ingram nature estas mia,” li diris; poste li nomis ankaŭ la du fraŭlinojn Eshton kaj Dent. Tiam li rigardis min. Okaze mi staris apud li, ĉar mi estis fermanta la agrafon de la braceleto de fraŭlino Dent, kiu estis malligiĝinta.

    ” Ĉu vi volas kunludi ?” li demandis. Kapneante mi malakceptis. Li ne insistis, kion mi timis, ke mi akceptu, sed konsentis, ke mi kviete reiris al mia sidloko.

    Nun li kaj liaj helpantinoj retiriĝis malantaŭ la kurtenon.

    La alia grupo, kies kondukanto estis kolonelo Dent, sidiĝis sur la duoncirkle lokitaj seĝoj. Kiam unu el la sinjoroj, nome Eshton rimarkis min, li ŝajnis proponi, ke oni invitu min aliĝi al la grupo; sed sinjorino Ingram tuj rifuzis la proponon.

    ” Ne,” mi aŭdis ŝin diri,” ŝi aspektas tro stulta por partopreni en tiaspecaj ludoj.”
Baldaŭ poste, oni aŭdis sonorilon kaj la kurteno leviĝis.

    Meze de la pordarkaĵo oni rimarkis la altan figuron de sinjoro George Lynn, kiu apartenis al la grupo de sinjoro Rochester; li estis volvita en blanka litotuko. Antaŭ li sur la seĝo kuŝis granda malfermita libro kaj ĉe lia flanko staris Emy Eshton, vestita per la jako de sinjoro Rochester kaj kun libro en la mano. Nevidebla figuro aŭdigis gajajn sonojn de sonorilo; tiam antaŭenpaŝis Adèle, kiu antaŭe insistis partopreni en la grupo de sia zorganto kaj disŝutis la enhavon de florkorbo, kiun ŝi portis je la brako. Kaj poste aperis la rava figuro de fraŭlino Ingram, tute vestita per blanka robo; longa blanka vualo malsuprenondis de ŝia kapo, girlando el rozoj ĉirkaŭis ŝian frunton; ĉe ŝia flanko iris sinjoro Rochester kaj ambaŭ alproksimiĝis al la tablo. Ili genufleksis, dum Louisa Eshton kaj sinjorino Dent, kiuj ankaŭ estis blanke vestitaj, ekstaris post ili. Fine sekvis senparola ceremonio, kiu montris, ke la pantomimo prezentas edziĝan solenon. Je la finiĝo kolonelo Dent kaj lia societo interflustris kelkan tempon; poste la kolonelo kriis:
” Fianĉo !” sinjoro Rochester klinsalutis kaj la kurteno malleviĝis.

    Pasis sufiĉe longa tempo antaŭ ol denove ĝi leviĝis. La sceno nun prezentanta sin al la okuloj, estis pli zorge preparita ol la antaŭa. Kiel mi jam rakontis, oni bezonis supreniri du ŝtupojn de la manĝosalono en la societan ĉambron. Sur la pli alta el tiuj ŝtupoj staris granda belega kaliko el marmoro, en kiu mi vidis ornamaĵon de la florejo. Tie ĝi ordinare staris plena de orfiŝoj kaj ĉirkaŭita de alilandaj kreskaĵoj. Ĝi estis gigante granda, tre peza kaj ĝia transportado en la societan ĉambron nepre postulis multajn penon kaj tempon.

    Flanke de tiu marmora kalikego aŭ pelvego sidis sur la tapiŝo sinjoro Rochester, volvita en ŝaloj kaj kun turbano sur la kapo. Liaj malhelaj okuloj, la bruneca haŭtkoloro, liaj idolanaj vizaĝtrajtoj bonege harmoniis kun tiu kostumo. Li estis la plej sukcesinta modelo de orienta emiro; la sendinto aŭ la elektita viktimo de sago. Nun aperis ankaŭ fraŭlino Ingram sur la scenejo. Ŝi same estis vestinta sin per orienta kostumo; purpure ruĝa skarpo ĉirkaŭis ŝian talion; riĉe brodita tuko estis ligita ĉirkaŭ ŝia kapo; ŝiaj ĉarme formitaj brakoj estis nudaj, unu el ili apogis kruĉon, kiun ŝi rave portis sur la kapo.

    Ne nur ŝia figuro, sed ankaŭ ŝiaj trajtoj kaj vizaĝkoloro kaj tuta ŝia aspekto naskis la penson pri Izraelida princino el la tempo de la patriarkoj. Sendube ŝi ankaŭ ludis ŝian rolon. Ŝi proksimiĝis al la marmora pelvego kaj sin klinis super ĝi kvazaŭ por plenigi la kruĉon. Poste ŝi denove metis ĝin sur la kapon. La figuro ĉe la fonto nun ŝajnis paroli al ŝi farante al ŝi peton:
Kaj ŝi diris:” Trinku sinjoro;” kaj rapide ŝi mallevis la kruĉon per la mano kaj donis al li por trinki.

    Poste li aperigis el la faldoj de sia vestaĵo juvelkesteton, malfermis ĝin kaj montris al ŝiaj okuloj multekostajn braceletojn kaj ringojn. Ŝi ludis surprizon kaj admiron; li genufleksis kaj metis la trezorojn antaŭ ŝiaj piedoj; ŝiaj rigardoj kaj gestoj montris nekredemon, miron kaj heziton. La fremdulo metis la braceletojn ĉirkaŭ ŝiajn brakojn kaj pendigis la ringojn je ŝiaj oreloj. Ili estis Eleazar, la servisto de Abrahamo kaj Rebeka; nur la kameloj mankis.

    La divenanta societo mallaŭte interparolis; evidente ili ne samopiniis pri la ĝusta vorto aŭ nomo, kiun ĉi tiu bildo devis prezenti. La kolonelo Dent, la proparolanto, petis ” la kompletan prezentaĵon ” kaj post tio la kurteno denove malleviĝis.

    Kiam je la tria fojo ĝi leviĝis, nur parto de la societa ĉambro estis videbla. La cetera spaco estis kovrita per murŝirmilo, sur kiu pendis maldelikata, malhela drapiraĵo. La marmora pelvego, kiu en la antaŭa sceno estis prezentinta la puton, estis forigita, sur ĝia loko staris maldelikate ĉarpentita tablo kaj kuireja seĝo, oni vidis ilin en la lumo de malnova stala lanterno; ĉiuj kandeloj estis estingitaj.

    Meze de tiu mizera ĉirkaŭaĵo sidis viro, liaj pugnitaj manoj ripozis sur la genuoj; la rigardon li fiksis teren. Mi rekonis sinjoron Rochester malgraŭ lia malpurigita vizaĝo, malgraŭ liaj malzorgaj vestoj ( la jako pendis malorde de liaj ŝultroj, kvazaŭ ĝi estus preskaŭ ŝirita de lia korpo dum interbataleto ), mi rekonis lin malgraŭ la senesperaj vizaĝtrajtoj, malhelaj rigardoj kaj la dise sur la frunto pendantaj haroj. Kiam li sin movis, tintadis katenoj; ankaŭ ĉirkaŭ la manradiko li portis katenojn.

    ” Bridewell ! 1 ” kriis kolonelo Dent, kaj la ŝarado estis solvita.

    Pasis longa tempo dum la prezentintoj de la vivanta bildo revestiĝis per siaj societvestaĵoj. Fine ili denove eniris en la manĝosalonon. Sinjoro Rochester kondukis fraŭlinon Ingram per la brako; ŝi faris al li multajn komplimentojn pri lia aktora talento.

    ” Ĉu vi scias, ke la lasta el la tri bildoj plej multe plaĉis al mi ? Ho ! Se do vi vivus kelkajn jarojn pli frue ! Kia belega, eleganta, kuraĝa ĝentlemana vojrabisto vi do estus !”
” Ĉu mi forviŝis ĉiun fulgon de mia vizaĝo ?” li demandis, rigardante ŝin.” Ho ve, jes ! Sed estas bedaŭrinde ! Nenio povus pli bone deci vian vizaĝon ol la ruĝaĵo de tia fripono.”
” Vi do povus ami heroon de la ŝoseo, vojbanditon ?”
” Angla vojbandito estas plej bona, krom itala bandito; kaj ĉi tiu povus nur esti superata de levanta pirato.”
” Nu, kio ajn estas, ne forgesu, ke vi estas mia edzino; nia geedziĝo okazis antaŭ unu horo en ĉeesto de ĉiuj ĉi tiuj atestantoj.”

   1 Bridewell ( bride kaj well ) estis malliberejo en Londono. La ŝarado konsistis el la vortoj: bride = fianĉino kaj well: puto. Traduk.

    Ŝi subridis kaj ruĝiĝis.

    ” Nun venis via vico, Dent,” parolis plue sinjoro Rochester.

    Dum la alia parto de la societo retiriĝis, li kun sia grupo sidiĝis sur la neokupitaj seĝoj. Fraŭlino Ingram sidiĝis ĉe la dekstra flanko de sia kondukanto; la aliaj divenantoj elektis la seĝojn ĉe iliaj du flankoj. Mi ne plu atentis la aktorojn; mi ne plu interesiĝis pri la leviĝonta kurteno; mia tuta atento nun estis dediĉita al la rigardantoj; miaj okuloj, antaŭe turnitaj al la granda arkaĵo nun sin fiksis sur la duonrondon de seĝoj. Mi ne scias plu, kiun ŝaradon kolonelo Dent kaj lia societo ludis, kiun vorton ili elektis kaj kiel oni solvis la ŝaradon,— sed ankoraŭ nun mi vidas la interkonsiliĝojn, kiuj sekvis post ĉiu sceno; mi vidis, kiel sinjoro Rochester sin turnis al fraŭlino Ingram, kaj fraŭlino Ingram al li; mi vidis, kiel ŝi turnis al li sian kapon, kaj kiel ŝiaj korve nigraj haroj preskaŭ tuŝis liajn ŝultron kaj vangon; mi aŭdis ilian reciprokan flustradon; mi revokis al mi la rigardojn, kiujn ili interŝanĝis; kaj eĉ la impresojn, kiuj ĉiun momenton regis min, ankoraŭ nun denove leviĝas en mia animo. Mia leganto, mi diris al vi, ke mi lernis ami sinjoron Rochester ! Kaj tiun senton mi tiam ne povis subpremi en mi, ĉar mi kredis, ke li tute ĉesis atenti mian ĉeeston — ĉar mi dum multaj horoj povis esti en lia apudeco, dum kiuj li eĉ ne unu fojon fiksis sur min sian rigardon — ĉar mi vidis, kiel lia tuta atento centriĝis al eminenta kaj bela fraŭlino, kiu eĉ ne opiniis min inda tuŝi la randon de ŝia robo, kiam ŝi fiere preteriris min; kiu tuj forturnis de mi siajn despotajn, ordonajn okulojn, kiam okaze ili renkontis la miajn, kvazaŭ mi estus objekto, tro malgrava, tro sensignifa por la atento de tia alta kaj eminenta estaĵo. Mi ne povis ne ami lin plu, nur ĉar mi estis certa pri tio, ke li baldaŭ edziĝos kun tiu fraŭlino — ĉar ĉiutage pli kaj pli mi rimarkis pro la fiera certeco de ŝia teniĝo, ke ŝi ne dubas plu pri liaj planoj kaj intencoj rilate al tiu geedziĝo — ĉar ĉiuhore mi estis atestantino de liaj amomontroj, kiuj, kvankam estante senzorgaj, ĝuste pro tiu senzorgo kaj pro ilia fiereco, estis nekontraŭstareblaj.

    Tiuj cirkonstancoj ne helpis malvarmigi aŭ forpeli mian amon; ili kaŭzis nur mian malesperon. Eble vi pensas, ke ili povus naski mian ĵaluzon, eĉ se knabino en mia pozicio kuraĝus esti ĵaluza al fraŭlino Ingram. Sed ĵaluza mi ne estis,— aŭ nur tre malofte, la speco de doloro kaj ĉagreno, kiun mi spertis, malbone estus esprimita per tiu vorto. Fraŭlino Ingram estis iu staranta ekster la ĵaluzo; ŝi estis tro malsupera rilate al ĵaluzo por povi naski tiun senton. Pardonu al mi tiun ŝajnan paradokson, kara leganto sed mi estas sincera pri tio, kion mi diras. Ŝi estis tre paradema, sed ŝi ne estis natura; ŝi estis ĉarma aperaĵo kaj havis plurajn bonegajn talentojn; sed ŝia animo, ŝia karaktero estis malriĉaj, ŝia koro estis apatia; nenio kreskis aŭ floris sur tiu teritorio, ĝi ne produktis refreŝigajn naturajn fruktojn. Ŝi ne estis bonkora, nek originala; ŝi kutimis ripeti plentonajn frazojn el libroj; neniam ŝi eldiris ilin kiel propraj opinioj; proprajn opiniojn ŝi tute ne havis. Ŝi parolis per alta sentotono, sed ŝi ne konis la senton de simpatio kaj de kompato; en ŝi loĝis nek vero nek amsigno. Tre ofte ŝi montris tion, kiam ŝi eksplodigis la malican antipation, kiun ŝi sentis kontraŭ la malgranda Adèle; per malestimaj insultvortoj ŝi forpuŝadis de si la infanon, kiam okaze ŝi venis tro proksimen al ŝi; ofte ŝi sendis la knabinon el la ĉambro kaj konstante ŝi traktis ŝin malvarme, akratone kaj per tranĉa mokado. Aliaj okuloj krom la miaj ankaŭ rimarkis tiujn montrojn de ŝia karaktero — eĉ atente rimarkis ilin kaj akrevide. Jes, la estonta edzo, sinjoro Rochester mem severe kaj seninterrompe atentis sian fianĉinon; kaj el tiu saĝa singardemo — el tiu plena klara scio pri manko kaj mallaŭdindaĵoj de lia adoratino, el tiu klare videbla senpasia amo al ŝi — el ĉio tio devenis mia senlima doloro, mia nefiniĝonta ĉagreno.

    Mi antaŭvidis, ke li edziĝos kun ŝi pro familiaj, eble pro politikaj kaŭzoj kaj ĉar ŝia rango kaj ŝiaj parencoj konvenis al li.

    Mi sentis, ke li ne donus al ŝi sian amon, kaj ke ŝiaj proprecoj ne taŭgas por konkeri lian amon. Tiun trezoron li neniam donus al ŝi ! Kaj tio estis la cirkonstanco — ĝuste tio tuŝis miajn nervojn kaj kaŭzis mian ĉagrenon — tio kvazaŭ nutris mian febron: ŝi ne povis ĉarmigi lin !

    Se ŝi estus gajninta la triumfon per unu fojo, se li estus cedinta kaj metinta al ŝiaj piedoj sian koron, tiam mi kovrus mian vizaĝon kaj turnus ĝin al la muro por morti, por morti pro ili ( en figura senco ). Se fraŭlino Ingram estus nobla virino, naturdotita per forteco kaj kuraĝo, amo, sindono kaj prudento, tiam mi estus havinta nur unu energian batalon kontraŭ du monstroj — kontraŭ la ĵaluzo kaj la malespero. Mi estus ŝirinta la koron el mia brusto por piedpremi ĝin — kaj poste mi estus admirinta ŝin, mi estus akceptinta ŝian superecon, kaj estus en paco dum la cetera parto de mia vivo — kaj ju pli absoluta estus ŝia supereco, des pli granda estus mia admiro — des pli kvieta estus mia rezigno. Sed la aferoj staris tute alie: mi devis esti atestantino de la penadoj, kiujn al si donis fraŭlino Ingram por ĉarmigi kaj allogi sinjoron Rochester, mi devis vidi, kiel ŝi imagas al si, ke ĉiu el ŝiaj sagoj trafis la koron de ŝia celo kaj kiel ŝi fieris pro la sekvoj, dum ŝia fiereco kaj ŝia vanteco ĉiam pli kaj pli malproksimigis de ŝi tion, kion ŝi deziris allogi al si. Mi devis esti atestantino de ĉio tio, kaj tio ekscitis min konstante kaj kaŭzis, ke mi vivis en senkompataj devigo kaj premego.

    Mi vidis, ke estus eble al ŝi venki kaj malgraŭ tio ŝi malvenkos. Sagoj, kiuj daŭre returne saltis de la brusto de sinjoro Rochester, falis senefike antaŭ siajn piedojn, sed ili estus trafintaj lian fieran koron kaj vundintaj ĝin, se lerta mano estus pafinta ilin, tion mi konsciis; ŝi povus lumigi el liaj malvarmaj okuloj amon kaj anstataŭigi la sarkasmon de lia vizaĝo per intimeco kaj amo. Aŭ, pli bone dirite,— senparola venko estus akirita sen armiloj.

    ” Kial do ŝi ne pli bone povas influi lin, kiam ŝi havas la privilegion konstante esti en lia tuja proksimeco ?” mi demandis al mi.

    ” Neeble, ke ŝi povas vere ami lin ! Ĉar se tio estus ebla, tiam ŝi ne bezonus tiel arte rideti; tiam ŝi ne bezonus ĵeti al li seninterrompe tiajn rigardojn, tiam ŝi ne bezonus tiel sen halto studadi siajn vizaĝesprimojn, sintenojn kaj movojn. Mi estas certa pri tio, ke ŝi pli facile povus proksimiĝi al lia koro, restante kvieta ĉe lia flanko, parolante pli malmulte aŭ aspektante malpli trokuraĝa. Antaŭe mi vidis sur lia vizaĝo esprimon tute alian ol la malmolan, ŝtoniĝintan, kiun tre ofte li montras, kiam ŝi tiel trude kaj vigle parolas al li — sed ĉiu esprimo venis de ekstere, ne estis arte elŝirita per allogaĵoj kaj studitaj movoj; kaj oni bezonis nur akcepti ĝin — oni bezonis nur respondi lin sen pretendoj, oni bezonis nur paroli al li sen grimacoj, se estis necese — kaj ĉiu esprimo estiĝus pli amika kaj pli amplena kaj varmigus aliulojn kiel proksimiĝanta sunradio. Kiel do ŝi sukcesos plaĉi al li post geedziĝo ?

    Ho ne, mi estas certa, ke en tio ŝi ne sukcesos — sed estus eble sukcesi kaj vere mi kredas, ke lia edzino povus esti la plej feliĉa edzino, kiu iam vivis.”
Ĝis nun mi diris ankoraŭ nenion mallaŭdindan pri la intenco de sinjoro Rochester rilate al lia edziĝo pro materiaj interesoj kaj familiaj interrilatoj. Mi tre miris, kiam mi ekaŭdis pri liaj intencoj. Mi ĉiam pensis, ke li estas viro, kiu ne ŝajnas gvidi sin de tiaj kutimaj motivoj ĉe la elekto de edzino; sed ju pli longe mi pensis pri la situacio, la eduko kaj tiel plu de ambaŭ partioj, des pli malmulte mi sentis min pravigita, juĝi aŭ kondamni lin aŭ fraŭlinon Ingram, ĉar ili agis konforme al la fundamentoj kaj ideoj, kiuj sendube influis ilin en ilia infaneco. La tuta societo, al kiu ili apartenis, agis laŭ tiuj fundamentoj; sekve ili ankaŭ devis esti la motivo, kiu gvidis ilin en la nunaj cirkonstancoj, kvankam ili ŝajnis al mi strangegaj kaj nekompreneblaj. Ŝajnis al mi, ke mi povus premi sur mian koron la virinon, kiun mi povus ami, se mi estus viro kiel li; sed la ŝajna profitmotivo por la feliĉo de viro, kiu troviĝis en ĉi tiu edziĝ-plano, certigis min, ke nepre ekzistas argumentoj kontraŭ la ĝenerala akcepto de tiaj opinioj, argumentoj, pri kies ekzisto mi sciis nenion — ĉar alie la tuta mondo nepre agus tiel, kiel ĝi laŭ mia deziro devus agi. Sed rilate al ĉi tiu punkto kiel ankaŭ al multaj aliaj, mi fariĝis tre pardonema kaj malsevera al mia mastro. Mi forgesis pri ĉiuj liaj eraroj, kiujn iam mi tiel atentis.

    Antaŭe mi faris mian eblon studi ĉiujn flankojn de lia karaktero, akceptante la malbonajn pro la bonaj, kaj prijuĝante ilin post akurata komparo. Nun mi ne vidis plu liajn malbonajn ecojn. La sarkasmo, kiu iam forpuŝis min de li, la rigoreco, kiu iam timigis min, ŝajnis al mi nun la necesaj spicoj de delikata, malofta manĝo: ilia ĉeesto faris ĝin pikanta, ilia foresto farus ĝin sengusta. Kaj tiu neprecizaĵo, kiun atenta observanto tiam kaj tiam rimarkis en lia rigardo, kvankam ĝi rapide malaperis ĉiufoje, antaŭ ol li povis esplori ĝian strangan, misterplenan profundon,— tiu io, kiu plenigis min per timo kaj angoro, kvazaŭ mi starus sur vulkana tero kaj subite la tero malfermus sin antaŭ miaj piedoj,— tiu io, kiun mi kelkfoje revidis, sed mia koro batis pro ĉagreno kaj kompato,— ĝi ne paralizis plu miajn nervojn. Mi ne sciis ĉu ĝi estas malhela aŭ malĝoja rigardo, malice ruza, aŭ senespera; sed ĝi ne plu timigis min, mi kontraŭe senlime sopiris esplori kaj kompreni ĝin; mi opiniis fraŭlinon Ingram feliĉega, ĉar iam estos al ŝi permesate rigardi en tiun abismon, esplori lian misteron, forigi lian ĉagrenon.

    Dum mi pensis nur al mia sinjoro kaj al lia estonta edzino, nur vidis ŝin, aŭdis nenion alian ol ilian interparoladon kaj image aldonis gravecon kaj signifon al iliaj faroj kaj agoj, la cetera parto de la societo sin okupis pri siaj propraj amuzaĵoj kaj interesiĝoj. La fraŭlinoj Lynn kaj Ingram daŭrigis sian porfestajn priparolojn; ili movis tien kaj reen siajn turbanojn kaj levis la manojn pro miro, pro teruro aŭ angoro — laŭ tio, pri kio la parolo temis — tute laŭ la objekto, ĉirkaŭ kiu turniĝis iliaj gravaj interparoloj. La du fraŭlinoj sin movis kiel du marionetoj, kiujn oni rigardas per lorno.

    La milda sinjorino Dent parolis kun la bonanima sinjorino Eshton; de ili de tempo al tempo mi ricevis favoran rigardon kaj amikan vorton.

    Sinjoro George Lynn, kolonelo Dent kaj sinjoro Eshton diskutadis pri politiko aŭ pri aferoj de siaj graflandoj aŭ juristaĵoj. Lordo Ingram koketis kun Amy Eshton. Louisa kantis kaj ludis kun unu el la junaj sinjoroj Lynn, kaj Mary Ingram kun enuo aŭskultis la elegantajn, gramatike korektajn paroladojn de la alia. Kelkfoje ĉiuj interrompis siajn interparolojn kvazaŭ laŭ interkonsento, por dediĉi sian atenton al la ĉefaj personoj de la festo, ĉar malgraŭ ĉio, sinjoro Rochester kaj fraŭlino Ingram,— nur ĉi tiuj, ĉar ŝi tute sin okupis kun li — estis la animo kaj la spirito de la societo. Kiam li nur unu horon malproksimiĝis de la societa salono, ŝajnis kvazaŭ rimarkeblaj malagordo kaj enuo kaptis liajn gastojn; kaj lia reveno tuj redonis vivan impulson al la konversacio.

    La foresto de lia viviganta influo tute speciale montriĝis iun tagon, kiam li pro gravaj aferoj devis iri al Millcote kaj estis atendata ree nur malfrue en la vespero.

    La posttagmezo estis pluva; sekve la promeno, kiun la societo intencis entrepreni al cigana tendaro transe de Hay, devis esti prokrastita. Kelkaj el la sinjoroj estis irintaj en la stalojn; la plej junaj bilard-ludis kun la junaj fraŭlinoj en la bilardsalono. La vidvinoj Lynn kaj Ingram serĉis konsolon per kvieta ludeto. Post kiam Blanche Ingram pro sia melankolia karaktero malakceptis kelkajn klopodojn de sinjorinoj Dent kaj Eshton, ke ŝi partoprenu ilian konversacion, ŝi komence murmurkantetis kelkajn kantojn kaj melodiojn kun pianakompano; poste subite ŝi salte leviĝis, prenis romanon el sia ĉambro, kaj nun ŝi kuŝis fiere-indiferente sur kanapo kaj per tiu romano provis pasigi la malrapide pasantajn horojn dum la foresto de sinjoro Rochester. En la ĉambro kaj en la tuta domo regis kvieto. Nur tiam kaj tiam penetris al ni gaja ridego el la bilardejo.

    Jam krepuskiĝis, la sonorilo anoncis la signon de vestiĝado por la manĝo, kiam la malgranda Adèle, kiu sur seĝo genukuŝis ĉe mia flanko en la fenestrobreto subite kriis:
” voilà monsieur Rochester qui revient ! 1
Mi turnis min kaj vidis kiel rapidmove fraŭlino Ingram salte leviĝis de sia kanapo.

    Ankaŭ la alia j rigardis supren de siaj diversaj okupoj, ĉar en la sama tempo aŭdiĝis knaradoj de radoj kaj laŭtaj piedpaŝoj ekstere sur la malseka ŝtoneta vojo antaŭ la domo. Posta veturileto alproksimiĝis al la pordo.

    ” Kio do venis en lian kapon, reveni en tia maniero !” diris fraŭlino Ingram.” Li forrajdis sur Mesrour, la nigra ĉevalo, ĉu ne vere ? Kaj Piloto lin akompanis. Kion do li faris kun ili ?”
Dirante tion, ŝi venis al la fenestro tiel proksime kun sia altkreska figuro kaj larĝe disstarantaj vestaĵoj, ke mi devis klini min malantaŭen, kaj preskaŭ rompis al mi la spinon. Pro sia eksciteco ŝi unue ne rimarkis min, kaj kiam ŝia rigardo renkontis mian, ŝi insultmoke supren tiris la lipon kaj direktis sin al alia fenestro. La poŝta veturileto haltis. La veturigisto sonorigis je la ĉefa pordo kaj sinjoro en vojaĝkostumo eliris la veturilon. Sed ne eliris sinjoro Rochester, sed altkreska elegante aspektanta viro, fremdulo.

    ” Kiel enuige !” ekkriis Blanche Ingram,” vi enuiga, malgranda simio !”( tiel ŝi alparolis Adelon )” kiu sidigis vin sur la fenestrobreto por false sciigi tion ?” kaj dirante tiujn vortojn, ŝi ĵetis al mi koleran rigardon kvazaŭ mi estus kulpa.

    Nun aŭdiĝis ekstere en la halo mallonga interparolado, kaj tuj poste eniris la fremdulo. Li sin klinis profunde antaŭ sinjorino Ingram, kiun sendube li rigardis kiel la plej maljunan el la ĉeestantinoj.

   

   1 Jen sinjoro Rochester, kiu revenas !

    ” Ŝajnas, sinjorino, ke mi venis en tre maloportuna tempo,”
li diris,” ĉar mia amiko Rochester ne estas hejme. Sed mi venas de tre longa laciga vojaĝo, kaj tial mi kredas ne esti tro postulema uzi la rajton de intima amikeco kaj resti ĉi tie ĝis la reveno de mia amiko.”
Li estis ekstreme ĝentila kaj bonmaniera; lia prononcmaniero ŝajnis al mi iomete fremda — ne eksterlanda, tamen ankaŭ ne absolute angla. Laŭŝajne li estis samaĝa kiel Rochester, inter tridek kaj kvardekjara; lia vizaĝkoloro estis eksterordinare pala; krome li estis belaspekta viro, precipe je la unua ekrigardo. Rigardante lin pli atente oni tamen rimarkis ion neplaĉan aŭ pli bone dirite ion, kio iom malplaĉis. Liaj vizaĝtrajtoj estis regulaj, sed tro akraj; liaj okuloj estis grandaj kaj bele formitaj, sed oni legis en ili, ke lia ĝisnuna vivo estis senutila, sencela kaj sen signifo,— almenaŭ tiel al mi ŝajnis.

    La sonorilo de la vestiĝado disirigis la societon. Nur post la manĝo mi revidis la fremdulon. Li ŝajnis senti sin jam tute hejmece. Sed tiam lia fizionomio plaĉis al mi ankoraŭ malpli ol antaŭe; ĝi estis samtempe malkvieta kaj tamen sensprita.

    Liaj rigardoj direktiĝis ĉirkaŭen, sed oni sentis, ke ili serĉas nenion; tio donis al lia vizaĝo strangan esprimon, kiun mi antaŭe neniam vidis sur homa vizaĝo. Kiel bela kaj ne malaminda viro li estis eksterordinare antipatia. Ĉi tiu glata, ovale formita vizaĝo ne montris povon; en tiu mallarĝa, kurba nazo sin ne kaŝis forto, kaj same ne en la ĉerizaspektanta buŝo. La malalta sensulka frunto ne indikis pensojn; la brilaj brunaj okuloj ne sciis regi.

    Kiam mi sidis en mia kutima angulo kaj atente lin rigardis, li sidis sur apogseĝo kaj la brilo de la multbranĉa kandelingo falis sur lin, dum li ŝajne tremetis de malvarmo, kvankam li estis ŝovinta sian seĝon tuj apud la varmigantan fajron — mi komencis kompari lin kun sinjoro Rochester. Mi opiniis — respekte dirite — ke la diferenco inter kvieta ansero kaj fiera falko ne povas esti multe pli granda; nek pli akra povis esti la kontrasto inter dolĉanima ŝafo kaj la vila, brilokula hundo, ĝia gardanto.

    Li parolis pri sinjoro Rochester kiel pri delonga amiko. Ilia amikeco nepre estis stranga; mi pensis pri la akra ilustrado de la proverbo, ke la katastrofoj ofte estas proksimaj unu al alia. Du aŭ tri sinjoroj sidis apud li, kaj de tempo al tempo partoj de ilia interparolado penetris ĝis mia izolita loko. Longe la senco de ilia temo estis al mi malklara; ĉar la interparolado inter Maria Ingram kaj Louisa Eshton, kiuj sidis plej proksime al mia sidloko, supersonis tiun de la sinjoroj apud la kameno. La virinoj parolis pri la nove-veninto; ambaŭ nomis lin ” bela viro ”. Louisa diris, ke li estas ” ĉarma homo ” kaj ke ŝi adoras lin; kaj Mary faris rimarkon pri liaj ĉarmaj malgrandaj buŝo kaj nazo; ŝajne ili estis la idealo de beleco laŭ ŝia opinio.

    ” Kaj kiel amikan frunton li havas !” diris Louisa,—” tiel glata kaj tute sen tiuj sulkaĵoj, kiujn mi tiel abomenas; kaj kiel kvietajn okulojn li havas ! Kiel ĉarme li ridetas !”
Tiam je mia plej granda senŝarĝigo sinjoro Henry Lynn vokis ŝin al la alia flanko de la salono, por pluparoli pri la prokrastita ekskurso al Hay.

    Nun estis al mi denove eble koncentri mian tutan atenton al la grupo apud la kameno, kaj baldaŭ mi sciiĝis, ke la noveveninto sin nomas sinjoro Mason. Poste mi aŭdis, ke li ĵus venis en Anglujon kaj ke li venis el varmega lando. Tio sendube estis la kaŭzo de lia flave pala vizaĝkoloro, tial li pli kaj pli proksimiĝis al la fajro kaj pro tio li portis la surtuton, kiun li eĉ en la salono ne formetis de si. La nomoj Jamajko, Spanish Town, Kingston, kiujn mi de tempo al tempo aŭdis eldiri, sciigis al mi, ke li antaŭe loĝis en okcidenta Hindujo kaj tre granda estis mia miro poste sciiĝante, ke li konatiĝis kun sinjoro Rochester en tiu lando. Li parolis pri la antipatio de lia amiko kontraŭ la terura-varmego, la uraganoj kaj pluvosezonoj de tiuj regionoj.

    Mi jam sciis, ke sinjoro Rochester multe vojaĝis, sinjorino Fairfax jam rakontis al mi pri tio, sed mi kredis, ke neniam li transiris la eŭropan kontinenton. Neniam li eĉ aludis pri tio, ke li vizitis malproksimajn regionojn. Pri tiuj aferoj mi pensis, kiam neatendita okazantaĵo subite interrompis miajn pensojn.

    Sinjoro Mason, kiu ĉiufoje estis atakata de frostotremo, kiam iu malfermis la pordon, estis petinta, ke oni metu ankoraŭ pli da ligno kaj karbo sur la fajron, kies flamoj disvastigis tro malmultan varmon, kvankam la cindro estis ankoraŭ ruĝa kaj varmega.

    Kiam la servisto, kiu enportis la lignon kaj la karbon, estis elironta la salonon, li proksimiĝis al la seĝo de sinjoro Eshton kaj flustris al li ion en la orelo; mi povis kompreni nur la vortojn ” maljuna virinaĉo ” kaj ” tre ĝenema.”
” Diru al ŝi, ke mi ĵetos ŝin en malliberejon, se ŝi ne tuj foriros,” diris la magistrata sinjoro.

    ” Ne — haltu !” interrompis lin kolonelo Dent.” Ne foririgu ŝin, Eshton; eble ni povus utiligi la okazon. Ni foje demandu la sinjorinojn.” kaj laŭtvoĉe li diris plue:” Sinjorinoj, vi parolis pri tio, ke ni vizitu la ciganan tendaron; sed la servisto Sam ĵus sciigis, ke en la halo de la servistoj estas maljuna ciganino, kiu insiste deziras esti kondukata antaŭ la gesinjorojn por povi antaŭdiri. Ĉu vi emas ricevi la maljunulinon ?”
” Vere... kolonelo,” kriis sinjorino Ingram,” ĉu vi volus kuraĝigi tian senhontan trompistinon ? Mi tre petas, foririgu ŝin tuj !”
” Ne estas al mi eble foririgi ŝin, sinjorino,” diris la servisto,” kaj ankaŭ la aliaj servistoj vane penis tion. Nun sinjorino Fairfax estas ĉe ŝi kaj petas kaj petegas ŝin foriri; sed ŝi sidiĝis sur seĝo apud la fornejo kaj ĵuras, ke ŝi neniel volas leviĝi, se ŝi ne ricevos la permeson eniri la salonon.”
” Kion do ŝi volas ĉi tie ?” demandis sinjorino Eshton.

    ” Ŝi volas antaŭdiri la estontecon al la gesinjoroj, sinjorino, kaj ŝi ĵuras, ke ŝi devas kaj volas fari tion.”
” Kiel do ŝi aspektas ?” demandis la du fraŭlinoj Eshton samtempe.

    ” Ŝi estas terure malbela, maljuna kreitaĵo, kaj preskaŭ nigra kiel korvo.”
” Eble ŝi estas vera sorĉistino !” kriis Frederik Lynn.” Ĉiuokaze ni enirigu ŝin ! Estos tre interese !”
” Vere,” parolis plue lia frato,” estus ja malsaĝe preterpasigi tian okazon amuziĝi.”
” Pri kio do vi pensas, miaj karaj filoj !” kriis terurite sinjorino Lynn.

    ” En mia ĉeesto tiaj nedecaj aferoj ne okazu,” samopiniis la vidvino Ingram.

    ” Ho jes, patrino, ili povos okazi kaj ili okazu,” diris fiervoĉe Blanche Ingram, dum ŝi sin turnis de la piano al la societo; ĝis tiam ŝi senvorte sidis tie foliumante la notlibrojn, ŝajne ne atentante la interparoladon.” Mi estas scivola kaj dezirus, ke oni antaŭdiru al mi. Sam, venigu la ciganinon en la salonon.”
” Sed Blanche, mia kara, pripensu do —”
” Tion mi faras. Mi pripensas ĉion, kio estas pripensebla, kaj mia volo fariĝu ! Tial rapidu, Sam, rapidu !”
” Jes — jes — jes !” kriis ĉiuj junaj gesinjoroj.

    ” Ŝi eniru ! Tio fariĝos granda amuzaĵo !”
La servisto hezitis ankoraŭ.” Ŝi aspektas tiel terure,” li fine diris...

    ” Iru do !” ordone kriis fraŭlino Ingram, kaj la servisto foriris. Tuj la plej granda ekscito regis la societon. Fariĝis vera kriado de ŝercoj kaj mokoj. La servisto hezite kaj kun timo revenis.

    ” Ŝi ne volas plu eniri,” li diris.” Ŝi diras, ke ŝi ne aperos antaŭ la kruda bando — jes, jes, tiujn vortojn ŝi uzis ! Mi devis montri al ŝi ĉambron, kaj se la gesinjoroj volas pridemandi al ŝi la estontecon, ili unuope iru al ŝi.”
” Jen vi jam aŭdas, mia reĝa Blanche, kiel aroganta la virinaĉo fariĝis,” denove parolis sinjorino Ingram.” Aŭskultu mian konsilon, mia karulino kaj — kaj —”
” Konduku ŝin en la bibliotekon,” interrompis la ” karulino ”
akre.” Mi ankaŭ ne volas aŭskulti ŝin en ĉeesto de la kruda bando. Mi volas aŭskulti ŝin tute sola. Ĉu estas fajro en la kameno de la biblioteko, Sam ?”
” Jes, via moŝto, jes — sed — ŝi ja aspektas kiel vera kaldronriparisto.”
” Ĉesu babiladi, malsaĝulo, kaj faru, kion mi al vi ordonas.”
Refoje Sam foriris; kaj la eksciteco kaj la atendoj pligrandiĝis.

    ” Ŝi estas preta,” diris la servisto, kiam li revenis.” Ŝi dezirus scii, kiu unua pridemandos ŝin.”
La kolonelo diris:” Mi kredas, ke estas bone, ke unua mi vidas ŝin antaŭ ol unu el la sinjorinoj iros al ŝi.”
” Diru do al ŝi, Sam, ke sinjoro venos.”
Sam iris for, sed tuj poste revenis.

    ” Sinjoro, ŝi diras, ke ŝi ne volas ricevi sinjorojn, ili tute ne penu iri al ŝi — kaj,” hezite li diris plue, kun peno subpremante ridadon,—” la sinjorinoj venu nur se ili estas junaj kaj belaj kaj needziĝintaj.”
” Je Jupitero ! ŝi havas bonan guston !” laŭte kaj ridante kriis Henry Lynn.

    Tre solene fraŭlino Ingram leviĝis.” Mi iros unua,” ŝi diris per voĉo decanta al kondukanto de perdita taĉmento, kiu ĉe la fronto de siaj soldatoj sin ĵetas en breĉon de malamika fortikaĵo.

    ” Ho, mia kara, mia kara, mia trezoro, haltu do ! Pripensu !

    Pripensu, kion vi estas faronta !” kriis ŝia patrino. Sed fiere silentante ŝi preteriris sian patrinon kaj iris tra la pordo, kiun kolonelo Dent tenis por ŝi malfermita. Tuj poste ni aŭdis, ke ŝi eniras la bibliotekon.

    Nun sekvis sufiĉe granda kvieto. Sinjorino Ingram kredis, ke estas dece tordi al si la manojn kaj tial ŝi faris tion. Fraŭlino Mary deklaris, ke neniam ŝi havus la kuraĝon. Amy kaj Louisa Eshton ŝtele, mallaŭte ridis sed aspektis teruritaj.

    Eksterordinare malrapide la minutoj pasis. Pli ol dekkvin ni kalkulis antaŭ ol la bruo de la malfermata bibliotekpordo denove atingis niajn orelojn. Tuj poste fraŭlino Ingram revenis.

    Ĉu ŝi ridis ? Ĉu ŝi rigardis la tutan aferon kiel ŝercon ? Ĉiuj okuloj esprimante la plej grandan scivolon sin turnis al ŝi.

    Malvarme kaj riproĉe ŝiaj rigardoj renkontis niajn; ŝi aspektis nek gaja nek ekscitita. Fiere kaj rekte ŝi reiris al sia loko kaj senparole sidiĝis.

    ” Nu, Blanche ?” demandis lordo Ingram.

    ” Kion ŝi diris, fratino ?” demandis Mary.

    ” Kion vi opinias pri ŝi ? Kiel estis al vi ? Ĉu ŝi estas vera antaŭdiristino ?” demandis la fratinoj Eshton.

    ” Nu, nu, bonaj homoj, ne tiel ataku per viaj demandoj.

    Vere, viaj organoj de superstiĉo kaj admiro estas baldaŭ streĉitaj. Laŭ la graveco, kiun vi ĉiuj kaj ankaŭ mia patrino, montras al ĉi tiu afero, vi ŝajnas vere kredi, ke ni nun havas en la domo efektivan sorĉistinon, kiu faris interligon kun la maljuna, nigra sinjoro, kiu odoras de peĉo kaj sulfuro. Mi vidis la ciganinon; ŝi laŭ la ordinara kutimo antaŭdiris je la mano, kaj ŝi ankaŭ al mi diris, kion tiuj homoj kutime antaŭdiras. Mi kontentigis mian kapricon, kaj nun mi opinias plej bone, ke sinjoro Eshton, kiel li komence minacis, morgaŭ matene ĵetigu ŝin en malliberejon. Jen ĉio, kion mi povas diri pri ĉi tiu afero !”
Fraŭlino Ingram prenis libron, apogis sin per la dorso en la seĝo kaj montris en tiu klara maniero, ke ŝi ne plu volas paroli pri tiu temo. Mi rigardis ŝin pli ol duonan horon; dum tiu tuta tempo ŝi eĉ ne unu fojon turnis folion kaj ĉiumomente ŝia vizaĝo fariĝis pli malhela, pli malkontenta kaj montris klare elreviĝon kaj konsternecon. Laŭŝajne ŝi estis aŭdinta nenion agrablan, nenion, kio harmoniis kun ŝiaj arogantaj planoj, kaj malgraŭ ŝia kvazaŭa indiferenteco ŝajnis al mi, ke ŝi donas al la faritaj malkovroj nekalkuleblan gravecon, ĉion ĉi tion mi konjektis pro ŝiaj mallumaj silentado kaj malbonhumoro.

    Intertempe Mary Ingram, Amy kaj Louisa Eshton deklaris, ke ili ne kuraĝas iri solaj — kaj tamen ĉiu el ili arde deziris iri.

    Pere de la sendito Sam komenciĝis traktado, kaj post kiam li tiel ofte iris tien kaj reen, ke liaj kruroj doloris al li, la severa antaŭdiristino fine konsentis ricevi la tri junajn fraŭlinojn triope.

    Ĉi tiu vizito ne okazis tiel senbrue, kiel tiu de fraŭlino Ingram. El la biblioteko penetris al ni histeriaj ridetadoj kaj mallaŭtaj duone subpremitaj krietoj. Post dudek minutoj la pordo ĵet-malfermiĝis, kaj la junaj fraŭlinoj ĝismorte timigitaj kuris tra la halo en la salonon.

    ” Certe ŝi interrilatas kun io neordinara !” ili kriis kvazaŭ unubuŝe.” Ŝi diris al ni tiajn okazintaĵojn ! Ŝi scias ĉion pri ni !”
kaj senspire ili falsidiĝis sur siaj seĝoj, kiujn la sinjoroj rapidis porti al ili.

    Kiam oni instigis pri pluaj klarigoj, ili diris, ke la virinaĉo rakontis al ili aferojn, kiujn ili faris en sia infaneco; ŝi parolis pri libroj kaj ornamaĵoj, kiujn ili havas hejme en siaj buduaroj, pri memoraĵoj, kiujn la familianoj estis donintaj al ili. Ili certigis, ke ŝi divenis iliajn pensojn kaj flustris al ili la nomon de la persono, kiun ili plej amas sur la tero; eĉ diris al ili, kion ili plej arde deziras.

    Aŭdinte tion la sinjoroj esprimis siajn petojn ankaŭ ricevi klarigojn pri la du laste nomitaj punktoj. Sed kiel rekompencon pro sia trudemo ili ricevis nur krietojn kaj ridojn kaj vidis nur hontajn ruĝajn vangojn kaj nervajn tremetadojn. Intertempe la maljunaj sinjorinoj prezentis al la fraŭlinoj siajn odorboteletojn, ventumadis ilin per siaj gigantaj ventumiloj kaj esprimis siajn korajn bedaŭrojn, ke oni ĝustatempe ne atentis iliajn avertojn. La pli aĝaj sinjoroj ridis plengorĝe kaj la junaj oferis siajn servojn al la ekscititaj fraŭlinoj. Meze de tiu tumulto kaj dum miaj okuloj kaj oreloj plene okupiĝis per la sceno, kiu antaŭ mi estis ludata, mi subite aŭdis mallaŭtan ofte ripetitan ” hm, hm !” tuj apud mi. Rapide mi turnis min kaj ekvidis Samon.

    ” Pardonon, fraŭlino, la ciganino certigas, ke juna needziniĝinto estas en la salono, kiu ankoraŭ ne aliris al ŝi, kaj ŝi insistas kaj ĵuras, ke ŝi ne volas foriri antaŭ ol ŝi vidis kaj parolis kun ĉiuj. Mi pensis, ke tiu fraŭlino nepre estas vi. La aliaj ja ĉiuj eniris al ŝi. Kion mi diru al ŝi ?”
” Ho, mi iros, kompreneble,” mi respondis. Kaj mi ĝojis pro la neatendita okazo, povi kontentigi mian ekscititan scivolemon. Mi ŝteliris el la salono kaj neniu rimarkis tion. La tuta societo estis ankoraŭ okupita kun la tremetanta trio, kiu antaŭ nelonge revenis de la antaŭdiristino. Senbrue mi fermis post mi la pordon.

    ” Se vi volas tion, fraŭlino,” diris Sam,” mi atendos pro vi en la halo; kaj se ŝi timigos vin, nur voku, por ke mi venu helpi vin.”
” Ne, Sam, nur iru en la kuirejon, mi tute ne timas.”— Kaj vere, mi ne sentis timon. Sed la afero interesis kaj ekscitis min en la plej alta grado.

   

Ĉapitro XIX.

    La biblioteka ĉambro aspektis tre kvieta, kiam mi eniris, kaj la antaŭdiristino — se vere ŝi estis antaŭdiristino — sidis kviete kaj oportune en apogseĝo antaŭ la kameno. Ŝi portis ruĝan mantelon kaj nigran ĉapelon kaj ĉe la lumo de la kamenfajro ŝi ŝajnis legi en malgranda nigra libro, kiu aspektis kiel preĝolibro. Ŝi murmuretis la vortojn, kiel ofte kutimas fari maljunaj virinoj, kiam ili legas. Ŝi ne tuj interrompis sian legadon, kiam mi eniris. Ŝajnis, ke ŝi volas legi la frazon ĝis la fino.

    Mi staris sur la tapiŝo kaj varmigis miajn manojn, kiuj estis preskaŭ rigidaj, ĉar mi estis sidinta en la salono sufiĉe malproksime de la kameno. Mi jam fariĝis tiel kvieta, kiel mi kutimis; en la eksteraĵo de la ciganino estis nenio, kio povus maltrankviligi homon. Ŝi fermis la libron kaj malrapide rigardis supren; la larĝa ĉapelrando plejparte ombris la vizaĝon, kaj tamen mi povis rimarki, kiam ŝi rigardis min, ke ĝi estas stranga. Ĝi estis bruna kaj nigra. Senordaj haroj pendis sub blankaj rubandoj, kiuj estis kunligitaj sub la mentono kaj kaŝis duone la vangojn. Ŝiaj okuloj rigardis supren al mi kun akra, kuraĝa, penetranta rigardo.

    ” Nu, vi volas, ke ankaŭ al vi mi antaŭdiru ?” ŝi diris per voĉo, kiu estis same akra kiel ŝiaj vizaĝtrajtoj.

    ” En la vero tio ne multe interesas min, patrino; agu laŭ via plaĉo ! Sed antaŭ ĉio mi devas diri al vi, ke mi ne kredas al tio.”
” Tiun senhontaĵon mi jam atendis de vi — Mi antaŭsentis ĝin pro viaj paŝoj, kiam vi transiris la sojlon.

    ” Ĉu vere ? Tiam vi havas akrajn orelojn.”
” Jes; mi havas. Kaj tre akrajn okulojn ! Kaj ankoraŭ pli akran memoron.

    ” Nun, ĉion tion vi ja nepre bezonas por via metio.”
” Mi vere bezonas ilin, precipe kiam mi havas klienton, kiel vi. Kial do vi ne tremetas ?”
” Al mi ne estas malvarme.”
” Kial vi ne paliĝas ?”
” Mi ne estas malsana.”
” Kial vi ne konsiliĝas kun mia arto ?”
” Ĉar mi ne estas malsaĝulino.”
La maljuna virino mallaŭte ridis sub sia ĉapelo kaj malantaŭ la rubandoj. Subite ŝi aperigis mallongan, nigriĝintan pipon, ekbruligis ĝin kaj komencis fumi. Ĝuinte kelkan tempon tiun kvietiĝ-rimedon, ŝi rektigis la kurbiĝintan korpon, prenis la pipon el la buŝo kaj seninterrompe rigardante en la fajron ŝi diris kviete kaj kun certeco:” Al vi estas malvarme; vi sentas vin malsana, kaj vi estas malsaĝulino.”
” Pruvu tion al mi,” respondis mi.

    ” Tion mi faros; per malmultaj vortoj. Al vi estas malvarme, ĉar vi estas soleca; neniu ektuŝo ekscitas je flamoj la fajron, kiu ardas en vi. Vi estas malsana, ĉar la plej sankta el la sentoj, la plej alta kaj la plej dolĉa, kiu estas metita en la brusto de la homoj, restas malproksime de vi. Vi estas malsaĝa, ĉar vi ne donas al ĝi signon, ke ĝi proksimiĝu al vi — kiel ajn vi suferas. Kaj vi ne volas fari unu paŝon por rapidi renkonte al ĝi, kie ĝi vin atendas.”
Denove ŝi portis la mallongan nigran pipon al la lipoj kaj komencis fumi per fortaj ektiroj.

    ” Vi scias, ke ĉio, kion vi diris, estas aplikebla al ĉiu, kiu loĝas soleca kaj havas dependan oficon en granda domo.”
” Mi povus diri tion al ĉiu — sed ĉu tio estus aplikebla al ĉiu ?”
” Al ĉiu, kiu vivas kiel mi.”
” Jes; vi pravas, al ĉiu vivanta kiel vi. Sed ĉu vi povus montri iun alian, kiu vivas sub tiaj cirkonstancoj ?”
” Tio estus bagatelo; miloj vivas tiel.”
” Estus al vi malfacile trovi eĉ unu solan.— Sciu do: via ofico estas tute speciala; vi estas tre proksima al la feliĉo, jes, vi bezonus nur etendi la manon por preni ĝin... La tuta materialo de la feliĉo estas preparita; nur unu ekmovo estas bezonata por kunigi ĝin. Nur la hazardo dismetis ĝin sur disigitajn lokojn. Kunigu ĝin kaj la fino estas feliĉo.”
” Mi ne komprenas enigmojn. Dum mia tuta vivo mi ne estis kapabla solvi eĉ unu.”
” Montru al mi vian manon, se vi volas, por ke mi parolu pli klare.”
” Verŝajne mi devos kovri ĝian platon per arĝento, ĉu ne, patrino ?”
” Kompreneble.”
Mi donis al ŝi ŝilingon; ŝi metis ĝin en malnovan ŝtrumpon, kiun ŝi tiris el la poŝo, kaj kunliginte ĝin kaj remetinte ĝin en la faldojn de sia robo, ŝi ordonis al mi etendi la manon. Mi obeis. Ŝi proksimigis sian vizaĝon al mia manplato kaj longe, pripense rigardis ĝin senmove.

    ” Ĝi estas tro delikata,” ŝi diris fine.” El tia mano mi povas legi nenion; ĝi preskaŭ tute ne havas liniojn. Krome — kion povas diri mano ? La sorto ne estas en ĝi skribita.”
” Tion mi kredas,” mi diris.

    ” Ne,” ŝi parolis plue,” ĝi staras skribita sur la vizaĝo, sur la frunto, ĉirkaŭ la okuloj, eĉ en la okuloj, en la linioj de la buŝo.

    Genufleksu kaj levu la kapon.”
” Ha ! nun la vero venas pli proksimen,” mi diris, farante kion ŝi ordonis.” Nun mi estas iom kredonta viajn vortojn.”
Mi sidis surgenue malmultajn piedlarĝojn malproksime de ŝi. Ŝi komencis eksciti la fajron, kaj la formortantaj karboj denove disvastigis kelkan lumon. Ĉar ŝi estis sidanta, la lumo ĵetis ankoraŭ pli larĝan ombron sur ŝian vizaĝon dum mia estis hele prilumita.

    ” Mi deziris tamen scii, kun kiuj sentoj vi venis al mi en ĉi tiun ĉambron,” ŝi diris, post kiam ŝi kelkan tempon rigardis mian vizaĝon.” Mi dezirus scii, kiuj pensoj plenigas vian animon, kiam vi sidas dum horoj en tiu belega, brila societa ĉambro, kaj tiuj eminentaj elegantaj homoj sin ŝovas tien kaj reen antaŭ viaj rigardoj kiel la figuroj de magia lanterno. Inter vi kaj ili ekzistas ja nur malgranda simpatia komuneco, kvazaŭ ili estus nur homaj ombroj anstataŭ figuroj el karno kaj sango.”
” Ofte mi estas laca, kelkfoje dormema, sed malofte mi sentas min malĝoja.”
” Tiam vi nutras iel sekretan esperon, kiu kuraĝigas vin kaj kiu per dolĉaj flustrantaj sonoj konsolas vin.”
” Mi havas neniujn. La plej alta, kiun mi kuraĝas esperi estas, ke iam mi estos kapabla ŝpari iom da mono por lupreni malgrandan domon, en kiu mi povos starigi lernejon.”
” Tio estas malgrasa nutraĵo por la spirito, kiu volas vivi ! kaj kiam vi sidas en tiu fenestra benko — vi aŭdas, ke mi konas vian vivon ĝis la plej etaj detaloj ——”
” Tion vi eksciis pere de la servistoj.”
” Ha ! vi pensas, ke vi estas saĝa ! Nun, eble estas vere. Por konfesi la veron mi devas diri, ke mi konas unu el ili — nome sinjorinon Poole.”
Mi salte leviĝis, aŭdante tiun nomon.

    ” Vi — vi do —” mi kriis,” ho tamen diablaĵo kaŝiĝas en ĉi tiu afero !”
” Kial do vi ektimas,” parolis plue la stranga virino,” sinjorino Poole estas fidinda persono, tre kvieta kaj silentema; ĉiu sen timo povas fidi ŝin.— Sed kiel mi jam diris: Kiam vi estas sidanta sur la fenestra benko, ĉu tiam vi pensas nur pri via estonta lernejo ? Ĉu vi iel ne sentas intereson por unu el la homoj, sidantaj sur tiuj seĝoj aŭ kanapoj ? Ĉu ne estas vizaĝo inter ili, kiun vi stud-observas ? Ĉu tie ne estas unu figuro, kies movojn vi sekvas kun intereso ?”
” Mi amas studobservi ĉiujn figurojn.”
” Sed ĉu vi neniam observas speciale unu el ili ?— aŭ eble du ?”
” Ofte mi faras tion; kiam la gestoj aŭ la rigardoj de paro da ili kvazaŭ rakontas tutan historion, tiam mi amuzas min studante ilin.”
” Kiujn historiojn vi plej volonte studas ?”
” Ho, la elekto ne estas tre granda ! Ĝenerale ili temas pri la sama — nome amindumado; kaj ĉiam finiĝas per la sama katastrofo — per geedziĝo.”
” Ĉu vi ŝatas tiun monotonan temon ?”
” Ĝi estas al mi indiferenta. Ĝi tute ne interesas min.”
” Ĉu ĝi ne interesas vin ? Kiam bela, juna eminenta riĉa virino, brilanta pro vivo kaj sano, rava, interesa, sprita,— sidas tie kaj ridetas al sinjoro, kiun vi ——”
” Nu, kiun mi ——? parolu plue.”
” Kiun vi konas, kaj pri kiu eble vi favore pensas.”
” Tian sinjoron mi ne konas ĉi tie. Mi preskaŭ ne parolis unu silabon kun unu el ili; kaj rilate al la favora pensado, kelkajn el ili mi konsideras respektindaj kaj beletaj kaj mezaĝaj, aliajn mi rigardas kiel tre junajn elegantajn, belajn kaj vivoplenajn. Sed ĉiuj havas la rajton esti alridataj kiel eble plej multe kaj de kiu ajn, sed ĉio tio ja ne povas interesi min kaj eĉ min ne koncernas.”
” Ĉu do vi ne konas la sinjorojn en ĉi tiu domo ? Ĉu vi ne parolis al unu el ili ? Ĉu vi volas diri tion ankaŭ pri la mastro de la domo ?”
” Li ne estas hejme.”
” Tio estas sprita rimarko ! Bone elpensita elturniĝo ! Hodiaŭ matene li iris al Millcote kaj li revenos hodiaŭ vespere aŭ morgaŭ matene. Ĉu tiu cirkonstanco apartigas lin de la aliaj al vi konataj ? Ĉu per tio li tute malaperis el via vivo ? Mi petas, respondu tiun demandon !”
” Ne ! Sed mi apenaŭ povas kompreni, kion sinjoro Rochester havas por fari kun la de vi tuŝita temo.”
” Mi parolis pri virinoj, kiuj alloge alridas la sinjorojn ! Kaj en la lasta tempo tiom da ridetoj speguliĝis en la okuloj de sinjoro Rochester, ke ili kvazaŭ superfluos pro ili kiel du kalikoj plenigitaj ĝis la rando; ĉu vi tion ne rimarkis ?”
” Sinjoro Rochester havas la rajton ĝoji pro siaj gastoj.”
” Ni ne parolu pri tiu rajto: sed ĉu vi neniam ekvidis, ke ĉiuj rakontoj pri edziĝo plej multe rilatas al sinjoro Rochester ?”
” La scivolemo de la aŭskultantoj instigas kaj rapidigas la langon de la rakontanto.”
Tiujn vortojn mi pli diris al mi mem ol al la ciganino, kies strangaj parolo, voĉo kaj agmaniero iom post iom transmetis min en sonĝostaton. Unu neatendita frazo post alia venis de ŝiaj lipoj, ĝis mi vidis min volvita en reto de misteraĵoj. Kun miro mi pensis pri tio, ke nevidebla spirito dum multaj semajnoj sidis apud mia koro por plej detale sciigi al ĝi siajn sentojn, tremetadojn kaj hezitojn.

    ” La scivolemo de la aŭskultantoj !” ŝi rediris,” jes, sinjoro Rochester sidis dum multaj horoj klinante la orelojn al tiuj ŝercantaj vortoj, kiuj kaŭzis tian neeldireblan ĝojegon; kaj sinjoro Rochester estis senfine danka por la distrado kaj amuzado, kiujn li tiamaniere spertis. Ĉu vi rimarkis tion ?”
” Danka ? Mi ne memoras, ke mi rimarkis sur lia vizaĝo esprimon de danko !”
” Vi ne rimarkis ! Vi do penis analizi ĝin ! Kion alian vi do rimarkis, se ĝi ne estis danko ?”
Mi ne respondis.

    ” Vi vidis amon en liaj trajtoj, ĉu ne vere ?— kaj rigardante en la estontecon, vi image vidis lin edziĝinta — kaj lian edzinon kiel feliĉan virinon ?”
” Hm ! Tion mi tute ne vidis ! Via sorĉarto ankaŭ multfoje povas erari, kiel mi vidas !”
” Kion pro la diablo vi vidis ?”
” Kion tio interesas vin ! Mi venis ĉi tien por demandi, sed ne por konfesi. Ĉu ĉie oni scias, ke sinjoro Rochester edziĝos ?

    ” Jes. Kaj eĉ kun la bela fraŭlino Ingram.”
” Baldaŭ ?”
” Ŝajnas, ke oni rajtas tion konkludi, kaj sendube ili estos eksterordinare feliĉa paro, kvankam vi kuraĝas dubi pri tio, oni do preskaŭ povas puni vin pro tio. Li ja nepre amas tiun belan, altrangan, saĝan kaj tre civilizitan virinon ! Kaj tre verŝajne ŝi ankaŭ lin amas; aŭ ne amante lin persone, ŝi tamen amas lian monujon. Mi scias, ke ŝi rigardas la familian bienon de Rochester kiel ion tre dezirindan; kvankam ( Dio pardonu al mi la pekon ) antaŭ horo mi diris al ŝi pri tio aferojn, kiuj tre seriozigis ŝin; ŝiaj buŝanguloj malleviĝis duonan colon. Mi volonte konsilus ŝian malhelokulan adoraton esti tre singarda. Se venus iu alia kun pli grandaj kaj pli firmaj enspezoj, ŝi tuj turnos al li la dorson —”
” Sed, patrino, vi ja scias, ke mi ne venis ĉi tien por pridemandi vin pri la estonteco de sinjoro Rochester ! Mi volis aŭdi pri mia propra kaj pri ĝi vi diris al mi ankoraŭ tute nenion.”
” Via estonteco estas ankoraŭ duba ! Kiam mi ekzamenis vian vizaĝon, unu trajto kontraŭparolis la alian. La sorto ankaŭ por vi decidis certan gradon de feliĉo — kiom mi scias.

    Tion mi jam sciis antaŭ ol mi venis ĉi tien hodiaŭ vespere. Ĝi metis tiun feliĉon ĉe via flanko. Mi vidis tion. Dependas de vi mem etendi la manon kaj preni ĝin. Sed la problemo estas, ĉu vi volas; tiun problemon mi nun devos solvi. Ankoraŭ unu fojon ekgenuu tie sur la tapiŝo !”
” Sed patrino, ne genuigu min longe, la flamoj ja preskaŭ bruletigas min.”
Mi stariĝis sur la genuoj. Ŝi ne plu kliniĝis super mi, sed rigardis min seninterrompe, dum ŝi malantaŭen apogis sin al la dorso de la seĝo. Tiam ŝi komencis murmureti.

    ” La flamo tremetadas en la okulo; la okulo brilas kiel rozo; ĝi aspektas milda kaj estas plena de sentoj; ĝi ridetas pri mia babilaĵo; ĝi estas sentema; unu impreso sekvas alian tra ĝia hela sfero; kiam ĝi ĉesas rideti, ĝi malĝojas; senkonscia laceco premas la palpebrojn: tio signifas melankolion, devenanta de soleco. Ĝi sin deturnas de mi; ĝi ne volas plu suferi ekzamenadon; ŝajnas, ke ĝia mokanta rigardo volas nei la veron de la malkovro, kiun mi faris — ĝi volas senfortigi la kulpigon pri sentemo — tamen ĝia fiereco, ĝia reteno konfirmas miajn opiniojn. La okulo montras favorecon.

    ” Rilate al la buŝo, kelkfoje ĝi amas ridi; ĝi kutimas elparoli ĉion, kion la cerbo enhavas, kvankam mi estas certa pri tio, ke ĝi silentas pri ĉio, kion la koro sentas. Kvankam ĝi estas moviĝema kaj fleksebla, ĝi neniam estis destinita premkaŝiĝi en la eterna silentado de la soleco; ĝi estas buŝo, kiu devus multe paroli kaj rideti kaj kiu sentus homan sindonemon al sia interparolanto. Tiuj vizaĝtrajtoj estas ankaŭ favoraj.

    ” Kontraŭ feliĉa finsorto mi vidas nur unu malamikon, nome la frunton. Ĝi ŝajnas diri:’ Mi povas nur vivi se memestimo kaj la cirkonstancoj postulas de mi, ke mi vivu. Mi ne bezonas vendi mian animon por aĉeti feliĉon. Mi posedas en mia interno trezoron, kun kiu mi naskiĝis, kiu tenos min viva, se ĉiu ekstera feliĉo restos malproksime de mi aŭ estos al mi proponata interŝanĝe de prezo, kiun mi ne povas pagi.’ La frunto deklaras:’ Mia prudento sidas firme kaj tenas la kondukilon kaj ĝi ne toleros, ke la sentoj fortiru ĝin kaj ĵetu ĝin en abismon. La pasioj eble furiozos kiel idolanoj, kaj la deziroj eble sopiros ĉiajn vantaĵojn — sed la prudento venkos en ĉiu batalo kaj la decidanta voĉo venkos ĉe ĉiu disputo. Eble ventegoj — tertremoj kaj bruladoj eksplodos,— mi tamen konfidos min al la kondukisto de tiu mallaŭta, malforta voĉo, kiu klarigos la inspirojn de la konscienco.’” Bone dirite, frunto; viaj deklaroj estos respektataj. Mi faris miajn planojn — mi kredas, ke ili estos honestaj kaj justaj planoj kaj pri ili mi atendis la voĉon de la konscienco kaj la konsilojn de la prudento. Mi scias, kiel rapide la juneco kaj la beleco malaperas, se en la kalikon, kiun la feliĉo al ni proponas, gutfalis nur unu guteto da malhonoro, nur unu elspiro de konsciencriproĉo; kaj mi ne deziras oferon, nek ĉagrenon — tion mi ne ŝatas —. Mi volas fari bonon, mi ne volas pereigi — mi volas gajni dankon, sed nefaligi sangajn larmojn, eĉ ne salajn. Mi volas rikolti ridetojn, karesojn, dolĉajn vortojn.

    Nun sufiĉas ! Mi kredas, ke mi baraktas en ravega delirado. Mi povus deziri, ke ĉi tiu momento daŭru ĝis la eterneco, sed tion mi ne kuraĝas. Ĝis ĉi tiu momento mi sukcesis regi min mem. Mi agis kiel mi ĵuris al mi agi — sed tio, kio sekvos, superos miajn fortojn. Leviĝu, fraŭlino Eyre, leviĝu ! Foriru de mi ! La ludo finiĝis !”
Kie mi estis ? Ĉu mi maldormis aŭ sonĝis ? Ĉu mi aŭdis ĉion tion nur en mia dormo ? Ĉu mi sonĝis ankoraŭ ? La voĉo de la maljuna virino subite ŝanĝiĝis. Mi konis ŝian voĉon kaj ŝiajn movojn same bone kiel mi rekonas mian propran vizaĝon en spegulo, kiel la sonojn el miaj propraj lipoj. Mi ekstaris kaj mi ne foriris. Mi rigardis ŝin, mi incitis la fajron kaj denove ŝin rigardis. Sed ŝi tiris la ĉapelon kaj la rubandojn ankoraŭ pli malalten trans la vizaĝon kaj refoje ŝi signe ordonis al mi foriri. La flamoj de la fajrejo ĵetis helan lumon trans la etenditan manon; ĉar mi estis tre atenta en tiu momento kaj volante fari malkovrojn pri ĉi tiu misteraĵo, mi tuj rimarkis tiun manon.

    Ĝi same kiel mia propra ne estis simila al velkinta mano de maljunulino, sed ronda, mola, bela, kaj forte formita mano; multekosta ringo brilis sur la malgranda fingro, kaj kliniĝante por rigardi la juvelon, mi ekvidis diamanton, kiun mi jam centfoje antaŭe rimarkis.

    Denove mi rigardis supren al la vizaĝo, kiu ne plu sin deturnis de mi — kontraŭe, la ĉapelo estis ĵetita malantaŭen, la rubandoj tiritaj malsupren — la kapo kliniĝis al mi.

    ” Nu Jane, ĉu vi konas min ?” demandis la kara, tiel bone al mi konata voĉo.

    ” Forigu nur la ruĝan mantelon, sinjoro, tiam mi bone —”
” La ligiloj interplektiĝis — helpu al mi.”
” Disŝiru ilin, sinjoro.”
” Nun do — for la maskon !” Sinjoro Rochester forĵetis de si sian maskoveston.

    ” Sed sinjoro, kia stranga ideo vin kaptis !”
” Tamen bone pripensita, ĉu ne ? Ĉu vi ne samopinias ?”
” La ludo bone sukcesis al vi kun la aliaj.”
” Sed ne kun vi ?”
” Kontraŭ mi vi ne longe konservis tiun karakteron de ciganino.”
” Kiun karakteron mi konservis ? Mian propran ?”
” Ne; iun, kiun mi ne komprenas. Mallonge dirite, mi kredas, ke vi klopodis demandesplori min. Vi parolis sensencaĵojn, por ke ankaŭ mi parolu sensencaĵojn. Tio ne estis bela ago, sinjoro.”
” Ĉu vi pardonas min, Jane ?”
” Tion mi povos diri nur post kiam mi pripensis pri ĉio tio.

    Se post pripensado mi opinios, ke mi falis en absurdecon, mi klopodos pardoni vin; sed via agmaniero ne estis prava.”
” Ho, vi agis tre prave — tre zorgeme, tre senteme.”
Mi pripensis kaj opiniis, ke li pravas. Tio estis al mi konsolo; sed, vere, mi estis tre singarda dum la tuta interparolado.

    Mi jam suspektis ion pri maskovestado. Mi sciis, ke antaŭdiristinoj kaj ciganinoj ne esprimas sin, kiel faris ĉi tiu maljuna virino; krome min trafis ŝia aliigita voĉo, mi rimarkis kiel ŝi klopodis kaŝi siajn vizaĝtrajtojn. Sed mi tiam pensis al Grace Poole — al tiu vivanta enigmo, al tiu mistero de ĉiuj misteroj, kia ŝi konstante ŝajnis al mi. Ĉiuokaze mi ne pensis pri sinjoro Rochester.

    ” Nu,” li diris,” al kio vi pensas ? Kion signifas tiu melankolia rideto ?”
” Ĝi signifas miron kaj memgratulon, sinjoro ! Sed nun vi espereble konsentos al mi, ke mi fine retiriĝu ?”
” Ne, restu ankoraŭ unu momenton, por rakonti al mi, kion faras miaj gastoj en la salono.”
” Supozeble ili interparolas pri la ciganino,”
” Sidiĝu !— rakontu, kion ili parolis pri mi.”
” Estas konsilinde, ke mi ne restu pli longe, sinjoro, la dek unua horo estas proksima. Ho, sinjoro Rochester, ĉu vi scias, ke dum via foresto alvenis fremdulo ?”
” Fremdulo !— ne; kiu do li estas ? Mi atendis neniun. Ĉu li jam foriris ?”
” Ne. Li diris, ke li jam de longe vin konas kaj ke tial li kuraĝis preni la liberecon resti ĉi tie ĝis via rehejmiĝo.”
” Pro la diablo,— li faris tion !?— ĉu li diris sian nomon ?”
” Lia nomo estas Mason; kaj li venas el okcidenta Hindujo, se mi ne eraras.”
Sinjoro Rochester staris ĉe mia flanko; li estis preninta mian manon por konduki min al seĝo. Parolante la lastajn vortojn, li konvulsie ĉirkaŭprenis mian brakon; la rideto formortis de liaj lipoj; estis kvazaŭ lin kaptis la kramfo.

    ” Mason !— okcidenta Hindujo !” li diris, kaj la vortoj eliris el liaj lipoj kvazaŭ aŭtomato ilin diris.” Mason !— okcidenta Hindujo l ” li ripetis; trifoje li meĥanike ripetis la vortojn kaj paliĝis kiel mortinto. Li ŝajnis apenaŭ scii, kion li faras, kaj kio okazas ĉirkaŭ li.

    ” Ĉu vi sentas vin malsana, sinjoro ?” demandis mi.

    ” Jane, min trafis batego;— terura batego, Jane !” balbutis li.

    ” Ho, sinjoro ! apogu vin sur min.”
” Jane, jam unu fojon vi prezentis al mi vian brakon kiel apogilon;— nun mi ĝin akceptas.”
” Jes, sinjoro, jes !”
Li sidiĝis kaj mi devis eksidi ĉe lia flanko. Li karesis mian manon, kiun li tenis en sia. Tiam li direktis al mi malĝojan, lacan rigardon, kiu tamen estis plena de amo.

    ” Mia malgranda amikino !” li diris;” mi dezirus esti kun vi sur kvieta, soleca insulo, kie la malgajaj rememoroj, kie timo kaj ĉagrenego devus resti malproksime de mi.”
” Ĉu mi povas helpi al vi, sinjoro ? Volonte mi donus mian vivon, se per tio mi povus esti al vi utila.”
” Jane, se mi bezonos helpon, mi serĉos ĝin ĉe vi; tion mi povas promesi al vi eĉ en ĉi tiu momento.”
” Mi dankas vin, sinjoro; diru al mi kion mi faru,— mi almenaŭ klopodos fari tion.”
” Bone, Jane; alportu al mi glason da vino el la manĝejo; ili sidas nun ĉiuj ĉe la tablo por vespermanĝi; diru al mi poste, ĉu ankaŭ Mason estas inter ili kaj kion li faras en ĉi tiu momento.”
Mi foriris. La tuta societo estis en la manĝejo, kiel sinjoro Rochester estis dirinta, sed ili ne sidis ĉetable — la vespermanĝo estis metita sur la bufedon; ĉiu prenis, kio plaĉis al li kaj tenante la telerojn kaj la glasojn en la mano, la gastoj arete kaj dise staris. Ĉiuj ŝajnis esti en bona humoro. Laŭte la ridoj kaj la ĝenerala interparolado sonis renkonte al mi. Sinjoro Mason staris apud la fajrejo parolante kun kolonelo Dent kaj ties edzino; li ŝajnis esti la plej gaja el ĉiuj. Mi plenigis vinglason per vino,( fraŭlino Ingram rigardis min kun malafabla mieno dum mi faris tion; verŝajne ŝi opiniis, ke mi permesis al mi grandan liberecon ) kaj poste reiris en la bibliotekan ĉambron. La morta paleco de sinjoro Rochester jam malaperis kaj ree li aspektis firma kaj severa. Li prenis la glason el mia mano.

    ” Al via sano, helpema spirito !” li diris. Li per unu fojo malplenigis la glason kaj redonis ĝin al mi.” Kion ili nun faras, Jane ?”
” Ili ridas kaj interparolas, sinjoro.”
” Ĉu ili ne aspektas gravaj kaj misterplenaj, kvazaŭ ili ĵus sciiĝis pri io stranga ?”
” Tute ne:— ili ŝercas, ridas kaj plej vigle interparolas.”
” Kaj Mason ?”
” Ankaŭ li ridis.”
” Se ĉiuj tiuj homoj subite enkurus kaj kraĉus al mi, kion vi farus tiam ?”
” Mi forpelus ilin ĉiujn el la ĉambro, se mi povus.”
Li ridetis.” Sed se mi irus al ili dum ili malestime kaj malvarme rigardus min kaj mokridante flustrus al si reciproke, kaj poste sinsekve forirus de mi, kion tiam vi farus ? Ĉu vi irus kun ili ?”
” Mi kredas, ke ne, sinjoro: mi estus feliĉa resti kun vi tute sola.”
” Ĉu por konsoli min ?”
” Jes, sinjoro, por konsoli vin, kiel eble plej bone.”
” Kaj se ili malbenus vin pro via fideleco ?”
” Verŝajne mi aŭdus nenion pri ilia malbeno; sed sciiĝante pri ĝi, mi ne atentus tion.”
” Sekve pro mi vi kuraĝus kontraŭi la ĝeneralan opinion ?”
” Mi agus tiel pro ĉiuj miaj amikoj, kiuj indas mian sindonecon. Tiel ankaŭ vi agus, pri tio mi estas certa.”
” Reiru nun en la manĝosalonon; iru nerimarkite al Mason kaj flustru al li en la orelo, ke sinjoro Rochester revenis kaj ke li deziras paroli kun li. Konduku lin al mi, kaj poste foriru de ni.”
” Jes, sinjoro.”
Mi faris, kion li ordonis al mi. La tuta societo rigardis min kiam mi iris inter ili. Mi serĉis sinjoron Mason, diris al li mian komision kaj antaŭiris kondukante lin el la ĉambro. Atinginte la pordon de la biblioteka ĉambro, mi ĝin malfermis kaj iris al mia ĉambro.

    Malfrue en la nokto, kiam jam delonge mi enlitiĝis, mi aŭdis, ke la gastoj iris al siaj dormejoj. Mi aŭdis la voĉon de sinjoro Rochester dum li diris:” Ĉi tien, Mason, jen estas via ĉambro.”
Li gaje parolis kaj tio kvietigis mian koron. Baldaŭ mi endormiĝis.

   

Ĉapitro XX.

    Mi estis forgesinta malsuprenigi la kurtenojn, kvankam mi kutimis fari tion, ankaŭ mi ne estis ferminta la fenestrokovrilojn. La sekvo de tio estis, ke la hela plenluno — estis ravega, hela nokto — vekis min per sia blanka brilo, kiam ĝi dum sia kvieta irado tra la ĉielo enrigardis mian ĉambron.

    iera Vekiĝante en la mezo de la nokto miaj okuloj trafis la arĝente blankan kristal-helan diskon. La vidaĵo estis belega, sed tro solena. Mi sidiĝis sur mia lito, por malsuprentiri la kurtenojn.

    Bona Dio ! Kia kriego !— La nokton — la silenton subite penetris sovaĝa, akra, tirtona kriego, kiu trasonis la tutan domon.

    Miaj pulsoj haltis — mia koro plu ne batis; mia etendita brako kvazaŭ paraliziĝis. La kriego formortis; dua ĝin sekvis.

    Vere, kiu ajn estaĵo eligis tiun teruran ekkrion — ĝi neeble povus ripeti ĝin tiel baldaŭ; eĉ la plej fiera, la plej potenca kondoro de la Andoj ne kapablus malsupren sendi dufoje tian penetrantan kriegon el tiu nubo, kiu envolvas ĝian neston. La estaĵo, eliginte tian sonegon, devus ripozi antaŭ ol ĝi kapablus aŭdigi ĝin denove.

    Ĝi venis el la tria etaĝo, ĉar ĝi flugis trans mian kapon. Kaj super mi — jes, ĝuste en la ĉambro super mia — mi aŭdis luktadon; laŭ la bruo ĝi ŝajnis esti morta batalo; kaj duone sufokanta voĉo kriis:
” Helpu ! Helpu ! Helpu !” trifoje ripetita.

    ” Ĉu do neniu venas por helpi ?” ĝi kriis ree.

    Kaj dum la luktado kaj bruado kaj kriado daŭris plue, mi klare aŭdis tra la ĉarpentaĵo de la ĉambroplafono:
” Rochester ! Rochester ! Pro la amo de Dio ! Venu por helpi ! Venu do !”
Pordo malfermiĝis: iu senbrue, sed rapide kvazaŭ pelata de furioj, trairis la galerion. Alia piedo bruis super mia kapo.

    Subite sekvis terura, peza falado kaj tuj poste ĉio estis silenta. Rapide mi ĵetis ĉirkaŭ mi kelkajn vestaĵojn, kvankam pro angoro mi tremis en mia tuta korpo. Mi eliris el mia ĉambro.

    Ĉiuj en la domo estis jam vektaj: ekkrioj, konfuzaj voĉoj aŭdiĝis el ĉiuj ĉambroj; unu pordo post alia brumalfermiĝis; aperis vizaĝo, poste dua kaj baldaŭ tria. La galerio estis baldaŭ plena de figuroj, kiuj kun ektimo interpuŝiĝis. Ne nur la sinjoroj, ankaŭ la sinjorinoj kaj fraŭlinoj eliris siajn litojn kaj de ĉiuj flankoj oni aŭdis intermiksitan voĉozumadon:
” Ho, kion tio signifas ?”—” Kio okazis ?”—” Kiu estas vundita ?”—” Alportu lumon !”—” Ĉu la domo brulas ?”
” Ĉu enŝteliĝis ŝtelistoj kaj mortigistoj ?”—” Kien ni rapidos ?”—” Kiun ni devas helpi ?”—” Kien ni saviĝos ?”— Se la luno ne ĵetus siajn radiojn en la galerion, ni troviĝus en la plej profunda mallumo. Ĉiuj iris tien kaj reen kaj interpuŝiĝis. Iuj ĝemploris, aliaj faletis aŭ falis. La konsterno estis nepriskribebla.

    ” Kie pro la diablo estas Rochester ?” kriis kolonelo Dent.

    ” Li ne estas plu en sia lito.”
” Ĉi tie, ĉi tie !” returne kriis alia voĉo.

    ” Rekvietiĝu do ĉiuj ! Mi jam venas !"
La pordo de la galerio fine malfermiĝis kaj aperis sinjoro Rochester kun brulanta kandelo en la mano. Li ĵus malsuprenvenis de la plej alta etaĝo. Unu el la sinjorinoj tuj iris al li kaj prenis lian brakon. Estis fraŭlino Ingram.

    ” Kiu teruraĵo do okazis ?” ŝi demandis.” Parolu do ! Sciigu tuj la plej teruran.”
” Sed ne ĵetu min teren kaj ne premsufoku min,” li respondis, ĉar la du fraŭlinoj Eshton ankaŭ kvazaŭ atakis lin; kaj la du vidvinoj vestitaj per larĝaj ĉirkaŭvestaĵoj rapidis al li kiel ŝipoj kun plenblovitaj veloj.

    ” Ĉio estas en ordo !— ĉio estas en ordo !” li kriis. Ĝi estas nur ĝenerala ripetado de ’Multa bruado pro nenio ’.” Sinjorinoj, malproksimiĝu, alie mi fariĝos danĝera.”
Kaj vere li aspektis danĝera; liaj nigraj okuloj ardis kiel fajreroj. Tiam li ekregis sin por fariĝi kvieta kaj parolis plue:
” Premsonĝo atakis unu el la servistinoj; jen ĉio ! Ŝi estas ekscitema, nerva virino. Sendube ŝi konsideris sian sonĝon kiel aperaĵon aŭ ion tian kaj pro teruro sentis kramfon. Nun, gesinjoroj, mi rekondukos vin ĉiujn en viajn ĉambrojn; ĉar oni ne povos helpi la servistinon antaŭ ol vi ĉiuj rekvietiĝis.

    Sinjoroj, bonvolu doni la ekzemplon al la sinjorinoj kaj iru unuaj. Fraŭlino Ingram, mi estas certa, ke vi montros vin supera al tiaj vanaj teruraĵoj. Amy kaj Louisa, reiru kiel paro da kolomboj en vian nesteton. Sinjorinoj ”— li daŭrigis, turnante sin al la du vidvinoj —” vi sendube malvarmumiĝos, se vi restos eĉ unu minuton pli longe en ĉi tiu frostmalvarma galerio.”
Kaj alterne ordonante kaj petegante en tiu maniero, li sukcesis rekonduki ĉiujn en iliajn dormejojn. Mi ne atendis ĝis li ordonis al mi reiri en mian, sed nerimarkite retiriĝis, same kiel mi estis elirinta ĝin.

    Sed ne por denove enlitiĝi, male, mi komencis zorge vesti min. La bruoj, kiujn mi aŭdis tuj post tiu terura ekkrio de angoro kaj la paroloj, kiuj penetris en miajn orelojn, verŝajne estis aŭdataj de neniu krom de mi mem, ĉar ili venis el la ĉambro troviĝanta super mia; sed ili ankaŭ certigis min, ke ili ne estis la sonĝo de servistino, kiu kaŭzis tian teruron tra la tuta konstruaĵo. Ankaŭ mi sciis, ke la klarigo donita de sinjoro Rochester, estis nur eltrovo, kiun li uzis por kvietigi la ekscititajn animojn de la gastoj. Mi do vestis min por esti preparita por ĉiuj eventualaj okazontaĵoj. Vestinte min mi sidiĝis apud la fenestro, longe rigardis la kvietan parkon kaj la kampojn, prilumitajn de la arĝentkolora lunlumo kaj atendis — mi ne sciis, kion. Al mi ŝajnis, ke sekvos nova okazontaĵo post tiuj strangaj krioj, lukto kaj angorkriadoj.

    Ne: ĉie regis silento kaj paco. Iom post iom foriĝis ĉiu bruo, ĉiu murmurado kaj post unu horo Thornfield Hall kuŝis denove same senbrua kiel dezerto. Ŝajnis, ke la nokto kaj la dormo ree senĝene regas en sia regno. La luno estis subironta — kaj subiris. Mi ne volis pli longe sidi en la malvarmo kaj mallumo kaj decidis enlitiĝi tute vestita. Mi foriris de la fenestro kaj kiel eble plej senbrue iris trans la tapiŝon; kiam mi kliniĝis por forigi la ŝuojn de miaj piedoj, iu frapetis sur la pordon.

    ” Ĉu iu volas paroli kun mi ?” mi demandis.

    ” Ĉu vi leviĝis ?” demandis la voĉo, kiun mi jam atendis ekaŭdi, nome tiun de mia sinjoro.

    ” Jes, sinjoro.”
” Ĉu vi vestiĝis ?”
” Jes.”
” Eliru, sed mallaŭte.”
Mi obeis. Sinjoro Rochester staris en la galerio; en la mano li tenis brulantan kandelon.

    ” Mi bezonas vin,” li diris,” iru kun mi, sed ne rapidu kaj ne faru bruon.”
Miaj ŝuoj estis malpezaj. Mi ŝteliris trans la tapiŝ-kovritan plankon kiel katino. Mi trairis la galerion, supreniris la ŝtuparon kaj haltis en la malalta, malluma koridoro de la mistera tria etaĝo. Mi estis sekvinta lin kaj staris flanke de li.

    ” Ĉu vi havas spongon en via ĉambro ?” li flustre demandis.

    ” Jes, sinjoro.”
” Ĉu vi ankaŭ havas tie salon — volatilan salon ?”
” Certe.”
” Reiru kaj revenu kun ambaŭ.”
Mi reiris, prenis la spongon de la tualeta tablo, la salon el la komodo kaj refoje ŝteliris returne laŭ la sama vojo. Li atendis min; en la mano li tenis ŝlosilon; irante al malgranda nigra pordo, li ŝovis ĝin en ĝian ŝloson; poste li haltis kaj rigardante min, li diris:
” Ĉu vi povas vidi sangon kaj ne sveni ?”
” Mi kredas, ke jes. Neniam mi spertis tion.”
Frostotremo trakuris mian korpon, kiam mi donis al li tiun respondon; sed tion kaŭzis nek la malvarmo nek eksveno.

    ” Donu al mi vian manon,” li diris,” estas pli bone ne riski svenatakon.” Mi metis mian manon en lian.” Ĝi estas varma kaj ne tremas,” li rimarkis. Poste li turnis la ŝlosilon kaj malfermis la pordon. Antaŭ mi mi vidis ĉambron, kiun mi, kiel mi memoris, antaŭe vidis jam unu fojon,— nome en tiu tago, kiam sinjorino Fairfax montris al mi la tutan domon. Ĝi estis tapetita per pezaj tapetoj. En tiu momento la tapetoj de unu loko estis ŝovitaj supren, per kio videbliĝis pordo, kiu antaŭe estis kaŝita. Tiu pordo estis malfermita, lumstrio penetris el ĉambro, malantaŭ kiu aŭdiĝis grumblanta bruo, kiu similis tiun de kolera hundo. Dum sinjoro Rochester metis la kandelon sur la tablon, li diris al mi ” atendu momenton ’” kaj tiam li iris en la internan ĉambron. Akra ridado salutis lin dum li eniris; unue ĝi sonis bruante, sed ŝanĝiĝis al la karakteriza ridado de Grace Poole: ha ! ha ! Ŝi do estis tie ! Li faris iun aranĝon ne parolante, kvankam mi aŭdis mallaŭtan voĉon, kiu alparolis lin. Tuj poste li eliris kaj fermis post si la pordon.

    ” Ĉi tien, Jane !” li diris, kaj mi iris al la alia flanko de granda lito, kiu kun siaj sulkplenaj kurtenoj plenigis grandan parton de la ĉambro. Ĉe la kapa parto de la lito staris brakseĝo; en ĝi sidis viro, kiu krom per la surtuto, estis tute vestita; lia kapo kliniĝis malantaŭen, la okuloj estis fermitaj. Sinjoro Rochester tenis la brulantan kandelon super li. En tiu pala kaj ŝajne senviva vizaĝo mi rekonis la fremdulon, sinjoron Mason. Ankaŭ mi vidis, ke lia ĉemizo ĉe unu flanko estis tute makulita per sango.

    ” Prenu la kandelon,” diris sinjoro Rochester, kaj mi prenis ĝin. Li alportis teleron kun akvo de la tualeta tablo.” Prenu ĝin,” li diris. Mi obeis. Li kaptis la spongon, trempis ĝin en la akvo kaj per ĝi malsekigis la kadavre palan vizaĝon. Poste li petis mian volatilan salon kaj metis ĝin sub lian nazon, Baldaŭ poste sinjoro Mason malfermis la okulojn; li ĝemis pro doloro. Sinjoro Rochester ŝirmalfermis la ĉemizon de la vundito, kies brako kaj ŝultro estis bandaĝitaj. Li forviŝis la sangon, kiu gutis el la vundo.

    ” Ĉu tuja danĝero minacas ?” demandis sinjoro Mason per malforta voĉo.

    ” Pa ! neniel — ĝi estas nur grato. Do ne lasu vin tiel superforti, ho viro ! Tenu vin kuraĝa. Mi venigos kuraciston. Mi esperas, ke ni povos transporti vin jam morgaŭ. Jane —” li parolis plue.

    ” Sinjoro ?”
” Mi estas devigata lasi vin sola kun ĉi tiu sinjoro dum ĉirkaŭ unu horo;— eble eĉ du horojn. Forviŝu la gutetantan sangon, kiel mi nun faras. Kiam li svenos, tiam metu la akvoglason, tie staranta sur la tablo, al lia buŝo, kaj la volatilan salon sub la nazon. Neniuokaze parolu al li — kaj — Richard — via vivo estas en danĝero, kiam vi parolos al ŝi. Eĉ ne malfermu la buŝon — ne ekscitiĝu — alie neniu povos respondi pri la sekvoj.”
Refoje la kompatinda viro ĝemis pro doloro; li aspektis kvazaŭ li ne kuraĝus movi sin; la timo antaŭ la morto aŭ antaŭ io alia terura ŝajnis paralizi lin. Sinjoro Rochester donis al mi la sang-trasorbiĝintan spongon kaj mi daŭrigis uzi ĝin kiel li estis farinta. Li rigardis min dum unu minuto kaj poste diris:” Ne forgesu !— ĉiu interparolo estas malpermesata.” Samtempe li eliris la ĉambron. Stranga sento ekregis min, kiam mi aŭdis, ke la ŝlosilo turniĝis en la ŝloso kaj liaj paŝoj formortis en la longa koridoro.

    Mi nun estis enŝlosita en la tria etaĝo en unu el tiuj mistikaj ĉeloj; nigra nokto ĉirkaŭis min; antaŭ miaj okuloj, sub miaj manoj estis pala, sangokovrita bildo; apartigita de murdistino de nur unu sola malfortika pordo:— tio lasta estis io terura — ĉion alian mi povis suferi; sed malvarma morta tremo trakuris min, kiam mi pensis, ke ĉiumomente Grace Poole povus ĵeti sin sur min.

    Intertempe tamen mi devis persiste resti sur mia posteno.

    Mi devis rigardi tiun spirit-palan vizaĝon — tiujn bluajn senmovajn lipojn, kiuj ne kuraĝis malfermiĝi — tiujn okulojn, kiuj alterne fermiĝis kaj malfermiĝis, kiuj serĉe vagadis tra la ĉambro, kaj esplore sin fiksis sur min dum seninterrompe ili montris teruran angoron. Ĉiam denove mi devis trempi mian manon en la pelveton, plenan de sango kaj akvo por forviŝi la sangon. Mi devis suferi, ke la lumo dum miaj malgajaj agadoj ĉiam malsupreniĝis en la kandelingon; la ombroj sur la altaj tapiŝoj fariĝis pli mallumaj; la kurtenoj de la masiva, granda lito mallume ondis malsupren; strangaj lumoj kaj ombroj ludis sur antikva ŝranko, kies pordoj portis la belege skulptitajn kapojn de la dekdu apostoloj, dum sur la supro de la malnova meblo leviĝis krucifikso kun mortanta Kristo el ebono. Laŭ la alternanta mallumo kaj la flagranta lumo, kiuj falis sur tiun antikvan ŝrankon, aperis el la kadroj jen la barbhava kuracisto, sankta Luko kun la sulk-plena frunto; jen sankta Johano kun la ondantaj haroj, jen la diabla vizaĝo de Judaso Iskarioto, kiuj ŝajnis ekvivi.

    Dum tiu tuta tempo mi devis ne nur aŭskulti sed ankaŭ gardadi, aŭskulti mi devis la movojn de la sovaĝulino aŭ de la diablo en la apuda ĉelo. Post la vizito de sinjoro Rochester en tiu ĉambro la bruado tie ŝajnis esti kiel ekzilita. Dum la tuta nokto mi aŭdis en longaj intertempoj nur trifoje bruon,— nome knarantan paŝon, mallongan ripetadon de tiu karakteriza gruntanta bruo similanta tiun de hundo, kaj profundan koro-ŝirantan ĝemadon el hombrusto.

    Nun miaj propraj pensoj komencis turmenti min.

    Kio estis tiu krimo, kiu kiel homo apartigita vivis en ĉi tiu domo kaj kiun la posedanto ne povis superforti nek forpeli ?

    — Kio estis tiu sekreto, kiu en la morta silento de la nokto montriĝis unue per fajro, poste per sango ?— Kio estis tiu estaĵo, portanta la vizaĝon de ordinara virino kaj subite eliganta la tonojn de mokema demono, aŭ la kriojn de sangavida rabobirdo ?

    Kaj kiel ĉi tiu viro, simpla, ordinara, kvieta fremdulo, super kiu mi kliniĝis, kiel li estis miksita en tiu teruraĵo ?— Kial tiu furio sin ĵetis sur lin ?— Kio estis deviginta lin viziti ĉi tiun parton de la domo en tia nekutima tempo, kiam li devus kviete kuŝi en profunda dormo en sia lito ? Mi ja aŭdis, ke sinjoro Rochester montris al li dormejon en pli malalta etaĝo — kio do irigis lin ĉi tien ? Kaj kial li estis nun tiel submetiĝema sub la perforto aŭ la perfido, kiun oni suferigis lin ? Kial li tiel pacience sin submetis al la silentado, kiun sinjoro Rochester postulis de li ? Lian gaston oni estis ofendinta en la plej terura maniero; en antaŭa okazo oni tiel abomene estis atencinta lian vivon — kaj ambaŭ atencojn li kaŝis en mistero kaj klopodis forgesigi ! Kaj fine mi vidis ankaŭ, ke sinjoro Mason obee sekvis la volon de sinjoro Rochester, ke la fera energio de la laste nomita plene superfortis la senvolecon kaj malviglecon de la unua. La malmultaj paroloj, kiujn ili ambaŭ interŝanĝis estis al mi la pruvo de tio. Ŝajnis, ke la forta volo de la lasta komplete superregis la inertecon de la unua. Sed el kiu kaŭzo devenis la ektimo de sinjoro Rochester, kiam li eksciis pri la alveno de sinjoro Mason ?— Kial la nura nomo de tiu senvola, senenergia viro, kiun li per kelkaj vortoj povis regi kiel infanon, kvazaŭ terenĵetis lin kiel la fulmo terenĵetas fortikan kverkon ?

    Ho, mi ne povis forgesi liajn rigardon kaj palan vizaĝon, kiam li flustris:” Jane, forta bato min trafis — terura bato.” Mi ne povis forgesi, kiel tremis la brako, kiun li apoge metis sur mian ŝultron. Ne povis esti bagatelo, kiu kapablis tiel skuegi la decideman animon kaj la potencan korpon de Fairfax Rochester.

    ” Kiam li revenos ? Kiam li venos reen ?” mi kriis enpense, dum pasis la noktaj horoj — kiam la sangperdanta malsanulo fariĝis pli kaj pli malforta kaj pli kaj pli malsana dum li korŝire ĝemadis — sed ne venis la arde sopirata helpo nek la savanta mateno. Ĉiam denove mi metis la akvon al la palaj lipoj de sinjoro Mason; daŭre mi oferis al li la plifortigantan salon — sed senfruktaj estis ĉiuj miaj klopodoj. La korpa suferado, la anima suferado kaj la sangoperdo rapide forigis liajn fortojn. Li tiel ĝemadis kaj aspektis tiel malforta, tiel sovaĝa, tiel mizera, ke mi timis pri lia baldaŭa motto. Kaj eĉ ne estis al mi permesate paroli kun li.

    Fine la lumo finbrulis — kaj estingiĝis. Dum ĝia lasta flagrado mi rimarkis, ke grizaj strioj ludas sur la fenestrokurtenoj. La tagiĝo estis do proksimiĝanta. Ankaŭ mi ekaŭdis la malproksiman bojadon de Piloto, kiu penetris al mi el hundejo sur la korto,— mia espero reviviĝis.

    Ĝi ne estis vana, ĉar post kvin minutoj la ŝlosilo turniĝis en la ŝloso, la pordo estis malfermata — mia nokta gardado estis finita. Ĝi ne daŭris pli longe ol du horojn — sed multaj semajnoj ŝajnis al mi pli mallongaj ol ĉi tiuj noktaj horoj.

    Sinjoro Rochester eniris kaj lin sekvis la kuracisto, kiun li venigis kun si.

    ” Rapidu, Carter,” diris sinjoro Rochester, turnante sin al la alia,” mi donas al vi nur duonan horon por ekzameni la vundon, meti la bandaĝon, portigi la pacienton malsupren kaj forportigi lin eksterdomen.”
” Ĉu li povos esti transportata, sinjoro ?”
” Sendube ! la vundo tute ne estas danĝera, li estas nur tre nervema, nur instigu iom lian spiriton. Rapide, rapide, eklaboru !”
Sinjoro Rochester flankentiris la dikajn kurtenojn de la fenestro, suprentiris la holandan ĵaluzion kaj enirigis kiel eble plej multe da lumo en la ĉambron. Kiel ĝoja kaj mirigita mi estis vidante, ke fine la tago venis ! Rozkoloraj strioj aperis super la orienta horizonto. Sinjoro Rochester proksimiĝis al sia gasto, kiun jam ekzamenis la kirurgo.

    ” Nu, mia bona knabo, diru kiel vi sentas vin nun ?” li demandis.

    ” Mi timas, ke ŝi min tro vundis,” diris per malforta voĉo la vundito.

    ” Sensencaĵo !— Kuraĝon ! kuraĝon ! Post du semajnoj vi jam forgesos pri la tuta afero. Vi perdis iom da sango, jen ĉio. Carter, certigu do al li, ke eĉ ne la plej malgranda danĝero lin minacas.”
” Tion mi povas senskrupule,” diris Carter, kiu ĵus aranĝis la bandaĝon,” mi nur dezirus esti veninta iom pli frue: tiam li ne estus perdinta tiom da sango.— Sed kio do estas tio ? La karno ĉi tie sur la ŝultro estas ne nur distranĉita — ĝi estas disŝirita. Tiun vundon ne faris tranĉilo.”
” Ŝi mordis min,” li flustris.” Kiam Rochester fortiris de ŝi la tranĉilon, ŝi atakis min kiel tigrino.”
” Vi ne devus cedi al ŝi, sed tuj ŝin ataki,” diris sinjoro Rochester.

    ” Sed, kion mi povis sub tiaj cirkonstancoj ?” rediris sinjoro Mason.

    ” Ho ! Estis terure ! terure !” parolis li plue kaj malvarma tremeto trakuris lian korpon.” Kaj mi tute ne atendis tion, ĉar komence ŝi aspektis tiel kvieta kaj prudenta.”
” Mi tamen avertis vin,” estis la respondo de lia amiko.” Mi diris al vi: gardu vin, kiam vi venas en ŝian proksimecon.

    Krom tio, vi povus atendi ĝis la mateno, por ke mi akompanu vin. Estis nepardonebla malsaĝaĵo iri al ŝi hieraŭ vespere kaj eĉ tute sola.”
” Mi kredis fari ion bonan per tio.”
” Vi tion kredis ! Vi tion kredis ! Vere ! Vi malpaciencigas min, kiam mi aŭdas vin tiel paroli: sed vi suferis, kaj eble suferos ankoraŭ pli multe ne sekvinte mian konsilon; tial mi silentos pri tio. Carter — rapidu !— rapidu ! La suno estas leviĝonta kaj li devas esti transportota.”
” Tuj, sinjoro; la ŝultro estas jam bandaĝita. Mi devas ankoraŭ bandaĝi tiun alian vundon sur la brako: ŝi ankaŭ metis tien siajn dentojn, mi kredas.”
” Ŝi elsuĉis la sangon; ŝi diris, ke ŝi volas trinki la sangon de mia koro,” diris Mason.

    Mi vidis sinjoron Rochester tremegi. Stranga esprimo de teruro, angoro, malamo distordis lian vizaĝon, kaj ĝi fariĝis preskaŭ nerekonebla; sed li diris nur:
” Nu do, Richard, nun eksilentu kaj ne atentu pri ŝiaj malsaĝaj diraĵoj ! Almenaŭ ne rediru ilin !”
” Ho, mi dezirus, ke mi estus kapabla forgesi tion,” sonis la laca respondo.

    ” Vi kapablos tion, se nur vi estos turninta la dorson al ĉi tiu lando. Reveninte en Spanish Town, pensu pri ŝi kvazaŭ pri iu, kiu mortis kaj estas enterigita, aŭ: plej bone estos tute ne plu pensi pri ŝi.”
” Estas neeble forgesi tian nokton da teruraĵoj !”
” Tio ne estas neebla ! Montru do iom da energio ! Antaŭ du horoj vi kredis vin tiel senviva kiel haringo kaj tamen vi vivas ankoraŭ kaj parolas same vive kiel mi. Rigardu ! Carter estas preskaŭ preta pri la bandaĝado. Kaj nun mi volas fari el vi Adonison en mallonga momento. Jane,”— tiuj estis la unuaj vortoj, kiujn li diris al mi post sia reveno —” Jane, prenu ĉi tiun ŝlosilon: malsupreniru en mian dormejon kaj de tie rekte en mian vestoĉambron; malfermu la plej altan tirkeston de la komodo kaj prenu puran ĉemizon kaj koltukon el ĝi. Alportu ilin ambaŭ ĉi tien. Sed rapidu !”
Mi iris, serĉis la meblon, kiun li estis nominta, trovis la du celitajn objektojn kaj reiris kun ili al la tria etaĝo.

    ” Nun iru al la alia flanko de la lito, dum mi helpos al li vestiĝi,” li diris.” Sed ne eliru el la ĉambro; estas eble, ke mi bezonos ankoraŭ foje vian helpon.”
Mi retiriĝis malantaŭ la litkurtenon, kiel mia sinjoro estis al mi ordoninta.

    ” Ĉu neniu jam ellitiĝis en la pli malaltaj etaĝoj, kiam vi venis tien, Jane ?” demandis sinjoro Rochester tuj poste.

    ” Ne, sinjoro, ĉie estis ankoraŭ silento.”
” Ni foririgos vin baldaŭ kaj nevidata, Dick, estos plej bone, ne nur por vi, sed ankaŭ por la kompatinda estaĵo tie supre.

    Mi tiel longe klopodis eviti malkovron, kaj mi ne dezirus, ke fine ĉio montriĝu !— Carter, helpu lin do iom je lia veŝto. Kie vi pendigis vian peltmantelon ? En ĉi tiu malbeninda malvarma klimato vi ne povos vojaĝi duonan mejlon sen ĝi, tion mi scias.— Ĉu en via ĉambro ?— Jane, kuru malsupren en la ĉambron de sinjoro Mason,— ĝi estas tuj apud mia,— kaj alportu la mantelon, kiun vi trovos tie.”
Refoje mi foriris kaj revenis kun nekutime granda mantelo, kiu estis subŝtofita kaj garnita per peltaĵo.

    ” Kaj nun mi havas ankoraŭ alian komision por vi Jane,”
diris mia senlaca mastro,” iru ankoraŭ unu fojon malsupren en mian ĉambron. Kiel feliĉe estas, Jane, ke vi havas velurajn ŝuojn ! Komisiito kun lignaj apenaŭ estus uzebla en ĉi tiu okazo. Malfermu la mezan tirkeston de mia tualeta tablo kaj elprenu por mi boteleton kun glaseto, kiujn vi tie trovos; alportu ilin rapide ĉi tien !”
Mi rapidis malsupren kaj ree supren, kunportante la deziritajn objektojn.

    ” Bone ! Nun, doktoro, mi prenos la liberecon doni al li dozon de miaj medikamentoj je mia respondeco. Ĉi tiun vivigantan rimedon mi ricevis de itala ĉarlatano — homo al kiu vi donus piedbaton, Carter. Ĝi ne estas medikamento, aplikebla en ĉiuj okazoj, sed ofte ĝi efikas kiel miraklo ! Ankaŭ nun.

    Jane, iom da akvo !”
Li donis al mi la glason, kiun mi duone plenigis per akvo el la botelo de la lavotablo.

    ” Tio sufiĉas. Nun malsekigu la randon de la boteleto.”
Mi obeis. Li gutigis dek du gutojn da ruĝa fluidaĵo en la glason kaj prezentis ĝin al Mason.” Trinku, Richard; ĝi donos al vi kuraĝon, kiu mankas al vi, almenaŭ dum unu horo.”
” Sed ĉu ĝi ne faros al mi malbonon ? Ĉu ĝi ne kaŭzos inflamon ?”
” Trinku ! trinku ! trinku !”
Sinjoro Mason obeis; sed nur ĉar ŝajne estis senutile kontraŭstari.

    Li estis nun vestita; li aspektis ankoraŭ pala, sed ne plu sangokovrita kaj malpura.

    Sinjoro Rochester konsentis al li tri minutojn por ripozi, post kiam li trinkis la fluidaĵon. Poste li prenis lian brakon.

    ” Nun mi estas certa, ke vi povos stari sur la piedoj.— Klopodu,” li diris.

    La malsanulo ekstaris.

    ” Carter, apogu lin ĉe la alia flanko. Kuraĝon, Richard; bone nun ekmarŝu !— Rigardu — rigardu — vi jam marŝas.”
” Mi sentas min pli bona,” rimarkis sinjoro Mason.

    ” Tion mi sciis antaŭe. Nun Jane, paŝu antaŭ ni al la posta ŝtuparo; malriglu la pordon de la flanka koridoro kaj diru al la veturigisto, ke li pretigu la poŝt-veturileton, kiun vi vidos sur la korto, aŭ apud la kortopordo, ĉar mi ordonis lin ne veturi kun siaj brufarantaj radoj trans la pavimon. Ni tuj venos.

    Kaj atentu la jenon, Jane, kiam vi tie malsupre vidos iun leviĝintan, tiam vi venu al la ŝtuparo kaj tusu.”
Estis nun la kvina horo kaj duono kaj la suno estis leviĝonta. Malgraŭ tio estis ankoraŭ mallume en la kuirejo. La pordo de la flanka koridoro estis riglita; mi malfermis ĝin kiel eble plej senbrue. Ankaŭ sur la korto regis ankoraŭ silento. La pordoj estis larĝe malfermitaj, kaj ekstere haltis poŝt-veturileto; la ĉevaloj estis jungitaj, la veturigisto sidis sur sia konduksidloko.

    Mi proksimiĝis al li kaj diris, ke la sinjoroj venas; li kapklinis; poste mi atente ĉirkaŭrigardis kaj aŭskultis.

    Ĉie regis la sankta silento de la frua mateno ! Eĉ la kurtenoj de la fenestroj de la servistejo estis ankoraŭ mallevitaj; la birdoj kantetis en la florpezaj branĉoj de la fruktarboj, kiuj kiel blankaj girlandoj ornamis ĉiujn murojn, kiuj staris ĉe unu flanko de la korto. La ĉevaloj de la veturilo de tempo al tempo piedbatis en la ankoraŭ fermitaj staloj.— Krom tio ĉio estis silenta.

    Nun venis la sinjoroj. Sinjoro Mason, kiu apogis sin sur sinjoron Rochester kaj la kuracisto, ŝajnis povi iri sufiĉe facile.

    Ili helpis al li eniri la veturilon; Carter sidiĝis ĉe lia flanko.

    ” Gardu lin bone,” diris sinjoro Rochester sin turnante al la laste nomita,” kaj tenu lin en via domo ĝis li plene rekuraĝiĝis. Post unu aŭ du tagoj mi iros al vi por vidi, kiel marŝas lia resaniĝo. Richard, kiel vi sentas vin nun ?”
” La freŝa aero revivigas min, Fairfax !”
” Carter, ŝovu malsupren la fenestron je lia flanko; estas senvente. La freŝa aero ne faros al li malbonon. Fartu bone Dick, mia knabo !”
” Fairfax —”
” Nu, kio estas ?”
” Prizorgu ŝin —” subite li eksilentis kaj eksplodis en larmojn.

    ” Mi faras mian eblon; tion mi faris ĝis nun, tion mi faros estonte,” li respondis. Poste li fermis la pordeton de la veturilo, kaj la vojaĝantoj forveturis.

    ” Ho, Dio volu, ke ĉio tio finiĝu !” ĝemflustris sinjoro Rochester, fermante la pezajn korto-pordojn kaj zorge riglante ilin. Farinte tion li per malrapidaj paŝoj kaj droninta en malĝojaj pensoj, iris al tiu muro, kiu limigis la frukto-ĝardenon.

    Supozante, ke mia laboro tie estas finita, mi estis reironta en la domon; tuj poste tamen mi aŭdis lin voki ” Jane !” Tiun pordon li estis malferminta kaj staris antaŭ ĝi, ŝajne atendante min.

    ” Iru kun mi kelkajn minutojn tien, kie estas freŝe kaj gaje; tiu domo estas vera malliberejo. Ĉu ne ankaŭ vi tion opinias ?”
” Al mi ĝi ŝajnas belega kastelo, sinjoro.”
” La fatamorgano de nesperteco blindigas viajn okulojn,” li respondis.” Kaj vi vidas ĝin tra magia spegulo; vi ne povas diferencigi, ke la oro estas nura ŝlimo kaj la silkaj drapiroj nenio krom araneaĵoj; ke la marmoro estas mizera ardezo kaj la multekosta polurita ligno nur forĵetitaj rabotaĵo kaj ordinara arboŝelo. Sed ĉi tie,”— kaj dirante tion, li montris la ombroriĉan ĉirkaŭmuritan lokon, kiun ni ĵus eniris —” ĉi tie ĉio estas dolĉa, pura kaj vera !”
Li laŭpaŝis piedvojeton, limigitan de bukso; ĉe unu flanko staris pomarboj, pirarboj kaj ĉerizarboj, ĉe la alia bedoj, sur kiuj staris ĉiaj malnovmodaj floroj, kiel levkojoj, diantoj, primoloj, trikoloraj violoj miksitaj kun abrotanoj, eglanterioj kaj diversaj bonodoraj herboj. Ĉio tio estis freŝa kaj kolorriĉa kiel tuta vico de aprilaj pluvegoj, sekvataj de ĉarmeta printempa mateno nur povas igi ilin. La suno majeste sin levis super la multkolora horizonto kaj ĝia lumo radiis sur la ombroriĉa, rose freŝa fruktoĝardeno kaj ties kvietaj padoj sub ĝi.

    ” Jane, ĉu vi volas havi floron ?”
Li deŝiris duon-malfermiĝintan rozon, la unuan sur la arbusto, kaj donis ĝin al mi.

    ” Dankon, sinjoro.”
” Ĉu vi trovas ĉi tiun sunleviĝon bela, Jane ? Ĉu vi ĝojas pro ĉi tiu ĉielo kun ĝiaj altaj, lumaj, viglaj nuboj, kiuj disiros kiam la tago fariĝos pli varma, kaj pro tiu klara balzama atmosfero ?”
” Certe, sinjoro, mi tre ĝojas pro ili.”
” La pasinta nokto estis stranga, Jane.”
” Jes, sinjoro.”
” Kaj ĝi igis vin pala !— ĉu vi sentis timon, kiam mi lasis vin sola kun Mason ?”
” Mi nur timis, ke iu povus veni el la interna ĉambro.”
” Sed vi ja vidis, ke mi fermis la pordon — la ŝlosilon mi havis en la poŝo. Mi estus devoforgesinta paŝtisto, se mi estus lasinta ŝafidon — mian plej amatan ŝafidon — senŝirma kaj tiel proksima al la kaverno de la leono;— ne, vi estis tie sendanĝere.”
” Ĉu Grace Poole restos ankoraŭ pli longe en ĉi tiu domo, sinjoro ?”
” Ho, certe ! Sed ne rompu al vi la kapon pro ŝi — ekzilu ŝin el viaj pensoj.”
” Tamen nepre ŝajnas al mi, ke via vivo estas en danĝero, se ŝi restos en la dorno.”
” Timu nenion, Jane — mi scias kiel gardi min.”
” Ĉu pasis la danĝero, kiun vi timis hieraŭ vespere, sinjoro ?

    ” Mi povas garantii pri ĝi, kiam Mason estos forlasinta Anglujon. Jane, mia vivo estas vivo sur vulkano, kiu ĉiumomente povas eksplodi, kraĉi fajron kaj engluti min.”
” Sed sinjoro Mason ŝajnas al mi viro facile kondukebla. Via influo je li ŝajne estas ĉiopova. Neniam li klopodos kontraŭstari vin aŭ malutili.”
” Ho ne, neniam Mason kontraŭstaros aŭ intence malutilos — sed nevole li povus neniigi mian vivon aŭ almenaŭ la tutan feliĉon de mia vivo per unu senpripensa vorto.”
” Diru do al li sinjoro, ke li estu singarda. Sciigu al li, kion vi timas kaj montru al li, kiel li povos eviti la danĝeron.”
Li ridis ironie, rapide prenis mian manon kaj same rapide lasis ĝin.”
” Simplanima infano ! Kie do estus la danĝero, se mi povus fari tion ? En unu momento mi neniigus ĝin. De kiam mi konas Mason,— kaj tio estas jam de longe — mi bezonis nur diri:” Faru tion,” kaj li faris tion. Sed en ĉi tiu okazo mi povas ordoni al li nenion, mi ne povas diri al li:” Gardu vin kaj ne kaŭzu al mi malutilon, Richard,” ĉar nepre estas necese, ke li neniam eksciu, ke li havas la povon igi min malfeliĉa. Vi estas konfuzita, vi rompas al vi la kapon, kaj ankoraŭ pli multe vi rompos al vi la kapon pro mi. Sed vi estas mia eta, fidela amikino, ĉu ne vere, Jane ?”
” Estos al mi ĝojo obei kaj servi vin en ĉio, kio estas honesta.”
” Vere ! Mi vidas, ke estas tiel. Mi vidas sinceran, kontentiĝon en viaj trajtoj, en via teniĝo, en viaj okuloj kaj en via vizaĝo, kiam vi helpas min — kiam vi laboras por mi kaj kun mi en ĉio’ kio estas honesta ’, kiel vi tiel karakterize diras. Ĉar se mi postulus de vi ion malhonestan, mi ne vidus rapidan kuradon nek komplezeman gajecon, nek vivajn rigardojn kaj ardajn vizaĝkolorojn. Mia amikino kontraŭe tiam sin turnus al mi pala kaj kvieta dirante:’ Ne, sinjoro; tio estas neebla; mi ne povas tion fari, ĉar ĝi estas malhonesta ’, kaj ŝi restos nemovebla kiel fiksita astro. Nun ankaŭ vi havas potencon je mi kaj povus malutili min; sed mi ne kuraĝas montri al vi la lokon, kie mi estas vundebla, ĉar mi timas, ke vi povus trabori min malgraŭ viaj fideleco kaj amikeco.”
” Vin minacus neniam danĝero, se vi ne havus pli multon por timi de sinjoro Mason ol de mi.”
” Dio donu, ke tiel estu !— Jen, Jane, tie estas laŭbo, ni sidiĝu.”
La laŭbo estis hedere kovrita arkaĵo en la muro; simpla kampara benko staris en ĝi. Sinjoro Rochester sidiĝis kaj lasis por mi lokon ankaŭ sidiĝi. Sed mi restis staranta antaŭ li.

    ” Sidiĝu,” li diris,” la benko proponas lokon al ni ambaŭ. Ĉu vi hezitas sidiĝi ĉe mia flanko ? Ĉu ankaŭ tio estas malhonesta, Jane ?”
Mi ne respondis, sed sidiĝis. Mi sentis, ke estus malsaĝe rifuzi lian deziron.

    ” Kaj nun, mia eta amikino, dum la suno trinkas la roson — dum ĉiuj floroj en ĉi tiu malnovmoda ĝardeno ekvivas kaj iliaj kalikoj malfermas sin kaj la birdoj sur la kampoj de Thornfield serĉas la nutraĵon por siaj idoj, kaj la diligentaj abeloj eklaboras — mi volas paroli al vi pri ’okazo’ kaj vi devos klopodi rigardi ĝin via. Unue rigardu min kaj diru, ke vi ne sentas vin malkomforta, kaj ke vi ne timas fari ion malhonestan pro tio, ke mi detenas vin de tuja foriro kaj ke vi ne kontraŭstaras.”
” Ne, sinjoro; mi sentas min komforta ĉi tie.”
” Nu, bone, Jane; nun serĉu helpon en via fantazio:— imagu, ke vi plu ne estas bone edukita, tre civilizita knabino, sed sovaĝa knabo, kiu en sia juneco havis nur sian propran volon.

    Image iru al fremda, malproksima lando; imagu, ke vi faris tie grandan konduteraron, indiferente kian aŭ pro kio, sed eraron, kies sekvoj persekutas vin dum via tuta vivo kaj neniigas vian tutan ekziston. Atentu bone, mi ne parolas pri ia krimo; ne pri murdo aŭ iu alia kulpo, punebla de la leĝo — ne, mi parolas nur pri eraro.

    La sekvoj de via eraro fine fariĝas al vi nesufereblaj; vi uzas rimedojn por pli senŝarĝigi vian staton — fakte nekutimajn rimedojn, sed ili estas nek kontraŭleĝaj nek kondamnindaj.

    Malgraŭ tio vi estas plej mizera kaj malfeliĉa, ĉar la espero jam forlasas vin, kiam via vivo apenaŭ komenciĝis. Via suno jam tagmeze mallumiĝis de eklipso, kiu — tion vi certe scias — daŭros ĝis la sunmalleviĝo. Amaraj, senĝojaj rememoroj iĝis la sola nutraĵo por via animo. Vi vagadas tien-reen, vi serĉas ripozon en libervola ekzilo — feliĉon en ĝuoj — nome en senkoraj, voluptemaj ĝuoj — en ĝuoj, kiuj stultigas la spiriton kaj velkigas la senton. Post longaj jaroj de libervola ekziliteco vi reiras hejmen, kun laca koro kaj velkinta animo. Vi konatiĝas kun iu alia — indiferente estas kiel aŭ kie. En tiu fremda estaĵo vi trovas ĉiujn bonajn, brilajn ecojn, kiujn vi serĉis dum dudek jaroj sed kiujn vi neniam trovis; ili estas tiel freŝaj, tiel sanaj, tiel veraj kaj sen makuloj, sen difektoj. Per tiu konatiĝo vi estas revivigata kaj denove naskita. Vi sentas, ke ree feliĉaj tagoj estas venontaj — vin nutras puraj sentoj, noblaj deziroj. Vi sentas la deziron rekomenci vian vivon kaj pasigi la reston de via vivo en maniero, inda je nemortebla estaĵo.

    Ĉu vi rajtas — por atingi tion — transiri malhelpaĵon, kiu metis antaŭ vin la tradicio, kaj kiu reale estas nur malhelpaĵo ne sanktigita de via konscienco, nek aprobita de via juĝkapablo ?”
Li haltis kaj atendis mian respondon. Sed kion mi diru ? Ho kial bona spirito ne aperis por flustri al mi saĝan kaj samtempe kontentigan respondon ?— Vana deziro ! La okcidenta vento flustris en la pendantajn hederojn, sed neniu kara Arielo pruntedonis sian spiron kiel mediuman voĉon,— la birdoj kantetis en la arbosuproj, sed kiel ajn dolĉe sonis ilia kanteto — ĝi estis nekomprenebla.

    Sinjoro Rochester denove parolis:
” Ĉu la senripoza, peka, nun tamen ripozserĉanta kaj pentanta viro, rajtas kontraŭstari la opinion de la mondo ligante al si por ĉiam tiun bonan, simpatian, amindan, fremdan estaĵon por certigi per tio sian animpacon, la renaskiĝon de sia koro ?”
” Sinjoro,” respondis mi,” la ripozo de vaganto, la konverto de pekulo neniam estu dependa de proksimulo. Viroj kaj virinoj mortas. Filozofoj maltrafas pri sia saĝeco, kristanoj sin trompas pri sia boneco. Se tiu de vi menciita homo pekis kaj suferis, tiam igu lin rigardi pli alten ol al siaj proksimuloj; konsolo kaj resanigo por liaj vundoj, forteco por lia konverto venos de supre.”
” Sed la perilo — la perilo ! Dio, kiu faras la laboron, elektas la perilon. Mi mem estis monduma, senripoza, malŝparema viro — tion mi diras senparabole — kaj mi kredas esti trovinta la perilon de mia konverto en —”
Li eksilentis: la birdoj daŭre kantetis; la folioj flustris plue super niaj kapoj. Min ekregis mirego kial ankaŭ ili ne haltis siajn kantadojn kaj flustradojn por aŭdi tiun interrompitan konfeson ! Sed ili devus atendi multajn minutojn — ĉar la silentado daŭris tre longe. Fine mi rigardis supren al la hezitanta parolanto: lia vivoplena rigardo estis fiksita sur mia.

    ” Malgranda amikino,” li diris per tute ŝanĝita voĉo, dum ankaŭ ŝanĝiĝis liaj vizaĝtrajtoj, ĝi perdis la seriozecon kaj bonecon kaj iĝis malmola kaj sarkasma —” Vi rimarkis miajn korajn inklinojn al fraŭlino Ingram: ĉu vi ne kredas, ke ŝi pro venĝo kaŭzos mian renaskiĝon, edziniĝante kun mi ?”
Subite li salte leviĝis, rapide iris ĝis la plej malproksima fino de la pado, kaj — murmuris kanteton kiam li revenis al mi.

    ” Jane ! Jane !” ekkriis li, haltante antaŭ mi,” la nokta gardado tute paligis vin. Ĉu vi ne malbenas min, ĉar mi malkvietigis vian ripozon ?”
” Ĉu mi malbenas vin ? Ne, sinjoro.”
” Donu al mi vian manon por pruvi viajn parolojn. Kiel malvarma do estas ĉi tiu malgranda mano ! Ĝi estis pli varma kiam mi tuŝis ĝin hieraŭ vespere apud la pordo de tiu misterplena ĉambro. Jane, kiam vi ree maldormos kun mi ?”
” Tuj kiam mi povos per tio esti utila al vi, sinjoro.”
” Ekzemple en la nokto antaŭ mia edziĝo ! Tiam mi certe ne estos kapabla dormi. Ĉu vi volas promesi al mi, tiam esti mia akompanantino por maldormi kun mi ? Kun vi mi povas paroli pri mia amatino: ĉar vi jam vidis ŝin kaj vi ŝin konas.”
” Jes, sinjoro.”
” Ĉu ne vere, Jane, ŝi estas eksterordinara kreitaĵo ?”
” Jes, sinjoro.”
” Longkreska kaj forta — vera fortulino, Jane: longa, bruna, kaj bonsana; kun haroj ĝuste kiel la sinjorinoj de Kartago sendube havis. Kara ĉielo ! Dent kaj Lynn estas jam en la staloj !

    Iru hejmen tra la arbetaĵo, tra tiu pordeto.”
Dum mi iris laŭ unu vojo, li iris laŭ alia kaj mi aŭdis lin gaje diri sur la korto:” Ĉi tiun matenon Mason antaŭis vin ĉiujn, li forvojaĝis antaŭ la sunleviĝo. Mi ellitiĝis je la kvara horo por adiaŭi lin !”
www. omnibus. se/inko ISBN 91-7303-116-X 319 Ĉu vi subtenas mian proponon, sinjoro Rochester ?”
” Sinjorino, mi subtenas ĝin ĉiurilate.”
” Sekve estu permesate al mi komenci. signor Eduardo, ĉu via voĉo estas hodiaŭ vespere kantkapabla ?