La Mirinda Sorĉisto de Oz, de L. Frank Baum


 
En'konduk'o 1.  
ĈAPITR'O I. — La ciklon'o. 2.  
ĈAPITR'O II. — Konsil'iĝ'o kun la Manĝtuloj. 3.  
ĈAPITR'O III. — Kiel Doroteo sav'is la Bird'o'tim'ig'il'o'n. 4.  
ĈAPITR'O IV. — La voj'o tra la arb'ar'o. 5.  
ĈAPITR'O V. — Ili sav'as la Stan'a'n Lign'o'hak'ist'o'n. 6.  
ĈAPITR'O VI. — La Mal'kuraĝ'a Leon'o. 7.  
ĈAPITR'O VI'I. — La voj'o al la Grand'a Oz. 8.  
ĈAPITR'O VIII. — La mort'ig'a papav'o'kamp'o. 9.  
ĈAPITR'O IX. — La Reĝ'in'o de la kamp'o'mus'o'j. 10.  
ĈAPITR'O X. — La Pord'o'gard'ist'o. 11.  
ĈAPITR'O XI. — La Mir'ind'a Smerald'a Urb'o de Oz. 12.  
ĈAPITR'O XII. — Serĉ'ant'e la Fi'a'n Sorĉ'ist'in'o'n. 13.  
ĈAPITR'O XIII. — Kiel la kvar re'kun'iĝ'is. 14.  
ĈAPITR'O XIV. — La Flug'ant'a'j Simi'o'j. 15.  
ĈAPITR'O XV. — Ili mal'mask'as Oz'o'n la Terur'a'n. 16.  
ĈAPITR'O XVI. — La magi'a art'o de la Grand'a Ĉarlatan'o. 17.  
ĈAPITR'O XVII. — Kiel la balon'o lanĉ'iĝ'is. 18.  
ĈAPITR'O XVIII. — For al la sud'o. 19.  
ĈAPITR'O XIX. — Atak'at'a'j de la batal'ant'a'j arb'o'j. 20.  
ĈAPITR'O XX. — La delikat'a Porcelan'a Land'o. 21.  
ĈAPITR'O XXI. — La Leon'o far'iĝ'as la Reĝ'o de la Best'o'j. 22.  
ĈAPITR'O XXII. — La Land'o de la Kveluloj. 23.  
ĈAPITR'O XXIII. — La Bon'a Sorĉ'ist'in'o plen'um'as la dezir'o'n de Doroteo. 24.  
ĈAPITR'O XXIV. — De'nov'e hejm'e. 
De La Unu'a Esperant'a El'don'o 



En'konduk'o

Folklor'o, legend'o'j, mit'o'j kaj fe-rakont'o'j est'is part'o de la infan'ec'o dum la tut'a histori'o, ĉar ĉiu san'a infan'o hav'as bon'karakter'a'n kaj instinkt'a'n am'o'n al rakont'o'j fantazi'a'j, mir'ind'a'j kaj evident'e mal'real'a'j. La flug'il'hav'a'j fe'o'j de Grimm kaj Andersen al'port'is pli da feliĉ'ec'o al la kor'o'j de infan'o'j ol ĉiu'j ali'a'j hom'kre'aĵ'o'j.

Tamen la tradici'a fe-rakont'o, serv'int'e dum generaci'o'j, nun est'as klasifik'ebl'a kiel "eks'mod'a'j" en la bibliotek'o por infan'o'j; ĉar ven'is la temp'o por seri'o de nov'a'j "mir'ig'a'j rakont'o'j" en kiu'j la stereotip'a'j ĝin'o, kobold'o kaj fe'o est'as elimin'it'a'j, kun'e kun ĉiu'j terur'a'j kaj sang'avid'a'j event'o'j el'pens'it'a'j de si'a'j aŭtor'o'j por indik'i tim'ig'a'n moral'o'n en ĉiu rakont'o. La modern'a eduk'o inkluziv'as moral'ec'o'n; tial la modern'a infan'o serĉ'as nur distr'iĝ'o'n en si'a'j mir'ig'a'j rakont'o'j kaj volont'e mal'hav'as ĉiu'j'n mal'agrabl'a'j'n okaz'aĵ'o'j'n.

Kun tiu pens'o en la mens'o, la rakont'o pri "La Mir'ind'a Sorĉ'ist'o de Oz" est'is verk'it'a nur por plezur'ig'i la infan'o'j'n de la nun'temp'o. Ĝi cel'as est'i modern'ig'it'a fe-rakont'o, en kiu la mir'ig'o kaj ĝoj'o rest'as kaj la kor'dolor'o'j kaj koŝmar'o'j mank'as.


Ĉi tiu libr'o est'as dediĉ'it'a al mi'a bon'a amik'in'o & kamarad'o, Mi'a Edz'in'o L.F.B.

L. FRANK BAUM
Chicago, April'o 1900




LA MIR'IND'A SORĈ'IST'O DE OZ



Ĉapitr'o I. La ciklon'o

Doroteo loĝ'is en la mez'o de la grand'a kamp'ar'o de Kansas, kun Onkl'o Henrik'o, kiu est'is kultiv'ist'o, kaj Onkl'in'o Em, kiu est'is la edz'in'o de la kultiv'ist'o. Ili'a dom'o est'is mal'grand'a, ĉar la lign'o per kiu ĝi est'is konstru'it'a dev'is est'i port'it'a mult'a'j'n mejl'o'j'n per ĉar'o. La dom'o hav'is kvar mur'o'j'n, plank'o'n, kaj tegment'o'n, kiu'j kun'e konsist'ig'is la sol'a'n ĉambr'o'n; kaj en tiu ĉambr'o est'is rust'aspekt'a kuir'forn'o, ŝrank'o por la teler'o'j, tabl'o, tri aŭ kvar seĝ'o'j, kaj la lit'o'j. Onkl'o Henrik'o kaj Onkl'in'o Em hav'is grand'a'n lit'o'n en unu angul'o, kaj Doroteo mal'grand'a'n lit'o'n en ali'a angul'o. Tut'e ne est'is mansard'o, nek kel'o — kvankam ja est'is mal'grand'a tru'o en la ter'o, kiu'n oni nom'is ciklon'kel'o, en kiu la famili'o pov'is kaŝ'i si'n kiam iu el la grand'a'j kirl'o'vent'eg'o'j blov'ad'is sufiĉ'e fort'e por detru'i ĉiu'n konstru'aĵ'o'n renkont'it'a'n. Oni ating'is tiu'n kaŝ'ej'o'n per klap'o'hav'a luk'o en la mez'o de la plank'o, de ĝi ŝtup'et'ar'o sub'e'n'konduk'is en la mal'grand'a'n, sen'lum'a'n tru'o'n.

Kiam Doroteo star'is en la pord'ej'o kaj ĉirkaŭ'rigard'is, ŝi pov'is vid'i nur la grand'a'n griz'a'n kamp'ar'o'n ĉiu'flank'e. Neniu arb'o kaj neniu dom'o inter'romp'is la larĝ'a'n eben'aĵ'o'n de la glat'a teren'o kiu ating'is la rand'o'j'n de la ĉiel'o en ĉiu direkt'o. La sun'o bak'is la kultiv'it'a'n ter'o'n por far'i el ĝi griz'aĵ'o'n tra kiu est'is fend'et'o'j. Eĉ la herb'ar'o ne verd'is, ĉar la sun'o brul'ig'is la pint'o'j'n de la long'a'j foli'o'j ĝis ili est'is egal'e griz'a'j kiel ĉio ali'a vid'ebl'a. Iam oni farb'is la dom'o'n, sed la sun'o vezik'ig'is la farb'o'n kaj la pluv'o'j for'glit'ig'is ĝi'n, kaj nun la dom'o est'is egal'e sen'bril'a kaj griz'a kiel ĉio ali'a.

Kiam Onkl'in'o Em ven'is loĝ'i tie ŝi est'is jun'a, bel'a edz'in'o. La sun'o kaj la vent'o ankaŭ ŝi'n ŝanĝ'is. Ili for'rab'is de ŝi la bril'o'n de la okul'o'j kaj las'is ili'n sobr'e griz'a'j. Ŝi est'is mal'dik'a kaj marasm'a, kaj nun ŝi neniam rid'et'is. Kiam Doroteo, kiu est'is orf'in'o, unu'e ven'is al ili, Onkl'in'o Em est'is tiom alarm'it'a de la rid'ad'o de la infan'o ke ŝi kri'is kaj prem'is si'a'n man'o'n sur si'a'n kor'o'n kiam ajn la gaj'a voĉ'o de Doroteo ating'is ŝi'a'j'n orel'o'j'n; kaj ŝi ankoraŭ rigard'is la knab'in'et'o'n mir'ant'e ke Doroteo pov'as trov'i io'n pri kio rid'i.

Onkl'o Henrik'o neniam rid'is. Li labor'eg'is de la maten'o ĝis la nokt'o, kaj ne sci'is kio est'as ĝoj'o. Li ankaŭ est'is griz'a, de la long'a barb'o ĝis la krud'a'j bot'o'j, kaj li aspekt'is sever'a kaj sen'ŝerc'em'a, kaj mal'oft'e li parol'is.

Tot'o rid'ig'is Doroteon, kaj protekt'is ŝi'n kontraŭ griz'iĝ'o simil'a al tiu de ĉio ali'a. Tot'o ne est'is griz'a; li est'is mal'grand'a nigr'a hund'o, kun long'a'j silk'ec'a'j har'o'j kaj mal'grand'a'j nigr'a'j okul'o'j kiu'j bril'et'is gaj'o'plen'e ĉiu'flank'e de li'a komik'a naz'et'o. Tot'o lud'is dum la tut'a tag'o, kaj Doroteo lud'is kun li, kaj el'kor'e am'is li'n.

Tamen hodiaŭ ili ne lud'is. Onkl'o Henrik'o sid'is sur la sojl'o kaj rigard'is mal'trankvil'e la ĉiel'o'n, kiu est'is eĉ pli griz'a ol kutim'e. Doroteo star'is en la pord'ej'o kun Tot'o en la brak'o'j, kaj ankaŭ rigard'is la ĉiel'o'n. Onkl'in'o Em lav'ad'is la plad'o'j'n.

El la mal'proksim'a nord'o ili aŭd'is mal'alt'a'ton'a'n muĝ'ad'o'n de la vent'o, kaj Onkl'o Henrik'o kaj Doroteo pov'is vid'i la long'a'n herb'ar'o'n ond'iĝ'i pro la ven'ant'a ŝtorm'o. Nun el la sud'o ven'is akr'a fajf'ad'o en la aer'o, kaj dum ili turn'is si'a'j'n okul'o'j'n tiu'direkt'e'n ili vid'is ond'et'o'j'n ankaŭ en la herb'ar'o tiu'direkt'a.

Subit'e Onkl'o Henrik'o ek'star'is.

"Ven'as ciklon'o, Em," li vok'is al si'a edz'in'o. "Mi pri'zorg'os la brut'o'j'n." Li kur'is al la ŝed'o'j kie loĝ'is la bov'in'o'j kaj la ĉeval'o'j.

Onkl'in'o Em ĉes'is labor'i kaj ven'is al la pord'o. Rigard'et'o sufiĉ'is por inform'i ŝi'n pri la proksim'a danĝer'o.

"Ek, Doroteo!" ŝi kri'eg'is; "kur'u en la kel'o'n!"

Tot'o ek'salt'is de la brak'o'j de Doroteo kaj kaŝ'is si'n sub la lit'o, kaj la knab'in'o ir'is re'pren'i li'n. Onkl'in'o Em, tim'o'plen'a, mal'ferm'is la luk'o'klap'o'n en la plank'o kaj mal'supr'e'n'grimp'is la ŝtup'et'ar'o'n en la mal'grand'a'n, sen'lum'a'n tru'o'n. Doroteo fin'e kapt'is Tot'o'n, kaj ek'sekv'is si'a'n onkl'in'o'n. Kiam ŝi trans'paŝ'is nur du'on'o'n de la ĉambr'o aŭd'iĝ'is grand'a kriĉ'o de la vent'o, kaj la dom'o sku'iĝ'is tiom fort'e ke ŝi ek'fal'is kaj subit'e trov'is si'n sid'ant'a sur la plank'o.

Io strang'a okaz'is.

La dom'o ĉirkaŭ'turn'iĝ'is du- aŭ tri-foj'e kaj mal'rapid'e lev'iĝ'is en la aer'o'n. Al Doroteo la sent'o simil'is supr'e'n'ir'o'n en balon'o.

La nord'a kaj la sud'a vent'o'j renkont'iĝ'is tie, kie star'is la dom'o, kaj tie est'iĝ'is la preciz'a centr'o de la ciklon'o. En la centr'o de ciklon'o la aer'o kutim'e est'as kviet'a, sed la grand'a prem'o de la vent'o ĉiu'flank'e de la dom'o lev'is ĝi'n pli kaj pli alt'e'n, ĝis ĝi est'is ĉe la plej'supr'o de la ciklon'o; kaj tie ĝi rest'is kaj for'port'iĝ'is mult'eg'a'j'n kilo'metr'o'j'n tiel facil'e kiel oni port'as plum'o'n.

Est'is tre sen'lum'e, kaj la vent'o hurl'is tim'ig'e ĉirkaŭ'e, sed Doroteo trov'is si'n facil'e vetur'ant'a. Post la unu'a'j kelk'a'j ĉirkaŭ'turn'iĝ'o'j, kaj unu'foj'a krut'a ek'klin'iĝ'o de la dom'o, ŝi sent'is kvazaŭ'lul'ad'o'n tre mild'a'n, kia'n sent'as beb'o en lul'il'o.

Al Tot'o tio ne plaĉ'is. Li ĉirkaŭ'kur'is en la ĉambr'o, jen tie'n, jen ĉi tie'n, laŭt'e boj'ant'e; sed Doroteo sid'is tut'e sen'mov'e sur la plank'o kaj atend'is por trov'i kio okaz'os.

Unu'foj'e Tot'o tro proksim'iĝ'is al la mal'ferm'it'a luk'o, kaj en'fal'is; kaj unu'e la knab'in'et'o kred'is li'n perd'it'a. Sed baldaŭ ŝi vid'is unu orel'o'n li'a'n etend'iĝ'ant'a'n supr'e'n tra la tru'o, ĉar la fort'a aero'prem'o ten'is li'n tiel ke li ne pov'is fal'i. Ŝi ramp'is al la tru'o, kapt'is orel'o'n de Tot'o, kaj re'tir'is li'n en la ĉambr'o'n, post'e ŝi ferm'is la luk'o'klap'o'n por ke neniu pli'a akcident'o okaz'u.

For'pas'is hor'o'j post hor'o'j, kaj iom post iom Doroteo perd'is si'a'n tim'o'n; sed ŝi est'is tre sol'sent'a, kaj la vent'o kriĉ'is tiom laŭt'e ĉirkaŭ ŝi ke ŝi preskaŭ surd'iĝ'is. Unu'e ŝi demand'is al si ĉu ŝi dis'bat'iĝ'os kiam la dom'o re'fal'os; sed dum la for'pas'ad'o de la hor'o'j kaj la mank'o de katastrof'o'j, ŝi perd'is si'a'n mal'trankvil'iĝ'o'n kaj decid'is atend'i kviet'e por trov'i kio okaz'os. Fin'e ŝi ramp'is trans la sku'iĝ'ant'a'n plank'o'n al si'a lit'o, kaj kuŝ'iĝ'is sur ĝi'n; kaj Tot'o sekv'is kaj kuŝ'iĝ'is apud ŝi'n.

Malgraŭ la sku'iĝ'ad'o de la dom'o kaj la hurl'ad'o de la vent'o, Doroteo baldaŭ ferm'is si'a'j'n okul'o'j'n kaj profund'e en'dorm'iĝ'is.




Ĉapitr'o II. Konsil'iĝ'o kun la Manĝtuloj.

Subit'a ŝok'o vek'is ŝi'n, tiom subit'e kaj sever'e ke se Doroteo ne kuŝ'us sur la mol'a lit'o, ŝi ebl'e est'us damaĝ'it'a. Eĉ malgraŭ tio la bat'eg'o sen'spir'ig'is ŝi'n kaj instig'is ŝi'n demand'i al si pri kio okaz'is; kaj Tot'o voĉ'et'is morn'e. Doroteo sid'iĝ'is kaj rimark'is ke la dom'o ne plu mov'iĝ'as; nek est'is mal'lum'e, ĉar la hel'a sun'bril'o en'ven'is tra la fenestr'o kaj inund'is la mal'grand'a'n ĉambr'o'n. Ŝi ek'salt'is de si'a lit'o kaj kun Tot'o ĉe ŝi'a'j kalkan'o'j ŝi kur'is kaj mal'ferm'is la pord'o'n.

La knab'in'et'o ek'kri'is mir'ig'at'e kaj rigard'is ĉirkaŭ si'n, ŝi'a'j okul'o'j far'iĝ'is pli kaj pli grand'a'j pro la mir'ind'a'j vid'aĵ'o'j kiu'j'n ŝi vid'as.

La ciklon'o est'is mal'supr'e'n met'int'a la dom'o'n, tre delikat'e — nu, delikat'e por ciklon'o — en la mez'o'n de mir'ind'e bel'a land'o. Vid'ebl'is bel'a'j herb'ar'o'j ĉiu'flank'e, kun elegant'a'j arb'o'j sur kies branĉ'o'j est'is riĉ'a'j kaj al'log'a'j frukt'o'j. Ar'o'j da bel'eg'a'j flor'o'j est'is ĉie vid'ebl'a'j, kaj bird'o'j kun mal'oft'a'j kaj bril'ant'a'j plum'ar'o'j kant'ad'is kaj flirt'ad'is en la arb'o'j kaj arbust'o'j. Ne mal'proksim'e est'is river'et'o, rapid'e flu'ant'a kaj scintil'ant'a inter verd'a'j bord'o'j, kaj murmur'ant'a per voĉ'o tre plaĉ'a al knab'in'et'o kiu tiom long'e loĝ'is sur la sek'a griz'a kamp'ar'o.

Dum ŝi star'is fervor'e rigard'ant'e la strang'a'j'n kaj bel'a'j'n vid'aĵ'o'j'n, ŝi rimark'is ven'i direkt'e al ŝi grup'o'n de la plej kurioz'a'j person'o'j kiu'j'n iam ŝi vid'is. Ili ne est'is alt'a'j kiel la plen'kresk'ul'o'j al kiu'j ŝi kutim'is; sed ankaŭ ili ne est'is mal'alt'a'j. Efektiv'e, ili aspekt'is proksim'um'e tiom alt'a'j kiom Doroteo, kiu est'is alt'e'kresk'a por infan'o de ŝi'a jar'aĝ'o, kvankam ili est'is, laŭ'aspekt'e, mult'e pli aĝ'a'j.

Tri est'is vir'o'j kaj unu est'is vir'in'o, kaj ĉiu'j est'is kurioz'e vest'it'a'j. Ili sur'port'is rond'a'j'n ĉapel'o'j'n kiu'j pint'iĝ'is dek'o'n da centi'metr'o'j super la kap'o'j, kun sonor'il'et'o'j ĉirkaŭ la rand'o'j, kiu'j sonet'is dolĉ'e dum ili mov'iĝ'is. La ĉapel'o'j de la vir'o'j est'is blu'a'j; tiu de la vir'in'et'o est'is blank'a, kaj ŝi sur'port'is blank'a'n rob'o'n kiu pend'is en plis'o'j de ŝi'a'j ŝultr'o'j; super ĝi est'is ŝut'it'a'j stel'et'o'j kiu'j bril'is kiel diamant'o'j en la sun'lum'o. La vir'o'j est'is blu'e vest'it'a'j, sam'kolor'e kiel la ĉapel'o'j, kaj sur la pied'o'j est'is bon'e polur'it'a'j bot'o'j kun larĝ'a blu'a fald'o ĉe la supr'o. La vir'o'j, pens'is Doroteo, est'is proksim'um'e sam'aĝ'a'j kiel Onkl'o Henrik'o, ĉar du el ili hav'is barb'o'j'n. Sed la vir'in'et'o est'is sen'dub'e mult'e pli aĝ'a; ŝi'a'n vizaĝ'o'n kovr'is falt'o'j; ŝi'a'j kap'har'o'j est'is preskaŭ blank'a'j, kaj ŝi marŝ'is iom rigid'e.

Kiam tiu'j person'o'j proksim'iĝ'is al la dom'o kie Doroteo star'is en la pord'ej'o ili halt'is kaj flustr'is inter si kvazaŭ tim'ant'e pli'proksim'iĝ'i. Sed la mal'jun'ul'in'et'o marŝ'is al Doroteo, mal'alt'e'n klin'is si'n, kaj dir'is per dolĉ'a voĉ'o: "Vi est'as bon'ven'a, plej nobl'a Sorĉ'ist'in'o, al la land'o de la Manĝtuloj. Ni dank'eg'as vi'n ĉar vi mort'ig'is la Fi'a'n Sorĉ'ist'in'o'n de la Orient'o kaj vi tiel liber'ig'is ni'a'n popol'o'n."

Doroteo aŭskult'is tiu'n parol'o'n mir'eg'ant'e. Kial la vir'in'et'o nom'is ŝi'n sorĉ'ist'in'o, kaj dir'is ke ŝi mort'ig'is la Fi'a'n Sorĉ'ist'in'o'n de la Orient'o? Doroteo est'is sen'kulp'a, neniu'n damaĝ'int'a knab'in'et'o, kiu est'is port'it'a de ciklon'o mult'a'j'n kilo'metr'o'j'n for de si'a hejm'o; kaj ŝi neniam mort'ig'is io'n ajn dum si'a tut'a viv'o.

Sed la vir'in'et'o evident'e atend'is respond'o'n, do Doroteo dir'is, hezit'em'e,

"Vi est'as tre afabl'a; sed klar'e okaz'is ia erar'o. Mi nenio'n mort'ig'is."

"Nu, vi'a dom'o mort'ig'is ŝi'n," respond'is la vir'in'et'o, rid'ant'e, "do est'as tut'egal'e. Vid'u!" ŝi plu'dir'is, indik'ant'e la angul'o'n de la dom'o. "Jen ŝi'a'j du pied'pint'o'j, ankoraŭ etend'it'a'j sub lign'a blok'o."

Doroteo rigard'is, kaj tim'e kri'et'is. Jen ja, sub la angul'o de la grand'a trab'o sur kiu kuŝ'is la dom'o, est'is du etend'it'a'j pied'o'j, port'ant'a'j arĝent'a'j'n ŝu'o'j'n kun pint'o'j.

"Ho ve! Ho ve!" kri'is Doroteo, kun'met'ant'e la man'o'j'n konstern'it'e. "La dom'o fal'is sur ŝi'n. Kio'n ni far'u?"

"Nenio far'ind'as," dir'is la vir'in'et'o trankvil'e. "Sed kiu ŝi est'is?" demand'is Doroteo.

"Ŝi est'is la Fi'a Sorĉ'ist'in'o de la Orient'o, kiel mi dir'is," respond'is la vir'in'et'o. "Ŝi sklav'ig'is la Manĝtulojn dum mult'a'j jar'o'j, ili dev'is serv'ad'i ŝi'n nokt'e kaj tag'e. Nun ili liber'iĝ'is, kaj ili dank'as vi'n pro tiu komplez'o."

"Kiu'j est'as la Manĝtuloj?" demand'is Doroteo.

"Ili est'as la hom'o'j kiu'j loĝ'as en ĉi tiu land'o de la Orient'o, kie la Fi'a Sorĉ'ist'in'o reg'is."

"Ĉu vi est'as Manĝtulo?" demand'is Doroteo.

"Ne, sed mi est'as ili'a amik'in'o, kvankam mi loĝ'as en la land'o de la Nord'o. Kiam ili trov'is ke la Sorĉ'ist'in'o de la Orient'o est'as mort'a la Manĝtuloj send'is rapid'a'n mesaĝ'ist'o'n al mi, kaj mi tuj ven'is. Mi est'as la Sorĉ'ist'in'o de la Nord'o."

"Ho, mir'ig'e!" kri'is Doroteo. "Ĉu vi est'as ver'a sorĉ'ist'in'o?"

"Jes ja," respond'is la vir'in'et'o. "Sed mi est'as bon'a Sorĉ'ist'in'o, kaj la popol'o am'as mi'n. Mi ne est'as tiom potenc'a kiom la Fi'a Sorĉ'ist'in'o kiu reg'is ĉi tie; se mi kapabl'us, mi mem liber'ig'us la popol'o'n."

"Sed mi kred'is ke ĉiu'j sorĉ'ist'in'o'j est'as fi'a'j," dir'is la knab'in'o, kiu'n iom tim'ig'is renkont'i ver'a'n sorĉ'ist'in'o'n.

"Ho, ne, tio est'as grav'a erar'o. Ekzist'is nur kvar Sorĉ'ist'in'o'j en la Land'o Oz, kaj du el ili, kiu'j loĝ'as en la Nord'o kaj la Sud'o, est'as bon'a'j Sorĉ'ist'in'o'j. Mi sci'as tio'n, ĉar mi mem est'as unu el ili, kaj mi ne pov'as erar'i. La loĝ'ant'in'o'j en la Orient'o kaj la Okcident'o ja est'is fi'a'j sorĉ'ist'in'o'j; sed nun vi mort'ig'is unu el ili, do rest'as nur unu Fi'a Sorĉ'ist'in'o en la tut'a Land'o Oz—ŝi loĝ'as en la Okcident'o."

"Sed," dir'is Doroteo, post moment'o da pens'ad'o, "Onkl'in'o Em dir'is al mi ke la sorĉ'ist'in'o'j ĉiu'j jam mort'is — antaŭ mult'eg'e da jar'o'j."

"Kiu est'as Onkl'in'o Em?" demand'is la mal'jun'ul'in'et'o.

"Ŝi est'as mi'a onkl'in'o kiu loĝ'as en Kansas, el kie mi ven'is."

La Sorĉ'ist'in'o de la Nord'o ŝajn'is pens'ad'i, kun la kap'o klin'it'a kaj la okul'o'j rigard'ant'a'j la ter'o'n. Post tio ŝi lev'is la kap'o'n kaj dir'is, "Mi ne sci'as kie est'as Kansas, ĉar neniam antaŭ'e mi aŭd'is la nom'o'n de tiu land'o. Sed dir'u al mi, ĉu ĝi est'as civiliz'it'a land'o?"

"Ho, jes," respond'is Doroteo.

"Do jen la kial'o. Mi kred'as ke en la civiliz'it'a'j land'o'j ne plu ekzist'as sorĉ'ist'in'o'j, nek sorĉ'ist'o'j, nek magi'ist'in'o'j nek magi'ist'o'j. Sed, neces'as kompren'i ke la Land'o Oz neniam civiliz'iĝ'is, ĉar ni est'as apart'ig'it'a'j for de la rest'o de la mond'o. Tial ni ankoraŭ hav'as sorĉ'ist'in'o'j'n kaj sorĉ'ist'o'j'n inter ni."

"Kiu'j est'as la sorĉ'ist'o'j?" demand'is Doroteo.

"Oz mem est'as la Grand'a Sorĉ'ist'o," respond'is la Sorĉ'ist'in'o, flustr'ig'ant'e si'a'n voĉ'o'n. "Li est'as pli potenc'a ol ĉiu'j ni ali'a'j kun'e. Li loĝ'as en la Urb'o de Smerald'o'j."

Doroteo intenc'is pli demand'i, sed ĝust'e tiam la Manĝtuloj, kiu'j silent'e apud'star'is, ek'kri'is laŭt'e kaj indik'is la angul'o'n de la dom'o kie kuŝ'ad'is la Fi'a Sorĉ'ist'in'o.

"Kio okaz'is?" demand'is la mal'jun'ul'in'et'o; kaj ŝi rigard'is kaj komenc'is rid'i. La pied'o'j de la mort'a Sorĉ'ist'in'o est'is plen'e mal'aper'int'a'j kaj rest'is nur la arĝent'a'j ŝu'o'j.

"Tiom aĝ'a ŝi est'is," klar'ig'is la Sorĉ'ist'in'o de la Nord'o, "ke ŝi rapid'e el'sek'iĝ'is en la sun'lum'o. Ŝi ne plu ekzist'as. Sed la arĝent'a'j ŝu'o'j est'as por vi, kaj vi sur'port'os ili'n." Ŝi klin'is si'n kaj pren'is la ŝu'o'j'n, kaj el'sku'int'e la polv'o'n ŝi trans'don'is ili'n al Doroteo.

"La Sorĉ'ist'in'o de la Orient'o mult'e fier'is pri tiu'j arĝent'a'j ŝu'o'j," dir'is Manĝtulo, "kaj ili hav'as ia'n sorĉ'o'kapabl'o'n; sed ni neniam sukces'is inform'iĝ'i pri ĝi."

Doroteo port'is la ŝu'o'j'n en la dom'o'n kaj met'is ili'n sur la tabl'o'n. Post'e ŝi re'el'ven'is al la Manĝtuloj kaj dir'is: "Mi mult'e vol'as re'ir'i al mi'a'j onkl'in'o kaj onkl'o, ĉar mi cert'as ke ili sent'os mal'esper'o'n pri mi. Ĉu vi pov'as help'i mi'n trov'i la voj'o'n?"

La Manĝtuloj kaj la Sorĉ'ist'in'o unu'e rigard'is unu la ali'a'n, kaj post'e Doroteon, kaj sku'is la kap'o'n ne'e.

"Ĉe la Orient'o, ne mal'proksim'e de ĉi tie," dir'is unu, "est'as grand'eg'a dezert'o, kaj neniu pov'us trans'ir'i ĝi'n viv'ant'e."

"Est'as sam'e ĉe la Sud'o," dir'is ali'a, "ĉar mi mem est'is tie kaj vid'is ĝi'n. La Sud'o est'as la land'o de la Kveluloj."

"Oni dir'is al mi," dir'is la tri'a vir'o, "ke est'as sam'e ĉe la Okcident'o. Kaj tiu land'o, kie la Palp'brum'o'j loĝ'as, est'as reg'at'a de la Fi'a Sorĉ'ist'in'o de la Okcident'o, kiu sklav'ig'us vi'n se vi ir'us tie'n."

"La Nord'o est'as mi'a hejm'o," dir'is la mal'jun'ul'in'o, "kaj ĉe ĝi'a rand'o est'as la sam'a grand'a dezert'o kiu ĉirkaŭ'as ĉi tiu'n Land'o'n Oz. Ne'evit'ebl'e, mi'a kar'ul'in'o, vi dev'os loĝ'i ĉe ni."

Doroteo komenc'is plor'i pro tio, ĉar ŝi est'is sol'sent'a inter tiu'j strang'a'j hom'o'j. Ŝi'a'j larm'o'j ŝajn'e mal'gaj'ig'is la bon'kor'a'j'n Manĝtulojn, ĉar ili tuj el'pren'is si'a'j'n poŝ'tuk'o'j'n kaj ankaŭ komenc'is plor'i. Kaj la mal'jun'ul'in'et'o, nu ŝi de'pren'is si'a'n ĉap'o'n kaj ekvilibr'ig'is la pint'o'n sur la pint'o de si'a naz'o, dum ŝi kalkul'is "Unu, du, tri," solen'a'voĉ'e. Tuj la ĉap'o far'iĝ'is ardez'a tabul'et'o, sur kiu est'is skrib'it'e per grand'a'j, blank'a'j kret'o-sign'o'j:


"DOROTEO IR'U AL LA URB'O DE SMERALD'O'J"


La mal'jun'ul'in'et'o pren'is la ardez'a'n tabul'et'o'n de si'a naz'o, kaj leg'int'e la vort'o'j'n sur ĝi, demand'is, "Ĉu vi nom'iĝ'as Doroteo, kar'ul'in'o?"

"Jes," respond'is la infan'o, supr'e'n'rigard'ant'e kaj sek'ig'ant'e si'a'j'n okul'o'j'n.

"Do vi dev'os ir'i al la Urb'o de Smerald'o'j. Ebl'e Oz help'os vi'n."

"Kie est'as tiu Urb'o?" demand'is Doroteo.

"Preciz'e en la centr'o de la land'o, kaj ĝi'n reg'as Oz, la Grand'a Sorĉ'ist'o pri kiu mi parol'is."

"Ĉu li est'as bon'a hom'o?" demand'is la knab'in'o mal'trankvil'e.

"Li est'as bon'a Sorĉ'ist'o. Ĉu li est'as hom'o, mi ne sci'as, ĉar mi neniam vid'is li'n."

"Kiel mi ir'u?" demand'is Doroteo.

"Vi dev'os marŝ'i. Est'as mal'proksim'e, kaj neces'os ir'i tra region'o kelk'foj'e agrabl'a kaj kelk'foj'e mal'lum'a kaj tim'ig'a. Tamen, mi uz'os ĉiu'n magi'a'n art'o'n kiu'n mi kon'as por protekt'i vi'n kontraŭ danĝer'o'j."

"Ĉu vi bon'vol'os akompan'i mi'n?" pled'is la knab'in'o, kiu jam komenc'is rigard'i la mal'jun'ul'in'et'o'n kiel si'a'n sol'a'n amik'o'n.

"Ne, mi ne pov'os," ŝi respond'is, "sed mi don'os al vi mi'a'n kis'o'n, kaj neniu kuraĝ'os damaĝ'i person'o'n kis'it'a'n de la Sorĉ'ist'in'o de la Nord'o."

Ŝi proksim'iĝ'is al Doroteo kaj kis'is ŝi'a'n frunt'o'n delikat'e. Kie ŝi'a'j lip'o'j tuŝ'is la knab'in'o'n ili las'is rond'a'n, bril'a'n mark'et'o'n, kiel sci'iĝ'is Doroteo ne'long'e post tiam.

"La voj'o al la Urb'o de Smerald'o'j est'as pavim'it'a per flav'a'j brik'o'j," dir'is la Sorĉ'ist'in'o, "do vi ne mal'traf'os ĝi'n. Ven'int'e al Oz, ne tim'u li'n, sed rakont'u al li vi'a'n histori'o'n kaj pet'u li'n help'i vi'n. Adiaŭ, kar'ul'in'o."

La tri Manĝtuloj profund'e riverenc'is antaŭ ŝi kaj dezir'is por ŝi plaĉ'a'n vetur'o'n, kaj post tio ili for'marŝ'is tra la arb'o'j. La Sorĉ'ist'in'o amik'e sku'et'is si'a'n kap'o'n al Doroteo, ĉirkaŭ'turn'is si'n tri'foj'e sur si'a mal'dekstr'a kalkan'o, kaj tuj mal'aper'is, kio surpriz'eg'is mal'grand'a'n Tot'o'n, kiu boj'is je ŝi tre laŭt'e post ŝi'a for'ir'o, ĉar li tim'is eĉ bru'et'i dum ŝi apud'e star'is. Sed Doroteo, kiu sci'is ke ŝi est'as sorĉ'ist'in'o, anticip'is ke ŝi mal'aper'os preciz'e tiel, kaj tut'e ne est'is surpriz'it'a.




Ĉapitr'o III. Kiel Doroteo sav'is la Bird'o'tim'ig'il'o'n.

Kiam Doroteo de'nov'e est'is sol'a ŝi komenc'is sent'i mal'sat'o'n. Do ŝi ir'is al la ŝrank'o kaj tranĉ'is por si iom da pan'o, sur kiu'n ŝi ŝmir'is buter'o'n. Ŝi don'is iom al Tot'o, kaj pren'int'e sitel'o'n de la bret'o, ŝi port'is ĝi'n al la river'et'o kaj plen'ig'is ĝi'n per klar'a, scintil'ant'a akv'o. Tot'o kur'is al la arb'o'j kaj komenc'is boj'i je la bird'o'j kiu'j sid'ad'is tie. Doroteo ir'is re'ven'ig'i li'n, kaj vid'is tiom al'log'a'j'n frukt'o'j'n sur la branĉ'o'j ke ŝi de'pren'is kelk'a'j'n, ĉar ili est'is ĝust'e kio'n ŝi vol'is por pli'grand'ig'i si'a'n maten'manĝ'o'n.

Post tio ŝi re'ir'is al la dom'o, kaj don'int'e al si kaj al Tot'o grand'a'n trink'o'n de la frid'et'a, klar'a akv'o, ŝi komenc'is pret'ig'i si'n por la vetur'o al la Urb'o de Smerald'o'j.

Doroteo posed'is nur unu ali'a'n rob'o'n, sed ĝi est'is pur'a kaj pend'ad'is de hok'o apud ŝi'a lit'o. Ĝi est'is el katun'o blank- kaj blu-plejd'a; kaj kvankam la blu'o est'is iom'et'e fad'int'a pro mult'a'j lav'iĝ'o'j, ĝi ankoraŭ est'is bel'a rob'o. La knab'in'o zorg'e lav'is si'n, vest'is si'n per la pur'a katun'a rob'o, kaj lig'is si'a'n pal'ruĝ'a'n sun'kuf'o'n al si'a kap'o. Ŝi pren'is mal'grand'a'n korb'o'n kaj plen'ig'is ĝi'n per pan'o el la ŝrank'o, kaj met'is blank'a'n tuk'o'n sur la supr'o'n. Post tio ŝi rigard'is si'a'j'n pied'o'j'n kaj rimark'is kiom mal'nov'a'j kaj triv'it'a'j est'as ŝi'a'j ŝu'o'j.

"Cert'e ili ne taŭg'as por mult'a marŝ'ad'o, Tot'o," ŝi dir'is. Kaj Tot'o supr'e'n'rigard'is al ŝi'a vizaĝ'o per si'a'j nigr'a'j okul'et'o'j kaj sku'is si'a'n vost'o'n por indik'i ke li kompren'as kio'n ŝi cel'as dir'i.

Tiu'moment'e Doroteo vid'is kuŝ'ant'a'j'n sur la tabl'o la arĝent'a'j'n ŝu'o'j'n kiu'j antaŭ'e aparten'is al la Sorĉ'ist'in'o de la Orient'o.

"Ĉu ebl'e ili'a grand'o taŭg'os por mi'a'j pied'o'j?" ŝi dir'is al Tot'o. "Ili est'us tut'e ĝust'a'j por long'a marŝ'ad'o, ĉar ili ne triv'iĝ'us."

Ŝi de'pren'is si'a'j'n mal'nov'a'j'n led'a'j'n ŝu'o'j'n kaj prov'is la arĝent'a'j'n, kiu'j est'is tut'e ĝust'a'dimensi'a'j por ŝi'a'j pied'o'j, kvazaŭ far'it'e specif'e por ili.

Last'e, ŝi pren'is si'a'n korb'o'n.

"Ven'u, Tot'o," ŝi dir'is. "Ni ir'os al la Smerald'a Urb'o kaj demand'os al la Grand'a Oz kiel ni pov'os re'ir'i al Kansas."

Ŝi ferm'is la pord'o'n, ŝlos'is ĝi'n, kaj zorg'e met'is la ŝlos'il'o'n en la poŝ'o'n de si'a rob'o. Kaj tiel, dum Tot'o trot'ad'is sobr'e mal'antaŭ ŝi, ŝi komenc'is si'a'n marŝ'ad'o'n.

Plur'a'j voj'o'j est'is proksim'a'j, sed ŝi ne bezon'is long'a'n temp'o'n por trov'i la voj'o'n pavim'it'a'n per flav'a'j brik'o'j. Post ne'long'e ŝi marŝ'ad'is vigl'e direkt'e al la Smerald'a Urb'o, dum ŝi'a'j arĝent'a'j ŝu'o'j klak'ad'is gaj'e sur la mal'mol'a, flav'a voj'surfac'o. La sun'o bril'ad'is kaj la bird'o'j dolĉ'e kant'ad'is, kaj Doroteo tut'e ne est'is tiom mal'feliĉ'a kiom oni supoz'us pri mal'grand'a knab'in'o kiu est'is subit'e for'blov'it'a el si'a propr'a land'o kaj sur'ter'ig'it'a en la mez'o'n de fremd'a land'o.

Ŝi'n surpriz'is, dum ŝi marŝ'ad'is, vid'i kiom bel'a est'as la pejzaĝ'o ĉirkaŭ ŝi. Bon'aspekt'a'j bar'il'o'j, pentr'it'a'j delikat'e blu'kolor'e, star'is laŭ'long'e de la flank'o'j de la voj'o, kaj preter ili est'is abund'a'j kamp'o'j de gren'o kaj legom'o'j. Evident'e la Manĝtuloj est'is bon'a'j kultiv'ist'o'j kaj sukces'is kresk'ig'i abund'a'j'n rikolt'aĵ'o'j'n. Kelk'foj'e ŝi marŝ'is preter dom'o'n, kaj la loĝ'ant'o'j el'ven'is por rigard'i ŝi'n kaj klin'is si'n mal'alt'e'n dum ŝi preter'ir'is; ĉar ĉiu'j sci'is ke ŝi est'as la detru'int'o de la Fi'a Sorĉ'ist'in'o kaj liber'ig'is ili'n. La dom'o'j de la Manĝtuloj est'is kurioz'aspekt'a'j loĝ'ej'o'j, ĉar ĉiu est'is rond'a, kun grand'a kupol'form'a tegment'o. Ĉiu'j est'is blu'kolor'a'j, ĉar en ĉi tiu land'o de la Orient'o blu'o est'is la plej am'at'a kolor'o.

Kiam proksim'iĝ'is la vesper'o, kaj Doroteo lac'is pro si'a long'a marŝ'ad'o, kaj komenc'is demand'i al si kie ŝi tra'dorm'os la nokt'o'n, ŝi ating'is dom'o'n iom pli grand'a'n ol la ali'a'j. Sur la verd'a gazon'o antaŭ ĝi est'is mult'a'j danc'ant'a'j vir'o'j kaj vir'in'o'j. Kvin violon'lud'ant'et'o'j lud'ad'is kiel ebl'e plej laŭt'e kaj la hom'o'j rid'ad'is kaj kant'ad'is; grand'a apud'a tabl'o est'is plen'e kovr'it'a per bon'gust'eg'a'j frukt'o'j kaj nuks'o'j, tort'o'j kaj kuk'o'j, kaj mult'a'j ali'a'j bon'a'j manĝ'aĵ'o'j.

Oni afabl'e salut'is Doroteon, kaj invit'is ŝi'n manĝ'i kaj tra'dorm'i la nokt'o'n tie; ĉar ĉi tiu est'is la hejm'o de unu el la plej riĉ'a'j Manĝtuloj en la land'o, kaj li'a'j amik'o'j vizit'is li'n por fest'i si'a'n liber'iĝ'o'n el la sklav'ig'o far'it'a de la Fi'a Sorĉ'ist'in'o.

Doroteo ĝis'sat'e manĝ'is kaj ŝi'n serv'is la riĉ'a Manĝtulo mem, kiu nom'iĝ'is Boq. Post tio ŝi sid'iĝ'is sur kanap'o'n kaj rigard'is dum la hom'o'j danc'ad'is.

Kiam Boq vid'is ŝi'a'j'n arĝent'a'j'n ŝu'o'j'n li dir'is,

"Klar'e ke vi est'as grav'a sorĉ'ist'in'o."

"Kial?" demand'is la knab'in'o.

"Ĉar vi sur'hav'as arĝent'a'j'n ŝu'o'j'n kaj mort'ig'is la Fi'a'n Sorĉ'ist'in'o'n. Krom'e, vi'a rob'o est'as part'e blank'a, kaj nur magi'ist'in'o'j kaj sorĉ'ist'in'o'j vest'as si'n per blank'aĵ'o'j."

"Mi'a rob'o est'as blu- kaj blank-plejd'a," dir'is Doroteo, glat'ig'ant'e la falt'o'j'n en ĝi.

"Vi tre komplez'e sur'port'as ĝi'n," dir'is Boq. "Blu'o est'as la kolor'o de la Manĝtuloj, kaj blank'o est'as la kolor'o de sorĉ'ist'in'o'j; tial ni sci'as ke vi est'as amik'a sorĉ'ist'in'o."

Doroteo ne sci'is respond'i, ĉar ĉiu'j ŝajn'e opini'is ŝi'n sorĉ'ist'in'o, kaj ŝi tut'e bon'e sci'is ke ŝi est'as nur ordinar'a knab'in'et'o kiu tut'e hazard'e est'is port'it'a de ciklon'o al fremd'a land'o.

Kiam ŝi lac'iĝ'is pro tiom da rigard'o al la danc'ad'o, Boq konduk'is ŝi'n en la dom'o'n, kie li don'is al ŝi ĉambr'o'n en kiu est'is bel'a lit'o. La tuk'o'j est'is el blu'a ŝtof'o, kaj Doroteo profund'e dorm'is inter ili ĝis la maten'o, dum Tot'o kuŝ'ad'is sur la blu'a tapiŝ'o apud ŝi.

Ŝi ĝis'sat'e manĝ'is, kaj rigard'is et'a'n Manĝtulan beb'o'n, kiu lud'is kun Tot'o kaj tir'is li'a'n vost'o'n kaj voĉ'et'is kaj rid'is tiel ke mult'e amuz'is Doroteon. Tot'o est'is ver'a kurioz'aĵ'o laŭ la hom'o'j tie, ĉar ili antaŭ'e neniam vid'is hund'o'n.

"Kiom distanc'a est'as la Smerald'a Urb'o?" la knab'in'o demand'is.

"Mi ne sci'as," respond'is Boq, tre serioz'e, "ĉar mi neniam ir'is tie'n. Est'as pli bon'e ke oni rest'u distanc'e de Oz, krom se ver'e neces'as. Sed la voj'o al la Smerald'a Urb'o est'as long'a, kaj vi bezon'os mult'a'j'n tag'o'j'n. La land'o ĉi tie est'as riĉ'a kaj agrabl'a, sed vi dev'os tra'ir'i krud'a'j'n kaj danĝer'a'j'n lok'o'j'n antaŭ ol ating'i la fin'o'n de vi'a marŝ'ad'o."

Tio iom'et'e tim'ig'is Doroteon, sed ŝi sci'is ke nur la Grand'a Oz pov'os help'i ŝi'n re'ir'i al Kansas, do ŝi kuraĝ'e decid'is ne retro'ir'i.

Ŝi adiaŭ'is si'a'j'n amik'o'j'n, kaj re'komenc'is marŝ'ad'i laŭ la voj'o el flav'a'j brik'o'j. Post kiam ŝi ir'is plur'a'j'n kilo'metr'o'j'n ŝi decid'is halt'i por ripoz'i, do ŝi grimp'is ĝis la supr'o de la bar'il'o apud la voj'o kaj sid'iĝ'is. Grand'a maiz'kamp'o est'is ali'flank'e de la bar'il'o, kaj ŝi vid'is ke ne tre distanc'a est'as Bird'o'tim'ig'il'o, met'it'a alt'e sur stang'o'n por for'pel'i la bird'o'j'n de la matur'a maiz'o.

Doroteo apog'is si'a'n menton'o'n per man'o kaj pens'em'e rigard'is la Bird'o'tim'ig'il'o'n. Ĝi'a kap'o est'is mal'grand'a sak'o plen'ig'it'a per pajl'o; sur'pentr'it'a'j sur ĝi est'is okul'o'j, naz'o, kaj buŝ'o, por simil'i vizaĝ'o'n. Mal'nov'a, pint'a blu'a ĉapel'o, kiu antaŭ'e aparten'is al iu Manĝtulo, est'is met'it'a sur li'a'n kap'o'n, kaj la ceter'o de la figur'o est'is blu'a vest'o'komplet'o, mult'e uz'it'a kaj pal'iĝ'int'a, kiu ankaŭ est'is plen'ig'it'a per pajl'o. Sur la pied'o'j est'is par'o da mal'nov'a'j bot'o'j kun blu'a'j supr'aĵ'o'j, kia'j'n port'as ĉiu vir'o en tiu land'o, kaj la figur'o est'is alt'ig'it'a super la maiz'tig'o'j'n per stang'o kiu est'is puŝ'it'a en li'a'n kol'o'n.

Dum Doroteo rigard'is atent'o'plen'e la kurioz'a'n, pentr'it'a'n vizaĝ'o'n de la Bird'o'tim'ig'il'o, ŝi'n surpriz'is vid'i ke unu el la okul'o'j mal'rapid'e palpebr'um'as al ŝi. Unu'e ŝi supoz'is ke sen'dub'e ŝi erar'is, ĉar neniam iu el la Bird'o'tim'ig'il'o'j en Kansas palpebr'um'as; sed baldaŭ la figur'o amik'em'e sku'et'is si'a'n kap'o'n al ŝi. Tiam ŝi mal'supr'e'n grimp'is de la bar'il'o kaj marŝ'is al la Bird'o'tim'ig'il'o, dum Tot'o ĉirkaŭ'kur'ad'is la stang'o'n boj'ant'e.

"Bon'a'n tag'o'n," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o, per iom raŭk'a voĉ'o.

"Ĉu vi parol'is?" demand'is la knab'in'o, mir'ant'e.

"Cert'e," respond'is la Bird'o'tim'ig'il'o; "kiel vi fart'as?"

"Sufiĉ'e bon'e, dank'o'n," respond'is Doroteo, ĝentil'e. "Kiel vi fart'as?"

"Mi ne fart'as bon'e," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o rid'et'ant'e, "ĉar est'as tre ted'e star'i ĉi tie nokt'e kaj tag'e por for'tim'ig'i korv'o'j'n."

"Ĉu vi ne pov'as mal'supr'e'n'ir'i?" demand'is Doroteo.

"Ne, ĉar ĉi tiu stang'o est'as puŝ'it'a en mi'a'n dors'o'n. Se vi bon'vol'os for'pren'i la stang'o'n, mi est'os mult'e dank'em'a al vi."

Doroteo etend'is ambaŭ brak'o'j'n kaj de'lev'is la figur'o'n de la stang'o; ĉar, est'ant'e plen'ig'it'a per pajl'o, ĝi est'is mal'mult'e'pez'a.

"Tre grand'a'n dank'o'n," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o, kiam li est'is met'it'a sur la ter'o'n. "Mi sent'as mi'n kvazaŭ ver'e nov'a'n."

Doroteon perpleks'ig'is aŭd'i tio'n, ĉar ŝajn'is al ŝi strang'e aŭd'i vir'o'n plen'ig'it'a'n per pajl'o parol'i, kaj vid'i li'n riverenc'i kaj marŝ'ad'i apud ŝi.

"Kiu vi est'as?" demand'is la Bird'o'tim'ig'il'o, kiam li est'is si'n streĉ'int'a kaj osced'int'a. "Kaj kie'n vi ir'as?"

"Mi nom'iĝ'as Doroteo," dir'is la knab'in'o, "kaj mi ir'as al la Smerald'a Urb'o, por pet'i la Grand'a'n Oz'o'n re'send'i mi'n al Kansas."

"Kie est'as la Smerald'a Urb'o?" li demand'is; "kaj kiu est'as Oz?"

"Ĉu vi ne sci'as?" ŝi respond'is, surpriz'it'e.

"Tut'e ne. Mi nenio'n sci'as. Kompren'u, mi est'as plen'ig'it'a per pajl'o, do al mi tut'e mank'as cerb'o," li respond'is mal'ĝoj'e.

"Ho," dir'is Doroteo, "mi'n mult'e bedaŭr'ig'as tio."

"Ĉu vi kred'as," li demand'is, "Ke se mi ir'os al la Smerald'a Urb'o kun vi, la grand'a Oz don'os al mi iom'a'n cerb'o'n?

"Mi ne sci'as," ŝi respond'is, "sed vi rajt'os akompan'i mi'n, se vi dezir'as. Se Oz ne don'os al vi cerb'o'n, vi ne est'os pli mal'bon'fortun'a ol vi est'as nun."

"Est'as ver'e," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o. "Kompren'u," li plu'dir'is, iom sekret'em'e, "ne ĝen'as mi'n ke mi'a'j krur'o'j kaj brak'o'j kaj korp'o est'as plen'ig'it'a'j per pajl'o, ĉar mi ne pov'as est'i vund'it'a. Se iu paŝ'as sur mi'a'j'n pied'fingr'o'j'n aŭ puŝ'as pingl'o'n en mi'n, ne grav'as, ĉar mi ne pov'as sent'as ĝi'n. Sed mi ne vol'as ke oni nom'u mi'n stult'a, kaj se mi'a kap'o rest'os plen'a de pajl'o anstataŭ de cerb'o, kia'n hav'as vi, kiel mi iom pov'os sci'i io'n ajn?"

"Mi kompren'as vi'a'n sent'o'n," dir'is la knab'in'et'o, kiu ver'e kun'sent'is kun li. "Se vi ven'os kun mi, mi pet'os al Oz ke li far'u ĉi'o'n ebl'a'n por vi."

"Dank'o'n," li respond'is dank'em'e.

Ili re'ir'is al la voj'o, Doroteo help'is li'n trans'grimp'i la bar'il'o'n, kaj ili komenc'is marŝ'ad'i laŭ la voj'o el flav'a'j brik'o'j cel'e la Smerald'a'n Urb'o'n.

Al Tot'o ne plaĉ'is la nov'a akompan'ant'o, unu'e. Li flar'ad'is ĉirkaŭ la pajl'o'plen'ig'it'o kvazaŭ suspekt'ant'e ke ebl'e est'as nest'o de rat'o'j en la pajl'o, kaj li oft'e boj'et'is mal'amik'em'e kontraŭ la Bird'o'tim'ig'il'o'n.

"Ne vi'n ĝen'u Tot'o," dir'is Doroteo, al si'a nov'a amik'o; "li neniam mord'as."

"Ho, li ne tim'ig'as mi'n," respond'is la Bird'o'tim'ig'il'o. "Li ne pov'os damaĝ'i la pajl'o'n. Permes'u ke mi port'u tiu'n korb'o'n por vi. Ne ĝen'os mi'n, ĉar mi ne pov'as lac'iĝ'i. Mi dir'os al vi sekret'o'n," li plu'dir'is, dum li kun'marŝ'ad'is. "Nur unu afer'o'n en la tut'a mond'o mi tim'as."

"Kio'n?" demand'is Doroteo; "ĉu la Manĝtulan kultiv'ist'o'n kiu far'is vi'n?"

"Ne," respond'is la Bird'o'tim'ig'il'o; "flam'ant'a'n alumet'o'n."




Ĉapitr'o IV. La Voj'o tra la Arb'ar'o.

Post kelk'a'j hor'o'j la voj'o komenc'is krud'iĝ'i, kaj la marŝ'ad'o far'iĝ'is tiom mal'facil'a ke la Bird'o'tim'ig'il'o oft'e stumbl'is pro la flav'a'j brik'o'j, kiu'j tie est'is tre mal'glat'a'j. Efektiv'e, kelk'foj'e ili est'is romp'it'a'j aŭ tut'e mank'is, tiel ke rest'is nur tru'o'j kiu'j'n Tot'o trans'salt'is kaj Doroteo ĉirkaŭ'marŝ'is. Sed la Bird'o'tim'ig'il'o, pro mank'o de cerb'o, antaŭ'e'n'marŝ'is sen'paŭz'e, kaj tial paŝ'is en la tru'o'j'n kaj stern'iĝ'is sur la mal'mol'a'j'n brik'o'j'n. Tamen tio neniam vund'is li'n, kaj Doroteo re'lev'is li'n kaj re'star'ig'is li'n sur la pied'o'j, dum li gaj'e rid'is kun ŝi pro la akcident'o.

La kultiv'it'a'j kamp'o'j tut'e ne est'is tiel bon'e pri'zorg'at'a'j ĉi tie kiel en la antaŭ'a'j lok'o'j. Trov'iĝ'is mal'pli da dom'o'j kaj mal'pli da frukt'arb'o'j, kaj ju pli ili marŝ'is, des pli sen'bel'a kaj sol'sent'ig'a far'iĝ'is la teren'o.

Je la tag'mez'o ili sid'iĝ'is apud la voj'o, proksim'e al river'et'o, kaj Doroteo mal'ferm'is si'a'n korb'o'n kaj el'pren'is pan'o'n. Ŝi propon'is pec'o'n al la Bird'o'tim'ig'il'o, sed li rifuz'is.

"Mi neniam mal'sat'as," li dir'is, "kaj est'as oportun'e ke est'as tiel, ĉar mi'a buŝ'o est'as nur pentr'it'a, kaj se mi tond'us tru'o'n en ĝi por ke mi pov'u manĝ'i, la pajl'o kiu plen'ig'as mi'n el'fal'us, kaj tio ruin'ig'us la form'o'n de mi'a kap'o."

Doroteo tuj vid'is ke tio est'as ver'a, do ŝi nur kap'jes'is kaj plu manĝ'is si'a'n pan'o'n.

"Rakont'u al mi iom pri vi mem, kaj pri la land'o el kiu vi ven'is," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o, kiam ŝi est'is fin'int'a si'a'n manĝ'o'n. Do ŝi parol'is al li pri Kansas, kaj kiom griz'a est'as ĉio tie, kaj kiel la ciklon'o port'is ŝi'n al ĉi tiu kurioz'a Land'o Oz. La Bird'o'tim'ig'il'o atent'e aŭskult'is, kaj dir'is,

"Mi ne kompren'as kial vi vol'as for'ir'i el ĉi tiu bel'a land'o kaj re'ir'i al la sek'a, griz'a lok'o kiu'n vi nom'as Kansas."

"Vi ne kompren'as ĉar vi ne hav'as cerb'o'n," respond'is la knab'in'o. "Ne grav'e kiom mizer'a'j kaj griz'a'j est'as ni'a'j hejm'o'j, ni karn'o- kaj sang'o-hom'o'j prefer'as loĝ'i tie ol en iu ali'a land'o, ne'grav'e kiom bel'a. Nenio egal'e bon'as kiel la hejm'o."

La Bird'o'tim'ig'il'o ĝem'is.

"Kompren'ebl'e mi ne pov'as kompren'i," li dir'is. "Se vi'a'j kap'o'j est'us plen'a'j de pajl'o, kiel la mi'a, ver'ŝajn'e vi ĉiu'j loĝ'us en la bel'a'j lok'o'j, kaj sekv'e tut'e mank'us hom'o'j en Kansas. Est'as bon'sort'e por Kansas ke vi hav'as cerb'o'n."

"Bon'vol'u rakont'i al mi, dum ni ripoz'as," pet'is la infan'o.

La Bird'o'tim'ig'il'o rigard'is ŝi'n riproĉ'e, kaj respond'is, "Mi'a viv'o ĝis nun est'is tiom mal'long'a ke efektiv'e mi sci'as tut'e nenio'n. Mi far'iĝ'is nur antaŭ'hieraŭ. Mi tut'e ne sci'as kio okaz'is en la mond'o antaŭ tiam. Bon'fortun'e, kiam la kultiv'ist'o far'is mi'a'n kap'o'n, li unu'e pentr'is mi'a'j'n orel'o'j'n, tiel ke mi aŭd'is kio okaz'as. Apud'est'is ali'a Manĝtulo, kaj kio'n mi unu'e aŭd'is est'is la parol'o de la kultiv'ist'o,

"`Ĉu plaĉ'as al vi la orel'o'j?'

"`Ili est'as ne'rekt'a'j,' respond'is la ali'ul'o.

"`Ne grav'as,' dir'is la kultiv'ist'o; 'ili tamen est'as orel'o'j,' kio ja est'is ver'a.

"`Nun mi far'os la okul'o'j'n,' dir'is la kultiv'ist'o. Do li pentr'is mi'a'n dekstr'a'n okul'o'n, kaj tuj kiam ĝi est'is fin'it'a mi trov'is ke mi rigard'as li'n, kaj ĉi'o'n ĉirkaŭ mi, tre interes'at'e, ĉar tiu est'is la unu'a foj'o kiam mi ek'vid'is la mond'o'n.

"`Jen iom bel'a okul'o,' koment'is la Manĝtulo kiu est'is rigard'ant'a la kultiv'ist'o'n; 'blu'a farb'o bon'e taŭg'as por okul'o'j.'

"`Mi pentr'os la ali'a'n pli grand'a,' dir'is la kultiv'ist'o. Kaj kiam la du'a okul'o est'is fin'it'a mi pov'is mult'e pli bon'e vid'i ol antaŭ'e. Post tio li far'is mi'a'j'n naz'o'n kaj buŝ'o'n. Sed mi ne parol'is, ĉar tiu'temp'e mi ne sci'is por kio buŝ'o util'as. Mi'n amuz'is rigard'i dum ili pret'ig'is mi'a'n korp'o'n kaj mi'a'j'n brak'o'j'n kaj krur'o'j'n; kaj kiam ili fin'e sur'fiks'is mi'a'n kap'o'n, mi est'is tre fier'a, ĉar mi opini'is ke mi est'as egal'e bon'a kiel ĉiu ali'a person'o.

"`Ĉi tiu ul'o rapid'e tim'ig'os la korv'o'j'n,' dir'is la kultiv'ist'o. 'Li aspekt'as ver'a hom'o.'

"`Nu, li ja est'as hom'o,' dir'is la ali'ul'o, kaj mi plen'e konsent'is kun li. La kultiv'ist'o port'is mi'n sub si'a brak'o al la maiz'kamp'o, kaj met'is mi'n sur alt'a'n stang'o'n, kie vi trov'is mi'n. Li kaj li'a amik'o baldaŭ for'ir'is kaj las'is mi'n sol'a.

"Al mi ne plaĉ'is est'i tiel for'las'it'a; do mi streb'is sekv'i ili'n, sed mi'a'j pied'o'j ne pov'is tuŝ'i la ter'o'n, kaj mi dev'is rest'i sur tiu stang'o. Mi'a viv'o est'is tre sol'sent'a, ĉar mi kon'is nenio'n pri'pens'ebl'a'n, mi ja antaŭ nur kelk'a'j moment'o'j konstru'iĝ'is. Mult'a'j korv'o'j kaj ali'a'j bird'o'j flug'is en la maiz'kamp'o'n, sed tuj kiam ili ek'vid'is mi'n ili for'flug'is, kred'ant'e mi'n Manĝtulo; kaj tio plaĉ'is al mi kaj kred'ig'is mi'n ke mi est'as tre grav'a person'o. Post iom da temp'o mal'jun'a korv'o flug'is apud mi'n, kaj zorg'e rigard'int'e mi'n li sid'ig'is si'n sur mi'a'n ŝultr'o'n kaj dir'is,

"`Ĉu tiu kultiv'ist'o kred'is pov'i tromp'i mi'n tiel mal'lert'e? Ĉiu inteligent'a korv'o vid'us ke vi est'as nur plen'ig'it'a per pajl'o.' Post tio li salt'is sur la ter'o'n kaj manĝ'is maiz'o'n laŭ'vol'e. La ali'a'j bird'o'j, vid'int'e ke li ne est'is damaĝ'it'a de mi, ven'is por ankaŭ manĝ'i la maiz'o'n, do post ne'long'e ili est'is amas'e ĉirkaŭ mi.

"Mi'n mal'ĝoj'ig'is tio, ĉar ĝi pruv'is ke mi efektiv'e ne est'as efik'a Bird'o'tim'ig'il'o; sed la mal'jun'a korv'o konsol'is mi'n, dir'ant'e: `Se vi nur hav'us cerb'o'n en la kap'o vi est'us egal'e bon'a hom'o kiel ĉiu el ili, kaj pli bon'a hom'o ol kelk'a'j el ili. Nur cerb'o'hav'o valor'as en ĉi tiu mond'o, ne'grav'e ĉu oni est'as korv'o ĉu hom'o.'

"Post la for'ir'o de la korv'o'j mi pri'pens'is tio'n, kaj decid'is ke mi streb'os akir'i cerb'o'n. Bon'ŝanc'e, vi al'ven'is kaj de'tir'is mi'n de la stang'o, kaj laŭ vi parol'o mi cert'as ke la Potenc'a Oz don'os al mi cerb'o'n tuj kiam ni ating'os la Smerald'a'n Urb'o'n."

"Tio'n mi esper'as," dir'is Doroteo fervor'e, "ĉar ŝajn'e vi vol'eg'as posed'i tio'n."

"Jes, mi vol'eg'as," respond'is la Bird'o'tim'ig'il'o. "Est'as tre mal'komfort'ig'e sci'i ke oni est'as stult'ul'o."

"Nu," dir'is la knab'in'o, "ni ek'ir'u." Kaj ŝi trans'don'is la korb'o'n al la Bird'o'tim'ig'il'o.

Tut'e ne est'is bar'il'o'j ĉe la voj'o'flank'o'j nun, kaj la ter'o est'is krud'a kaj ne'kultiv'it'a. Kiam komenc'is vesper'iĝ'i ili ven'is al grand'a arb'ar'o, kie la arb'o'j est'is kresk'int'a'j tiel alt'a'j kaj proksim'a'j unu al la ali'a ke ili'a'j branĉ'o'j renkont'iĝ'is super la voj'o el flav'a'j brik'o'j. Est'is preskaŭ sen'lum'e sub la arb'o'j, ĉar la branĉ'o'j for'ten'is la tag'lum'o'n; sed la marŝ'ant'o'j ne halt'is, kaj plu'ir'is en la arb'ar'o'n.

"Se ĉi tiu voj'o en'ir'as, ĝi nepr'e el'ir'os," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o, "kaj ĉar la Smerald'a Urb'o est'as ĉe la ali'a fin'aĵ'o de la voj'o, ni dev'as sekv'i kie'n ajn ĝi konduk'as."

"Ĉiu sci'as tio'n," dir'is Doroteo.

"Cert'e; tial mi sci'as," respond'is la Bird'o'tim'ig'il'o. "Se neces'us hav'i cerb'o'n por sci'i ĝi'n, mi ja ne dir'us ĝi'n."

Post ebl'e hor'o la lum'o mal'aper'is, kaj ili trov'is si'n stumbl'ant'a'j en la mal'lum'o. Doroteo tut'e ne pov'is vid'i, sed Tot'o vid'is, ĉar kelk'a'j hund'o'j tre bon'e vid'as en la mal'lum'o; kaj la Bird'o'tim'ig'il'o deklar'is si'n egal'e kapabl'a vid'i kiel dum la tag'o. Do ŝi pren'is li'a'n brak'o'n, kaj sukces'is marŝ'ad'i sufiĉ'e bon'e.

"Se vi vid'os dom'o'n, aŭ iu'n ajn lok'o'n kie ni pov'os tra'dorm'i la nokt'o'n," ŝi dir'is, "nepr'e inform'u mi'n; ĉar est'as tre mal'komfort'e marŝ'ad'i en la mal'lum'o."

Baldaŭ la Bird'o'tim'ig'il'o halt'is.

"Mi vid'as dom'et'o'n dekstr'e de ni," li dir'is, "konstru'it'a'n el ŝtip'o'j kaj branĉ'o'j. Ĉu ni ir'u tie'n?"

"Jes, ja." respond'is la infan'o. "Mi plen'e lac'iĝ'is."

Do la Bird'o'tim'ig'il'o gvid'is ŝi'n inter la arb'o'j ĝis ili ating'is la dom'et'o'n, kaj Doroteo en'ir'is kaj trov'is lit'o'n de sek'a'j foli'o'j en unu angul'o. Ŝi tuj kuŝ'iĝ'is, kaj kun Tot'o apud ŝi ŝi baldaŭ profund'e en'dorm'iĝ'is. La Bird'o'tim'ig'il'o, kiu neniam lac'iĝ'is, star'is en ali'a angul'o kaj pacienc'e atend'is la maten'iĝ'o'n.




Ĉapitr'o V. Ili sav'as la Stan'a'n Lign'o'hak'ist'o'n

Kiam Doroteo vek'iĝ'is, la sun'o jam bril'ad'is tra la arb'o'j kaj Tot'o est'is jam de'long'e ekster la dom'o ĉas'ant'e bird'o'j'n kaj sciur'o'j'n. Ŝi sid'iĝ'is kaj ĉirkaŭ'rigard'is. Jen la Bird'o'tim'ig'il'o, ankoraŭ star'ant'a pacienc'e en si'a angul'o, atend'ant'e ŝi'n.

"Ni nepr'e dev'as serĉ'i akv'o'n," ŝi dir'is al li.

"Por kio vi vol'as akv'o'n?" li demand'is.

"Por pur'ig'i mi'a'n vizaĝ'o'n post la polv'o de la voj'o, kaj por trink'i, tiel ke la sek'a pan'o ne glu'iĝ'os al mi'a gorĝ'o."

"Cert'e est'as ĝen'e konsist'i el karn'o," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o, pens'em'e, "ĉar vi dev'as dorm'i, kaj manĝ'i kaj trink'i. Tamen, vi hav'as cerb'o'n, kaj la kapabl'o pens'ad'i valor'as mult'a'j'n ĝen'o'j'n."

Ili el'ir'is el la dom'et'o kaj promen'is inter la arb'o'j ĝis ili trov'is mal'grand'a'n font'o'n de klar'a akv'o, kie Doroteo trink'is kaj ban'is si'n kaj maten'manĝ'is. Ŝi vid'is ke ne rest'as mult'e da pan'o en la korb'o, kaj la knab'in'o est'is dank'em'a ke la Bird'o'tim'ig'il'o ne bezon'as manĝ'i, ĉar apenaŭ est'is sufiĉ'e por ŝi kaj por Tot'o por tiu tag'o.

Kiam ŝi est'is fin'int'a si'a'n manĝ'o'n, kaj est'is pret'a re'ir'i al la voj'o el flav'a'j brik'o'j, ŝi'n alarm'et'is proksim'a son'o de profund'a ĝem'o.

"Kio son'is?" ŝi demand'is, tim'e. "Mi tut'e ne pov'as konjekt'i," respond'is la Bird'o'tim'ig'il'o; "sed ni pov'as al'ir'i kaj vid'i." Ĝust'e tiam la son'o de nov'a ĝem'o ating'is ili'a'j'n orel'o'j'n, kaj la son'o ŝajn'e ven'is el mal'antaŭ ili. Ili turn'is si'n kaj marŝ'is kelk'a'j'n paŝ'o'j'n tra la arb'ar'o, kaj tiam Doroteo ek'vid'is io'n bril'ant'a'n en sun'radi'o kiu fal'is inter la arb'o'j'n. Ŝi kur'is al tiu lok'o, kaj post'e ŝi ek'halt'is, kun kri'o pro surpriz'iĝ'o.

Unu el la grand'a'j arb'o'j est'is part'e tra'hak'it'a, kaj star'ant'a apud ĝi, ten'ant'e hak'il'o'n lev'it'a'n en li'a'j man'o'j, est'is vir'o konsist'ant'a plen'e el stan'o. Li'a'j kap'o kaj brak'o'j kaj krur'o'j est'is artik'ig'it'a'j al li'a korp'o, sed li star'is tut'e sen'mov'e, kvazaŭ tut'e ne kapabl'a si'n mov'i.

Doroteo rigard'is li'n mir'eg'e, ankaŭ la Bird'o'tim'ig'il'o, dum Tot'o akr'e boj'ad'is kaj prov'is mord'i la stan'a'j'n krur'o'j'n, kio dolor'ig'is li'a'j'n dent'o'j'n.

"Ĉu vi ĝem'eg'is?" demand'is Doroteo.

"Jes," respond'is la stan'ul'o, "jes. Mi ĝem'ad'as jam de pli ol jar'o, kaj antaŭ nun neniu aŭd'is mi'n nek ven'is por help'i mi'n."

"Kiel mi pov'os help'i vi'n?" ŝi demand'is dolĉ'e, ĉar ŝi'n mal'gaj'ig'is la mal'feliĉ'a voĉ'o de la vir'o.

"Al'port'u ole'uj'o'n kaj ole'u mi'a'j'n artik'o'j'n," li respond'is. "Ili rust'iĝ'is tiom ke mi tut'e ne pov'as mov'i mi'n; se mi est'os bon'e ole'it'a, mi est'os de'nov'e bon'fart'a. Vi trov'os ole'uj'o'n sur bret'o en mi'a dom'et'o."

Doroteo tuj re'kur'is al la dom'et'o kaj trov'is la ole'uj'o'n, kaj post'e ŝi re'ir'is al la Stan'a Lign'o'hak'ist'o kaj demand'is, mal'trankvil'e, "Kie est'as vi'a'j artik'o'j?"

"Unu'e ole'u mi'a'n kol'o'n," respond'is la Stan'a lign'o'hak'ist'o, kaj ĉar ĝi est'is tre rust'a la Bird'o'tim'ig'il'o pren'is la stan'a'n kap'o'n kaj mov'is ĝi'n delikat'e de flank'o al flank'o ĝis ĝi mov'iĝ'is liber'e, kaj tiam la vir'o pov'is mem turn'i ĝi'n.

"Nun ole'u la artik'o'j'n de mi'a'j brak'o'j," li dir'is. Kaj Doroteo ole'is ili'n kaj la Bird'o'tim'ig'il'o zorg'e fleks'is ili'n ĝis ili est'is tut'e liber'a'j de rust'o kaj bon'a'j kiel nov'a'j.

La Stan'a Lign'o'hak'ist'o kontent'e ĝem'et'is kaj mal'lev'is si'a'n hak'il'o'n, kiu'n li apog'is per arb'o.

"Tio mult'e komfort'ig'as," li dir'is. "Mi ten'ad'is tiu'n hak'il'o'n en la aer'o ek'de kiam mi rust'iĝ'is, kaj kontent'ig'as mi'n for'met'i ĝi'n fin'fin'e. Nun, se vi bon'vol'os ole'i la artik'o'j'n de mi'a'j krur'o'j, mi de'nov'e est'os normal'a."

Do ili ole'is li'a'j'n krur'o'j'n ĝis li pov'is liber'e mov'i ili'n; kaj li mult'foj'e dank'is ili'n pro si'a liber'iĝ'o, ĉar li ŝajn'is tre ĝentil'a, kaj tre dank'em'a.

"Mi ebl'e star'us tie por ĉiam se vi ne est'us al'ven'int'a," li dir'is; "do cert'e vi sav'is mi'a'n viv'o'n. Kial vi hazard'e ven'is ĉi tie'n?"

"Ni est'as sur'voj'e al la Smerald'a Urb'o, por renkont'i la Grand'a'n Oz'o'n," ŝi respond'is, "kaj ni halt'is ĉe vi'a dom'et'o por tie tra'dorm'i la nokt'o'n."

"Kial vi vol'as renkont'i Oz'o'n?" li demand'is.

"Mi vol'as ke li re'send'u mi'n al Kansas, kaj la Bird'o'tim'ig'il'o vol'as ke li met'u iom da cerb'o en li'a'n kap'o'n," ŝi respond'is.

La Stan'a Lign'o'hak'ist'o ŝajn'is profund'e pens'ad'i dum moment'o. Post tio li dir'is: "Ĉu vi supoz'as ke Oz pov'us don'i al mi kor'o'n?"

"Nu, mi supoz'as ke jes," Doroteo respond'is. "Est'us egal'e facil'e kiel don'i al la Bird'o'tim'ig'il'o cerb'o'n."

"Ver'e," la Stan'a Lign'o'hak'ist'o respond'is, "Do, se vi permes'os ke mi akompan'u vi'n, ankaŭ mi ir'os al la Smerald'a Urb'o por pet'i ke Oz help'u mi'n."

"Kun'ven'u," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o el'kor'e, kaj Doroteo ankaŭ dir'is ke ŝi volont'e akcept'os li'n kiel akompan'ant'o'n. Do la Stan'a Lign'o'hak'ist'o sur'ŝultr'ig'is si'a'n hak'il'o'n kaj ĉiu'j marŝ'is tra la arb'ar'o ĝis ili ating'is la voj'o'n pavim'it'a'n per flav'a'j brik'o'j.

La Stan'a Lign'o'hak'ist'o jam pet'is ke Doroteo met'u la ole'uj'o'n en si'a'n korb'o'n. "Ĉar," li dir'is, "se pluv'os sur mi'n kaj mi de'nov'e rust'iĝ'os, mi bezon'eg'os la ole'uj'o'n."

Est'is bon'sort'e ke la nov'a kamarad'o far'iĝ'is part'o de la grup'o, ĉar baldaŭ post la re'komenc'o de marŝ'ad'o ili ating'is lok'o'n kie la arb'o'j kaj branĉ'o'j tiom dens'iĝ'is super la voj'o ke ili ne pov'is tra'marŝ'i. Sed la Stan'a Lign'o'hak'ist'o ek'labor'is per si'a hak'il'o kaj hak'is tiom bon'e ke baldaŭ li far'is tra'ir'ej'o'n por la tut'a grup'o.

Doroteo pens'ad'is tiom profund'e dum ili marŝ'is ke ŝi ne rimark'is kiam la Bird'o'tim'ig'il'o stumbl'is en tru'o'n kaj rul'iĝ'is al la flank'o de la voj'o. Efektiv'e li dev'is vok'i ŝi'n por ke ŝi help'u li'n re'star'iĝ'i.

"Kial vi ne ĉirkaŭ'marŝ'is la tru'o'n?" demand'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o.

"Mi ne sci'as tio'n far'i," respond'is la Bird'o'tim'ig'il'o gaj'e. "Mi'a kap'o plen'iĝ'is per pajl'o, kompren'u, kaj tial mi ir'as al Oz por pet'i de li cerb'o'n."

"Mi kompren'as," dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o. "Sed, malgraŭ'e, cerb'o ne est'as la plej bon'a afer'o en la mond'o."

"Ĉu vi hav'as cerb'o'n?" demand'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

"Ne, mi'a kap'o est'as tut'e mal'plen'a," respond'is la Hak'ist'o. "Sed iam mi hav'is cerb'o'n, kaj ankaŭ kor'o'n; do, prov'int'e ambaŭ, mi mult'e prefer'us hav'i kor'o'n."

"Kial?" demand'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

"Mi rakont'os al vi mi'a'n histori'o'n, kaj tiel vi sci'os." Do, dum ili marŝ'ad'is tra la arb'ar'o, la Stan'a Lign'o'hak'ist'o rakont'is tio'n: "Mi nask'iĝ'is fil'o de hak'ist'o kiu hak'ad'is la arb'o'j'n en la arb'ar'o kaj vend'is la lign'o'n por gajn'i si'a'n viv'mon'o'n. Kiam mi plen'kresk'is ankaŭ mi far'iĝ'is lign'o'hak'ist'o, kaj post la mort'o de mi'a patr'o mi pri'zorg'is mi'a'n mal'jun'a'n patr'in'o'n dum ŝi'a ceter'a viv'o. Post tio mi decid'is ke anstataŭ loĝ'i sol'a mi edz'iĝ'os, por ke mi'n ne plen'ig'u sent'o de sol'ec'o.

"Unu Manĝtula knab'in'o est'is tiom bel'a ke mi baldaŭ plen'kor'e am'is ŝi'n. Ŝi, si'a'flank'e, promes'is edz'in'iĝ'i kun mi tuj kiam mi gajn'os sufiĉ'a'n mon'o'n por konstru'i pli bon'a'n dom'o'n por ŝi; do mi ek'labor'ad'is pli fervor'e ol ĉiam. Sed la knab'in'o loĝ'is kun mal'jun'ul'in'o kiu ne vol'is ke ŝi edz'in'iĝ'u kun iu ajn, ĉar ŝi est'is tiom mal'labor'em'a ke ŝi vol'is ke la knab'in'o rest'u kun ŝi kaj kuir'ad'u kaj mastr'um'ad'u. Do la mal'jun'ul'in'o ir'is al la Fi'a Sorĉ'ist'in'o de la Orient'o, kaj promes'is al ŝi du ŝaf'o'j'n kaj bov'in'o'n se ŝi mal'ebl'ig'os la ge'edz'iĝ'o'n. Sekv'e la Fi'a Sorĉ'ist'in'o sorĉ'is mi'a'n hak'il'o'n, kaj unu tag'o'n dum mi hak'ad'is laŭ'ebl'e plej fort'e, ĉar mi fervor'is akir'i la nov'a'n dom'o'n kaj mi'a'n edz'in'o'n kiel ebl'e plej baldaŭ, la hak'il'o ek'glit'is kaj de'tranĉ'is mi'a'n mal'dekstr'a'n krur'o'n.

"Unu'a'vid'e tio ŝajn'is grand'a mis'fortun'o, ĉar mi sci'is ke unu'krur'ul'o ne mult'e sukces'us kiel lign'o'hak'ist'o. Do mi ir'is al stan'ist'o kaj mend'is de li nov'a'n krur'o'n el stan'o. La krur'o funkci'is tre bon'e, kiam mi kutim'iĝ'is al ĝi; sed mi'a ag'o koler'ig'is la Fi'a'n Sorĉ'ist'in'o'n de la Orient'o, ĉar ŝi promes'is al la mal'jun'ul'in'o ke mi ne edz'iĝ'os kun la bel'a Manĝtula knab'in'o. Kiam mi re'komenc'is hak'ad'i, mi'a hak'il'o ek'glit'is kaj de'tranĉ'is mi'a'n dekstr'a'n krur'o'n. De'nov'e mi ir'is al la stan'ist'o, kaj li de'nov'e far'is por mi krur'o'n el stan'o. Post tio la sorĉ'it'a hak'il'o de'tranĉ'is mi'a'j'n brak'o'j'n, unu post la ali'a; sed, ne mal'kuraĝ'ig'it'e, mi anstataŭ'ig'is ili'n per stan'a'j. Post tio la Fi'a Sorĉ'ist'in'o glit'ig'is mi'a'n hak'il'o'n tiel ke ĝi de'tranĉ'is mi'a'n kap'o'n, kaj unu'e mi kred'is ke tiel mi ver'e fin'iĝ'is. Sed hazard'e la stan'ist'o ven'is, kaj li far'is por mi nov'a'n kap'o'n el stan'o.

"Mi kred'is ke mi fin'e venk'is la Fi'a'n Sorĉ'ist'in'o'n tiam, kaj mi labor'is eĉ pli fervor'e; sed mi ne sci'is kiom kruel'a est'as mi'a mal'amik'in'o. Ŝi el'pens'is nov'a'n metod'o'n mort'ig'i mi'a'n am'o'n al la Manĝtula knab'in'o, kaj de'nov'e ŝi glit'ig'is mi'a'n hak'il'o'n, tiel ke ĝi hak'is rekt'e tra mi'a'n korp'o'n, du'on'ig'ant'e mi'n. De'nov'e la stan'ist'o ven'is por help'i kaj far'is por mi korp'o'n el stan'o, kaj fiks'is al ĝi mi'a'j'n stan'a'j'n brak'o'j'n kaj krur'o'j'n kaj kap'o'n, per artik'o'j, tiel ke mi pov'is mov'iĝ'ad'i sam'bon'e kiel en la komenc'o. Sed, ve! Mi nun ne hav'is kor'o'n, do mi perd'is mi'a'n tut'a'n am'o'n al la Manĝtula knab'in'o, kaj ne grav'is al mi ĉu aŭ ne mi edz'iĝ'os kun ŝi. Mi supoz'as ke ŝi plu loĝ'as kun la mal'jun'ul'in'o, atend'ant'e ke mi ven'os pren'i ŝi'n.

"Mi'a korp'o tiom bril'is en la sun'lum'o ke mi mult'e fier'is pro ĝi, kaj nun ne grav'is ĉu mi'a hak'il'o glit'os, ĉar ĝi ne pov'as tranĉ'i mi'n. Ekzist'is nur unu danĝer'o — ke mi'a'j artik'o'j rust'iĝ'os; sed mi gard'is ole'uj'o'n en mi'a dom'et'o kaj zorg'is ole'i mi'n kiam ajn mi bezon'is. Tamen, unu tag'o'n mi forges'is far'i tio'n, kaj, est'ant'e en pluv'eg'o, antaŭ ol mi koncept'is la danĝer'o'n mi'a'j artik'o'j jam rust'iĝ'is, kaj mi rest'is star'ant'a en la arb'ar'o ĝis vi ven'is por help'i mi'n. La spert'o est'is terur'a, sed dum la jar'o kiam mi star'is tie mi hav'is sufiĉ'a'n temp'o'n por kompren'i ke mi'a plej grand'a perd'o est'is la perd'iĝ'o de mi'a kor'o. Dum mi am'is mi est'is la plej feliĉ'a person'o sur la ter'o; sed neniu pov'as am'i sen kor'o, do mi firm'e intenc'as ir'i al Oz por pet'i de li kor'o'n. Se li don'os al mi, mi re'ir'os al la Manĝtula knab'in'o kaj edz'iĝ'os kun ŝi."

Kaj Doroteon kaj la Bird'o'tim'ig'il'o'n mult'e interes'is la rakont'o de la Stan'a Lign'o'hak'ist'o, kaj nun ili kompren'is kial li tiom fervor'as akir'i nov'a'n kor'o'n. "Tamen," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o, "mi pet'os cerb'o'n, ne kor'o'n; ĉar mal'saĝ'ul'o ne sci'us kio'n far'i per kor'o se li hav'us ĝi'n."

"Mi pren'os kor'o'n," respond'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o, "ĉar cerb'o ne feliĉ'ig'as, kaj feliĉ'o est'as la plej grav'a afer'o en la mond'o."

Doroteo nenio'n dir'is, ĉar ŝi ne pov'is decid'i kiu el ŝi'a'j du amik'o'j prav'as, kaj ŝi decid'is ke se ŝi nur sukces'os re'ir'i al Kansas kaj Onkl'in'o Em, ne mult'e grav'os ĉu la Stan'a Lign'o'hak'ist'o hav'as cerb'o'n kaj la Bird'o'tim'ig'il'o kor'o'n, aŭ ĉu ĉiu el ili akir'is si'a'n dezir'aĵ'o'n.

Kio plej ĝen'is ŝi'n est'is ke la pan'o est'is preskaŭ plen'e manĝ'it'a, kaj nov'a manĝ'o por ŝi kaj Tot'o mal'plen'ig'os la korb'o'n. Est'is ver'e ke nek la Stan'a Lign'o'hak'ist'o nek la Bird'o'tim'ig'il'o kapabl'is manĝ'i, sed ŝi ne konsist'is el stan'o aŭ pajl'o, kaj ne pov'is viv'i sen manĝ'o.




Ĉapitr'o VI. La Mal'kuraĝ'a Leon'o.

Ankoraŭ Doroteo kaj ŝi'a'j akompan'ant'o'j marŝ'is tra la dens'a arb'ar'o. La voj'o ankoraŭ est'is pavim'it'a per flav'a'j brik'o'j, sed ili est'is mult'e kovr'it'a'j de sek'a'j branĉ'o'j kaj mort'a'j foli'o'j de la arb'o'j, kaj la marŝ'ad'o tut'e ne est'is facil'a.

Mal'mult'a'j bird'o'j est'is en tiu part'o de la arb'ar'o, ĉar bird'o'j am'as la ne'kovr'it'a'n teren'o'n kie est'as mult'a sun'lum'o; sed foj'foj'e aŭd'iĝ'is mal'alt'a'ton'a muĝ'o de iu sovaĝ'a best'o kaŝ'iĝ'int'a inter la arb'o'j. Tiu'j son'o'j rapid'bat'ig'is la kor'o'n de la knab'in'et'o, ĉar ŝi ne sci'is ili'a'n kaŭz'o'n; sed Tot'o sci'is, kaj li marŝ'is proksim'e al la flank'o de Doroteo kaj eĉ ne boj'is respond'e.

"Kiom long'e daŭr'os," la infan'o demand'is al la Stan'a Lign'o'hak'ist'o, "ĝis ni est'os ekster la arb'ar'o?"

"Mi ne sci'as," est'is la respond'o, "ĉar mi neniam est'is en la Smerald'a Urb'o. Sed mi'a patr'o ir'is tie'n iam, kiam mi est'is knab'o, kaj li dir'is ke la voj'o est'as long'a tra danĝer'a teren'o, kvankam proksim'e al la urb'o kie Oz loĝ'as la land'o est'as bel'a. Sed mi ne tim'as dum mi hav'as mi'a'n ole'uj'o'n, kaj nenio pov'as damaĝ'i la Bird'o'tim'ig'il'o'n, kaj sur vi'a frunt'o est'as la mark'o de la kis'o de la bon'a Sorĉ'ist'in'o, kaj tio protekt'os vi'n."

"Sed Tot'o!" dir'is la knab'in'o mal'kviet'e; "kio protekt'os li'n?"

"Ni mem dev'os protekt'i li'n, se est'os danĝer'o por li," respond'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o.

Tuj kiam li parol'is, aŭd'iĝ'is terur'a muĝ'o el la arb'ar'o, kaj la post'a'n moment'o'n grand'a Leon'o salt'is sur la voj'o'n. Per unu pied'bat'o li ĵet'is la Bird'o'tim'ig'il'o'n ĉirkaŭ'turn'iĝ'ant'a'n ĝis la rand'o de la voj'o, kaj post tio li frap'eg'is la Stan'a'n Lign'o'hak'ist'o'n per si'a'j akr'a'j ung'o'j. Sed, surpriz'e al si, li ne damaĝ'is la stan'o'n, kvankam la Hak'ist'o fal'is sur la voj'o'n kaj kuŝ'is sen'mov'e.

Mal'grand'a Tot'o, ĉar nun est'is vid'ebl'a mal'amik'o, kur'is boj'ant'e al la Leon'o, kaj la grand'a best'o mal'ferm'is si'a'n buŝ'o'n por mord'i la hund'o'n. Doroteo, tim'ant'e ke Tot'o mort'os, kaj sen atent'o al danĝer'o, kur'is antaŭ'e'n kaj frap'is la naz'o'n de la Leon'o kiel ebl'e plej fort'e, dum ŝi kri'is: "Vi ne aŭdac'u mord'i Tot'o'n! Vi dev'us hont'i, grand'a best'o kia vi, mord'i povr'a'n mal'grand'a'n hund'o'n!"

"Mi ne mord'is li'n," dir'is la Leon'o, per si'a pied'o frot'ant'e la part'o'n de la naz'o kiu'n frap'is Doroteo.

"Ne, sed vi prov'is," ŝi respond'is koler'e. "Vi est'as nur grand'a mal'kuraĝ'ul'o!"

"Mi sci'as," dir'is la Leon'o, klin'ant'e la kap'o'n pro hont'o. "Mi de ĉiam sci'as. Sed kiel mi pov'as ne est'i mal'kuraĝ'a."

"Nu mi cert'e ne sci'as. Kaj vi bat'is pajl'o'plen'a'n hom'o'n, la povr'a'n Bird'o'tim'ig'il'o'n!"

"Ĉu li est'as plen'ig'it'a per pajl'o?" demand'is la Leon'o surpriz'it'e, dum li rigard'is ŝi'n lev'i la Bird'o'tim'ig'il'o'n kaj re'star'ig'i li'n sur li'a'j pied'o'j kaj re'ĝust'ig'i li'a'n form'o'n.

"Kompren'ebl'e li est'as plen'a de pajl'o," respond'is Doroteo, kiu ankoraŭ koler'is.

"Tial li renvers'iĝ'is tiom facil'e," koment'is la Leon'o. "Mi'n mir'ig'is vid'i li'n ĉirkaŭ'turn'iĝ'i tiel. Ĉu ankaŭ la ali'a est'as pajl'o'plen'a?"

"Ne," dir'is Doroteo, "li konsist'as el stan'o." Kaj ŝi help'is la Hak'ist'o'n re'star'iĝ'i.

"Tial li preskaŭ mal'akr'ig'is mi'a'j'n ung'o'j'n," dir'is la Leon'o. "Kiam ili komenc'is grat'i la stan'o'n mi sent'is mal'varm'o'n sub'e'n kur'i laŭ mi'a dors'o. Kiu est'as tiu mal'grand'a best'o kiu'n vi tiom am'as?"

"Li est'as mi'a hund'o, Tot'o," respond'is Doroteo.

"Ĉu li konsist'as el stan'o aŭ est'as plen'a de pajl'o?" demand'is la Leon'o.

"Nek stan'o nek pajl'o. Li est'as — est'as — viand'o'hund'o."

"Ho! Li est'as kurioz'a best'o, kaj aspekt'as eg'e mal'grand'a, kiam mi nun rigard'as li'n. Neniu ali'a vol'us mord'i tia'n et'ul'o'n, nur mal'kuraĝ'a mi," plu'dir'is la Leon'o mal'gaj'e.

"Kio mal'kuraĝ'ig'is vi'n?" demand'is Doroteo, mir'o'plen'e rigard'ant'e la grand'a'n best'o'n, ĉar li est'is grand'a kiel mal'grand'a ĉeval'o.

"Est'as mister'o," respond'is la Leon'o.

"Mi supoz'as ke mi nask'iĝ'is tia. Ĉiu'j ali'a'j best'o'j en la arb'ar'o kompren'ebl'e supoz'as ke mi est'as kuraĝ'a, ĉar ĉie oni kred'as ke la Leon'o est'as la Reĝ'o de Best'o'j. Mi trov'is ke se mi muĝ'as tre laŭt'e, ĉiu viv'ant'o est'as tim'ig'at'a kaj for'kur'as de mi. Kiam ajn mi renkont'is hom'o'n mi mult'e tim'is; sed mi nur muĝ'eg'is je li, kaj li ĉiam for'kur'is kiel ebl'e plej rapid'e. Se la elefant'o'j kaj la tigr'o'j kaj la urs'o'j decid'us batal'i kontraŭ mi'n, mi mem for'kur'us — tiom mal'kuraĝ'a mi est'as; sed tuj kiam ili aŭd'as mi'n muĝ'eg'i ili ĉiu'j pen'as for'ir'i de mi, kaj kompren'ebl'e mi akcept'as tio'n."

"Sed tio est'as mal'ĝust'a. La Reĝ'o de Best'o'j ne est'u mal'kuraĝ'a," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

"Mi sci'as tio'n," respond'is la Leon'o, viŝ'ant'e larm'o'n de si'a okul'o per la pint'o de si'a vost'o. "Tio mult'eg'e mal'ĝoj'ig'as mi'n, kaj tre mal'feliĉ'ig'as mi'a'n viv'o'n. Sed kiam ajn est'as danĝer'o, mi'a kor'o komenc'as rapid'e bat'i."

"Ebl'e vi sufer'as pro kor'mal'san'o," dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o.

"Ebl'e," dir'is la Leon'o.

"Se tiel," plu'dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o, "ĝoj'u, ĉar tio pruv'as ke vi hav'as kor'o'n. Rilat'e al mi, mi ne hav'as kor'o'n, do mi ne pov'as sufer'i pro kor'mal'san'o."

"Ebl'e," dir'is la Leon'o pens'em'e, "se mi ne hav'us kor'o'n al mi ne mank'us kuraĝ'o."

"Ĉu vi hav'as cerb'o'n?" demand'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

"Mi supoz'as ke jes. Mi neniam rigard'is en mi'a'n kap'o'n por inform'iĝ'i," respond'is la Leon'o.

"Mi ir'as al la Grand'a Oz por pet'i li'n don'i al mi cerb'o'n," koment'is la Bird'o'tim'ig'il'o, "ĉar mi'a kap'o est'as plen'a de pajl'o."

"Kaj mi ir'as por pet'i li'n don'i al mi kor'o'n," dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o. "Kaj mi ir'as por pet'i li'n re'send'i Tot'o'n kaj mi'n al Kansas," al'don'is Doroteo.

"Ĉu vi kred'as ke Oz pov'us don'i al mi kuraĝ'o'n?" demand'is la Mal'kuraĝ'a Leon'o.

"Egal'facil'e kiel don'i al mi cerb'o'n," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

"Aŭ don'i al mi kor'o'n," dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o.

"Aŭ re'send'i mi'n al Kansas," dir'is Doroteo.

"Do, se vi konsent'os, mi akompan'os vi'n," dir'is la Leon'o, "ĉar mi'a viv'o est'as ne'toler'ebl'a sen iom da kuraĝ'o."

"Vi est'os tre bon'ven'a," respond'is Doroteo, "ĉar vi help'os for'ten'i la ali'a'j'n sovaĝ'a'j'n best'o'j'n. Ŝajn'as al mi ke ili nepr'e est'as pli mal'kuraĝ'a'j ol vi se ili las'as vi'n tiom facil'e tim'ig'i ili'n."

"Efektiv'e tiel est'as," dir'is la Leon'o; "sed tio ne pli'kuraĝ'ig'as mi'n, kaj dum mi sci'os ke mi est'as mal'kuraĝ'a mi rest'os mal'feliĉ'a."

Do de'nov'e la mal'grand'a grup'o re'komenc'is si'a'n marŝ'ad'o'n, la Leon'o marŝ'is elegant'e apud Doroteo. Tot'o ne aprob'is la nov'a'n kamarad'o'n, unu'e, ĉar li ne pov'is forges'i ke li est'is preskaŭ manĝ'it'a per la grand'a'j makzel'o'j de la Leon'o; sed post iom da temp'o li pli'trankvil'iĝ'is, kaj baldaŭ Tot'o kaj la Mal'kuraĝ'a Leon'o far'iĝ'is bon'a'j amik'o'j.

Dum la ceter'o de tiu tag'o okaz'is neniu ali'a aventur'o kiu ĝen'is la pac'o'n de la marŝ'ad'o. Est'as ver'e ke, unu'foj'e, la Stan'a Lign'o'hak'ist'o paŝ'is sur skarab'o'n kiu ramp'ad'is laŭ la voj'o, kaj mort'ig'is la povr'a'n best'et'o'n. Tio mult'e mal'feliĉ'ig'is la Stan'a'n Lign'o'hak'ist'o'n, ĉar li ĉiam zorg'o'plen'e evit'is damaĝ'i iu'n ajn viv'ant'o'n; kaj dum li marŝ'is li plor'is plur'a'j'n larm'o'j'n pro mal'ĝoj'o kaj bedaŭr'o. Tiu'j larm'o'j flu'is mal'rapid'e sur li'a vizaĝ'o kaj trans la ĉarnir'o'j'n de li'a makzel'o, kaj tie ili rust'iĝ'is. Kiam Doroteo post ne'long'e demand'is io'n al li, la Stan'a Lign'o'hak'ist'o ne pov'is mal'ferm'i la buŝ'o'n, ĉar li'a'j makzel'o'j est'is rigid'a'j pro rust'o. Li mult'e ek'tim'is pro tio kaj gest'is al Doroteo ke ŝi help'u li'n, sed ŝi ne pov'is kompren'i. La Leon'o ankaŭ est'is perpleks'a pro ne'sci'o pri kio okaz'is. Sed la Bird'o'tim'ig'il'o pren'is la ole'uj'o'n el la korb'o de Doroteo kaj ole'is la makzel'o'j'n de la Stan'a Lign'o'hak'ist'o, kaj post kelk'a'j moment'o'j li parol'is sam'e kiel antaŭ'e.

"Mi lern'u per tio," dir'is li, "nepr'e rigard'i kie'n mi paŝ'as. Ĉar se mi mort'ig'us ali'a'n insekt'o'n aŭ skarab'o'n mi nepr'e de'nov'e plor'us, kaj plor'ad'o rust'ig'as mi'a'j'n makzel'o'j'n tiel ke mi ne pov'as parol'i."

Post tio li zorg'e marŝ'ad'is rigard'ant'e konstant'e la voj'o'n, kaj kiam li vid'is et'a'n formik'o'n labor'ad'i sur la voj'o li super'paŝ'is por ne damaĝ'i ĝi'n. La Stan'a Lign'o'hak'ist'o bon'e sci'is ke li ne hav'as kor'o'n, kaj tial li tre zorg'is neniam est'i kruel'a aŭ mal'afabl'a kontraŭ io ajn. "Vi, kiu'j est'as hom'o'j kun kor'o'j," li dir'is, "hav'as gvid'il'o'n, kaj tial ne neces'as ag'i mal'just'e; sed mi ne hav'as kor'o'n, do mi dev'as est'i tre zorg'em'a. Kiam Oz don'os al mi kor'o'n, kompren'ebl'e mi ne bezon'os tiom zorg'i."




Ĉapitr'o VI'I. La voj'o al la Grand'a Oz.

Ili dev'is kamp'ad'i sub grand'a arb'o en la arb'ar'o, tiu'nokt'e, ĉar ne est'is dom'o'j proksim'e. La arb'o est'is bon'a, dik'a kovr'il'o protekt'ant'a ili'n kontraŭ la ros'o. La Stan'a Lign'o'hak'ist'o hak'is grand'a'n ar'o'n da lign'aĵ'o'j per si'a hak'il'o kaj Doroteo pret'ig'is bel'eg'a'n varm'ig'a'n fajr'o'n kiu help'is ŝi'n est'i mal'pli sol'sent'a. Ŝi kaj Tot'o jam manĝ'is la last'a'j'n pan'er'o'j'n, kaj nun ŝi ne sci'is kio'n ili manĝ'os en la maten'o.

"Se vi vol'as," dir'is la Leon'o, "mi en'ir'os la arb'ar'o'n kaj mort'ig'os cerv'o'n por vi. Vi pov'os rost'i ĝi'n per la fajr'o, ĉar vi'a gust'o est'as tiom strang'a ke vi prefer'as kuir'it'aĵ'o'j'n, kaj tiel vi hav'os bon'a'n maten'manĝ'o'n."

"Ne! Bon'vol'u, ne!" pled'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o. "Mi nepr'e plor'us se vi mort'ig'us povr'a'n cerv'o'n, kaj mi'a'j makzel'o'j de'nov'e rust'iĝ'us."

Sed la Leon'o for'ir'is en la arb'ar'o'n kaj trov'is propr'a'n manĝ'o'n, kaj neniu post'e sci'is kio'n li manĝ'is, ĉar li ne menci'is tio'n. Kaj la Bird'o'tim'ig'il'o trov'is arb'o'n plen'a'n de nuks'o'j kaj plen'ig'is la korb'o'n de Doroteo per ili, tiel ke ŝi dum long'a temp'o ne mal'sat'os. Ŝi opini'is tio'n tre afabl'a kaj am'em'a ag'o de la Bird'o'tim'ig'il'o, sed ŝi mult'e rid'is pro la mal'lert'a manier'o per kiu la povr'ul'o pren'is la nuks'o'j'n. Li'a'j vat'it'a'j man'o'j est'is tiom mal'lert'a'j, kaj la nuks'o'j tiom mal'grand'a'j, ke li fal'ig'is preskaŭ tiom kiom li met'is en la korb'o'n. Sed ne grav'is al la Bird'o'tim'ig'il'o kiom da temp'o li bezon'os por plen'ig'i la korb'o'n, ĉar tio ten'is li'n mal'proksim'e de la fajr'o, ĉar li tim'is ke fajr'er'o traf'us li'a'n pajl'o'n kaj konsum'us li'n. Do li rest'is tre for de la flam'o'j, kaj proksim'iĝ'is nur por kovr'i Doroteon per sek'a'j foli'o'j kiam ŝi kuŝ'iĝ'is por dorm'i. Ili komfort'ig'is kaj varm'ig'is ŝi'n kaj ŝi dorm'is profund'e ĝis la maten'o.

Kiam maten'iĝ'is, la knab'in'o lav'is si'a'n vizaĝ'o'n en mal'grand'a ond'et'ant'a river'et'o kaj baldaŭ post tiam ili ĉiu'j re'komenc'is marŝ'i al la Smerald'a Urb'o.

La tag'o montr'iĝ'is event'o'plen'a por la marŝ'ant'o'j. Ili apenaŭ marŝ'is unu hor'o'n antaŭ ol vid'i grand'a'n abism'o'n kiu trans'ir'as la voj'o'n kaj divid'as la arb'ar'o'n ĝis preter ili'a vid'pov'o, ambaŭ'flank'e. Ĝi est'is tre larĝ'a abism'o, kaj kiam ili ir'is al la rand'o kaj en'rigard'is ili pov'is vid'i ke ĝi ankaŭ est'as tre profund'a, kaj ke est'as mult'a'j grand'a'j, pint'a'j rok'o'j en la fund'o. La flank'o'j est'is tiom krut'a'j ke neniu el ili pov'us mal'supr'e'n'grimp'i, kaj dum moment'o ŝajn'is ke la marŝ'ad'o dev'os ĉes'i.

"Kio'n ni far'u?" demand'is Doroteo sen'esper'e.

"Mi tut'e ne sci'as," dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o; kaj la Leon'o sku'is si'a'n dens'a'n har'ar'o'n kaj rigard'is pens'em'e. Sed la Bird'o'tim'ig'il'o dir'is: "Ni ne pov'as flug'i, tio est'as cert'a; kaj ni ne pov'as mal'supr'e'n'grimp'i en tiu'n profund'a'n abism'o'n. Sekv'e, se ni ne pov'os trans'salt'i, ni dev'os halt'i ĉi tie."

"Mi kred'as pov'i trans'salt'i," dir'is la Mal'kuraĝ'a Leon'o, zorg'e mezur'int'e la distanc'o'n per si'a mens'o.

"Do est'as solv'it'e," respond'is la Bird'o'tim'ig'il'o, "ĉar vi pov'os transport'i ni'n unu'op'e sur vi'a dors'o."

"Nu, mi prov'os," dir'is la Leon'o. "Kiu'n la unu'a?"

"Mi," deklar'is la Bird'o'tim'ig'il'o; "ĉar se vi trov'us ke vi ne pov'as trans'salt'i la breĉ'o'n, Doroteo mort'us, aŭ la Lign'o'hak'ist'o est'us fort'e kav'ig'it'a de la rok'o'j. Sed se mi est'os sur vi'a dors'o ne mult'e grav'os ĉar la fal'o tut'e ne damaĝ'os mi'n."

"Mi mem tim'eg'as fal'o'n," dir'is la Mal'kuraĝ'a Leon'o, "sed mi supoz'as ke neces'as prov'i. Do sur'ir'u mi'a'n dors'o'n kaj ni prov'os."

La Bird'o'tim'ig'il'o sid'iĝ'is sur la dors'o'n de la Leon'o, kaj la grand'a best'o marŝ'is al la rand'o de la breĉ'o kaj kaŭr'iĝ'is.

"Kial vi ne kur'as por salt'i?" demand'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

"Ĉar ni, la Leon'o'j, ne salt'as tiel," li respond'is. Kaj salt'eg'ant'e, li paf'iĝ'is tra la aer'o kaj sur'ter'iĝ'is sen'danĝer'e sur la ali'a'n flank'o'n.

Ĉiu'j'n mult'e ĝoj'ig'is vid'i kiel facil'e li far'is tio'n, kaj kiam la Bird'o'tim'ig'il'o est'is de'grimp'int'a de li'a dors'o, la Leon'o re'salt'is trans la abism'o'n.

Doroteo decid'is est'i la du'a; do ŝi ten'is Tot'o'n en si'a'j brak'o'j kaj grimp'is sur la dors'o'n de la Leon'o, fort'e ten'ant'e li'a'n kol'har'ar'o'n per unu man'o. La sekv'a'n moment'o'n est'is kvazaŭ ŝi flug'as tra la aer'o; kaj post tio, antaŭ ol ŝi hav'is sufiĉ'a'n temp'o'n por pri'pens'i, ŝi est'is sekur'a sur la ali'a flank'o. La Leon'o re'ir'is tri'a'n foj'o'n kaj transport'is la Stan'a'n Lign'o'hak'ist'o'n, kaj post tio ili sid'iĝ'is dum kelk'a'j moment'o'j por ke la best'o pov'u ripoz'i, ĉar li'a'j grand'a'j salt'o'j mal'facil'ig'is li'a'n spir'ad'o'n, kaj li anhel'is kiel grand'a hund'o tro long'e kur'int'a.

Ili trov'is la arb'ar'o'n tre dens'a ĉi'flank'e, kaj ĝi aspekt'is sen'lum'a kaj morn'a. Kiam la Leon'o est'is ripoz'int'a ili re'komenc'is marŝ'i laŭ la voj'o el flav'a'j brik'o'j, silent'e demand'ant'e al si, ĉiu en si'a propr'a mens'o, ĉu iam ili ating'os la fin'o'n de la arb'ar'o kaj re'ating'os la bril'ant'a'n sun'lum'o'n. Al'don'e al ili'a mal'komfort'o ili baldaŭ aŭd'is strang'a'j'n bru'o'j'n el la profund'o de la arb'ar'o, kaj la Leon'o flustr'is al ili ke en ĉi tiu part'o de la land'o la Kolizuloj loĝ'as.

"Kio est'as la Kolizuloj?" demand'is la knab'in'o.

"Ili est'as monstr'a'j best'o'j kun korp'o'j kia'j de leon'o'j kaj kap'o'j kia'j de tigr'o'j," respond'is la Leon'o; "kaj kun ung'o'j tiom long'a'j kaj akr'a'j ke ili pov'us dis'du'ig'i mi'n tiel facil'e kiel mi pov'us mort'ig'i Tot'o'n. Mi tim'eg'as la Kolizulojn."

"Ne mir'ig'as mi'n," respond'is Doroteo. "Nepr'e ili est'as tim'ig'a'j best'o'j."

La Leon'o est'is tuj respond'ont'a, sed subit'e ili ating'is ali'a'n abism'o'n kiu trans'ir'as la voj'o'n; sed ĉi tiu abism'o est'is tiom larĝ'a kaj profund'a ke la Leon'o tuj sci'is ke li ne pov'os trans'salt'i ĝi'n.

Do ili sid'iĝ'is por pri'pens'i kio'n far'i, kaj post serioz'a pens'ad'o la Bird'o'tim'ig'il'o dir'is,

"Jen grand'a arb'o, proksim'a al la abism'o. Se la Stan'a Lign'o'hak'ist'o pov'os hak'i ĝi'n tiel ke ĝi fal'os trans la abism'o'n, ni pov'os trans'marŝ'i facil'e."

"Tiu est'as bon'eg'a ide'o," dir'is la Leon'o. "Oni preskaŭ suspekt'us ke vi hav'as cerb'o'n en la kap'o, anstataŭ pajl'o'n."

La Stan'a Lign'o'hak'ist'o tuj komenc'is labor'i, kaj tiom akr'is li'a hak'il'o ke la arb'o baldaŭ est'is preskaŭ tra'hak'it'a. La Leon'o met'is si'a'j'n fort'a'j'n antaŭ'a'j'n krur'o'j'n kontraŭ la arb'o'n kaj puŝ'eg'is, kaj mal'rapid'e la grand'a arb'o klin'iĝ'is kaj fal'is bru'eg'ant'e trans la abism'o'n, kun la plej'supr'a'j branĉ'o'j sur la ali'a flank'o.

Ili ĵus komenc'is trans'ir'i tiu'n kurioz'a'n pont'o'n kiam akr'a muĝ'o supr'e'n'rigard'ig'is ili'n, kaj terur'at'e ili vid'is kur'ad'i cel'e ili'n du grand'a'j'n best'o'j'n kun urs'a'j korp'o'j kaj tigr'a'j kap'o'j.

"Jen la Kolizuloj!" dir'is la Mal'kuraĝ'a Leon'o, komenc'ant'e trem'ad'i.

"Rapid'e!" kri'is la Bird'o'tim'ig'il'o. "Ni trans'ir'u."

Do Doroteo trans'ir'is la unu'a, ten'ant'e Tot'o'n en la brak'o'j; la Stan'a Lign'o'hak'ist'o sekv'is, kaj la Bird'o'tim'ig'il'o sekv'is li'n. La Leon'o, kvankam cert'e tim'ant'a, turn'is si'n por front'i la Kolizulojn, kaj li muĝ'eg'is tiom laŭt'e kaj tim'ig'e ke Doroteo kri'eg'is kaj la Bird'o'tim'ig'il'o sur'dors'e'n fal'is, kaj eĉ la feroc'a'j best'o'j ek'halt'is kaj rigard'is li'n surpriz'it'e.

Sed, trov'int'e si'n pli grand'a'j ol la Leon'o, kaj memor'ant'e ke est'as du da ili kaj nur unu da li, la Kolizuloj re'kur'is antaŭ'e'n, kaj la Leon'o trans'ir'is la arb'o'n kaj turn'is si'n por vid'i kio'n ili nun far'os. Tut'e sen halt'i, la feroc'a'j best'o'j ankaŭ komenc'is trans'ir'i la arb'o'n, kaj la Leon'o dir'is al Doroteo,

"Ni perd'iĝ'is, ĉar ili cert'e dis'ŝir'os ni'n per si'a'j akr'a'j ung'o'j. Sed star'u proksim'e mal'antaŭ mi, kaj mi batal'os ili'n dum mi rest'os viv'a."

"Atend'u!" kri'is la Bird'o'tim'ig'il'o. Li inter'temp'e est'is pri'pens'int'a kio'n far'i, kaj nun li pet'is la Stan'a'n Lign'o'hak'ist'o'n hak'i la fin'aĵ'o'n de la arb'o kuŝ'ant'a'n sur ili'a flank'o de la abism'o. La Stan'a Lign'o'hak'ist'o tuj komenc'is uz'i si'a'n hak'il'o'n, kaj ĝust'e kiam la du Kolizuloj est'is preskaŭ trans'ir'int'a'j, la arb'o ek'fal'is bru'eg'e en la abism'o'n, kun'port'ant'e la mal'bel'a'j'n, hurl'ant'a'j'n best'o'j'n, kaj ambaŭ dis'frakas'iĝ'is pro la akr'a'j rok'o'j sur la fund'o.

"Nu," dir'is la Mal'kuraĝ'a Leon'o, liber'e spirant'e de'nov'e, "ni ankoraŭ iom viv'os, kaj tio plaĉ'as al mi, ĉar nepr'e est'us tre mal'komfort'e ne viv'i. Tiu'j best'o'j tim'ig'is mi'n tiom ke mi'a kor'o ankoraŭ bat'eg'as."

"Ha," dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o mal'gaj'e, "volont'e mi hav'us kor'o'n pov'ant'a'n bat'i."

Tiu aventur'o des pli fervor'ig'is la marŝ'ant'o'j'n el'ir'i el la arb'ar'o, kaj ili tiom rapid'e marŝ'is ke Doroteo lac'iĝ'is, kaj dev'is rajd'i sur la dors'o de la Leon'o. Ĝoj'ig'is ili'n kiam la arb'ar'o mal'pli dens'iĝ'is ju pli ili antaŭ'e'n'ir'is, kaj en la post'tag'mez'o ili subit'e trov'is larĝ'a'n river'o'n, rapid'e flu'ant'a'n antaŭ ili. Ili pov'is vid'i ke ali'flank'e de la river'o la voj'o el flav'a'j brik'o'j tra'ir'as bel'a'n pejzaĝ'o'n, kun verd'a'j kamp'o'j kaj hel'a'j flor'o'j kaj apud la tut'a voj'o est'is arb'o'j sur kiu'j pend'as bon'gust'a'j frukt'o'j. Al ili mult'e plaĉ'is vid'i tiu'n bel'a'n pejzaĝ'o'n antaŭ si.

"Kiel ni trans'ir'os la river'o'n?" demand'is Doroteo.

"Est'as facil'e," respond'is la Bird'o'tim'ig'il'o. "La Stan'a Lign'o'hak'ist'o konstru'u por ni flos'o'n, tiel ke ni pov'os flos'i al la ali'a flank'o."

Do la Lign'o'hak'ist'o pren'is si'a'n hak'il'o'n kaj komenc'is hak'i mal'grand'a'j'n arb'o'j'n por far'i flos'o'n, kaj dum li okup'ad'is si'n per tio, la Bird'o'tim'ig'il'o trov'is sur la river'bord'o arb'o'n plen'a'n de bel'a'j frukt'o'j. Tio plaĉ'is al Doroteo, kiu est'is manĝ'int'a nur nuks'o'j'n dum tiu tag'o, kaj ŝi ĝis'sat'e manĝ'is la matur'a'j'n frukt'o'j'n.

Sed neces'as temp'o por konstru'i flos'o'n, eĉ se konstru'as ĝi'n labor'em'a kaj ne'lac'iĝ'ant'a Stan'a Lign'o'hak'ist'o, kaj kiam nokt'iĝ'is la labor'o ankoraŭ ne est'is fin'it'a. Do ili trov'is komfort'a'n lok'o'n sub la arb'o'j kie ili bon'e dorm'is ĝis la maten'o; kaj Doroteo sonĝ'is pri la Smerald'a Urb'o, kaj pri la bon'a Sorĉ'ist'o de Oz, kiu baldaŭ re'send'os ŝi'n al ŝi'a propr'a hejm'o.




Ĉapitr'o VIII. La mort'ig'a papav'o'kamp'o

Ni'a mal'grand'a grup'o de marŝ'ant'o'j vek'iĝ'is la sekv'a'n maten'o'n re'freŝ'ig'it'a kaj plen'a de esper'o, kaj Doroteo manĝ'is kvazaŭ princ'in'o per persik'o'j kaj prun'o'j el la arb'o'j apud la river'o.

Mal'antaŭ ili est'is la sen'lum'a arb'ar'o tra kiu ili jam tra'paŝ'is, kvankam ili sufer'is mult'a'j'n sen'kuraĝ'ig'o'j'n; sed antaŭ ili est'is bel'a, sun'o'plen'a region'o kiu ŝajn'is vok'i ili'n antaŭ'e'n al la Smerald'a Urb'o.

Est'is ver'e ke la larĝ'a river'o nun for'tranĉ'is ili'n de tiu bel'a region'o; sed la flos'o est'is preskaŭ fin'it'a, kaj kiam la Stan'a Lign'o'hak'ist'o fin'is tranĉ'i kelk'a'j'n pli'a'j'n ŝtip'o'j'n kaj kun'lig'is ili'n per lign'a'j kejl'o'j, ili est'is pret'a'j komenc'i. Doroteo sid'iĝ'is sur la mez'o de la flos'o kaj ten'is Tot'o'n en si'a'j brak'o'j. Kiam la Mal'kuraĝ'a Leon'o paŝ'is sur la flos'o'n, ĝi grav'e klin'iĝ'is, ĉar li est'is grand'a kaj mult'e'pez'a; sed la Bird'o'tim'ig'il'o kaj la Stan'a Lign'o'hak'ist'o ek'star'is sur la ali'a fin'o por ekvilibr'ig'i ĝi'n, kaj ili man'e ten'is long'a'j'n stang'o'j'n por puŝ'i la flos'o'n tra la akv'o.

Ili sukces'is sufiĉ'e bon'e, unu'e, sed kiam ili ating'is la mez'o'n de la river'o la rapid'a flu'o tir'is la flos'o'n pli kaj pli for de la voj'o el flav'a'j brik'o'j; kaj la akv'o tiom profund'iĝ'is ke la long'a'j stang'o'j ne plu ating'is la fund'o'n.

"Est'as mal'bon'e," dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o, "ĉar se ni ne ating'os la bord'o'n ni port'iĝ'os en la land'o'n de la Fi'a Sorĉ'ist'in'o de la Okcident'o, kaj ŝi sorĉ'os ni'n kaj sklav'ig'os ni'n."

"Kaj tiu'okaz'e mi ne ricev'us cerb'o'n," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o. "Kaj mi ne ricev'us kuraĝ'o'n," dir'is la Mal'kuraĝ'a Leon'o.

"Kaj mi ne ricev'us kor'o'n," dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o.

"Kaj mi neniam re'ir'us al Kansas," dir'is Doroteo.

"Nepr'e ni ating'u la Smerald'a'n Urb'o'n, se ebl'e," al'don'is la Bird'o'tim'ig'il'o, kaj li tiom fort'e puŝ'is si'a'n long'a'n stang'o'n ke ĝi firm'e fiks'iĝ'is en la kot'o sur la fund'o de la river'o, kaj antaŭ ol li pov'is re'el'tir'i ĝi'n, aŭ mal'ten'i ĝi'n, la flos'o est'is for'port'it'a kaj la povr'a Bird'o'tim'ig'il'o est'is las'it'a kroĉ'iĝ'ant'a al la stang'o mez'e de la river'o.

"Adiaŭ!" li kri'is al ili, kaj ili bedaŭr'eg'is for'las'i li'n; efektiv'e, la Stan'a Lign'o'hak'ist'o komenc'is plor'i, sed feliĉ'ig'e li memor'is ke li ebl'e rust'os, do li sek'ig'is si'a'j'n larm'o'j'n per la antaŭ'vest'o de Doroteo.

Kompren'ebl'e ĉi tio est'is mal'bon'a sort'o por la Bird'o'tim'ig'il'o.

"Nun mi est'as en mal'pli bon'a stat'o ol kiam mi unu'a'foj'e renkont'is Doroteon," li pens'is. "Tiam mi est'is fiks'it'a al stang'o en maiz'kamp'o, kie mi pov'is imag'i ke mi for'tim'ig'as korv'o'j'n; sed cert'e ne util'as Bird'o'tim'ig'il'o fiks'it'a sur stang'o en la mez'o de river'o. Mi tim'as ke mi ver'e neniam akir'os cerb'o'n!"

Laŭ'long'e de la river'o naĝ'is la flos'o, kaj la povr'a Bird'o'tim'ig'il'o far'iĝ'is pli kaj pli for. Tiam la Leon'o dir'is: "Io est'as far'end'a por sav'i ni'n. Mi kred'as ke mi pov'os naĝ'i al la bord'o kaj kun'tir'i la flos'o'n, se vi ten'os firm'e la pint'o'n de mi'a vost'o."

Do li salt'is en la akv'o'n kaj la Stan'a Lign'o'hak'ist'o firm'e ten'is li'a'n vost'o'n, kiam la Leon'o komenc'is kiel ebl'e plej fort'e naĝ'i al la bord'o. Est'is tre mal'facil'e, malgraŭ li'a grand'ec'o; sed iom post iom ili tir'iĝ'is el la flu'o, kaj Doroteo pren'is la long'a'n stang'o'n de la Stan'a Lign'o'hak'ist'o kaj help'is puŝ'i la flos'o'n al la ter'o.

Ili ĉiu'j est'is tre lac'a'j kiam ili fin'e ating'is la bord'o'n kaj paŝ'is sur la bel'a'n verd'a'n herb'ar'o'n, kaj ili ankaŭ sci'is ke la river'o port'is ili'n tre for de la voj'o el flav'a'j brik'o'j kiu konduk'as al la Smerald'a Urb'o.

"Kio'n ni far'u nun?" demand'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o, dum la Leon'o kuŝ'is sur la herb'ar'o por ke la sun'o sek'ig'u li'n.

"Ni dev'as iel re'ir'i al la voj'o," dir'is Doroteo.

"La plej bon'a plan'o est'os marŝ'i laŭ la river'bord'o ĝis ni re'ating'os la voj'o'n," koment'is la Leon'o.

Do post ili'a ripoz'o, Doroteo pren'is si'a'n korb'o'n kaj ili komenc'is marŝ'i laŭ la herb'a bord'o, re'e'n al la voj'o de kiu la river'o port'is ili'n. Ĝi est'is bel'a region'o, kun mult'a'j flor'o'j kaj frukt'arb'o'j kaj sun'bril'o por gaj'ig'i ili'n, kaj se ili ne sent'us tiom da bedaŭr'o pro la povr'a Bird'o'tim'ig'il'o ili pov'us est'i ver'e feliĉ'a'j.

Ili marŝ'is laŭ si'a ebl'o plej rapid'e, kaj Doroteo halt'is nur unu'foj'e por pluk'i bel'a'n flor'o'n; kaj post iom da temp'o la Stan'a Lign'o'hak'ist'o kri'is: "Rigard'u!"

Ĉiu'j rigard'is la river'o'n kaj vid'is la Bird'o'tim'ig'il'o'n fiks'it'a'n sur si'a stang'o mez'e de la akv'o, aspekt'ant'a'n tre sol'sent'a kaj mal'feliĉ'a.

"Kio'n ni pov'as far'i por sav'i li'n?" demand'is Doroteo.

La Leon'o kaj la Stan'a Lign'o'hak'ist'o ambaŭ sku'is si'a'n kap'o'n ĉar ili ne sci'is. Do ili sid'iĝ'is sur la bord'o kaj rigard'is sen'esper'e la Bird'o'tim'ig'il'o'n ĝis Cikoni'o al'flug'is, vid'int'e ili'n, kaj halt'is por ripoz'i ĉe la rand'o de la akv'o.

"Kiu'j vi est'as kaj kie'n vi ir'as?" demand'is la Cikoni'o.

"Mi est'as Doroteo," respond'is la knab'in'o, "kaj jen mi'a'j amik'o'j, la Stan'a Lign'o'hak'ist'o kaj la Mal'kuraĝ'a Leon'o; kaj ni ir'as al la Smerald'a Urb'o."

"Ne est'as la ĝust'a voj'o," dir'is la Cikoni'o, dum ŝi tord'is si'a'n long'a'n kol'o'n kaj akr'e rigard'is la kurioz'a'n grup'o'n.

"Mi sci'as," respond'is Doroteo, "sed ni perd'is la Bird'o'tim'ig'il'o'n, kaj ni ne sci'as kiel re'hav'ig'i li'n."

"Kie li est'as?" demand'is la Cikoni'o.

"Tie, en la river'o," respond'is la knab'in'o.

"Se li ne est'us tiel grand'a kaj pez'a mi al'port'us li'n por vi," koment'is la Cikoni'o. "Li tut'e ne est'as pez'a," dir'is Doroteo, fervor'e, "ĉar li est'as plen'ig'it'a per pajl'o; kaj se vi re'port'os li'n al ni ni mult'eg'e dank'os vi'n sen'fin'e."

"Nu, mi prov'os," dir'is la Cikoni'o, "sed se mi trov'os li'n tro pez'a mi dev'os re'fal'ig'i li'n en la river'o'n."

Do la grand'a bird'o flug'is en la aer'o'n kaj trans la akv'o'n ĝis ŝi ating'is la lok'o'n kie la Bird'o'tim'ig'il'o est'is fiks'it'a sur si'a stang'o. La Cikoni'o per si'a'j grand'a'j ung'o'j kapt'is brak'o'n de la Bird'o'tim'ig'il'o kaj alt'e port'is li'n al la bord'o, kie Doroteo kaj la Leon'o kaj la Stan'a Lign'o'hak'ist'o kaj Tot'o atend'is.

Kiam la Bird'o'tim'ig'il'o re'trov'is si'n inter si'a'j amik'o'j li est'is ĝoj'eg'a kaj ĉirkaŭ'brak'um'is ĉiu'j'n, eĉ la Leon'o'n kaj Tot'o'n; kaj dum ili marŝ'ad'is li kant'is "Tol-de-ri-de-o!" ĉiu'paŝ'e, tiom gaj'a li est'is.

"Mi kred'is ke mi dev'os rest'i en la river'o etern'e," li dir'is, "sed la afabl'a Cikoni'o sav'is mi'n, kaj se mi ja akir'os cerb'o'n mi re'trov'os la Cikoni'o'n kaj rekompenc'e far'os ia'n komplez'o'n por ŝi."

"Ne neces'as," dir'is la Cikoni'o, kiu flug'ad'is apud ili. "Mi ĉiam plezur'e help'as kiam est'as danĝer'o. Sed mi dev'as for'ir'i nun, ĉar mi'a'j beb'o'j atend'as mi'n en la nest'o. Mi esper'as ke vi trov'os la Smerald'a'n Urb'o'n kaj ke Oz help'os vi'n."

"Dank'o'n," respond'is Doroteo, kaj la afabl'a Cikoni'o flug'is en la aer'o'n kaj baldaŭ ne plu vid'ebl'is.

Ili marŝ'ad'is aŭskult'ant'e la kant'ad'o'n de la bril'kolor'a'j bird'o'j kaj rigard'ant'e la bel'a'j'n flor'o'j'n kiu'j nun tiom dens'iĝ'is ke ili tapiŝ'is la ter'o'n. Ili est'is grand'a'j flav'a'j kaj blank'a'j kaj blu'a'j kaj purpur'a'j flor'o'j, kaj ankaŭ grand'a'j grup'o'j de skarlat'a'j papav'o'j, kiu'j est'is tiom bril'kolor'a'j ke ili preskaŭ blind'ig'is la okul'o'j'n de Doroteo.

"Bel'eg'a'j!" la knab'in'o kri'et'is, spirant'e la spic'a'n odor'o'n de la flor'o'j.

"Ver'ŝajn'e," respond'is la Bird'o'tim'ig'il'o. "Kiam mi hav'os cerb'o'n mi supoz'ebl'e pli ŝat'os ili'n."

"Se mi nur hav'us kor'o'n mi sen'dub'e am'us ili'n," al'don'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o.

"De ĉiam plaĉ'as al mi flor'o'j," dir'is la Leon'o; "ili aspekt'as tiel sen'help'a'j kaj mal'fort'a'j. Sed en la arb'ar'o ne est'as tiom bril'a'j flor'o'j kiel ĉi tiu'j."

Ili nun ating'is pli kaj pli da grand'a'j skarlat'a'j papav'o'j, kaj mal'pli kaj mal'pli da ali'a'j flor'o'j; kaj baldaŭ ili trov'is si'n mez'e de grand'a kamp'o da papav'o'j. Nu, oni bon'e sci'as ke kiam grup'iĝ'is tiom grand'a kvant'o da tia'j flor'o'j ili'a odor'o est'as sufiĉ'e potenc'a por dorm'ig'i ĉiu'n kiu en'spir'as ĝi'n, kaj se la dorm'ant'o ne port'iĝ'as for de la odor'o de la flor'o'j li dorm'as sen'ĉes'e por ĉiam. Sed Doroteo ne sci'is tio'n, nek ŝi pov'is for'ir'i de la grand'a'j ruĝ'a'j flor'o'j kiu'j ĉie ĉirkaŭ'is ili'n; do baldaŭ ŝi'a'j okul'o'j pez'iĝ'is kaj ŝi sent'is bezon'o'n sid'iĝ'i por ripoz'i kaj por dorm'i.

Sed la Stan'a Lign'o'hak'ist'o ne permes'is tio'n.

"Ni dev'os rapid'i kaj re'ating'i la voj'o'n el flav'a'j brik'o'j antaŭ ol nokt'iĝ'os," li dir'is; kaj la Bird'o'tim'ig'il'o konsent'is kun li. Do ili plu marŝ'ad'is ĝis Doroteo ne plu pov'is star'i. Ŝi'a'j okul'o'j ferm'iĝ'is malgraŭ ŝi'a vol'o kaj ŝi forges'is kie ŝi est'as kaj fal'is sur'ter'e'n apud la papav'o'j, profund'e dorm'ant'e.

"Kio'n ni far'u?" demand'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o.

"Se ni las'os ŝi'n ĉi tie ŝi mort'os," dir'is la Leon'o. "La odor'o de la flor'o'j mort'ig'as ni'n ĉiu'j'n. Mi mem apenaŭ pov'as ten'i la okul'o'j'n mal'ferm'it'a'j kaj la hund'o jam dorm'as."

Est'is ver'e; Tot'o jam fal'is apud si'a'n mastr'in'et'o'n. Sed la Bird'o'tim'ig'il'o'n kaj Stan'a'n Lign'o hak'ist'o'n, ĉar ili ne konsist'is el karn'o, ne ĝen'is la odor'o de la flor'o'j.

"Rapid'e kur'u," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o al la Leon'o, "kaj el'ir'u ĉi tiu'n mort'ig'a'n flor'kamp'o'n kiel ebl'e plej baldaŭ. Ni kun'port'os la knab'in'et'o'n, sed se vi en'dorm'iĝ'os vi est'as tro grand'a kaj ni ne pov'os port'i vi'n."

Do la Leon'o vigl'ig'is si'n kaj antaŭ'e'n'salt'ad'is kiel ebl'e plej rapid'e. Post moment'o li ne plu est'is vid'ebl'a.

"Ni uz'u ni'a'j'n man'o'j'n kiel seĝ'o'n, por port'i ŝi'n," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o. Do ili lev'is Tot'o'n kaj met'is la hund'o'n sur la si'n'o'n de Doroteo, kaj post tio ili far'is seĝ'o'n uz'ant'e si'a'j'n man'o'j'n kiel sid'ej'o'n kaj si'a'j'n brak'o'j'n kiel seĝ'o'brak'o'j'n kaj port'is la dorm'ant'a'n knab'in'o'n tra la flor'o'j.

Plu kaj plu ili marŝ'is, kaj ŝajn'is ke la grand'a tapiŝ'o da mort'ig'a'j flor'o'j ĉirkaŭ ili neniam fin'iĝ'os. Ili sekv'is la kurb'iĝ'o'n de la river'o, kaj fin'e trov'is si'a'n amik'o'n la Leon'o'n, profund'e dorm'ant'a'n inter la papav'o'j. La flor'o'j super'fort'is la grand'a'n best'o'n kaj, fin'e, li ced'is, kaj fal'is ne tre for de la fin'o de la papav'o'kamp'o, kie la dolĉ'a herb'ar'o kuŝ'is en bel'a'j verd'a'j kamp'o'j antaŭ ili.

"Nenio'n ni pov'as far'i por li," dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o, mal'feliĉ'e; "ĉar li est'as tro mult'e'pez'a, ni ne pov'os lev'i li'n. Ni dev'os las'i li'n ĉi tie etern'e dorm'i, kaj ebl'e li sonĝ'os ke li fin'e trov'is kuraĝ'o'n."

"Mi bedaŭr'as," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o. "La Leon'o est'is tre agrabl'a kamarad'o malgraŭ si'a mal'kuraĝ'o. Sed ni plu'ir'u."

Ili port'is la dorm'ant'a'n knab'in'o'n al bel'a lok'o apud la river'o, sufiĉ'e for de la kamp'o da papav'o'j por ke ŝi ne plu spir'u la venen'o'n de la flor'o'j, kaj tie ili kuŝ'ig'is ŝi'n delikat'e sur la mol'a'n herb'ar'o'n kaj atend'is ĝis la freŝ'a vent'et'o vek'os ŝi'n.




Ĉapitr'o IX. La Reĝ'in'o de la Kamp'o'mus'o'j.

"Ni ne pov'as est'i tre for de la voj'o el flav'a'j brik'o'j, nun," koment'is la Bird'o'tim'ig'il'o, dum li star'is apud la knab'in'o, "ĉar ni jam marŝ'is preskaŭ tiom kiom for'port'is ni'n la river'o."

La Stan'a Lign'o'hak'ist'o est'is tuj respond'ont'a kiam li ek'aŭd'is mal'alt'a'n muĝ'o'n, kaj turn'int'e si'a'n kap'o'n (kiu bon'eg'e turn'iĝ'is per ĉarnir'o'j) li vid'is strang'a'n best'o'n salt'ad'i trans la herb'ar'o'n al ili. Ĝi est'is, efektiv'e, grand'a flav'a Link'o, kaj la Stan'a Lign'o'hak'ist'o opini'is ke ĝi nepr'e ĉas'as io'n, ĉar ĝi'a'j orel'o'j kuŝ'is proksim'e al la kap'o kaj ĝi'a buŝ'o est'is larĝ'e mal'ferm'it'a, tiel ke vid'iĝ'is du vic'o'j de mal'bel'a'j dent'o'j, dum ĝi'a'j ruĝ'a'j okul'o'j ard'is kiel fajr'o'glob'o'j. Kiam ĝi pli'proksim'iĝ'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o vid'is kur'ant'a antaŭ la best'o mal'grand'a'n griz'a'n kamp'o'mus'o'n, kaj kvankam li ne hav'is kor'o'n li sci'is ke est'as mal'just'e ke la Link'o streb'as mort'ig'i tia'n bel'a'n, sen'danĝer'a'n best'et'o'n.

Do la Hak'ist'o lev'is si'a'n hak'il'o'n kaj dum la Link'o preter'kur'is li rapid'e bat'is tiel ke la kap'o de la best'o plen'e apart'iĝ'is de si'a korp'o, kaj ĝi rul'iĝ'is en du pec'o'j ĉe li'a'j pied'o'j.

La kamp'o'mus'o, nun liber'a de si'a mal'amik'o, ek'halt'is; kaj mal'rapid'e ven'ant'e al la Hak'ist'o ĝi dir'is, per alt'a voĉ'et'o: "Ho, dank'o'n! Grand'eg'a'n dank'o'n, ĉar vi sav'is mi'a'n viv'o'n."

"Ne menci'u ĝi'n, mi pet'as," respond'is la Hak'ist'o, "Sci'u ke mi ne hav'as kor'o'n, do mi zorg'as help'i ĉiu'n kiu bezon'as amik'o'n, eĉ kiam ĝi est'as nur mus'o."

"Nur mus'o!" kri'is la best'et'o, indign'e; "mi ja est'as Reĝ'in'o—la Reĝ'in'o de ĉiu'j kamp'o'mus'o'j!"

"Ĉu ver'e?" dir'is la Hak'ist'o, klin'ant'e si'n riverenc'e.

"Sekv'e vi tre bon'e ag'is, kaj ne nur kuraĝ'e, sav'ant'e mi'a'n viv'o'n," dir'is la Reĝ'in'o.

Tiu'moment'e plur'a'j mus'o'j vid'iĝ'is al'kur'ant'e tiel rapid'e kiel permes'is ili'a'j krur'et'o'j, kaj kiam ili vid'is la Reĝ'in'o'n ili kri'is: "Ho, vi'a Moŝt'in'o, ni kred'is ke vi est'os mort'ig'it'a! Kiel vi sukces'is eskap'i de la grand'a Link'o?" kaj ĉiu'j klin'is si'n tiom mal'alt'e'n antaŭ la Reĝ'in'et'o ke ili preskaŭ sur'kap'iĝ'is.

"Ĉi tiu kurioz'a stan'ul'o," ŝi respond'is, "mort'ig'is la Link'o'n kaj sav'is mi'a'n viv'o'n. Do ek'de nun vi ĉiu'j dev'as serv'i li'n, kaj obe'u eĉ li'a'n plej mal'grand'a'n dezir'o'n."

"Jes!" kri'is ĉiu'j mus'o'j, per akr'a ĥor'o. Kaj post tio ili dis'kur'is ĉiu'direkt'e'n, ĉar Tot'o est'is vek'iĝ'int'a el si'a dorm'o, kaj vid'ant'e tiom da tiu'j mus'o'j ĉirkaŭ si li ek'boj'is ĝoj'e kaj salt'is inter la grup'o'n. Tot'o ĉiam am'is ĉas'i mus'o'j'n kiam li loĝ'is en Kansas, kaj li ne opini'is tio'n mal'bon'a ag'o.

Sed la Stan'a Lign'o'hak'ist'o kapt'is la hund'o'n per si'a'j brak'o'j kaj firm'e ten'is li'n, dum li kri'is al la mus'o'j: "Re'ven'u! re'ven'u! Tot'o ne damaĝ'os vi'n."

Aŭd'int'e tio'n la Reĝ'in'o de la Mus'o'j etend'is si'a'n kap'o'n de mal'antaŭ herb'aĵ'ar'o kaj demand'is, per tim'em'a voĉ'o, "Ĉu vi cert'as ke li ne mord'os ni'n?"

"Mi ne permes'os tio'n," dir'is la Hak'ist'o; "do ne tim'u."

Unu post la ali'a la mus'o'j re'ven'is, kaj Tot'o ne boj'is de'nov'e, kvankam li streb'is salt'i de la brak'o'j de la Hak'ist'o kaj mord'us li'n se li ne bon'e sci'us ke li konsist'as el stan'o. Fin'e unu el la plej grand'a'j mus'o'j parol'is.

''"Ĉu io'n ni pov'os far'i," ĝi demand'is, "por re'pag'i vi'n ĉar vi sav'is la viv'o'n de ni'a Reĝ'in'o?"

"Mi kred'as ke ne," respond'is la Hak'ist'o; sed la Bird'o'tim'ig'il'o, kiu streb'is pens'i sed ne pov'is ĉar li'a kap'o est'is plen'a de pajl'o, dir'is rapid'e,

"Jes; vi pov'as sav'i ni'a'n amik'o'n la Mal'kuraĝ'a'n Leon'o'n dorm'ant'a'n inter la papav'o'j."

"Leon'o'n!" kri'is la Reĝ'in'et'o. "Sed, li manĝ'us ni'n ĉiu'j'n!"

"Ne," deklar'is la Bird'o'tim'ig'il'o, "ĉi tiu Leon'o est'as mal'kuraĝ'a."

"Ĉu ver'e?" demand'is la Mus'o.

"Li mem agnosk'as tio'n," respond'is la Bird'o'tim'ig'il'o, "kaj neniam li damaĝ'us person'o'n kiu est'as ni'a amik'o. Se vi help'os ni'n sav'i li'n mi promes'as ke li tre amik'e trakt'os vi'n."

"Bon'e," dir'is la Reĝ'in'o, "ni fid'os vi'n. Sed kio'n ni far'u?"

"Ĉu mult'a'j mus'o'j nom'as vi'n Reĝ'in'o kaj pret'as obe'i vi'n?"

"Ho jes; mil'o'j," ŝi respond'is.

"Do ordon'u ke ĉiu'j ven'u ĉi tie'n kiel ebl'e plej baldaŭ, kaj ĉiu kun'port'u pec'o'n de ŝnur'o."

La Reĝ'in'o turn'is si'n al la mus'o'j kiu'j serv'as ŝi'n kaj ordon'is ke ili tuj for'ir'u kaj ven'ig'u la tut'a'n popol'o'n. Tuj kiam ili aŭd'is ŝi'a'n ordon'o'n ili dis'kur'is ĉiu'direkt'e'n kiel ebl'e plej rapid'e.

"Nun," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o al la Stan'a Lign'o'hak'ist'o, "ir'u al tiu'j arb'o'j apud la river'o kaj far'u ĉar'et'o'n por port'i la Leon'o'n."

Do la Hak'ist'o tuj ir'is al la arb'o'j kaj komenc'is labor'i; kaj baldaŭ li far'is ĉar'et'o'n el la membr'o'j de la arb'o'j, de kiu'j li for'hak'is la foli'o'j'n kaj branĉ'o'j'n. Li kun'fiks'is ĝi'n per lign'a'j kejl'o'j kaj far'is la kvar rad'o'j'n el mal'long'a'j pec'o'j de grand'a arb'o'trunk'o. Tiom rapid'e kaj bon'e li labor'is ke kiam la mus'o'j komenc'is al'ven'i la ĉar'et'o jam est'is tut'e pret'a por ili.

Ili ven'is el ĉiu'j direkt'o'j, kaj est'is mil'o'j da ili: grand'a'j mus'o'j kaj mal'grand'a'j mus'o'j kaj mez'grand'a'j mus'o'j; kaj ĉiu port'is pec'o'n de ŝnur'o en la buŝ'o. Proksim'um'e tiam Doroteo vek'iĝ'is el si'a long'a dorm'o kaj mal'ferm'is si'a'j'n okul'o'j'n. Ŝi'n mult'e mir'ig'is trov'i si'n kuŝ'ant'a sur la herb'ar'o kun mil'o'j da mus'o'j ĉirkaŭ'star'ant'a'j kaj tim'et'e rigard'ant'a'j ŝi'n. Sed la Bird'o'tim'ig'il'o inform'is ŝi'n pri ĉio, kaj turn'int'e si'n al la dign'a Mus'et'o, li dir'is,

"Permes'u ke mi kon'ig'u al vi ŝi'a'n Moŝt'in'o'n, la Reĝ'in'o."

Doroteo klin'et'is si'a'n kap'o'n solen'e kaj la Reĝ'in'o riverenc'is, kaj post tio ŝi far'iĝ'is tre amik'em'a kun la knab'in'et'o. La Bird'o'tim'ig'il'o kaj la Hak'ist'o nun komenc'is lig'i la mus'o'j'n al la ĉar'o, uz'ant'e la ŝnur'et'o'j'n kiu'j'n ili est'is al'port'int'a'j. Unu fin'aĵ'o de ĉiu ŝnur'et'o est'is lig'it'a ĉirkaŭ la kol'o'n de ĉiu mus'o kaj la ali'a fin'o al la ĉar'et'o. Kompren'ebl'e la ĉar'et'o est'is mil'obl'e pli grand'a ol iu el la mus'o'j tir'ont'a'j ĝi'n; sed kiam ĉiu'j mus'o'j est'is al'lig'it'a'j ili pov'is tre facil'e tir'i ĝi'n. Eĉ la Bird'o'tim'ig'il'o kaj la Stan'a Lign'o'hak'ist'o pov'is sid'i sur ĝi, kaj ili est'is rapid'e tir'at'a'j de si'a'j strang'a'j ĉeval'et'o'j al la lok'o kie la Leon'o kuŝ'is dorm'ant'e.

Post mult'a tre mal'facil'a labor'o, ĉar la Leon'o mult'e pez'is, ili sukces'is tir'i li'n sur la ĉar'et'o'n. Post tio la Reĝ'in'o ordon'is ke ŝi'a popol'o komenc'u, ĉar ŝi tim'is ke se la mus'o'j rest'os tro long'e inter la papav'o'j ankaŭ ili ek'dorm'os.

Unu'e la best'et'o'j, kvankam mult'a'j, apenaŭ pov'is mov'et'i la pez'e ŝarĝ'it'a'n ĉar'et'o'n; sed la Hak'ist'o kaj la Bird'o'tim'ig'il'o ambaŭ puŝ'is de mal'antaŭ'e, kaj ili pli bon'e sukces'is. Baldaŭ ili fin'rul'is la Leon'o'n el inter la papav'o'j sur la verd'a'j'n kamp'o'j'n, kie li pov'is de'nov'e spir'i la dolĉ'a'n, freŝ'a'n aer'o'n, anstataŭ la venen'a'n odor'o'n de la flor'o'j.

Doroteo ven'is renkont'e al ili kaj el'kor'e dank'is la mus'et'o'j'n ĉar ili sav'is de mort'o ŝi'a'n akompan'ant'o'n. Ŝi jam mult'e am'is la grand'a'n Leon'o'n kaj ŝi ĝoj'is pro li'a sav'iĝ'o.

Post tio la mus'o'j est'is mal'lig'it'a'j de la ĉar'et'o kaj for'kur'is tra la herb'ar'o'n al si'a'j hejm'o'j. La Reĝ'in'o de la Mus'o'j for'ir'is la plej last'a.

"Se iam vi de'nov'e bezon'os ni'n," ŝi dir'is, "ven'u en la kamp'o'n kaj vok'u, kaj ni aŭd'os vi'n kaj ven'os help'i vi'n. Adiaŭ!"

"Adiaŭ!" ĉiu'j respond'is, kaj la Reĝ'in'o for'kur'is, dum Doroteo firm'e ten'is Tot'o'n por ke li ne post'kur'u kaj tim'ig'u ŝi'n.

Post tio ili sid'iĝ'is apud la Leon'o atend'ant'e li'a'n vek'iĝ'o'n; kaj la Bird'o'tim'ig'il'o port'is al Doroteo frukt'o'j'n el apud'a arb'o, kaj ŝi manĝ'is ili'n.




Ĉapitr'o X. La Pord'o'gard'ist'o.

Iom long'e post'e la Mal'kuraĝ'a Leon'o vek'iĝ'is, ĉar li kuŝ'is tre long'e inter la papav'o'j, en'spirant'e ili'a'n mort'ig'a'n odor'o'n; sed kiam li ja mal'ferm'is si'a'j'n okul'o'j'n kaj rul'iĝ'is de la ĉar'et'o li ĝoj'e trov'is si'n viv'a.

"Mi kur'is laŭ'ebl'e rapid'e," li dir'is, sid'iĝ'int'e kaj osced'ant'e; "sed la flor'o'j super'fort'is mi'n. Kiel vi el'ir'ig'is mi'n?"

Ili rakont'is al li pri la kamp'o'mus'o'j, kaj kiel ili mal'avar'e sav'is li'n de mort'o; kaj la Mal'kuraĝ'a Leon'o rid'is, kaj dir'is: "Mi ĉiam opini'is mi'n tre grand'a kaj tim'ig'a; sed eĉ mal'grand'a'j flor'o'j preskaŭ mort'ig'is mi'n, kaj mal'grand'a'j mus'o'j sav'is mi'a'n viv'o'n. Ĉio est'as tre strang'a! Sed, kamarad'o'j, kio'n ni far'u nun?"

"Ni dev'as plu'serĉ'i por re'trov'i la voj'o'n el flav'a'j brik'o'j," dir'is Doroteo; "kaj post tio ni pov'os marŝ'ad'i laŭ ĝi al la Smerald'a Urb'o."

Do, ĉar la Leon'o est'is tut'e re'freŝ'ig'it'a, kaj tut'e bon'e fart'is de'nov'e, ili ĉiu'j komenc'is marŝ'i, kaj mult'e ĝu'is la ir'ad'o'n tra la mol'a, freŝ'a herb'ar'o; kaj post ne'long'e ili ating'is la voj'o'n el flav'a'j brik'o'j kaj re'turn'is si'n por marŝ'i cel'e la Smerald'a'n Urb'o'n kie loĝ'as la grand'a Oz.

La voj'o est'is nun glat'a kaj bon'e pavim'it'a, kaj la ĉirkaŭ'a pejzaĝ'o est'is bel'a; tial la marŝ'ant'o'j ĝoj'e las'is la arb'ar'o'n mult'e mal'antaŭ'e kaj kun ĝi la mult'a'j'n danĝer'o'j'n renkont'it'a'j'n en ĝi'a'j morn'a'j ombr'o'j. De'nov'e ili pov'is vid'i bar'il'o'j'n konstru'it'a'j'n laŭ'long'e de la voj'o; sed ĉi tiu'j est'is verd'kolor'a'j, kaj kiam ili ating'is dom'et'o'n, en kiu ŝajn'e loĝ'as kultiv'ist'o, ankaŭ tio est'is verd'kolor'a. Ili preter'pas'is plur'a'j'n tia'j'n dom'et'o'j'n dum la post'tag'mez'o, kaj kelk'foj'e hom'o'j ven'is al la pord'o'j kaj rigard'is ili'n kvazaŭ dezir'ant'e far'i demand'o'j'n; sed neniu proksim'iĝ'is al ili nek parol'is al ili pro la grand'a Leon'o, kiu'n ili mult'e tim'is. La hom'o'j ĉiu'j est'is vest'it'a'j per tre bel'a'j smerald'a'verd'a'j vest'o'j kaj sur'port'is pint'a'j'n ĉapel'o'j'n kiel la Manĝtuloj.

"Jen cert'e la Land'o Oz," dir'is Doroteo, "kaj nepr'e ni proksim'iĝ'as al la Smerald'a Urb'o."

"Jes," respond'is la Bird'o'tim'ig'il'o; "ĉio verd'as ĉi tie, kaj en la Land'o de la Manĝtuloj blu'o est'is la prefer'at'a kolor'o. Sed oni ne ŝajn'as egal'e amik'em'a'j kiel la Manĝtuloj kaj mi suspekt'as ke ni ne sukces'os trov'i dorm'o'lok'o'n por tra'nokt'i."

"Mi vol'as manĝ'i io'n ali'a'n ol nur frukt'o'j'n," dir'is la knab'in'o, "kaj mi cert'as ke Tot'o est'as mal'sat'eg'a. Ni halt'u ĉe la sekv'a dom'o kaj parol'u kun la loĝ'ant'o'j."

Do, kiam ili ating'is relativ'e grand'a'n dom'o'n, Doroteo kuraĝ'e marŝ'is al la pord'o kaj frap'is. Vir'in'o mal'ferm'is ĝi'n nur sufiĉ'e por tra'rigard'i, kaj dir'is,

"Kio'n vi vol'as, infan'o, kaj kial tiu grand'a Leon'o est'as kun vi?"

"Ni vol'as tra'nokt'i kun vi, se vi permes'os," respond'is Doroteo; "kaj la Leon'o est'as mi'a amik'o kaj kamarad'o, kaj nenial damaĝ'us vi'n."

"Ĉu li est'as mal'sovaĝ'a?" demand'is la vir'in'o iom'et'e pli mal'ferm'ant'e la pord'o'n.

"Ho jes;" dir'is la knab'in'o, "kaj li est'as ankaŭ eg'e mal'kuraĝ'a; do li mult'e pli tim'os pro vi ol vi tim'os pro li."

"Nu," dir'is la vir'in'o, pri'pens'int'e kaj de'nov'e rigard'et'int'e la Leon'o'n, "se est'as tiel do vi rajt'as en'ven'i, kaj mi don'os al vi iom da vesper'manĝ'o kaj lok'o'n kie vi pov'os dorm'i."

Do ili ĉiu'j en'ir'is la dom'o'n, kie est'is, krom la vir'in'o, du infan'o'j kaj vir'o. La krur'o de la vir'o est'is vund'it'a, kaj li kuŝ'ad'is sur sof'o en angul'o. Ili ŝajn'is tre surpriz'it'a'j de la strang'a grup'o, kaj dum la vir'in'o sur'tabl'ig'is la manĝ'il'o'j'n la vir'o demand'is,

"Kie'n ir'as vi ĉiu'j?"

"Al la Smerald'a Urb'o," dir'is Doroteo, "por renkont'i la Grand'a'n Oz'o'n." "Ĉu ver'e?" kri'et'is la vir'o. "Ĉu vi cert'as ke Oz akcept'os renkont'i vi'n?"

"Kial ne?" ŝi respond'is.

"Nu, oni dir'as ke li neniam permes'as ke iu ajn en'ir'u al li. Mi mult'a'foj'e est'is en la Smerald'a Urb'o, kaj ĝi est'as bel'a kaj mir'ind'a urb'o; sed mi neniam ricev'is permes'o'n vid'i la Grand'a'n Oz'o'n, nek mi sci'as pri iu ali'a viv'ant'o kiu vid'is li'n."

"Ĉu li neniam el'ir'as?" demand'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

"Neniam. Li sid'as tag'o'n post tag'o en la grand'a tron'o'ĉambr'o de la palac'o, kaj eĉ li'a'j serv'ist'o'j neniam vid'as li'n vizaĝ-al-vizaĝ'e."

"Kia li est'as?" demand'is la knab'in'o.

"Est'as mal'facil'e dir'i," dir'is la vir'o pens'em'e. "Kompren'u, Oz est'as grand'a Sorĉ'ist'o, kaj li pov'as don'i al si kia'n ajn dezir'at'a'n form'o'n. Do kelk'a'j dir'as ke li aspekt'as kiel bird'o; kaj kelk'a'j ke li aspekt'as kiel elefant'o; kaj kelk'a'j dir'as ke li aspekt'as kiel kat'o. Al ali'a'j li aspekt'as bel'a fe'in'o, aŭ elf'o, aŭ kia ajn li dezir'as. Sed kiu est'as la ver'a Oz, kiam li sur'pren'as si'a'n propr'a'n form'o'n, neniu viv'ant'o sci'as."

"Tre strang'e," dir'is Doroteo; "sed ni dev'os streb'i, iel, renkont'i li'n, ĉar ali'e ni'a al'ven'o est'os van'a."

"Kial vi vol'as renkont'i la terur'a'n Oz'o'n?" demand'is la vir'o.

"Mi vol'as ke li don'u al mi cerb'o'n," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o, fervor'e.

"Ho, Oz pov'us far'i tio'n sufiĉ'e facil'e," deklar'is la vir'o. "Li hav'as pli da cerb'o ol li bezon'as."

"Kaj mi vol'as ke li don'u al mi kor'o'n," dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o.

"Tio ne ĝen'os li'n," plu'dir'is la vir'o, "ĉar Oz hav'as grand'a'n kolekt'o'n da kor'o'j, ĉiu'dimensi'a'j'n kaj -form'a'j'n."

"Kaj mi vol'as ke li don'u al mi kuraĝ'o'n," dir'is la Mal'kuraĝ'a Leon'o.

"Oz ten'as grand'a'n pot'o'n da kuraĝ'o en si'a tron'o'ĉambr'o," dir'is la vir'o, "kiu'n li kovr'is per or'a plad'o, por ke ĝi ne super'flu'u el ĝi. Li tre volont'e don'os iom al vi."

"Kaj mi vol'as ke li re'send'u mi'n al Kansas," dir'is Doroteo.

"Kie est'as Kansas?" demand'is la vir'o, surpriz'it'e.

"Mi ne sci'as," respond'is Doroteo mal'ĝoj'e, "sed ĝi est'as mi'a hejm'o, kaj mi cert'as ke ĝi est'as ie."

"Ver'ŝajn'e. Nu, Oz pov'as far'i ĉi'o'n; do mi supoz'as ke li trov'os Kansas'o'n por vi. Sed unu'e vi dev'os renkont'i li'n, kaj tio est'os tre mal'facil'a task'o; ĉar al la Grand'a Sorĉ'ist'o ne plaĉ'as renkont'i iu'n ajn, kaj kutim'e tio, kio'n li dezir'as, okaz'as. Sed kio'n VI vol'as?" li plu'dir'is, parol'ant'e al Tot'o. Tot'o nur sku'is si'a'n vost'o'n, ĉar, ne'klar'ig'ebl'e, li ne kapabl'is parol'i.

La vir'in'o nun vok'is al ili dir'ant'e ke la manĝ'o est'as pret'a, do ili grup'iĝ'is ĉirkaŭ la tabl'o'n kaj Doroteo manĝ'is bon'gust'eg'a'n kaĉ'o'n kaj teler'o'n da kirl'it'a'j ov'o'j kaj teler'o'n da bon'a blank'a pan'o, kaj ĝu'is la manĝ'o'n. La Leon'o manĝ'is iom da kaĉ'o, sed ĝi ne plaĉ'is al li, kaj li dir'is ke ĝi konsist'as el aven'o kaj aven'o est'as manĝ'aĵ'o por ĉeval'o'j, ne leon'o'j. La Bird'o'tim'ig'il'o kaj la Stan'a Lign'o'hak'ist'o nenio'n manĝ'is. Tot'o manĝ'is iom da ĉio, kaj ĝoj'is de'nov'e bon'e manĝ'i.

La vir'in'o nun don'is al Doroteo lit'o'n en kiu dorm'i, kaj Tot'o kuŝ'iĝ'is apud ŝi, kaj la Leon'o gard'is la pord'o'n de ŝi'a ĉambr'o por ke neniu ŝi'n ĝen'u. La Bird'o'tim'ig'il'o kaj la Stan'a Lign'o'hak'ist'o star'is en angul'o kviet'e dum la tut'a nokt'o, kvankam kompren'ebl'e ili ne kapabl'is dorm'i.

La sekv'a'n maten'o'n, tuj kiam la sun'o lev'iĝ'is, ili re'komenc'is marŝ'i, kaj baldaŭ ili vid'is bel'a'n verd'a'n bril'o'n en la ĉiel'o tuj antaŭ si.

"Jen nepr'e la Smerald'a Urb'o," dir'is Doroteo.

Dum ili plu marŝ'is, la verd'a bril'o far'iĝ'is pli kaj pli hel'a, kaj ŝajn'is ke fin'fin'e ili proksim'iĝ'as al la cel'o de la marŝ'ad'o. Tamen jam est'is post'tag'mez'e kiam ili ating'is la grand'a'n mur'o'n kiu ĉirkaŭ'is la Urb'o'n. Ĝi est'is alt'a, kaj dik'a, kaj hel'e verd'kolor'a.

Antaŭ ili, kaj ĉe la fin'o de la voj'o el flav'a'j brik'o'j, est'is grand'eg'a pord'o, kovr'it'a per smerald'o'j kiu'j tiom scintil'is pro la sun'lum'o ke eĉ la pentr'it'a'j okul'o'j de la Bird'o'tim'ig'il'o preskaŭ blind'iĝ'is.

Sonor'il'o est'is apud la pord'eg'o, kaj Doroteo puŝ'is la buton'o'n kaj aŭd'is arĝent'ec'a'n klak'o'n el intern'e. Post tio la grand'a pord'o mal'rapid'e mal'ferm'iĝ'is, kaj ili ĉiu'j tra'ir'is kaj trov'is si'n en alt'a ark'o'hav'ant'a ĉambr'o, kies mur'o'j scintil'is pro sen'nombr'a'j smerald'o'j.

Antaŭ ili star'is mal'grand'a vir'o proksim'um'e sam'grand'a kiel la Manĝtuloj. Li est'is verd'e vest'it'a, de la kap'o al la pied'o'j, kaj eĉ li'a haŭt'o est'is verd'et'a. Apud li est'is grand'a verd'a kest'o.

Kiam li vid'is Doroteon kaj ŝi'a'j'n akompan'ant'o'j'n la vir'o demand'is,

"Kio'n vi vol'as en la Smerald'a Urb'o?"

"Ni ven'is por renkont'i la Grand'a'n Oz'o'n," dir'is Doroteo.

Mult'e surpriz'is la vir'o'n tiu respond'o kaj li sid'iĝ'is por pri'pens'i ĝi'n.

"Jam de mult'a'j jar'o'j neniu pet'as renkont'i Oz'o'n," li dir'is, sku'ant'e si'a'n kap'o'n perpleks'e. "Li est'as potenc'a kaj tim'ig'a, kaj se vi ven'is pro sen'util'a aŭ mal'saĝ'a cel'o por ĝen'i la saĝ'a'n kontempl'ad'o'n de la Grand'a Sorĉ'ist'o, li ebl'e koler'os kaj detru'os vi'n ĉiu'j'n tuj."

"Sed ne tem'as pri mal'saĝ'a cel'o, nek sen'cel'a," respond'is la Bird'o'tim'ig'il'o; "ĝi est'as grav'a. Kaj oni dir'is al ni ke Oz est'as bon'a Sorĉ'ist'o."

"Jes," dir'is la verd'ul'o; "kaj li reg'as la Smerald'a'n Urb'o'n saĝ'e kaj bon'e. Sed al tiu'j kiu'j est'as ne'honest'a'j, aŭ kiu'j proksim'iĝ'as al li nur pro sci'vol'em'o, li est'as plej terur'a, kaj mal'mult'a'j iam pet'is vid'i li'a'n vizaĝ'o'n. Mi est'as la Pord'o'gard'ist'o, kaj ĉar vi postul'as renkont'i la Grand'a'n Oz'o'n mi dev'os konduk'i vi'n al li'a palac'o. Sed unu'e vi dev'os sur'met'i la okul'vitr'o'j'n."

"Kial?" demand'is Doroteo.

"Ĉar se vi ne sur'hav'us okul'vitr'o'j'n la bril'eg'o kaj glor'o de la Smerald'a Urb'o blind'ig'us vi'n. Eĉ la loĝ'ant'o'j de la Urb'o dev'as sur'hav'i okul'vitr'o'j'n nokt'e kaj tag'e. Ili est'as sur'fiks'it'a'j per serur'o, ĉar tiel ordon'is Oz kiam la Urb'o unu'e est'is konstru'it'a, kaj mi hav'as la sol'a'n ŝlos'il'o'n kiu pov'as mal'ŝlos'i ili'n."

Li mal'ferm'is la grand'a'n kest'o'n, kaj Doroteo vid'is ke ĝi est'as plen'a de okul'vitr'o'j ĉiu'dimensi'a'j kaj ĉiu'form'a'j. Ĉiu el ili hav'is verd'a'j'n vitr'o'j'n. La Pord'o'gard'ist'o trov'is okul'vitr'o'j'n preciz'e ĝust'a'dimensi'a'j'n por Doroteo kaj met'is ili'n sur ŝi'a'j'n okul'o'j'n. Est'is du or'a'j bend'o'j lig'it'a'j al ili, kiu'j ĉirkaŭ'is la dors'o'n de ŝi'a kap'o. Kie ili est'is kun'fiks'it'a'j per ŝlos'il'et'o ĉe la fin'o de ĉen'o ĉirkaŭ la kol'o de la Pord'o'gard'ist'o. Kiam ili est'is sur'fiks'it'a'j, Doroteo ne pov'us for'pren'i ili'n eĉ se ŝi vol'us, sed kompren'ebl'e ŝi ne vol'is est'i blind'ig'it'a de la bril'eg'o de la Smerald'a Urb'o, do ŝi dir'is nenio'n.

Post tio la verd'ul'o met'is okul'vitr'o'j'n sur la Bird'o'tim'ig'il'o'n kaj la Stan'a'n Lign'o'hak'ist'o'n kaj la Leon'o'n, kaj eĉ mal'grand'a'n Tot'o'n; kaj ĉiu'j est'is fiks'it'a'j per la ŝlos'il'o.

Post tio la Pord'o'gard'ist'o sur'met'is si'a'j'n propr'a'j'n okul'vitr'o'j'n kaj dir'is al ili ke li pret'as gvid'i ili'n al la palac'o. Pren'int'e grand'a'n or'a'n ŝlos'il'o'n de hok'o sur la mur'o li mal'ferm'is ali'a'n pord'o'n, kaj ili ĉiu'j sekv'is li'n tra la pord'o'n en la strat'o'j'n de la Smerald'a Urb'o.




Ĉapitr'o XI. La Mir'ind'a Smerald'a Urb'o de Oz

Eĉ kun okul'o'j protekt'at'a'j per la verd'a'j okul'vitr'o'j Doroteo kaj ŝi'a'j amik'o'j est'is unu'e iom'et'e blind'ig'it'a'j de la bril'eg'o de la mir'ind'a Urb'o. Laŭ'long'e de la strat'o'j est'is bel'a'j dom'o'j konstru'it'a'j el verd'a marmor'o kaj ĉie ornam'it'a'j per bril'ant'a'j smerald'o'j. Ili marŝ'is sur pavim'o el la sam'a verd'a marmor'o, kaj kie la blok'o'j kun'iĝ'is est'is dens'a'j vic'o'j de smerald'o'j, bril'ant'a'j pro la sun'lum'o. La fenestr'o'j est'is el verd'a vitr'o; eĉ la ĉiel'o super la Urb'o est'is iom'et'e verd'a, kaj la sun'radi'o'j est'is verd'a'j.

Mult'a'j person'o'j — vir'o'j, vir'in'o'j, kaj infan'o'j — ĉirkaŭ'marŝ'ad'is, kaj ili est'is verd'e vest'it'a'j kaj hav'is verd'et'a'j'n haŭt'o'j'n. Ili rigard'is Doroteon kaj ŝi'a'n strang'a'n grup'o'n mir'okul'e, kaj la infan'o'j ĉiu'j kur'is kaŝ'i si'n mal'antaŭ si'a'j patr'in'o'j kiam ili ek'vid'is la Leon'o'n; sed neniu parol'is al ili. Mult'a'j butik'o'j est'is apud la strat'o, kaj Doroteo vid'is ke ĉio en ili est'as verd'a. Verd'a'j dolĉ'aĵ'o'j kaj verd'a krev'maiz'o est'is vend'at'a'j, ankaŭ verd'a'j ŝu'o'j, verd'a'j ĉapel'o'j, kaj ĉia'spec'a'j verd'a'j vest'aĵ'o'j. Unu'lok'e vir'o vend'ad'is verd'a'n limonad'o'n, kaj kiam la infan'o'j aĉ'et'is ĝi'n Doroteo rimark'is ke ili pag'as ĝi'n per verd'a'j mon'er'o'j.

Ŝajn'e est'is nek ĉeval'o'j nek iu'spec'a'j best'o'j; la vir'o'j dis'port'ad'is objekt'o'j'n per verd'a'j ĉar'et'o'j, kiu'j'n ili antaŭ'e'n'puŝ'is. Ĉiu ŝajn'is feliĉ'a kaj kontent'a kaj prosper'a.

La Pord'o'gard'ist'o gvid'is ili'n tra la strat'o'j ĝis ili ating'is grand'a'n konstru'aĵ'o'n, preciz'e en la mez'o de la Urb'o, kiu est'is la palac'o de Oz, la Grand'a Sorĉ'ist'o. Soldat'o star'is antaŭ la pord'o, vest'it'a per verd'a uniform'o kaj kun long'a verd'a barb'o.

"Jen fremd'ul'o'j," dir'is al li la Pord'o'gard'ist'o, "kaj ili postul'as renkont'i la Grand'a'n Oz'o'n."

"En'paŝ'u," respond'is la soldat'o, "kaj mi port'os vi'a'n mesaĝ'o'n al li."

Do ili tra'ir'is la pord'o'j'n de la Palac'o kaj konduk'iĝ'is en grand'a'n ĉambr'o'n kun verd'a tapiŝ'o kaj bel'a'j verd'a'j mebl'o'j ornam'it'a'j per smerald'o'j. La soldat'o dev'ig'is ili'n ĉiu'j'n viŝ'i si'a'j'n pied'o'j'n per verd'a mat'o antaŭ ol en'ir'i la ĉambr'o'n, kaj kiam ili sid'iĝ'is li dir'is ĝentil'e, "Bon'vol'u komfort'ig'i vi'n dum mi ir'os al la pord'o de la tron'o'ĉambr'o kaj dir'os al Oz'o ke vi ĉe'est'as."

Ili dev'is long'e atend'i ĝis la soldat'o re'ven'is. Kiam, fin'e, li re'ven'is, Doroteo demand'is, "Ĉu vi vid'is Oz'o'n?"

"Ho, ne," respond'is la soldat'o; "mi neniam vid'is li'n. Sed mi parol'is al li dum li sid'is mal'antaŭ si'a ekran'o, kaj dir'is al li vi'a'n mesaĝ'o'n. Li dir'as ke li akcept'os parol'i kun vi, se vi dezir'as; sed ĉiu el vi dev'os en'ir'i sol'a, kaj li akcept'os nur unu el vi ĉiu'tag'e. Sekv'e, ĉar vi dev'os rest'i en la Palac'o dum plur'a'j tag'o'j, mi konduk'ig'os vi'n al ĉambr'o'j kie vi pov'os est'i komfort'a'j post vi'a marŝ'ad'o."

"Dank'o'n," respond'is la knab'in'o; "Oz est'as tre afabl'a."

La soldat'o nun blov'is verd'a'n fajf'il'o'n, kaj tuj jun'a knab'in'o, vest'it'a per bel'a verd'a silk'a rob'o, en'ir'is la ĉambr'o'n. Ŝi hav'is bel'a'n verd'a'n har'ar'o'n kaj verd'a'j'n okul'o'j'n, kaj ŝi riverenc'is profund'e antaŭ Doroteo dir'ant'e, "Sekv'u mi'n kaj mi gvid'os vi'n al vi'a ĉambr'o."

Do Doroteo adiaŭ'is ĉiu'j'n si'a'j'n amik'o'j'n escept'e de Tot'o, kaj pren'int'e la hund'o'n en si'a'j'n brak'o'j'n sekv'is la verd'a'n knab'in'o'n tra sep koridor'o'j kaj supr'e'n laŭ tri ŝtup'ar'o'j ĝis ili ating'is ĉambr'o'n en la antaŭ'a part'o de la Palac'o. Ĝi est'is kiel ebl'e plej ĉarm'a mal'grand'a ĉambr'o, kun mol'a komfort'a lit'o kiu hav'is tuk'o'j'n el verd'a silk'o kaj verd'a'n velur'a'n kovr'o'ŝtof'o'n. Font'et'o est'is en la centr'o de la ĉambr'o, ĝi alt'ig'is ŝpruc'o'n de verd'a parfum'o en la aer'o'n, kiu re'fal'is en bel'e ĉiz'it'a'n verd'a'n marmor'a'n basen'o'n. Bel'a'j verd'a'j flor'o'j star'is en la fenestr'o'j, kaj trov'iĝ'is bret'o kun vic'o de mal'grand'a'j verd'a'j libr'o'j. Kiam Doroteo hav'is sufiĉ'a'n temp'o'n por mal'ferm'i la libr'o'j'n ŝi trov'is ili'n plen'a'j de kurioz'a'j verd'a'j bild'o'j kiu'j rid'ig'is ŝi'n pro si'a komik'ec'o.

En ŝrank'o est'is mult'a'j verd'a'j rob'o'j, el silk'o kaj saten'o kaj velur'o; kaj ĉiu el ili est'is preciz'e ĝust'a'dimensi'a por Doroteo.

"Sent'u ke vi est'as ĉe'hejm'e," dir'is la verd'a knab'in'o, "kaj se vi dezir'os io'n sonor'u. Oz al'vok'os vi'n morgaŭ maten'e."

Ŝi las'is Doroteon sol'a kaj re'ir'is al la ali'a'j. Ili'n ŝi ankaŭ konduk'is al ĉambr'o'j, kaj ĉiu el ili trov'is si'n loĝ'ant'a en tre agrabl'a part'o de la Palac'o. Kompren'ebl'e tiu ĝentil'ec'o est'is sen'efik'a rilat'e al la Bird'o'tim'ig'il'o; kiam li trov'is si'n sol'a en si'a ĉambr'o li star'ad'is stult'e sur unu lok'o, tuj apud la pord'o, por atend'i la maten'o'n. Li'n ne ripoz'ig'us kuŝ'ad'o, kaj li ne pov'is ferm'i si'a'j'n okul'o'j'n; do li rest'is dum la tut'a nokt'o rigard'ant'e mal'grand'a'n arane'o'n kiu far'as si'a'n ret'o'n en angul'o de la ĉambr'o, kvazaŭ ĝi ne est'us unu el la plej bel'a'j ĉambr'o'j en la mond'o. La Stan'a Lign'o'hak'ist'o kuŝ'iĝ'is nur pro kutim'o, ĉar li memor'is si'a'n viv'o'n kiel karn'ul'o; sed ĉar li ne kapabl'is dorm'i li pas'ig'is la nokt'o'n mov'ant'e si'a'j'n artik'o'j'n por cert'ig'i ke ili bon'e funkci'ad'as. La Leon'o prefer'us lit'o'n el sek'a'j foli'o'j en la arb'ar'o, kaj al li ne plaĉ'is est'i ferm'it'a en ĉambr'o'n; sed li'a saĝ'ec'o ne permes'is ke tio ĝen'u li'n, do li salt'is sur la lit'o'n kaj rul'iĝ'is kiel kat'o kaj ronron'e tuj dorm'ig'is si'n.

La sekv'a'n maten'o'n, post la maten'manĝ'o, la verd'a knab'in'o ven'is por konduk'i Doroteon, kaj vest'is ŝi'n per unu el la plej bel'a'j rob'o'j — el verd'a brok'it'a saten'o. Doroteo sur'met'is verd'a'n silk'a'n antaŭ'tuk'o'n kaj lig'is verd'a'n ruband'o'n ĉirkaŭ la kol'o'n de Tot'o, kaj ili ek'marŝ'is al la Tron'o'ĉambr'o de la Grand'a Oz.

Unu'e ili ating'is grand'a'n kun'ven'ej'o'n en kiu est'is mult'a'j vir'in'o'j kaj vir'o'j de la kort'eg'o, vest'it'a'j per riĉ'a'j kostum'o'j. Tiu'j hom'o'j hav'is nenia'n labor'o'n tie kaj nur konversaci'ad'is, sed ili ĉiam atend'is ekster la Tron'ĉambr'o ĉiu'maten'e, kvankam oni neniam permes'is ke ili vid'u Oz'o'n. Dum Doroteo en'ir'is ili rigard'is ŝi'n sci'vol'em'e, kaj unu el ili flustr'is, "Ĉu vi ver'e rigard'os la vizaĝ'o'n de Oz la Terur'a?"

"Kompren'ebl'e," respond'is la knab'in'o, "se li akcept'os vid'i mi'n."

"Ho, li akcept'os vid'i vi'n," dir'is la soldat'o kiu komunik'is ŝi'a'n mesaĝ'o'n al la Sorĉ'ist'o, "kvankam al li ne plaĉ'as ke hom'o'j pet'as vid'i li'n. Efektiv'e, li unu'e est'is koler'a kaj dir'is ke mi dev'as re'send'i vi'n al la lok'o el kie vi ven'is. Post tio li demand'is mi'n pri vi'a aspekt'o, kaj kiam mi menci'is vi'a'j'n arĝent'a'j'n ŝu'o'j'n li est'is tre interes'at'a. Last'e mi parol'is al li pri la mark'o sur vi'a frunt'o, kaj li decid'is permes'i ke vi en'ir'u."

Ĝust'e tiam sonor'il'o son'is, kaj la verd'a knab'in'o dir'is al Doroteo, "Jen la signal'o. Vi dev'as en'ir'i la Tron'o'ĉambr'o'n sol'a."

Ŝi mal'ferm'is mal'grand'a'n pord'o'n kaj Doroteo brav'e tra'marŝ'is kaj trov'is si'n en mir'ind'a lok'o. Ĝi est'is grand'a, rond'a ĉambr'o, kun alt'a ark'a plafon'o, kaj la mur'o'j kaj plafon'o kaj plank'o est'is kovr'it'a'j per grand'a'j smerald'o'j dens'e kun'lok'ig'it'a'j. En la centr'o de la plafon'o est'is grand'a lum'o, sam'e bril'a kiel la sun'o, kiu bril'ig'is la smerald'o'j'n mir'ig'e.

Sed tio kio plej interes'is Doroteon est'is la grand'a tron'o el verd'a marmor'o kiu star'is en la mez'o de la ĉambr'o. Ĝi est'is hav'is la form'o'n de seĝ'o kaj bril'is pro gem'o'j, sam'e kiel ĉio ali'a. En la centr'o de la seĝ'o est'is grand'eg'a Kap'o, tut'e sen apog'ant'a korp'o aŭ brak'o'j aŭ krur'o'j. Sur tiu kap'o ne est'is har'o'j, sed ĝi hav'is okul'o'j'n kaj naz'o'n kaj buŝ'o'n, kaj ĝi est'is pli grand'a ol la kap'o de la plej grand'a gigant'o.

Dum Doroteo rigard'is tio'n mir'ant'e kaj tim'ant'e la okul'o'j mal'rapid'e turn'iĝ'is kaj rigard'is ŝi'n akr'e kaj sen'ŝancel'iĝ'e. La buŝ'o mov'iĝ'is kaj Doroteo aŭd'is voĉ'o'n dir'i: "Mi est'as Oz, la Grand'a, la Terur'a. Kiu est'as vi, kaj kial vi serĉ'as mi'n?"

La voĉ'o ne est'is tiom tim'ig'a kiom ŝi anticip'is el la grand'a Kap'o; do ŝi kuraĝ'e respond'is, "Mi est'as Doroteo, la Mal'grand'a kaj Humil'a. Mi ven'is por pet'i vi'a'n help'o'n."

La okul'o'j rigard'is ŝi'n pens'em'e dum plen'a minut'o. Post tio dir'is la voĉ'o: "Kie vi akir'is la arĝent'a'j'n ŝu'o'j'n?"

"Mi akir'is ili'n de la Fi'a Sorĉ'ist'in'o de la Orient'o, kiam mi'a dom'o fal'is sur ŝi'n kaj mort'ig'is ŝi'n," ŝi respond'is.

"Kie vi akir'is la mark'o'n sur vi'a frunt'o?" plu'dir'is la voĉ'o.

"Tie la bon'a Sorĉ'ist'in'o de la Nord'o kis'is mi'n kiam ŝi adiaŭ'is mi'n kaj send'is mi'n al vi," dir'is la knab'in'o.

De'nov'e la okul'o'j akr'e rigard'is ŝi'n, kaj vid'is ke ŝi dir'as la ver'o'n. Post tio Oz dir'is, "Kio'n vi vol'as ke mi far'u?"

"Re'send'u mi'n al Kansas, kie est'as mi'a'j Onkl'in'o Em kaj Onkl'o Henrik'o," ŝi respond'is fervor'e. "Mi ne am'as vi'a'n land'o'n, kvankam ĝi ja est'as tre bel'a. Kaj mi est'as cert'a ke Onkl'in'o Em est'as mult'e mal'kviet'a pro mi'a tiom long'a for'est'o."

La okul'o'j palpebr'um'is tri'foj'e, kaj post tio ili turn'iĝ'is al la plafon'o kaj sub'turn'iĝ'is al la plank'o kaj turn'iĝ'ad'is tiel kurioz'e ke ili ŝajn'is rigard'i ĉiu'n part'o'n de la ĉambr'o. Kaj fin'e ili de'nov'e rigard'is Doroteon.

"Kial mi far'u tio'n por vi?" demand'is Oz.

"Ĉar vi est'as fort'a kaj mi est'as mal'fort'a, ĉar vi est'as Grand'a Sorĉ'ist'o kaj mi est'as nur sen'help'a knab'in'et'o," ŝi respond'is.

"Sed vi est'is sufiĉ'e fort'a por mort'ig'i la fi'a'n Sorĉ'ist'in'o'n de la Orient'o," dir'is Oz.

"Tio est'is nur hazard'o," respond'is Doroteo simpl'e; "mi ne pov'is mal'ebl'ig'i ĝi'n."

"Nu," dir'is la Kap'o, "mi dir'os al vi mi'a'n respond'o'n. Vi ne rajt'as supoz'i ke mi re'send'os vi'n al Kansas krom se vi est'os rekompenc'e far'int'a io'n por mi. En ĉi tiu land'o ĉiu dev'as pag'i pro ĉio ricev'it'a. Se vi vol'as ke mi uz'u mi'a'n magi'o'n por re'send'i vi'n al vi'a hejm'o vi unu'e dev'os far'i io'n por mi. Help'u mi'n kaj post tio mi help'os vi'n."

"Kio'n mi dev'os far'i?" demand'is la knab'in'o.

"Mort'ig'u la fi'a'n Sorĉ'ist'in'o'n de la Okcident'o," respond'is Oz.

"Sed mi ne pov'as!" kri'is Doroteo, mult'e surpriz'it'a.

"Vi mort'ig'is la Sorĉ'ist'in'o'n de la Orient'o kaj vi sur'port'as la arĝent'a'j'n ŝu'o'j'n, kiu'j en'hav'as potenc'a'n sorĉ'o'pov'o'n. Nun rest'as nur unu Fi'a Sorĉ'ist'in'o en la tut'a land'o, kaj kiam vi pov'os dir'i ke ŝi est'as mort'int'a mi re'send'os vi'n al Kansas — sed ne antaŭ tiam."

La mal'grand'a knab'in'o komenc'is plor'i, ĉar ŝi tiom sen'esper'iĝ'is; kaj la okul'o'j de'nov'e palpebr'um'is kaj rigard'is ŝi'n mal'kviet'e, kvazaŭ la Grand'a Oz kred'as ke ŝi pov'os help'i li'n se ŝi vol'os.

"Neniam mi mort'ig'is io'n ajn, ne intenc'e," ŝi plor'is; "kaj eĉ se mi vol'us far'i tio'n, kiel mi pov'us mort'ig'i la Fi'a'n Sorĉ'ist'in'o'n? Se vi, kiu est'as Grand'a kaj Terur'a, ne pov'as mem mort'ig'i ŝi'n, kial vi supoz'as ke mi pov'us far'i tio'n?"

"Mi ne sci'as," dir'is la Kap'o; "sed tio est'as mi'a respond'o, kaj ĝis la Fi'a Sorĉ'ist'in'o est'os mort'int'a vi ne re'vid'os vi'a'j'n Onkl'o'n kaj Onkl'in'o'n. Memor'u ke la Sorĉ'ist'in'o est'as Fi'a — eg'e Fi'a — kaj merit'as est'i mort'ig'it'a. Nun ir'u, kaj ne pet'u re'vid'i mi'n antaŭ ol vi est'os plen'um'int'a vi'a'n task'o'n."

Mal'ĝoj'e Doroteo for'ir'is el la Tron'o'ĉambr'o kaj re'ir'is al kie la Leon'o kaj la Bird'o'tim'ig'il'o kaj la Stan'a Lign'o'hak'ist'o atend'as por aŭd'i kio'n est'is dir'int'a al ŝi Oz.

"Por mi est'as nenia esper'o," ŝi dir'is mal'gaj'e, "ĉar Oz ne re'send'os mi'n al mi'a hejm'o antaŭ ol mi mort'ig'os la Fi'a'n Sorĉ'ist'in'o'n de la Okcident'o; kaj tio'n mi neniam pov'os."

Ŝi'a'j amik'o'j bedaŭr'is, sed ili ne pov'is help'i ŝi'n; do ŝi ir'is al si'a ĉambr'o kaj kuŝ'iĝ'is sur la lit'o'n kaj en'dorm'iĝ'is plor'ant'e.

La sekv'a'n maten'o'n la soldat'o kun la verd'a barb'o ven'is al la Bird'o'tim'ig'il'o kaj dir'is, "Ven'u kun mi, ĉar Oz al'vok'is vi'n."

Do la Bird'o'tim'ig'il'o sekv'is li'n kaj est'is permes'it'a en'ir'i la grand'a'n Tron'o'ĉambr'o'n, kie li vid'is, sid'ant'a sur la smerald'a tron'o, plej bel'a'n dam'o'n. Ŝi est'is vest'it'a per verd'a silk'a gaz'o kaj sur si'a'j pend'ant'a'j verd'a'j har'o'j ŝi port'is juvel'kovr'it'a'n kron'o'n. Sur ŝi'a'j ŝultr'o'j kresk'is flug'il'o'j kolor'bel'eg'a'j kaj tiom sen'pez'a'j ke ili trem'is kiam ajn la plej mal'fort'a aer'mov'iĝ'o ating'is ili'n.

Kiam la Bird'o'tim'ig'il'o klin'is si'n, tiom bel'e kiom permes'is li'a pajl'a en'hav'o, antaŭ tiu bel'ul'in'o, ŝi rigard'is li'n dolĉ'e kaj dir'is: "Mi est'as Oz, la Grand'a, la Terur'a. Kiu est'as vi, kaj kial vi serĉ'as mi'n?"

Nu, la Bird'o'tim'ig'il'o anticip'is vid'i la grand'a'n Kap'o'n pri kiu parol'is Doroteo, kaj li mult'e surpriz'iĝ'is; sed li respond'is brav'e.

"Mi est'as nur Bird'o'tim'ig'il'o, plen'ig'it'a per pajl'o. Tial mi ne hav'as cerb'o'n, kaj mi ven'is al vi pet'ant'e ke vi met'u cerb'o'n en mi'a'n kap'o'n por anstataŭ'i la pajl'o'n, por ke mi far'iĝ'u tiom hom'a kia ĉiu ali'a person'o en vi'a regn'o."

"Kial mi far'u tio'n por vi?" demand'is la dam'o.

"Ĉar vi est'as saĝ'a kaj potenc'a, kaj neniu ali'a pov'as help'i mi'n," respond'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

"Mi neniam far'as komplez'o'n sen ia rekompenc'o," dir'is Oz; "sed ĉi tio'n mi promes'as. Se vi mort'ig'os por mi la Fi'a'n Sorĉ'ist'in'o'n de la Okcident'o mi don'os al vi abund'a'n cerb'o'n, tiel bon'a'n cerb'o'n ke vi est'os la plej saĝ'a person'o en la tut'a Land'o Oz."

"Sed mi kred'is ke vi jam pet'is ke Doroteo mort'ig'u la Sorĉ'ist'in'o'n," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o, surpriz'it'e.

"Tiel est'is. Ne grav'as al mi kiu mort'ig'os ŝi'n. Sed antaŭ ol ŝi mort'os mi ne plen'um'os vi'a'n pet'o'n. Nun for'ir'u, kaj ne pet'u re'vid'i mi'n antaŭ ol vi merit'os la cerb'o'n kiu'n vi tiom dezir'as."

La Bird'o'tim'ig'il'o re'ir'is mal'ĝoj'e al si'a'j amik'o'j kaj dir'is al ili kio'n dir'is Oz; kaj Doroteon surpriz'is aŭd'i ke la grand'a Sorĉ'ist'o ne est'as Kap'o, kia kiam ŝi vid'is li'n, sed bel'a dam'o.

"Malgraŭ tio," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o, "ŝi bezon'as kor'o'n tiom kiom la Stan'a Lign'o'hak'ist'o."

La sekv'a'n maten'o'n la soldat'o kun la verd'a barb'o ven'is al la Stan'a Lign'o'hak'ist'o kaj dir'is, "Oz al'vok'is vi'n. Sekv'u mi'n."

Do la Stan'a Lign'o'hak'ist'o sekv'is li'n kaj ating'is la grand'a'n Tron'o'ĉambr'o'n. Li ne sci'is ĉu li trov'os ke Oz est'as bel'a dam'o aŭ Kap'o, sed li esper'is ke li est'os bel'a dam'o. "Ĉar," li dir'is al si, "se li est'os la Kap'o, mi cert'as ke li ne don'os al mi kor'o'n, ĉar kap'o ne hav'as propr'a'n kor'o'n kaj tial ne pov'as sent'i kun mi. Sed se li est'os la bel'a dam'o mi pet'eg'os kor'o'n, ĉar oni dir'as ke ĉiu'j dam'o'j mem est'as bon'kor'a'j."

Sed kiam la Stan'a Lign'o'hak'ist'o en'ir'is la grand'a'n Tron'o'ĉambr'o'n li vid'is nek la Kap'o'n nek la Dam'o'n, ĉar Oz don'is al si la form'o'n de plej tim'ig'a Brut'o. Ĝi est'is preskaŭ grand'a kiel elefant'o, kaj la verd'a tron'o ŝajn'is apenaŭ sufiĉ'e fortik'a por ĝi'a pez'o. La Brut'o hav'is kap'o'n kia tiu de rinocer'o, sed est'is kvin okul'o'j en ĝi'a vizaĝ'o. Kvin long'a'j brak'o'j kresk'is el ĝi'a korp'o kaj ĝi ankaŭ hav'is kvin long'a'j'n, mal'dik'a'j'n krur'o'j'n. Dik'a, lan'ec'a har'ar'o kovr'is ĉiu'n part'o'n, kaj pli tim'ig'aspekt'a monstr'o ne est'us imag'ebl'a. Feliĉ'e la Stan'a Lign'o'hak'ist'o ne hav'is kor'o'n tiu'temp'e, ĉar ĝi bat'eg'us laŭt'e kaj rapid'e pro terur'iĝ'o. Sed ĉar li est'is el nur stan'o, la Hak'ist'o tut'e ne tim'is, kvankam li est'is mult'e sen'esper'iĝ'int'a.

"Mi est'as Oz, la Grand'a, la Terur'a," parol'is la Brut'o, per voĉ'o kiu est'is unu'sol'a grand'eg'a muĝ'o. "Kiu est'as vi, kaj kial vi serĉ'as mi'n?"

"Mi est'as Hak'ist'o, kaj konsist'as el stan'o. Tial mi ne hav'as kor'o'n, kaj ne pov'as am'i. Mi pet'as ke vi don'u al mi kor'o'n por ke mi est'u kia'j la ali'a'j hom'o'j."

"Kial mi far'u tio'n?" demand'is la Brut'o.

"Ĉar mi pet'as, kaj nur vi pov'as plen'um'i mi'a'n pet'o'n," respond'is la Hak'ist'o.

Oz iom'et'e muĝ'is je tio, sed dir'is, raŭk'e, "Se vi efektiv'e dezir'as kor'o'n, vi dev'os merit'i ĝi'n."

"Kiel?" demand'is la Hak'ist'o.

"Help'u Doroteon mort'ig'i la Fi'a'n Sorĉ'ist'in'o'n de la Okcident'o," respond'is la Brut'o. "Kiam la Sorĉ'ist'in'o est'os mort'a, ven'u al mi, kaj mi tiam don'os al vi la plej grand'a'n kaj plej afabl'a'n kaj plej am'em'a'n kor'o'n en la tut'a Land'o Oz."

Do la Stan'a Lign'o'hak'ist'o dev'is re'ir'i mal'ĝoj'e al si'a'j amik'o'j kaj inform'i ili'n pri la terur'a Brut'o kiu'n li vid'is. Ili ĉiu'j mir'eg'is pro la mult'a'j form'o'j kiu'j'n don'is al si la Grand'a Sorĉ'ist'o, kaj la Leon'o dir'is, "Se li est'os brut'o kiam mi vid'os li'n, mi kiel ebl'e plej laŭt'e muĝ'eg'os kaj tiom tim'ig'os li'n ke li plen'um'os ĉiu'n mi'a'n pet'o'n. Kaj se li est'os la bel'a dam'o, mi ŝajn'ig'os salt'i sur ŝi'n, kaj tiel dev'ig'os ŝi'n plen'um'i mi'a'n pet'o'n. Kaj se li est'os la grand'a Kap'o, mi pov'os far'i al li kio'n mi vol'os; ĉar mi rul'os la Kap'o'n tra la tut'a ĉambr'o ĝis li promes'os don'i al ni kio'n ni dezir'as. Do est'u bonesper'a'j, mi'a'j amik'o'j, ĉar ja ĉio rezult'os bon'e."

La sekv'a'n maten'o'n la soldat'o kun la verd'a barb'o konduk'is la Leon'o'n al la grand'a Tron'o'ĉambr'o kaj pet'is li'n en'ir'i al Oz.

La Leon'o tuj tra'ir'is la pord'o'n, kaj ĉirkaŭ'rigard'ant'e li vid'is, surpriz'at'e, ke antaŭ la tron'o est'as Glob'o de Fajr'o, tiom feroc'a kaj ard'a ke li apenaŭ kuraĝ'is rigard'i ĝi'n. Li'a unu'a pens'o est'is ke Oz akcident'e ek'brul'is kaj konsum'iĝ'as; sed kiam li prov'is proksim'iĝ'i, la varm'eg'o est'is tiom intens'a ke ĝi komenc'is brul'ig'i li'a'j'n lip'har'o'j'n, kaj li retro'ramp'is trem'ant'e al pozici'o pli proksim'a al la pord'o.

Ven'is mal'alt'a, trankvil'a voĉ'o el la Glob'o de Fajr'o, kaj ĉi tiu'j'n vort'o'j'n ĝi parol'is: "Mi est'as Oz, la Grand'a kaj Terur'a. Kiu est'as vi, kaj kial vi serĉ'as mi'n?"

Kaj la Leon'o respond'is, "Mi est'as Mal'kuraĝ'a Leon'o, mi tim'as ĉi'o'n. Mi ven'is al vi por pet'i ke vi don'u al mi kuraĝ'o'n, por ke mi real'e far'iĝ'u la Reĝ'o de Best'o'j, kiel mi'n oni nom'as."

"Kial mi don'u al vi kuraĝ'o'n?" demand'is Oz.

"Ĉar el ĉiu'j Sorĉ'ist'o'j vi est'as la plej grand'a, kaj nur vi hav'as kapabl'o'n plen'um'i mi'a'n pet'o'n," respond'is la Leon'o.

La Glob'o de Fajr'o brul'is feroc'e dum kelk'a temp'o, kaj la voĉ'o dir'is, "Port'u al mi pruv'o'n ke mort'is la Fi'a Sorĉ'ist'in'o, kaj tuj tiam mi don'os al vi kuraĝ'o'n. Sed dum viv'os la Sorĉ'ist'in'o vi dev'os rest'i mal'kuraĝ'a."

La Leon'o koler'is pro tiu parol'o, sed li pov'is respond'i nenio'n, kaj dum li star'is silent'e rigard'ant'e la Glob'o'n de Fajr'o ĝi far'iĝ'is tiom feroc'e varm'eg'a ke li turn'is si'n kaj kiel ebl'e plej rapid'e kur'is el la ĉambr'o. Li ĝoj'e trov'is si'a'j'n amik'o'j'n atend'ant'a'j li'n, kaj li inform'is ili'n pri la tim'ig'a intervju'o kun la Sorĉ'ist'o.

"Kio'n ni far'u nun?" demand'is Doroteo mal'ĝoj'e.

"Nur unu afer'o est'as far'ebl'a," respond'is la Leon'o, "ni dev'os ir'i al la Land'o de la Palp'brum'o'j, el'serĉ'i la Fi'a'n Sorĉ'ist'in'o'n, kaj detru'i ŝi'n."

"Sed ebl'e ni ne pov'os," dir'is la knab'in'o.

"Tiu'kaz'e mi neniam ricev'os kuraĝ'o'n," deklar'is la Leon'o.

"Kaj mi neniam ricev'os cerb'o'n," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

"Kaj mi neniam ricev'os kor'o'n," parol'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o.

"Kaj mi neniam re'vid'os Onkl'in'o'n Em'o'n kaj Onkl'o'n Henrik'o'n," dir'is Doroteo, komenc'ant'e plor'i.

"Atent'u!" kri'is la verd'a knab'in'o. "La larm'o'j fal'os sur vi'a'n verd'a'n silk'a'n rob'o'n kaj makul'os ĝi'n."

Do Doroteo sek'ig'is si'a'j'n okul'o'j'n kaj dir'is, "Mi supoz'as ke ni dev'os prov'i; sed mi nepr'e ne dezir'as mort'ig'i, eĉ se tio help'us re'vid'i Onkl'in'o'n Em'o'n."

"Mi akompan'os vi'n; sed mi est'as tro mal'kuraĝ'a kaj ne pov'us mort'ig'i la Sorĉ'ist'in'o'n," dir'is la Leon'o.

"Ankaŭ mi kun'ir'os," deklar'is la Bird'o'tim'ig'il'o; "sed mi ne est'os grand'a help'o por vi, ĉar mi est'as tro stult'a."

"Mi est'as tro sen'kor'a por damaĝ'i eĉ Sorĉ'ist'in'o'n," koment'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o; "sed se vi ir'os mi cert'e akompan'os vi'n."

Tial ili decid'is komenc'i si'a'n marŝ'o'n jam sekv'a'maten'e, kaj la Hak'ist'o akr'ig'is si'a'n hak'il'o'n per verd'a ŝton'o kaj ĝust'e ole'ig'is si'a'j'n artik'o'j'n. La Bird'o'tim'ig'il'o met'ig'is en si'n freŝ'a'n pajl'o'n kaj Doroteo met'is nov'a'n farb'o'n sur li'a'j'n okul'o'j'n por ke li pov'u pli bon'e vid'i. La verd'a knab'in'o, kiu est'is tre afabl'a, plen'ig'is la korb'o'n de Doroteo per plaĉ'a'j manĝ'aĵ'o'j, kaj lig'is sonor'il'et'o'n ĉirkaŭ la kol'o'n de Tot'o per verd'a ruband'o.

Ili en'lit'iĝ'is tre fru'e kaj profund'e dorm'is ĝis la tag'lum'iĝ'o, kiam ili'n vek'is la kokerik'ad'o de verd'a kok'o kiu loĝ'is en la mal'antaŭ'a kort'o de la palac'o, kaj la kri'ad'o de kok'in'o kiu de'met'is verd'a'n ov'o'n.




Ĉapitr'o XII. Serĉ'ant'e la Fi'a'n Sorĉ'ist'in'o'n.

Tra la strat'o'j de la smerald'a urb'o la soldat'o kun la verd'a barb'o konduk'is ili'n ĝis ili ating'is la ĉambr'o'n kie loĝ'as la Pord'o'gard'ist'o. Tiu ofic'ist'o mal'ŝlos'is ili'a'j'n okul'vitr'o'j'n por re'met'i ili'n en la grand'a'n kest'o'n, kaj post tio li afabl'e mal'ferm'is la pord'eg'o'n por ni'a'j amik'o'j.

"Kiu voj'o ir'as al la Fi'a Sorĉ'ist'in'o de la Okcident'o?" demand'is Doroteo.

"Neniu voj'o," respond'is la Pord'o'gard'ist'o. "Neniam iu dezir'as ir'i tie'n."

"Kiel, do, ni trov'os ŝi'n?" demand'is la knab'in'o.

"Est'os facil'e," respond'is la vir'o, "ĉar kiam ŝi sci'iĝ'os ke vi est'as en la Land'o de la Palp'brum'o'j ŝi trov'os vi'n, kaj sklav'ig'os vi'n ĉiu'j'n."

"Ebl'e ne," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o, "ĉar ni intenc'as detru'i ŝi'n."

"Nu, jen io tut'e ali'a," dir'is la Pord'o'gard'ist'o. "Neniu detru'is ŝi'n, ĝis nun, do kompren'ebl'e mi supoz'is ke ŝi sklav'ig'os vi'n, sam'e kiel la ali'a'j'n. Sed est'u zorg'o'plen'a'j; ĉar ŝi est'as fi'a kaj feroc'a, kaj ebl'e ŝi ne permes'os ke vi detru'u ŝi'n. Ir'u Okcident'e'n, sun'sub'ir'e'n, kaj vi nepr'e trov'os ŝi'n."

Ili dank'is li'n kaj adiaŭ'is li'n, kaj turn'is si'n Okcident'e'n, marŝ'ant'e trans kamp'o'j'n de mol'a herb'ar'o kun tie kaj tie lekant'et'o'j kaj ranunkol'o'j. Doroteo plu sur'port'is la bel'a'n silk'a'n rob'o'n kiu'n ŝi sur'met'is en la palac'o, sed nun mir'ig'is ŝi'n vid'i ke ĝi ne plu est'as verd'a sed pur'e blank'a. La ruband'o ĉirkaŭ la kol'o de Tot'o ankaŭ perd'is si'a'n verd'a'n kolor'o'n kaj est'is blank'a kiel la rob'o de Doroteo.

La Smerald'a Urb'o baldaŭ est'is long'e mal'antaŭ ili. Dum ili antaŭ'e'n'ir'is la ter'o far'iĝ'is iom post iom mal'glat'a kaj mont'et'o'plen'a, ĉar ekzist'is nek farm'o'j nek dom'o'j en tiu land'o de la Okcident'o, kaj la ter'o ne est'is kultiv'at'a.

Post'tag'mez'e la sun'o varm'eg'e bril'is sur ili'a'j'n vizaĝ'o'j'n, ĉar ne ĉe'est'is arb'o'j por ombr'um'i ili'n; sekv'e jam antaŭ nokt'iĝ'o Doroteo kaj Tot'o kaj la Leon'o lac'iĝ'is, kaj kuŝ'iĝ'is sur la herb'ar'o kaj en'dorm'iĝ'is, dum la Hak'ist'o kaj la Bird'o'tim'ig'il'o gard'ad'is.

Nu, la Fi'a Sorĉ'ist'in'o de la Okcident'o hav'is nur unu okul'o'n, tamen tiu est'is vid'kapabl'a kiel teleskop'o, kaj pov'is vid'i ĉi'e'n. Do, dum ŝi sid'is ĉe la pord'o de si'a kastel'o, ŝi ĉirkaŭ'rigard'is kaj vid'is Doroteon dorm'ant'a'n, ĉirkaŭ'at'a'n de si'a'j amik'o'j. Ili est'is tre for, sed la Fi'a Sorĉ'ist'in'o koler'is ke ili est'as en ŝi'a regn'o; do ŝi blov'is per arĝent'a fajf'il'o kiu pend'is de ĉen'o ĉirkaŭ ŝi'a kol'o.

Tuj kur'is al ŝi el ĉiu direkt'o ar'o da grand'a'j vulp'o'j. Ili hav'is long'a'j'n krur'o'j'n kaj feroc'a'j'n okul'o'j'n kaj akr'a'j'n dent'o'j'n. "Ir'u al tiu'j ul'o'j," dir'is la Sorĉ'ist'in'o, "kaj dis'ŝir'u ili'n."

"Ĉu vi ne sklav'ig'os ili'n?" demand'is la Vulp'estr'o.

"Ne," ŝi respond'is, "unu est'as el stan'o, kaj unu el pajl'o; unu est'as knab'in'o kaj ali'a est'as Leon'o. Neniu el ili taŭg'as por labor'ad'o, do vi rajt'as ŝir'e dis'pec'et'ig'i ili'n laŭ'vol'e."

"Bon'e," dir'is la vulp'o, kaj li for'kur'is kiel ebl'e plej rapid'e, sekv'at'e de la ali'a'j. Bon'fortun'e la Bird'o'tim'ig'il'o kaj la Hak'ist'o est'is plen'e vek'a'j kaj aŭd'is la vulp'o'j'n ven'i.

"Jen mi'a batal'o," dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o; "do rest'u mal'antaŭ mi kaj mi renkont'os ili'n dum ili al'ven'as."

Li pren'is si'a'n hak'il'o'n, kiu'n li jam akr'ig'is, kaj kiam la Vulp'estr'o ven'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o rapid'e mov'is si'a'n brak'o'n kaj de'hak'is la kap'o'n de la vulp'o de ĝi'a korp'o, tiel ke ĝi tuj mort'is. Tuj kiam li pov'is re'lev'i si'a'n hak'il'o'n ali'a vulp'o al'ven'is, kaj ankaŭ ĝi fal'is per la akr'a rand'o de la arm'il'o de la Stan'a Lign'o'hak'ist'o. Ven'is kvar'dek vulp'o'j, kaj kvar'dek'foj'e po unu vulp'o mort'is, tiel ke fin'e ili ĉiu'j kuŝ'is mort'a'j en amas'o antaŭ la Hak'ist'o.

Li re'met'is si'a'n hak'il'o'n sur la ter'o'n kaj sid'iĝ'is apud la Bird'o'tim'ig'il'o, kiu dir'is, "Bon'a batal'o, amik'o."

Ili atend'is ĝis Doroteo vek'iĝ'is la sekv'a'n maten'o'n. La mal'grand'a'n knab'in'o'n mult'e tim'ig'is vid'i la grand'a'n amas'o'n da vil'a'j vulp'o'j, sed la Stan'a Lign'o'hak'ist'o plen'e inform'is ŝi'n pri ĉio. Ŝi dank'is li'n pro la sav'o kaj sid'iĝ'is por manĝ'i, kaj post tio ili re'komenc'is marŝ'i.

Tiu'n sam'a'n maten'o'n la Fi'a Sorĉ'ist'in'o ir'is al la pord'o de si'a kastel'o kaj el'rigard'is per si'a unu okul'o kiu pov'is tre mal'proksim'e'n vid'i. Ŝi vid'is ĉiu'j'n si'a'j'n lup'o'j'n mort'a'j'n, kaj la fremd'ul'o'j'n ankoraŭ marŝ'ant'a'j tra ŝi'a land'o. Tio des pli koler'ig'is ŝi'n, kaj ŝi du'foj'e blov'is si'a'n arĝent'a'n fajf'il'o'n.

Tuj grand'a ar'o da sovaĝ'a'j korv'o'j flug'is al ŝi, sufiĉ'a'j por sen'lum'ig'i la ĉiel'o'n. Kaj la Fi'a Sorĉ'ist'in'o dir'is al la Korv'o'reĝ'o: "Flug'u tuj al la fremd'ul'o'j; el'pik'u ili'a'j'n okul'o'j'n kaj dis'ŝir'u ili'n."

La sovaĝ'a'j korv'o'j flug'is kiel unu ar'eg'o cel'e Doroteon kaj ŝi'a'j'n akompan'ant'o'j'n. Kiam la mal'grand'a knab'in'o vid'is ili'n ven'ant'a'j ŝi tim'is. Sed la Bird'o'tim'ig'il'o dir'is, "Jen mi'a batal'o, do kuŝ'iĝ'u apud mi kaj vi ne spert'os damaĝ'o'n."

Do ĉiu'j kuŝ'is sur la ter'o escept'e de la Bird'o'tim'ig'il'o, kaj li star'is kun la brak'o'j etend'it'a'j. Kaj kiam la korv'o'j vid'is li'n ili ek'tim'is, kiel ĉiam okaz'as kiam tia'j bird'o'j vid'as bird'o'tim'ig'il'o'j'n, kaj ne kuraĝ'is pli'proksim'iĝ'i. Sed la Korv'o'reĝ'o dir'is, "Est'as nur pajl'a hom'o. Mi el'pik'os li'a'j'n okul'o'j'n."

La Korv'o'reĝ'o flug'is kontraŭ la Bird'o'tim'ig'il'o'n, kiu kapt'is ĝi'n per la kap'o kaj tord'is ĝi'a'n kol'o'n ĝis ĝi mort'is. Kaj post tio ali'a korv'o flug'is kontraŭ li'n, kaj la Bird'o'tim'ig'il'o tord'is ankaŭ ĝi'a'n kol'o'n. Kvar'dek korv'o'j ven'is, kaj kvar'dek'foj'e la Bird'o'tim'ig'il'o tord'is kol'o'n, ĝis fin'e ĉiu'j kuŝ'is mort'a'j apud li. Post tio li vok'is al si'a'j akompan'ant'o'j ke ili lev'iĝ'u, kaj ili re'komenc'is marŝ'i.

Kiam la Fi'a Sorĉ'ist'in'o de'nov'e el'rigard'is kaj vid'is ĉiu'j'n si'a'j'n korv'o'j'n kuŝ'ant'a'j'n en amas'o, ŝi furioz'eg'is, kaj tri'foj'e blov'is si'a'n arĝent'a'n fajf'il'o'n.

Tuj aŭd'iĝ'is laŭt'a zum'ad'o en la aer'o, kaj ar'o da nigr'a'j abel'o'j ven'is flug'ant'e cel'e ŝi'n.

"Ir'u al la fremd'ul'o'j kaj mort'pik'u ili'n!" ordon'is la Sorĉ'ist'in'o, kaj la abel'o'j turn'is si'n kaj rapid'e flug'is ĝis la lok'o kie marŝ'ad'is Doroteo kaj ŝi'a'j amik'o'j. Sed la Hak'ist'o vid'is ili'n ven'ant'a'j kaj la Bird'o'tim'ig'il'o jam decid'is kio'n far'i.

"El'pren'u mi'a'n pajl'o'n kaj dis'ŝut'u ĝi'n sur la mal'grand'a'n knab'in'o'n kaj la hund'o'n kaj la leon'o'n," li dir'is al la Hak'ist'o, "tiel la abel'o'j ne pov'os pik'i ili'n." Tio'n la Hak'ist'o far'is, kaj dum Doroteo kuŝ'is apud la Leon'o ten'ant'e Tot'o'n en si'a'j brak'o'j, la pajl'o tut'e kovr'is ili'n.

La abel'o'j ven'is kaj trov'is pik'ebl'a nur la Hak'ist'o'n, do ili flug'is kontraŭ li'n kaj romp'is si'a'j'n pik'il'o'j'n pro la stan'o, tut'e sen dolor'ig'i la Hak'ist'o'n. Kaj ĉar abel'o'j ne pov'as viv'i kiam ili'a'j pik'il'o'j romp'iĝ'is, tiel fin'iĝ'is la nigr'a'j abel'o'j, kaj ili kuŝ'is dis'e en dens'a amas'o ĉirkaŭ la Hak'ist'o, kvazaŭ amas'et'o'j da fajn'a'j karb'er'o'j.

Post tio Doroteo kaj la Leon'o star'iĝ'is, kaj la knab'in'o help'is la Stan'a'n Lign'o'hak'ist'o'n re'met'i la pajl'o'n en la Bird'o'tim'ig'il'o'n, ĝis li est'is tiel bon'a kiel antaŭ'e. Do ili re'komenc'is si'a'n marŝ'ad'o'n.

La Fi'a Sorĉ'ist'in'o tiom koler'is kiam ŝi vid'is si'a'j'n nigr'a'j'n abel'o'j'n en amas'et'o'j kvazaŭ fajn'a'j karb'er'o'j ke ŝi bat'eg'is la ter'o'n per pied'o kaj dis'tir'is si'a'n har'ar'o'n kaj fort'e kun'bat'is si'a'j'n dent'o'j'n. Post tio ŝi al'vok'is dek'du'o'n da si'a'j sklav'o'j, kiu'j est'is Palp'brum'o'j, kaj don'is al ili akr'e'pint'a'j'n lanc'o'j'n, ordon'ant'e ke ili ir'u al la fremd'ul'o'j kaj detru'u ili'n.

La Palp'brum'o'j ne est'is kuraĝ'a popol'o, sed ili dev'is obe'i ordon'o'j'n; do ili marŝ'is ĝis ili proksim'iĝ'is al Doroteo. Tiam la Leon'o muĝ'eg'is kaj salt'is kontraŭ ili'n, kaj la kompat'ind'a'j Palp'brum'o'j tiom tim'iĝ'is ke ili retro'kur'is kiel ebl'e plej rapid'e.

Kiam ili est'is re'ven'int'a'j al la kastel'o la Fi'a Sorĉ'ist'in'o fort'e bat'is ili'n per rimen'o, kaj re'send'is ili'n al ili'a labor'o, kaj post tio ŝi sid'iĝ'is por pri'pens'i kio'n sekv'e far'i. Ŝi ne pov'is kompren'i kiel fiask'is ĉiu'j ŝi'a'j plan'o'j por detru'i la fremd'ul'o'j'n; sed ŝi est'is potenc'a Sorĉ'ist'in'o, kiel ankaŭ fi'a sorĉ'ist'in'o, do ŝi baldaŭ far'is decid'o'n pri kio'n far'i.

Est'is, en ŝi'a ŝrank'o, Or'a Ĉap'o, kun cirkl'o da diamant'o'j kaj ruben'o'j ĉirkaŭ'ant'a ĝi'n. Tiu Or'a Ĉap'o hav'is sorĉ'o'kapabl'o'n. Kiu ajn posed'is ĝi'n pov'is tri'foj'e al'vok'i la Flug'ant'a'j'n Simi'o'j'n, kiu'j obe'os ĉiu'n ordon'o'n kiu'n la posed'ant'o far'os al ili. Sed neniu person'o rajt'is komand'i tiu'j'n strang'a'j'n ul'o'j'n pli ol tri'foj'e. Jam du'foj'e la Fi'a Sorĉ'ist'in'o est'is uz'int'a la sorĉ'o'n de la Ĉap'o. La unu'a foj'o est'is kiam ŝi sklav'ig'is la Palp'brum'o'j'n por si, kaj posten'ig'is si'n kiel la reg'ant'in'o'n de ili'a land'o. La Flug'ant'a'j Simi'o'j help'is ŝi'n efektiv'ig'i tio'n. La du'a foj'o est'is kiam ŝi batal'is kontraŭ la Potenc'a'n Oz'o'n mem, kaj for'pel'is li'n el la Land'o de la Okcident'o. La Flug'ant'a'j Simi'o'j ankaŭ help'is ŝi'n efektiv'ig'i tio'n. Nur unu foj'o'n pli ŝi pov'os uz'i ĉi tiu'n Or'a'n Ĉap'o'n, kaj pro tio ŝi ne vol'is far'i tio'n antaŭ ol el'uz'i ĉiu'j'n si'a'j'n ali'a'j'n rimed'o'j'n. Sed nun ŝi'a'j feroc'a'j vulp'o'j kaj ŝi'a'j sovaĝ'a'j korv'o'j kaj ŝi'a'j pik'ant'a'j abel'o'j mort'is, kaj ŝi'a'j'n sklav'o'j'n for'tim'ig'is la Mal'kuraĝ'a Leon'o, kaj ŝi kompren'is ke ekzist'as nun nur unu rimed'o por detru'i Doroteon kaj ŝi'a'j'n amik'o'j'n.

Do la Fi'a Sorĉ'ist'in'o pren'is la Or'a'n Ĉap'o'n el si'a ŝrank'o kaj met'is ĝi'n sur si'a'n kap'o'n. Post tio, star'ant'e per nur la mal'dekstr'a pied'o ŝi dir'is, mal'rapid'e, "Ep-pe, pep-pe, kak-ke!" Post tio ŝi star'is per nur la dekstr'a pied'o kaj dir'is, "Hil-lo, hol-lo, hal-lo!"

Post tio ŝi star'is per ambaŭ pied'o'j kaj ŝi laŭt'a'voĉ'e kri'is, "Ziz-zi, zuz-zi, zik!"

Nun la sorĉ'o komenc'is funkci'i. La ĉiel'o sen'lum'iĝ'is, kaj mal'alt'a'ton'a zum'a son'o est'is aŭd'ebl'a en la aer'o. Son'is la bat'eg'ad'o de mult'a'j flug'il'o'j; mult'a'j babil'ad'o kaj rid'ad'o; kaj la sun'o ek'aper'is el la sen'lum'a ĉiel'o montr'ant'e la Fi'a'n Sorĉ'ist'in'o'n ĉirkaŭ'at'a'n de amas'o da simi'o'j, el kiu'j ĉiu hav'is par'o'n da gigant'a'j kaj potenc'a'j flug'il'o'j sur si'a'j ŝultr'o'j.

Unu, mult'e pli grand'a ol la ali'a'j, ŝajn'e est'is ili'a estr'o. Li flug'is apud la Sorĉ'ist'in'o'n kaj dir'is, "Vi al'vok'is ni'n la tri'a'n kaj last'a'n foj'o'n. Kio'n vi ordon'as?"

"Ir'u al la fremd'ul'o'j kiu'j est'as en mi'a regn'o kaj detru'u ĉiu'j'n escept'e de la Leon'o," dir'is la Fi'a Sorĉ'ist'in'o. "Port'u tiu'n best'o'n al mi, ĉar mi plan'as jung'i li'n kiel ĉeval'o'n, kaj labor'ig'i li'n."

"Vi'a'j ordon'o'j est'os obe'it'a'j," dir'is la estr'o; kaj post tio kun tre mult'a babil'ad'o kaj mult'a bru'o, la Flug'ant'a'j Simi'o'j for'flug'is al la lok'o kie marŝ'as Doroteo kaj ŝi'a'j amik'o'j.

Kelk'a'j el la Simi'o'j kapt'is la Stan'a'n Lign'o'hak'ist'o'n kaj port'is li'n tra la aer'o ĝis ili est'is flug'ant'a'j super teren'o dens'e kovr'it'a de akr'a'j rok'o'j. Tie ili fal'ig'is la povr'a'n Hak'ist'o'n, kiu fal'is long'a'n distanc'o'n al la rok'o'j, kaj tie li kuŝ'is tiom dis'bat'it'a kaj kav'et'ig'it'a ke li ne pov'is mov'i si'n nek ĝem'i.

Ali'a'j el la Simi'o'j kapt'is la Bird'o'tim'ig'il'o'n, kaj per si'a'j long'a'j fingr'o'j ili el'tir'is la tut'a'n pajl'aĵ'ar'o'n el li'a'j vest'o'j kaj kap'o. Ili kun'rul'is li'a'j'n ĉapel'o'n kaj bot'o'j'n kaj vest'aĵ'o'j'n kaj ĵet'is ili'n inter la plej supr'a'j'n branĉ'o'j'n de alt'a arb'o.

La ceter'a'j Simi'o'j ĵet'is pec'o'j'n de dik'a ŝnur'eg'o ĉirkaŭ la Leon'o'n kaj mult'foj'e vind'is per ili li'a'j'n korp'o'n kaj kap'o'n kaj krur'o'j'n, ĝis li ne kapabl'is mord'i nek grat'i nek barakt'i iel ajn. Post tio ili lev'is li'n kaj for'flug'is port'ant'e li'n al la kastel'o de la Sorĉ'ist'in'o, kie ili met'is li'n en kort'et'o'n ĉirkaŭ kiu est'is alt'a fer'a bar'il'o, tiel ke li ne pov'os eskap'i.

Sed Doroteon ili tut'e ne damaĝ'is. Ŝi star'is, kun Tot'o en la brak'o'j, rigard'ant'e la mal'feliĉ'a'n sort'o'n de si'a'j kamarad'o'j kaj pens'ant'e ke baldaŭ est'os ŝi'a vic'o. La estr'o de la Flug'ant'a'j Simi'o'j flug'is al ŝi, etend'ant'e si'a'j'n long'a'j'n, vil'a'j'n brak'o'j'n kaj grimac'eg'ant'e per si'a mal'bel'a vizaĝ'o; sed li vid'is la mark'o'n de la kis'o de la Bon'a Sorĉ'ist'in'o sur ŝi'a frunt'o kaj ek'halt'is, kaj gest'is al la ali'a'j ke ili ne tuŝ'u ŝi'n.

"Ni ne aŭdac'u atenc'i ĉi knab'in'et'o'n," li dir'is al ili, "ĉar ŝi'n protekt'as la Potenc'o de Bon'o, kaj tio est'as pli fort'a ol la Potenc'o de Mal'bon'o. Ni nur pov'as port'i ŝi'n al la kastel'o de la Fi'a Sorĉ'ist'in'o kaj las'i ŝi'n tie."

Do, zorg'o'plen'e kaj delikat'e, ili lev'is Doroteon per si'a'j brak'o'j kaj rapid'e port'is ŝi'n tra la aer'o ĝis ili ating'is la kastel'o'n, kie ili de'met'is ŝi'n sur la antaŭ'a'n sojl'o'n. Post tio la estr'o dir'is al la Sorĉ'ist'in'o, "Ni obe'is vi'n laŭ'ebl'e. La Stan'a Lign'o'hak'ist'o kaj la Bird'o'tim'ig'il'o est'as detru'it'a'j; la Leon'o est'as lig'it'a en vi'a kort'et'o. La mal'grand'a'n knab'in'o'n ni ne aŭdac'as damaĝ'i, nek la hund'o'n kiu'n ŝi port'as per si'a'j brak'o'j. Vi'a rajt'o estr'i ni'n nun fin'iĝ'is kaj vi neniam re'vid'os ni'n."

Kaj ĉiu'j Flug'ant'a'j Simi'o'j, fort'e rid'ant'e kaj babil'ant'e kaj bru'ant'e, flug'is en la aer'o'n kaj baldaŭ ne plu est'is vid'ebl'a'j.

La Fi'a'n Sorĉ'ist'in'o'n surpriz'is kaj ĉagren'is vid'i la mark'o'n sur la frunt'o de Doroteo, ĉar ŝi bon'e konsci'is ke nek la Flug'ant'a'j Simi'o'j nek ŝi mem aŭdac'os iel ajn damaĝ'i la knab'in'o'n. Ŝi rigard'is la pied'o'j'n de Doroteo, kaj vid'ant'e la Arĝent'a'j'n Ŝu'o'j'n, ŝi komenc'is trem'i pro tim'o, ĉar ŝi sci'is pri la potenc'a sorĉ'o kiu aparten'as al ili. Unu'e la Sorĉ'ist'in'o pens'is for'kur'i de Doroteo; sed hazard'e ŝi rigard'is en la okul'o'j'n de la infan'o kaj rimark'is kiom simpl'a est'as la anim'o mal'antaŭ ili, kaj ke la mal'grand'a knab'in'o ne sci'as pri la grand'a potenc'o kiu'n proviz'as la Arĝent'a'j Ŝu'o'j al ŝi. Do la Fi'a Sorĉ'ist'in'o kaŝ'e rid'is kaj pens'is, "Mi ankoraŭ pov'as sklav'ig'i ŝi'n, ĉar ŝi ne sci'as uz'i si'a'n potenc'o'n." Ŝi dir'is al Doroteo, krud'e kaj sever'e, "Ven'u kun mi; kaj atent'u obe'i kio'n ajn mi ordon'os, ĉar se ne, mi detru'os vi'n sam'e kiel mi detru'is la Stan'a'n Lign'o'hak'ist'o'n kaj la Bird'o'tim'ig'il'o'n."

Doroteo sekv'is ŝi'n tra mult'a'j el la bel'a'j ĉambr'o'j en la kastel'o ĝis ili ating'is la kuir'ej'o'n, kie la Sorĉ'ist'in'o ordon'is ke ŝi pur'ig'u la pot'o'j'n kaj kuir'il'o'j'n kaj bala'u la plank'o'n kaj met'ad'u lign'o'n en la fajr'o'n.

Doroteo obe'em'e komenc'is labor'i, decid'int'e kiel ebl'e plej diligent'e labor'i; ĉar ŝi'n feliĉ'ig'is ke la Fi'a Sorĉ'ist'in'o decid'is ne mort'ig'i ŝi'n.

Dum Doroteo diligent'e labor'ad'is la Sorĉ'ist'in'o plan'is ir'i en la kort'et'o'n kaj jung'i la Mal'kuraĝ'a'n Leon'o'n kiel ĉeval'o'n; amuz'os ŝi'n, ŝi cert'is, dev'ig'i li'n tir'i ŝi'a'n ĉar'o'n kie'n ajn ŝi vol'os ir'i. Sed dum ŝi mal'ferm'is la pord'o'n la Leon'o muĝ'eg'is kaj la Sorĉ'ist'in'o ek'tim'is, kaj el'kur'is kaj re'ferm'is la pord'o'n.

"Se mi ne pov'os jung'i vi'n," dir'is la Sorĉ'ist'in'o al la Leon'o, parol'ant'e inter la bar'o'j de la pord'o, "mi pov'os mal'sat'ig'i vi'n. Vi manĝ'os nenio'n ĝis vi obe'os mi'n."

Do post tiam ŝi ne port'is manĝ'o'n al la en'karcer'ig'it'a Leon'o; sed ĉiu'tag'e ŝi ven'is al la pord'o je la tag'mez'o kaj demand'is, "Ĉu vi pret'as est'i jung'it'a kiel ĉeval'o?"

Kaj la Leon'o respond'is, "Ne. Se vi en'ir'os ĉi tiu'n kort'et'o'n mi mord'os vi'n." La kial'o pro kiu la Leon'o ne obe'is la ordon'o'n de la Sorĉ'ist'in'o est'is ke ĉiu'nokt'e, dum la vir'in'o dorm'is, Doroteo port'is al li manĝ'aĵ'o'j'n el la ŝrank'o. Manĝ'int'e li kuŝ'iĝ'is sur si'a pajl'a lit'o, kaj Doroteo kuŝ'is apud li kaj apog'is si'a'n kap'o'n per li'a mol'a, long'a kol'har'ar'o, dum ili parol'is pri si'a'j problem'o'j kaj klopod'is plan'i eskap'o'n. Sed ili ne pov'is el'pens'i metod'o'n el'ir'i la kastel'o'n, ĉar ĝi'n konstant'e gard'ad'is la flav'a'j Palp'brum'o'j, kiu'j est'is sklav'o'j de la Fi'a Sorĉ'ist'in'o kaj tim'is ŝi'n tiom ke ili obe'is ĉiu'n ŝi'a'n ordon'o'n.

La knab'in'o dev'is labor'eg'i dum la tag'o'j, kaj oft'e la Sorĉ'ist'in'o minac'is bat'i ŝi'n per la tiu mal'nov'a ombrel'o kiu'n ŝi ĉiam port'is en si'a man'o. Sed, ver'dir'e, ŝi ne kuraĝ'is bat'i Doroteon, pro la mark'o sur ŝi'a frunt'o. La infan'o ne sci'is tio'n, kaj tim'eg'is por si mem kaj por Tot'o. Unu'foj'e la Sorĉ'ist'in'o bat'is Tot'o'n per si'a ombrel'o kaj la kuraĝ'a hund'et'o kur'eg'is al ŝi kaj mord'is ŝi'a'n krur'o'n. La Sorĉ'ist'in'o ne sang'is pro la mord'o, ĉar ŝi est'is tiom fi'a ke la sang'o en ŝi jam antaŭ mult'a'j jar'o'j sek'iĝ'is.

La viv'o de Doroteo far'iĝ'is tre mal'feliĉ'a dum ŝi konsci'iĝ'is ke est'os eĉ mal'pli facil'e re'ir'i al Kansas kaj Onkl'in'o Em. Kelk'foj'e ŝi plor'ad'is amar'e dum hor'o'j, dum Tot'o sid'is ĉe ŝi'a'j pied'o'j kaj rigard'ad'is ŝi'a'n vizaĝ'o'n, plor'et'ant'e mal'gaj'e por indik'i kiom li kompat'as si'a'n mastr'in'et'o'n. Al Tot'o efektiv'e ne grav'is ĉu li est'as en Kansas aŭ la Land'o Oz se Doroteo est'as kun li; sed li sci'is ke la mal'grand'a knab'in'o est'as mal'feliĉ'a, kaj tio mal'feliĉ'ig'is ankaŭ li'n.

Nu, la Fi'a Sorĉ'ist'in'o sopir'eg'is posed'i la Arĝent'a'j'n Ŝu'o'j'n kiu'j'n la knab'in'o ĉiam sur'port'is. Ŝi'a'j abel'o'j kaj ŝi'a'j korv'o'j kaj ŝi'a'j vulp'o'j kuŝ'is amas'e sek'iĝ'ant'e, kaj ŝi jam el'uz'is la potenc'o'n de la Or'a Ĉap'o; sed se ŝi pov'os akir'i la Arĝent'a'j'n Ŝu'o'j'n ili don'os al ŝi pli da potenc'o ol ĉiu'j perd'it'aĵ'o'j. Ŝi zorg'e observ'is Doroteon, por trov'i ĉu ŝi iam de'met'as si'a'j'n ŝu'o'j'n, plan'ant'e ŝtel'i ili'n. Sed la infan'o tiom fier'is pri si'a'j bel'a'j ŝu'o'j ke ŝi neniam de'pren'is ili'n escept'e de nokt'e kaj ban'ant'e si'n. La Sorĉ'ist'in'o mult'e tim'is la mal'lum'o'n kaj ne kuraĝ'is en'ir'i la ĉambr'o'n de Doroteo nokt'e por pren'i la ŝu'o'j'n, kaj ŝi'a tim'eg'o pri akv'o est'is pli grand'a ol ŝi'a tim'o pri la mal'lum'o, do ŝi neniam proksim'iĝ'is dum Doroteo ban'is si'n. Efektiv'e, la mal'jun'a Sorĉ'ist'in'o neniam tuŝ'is akv'o'n, nek permes'is ke akv'o iel tuŝ'u ŝi'n.

Sed la fi'ul'in'o est'is tre ruz'a, kaj ŝi fin'fin'e el'pens'is rimed'o'n akir'i kio'n ŝi vol'as. Ŝi met'is fer'a'n stang'et'o'n en la mez'o'n de la plank'o de la kuir'ej'o, kaj per si'a magi'o ne'vid'ebl'ig'is la fer'o'n por hom'a'j okul'o'j. Sekv'e kiam Doroteo marŝ'is trans la plank'o'n ŝi stumbl'is pro la stang'et'o, ĉar ŝi ne pov'is vid'i ĝi'n, kaj ŝi stern'iĝ'is sur la plank'o'n. Ŝi ne grav'e vund'iĝ'is, sed dum la fal'o unu el la Arĝent'a'j Ŝu'o'j de'fal'is, kaj antaŭ ol ŝi pov'is ating'i ĝi'n la Sorĉ'ist'in'o for'kapt'is ĝi'n kaj met'is ĝi'n sur si'a'n propr'a'n mal'dik'a'n pied'o'n.

Al la fi'a vir'in'o mult'e plaĉ'is la sukces'o de ŝi'a tromp'o, ĉar dum ŝi hav'os unu el la ŝu'o'j ŝi posed'os du'on'o'n de la potenc'o de ili'a sorĉ'o, kaj Doroteo ne pov'os uz'i ĝi'n kontraŭ ŝi'n, eĉ se ŝi sci'us uz'i ĝi'n.

La mal'grand'a knab'in'o, vid'ant'e ke ŝi perd'is unu el si'a'j bel'a'j ŝu'o'j, koler'iĝ'is, kaj dir'is al la Sorĉ'ist'in'o, "Re'don'u al mi mi'a'n ŝu'o'n!"

"Ne!" respond'is la Sorĉ'ist'in'o. "Nun ĝi est'as mi'a ŝu'o, ne vi'a."

"Vi est'as fi'ul'in'o!" kri'is Doroteo. "Vi ne rajt'as for'pren'i de mi mi'a'n ŝu'o'n."

"Tamen mi re'ten'os ĝi'n," dir'is la Sorĉ'ist'in'o, rid'ant'e pro ŝi, "kaj iu'n tag'o'n mi sukces'os for'pren'i de vi ankaŭ la ali'a'n ŝu'o'n."

Tio koler'ig'is Doroteon tiom ke ŝi pren'is la sitel'o'n da akv'o kiu star'is proksim'e kaj verŝ'is ĝi'n sur la Sorĉ'ist'in'o'n, mal'sek'ig'ant'e ŝi'n de la kap'o ĝis la pied'o'j.

Tuj la fi'ul'in'o ek'kri'eg'is pro tim'o, kaj, dum Doroteo mir'ant'e rigard'is, la Sorĉ'ist'in'o komenc'is for'ŝrump'i kaj plen'e mal'est'iĝ'i.

"Vid'u kio'n vi far'is!" ŝi kri'is. "Post minut'o mi est'os tut'e degel'int'a!"

"Ver'e mi bedaŭr'as," dir'is Doroteo, kiu ja tim'is vid'ant'e la Sorĉ'ist'in'o'n fand'iĝ'i kvazaŭ brun'a suker'o antaŭ ŝi.

"Ĉu vi ne sci'is ke akv'o detru'os mi'n?" demand'is la Sorĉ'ist'in'o, per plor'ant'a, sen'esper'a voĉ'o.

"Kompren'ebl'e ke ne," respond'is Doroteo. "Kiel mi sci'us?"

"Nu, post kelk'a'j minut'o'j mi est'os plen'e degel'int'a, kaj la kastel'o est'os vi'a. Mi ag'is fi'e dum mi'a viv'o, sed mi neniam supoz'is ke mal'grand'a knab'in'o kia vi pov'us degel'ig'i mi'n kaj ĉes'ig'i mi'a'n fi'a'n ag'ad'o'n. Jen — mi fin'iĝ'as."

Dir'ant'e tio'n la Sorĉ'ist'in'o far'iĝ'is brun'a, fand'it'a, sen'form'a amas'aĵ'o kaj komenc'is dis'verŝ'iĝ'i sur la pur'a'j trab'o'j de la plank'o de la kuir'ej'o. Vid'ant'e ke efektiv'e ŝi ja plen'e neni'iĝ'is, Doroteo re'plen'ig'is la sitel'o'n per akv'o kaj ĵet'is ĝi'n sur la makul'eg'o'n. Kaj ŝi bala'is ĝi'n tra la pord'o'n. Pren'int'e la Arĝent'a'n Ŝu'o'n, la sol'a rest'aĵ'o de la mal'jun'ul'in'o, ŝi pur'ig'is kaj sek'ig'is ĝi'n per tuk'o, kaj re'met'is ĝi'n sur si'a'n pied'o'n. Kaj nun, fin'fin'e liber'a ag'i laŭ'vol'e, ŝi el'kur'is al la kort'et'o por inform'i la Leon'o'n ke la Fi'a Sorĉ'ist'in'o de la Okcident'o fin'iĝ'is, kaj ke ili ne plu est'as kapt'it'o'j en fremd'a land'o.




Ĉapitr'o XIII. La sav'o

Tre mult'e plaĉ'is al la Mal'kuraĝ'a Leon'o aŭd'i ke la Fi'a Sorĉ'ist'in'o degel'is pro sitel'o da akv'o, kaj Doroteo tuj mal'ŝlos'is la pord'o'n de li'a karcer'o kaj liber'ig'is li'n. Kun'e ili en'ir'is la kastel'o'n, kie la unu'a ag'o de Doroteo est'is kun'vok'i ĉiu'j'n Palp'brum'o'j'n kaj inform'i ili'n ke ili ne plu est'as sklav'o'j.

Est'is tre mult'a ĝoj'o inter la flav'a'j Palp'brum'o'j, ĉar ili dev'is labor'eg'ad'i dum mult'a'j jar'o'j por la Fi'a Sorĉ'ist'in'o, kiu ĉiam tre kruel'e trakt'is ili'n. Ili feri'ig'is tiu'n tag'o'n, tiam kaj ĉiam post'e, kaj pas'ig'is la temp'o'n festen'ant'e kaj danc'ant'e.

"Se ni'a'j amik'o'j, la Bird'o'tim'ig'il'o kaj la Stan'a Lign'o'hak'ist'o est'us kun ni," dir'is la Leon'o, "mi est'us plen'e feliĉ'a."

"Ĉu ebl'e ni pov'us sav'i ili'n?" demand'is la knab'in'o, esper'o'plen'e.

"Ni pov'os prov'i," respond'is la Leon'o.

Do ili al'vok'is la flav'a'j'n Palp'brum'o'j'n kaj demand'is al ili ĉu ili help'os sav'i ili'a'j'n amik'o'j'n, kaj la Palpebr'um'o'j dir'is ke ili volont'e plej ebl'e streb'os komplez'i Doroteon, kiu ja liber'ig'is ili'n. Do ŝi elekt'is ar'o'n da Palp'brum'o'j kiu'j aspekt'is plej sci'o'plen'a'j, kaj ili ĉiu'j komenc'is serĉ'i. Ili marŝ'is dum tiu tag'o kaj part'o de la sekv'a ĝis ili ating'is la rok'a'n eben'aĵ'o'n kie kuŝ'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o, dis'bat'it'a kaj kav'et'ig'it'a. Li'a hak'il'o kuŝ'is apud li, sed la kling'o est'is rust'a kaj la ten'il'o romp'it'a.

La Palp'brum'o'j lev'is li'n am'em'e per si'a'j brak'o'j, kaj re'port'is li'n al la Flav'a Kastel'o, dum Doroteo larm'is pro la mizer'o de si'a mal'nov'a amik'o, kaj la Leon'o aspekt'is sobr'a kaj bedaŭr'o'plen'a.

Kiam ili ating'is la kastel'o'n Doroteo dir'is al la Palp'brum'o'j, "Ĉu est'as stan'ist'o'j inter vi'a popol'o?"

"Ho, jes; kelk'a'j el ni est'as tre bon'a'j stan'ist'o'j," ili dir'is al ŝi.

"Do ven'ig'u ili'n al mi," ŝi dir'is. Kaj kiam la stan'ist'o'j ven'is, kun'port'ant'e ĉiu'j'n si'a'j'n il'o'j'n en korb'o, ŝi demand'is, "Ĉu vi pov'os rekt'ig'i tiu'j'n mis'bat'aĵ'o'j'n en la Stan'a Lign'o'hak'ist'o, kaj re'ĝust'ig'i la form'o'n, kaj re'lut'i li'n kie li romp'iĝ'is?"

La stan'ist'o'j ekzamen'is la Hak'ist'o'n tre zorg'e kaj post'e respond'is ke ili kred'as ke ili pov'os ripar'i li'n tiel ke li est'os egal'e bon'stat'a kiel de'komenc'e. Do ili komenc'is labor'i en unu el la grand'a'j flav'a'j ĉambr'o'j de la kastel'o kaj labor'is dum tri tag'o'j kaj kvar nokt'o'j, martel'ant'e kaj tord'ant'e kaj fleks'ant'e kaj lut'ant'e kaj polur'ant'e kaj bat'ant'e la krur'o'j'n kaj korp'o'n kaj kap'o'n de la Stan'a Lign'o'hak'ist'o, ĝis fin'e li re'gajn'is si'a'n mal'nov'a'n form'o'n, kaj li'a'j artik'o'j funkci'is egal'e bon'e kiel antaŭ'e. Est'as ver'e ke ili dev'is sur'met'i plur'a'j'n flik'o'j'n, sed la stan'ist'o'j bon'e labor'is, kaj ĉar la Hak'ist'o ne est'is vant'a, tut'e ne ĝen'is li'n la flik'o'j.

Kiam, fin'e, li marŝ'is en la ĉambr'o'n de Doroteo kaj dank'is ŝi'n ĉar ŝi sav'is li'n, li tiom ĝoj'is ke li plor'is pro ĝoj'o, kaj neces'is ke Doroteo zorg'o'plen'e viŝ'u ĉiu'n larm'o'n de li'a vizaĝ'o per si'a antaŭ'vest'o, por ke li'a'j artik'o'j ne rust'u. Sam'temp'e ŝi'a'j propr'a'j larm'o'j flu'is dens'e kaj rapid'e pro la ĝoj'o re'renkont'i si'a'n mal'nov'a'n amik'o'n, kaj ne neces'is for'viŝ'i tiu'j'n larm'o'j'n. Rilat'e al la Leon'o, li viŝ'is si'a'j'n larm'o'j'n tiom oft'e per la pint'o de si'a vost'o ke ĝi tut'e mal'sek'iĝ'is, kaj li dev'is el'ir'i en la kort'o'n kaj ten'i ĝi'n en la sun'lum'o ĝis ĝi sek'iĝ'is.

"Se nur ni de'nov'e hav'us la Bird'o'tim'ig'il'o'n kun ni," dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o, kiam Doroteo fin'is si'a'n rakont'o'n pri ĉio okaz'int'a, "mi est'us ver'e feliĉ'a."

"Ni dev'as prov'i trov'i li'n," dir'is la knab'in'o.

Do ŝi vok'is la Palp'brum'o'j'n por ke ili help'u ŝi'n, kaj ili marŝ'is dum tiu tut'a tag'o kaj part'o de la sekv'a ĝis ili ating'is la alt'a'n arb'o'n en kies branĉ'o'j'n la Flug'ant'a'j Simi'o'j est'is ĵet'int'a'j la vest'o'j'n de la Bird'o'tim'ig'il'o.

Ĝi est'is tre alt'a arb'o, kaj la trunk'o est'is tiom glat'a ke neniu pov'is grimp'i ĝi'n; sed la Hak'ist'o dir'is tuj, "Mi hak'os por fal'ig'i ĝi'n, kaj tiel ni pov'os ating'i la vest'o'j'n de la Bird'o'tim'ig'il'o."

Nu, dum la stan'ist'o'j labor'ad'is por ripar'i la Hak'ist'o'n mem, ali'a Palp'brum'o, kiu est'is or'ist'o, far'is ten'il'o'n el solid'a or'o por la hak'il'o kaj fiks'is ĝi'n al la hak'il'o de la Hak'ist'o, por anstataŭ'i la mal'nov'a'n romp'it'a'n ten'il'o'n. Ali'a'j polur'is la kling'o'n ĝis la rust'o est'is tut'e for'ig'it'a kaj ĝi bril'is kiel frot'it'a arĝent'o.

Tuj post tiu dir'o, la Stan'a Lign'o'hak'ist'o komenc'is hak'i, kaj post ne'long'e la arb'o fal'is bru'eg'e, kaj la vest'o'j de la Bird'o'tim'ig'il'o fal'is el la branĉ'o'j kaj rul'iĝ'is sur la ter'o'n.

Doroteo pren'is ili'n kaj pet'is la Palp'brum'o'j'n re'port'i ili'n al la kastel'o, kie ili plen'ig'is ili'n per bon'a, pur'a pajl'o; kaj jen! re'far'iĝ'is la Bird'o'tim'ig'il'o, tut'e re'nov'ig'it'a, ripet'e dank'ant'a ili'n ĉar ili sav'is li'n.

Nun re'kun'ig'it'e, Doroteo kaj ŝi'a'j amik'o'j pas'ig'is plur'a'j'n feliĉ'a'j'n tag'o'j'n en la Flav'a Kastel'o, kie ili trov'is ĉi'o'n bezon'at'a'n por est'i komfort'a'j. Sed unu tag'o'n la knab'in'o pens'is pri Onkl'in'o Em, kaj dir'is, "Ni dev'as re'ir'i al Oz, kaj plen'um'ig'i li'a'n promes'o'n."

"Jes," dir'is la Hak'ist'o, "kaj fin'e mi ricev'os mi'a'n kor'o'n."

"Kaj mi ricev'os mi'a'n cerb'o'n," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o ĝoj'e.

"Kaj mi ricev'os mi'a'n kuraĝ'o'n," dir'is la Leon'o pens'em'e.

"Kaj mi re'ir'os al Kansas," kri'is Doroteo, kun'frap'ant'e la man'o'j'n. "Ho, ni ek'ir'u al la Smerald'a Urb'o morgaŭ!"

Ili decid'is far'i tio'n. La sekv'a'n tag'o'n ili kun'vok'is la Palp'brum'o'j'n kaj adiaŭ'is ili'n. La Palp'brum'o'j tre bedaŭr'is ke ili for'ir'os, kaj ili jam tiom ek'am'is la Stan'a'n Lign'o'hak'ist'o'n ke ili pet'eg'is li'n rest'i kaj reg'i ili'n kaj la Flav'a'n Land'o'n de la Okcident'o. Trov'int'e ke ili nepr'e insist'as for'ir'i, la Palp'brum'o'j don'is kaj al Tot'o kaj al la Leon'o po or'a'n kol'um'o'n; kaj al Doroteo ili prezent'is bel'a'n bracelet'o'n, en'krust'it'a'n per diamant'o'j; kaj al la Bird'o'tim'ig'il'o ili don'is or'kap'a'n marŝ'baston'o'n, por help'i li'n marŝ'ad'i sen stumbl'i; kaj al la Stan'a Lign'o'hak'ist'o ili propon'is arĝent'a'n ole'uj'o'n, inkrust'it'a'n per or'o kaj ornam'it'a'n per valor'a'j gem'o'j.

Ĉiu el la marŝ'ont'o'j bel'e parol'is respond'e al la kun'ven'int'a'j Palp'brum'o'j, kaj ĉiu'j prem'is la man'o'n de ĉiu el ili ĝis ili'a'j brak'o'j dolor'is.

Doroteo ir'is al la ŝrank'o de la Sorĉ'ist'in'o por plen'ig'i si'a'n korb'o'n per manĝ'aĵ'o'j por la long'a marŝ'ad'o, kaj tie ŝi vid'is la Or'a'n Ĉap'o'n. Ŝi met'is ĝi'n sur si'a'n propr'a'n kap'o'n kaj trov'is ke ĝi est'as preciz'e ĝust'e'grand'a por ŝi. Ŝi nenio'n sci'is pri la sorĉ'o de la Or'a Ĉap'o, sed ŝi vid'is ke ĝi est'as bel'a, do ŝi decid'is sur'port'i ĝi'n kaj port'i si'a'n sun'kuf'o'n en la korb'o.

Tiam, prepar'it'e por la marŝ'ad'o, ili ek'marŝ'is cel'e la Smerald'a'n Urb'o'n; kaj la Palp'brum'o'j tri'foj'e hura'is kaj don'is al ili mult'a'j'n bon'a'j'n dezir'o'j'n kiu'j'n ili kun'port'u kun si.




Ĉapitr'o XIV. La Flug'ant'a'j Simi'o'j

Memor'u ke ne ekzist'is voj'o — eĉ ne voj'et'o — inter la kastel'o de la Fi'a Sorĉ'ist'in'o kaj la Smerald'a Urb'o. Kiam la kvar marŝ'ant'o'j ir'is serĉ'i la Sorĉ'ist'in'o'n ŝi vid'is ili'n ven'i, do ŝi send'is la Flug'ant'a'j'n Simi'o'j'n por al'port'i ili'n al ŝi. Est'is mult'e mal'pli facil'e trov'i si'a'n voj'o'n tra la grand'a'j kamp'o'j da lekant'et'o'j kaj flav'a'j ranunkol'o'j ol est'i port'at'a. Ili sci'is, kompren'ebl'e, ke ili dev'as ir'i rekt'e Orient'e'n, direkt'e al la lev'iĝ'ant'a sun'o, kaj ili komenc'is ĝust'e. Sed je la tag'mez'o, kiam la sun'o est'is rekt'e super la kap'o'j, ili ne sci'is kie est'as la orient'o kaj kie la okcident'o kaj tial ili perd'iĝ'is en la grand'a'j kamp'o'j. Ili plu marŝ'ad'is, tamen, kaj nokt'e la lun'o aper'is kaj bril'is hel'e. Do ili kuŝ'iĝ'is inter la dolĉ'odor'a'j flav'a'j flor'o'j kaj profund'e dorm'is ĝis la maten'o — escept'e de la Bird'o'tim'ig'il'o kaj la Stan'a Lign'o'hak'ist'o.

La sekv'a'n maten'o'n la sun'o est'is mal'antaŭ nub'o, sed ili komenc'is marŝ'ad'i, kvazaŭ cert'a'j laŭ kiu direkt'o ili ir'as.

"Se ni sufiĉ'e marŝ'os," dir'is Doroteo, "ni ating'os iu'n lok'o'n, mi cert'as."

Sed tag'o post tag'o pas'is, kaj ili ankoraŭ vid'is antaŭ si nur la flav'a'j'n kamp'o'j'n. La Bird'o'tim'ig'il'o komenc'is iom plend'i.

"Cert'e ni perd'is la voj'o'n," li dir'is, "kaj se ni ne re'trov'os ĝi'n sufiĉ'a'temp'e por ating'i la Smerald'a'n Urb'o'n mi neniam ricev'os mi'a'n cerb'o'n."

"Nek mi mi'a'n kor'o'n," deklar'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o. "Ŝajn'as al mi ke mi apenaŭ pov'as atend'i ating'i Oz'o'n, kaj nepr'e vi konfes'us ke ni marŝ'as tre long'e."

"Kompren'u," dir'is la Mal'kuraĝ'a Leon'o, kun plor'et'a son'o, "mi ne kuraĝ'as etern'e marŝ'ad'i kaj neniam ating'i iu'n ajn lok'o'n."

Kaj Doroteo perd'is esper'o'n. Ŝi sid'iĝ'is sur la herb'ar'o kaj rigard'is ŝi'a'j'n akompan'ant'o'j'n, kaj ili sid'iĝ'is kaj rigard'is ŝi'n, kaj Tot'o trov'is unu'a'foj'e en si'a viv'o ke li tro lac'as por ĉas'i papili'o'n kiu preter'flug'is li'a'n kap'o'n; do li el'puŝ'is si'a'n lang'o'n kaj anhel'eg'is kaj rigard'is Doroteon kvazaŭ demand'ant'e kio'n ili nun far'u.

"Ebl'e ni al'vok'u la Kamp'o'mus'o'j'n," ŝi propon'is. "Ver'ŝajn'e ili pov'os dir'i al ni la voj'o'n al la Smerald'a Urb'o." "Cert'e ili pov'os," kri'is la Bird'o'tim'ig'il'o; "kial ni ne el'pens'is tio'n jam antaŭ nun?"

Doroteo blov'is la mal'grand'a'n fajf'il'o'n kiu'n ŝi ĉiam port'is ĉirkaŭ la kol'o ek'de kiam la Reĝ'in'o de la Mus'o'j don'is ĝi'n al ŝi. Post kelk'a'j minut'o'j ili aŭd'is la klak'ad'o'n de pied'et'o'j, kaj mult'a'j el la mal'grand'a'j griz'a'j mus'o'j ven'is kur'ant'e al ŝi. Inter ili est'is la Reĝ'in'o mem, kiu demand'is, per si'a alt'a voĉ'et'o, "Kio'n mi pov'as far'i por mi'a'j amik'o'j?"

"Ni perd'is la voj'o'n," dir'is Doroteo. "Ĉu vi pov'as dir'i al ni kie est'as la Smerald'a Urb'o?"

"Cert'e," respond'is la Reĝ'in'o; "sed ĝi est'as mult'e'distanc'a, ĉar vi ĝis nun ĉiam ten'is ĝi'n mal'antaŭ vi." Ŝi ek'rimark'is la Or'a'n Ĉap'o'n de Doroteo, kaj dir'is, "Kial ne uz'i la sorĉ'o'n de la Ĉap'o kaj al'vok'i la Flug'ant'a'j'n Simi'o'j'n al vi? Ili port'os vi'n al la Urb'o de Oz en mal'pli ol hor'o."

"Mi ne sci'is ke est'as sorĉ'o," respond'is Doroteo surpriz'it'e. "Kio ĝi est'as?"

"Ĝi est'as skrib'it'a intern'e de la Or'a Ĉap'o," respond'is la Reĝ'in'o de la Mus'o'j; "sed se vi al'vok'os la Flug'ant'a'j'n Simi'o'j'n ni nepr'e for'kur'u, ĉar ili est'as tre petol'em'a'j kaj ili'n mult'e amuz'as ĉas'i ni'n."

"Ĉu ili do damaĝ'os mi'n?" demand'is la knab'in'o tim'o'plen'e.

"Ho, ne; ili dev'as obe'i la port'ant'o'n de la Ĉap'o. Adiaŭ!" Kaj ŝi for'kur'is, kaj ĉiu'j mus'o'j hast'is sekv'i ŝi'n.

Doroteo rigard'is la intern'o'n de la Or'a Ĉap'o kaj vid'is kelk'a'j'n vort'o'j'n skrib'it'a'j'n sur la teg'aĵ'o. Ili sen'dub'e, ŝi pens'is, est'as la sorĉ'o, do ŝi leg'is la instrukci'o'j'n zorg'e kaj met'is la Ĉap'o'n sur si'a'n kap'o'n.

"Ep-pe, pep-pe, kak-ke!" ŝi dir'is, star'ant'e per nur la mal'dekstr'a pied'o.

"Kio'n vi dir'is?" demand'is la Bird'o'tim'ig'il'o, kiu ne sci'is kio'n ŝi far'as.

"Hil-lo, hol-lo, hal-lo!" ŝi plu'dir'is star'ant'e, per nur la dekstr'a pied'o.

"Ha lo!" respond'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o, trankvil'e.

"Ziz-zi, zuz-zi, zik!" dir'is Doroteo, kiu nun star'is per ambaŭ pied'o'j. Per tio la sorĉ'o est'is plen'e dir'it'a, kaj ili aŭd'is laŭt'a'n babil'ad'o'n kaj bat'ad'o'n de flug'il'o'j, dum la band'o de Flug'ant'a'j Simi'o'j flug'is al ili.

La Reĝ'o klin'is si'n mal'alt'e'n antaŭ Doroteo, kaj demand'is, "Kio'n vi ordon'as?"

"Ni vol'as ir'i al la Smerald'a Urb'o," dir'is la infan'o, "kaj ni perd'is la voj'o'n."

"Ni port'os vi'n," respond'is la Reĝ'o, kaj tuj kiam li parol'is du el la Simi'o'j pren'is Doroteon per si'a'j brak'o'j kaj for'flug'is kun ŝi. Ali'a'j pren'is la Bird'o'tim'ig'il'o'n kaj la Hak'ist'o'n kaj la Leon'o'n, kaj unu mal'grand'a Simi'o kapt'is Tot'o'n kaj flug'e sekv'is ili'n, kvankam la hund'o streb'is mord'i li'n.

La Bird'o'tim'ig'il'o kaj la Stan'a Lign'o'hak'ist'o unu'e mult'e tim'is, ĉar ili memor'is kiom mis'trakt'is ili'n antaŭ'e la Flug'ant'a'j Simi'o'j; sed ili vid'is ke neniu damaĝ'o est'as intenc'at'a, do ili rajd'is tra la aer'o tut'e feliĉ'e, kaj mult'e ĝu'is rigard'i la bel'a'j'n ĝarden'o'j'n kaj arb'ar'o'j'n tre distanc'e sub'e.

Doroteo trov'is si'n rajd'ant'a facil'e inter du el la plej grand'a'j Simi'o'j, unu el ili est'is la Reĝ'o mem. Ili est'is form'int'a'j seĝ'o'n per si'a'j man'o'j kaj ili tre zorg'is ne damaĝ'i ŝi'n.

"Kial vi dev'as obe'i la sorĉ'o'n de la Or'a Ĉap'o?" ŝi demand'is.

"La rakont'o est'as long'a," respond'is la Reĝ'o, kun rid'o; "sed ĉar ni dev'os long'e flug'i est'os distr'e rakont'i al vi pri ĝi, se vi dezir'as."

"Mi volont'e aŭskult'os," ŝi respond'is. "Iam," komenc'is la estr'o, "ni est'is liber'a popol'o, loĝ'ant'a feliĉ'e en la grand'a arb'ar'o, flug'ant'e de arb'o al arb'o, manĝ'ant'e nuks'o'j'n kaj frukt'o'j'n, kaj ag'ant'e laŭ'vol'e sen nom'i iu'n ajn mastr'o. Ebl'e kelk'a'j el ni est'is iom tro petol'em'a'j kelk'foj'e, flug'ant'e mal'alt'e'n por tir'i la vost'o'j'n de sen'flug'il'a'j best'o'j, ĉas'ant'e bird'o'j'n, kaj ĵet'ant'e nuks'o'j'n je la hom'o'j marŝ'ant'a'j en la arb'ar'o. Sed ni est'is sen zorg'o'j kaj feliĉ'a'j kaj amuz'o'plen'a'j, kaj ĝu'is ĉiu'n minut'o'n de la tag'o. Tio okaz'is antaŭ mult'a'j jar'o'j, long'e antaŭ ol Oz ven'is el la nub'o'j por reg'i ĉi tiu'n land'o'n.

"Ĉi tie viv'is tiam, en la mal'proksim'a Nord'o, bel'a princ'in'o, kiu est'is ankaŭ potenc'a sorĉ'ist'in'o. Ŝi uz'is si'a'n magi'o'n nur por help'i la popol'o'n, kaj laŭ'raport'e ŝi neniam damaĝ'is iu'n ajn bon'a'n person'o'n. Ŝi nom'iĝ'is Gajelet, kaj ŝi loĝ'is en bel'a palac'o konstru'it'a el grand'a'j ruben'a'j blok'o'j. Ĉiu am'is ŝi'n, sed ŝi'n plej mal'ĝoj'ig'is ke ŝi ne pov'is trov'i am'at'o'n, ĉar la vir'o'j est'is ĉiu'j tro stult'a'j kaj mal'bel'a'j kaj ne taŭg'is por est'i edz'o de tiom bel'a kaj saĝ'a person'o. Fin'e, tamen, ŝi trov'is knab'o'n kaj bel'a'n kaj kuraĝ'a'n kaj ne'kutim'e saĝ'a'n. Gajelet decid'is ke kiam li far'iĝ'os vir'o ŝi edz'ig'os li'n, do ŝi pren'is li'n al si'a ruben'a palac'o kaj uz'is si'a'n magi'o'n por fort'ig'i kaj bon'ig'i kaj bel'ig'i li'n kiom pov'us vir'in'o dezir'i. Kiam li matur'iĝ'is, Kelala, tiel li nom'iĝ'is, laŭ'dir'e est'is la plej bon'a kaj plej saĝ'a vir'o en la tut'a land'o, kaj li'a vir'a bel'ec'o est'is tiom grand'a ke Gajelet am'eg'is li'n, kaj ŝi rapid'is pret'ig'i ĉi'o'n por la ge'edz'iĝ'o.

"Mi'a av'o est'is tiu'temp'e la Reĝ'o de la Flug'ant'a'j Simi'o'j kiu'j loĝ'is en la arb'ar'o proksim'e al la palac'o de Gajelet, kaj la mal'jun'ul'o am'is ŝerc'o'j'n pli ol bon'a'n manĝ'o'n. Unu tag'o'n, tuj antaŭ la ge'edz'iĝ'o, mi'a av'o flug'ad'is kun si'a band'o kaj vid'is Kelalan marŝ'ant'a'n apud la river'o. Li est'is vest'it'a per riĉ'a kostum'o el pal'ruĝ'a silk'o kaj purpur'a velur'o, kaj mi'a av'o decid'is petol'ad'i. Je li'a ordon'o la band'o mal'supr'e'n flug'is kaj kapt'is Kelalan, port'is li'n per si'a'j brak'o'j ĝis ili est'is super la mez'o de la river'o, kaj fal'ig'is li'n en la akv'o'n.

"El'naĝ'u, bel'a knab'o," kri'is mi'a av'o, "konstat'u ĉu la akv'o makul'is vi'a'j'n vest'o'j'n!" Kelala est'is tro saĝ'a por ne naĝ'i, kaj li ne est'is tro dolorita de si'a fortun'o. Li rid'is, kiam li re'ven'is al la supr'o de la akv'o, kaj naĝ'is al la bord'o. Sed kiam Gajelet kur'is al li, ŝi trov'is ke li'a'j silk'aĵ'o'j kaj velur'aĵ'o'j est'is tut'e ruin'ig'it'a'j de la river'o.

"La princ'in'o tre koler'is, kaj ŝi sci'is, kompren'ebl'e, kiu'j kulp'is. Ŝi ven'ig'is ĉiu'j'n Flug'ant'a'j'n Simi'o'j'n antaŭ si'n, kaj ŝi dir'is unu'e ke ili'a'j flug'il'o'j est'u kun'lig'it'a'j kaj ke ili est'us trakt'it'a'j kiel ili trakt'is Kelalan, ili est'us fal'ig'it'a'j en la river'o'n. Sed mi'a av'o fort'e pled'is, ĉar li sci'is ke la Simi'o'j dron'os en la river'o se la flug'il'o'j est'os lig'it'a'j; kaj Kelala ankaŭ afabl'e parol'is favor'e pri ili; do Gajelet fin'e nul'ig'is la pun'o'n, kondiĉ'e ke la Flug'ant'a'j Simi'o'j por ĉiam plen'um'u tri'foj'e la ordon'o'j'n de la posed'ant'o de la Or'a Ĉap'o. Tiu Ĉap'o est'is far'it'a kiel edz'iĝ'a donac'o al Kelala, kaj laŭ'dir'e ĝi kost'is al la princ'in'o du'on'o'n de ŝi'a regn'o. Kompren'ebl'e mi'a av'o kaj ĉiu'j ali'a'j Simi'o'j tuj akcept'is la postul'o'n, kaj tial ni est'as tri'foj'e sklav'o'j de la posed'ant'o'j de la Or'a Ĉap'o, ne'grav'e kiu est'as tiu posed'ant'o."

"Kaj kio okaz'is al ili?" demand'is Doroteo, kiu'n tre interes'is la rakont'o.

"Ĉar Kelala est'is la unu'a posed'ant'o de la Or'a Ĉap'o," respond'is la Simi'o, "li la unu'a far'is al ni si'a'j'n ordon'o'j'n. Ĉar li'a nov'edz'in'o ne toler'is vid'i ni'n, li vok'is ni'n ĉiu'j'n al si en la arb'ar'o post la ge'edz'iĝ'o kaj ordon'is ke ni ĉiam rest'u kie ŝi neniam re'vid'os Flug'ant'a'n Simi'o'n, kaj ni volont'e obe'is li'n, ĉar ni ĉiu'j tim'is ŝi'n."

"Neniu'n ali'a'n task'o'n ni dev'is far'i ĝis la Or'a'n Ĉap'o'n akir'is la man'o'j de la Fi'a Sorĉ'ist'in'o de la Okcident'o, kiu dev'ig'is ni'n sklav'ig'i la Palp'brum'o'j'n, kaj post'e pel'i Oz'o'n mem el la Land'o de la Okcident'o. Nun la Or'a Ĉap'o aparten'as al vi, kaj tri'foj'e vi rajt'as ordon'i ni'n."

Dum la Simi'reĝ'o fin'is si'a'n rakont'o'n Doroteo mal'supr'e'n'rigard'is kaj vid'is la verd'a'j'n, bril'ant'a'j'n mur'o'j'n de la Smerald'a Urb'o antaŭ ili. Ŝi mir'is pro la rapid'a flug'o de la Simi'o'j, sed al ŝi plaĉ'is ke la flug'o fin'iĝ'is. La strang'a'j best'o'j zorg'e met'is la vetur'int'o'j'n antaŭ la pord'eg'o'n de la Urb'o, la Reĝ'o klin'is si'n mal'alt'e'n antaŭ Doroteo, kaj post tio li for'flug'is rapid'e, sekv'at'e de si'a tut'a band'o.

"Ni tre bon'e vetur'is," dir'is la mal'grand'a knab'in'o.

"Jes, kaj ni trov'is tre rapid'a'n voj'o'n el ni'a'j problem'o'j," respond'is la Leon'o. "Kiom bon'fortun'e est'is ke vi kun'port'is tiu'n mir'ind'a'n Ĉap'o'n!"




Ĉapitr'o XV. Ili mal'mask'as Oz'o'n, la Terur'a'n

Tiam la kvar vetur'int'o'j marŝ'is al la grand'a pord'eg'o de la Smerald'a Urb'o kaj son'ig'is la sonor'il'o'n. Post plur'obl'a son'ig'ad'o ĝi'n mal'ferm'is la sam'a Pord'o'gard'ist'o kiu'n ili antaŭ'e renkont'is.

"Kio'n! Ĉu vi re'ven'is?" li demand'is, surpriz'it'e.

"Ĉu vi ne vid'as ni'n?" demand'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

"Sed mi supoz'is ke vi intenc'is vizit'i la Fi'a'n Sorĉ'ist'in'o'n de la Okcident'o."

"Ni ja vizit'is ŝi'n," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

"Kaj ŝi las'is vi'n for'ir'i?" demand'is la vir'o, mir'o'plen'e.

"Ŝi ne pov'is mal'permes'i, ĉar ŝi est'as degel'ig'it'a," klar'ig'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

"Degel'ig'it'a! Nu, jen tre plaĉ'a inform'o," dir'is la vir'o. "Kiu degel'ig'is ŝi'n?"

"Doroteo," dir'is la Leon'o solen'e.

"Mir'ig'e!" kri'et'is la vir'o, kaj li klin'is si'n ver'e tre mal'alt'e'n antaŭ ŝi.

Post tio li konduk'is ili'n en si'a'n mal'grand'a'n ĉambr'o'n kaj pren'is la okul'vitr'o'j'n el la grand'a kest'o, met'is ili'n sur ili'a'j'n okul'o'j'n, kaj ŝlos'is ili'n, sam'e kiel antaŭ'e. Post'e ili tra'ir'is la pord'o'n en la Smerald'a'n Urb'o'n, kaj kiam la popol'o sci'iĝ'is per la Pord'o'gard'ist'o ke ili fand'is la Fi'a'n Sorĉ'ist'in'o'n de la Okcident'o ili ĉiu'j grup'iĝ'is ĉirkaŭ la vetur'int'o'j'n kaj sekv'is ili'n en grand'a amas'o al la Palac'o de Oz.

La Soldat'o kun la Verd'a'j Lip'har'o'j ankoraŭ gard'is la pord'o'n, sed li tuj en'las'is ili'n, kaj ili'n de'nov'e renkont'is la bel'a verd'a knab'in'o, kiu tuj konduk'is ĉiu'n el ili al ties antaŭ'a ĉambr'o, por ke ili ripoz'u ĝis la Potenc'a Oz pret'os akcept'i ili'n.

La Soldat'o komunik'ig'is la inform'o'n rekt'e al Oz ke Doroteo kaj la ali'a'j vetur'int'o'j re'ven'is, detru'int'e la Fi'a'n Sorĉ'ist'in'o'n; sed Oz ne respond'is. Ili supoz'is ke la Potenc'a Sorĉ'ist'o tuj akcept'os ili'n, sed tio ne okaz'is. Ili ricev'is neniu'n komunik'o'n de li la sekv'a'n tag'o'n, nek la post'sekv'a'n, nek la post'post'sekv'a'n. La atend'ad'o est'is enu'ig'a kaj ted'a, kaj fin'e ili'n ĉagren'is ke Oz tiel mis'trakt'as ili'n, post si'a postul'o kiu sufer'ig'is kaj sklav'ig'is ili'n. Do la Bird'o'tim'ig'il'o fin'e pet'is ke la verd'a knab'in'o port'u nov'a'n komunik'o'n al Oz, dir'ant'e ke se li ne tuj permes'os ke ili en'ir'u li al'vok'os la Flug'ant'a'j'n Simi'o'j'n por help'i ili'n, kaj trov'i ĉu aŭ ne li plen'um'os si'a'n promes'o'n. Kiam la Sorĉ'ist'o aŭd'is tiu'n komunik'aĵ'o'n li tim'eg'is kaj send'is ordon'o'n ke ili ven'u al la Tron'ĉambr'o je kvar minut'o'j post la naŭ'a hor'o la sekv'a'n maten'o'n. Li unu'foj'e renkont'is la Flug'ant'a'j'n Simi'o'j'n en la Land'o de la Okcident'o, kaj li ne vol'is re'renkont'i ili'n.

La kvar vetur'int'o'j mal'dorm'is tiu'nokt'e, ĉar ĉiu pri'pens'is la donac'o'n kiu'n Oz laŭ si'a promes'o don'os. Doroteo en'dorm'iĝ'is nur unu'foj'e, kaj sonĝ'is ke ŝi est'as en Kansas, kie Onkl'in'o Em dir'as al ŝi si'a'n ĝoj'o'n ke la knab'in'et'o de'nov'e est'as hejm'e.

Akurat'e je la naŭ'a hor'o la sekv'a'n maten'o'n la verd'lip'har'a soldat'o renkont'is ili'n, kaj post kvar minut'o'j ili ĉiu'j en'ir'is la Tron'ĉambr'o'n de la Potenc'a Oz. Kompren'ebl'e ĉiu el ili anticip'is vid'i la Sorĉ'ist'o'n en la form'o kiu'n li antaŭ'e hav'is, kaj ĉiu'n mult'e surpriz'is kiam ili ĉirkaŭ'rigard'is kaj vid'is tut'e neniu'n en la ĉambr'o. Ili rest'is proksim'e al la pord'o kaj eĉ pli proksim'e unu al la ali'a, ĉar la silent'o en la mal'plen'a ĉambr'o tim'ig'is pli ol ĉiu form'o de Oz kiu'n ili antaŭ'e vid'is. Baldaŭ ili aŭd'is Voĉ'o'n, kiu ŝajn'is ven'i el lok'o ie proksim'a al la supr'o de la grand'a kupol'o, kaj ĝi dir'is, solen'e. "Mi est'as Oz, la Potenc'a kaj la Terur'a. Kial vi serĉ'as mi'n?"

Ili re'rigard'is al ĉiu part'o de la ĉambr'o, kaj, vid'int'e neniu'n, Doroteo dir'is, "Kie vi est'as?"

"Mi est'as ĉie," respond'is la Voĉ'o, "sed por la okul'o'j de ordinar'a'j mort'em'ul'o'j mi est'as ne'vid'ebl'a. Mi nun sid'iĝ'os sur mi'a'n tron'o'n, por ke vi konversaci'u kun mi."

Ver'e, la Voĉ'o ŝajn'is ĝust'e tiam son'i rekt'e el la tron'o mem; do ili marŝ'is tie'n kaj star'is en vic'o dum Doroteo dir'is: "Oz, ni ven'is por pet'i la plen'um'iĝ'o'n de la promes'o."

"De kiu promes'o?" demand'is Oz.

"Vi promes'is re'send'i mi'n al Kansas kiam la Fi'a Sorĉ'ist'in'o est'os detru'it'a," dir'is la knab'in'o.

"Kaj vi promes'is don'i al mi cerb'o'n," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

"Kaj vi promes'is don'i al mi kor'o'n," dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o.

"Kaj vi promes'is don'i al mi kuraĝ'o'n," dir'is la Mal'kuraĝ'a Leon'o.

"Ĉu la Fi'a Sorĉ'ist'in'o ver'e est'as detru'it'a?" demand'is la Voĉ'o, kaj Doroteo kred'is ke ĝi iom'et'e trem'as.

"Jes," ŝi respond'is, "mi degel'ig'is ŝi'n per sitel'o da akv'o."

"Nu!" dir'is la Voĉ'o, "tio okaz'is subit'e! Nu, re'ven'u al mi morgaŭ, ĉar mi bezon'as temp'o'n por pri'pens'i la afer'o'n."

"Vi jam hav'is mult'a'n temp'o'n," dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o, koler'e.

"Ni rifuz'as atend'i eĉ unu tag'o'n pli," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

"Plen'um'u vi'a'j'n promes'o'j'n!" kri'et'is Doroteo.

La Leon'o opini'is ke taŭg'os tim'ig'i la Sorĉ'ist'o'n, do li laŭt'e muĝ'is plen'voĉ'e, kaj tiu feroc'a son'o tiom terur'is Tot'o'n ke li for'salt'is alarm'it'e kaj frap'eg'is la ekran'o'n kiu star'is en angul'o. Dum ĝi bru'e fal'is ili rigard'is tie'n, kaj la sekv'a'n moment'o'n ĉiu el ili ver'e mir'is. Ĉar ili vid'is, star'ant'a en preciz'e tiu lok'o kiu'n la ekran'o antaŭ'e kaŝ'is, mal'grand'a'n mal'jun'ul'o'n, kun kalv'a kap'o kaj sulk'et'o'plen'a vizaĝ'o, kiu ŝajn'e est'is egal'e surpriz'it'a kiel ili. La Stan'a Lign'o'hak'ist'o, lev'int'e si'a'n hak'il'o'n, kur'is al la vir'et'o kaj kri'is, "Kiu vi est'as?"

"Mi est'as Oz, la Potenc'a kaj la Terur'a," dir'is la mal'grand'a vir'o, per trem'ant'a voĉ'o, "sed ne bat'u mi'n-mi pet'as, ne bat'u-mi far'os kio'n ajn vi vol'os."

Ni'a'j amik'o'j rigard'is li'n surpriz'it'e kaj sen'esper'ig'it'e. "Mi kred'is ke Oz est'as grand'a Kap'o," dir'is Doroteo.

"Kaj mi kred'is ke Oz est'as bel'a Dam'o," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

"Kaj mi kred'is ke Oz est'as terur'a Best'o," dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o.

"Kaj mi kred'is ke Oz est'as Glob'o de Fajr'o," kri'is la Leon'o.

"Ne; vi ĉiu'j erar'is," dir'is la mal'grand'a vir'o humil'e.

"Mi nur ŝajn'ig'is tio'n."

"Ŝajn'ig'is!" kri'is Doroteo. "Ĉu vi ne est'as Potenc'a Sorĉ'ist'o?"

"Ĉit, kar'ul'in'o," li dir'is; "ne tiom laŭt'e parol'u, ĉar oni aŭd'os vi'n—kaj mi perd'us ĉi'o'n. Oni kred'as mi'n Potenc'a Sorĉ'ist'o."

"Sed vi ja est'as, ĉu ne?" "Tut'e ne, kar'ul'in'o; mi est'as nur ordinar'a hom'o."

"Eĉ pli," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o, per dolor'o'plen'a voĉ'o, "vi est'as ĉarlatan'o."

"Ĝust'e tiel!" deklar'is la mal'grand'a vir'o, kun'frot'ant'e si'a'j'n man'o'j'n kvazaŭ la akuz'o plaĉ'is al li; "Mi est'as ĉarlatan'o."

"Sed ve!" dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o, "do kiel mi akir'os mi'a'n kor'o'n?"

"Kaj mi mi'a'n kuraĝ'o'n?" demand'is la Leon'o.

"Kaj mi mi'a'n cerb'o'n?" plor'is la Bird'o'tim'ig'il'o, viŝ'ant'e la larm'o'j'n el si'a'j okul'o'j per la manik'o de si'a jak'o.

"Mi'a'j kar'a'j amik'o'j," dir'is Oz, "bon'vol'u ne parol'i pri tia'j mal'grav'aĵ'o'j. Konsider'u mi'n, kaj mi'a'n mal'feliĉ'a'n situaci'o'n pro mi'a sen'mask'iĝ'o."

"Ĉu neniu ali'a sci'as pri vi'a fraŭd'o?" demand'is Doroteo.

"Neniu, nur vi kvar—kaj mi mem," respond'is Oz. "Mi tromp'is ĉiu'n dum tiom da temp'o ke mi supoz'is ke oni neniam sci'iĝ'os. Mi erar'eg'is kiam mi decid'is permes'i ke vi en'ir'u la Tron'o'ĉambr'o'n. Kutim'e mi rifuz'as vid'i eĉ mi'a'j'n reg'at'o'j'n, kaj tial ili kred'as mi'n terur'a."

"Sed, mi ne kompren'as," dir'is Doroteo, konfuz'it'e. "Kiel vi pov'is aspekt'i grand'a Kap'o al mi?"

"Tio est'is nur tromp'o," respond'is Oz. "Bon'vol'u sekv'i mi'n, kaj mi klar'ig'os ĉi'o'n al vi."

Li konduk'is ili'n en mal'grand'a'n ĉambr'o'n mal'antaŭ la Tron'o'ĉambr'o, kaj ili ĉiu'j sekv'is li'n. Li gest'is al unu angul'o, en kiu kuŝ'is la Grand'a Kap'o, el mult'a'j tavol'o'j de paper'o, kaj kun zorg'e pentr'it'a vizaĝ'o.

"Mi pend'ig'is tio'n de la plafon'o per drat'o," dir'is Oz; "mi star'is mal'antaŭ la ekran'o kaj tir'is faden'o'n, por ke la okul'o'j mov'iĝ'u kaj la buŝ'o mal'ferm'iĝ'u."

"Sed kiel vi far'is la voĉ'o'n?" ŝi demand'is.

"Nu, mi est'as ventr'o'parol'ist'o," dir'is la mal'grand'a vir'o, "kaj mi pov'as ĵet'i la son'o'n de mi'a voĉ'o al kie ajn mi dezir'as; tiel ke vi supoz'is ke ĝi son'is el la Kap'o. Jen la ali'a'j tromp'il'o'j." Li montr'is al la Bird'o'tim'ig'il'o la rob'o'n kaj la mask'o'n per kiu li vest'is si'n kiam li aspekt'is bel'a Dam'o, kaj la Stan'a Lign'o'hak'ist'o vid'is ke la terur'a Best'o est'is nur ar'o da haŭt'o'j kun'kudr'it'a'j, kun lign'aĵ'o'j kiu'j el'prem'is la flank'o'j'n. Kaj la Glob'o de Fajr'o, nu la Pseŭdo'sorĉ'ist'o ankaŭ pend'ig'is tio'n de la plafon'o. Efektiv'e ĝi est'is glob'o de koton'o, sed kiam ole'o est'is sur'verŝ'it'a la glob'o brul'is feroc'e.

"Ver'e," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o, "vi hont'u ke vi est'as tia ĉarlatan'o."

"Mi hont'as — cert'e mi hont'as," respond'is la mal'grand'a vir'o mal'gaj'e; "sed mi pov'is far'i nenio'n ali'a'n. Bon'vol'u sid'iĝ'i, trov'iĝ'as mult'a'j seĝ'o'j; kaj mi rakont'os al vi mi'a'n histori'o'n."

Do ili sid'iĝ'is kaj aŭskult'is dum li rakont'is ĉi tiel: "Mi nask'iĝ'is en Omaha—"

"Sed, tio est'as ne mal'proksim'e de Kansas!" kri'is Doroteo, ekscit'it'e.

"Vi prav'as; sed pli mal'proksim'e de ĉi tie," li dir'is, mal'gaj'e sku'ant'e si'a'n kap'o'n je ŝi. "Kiam mi plen'kresk'is mi far'iĝ'is ventr'o'parol'ist'o, kaj trejn'is mi'n tre lert'a majstr'o. Mi pov'as imit'i ĉi'a'n bird'o'n kaj best'o'n." Li miaŭ'is tiel preciz'e kiel kat'id'o ke Tot'o ek'atent'is kaj ek'rigard'is ĉiu'direkt'e'n por trov'i kie ŝi est'as. "Post iom da temp'o," plu'dir'is Oz, "tio ted'is mi'n, do mi far'iĝ'is balon'ist'o."

"Kio est'as tio?" demand'is Doroteo. "Person'o kiu supr'e'n'ir'as en balon'o ĉe cirk'o, por instig'i hom'o'j'n al'ven'i kaj pag'i por vid'i la cirk'o'n," li klar'ig'is.

"Nu, unu tag'o'n mi supr'e'n'ir'is en balon'o kaj la ŝnur'o inter'implik'iĝ'is, tiel ke mi ne pov'is de'nov'e mal'supr'e'n'ir'i. Ĝi ir'is tre alt'e'n super la nub'o'j'n, tiom alt'e'n ke aer'flu'o traf'e ĝi'n port'is mult'a'j'n, mult'a'j'n kilo'metr'o'j'n for. Dum tag'o kaj nokt'o mi vetur'is tra la aer'o, kaj en la maten'o de la du'a tag'o mi vek'iĝ'is kaj trov'is ke la balon'o flos'as super ne'kon'at'a kaj bel'a land'o.

"Ĝi mal'supr'e'n'ir'is ne'rapid'e, kaj mi tut'e ne est'is damaĝ'it'a. Sed mi trov'is mi'n inter ne'kon'at'a popol'o, kiu, vid'ant'e mi'n ven'i el la nub'o'j, kred'is ke mi est'as grand'a Sorĉ'ist'o. Kompren'ebl'e mi las'is ili'n kred'i tio'n, ĉar ili tim'is mi'n, kaj promes'is far'i kio'n mi vol'as.

"Simpl'e por distr'i mi'n, kaj okup'i la bon'a'n popol'o'n, mi ordon'is ke ili konstru'u ĉi tiu'n Urb'o'n, kaj mi'a'n palac'o'n; kaj ili far'is tio'n volont'e kaj bon'e. Post tio mi pens'is, ĉar la land'o est'is tiel verd'a kaj bel'a, ke mi nom'os ĝi'n la Smerald'a Urb'o, kaj por ke la nom'o pli konven'u mi met'is verd'a'j'n okul'vitr'o'j'n sur ĉiu'j'n popol'an'o'j'n, tiel ke ĉio kio'n ili vid'is est'is verd'a.

"Sed ĉu ĉio ĉi tie ne est'as verd'a?" demand'is Doroteo.

"Ne pli ol en ĉiu ali'a urb'o," respond'is Oz; sed kiam vi sur'hav'as verd'a'j'n okul'vitr'o'j'n, nu, kompren'ebl'e ĉio kio'n vi vid'as aspekt'as verd'a. La Smerald'a Urb'o est'is konstru'it'a antaŭ tre mult'a'j jar'o'j, ĉar mi est'is jun'ul'o kiam la balon'o port'is mi'n ĉi tie'n, kaj mi est'as tre mal'jun'a vir'o nun. Sed mi'a popol'o sur'port'as verd'a'j'n okul'vitr'o'j'n sur la okul'o'j de tiom long'e ke la plej mult'a'j el ili kred'as ke ĝi ver'e est'as Smerald'a Urb'o, kaj cert'e ĝi ja est'as bel'a lok'o, abund'as juvel'o'j kaj valor'a'j metal'o'j, kaj ĉio bon'a por feliĉ'ig'i oni'n. Mi am'e reg'as la popol'o'n, kaj ili am'as mi'n; sed ek'de kiam ĉi tiu Palac'o est'is konstru'it'a mi en'ferm'as mi'n kaj rifuz'is vid'i iu'n el ili.

"Unu el mi'a'j plej grand'a'j tim'o'j est'is pro la Sorĉ'ist'in'o'j, ĉar kvankam mi mem hav'as tut'e nenia'n magi'a'n potenc'o'n mi baldaŭ trov'is ke la Sorĉ'ist'in'o'j ver'e kapabl'as far'i mir'ind'aĵ'o'j'n. Kvar Sorĉ'ist'in'o'j ekzist'is en ĉi tiu land'o, kaj ili reg'is la popol'o'j'n kiu'j loĝ'as en la Nord'o kaj Sud'o kaj Orient'o kaj Okcident'o. Feliĉ'e, la Sorĉ'ist'in'o'j de la Nord'o kaj Sud'o est'is bon'a'j, kaj mi sci'is ke ili ne damaĝ'os mi'n; sed la Sorĉ'ist'in'o'j de la Orient'o kaj Okcident'o est'is terur'e fi'a'j, kaj se ili ne kred'us ke mi est'as pli potenc'a ol ili, ili cert'e detru'us mi'n. Do mi viv'is konstant'e tim'ant'e ili'n dum mult'a'j jar'o'j; do vi pov'as kompren'i kiom mi ĝoj'is kiam mi inform'iĝ'is ke vi'a dom'o fal'is sur la Fi'a'n Sorĉ'ist'in'o'n de la Orient'o. Kiam vi ven'is al mi mi volont'e promes'us ĉi'o'n ajn por ke vi neni'ig'u la ali'a'n Sorĉ'ist'in'o'n; sed mi dev'as hont'e dir'i ke nun, post ŝi'a degel'o, mi ne pov'as plen'um'i mi'a'j'n promes'o'j'n."

"Laŭ mi'a opini'o vi est'as tre mal'bon'a person'o," dir'is Doroteo.

"Ho ne, kar'ul'in'o; mi est'as tre bon'a person'o; sed mi konfes'as ke mi est'as tre mal'kompetent'a Sorĉ'ist'o."

"Ĉu vi ne pov'as don'i al mi cerb'o'n?" demand'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

"Vi ne bezon'as ĝi'n. Vi lern'as io'n nov'a'n ĉiu'tag'e. Beb'o hav'as cerb'o'n, sed ĝi mal'mult'o'n sci'as. Nur spert'o don'as sci'o'n, kaj ju pli long'e vi viv'os, des pli mult'e vi nepr'e spert'os."

"Ebl'e," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o, "sed mi rest'os tre mal'feliĉ'a se vi ne don'os al mi cerb'o'n."

La fals'a sorĉ'ist'o atent'e rigard'is li'n.

"Nu," li dir'is ĝem'ant'e, "mi ne est'as lert'a magi'ist'o, mi jam dir'is tio'n al vi; sed se vi ven'os al mi morgaŭ maten'e, mi plen'ig'os vi'a'n kap'o'n per cerb'o. Tamen mi ne pov'as instru'i vi'n ĝi'n uz'i; vi mem dev'os el'trov'i tio'n."

"Ho, dank'o'n—dank'o'n!" kri'is la Bird'o'tim'ig'il'o. "Mi el'trov'os kiel uz'i ĝi'n, tut'e cert'e!"

"Sed kio'n pri mi'a kuraĝ'o?" demand'is la Leon'o mal'trankvil'e.

"Vi hav'as mult'a'n kuraĝ'o'n, mi cert'as," respond'is Oz. "Vi nur bezon'as mem'fid'o'n.

"Ne ekzist'as viv'ant'o kiu ne tim'as kiam okaz'as danĝer'o. Ver'a kuraĝ'o signif'as front'i la danĝer'o'n kiam vi tim'as, kaj tia'n kuraĝ'o'n vi jam abund'e posed'as."

"Ebl'e, tamen malgraŭ'e mi tim'as," dir'is la Leon'o. "Mi est'os tre mal'feliĉ'a krom se vi don'os al mi tia'n kuraĝ'o'n kiu forges'ig'as pri tim'o."

"Nu, bon'e; mi don'os al vi tia'n kuraĝ'o'n morgaŭ," respond'is Oz.

"Kio'n pri mi'a kor'o?" demand'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o.

"Nu, rilat'e al tio," respond'is Oz, "laŭ mi vi mal'prav'as pro vi'a dezir'o hav'i kor'o'n. Kor'o plej'oft'e mal'feliĉ'ig'as. Plej bon'e est'us ke vi kompren'u ke al vi tre bon'sort'e mank'as kor'o."

"Pri tio vi kaj mi mal'simil'e opini'as," dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o. "Laŭ mi'a prefer'o, mi akcept'os ĉi'a'n mal'feliĉ'o'n sen'protest'e, se vi don'os al mi kor'o'n." "Bon'e," respond'is Oz humil'e. "Ven'u al mi morgaŭ kaj vi ricev'os kor'o'n. Mi lud'is est'i Sorĉ'ist'o dum tiom da jar'o'j ke mi pov'os iom'et'e pli lud'i."

"Kaj nun," dir'is Doroteo, "kiel mi re'ir'os al Kansas?"

"Ni dev'os pri'pens'i tio'n," respond'is la mal'grand'a vir'o. "Las'u mi'n konsider'i la problem'o'n dum du aŭ tri tag'o'j kaj mi klopod'os el'pens'i manier'o'n transport'i vi'n super la dezert'o'n."

"Inter'temp'e vi est'os mi'a'j bon'ven'a'j gast'o'j, kaj dum vi loĝ'os en la Palac'o mi'a'j serv'ist'o'j serv'os vi'n kaj obe'os ĉiu'n vi'a'n dezir'o'n eĉ la plej mal'grand'a'n. Mi pet'as nur unu rekompenc'o'n pro mi'a help'o — kiom ajn mal'grand'a. Kaŝ'u mi'a'n sekret'o'n kaj dir'u al neniu ke mi est'as ĉarlatan'o."

Ili akcept'is inform'i neniu'n pri tio kio'n ili trov'is, kaj re'ir'is al si'a'j ĉambr'o'j kun esper'o'j. Eĉ Doroteo esper'is ke "La Ĉarlatan'o, la Potenc'a, la Terur'a", laŭ ŝi'a ŝerc'nom'o por li, trov'os metod'o'n re'send'i ŝi'n al Kansas, kaj se li sukces'os ŝi pret'is pardon'i al li ĉi'o'n.




Ĉapitr'o XVI. La magi'a art'o de la Grand'a Ĉarlatan'o.

Nu la sekv'a'n maten'o'n la Bird'o'tim'ig'il'o dir'is al si'a'j amik'o'j: "Gratul'u mi'n. Mi fin'fin'e ricev'os mi'a'n cerb'o'n de Oz. Kiam mi re'ven'os mi est'os kia'j est'as ali'a'j hom'o'j."

"Mi ĉiam ŝat'is vi'n kia vi est'as," dir'is Doroteo simpl'e.

"Vi afabl'as ŝat'ant'e Bird'o'tim'ig'il'o'n," li respond'is. "Sed cert'e vi pli alt'e estim'os mi'n kiam vi aŭd'os la bel'eg'a'j'n pens'o'j'n kiu'j'n produkt'os mi'a nov'a cerb'o." La Bird'o'tim'ig'il'o dir'is adiaŭ al ili per feliĉ'a voĉ'o kaj ir'is al la Tron'o'ĉambr'o, kie li frap'is sur la pord'o'n.

"En'ven'u," dir'is Oz.

La Bird'o'tim'ig'il'o en'ir'is kaj trov'is la mal'grand'a'n vir'o'n sid'ant'a apud la fenestr'o, profund'e pens'ant'a.

"Mi ven'is por mi'a cerb'o," koment'is la Bird'o'tim'ig'il'o, iom mal'kviet'e.

"Ho, jes, sid'iĝ'u en tiu seĝ'o, mi pet'as," respond'is Oz. "Mi bezon'as for'pren'i vi'a'n kap'o'n, bon'vol'u pardon'i, sed tio est'as neces'a por pov'i met'i vi'a'n cerb'o'n en la ĝust'a'n lok'o'n."

"Ne'pardon'pet'ind'e," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o. "Volont'e vi de'pren'u mi'a'n kap'o'n, se ĝi est'os pli bon'a kiam vi re'sur'met'os ĝi'n."

Do la Sorĉ'ist'o mal'fiks'is li'a'n kap'o'n kaj el'pren'is la pajl'o'n. Post tio li en'ir'is la mal'antaŭ'a'n ĉambr'o'n kaj pren'is mal'grand'a'n ceramik'a'n pot'et'o'n da bran'o, en kiu'n li met'is ankaŭ pingl'o'j'n kaj kudr'il'o'j'n. Fort'e sku'int'e ĝi'n, li met'is ĝi'n en la supr'o'n de la kap'o de la Bird'o'tim'ig'il'o kaj plen'ig'is la vak'a'n spac'o'n per pajl'o, por firm'e ten'i ĝi'n. Kiam li fin'is re'fiks'i la kap'o'n de la Bird'o'tim'ig'il'o li dir'is al li, "Ek'de nun vi est'os ver'e pens'am'ant'a hom'o, ĉar mi don'is al vi cerb'amik'a'n mens'o'n." La Bird'o'tim'ig'il'o est'is kaj plaĉ'it'a kaj fier'a pro la plen'um'iĝ'o de li'a plej grand'a dezir'o, kaj varm'e dank'int'e Oz'o'n li re'ir'is al si'a'j amik'o'j.

Doroteo rigard'is li'n sci'vol'e. Li'a kap'o ŝvel'is pro la cerb'o.

"Kiel vi vi'n sent'as?" ŝi demand'is.

"Tre saĝ'a, efektiv'e," li respond'is fervor'e. "Kiam mi kutim'iĝ'os al mi'a cerb'o mi sci'os ĉi'o'n."

"Kial tiu'j kudr'il'o'j kaj pingl'o'j el'puŝ'as si'n tra la flank'o'n de vi'a kap'o?" demand'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o.

"Tio pruv'as ke li'a mens'o est'as akr'a," koment'is la Leon'o.

"Nu, mi dev'as ir'i al Oz por ricev'i mi'a'n kor'o'n," dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o. Do li marŝ'is al la Tron'o'ĉambr'o kaj frap'is sur la pord'o'n.

"En'ven'u," vok'is Oz, kaj la Hak'ist'o en'ven'is kaj dir'is, "Mi ven'is por mi'a kor'o."

"Bon'e," respond'is la mal'grand'a vir'o. "Sed mi dev'os tond'i tru'o'n en vi'a brust'o, por met'i vi'a'n kor'o'n en la ĝust'a'n lok'o'n. Mi esper'as ke tio ne dolor'ig'os vi'n."

"Ho, ne," respond'is la Hak'ist'o. "Mi tut'e ne sent'os ĝi'n."

Do Oz el'pren'is tond'il'o'n de stan'ist'o kaj tond'is mal'grand'a'n, kvadrat'a'n tru'o'n en la mal'dekstr'a flank'o de la brust'o de la Stan'a Lign'o'hak'ist'o. Post tio, li ir'is al ŝrank'o de tir'kest'o'j kaj el'pren'is bel'a'n kor'o'n, tut'e el silk'o kaj plen'ig'it'a'n per seg'aĵ'o.

"Ver'e bel'a, ĉu ne?" li demand'is.

"Jes, ja!" respond'is la Hak'ist'o, al kiu ĝi mult'e plaĉ'is. "Sed ĝi est'as ĉu am'em'a kor'o?"

"Nepr'e jes!" respond'is Oz. Li met'is la kor'o'n en la brust'o'n de la Hak'ist'o kaj post tio li re'met'is la kvadrat'o'n el stan'o, lut'ant'e ĝi'n net'e kie ĝi est'is el'tond'it'a.

"Fin'it'e," dir'is li; "nun vi hav'as kor'o'n kiu fier'ig'us ĉiu'n ajn hom'o'n. Mi bedaŭr'as ke mi dev'is flik'i vi'a'n brust'o'n, sed ver'e tio est'is neces'a."

"Ne ĝen'as mi'n la flik'o," fervor'e dir'is la feliĉ'a Hak'ist'o. "Mi dank'eg'as vi'n, kaj mi neniam forges'os vi'a'n komplez'o'n."

"Ne menci'ind'e," respond'is Oz.

Post tio la Stan'a Lign'o'hak'ist'o re'ir'is al si'a'j amik'o'j, kiu'j dezir'is al li ĉi'a'n ĝoj'o'n pro li'a bon'a fortun'o.

Nun la Leon'o marŝ'is al la Tron'o'ĉambr'o kaj frap'is sur la pord'o'n.

"En'ven'u," dir'is Oz.

"Mi ven'is por mi'a kuraĝ'o," anonc'is la Leon'o, en'ir'ant'e la ĉambr'o'n.

"Bon'e," respond'is la mal'grand'a vir'o. "Mi port'os ĝi'n al vi."

Li ir'is al ŝrank'o kaj etend'int'e si'a'n brak'o'n ĝis alt'a bret'o li de'pren'is kvadrat'a'n verd'a'n botel'o'n, kies en'hav'o'n li verŝ'is en verd-or'a'n teler'o'n, bel'e ĉiz'it'a'n. Met'int'e tio'n antaŭ la Mal'kuraĝ'a'n Leon'o'n, kiu flar'is ĝi'n kvazaŭ mal'ŝat'e, la Sorĉ'ist'o dir'is: "Trink'u."

"Kio ĝi est'as?" demand'is la Leon'o.

"Nu," respond'is Oz, "se ĝi est'us en vi, ĝi est'us kuraĝ'o. Vi sci'as, kompren'ebl'e, ke kuraĝ'o ĉiam est'as intern'a; do oni ne pov'as nom'i ĉi tio'n kuraĝ'o antaŭ ol vi glut'is ĝi'n. Tial mi konsil'as al vi trink'i ĝi'n kiel ebl'e plej baldaŭ."

La Leon'o ne plu hezit'is, sed trink'is ĝis la teler'o est'is mal'plen'a.

"Kiel vi sent'as vi'n nun?" demand'is Oz.

"Plen'a de kuraĝ'o," respond'is la Leon'o, kiu re'ir'is ĝoj'e al si'a'j amik'o'j por inform'i ili'n pri si'a bon'a fortun'o.

Oz, nun sol'a, rid'et'is al si pro si'a sukces'o don'i al la Bird'o'tim'ig'il'o kaj al la Stan'a Lign'o'hak'ist'o kaj al la Leon'o preciz'e tio'n kio'n ili kred'is dezir'i. "Kiel mi ne pov'as est'i ĉarlatan'o?" li dir'is, "kiam tiom da person'o'j dev'ig'as mi'n far'i tio'n, kio tut'e ne est'as far'ebl'a, kiel sci'as ĉiu hom'o? Est'is facil'e feliĉ'ig'i la Bird'o'tim'ig'il'o'n kaj la Leon'o'n kaj la Hak'ist'o'n ĉar ili imag'is ke mi pov'as far'i ĉi'o'n ajn. Sed bezon'at'a est'os pli ol imag'o por re'port'i Doroteon al Kansas, kaj mi cert'as ke mi ne sci'as kiel far'i tio'n."




Ĉapitr'o XVII. Kiel la balon'o est'is lanĉ'it'a.

For'pas'is tri tag'o'j dum kiu'j Doroteo tut'e ne ricev'is komunik'o'n de Oz. Tiu'j est'is mal'feliĉ'a'j tag'o'j por la mal'grand'a knab'in'o, kvankam ŝi'a'j amik'o'j est'is tut'e feliĉ'a'j kaj kontent'a'j. La Bird'o'tim'ig'il'o dir'is al ili ke est'as bon'eg'a'j pens'o'j en li'a kap'o; sed li rifuz'is dir'i ili'n ĉar li sci'is ke nur li mem pov'as kompren'i ili'n. Kiam la Stan'a Lign'o'hak'ist'o marŝ'ad'is li sent'is si'a'n kor'o'n sku'iĝ'i en li'a brust'o; kaj li dir'is al Doroteo ke li trov'as ĝi'n pli afabl'a kaj pli am'em'a ol tiu kiu'n li hav'is kiam li konsist'is el karn'o. La Leon'o deklar'is ke li tim'as nenio'n sur la ter'o, kaj li volont'e front'us arme'o'n aŭ dek'du'o'n da feroc'a'j Kolizuloj.

Tiel ĉiu en la grup'et'o est'is kontent'a escept'e de Doroteo, kiu sopir'is eĉ pli ol iam antaŭ'e re'ir'i al Kansas.

La kvar'a'n tag'o'n, ĝoj'ig'ant'e ŝi'n, Oz ordon'is ke ŝi re'en'ir'u la Tron'ĉambr'o'n, kaj kiam ŝi en'ir'is li dir'is afabl'e al ŝi: "Sid'iĝ'u, kar'ul'in'o; mi kred'as ke mi trov'is metod'o'n for'vetur'ig'i vi'n el ĉi tiu land'o."

"Al Kansas?" ŝi demand'is fervor'e.

"Nu, mi ne cert'as pri Kansas," dir'is Oz, "ĉar mi ne pov'as eĉ konjekt'i pri ĝi'a direkt'o. Sed la unu'a task'o est'as trans'ir'i la dezert'o'n, kaj post tio ver'ŝajn'e est'os facil'e trov'i vi'a'n voj'o'n hejm'e'n."

"Kiel mi pov'os trans'ir'i la dezert'o'n?" ŝi demand'is.

"Nu, jen mi'a pens'o," dir'is la mal'grand'a vir'o. "Kompren'u, kiam mi ven'is al ĉi tiu land'o mi flug'is en balon'o. Ankaŭ vi ven'is per'aer'e, vi'n port'is ciklon'o. Do mi kred'as ke la plej bon'a metod'o re'trans'ir'i la dezert'o'n est'os per'aer'a. Nu, mi tut'e ne kapabl'as kre'i ciklon'o'n; sed mi pri'pens'ad'is la ebl'ec'o'j'n, kaj mi kred'as ke mi pov'os far'i balon'o'n."

"Kiel?" demand'is Doroteo. "Balon'o," dir'is Oz, "est'as el silk'o, sur kiu est'as tavol'o de glu'o por en'ten'i la gas'o'n. Mi hav'as mult'e da silk'o en ĉi tiu palac'o, do tut'e ne est'os mal'facil'e far'i la balon'o'n. Sed en la tut'a land'o ne est'as gas'o por plen'ig'i la balon'o'n, por ke ĝi flug'u."

"Se ĝi ne flug'os," koment'is Doroteo, "ĝi est'os sen'util'a."

"Ver'e," respond'is Oz. "Sed ekzist'as ali'a rimed'o por flug'ig'i ĝi'n, nom'e plen'ig'i ĝi'n per varm'eg'a aer'o. Varm'eg'a aer'o ne est'as egal'e bon'a kiel gas'o, ĉar se la aer'o mal'varm'iĝ'us la balon'o fal'us en la dezert'o'n, kaj ni perd'iĝ'us."

"Ni!" kri'is la knab'in'o. "Ĉu vi akompan'os mi'n?"

"Jes, cert'e," respond'is Oz. "Mi'n enu'ig'as est'i ĉarlatan'o. Se mi el'ir'us ĉi tiu'n Palac'o'n mi'a popol'o tuj trov'us ke mi ne est'as Sorĉ'ist'o, kaj ili koler'iĝ'us kontraŭ mi'n ĉar mi tromp'is ili'n. Do mi dev'as rest'i ferm'it'a en ĉi tiu'j'n ĉambr'o'j'n tut'tag'e, kaj est'as tre ted'e. Mi mult'e prefer'us re'ir'i al Kansas kun vi kaj re'est'i en cirk'o."

"Mi ĝu'os vi'a'n kun'est'o'n," dir'is Doroteo.

"Dank'o'n," li respond'is. "Nun, se vi help'os mi'n kun'kudr'i la silk'o'n, ni komenc'u labor'i pri la balon'o."

Do Doroteo pren'is kudr'il'o'n, kaj tuj kiam Oz tond'is stri'o'j'n de silk'o ĝust'a'form'e la knab'in'o zorg'e kun'kudr'is ili'n. Unu'e est'is stri'o el pal'a verd'a silk'o, sekv'is stri'o el mal'pal'a verd'a kaj post tio stri'o el smerald'a verd'a; ĉar Oz decid'is far'i la balon'o'n laŭ divers'a'j nuanc'o'j de la kolor'o ĉirkaŭ ili. Tri tag'o'j neces'is por kun'kudr'i ĉiu'j'n stri'o'j'n, sed kiam ĝi est'is fin'it'a ili hav'is grand'a'n sak'o'n el verd'a silk'o pli ol ses metr'o'j'n long'a.

Post tio, Oz ŝmir'is ĝi'a'n intern'o'n per tavol'o de mal'dens'a glu'o, por ke ĝi rezist'u aer'lik'ad'o'n, kaj post tio li anonc'is ke la balon'o est'as pret'a.

"Sed ni dev'os hav'i korb'o'n en kiu ni vetur'os," li dir'is. Do li ordon'is ke la Soldat'o kun la Verd'a'j Lip'har'o'j al'port'u grand'a'n korb'o'n por lav'ot'a'j vest'aĵ'o'j, kiu'n li fiks'is al la mal'supr'o de la balon'o per ŝnur'eg'o'j.

Kiam ĝi est'is tut'e pret'a, Oz dis'anonc'ig'is inter si'a popol'o ke li vizit'os grand'a'n frat'a'n Sorĉ'ist'o'n kiu loĝ'as en la nub'o'j. La inform'o dis'vast'iĝ'is rapid'e tra la urb'o kaj ĉiu ven'is por rigard'i la mir'ind'aĵ'o'n.

Oz ordon'is ke la balon'o est'u port'it'a antaŭ la Palac'o'n, kaj la popol'o rigard'ad'is ĝi'n tre sci'vol'em'e. La Stan'a Lign'o'hak'ist'o est'is hak'int'a grand'a'n amas'o'n da lign'o, kaj nun li brul'ig'is ĝi'n, kaj Oz ten'is la mal'supr'o'n de la balon'o super la fajr'o tiel ke la varm'eg'a aer'o kiu lev'iĝ'is de la fajr'o plen'ig'os la silk'a'n sak'o'n. Iom post iom la balon'o ŝvel'is kaj en'aer'iĝ'is, ĝis fin'e la korb'o preskaŭ ne plu tuŝ'is la ter'o'n.

Post tio, Oz en'ir'is la korb'o'n kaj dir'is al la tut'a popol'o per laŭt'a voĉ'o: "Mi nun for'ir'os por vizit'i. Dum mi for'est'os la Bird'o'tim'ig'il'o reg'os vi'n. Mi ordon'as ke vi obe'u li'n kiel vi obe'us mi'n."

La balon'o jam tir'is fort'e por eskap'i de la ŝnur'eg'o kiu lig'is ĝi'n al la ter'o, ĉar la aer'o en ĝi est'is varm'eg'a, kaj tio far'is ĝi'n tiom mal'pli pez'a ol la aer'o ekster la balon'o ke ĝi tir'eg'is klopod'ant'e alt'e'n'ir'i en la ĉiel'o'n.

"Ven'u, Doroteo!" kri'is la Sorĉ'ist'o. "Rapid'u por ke la balon'o ne for'flug'u sen vi!"

"Mi tut'e ne trov'as Tot'o'n ie ajn," respond'is Doroteo, kiu ne vol'is for'las'i si'a'n hund'o'n. Tot'o est'is kur'int'a inter la hom'amas'o'n por boj'i kontraŭ kat'id'et'o'n, kaj fin'e Doroteo trov'is li'n. Ŝi pren'is li'n kaj kur'is cel'e la balon'o'n.

Ŝi est'is nur kelk'a'j'n paŝ'o'j'n for de ĝi, kaj Oz etend'is si'a'j'n man'o'j'n por help'i ŝi'n en'ir'i la korb'o'n, kiam krak! la ŝnur'eg'o'j romp'iĝ'is kaj la balon'o lev'iĝ'is en la aer'o'n sen ŝi.

"Re'ven'u!" ŝi kri'eg'is. "Mi vol'as kun'ir'i!"

"Mi ne pov'as re'ven'i, kar'ul'in'o," vok'is Oz el la korb'o. "Adiaŭ!"

"Adiaŭ!" kri'is ĉiu, kaj ĉies okul'o'j turn'iĝ'is supr'e'n al kie la Sorĉ'ist'o vetur'as en la korb'o, alt'iĝ'ant'a ĉiu'moment'e eĉ pli en la ĉiel'o'n.

Kaj de tiam neniu re'vid'is Oz'o'n, la Mir'ind'a'n Sorĉ'ist'o'n, kvankam ebl'e li ja ating'is Omahan sekur'e kaj tie est'as nun, sed tio'n ni ne sci'as. Sed la popol'o am'e memor'is li'n, kaj oni dir'is unu al la ali'a, "Oz est'is ĉiam ni'a amik'o. Kiam li est'is ĉi tie li konstru'is por ni ĉi tiu'n bel'a'n Smerald'a'n Urb'o'n, kaj nun dum li'a for'est'o li las'is por ni la Saĝ'a'n Bird'o'tim'ig'il'o'n por reg'i ni'n."

Tamen, dum mult'a'j tag'o'j ili lament'is la perd'iĝ'o'n de la Mir'ind'a Sorĉ'ist'o, kaj ne est'is konsol'ebl'a'j.




Ĉapitr'o XVIII. For al la Sud'o

Doroteo plor'is amar'e pro la perd'iĝ'o de ŝi'a esper'o re'ir'i al si'a hejm'o en Kansas; sed kiam ŝi konsider'ad'is la afer'o'n zorg'e, ŝi ĝoj'is ne est'i supr'e'n'ir'int'a en balon'o. Tamen ŝi lament'is la perd'o'n de Oz, kaj ankaŭ lament'is ŝi'a'j akompan'ant'o'j.

La Stan'a Lign'o'hak'ist'o ven'is al ŝi kaj dir'is, "Ver'e mi est'us ne'dank'em'a se mi ne lament'us la vir'o'n kiu don'is al mi mi'a'n bel'a'n kor'o'n. Mi vol'as iom plor'i pro la for'ir'o de Oz, se vi bon'vol'os for'viŝ'i mi'a'j'n larm'o'j'n, por ke mi ne rust'u."

"Volont'e," ŝi respond'is, kaj ŝi tuj al'port'is tuk'o'n. La Stan'a Lign'o'hak'ist'o plor'is dum plur'a'j minut'o'j, kaj ŝi zorg'e atent'is la larm'o'j'n kaj for'viŝ'is ili'n per la tuk'o. Kiam li ne plu plor'is li fort'e dank'is ŝi'n kaj oleum'is si'n zorg'e per si'a juvel'kovr'it'a ole'uj'o, por mal'ebl'ig'i rust'o'n.

La Bird'o'tim'ig'il'o nun est'is la reg'ant'o de la Smerald'a Urb'o, kaj kvankam li ne est'is Sorĉ'ist'o la popol'o fier'is pri li. "Ĉar," ili dir'is, "en la tut'a mond'o ne ekzist'as ali'a urb'o reg'at'a de pajl'o'plen'ig'it'a vir'o." Kaj se ili ne erar'is, ili prav'is.

La maten'o'n post la lev'iĝ'o de la balon'o kun Oz la kvar marŝ'int'o'j kun'iĝ'is en la Tron'o'ĉambr'o kaj diskut'is. La Bird'o'tim'ig'il'o sid'is sur la grand'a tron'o kaj la ali'a'j star'is respekt'o'plen'e antaŭ li.

"Ni'a sort'o efektiv'e est'is feliĉ'ig'a," dir'is la nov'a reg'ant'o; "ĉar ĉi tiu Palac'o kaj la Smerald'a Urb'o nun aparten'as al ni, kaj ni pov'as far'i kio'n ajn ni vol'as. Kiam mi memor'as ke antaŭ ne'long'e mi est'is sur stang'o en maiz'kamp'o de kultiv'ist'o, kaj ke nun mi est'as la reg'ant'o de ĉi tiu bel'a Urb'o, mi ver'e kontent'as pri mi'a sort'o."

"Ankaŭ mi," dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o, "mult'e kontent'as pri mi'a nov'a kor'o; kaj, efektiv'e, nur tio'n mi vol'is en la tut'a mond'o."

"Rilat'e al mi, mi kontent'as sci'ant'e ke mi est'as egal'e kuraĝ'a kiel ĉiu ali'a best'o dum la tut'a histori'o, kaj ebl'e pli kuraĝ'a," dir'is la Leon'o modest'e.

"Se Doroteo nur kontent'us loĝ'ant'e en la Smerald'a Urb'o," plu'dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o, "ebl'e ni ĉiu'j kontent'us kun'e."

"Sed mi ne vol'as loĝ'i ĉi tie," kri'is Doroteo. "Mi vol'as ir'i al Kansas, kaj loĝ'i kun Onkl'in'o Em kaj Onkl'o Henrik'o."

"Nu, do, kio est'as far'ebl'a?" demand'is la Hak'ist'o.

La Bird'o'tim'ig'il'o decid'is pens'i, kaj li tiom fort'e pens'is ke la pingl'o'j kaj kudr'il'o'j komenc'is puŝ'i si'n el li'a kap'o. Fin'e li dir'is: "Kial ne al'vok'i la Flug'ant'a'j'n Simi'o'j'n, kaj pet'i ili'n port'i vi'n trans la dezert'o'n?"

"Mi'n tut'e ne traf'is tiu ide'o!" dir'is Doroteo ĝoj'e. "Jen la solv'o! Mi tuj al'port'os la Or'a'n Ĉap'o'n." Kiam ŝi est'is al'port'int'a ĝi'n en la Tron'o'ĉambr'o'n ŝi parol'is la magi'a'j'n vort'o'j'n, kaj baldaŭ la band'o de Flug'ant'a'j Simi'o'j flug'is tra la mal'ferm'a'n fenestr'o'n kaj star'iĝ'is antaŭ ŝi.

"Nun jam la du'a'n foj'o'n vi al'vok'is ni'n," dir'is la Simi'reĝ'o, klin'ant'e si'n antaŭ la knab'in'o. "Kio'n vi dezir'as?"

"Mi dezir'as ke vi flug'port'u mi'n al Kansas," dir'is Doroteo.

Sed la Simi'reĝ'o kap'ne'is.

"Tio ne est'as far'ebl'a," li dir'is. "Ni aparten'as al nur ĉi tiu land'o, kaj ne pov'as el'ir'i ĝi'n. Neniam est'is Flug'ant'a'j Simi'o'j en Kansas, kaj mi kred'as ke neniam est'os, ĉar ne taŭg'as ke ili est'u tie. Ni volont'e serv'os vi'n laŭ ni'a pov'o se iel ebl'e, sed ni ne pov'as trans'ir'i la dezert'o'n. Adiaŭ."

Kaj de'nov'e klin'int'e si'n la Simi'reĝ'o etend'is si'a'j'n flug'il'o'j'n kaj for'flug'is tra la fenestr'o'n, sekv'at'e de si'a tut'a band'o.

Doroteo est'is preskaŭ plor'ont'a pro si'a sen'esper'iĝ'o.

"Mi mal'ŝpar'is la sorĉ'o'n de la Or'a Ĉap'o sen'efik'e," ŝi dir'is, "ĉar la Flug'ant'a'j Simi'o'j ne pov'as help'i mi'n."

"Est'as tut'e ver'e tre domaĝ'e!" dir'is la bon'kor'a Hak'ist'o.

La Bird'o'tim'ig'il'o de'nov'e pens'ad'is, kaj li'a kap'o tiom terur'e ŝvel'is ke Doroteo tim'is ke ĝi krev'os.

"Ni al'vok'u la Soldat'o'n kun la Verd'a'j Lip'har'o'j," li dir'is, "kaj pet'u ke li konsil'u ni'n."

Do la Soldat'o est'is al'vok'it'a kaj en'ir'is la Tron'o'ĉambr'o'n tim'em'e, ĉar dum Oz viv'is li neniam ricev'is permes'o'n tra'ir'i la pord'o'n.

"Ĉi tiu knab'in'et'o," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o al la Soldat'o, "vol'as trans'ir'i la dezert'o'n. Kiel ŝi pov'os far'i tio'n?"

"Mi ne sci'as," respond'is la Soldat'o; "ĉar neniu iam trans'ir'is la dezert'o'n, krom se ebl'e Oz mem far'is tio'n."

"Ĉu ekzist'as neniu kiu pov'as help'i mi'n?" demand'is Doroteo fervor'e.

"Ebl'e Glinda," li sugest'is.

"Kiu est'as Glinda?" demand'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

"La Sorĉ'ist'in'o de la Sud'o. Ŝi est'as la plej potenc'a Sorĉ'ist'in'o, kaj reg'as la Kvelulojn. Krom'e, ŝi'a kastel'o star'as apud la dezert'o, do ebl'e ŝi sci'as metod'o'n trans'ir'i ĝi'n."

"Glinda est'as bon'a Sorĉ'ist'in'o, ĉu ne?" demand'is la infan'o.

"La Kveluloj opini'as ke ŝi est'as bon'a," dir'is la Soldat'o, "kaj ŝi est'as afabl'a al ĉiu. Mi aŭd'is ke Glinda est'as bel'a vir'in'o, kiu sci'as rest'i jun'a eĉ kvankam ŝi jam viv'is mult'eg'a'j'n jar'o'j'n."

"Kiel mi pov'os ating'i ŝi'a'n kastel'o'n?" demand'is Doroteo.

"La voj'o al la Sud'o est'as rekt'a," li respond'is, "sed oni dir'as ke ĝi est'as plen'a de danĝer'o'j por marŝ'ant'o'j. Sovaĝ'a'j best'o'j loĝ'as en la arb'ar'o, kaj ras'o de strang'a'j hom'o'j kiu'j ne vol'as ke fremd'ul'o'j tra'ir'u ili'a'n land'o'n. Pro tio neniu Kvelulo ĝis nun iam ven'is al la Smerald'a Urb'o."

La Soldat'o tiam for'ir'is kaj la Bird'o'tim'ig'il'o dir'is, "Ŝajn'as ke malgraŭ la danĝer'o'j, plej'bon'e est'os ke Doroteo marŝ'u al la Land'o de la Sud'o kaj pet'u ke Glinda help'u ŝi'n. Ĉar, kompren'ebl'e, se Doroteo rest'os ĉi tie ŝi neniam re'ir'os al Kansas."

"Evident'e vi de'nov'e pens'is," koment'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o.

"Jes ja," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

"Mi akompan'os Doroteon," deklar'is la Leon'o, "ĉar mi enu'as pro vi'a urb'o kaj sopir'as la arb'ar'o'n kaj la kamp'ar'o'n. Mi efektiv'e est'as sovaĝ'a best'o, sci'u. Ankaŭ'e, Doroteo bezon'os protekt'ant'o'n."

"Vi prav'as," akord'is la Hak'ist'o. "Mi'a hak'il'o ebl'e pov'os help'i ŝi'n; do ankaŭ mi akompan'os ŝi'n al la Land'o de la Sud'o.

"Kiam do ni ek'ir'os?" demand'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

"Ĉu vi kun'ir'os?" ili demand'is, surpriz'it'e.

"Cert'e. Sen Doroteo mi ne hav'us cerb'o'n. ŝi lev'is mi'n de la stang'o en la maiz'kamp'o kaj ven'ig'is mi'n al la Smerald'a Urb'o. Do mi'a bon'a sort'o ŝuld'iĝ'as al ŝi, kaj mi neniam apart'iĝ'os de ŝi antaŭ ol ŝi fin'fin'e re'ir'os al Kansas."

"Dank'o'n," dir'is Doroteo, kor'tuŝ'it'e. "Vi ĉiu'j est'as ver'e afabl'eg'a'j al mi. Sed mi dezir'as komenc'i kiel ebl'e plej baldaŭ."

"Ni ek'ir'os morgaŭ maten'e," respond'is la Bird'o'tim'ig'il'o. "Do nun ni ĉiu'j pret'ig'u ni'n, ĉar la marŝ'ad'o est'os long'a."




Ĉapitr'o XIX. Ili'n atak'as la Batal'ant'a'j Arb'o'j.

Tuj la sekv'a'n maten'o'n Doroteo adiaŭ'e kis'is la bel'a'n verd'a'n knab'in'o'n, kaj ĉiu'j prem'is la man'o'n de la Soldat'o kun la Verd'a'j Lip'har'o'j, kiu marŝ'is kun ili ĝis la pord'eg'o. Kiam la Pord'o'gard'ist'o re'vid'is ili'n li mir'eg'is ke ili vol'as for'ir'i el la bel'a Urb'o por renkont'i nov'a'j'n problem'o'j'n. Sed li tuj mal'ŝlos'is ili'a'j'n okul'vitr'o'j'n, kiu'j'n li re'met'is en la verd'a'n kest'o'n, kaj don'is al ili mult'a'j'n bon'dezir'o'j'n por kun'port'i kun si.

"Vi nun est'as ni'a reg'ant'o," li dir'is al la Bird'o'tim'ig'il'o, "do nepr'e vi dev'os re'ven'i al ni kiel ebl'e plej baldaŭ."

"Mi cert'e re'ven'os se mi pov'os," la Bird'o'tim'ig'il'o respond'is; "sed unu'e mi dev'as help'i Doroteon re'ir'i al si'a hejm'o."

Dum Doroteo last'a'foj'e adiaŭ'is la bon'humor'a'n Gard'ist'o'n ŝi dir'is: "Oni tre afabl'is al mi en vi'a bel'a Urb'o, kaj ĉiu est'is tre ĝentil'a al mi. Mi ne pov'as esprim'i kiom dank'em'a mi est'as."

"Ne prov'u, kar'ul'in'o," li respond'is. "Ni volont'e hav'us vi'n kun ni, sed se vi'a dezir'o est'as re'ir'i al Kansas mi esper'as ke vi trov'os rimed'o'n." Li mal'ferm'is la pord'o'n de la ekster'a mur'o kaj ili el'ir'is kaj komenc'is si'a'n marŝ'ad'o'n.

La sun'o bril'eg'is dum ni'a'j amik'o'j turn'is si'a'j'n vizaĝ'o'j'n cel'e la Land'o'n de la Sud'o. Ili est'is ĉiu'j plej'alt'spirit'a'j, kaj rid'is kaj inter'babil'ad'is. Doroteo de'nov'e est'is plen'ig'it'a de la esper'o ir'i al si'a hejm'o, kaj la Bird'o'tim'ig'il'o kaj la Stan'a Lign'o'hak'ist'o ĝoj'is ĉar ili pov'is util'i al ŝi. Kaj la Leon'o, nu li flar'is la freŝ'a'n aer'o'n tre plezur'e kaj balanc'is si'a'n vost'o'n de flank'o al flank'o pro pur'a ĝoj'o ĉar li de'nov'e est'as en la kamp'ar'o, dum Tot'o kur'is ĉirkaŭ ili'n kaj ĉas'is la tine'o'j'n kaj papili'o'j'n, tut'dum'e gaj'e boj'ant'e.

"Urb'o'loĝ'ad'o tut'e ne konven'as por mi," koment'is la Leon'o, dum ili rapid'paŝ'e marŝ'ad'is. "Mi perd'is mult'e da mi'a karn'o ek'de kiam mi ĉes'is loĝ'i tie, kaj nun mi fervor'as trov'i oportun'o'n montr'i al la ali'a'j best'o'j kiom kuraĝ'a mi far'iĝ'is."

Ili nun turn'is si'n kaj last'a'foj'e rigard'is la Smerald'a'n Urb'o'n. Ili vid'is nur amas'o'n da tur'o'j mal'antaŭ la verd'a'j mur'o'j, kaj alt'e super ĉio est'is la pint'o'j kaj kupol'o de la Palac'o de Oz.

"Oz ja ne est'is mal'bon'a Sorĉ'ist'o," dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o, dum li sent'is si'a'n kor'o'n frap'ad'i la flank'o'j'n de li'a brust'o.

"Li sci'is don'i al mi cerb'o'n, ver'e tre bon'a'n cerb'o'n," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

"Se Oz trink'us doz'o'n de la sam'a kuraĝ'o kiu'n li don'is al mi," al'don'is la Leon'o, "li est'us kuraĝ'a person'o." Doroteo dir'is nenio'n. Oz ne plen'um'is si'a'n promes'o'n al ŝi, sed li ja klopod'is, do ŝi pardon'is li'n. Ĉar, kiel li dir'is, li est'as bon'a person'o, kvankam li est'as mal'kompetent'a Sorĉ'ist'o.

La marŝ'ad'o dum la unu'a tag'o tra'ir'is la verd'a'j'n kamp'o'j'n kaj bril'a'j'n flor'o'j'n kiu'j etend'iĝ'is ĉirkaŭ la Smerald'a Urb'o ĉiu'flank'e. Ili dorm'is tiu'n nokt'o'n sur la herb'ar'o, kun nur la stel'o'j super si; kaj ili tre bon'e ripoz'is.

En la maten'o ili plu'e marŝ'ad'is ĝis ili ating'is dens'a'n arb'ar'o'n. Tut'e ne est'is ebl'e ĉirkaŭ'ir'i ĝi'n, ĉar laŭ'aspekt'e ĝi etend'iĝ'is dekstr'e'n kaj mal'dekstr'e'n ĝis preter ili'a vid'pov'o; kaj, krom'e, ili ne vol'is risk'i ŝanĝ'i si'a'n direkt'o'n ĉar ili tim'is ke ili perd'iĝ'us. Do ili serĉ'is tiu'n lok'o'n kie est'os plej facil'e en'ir'i la arb'ar'o'n.

La Bird'o'tim'ig'il'o, kiu est'is la unu'a en la vic'o, fin'e trov'is grand'a'n arb'o'n kiu hav'is sufiĉ'e larĝ'etend'a'j'n branĉ'o'j'n ke est'is sufiĉ'a spac'o por ke ili pov'u marŝ'i sub'e. Do li antaŭ'e'n'marŝ'is al la arb'o, sed tuj kiam li sub'ir'is la unu'a'j'n branĉ'o'j'n ili klin'is si'n kaj ĉirkaŭ'volv'is li'n, kaj la sekv'a'n minut'o'n li trov'is si'n lev'it'a super la ter'o kaj ĵet'it'a kap'antaŭ'e'n inter si'a'j'n kun'marŝ'ant'o'j'n.

Tio ne damaĝ'is la Bird'o'tim'ig'il'o'n, sed ĝi surpriz'is li'n, kaj li aspekt'is iom konfuz'it'a kiam Doroteo lev'is li'n. "Jen ali'a spac'o inter la arb'o'j," vok'is la Leon'o. "Mi la unu'a prov'u ĝi'n," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o, "ĉar ne dolor'ig'as mi'n est'i dis'direkt'e'n ĵet'it'a." Li marŝ'is al ali'a arb'o, dum li parol'is, sed ĝi'a'j branĉ'o'j tuj kapt'is li'n kaj re'ĵet'is li'n.

"Est'as tre strang'e," kri'is Doroteo; "kio'n ni far'u?"

"Ŝajn'as ke la arb'o'j decid'is batal'i kontraŭ ni'n kaj halt'ig'i ni'a'n marŝ'ad'o'n," koment'is la Leon'o.

"Mi intenc'as mem prov'i," dir'is la Hak'ist'o, kaj sur'ŝultr'ig'int'e si'a'n hak'il'o'n li marŝ'is al la unu'a arb'o kiu tiom mis'trakt'is la Bird'o'tim'ig'il'o'n. Kiam grand'a branĉ'o klin'iĝ'is por kapt'i li'n, la Hak'ist'o hak'is ĝi'n tiom feroc'e ke li du'on'ig'is ĝi'n. Tuj la arb'o komenc'is sku'ad'i si'a'j'n branĉ'o'j'n kvazaŭ pro dolor'o, kaj la Stan'a Lign'o'hak'ist'o sub'marŝ'is sen'danĝer'e.

"Ven'u!" li kri'is al la ali'a'j. "Rapid'e!"

Ĉiu'j antaŭ'e'n kur'is kaj sub'ir'is la arb'o'n sen damaĝ'o, escept'e de Tot'o, kiu'n kapt'is mal'grand'a branĉ'o kaj sku'is ĝis li hurl'is. Sed la Hak'ist'o tuj de'hak'is la branĉ'o'n kaj liber'ig'is la hund'et'o'n.

La ali'a'j arb'o'j de la arb'ar'o tut'e nenio'n far'is por bar'i ili'n, do ili decid'is ke nur la unu'a vic'o de arb'o'j kapabl'as fleks'i si'a'j'n branĉ'o'j'n, kaj ke ver'ŝajn'e tiu'j arb'o'j est'as la polic'ist'o'j de la arb'ar'o, kaj hav'as tiu'n mir'ig'a'n kapabl'o'n por for'ten'i fremd'ul'o'j'n.

La kvar marŝ'ant'o'j facil'e marŝ'is inter la arb'o'j ĝis ating'i la plej for'a'n rand'o'n de la arb'ar'o. Tie, surpriz'at'e, ili trov'is antaŭ si alt'a'n mur'o'n el, ŝajn'e, blank'a porcelan'o. Ĝi est'is glat'a, kiel la surfac'o de teler'o, kaj pli alt'a ol ili'a'j kap'o'j.

"Kio'n ni far'u nun?" demand'is Doroteo.

"Mi far'os eskal'o'n," dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o, "ĉar evident'e ni dev'os trans'grimp'i la mur'o'n."




Ĉapitr'o XX. La delikat'a Porcelan'a Land'o.

Dum la Hak'ist'o far'is eskal'o'n el lign'o kiu'n li trov'is en la arb'ar'o, Doroteo kuŝ'iĝ'is kaj dorm'is, ĉar ŝi est'is lac'a pro la long'a marŝ'ad'o. La Leon'o ankaŭ kun'rul'is si'n por dorm'i kaj Tot'o kuŝ'iĝ'is apud li.

La Bird'o'tim'ig'il'o rigard'is la Hak'ist'o'n labor'i, kaj dir'is al li: "Mi ne pov'as kompren'i kial tiu mur'o est'as ĉi tie, nek el kio ĝi konsist'as."

"Ripoz'ig'u vi'a'n cerb'o'n kaj ne ĝen'u ĝi'n pri la mur'o," respond'is la Hak'ist'o; "grimp'int'e ĝi'n ni sci'os kio est'as ali'flank'e."

Post iom da temp'o la eskal'o est'is fin'it'a. Ĝi aspekt'is mal'lert'e far'it'a, sed la Stan'a Lign'o'hak'ist'o est'is cert'a ke ĝi est'as fortik'a kaj bon'e taŭg'os. La Bird'o'tim'ig'il'o vek'is Doroteon kaj la Leon'o'n kaj Tot'o'n, kaj dir'is al ili ke la eskal'o est'as pret'a. La Bird'o'tim'ig'il'o la unu'a grimp'is la eskal'o'n, sed li est'is tiom mal'lert'a ke Doroteo dev'is tuj sekv'i li'n por ne'ebl'ig'i ke li fal'os. Kiam li met'is si'a'n kap'o'n trans la supr'o'n de la mur'o la Bird'o'tim'ig'il'o dir'is, "Ne'kred'ebl'e!"

"Plu grimp'u," kri'is Doroteo.

Do la Bird'o'tim'ig'il'o grimp'is pli kaj sid'iĝ'is sur la supr'o'n de la mur'o, kaj Doroteo puŝ'is si'a'n kap'o'n trans la mur'o'n kaj kri'is, "Ne'kred'ebl'e!" tut'e sam'e kiel la Bird'o'tim'ig'il'o.

Tot'o sekv'is, kaj tuj komenc'is boj'i, sed Doroteo silent'ig'is li'n.

Post li la Leon'o grimp'is la eskal'o'n, kaj la Stan'a Lign'o'hak'ist'o est'is la last'a; sed ambaŭ kri'is, "Ne'kred'ebl'e!" tuj kiam ili rigard'is trans la mur'o'n. Kiam ili ĉiu'j sid'is en vic'o sur la supr'o de la mur'o ili mal'supr'e'n'rigard'is kaj vid'is io'n tre strang'a'n.

Antaŭ ili est'is grand'e etend'iĝ'ant'a land'o kies plank'o est'is glat'a kaj bril'ant'a kaj blank'a kiel la mal'supr'o de grand'a teler'o. Dis'e star'is mult'a'j dom'o'j tut'e el porcelan'o kaj bril'kolor'a'j. Tiu'j dom'o'j est'is tre mal'grand'a'j, la plej grand'a ating'is nur la alt'ec'o'n de la tali'o de Doroteo.

Ankaŭ vid'iĝ'is bel'a'j mal'grand'a'j brut'o'dom'o'j, kiu'j'n ĉirkaŭ'is porcelan'a'j bar'il'o'j; kaj mult'a'j bov'in'o'j kaj ŝaf'o'j kaj ĉeval'o'j kaj pork'o'j kaj ge'kok'o'j, ĉiu'j konsist'ant'a'j el porcelan'o, star'is en grup'o'j.

Sed plej strang'a'j est'is la hom'o'j loĝ'ant'a'j en tiu kurioz'a land'o. Trov'iĝ'is melk'ist'in'o'j kaj ŝaf'ist'in'o'j, kun bril'kolor'a'j korsaĵ'o'j kaj or'a'j cirkl'et'o'j tut'e kovr'ant'a'j la rob'o'j'n; kaj princ'in'o'j kun plej bel'a'j rob'o'j el arĝent'o kaj or'o kaj purpur'o; kaj ŝaf'ist'o'j vest'it'a'j per ĝis'genu'a'j kulot'o'j kiu'j'n ornam'is vertikal'a'j ruĝ'et'a'j kaj flav'a'j kaj blu'a'j stri'o'j, kaj or'a'j buk'o'j sur la ŝu'o'j; kaj princ'o'j kun juvel'kovr'it'a'j kron'o'j sur la kap'o'j, kaj ili sur'port'is ermen'a'j'n rob'o'j'n kaj saten'a'j'n mantel'et'o'j'n; kaj komik'a'j klaŭn'o'j kun krisp'hav'a'j rob'o'j, kaj rond'a'j ruĝ'a'j makul'o'j sur la vang'o'j kaj alt'a'j, pint'a'j ĉap'o'j. Kaj plej strang'e, la hom'o'j ĉiu'j konsist'is el porcelan'o, eĉ ili'a'j vest'o'j, kaj ili est'is tiel mal'grand'a'j ke la plej alt'a el ili ne est'is pli alt'a ol genu'o de Doroteo.

Unu'e neniu eĉ rigard'is la al'ven'int'o'j'n, escept'e de unu mal'grand'a purpur'a porcelan'a hund'o kun tre grand'a kap'o, kiu ir'is al la mur'o kaj boj'is je ili per voĉ'et'o, kaj tuj post'e for'kur'is.

"Kiel ni mal'supr'e'n'ir'os?" demand'is Doroteo.

Ili trov'is la eskal'o'n tro pez'a tiel ke ili ne pov'is supr'e'n'tir'i ĝi'n, do la Bird'o'tim'ig'il'o fal'ig'is si'n de la mur'o kaj la ali'a'j salt'is sur li'n por ke la mal'mol'a plank'o ne damaĝ'u ili'a'j'n pied'o'j'n. Kompren'ebl'e ili zorg'is ne fal'i sur li'a'n kap'o'n por ke la pingl'o'j ne penetr'u ili'a'j'n pied'o'j'n. Kiam ĉiu jam mal'supr'e'n'iĝ'is sekur'e ili lev'is la Bird'o'tim'ig'il'o'n, kies korp'o nun est'is tre plat'a, kaj per frap'et'o'j re'ĝust'ig'is li'a'n pajl'o'n.

"Ni dev'os trans'ir'i ĉi tiu'n strang'a'n lok'o'n por ating'i la ali'a'n flank'o'n," dir'is Doroteo; "ĉar est'us mal'saĝ'e ir'i ali'direkt'e ol rekt'e Sud'e'n."

Ili komenc'is marŝ'i tra la land'o de la porcelan'a popol'o, kaj jam tuj ili proksim'iĝ'is al porcelan'a melk'ist'in'o melk'ant'a porcelan'a'n bov'in'o'n. Dum ili proksim'iĝ'is, la bov'in'o subit'e pied'frap'is kaj renvers'is la taburet'o'n, la sitel'o'n, kaj eĉ la melk'ist'in'o'n mem, kiu'j ĉiu'j fal'is sur la porcelan'a'n ter'o'n tre bru'e.

Doroteon ŝok'is vid'i ke krur'o de la bov'in'o est'is de'romp'it'a, kaj ke la sitel'o kuŝ'is mult'e dis'pec'ig'it'a, kaj la mal'dekstr'a kubut'o de la kompat'ind'a melk'ist'in'o est'is noĉ'it'a.

"Jen!" kri'is la melk'ist'in'o koler'e. "Vid'u kio'n vi far'is! La krur'o de mi'a bov'in'o est'as romp'it'a, kaj mi dev'os konduk'i ŝi'n al la ripar'ist'o por sur'glu'ig'i ĝi'n. Pro kio vi ven'is ĉi tie'n kaj tim'ig'is mi'a'n bov'in'o'n?"

"Mi mult'e bedaŭr'as," respond'is Doroteo, "bon'vol'u pardon'i ni'n."

Sed la bel'a melk'ist'in'et'o est'is mult'e tro ĉagren'it'a por respond'i. ŝi pren'is la krur'o'n paŭt'e kaj for'konduk'is si'a'n bov'in'o'n, la kompat'ind'a best'o lam'is sur si'a'j tri krur'o'j. For'ir'ant'e la melk'ist'in'o riproĉ'eg'e trans'rigard'is si'a'n ŝultr'o'n al la mal'lert'a'j fremd'ul'o'j, prem'ant'e si'a'n noĉ'it'a'n kubut'o'n al si'a flank'o.

Doroteo mult'e mal'ĝoj'is pro tiu akcident'o.

"Ni dev'os est'i zorg'o'plen'a'j," dir'is la bon'kor'a Hak'ist'o, "por ke ni ne damaĝ'u tiom ĉi tiu'j'n bel'a'j'n hom'et'o'j'n ke ili neniam re'ĝust'iĝ'os."

Iom post'e Doroteo renkont'is ver'e bel'eg'e vest'it'a'n jun'a'n princ'in'o'n, kiu ek'halt'is tuj kiam ŝi vid'is la fremd'ul'o'j'n kaj komenc'is for'kur'i. Doroteo vol'is pli detal'e vid'i la princ'in'o'n, do ŝi kur'e sekv'is ŝi'n; sed la porcelan'a knab'in'o kri'is, "Ne ĉas'u mi'n! Ne ĉas'u mi'n!"

Ŝi'a voĉ'et'o est'is tiom tim'o'plen'a ke Doroteo ek'halt'is kaj dir'is, "Sed kial?"

"Ĉar," respond'is la princ'in'o, ankaŭ halt'int'e, el sen'danĝer'a mal'proksim'o, "se mi kur'os mi ebl'e fal'os kaj romp'iĝ'os."

"Sed ĉu ne ebl'us ripar'i vi'n?" dir'is la knab'in'o.

"Ho, jes; sed oni neniam est'as egal'e bel'a post ripar'iĝ'o, kompren'u," respond'is la princ'in'o.

"Ver'ŝajn'e ne," dir'is Doroteo.

"Pri'pens'u S-ron Ŝerc'ist'o'n, unu el ni'a'j klaŭn'o'j," plu'dir'is la porcelan'ul'in'o. "Li ĉiam klopod'as star'i sur'kap'e. Li tiom oft'e romp'is si'n ke cent part'o'j de li est'as ripar'it'a'j, kaj li tut'e ne plu est'as bel'a. Jen, li ven'as jam nun, vid'u mem."

Efektiv'e, gaj'a mal'grand'a klaŭn'o nun ven'is marŝ'ant'e direkt'e al ili, kaj Doroteo pov'is vid'i ke malgraŭ li'a'j bel'a'j vest'o'j el ruĝ'o kaj flav'o kaj verd'o li'n tut'e kovr'is fend'et'o'j ĉiu'direkt'e'n ir'ant'a'j kiu'j klar'e montr'is ke li est'is mult'part'e ripar'it'a.

La Klaŭn'o met'is si'a'j'n man'o'j'n en si'a'j'n poŝ'o'j'n, kaj ŝvel'ig'int'e si'a'j'n vang'o'j'n kaj kap'o'klin'et'int'e al ili sen'respekt'e li dir'is:

"Mi'a kar'a dam', Pro kio jam Okul'o tre rigid'a? Kvazaŭ est'as vi Nenio pli Ol fajr'ŝov'il' rid'ig'a!"

"Silent'u, sinjor'o!" dir'is la Princ'in'o; "jen fremd'ul'o'j respekt'end'a'j!"

"Mi ven'is ek', do jen respekt'" deklar'is la Klaŭn'o, kaj tuj li sur'kap'e'n star'iĝ'is.

"Ne ĝen'u vi'n S-ro Ŝerc'ist'o," dir'is la Princ'in'o al Doroteo; "li'a kap'o est'as mult'e fend'it'a, kaj tio mal'saĝ'ig'as li'n."

"Li tut'e ne ĝen'as mi'n," dir'is Doroteo. "Sed vi est'as bel'eg'a," ŝi plu'dir'is, "cert'e mi am'eg'us vi'n. Ĉu vi permes'os ke mi re'port'u vi'n al Kansas, kaj met'u vi'n sur la kamen'bret'o'n de Onkl'in'o Em? Mi pov'us port'i vi'n en mi'a korb'o."

"Tio tre mal'feliĉ'ig'us mi'n," respond'is la porcelan'a Princ'in'o. "Sci'u ke ĉi tie en ni'a land'o ni loĝ'as kontent'e, kaj ni pov'as parol'i kaj ĉirkaŭ'mov'iĝ'i laŭ'plaĉ'e. Sed kiam iu el ni est'as for'pren'it'a ni'a'j artik'o'j tuj rigid'iĝ'as, kaj ni nur star'as rekt'e kaj bel'aspekt'as. Kompren'ebl'e oni ne vol'as io'n ali'a'n kiam ni est'as sur kamen'bret'o'j kaj ŝrank'o'j kaj salon'tabl'o'j, sed ni'a'j viv'o'j est'as mult'e pli agrabl'a'j ĉi tie en ni'a propr'a land'o."

"Mi neniel vol'us mal'feliĉ'ig'i vi'n!" kri'et'is Doroteo. "Do mi nur dir'os adiaŭ."

"Adiaŭ" respond'is la princ'in'o.

Ili zorg'o'plen'e marŝ'is tra la porcelan'a land'o. La best'et'o'j kaj hom'o'j for'kur'is por evit'i ili'n, tim'ant'e ke la fremd'ul'o'j romp'os ili'n, kaj post proksim'um'e hor'o la marŝ'ant'o'j ating'is la ali'a'n flank'o'n de la land'o kaj la porcelan'a'n mur'o'n.

Ĝi est'is mal'pli alt'a ol la unu'a, tamen, kaj star'ant'e sur la dors'o de la Leon'o ili ĉiu'j sukces'is grimp'ad'i al la supr'o. Post tio la Leon'o kun'tir'is si'a'j'n krur'o'j'n kaj salt'is sur la mur'o'n; sed ĝust'e kiam li salt'is li renvers'is porcelan'a'n preĝ'ej'o'n per si'a vost'o kaj plen'e dis'frakas'is ĝi'n.

"Domaĝ'e," dir'is Doroteo, "sed mi ver'e kred'as ke nur tre bon'ŝanc'e ni ne pli damaĝ'is tiu'j'n hom'et'o'j'n ol per romp'o de krur'o de bov'in'o kaj de preĝ'ej'o. Ili est'as tiom romp'ebl'a'j!"

"Tiel ja est'as," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o, "kaj mi dank'em'as ĉar mi konsist'as el pajl'o kaj ne est'as facil'e romp'at'a. Oni pov'as spert'i mult'o'n pli mal'bon'a'n en la mond'o ol est'i Bird'o'tim'ig'il'o."




Ĉapitr'o XXI. La Leon'o far'iĝ'as la Reĝ'o de la Best'o'j.

Ating'int'e la mal'supr'o'n de la porcelan'a mur'o, la marŝ'ant'o'j trov'is si'n en mal'agrabl'a land'o, plen'a de marĉ'o'j kaj kovr'it'a de alt'a fi'herb'ar'o. Est'is mal'facil'e marŝ'i long'e sen fal'i en kot'o'plen'a'j'n tru'o'j'n, ĉar la herb'ar'o est'is dens'eg'a kaj kaŝ'is ili'n. Tamen, zorg'ant'e pri si'a marŝ'ad'o ili sukces'is sekur'e ating'i solid'a'n ter'o'n. Sed ĉi tie la land'o ŝajn'is eĉ pli sovaĝ'a, kaj post long'a enu'ig'a marŝ'ad'o tra la herb'aĵ'ar'o ili en'ir'is ali'a'n arb'ar'o'n, kie la arb'o'j est'is pli grand'a'j kaj pli mal'nov'a'j ol ĉiu'j kiu'j'n ili ĝis tiam vid'is.

"Jen arb'ar'o ver'e bel'eg'a," deklar'is la Leon'o, ĉirkaŭ'rigard'ant'e ĝoj'o'plen'e; "neniam mi vid'is pli bel'a'n lok'o'n."

"Iom deprim'a," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

"Tut'e ne," respond'is la Leon'o; "Mi volont'e loĝ'us ĉi tie dum la tut'a viv'o. Rimark'u la mol'ec'o'n de la sek'a'j foli'o'j sub la pied'o'j kaj la riĉ'ec'o'n kaj verd'ec'o'n de la musk'o kroĉ'iĝ'int'a al la mal'nov'a'j arb'o'j. Cert'e neniu sovaĝ'a best'o pov'us dezir'i pli plaĉ'a'n hejm'o'n."

"Ebl'e nun est'as sovaĝ'a'j best'o'j en la arb'ar'o," dir'is Doroteo.

"Ver'ŝajn'e jes," respond'is la Leon'o; "kvankam mi neniu'n vid'as ĉirkaŭ'marŝ'ant'a."

Ili marŝ'is tra la arb'ar'o ĝis far'iĝ'is tro mal'lum'e por pli'a marŝ'ad'o. Doroteo kaj Tot'o kaj la Leon'o kuŝ'iĝ'is por dorm'i, dum la Hak'ist'o kaj la Bird'o'tim'ig'il'o gard'is ili'n, kiel kutim'e.

Post la maten'iĝ'o ili re'komenc'is marŝ'i. Antaŭ ol ili marŝ'is grand'a'n distanc'o'n ili aŭd'is mal'laŭt'a'n son'o'n, kiel de la muĝ'et'ad'o de mult'a'j sovaĝ'a'j best'o'j. Tot'o plor'et'is iom sed neniu el la ali'a'j tim'is kaj ili plu laŭ'ir'is la mult'e uz'it'a'n voj'et'o'n ĝis ili ating'is mal'ferm'a'n lok'o'n en la arb'ar'o, en kiu est'is kun'e'n ven'int'a'j cent'o'j da ĉiu'spec'a'j best'o'j. Est'is tigr'o'j kaj elefant'o'j kaj urs'o'j kaj vulp'o'j kaj lup'o'j kaj ĉiu ali'a ebl'a best'o, kaj dum'moment'e Doroteo tim'is. Sed la Leon'o klar'ig'is ke la best'o'j diskut'as, kaj laŭ ili'a kri'ad'o kaj muĝ'ad'o li supoz'as ke ili sent'as grav'a'n minac'o'n.

Dum li parol'is plur'a'j best'o'j ek'rimark'is li'n, kaj tuj la tut'a best'ar'o ek'silent'is kvazaŭ pro magi'o. La plej grand'a tigr'o ven'is al la Leon'o kaj klin'is si'n, dir'ant'e, "Bon'ven'o'n, Reĝ'o de Best'o'j! Vi ven'is bon'temp'e por batal'i kontraŭ ni'a'n mal'amik'o'n kaj re'ven'ig'i pac'o'n al ĉiu'j best'o'j de la arb'ar'o."

"Kio ĝen'as vi'n?" demand'is la Leon'o trankvil'e.

"Ni'n ĉiu'j'n minac'as," respond'is la tigr'o, "feroc'a mal'amik'o kiu last'a'temp'e ven'is en ĉi tiu'n arb'ar'o'n. Ĝi est'as gigant'a monstr'o, kvazaŭ grand'a arane'o, kun korp'o tiel grand'a kiel de elefant'o kaj krur'o'j long'a'j kiel de arb'o'trunk'o. Ĝi hav'as ok tia'j'n long'a'j'n krur'o'j'n, kaj dum la monstr'o ramp'as tra la arb'ar'o li kapt'as best'o'n per krur'o kaj tir'as ĝi'n al si'a buŝ'o, kie li manĝ'as ĝi'n sam'kiel arane'o manĝ'as muŝ'o'n. Neniu el ni est'as sekur'a dum tiu feroc'a best'o viv'as, kaj ni okaz'ig'is kun'ven'o'n por decid'i kiel pri'zorg'i ni'n kiam vi ven'is inter ni'n."

La Leon'o pens'is dum'moment'e.

"Ĉu loĝ'as ali'a'j leon'o'j en ĉi tiu arb'ar'o?" li demand'is.

"Ne; ja ekzist'is kelk'a'j, sed la monstr'o manĝ'is ili'n ĉiu'j'n. Kaj, krom'e, est'is neniu inter ili eĉ iom'et'e tiom grand'a kaj brav'a kiel vi."

"Se mi sen'viv'ig'os vi'a'n mal'amik'o'n ĉu vi klin'os vi'n antaŭ mi kaj obe'os mi'n kiel la Reĝ'o'n de la Arb'ar'o?" demand'is la Leon'o. "Volont'e ni far'os tio'n," respond'is la tigr'o, kaj ĉiu'j ali'a'j best'o'j tie muĝ'eg'is per fort'a voĉ'o: "Nepr'e jes!"

"Kie est'as tiu grand'a arane'o vi'a nun?" demand'is la Leon'o.

"Tie for, inter la kverk'arb'o'j," dir'is la tigr'o, indik'ant'e per si'a antaŭ'pied'o. "Bon'e pri'zorg'u ĉi tiu'j'n amik'o'j'n mi'a'j'n," dir'is la Leon'o, "kaj mi tuj ir'os kontraŭ'batal'i la monstr'o'n."

Li dir'is "Ĝis re'vid'o" al si'a'j kamarad'o'j kaj for'marŝ'is fier'e por kontraŭ'batal'i la mal'amik'o'n.

La grand'a arane'o dorm'is kiam la Leon'o trov'is ĝi'n, kaj ĝi aspekt'is tiom mal'bel'a ke ĝi'a mal'amik'o supr'e'n'turn'is si'a'n naz'o'n naŭz'it'e. Ĝi'a'j krur'o'j ja est'is long'eg'a'j kiel dir'is la tigr'o, kaj ĝi'a korp'o kovr'it'a de dens'a nigr'a har'ar'o. Ĝi hav'is grand'a'n buŝ'o'n, kun ar'o da akr'a'j dent'o'j du'on'a'n metr'o'n long'a'j; sed ĝi'a'n kap'o'n lig'is al la dik'a korp'o kol'o mal'dik'a kiel la tali'o de vesp'o. Tio indik'is al la Leon'o la plej bon'a'n manier'o'n atak'i la best'o'n, kaj ĉar li sci'is ke est'as pli facil'e atak'i ĝi'n kiam ĝi dorm'as ol dum ĝi est'as vek'a, li salt'eg'is kaj rekt'e traf'is la dors'o'n de la monstr'o. Per unu bat'eg'o de si'a pez'a pied'o, arm'it'a per akr'a'j ung'o'j, li bat'is la arane'kap'o'n de ĝi'a korp'o. De'salt'int'e, li rigard'is ĝis la long'a'j krur'o'j ĉes'is mov'iĝ'ad'i, kaj li sci'is ke nun ĝi est'as tut'e mort'a.

La Leon'o re'ir'is al la mal'ferm'aĵ'o kie la best'o'j de la arb'ar'o atend'as li'n kaj dir'is fier'e, "Vi ne plu bezon'as tim'i vi'a'n mal'amik'o'n."

Ĉiu'j best'o'j klin'is si'n antaŭ la Leon'o, nom'ant'e li'n Reĝ'o, kaj li promes'is re'ven'i kaj reg'i ili'n tuj kiam Doroteo est'os definitiv'e vetur'ant'a al Kansas.




Ĉapitr'o XXII. La Land'o de la Kveluloj

Tra la ceter'o'n de la arb'ar'o pas'is la marŝ'ant'o'j sekur'e, kaj kiam ili ven'is el ĝi'a mal'lum'o ili vid'is antaŭ si krut'a'n mont'et'o'n, kovr'it'a'n, de la supr'o ĝis la mal'supr'o, de grand'a'j pec'o'j de rok'o'j.

"Est'os mal'facil'e grimp'i," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o, "tamen neces'as trans'ir'i la mont'et'o'n."

Do li konduk'is kaj la ali'a'j sekv'is. Ili est'is preskaŭ ating'int'a'j la unu'a'n rok'o'n kiam ili aŭd'is raŭk'a'n voĉ'o'n kri'i, "For'ten'u vi'n!"

"Kiu vi est'as?" demand'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

Kap'o montr'is si'n super la rok'o kaj la sam'a voĉ'o dir'is, "Ĉi tiu mont'et'o aparten'as al ni, kaj ni ne permes'as ke oni trans'ir'u ĝi'n."

"Sed ni dev'as trans'ir'i," dir'is la Bird'o'tim'ig'il'o.

"Ni ir'as al la Land'o de la Kveluloj."

"Tamen ne!" respond'is la voĉ'o, kaj ven'is el mal'antaŭ la rok'o la plej strang'a hom'o kiu'n iam vid'is la marŝ'ant'o'j.

Li est'is tre mal'alt'a kaj dik'a kaj hav'is grand'a'n kap'o'n, kiu est'is supr'e plat'a kaj ĝi'n sub'ten'is dik'a kol'o plen'a de fald'o'mark'o'j. Sed li tut'e ne hav'is brak'o'j'n, kaj, vid'ant'e tio'n, la Bird'o'tim'ig'il'o ne kred'is ke tia sen'help'a ul'o pov'us mal'ebl'ig'i ke ili grimp'u la mont'et'o'n. Do li dir'is, "Mi bedaŭr'as ne plen'um'i vi'a'n vol'o'n, sed ni dev'as trans'ir'i vi'a'n mont'et'o'n ne'grav'e ĉu aŭ ne tio plaĉ'as al vi," kaj li aŭdac'e antaŭ'e'n'marŝ'is.

Rapid'e kiel fulm'o la kap'o de la vir'o paf'iĝ'is antaŭ'e'n kaj li'a kol'o etend'iĝ'is ĝis la supr'o de la kap'o, kie ĝi est'is plat'a, bat'is la mez'o'n de la Bird'o'tim'ig'il'o kaj rul'fal'ig'is li'n kap-super-kap'e'n laŭ la dekliv'o. Preskaŭ sam'e rapid'e kiel ĝi ven'is, la kap'o re'ir'is al la korp'o, kaj la vir'o raŭk'e rid'is dir'ant'e,

"Mal'pli facil'e ol vi supoz'as!"

Ĥor'o de laŭt'a rid'ad'o son'is de la ali'a'j rok'o'j, kaj Doroteo vid'is cent'o'j'n da sen'brak'a'j Martel'kap'ul'o'j sur la mont'et'o, ĉiu mal'antaŭ rok'o.

La Leon'o fort'e koler'iĝ'is pro la rid'ad'o kaŭz'it'a de la mis'fortun'o de la Bird'o'tim'ig'il'o, kaj laŭt'e muĝ'ant'e li tondr'e supr'e'n'kur'is la mont'et'o'n.

De'nov'e kap'o rapid'e el'paf'iĝ'is, kaj la grand'a Leon'o rul'iĝ'is mal'supr'e'n laŭ la dekliv'o kvazaŭ traf'it'a de kanon'obus'o.

Doroteo mal'supr'e'n kur'is por help'i la Bird'o'tim'ig'il'o'n sur'pied'iĝ'i, kaj la Leon'o ir'is al ŝi, iom kontuz'it'a kaj dolor'ig'it'a, kaj dir'is, "Est'as sen'util'e batal'i kontraŭ hom'o'j'n kun paf'iĝ'ant'a'j kap'o'j; neniu pov'as venk'i ili'n."

"Kio'n do ni pov'as far'i?"

"Al'vok'u la Flug'ant'a'j'n Simi'o'j'n," propon'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o; "vi ankoraŭ rajt'as ordon'i al ili unu foj'o'n pli."

"Bon'e," ŝi respond'is, kaj sur'met'int'e la Or'a'n Ĉap'o'n ŝi parol'is la magi'a'j'n vort'o'j'n. La Simi'o'j, kiel kutim'e, tuj'is, kaj post mal'mult'a'j moment'o'j la tut'a band'o star'is antaŭ ŝi.

"Kio'n vi ordon'as?" demand'is la Reĝ'o de la Simi'o'j, mal'alt'e'n klin'ant'e si'n.

"Port'u ni'n trans la mont'et'o'n al la Land'o de la Kveluloj," respond'is la knab'in'o.

"Tiel est'os," dir'is la Reĝ'o, kaj tuj la Flug'ant'a'j Simi'o'j pren'is la kvar marŝ'int'o'j'n kaj Tot'o'n per si'a'j brak'o'j kaj flug'e for'port'is ili'n. Dum ili trans'flug'is la mont'et'o'n la Martel'kap'ul'o'j kri'eg'is ĉagren'it'e, kaj paf'is si'a'j'n kap'o'j'n alt'e'n aer'e'n, sed ili ne pov'is traf'i la Flug'ant'a'j'n Simi'o'j'n, kiu'j port'is Doroteon kaj ŝi'a'j'n kamarad'o'j'n sekur'e trans la mont'et'o'n kaj sur'ter'ig'is ili'n en la bel'a Land'o de la Kveluloj.

"Nun la last'a'n foj'o'n vi pov'is al'vok'i ni'n," dir'is la estr'o al Doroteo; "do adiaŭ kaj bon'fortun'o'n al vi."

"Adiaŭ, kaj tre grand'a'n dank'o'n," respond'is la knab'in'o; kaj la Simi'o'j alt'e'n'ir'is en la aer'o kaj post mal'pli ol moment'o ili est'is jam for de vid'pov'o.

La Land'o de la Kveluloj aspekt'is riĉ'a kaj feliĉ'a. Est'is ne'nombr'ebl'a'j kamp'o'j de matur'iĝ'ant'a gren'o, kaj inter ili est'is bon'e pavim'it'a'j voj'o'j, kaj bel'a'j ond'et'ant'a'j river'et'o'j kiu'j'n trans'ir'is fortik'a'j pont'o'j. La bar'il'o'j kaj dom'o'j kaj pont'o'j est'is ĉiu'j bril'e ruĝ'a'j, sam'e kiel en la Land'o de la Palp'brum'o'j ili est'is flav'a'j, kaj blu'a'j en la Land'o de la Manĝtuloj. La Kveluloj mem, mal'alt'a'j kaj dik'a'j, kompakt'a'j kaj afabl'a'j est'is plen'e vest'it'a'j per ruĝ'o, kiu bril'is kontraŭ la fon'o de verd'a herb'ar'o kaj flav'iĝ'ant'a gren'o.

La Simi'o'j sur'ter'ig'is ili'n proksim'e al kamp'o'dom'o, kaj la kvar marŝ'ant'o'j ir'is al ĝi kaj frap'is sur la pord'o'n. Ĝi'n mal'ferm'is la edz'in'o de la kultiv'ist'o, kaj kiam Doroteo pet'is manĝ'aĵ'o'n la vir'in'o bon'e manĝ'ig'is ili'n ĉiu'j'n, don'ant'e tri spec'o'j'n de kuk'o'j kaj kvar spec'o'j'n de dolĉ'a'j biskvit'o'j, kaj teler'o'n da lakt'o al Tot'o.

"Kiom distanc'a est'as la Kastel'o de Glinda?" demand'is la infan'o.

"Ne tre distanc'a," respond'is la edz'in'o de la kultiv'ist'o. "Laŭ'ir'u la voj'o'n Sud'e'n kaj vi baldaŭ ating'os ĝi'n."

Dank'int'e la afabl'a'n vir'in'o'n, ili re'komenc'is marŝ'i laŭ la kamp'o'j kaj trans la bel'a'j'n pont'o'j'n ĝis ili vid'is antaŭ si tre bel'a'n Kastel'o'n. Antaŭ la pord'eg'o'j est'is tri jun'a'j knab'in'o'j, vest'it'a'j per bel'a'j ruĝ'a'j uniform'o'j ornam'it'a'j per or'a pasament'o; kaj kiam Doroteo proksim'iĝ'is unu el ili dir'is al ŝi, "Kial vi ven'is al la Sud'a Land'o?"

"Por konsult'i la Bon'a'n Sorĉ'ist'in'o'n loĝ'ant'a'n ĉi tie," ŝi respond'is. "Ĉu vi bon'vol'os konduk'i mi'n al ŝi?"

"Dir'u al mi vi'a'n nom'o'n kaj mi demand'os al Glinda ĉu ŝi akcept'os vi'n." Ili dir'is si'a'j'n nom'o'j'n, kaj la soldat'in'o en'ir'is la Kastel'o'n. Post kelk'a'j moment'o'j ŝi re'ven'is por dir'i ke Doroteo kaj la ali'a'j tuj en'ir'u.




Ĉapitr'o XXIII. La Bon'a Sorĉ'ist'in'o plen'um'as la dezir'o'n de Doroteo

Antaŭ ol vid'i Glindan, tamen, ili est'is konduk'it'a'j al ĉambr'o en la Kastel'o, kie Doroteo lav'is si'a'n vizaĝ'o'n kaj komb'is si'a'n har'ar'o'n, kaj la Leon'o el'sku'is la polv'o'n el si'a kol'har'ar'o, kaj la Bird'o'tim'ig'il'o per'frap'e plej bel'aranĝ'is si'n, kaj la Hak'ist'o polur'is si'a'n stan'o'n kaj oleum'is si'a'j'n artik'o'j'n.

Kiam ili ĉiu'j est'is bon'aspekt'a'j ili sekv'is la soldat'in'o'n al grand'a ĉambr'o kie la Sorĉ'ist'in'o Glinda sid'is sur ruben'a tron'o.

Ŝi aspekt'is al ili kaj bel'a kaj jun'a. Ŝi'a har'ar'o est'is riĉ'e ruĝ'kolor'a kaj pend'is bukl'e sur ŝi'a'j'n ŝultr'o'j'n. Ŝi'a rob'o est'is pur'a'blank'a sed ŝi'a'j okul'o'j est'is blu'a'j, kaj ili afabl'e rigard'is la mal'grand'a'n knab'in'o'n.

"Kio'n mi pov'as far'i por vi, mi'a infan'o?" Ŝi demand'is.

Doroteo rakont'is al la Sorĉ'ist'in'o pri si: pri kiel la ciklon'o port'is ŝi'n al la Land'o Oz, kiel ŝi trov'is si'a'j'n akompan'ant'o'j'n, kaj pri la mir'ind'a'j aventur'o'j kiu'j'n ili spert'is.

"Mi plej dezir'as nun," ŝi plu'dir'is, "re'ir'i al Kansas, ĉar Onkl'in'o Em nepr'e kred'as ke katastrof'o detru'is mi'n, kaj tial ŝi sur'met'os funebr'a'j'n vest'o'j'n; kaj krom se la rikolt'o est'os pli bon'a ĉi'jar'e ol pas'int'a'jar'e, mi cert'as ke Onkl'o Henrik'o ne hav'as sufiĉ'a'n mon'o'n por tio."

Glinda antaŭ'e'n'klin'is si'n kaj kis'is la dolĉ'a'n, supr'e'n'lev'it'a'n vizaĝ'o'n de la am'em'a mal'grand'a knab'in'o.

"Ben'it'a est'u vi'a kar'a kor'o," ŝi dir'is, "cert'e mi pov'os dir'i al vi kiel re'ir'i al Kansas." Post tio ŝi dir'is, "Sed se mi far'os tio'n, vi dev'os don'i al mi la Or'a'n Ĉap'o'n."

"Volont'e!" kri'et'is Doroteo; "ĝi ja ne plu util'as al mi, kaj hav'ant'e ĝi'n vi rajt'os tri'foj'e ordon'i al la Flug'ant'a'j Simi'o'j."

"Kaj mi kred'as ke mi bezon'os ili'a'n serv'o'n preciz'e tri'foj'e," respond'is Glinda rid'et'ant'e.

Doroteo tiam don'is al ŝi la Or'a'n Ĉap'o'n, kaj la Sorĉ'ist'in'o dir'is al la Bird'o'tim'ig'il'o, "Kio'n vi far'os post la for'ir'o de Doroteo?"

"Mi re'ir'os al la Smerald'a Urb'o," li respond'is, "ĉar Oz reĝ'ig'is mi'n kaj la popol'o am'as mi'n. Nur mi dub'as ĉu mi sukces'os trans'ir'i la mont'et'o'n de la Martel'kap'ul'o'j."

"Per la Or'a Ĉap'o mi ordon'os ke la Flug'ant'a'j Simi'o'j port'u vi'n al la pord'o de la Smerald'a Urb'o," dir'is Glinda, "ĉar est'us domaĝ'e for'pren'i de la popol'o tiom mir'ind'a'n reg'ant'o'n."

"Ĉu mi ver'e est'as mir'ind'a?" demand'is la Bird'o'tim'ig'il'o. "Vi est'as ne'kutim'a," respond'is Glinda.

Turn'int'e si'n al la Stan'a Lign'o'hak'ist'o ŝi demand'is: "Kio okaz'os al vi post la for'ir'o de Doroteo?"

Li apog'is si'n per si'a hak'il'o kaj pens'is dum moment'o. Post tio li dir'is, "La Palp'brum'o'j est'is tre afabl'a'j kaj pet'is ke mi reg'u ili'n post la mort'o de la Fi'a Sorĉ'ist'in'o. Mi am'as la Palp'brum'o'j'n, kaj se mi pov'us re'ir'i al ili'a land'o, mi plej volont'e reg'us ili'n por ĉiam."

"Mi'a du'a ordon'o al la Flug'ant'a'j Simi'o'j," dir'is Glinda, "est'os ke ili port'u vi'n sekur'e al la Land'o de la Palp'brum'o'j. Ebl'e vi'a cerb'o ne aspekt'as tiel grand'a kiel tiu de la Bird'o'tim'ig'il'o, sed cert'e vi bril'as pli ol li—kiam oni bon'e polur'is vi'n—kaj mi cert'as ke vi reg'os la Palp'brum'o'j'n saĝ'e kaj bon'e."

Post tio la Sorĉ'ist'in'o rigard'is la grand'a'n, vil'a'n Leon'o'n kaj demand'is, "Post la re'ir'o de Doroteo al si'a propr'a hejm'o kio'n vi far'os?"

"Ali'flank'e de la mont'et'o de la Martel'kap'ul'o'j," li respond'is, "est'as grand'a arb'ar'o, kaj ĉiu'j best'o'j loĝ'ant'a'j en ĝi reĝ'ig'is mi'n. Se mi nur pov'us re'ir'i al tiu arb'ar'o mi tre feliĉ'e viv'us mi'a'n viv'o'n tie."

"Mi'a tri'a ordon'o al la Flug'ant'a'j Simi'o'j," dir'is Glinda, "est'os ke ili port'u vi'n al vi'a arb'ar'o. Post'e, ĉar mi el'uz'is ĉiu'j'n pov'o'j'n de la Or'a Ĉap'o, mi don'os ĝi'n al la Reĝ'o de la Simi'o'j, por ke li kaj li'a band'o etern'e est'u liber'a'j."

La Bird'o'tim'ig'il'o kaj la Stan'a Lign'o'hak'ist'o kaj la Leon'o nun dank'is la Bon'a'n Sorĉ'ist'in'o'n pro ŝi'a komplez'o, kaj Doroteo kri'et'is, "Cert'e vi est'as egal'e bon'a kiel bel'a! Sed vi ankoraŭ ne inform'is mi'n kiel re'ir'i al Kansas."

"Vi'a'j Arĝent'a'j ŝu'o'j port'os vi'n trans la dezert'o'n," respond'is Glinda. "Kon'ant'e ili'a'n potenc'o'n vi pov'us jam la unu'a'n tag'o'n kiam vi ven'is al ĉi tiu land'o re'ir'i al vi'a Onkl'in'o Em."

"Sed tiu'okaz'e mi ne hav'us mi'a'n mir'ind'a'n cerb'o'n!" kri'is la Bird'o'tim'ig'il'o. "Kaj ebl'e mi'a tut'a viv'o for'pas'us en la maiz'kamp'o de la kultiv'ist'o."

"Kaj mi ne hav'us mi'a'n bel'a'n kor'o'n," dir'is la Stan'a Lign'o'hak'ist'o. "Mi ebl'e star'us rust'iĝ'ant'e en la arb'ar'o ĝis la fin'o de la mond'o."

"Kaj mi por ĉiam est'us mal'kuraĝ'a," deklar'is la Leon'o, "kaj neniu best'o en la tut'a arb'ar'o bon'kor'e parol'us al mi."

"Ĉio ĉi est'as ver'a," dir'is Doroteo, "kaj plezur'ig'as mi'n ke mi pov'is util'i al ĉi tiu'j bon'a'j amik'o'j. Sed nun kiam ĉiu el ili hav'as kio'n li plej dezir'is, kaj ĉiu el ili est'as feliĉ'a hav'ant'e regn'o'n en kiu li pov'os reg'i, mi kred'as ke mi dezir'as re'ir'i al Kansas."

"La Arĝent'a'j ŝu'o'j," dir'is la Bon'a Sorĉ'ist'in'o, "hav'as mir'ind'a'j'n kapabl'o'j'n. Kaj unu el ili'a'j plej kurioz'a'j aspekt'o'j est'as ke ili pov'as port'i vi'n al iu ajn lok'o en la mond'o per tri paŝ'o'j, kaj ĉiu paŝ'o est'os far'it'a dum palpebr'um'et'o. Vi nur dev'as kun'frap'i la kalkan'um'o'j'n tri'foj'e kaj ordon'i ke la ŝu'o'j port'u vi'n kie'n vi dezir'as ir'i."

"Se est'as tiel," dir'is la infan'o ĝoj'o'plen'e, "mi tuj pet'os ke ili port'u mi'n al Kansas!"

Ŝi ĉirkaŭ'brak'um'is la kol'o'n de la Leon'o kaj kis'is li'n, am'e frap'et'ant'e li'a'n kap'o'n. Post tio ŝi kis'is la Stan'a'n Lign'o'hak'ist'o'n, kiu plor'ad'is kaj per tio mult'e en'danĝer'ig'is si'a'j'n artik'o'j'n. Sed ŝi ĉirkaŭ'prem'is al si la mol'a'n, pajl'o'plen'a'n korp'o'n de la Bird'o'tim'ig'il'o anstataŭ kis'i li'a'n pentr'it'a'n vizaĝ'o'n, kaj trov'is si'n mem plor'ant'a pro ĉi tiu bedaŭr'o'plen'a for'ir'o for de si'a'j am'ant'a'j kamarad'o'j.

Glinda la Bon'a mal'supr'e'n'paŝ'is de si'a ruben'a tron'o por adiaŭ'kis'i la mal'grand'a'n knab'in'o'n, kaj Doroteo dank'is ŝi'n pro la komplez'o'j far'it'a'j al ŝi'a'j amik'o'j kaj ŝi mem.

Nun Doroteo pren'is Tot'o'n sobr'e en si'a'j'n brak'o'j'n, kaj last'a'foj'e dir'int'e adiaŭ, ŝi kun'frap'is tri'foj'e la kalkan'um'o'j'n de si'a'j ŝu'o'j, dir'ant'e, "Port'u mi'n hejm'e'n al Onkl'in'o Em!"

Tuj ŝi flug'ad'is tra la aer'o, tiom rapid'e ke ŝi pov'is vid'i kaj sent'i nur la vent'o'n pas'ant'a'n ŝi'a'j'n orel'o'j'n.

La Arĝent'a'j ŝu'o'j nur tri'foj'e paŝ'is, kaj post tio ŝi halt'is tiom subit'e ke ŝi rul'iĝ'is plur'foj'e sur la herb'ar'o antaŭ ol sci'i kie ŝi est'as.

Fin'e ŝi sid'iĝ'is kaj ĉirkaŭ'rigard'is.

"Ne'kred'ebl'e!" ŝi kri'is.

Ĉar ŝi sid'as sur la larĝ'a eben'aĵ'o de Kansas, kaj tuj antaŭ ŝi est'is la nov'a kamp'ar'a dom'o kiu'n konstru'is Onkl'o Henrik'o post la for'port'iĝ'o de la mal'nov'a de la ciklon'o. Onkl'o Henrik'o melk'ad'is la bov'in'o'j'n en la bon'vin'kamp'o, kaj Tot'o salt'is de ŝi'a'j brak'o'j kaj kur'is al la brut'ej'o ĝoj'e boj'ant'e.

Doroteo star'iĝ'is kaj trov'is si'n star'ant'a en nur si'a'j ŝtrump'o'j. Ĉar la Arĝent'a'j ŝu'o'j for'fal'is de ŝi dum la flug'o tra la aer'o, kaj perd'iĝ'is por ĉiam en la dezert'o.




Ĉapitr'o XXIV. De'nov'e hejm'e.

Akv'um'ont'e la brasik'o'j'n, Onkl'in'o Em est'is ĵus ven'int'a el la dom'o. Ŝi supr'e'n'rigard'is kaj vid'is Doroteon kur'ant'a al ŝi. "Mi'a am'at'a infan'o!" ŝi kri'is, pren'eg'ant'e la mal'grand'a'n knab'in'o'n en si'a'j'n brak'o'j'n kaj kovr'ant'e ŝi'a'n vizaĝ'o'n per kis'o'j. "El kie vi ven'is?"

"El la Land'o Oz," dir'is Doroteo, sobr'e. "Kaj ankaŭ re'ven'is Tot'o. Kaj ho, Onkl'in'o Em, mi ĝoj'eg'as re'est'i hejm'e!"




De La Unu'a Esperant'a El'don'o

Unu'e el'don'it'a en la Angl'a kiel The Wonderful Wizard of Oz de Georg'e M. Hill Co, 1900.

Unu'a Esperant'a el'don'o: La Mir'ind'a Sorĉ'ist'o de Oz, eld. BOOKLEAF PUBLISHING, Beverley WA 6302, Aŭstrali'o, 1996.