La Vojo al Oz De Baum, L. Frank (Lyman Frank), 1856-1919 Ilustrita de Neill, John R. (John Rea), 1877-1943 Tradukita el la Angla al Esperanto de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933- Unue eldonita en la Angla kiel The Road to Oz de Reilly & Britton, 1909 Unue eldonita en Esperanto de Bookleaf Publishing, 1997. Vidu http://www.poboxes.com/bookleaf/ Ĉi tiu traduko kopirajta © 1997 Donald Broadribb. Ĉi tiu eldono estas korektita versio, junio 1999.

La ilustraĵoj kaj aranĝo de ĉi tiu eldono laŭeble plej konformas al tiuj de la originala Angla eldono de 1909. La litertipo estas 16 sur 18 pkt Elegant Garamond.AL MIAJ LEGANTOJ: Nu, karuloj, jen kion vi petis: nova “Oz-Libro” pri la strangaj aventuroj de Doroteo. Toto estas en ĉi tiu rakonto, ĉar vi volis ke li estu tie, kaj ankaŭ multaj aliaj kiujn vi rekonos estas en la rakonto.

Efektive, mi konsideris kiel eble plej zorge la dezirojn de miaj malgrandaj korespondantoj, kaj se la rakonto ne estas precize kia vi mem verkus ĝin, memoru ke rakonto devas esti rakonto antaŭ ol ĝi estas skribita, kaj la verkisto ne povas multe ŝanĝi ĝin sen damaĝi ĝin.

En la antaŭparolo de “Doroteo kaj la Sorĉisto en Oz” mi diris ke mi deziras verki kelkajn rakontojn kiuj ne estas “Oz”-rakontoj, ĉar mi opiniis ke mi jam verkis tute sufiĉe pri Oz; sed de post la publikiĝo de tiu volumo min inundas leteroj de infanoj petegantaj min “verki pli pri Doroteo”, kaj “pli pri Oz”, kaj ĉar mi verkas nur por plaĉi al la infanoj mi penos respekti iliajn dezirojn.

Estas kelkaj novuloj en ĉi tiu libro kiujn certe vi ekamos. Mi mem tre amas la vilulon, kaj mi kredas ke ankaŭ vi amos lin. Kaj Polikromo—la Filino de la Ĉielarko—kaj stulta malgranda Buton-Brilo ŝajne alportis novan ĝojon en ĉi tiujn Oz-rakontojn, kaj mi ĝojas ĉar mi trovis ilin. Tamen mi fervore volas ke vi skribu kaj diru al mi ĉu ankaŭ al vi ili plaĉas.

Post kiam mi verkis ĉi tiun libron mi ricevis tre rimarkindajn informojn el la Lando Oz, kiuj multe surprizis min. Mi kredas ke ili ankaŭ vin surprizos, karuloj, kiam vi aŭdos ilin. Sed tiu rakonto estas tiel longa kaj ekscita ke necesas ke ĝi atendu por aperi en nova libro—kaj eble tiu libro estos la lasta rakonto iam rakontota pri la Lando Oz.

L. F RANK B AUM .

Coronado, 1909.

LISTO DE ĈAPITROJ

  1. La Vojo al Buttemarfield
  2. Doroteo Renkontas Buton-Brilon
  3. Kurioza Vilaĝo
  4. Reĝo Dokso
  5. La Filino de la Ĉielarko
  6. La Urbo de Bestoj
  7. La Transformiĝo de la Vilulo
  8. La Muz’kulo
  9. Frontante la Turnlojn
  10. Ili Eskapas de la Supkaldrono
  11. Joĉjo Faru Faras
  12. Ili Transiras la Mortigan Dezerton
  13. La Vero-Lageto
  14. Tiktoko kaj Vilĉinjo
  15. La Stana Kastelo de la Imperiestro
  16. Ili Vizitas la Kukurbo-kampon
  17. La Reĝa Ĉarego Alvenas
  18. La Smeralda Urbo
  19. Oni Bonvenigas la Vilulon
  20. Princino Ozma de Oz
  21. Doroteo Akceptas la Gastojn
  22. Gravaj Alvenantoj
  23. La Granda Bankedo
  24. La Naskiĝtaga Festo

La Vojo al Buttemarfield

“BONVOLU, fraŭlino,” diris la vilulo, “ĉu vi povas diri al mi kiun vojon preni al Butterfield?”

Doroteo atente rigardis lin. Jes, li certe estas vila; sed estas scintilo en lia okulo kiu estas plaĉa.

“Ho, jes,” ŝi respondis; “mi povas diri al vi. Sed tute ne estas ĉi tiu vojo.”

“Ne?”

“Necesas transiri la kvar-hektaran kampon, sekvu la vojon al la ŝoseo, iru norde al la kvin branĉoj, kaj prenu—mi konsideru—”

“Certe, fraŭlino; ’sideru ĝis Butterfield, se vi deziras,” diris la vilulo.

“Prenu la branĉon apud la salikotrunko, mi kredas; aŭ eble la branĉon apud la terrataj truoj; aŭ eble—”

“Ĉu ĉiu el ili taŭgas, fraŭlino?”

“Kompreneble ne, Vilulo. Necesas preni la ĝustan vojon por atingi Butterfieldon.”

“Kaj ĉu tiu estas la vojo apud la terrataj truoj, aŭ—”

“Jadi!” kriis Doroteo; “mi devos montri al vi la vojon; vi estas tiel stulta. Atendu minuton ĝis mi kuros en la domon por preni mian sunkufon.”

La vilulo atendis. Li havis avenpajleron en sia buŝo, kiun li maĉis malrapide kvazaŭ ĝi bone gustas; sed ĝi ne bone gustis. Estis pomarbo apud la domo, kaj kelkaj pomoj falis al la tero. La vilulo opiniis ke ili gustos pli bone ol la avenpajlo, do li marŝis tien por preni kelkajn.

Malgranda nigra hundo kun brilantaj brunaj okuloj hastis el la kultivista domo kaj kuris sovaĝe cele la vilulon, kiu jam prenis tri pomojn kaj metis ilin en unu el la grandaj larĝaj poŝoj de sia vila mantelo. La hundeto bojis, kaj ĵetis sin al kruro de la vilulo; sed li ekprenis la hundon per la kolo kaj metis ĝin en sian grandan poŝon kun la pomoj. Li prenis pli da pomoj, poste, ĉar multaj estis sur la tero; kaj ĉiu kiun li ĵetis en la poŝon frapis la hundeton ie sur la kapo aŭ dorso, kaj muĝigis lin. La nomo de la hundeto estis Toto, kaj li bedaŭris sian metiĝon en la poŝon de la vilulo.

Baldaŭ Doroteo venis el la domo kun sia sunkufo, kaj ŝi vokis: “Venu, Vilulo, se vi volas ke mi montru al vi la vojon al Butterfield.” Ŝi grimpis la barilon en la kvarhektaran kampon kaj li sekvis ŝin, marŝante malrapide kaj stumblante pro la altaĵetoj en la paŝtejo kvazaŭ pensante pri io alia kaj tial ne rimarkante ilin.

“Nu, vi ja estas mallerta!” diris la knabineto. “Ĉu viaj piedoj lacas?”

“Ne, fraŭlino; mia barbo; ĝi laciĝas tre facile dum ĉi tia varma vetero,” diris li. “Mi volegas ke neĝu; ĉu ankaŭ vi?”

“Kompreneble ne, Vilulo,” respondis Doroteo, severe rigardante lin. “Se neĝus en aŭgusto tio ruinigus la maizon kaj la avenon kaj la tritikon; kaj sekve Onklo Henriko ne havus rikolton; kaj tial li senmoniĝus; kaj—”

“Ne gravas,” diris la vilulo. “Ne neĝos, mi supozas.

Ĉu ĉi tiu estas la vojo?”

“Jes,” respondis Doroteo, grimpante alian barilon; “mi iros kun vi ĝis la ŝoseo.”

“Danĉjon, fraŭlino; vi estas tre afabla por infaneto, mi certas,” diris li dankeme.

“Ne ĉiu konas la vojon al Butterfield,” Doroteo komentis dum ŝi marŝadis laŭ la vojo; “sed mi veturis tien multfoje kun Onklo Henriko, do mi kredas ke mi povus vidi ĝin eĉ kun blindumo sur miaj okuloj.”

“Ne faru tion, fraŭlino,” diris la vilulo, fervore; “vi eble erarus.”

“Mi ne provos,” ŝi respondis, ridante. “Jen la ŝoseo.

Nu, la dua—ne, la tria turniĝo maldekstren—aŭ ĉu la kvara. Mi pensu. La unua estas apud la ulmo; kaj la dua estas apud la terrataj truoj; kaj post tio—”

“Kio post tio?” li demandis, metante siajn manojn en la poŝojn de lia mantelo. Toto ekprenis fingron kaj mordis ĝin; la vilulo rapide elprenis sian manon el la poŝo, kaj diris “Ho!”

Doroteo ne rimarkis tion. Ŝi ombrumadis siajn okulojn kontraŭ la suno per sia brako, rigardante maltrankvile laŭ la vojo.

“Venu,” ŝi ordonis. “Estas nur iomete plu, do mi montros al vi.”

Post iom da tempo ili atingis la lokon kie kvin vojoj disbranĉiĝas diversdirekten; Doroteo indikis unu, kaj diris: “Jen la vojo, Vilulo.”

“Mi multe dankas, fraŭlino,” li diris, kaj ekiris laŭ alia vojo.

“Ne tiu!” ŝi kriis; “vi misiras.”

Li haltis.

“Mi kredis ke vi diris ke tiu alia estas la vojo al Butterfield,” diris li, puŝante siajn fingrojn tra sian vilan barbon perplekse.

“Jes, tiel.”

“Sed mi ne volas iri al Butterfield, fraŭlino.”

“Vi ne volas?”

“Kompreneble ne. Mi volis ke vi indiku al mi la vojon, por ke mi ne erare iru tien.”

“Ho! Kien do vi ja volas iri?”

“Ne tre gravas al mi, fraŭlino.”

Tiu respondo mirigis la knabineton; kaj provokis ŝin, ankaŭ, la penso ke ŝi faris tiom da laboro senvalore.

“Estas tre multaj vojoj ĉi tie,” observis la vilulo, turnante sin ĉirkaŭen, kvazaŭ vivanta ventmuelilo.

“Ŝajnas al mi ke oni povus iri preskaŭ ien ajn, el ĉi tie.”

Doroteo ankaŭ ĉirkaŭturnis sin, kaj gapis surprizate. Vere estis tre multaj vojoj; pli ol ŝi iam antaŭe vidis. Ŝi provis kalkuli ilin, sciante ke devus esti kvin; sed kalkulinte dek sep ŝi perpleksiĝis ĉesis, ĉar la vojoj estis kvazaŭ la spokoj de rado kaj iris ĉiudirekten el la loko kie ili staras; do se ŝi plu kalkuladus ŝi eble dufoje kalkulus kelkajn vojojn.

“Jadi!” ŝi kriis. “Antaŭe estis nur kvin vojoj, inkluzive la ŝoseon kaj ĉion. Kaj nun—ho, kie estas la ŝoseo, Vilulo?”

“Ne scias, fraŭlino,” li respondis, sidiĝante sur la teron kvazaŭ laca pro starado. “Ĉu ĝi ne estis ĉi tie antaŭ minuto?”

“Mi kredis ke jes,” ŝi respondis, ege perplekse. “Kaj mi ankaŭ vidis la terratajn truojn, kaj la mortan stumpon; sed ili ne estas ĉi tie nun. Ĉi tiuj vojoj estas tute nekonataj—kaj kiom ili estas! Kien ili ĉiuj iras, laŭ via supozo?”

“Vojoj,” komentis la vilulo, “nenien iras. Ili restas en sia loko, por ke oni povu marŝi sur ili.”

Li metis sian manon en sian flankan poŝon kaj eltiris pomon—rapide, antaŭ ol Toto povus remordi lin. La hundeto eletendis sian kapon ĉifoje kaj diris “Boj-boj!” tiom laŭte ke Doroteo eksaltis.

“Ho Toto!” ŝi kriis; “el kie vi venis?”

“Mi kunportis lin,” diris la vilulo.

“Kial?” ŝi demandis.

“Por gardi ĉi pomojn en mia poŝo, fraŭlino, por ke neniu ŝtelu ilin.”

Per unu mano la vilulo tenis la pomon, kiun li komencis manĝi, dum per la alia mano li tiris Toton el sia poŝo kaj faligis lin sur la teron. Kompreneble Toto ekkuris tuj al Doroteo, ĝoje bojante pro sia liberiĝo el la malluma poŝo. Kiam la infano karesis lian kapon ame, li sidiĝis antaŭ ŝi, kun sia ruĝa lango pendanta el unu flanko de la buŝo, kaj suprenrigardis al ŝia vizaĝo per siaj brilantaj brunaj okuloj, kvazaŭ demandante kion ili poste faru.

Doroteo ne sciis. Ŝi ĉirkaŭrigardis penante trovi ian familiaran lokaĵon; sed ĉio estis nekonata. Inter la branĉoj de la multaj vojoj estis verdaj kampoj kaj kelkaj arbustoj kaj arboj, sed ŝi nenie povis vidi la kultivistan domon el kiu ŝi ĵus venis, nek ion ajn antaŭe viditan de ŝi—escepte de la vilulo kaj Toto.

Krome, ŝi jam ĉirkaŭturnadis sin tiom, penante trovi kie ŝi estas, ke nun ŝi ne povis eĉ scii kiudirekte devas esti la kultivista domo, kaj tio komencis malkvietigi kaj maltrankviligi ŝin.

“Mi timas, Vilulo,” ŝi diris ĝemante, “ke ni perdiĝis!”

“Ne necesas timi tion,” li respondis, forĵetante la kernon de sia pomo kaj komencante manĝi plian.

“Ĉiu el ĉi vojoj devas konduki ien, alie ĝi ne estus ĉi tie. Do kial gravas?”

“Mi volas reiri hejmen,” ŝi diris.

“Nu, kial vi ne iras?” diris li.

“Mi ne scias kiun vojon uzi.”

“Domaĝe,” li diris, skuante sian vilan kapon serioze. “Volonte mi helpus vin; sed mi ne povas. Mi ne konas ĉi regionon.”

“Ŝajne nek mi,” ŝi diris, sidiĝante apud li. “Estas kurioze. Antaŭ kelkaj minutoj mi estis ĉehejme, kaj mi nur venis montri al vi la vojon al Butterfield—”

“Por ke mi ne erare iru tien—”

“Kaj nun mi mem perdiĝis kaj ne scias kiel iri hejmen!”

“Manĝu pomon,” sugestis la vilulo, proponante al ŝi pomon kun belaj ruĝaj flankoj.

“Mi ne malsatas,” diris Doroteo, forpuŝante ĝin.

“Sed vi eble malsatos morgaŭ; tiam vi bedaŭros ĉar vi ne manĝis la pomon,” diris li.

“Se jes, do mi manĝos la pomon tiam,” promesis Doroteo.

“Eble ne restos pomo tiam,” li respondis, komencante mem manĝi la ruĝflankan. “Kelkfoje hundoj povas trovi sian vojon hejmen pli facile ol homoj,” li pludiris; “eble via hundo povas rekonduki vin al via kultivejo.”

“Ĉu, Toto?” demandis Doroteo.

Toto skuis sian voston fervore.

“Bone,” diris la knabino; “ni iru hejmen.”

Toto ĉirkaŭrigardis dum minuto, kaj ekkuris laŭ unu el la vojoj.

“Adiaŭ, Vilulo,” vokis Doroteo, kaj ŝi kure sekvis Toton. La hundeto trotis rapide kelkan distancon; post tio li turnis sin kaj rigardis sian mastrinon demande.

“Ho, ne supozu ke mi informos vin; mi ne konas la vojon,” ŝi diris. “Vi devos mem trovi ĝin.”

Sed Toto ne povis. Li svingis sian voston, kaj ternis, kaj skuis siajn orelojn, kaj retrotis al la loko kie ili lasis la vilulon. De tie li komencis laŭ alia vojo; poste li revenis kaj provis alian; sed ĉiufoje li trovis la vojon nefamiliara kaj decidis ke ĝi ne kondukos ilin al la kultivista domo. Fine, kiam Doroteo komencis laciĝi pro postkuri lin, Toto sidiĝis anhelante apud la vilulo, kaj cedis.

Doroteo ankaŭ sidiĝis, tre penseme. La knabineto renkontis kelkajn kuriozajn aventurojn post kiam ŝi venis loĝi ĉe la kultivejo; sed ĉi tiu estis la plej kurioza. Perdiĝi post dek kvin minutoj, tiom proksime al sia hejmo kaj en la malromantika Ŝtato Kansas, estis sperto kiu multe perpleksigis ŝin.

“Ĉu viaj gepatroj maltrankvilos?” demandis la vilulo, dum liaj okuloj scintilis plaĉe.

“Verŝajne,” respondis Doroteo, ĝemante. “Onklo Henriko diras ke ĉiam io okazas al mi; sed mi ĉiam revenis hejmen sekura, fine. Do eble li komfortigos sin per la penso ke mi revenos hejmen sekura ĉifoje.”

“Sendube vi revenos,” diris la vilulo, ridete kapjesante al ŝi. “Bonaj knabinetoj neniam spertas damaĝon, sciu. Rilate al mi, ankaŭ mi estas bona; do nenio damaĝas min.”

Doroteo rigardis lin scivoleme. Liaj vestoj estis vilaj, liaj botoj estis vilaj kaj truplenaj, kaj lia hararo kaj lia barbo estis vilaj. Sed lia rideto estis dolĉa kaj liaj okuloj estis afablaj.

“Kial vi ne volis iri al Butterfield?” ŝi demandis.

“Ĉar viro loĝanta tie ŝuldas al mi dek kvin cendojn, kaj se mi irus al Butterfield kaj li vidus min li volus repagi al mi la monon. Mi ne volas monon, kara.”

“Kial?” ŝi demandis.

“Mono,” deklaris la vilulo, “fierigas kaj arogantigas; mi ne volas esti fiera kaj aroganta. Mi volas nur ke oni amu min; kaj dum mi posedas la Amo-Magneton ĉiu renkontato nepre profunde amas min.”

“La Amo-Magneton! Ho, kio estas tio?”

“Mi montros al vi, se vi diros al neniu,” li respondis, per nelaŭta, misteroplena voĉo.

“Al neniu mi povus diri, escepte al Toto,” diris la knabino.

La vilulo serĉis en unu poŝo, zorge; kaj en alia poŝo; kaj en tria. Fine li eltiris malgrandan pakon volvitan per ĉifita papero kaj ligita per katuna ŝnuro.

Li malvolvis la ŝnuron, malfermis la pakon, kaj elprenis metalan pecon kun huffera formo. Ĝi estis senbrila kaj bruna, kaj ne tre bela.

“Ĉi tio, kara,” diris li impone, “estas la mirinda Amo-Magneto. Ĝin donis al mi Eskimo en la Sandviĉaj Insuloj—kie tute ne estas sandviĉoj—kaj dum mi portas ĝin ĉiu vivanto kiun mi renkontas profunde amas min.”

“Kial la Eskimo ne retenis ĝin?” ŝi demandis, rigardante la Magneton interesate.

“Lin tedis la amado kaj li sopiris malamanton. Do li donis al mi la Magneton kaj la tujsekvan tagon griza urso manĝis lin.”

“Ĉu li bedaŭris, tiam?” ŝi demandis.

“Li ne diris,” respondis la vilulo, volvante kaj ligante la Amo-Magneton tre zorge kaj remetante ĝin en alian poŝon. “Sed ŝajne la urso tute ne bedaŭris,” li pludiris.

“Ĉu vi konis la urson?” demandis Doroteo.

“Jes; ni ofte pilkoludis kune en la Kaviaraj Insuloj.

La urso amis min ĉar mi havas la Amo-Magneton. Mi ne povis riproĉi lin pro lia manĝo de la Eskimo, ĉar tia estis lia naturo.”

“Foje,” diris Doroteo, “mi konis Malsatan Tigron kiu sopiregis manĝi dikajn bebojn, ĉar tia estis lia naturo; sed li neniam manĝis ilin ĉar li havis Konsciencon.”

“Ĉi urso,” respondis la vilulo, ĝemante, “ne havis Konsciencon, sciu.”

La vilulo sidis, silenta, dum kelkaj minutoj, ŝajne pripensante la aferon de la urso kaj la tigro, dum Toto rigardis lin laŭaspekte tre interesate. La hundeto sendube pensadis pri sia rajdo en la poŝo de la vilulo kaj planadis resti ekster lia atingopovo ekde nun.

Fine la vilulo turnis sin kaj demandis, “Kiel vi nomiĝas, knabineto?”

“Mi nomiĝas Doroteo,” diris ŝi, restariĝante, “sed kion ni faros? Ni ne povos resti ĉi tie por ĉiam, sciu.”

“Ni prenu la sepan vojon,” li proponis. “Sep estas bonfortuna numero por knabinetoj nomataj Doroteo.”

“La sepa ekde kie?”

“Ekde kie vi komencos kalkuli.”

Do ŝi kalkulis sep vojojn, kaj la sepa aspektis identa al la aliaj; sed la vilulo stariĝis de la tero kie li sidadis kaj komencis laŭiri la vojon kvazaŭ certa ke jen la plej bona direkto; kaj Doroteo kaj Toto sekvis lin.

Doroteo Renkontas Buton-Brilon

LA sepa vojo estis bona vojo, kaj kurbiĝis tien kaj reen—serpentumante tra verdaj kampoj kaj ebenaĵoj kovritaj de lekantetoj kaj ranunkoloj kaj preter grupojn de ombrumantaj arboj. Tute neniaj domoj estis videblaj, kaj dum kelka distanco ili renkontis tute neniun vivanton.

Doroteo komencis timi ke ili multe malproksimiĝas de la kultivista domo, ĉar ĉio ĉi tie estas nekonata de ŝi; sed tute ne utilus reiri al la kunrenkontiĝo de la aliaj vojoj, ĉar la sekva elektita eble egale forkondukus ŝin de ŝia hejmo.

Ŝi pluiradis apud la vilulo, kiu fajfadis gajajn melodiojn por distri sin dum la marŝado, ĝis post kelka tempo ili laŭiris vojkurbiĝon kaj ekvidis antaŭ si grandan kaŝtanarbon ombrumantan la ŝoseon. En la ombro sidis knabeto vestita per maristomodaj vestoj, kiu fosadas truon en la tero per peco de ligno.

Sendube li jam de longe fosis, ĉar la truo estis jam sufiĉe granda ke oni povu enfaligi piedpilkon.

Doroteo kaj Toto kaj la vilulo ekhaltis antaŭ la knabeto, kiu plu fosadis laŭ sobra kaj persista maniero.

“Kiu vi estas?” demandis la knabino.

Li suprenrigardis ŝin trankvile. Lia vizaĝo estis ronda kaj diketa kaj liaj okuloj estis grandaj, bluaj, kaj seriozaj.

“Mi estas Buton-Brilo,” diris li.

“Sed kiel vi vere nomiĝas?” ŝi demandis.

“Buton-Brilo.”

“Tio ne estas ver-vera nomo!” ŝi krietis.

“Ĉu?” li demandis, ankoraŭ fosante.

“Kompreneble ne. Ĝi estas nur—nur vorto per kiu oni vokas vin. Vi devas havi nomon.”

“Ĉu mi devas?”

“Certe. Kiel via panjo nomas vin?”

Li paŭzis dum sia fosado kaj klopodis pensi.

“Paĉjo ĉiam diris ke mi estas brila kiel butono; do panjo ĉiam nomis min Buton-Brilo,” li diris.

“Kiel nomiĝas via paĉjo?”

“Nur Paĉjo.”

“Kio alia?”

“Ne scias.”

“Ne gravas,” diris la vilulo, ridetante. “Ni nomos la knabon Buton-Brilo, same kiel lia panjo. Tiu nomo estas egale bona kiel alia, kaj pli bona ol kelkaj.”

Doroteo rigardis la knabon fosadi.

“Kie vi loĝas?” ŝi demandis.

“Ne scias,” estis la respondo.

“Kiel vi venis ĉi tien?”

“Ne scias,” li rediris.

“Ĉu vi ne scias el kie vi venis?”

“Ne,” diris li.

“Nu, sendube li estas perdita,” ŝi diris al la vilulo.

Ŝi returnis sin al la knabo.

“Kion vi faros?” ŝi demandis.

“Fosos,” diris li.

“Sed vi ne povos fosi por ĉiam; kaj kion vi faros poste?” ŝi persistis.

“Ne scias,” diris la knabo.

“Sed vi devas scii ion ,” deklaris Doroteo, kiu komencis provokiĝi.

“Ĉu?” li demandis, surprizite rigardante ŝin.

“Kompreneble vi devas.”

“Kion mi devas scii?”

“Kio okazos al vi, unue,” ŝi respondis.

“Ĉu vi scias kio okazos al mi?” li demandis.

“Ne—ne ’zakte,” ŝi agnoskis.

“Ĉu vi scias kio okazos al vi ?” li daŭrigis, serioze.

“Mi—verŝajne ne,” respondis Doroteo, memorante siajn aktualajn problemojn.

La vilulo ridis.

“Neniu scias ĉion, Doroteo,” li diris.

“Sed Buton-Brilo ŝajne scias neni on,” ŝi deklaris.

“Ĉu, Buton-Brilo?”

Li gestis nee per sia kapo, kiu estis kovrita de belaj bukloj, kaj respondis tute trankvile: “Ne scias.”

Neniam antaŭe renkontis Doroteo personon kiu povas doni nur tiel malmultan informon. La knabo estis klare perdita, kaj liaj gepatroj sendube maltrankvilos pri li. Li aspektis du aŭ tri jarojn pli juna ol Doroteo, kaj havis belajn vestojn, kvazaŭ iu amas lin elkore kaj multe strebas belaspektigi lin. Kial, do, li troviĝas sur ĉi tiu soleca vojo? ŝi demandis al si.

Proksime al Buton-Brilo, sur la tero, kuŝis marista kapo kun ora ankro sur la rubando. Lia marista pantalono estis longa kaj malsupre larĝa, kaj sur la larĝa kolumo de lia bluzo oraj ankroj estis kudritaj.

La knabo ankoraŭ fosadis sian truon.

“Ĉu iam vi estis sur maro?” demandis Doroteo.

“Kiu muro?” respondis Buton-Brilo.

“Mi volas diri, ĉu iam vi estis kie troviĝas akvo?”

“Jes,” diris Buton-Brilo; “troviĝas puto en nia malantaŭa ĝardeno.”

“Vi ne komprenas,” kriis Doroteo. “Mi celas diri, ĉu iam vi estis en granda ŝipo flosante sur granda oceano?”

“Ne scias,” diris li.

“Do kial vi surhavas maristajn vestojn?”

“Ne scias,” li respondis denove.

Doroteo ekmalesperis.

“Vi estas ege stulta, Buton-Brilo,” ŝi diris.

“Ĉu?” li demandis.

“Jes, ege .”

“Kial?” rigardante ŝin per grandaj okuloj.

Ŝi estis tuj dironta: “Ne scias,” sed haltigis sin tuj.

“Vi mem devos respondi tion,” ŝi respondis.

“Ne utilas demandadi al Buton-Brilo,” diris la vilulo, kiu manĝadis plian pomon; “sed iu devus prizorgi la povran etulon, ĉu ne? Do li venu kun ni.”

Toto rigardadis tre scivole en la truon kiun fosas la knabo, kaj konstante pli kaj pli ekscitiĝis, eble kredante ke Buton-Brilo volas trovi ian sovaĝan beston. La hundeto komencis laŭte bojadi kaj mem saltis en la truon, kie li komencis fosi per siaj piedetoj, disŝutante la teron ĉiudirekten. La disŝutata tero trafis la knabon. Doroteo prenis lin kaj starigis lin, per sia mano brosante liajn vestojn.

“Ĉesigu tion, Toto!” ŝi kriis. “Ne estas musoj aŭ marmotoj en tiu truo, do ne estu malsaĝa.”

Toto ekhaltis, flaris la truon suspekteme, kaj elsaltis, svingante sian voston kvazaŭ farinte ion gravan.

“Nu,” diris la vilulo, “ni pluiru, alie ni nenien atingos antaŭ la noktiĝo.”

“Kien vi anticipas atingi?” demandis Doroteo.

“Mi estas kia Buton-Brilo; mi ne scias,” respondis la vilulo, ridante. “Sed mi lernis per multa sperto ke ĉiu vojo kondukas ien, alie ne estus vojo; do verŝajne se ni sufiĉe marŝos, kara, ni atingos iun lokon fine.

Kiu loko estos, ni ne povas eĉ konjekti ĉimomente, sed nepre ni sciiĝos kiam ni alvenos tien.”

“Nu, jes,” diris Doroteo; “tio sonas verŝajna, Vilulo.”

Kurioza Vilaĝo

BUTON-BRILO volonte prenis manon de la vilulo; ĉar la vilulo havis la Amo-Magneton, sciu, kaj tial Buton-Brilo tuj amis lin. Ili rekomencis marŝi, Doroteo ĉe unu flanko kaj Toto aliflanke, kaj la grupeto paŝadis pli gaje ol vi eble supozus. La knabino komencis kutimiĝi al kuriozaj aventuroj, kiuj multe interesis ŝin. Kien ajn iris Doroteo tien nepre iris Toto, kiel la ŝafido de Marieto * . Buton-Brilo ŝajnis tute ne timi aŭ maltrankvili pro sia perdiĝo, kaj la vilulo ne
* Angla infanpoemeto: Marieto havis ŝafideton, Kies felo estis neĝe blanka; Kaj al kie iris Marieto, Apudestis ĉiam Ŝaf ’ ĉeflanka.
havis hejmon, eble, kaj estis egale feliĉa unuloke kiel aliloke.

Post nelonge ili vidis antaŭ si belan grandan arkaĵon trans la vojon, kaj kiam ili pliproksimiĝis ili trovis ke la arkaĵo estas bele ĉizita kaj ornamita per riĉaj koloroj.

Vico de pavoj kun larĝetenditaj vostoj bildiĝis laŭlonge de ĝia supro, kaj ĉiuj plumoj estis belege pentritaj. En la centro estis granda kapo de vulpo, kaj la vulpo havis ruzan kaj sciplenan mienon kaj grandajn okulvitrojn sur siaj okuloj kaj malgrandan oran kronon kun brilantaj pintoj sur sia kapo.

Dum la veturantoj ankoraŭ rigardis scivoleme tiun belan arkaĵon ekmarŝis el ĝi aro da soldatoj—sed la soldatoj estis vulpoj vestitaj per uniformoj. Ili surhavis verdajn jakojn kaj flavajn pantalonojn, kaj iliaj malgrandaj rondaj ĉapoj kaj iliaj altaj botoj estis brile ruĝaj. Ankaŭ estis granda ruĝa banto ligita ĉirkaŭ la mezo de ĉiu longa haroplena vosto. Ĉiu soldato estis armita per ligna glavo kies rando estis akraj dentoj vicigitaj, kaj la aspekto de tiuj dentoj unue timtremigis Doroteon.

Kapitano marŝadis antaŭ la aro da vulposoldatoj, kaj lia uniformo estis brodita per oraj fadenoj por fari ĝin pli bela ol tiu de la aliaj.

Preskaŭ antaŭ ol niaj amikoj komprenis, la soldatoj ĉirkaŭiris ilin ĉiuflanke, kaj la kapitano kriadis per severa voĉo: “Cedu! Vi estas niaj kaptitoj.”

“Kio ’stas kap’ito?” demandis Buton-Brilo.

“Kaptito estas kaptita persono,” respondis la vulpokapitano, marŝante tien kaj reen antaŭ ili tre pompodigne.

“Kio ’stas kaptita?” demandis Buton-Brilo.

“Vi,” diris la kapitano.

Tio ridigis la vilulon.

“Bonan tagon, kapitano,” li diris, klinetante sin dece antaŭ ĉiuj vulpoj kaj tre malsupren antaŭ ilia komandanto. “Mi esperas ke vi fartas bone kaj ke viaj familioj ĉiuj bone fartas?”

La vulpokapitano rigardis la vilulon, kaj lia akraspekta vizaĝo fariĝis pli plaĉa kaj ridetanta.

“Ni fartas sufiĉe bone, dankon, Vilulo,” diris li; kaj Doroteo eksciis ke la Amo-Magneto funkcias kaj ke ĉiuj vulpoj nun amas la vilulon pro ĝi. Sed Toto ne sciis tion, ĉar li komencis boji kolere kaj penis mordi la haroplenan kruron de la kapitano kie ĝi montriĝis inter liaj ruĝaj botoj kaj lia flava pantalono.

“Ĉesu, Toto!” kriis la knabineto, ekprenante la hundon per siaj brakoj. “Jen niaj amikoj.”

“Nu, tiaj ni estas!” komentis la kapitano per miroplenaj tonoj. “Unue mi kredis ke ni estas malamikoj, sed ŝajnas ke anstataŭe vi estas amikoj. Vi devos veni kun mi por renkonti Reĝon Dokson.”

“Kiu li estas?” demandis Buton-Brilo, kun okuloj fervoraj.

“Reĝo Dokso de Vulpio; la granda kaj saĝa suvereno kiu regas nian komunumon.”

“Kio ’stas suv’reno, kaj kio ’stas ’numo?” demandis Buton-Brilo.

“Ne faru tro da demandoj, knabeto.”

“Kial?”

“Ha, kial, vere?” krietis la kapitano, rigardante Buton-Brilon admire. “Se oni ne demandas oni nenion lernas. Tute vere. Mi malpravis. Vi estas tre lerta knabeto, efektive—vere tre lerta. Sed nun, amikoj, bonvolu veni kun mi, ĉar mia devo estas eskorti vin tuj al la reĝa palaco.”

La soldatoj remarŝis tra la arkaĵon, kaj kun ili marŝis la vilulo, Doroteo, Toto, kaj Buton-Brilo. Trairinte la aperturon ili trovis belan grandan urbon etenditan antaŭ ili, kaj ĉiuj domoj estis el ĉizita marmoro kun belaj koloroj. La ornamaĵoj estis plejparte birdoj kaj aliaj flugbestoj, kiaj pavoj, fazanoj, meleagroj, prerikokoj, anasoj, kaj anseroj. Super ĉiu pordejo estis ĉizita kapo reprezentanta la vulpon loĝantan en tiu domo, kaj tiu efekto estis tre bela kaj nekutima.

Dum niaj amikoj preterpasis, kelkaj vulpoj eliris sur siajn peronojn por povi vidi la fremdulojn. La vulpoj estis ĉiuj bele vestitaj, la knabinaj kaj virinaj vulpoj surhavis robojn el belefike kunplektitaj plumoj kaj brilaj koloroj kiujn Doroteo opiniis tre artismaj kaj nepre allogaj.

Buton-Brilo gapis ĝis liaj okuloj estis grandaj kaj rondaj, kaj li stumblus kaj falus pli ol unufoje se la vilulo ne strikte tenus lian manon. Ili ĉiuj estis interesataj, kaj Toto tiom ekscitiĝis ke li volis boji ĉiuminute kaj ĉasi kaj batali ĉiun vulpon kiun li ekvidis; sed Doroteo tenis lian malgrandan moviĝeman korpon firme per siaj brakoj kaj ordonis lin esti bona kaj bone konduti. Do li fine kvietiĝis, hundomaniere, decidinte ke estas tro da vulpoj en Vulpio ol kiujn li povus samtempe batali.

Post kelka tempo ili atingis grandan placon, kaj en la centro de la placo staris la reĝa palaco. Doroteo rekonis ĝin tuj ĉar super sia granda pordo ĝi havis la ĉizitan kapon de vulpo tute similan al tiu kiun ŝi vidis sur la arkaĵo, kaj ĉi tiu vulpo estis la sola kiu portis oran kronon.

Multaj vulposoldatoj gardis la pordon, sed ili riverencis al la kapitano kaj enlasis lin sendemande.

La kapitano kondukis ilin tra multajn ĉambrojn, kie riĉe vestitaj vulpoj sidis sur belaj seĝoj aŭ suĉis teon, kiun disdonis vulposervistoj surhavantaj blankajn antaŭvestojn. Ili venis al granda pordejo kovrita per pezaj kurtenoj el orŝtofo.

Apud tiu pordejo staris giganta tamburo. La vulpokapitano iris al tiu tamburo kaj batis ĝin per siaj genuoj—unue per unu genuo kaj poste per la alia—tiel ke la tamburo diris; “Bum-bum.”

“Vi ĉiuj devas fari precize kion mi faras,” ordonis la kapitano; do la vilulo batis la tamburon per siaj genuoj, kaj ankaŭ Doroteo kaj ankaŭ Buton-Brilo. La knabo volis plu batadi ĝin per siaj malgrandaj dikaj genuoj, ĉar al li plaĉis la sono; sed la kapitano haltigis lin. Toto ne povis bati la tamburon per siaj genuoj kaj li ne sciis svingi sian voston kontraŭ ĝin, do Doroteo batis la tamburon por li kaj tio bojigis lin, kaj kiam la hundeto bojis la vulpokapitano sulkigis la frunton.

La oraj kurtenoj retiriĝis sufiĉe por fari aperturon, tra kiun marŝis la kapitano kun la aliaj.

La larĝa, longa ĉambro kiun ili eniris estis ornamita per oro kun vitraloj belegkoloraj. En la centro de la ĉambro, sur riĉe ĉizita ora trono, sidis la vulporeĝo, ĉirkaŭita de grupo de aliaj vulpoj, kiuj ĉiuj portis grandajn okulvitrojn sur siaj okuloj, tiel ke ili aspektis solenaj kaj gravaj.

Doroteo tuj rekonis la Reĝon, ĉar ŝi vidis lian kapon ĉizitan sur la arkaĵo kaj super la pordejo de la palaco. Renkontinte plurajn aliajn reĝojn dum siaj veturoj ŝi sciis kion fari, kaj tuj profunde riverencis antaŭ la trono. Ankaŭ la vilulo riverencis, kaj Buton- Brilo klinetis sian kapon kaj diris “Saluton.”

“Plej saĝa kaj nobla Estro de Vulpio,” diris la kapitano, parolante al la Reĝo per pompa voĉo, “mi humile petas permeson raporti ke mi trovis ĉi tiujn fremdulojn sur la vojo kondukanta al la regno de via Vulpa Moŝto, kaj mi tial venigis ilin al vi, kia estas mia devo.”

“Nu—nu,” diris la Reĝo, rigardante ilin akre. “Kio venigis vin ĉi tien, fremduloj?”

“Niaj kruroj, via Haroplena Moŝto,” respondis la vilulo.

“Kion vi celas ĉi tie?” estis la sekva demando.

“Foriri kiel eble plej baldaŭ,” diris la vilulo.

La Reĝo ne sciis pri la Magneto, kompreneble; sed ĝi instigis lin tuj ami la vilulon.

“Agu laŭdezire rilate al foriro,” li diris; “sed mi deziras montri al vi la vidindaĵojn de mia urbo kaj gastigi vian grupon dum vi estas ĉi tie. Nin multe honoras ke malgranda Doroteo estas kun ni, mi certigas al vi, kaj ni dankas pro ŝia afabla vizito al ni.

Ĉar ĉiu lando kiun vizitas Doroteo nepre famiĝas.”

La parolo multe surprizis la knabineton, kiu demandis: “Kiel via Moŝto sciis mian nomon?”

“Nu, ĉiu konas vin, kara,” diris la Vulporeĝo. “Ĉu vi ne scias tion? Vi estas tre grava persono ekde kiam Princino Ozma de Oz faris el vi sia amiko.”

“Ĉu vi konas Ozman?” ŝi demandis, mire.

“Mi bedaŭras diri ke ne,” li respondis malĝoje; “sed mi esperas renkonti ŝin baldaŭ. Vi scias ke la Princino Ozma festos sian naskiĝtagon je la dudek-unua de ĉi tiu monato.”

“Ĉu?” diris Doroteo. “Mi ne sciis tion.”

“Jes; estos la plej brila reĝa ceremonievento farita en iu ajn urbo de Felando, kaj mi esperas ke vi provos akiri por mi inviton.”

Doroteo pensis dum momento.

“Mi certas ke Ozma invitus vin se mi petus ŝin,” ŝi diris; “sed kiel vi povus atingi la Landon Oz kaj la Smeraldan Urbon? Ili estas tre distancaj for de Kansas.”

“Kansas!” li kriis, surprizite.

“Nu, jes; ni estas en Kansas nun, ĉu ne?” ŝi respondis.

“Kia stranga nocio!” kriis la Vulporeĝo, ekridante.

“Pro kio vi kredas ke ni estas en Kansas?”

“Mi foriris de la kultivejo de Onklo Henriko antaŭ nur proksimume du horoj; jen la kialo,” ŝi diris, iom perplekse.

“Sed diru al mi, kara, ĉu iam vi vidis tian mirindan urbon kia Vulpio en Kansas?” li demandis.

“Ne, via Moŝto.”

“Kaj ĉu vi ne veturis de Oz al Kansas dum malpli ol duono de tujeco, per la Arĝentaj Ŝuoj kaj la Magia Zono?”

“Mi faris tion, via Moŝto,” ŝi agnoskis.

“Do kial mirigas vin ke unu aŭ du horoj povus venigi vin al Vulpio, kiu estas pli proksima al Oz ol al Kansas?”

“Jadi!” kriis Doroteo; “ĉu ĉi tiu estas ankaŭ feaventuro?”

“Ŝajne,” diris la Vulporeĝo, ridetante.

Doroteo turnis sin al la vilulo, kaj ŝia vizaĝo estis solena kaj riproĉa.

“Ĉu vi estas magiisto? aŭ maskita feo?” ŝi demandis. “Ĉu vi sorĉis min kiam vi demandis pri la vojo al Butterfield?”

La vilulo kapneis.

“Kiu iam aŭdis pri vila feo?” li respondis. “Ne, Doroteo, kara; mi neniel kulpas pri ĉi tiu veturo, mi certigas al vi. Estas iom strange rilate min ekde kiam mi posedas la Amo-Magneton; sed mi ne scias kion, ne pli ol vi mem. Mi tute ne penis foririgi vin de via hejmo. Se vi volas retrovi la vojon al la kultivejo mi volonte akompanos vin, kaj laŭeble plej helpos vin.”

“Ne gravas,” diris la knabineto, penseme. “Ne estas tiom da vidindaĵoj en Kansas kiel ĉi tie, kaj mi supozas ke Onklino Em ne tre ege maltrankvilos; se mi ne forestos tro longe.”

“Prave,” deklaris la Vulporeĝo, kapjesante aprobe.

“Estu kontenta pri via sorto, kia ajn ĝi estas, se vi estas saĝa. Tio memorigas al mi ke vi havas novan akompananton ĉiaventure—li aspektas tre lerta kaj brila.”

“Jes ja,” diris Doroteo; kaj la vilulo aldonis: “Jen lia nomo, via Vulpa Moŝto—Buton-Brilo.”

Reĝo Dokso

ESTIS amuze rimarki la esprimon sur la vizaĝo de Reĝo Dokso dum li rigarde ekzamenis la knabon, de lia marista ĉapelo ĝis liaj larĝaj ŝuoj; kaj estis same distre rigardi Buton-Brilon gapi la Reĝon responde.

Neniu vulpo iam rigardis pli freŝan, pli belan vizaĝon de infano, kaj neniu infano antaŭe iam aŭdis vulpon paroli, nek renkontis vulpon tiel bele vestitan kaj regantan tiel grandan urbon. Mi bedaŭras diri ke neniu iam rakontis al la knabeto multajn ferakontojn; pro tio, estas facile kompreni kiom ĉi tiu stranga sperto surprizis kaj mirigis lin.

“Kiel ni plaĉas al vi?” demandis la Reĝo.

“Ne scias,” diris Buton-Brilo.

“Kompreneble. Ni ankoraŭ ne sufiĉe interkoniĝis,” respondis lia Moŝto. “Ĉu vi scias mian nomon?”

“Ne scias,” diris Buton-Brilo.

“Kiel vi povus scii? Nu, mi diros al vi. Mia privata nomo estas Dokso, sed oni ne rajtas nomi Reĝon per lia privata nomo; oni devas uzi oficialan nomon. Do mia oficiala nomo estas Reĝo Renard la Kvara. Renard, akcentu la ‘Ren’.”

“Kio estas ‘ren’?” demandis Buton-Brilo.

“Tre lerta!” kriis la Reĝo, turnante plaĉitan vizaĝon al siaj konsilistoj. “Ĉi tiu knabo vere estas rimarkinde inteligenta. ‘Kio estas “ren”?’ li demandas; kaj kompreneble ‘ren’ sola estas tute nenio. Jes, li estas vere tre inteligenta.”

“Tian demandon via Moŝto povus nomi vulpa * ,”

diris unu el la konsilistoj, maljuna griza vulpo.

“Tia ĝi estas,” deklaris la Reĝo. Returninte sin al Buton-Brilo li demandis: “Mi diris al vi mian nomon, do kiel vi nomas min?”

“Reĝo Dokso,” diris la knabo.

“Kial?”

* Vulgara esprimo: ruza, lerta.
“Ĉar ‘ren’ estas tute nenio,” estis la respondo.

“Bone! Vere bonege! Vi certe havas brilan menson.

Ĉu vi scias kial du kaj du estas kvar?”

“Ne,” diris Buton-Brilo.

“Lerta! vere lerta. Kompreneble vi ne scias. Neniu scias la kialon; ni nur scias ke estas tiel, kaj ne povas scii kial estas tiel. Buton-Brilo, tiuj bukloj kaj bluaj okuloj ne bone konvenas al tiom da saĝeco. Ili tro junaspektigas vin, kaj kaŝas vian veran lertecon. Tial mi faros grandan komplezon por vi. Mi donos al vi la kapon de vulpo, por ke ekde nun vi aspektu egale brila kiel vi vere estas.”

Parolante la reĝo gestis per sia mano al la knabo, kaj tuj la belaj bukloj kaj freŝa ronda vizaĝo kaj grandaj bluaj okuloj malaperis, kaj anstataŭ ili la kapo de vulpo ekaperis sur la ŝultroj de Buton-Brilo—haroplena kapo kun akra nazo, pintaj oreloj, kaj akrevidaj okuletoj.

“Ho, ne faru tion!” kriis Doroteo, retirante sin de sia transformita kunulo kun ŝokita kaj ĉagrenita vizaĝo.

“Tro malfrue, kara; estas farite. Sed ankaŭ vi havos vulpan kapon se vi povos pruvi ke vi estas egale lerta kiel Buton-Brilo.”

“Mi ne volas ĝin; ĝi estas terura!” ŝi kriis; kaj aŭdinte tiun takson, Buton-Brilo komencis ploradi samkiel li ankoraŭ estus knabeto.

“Kiel vi povas nomi tiun belan kapon terura?”

demandis la Reĝo. “Ĝi estas multe pli bela vizaĝo ol tiu kiun li havis antaŭe, laŭ mia opinio, kaj mia edzino diras ke mi estas tre bona juĝisto pri beleco.

Ne ploru, malgranda vulpoknabo. Ridu kaj fieru, ĉar vi estas tiel alte favorita. Kiel plaĉas al vi la nova kapo, Buton-Brilo?”

“N-n-ne s-s-s-scias!” ploris la infano.

“Bonvolu, bonvolu reŝanĝi lin, via Moŝto!” petegis Doroteo.

Reĝo Renard IV kapneis.

“Mi ne povas,” li diris; “mi ne kapablas, eĉ se mi volus. Ne, Buton-Brilo devos porti sian vulpokapon, kaj li nepre amos ĝin elkore tuj kiam li kutimiĝos al ĝi.”

Kaj la vilulo kaj Doroteo aspektis malfeliĉaj kaj maltrankvilaj, ĉar ili lamentis ke tia misfortuno trafis ilian kunuleton. Toto bojis je la vulpoknabo unu-du- foje, ne komprenante ke estas lia antaŭa amiko nun portanta bestokapon; sed Doroteo punfrapis la hundon kaj ĉesigis la bojadon. Rilate al la vulpoj, ili ĉiuj ŝajnis opinii la novan kapon de Buton-Brilo tre belaspekta kaj ke ilia Reĝo donis grandan honoron al tiu fremduleto.

Estis amuze vidi la knabon etendi sian manon por palpi siajn akran nazon kaj larĝan buŝon, kaj denove plori pro malĝojo. Li skuis siajn orelojn komike kaj larmoj estis en liaj malgrandaj nigraj okuloj. Sed Doroteo ankoraŭ ne povis ridi pro sia amiko, ĉar ŝi sentis bedaŭron.

Ĝuste tiam tri vulpoprincinetoj, filinoj de la Reĝo, eniris la ĉambron, kaj vidante Buton-Brilon unu krietis: “Kiel bela!” kaj la dua krietis ĝoje: “Kiel dolĉa!” kaj la tria princino kunfrapis siajn manojn pro plezuro kaj diris, “Kiel belega!”

Buton-Brilo ĉesis plori kaj demandis timide: “Ĉu?”

“En la tuta mondo ne estas alia vizaĝo tiel bela,”

deklaris la plej granda vulpoprincino.

“Nepre loĝu kun ni ĉiam, kaj estu nia frato,” diris la dua.

“Ni ĉiuj elkore amos vin,” la tria diris.

Tiu laŭdado multe konsolis la knabon, kaj li ĉirkaŭ-rigardis kaj penis rideti. Estis kompatiga peno, ĉar la vulpovizaĝo estis nova kaj rigida, kaj Doroteo opiniis lian mienon pli stulta ol antaŭ la transformiĝo.

“Mi opinias ke ni devus foriri nun,” diris la vilulo, maltrankvile, ĉar li ne sciis kion nun la Reĝo kaprice decidos fari.

“Ne jam foriru de ni, mi petegas vin,” petis Reĝo Renard. “Mi intencas plurajn tagojn da festenado kaj gajeco, honore al via vizito.”

“Faru tion post nia foriro, ĉar ni ne povas atendi,”

diris Doroteo, decideme. Sed vidante ke tio malplaĉas al la Reĝo, ŝi pludiris: “Se mi instigos Ozman inviti vin al sia festo mi devos trovi ŝin kiel eble plej baldaŭ, sciu.”

Malgraŭ la beleco de Vulpio kaj la belegaj vestoj de ĝiaj loĝantoj, kaj la knabino kaj la vilulo sentis sin ne tute sekuraj tie, kaj volonte adiaŭus ĝin.

“Sed nun estas vespere,” la Reĝo memorigis ilin, “kaj vi tial nepre devos resti kun ni ĝis la mateno. Tial mi invitas vin kiel gastojn ĉe la vespermanĝo, kaj ĉe la teatro post tio kaj vi sidu en la reĝa loĝio. Morgaŭ matene, se vi vere insistas pri tio, vi povos rekomenci vian veturon.”

Ili konsentis pri tio, kaj kelkaj el la vulposervistoj kondukis ilin al aro da belaj ĉambroj en la granda palaco.

Buton-Brilo timis resti sola, do Doroteo prenis lin en sian propran ĉambron. Dum servistina vulpo ordigis la hararon de la knabineto—kiu estis iom senorda—kaj metis kelkajn brilantajn freŝajn rubandojn en ĝin, alia servistina vulpo kombis la harojn sur la vizaĝo kaj kapo de kompatinda Buton- Brilo kaj zorge brosis ĝin, ligante palruĝan banton al ĉiu el liaj pintaj oreloj. La servistinoj volis vesti la infanojn per belaj kostumoj el teksitaj plumoj, kiajn surportis ĉiuj vulpoj; sed neniu el ili konsentis pri tio.

“Maristaj vestoj kaj vulpokapo ne bone kongruas,”

diris unu el la servistinoj; “ĉar neniu vulpo iam estis maristo, laŭ mia memoro.”

“Mi ne estas vulpo!” kriis Buton-Brilo.

“Ve, ne,” akordis la servistino. “Sed vi havas belan vulpokapon sur viaj maldikaj ŝultroj, kaj tio estas preskaŭ same bona kiel esti vulpo.”

La knabo, memorigite pri sia misfortuno, denove komencis plori. Doroteo karesis kaj konsolis lin kaj promesis trovi metodon redoni al li lian propran kapon.

“Se ni sukcesos atingi Ozman,” ŝi diris, “la Princino reŝanĝos vin en nur duona sekundo; do nur portu tiun vulpokapon laŭeble komforte, kara, kaj ne ĝenu vin pri ĝi. Ĝi ne estas eĉ parte tiom bela kiom via propra kapo, negrave kion diras la vulpoj; sed vi povos toleri ĝin iom pli longe, ĉu ne?”

“Ne scias,” diris Buton-Brilo, dubeme; sed li ne plu ploris post tio.

Doroteo lasis la servistinojn pingli rubandojn al ŝiaj ŝultroj, kaj post tio ili estis pretaj por la vespermanĝo de la Reĝo. Kiam ili renkontis la vilulon en la belega salono de la palaco ili trovis lin tute sama kiel antaŭe.

Li rifuzis interŝanĝi siajn vilajn vestojn por novaj, ĉar se li farus tion li ne plu estus la vilulo, li diris, kaj li eble devus rekonatiĝi kun si mem.

Li diris al Doroteo ke li brosis sian vilan hararon kaj sian barbon; sed ŝi pensis ke sendube li misbrosis ilin, ĉar ili estis egale vilaj kiel antaŭe.

Kunvenante por manĝi kun la fremduloj, la aro da vulpoj estis belege kostumitaj, kaj iliaj riĉaj vestoj malimponigis la simplan robon de Doroteo kaj la maristan veston de Buton-Brilo kaj la vilajn vestojn de la vilulo. Sed ili tre respektoplene traktis siajn gastojn kaj la Reĝa Manĝo estis vere tre bona manĝo.

Vulpoj, sciu, amas kokidaĵon kaj aliajn birdojn; do oni disdonis kokidsupon kaj rostitan meleagron kaj stufitan anason kaj frititan teatraonon kaj rostitan koturnon kaj anseran pasteĉon, kaj ĉar la kuirado estis bonega la gastoj de la Reĝo ĝuis la manĝon kaj vigle manĝis la diversaĵojn.

La grupo iris al la teatro, kie ili rigardis dramon aktoratan de vulpoj vestitaj per kostumoj el brilkoloraj plumoj. La dramo temis pri vulpidino ŝtelita de iuj fiaj lupoj kaj portita al ilia kavo; kaj kiam ili estis tuj mortigontaj ŝin por manĝi ŝin aro da vulposoldatoj almarŝis, savis la knabinon, kaj mortigis ĉiujn filupojn.

“Kiel plaĉas al vi la dramo?” la Reĝo demandis al Doroteo.

“Sufiĉe bone,” ŝi respondis. “Ĝi memorigas al mi iun el la fabloj de S-ro Ezopo.”

“Ne menciu al mi Ezopon, mi petegas!” kriis Reĝo Dokso. “Mi malamas la nomon de tiu viro. Li multe verkis pri vulpoj, sed li ĉiam kredigis ilin kruelaj kaj fiaj, kvankam ni estas mildmanieraj kaj afablaj, kiel vi trovas.”

“Sed liaj fabloj montris vin saĝaj kaj lertaj, kaj pli ruzaj ol aliaj bestoj,” diris la vilulo, penseme.

“Tiaj ni estas. Tute sendube ni scias pli ol homoj,”

respondis la Reĝo, fiere. “Sed ni uzas nian saĝecon por bonfari, ne malbonfari; do tiu aĉa Ezopo ne sciis pri kio li parolas.”

Ili ne volis kontraŭdiri lin, ĉar ili sentis ke sendube li konas la naturon de vulpoj pli bone ol homo; do ili sidis senmovaj kaj rigardis la dramon, kaj Buton-Brilo tiom interesiĝis ke provizore li forgesis ke li havas vulpan kapon.

Poste ili iris al la palaco kaj dormis en molaj litoj plenigitaj per plumoj; ĉar la vulpoj kulturis multajn kortbirdojn por manĝi ilin, kaj uzis iliajn plumojn por vestoj kaj surripozo.

Doroteo volis scii kial la bestoj loĝantaj en Vulpio ne surhavas nur siajn proprajn harkovritajn haŭtojn, same kiel sovaĝaj vulpoj; kiam ŝi menciis tion al Reĝo Dokso li diris ke ili vestas sin ĉar ili estas civilizitaj.

“Sed vi naskiĝis sen vestoj,” ŝi observis, “kaj ŝajnas al mi ke vi ne bezonas ilin.”

“Ankaŭ homoj naskiĝis sen vestoj,” li respondis; “kaj ĝis ili civiliziĝis ili surhavis nur siajn naturajn haŭtojn.

Sed civiliziĝi signifas vesti sin tiel elegante kaj bele kiel eble, kaj pompe montri la vestojn por ke la apuduloj enviu, kaj pro tio kaj civilizitaj vulpoj kaj civilizitaj homoj uzas la plejparton de sia tempo vestante sin.”

“Ne mi,” deklaris la vilulo.

“Estas vere,” diris la Reĝo, zorge rigardante lin: “sed eble vi ne estas civilizita.”

Post profunda dormo kaj bona dumnokta ripozo ili matenmanĝis kun la Reĝo kaj adiaŭis lian Moŝton.

“Jes, vi estis afabla al ni—kvankam ne al povra Buton-Brilo,” diris Doroteo, “kaj ni bone distris nin en Vulpio.”

“Do,” diris Reĝo Dokso, “eble vi kompleze akiros por mi inviton al la naskiĝtaga festo de Princino Ozma.”

“Mi provos,” ŝi promesis; “se mi akurate vidos sin.”

“Ĝi okazos je la dudek-unua, memoru,” li daŭrigis; “kaj se vi nur certigos ke mi estos invitita mi trovos metodon transiri la Teruran Dezerton en la mirindan Landon Oz. Mi de ĉiam volas viziti la Smeraldan Urbon, do mi estas certa ke vi bonfortune alvenis ĉi tien ĝuste kiam vi alvenis, ĉar vi estas amikino de Princino Ozma kaj povas helpi min akiri la inviton.”

“Se mi vidos Ozman mi petos ŝin inviti vin,” ŝi respondis.

La Vulporeĝo jam pretigis bonegan lunĉon por ili, kiun la vilulo puŝis en sian poŝon, kaj la vulpo- kapitano eskortis ilin al arkaĵo ĉe la flanko de la vilaĝo kontraŭ tiu tra kiu ili eniris. Tie ili trovis pli da soldatoj gardantaj la vojon.

“Ĉu vi timas malamikojn?” demandis Doroteo.

“Ne; ĉar ni estas atentaj kaj kapablas protekti nin,”

respondis la kapitano. “Sed ĉi tiu vojo kondukas al alia vilaĝo loĝata de grandaj stultaj bestoj kiuj eble ĝenus nin se ili kredus ke ni timas ilin.”

“Kiaj bestoj ili estas?” demandis la vilulo.

La kapitano hezitis respondi. Fine li diris: “Vi plene sciiĝos pri ili kiam vi atingos ilian urbon.

Sed ne timu ilin. Buton-Brilo estas tiel mirinde lerta kaj havas nun tiel inteligentan vizaĝon ke mi certas ke li sukcesos trovi metodon protekti vin.”

Tio iom maltrankviligis Doroteon kaj la vilulon, ĉar ili ne fidis la saĝecon de la vulpo-knabo kiom ŝajne fidis lin la kapitano. Sed ĉar ilia eskorto rifuzis paroli pli pri la bestoj, ili adiaŭis lin kaj plumarŝis.

La Filino de la Ĉielarko

TOTO, al kiu oni nun permesis ĉirkaŭkuradi laŭdezire, ĝojis denove esti libera kaj povi bojadi je la birdoj kaj ĉasi la papiliojn. La pejzaĝo ĉirkaŭ ili estis ĉarma, tamen en la belaj kampoj da sovaĝaj floroj kaj grupoj de foliplenaj arboj estis tute neniuj domoj, nek indikoj pri iuj ajn loĝantoj. Birdoj flugadis tra la aero kaj ruzaj blankaj kunikloj kuradis inter la altaj herboj kaj verdaj arbustoj; Doroteo rimarkis eĉ la formikojn laborantajn fervore apud la vojo, portantajn gigantajn ŝarĝojn da trifolisemoj; sed da homoj estis tute neniom.

Ili plumarŝis vigle dum unu aŭ du horoj, ĉar eĉ malgranda Buton-Brilo estis bona marŝisto kaj ne facile laciĝis. Post longa tempo laŭirante kurbiĝon en la vojo ili vidis tuj antaŭ si kuriozan vidaĵon.

Malgranda knabino, radianta kaj bela, bonforma kiel feino kaj grandioze vestita, dancadis gracie en la mezo de la soleca vojo, ĉirkaŭturniĝante malrapide tien kaj reen, kun la delikataj piedoj scintilantaj tre vigle. Ŝi estis vestita per pendantaj lanugaj roboj el mola ŝtofo kiu memorigis Doroteon pri teksitaj araneaĵoj, kvankam ĝi estis kolorita per mildaj koloraĵoj violaj, rozaj, topazaj, olivaj, lazuraj, kaj blankaj, kunmiksitaj tre harmonie laŭ strioj kiuj mole fandiĝis unu en la alian. Ŝia hararo estis kia ŝpinita oro kaj flosis ĉirkaŭ ŝi nube, neniu haro estis ligita aŭ apartigita per pinglo aŭ ornamaĵo aŭ rubando.

Plenaj de miro kaj admiro niaj amikoj proksimiĝis kaj staris rigardante tiun fascinan dancon. La knabino ne estis pli alta ol Doroteo, kvankam ŝi estis malpli dika; nek ŝi aspektis pli aĝa ol nia malgranda heroino.

Subite ŝi paŭzis kaj ĉesis danci, kvazaŭ unuafoje rimarkante la ĉeeston de nekonatoj. Dum ŝi frontis ilin, timida kiel timigita cervido, starante sur unu piedo kvazaŭ preta tuj forflugi, Doroteon mirigis vidi larmojn flui el ŝiaj violaj okuloj kaj ruliĝi sur ŝiaj belaj rozkoloraj vangoj. Ke la delikata knabino samtempe dancas kaj ploras vere surprizis; do Dorteo demandis per milda, simpatiplena voĉo: “Ĉu vi estas malfeliĉa, knabineto?”

“Tre!” estis la respondo; “mi estas perdita.”

“Nu, ankaŭ ni,” diris Doroteo, ridetante; “sed ni ne ploras pro tio.”

“Ĉu? Kial ne?”

“Ĉar mi jam antaŭe perdiĝis, sed mi ĉiam retroviĝis,” respondis Doroteo, simple.

“Sed mi neniam antaŭe perdiĝis,” murmuris la delikata knabino, “kaj mi maltrankvilas kaj timas.”

“Vi dancadis,” komentis Doroteo, per perpleksa voĉtono.

“Ho, tio nur estis por varmigi min,” klarigis la knabino rapide. “Ne ĉar mi estis feliĉa aŭ gaja, mi certigas al vi.”

Doroteo rigardis ŝin atente. Ŝia gaza fluanta robo eble ne estis tre varma, sed la vetero tute ne estis malvarma, efektive estis iom milde kaj varmete, kiel dum printempa tago.

“Kiu vi estas, kara?” ŝi demandis, milde.

“Mi estas Polikromo,” estis la respondo.

“Poli kiu?”

“Polikromo. Mi estas la Filino de la Ĉielarko.”

“Ho!” diris Doroteo, anhelante; “mi ne sciis ke la Ĉielarko havas infanojn. Sed mi devus scii, eĉ antaŭ ol vi parolis. Vi vere ne povus esti io alia.”

“Kial ne?” demandis Polikromo, kvazaŭ surprizita.

“Ĉar vi estas tiel bela kaj dolĉa.”

La knabineto ridetis tra siaj larmoj, venis al Doroteo kaj metis siajn maldikajn fingrojn en la dikan manon de la knabino el Kansas.

“Vi estos mia amiko—ĉu ne?” ŝi diris, petege.

“Kompreneble.”

“Kaj kiel vi nomiĝas?”

“Mi estas Doroteo; kaj ĉi tiu estas mia amiko Vilulo, kiu posedas la Amo-Magneton; kaj ĉi tiu estas Buton-Brilo—sed vi ne vidas lin kia li efektive estas ĉar la Vulporeĝo senzorge ŝanĝis lian kapon en vulpan kapon. Sed la reala Buton-Brilo estas belaspekta, kaj mi esperas iam reŝanĝigi lin al lia natura formo.”

La Filino de la Ĉielarko kapjesis gaje, ĉar ŝi ne plu timis siajn novajn kunulojn.

“Sed kiu estas tiu?” ŝi demandis, indikante Toton, kiu sidis antaŭ ŝi svingante sian voston plej amikeme kaj admirante la belan knabinon per siaj brilaj okuloj.

“Ĉu ankaŭ tiu estas sorĉita persono?”

“Ho ne, Poli—mi rajtas nomi vin Poli, ĉu ne? Via plena nomo estas ege malfacila.”

“Nomu min Poli se vi deziras, Doroteo.”

“Nu, Poli, Toto estas nur hundo; sed li havas pli da prudento ol Buton-Brilo, efektive; kaj mi multe amas lin.”

“Ankaŭ mi,” diris Polikromo, klinante sin gracie por karesi la kapon de Toto.

“Sed kiel la Filino de la Ĉielarko venis sur ĉi tiun vojon kaj perdiĝis?” demandis la vilulo, kiu aŭskultadis mirante ĉion.

“Nu, mia patro etendis sian ĉielarkon ĉi tien hodiaŭ matene, tiel ke unu ĝia fino tuŝis ĉi tiun vojon,” estis la respondo; “kaj mi dancadis sur la belaj radioj, kion mi amas, kaj mi tute ne rimarkis ke mi tro transiras la kurbiĝon en la cirklo. Subite mi ekglitis, kaj mi glitis pli kaj pli rapide ĝis fine mi falis sur la teron, ĉe la ekstremo. Ĝuste tiam mia patro relevis la ĉielarkon, tute sen rimarki min, kaj kvankam mi penis preni ĝian finon kaj teni ĝin firme, ĝi plene degelis kaj mi trovis min sola kaj senhelpa sur la malvarma malmola tero!”

“Ne ŝajnas malvarme al mi, Poli,” diris Doroteo; “sed eble vi ne estas varme vestita.”

“Mi tiel kutimiĝis loĝi apud la suno,” respondis la Filino de la Ĉielarko, “ke unue mi timis frostiĝi ĉi tie.

Sed mia danco iomete varmigis min, kaj nun mi demandas al mi kiel mi iam povos reiri hejmen.”

“Ĉu via patro ne sentos vian foreston kaj serĉos vin, kaj mallevos novan ĉielarkon por vi?”

“Eble jes; sed li estas tre okupata ĝuste nun ĉar pluvas en tiom da partoj de la mondo dum ĉi tiu sezono, kaj li devas meti sian ĉielarkon tre multloke.

Kion vi konsilas al mi, Doroteo?”

“Venu kun ni,” estis la respondo. “Mi penos trovi la vojon al la Smeralda Urbo, kiu estas en la fea Lando Oz. La Smeraldan Urbon regas amikino mia, la Princino Ozma, kaj se ni sukcesos atingi tien mi certas ke ŝi scipovos resendi vin al via patro.”

“Ĉu vi vere kredas tion?” demandis Polikromo, maltrankvile.

“Mi estas tre certa.”

“Do mi iros kun vi,” diris la knabineto; “ĉar marŝado varmigos min, kaj paĉjo povos trovi min en unu parto de la mondo tiel facile kiel en alia loko—se li havos sufiĉan tempon por serĉi min.”

“Do venu,” diris la vilulo, gaje; kaj ili rekomencis marŝi. Poli marŝis apud Doroteo post nelonge, tenante manon de sia nova amikino kvazaŭ timante delasi ĝin; sed ŝia naturo ŝajnis leĝera kaj flugema kiel ŝia lanuga robo, ĉar subite ŝi ekkuris antaŭen kaj ĉirkaŭturnadis sin laŭ kapturna danco. Poste ŝi repaŝis al ili kun scintilantaj okuloj kaj ridetantaj vangoj, regajninte sian kutiman feliĉan humoron kaj forgesinte ĉian maltrankvilon pri sia perdiĝo.

Ili trovis ŝin ĉarma kunulo, kaj ŝiaj dancado kaj ridado—ĉar kelkfoje ŝi ridis kiel la sonado de arĝenta sonorilo—multe gajigis ilian veturon kaj kontentigis ilin.

La Urbo de Bestoj

KIAM venis la tagmezo ili malfermis la lunĉokorbon de la Vulporeĝo, kaj trovis belan rostitan meleagron kun oksikoka saŭco kaj kelkaj pan-kun-butero- tranĉaĵoj. Dum ili sidis sur la herbo apud la vojo la vilulo distranĉis la meleagron per sia poŝtranĉilo kaj disdonis tranĉaĵojn.

“Ĉu vi ne havas rosgutojn, aŭ nebulkukojn, aŭ nubopanetojn?” demandis Polikromo, sopire.

“Kompreneble tion ni ne havas,” respondis Doroteo. “Ni manĝas solidaĵojn, ĉi tie sur la tero. Sed estas botelo da malvarma teo. Provu iom, bonvolu.”

La Filino de la Ĉielarko rigardis Buton-Brilon vori unu kruron de la meleagro.

“Ĉu bona?” ŝi demandis.

Li kapjesis.

“Ĉu vi kredas ke mi rajtas manĝi ĝin?”

“Ne ĉi tiun,” diris Buton-Brilo.

“Sed alian pecon?”

“Ne scias,” li respondis.

“Nu, mi provos, ĉar mi multe malsatas,” ŝi decidis, kaj ŝi prenis maldikan tranĉaĵon de la blanka brusto de meleagro kiun tranĉis por ŝi la vilulo, ankaŭ iom da pano-kun-butero. Kiam ŝi gustumis ĝin Polikromo opiniis la meleagron bongusta—eĉ pli ol la nebulokukoj; sed iometo satigis ŝin kaj ŝi kompletigis la manĝon per malgranda suĉo da malvarma teo.

“Proksimume kiom manĝus muŝo,” diris Doroteo, kiu mem multe manĝadis. “Sed mi konas kelkajn personojn en Oz kiuj tute nenion manĝas.”

“Kiuj estas?” demandis la vilulo.

“Unu estas birdotimigilo plenigita per pajlo, kaj la alia estas hakisto el stano. Ili ne havas apetitojn en si, komprenu; do ili tute neniam manĝas.”

“Ĉu ili vivas?” demandis la vilulo.

“Ho jes,” respondis Doroteo; “kaj ankaŭ ili estas tre lertaj kaj afablaj. Se ni atingos Ozon mi konigos ilin al vi.”

“Ĉu vi vere anticipas atingi Ozon?” demandis la vilulo, trinkante iom da malvarma teo.

“Mi ne scias ĝuste kion ’ticipi,” respondis la infano, serioze; “sed mi rimarkis ke se hazarde mi perdiĝas mi preskaŭ neeviteble atingas la Landon Oz fine, iel ajn; do eble mi atingos ĝin ĉifoje. Sed mi ne povas promesi, sciu; mi nur povas ’tendi kaj trovi.”

“Ĉu la Birdotimigilo timigos min?” demandis Buton-Brilo.

“Ne; ĉar vi ne ’stas birdo,” ŝi respondis. “Li havas la plej belan rideton iam viditan—sed ĝi estas pentrita kaj li ne respondecas pri ĝi.”

Ĉar la lunĉo nun jam finiĝis ili rekomencis sian veturon, la vilulo, Doroteo kaj Buton-Brilo marŝis solene flank’-al-flanke, kaj la Filino de la Ĉielarko dancis gaje antaŭ ili.

Kelkfoje ŝi ekkuris laŭ la vojo tiel rapide ke ŝi preskaŭ eliris ilian vidpovon, poste ŝi revenis same rapide por saluti ilin per sia arĝenta rido. Sed foje ŝi revenis pli konvene, kaj diris: “Estas urbo ne tre for.”

“Mi ’ticipis tion,” respondis Doroteo; “ĉar la vulpohomoj avertis nin ke tio estas sur ĉi tiu vojo. Ĝi estas plena de iaj stultaj bestoj, sed ni nepre ne timu ilin ĉar ili ne damaĝos nin.”

“Bone,” diris Buton-Brilo; sed Polikromo ne sciis ĉu aŭ ne estas bone.

“Ĝi estas granda urbo,” ŝi diris, “kaj la vojo rekte trairas ĝin.”

“Ne maltrankvilu,” diris la vilulo; “dum mi portos la Amo-Magneton ĉiu vivanto amos min, kaj estu certa ke mi ne permesos ke oni damaĝu iun ajn mian amikon.”

Tio konsolis ilin iomete, kaj ili ekplumarŝis. Baldaŭ ili atingis atentigon kiu tekstis: “UNU KILOMETRO AL AZENIO.”

“Ho,” diris la vilulo, “se ili estas azenoj ni tute ne bezonas timi.”

“Eble ili piedbatos,” diris Doroteo, dubeme.

“Do ni tranĉos kelkajn vergojn kaj bonkondutigos ilin,” li respondis. Ĉe la unua arbo li tranĉis por si longan, maldikan vergon el unu el la branĉoj, kaj malpli longajn vergojn por la aliaj.

“Ne timu ordonadi al la bestoj,” li diris; “ili kutimas tion.”

Post nelonge la vojo kondukis ilin al la pordoj de la urbo. Estis alta muro tute ĉirkaŭ ĝi, kiu estis blankigita, kaj la pordo tuj antaŭ niaj veturantoj estis nur aperturo en la muro, sen bariloj. Neniuj turoj nek spajroj nek kupoloj videblis super la urbo, nek estis videbla iu ajn vivanto kiam niaj amikoj proksimiĝis.

Subite, kiam ili estis tuj aŭdace enirontaj tra la aperturo, eksonis akra bruo de sono kiu ŝvelis kaj eĥis ĉiuflanke, ĝis ilin preskaŭ surdigis la bruaĉo kaj ili devis meti fingrojn en siajn orelojn por forteni la bruon.

Estis kia la bruego de multaj kanonoj, tamen ne videblis kanonkugloj aŭ aliaj pafaĵoj; estis kia la bruego de forta tondro, sed neniu nubo estis en la ĉielo; estis kia la bruo de sennombraj ondoj rompiĝantaj sur severan marbordon, sed estis nek maro nek alia akvo proksime.

Ili hezitis antaŭeniri; sed, ĉar la bruo ne damaĝis, ili eniris tra la blankigitan muron kaj rapide trovis la kaŭzon de la tumulto. Interne pendis multaj platoj el stano aŭ maldika fero, kaj kontraŭ tiujn metalajn platojn vico de azenoj bategis per siaj kalkanoj, farante mortigajn piedbatojn.

La vilulo kuris al la plej proksima azeno kaj forte frapis la beston per sia vergo.

“Ĉesigu la bruon!” li kriis; kaj la azeno ĉesis piedbati la metalan platon kaj turnis sian kapon por surprizite rigardi la vilulon. Li vergis la apudan azenon, kaj ĉesigis lin, kaj poste la apudan, tiel ke iom post iom la sono de kalkanbatoj ĉesis kaj la terura bruaĉo ĉesis. La azenoj staris grupe kaj rigardis la fremdulojn time kaj treme.

“Pro kio vi faras tiun bruaĉon?” demandis la vilulo, severe.

“Ni fortimigis la vulpojn,” diris unu el al azenoj, humile. “Kutime ili forkuras sufiĉe rapide kiam ili aŭdas la bruon, kiu timigas ilin.”

“Ne estas vulpoj ĉi tie,” diris la vilulo.

“Pardonu sed mi malakordas pri tio. Ja estas unu,”

respondis la azeno, sidante rekte sur siaj koksoj kaj gestante per piedo al Buton-Brilo. “Ni vidis lin venanta kaj kredis ke la tuta vulpa armeo marŝas por ataki nin.”

“Buton-Brilo ne estas vulpo,” klarigis la vilulo. “Li nur havas vulpan kapon provizore, ĝis li povos reakiri sian propran kapon.”

“Ho, mi komprenas,” komentis la azeno, svingante sian maldekstran orelon kontemple. “Mi bedaŭras ke ni tiel eraris, kaj ni tiom laboris kaj maltrankvilis pro nenio.”

Jam la aliaj azenoj sidadis rekte kaj ekzamenis la fremdulojn per grandaj vitrecaj okuloj. Ili ja estis kurioza bildo; ĉar ili surhavis larĝajn blankajn kolumojn ĉirkaŭ siaj koloj kaj la kolumoj havis multajn kavetojn kaj pintojn. La virazenoj surportis altajn pintajn ĉapojn inter siaj grandaj oreloj, kaj la azeninoj surportis sunkufojn en kies suproj estis truoj tra kiujn la oreloj etendiĝis. Sed ili havis nenian alian veston ol sian harkovritan haŭton, kvankam multaj portis orajn kaj arĝentajn ornamaĵojn sur siaj antaŭaj pojnoj kaj striojn el diversaj metaloj sur siaj malantaŭaj maleoloj.

Piedbatante ili apogis sin per siaj antaŭaj kruroj, sed nun ili ĉiuj staris aŭ sidis rekte sur siaj malantaŭaj kruroj kaj uzis la antaŭajn kiel brakojn. Havante nek fingrojn nek manojn la bestoj estis iom mallertaj, kiel vi povus supozi; sed Doroteon surprizis vidi kiom ili povas fari per siaj rigidaj pezaj piedoj.

Kelkaj el la azenoj estis blankaj, kelkaj estis brunaj, aŭ grizaj, aŭ nigraj, aŭ makulaj; sed ilia hararo estis glata kaj brila kaj iliaj larĝaj kolumoj kaj ĉapoj bonaspektigis ilin, kvankam iomete komike.

“Jen bela maniero bonvenigi vizitantojn, ĉu?”

komentis la vilulo, per riproĉa tono.

“Ho, ni ne intencis malĝentili,” respondis griza azeno kiu antaŭe ne parolis. “Sed ni ne atendis vin, nek vi ensendis viajn vizitkartojn kiel konvenas.”

“Estas iom da vero en tiu deklaro,” agnoskis la vilulo; “sed, ĉar vi nun informiĝis ke ni estas gravaj kaj distingitaj veturantoj, sendube vi taŭge pritraktos nin.”

Tiuj grandaj vortoj plaĉegis al la azenoj, kaj ili riverencis antaŭ la vilulo tre respektoplene. Diris la grizulo: “Vi gvidiĝos al lia granda kaj glora Majesteca Moŝto Reĝo Bat-Iai, kiu salutos vin konvene al viaj altaj pozicioj.” “Tute prave,” respondis Doroteo. “Gvidu nin al iu kiu ion scias.”

“Ho, ni ĉiuj scias ion, mia infano, alie ni ne estus azenoj,” asertis la grizulo, digne. “La vorto ‘azeno’ signifas ‘lerta,’ sciu.”

“Mi ne sciis tion,” ŝi respondis. “Mi kredis ke ĝi signifas ‘stulta’.”

“Tute ne, mia infano. Se vi serĉos en la Enciklopedio Azenida vi trovos ke mi pravas. Sed venu; mi mem gvidos vin al nia grandioza, ekzaltita, kaj plej intelekta reganto.”

Ĉiuj azenoj amas grandajn vortojn, do ne mirigas ke la grizulo uzis tiom da ili.

La Transformiĝo de la Vilulo

ILI trovis ke la domoj de la urbo estas ĉiuj malaltaj kaj kvadrataj kaj konstruitaj el brikoj, bele blankigitaj interne kaj ekstere. La domoj ne estis en vicoj, por formi regulajn stratojn, sed dismetitaj laŭhazarde tiel ke fremdulo malfacile trovis sian vojon.

“Stultuloj devas havi stratojn kaj numeroportantajn domojn en siaj urboj, por gvidi ilin kien ili iras,”

komentis la griza azeno, marŝante antaŭ la vizitantoj sur siaj malantaŭaj kruroj, nelerte kaj komike; “sed lertaj azenoj scias disiradi sen tiaj absurdaj signoj.

Krome, miksita urbo estas multe pli bela ol urbo kun rektaj stratoj.”

Doroteo malkonsentis pri tio, sed ŝi diris nenion por kontraŭdiri ĝin. Baldaŭ ŝi vidis afiŝon sur domo kiu tekstis: “Damo de Troomp, Hufologo,” kaj ŝi demandis al sia gvidisto: “Bonvolu diri, kio estas ‘hufologo’?”

“Persono kiu aŭguras surbaze de oniaj hufoj,”

respondis la griza azeno.

“Ho, mi komprenas,” diris la knabineto. “Vi estas tre civilizitaj ĉi tie.”

“Azenio,” li respondis, “estas la centro de la plej alta civilizacio en la mondo.”

Ili atingis domon kie du junaj azenoj blankigadis la muron, kaj Doroteo haltis dum momento por rigardi ilin. Ili mergis la finojn de siaj vostoj, kiuj estis tre similaj al farbobrosoj, en sitelon da blankigaĵo, malantaŭeniris al la domo, kaj svingis siajn vostojn dekstren kaj maldekstren ĝis la blankigaĵo frotiĝis sur la muron, poste ili remergis la komikajn brosojn kaj ripetis la agon.

“Sendube estas ĝuige,” diris Buton-Brilo.

“Ne; estas laboro,” respondis la maljuna azeno; “sed ni devigas ke niaj junuloj blankfarbigadu, por ke ili ne petoladu.”

“Ĉu ili ne studas en lernejo?” demandis Doroteo.

“Ĉiuj azenoj naskiĝas saĝaj,” estis la respondo, “do ni bezonas nenian lernejon escepte de spertado. Libroj konvenas nur al nesciuloj, kiuj devas lerni de aliaj personoj.”

“Alivorte, ju pli stulta oni estas, des pli oni opinias sin sciplena,” komentis la vilulo. La griza azeno ne atentis tiun parolon ĉar li ĵus haltis antaŭ domo super kies pordejo estis pentrita paro da hufoj, kun azenvosto inter si kaj krudaj krono kaj sceptro super si.

“Mi trovos ĉu lia glora Majesteca Moŝto Reĝo BatIai estas ĉehejme,” diris li. Li levis sian kapon kaj vokis “I-aj! i-aj! i-aj!” trifoje, per ŝoka voĉo, turnante sin kaj batante per siaj kalkanoj la panelon de la pordo. Dum kelka tempo ne estis respondo; poste la pordo malfermiĝis sufiĉe por ke azenkapo eletendiĝu kaj rigardu ilin.

Ĝi estis blanka kapo, kun grandaj, teruraj oreloj kaj rondaj, seriozaj okuloj.

“Ĉu la vulpoj jam foriris?” ĝi demandis, per trema voĉo.

“Ili ne venis, via plej mireginda Moŝto,” respondis la grizulo. “La novevenintoj montriĝas distingitaj veturistoj.”

“Ho,” diris la Reĝo, per trankviligita voĉtono. “Ili envenu.”

Li larĝe malfermis la pordon, kaj la grupo marŝis en grandan ĉambron, kiu, laŭ la takso de Doroteo, aspektis tute malsimila al palaco de reĝo. Estis matoj el plektitaj herboj sur la planko, kaj la loko estis pura kaj neta; sed lia Moŝto tute ne havis aliajn meblojn—eble ĉar li ne bezonis ilin. Li kaŭris en la centro de la ĉambro kaj malgranda bruna azeno kuris venigi grandan oran kronon kiun ĝi metis sur la kapon de la monarko, kaj oran sceptron kun juvelita globeto ĉe sia fino, kiun la Reĝo tenis inter siaj antaŭaj hufoj dum li rekte sidis.

“Nu, do,” diris lia Moŝto, svingante siajn longajn orelojn leĝere tien kaj reen, “diru al mi kial vi estas ĉi tie, kaj kion vi anticipas ke mi faros por vi.” Li okulumis Buton-Brilon iom akre, kvazaŭ timante la kuriozan kapon de la knabeto, kvankam la vilulo entreprenis respondi.

“Plej nobla kaj supera reganto de Azenio,” li diris, klopodante ne ridi dum la solena Reĝo rigardas lin, “ni estas fremduloj veturantaj tra vian regnon, kaj ni eniris vian grandiozan urbon ĉar la vojo kondukas tra ĝin, kaj ne eblas ĉirkaŭiri. Ni nur deziras omaĝi al via Moŝto—la plej lerta reĝo en la tuta mondo, mi estas certa—kaj poste daŭrigi nian veturon.”

Tiu ĝentila parolo multe plaĉis al la Reĝo: efektive, ĝi tiom plaĉis al li ke ĝi montriĝis misfortuna parolo por la vilulo. Eble ankaŭ la Amo-Magneto kaj ne nur la flatado helpis lin gajni la amon de lia Moŝto, sed negrave kiel estis, la blanka azeno afable rigardis la parolinton kaj diris: “Nur azeno devus uzi tiel belajn, grandajn vortojn, kaj vi estas tro saĝa kaj admirinda ĉiumaniere por esti nur homo. Ankaŭ mi sentas ke mi amas vin kiom mian propran favoratan popolon, do mi donos al vi la plej grandan donacon kiun mi povas—azenkapon.”

Parolante li svingis sian juvelitan sceptron.

Kvankam la vilulo kriis kaj penis malantaŭensalti por eskapi, montriĝis vane. Subite lia propra kapo estis for kaj azena kapo ekaperis anstataŭ ĝi—bruna, vila kapo tiom absurda kaj ridiga ke Doroteo kaj Poli ambaŭ ekridis, kaj eĉ la vulpa vizaĝo de Buton-Brilo ridetis.

“Jadi! jadi!” kriis la vilulo, palpante sian vilan novan kapon kaj siajn longajn orelojn. “Kia misfortuno—kia granda misfortuno! Redonu al mi mian propran kapon, stulta reĝo—se eĉ iomete vi min amas!”

“Ĉu ĝi ne plaĉas al vi?” demandis la Reĝo, surprizite.

“I-aj! Mi abomenas ĝin! Forprenu ĝin—rapide!”

diris la vilulo.

“Sed mi ne povas fari tion,” estis la respondo. “Mia magio funkcias nur unudirekte. Mi povas fari sed mi ne povas malfari. Vi devos trovi la Vero-Lageton kaj bani vin per ĝia akvo, por reakiri vian propran kapon.

Sed mi konsilas ke vi ne faru tion. Ĉi tiu kapo estas multe pli bela ol la antaŭa.”

“Gustoj diversas,” diris Doroteo.

“Kie estas la Vero-Lageto?” demandis la vilulo, fervore.

“Ie en la Lando Oz; sed ĝuste la precizan lokon mi ne scias,” estis la respondo.

“Ne maltrankvilu, Vilulo,” diris Doroteo, ridetante ĉar ŝia amiko svingadis siajn novajn orelojn tre komike. “Se la Vero-Lageto estas en Oz ni nepre trovos ĝin kiam ni iros tien.”

“Ho! Ĉu vi iros al la Lando Oz?” demandis Reĝo Bat-Iai.

“Mi ne scias,” ŝi respondis; “sed ni informiĝis ke ni estas pli proksimaj al la Lando Oz ol al Kansas, kaj se estas tiel do la plej rapida maniero por ke mi hejmeniru estas trovi Ozman.”

“Ia-ia! Ĉu vi konas la potencan Princinon Ozman?”

demandis la Reĝo, per tono kaj surprizita kaj fervora.

“Kompreneble; ŝi estas mia amiko,” diris Doroteo.

“Do eble vi komplezos min,” daŭrigis la blanka azeno, multe ekscitite.

“Kiel?” ŝi demandis.

“Eble vi povos akiri por mi inviton al la naskiĝtaga festo de Princino Ozma, kiu estos la plej grandioza reĝa festo iam okazinta en Felando. Mi volegas parto-preni.”

“Iaj-iaj! Vi meritas punon, ne premion, doninte al mi ĉi tiun kapaĉon,” diris la vilulo, malfeliĉe.

“Bonvolu ne tiel ofte diri ‘iaj-iaj’,” Polikromo petegis lin; “tio sendas fridan malvarmon sur mian dorson.”

“Sed mi ne povas ne diri tion, kara; mia azenkapo volas iai daŭre,” li respondis. “Ĉu via vulpa kapo ne volas boji ĉiuminute?” li demandis al Buton-Brilo.

“Ne scias,” diris la knabo, ankoraŭ gapante la orelojn de la vilulo. Ili ŝajne multe interesis lin, kaj la vido ankaŭ forgesigis al li lian propran vulpan kapon, kaj tio estis komfortiga.

“Kion vi opinias, Poli? ĉu mi promesu al la azenreĝo inviton al la festo de Ozma?” demandis Doroteo al la Filino de la Ĉielarko, kiu flirtadis ĉirkaŭ la ĉambro kvazaŭ sunbrilero ĉar ŝi neniam povis resti kvieta.

“Agu laŭdezire, kara,” respondis Polikromo. “Eble li helpos distri la gastojn de la Princino.”

“Do, se vi donos al ni iom da vespermanĝo kaj lokon dormi ĉinokte, kaj lasos nin rekomenci nian veturon frue morgaŭ matene,” diris Doroteo al la Reĝo, “mi petos al Ozma ke ŝi invitu vin—se efektive mi sukcesos atingi Ozon.”

“Bone! Iaj-iaj! Bonege!” kriis Bat-Iai, multe plaĉite.

“Vi ĉiuj bonege manĝos kaj dormos. Kian manĝaĵon vi preferas, brankaĉon aŭ maturan avenon enŝelan?”

“Nek tiun nek tiun,” respondis Doroteo, haste.

“Eble simplan fojnon, aŭ iom da dolĉa gresosuko pli plaĉos al vi,” sugestis Bat-Iai, pripenseme.

“Ĉu nur tion vi proponas?” demandis la knabino.

“Kion pli vi deziras?”

“Nu, sciu, ni ne estas azenoj,” ŝi klarigis, “tial ni kutimas al aliaj manĝaĵoj. La vulpoj donis al ni belan vespermanĝon en Vulpio.”

“Ni bonvenigus kelkajn rosgutojn kaj nebulkukojn,” diris Polikromo.

“Mi preferus pomojn kaj ŝinkosandviĉon,” deklaris la vilulo; “ĉar kvankam mi havas azenkapon mi ankoraŭ havas propran stomakon.”

“Mi volas torton,” diris Buton-Brilo.

“Mi kredas ke bifsteko kaj ĉokolada tavolkuko estus plej bongustaj,” diris Doroteo.

“Iaj-iaj! Ĉu vere!” kriis la Reĝo. “Ŝajnas ke ĉiu el vi volas malsaman manĝaĵon. Kiom kuriozaj estas la vivantoj, escepte de la azenoj!”

“Kaj azenoj kia vi estas la plej kuriozaj!” ridis Polikromo.

“Nu,” decidis la Reĝo, “mi supozas ke mia Magia Sceptro produktos kion vi avidas; se mankas al vi bona gusto, ne kulpas mi.”

Dirinte tion li gestis per sia sceptro kun la juvelita globeto, kaj antaŭ ili tuj ekaperis tetablo, sur kiu estis tuko kaj belaj teleroj, kaj sur la tablo estis precize tio kion ili petis. La bifsteko de Doroteo estis fume varmega, kaj la pomoj de la vilulo estis dikaj kaj rozvangaj. La Reĝo ne pensis provizi seĝojn, do ili ĉiuj staris sialoke ĉirkaŭ la tablo kaj multapetite manĝis, ĉar ili malsatis. La Filino de la Ĉielarko trovis tri etajn rosgutojn sur kristala telero, kaj Buton-Brilo grandan pecon da pomtorto, kiun li avide manĝis.

Poste la Reĝo alvokis la brunan azenon, kiu estis lia preferata servisto, kaj ordonis ke ĝi gvidu liajn gastojn al la vaka domo kie ili tranoktos. Ĝi havis nur unu ĉambron kaj neniom da mebloj escepte de litoj el pura pajlo kaj kelkajn matojn el plektitaj herboj; sed niaj veturantoj kontentis pro tiuj simplaĵoj ĉar ili komprenis ke la Azenreĝo havas nenion pli bonan por doni al ili. Tuj kiam mallumiĝis ili kuŝiĝis sur la matoj kaj dormis komforte ĝis la mateno.

Je la tagiĝo estis terura bruo tra la tuta urbo. Ĉiu azeno en la loko iais. Kiam li aŭdis tion la vilulo vekiĝis kaj vokis “Iaj-iaj!” kiel eble plej laŭte.

“Ĉesigu tion!” diris Buton-Brilo per kolera voĉo.

Kaj Doroteo kaj Poli rigardis la vilulon riproĉe.

“Mi ne povis ne iai, karaj,” li diris, kvazaŭ hontante; “sed mi penos ne rekrii.”

Kompreneble ili pardonis lin, ĉar li ankoraŭ havis la Amo-Magneton en sia poŝo kaj tial ili devis ami lin kiel eble plej forte.

Ili ne revidis la Reĝon, sed Bat-Iai memoris ilin; ĉar tablo ekaperis en ilia ĉambro kun la samaj manĝaĵoj kiel la pasintan nokton.

“Ne volas torton por mat’manĝo,” diris Buton-Brilo.

“Mi donos al vi iom da bifsteko,” proponis Doroteo, “estas sufiĉe por ĉiuj.”

Tio pli plaĉis al la knabo, sed la vilulo diris ke li kontentas pri siaj pomoj kaj sandviĉoj, kvankam li finis la manĝon manĝante la torton de Buton-Brilo.

Poli preferis siajn rosgutojn kaj nebulkukojn pli ol ĉian alian manĝaĵon, do ili ĉiuj ĝuis bonegan matenmanĝon. Toto manĝis la erojn restintajn el la bifsteko, kaj staris bele sur siaj malantaŭaj kruroj dum Doroteo manĝigis lin per ili.

La matenmanĝo finiĝis, ili trapasis la vilaĝon al la flanko kontraŭ tiu tra kiun ili eniris, la bruna servista azeno gvidis ilin tra la labirinto da disaj domoj. Ili revidis la vojon, kiu kondukas tre distancen en la preteran nekonatan landon.

“Reĝo Bat-Iai diras ke vi nepre ne forgesu lian inviton,” diris la bruna azeno, dum ili transpasis la aperturon en la muro.

“Mi ne forgesos,” promesis Doroteo.

Eble neniu iam vidis pli strange diversspecan grupon ol tiu kiu nun marŝadis laŭ la vojo, tra belaj verdaj kampoj kaj preter arojn da plumecaj piprarboj kaj odororiĉa mimozo. Polikromo, kies belaj gazaj roboj flosis ĉirkaŭ ŝi kiel ĉielarka nubo, iris la unua, dancante tien kaj reen kaj ekirante jen por pluki sovaĝfloron aŭ jen por rigardi skarabon rampi trans la vojon. Toto kursekvis ŝin kelkfoje, bojante ĝoje tutdume, sed rapide reserioziĝante kaj denove sekvante la kalkanojn de Doroteo. La malgranda knabino el Kansas marŝis tenante firme manon de Buton-Brilo, kaj la knabeto kun sia vulpa kapo kovrita per la marista ĉapelo strange aspektis. Plej stranga, eble, estis la vilulo, kun sia vila azenkapo, kiu postsekvis kun siaj manoj metitaj profunden en siajn grandajn poŝojn.

Neniu el la grupo vere estis malfeliĉa. Ĉiuj vagis en nekonata lando kaj suferis pli aŭ malpli da ĝeno kaj malkomforto; sed ili komprenis ke ili spertas feaventuron en felando, kaj ilin multe interesis trovi kio poste okazos.

La Muz’kulo

ĈIRKAŬ la mezo de la mateno ili komencis supreniri longan monteton. Baldaŭ tiu monteto subite lasis subiri en belan valon, kie la veturantoj vidis, surprizate, malgrandan domon starantan apud la vojo.

Ĝi estis la unue vidata domo, kaj ili rapidis en la valon por trovi kiu loĝas tie. Neniu estis videbla dum ili proksimiĝis, sed kiam ili komencis apudiĝi al la domo ili aŭdis strangajn sonojn veni el ĝi. Ili ne povis unue distingi ilin, sed dum ili plilaŭtiĝis niaj amikoj kredis aŭdi ian muzikon kian faras astma akordiono; la muziko sonis al iliaj oreloj ĉi tiel: Tidl-vidl-idl, um pom-pom!

Um, pom-pom! um, pom-pom!

Tidl-tidl-tidl, um pom-pom!

Um, pom-pom—pa!

“Kio estas, bando aŭ buŝharmoniko?” demandis Doroteo.

“Ne scias,” diris Buton-Brilo.

“Al mi sonas kiel trivita fonografo,” diris la vilulo, levante siajn gigantajn orelojn por aŭskulti.

“Ho, ja ne povus esti fingrafo en Felando!” kriis Doroteo.

“Estas iom bele, ĉu ne?” demandis Polikromo, provante danci laŭ la sonoj.

Tidl-vidl-idl, um pom-pom!

Um pom-pom; um pom-pom!

sonis al iliaj oreloj la muziko, ĉiam pli klare dum ili proksimiĝadis al la domo. Baldaŭ ili vidis malgrandan dikulon sidantan sur benko antaŭ la pordo. Li surhavis ruĝan jakon ornamitan per pasamento, kiu atingis lian talion, bluan veŝton, kaj blankan pantalonon sur kies flankoj estis vertikalaj oraj strioj. Sur lia kalva kapo staris malgranda, ronda, ruĝa ĉapo kiun fiksis kaŭĉuka elasta bendo sub lia mentono. Lia vizaĝo estis ronda, liaj okuloj fadbluaj, kaj sur siaj manoj li havis blankajn katunajn gantojn. La viro sin apogis sur fortika orkapa marŝbastono, klinante sin antaŭen por rigardi la aliron de la vizitantoj.

Mirige, la muzikaj sonoj kiujn ili aŭdis ŝajnis veni el la interno de la dikulo mem; ĉar li nek ludis instrumenton nek estis videbla instrumento proksime al li.

Ili venis al li kaj staris en vico gapante lin, kaj li regapis dum la kuriozaj sonoj plu venis el ili: Tidl-idl-idl, um pom-pom, Um, pom-pom; um pom-pom!

Tidl-vidl-idl, um pom-pom!

Um, pom-pom—pa!

“Nu, li ja ‘stas vera muz’kulo!” diris Buton-Brilo.

“Kio estas muz’kulo?” demandis Doroteo.

“Li!” diris la knabo.

Aŭdinte tion la dikulo eksidis iomete pli rigide ol antaŭe, kvazaŭ ricevinte komplimenton, kaj daŭris plu la sonoj: Tidl-vidl-idl, um pom-pom, Um pom-pom, um— “Ĉesu!” kriis la vilulo, fer vore. “Ĉesigu tiun bruaĉon!”

La dikulo rigardis lin malfeliĉe kaj komencis sian respondon. Kiam li parolis la muziko ŝanĝiĝis kaj la vortoj ŝajnis kongrui kun la notoj. Li diris—pli ĝuste, kantis: Vi ne aŭskultas bruaĉon, Sed klarharmonian plaĉon.

Sonas mia spir’ Orgenas mia dir’— Kaj basigas mian maĉon.

“Nekredeble!” kriis Doroteo; “laŭ li lia spiro muzikas.”

“Absurde,” deklaris la vilulo; sed nun la muziko rekomenciĝis, kaj ĉiuj aŭskultis atente.

La pulmojn plenigas kanoj.

Orgenojn sonigas manoj, Pulmojn sonigas spirbanoj Kan’-muzikon doni.

Por vivi mi devas spiri, Muziki por povi iri; Mi multe bedaŭras diri “bonvolu pardoni!”

“Povrulo,” diris Polikromo; “li ne kulpas. Kia misfortuno!”

“Jes,” respondis la vilulo; “ni devas aŭdi la muzikon nur nelonge, ĝis ni foriros de li; sed tiu kompatindulo devas aŭskulti sin dum sia tuta vivo, kaj tio sufiĉas por frenezigi lin. Ĉu vi ne konsentas kun mi?”

“Ne scias,” diris Buton-Brilo. Toto diris “Vuf!” kaj la aliaj ridis.

“Eble tial li loĝas tute sola,” sugestis Doroteo.

“Jes; se estus najbaroj ili eble volus damaĝi lin,”

respondis la vilulo.

Tutdume la malgranda dika muz’kulo spiradis la notojn: Tidl-tidl-idl, um, pom-pom, kaj ili devis laŭte paroli por aŭdi unu la alian. La vilulo diris: “Kiu vi estas, sinjoro?”

La respondo venis en kantata formo: Mi estas Allegro da Capo, fama viro; Ĉar alian tian vi ne trovos, pravas miro.

Iuj ludi volas, povas ne, Ĉiutage penas, penas tre.

Muzikas mi denaske, enkonstruiĝis liro.

“Ho, mi kredas ke li fieras pro tio,” kriis Doroteo, “kaj ŝajnas al mi ke mi aŭdis jam malpli bonan muzikon.”

“Kie?” demandis Buton-Brilo.

“Mi forgesis. Sed S-ro Da Capo certe estas stranga persono—ĉu ne?—kaj eble li estas la sola siaspeca persono en la tuta mondo.”

Tiu laŭdo ŝajne plaĉis al la malgranda dika muz’kulo, ĉar li ŝveligis sian bruston, aspektiĝis grava kaj kantis tiel: Ne havas mi rubandon, Sed bando ja mi estas!

Ne svenas mi sed venas Por soni dum vi festas.

En ĉiu son’ nur pura ton’, Kaj fuŝ’ neniam svarmas.

Diecaj estas la diesoj, Kaj bemoloj molaj ĉarmas.

“Mi ne plene komprenas tion,” diris Polikromo, perplekse; “sed eble ĉar mi kutimas nur al la muziko de la sferoj.”

“Kio estas tio?” demandis Buton-Brilo.

“Ho, Poli parolas pri la atmosfero kaj la hemisfero, mi supozas,” klarigis Doroteo.

“Ho,” diris Buton-Brilo.

“Vuf!” diris Toto.

Sed la muz’kulo ankoraŭ elspiradis sian konstantan Um, pom-pom; um, pom-pom— kaj tio ŝajne iritis la nervojn de la vilulo.

“Ĉesigu, bonvolu!” li kriis, kolere; “aŭ spiru flustre; aŭ metu ligilon sur la nazon. Ion faru, nepre!”

Sed la dikulo, kun malĝoja mieno, kantis respondon: Muziko ja ĉarmas, sopire Kvietiĝas kolero, laŭdire.

Se vi sentas koleron, Vi trovos la veron, Ke tio ja pravas, admire.

La vilulo ne povis ne ridi pro tio, kaj kiam li ridis li plene larĝigis sian azenan buŝon. Diris Doroteo: “Mi ne scias taksi lian poezion, sed ŝajne ĝi kongruas kun la notoj, kaj nur tion oni rajtas postuli.”

“Mi amas ĝin,” diris Buton-Brilo, kiu gapegis la muz’kulon, starante kun siaj malgrandaj kruroj larĝe apartigitaj. Mirige al siaj kamaradoj, la knabo faris ĉi tiun longan demandon: “Se mi englutus harmonikon, kio mi estus?”

“Harmoniketo,” diris la vilulo. “Sed venu, karuloj; mi opinias ke plej bone estos pluveturi antaŭ ol Buton-Brilo englutos ion. Ni devas serĉi tiun Landon Oz, sciu.”

Aŭdinte tiun parolon la muz’kulo kantis, rapide: Se al la Lando Oz vi iros, Mi dankos se vi min kuntiros, Ĉar Ozma ja festos Naskiĝdaton, kaj estos Feliĉa ke kanton ŝi akiros.

“Dankon, sed ne,” diris Doroteo; “ni preferas veturi solaj. Sed se mi renkontos Ozman mi diros al ŝi ke vi volas veni al ŝia naskiĝtaga festo.”

“Ni iru,” urĝis la vilulo, maltrankvile.

Poli jam dancadis laŭ la vojo, multe antaŭ ili, kaj la aliaj sin turnis por sekvi ŝin. Al Toto ne plaĉis la dika muz’kulo kaj li ekcelis mordi lian dikan kruron.

Doroteo rapide kaptis la muĝetantan hundeton kaj rapide sekvis siajn kamaradojn, kiuj marŝadis pli rapide ol kutime por fuĝi el la kantobruo. Ili devis grimpi monteton, kaj antaŭ ol atingi la supron ili ne povis eskapi de la monotona sonado de la muz’kulo: Um, pom-pom; um, pom-pom; Tidl-idl-vidl, um, pom-pom; Um, pom-pom—pa!

Tamen, dum ili preteriris la supron de la monteto kaj malsupreniris laŭ la alia flanko, la sonoj iom post iom fadis, kaj pro tio ili sentis grandan malstreĉiĝon. “Min ĝojigas ke ne necesas loĝi kun la orgenulo, ĉu ankaŭ vin, Poli?” demandis Doroteo.

“Nepre jes,” respondis la Filino de la Ĉielarko.

“Mi amas lin,” deklaris Buton-Brilo, solene.

“Mi esperas ke via Princino Ozma ne invitos lin al sia naskiĝtaga festo,” komentis la vilulo; “ĉar lia muziko sovaĝigus ĉiujn gastojn. Vi inspiris min, Buton-Brilo; mi kredas ke la muz’kulo nepre englutis akordionon dum li estis juna.”

“Kio estas ’kordiono?” demandis la knabo.

“Speco de pliso,” klarigis Doroteo, dum ŝi demetis la hundon.

“Vuf!” diris Toto, kaj li forkuris galopege por ĉasi burdon.

Frontante la Turnlojn

LA lando nun estis malpli bela. Antaŭ la veturantoj aperis rokoplena ebenaĵo kovrita de montetoj sur kiuj kreskis nenio verda. Ili ankaŭ proksimiĝis kelkajn nealtajn montojn, kaj la vojo, kiu antaŭe estis glata kaj sur kiu estis plaĉe marŝi, fariĝis malglata kaj neebena.

La piedetoj de Buton-Brilo stumblis pli ol unufoje, kaj Polikromo ĉesis dancadi ĉar la marŝado nun estis tiel malfacila ke tute ne estis malfacile por ŝi resti varma.

Posttagmeziĝis, sed estis tute nenio por ilia lunĉo escepte de du pomoj kiujn prenis la vilulo de la matenmanĝa tablo. Li dividis ilin en kvar pecojn kaj donis porcion al ĉiu el siaj kamaradoj. Doroteo kaj Buton-Brilo ĝoje prenis siajn; sed Polin kontentigis mordeto, kaj al Toto ne plaĉis pomoj.

“Ĉu vi scias?” demandis la Filino de la Ĉielarko, “ĉu ĉi tiu estas la ĝusta vojo al la Smeralda Urbo?”

“Mi ne scias,” respondis Doroteo; “sed ĝi estas la sola vojo en ĉi tiu parto de la lando, do kial ni ne sekvu ĝin ĝis la fino?”

“Laŭaspekte ĝi eble finiĝos tre baldaŭ,” komentis la vilulo; “kaj kion ni faru se tio okazos?”

“Ne scias,” diris Buton-Brilo.

“Se mi havus mian Magian Zonon,” respondis Doroteo penseme, “ĝi multe utilus al ni ĝuste nun.”

“Kio estas via Magia Zono?” demandis Polikromo.

“Io kion mi kaptis foje de la Reĝo de la Knomoj, kaj ĝi povas fari preskaŭ ĉion ajn mirindan. Sed mi lasis ĝin kun Ozma, sciu; ĉar magio ne funkcias en Kansas, sed nur en felandoj.”

“Ĉu ni estas en felando?” demandis Buton-Brilo.

“Vi devus sciu,” diris la knabineto, serioze. “Se ni ne estus en felando, vi ne povus havi vulpan kapon kaj la vilulo ne povus havi azenkapon, kaj la Filino de la Ĉielarko estus nevidebla.”

“Kio estas tio?” demandis la knabo.

“Ŝajne vi nenion scias, Buton-Brilo. Nevidebla estas kion oni ne povas vidi.”

“Do Toto estas nevidebla,” deklaris la knabo, kaj Doroteo trovis ke li pravas. Toto malaperis, sed ili povis aŭdi lin bojadi vigle inter la amasoj da grizaj rokoj antaŭ ili.

Ili antaŭeniris iom pli rapide por vidi pro kio la hundo bojas, kaj trovis sidanta sur la pinto de roko apud la vojo kuriozan ulon. Ĝi havis la formon de homo, mezgranda kaj iom nedika kaj gracia; sed dum ĝi sidis silente kaj senmove sur la pinto ili povis vidi ke ĝia vizaĝo estas inke nigra, kaj ĝi surhavas nigraŝtofan kostumon similan al subvesto kaj tre striktan sur la haŭto. Ankaŭ ĝiaj manoj estis nigraj, kaj ĝiaj piedfingroj turniĝis malsupren, kiel de birdo.

La ulo estis tute nigra, escepte de la hararo, kiu estis fajna kaj flava, mallonga antaŭe sur la nigra fronto kaj tre mallonga flanke. La okuloj, firme fiksitaj sur la bojantan hundon, estis malgrandaj kaj scintilaj kaj aspektis la okuloj de mustelo.

“Jadi, kio estas tio?” demandis Doroteo, nelaŭte, dum la malgranda gr upo de veturantoj staris rigardante la kuriozulon.

“Ne scias,” diris Buton-Brilo.

La ulo eksaltis kaj duone turnis sin, sidante samloke sed kun la alia flanko de sia korpo frontanta ilin. Anstataŭ nigra ĝi nun estis pure blanka, kun vizaĝo simila al tiu de klaŭno en cirko kaj kun hararo brile purpura. La ulo povis fleksi sin ambaŭdirekten, kaj ĝiaj blankaj piedfingroj nun turniĝis sammaniere kiel la nigraj sur la alia flanko.

“Ĝi havas vizaĝon kaj antaŭe kaj dorse,” flustris Doroteo, mirante; “sed tute ne estas dorso, nur du antaŭoj.”

Plene turninte sin, la ulo sidis senmove kiel antaŭe, dum Toto des pli laŭte bojis je la blankulo ol antaŭe je la nigrulo.

“Foje,” diris la vilulo, “mi havis saltpupon tian, kun du vizaĝoj.”

“Ĉu ĝi vivis?” demandis Buton-Brilo.

“Ne,” respondis la vilulo; “ĝi funkciis per ŝnuroj, kaj estis el ligno.”

“Ĉu eble ankaŭ ĉi tiu funkcias per ŝnuroj?” diris Doroteo; sed Polikromo kriis “Rigardu!” ĉar alia ulo tute simila al la unua subite aperis sidante sur alia roko, kun sia nigra flanko frontanta ilin. Ambaŭ turnis siajn kapojn kaj montris nigran vizaĝon sur la blanka flanko de unu kaj blankan vizaĝon sur la nigra flanko de la alia.

“Tre kurioze,” diris Polikromo; “kaj kiel lozaj ŝajnas esti iliaj kapoj! Ĉu ili amikemas al ni, laŭ via supozo?”

“Ne povas scii, Poli,” respondis Doroteo. “Ni demandu al ili.”

La uloj turnis sin unue unudirekten kaj poste alidirekten, montrante vice nigron aŭ blankon; kaj nun alia kolegis ilin, aperinte sur alia roko. Niaj amikoj atingis malgrandan kavan parton en la montetoj, kaj la lokon kie ili nun staris ĉirkaŭis neregulaj rokpintoj, escepte de kie la vojo trairis.

“Nun ili estas kvar,” diris la vilulo.

“Kvin,” deklaris Polikromo.

“Ses,” diris Doroteo.

“Multegaj!” kriis Buton-Brilo; kaj tiel estis—granda vico de la duflankaj nigraj kaj blankaj uloj sidantaj tute ĉirkaŭe sur la rokoj.

Toto ĉesis bojadi kaj kuris inter la piedojn de Doroteo, kie li ekkaŭris kvazaŭ timante. La uloj ne aspektis plaĉaj aŭ amikemaj, certe, kaj la azena vizaĝo de la vilulo vere tre soleniĝis.

“Demandu kiuj ili estas, kaj kion ili volas,” flustris Doroteo; do la vilulo vokis laŭtavoĉe: “Kiuj vi estas?”

“Turnloj!” ili kriis koruse, iliaj voĉoj estis akraj kaj orelŝiraj.

“Kion vi volas?” vokis la vilulo.

“Vin!” ili kriis, indikante la grupon per siaj maldikaj fingroj; kaj ili ĉiuj turnis sin, tiel ke ili estis blankaj, kaj poste ili ĉiuj returnis sin, tiel ke ili estis tute nigraj.

“Sed por kio vi volas nin?” demandis la vilulo, maltrankvile.

“Supo!” ili ĉiuj kriis, kvazaŭ per unu voĉo.

“Jadi!” diris Doroteo, tremante iom; “la Turnloj estas nepre kanibaloj.”

“Ne volas esti supo,” protestis Buton-Brilo, komencante plori.

“Ĉit, kara,” diris la knabineto, penante konsoli lin; “neniu el ni volas esti supo. Sed ne maltrankviliĝu; la vilulo defendos nin.”

“Ĉu?” demandis Polikromo, al kiu tute ne plaĉis la Turnloj, kaj kroĉis sin al Doroteo.

“Mi provos,” promesis la vilulo; sed li aspektis malfeliĉa.

Hazarde li ekpalpis la Amomagneton en sia poŝo, kaj li diris al la uloj, pli certe: “Ĉu vi amas min?”

“Jes!” ili kriis, tute kune.

“Do vi devas ne damaĝi min, aŭ miajn amikojn,”

diris la vilulo, firme.

“Ni amas vin en supo!” ili kriis, kaj tuje turnis siajn blankajn flankojn antaŭen.

“Aĉe!” diris Doroteo. “Nun, Vilulo, vi estas tro amata.”

“Ne volas esti supo!” plorkriis Buton-Brilo denove; kaj Toto komencis plendi malgaje, kvazaŭ ankaŭ li ne volas esti en supo.

“La sola fareblo,” diris la vilulo al siaj amikoj, nelaŭtatone, “estas eliri ĉi tiun poŝon en la rokoj tuj kiam eble, kaj postlasi la Turnlojn. Sekvu min, karuloj, kaj ne atentu kion ili faros aŭ diros.”

Dirinte tion li komencis marŝi sur la vojo cele la aperturon en la rokoj antaŭ si, kaj la aliaj tenis sin proksimaj malantaŭ li. Sed la Turnloj grupiĝis antaŭ ili, kvazaŭ por bari ilin, do la vilulo klinis sin kaj prenis lozan ŝtonon, kiun li ĵetis je la uloj por fortimigi ilin de la vojo.

Je tio la Turnloj ekhurlis. Du el ili prenis siajn kapojn de siaj ŝultroj kaj ĵetis ilin kontraŭ la vilulon tiom forte ke li ekfalis, multe mirante. La duo nun antaŭenkuris per grandaj saltoj, rekaptis siajn kapojn, resurmetis ilin, kaj post tio ili resaltis al siaj pozicioj sur la rokoj.

Ili Eskapas de la Supkaldrono

LA vilulo levis sin kaj sentis sin por trovi ĉu li estas vundita; sed ne. Unu el la kapoj frapis lian bruston kaj la alia lian maldekstran ŝultron; tamen, kvankam ili faligis lin la kapoj ne estis sufiĉe fortaj por vundi lin.

“Venu,” li diris, firme; “ni devas eliri el ĉi tie iel,”

kaj antaŭen li rekomencis.

La Turnloj komencis kriadi kaj ĵetadi siajn kapojn multnombre kontraŭ niajn timoplenajn amikojn. La vilulo denove estis renversita, ankaŭ Buton-Brilo, kiu bategis siajn kalkanojn kontraŭ la teron kaj kriegis kiel eble plej laŭte, kvankam li tute ne estis vundita. Unu kapo batis Toton, kiu unue kriis kaj poste kaptis la kapon per orelo kaj komencis forkuri tenante ĝin.

La Turnloj ĵetintaj siajn kapojn komencis alkuri por repreni ilin, mirinde rapide; sed tiu kies kapon Toto ŝtelis trovis ke estas malfacile reatingi ĝin. La kapo ne povis vidi la korpon per iu el siaj okulparoj, ĉar la hundo estis inter ĝi kaj ĝia korpo, do la senkapa Turnlo paŝadis sur la rokoj kaj stumblis pli ol unufoje strebante reakiri sian supraĵon. Toto penis kuri trans la rokojn kaj ruli la kapon malsupren laŭ la monteto; sed kelkaj el la aliaj Turnloj venis helpi sian misfortunan kamaradon kaj ĵetbatis la hundon per siaj propraj kapoj ĝis li devis faligi sian ŝarĝon kaj rerapidi al Doroteo.

La knabineto kaj la Filino de la Ĉielarko ambaŭ eskapis de la kapopluvego, sed ili komprenis nun ke estus senutile provi forkuri de la aĉaj Turnloj.

“Ni devas cedi,” deklaris la vilulo, per bedaŭroplena voĉo, dum li restariĝis. Li turnis sin al la malamikoj kaj demandis: “Kion vi volas ke ni faru?”

“Venu!” ili kriis, laŭ triumfa koruso, kaj tuj ili saltis de la rokoj kaj ĉirkaŭis siajn kaptitojn ĉiuflanke.

Kurioze, la Turnloj povis marŝi ambaŭdirekten, veni aŭ foriri, sen turni sin; ĉar ili havis du vizaĝojn, kaj, kiel diris Doroteo, “du antaŭojn,” kaj iliaj piedoj havis la formon de renversita litero T ( ). Ili movis sin rapidege kaj iel iliaj scintilantaj okuloj kaj kontrastaj koloroj kaj forpreneblaj kapoj inspiris timegon en la povraj kaptitoj, kaj sopiregigis ilin eskapi.

Sed la uloj forkondukis siajn kaptitojn de la rokoj kaj la vojo, malsupren laŭ la monteto sur flanka vojeto ĝis ili atingis malaltan monton el roko kiu aspektis grandega bovlo renversita. Ĉe la rando de tiu monto estis profunda abismo—tiom profunda ke kiam oni enrigardas oni vidas nur nigrecon sube. Trans la abismon kondukis ponto el roko, kaj aliekstreme de la ponto estis arka aperturo kondukanta en la monton.

Trans tiun ponton la Turnloj kondukis siajn kaptitojn, tra la aperturon en la monton, kiun ili trovis grandega kava kupolo lumigata per pluraj truoj en la tegmento. Tute ĉirkaŭ la cirkla spaco rokaj domoj estis konstruitaj, proksimaj unu al la alia, ĉiu kun pordo en la antaŭa muro. Neniu el tiuj domoj estis pli ol du metrojn larĝa, sed la Turnloj estis maldikaj personoj flanke kaj ili ne bezonis multan spacon. Tiom vasta estis la kupolo ke estis granda spaco en la mezo de la kavo, antaŭ ĉiuj tiuj domoj, kie la uloj povis grupiĝi kvazaŭ en granda halo.

Tremigis Doroteon vidi gigantan feran bovlon pendantan de dika ĉeno en la mezo de tiu loko, kaj sub la bovlo estis granda amaso da fajriga ligno kaj ligneroj, pretaj ekbruli.

“Kio estas?” demandis la vilulo, retirante sin dum ili proksimiĝis al tiu loko, tiel ke ili devis puŝi lin antaŭen.

“La Supujo!” kriis la Turnloj; kaj tuj post tio ili kriis: “Ni malsatas!”

Buton-Brilo, tenante manon de Doroteo per unu dika pugno kaj manon de Poli per la alia, tiom ektimis pro tiu krio ke li rekomencis plori, ripetante la proteston: “Ne volas esti supo, ne!”

“Ne ĝenu vin,” diris la vilulo, konsole; “sendube mi fariĝos sufiĉa supo por manĝigi ilin ĉiujn, ĉar tiom granda mi estas; do mi petos ke ili unue metu min en la ujon.”

“Bone,” diris Buton-Brilo, pli feliĉe.

Sed la Turnloj ankoraŭ ne estis pretaj fari supon. Ili kondukis la kaptitojn en domon plej malproksiman de la kavo—domon iom pli larĝan ol la aliaj.

“Kiu loĝas tie?” demandis la Filino de la Ĉielarko. La Turnloj plej proksimaj al ŝi respondis: “La Reĝino.”

Esperigis Doroteon la informo ke virino regas tiujn ferocajn ulojn, sed post momento du aŭ tri el la eskorto gvidis ilin en mornan, senmeblan ĉambron—kaj ŝia espero ekmortis.

Ĉar la Reĝino de la Turnloj montriĝis multe pli timigaspekta ol iu el ŝiaj regatoj. Unu ŝia flanko estis fajre ruĝa, kun gagate nigra hararo, kun verdaj okuloj kaj ŝia alia flanko estis brile flava, kun karmezina hararo kaj nigraj okuloj. Ŝi surhavis mallongan jupon el ruĝo kaj flavo kaj ŝia hararo, anstataŭ esti rekta, estis amaso da mallongaj bukloj sur kiuj ripozis cirkla krono el arĝento—multe fendita kaj tordita ĉar la Reĝino tiom ofte ĵetis sian kapon kontraŭ aliulojn. Ŝia korpo estis maldika kaj osteca kaj ambaŭ ŝiaj vizaĝoj estis profunde ĉifitaj.

“Kion ni havas tie?” demandis la Reĝino, akre, kiam niaj amikoj estis devigitaj stari antaŭ ŝi.

“Supo!” kriis la Turnlaj gardistoj, kunparolante.

“Ne!” diris Doroteo, indigne; “ni tute ne estas supo.”

“Ha, sed baldaŭ vi estos tio,” respondis la Reĝino, kaj ŝia malrida buŝo eĉ pli timigaspektigis ŝian vizaĝon.

“Pardonu min, plej bela vidaĵo,” diris la vilulo, klinante sin ĝentile antaŭ la reĝino. “Mi devas peti vian Serenan Majeston permesi ke ni pluveturu sen fariĝi supo. Ĉar mi posedas la Amomagneton, kaj kiu renkontas min tiu devas ami min kaj ĉiujn miajn amikojn.”

“Estas vere,” respondis la Reĝino. “Ni multe amas vin; tiom ke ni intencas multe plezuri manĝante vian brogaĵon. Sed diru al mi, ĉu vi vere opinias min tiel bela?”

“Vi estos neniom bela se vi manĝos min,” li diris, skuante sian kapon malfeliĉe. “‘Bele agas, bele estas’, sciu.”

La Reĝino turnis sin al Buton-Brilo.

“Ĉu vi opinias min bela?” ŝi demandis.

“Ne,” diris la knabo; “vi estas malbela.”

“Mi opinias vin aĉaspekta,” diris Doroteo.

“Se vi povus vidi vin, vi ege timus,” aldonis Poli.

La Reĝino fisulkis sian frunton je ili kaj turnis sin de sia ruĝa flanko al sia flava flanko.

“Forkonduku ilin,” ŝi ordonis al la gardistoj, “kaj je la sesa horo puŝu ilin tra la viandohakilon kaj ekboligu la supujon. Kaj enmetu multan salon en la brogaĵon ĉifoje, alie mi severe punos la kuiristojn.”

“Kaj cepojn, via Moŝto?” demandis unu el la gardistoj.

“Multajn cepojn kaj ajlojn kaj iomete da ruĝa kapsiketo. Nun, foriru!”

La Turnloj forkondukis la kaptitojn kaj enfermis ilin en unu el la domoj, lasante nur unu solan Turnlon kiel gardiston.

La loko estis ia magazeno; en ĝi estis sakoj da terpomoj kaj korboj da karotoj, cepoj, kaj napoj.

“Ilin,” diris la gardisto, indikante la legomojn, “ni uzas por doni guston al niaj supoj.”

La kaptitoj jam estis iom senkuraĝigitaj, ĉar ili ne vidis metodon eskapi kaj ne sciis kiom baldaŭ estos la sesa horo kiam la viandohakilo devos ekfunkcii. Sed la vilulo estis brava kaj ne intencis cedi senbarakte al tia aĉa destino.

“Mi batalos por savi niajn vivojn,” li flustris al la infanoj, “ĉar se mi malsukcesos ni ne misos pli ol antaŭe, kaj estus stulte kaj malkuraĝe sidi ĉi tie kviete ĝis oni faros el ni supon.”

La Turnlo gardanta staris apud la pordejo, turnadis unue sian blankan flankon al ili kaj poste sian nigran flankon, kvazaŭ volante montri al ĉiuj siaj avidaj kvar okuloj tiel multajn dikajn kaptitojn. La kaptitoj sidis malfeliĉe en gr upo ĉe la alia ekstremo de la ĉambro—escepte de Polikromo, kiu dancadis tien kaj reen en la loketo por varmigi sin, ĉar ŝi sentis la malvarmon de la kavo. Kiam ajn ŝi proksimiĝis al la vilulo li flustris ion en ŝian orelon, kaj Poli skuetis sian belan kapon kvazaŭ pro kompreno.

La vilulo ordonis al Doroteo kaj Buton-Brilo stari antaŭ li dum li forprenis la terpomojn el unu el la sakoj. Kiam tio estis sekrete finfarita, malgranda Polikromo, dancante proksime al la gardisto, eketendis manon kaj frapis lian vizaĝon, kaj tujtuje fordancis de li rapide por reesti kun siaj amikoj.

La kolera Turnlo tuj deprenis sian kapon kaj ĵetis ĝin kontraŭ la Filinon de la Ĉielarko; sed la vilulo atendis tion, kaj kaptis la kapon tre bele, kaj metis ĝin en la sakon, kies buŝon li ligis. La korpo de la gardisto, ĉar al ĝi mankis la kapokuloj por gvidi ĝin, kuris tien kaj reen sencele, kaj la vilulo facile evitis ĝin kaj malfermis la pordon. Bonfortune estis neniu en la granda kavo tiumomente, do li ordonis al Doroteo kaj Poli kuri kiel eble plej rapide al la elirejo kaj eksteren trans la mallarĝan ponton.

“Mi portos Buton-Brilon,” li diris, ĉar li sciis ke la kruroj de la knabeto estas tro mallongaj por rapide kuri.

Doroteo prenis Toton, kaj poste ekprenis manon de Poli kaj kuris rapide cele la elirejon de la kavo. La vilulo metis Buton-Brilon sur siajn ŝultrojn kaj postkuris ilin. Ili movis sin tiel rapide kaj ilia eskapo estis tiel neatendita ke ili preskaŭ atingis la ponton antaŭ ol unu el la Turnloj rigardis el sia domo kaj vidis ilin.

La ulo faris kriegon kiu venigis ĉiujn ĝiajn kamaradojn saltantajn el la multenombraj pordoj, kaj tuj ili komencis postkuri. Doroteo kaj Poli atingis la ponton kaj transiris ĝin antaŭ ol la Turnloj komencis ĵeti siajn kapojn. Unu el la kuriozaj ĵetaĵoj batis la dorson de la vilulo kaj preskaŭ renversis lin; sed li jam estis ĉe la buŝo de la kavo, do li demetis Buton-Brilon kaj ordonis al la knabo kuri trans la ponton al Doroteo.

Post tio la vilulo turnis sin kaj frontis siajn malamikojn, starante tuj ekster la aperturo, kaj tuj kiam ili ĵetis siajn kapojn kontraŭ lin li kaptis ilin kaj ĵetis ilin suben en la nigran abismon. La senkapaj korpoj de la plejantaŭaj Turnloj malebligis ke la aliaj kuru tre proksimen, sed ankaŭ ili ĵetis siajn kapojn penante haltigi la eskapintajn kaptitojn. La vilulo kaptis ĉiujn kaj ankaŭ ilin traaerigis suben en la nigran abismon.

Inter ili li rimarkis la karmezinan kaj flavan kapon de la Reĝino, kaj tiun li ĵetis post la aliajn tre volonte.

Baldaŭ ĉiu Turnlo en la grupo jam ĵetis sian kapon, kaj ĉiu kapo estis en la profunda abismo, kaj nun la senkapaj korpoj de la uloj estis kunmiksitaj en la kavo kaj ili tordadis sin vane penante trovi kio okazis al iliaj kapoj. La vilulo ridis kaj marŝis trans la ponton por denove esti kun siaj kamaradoj.

“Bonfortune mi lernis basballudi kiam mi estis juna,” li komentis, “ĉar mi kaptis ĉiujn tiujn kapojn facile, kaj tute neniun maltrafis. Sed venu, etuloj; la Turnloj neniam denove ĝenos nin aŭ iun alian.”

Buton-Brilo ankoraŭ timis kaj plu insistadis, “mi ne volas esti supo!” ĉar la venko okazis tiom subite ke la knabo ne povis kompreni ke ili estas liberaj kaj sekuraj. Sed la vilulo certigis al li ke ĉia danĝero ke ili fariĝos supo nun ĉesis, ĉar la Turnloj tute ne povos manĝi supon dum tre longa tempo.

Do nun, fervoraj foriri de la aĉa morna kavo kiel eble plej baldaŭ, ili rapidis supreniri la monteton kaj revenis al la vojo tuj preter la loko kie ili unue renkontis la Turnlojn; kaj estu certa ke ili ĝoje trovis siajn piedojn denove sur la malnova familiara vojo.

Joĉjo Faru Faras

“LA marŝado fariĝas ege malglata,” diris Doroteo, dum ili plu tretadis. Buton-Brilo profunde ĝemis kaj diris ke li malsatas. Efektive, ĉiuj malsatis, kaj ankaŭ soifis; ĉar ili manĝis nenion escepte de la pomoj ekde la matenmanĝo; do iliaj paŝoj ekmalrapidis kaj ili fariĝis silentaj kaj lacaj. Fine ili malrapide transpasis la supron de kalva monteto kaj vidis antaŭ si vicon de verdaj arboj kun herba strio antaŭ siaj piedoj. Agrabla odoro ŝvebis al ili.

Niaj veturantoj, varmegaj kaj lacaj, antaŭenkuris rimarkinte tiun refreŝigan vidaĵon kaj ne bezonis multan tempon por atingi la arbojn. Tie ili trovis fonton de pura bobelanta akvo, ĉirkaŭ kiu la herbo estis plena de sovaĝaj fragplantoj, kun belaj ruĝaj beroj maturaj kaj pretaj por manĝo. Kelkaj el la arboj surhavis flavajn oranĝojn kaj kelkaj rufajn pirojn, do la malsataj aventurantoj subite trovis provizojn da multo manĝebla kaj trinkebla.

Ili tute senhezite plukis la plej grandajn fragojn kaj la plej maturajn oranĝojn kaj baldaŭ jam festenis korsatige.

Marŝinte preter la vicon de arboj ili vidis antaŭ si timigan, mornan dezerton, ĉie estis griza sablo. Ĉe la rando de tiu terura neniejo estis granda blanka afiŝo kun nigraj literoj nete pentritaj sur si; kaj la literoj faris tiujn vortojn: “Ho,” diris Doroteo, kiam la vilulo laŭtlegis tiun afiŝon; “mi jam antaŭe vidis ĉi tiun dezerton, kaj estas vere ke neniu povas vivi kiu provas marŝi sur la sablo.”

“Do ni nepre ne provu,” respondis la vilulo, penseme. “Sed ĉar ni ne povas antaŭeniri kaj ne utilus reiri, kion ni do faru?”

“Ne scias,” diris Buton-Brilo.

“Nepre ankaŭ mi ne scias,” aldonis Doroteo, morne.

“Ho, ke Patro venu preni min,” ĝemis la bela Filino de la Ĉielarko. “Mi gvidus vin ĉiujn por loĝigi vin sur la ĉielarko, kie vi povus danci sur ĝiaj radioj de mateno ĝis nokto, tute sen zorgo aŭ problemo. Sed mi supozas ke Patro estas tro okupata ĝuste nun kaj ne povas traserĉi la mondon por trovi min.”

“Ne volas danci,” diris Buton-Brilo, sidiĝante lace sur la mola herbo.

“Vi estas tre afabla, Poli,” diris Doroteo; “sed aliaj agoj pli konvenus al mi ol dancadi sur ĉielarkoj. Mi krome timas ke ili estus iom molaj kaj disprem’blaj sub la piedoj, kvankam ili estas belegaj vidaĵoj.”

Tio ne helpis solvi la problemon, kaj ili ĉiuj eksilentis kaj rigardis unu la alian demandeme.

“Vere, mi ne scias kion fari,” murmuris la vilulo, rigardante Toton intense; kaj la hundeto svingis sian voston kaj diris “Vuf!” tutsame kvazaŭ ankaŭ li ne scias kion fari. Buton-Brilo prenis vergon kaj komencis fosi en la tero, kaj la aliaj rigardis lin dum kelka tempo profunde pensante. Fine la vilulo diris: “Estas preskaŭ vespere, nun; do plej bone ni dormu en ĉi tiu bela loko kaj ripozu; eble je la mateno ni povos decidi kio estas farenda.”

Estis malmultaj rimedoj por fari litojn por la infanoj, sed la folioj de la arboj kreskis dense kaj servus por forteni la noktajn rosojn, do la vilulo metis molajn herbojn en la plej densan ombron kaj kiam estis mallume ili kuŝiĝis kaj dormis pace ĝis la mateno.

Longe post la endormiĝo de la aliaj, tamen, la vilulo sidis en la stellumo apud la fonto, rigardante penseme en ĝian bobelantan akvon. Subite li ridetis kaj kapjesis al si kvazaŭ trovinte bonan penson, kaj post tio ankaŭ li kuŝiĝis sub arbo kaj baldaŭ trovis sin plene endorma.

En la hela matena sunbrilo, dum ili manĝis fragojn kaj dolĉajn sukoplenajn pirojn, Doroteo demandis: “Poli, ĉu vi scias magii?”

“Ne, kara,” respondis Polikromo, skuante nee sian delikatan kapon.

“Vi devus scii iom magii, ĉar vi estas Filino de la Ĉielarko,” daŭrigis Doroteo serioze.

“Sed ni la loĝantoj sur la ĉielarko inter la lanaj nuboj ne bezonas magion,” respondis Polikromo.

“Kion mi deziras,” diris Doroteo, “estas trovi rimedon transiri la dezerton al la Lando Oz kaj ĝia Smeralda Urbo. Mi jam pli ol unufoje transiris ĝin, sciu. Unue ciklono transportis mian domon, kaj paro da Arĝentaj Ŝuoj revenigis min—dum ono da sekundo. Poste Ozma transgvidis min sur sia Magia Tapiŝo, kaj la Magia Zono de la Reĝo de la Knomoj revenigis min hejmen tiufoje.

Sciu, magio efektivigis tion ĉiufoje escepte de la unua fojo, kaj ni ne povas ekspekti ke ciklono ekvenos kaj portos nin al la Smeralda Urbo nun.”

“Tute ne,” respondis Poli, grimace; “krome, mi malamas ciklonojn.”

“Tial mi volis scii ĉu vi povas magii,” diris la malgranda knabino el Kansas. “Mi certas ke mi ne povas; kaj mi certas ke Buton-Brilo ne povas; kaj la sola magio kiun havas la vilulo estas la Amomagneto, kio ne multe helpos nin.”

“Ne estu tro certa pri tio, kara,” parolis la vilulo, kun rideto sur sia azena vizaĝo. “Eble mi mem ne scias magii, sed mi povas voki al ni potencan amikon kiu amas min ĉar mi posedas la Amomagneton, kaj tiu amiko certe povos helpi nin.”

“Kiu estas via amiko?” demandis Doroteo.

“Joĉjo Faru.”

“Kion povas fari Joĉjo?”

“Ĉion ajn,” respondis la vilulo, certoplene.

“Petu lin veni,” ŝi kriis, fervore.

La vilulo prenis la Amomagneton el sia poŝo kaj malvolvis la paperon kiu ĉirkaŭis ĝin. Tenante la sorĉilon en sia manplato li rigardis ĝin firme kaj diris ĉi tiujn vortojn: “Kara Joĉjo Faru, venu, Kaj bezonon mian tenu.”

“Nu, jen mi,” diris gaja voĉeto; “sed ne diru ke mi tenu vian zonon, ĉar mi ĉiam, ĉiam surhavas propran.”

Je tio ili rapide turnis sin kaj trovis kuriozan vireton sidanta sur granda kupra kesto, kaj li elspiris fumon el longa pipo. Lia hararo estis griza, lia barbo estis griza; kaj la barbo estis tiom longa ke li volvis ĝian ekstremon ĉirkaŭ sian talion kaj ligis ilin per rigida nodo sub la leda antaŭvesto kiu atingis de lia mentono ĝis preskaŭ liaj piedoj, kaj kiu estis malpura kaj gratita kvazaŭ uzata jam delonge. Lia nazo estis larĝa, kaj supreniris iomete; sed liaj okuloj estis scintilaj kaj gajaj. La manoj de la vireto kaj liaj brakoj estis malmolaj kaj fortikaj kiel la ledo en lia antaŭvesto, kaj Doroteo opiniis ke Joĉjo Faru aspektas multe kaj pene laborinta dum sia vivodaŭro.

“Bonan mateno, Joĉjo,” diris la vilulo. “Dankon pro via rapida alveno.”

“Mi neniam malŝparas tempon,” diris la noveveninto, senhezite. “Sed kio okazis al vi? Kiel vi akiris tiun azenan kapon? Vere, mi tute ne rekonus vin, Vilulo, sen rigardi viajn piedojn.”

La vilulo konigis Joĉjon Farun al Doroteo kaj Toto kaj Buton-Brilo kaj la Filino de la Ĉielarko, kaj rakontis al li iliajn aventurojn, pludirante ke nun ili fervoras atingi la Smeraldan Urbon en la Lando Oz, kie Doroteo havas amikojn kiuj prizorgos ilin kaj resendos ilin sekure hejmen.

“Sed,” diris li, “ni trovas ke ni ne povas transiri ĉi tiun dezerton, kiu polvigas ĉiun vivantaĵon kiu tuŝas ĝin; do mi petis vin veni helpi nin.”

Joĉjo Faru fumis sian pipon kaj rigardis atente la timigan dezerton antaŭ ili—kiu etendiĝis tiom malproksimen ke ili ne povis vidi ĝian finon.

“Vi devos veturi,” li diris, bruske.

“Per kio?” demandis la vilulo.

“Per sablo-boato, kiu havas glitilojn kiaj de sledo kaj velas kiel ŝipo. La vento blovos vin rapide trans la dezerton kaj la sablo ne povos tuŝi vian karnon por polvigi ĝin.”

“Bone!” kriis Doroteo, kunfrapante siajn manojn ĝoje. “Jen kiel la Magia Tapiŝo transportis nin. Ni tute ne bezonis tuŝi la sablaĉon.”

“Sed kie estas la sablo-boato?” demandis la vilulo, ĉirkaŭrigardante sin zorge.

“Mi konstruos ĝin por vi,” diris Joĉjo Faru.

Parolante li elbatis la cindrojn el sia pipo kaj metis ĝin en sian poŝon. Post tio li malŝlosis la kupran keston kaj malfermis la kovrilon, kaj Doroteo vidis ke ĝi estas plena de ĉiaspecaj kaj ĉiadimensiaj brilantaj iloj.

Joĉjo Faru movis sin rapide nun—tiel rapide ke ili miris pro la kvanto da laboro kiun li kapablis fari. Li havis en sia kesto ilon por ĉio kion li volas fari, kaj ili nepre estis magiaj iloj ĉar ili tiel rapide kaj tiom bone efikis.

La viro zumis kanteton dum li laboris, kaj Doroteo provis aŭskulti ĝin. Ŝi kredis ke la vortoj estas pli- malpli tiuj: Por ion fari ĝuste, Nu agu dum vi povas, Kaj agu gaje, kantu Kiam vin vi movas.

Ulo vere malfeliĉa Estas laborlama; Ulo vere tre feliĉa Estas laborama.

Negrave kion kantis Joĉjo Faru li certe agadis, kaj ili ĉiuj apudstaris kaj rigardis lin miroplene.

Li ekprenis hakilon kaj per kelkaj hakoj faligis arbon.

Post tio li prenis segilon kaj bezonis nur kelkajn minutojn por segi la arbotrunkon en larĝajn longajn tabulojn. Post tio li kunnajlis la tabulojn formante boaton, proksimume tri metrojn longan kaj iomete pli ol unu metron larĝan.

De alia arbo li tranĉis longan, maldikan stangon kiu, post kiam li desegis ĝiajn branĉojn kaj starigis ĝin en la mezo de la boato, utilis kiel masto. El la kesto li tiris volvitan ŝnuregon kaj grandan amason da kanvaso, kaj per tiuj—ankoraŭ zumante sian kanton—li faris velon, aranĝante ĝin tiel ke eblis levi aŭ mallevi ĝin sur la masto.

Doroteo vere anhelis pro miro vidante la objekton kreski tiel rapide antaŭ ŝiaj okuloj, kaj Buton-Brilo kaj Poli ambaŭ rigardadis egale interesoplene.

“Mi devus farbi ĝin,” diris Joĉjo Faru, dum li reĵetis siajn ilojn en la keston, “ĉar tio plibeligus ĝin. Sed kvankam mi bezonus nur tri sekundojn por farbi ĝin, ĝi bezonus horon por sekiĝi, kaj tio malŝparus tempon.”

“Ne gravas al ni kiel ĝi aspektos,” diris la vilulo, “se ĝi nur portos nin trans la dezerton.”

“Tion ĝi faros,” deklaris Joĉjo Faru. “Nur atentu ne renversi ĝin. Ĉu iam vi velveturigis ŝipon?”

“Mi vidis ŝipon veligata,” diris la velulo.

“Bone. Veligu ĉi tiun ŝipon sammaniere kiel oni veligis la ŝipon kiun vi vidis, kaj vi estos trans la sablo antaŭ ol konscii tion.”

Dirinte tion li fermĵetis la kovrilon de la kesto, kaj la bruo palpebrumigis ilin ĉiujn. Dum ili palpebrumis la ĉarpentisto malaperis, kun siaj iloj.

Ili Transiras la Mortigan Dezerton

“HO, domaĝe!” kriis Doroteo; “mi volis danki Joĉjon Farun pro ĉiuj liaj komplezoj.”

“Li ne havas tempon por aŭskulti dankojn,”

respondis la vilulo; “sed mi certas ke li scias ke ni dankemas. Mi supozas ke li jam laboras en iu alia parto de la mondo.”

Ili nun pli atente rigardis la sabloboaton, kaj vidis ke la subo estas tiel farita ke ĝi havas du akrajn glitilojn kiuj glitos tra la sablo. La antaŭo de la sabloboato estis pinta kiel la antaŭo de ŝipo, kaj estis rudro ĉe la malantaŭo per kiu ili povos direkti la ŝipon.

Ĝi estis konstruita tuj ĉe la rando de la dezerto, tiel ke ĝia tuta longo kuŝis sur la griza sablo escepte de la malantaŭo, kiu ankoraŭ kuŝis sur la herbo.

“Enir u, kar uloj,” diris la vilulo; “certe mi manipulos ĉi tiun boaton sambone kiel iu velisto. Vi nur bezonos sidi senmove en viaj lokoj.”

Doroteo eniris, portante Toton en siaj brakoj, kaj sidis sur la fundo de la boato tuj antaŭ la masto.

Buton-Brilo sidis antaŭ Doroteo, dum Poli klinis sin trans la antaŭon de la boato. La vilulo estis surgenue malantaŭ la masto. Kiam ĉiuj estis pretaj li duone levis la velon. La vento kaptis ĝin. Tuj la sabloboato ekiris antaŭen—unue, malrapide, poste pli rapide. La vilulo plene streĉis la velon, kaj ili flugis tiom rapide trans la Mortigan Dezerton ke ĉiu firme tenis la flankojn de la boato kaj apenaŭ aŭdacis spiri.

La sablo estis onda, kaj kelkloke estis tre malglata, tiel ke la boato balanciĝis danĝere flank-al-flanken; sed ĝi neniam plene renversiĝis, kaj la rapido estis tiel granda ke la vilulo mem ektimis kaj komencis demandi al si kiel malplirapidigi la ŝipon.

“Se ni reverŝiĝos kaj verŝiĝos en ĉi tiun sablon, en la mezo de la dezerto,” Doroteo pensis, “ni estos nur polvo post kelkaj minutoj, kaj tiel ni finiĝos.”

Sed ili ne elverŝiĝis, kaj post kelka tempo Polikromo, kiu kroĉis sin al la antaŭo kaj rigardadis rekte antaŭen, vidis malhelan linion antaŭ ili kaj demandis al si kio ĝi estas. Ĝi fariĝis pli klare videbla ĉiun sekundon, ĝis ŝi trovis ke ĝi estas vico de pintaj rokoj ĉe la limo de la dezerto, kaj ŝi povis vidi ke alte super tiuj rokoj estas plata tereno kun verda herbo kaj belaj arboj.

“Atentu!” ŝi kriegis al la vilulo. “Malrapidu, alie ni frakasiĝos pro la rokoj.”

Li aŭdis ŝin, kaj penis mallevi la velon; sed la vento rifuzis delasi la larĝan kanvason kaj la ŝnuregoj interimplikiĝis.

Pli kaj pli ili proksimiĝis al la grandaj rokoj, kaj la vilulo senesperiĝis ĉar li povis fari nenion por haltigi la sovaĝan rapidon de la sabloboato.

Ili atingis la randon de la dezerto kaj ekbatis rekte la rokojn. Estis bruego dum Doroteo, Buton-Brilo, Toto kaj Poli ekflugis enaeren kurbe kvazaŭ lumraketo, unu post la alia ili surteriĝis alte sur la herbo, kie ili ruliĝis senhelpe dum kelka tempo antaŭ ol povi haltigi sin.

La vilulo postflugis ilin, kapantaŭe, kaj ekteriĝis apud Toto, kiu, pro sia tiumomenta ekscitiĝo, ekprenis azenan orelon per siaj dentoj kaj skuis kaj skuetis ĝin kiel eble plej forte, kolere muĝetante. La vilulo devigis la hundeton delasi lin, kaj sidiĝis por ĉirkaŭrigardi.

Doroteo palpis unu el siaj antaŭaj dentoj, kiu malfirmiĝis pro bato kontraŭ ŝia genuo dum ŝi falis.

Poli rigardis malĝoje ŝiron en sia bela gaza robo, kaj la vulpa kapo de Buton-Brilo estis firme fiksita en truo de terrato kaj li skuadis siajn etajn dikajn krurojn freneze klopodante liberigi sin.

Alimaniere ili ne estis damaĝitaj de la aventuro; do la vilulo stariĝis kaj tiris Buton-Brilon el la truo kaj iris al la rando de la dezerto por rigardi la sabloboaton. Ĝi estis nur aro da ligneroj nun, distordita pro la rokoj. La vento forŝiris la velon kaj portis ĝin al la supro de alta arbo, kie ĝiaj fragmentoj flirtis kvazaŭ blanka standardo.

“Nu,” li diris gaje, “ĉi tie ni estas; sed kie estas ĉi tie, mi ne scias.”

“Devas esti parto de la Lando Oz,” rimarkis Doroteo, venante apud lin.

“Ĉu devas?”

“Kompreneble devas. Ni estas trans la dezerto, ĉu ne? Kaj ie en la mezo de Oz estas la Smeralda Urbo.”

“Certe,” diris la vilulo, kapjesante. “Ni iru tien.”

“Sed mi nenie vidas homojn, kiuj montru al ni la vojon,” ŝi daŭrigis.

“Ni serĉu ilin,” li proponis. “Devas esti homoj ie; sed eble ili ne atendis nin, do ili ne ĉeestas por bonvenigi nin."

La Vero-Lageto

ILI nun pli zorge ekzamenis la landon ĉirkaŭantan ilin. Ĉio estis freŝa kaj bela post la varma senspireco de la dezerto, kaj la sunbrilo kaj dolĉa, freŝa aero estis tre plaĉaj al la vagantoj. Malgrandaj montetoj flave verdaj estis dekstre, kaj maldekstre sin skuadis grupo de altaj foliplenaj arboj sur kiuj estis flavaj floroj kvastaspektaj. Inter la herboj tapiŝantaj la teron estis belaj ranunkoloj kaj primoloj kaj tagetoj. Rigardinte ilin dum momento Doroteo diris pripenseme: “Nepre ni estas en la Lando de la Palpbrumoj, ĉar la koloro de tiu lando estas flava, kaj rimarku ke preskaŭ ĉio ĉi tie estas flava se ĝi ja estas kolora.”

“Sed mi supozis ke ni estas en la Lando Oz,”

respondis la vilulo, kvazaŭ multe ĉagrenite.

“Jes ja,” ŝi deklaris; “sed estas kvar partoj de la Lando Oz. La Norda Lando estas purpura, kaj ĝi estas la Lando de la Gilikuloj. La Orienta lando estas blua, kaj tiu estas la Lando de la Manĝtuloj. Sube en la Sudo estas la ruĝa Lando de la Kveluloj, kaj ĉi tie, en la Okcidento, la flava Lando de la Palpbrumoj. Jen la parto regata de la Stana Lignohakisto, sciu.”

“Kiu li estas?” demandis Buton-Brilo.

“Nu, li estas la stanulo pri kiu mi parolis al vi. Li nomiĝas Noĉjo Hakisto, kaj li havas belan koron donitan al li de la mirinda Sorĉisto.”

“Kie li loĝas?” demandis la knabo.

“La Sorĉisto? Ho, li loĝas en la Smeralda Urbo, kiu estas precize en la mezo de Oz, kie la anguloj de la kvar landoj kunrenkontiĝas.”

“Ho,” diris Buton-Brilo, konfuzita de tiu klarigo.

“Nepre ni estas tre for de la Smeralda Urbo,”

komentis la vilulo.

“Estas vere,” ŝi respondis; “do ni komencu kaj penu trovi kelkajn Palpbrumojn. Ili estas afabluloj,” ŝi daŭrigis, dum la grupeto komencis marŝi cele la arbogrupon, “kaj mi venis ĉi tien foje kun miaj amikoj la Birdotimigilo, kaj la Stana Lignohakisto, kaj la Malkuraĝa Leono, por batali fian sorĉistinon kiu sklavigis ĉiujn Palpbrumojn.”

“Ĉu vi konkeris ŝin?” demandis Poli.

“Nu, mi fandis ŝin per sitelo da akvo, kaj tiel ŝi finiĝis,” respondis Doroteo. “Post tio la popolo estis libera, sciu, kaj ili nomumis Noĉjon Hakiston—tiu estas la Stana Lignohakisto—Imperiestro.”

“Kio estas tio?” demandis Buton-Brilo.

“Imperiestro? Ho, ĝi estas ia loka oficialulo, mi supozas.”

“Ho,” diris la knabo.

“Sed mi kredis ke Princino Ozma regas Ozon,”

diris la vilulo.

“Jes ja; ŝi regas la Smeraldan Urbon kaj ĉiujn kvar landojn de Oz; sed ĉiu lando havas alian reganteton, ne tiel grandan kiel Ozma. Estas kiel la oficiroj de armeo, sciu; la regantetoj estas kapitanoj, kaj Ozma estas la generalo.”

Jam ili atingis la arbojn, kiuj staris laŭ perfekta cirklo kaj ĝuste sufiĉe aparte tiel ke iliaj dikaj branĉoj intertuŝiĝis—“premis manojn” laŭ rimarko de Buton- Brilo. Sub la ombro de la arboj ili trovis, en la centro de la cirklo, kristalan lageton, kun akvo kvieta kiel vitro. Sendube ĝi ankaŭ estis profunda, ĉar kiam Polikromo klinis sin super ĝin ŝi ĝemetis pro plezuro.

“Ho, ĝi estas spegulo!” ŝi kriis; ĉar ŝi povis vidi siajn belan vizaĝon kaj lanugan, ĉielarkokoloran robon spegulataj de la lageto, naturaj kiel en la vivo.

Ankaŭ Doroteo klinis sin, kaj komencis ordigi sian hararon, kiu pro blovado de la dezerta vento senorde implikiĝis. Post tio Buton-Brilo klinis sin super la randon, kaj ekkomencis plori, ĉar kiam li vidis sian vulpokapon la povruleto timiĝis.

“Do mi preferas ne enrigardi,” komentis la vilulo, malfeliĉe, ĉar ankaŭ al li ne plaĉis lia azenkapo. Dum Poli kaj Doroteo penis konsoli Buton-Brilon, la vilulo sidiĝis apud la rando de la lageto, kie lia bildo ne estis spegulebla, kaj gapis la akvon penseme. Farante tion li rimarkis arĝentan plakon fiksitan al roko tuj sub la surfaco de la akvo, kaj sur la arĝenta plako estis ĉi tiuj gravuritaj vortoj: “Ha!” kriis la vilulo, eksaltante pro fervora ĝojo; “fine ni trovis ĝin.”

“Trovis kion?” demandis Doroteo, kurante al li.

“La Vero-Lageton. Nun, fine, mi povos liberiĝi de ĉi tiu kapaĉo; ĉar oni diris al ni, memoru, ke nur la Vero- Lageto povas redoni al mi mian naturan vizaĝon.”

“Ankaŭ al mi!” kriis Buton-Brilo, trotante al ili.

“Kompreneble,” diris Doroteo. “Ĝi kuracos la kapaĉojn de vi ambaŭ, mi supozas. Estas bonfortune ke ni trovis ĝin, ĉu ne?”

“Jes ja,” respondis la vilulo. “Mi maldeziregis iri al Princino Ozma aspektante kiel nun; kaj ŝi ja festos sian naskiĝdaton.”

Ĝuste tiam plaŭdo surprizis ilin, ĉar Buton-Brilo, pro sia fervoro vidi la lageton kiu “kuracos” lin, paŝis tro proksimen al la rando kaj falis kapantaŭen en la akvon. Suben li subeniris, tute nevidebliĝis, tiel ke nur lia marista ĉapo flosis sur la supro de la Vero-Lageto.

Li baldaŭ realsurfaciĝis, kaj la vilulo ekprenis lin per lia marista kolumo kaj trenis lin al la bordo, gutantan kaj anhelegantan por spiri. Ili ĉiuj rigardis la knabon mirante, ĉar la vulpa kapo kun siaj akra nazo kaj pintaj oreloj malestis, kaj anstataŭ ĝi aperis la dika ronda vizaĝo kaj bluaj okuloj kaj belaj bukloj kiuj apartenis al Buton- Brilo antaŭ ol lin transformis Reĝo Dokso de Vulpio.

“Ho, kiel karega!” kriis Poli, kaj ŝi ĉirkaŭbrakumus la etulon se li ne estus tiom malseka.

Iliaj ĝojplenaj krietoj instigis la infanon forfroti la akvon de siaj okuloj kaj rigardi siajn amikojn demandoplene.

“Vi nun estas tute ĝusta, kara,” diris Doroteo.

“Venu rigardi vin.” Ŝi kondukis lin al la lageto, kaj kvankam restis kelkaj ondetoj sur la surfaco de la akvo li povis klare vidi sin spegulata.

“Jen mi!” li diris, per plaĉitoplena sed respektoplena flustro.

“Kompreneble,” respondis la knabino; “kaj ni ĉiuj ĝojas samkiel vi, Buton-Brilo.”

“Nu,” anoncis la vilulo, “nun estas mia vico.” Li deprenis sian vilan mantelon kaj sternis ĝin sur la herbon kaj plonĝis kapantaŭen en la Vero-Lageton.

Kiam li realsurfaciĝis lia azena kapo jam malaperis, kaj la propra vila kapo de la vilulo anstataŭis ĝin, kaj la akvo gutadis laŭ fluetoj de lia vila barbo. Li rampis sur la landon kaj skuis sin por deigi iom da malsekeco, kaj post tio li klinis sin super la lageton por rigardi admire sian spegulatan vizaĝon.

“Mi eble ne estas tutvere bela, eĉ nun,” li diris al siaj kamaradoj, kiuj rigardis lin ridetante; “sed mi estas tiom pli bela ol ĉiu ajn azeno ke mi estas laŭeble plej fiera.”

“Nun vi estas tute ĝusta, Vilulo,” deklaris Doroteo, “kaj ankaŭ Buton-Brilo estas tute ĝusta. Do ni danku la Vero-Lageton pro ĝia afableco, kaj ni komencu nian veturon al la Smeralda Urbo.”

“Mi malvolonte lasas ĝin,” murmuris la vilulo, ĝemante. “Vero-lageto ne estus malinda kunportaĵo por ni.” Sed li surmetis sian mantelon kaj komencis kun la aliaj serĉi iun kiu povos direkti ilin laŭ ilia dezirata celo.

Tiktoko kaj Vilĉinjo

ILI ankoraŭ ne longe marŝis trans la florkovritan kamparon kiam ili atingis belan vojon kiu kondukas nordokcidenten kaj kurbiĝas gracie inter la belaj flavaj montetoj.

“Tiu vojo,” diris Doroteo, “sendube estas laŭ la direkto de la Smeralda Urbo. Ni do sekvu la vojon ĝis ni renkontos iun aŭ atingos domon.”

La suno baldaŭ sekigis la maristajn vestojn de Buton-Brilo kaj la vilajn vestojn de la vilulo, kaj ili tiom plezuroplenis pro la reakiro de siaj naturaj kapoj ke al ili tute ne ĝenis la nelonga malkomforto de malsekiĝo.

“Estas bone denove povi fajfadi,” komentis la vilulo, “ĉar tiuj azenaj lipoj estis tiom dikaj ke mi tute ne povis fajfi eĉ unu noton per ili.” Li sonigis melodion tiom gaje kiom povus birdo.

“Vi ankaŭ aspektos pli natura ĉe la naskiĝtaga festo,” diris Doroteo, feliĉa ĉar ŝiaj amikoj estas feliĉaj.

Polikromo dancadis antaŭen laŭ sia kutima vigla maniero, turnadante sin gaje laŭ la glata, ebena vojo, ĝis ŝi forpasis el ilia vidpovo pro la kurbiĝo de unu el la montetoj. Subite ili aŭdis ŝin krieti “Ho!” kaj ŝi reaperis, kurante al ili plenrapide.

“Kio estas, Poli?” demandis Doroteo, perplekse.

Ne necesis ke la Filino de la Ĉielarko respondu, ĉar ĉirkaŭirante la kurbiĝon de la vojo venis malrapide iliadirekten komikaspekta ronda viro el polurita kupro, brilante scintile en la sunlumo. Sidanta sur ŝultro de la kuprulo estis flava kokino, kun lanugaj plumoj kaj perla ĉeno ĉirkaŭ sia gorĝo.

“Ho, Tiktoko!” kriis Doroteo, antaŭen kurante. Kiam ŝi atingis lin la kuprulo levis la knabineton per siaj kupraj brakoj kaj kisis ŝian vangon per siaj kupraj lipoj.

“Ho, Vilĉinjo! kriis Doroteo, ĝojavoĉe, kaj la flava kokino flugis en ŝiajn brakojn, por esti laŭvice ĉirkaŭbrakumata kaj karesata.

La aliaj scivoleme premis sin ĉirkaŭ la grupon, kaj la knabino diris al ili: “Jen Tiktoko kaj Vilĉinjo; kaj ho! mi ĝojegas revidi ilin.”

“Bon-ven-on al Oz,” diris la kupr ulo, per monotona voĉo.

Doroteo sidiĝis jam tie en la vojo, kun la flava kokino en siaj brakoj, kaj komencis karesi la dorson de Vilĉinjo. Diris la kokino: “Doroteo, kara, mi havas bonegan informon por vi.”

“Diru tuj, Vilĉinjo!” diris la knabino.

Ĝuste tiam Toto, kiu grumbladis al si, malplezure ekbojetis kaj flugis kontraŭ la flavan kokino, kiu hirtigis siajn plumojn kaj tiom kolere kriis ke ŝi tremigis Doroteon.

“Ĉesu, Toto! Ĉesu jam nun!” ŝi ordonis. “Ĉu vi ne vidas ke Vilĉinjo estas amiko mia?” Malgraŭ ŝia averto, se ŝi ne kaptus Toton rapide per la kolo la hundeto damaĝus la flavan kokinon, kaj eĉ nun li plu baraktadis sovaĝe por eskapi de la firma teno de Doroteo. Ŝi frapis liajn orelojn unu-du-foje kaj ordonis ke li bone kondutu, kaj la flava kokino reflugis sur la ŝultron de Toto, kie ŝi estis sekura.

“Kia brutaĉo!” muĝetis Vilĉinjo, kolere gapante la hundeton.

“Toto ne ’stas brutaĉo,” respondis Doroteo; “sed ĉehejme Onklo Henriko devas vipi lin kelkfoje pro kokinĉasado. Nu, atentu Toto,” ŝi pludiris, etendante fingron kaj parolante severe al li, “komprenu ke Vilĉinjo estas unu el miaj plej amataj amikoj, kaj devas esti ne damaĝita—nek nun nek iam ajn.”

Toto svingis sian voston kvazaŭ kompreninte.

“La mizerulo ne povas paroli,” diris Vilĉinjo, malestime.

“Jes, li ja povas,” respondis Doroteo; “li parolas per sia vosto, kaj mi scias ĉion diratan de li. Se vi povus svingi vian voston, Vilĉinjo, vi ne bezonus paroli per vortoj.”

“Absurde!” diris Vilĉinjo.

“Tute ne absurde. Ĝuste nun Toto diras ke li bedaŭras kaj ke li penos ami vin pro mi. Ĉu ne, Toto?”

“Vuf!” diris Toto, resvingante sian voston.

“Sed mi havas bonegan informon por vi, Doroteo,”

kriis la flava kokino; mi—”

“Atendu minuton, kara,” interrompis la knabineto; “mi devas unue interkonigi vin ĉiujn. Tiel decas, Vilĉinjo. Ĉi tiu,” ŝi diris, turnante sin al siaj kunveturantoj, “estas S-ro Tiktoko, kiu funkcias per mekanismo, ĉar oni streĉas liajn pensojn, kaj lian parolon, kaj lia agadon—samkiel horloĝrisortojn.”

“Ĉu ĉiujn kune?” demandis la vilulo.

“Ne; ĉiun aparte. Sed li funkcias tre bele, kaj Tiktoko estis bona amiko por mi, iam, kaj savis mian vivon—kaj ankaŭ la vivon de Vilĉinjo.”

“Ĉu li vivas?” demandis Buton-Brilo, intense gapante la kuprulon.

“Ho, ne, sed pro sia mekanismo li estas same bone kiel viva.” Ŝi turnis sin al la kuprulo kaj diris ĝentile: “S- ro Tiktoko, jen miaj novaj amikoj: la vilulo, kaj Poli Filino de la Ĉielarko, kaj Buton-Brilo, kaj Toto. Tamen Toto ne estas nova amiko, ĉar li jam antaŭe venis al Oz.”

La kuprulo profunde riverencis, deprenante sian kupran ĉapelon samtempe.

“Al mi mul-te pla-ĉas ren-kon-ti la a-mi-ko-j-n de Do-r-r-r-r—” Subite li ekĉesis.

“Ho, verŝajne necesas streĉi lian parolon!” diris la knabineto, kurante malantaŭ la kuprulon por preni la ŝlosilon de la hoko sur lia dorso. Ŝi streĉis risorton en loko sub lia dekstra brako kaj li pludiris: “Par-do-nu mi-n pri mi-a mal-stre-ĉi-ĝo. Mi in-ten- cis di-ri ke al mi pla-ĉas ren-kon-ti la a-mi-ko-j-n de Do-ro-te-o, ki-uj de-vos es-ti mi-aj a-mi-koj.” La vortoj estis iom malglataj, sed klare kompreneblaj.

“Kaj ĉi tiu estas Vilĉinjo,” daŭrigis Doroteo, konigante la flavan kokinon, kaj ĉiuj laŭvice klinis sin al ŝi.

“Mi havas bonegan informon,” diris la kokino, turnante sian kapon tiel ke unu brilanta okulo plenforte rigardis Doroteon.

“Kio estas, kara?” demandis la knabino.

“Mi kovis dek el la plej belaj kokidoj kiujn iam vi vidis.”

“Ho, bele! Kaj kie ili estas, Vilĉinjo?”

“Mi lasis ilin ĉehejme. Sed ili estas tre belaj, mi certigas al vi, kaj ĉiuj estas ege lertaj. Mi nomis ilin Doroteo.”

“Kiun el ili?” demandis la knabino.

“Ĉiujn,” respondis Vilĉinjo.

“Kurioze. Kial vi donis la saman nomon al ĉiuj?”

“Estis tre malfacile distingi ilin,” klarigis la kokino.

“Nun, kiam mi vokas ‘Doroteo,’ ili ĉiuj kune kuras al mi; estas multe pli facile, vere, ol doni apartan nomon al ĉiu el ili.”

“Mi ege volas vidi ilin, Vilĉinjo,” diris Doroteo fervore. “Sed diru al mi, miaj amikoj, kiel okazis ke vi estas ĉi tie, en la Lando de la Palpbrumoj, la unuaj renkontintaj nin?”

“Mi in-for-mos vi-n,” respondis Tiktoko, per sia monotona voĉo, ĉar ĉiuj sonoj en liaj vortoj estis samnivelaj—“Prin-ci-no Oz-ma vi-dis vi-n en si-a ma- gi-a bil-do, kaj sci-is ke vi ve-nas ĉi ti-e-n; do ŝi sen- dis Vil-ĉin-jo-n kaj mi-n por bon-ve-ni-gi vi-n, ĉar ŝi ne po-vis mem ve-ni; do—fiz-i-dig-le kum-so-lut-e hi- ber-gob-le in-tu-zib-ik—”

“Jadi! Kio okazas nun?” kriis Doroteo, dum la kuprulo plu babiladis tiujn sensignifajn vortojn, kiujn neniu povis kompreni ĉar ili tute nenian signifon havis.

“Ne scias,” diris Buton-Brilo, kiu iom timis. PoliTiktoko kaj Vilĉinjo fordancis kaj sin turnis por rigardi la kuprulon terurite.

“Liaj pensoj ĉifoje malstreĉiĝis,” komentis Vilĉinjo neĝenite, dum ŝi sidis sur ŝultro de Tiktoko kaj ordigis siajn brilantajn plumojn. “Kiam li ne povas pensi li ne povas ĝuste paroli, ne pli ol vi mem povus. Vi devos streĉi liajn pensojn, Doroteo, alie mi devos mem fini lian rakonton.”

Doroteo ĉirkaŭkuris kaj reprenis la ŝlosilon kaj streĉis risorton de Tiktoko sub lia maldekstra brako, kaj post tio li povis denove klare paroli.

“Par-do-nu mi-n,” li diris, “sed ki-am mi-aj pen-soj mal-stre-ĉi-ĝas, mi-a pa-ro-lo ne ha-vas sig-ni-fon, ĉar vor-toj-n for-mas nur pen-sa-do. Mi in-ten-cis di-ri ke Oz-ma sen-dis ni-n por bon-ve-ni-gi vi-n kaj in-vi-ti vi-n ve-ni rek-te al la Sme-ral-da Ur-bo. Ŝi es-tis tro o-ku-pa-ta por mem ve-ni, ĉar ŝi pre-pa-ras si-a-n nas- kiĝ-ta-ga-n fes-to-n, ki-u es-tos gran-di-o-za a-fe-ro.”

“Mi aŭdis pri ĝi,” diris Doroteo, “kaj mi ĝojas ke ni venis ĝustatempe por ĉeesti. Ĉu estas granda distanco inter ĉi tie kaj la Smeralda Urbo?”

“Ne tre,” respondis Tiktoko, “kaj ni hav-as mul-ta- n tem-po-n. Ĉi-nok-te ni hal-tos ĉe la pa-la-co de la Sta-na Lig-no-ha-kis-to, kaj mor-gaŭ nok-te ni a-tin- gos la Sme-ral-da-n Ur-bo-n.”

“Bone!” kriis Doroteo. “Min ĝojigos revidi karan Noĉjon Hakiston. Kiel fartas lia koro?”

“Ĝi tre bone fartas,” diris Vilĉinjo; “la Stana Lignohakisto diras ke ĝi fariĝas pli mola kaj afabla ĉiutage. Li atendas en sia kastelo por bonvenigi vin, Doroteo; sed li ne povis veni kun ni ĉar oni poluras lin kiel eble plej brilige por la festo de Ozma.”

“Nu, do,” diris Doroteo,“ni pluiru, kaj ni povos paroli dum ni marŝos.”

Ili pluveturis kiel amikema grupo, ĉar Polikromo trovis ke la kuprulo estas nedanĝera kaj ne plu timis lin.

Buton-Brilo ankaŭ konsoliĝis kaj vere ekamis Tiktokon.

Li volis ke la horloĝmekanismulo malfermu sin, por ke li povu vidi la radojn rondiradi; sed tion ne povis fari Tiktoko. Buton-Brilo do volis streĉi la kuprulon, kaj Doroteo promesis ke li faros tion tuj kiam malstreĉiĝos iu parto de la mekanismo. Tio plaĉis al Buton-Brilo, kiu firme tenis kupran manon de Tiktoko dum li tretadas laŭ la vojo; Doroteo marŝadis aliflanke de sia malnova amiko kaj Vilĉinjo sidiĝis laŭvice sur lia ŝultro aŭ lia kupra ĉapelo. Poli denove ĝoje dancadis antaŭen kaj Toto kuris post ŝi, bojante pro ĝojo. La vilulo devis marŝi malantaŭe; sed ŝajne tio tute ne ĝenis lin, kaj li fajfis gaje aŭ rigardis scivoleme la belajn scenojn kiujn ili pasis.

Fine ili atingis la supron de monteto de kiu estis klare videbla la stana kastelo de Noĉjo Hakisto, ĝiaj turoj scintilis grandioze sub la radioj de la subiranta suno.

“Bela!” kriis Doroteo. “Antaŭ nun mi neniam vidis la novan domon de la Imperiestro.”

“Li konstruigis ĝin ĉar la malnova kastelo estis malseka, kaj verŝajne rustigus lian stanan korpon,”

diris Vilĉinjo. “Ĉiuj tiuj turoj kaj spajroj kaj kupoloj kaj gabloj uzis multan stanon, kiel vi vidas.”

“Ĉu ĝi estas ludilo?” demandis Buton-Brilo, admire.

“Ne, kara,” respondis Doroteo, “ĝi estas multe pli bona ol tio. Ĝi estas la feloĝejo de feprinco.”

La Stana Kastelo de la Imperiestro

LA tero ĉirkaŭ la nova domo de Noĉjo Hakisto estis aranĝita laŭ belaj florbedoj, kun kristalakvaj fontoj kaj stanaj statuoj montrantaj la personajn amikojn de la Imperiestro. Doroteon surprizegis kaj plezurigis trovi stanan statuon pri si mem staranta sur stana piedestalo ĉe kurbiĝo de la avenuo kondukanta al la enirejo. Ĝi estis vivgranda kaj montris ŝin en sunkufo kun korbo sur sia brako, samkiel ŝi unue aspektis veninte al la Lando Oz.

“Ho, Toto—ankaŭ estas vi!” ŝi kriis; kaj ja vere, jen stana figuro de Toto kuŝanta ĉe la piedoj de la stana Doroteo.

Doroteo ankaŭ vidis figurojn de la Birdotimigilo, kaj la Sorĉisto, kaj Ozma, kaj de multaj aliaj, inkluzive de Tiktoko. Ili atingis la grandan stanan enirejon de la stana kastelo, kaj la Stana Lignohakisto mem kuris el la pordo por ĉirkaŭbrakumi malgrandan Doroteon kaj ĝoje bonvenigi ŝin. Li bonvenigis ankaŭ ŝiajn amikojn, kaj li deklaris ke la Filino de la Ĉielarko estas la plej bela vidaĵo iam renkontinta liajn okulojn. Li tenere karesis la buklokovritan kapon de Buton-Brilo, ĉar li amis infanojn, kaj li turnis sin al la vilulo kaj premis ambaŭ liajn manojn samtempe.

Noĉjo Hakisto, la Imperiestro de la Palpbrumoj, kiun konis la tuta Lando Oz kiel la Stanan Lignohakiston, estis certe rimarkinda persono. Li estis zorge konstruita, tute el stano, bele lutita ĉe la artikoj, kaj liaj diversaj membroj estis lerte ĉarniritaj al lia korpo tiel ke li povis uzi ilin preskaŭ tiel bone kiel se ili konsistus el ordinara karno. Iam, li informis la vilulon, li konsistis tute el karno kaj ostoj, same kiel aliaj homoj, kaj tiam li hakadis lignon en la arbaroj por tiel gajni siajn vivbezonojn. Sed la hakilo tiom ofte glitis kaj detranĉis liajn partojn—kiujn li anstataŭigis per stano—ke fine tute ne restis karno, nur stano; do li fariĝis vera stana lignohakisto. La mirinda Sorĉisto de Oz donis al li bonegan koron por anstataŭigi la malnovan, kaj al li tute ne ĝenis ke li konsistas el stano. Ĉiuj amis lin, li amis ĉiujn; kaj tial li estis feliĉa sammulte kiel longas la tago.

La Imperiestro fieris pro sia nova stana kastelo, kaj gvidis siajn vizitantojn tra ĉiuj ĉambroj. Ĉiu meblo konsistis el brile polurita stano—la tabloj, seĝoj, litoj, ĉio—eĉ la plankoj kaj muroj konsistis el stano.

“Mi supozas,” diris li, “ke en la tuta mondo ne ekzistas pli lertaj stanistoj ol la Palpbrumoj. Estus malfacile trovi egalon de ĉi tiu kastelo en Kansas, ĉu ne, malgranda Doroteo?”

“Tre malfacile,” respondis la infano serioze.

“Nepre ĝi kostis multan monon,” komentis la vilulo.

“Monon! Mono en Oz!” kriis la Stana Lignohakisto. “Kia stranga ideo! Ĉu vi supozis ke ni estas tiom maldecaj ke ni uzas monon ĉi tie?”

“Kial ne?” demandis la vilulo.

“Se ni uzus monon por aĉetoj, anstataŭ amon kaj komplezon kaj la deziron plezurigi unu la alian, ni ne estus pli bonaj ol la cetera mondo,” deklaris la Stana Lignohakisto. “Bonfortune, oni tute ne konas monon en la Lando Oz. Ni ne havas riĉulojn, nek malriĉulojn; ĉar kion iu deziras la aliaj ĉiuj penas doni al li, por feliĉigi lin, kaj neniu en la tuta Oz volas havi pli ol li povas utiligi.”

“Bone!” kriis la vilulo, al kiu multe plaĉis aŭdi tion.

“Mi ankaŭ malamas monon—viro en Butterfield ŝuldas al mi dek kvin cendojn, kaj mi rifuzas preni ilin de li. La Lando Oz estas evidente la plej favorata lando en la tuta mondo, kaj ĝia popolo la plej feliĉa.

Mi volonte loĝus ĉi tie por ĉiam.”

La Stana Lignohakisto aŭskultis respekte atentante.

Jam li amis la vilulon, kvankam li ankoraŭ ne sciis pri la Amo-Magneto. Do li diris: “Se vi povos pruvi al la Princino Ozma ke vi estas honesta kaj fidela kaj indas nian amikecon, certe vi rajtos loĝi ĉi tie dum via tuta vivo, kaj esti egale feliĉa kiel ni.”

“Mi penos pruvi tion,” diris la vilulo, serioze.

“Kaj nun,” pludiris la Imperiestro, “vi devos ĉiuj iri al viaj ĉambroj kaj prepari vin por la manĝo, kiu baldaŭ pretos en la granda stana manĝosalono. Mi bedaŭras, Vilulo, ke mi ne povas proponi al vi freŝajn vestojn; sed mi mem vestas min nur per stano, kaj mi supozas ke tio ne konvenus al vi.”

“Al mi malmulte gravas vestoj,” diris la vilulo, indiferente.

“Tion mi volonte kredas,” respondis la Imperiestro, vere ĝentile.

Oni kondukis ilin al iliaj ĉambroj kaj lasis ilin pretigi sin laŭkapable, kaj baldaŭ ili regrupiĝis en la granda stana manĝosalono, eĉ Toto ĉeestis. Ĉar la Imperiestro amis la hundeton de Doroteo, kaj la knabino klarigis al siaj amikoj ke en Oz ĉiuj bestoj estas same alte taksataj kiel la homoj—“se ili bone kondutas,” ŝi pludiris.

Toto bone kondutis, kaj sidis en stana beboseĝo apud Doroteo kaj manĝis de stana plato.

Efektive, ĉiuj manĝis de stanaj pladoj, sed ili havis belajn formojn kaj estis brile poluritaj; Doroteo opiniis ke ili estas tute egale bonaj kiel arĝentaĵoj.

Buton-Brilo rigardis scivoleme la viron “en kiu ne estis apetito,” ĉar la Stana Lignohakisto, kvankam li preparis tiel bonan festenon por siaj gastoj, mem ne manĝis eĉ buŝoplenon, dum li sidis pacience en sia loko por certigi ke ĉiuj manĝokapabluloj estu bone kaj abunde servataj.

Kio plej plaĉis al Buton-Brilo pri la manĝo estis la stana orkestro kiu ludis dolĉan muzikon dum la grupo manĝis. La ludantoj ne estis stanaj, ĉar ili estis nur ordinaraj Palpbrumoj, sed la instrumentoj kiujn ili ludis estis tute el stano—stanaj trumpetoj, stanaj violonoj, stanaj tamburoj kaj cimbaloj kaj flutoj kaj kornoj kc. Ili tiel bele ludis la “Brilimperiestran Valson,” komponitan de S-ro M. P. Ŝancelinsekto, P. E., specife por honori la Stanan Lignohakiston, ke Poli ne povis deteni sin de dancado. Gustuminte kelkajn rosgutojn, freŝe kolektitajn por ŝi, ŝi dancis gracie laŭ la muziko dum la aliaj finis sian manĝon; kaj kiam ŝi rapidturnadis sin ĝis ŝiaj lanugaj drapiraĵoj el ĉielarkaj koloroj ĉirkaŭis ŝin kvazaŭ nubo, la Stanan Lignohakiston tio tiom plaĉis ke li kunfrapis siajn stanajn manojn ĝis ilia bruo dronigis la sonon de la cimbaloj.

Ensume la manĝo estis gaja, kvankam Polikromo manĝis malmulte kaj la gastiganto tute ne manĝis.

“Mi bedaŭras ke mankis nebulkukoj por la Filino de la Ĉielarko,” diris la Stana Lignohakisto al Doroteo, “sed pro eraro la nebulkukoj estis mismetitaj kaj ni ne sciis pri ilia manko antaŭ nun. Mi klopodos havigi kelkajn por ŝia matenmanĝo.”

Ili pasigis la vesperon rakontante, kaj la sekvan matenon ili foriris de la grandioza stana kastelo kaj ekmarŝis laŭ la vojo al la Smeralda Urbo. La Stana Lignohakisto akompanis ilin, kompreneble; li jam estis tiom brilige polurita ke li scintilis kvazaŭ arĝento. Lia hakilo, kiun li ĉiam kunportis, havis ŝtalan klingon stanplakitan kaj tenilon kovritan per stanplako bele gravurita kaj inkrustita per diamantoj.

La Palpbrumoj grupiĝis antaŭ la pordegoj de la kastelo kaj hurais sian Imperiestron dum li formarŝis, kaj estis facile vidi ke ili ĉiuj elkore amas lin.

Ili Vizitas la Kukurbo-kampon

DOROTEO lasis ke Buton-Brilo streĉu la risortojn de la kuprulo ĉimatene—unue de lia pensmekanismo, poste de lia parolo, kaj, fine, de lia agado; do li sendube funkcios perfekte ĝis ili atingos la Smeraldan Urbon. La kuprulo kaj la stanulo estis bonaj amikoj, kaj ne tiom similaj kiom vi eble supozus. Ĉar unu vivis kaj la alia moviĝis per mekanismo; unu estis alta kaj anguloplena kaj la alia nealta kaj ronda. Oni povis ami la Stanan Lignohakiston ĉar lia karaktero estis bona, amikema kaj simpla; sed oni nur povis admiri la maŝinulon, ne ami lin, ĉar ami tian fabrikaĵon estis tiel neeble kiel ami stebilon aŭ aŭtomobilon. Tamen Tiktoko estis populara inter la popolo de Oz ĉar li estis tre fidinda, fidela kaj verplena; li neeviteble faris precize tion por kio oni streĉis liajn risortojn, ĉiam kaj ĉiuokaze. Eble estus pli bone esti maŝino kiu plenumas sian devon ol karn-kaj-sangulo kiu ne faras tion, ĉar morta vero estas pli bona ol viva mensogo.

Ĉirkaŭ la tagmezo la veturantoj atingis grandan kampon da kukurboj—legomo tre konvena por la flava lando de la Palpbrumoj—kaj kelkaj el la kukurboj kreskantaj tie estis rimarkinde grandaj. Tuj antaŭ ol eniri tiun kampon ili vidis tri teramasetojn kiuj aspektis tomboj, kun bela tomboŝtono sur ĉiu.

“Kio estas tio?” demandis Doroteo, miroplene.

“Ĝi estas la privata tombejo de Joĉjo Kukurbokapo,” respondis la Stana Lignohakisto.

“Sed mi kredis ke neniu mortas en Oz,” ŝi diris.

“Tute prave; kvankam se iu estas fia la bonaj civitanoj povas kondamni kaj mortigi lin,” li respondis.

Doroteo kuris al la tombetoj kaj legis la vortojn gravuritajn sur la tomboŝtonojn. La unua diris: Ŝi iris al la sekva ŝtono, kiu diris: Sur la tria ŝtono estis ĉizitaj la vortoj: “Povra Joĉjo!” ĝemis Doroteo. “Min bedaŭrigas ke li devis morti triparte, ĉar mi esperis revidi lin.”

“Tiel estos,” deklaris la Stana Lignohakisto, “ĉar li plu vivas. Venu kun mi al lia domo, ĉar Joĉjo nun estas kultivisto kaj loĝas en ĉi tiu kukurbokampo mem.”

Ili transmarŝis al monstre giganta malplena kukurbo en kiu estis pordo kaj fenestroj tranĉitaj tra la ŝelo. Kamentubo etendiĝis tra la tigo, kaj ses ŝtupoj estis konstruitaj por konduki al la antaŭa pordo.

Ili paŝis al tiu pordo kaj enrigardis. Sidanta sur benko estis viro vestita per ĉemizo kun makuloj, ruĝa veŝto, kaj fadinta blua pantalono, kies korpo estis nur lignaj stangoj mallerte kunartikigitaj. Sur lia kolo estis ronda flava kukurbo, sur kiu estis ĉizita vizaĝo kian knabo ofte ĉizas sur Fantomlanternon.

La kurioza viro okupis sin per saltigado de glitemaj kukurbosemoj per siaj lignaj fingroj, provante trafi celon ĉe la alia flanko de la ĉambro. Li ne sciis ke venis vizitantoj ĝis Doroteo kriis: “Ho, jen Joĉjo Kukurbokapo mem!”

Li turnis sin kaj vidis ŝin, kaj tuj antaŭeniris por saluti la malgrandan knabinon el Kansas kaj Noĉjon Hakiston, kaj konatiĝi kun iliaj novaj amikoj.

Buton-Brilo estis unue iom timida rilate al la kurioza Kukurbokapulo, sed la vizaĝo de Joĉjo estis tiel gaja kaj ridetanta—ĉar ĝi estis ĉizita tia—ke la knabo baldaŭ ekŝatis lin.

“Mi kredis, antaŭ nelonge, ke vi estis enterigita laŭ tri partoj,” diris Doroteo; “sed nun mi vidas ke vi estas ankoraŭ tute sama.”

“Ne tute sama, kara, ĉar mia buŝo estas iomete pli unuflanka ol antaŭe, sed preskaŭ sama. Mi havas novan kapon, kaj ĉi tiu estas la kvara kiun mi ekposedas de kiam Ozma unue faris min kaj vivigis min ŝutante la Magian Pulvoron sur min.”

“Kio okazis al la aliaj kapoj, Joĉjo?”

“Ili putris kaj mi enterigis ilin, ĉar ili eĉ ne taŭgis por tortoj. Ĉiufoje Ozma ĉizis por mi novan kapon tute similan al la malnova, kaj ĉar mia korpo estas multe la plejgranda parto de mi, mi restas Joĉjo Kukurbokapo, negrave kiom ofte mi ŝanĝas mian superaĵon. Foje estis por ni malfacilege trovi alian kukurbon, ĉar estis ekstersezone, do mi devis surporti mian malnovan kapon iom pli longe ol estis verdire sane. Sed post tiu trista sperto mi decidis mem kultivi kukurbojn, por neniam denove trovi ke kukurbo mankas; kaj nun mi havas ĉi tiun belan kampon kiun vi vidas antaŭ vi.

Kelkaj kreskas tre grandaj—tro grandaj por utili kiel kapoj—do mi elfosis ĉi tiun kaj uzas ĝin kiel domon.”

“Ĉu estas malseke en la domo?”

“Ne tre. Restas malmulto pli ol la ŝelo, efektive, kaj ĝi restos utila dum longa tempo.”

“Ŝajnas al mi ke vi estas pli inteligenta ol antaŭe, Joĉjo,” diris la Stana Lignohakisto. “Via ĵusa kapo estis stulta.”

“La semoj en ĉi tiu estas pli bonaj,” estis la respondo.

“Ĉu vi partoprenos en la festo de Ozma?” demandis Doroteo.

“Jes,” diris li; “nenial mi ne ĉeestus. Ozma estas mia patrino, sciu, ĉar ŝi konstruis mian korpon kaj ĉizis mian kukurbokapon. Mi sekvos vin al la Smeralda Urbo morgaŭ, kie ni rerenkontiĝos. Mi ne povos aliri hodiaŭ, ĉar mi devas planti freŝajn kukurbosemojn kaj akvumi la junajn plantojn. Sed salutu Ozman por mi, kaj diru al ŝi ke mi ĉeestos akurate por la jubilo.”

“Ni faros tion,” ŝi promesis; kaj post tio ili ĉiuj lasis lin kaj rekomencis marŝadi.

La Reĝa Ĉarego Alvenas

LA bone zorgitaj flavaj domoj de la Palpbrumoj nun estis videblaj starante tie kaj tie laŭlonge de la vojo, tiel ke la regiono havis pli gajan kaj civilizitan aspekton.

Tamen ili estis domoj de kultivistoj, kaj tre apartaj; ĉar en la Lando Oz ne ekzistis urboj aŭ vilaĝoj escepte de la grandioza Smeralda Urbo en ĝia centro.

Heĝoj el ĉiamverdaj aŭ flavaj rozoj bordis la larĝan vojon kaj la kultivitaj kampoj indikis la zorgadon de siaj laboremaj loĝantoj. Ju pli la veturantoj proksimiĝis al la granda urbo des pli prospera fariĝis la lando, kaj ili transiris multajn pontojn trans la scintilantajn riverojn kaj riveretojn kiuj akvumis la landojn.

Dum ili marŝadis malhaste la vilulo diris al la Stana Lignohakisto: “Kia Magia Pulvoro estis tio, kio vivigis vian amikon la Kukurbokapo?”

“Ĝi nomiĝis la Pulvoro de Vivo,” estis la respondo; “kaj ĝin inventis kurbiĝinta Sorĉisto kiu loĝis en la montaro de la Norda Lando. Sorĉistino nomata Mombi akiris iom da tiu pulvoro de la kurbiĝinta Sorĉisto kaj portis ĝin hejmen. Ozma loĝis kun la Sorĉistino tiam, ĉar estis antaŭ ol ŝi fariĝis nia Princino, kiam Mombi estis transforminta ŝin en knaban formon. Nu, dum Mombi estis for ĉe la kurbiĝinta Sorĉisto, la knabo faris tiun kukurbokapulon por distri sin, kaj ankaŭ pro espero timigi la Sorĉistinon per ĝi kiam ŝi revenos. Sed Mombi ne timis, kaj ŝi ŝutis sian Magian Pulvoron de Vivo sur la Kukurbokapulon, por trovi ĉu la Pulvoro ĝuste funkcias. Ozma rigardis, kaj vidis la Kukurbokapulon viviĝi; do tiunokte ŝi prenis la piproskatolon en kiu estis la Pulvoro kaj forkuris kunprenante ĝin kaj Joĉjon, serĉante aventurojn.

“La sekvan tagon ili trovis lignan Seg-Ĉevalon starantan apud la vojo, kaj ŝutis la Pulvoron sur ĝin.

Ĝi tuj viviĝis, kaj Joĉjo Kukurbokapo rajdis la Seg- Ĉevalon al la Smeralda Urbo.”

“Kio okazis poste al la Seg-Ĉevalo?” demandis la vilulo, kiun multe interesis la historio.

“Nu, ĝi plu vivas, kaj verŝajne vi renkontos ĝin en la Smeralda Urbo. Poste Ozma uzis la ceteran Pulvoron por vivigi la Flugantan Gumpon; sed tuj kiam ĝi forportis ŝin de ŝiaj malamikoj ŝi dispartigis la Gumpon, do ĝi ne plu ekzistas.”

“Domaĝe ke la Pulvoro de Vivo estis eluzita,”

komentis la vilulo; “estus utile plu povi uzi ĝin.”

“Mi ne vere estas certa pri tio, sinjoro,” respondis la Stana Lignohakisto. “Antaŭ kelka tempo la kurbiĝinta Sorĉisto kiu inventis la magian Pulvoron falis laŭ klifo kaj mortiĝis. Ĉiujn liajn posedaĵojn ricevis parenco—maljuna virino nomata Dina, kiu loĝas en la Smeralda Urbo. Ŝi iris al la montoj kie loĝis la Sorĉisto kaj elportis ĉion kion ŝi opiniis valora. Inter ili estis malgranda botelo de la Pulvoro de Vivo; sed kompreneble Dina tute ne sciis ke ĝi estas magia Pulvoro. Nu, hazarde, iam ŝi posedis dorlotbeston, grandan bluan urson; sed la urso sufokis pro fiŝosto, dum iu tago, kaj ĉar ŝi tiom elkore amis ĝin Dina faris tapiŝon el ĝia haŭto, lasante la kapon kaj kvar piedojn sur la haŭto. Ŝi tenis la tapiŝon sur la planko de sia antaŭa salono.”

“Mi vidis tiajn tapiŝojn,” diris la vilulo, kapjesante, “sed neniam el blua urso.”

“Nu,” pludiris la Stana Lignohakisto, “la maljunulino supozis ke la Pulvoro en la botelo devas esti kontraŭtinea pulvoro, ĉar ĝi odoris iom simile al kontraŭtinea pulvoro; do unu tagon ŝi ŝutis ĝin sur sian ursan tapiŝon por forteni tineojn de ĝi. Ŝi diris, rigardante ame la haŭton: ‘Mi volegas ke mia kara urso denove vivu!’ Terure al ŝi, la ursa tapiŝo tuj ekvivis, ŝutite per la Magia Pulvoro; kaj nun tiu vivanta ursa tapiŝo estas granda ĝeno al ŝi, kaj multe ĉagrenas ŝin.”

“Kial?” demandis la vilulo.

“Nu, ĝi ekstaras per siaj kvar piedoj kaj ĉirkaŭmarŝas, kaj obstrukcas; kaj tiel ĝi ne utilas kiel tapiŝo. Ĝi ne povas paroli, kvankam ĝi estas viva; ĉar kvankam ĝia kapo diras vortojn, ĝi ne havas spiron en solida korpo por puŝi la vortojn el sia buŝo. Ĝi estas entute tre ĉagrena afero, tiu ursa tapiŝo, kaj la maljunulino bedaŭras ke ĝi ekvivis.

Ĉiutage ŝi devas riproĉi ĝin, kaj kuŝigi ĝin plata sur la salonoplankon por povi marŝi sur ĝi; sed kelkfoje kiam ŝi foriras bazarumi la tapiŝo levas sian dorsan haŭton, kaj ekstaras per siaj kvar piedoj, kaj trotas sekvante ŝin.”

“Ŝajnas al mi ke Dina ĝuus tion,” diris Doroteo.

“Nu, ŝi ne ĝuas tion; ĉar ĉiu scias ke ĝi ne estas vera urso, nur malplena haŭto, kaj sekve tute senutila por la mondo, escepte kiel tapiŝo,” respondis la Stana Lignohakisto. “Tial mi kredas ke estas bone ke la tuta Pulvoro de Vivo estas eluzita, ĉar pro tio ĝi ne plu povas kaŭzi problemojn.”

“Eble vi pravas,” diris la vilulo, penseme.

Je la tagmezo ili haltis ĉe la domo de kultivisto, kie multe ĝojis la kultivisto kaj lia edzino doni al ili bonan lunĉon. La kultivista familio konis Doroteon, ĉar ili vidis ŝin kiam ŝi antaŭe estis en la lando, kaj ili traktis la knabineton tiom respektoplene kiel la Imperiestron, ĉar ŝi estas amiko de la potenca Princino Ozma.

Ili ne longe marŝis, lasinte tiun domon de la kultivisto, antaŭ ol atingi altan ponton trans larĝan riveron. Tiu rivero, laŭ la Stana Lignohakisto, estis la limo inter la Lando de la Palpbrumoj kaj la teritorio de la Smeralda Urbo. La urbo mem ankoraŭ estis tre for, sed tute ĉirkaŭ ĝi estis verda kampo, bela kiel bone zorgata domĝardeno, kaj en ĉi tio estis nek domoj nek kultivejoj, do la beleco de la sceno estis seninterrompa.

De la supro de la alta ponto ili povis vidi tre for la grandiozajn spajrojn kaj kupolojn de la superba urbo, scintilantajn kvazaŭ brilantaj juveloj turantajn super la smeraldaj muroj. La vilulo profunde ekspiris pro respekto kaj mirego, ĉar neniam li revis ke tiel grandioza kaj bela loko povas ekzisti—eĉ en la felando Oz.

Al Poli tiom plaĉis ke ŝiaj violaj okuloj scintilis kiel ametistoj, kaj ŝi fordancis de siaj akompanantoj trans la ponton kaj en grupon de plumecaj arboj bordantaj ambaŭ flankojn de la vojo. Ŝi ekhaltis por rigardi plaĉate kaj surprizate tiujn arbojn, ĉar iliaj folioj havis formon de strutoplumoj, kun la randoj de la plumoj bele buklaj; kaj ĉiuj plumoj havis la samajn delikatajn ĉielarkajn kolorojn kiuj videblis en la bela gaza robo de Polikromo mem.

“Patro devus vidi tiujn arbojn,” ŝi murmuris; “ili estas preskaŭ tiel belaj kiel liaj propraj ĉielarkoj.”

Subite ŝi ektremis pro teruriĝo, ĉar inter la arboj venis kaŝe du grandaj bestoj, ĉiu sufiĉe granda por dispremi la malgrandan Filinon de la Ĉielarko per unu bato per siaj piedoj, aŭ por manĝi ŝin per unu ekfermo de siaj enormaj makzeloj. Unu estis flavbruna leono, alta kiel ĉevalo, preskaŭ; la alia estis striita tigro preskaŭ same granda.

Poli tro timegis por krii aŭ moviĝi; ŝi staris senmove kaj ŝia koro batadis sovaĝe ĝis Doroteo kuregis preter ŝin kaj kun ĝojoplena krio ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ la kolon de la giganta leono, ĉirkaŭbrakumante kaj kisante la beston laŭ evidenta ĝojo.

“Ho, mi tiom ĝojas revidante vin denove!” kriis la malgranda knabino el Kansas. “Kaj ankaŭ la Malsatan Tigron! Kiom belaj vi ambaŭ aspektas. Ĉu vi bone fartas kaj feliĉas?”

“Tute certe jes, Doroteo,” respondis la Leono, per profunda voĉo kiu sonis plaĉa kaj afabla; “kaj nin multe plaĉas ke vi venis al la festo de Ozma. Ĝi estos grandioza, mi promesas al vi.”

“Estos multegaj dikaj beboj ĉe la festo, mi aŭdis,”

komentis la Malsata Tigro, oscedante tiel ke lia buŝo malfermiĝis ege larĝe kaj montris ĉiujn liajn grandajn akrajn dentojn; “sed kompreneble mi ne povos manĝi ilin.”

“Ĉu via Konscienco ankoraŭ bone funkcias?”

demandis Doroteo, maltrankvile.

“Jes; ĝi regas min kvazaŭ tirano,” respondis la Tigro, malfeliĉe. “Mi ne povas imagi ion malpli plaĉan ol posedi Konsciencon,” kaj li palpebrumis ruze al sia amiko la Leono.

“Vi trompas min!” diris Doroteo, ridante. “Mi ne kredas ke vi manĝus bebon se vi perdus vian Konsciencon. Venu ĉi tien, Poli,” ŝi vokis, “mi konigu vin al miaj amikoj.”

Poli alvenis iom timide.

“Vi havas kuriozajn amikojn, Doroteo,” ŝi diris.

“Ne gravas la kuriozeco, se ili estas amikoj,” estis la respondo. “Jen la Malkuraĝa Leono, kiu tute ne estas malkuraĝa, li nur kredas esti tia. Foje la Sorĉisto donis al li kuraĝon, kaj li ankoraŭ havas iom.”

La Leono riverencis tre digne al Poli.

“Vi estas tre bela, kara,” diris li. “Mi esperas ke ni estos amikoj kiam ni pli bone konos unu la alian.”

“Kaj jen la Malsata Tigro,” pludiris Doroteo. “Li diras ke li volegas manĝi dikajn bebojn; sed envere li neniam malsatas, ĉar li havas multon por manĝi; kaj mi opinias ke li tute neniun damaĝus eĉ se li ja malsatus.”

“Ĉit, Doroteo,” flustris la Tigro; “vi ruinigos mian reputacion se vi ne estos pli diskreta. Kio gravas en ĉi tiu mondo ne estas kiaj ni estas, sed kiaj oni kredas nin esti. Kaj, pripensante la aferon, mi estas certa ke F-ino Poli estus bonega bunta matenmanĝo.”

La Smeralda Urbo

NUN alvenis la aliaj, kaj la Stana Lignohakisto salutis la Leonon kaj la Tigron elkore. Buton-Brilo kriis pro timo kiam Doroteo unue prenis lian manon kaj kondukis lin al la grandaj bestoj; sed la knabino insistis ke ili estas afablaj kaj bonaj, do la knabo sufiĉe kuraĝigis sin por karesfrapeti iliajn kapojn; post kiam ili parolis al li milde kaj li rigardis en iliajn inteligentajn okulojn lia timo plene malaperis kaj li tiom ĝojis pro la bestoj ke li volis resti proksima al ili kaj karesi ilian molan felon ĉiuminute.

Rilate al la vilulo, eble li timus se li renkontus la bestojn sola, aŭ en iu alia lando; sed tiom estis la mirindaĵoj en la Lando Oz ke li ne plu estis facile surprizebla, kaj la amikeco de Doroteo al la Leono kaj Tigro estis sufiĉa por certigi al li ke ili estas sendanĝeraj kamaradoj. Toto bojis al la Malkuraĝa Leono per ĝoja saluto, ĉar li konis la beston jam delonge kaj amis lin, kaj estis amuze vidi kiom milde la Leono levis sian gigantan piedon por karesfrapeti la kapon de Toto. La hundeto flaris la nazon de la Tigro kaj la Tigro ĝentile piedpremis kun li; do ili tute verŝajne fariĝos bonaj amikoj.

Tiktoko kaj Vilĉinjo bone konis la bestojn, do ili nur salutis ilin kaj demandis pri ilia farto kaj pri la Princino Ozma.

Nun videblis ke la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro trenas grandiozan oran ĉaregon, al kiu ili estas jungitaj per oraj ŝnuroj. La korpo de la ĉarego estis ornamita ekstere per desegnoj el grupoj de scintilantaj smeraldoj, dum interne ĝin tegis verda kaj ora sateno, kaj la kusenoj de la seĝoj estis el verda pluŝo broditaj per oro kun krono, sub kiu estis monogramo.

“Ho, jen la reĝa ĉarego de Ozma mem!” kriis Doroteo.

“Jes,” diris la Malkuraĝa Leono; “Ozma komisiis nin renkonti vin ĉi tie, ĉar ŝi timis ke vi estos lacaj pro via longa marŝo kaj ŝi volis ke vi eniru la Urbon laŭ stilo konvena al via alta rango.”

“Kio?” kriis Poli, rigardante Doroteon scivoleme.

“Ĉu vi estas nobelino?”

“Nur en Oz,” diris la infano, “ĉar Ozma faris min Princino, sciu. Sed kiam mi estas hejme en Kansas mi estas nur kamparana knabino, kaj devas helpi buterfari kaj sekigi pladojn dum Onklino Em lavas ilin. Ĉu vi devas helpi lavi pladojn sur la ĉielarko, Poli?”

“Ne, kara,” respondis Polikromo, ridetante.

“Nu, ankaŭ mi ne bezonas labori en Oz,” diris Doroteo. “Estas iom plezure esti Princino kelkfoje, ĉu ne?”

“Doroteo kaj Polikromo kaj Buton-Brilo ĉiuj veturos per la ĉarego,” diris la Leono. “Do eniru, karaj, kaj atentu ne damaĝi la oron kaj ne metu viajn polvokovritajn piedojn sur la brodaĵojn.”

Buton-Brilo ĝojegis veturi tirate de tiel superba paro, kaj li diris al Doroteo ke sentigas lin ke li estas aktoro en cirko. Dum la paŝoj de la bestoj proksimigis ilin al la Smeralda Urbo ĉiu riverencis respektoplene al la infanoj, kiel ankaŭ al la Stana Lignohakisto, Tiktoko, kaj la vilulo, kiu sekvis ilin.

La Flava Kokino sidigis sin sur la malantaŭo de la ĉarego, kie ŝi povis rakonti al Doroteo pli pri siaj mirindaj kokidoj dum ili veturis. Kaj tiel la granda ĉarego fine atingis la altan muron ĉirkaŭ la Urbo, kaj haltis antaŭ la grandiozaj juvelinkrustitaj pordegoj.

Ilin malfermis gajaspekta vireto kiu havis sur siaj okuloj verdajn okulvitrojn. Doroteo konigis lin al siaj amikoj kiel la Pordo-Gardiston, kaj ili rimarkis ke granda aro da ŝlosiloj pendas sur la ora ĉeno kiu pendas ĉirkaŭ lia kolo. La ĉarego trairis la eksterajn pordegojn en belan arkohavan ĉambron konstruitan en la dika muro, kaj tra la internajn pordegojn en la stratojn de la Smeralda Urbo.

Polikromo kriis pro raviĝo pro la miriga beleco kiu renkontis ŝiajn okulojn ĉiuflanke dum ili veturis tra tiu impona Urbo senegala eĉ en Felando. Buton-Brilo nur povis diri “Jadi!” pro la mirigo de la loko; liaj okuloj estis larĝe malfermaj kaj li penis rigardi ĉiudirekten samtempe, por ke ne manku al li vidaĵo.

La vilulon vere surprizegis kion li vidis, ĉar la graciaj kaj belaj konstruaĵoj estis kovritaj per plakoj el oro kaj inkrustitaj per smeraldoj tiel grandiozaj kaj valoraj ke en ĉiu alia parto de la mondo ĉiu el ili valorus riĉegon por sia posedanto. La trotuaroj konsistis el superbaj marmoraj platoj poluritaj glate kiel vitro, kaj la randoj kiuj apartigis la trotuarojn de la larĝa strato ankaŭ estis dense inkrustitaj per grupigitaj smeraldoj. Estis multaj homoj sur tiuj trotuaroj—viroj, virinoj, kaj infanoj—ĉiuj estis vestitaj per belaj vestoj el silko aŭ sateno aŭ veluro, kun belaj juveloj. Eĉ pli bone: ĉiuj aspektis feliĉaj kaj kontentaj, ĉar iliaj vizaĝoj ridetadis kaj estis senzorgaj, kaj muziko kaj rido aŭdeblis ĉiuflanke.

“Ĉu ili tute ne laboras?” demandis la vilulo.

“Certe ili laboras,” respondis la Stana Lignohakisto; “ĉi tiu bela urbo ne estus konstruebla aŭ prizorgebla sen laboro, nek oni povus provizi la fruktojn kaj legomojn kaj aliajn manĝaĵojn al la loĝantoj. Sed neniu laboras pli ol duonon de sia tempo, kaj la popolo de Oz ĝuas sian laboron tiom kiom sian ludadon.”

“Estas bonege!” deklaris la vilulo. “Mi vere esperas ke Ozma permesos ke mi loĝu ĉi tie.”

La ĉarego, laŭirinte multajn ĉarmajn stratojn, haltis antaŭ konstruaĵo tiel vasta kaj nobla kaj eleganta ke eĉ Buton-Brilo tuj divenis ke ĝi estas la Reĝa Palaco. Ĝiajn ĝardenojn kaj ampleksajn terojn ĉirkaŭis aparta muro, ne tiom alta aŭ dika kiel la muro ĉirkaŭ la Urbo, sed pli delikate planita kaj konstruita tute el verda marmoro. La pordegoj ekmalfermiĝis kiam la ĉarego aperis antaŭ ili, kaj la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro trotis laŭ juvelita vojo al la antaŭa pordo de la palaco kaj ekhaltis.

“Ni alvenis!” diris Doroteo gaje, kaj ŝi helpis Buton- Brilon grimpi el la ĉarego. Polikromo leĝere elsaltis post ili, kaj ilin bonvenigis amaso da belege vestitaj servistoj kiuj malalten klinis sin dum la vizitantoj supreniris la marmorajn ŝtupojn. Ĉe ilia kapo estis bela servistineto kun malhelaj hararo kaj okuloj; ŝiaj vestoj estis tute verdaj kaj havis arĝentajn brodaĵojn. Doroteo kuris al ŝi tre evidente plezuroplene, kaj kriis: “Ho, Ĵelea Konfitaĵ! Kiom plaĉas al mi revidi vin.

Kie estas Ozma?”

“En sia ĉambro, Moŝto,” respondis la servistineto modeste, ĉar ŝi estis la plej amata servistino de Ozma.

“Ŝi volas ke vi iru al ŝi tuj kiam vi ripozis kaj ŝanĝis vian robon, Princino Doroteo. Kaj vi kaj viaj amikoj devos manĝi kun ŝi ĉivespere.”

“Kiam estos ŝia naskiĝtago, Ĵelea?” demandis la knabino.

“Postmorgaŭ, Moŝto.”

“Kaj kie estas la Birdotimigilo?”

“Li iris en la Manĝtulan Landon por akiri iom da freŝa pajlo por replenigi sin, honore al la festo de Ozma,” respondis la servistino. “Li revenos al la Smeralda Urbo morgaŭ, laŭ lia diro.”

Nun jam alvenis Tiktoko, la Stana Lignohakisto, kaj la vilulo kaj la ĉarego ĉirkaŭiris malantaŭ la palacon, Vilĉinjo akompanis la Leonon kaj Tigron por revidi siajn idojn post sia foresto. Sed Toto restis proksime al Doroteo.

“Bonvolu enveni,” diris Ĵelea Konfitaĵ; “estos nia plezuriga devo eskorti vin ĉiujn al la ĉambroj preparitaj por vi.”

La vilulo hezitis. Antaŭ tiam Doroteo neniam rimarkis ian honton lian pri lia vila aspekto, sed nun, ĉirkaŭate de tiom da grandiozo kaj belego, la vilulo sentis sin triste misloka.

Doroteo certigis al li ke ĉiuj ŝiaj amikoj estas bonvenaj en la palaco de Ozma, do li zorge senpolvigis siajn vilajn ŝuojn per sia vila poŝtuko kaj eniris la grandan halon sekvante la aliajn.La Smeralda Urbo Tiktoko loĝis en la Reĝa Palaco kaj la Stana Lignohakisto ĉiam loĝis en sama ĉambro kiam ajn li vizitis Ozman, do tiuj du tuj iris senpolvigi siajn brilantajn korpojn de la veturpolvo. Doroteo ankaŭ havis belan grupon da ĉambroj kiujn ŝi ĉiam enloĝis kiam ŝi estis en la Smeralda Urbo; sed pluraj servistoj ĝentile marŝis antaŭ ŝi por gvidi ŝin, kvankam ŝi estis tute certa ke ŝi povos trovi la ĉambrojn per si mem.

Ŝi kunprenis Buton-Brilon, ĉar li ŝajnis tro malgranda por esti sola en tiel granda palaco; sed Ĵelea Konfitaĵ mem gvidis la belan Filinon de la Ĉielarko al ŝia ĉambraro, ĉar estis facile vidi ke Polikromo kutimas al grandiozaj palacoj kaj tial rajtas specialan atenton.

Oni Bonvenigas la Vilulon

LA vilulo staris en la granda halo, lia vila ĉapelo estis en liaj manoj, kaj li demandis al si kio okazos al li.

Li neniam antaŭe estis gasto en grandioza palaco; eble li neniam antaŭe estis gasto ie ajn. En la granda malvarma ekstera mondo oni ne invitis vilulojn en siajn hejmojn, kaj ĉi tiu nia vilulo dormis pli ofte en fojnejoj kaj staloj ol en komfortaj ĉambroj. Kiam la aliaj foriris de la granda halo li gapis la belege vestitajn ser vistojn de la Princino Oz kvazaŭ anticipante ke oni ordonos ke li foriru el la palaco; sed unu el ili riverencis al li tiom respektoplene kiom se li estus princo, kaj diris: “Permesu min, sinjoro, gvidi vin al viaj ĉambroj.”

La vilulo enspiris profunde kaj kuraĝiĝis.

“Bone,” li respondis; “mi pretas.”

Tra la grandan halon ili iris, supren laŭ la granda ŝtuparo dense tapiŝita per veluro, kaj post tio laŭlonge de larĝa koridoro al ĉizita pordejo. Tie la servisto paŭzis, kaj malferminte la pordon diris tre ĝentile: “Bonvolu eniri sinjoro, kaj sentu vin ĉehejme en la ĉambroj kiujn nia Reĝa Ozma ordonis prepari por vi.

Kion ajn vi vidas uzu kaj ĝuu kvazaŭ temus pri via. La Princino vespermanĝas je la sepa horo, kaj mi revenos ĉi tien sufiĉatempe por gvidi vin al al la salono, kie vi ĝuos la privilegion renkonti la belan Reganton de Oz.

Ĉu vi deziras honori min, intertempe, per ia ordono?”

“Ne,” diris la vilulo; “sed mi multe dankas.”

Li eniris la ĉambron kaj fermis la pordon, kaj dum kelka tempo li staris perplekse, admirante la grandiozecon antaŭ si.

Al li estis donita unu el la plej belaj ĉambrogrupoj en la plej grandioza palaco en la mondo, kaj ne mirigas ke lia bonfortuno surprizis kaj humiligis lin ĝis li kutimiĝis al siaj ĉirkaŭaĵoj.

La meblaro estis remburita per ŝtofo el oro, sur kiu estis skarlate brodita la reĝa krono. La tapiŝo sur la marmora planko estis tiom dika kaj mola ke li ne povis aŭdi la sonon de la propraj paŝoj, kaj sur la muroj estis belegaj tapiŝoj teksitaj kun scenoj el la Lando Oz. Libroj kaj ornamaĵoj estis dismetitaj abunde, kaj laŭ la vilulo li neniam antaŭe vidis tiom da belaĵoj en unu loko. En unu angulo fluis sonetanta fontano el parfumita akvo, kaj en alia estis tablo sur kiu estis ora pleto sur kiu estis amaso da freŝe kolektitaj fruktoj, inkluzive de pluraj el la ruĝvangaj pomoj kiujn amis la vilulo.

Ĉe la alia ekstremo de tiu ĉarma ĉambro estis aperta pordejo, kaj kiam li trairis li trovis sin en ĉambro kiu enhavis pli da komfortaĵoj ol iam antaŭe imagis la vilulo. La lito estis el oro kaj inkrustita per multaj briliantoj, kaj la kovroŝtofo havis kudritajn perlo- kaj rubidesegnojn. Ĉe unu flanko de la litoĉambro estis delikata vestejĉambro, kun ŝrankoj en kiuj estis granda aro da freŝaj vestoj; kaj preter ĝi estis la banejo—granda ĉambro en kiu estis marmora lageto sufiĉe granda por naĝado, kun blankaj marmoraj ŝtupoj kondukantaj en la akvon. Ĉirkaŭ la rando de la lageto estis vicoj de altkvalitaj smeraldoj tiel grandaj kiel pordansoj, kaj la akvo en la bano estis kristale klara.

Dum kelka tempo la vilulo rigardis la tioman lukson silente, mirigite. Post tio, ĉar li estis siamaniere saĝa, li decidis utiligi sian bonan fortunon. Li deprenis siajn vilajn botojn kaj sian vilan vestaron, kaj banis sin en la lageto, plezuriĝante per la malofta ĝuo. Sekiginte sin per la molaj tukoj li eniris la vestejĉambron kaj prenis freŝajn subvestojn el la tirkestoj kaj surmetis ilin, trovante ke la dimensioj de ĉiuj perfekte taŭgas por li. Li ekzamenis la enhavon de la ŝrankoj kaj elektis elegantan vestokompleton. Mirige, ĉio estis vila, kvankam tute nova kaj bela, kaj li ĝemis kontente pro la kompreno ke li nun povos esti bele vestita tamen ankoraŭ vila. Lia jako estis el rozkolora veluro, ornamita per viloj kaj tondvostoj, per butonoj el sangoruĝaj rubioj kaj oraj viloj ĉirkaŭ la randoj. Lia veŝto estis el vila sateno delikate kremkolora, kaj lia ĝisgenua pantalono el roza veluro ornamita simile al la jako. Vilaj kremkoloraj ŝtrumpoj el silko, kaj vilaj pantalonoj el rozkolora ledo kun rubiaj bukoj, kompletigis lian kostumon, kaj kiam li estis tiel vestita la vilulo rigardis sin per alta spegulo tre admire. Sur tablo li trovis perlamotan skatolon ornamitan per delikataj arĝentaj grimpoplantoj kaj floroj el grupigitaj rubioj, kaj sur la kovrilo estis arĝenta plako sur kiu estis gravuritaj la vortoj: La skatolo ne estis ŝlosita, do li malfermis ĝin kaj preskaŭ lin blindigis la brilado de la riĉaj juveloj en ĝi. Admirinte la belaĵojn, li elprenis fajnan oran kolhorloĝeton kun granda ĉeno, plurajn belajn fingroringojn, kaj rubian ornamaĵon pingeblan sur la bruston de lia vila ĉemizobrusto. Zorge misbrosinte sian hararon kaj sian barbon, por kiel eble plej vilaspektigi ilin, la vilulo profunde elspiris pro ĝojo kaj decidis ke li nun estas preta renkonti la Reĝan Princinon tuj kiam ŝi vokos lin. Dum li atendis li reiris al la bela salono kaj manĝis plurajn el la ruĝvangaj pomoj por pasigi la tempon.

Dume, Doroteo vestis sin per bela robo molgriza brodita per arĝento, kaj metis blu-kaj-oran vestokompleton satenan sur malgrandan Buton-Brilon, kiu pro ĝi aspektis dolĉa kiel kerubo. Sekvate de la knabo kaj de Toto—la hundo havis novan verdan rubandon ĉirkaŭ sia kolo—ŝi rapidis al la belega salono de la palaco, kie, sidante sur grandioza trono el ĉizita malakito, komforte inter ĝiaj verdaj satenaj kusenoj, estis la bela Princino Ozma, fer vore atendanta bonvenigi sian amikinon.

Princino Ozma de Oz

LA reĝaj historiistoj de Oz, kiuj estas tre bonaj verkistoj kaj scias nenombreblan kvanton da grandaj vortoj, ofte provis priskribi la malkutiman belecon de Ozma kaj malsukcesis ĉar la vortoj ne estis sufiĉe bonaj. Do kompreneble mi ne povas esperi diri al vi kiom granda estis la ĉarmo de tiu malgranda Princino, aŭ kiel ŝia beleco hontigis ĉiujn scintilantajn juvelojn kaj grandiozan lukson kiuj ĉirkaŭis ŝin en tiu ŝia reĝa palaco. Ĉio alia bela aŭ delikata aŭ plezuriga per si mem fadis en senintereson komparate kun la sorĉeca vizaĝo de Ozma, kaj ofte estas dirite de sciantoj ke neniu alia reganto en la tuta mondo povas esperi egali la gracian ĉarmon de ŝia mieno.

Ĉio pri Ozma allogis, kaj ŝi inspiris amon kaj plej dolĉan teneron anstataŭ respekton aŭ ordinaran admiron. Doroteo ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ sian malgrandan amikinon kaj ĉirkaŭpremis kaj kisis ŝin ravite, kaj Toto bojis ĝoje kaj Buton-Brilo ridetis per feliĉa rideto kaj konsentis sidi sur la molaj kusenoj tre proksime al la Princino.

“Kial vi ne informis min ke vi havos naskiĝtagan feston?” demandis la malgranda knabino el Kansas, kiam finiĝis la unuaj salutoj.

“Ĉu mi ne informis?” demandis Ozma, kaj ŝiaj belaj okuloj dancis pro ĝojo.

“Ĉu?” respondis Doroteo, penante pensi.

“Kiu, laŭ via kredo, kara, intermiksis tiujn vojojn, tiel ke vi devis komenci vagadon cele Ozon?”

demandis la Princino.

“Ho! Mi neniam s’pektis ke vi kaŭzis tion,” kriis Doroteo.

“Mi rigardadis vin per mia Magia Bildo dum via tuta veturo ĉi tien,” deklaris Ozma, “kaj dufoje mi pensis ke mi devos uzi la Magian Zonon por savi vin kaj transporti vin al la Smeralda Urbo. Foje kiam la Turnloj kaptis vin, kaj denove kiam vi atingis la Mortigan Dezerton. Sed la vilulo povis helpi vin ambaŭfoje, do mi nenion faris.”

“Ĉu vi scias kiu estas Buton-Brilo?” demandis Doroteo.

“Ne; mi neniam vidis lin antaŭ ol vi trovis lin en la vojo, kaj tiam nur per mia Magia Bildo.”

“Kaj ĉu vi sendis Polin al ni?”

“Ne, kara; la Filino de la Ĉielarko glitis de la bela arko de sia patro tute ĝustatempe por renkonti vin.”

“Nu,” diris Doroteo, “mi promesis al Reĝo Dokso de Vulpio kaj al Reĝo Bat-Iai de Azenio ke mi petos vin inviti ilin al via festo.”

“Mi jam faris tion,” respondis Ozma, “ĉar mi kredis ke plaĉos al vi ke mi komplezu ilin.”

“Ĉu vi ’vitis la Muz’kulon?” demandis Buton-Brilo.

“Ne, ĉar li estus tro bruema, kaj eble interrompus la komforton de aliaj personoj. Kiam muziko ne estas tre bona, kaj ludiĝas senĉese, estas pli bone ke la ludanto estu sola,” diris la Princino.

“Al mi plaĉas la muziko de l’ Muz’kulo,” deklaris la knabo, serioze.

“Sed ne al mi,” diris Doroteo.

“Nu, estos multa muziko dum mia festo,” promesis Ozma; “do mi opinias ke Buton-Brilo tute ne sentos la mankon de la Muz’kulo.”

Ĝuste tiam Polikromo endancis, kaj Ozma stariĝis por saluti la Filinon de la Ĉielarko laŭ sia plej dolĉa kaj plej elkora maniero.

Doroteo opiniis ke ŝi neniam vidis du pli belajn ulojn kunaj ol tiujn du belajn knabinojn; sed Poli tuj sciis ke ŝia propra delikata beleco ne egalas al tiu de Ozma, tamen ŝi tute ne ĵaluzis pro tio.

Oni anoncis la Sorĉiston de Oz, kaj sekiĝinta, malgranda, maljuna viro, vestita tute per nigro, eniris la salonon. Lia vizaĝo estis gaja kaj liaj okuloj scintilis pro humuro, tiel ke Poli kaj Buton-Brilo tute ne timis la mirindan personon kies famo kiel ĉarlatana magiisto disvastiĝis tra la mondo. Salutinte Doroteon tre tenere, li ekstaris modeste malantaŭ la tronon de Ozma kaj aŭskultis la viglan babiladon de la junuloj.

Nun aperis la vilulo, kaj tiom surprizis lia aspekto, ĉar li estis tute vestita per nova vila vestaro, ke Doroteo kriis “Ho!” kaj ekkunfrapis siajn manojn dum ŝi ekzamenis sian amikon per plaĉitaj okuloj.

“Li ja vere restas vila,” komentis Buton-Brilo; kaj Ozma kapjesis vigle ĉar ŝi intencis ke la vilulo restu vila kiam ŝi provizis liajn novajn vestojn al li.

Doroteo gvidis lin al la trono, ĉar li estis ege modesta kiam inter tiel altrangaj personoj, kaj prezentis lin gracie al la Princino, dirante: “Ĉi tiu, Moŝto, estas mia amiko la vilulo, kiu posedas la Amo-Magneton.”

“Bonvenon al Oz,” diris la knabina Reganto, per gracia tono. “Sed diru al mi sinjoro, kiel vi akiris la Amo-Magneton kiun laŭ vi vi posedas?”

La vilulo ruĝiĝis kaj aspektis malgaja, dum li respondis per nelaŭta voĉo: “Mi ŝtelis ĝin, Moŝto.”

“Ho, Vilulo!” kriis Doroteo. “Fi! Sed vi diris al mi ke la Eskimo donis al vi la Amo-Magneton.”

Li staris unue sur unu piedo kaj poste sur la alia, multe embarasite.

“Mi mensogis al vi, Doroteo,” li diris; “sed nun, baninte min en la Vero-Lageto, mi devas diri nur la veron.”

“Kial vi ŝtelis ĝin?” demandis Ozma milde.

“Ĉar neniu amis min, aŭ interesiĝis pri mi,” diris la vilulo, “kaj mi multe volis esti amata. Ĝin posedis knabino en Butterfield kiu estis tro amata, tiel ke la junuloj kverelis pro ŝi, kaj tio malfeliĉigis ŝin. Post mia ŝtelo de la Magneto de ŝi, nur unu junulo plu amis la knabinon, kaj ŝi edziniĝis kun li kaj refeliĉiĝis.”

“Ĉu vi bedaŭras esti ŝtelinta ĝin?” demandis la Princino.

“Ne, Moŝto; mi ĝojas,” li respondis; “ĉar plaĉas al mi esti amata, kaj se Doroteo ne amus min mi ne povus akompani ŝin al ĉi tiu bela Lando Oz aŭ renkonti ĝian bonkoran Reganton. Nun mi estas ĉi tie, kaj mi esperas resti, kaj fariĝi unu el la plej fidelaj regatoj de via Moŝto.”

“Sed en Oz oni amas nin nur pro ni mem, kaj pro nia komplezo inter ni, kaj pro nia bona agado,” ŝi diris.

“Mi fordonos la Amo-Magneton,” diris la vilulo, fervore; “Doroteo havos ĝin.”

“Sed ĉiu jam amas Doroteon,” deklaris la Sorĉisto.

“Do Buton-Brilo havos ĝin.”

“Ne volas ĝin,” diris la knabo, tuj.

“Do mi donos ĝin al la Sorĉisto, ĉar mi certas ke la bela Princino Ozma ne bezonas ĝin.”

“Mia tuta popolo amas ankaŭ la Sorĉiston,” anoncis la Princino, ridante; “do ni pendigos la Amo- Magneton super la pordegojn de la Smeralda Urbo, por ke kiu ajn eniros aŭ eliros la pordojn estos amata kaj amanta.”

“Jen bona ideo,” diris la vilulo; “mi konsentas pri tio tute volonte.”

La grupiĝintoj nun eniris por manĝi, kaj vi rajtas imagi ke estis grandioze; kaj poste Ozma petis la Sorĉiston montri al ili iom da sia magio.

La Sorĉisto prenis ok etajn blankajn porkidojn el interna poŝo kaj metis ilin sur la tablon. Unu estis vestita kiel klaŭno, kaj amuze agadis, kaj la aliaj saltis trans la kulerojn kaj pladojn kaj kuris ĉirkaŭ la tablo kvazaŭ konkurĉevaloj, kaj transkapen saltis kaj estis tiel viglaj kaj amuzaj ke ili ridigadis gajege la tutan grupon. La Sorĉisto trejnis tiujn dorlotbestojn fari multaj kuriozajn agojn, kaj ili estis tiel etaj kaj ruzaj kaj molaj ke Polikromo amis preni ilin dum ili pasis proksime al ŝia pozicio kaj karesi ilin kvazaŭ katidojn.

Estis malfrue kiam la distrado finiĝis, kaj ili apartiĝis por iri al siaj ĉambroj.

“Morgaŭ,” diris Ozma, “miaj invititaj gastoj alvenos, kaj vi trovos inter ili kelkajn tre interesajn kaj kuriozajn personojn, tion mi promesas al vi. La sekva tago estos mia naskiĝtago, kaj la festado okazos sur la larĝa herbaro tuj ekster la pordegoj de la Urbo, kie mia tuta popolo povos kungrupiĝi sen spacomanko.”

“Mi esperas ke ne malfruos la Birdotimigilo,” diris Doroteo, maltrankvile.

“Ho, li nepre revenos morgaŭ,” respondis Ozma.

“Li volis novan pajlon por plenigi sin, do li iris al la Manĝtula Lando, kie pajlo abundas.”

Dirinte tion la Princino bonannoktis siajn gastojn kaj iris al sia propra ĉambro.

Doroteo Akceptas la Gastojn

LA sekvan matenon oni portis la matenmanĝon de Doroteo al ŝi en ŝia propra bela salono, kaj ŝi sendis inviton al Poli kaj la vilulo ke ili matenmanĝu kun ŝi kaj Buton-Brilo. Ili venis volonte, kaj Toto ankaŭ matenmanĝis kun ili, tiel ke la grupeto kiu kunveturis al Oz denove rekuniĝis.

Antaŭ ol ili finis sian manĝon ili aŭdis el for la sonon de multaj trumpetoj, kaj la sonon de latunbando ludanta militistan muzikon; do ili ĉiuj eliris sur la balkonon. Ĝi estis en la antaŭo de la palaco kaj de ĝi eblis rigardi la stratojn de la Urbo, ĉar ĝi estis pli alta ol la muro kiu enfermis la palackomplekson. Ili vidis proksimiĝi laŭ la strato bandon de muzikistoj, ludantaj kiel eble plej forte kaj laŭte, dum la popolo de la Smeralda Urbo staris amase sur la trotuaroj kaj hurais tiel fervore ke ili preskaŭ dronigis la bruon de la tamburoj kaj kornoj.

Doroteo rigardis por vidi pri kio ili huraas, kaj trovis ke malantaŭ la bando estas la fama Birdotimigilo, rajdanta fiere sur la dorso de ligna Seg-Ĉevalo kiu dancas laŭ la strato preskaŭ tiel gracie kiel se ĝi konsistus el karno. Ĝiaj piedoj, pli ĝuste la finaĵoj de ĝiaj lignaj kruroj, estis ŝuumitaj per platoj el solida oro, kaj la selo rimenita al la ligna korpo estis riĉe brodita kaj scintilis pro juveloj.

Atingante la palacon la Birdotimigilo suprenrigardis kaj vidis Doroteon, kaj tuj li skuis sian pintan ĉapelon al ŝi salute. Li rajdis al la antaŭpordo kaj deĉevaliĝis, kaj la bando ĉesis ludadi kaj foriris kaj la amasoj da homoj reiris al siaj loĝejoj.

Jam antaŭ ol Doroteo kaj ŝiaj amikoj reeniris ŝian ĉambron tie enestis la Birdotimigilo, kaj li forte ĉirkaŭbrakumis la knabinon kaj manpremis kun la aliaj per siaj propraj dispremeblaj manoj, kiuj konsistis el blankaj gantoj plenigitaj per pajlo.

La vilulo, Buton-Brilo, kaj Polikromo gapegis tiun famulon, kiun oni agnoskis la plej populara kaj amata viro en la tuta Lando Oz.

“Nu, via vizaĝo estas freŝe farbita!” kriis Doroteo, post la fino de la unuaj salutoj.

“Mi instigis la Manĝtulan kultiviston kiu unue faris min iom refreŝigi ĝin,” respondis la Birdotimigilo afable.

“Mia koloro iom griziĝis kaj fadis, sciu, kaj la farbo disiĝis de unu ekstremo de mia buŝo, tiel ke mi ne povis ĝuste paroli. Nun mi sentas min normala, kaj mi povas diri sen malmodesteco ke mia korpo estas plenigita per la plej bela avenpajlo en la tuta Oz.” Li puŝis sian bruston. “Ĉu vi aŭdas min kraki?” li demandis.

“Jes,” diris Doroteo; “tre bele sonas.”

Buton-Brilon mirinde allogis la pajlulo, ankaŭ Polin. La vilulo traktis lin tre respektoplene, ĉar li estis tiel kurioze farita.

Ĵelea Konfitaĵ nun venis por anonci ke Ozma volas ke Princino Doroteo akceptu la invititajn gastojn en la Trono-ĉambro, dum ili alvenas. La Reganto mem okupas sin ordonante la preparojn por la morgaŭa festado, do ŝi volas ke ŝia amikino agu anstataŭ ŝi.

Doroteo volonte akceptis, ĉar ŝi estis la sola alia Princino en la Smeralda Urbo; do ŝi iris al la granda Trono-Ĉambro kaj sidis en la seĝo de Ozma, metinte Polin unuflanke de si kaj Buton-Brilon aliflanke. La Birdotimigilo staris maldekstre de la trono kaj la Stana Lignohakisto dekstre, dum la Mirinda Sorĉisto kaj la vilulo staris malantaŭe.

La Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro envenis, portante brilantajn novajn rubandobantojn sur siaj koloj kaj vostoj. Ameme salutinte Doroteon la gigantaj bestoj kuŝiĝis ĉe la piedo de la trono.

Dum ili atendis, la Birdotimigilo, kiu estis proksima al la knabeto, demandis: “Kial vi nomiĝas Buton-Brilo?”

“Ne scias,” estis la respondo.

“Jes, vi scias, kara,” diris Doroteo. “Diru al la Birdotimigilo kiel vi ricevis vian nomon.”

“Paĉjo ĉiam diris ke mi estas brila kiel butono, do Panjo ĉiam nomis min Buton-Brilo,” anoncis la knabo.

“Kie estas via panjo?” demandis la Birdotimigilo.

“Ne scias,” diris Buton-Brilo.

“Kie estas via hejmo?” demandis la Birdotimigilo.

“Ne scias,” diris Buton-Brilo.

“Ĉu vi ne volas retrovi vian panjon?” demandis la Birdotimigilo.

“Ne scias,” diris Buton-Brilo, trankvile.

La Birdotimigilo aspektis pensema.

“Eble pravis via paĉjo,” li komentis; “sed estas multaj specoj de butonoj, sciu. Estas arĝentaj kaj oraj butonoj, kiuj estas multe poluritaj kaj scintilas brile.

Estas perlaj kaj kaŭĉukaj butonoj, kaj aliaj specoj, kun surfacoj pli-malpli brilaj. Sed estas ankoraŭ alia speco de butono kiu estas kovrita per malhela ŝtofo, kaj sendube pri tia butono pensis via paĉjo kiam li diris ke vi estas brila kiel butono. Ĉu vi konsentas?”

“Ne scias,” diris Buton-Brilo.

Joĉjo Kukurbokapo alvenis, surhavante paron da novaj blankaj kapridhaŭtaj gantoj; kaj li kunportis naskiĝtagan donacon por Ozma konsistantan el kolĉeno el kukurbosemoj. En ĉiu semo estis inkrustita brilanta karolito, kiun oni opinias la plej malofta kaj plej bela gemo ekzistanta. La kolĉeno estis en pluŝa skatolo kaj Ĵelea Konfitaĵ metis ĝin sur tablon apud la aliaj donacoj por la Princino Ozma.

Sekvis alta bela virino vestita per grandioza postpendanta robo, ornamita per belega punto fajna kiel araneteksaĵo. Tiu estis la grava Sorĉistino nomita Glinda la Bona, kiu multe helpis kaj Ozman kaj Doroteon.

Neniel ĉarlatana estis ŝia magio, estu certa pri tio, kaj Glinda estis tiel afabla kiel potenca. Ŝi salutis Doroteon plej ame, kaj kisis Buton-Brilon kaj Polin, kaj ridetis al la vilulo, kaj post tio Ĵelea Konfitaĵ kondukis la Sorĉistinon al unu el la plej grandiozaj ĉambroj de la reĝa palaco kaj deĵorigis kvindek servistojn por servi ŝin.

La sekva alveninto estis S-ro M. P. Ŝancel-Insekto, P.

E.; la “M. P.” signifis Multe Pligrandigita kaj la “P. E.”Doroteo Akceptas la Gastojn signifis Plene Edukita. La Ŝancel-Insekto estis ĉefprofesoro en la Reĝa Kolegio de Oz, kaj li verkis belan Odon honore al la naskiĝtago de Ozma. Tion li volis legi al ili; sed la Birdotimigilo malpermesis ke li legu.

Baldaŭ ili aŭdis la sonon de klukado kaj ĥoron de “ĉip! ĉip!” kaj servisto ekmalfermis la pordon por lasi eniri la Trono-Ĉambron Vilĉinjon kaj ŝiajn dek lanugajn kokidojn. Dum la Flava Kokino fiere marŝadis sekvate de sia familio, Doroteo kriis, “Ho, kiaj belaj etuloj!” kaj ŝi kuris de sia sidejo por karesi la malgrandajn flavajn lanugajn pilketojn. Vilĉinjo surportis perlan kolĉenon, kaj ĉirkaŭ la kolo de ĉiu kokido estis eta ora ĉeno tenanta medalionon sur kiu estis gravurita la litero “D”.

“Malfermu la medalionojn, Doroteo,” diris Vilĉinjo.

La knabino obeis kaj trovis bildon de si en ĉiu medaliono. “Ili nomiĝis omaĝe al vi, kara,” pludiris la Flava Kokino, “do mi volis ke ĉiuj miaj idoj surportu vian bildon. Kluk—kluk! venu ĉi tien, Doroteo—jam nun!” ŝi kriis, ĉar la kokidoj disiradis tra la tuta ĉambrego.

Ili tuj obeis la vokon, kaj venis kurante kiel eble plej rapide, flirtigante siajn lanugajn flugilojn tre ridinde.

Bonfortune Vilĉinjo grupigis la etulojn sub sian molan bruston ĉar ĝuste tiam Tiktoko envenis kaj stamfe paŝis al la trono per siaj plataj kupraj piedoj.

“Mi es-tas ple-ne stre-ĉi-ta kaj funk-ci-as bo-ne-ge,”

diris la horloĝmekanismulo al Doroteo.

“Mi aŭdas la tiktakadon,” deklaris Buton-Brilo.

“Vi estas vere polurita sinjoro,” diris la Stana Lignohakisto. “Staru ĉi tie apud la vilulo, Tiktoko, kaj helpu akcepti la gastojn.”

Doroteo metis molajn kusenojn en angulon por Vilĉinjo kaj ŝiaj idoj, kaj ĵus revenis al la Trono kaj sidiĝis kiam la ludado de la reĝa bando ekster la palaco anoncis la proksimiĝon de distingitaj gastoj.

Kaj ho, kiom ili gapis kiam la Alta Ĉambelano ekmalfermis la pordojn kaj la vizitantoj eniris la Trono-Ĉambron!

Kiel la unua marŝadis la zingibrokuka viro, bele formita kaj zorge bakita por havi belan brunan koloron.

Li surportis silkan ĉapelon kaj havis kandobastonon bele ruĝ- kaj flav-striitan. La antaŭo de lia ĉemizo kaj liaj manumoj estis el blanka sukeraĵo, kaj la butonoj sur lia jako estis glicirizaj gutoj.

Post la zingibrokuka viro venis infano kun flaveta hararo kaj gajaj bluaj okuloj, vestita per blanka piĵamo, kun sandaloj sur la plandoj de siaj belaj nudaj piedoj. La infano ĉirkaŭrigardis ridetante kaj puŝis siajn manojn en la poŝojn de la piĵamo. Tuj post ĝi venis granda kaŭĉuka urso, marŝanta rekte sur siaj malantaŭaj piedoj. La urso havis scintilantajn nigrajn okulojn kaj ĝia korpo aspektis kvazaŭ plenigita per aero.

Sekvante tiujn kuriozajn vizitantojn estis du altaj maldikaj viroj kaj du malaltaj dikaj viroj, ĉiuj kvar estis vestitaj per elegantaj uniformoj.

La Alta Ĉambelano de Ozma nun antaŭenrapidis por anonci la nomojn de la novevenintoj, vokante per laŭta voĉo: “Lia Graca kaj Plej Manĝebla Moŝto, Reĝo Past la Unua, Reganto de la Du Regnoj de Altland kaj Basland. Ankaŭ la Ĉefa Bolivago de lia Moŝto, nomata Kokideto la Kerubo, kaj ilia fidela amiko Para Bruin, la kaŭĉuka urso.”

Tiuj grandaj personoj profunde klinis sin dum iliaj nomoj anonciĝis, kaj Doroteo rapidis konigi ilin al la kunveninta grupo. Ili estis la unuaj eksterlandaj alvenintoj, kaj la amikoj de Princino Ozma estis ĝentilaj al ili kaj penis sentigi al ili bonvenon.

Kokideto la Kerubo manpremis kun ĉiuj, inkluzive de Vilĉinjo, kaj estis tiom ĝoja kaj sincera kaj plena de bona humoro ke la Ĉefbolivago de Johano Past tuj fariĝis ĉefpreferata.

“Ĉu knabo aŭ knabino?” flustris Doroteo.

“Ne scias,” diris Buton-Brilo.

“Jadi! kia kurioza grupo vi estas,” kriis la kaŭĉuka urso, rigardante la kunvenintan grupon.

“Ankaŭ vi,” diris Buton-Brilo, serioze. “Ĉu Reĝo Past estas bona manĝaĵo?”

“Tro bona por manĝo,” ridis Kokideto la Kerubo.

“Mi esperas ke neniu el vi amas manĝi zingibropanon,” diris la Reĝo, iom maltranvile.

“Neniam ni akceptus manĝi niajn vizitantojn, se ni ja amus ĝin,” deklaris la Birdotimigilo; “do bonvolu ne esti maltrankvila, ĉar vi estos plene sekura dum vi restos en Oz.”

“Kial oni nomas vin Kokideto?” la Flava Kokino demandis al la infano.

“Ĉar mi estas Inkubatora Bebo, kaj neniam havis gepatrojn,” respondis la Ĉefbolivago.

“Miaj idoj havas, min,” diris Vilĉinjo.

“Min plezurigas tio,” respondis la Kerubo, “ĉar ili pli ĝuus maltrankviligi vin ol se ili kreskus en Inkubatoro. La Inkubatoro neniam maltrankviliĝas, sciu.”

Reĝo Johano Past alportis kiel naskiĝtagan donacon por Ozma belan zingibrokukan kronon, kun vicoj de malgrandaj perloj ĉirkaŭ si kaj bela granda perlo en ĉiu el siaj kvin pintoj. Post ĝia ricevo fare de Doroteo kun taŭgaj dankoj kaj metiĝo sur la tablon kun la aliaj donacoj, la vizitantoj el Altland kaj Basland eskortiĝis al siaj ĉambroj fare de la Alta Ĉamelano.

Ili apenaŭ foriris kiam la bando antaŭ la palaco rekomencis ludi, anoncante pliajn venintojn, kaj ĉar sendube ili estis el fremdaj lokoj la Alta Ĉambelano rerapidis por akcepti ilin laŭ sia plej oficiala maniero.

Gravaj Alvenantoj

UNUE eniris bando da Rojoj el Feliĉa Valo, ĉiuj estis gajaj malgrandaj koboldoj similaj al feelfoj. Dekduo da malrektaj Kniĉoj sekvis el la granda Arbaro de Burzi. Ili havis longajn barbojn kaj pintajn ĉapojn kaj bukliĝantajn piedfingrojn, tamen estis ne pli altaj ol ŝultro de Buton-Brilo. Kun tiu grupo venis viro tiel facile rekonebla kaj tiel grava kaj kare amata tra la konata mondo, ke ĉiuj surpiediĝis kaj klinis siajn kapojn respektoplene, eĉ antaŭ ol la Alta Ĉambelano surgenuiĝis por anonci lian nomon.

“La plej Potenca kaj Lojala Amiko de Infanoj, Lia Plejsupera Moŝto—Patro Kristnasko!” diris la Ĉambelano, per respektoplena voĉo.

“Nu, nu, nu! Ĝojas vidi vin—ĝojas renkonti vin ĉiujn!” kriis Patro Kristnasko, vigle, dum li trotis laŭlonge de la longa ĉambro.

Li estis ronda kiel pomo, kun freŝa rozeca vizaĝo, ridantaj okuloj, kaj densa barbo blanka kiel neĝo.

Ruĝa pelerino kun randoj el bela ermeno pendis de liaj ŝultroj kaj sur lia dorso estis korbo plena de belaj donacoj por la Princino Ozma.

“Saluton, Doroteo; ĉu vi ankoraŭ aventuras?” li demandis laŭ sia gaja maniero, dum li prenis manon de la knabino per ambaŭ siaj propraj.

“Kiel vi sciis mian nomon, Sanĉjo?” ŝi respondis, sentante sin pli timida antaŭ tiu senmorta sanktulo ol iam antaŭe en sia juna vivo.

“Nu, ĉu mi ne vidas vin ĉiun antaŭkristnaskan vesperon, dum vi dormas?” li respondis, pinĉetante ŝian ruĝiĝantan vangon.

“Ho, ĉu?”

“Kaj jadi! Jen Buton-Brilo!” kriis Patro Kristnasko, levante la knabon por kisi lin. “Kiom forege de la hejmo vi estas, vere!”

“Ĉu vi konas ankaŭ Buton-Brilon?” demandis Doroteo, fervore.

“Nepre jes. Mi jam vizitis lian hejmon dum pluraj antaŭkristnaskaj vesperoj.”

“Kaj ĉu vi konas lian patron?” demandis la knabino.

“Certe, mia kara. Kiun vi supozas porti al li liajn kristnaskajn kravatojn kaj ŝtrumpojn?” Li ruze palpebrumis al la Sorĉisto.

“Do kie li loĝas? Ni volegas scii, ĉar Buton-Brilo estas perdita,” ŝi diris.

Sanĉjo ridis kaj metis sian fingron sur flankon de sia nazo kvazaŭ pripensante kion respondi. Li klinis sin kaj flustris ion en orelon de la Sorĉisto, je kio la Sorĉisto ridetis kaj kapjesis kvazaŭ komprenante.

Nun Patro Kristnasko ekvidis Polikromon, kaj trotis al kie ŝi staras.

“Ŝajnas al mi ke la Filino de la Ĉielarko estas eĉ pli for de sia hejmo ol ĉiu el vi,” li komentis, rigardante la belan knabinon admire. “Mi devos informi vian patron pri kie vi estas, Poli, kaj sendi lin preni vin.”

“Bonvolu, kara Patro Kristnasko,” petegis la malgranda knabino.

“Sed ĝuste nun ni ĉiuj devas multe ĝui la feston de Ozma,” diris la maljuna sinjoro, turnante sin por meti siajn donacojn sur la tablon kun la aliaj jam tie. “Mi ne ofte trovas sufiĉan tempon por eliri mian kastelon, kiel vi scias; sed Ozma invitis min kaj mi tute ne povis ne veni festi la feliĉan okazon.”

“Mi ĝojegas!” kriis Doroteo.

“Jen miaj Rojoj,” li indikis la malgrandajn koboldojn kaŭrantajn ĉirkaŭ li. “Ilia tasko estas farbi la kolorojn de la floroj kiam ili burĝonas kaj floras; sed mi kunvenigis la gajulojn por vidi Ozon, kaj ili postlasis siajn farbopotojn. Ankaŭ mi kunvenigis tiujn malrektajn Kniĉojn, kiujn mi amas. Miaj karaj, la Kniĉoj estas multe pli afablaj ol ili aspektas, ĉar ilia tasko estas akvumi kaj prizorgi la junajn arbojn de la arbaro, kaj ili faras sian laboron fidele kaj bone. Estas malfacila laboro, tamen, kaj ĝi malrektigas kaj tordas ilin, kiel la arboj mem; sed iliaj koroj estas grandaj kaj afablaj, kiel la koroj de ĉiuj kiuj faras bonon en nia bela mondo.”

“Mi legis pri la Rojoj kaj Kniĉoj,” diris Doroteo, rigardante tiujn malgrandajn laboristojn interesate.

Patro Kristnasko turnis sin por paroli kun la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, kaj li ankaŭ diris afablan vorton al la vilulo, kaj poste li foriris por rajdi la Seg-Ĉevalon ĉirkaŭ la Smeralda Urbo. “Ĉar,”

diris li, “mi devos vidi ĉiujn belajn vidaĵojn ĉi tie dum mi estos ĉi tie kaj havos oportunon, kaj Ozma promesis ke mi rajtos rajdi la Seg-Ĉevalon ĉar mi dikiĝas kaj komencas manki al mi spiro.”

“Kie estas viaj boacoj?” demandis Polikromo.

“Mi lasis ilin ĉehejme, ĉar estas tro varme en ĉi tiu sunoplena lando,” li respondis. “Ili kutimas al vintra vetero kiam ili veturas.”

Ektuj li foriris, kaj la Rojoj kaj Kniĉoj kun li; sed ili ĉiuj povis aŭdi la orajn hufojn de la Seg-Ĉevalo sonoradi sur la marmora pavimo ekstere, dum li fordancis kun sia nobla rajdanto.

Baldaŭ la bando denove ekludis, kaj la Alta Ĉambelano anoncis: “Ŝia Graca Moŝto, la Reĝino de Gajlando.”

Ili rigardis fervore por trovi kiu tiu reĝino povas esti, kaj vidis antaŭeniri en la ĉambro belegan vaksan pupon, vestitan per delikataj krispoj kaj falbaloj kaj robo kovrata de brilaĵetoj. Ŝi estis preskaŭ tiom granda kiom Buton-Brilo, kaj ŝiaj vangoj kaj buŝo kaj brovoj estis bele pentritaj per delikataj koloroj. Ŝiaj bluaj okuloj gapis iomete, ĉar ili estis el vitro, sed la esprimo sur la vizaĝo de ŝia Moŝto estis tre plaĉa kaj nepre amiga. Kun la Reĝino de Gajlando estis kvar lignaj soldatoj, du paŝis antaŭ ŝi tre digne kaj du sekvis, kiel reĝa gardstaro. La soldatoj estis farbitaj per helaj koloroj kaj portis lignajn pafilojn, kaj post ili venis dika malgranda viro kiu altiris atenton tuj, kvankam li aspektis modesta kaj sinretirema. Ĉar li konsistis el kandita sukero, kaj portis stanan sukerfiltrilon plenan de pudra sukero, kiun li ŝutis sur sin ofte por ke li ne kroĉiĝu al aferoj se li tuŝos ilin. La Alta Ĉambelano nomis lin “La Kandulo de Gajlando,” kaj Doroteo vidis ke unu el liaj dikfingroj aspektas kvazaŭ demordita de iu amanto de kandaĵoj kiu ne povis rezisti la tenton.

La vakspupa Reĝino parolis bele al Doroteo kaj la aliaj, kaj sendis siajn amajn salutojn al Ozma antaŭ ol retiri sin al la ĉambroj preparitaj por ŝi. Ŝi alportis naskiĝtagan donacon volvitan en silkopapero kaj ligitan per ruĝetaj kaj bluaj rubandoj, kaj unu el la lignaj soldatoj metis ĝin sur la tablon kun la aliaj donacoj. Sed la Kandulo ne iris al sia ĉambro, ĉar li diris ke li preferas resti kaj konversacii kun la Birdotimigilo kaj Tiktoko kaj la Sorĉisto kaj la Stana Lignohakisto, kiujn li deklaris la plej kuriozaj homoj kiujn iam li renkontis.

Buton-Brilo ĝojis ĉar la Kandulo restas en la Trono- Ĉambro, ĉar la knabo opiniis ke tiu gasto odoras bongustege pro gaŭlterio kaj acera sukero.

La Plektita Viro nun eniris la ĉambron, ĉar li estis tiom bonfortuna ke li ricevis inviton al la festo de la Princino Ozma. Li estis el kavo duone inter la Nevidebla Valo kaj la Lando de la Gargojloj, kaj liaj hararo kaj barbo estis tiom longaj ke li devis plekti ilin por tiel fari el ili multajn faskojn kiuj pendis ĝis liaj piedoj, kaj ĉiu plektaĵo estis ligita per banto el kolora rubando.Gravaj Alvenantoj “Mi alportis por Princino Ozma skatolon da flirtoj por ŝia naskiĝtago,” diris la Plektita Viro, fervore; “kaj mi esperas ke ili plaĉos al ŝi, ĉar ili estas la plej bonkvalitaj kiajn iam mi faris.”

“Mi estas certa ke ili multe plaĉos al ŝi,” diris Doroteo, kiu bone memoris la Plektitan Viron; kaj la Sorĉisto konigis la gaston al la ceteraj en la grupo kaj sidigis lin en seĝon kaj devigis lin silenti, ĉar, se li rajtus paroli li parolus daŭre pri siaj flirtoj.

Tiam la bando ludis bonvenon al alia grupo de gastoj, kaj en la Trono-Ĉambron solene eniris la beleta kaj digna Reĝino de Ev. Apud ŝi estis juna Reĝo Evardo, kaj sekvis ilin la tuta reĝa familio konsistanta el kvin Princinoj kaj kvar Princoj de Ev. La Regno Ev situis tuj trans la Mortiga Dezerto Norde de Oz, kaj foje Ozma kaj ŝia popolo savis la Reĝinon de Ev kaj ŝiajn dek infanojn de la Reĝo de la Knomoj, kiu sklavigis ilin.

Doroteo partoprenis en tiu aventuro, do ŝi salutis la reĝan familion elkore; kaj ĉiuj el tiuj vizitantoj ĝojegis rerenkonti la malgrandan knabinon el Kansas. Ili ankaŭ konis Tiktokon kaj Vilĉinjon, kaj la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston, ankaŭ la Leonon kaj Tigron; do estis ĝojoplena rerenkontiĝo, kiel vi povas imagi, kaj post plena horo la Reĝino kaj ŝia grupo retiris sin al siaj ĉambroj. Eble eĉ tiam ili ne forirus se la bando ne komencus ludi por anonci novajn alvenintojn; sed antaŭ ol foriri el la granda Trono-Ĉambro Reĝo Evardo aldonis al la naskiĝtagaj donacoj al Ozma diademon el diamantoj inkrustitaj en radiumo.

La sekva alveninto montriĝis esti Reĝo Renard de Vulpio; li preferis sin nomi Reĝo Dokso. Li estis grandioze vestita per nova plumkostumo kaj portis blankajn kapridhaŭtajn gantojn sur siaj piedoj kaj floron en sia butontruo kaj lia hararo estis dislimita en la mezo.

Reĝo Dokso dankis Doroteon fervore pro ŝia akiro de invito por ke li venu al Oz, kiun dum sia tuta vivo li sopiregis viziti. Li ĉirkaŭmarŝadis vane kaj iom absurde dum oni konigis al li ĉiujn famulojn grupiĝintajn en la Trono-Ĉambro, kaj kiam li informiĝis ke Doroteo estas Princino de Oz la Reĝo de la Vulpoj insiste surgenuiĝis ĉe ŝiaj piedoj kaj poste retiris sin malantaŭen—kio estis danĝera, ĉar lia piedo povus frapiĝi pro io kaj tiel stumblorenversi lin.

Li apenaŭ foriris kiam la sonego de klarionoj kaj la bruado de tamburoj kaj cimbaloj anoncis gravajn vizitantojn, kaj la Alta Ĉambelano alprenis sian plej dignan tonon dum li ekmalfermis la pordon kaj diris fiere: “Ŝia Sublima kaj Glorega Moŝto, Reĝino Ziksi de Iks! Lia Serena kaj Imponega Moŝto, Reĝo Burĝon’ de Nenilando. Ŝia Reĝa Moŝto, la Princino Lanug.”

Ke tri tiel altaj kaj potencaj reĝaj personoj alvenis samtempe sufiĉis por solenigi Doroteon kaj ŝiajn akompanantojn kaj devigi ilin plej bele konduti; sed kiam la eksterordinarega beleco de Reĝino Ziksi renkontis iliajn okulojn ili opiniis ke neniam ili vidis ion tiom ĉarman. Doroteo decidis ke Ziksi devas esti ĉirkaŭ deksesjara, sed la Sorĉisto flustris al ŝi ke tiu mirinda reĝino jam vivis milojn da jaroj, sed scias la sekreton ĉiam resti freŝa kaj bela.

Reĝo Burĝon’ de Nenilando kaj lia delikata helhara fratino, la Princino Lanug, estis amikoj de Ziksi, ĉar iliaj regnoj estis apudaj, do ili kune veturis de siaj tre foraj regnoj por honori Ozman de Oz pro ŝia naskiĝtago. Ili alportis multajn belegajn donacojn; do la tablo nun estis plejparte ŝarĝita per donacoj.

Doroteo kaj Poli ekamis la Princinon Lanug tuj kiam ili vidis ŝin, kaj malgranda Reĝo Burĝon’ estis tiom sincera kaj knabeca ke Buton-Brilo tuj akceptis lin kiel amikon kaj ne volis ke li foriru. Sed estis nun post la tagmezo, kaj la reĝaj gastoj devos pretigi siajn tualetojn por la granda bankedo kie ili rekuniĝos tiuvespere por renkonti la regnantan Princinon de ĉi tiu Felando; do Reĝino Ziksi estis kondukita al sia ĉambro de grupo de knabinoj ĉefata de Ĵelia Konfitaĵ, kaj Burĝon’ kaj Lanug baldaŭ foriris al siaj propraj ĉambroj.

“Jadi! kiom grandan feston havos Ozma,” kriis Doroteo. “Mi supozas ke la palaco estos plenplena, Buton-Brilo; ĉu ne?”

“Ne scias,” diris la knabo.

“Sed ni devos iri al niaj ĉambroj tre baldaŭ, por vesti nin por la bankedo,” pludiris la knabino.

“Mi ne bezonas vesti min,” diris la Kandulo el Gajlando. “Mi nur bezonas ŝuti freŝan sukeron sur min.”

“Tiktoko kaj mi ĉiam surhavas la saman vestokompleton,” diris la Stana Lignohakisto; “ankaŭ nia amiko la Birdotimigilo.”

“Miaj plumoj sufiĉas por ĉiuj okazoj,” kriis Vilĉinjo, el sia angulo.

“Do mi lasos vin kvar bonvenigi iujn novajn gastojn venontajn,” diris Doroteo; “ĉar Buton-Brilo kaj mi devos plej bele aspekti ĉe la bankedo de Ozma.”

“Ankoraŭ kiuj venos?” demandis la Birdotimigilo.

“Nu, Reĝo Bat-Iai el Azenio, kaj Joĉjo Faru, kaj la Bona Sorĉistino de la Nordo. Sed povas esti ke Joĉjo Faru nur tre malfrue venos, ĉar li estas multe okupata.”

“Ni akceptos ilin kaj tre konvene bonvenigos ilin,”

promesis la Birdotimigilo. “Do foriru, malgranda Doroteo, kaj vestu vin.”

La Granda Bankedo

SE nur mi povus diri al vi kiom impona estis la grupo kiu kuniĝis tiuvespere ĉe la reĝa bankedo de Ozma.

Longa tablo estis pretigita en la centro de la granda manĝosalono de la palaco kaj la beleco de la ornamaĵoj kaj la brilego de la lumoj kaj juveloj estis laŭagnoske la plej grandioza vidaĵo iam vidita de la gastoj.

La plej gaja persono ĉeestanta, ankaŭ la plej grava, kompreneble estis Patro Kristnasko; do li ricevis la honorpozicion ĉe unu ekstremo de la tablo dum ĉe la alia ekstremo sidis Princino Ozma, la gastiganto.

Joĉjo Past, Reĝino Ziksi, Reĝo Burĝon’, la Reĝino de Ev kaj ŝia filo Evardo, kaj la Reĝino de Gajlando sidis sur oraj tronoj, kaj la aliaj havis belegajn seĝojn.

Ĉe la supra parto de la bankedoĉambro estis aparta tablo provizita por la bestoj. Toto sidis ĉe unu ekstremo de tiu tablo, kun tuko ligita ĉirkaŭ lia kolo kaj arĝenta pleto kiel telero. Ĉe la alia ekstremo estis malgranda alta tableto, kun nealta barilo ĉirkaŭ sia rando, por Vilĉinjo kaj ŝiaj idoj. La barilo neebligis ke la dek malgrandaj Doroteoj falos de la tableto, kaj la Flava Kokino povis facile etendi sin kaj preni sian manĝaĵon de sia pleto sur la tablo. Ĉe aliaj lokoj sidis la Malsata Tigro, la Malkuraĝa Leono, la Seg-Ĉevalo, la Kaŭĉuka Urso, la Reĝo de la Vulpoj kaj la Reĝo de la Azenoj; ili vere estis granda grupo da bestoj.

Ĉe la malsupra ekstremo de la granda ĉambro estis alia tablo, ĉe kiu sidis la Rojoj kaj Kniĉoj kiuj akompanis Patron Kristnaskon, la lignaj soldatoj kiuj akompanis la Reĝinon de Gajlando, kaj la Altlanduloj kaj Baslanduloj kiuj akompanis Joĉjon Paston. Tie ankaŭ sidis la oficiroj de la reĝa palaco kaj de la armeo de Ozma.

La belegaj kostumoj de la uloj ĉe la tri tabloj estis grandioza kaj scintilanta vidaĵo kiun verŝajne neniu ĉeestanto iam forgesos; eble neniam estis en alia parto de la mondo, iam ajn, alia grupo de tiel rimarkindaj personoj kia tiu kiu kunvenis tiuvespere por honori la naskiĝtagon de la Reganto de Oz.

Kiam ĉiuj grupanoj estis en siaj pozicioj orkestro de kvincent ludantoj, en balkono kiu superrigardis la bankedoĉambron, komencis ludi dolĉan kaj tre ĝuigan muzikon. Pordo sur kiu estis drapiraĵo reĝe verda malfermiĝis, kaj envenis la bela knabineca Princino Ozma, kiu nun persone salutis siajn gastojn unuafoje.

Dum ŝi staris apud sia trono ĉe la kapo de la bankeda tablo ĉiu okulo turniĝis fervore por rigardi la belan Princinon, kiu estis tiel digna kiel ĉarma, kaj kiu ridetis al ĉiuj siaj malnovaj kaj novaj amikoj tiumaniere ke ŝi tuŝis iliajn korojn kaj okazigis respondan rideton sur ĉiu vizaĝo.

Ĉiu gasto ricevis kristalan pokalon plenigitan per lakaso, kiu estas nektaro fama en Oz kaj eĉ pli agrabla ol sodakvo aŭ limonado. Patro Kristnasko nun verse prelegis bele, gratulante Ozman pro ŝia naskiĝtago, kaj petante ĉiun ĉeestanton trinki omaĝe al la sano kaj feliĉo de sia multe amata gastigantino. Tion faris tre entuziasme la trinkipovuloj, kaj la netrinkipovuloj ĝentile tuŝis siajn lipojn per la randoj de la pokaloj.

Ĉiuj sidiĝis ĉe la tabloj kaj la servistoj de la Princino komencis kelneri la festenon.

Mi estas tute certa ke nur en Felando povus prepariĝi tiel bongusta manĝo. La pladoj estis el altvaloraj metaloj inkrustitaj per brilantaj juveloj kaj la bonmanĝaĵoj metitaj sur ilin estis sennombraj kaj eksterordinare belgustaj. Pluraj ĉeestantoj, i.a. la Kandulo, la Kaŭĉuka Urso, Tiktoko, kaj la Birdotimigilo, ne estis manĝipovaj, kaj la Reĝino de Gajlando kontentigis sin per malgranda telero da segeroj; sed ili ĝuis la pompon kaj scintilon de la belega sceno tiom kiom la festenantoj.

La Ŝancel-Insekto laŭtlegis sian “Odon al Ozma,”

kiu estis tre bonritme verkita kaj bone akceptita de la grupo. La Sorĉisto aldonis al la distroj la aperigon de granda pasteĉo antaŭ Doroteo, kaj kiam la knabineto tranĉis la pasteĉon elsaltis la naŭ porkidetoj kaj dancis ĉirkaŭ la tablo, dum la orkestro ludis gajan melodion.

Tio multe distris la ĉeestantojn, sed al ili eĉ pli plaĉis ke Polikromo, kies malsato estis facile satigita, stariĝis kaj faris sian gracian kaj konfuzan Ĉielarkan Dancon por ili. Kiam ĝi finiĝis, la homoj manfrapis kaj la bestoj piedfrapis, Vilĉinjo gakis kaj la Reĝo de la Azenoj iais aprobe.

Joĉjo Faru ĉeestis, kaj kompreneble li pruvis ke li povas mirinde agi manĝante kaj ne nur per ĉio alia kiun li entreprenis fari; la Stana Lignohakisto kantis amkanton, ĉiuj partoprenis en la refreno; kaj la soldatoj el Gajlando demonstris fulman trejnekzercon per siaj lignaj musketoj; la Rojoj kaj Kniĉoj dancis la Fecirklon; kaj la Kaŭĉuka Urso saltadis tra la tuta ĉambro. Estis ridado kaj gajeco ĉie, kaj ĉiu ege ĝuis.

Buton-Brilo estis tiom ekscitita kaj interesata ke li malmulte atentis sian tre bonan manĝon, kaj multe atentis siajn kuriozajn kunulojn; kaj eble li estis saĝa tiurilate, ĉar li ja povus manĝi kiam ajn.

La festenado kaj ĝuado daŭris ĝis malfrue en la vespero, kiam ili apartiĝis rekunvenonte la sekvan matenon kaj partoprenonte en la naskiĝtaga festo, de kiu ĉi tiu reĝa bankedo estis nur enkonduko.

La Naskiĝtaga Festo

KLARA, perfekta tago, kun milda venteto kaj sunbrilanta ĉielo, salutis Princinon Ozma kiam ŝi vekiĝis la sekvan matenon, la datrevenon de ŝia naskiĝo. Kvankam ankoraŭ estis frue la tuta urbo estis vigla kaj amasoj da homoj venis el ĉiuj partoj de la Lando Oz por vidi la feston honorantan la naskiĝtagon de ilia knabina Reganto.

La renomaj vizitantoj el fremdaj landoj, kiuj ĉiuj estis transportitaj al la Smeralda Urbo per la Magia Zono, estis tioma distro por la Ozanoj kiel iliaj propraj familiaraj famuloj, kaj la stratoj kondukantaj de la reĝa palaco al la juvelkovritaj pordegoj estis plenplenaj de viroj, virinoj kaj infanoj volantaj rigardi la procesion dum ĝi pasas al la verdaj kampoj kie la festeventoj okazos.

Kaj kia procesio!

Unue venis mil junulinoj—la plej belaj en la lando—vestitaj per blanka muslino, kun verdaj balteoj kaj har-rubandoj, portante grandajn korbojn da ruĝaj rozoj. Dum ili marŝis ili disŝutis tiujn florojn sur la marmorajn pavimaĵojn, tiel ke la vojo havis dikan tapiŝon da rozoj sur kiu marŝos la procesio.

Sekvis la Regantoj de la kvar Regnoj de Oz; la Imperiestro de la Palpbrumoj, la Monarko de la Manĝtuloj, la Reĝo de la Kveluloj kaj la Suvereno de la Gilikuloj, ĉiu portis longan ĉenon de smeraldoj ĉirkaŭ sia kolo por montri sin vasalo de la Reganto de la Smeralda Urbo.

Sekvis marŝante la Korneto-Bando de la Smeralda Urbo, vestita per verdaj-kaj-oraj uniformoj kaj ludantaj la “Dupaŝan Ozman.” La Reĝa Armeo de Oz sekvis, ĝi konsistis el dudek sep oficiroj, de la Ĉefgeneralo ĝis la Leŭtenantoj. Ne estis ordinaraj soldatoj en la Armeo de Ozma ĉar oni ne bezonis soldatojn por bataloj, ilia celo estis nur aspekti gravaj, kaj oficiro ĉiam aspektas pli impone ol ordinara soldato.

Dum la popolo hurais kaj gestis per siaj ĉapeloj kaj poŝtukoj, venis marŝante la Reĝa Princino Ozma, aspektante tiel bela kaj dolĉa ke ne estas mirinde ke ŝia popolo amas ŝin tre profunde. Ŝi decidis ne veturi per sia ĉarego tiutage, ĉar ŝi preferis marŝi en la procesio kun siaj plej amataj regatoj kaj gastoj. Tuj antaŭ ŝi trotis la vivanta Blutapiŝa Urso posedata de maljuna Dina, kiu ŝanceliĝadis mallerte sur siaj kvar piedoj ĉar nur haŭto subtenis ilin, kaj kiu havis remburitan kapon ĉe unu ekstremo kaj nelongan voston ĉe la alia. Sed kiam ajn Ozma paŭzis dum sia marŝado la Ursotapiŝo sternis sin sur la teron por ke la princino staru sur ĝi ĝis ŝi rekomencos marŝi.

Sekvante la Princinon ruzpaŝadis ŝiaj du gigantaj bestoj, la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro, kaj eĉ se la Armeo ne ĉeestus tiuj du estus sufiĉe fortaj por gardi sian mastrinon kontraŭ ĉia damaĝo.

Sekve marŝis la invititaj gastoj, kiujn laŭte hurais la popolo de Oz laŭlonge de la vojo, kaj kiuj tial devis riverenci dekstren kaj maldekstren je preskaŭ ĉiu paŝo. La unua estis Patro Kristnasko, kiu, ĉar li estis dika kaj ne kutimiĝis al marŝado, rajdis la mirindan Seg-Ĉevalon.

La gaja maljunulo kunportis korbon da malgrandaj ludiloj, kaj li ĵetis la ludilojn unu post la alia al la infanoj dum li pasis. Liaj Rojoj kaj Kniĉoj marŝis tuj post li.

Reĝino Ziksi de Iks sekvis; post ŝi estis Joĉjo Past kaj la Kerubo, kun la kaŭĉuka urso nomata Para Bruin kiu fiere marŝis malantaŭ ili per siaj malantaŭaj kruroj; poste la Reĝino de Gajlando, kiun eskortis ŝiaj lignaj soldatoj; poste Reĝo Burĝon’ de Nenilando kaj lia Fratino, la Princino Lanug; post ili estis la Reĝino de Ev kaj ŝiaj dek reĝaj infanoj; post ili estis la Plektita Viro kaj la Kandulo, flank-al-flanke; post ili estis Reĝo Dokso de Vulpio kaj Reĝo Bat-Iai de Azenio, kiuj jam fariĝis bonaj amikoj; kaj fine Joĉjo Faru, kiu surhavis sian ledan ŝirmveston kaj fumadis sian longan pipon.

Tiujn mirindajn personojn ne pli elkore hurasalutis la popolo ol tiujn kiuj sekvis ilin en la procesio. Doroteo estas de ĉiu amata, kaj ŝi marŝis brak-en-brake kun la Birdotimigilo, kiun ĉiuj amis. Sekvis Polikromo kaj Buton-Brilo, kaj la popolo ekamis la belan Filinon de la Ĉielarko kaj la belan bluokulan knabon tuj kiam ili vidis ilin. La vilulo en sia vila nova vestokompleto altiris multan atenton ĉar li estis tiom neordinara. Per regulaj paŝoj marŝis la maŝinulo Tiktoko, kaj okazis pli da huraado kiam la Sorĉisto de Oz sekvis en la procesio.

La Ŝancel-Insekto kaj Joĉjo Kukurbokapo sekvis, kaj malantaŭ ili Glinda la Sorĉistino kaj la Bona Sorĉistino de la Nordo. Fine venis Vilĉinjo, kun sia aro da idoj al kiuj ŝi klukadis malkviete por tenadi ilin kunaj kaj rapidigi ilin por ke ili ne malrapidigu la procesion.

Alia bando sekvis, ĉifoje la Stana Bando de la Imperiestro de la Palpbr umoj, ludante belan marŝmuzikon nomatan “Nenia Plat’ Estas kia Stan’.”

Poste sekvis la servistoj el la Reĝa Palaco, laŭ longa vico, kaj malantaŭ ili la tuta popolo partoprenis en la procesio kaj formarŝis tra la smeraldajn pordegojn sur la larĝan verdejon.

Tie estis starigita eleganta pavilono, kun benkaro sufiĉe granda por ke sidu la tuta reĝa grupo kaj la partoprenintoj de la procesio. Super la pavilono, kiu estis el verda silko kaj orŝtofo, nenombreblaj standardoj flirtis en la venteto. Tuj antaŭ ĝi, kaj konektita al ĝi per koridoro, larĝa platformo estis konstruita, tiel ke ĉiuj spektantoj povis klare vidi la distraĵojn provizitajn por ili.

La Sorĉisto nun fariĝis Festestro, ĉar Ozma asignis al li la estradon de la prezentado. Post la kungrupiĝo de la popolo ĉirkaŭ la platformo kaj la sidiĝo de la reĝa grupo kaj la vizitantoj sur la pavilona benkaro, la Sorĉisto lerte faris ĵongladon per vitraj pilkoj kaj flamantaj kandeloj.

Li ĵetis dekumon da ili alten en la aeron kaj kaptis ilin unu post la alia dum ili falis, kaj evitis lin neniu objekto.

Post tio li konigis la Birdotimigilon, kiu lerte glutis glavon kaj tio multe interesis la rigardantojn. Post tio la Stana Lignohakisto ekshibiciis Hakilsvingadon, kaj li ĉirkaŭturnadis la hakilon tiel rapide ĉirkaŭ si ke okulo apenaŭ povus rimarki la moviĝon de la brilanta klingo.

Glinda la Sorĉistino, post tio, paŝis sur la platformon, kaj per sia magio kreskigis grandan arbon en la mezo de la spaco, aperigis burĝonojn sur la arbo, kaj naskigis el la burĝonoj bongustegajn fruktojn nomatajn tamornoj; kaj tiom multa estis la kvanto da fruktoj tiel produktitaj ke kiam la servistoj grimpis la arbon kaj ĵetis la fruktojn al la rigardantaro, estis sufiĉe por satigi ĉiun ĉeestanton.

Para Bruin, la kaŭĉuka urso, grimpis al branĉo de la granda arbo, rulis sin kiel pilkon, kaj falis al la platformo de kiu li resaltis al la branĉo. Li ripetis tiun saltadon plurfoje, kaj tiel gajigis ĉiujn ĉeestantajn infanojn. Kiam li jam finis kaj riverencis kaj reiris al sia sidejo, Glinda skuis sian sceptron kaj la arbo ekmalaperis, sed la fruktoj restis por esti manĝitaj.

La Bona Sorĉistino de la Nordo distris la rigardantojn per transformo de dek ŝtonoj en dek birdojn, de la dek birdoj en dek ŝafidojn, kaj de la dek ŝafidoj en dek knabinetojn, kiuj bele dancis kaj poste retransformiĝis en dek ŝtonojn samajn kiel en la komenco.

Joĉjo Faru sekvis sur la platformon kun sia ilokesto, kaj dum nur kelkaj minutoj li elkonstruis grandegan flugmaŝinon, metis sian keston en la maŝinon kaj la tuto forflugis—inkluzive de Joĉjo—post kiam li adiaŭis la ĉeestantojn kaj dankis la Princinon pro ŝia gastamo.La Naskiĝtaga Festo Post tio la Sorĉisto anoncis la plej lastan prezenton, kiun oni opiniis vere mirinda. Li inventis maŝinon kiu kapablas blovfari gigantajn sapovezikojn, grandajn kiel balonoj, kaj tiu maŝino estis kaŝita sub la platformo tiel ke nur la rando de la granda argila pipo kiu produktis la sapovezikojn estis videbla super la planko. La kaldrono da sapŝaŭmo, kaj la aerpumpiloj kiuj plenigis la sapovezikojn, estis nevideblaj, en la subo, tiel ke kiam la sapovezikoj komencis kreski sur la planko de la platformo vere ŝajnis magie al la Ozanoj, kiuj tute ne konis eĉ la ordinarajn sapovezikojn kiujn faras niaj infanoj per etkosta argila pipo kaj pelvo da sapakvo.

La Sorĉisto ankaŭ ion alian inventis. Kutime sapovezikoj estas malfirmaj kaj facile rompiĝas, ili daŭras nur kelkajn momentojn flosante en la aero; sed la Sorĉisto aldonis ian gluon al la sapŝaŭmo, kaj tio fortikigis la sapvezikojn; kaj, ĉar la gluo rapide sekiĝis kiam ĝin tuŝis la aero, la sapvezikoj de la Sorĉisto estis sufiĉe fortikaj por daŭri senrompe dum horoj.

Li komencis per blovado—per siaj maŝinoj kaj aerpumpiloj—kiu faris plurajn grandajn sapovezikojn kiujn li lasis flosi supren en la ĉielon, kie la sunradioj trafis ilin kaj donis al ili irizajn kolorojn plej belajn.

Tio instigis multajn miron kaj ĝuon, ĉar ĝi estis novaĵo por ĉiu ĉeestanto—eble escepte de Doroteo kaj Buton- Brilo, kaj eĉ ili neniam antaŭe vidis tiel grandajn fortikajn sapovezikojn.

La Sorĉisto post tio faris aron da malgrandaj sapovezikoj kaj poste grandan sapovezikon kiu ĉirkaŭis ilin tiel ke ili restis en ĝia centro; post tio li lasis la tutan amason da belaj globetoj flosi en la aeron kaj malaperi en la tre foran ĉielon.

“Estas vere bele!” deklaris Patro Kristnasko, kiu amis ludilojn kaj belaĵojn. “Mi kredas, S-ro Sorĉisto, ke mi petos vin fari sapovezikon ĉirkaŭ min; tiel mi povos forflosi hejmen kaj rigardi la pejzaĝon sub mi dum mi veturos. Ne ekzistas loko sur la tero kiun mi ne vizitis, sed kutime mi veturas dum la nokto, tirate de miaj rapidaj boacoj. Nun mi havos bonan oportunon rigardi la pejzaĝon per taglumo, dum mi malrapide kaj senĝene veturados.”

“Ĉu vi kredas ke vi scios gvidi la sapovezikon?”

demandis la Sorĉisto.

“Ho, jes; mi sufiĉe scipovas magion por fari tion,”

respondis Patro Kristnasko. “Faru la sapovezikon, kun mi en ĝi, kaj mi certe sendanĝere atingos mian hejmon.”

“Bonvolu resendi min hejmen ankaŭ per sapoveziko!” petis la Reĝino de Gajlando.

“Tute bone, sinjorino; vi la unua veturos,” ĝentile respondis maljuna Patro Kristnasko.

La bela vaksa pupo adiaŭis la Princinon Ozma kaj la aliajn, kaj staris sur la platformo dum la Sorĉisto blovfaris grandan sapovezikon ĉirkaŭ ŝin. Kiam ĝi estis kompletigita li lasis la sapovezikon malrapide flosi supren, kaj eblis vidi la malgrandan Reĝinon de Gajlando stari en ĝia mezo kaj blovgesti kise per siaj fingroj al la homoj starantaj sube. La sapoveziko ekiris suden, kaj rapide flosis en nevideblecon.

“Jen tre bela metodo veturi,” diris Princino Lanug.

“Ankaŭ mi deziras hejmeniri per sapoveziko.”

Do la Sorĉisto blovfaris grandan sapovezikon ĉirkaŭ Princinon Lanug, kaj alian ĉirkaŭ Reĝon Burĝon’, ŝia frato, kaj trian ĉirkaŭ Reĝinon Ziksi; kaj baldaŭ tiuj tri sapovezikoj supreniris en la ĉielon kaj kune forflosis direkte al la regno Nenilando.

La sukceso de tiuj aventuroj instigis la aliajn gastojn el fremdaj landoj ankaŭ entrepreni sapovezikajn veturojn; do la Sorĉisto metis unu post la alia en siajn sapovezikojn, kaj Patro Kristnasko direktis kien ili iru, ĉar li sciis precize kie loĝas ĉiu.

Fine Buton-Brilo diris: “Ankaŭ mi volas hejmeniri.”

“Nu, tiel estos!” kriis Patro Kristnasko; “ĉar mi certas ke viaj patro kaj patrino ĝoje revidos vin. S-ro Sorĉisto, bonvolu fari grandan belan sapovezikon en kiu povos veturi Buton-Brilo, kaj mi akceptos resendi lin hejmen plene sendanĝere.”

“Mi bedaŭras,” diris Doroteo ĝemante, ĉar ŝi amis sian malgrandan kamaradon; “sed eble estos plej bone por Buton-Brilo ke li reiru hejmen; ĉar liaj gepatroj certe maltrankvilegas.”

Ŝi kisis la knabon, kaj ankaŭ Ozma kisis lin, kaj ĉiuj aliaj mangestis kaj diris adiaŭ kaj volis por li bonan vojaĝon.

“Ĉu vi ĝojas forlasi nin, kara?” demandis Doroteo, iom sopire.

“Ne scias,” diris Buton-Brilo.

Li sidiĝis kun la kruroj krucitaj sur la platformo, kun sia marista ĉapelo klinita malantaŭen sur lia kapo, kaj la Sorĉisto blovfaris tre belan sapovezikon ĉirkaŭ lin.

Post minuto ĝi jam estis suprenirinta en la ĉielon kaj velis okcidenten; kiam ili lastafoje vidis Buton- Brilon li ankoraŭ sidis en la mezo de la brilanta globo kaj gestis per sia velistoĉapelo al la subaj homoj.

“Ĉu vi veturos en sapoveziko, aŭ ĉu mi sendu vin kaj Toton hejmen per la Magia Zono?” la Princino demandis al Doroteo.

“Prefere per la Zono,” respondis la knabineto. “Mi iom timas tiujn sapovezikojn.”

“Vuf!” diris Toto aprobe. Li amis boji je la sapovezikoj dum ili forvelis, sed li ne volis veturi en ili.

Patro Kristnasko decidis nun foriri. Li dankis Ozman pro ŝia gastamo kaj volis por ŝi multajn bonojn. La Sorĉisto blovfaris sapovezikon ĉirkaŭ lian dikan korpeton kaj malpli grandajn sapovezikojn ĉirkaŭ ĉiun el liaj Rojoj kaj Kniĉoj.

Dum la afabla kaj kompleza amiko de infanoj supreniris en la aeron la popolo unuvoĉe huraegis, ĉar ili elkore amis Patron Kristnaskon; kaj la vireto aŭdis ilin tra la muroj de la sapoveziko kaj skuis siajn manojn responde dum li ridetis al ili. La bando ludis brave dum ĉiu rigardis la sapovezikon ĝis ĝi estis tute ne plu videbla.

“Kion pri vi, Poli?” Doroteo demandis al sia amikino. “Ĉu ankaŭ vi timas sapovezikojn?”

“Ne,” respondis Polikromo, ridetante; “sed Patro Kristnasko promesis informi mian patron dum li trairos la Ĉielon. Do eble mi hejmeniros pli facilmetode.”

Efektive, la knabino apenaŭ diris tiun parolon kiam subita radiado plenigis la aeron, kaj dum la popolo rigardis miroplene la ekstremo de belega ĉielarko malrapide malleviĝis sur la platformon.

Farante ĝojplenan krion la Filino de la Ĉielarko saltis de sia seĝo kaj dancis laŭ la kurbo de la arko, iom post iom irante supren, dum la faldaĵoj de ŝia gaza robo ĉirkaŭiris kaj flosis ĉirkaŭ ŝi kvazaŭ nubo kaj unuiĝis kun la koloroj de la ĉielarko mem.

“Adiaŭ, Ozma! Adiaŭ, Doroteo!” kriis voĉo kiu, laŭ ilia scio, apartenis al Polikromo; sed nun la formo de la knabineto jam unuiĝis plene kun la ĉielarko, kaj iliaj okuloj ne plu povis vidi ŝin.

Subite la finaĵo de la ĉielarko leviĝis kaj ĝiaj koloroj malrapide fadis kvazaŭ nebulo antaŭ venteto. Doroteo ĝemis profunde kaj turnis sin al Ozma.

“Mi bedaŭras perdi Polin,” ŝi diris; “sed mi supozas ke ŝi fartos pli bone kun sia patro; ĉar eĉ la Lando Oz ne povus esti hejmeca por nubfeino.”

“Tute ne,” respondis la Princino; “sed estis tre plezurige al ni koni Polikromon almenaŭ nelonge, kaj—kiu scias?—eble ni rerenkontos la Filinon de la Ĉielarko, iam.”

Ĉar la distraĵoj nun jam finiĝis, ĉiuj foriris el la pavilono kaj reformis sian gajan procesion cele la Smeraldan Urbon. El la ĵusaj akompanantoj de Doroteo restis nur Toto kaj la vilulo, kaj Ozma decidis permesi ke ĉi tiu loĝu en Oz dum kelka tempo, almenaŭ. Se li montriĝos honesta kaj fidela, ŝi promesis ke li rajtos loĝi tie por ĉiam, kaj la vilulo fervoris meriti tiun premion.

Ili agrable kunmanĝis kaj pasigis plezuran vesperon kun la Birdotimigilo, la Stana Lignohakisto, Tiktoko, kaj la Flava Kokino kiel kompanoj.

Kiam Doroteo bonannoktis ilin ŝi perkise adiaŭis ilin ĉiujn samtempe. Ĉar Ozma konsentis ke dum Doroteo dormos ŝi kaj Toto estos transportitaj per la Magia Zono al sia propra liteto en la kultivistodomo en Kansas kaj la knabineto ridis pensante pri kiom miregos Onklo Henriko kaj Onklino Em kiam ŝi malsuprenvenos por matenmanĝi kun ili la sekvan matenon.

Tute kontenta ĉar ŝi spertis tiel plaĉan aventuron, kaj iom laca pro la multa tre aktiva tagagado, Doroteo prenis Toton en siaj brakoj kaj kuŝiĝis sur la bela blanka lito en sia ĉambro en la reĝa palaco de Ozma.

Baldaŭ ŝi profunde dormis.