La Perdita Princino de Oz De Baum, L. Frank (Lyman Frank), 1856–1919 Ilustrita de Neill, John R. (John Rea), 1877–1943 Tradukita el la Angla al Esperanto de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933– Unue eldonita en la Angla kiel The Lost Princess of Oz de Reilly & Britton, 1917.

Unue eldonita en Esperanto de Bookleaf Publishing, 1996. Vidu http://www.poboxes.com/bookleaf/ Ĉi tiu traduko kopirajta © 1996 Donald Broadribb. Ĉi tiu eldono estas korektita versio, julio 2000.

La ilustraĵoj kaj aranĝo de ĉi tiu eldono laŭeble plej konformas al tiuj de la originala Angla eldono de 1917. La litertipo estas 16 sur 18.7 pkt Elegant Garamond.AL MIAJ LEGANTOJ Kelkaj el miaj junaj legantoj produktas mirindajn imagaĵojn. Tio plaĉas al mi. Imago portis la homaron tra la Malluman Epokon al ĝia aktuala nivelo de civilizacio. Imago instigis Kolumbon trovi Amerikon.

Imago instigis Franklinon trovi elektron. Imago donis al ni la vapormotoron, la telefonon, la parolmaŝinon kaj la aŭtomobilon, ĉar necesis revi pri ili antaŭ ol realigi ilin. Do mi kredas ke revoj-kiujn oni spertas dum la tago kun malfermaj okuloj kaj plene funkcianta cerbaparato-verŝajne kondukos al plibonigo de la mondo. La imagoplena infano fariĝos la imagoplena viro aŭ virino kiu plej verŝajne kreos, inventos, kaj tiel evoluigos civilizacion. Elstara edukisto informas min ke ferakontoj estas valoregaj por evoluigi la imagadon de infanoj. Mi kredas tion.

Inter la leteroj kiujn mi ricevas de infanoj estas multaj kun sugestoj pri “kion priverki en la sekva Oz-Libro”. Kelkaj el la proponataj ideoj estas interesegaj, aliaj estas tro ekstravagancaj por konsidero-eĉ en ferakonto. Tamen, ĉiuj plaĉas al mi, kaj mi devas agnoski ke la ĉefideo en “La Perdita Princino de Oz”

estas sugestita al mi de dolĉa dekunujara knabineto kiu vizitis min por paroli pri la Lando Oz. Diris ŝi: “Mi s’pozas ke se Ozma iam perdiĝus, aŭ ŝteliĝus, ĉiu en Oz multe bedaŭrus.”

Jen ĉio, sed tute sufiĉa bazo sur kiun konstrui ĉi tiun rakonton. Se vi plezuriĝos per la rakonto, danku pro tio la lertan sugeston de mia amikineto. Kaj, parenteze, ne hezitu skribi al mi viajn proprajn proponetojn kaj sugestojn, tiajn kiuj rezultas el viaj propraj revoj. Ili nepre interesos min, eĉ se mi ne povos utiligi ilin en rakonto, kaj la simpla fakto ke vi ja revis plezurigos min kaj estos bone por vi. Ĉar, efektive, kara leganto, ĉi tiuj rakontoj pri Oz estas nur viaj kaj miaj, kaj ni estas partneroj. Dum vi plu volos legi ilin mi provos verki ilin, kaj mi emas kredi ke la sekvanta rakontos kelkajn surprizajn aventurojn de la “Stana Lignohakisto de Oz” kaj liaj kamaradoj.

L. F RANK B AUM, Reĝa Historiisto de Oz.

“OZCOT”

ĉe HOLLYWOOD en KALIFORNIO, 1917.4


  1. Gravega Perdo
  2. La Problemoj de Glinda la Bona
  3. Rabo Trafas Kuknjon la Kuketo-Kuiristinon
  4. Inter la Palpbrumoj
  5. La Amikoj de Ozma Perpleksiĝas
  6. Oni Serĉas
  7. La Karuselaj Montoj
  8. La Mistera Urbo
  9. La Alta Koko-Lorum de Ti
  10. Toto Perdas Ion
  11. Buton-Brilo Perdas Sin
  12. La Carsuprulo de Herkuo
  13. La Vero-Lageto
  14. La Malfeliĉa Pramisto
  15. La Granda Lavenda Urso
  16. La Malgranda Palruĝa Urso
  17. La Renkontiĝo
  18. La Konferenco
  19. La Ŝufaristo Ugu
  20. Pli da Surprizoj
  21. Magio Kontraŭ Magio
  22. En la Vimenaĵa Kastelo
  23. Defio al la Ŝufaristo Ugu
  24. La Malgranda Palruĝa Urso Parolas Veron
  25. Ozma de Oz
  26. Doroteo Pardonas

Gravega Perdo

Ne povis esti dubo : Princino Ozma, la bela knabina reganto de la Felando Oz, estis perdita. Ŝi tute malaperis.

Neniu el ŝiaj regatoj—eĉ neniu el ŝiaj plej intimaj amikoj—sciis kio okazis al ŝi.

Doroteo la unua trovis tion. Doroteo estis malgranda knabino el Kansas kiu venis al la Lando Oz por tie loĝi kaj ricevis tre agrablan ĉambraron en la reĝa palaco de Ozma, simple ĉar Ozma amis Doroteon kaj volis ke ŝi loĝu kiel eble plej proksime, tiel ke la du knabinoj povu multe kunesti.

Doroteo ne estis la sola knabino el la ekstera mondo kiu estis bonvenigita en Ozon kaj loĝis en la reĝa palaco. Ankaŭ estis alia nomita Betinjo Bobin, kies aventuroj instigis ŝin serĉi rifuĝon kun Ozma, kaj ankoraŭ alia nomita Trot, kiu invitiĝis, kun sia fidela akompananto, Kap’tano Vilĉjo, hejmiĝi en ĉi tiu mirinda felando. La tri knabinoj ĉiuj havis ĉambrojn en la palaco kaj estis bonaj amikoj; sed Doroteo estis la plej intima amiko de ilia gracoplena Regantino kaj nur ŝi je kiu ajn horo aŭdacis viziti Ozman en ŝiaj reĝaj loĝoĉambroj. Ĉar Doroteo jam loĝis en Oz multe pli longe ol la aliaj knabinoj kaj fariĝis Princino de la regno.

Betinjo estis unu jaron pli aĝa ol Doroteo kaj Trot estis unu jaron pli juna, tamen la tri knabinoj estis sufiĉe similaĝaj por fariĝi intimaj kunludantoj kaj bone distriĝi kune. Dum la trio konversaciadis unu matenon en la ĉambro de Doroteo Betinjo proponis ke ili veturu en la Manĝtulan Landon, kiu estis unu el la kvar grandaj partoj de la Lando Oz regata de Ozma.

“Mi ankoraŭ ne estis tie,” diris Betinjo Bobin, “sed la Birdotimigilo iam diris al mi ke ĝi estas la plej bela lando en la tuta Oz.”

“Ankaŭ mi volas kuniri,” aldonis Trot.

“Bone,” diris Doroteo, “mi petos Ozman. Eble ŝi permesos ke ni kunprenu la Segĉevalon kaj la Ruĝan Ĉaregon, tio estus por ni multe pli agrabla ol devi marŝi la tutan vojon. Ĉi tiu Lando Oz estas iom granda, kiam oni iras al ĉiuj ĝiaj bordoj.”

Do ŝi ekstaris kaj iris laŭ la koridoroj de la belega palaco ĝis ŝi atingis la reĝan ĉambraron, kiu plenigis la tutan antaŭan parton de la dua etaĝo. En malgranda atendoĉambro sidis la servistino de Ozma, Ĵelea Konfitaĵ, kiu sin okupis per kudrado.

“Ĉu Ozma jam ellitiĝis?” demandis Doroteo.

“Mi ne scias, kara,” respondis Ĵelea. “Mi ne jam aŭdis ŝin ĉimatene. Ŝi eĉ ne vokis por ke mi pretigu ŝian banon aŭ matenmanĝon, kaj estas multe post la kutima tempo por ili.”

“Strange!” krietis la knabineto.

“Jes,” akordis la servistino; “sed kompreneble nenia damaĝo povus okazi al ŝi. Neniu povas morti aŭ esti mortigita en la Lando Oz kaj Ozma mem estas potenca feino, kaj ŝi ne havas malamikojn, laŭ nia scio. Tial mi tute ne maltrankvilas pri ŝi, kvankam konfesendas ke ŝia silento estas malkutima.”

“Eble,” diris Doroteo, penseme, “ŝi plu dormas. Aŭ eble ŝi legas, aŭ planas ian novan magiaĵon por bonfari al sia popolo.”

“Ĉio ĉi povus esti vera,” respondis Ĵelea Konfitaĵ, “tial mi ne aŭdacis ĝeni nian reĝan mastrinon.

Tamen vi estas privilegia, Princino, kaj mi certas ke al Ozma tute ne ĝenus se vi enirus por paroli kun ŝi.”

“Kompreneble ne,” diris Doroteo, kaj malferminte la pordon de la ekstera ĉambro ŝi eniris. Estis tute kviete tie. Ŝi marŝis en alian ĉambron, kiu estis la buduaro de Ozma, kaj poste, repuŝinte pezan drapiraĵon riĉe broditan per fadenoj el pura oro, la knabino eniris la dormoĉambron de la feina Reganto de Oz. La ebura kaj ora lito estis vaka; la ĉambro estis vaka; neniu spuro de Ozma estis trovebla.

Tre surprizite, kvankam ankoraŭ sen timo ke io okazis al sia amikino, Doroteo reiris tra la buduaro al la aliaj ĉambroj de la ĉambraro. Ŝi eniris la muzikoĉambron, la bibliotekon, la laborejon, la banĉambron, la vestoĉambron kaj eĉ la grandan tronoĉambron, kiu estis apud la reĝa ĉambraro, sed en neniu el tiuj lokoj ŝi povis trovi Ozman.

Do ŝi reiris al la antaŭĉambro kie ŝi estis parolinta kun la servistino, Ĵelea Konfitaĵ, kaj diris: “Ŝi ne estas en siaj ĉambroj nun, do sendube ŝi eliris.”

“Mi ne komprenas kiel ŝi povus fari tion sen ke mi vidus ŝin,” respondis Ĵelea, “krom se eble ŝi malvidebligis sin.”

“Nu, ŝi ne estas tie,” deklaris Doroteo.

“Do ni iru trovi sin,” proponis la servistino, kiu ŝajnis iom maltrankvila.

Do ili eliris en la koridorojn kaj tie Doroteo preskaŭ stumblis pro kurioza knabino kiu dancadis leĝere laŭlonge de la koridoro.

“Haltu momenton, Ĉifoneroj!” ŝi kriis. “Ĉu vi jam vidis Ozman ĉimatene?”

“Mi ne!” respondis la kurioza knabino, dancante pli proksimen. “Mi perdis ambaŭ okulojn dum baraktado kun la Vuzo, hieraŭnokte, ĉar la besto forgratis ilin de mia vizaĝo per siaj kvadrataj piedoj.

Do mi metis la okulojn en mian poŝon kaj ĉimatene Buton-Brilo kondukis min al Onklino Em, kiu surkudris ilin denove. Do mi vidis tute nenion hodiaŭ, escepte de dum la ĵusaj kvin minutoj. Do kompreneble mi ne vidis Ozman.”

“Nu, bone, Ĉifoneroj,” diris Doroteo, rigardante interesate la okulojn, kiu estis nur du rondaj nigraj butonoj kudritaj sur la vizaĝon de la knabino.

Ankaŭ aliaj aspektoj de Ĉifoneroj ŝajnus kuriozaj al persono vidanta ŝin unuafoje. Oni kutime nomis ŝin “La Miksĉifona Knabino”, ĉar ŝiaj korpo kaj membroj estis el gajkolora miksĉifona peplomo tondita laŭ homa formo kaj plenigita per katuno. Ŝia kapo estis ronda pilko simile plenigita kaj ligita al ŝiaj ŝultroj. Ŝiaj haroj estis amaso da brunaj trikfadenoj kaj por fari ŝian nazon oni tiris parton de la ŝtofo por formi pilketon kaj ligis ĝin per ŝnuro por teni ĝin ĝustaloke. Ŝian buŝon oni zorge faris tondante fendeton en la ĝusta loko kaj vatante ĝin per ruĝa silko, aldonante du vicojn de perloj por ke ili estu dentoj kaj iom da ruĝa flanelo kiel langon.

Malgraŭ tiu stranga konsisto, la Miksĉifona Knabino magie vivis kaj montris sin unu el la plej gajaj kaj agrablaj el la multaj strangetaj uloj kiuj loĝis en la miriga Felando Oz. Efektive, Ĉifoneroj estis ĝenerale amata, kvankam ŝi estis iom supraĵema kaj nekonstanta kaj faris kaj diris multon kio surprizis ŝiajn amikojn. Ŝi malofte estis kvieta, ŝi amis danci, transturniĝi kaj transkapiĝi, grimpi arbojn kaj partopreni multajn aliajn aktivajn sportojn.

“Mi iras serĉi Ozman,” komentis Doroteo, “ĉar ŝi ne estas en siaj ĉambroj kaj mi volas fari al ŝi demandon.”

“Mi akompanos vin,” diris Ĉifoneroj, “ĉar miaj okuloj brilas pli ol la viaj kaj povas pli foren vidi.”

“Mi iom dubas pri tio,” respondis Doroteo. “Sed akompanu min se vi volas.”

Kune ili traserĉis la grandan palacon kaj eĉ la plej forajn limojn de la palaca tereno, kiu estis tre granda, sed nenie ili trovi spuron de Ozma. Kiam Doroteo revenis al kie atendis Betinjo kaj Trot, la vizaĝo de la knabineto estis iom sobra kaj maltrankvila, ĉar neniam antaŭe Ozma foriris sen informi siajn amikojn pri kien ŝi iras, aŭ sen eskorto taŭga por ŝia reĝa rango.

Tamen ŝi estis for, kaj neniu vidis ŝin foriri.

Doroteo renkontis kaj demandis al la Birdotimigilo, Tiktoko, la Vilulo, Buton-Brilo, Kap’tano Vilĉjo, kaj eĉ al la saĝa kaj potenca Sorĉisto de Oz, sed neniu el ili vidis Ozman post ŝia apartiĝo de siaj amikoj la antaŭan vesperon kaj iro al siaj ĉambroj.

“Pas’nokte ŝi diris nenion pri foriro ien,” komentis malgranda Trot.

“Ne, kaj jen la plej stranga parto,” respondis Doroteo. “Kutime Ozma sciigas al ni kion ajn ŝi faras.”

“Kial ne rigardi per la Magia Bildo?” proponis Betinjo Bobin. “Tio informos al ni pri kie ŝi estas, post nur sekundo.”

“Kompreneble!” kriis Doroteo. “Kial mi ne jam elpensis tion?” kaj tuj la tri knabinoj rapidis al la buduaro de Ozma, kie la Magia Bildo ĉiam pendis.

Tiu Magia Bildo estis unu el la plej gravaj trezoroj de la reĝina Ozma. Estis granda ora kadro, en kies centro estis blugriza kanvaso sur kiu diversaj scenoj konstante aperadis kaj malaperadis. Se oni staris antaŭ ĝi kaj volis vidi kion faras iu persono—kie ajn en la mondo—nur necesis ke oni esprimu la deziron kaj la sceno en la Magia Bildo ŝanĝiĝis kaj ekestis la sceno kie estas tiu persono kaj montris precize kion li aŭ ŝi faras. Do la knabinoj sciis ke estos facile deziri vidi Ozman, kaj per la bildo ili rapide ekscios kie ŝi estas.

Doroteo antaŭeniris al la loko kie la bildon kutime protektis dikaj satenaj kurtenoj, kaj disapartigis la drapiraĵojn. Farinte tion ŝi staris miregante, dum ŝiaj du amikoj kriis pro malkontentiĝo.

La Magia Bildo mankis. Nur vaka spaco sur la muro malantaŭ la kurtenoj montris kie ĝi antaŭe pendis.

La Problemoj de Glinda la Bona

Tiun saman matenon estis granda ekscitiĝo en la kastelo de la Potenca Sorĉistino de Oz, Glinda la Bona. Tiu kastelo, situanta en la Lando de la Kveluloj, grandadistance sude de la Smeralda Urbo kie regis Ozma, estis grandioza strukturo el belega marmoro kaj arĝentaj latisoj. Tie loĝis la Sorĉistino, ĉirkaŭate de aro de la plej belaj knabinoj de Oz, venintaj el la kvar landoj de tiu felando kaj ankaŭ el la glora Smeralda Urbo mem, kiu staris en la angulo kie la kvar landoj renkontiĝis.

Oni opiniis granda honoro permeson servi la bonan Sorĉistinon, kies magia arto uziĝis nur por bonfari al la popolo de Oz. Glinda estis la plej valora servanto de Ozma, ĉar ŝia sorĉoscio estis miriga kaj ŝi povis efektivigi preskaŭ ĉion, kion deziris la bela knabina Reganto de Oz.

El ĉiuj magiaĵoj ĉirkaŭ Glinda en ŝia kastelo estis nenio pli eksterordinara ol ŝia Granda Arkivo-Libro.

Sur la paĝoj de ĉi tiu Arkivo-Libro konstante skribiĝis—tagon post tago kaj horon post horo—ĉiuj gravaj eventoj kiuj okazis ie en la konata mondo, kaj ili skribiĝis en la libron precize je la momento kiam la eventoj okazis. Ĉiu aventuro en la Lando Oz kaj en la granda ekstera mondo, kaj eĉ en lokoj pri kiuj neniam aŭdis vi kaj mi, registriĝis precize en la Granda Libro, kiu neniam eraris kaj diris nur la ekzaktan veron. Pro tio nenio estis kaŝebla for de Glinda la Bona, kiu bezonis nur rigardi la Grandan Arkivo-Libron por informiĝi pri ĉio okazinta. Tial, inter aliaj kialoj, ŝi estis granda Sorĉistino, ĉar la arkivo faris el ŝi personon pli saĝan ol ĉiu alia vivanto.

Tiu mirinda libro situis sur granda ora tablo kiu staris en la mezo de la salono de Glinda. La kruroj de la tablo, kiuj estis inkrustitaj per multevaloraj gemoj, estis firme ligitaj al la kahelita planko kaj la libro mem estis ĉenita al la tablo kaj ŝlosita per ses fortikaj oraj seruroj, kies ŝlosilojn Glinda portis sur ĉeno ligita ĉirkaŭ ŝia propra kolo.

La paĝoj de la Granda Libro estis pli grandadimensiaj ol tiuj de Usona ĵurnalo kaj kvankam ili estis maldikegaj ili estis tiomaj ke ili konsistigis grandegan, tre dikan volumon. Pro siaj ora kovrilo kaj oraj agrafoj la libro estis tiom multepeza ke tri viroj apenaŭ povus levi ĝin. Tamen ĉimatene, kiam Glinda eniris sian salonon post la matenmanĝo, sekvate de ĉiuj siaj servistinoj, la bonan Sorĉistinon mirigis trovi ke ŝia Granda Arkivo-Libro estas mistere malaperinta.

Antaŭenirinte al la tablo, ŝi trovis ke la ĉenoj estis distranĉitaj per iu akra ilo, kaj tio sendube fariĝis dum ĉiuj en la kastelo dormadis. Glindan tio ŝokis kaj ĉagrenis. Kiu farus tian fian aŭdacan agon? Kaj kiu volus forpreni de ŝi ŝian Grandan Arkivo-Libron?

La Sorĉistino pensmeditadis dum iom da tempo, konsiderante la konsekvencojn de la perdo. Post tio ŝi iris al sia Ĉambro de Magio por prepari sorĉon kiu informos ŝin pri kiu ŝtelis la Arkivo-Libron. Sed, kiam ŝi malŝlosis siajn ŝrankojn kaj malfermis la pordojn, ŝi trovis ke ĉiuj ŝiaj magiiloj kaj raraj kemiaĵoj estas forŝtelitaj el sur la bretoj.

La Sorĉistino estis nun kaj kolera kaj alarmita. Ŝi sidiĝis sur seĝon kaj strebis elpensi kiel tiu eksterordinara ŝtelo estus farebla. Estis evidente ke la ŝtelisto estis iu tre potenca, ĉar neniu alia povus efektivigi tian ŝtelon sen ŝia scio. Sed kiu, en la tuta Lando Oz, estis sufiĉe potenca kaj lerta por fari tian fiagon? Kaj kiu, estante kapabla, ankaŭ celus defii la plej saĝan kaj plej talentan Sorĉistinon en la tuta historio de la mondo?

Glinda pripensadis tiun perpleksan temon dum plena horo, kaj je la fino de tiu tempoperiodo ŝi ankoraŭ ne sciis klarigi ĝin. Sed kvankam ŝiaj iloj kaj kemiaĵoj estis forŝtelitaj ŝia magiscio ja ne estis ŝtelita, ĉar neniu ŝtelisto, negrave kiom lerta, povas ŝteli onian scion, kaj tial scio estas la plej bona kaj plej sekura trezoro akirebla. Glinda kredis ke kiam ŝi uzos sufiĉan tempon por akumuli pli da magiaj herboj kaj eliksiroj kaj por fabriki pli da magiiloj ŝi povos trovi kiu estas la ŝtelinto, kaj kio okazis al ŝia valorega Arkivo-Libro.

“Negrave kiu faris tion,” ŝi diris al siaj servistinoj, “tiu estas tre malsaĝa persono, ĉar iam li sendube troviĝos kaj estos tiam severe punita.”

Ŝi nun faris liston de ĉio kion ŝi bezonas kaj sendis mesaĝistojn al ĉiu parto de Oz kun ordono akiri la bezonaĵojn kaj porti ilin al ŝi kiel eble plej baldaŭ. Kaj unu el ŝiaj mesaĝistoj renkontis la malgrandan Sorĉiston de Oz, kiu rajdas sur la dorso de la fama vivanta Segĉevalo kaj kroĉiĝas al ĝia kolo per ambaŭ brakoj; ĉar la Segĉevalo kuregadas al la kastelo de Glinda rapide kiel la vento, portante la informon ke Reĝina Ozma, Reganto de la tuta granda Lando Oz, subite malaperis kaj neniu en la Smeralda Urbo scias kio okazis al ŝi.

“Ankaŭ,” diris la Sorĉisto, dum li staris antaŭ la surprizita Sorĉistino, “la Magia Bildo de Ozma malaperis, do ni ne povas konsulti ĝin por trovi kie ŝi estas. Tial mi venis al vi por helpo tuj kiam ni konsciiĝis pri nia perdo. Ni rigardu en la Grandan Arkivo-Libron.”

“Ve,” respondis la Sorĉistino malĝoje, “ni ne povas, ĉar ankaŭ la Granda Arkivo-Libro malaperis!”

Rabo Trafas Kuknjon la Kuketo-Kuiristinon

Unu grava ŝtelo plia raportiĝis en la Lando Oz tiun eventoplenan matenon, sed ĝi okazis tiom for de kaj la Smeralda Urbo kaj la kastelo de Glinda la Bona ke neniu el la personoj kiujn ni menciis informiĝis pri la ŝtelo ĝis post longe.

En la fora sudokcidenta angulo de la Lando de la Palpbrumoj estas larĝa tablolando atingebla nur per grimpado de kruta monteto, negrave el kiu direkto oni proksimiĝas al ĝi. Sur la montetoflankoj ĉirkaŭ tiu tablolando tute ne estas vojetoj, nur multaj dornarbustoj sur kiuj estas akraj dornoj kiuj neebligas ke la Ozanoj loĝantaj malsupre suprengrimpu por vidi kio estas sur la supro. Sed supre loĝas la Jipoj, kaj kvankam la spaco kiun ili okupas estas ne tre granda la landeto apartenas nur al ili. La Jipoj neniam—ĝis la tempo kiam komenciĝas ĉi tiu rakonto—foriris de sia larĝa tablolando por malsupreniri en la Landon Oz, nek la Ozanoj iam grimpis al la lando de la Jipoj.

Loĝante tute solaj, la Jipoj havis kuriozajn kutimojn kaj ideojn proprajn kaj ne similis al iu alia popolo de la Lando Oz. Iliaj domoj estis dismetitaj sur la tuta plata surfaco; ne kiel urbo, kungrupigitaj, sed metitaj kie ajn volis la kaprico de la posedantoj, kun kampoj unuloke, arboj aliloke, kaj kuriozaj vojetoj kunligantaj la domojn.

Tie, dum la mateno kiam Ozma tiom strange malaperis de la Smeralda Urbo, Kuknjo la KuketoKuiristino trovis ke ŝia diamantornamita ora telerlavujo estis ŝtelita, kaj ŝi tiom alarmis pro la perdo kaj kriis kaj lamentis tiom laŭte ke multaj Jipoj grupiĝis ĉirkaŭ ŝian domon por demandi pri kio okazis.

Estis serioza afero, ie ajn en la Lando Oz, akuzi ke iu ŝtelis, do kiam la Jipoj aŭdis Kuknjon la Kuketo-Kuiristinon deklari ke ŝia juvelita telerlavujo estas ŝtelita ili kaj humiliĝis kaj ĉagreniĝis kaj devigis Kuknjon akompani ilin al la Ranulo por trovi kion fari.

Mi supozas ke vi neniam antaŭe aŭdis pri la Ranulo, ĉar kiel ĉiuj aliaj loĝantoj sur tiu tablolando li neniam estis for de ĝi, nek iu iris tien por vidi lin.

La Ranulo estis, efektive, ido de la ordinaraj ranoj de Oz, kaj kiam li estis naskita li unue loĝis en lageto en la Lando de la Palpbrumoj kaj estis kiaj ĉiuj aliaj ranoj. Havante aventureman naturon, tamen, li baldaŭ saltetis el sia lageto kaj komencis veturadi; sed granda birdo venis kaj kaptis lin per sia beko kaj komencis forflugi kun li al sia nesto. Estante alte en la aero la rano skuis sin tiom freneze ke li liberiĝis kaj falis suben—suben—suben en malgrandan kaŝitan lageton sur la tablolando de la Jipoj. Nu, ŝajnas ke tiu lageto estis nekonata de la Jipoj ĉar ĝi estis ĉirkaŭata de dikaj arbustoj kaj ne estis proksima al loĝejo, kaj ĝi montriĝis sorĉita lageto, ĉar la rano kreskis tre rapide kaj fariĝis tre granda, manĝante la magian skoŝon kiu troviĝas en neniu alia loko sur la tero, nur en tiu unusola lageto. Kaj la skoŝo ne nur grandigis la ranon, tiel ke kiam li ekstaris sur siaj malantaŭaj kruroj li estis alta kiel kiu ajn Jipo en la lando, sed ĝi nekutime inteligentigis lin, tiel ke li baldaŭ sciis pli ol la Jipoj kaj kapablis rezoni kaj argumenti tre, tre bone.

Ne estus supozeble ke rano tiatalenta restus en kaŝita lageto, do li fine eliris kaj interiris la popolon de la tablolando, kiuj miregis pro lia aspekto kaj trovis tre impona lian erudicion. Ili neniam antaŭe vidis ranon kaj la rano neniam antaŭe vidis Jipon, sed ĉar estis multaj Jipoj kaj nur unu rano, la rano fariĝis plej grava. Li ne plu saltadis, sed staris rekta sur siaj malantaŭaj kruroj kaj vestis sin bele kaj sidis sur seĝoj kaj faris ĉion faratan de homoj; do oni baldaŭ nomis lin la Ranulo kaj tiu estas lia sola nomo ekde tiam.

Post pluraj jaroj la popolo jam traktis la Ranulon kiel sian konsiliston rilate al ĉiu problemo. Ili prezentis ĉiujn siajn problemojn al li kaj kiam li nenion sciis li ŝajnigis scii, kio ŝajne estis egale sukcesa. Efektive, la Jipoj kredis ke la Ranulo estas pli saĝa ol vere li estis, kaj li lasis ilin kredi tion, ĉar li tre fieris pro sia aŭtoritata stato.

Alia lageto ekzistis sur la tablolando, kiu ne estis sorĉita sed enhavis bonan klaran akvon kaj situis proksime al la loĝejoj. Tie la popolo konstruis por la Ranulo propran domon, proksime al la rando de la lageto, tiel ke li povis bani sin aŭ naĝi kiam ajn li volis. Li kutime naĝis en la lageto dum la frua mateno, antaŭ ol iu alia ellitiĝis, kaj dum la tago li vestis sin per siaj belaj vestaĵoj kaj sidis en sia domo kaj akceptis la vizitojn de ĉiuj Jipoj venintaj al li por peti konsilon.

La kutima kostumo de la Ranulo konsistis el ĝisgenua pantalono el flava satena pluŝo, kun ornamaĵoj el ora pasamento kaj juvelitaj genubukoj; blanka satena veŝto kun arĝentaj butonoj en kiuj estis soliteraj rubioj; hirundovosta mantelo brile flava; verdaj ŝtrumpoj kaj ruĝaj ledaj ŝuoj suprenturnitaj ĉe la piedfingrejo kaj havantaj diamantajn bukojn. Li surportis, kiam li ekstere marŝadis, purpuran silkan ĉapelon kaj li tenis orkapan bastonon. Sur siaj okuloj li portis grandajn okulvitrojn kun oraj randoj, ne ĉar liaj okuloj malfortis sed ĉar la okulvitroj aspektigis lin saĝa, kaj tiom distingita kaj bela estis lia aspekto ke ĉiuj Jipoj multe fieris pro li.

Ne ekzistis Reĝo aŭ Reĝino en la Lando de la Jipoj, do la simplaj loĝantoj nature ekkonsideris la Ranulon sia estro kaj ne nur ilia konsilisto kiam ajn estis urĝe. Per sia koro la granda rano sciis ke li ne estas pli saĝa ol la Jipoj, sed estis tre rimarkinde ke rano scias tiom kiom homo, kaj la Ranulo estis sufiĉe sagaca por kredigi al la popolo ke li estas multe pli saĝa ol estas vere. Ili neniam suspektis ke li estas fraŭdulo, ili nur aŭskultis tre respekteme liajn vortojn kaj plenumis kion ajn li konsilis al ili.

Nun, kiam Kuknjo la Kuketo-Kuiristino tiom alarmis pro la ŝteliĝo de ŝia diamantornamita telerlavujo, la unua penso de la popolo estis ke ili konduku ŝin al la Ranulo kaj informu lin pri la perdo, kredante ke kompreneble li povos diri al ŝi kie trovi ĝin.

Li aŭskultis la historion kun siaj grandaj okuloj plene malfermitaj malantaŭ la okulvitroj, kaj diris per sia profunda kvaka voĉo: “Se la telerlavujo estas ŝtelita, nepre iu prenis ĝin.”

“Sed kiu?” demandis Kuknjo, malkviete. “Kiu estas la ŝtelinto?”

“Tiu kiu prenis la telerlavujon, kompreneble,”

respondis la Ranulo, kaj aŭdinte tion ĉiuj Jipoj jese skuis la kapon tre serioze kaj diris unu al la alia: “Tute vere!”

“Sed mi volas mian telerlavujon!” kriis Kuknjo.

“Neniu kulpigus vin pro tiu deziro,” komentis la Ranulo.

“Do diru al mi kie mi trovos ĝin,” ŝi postulis.

Rigardon tre saĝan direktis la Ranulo al ŝi kaj li levis sin el sia seĝo kaj fiere promenis tien kaj reen en la ĉambro kun la manoj sub siaj baskoj, tre pompe kaj impone. Nun la unuan fojon tiom malfacila problemo prezentiĝis al li kaj li volis tempon dum kiu pensi. Malvolontege li permesus ilin suspekti ke li estas senscia do li pensis tre tre forte pri kiel respondi al la virino sen perfidi sin.

“Mi volas informi vin,” diris li, “ke antaŭ nun nenio iam ŝteliĝis en la Lando de la Jipoj.”

“Ni jam scias tion,” respondis Kuknjo la KuketoKuiristino, senpacience.

“Sekve,” pludiris la Ranulo, “ĉi tiu ŝtelo fariĝas tre grava.”

“Nu, kie estas mia telerlavujo?” demandis la virino.

“Ĝi estas perdita; sed ĝi estas trovenda. Domaĝe, ni ne havas policistojn aŭ detektivojn por solvi la misteron, do ni devos utiligi aliajn rimedojn por reakiri la perditaĵon. Kuknjo unue verku Proklamon kaj najlu ĝin al la pordo de sia domo, kaj la Proklamo diru ke kiu ŝtelis la juvelitan telerlavujon nepre redonu ĝin tuj.”

“Sed eble neniu redonos ĝin,” sugestis Kuknjo.

“Tiukaze,” diris la Ranulo, “tiu fakto mem pruvos ke neniu ŝtelis ĝin.”

Tio ne kontentigis Kuknjon, sed ŝajne la aliaj Jipoj forte aprobis la planon. Ili ĉiuj konsilis ke ŝi agu kiel diris la Ranulo, do ŝi metis la afiŝon sur sian pordon kaj atendis pacience ke iu redonu la telerlavujon— kion neniu faris.

Denove ŝi iris, akompanate de grupo de siaj najbaroj, al la Ranulo, kiu jam multe pripensis la aferon. Diris li al Kuknjo: “Mi nun konvinkiĝis ke neniu Jipo prenis vian telerlavujon, kaj, ĉar ĝi foriris el la Lando de la Jipoj, mi konjektas ke fremdulo venis el la mondo sube de ni, en la nokta mallumo kiam ni ĉiuj dormadis, kaj forprenis vian trezoron. Neniu alia ekspliko de ĝia malapero eblas. Do, se vi volas repreni tiun oran, diamantornamitan telerlavujon, vi devos eniri la suban monon por serĉi ĝin.”

Tio ja vere estis konsterna propono. Kuknjo kaj ŝiaj amikoj iris al la rando de la plata tablolando kaj rigardis laŭ la kruta montetoflanko ĝis la subaj ebenaĵoj. Tiom distanca estis la malsupro de la monteto ke nenio tie estis klare videbla kaj ŝajnis al la Jipoj tre aventureme, eble danĝere, iri tiom for de la hejmo en nekonatan landon.

Tamen, Kuknjo multege deziris sian telerlavujon, do ŝi turnis sin al siaj amikoj kaj demandis: “Kiu akompanos min?”

Neniu respondis tiun demandon, sed post ioma silento unu Jipo diris: “Ni scias kio estas ĉi tie, sur la supro de ĉi tiu plata monteto, kaj ĝi ŝajnas al ni tre plaĉa loko; sed kio estas malsupre, tion ni ne scias. Verŝajne ne estas egale plaĉe, do ni prefere restu kie ni nun estas.”

“Eble estas multe pli bona lando ol ĉi tie,” sugestis la Kuketo-Kuiristino.

“Eble, eble,” respondis alia Jipo, “sed kial riski?

Kontento pro onia fato estas vera saĝeco. Eble, en iu alia lando, ekzistas pli bonaj kuketoj ol tiuj kiujn vi kuiras; sed ĉar ni ĉiam manĝis viajn kuketojn, kaj amis ilin—escepte de kiam ili estas malsupre bruligitaj—ni ne sopiras pli bonajn.”

Kuknjo eble konsentus al tiu argumento se ŝi ne tiom fervorus trovi sian valoregan telerlavujon, sed nun ŝi kriis senpacience: “Vi estas malkuraĝuloj—ĉiuj! Se neniu el vi akceptos esplori kun mi la grandan mondon for de ĉi tiu malgranda monteto, mi nepre iros sola.”

“Tre bona decido,” deklaris la Jipoj, multe pli trankvile. “Via telerlavujo perdiĝis, ne la nia; kaj, se vi pretas riski viajn vivon kaj liberecon per klopodo reakiri ĝin, neniu rifuzos al vi tiun privilegion.”

Dum ili tiel konversaciadis la Ranulo proksimiĝis al ili kaj rigardis la ebenaĵon per siaj grandaj okuloj kaj ŝajnis nekutime pripensema. Efektive, la Ranulo pensis ke li volonte vidos pli de la mondo. Ĉi tie en la Lando de la Jipoj li fariĝis la plej grava ulo kaj lia graveco nun komencis tedi lin. Estus agrable ke aliaj homoj cedu al li kaj petu lian konsilon kaj li ne povis trovi kaŭzon ke lia famo ne disvastiĝu tra la tuta Oz.

Li sciis nenion pri la resto de la mondo, sed estis verŝajne ke pli da homoj loĝas preter la monto kie li nun loĝas ol estas ĉi tie da Jipoj, kaj se li estos inter ili li povos surprizi ilin per sia saĝeco kaj devigi ilin kliniĝi antaŭ li same kiel la Jipoj. Alivorte, la Ranulo ambiciis fariĝi ankoraŭ pli grava, kio ne estis ebla se li ĉiam restos sur ĉi tiu monto. Li volis ke aliaj vidu liajn belegajn vestaĵojn kaj aŭskultu liajn solenajn parolojn, kaj jen kialo foriri de la Lando de la Jipoj. Do li diris al Kuknjo la KuketoKuiristino: “Mi akompanos vin, estimata virino,” kio multe plaĉis al Kuknjo ĉar ŝi opiniis ke la Ranulo povos multe helpi ŝin dum ŝia serĉado.

Sed nun, ĉar la potenca Ranulo decidis entrepreni la veturon, pluraj Jipoj kiuj estis junaj kaj kuraĝaj tuj decidis kuniri; do la sekvan matenon post la matenmanĝo la Ranulo kaj Kuknjo la KuketoKuiristino kaj naŭ el la Jipoj komencis gliti malsupren sur la flanko de la monto. La dornarbustoj kaj kaktoj estis tre pikemaj kaj estis malkomforte tuŝi ilin, do la Ranulo ordonis ke la Jipoj iru la unuaj kaj rompu padon, tiel ke kiam li sekvos ilin liaj belaj vestaĵoj ne ŝiriĝos. Ankaŭ Kuknjo surhavis sian plej bonan robon, kaj simile timis la dornojn kaj pikaĵojn, do ŝi tenis sin malantaŭ la Ranulo.

Ili iom malrapide iradis kaj la nokto kovris ilin antaŭ ol ili estis irintaj nur duonon de la montoflanko, do ili trovis kavon en kiu ili estos ŝirmataj ĝis la mateno. Kukjo kunportis korbon plenan de ŝiaj famaj kuketoj, do ili ĉiuj manĝis abunde.

Dum la dua tago la Jipoj komencis voli ke ili ne estu entreprenintaj ĉi tiun aventuron. Ili multe grumblis pro la devo fortranĉi la dornojn por fari vojon por la Ranulo kaj la Kuketo-Kuiristino, ĉar ilia propra vestaro suferis multan ŝiriĝon, dum Kukjno kaj la Ranulo veturis sekure kaj komforte.

“Se vere venis iu al nia lando por ŝteli vian diamantan telerolavujon,” diris unu Jipo al Kuknjo, “certe estis birdo, ĉar neniu persono vira aŭ virina aŭ infana povus grimpi tra ĉi tiuj arbustoj kaj remalsupreniri.”

“Kaj se li ja farus tion,” diris alia Jipo, “la diamantornamita ora telerlavujo ne kompensus la malfacilaĵojn kaj suferojn.”

“Rilate al mi,” komentis tria Jipo, “mi preferus reiri al mia hejmo kaj elfosi kaj poluri pli da diamantoj, kaj mini pli da oro, kaj fari por vi novan telerlavujon, ol gratiĝi de la kapo ĝis la kalkano per ĉi tiuj arbustaĉoj. Eĉ nun, se mia patrino vidus min, ŝi ne rekonus min kiel sian filon.”

Kuknjo ne atentis tiujn murmurojn, nek la Ranulo.

Kvankam ilia veturo estis malrapida la Jipoj faciligis ĝin por ili, tiel ke ili ne emis plendi kaj ne deziris retreniri.

Tre proksime al la malsupro de la granda monteto ili venis al granda abismo, kies flankoj estis glataj kiel vitro. La abismo etendiĝis tre foren—ili ne povis vidi ĝian finon iudirekte—kaj kvankam ĝi ne estis tre larĝa ĝi estis multe tro larĝa por transsalto fare de la Jipoj. Kaj se ili enfalus verŝajne ili eble neniam povos reeliri.

“Finiĝis nia veturo,” diris la Jipoj. “Ni devas retreniri.”

Kuknjo la Kuketo-Kuiristino komencis plori.

“Mi neniam retrovos mian belan telerolavujon— kaj mia koro rompiĝos!” ŝi ploregis.

La Ranulo iris al la rando de la abismo kaj per unu okulo zorge mezuris la distancon ĝis la alia flanko.

“Ĉar mi estas rano,” diris li, “mi povas salti, kiel ĉiuj ranoj; kaj, ĉar mi estas tre granda kaj forta, mi certas ke mi povos transsalti ĉi tiun abismon facile.

Sed vi aliaj, ĉar vi ne estas ranoj, retreniru la vojon laŭ kiu vi venis.”

“Ni volonte faros tion,” kriis la Jipoj kaj tuj ili turnis sin kaj komencis grimpi la krutan monton, sentante ke ili spertis multe tro da ĉi tiu malkontentiga aventuro. Kuknjo la Kuketo-Kuiristino tamen ne akompanis ilin. Ŝi sidiĝis sur rokon kaj ploris kaj larmis kaj estis tre mizera.

“Nu,” diris la Ranulo al ŝi, “mi nun adiaŭos vin.

Se mi trovos vian diamante ornamitan oran telerlavujon mi promesos certigi ke ĝi sekure resendiĝos al vi.”

“Sed mi preferas mem trovi ĝin!” ŝi diris. “Atentu, Ranulo, kial vi ne povos porti min trans la abismon dum vi saltos? Vi estas granda kaj forta, mi estas malgranda kaj maldika.”

La Ranulo serioze pripensis tiun sugeston. Estis vere ke Kuknjo la Kuketo-Kuiristino ne estas multepeza persono. Eble li povos transsalti la abismon portante ŝin sur sia dorso.

“Se vi akceptos riski falon,” diris li, “mi provos.”

Tuj ŝi eklevis sin kaj ĉirkaŭbrakumis lian kolon.

Tio estas, ŝi kaptis lin kie devus esti lia kolo, ĉar la Ranulo tute ne havis kolon. Li kaŭriĝis, laŭ la maniero de saltontaj ranoj, kaj per siaj potencaj malantaŭaj kruroj li faris grandegan salton.

Trans la abismon li flugis, kun la KuketoKuiristino sur sia dorso, kaj li tiom forte saltis—por certigi ke li ne enfalos—ke li flugis trans multajn dornarbustojn kreskantajn sur la alia flanko kaj surteriĝis en vaka spaco kiu estis tiom preter la abismo ke kiam ili retrenrigardis ili tute ne povis vidi ĝin.

Kuknjo nun deiris de la dorso de la Ranulo kaj li rerektigis sin kaj zorge forbrosis la polvon de sia velura mantelo kaj rearanĝis sian blankan satenan kravaton.

“Mi tute ne sciis ke mi povas salti tiom foren,” li diris, miroplene. “Saltado estas ankoraŭ plia kapablo kiun mi povas aldoni al la longa listo de agoj kiujn mi povas fari.”

“Certe vi bonege ransaltas,” diris la KuketoKuiristino, admire; “sed, kiel vi diris, vi estas multmaniere miriga. Se ni renkontos homojn ĉi tie mi certas ke ili opinios vin la plej grava kaj grandioza vivantulo.”

“Jes,” li respondis, “verŝajne mi mirigos fremdulojn, ĉar ili ĝis nun neniam spertis la plezuron vidi min. Ankaŭ ili miregos pro mia granda erudicio.

Kiam ajn mi malfermas mian buŝon, Kuknjo, mi riskas diri ion gravan.”

“Estas vere,” ŝi akordis, “kaj bonfortune via buŝo estas tre larĝa kaj malfermiĝas tre grande, ĉar alie la saĝo eble ne povus plene eliri.”

“Eble la naturo faris ĝin granda ĝuste tiucele,”

diris la Ranulo. “Sed venu; ni nun pluiru, ĉar malfruiĝas kaj ni devos trovi ian ŝirmejon antaŭ ol la nokto trafos nin.”

Inter la Palpbrumoj

La loĝataj partoj de la Lando de la Palpbrumoj estas plenaj de feliĉaj kaj kontentaj homoj kiujn regas stana Imperiestro nomata Noĉjo Hakisto, kiu siavice estas regato de la bela knabina Reganto, Ozma de Oz. Sed ne la tuta Lando de la Palpbrumoj estas plene loĝata. Oriente, la parto plej proksima al la Smeralda Urbo, estas vojoj kaj belaj domoj de kultivistoj, sed kiam oni veturas okcidenten oni unue atingas branĉon de la Rivero Palpbruma, kaj preter ĝi estas kruda lando kie loĝas malmultaj personoj, kaj kelkaj el ili estas tute nekonataj de la resto de la mondo. Trairinte tiun krudan parton de teritorio, kiun neniu vizitas, oni atingas ankoraŭ alian branĉon de la Rivero Palpbruma, kaj transirinte tion oni trovas alian bone loĝatan parton de la Lando de la Palpbrumoj, etendiĝantan okcidenten al tutapud la Mortiga Dezerto kiu ĉirkaŭas la tutan Landon Oz kaj apartigas tiun privilegian felandon de la pli kutima ekstera mondo. La Palpbrumoj loĝantaj en tiu okcidenta parto havas multajn stanminojn, kaj el stano ili fabrikas multan riĉan juvelaron kaj aliajn aĵojn, kiujn oni alte taksas en la Lando Oz ĉar stano estas brila kaj bela, kaj ĝi estas malpli ofta tie ol oro kaj arĝento.

Tamen ne ĉiuj Palpbrumoj estas ministoj, ĉar kelkaj kultivas la kampojn kaj kreskigas grenon por manĝaĵoj, kaj al unu el tiuj ekstremokcidentaj kultivejoj Manĝtulaj unue venis la Ranulo kaj Kuknjo la Kuketo-Kuiristino post sia malsupreniro de la monto de la Jipoj.

“Jadi!” kriis Nellary, la edzino Manĝtula, kiam ŝi vidis la strangan paron proksimiĝi al la domo. “Mi vidis multajn strangajn ulojn en la Lando Oz, sed neniun pli strangan ol ĉi tiu giganta rano, kiu vestas sin kiel homo kaj marŝas sur siaj malantaŭaj kruroj.

Venu, Viljonĉjo,” ŝi vokis al sia edzo, kiu manĝadis sian matenmanĝon, “rigardu tiun mirigan fuŝfariton.”

Viljonĉjo la Palpbrumo venis al la pordo kaj elrigardis. Li plu staris en la pordejo kiam la Ranulo proksimiĝis kaj diris per aroganta kvako: “Diru al mi, bonulo, ĉu vi vidis diamantornamitan oran telerlavujon?”

“Ne; nek kuprokovritan omaron,” respondis Viljonĉjo, egale arogantavoĉe.

La Ranulo rigardis lin malplezure kaj diris: “Ne estu senrespekta, ulo!”

“Ne,” pludiris Kuknjo la Kuketo-Kuiristino, rapide, “vi nepre estu ĝentila al la granda Ranulo, ĉar li estas la plej saĝa persono en la tuta mondo.”

“Laŭ kiu?” demandis Viljonĉjo.

“Laŭ si mem,” respondis Kuknjo, kaj la Ranulo kapjesis kaj fiere marŝis tien kaj reen, svingante sian orkapan bastonon tre gracie.

“Ĉu la Birdotimigilo agnoskas ke ĉi tiu trokreskinta rano estas la plej saĝa persono en la mondo?” demandis Viljonĉjo.

“Mi ne scias kiu estas la Birdotimigilo,” respondis Kuknjo la Kuketo-Kuiristino.

“Nu, li loĝas en la Smeralda Urbo, kaj laŭfame li havas la plej bonan cerbon en la tuta Oz. Sciu ke la Sorĉisto donis ĝin al li.”

“La mia kreskis en mia kapo,” diris la Ranulo pompe, “do mi kredas ke ĝi estas pli bona ol io farita de Sorĉisto. Tiom saĝa mi estas ke kelkfoje mia saĝo dolorigas mian kapon. Mi scias tiom ke ofte mi devas forgesi iom, ĉar neniu sola ulo, negrave kiom granda, kapablas enhavi tiom da saĝo.”

“Sendube estas tre malagrable esti tute plena de saĝo,” komentis Viljonĉjo mediteme, kaj rigardante la Ranulon dubeme. “Bonfortune mi mem scias nur malmulton.”

“Tamen mi esperas ke vi scias kie estas mia juvelita telerlavujo,” diris la Kuketo-Kuiristino maltrankvile.

“Mi scias eĉ ne tion,” respondis la Palpbrumo.

“Por ni estas sufiĉe malfacile scii kie estas niaj propraj telerlavujoj, ni ne bezonas atenti la telerlavujojn de aliaj personoj.”

Trovinte lin tiom senscia, la Ranulo proponis ke ili plumarŝu kaj serĉu la telerlavujon de Kuknjo aliloke.

Ŝajne Viljonĉjon la Palpbrumon ne multe imponis la granda Ranulo, kion tiu persono opiniis egale neklarigebla kiom ĉagrena; sed eble aliaj en ĉi tiu nekonata lando montriĝos pli respektoplenaj.

“Mi volonte renkontus tiun Sorĉiston de Oz,”

komentis Kuknjo, dum ili marŝis laŭlonge de pado.

“Se li povis doni cerbon al Birdotimigilo do eble li povus trovi mian telerlavujon.”

“Puf!” muĝetis la Ranulo malestime; “mi estas pli potenca ol ia Sorĉisto. Dependu de mi. Se via telerlavujo estas ie en la mondo mi nepre trovos ĝin.”

“Se ne, mia koro rompiĝos,” deklaris la KuketoKuiristino lamentovoĉe.

Dum kelka tempo la Ranulo plumarŝadis silente.

Post tio li demandis: “Kial tiom gravas al vi telerlavujo?”

“Ĝi estas mia plej valora trezoro,” respondis la virino. “Ĝi apartenis al mia patrino kaj al ĉiuj miaj prapatrinoj, ekde la komenco de la tempo. Ĝi estas, mi kredas, la plej malnova aĵo en la tuta Lando de la Jipoj—nu, ĝi estis tia kiam ĝi estis tie—kaj,” ŝi pludiris, mallaŭtigante sian voĉon al respektoplena flustro, “ĝi havas magian povon!”

“Kiel?” demandis la Ranulo, kiun ŝajne surprizis tiu deklaro.

“Nu, unue, kiu ajn posedis tiun telerlavujon estis bona kuiristo. Kiel scias vi kaj ĉiuj Jipoj, neniu rivalas min rilate al la bakado de bonaj kuketoj. Tamen, la matenon post la ŝteliĝo de mia telerlavujo, mi faris aron da kuketoj kaj ili bruliĝis en la forno! Mi faris alian aron kaj ili estis tro malmolaj kaj nemanĝeblaj, tial mi hontis pro ili kaj enterigis ilin. Eĉ la tria kuketaro, kiun mi kunportis en mia korbo, estis malindaj kaj ne pli bonaj ol kuketoj faritaj de virino kiu ne posedas mian diamantornamitan oran telerlavujon. Efektive, mia bona Ranulo, Kuknjo la Kuketo-Kuiristino neniam denove povos kuiri bonajn kuketojn antaŭ ol ŝi rehavos sian magian telerlavujon.”

“Sekve,” diris la Ranulo ĝemante, “mi supozas ke ni nepre devos trovi ĝin.”

La Amikoj de Ozma Perpleksiĝas

“Vere,” diris Doroteo, aspektante solena, “ĉi tio multe surprizas.

Ni ne povas trovi eĉ ombron de Ozma ie en la Smeralda Urbo; kaj kien ŝi iris, tien ŝi kunportis sian Magian Bildon.”

Ŝi staris sur la korto de la palaco kun Betinjo kaj Trot, dum Ĉifoneroj, la Miksĉifona Knabino, dancis ĉirkaŭ la grupon, kun sia hararo fluganta en la vento.

“Eble,” diris Ĉifoneroj, ankoraŭ dancante, “iu ŝtelis Ozman.”

“Ho, neniu kuraĝus fari tion!” krietis malgranda Trot.

“Kaj ankaŭ ŝtelis la Magian Bildon, por ke ĝi ne diru kie ŝi estas,” pludiris la Miksĉifona Knabino.

“Absurde,” diris Doroteo. “Ĉiu amas Ozman. Ne ekzistas persono en la Lando Oz kiu ŝtelus ion posedatan de ŝi.”

“Ha!” respondis la Miksĉifona Knabino. “Vi ne konas ĉiun personon en la Lando Oz.”

“Kial ne?”

“Ĝi estas granda lando,” diris Ĉifoneroj. “Ekzistas fendetoj kaj anguloj en ĝi pri kiuj eĉ Ozma ne scias.”

“La Miksĉifona Knabino parolas stultaĵojn,”

deklaris Betinjo.

“Ne; ŝi pravas pri tio,” respondis Doroteo penseme.

“Estas multaj strangaj popoloj en ĉi tiu felando kiuj neniam proksimiĝas al Ozma nek la Smeralda Urbo.

Mi mem vidis kelkajn el ili, knabinoj; sed kompreneble mi ne vidis ĉiujn, kaj povus esti kelkaj fiuloj ankoraŭ en Oz, kvankam mi kredas ke ĉiuj fisorĉistinoj estas detruitaj.”

Ĝuste tiam la Ligna Segĉevalo kuris en la korton portante la Sorĉiston de Oz sur sia dorso.

“Ĉu vi trovis Ozman?” kriis la Sorĉisto kiam la Segĉevalo haltis apud ili.

“Ankoraŭ ne,” diris Doroteo. “Ĉu Glinda ne scias kie ŝi estas?”

“Ne. La Arkivo-Libro de Glinda kaj ĉiuj ŝiaj magiiloj malaperis. Sendube iu ŝtelis ilin.”

“Jadi!” kriis Doroteo, alarmite. “Mi neniam aŭdis pri pli granda ŝtelo. Kiu faris ĝin, Sorĉisto?”

“Mi tute ne scias,” li respondis. “Sed mi venis preni mian propran valizon kun magiiloj kaj porti ilin al Glinda. Ŝi estas tiom multe pli potenca ol mi ke eble ŝi povos trovi la veron per mia magio pli rapide kaj pli bone ol mi mem povus.”

“Do rapidu,” diris Doroteo, “ĉar ni ĉiuj ĝisfunde maltrankviliĝas.”

La Sorĉisto forrapidis al siaj ĉambroj sed baldaŭ li revenis kun longa, malfeliĉa vizaĝo.

“Ĝi estas for!” li diris.

“Kio estas for?” demandis Ĉifoneroj.

“Mia nigra valizo kun magiiloj. Certe iu ŝtelis ĝin!”

Ili rigardis unu la alian senkomprene.

“Fariĝas netolereble,” pludiris la Sorĉisto. “Ĉiu magio apartenanta al Ozma kaj al Glinda kaj al mi estas ŝtelita.”

“Ĉu vi supozas ke eble Ozma mem prenis ilin, ial?” demandis Betinjo.

“Neniel,” deklaris la Sorĉisto. “Mi suspektas ke iu malamiko ŝtelis Ozman kaj, timante ke ni sekvos kaj rekaptos ŝin, forprenis nian tutan magion.”

“Aĉe!” kriis Doroteo. “Ke iu volus damaĝi nian karan Ozman! Ĉu ni nenion povas fari por trovi ŝin, Sorĉisto?”

“Mi demandos al Glinda. Mi devas tuj reiri al ŝi kaj informi ŝin ke ankaŭ miaj magiiloj malaperis. Tio ŝokos la bonan Sorĉistinon, mi scias.”

Dirinte tion li resaltis sur la dorson de la Segĉevalo kaj la kurioza rajdbesto, kiu neniam lacis, forkuris plenrapide.

La tri knabinoj multege perturbiĝis. Eĉ la Miksĉifona Knabino estis pli kvieta ol kutime kaj ŝajne komprenis ke granda katastrofo trafis ilin ĉiujn.

Ozma estis feino grandpotenca kaj ĉiuj uloj en Oz, kiel ankaŭ la tri mortipovaj knabinoj el la ekstera mondo, opiniis ŝin sia protektanto kaj amiko. Ke ilia bela knabina Reganto estis superfortita de malamiko kaj trenita el sia glora palaco kaptite estis tro malkompreneble, unue. Tamen kiu alia klarigo de la mistero povus ekzisti?

“Ozma ne forirus volonte, sen sciigi tion al ni,”

deklaris Doroteo; “kaj ŝi ne ŝtelus la Grandan Arkivo-Libron de Glinda, nek la magion de la Sorĉisto, ĉar ŝi povus havi ilin kiam ajn, nur per peto. Mi certas ke iu fiulo faris ĉion ĉi.”

“Iu en la Lando Oz?” demandis Trot.

“Kompreneble. Neniu povus transiri la Mortigan Dezerton, vi scias tion, kaj nur Ozulo povus scii pri la Magia Bildo kaj la Arkivo-Libro kaj la magio de la Sorĉisto, kaj kie ili estas, kaj povus ŝteli ĉion antaŭ ol ni povus haltigi ilin. Nepre ŝtelis iu loĝanto de la Lando Oz.”

“Sed kiu—kiu—kiu?” demandis Ĉifoneroj. “Jen la demando. Kiu?”

“Se ni scius,” respondis Doroteo, severe, “ni ne nur starus ĉi tion farante nenion.”

Ĝuste tiam du knaboj eniris la korton kaj proksimiĝis al la grupo de knabinoj. Unu knabo estis vestita per la fantazia Manĝtula kostumo—bluaj jako kaj kuloto, bluaj ledaj ŝuoj kaj blua ĉapelo kun alta pinto kaj etaj arĝentaj sonoriloj pendantaj de la rando—kaj tiu estis Oĵo la Bonfortuna, kiu iam venis el la Manĝtula Lando de Oz kaj nun loĝis en la Smeralda Urbo. La alia knabo estis Usonano, el Filadelfio, kaj lastatempe trovis la vojon al Oz akompanante Troton kaj Kap’tanon Vilĉjo. Li nomiĝis Buton-Brilo; nu, ĉiu nomis lin tiel kaj konis neniun alian nomon por li.

Buton-Brilo ne estis tiom granda kiom la Manĝtula knabo, sed li surhavis sammodajn vestaĵojn, kvankam el aliaj koloroj. Dum ili ambaŭ venis, brak’-en-brake, al la knabinoj, Buton-Brilo komentis: “Saluton, Doroteo. Oni diras ke Ozma perdiĝis.”

“Kiu diras?” ŝi demandis.

“Ĉiuj diskutas ĝin, en la Urbo,” li respondis.

“Kiel oni povis informiĝi pri tio?” Doroteo demandis.

“Mi scias,” diris Oĵo. “Ĵelea Konfitaĵ informis ilin.

Ŝi demandas al ĉiu renkontato ĉu vidiĝis Ozma.”

“Domaĝe,” komentis Doroteo, sulkante la frunton.

“Kial?” demandis Buton-Brilo.

“Estis senutile malfeliĉigi la tutan popolon kiam ni ne estis certaj ke Ozma ne estas trovebla.”

“Pŝa,” diris Buton-Brilo, “perdiĝi estas facile. Mi ofte perdiĝas.”

“Vere,” agnoskis Trot, kiu sciis ke la knabo kutimas perdiĝi kaj poste retrovi sin; “sed ne Ozma. Ŝi estas la Reganto de ĉi tiu tuta granda felando kaj ni timas ke ŝi perdiĝis ĉar iu forŝtelis ŝin.”

“Nur malbonuloj ŝtelas,” diris Oĵo. “Ĉu vi konas malbonulojn en Oz, Doroteo?”

“Ne,” ŝi respondis.

“Tamen ili estas ĉi tie,” kriis Ĉifoneroj, dancante al ili kaj poste ĉirkaŭdancante la grupon. “Ozma ŝteliĝis; iu en Oz ŝtelis ŝin; nur malbonuloj ŝtelas; do iu en Oz estas malbonulo!”

Ne eblis nei tiun deklaron. Ĉies vizaĝo estis nun solena kaj lamenta.

“Nu estas certe,” diris Buton-Brilo, post iom da tempo, “ke se Ozma estas ŝtelita, iu devos trovi ŝin kaj puni la ŝteliston.”

“Povas esti multaj ŝtelistoj,” sugestis Trot seriozege, “kaj en ĉi tiu felando ŝajne ne ekzistas soldatoj aŭ policistoj.”

“Ja ekzistas unu soldato,” diris Doroteo. “Li havas verdan barbon kaj pafilon kaj estas Maĵor-Generalo; sed neniu timas aŭ lian pafilon aŭ lian barbon, ĉar li ’stas tiom molkora ke li eĉ ne damaĝus muŝon.”

“Nu, soldato estas soldato,” diris Betinjo, “kaj eble li damaĝus fian ŝteliston kvankam ne muŝon. Kie li estas?”

“Li foriris fiŝkapti antaŭ du monatoj kaj ankoraŭ ne revenis,” klarigis Buton-Brilo.

“Do mi ne opinias ke li multe utilos al ni en ĉi tiu katastrofo,” ĝemis malgranda Trot. “Sed eble Ozma, kiu ’stas feino, povos nehelpite eskapi de la ŝtelistoj.”

“Ŝi eble povus,” agnoskis Doroteo, mediteme, “sed se ŝi kapablus fari tion, verŝajne ŝi ne lasus sin kaptiĝi. Do la ŝtelistoj nepre estas pli potencaj per magio ol nia Ozma.”

Ne eblis nei tiun argumenton kaj, kvankam ili diskutis la aferon dum la tuta resto de la tago, ili ne povis decidi pri kiel Ozma estis kontraŭvole ŝtelita aŭ kiu faris la aĉan krimon.

Kiam estis preskaŭ vespere la Sorĉisto revenis, rajdante malrapide sur la Segĉevalo ĉar li sentis senkuraĝiĝon kaj perpleksiĝon. Glinda venis, poste, en sia aera ĉarego tirata de dudek lakte blankaj anseroj, kaj ankaŭ ŝi aspektis maltrankvila kaj malfeliĉa. Pli da amikoj de Ozma venis al ili kaj tiun vesperon ili ĉiuj longe diskutadis la aferon.

“Mi opinias,” diris Doroteo, “ke ni tuj eliru serĉi nian karan Ozman. Ŝajnas kruele ke ni loĝas komforte en ŝia palaco dum ŝi estas kaptito je la dispono de iu fia malamiko.”

“Jes,” akordis Glinda la Sorĉistino, “iu nepre serĉu ŝin. Mi mem ne povos iri, ĉar mi devos forte laboradi por krei novajn sorĉilojn per kiuj mi povos savi nian belan Regantinon. Sed se vi povos trovi ŝin, intertempe, kaj sciigos al mi kiu ŝtelis ŝin, tio ebligos ke mi savu ŝin multe pli rapide.”

“Do ni komencos morgaŭ matene,” decidis Doroteo. “Betinjo kaj Trot kaj mi ne perdos unu minuton plian.”

“Mi ne certas ke vi knabinoj estos bonaj detektivoj,” komentis la Sorĉisto; “sed mi akompanos vin, por protekti vin kontraŭ damaĝo kaj por konsili vin. Mia tuta sorĉilaro, domaĝe, estas ŝtelita, do mi nun estas efektive ne pli sorĉista ol iu el vi; sed mi strebos protekti vin kontraŭ iuj malamikoj kiujn vi renkontos.”

“Kio povus misokazi al ni en Oz?” demandis Trot.

“Kio misokazis al Ozma?” respondis la Sorĉisto.

“Se rampas Fipotenco en nia felando, kiu kapablas ŝteli ne nur Ozman kaj ŝian Magian Bildon, sed ankaŭ la Arkivo-Libron de Glinda kaj ŝian tutan magion, kaj mian nigran valizon en kiu estis ĉiuj miaj sorĉiloj, nu tiu Fipotenco ankoraŭ povos multe damaĝi nin. Ozma estas feino, ankaŭ Glinda, do neniu potenco povas mortigi aŭ detrui ilin; sed ĉiuj vi knabinoj estas mortopovaj, ankaŭ Buton-Brilo kaj mi, do ni devas atente protekti nin.”

“Nenio povas mortigi min,” diris Oĵo, la Manĝtula knabo.

“Vi pravas,” respondis la Sorĉistino, “kaj mi kredas ke estos bone ke ni dividu la serĉistojn en plurajn grupojn, por ke ili povu traserĉi la tutan landon Oz pli rapide. Do mi sendos Oĵon kaj Onĉjon Nunkie kaj D-ron Pipt en la Manĝtulan Landon, kiun ili tre bone konas; kaj mi sendos la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston en la Kvelulan Landon, ĉar ili estas sentimaj kaj kuraĝaj kaj neniam laciĝas; kaj al la Gilikula Lando, kie estas multaj kaŝitaj danĝeroj, mi sendos la Vilulon kaj lian fraton, kun Tiktoko kaj Joĉjo Kukurbokapo.

Doroteo elektu propran grupon kaj iru en la Palpbruman Landon. Vi ĉiuj demandu ĉie pri Ozma kaj klopodu trovi kie ŝi estas kaŝita.”

Ili opiniis ĉi tion tre saĝa plano kaj akceptis ĝin sendemande. Dum la foresto de Ozma Glinda la Bona estis la plej grava persono en Oz kaj ĉiuj ĝojis servi laŭ ŝia direktado.

Oni Serĉas

La sekvan matenon, tuj je la sunleviĝo, Glinda reflugis al sia kastelo, haltante survoje por doni ordonojn al La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, kiuj tiutempe loĝis en la kolegio de Profesoro M. P. Ŝancel-Insekto, P. E., kaj laŭorde englutis liajn Patentitajn Edukajn Pilolojn. Aŭdinte pri la perdiĝo de Ozma ili tuj komencis iri al la Lando de la Kveluloj por serĉi ŝin.

Tuj kiam Glinda foriris de la Smeralda Urbo, Tiktoko kaj la Vilulo kaj Joĉjo Kukurbokapo, kiuj partoprenis en la konferenco, komencis sian veturon en la Landon de la Gilikuloj, kaj unu horon poste Oĵo kaj Oĉjo Nunkie kun D-ro Pipt veturis cele al la Lando de la Manĝtuloj. Kiam ĉiuj tiuj serĉistoj jam foriris, Doroteo kaj la Sorĉisto kompletigis siajn proprajn preparojn.

La Sorĉisto jungis la Segĉevalon al la Ruĝa Ĉarego, kiu tre komforte sidigis kvar personojn. Li volis ke Doroteo, Betinjo, Trot kaj la Miksĉifona Knabino veturu en la ĉarego, sed Ĉifoneroj venis al ili rajdante la Vuzon, kaj la Vuzo diris ke li deziras partopreni en la serĉgrupo. Nu tiu Vuzo estis tre kurioza besto, li havis kvadratan kapon, kvadratan korpon, kvadratajn krurojn kaj kvadratan voston. Lia haŭto estis tre dika kaj malmola, similante ledon, kaj kvankam lia moviĝado estis iom mallerta la besto povis kuri neanticipite rapide. Liaj kvadrataj okuloj estis mildaj kaj molesprimaj kaj li ne estis rimarkinde malsaĝa. La Vuzo kaj la Miksĉifona Knabino estis bonaj amikoj de la Sorĉisto konsentis ke la Vuzo akompanu ilin.

Alia granda besto nun aperis kaj petis akompani.

Tiu estis efektive la fama Malkuraĝa Leono, unu el la plej interesaj uloj en la tuta Oz. Neniu leono vaganta en la ĝangaloj aŭ ebenaĵoj povus kompariĝi rilate al grandeco aŭ inteligento kun tiu Malkuraĝa Leono, kiu—kiel ĉiuj bestoj loĝantaj en Oz—kapablis paroli, kaj kiu parolis pli sagace kaj saĝe ol multaj el la homoj. Li diris ke li estas malkuraĝa ĉar li ĉiam tremas kiam li frontas danĝeron, sed li multefoje frontis danĝeron kaj neniam rifuzis batali kiam necesis. Tiu leono estis tre favorata de Ozma kaj ĉiam gardis ŝian tronon dum ŝtataj ceremonioj. Li ankaŭ estis malnova akompananto kaj amiko de la Princino Doroteo, do la knabino ĝojis pro lia partopreno en la grupo.

“Mi tiom nervozas pro nia kara Ozma,” diris la Malkuraĝa Leono per sia profunda, muĝa voĉo, “ke mi estus tre malfeliĉa se mi restus ĉi tie dum vi klopodas trovi ŝin. Sed ne endanĝerigu min, mi petegas al vi, ĉar danĝero timigas min senlime.”

“Ni ne eniros danĝeron se ni povos iel eviti ĝin,”

promesis Doroteo; “sed ni faros ĉion ajn eblan por trovi Ozman, kun aŭ sen danĝero.”

La aldoniĝo de la Vuzo kaj la Malkuraĝa Leono al la grupo inspiris Betinjon Bobin kaj ŝi kuris al la marmoraj staloj malantaŭ la palaco kaj elkondukis sian mulon, nomitan Hanĉjo. Eble neniu mulo iam vidita de vi estis egale maldika kaj osteca kaj plene ordinaraspekta kiel tiu Hanĉjo, sed Betinjo kore amis lin ĉar li estis fidela kaj fidinda kaj tute ne tiom stulta kiom laŭdire estas la plej multaj muloj. Betinjo portis selon por Hanĉjo kaj deklaris ke ŝi rajdos sur lia dorso, kaj tiun planon aprobis la Sorĉisto ĉar tio lasis nur kvar grupanojn veturontojn sur la benkoj de la Ruĝa Ĉarego—Doroteo kaj Buton-Brilo kaj Trot kaj li mem.

Maljuna velisto, kiu havis unu lignan kruron, venis por adiaŭi ilin kaj proponis ke ili metu provizojn de manĝaĵoj kaj litkovriloj en la Ruĝan Ĉaregon, ĉar ili estis necertaj pri kiom da tempo ili forestos. Tiu velisto nomiĝis Kap’tano Vilĉjo. Li estis iama amiko kaj kamarado de Trot kaj renkontis multajn aventurojn dum li akompanis la knabineton. Mi kredas ke li bedaŭris ne akompani ŝin dum ĉi tiu veturo, sed Glinda la Sorĉistino petis Kap’tanon Vilĉjon resti en la Smeralda Urbo kaj estri la reĝan palacon dum ĉiuj forestos, kaj la unukrura velisto konsentis fari tion.

Ili ŝarĝis la malantaŭon de la Ruĝa Ĉarego per ĉio kion, laŭ ilia supozo, ili bezonos, kaj post tio ili procesiis marŝante el la palaco tra la Smeraldan Urbon al la grandaj pordoj de la muro kiu ĉirkaŭis tiun belan ĉefurbon de la Lando Oz. Gregoj da civitanoj apudis la stratojn por rigardi ilian trairon kaj hurai ilin kaj bonan sukceson deziri por ili, ĉar ĉiuj lamentis la perdiĝon de Ozma kaj fervoregis ke ŝi retroviĝu.

Unua estis la Malkuraĝa Leono; sekvis la Miksĉifona Knabino rajdanta la Vuzon; poste Betinjo Bobin sur sia mulo Hanĉjo; kaj fine la Segĉevalo tiranta la Ruĝan Ĉaregon, en kiu sidis la Sorĉisto kaj Doroteo kaj Buton-Brilo kaj Trot. Neniu bezonis estri la Segĉevalon, do ne estis rimenoj ligitaj al lia jungaĵo; necesis nur diri al li kiudirekten iri, ĉu rapide aŭ nerapide, kaj li perfekte komprenis.

Ĉirkaŭ tiu tempo vila malgranda nigra hundo kiu dormadis en la ĉambro de Doroteo en la palaco vekiĝis kaj trovis sin solsenta. Ĉio ŝajnis tre kvieta tra la granda konstruaĵo kaj al Toto—tiel nomiĝis la hundo—mankis la sono de la kutima babilado de la tri knabinoj. Li neniam multe atentis la eventojn ĉirkaŭantajn lin kaj, kvankam li kapablis paroli, li malofte diris ion; do la hundeto ne sciis pri la perdiĝo de Ozma nek ke ĉiu foriris serĉi ŝin. Sed li ŝatis esti kun homoj, precipe kun sia propra mastrino, Doroteo, kaj oscedinte kaj etendinte sin kaj trovinte la pordon de la ĉambro parte malferma li trotis en la koridoron kaj malsupreniris la oficialaspektan ŝtuparon al la halo de la palaco, kie li renkontis Ĵelean Konfitaĵ.

“Kie estas Doroteo?” demandis Toto.

“Ŝi iris al la Lando de la Palpbrumoj,” respondis la servistino.

“Kiam?”

“Antaŭ nelonge,” respondis Ĵelea.

Toto turnis sin kaj trotis en la palacan ĝardenon kaj laŭ la longa kaleŝvojo ĝis li atingis la stratojn de la Smeralda Urbo. Tie li paŭzis por aŭskulti, kaj aŭdante la sonon de huraado, li kuris rapide ĝis vidiĝis al li la Ruĝa Ĉarego kaj la Vuzo kaj la Leono kaj la Mulo kaj ĉiuj aliaj. Estante saĝa hundeto, li decidis ne montri sin al Doroteo ĝuste tiam, timante ke ŝi resendus lin hejmen; sed li neniam lasis malaperi de lia rigardo la grupon de veturantoj, kiuj ĉiuj tiom fervoris antaŭeniri ke neniam eniris la kapon retrenrigardi.

Kiam ili atingis la portalon de la urba muro la Gardisto de la Portalo elvenis por larĝe malfermi la oran portalon kaj lasi ilin trairi.

“Ĉu iu fremdulo eniris aŭ eliris la urbon antaŭhieraŭ-nokte, kiam Ozma ŝteliĝis?” demandis Doroteo.

“Ja ne, Princino,” respondis la Gardisto de la Portalo.

“Kompreneble ke ne,” diris la Sorĉisto. “Ulon sufiĉe lertan por ŝteli ĉiujn perditaĵojn tute ne ĝenus mura bariero ĉi tia. Mi kredas ke la ŝtelisto nepre flugis tra la aero, ĉar alie li ne povus ŝteli de la reĝa palaco de Ozma kaj ankaŭ de la tre fora kastelo de Glinda dum unusola nokto. Krome, ĉar ne ekzistas flugŝipoj en Oz kaj flugŝipoj el la ekstera mondo neniel povus eniri ĉi tiun landon, mi kredas ke la ŝtelisto disflugis per magiaj artoj kiujn komprenas nek Glinda nek mi.”

Pluen ili iris, kaj antaŭ ol la portalo fermiĝis malantaŭ ili Toto sukcesis ankaŭ trapuŝi sin. La tereno ĉirkaŭ la Smeralda Urbo estis dense loĝata kaj dum kelka tempo niaj amikoj veturis sur bone pavimitaj vojoj kiuj serpentumis tra fekunda grundo sur kiu dise estis belaj domoj, ĉiuj konstruitaj laŭ la kurioza Oza stilo. Sed post nur kelkaj horoj ili ne plu estis ĉe la kultivataj kampoj kaj eniris la Landon de la Palpbrumoj, kiu okupas kvaronon de la tuta teritorio de la Lando Oz sed ne estas egale bone konata kiel multaj aliaj partoj de la felando de Ozma.

Longe antaŭ la noktiĝo la veturantoj transiris la Riveron Palpbruman proksime al la Turo de la Birdotimigilo (nun vaka) kaj eniris la Ondantan Ebenaĵon kie loĝas malmultaj personoj. De ĉiu renkontato ili petis informon pri Ozma, sed neniu en tiu distrikto vidis ŝin aŭ eĉ sciis ke ŝi estas ŝtelita. Kaj je la noktiĝo ili jam preterpasis ĉiujn domojn de kultivistoj kaj devis halti kaj peti ŝirmon ĉe la kabaneto de sola ŝafpaŝtisto. Kiam ili ekhaltis, Toto ne estis longe malantaŭ ili. La hundeto ankaŭ haltis, kaj nerimarkate ĉirkaŭirinte la grupon li kaŝis sin malantaŭ la kabaneto.

La paŝtisto estis afabla maljunulo kaj tre ĝentile traktis la veturantojn. Li dormis eksterdome, tiun nokton, pruntinte sian kabaneton al la tri knabinoj, kiuj litumis sur la planko uzante la litkovrilojn kiujn ili kunportis en la Ruĝa Ĉarego. La Sorĉisto kaj Buton-Brilo ankaŭ dormis eksterdome, kaj ankaŭ la Malkuraĝa Leono kaj Hanĉjo la Mulo. Sed Ĉifoneroj kaj la Segĉevalo tute ne dormis kaj la Vuzo povis resti veka dum plena monato, kiam li deziris, do tiuj tri sidis kiel grupeto aparta kaj konversaciis dum la tuta nokto.

En la mallumo la Malkuraĝa Leono sentis vilan uleton komfortiĝi apud li, kaj li diris dormeme: “El kie vi venis, Toto?”

“Elhejme,” diris la hundo. “Kiam vi ruliĝos, ruliĝu alidirekten por ne dispremi min.”

“Ĉu Doroteo scias ke vi estas ĉi tie?” demandis la Leono.

“Mi kredas ke ne,” konfesis Toto, kaj li pludiris, iom timeme: “Ĉu vi opinias, amiko Leono, ke ni estas nun sufiĉadistance de la Smeralda Urbo por ke mi risku montri min? Aŭ ĉu Doroteo resendos min ĉar oni ne invitis min?”

“Nur Doroteo povas respondi tiun demandon,”

diris la Leono. “Rilate min, Toto, mi opinias la aferon tute ne mia afero, do vi devos agi laŭ via propra menso.”

Nun la grandega besto reendormiĝis kaj Toto premis sin pli forte al lia varma, densfela korpo kaj ankaŭ dormis. Li estis saĝa hundeto, siamaniere, kaj ne intencis maltrankvili kiam estas io pli inda farebla.

En la mateno la Sorĉisto faris fajron, kaj super ĝi la knabinoj kuiris tre bonan matenmanĝon.

Subite Doroteo trovis Toton trankvile sidanta antaŭ la fajro kaj la knabineto krietis: “Jadi, Toto! El kie vi venis?”

“El la loko kie vi kruelege lasis min,” respondis la hundo riproĉatone.

“Mi plene forgesis vin,” konfesis Doroteo, “kaj se mi ne forgesus, mi verŝajne lasus vin kun Ĵelea Konfitaĵ, ĉar ĉi tiu ne estas plezurvojaĝo sed tre seriozacela. Sed, ĉar vi nun estas ĉi tie, Toto, mi supozas ke vi devos resti kun ni, escepte se vi preferos reiri hejmen. Ni eble renkontos danĝeron antaŭ la fino, Toto.”

“Ne gravas,” diris Toto, skuante sian voston. “Mi malsatas, Doroteo.”

“Matenmanĝo baldaŭ ’stos preta kaj vi ricevos vian porcion,” promesis lia mastrineto, kiu efektive ĝojis ke ŝia hundo estas kun ŝi. Ŝi kaj Toto jam kunveturadis, kaj ŝi sciis ke li estas bona kaj fidela kamarado.

Kiam la manĝaĵo estis kuirita kaj disdonata la knabinoj invitis la maljunan paŝtiston ankaŭ partopreni en la matena manĝo. Li volonte konsentis kaj dum ili manĝis li diris al ili: “Vi nun baldaŭ trairos tre danĝeran regionon, escepte se vi turnos vin norden aŭ suden por eskapi de ĝiaj danĝeroj.”

“Tiuokaze,” diris la Malkuraĝa Leono, “ni nepre turnu nin, ĉar mi timegas fronti iajn ajn danĝerojn.”

“Kial danĝeras la regiono antaŭ ni?” demandis Doroteo.

“Preter ĉi tiu Ondanta Ebenaĵo,” klarigis la paŝtisto, “estas la Karuselaj Montoj, tre proksimaj unu al la alia kaj ilin ĉirkaŭas profundaj abismoj, tiel ke neniu povas preteriri ilin. Preter la Karuselaj Montoj laŭdire loĝas la Kardomanĝantoj kaj la Herkuoj.”

“Kiaj ili estas?” demandis Doroteo.

“Neniu scias, ĉar neniam oni preteriris la Karuselajn Montojn,” estis la respondo; “sed laŭdire la Kardomanĝantoj jungas drakojn al siaj ĉaroj kaj la Herkuojn servas gigantoj kiujn ili konkeris kaj sklavigis.”

“Kiu diras tion?” demandis Betinjo.

“Estas populara famo,” deklaris la paŝtisto. “Ĉiu kredas ĝin.”

“Mi ne komprenas kiel ili povus scii,” komentis malgranda Trot, “se neniu iris tien.”

“Eble la birdoj transflugantaj tiun regionon raportis,” sugestis Betinjo.

“Se vi eskapus tiujn danĝerojn,” pludiris la paŝtisto, “vi eble renkontus aliajn, ankoraŭ pli severajn, antaŭ ol atingi la sekvan branĉon de la Palpbruma Rivero. Estas vere ke preter tiu rivero estas bonega regiono, kie loĝas bonaj homoj, kaj se vi atingus ĝin estus nenia plia problemo. Sed inter ĉi tie kaj la okcidenta branĉo de la Palpbruma Rivero kuŝas ĉiaj danĝeroj, ĉar tiu estas la nekonata teritorio kie loĝas teruraj, senleĝaj homoj.”

“Eble jes, eble ne,” diris la Sorĉisto. “Ni scios kiam ni atingos ĝin.”

“Nu,” persistis la paŝtisto, “en felando kiel la nia ĉiu netrovita regiono verŝajne enhavas fiulojn. Se ili ne estus fiaj ili trovus sin mem, kaj veninte inter nin ili akceptus ke Ozma regu ilin kaj ili fariĝus bonaj kaj afablaj, kiaj ĉiuj Ozuloj kiujn ni konas.”

“Tiu argumento,” deklaris la malgranda Sorĉisto, “konvinkas min ke nia devo estas rekte iri al tiuj nekonataj regionoj, negrave kiom danĝeraj ili estas; ĉar nepre iu kruela kaj fia persono ŝtelis nian Ozman, kaj ni scias ke estus stulte serĉi la kulpulon inter bonuloj. Ozma eble ne estas kaŝita en la sekretaj partoj de la Lando de la Palpbrumoj, estas vere, sed nia devo estas iri al ĉiu loko, negrave kiom danĝera, kie nia amata Regantino eble estas kaŝita.”

“Vi pravas pri tio,” diris Buton-Brilo aprobe.

“Danĝeroj ne damaĝas nin; nur veraj eventoj povas damaĝi, kaj danĝero estas io kiu eble okazos kaj eble ne, kaj kelkfoje estas tute neatentinda. Mi voĉdonas ke ni pluiru kaj risku la danĝerojn.”

Ili ĉiuj samopiniis, do ili pakis, adiaŭis la amikeman paŝtiston, kaj pluiris.

La Karuselaj Montoj

La Ondanta Ebenaĵo ne estis malfacile transirebla, kvankam ĝi estis ĉiam supren- aŭ malsuprendirekta, tiel ke dum kelka tempo ili bone veturis. Eĉ ne paŝtisto estis renkontata nun kaj ju pli antaŭen ili iris, des pli malekscita fariĝis la pejzaĝo. Je la tagmezo ili haltis por “piknike lunĉi”, laŭ la esprimo de Betinjo, kaj post tio ili rekomencis veturi. La bestoj estis ĉiuj rapidaj kaj senlacaj kaj eĉ la Malkuraĝa Leono kaj la Mulo trovis ke ili povas egalpaŝi kun la Vuzo kaj la Segĉevalo.

Je la mezo de la postmateno ili unue ekvidis aron da malaltaj montoj. Ili estis konusformaj, ĉe la malsupro larĝaj kaj ĉe la supro pintaj. El for la montoj aspektis malklaraj kaj iom malgrandaj—pli similaj al montetoj ol al montoj—sed kiam la veturantoj proksimiĝis ili rimarkis tre nekutiman cirkonstancon: la montetoj ĉiuj rapide turniĝadis, kelkaj unudirekten kaj aliaj alidirekten.

“Mi supozas ke tiuj devas esti la Karuselaj Montoj,” diris Doroteo.

“Nepre,” diris la Sorĉisto.

“Karaselaj, ĉu? Oni povus rajdi ilin, verŝajne,”

komentis Trot, “sed ili ne aspektas tre karaj.”

Estis pluraj vicoj de tiuj montoj, etendiĝantaj kaj dekstren kaj maldekstren, multajn kilometrojn. Kiom da vicoj estis, neniu povis decidi, sed inter la unua vico de pintoj videblis aliaj pintoj, ĉiuj senpaŭze ĉirkaŭturniĝantaj unu- aŭ alidirekten. Plu veturante, niaj amikoj atente rigardadis tiujn montetojn, ĝis fine, proksimiĝinte, ili trovis profundan sed mallarĝan abismon ĉirkaŭ la rando de ĉiu monto, kaj la montoj estis tiom proksimaj unu al alia ke la ekstera abismo estis senbreĉa kaj barieris kontraŭ plia antaŭeniro.

Je la bordo de la abismo ĉiuj alteriĝis kaj rigardis funden. Ne eblis scii kie estas la fundo, se efektive ja ekzistis fundo. El kie ili staris aspektis kvazaŭ la montoj estis fiksitaj en unu granda truo en la tero, ĝuste sufiĉe proksimaj por ke ili ne tuŝu unu la alian, kaj ke ĉiun monton subtenis roka kolono sub ĝia bazo kiu etendiĝis longe suben en la nigran malfermaĵon. De la tera flanko aspektis neeble transiri la abismon aŭ, sukcesinte pri tio, firme ekstari sur iu el la turniĝantaj montoj.

“Ne eblas transsalti tiun fendon, ĝi estas tro larĝa,”

komentis Buton-Brilo.

“Eble la Leono povus,” sugestis Doroteo.

“Kion, salti de ĉi tie al tiu gireganta monteto?”

kriis la Leono indigne. “Tute ne! Eĉ se mi surgrundiĝus tie, kaj povus min teni tie, kiel valorus?

Preter ĝi estas alia giranta monto, kaj eble ankoraŭ alia preter tiu. Mi ne kredas ke vivanto povus salti de unu monto al alia, dum ambaŭ giradas kvazaŭ turbo kaj krome malsamdirekten.”

“Mi proponas ke ni reiru,” diris la Ligna Segĉevalo, oscedante per sia elhakita buŝo, dum li rigide rigardis per siaj tuberaj okuloj la Karuselajn Montojn.

“Mi akordas kun vi,” diris la Vuzo, skuante sian kvadratan kapon.

“Prefere ni akceptintu la konsilon de la paŝtisto,”

aldonis Hanĉjo la Mulo.

La aliaj en la grupo, kvankam ilin perpleksis la serioza problemo antaŭ ili, ne permesis sin senkuraĝiĝi.

“Se ni sukcesos transiri ĉi tiujn montojn,” diris Buton-Brilo, “verŝajne ni pluiros senĝene.”

“Estas vere,” akordis Doroteo. “Do iel ni kompreneble devos trovi rimedon por preteriri tiujn turbajn montetojn. Sed kiel?”

“Ke la Orko estu kun ni,” ĝemis Trot.

“Sed la Orko ne ĉeestas,” diris la Sorĉisto, “kaj ni devas dependi de ni mem por venki ĉi tiun problemon. Domaĝe mia tute magio estas ŝtelita; per ĝi tute certe mi povus facile preteriri la montojn.”

“Domaĝe,” observis la Vuzo, “neniu el ni havas flugilojn. Kaj ni estas en magia lando sen magio.”

“Kio estas ĉirkaŭ via talio, Doroteo?” demandis la Sorĉisto.

“Tio? Ho, nur la Magia Zono kiun mi iam kaptis de la Reĝo de la Knomoj,” ŝi respondis.

“Magia Zono! Nu, bonege. Mi certas ke Magia Zono portus vin trans la montetojn.”

“Eble ĝi povus, se mi scius utiligi ĝin,” diris la knabineto. “Ozma scias multe de ĝia magio, sed mi neniam lernis ĝin. Mi scias nur ke dum mi portas ĝin nenio povas damaĝi min.”

“Provu, deziru ke ĝi transportu vin, por trovi ĉu ĝi obeos vin,” proponis la Sorĉisto.

“Sed kiel utilus?” demandis Doroteo. “Se mi transirus, tio ne helpus vin aliajn, kaj mi ne povus iri sola inter tiujn gigantojn kaj drakojn, dum vi restus ĉi tie.”

“Ja vere,” akordis la Sorĉisto, malfeliĉe; kaj poste, rigardinte la tutan grupon, li demandis: “Kio estas sur via fingro, Trot?”

“Ringo. La Marknabinoj donis ĝin al mi,” ŝi klarigis, “kaj se iam mi spertos danĝeron kiam mi estos sur akvo mi povos alvoki la Marknabinojn kaj ili venos helpi min. Sed la Marknabinoj ne povas helpi min sur la tero, sciu, ĉar ili naĝas, kaj—kaj— ili ne havas krurojn.”

“Ja vere,” respondis la Sorĉisto, pli malfeliĉe.

Granda, larĝetendiĝinta arbo staris apud la rando de la abismo kaj ĉar la suno varmegis super ili ili ĉiuj grupiĝis en la ombro de la arbo por studi la problemon: kion nun fari.

“Se ni havus longan ŝnuron,” diris Betinjo, “ni povus ligi ĝin al ĉi tiu arbo kaj lasi la alian finaĵon subiri en la abismon kaj ni povus ĉiuj gliti malsupren per ĝi.”

“Nu, kion poste?” demandis la Sorĉisto.

“Poste, se ni sukcesus suprenĵeti la ŝnuron ĉe la alia flanko,” klarigis la knabino, “ni povus ĉiuj grimpi per ĝi kaj esti sur la alia flanko de la abismo.”

“Estas tro multaj ‘se’-oj en tiu sugesto,” komentis la malgranda Sorĉisto. “Kaj necesas memori ke aliflanke estas nur turbantaj montoj, tiel ke ni tute ne povus ligi ŝnuron al ili—eĉ se ni havus ŝnuron.”

“Tiu ŝnurpropono tamen ne estas malbona,” diris la Miksĉifona Knabino, kiu dancadis danĝere proksime al la rando de la abismo.

“Kion vi celas?” demandis Doroteo.

La Miksĉifona Knabino ekhaltis kaj per siaj butonokuloj ĉirkaŭrigardis la grupon.

“Ha, mi scias!” ŝi krietis. “Iu maljungu la Segĉevalon; miaj fingroj estas tro mallertaj.”

“Ĉu?” demandis Buton-Brilo dubeme, turnante sin al la aliaj.

“Nu, Ĉifoneroj havas aktivan cerbon, eĉ kvankam ŝi ja estas plena de kotono,” asertis la Sorĉisto. “Se ŝia cerbo povos helpi nin pri ĉi tiu problemo ni nepre utiligu ĝin.”

Do li komencis maljungi la Segĉevalon, kaj Buton-Brilo kaj Doroteo helpis lin. Kiam ili forprenis la jungaĵon la Miksĉifona Knabino diris ke ili disapartigu ĝin kaj kunbuku la rimenojn, unu finon al la alia. Farinte tion, ili trovis ke ili havas unu tre longan rimenon kiu estas pli fortika ol ia ajn ŝnuro.

“Ĝi facile etendiĝus trans la abismon,” diris la Leono, kiu kun la aliaj bestoj sidis sur siaj koksoj kaj rigardis la agadon. “Sed mi ne scias kiel eblus ligi ĝin al unu el tiuj kapturnaj montoj.”

Ĉifoneroj tute ne planis ion tian per sia loza kapo.

Ŝi ordonis ke ili ligu unu finon de la rimeno al fortika arbobranĉo, kaj ŝi indikis branĉon kiu etendiĝis al la rando mem de la abismo. Buton-Brilo faris tion, grimpante la arbon kaj poste rampante sur la branĉo ĝis li estis preskaŭ super la abismo. Tie li sukcesis ligi la rimenon, kiu etendiĝis ĝis la tero, kaj poste li glitis malsupren kaj lin kaptis la Sorĉisto, kiu timis ke li falos en la abismon.

Ĉifoneroj ĝojis. Ŝi prenis la malsupran finon de la rimeno, ordonis al ili ĉiuj ke ili liberigu la spacon ĉirkaŭ ŝi, retrenpaŝis kiom permesis la rimeno, kaj subite kuris abismen. Trans la randon ŝi svingis sin, firme tenante la rimenon ĝis ĝi etendiĝis plej distancen, lasis la rimenon kaj velis gracie tra la aero ĝis surteriĝi sur la monto tuj antaŭ ili.

Preskaŭ tuj, dum la granda konuso plu turbis, ŝi trovis sin fluganta kontraŭ la sekvan monton malantaŭan, kaj tiu sin nur duone turnis kiam Ĉifoneroj trovis sin fluganta al la sekva monto malantaŭ ĝi. Tiam malaperis ŝia miksĉifona formo kaj la miroplenaj rigardantoj sub la arbo demandis al si kien ŝi iris.

“Ŝi foriris, kaj ŝi ne povas reveni,” diris la Vuzo.

“Ho, ŝi saltegis de unu monto al alia!” krietis la Leono.

“Ĉar ili tiom rapide turniĝas,” la Sorĉisto klarigis.

“Ĉifoneroj trovis nenion per kiu teni sin do kompreneble ŝi ĵetiĝis de unu monteto al alia. Mi kredas ke ni neniam revidos la kompatindan Miksĉifonan Knabinon.”

“Mi revidos ŝin,” deklaris la Vuzo. “Ĉifoneroj estas malnova amiko mia kaj, se vere ekzistas Kardomanĝantoj kaj Gigantoj preter tiuj turboj, ŝi bezonos protektanton. Do, ĝis!”

Li kaptis la pendantan rimenon firme per sia kvadrata buŝo kaj samkiel Ĉifoneroj li svingis sin trans la abismon. Li lasis la rimenon ĝustamomente kaj falis sur la unuan turbantan monton. Post tio li saltis al la sekva malantaŭa—ne surpieden sed “tute miksite” laŭ la parolesprimo de Trot—kaj poste li flugis al alia monto, kaj malaperis same kiel la Miksĉifona Knabino.

“Tio ŝajne bone sukcesas,” komentis Buton-Brilo.

“Nun mi provos.”

“Atendu,” urĝis la Sorĉisto. “Antaŭ ol alia el ni faros tiun senesperan salton en la preteron, necesos decidi ĉu ni ĉiuj iros, aŭ ĉu kelkaj el ni postrestos.”

“Ĉu vi supozas ke damaĝis ilin multe, batiĝi kontraŭ tiujn montojn?” demandis Trot.

“Mi supozas ke nenio damaĝus Ĉifonerojn aŭ la Vuzon,” diris Doroteo, “kaj nenio povas damaĝi min, ĉar mi surhavas la Magian Zonon. Do, ĉar mi fervoras trovi Ozman, mi intencas ankaŭ min transsvingi.”

“Mi riskos provon,” decidis Buton-Brilo.

“Mi certas ke multege dolorigos, kaj mi timas,”

diris la Leono, kiu jam tremadis; “sed mi transiros se Doroteo transiros.”

“Nu, restos Betinjo kaj la Mulo kaj Trot,” diris la Sorĉisto; ĉar kompreneble mi iros, por prizorgi Doroteon. Ĉu vi du knabinoj kredas ke vi povos trovi la vojon hejmen?” li demandis, turninte sin al Trot kaj Betinjo.

“Mi ne timas; nu, ne multe,” diris Trot. “Aspektas riske, mi scias, sed mi certas ke mi povos toleri la sperton se la aliaj povos.”

“Se ne necesus postlasi Hanĉjon,” komencis Betinjo, per hezitema voĉo; sed la Mulo interrompis ŝin dirante: “Jes iru, se vi volas, kaj mi sekvos vin. Mulo estas egalkuraĝa kiel leono, ĉiam.”

“Pli kuraĝa,” diris la Leono, “ĉar mi estas malkuraĝa, amiko Hanĉjo, kaj vi ne. Sed kompreneble la Segĉevalo—”

“Ho, nenio povus damaĝi min,” asertis la Segĉevalo trankvile. “Neniam estis dubo pri mia iro.

Sed mi ne povos kuntreni la Ruĝan Ĉaregon.”

“Ne, ni devos postlasi la ĉaregon,” diris la Sorĉisto; “kaj ankaŭ ni devas postlasi niajn manĝaĵojn kaj litkovraĵojn, mi kredas. Sed se ni povos defii tiujn Karuselajn Montojn ne multe ĝenos la ofero de kelkaj el niaj komfortoj.”

“Neniu scias kie ni alteriĝos!” rimarkigis la Leono, per voĉo kiu per sia sono indikis ke li baldaŭ ploros.

“Ni eble tute ne alteriĝos,” respondis Hanĉjo; “sed la plej bona metodo trovi kio okazos al ni estas transsvingi nin same kiel Ĉifoneroj kaj la Vuzo.”

“Mi planas iri la plej lasta,” diris la Sorĉisto; “do kiu volas iri la unua?”

“Mi,” decidis Doroteo.

“Ne, unue estas mia vico,” diris Buton-Brilo.

“Rigardu!”

Jam dum li parolis la knabon kaptis la rimenon kaj kurinte svingis sin trans la abismon. Foren li rapidis, ĵetate de monteto al monteto ĝis malapero.

Ili aŭskultis atente, sed la knabo nenian sonon faris ĝis post pluraj momentoj post sia ekiro, kiam ili aŭdis mallaŭtan “Ha-lo-e!” kvazaŭ el tre granda distanco.

Tamen la sono kuraĝigis ilin, kaj Doroteo ekprenis Toton kaj tenis lin firme sub unu brako dum per la alia mano ŝi kaptis la rimenon kaj kuraĝe sekvis Buton-Brilon.

Kiam ŝi frapis la unuan turbantan monton ŝi falis sur ĝin tre softe, sed antaŭ ol havi momenton por pensi ŝi flugis tra la aero kaj kun ioma ŝoko alteriĝis sur la flankon de la sekva monto. Denove ŝi flugis, kaj alteriĝis; kaj denove, kaj ankoraŭ denove, ĝis post kvin sinsekvaj frapoj ŝi falis etendita sur verdan kampon kaj estis tiom kvazaŭstupora kaj senscia pro sia batoplena veturo trans la Karuselajn Montojn ke ŝi kuŝis senmove dum iom da tempo, por reordigi siajn pensojn. Toto eskapis de ŝiaj brakoj ĝuste kiam ŝi falis, kaj li nun sidis apud ŝi anhelante pro ekscitiĝo.

Subite Doroteo konsciis ke iu helpas ŝin surpiediĝi, kaj jen Buton-Brilo unuflanke de ŝi kaj Ĉifoneroj aliflanke, ambaŭ laŭaspekte nedamaĝitaj. Dua rigardo montris al ŝi la Vuzon, kaŭrantan sur sia kvadrata malantaŭo kaj rigardantan ŝin mediteme, dum Toto bojis ĝoje trovante sian mastrinon nedamaĝita post ŝia cikloneca veturo.

“Bone!” diris la Vuzo; “jen plia kaj ankaŭ hundo, ambaŭ tute bonstataj. Sed, Jadi, Doroteo, vi ja flugis!

Se vi povus vidi vin, vi vere miregus.”

“Oni diras ke ‘Tempo flugas’,” ridis Buton-Brilo, “sed Tempo neniam pli rapidis ol vi.”

Ĝuste tiam, dum Doroteo turnis sin por rigardi la turbantajn montojn, ŝi ĝustatempe vidis malgrandan Troton flugi de la plej proksima monteto kaj fali sur la molan herbaron ne metron for de ŝia starloko. Trot estis tiom konfuzita ke unue ŝi ne povis stari, sed ŝi estis nedamaĝita kaj baldaŭ Betinjo ekflugis al ili kaj trafus la aliajn se ili ne retrenpaŝus sufiĉatempe por eviti ŝin.

Poste, sinsekve, venis la Leono, Hanĉjo, kaj la Segĉevalo, saltante de monto al monto kaj fine falante sendanĝere sur la herbon. Nun postrestis nur la Sorĉisto kaj ili tiom longe atendis lin ke Doroteo komencis maltrankvili. Sed subite li ekflugis de la plej proksima monto kaj falis renversite apud ilin. Tiam ili vidis ke li vindis du el la litkovriloj ĉirkaŭ sian korpon, por ke la batoj ne damaĝu lin, kaj ligis la litkovrilojn per kelkaj el la ekstraj rimenoj el la jungilaro de la Segĉevalo.

La Mistera Urbo

Ili sidis sur la herbaro, iliaj kapoj ankoraŭ estis konfuzaj pro la kapturnaj flugoj, kaj rigardis unu la alian silente senkomprenaj. Sed baldaŭ, kiam ili estis certaj ke neniu estis damaĝita, ili pli trankviliĝis kaj la Leono diris ĝemante pro senstreĉiĝo: “Mi tute ne anticipis ke tiuj Karuselaj Montoj konsistas el kaŭĉuko!”

“Ĉu vere el kaŭĉuko?” demandis Trot.

“Nepre,” respondis la Leono. “Se ne, ni ne resaltus tiom rapide de unu al la alia sen damaĝo.”

“Estas nur konjekto,” deklaris la Sorĉisto, malvindante la litkovrilojn de sia korpo, “ĉar neniu el ni restis sufiĉe longe sur la montoj por trovi el kio ili konsistas. Sed kie ni estas?”

“Ankaŭ tio devas esti konjekto,” diris Ĉifoneroj.

“La paŝtisto diris ke la Kardomanĝantoj loĝas ĉiflanke de la monto kaj gigantoj servas ilin.”

“Ho ne,” diris Doroteo; “la Herkuoj havas gigantajn sklavojn, kaj la Kardomanĝantoj jungas drakojn al siaj ĉaregoj.”

“Kiel ili povus fari tion?” demandis la Vuzo.

“Drakoj havas longajn vostojn, kaj ili ĝenus la radojn de la ĉaregoj.”

“Kaj se la Herkuoj konkeris la gigantojn,” diris Trot, “ili devas esti almenaŭ duoble pli grandaj ol la gigantoj. Eble la Herkuoj ’stas la plej grandaj homoj en la mondo!”

“Eble jes,” konsentis la Sorĉisto, per pensema voĉtono. “Kaj eble la paŝtisto ne sciis kion li diras.

Ni pluveturu okcidenten kaj mem trovu kiaj estas la landanoj.”

La tereno aspektis sufiĉe agrabla, kaj estis tute kviete kaj pace kiam ili turnis siajn okulojn de la silente turbantaj montoj. Arboj kaj verdaj arbustoj kreskis, kaj tra la dika herbo estis disaj brilkoloraj floroj. Ĉirkaŭ du kilometrojn for estis malalta monteto kiu kaŝis de ili la tutan transan pejzaĝon, tiel ke ili komprenis ke ili ne povos scii multon pri la lando antaŭ ol transiri la monteton.

Ĉar la Ruĝa Ĉarego estis postlasita, necesis ke ili elpensu alian metodon veturi. La Leono diris al Doroteo ke ŝi rajtas rajdi sur lia dorso, kiel ofte antaŭe, kaj la Vuzo diris ke li facile portos kaj Troton kaj la Miksĉifonan Knabinon. Betinjo ankoraŭ havis sian mulon, Hanĉjo, kaj Buton-Brilo kaj la Sorĉisto povis sidi kune sur la longa, maldika dorso de la Segĉevalo, sed ili zorgis moligi la sidon per kunfalditaj litkovriloj antaŭ ol komenci. Tiel rajdante, la aventurantoj komencis iri cele la monteton, kiun ili atingis post nelonga veturo.

Dum ili supreniris la plej altan parton kaj rigardis preter la monteton ili vidis ke ne tre for estas urbo ĉirkaŭata de muro, kaj de ĝiaj turoj kaj spajroj flirtis multkoloraj standardoj. Efektive ĝi ne estis tre granda urbo, sed ĝiaj muroj estis tre altaj kaj dikaj kaj ŝajnis ke la popolo loĝanta tie sendube timas atakon fare de potenca malamiko, ĉar se ne, ili ne ĉirkaŭigus sian loĝejaron per tiom fortika bariero.

Neniu vojo kondukis de la montoj al la urbo, kaj tio indikis ke la homoj en ĝi malofte aŭ neniam vizitas la turbantajn montetojn; sed niaj amikoj trovis la herbon mola kaj agrabla por transiro kaj ĉar la urbo estis antaŭ ili, ili ne facile perdus sian direktoscion. Kiam ili proksimiĝis al la muroj, la venteto portis al iliaj oreloj la sonon de muziko—nelaŭtan unue sed ĝi plilaŭtiĝis dum ili antaŭeniris.

“Tio ne aspektas tre terura loko,” komentis Doroteo.

“Nu, ĝi aspektas nedanĝera,” respondis Trot, sidante sur la Vuzo, “sed oni ne povas ĉiam fidi aspektojn.”

“Mian aspekton oni povas fidi,” diris Ĉifoneroj.

“Mi aspektas miksĉifona kaj mi estas miksĉifona, kaj nur blinda strigo povus dubi ke mi estas la Miksĉifona Knabino.” Dirinte tion ŝi saltis transkapiĝe de la Vuzo kaj, alteriĝinte sur siaj piedoj, ŝi komencis vigle ĉirkaŭdancadi.

“Ĉu strigoj iam estas blindaj?” demandis Trot.

“Ĉiam, en la taglumo,” diris Buton-Brilo. “Sed Ĉifoneroj povas vidi per siaj butonaj okuloj kaj tage kaj nokte. Strange, ĉu ne?”

“Estas strange ke butonoj eĉ povas vidi,” respondis Trot, “sed—jadi! kien iris la urbo?”

“Mi mem intencis demandi tion,” diris Doroteo.

“Ĝi foriris!”

La bestoj abrupte haltis, ĉar la urbo efektive malaperis—eĉ la muroj—kaj antaŭ ili kuŝis la vaka, tute ebena pejzaĝo.

“Ve!” krietis la Sorĉisto. “Estas iom malagrable.

Estas ĝene preskaŭ atingi iun lokon kaj ektrovi ke ĝi mankas.”

“Kie ĝi povas esti?” demandis Doroteo. “Certe ĝi estis tie antaŭ minuto.”

“Mi plu aŭdas la muzikon,” deklaris Buton-Brilo, kaj kiam ili ĉiuj aŭskultis la muzikaj sonoj estis klare aŭdeblaj.

“Ho! jen la urbo—maldekstre de ni,” vokis Ĉifoneroj, kaj turninte siajn okulojn ili vidis la murojn kaj turojn kaj flirtantajn standardojn tute maldekstre de ili.

“Sendube ni iel perdis la vojon,” sugestis Doroteo.

“Absurde,” diris la Leono. “Mi kaj la aliaj bestoj ĉiuj marŝadis rekte cele la urbon ekde kiam ni unue vidis ĝin.”

“Do kiel—”

“Ne gravas,” interrompis la Sorĉisto, “ni estas egale proksimaj al ĝi kiel antaŭe. Ial ĝi estas en alia direkto, jen ĉio; do ni rapidu atingi ĝin antaŭ ol ĝi reeskapos de ni.”

Do ili pluiris, rekte urben, kaj la urbo aspektis nur kelkajn kilometrojn for; sed kiam ili veturis nur kelkcent metrojn ĝi subite remalaperis. Denove ili paŭzis, iom senkuraĝigite, sed post momento la butonaj okuloj de Ĉifoneroj retrovis la urbon, sed ĉifoje ĝi estis tuj malantaŭ ili, en la direkto el kiu ili venis.

“Jadi!” kriis Doroteo. “Nepre tiu urbo misas iel.

Ĉu vi supozas ke ĝi estas sur radoj, Sorĉisto?”

“Eble ĝi tute ne estas urbo,” li respondis, rigardante ĝin kvazaŭ klopodante kompreni.

“Kio do ĝi povus esti?”

“Nur iluzio.”

“Kio estas tio?” demandis Trot.

“Io, kion vi kredas vidi, sed efektive ne vidas.”

“Mi ne povas kredi tion,” diris Buton-Brilo. “Se ni nur vidus ĝin, eble ni erarus, sed ĉar ni povas vidi ĝin kaj ankaŭ aŭdi ĝin, nepre ĝi ekzistas.”

“Kie?” demandis Ĉifoneroj.

“Proksime al ni, ie,” li insistis.

“Mi supozas ke ni devos retreniri,” diris la Vuzo, ĝemante.

Do ili turnis sin kaj marŝis cele la murohavan urbon ĝis ĝi denove malaperis kaj reaperis dekstre de ili. Ili tamen konstante pliproksimiĝis al ĝi, do ili turnis sin al ĝi kiam ajn ĝi forkuris tien aŭ alien laŭ ĉiu direkto de la kompaso. Baldaŭ la Leono, kiu estis ĉe la komenco de la procesio, abrupte haltis kaj kriis: “Aj!”

“Kio estas?” demandis Doroteo.

“Aj—aj!” ripetis la Leono, kaj li retrensaltis tiom subite ke Doroteo preskaŭ falis de lia dorso.

Samtempe Hanĉjo la Mulo kriis “Aj!” preskaŭ egale laŭte kiel la Leono, kaj ankaŭ li retrenrapidis plurajn paŝojn.

“La kardoj,” diris Betinjo. “Ili pikas la krurojn.”

Aŭdinte tion ili ĉiuj malsupren rigardis, kaj efektive la tero estis dike kovrita de kardoj, kiuj kovris la ebenaĵon de la punkto kie ili staris ĝis la muroj de la mistera urbo mem. Tute neniu vojo tra ili estis videbla; je tiu punkto la mola herbo finiĝis kaj la kardaro komenciĝis.

“Jen la plej pikemaj kardoj kujn iam mi sentis,”

grumblis la Leono. “Miaj kruroj ankoraŭ doloras pro la pikoj, kvankam mi saltis el ili kiom eble plej rapide.”

“Jen nova malfacilaĵo,” komentis la Sorĉisto, malfeliĉatone. “La urbo ne plu ĉirkaŭsaltetas, estas vere; sed kiel ni atingos ĝin, trans tiu aro da pikaĵoj?”

“Ili ne povas dolorigi min,” diris la dikhaŭta Vuzo, antaŭenirante sentime kaj tretante la dornojn.

“Nek min,” diris la Ligna Segĉevalo.

“Sed la Leono kaj la Mulo ne povas toleri la pikaĵojn,” asertis Doroteo, “kaj ni ne povas postlasi ilin.”

“Ĉu do ni ĉiuj devos retreniri?” demandis Trot.

“Kompreneble ne!” respondis Buton-Brilo malestime. “Kiam ajn estas problemo, troveblas solvo, se oni sufiĉe serĉas.”

“Ke la Birdotimigilo estu ĉi tie,” diris Ĉifoneroj, starante sur sia kapo sur la kvadrata dorso de la Vuzo.

“Lia bonega cerbo rapide montrus al ni rimedon venki ĉi tiun kampon de kardoj.”

“Kial ne taŭgas via cerbo?” demandis la knabo.

“Ĝi ja taŭgas,” ŝi diris, saltante en la kardaron kaj dancante inter ili sen senti iliajn akrajn pintojn. “Mi povus dum duona minuto diri al vi kiel transiri la kardojn, se mi volus.”

“Diru al ni, Ĉifoneroj!” petegis Doroteo.

“Mi ne volas trivi mian cerbon per troa laboro,”

respondis la Miksĉifona Knabino.

“Ĉu vi ne amas Ozman? Kaj ĉu vi ne volas trovi ŝin?” demandis Betinjo riproĉe.

“Jes, ja mi volas,” diris Ĉifoneroj, marŝante sur siaj manoj kiel akrobato en cirko.

“Nu, ni ne povos trovi Ozman se ni ne preteriros la kardojn,” deklaris Doroteo.

Ĉifoneroj dancis ĉirkaŭ ilin du-tri-foje, sen respondo. Poste si diris: “Ne rigardu min, stultuloj, rigardu la litkovraĵojn.”

La vizaĝo de la Sorĉisto tuj feliĉiĝis.

“Certe!” li kriis. “Kial ni ne jam pripensis la litkovraĵojn?”

“Ĉar vi ne havas magian cerbon,” ridis Ĉifoneroj.

“Via speco de cerbo estas la ordinara speco kreskanta en viaj kapoj kvazaŭ herbaĉoj en ĝardeno. Mi bedaŭras vin, la homojn kiuj devas naskiĝi por vivi.”

Sed la Sorĉisto ne aŭskultis ŝin. Li rapide forprenis la litkovraĵojn de la dorso de la Segĉevalo kaj etendis unu el ili sur la kardojn, tuj apud la herbaro. La dika ŝtofo sendanĝerigis la pikaĵojn, do la Sorĉisto marŝis sur tiu unua kovraĵo kaj etendis la duan iom pli proksimete al la fantomurbo.

“Tiuj kovraĵoj,” diris li, “estas por ke la Leono kaj la Mulo povu marŝi. La Segĉevalo kaj la Vuzo povos marŝi sur la kardoj.”

Do la Leono kaj la Mulo marŝis sur la unua litkovrilo kaj haltis sur la dua ĝis la Sorĉisto prenis la jam transmarŝitan kovraĵon kaj etendis ĝin antaŭ ilin; ili antaŭeniris sur tiun kaj atendis dum li prenis la kovraĵon de malantaŭ ili kaj reetendis ĝin antaŭ ilin.

“Estas tre malrapide,” diris la Sorĉisto, “sed post kelka tempo ni sukcesos atingi la urbon.”

“Ankoraŭ estas plena kilometro inter ni kaj la urbo,” anoncis Buton-Brilo.

“Kaj la laboro estas malfacilega por la Sorĉisto,”

aldonis Trot.

“Kial la Leono ne rajdu sur la dorso de la Vuzo?”

demandis Doroteo. “Ĝi estas granda, plata dorso, kaj la Vuzo ’stas ege forta. Eble la Leono ne defalus.”

“Provu, se vi deziras,” diris la Vuzo al la Leono.

“Mi povos tuje porti vin al la urbo kaj reveni por Hanĉjo.”

“Mi—mi timas,” diris la Malkuraĝa Leono. Li estis duoble tiom granda kiom la Vuzo.

“Provu,” petegis Doroteo.

“Por fali inter la kardojn?” demandis la Leono riproĉe. Sed kiam la Vuzo proksimiĝis al li la granda besto eksaltis sur ĝian dorson kaj sukcesis ekvilibrigi sin tie, kvankam necesis ke li tenu siajn kvar krurojn tiom proksimaj unu al la alia ke li ja riskis defali. La granda pezo de la giganta Leono ŝajne ne ĝenis la Vuzon, kiu kriis al sia rajdanto: “Tenu firme!” kaj rapide forkuris sur la kardaro cele la urbon.

La aliaj staris sur la kovriloj kaj maltrankvile rigardis la strangan vidaĵon. Kompreneble la Leono ne povis “teni firme” ĉar nenio estis tenebla, do li balancis de-flank’-al-flanke kvazaŭ ĉiumomente falonte. Tamen li sukcesis resti sur la dorso de la Vuzo ĝis ili estis proksimaj al la muroj de la urbo, kaj tie li saltis sur la teron. La sekvan momenton la Vuzo rekuris kiel eble plej rapide.

“Estas mallarĝa strio da tero apud la muro kie ne estas kardoj,” li informis ilin, kiam li reatingis la aventurantojn. “Nu, amiko Hanĉjo, trovu ĉu vi rajdos egale bone kiel la Leono.”

“Portu la aliajn unue,” proponis la Mulo. Do la Segĉevalo kaj la Vuzo dufoje transkuris la kardojn al la muroj de la urbo kaj transportis ĉiujn homojn sendanĝere; Doroteo portis malgrandan Toton en siaj brakoj. La veturantoj poste sidis kiel grupo sur malgranda altaĵo tuj ekster la muro, kaj rigardis la grandajn blokojn de griza ŝtono kaj atendis dum la Vuzo portis Hanĉjon al ili. La Mulo estis tre malgracia kaj liaj kruroj tremis tiom ke pli ol unufoje ili supozis ke li defalos, sed fine li atingis ilin sendanĝere kaj la tuta grupo nun rekompletiĝis. Eĉ pli, ili nun atingis la urbon kiu evitis ilin dum tiom longa tempo kaj tiel strangmaniere.

“Sendube la portalo estas aliflanke,” diris la Sorĉisto. “Ni sekvu la kurban muron ĝis ni atingos aperturon en ĝi.”

“Kiudirekten?” demandis Doroteo.

“Ni devos laŭhazarde elekti,” li respondis. “Eble ni iru maldekstren? Unu direkto estas egale bona kiel la alia.”

Ili vicigis sin por marŝi kaj ĉirkaŭiris maldekstren la muron de la urbo. Ĝi ne estis granda urbo, kiel mi jam diris, sed ĉirkaŭiro, ekster la alta muro, necesigis longan promenon, tion ili trovis. Sed ĉirkaŭ ĝin niaj aventurantoj iris, sen trovi spuron de pordoj aŭ alia malfermaĵo. Kiam ili reatingis la altaĵeton de kiu ili komencis, ili alteriĝis de la bestoj kaj residiĝis sur la herba altaĵeto.

“Tre strange, ĉu ne?” demandis Buton-Brilo.

“Devas ekzisti iaspeca rimedo por ke la homoj en- kaj eliru,” deklaris Doroteo. “Ĉu vi s’pozas ke ili havas flugmaŝinojn, Sorĉisto?”

“Ne,” li respondis, “ĉar ili jam flugadus tra la tuta Lando Oz, kaj ni scias ke tion ili ne faras.

Flugmaŝinoj estas nekonataj ĉi tie. Mi opinias ke pli verŝajne la homoj uzas ŝtuparetojn por transiri la murojn.”

“Grandega grimpado, trans tiun altan ŝtonan muron,” diris Betinjo.

“Ŝtona, ĉu?” kriis Ĉifoneroj, kiu denove ĉirkaŭdancadis tre vigle, ĉar ŝi neniam lacis kaj neniam povis resti kvieta dum longa tempo.

“Certe ŝtona,” respondis Betinjo malestime. “Ĉu vi ne povas vidi?”

“Jes,” diris Ĉifoneroj, pliproksimiĝante, “mi povas vidi la muron, sed mi ne povas senti ĝin.” Kaj poste, kun etenditaj brakoj, ŝi faris ion tre kuriozan. Ŝi marŝis rekte en la muron kaj malaperis.

“Jadi!” kriis Doroteo miroplene, kaj efektive ĉiuj miregis.

La Alta Koko-Lorum de Ti

Kaj nun la Miksĉifona Knabino revenis dancante el la muro.

“Venu!” ŝi kriis. “Ĝi ne ekzistas. Tute ne ekzistas muro.”

“Kion? Neniu muro?” krietis la Sorĉisto.

“Tute neniu,” diris Ĉifoneroj. “Ĝi estas nur ŝajna.

Vi vidas ĝin, sed ĝi ne estas. Venu en la urbon; ni malŝparas tempon.”

Dirinte tion ŝi redancis en la muron kaj denove malaperis. Buton-Brilo, kiu estis iom aventurema, forrapidis sekvante ŝin kaj ankaŭ nevidebliĝis. La aliaj sekvis pli zorge, etendante siajn manojn por senti la muron kaj trovante, miroplene, ke ili sentas nenion ĉar nenio oponas ilin. Ili plumarŝis kelkajn paŝojn kaj trovis sin en la stratoj de tre bela urbo.

Malantaŭ si ili denove vidis la muron, severan kaj forten-aspektan kiel antaŭe; sed nun ili sciis ke ĝi estas nur iluzio, preparita por ke fremduloj ne eniru la urbon.

Sed ili baldaŭ forgesis la muron, ĉar antaŭ ili estis multaj kuriozuloj kiuj rigardadis ilin miroplene, kvazaŭ ne komprenante el kie ili venis. Niaj amikoj forgesis esti ĝentilaj, dum kelka tempo, kaj rerigardadis firme la rigardantojn tre interesate, ĉar tiom rimarkinda popolo neniam antaŭe estis trovita en la tuta eksterordinara Lando Oz.

Iliaj kapoj estis karoformaj kaj iliaj korpoj keraj.

Ilia hararo estis nur bulketo ĉe la plej supera pinto de iliaj karoformaj kapoj kaj iliaj okuloj estis tre larĝaj kaj rondaj kaj iliaj nazoj kaj buŝoj tre malgrandaj. Iliaj vestoj estis striktaj kaj brilkoloraj, bele broditaj laŭ kuriozaj desegnoj per oraj aŭ arĝentaj fadenoj; sed sur siaj piedoj ili portis sandalojn tute sen ŝtrumpoj. La esprimo de iliaj vizaĝoj estis sufiĉe agrabla, kvankam ili nun montris surprizon pro la ekapero de fremduloj tiom malsimilaj al ili, kaj niaj amikoj opiniis ke ili ŝajnas tute nedanĝeraj.

“Bonvolu pardoni,” diris la Sorĉisto, parolante por sia grupo, “ke ni trudas nin al vi sen invito, sed ni veturas por tre grava celo kaj trovas ke necesas viziti vian urbon. Ĉu vi bonvolos diri al ni kiel oni nomas vian urbon?”

Ili rigardis unu la alian malcertesprime, ĉiu atendis ke iu alia respondos. Fine malaltulo kies kerforma korpo estis tre larĝa respondis: “Ni neniam bezonas nomi nian urbon. Ĝi estas nia loĝejo, jen ĉio.”

“Sed kiel aliaj personoj nomas vian urbon?”

demandis la Sorĉisto.

“Ni konas neniujn aliajn personojn, escepte de vi,”

diris la viro. Kaj post tio li demandis: “Ĉu vi naskiĝis kun tiuj strangaj formoj, aŭ ĉu iu kruela magiisto transformis vin el viaj naturaj formoj?”

“Ili estas niaj naturaj formoj,” deklaris la Sorĉisto, “kaj efektive ni opinias ilin tre bonaj formoj.”

La grupon de loĝantoj konstante pligrandigis aliaj personoj alvenintaj. Ĉiuj evidente estis alarmitaj kaj maltrankvilaj pro la alveno de fremduloj.

“Ĉu vi havas Reĝon?” demandis Doroteo, kiu sciis ke estas plej bone paroli kun aŭtoritatulo. Sed la viro nee skuis sian keroaspektan kapon.

“Kio estas Reĝo?” li demandis.

“Ĉu neniu regas vin?” demandis la Sorĉisto.

“Neniu,” estis la respondo. “Ĉiu el ni regas sin mem; aŭ, almenaŭ, strebas fari tion. Ne estas facile, kiel vi verŝajne scias.”

La Sorĉisto meditadis.

“Se okazas disputoj inter vi,” diris li, post iom da pensado, “kiu solvas ilin?”

“La Alta Koko-Lorum,” ili respondis ĥore.

“Kaj kiu estas li?

“La juĝisto kiu plenumigas la leĝojn,” diris la unua parolinto.

“Do li estas la ĉefulo ĉi tie?” pludemandis la Sorĉisto.

“Nu, mi ne dirus tion,” respondis la viro, iom konfuzite. “La Alta Koko-Lorum estas publika servisto. Tamen, li reprezentas la leĝojn, kiujn ni ĉiuj devas obei.”

“Mi kredas,” diris la Sorĉisto, “ke ni devus vidi vian Altan Koko-Lorumon kaj paroli kun li. Nia tasko ĉi tie necesigas ke ni konsultu altan aŭtoritatulon, kaj la Alta Koko-Lorum verŝajne estas alta, negrave kia alia li estas.”

Ŝajnis ke la loĝantoj opiniis tiun argumenton bone rezonita, ĉar ili aprobe skuis siajn karoformajn kapojn. Do la larĝulo kiu parolis por ili diris: “Sekvu min,” kaj, turninte sin, kondukis laŭlonge de unu el la stratoj.

La tuta grupo sekvis lin, kaj la indiĝenoj sekvis la grupon. La loĝejoj kiujn ili preteriris estis tre bele planitaj kaj aspektis komfortaj kaj oportunaj.

Kondukinte ilin trans plurajn stratojn ilia gvidanto haltis antaŭ domo kiu estis nek pli bona nek malpli bona ol la aliaj. La pordejo havis formon taŭgan por la strangaformaj korpoj de la homoj, estante mallarĝaj ĉe la supro, larĝaj en la mezo kaj nelarĝaj malsupre.

La fenestroj estis tre similaj, tiel ke la domo havis vere nekutiman aspekton. Kiam ilia gvidisto malfermis la pordon en la barilo muzikoskatolo kaŝita en la fosto komencis ludi, kaj la sono altiris la atenton de la Alta Koko-Lorum, kiu aperis ĉe malferma fenestro kaj demandis: “Kio okazis nun?”

Sed sammomente liaj okuloj rimarkis la fremdulojn kaj li rapidis malfermi la pordon kaj enlasi ilin—kvankam ne la bestojn, kiujn ili postlasis ekstere kun la aro da indiĝenoj nun alvenintaj. La urbo estis malgranda kaj la nombro da loĝantoj ŝajnis granda, sed ili ne klopodis eniri la domon kaj kontentigis sin per perpleksa rigardado al la strangaj bestoj. Toto sekvis Doroteon.

Niaj amikoj eniris grandan ĉambron en la antaŭa parto de la domo, kie la Alta Koko-Lorum petis ke ili sidiĝu.

“Mi esperas ke via celo ĉi tie estas paca,” li diris, aspektante iom duba, “ĉar la Tiistoj ne estas tre bonaj batalantoj kaj malaprobas venkiĝon.”

“Ĉu via popolo nomiĝas Tiistoj?” demandis Doroteo.

“Jes. Mi kredis ke vi scias tion. Kaj ni nomas nian urbon Ti.”

“Ho!”

“Ni estas Tiistoj ĉar ni mangas tiujn kardojn, sciu,” pludiris la Alta Koko-Lorum.

“Ĉu vi vere manĝas tiujn dornaĵojn?” demandis Buton-Brilo miroplene.

“Kial ne?” respondis la alia. “La akraj pintoj de la kardoj ne povas damaĝi nin, ĉar niaj internoj estas lamenitaj per oro.”

“Lamenigitaj per oro!”

“Jes ja. Niaj gorĝoj kaj stomakoj estas lamenitaj per solida oro, kaj ni trovas la kardojn nutraj kaj bongustaj. Efektive, nenio alia en nia lando taŭgas kiel manĝaĵo. Ĉirkaŭ la Urbo Ti kreskas nenombreblaj kardoj, kaj ni nur bezonas eliri kaj kolekti ilin. Se ni volus manĝi ion alian ni devus planti ĝin, kaj kulturi ĝin, kaj rikolti ĝin, kaj tio estus multe ĝena kaj ni devus labori, kaj tiun sinokupon ni malamas.”

“Sed, bonvolu diri al mi,” diris la Sorĉisto, “kial via urbo tiom ĉirkaŭsaltas, de unu parto de la lando al alia?”

“La urbo ne saltas; ĝi tute ne moviĝas,” deklaris la Alta Koko-Lorum. “Tamen mi agnoskas ke la lando ĉirkaŭ ĝi emas sin turni tien kaj alien; tial ke, se oni staras sur la ebenaĵo rigardante norden, oni verŝajne ektrovas sin rigardanta okcidenten—aŭ orienten—aŭ suden. Sed kiam oni atingas la kardokampojn oni estas sur solida tero.”

“Ha, mi komencas kompreni,” diris la Sorĉisto, jesante per sia kapo. “Sed jen alia demando: Kial la Tiistoj ne havas Reĝon por regi ilin?”

“Ĉit!” flustris la Alta Koko-Lorum, maltrankvile ĉirkaŭrigardante por certigi ke neniu aŭskultas ilin.

“En la vero mi estas la Reĝo, sed la popolo ne scias tion. Ili kredas regi sin mem, sed efektive mi farigas ĉion laŭ mia deziro. Neniu alia scias ion ajn pri la leĝoj, do mi faras la leĝojn laŭ mia propra bontrovo. Se iu oponas min aŭ dubas pri iu mia faro, mi diras al li ke tion ordonas la leĝo, kaj tio finas la diskuton. Sed se mi nomus min Reĝo, kaj surportus kronon kaj loĝus reĝmaniere, la popolo ne amus min kaj eble damaĝus min. Estante la Alta Koko-Lorum de Ti, mi opiniiĝas tre agrabla persono.”

“Tio ŝajnas tre lerta,” diris la Sorĉisto. “Kaj nun, ĉar vi estas la ĉefulo en Ti, mi petas ke vi diru al ni ĉu la Reĝina Ozma estas kaptito en via urbo.”

“Ne,” respondis la karokapa viro, “ni ne havas kaptitojn. Vi estas la solaj fremduloj ĉi tie, kaj ni neniam antaŭe aŭdis pri la Reĝina Ozma.”

“Ŝi regas la tutan Ozon,” diris Doroteo, “do ŝi regas vian urbon kaj vin, ĉar vi estas en la Lando de la Palpbrumoj, kiu estas parto de la Lando Oz.”

“Eble,” respondis la Alta Koko-Lorum, “ĉar ni ne studas la geografion kaj neniam demandis ĉu aŭ ne ni loĝas en la Lando Oz. Kaj Reganto kiu regas nin de tre for, kaj estas tute nekonata de ni, estas tre bonvena registo. Sed kio okazis al via Reĝina Ozma?”

“Iu ŝtelis ŝin,” diris la Sorĉisto. “Ĉu vi oportune havas talentan magiiston inter via popolo—speciale lerta magiisto?”

“Ne, neniu speciale lerta. Kompreneble ni faras iom da magio, sed ĝi estas tute ordinaraspeca. Mi kredas ke neniu el ni ĝis nun aspiris ŝteli Regantojn, nek per magio nek alimaniere.”

“Sekve ni longe veturis por nenio!” kriis Trot bedaŭroplene.

“Sed ni pluen iros,” asertis la Miksĉifona Knabino, klinante sian kotonplenan korpon malantaŭen ĝis ŝia trikfadena hararo tuŝis la pordon kaj poste marŝante sur siaj manoj kun la piedoj en la aero.

La Alta Koko-Lorum rigardis Ĉifonerojn admire.

“Vi povos pluen iri, kompreneble,” diris li, “sed mi konsilas ke ne. La Herkuoj loĝas post ni, preter la kardoj kaj la sinturnantaj terpecoj, kaj ili ne estas afablaj personoj, mi certigas tion al vi.”

“Ĉu ili estas gigantoj?” demandis Betinjo.

“Pli malbonaj ol tio,” estis la respondo. “Gigantoj estas iliaj sklavoj kaj ili estas tiom pli fortaj ol gigantoj ke la kompatindaj sklavoj ne kuraĝas ribeli, timante ke ili disŝiros ilin.”

“Kiel vi scias tion?” demandis Ĉifoneroj.

“Ĉiu diras,” respondis la Alta Koko-Lorum.

“Ĉu vi mem vidis la Herkuojn?” demandis Doroteo.

“Ne, sed kion diras ĉiuj devas esti vera; alie, kiel utilus ilia diro?”

“Oni diris al ni, antaŭ ol ni alvenis ĉi tien, ke via popolo jungas drakojn al viaj ĉaroj,” diris la knabineto.

“Tute vere,” deklaris la Alta Koko-Lorum. “Kaj tio memorigas min ke decas ke mi distru vin, ĉar vi estas fremduloj kaj miaj gastoj, per rajdo ĉirkaŭ nia belega Urbo Ti.”

Li tuŝis butonon kaj bando komencis ludi; nu, ili aŭdis bandmuzikon sed ne povis decidi el kie ĝi venis.

“Tiu melodio estas ordono al mia ĉaristo ke li alvenigu mian drakoĉaron,” diris la Alta Koko-Lorum. “Kiam ajn mi faras ordonon ĝi estas muzika, ĉar tio estas multe pli agrabla maniero ordoni al servistoj ol per malvarmaj, severaj vortoj.”

“Ĉu tiu via drako mordas?” demandis Buton-Brilo.

“Jadi, ne! Ĉu vi kredas ke mi riskus la sekurecon de mia senkulpa popolo per uzo de mordema drako por tiri mian ĉaregon? Mi fieras dirante ke mia drako estas sendanĝera—se lia stirmekanismo ne rompiĝas—kaj li fabrikiĝis en la fama drako-fabriko en ĉi tiu Urbo Ti. Jen li venas kaj vi povos mem ekzameni lin.”

Ili aŭdis mallaŭtan muĝetan sonon kaj akran knaran kaj, elirinte antaŭ la domon, ili venis vidi ĉirkaŭ la angulon ĉaregon tiratan de belega juvelita drako, kiu movadas sian kapon dekstren kaj maldekstren kaj kies okuloj brilegas kiel la lampoj de aŭtomobilo kaj kiu faras muĝan sonon dum ĝi malrapide proksimiĝas.

Kiam ĝi haltis antaŭ la domo de la Alta Koko-Lorum Toto bojis kolere kontraŭ la sternita besto, sed eĉ malgranda Trot povis vidi ke la drako ne vivas.

Ĝiaj skvamoj estis el oro kaj ĉiu estis ornamita per brilantaj juveloj, kaj ĝi marŝis tiom rigide kaj regule ke ĝi ne povus ne esti maŝino. La ĉarego trenata de ĝi ankaŭ estis el oro kaj juveloj, kaj kiam ili eniris ĝin ili trovis ke ne estas seĝoj. La kutimo estis ke ĉiu staras veturante.

La ĉaristo estis malgranda karokapa ulo kiu rajdis sur la kolo de la drako kaj movadis la stangetojn por funkciigi ĝin.

“Ĉi tiu,” diris la Alta Koko-Lorum, pompe, “estas mirinda inventaĵo. Ni ĉiuj multe fieras pri niaj aŭtodrakoj, kaj multaj niaj riĉaj loĝantoj uzas ilin.

Startu ĝin, ĉaristo!”

La ĉaristo ne moviĝis.

“Vi forgesis ordoni lin muzike,” sugestis Doroteo.

“Ha, vi plene pravas.” Li tuŝis butonon kaj muzikoskatolo en la kapo de la drako komencis ludi melodion. Tuj la malgranda ĉaristo premis stangeton kaj la drako komencis moviĝi—tre malrapide kaj morne ĝemante dum ĝi trenis la mallertan ĉaregon.

Toto trotis inter la radoj. La Segĉevalo, la Mulo, la Leono kaj la Vuzo sekvis kaj trovis neniun problemon sufiĉe rapidi; efektive, ili devis malrapidi por eviti bati ĝin. Dum la radoj turniĝis alia muzikoskatolo kaŝita ie sub la ĉarego ludis viglan marŝmuzikon kiu rimarkinde kontrastis kun la malrapida trenmoviĝo de la stranga veturilo kaj Buton-Brilo decidis ke la muziko kiun li aŭdis kiam ili unue vidis ĉi tiun urbon estis nenio alia ol ĉaro lace rampanta tra la stratoj.

Ĉiuj veturantoj el la Smeralda Urbo opiniis tiun veturon la plej seninteresa kaj teda kiun ili ĝis tiam spertis, sed ŝajne la Alta Koko-Lorum opiniis ĝin grandioza. Li indikis la diversajn konstruaĵojn kaj parkojn kaj fontojn, kvazaŭ konduktoro de Usona “turistovagono”, kaj ĉar ili estis gastoj ili devis toleri la torturon. Sed ili fariĝis iom maltrankvilaj kiam ilia gastiganto diris al ili ke li mendis bankedon por ili en la Urbodomo.

“Kion ni manĝos?” demandis Buton-Brilo suspekteme.

“Kardojn,” estis la respondo; “bonajn, freŝajn kardojn, kolektitajn hodiaŭ mem.”

Ĉifoneroj ridis, ĉar ŝi neniam manĝis, sed Doroteo diris per protesta voĉo: “Niaj internoj ne estas tegitaj per oro, sciu.”

“Ja domaĝe!” krietis la Alta Koko-Lorum; kaj li aldonis kvazaŭ postpenson: “Sed ni povos boligi la kardojn, se vi preferos.”

“Eĉ bolinte ili ne bone gustus,” diris malgranda Trot. “Ĉu vi havas nenion alian manĝeblan?”

La Alta Koko-Lorum nee skuis sian karoforman kapon.

“Mi konas neniun,” li diris. “Sed kial ni havu ion alian, ni ja havas multegajn kardojn? Tamen, se vi ne povas manĝi kion ni manĝas, tute ne manĝu. Tio ne ofendos nin kaj la bankedo estos egale gaja kaj plaĉa.”

Sciante ke liaj akompanantoj malsatas la Sorĉisto diris: “Bonvolu pardoni, moŝto, ke ni ne partoprenos en la bankedo, kiu estos sufiĉe gaja sen ni, eĉ kvankam ĝi celas honori nin. Sed, ĉar Ozma ne estas en via urbo, ni devas tuj foriri el ĉi tie kaj serĉi ŝin aliloke.”

“Nepre ni devas!” akordis Doroteo, kaj ŝi flustris al Betinjo kaj Trot: “Mi preferus morti pro malsato aliloke ol en ĉi tiu urbo, kaj—kiu scias?—eble ni trovos iun kiu manĝas normalajn manĝaĵojn kaj donos al ni iom.”

Do, kiam la veturo finiĝis, malgraŭ la protestoj de la Alta Koko-Lorum ili insistis daŭrigi sian veturon.

“Baldaŭ estos mallume,” li obĵetis.

“Ne ĝenos nin la mallumo,” respondis la Sorĉisto.

“Iu vaganta Herku eble atakos vin.”

“Ĉu vi opinias ke la Herkuoj damaĝus nin?”

demandis Doroteo.

“Mi ne scias diri, ĉar ili ne honoris min per konatiĝo. Sed oni diras ke ili estas tiom fortaj ke, se ili povus stari sur alia loko, ili povus levi la mondon.”

“Ĉiuj kune?” demandis Buton-Brilo miroplene.

“Ĉiu individuo povus fari tion,” diris la Alta Koko- Lorum.

“Ĉu vi aŭdis pri magiistoj inter ili?” demandis la Sorĉisto, kiu sciis ke nur magiisto povus ŝteli Ozman tiel kiel ŝi estis ŝtelita.

“Oni diras ke ĝi estas tre magiplena lando,”

deklaris la Alta Koko-Lorum, “kaj magion kutime faras magiistoj. Sed mi neniam aŭdis ke ili havas inventaĵon aŭ sorĉaĵon egalan al niaj mirindaj aŭtodrakoj.”

Ili dankis lin pro lia ĝentileco kaj, grimpinte sur la dorsojn de siaj propraj bestoj, ili rajdis al la fora flanko de la urbo kaj rekte tra la Muron de Iluzio en la malferman regionon.

“Al mi plaĉas ke ni tiom facile foriris,” diris Betinjo. “Al mi ne plaĉis tiuj strangaformaj uloj.”

“Nek al mi,” akordis Doroteo. “Ŝajnas terure esti interne tegita per lamenoj el pura oro kaj manĝi nenion alian ol kardoj.”

“Tamen ili aspektis feliĉaj kaj kontentaj,” komentis la malgranda Sorĉisto, “kaj kiu kontentas bezonas bedaŭri nenion kaj deziri nenion pli.”

Toto Perdas Ion

Dum kelka tempo la veturantoj ripete konfuziĝis pri la direkto, ĉar preter la kardokampoj ili retrovis sin sur la turniĝtereno, kiu svingis sin ĉirkaŭ ilin tiom malnature ke unue ili trovis antaŭ si unu direkton kaj poste alian. Sed tenante la Urbon Ti konstante malantaŭ si la aventurantoj fine preterpaŝis la perfidan turniĝregionon kaj venis al ŝtonplena lando kie tute neniu herbo kreskis. Tamen estis multaj arbustoj, kaj kvankam nun estis preskaŭ mallumiĝinte la knabinoj trovis kelkajn bongustegajn flavajn berojn, kaj unu gustumo instigis ilin ĉiujn pluki tiom kiom ili povis. La beroj kontentigis iliajn malsatodolorojn, dum iom da tempo, kaj ĉar nun jam fariĝis tro mallume por vidi ion ajn ili kampis kie ili estis.

La tri knabinoj kuŝiĝis sur unu el la litkovraĵoj— en vico—kaj la Sorĉisto kovris ilin per la alia litkovraĵo kvazaŭ enlitigante ilin. Buton-Brilo rampis en la ŝirmon de kelkaj arbustoj kaj ekdormis post malpli ol duona minuto. La Sorĉisto sidiĝis kun sia dorso kontraŭ granda ŝtono kaj rigardadis la stelojn en la ĉielo kaj pensis serioze pri la danĝera aventuro kiun ili entreprenis, demandante al si ĉu iam ili povos retrovi sian amatan Ozman. La bestoj kuŝis en grupo aparta, iom for de la aliaj.

“Mi perdis mian grumblon!” diris Toto, kiu estis tre silenta kaj seriozema dum tiu tuta tago. “Laŭ via supozo, kien ĝi iris?”

“Se vi petintus min gardi vian grumblon, eble mi povus informi vin,” komentis la Leono dormeme.

“Sed, vere, Toto, mi supozis ke vi mem gardas ĝin.”

“Estas aĉe perdi sian grumblon,” diris Toto, svingante sian voston lamente. “Supozu ke vi perdis vian muĝon, Leono. Vi sentus malplezuron, ĉu ne?”

“Mia muĝo,” respondis la Leono, “estas mia plej feroca parto. Mi dependas de ĝi por tiom timigi miajn malamikojn ke ili ne kuraĝos batali min.”

“Iam,” diris la Mulo, “mi perdis mian muĝon, tiel ke mi ne povis alvoki Betinjon por sciigi al ŝi ke mi malsatas. Estis antaŭ ol mi povis paroli, komprenu, ĉar mi ankoraŭ ne venis al la Lando Oz, kaj mi trovis ke estas nepre tre malkomforte ne povi fari bruon.”

“Vi sufiĉe bruas nun,” deklaris Toto. “Sed neniu el vi respondis mian demandon: Kie estas mia grumblo?”

“Mi tute ne scias,” diris la Vuzo. “Ne interesas min tiaj aferoj, efektive.”

“Vi ronkegas,” asertis Toto.

“Eble,” diris la Vuzo. “Oni ne respondecas pri kion oni faras dormante. Bonvolu veki min, iam, dum mi ronkados, por ke mi aŭdu la sonon. Tiam mi povos taksi ĉu ĝi estas aĉa aŭ plezuriga.”

“Plezuriga ĝi ne estas, mi certigas vin,” diris la Leono, oscedante.

“Mi opinias ĝin tute nenecesa,” deklaris Hanĉjo la Mulo.

“Nepre vi perdu tiun kutimon,” diris la Segĉevalo.

“Vi neniam aŭdas min ronki, ĉar mi neniam dormas.

Mi eĉ ne henas, kiel tiuj dikaj viandaj ĉevaloj. Ke kiu ajn ŝtelis la grumblon de Toto ankaŭ forprenu la muĝojn de la Mulo kaj de la Leono kaj la ronkon de la Vuzo!”

“Ĉu vi do opinias ke iu ŝtelis mian grumblon?”

“Vi neniam antaŭe perdis ĝin, ĉu?” demandis la Segĉevalo.

“Nur unufoje, kiam mia gorĝo estis raŭka pro troa bojado kontraŭ la luno.”

“Ĉu via gorĝo nun estas raŭka?” demandis la Vuzo.

“Ne,” respondis la hundo.

“Mi tute ne komprenas,” diris Hanĉjo, “kial hundoj bojas kontraŭ la luno. Ili ne povas timigi la lunon, kaj la luno ne atentas la bojadon. Do kial hundoj faras tion?”

“Ĉu iam vi estis hundo?” demandis Toto.

“Tute ne,” respondis Hanĉjo. “Feliĉe mi povas diri ke mi kreiĝis mulo—la plej bela speco de besto—kaj ĉiam restis tia.”

La Vuzo sidiĝis sur siajn kvadratajn koksojn por zorge ekzameni Hanĉjon.

“Beleco,” diris li, “sendube estas subjektiva afero.

Mi ne diras ke via memtakso estas malĝusta, amiko Hanĉjo, aŭ ke vi estas banale trofiera. Sed se vi admiras grandajn skuiĝemajn orelojn, kaj voston kia farbobroso, kaj piedojn sufiĉe grandajn por elefanto, kaj longan kolon kaj korpon tiom maldikan ke oni povas kalkuli la ripojn kun unu okulo fermita—se tion vi opinias beleco, Hanĉjo—aŭ vi aŭ mi multe eraras.”

“Vi estas plena de randoj,” malestime diris la Mulo. “Se mi estus kvadrata kiel vi, mi supozas ke vi taksus min bela.”

“La eksteraĵon, kara Hanĉjo, jes,” respondis la Vuzo. “Sed por esti vere bela oni devas esti bela interne kaj ekstere.”

La Mulo ne povis nei tiun deklaron, do li faris muĝon de naŭzo kaj ruliĝis tiel ke lia dorso frontis la Vuzon. Sed la Leono, rigardante la duon trankvile per siaj grandaj flavaj okuloj, diris al la hundo: “Mia kara Toto, niaj amikoj instruis al ni lecionon pri humileco. Se la Vuzo kaj la Mulo efektive estas belaj, kiel ili ŝajne opinias, sekve vi kaj mi estas nepre malbelaj.”

“Ne laŭ niaj okuloj,” protestis Toto, kiu estis sagaca hundeto. “Vi kaj mi, Leono, estas bonaj specimenoj de niaj propraj rasoj. Mi estas bela hundo kaj vi estas bela leono. Nur kiam oni komparas, unu kun la alia, ni estas prave takseblaj, do mi lasos al la kompatinda maljuna Segĉevalo decidi kiu el ni estas la plej bela besto inter ni. La Segĉevalo estas ligna, do li ne faros subjektivan juĝon sed diros la veron.”

“Certe jes,” respondis la Segĉevalo, skuante siajn orelojn, kiuj estis ligneroj fiksitaj en lian lignan kapon. “Ĉu vi ĉiuj konsentas akcepti mian juĝon?”

“Ĉiuj!” ili deklaris, ĉiu estis esperoplena.

“Do,” diris la Segĉevalo, “mi devas atentigi vin pri la fakto ke vi ĉiuj estas vianduloj, kiuj laciĝas se vi ne dormas, kaj malsatas se vi ne manĝas, kaj soifas se vi ne trinkas. Tiaj bestoj estas neeviteble tre neperfektaj, kaj neperfektuloj ne povas esti belaj. Nu, mi konsistas el ligno.”

“Vi certe havas lignan kapon,” diris la Mulo.

“Jes, kaj lignan korpon kaj lignajn krurojn—kiuj rapidas kiel la vento kaj estas egale senlacaj. Mi aŭdis Doroteon diri ke ‘beleco sekvas belagadon’, kaj certe mi plenumas miajn devojn bele. Tial, se vi volas scii mian honestan juĝon, mi konfesu ke inter ni ĉiuj mi estas la plej bela.”

La Mulo snufis kaj la Vuzo ridis; Toto perdis sian grumblon do li nur povis rigardi malestime la Segĉevalon, kiu staris senmove. Sed la Leono streĉis sin kaj oscedis, dirante trankvile: “Se ni ĉiuj similus la Segĉevalon ni ĉiuj estus Segĉevaloj, kaj tiel estus tro multaj Segĉevaloj; se ni ĉiuj similus Hanĉjon, ni estus grego de muloj; se Toton, ni estus grego de hundoj; se ni ĉiuj havus la formon de la Vuzo, li ne plu estis rimarkinda pro sia nekutima aspekto. Fine, se vi ĉiuj similus min, mi opinius vin tiom vulgaraj ke mi ne volus esti via amiko. Esti individuaj, miaj amikoj, esti diferencaj de aliaj, estas la sola maniero distingiĝi de la vulgarularo.

Ni ĝoju, do, ĉar ni diferencas unu de la alia forme kaj spirite. Varieco estas la spico de la vivo kaj ni estas sufiĉe variaj por ĝui la kuneston unu de la alia; do ni kontentu.”

“Estas iom da vero en tiu parolo,” komentis Toto, penseme. “Sed kion pri mia perdita grumblo?”

“La grumblo gravas nur al vi,” respondis la Leono, “do la tasko ĝeniĝi pro la perdo estas via, ne nia. Se vi amas nin, ne trudu viajn problemojn al ni; estu malfeliĉa tute sole.”

“Se unusola persono ŝtelis mian grumblon kaj ankaŭ Ozman,” diris la hundeto, “mi esperas ke ni tre baldaŭ trovos lin kaj punos lian laŭ lia merito. Li sendube estas la plej kruela persono en la tuta mondo, ĉar malebligi ke hundo grumblu kiu laŭnature grumblas estas egale fie, laŭ mia opinio, kiel ŝteli la tutan magion de Oz.”

Buton-Brilo Perdas Sin

La Miksĉifona Knabino, kiu neniam dormis kaj kiu povis tre bone vidi en la mallumo, vagis inter la rokoj kaj arbustoj dum la tuta nokto, kaj la rezulto estis ke ŝi povis doni bonajn informojn sekvamatene.

“Trans la kresto de la monteto antaŭ ni,” ŝi diris, “estas granda aro da arboj multaspecaj, sur kiuj ĉiaj fruktoj kreskas. Se vi iros tien vi trovos ke bela matenmanĝo atendas vin.”

Tio fervorigis ilin, do tuj kiam la litkovraĵoj estis falditaj kaj ligitaj per rimenoj al la dorso de la Segĉevalo ili ĉiuj prenis siajn lokojn sur la bestoj kaj komencis iri al la granda grupo de arboj pri kiu informis Ĉifoneroj.

Tuj kiam ili transiris la supron de la monteto ili trovis ke ĝi estas vere grandega fruktarbaro, etendiĝanta multajn kilometrojn dekstren kaj maldekstren de ili. Ĉar ilia vojo kondukis rekte tra la arbojn ili kiel eble plej rapide antaŭeniris.

Sur la unuaj arboj kiujn ili renkontis kreskis cidonioj, kiujn ili ne volis manĝi. Sekvis vicoj de citronarboj kaj poste de amaraj pomoj kaj post ili de limetoj kaj limonoj. Sed preter tiuj ili trovis aron da arboj kun grandaj oraj oranĝoj, sukoplenaj kaj dolĉaj, kaj la fruktoj pendis malalte sur la branĉoj, tiel ke ili povis pluki facile.

Ili prenis fruktojn senhezite kaj ĉiuj manĝis oranĝojn dum ili pluveturis. Poste, iom pli for, ili atingis kelkajn arbojn kun belaj ruĝaj pomoj, per kiuj ili festis ankaŭ, kaj la Sorĉisto haltis tie sufiĉe longe por ligi multajn pomojn en unu fino de litkovraĵo.

“Ni ne scias kio okazos al ni kiam ni forlasintos ĉi tiun plaĉegan fruktarbaron,” li diris, “do mi opinias ke estos saĝe kunporti provizon de pomoj. Ni ne povos malsati dum ni havos pomojn, komprenu.”

Ĉifoneroj ne rajdadis la Vuzon ĝuste tiam. Ŝi amis grimpi la arbojn kaj svingi sin per la branĉoj de unu arbo al alia. Kelkajn el la plej bonaj fruktoj kolektis la Miksĉifona Knabino de la plej altaj branĉoj kaj ŝi ĵetis ilin al la aliaj.

Subite Trot demandis: “Kie estas Buton-Brilo?” kaj kiam la aliaj perokule serĉis lin ili trovis ke la knabo malaperis.

“Jadi!” kriis Doroteo. “Verŝajne li denove perdiĝis, kaj tio signifas ke ni devos atendi ĉi tie ĝis ni povos trovi lin.”

“Bona atendejo,” sugestis Betinjo, kiu trovis prunarbon kaj manĝis kelkajn ĝiajn fruktojn.

“Kiel vi povos atendi ĉi tie kaj samtempe trovi Buton-Brilon?” demandis la Miksĉifona Knabino, pendante per siaj piedfingroj de branĉo tuj super la kapoj de la tri mortipovaj knabinoj.

“Eble li revenos ĉi tien,” respondis Doroteo.

“Se li provos tion, li verŝajne misiros,” diris Trot.

“Mi multfoje trovis ke li faras tion. Misiro kaŭzas lian perdiĝon.”

“Tute vere,” diris la Sorĉisto. “Do vi ĉiuj restu ĉi tie dum mi serĉos la knabon.”

“Sed eble ankaŭ vi perdiĝos,” diris Betinjo.

“Mi esperas ke ne, mia kara.”

“Lasu min iri,” diris Ĉifoneroj, faligante sin leĝere al la tero. “Mi ne povas perdiĝi, kaj mi pli verŝajne trovos Buton-Brilon ol iu el vi.”

Sen atendi permeson ŝi forurĝis sin tra la arbojn kaj baldaŭ ne plu estis videbla.

“Doroteo,” diris Toto, kaŭriĝante apud sia malgranda mastrino, “mi perdis mian grumblon.”

“Kiel tio okazis?” ŝi demandis.

“Mi ne scias,” respondis Toto. “Hieraŭ matene la Vuzo preskaŭ tretis sur min kaj mi klopodis grumbli al li kaj trovis ke mi neniom povas grumbli.”

“Ĉu vi povas boji?” demandis Doroteo.

“Jes ja!”

“Do ne gravas la grumblo,” diris ŝi.

“Sed kion mi faros kiam mi reiros hejmen al la Vitra Kato kaj la Ruĝeta Katido?” demandis la hundeto per maltrankvila voĉo.

“Ne ĝenos ilin ke vi ne povas grumbli kontraŭ ilin, mi certas,” diris Doroteo. “Mi sentas vian bedaŭron, kompreneble, Toto, ĉar ĝuste kion ni ne povas fari ni plej volas fari; sed antaŭ ol retreniri eble vi retrovos vian grumblon.”

“Ĉu vi kredas ke kiu ŝtelis Ozman ankaŭ ŝtelis mian grumblon?”

Doroteo ridetis.

“Eble, Toto.”

“Do li estas fiulo!” kriis la hundeto.

“Persono kiu volas ŝteli Ozman estas kiel eble plej fia,” akordis Doroteo, “kaj kiam ni memoras ke nia kara amikino, la bela Regantino de Oz, estas perdita, ni ne ĝenu nin pri ia grumblo.”

Toton ne tute kontentigis tiu komento, ĉar ju pli li pensis pri sia perdita grumblo des pli grava fariĝis la misfortuno. Kiam neniu rigardis li foriris inter la arbojn kaj laŭeble plej klopodis grumbli—eĉ se nur iomete—sed li ne sukcesis. Li povis nur boji, kaj bojo ne povas anstataŭi grumblon, do li malfeliĉe reiris al la aliaj.

Nu, Buton-Brilo tute ne konceptis ke li estas perdita, unue. Li nur vagis de arbo al arbo, serĉante la plej bonajn fruktojn, ĝis li trovis ke li estas sola en la granda fruktarbaro. Sed li ne maltrankvilis pro tio tiumomente kaj vidinte kelkajn abrikotarbojn pli forajn li iris al ili; poste li trovis kelkajn ĉerizarbojn; tuj post ili estis kelkaj mandarinarboj.

“Mi trovis preskaŭ ĉiun specon de fruktoj escepte de persikoj,” li diris al si, “do verŝajne ankaŭ estas persikoj ĉi tie, se mi povos trovi la arbojn.”

Li serĉis tie kaj tie, ne atentante sian vojon, ĝis li trovis ke sur la arboj ĉirkaŭ li kreskas nur nuksoj. Li metis kelkajn juglandojn en siajn poŝojn kaj plu serĉis kaj fine—ĝuste inter la nuksarboj—li trovis unusolan persikarbon. Ĝi estis gracia, bela arbo, sed kvankam ĝi estis densfolia sur ĝi estis neniuj fruktoj, kun escepto de sola, granda, belega persiko, rozvanga kaj vileta kaj plej manĝinda.

Buton-Brilo trovis malfacilon kiam li strebis preni tiun solan persikon, ĉar ĝi pendis multe tro for; sed li viglamove grimpis la arbon kaj rampis sur la branĉo sur kiu ĝi kreskis kaj post pluraj provoj, dum kiuj li riskis fali, li fine sukcesis pluki ĝin. Post tio li reiris al la tero kaj decidis ke la frukto plene meritas la ĝenon. Ĝi estis alloge odora kaj kiam li mordis ĝin li trovis ĝin la plej bongusta ero kiun ĝis tiam li gustumis.

“Vere decus ke mi dividu ĝin kun Trot kaj Doroteo kaj Betinjo,” li diris, “sed eble estas multaj aliaj en alia parto de la arbaro.”

En sia koro li dubis tiun parolon, ĉar ĉi tiu estis tute sola persikarbo, kaj ĉiuj aliaj fruktoj kreskis sur multaj kunaj arboj; sed tiu unusola bongustega mordaĵo malebligis ke li rezistu manĝi la reston de la persiko, kaj baldaŭ restis nur la kerno.

Buton-Brilo pretis forĵeti tiun persikokernon sed li ekrimarkis ke ĝi konsistas el pura oro. Kompreneble tio surprizis lin, sed tiom da aferoj en la Lando Oz estas surprizaj ke li ne multe konsideris la oran persikokernon. Tamen li metis ĝin en sian poŝon, por montri ĝin al la knabinoj, kaj kvin minutojn poste li jam tute forgesis ĝin.

Ĉar nun li konsciis ke li estas tre for de siaj akompanintoj, kaj sciante ke tio maltrankviligos ilin kaj prokrastos ilian veturon, li komencis krii kiel eble plej laŭte. Lia voĉo ne longen iris inter la multaj arboj, kaj kriinte dekdufoje kaj ne aŭdinte respondon li sidiĝis sur la tero kaj diris: “Nu, denove mi perdiĝis. Estas domaĝe, sed mi ne scias malfari la perdon.”

Dum li apogis sian dorson per arbo li suprenrigardis kaj vidis Blufringon flugi el la ĉielo kaj surbranĉiĝi tuj antaŭ li. La birdo rigardis kaj rigardadis lin. Unue ĝi rigardis per unu brila okulo kaj poste ĝi turnis sian kapon kaj rigardis lin per la alia okulo.

Tiam, iomete flirtinte siajn flugilojn, ĝi diris: “Ho! Do vi manĝis la sorĉitan persikon, ĉu?”

“Ĉu sorĉitan?”

“Kompreneble,” respondis la Blufringo. “La Ŝufaristo Ugu faris tion.”

“Sed kial? Kaj kiel ĝi sorĉiĝis? Kaj kio okazos al tiu kiu manĝas ĝin?” demandis la knabo.

“Demandu al la Ŝufaristo Ugu; li scias,” diris la birdo, ordigante siajn plumojn per sia beko.

“Kaj kiu estas la Ŝufaristo Ugu?”

“La persono kiu sorĉis la persikon, kaj metis ĝin ĉi tien—en la ekzakta centro de la Granda Fruktarbaro—pro ke neniu trovu ĝin. Ni birdoj ne riskus manĝi ĝin; ni estas tro saĝaj. Sed vi estas Buton-Brilo el la Smeralda Urbo, kaj vi—vi—VI manĝis la sorĉitan persikon! Vi devos klarigi al la Ŝufaristo Ugu kial vi faris tion.”

Kaj antaŭ ol la knabo povis pli demandi, la birdo forflugis kaj lasis lin sola.

Buton-Brilon ne multe ĝenis la trovo ke la persiko kiun li manĝis estis sorĉita. Certe ĝi tre bone gustis kaj lia stomako tute ne doloris. Do denove li komencis pripensi la plej bonan metodon rekuniĝi kun siaj amikoj.

“Negrave kiudirekten mi iros mi verŝajne misiros,”

li diris al si, “do prefere mi restu kie mi estas kaj lasu ilin trovi min—se ili povos.”

Blanka Kuniklo venis saltetante tra la fruktarbaro kaj paŭzis iom for por rigardi lin.

“Ne timu,” diris Buton-Brilo; “mi ne damaĝos vin.”

“Ho, mi ne timas pri mi,” respondis la Blanka Kuniklo. “Pri vi mi timas.”

“Jes; mi perdiĝis,” diris la knabo.

“Jes vere vi perdiĝis,” respondis la Kuniklo. “Pro kial vi manĝis la sorĉitan persikon?”

La knabo rigardadis la ekscititan besteton penseme.

“Pro du kaŭzoj,” li klarigis. “La unua estis ke mi amas persikojn, kaj la dua ke mi ne sciis ke ĝi estis sorĉita.”

“Tio ne savos vin de la Ŝufaristo Ugu,” deklaris la Blanka Kuniklo kaj ĝi forrampis antaŭ ol la knabo povis plu demandi.

“Kunikloj kaj birdoj,” li pensis, “estas timemaj kaj ŝajne timas ĉi tiun ŝufariston—kiu ajn li estas. Se ekzistus alia persiko nur duone tiom bona kiel tiu, mi manĝus ĝin malgraŭ dekduo da sorĉoj aŭ cent ŝufaristoj!”

Ĝuste tiam Ĉifoneroj venis dancante kaj vidis lin sidanta ĉe la piedo de la arbo.

“Ho, jen vi!” ŝi diris. “Vi ripetas vian petoladon, ĉu? Ĉu vi ne scias ke estas malĝentile perdiĝi kaj atendigi ĉiujn? Venu, mi rekondukos vin al Doroteo kaj la aliaj.”

Buton-Brilo malrapide levis sin por akompani ŝin.

“La perdo ne estis vere granda,” li diris gaje. “Mi forestis nur duonan tagon, do nenio misa fariĝis.”

Doroteo, tamen, kiam la knabo reunuiĝis kun la grupo, forte riproĉis lin.

“Kiam ni tiom grave agas serĉante Ozman,” diris ŝi, “estas miskondute forvagi kaj prokrastigi nian veturon. Supozu ke ŝi estas kaptito—en kastela karcero!—ĉu vi volas ke nia kara Ozma restu tie pli longe ol necesus kun nia helpo?”

“Se ŝi estas en kastela karcero, kiel vi eligos ŝin?”

demandis la knabo.

“Ne ĝenu vin pri tio; ni lasos tion al la Sorĉisto; li nepre trovos rimedon.”

La Sorĉisto diris nenion, ĉar li konsciis ke sen siaj magiiloj li ne kapablos pli ol kiu ajn alia persono.

Sed ne utilus memorigi la akompanantojn pri tiu fakto; ĝi eble senkuraĝigus ilin.

“Grave ĝuste nun,” li komentis, “estas trovi Ozman; kaj, ĉar nia grupo denove estas kuna, mi proponas ke ni pluiru.”

Dum ili proksimiĝis al la rando de la Granda Fruktarbaro la suno malleviĝis kaj ili sciis ke baldaŭ estos mallume. Do ili decidis kampi sub la arboj, ĉar alia larĝa ebenaĵo estis antaŭ ili. La Sorĉisto etendis la litkovraĵojn sur lito el molaj folioj kaj baldaŭ ili ĉiuj, escepte de Ĉifoneroj kaj la Segĉevalo, profunde dormis. Toto premis sin firme al la flanko de sia amiko la Leono, kaj la Vuzo tiom laŭte ronkis ke la Miksĉifona Knabino kovris lian kvadratan kapon per sia antaŭtuko por dampi la bruon.

La Carsuprulo de Herkuo

Trot vekiĝis ĝuste kiam la suno leviĝis kaj, glitinte el la litkovraĵoj, iris al la rando de la Granda Fruktarbaro kaj rigardis trans la ebenaĵon. Io brilis tre for.

“Tio aspektas kiel alia urbo,” ŝi diris duonlaŭte.

“Alia urbo ĝi ja estas,” deklaris Ĉifoneroj, kiu rampis neaŭdate al la flanko de Trot, ĉar ŝiaj kotonplenaj piedoj tute ne bruis. “La Segĉevalo kaj mi veturis en la mallumo, dum vi aliaj ĉiuj dormis, kaj ni trovis tie pli grandan urbon ol Ti. Ankaŭ ĉirkaŭ ĝi estas muro, sed ĝi havas portalon kaj multajn vojojn.”

“Ĉu vi eniris?” demandis Trot.

“Ne, ĉar la portalo estis ŝlosita kaj la muro estis vera muro. Do ni revenis ĉi tien. Ne estas tre distance al la urbo. Ni povos atingi ĝin post du horoj, post viaj matenmanĝoj.”

Trot reiris kaj, trovinte la aliajn knabinojn vekaj, ripetis al ili kion diris Ĉifoneroj. Do ili rapide manĝis kelkajn fruktojn—estis multaj prunarboj en tiu parto de la fruktarbaro—kaj poste ili surgrimpis la bestojn kaj ekiris veturonte al la stranga urbo. Hanĉjo la Mulo matenmanĝis herbon kaj la Leono forvagis kaŝe kaj trovis plaĉan matenmanĝon; li neniam diris kio ĝi estis, sed Doroteo esperis ke la malgrandaj kunikloj kaj la kampomusoj evitis lin. Ŝi avertis Toton ne ĉasi birdojn kaj donis al la hundo pomon, kaj li plene kontentis pro ĝi. La Vuzo amis fruktojn egale kiel ĉiun alian manĝaĵon—escepte de mielo, kiun li plejamis—kaj la Segĉevalo tute neniam manĝis.

Kun escepto de ilia maltrankvilo pri Ozma, ili ĉiuj estis bonhumoraj dum ili rapidis trans la ebenaĵon.

Toto plu malkvietis pro sia perdita grumblo, sed estante saĝa hundeto li kaŝis tion. Post nelonge la urbo proksimiĝis kaj ili povis ekzameni ĝin interesate.

Laŭ sia ekstera aspekto la loko estis pli impona ol Ti, ĝi estis kvadrata urbo, kun kvadrata, kvarflanka muro ĉirkaŭe kaj ĉiuflanke estis kvadrata portalo el polurita kupro. La tuta urbo aspektis solida kaj fortika; ne estis flirtantaj standardoj kaj la turoj kiuj montriĝis super la urba muro aspektis tute neornamitaj.

Pado kondukis de la fruktarbaro rekte al unu el la urboportaloj, kio indikis ke la loĝantaj preferas fruktojn ol kardojn. Niaj amikoj sekvis tiun padon al la portalo, kiun ili trovis firme fermita. Sed la Sorĉisto antaŭeniris kaj batis ĝin per sia pugno, dirante laŭtavoĉe: “Malfermu!”

Tuj leviĝis super la granda muro vico de gigantaj kapoj, kiuj ĉiuj malsuprenrigardis ilin kvazaŭ por trovi kiu altrudas sin. La dimensio de tiuj kapoj estis miriga kaj niaj amikoj tuj komprenis ke ili apartenas al gigantoj, kiuj staras interne de la urbo. Ĉiu havis densan, vilan hararon kaj barbon, kelkaj havis blankan hararon, aliaj nigran aŭ ruĝan aŭ flavan, kaj la hararo de kelkaj komencis griziĝi, do la gigantoj estis ĉiaaĝaj. Kvankam la kapoj aspektis ferocaj, la okuloj estis mildesprimaj, kvazaŭ la uloj estis jam de longe sklavigitaj, kaj iliaj vizaĝoj esprimis paciencon anstataŭ ferocecon.

“Kion oni volas?” demandis unu maljuna giganto, per malalta grumbla voĉo.

“Ni estas fremduloj kaj ni volas eniri la urbon,”

respondis la Sorĉisto.

“Ĉu vi venas pace aŭ milite?” demandis alia.

“Pace, kompreneble,” kolerete respondis la Sorĉisto, kaj li plu diris senpacience: “Ĉu ni aspektas konkerarmeo?”

“Ne,” diris la unua parolinta giganto, “vi aspektas senkulpaj vagabondoj; sed neniam eblas scii per aspekto. Atendu tie ĝis ni raportos al niaj mastroj.

Neniu rajtas eniri ĉi tien sen la permeso de Vig, la Carsuprulo.”

“Kiu estas li?” demandis Doroteo. Sed la kapoj jam malsupreniris kaj malaperis malantaŭ la muro, do ne venis respondo.

Ili longe atendis ĝis la portalo enruliĝis kun muĝeta sono kaj laŭta voĉo kriis: “Eniru!” Sed ili ne prokrastis akcepti la inviton.

Ambaŭflanke de la larĝa strato kiu kondukis en la urbon de la portalo staris vico de grandegaj gigantoj—dudeko da ili ĉiuflanke kaj ĉiuj staris tiom proksime unu al alia ke iliaj kubutoj intertuŝis. Ili surportis uniformojn bluajn kaj flavajn kaj estis armitaj per klaboj tiom dikaj kiel arbotrunkoj. Ĉiu giganto havis ĉirkaŭ sia kolo larĝan oran strion, surnititan, por indiki ke li estas sklavo.

Dum niaj amikoj eniris, rajdante la Leonon, la Vuzon, la Segĉevalon kaj la Mulon, la gigantoj duone turnis sin kaj marŝis duope ĉiuflanke de ili.

Ŝajnis al Doroteo ke ŝia tuta grupo nun estas kaptitoj, ĉar eĉ rajdante la bestojn iliaj kapoj apenaŭ estis tiom altaj kiom la genuoj de la marŝantaj gigantoj. La knabinoj kaj Buton-Brilo fervoris sciiĝi kien urbon ili eniris, kaj kiaj estis la homoj kiuj sklavigus tiujn potenculojn. Tra la kruroj de la gigantoj, dum ili marŝis, Doroteo povis vidi vicojn de domoj ĉiuflanke de la strato kaj arojn da homoj starantaj sur la trotuaroj; sed la homoj estis ordinardimensiaj kaj rimarkinde pri ili estis nur ke ili estis ege maldikaj. Inter iliaj haŭto kaj ostoj ŝajnis esti malmulta aŭ eĉ nenia karno, kaj ili estis plejparte klinŝultraj kaj lacaspektaj, eĉ la malgrandaj infanoj.

Pli kaj pli Doroteo demandis al si kial kaj kiel la grandaj gigantoj akceptis fariĝi sklavoj de tiom maldikaj, malviglaj mastroj, sed ne estis oportuno demandi al iu el ili antaŭ ol ili venis al granda palaco situanta en la koro de la urbo. Tie la gigantoj staris en vicoj antaŭ la enirejo kaj staris senmove dum niaj amikoj rajdis en la korton de la palaco. Poste la bariloj de la kortmuro fermiĝis malantaŭ ili kaj antaŭ ili estis maldika vireto kiu profunde klinis sin kaj diris malfeliĉavoĉe: “Se vi kompleze deiros de viaj rajdobestoj, min plezurigos gvidi vin al la Plej Potenca Reganto en la Mondo, Vig la Carsuprulo.”

“Mi ne kredas!” diris Doroteo, indigne.

“Kion vi ne kredas?” demandis la viro.

“Mi ne kredas ke via Carsuprulo povus teni komparon kun nia Ozma.”

“Li ne tenus ion ajn por iu ajn,” respondis la viro tre serioze, “ĉar li havas sklavojn kiuj tenas ĉion por li, kaj la Potenca Vig estas tro dignoplena por fari ion kion aliaj povas fari por li. Li eĉ devigas sklavon terni por li, se li malvarmumas. Tamen, se vi kuraĝas fronti nian potencan reganton, sekvu min.”

“Ni kuraĝas ĉion,” diris la Sorĉisto, “do konduku.”

Ili trairis plurajn marmorajn koridorojn kun altaj plafonoj, trovante ĉiun koridoron kaj pordon gardata de servistoj; sed tiuj servistoj de la palaco estis el la popolo kaj ne gigantoj, kaj ili estis tiom maldikaj ke ili preskaŭ aspektis skeletoj. Fine ili eniris grandan rondan ĉambron kun altkupola plafono kie la Carsuprulo sidis sur trono ĉizita el solida bloko de blanka marmoro kaj ornamita per purpuraj silkaj pendaĵoj kaj oraj kvastoj.

La reganto de tiuj homoj kombadis siajn brovojn kiam niaj amikoj eniris lian tronoĉambron kaj ekstaris antaŭ lin, sed li remetis la kombilon en sian poŝon kaj ekzamenis la fremdulojn evidente tre scivoleme.

Poste li diris: “Jadi, kia surprizo! Vi vere ŝokis min. Ĉar neniu eksterulo iam venis al nia Urbo Herku, kaj mi ne povas imagi kial vi decidis tion fari.”

“Ni serĉas Ozman, la Plejsuperan Reganton de la Lando Oz,” respondis la Sorĉisto.

“Ĉu vi vidas ŝin ĉi tie, ie?” demandis la Carsuprulo.

“Ankoraŭ ne, Moŝto; sed eble vi informos nin pri kie ŝi estas.”

“Ne; min plene okupas atenti mian propran popolon. Mi trovas ilin malfacile pritrakti ĉar ili estas tiom fortegaj.”

“Ili ne aspektas tre fortaj,” diris Doroteo. “Ŝajnas kvazaŭ milda vento forblovus ilin el la urbo, se ne malhelpus tion la muro.”

“Prave—prave,” agnoskis la Carsuprulo. “Ili vere aspektas tiaj, ĉu ne? Sed neniam fidu aspektojn, kiuj emas trompi. Eble vi rimarkis ke mi malebligis ke vi renkontu iun de mia popolo. Mi protektis vin per miaj gigantoj dum vi estis survoje de la portaloj al mia palaco, tiel ke neniu Herkuo proksimiĝis al vi.”

“Ĉu tiom danĝeras via popolo, do?” demandis la Sorĉisto.

“Al fremduloj, jes; sed nur ĉar ili estas tiom amikemaj. Ĉar, se ili manpremus kun vi, ili verŝajne rompus viajn brakojn aŭ dispremus viajn fingrojn tiel ke restus nur sangaĵo.”

“Kial?” demandis Buton-Brilo.

“Ĉar ni estas la plej fortaj homoj en la tuta mondo.”

“Pŝa!” krietis la knabon; “vi nur blagas. Verŝajne vi ne scias kiom fortaj estas aliaj homoj. Nu, iam mi konis viron en Fil’delfio kiu povis fleksi ferajn stangojn uzante nur siajn manojn!”

“Sed, jadi!—ne estas malfacile fleksi ferajn stangojn,” diris Lia Moŝto. “Diru al mi, ĉu tiu homo povus dispremi ŝtonan blokon nur per siaj manoj?”

“Neniu povus fari tion,” deklaris la knabo.

“Se mi havus ŝtonan blokon mi montrus al vi,”

diris la Carsuprulo, ĉirkaŭrigardante en la ĉambro.

“Ha, jen mia trono. La dorso estas ja tro alta, do mi derompos pecon de tio.”

Li surpiediĝis kaj stumbletis necertapaŝe ĉirkaŭ la tronon. Li prenis la dorson kaj derompis pecon de marmoro, preskaŭ duonmetron dikan.

“Ĉi tio,” diris li, revenante al sia seĝo, “estas tre solida marmoro kaj multe pli malmola ol ordinara ŝtono. Sed mi povas diserigi ĝin facile per miaj fingroj, do jen pruvo ke mi estas tre forta.”

Eĉ dum li parolis li komencis derompi pecojn de marmoro kaj diserigi ilin kvazaŭ peceton de tero. La Sorĉiston tio tiom mirigis ke li prenis pecon per siaj propraj manoj kaj provis ĝin, kaj trovis ĝin vere malmolega.

Ĝuste tiam unu el la gigantaj servistoj eniris kaj krietis: “Ho, Moŝto, la kuristo bruligis la supon! Kion ni faru?”

“Kial vi aŭdacas interrompi min?” demandis la Carsuprulo, kaj preninte la grandegan giganton firme per unu kruro li levis lin en la aeron kaj ĵetis lin kapantaŭen tra malferman fenestron.

“Nun, diru al mi,” li diris, turnante sin al Buton- Brilo, “ĉu via viro en Filadelfio povus diserigi marmoron per siaj fingroj?”

“Mi kredas ke ne,” diris Buton-Brilo, multe imponita de la forto de la maldika monarko.

“Kio tiom fortigas vin?” demandis Doroteo.

“Tion faras la zosozo,” li klarigis, “kiun mi mem inventis. Mi kaj mia tuta popolo manĝas zosozon, kaj ĝi donas al ni enorman forton. Ĉu vi deziras manĝi iom?”

“Dankon, sed ne,” respondis la knabino. “Mi—mi ne volas tiom maldikiĝi.”

“Nu, kompreneble oni ne povas havi kaj forton kaj karnon samtempe,” diris la Carsuprulo. “Zosozo estas pura energio, kaj ĝi estas la sola ekzistanta kombinaĵo tiuspeca. Mi nepre ne permesus ke niaj gigantoj havu ĝin, sciu, ĉar ili baldaŭ fariĝus niaj mastroj, estante pli grandaj ol ni; do mi gardas la tuton ŝlositan en mia privata laboratorio. Unufoje en la jaro mi manĝigas tekuleron da ĝi al ĉiu el miaj civitanoj— viroj, virinoj kaj infanoj—tiel ke ĉiu el ili estas preskaŭ tiom forta kiel mi. Ĉu eble vi deziras dozon, sinjoro?” li demandis, turninte sin al la Sorĉisto.

“Nu,” diris la Sorĉisto, “se vi bonvolos doni al mi iom da zosozo en botelo, mi volonte kunprenos ĝin dum miaj veturoj. Ĝi povus esti utila, kelkfoje.”

“Certe. Mi donos al vi sufiĉe por ses dozoj,”

promesis la Carsuprulo. “Sed ne englutu pli ol unu tekuleron je unu fojo. Iam la Ŝufaristo Ugu glutis du tekulerojn da ĝi, kaj ĝi tiom fortigis lin ke kiam li apogis sin per la urba muro li kolapsigis ĝin kaj ni devis rekonstrui ĝin.”

“Kiu estas la Ŝufaristo Ugu?” demandis Buton- Brilo scivole, ĉar li nun memoris ke la birdo kaj la kuniklo pretendis ke la Ŝufaristo Ugu sorĉigis la persikon kiun li manĝis.

“Nu, Ugu estas potenca magiisto, kiu iam loĝis ĉi tie. Sed li nun estas multe for,” respondis la Carsuprulo.

“Kien li iris?” demandis la Sorĉisto rapide.

“Laŭdire li loĝas en vimenaĵa kastelo en la montoj okcidente de ĉi tie. Komprenu ke Ugu fariĝis tiom potenca magiisto ke li ne deziris plu loĝi en nia urbo, ĉar li timis ke ni lernos kelkajn el liaj sekretoj. Do li iris al la montoj kaj konstruis por si belegan vimenaĵan kastelon, kiu estas tiom fortika ke eĉ mi kaj mia popolo ne povus disbati ĝin, kaj tie li loĝas tute sola.”

“Jen plaĉa informo,” deklaris la Sorĉisto, “ĉar mi kredas ke li estas tiu magiisto kiun ni serĉas. Sed kial oni nomas lin la Ŝufaristo Ugu?”

“Iam li estis tre vulgara civitano ĉi tie kaj fabrikis ŝuojn por vivteni sin,” respondis la monarko de Herku. “Sed li estas praido de la plej potenca sorĉisto kiu iam ajn vivis—en ĉi tiu aŭ alia lando—kaj unu tagon la Ŝufaristo Ugu trovis la magiajn librojn kaj receptojn de sia fama praavo, kiuj estis kaŝitaj en la mansardo de lia domo. Do li komencis studi la foliojn kaj librojn kaj ekzercadi sin je magio, kaj post forpaso de tempo li fariĝis tiom lerta ke, kiel mi diris, li malfavoris nian urbon kaj konstruis solecan kastelon por si.”

“Ĉu vi kredas,” demandis Doroteo timeme, “ke la Ŝufaristo Ugu estas tiom fia ke li ŝtelus nian Ozman de Oz?”

“Kaj la Magian Bildon?” demandis Trot.

“Kaj la Grandan Arkivo-Libron de Glinda la Bona?” demandis Betinjo.

“Kaj miajn proprajn magiilojn?” demandis la Sorĉisto.

“Nu,” respondis la Carsuprulo, “mi ne diras ke Ugu estas vere fia, sed li multe ambicias fariĝi la plej potenca magiisto en la mondo, do mi supozas ke li ne tiom fieras ke li rifuzus ŝteli magiaĵojn apartenantajn al iu alia—se li povus fari tion.”

“Sed kion pri Ozma? Kial li volus ŝteli ŝin?”

demandis Doroteo.

“Ne demandu al mi, mia kara. Ugu ne informas min pri kial li agas, mi certigas al vi.”

“Do ni devos mem iri demandi lin,” deklaris la knabineto.

“Mi ne farus tion, se mi estus vi,” konsilis la Carsuprulo, rigardante la tri knabinetojn kaj poste la knabon kaj la malgrandan Sorĉiston kaj fine la kotonplenan Miksĉifonan Knabinon. “Se Ugu efektive ŝtelis vian Ozman, li verŝajne gardos ŝin kiel kaptiton, malgraŭ viaj minacoj aŭ petoj. Kaj, pro sia multa scio pri magio, li estas danĝera kaj estus malsaĝe ataki lin.

Sekve, se vi estas saĝaj, vi reiros hejmen kaj trovos novan Reganton por la Smeralda Urbo kaj la Lando Oz. Sed eble ne la Ŝufaristo Ugu ŝtelis vian Ozman.”

“La sola metodo decidi pri tio,” respondis la Sorĉisto, “estas iri al la kastelo de Ugu kaj vidi ĉu Ozma estas tie. Se jes, ni raportos tion al la granda Sorĉistino, Glinda la Bona, kaj mi pli-malpli certas ke ŝi trovos metodon savi de la Ŝufaristo nian karegan Regantinon.”

“Nu, agu laŭvole,” diris la Carsuprulo. “Sed se vi ĉiuj transformiĝos en kolibrojn aŭ raŭpojn, ne akuzu ke mi ne avertis vin.”

Ili restis dum la resto de tiu tago en la Urbo Herku kaj manĝis ĉe la reĝa tablo de la Carsuprulo kaj ricevis dormoĉambrojn en lia palaco. La forta monarko tre ĝentile traktis ilin kaj donis al la Sorĉisto malgrandan oran boteleton da zosozo, por utiligo se li aŭ iu alia de lia grupo volos akiri grandegan forton.

La Carsuprulo ne ĉesis provi persvadi ilin ne proksimiĝi al la Ŝufaristo Ugu, sed ili firme decidis pri la entrepreno kaj la sekvan matenon ili elkore ĝisis la amikeman monarkon kaj, surgrimpinte siajn bestojn, ili postlasis la Herkuojn kaj la Urbon Herku kaj direktis sin al la okcidentaj montoj.

La Vero-Lageto

Ŝajnas ke delonge ni nenion aŭdis pri la Ranulo kaj Kuknjo la Kuketo- Kuiristino, kiuj forlasis la Landon de la Jipoj por serĉi la diamantornamitan oran telerlavujon kiu estis mistere ŝtelita tiun saman nokton kiam Ozma malaperis el la Smeralda Urbo. Sed necesas memori ke dum la Ranulo kaj la Kuko-Kuiristino preparis descendi de sia montosupro, kaj eĉ dum ili estis survoje al la domo de la kultivisto Viljoĉjo la Palpbrumo, Doroteo kaj la Sorĉisto kaj iliaj amikoj spertis la aventurojn kiujn ni ĵus rakontis.

Nu, tiun saman matenon kiam la veturantoj el la Smeralda Urbo adiaŭis la Carsuprulon de la Urbo Herku, Kuknjo la Kuketo-Kuiristino kaj la Ranulo vekiĝis en arbareto en kiu ili pasigis la nokton dormante sur litoj el folioj. Multaj domoj de kultivistoj estis proksimaj, sed ŝajne neniu volis bonvenigi la ŝvelan, arogantan Ranulon aŭ la malgrandan sekiĝintan Kuketo-Kuiristinon, do ili dormis sufiĉe komforte sub la arboj.

La Ranulo vekiĝis la unua, tiumatene, kaj irinte al la arbo kie Kuknjo dormas kaj trovinte ke ŝi ankoraŭ estas kovrita de dormo, li decidis iom promeneti kaj serĉi matenmanĝon. Veninte al la rando de la arbareto, li rimarkis ke kilometron for estas bela flava domo kiun ĉirkaŭas flava palisa barilo, do li marŝis cele tiun domon kaj enirinte la korton li trovis Palpbruman virinon kiu kolektadis branĉojn kiujn ŝi bruligos por kuiri sian matenmanĝon.

“Jadi!” ŝi kriis vidante la Ranulon, “kial vi estas ekster via ranlageto?”

“Mi serĉas juvelitan oran telerlavujon, bonulino,”

li respondis, tre dignoplene.

“Vi ne trovos ĝin ĉi tie, tamen,” diris ŝi. “Niaj telerlavujoj estas el stano, kaj ili estas sufiĉe bonaj por kiu ajn. Do reiru al via lageto kaj ne ĝenu min.”

Ŝi parolis iom malafable kaj respektomanke, kio malplaĉis al la Ranulo.

“Permesu ke mi informu vin, sinjorino,” li diris, “ke kvankam mi estas rano mi estas la Plej Grava kaj Plej Saĝa Rano en la tuta mondo. Mi plue diru ke mi posedas pli da saĝeco ol ĉiu Palpbrumo—ĉu viro ĉu virino—en ĉi tiu lando. Kien ajn mi iras, oni surgenuiĝas antaŭ mi kaj honoras la Grandan Ranulon! Neniu alia scias tiom kiom mi; neniu alia estas tiom grandioza—tiom belega!”

“Se vi scias tiom,” ŝi respondis malafable, “kial vi ne scias trovi vian telerlavujon, anstataŭ traserĉadi la landon por trovi ĝin?”

“Baldaŭ,” li respondis, “mi iros al ĝia troviĝejo; sed ĝuste nun mi veturas kaj ankoraŭ ne matenmanĝis.

Tial mi honoras vin petante ke vi donu al mi manĝaĵon.”

“Ho! La Granda Ranulo malsatas kiel vulgara vagabondo, ĉu? Do prenu tiujn branĉojn kaj helpu min pretigi fajron,” diris la virino malestime.

“Mi! La Granda Ranulo kolektu branĉojn?” li kriis ŝokite. “En la Lando de la Jipoj, kie mi estas pli honorata kaj potenca ol Reĝo mem, oni ploras pro ĝojo kiam mi petas matenmanĝigi min.”

“Do iru tien por via matenmanĝo,” deklaris la virino.

“Verŝajne vi ne komprenas mian gravecon,” urĝis la Ranulo. “Pro mia eksterordinara saĝo ne decas ke mi faru permanan laboradon.”

“Multe mirigas min,” komentis la virino, portante siajn branĉojn al la domo, “ke via saĝo ne informas vin ke vi ne ricevos matenmanĝon ĉi tie,” kaj ŝi eniris kaj batfermis la pordon malantaŭ si.

La Ranulo sentis ke li estas insultita, do li indigne kvakis kaj forturnis sin. Promeninte iomete pli li atingis neklaran padon kiu kondukis trans kampon direkte al grupo de belaj arboj, kaj kredante ke tiu rondo de ĉiamverduloj nepre ĉirkaŭas domon—kie eble oni afable akceptos lin—li decidis sekvi la padon.

Kaj post kelka tempo li atingis la arbojn, kiuj estis dense kunaj, kaj depuŝinte kelkajn branĉojn li trovis ke ne estas domo en la rondo, estas anstataŭe belega lageto de klara akvo.

Nu, la Ranulo, kvankam li estis granda kaj bone edukita kaj imitis la agmanierojn kaj kutimojn de homoj, tamen estis rano. Dum li rigardadis tiun solecan, senhoman lageton, lia akvamo revenis al li nerezisteble.

“Se mi ne povas akiri matenmanĝon tamen mi povos agrable naĝi,” diris li, kaj puŝinte sin tra la arbojn li atingis la bordon. Tie li formetis sian multekostan vestaron kaj metis sian brilan purpuran ĉapelon kaj sian orkapan bastonon apud ĝin. Post momento li eksaltis en la akvon kaj plonĝis al la plejfundo de la lageto.

La akvo estis agrable malvarma kaj amikema al lia dika, malglata haŭto, kaj la Ranulo naĝis ĉirkaŭ la lageton plurfoje antaŭ ol halti por ripozi. Post tio li flosis sur la surfaco kaj ekzamenis la lageton tre interesate. La fundo kaj flankoj estis tegitaj per brilantaj kaheloj blanke ruĝetaj; nur unu loko en la fundo, kie la akvo bobelis el kaŝita fonto, estis libera.

Sur la randoj la verda herbo kreskis al la bordo de la ruĝetaj kaheloj.

Kaj nun, dum la Ranulo ekzamenis la lokon, li trovis ke sur unu flanko de la lageto, ĝuste super la akvolimo, estis ora plato sur kiu kelkaj forte gravuritaj vortoj videblis. Li naĝis cele tiun platon kaj atinginte ĝin li legis ĉi tion: Ĉi tiu estas LA VERO-LAGETO Kiu naĝas en ĉi tiu akvo devos por ĉiam diri nur LA VERON Tiu deklaro ŝokis la Ranulon. Ĝi eĉ maltrankviligis lin, do li saltis sur la randon kaj komencis rapide vesti sin.

“Granda misfortuno trafis min,” li diris al si, “ĉar ekde nun mi ne povos diri ke mi estas saĝa, ĉar tio ne estas la vero. La vero estas ke mia fanfaronita saĝeco estas nur ŝajnigo, kiun mi proklamis por trompi homojn kaj devigi ke ili cedu al mi. En la vero, neniu vivanto povas scii multe pli ol siaj kunuloj, ĉar unu persono scias unu aferon, kaj alia scias alian aferon, tiel ke saĝo estas egale distribuita tra la tuta mondo. Sed—ve!—kia fataĉo atingos min.

Eĉ Kuknjo la Kuketo-Kuiristino baldaŭ trovos ke mia scio ne estas pli granda ol la ŝia; ĉar naĝinte en la sorĉita akvo de la Lageto de Vero, mi ne plu povos trompi ŝin aŭ mensogi.”

Pli humila ol ekde multaj jaroj la Ranulo reiris al la arbareto kie li postlasis Kuknjon kaj trovis la virinon nun veka kaj lavanta sian vizaĝon en mallarĝa rivereto.

“Kie estis Via Moŝto?” ŝi demandis.

“Mi iris al domo de kultivisto por peti manĝaĵon,”

diris li, “sed la virino rifuzis doni al mi.”

“Fie!” ŝi kriis. “Sed ne gravas; ekzistas aliaj domoj, kie oni volonte manĝigos la Plej Saĝan Personon en la tuta Mondo.”

“Ĉu vin?” li demandis.

“Ne, vin.”

La Ranulo sentis fortan instigon diri la veron, sed li baraktis kontraŭ ĝi vigle. Lia rezonado diris al li ke tute ne necesas ke Kuknjo sciu ke li ne estas saĝa, ĉar sciante tion ŝi eble ne plu respektus lin, sed kiam ajn li malfermis sian buŝon por paroli li konsciis ke li tuj diros la veron do li refermis ĝin kiel eble plej rapide. Li provis paroli pri io alia, sed la vortoj necesaj por maltrompi la virinon puŝis sin al liaj lipoj malgraŭ lia baraktado. Fine, sciante ke li devos aŭ resti muta aŭ lasi ke la vero proklamiĝu, li senespere ĝemis mallaŭte kaj diris: “Kuknjo, mi ne estas la Plej Saĝa Persono en la tuta Mondo; mi tute ne estas saĝa.”

“Sed devas esti vere!” ŝi protestis. “Vi mem informis min, eĉ hieraŭvespere!”

“Do hieraŭvespere mi ne diris al vi la veron,” li konfesis, aspektante tre honta—kiom eblas al rano.

“Mi bedaŭras ke mi mensogis al vi, bona Kuknjo; sed, se vi devas scii la veron, la tutan veron kaj nur la veron, mi efektive ne estas tiom saĝa kiom vi.”

La Kuketo-Kuiristinon multe ŝokis aŭdi tion, ĉar ĝi frakasis unu el ŝiaj plej agrablaj iluzioj. Ŝi rigardis la belege vestitan Ranulon miroplene.

“Kio instigis vin tiom subite malmensogi?” ŝi demandis.

“Mi naĝis en la Vero-Lageto,” li diris, “kaj kiu naĝas en tiu akvo devas por ĉiam diri la veron.”

“Vi stultis farante tion,” deklaris la virino. “Ofte estas tre embarase diri la veron. Mi ĝojas ke mi ne naĝis en tiu aĉa akvo!”

La Ranulo rigardis sian akompananton penseme.

“Kuknjo,” diris li, “Mi volas ke vi iru al la Lageto de Vero kaj banu vin en ĝia akvo. Ĉar, se ni kunveturos kaj renkontos nekonatajn aventurojn, ne estos juste ke nur mi devos ĉiam diri al vi la veron, dum vi povos diri al mi kion ajn vi volas. Se ni ambaŭ spertos la sorĉitan akvon ne estos ebleco ke iam ni trompos unu la alian.”

“Ne,” ŝi asertis, firme kapneante, “Mi rifuzas, Moŝto. Ĉar, se mi dirus al vi la veron, mi certas ke vi ne ŝatus min. Neniu Lageto de Vero por mi. Mi estos precize kio mi estas, honesta virino kiu povas diri kion ŝi volas sen vundi ies spiriton.”

Pri tiu decido la Ranulo devis kontenti, kvankam li bedaŭris ke la Kuketo-Kuiristino rifuzas akcepti lian konsilon.

La Malfeliĉa Pramisto

Forlasinte la arbareton kie ili dormis, la Ranulo kaj la Kuketo- Kuiristino turnis sin orienten por serĉi alian domon kaj post nelonga promenado atingis domon kie oni akceptis ilin tre ĝentile. La infanoj rigardadis la grandan, pompan Ranulon iom forte, sed la virino de la familio, kiam Kuknjo petis manĝaĵon, tuj portis al ili manĝaĵojn kaj diris ke ili estas tre bonvenaj.

“Nemultaj bezonuloj trairas ĉi tiun regionon,” ŝi komentis, “ĉar ĉiuj Palpbrumoj estas riĉaj kaj amas resti ĉehejme. Sed eble vi ne estas Palpbrumo,” ŝi pludiris.

“Ne,” diris Kuknjo, “mi estas Jipo, kaj mia hejmo estas sur alta monto sudoriente de via lando.”

“Kaj la Ranulo—ĉu ankaŭ li estas Jipo?”

“Mi ne scias kio li estas, sed li estas tre rimarkinda kaj multe edukita ulo,” respondis la Kuketo- Kuiristino. “Li loĝas de multaj jaroj inter la Jipoj, kiuj trovas lin tiom saĝa kaj inteligenta ke ili ĉiam konsultas lin kiam ili bezonas konsilon.”

“Kial vi forlasis vian hejmon, kaj kien vi iras?”

diris la Palpbruma virino.

Kuknjo parolis al ŝi pri la diamantornamita ora telerlavujo kaj ke ĝi estas mistere ŝtelita el ŝia domo, kaj poste ŝi trovis ke ŝi ne plu povas kuiri bonajn kuketojn. Do ŝi decidis serĉi ĝis retrovi sian telerlavujon, ĉar Kuketo-Kuiristino kiu ne povas kuiri bonajn kuketojn ne multe valoras. La Ranulo, kiu volas vidi pli de la mondo, akompanas ŝin por helpi ŝian serĉon. Aŭskultinte la rakonton la virino demandis: “Do vi tute ne scias, ankoraŭ, kiu ŝtelis vian telerlavujon?”

“Mi scias nur ke nepre ŝtelis iu fifeino, aŭ magiisto, aŭ iu alia potenculo, ĉar neniu alia povus grimpi la krutan monton al la Lando de la Jipoj. Kaj kiu alia povus forporti mian belan, magian telerlavujon sen vidiĝi?”

La virino pripensis tion dum Kukjno kaj la Ranulo manĝis. Kiam ili finis ŝi diris: “Kien vi nun iros?”

“Ni ankoraŭ ne decidis,” respondis la Kuketo- Kuiristino.

“Nia plano,” klarigis la Ranulo, laŭ sia pompa maniero, “estas veturi de loko al loko ĝis ni scios kie estas la ŝtelisto, kaj poste devigi lin redoni la telerlavujon al ĝia laŭrajta posedanto.”

“La plano estas bona,” akordis la virino, “sed vi eble bezonos multan tempon por sukcesi, ĉar via metodo estas iom hazarda kaj neplanita. Sed mi konsilas ke vi veturu orienten.”

“Kial?” demandis la Ranulo.

“Ĉar se vi irus okcidenten vi baldaŭ atingus la dezerton, kaj ankaŭ ĉar en ĉi tiu parto de la Lando de la Palpbrumoj neniu ŝtelas, do vi malŝparus vian tempon ĉi tie. Sed oriente, trans la rivero, loĝas multaj strangaj popoloj kies honestecon mi ne povas garantii. Se vi veturos sufiĉe orienten kaj duafoje transiros la riveron, vi atingos la Smeraldan Urbon, kie estas multaj magio kaj sorĉado. La Smeraldan Urbon regas kara knabineto nomata Ozma, kiu ankaŭ regas la Imperiestron de la Palpbrumoj kaj la tutan Landon Oz. Do, ĉar Ozma estas feino, eble ŝi povos informi vin pri precize kiu prenis vian valoran telerlavujon. Se, kompreneble, vi ne trovos ĝin antaŭ ol vi renkontos ŝin.”

“Al mi tio ŝajnas bonega konsilo,” diris la Ranulo, kaj Kuknjo akordis kun li.

“Plej sencoplene estus,” pludiris la virino, “reiri al via hejmo kaj uzi alian telerlavujon, kaj lernu baki kuketojn same kiel aliaj personoj bakas kuketojn, sen magio. Sed se vi ne povos esti feliĉaj sen la perdita magia telerlavujo, vi verŝajne informiĝos pli detale pri ĝi en la Smeralda Urbo ol en ĉiu alia loko en Oz.”

Ili dankis la bonulinon kaj forlasinte ŝian domon turnis sin orienten kaj tiudirekte marŝis de tiam.

Kiam proksimiĝis la vespero ili atingis la okcidentan branĉon de la Palpbruma Rivero kaj tie, sur la riverbordo, trovis pramiston kiu loĝis tute sola en malgranda flava domo.

Tiu pramisto estis Palpbrumo kun tre malgranda kapo kaj tre granda korpo. Li sidis en sia pordejo kiam la marŝantoj proksimiĝis al li kaj li eĉ ne turnis sian kapon por rigardi ilin.

“Bonan vesperon,” diris la Ranulo.

La pramisto tute ne respondis.

“Ni deziras iom da vespermanĝo kaj la privilegion dormi en via domo ĝis la mateno,” daŭrigis la Ranulo. “Je la tagiĝo ni volos iom da matenmanĝo kaj poste ke vi remu nin trans la riveron.”

La pramisto nek moviĝis nek parolis. Li sidis en sia pordejo kaj rigardis rekte antaŭen.

“Mi kredas ke li estas surda kaj muta,” Kuknjo flustris al sia akompananto. Ŝi staris tuj antaŭ la pramisto kaj metinte sian buŝon proksime al lia orelo ŝi kriis kiel eble plej laŭte: “Bonan vesperon!”

La pramisto sulkigis la frunton.

“Kial vi krias al mi, virino?” li demandis.

“Ĉu vi aŭdas kion mi diras?” ŝi demandis per sia ordinara voĉtono.

“Kompreneble,” respondis la viro.

“Do kial vi ne respondis al la Ranulo?”

“Ĉar,” diris la pramisto, “mi ne komprenas la ranan lingvon.”

“Li parolas la samajn vortojn kiel mi kaj sammaniere,” deklaris Kuknjo.

“Eble,” respondis la pramisto; “sed al mi lia voĉo sonis kiel rana kvako. Mi scias ke en la Lando Oz bestoj povas paroli nian lingvon, kaj same birdoj kaj insektoj kaj fiŝoj; sed en miaj oreloj ili sonas nur kiel muĝoj kaj pepoj kaj kvakoj.”

“Kial?” demandis la Kuketo-Kuiristino surprizite.

“Iam, antaŭ multaj jaroj, mi detranĉis la voston de vulpo ĉar li mokis min; kaj mi ŝtelis kelkajn birdovojn de nesto por fari omleton, kaj mi ankaŭ tiris fiŝon el la rivero kaj lasis ĝin kuŝi sur la bordo kie ĝi baraktis spiri pro manko de akvo ĝis ĝi mortis.

Mi ne scias kial mi faris tiujn fiagojn, sed tiel mi agis. Do la Imperiestro de la Palpbrumoj—kiu estas la Stana Lignohakisto kaj havas tre teneran stanan koron—punis min per malpermeso ke mi komunikadu kun bestoj, birdoj kaj fiŝoj. Mi ne povas kompreni ilin kiam ili parolas al mi, kvankam mi scias ke aliaj komprenas, kaj la animaloj ne povas kompreni kiam mi parolas al ili. Kiam ajn mi renkontas unu el ili mi memoras mian iaman kruelecon, kaj tio multe malfeliĉigas min.”

“Vere,” diris Kuknjo, “mi kompatas vin, kvankam la Stana Lignohakisto prave punis vin.”

“Pri kio li murmuraĉas?” demandis la Ranulo.

“Li parolas al mi, sed vi ne komprenas lin,” ŝi respondis. Kaj ŝi rakontis al li pri la puniĝo de la pramisto kaj poste klarigis al la pramisto ke ili volas resti kun li dum la nokto kaj manĝi.

Li donis al ili fruktojn kaj panon, la sola speco de manĝaĵo kiun li havis, kaj li permesis ke Kuknjo dormu en ĉambro en la dometo. Sed la Ranulon li rifuzis permesi eniri la domon, dirante ke la apudesto de la rano forte malfeliĉigas lin. Eĉ ne unu fojon li akceptis rigardi rekte la Ranulon, nek eĉ liadirekten, timante ke li ploros se li faros tion; do la granda rano dormis sur la riverbordo, kie li povis aŭdi ranetojn kvakadi en la rivero tra la tuta nokto. Sed tio ne sendormigis lin; ĝi nur lulis lin en dormon, ĉar li komprenis kiom pli supera al ili li estas.

Ĝuste kiam la suno leviĝis dum la nova tago la pramisto remis la du veturantojn trans la riveron— sidante dors’-al-Ranule dum la tuta transiro—kaj poste Kuknjo dankis lin kaj adiaŭis lin kaj la pramisto reremis hejmen.

Ĉiflanke de la rivero tute ne estis padoj, do estis evidente ke ili jam atingis parton de la lando malmulte vizitatan de veturantoj. Marĉo estis sude, sablomontetoj norde kaj vepro kondukanta al arbaro oriente. Do estis efektive plej facile iri orienten kaj tiun direkton ili decidis marŝi.

Nu, la Ranulo, kvankam li portis verdajn artledajn ŝuojn kun rubiaj butonoj, havis tre grandajn kaj platajn piedojn, kaj kiam li tretadis tra la vepro lia pezego subpremis la vepron kaj faris vojeton per kiu Kuknjo povis sekvi lin. Tial ili baldaŭ atingis la arbaron, kie la altaj arboj estis tre maldensaj sed tiom foliplenaj ke ili ombris ĉiun suban spacon per siaj branĉoj.

“Ĉi tie ne estas arbustoj,” diris Kuknjo, tre plaĉita, “do ni nun povos pli rapide kaj pli komforte marŝi.”

La Granda Lavenda Urso

Estis agrabla promenejo kaj la du marŝantoj rapide antaŭeniradis kiam subite voĉo kriis: “Halt’!”

Ili ĉirkaŭrigardis surprizite, unue ili vidis tute neniun. Poste el malantaŭ arbo paŝis bruna vila urso, kies kapo atingis preskaŭ la altecon de la zono de Kuknjo—kaj Kuknjo estis malgranda virino. La urso estis dika kaj ne nur vila; lia korpo estis eĉ pufeca, kaj liaj kruroj kaj brakoj aspektis artikigitaj ĉe la genuoj kaj kubutoj kaj ligitaj al lia korpo per pingloj aŭ nitoj. Liaj oreloj estis rondformaj kaj elstaris iom komike, kaj liaj rondaj nigraj okuloj estis brilaj kiel bidoj. Sur sia ŝultro la malgranda bruna urso portis pafilon kiu havis stanan tubon. En unu fino de la tubo estis korko, kaj ŝnuro konektis la korkon al la tenilo de la pafilo.

Kaj la Ranulo kaj Kuknjo rigardadis tiun kuriozan urson, silente starante dum kelka tempo. Sed fine la Ranulo venkis sian surpriziĝon kaj komentis: “Ŝajnas al mi ke vi estas remburita per segeroj kaj devus ne esti viva.”

“Tio pruvas ke vi malmulton scias,” respondis la malgranda Bruna Urso per grinca voĉo. “Mi estas remburita per tre bonkvalitaj krispaj haroj kaj mia haŭto estas la plej bona pluŝo ĝis nun farita. Kaj ke mi vivas, jen mia afero kaj tute ne koncernas vin— kvankam ĝi donas al mi la privilegion diri ke vi estas miaj kaptitoj.”

“Kaptitoj! Kial vi diras tiajn absurdaĵojn?”

demandis la Ranulo kolere. “Ĉu vi kredas ke ni timas ludilan urson kun ludila pafilo?”

“Decus timi,” estis la firma respondo, “ĉar mi estas nur la sentinelo gardanta la vojon al la Centro de Ursoj, kiu estas urbo en kiu estas centoj da miarasuloj, kiun regas tre potenca sorĉisto nomata la Lavenda Urso. Li devus esti purpura, komprenu, ĉar li estas Reĝo, sed li estas nur pallavenda, kio, kompreneble, estas parenca al reĝpurpuro. Do, se vi ne venos kun mi pace, kiel miaj kaptitoj, mi pafos kaj venigos per tio cent ursojn—ĉiadimensiajn kaj ĉiakolorajn—por kapti vin.”

“Kial vi volas kapti nin?” demandis la Ranulo, kiu miroplene aŭskultis tiun parolon.

“Nu, efektive mi ne volas,” respondis la malgranda Bruna Urso, “sed mi devas, ĉar vi nun trudas vin al la regiono apartenanta al Lia Moŝto la Reĝo de la Centro de Ursoj. Ankaŭ konfesendas ke estas iom tro kviete en nia urbo ĝuste nun, kaj la ekscito kaŭzata de via kaptiĝo kaj poste per via juĝiĝo kaj ekzekutiĝo multe distros nin.”

“Ni defias vin!” diris la Ranulo.

“Ho, ne; ne defiu,” petegis Kuknjo, parolante al sia akompananto. “Li diras ke lia Reĝo estas sorĉisto, do eble li aŭ iu el liaj ursoj entreprenis ŝteli mian juvelitan telerlavujon. Ni iru al la Urbo de la Ursoj kaj trovu ĉu mia telerlavujo estas tie.”

“Mi nun devas registri ankoraŭ plian akuzon kontraŭ vi,” komentis la malgranda Bruna Urso, evidente feliĉa. “Vi ĵus akuzis ke ni ŝtelas, kaj tio estas fia diraĵo kaj mi estas tute certa ke nia nobla Reĝo ordonos ke vi ekzekutiĝu.”

“Sed kiel li povos ekzekuti nin?” demandis la Kuketo-Kuiristino.

“Mi tute ne scias. Sed nia Reĝo estas mirinda inventisto kaj tute sendube li trovos ĝustan metodon detrui vin. Do, diru al mi, ĉu vi baraktos, aŭ ĉu vi pace renkontos vian fatalon?”

Estis tiom ridige ke Kuknjo laŭte ridis kaj eĉ la larĝa buŝo de la Ranulo iomete ridetis. Neniu el ili eĉ timetis iri al la Urbo de la Ursoj kaj ŝajnis al ambaŭ ke eble ili trovos la mankantan telerlavujon.

Do la Ranulo diris: “Konduku nin, malgranda Urso, kaj ni sekvos vin sen barakto.”

“Tre sencoplene; tre sencoplene, jes ja!” deklaris la Bruna Urso. “Do an-taŭ-en marŝu!” kaj farante tiun komandon li turnis sin kaj komencis anaspaŝi laŭ pado kiu kondukis inter la arbojn.

Kuknjo kaj la Ranulo, dum ili sekvis sian kondukanton, apenaŭ ne ridis pro lia rigida, mallerta marŝmaniero kaj, kvankam li rapide movis siajn remburitajn krurojn, liaj paŝoj estis tiom mallongaj ke ili devis tre malrapidi por ne batiĝi kontraŭ lin. Sed post iom da tempo ili atingis grandan, rondan spacon en la centro de la arbaro, kie mankis stumpoj kaj vepro. La tero estis kovrita de mola griza musko, tre plezurige surtretebla. Ĉiuj arboj ĉirkaŭantaj tiun spacon aspektis kavaj kaj havis rondajn truojn en siaj trunkoj, iom super la tero, sed escepte de tio nenio en la loko estis nekutima kaj nenio, laŭ la opinio de la kaptitoj, indikis loĝejojn. Sed la malgranda Bruna Urso diris per fiera kaj impona voĉo (kvankam ĝi ankoraŭ grincis): “Ĉi tiu estas la mirinda fame konata urbo Centro de Ursoj!”

“Sed jen neniuj domoj; tute neniuj ursoj loĝas ĉi tie!” krietis Kuknjo.

“Ho, ĉu vere?” respondis ilia kaptinto kaj levinte sian pafilon li premis la ellasilon. La korko flugis el la stana tubo farante laŭtan “pop!” kaj tuj el ĉiu truo en ĉiu arbo videbla el la senarba spaco ekaperis la kapo de urso. Ili havis multajn kolorojn kaj estis multdimensiaj, sed ĉiuj estis faritaj sammaniere kiel la urso kiu renkontis kaj kaptis ilin.

Unue ĥoro de grumbloj aŭdiĝis kaj poste akra voĉo kriis: “Kio okazis, Kaporalo Anaspaŝ?”

“Kaptitoj, Via Moŝto!” respondis la Bruna Urso.

“Entrudiĝintoj en nian regionon kiuj kalumnias nian bonan nomon!”

“Ha, tio estas grava,” respondis la voĉo.

El la kavaj arboj sin faligis plena regimento da remburitaj ursoj, kelkaj portis stanajn glavojn, kelkaj poppafilojn kaj aliaj longajn lancojn sur kies teniloj gajkoloraj rubandoj estis ligitaj. Centoj da ili, entute, kaj ili rapide cirklumis la Ranulon kaj la Kuketo- Kuiristinon sed tenis sin iom for kaj lasis grandan liberan spacon en kiu la kaptitoj povis stari.

Baldaŭ tiu cirklo enlasis novulon kaj en la centron de la cirklo pompe marŝis grandega ludilurso kun belega lavenda koloro. Li marŝis sur siaj malantaŭaj kruroj, kiel ankaŭ ĉiuj aliaj, kaj sur sia kapo li portis stanan kronon ĉirkaŭitan de diamantoj kaj ametistoj, kaj per unu mano li portis mallongan sceptron el ia brilanta metalo kiu aspektis arĝenta sed estis alispeca.

“Lia Moŝto la Reĝo!” kriis Kaporalo Anaspaŝ, kaj ĉiuj urso riverencis. Kelkaj klinis sin tiom ke ili perdis sian ekvilibron kaj falis sur la teron, sed ili baldaŭ reĝustigis sin kaj la Lavenda Reĝo kaŭriĝis sur siaj koksoj antaŭ la kaptitoj kaj firme rigardadis ilin per siaj brilaj palruĝaj okuloj.

La Malgranda Palruĝa Urso

“Unu Persono kaj unu Monstro,”

diris la granda Lavenda Urso, kiam li zorge ekzamenis la fremdulojn.

“Mi bedaŭras aŭdi vin nomi kompatindan Kuknjon la Kuketo-Kuiristinon Monstro,” riproĉis la Ranulo.

“Ŝi estas la Persono,” asertis la Reĝo. “Se mi ne eraras, la Monstro estas vi.”

La Ranulo silentis, ĉar li ne povis vere nei tion.

“Kial vi aŭdacis trudi vin en mian arbaron?”

kolere demandis la Reĝo de la Ursoj.

“Ni ne sciis ke ĝi estas via arbaro,” diris Kuknjo, “kaj ni longe marŝas orienten, al kie estas la Smeralda Urbo.”

“Ha, estas tre distance al la Smeralda Urbo,”

komentis la Reĝo. “Efektive, estas tiom distance ke neniu urso inter ni iam estis tie. Sed kiu celo devigas vin marŝi tiom foren?”

“Iu ŝtelis mian diamantornamitan telerlavujon,”

klarigis Kuknjo; “kaj, ĉar mi ne povas esti feliĉa sen ĝi, mi decidis serĉi tra la tuta mondo ĝis mi retrovos ĝin. La Ranulo, kiu estas tre erudicia kaj mirinde saĝa, akompanas min por helpi min. Li estas vere kompleza, ĉu ne?”

La Reĝo rigardis la Ranulon.

“Kiel vi estas mirinde saĝa?” li demandis.

“Mi ne estas,” estis la honesta respondo. “La Kuketo-Kuiristino, kaj kelkaj aliaj en la Lando de la Jipoj, kredas ke ĉar mi estas granda rano kaj parolas kaj agas kiel homo, sekve mi devas esti tre saĝa. Mi lernis pli ol kutime scias rano, estas vere, sed mi ankoraŭ ne estas tiom saĝa kiom mi espereble estos iam en la estonteco.”

La Reĝo kapjesis, kaj kiam li faris tion io grincis en lia brusto.

“Ĉu Via Moŝto parolis?” demandis Kuknjo.

“Ne ĝuste tiam,” respondis la Lavenda Urso, kiu ŝajnis iom embarasita. “Mi estas tiel konstruita, sciu, ke kiam io puŝas mian bruston, kiel akcidente ĵus puŝis ĝin mia mentono, mi faras tiun stultan brueton.

En ĉi tiu urbo ne decas rimarki ĝin. Sed mi ŝatas vian Ranulon. Li estas honesta kaj verema, kio ne validas pri multaj aliaj uloj. Rilate vian bedaŭratan iaman telerlavujon, mi montros ĝin al vi.”

Dirinte tion li skuis trifoje la metalan sceptron kiun li tenis en sia mano kaj tuj aperis sur la tero, meze inter la Reĝo kaj Kuknjo, granda ronda lavujo el batita oro. Ĉirkaŭ la supra rando estis vico de malgrandaj diamantoj; ĉirkaŭ la centro de la ujo estis alia vico de pli grandaj diamantoj, kaj ĉe la malsupro estis vico de grandegaj brilantaj diamantoj. Efektive, ili ĉiuj brilis grandioze kaj la ujo estis tiom granda kaj larĝa ke multaj diamantoj necesis por ĉirkaŭi ĝin trifoje.

Kuknjo rigardis tiom forte ke ŝiaj okuloj preskaŭ saltis el ŝia kapo.

“O-o-o-o!” ŝi kriis, forte enspirante pro ĝojo.

“Ĉu jen via telerlavujo?” demandis la Reĝo.

“Jes—jes!” kriis la Kuketo-Kuiristino, kaj rapidinte antaŭen ŝi surgenuiĝis kaj ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ la valoregan lavujon. Sed ŝiaj brakoj tuŝis unu la alian tute sen renkonti ion solidan. Kuknjo klopodis preni la randon, sed trovis nenion teneblan. La ujo certe estas tie, ŝi pensis, ĉar ŝi povis klare vidi ĝin; sed ĝi ne estis solida; ŝi tute ne povis senti ĝin. Ĝemante pro surprizo kaj senesperiĝo ŝi levis sian kapon por rigardi la Reĝon de la Ursoj, kiu rigardis ŝian agadon tre interesate. Ŝi returnis sin al la ujo, sed trovis ke jam ĝi tute malaperis.

“Kompatinda!” murmuris la Reĝo, kompate. “Dum momento vi sendube kredis ke vi vere reakiris vian telerlavujon. Sed vi vidis nur ĝian bildon, kiun mi aperigis per magio. Vere ĝi ja estas bela telerlavujo, kvankam iom granda kaj malfacile manipulebla. Mi esperas ke iam vi trovos ĝin.”

Kuknjo profunde ĉagreniĝis. Ŝi komencis plori, viŝante siajn okulojn per sia antaŭtuko. La Reĝo turnis sin al la amaso da ludilursoj ĉirkaŭ si kaj demandis: “Ĉu iu el vi jam antaŭe vidis tiun oran telerlavujon?”

“Ne,” ili respondis ĥore.

La Reĝo ŝajne meditis. Baldaŭ li demandis: “Kie estas la Malgranda Palruĝa Urso?”

“Hejme, Via Moŝto,” estis la respondo.

“Venigu lin,” ordonis la Reĝo.

Pluraj el la ursoj anaspaŝis al unu el la arboj kaj tiris el ĝia truo tre malgrandan palruĝan urson, malpli grandan ol iu el la aliaj. Granda blanka urso portis la palruĝan en siaj brakoj kaj metis ĝin apud la Reĝon, aranĝante la artikojn de ĝiaj kruroj tiel ke ĝi staris rekte.

Tiu Palruĝa Urso ŝajnis senviva ĝis la Reĝo turnis krankon kiu troviĝis en ĝia flanko. La uleto turnis sian kapon rigide de flanko al flanko kaj diris per malgranda akra voĉo: “Hura por la Reĝo de la Centro de Ursoj!”

“Tre bone,” diris la granda Lavenda Urso; “li ŝajnas bone funkcii hodiaŭ. Diru al mi, Ruza Ruĝetulo, kio okazis al la juvelita telerlavujo de ĉi tiu virino?”

“U—u—u,” diris la Palruĝa Urso, kaj ekĉesis paroli.

La Reĝo returnis la krankon.

“U-g-u la Ŝufaristo havas ĝin,” diris la Palruĝa Urso.

“Kiu estas Ugu la Ŝufaristo?” demandis la Reĝo, denove turnante la krankon.

“Magiisto kiu loĝas sur monto en vimenaĵa kastelo,” estis la respondo.

“Kie estas tiu monto?” estis la sekva demando.

“Dudek tri kilometrojn nordoriente de la Centro de la Ursoj.”

“Kaj ĉu la telerlavujo ankoraŭ estas en la kastelo de Ugu la Ŝufaristo?” demandis la Reĝo.

“Jes.”

La Reĝo turnis sin al Kuknjo.

“Vi povas fidi tiun informon,” diris li. “La Palruĝa Urso povas diri al ni kion ajn ni volas scii, kaj liaj vortoj estas ĉiam vortoj de vero.”

“Ĉu li vivas?” demandis la Ranulo, kiun tre interesis la Palruĝa Urso.

“Io animigas lin—kiam oni turnas lian krankon,”

respondis la Reĝo. “Mi ne scias ĉu vivo ĉu io alia, nek kiel la Malgranda Palruĝa Urso povas korekte respondi ĉiun demandon kiun oni faras al li. Ni trovis lian talenton antaŭ longe kaj kiam ni volas scii ion— tio malofte okazas—ni demandas la Palruĝan Urson.

Tute ne estas dubo, sinjorino: la Magiisto Ugu havas vian telerlavujon, kaj se vi kuraĝos iri al li vi eble povos reakiri ĝin. Sed pri tio mi ne certas.”

“Ĉu la Palruĝa Urso ne povas informi?” demandis Kuknjo maltrankvile.

“Li ne povas, ĉar ankoraŭ ne okazis. Li povas informi pri ĉio jam okazinta, sed nenio okazonta. Ne demandu al mi kial, ĉar mi ne scias.”

“Nu,” diris la Kuketo-Kuiristino, post iom da penso, “mi intencas malgraŭe iri al tiu magiisto, kaj diri al li ke mi volas mian telerlavujon. Volonte mi scius kiel aspektas tiu Ŝufaristo Ugu.”

“Do mi montros lin al vi,” promesis la Reĝo. “Sed ne timu; memoru ke ne estos la vera Ugu, nur lia bildo.”

Dirinte tion li denove skuis sian metalan sceptron kaj en la cirklo ekaperis maldika vireto, tre maljuna kaj maldika, kiu sidis sur vimenaĵa seĝeto antaŭ vimenaĵa tablo. Sur la tablo kuŝis Granda Libro kun oraj bukoj. La Libro estis malfermita kaj la viro legadis en ĝi. Li surportis grandajn okulvitrojn, kiuj estis ligitaj antaŭ liajn okulojn per rubando kiu ĉirkaŭiris lian kapon kaj estis bante ligita malantaŭe.

Lia hararo estis tre maldensa kaj blanka; lia haŭto, kiu kroĉiĝis al liaj ostoj, estis bruna kaj plena de sulketoj; li havis grandan dikan nazon kaj malgrandajn okulojn tre proksimajn unu al la alia.

Neniel estis la Ŝufaristo Ugu plezuriga vidaĵo.

Dum lia bildo aperis antaŭ ili, ĉiuj silentis kaj atentis ĝis Kaporalo Anaspaŝ, la Bruna Urso, nervoziĝis kaj premis la ellasilon de sia pafilo. Tuj la korko flugis el la stana tubo kun laŭta “pop!” kiu saltetigis ĉiujn.

Kaj, je tiu sono, la bildo de la magiisto malaperis.

“Do! jen la ŝtelisto, ĉu?” diris Kuknjo, per kolera voĉo. “Li hontu pro sia ŝtelo de la diamanta telerlavujo de malriĉa virino! Sed mi intencas fronti lin en lia vimenaĵa kastelo kaj devigi lin redoni al mi mian propraĵon.”

“Al mi,” diris la Reĝo de la Ursoj, mediteme, “li aspektis danĝera persono. Mi esperas ke li ne estos tiom malĝentila ke li rifuzos ĝin al vi.”

La Ranulon multe malkvietigis la bildo de la Ŝufaristo Ugu, kaj la insisto de Kuknjo iri al la magiisto plenigis ŝian akompananton per duboj. Sed li ne volis rompi sian promeson helpi la Kuketo- Kuiristinon kaj forte ĝeminte pro rezignacio li demandis al la Reĝo: “Ĉu Via Moŝto pruntos al ni ĉi tiun Palruĝan Urson kiu respondas demandojn, por ke ni kunprenu lin dum nia veturo? Li estos tre utila al ni kaj ni promesos reporti lin sekuran al vi.”

La Reĝo ne tuj respondis; li ŝajnis konsideradi.

“Bonvolu permesi ke ni kunprenu la Palruĝan Urson,” petegis Kuknjo. “Mi certas ke li estos tre utila al ni.”

“La Palruĝa Urso,” diris la Reĝo, “estas la plej bona magiaĵo kiun mi posedas, kaj neniu simila ekzistas en la mondo. Mi ne deziras ke li foriru el mia vidpovo; nek mi volas malakcepti vian peton; do mi kredas ke mi akompanos vin dum via veturo kaj kunportos mian Palruĝan Urson. Li kapablas marŝi, se oni turnas la krankon ĉe lia alia flanko, sed tiom malrapide kaj mallerte ke li malrapidigus vin. Sed se mi kuniros mi povos porti lin en miaj brakoj, do mi estos ano de via grupo. Kiam ajn vi pretas komenci, sciigu tion al mi.”

“Sed—Via Moŝto!” kriis Kaporalo Anaspaŝ proteste, “mi esperas ke vi ne intencas lasi foriri ĉi tiujn kaptitojn sen puno.”

“Pri kia krimo vi akuzas ilin?” demandis la Reĝo.

“Nu, ili entrudiĝis en vian regionon, jen unu,”

diris la Bruna Urso.

“Ni ne sciis ke ĝi estas privata posedaĵo, Via Moŝto,” diris la Kuketo-Kuiristino.

“Kaj ili demandis ĉu iu el ni ŝtelis la telerlavujon!”

pludiris Kaporalo Anaspaŝ indigne. “Tio signifas nomi nin ŝtelistoj kaj rabistoj, kaj banditoj kaj gangsteroj, ĉu ne?”

“Ĉiu persono rajtas fari demandojn,” diris la Ranulo.

“Sed la Kaporalo tute pravas,” deklaris la Lavenda Urso. “Mi kondamnas vin ambaŭ al morto, la ekzekuto okazos dek jarojn post ĉi tiu horo.”

“Sed ni loĝas en la Lando Oz, kie neniu mortas,”

Kuknjo memorigis lin.

“Tute vere,” diris la Reĝo. “Mi nur formale kondamnas vin al morto. La verdikto sonas timiga, kaj post dek jaroj ni jam ne plu memoros ĝin. Ĉu vi pretas komenci la veturon al la vimenaĵa kastelo de Ugu la Ŝufaristo?”

“Ni plene pretas, Via Moŝto.”

“Sed kiu regos anstataŭ vi, dum vi estos for?”

demandis granda Flava Urso.

“Mi mem regos dum mi forestos,” estis la respondo. “Ne nepras ke Reĝo restu hejme por ĉiam, kaj se li emas veturi, kiun tio koncernas krom lin?

Mi petas nur ke vi ursoj kondutu bone dum mi forestos. Se iu el vi miskondutos, mi sendos lin al iu knabino aŭ knabo en Usono kiel ludilon.”

Tiu terura minaco solenaspektigis ĉiujn ludilursojn. Ili certigis al la Reĝo, per ĥoro de muĝoj, ke ili bone kondutos. Do la granda Lavenda Urso prenis la malgrandan Palruĝan Urson kaj zorge komfortiginte ĝin sub unu brako li diris “Adiaŭ ĝis mia reveno!” kaj anaspaŝis laŭlonge de la pado kiu kondukis tra la arbaro. La Ranulo kaj Kuknjo la Kuketo-Kuiristino ankaŭ adiaŭis la ursojn kaj poste sekvis la Reĝon, kio multe bedaŭrigis la malgrandan Brunan Urson, kiu premis la ellasilon de sia pafilo kaj popigis la korkon adiaŭe.

La Renkontiĝo

Dum la Ranulo kaj lia grupo antaŭeniris el la okcidento, Doroteo kaj ŝia grupo antaŭeniris el la oriento, do tiel okazis ke la sekvan nokton ili ĉiuj kampis ĉe malgranda monteto nur kelkajn kilometrojn for de la vimenaĵa kastelo de la Ŝufaristo Ugu. Sed la du grupoj ne vidis unu la alian tiunokte, ĉar unu kampis unuflanke de la monteto dum la alia kampis aliflanke. Sed la sekvan matenon la Ranulo decidis grimpi la monteton kaj vidi kio estas sur la supro, kaj samtempe Ĉifoneroj, la Miksĉifona Knabino, ankaŭ decidis grimpi la monteton por trovi ĉu eblas vidi la vimenaĵan kastelon de ĝia supro. Do ŝi levis sian kapon super randon ĝuste kiam la kapo de la Ranulo ekaperis super alia rando kaj ambaŭ, surprizate, haltis senmove dum ili zorge rigardis unu la alian.

Ĉifoneroj la unua revigliĝis post sia surpriziĝo kaj saltinte supren ŝi transkapeniĝis kaj surteriĝis sidanta kaj frontanta la grandan Ranulon, kiu malrapide antaŭeniris kaj sidiĝis kontraŭ ŝi.

“Bonvenon, Fremdulo!” kriis la Miksĉifona Knabino, farante laŭtan ridon. “Vi estas nepre la plej komika ulo kiun mi vidis dum ĉiuj miaj veturoj.”

“Ĉu vi supozas ke mi povas esti pli ridiga ol vi?”

demandis la Ranulo, rigardante ŝin miroplene.

“Mi ne ridigas min mem, sciu,” respondis Ĉifoneroj. “Kvankam mi volonte farus tion. Kaj eble vi tiom kutimiĝis al via propra absurda formo ke vi ne ridas kiam ajn vi vidas vin spegulata en lageto aŭ spegulo.”

“Ne,” diris la Ranulo serioze, “mi ne ridas. Iam mi fieris pro mia grandeco kaj vantis pro miaj kulturo kaj erudicio, sed ekde mi naĝis en la Vero-Lageto mi kelkfoje opinias ke estas ne juste ke mi estas diferenca de ĉiuj aliaj ranoj.”

“Juste aŭ ne,” diris la Miksĉifona Knabino, “esti diferenca signifas esti distingita. Nu, miakaze, mi estas preciza sama kiel ĉiuj aliaj Miksĉifonaj Knabinoj ĉar mi estas la sola ekzistanta. Sed diru al mi, el kie vi venis?”

“La Lando de la Jipoj,” diris li.

“Ĉi tio estas en la Lando Oz?”

“Kompreneble,” respondis la Ranulo.

“Kaj ĉu vi sciis ke via Regantino, Ozma de Oz, estas ŝtelita?”

“Mi ne konsciis ke mi havas Regantinon, do kompreneble mi ne povis scii ke ŝi estas ŝtelita.”

“Nu, vi havas. Ĉiujn en Oz,” klarigis Ĉifoneroj, “regas Ozma, ĉu aŭ ne ili konscias pri tio. Kaj ŝi estas ŝtelita. Ĉu vi ne koleras? Ĉu vi ne indignas? Via Regantino, kiun vi senscie havis, estas vere ŝtelita!”

“Strange,” komentis la Ranulo penseme. “Ŝtelado estas preskaŭ nekonata en Oz, sed tiu Ozma estas forprenita kaj la telerlavujo de amikino mia ankaŭ estas ŝtelita. Kun ŝi mi jam longe marŝis de la Lando de la Jipoj por rehavigi ĝin.”

“Mi ne konceptas kunligon inter Reĝa Reganto de Oz kaj telerlavujo!” deklaris Ĉifoneroj.

“Ambaŭ estas ŝtelitaj, ĉu ne?”

“Vere. Sed kial via amikino ne lavas siajn telerojn en alia ujo?” demandis Ĉifoneroj.

“Kial vi ne uzas alian Reĝan Reganton? Mi supozas ke vi preferas la perditan, kaj mia amikino volas sian propran telerlavujon, kiu estas el oro kaj diamantornamita kaj havas magian potencon.”

“Magian, ĉu?” kriis Ĉifoneroj. “Do ja ekzistas ligo inter la du ŝteloj, ĉar ŝajne la tuta magio en la Lando Oz estas samtempe ŝtelita, ĉu en la Smeralda Urbo ĉu en la kastelo de Glinda ĉu en la Lando de la Jipoj.

Ŝajnas tre strange kaj mistere, ĉu ne?”

“Iam ŝajnis al ni tiel,” agnoskis la Ranulo, “sed nun ni trovis kiu prenis nian telerlavujon. La Ŝufaristo Ugu.”

“Ugu? Jadi! Ĝuste tiu sama magiisto ŝtelis Ozman, ni kredas. Ni jam jun estas survoje al la kastelo de tiu Ŝufaristo.”

“Ankaŭ ni,” diris la Ranulo.

“Do sekvu min, rapide! kaj mi konigu vin al Doroteo kaj la aliaj knabinoj kaj al la Sorĉisto de Oz kaj la aliaj.”

Ŝi ekstaris kaj prenis la manikon de lia jako, kaj trenis lin de la montetosupro kaj malsupren laŭ la flanko kontraŭa al tiu per kiu li venis. Kaj ĉe la piedo de la monteto la Ranulo miroplene trovis la tri knabinojn kaj la Sorĉiston kaj Buton-Brilon, maldikan Mulon, kvadratan Vuzon kaj Malkuraĝan Leonon. Malgranda nigra hundo alkuris kaj flaradis la Ranulon, sed ne povis grumbli je li.

“Mi trovis alian rabitan grupon,” kriis Ĉifoneroj dum ŝi reunuiĝis kun ili. “Jen ilia estro kaj ili ĉiuj iras al la kastelo de Ugu por batali la fian Ŝufariston!”

Ili rigardis la Ranulon tre scivoleme kaj interesate kaj, trovinte ke ĉiuj okuloj atentas lin, la noveveninto aranĝis sian kravaton kaj glatigis sian belan veŝton kaj svingis sian orkapan bastonon kiel vera dando. La grandaj vitroj sur liaj okuloj tute ŝanĝis la ranecan aspekton de lia vizaĝo kaj donis al li erudician kaj imponan aspekton. Malgraŭ sia kutimiĝo al strangaj uloj en la Lando Oz, Doroteo miregis vidante la Ranulon. Ankaŭ ĉiuj ŝiaj akompanantoj. Toto volis grumbli je li, sed li ne povis, kaj li ne kuraĝis boji.

La Segĉevalo snufis iom malrespekte, sed la Leono flustris al la ligna rajdbesto: “Toleru ĉi tiun strangulon, mia amiko, kaj memoru ke li ne estas pli eksterordinara ol vi. Efektive, estas pli nature ke rano estas granda ol ke Segĉevalo estas viva.”

Demandite, la Ranulo rakontis al ili la tutan historion de la perdiĝo de la multevalora telerlavujo de Kuknjo kaj iliaj aventuroj dum ili serĉis ĝin. Kiam li rakontis pri la Lavenda Reĝo de la Ursoj kaj la malgranda Palruĝa Urso kiu povas informi pri kion ajn oni volas scii, liaj aŭskultantoj fervoris vidi tiajn interesajn bestojn.

“Estos plej bone,” diris la Sorĉisto, “ke ni unuigu niajn du grupojn kaj kune spertu nian fortunon, ĉar ni ĉiuj havas saman celon kaj kiel unu grupo ni povos pli facile defii tiun ŝufaristan magiiston ol apartaj. Ni agu kune.”

“Mi konsultos miajn amikojn pri tio,” respondis la Ranulo, kaj li transgrimpis la monteton por trovi Kuknjon kaj la ludilursojn. La Miksĉifona Knabino akompanis lin kaj kiam ili atingis la Kuketo- Kuiristinon kaj la Lavendan Urson kaj la Palruĝan Urson estis malfacile scii kiu el la grupo estis plej surprizita.

“Jadi!” kriis Kuknjo, parolante al la Miksĉifona Knabino. “Kiel vi viviĝis?”

Ĉifoneroj fikse rigardis la ursojn.

“Jadi!” ŝi eĥis; “vi estas remburitaj per kotono kiel mi, tamen vi aspektas vivaj. Tio hontigas min, ĉar mi fiere kredis min la sola vivanta kotonplena persono en Oz.”

“Eble vi pravis,” respondis la Lavenda Urso, “ĉar mi estas plena de ekstrakvalitaj buklaj haroj, ankaŭ la Malgranda Palruĝa Urso.”

“Vi multe trankviligis min,” deklaris la Miksĉifona Knabino, parolante nun pli feliĉe. “La Birdotimigilo estas plenigita per pajlo, kaj vi per haroj, do mi restas la Originala kaj Unika Kotonremburita!”

“Mi esperas esti tro ĝentila por kritiki kotonon kompare kun buklaj haroj,” diris la Reĝo, “precipe ĉar vi ŝajnas kontenta pro ĝi.”

La Ranulo parolis pri sia intervjuo kun la grupo el la Smeralda Urbo kaj aldonis ke la Sorĉisto de Oz invitis la ursojn kaj Kuknjon kaj lin mem akompani ilin al la kastelo de la Ŝufaristo Ugu. Tio multe plaĉis al Kuknjo, sed la Reĝo de la Ursoj aspektis malcerta.

Li metis la Malgrandan Palruĝan Urson sur sian genuon kaj turnis la krankon en ĝia flanko kaj demandis: “Ĉu estos sendanĝere amikiĝi kun tiuj personoj el la Smeralda Urbo?”

Kaj la Palruĝa Urso tuj respondis: “Jes por vi kaj jes por mi; Sed eble ne por ĉiuj ĉi.”

“Tiu ‘eble’ ne ĝenu nin,” diris la Reĝo; “do ni kuniĝu kun la aliaj kaj proponu al ili nian protekton.”

Eĉ la Lavendan Urson tamen mirigis kiam transgrimpinte la monteton li trovis aliflanke la grupon de kuriozaj bestoj kaj la homojn el la Smeralda Urbo.

Ili elkore bonvenigis la ursojn kaj Kuknjon, kvankam Buton-Brilo estis vere kolereta kiam ili ne permesis ke li ludu per la Malgranda Palruĝa Urso. La tri knabinoj multe admiris la ludilajn ursojn, precipe la palruĝan, kiun ili volegis teni enbrake.

“Komprenu,” klarigis la Lavenda Reĝo, kiam li malpermesis al ili tiun privilegion, “ke li estas multevalora urso, ĉar lia magio estas korekta gvidanto ĉiuokaze, precipe kiam onin trafas problemoj. La Palruĝa Urso informis nin ke la Ŝufaristo Ugu ŝtelis la telerlavujon de la Kuketo-Kuiristino.”

“Kaj la magio de la Reĝo estas egale mirinda,”

aldonis Kuknjo, “ĉar ĝi montris al ni la Magiiston mem.”

“Kia li aspektis?” demandis Doroteo.

“Fia!”

“Li sidis ĉe tablo kaj ekzamenis gigantan Libron kiu havis tri orajn bukojn,” komentis la Reĝo.

“Ho, sendube tio estis la Granda Arkivo-Libro de Glinda!” kriis Doroteo. “Se jes, tio pruvas ke la Ŝufaristo Ugu ŝtelis Ozman, kaj ankaŭ la tutan magion de la Smeralda Urbo.”

“Kaj mian telerlavujon,” diris Kuknjo. Kaj la Sorĉisto aldonis: “Tio ankaŭ pruvas ke li observas niajn aventurojn per la Arkivo-Libro, kaj sekve li scias ke ni serĉas lin kaj ke ni intencas trovi lin kaj savi Ozman negrave kiel li minacos nin.”

“Se ni povos,” aldonis la Vuzo, sed ĉiu sulkigis la frunton al li.

La deklaro de la Sorĉisto estis tiom vera ke la vizaĝoj ĉirkaŭ li estis tre seriozaspektaj ĝis la Miksĉifona Knabino ekridegis.

“Ĉu ne estus belega ŝerco se li kaptus ankaŭ nin?”

ŝi diris.

“Nur freneza Miksĉifona Knabino opinius tion ŝerco,” grumblis Buton-Brilo. Kaj post tio la Lavenda Reĝo de la Ursoj demandis: “Ĉu vi deziras vidi tiun magian ŝufariston?”

“Ĉu li ne konscius tion?” Doroteo demandis.

“Mi kredas ke ne.”

La Reĝo skuis sian metalan sceptron kaj antaŭ ili ekaperis ĉambro en la vimenaĵa kastelo de Ugu. Sur la muro de la ĉambro pendis la Magia Bildo de Ozma, kaj sidanta antaŭ ĝi estis la Magiisto. Ili povis vidi la Bildon tiel facile kiel li, ĉar ĝi frontis ilin, kaj en la Bildo estis la montetoflanko kie ili nun sidas, kaj ĉiuj iliaj formoj estis reproduktataj miniature. Kaj, iom nekredeble, en la sceno de la Bildo estis la sceno kiun ili nun rigardas, tiel ke ili sciis ke la Magiisto ĉimomente mem rigardas ilin per la Bildo, kaj ke li ankaŭ vidas sin kaj la ĉambron en kiu li estas vidiĝi al la homoj sur la flanko de la monteto. Sekve li tute bone sciis ke ili rigardas lin rigardi ilin.

Por pruvi tion, Ugu saltis de sia seĝo kaj turnis sin al ili, kun sulkigita frunto; sed nun li ne povis vidi la veturantojn kiuj serĉas lin, kvankam ili ankoraŭ povis vidi lin. Liaj agoj estis efektive tiel klaraj ke aspektis kvazaŭ li estas vere antaŭ ili.

“Estas nur fantomo,” diris la Reĝo de la Ursoj. “Ĝi tute ne estas reala, sed ĝi montras al ni Ugun precize kia li aspektas kaj diras al ni precize kion li faras.”

“Sed mi tute ne trovas spuron de mia perdita grumblo,” diris Tot, kvazaŭ al si.

Tiumomente la vidaĵo fadis kaj ili povis vidi nur la herbon kaj la arbojn kaj la arbustojn ĉirkaŭ ili.

La Konferenco

“Nu, nun,” diris la Sorĉisto, “ni diskutu la aferon kaj decidu kion fari kiam ni atingos la vimenaĵan kastelon de Ugu.

Ne povas esti dubo ke la Ŝufaristo estas potenca Magiisto, kaj lia povo estas centoble pligrandigita per lia akiro de la Granda Arkivo-Libro, la Magia Bildo, ĉiuj sorĉoreceptoj de Glinda kaj mia propra nigra valizo—kiu estis plena de sorĉiloj. La viro kiu povis rabi de ni tiujn aferojn, la viro kiu regas ilian potencaron, estas viro kiu eble estos iom malfacile konkerebla; sekve ni bone antaŭplanu niajn agojn antaŭ ol tro proksimiĝi al lia kastelo.”

“Mi ne vidis Ozman en la Magia Bildo,” diris Trot.

“Kion do Ugu faris je ŝi?”

“Ĉu la Malgranda Palruĝa Urso povus informi nin pri kion li faris je Ozma?” demandis Buton- Brilo.

“Certe,” respondis la Lavenda Urso; “mi demandos al li.”

Do li turnis la krankon en la flanko de la Malgranda Palruĝa Urso kaj demandis: “Ĉu la Ŝufaristo Ugu ŝtelis Ozman de Oz?”

“Jes,” respondis la Malgranda Palruĝa Urso.

“Do kion li faris je ŝi?” demandis la Reĝo.

“Fermis ŝin en senlumejon,” respondis la Malgranda Palruĝa Urso.

“Ho, nepre estis subtera karcero!” kriis Doroteo, hororoplene. “Estas fie!”

“Nu, ni devos eligi ŝin,” diris la Sorĉisto. “Ni venis tiucele kaj kompreneble ni devas savi Ozman. Sed— kiel?”

Ĉiu rigardis al iu alia serĉante respondon kaj ĉiuj kapneis serioze kaj malfeliĉe. Escepte de Ĉifoneroj, kiu ĉirkaŭdancis ilin gaje.

“Vi timas,” diris la Miksĉifona Knabino, “ĉar tiom da aferoj povas damaĝi viajn viandajn korpojn. Kial ne cedi kaj reiri hejmen? Kiel vi povas batali potencan magiiston kiam vi havas nenian batalilon?”

Doroteo rigardis ŝin penseme: “Ĉifoneroj,” diris ŝi, “vi scias ke Ugu tute ne povus damaĝi vin, negrave kion li farus; nek li povus damaĝi min, ĉar mi surhavas la Magian Zonon de la Reĝo de la Knomoj. S’pozu ke ni ambaŭ antaŭenirus, kaj la aliaj restus ĉi tie atendante nin?”

“Ne, ne!” diris la Sorĉisto firme. “Tio tute ne taŭgus. Ozma estas pli potenca ol iu el vi, tamen ŝi ne povis venki la fian Ugun, kiu fermis ŝin en subteran karceron. Ni devos iri kiel unu granda grupo al la Ŝufaristo, ĉar nur per unueco ekzistas forto.”

“Bonega konsilo,” diris la Lavenda Urso, aprobe.

“Sed kion ni povos fari, kiam ni atingos Ugun?”

demandis la Kuketo-Kuiristino malkviete.

“Ne anticipu tujan respondon al tiu grava demando,” respondis la Sorĉisto, “ĉar ni devos unue plani nian agadon. Ugu scias, kompreneble, ke ni serĉas lin, ĉar li vidis nian aliron per la Magia Bildo, kaj li legis pri ĉiuj niaj agoj ĝis nun per la Granda Arkivo-Libro. Sekve ni ne povas anticipi surprize kapti lin.”

“Ĉu eble Ugu akceptus rezonadon?” demandis Betinjo. “Se ni klarigus al li kiom fie li agis, ĉu eble li permesus ke kompatinda Ozma estu libera?”

“Kaj redonus al mi mian telerlavujon?” aldonis la Kuketo-Kuiristino fervore.

“Jes, jes; eble li diros ke li bedaŭras kaj surgenuiĝos kaj petos pardonon!” kriis Ĉifoneroj, transkapen saltante por montri sian malrespekton al la sugesto. “Kiam la Ŝufaristo Ugu faros tion, bonvolu frapi sur la antaŭan pordon kaj sciigu al mi.”

La Sorĉisto ĝemis kaj frotis sian kalvan kapon, perpleksa.

“Mi tute certas ke Ugu ne estos ĝentila al ni,” diris li, “do ni devos konkeri tiun kruelan magiiston perforte, eĉ kvankam ni malŝatas malĝentili al iu ajn.

Sed ankoraŭ neniu el vi sugestis kiel fari tion. Ĉu eble la Malgranda Palruĝa Urso povas informi nin?”

li demandis, turninte sin al la Reĝo de la Ursoj?

“Ne, ĉar tio estas ankoraŭ okazonta,” respondis la Lavenda Urso. “Li povas diri al ni nur kio jam okazis.”

Denove ili estis seriozaj kaj pensemaj. Sed post kelka tempo Betinjo diris per hezitema voĉo: “Hanĉjo estas potenca batalisto; eble li povus konkeri la magiiston.”

La Mulo turnis sian kapon por rigardi riproĉe sian malnovan amikon, la junan knabinon.

“Kiu povas batali kontraŭ magio?” li demandis.

“La Malkuraĝa Leono povus,” diris Doroteo.

La Leono, kiu kuŝis kun la antaŭaj kruroj apartigitaj, kaj la mentono sur la piedoj, levis sian vilan kapon.

“Mi povas batali kiam mi ne timas,” diris li trankvile; “sed eĉ mencio pri batalo tremigas min.”

“La magio de Ugu ne povus damaĝi la Segĉevalon,” sugestis malgranda Trot.

“Kaj la Segĉevalo ne povus damaĝi la Magiiston,”

deklaris tiu ligna besto.

“Rilate al mi,” diris Toto, “mi estas senkapabla, ĉar mi perdis mian grumblon.”

“Do,” diris Kuknjo la Kuketo-Kuiristino, “ni devos dependi de la Ranulo. Lia mirinda saĝeco certe informos lin pri kiel konkeri la fian Magiiston kaj redoni al mi mian telerlavujon.”

Ĉiuj nun turnis siajn okulojn demandeme al la Ranulo. Trovinte sin la centro de observiĝo, li svingis sian orkapan bastonon, ĝuste lokigis siajn grandajn okulvitrojn kaj ŝveliginte sian bruston, ĝemis kaj diris per modesta voĉtono: “Respekto al la vero devigas min konfesi ke Kuknjo eraras pri mia supera saĝeco. Mi ne estas tre saĝa.

Nek mi havis praktikan sperton pri konkeri magiistojn. Sed ni konsideru ĉi tiun kazon. Kio estas Ugu, kaj kio estas magiisto? Ugu estas renegata ŝufaristo kaj magiisto estas ordinara homo kiu, lerninte fari magiajn agojn, opinias sin supera al siaj kunuloj. Ĉikaze, la Ŝufaristo estis sufiĉe miskonduta por ŝteli multajn magiilojn kaj aĵojn ne apartenantajn al li, kaj estas pli fie ŝteli ol esti magiisto. Tamen, malgraŭ ĉiuj artoj kiujn li regas, Ugu restas homo, kaj certe ekzistas metodoj konkeri homon. Kiel, vi diras, kiel? Permesu ke mi diru ke mi ne scias. Laŭ mia takso ni ne povos decidi kiel plej bone agi antaŭ ol atingi la kastelon de Ugu. Do ni iru al ĝi kaj rigardu ĝin. Post tio ni eble trovos ideon kiu gvidos nin al venko.”

“Eble tio ne estas saĝa parolo, sed ĝi sonas bone,”

diris Doroteo aprobe. “La Ŝufaristo Ugu estas ne nur ordinara homo, sed fia homo, kruela homo kaj meritas venkiĝon. Ni neniom kompatu lin ĝis Ozma liberiĝos. Do ni iru al lia kastelo, kiel diris la Ranulo, kaj vidu kiel aspektas tiu loko.”

Neniu kontraŭis tiun planon do ĝi akceptiĝis. Ili ĉesis kampi kaj estis pretaj rekomenci la marŝon al la kastelo de Ugu kiam ili trovis ke Buton-Brilo denove perdiĝis. La knabinoj kaj la Sorĉisto kriis lian nomon kaj la Leono muĝis kaj la Azeno muĝis kaj la Ranulo kvakis kaj la Granda Lavenda Urso grumblegis (kio enviigis Toton, kiu ne povis grumbli sed li kiel eble plej laŭte bojis) tamen neniu el ili povis aŭdigi sin al Buton-Brilo. Do, vane serĉinte la knabon dum plena horo, ili faris procesion kaj plumarŝis direkte al la vimenaĵa kastelo de la Ŝufaristo Ugu.

“Buton-Brilo konstante perdiĝas,” diris Doroteo.

“Kaj se li ne estus konstante retrovata, mi verŝajne maltrankvilus. Eble li antaŭeniris nin, kaj eble li reiris; sed, kie ajn li estas, ni trovos lin iam kaj ie, mi preskaŭ certas.”

La Ŝufaristo Ugu

La Ŝufaristo Ugu estis kurioza ĉi tiel: li tute ne suspektis ke li estas fia. Li volis esti potenca kaj granda kaj li esperis fariĝi la mastro de la tuta Lando Oz, por ke li povu devigi ĉiun en tiu felando obei lin. Lia ambicio blindigis lin pri la rajtoj de aliaj kaj li imagis ke ĉiu ajn agus precize kiel li se tiu alia hazarde estus egale lerta kiel li.

Kiam li loĝis en sia ŝufarista butiko en la Urbo Herku li estis malkontenta, ĉar oni ne alte respektas ŝufariston kaj Ugu sciis ke liaj prapatroj estis famaj magiistoj dum multaj pasintaj jarcentoj kaj sekve lia familio estas supera al la ordinara socinivelo. Eĉ lia patro magiadis, kiam Ugu estis knabo; sed lia patro forvagis de Herku kaj neniam revenis. Do, kiam Ugu plenkreskis, li devis metie fari ŝuojn, sciante neniom el la magio de siaj prapatroj. Sed unu tagon, traserĉante la mansardon de sia domo, li trovis la librojn de magiaj receptoj kaj multajn magiilojn kiu estis antaŭe uzataj de lia familio. De tiu tago li ĉesis fari ŝuojn kaj komencis studi magion. Fine li aspiris fariĝi la plej potenca magiisto en Oz, kaj dum tagoj kaj semajnoj kaj monatoj li meditis planon senpotencigi ĉiujn aliajn sorĉistojn kaj magiistojn, ankaŭ la fekapablulojn, kiuj oponas lin.

Per la libroj de la prapatroj li informiĝis pri la sekvantaj faktoj: (1) Ke Ozma de Oz estas la feregantino de la Smeralda Urbo kaj la Lando Oz, kaj ke ne eblas detrui ŝin per ia ajn magio. Ankaŭ, per sia Magia Bildo ŝi povus rimarki ĉiun personon proksimiĝantan al ŝia reĝa palaco kun la celo konkeri ĝin.

(2) Ke Glinda la Bona estas la plej potenca Sorĉistino en Oz, ke inter ŝiaj magiaj posedaĵoj estas la Granda Arkivo-Libro, kiu informas ŝin pri ĉio okazanta ĉie en la mondo. Tiu Arkivo-Libro estas tre danĝera al la planoj de Ugu kaj Glinda servas Ozman kaj uzus sian sorĉan arton por protekti la knabinan Reganton.

(3) Ke al la Sorĉisto de Oz, kiu loĝas en la palaco de Ozma, Glinda instruis multan potencan magion kaj ke li havas valizon da magiiloj per kiuj li eble povus konkeri la Ŝufariston.

(4) Ke ekzistas en Oz—en la Lando de la Jipoj— juvelita telerlavujo el oro, tiu telerlavujo posedas eksterordinarajn magiajn povojn. Per magia vorto, kiun Ugu lernis el la libro, la telerlavujo fariĝus sufiĉe granda por ke homo sidu en ĝi. Poste, kiam li prenus ambaŭ orajn tenilojn, la telerlavujo transportus lin tuj al kiu ajn loko inter la bordoj de la Lando Oz, laŭ lia volo.

Neniu vivanto, escepte de Ugu, sciis pri la povoj de tiu Magia Telerlavujo; do, post longa studado, la ŝufaristo decidis ke se li povus akiri la telerlavujon li povus, per ĝi, rabi de Ozma kaj Glinda kaj la Sorĉisto de Oz ilian tutan magion, tiel ke li fariĝus la plej potenca persono en la tuta lando.

Lia unua ago estis foriri de la Urbo Herku kaj konstrui por si la Vimenaĵan Kastelon en la montetoj.

Tien li alportis siajn librojn kaj magiilojn kaj tie dum tuta jaro li diligente praktikadis ĉiujn magiajn artojn kiujn li lernis de siaj prapatroj. Fine de tiu tempo li povis fari multajn mirindaĵojn.

Poste, kiam ĉiuj preparoj estis finitaj, li komencis marŝi al la Lando de la Jipoj kaj grimpinte la krutan monton dumnokte li eniris la domon de Kuknjo la Kuketo-Kuiristino kaj ŝtelis ŝian diamantornamitan oran telerlavujon dum la Jipoj dormadis. Portinte sian valoraĵon eksteren, li metis la ujon sur la teron kaj diris la necesan magian vorton. Tuj la telerlavujo fariĝis granda kiel vestlavujo kaj Ugu sidigis sin en ĝi kaj prenis la du tenilojn. Poste li volis esti en la granda salono de Glinda la Bona.

Li ekestis tie tuje. Unue li prenis la Grandan Arkivo-Libron kaj metis ĝin en la telerlavujon. Poste li iris al la laboratorio de Glinda kaj prenis ĉiujn ŝiajn maloftajn kemiaĵojn kaj ŝiajn sorĉilojn, kaj metis ankaŭ ilin en la telerlavujon, kiun li sufiĉe grandigis por ke ĝi povu enteni ĉion. Post tio li sidigis sin inter la ŝtelitaj trezoroj kaj volis esti en la ĉambro en la palaco de Ozma kiun okupas la Sorĉisto kaj kie ĉi tiu gardas sian valizon da magiiloj. Tiun valizon Ugu aldonis al sia rabaĵaro kaj poste volis esti en la ĉambroj de Ozma.

Tie li unue prenis la Magian Bildon de la muro kaj poste kaptis ĉiujn aliajn magiaĵojn posedatajn de Ozma. Metinte tiujn en la telerlavujon li pretis mem engrimpi kiam li suprenrigardis kaj vidis Ozman staranta apud li. Ŝia feinstinkto avertis ŝin ke danĝero minacas ŝin, do la bela knabina Reganto levis sin de sia kuŝejo kaj elirinte sian litoĉambron ŝi tuj frontis la ŝteliston.

Ugu devis rapide pensi, ĉar li konsciis ke se li permesus ke Ozma veku la loĝantojn de sia palaco ĉiuj liaj planoj kaj liaj aktualaj sukcesoj verŝajne neniiĝus. Do li ĵetis tukon sur la kapon de la knabino, tiel ke ŝi ne povis krii, kaj puŝis ŝin en la telerlavujon kaj firme ligis ŝin, tiel ke ŝi ne povis movi sin. Post tio li engrimpis apud ŝin kaj volis esti en sia propra vimenaĵa kastelo. La Magia Telerlavujo tuj estis tie kun sia tuta enhavo, kaj Ugu kunfrotis siajn manojn triumfe kiam li komprenis ke li nun posedas ĉiun gravan magion en la Lando Oz kaj povas devigi ĉiujn loĝantojn de tiu felando obei lin.

Tiom rapide lia veturo plenumiĝis ke antaŭ la tagiĝo la rabista magiisto ŝlosis Ozman en ĉambron, tiel ke ŝi estis kaptito, kaj malpakis kaj ordigis ĉiujn ŝtelaĵojn. La sekvan tagon li metis la Arkivo-Libron sur sian tablon kaj pendigis la Magian Bildon sur sia muro kaj metis en ŝrankon kaj tirkestojn ĉiujn ŝtelitajn eliksirojn kaj magiajn kemiaĵojn. La magiajn instrumentojn li poluris kaj aranĝis, kaj tio estis fascina agado kaj multe feliĉigis lin. Nur Ozma ĝenis lin. Vice la kaptita Regantino ploris kaj riproĉis la Ŝufariston, arogante minacante terure puni lin pro liaj fiagoj. Ugu komencis iomete timi sian fekaptiton, kvankam li kredis esti forŝtelinta de ŝi ĉiun magian povon; do li faris sorĉon kiu tuj enfermis ŝin kaj metis ŝin kie li ne plu vidis kaj aŭdis ŝin. Post tio, okupate de multaj aliaj aferoj, li baldaŭ ekforgesis ŝin.

Sed nun, rigardante la Magian Bildon kaj legante la Grandan Arkivo-Libron, la Ŝufaristo sciiĝis ke lia fieco ne restos neoponata. Du gravaj ekspedicioj entreprenas trovi lin kaj devigi lin redoni siajn ŝtelitajn posedaĵojn. Unu estas la grupo estrata de la Sorĉisto kaj Doroteo, kaj la alia konsistas el Kuknjo kaj la Ranulo. Ankaŭ aliaj serĉas, sed ne ĝustaloke.

Tiuj du grupoj, tamen, marŝas direkte al la vimenaĵa kastelo do Ugu komencis plani kiel plej bone renkonti ilin kaj venki ilian strebon konkeri lin.

Pli da Surprizoj

Tiun tutan unuan tagon post la unuiĝo de la du grupoj niaj amikoj marŝis senhalte direkte al la vimenaĵa kastelo de la Ŝufaristo Ugu. Kiam noktiĝis ili kampis en malgranda arbaro kaj pasigis kune plaĉan vesperon, kvankam kelkaj el ili estis ankoraŭ maltrankvilaj pro la perdiĝo de Buton-Brilo.

“Eble,” diris Toto, dum la bestoj kuŝadis en grupo por la nokto, “tiu Ŝufaristo kiu ŝtelis mian grumblon kaj kiu ŝtelis Ozman, ankaŭ ŝtelis Buton-Brilon.”

“Kiel vi scias ke la Ŝufaristo ŝtelis vian grumblon?”

demandis la Vuzo.

“Li ŝtelis preskaŭ ĉion alian valoran en Oz, ĉu ne?” respondis la hundo.

“Li ŝtelis kion ajn li volas, eble,” akordis la Leono; “sed kial li aŭ iu alia volus vian grumblon?”

“Nu,” diris la hundo, malrapide svingante la voston, “laŭ mia memoro ĝi estis mirinda grumblo, mola kaj mallaŭta kaj—kaj—”

“Kun ĉifonaj randoj,” diris la Segĉevalo.

“Do,” pludiris Toto, “se tiu magiisto ne havis propran grumblon, li eble volis la mian kaj ŝtelis ĝin.”

“Kaj, se tiel, li baldaŭ volus ne havi ĝin,” komentis la Mulo. “Ankaŭ, se li ŝtelis Buton-Brilon li bedaŭros.”

“Ĉu do vi ne amas Buton-Brilon?” demandis la Leono surprizite.

“Ne temas pri ami lin,” respondis la Mulo. “Temas pri atenti lin kaj prizorgi lin. Knabo kiu kaŭzas tiom da maltrankvilo al siaj amikoj ne estas havinda. Mi neniam perdiĝas.”

“Se vi perdiĝus,” diris Toto, “neniu maltrankviliĝus. Mi opinias ke Buton-Brilo estas tre bonfortuna knabo, ĉar li ĉiam retroviĝas.”

“Atentu,” diris la Leono, “tiu babilado restigas nin vekaj kaj morgaŭ verŝajne estos agoplena tago.

Dormu kaj forgesu viajn kverelojn.”

“Amiko Leono,” kolerete respondis la hundo, “se mia grumblo ne estus perdita vi aŭdus ĝin nun. Mi tiom rajtas paroli kiom vi dormi.”

La Leono ĝemis.

“Mi multe preferus perdon de via voĉo samtempe kun via grumblo,” diris li, “vi estus pli agrabla kunulo.”

Sed ili kvietiĝis post tio, kaj baldaŭ la tuta grupego estis profunde endorma.

La sekvan matenon ili frue komencis sed apenaŭ finis horon da marŝado kiam, grimpinte nekrutan altetaĵon, ili vidis iom for malaltan monton, sur kies supro staris la vimenaĵa kastelo de Ugu. Ĝi estas iom granda konstruaĵo kaj iom bela ĉar la flankoj, tegmentoj kaj kupoloj estis el vimenaĵo fajne plektita, kiaj estas altkvalitaj korboj.

“Ĉu vi kredas ĝin fortika?” demandis Doroteo pripenseme, dum ŝi observadis la kuriozan kastelon.

“Mi supozas ke jes, ĉar magiisto konstruis ĝin,”

respondis la Sorĉisto. “Se magio protektas ĝin, eĉ papera kastelo povas esti egale fortika kiel ŝtona. Tiu Ugu nepre estas ideplena persono, ĉar li agas malsimile al aliaj homoj.”

“Jes; neniu alia ŝtelus nian karan Ozman,” ĝemis malgranda Trot.

“Ĉu vi kredas ke Ozma estas tie?” demandis Betinjo, indikante la kastelon per kapmovo.

“Kie alie ŝi povus esti?” demandis Ĉifoneroj.

“Ni demandu al la Palruĝa Urso,” proponis Doroteo.

Tio akceptiĝis kiel bona ideo, do ili haltigis la procesion kaj la Reĝo de la Ursoj tenis la malgrandan Palruĝan Urson sur siaj genuoj kaj turnis la krankon en ĝia flanko kaj demandis: “Kie estas Ozma de Oz?”

Kaj la malgranda Palruĝa Urso respondis: “Ŝi estas en truo en la tero, kilometron for, maldekstre de vi.”

“Jadi!” kriis Doroteo. “Do ŝi tute ne estas en la kastelo de Ugu.”

“Bonŝance ni demandis tion,” diris la Sorĉisto; “ĉar se ni povos trovi Ozman kaj savi ŝin, ne necesos ke ni batalu tiun fian danĝeran magiiston.”

“Ĉu?” diris Kuknjo. “Kion pri mia telerlavujo?”

La Sorĉisto aspektis perpleksa pro ŝia riproĉa tono, do ŝi pludiris: “Ĉu vi uloj el la Smeralda Urbo ne promesis ke ni helpos unu la alian, kaj ke vi helpos min reakiri mian telerlavujon se mi helpos vin reakiri vian Ozman? Kaj ĉu mi ne portis al vi la malgrandan Palruĝan Urson, kiu informis vin kie Ozma estas kaŝita?”

“Ŝi pravas,” diris Doroteo al la Sorĉisto. “Ni devas plenumi nian interkonsenton.”

“Nu, unue, ni iru savi Ozman,” proponis la Sorĉisto. “Poste nia amata Regantino eble povos konsili nin kiel konkeri la Ŝufariston Ugu.”

Do ili turnis sin maldekstren kaj marŝis kilometron ĝis atingi malgrandan sed profundan truon en la tero.

Ĉiuj tuj kuris al la rando por rigardi en la truon, sed anstataŭ trovi tie Princinon Ozman de Oz, ili vidis nur Buton-Brilon, kiu kuŝis dormante sur la fundo.

Iliaj krioj baldaŭ vekis la knabon, kiu sidiĝis kaj frotis siajn okulojn. Kiam li rekonis siajn amikojn li ridetis dolĉe, dirante: “Retrovita!”

“Kie estas Ozma?” demandis Doroteo maltrankvile.

“Mi ne scias,” respondis Buton-Brilo de la fundo de la truo. “Mi perdiĝis hieraŭ, kiel eble vi memoras, kaj en la nokto, dum mi ĉirkaŭvagadis en la lunlumo, provante trovi la vojon por retrovi vin, mi subite falis en ĉi tiun truon.”

“Kaj ĉu Ozma ne estis en ĝi jam?”

“Enestis neniu krom mi, kaj mi bedaŭris ke ĝi ne estas tute malplena. La flankoj estas tiom krutaj ke mi ne povas elgrimpi, do nenio estis farebla krom dormi ĝis iu trovos min. Dankon pro via alveno. Se vi bonvolos enpendigi ŝnuregon mi malplenigos ĉi tiun truon rapidege.”

“Ja strange!” diris Doroteo, multe bedaŭrigite.

“Evidente la Palruĝa Urso ne diris al ni la veron.”

“Li neniam eraras,” deklaris la Lavenda Reĝo de la Ursoj, per tono kiu montris ke oni ofendis lin. Kaj tiam li denove turnis la krankon de la malgranda Palruĝa Urso kaj demandis: “Ĉu ĉi tiu estas la truo en kiu estas Ozma de Oz?”

“Jes,” respondis la Palruĝa Urso.

“Tio certigas pri la vero,” diris la Reĝo, tre sendube. “Via Ozma estas en ĉi tiu truo en la tero.”

“Ne stulte parolu,” respondis Doroteo senpacience.

“Eĉ viaj bidaj okuloj povas vidi ke krom Buton-Brilo neniu estas en la truo.”

“Eble Buton-Brilo estas Ozma,” sugestis la Reĝo.

“Kaj eble ne! Ozma estas knabino, kaj Buton-Brilo estas knabo.”

“Via Palruĝa Urso nepre misfunkcias,” diris la Sorĉisto; “ĉar almenaŭ ĉifoje lia mekanismo kaŭzis lin diri malveraĵon.”

La Reĝo de la Ursoj tiom koleris pro tiu komento ke li forturnis sin, tenante la Palruĝan Urson per siaj manoj, kaj li plene rifuzis plu diskuti la aferon.

“Iukaze,” diris la Ranulo, “la Palruĝa Urso kondukis nin al via knabamiko kaj tiel ebligis ke vi savu lin.”

Ĉifoneroj klinis sur tiom super la truon, klopodante trovi Ozman en ĝi, ke subite ŝi malekvilibriĝis kaj enfalis kapantaŭen. Ŝi falis sur Buton-Brilon kaj faligis lin, sed lin ne vundis ŝia mola remburita korpo kaj li nur ridis pro la akcidento. La Sorĉisto kunbukis kelkajn rimenojn kaj enpendigis unu finon en la truon, kaj baldaŭ kaj Ĉifoneroj kaj la knabo suprengrimpis kaj staris sekure apud la aliaj.

Denove ili serĉis Ozman, sed la truo nun estis tute vaka. Ĝi estis ronda truo, tiel ke de la supro ili povis klare vidi ĉiun parton de ĝi. Antaŭ ol ili foriris de la loko Doroteo iris al la Reĝo de la Ursoj kaj diris: “Mi bedaŭras ke ni ne povis kredi kion diris la malgranda Palruĝa Urso, ĉar ni ne volas missentigi vin per niaj duboj. Devas esti ia eraro, ie, kaj verŝajne ni ne komprenas precize kion celas diri la malgranda Palruĝa Urso. Ĉu vi bonvolos fari al li unu plian demandon?”

La Lavenda Reĝo de la Ursoj estis bonhumora urso, se oni konsideras kiel li estis fabrikita kaj remburita kaj artikigita, do li akceptis la pardonpeton de Doroteo kaj turnis la krankon kaj permesis ke la knabineto mem demandu lian etan Palruĝan Urson.

“Ĉu Ozma vere estas en ĉi tiu truo?” demandis Doroteo.

“Ne,” diris la malgranda Palruĝa Urso.

Tio surprizis ĉiujn. Eĉ la Reĝo de la Ursoj nun estis perpleksa pro la sinkontraŭaj deklaroj de lia orakolo.

“Kie do ŝi ja estas?” demandis la Reĝo.

“Ĉi tie, inter vi,” respondis la malgranda Palruĝa Urso.

“Nu,” diris Doroteo, “tio certe cedigas min!

Verŝajne la malgranda Palruĝa Urso freneziĝis.”

“Eble,” vokis Ĉifoneroj, kiu rapide transkapenigadis sin kvazaŭ radon ĉirkaŭ la tutan perpleksan grupon, “Ozma estas nevidebla.”

“Kompreneble!” kriis Betinjo. “Tio klarigus la aferon!”

“Nu, mi rimarkis ke oni povas paroli eĉ kiam nevidebla,” diris la Sorĉisto. Li ĉirkaŭrigardis tre zorge kaj diris per solena voĉo: “Ozma, ĉu vi estas ĉi tie?”

Nenia respondo okazis. Doroteo ankaŭ demandis, krome Buton-Brilo kaj Trot kaj Betinjo; sed neniu ricevis ian ajn respondon.

“Estas strange—strangege!” murmuris Kuknjo la Kuketo-Kuiristino. “Mi certis ke la malgranda Palruĝa Urso ĉiam diras la veron.”

“Mi ankoraŭ kredas lin honesta,” diris la Ranulo, kaj tiu tributo tiom plaĉis al la Reĝo de la Ursoj ke li dankrigardis ĉilastajn parolintojn, sed ankoraŭ amare rigardis la aliajn.

“Krome,” komentis la Sorĉisto, “Ozma ne povus esti nevidebla, ĉar ŝi estas feino kaj feinoj ne povas kontraŭvole fariĝi nevideblaj. Kompreneble ŝi eble estas enkarcerigita de la magiisto, aŭ eĉ sorĉita, aŭ transformita, malgraŭ siaj fepovoj; sed Ugu ne povus malvidebligi ŝin per ia magio sia.”

“Ĉu eble ŝi transformiĝis en Buton-Brilon?” diris Doroteo nervoze. Ŝi rigardis la knabon firme kaj demandis: “Ĉu vi estas Ozma? Diru al mi la veron!”

Buton-Brilo ridis.

“Vi fuŝpensas, Doroteo,” li respondis. “Nenio sorĉas min. Se mi estus Ozma, ĉu vi supozas ke mi falus en tiun truon?”

“Iuokaze,” diris la Sorĉisto, “Ozma neniam volus trompi siajn amikojn, aŭ malebligi ke ili rekonu ŝin, negrave kiaforma ŝi estus. La enigmo restas enigmo, do ni pluiru al la vimenaĵa kastelo kaj demandu al la magiisto mem. Ĉar li ŝtelis nian Ozman, Ugu devos diri al ni kie trovi ŝin.”

Magio Kontraŭ Magio

La Sorĉisto bone konsilis, do denove ili ekmarŝis direkte al la malalta monto sur kies kresto estis konstruita la vimenaĵa kastelo. Ili jam iom post iom grimpetadis la monton, tiel ke nun la altaĵo aspektis al ili pli kiel ronda altaĵeto ol montosupro. Tamen la flankoj de la altaĵeto estis deklivaj kaj kovritaj de verda herbo, tiel ke restis antaŭ ili vigla grimpado.

Malgraŭe ili plu iradis kaj preskaŭ atingis la altaĵeton kiam ili subite observis ke ĝin ĉirkaŭas flamanta rondo. Unue la flamoj apenaŭ levis sin super la teron, sed baldaŭ ili pli kaj pli altiĝis ĝis cirklo de flamantaj fajrolangoj ĉirkaŭis la monteton sur kiu staris la vimenaĵa kastelo, pli altaj ol iu el iliaj kapoj. Kiam ili proksimiĝis al la flamoj la varmego estis tiom intensa ke ĝi reforpuŝis ilin.

“Tio neniel taŭgos por mi!” kriis la Miksĉifona Knabino. “Mi tre facile ekbrulas.”

“Nek por mi,” grumblis la Segĉevalo, trotante malantaŭ ilin.

“Ankaŭ min forte obĵetigas fajro,” diris la Reĝo de la Ursoj, sekvante la Segĉevalon al sekura distanco kaj premante la malgrandan Palruĝan Urson al si per siaj manoj.

“Mi supozas ke la malsaĝa Ŝufaristo imagas ke tiu incendio haltigos nin,” komentis la Sorĉisto, malrespekte ridetante pro Ugu. “Sed mi povas informi vin ke temas pri simpla magia truko kiun la rabisto ŝtelis de Glinda la Bona, kaj bonfortune mi scias kiel detrui tiujn flamojn, kiel ankaŭ produkti ilin. Ĉu iu el vi bonvolos doni al mi alumeton?”

Nu estu certa ke la knabinoj ne kunportis alumetojn, nek la Ranulo nek Kuknjo nek iu el la bestoj. Sed Buton-Brilo, serĉinte zorge tra siaj poŝoj, en kiuj estis multaj utilaĵoj kaj senutilaĵoj, fine elprenis alumeton kaj transdonis ĝin al la Sorĉisto, kiu ligis ĝin al la fino de branĉo kiun li tordis de malgranda arbo kreskanta proksime de ili. Tiam la malgranda Sorĉisto zorge flamigis la alumeton kaj antaŭenkurinte ĵetis ĝin en la plej proksiman flamon.

Tuj la fajra cirklo komencis estingiĝi kaj baldaŭ tute malaperis, lasante la vojon vaka por ke ili povu antaŭenmarŝi.

“Tio ridigis!” ridis Buton-Brilo.

“Jes,” akordis la Sorĉisto, “ŝajnas strange ke malgranda alumeto povas detrui tiom grandan fajran cirklon, sed kiam Glinda inventis tiun trukon ŝi kredis ke neniu ekpensus ke alumeto estas estingilo por fajro. Mi supozas ke eĉ Ugu ne scias kiel ni sukcesis estingi la flamojn de lia bariero, ĉar nur Glinda kaj mi scias la sekreton. La Magio-Libro de Glinda, kiun Ugu ŝtelis, preskribas kiel fari la flamojn, sed ne kiel estingi ilin.”

Nun ili denove aranĝis sin por marŝi kaj komencis antaŭeniri laŭ la monta deklivo; sed ili ne multe iris antaŭ ol ŝtala muro leviĝis antaŭ ili. Ĝia surfaco estis dense kovrita de akraj, brilantaj pintoj kiaj de ponardoj. La muro tute ĉirkaŭis la vimenaĵan kastelon kaj ĝiaj akraj pintoj malebligis ke iu grimpu ĝin. Eĉ la Miksĉifonan Knabinon eble disŝirus la pintoj se ŝi kuraĝus provi grimpi.

“Ha!” krietis la Sorĉisto gaje, “nun Ugu uzas unu el miaj propraj trukoj kontraŭ mi. Sed ĉi tiu estas pli serioza ol la Bariero de Fajro, ĉar la sola maniero detrui la muron estas aliflankiĝi de ĝi.”

“Kiel tio eblos?” demandis Doroteo.

La Sorĉisto rigardadis penseme sian grupeton kaj lia vizaĝo malkvietiĝis.

“Ĝi estas vere alta muro,” li malfeliĉe komentis.

“Mi preskaŭ certas ke la Malkuraĝa Leono ne povus transsalti ĝin.”

“Mi plene certas pri tio!” diris la Leono tremante pro timo. “Se mi malsaĝe volus salti min kaptus tiuj aĉaj pintoj.”

“Mi kredas ke mi sukcesus, sinjoro,” diris la Ranulo, riverencante al la Sorĉisto. “Necesas salti kontraŭdekliven kaj ne nur alten, sed miaj amikoj en la Lando de la Jipoj opinias min bona saltisto kaj mi kredas ke bona forta salto portos mi aliflanken.”

“Mi certas pri tio,” akordis la Kuketo-Kuiristino.

“Saltado, sciu, estas raneca lerto,” daŭrigis la Ranulo, modeste, “sed bonvolu diri al mi kion mi faru kiam mi estos aliflanke de la muro.”

“Vi estas kuraĝulo,” diris la Sorĉisto, admire. “Ĉu iu havas pinglon?”

Betinjo havis pinglon kaj donis ĝin al li.

“Nur necesas,” diris la Sorĉisto al la Ranulo, donante al li la pinglon, “puŝi ĉi tion en la alian flankon de la muro.”

“Sed la muro estas el ŝtalo!” krietis la granda rano.

“Mi scias; almenaŭ, ĝi aspektas ŝtala; sed faru kion mi diras. Puŝu la pinglon en la muron kaj ĝi malaperos.”

La Ranulo formetis sian belan jakon kaj zorge faldis ĝin kaj metis ĝin sur la herbon. Poste li deprenis sian ĉapelon kaj metis ĝin, kun la orkapa bastono, apud la jakon. Poste li retrenpaŝis iomete kaj rapide faris tri fortajn saltojn sinsekvajn. La unuaj du saltoj portis lin al la muro kaj la tria salto portis lin facile trans ĝin, kio mirigis ĉiujn rigardantojn. Kelkan tempon li malaperis el ilia vidpovo, sed kiam li obeis la ordonon de la Sorĉisto kaj puŝis la pinglon en la muron, la granda bariero malaperis kaj montris al ili la formon de la Ranulo, kiu nun iris al kie kuŝas lia jako kaj resurmetis ĝin.

“Ni multe dankas vin,” diris la multe ĝojigita Sorĉisto. “Tiu estis la plej grandioza salto kiun mi iam vidis kaj ĝi savis nin de venkiĝo fare de nia malamiko. Nun ni rapidu al la kastelo antaŭ ol la Ŝufaristo Ugu elpensos alian metodon haltigi nin.”

“Ŝajne ĝis nun ni surprizis lin,” deklaris Doroteo.

“Jes ja. Tiu ulo scias multan magion—ĉiujn niajn magiagojn kaj plurajn proprajn,” respondis la Sorĉisto. “Do, se li estas eĉ nur duone tiom lerta kiom li devus esti, li ankoraŭ multe ĝenos nin.”

Apenaŭ li diris tiujn vortojn kiam el la portaloj de la vimenaĵa kastelo marŝis regimento de soldatoj, vestitaj per gajaj uniformoj kaj ĉiuj portantaj longajn, pintajn lancojn kaj akrajn batalhakilojn.

Tiuj soldatoj estis knabinoj, kaj la uniformoj estis mallongaj jupoj el flava kaj nigra sateno, oraj ŝuoj, rubandoj el oro sur la fruntoj kaj kolĉenoj el brilantaj juveloj. Iliaj jakoj estis skarlataj, broditaj per arĝentaj ŝnuroj. Estis centoj da tiuj soldatinoj, kaj ili estis pli timigaj ol belaj, ĉar ili estis fortaj kaj ferocaspektaj. Ili formis cirklon tute ĉirkaŭ la kastelo kaj frontis antaŭen, tenante siajn lancojn direkte al la invadintoj kaj siajn batalhakilojn sur la ŝultroj, batpretaj.

Kompreneble niaj amikoj tuj haltis, ĉar ili ne anticipis tiun timigan soldataron. La Sorĉisto aspektis perpleksa kaj liaj akompanantoj interŝanĝis rigardojn de senkuraĝiĝo.

“Mi tute ne konceptis ke Ugu havas tian armeon,”

diris Doroteo. “La kastelo ne aspektas sufiĉe granda por ke ili ĉiuj enestu.”

“Tiom granda ĝi ne estas,” deklaris la Sorĉisto.

“Sed ĉiuj marŝis el ĝi.”

“Laŭaspekte; sed mi tute ne kredas ke ĝi estas reala armeo. Se la Ŝufaristo Ugu havus tiom da kunloĝantoj, mi certas ke la Carsuprulo de Herku mencius tion al ni.”

“Ili estas nur knabinoj!” ridis Ĉifoneroj.

“Knabinoj estas la plej ferocaj soldatoj,” deklaris la Ranulo. “Ili estas pli kuraĝaj ol viroj kaj ili havas pli fortajn nervojn. Verŝajne tial la magiisto uzas ilin kiel soldatojn kaj sendis ilin por oponi nin.”

Neniu disputis tiun deklaron, ĉar ĉiu forte rigardis la vicon de soldatoj, kiuj nun, defie poziciiginte sin, restis senmove.

“Jen magiaĵo nova por mi,” agnoskis la Sorĉisto, post iom da tempo. “Mi ne kredas la armeon reala, tamen la lancoj eble estas sufiĉe akraj por piki nin, do ni nepre zorgu. Ni uzu iom da tempo por pripensi kiel renkonti tiun problemon.”

Dum ili pripensadis Ĉifoneroj dancis pli proksimen al la vico de soldatinoj. Ŝiaj butonokuloj kelkfoje vidis pli ol la naturaj okuloj de ŝiaj kamaradoj, do, rigardinte atente la armeon de la magiisto, ŝi kuraĝe antaŭeniris kaj dancis rekte tra la minacantan vicon! Aliflanke ŝi skuis siajn remburitajn brakojn kaj kriis: “Venu, amikoj. La lancoj ne povas damaĝi vin.”

“Ha!” diris la Sorĉisto, gaje, “vidiluzio, same kiel mi kredis. Ni ĉiuj sekvu la Miksĉifonan Knabinon.”

La tri knabinetoj iom nervozis kiam ili provis defii la lancojn kaj batalhakilojn, sed post la sendamaĝa trairo de la aliaj ili kuraĝis trairi. Kaj, kiam ĉiuj jam trairis la vicojn de la knabina armeo, la armeo mem magie malaperis.

Tutdume niaj amikoj pli grimpadis la monteton kaj pliproksimiĝis al la vimenaĵa kastelo. Nun, plu antaŭenirante, ili atendis ke io alia oponos ilin, sed, mirige, nenio okazis kaj baldaŭ ili atingis la vimenaĵan portalon, kiu estis vaste malferma, kaj kuraĝe eniris la loĝejon de la Ŝufaristo Ugu.

En la Vimenaĵa Kastelo

Tuj kiam la Sorĉisto de Oz kaj liaj sekvantoj estis plene en la enirejo de la kastelo la grandaj portaloj kunsvingiĝis brue kaj pezaj bariloj ligis ilin. Ili rigardis unu la alian maltrankvile, sed neniu volis paroli pri la okazaĵo. Se ili efektive estis kaptitoj en la vimenaĵa kastelo ili devos trovi metodon eskapi, sed ilia unua devo estis atenti la celon por kiu ili venis kaj serĉi la Reĝinan Ozman, kiun ili kredis kaptita de la magiisto, kaj savi ŝin.

Ili trovis ke ili eniris kvadratan korton de kiu enirejo kondukis en la ĉefan konstruaĵon de la kastelo. Ankoraŭ neniu persono renkontis ilin, kvankam brilkolora pavo, staranta sur la muro, gakis ridante kaj diris per sia akra, altatona voĉo: “Povraj stultuloj! Povraj stultuloj!”

“Mi esperas ke la pavo eraras,” komentis la Ranulo, sed neniu alia atentis la birdon. Ilin iom imponis la silento kaj soleco de la loko.

Kiam ili eniris la pordojn de la kasteloj, kiuj estis invite malfermaj, ankaŭ ili fermiĝis post ili kaj grandegaj klinkoj ekglitis. La bestoj ĉiuj akompanis la grupon en la kastelon, ĉar ili sentis ke estus danĝere apartiĝi. Ili devis sekvi zigzagan koridoron, turnante sin tien kaj alien, ĝis fine ili eniris grandan centran halon, cirkloforman kaj kun alta kupolo de kiu pendis enorma lustro.

La Sorĉisto estis plej antaŭa, sekvis Doroteo, Betinjo kaj Trot; Toto konstante sekvis la kalkanojn de sia malgranda mastrino. Post ili estis la Leono, la Vuzo kaj la Segĉevalo; poste Kuknjo la Kuketo- Kuiristino kaj Buton-Brilo; poste la Lavenda Urso portanta la Palruĝan Urson, kaj fine la Ranulo kaj la Miksĉifona Knabino, kaj Hanĉjo la Mulo estis plejlasta. Do la Sorĉisto la unua vidis la grandan kupolitan halon, sed la aliaj rapide sekvis kaj miroplene grupiĝis tuj interne de la enirejo.

Sur alta podio ĉe unu flanko estis peza tablo sur kiu kuŝis la Granda Arkivo-Libro de Glinda; sed la podio estis ligita al la podio kaj la Libro estis firme ĉenita al la tablo—ĝuste kiel kiam ĝi estis gardata en la palaco de Glinda. Sur la muro super la tablo pendis la Magia Bildo de Ozma.

Sur aro da bretoj aliflanke de la halo staris ĉiuj kemiaĵoj kaj magiesencoj kaj ĉiuj magiiloj ŝtelitaj forde Glinda kaj Ozma kaj la Sorĉisto, kun vitraj pordoj kiuj kovris la bretojn tiel ke neniu povu akiri ilin.

Kaj en fora angulo sidis la Ŝufaristo Ugu, liaj piedoj estis pigre etenditaj, liaj maldikaj manoj estis kunmetitaj malantaŭ lia kapo. Li trankvile klinis sin malantaŭen kaj fumadis longan pipon. Ĉirkaŭ la magiisto estis ia kaĝo, laŭaspekte konsistanta el oraj stangoj kun grandaj spacoj inter ili, kaj ĉe liaj piedoj—ankaŭ interne de la kaĝo—ripozis la longe serĉita diamantornamita telerlavujo de Kuknjo la Kuketo-Kuiristino.

Princino Ozma estis tute ne videbla.

“Nu, nu,” diris Ugu, kiam la invadintoj jam staris silente dum momento, ĉirkaŭrigardante, “ĉi tiu vizito estas atendita plezuro, mi certigas al vi. Mi sciis ke vi venas kaj mi scias kial vi estas ĉi tie. Vi ne estas bonvenaj, ĉar mi ne povas profite uzi iun el vi, sed ĉar vi insiste venis mi esperas ke vi kiel eble plej mallongigos ĉi tiun posttagmezan viziton. Ne necesos multa tempo por fini vian traktadon kun mi. Vi petos de mi Ozman, kaj mi respondos ke vi trovu ŝin—se vi povos.”

“Sinjoro,” respondis la Sorĉisto, riproĉtone, “vi estas tre fia kaj kruela persono. Mi supozas ke vi imagas ke ĉar vi ŝtelis la telerlavujon de ĉi tiu kompatinda virino kaj la plej bonan magion en Oz, ke vi estas pli potenca ol ni kaj povos triumfi kontraŭ ni.”

“Jes,” diris la Ŝufaristo Ugu, malrapide plenigante sian pipon per freŝa tabako el arĝenta bovlo kiu staris apud li, “precize tion mi imagas.

Tute ne utilos al vi postuli de mi la knabinon kiu antaŭe estis la Reganto de Oz, ĉar mi ne diros al vi kie mi kaŝis ŝin—kaj vi ne povus diveni eĉ dum mil jaroj. Nek mi redonos al vi iun magion kiun mi kaptis. Mi ne tiom stultas. Sed memoru ĉi tion: mi mem intencas esti de nun la Reganto de Oz, do mi konsilas ke vi zorgu dece paroli al via estonta Monarko.”

“Ozma restas la Reganto de Oz, ne grave kie vi kaŝis ŝin,” deklaris la Sorĉisto. “Kaj enmensigu ĉi tion, mizera Ŝufaristo: Ni intencas trovi kaj savi ŝin, kiam eble, sed nia unua devo kaj plezuro estos konkeri vin kaj poste puni vin pro viaj fiagoj.”

“Bone; konkeru,” diris Ugu. “Mi vere volonte vidos kiel vi faros tion.”

Nu, kvankam la malgranda Sorĉisto parolis tiom aŭdace, li tiumomente tute ne sciis kiel ili povus konkeri la magiiston. Tiumatene li donis al la Ranulo, pro lia peto, dozon da zosozo el sia botelo, kaj la Ranulo promesis eventuale forte batali; sed la Sorĉisto sciis ke forto sola ne povos venki kontraŭ magiaj artoj. Tamen la ludila Reĝo de la Ursoj jam montris ke li havas vere respektindan magion, kaj la Sorĉisto iom dependis de tio. Sed io estis tuj farenda, kaj la Sorĉisto ne sciis kion.

Dum li pripensadis tiun perpleksigan demandon kaj la aliaj staris rigardante lin, sian estron, io kurioza okazis. La planko de la granda ronda halo, sur kiu ili staradis, subite komencis kliniĝi. Anstataŭ resti plata kaj senklina ĝi fariĝis dekliva, kaj la dekliveco pli kaj pli grandiĝis ĝis neniu el la grupo povis plu stari sur ĝi. Baldaŭ ili ĉiuj glitis al la muro, kiu nun estis sub ili, kaj tiam evidentiĝis ke la tuta vasta ĉambro malrapide inversiĝas! Nur la Ŝufaristo Ugu, enpoziciigita de la stangoj de la ora kaĝo, restis en sia antaŭa loko, kaj la fimagiisto laŭaspekte ĝuegis la surprizon de liaj viktimoj.

Unue, ĉiuj glitis al la muro malantaŭ ili, sed dum la ĉambro plu inversiĝis ili poste glitis sur la muro kaj trovis sin sur la fundo de la granda kupolo, batiĝante kontraŭ la grandan lustron kiu, kiel ĉio alia, nun estis inversita.

La turniĝado nun ĉesis kaj la ĉambro fiksiĝis.

Supren rigardante ili vidis Ugun pendanta en sia kaĝo ĉe la plejsupro, kiu iam estis la planko.

“Ha,” diris li, ridetante al ili, “por konkeri oni devas agi, kaj kiu agas rapide nepre venkas. Ĉi tiu estas tre bona karcero, el kiu mi certas ke vi ne eskapos. Bonvolu distri vin kiel ajn vi volas, sed mi devas peti vin pardoni mia foriron, ĉar mi havas taskojn farendajn en alia parto de mia kastelo.”

Dirinte tion, li malfermis lukon en la planko de sia kaĝo (kiu nun estis super lia kapo) kaj tragrimpis kaj malaperis el ilia vidpovo. La diamanta telerlavujo restis en la kaĝo, sed la stangoj malebligis ke ĝi falu sur iliajn kapojn.

“Nu, vere!” diris la Miksĉifona Knabino, prenante unu el la stangoj de la lustro kaj svingante sin de ĝi, “jen unu punkto por la Ŝufaristo, ĉar li tre lerte kaptis nin.”

“Bonvolu ne stari sur mia piedo,” diris la Leono al la Segĉevalo.

“Kaj kompleze, Sinjoro Mulo,” komentis la Vuzo, “forprenu vian voston de mia maldekstra okulo.”

“Estas iom tro da uloj ĉi tie,” klarigis Doroteo, “ĉar la kupolo rondas kaj ni ĉiuj glitis en ĝian mezon. Sed ni kiel eble plej silentu ĝis ni povos elpensi kion fari.”

“Ve, ve!” lamentis Kuknjo; “mi volegas mian plejkaran telerlavujon,” kaj ŝi sopire etendis siajn brakojn ĝiadirekten.

“Volonte mi havus la magion kiu estas sur la tieaj bretoj,” ĝemis la Sorĉisto.

“Ĉu vi s’pozas ke ni povus atingi ĝin?” demandis Trot maltrankvile.

“Necesus flugi,” ridis la Miksĉifona Knabino.

Sed la Sorĉisto serioze konsideris la proponon, ankaŭ la Ranulo. Ili pridiskutis ĝin kaj baldaŭ planis provon atingi la bretojn kie estas la magiiloj. Unue la Ranulo kuŝis sur la ronda kupolo kaj apogis sian piedon per la trunketo de la lustro; la Sorĉisto grimpis trans lin kaj kuŝis sur la kupolo kun la piedoj sur la ŝultroj de la Ranulo; sekvis la Kuketo- Kuiristino; post tio Buton-Brilo grimpis al la ŝultroj de la virino; sekve Doroteo grimpis, kaj Betinjo kaj Trot, kaj fine la Miksĉifona Knabino, kaj ilia suma longo altetendiĝis laŭ la muro de la kupolo sed ne sufiĉe por ke Ĉifoneroj tuŝu la bretojn.

“Atendu minuton, eble mi povos atingi la magion,”

vokis la Reĝo de la Ursoj, kaj li komencis grimpadi la korpojn de la aliaj. Sed kiam li atingis la Kuketo- Kuiristinon liaj molaj piedoj tiklis ŝian flankon tiel ke ŝi torde movetis sin kaj renversis la tutan vicon.

Suben ili falis, falante amase kontraŭ la bestojn, kaj kvankam neniu damaĝiĝis estis konfuzego kaj la Ranulo, kiu estis ĉe la malsupro, preskaŭ koleregis antaŭ ol povi resurpiediĝi.

Kuknjo absolute rifuzis provi la “piramidan trukon”, kiel ŝi nomis ĝin, kaj ĉar la Sorĉisto nun konvinkiĝis ke ili ne povos atingi la magiilojn tiumaniere la provon ili nuligis.

“Sed io estas farenda,” diris la Sorĉisto, do li turnis sin al la Lavenda Urso kaj demandis: “Ĉu la magio de Via Moŝto povus helpi nin eskapi de ĉi tie?”

“Mia magia povo estas limigita,” estis la respondo.

“Kiam mi remburiĝis la feoj apude staris kaj kaŝe metis iom da magio en la plenigaĵon. Sekve mi povas fari la magion kiu estas interne de mi, sed nenion alian. Tamen vi estas sorĉisto, kaj sorĉisto devus kapabli ion ajn fari.”

“Via Moŝto forgesas ke miaj magiiloj estas ŝtelitaj,” diris la Sorĉisto malfeliĉe, “kaj sorĉisto sen iloj estas senpova kiel ĉarpentisto sen martelo aŭ segilo.”

“Ne cedu,” petegis Buton-Brilo, “ĉar se ni ne eskapos de ĉi tiu stranga karcero ni ĉiuj mortos pro malsato.”

“Ne mi!” ridis la Miksĉifona Knabino, nun starante sur la supro de la lustro, sur la loko kiu devus esti ĝia malsupro.

“Ne menciu tiajn teruraĵojn,” diris Trot, tremante.

“Ni venis ĉi tien por kapti la Ŝufariston, ĉu ne?”

“Jes, kaj por savi Ozman,” diris Betinjo.

“Kaj jen ni, mem kaptitaj, kaj mia amata telerlavujo pendas tie supre, klare videbla!” ploregis la Kuketo-Kuiristino, viŝante siajn okulojn per la vosto de la jako de la Ranulo.

“Ĉit!” vokis la Leono, per basa profunda muĝo, “Lasu la Sorĉiston iom pensi.”

“Li havas multan tempon,” diris Ĉifoneroj. “La cerbon de la Birdotimigilo li bezonas.”

Finfine malgranda Doroteo savis ilin, kaj ŝia kapablo savi ilin preskaŭ tiom surprizis la knabinon kiom ŝiajn amikojn. Doroteo jam sekrete provadis la povojn de sia Magia Zono, kiun ŝi iam kaptis de la Reĝo de la Knomoj, kaj eksperimentadis per ĝi diversmaniere, ekde kiam ŝi komencis ĉi tiun eventoplenan veturon. Diversfoje ŝi kaŝe foriris de la aliaj membroj de la grupo kaj sola provis trovi kion povas kaj kion ne povas fari la Magia Zono. Multon ĝi ne kapablis fari, ŝi trovis, sed ŝi sciiĝis pri kelkaj kapabloj de la Zono kaj eĉ ŝiaj amikinoj tute ne suspektis ke ŝi scias.

Unue, ŝi memoris ke kiam la Reĝo de la Knomoj posedis ĝin la Magia Zono povis fari transformojn, kaj per elfunda pripensado ŝi fine memoris la manieron per kiuj tiuj transformoj okazis. Pli bona, tamen, estis la trovo ke la Magia Zono akceptas plenumi unu deziron de la portanto ĉiutage. Ŝi nur bezonis fermi sian dekstran okulon kaj moveti maldekstran piedfingron kaj longe enspiri kaj esprimi sian deziron. Hieraŭ ŝi sekrete deziris skatolon da karamelbombonoj kaj tuj ŝi trovis la skatolon proksima. Hodiaŭ ŝi ankoraŭ ne uzis sian ĉiutagan deziron, kredante ke eble ĝi estos urĝe bezonata, kaj nun venis la momento kiam ŝi devos uzi la deziron por ke ŝi kun siaj amikoj eskapu el la karcero en kiun Ugu fermis ilin.

Do, sen informi iun ajn pri kion ŝi intencas fari— ĉar ŝi jam uzis la deziron nur unufoje kaj ne estis certa pri kiom kapabla estas la Magia Zono—Doroteo fermis sian dekstran okulon kaj movetis sian maldekstran grandan piedfingron kaj enspiris profunde kaj plejforte deziris. La sekvan momenton la ĉambro komencis rerivolui, malrapide same kiel antaŭe, kaj iom post iom ili ĉiuj glitis al la flanka muro kaj laŭlonge de la muro al la planko—ĉiuj escepte de Ĉifoneroj, kiu tiom surpriziĝis ke ŝi plu kroĉiĝis al la lustro. Kiam la granda halo reestis en sia ĝusta pozicio kaj la aliaj staris firme sur ĝia planko, ili suprenrigardis al la kupolo kaj vidis la Miksĉifonan Knabinon pendanta de la lustro.

“Jadi!” kriis Doroteo. “Kiel vi povos subeniri?”

“Ĉu la ĉambro plu rivoluos?” demandis Ĉifoneroj.

“Mi esperas ke ne. Mi kredas ke tio jam ĉesis,”

diris Princino Doroteo.

“Do flankenpaŝu por ke vi ne damaĝiĝu!” kriis la Miksĉifona Knabino, kaj tuj kiam ili obeis tiun peton ŝi malkroĉis sin de la lustro kaj falis kalkanojn-superkape kaj tordante kaj turnante sin tre ekscite. Plump!

ŝi falis sur la kahelitan plankon kaj ili kuris al ŝi kaj rulis ŝin kaj perfrape reĝustigis ŝian formon.

Defio al la Ŝufaristo Ugu

La prokrasto kaŭzita de Ĉifoneroj malebligis ke iu el ili kuru al la bretoj por akiri la magiilojn multege bezonatajn. Eĉ Kuknjo neglektis reakiri sian diamantornamitan telerlavujon ĉar ŝi rigardadis la Miksĉifonan Knabinon. Kaj nun la magiisto malfermis sian lukon kaj reaperis en sia ora kaĝo, kolere sulkante la frunton ĉar liaj kaptitoj sukcesis reĝustigi la pozicion de sia inversita karcero.

“Kiu el vi aŭdacis defii mian magion?” li kriis per terura voĉo.

“Mi,” respondis Doroteo trankvile.

“Do mi detruos vin, ĉar vi estas nur terulino kaj ne feino,” li diris kaj li komencis murmuri kelkajn magiajn vortojn.

Doroteo nun komprenis ke necesas trakti Ugun kiel malamikon, do ŝi antaŭenpaŝis direkte al la angulo kie li sidis, dirante dum sia iro: “Mi ne timas vin, S-ro Ŝufaristo, kaj mi kredas ke baldaŭ vi bedaŭros esti tiom fia persono. Vi ne povas detrui min kaj mi ne detruos vin, sed mi punos vin pro via fiagado.”

Ugu ridegis tre malplaĉe, kaj skuis sian manon.

Doroteo estis duone trans la ĉambro kiam subite vitra muro leviĝis antaŭ ŝi kaj haltigis ŝin. Tra la vitro ŝi povis vidi la magiiston rikani kontraŭ ŝi ĉar ŝi estis malforta knabineto, kaj tio provokis ŝin. Kvankam la vitra muro devigis ŝin halti ŝi tuj premis ambaŭ manojn al sia Magia Zono kaj kriis laŭtavoĉe: “Ŝufaristo Ugu, per la magiaj virtoj de la Magia Zono, mi ordonas ke vi fariĝu kolombo!”

La magiisto tuj konsciis ke li sorĉiĝas, ĉar li povis senti sian formon ŝanĝiĝi. Li baraktis senespere kontraŭ la sorĉo, murmurante magiajn vortojn kaj farante magiajn gestojn per siaj manoj. Kaj unumaniere li sukcesis defii la celon de Doroteo, ĉar kvankam lia formo baldaŭ fariĝis tiu de griza kolombo, la kolombo estis enorma—eĉ pli granda ol Ugu la homo—kaj tion li sukcesis okazigi antaŭ ol liaj magiaj povoj plene forlasis lin.

Kaj la kolombo ne estis mildhumora, malsimile al normalaj kolomboj, ĉar Ugu koleregis pro la sukceso de la knabineto. Liaj libroj ja diris al li nenion pri la Magia Zono de la Reĝo de la Knomoj, ĉar la Lando de la Knomoj estis ekster la Lando Oz. Li sciis, tamen, ke li verŝajne konkeriĝos se li ne feroce flugos, do li etendis siajn flugilojn kaj leviĝis en la aeron kaj flugis rekte al Doroteo. La Vitra Muro malaperis tuj kiam Ugu transformiĝis.

Doroteo intencis ordoni ke la Zono transformu la magiiston en Kolombon de Paco, sed pro sia ekscitiĝo ŝi forgesis diri pli ol “kolombo”, kaj nun Ugu tute ne estis Kolombo de Paco sed, anstataŭe, spitema Kolombo de Milito. Lia dimensio multe danĝerigis liajn akran bekon kaj ungojn, sed Doroteo ne timis kiam li venis rapide flugante al ŝi kun siaj ungoj etenditaj kaj sia glavforma beko malferma. Ŝi sciis ke la Magia Zono protektos sian surportanton.

Sed la Ranulo ne sciis tiun fakton kaj alarmiĝis pro la ŝajna danĝero al la knabineto. Do li eksaltis kaj saltis rekte sur la dorson de la granda kolombo.

Tiam komenciĝis fervorega luktado. La kolombo estis tiom forta kiom estis Ugu, kaj dimensie ĝi estis multe pli granda ol la Ranulo. Sed la Ranulo jam antaŭe manĝis la zosozon kaj ĝi fortigis lin tiom kiom la Kolombo Ugu. Je la unua salto li puŝis la kolombon al la planko, sed la giganta birdo liberiĝis kaj komencis mordi kaj ungi la Ranulon, subbatante lin kiam ajn li klopodis leviĝi. La dika, maldelikata haŭto de la granda rano ne estis facile damaĝebla, sed Doroteo timis por sia ĉampiono kaj denove uzante la transforman potencon de la Magia Zono ŝi malgrandigis la kolombon, ĝis ĝi estis ne pli granda ol kanaria birdo.

Ugu ne perdis sian scion pri magio kiam li perdis sian homan formon, kaj li nun komprenis ke estas senespere oponi la potencon de la Magia Zono kaj sciis ke lia sola espero eskapi dependas de tuja agado.

Do li rapide flugis en la oran juvelitan telerlavujon kiun li ŝtelis de Kuknjo la Kuketo-Kuiristino kaj, ĉar birdoj povas paroli egale bone kiel bestoj aŭ homoj en la Felando Oz, li murmuris la magian vorton necesan kaj deziris sin en la Lando de la Kveluloj— kiu estis kiom eble plej for de la vimenaĵa kastelo, laŭ lia kredo.

Niaj amikoj kompreneble ne sciis kion Ugu faros.

Ili vidis la telerlavujon tremi dum momento kaj ekmalaperi, la kolombo malaperis kun ĝi, kaj kvankam dum kelkaj minutoj ili atendis anticipante la revenon de la magiisto, Ugu ne revenis.

“Ŝajnas al mi,” diris la Sorĉisto gajavoĉe, “ke ni konkeris la fimagiiston pli rapide ol ni anticipis.”

“Ne diru ‘ni’—Doroteo faris!” kriis la Miksĉifona Knabino, transkapiĝante trifoje sinsekve kaj poste marŝante sur siaj manoj. “Hura por Doroteo!”

“Mi kredis ke vi diris ke vi ne scias uzi la magion de la Zono de la Reĝo de la Knomoj,” diris la Sorĉisto al Doroteo.

“Mi ne sciis, tiutempe,” ŝi respondis, “sed poste mi memoris kiel la Reĝo de la Knomoj iam uzis la Magian Zonon por sorĉi homojn kaj transformi ilin en ornamaĵojn kaj ĉiajn aĵojn; do mi provis kelkajn sorĉojn sekrete kaj post kelka tempo mi transformis la Segĉevalon en terpomopremilon kaj denove en Segĉevalon, kaj la Malkuraĝan Leonon en katon kaj denove en Malkuraĝan Leonon, kaj tiam mi sciis ke la sorĉo funkcias ĝuste.”

“Kiam vi faris tiujn sorĉojn?” demandis la Sorĉisto, multe surprizite.

“Unu nokton kiam ĉiuj aliaj estis dormantaj escepte de Ĉifoneroj, kaj ŝi foriris ĉasadi lunbrilerojn.”

“Nu,” komentis la Sorĉisto, “via trovo certe helpegis nin, kaj ni devas ĉiuj danki ankaŭ la Ranulon, ĉar li tiom bone batalis. La kolomba formo havis la fikarakteron de Ugu en si, kaj tio danĝerigis la monstran birdon.”

La Ranulo aspektis malfeliĉa ĉar la ungoj de la birdo ŝiris liajn belajn vestojn, sed li riverencis tre digne pro tiu multemeritita laŭdo. Kukjno, tamen, kaŭris sur la planko kaj ploradis amare.

“Mia valorega telerlavujo estas for!” ŝi ploris. “For, tuj kiam mi retrovis ĝin!”

“Ne gravas,” diris Trot, volante luli ŝin, “certe ĝi estas ie, do ni certe trovos ĝin iam.”

“Jes ja,” aldonis Betinjo; “nun ĉar ni havas la Magian Bildon de Ozma ni povos informi vin pri precize kien iris la Kolombo kun via telerlavujo.”

Ili ĉiuj proksimiĝis al la Magia Bildo, kaj Doroteo volis ke ĝi montru la sorĉitan formon de la Ŝufaristo Ugu, kie ajn ĝi estas. Tuj aperis en la kadro de la Bildo sceno en la malproksima Lando de la Kveluloj, kie la Kolombo staris malgaje sur la branĉo de arbo kaj la juvelita telerlavujo kuŝis sur la tero tuj sub la branĉo.

“Sed kie estas tiu loko—kiom distanca aŭ proksima?” demandis Kuknjo maltrankvile.

“La Arkivo-Libro informos nin,” respondis la Sorĉisto. Do ili serĉis en la Granda Arkivo-Libro kaj legis ĉi tion: “La Magiisto Ugu, transformita en kolombon de Princino Doroteo de Oz, uzis la magion de la ora telerlavujo por porti lin tuj al la nordorienta angulo de la Lando de la Kveluloj.”

“Tute bone,” diris Doroteo. “Ne maltrankvilu, Kuknjo, ĉar la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto estas en tiu parto de la lando, serĉante Ozman, kaj ili nepre trovos vian telerlavujon.”

“Jadi!” kriis Buton-Brilo, “ ni tute forgesis Ozman.

Ni trovu kie la magiisto kaŝis ŝin.”

Retroen al la Magia Bildo ili marŝis, sed kiam ili volis vidi Ozman, kie ajn ŝi estas kaŝita, nur ronda nigra makulo aperis en la centro de la kanvaso.

“Mi ne komprenas kiel tio povas esti Ozma!” diris Doroteo, tre perpleksite.

“Tamen, ŝajne jen kiom povas informi la Magia Bildo,” diris la Sorĉisto, egale surprizite. “Se temas pri sorĉo, aspektas ke la magiisto transformis Ozman en eron de gudro.”

La Malgranda Palruĝa Urso Parolas Veron

Dum pluraj minutoj ili ĉiuj staris rigardante la nigran makulon sur la kanvaso de la Magia Bildo, tute ne komprenante kion ĝi signifas.

“Eble ni demandu la malgrandan Palruĝan Urson pri Ozma,” sugestis Trot.

“Pŝa!” diris Buton-Brilo, “li nenion scias.”

“Li neniam eraras,” deklaris la Reĝo.

“Li eraris antaŭe, certe,” diris Betinjo. “Sed eble li ne eraros denove.”

“Li ne havos oportunon,” grumblis la Reĝo de la Ursoj.

“Ni aŭdu kion li diros,” diris Doroteo. “Ne malutilos demandi al la Palruĝa Urso kie estas Ozma.”

“Mi rifuzas permesi ke vi demandu al li,” deklaris la Reĝo per malplezura voĉo. “Mi ne intencas lasi ke mia malgranda Palruĝa Urso denove insultiĝu per viaj malsaĝaj duboj. Li neniam eraras.”

“Ĉu li ne diris ke Ozma estas en tiu truo en la tero?” demandis Betinjo.

“Jes; kaj mi certas ke ŝi estis tie,” respondis la Lavenda Urso.

Ĉifoneroj ridis moke kaj la aliaj vidis ke ne utilas disputi kun la obstina Reĝo de la Ursoj, kiu evidente plene fidas sian Palruĝan Urson. La Sorĉisto, kiu scias ke kutime oni povas plene fidi magiilojn, kaj ke la malgranda Palruĝa Urso povis respondi demandojn per ia rimarkinda magia kapablo, kredis ke estas saĝe pardonpeti al la Lavenda Urso pro la malkredo de liaj amikoj, kaj samtempe li urĝis la Reĝon konsenti demandi la Palruĝan Urson denove. Kuknjo kaj la Ranulo ankaŭ petegis la grandan Urson, kiu fine akceptis, kvankam iom malgracie, denove provi la saĝon de la malgranda Urso. Do li sidigis la malgrandan sur sian genuon kaj turnis la krankon kaj la Sorĉisto mem faris la demandon per tre respektoplena voĉtono.

“Kie estas Ozma?” estis lia unua demando.

“Ĉi tie, en ĉi tiu ĉambro,” respondis la malgranda Palruĝa Urso.

Ĉiuj ĉirkaŭrigardis la ĉambron, sed kompreneble ili ne vidis ŝin.

“En kiu parto de ĉi tiu ĉambro ŝi estas?” estis la sekva demando de la Sorĉisto.

“En poŝo de Buton-Brilo,” diris la malgranda Palruĝa Urso.

Tiu respondo surprizegis ĉiujn, vi povas certi pri tio, kaj kvankam la tri knabinoj ridetis kaj Ĉifoneroj kriis “Hura!” moke, la Sorĉisto ŝajne kontempladis la aferon tre pensoplene.

“En kiu el la poŝoj de Buton-Brilo estas Ozma?”

li baldaŭ demandis.

“En la maldekstra poŝo de la jako,” diris la malgranda Palruĝa Urso.

“La Palruĝa freneziĝis!” kriis Buton-Brilo, rigardante forte la malgrandan urson sur la genuo de la granda urso.

“Mi ne certas pri tio,” deklaris la Sorĉisto. “Se montriĝos ke Ozma vere estas en via poŝo, sekve la malgranda Palruĝa Urso parolis veron kiam li diris ke Ozma estas en tiu truo en la tero. Ĉar tiutempe ankaŭ vi estis en la truo, kaj kiam ni jam eltiris vin el ĝi la malgranda Palruĝa Urso diris ke Ozma ne estas en la truo.”

“Li neniam eraras,” asertis la Reĝo de la Ursoj, firme.

“Malplenigu tiun poŝon, Buton-Brilo, kaj ni vidu kio estas en ĝi,” petis Doroteo.

Do Buton-Brilo metis la enhavon de la maldekstra poŝo de sia jako sur la tablon. Montriĝis ke estas supro de turbo, iom da ŝnuro, malgranda kaŭĉuka pilko kaj ora kerno de persiko.

“Kio estas tio?” demandis la Sorĉisto, prenante la kernon de la persiko kaj zorge ekzamenante ĝin.

“Ho,” diris la knabo. “Mi gardis tion por montri ĝin al la knabinoj, kaj poste mi forgesis ĝin. Ĝi estis en sola persiko kiun mi trovis en la fruktarbaro antaŭ longe, kaj kiun mi manĝis dum mi estis perdita. Ĝi aspektas ora, kaj mi neniam antaŭe vidis tian kernon de persiko.”

“Nek mi,” diris la Sorĉisto, “kaj tio suspektigas.”

Ĉiuj klinis sian kapon super la oran kernon de persiko. La Sorĉisto plurfoje turnis ĝin kaj poste elprenis sian poŝtranĉilon kaj disapartigis la kernon.

Kiam la du partoj disfalis palruĝa, nubeca nebulo fluis el la ora kerno de persiko, preskaŭ plenigante la grandan ĉambron, kaj el la nebulo formo ekaperis kaj stariĝis apud ili. Tiam, dum la nebulo fadis, dolĉa voĉo diris: “Dankon, amikoj!” kaj antaŭ ili staris ilia bela knabina Reganto, Ozma de Oz.

Ĝoje kriante Doroteo rapidis antaŭen kaj ĉirkaŭbrakumis ŝin. Ĉifoneroj gaje transkapeniĝis multefoje tra la tuta ĉambro. Buton-Brilo fajfis pro mirego. La Ranulo deprenis sian altan ĉapelon kaj riverencis antaŭ la bela knabino kiu liberiĝis el sia sorĉiteco tiel surprize.

Dum kelka tempo neniu sono aŭdiĝis krom la mallaŭta murmurado de ĝojego kiu venis de la mireganta grupo, sed baldaŭ la grumblo de la granda Lavenda Urso plilaŭtiĝis kaj li diris per triumfa tono: “Li neniam eraras!”

Ozma de Oz

“Estas strange,”

diris Toto, starante antaŭ sia amiko la Leono kaj svingante sian voston, “mi fine retrovis mian grumblon!

Mi certas nun ke la kruela magiisto ŝtelis ĝin.”

“Ni aŭdu vian grumblon,” petis la Leono.

“Gr-r-r-r-r-r!” diris Toto.

“Tre bone,” deklaris la granda besto. “Ĝi ne estas tiom laŭta aŭ basa kiom la grumblo de la granda Lavenda Urso, sed ĝi estas tre respektinda grumblo por malgranda hundo. Kie vi trovis ĝin, Toto?”

“Mi flaradis en la tiea angulo,” diris Toto, “kaj subite muso elkuris—kaj mi grumblis!”

La aliaj okupadis sin per gratulado al Ozma, kiu estis tre feliĉa pro sia liberiĝo el enkarceriĝo en la ora kerno de la persiko, kien metis ŝin la magiisto kredante ke oni neniam trovos nek liberigos ŝin.

“Kaj nekredeble,” kriis Doroteo, “Buton-Brilo portadis vin en sia poŝo kaj ni tute ne sciis!”

“La malgranda Palruĝa Urso diris,” diris la Reĝo de la Ursoj, “sed vi rifuzis kredi lin.”

“Ne gravas, karuloj,” diris Ozma gracie; “fino bona, ĉio bona, kaj vi ne povus scii ke mi estas en la kerno de la persiko. Efektive, mi timis ke mi restos kaptita multe pli longe, ĉar Ugu estas aŭdaca kaj lerta magiisto kaj li kaŝis min tre sekure.”

“Vi estis en bonega persiko,” diris Buton-Brilo, “mi neniam manĝis pli bonan.”

“La magiisto tre malsaĝe faris la persikon tiom alloga,” komentis la Sorĉisto; “sed Ozma sendube beligus kian ajn transformiĝon.”

“Kiel vi sukcesis konkeri la Ŝufariston Ugu?”

demandis la knabina Reganto de Oz.

Doroteo komencis rakonti la historion kaj Trot helpis ŝin, kaj Buton-Brilo volis siamaniere rakonti ĝin, kaj la Sorĉisto volis klarigi al Ozma, kaj Betinjo devis memorigi al ili gravaĵojn kiujn ili forgesis mencii, kaj tutkune estis tia bruado ke estis mirige ke Ozma povis ion ajn kompreni. Sed ŝi aŭskultis pacience, ridetante per sia bela vizaĝo pro ilia fervoro, kaj baldaŭ ŝi informiĝis pri ĉiuj detaloj de iliaj aventuroj.

Ozma dankis la Ranulon tre sincere pro lia helpo kaj ŝi konsilis ke Kuknjo la Kuketo-Kuiristino sekigu siajn larmantajn okulojn ĉar ŝi promesis konduki ŝin al la Smeralda Urbo kaj certigi ke ŝia amata telerlavujo redoniĝos al ŝi. Tiam la bela Regantino prenis ĉenon de smeraldoj de ĉirkaŭ sia propra kolo kaj metis ĝin ĉirkaŭ la kolon de la malgranda Palruĝa Urso.

“Viaj saĝaj respondoj al la demandoj de miaj amikoj,” diris ŝi, “helpis ilin savi min. Tial mi multege dankas vin kaj vian noblan Reĝon.”

La bidokuloj de la malgranda Palruĝa Urso rigardis senresponde al tiu laŭdo ĝis la Granda Lavenda Urso turnis la krankon en ĝia flanko, kaj tiam ĝi diris per sia grinca voĉo: “Mi dankas Vian Moŝton.”

“Rilate al mi,” respondis la Reĝo de la Ursoj, “mi komprenas ke vi vere meritis saviĝon, Fraŭlino Ozma, do al mi multe plaĉas ke ni povis servi vin.

Per mia Magia Sceptro mi kreadis bildojn de via Smeralda Urbo kaj via Reĝa Palaco, kaj mi agnosku ke ili estas pli allogaspektaj ol ĉiuj lokoj kiujn iam mi vidis—kaj mi ne esceptas la Centron de la Ursoj.”

“Mi volonte gastigos vin en mia palaco,” respondis Ozma dolĉe, “kaj vi estos bonvena se vi reiros kun mi kaj longe vizitos min, se viaj ursaj regatoj povos toleri vian mankon en via propra regno.”

“Rilate tion,” respondis la Reĝo, “mia regno malmulte maltrankviligas min, kaj mi ofte trovas ĝin iom banala kaj seninteresa. Sekve mi tute ne emas rapide reiri al ĝi kaj mi volonte akceptas vian afablan inviton. Kaporalo Anaspaŝ fidinde prizorgos miajn ursojn dum mia foresto.”

“Kaj vi kunportos la malgrandan Palruĝan Urson?” demandis Doroteo fervore.

“Kompreneble, mia kara; mi ne volonte forestus de li.”

Ili restis tri tagojn en la vimenaĵa kastelo, zorge pakante ĉiujn magiilojn kiujn ŝtelis Ugu kaj ankaŭ prenante kion ajn magian la ŝufaristo heredis de siaj prapatroj.

“Ĉar,” diris Ozma, “mi malpermesis al miaj regatoj esceptante Glindan la Bonan kaj la Sorĉiston de Oz uzi magiajn artojn, ĉar oni ne povas fidi ke ili faros bonon kaj ne malbonon. Tial Ugu nepre neniam denove povu fari ian ajn magion.”

“Nu,” komentis Doroteo feliĉe, “kolombo ja ne povas fari multan magion, kaj mi restigos la formon de kolombo por Ugu ĝis li pentos kaj fariĝos bona kaj honesta ŝufaristo.”

Kiam ĉio estis pakita kaj metita sur la dorsojn de la bestoj, ili komencis marŝi al la rivero, uzante pli rektan vojon ol tiu per kiu Kuknjo kaj la Ranulo venis. Tiel ili evitis la Urbojn Ti kaj Herku kaj la Centron de Ursoj kaj post plezuriga veturo atingis la Riveron de la Palpbrumoj kaj trovis gajan pramiston kiu havis belan grandan boaton kaj volonte portis la tutan grupon surakve al loko tre proksima al la Smeralda Urbo.

La rivero multe kurbiĝis kaj havis multajn branĉojn kaj la veturo ne finiĝis post nur unu tago, sed fine la boato flosis en belan lagon kiu estis nur malmulte for de la hejmo de Ozma. Tie la gaja pramisto ricevis rekompencon pro sia laborado kaj tiam la tuta grupo grandiozprocesie komencis marŝi al la Smeralda Urbo.

Informo ke la Reĝina Ozma estas trovita disvastiĝis rapide tra la najbarejo kaj ambaŭ flankojn de la vojo baldaŭ okupis lojalaj regatoj de la bela kaj amata Regantino. Tial la oreloj de Ozma aŭdis malmulton krom huraojn kaj ŝiaj okuloj vidis malmulton alian ol skuatajn poŝtukojn kaj standardojn dum la tuta triumfa marŝado de la lago al la portaloj de la urbo.

Kaj tie ŝi renkontis ankoraŭ pli grandan homamason, ĉar ĉiuj loĝantoj de la Smeralda Urbo elvenis por bonvenigi ŝian revenon kaj pluraj bandoj ludis gajan muzikon kaj ĉiujn domojn oni ornamis per flagoj kaj standardoj kaj neniam antaŭe la popolo tiom ĝojis kaj feliĉis kiom nunmomente kiam ili bonvenigis al ŝia hejmo sian knabinan Regantinon.

Ĉar ŝi estis perdita kaj nun estis retrovita, kaj certe tio prave kaŭzis ĝojon.

Glinda estis en la reĝa palaco por renkonti la revenantan grupon kaj la bona Sorĉistino vere ĝojis rehavi sian Grandan Arkivo-Libron, kiel ankaŭ la tutan valoregan kolekton de magiiloj kaj eliksiroj kaj kemiaĵoj ŝtelitaj el ŝia kastelo. Kap’tano Vilĉjo kaj la Sorĉisto tuj pendigis la Magian Bildon sur la muron de la buduaro de Ozma kaj la Sorĉisto estis tiom gajhumora ke li faris plurajn trukojn per la iloj en sia nigra valizo por amuzi siajn akompanantojn kaj pruvi ke denove li estas potenca sorĉisto.

Dum plena semajno okazis festenado kaj ĝojado kaj ĉiaj ĝojaj festoj ĉe la palaco, honorante la sekuran revenon de Ozma. La Lavendan Urson kaj la malgrandan Palruĝan Urson oni multe atentis kaj honoris, kio multe plezurigis la Reĝon de la Ursoj.

La Ranulo rapide fariĝis favorato en la Smeralda Urbo kaj la Vilulo kaj Tiktoko kaj Joĉjo Kukurbokapo, kiuj jam revenis de sia serĉado, tre ĝentilis al la granda rano kaj certigis ke li sentas sin ĉehejme.

Eĉ la Kuketo-Kuiristino, ĉar ŝi estis fremda kaj gasto de Ozma, ricevis tiom da honorado kiel se ŝi estus reĝino.

“Tutegale, Via Moŝto,” diris Kuknjo al Ozma, tagon post tagon, tede ripetante, “mi esperas ke vi baldaŭ trovos mian juvelitan telerlavujon, ĉar neniam mi estos tute feliĉa sen ĝi.”

Doroteo Pardonas

La griza kolombo kiu iam estis la Ŝufaristo Ugu sidis sur sia arbo en la distanca Lando de la Kveluloj kaj malfeliĉis, pepante lamente kaj bedaŭrante sian misfortunon.

Post kelka tempo la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto venis kaj sidiĝis sub la arbo, tute ne atentante la murmuradon de la griza kolombo.

La Stana Lignohakisto prenis malgrandan oleujon el sia stana poŝo kaj zorge oleis siajn stanajn artikojn per ĝi. Dum li tiel okupis sin la Birdotimigilo komentis: “Mi multe pli bone fartas, kara kamarado, de kiam ni trovis tiun amason da bona pura pajlo kaj vi replenigis min per ĝi.”

“Kaj mi multe pli bone fartas nun kiam miaj artikoj estas oleitaj,” respondis la Stana Lignohakisto, ĝemante pro plezuro. “Vi kaj mi, amiko Birdotimigilo, estas multe pli facile prizorgeblaj ol tiuj mallertaj vianduloj, kiuj uzas duonon de sia tempo vestante sin per belaj vestoj kaj kiuj devas loĝi en belaj loĝejoj por esti kontentaj kaj feliĉaj. Vi kaj mi ne manĝas, do ni ne bezonas la ĝenan taskon manĝi trifoje en ĉiu tago.

Nek ni malŝparas duonon de niaj vivoj per dormo, kondiĉo kiu devigas la viandulojn senkonsciiĝi kaj fariĝi senpensaj kaj senhelpaj kiel lignaj ŝtipoj.”

“Vi pravas,” respondis la Birdotimigilo, puŝante kelkajn pajlerojn en sian bruston per siaj vatitaj fingroj. “Ofte mi kompatas la viandulojn, el kiuj multaj estas miaj amikoj. Eĉ la bestoj estas pli feliĉaj ol ili, ĉar ili bezonas malpli por kontentiĝi. Kaj la birdoj estas la plej bonoportunaj, ĉar ili povas flugi rapide kien ili volas kaj trovi hejmon kie ajn ili volas sidiĝi; ilia manĝaĵo konsistas el semoj kaj grajnoj kiujn ili kolektas de la kampoj kaj ilia trinkaĵo estas iom da akvo el iu fluanta rivereto. Se mi ne povus esti Birdotimigilo—aŭ Stana Lignohakisto—mi preferus vivi kiel birdo.”

La griza kolombo zorge aŭskultadis tiun parolon kaj ŝajne ĝi komfortigis ĝin, ĉar ĝi ĉitis sian plendadon. Kaj ĝuste tiam la Stana Lignohakisto trovis la telerlavujon de Kuknjo, kiu estis sur la tero tute proksime al li.

“Jen iom bonaspekta ujo,” li diris, prenante ĝin per siaj stanaj manoj por ekzameni ĝin, “sed mi preferas ne posedi ĝin. Kiu faris ĝin el oro kaj kovris ĝin per diamantoj ne pliutiligis ĝin, nek mi opinias ĝin egale bela kiel la brilantaj stanaj telerlavujoj kiujn oni kutime vidas. Neniu flavo povas esti egale bela kiel la arĝenta brilo de stano,” kaj li turnis sin por rigardi siajn stanajn krurojn kaj korpon aprobe.

“Mi ne povas plene akordi kun vi pri tio,”

respondis la Birdotimigilo. “Mia pajla remburaĵo estas palflava, kaj ĝi estas ne nur belaspekta sed krome ĝi kraketadas plej plaĉe kiam mi moviĝas.”

“Ni konsentu ke ĉiuj koloroj estas bonaj en siaj taŭgaj lokoj,” diris la Stana Lignohakisto, kiu estis molkora kaj tial ne kverelis; “sed certe vi akordas kun mi ke flava telerlavujo estas nenatura. Kion ni faru je ĉi tiu, kiun ni ĵus trovis?”

“Ni reportu ĝin al la Smeralda Urbo,” proponis la Birdotimigilo. “Kelkaj el niaj amikoj eble volos uzi ĝin kiel piedbanujon, kaj se ili uzos ĝin tiel ĝiaj ora koloro kaj brilantaj ornamaĵoj ne malebligos ĝian utilecon.”

Do ili foriris kaj kunprenis la juvelitan telerlavujon. Kaj vaginte tra la lando dum unu aŭ du pliaj tagoj, ili informiĝis ke Ozma estas trovita. Tial ili tuj reiris al la Smeralda Urbo kaj donacis la telerlavujon al Princino Ozma kiel indikon de ilia ĝojo ĉar ŝi redoniĝis al ili.

Ozma tuj transdonis la diamantornamitan oran telerlavujon al Kuknjo la Kuketo-Kuiristino, kiu tiom ĝojis pro regajni sian perditan trezoron ke ŝi ĉirkaŭdancadis pro ĝojo kaj poste ekĉirkaŭbrakumis la kolon de Ozma per siaj maldikaj brakoj kaj danke kisis ŝin. La tasko de Kuknjo nun estis sukcese plenumita, sed ŝi tiom ĝuis la Smeraldan Urbon ke ŝi ŝajne ne fervoris rapide reiri al la Lando de la Jipoj.

Plurajn semajnojn post la redoniĝo de la telerlavujo al la Kuketo-Kuiristino, dum Doroteo sidis en la reĝaj ĝardenoj apud Trot kaj Betinjo, griza kolombo venis flugante kaj surteriĝis ĉe la piedoj de la knabino.

“Mi estas la Ŝufaristo Ugu,” diris la kolombo per malsevera, lamenta voĉo, “kaj mi venis peti vian pardonon pro la granda malbono kiun mi faris kiam mi ŝtelis Ozman kaj la magion kiu apartenis al ŝi kaj al aliaj.”

“Ĉu, do, vi bedaŭras?” demandis Doroteo, severe rigardante la birdon.

“Mi multe bedaŭras,” deklaris Ugu. “Mi pripensadis miajn misfarojn dumlonge, ĉar kolomboj havas malmulton por fari krom pensadi, kaj min mirigas ke mi estis tiom fia persono kiu tiom malmulte atentis la rajtojn de aliuloj. Mi estas nun konvinkita ke eĉ se mi estus sukcesinta farigi min reganto de la tuta Oz mi ne estus feliĉa, ĉar multaj tagoj da trankvila pripensado montris al mi ke nur kion oni akiras honeste povas kontentigi.”

“Mi supozas ke tio estas vera,” diris Trot.

“Iukaze,” diris Betinjo, “la fiulo ŝajnas vere bedaŭri, kaj se li nun fariĝis bona kaj honesta homo ni devas pardoni lin.”

“Nu, mi ne povos refariĝi bona homo,” diris Ugu, “ĉar la transformiĝo kiun mi spertis ĉiam restigos min kolombo. Sed, per la kompleza pardono fare de miaj iamaj malamikoj, mi esperas fariĝi tre bona kolombo, alte respektata.”

“Atendu ĉi tie dum mi kuros preni mian Magian Zonon,” diris Doroteo, “kaj mi retransformos vin en vian kutiman formon tuje.”

“Ne—ne faru tion!” petegis la kolombo, ekscitite skuante siajn flugilojn. “Mi volas nur vian pardonon; mi ne volas refariĝi homo. Kiel la Ŝufaristo Ugu mi estis maldika kaj maljuna kaj malbela; kiel kolombo mi estas vere belaspekta. Kiel homo mi estis ambicia kaj kruela, sed kiel kolombo mi povas esti kontenta kaj feliĉa per mia simpla vivo. Mi nun amas liberan sendependan vivadon kian havas birdo, kaj mi preferas ne reŝanĝiĝi.”

“Kiel vi volas, Ugu,” diris Doroteo, residiĝante.

“Eble vi pravas, ĉar vi certe estas pli bona kolombo ol homo, kaj se vi iam malpentos kaj revolos esti fia, vi ne povos multe damaĝi estante griza kolombo.”

“Do vi pardonas min malgraŭ la multa ĝeno kiun mi kaŭzis al vi?” li demandis tre serioze.

“Kompreneble; kiu pentas nepre devas esti pardonata.”

“Dankon,” diris la griza kolombo, kaj denove forflugis.