Tip Faras Kukurbokapon

Historio de la pluaj aventuroj de la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto kaj ankaŭ la strangaj spertoj de la Multe Pligrandigita Ŝancel-Insekto, Joĉjo Kukurbo- kapo, la viviĝinta Segĉevalo, kaj la Gumpo; la rakonto estas la sekvo al La Sorĉisto de Oz DE L. FRANK BAUM “Reĝa Historiisto de Oz”

ILUSTRITA DE JOHN R. NEILL TRADUKITA DE DONALD BROADRIBBLa Eksterordinara Lando Oz De Baum, L. Frank (Lyman Frank), 1856–1919 Ilustrita de Neill, John R. (John Rea), 1877–1943 Tradukita el la Angla al Esperanto de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933– Unue eldonita en la Angla kiel The Marvelous Land of Oz de Reilly & Britton, 1904.

Unue eldonita en Esperanto de Bookleaf Publishing, 1996, ISBN 1-876042-03-6.

Vidu http://www.netword.com/broadribb Ĉi tiu traduko kopirajta © 1996 Donald Broadribb. Ĉi tiu eldono estas korektita versio, oktobro 2000.

La ilustraĵoj kaj aranĝo de ĉi tiu eldono laŭeble plej konformas al tiuj de la originala Angla eldono de 1904. La litertipo estas 16 sur 18.7 pkt Elegant Garamond.


Noto de la Aŭtoro

POST la eldoniĝo de “La Mirinda Sorĉisto de Oz” mi ekricevis leterojn de infanoj, kiuj informis min pri sia plezuriĝo pro lego de la rakonto kaj petis min “verki pli” pri la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto. Unue mi supozis ĉi tiujn leteretojn, kvankam sincerajn, kiel nur belajn komplimentojn. Sed la leteroj plu alvenadis dum la postaj monatoj kaj eĉ jaroj.

Fine mi promesis al knabineto, kiu longe veturis por renkonti min kaj persone peti min,—kaj efektive ŝi ankaŭ nomiĝas Doroteo—ke kiam mil knabinetoj sendos al mi mil leteretojn, mi verkos la libron. Aŭ malgranda Doroteo estis maskita feino, kaj gestis per sia magia stabo, aŭ la sukceso de la dramigo de “La Sorĉisto de Oz” akiris novajn amikojn por la rakonto. Ĉar jam antaŭ longe la mil leteroj atingis min—kaj krome ankaŭ multaj pli.

Nun, agnoskante la longan prokraston, mi plenumas mian promeson per ĉi tiu libro.

L. FRANK BAUM.

Chicago, junio, 1904.


Al tiuj boneguloj, la eminentaj komediistoj David C.

Montgomery kaj Fred A Stone kies lerta personigo de la Stana Lignohakisto kaj la Birdotimigilo donis ĝojon al miloj da infanoj en la tuta lando, ĉi tiu libro estas danke dediĉita de LA AŬTORO


LISTO DE ĈAPITROJ

  1. Tip Faras Kukurbokapon
  2. La Mirinda Vivopulvoro
  3. La Forkuro de la Fuĝantoj
  4. Tip Faras Eksperimenton pri Magio
  5. La Vekiĝo de la Seg-Ĉevalo
  6. Joĉjo Kukurbokapo Rajdas
  7. Lia Moŝto la Birdotimigilo
  8. La Revolucia Armeo de Gen. Zingibra
  9. La Birdotimigilo Planas Eskapon
  10. La Veturo al la Stana Lignohakisto
  11. Nikelkovrita Imperiestro
  12. S-ro M. P. Ŝancel-Insekto P. E.
  13. Multe Pligrandigita Rakonto
  14. Maljuna Mombi Sorĉas
  15. Kaptitaj de la Reĝino
  16. La Birdotimigilo Flankeniras por Pensi 181
  17. La Miriga Flugo de la Gumpo
  18. En la Nesto de la Monedoj
  19. La Famaj Dezirpiloloj de D-ro Nikidiko 219
  20. La Birdotimigilo Petas Helpon
  21. La Stana Lignohakisto Deŝiras Rozon
  22. La Transformiĝo de Maljuna Mombi
  23. Princino Ozma de Oz
  24. Riĉo pro Kontento

Tip Faras Kukurbokapon

En la Lando de la Gilikuloj, ĉe la Nordo de la Lando Oz, loĝis junulo nomita Tip. Lia nomo estis pli granda, ĉar maljuna Mombi ofte deklaris ke lia plena nomo estas Tipetarius; sed oni ja ne diris tiom longan vorton kiam plene sufiĉis “Tip”.

La knabo tute ne memoris siajn gepatrojn, ĉar kiam li estis tre juna, oni venigis lin al la maljunulino nomata Mombi por ke ŝi prizorgu lin. Ŝia famo, mi bedaŭre devas diri, ne estis tre bela. Ĉar la Gilikula popolo ne malprave suspektis ke ŝi prilaboras magion, tial ili hezitis amikiĝi kun ŝi.

Mombi ne estis, precize, sorĉistino, ĉar la Bona Sorĉistino kiu regis tiun parton de la Lando Oz malpermesis la ekziston de aliaj sorĉistinoj en tiu regno. Do la gardistino de Tip, kvankam ŝi volegis primajstri magion, komprenis ke estas kontraŭleĝe esti pli ol magiistino, aŭ nepre ne pli ol Kvazaŭfeino.

La maljunulino devigis Tipon alporti lignon el la arbaro, por ke ŝi povu varmigi sian bolpoton. Li ankaŭ laboris en la maizkamparo, hojante kaj senŝeligante; kaj li manĝigis la porkojn kaj melkis la kvarkornan bovinon pri kiu Mombi speciale fieris.

Sed nepre ne supozu ke li konstante laboris, ĉar li opiniis ke tio malsanigus lin. Sendite al la arbaro, Tip ofte grimpadis arbojn por akiri birdovojn, aŭ amuzis sin ĉasante la rapidajn blankajn kuniklojn aŭ fiŝkaptante en la riveretoj per fleksitaj pingloj. Poste li rapideme kolektis brakoplenon da ligno kaj portis ĝin al sia hejmo. Kaj kiam li devus laboradi sur la maizkampoj, kie la altaj tigoj kaŝis lin tiel ke Mombi ne povis vidi lin, Tip ofte fosadis en la truoj de terratoj, aŭ—se li emis—kuŝis surdorse inter la vicoj de maizo kaj dormetis. Tial, zorgante ne eluzi sian forton, li kreskis tiom forta kaj fortika kiom eblas al knabo.

La kurioza magio de Mombi ofte timigis ŝiajn najbarojn, kaj ili kondutis rilate al ŝi retireme, tamen respektoplene, pro ŝia stranga potenco. Sed Tip senrezerve malamis ŝin, kaj li tute ne penis kaŝi sian malamon. Anstataŭe, li kelkfoje montris malpli da respekto al la maljunulino ol decis, ĉar ŝi ja estis lia prizorgantino.

Troviĝis kukurboj en la maizkampoj de Mombi, ili kuŝis ore ruĝaj inter la vicoj de verdaj tigoj; kaj ili estis plantitaj kaj zorgitaj por ke la kvarkorna bovino manĝu ilin dum la vintro. Sed unu tagon, kiam la maizo estis fintranĉita kaj stakigita, kaj Tip portadis la kukurbojn al la bovinejo, li ekpensis fari “Fantom- Lanternon” per kiu li povus provi timigi la maljunulinon.

Do li trovis belan, grandan kukurbon—belan, oranĝ- ruĝan—kaj komencis per tranĉilo ĉizi ĝin. Per la pinto de la tranĉilo li faris du rondajn okulojn, triangulan nazon, kaj buŝon formitan kiel nova luno. La vizaĝo, kiam kompletigita, ja ne estis vere bela; sed ĝi ridetis tiom grande kaj larĝe, kaj estis tiom ĝojesprima, ke eĉ Tip ridis dum li admire rigardis sian verkon.

La infano ne havis kunludantojn, do li ne sciis ke knaboj ofte malplenigas la internon de kukurbo por fari “fantom-lanternon”, kaj en la liberigitan spacon metas flamantan kandelon por pli timaspektigi la vizaĝon; sed li mem elpensis ideon kiu ŝajnis egale bona. Li decidis fari formon de viro, kiu portos tiun kukurban kapon, kaj starigi ĝin en loko kie maljuna Mombi renkontos ĝin vizaĝ-al-vizaĝe.

“Kaj tiam,” diris Tip al si, ridante, “ŝi krios pli laŭte ol la bruna porkino kiam mi tiras la voston, kaj temos pro timo pli ol eĉ la mia pasintajare kiam mi suferis pro febro!”

Li havis multan tempon por la tasko, ĉar Mombi jam foriris al vilaĝo—ŝi diris ke por aĉeti manĝaĵojn—kaj tiu veturo daŭros almenaŭ du tagojn.

Do li prenis sian hakilon al la arbaro, kaj decidis pri kelkaj fortikaj, rektaj junaj arboj, kiujn li dehakis kaj de kiuj li fortranĉis la branĉetojn kaj foliojn. El ili li faros la brakojn, kaj krurojn, kaj piedojn de la konstruota viro. Por la korpo li detranĉis dikan ŝelon de granda arbo, kaj per multa laboro ĉizis el ĝi cilindron proksimume ĝustadimensian, kaj kunpinglis la randojn per lignaj kejloj. Poste, plezuroplene fajfante dum sia laborado, li zorgoplene artikigis la membrojn kaj ligis ilin al la korpo per kejloj ĉizitaj per lia tranĉilo.

Kiam la tasko estis jam finita, komencis mallumiĝi, kaj Tip memoris ke necesas melki la bovinon kaj manĝigi la porkojn. Do li prenis sian lignan viron kaj portis ĝin al la domo kun si.

Dum la vespero, en la fajrolumo en la kuirejo, Tip zorgoplene rondigis la randojn de la artikoj kaj glatigis la malglataĵojn laŭ neta, eksperta maniero.

Poste li starigis la figuron kontraŭ la muron kaj admiris ĝin. Ĝi ŝajnis rimarkinde alta, eĉ kiel plenkreska viro; sed laŭ la vidpunkto de knabeto, tio estis bona, kaj Tip tute ne lamentis la altecon de sia kreaĵo.

La sekvan matenon, kiam li rerigardis sian verkon, Tip vidis ke li forgesis fari kolon por la pupo, per kiu li povos ligi la kukurban kapon al la korpo. Do li reiris al la arbaro, kiu ne estis malproksima, kaj hakis el arbo plurajn lignajn pecojn per kiuj li kompletigos sian verkon. Reveninte, li ligis transversan pecon al la supro de la korpo, kaj faris truon en la mezo por rekte teni la kolon. La ligna peco kiu utiliĝos kiel kolo estis ankaŭ pintigita ĉe la supro, kaj kiam ĉio estis preta Tip surmetis la kukurban kapon, premante ĝin firme sur la kolon, kaj trovis ke ĝi bone taŭgas. La kapo estis turnebla unuflanken kaj aliflanken, laŭ lia volo, kaj la ĉarniroj de la brakoj kaj kruroj ebligis ke li poziciigu la pupon laŭdezire.

“Jen,” fiere deklaris Tip, “vere tre bona viro, kaj ĝi certe timigos Mombaĉon tiel ke ŝi pluroble kriĉos!

Sed estus multe pli vivsimile se li havus verajn vestojn.”

Ne ŝajnis facile trovi vestojn; sed Tip aŭdace traserĉis la malnovan kofron en kiu Mombi gardis siajn memoraĵojn kaj trezorojn, kaj ĉe la plejprofunda fundo li trovis purpuran pantalonon, ruĝan ĉemizon kaj palruĝan veŝton ornamitan per blankaj makuloj.

Ilin li forportis al sia viro kaj kvankam la vestaĵoj ne plene taŭgis, li sukcesis gajaspekte vesti la kreaĵon.

Trikitaj ŝtrumpoj apartenantaj al Mombi, kaj trivita paro da liaj propraj ŝuoj kompletigis la vestaron de la viro, kaj Tip tiom ĝojis ke li saltete dancadis kaj laŭte ridis knabekstaze.

“Mi devas doni al li nomon!” li kriis. “Tia bona viro nepre devas havi nomon. Mi kredas,” li pludiris, post momento da pensado, “ke mi nomos lin ‘Joĉjo Kukurbokapo’!”

La Mirinda Vivopulvoro

Zorge pripensinte, Tip decidis ke la plej bona loko por Joĉjo estos kie la vojo kurbiĝas, iom for de la domo. Do li komencis porti la viron tien, sed li trovis lin multepeza kaj ne facile manipulebla. Tirinte la kreaĵon iom, Tip surpieden starigis lin, kaj fleksante jen la artikojn de unu kruro, jen tiujn de la alia, kaj samtempe puŝante lin, la knabo sukcesis marŝigi Joĉjon al la vojkurbiĝo. Tio ne sukcesis sen pluraj faloj, kaj Tip vere laboris pli ol iam li laboris sur la kampoj aŭ en la arbaro; sed amo petoli urĝis lin, kaj “Joĉjo taŭgas kaj bonege funkcias!” li diris al si, anhelante pro la nekutima penego. Sed ĝuste tiam li trovis ke la maldekstra brako de la viro forfalintis dum la marŝado; do li retroeniris por trovi ĝin, kaj poste, ĉizinte novan kaj pli dikan pinglon por la ŝultrartiko, li riparis la vundon tiom sukcese ke la brako estis pli fortika ol antaŭe. Tip ankaŭ rimarkis ke la kukurba kapo de Joĉjo estis turniĝinta tiel ke ĝi rigardis malantaŭen; sed tio estis facile ĝustigita. Kiam, fine, la viro estis starigita por rigardi la vojkurbiĝon kie maljuna Mombi aperos, li aspektis sufiĉe natura por esti bona imito de Gilikula kultivisto—kaj sufiĉe nenatura por ektimigi ĉiun alvenanton kiu ne anticipis vidi lin.

Ĉar ankoraŭ estis tro frue dum la tago por anticipi la revenon de la maljunulino, Tip subeniris en la valon apud la domo kaj komencis kolekti nuksojn de la arboj kreskantaj tie.

Tamen, maljuna Mombi revenis pli frue ol kutime.

Ŝi renkontintis malhonestan magiiston kiu loĝas en izola kavo en la montaro, kaj interŝanĝis kun li plurajn gravajn magisekretojn. Tiumaniere akirinte tri novajn receptojn, kvar magiajn pulvorojn kaj diversajn herbojn kun mirindaj potenco kaj forto, ŝi lamis hejmen kiel eble plej rapide, por provi siajn novajn magiaĵojn.

Tiom koncentriĝis Mombi pri la gajnitaj trezoroj ke kiam ŝi preteriris la vojkurbiĝon kaj rimarketis la viron, ŝi nur klinis la kapon kaj diris: “Bonan vesperon, sinjoro.”

Sed post momento, rimarkinte ke la persono nek movis sin nek respondis, ŝi sagace rigardis lian vizaĝon kaj vidis ke temas pri kukurba kapo, kiun zorgege ĉizis la poŝtranĉilo de Tip.

“He!” elspiris Mombi, kvazaŭ muĝetante; “tiu petolema knabo volas denove trompi min! Bone!

Tre—e bone ! Mi bategos lin pro lia klopodo timigi min tiel!”

Kolere ŝi levis sian stangon por defrapi la ridetantan kukurbokapon de la pupo; sed subita ekpenso paŭzigis ŝin, kaj la levita stango restis senmove en la aero.

“Nu, jen bona oportuno provi mian novan pulvoron!” diris ŝi, fervore. “Kaj tiel mi povos scii ĉu tiu malhonesta magiisto fidele interŝanĝis sekretojn, aŭ ĉu li fitrompis min kiom mi trompis lin.”

Do ŝi surteren metis sian korbon kaj komencis palpadi en ĝi por trovi unu el la valoregaj pulvoroj kiujn ŝi akiris.

Dum Mombi tiel okupis sin Tip revenis nerapide, kun la poŝoj plenaj de nuksoj, kaj trovis la maljunulinon staranta apud lia viro kaj ŝajne tute ne timigita de ĝi.

Unue li sentis iom da ĉagreno; sed la sekvan momenton li ekvolis scii kion faros Mombi. Do li kaŝis sin malantaŭ heĝon, kie li povos vidi sen vidiĝi, kaj atendis rigardante.

Post iom da serĉado la virino tiris el sia korbo malnovan piproskatolon, sur kies etikedon skribintis la magiisto per krajono: “Vivopulvoro”.

“Ha—jen ĝi!” ŝi ĝoje elkriis. “Kaj nun ni vidu ĉu ĝi estas potenca. La avara magiisto ne donis al mi multon, sed verŝajne estas sufiĉe por du-tri dozoj.”

Tipon multe surprizis aŭdi tiujn vortojn. Poste li vidis maljunan Mombi levi sian brakon kaj disŝuti la pulvoron el la skatolo sur la kukurban kapon de lia viro Joĉjo. Ŝi faris tion sammaniere kiel oni ŝutas pipron sur rostitan terpomon, kaj la pulvoro disfalis de la kapo de Joĉjo sur la ruĝan ĉemizon kaj palruĝan veŝton kaj purpuran pantalonon per kiu Tip vestintis lin, kaj iom eĉ falis sur la flikitajn kaj trivitajn ŝuojn.

Remetinte la piproskatolon en la korbon, Mombi levis sian maldekstran manon, kun la etfingro supren etendita, kaj diris: “Ueaŭĥ!”

Post tio ŝi levis la dekstran manon, kun la dikfingro etendita supren, kaj diris: “Teaŭĥ!”

Kaj post tio ŝi levis ambaŭ manojn, kun ĉiuj fingroj disetenditaj, kaj kriis: “Peaŭĥ!”

Joĉjo Kukurbokapo retroenpaŝis kiam ŝi diris tion, kaj diris riproĉtone: “Ne kriu tiel! Ĉu vi kredas min surda?”

Maljuna Mombi ĉirkaŭdancis lin, frenezega pro ĝojo.

“Li vivas!” ŝi kriis; “li vivas! li vivas!”

Ŝi ĵetis sian stangon enaeren kaj kaptis ĝin dum ĝi falis; kaj ŝi ĉirkaŭbrakumis sin per ambaŭ brakoj, kaj klopodis ĵigi; kaj dume ŝi ripetadis ravite: “Li vivas!—li vivas!—li vivas!”

Nu, vi prave supozus ke Tip vidis ĉion ĉi tre miroplene.

Unue li tiom timis kaj teruriĝis ke li volis forkuri, sed liaj kruroj tremis kaj malfirmis tiom ke li ne sukcesis. Post tio subite ekŝajnis al li amuzege ke Joĉjo viviĝis, des pli ĉar la esprimo sur lia kukurba vizaĝo estis tiom drola kaj komika ke ĝi tuj ridigis.

Do, perdinte sian unuan ektimon, Tip komencis ridi; kaj la ĝoja ridado atingis la orelojn de maljuna Mombi kaj kaŭzis ŝin lami rapide al la heĝo, kie ŝi kaptis la kolumon de Tipo kaj trenis lin al la loko kie ŝi estis lasinta sian korbon kaj la kukurbokapan viron.

“Fia, aĉa, misfara knabo!” ŝi kriis furioze. “Mi lernigos vin ne spioni miajn sekretojn kaj priridi min!”

“Mi ne ridis pri vi,” protestis Tip. “Mi ridis pri tiu Kukurbokapaĉo! Rigardu lin! Li ja misbelas, ĉu ne?”

“Mi esperas ke vi ne komentas pri mia aspekto,”

diris Joĉjo; kaj estis tiom amuze aŭdi lian seriozan voĉtonon dum la vizaĝo plu portis sian ĝojan rideton, ke Tip reekridis.

Eĉ Mombi scivolis pri la viro kiun vivigis ŝia magio; ĉar, intense rigardinte lin, ŝi baldaŭ demandis: “Kion vi scias?”

“Nu, malfacilas diri,” respondis Joĉjo. “Ĉar kvankam mi sentas ke mi scias multon, mi ankoraŭ ne scias kiom estas trovota en la mondo. Mi bezonos tempon por sciiĝi ĉu mi estas tre saĝa aŭ tre malsaĝa.”

“Vi pravas,” diris Mombi sobre.

“Sed por kio vi uzos lin, dum li vivas?” demandis Tip scivole.

“Mi devos pripensi tion,” respondis Mombi. “Sed ni reir u hejmon tuj, ĉar mallumiĝas. Helpu la Kukurbokapon marŝi.”

“Ne ĝenu vin pri mi,” diris Joĉjo; “mi povas marŝi egalbone kiel vi. Ĉu mi ne havas krurojn kaj piedojn, kaj ĉu ili ne havas artikojn?”

“Ĉu?” demandis la virino, sin turninte al Tip.

“Kompreneble li havas; mi mem faris ilin,”

respondis la knabo fiere.

Do ili ekiris domen, sed kiam ili atingis la brutokorton maljuna Mombi kondukis la kukurban viron al la bovinejo kaj enfermis lin en malplenan stalon, kaj sekurige ligis la pordon.

“Unue mi devos priatenti vin,” ŝi diris, klinetante la kapon al Tip.

Kiam li aŭdis tion, la knabo malkvietiĝis; ĉar li sciis ke Mombi havas fian venĝeman koron kaj ne hezitos fifari.

Ili eniris la domon. Ĝi estis ronda, kupolforma strukturo, kia preskaŭ ĉiu kampara domo en la Lando Oz.

Mombi ordonis ke la knabo flamigu kandelon, dum ŝi metis sian korbon en ŝrankon kaj pendigis sian mantelon. Tip rapide obeis, ĉar li timis ŝin.

Kiam la kandelo lumis, Mombi ordonis ke li pretigu fajron en la kameno, kaj dum Tip faris tion la maljunulino manĝis. Kiam la flamoj komencis kraketadi la knabo iris al ŝi kaj petis iom da pano kaj fromaĝo; sed Mombi rifuzis.

“Mi malsatas!” diris Tip ploreme.

“Vi ne longe malsatos,” respondis Mombi, makabraspekta.

Al la knabo ne plaĉis tiuj vortoj, ĉar ili sonis minace; sed li memoris ke li havas nuksojn en la poŝo, do li rompis kelkajn el ili kaj manĝis ilin dum la virino sin levis, forskuis la panerojn de sia ŝirmvesto, kaj pendigis super la fajron malgrandan nigran akvopoton.

Post tio ŝi elverŝis egalajn kvantojn da lakto kaj vinagro en la poton. Post tio ŝi elprenis plurajn paketojn da herboj kaj pulvoroj kaj komencis enŝuti iom da ĉiu en la poton. Fojfoje ŝi proksimiĝis al la kandelo por legi sur flava papero la recepton de sia preparaĵo.

Dum Tip rigardis lia malkvietiĝo pligrandiĝis.

“Por kio estas tio?” li demandis.

“Por vi,” respondis Mombi, abrupte.

Tip torde turnis sin sur sia sidilo kaj longe rigardis la poton, en kiu komencis vidiĝi vaporbobeloj. Post tio li rigardetis la severan faltoplenan aspekton de la magiistino kaj volegis esti en iu ajn alia loko, nur ne en tiu senluma fumoplena kuirejo, kie eĉ la kandelombroj sur la muro sufiĉis por teruri. Tiel forpasis horo, dum kiu la silenton interrompis nur la bobelado de la poto kaj la siblado de la flamoj.

Finfine, Tip denove parolis.

“Ĉu mi devos trinki tiun aĵon?” li demandis, per kapskuo indikante la poton.

“Jes,” diris Mombi.

“Kiel ĝi efikos sur min?” demandis Tip.

“Se mi ĝuste preparis ĝin,” respondis Mombi, “ĝi ŝanĝos aŭ transformos vin kaj faros el vi marmoran statuon.”

Tip ĝemis, kaj viŝis la ŝviton de sia frunto per sia maniko.

“Mi ne volas esti marmora statuo!” li protestis.

“Ne gravas; mi volas ke vi estu,” diris la maljunulino, severe rigardante lin.

“Kiel mi utilos tiam?” demandis Tip. “Vi ne plu havos laboriston.”

“Mi laborigos la Kukurbokapon,” diris Mombi.

Denove Tip ĝemis.

“Kial vi ne faros el mi kapron, aŭ kokidon?” li demandis angoroplene. “Ne utilos al vi marmora statuo.”

“Jes ja ĝi utilos,” respondis Mombi. “Venontprin- tempe mi plantos florĝardenon, kaj mi ornamos ĝin per vi en la mezo. Mirigas min ke mi ne elpensis tion antaŭ nun; jam de jaroj vi ĝenas min.”

Pro tiu terura parolo Tip eksentis ŝvitveziketojn sur la tuta korpo, sed li sidis senmove kaj tremetis kaj angoroplene rigardis la poton.

“Eble ĝi malsukcesos,” li murmuris, per voĉo kiu sonis malforta kaj senespera.

“Jes ja, laŭ mia kredo ĝi sukcesos,” respondis Mombi gaje. “Malofte mi eraras.”

Denove sekvis silento—tiom longa kaj senesperiga ke kiam Mombi finfine levis la poton de la fajro jam estis preskaŭ la noktomezo.

“Vi povos trinki ĝin nur kiam ĝi estos tute malvarma,” anoncis la maljuna sorĉistino—ĉar malgraŭ la leĝo ŝi nun agnoskis ke ŝi sorĉas. “Ni ambaŭ enlitiĝu nun, kaj je la mateniĝo mi vokos vin kaj tuj fintransformos vin en marmoran statuon.”

Dirinte tion ŝi lamiris en sian ĉambron, kunportante la vaporantan poton, kaj Tip aŭdis ŝin fermi kaj ŝlosi la pordon.

La knabo ne enlitiĝis, malgraŭ la ordono, li nur sidis longe rigardante la ardantajn cindrojn de la mortanta fajro.

La Forkuro de la Fuĝantoj

Tip pensadis.

“Estus malagrable daŭre duri,” li pensis ribeleme, “kaj mi rufuzas. Jam de jaroj mi ĝenas ŝin, laŭ ŝi; do ŝi volas nuligi min. Nu, ekzistas pli facila maniero ol fariĝi statuo. Neniu knabo ĝuus staradi senĉese en la mezo de florĝardeno! Mi forkuros, tion mi faros— kaj plejbone estos forkuri antaŭ ol mi devos gluti tiun trinkaĉon en la poto.”

Li atendis ĝis la ronkado de la magiistino sciigis ke ŝi profunde dormas, kaj levis sin senbrue kaj iris al la ŝranko por trovi manĝaĵon.

“Ne utilos komenci vojaĝon sen manĝaĵoj,” li decidis, priserĉante la malplenajn bretojn.

Li trovis kelkajn panpecojn; sed li devis serĉi en la korbo de Mombi por trovi la fromaĝon kiun ŝi portintis el la vilaĝo. Serĉante en la korbo li ektrovis la piproskatolon en kiu estis la “Vivo- pulvoro”.

“Mi kunportu ankaŭ ĉi tion,” li pensis, “se ne, do Mombi plu misuzos ĝin.” Do li metis la skatolon en sian poŝon, kun la pano kaj fromaĝo.

Post tio li zorgoplene foriris el la domo kaj fermis la pordon. Ekster la domo la luno kaj la steloj briladis, kaj la nokto ŝajnis paca kaj alloga post la senaera kaj odoraĉa kuirejo.

“Volonte mi foriros,” diris Tip, mallaŭte; “ĉar neniam mi amis tiun maljunulinaĉon. Mi ne komprenas kial mi ekloĝis kun ŝi.”

Dum li marŝis malrapide al la vojo penso haltigis lin.

“Mi ne volas forlasi Joĉjon Kukurbokapon ĉe amomanka Mombaĉo,” li murmuris. “Joĉjo apartenas al mi, mi faris lin—kvankam la sorĉistinaĉo vivigis lin.”

Li retroeniris al la bovinejo kaj malfermis la pordon de la stalo kie la kukurbokapa viro restis.

Joĉjo staris en la mezo de la stalo, kaj per la lunlumo Tip povis vidi ke li plu ridetas tute feliĉe.

“Venu!” diris la knabo, pergeste indikante la pordon.

“Kien?” demandis Joĉjo.

“Vi scios tuj kiam mi scios,” respondis Tip, ridetante simpatie dum li rigardis la kukurban vizaĝon. “Nun ni nur bezonas marŝadi.”

“Bone,” respondis Joĉjo, kaj li marŝis mallerte el la stalo en la lunlumon.

Tip turnis sin al la vojo kaj la viro sekvis. Joĉjo marŝis lame; fojfoje krurartiko inversigis sin kaj preskaŭ faligis lin. Sed la Kukurbokapo tuj rimarkis kaj komencis pli zorge marŝi; sekve li malpli ofte akcidentis.

Tip kondukis lin laŭ la vojo tute sen halti. Ili ne povis rapidi, sed ili marŝis senĉese; kiam la suno forsinkis kaj la luno ekrigardeti super la montetojn ili jam iris tiom ke la knabo ne bezonis timi ke la maljuna magiistino sekvos ilin. Krome, li sekvis unue unu vojon, poste alian, tiel ke se iu sekvus ilin, estus tre malfacile diveni kiudirekten ili iris, aŭ kie serĉi ilin.

Sufiĉe kontenta ke li evitis—almenaŭ provizore— fariĝi marmora statuo, la knabo haltigis sian akompananton kaj sidiĝis sur rokon apud la vojo.

“Ni iom manĝu,” li diris.

Joĉjo Kukurbokapo rigardis Tipon interesate, sed rifuzis kunmanĝi.

“Ŝajne mi fariĝis alispeca ol vi,” li diris.

“Mi scias,” respondis Tip; “ĉar mi faris vin.”

“Ho! Ĉu?” demandis Joĉjo.

“Certe. Kaj kunmetis vin.

Kaj ĉizis viajn okulojn kaj nazon kaj orelojn kaj buŝon,” diris Tip fiere. “Kaj vestis vin.”

Joĉjo kritikocele rigardis siajn korpon kaj membrojn.

“Laŭ mia opinio, vi tre bone faris min,” li komentis.

“Ne tre,” respondis modeste Tip; ĉar li komencis vidi kelkajn difektojn en la konstruita viro. “Mi ne sciis ke ni kunveturos; alie, mi eble pli zorgus.”

“Nu, do, ”diris la Kukurbokapo, per surprizesprima tono, “vi ja estas mia kreinto—vi estas mia patro!”

“Pli precize, via inventinto,” respondis la knabo ridante. “Jes, filo; mi kredas ke tio mi estas!”

“Kaj mi ŝuldas al vi obeon,” pludiris la viro, “kaj vi ŝuldas al mi—subtenon.”

“Precize tiel,” deklaris Tip, levante sin. “Do ni rekomencu marŝi.”

“Kien ni iras?” demandis Joĉjo, kiam ili plu marŝadis.

“Mi ne certas,” diris la knabo; “sed mi kredas ke ni iras suden, kaj tiel pli-malpli baldaŭ ni atingos la Smeraldan Urbon.”

“Kia estas tiu urbo?” demandis la Kukurbokapo.

“Nu, ĝi estas la centro de la Lando Oz, ĝi estas la plej granda urbo en la tuta lando. Mi mem neniam estis tie, sed mi aŭdis ĉion pri ĝia historio. Ĝin konstruis mirinda Sorĉisto nomita Oz, kaj ĉio tie estas verdkolora—samkiel ĉio en ĉi tiu lando de la Gilikuloj estas purpurkolora.”

“Ĉu ĉio ĉi tie estas purpura?” demandis Joĉjo.

“Kompreneble ke jes. Ĉu vi ne vidas?” respondis la knabo.

“Mi kredas ke mi estas kolorblinda,” diris la Kukurbokapo, atente ĉirkaŭrigardinte.

“Nu, la herbaro estas purpura, kaj la arboj estas purpuraj, kaj la domoj kaj la bariloj estas purpuraj,”

klarigis Tip. “Eĉ la koto sur la vojoj estas purpura.

Sed en la Smeralda Urbo ĉio estas verda kvankam ĝi estas purpura ĉi tie. Kaj en la Lando de la Manĝtuloj, oriente, ĉio estas blua; kaj en la suda lando de la Kveluloj ĉio estas ruĝa; kaj en la okcidenta lando de la Palpbrumoj, kie regas la Stana Lignohakisto, ĉio estas flava.”

“Ho!” diris Joĉjo. Post paŭzo li pludemandis: “Ĉu vi diris ke Stana Lignohakisto regas la Palpbrumojn?”

“Jes; li estis unu el la helpantoj de Doroteo kiam ŝi devis detrui la Malbonan Sorĉistinon de la Okcidento, kaj ĉar la Palpbrumoj multe dankemis ili invitis lin esti la reganto—samkiel la popolo de la Smeralda Urbo invitis la Birdotimigilon regi ilin.”

“Ve!” diris Joĉjo. “Min konfuzas tiom da historio.

Kiu estas la Birdotimigilo?”

“Alia amiko de Doroteo,” respondis Tip.

“Kaj kiu estas Doroteo?”

“Ŝi estis knabino kiu venis ĉi tien el Kansas, loko en la granda ekstera mondo. Ciklono blovis ŝin al la Lando Oz, kaj dum ŝi estis ĉi tie la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto akompanis ŝin dum ŝi marŝadis.”

“Kaj kie ŝi estas nun?” demandis la Kukurbokapo.

“Glinda la Bona, kiu regas la Kvelulojn, resendis ŝin hejmen,” diris la knabo.

“Ho. Kaj la Birdotimigilo?”

“Mi jam diris. Li regas la Smeraldan Urbon,”

respondis Tip.

“Sed vi diris ke ĝin regas mirinda Sorĉisto,”

kontraŭdiris Joĉjo, ŝajne pli kaj pli konfuzita.

“Nu, jes, mi diris tion. Sed atentu dum mi klarigos,” diris Tip, malrapide parolante kaj rekte rigardante en la okulojn de la ridetanta Kukurbokapo.

“Doroteo iris al la Smeralda Urbo por peti la Sorĉiston resendi ŝin al Kansas; kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto akompanis ŝin. Sed la Sorĉisto ne povis resendi ŝin, ĉar li efektive ne estis tre kapabla Sorĉisto. Kaj ili ekkoleris kontraŭ la Sorĉisto, kaj minacis dissciigi pri li; do la Sorĉisto faris grandan balonon kaj eskapis per ĝi, kaj post tiam neniu revidis lin.”

“Nu, jen tre interesa historio,” diris Joĉjo, tre kontenta; “kaj mi plene komprenas ĉion—nur ne la klarigon.”

“Plaĉas al mi tio,” respondis Tip. “Post la foriro de la Sorĉisto, la popolo de la Smeralda Urbo reĝigis Lian Moŝton la Birdotimigilon; kaj mi aŭdis ke li fariĝis tre amata reganto.”

“Ĉu ni renkontos tiun strangan Reĝon?” demandis Joĉjo, interesate.

“Kial ne?” respondis la knabo; “krom se vi preferas ion alian.”

“Ho, ne, kara Paĉjo,” diris la Kukurbokapo. “Mi volonte iros kun vi kien ajn vi deziros.”

Tip Faras Eksperimenton pri Magio

Ŝajne iom embarasis la malgrandan kaj iom delikataspektan knabon, ke lin nomas “Paĉjo” la alta, malgracia, Kukurbokapa viro, sed por nei tian parencecon li devus fari ankoraŭ novan longan kaj tedan klarigon; do li ekŝanĝis la temon per demando: “Ĉu vi lacas?”

“Kompreneble ke ne!” respondis la aliulo. “Sed,”

li pludiris, post paŭzo, “estas tute certe ke mi trivos miajn lignajn artikojn se mi multe pli marŝados.”

Tip pensadis, dum ili plumarŝis, ke tio estas vera.

Li komencis bedaŭri ke li ne pli zorge fortikigis la lignajn membrojn kiam li konstruis ilin. Sed kiel li povintus diveni ke la viro, kiun li faris nur por timigi maljunan Mombin, viviĝos per magia pulvoro en malnova piproskatolo?

Do li ĉesis riproĉi sin, kaj komencis pripensi kiel plu ripari la malfortajn artikojn de Joĉjo.

Dum ili konsideris tion, ili atingis la randon de arbaro, kaj la knabo sidiĝis por ripozi sur malnova seg-ĉevalo kiun lasis tie iu lignohakisto.

“Kial vi ne sidiĝas?” li demandis al la Kukurbokapo.

“Ĉu tio ne damaĝus miajn artikojn?” demandis la aliulo.

“Kompreneble ke ne. Tio ripozigus ilin,” deklaris la knabo.

Do Joĉjo provis sidiĝi; sed tuj kiam li fleksis siajn artikojn pli ol kutime, ili tute cedis kaj li ekfalis sur la teron tiom brue ke Tip timis ke li estis tute ruinigita.

Li rapide kuris al la viro, surpieden levis lin, rektigis liajn brakojn kaj krurojn, kaj palpis lian kapon por trovi ĉu eble ĝi fendiĝis. Sed Joĉjo ŝajne restis sendifekta, kaj Tip diris al li: “Verŝajne estos plej bone ke vi restu staranta. Tio ŝajnas plej sendanĝera.”

“Bone, kara Paĉjo, laŭ via ordono,” respondis la ridetanta Joĉjo, kiun tute ne konfuzis la falo.

Tip residiĝis. Post kelkaj momentoj la Kukurbokapo demandis: “Sur kio vi sidas?”

“Nu, ĝi estas ĉevalo,” respondis la knabo senatente.

“Kio estas ĉevalo?” demandis Joĉjo.

“Ĉevalo? Nu, ekzistas du specoj,” respondis Tip, ne tute certa kiel klarigi. “Unu speco de ĉevalo vivas, kaj havas kvar krurojn kaj kapon kaj voston. Kaj oni rajdas sur ĝia dorso.”

“Mi komprenas,” diris Joĉjo gaje. “Sur tia ĉevalo vi sidas nun.”

“Tute ne,” tuj respondis Tip.

“Sed kial? Ĝi havas kvar krurojn, kaj kapon, kaj voston.”

Tip rigardis la Seg-Ĉevalon pli atente, kaj trovis ke la Kukurbokapo pravas. La korpo estis farita el arbotrunko, sur kiu ĉe unu fino restis vertikala branĉo kiu ja similis voston. Ĉe la alia fino estis du grandaj tuberoj kiuj similis okulojn, kaj ero estis elhakita tiel ke restis buŝaspekto. Rilate al kruroj, nu kvar rektaj branĉetoj estis dehakitaj el arboj kaj fiksitaj en la korpon, apartigitaj tiel ke la Seg-Ĉevalo staru firme kiam ŝtipo estos metita sur ĝin por segiĝo.

“Ĝi similas al vera ĉevalo pli ol mi supozis,” diris Tip, provante klarigi. “Sed vera ĉevalo estas vivanta, kaj trotas kaj dancetas kaj manĝas avenon; ĉi tio estas nur morta ĉevalo el ligno, uzata por segi ŝtipojn.”

“Se ĝi estus vivanta, ĉu ĝi trotus kaj dancetus kaj manĝus avenon?” demandis la Kukurbokapo.

“Eble ĝi trotus kaj dancetus; sed ĝi ne manĝus avenon,” respondis la knabo, kiu ridis pro la ideo.

“Sed kompreneble ĝi ne povus esti vivanta, ĉar ĝi estas el ligno.”

“Ankaŭ mi,” respondis la viro.

Surprizite, Tip rigardis lin.

“Jen, vi pravas!” li kriis. “Kaj la magia pulvoro kiu vivigis vin estas en mia poŝo.”

Li elprenis la piproskatolon kaj scivoleme rigardis ĝin.

“Ĉu eble,” diris li, penseme, “ĉu eble ĝi vivigus la seg-ĉevalon?”

“Se jes,” respondis Joĉjo—trankvila ĉar ŝajne nenio surprizis lin—“mi povus rajdi sur ĝia dorso, kaj tial miaj artikoj ne triviĝus.”

“Mi provos ĝin!” kriis la knabo, salte levante sin.

“Sed ĉu mi povos memori la vortojn de Mombaĉo, kaj kiel ŝi tenis la manojn?”

Li pripensis dum minuto, kaj ĉar li zorge rigardis, el malantaŭ la heĝo, ĉiun agon de la maljuna magiistino, kaj aŭskultis ŝiajn vortojn, li kredis povi precize ripeti kion ŝi diris kaj faris.

Do li komencis, ŝutante iom da magia Vivopulvoro el la piproskatolo sur la korpon de la seg-ĉevalo. Post tio li levis sian maldekstran manon, kun la etfingro supren etendita, kaj diris: “Ueaŭĥ!”

“Kion tio signifas, kara Paĉjo?” demandis Jack scivoleme.

“Mi ne scias,” respondis Tip. Li levis sian dekstran manon, kun la dikfingro etendita supren kaj diris: “Teaŭĥ!”

“Kio tio signifas, kara Paĉjo?” demandis Joĉjo.

“Ĝi signifas ke vi devas silenti!” respondis la knabo, kiun ĉagrenis la interrompo dum tiu tre grava momento.

“Mi ja rapide lernas!” rimarkis la Kukurbokapo, kun sia eterna rideto.

Tip nun levis ambaŭ manojn super sian kapon, kun ĉiuj fingroj kaj dikfingroj etenditaj, kaj kriis laŭtvoĉe: “Peaŭĥ!”

Tuj la seg-ĉevalo sin movis, streĉis siajn krurojn, oscedis per sia elhakita buŝo, kaj skuis kelkajn pulvorograjnojn de sia dorso. La restinta pulvoro ŝajne malaperis en la korpon de la ĉevalo.

“Bone!” vokis Joĉjo, dum la knabo surprizite rigardadis. “Vi estas tre lerta sorĉisto, kara Paĉjo!”

La Vekiĝo de la Seg-Ĉevalo

La Seg-Ĉevalo, trovinte sin viva, ŝajnis eĉ pli surprizita ol Tip. Li rulis siajn tuberajn okulojn de flanko al flanko, mire vidante unuafoje la mondon en kiu li nun tiom grave ekzistas. Post tio li provis rigardi sin; sed li ja ne havis kolon flekseblan; do provante vidi sian korpon li ekcirkle kuradis tute sen vidi sin.

Liaj kruroj estis rigidaj kaj mallertaj, ĉar ili ne havis genuartikojn; kaj baldaŭ li frapis Joĉjon Kukurbokapon kaj faligis lin sur la muskon kiu apudis la vojon.

Tipon alarmis tiu akcidento, ankaŭ la persista ĉirkaŭdancado de la Seg-Ĉevalo; do li kriis: “Halt! Haltu do!”

La Seg-Ĉevalo tute ne atentis tiun ordonon, kaj tuj metis unu el siaj lignaj kruroj sur piedon de Tip tiel forte ke la knabo doloroplene formovis sin al pli sendanĝera distanco, el kie li denove kriis: “Halt! Halt!”

Joĉjo nun jam sukcesis sidigi sin, kaj li tre interesate rigardis la Seg-Ĉevalon.

“Mi kredas ke la besto ne povas aŭdi vin,” li komentis.

“Mi sufiĉe laŭte krias, ĉu ne?” respondis Tip kolere.

“Jes; sed la ĉevalo ne havas orelojn,” diris la ridetanta Kukurbokapo.

“Tute vere!” kriis Tip, kiu unuafoje rimarkis tion.

“Kiel, do, mi haltigu lin?”

Sed tiumomente la Seg-Ĉevalo haltigis sin mem, ĉar li konkludis ke li ne povos vidi sian korpon.

Tamen li vidis Tipon, kaj proksimiĝis al la knabo por pli bone rigardi lin.

Vere estis komike, vidi la kreaĵon marŝi; ĉar ĝi kunmovis la dekstrajn krurojn, kaj post tio la maldekstrajn krurojn, kiel marŝas paŝĉevalo; kaj tio flankenmovadis ĝian korpon kvazaŭ lulilon.

Tip ameme frapetis ĝian kapon dirante “Bona ĉevalo! Bona ĉevalo!” pacige; kaj la Seg-Ĉevalo fordancis por ekzameni per siaj tuberokuloj la figuron de Joĉjo Kukurbokapo.

“Mi devos trovi kaprimenon por li,” diris Tip; kaj serĉinte en sia poŝo li elprenis volvaĵon de forta ŝnuro. Malvolvinte ĝin, li proksimiĝis al la Seg- Ĉevalo kaj ligis la ŝnuron ĉirkaŭ ĝian kolon, kaj poste ligis la alian finon al granda arbo. La Seg- Ĉevalo, kiu ne komprenis la agon, retroenpaŝis kaj facile rompis la ŝnuron; sed ĝi tute ne provis forkuri.

“Li estas pli forta ol mi supozis,” diris la knabo, “kaj ankaŭ iom obstina.”

“Kial ne fari orelojn por li?” demandis Joĉjo.

“Poste vi povos parole ordoni lin.”

“Bonega propono!” diris Tip. “Kiel vi elpensis ĝin?”

“Mi ne elpensis ĝin,” respondis la Kukurbokapo; “mi ne bezonis; mi nur diris la plej simplan kaj facilan rimedon.”

Do Tip elprenis sian tranĉilon kaj ĉizis orelojn el la ŝelo de malgranda arbo.

“Mi ne tro grandigu ilin,” li diris ĉizante, “por ne fari azenon el nia ĉevalo.”

“Kiel vi farus tion?” demandis Joĉjo, kiu estis apud la vojo.

“Nu, ĉevalo havas pli grandajn orelojn ol homo; kaj azeno havas pli grandajn orelojn ol ĉevalo,”

klarigis Tip.

“Do, se miaj oreloj estus pli longaj, ĉu mi estus ĉevalo?” demandis Joĉjo.

“Mia amiko,” diris Tip seriozatone, “vi restos nur Kukurbokapo negrave kiom grandaj estos viaj oreloj.”

“Ho,” respondis Joĉjo, klinante jese sian kapon; “mi kredas kompreni.”

“Se jes, do vi estas vere mirinda,” komentis la knabo; “sed ne estas danĝere ke vi kredas kompreni.

Mi opinias ke la oreloj estas nun pretaj. Bonvolu teni la ĉevalon dum mi alfiksos ilin.”

“Certe, se vi helpos min leviĝi,” diris Joĉjo.

Do Tip surpieden levis lin, kaj la Kukurbokapo paŝis al la ĉevalo kaj tenis ĝian kapon dum la knabo boris du truojn en ĝi per sia tranĉiloklingo kaj enmetis la orelojn.

“Ili vere beligas lin,” diris Joĉjo admire.

Sed tiuj vortoj, parolitaj proksime al la Seg- Ĉevalo, la unuaj sonoj kiujn ĝi aŭdis dum sia tuta vivo, tiom alarmis la beston ke li antaŭenkuris kaj faligis Tipon unuflanken kaj Joĉjon aliflanken. Kaj li plukuris antaŭen kvazaŭ timigate de la propraj piedpaŝoj.

“Halt!” kriis Tip, levante sin; “halt! stultulo— halt!”

La Seg-Ĉevalo verŝajne ne atentus, sed tiumomente ĝi puŝis kruron en ratotruon kaj stumblis kapmalsupren al la tero, kie ĝi kuŝis sur sia dorso, frenezete skuante siajn kvar krurojn en la aero.

Tip kuris al ĝi.

“Ĉu vi ja estas ĉevalo?” li kriis. “Kial vi plu kuris kiam mi kriis ‘halt’?”

“Ĉu ‘halt’ signifas ne plu kuri?” demandis la Seg- Ĉevalo, surprizite, dum ĝi movis siajn okulojn supren por rigardi la knabon.

“Certe,” respondis Tip.

“Kaj truo en la tero ankaŭ signifas ne plu kuri, ĉu ne?” demandis la ĉevalo.

“Kompreneble; se vi ne transpaŝas ĝin,” diris Tip.

“Vere stranga loko,” krietis la besto, kvazaŭ ne povante kredi. “Kial mi estas ĉi tie?”

“Nu, mi vivigis vin,” respondis la knabo; “sed tio ne dolorigos vin se vi obeos min.”

“Do mi obeos vin,” respondis la Seg-Ĉevalo humile. “Sed kio okazis al mi antaŭ momento? Mi tute ne sentas min ĝusta, ial.”

“Vi estas renversita,” klarigis Tip. “Sed nur ne movu tiujn krurojn dum minuto kaj mi restarigos vin.”

“En kiom da pozicioj mi povos trovi min?”

demandis la besto miroplene.

“Pluraj,” diris Tip nelonge. “Sed bonvolu ne movi la krurojn.”

La Seg-Ĉevalo nun kvietiĝis kaj rigidigis siajn krurojn; tiel, Tip, post pluraj provoj, sukcesis restarigi lin.

“Ha, mi ŝajnas ĝusta, nun,” diris la stranga besto, ĝemante.

“Orelo rompiĝis,” Tip deklaris, zorge ekzameninte lin. “Mi devos fari novan.”

Li rekondukis la Seg-Ĉevalon al la loko kie Joĉjo klopodegas restariĝi, kaj helpinte la Kukurbokapon stari, Tip ĉizis novan orelon kaj fiksis ĝin en la kapon de la ĉevalo.

“Nun,” diris li al sia rajdbesto, “atentu kion mi diros. ‘Halt!’ signifas ne plu kuri; ‘Ek!’ signifas paŝi antaŭen; ‘Trot!’ signifas kuri kiel eble plej rapide. Ĉu vi komprenas?”

“Mi kredas ke jes,” respondis la ĉevalo.

“Bone. Ni ĉiuj veturos al la Smeralda Urbo, por vidi Lian Moŝton la Birdotimigilon; kaj Joĉjo Kukurbokapo rajdos sur via dorso, por ne trivi siajn artikojn.”

“Ne ĝenos min,” diris la Seg-Ĉevalo. “Kio plaĉas al vi plaĉas al mi.”

Tip helpis Joĉjon surĉevaliĝi.

“Tenu firme,” li avertis, “por ne fali kaj fendi vian kukurbokapon.”

“Terura sorto!” diris Joĉjo tremante. “Kion mi tenu?”

“Nu, tenu liajn orelojn,” respondis Tip, post momento da hezito.

“Ne!” protestis la Seg-Ĉevalo; “ĉar mi ne povos aŭdi.”

Tio ŝajnis prava, do Tip penis elpensi alian rimedon.

“Mi solvos la problemon!” diris li, post pensado.

Li eniris la arbaron kaj detranĉis mallongan branĉon de juna, dika arbo. Unu finon li pintigis kaj post tio li boris truon en la dorson de la Seg-Ĉevalo, tuj malantaŭ ĝia kapo. Poste li alportis malgrandan rokon de la vojo kaj martelis la stangon firme en la dorson de la besto.

“Ĉesu! Ĉesu!” kriis la ĉevalo; “vi skuegas min.”

“Ĉu dolorigas?” demandis la knabo.

“Ne vere doloras,” respondis la besto; “sed multe nervozigas min la skuado.”

“Nu, mi finis nun,” diris Tip kuraĝige. “Kaj Joĉjo, nepre firme tenu ĉi tiun stangon por ke vi ne falu kaj frakasiĝu.”

Do Joĉjo firme tenis, kaj Tip diris al la ĉevalo: “Ek!”

La obeema besto tuj antaŭenpaŝis, skuiĝante de flanko al flanko dum li levis siajn piedojn de la tero.

Tip marŝis apud la Seg-Ĉevalo, tute kontenta pro la nova akompananto. Post nelonge li komencis fajfi.

“Kion signifas tiu sono?” demandis la ĉevalo.

“Ne atentu ĝin,” diris Tip. “Mi nur fajfas, tio signifas ke mi estas kontenta.”

“Mi mem fajfus, se mi povus kunmeti miajn lipojn,” komentis Joĉjo. “Mi suspektas, kara Paĉjo, ke kelkrilate mi estas tre mankohava.”

Post iom longa marŝado, la mallarĝa vojo laŭ kiu ili iradis fariĝis larĝa strato pavimita per flavaj brikoj.

Tip rimarkis ke apud la vojo estas mejloŝtono sur kiu estis skribita: “NAŬ MEJLOJN ĜIS LA SMERALDA URBO.”

Sed nun komencis mallumiĝi, do li decidis kampadi dumnokte apud la vojo kaj rekomenci la marŝadon dum la sekva mateno kiam estos taglumo.

Li kondukis la Seg-Ĉevalon al herbokovrita altaĵo sur kiu kreskis pluraj dikaj arboj, kaj li zorge helpis la Kukurbokapon surteriĝi.

“Mi planas kuŝigi vin sur la tero, por la nokto,”

diris la knabo. “Tiel estos plej sendanĝere por vi.”

“Kion mi faros?” demandis la Seg-Ĉevalo.

“Vi povos sendanĝere staradi,” respondis Tip. “Kaj ĉar vi ne povas dormi, vi povos esti gardisto kaj certigi ke neniu proksimiĝos por ĝeni nin.”

Post tio la knabo etendis sin sur la herbaron apud la Kukurbokapo, kaj ĉar li estis lacega pro la marŝado, li baldaŭ profunde dormis.

Joĉjo Kukurbokapo Rajdas

Kiam mateniĝis, la Kukurbokapo vekis Tipon. Li forfrotis la dormemon el siaj okuloj, banis sin en rivereto, kaj poste manĝis iom da kunportitaj pano kaj fromaĝo. Tiel preparinte sin por nova tago, la knabo diris: “Ni tuj komencu. Naŭ mejloj estas longa distanco, sed ni verŝajne atingos la Smeraldan Urbon antaŭ la tagmezo, se ne okazos akcidentoj.”

Do la Kukurbokapo denove estis sidigita sur la dorson de la Seg-Ĉevalo kaj la marŝado rekomenciĝis.

Tip rimarkis ke la purpura koloro de la herbaro kaj arboj nun multe paliĝis kaj post nelonge la palpurpuro komencis akiri verdan karakteron kiu iom post iom heliĝis dum ili proksimiĝis al la granda Urbo kie regas la Birdotimigilo.

La grupeto jam marŝis nur apenaŭ du mejlojn kaj subite la flave pavimita strato estis dividita per larĝa rapida rivero. Tip cerbumis pri kiel transiri; sed post kelka tempo li trovis viron en pramo venanta de la alia flanko de la akvofluo.

Kiam la viro atingis la bordon, Tip demandis: “Ĉu vi transportos nin al la alia flanko?”

“Jes, se vi pagos,” respondis la pramisto, kies vizaĝo havis koleretan, malagrablan aspekton.

“Sed mi ne havas monon,” diris Tip.

“Neniom?” demandis la viro.

“Neniom,” respondis la knabo.

“Do mi ne rompos mian dorson remante por vi,”

diris la pramisto, decideme.

“Vere afabla viro!” komentis la Kukurbokapo, ridetante.

La pramisto kolere rigardis lin, sed ne respondis.

Tip strebis pensi, ĉar multe ĉagrenis lin trovi sian vojaĝplanon subite finita.

“Mi nepre devas atingi la Smeraldan Urbon,” li diris al la pramisto; “sed kiel mi transiros la riveron se vi ne transportos min?”

La viro ridis, kaj la rido ne estis afabla.

“Tiu ligna ĉevalo flosos,” diris li; “kaj vi povos rajdi lin trans la riveron. Kaj tiu Kukurbokapaĉulo akompananta vin, nu li sinkos aŭ naĝos, ja ne gravos.”

“Ne ĝenu vin pri mi,” diris Joĉjo, afable ridetante al la malagrabla pramisto; “certe mi flosos bele.”

Tip opiniis la eksperimenton farinda, kaj la Seg- Ĉevalo, kiu tute ne komprenis la signifon de danĝero, ne kontraŭis. Do la knabo kondukis ĝin en la akvon kaj grimpis sur ĝian dorson. Joĉjo ankaŭ enpaŝis ĝis la akvo atingis liajn genuojn kaj prenis la voston de la ĉevalo por ke la kukurba kapo restu super la akvo.

“Nun,” diris Tip, instruante la Seg-Ĉevalon, “se vi movos viajn krurojn vi verŝajne naĝos; kaj se vi naĝos ni verŝajne atingos la alian bordon.”

La Seg-Ĉevalo tuj komencis movi siajn krurojn, kiuj agis kiel remiloj kaj movis la aventuremulojn malrapide trans la riveron al la alia flanko. Tiom sukcesis la naĝo ke baldaŭ ili grimpis, malseke kaj gutante, la herbokovritan bordon.

La kruroj de la pantalono de Tip kaj liaj ŝuoj estis plene malsekaj; sed la Seg-Ĉevalo estis tiom perfekte flosinta ke supre, ekde la genuoj, la knabo estis tute seka. Sed la Kukurbokapo, nu ĉiu ero de lia belega vestaro gutis malsekege.

“La suno baldaŭ sekigos nin,” diris Tip, “kaj ni nun sendanĝere atingis ĉi tien malgraŭ la pramisto, kaj ni povos plumarŝi.”

“Naĝi tute ne ĝenis min,” komentis la ĉevalo.

“Nek min,” diris Joĉjo.

Ili baldaŭ reatingis la vojon el flavaj brikoj, kiu daŭrigis la vojon kiun ili forlasis ĉe la alia bordo, kaj Tip denove sidigis la Kukurbokapon sur la dorson de la Seg-Ĉevalo.

“Se vi rapide rajdos,” diris li, “la vento helpos sekigi viajn vestojn. Mi tenos la voston de la ĉevalo kaj postkuros vin. Tiel ni ĉiuj sekiĝos tre rapide.”

“Do la ĉevalo devos tre rapide paŝi,” diris Joĉjo.

“Laŭeble plej rapide,” respondis la Seg-Ĉevalo, gaje.

Tip prenis la finon de la branĉo kiu servis kiel vosto de la Seg-Ĉevalo, kaj laŭte vokis: “Ek!”

La ĉevalo komencis rapide paŝi, kaj Tip sekvis. Li baldaŭ decidis ke ili povos pli rapide kuri, do li kriis “Trot!”

Nu, la Seg-Ĉevalo memoris ke tiu vorto estis ordono kuri plej rapide; do li komencis skukuradi laŭ la vojo plej rapide, kaj nur malfacile Tip— kurante pli rapide ol iam antaŭe—povis resti sur siaj piedoj.

Baldaŭ li ne plu povis spiri, kaj kvankam li volis krii “Halt!” al la ĉevalo, li trovis sin nekapabla eligi la vorton el sia gorĝo. Subite la fino de la vosto kiun li tenis, ĉar ĝi estis nur morta branĉeto, rompiĝis, kaj tujsekve la knabo trovis sin ruliĝanta en la polvo de la vojo, dum la ĉevalo kaj ĝia kukurbokapa rajdanto forrapidis kaj post momento malaperis en la malproksimon.

Kiam Tip fine levis sin kaj eligis la polvon el sia gorĝo tiel ke li povus diri “Halt!”, ne plu utilis diri ĝin, ĉar la ĉevalo estis delonge ne plu videbla.

Do li faris la solan racian agon. Li sidiĝis kaj bone ripozis, kaj poste li komencis marŝi laŭ la vojo.

“Iam mi reatingos ilin,” li pensis; “ĉar la vojo finiĝas ĉe la pordoj de la Smeralda Urbo, kaj ili ne povos pli foren iri.”

Dume, Joĉjo firme tenis la stangon kaj la Seg- Ĉevalo rapidegis laŭ la vojo kvazaŭ konkurĉevalo.

Neniu el ili sciis ke Tip postrestis, ĉar la Kukurbokapo ne retroenrigardis, kaj la Seg-Ĉevalo ne povis.

Dum li rajdis, Joĉjo rimarkis ke la herbaro kaj arboj fariĝis brile verdkoloraj, do li divenis ke ili proksimas al la Smeralda Urbo eĉ antaŭ ol la altaj spajroj kaj kupoloj videblis.

Fine, alta muro el verdaj ŝtonoj, kovrita per smeraldoj, aperis antaŭ ili; kaj timante ke la Seg-Ĉevalo ne scios halti kaj tial eble frakasos ilin ambaŭ kontraŭ la muron, Joĉjo kuraĝis krii “Halt!” kiel eble plej laŭte.

Tiom subite obeis la ĉevalo ke sen stango Joĉjo sendube falus kapantaŭen kaj lia bela vizaĝo ruiniĝus.

“Vere rapida rajdo, kara Paĉjo!” li kriis; kaj, aŭdinte neniun respondon, li sin turnis kaj unuafoje trovis ke Tip ne estas kun ili.

Tiu laŭŝajna foriro de Tip estis nekomprenebla por la Kukurbokapo kaj maltrankviligis lin. Kaj dum li demandis al si pri kio okazis al la knabo, kaj kion fari en ĉi tiu malfacila cirkonstanco, la enirejo en la verda muro malfermiĝis kaj viro elpaŝis.

Tiu viro estis malalta kaj ronda, kun dika vizaĝo kiu aspektis rimarkinde afabla. Li estis vestita tute per verdaĵoj kaj portis altan, pintan verdan ĉapelon sur sia kapo, kaj verdajn okulvitrojn sur siaj okuloj. Li klinis sin antaŭ la Kukurbokapo kaj diris: “Mi estas la Pordogardisto de la Smeralda Urbo.

Ĉu mi rajtas demandi kiu vi estas, kaj kion vi celas?”

“Mi nomiĝas Joĉjo Kukurbokapo,” respondis la aliulo, ridetante; “sed pri mia celo, mi tute ne scias kio ĝi estas.”

La Pordogardisto evidente estis surprizita, kaj li skuis sian kapon kvazaŭ nekontenta pro tiu respondo.

“Kio vi estas, homo aŭ kukurbo?” li demandis, ĝentile.

“Ambaŭ, se plaĉas al vi,” respondis Joĉjo.

“Kaj tiu ligna ĉevalo—ĉu ĝi vivas?” demandis la Gardisto.

La ĉevalo suprenrulis unu tuberokulon kaj palpebrumis al Joĉjo. Poste ĝi dancetis kaj faligis unu piedon forte sur la piedfingrojn de la Gardisto.

“Ajjj!” kriis tiu viro. “Mi bedaŭras ke mi demandis tion. Sed via respondo plene konvinkas. Ĉu vi havas celon, sinjoro, en la Smeralda Urbo?”

“Mi kredas ke jes,” respondis la Kukurbokapo serioze; “sed mi ne povas pensi kio ĝi estas. Mia patro plene scias pri ĝi, sed li ne estas ĉi tie.”

“Strange—vere strange!” deklaris la Gardisto. “Sed vi aspektas tute sendanĝera. Oni ne ridetas tiom bele kiam oni intencas misagi.”

“Tiurilate,” diris Joĉjo, “mi ne povas ne rideti, ĉar mian vizaĝon tiel ĉizis poŝtranĉilo.”

“Nu, eniru mian ĉambron kun mi,” pludiris la Gardisto, “kaj mi pripensos kion fari por vi.”

Do Joĉjo rajdis la Seg-Ĉevalon tra la enirejon en malgrandan ĉambron kiu estis enkonstruita en la muro. La Gardisto tiris sonorilŝnuron, kaj baldaŭ tre alta soldato—portanta verdan uniformon—eniris tra la alia pordo. Tiu soldato portis longan verdan pafilon sur sia ŝultro kaj havis belan verdan barbon kiu atingis eĉ liajn genuojn. La Gardisto tuj alparolis lin, dirante: “Jen fremda viro kiu ne scias kial li venis al la Smeralda Urbo, nek kion li volas. Diru al mi, kion ni faru pri li?”

La Soldato kun la Verda Barbo rigardis Joĉjon multe zorgeme kaj scivole. Fine li skuis sian kapon tiom decide ke malgrandaj ondoj skuiĝis laŭlonge de lia barbo, kaj poste li diris: “Mi konduku lin al Lia Moŝto, la Birdotimigilo.”

“Sed kion Lia Moŝto, la Birdotimigilo, faros pri li?”

demandis la Pordogardisto.

“Tion decidu Lia Moŝto,” respondis la soldato. “Mi havas sufiĉajn taskojn proprajn. Ĉiu elekstera problemo estas transdonenda al Lia Moŝto. Do metu la okulvitrojn sur lin kaj mi kondukos lin al la reĝa palaco.”

Do la Gardisto malfermis grandan keston da okulvitroj kaj strebis trovi vitrojn sufiĉe grandajn por la rondaj okulegoj de Joĉjo.

“En mia stoko vere ne estas vitroj kapablaj kovri tiujn okulojn,” diris la viro, ĝemante; “kaj via kapo estas tiom granda ke mi devos ĉirkaŭligi la okulvitrojn.”

“Sed kial mi bezonas okulvitrojn?” demandis Joĉjo.

“Tia estas la modo, ĉi tie,” diris la Soldato, “kaj ili malhelpas blindiĝon per la lumbrulado kaj brilado de la belega Smeralda Urbo.”

“Ho!” krietis Joĉjo. “Nepre ĉirkaŭligu ilin. Mi ne volas blindiĝi.”

“Nek mi!” interrompis la Seg-Ĉevalo; do oni rapide ligis verdajn okulvitrojn sur la elstarajn tuberojn kiuj servis kiel okuloj por ĝi.

Post tio la Soldato kun la Verda Barbo kondukis ilin tra la interna pordo kaj ili tuj trovis sin sur la ĉefa strato de la glora Smeralda Urbo.

Brilantaj verdaj gemoj ornamis la antaŭaĵojn de la belaj domoj kaj la turoj kaj turetoj estis kovritaj per smeraldoj. Eĉ la verda marmora pavimo brilis pro karaj ŝtonoj, kaj vere forte kaj mirige aspektis al tiu kiu unuafoje vidas ĝin.

Tamen, la Kukurbokapo kaj la Seg-Ĉevalo, kiuj nenion sciis pri riĉeco kaj beleco, malmulte atentis la mirigaĵojn kiujn ili vidis tra la verdaj okulvitroj. Ili trankvile sekvis la verdan soldaton kaj apenaŭ rimarkis la arojn da verdaj homoj kiuj rigardadis ilin surprizate. Kiam verda hundo elkuris kaj bojis je ili, la Seg-Ĉevalo tuj piedfrapis per sia ligna kruro kaj tio kurigis la hurlantan besteton en domon; sed nenio pli grava ol tio okazis interrompante ilian antaŭeniron al la reĝa palaco.

La Kukurbokapo volis rajde grimpi la verdajn marmorajn ŝtupojn kaj rekte eniri al la Birdotimigilo; sed la soldato malpermesis. Do Joĉjo deĉevaliĝis, tre malfacile, kaj servisto kondukis la Seg-Ĉevalon al la malantaŭo dum la Soldato kun la Verda Barbo akompanis la Kukurbokapon en la palacon, tra la antaŭa pordo.

La fremdulo estis lasita en bele meblita atendoĉambro dum la soldato foriris anonci lin.

Hazarde, je tiu momento Lia Moŝto estis libera kaj tre enuis pro manko de sinokupo, do li ordonis ke oni tuj enkonduku la vizitanton en la tronĉambron.

Joĉjo tute ne sentis timon aŭ embarasiĝon pro la penso ke li renkontos la reganton de tiu glorega urbo, ĉar li tute nenion sciis pri la kutimoj de la mondo.

Sed kiam li eniris kaj la unuan fojon vidis Lian Moŝton la Birdotimigilon sidantan sur sia brilanta trono, li ekhaltis pro surprizego.

Lia Moŝto la Birdotimigilo

Mi supozas ke ĉiu leganto de ĉi tiu libro scias kio estas birdotimigilo; sed Joĉjo Kukurbokapo, kiu neniam vidis tian kreaĵon, pli surpriziĝis per sia renkontiĝo kun la rimarkinda Reĝo de la Smeralda Urbo ol per ĉiu alia sola sperto dum sia mallonga vivo.

Lia Moŝto la Birdotimigilo estis vestita per paliĝintaj bluaj vestaĵoj, kaj lia kapo estis nur saketo plena de pajlo, sur la saketo estis krude pentritaj okuloj, oreloj, nazo, kaj buŝo, por reprezenti vizaĝon.

La vestaĵoj estis ankaŭ plenigitaj per pajlo, tiom senarte kaj senzorge ke la kruroj kaj brakoj de Lia Moŝto aspektis pli buloplenaj ol necesis. Sur liaj manoj estis gantoj longafingraj, kaj ili estis plenigitaj per kotono. Pajleroj sin puŝis tra la mantelon de la monarko, kaj ankaŭ tra liajn kolon kaj botosuprojn.

Sur sia kapo li portis multepezan oran kronon ornamitan per multaj brilantaj juveloj, kaj la pezo de tiu krono ĉifis lian brovon, tiel ke lia pentrita vizaĝo ricevis penseman esprimon. Efektive, nur la krono indikis moŝtecon; ĉiel alie, la Birdotimigilo-Reĝo estis simpla birdotimigilo—malrigida, malgracia, kaj malvera.

Sed kvankam la stranga aspekto de Lia Moŝto la Birdotimigilo ŝajnis stranga al Joĉjo, tamen egale miriga estis la figuro de la Kukurbokapo al la Birdotimigilo. La purpura pantalono kaj la palruĝa veŝto kaj ruĝa ĉemizo pendis malstrikte sur la lignaj artikoj faritaj de Tip, kaj la ĉizita vizaĝo sur la kukurbo ridetis, kvazaŭ ĝia portanto konsideris la vivon la plej gaja afero imagebla.

Unue, efektive, Lia Moŝto supozis ke lia kurioza vizitanto ridas pro li, kaj li emis malaprobi tian malrespekton; sed ne senkiale la Birdotimigilo akiris la reputacion ke li estas la plej saĝa ulo en la Lando Oz. Li pli zorge ekzamenis la vizitanton, kaj li baldaŭ trovis ke la formo de Joĉo estis ĉizita tiel ke la rideto ne estis ŝanĝebla, kaj ke li ne povus aspekti serioza malgraŭ ĉia volo.

La Reĝo parolis la unua.

Rigardinte Joĉjon dum kelkaj minutoj li diris per mirtono: “El kie vi venis, kaj kiel vi viviĝis?”

“Pardonu, via Moŝto,”

respondis la Kukurbokapo; “sed mi ne komprenas vin.”

“Kion vi ne komprenas?”

demandis la Birdotimigilo.La Eksterordinara Lando Oz “Nu, mi ne komprenas vian lingvon. Komprenu, mi venis el la Lando de la Gilikuloj, do mi estas fremdulo.”

“Kompreneble!” kriis la Birdotimigilo. “Mi mem parolas la lingvon de la Manĝtuloj, kiu ankaŭ estas la lingvo de la Smeralda Urbo. Sed vi, supozeble, parolas la lingvon de la Kukurbokapoj?”

“Ĝuste tiel, Moŝto,” respondis la aliulo, riverencante; “sekve ni ne povos kompreni unu la alian.”

“Ja domaĝe,” diris la Birdotimigilo, penseme. “Ni bezonas interpretiston.”

“Kio estas interpretisto?” demandis Joĉjo.

“Persono kiu komprenas kaj mian lingvon kaj la vian. Kiam mi parolis, la interpretisto povas diri al vi kion mi celis komuniki; kaj kiam vi diris ion, la interpretisto povas diri al mi kion vi volis komuniki.

Ĉar la interpretisto scias paroli ambaŭ lingvojn, kaj ne nur kompreni ilin.”

“Certe tre lerta persono,” diris Joĉjo, tre feliĉa ĉar ekzistis tiom simpla solvo de la problemo.

Do la Birdotimigilo ordonis ke la Soldato kun la Verda Barbo serĉu inter la civitanaro por trovi personon kapablan kompreni la lingvon de la Gilikuloj kiel ankaŭ la lingvon de la Smeralda Urbo, kaj tuj venigu tiun personon.

Kiam la Soldato foririntis, la Birdotimigilo diris: “Bonvolu sidiĝi dum ni atendos.”

“Via Moŝto forgesas ke mi ne komprenas vin,”

respondis la Kukurbokapo. “Se vi volas ke mi sidiĝu, vi devos indiki tion per signo.”

La Birdotimigilo venis de sur sia trono kaj puŝis brakseĝon malantaŭ la Kukurbokapon. Post tio, li subite puŝis Joĉjon, kio sternigis lin sur la kusenojn tiom senorda ke li faldiĝis kiel poŝtranĉilo, kaj nur tre malfacile li reordigis sin.

“Ĉu vi komprenas tiun signon?” demandis Lia Moŝto, ĝentile.

“Plene,” deklaris Joĉjo, etendante siajn brakojn por turni sian kapon, ĉar la kukurbo estis forturniĝinta sur la stangeto kiu subtenis ĝin.

“Vi ŝajnas trorapide farita,” komentis la Birdotimigilo, rigardante la klopodon de Joĉjo sin ordigi.

“Ne pli ol via Moŝto,” li honeste respondis.

“Sed ni diferencas ĉi tiel,” diris la Birdotimigilo, “ke mi fleksiĝas sed ne rompiĝas, dum vi povas rompiĝi sed ne fleksiĝi.”

Tiumomente la soldato revenis kondukante junulinon permane. Ŝi aspektis tre dolĉa kaj modesta, kaj havis belan vizaĝon kaj belajn verdajn okulojn kaj verdan hararon. Delikata verda silka jupo atingis ŝiajn genuojn, kaj videblis silkaj ŝtrumpoj broditaj kun desegno de pizguŝoj, kaj verdaj satenaj pantofloj kiujn ornamis laktukoj anstataŭ bantoj kaj bukloj. Sur ŝia silka talio estis broditaj trifolioj, kaj ŝi surportis gajan jaketon ornamitan per brilantaj smeraldoj samgrandaj.

“Nu, jen malgranda Ĵelea Konfitaĵ!” elkrietis la Birdotimigilo, dum la verda junulino klinis sian belan kapon antaŭ li. “Ĉu vi komprenas la lingvon de la Gilikuloj, karulino?”

“Jes, Moŝto,” ŝi respondis, “ĉar mi naskiĝis en la Norda Lando.”

“Do vi interpretos por ni,” diris la Birdotimigilo, “kaj klarigos al ĉi tiu Kukurbokapo kion ajn mi diros, kaj ankaŭ klarigos al mi kion ajn li diros. Ĉu jen kontentiga aranĝo?” li demandis al sia gasto.

“Tute kontentiga,” estis la respondo.

“Do demandu al li, unue,” pludiris la Birdo- timigilo, turninte sin al Ĵelea Konfitaĵ, “kial li venis al la Smeralda Urbo.”

Sed anstataŭe, la knabino, kiu atente rigardis Joĉjon, diris al li: “Vi ja estas miriga persono. Kiu faris vin?”

“Knabo nomita Tip,” respondis Joĉjo.

“Kion li diras?” demandis la Birdotimigilo. “Miaj oreloj certe trompis min. Kion li diris?”

“Li diras ke ŝajne la cerbo de via Moŝto putris,”

respondis la knabino, modeste.

La Birdotimigilo movis sin malkviete sur sia trono, kaj palpis sian kapon per sia maldekstra mano.

“Kiel utile estas, kompreni du apartajn lingvojn,” li diris, ĝemante perplekse. “Demandu al li, karulino, ĉu li kontraŭas enkarceriĝi pro insultado al la reganto de la Smeralda Urbo.”

“Mi ne insultis vin!” protestis Joĉjo indigne.

“Ĉit—Ĉit!” avertis la Birdotimigilo; “atendu, Ĵelea tradukos mian parolon. Kial ni havu interpretiston, se vi interrompas tiel senhonte?”

“Bone, mi atendos,” respondis la Kukurbokapo, koleravoĉe—kvankam lia vizaĝo plu ridetis kiel ĉiam.

“Traduku la parolon, junulino.”

“Lia Moŝto demandas ĉu vi estas malsata,” diris Ĵelea.

“Ho, tute ne!” respondis Joĉjo, pli feliĉe, “ĉar mi ne kapablas manĝi.”

“Nek mi,” komentis la Birdotimigilo. “Kion li diris, Ĵelea, karulino?”

“Li demandis ĉu vi scias ke unu el viaj okuloj pentriĝis pli granda ol la alia,” diris la knabino petole.

“Ne kredu ŝin, Moŝto,” kriis Joĉjo.

“Ho, mi ne kredas ŝin,” respondis la Birdotimigilo trankvile. Li severe rigardis la knabinon kaj demandis: “Ĉu vi estas tute certa ke vi komprenas la lingvojn de kaj la Gilikuloj kaj la Manĝtuloj?”

“Tute certa, Moŝto,” diris Ĵelea Konfitaĵ, klopodante ne ridi pri la reĝulo.

“Do kial mi ŝajne mem komprenas ilin?”

demandis la Birdotimigilo.

“Ĉar ili estas unusama lingvo!” deklaris la knabino, kiu nun ridis gaje. “Ĉu via Moŝto ne scias ke en la tuta lando Oz oni parolas nur unu lingvon?”

“Ĉu vere?” kriis la Birdotimigilo, kiun tre trankviligis aŭdi tion; “sekve, mi facile povus mem interpreti por mi!”

“Mi plene kulpas, Moŝto,” diris Joĉjo, aspektante iom embarasita, “mi kredis ke ni nepre parolas apartajn lingvojn, ĉar ni venis el apartaj landoj.”

“Do pro tio avertiĝu ke vi neniam pensu,”

respondis la Birdotimigilo, severe. “Ĉar se oni ne povas saĝe pensi, estas preferinde resti senparole kvazaŭ pupo sencerba—kaj tio vi certe estas!”

“Jes ja!—Nepre jes ja!” konsentis la Kukurbokapo.

“Mi opinias,” pludiris la Birdotimigilo, pli milde, “ke via farinto perdigis al si kelkajn bonajn tortojn por krei senvaloran viron.”

“Mi certigas al via Moŝto ke mi ne petis kreiĝi,”

respondis Joĉjo.

“Ha! Same pri mi,” diris la Reĝo, agrable. “Do, ĉar ni diferencas de ĉiuj ordinaraj homoj, ni amikiĝu.”

“Plenkore!” fervore diris Joĉjo.

“Kion? Ĉu vi havas koron?” demandis la Birdotimigilo, surprizite.

“Ne; mi parolis nur imageme—mi povas diri, figure,” diris la aliulo.

“Nu, via plej elstara figuro ŝajnas esti ligna figuro; do mi devas peti vin ne imagi, ĉar vi ne havas cerbon do vi ne rajtas imagi,” averte diris la Birdotimigilo.

“Tute prave!” diris Joĉjo, tute sen kompreno.

Lia Moŝto forsendis Ĵelean Konfitaĵon kaj la Soldaton kun la Verda Barbo, kaj kiam ili foriris li perbrake kondukis sian novan amikon en la korton, por ludi per ĵetringoj.

La Revolucia Armeo de Gen. Zingibra

Tip tiom fervoris reesti kun sia kreaĵo Joĉjo kaj la Seg-Ĉevalo, ke li marŝis plenan duonon de la distanco al la Smeralda Urbo sen halti por ripozi. Tiam li trovis ke li malsatas kaj ke la biskvitoj kaj fromaĝo kiujn li pretigis por la iro estas jam tute manĝitaj.

Dum li demandis al si kion fari en tiu kriza situacio, li trovis knabinon sidantan apud la vojo. Ŝi surhavis kostumon kiu al la knabo ŝajnis eksterordinare brila: ŝia silka talivesto estis smeralde verda kaj ŝia jupo estis kvarkolora—la antaŭo estis blua, la maldekstra flanko estis flava, la dorso estis ruĝa kaj la dekstra flanko estis purpura. Kunligis la antaŭon de la talio kvar butonoj— la plejsupra estis blua, sub ĝi estis flava, tria estis ruĝa kaj la lasta estis purpura.

La brilego de tiu robo estis preskaŭ barbara; do Tip plenprave rigardadis la robon dum kelkaj momentoj antaŭ ol liajn okulojn allogis la bela vizaĝo pli supre. Jes, la vizaĝo estis sufiĉe bela, li decidis; sed ĝi havis malkontentan esprimon al kiu aldoniĝis iom da defio aŭ aŭdaco.

Dum la knabo rigardadis la knabino trankvile atentetis lin. Korbo da lunĉaĵoj staris apud ŝi. Ŝi tenis en unu mano delikatan sandviĉon, kaj boligitan ovon en la alia mano, manĝante videble malsate, kio simpatiigis Tipon.

Li estis tuj petonta iom da lunĉaĵo kiam la knabino ekstaris kaj forbrosis la panerojn de sia jupo.

“Do!” diris ŝi; “mi devas nun foriri. Portu tiun korbon por mi kaj manĝu laŭvole la enhavon se vi malsatas.”

Tip fervore prenis la korbon kaj komencis manĝi, sekvante sendemande dum kelka tempo la nekonatan knabinon. Ŝi marŝadis antaŭ li rapidpaŝe, kaj ŝi havis etoson de decidemo kaj graveco kiu kredigis lin ke ŝi estas gravulino.

Fine, kiam li estis sata, li kuris apud ŝin kaj klopodis laŭpaŝe kunmarŝi rapide—kio estis tre malfacila, ĉar ŝi estis multe pli alta ol li, kaj klare sentis urĝon.

“Grandan dankon pro la sandviĉoj,” diris Tip, dum li trotadis. “Bonvolu diri al mi vian nomon.”

“Mi estas Generalo Zingibra,” estis la mallonga respondo.

“Ho!” diris la surprizita knabo. “Kia Generalo vi estas?”

“Mi komandas la Revolucian Armeon en ĉi tiu milito,” respondis la Generalo, pli akre ol necesis.

“Ho!” li kriis denove. “Mi ne sciis pri la milito.”

“Estis intencite ke vi ne sciu,” ŝi respondis, “ĉar ĝi estis sekreto; kaj, kiam oni konsideras ke nia armeo konsistas nur el knabinoj,” ŝi pludiris, iom fiere, “estas tre rimarkinde ke oni ankoraŭ ne sciiĝis pri nia Revolucio.”

“Jes ja,” agnoskis Tip. “Sed kie estas via armeo?”

“Proksimume unu mejlon for,” diris Generalo Zingibra. “La soldatinoj kuniĝis el ĉiuj partoj de la Lando Oz, pro mia specifa ordono. Ĉar hodiaŭ ni konkeros Lian Moŝton la Birdotimigilon, kaj forprenos de li la tronon. La Revolucia Armeo nur atendas mian alvenon por ataki la Smeraldan Urbon.”

“Nu!” deklaris Tip, profunde enspirante, “certe tio estas surprizo! Bonvolu diri kial vi volas konkeri Lian Moŝton la Birdotimigilon.”

“Ĉar jam sufiĉe longe viroj regis la Smeraldan Urbon, jen unu kialo,” diris la knabino. “Krome, la Urbo brilas pro belaj gemoj, kiujn oni multe pli bone uzus por ringoj, braceletoj kaj kolĉenoj; kaj troviĝas sufiĉa mono en la kaso de la Reĝo por aĉeti por ĉiu knabino en nia Armeo dekon da novaj roboj. Do ni intencas konkeri la Urbon kaj administri la regadon laŭ nia plaĉo.”

Zingibra parolis tiujn vortoj tiom entuziasme kaj decideme ke estis evidente ke ŝi plene seriozas.

“Sed milito estas io terura,” diris Tip, penseme.

“Ĉi tiu milito estos agrabla,” respondis la knabino, gaje.

“Multaj el vi mortos!” pludiris la knabo, imponite.

“Tute ne,” diris Zingibra. “Kiu viro kontraŭus knabinon, aŭ aŭdacus damaĝi ŝin? Ne estas malbela vizaĝo en mia tuta Armeo.”

Tip ridis.

“Eble vi pravas,” diris li. “Sed oni diras ke la Pordogardisto estas fidela Gardisto, kaj la Armeo de la Reĝo ne permesos ke la Urbo konkeriĝu sen rezistego.”

“La Armeo estas maljuna kaj malforta,” respondis Generalo Zingibra malestime. “Li eluzis sian tutan forton kreskigante barbon, kaj lia edzino tiom koleremas ke ŝi jam eltiris pli ol duonon da ĝi de la radiko. Dum la Mirinda Sorĉisto regadis, la Soldato kun la Verda Barbo estis tre bona Armeo de la Reĝo, ĉar oni timis la Sorĉiston. Sed neniu timas la Birdotimigilon, do lia Armeo de la Reĝo ne multe utilas dum milito.”

Post tiu konversacio ili pluiris dum kelka tempo silente, kaj post nelonge ili atingis grandan liberan spacon en la arbaro kie ne malpli ol kvarcent junuloj troviĝis. Ili ridadis kaj kunparoladis gaje kvazaŭ kunvenintaj por pikniko anstataŭ konkermilito.

Ili dividiĝis en kvar kompaniojn, kaj Tip rimarkis ke ĉiuj surhavas kostumojn similajn al tiu de Generalo Zingibra. La sola vera diferenco estis ke kvankam la knabinoj el la Manĝtula Lando havis la bluan strion en la antaŭo, tiuj el la lando de la Kveluloj havis antaŭa la ruĝan strion; kaj tiuj el la lando de la Palpbrumoj havis la flavan strion antaŭa, kaj la Gilikulaj knabinoj havis la purpuran strion antaŭa.

Ĉiuj havis verdajn taliojn, por reprezenti la Smeraldan Urbon kiun ili intencas konkeri, kaj la plejsupra butono sur ĉiu talio indikis per sia koloro la landon el kiu venis la portanto. La uniformoj estis gajaj kaj plaĉaspektaj, kaj tre imponaj kiam ili estis kune.

Tip kredis ke tiu stranga Armeo tute ne portas armilojn; sed li eraris pri tio. Ĉar ĉiu knabino portis du longajn, brilantajn trikilojn en sia hartufo.

Generalo Zingibra tuj iris sur la supron de arbotrunka stumpo kaj parolis al sia armeo.

“Amikinoj, kuncivitaninoj, kaj knabinoj!” ŝi diris; “ni baldaŭ komencos nian grandan Revolucion kontraŭ la viroj de Oz! Ni marŝos por konkeri la Smeraldan Urbon—por detronigi la Birdotimigilan Reĝon— por akiri milojn da belegaj gemoj—por prirabi la reĝan kason—kaj por superforti niajn subpremintojn!”

“Hura!” diris la aŭskultintinoj; sed Tip rimarkis ke plejparte la Armeo okupis sin per interbabilado kaj tute ne aŭskultis la vortojn de la Generalo.

Sonis la ordono marŝi, kaj la knabinoj faris el si kvar grupojn, t.e.

kompaniojn, kaj komencis fervore marŝi direkten al la Smeralda Urbo.

La knabo sekvis ilin, portante plurajn korbojn kaj mantelojn kaj pakaĵojn kiujn diversaj membroj de la Revolucia Armeo transdonis al li. Post nelonge ili atingis la verdajn granitajn murojn de la Urbo kaj haltis antaŭ la enirejo.

La Pordogardisto tuj elvenis kaj rigardis ilin scivoleme, kvazaŭ cirko venis. Li portis aron da ŝlosiloj sur ora ĉeno ĉirkaŭ sia kolo; kaj liaj manoj estis senzorge metitaj en liajn poŝojn, kaj ŝajne li tute ne sciis ke la Urbon minacas revoluciantinoj. Agrable parolante al la knabinoj, li diris: “Bonan matenon, karulinoj! Kiel mi povas servi vin?”

“Cedu la Urbon tuj!” respondis Generalo Zingibra, starante antaŭ li kaj timige sulkante la frunton, kiom permesis ŝia bela vizaĝo.

“Cedi!” eĥis la viro surprizegite. “Tio ne estas ebla.

Tio estas kontraŭleĝa! Mi neniam aŭdis tiaĵon dum mia tuta vivo.”

“Tamen, vi devas cedi!” kriis la Generalo, feroce.

“Ni ribelas!”

“Vi rebelas? Sed vi ĉiam estis belaj,” diris la Gardisto, rigardante de unu al alia, admire.

“Ni ri-i-i-belas!” kriis Zingibra, batante la teron per piedo, senpacience; “kaj ni intencas konkeri la Smeraldan Urbon!”

“Je Dio!” respondis la surprizita Pordogardisto; “tute sensenca ideo! Reiru hejmen, knabinoj, kaj melku la bovinojn kaj baku la panon. Ĉu vi ne scias ke estas danĝere konkeri urbon?”

“Ni ne timas!” respondis la Generalo; kaj ŝi aspektis tiom plene certa ke la Gardisto mal- trankviliĝis.

Do li sonoris por venigi la Soldaton kun la Verda Barbo, kaj la postan minuton li bedaŭris tion. Ĉar tuj lin ĉirkaŭis amaso da knabinoj kiuj eltiris la trikilojn el siaj hararoj kaj komencis minaci piki la Gardiston, kaj ili tenis la akrajn pintojn danĝere proksimaj al liaj dikaj vangoj kaj palpebrumemaj okuloj.

La kompatindulo hurlis petante kompaton kaj tute ne rezistis kiam Zingibra fortiris de lia kolo la ĉenon kun la ŝlosiloj.

Sekvate de sia Armeo la Generalo nun impetis al la enirejo, kie ŝin frontis la Reĝa Armeo de Oz— kio estis la alia nomo de la Soldato kun la Verda Barbo.

“Halt!” li kriis, kaj li etendis sian longan pafilon kies antaŭo estis rekte antaŭ la vizaĝo de la estrino.

Kelkaj knabinoj kriis kaj retroenkuris, sed Generalo Zingibra kuraĝe staris senmove kaj diris, riproĉe: “Nu, do? Ĉu vi pafus kompatindan, sendefendan knabinon?”

“Ne,” respondis la soldato; “ĉar ne estas kugloj en mia pafilo.”

“Sen kugloj?”

“Tiel; por ke ne okazu akcidentoj. Kaj mi forgesas kie mi kaŝis la pulvon kaj kuglojn. Sed se vi bonvolos atendi, mi serĉos ilin.”

“Ne ĝenu vin,” diris Zingibra, gaje. Ŝi turnis sin al sia Armeo kaj kriis: “Knabinoj, la pafilo ne havas kuglojn!”

“Hura!” kriis la ribelantinoj, al kiuj tre plaĉis tiu bona informo, kaj ili ekkuris amase kontraŭ la Soldaton kun la Verda Barbo tiel ke nur estis pro bona ŝanco ke ili ne pikis unu la alian per siaj trikiloj.

Sed la Reĝa Armeo de Oz tro timis la virinojn kaj rifuzis fronti la alkurantan homamason. Li nur turnis sin kaj plenforte kuris tra la pordon direkten al la reĝa palaco, dum Generalo Zingibra kaj ŝia anaro gregis en la senprotektan Urbon.

Tiel la Smeralda Urbo konkeriĝis tute sen perdo de eĉ unu guto da sango. La Revolucia Armeo fariĝis Konkerinta Armeo!

La Birdotimigilo Planas Eskapon

Tip kaŝe foriris de la knabinoj kaj rapide sekvis la Soldaton kun la Verda Barbo. La invadanta Armeo eniris la Urbon malpli rapide, ĉar ili haltis por fosi smeraldojn el la muroj kaj el la pavimŝtonoj per la pintoj de siaj trikiloj. Do la Soldato kaj la knabo atingis la palacon antaŭ ol diskoniĝis la informo ke la Urbo estis konkerita.

La Birdotimigilo kaj Joĉjo Kukurbokapo ankoraŭ ludis ĵetringojn en la korto kiam interrompis la ludon la abrupta eniro de la Reĝa Armeo de Oz, kiu enflugis sen siaj ĉapelo kaj pafilo. Liaj vestoj estis tre malordaj kaj lia longa barbo flosis metron malantaŭ lin dum li kuris.

“Unu punkton por mi,” diris la Birdotimigilo, trankvile. “Kio estas, servisto?” li pludiris, parolante al la Soldato.

“Ho! via Moŝto—via Moŝto! La Urbo konkeriĝis!”

anhelis la Reĝa Armeo, kiu apenaŭ povis spiri pro la kurado.

“Tio okazis subite,” diris la Birdotimigilo. “Sed bonvolu bari la pordojn kaj fenestrojn de la palaco, dum mi instruos al ĉi tiu Kukurbokapo ĵeti ringon.”

La Soldato rapidis obei, dum Tip, kiu alvenis tuj malantaŭ li, restis en la korto por mirante rigardi la Birdotimigilon.

Lia Moŝto plu ĵetadis ringojn kvazaŭ danĝero ne minacus lian tronon, sed la Kukurbokapo, ekvidinte Tipon, marŝis al la knabo tiom rapide kiom permesis liaj lignaj kruroj.

“Bonan tagon, nobla Patro!” li kriis ĝoje. “Min plezurigas via alveno. Tiu terura Seg-Ĉevalo forkuris kunprenante min.”

“Mi suspektis tiel,” diris Tip. “Ĉu vi suferis damaĝon? Ĉu vi estas fendita?”

“Ne, mi alvenis sendamaĝe,” respondis Joĉjo, “kaj lia Moŝto tre afablis al mi.”

Tiumomente la Soldato kun la Verda Barbo revenis, kaj la Birdotimigilo demandis: “Bonvolu diri, kiu konkeris min?”

“Regimento de knabinoj, el la kvar anguloj de la Lando Oz,” respondis la Soldato, ankoraŭ pala pro timo.

“Sed kial mia Konstanta Armeo ne staris kontraŭ ili?” demandis Lia Moŝto, rigardante la Soldaton, severmiene.

“Ĉar via Konstanta Armeo estis forkuranta,”

respondis la ulo, honeste; “neniu viro povus fronti la terurajn armilojn de la invadantoj.”

“Nu,” diris la Birdotimigilo, post momento da pensado, “ne multe ĝenos min perdi mian tronon, ĉar estas tre tede regi la Smeraldan Urbon. Kaj la krono estas tiom peza ke mia kapo doloras. Sed mi esperas ke la Konkerintoj ne intencas damaĝi min nur ĉar mi maloportune estas la Reĝo.”

“Mi aŭdis ilin diri,” komentis Tip, post iom da hezito, “ke ili intencas fari ĉifontapiŝon el via eksteraĵo kaj plenigi siajn sofkusenojn per via internaĵo.”

“Do vere ekzistas danĝero por mi,” deklaris lia Moŝto, forte, “kaj estos saĝe ke mi konsideru metodon eskapi.”

“Kien vi povos iri?” demandis Joĉjo Kukurbokapo.

“Nu, al mia amiko la Stana Lignohakisto, kiu regas la Palpbrumojn, kaj nomas sin ilia Imperiestro,” estis la respondo. “Mi certas ke li protektos min.”

Dume Tip elrigardadis tra la fenestro.

“La malamikinoj ĉirkaŭas la palacon,” diris li. “Estas tro malfrue, ne eblas eskapi. Ili tuje disŝirus vin.”

La Birdotimigilo ĝemis.

“Dum krizo,” li anoncis, “estas ĉiam bone paŭzi kaj konsideri. Bonvolu pardoni min dum mi paŭzos kaj konsideros.”

“Sed ankaŭ danĝeras por ni,” diris la Kukurbokapo, malkviete. “Se iu el tiuj knabinoj scias kuiri, mia finiĝo baldaŭ okazos!”

“Absurde!” krietis la Birdotimigilo; “ili ne havas tempon, eĉ se ili scias kuiri!”

“Sed se mi restus ĉi tie longe,” protestis Joĉjo, “mi verŝajne putrus.”

“Ha! do ne estus dezirinde longe resti kun vi,”

respondis la Birdotimigilo. “La situacio estas pli grava ol mi supozis.”

“Vi,” diris la Kukurbokapo, malgaje, “verŝajne vivos dum multaj jaroj. Mia vivo estas neeviteble mallonga.

Do mi devas utiligi la malmultajn tagojn kiujn mi plu vivos.”

“Trankvile! Trankvile!” respondis la Birdotimigilo, konsole; “se vi silentos sufiĉe longe por ke mi pensu, mi klopodos trovi metodon eskapi.”

Do la aliaj atendis, pacience silentante, dum la Birdotimigilo marŝis al angulo kaj staris vizaĝ-al-mure dum plenaj kvin minutoj. Post tiu tempo li turnis sin al ili kun pli feliĉa esprimo sur sia pentrita vizaĝo.

“Kie estas la Seg-Ĉevalo kiun vi rajdis ĉi tien?” li demandis al la Kukurbokapo.

“Nu, mi diris ke li estas juvelo, do via servisto enfermis lin en la reĝan trezorejon,” diris Joĉjo.

“Tio ŝajnis al mi taŭga loko, via Moŝto,” diris la Soldato, timante ke li misagis.

“Al mi multe plaĉas,” diris la Birdotimigilo. “Ĉu vi donis manĝon al la besto?”

“Ho, jes; mi donis al li grandan bovlon da segaĵoj.”

“Bonege!” kriis la Birdotimigilo. “Tuj venigu la ĉevalon.”

La Soldato forrapidis, kaj baldaŭ ili aŭdis la klakadon de la lignaj kruroj de la ĉevalo sur la pavimo dum li kondukiĝis en la korton.

Lia Moŝto rigardis la rajdbeston kritikeme.

“Li ne ŝajnas tre gracia,” li komentis, kontemplante lin; “sed supozeble li povas kuri.”

“Jes, ja,” diris Tip, rigardante la Seg-Ĉevalon admire.

“Do, portante nin sur sia dorso, li kuru tra la vicojn da ribelantinoj kaj portu nin al mia amiko la Stana Lignohakisto,” anoncis la Birdotimigilo.

“Li ne povas porti kvar!” kontraŭdiris Tip.

“Ne, sed ni povas persvadi lin porti tri,” diris lia Moŝto. “Do mi postlasos mian Reĝan Armeon. Mi ne multe fidas lian kapablon, ĉar li tiom facile venkiĝis.”

“Tamen, li ja povas kuregi,” deklaris Tip, ridante.

“Mi atendis tiun forpuŝon,” diris la Soldato, senplezure; “sed mi povas toleri ĝin. Mi maskos min per fortranĉo de mia bela verda barbo. Kaj, efektive ne estas pli danĝere fronti tiujn sentimajn knabinojn ol rajdi tiun ardan, sovaĝan lignan ĉevalon!”

“Eble vi pravas,” komentis lia Moŝto. “Sed koncerne min, mi ne estas soldato, do mi amas danĝeron. Nu, knabo, vi surĉevaliĝu la unua. Kaj bonvolu sidi kiel eble plej proksime al la kolo de la ĉevalo.”

Tip rapide grimpis al sia loko, kaj la Soldato kaj la Birdotimigilo sukcesis levi la Kukurbokapon al sidloko tuj malantaŭ li. Restis tiel malmulta spaco por la Reĝo ke li riskis forfali tuj kiam la ĉevalo komencos kuri.

“Alportu sekigoŝnuron, kian oni uzas por vestoj,”

diris la Reĝo al sia Armeo, “kaj kunligu nin. Tiel, se unu el ni forfalos, ni ĉiuj forfalos.”

Kaj dum la Soldato foriris por trovi la sekigoŝnuron, lia Moŝto pludiris, “mi devas esti zorgoplena, ĉar mi riskas mian tutan ekziston.”

“Mi devas esti egale zorgoplena,” diris Joĉjo.

“Ne tute same,” respondis la Birdotimigilo, “ĉar se oni damaĝus min, mi plene finiĝus. Sed se oni damaĝus vin, oni povus dissemi vin.”

La Soldato nun revenis kun longa ŝnuro kaj firme kunligis la trion, kaj ankaŭ ligis ilin al la korpo de la Seg-Ĉevalo; sekve tute ne estis verŝajne ke ili forfalos.

“Nun malfermu la pordon,” ordonis la Birdo- timigilo, “kaj ni ekkuros al libereco aŭ al morto.”

La korto en kiu ili staris sin trovis en la centro de la granda palaco, kiu ĉirkaŭis ĝin ĉiuflanke. Sed en unu flanko estis koridoro kondukanta al ekstera barilpordo, kiun la Soldato riglintis laŭ ordono de lia reganto. Tra tiu pordo Lia Moŝto planis eskapi, kaj nun la Reĝa Armeo kondukis la Seg-Ĉevalon laŭlonge de la koridoro kaj malbaris la pordon, kiu retroensvingiĝis kun laŭta bruego.

“Nun,” diris Tip al la ĉevalo, “vi devas savi nin ĉiujn. Kuru kiel eble plej rapide direkten al la barpordo de la Urbo, kaj nenio haltigu vin.”

“Bone!” respondis la Seg-Ĉevalo raŭke, kaj li forkuregis tiom subite ke Tip bezonis anheli kaj firme teni la stangon kiun li fiksis en la kolon de la besto.

Pluraj el la knabinoj starantaj ekster la palaco gardante ĝin estis terenbatitaj de la Seg-Ĉevalo kureganta. Aliaj kriante kuris por eviti lin, kaj nur unu-du senespere strebis piki la eskapantajn kaptitojn per siaj trikiloj. Tip estis pikita unufoje en la maldekstra brako, kiu doloretis dum la sekva horo; sed la trikiloj tute ne damaĝis la Birdotimigilon aŭ Joĉjon Kukurbokapon, kiuj eĉ ne konsciis ke ili estas pikataj.

Rilate al la Seg-Ĉevalo, li bonege faris rekordon, renversante fruktoĉaron, renversante plurajn mildaspektajn virojn, kaj laste terenbatatante la novan Pordogardiston—kiu estis malgranda postulema dika virino postenigita de Generalo Zingibra.

Nek haltis la impetanta rajdbesto tiam. Estante ekster la muroj de la Smeralda Urbo li impetis laŭ la vojo okcidenten, saltegante rapide kaj skuante tiom ke la knabo perdis spiradon kaj la Birdotimigilo miregis.

Joĉjo jam antaŭe rajdis tiom frenezrapide, do li dediĉis sian tutan atenton al firma tenado, per ambaŭ manoj, de la kukurba kapo sur ĝia stangeto, kaj samtempe li akceptis la teruran skuadon kun la kuraĝo de filozofo.

“Malrapidigu lin! Malrapidigu lin!” kriis la Birdotimigilo. “Mia pajlo tute subskuiĝas en miajn krurojn.”

Sed Tip ne povis sufiĉe spiri por paroli, do la Seg- Ĉevalo daŭrigis sian sovaĝan kuradon senhalte kaj samrapide.

Baldaŭ ili atingis la bordon de larĝa rivero, kaj sen paŭzo la ligna ĉevalo faris lastan saltegon kaj enaerigis ĉiujn.

Post sekundo ili ruliĝadis en la akvo, plaŭdante kaj balanciĝante. La ĉevalo baraktadis freneze klopodante trovi firmaĵon sur kiu stari, kaj ĝiaj rajdantoj unue plonĝis sub la rapidan fluon kaj poste flosis sur la surfaco kvazaŭ korkoj.

La Veturo al la Stana Lignohakisto

Tip estis trempita kaj akvo gutadis de ĉiu angulo de lia korpo; sed li sukcesis klini sin antaŭen kaj krii en la orelon de la Seg-Ĉevalo: “Ĉesu barakti, idioto! Ĉesu barakti!”

La ĉevalo tuj ĉesis baraktadi kaj kviete kuŝis sur la surfaco, ĝia ligna korpo naĝis egalfacile kiel floso.

“Kion signifas tiu vorto ‘idioto’?” demandis la ĉevalo.

“Ĝi estas riproĉvorto,” respondis Tip, iom honta pro la vorto. “Mi uzas ĝin nur kiam mi koleras.”

“Do al mi plaĉas ankaŭ vin nomi idioto,” diris la ĉevalo. “Ĉar ne mi faris la riveron nek mi metis ĝin tien; do nur riproĉvorto taŭgas por persono kiu ekkoleras kontraŭ min ĉar ni falis en akvon.”

“Tute evidente,” respondis Tip; “mi agnoskas ke mi maltaŭge parolis. ”Poste li kriis al la Kukurbokapo: “ĉu vi bone statas, Joĉjo?”

Ili ne aŭdis respondon. Do la knabo vokis al la Reĝo: “ĉu vi bone statas, via moŝto?”

La Birdotimigilo ĝemis.

“Iel mi malbone statas,” li diris per malforta voĉo.

“Vere malseka estas ĉi tiu akvo!”

Tip estis tiel firme ligita per la ŝnuro ke li ne povis turni sian kapon por rigardi siajn akompanantojn; do li diris al la Seg-Ĉevalo: “Remu per viaj kruroj al la bordo.”

La ĉevalo obeis, kaj kvankam ili flosis malrapide, ili fine atingis la transan riverbordon ĉe loko sufiĉe malalta por ke la besto povu rampi surteren.

Iom malfacile la knabo sukcesis preni sian tranĉilon el poŝo kaj tranĉi la ŝnuron kiu kunligis la rajdantojn kaj la lignan ĉevalon. Li aŭdis la Birdotimigilon fali surteren kun sponga sono, kaj post tio li mem rapide deĉevaliĝis kaj rigardis sian amikon Joĉjo.

La ligna korpo, kun sia brilega vestaro, ankoraŭ sidis rekta sur la dorso de la ĉevalo; sed mankis la kukurba kapo, kaj nur la akrigita stangeto kiu uziĝis kiel kolo videblis. Kaj la Birdotimigilo, nu, la pajlo en lia korpo estis subskuita de la malglata irado kaj puŝis sin dense en liajn krurojn kaj la malsupran parton de lia korpo—kiu aspektis tre dika kaj ronda dum lia supra parto aspektis kiel malplena sako. Sur sia kapo la Birdotimigilo ankoraŭ portis la pezan kronon, kiu kudritis al la kapo por ke li ne perdu ĝin; sed la kapo estis nun tiom malseka kaj malrigida ke la pezo de la oro kaj de la juveloj antaŭenpendis kaj kunpremis la pentritan vizaĝon tiom ke li aspektis precize kiel Japana mopso.

Tip volonte ridus—se li ne tiom maltrankviliĝus pri sia kreito Joĉjo. Nu la Birdotimigilo, kvankam damaĝita, restis kompleta, sed la kukurba kapo tiom necesa por la ekzisto de Joĉjo mankis; do la knabo prenis longan stangon kiu bonfortune kuŝis proksime kaj maltrankvile returnis sin al la akvo.

Malproksime sur la akvo videblis la ora koloro de la kukurbo, kiu trankvile balanciĝis sur la ondoj.

Tiumomente ĝi estis tute ne atingebla por la knabo, sed post iom da tempo ĝi flosis pli proksimen ĝis la knabo povis tuŝi ĝin per stango kaj tiri ĝin al la bordo. Post tio li portis ĝin al la supro de la bordo, zorge viŝis la akvon de ĝia kukurba vizaĝo per sia poŝtuko, kaj kuris kun ĝi al Joĉjo kaj remetis la kapon sur la kolon de la viro.

“Ho ve!” estis la unuaj vortoj de Joĉjo. “Kia spertaĉo! Ĉu akvo putrigas kukurbojn?”

Tip ne opiniis respondon necesa, ĉar li sciis ke ankaŭ la Birdotimigilo bezonas helpon. Do li zorgoplene elprenis la pajlon el la korpo kaj kruroj de la Reĝo, kaj disetendis ĝin en la sunlumo por ke ĝi sekiĝu. La malsekan vestaron li pendigis sur la korpo de la Seg-Ĉevalo.

“Se akvo putrigas kukurbojn,” komentis Joĉjo, profunde ĝemante, “mia vivo estos tre mallonga.”

“Mi neniam rimarkis putron de kukurboj pro akvo,” respondis Tip; “kondiĉe ke la akvo ne bolas.

Se via kapo ne krevis, mia amiko, vi estas bonstata.”

“Nu, mia kapo tute ne krevis,” deklaris Joĉjo, pli feliĉe.

“Sekve, ne vin ĝenu,” respondis la knabo. “Kato tro pripensas kaj poste lamentas.”

“Do,” diris Joĉjo, serioze, “mi vere ĝojas ke mi ne estas kato.”

La suno rapide sekigadis la vestojn, kaj Tip disturnis la pajlon de lia Moŝto por ke la varmaj radioj sorbu la malsekon kaj refreŝigu kaj resekigu ĝin. Post ĝia sekiĝo, li remetis la pajlon en la Birdotimigilon, simetriigis la formon, kaj glatigis la vizaĝon tiel ke li denove portis sian kutiman gajan kaj ĉarman esprimon.

“Grandan dankon,” diris la monarko, gaje, dum li ĉirkaŭpromenis kaj trovis sin bonekvilibra. “Vere estas avantaĝe esti Birdotimigilo. Se apudestas amikoj por ripari, nenio tro pereiga povas okazi.”

“Ĉu eble varmega sunlumo krevigas kukurbojn?”

diris Joĉjo, kun angora sono en la voĉo.

“Tute ne—tute ne!” respondis la Birdotimigilo, gaje. “Vi bezonas timi nur maljuniĝon, knabeto.

Kiam via ora juneco pereis ni rapide apartiĝos—sed ne demandu al vi ĉu vi jam pereas; ni mem scios kaj informos vin. Sed venu! Ni rekomencu veturi. Mi volegas saluti mian amikon la Stanan Lignohakiston.”

Do ili residiĝis sur la Seg-Ĉevalon, Tip tenis firme la stangon, la Kukurbokapo tenis firme Tipon, kaj la Birdotimigilo tenis firme la lignan framon de Joĉjo.

“Ne rapidu, ĉar nun oni ne plu postsekvas nin,”

diris Tip al sia rajdbesto.

“Nur ke la suno ne bruligu miajn orelojn,” diris la Seg-Ĉevalo.

“Se tio okazos, ni donos al vi ĉapeleton kaj faros el vi seĝ-ĉevalo,” diris la Kukurbokapo malice.

La Seg-Ĉevalo kolere stamfis kaj retroenrulis tuberan okulon por rigardi Tipon.

“Jen,” li henis, “ĉu vi ne protektos min kontraŭ insultoj?”

“Kompreneble!” respondis Tip, komfortige. “Mi certas ke Joĉjo ne celis ofendi vin. Kaj ni nepre ne kverelu; ni devas resti bonaj amikoj.”

“Bone!” respondis la besto, “sed ne fidu kion diras tiu kukurbulo, li tro rapide perdas la kapon!”

Ne eblis trovi taŭgan respondon al tio, do dum kelka tempo ili rajdadis sen paroli.

Post iom da tempo la Birdotimigilo komentis: “Memorigas pri la antaŭa tempo. Sur ĉi tiu herba teraltaĵo mi iam savis Doroteon kiam ŝin minacis la Pikantaj Abeloj de la Malbona Sorĉistino de la Okcidento.”

“Ĉu Pikantaj Abeloj damaĝas kukurbojn?”

demandis Joĉjo, ĉirkaŭrigardante timoplene.

“Ili ĉiuj mortis, do ne gravas,” respondis la Birdotimigilo. “Kaj ĉi tie Noĉjo Hakisto detruis la Grizajn Lupojn de la Malbona Sorĉistino.”

“Kiu estis Noĉjo Hakisto?” demandis Tip.

“Tiel nomiĝas mia amiko la Stana Lignohakisto,”

respondis lia Moŝto. “Kaj ĉi tie la Flugantaj Simioj kaptis kaj ligis nin, kaj forflugis portante malgrandan Doroteon,” li pludiris, kiam ili veturis iom pli.

“Ĉu Flugantaj Simioj manĝas kukurbojn?”

demandis Joĉjo, tremante pro timo.

“Mi ne scias; sed vi ne bezonas ĝeni vin, ĉar la Flugantaj Simioj nun estas sklavoj de Glinda la Bona, kiu posedas la Oran Ĉapon kiu estras iliajn servojn,”

diris la Birdotimigilo, penseme.

Tiam la pajloplena monarko perdiĝis en sia pensado pri la iamaj aventuroj. Kaj la Seg-Ĉevalo skuiĝadis kurante trans la florkovritajn kampojn kaj portis siajn rajdantojn rapide survoje.

* * * * * * * * * Vesperiĝis post nelonge, kaj sekvis la senlumaj ombroj de la nokto. Do Tip haltigis la ĉevalon kaj ĉiuj deĉevaliĝis.

“Mi lacegas,” diris la knabo, oscedegante; “kaj la herbaro estas mola kaj nevarma. Ni kuŝu ĉi tie kaj dormu ĝis la mateno.”

“Mi ne povas dormi,” diris Joĉjo.

“Mi neniam dormas,” diris la Birdotimigilo.

“Mi eĉ ne komprenas kion signifas dormi,” diris la Seg-Ĉevalo.

“Tamen, ni devas kompati ĉi tiun kompatindan knabon, kiu konsistas el karno kaj ostoj kaj sango, kaj laciĝas,” proponis la Birdotimigilo laŭ sia kutima helpema maniero. “Mi memoras ke estis same rilate al malgranda Doroteo. Ni ĉiam devis sidi dumnokte dum ŝi dormis.”

“Mi bedaŭras,” diris Tip plorete, “mi ne kulpas.

Kaj mi ankaŭ malsategas!”

“Jen nova danĝero!” komentis Joĉjo, malĝoje.

“Espereble vi ne amas manĝi kukurbojn.”

“Nur se oni boligas ilin kaj metas ilin en tortojn,”

respondis la knabo, ridante. “Do vi ne bezonas timi min, amiko Joĉjo.”

“Kia malkuraĝulo, tiu Kukurbokapo!” diris la Seg- Ĉevalo, malestime.

“Ankaŭ vi eble estus malkuraĝa, se vi scius ke vi putros!” respondis Joĉjo, kolere.

“Trankvile!—trankvile!” interrompis la Birdo- timigilo; “ni ne kverelu. Ĉiu el ni havas mankojn, karaj amikoj; do ni strebu kompati unu la alian. Kaj ĉar ĉi tiu kompatinda knabo estas malsata kaj havas tute nenian manĝaĵon, ni ĉiuj silentu kaj lasu lin dormi; ĉar oni diras ke dormante karnulo povas forgesi eĉ malsaton.”

“Dankon!” krietis Tip, dankeme. “Via Moŝto estas egale bona kiel saĝa—kaj tio estas tre granda laŭdo!”

Do li etendis sin sur la herbaro kaj, uzante la pajloplenan Birdotimigilon kiel kusenon por sia kapo, li baldaŭ endormiĝis.

Nikelkovrita Imperiestro

Tip vekiĝis post mateniĝo, sed la Birdotimigilo jam estis levinta sin kaj kolektinta, per siaj mallertaj fingroj, du manplenojn da maturaj beroj de kelkaj proksimaj arbustoj. Ilin la knabo manĝis avide, trovante ilin kontentiga matenmanĝo, kaj poste la grupeto rekomencis veturi.

Post horo da rajdado ili atingis la supron de monteto de kie ili vidis la Urbon de la Palpbrumoj kaj vidis la altajn kupolojn de la palaco de la Imperiestro, leviĝintajn super la grupojn de pli modestaj loĝejoj.

La Birdotimigilo tre ekscitiĝis pro la vidaĵo, kaj kriis: “Mi ĝojege revidos mian malnovan amikon la Stanan Lignohakiston! Mi esperas ke li regas sian popolon pli sukcese ol mi regis la mian!”

“Ĉu la Stana Lignohakisto estas la Imperiestro de la Palpbrumoj?” demandis la ĉevalo.

“Jes ja. Ili invitis lin regi ilin tuj post la detruiĝo de la Sorĉistino; kaj ĉar Noĉjo Hakisto havas la plej bonan koron en la tuta mondo mi certas ke li montriĝis bonega kaj kapabla imperiestro.”

“Mi kredis ke ‘Imperiestro’ estas titolo de persono kiu regas imperion,” diris Tip, “kaj la Lando de la Palpbrumoj estas nur regneto.”

“Ne diru tion al la Stana Lignohakisto!” kriis la Birdotimigilo, tre serioze. “Vi multe ofendus lin. Li estas tre fiera, tute prave, kaj al li plaĉas titoliĝi Imperiestro kaj ne Reĝo.”

“Nu, ja ne gravas al mi,” respondis la knabo.

La Seg-Ĉevalo nun trotis antaŭen tiom rapide ke la rajdantoj nur malfacile restis sur ĝia dorso; do estis malmulta konversacio antaŭ ol ili haltis apud la ŝtupoj de la palaco.

Maljuna Palpbrumo, vestita per arĝentoŝtofa uniformo, antaŭeniris por helpi ilin deĉevaliĝi. Diris la Birdotimigilo al tiu elegantulo: “Konduku nin tuj al via mastro, la Imperiestro.”

La viro rigardis de unu al alia de la grupo embarasite, kaj fine respondis: “Domaĝe, mi devas peti ke vi atendu. La Imperiestro ne akceptas gastojn ĉimatene.”

“Kial?” demandis la Birdotimigilo, maltrankvile.

“Mi esperas ke li ne spertis akcidenton.”

“Tute ne,” respondis la viro. “Sed hodiaŭ estas la kutima polurtago por lia Moŝto; kaj ĝuste nun lia glora Moŝto estas dike kovrita per polurvakso.”

“Ha, mi komprenas!” kriis la Birdotimigilo, multe trankviligite. “Mia amiko de ĉiam emas esti dando, kaj mi supozas ke nun li eĉ pli fieras pro sia aspekto.”

“Jes ja,” diris la viro, ĝentile klinante sin. “Nia potenca Imperiestro antaŭnelonge nikelkovrigis sin.”

“Je Dio!” la Birdotimigilo kriis aŭdinte tion. “Se lia sprito egale brilas, kiom blindiga ĝi sendube estas!

Sed enkonduku nin—mi certas ke la Imperiestro akceptos nin, eĉ malgraŭ sia aktuala stato.”

“La stato de la Imperiestro estas ĉiam impona,”

diris la viro. “Sed mi informos lin pri via alveno, kaj ricevos liajn ordonojn pri vi.”

Do la grupo sekvis la serviston en elegantan atendoĉambron, kaj la Seg-Ĉevalo sekvis ilin malgracie, ĉar li tute ne sciis ke ĉevalo devus resti ekstere.

La veturintoj unue sentis imponegon pro la ĉirkaŭaĵo, kaj eĉ la Birdotimigilo ŝajnis imponita kiam li ekzamenis la multekostegajn arĝentoŝtofajn drapojn node ligitajn per etaj arĝentaj hakiloj. Sur bela centra tablo estis granda arĝenta oleujo, sur kiu estis riĉe gravuritaj scenoj el la iamaj aventuroj de la Stana Lignohakisto, Doroteo, la Malkuraĝa Leono kaj la Birdotimigilo: la linioj de la gravuraĵo estis paŭsitaj sur la arĝenton per flava oro. Sur la muroj pendis pluraj portretoj, la portreto de la Birdotimigilo ŝajnis la plej elstara kaj plej zorge farita, dum la granda portreto de la fama Sorĉisto de Oz kiam li transdonis koron al la Stana Lignohakisto kovris preskaŭ tutan flankon de la ĉambro.

Dum la vizitantoj silente admiradis tiujn gloraĵojn, ili subite aŭdis laŭtan voĉon el la apuda ĉambro: “Ĉu! ĉu! ĉu! Grandega surprizo!”

La pordo ekmalfermiĝis kaj Noĉjo Hakisto kuris inter ilin kaj kaptis la Birdotimigilon per tenera, amanta ĉirkaŭbrakumo kiu multmaniere ĉifis lin.

“Mia karega amiko! Mia nobla kamarado!” kriis la Stana Lignohakisto, ĝoje; “kiom ĝojege mi rerenkontas vin!”

Dirinte tion li apartigis sin de la Birdotimigilo kaj tenis lin iomete for de si dum li rigardadis la amatan pentritan vizaĝon.

Sed, ve! la vizaĝo de la Birdotimigilo kaj multaj partoj de lia korpo nun surhavis grandajn vaksmakulojn; ĉar la Stana Lignohakisto, fervora saluti sian amikon, plene forgesis la staton de sia tualeto kaj la dika tavolo da vakso sur lia korpo frotiĝintis sur la korpon de lia kamarado.

“Ve!” diris la Birdotimigilo malĝoje. “Kia fuŝo!”

“Ne gravas, amiko,” respondis la Stana Ligno- hakisto, “mi sendos vin al la Imperia Vestlavejo, kaj ili plene repurigos vin.”

“Sed ĉu tiel mia vestaĵo fariĝos nur vestiĝo?”

demandis la Birdotimigilo.

“Tute ne! Sed diru, kiel via Moŝto venis ĉi tien?

kaj kiuj estas viaj akompanantoj?”

La Birdotimigilo tre ĝentile konigis al li Tipon kaj Joĉjon Kukurbokapon, kaj ĉi tiu ŝajne tre interesis la Stanan Lignohakiston.

“Vi estas malmulte fortika, konfesendas,” diris la Imperiestro; “sed vi ja estas nekutima, tial vi indas membriĝi en nia elita grupo.”

“Mi dankas vian Moŝton,” diris Joĉjo humile.

“Mi esperas ke vi fartas bone,” pludiris la Hakisto.

“Ĝuste nun, jes;” respondis la Kukurbokapo, ĝemante; “sed mi konstante timas la tagon kiam mi putros.”

“Absurde!” diris la Imperiestro—sed amikeme, simpatie. “Mi petegas, ne kovru la sunlumon hodiaŭan per la pluvo morgaŭa. Ĉar antaŭ ol via kapo putros, vi povos enladskatoligi ĝin, kaj tiel konservi ĝin por ĉiam.”

Tip, dum tiu konversacio, rigardadis la Hakiston videble miregante, kaj rimarkis ke la fama Imperiestro de la Palpbrumoj konsistas tute el pecoj de stano, nete lutitaj kaj nititaj por fari virfiguron. Li metale klikis kaj klakis iomete dum li movis sin, sed plejparte li ŝajnis tre lerte konstruita, kaj lian aspekton malbeligis nur la dika tavolo de polurvakso kiu kovris lin de kapo ĝis piedoj.

La intensa rigardado de la knabo memorigis al la Stana Lignohakisto ke li ne estas vere belaspekta tiumomente, do li petis siajn amikojn pardoni lin dum li reiros al siaj privataj ĉambroj por ke liaj servistoj poluru lin. Tion ili faris tre rapide, kaj kiam la imperiestro revenis lia nikelkovrita korpo tiom glore brilis ke la Birdotimigilo elkore gratulis lin pro la plibonigita aspekto.

“Tiu nikelkovro estis, mi konfesas, tre bona ideo,”

diris Noĉjo; “kaj ĝi estis des pli bezonata ĉar mi iom gratiĝis dum miaj aventuraj spertoj. Rimarku ĉi tiun gravuritan stelon maldekstre sur mia brusto. Ĝi ne nur indikas kie kuŝas mia bonega koro, sed kovras tre bele la flikon kiun faris la Mirinda Sorĉisto post kiam li metis tiun valoregan organon en mian bruston per lerta manipulado.”

“Ĉu li do enmetis vian koron per man’pulio?”

demandis la Kukurbokapo, scivoleme.

“Neniel,” respondis la Imperiestro, indigne. “Li faris, mi certas, tute ortodoksan operacion. Kaj mia koro estas mola, ne ligna kiel tiu de iuj.”

Li turnis sin al la Birdotimigilo kaj demandis: “Ĉu viaj regatoj estas feliĉaj kaj kontentaj, mia kara amiko?”

“Mi ne scias,” estis la respondo; “ĉar la knabinoj de Oz ribelas kaj forpelis min el la Smeralda Urbo.”

“Je Dio!” kriis la Stana Lignohakisto. “Kia katastrofo! Certe ili ne plendas pri via saĝa, gracoplena regado?”

“Ne, sed ili diras ke fleksebla Reg-ulo ne estas fidebla regulo,” respondis la Birdotimigilo; “kaj tiuj inoj opinias ke viroj sufiĉe longe regis la landon. Do ili kaptis mian urbon, forŝtelis la juvelojn el la trezorejo, kaj regas laŭ sia plaĉo.”

“Ve! Kia eksterordinara ideo!” kriis la Imperiestro, kaj ŝokita kaj surprizita.

“Kaj mi aŭdis kelkajn diri,” diris Tip, “ke ili intencas marŝi ĉi tien kaj konkeri la kastelon kaj urbon de la Stana Lignohakisto.”

“Nu, ni ne lasu al ili sufiĉan tempon por tio,” diris la Imperiestro, rapide; “ni tuj iru rekonkeri la Smeraldan Urbon kaj resurtronigi la Birdotimigilon.”

“Mi estis certa ke vi helpos min,” komentis la Birdotimigilo plaĉite. “Kiom da soldatoj vi povos provizi?”

“Ni ne bezonas armeon,” respondis la Ligno- hakisto. “Ni kvar, per la helpo de mia brilanta hakilo, sufiĉas por teruri la korojn de la ribelantinoj.”

“Ni kvin,” korektis la Kukurbokapo.

“Kvin?” ripetis la Stana Lignohakisto.

“Jes; la Seg-Ĉevalo estas kuraĝa kaj sentima,”

respondis Joĉjo, forgesante sian ĵusan kverelon kun la kvarpiedulo.

La Stana Lignohakisto ĉirkaŭrigardis senkomprene, ĉar ĝis nun la Seg-Ĉevalo restis en angulo, starante kviete, kie la Imperiestro ne rimarkis lin. Tip tuj alvokis la strangaspektan beston, kaj ĝi proksimiĝis tiom mallerte ke ĝi preskaŭ renversis la belan centran tablon kaj la gravuritan oleujon.

“Mi komencas pensi,” komentis la Stana Lignohakisto dum li zorge pririgardis la Seg-Ĉevalon, “ke konstante estas novaj mirindaĵoj! Kiel viviĝis tiu besto?”

“Mi vivigis lin per magia pulvoro,” modeste deklaris la knabo; “kaj la Seg-Ĉevalo montriĝis tre utila.”

“Li helpis nin eskapi de la ribelantinoj,” diris la Birdotimigilo.

“Do nepre ni devas akcepti lin kiel kamaradon,”

deklaris la imperiestro. “Vivanta Seg-Ĉevalo klare estas novaĵo, kaj certe estos studinda. Ĉu li havas sciojn?”

“Nu, mi ne povas pretendi multan vivosperton,” la Seg-Ĉevalo diris por si mem; “sed ŝajnas ke mi tre rapide lernas, kaj ofte mi pensas ke mi scias pli ol la apudstarantoj.”

“Povas esti ke jes,” diris la imperiestro; “ĉar sperto ne ĉiam donas saĝon. Sed tempo mankas ĝuste nun, do ni rapide preparu nian veturon.”

La imperiestro alvokis sian Moŝtan Altan Kancelieron kaj instrukciis lin pri kiel regi la regnon dum lia foresto. Intertempe oni dispartigis la Birdotimigilon kaj zorge lavis la pentritan sakon kiu servis kiel lia kapo, kaj reenmetis la cerbon unue donitan al li de la granda Sorĉisto. Liajn vestojn ankaŭ purigis kaj gladis la Imperiaj Tajloroj, kaj oni poluris kaj realkudris lian kronon, ĉar la Stana Lignohakisto insistis ke li ne formetu tiun signon de reĝeco. La Birdotimigilo nun aspektis tre respektinda.

Kvankam li tute ne estis vantema, li multe plaĉis al si kaj fiere tenis sin dum li marŝis. Dum oni faris tion, Tip riparis la lignajn membrojn de Joĉjo Kukurbokapo, kaj faris ilin pli fortaj ol antaŭe, kaj li ankaŭ inspektis la Seg-Ĉevalon por certigi ke li bone funkcias.

Kaj frue dum la sekva mateno ili komencis la reiron al la Smeralda Urbo. La Stana Lignohakisto portis sur sia ŝultro brilantan hakilon kaj kondukis la aliajn, dum la Kukurbokapo rajdis sur la Seg-Ĉevalo kaj Tip kaj la Birdotimigilo marŝis ambaŭflanke por certigi ke li ne falos nek estos damaĝita.

S-ro M. P. Ŝancel-Insekto P. E.

Nu, Generalo Zingibra—kiu, memoru, komandis la Revolucian Armeon—tre malkvietiĝis pro la eskapo de la Birdotimigilo for de la Smeralda Urbo. Ŝi timis, ne senkaŭze, ke se lia Moŝto kaj la Stana Lignohakisto kuniĝos, ekzistos danĝero por ŝi kaj ŝia tuta armeo; ĉar la popolo de Oz ankoraŭ ne forgesis la agojn de tiuj famaj herooj, kiuj sukcesis dum tiom da mirigaj aventuroj.

Do Zingibra tuj sendis komunikaĵon al maljuna Mombi, kaj promesis al ŝi grandan pagon se ŝi venos helpi la Revolucian Armeon.

Mombi furiozis pro la petolo farita de Tip kaj ankaŭ pro lia eskapo kaj lia ŝtelo de la valorega Vivopulvoro; do ne necesis multe urĝi ŝin veturi al la Smeralda Urbo por helpi Zingibran venki la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston, la novaj amikoj de Tip.

Tuj kiam Mombi atingis la reĝan palacon ŝi trovis, per sia sekreta magio, ke la aventurantoj komencas sian veturon al la Smeralda Urbo; do ŝi fermis sin en malgrandan ĉambron alte en turo kaj ŝlosis la pordon dum ŝi uzis siajn magiajn artojn por malebligi la revenon de la Birdotimigilo kaj de liaj akompanantoj.

Pro tio la Stana Lignohakisto baldaŭ haltis kaj diris: “Io tre kurioza okazis. Mi parkere konas ĉiun paŝon de ĉi tiu vojo, sed iel ni perdiĝis.”

“Tute neeble!” protestis la Birdotimigilo. “Kial, mia kara amiko, vi kredas ke ni perdiĝis?”

“Nu, jen antaŭ ni granda kampo de sunfloroj—kaj mi neniam antaŭe vidis ĉi tiun kampon, ne dum mia tuta vivo.”

Kiam li diris tion ili ĉirkaŭrigardis kaj trovis ke ilin ja ĉirkaŭas kampo de altaj tigoj, kaj ĉe la supro de ĉiu tigo estis giganta sunfloro. Kaj la floroj ne nur preskaŭ blindigis per siaj helegaj koloroj ruĝa kaj ora, ĉiu floro rapidege ĉirkaŭturniĝadis sur sia tigo kvazaŭ eta ventmuelilo, tute konfuzante la okulojn de la rigardantoj kaj mistifikante ilin tiel ke ili ne sciis kien turni la kapon.

“Sorĉaĵo!” kriis Tip.

Dum ili paŭzis, hezitante kaj mirante, la Stana Lignohakisto senpacience kriis kaj antaŭeniris svingante sian hakilon por dehaki la tigojn. Sed nun la sunfloroj ekĉesis rapide ĉirkaŭturniĝadi, kaj la veturantoj klare vidis la vizaĝon de knabino en la centro de ĉiu floro. Tiuj belaj vizaĝoj rigardis la mirantan grupon kun mokaj ridetoj, kaj koruse gaje ekridis pro la ĉagreniĝo kiun ili kaŭzis.

“Haltu! haltu!” kriis Tip, ekprenante la brakon de la Stana Lignohakisto; “ili vivas! ili estas knabinoj!”

Tiumomente la floroj rekomencis turniĝadi, kaj la vizaĝoj komencis malaperadi kaj ne estis plu videblaj en la rapida ĉirkaŭturniĝado.

La Stana Lignohakisto faligis sian hakilon kaj sidiĝis sur la teron.

“Estus senkore, dehaki tiujn belulinojn,” diris li, malgaje; “tamen mi ne scias alian rimedon, por ke ni povu pluiri.”

“Al mi ili aspektis strange similaj al la vizaĝoj de la Revolucia Armeo,” diris la Birdotimigilo penseme.

“Sed mi ne povas kompreni kiel la knabinoj sekvis nin ĉi tien tiom rapide.”

“Mi kredas ke ĉi tio estas magiaĵo,” diris Tip certeme, “kaj ke iu trompas nin. Mi scias ke Mombaĉo faris tiaĵojn antaŭ nun. Verŝajne ĝi estas nur iluzio, kaj tute ne estas sunfloroj tie.”

“Do ni fermu niajn okulojn kaj antaŭenpaŝu,”

proponis la Lignohakisto.

“Pardonu,” respondis la Birdotimigilo. “Miaj pentritaj okuloj ne povas fermiĝi. Vi mem havas stanajn palpebrojn, sed ne supozu ke ĉiu el ni konstruiĝis kiel vi.”

“Kaj la okuloj de la Seg-Ĉevalo estas tro plenaj por fermiĝi, ĉar ili estas tub-eroj,” diris Joĉjo, klinante sin por ekzameni ilin.

“Tamen nepre necesas rapidi antaŭen,” ordonis Tip, “kaj ni sekvos vin kaj tiel ni klopodos eskapi.

Miaj okuloj jam tiom blindiĝis ke mi preskaŭ ne povas vidi.”

Do la Kukurbokapo rajdis kuraĝe antaŭen, kaj Tip tenis la stumpan voston de la Seg-Ĉevalo kaj sekvis kun fermitaj okuloj. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto estis lastaj, kaj antaŭ ol ili kuris multajn metrojn ĝojoplena krio de Joĉjo anoncis ke la vojo antaŭ ili nun estas neokupata.

Ili ĉiuj paŭzis por retroenrigardi, sed neniu spuro restis de la kampo de sunfloroj.

Pli feliĉe ili nun veturadis; sed maljuna Mombi tiom ŝanĝis la aspekton de la pejzaĝo ke ili nepre perdiĝus se la Birdotimigilo ne decidus direkti ilin laŭ la suno. Ĉar neniom da sorĉado povus ŝanĝi la pozicion de la suno, do ĝi estis fidinda gvidilo.

Tamen aliaj problemoj kuŝis antaŭ ili. La Seg- Ĉevalo paŝis en kuniklotruon kaj falis surteren. La Kukurbokapo ĵetiĝis enaeren, kaj lia historio verŝajne ĉesus je tiu preciza momento se la Stana Ligno- hakisto ne lerte kaptus la kukurbon dum ĝi falis kaj savis ĝin.

Tip rapide refiksis ĝin al la kolo kaj restarigis Joĉjon. Sed la Seg-Ĉevalo ne egalbone fartis. Ĉar kiam ili tiris lian kruron el la kuniklotruo montriĝis ke ĝi estis rompita kaj estis anstataŭigenda aŭ riparenda antaŭ ol li povus denove paŝi.

“Severa problemo,” diris la Stana Lignohakisto. “Se troviĝus arboj proksime, mi povus rapide fari alian kruron por tiu besto. Sed mi vidas eĉ ne arbuston, tute nenion.”

“Nek troviĝas bariloj nek domoj en ĉi parto de la Lando Oz,” diris la Birdotimigilo, malĝoje.

“Do kion ni faru?” demandis la knabo.

“Mi supozas ke mi devos funkciigi mian cerbon,”

respondis lia Moŝta Birdotimigilo; “ĉar spertoj instruis al mi ke mi povas fari kion ajn, se mi nur sufiĉe zorge pripensas la metodon.”

“Ni ĉiuj pensu,” diris Tip; “eble ni elpensos metodon ripari la Seg-Ĉevalon.”

Do ili sidis vice sur la herbaro kaj komencis pensi, dum la Seg-Ĉevalo okupis sin per scivola rigardado al sia rompita kruro.

“Ĉu doloras?” demandis la Stana Lignohakisto per milda, simpatiplena voĉo.

“Neniom,” respondis la Seg-Ĉevalo; “sed vundiĝis mia fiero pro la trovo ke mia anatomio estas tiom malfortika.”

Dum iom da tempo la grupeto plu pensadis silente. Baldaŭ la Stana Lignohakisto levis sian kapon kaj transrigardis la kampojn.

“Kia ulo nun venas?” li demandis miroplene.

La aliaj sekvis la direkton de lia rigardo kaj vidis ke venas io pli eksterordinara ol ili iam antaŭe vidis.

Ĝi antaŭeniris rapide kaj senbrue sur la mola herbaro kaj post kelkaj minutoj ĝi staris antaŭ la aventurantoj kaj rigardadis ilin tiom mire kiom ili miris pro ĝi.

La Birdotimigilo ĉiam estis trankvila.

“Bonan matenon!” li diris, ĝentile.

La fremdulo forprenis sian ĉapelon elegante, malalten klinis sin, kaj respondis: “Bonan matenon al vi ĉiuj. Mi esperas ke vi, kungregiĝinte, ĝuas eksterordinaran bonfarton.

Permesu ke mi montru al vi mian karton.”

Post tiu ĝentilega parolo ĝi etendis malgrandan karton al la Birdotimigilo, kiu akceptis ĝin, plurfoje turnis ĝin, kaj transdonis ĝin al Tipo, skuetante sian kapon.

La knabo laŭtlegis: “S-RO M. P. ŜANCEL-INSEKTO P. E.”

“Je Dio!” krietis la Kukurbokapo, rigardante iom intense.

“Eksterordinare!” diris la Stana Lignohakisto.

La okuloj de Tip rondiĝis kaj li miregis, kaj la Seg-Ĉevalo ĝemis kaj forturnis sian kapon.

“Ĉu vi vere estas Ŝancel-Insekto?” demandis la Birdotimigilo.

“Tute certe, sinjoro!” respondis la fremdulo, bruske. “Ĉu mia nomo ne troviĝas sur la karto?”

“Ĝi ja estas tie,” diris la Birdotimigilo. “Sed bonvolu, kion signifas ‘M. P.’?”

“ ‘M. P.’ signifas Multe Pligrandigita,” respondis la Ŝancel-Insekto, fiere.

“Ho, mi komprenas.” La Birdotimigilo rigardis la fremdulon kritikeme. “Kaj ĉu vi estas vere multe pligrandigita?”

“Sinjoro,” diris la Ŝancel-Insekto, “klare vi estas inteligenta kaj sagaca persono. Ĉu ne estas evidente al vi ke mi estas plurmiloble pli granda ol ĉiu alia Ŝancel-Insekto kiun vi ĝis nun vidis? Sekve estas plene evidente ke mi estas Multe Pligrandigita, kaj vi tute ne povas pravigi dubon pri tio.”

“Pardonu min,” respondis la Birdotimigilo. “Mia cerbo iomete konfuziĝis kiam oni lastafoje lavis min.

Ĉu estus maldece ankaŭ demandi kion signifas la ‘P. E.’ ĉe la fino de via nomo?”

“Tiuj literoj indikas mian diplomon,” respondis la Ŝancel-Insekto, kompateme ridetante. “Mi precizigos.

Ili signifas ke mi estas Plene Edukita.”

“Ho!” diris la Birdotimigilo, multe pli trankviligita.

Tip ankoraŭ ne ĉesis miroplene rigardadi tiun novulon. Li vidis grandan, rondan, insektaspektan korpon sur du maldikaj kruroj ĉe kies fino estis delikataj piedoj—la piedfingroj estis iom suprenturnitaj. La korpo de la Ŝancel-Insekto estis iom plata, kaj laŭ kion li povis vidi, ĝi estis brilete malhelbruna dorse, dum la antaŭo surhavis helbrunajn kaj blankajn striojn, kiuj kuntuŝiĝis ĉe la randoj. Ĝiaj brakoj estis egale maldikaj kiel la kruroj, kaj sur iom longa kolo sidis ĝia kapo—ne malsimila al homa kapo, krom ke ĝia nazo finiĝis per bukla anteno, “sentilo,” kaj ĝiaj oreloj ĉe sia supro portis antenojn kiuj ornamis la flankojn de ĝia kapo kvazaŭ du etaj buklaj plektaĵoj. Estas agnoskende ke la rondaj, nigraj okuloj estis iom ŝvelaspektaj; sed la esprimo sur la vizaĝo de la Ŝancel-Insekto tute ne estis malplaĉa.

Rilate al vestoj, la insekto surportis malhelbluan hirundovostan jakon kun flava silka interna tegaĵo kaj floro en la butontruo; veŝton el blanka tiko etendita strikte trans la larĝan korpon; kuloton el flavbruna pluŝo, kun orkoloraj bukoj ĉe la genuoj; kaj, supre de ĝia malgranda kapo, estis gaje poziciigita alta silka ĉapelo.

Starante etendita antaŭ niaj mirantaj amikoj la Ŝancel-Insekto aspektis egale alta kiel la Stana Lignohakisto; kaj certe neniu insekto en la tuta Lando Oz iam antaŭe estis tiom giganta.

“Mi agnoskas,” diris la Birdotimigilo, “ke via abrupta alveno surprizis min, kaj sendube ankaŭ miajn akompanantojn. Mi tamen esperas ke tio ne ĉagrenas vin. Ni verŝajne kutimiĝos al vi dum la forpaso de tempo.”

“Bonvolu nepre ne pardonpeti!” respondis la Ŝancel-Insekto, sincere. “Multe plezurigas min surprizi homojn; ĉar certe mi ne estas el la sama klaso kiel ordinaraj insektoj kaj mi meritas kaj la scivolemon kaj la admiron de miaj renkontatoj.”

“Tute prave,” akordis lia Moŝto.

“Se vi permesos sidigi min en via aŭgusta grupo,”

pludiris la fremdulo, “mi volonte rakontos mian historion, por ke vi povu pli bone kompreni mian nekutiman—ĉu mi rajtas diri rimarkindan?— aspekton.”

“Diru kion ajn vi volas,” respondis la Stana Lignohakisto, bruske.

Do la Ŝancel-Insekto sidis sur la herbaro, antaŭ la grupeto de vagantoj, kaj rakontis al ili ĉi tiel:

Multe Pligrandigita Rakonto

“Mi devas honeste agnoski jam je la komenco de mia rakonto ke mi naskiĝis ordinara Ŝancel-Insekto,”

komencis la besto, malkaŝe kaj amikeme. “Ĉar mi neniun alian kutimon konis, mi marŝis per miaj brakoj kaj ne nur per miaj kruroj, kaj mi rampadis sub la randoj de ŝtonoj aŭ kaŝadis min inter la radikoj de herboj, celante nenion pli ol trovi kelkaj insektojn malpli grandajn ol mi por manĝi ilin.

“La malvarmaj noktoj rigidigis kaj senmovigis min, ĉar mi ne surportis vestojn, sed ĉiumatene la varmaj sunradioj donis al mi novan vivon kaj revigligis min.

Aĉa ekzistado estis tio, sed memoru ke tia estas la normala ekzisto de Ŝancel-Insektoj, kaj ankaŭ de multaj aliaj bestetoj loĝantaj sur la tero.

“Sed la Destino decidis doni al mi, kvankam humila mi estis, multe pli grandan sorton! Unu tagon mi rampis proksime al kampara lernejo, kaj la monotona zuma sono de la studentoj en ĝi ekscitis min, do mi aŭdacis eniri kaj rampi laŭ libera spaco inter du traboj ĝis mi atingis la finon, kie, antaŭ kameno kun ardantaj cindroj, sidis la instruisto ĉe sia tablo.

“Neniu rimarkis min, nur etan Ŝancel-Insekton, kaj kiam mi trovis ke la kameno estas eĉ pli varma kaj komforta ol la sunlumo, mi decidis establi mian estontan hejmon apud ĝi. Do mi trovis ĉarman neston inter du brikoj kaj kaŝis min en ĝi dum multaj, multaj monatoj.

“Profesoro Ĉionsciul estas, sendube, la plej fama klerulo en la Lando Oz, kaj post kelkaj tagoj mi komencis aŭskultadi la lekciojn kaj prelegojn kiujn li faris por siaj lernantoj. Neniu el ili estis pli atentema ol la humila, ne rimarkita Ŝancel-Insekto, kaj tiel mi akiris sciaron kiu, laŭ mia propra agnosko, estas vere mirinda. Tial mi skribis ‘P. E.’—Plene Edukita—sur mian kartojn; ĉar plej fierigas min ke la mondo ne posedas alian Ŝancel-Insekton kun eĉ dekono da miaj propraj kulturo kaj erudicio.”

“Vi prave fieras,” diris la Birdotimigilo. “Edukiĝo estas prifierinda. Mi mem estas edukita. La cerbaro donita al mi de la Granda Sorĉisto estas, laŭ miaj amikoj, nesuperebla.”

“Tamen,” interrompis la Stana Lignohakisto, “bona koro estas, laŭ mia opinio, multe pli dezirinda ol edukiĝo aŭ cerbo.”

“Laŭ mi,” diris la Seg-Ĉevalo, “bona kruro estas pli dezirinda ol ambaŭ.”

“Ĉu semoj estas speco de cerbo?” demandis la Kukurbokapo, abrupte.

“Silentu!” ordonis Tip, severe.

“Jes, kara Paĉjo,” respondis obeeme Joĉjo.

La Ŝancel-Insekto aŭskultis pacience—eĉ respekteme—tiujn komentojn, kaj poste plu rakontis.

“Certe mi loĝis dum tri plenaj jaroj en tiu izola lerneja kameno,” diris li, “soife trinkante el la ĉiamflua fonto de kristala scio kuŝanta antaŭ mi.”

“Vera poeto,” komentis la Birdotimigilo, aprobe skuetante sian kapon.

“Sed unu tagon,” pludiris la Insekto, “mirinda cirkonstanco okazis, ŝanĝante mian ekziston mem kaj portante min al mia aktuala apogeo de grandeco. La Profesoro trovis min dum mi “Kaptis min per siaj dik- kaj antaŭ-fingroj.”La Eksterordinara Lando Oz rampadis trans la kamenon, kaj antaŭ ol mi povis eskapi, li kaptis min per siaj dik- kaj antaŭ-fingroj.

“ ‘Karaj infanoj,’ diris li, ‘mi kaptis Ŝancel- Insekton—tre maloftan, interesan specimenon. Ĉu iu el vi scias kio estas Ŝancel-Insekto?’ “ ‘Ne!’ koruse kriis la studentaro.

“ ‘Do,’ diris la Profesoro, ‘mi elprenos mian faman lupeaparaton kaj ĵetos la insekton sur ekranon en multe pligrandigita formo, por ke vi ĉiuj zorge studu ĝian nekutiman strukturon kaj ekkonu ĝiajn kutimojn kaj vivmanieron.’ “Dirinte tion, li prenis el ŝranko vere kuriozan ilon, kaj antaŭ ol mi komprenis kio okazas, mi trovis min ĵetita sur ekranon en multe pligrandigita formo—tute tia kia vi nun vidas min.

“La studentoj ekstaris sur siaj seĝoj kaj puŝis la kapon antaŭen por pli bone vidi min, kaj du knabinetoj saltis sur la breton de malfermita fenestro kie ili povis pli klare vidi.

“ ‘Jen!’ kriis la Profesoro, laŭtavoĉe, ‘ĉi tiu multe pligrandigita Ŝancel-Insekto; unu el la plej kuriozaj ekzistantaj insektoj!’ “Ĉar mi estis Plene Edukita, kaj sciis kion devas fari kulturoplena sinjoro, mi tiam ekstaris kaj metis mian manon sur mian bruston, kaj tre ĝentile klinis min. Mia neatendita ago sendube alarmis ilin, ĉar unu el la knabinetoj starantaj sur la fenestrobreto ekkriis kaj dorsenfalis el la fenestro, kuntirante sian akompanantinon dum ŝi falis.

“La Profesoro kriis terurite kaj kuris tra la pordon por trovi ĉu la kompatindulinoj estis damaĝitaj de la falo. La studentaro sekvis lin ĥaose, kaj mi trovis min sola en la lernejĉambro, ankoraŭ en Multe Pligrandigita formo kaj libera fari kion ajn mi volas.

“Tuj mi ekkonsciis ke jen bonega oportuno por eskapi. Mi fieris pri mia grandeco, kaj mi komprenis ke nun mi povos sendanĝere veturi tra la tuta mondo, kaj mia superkulturo faros min inda kunlaboranto de la plej erudicia persono kiun mi renkontos.

“Do, dum la Profesoro levis la knabinetojn—kiuj estis timoplenaj sed ne damaĝitaj—de la tero, kaj la studentoj amasiĝis ĉirkaŭ ilin, mi trankvile marŝis el la lernejo, ĉirkaŭiris angulon, kaj eskapis nerimarkite al arbareto proksima.”

“Mirinde!” kriis la Kukurbokapo, admirante.

“Jes, vere,” akordis la Ŝancel-Insekto. “Mi ankoraŭ gratulas min pro mia eskapo dum mi estis Multe Pligrandigita; ĉar eĉ mia eksternatura sciego malmulte utilus al mi se mi restus eta, tute malgrava insekto.”

“Mi antaŭ nun ne sciis,” diris Tip, rigardante la Ŝancel-Insekton dubkompreneme, “ke insektoj surportas vestojn.”

“En la naturo, ne,” respondis la fremdulo. “Sed dum mia vagado mi bonsorte savis morteminacitan naŭafoje vivantan tajloron—vi verŝajne jam scias ke tajloroj, same kiel katoj, vivas naŭfoje. Li estis treege dankema, ĉar se li perdus tiun naŭan vivon li tute finiĝus; do li forte petis doni al mi ĉi tiun laŭmodan vestaron kiun mi nun surhavas. Ĝi bonege taŭgas al mi, ĉu ne?” kaj la Ŝancel-Insekto ekstaris kaj turnis sin malrapide, por ke ili povu zorge rigardi lin.

“Nepre bona tajloro,” diris la Birdotimigilo, iom envie.

“Nu, certe bonkora tajloro,” komentis Noĉjo Hakisto.

“Sed kien vi celis, kiam vi renkontis nin?” Tip demandis la Ŝancel-Insekton.

“Nenien, precize,” ĝi respondis; “kvankam mi intencas baldaŭ viziti la Smeraldan Urbon kaj aranĝi serion de lekcioj al speciale elektitaj aŭskultantoj pri la ‘Avantaĝoj de Multpligrandiĝo’.”

“Ni iras cele la Smeraldan Urbon nun,” diris la Stana Lignohakisto; “do, se vi deziras, ni volonte akceptos vin kiel nian akompananton.”

La Ŝancel-Insekto riverencis tre gracie.

“Multe plezurigos min,” diris li, “akcepti vian afablan inviton; ĉar nenie en la Lando Oz mi povus renkonti alian grupon egale amikeman.”

“Jes, prave,” agnoskis la Kukurbokapo. “Ni estas tiom amikemaj kiom muŝoj kaj mielo.”

“Sed—pardonu min se mi ŝajnas demandema—ĉu vi ne ĉiuj estas iom—ahem!—iom nekutimaj?”

demandis la Ŝancel-Insekto, rigardante de unu al alia kun malkaŝa scivolemo.

“Ne pli ol vi,” respondis la Birdotimigilo. “Ĉio en la vivo estas nekutima ĝis kiam oni kutimiĝas al ĝi.”

“Kia nekutima filozofio!” krietis la Ŝancel-Insekto, admire.

“Jes, mia cerbo bone funkcias hodiaŭ,” agnoskis la Birdotimigilo, fiere.

“Nu, se vi sufiĉe ripozis kaj refreŝiĝis, ni fleksu niajn genuojn paŝe al la Smeralda Urbo,” proponis la pligrandigito.

“Ne eble,” diris Tip. “La Seg-Ĉevalo havas rompitan kruron, do li ne povas fleksi genuon. Kaj ne troviĝas ligno el kiu fari novan kruron. Kaj ni ne povas lasi la ĉevalon ĉi tie ĉar la artikoj de la Kukurbokapo estas tro rigidaj kaj li devas rajdi.”

“Kia misfortuno!” kriis la Ŝancel-Insekto. Li tre zorge rigardis la grupon kaj diris: “Se la Kukurbokapo rajdos, kial ne uzu kruron lian por fari kruron por la ĉevalo kiu portos lin?

Laŭaspekte, ambaŭ estas el ligno.”

“Nu, jen vera lerteco!” diris la Birdotimigilo, aprobe. “Estas malfacile kompreni kial mia cerbo ne elpensis tion antaŭ longe! Ek, kara Noĉjo, kaj fiksu la kruron de la Kukurbokapo al la Seg-Ĉevalo.”

Al Joĉjo ne multe plaĉis tiu propono; sed li akceptis ke lian kruron detranĉu la Stana Lignohakisto kaj ke ĝi estu ĉizita por utiligo kiel la maldekstra kruro de la Seg-Ĉevalo. Ankaŭ al la Seg-Ĉevalo ne tre plaĉis la operacio; li grumblis multe pri la “buĉado”, tiel li nomis ĝin, kaj poste li deklaris ke la nova kruro estas hontaĵo por respektinda Seg-Ĉevalo.

“Bonvolu pli zorge paroli,” diris la Kukurbokapo, akre. “Bonvolu memori ke mian kruron vi kondamnas.”

“Mi ne povas forgesi,” kolere respondis la Seg- Ĉevalo, “ĉar ĝi estas egale misfarita kiel ĉiu alia parto via.”

“Misfarita! mi, misfarita!” kriis Joĉjo kolerege. “Vi ne rajtas nomi min misfarita!”

“Vi estas egale absurde konstruita kiel saltpupeto,”

rikanis la ĉevalo, rulante siajn tuberajn okulojn malice. “Eĉ via kapo ne estas fiksita, kaj neniam oni scias ĉu vi rigardas antaŭen aŭ retroen!”

“Amikoj, mi petegas, ne kverelu!” pledis la Stana Lignohakisto, maltrankvile. “Efektive, al neniu el ni mankas kritikindaĵo; do ni toleru la mankojn unu de la alia.”

“Bonega propono,” diris la Ŝancel-Insekto, aprobe.

“Certe vi havas tre bonan koron, mia metala amiko.”

“Jes ja,” respondis Noĉjo, tre plaĉita. “Mia koro estas vere mia plej bona parto. Sed ni komencu nian veturon.”

Ili sidigis la Kukurbokapon sur la Seg-Ĉevalon, kaj ligis lin al la ĉevalo per ŝnuro, tiel ke li ne povos forfali.

Poste, kondukate de la Seg-Ĉevalo, ili ĉiuj komencis marŝi al la Smeralda Urbo.

Maljuna Mombi Sorĉas

Ili baldaŭ trovis ke la Seg-Ĉevalo lamas, ĉar lia nova kruro estis iom tro longa. Do ili devis halti dum la Stana Lignohakisto mallongigis ĝin per sia hakilo, kaj post tio la ligna rajdbesto marŝis pli komforte. Sed la Seg-Ĉevalo eĉ nun ne estis tute kontenta.

“Domaĝe ke rompiĝis mia alia kruro!” ĝi grumblis.

“Neniel,” arogante komentis la Ŝancel-Insekto, kiu marŝadis apude, “opiniu la akcidenton tre oportuna.

Via kruro estis kia via historio: nek leg-enda nek legenda.”

“Bonvolu,” diris Tip, iom kolereta, ĉar li amis kaj la Seg-Ĉevalon kaj sian serviston Joĉjon; “permesu min diri ke via ŝerco estas vere aĉa, kaj egale maloriginala.”

“Tamen, ŝerco,” deklaris la Ŝancel-Insekto, firme, “kaj ŝerco derivita el vortludo estas, laŭ edukitoj, eminente deca.”

“Kion tio signifas?” demandis la Kukurbokapo, stultamaniere.

“Ĝi signifas,” klarigis la Ŝancel-Insekto, “ke nia lingvo posedas multajn vortojn dusignifajn; kaj ke fari ŝercon kiu ebligas ambaŭ signifojn de certa vorto, pruvas ke la ŝercanto estas altkultura kaj nobla, kaj krome ke li plene regas la lingvon.”

“Mi ne kredas tion,” diris Tip, malkaŝe; “ĉiu povas vortludi.”

“Neniel,” respondis la Ŝancel-Insekto, rigide.

“Necesas tre alta edukado. Ĉi vi estas edukita, juna sinjoro?”

“Ne multe,” agnoskis Tip.

“Sekve ne indas ke vi taksu. Mi mem estas Plene Edukita, kaj mi diras ke vortludoj indikas genion. Ekzemple, se ĉi tiu besto estus ne nur besto sed ankaŭ maristo, li estus kaj ĉe-valo kaj ĉe-velo.”

Aŭdinte tion la Birdotimigilo ĝemegis kaj la Stana Lignohakisto ekhaltis kaj riproĉrigardis la Ŝancel- Insekton. Samtempe la Seg-Ĉevalo laŭte ronkis malestime; kaj eĉ la Kukurbokapo etendis manon por kaŝi la rideton kiun, ĉar ĝi estis ĉizita parto de lia vizaĝo, li ne povis ŝanĝi en rikanon.

Sed la Ŝancel-Insekto fiere marŝadis kvazaŭ genie parolinte, kaj la Birdotimigilo kontraŭvole devis diri: “Mi aŭdis, mia kara amiko, ke eblas troedukiĝi; kaj kvankam mi multe respektas cerbojn, negrave kiaj kaj kiel klasifikitaj, mi komencas suspekti ke la via estas iom implikita. Ĉiuokaze, mi petas vin kaŝi vian superedukiĝon dum vi restas kun ni.”

“Ni ne estas tropostulemaj,” diris la Stana Lignohakisto; “kaj ni estas ege bonkoraj. Sed se via supera kulturo denove likos—” Li ne finis la frazon, sed li turnadis sian brilantan hakilon tiom senzorge ke la Ŝancel-Insekto ektimis kaj forpaŝis al malpli danĝera distanco.

La aliaj plu marŝadis silente, kaj la Plene Edukita, post meditado, diris humilvoĉe: “Mi strebos bridi min.”

“Nenion pli ni rajtas peti,” respondis la Birdotimigilo agrable; kaj ĉar bonhumoro nun reinfektis la grupon, ili plu marŝadis.

Kiam ili denove haltis por ke Tip ripozu—ĉar la knabo estis la sola kiu, ŝajne, laciĝis—la Stana Lignohakisto rimarkis plurajn malgrandajn, rondajn truojn en la herbokovrita kampo.

“Nepre ni estas ĉe vilaĝo de la Kampomusoj,” li diris al la Birdotimigilo. “Ĉu eble mia malnova amikino, la Reĝino de la Musoj, estas proksima?”

“Se jes, ŝi povos multe helpi nin,” respondis la Birdotimigilo, kiun trafis subita plano. “Provu voki ŝin, kara Noĉjo.”

Do la Stana Lignohakisto sonigis orelŝiran noton per arĝenta fajfilo kiu pendis de ŝnuro ĉirkaŭ lia kolo, kaj baldaŭ eta griza muso saltis el apuda truo kaj venis sentime al ili. Ĉar la Stana Lignohakisto iam savis ŝian vivon, kaj la Reĝino de la Kampomusoj sciis ke li estas fidinda.

“Saluton, via Moŝtino,” diris Noĉjo, ĝentile parolante al la muso; “mi esperas ke vi bone fartas.”

“Dankon, mi fartas tre bone,” respondis la Reĝino, modeste, dum ŝi sidiĝis kaj eblis vidi la etan oran kronon sur ŝia kapo. “Ĉu mi povas iel helpi miajn malnovajn amikojn?”

“Jes ja,” respondis la Birdotimigilo, fervore. “Mi petas, bonvolu permesi ke mi kunportu dekduon da viaj regatoj al la Smeralda Urbo.”

“Ĉu ili iumaniere suferos?” demandis la Reĝino, dubeme.

“Mi kredas ke ne,” respondis la Birdotimigilo. “Mi portos ilin kaŝe en la pajlo kiu plenigas mian korpon, kaj kiam mi signalos, per malbutonumado de mia jako, ili nur bezonos elkuri kaj rapidi hejmen kiom eble plej rapide. Farante tion ili helpos min regajni mian tronon, kiun la Revolucia Armeo forprenis de mi.”

“Se estos tiel,” diris la Reĝino, “mi ne rifuzos vian peton. Kiam vi estos preta, mi alvokos dekdu el miaj plej inteligentaj regatoj.”

“Mi estas preta jam nun,” respondis la Birdo- timigilo. Li sternis sin sur la teron kaj malbutonumis sian jakon, malkovrante la pajlan amason kiu plenigis lin.

La Reĝino akre pepis, kaj post momenteto dek du belaj kampomusoj kuris el siaj truoj kaj staris antaŭ sia regantino, atendante ŝiajn ordonojn.

Kion la Reĝino diris al ili, neniu el niaj veturantoj povis kompreni, ĉar ŝi parolis per la musa lingvo; sed la kampomusoj obeis senhezite, kurante, unu post la alia, al la Birdotimigilo kaj kaŝante sin en la pajlo de lia brusto.

Kiam ĉiuj dek du musoj jam kaŝis sin tiel, la Birdotimigilo sekurige butonumis sian jakon kaj poste levis sin kaj dankis la Reĝinon pro ŝia komplezo.

“Ion pli vi povos fari por helpi nin,” proponis la Stana Lignohakisto; “nome, kuri antaŭen kaj indiki al ni la vojon al la Smeralda Urbo. Ĉar iu malamiko penas malebligi ke ni atingu ĝin.”

“Volonte mi faros tion,” respondis la Reĝino. “Ĉu vi estas pretaj?”

La Stana Lignohakisto rigardis al Tip.

“Mi ne plu lacas,” diris la knabo. “Ni komencu.”

Do ili rekomencis sian veturon. La malgranda griza Reĝino de la Kampomusoj kuradis rapide antaŭen, paŭzante ĝis la veturantoj proksimiĝis, kaj poste ŝi denove forrapidadis.

Sen tiu ĉiam ĝusta gvido la Birdotimigilo kaj liaj kamaradoj eble tute ne atingus la Smeraldan Urbon, ĉar multaj estis la obstakloj amasigitaj de la artoj de maljuna Mombi. Sed ne eĉ unu el la obstakloj vere ekzistis—ili ĉiuj estis lerte koncipitaj trompoj. Ĉar kiam ili venis al la bordo de furioze plaŭdanta rivero kiu ŝajne baris ilin, la Reĝineto nur senhalte plukuris, trairante la ŝajnan akvofluegon sendanĝere; kaj niaj veturantoj sekvis ŝin sen renkonti eĉ unu akvoguton.

Denove, alta granita muro turis alte super iliaj kapoj por malebligi ilian antaŭeniron. Sed la griza Kampomuso marŝis rekte tra ĝin, kaj la aliaj agis same, la muro degelis kaj fariĝis nur nebuleto dum ili trairis.

Poste, kiam ili haltis dum momento por ke Tip ripozu, ili vidis kvardek vojojn komenciĝi ĉe iliaj piedoj, irantajn en kvardek direktoj; kaj baldaŭ tiuj kvardek vojoj ekkirliĝis kvazaŭ grandega rado, unue unudirekte, poste alidirekte, tute konfuzante ilian vidpovon.

Sed la Reĝino vokis ke ili sekvu ŝin kaj kuris rekte antaŭen; kaj kiam ili pluiris kelkajn paŝojn la kirliĝantaj vojoj malaperis kaj ne plu vidiĝis.

La lasta trompo de Mombi estis la plej timiga. Ŝi sendis amason da krakantaj flamoj trans la kampon por konsumi ilin; kaj unuafoje la Birdotimigilo ektimis kaj turnis sin por forkuregi.

“Se tiu fajro atingos min mi tuj forbruliĝos!” diris li, tremante ĝis lia pajlo klakis. “Neniam mi vidis ion pli danĝeran.”

“Ankaŭ mi foriras!” kriis la Seg-Ĉevalo, turnante sin kaj dancante pro agitiĝo; “ĉar mia ligno estas tiom seka ke ĝi brulus kvazaŭ fajrigilo.”

“Ĉu fajro estas danĝera por kukurboj?” demandis Joĉjo, timoplene.

“Vi bakiĝos kvazaŭ torto—kaj ankaŭ mi!”

respondis la Ŝancel-Insekto, mallevante sin al ĉiuj kvar membroj por povi kuri pli rapide.

Sed la Stana Lignohakisto, kiu ne timis fajron, evitigis kaosan forkuron per kelkaj sencoplenaj vortoj.

“Rigardu la Kampomuson!” li kriis. “La fajro tute ne bruligas ŝin. Efektive, ne ekzistas fajro, ĝi estas nur trompo.”

Efektive, rigardante la malgrandan Reĝinon marŝi trankvile tra la alvenantaj flamoj ĉiu en la grupo rekuraĝiĝis, kaj ili sekvis ŝin sen eĉ bruleto.

“Certe ĉi tiu estas plej eksterordinara aventuro,”

diris la Ŝancel-Insekto, kiu miregis; “ĉar ĝi renversas ĉiujn Naturajn Leĝojn kiujn instruis Profesoro Ĉionsciul en la lernejo.”

“Kompreneble,” diris la Birdotimigilo, saĝe. “Ĉia magio estas kontraŭnatura, kaj tial ĝi estas timenda kaj evitenda. Sed mi vidas antaŭ ni la pordojn de la Smeralda Urbo, do mi supozas ke ni nun superis ĉiun magian obstaklon kiu ŝajne kontraŭis nin.”

Efektive, la muroj de la Urbo estis facile videblaj, kaj la Reĝino de la Kampomusoj, kiu gvidis ilin fidele, proksimiĝis al ili por adiaŭi ilin.

“Mi multe dankas vian Moŝtinon pro via afabla komplezo,” diris la Stana Lignohakisto, klinante sin antaŭ la bela besteto.

“Ĉiam estas plezuro helpi miajn amikojn,”

respondis la Reĝino, kaj kvazaŭtuje ŝi jam malaperis rekurante hejmen.

Kaptitaj de la Reĝino

Proksimiĝinte al la pordoj de la Smeralda Urbo la veturantoj trovis ĝin gardata de du knabinoj de la Revolucia Armeo, kiuj obstaklis ilian eniron, tirinte siajn trikilojn el sia hararo kaj minacante piki la unuan proksimiĝanton.

Sed la Stana Lignohakisto ne timis.

“Plej malbone, ili sukcesos grati mian belan nikelan kovraĵon,” li diris. “Sed ne estos ‘plej malbone’, ĉar mi kredas ke mi povos fortimigi tiujn absurdajn soldatinojn tre facile. Zorge sekvu min, ĉiu el vi!”

Post tio, svingante sian grandan hakilon dekstren kaj maldekstren antaŭ si, li iris al la pordo, kaj la aliaj sekvis lin senhezite.

La knabinoj, kiuj tute ne anticipis reziston, timegis pro la svingado de la brila hakilo kaj forkuris kriante en la urbon; kaj niaj veturantoj trapasis la pordojn sendanĝere kaj marŝis laŭ la verda marmora pavimo de la larĝa strato direkte al la reĝa palaco.

“Ni baldaŭ remetos vian Moŝton sur la tronon,”

diris la Stana Lignohakisto, ridante pro sia facila konkero je la gardistinoj.

“Dankon, amiko Noĉjo,” respondis la Birdo- timigilo, dankeme. “Nenio povas rezisti vian amantan koron kaj vian akran hakilon.”

Dum ili preteriris la vicojn de domoj ili vidis tra la malfermitaj pordoj ke viroj balaadas kaj senpolvigas kaj purigas telerojn, dum la virinoj sidas en grupoj klaĉante kaj ridante.

“Kio okazis?” la Birdotimigilo demandis al malfeliĉaspektanta viro kun granda barbo, kiu portas antaŭveston kaj puŝas infanĉareton laŭ la trotuaro.

“Nu, okazis revolucio, via Moŝto—kion vi certe nur tro bone scias,” respondis la viro; “kaj post via foriro, la virinoj estras laŭ sia volo. Mi ĝojas ĉar vi decidis reveni kaj reestigi ordon, ĉar mastrumadi en la hejmo kaj prizorgi infanojn eltrivas ĉiun viron en la Smeralda Urbo.”

“Hmm!” diris la Birdotimigilo, penseme. “Se estas tiom malfacile, kiel la virinoj tiel facile sukcesis pri ĝi?”

“Mi tute ne scias,” respondis la viro, profunde ĝemante. “Eble la virinoj estas faritaj el fero.”

Dum ili laŭiradis la straton, neniu penis obstakli ilin. Pluraj virinoj ĉesis klaĉadi sufiĉe longe por scivoleme rigardi niajn amikojn, sed tuj ili forturnis sin ridante aŭ rikanante kaj rekomencis babiladi.

Kaj kiam ili renkontis plurajn knabinojn el la Revolucia Armeo, tiuj soldatinoj, anstataŭ ektimi aŭ surpriziĝi, nur flanken paŝis kaj senproteste permesis ilin pluiri.

Tiu ago maltrankviligis la Birdotimigilon.

“Mi timas ke ni eniras kaptilon,” diris li.

“Absurde!” respondis Noĉjo Hakisto, fidoplene; “la malsaĝulinoj jam estas konkeritaj!”

Sed la Birdotimigilo skuis sian kapon dubo- maniere, kaj Tip diris: “Estas multe tro facile. Tute certe atendas nin danĝero.”

“Mi atentos,” respondis lia Moŝto.

Sen obstaklo ili atingis la reĝan palacon kaj suprenpaŝis la marmorajn ŝtupojn, kiuj iam estis dike kovritaj per smeraldoj sed nun estis plenaj de truetoj kie la juveloj senkompate estis eltiritaj de la Revolucia Armeo. Kaj eĉ ne unu ribelantino baris la vojon.

Tra la arkaj koridoroj kaj en la belegan tronĉambron marŝis la Stana Lignohakisto kaj liaj sekvantoj, kaj tie, kiam la verdaj silkaj kurtenoj estis malantaŭ ili, ili vidis kuriozaĵon.

Sidanta sur la brilanta trono estis Generalo Zingibra, kun la preskaŭ-plej-bona krono de la Birdotimigilo sur ŝia kapo, kaj la reĝa sceptro estis en ŝia dekstra mano. Skatolo da karamelaj bombonoj, el kiu ŝi manĝadis, kuŝis sur ŝiaj genuoj, kaj la knabino ŝajnis tute komforta en la reĝa medio.

La Birdotimigilo antaŭenpaŝis kaj frontis ŝin, dum la Stana Lignohakisto apogis sin sur sia hakilo kaj la aliaj staris duoncirkle malantaŭ lia Moŝto.

“Ĉu vi aŭdacas sidi sur mia trono?” demandis la Birdotimigilo, severe okulumante la entrudiĝintan knabinon. “Ĉu vi ne scias ke vi kulpe perfidis, kaj ke leĝo ordonas punon pro perfido?”

“La trono apartenas al kiu ajn sukcesis preni ĝin,”

respondis Zingibra, dum ŝi malrapide manĝis plian bombonon. “Vi vidas ke mi prenis ĝin; do ĝuste nun mi estas Reĝino, kaj kiu min kontraŭas estas perfidulo kaj estas punenda laŭ la leĝo menciita de vi.”

Tiu vidpunkto pri la afero konfuzis la Birdo- timigilon.

“Ĉu estas tiel, amiko Noĉjo?” li demandis, turninte sin al la Stana Lignohakisto.

“Nu, kiam temas pri la Juro, mi nenion povas diri,”

respondis la Stana Moŝto; “ĉar oni neniam intencis ke la leĝoj estu kompreneblaj, kaj estas stulte provi.”

“Do kion ni faru?” demandis la Birdotimigilo, ĉagrenite.

“Kial ne edziĝi kun la Reĝino? Kaj tiam kaj ŝi kaj vi povos regi,” proponis la Ŝancel-Insekto.

Zingibra fikse rigardis la insekton kolerante.

“Kial ne resendi ŝin al ŝia patrino, kie ŝi devas esti?”

demandis Joĉjo Kukurbokapo.

Zingibra sulkis la frunton.

“Kial ne enfermi ŝin en ŝrankon ĝis ŝi bone kondutos kaj promesos daŭre bonkonduti?” demandis Tip. La lipo de Zingibra kurbiĝis malestime.

“Aŭ bone skui ŝin!” diris la Seg-Ĉevalo.

“Ne,” diris la Stana Lignohakisto, “ni milde kaj ameme pritraktu la kompatindan knabinon. Ni donu al ŝi tiom da juveloj kiom ŝi povos porti, kaj forsendu ŝin feliĉa kaj kontenta.”

Kiam li diris tion, Reĝino Zingibra ridis laŭte, kaj la postan minuton ŝi trifoje kunfrapis siajn manojn, kvazaŭ signale.

“Vi estas tre absurdaj uloj,” diris ŝi; “sed enuigas min via sensencaĵo kaj mi ne plu akceptas toleri vin.”

Dum la monarko kaj liaj amikoj aŭskultis mirigate tiun impertinentan parolon, konsternaĵo okazis. La hakilo de la Stana Lignohakisto estis kaptita el liaj manoj de iu persono malantaŭ li, kaj li trovis sin senarmita kaj senhelpa. Samtempe ridego sonis en la oreloj de la fidela grupo, kaj kiam ili turnis sin por trovi el kie venis la sono, ili trovis sin ĉirkaŭitaj de la Revolucia Armeo. La knabinoj portis en ĉiu mano brilan trikilon. La tuta tronĉambro ŝajnis plena de la ribelantinoj, kaj la Birdotimigilo kaj liaj kamaradoj komprenis ke ili nun estas kaptitaj.

“Nun vi komprenas ke estas malsaĝe, oponi la planon de virino,” diris Zingibra, gaje; “kaj ĉi tiu evento nur pruvas ke mi pli taŭgas por regi la Smeraldan Urbon ol Birdotimigilo. Mi havas nenian malbonvolon kontraŭ vi, mi certigas al vi; sed por ke vi ne ĝenu min estontece, mi ordonos ke vi ĉiuj detruiĝu. Escepte de la knabo, kiu apartenas al maljuna Mombi kaj estas redonenda al ŝi. La aliaj ne estas homoj, do ne estos fie detrui vin. La Seg- Ĉevalon kaj la korpon de la Kukurbokapo mi dishakigos por fajrobruligado; kaj la kukurbo mem estos utila en tortoj. La Birdotimigilo estos bona por komenci festofajron, kaj ni povos distranĉi la Stanan Lignohakiston kaj doni la pecetojn al la kaproj por manĝo. Kaj tiun gigantan Ŝancel-Insekton—”

“Multe Pligrandigitan, mi petas,” interrompis la insekto.

“Mi opinias ke mi petos la kuiristinon prepari verd- kelonian supon el vi,” pludiris la Reĝino, mediteme.

La Ŝancel-Insekto tremetis.

“Aŭ, se tio ne sukcesus, ni povus uzi vin por Hungara gulaŝo, boligitan kaj forte spicitan,” ŝi pludiris, kruele.

Tiu programo de ekstermado estis tiom terura ke la kaptitoj rigardis unu la alian panikotime. Nur la Birdotimigilo ne cedis al malespero. Li staradis kviete antaŭ la Reĝino kaj lia frunto sulkiĝis pro profunda pensado dum li strebis elpensi eskapmanieron.

Dum li faris tion li sentis moviĝeton en la pajlo en la brusto. Tuj lia mieno transiris de malĝojo al ĝojo, kaj levinte manon li rapide malbutonumis la antaŭon de sia jako.

Tiun agon ja rimarkis la amaso da knabinoj ĉirkaŭ li, sed neniu el ili suspektis la signifon de lia ago ĝis eta griza muso saltis el lia brusto al la planko kaj forkuris inter la piedoj de la Revolucia Armeo. Alia muso rapide sekvis; kaj poste alia kaj alia, rapide kaj sinsekve. Kaj subite la Armeo aŭdigis terurkrion kiu facile plenigus la plej kuraĝan koron per konsterniĝo. La forkuro kiu sekvis fariĝis amasa, kaj la amasa forkuro fariĝis paniko.

Ĉar dum la alarmitaj musoj diskuradis ĉirkaŭ la ĉambro estis nur sufiĉa tempo por ke la Birdotimigilo rimarku kirlon de jupoj kaj briletadon de piedoj dum la knabinoj malaperis el la palaco—puŝante kaj kunfrapiĝante pro sia panikaj klopodoj eskapi.

La Reĝino, je la unua alarmo, ekstaris sur la kusenon de la trono kaj komencis danci frenezete sur la pintoj de siaj piedfingroj. Post tio muso suprenkuris la kusenojn, kaj per terurita salto kompatinda Zingibra flugis tute super la kapon de la Birdotimigilo kaj eskapis tra arka pordo—ŝi tute ne paŭzis dum sia sovaĝa forkuro ĝis ŝi atingis la baril-pordojn de la urbo.

Do, dum malpli longa tempo ol mi bezonas por priskribi la agon, la tronĉambro malpleniĝis kaj restis nur la Birdotimigilo kaj liaj amikoj, kaj la Ŝancel- Insekto profunde ĝemis pro rekuraĝiĝo dum li diris: “Dank’ al la dioj, ni saviĝis!”

“Provizore, jes,” respondis la Stana Lignohakisto.

“Sed la malamikinoj revenos baldaŭ, mi certas.”

“Ni baru ĉiun enirejon de la palaco!” diris la Birdotimigilo. “Tiel ni akiros sufiĉan tempo por elpensi kion fari.”

Do ĉiuj, kun escepto de Joĉjo Kukurbokapo, kiu ankoraŭ estis ligita al la Seg-Ĉevalo, kuris al la diversaj enirejoj de la reĝa palaco kaj fermis la pezajn pordojn, riglis kaj ŝlosis ilin firme. Poste, sciante ke la Revolucia Armeo bezonos plurajn tagojn por rompi la barilojn, la aventurantoj kuniĝis denove en la tronĉambro por plani pri la milito.

La Birdotimigilo Flankeniras por Pensi 181

“Ŝajnas al mi,” komencis la Birdotimigilo, kiam ĉiuj rekunestis en la tronĉambro, “ke la knabino Zingibra plene pravas kiam ŝi pretendas esti Reĝino. Kaj se ŝi pravas, mi malpravas, kaj ni tute ne rajtas okupi ŝian palacon.”

“Sed vi estis la Reĝo antaŭ ol ŝi venis,” diris la Ŝancel-Insekto, arogante marŝadante tien kaj reen kun la manoj en la poŝoj; “do ŝajnas al mi ke ŝi estas la entrudiĝinto, ne vi.”

“Precipe ĉar ni ĵus venkis ŝin kaj forkurigis ŝin,”

pludiris la Kukurbokapo, dum li levis siajn manojn por turni sian vizaĝon por ke ĝi rigardu la Birdotimigilon.

“Ĉu ni vere venkis ŝin?” demandis la Birdo- timigilo, kviete. “Rigardu tra la fenestro, kaj diru al mi kion vi vidas.”

Tip kuris al la fenestro kaj elrigardis.

“La palacon ĉirkaŭas duobla vico de soldatinoj,” li anoncis.

“Mi supozis tion,” respondis la Birdotimigilo. “Ni estas egale iliaj kaptitoj kiel antaŭ ol la musoj fortimigis ilin el la palaco.”

“Mia amiko pravas,” diris Noĉjo Hakisto, kiu poluradis sian bruston per iom da ŝamoledo.

“Zingibra restas la Reĝino, kaj ni estas ŝiaj kaptitoj.”

“Sed mi esperas ke ŝi ne povos atingi nin,” kriis la Kukurbokapo, tremante pro timo. “Ŝi minacis fari tortojn el mi, vi scias.”

“Ne maltrankviliĝu,” diris la Stana Lignohakisto.

“Ja ne multe gravas. Se vi restos fermita en ĉi tiun ĉambron, vi putros. Bona torto estas multe pli admirinda ol putra intelekto.”

“Ja vere,” akordis la Birdotimigilo.

“Ve!” ĝemis Joĉjo; “kia aĉa sorto estas la mia! Kial, kara Paĉjo, vi ne faris min el stano—aŭ eĉ el pajlo— por ke mi konserviĝu senfine?”

“Fu!” respondis Tip, indigne. “Ĝoju ke mi eĉ faris vin.” Li pludiris, penseme, “ĉio finiĝos, iam.”

“Sed mi petas memori,” interrompis la Ŝancel- Insekto, kies elstaraj, rondaj okuloj malĝoje mienis, “ke tiu terura Reĝino Zingibra proponis fari gulaŝon el mi—Mi! la sola Multe Pligrandigita kaj Plene Edukita Ŝancel-Insekto en la tuta grandega mondo!”

“Mi opinias tion bonega plano,” komentis la Birdotimigilo, aprobe.

“Ĉu vi ne supozas ke li pli bonus en supo?” demandis la Stana Lignohakisto, turninte sin al sia amiko.

“Nu, eble,” agnoskis la Birdotimigilo.

La Ŝancel-Insekto ĝemis.

“Mi povas vidi per mia menso,” diris li, malgaje, “la kaprojn manĝi pecetojn de mia kara kamarado, la Stana Lignohakisto, dum mia supo kuiriĝas super festofajro konsistanta el flamigo de la Seg-Ĉevalo kaj la korpo de Joĉjo Kukurbokapo, kaj Reĝino Zingibra rigardas mian boliĝon dum ŝi pligrandigas la flamojn per mia amiko la Birdotimigilo!”

Tiu senesperiga bildo malgajigis la tutan grupon kaj faris ilin malkvietaj kaj maltrankvilaj.

“Tio certe okazos nur post longe,” diris la Stana Lignohakisto, klopodante paroli gaje; “ĉar ni povos restigi Zingibran ekster la palaco ĝis ŝi sukcesos trarompi la pordojn.”

“Kaj intertempe mi verŝajne mortos pro malsato, kaj ankaŭ la Ŝancel-Insekto,” anoncis Tip.

“Nu, mi,” diris la Ŝancel-Insekto, “mi kredas ke mi povus manĝigi min longatempe per Joĉjo Kukurbokapo. Mi preferas ne manĝi kukurbojn; sed mi kredas ke ili estas iom nutrikapablaj, kaj la kapo de Joĉjo estas granda kaj dika.”

“Senkorulo!” kriis la Stana Lignohakisto, multe ŝokite. “Ĉu ni estas kanibaloj? Aŭ ĉu ni estas fidelaj amikoj?

“Mi tute klare komprenas ke ni devas ne resti fermitaj en ĉi tiun palacon,” diris la Birdotimigilo, decideme. “Do ni ĉesigu ĉi tiun malĝojan konversaciadon kaj strebu trovi rimedon por eskapi.”

Aŭdinte tiun proponon, ili ĉiuj fervore grupiĝis ĉirkaŭ la tronon en kiu sidadis la Birdotimigilo, kaj dum Tip sidiĝis sur seĝon falis el lia poŝo “Kio estas tio?” demandis Noĉjo Hakisto, prenante la skatolon.

“Atentu!” kriis la knabo. “Jen mia Vivopulvoro. Ne perdu iom, ĉar preskaŭ neniom restas.”

“Kaj kio estas la Vivopulvoro?” demandis la Birdotimigilo, dum Tip remetis la skatolon en sian poŝon zorgeme.

“Ia magiaĵo kiun Mombaĉo akiris de fisorĉisto,”

klarigis la knabo. “Ŝi vivigis Joĉjon per ĝi, kaj poste mi uzis ĝin por vivigi la Seg-Ĉevalon. Mi supozas ke ĝi vivigas ĉion sur kion oni ŝutas ĝin; sed plu restas nur eble unu dozo.”

“Do ĝi estas vere multevalora,” diris la Stana Lignohakisto.

“Jes,” akordis la Birdotimigilo. “Ĝi eble estos nia plej bona eskapilo el niaj problemoj. Mi intencas pensi dum kelkaj minutoj; bonvolu, amiko Tip, elpreni vian tranĉilon kaj fortondi ĉi pezan kronon de mia frunto.”

Tip rapide tranĉis la fadenojn kiuj ligis la kronon al la kapo de la Birdotimigilo, kaj la eksmonarko de la Smeralda Urbo forprenis ĝin kun kontenta ĝemo kaj pendigis ĝin sur hoko apud la trono.

“La lasta spuro de mia reĝeco,” diris li; “kaj min plezurigas forigi ĝin.

La eksreĝo de ĉi tiu Urbo, nomita Pastoria, perdis la kronon al la Mirinda Sorĉisto, kiu transdonis ĝin al mi. Nun la knabino Zingibra pretendas ĝin, kaj mi sincere esperas ke ŝi ne ricevos kapdoloron pro ĝi.”

“Afabla penso, kiun mi multe admiras,” diris la Stana Lignohakisto, aprobe kapjesante.

“Kaj nun mi faros rapidan pensadon,” pludiris la Birdotimigilo, klinante sin malantaŭen sur la trono.

La aliaj restis laŭeble plej silentaj, por ne ĝeni lin; ĉar ĉiuj forte fidis la eksterordinaran cerbon de la Birdotimigilo.

Kaj, post atendo kiu ŝajnis vere tre, tre longa al la malkvietaj rigardantoj, la pensisto sidiĝis, ekrigardis siajn amikojn per sia plej kapricema esprimo, kaj diris: “Mia cerbo bonege funkcias hodiaŭ. Mi tre fieras pri ĝi. Nun, aŭskultu! Se ni provos eskapi tra la pordoj de la palaco ni certe kaptiĝos. Kaj, ĉar ni ne povas eskapi sur la tero, nur unu alternativo ekzistas.

Ni devos eskapi tra la aero!”

Li paŭzis por rimarki la efikon de tiu vortoj; sed liaj aŭskultantoj ŝajnis perpleksaj kaj nekonvinkitaj.

“La Mirinda Sorĉisto eskapis per balono,” li pludiris. “Ni ne povas fari balonon, kompreneble; sed io ajn kapabla flugi tra la aero povos facile porti nin.

Do mi proponas ke mia amiko la Stana Lignohakisto, kiu estas lerta mekanikisto, konstruu ian maŝinon kun bonaj fortaj flugiloj, por porti nin; kaj nia amiko Tip povos tiam vivigi la Aĵon per sia magia pulvoro.”

“Brave!” kriis Noĉjo Hakisto.

“Belega cerbo!”

murmuris Joĉjo.

“Verte tre lerta!” diris la Edukita Ŝancel-Insekto.

“Mi kredas ke tio eblos,” deklaris Tip; “se, efektive, la Stana Ligno- hakisto kapablos fari la Aĵon.”

“Mi volonte provos,”

diris Noĉjo, gaje; “kaj, efektive, mi malofte malsukcesas kiam mi provas fari ion. Sed necesos konstrui la Aĵon sur la tegmento de la palaco, por ke ĝi povu leviĝi komforte en la aeron.”

“Certe,” diris la Birdotimigilo.

“Do ni traserĉu la palacon,” pludiris la Stana Lignohakisto, “kaj portu ĉian troveblan materialon al la tegmento, kie mi komencos mian laboron.”

“Unue, tamen,” diris la Kukurbokapo, “bonvolu liberigi min de ĉi tiu ĉevalo, kaj fari por mi novan kruron per kiu mi povos marŝi. Ĉar estante kia mi nun estas, mi utilas nek al mi mem nek al iu alia.”

Do la Stana Lignohakisto dispecigis mahagonan tablon per sia hakilo kaj fiksis unu el la bele ĉizitaj kruroj al la korpo de Joĉjo Kukurbokapo, kiu multe fieris pro la novakiraĵo.

“Ŝajnas strange,” diris li, dum li rigardis la Stanan Lignohakiston labori, “ke mia maldekstra kruro estos mia plej eleganta kaj fortika parto.”

“Tio pruvas vin malkutima,” respondis la Birdo- timigilo; “kaj mi konvinkiĝis ke la solaj konsiderindaj personoj en ĉi tiu mondo estas la malkutimaj. Ĉar la ordinaraj homoj estas kiaj la folioj de arbo, ili vivas kaj mortas nerimarkate.”

“Estas kvazaŭ filozofo parolis!” kriis la Ŝancel- Insekto, helpante la Stanan Lignohakiston surpiedigi Joĉjon.

“Kiel estas nun?” demandis Tip, rigardante la Kukurbokapon paŝadi por provi sian novan kruron.

“Kvazaŭ nova,” respondis Joĉjo, ĝoje, “kaj tute preta helpi vin ĉiujn eskapi.”

“Do ni komencu labori,” diris la Birdotimigilo, direktore.

Do, feliĉaj ĉar ili povas fari ion kio ebligos fini la kaptitecon, la amikoj disiris tra la palaco serĉante taŭgajn materialojn por konstrui sian aviadmaŝinon.

La Miriga Flugo de la Gumpo

Kiam la aventurantoj rekuniĝis sur la tegmento ili trovis ke rimarkinde strangan aron da materialoj alportis la diversaj membroj de la grupo. Ŝajne neniu klare konceptis kion oni bezonas, sed ĉiu alportis ion.

La Ŝancel-Insekto prenis el ĝia pozicio super la kamenbreto en la granda kunvenĉambro la kapon de Gumpo, kiun beligis larĝetendaj kornoj; kaj tion, kun multa zorgo kaj eĉ pli multa malfacilo, la insekto portis supren laŭ la ŝtuparo al la tegmento. Tiu Gumpo similis la kapon de alko, sed la nazo kurbiĝis supren petole kaj barbo troviĝis sur ĝia mentono, kvazaŭ de virkapro. Kial la Ŝancel-Insekto elektis tiun objekton li ne povis klarigi, krom diri ke ĝi altiris lian atenton.

Tip, helpate de la Seg-Ĉevalo, portis grandan, remburitan sofon al la tegmento. Ĝi estis malnov- moda meblo, kun altaj dorso kaj finaĵoj, kaj ĝi tiom pezis ke eĉ kvankam la plejgranda parto de la pezo kuŝis sur la dorso de la Seg-Ĉevalo, la knabo trovis sin senspira kiam finfine la malgracia sofo estis metita sur la tegmenton.

La Kukurbokapo alportis balailon, la unua objekto kiun li trovis. La Birdotimigilo alvenis kun volvaĵo de ŝnuroj kaj ŝnuregoj kiujn li prenis el la korto, kaj dum sia supreniro de la ŝtupoj li tiom implikiĝis en la malstriktaj partoj de la ŝnuregoj ke kaj li kaj lia portaĵo falis kvazaŭ amasaĵo sur la tegmento kaj eĉ eble deruliĝus se Tip ne savus lin.

La Stana Lignohakisto laste alvenis. Ankaŭ li iris al la korto, kie li forhakis kvar grandajn, larĝajn foliojn de grandega palmo pri kiu fieris ĉiuj loĝantoj de la Smeralda Urbo.

“Mia kara Noĉjo!” kriis la Birdotimigilo, vidante kion faris lia amiko; “vi faris la plej grandan krimon fareblan en la Smeralda Urbo. Se mi ne mismemoras, la puno por persono kiu dehakis foliojn de la reĝa palmo estas sepobla mortiĝo kaj post tio dumviva enkarceriĝo.”

“Ne ripareblas nun,” respondis la Stana Lignohakisto, ĵetante la grandajn foliojn sur la tegmenton. “Sed eble jen ankoraŭ nova kialo por ke ni eskapu. Nun mi vidu kion vi trovis por mia laboro.”

Multajn dubajn rigardojn oni ĵetis sur la amason de diversspecaj materialoj kiuj nun kovris la tegmenton, kaj fine la Birdotimigilo skuis sian kapon kaj komentis: “Nu, se amiko Noĉjo povos fari, el ĉi tiu rubamaso, Aĵon kiu flugos tra la aero kaj portos nin al sendanĝera loko, nu mi agnoskos ke li estas multe pli bona mekanikisto ol mi supozis.”

Sed la Stana Lignohakisto unue ne ŝajnis tute certa pri sia kapablo, kaj nur polurinte sian frunton forte per la ŝamledo li decidis entrepreni la laboron.

“Kion oni unue bezonas por la maŝino,” diris li, “estas korpo sufiĉe granda por porti la tutan grupon.

Ĉi tiu sofo estas la plej granda aĵo ĉi tie, kaj eble estos uzebla kiel korpo. Sed, se la maŝino kliniĝos flanken, ni ĉiuj deglitos kaj falos sur la teron.”

“Kial ne uzi du sofojn?” demandis Tip. “Troviĝas alia identa al ĉi tiu sur la malsupra etaĝo.”

“Tre sencoplena sugesto,” kriis la Stana Ligno- hakisto. “Tuj alportu la alian sofon.”

Do Tip kaj la Seg-Ĉevalo sukcesis, per multa laboro, porti-tiri la duan sofon al la tegmento; kaj kiam la du sofoj estis kunaj, rando-al-rando, la dorsoj kaj finaĵoj estis protektilo ĉirkaŭ la sidejo.

“Bonege!” kriis la Birdotimigilo. “Ni povos veturi en ĉi tiu komforta nesto tute kontente.”

La du sofojn ili nun firme kunligis per ŝnuroj kaj ŝnuregoj, kaj post tio Noĉjo Hakisto fiksis la kapon de la Gumpo al unu finaĵo.

“Per tio ni scios kiu estas la antaŭo de la Aĵo,”

diris li, ĉar lin multe plaĉis lia ideo. “Kaj vere, se vi ekzamenos kritikeme, la Gumpo tre bone aspektas kiel flugkapo. Tiuj grandaj palmfolioj, por kiuj mi sepoble endanĝerigis mian vivon, devos esti la flugiloj.”

“Ĉu ili estas sufiĉe fortikaj?” demandis la knabo.

“Ili estas la plej fortikaj aĵoj troveblaj ĝuste nun,”

respondis la Stana Lignohakisto; “kaj kvankam ili ne estas proporciaj al la korpo de la Aĵo, ni ja ne rajtas tro kritikemi.”

Do li fiksis la palmfoliojn al la sofoj, po du ĉiuflanke.

Diris la Ŝancel-Insekto, multadmire: “La Aĵo nun estas kompleta kaj nur bezonas viviĝi.”

“Momenton!” kriis Joĉjo. “Ĉu vi ne uzos mian balailon?”

“Por kio?” demandis la Birdotimigilo.

“Nu, eblos ligi ĝin al la malantaŭo por esti vosto,”

respondis la Kukurbokapo. “Certe oni ne povus diri ke la Aĵo estas kompleta sen vosto.”

“Hmm!” diris la Stana Lignohakisto; “mi ne komprenas la utilon de vosto. Ni ne celas kopii beston, aŭ fiŝon, aŭ birdon. Ni nur volas ke la Aĵo portu nin tra la aero.”

“Eble, kiam la Aĵo vivos ĝi povos uzi voston por direkti sin,” proponis la Birdotimigilo. “Ĉar se ĝi flugos tra la aero, ĝi ne malsimilos al birdo. Mi rimarkis ke ĉiuj birdoj havas vostojn, ili uzas la voston kiel rudron.”

“Bone,” respondis Noĉjo, “la balailo uziĝos kiel vosto,” kaj li firme fiksis ĝin al la malantaŭa finaĵo de la sofkorpo.

Tip prenis la piproskatolon el sia poŝo.

“La Aĵo aspektas tre granda,” li diris, dubeme; “kaj mi ne certas ke restas sufiĉa pulvoro por vivigi la tuton. Sed mi ŝutos ĝin kiel eble plej zorge.”

“Plej ŝutu sur la flugilojn,” diris Noĉjo Hakisto; “ĉar ili devos esti kiel eble plej fortaj.”

“Kaj ne forgesu la kapon!” kriis la Ŝancel- Insekto.

“Kaj la voston!” diris Joĉjo Kukurbokapo.

“Silentu,” diris Tip, nervoze; “lasu min ĝuste uzi la sorĉaĵon.”

Tre zorge li komencis ŝuti la valoregan pulvoron sur la Aĵon. Unue li ŝutis maldikan tavolon sur ĉiun el la kvar flugiloj, poste li ŝutis sur la sofojn, kaj ŝutis iom sur la balailon.

“La kapon! La kapon! Ne, mi petegas, forgesu la kapon!” kriis la Ŝancel-Insekto, ekscitite.

“Restas nur tre malmulta pulvoro,” anoncis Tip, rigardante en la skatolon. “Kaj ŝajnas al mi ke estas pli grave vivigi la sofokrurojn ol la kapon.”

“Tute ne,” decidis la Birdotimigilo. “Ĉio bezonas kapon por direkti sin; kaj ĉar ĉi tiu kreaĵo devos flugi, ne marŝi, ja ne gravos ĉu aŭ ne ĝiaj kruroj vivas.”

Do Tip akceptis tiun decidon kaj ŝutis la restantan pulvoron sur la kapon de la Gumpo.

“Nun,” diris li, “silentu dum mi diros la sorĉvortojn!”

Aŭdinte maljunan Mombin prononci la magiajn vortojn, kaj ankaŭ sukcese viviginte la Seg-Ĉevalon, Tip ne hezitis parolante la tri kabalajn vortojn, el kiuj ĉiu vorto akompaniĝis per la stranga mangesto.

Solena kaj impona ceremonio.

Kiam li finis la sorĉdiron, la tuta korpego de la Aĵo tremegis, la Gumpo faris la kriĉan sonon kiun tiaj bestoj kutime faras, kaj la kvar flugiloj komencis furioze supren kaj suben leviĝadi.

Tip sukcesis kapti kamentubon, sen tio li bloviĝus for de la tegmento pro la ter ura vento farita de la flugiloj.

La Birdotimigilo, tre malmultepeza, estis kaptita kaj portita tra la aero de la vento ĝis Tip bonŝance kaptis unu kruron kaj firme tenis lin.

La Ŝancel-Insekto kuŝis plata sur la tegmento kaj tiel ne suferis damaĝon, kaj la Stana Lignohakisto, kies peza stano ankris lin firme, ĉirkaŭbrakis Joĉjon Kukurbokapon kaj sukcesis savi lin. La Seg-Ĉevalo renversiĝis kaj kuŝis kun la kruroj moviĝantaj senhelpe super li.

Kaj nun, dum ĉiuj baraktis por reĝustigi sin, la Aĵo malrapide leviĝis de la tegmento kaj flugis en la aeron.

“He! Revenu!” kriis Tip, timvoĉe, dum li firmtenis la kamentubon per unu mano kaj la Birdotimigilon per la alia. “Revenu tuj, mi ordonas!”

Tiel pruviĝis tute eksterdube saĝa la sagaco de la Birdotimigilo, pro lia prefero ke viviĝu la kapo de la Aĵo anstataŭ la kruroj. Ĉar la Gumpo, jam alta en la aero, turnis sian kapon kiam Tip kriis sian ordonon kaj iom post iom ĉirkaŭturniĝis ĝis ĝi povis vidi la tegmenton de la palaco.

“Revenu!” rekriegis la knabo.

Kaj la Gumpo obeis, malrapide kaj gracie skuante siajn kvar flugilojn en la aero ĝis la Aĵo denove estis senmova kaj kvieta sur la tegmento.

En la Nesto de la Monedoj

“REVENU!”“Ĉi tiu,” diris la Gumpo, kies voĉo estis grinca, tute ne proporcia al la dimensio de ĝia granda korpo, “estas la plej eksterordinara sperto iam spertita de mi. Mia plejfreŝa klara memoro estas ke mi marŝadis tra la arbaro kaj aŭdis laŭtan bruon. Verŝajne io mortigis min tiam, kaj tio certe devus esti mia finiĝo. Tamen, jen mi denove viva, kun kvar grandegaj flugiloj kaj korpo kiu, mi aŭdacas deklari, larmigus pro honto ĉiun respektindan beston aŭ birdon. Kion ĉio ĉi signifas? Ĉu mi estas Gumpo, aŭ ĉu mi estas monstro?” La besto, parolante, skuetis sian mentonbarbon tre komike.

“Vi estas nur Aĵo,” respondis Tip, “kun la kapo de Gumpo. Kaj ni faris vin kaj vivigis vin por ke vi portu nin tra la aero kien ajn ni volos flugi.”

“Tute bone!” diris la Aĵo. “Ĉar mi ne estas Gumpo, mi ne povas posedi la fieron aŭ sendependan spiriton de Gumpo. Do mi fariĝu senproteste via servisto. Nur kontentigas min ke ŝajne mi ne estas tre fortika, do mi verŝajne ne longe vivos sklave.”

“Ne diru tion, mi petegas!” kriis la Stana Lignohakisto, kies simpatiegan koron malfeliĉigis tiu senĝoja parolo. “Ĉu vi malbone fartas hodiaŭ?”

“Nu, pri tio,” respondis la Gumpo, “ĉar mi nur hodiaŭ komencis ekzisti; mi ne povas taksi ĉu aŭ ne mi bone fartas.” Kaj ĝi skuis sian balavoston mediteme.

“Nu, nu!” diris la Birdotimigilo, afable; “strebu esti pli gaja kaj akceptu la vivon kia vi spertas ĝin. Ni estos kompatemaj mastroj, kaj ni strebos kiel eble plej plezurigi vian ekziston. Ĉu vi akceptas porti nin tra la aero kien ajn ni volos?”

“Certe,” respondis la Gumpo. “Mi multe preferas navigi tra la aero. Ĉar se mi veturus sur la tero kaj renkontus samspecanon, mi plenplene embarasiĝus!”

“Mi komprenas tion,” diris la Stana Lignohakisto, simpatie.

“Tamen,” pludiris la Aĵo, “kiam mi zorge ekzamenas vin, miaj mastroj, laŭaspekte neniu el vi estas pli artisme konstruita ol mi.”

“Aspekto povas trompi,” diris la Ŝancel-Insekto serioze. “Mi estas kaj Multe Pligrandigita kaj Plene Edukita.”

“Ĉu?” murmuris la Gumpo, neimponite.

“Kaj oni opinias mian cerbon rimarkinde malofta specimeno,” diris la Birdotimigilo, fiere.

“Tio mirigas min!” komentis la Gumpo.

“Kvankam mi konsistas el stano,” diris la Lignohakisto, “mi posedas koron kiu estas la plej varma kaj admirinda koro en la tuta mondo.”

“Plezurigas min aŭdi tion,” respondis la Gumpo, tusetante.

“Mia rideto,” diris Joĉjo Kukurbokapo, “meritas vian plenan atenton. Ĝi estas senvaria.”

“Semper idem,” klarigis la Ŝancel-Insekto, pompe; kaj la Gumpo turnis sin por rigardi lin.

“Kaj mi,” deklaris la Seg-Ĉevalo, plenigante iom ĝenan paŭzon, “estas rimarkinda nur ĉar mi fariĝis tia.”

“Mi vere fieras ricevi tiom neordinarajn mastrojn,”

diris la Gumpo, per tono ne tre serioza. “Se mi povus akiri tiom intiman komprenon pri mi, mi pli ol kontentiĝus.”

“Iam vi kapablos,” komentis la Birdotimigilo.

“ ‘Koni sin’ estas malfacila lertaĵo, kaj ni, viaj pliaĝuloj, bezonis monatojn por perfektigi ĝin. Sed nun,” li diris, “ni suriĝu kaj komencu nian veturon.”

“Kien ni iru?” demandis Tip, dum li grimpis al sidloko sur la sofoj kaj helpis la Kukurbokapon sekvi.

“En la Suda Lando regas vere ĉarma Reĝino nomata Glinda la Bona, kaj mi certas ke ŝi volonte gastigos nin,” diris la Birdotimigilo, mallerte enirante la Aĵon. “Ni veturu al ŝi kaj petu ŝian konsilon.”

“Tre lerta plano,” deklaris Noĉjo Hakisto, helplevante la Ŝancel-Insekton kaj post tio ĵetante la Seg-Ĉevalon sur la malantaŭan parton de la kusenkovritaj seĝoj. “Mi konas Glindan la Bonan, kaj mi kredas ke ŝi montriĝos tre helpema amikino.”

“Ĉu ni pretas?” demandis la knabo.

“Jes,” anoncis la Stana Lignohakisto, sidigante sin apud la Birdotimigilo.

“Do,” diris Tip, parolante al la Gumpo, “bonvolu flugigi nin suden; kaj ne iru pli alten ol necesos por maltrafi la domojn kaj arbojn, ĉar mi kapturniĝas pro la alto.”

“Bone,” respondis la Gumpo, mallonge.

Ĝi skuis siajn kvar flugilegojn kaj leviĝis nerapide en la aeron; kaj post tio, nia grupeto de aventurantoj kroĉis sin al la dorsoj kaj flankoj de la sofoj kaj la Gumpo turnis sin suden kaj forflugis rapide kaj majeste.

“La pejzaĝo vidata el ĉi tiu alto estas belega,”

komentis la edukita Ŝancel-Insekto, dum ili veturadis.

“Malatentu la pejzaĝon,” diris la Birdotimigilo.

“Firme kroĉu vin, por ne fali. La Aĵo tre timige skuiĝas.”

“Baldaŭ noktiĝos,” diris Tip, vidante ke la suno kuŝas malalte sur la horizonto. “Eble ni pli bone agintus atendante ĝis la mateno. Ĉu la Gumpo povos flugi dumnokte?”

“Ankaŭ mi demandas al mi tion,” respondis la Gumpo mallaŭtavoĉe. “Ĉio ĉi estas nova sperto por mi. Dum la antaŭa vivo mi havis krurojn por porti min rapide trans la teron. Sed nun ŝajnas ke miaj kruroj dormas.”

“Ili ja dormas,” diris Tip. “Ni ne vivigis ilin.”

“Vi devas flugi,” klarigis la Birdotimigilo; “ne marŝi.”

“Ni povas mem marŝi,” diris la Ŝancel-Insekto.

“Mi komencas kompreni kion vi postulas de mi,”

komentis la Gumpo; “do mi penos kiel eble plej plaĉi vin,” kaj li pluflugis silente dum kelka tempo.

Baldaŭ Joĉjo Kukurbokapo malkvietiĝis.

“Ĉu veturi tra la aero putrigas kukurbojn?” li diris.

“Nur se vi senzorge faligos vian kapon sur la teron,” respondis la Ŝancel-Insekto. “Se tio okazos, via kapo ne plu estos ku-kurbo, ĝi estos ku-plato.”

“Ĉu mi ne petis vin ne plu fari tiajn stultajn ŝercojn?” diris Tip, severe rigardante la Ŝancel- Insekto.

“Jes, kaj tre multajn mi ne faris,” respondis la insekto. “Sed ekzistas oportunoj por multegaj bonegaj vortludoj en nia lingvo, kaj edukita persono kia mi ne povas rezisti la tenton esprimi ilin.”

“Homoj pli- kaj malpli-edukitaj trovis tiujn vortludojn antaŭ tre longe,” diris Tip.

“Ĉu vi estas certa?” demandis la Ŝancel-Insekto, alarmite.

“Mi estas plene certa,” respondis la knabo.

“Edukita Ŝancel-Insekto eble estas novaĵo, sed la eduko ricevita de Ŝancel-Insekto estas malnovega, se mi rajtas juĝi laŭ viaj ekzemploj.”

Ŝajne tre impresis la insekton tiu komento, kaj dum kelka tempo li mildigite silentadis.

La Birdotimigilo, iom movinte sin, vidis sur la kusenoj la piproskatolon kiun Tip apudenĵetintis, kaj komencis ekzameni ĝin.

“Forĵetu ĝin,” diris la knabo; “ĝi estas tute malplena nun, ne utilas konservi ĝin.”

“Ĉu vere malplena?” demandis la Birdotimigilo, interesate rigardante en la skatolon.

“Jes,” respondis Tip. “Mi elŝutis ĉiun grajnon de la pulvoro.”

“Do la skatolo havas du malsupraĵojn,” anoncis la Birdotimigilo; “ĉar la malsupraĵo interne de la skatolo estas almenaŭ du centimetrojn pli alta ol la malsupraĵo de la ekstero de la skatolo.”

“Mi vidu,” diris la Stana Lignohakisto, prenante la skatolon de sia amiko. “Jes,” li deklaris, rigardinte ĝin, “ĝi nepre havas falsan malsupraĵon. Kial?”

“Ĉu vi ne povos dispecigi ĝin kaj trovi la kialon?”

demandis Tip, nun tre interesata de la mistero.

“Nu, jes; eblas malŝraŭbi la eksteran malsupraĵon,”

diris la Stana Lignohakisto. “Miaj fingroj estas iom rigidaj, bonvolu mem provi.”

Li transdonis la piproskatolon al Tip, kiu tre facile malŝraŭbis la malsupran parton de la skatolo. En la malsupra kavaĵo estis tri arĝentaj piloloj, kun zorge faldita paperfolieto kuŝanta sub ili.

Tiun paperfolieton la knabo malfaldis, zorgante ne elŝuti la pilolojn, kaj trovis pluraj liniojn klare skribitajn per ruĝa inko.

“Laŭtlegu ĝin,” diris la Birdotimigilo; do Tip legis tion: “LA FAMAJ DEZIRPILOLOJ DE D-RO NIKIDIKO.

Instrukcioj: Englutu unu pilolon; kalkulu per duoj ĝis deksep; esprimu Deziron.

—La Deziro tuj plenumiĝos.

AVERTO: Gardu en Seka Senluma Loko.”

“Nu, jen tre valora trovo!” kriis la Birdotimigilo.

“Jes, vere,” respondis Tip, tre serioze. “Tiuj piloloj povos esti tre utilaj al ni. Ĉu Mombaĉo sciis ke ili estas en la malsupra parto de la piproskatolo? Mi memoras ke ŝi diris ke ŝi akiris la Vivopulvoron de tiu sama Nikidiko.”

“Certe li estas potenca Sorĉisto!” krietis la Stana Lignohakisto; “kaj ĉar la pulvoro sukcesis, ni povas fidi la pilolojn.”

“Sed kiel,” demandis la Birdotimigilo, “oni povas kalkuli ĝis dek sep per duoj? Deksep estas malpara nombro.”

“Vi pravas,” respondis Tip, tre malĝojigita. “Tute ne eblas kalkuli ĝis dek sep per duoj.”

“Sekve la piloloj tute ne utilas al ni,” ploris la Kukurbokapo; “kaj tiu fakto tre malplezurigas min.

Ĉar mi intencis peti ke mia kapo neniam putru.”

“Absurde!” diris la Birdotimigilo, akre. “Se ni ja povus uzi la pilolojn, ni petus multe pli gravajn aferojn.”

“Mi ne konas ion pli gravan,” protestis kompatinda Joĉjo. “Se vi ambaŭ ĉiumomente riskus putri, vi komprenus mian timon.”

“Nu mi,” diris la Stana Lignohakisto, “ĉiumaniere kunsentas kun vi. Sed ĉar ni ne povas kalkuli ĝis dek sep per duoj, nur kunsenton vi akiros de mi.”

Jam mallumiĝis, kaj la veturantoj trovis super si nuboplenan ĉielon, tra kiun ne povis penetri la radioj de la luno.

La Gumpo pluflugadis senĉese, kaj ial la grandega sofokorpo skuiĝis pli kaj pli kapskue ĉiun horon.

La Ŝancel-Insekto deklaris sin marmalsana; kaj Tip ankaŭ estis pala kaj iom malsana. Sed la aliaj firmtenis la dorsojn de la sofoj kaj ŝajne ne ĝenis ilin la skuiĝo, kondiĉe ke ili ne elskuiĝos.

Pli kaj pli nigriĝis la nokto, kaj plu kaj plu rapidis la Gumpo tra la nigra ĉielo. La veturantoj eĉ ne povis vidi unu la alian, kaj subprema silento kuŝiĝis sur ilin.

Post longe, Tip, kiu profunde pensadis, parolis.

“Kiel ni scios ke ni atingis la palacon de Glinda la Bona?” li demandis.

“La vojo al la palaco de Glinda estas tre longa,”

respondis la Stana Lignohakisto; “mi laŭiris ĝin.”

“Sed kiel ni scios la rapidon de la Gumpo?”

persistis la knabo. “Ni tute nenion povas vidi sur la tero, kaj antaŭ la mateniĝo ni eble estos longe preter nia celo.”

“Vi plene pravas,” la Birdotimigilo respondis, iom malkviete. “Sed mi ne scias kiel ni povus halti ĝuste nun; ĉar ni eble surteriĝus en rivero, aŭ sur la pinto de spajro; kaj tio estus katastrofa.”

Do ili lasis la Gumpon pluflugadi, per regula skuado de siaj flugilegoj, kaj atendis pacience la mateniĝon.

Kiam venis la mateno, la timoj de Tip montriĝis bone bazitaj. Ĉar kiam eklumis la grizaj krepuskostrietoj, ili malsuprenrigardis trans la flankojn de la sofoj kaj trovis grandajn ebenaĵojn sur kiuj estis strangaj vilaĝoj, kie la domoj, anstataŭ kupolformaj—kiel ĉie en la Lando Oz—havis deklivajn tegmentojn kiuj pintiĝis en la mezo.

Strangaspektaj bestoj ankaŭ moviĝadis sur la nekovritaj ebenaĵoj, kaj la lando estis nefamiliara kaj por la Stana Lignohakisto kaj por la Birdotimigilo, kiuj jam antaŭe vizitis la regnon de Glinda la Bona kaj bone konis ĝin.

“Ni perdiĝis!” diris la Birdotimigilo, malĝoje.

“Klare la Gumpo portis nin tute el la Lando Oz kaj trans la sablajn dezertojn kaj en tiun mondaĉon pri kiu rakontis Doroteo.”

“Ni devas retroeniri,” krietis la Stana Lignohakisto, tre serioze. “Ni devas retroeniri kiel eble plej baldaŭ!”

“Turnu vin!” kriis Tip al la Gumpo; “turnu rapidege!”

“Se mi faros tion, mi renversiĝos,” respondis la Gumpo. “Mi ne kutimiĝis al flugado, kaj estos plej bone ke mi surteriĝu ie. Tie mi povos turni min kaj rekomenci.”

Ĝuste tie, tamen, ŝajne ne estis taŭga haltejo. Ili transflugis vilaĝon tiom grandan ke la Ŝancel-Insekto insistis ke ĝi estas urbo; kaj ili atingis altan montaron kun multaj profundaj valoj kaj krutaj deklivoj.

“Nun ni povas halti,” diris la knabo, trovante ke ili estas tre proksimaj al la montosuproj. Li turnis sin al la Gumpo kaj ordonis: “Haltu sur la unua ebena loko kiun vi vidos!”

“Jes, bone,” respondis la Gumpo, kaj malleviĝis sur ebenan roktavolon kiu staris inter du deklivoj.

Ĉar li estis nesperta pri tiaj agoj, la Gumpo mistaksis sian rapidecon; kaj anstataŭ ekhalti sur la ebena roko li maltrafis ĝin, estante duonon de sia larĝo for de la ebenaĵo, tiel ke ambaŭ dekstraj flugiloj rompiĝis pro la akra rando de la roko, kaj la Gumpo falis daŭre renversiĝante kaj rerenversiĝante suben, flanke de la deklivaĵo.

Niaj amikoj firmtenis la sofojn laŭeble, sed kiam la Gumpo trafis eletendiĝantan rokon, ĝi ekhaltis— renversite—kaj ĉiuj tuj elfalis.

Bonŝance ili falis nur metron; ĉar sub ili estis giganta nesto, konstruita de grego de Monedoj en kava rokobreto; sekve neniu el ili—eĉ ne la Kukurbokapo—estis damaĝita pro la falo. Ĉar Joĉjo trovis sian valoregan kapon kuŝanta sur la mola brusto de la Birdotimigilo, kiu estis bonega kuseno; kaj Tip falis sur amason da folioj kaj paperaĵoj, kaj tio neebligis damaĝon al li. La Ŝancel-Insekto trovis sian kapon batita kontraŭ la Seg-Ĉevalon, sed tio ne pli ol nur dummomente ĝenetis lin.

La Stana Lignohakisto estis unuamomente multe alarmita; sed trovinte ke li eskapis sen eĉ grateto sur sia bela nikelkovraĵo, li tuj refariĝis laŭkutime gaja kaj turnis sin por paroli al siaj kamaradoj.

“Nia veturo finiĝis iom subite,” diris li; “kaj ni ne prave kulpigus nian amikon la Gumpon pri nia akcidento, ĉar li agis laŭ sia plejpovo, en malfacila cirkonstanco. Sed kiel ni eskapos el ĉi tiu nesto? Mi devas lasi ke iu kun pli bona cerbo ol la mia informu pri tio.”

Nun li rigardis al la Birdotimigilo, kiu rampis al la rando de la nesto kaj transrigardis. Sub ili estis kruta klifo kelkcent metrojn alta. Super ili estis ebena klifo interrompita nur de la rokpinto de kiu ankoraŭ pendis la rompita sofokorpo de la Gumpo. Ja vere ŝajne ne estis eblo eskapi, kaj kiam ili ekkomprenis sian senesperan staton, la grupeto de aventurantoj cedis al perplekseco.

“Eĉ malpli favora karcero ol la palaco,” malgaje komentis la Ŝancel-Insekto.

“Kial ni ne restis tie?” ĝemis Joĉjo. “Mi suspektas ke la montaero damaĝas kukurbojn.”

“Nu, damaĝos kiam revenos la Monedoj,” grumblis la Seg-Ĉevalo, kiu kuŝadis sur sia dorso, skuante siajn krurojn pro vana strebado resurpiediĝi. “Monedoj amegas manĝi kukurbojn.”

“Ĉu vi kredas ke la birdoj venos ĉi tien?”

demandis Joĉjo, alarmite.

“Kompreneble ke jes,” diris Tip; “ni estas en ilia nesto. Kaj certe ili estas plurcent,” li diris, “ĉar rimarku kiom da aĵoj ili jam alportis ĉi tien!”

Prave; la nesto estis duone plena de tre kurioza kolekto da malgrandaĵoj kiuj tute ne utilus al la birdoj, sed kiujn la ŝtelemaj Monedoj ŝtelis dum multaj jaroj el la hejmoj de homoj. Kaj ĉar la nesto estis sekura, kaŝita kie neniu homo povus atingi ĝin, tiuj perdaĵoj neniam reakiriĝos.

La Ŝancel-Insekto, serĉante inter la rubaĵoj—ĉar la Monedoj ŝtelis senvaloraĵojn kiel ankaŭ valoraĵojn— frapis per sia piedo belan diamantan kolĉenon. Ĝin tiom admiris la Stana Lignohakisto ke la Ŝancel- Insekto donacis ĝin al li, farante gracian prelegeton, kaj la Stana Lignohakisto ĉirkaŭkoligis ĝin tre fiere, tre ĝojante kiam la grandaj diamantoj brilis pro la sunradioj.

Sed nun ili aŭdis laŭtan grakadon kaj batadon de flugiloj, kaj dum la sono proksimiĝis Tip kriis: “Venas la Monedoj! Kaj se ili trovos nin ĉi tie ili certe mortigos nin pro sia kolero.”

“Mi anticipis tion!” ĝemis la Kukurbokapo. “Venis mia fino!”

“Kaj ankaŭ la mia!” diris la Ŝancel-Insekto; “ĉar Monedoj estas la grandaj malamikoj de mia raso!”

La aliaj tute ne timis; sed la Birdotimigilo tuj decidis savi la grupanojn kiujn eble damaĝus la koleraj birdoj. Do li ordonis ke Tip deprenu la kapon de Joĉjo kaj kuŝu kun ĝi en la malsupro de la nesto, kaj kiam tio estis farita li ordonis ke la Ŝancel-Insekto kuŝiĝu apud Tip. Noĉjo Hakisto, kiu sciis pro jamaj spertoj precize kion fari, dispecigis la tutan Birdotimigilon—sed ne la kapon—kaj disŝutis la pajlon super Tipon kaj la Ŝancel-Insekton, tute kovrante iliajn korpojn.

Tio estis ĵus nur farita kiam la grego da Monedoj atingis ilin. Rimarkinte la entrudiĝintojn en la nesto la birdoj flugis al ili kolerege kriĉante.

La Famaj Dezirpiloloj de D-ro Nikidiko 219

La Stana Lignohakisto kutime estis pacema, sed kiam necesis li povis batali feroce kvazaŭ Romia gladiatoro.

Do, kiam la Monedoj preskaŭ renversis lin per sia subita alflugo, kaj iliaj akraj bekoj kaj ungoj minacis damaĝi lian brilantan kovraĵon, la Hakisto prenis sian hakilon kaj rapide cirkligis ĝin ĉirkaŭ sia kapo.

Sed kvankam multaj estis fortimigitaj tiumaniere, la birdoj estis tiom multaj kaj kuraĝaj ke ili daŭrigadis la atakon egale freneze kiel antaŭe. Kelkaj el ili pikis la okulojn de la Gumpo, kiu pendadis senhelpe super la nesto; sed la okuloj de la Gumpo estis el vitro kaj ne estis vundeblaj. Aliaj Monedoj atakis la Seg-Ĉevalon, sed tiu besto, ankoraŭ sur sia dorso, tiom koleroplene batadis per siaj lignaj kruroj ke li forpelis tiom da atakantoj kiom la hakilo de la Hakisto.

Trovinte sin tiel oponataj, la birdo ekatakis la pajlon de la Birdotimigilo, kuŝanta en la mezo de la nesto, kovranta Tipon kaj la Ŝancel-Insekton kaj la kapon de Joĉjo Kukurbokapo, kaj komencis forŝiri ĝin kaj forflugi kun ĝi, kaj disfaligi ĝin, pajleron post pajlero en la grandan abismon suban.

La kapo de la Birdotimigilo, ĉagrenate rimarkante tiun fidetruadon de lia interno, kriis al la Stana Lignohakisto ke tiu savu lin; kaj tiu bona amiko respondis per nova fluo de energio. Lia hakilo senĉese atakis la Monedojn, kaj feliĉe la Gumpo komencis rapide skuadi la du restantajn flugilojn fiksitajn al la maldekstra flanko de ĝia korpo. La moviĝo de tiuj flugilegoj plenteruris la Monedojn, kaj kiam la Gumpo per sia energiego liberigis sin de la roka hoko de kiu ĝi pendis, ĝi falis, skuante siajn flugilojn, sur la neston, kaj ĝiskore alarmite la birdoj forflugis kriante trans la montojn.

Kiam la lasta birdo jam malaperis, Tip rampis el sub la sofoj kaj helpis la Ŝancel-Insekton lin sekvi.

“Ni estas savitaj!” kriis la knabo, ĝojoplene.

“Vere jes!” respondis la Edukita Insekto, preskaŭ ame premante la rigidan kapon de la Gumpo pro sia ĝojo; “kaj savis nin la skuiĝado de la Aĵo kaj la bona hakilo de la Hakisto!”

“Se mi estas savita, do elprenu min!” kriis Joĉjo, kies kapo ankoraŭ restis sub la sofoj; kaj Tip sukcesis elruli la kukurbon kaj remeti ĝin sur ĝian kolon. Li ankaŭ ĝustigis la Seg-Ĉevalon, kaj diris al ĝi: “Ni ŝuldas al vi multajn dankojn pro via brava batalado.”

“Mi kredas ke efektive ni tre bele eskapis,”

komentis la Stana Lignohakisto, fiertone.

“Tute ne!” kriis kaveca voĉo.

Surprizite, ĉiuj turnis sin por rigardi la kapon de la Birdotimigilo, kiu kuŝas en la malantaŭo de la nesto.

“Mi estas tute ruinigita!” deklaris la Birdotimigilo, kiam li rimarkis ilian miregon.

“Ĉar kie estas la pajlo por plenigi mian korpon?”

Tiu demando alarmis ilin ĉiujn. Ili terurite ĉirkaŭrigardis en la nesto, ĉar eĉ ne unusola pajlero restis. La Monedoj ŝtelintis eĉ la plej lastan eron kaj ĵetis ĉiom en la abismon kiu oscedis centojn da metroj suben.

“Mia povra, povra amiko!” diris la Stana Lignohakisto, preninte la kapon de la Birdotimigilo kaj ameme karesante ĝin; “kiu supozus ke vin trafos tia sorto?”

“Mi agis por savi miajn amikojn,” respondis la kapo; “kaj min ĝojigas ke mi pereis noble kaj malegoisme.”

“Sed kial vi ĉiuj estas tiom malgajaj?” demandis la Ŝancel-Insekto. “La vestoj de la Birdotimigilo restas nedamaĝitaj.”

“Jes,” respondis la Stana Lignohakisto; “sed la vestoj de nia amiko estas senutilaj sen plenigaĵo.”

“Kial ni ne plenigu lin per mono?” demandis Tip.

“Mono!” ĉiuj kriis koruse, mirigite.

“Certe,” diris la knabo. “En la malsupro de la nestoj estas miloj da unudolaraj biletoj—kaj dudolaraj—kaj kvindolaraj—kaj dek-, kaj dudek-, kaj kvindek-dolaraj.

Sufiĉe por plenigi dekon da Birdotimigiloj. Kial ne uzi la monon?”

La Stana Lignohakisto komencis dismovi la rubaĵon per la tenilo de sia hakilo; kaj, ja vere, kion ili antaŭe supozis nur senvaloraj paperaĵoj montriĝis esti biletoj diversvaloraj, kiujn la Monedoj dum multaj jaroj ŝteladis el la vilaĝoj kaj urboj kiujn ili vizitis.

Giganta riĉaro kuŝadis en tiu neatingebla nesto; kaj, post konsento de la Birdotimigilo, oni rapide plenumis la proponon de Tip.

Ili prenis la plej novajn, plej purajn biletojn kaj apartigis ilin laŭ valoroj. Ili plenigis la mal- dekstran kruron kaj boton de la Birdotimigilo per kvindolaraj biletoj; lian dekstran kruron per dek- dolaraj, kaj lian korpon ili plen- plenigis per kvin- dekdolaraj, centdolaraj kaj mildolaraj biletoj tiom ke li apenaŭ povis komforte butonumi sian jakon.

“Vi nun,” diris la Ŝancel-Insekto, impone, kiam la tasko estis finita, “estas la plej valora persono en la grupo; kaj ĉar vi estas inter fidelaj amikoj, vi ne bezonas timi elspeziĝon.”

“Dankon,” respondis la Birdotimigilo. “Mi estas kvazaŭ renaskita. Kaj kvankam unuavide oni povus supozi min bankkesto, mi petas memori ke mia cerbo ankoraŭ konsistas el la antaŭa materialo. Kaj mia cerbo estas la posedaĵo kiu ĉiam faris el mi fidelan helpanton dum krizoj.”

“Nu, troviĝas nun krizo,” komentis Tip; “kaj se via cerbo ne sukcesos savi nin, ni devos resti dum nia tuta vivo en ĉi tiu nesto.”

“Kion pri la dezirpiloloj?” demandis la Birdo- timigilo, prenante la skatolon el sia poŝo. “Ni povos uzi ilin por eskapi.”

“Nur se ni povos kalkuli deksepon per duoj,”

respondis la Stana Lignohakisto. “Sed nia amiko la Ŝancel-Insekto pretendas esti multe edukita, do certe li facile elpensos kiel fari tion.”

“Ne temas pri edukiĝo,” respondis la Insekto; “temas nur pri matematiko. Mi vidis la profesoron kalkuladi sur la nigra tabulo, kaj li pretendis ke oni povas fari ĉion ajn per x-oj kaj y-oj kaj a-oj, kaj tiaĵoj, kiam oni intermiksas ilin kun multaj plusoj kaj minusoj kaj egaloj, ktp. Sed mi tute ne memoras eĉ unu vorton lian pri kalkulado de la malpara nombro dek sep per la para nombro du.”

“Ĉesigu! ĉesigu!” kriis la Kukurbokapo. “Vi dolorigas mian kapon.”

“Kaj la mian,” diris la Birdotimigilo. “Via matematiko al mi ŝajnas simila al botelo da miksitaj pikloj—ju pli oni klopodas elpreni celatan piklon, des malpli oni sukcesas. Mi certas ke se la tasko ja fareblas, ĝi fariĝas tre simple.”

“Jes,” diris Tip; “Mombaĉo ne sciis uzi x-ojn kaj minusojn, ĉar ŝi neniam studis en lernejo.”

“Kial ne komenci per duono de unu?” demandis la Seg-Ĉevalo abrupte. “Tiel ĉiu ajn povas kalkuli deksepon per duoj tre facile.”

Ili interrigardis sin tre surprizite, ĉar la Seg-Ĉevalo opiniiĝis la plej stulta membro de la grupo.

“Vi tute hontigas min,” diris la Birdotimigilo, profunde klinante sin antaŭ la Seg-Ĉevalo.

“Tamen, la besto pravas,” deklaris la Ŝancel-Insekto; “ĉar duoble duono estas unu, kaj se oni atingas unun estas facile kalkuli ekde unu ĝis deksep per duoj.”

“Mirigas min ke mi mem ne elpensis tion,” diris la Kukurbokapo.

“Ne min,” respondis la Birdotimigilo. “Vi ne estas pli saĝa ol ni, ĉu? Sed ni tuj esprimu deziron. Kiu la unua glutos pilolon?”

“Vi mem,” proponis Tip.

“Mi ne kapablas,” diris la Birdotimigilo.

“Kial? Vi havas buŝon, ĉu ne?” demandis la knabo.

“Jes; sed mia buŝo estas nur pentrita, neniu glutado ligiĝis al ĝi,” respondis la Birdotimigilo. “Efektive,” li pludiris, rigardante de unu al la alia kritikeme, “mi kredas ke inter ni nur la knabo kaj la Ŝancel-Insekto kapablas gluti.”

Komprenante ke tio estas vera, Tip diris: “Do mi entreprenos la unua fari deziron. Donu al mi Arĝentan Pilolon.”

Tion klopodis fari la Birdotimigilo; sed liaj gantoj tro mallertis por teni tiom malgrandan objekton, do li etendis la skatolon al la knabo dum Tip elprenis kaj glutis pilolon.

“Kalkulu!” kriis la Birdotimigilo.

“Duono, unu, tri, kvin, sep, naŭ, dek unu,” kalkulis Tip, “dek tri, dek kvin, dek sep.”

“Nun deziru!” diris la Stana Lignohakisto urĝante lin.

Sed tuj la knabo komencis suferi tiom timigajn dolorojn ke li alarmiĝis.

“La pilolo venenis min!” li anhelis; “O—o! O-o-o-o- o! Huj! Murdo! Fajro! O-o-o!” kaj li falis sur la plankon de la nesto kaj tiom tordis sin ke li timigis ĉiujn.

“Kiel ni povos helpi vin? Parolu, mi petegas!” diris la Stana Lignohakisto, dum larmoj fluadis laŭ liaj nikelaj vangoj.

“Mi—mi ne scias!” respondis Tip. “O—o! Ke mi ne estu glutinta tiun pilolon!”

Tuj la doloro ĉesis, kaj la knabo restariĝis kaj trovis ke la Birdotimigilo mirege rigardadas la enhavon de la piproskatolo.

“Kio okazis?” demandis la knabo, iom honta pro sia ĵusa kriado.

“Nu, ĉiuj tri piloloj reestas en la skatolo!” diris la Birdotimigilo.

“Kompreneble,” deklaris la Ŝancel- Insekto. “Tip deziregis ne glutinti pilolon. Nu, lia deziro plenumiĝis kaj li ne glutintis ĝin. Do kompreneble tri piloloj estas en la skatolo.”

“Ĉu vere? Sed la pilolo tamen doloregis,” diris la knabo.

“Ne eble!” deklaris la Ŝancel- Insekto. “Ĉar vi tute ne glutis ĝin, la pilolo ne povas dolorinti vin. Kaj ĉar la plenumiĝo de via deziro pruvas ke vi ne glutis la pilolon, estas klare ke vi ne suferis pro doloro.”

“Do la imitado de doloro estis eksterordinare reala,” respondis Tip, kolere. “Vi mem provu la sekvan pilolon. Ni jam perdis unu deziron.”

“Tute ne!” protestis la Birdotimigilo. “Restas ankoraŭ tri piloloj en la skatolo, kaj ĉiu pilolo plenumos unu deziron.”

“Nun vi dolorigas mian kapon,” diris Tip. “Mi tute ne komprenas. Sed mi rifuzas plian pilolon, mi certigas vin!” Kaj dirinte tion li retiris sin plore al la malantaŭo de la nesto.

“Nu,” diris la Ŝancel-Insekto, “mi mem devos savi nin laŭ mia plej Multe Pligrandigita kaj Plene Edukita maniero; ĉar ŝajne nur mi kaj kapablas kaj akceptas esprimi deziron. Donu al mi pilolon.”

Li glutis ĝin senhezite, kaj ĉiuj ĉirkaŭstaris admirante lian kuraĝon dum la Insekto kalkulis dek- sepon per duoj sammaniere kiel Tip kalkulis. Kaj ial—eble ĉar Ŝancel-Insektoj havas pli fortikajn stomakojn ol knaboj—la arĝentaĵo tute ne doloris ĝin.

“Mi deziras ke la rompitaj flugiloj de la Gumpo estu riparitaj kaj bonaj kvazaŭ novaj!” diris la Ŝancel- Insekto, per malrapida, impona voĉo.

Ĉiu turnis sin por rigardi la Aĵon, kaj mire trovis ke jam plenumiĝis la deziro ke la Gumpo kuŝu antaŭ ili perfekte riparita, kaj tiom kapabla flugi tra la aero kiom ĝi kapablis kiam ĝi unue viviĝis sur la tegmento de la palaco.

La Birdotimigilo Petas Helpon

“Hura!” kriis la Birdotimigilo, gaje. “Ni povos foriri el ĉi tiu mizera Moneda nesto kiam ajn ni volos.”

“Sed estas preskaŭ mallume,” diris la Stana Lignohakisto; “nepre ni atendu ĝis la mateno antaŭ ol rekomenci flugadi, por eviti problemojn. Mi malamas la noktoflugadon, ĉar tute ne eblas scii kio okazos.”

Do estis decidite ke ili atendos la taglumon, kaj la aventurantoj distris sin en la krepusko per traserĉado de la nesto de la monedoj por trovi trezorojn.

La Ŝancel-Insekto trovis du belajn braceletojn el fasonita oro, kiuj estis tute ĝustadimensiaj por liaj maldikaj brakoj. La Birdotimigilo ekdeziris ringojn, da kiuj estis multe en la nesto. Post nelonge li metis ringon sur ĉiun fingron de liaj plenigitaj gantoj, kaj ne kontenta pro tio li surmetis ankoraŭ plian ringon sur ĉiun dikfingron. Ĉar li zorge elektis la ringojn kiuj havis brilantajn ŝtonojn, rubenojn, ametistojn, kaj safirojn, la manoj de la Birdotimigilo nun aspektis tre brilaj.

“Ĉi tiu nesto estus ĝuego por Reĝino Zingibra,”

diris li, mediteme; “ĉar laŭ mia kompreno, ŝi kaj ŝiaj knabinoj konkeris min nur por prirabi la urbon kaj elpreni ĝiajn smeraldojn.”

La Stana Lignohakisto kontentis pro sia diamanta kolĉeno kaj rifuzis akcepti pli da ornamaĵoj; sed Tip prenis belan oran horloĝeton kun dika ĉeneto, kaj metis ĝin en sian poŝon tre fiere. Li ankaŭ pinglis plurajn juvelajn broĉojn al la ruĝa veŝto de Joĉjo Kukurbokapo, kaj ligis lorneton, per valora ĉeneto, al la kolo de la Seg-Ĉevalo.

“Ĝi estas tre bela,” diris la besto, rigardante la lorneton aprobe; “por kio ĝi utilas?”

Tamen neniu el ili povis respondi tion, do la Seg- Ĉevalo decidis ke ĝi estas ia tre malofta ornamaĵo kaj multe ekŝatis ĝin.

Por ke ne forgesiĝu iu ajn en la grupo, ili fine metis plurajn grandajn sigelringojn sur la pintojn de la kornoj de la Gumpo, kvankam tiu strangulo ŝajne tute ne dankemis pro la atento.

Mallumo baldaŭ trafis ilin, kaj Tip kaj la Ŝancel- Insekto ekdormis dum la aliaj sidis pacience por atendi la tagiĝon.

Sekvamatene ili prave gratulis sin pro la uzebleco de la Gumpo; ĉar je la tagiĝo granda grego de Monedoj alvenis por unulasta batalo por reposedi la neston.

Sed niaj aventurantoj ne paŭzis por atendi la batalon. Kiel eble plej rapide ili suriris la sid- kusenojn de la sofoj, kaj Tip ordonis ke la Gumpo ekflugu.

Tuj ĝi leviĝis en la aeron, la flugilegoj batis forte kaj regule, kaj post kelkaj momentoj ili estis tiom distancaj de la nesto ke la kriĉantaj Monedoj reposedis sian neston tute sen provi sekvi ilin.

La Aĵo flugis rekte norden, retroenirante la direkton el kiu ĝi venis. Nu, tion opiniis la Birdotimigilo, kaj la aliaj akordis ke la Birdotimigilo plej bone taksas la direkton. Preterfluginte plurajn urbojn kaj vilaĝojn la Gumpo portadis ilin alte super larĝa ebenaĵo kie domoj aspektis pli kaj pli maldense ŝutitaj ĝis ili plene malaperis. Sekvis la larĝa, sabla dezerto kiu apartigas la reston de la mondo de la Lando Oz, kaj antaŭ la tagmezo ili vidis la kugloformajn domojn kiuj pruvis ke ili jam reestas inter la bordoj de sia hejmlando.

“Sed la domoj kaj bariloj estas bluaj,” diris la Stana Lignohakisto, “tio indikas ke ni estas en la Lando de la Manĝtuloj, do tre malproksime de Glinda la Bona.”

“Kion ni faru?” demandis la knabo, turninte sin por rigardi ilian gvidanton.

“Mi ne scias,” respondis la Birdotimigilo, malkaŝe.

“Se ni estus ĉe la Smeralda Urbo ni povus iri rekte suden kaj tiel atingi nian celon. Sed ni devas ne iri al la Smeralda Urbo, kaj la Gumpo verŝajne portas nin pli kaj pli misdirekten per ĉiu flugilbato.”

“Do la Ŝancel-Insekto devos gluti duan pilolon,”

diris Tip, decideme, “kaj dezir u ke ni iru ĝustadirekten.”

“Bone,” respondis la Multepligrandigito; “konsentite.”

Sed kiam la Birdotimigilo serĉis en sia poŝo la piproskatolon en kiu estis la du arĝentaj Dezirpiloloj, ĝi ne troviĝis. Angoroplene, la veturantoj serĉadis la valoregan skatolon en ĉiu parto de la Aĵo; sed ĝi tute malaperis.

Kaj la Gumpo pluflugadis, portante ilin kiu sciis kien?

“Sendube mi lasis la piproskatolon en la nesto de la Monedoj,” diris la Birdotimigilo, fine.

“Granda misfortuno,” la Stana Lignohakisto deklaris. “Sed ne pli ol antaŭ ol ni trovis la Dezirpilolojn.”

“Malpli,” respondis Tip; “ĉar la unu pilolo kiun ni uzis ebligis ke ni eskapu el tiu nestaĉo.”

“Tamen estas tre domaĝe ke la aliaj du perdiĝis, kaj mi meritas fortan riproĉon pro mia senzorgo,” la Birdotimigilo respondis, pente. “Ĉar nia estas stranga grupo kaj ni riskas akcidentojn ĉiumomente, kaj eĉ nun ni eble proksimiĝas al nova danĝero.”

Neniu aŭdacis kontraŭdiri tion, kaj senĝoja silento sekvis.

La Gumpo pluflugadis, senpaŭze.

Subite Tip surprizite elkriis.

“Ni atingis la Sudan Landon!” li kriis, “ĉar sub ni ĉio estas ruĝa!”

Tuj ili ĉiuj klinis sin trans la sofodorsojn por rigardi—kun escepto de Joĉjo, kiu ne volis riski novan perdon de sia kukurbokapo. Tute vere, la ruĝaj domoj kaj bariloj kaj arboj indikis ke ili estas en la regno de Glinda la Bona; kaj baldaŭ, dum ili pluglitadis, la Stana Lignohakisto rekonis la vojojn kaj konstruaĵojn kiujn ili superflugadis, kaj ŝanĝis iomete la flugon de la Birdotimigilo Petas Helpon la Gumpo por ke ili atingu la palacon de la fama Sorĉistino.

“Bone!” kriis la Birdotimigilo, ĝojoplene. “Ni ne bezonas la perditajn Dezirpilolojn nun, ĉar ni atingis nian celon.”

Iom post iom la Aĵo malleviĝis al la tero kaj fine ĝi haltis en la belaj ĝardenoj de Glinda, kuŝiĝante sur veluran verdan gazonon proksime al fonto kiu ĵetis fluojn de brilantaj gemoj, anstataŭ akvo, alten en la aeron, de kie ili falis kun mallaŭta, tinta sono en la ĉizitan marmoran basenon lokitan por ricevi ilin.

Ĉio en la ĝardenoj de Glinda estis belega, kaj dum niaj veturantoj ĉirkaŭrigardadis admirante, kompanio da soldatinoj silente alvenis kaj ĉirkaŭis ilin. Sed tiuj soldatinoj de la granda Sorĉistino estis tute malsimilaj al tiuj de la Revolucia Armeo de Zingibra, kvankam ankaŭ ili estis knabinoj. Ĉar la soldatinoj surhavis bone zorgitajn uniformojn kaj portis glavojn kaj lancojn; kaj ili marŝadis lerte kaj precize laŭ maniero kiu pruvis ke ili estis bone trejnitaj pri militado.

La Kapitanino komandanta la grupon de soldatinoj—ili estis la privataj Gardistinoj de Glinda—tuj rekonis la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston, kaj salutis ilin respektoplene.

“Bonan tagon!” diris la Birdotimigilo, ĝentile forprenante sian ĉapelon, dum la Stana Lignohakisto soldate salutis; “ni venis por peti renkonti vian belan Regantinon.”

“Glinda jam estas en sia palaco, atendante vin,”

respondis la Kapitanino; “ĉar ŝi antaŭvidis vian venon longe antaŭ ol vi alvenis.”

“Strange!” diris Tip, mirante.

“Tute ne,” respondis la Birdotimigilo; “ĉar Glinda la Bona estas potenca Sorĉistino, kaj nenio okazanta en la Lando Oz estas nerimarkata de ŝi. Mi supozas ke ŝi scias kial ni alvenis egalklare kiel ni mem.”

“Do kiel utilis veni?” demandis Joĉjo, stulte.

“Por pruvi vin kukurbokapa!” kolere respondis la Birdotimigilo. “Sed la Sorĉistino atendas nin, do ni ne prokrastu.”La Birdotimigilo Petas Helpon Do ĉiuj grimpis de la sofoj kaj sekvis la Kapitaninon al la palaco—eĉ la Seg-Ĉevalo prenis lokon en la stranga vico.

Sur sia trono el fajne fasonita oro sidis Glinda, kaj ŝi apenaŭ nuligis rideton sian dum ŝiaj strangaspektaj vizitantoj eniris kaj klinis sin antaŭ ŝi. Kaj la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston ŝi konis kaj amis; sed la malgracia Kukurbokapo kaj la Multe Pligrandigita Ŝancel-Insekto estis uloj kiajn ŝi neniam antaŭe vidis, kaj ili aspektis eĉ pli strangaj ol la aliaj.

Kaj la Seg-Ĉevalo, nu li aspektis vivanta lignobloko; kaj li klinis sin tiel rigide ke lia kapo frapis la plankon, kio ridigis ne nur la soldatinojn sed ankaŭ Glindan.

“Bonvolu permesi ke mi anoncu al via glora moŝtino,” komencis la Birdotimigilo, solenavoĉe, “ke mian Smeraldan Urbon konkeris amaso da senrespektaj knabinoj kun trikiloj, kiuj slavigis la virojn, prirabis la stratojn kaj publikajn konstruaĵojn prenante la smeraldajn gemojn, kaj uzurpis mian tronon.”

“Mi jam sciis,” diris Glinda.

“Ili ankaŭ minacis detrui min, kaj ankaŭ la plurajn bonajn amikojn kaj helpantojn kiujn vi vidas antaŭ vi,” pludiris la Birdotimigilo; “kaj se ni ne eskapintus de ili, niaj vivoj jam delonge estus estingitaj.”

“Mi jam sciis,” ripetis Glinda.

“Tial mi venis petegi vian helpon,” asertis la Birdotimigilo, “ĉar mi kredas ke vi estas ĉiam preta helpi la misfortunulojn kaj mistraktatojn.”

“Estas vero,” respondis la Sorĉistino, malrapide.

“Sed nun regas la Smeraldan Urbon Generalo Zingibra, kiu proklamigis ke ŝi estas Reĝino. Kial mi rajtas oponi ŝin?”

“Nu, ŝi ŝtelis mian tronon,” diris la Birdotimigilo.

“Kaj kial vi posedis la tronon?” demandis Glinda.

“Ĝin donis al mi la Sorĉisto de Oz kaj la popolo,”

respondis la Birdotimigilo, malkvieta pro la demandoj.

“Kaj kiel akiris ĝin la Sorĉisto?” ŝi pludiris, severe.

“Oni informis min ke li prenis ĝin de Pastoria, la antaŭa Reĝo,” diris la Birdotimigilo, konfuzita pro la severa rigardo de la Sorĉistino.

“Sekve,” deklaris Glinda, “la trono de la Smeralda Urbo apartenas nek al vi nek al Zingibra, sed al tiu Pastoria de kiu uzurpis ĝin la Sorĉisto.”

“Vero,” agnoskis la Birdotimigilo, humile; “sed Pastoria estas delonge morta, kaj necesas ke estu anstataŭa reganto.”

“Pastoria havis filinon, kiu laŭrajte heredu la tronon de la Smeralda Urbo. Ĉu vi sciis tion?”

demandis la Sorĉistino.

“Ne,” respondis la Birdotimigilo. “Sed se la knabino ankoraŭ vivas, mi ne kontraŭstaros ŝin.

Kontentigos min la forpelo de Zingibra, ĉar ŝi estas uzurpintino, kaj mi ne repostulos la tronon por mi.

Efektive, ne plezurigas esti Reĝo, precipe kiam oni havas bonegan cerbon. Mi jam delonge scias ke por mi taŭgas multe pli honorinda posteno. Sed kie estas tiu knabino kiu posedas la tronon, kaj kiel ŝi nomiĝas?”

“Ŝia nomo estas Ozma,” respondis Glinda. “Sed mi vane klopodis trovi kie ŝi estas. Ĉar la Sorĉisto de Oz, kiam li ŝtelis la tronon de la patro de Ozma, sekrete kaŝis la knabinon ie. Kaj per magio kian mi ne konas li ankaŭ malebligis ke eĉ mi—eksperta Sorĉistino—trovu ŝin.”

“Tre strange,” interrompis la Ŝancel-Insekto, pseŭdopompe. “Oni informis min ke la Mirinda Sorĉisto de Oz estis nur ĉarlatano!”

“Absurde!” kriis la Birdotimigilo, tre kolera pro tiu diro. “Li donis al mi bonegan cerbon!”

“Neniel falsa estas mia koro,” anoncis la Stana Lignohakisto, indigne rigardante la Ŝancel-Insekton.

“Eble oni misinformis min,” balbutis la Insekto, retiretante sin; “mi mem ne konis la Sorĉiston.”

“Nu, ni ja konis lin,” rebatis la Birdotimigilo, “kaj li estis tre potenca Sorĉisto, mi povas certigi vin pri tio. Estas vere ke li kelkfoje iomete falsis sian aspekton, sed se li ne estus potenca Sorĉisto, kiel—mi demandas—kiel li povus kaŝi tiun knabinon Ozma tiom sukcese ke neniu povas trovi ŝin?”

“Mi—mi cedas al vi!” respondis la Ŝancel-Insekto, humile.

“Vi neniam parolis pli sencoplene,” diris la Stana Lignohakisto.

“Mi nepre devas denove provi trovi kie kaŝiĝis tiu knabino,” diris la Sorĉistino, penseme. “En mia biblioteko estas libro en kiu skribiĝis ĉiu ago de la Sorĉisto dum li estis en nia Lando Oz—nu, ĉiu ago kiun miaj spionoj povis observi. Tiun libron mi atentege tralegos hodiaŭ nokte, kaj mi klopodos trovi agojn kiuj eble helpos nin retrovi la perditan Ozman.

Intertempe, bonvolu distri vin en mia palaco kaj ordonu miajn servistinojn kvazaŭ ili estus la viaj. Mi renkontos vin denove, morgaŭ.”

Per tiu gracia parolo Glinda forsendis la aventurantojn, kaj ili komencis vagadi en la belaj ĝardenoj, kie ili pasigis plurajn horojn ĝuante la plaĉegaĵojn kiujn la Reĝino de la Sudlando metintis ĉirkaŭ sian reĝinan palacon.

Sekvamatene ili rerenkontis Glindan, kiu diris al ili: “Mi tre zorge traserĉis la registron de la agoj de la Sorĉisto, kaj inter ili mi trovis nur tri suspektindajn. Li manĝis fabojn per tranĉilo, li sekrete vizitis maljunan Mombin trifoje, kaj li lamis iomete je la maldekstra piedo.”

“Ha, tiu tria ago estas nepre suspektiga!” krietis la Kukurbokapo.

“Ne nepre,” diris la Birdotimigilo; “eble suferigis lin kalo. Laŭ mi, plej suspektigas ke li manĝadis fabojn per tranĉilo.”

“Sed eble tiu estas ĝentila manĝomaniero en Omaha, la glorega lando el kiu origine venis la Sorĉisto,” proponis la Stana Lignohakisto.

“Povas esti,” agnoskis la Birdotimigilo.

“Sed kial,” demandis Glinda, “li trifoje sekrete vizitis maljunan Mombin?”

“Ha! Vere kial!” eĥis la Ŝancel-Insekto, impone.

“Ni scias ke la Sorĉisto instruis al la maljunulino multajn magiaĵojn,” pludiris Glinda; “kaj li ne farus tion se ŝi ne helpus lin iel. Do ni sendube prave suspektas ke Mombi helpis lin kaŝi la knabinon Ozma, la laŭrajtan heredantinon de la trono de la Smeralda Urbo kaj do konstanta danĝero laŭ la uzurpinto. Ĉar se la popolo scius ke ŝi vivas, ili rapide Reĝinigus ŝin kaj redonus al ŝi ŝian laŭjustan postenon.”

“Logika argumento!” kriis la Birdotimigilo. “Tute sendube Mombi partoprenis en la fia afero. Sed kiel helpas nin scii tion?”

“Necesas trovi Mombin,” respondis Glinda, “kaj devigi ŝin informi pri kie ŝi kaŝis la knabinon.”

“Mombi estas nun kun Reĝino Zingibra, en la Smeralda Urbo,” diris Tip. “Mombi faris la multajn obstaklojn kontraŭ ni, kaj devigis Zingibran minaci detrui miajn amikojn kaj redoni min al la magiulinaĉo.”

“Sekve,” decidis Glinda, “kun mia armeo mi marŝos al la Smeralda Urbo kaj kaptos Mombin. Poste, eble ni povos devigi ŝin diri la veron pri Ozma.”

“Ŝi estas fimaljunulino!” komentis Tip, kiun tremigis pensi pri la nigra poto de Mombi; “ankaŭ obstina.”

“Ankaŭ mi estas tre obstina,” respondis la Sorĉistino, ridetante dolĉe; “do mi tute ne timas Mombin. Hodiaŭ mi faros ĉiujn necesajn preparojn, kaj je la krepusko morgaŭmatene ni marŝos kontraŭ la Smeraldan Urbon.”

La Stana Lignohakisto Deŝiras Rozon

“Ŝi estas fimaljunulino!”La Armeo de Glinda la Bona aspektis grandioza kaj impona kiam ĝi grupiĝis je la mateniĝo antaŭ la pordego de la palaco. La uniformoj de la soldatinoj estis belaj kaj gajkoloraj, kaj iliaj arĝento- pintaj lancoj estis brilantaj, la longaj teniloj estis inkrustitaj per perlamoto. La oficirinoj portis akrajn, brilantajn glavojn, kaj ŝildojn kovritajn per pavoplumoj; vere ŝajnis ke neniu malamiko iel povus venki tiel gloran armeon.

La Sorĉistino estis portata en bela palankeno, kiu similis al la korpo de kaleŝo, kun pordoj kaj fenestroj kun silkaj kurtenoj; sed anstataŭ radoj, kiujn havas kaleŝo, la palankeno restis sur du longaj, horizontalaj stangoj, kiujn portis la ŝultroj de dekdu servistinoj.

La Birdotimigilo kaj liaj kamaradoj decidis veturi en la Gumpo, por tiel povi egale rapidi kiel la armeo; do, tuj kiam Glinda komencis kaj dum la reĝina bando ludis inspiran muzikon kaj ŝiaj soldatinoj formarŝis, niaj amikoj sursofiĝis kaj sekvis. La Gumpo malrapide flugadis tuj super la palankeno en kiu veturis la Sorĉistino.

“At e n t u , ” d i r i s l a Stana Lignohakisto al la Birdotimigilo, kiu sin klinis trans la flankon por rigardi la armeon sub si.

“Ne falu.”

“Ne gravus,” komentis la edukita Ŝancel-Insekto; “li ne povos rompiĝi, ĉar li ĉiam falos sur sian mono- litan naturon.”

“Mi ordonis ke vi—” komencis Tip, riproĉavoĉe.

“Jes ja!” diris la Ŝancel-Insekto, tuje. “Pardonu min. Mi strebos subpremi mian vortludemon.”

“Vi devos sukcesi pri tio,” deklaris la knabo. “Se vi volas plu akompani nin.”

“Ve! Min plorigus apartiĝi de vi post tiom da tempo!” murmuris la Insekto, emocie; do Tip forlasis la temon.

La armeo plumarŝadis senpaŭze, sed kiam noktiĝis ili ankoraŭ ne atingis la murojn de la Smeralda Urbo.

Tamen, per la malforta lumo de la nova luno, la soldatinoj de Glinda ĉirkaŭis la urbon kaj starigis siajn skarlatajn silkajn tendojn sur la verda herbaro.

La tendo de la Sorĉistino estis pli granda ol la aliaj, kaj konsistis el pure blanka silko, kaj super ĝi flirtadis skarlataj flagoj. Oni starigis tendon ankaŭ por la Birdotimigilo kaj liaj amikoj; kaj post tiuj preparoj, laŭ militistaj precizo kaj rapido, la armeo eniris siajn tendojn por ripozi.

Multe miregis Reĝino Zingibra la postan matenon kiam ŝiaj soldatinoj alkuris por informi ŝin pri la grandega armeo ĉirkaŭanta ilin. Ŝi tuj grimpis la ŝtupojn de alta turo de la reĝa palaco kaj ĉiudirekte vidis standardojn flirtantajn, kaj la granda blanka tendo de Glinda staris rekte antaŭ la pordoj.

“Nepre ni venkiĝos!” kriis Zingibra, malespere; “ĉar kiel povos niaj trikiloj superi la longajn lancojn kaj timigajn glavojn de niaj malamikinoj?”

“Estos plej bone,” diris knabino, “ke ni cedu kiel eble plej rapide, por ke ni ne vundiĝu.”

“Tute ne,” respondis Zingibra, pli kuraĝe.

“La malamikinoj plu estas ekster la muroj, do ni penu akiri pli da tempo per inter- traktado kun ili. Iru kun pacflago al Glinda kaj demandu al ŝi kial ŝi aŭdacis invadi mian regnon, kaj kion ŝi postulas.”

Do la knabino trairis la pordegon, portante blankan standardon por indiki ke ŝi celas pacon, kaj iris al la tendo de Glinda.

“Diru al via Reĝino,” diris la Sorĉistino al la knabino, “ke ŝi transdonu al mi maljunan Mombin kiel kaptitinon. Se ŝi faros tion, mi ne plu ĝenos ŝin.”

Nu, kiam la Reĝino ricevis tiun komunikon ĝi tre ĉagrenis ŝin, ĉar Mombi estis ŝia ĉefa konsilistino, kaj Zingibra multe timis la maljunulinaĉon. Sed ŝi alvokis Mombin, kaj raportis al ŝi kion diris Glinda.

“Mi antaŭvidas danĝeron por ni ĉiuj,” murmuris la maljuna magiulino, rigardinte en magian spegulon kiun ŝi portis en poŝo. “Sed eble ni tamen sukcesos eskapi per trompo, eĉ kvankam tiu Sorĉistino opinias sin tre lerta.”

“Ĉu ne estus pli sendanĝere ke mi transdonu vin al ŝi?” demandis Zingibra, nervoze.

“Per tio vi perdus la tronon de la Smeralda Urbo!”

respondis la magiulino, emfaze. “Sed se vi permesos ke mi agu laŭ mia volo, mi facile savos kaj vin kaj min.”

“Do agu laŭvole,” respondis Zingibra, “ĉar estas tre aristokratece esti Reĝino, kaj mi ne volas devi reiri al mia hejmo kaj ordigi litojn kaj lavi telerojn por mia patrino.”

Do Mombi alvokis Ĵelean Konfitaĵon kaj faris certan magian riton kiun ŝi konis. La rezulto de la sorĉo estis ke Ĵelea ekaspektis tute kiel Mombi, kaj la maljuna magiulino eksimiliĝis al la knabino tiom precize, ke ŝajnis neeble ke iu povus rekoni la trompon.

“Nun,” diris maljuna Mombi al la Reĝino, “viaj soldatinoj transdonu ĉi tiun knabinon al Glinda. Ŝi kredos havi la veran Mombin do ŝi reiros tuj al sia propra lando en la sudo.”

Do Ĵelea, lamanta kvazaŭ maljunulino, estis kondukita tra la urbopordegoj al Glinda.

“Jen la persono kiun vi postulis,” diris unu el la gardistinoj, “kaj nia Reĝino nun petas ke vi foriru, laŭ via promeso, kaj ne plu ĝenu nin.”

“Tion mi nepre faros,” respondis Glinda, tre plaĉita; “se vere ĉi tiu estas la ĝusta persono, same kiel ŝi aspektas.”

“Certe ŝi estas maljuna Mombi,” diris la gardistino, kiu kredis diri la veron; kaj la soldatoj de Zingibra reiris tra la urbaj pordoj.

La Sorĉistino tuj vokis la Birdotimigilon kaj liajn amikojn al sia tendo, kaj komencis demandadi al la laŭsupoza Mombi pri la perdita knabino Ozma. Sed Ĵelea tute nenion sciis pri tiu temo, kaj baldaŭ ŝi tiom nervoziĝis pro la demandado ke ŝi komencis plori, kio multe surprizis Glindan.

“Jen stulta trompaĵo!” diris la Sorĉistino, kaj ŝiaj okuloj brilegis kolere. “Ĉi tiu ne estas Mombi, estas alia persono kiu pro sorĉo aspektas kiel ŝi! Diru al mi,” ŝi ordonis, turniĝinte al la tremanta knabino, “vian veran nomon!”

Tion Ĵelea ne kuraĝis diri, ĉar ŝin minacis mortigi la magiulino se ŝi konfesos la fraŭdon. Sed Glinda, kvankam dolĉa kaj bela, komprenis magion multe pli bone ol ĉiu alia persono en la Lando Oz. Do per kelkaj potencaj vortoj kaj stranga gesto, ŝi rapide transformis la knabinon kaj redonis al ŝi ŝian veran formon, kaj samtempe maljuna Mombi, tre malproksime en la palaco de Zingibra, subite reakiris siajn proprajn malrektan formon kaj aspektaĉon.

“Nu, ŝi estas Ĵelea Konfitaĵ!” kriis la Birdotimigilo, rekonante ke la knabino estas malnova amikino lia.

“Nia interpretistino!” diris la Kukurbokapo, plaĉe ridetante.

Glinda devigis Ĵelean rakonti pri la trompo farita de maljuna Mombi, kaj ŝi ankaŭ petis protekton de Glinda, kion la Sorĉistino volonte promesis. Sed nun Glinda vere koleregis, kaj sendis komunikon al Zingibra ke la fraŭdo koniĝis kaj ke ŝi devas transdoni la veran Mombin, ĉar se ne, ŝi suferos pro neelporteblaj konsekvencoj. Zingibra anticipis tiun komunikon, ĉar la sorĉistino bone komprenis, kiam ŝi rericevis sian naturan formon, ke Glinda eltrovis la trompon. Sed la fia maljunulino jam elpensis novan trompon, kaj devigis Zingibran promesi plenumi ĝin.

Do la Reĝino diris al la heroldino de Glinda: “Diru al via estrino ke mi tute ne trovas Mombin; sed Glinda povos eniri la urbon kaj mem serĉi la maljunulinon. Ŝi ankaŭ povas kunvenigi siajn amikojn, se ŝi volas. Sed se ŝi ne trovos Mombin antaŭ ol la suno subiros, la Sorĉistino devos promesi foriri pace kaj ne plu ĝeni nin.”

Glinda akceptis la proponon, ĉar ŝi bone sciis ke Mombi estas ie en la urbo. Do Zingibra malfermigis la pordegojn de la urbo, kaj Glinda enmarŝis, sekvate de kompanio de ŝiaj soldatinoj, kaj poste sekvis la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, dum Joĉjo Kukurbokapo rajdis sur la Seg-Ĉevalo, kaj la Edukita, Multe Pligrandigita Ŝancel-Insekto digne marŝis malantaŭ ili. Tip marŝis apud la Sorĉistino, ĉar Glinda ekamis la knabon multe.

Kompreneble Mombi tute ne intencis troviĝi de Glinda; do, dum ŝiaj malamikoj marŝadis laŭ la strato, la magiulino transformis sin en ruĝan rozon kreskantan sur arbusto en la ĝardeno de la palaco. Lerta plano, trompo kian ne suspektis Glinda. Do pluraj valoregaj horoj perdiĝis per vana serĉado je Mombi.

Kiam proksimiĝis la sunsubiro la Sorĉistino komprenis ke ŝin venkis la supera malico de la tre aĝa magiulino; do ŝi ordonis al siaj sekvantinoj marŝi el la urbo retroen al siaj tendoj.

Ĝuste tiam serĉadis la Birdotimigilo kaj liaj kamaradoj en la ĝardeno de la palaco, kaj senespere ili turnis sin por obei la ordonon de Glinda. Sed antaŭ ol foriri el la ĝardeno, la Stana Lignohakisto, kiu amis florojn, ŝance rimarkis grandan ruĝan rozon kreskantan sur arbusto; do li deŝiris la floron kaj fiksis ĝin en la stanan butontruon de sia stana brusto.

Dum li faris tion, li kredis aŭdi mallaŭtan ĝemon el la rozo; sed li tute ne atentis tiun sonon, kaj tiel Mombi estis portata el la urbo en la tendaron de Glinda kaj tute neniu suspektis ke ilia serĉo tiel sukcesis.

La Transformiĝo de Maljuna Mombi

Unue la magiulino timis kiam ŝi trovis sin kaptita de la malamikoj; sed baldaŭ ŝi decidis ke ŝi estas egale sekura en la butontruo de la Stana Lignohakisto kiel sur arbusto. Ĉar neniu sciis ke la rozo kaj Mombi estas unusama afero, kaj nun kiam ŝi estis ekster la urboj de la Urbo la eblo eskapi Glindan estis multe pli granda.

“Sed ne necesas rapidi,” pensis Mombi. “Mi atendos dum kelka tempo kaj ĝuos la humiliĝon de tiu Sorĉistino kiam ŝi trovos ke mi superis ŝin.”

Do dum la tuta nokto la rozo restis trankvile sur la brusto de la Stana Lignohakisto, kaj en la mateno, kiam Glinda vokis niajn amikojn al interkonsilado, Noĉjo Hakisto kunportis sian belan floron al la blanka silka tendo.

“Ial,” diris Glinda, “ni ne sukcesis trovi tiun malican maljunan Mombin; do mi kredas ke nia ekspedicio fiaskis. Kaj mi bedaŭras tion, ĉar sen nia helpo malgranda Ozma neniam estos savita kaj ne rericevos sian justan postenon kiel Reĝino de la Smeralda Urbo.”

“Ni ne cedu tro facile,” diris la Kukurbokapo. “Ni faru ion alian.”

“Certe io alia estas farenda,” respondis Glinda, ridetante; “sed mi ne komprenas kiel min tiom facile venkis maljuna magiulino kiu scias multe malpli da magio ol mi mem.”

“Dum ni estas ĉi tie, mi opinias ke estos saĝe ke ni konkeru la Smeraldan Urbon por Princino Ozma,”

diris la Birdotimigilo. “Kaj dum la knabino restos kaŝita, mi volonte regos anstataŭ ŝi, ĉar mi komprenas la regarton pli bone ol Zingibra.”

“Sed mi promesis ne ĝeni Zingibran,” kontraŭis Glinda.

“Mi invitas vin ĉiujn reiri kun mi al mia regno— pli ĝuste, Imperio,” diris la Stana Lignohakisto, ĝentile inkluzivante la tutan grupon per reĝa braketendo. “Multe plezurigos min gastigi vin en mia kastelo, kie estas sufiĉa spaco kaj pli ol sufiĉa. Kaj se iu el vi deziros kovriĝi per tavolo el nikelo, mia servisto faros tion tute senpage.”

Dum la Hakisto parolis la okuloj de Glinda rimarkis la rozon en lia butontruo, kaj nun ŝi imagis vidi la grandajn ruĝajn foliojn de la floro iom tremeti.

Tio tuj suspektigis ŝin, kaj post momento la Sorĉistino decidis ke la ŝajnrozo estis nur Mombi transformita. Sammomente Mombi sciis ke ŝi estas trovita kaj devas rapide plani eskapon, kaj ĉar ŝi facile transformiĝis ŝi tuj formiĝis kiel Ombro kaj glitis laŭ la muro de la tendo cele la elirejon, planante tiel malaperi.

Sed Glinda ne nur estis egale imagema, ŝi estis multe pli sperta ol la magiulino. Do ŝi paŝis al la malfermaĵo de la tendo longe antaŭ ol ĝin atingis la Ombro, kaj per manskuo ŝi fermis la malfermaĵon tiel perfekte ke Mombi ne povis trovi sufiĉe larĝan fendeton kiun ŝi povus trairi. La Birdotimigilo kaj liaj amikoj estis multe surprizitaj de la agoj de Glinda, ĉar neniu el ili rimarkis la Ombron. Sed la Sorĉistino diris al ili: “Restu tute senmove, ĉiuj! Ĉar la maljuna magiulino estas kun ni eĉ nun, en ĉi tiu tendo, kaj mi esperas kapti ŝin.”

Tiuj vortoj tiom alarmis Mombin ke ŝi tuj transformis sin el ombro en Nigran Formikon, kaj en tiu formo ŝi rampis trans la teron, serĉante fendeton aŭ kavaĵon en kiu ŝi povus kaŝi sian korpeton.

Bonsorte, la tero sur kiu la tendo estis starigita, tuj antaŭ la urbopordoj, estis malmola kaj glata; kaj dum la Formiko plu rampadis, Glinda vidis ĝin kaj rapidis antaŭen por kapti ĝin. Sed, ĝuste kiam ŝia mano subiris, la magiulino, nun preskaŭ freneza pro timo, lastafoje transformiĝis, kaj en la formo de giganta Grifo ŝi ĵetis sin tra la muron de la tendo—disŝirante la silkon per sia salto—kaj post momento jam forkuradis rapide kiel kirlovento.

Glinda ne hezitis sekvi. Ŝi saltis sur la dorson de la Seg-Ĉevalo kaj kriis: “Nun pruvu ke vi rajtas vivi! Kuru—kuru—kuru!”

La Seg-Ĉevalo kuris. Fulme li sekvis la Grifon, liaj lignaj kruroj movis sin tiom rapide ke ili briletis kvazaŭ la radioj de stelo. Antaŭ ol niaj amikoj povis reĝustiĝi el sia surprizo kaj la Grifo kaj la Seg-Ĉevalo estis preter ilia vidpovo.

“Ni sekvu!” kriis la Birdotimigilo.

Ili kuris al kie kuŝas la Gumpo kaj rapide sinĵetis sur ĝin.

“Flugu!” ordonis Tip, fervore.

“Kien?” demandis la Gumpo, per sia trankvila voĉo.

“Mi ne scias,” respondis Tip, kiu estis tre nervoza pro la prokrasto; “sed se vi enaeriĝos, mi kredas keLa Eksterordinara Lando Oz ni vidos kiudirekten iris Glinda.”

“Bone,” respondis la Gumpo, trankvile; kaj ĝi etendis siajn flugilegojn kaj alten iris en la aero.

Tre malproksime, trans la kampoj, nun videblis du etaj makuloj rapidantaj unu post la alia, kaj ili sciis ke la makuloj sendube estas la Grifo kaj la Seg-Ĉevalo. Do Tip atentigis la Gumpon pri ili, kaj ordonis ke la besto strebu atingi la du magiulinojn. Sed, kvankam la flugo de la Gumpo estis rapida, la sekvato kaj sekvanto sin movis pli rapide, kaj post kelkaj momentoj ne plu estis videblaj sur la malklara horizonto.

“Tamen ni plu sekvu ilin,” diris la Birdotimigilo; “ĉar la Lando Oz estas malgranda do ili nepre devos ambaŭ halti post nelonge.”

Maljuna Mombi opiniis sin tre saĝa pro sia decido fariĝi Grifo, ĉar ĝiaj kruroj estis rapidegaj kaj ĝia forto pli longedaŭra ol tiu de aliaj bestoj. Sed ŝi ne kalkulis pri la senlaca energio de la Seg-Ĉevalo, kies lignaj kruroj povis kuri dum multaj tagoj sen malrapidiĝi.

Tial, post horo da kuregado, la spirado de la Grifo komencis malfortiĝi, kaj ĝi anhelis kaj doloroplene strebis spiri, kaj movis sin multe malpli rapide ol antaŭe. Ĝi atingis la randon de la dezerto kaj komencis kuri trans la profundan sablon. Sed ĝiaj lacaj piedoj profundiĝis en la sablon kaj post kelkaj minutoj la Grifo kolapsis, plene senforta, kaj kuŝis senmove sur la dezerto.

Glinda atingis ĝin post momento, rajdante la ankoraŭ viglan Seg-Ĉevalon; kaj malvolvinte maldikan oran fadenon ligitan al sia zono la Sorĉistino ĵetis ĝin super la kapon de la anhelanta senhelpa Grifo, kaj tiel detruis la magian kapablon de la transformita Mombi.

Ĉar la besto, tremante severe, ekmalaperis, kaj en ĝia loko videblis la maljuna magiulino, sovaĝe rigardanta la serenan kaj belan vizaĝon de la Sorĉistino.

Princino Ozma de Oz

“Mi kaptis vin, kaj estas senutile plu barakti,” diris Glinda, per sia mola, dolĉa voĉo. “Kuŝu senmove dum momento, ripozetu, poste mi reportos vin al mia tendo.”

“Kial vi serĉas min?” demandis Mombi, ankoraŭ apenaŭ kapabla klare paroli pro manko de spiro.

“Kion mi faris kontraŭ vi, kial vi persekutas min?”

“Nenion vi faris kontraŭ mi,” respondis la milda Sorĉistino; “sed mi suspektas ke vi faris plurajn fiagojn; kaj se mi trovos ke vi vere misuzis vian magiscion, mi punos vin severe.”

“Mi defias vin!” raspis la maljunulinaĉo. “Vi ne aŭdacus damaĝi min!”

Ĝuste tiam la Gumpo alflugis ilin kaj stariĝis sur la dezertan sablon apud Glinda. Niaj amikoj ĝojis trovi ke Mombi fine estas kaptita, kaj post rapida interkonsiliĝo ili decidis ke ĉiuj reiru en la Gumpo al la tendaro. Do ili enĵetis la Seg-Ĉevalon, kaj poste Glinda, ankoraŭ tenante finon de la ora fadeno kiu estis ĉirkaŭ la kolo de Mombi, devigis la kaptitinon grimpi sur la sofojn. La aliaj nun sekvis, kaj Tip ordonis al la Gumpo reiri.

La veturo fariĝis senĝene, Mombi sidis sur sia loko malĝoj- kaj sever-miene, ĉar la maljunulinaĉo estis tute senhelpa dum restis la magia fadeno ĉirkaŭ ŝia kolo. La armeo salutis la revenon de Glinda per laŭtaj bonvenigaj krioj, kaj la grupo de amikoj rekuniĝis baldaŭ en la reĝina tendo, kiun oni zorge riparis dum ilia foresto.

“Nun,” diris la Sorĉistino al Mombi, “mi volas ke vi diru al ni kial la Mirinda Sorĉisto de Oz vizitis vin trifoje, kaj kio okazis al la infano Ozma, kiu kuriozege malaperis.”

La magiulino rigardis Glindan defie, kaj neniun vorton parolis.

“Respondu!” kriis la Sorĉistino.

Sed ankoraŭ Mombi silentis.

“Eble ŝi ne scias,” komentis Joĉjo.

“Bonvolu silenti,” diris Tip. “Vi eble fuŝos ĉion pro via stulteco.”

“Jes, kara Paĉjo!” respondis la Kukurbokapo, humile.

“Plezurege mi estas Ŝancel-Insekto!” murmuris la Multe Pligrandigita Insekto, mallaŭte. “Oni ne povas atendi fluon de saĝeco el kukurbo.”

“Nu,” diris la Birdotimigilo, “kiel ni paroligos Mombin? Se ŝi ne informos nin pri kion ni volas scii, estos tute senutila ŝia kaptiĝo.”

“Eble ni provu amon,” proponis la Stana Lignohakisto. “Mi aŭdis ke amo povas venki kiun ajn, ne grave kiom malbelan.”

Aŭdinte tion la magiulino turnis sin por firigardi lin tiom aĉe ke la Stana Lignohakisto humiligite retiris sin.

Glinda zorge konsideradis kion fari; nun ŝi sin turnis al Mombi kaj diris: “Nenion vi gajnos, mi certigas vin, per tia defiado.

Ĉar mi firme intencas scii la veron pri la knabino Ozma, kaj se vi ne diros al mi ĉion kion vi scias, mi certe mortigos vin.”

“Ho, ne! Ne faru tion!” kriis la Stana Lignohakisto.

“Estus fie mortigi iun ajn—eĉ maljunan Mombin.”

“Estas nur minaco,” respondis Glinda. “Mi ne mortigos Mombin, ĉar ŝi preferos diri al mi la veron.”

“Ha, mi komprenas,” diris la stanulo, multe trankviligita.

“Se mi diros al vi kion ajn vi volas scii,” diris Mombi, parolante tiom subite ke ŝi tremigis ilin ĉiujn.

“Kion vi faros al mi poste?”

“Se vi faros tion,” respondis Glinda, “mi nur postulos ke vi trinku potencan fluaĵon kiu forgesigos en vi la tutan magion kiun vi lernis.”

“Sed mi fariĝus senhelpa maljunulino!”

“Sed vi vivus,” diris la Kukurbokapo, konsole.

“Nepre silentu!” diris Tip, nervoze.

“Mi penos,” respondis Joĉjo; “sed vi agnoskas ke vivi estas bone.”

“Precipe se oni estas Plene Edukita,” diris la Ŝancel-Insekto, aprobe skuante sian kapon.

“Elektu,” Glinda diris al maljuna Mombi, “inter morto se vi plu silentos, kaj perdo de via magikapablo se vi diros al mi la veron. Mi opinias ke vi preferos vivi.”

Mombi malkviete rigardis la Sorĉistinon, kaj vidis ke ŝi plene seriozas kaj ne toleros trompon. Do ŝi respondis, malrapide: “Mi respondos viajn demandojn.”

“Tion mi supozis,” diris Glinda agrablatone. “Vi saĝe elektis, mi certigas vin.”

Ŝi gestis al unu el siaj Kapitaninoj, kiu portis al ŝi belan oran kesteton. El ĝi la Sorĉistino tiris grandegan blankan perlon, ligitan al maldika ĉeno kiun ŝi metis ĉirkaŭ sian kolon tiel ke la perlo restis sur ŝia brusto, tuj super la koro.

“Nun,” diris ŝi, “mia unua demando: Kial la Sorĉisto trifoje vizitis vin?”

“Ĉar mi rifuzis viziti lin,” respondis Mombi.

“Tio ne estas respondo,” diris Glinda, severe. “Diru al mi la veron.”

“Nu,” respondis Mombi, rigardante malsupren, “li vizitis min por lerni la recepton kiun mi uzas por biskvitoj.”

“Rigardu!” ordonis la Sorĉistino.

Mombi obeis.

“Kiu kolora estas mia perlo?” diris Glinda.

“Ĝi—ĝi estas nigra!” respondis la maljuna magiulino, mirante.

“Do vi mensogis al mi!” kriis Glinda, kolere. “Nur kiam vi diros la veron restos mia magia perlo pure blanka.”

Mombi nun komprenis ke estas senutile peni trompi la Sorĉistinon; do ŝi diris, intertempe sulkante la frunton pro sia venkiĝo: “La Sorĉisto portis al mi la knabineton Ozma, kiu tiutempe estis nur bebo, kaj petis min kaŝi la infanon.”

“Tion mi supozis,” deklaris Glinda, trankvile.

“Kion li donis al vi pro via helpo?”

“Li instruis al mi ĉiujn siajn magiaĵojn. Kelkaj estis aŭtentikaj, kaj kelkaj estis fraŭdaj; sed mi fidelis al mia promeso.”

“Kion vi faris pri la knabino?” demandis Glinda; kaj je tiu demando ĉiu antaŭen klinis sin por atente aŭskulti la respondon.

“Mi sorĉis ŝin,” respondis Mombi.

“Kiel?”

“Mi transformis ŝin kaj faris el ŝi—el ŝi—”

“Kion el ŝi?” demandis Glinda, kiam la magiulino hezitis.

“Knabon!” diris Mombi, malaltavoĉe.

“Knabon!” eĥis ĉiu voĉo; kaj, ĉar ili sciis ke tiu maljunulino prizorgis Tipon ekde lia bebeco, ĉiuj okuloj turniĝis al kie staras la knabo.

“Jes,” diris la maljuna magiulino, jese skuante sian kapon; “jen Princino Ozma—la infano portita al mi de la Sorĉisto kiu ŝtelis la tronon de ŝia patro. Jen la vera reganto de la Smeralda Urbo!” kaj ŝi per sia longa osteca fingro rekte indikis la knabon.

“Mi!” kriis Tip, miregante. “Mi ne estas Princino Ozma—mi ne estas knabino!”

Glinda ridetis, kaj irinte al Tip ŝi prenis lian malgrandan brunan manon per sia delikata blanka mano.

“Vi ne estas knabino ĝuste nun,” diris ŝi mildatone, “ĉar Mombi transformis vin en knabon. Sed vi naskiĝis knabino, kaj ankaŭ Princino; do vi devos repreni vian ĝustan formon, por ke vi fariĝu Reĝino de la Smeralda Urbo.”

“Ho, lasu Zingibran resti la Reĝino!” kriis Tip, preta plori. “Mi volas resti knabo, kaj veturi kun la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, kaj la Ŝancel- Insekto, kaj Joĉjo—jes! kaj kun mia amiko la Seg- Ĉevalo—kaj la Gumpo! Mi ne volas esti knabino!”

“Ne timu, amiketo,” diris la Stana Lignohakisto, konsole; “ne doloras esti knabino, oni diras; kaj ni ĉiuj restos viaj fidelaj amikoj. Kaj, senkaŝe parolante, mi ĉiam opiniis knabinojn pli agrablaj ol knaboj.”

“Nu, egale agrablaj,” diris la Birdotimigilo, karese frapetante la kapon de Tip.

“Kaj egale bonaj studentoj,” proklamis la Ŝancel- Insekto. “Mi volonte fariĝos via instruisto, kiam vi refariĝos knabino.”

“Sed—atendu!” diris Joĉjo Kukurbokapo, ĝeme: “se vi fariĝos knabino, vi ne povos resti mia kara Paĉjo!”

“Ne,” respondis Tip, ridante malgraŭ sia maltrankvilo; “kaj volonte mi perdos tiun parencecon.”

Poste li diris, heziteme, dum li turnis sin al Glinda: “Mi provos dum kelka tempo—por trovi kiel estos. Sed se al mi ne plaĉos esti knabino, vi devas promesi ke vi refaros min knabo.”

“Nu,” diris la Sorĉistino, “mia magio ne povas fari tion. Mi neniam faras transformojn, ĉar ili estas nehonestaj, kaj neniu respektinda magiulino volas doni malveran aspekton al io ajn. Nur senskrupulinoj uzas tiun arton, do mi devas postuli ke Mombi nuligu sian ĉarmon kaj redonu al vi vian ĝustan formon. Ŝi lastafoje faros magiaĵon.”

Nun, ĉar la vero pri Princino Ozma malkaŝiĝis, al Mombi ne gravis la sorto de Tip; sed ŝi timis la koleron de Glinda, kaj la knabo malavare promesis prizorgi Mombin kiam ŝi maljuniĝos se li fariĝos regantino de la Smeralda Urbo. Do la magiulino konsentis fari la transformon, kaj tuj komenciĝis la preparado de la evento.

Glinda ordonis ke ŝia propra reĝina sofo metiĝu en la centron de la tendo. Sur ĝin metiĝis multaj kusenoj kovritaj per rozkolora silko, kaj de ora stango super ĝi pendis multaj ruĝetaj faldaĵoj el filandro, tute kaŝante la internan parton.

La unua ago de la magiulino estis devigi la knabon trinki magian fluaĵon kiu rapide dormigis lin profunde kaj sensonĝe. Poste la Stana Lignohakisto kaj la Ŝancel-Insekto zorge portis lin al la sofo kaj metis lin sur la molajn kusenojn, kaj kuntiris la filandrajn kurtenojn por kaŝi lin de ĉiuj.

La magiulino kaŭris sur la tero kaj flamigis sekajn herbojn, kiujn ŝi tiris el sia brustvesto. Kiam la fajro ardis klare maljuna Mombi disŝutis manplenon da magia pulvoro sur la fajron, kiu tuj komencis estigi riĉan violan vaporon, plenigante la tendon per sia odoro kaj ternigante la Seg-Ĉevalon—kvankam oni antaŭavertis lin resti silenta.

Dum la aliaj scivole rigardadis ŝin, la maljunulinaĉo ĉantis verson ritme uzante vortojn kiujn neniu komprenis, kaj klinis sian maldikan korpon sepfoje super la fajron. Kaj nun la sorĉkanto ŝajnis kompleta, ĉar la magiulino rektiĝis kaj kriis unu vorton, “Jeoŭa!”

laŭtavoĉe.

La vaporo forflosis; la aero reklariĝis; iom da freŝa aero plenigis la tendon, kaj la ruĝetaj kurtenoj de la sofo tremetis kvazaŭ movitaj de io malantaŭ ili.

Glinda marŝis al la baldakeno kaj apartigis la silkajn kurtenojn. Ŝi klinis sin super la kusenojn, etendis manon, kaj de la sofo leviĝis la formo de juna knabino, freŝa kaj bela kiel maja mateno. Ŝiaj okuloj brilis kvazaŭ du diamantoj, kaj ŝiaj lipoj ruĝetis kiel turmalino. Laŭ ŝia dorso pendis ruĝoraj bukloj, kaj maldika juvela cirklaĵo sidis super ŝiaj brovoj. Ŝiaj silkogazaj roboj flosis ĉirkaŭ ŝi kvazaŭ nubo, kaj sur ŝiaj piedoj estis delikataj satenaj pantofloj.

Vidante tiun belegulinon la malnovaj kamaradoj de Tip rigardadis miroplene dum tuta minuto, kaj post tio ĉiu kapo kliniĝis pro sincera admirado al la bela Princino Ozma. La knabino mem rigardetis la brilantan vizaĝon de Glinda, kiu brilas pro plezuro kaj kontento, kaj post tio turnis sin al la aliaj. Parolante la vortojn dolĉe malarogante, ŝi diris: “Mi esperas ke neniu el vi malpli amos min nun ol antaŭe. Mi restas la sama Tip, sciu; nur—nur—”

“Nur vi estas diferenca!” diris la Kukurbokapo; kaj ĉiu opiniis ke tiu estis lia plej saĝa parolo dum lia tuta vivo.

Riĉo pro Kontento

Kiam la miriga informo atingis la orelojn de Reĝino Zingibra—ke Mombi la magiulino estas kaptita; ke ŝi konfesis sian krimon al Glinda; ke oni trovis la delonge perditan Princinon Ozma en, nekredeble, Tip—ŝi ploris verajn larmojn de malĝojo kaj malespero.

“Ke mi devos,” ŝi ĝemis, “reginte kiel Reĝino, kaj loĝinte en palaco, rekomenci purigadi plankojn kaj kirli buteron! Estas nepenseble! Mi neniel konsentos!”

Do kiam ŝiaj soldatinoj, kiuj pasigis sian tempon plejparte per kuirado de sukerfandaĵoj en la kuirejoj de la palaco, konsilis al Zingibra ke ŝi rezistu, ŝi obeis ilian malsaĝan babiladon kaj sendis akran defion al Glinda la Bona kaj Princino Ozma. Rezultis militdeklaro, kaj la tujsekvan tagon Glinda marŝis kontraŭ la Smeraldan Urbon kun flirtantaj standardoj kaj ludantaj bandoj, kaj arbaro da brilantaj lancoj kiuj briladis pro la radioj de la suno.

Sed kiam ĝi proksimiĝis al la muroj tiu brava grupego ekhaltis; ĉar Zingibra fermis kaj baris ĉiun pordon, kaj la muroj de la Smeralda Urbo estis altaj kaj dikaj, konstruite el multaj blokoj de verda marmoro. Kiam ŝi trovis sian eniron barita, Glinda klinis sian kapon por profunde pensadi, dum la Ŝancel-Insekto diris, per sia plej pozitiva tono: “Necesas sieĝi la urbon kaj malsatigi ĝin ĝis ĝi cedos. Nenion alian ni povos fari.”

“Malprave,” respondis la Birdotimigilo. “Ni ankoraŭ havas la Gumpon, kaj la Gumpo ankoraŭ povas flugi.”

La Sorĉistino turnis sin rapide kiam ŝi aŭdis liajn vortojn, kaj sur ŝia vizaĝo nun estis brilanta rideto.

“Vi pravas,” ŝi krietis, “vi plenrajte fieras pro via cerbo. Ni iru al la Gumpo tuj!”

Do ili trairis la armeon ĝis ili atingis la lokon, proksime al la tendo de la Birdotimigilo, kie kuŝas la Gumpo. Glinda kaj Princino Ozma eniris la unuaj, kaj sidiĝis sur la sofojn. Sekvis la Birdotimigilo kaj liaj amikoj, kaj restis sufiĉa spaco por Kapitanino kaj tri soldatinoj, kiujn Glinda opiniis sufiĉaj kiel gardistinaro.

Nun, pro ordono de la Princino, la stranga Aĵo kiun ili nomis Gumpo batis siajn palmfoliajn flugilojn kaj enaeriĝis, portante la grupon de aventurantoj alte trans la murojn. Ili ŝvebis super la palaco, kaj baldaŭ rimarkis Zingibran legantan en hamako en la korto, kie ŝi komforte legadis romanon kun verda kovrilo kaj manĝadis verdajn ĉokoladojn, certa ke la muroj protektos ŝin kontraŭ ŝiaj malamikinoj. Obeante rapidan ordonon, la Gumpo surteriĝis sendanĝere en tiun saman korton, kaj antaŭ ol Zingibra povis pli ol nur krii, la Kapitanino kaj la tri soldatinoj elsaltis kaj kaptis la eksreĝinon, kaj fiksis fortikajn ĉenojn al ŝiaj pojnoj.

Tiu ago efektive finis la militon; ĉar la Revolucia Armeo cedis tuj kiam ili informiĝis pri la kaptiĝo de Zingibra, kaj la Kapitanino marŝis sendanĝere laŭ la stratoj ĝis la pordoj de la urbo, kiujn ŝi plene malfermis. La bandoj ludis sian plej instigan muzikon dum la armeo de Glinda marŝis en la urbon, kaj heroldoj proklamis la venkiĝon de la aŭdaca Zingibra kaj la altiĝon de la bela Princino Ozma sur la tronon de siaj reĝaj prapatroj.

Tuj la viroj de la Smeralda Urbo formetis siajn kuirvestojn. Kaj oni diras ke la virinojn tiom tedis manĝi la kuiraĵojn de siaj edzoj ke ili ĉiuj ĝoje salutis Riĉo pro Kontento la venkiĝon de Zingibra. Estas certe ke, kurante al la kuirejoj de siaj domoj, la bonaj edzinoj preparis tiom bongustegajn festenojn por la lacaj viroj ke harmonio tuj reestabliĝis en ĉiu familio.

La unua akto de Ozma devigis la Revolucian Armeon redoni al ŝi ĉiun smeraldon kaj alian gemon ŝtelitan el la publikaj stratoj kaj konstruaĵoj; kaj tiom abundis la valoregaj ŝtonoj elprenitaj de tiuj vantaj knabinoj, ke ĉiu el la reĝaj juvelistoj devis laboradi senĉese dum pli ol monato por remeti ilin.

Intertempe la Revolucia Armeo estis malfondita kaj la knabinoj resenditaj al siaj patrinoj. Pro promeso bone konduti, Zingibra ankaŭ liberiĝis.

Ozma fariĝis la plej bela Reĝino iam konita en la Smeralda Urbo. Kaj, kvankam tre juna kaj sensperta, ŝi regis sian popolon saĝe kaj juste. Ĉar Glinda bone konsilis ŝin ĉiam; kaj la Ŝancel-Insekto, al kiu doniĝis la grava posteno de Publika Edukisto, estis tre helpa al Ozma kiam ŝiaj regaj taskoj perpleksis ŝin.

La knabino, dankeme al la Gumpo pro ĝia servado, proponis al la besto kiun ajn pagon ĝi deziras.

“Nu,” respondis la Gumpo, “bonvolu dispecigi min. Mi ne volis viviĝi, kaj mi hontegas pro mia konglomera naturo. Iam mi estis monarko de la arbaro, tion plene pruvas miaj kornoj; sed nun, pro mia aktuala remburita stato de servisto, mi devas flugi tra la aero—miaj kruroj plene malutilas. Mi tial petas dispeciĝi.”

Do Ozma ordonis dispecigi la Gumpon. La kornohava kapo denove pendiĝis super la kamenbreto en la kunvenejo, kaj la sofoj estis malligitaj kaj metitaj en la akceptejojn. La balavosto rekomencis sian kutiman laboron en la kuirejo, kaj fine, la Birdotimigilo remetis ĉiujn ŝnurojn kaj ŝnuregojn sur la hokojn de kiuj ili prenis ilin dum la eventoplena tago kiam ili konstruis la Aĵon.

Eble vi supozas ke tiel finiĝis la Gumpo; kaj tiel estis, rilate al ĝia vivo kiel flugmaŝino. Sed la kapo super la kamenbreto plu paroladis kiam ajn ĝi deziris, kaj ofte ĝi alarmis, per siaj abruptaj demandoj, la personojn atendantajn en la kunvenejo kiuj volis paroli kun la Reĝino.

La Seg-Ĉevalo estis persona posedaĵo de la Reĝino, kaj estis ame prizorgata; kaj ofte ŝi rajdis la strangan beston laŭ la stratoj de la Smeralda Urbo. Ŝi metigis orajn ŝuojn sur ĝiajn lignajn krurojn, por malebligi ilian triviĝon, kaj la sonado de tiuj oraj ŝuoj sur la pavimo ĉiam plenigis la regatojn de la Reĝino per respektego dum ili pensis pri tiu manifestiĝo de ŝia magia kapablo.

“La Mirinda Sorĉisto neniam estis tiom mirinda kiom Reĝino Ozma,” oni diris unu al la alia, flustre; “ĉar li pretendis fari multon kion li ne sciis fari; dum nia nova Reĝino faras multon kion neniu atendus de ŝi.”

Joĉjo Kukurbokapo restis kun Ozma ĝis sia morto; kaj li ne putris tiom baldaŭ kiom li timis, kvankam li ĉiam restis stulta. La Ŝancel-Insekto provis instrui al li plurajn artojn kaj sciencojn; sed Joĉjo estis tiom malkapabla studanto ke ĉia provo eduki lin baldaŭ ĉesis.

Post la remarŝo de la armeo de Glinda al sia hejmo, kaj la reestabliĝo de paco en la Smeralda Urbo, la Stana Lignohakisto anoncis sian intencon reiri al sia propra Regno de la Palpbrumoj.

“Ĝi ne estas granda Regno,” diris li al Ozma; “sed pro tio ĝi estas pli facile regebla; kaj mi nomis min Imperiestro ĉar mi estas Absoluta Monarko, kaj neniu ial ajn kritikas mian pritraktadon de publikaj aŭ de privataj aferoj. Reveninte hejmen mi rekovrigos min per nikela tavolo, ĉar mi iomete makuliĝis kaj gratiĝis lastatempe; kaj poste mi volonte gastigos vin.”

“Dankon,” diris Ozma. “Iam mi eble akceptos la inviton. Sed kio okazos al la Birdotimigilo?”

“Mi reiros kun mia amiko la Stana Lignohakisto,”

diris la plenigito, serioze. “Ni decidis neniam apartiĝi venontece.”

“Kaj mi faris la Birdotimigilon mia Reĝa Kasisto,”

klarigis la Stana Lignohakisto. “Ĉar mi decidis ke estos bone havi Reĝan Kasiston kiu konsistas el mono. Kion vi opinias?”

“Mi opinias,” diris la malgranda Reĝino, ridetante, “ke via amiko certe estas la plej riĉa homo en la tuta mondo.”

“Jes,” respondis la Birdotimigilo; “sed ne pro mia mono. Ĉar mi opinias ke cerbo multe pli valoras ol mono ĉiumaniere. Vi eble rimarkis ke homo kun mono sed sen cerbo ne bone utiligas sian monon; sed se homo havas cerbon sen mono, ĝi ebligas komfortan vivon ĝis la morto.”

“Kaj samtempe,” deklaris la Stana Lignohakisto, “vi devas agnoski ke bona koro estas io kion cerbo ne povas krei kaj mono ne povas aĉeti. Eble, efektive, mi estas la plej riĉa homo en la mondo.”

“Vi ambaŭ estas riĉaj, miaj amikoj,” diris Ozma ameme; “kaj via riĉo estas la sola havinda riĉo—riĉo pro kontento!”