Hamleto - Reĝido de Danujo, de V. Ŝekspir


Tekst'ar'o de Esperant'o

Unu tekst'o el kolekt'o de Esperant'a'j tekst'o'j

Hamleto

Reĝ'id'o de Dan'uj'o

Tragedi'o en Kvin Akt'o'j

La tekst'o'n origin'e en'komput'il'ig'is kiel skan'it'a'j'n bild'o'j'n ĉe https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekt'o-por-plan'lingv'o'j/dig'it'a'j-dokument'o'j/ludwik-l-zamenhof/ la Aŭstra Nacia Biblioteko (Österreichische Nationalbibliothek)

Proksim'um'a traduk'o'jar'o: 1893

Kre'is la Esperant'a'n tekst'o'n: Zamenhof

La skan'it'a'j'n tekst'o'bild'o'j'n trans'form'is en tekst'o'n Bertilo Wennergren.

Rimark'u, ke tiu ĉi tekst'o est'as tiu de la la unu'a el'don'o el 1894. La post'a'j el'don'o'j en'hav'as mult'a'j'n erar'o'j'n kaj ŝanĝ'o'j'n ne-Zamenhof'a'j'n. Vid'u la detal'a'n analiz'o'n de Waringhien en Lingv'o kaj Viv'o, p. 263.

Person'o'j:

Sinjor'o'j kaj sinjor'in'o'j de la kort'eg'o, oficir'o'j, soldat'o'j, ŝip'an'o'j, tomb'ist'o'j, kurier'o'j kaj popol'an'o'j.

La ag'ad'o hav'as lok'o'n en Elsinor'o.

Akt'o 1.

Scen'o 1.

Teras'o antaŭ la palac'o. Francisko star'as sur la posten'o; Bernardo ven'as.

Bernardo.

He! Kiu?

Francisko.

Halt’! Respond'u: kiu ir'as?

Bernardo.

La reĝ'o viv'u!

Francisko.

Ĉu Bernardo?

Bernardo.

Jes!

Francisko.

Vi akurat'e ven'is al la serv'o!

Bernardo.

Dek'du'a hor'o son'is. Ir'u dorm'i.

Francisko.

Mi dank'as. La mal'varm'o est'as tranĉ'a,
Kaj mi mi'n sent'as nun ne tut'e bon'e.

Bernardo.

Ĉu ĉio est'is ord'a kaj trankvil'a?

Francisko.

Eĉ mus’ ne preter'kur'is.

Bernardo.

Bon'a'n nokt'o'n!
Se vid'os vi Marcellon, Horacion,
Koleg'o'j'n mi'a'j'n, rapid'ig'u ili'n!

Francisko.

Jen, ŝajn'as, ili. Halt'u! Kiu ir'as?

(Horacio kaj Marcello ven'as.)

Horacio.

Amik'o'j de la land'o.

Marcello.

Kaj de l’ reĝ'o.

Francisko.

Nu, bon'a'n nokt'o'n!

Marcello.

Bon'a'n al vi dorm'o'n!
Vi'n kiu anstataŭ'as nun?

Francisko.

Bernard'o.
Li gard'as nun. Adiaŭ! (For'ir'as.)

Marcello.

He! Bernardo!

Bernardo.

Ĉu Horacio?

Horacio.

Pec'o de li mem.

Bernardo.

Salut’ al vi, Marcello, Horacio!

Horacio.

Ĉu la aper'o nun de'nov'e ven'is?

Bernardo.

Nenio'n vid'is mi.

Marcello.

Jen Horacio
Parol'as, ke ĝi est'as nur imag'o,
Ne kred'as li pri la fantom’ terur'a,
Kiu'n ni vid'is jam la du'a'n foj'o'n.
Kaj tial mi li'n tie'n ĉi invit'is,
Ke li kun ni mal'dorm'u nun'a'n nokt'o'n
Kaj, kiam la fantom'o re'aper'os,
Li vid'u kaj kun la fantom’ parol'u.

Horacio.

He, babil'aĵ'o! Kred'u, ĝi ne ven'os.

Bernardo.

Sid'iĝ'u do, kaj prov'os mi de'nov'e
Atak'i per rakont’ orel'o'n vi'a'n,
Ke ĝi for'ĵet'u si'a'n obstin'ec'o'n
Kaj kred'u, kio'n ni du foj'o'j'n vid'is.

Horacio.

Nu, mi konsent'as. Bon'e, ni sid'iĝ'u,
Kaj vi rakont'u.

Bernardo.

En la last'a nokt'o,
En la moment'o, kiam tiu stel'o
Tre lum'a, kiu'n vid'as vi, en si'a
Kur'ad'o trans ark'aĵ'o la ĉiel'a
En tiu sam'a lok'o, kiel nun,
Trov'iĝ'is, tiam ni—mi kaj Marcello
Ek'vid'is...

Marcello.

Halt'u! Jen ĝi mem aper'as!

(Montr'as si'n spirit'o en arm'aĵ'o.)

Bernardo.

Li mem, li mem, mort'int'a ni'a reĝ'o!

Marcello

(al Horacio).

Vi est'as instru'it'a, Horacio,
Parol'u vi kun li!

Bernardo.

Ĉu ne simil'a
Li est'as al la reĝ'o? Dir'u mem!

Horacio.

Jes, jes! Li mem! Mi mir'as, tim'as, trem'as.

Bernardo.

Li vol'as, ke kun li oni parol'u.

Marcello.

Parol'u, Horacio!

Horacio

(al la spirit'o).

Kiu est'as
Vi, kiu vag'as en la nokt'a hor'o
En la majest'a nobl'a ekster'aĵ'o
De la mort'int'a reĝ'o de Dan'uj'o?
Mi vi'n pri'ĵur'as per ĉiel'o: dir'u!

Marcello.

Li est'as ofend'it'a.

Bernardo.

Li for'ir'as.

Horacio.

En nom'o de ĉiel'o! Rest'u! Dir'u!

(La spirit'o for'ir'as.)

Marcello.

Li ir'is for, respond'i li ne vol'is.

Bernardo.

Ha, Horacio, kio al vi est'as?
Vi est'as pal'a, trem'as? Ĉu ne pli,
Ol sonĝ'o est'as tiu ĉi aper'o?

Horacio.

Per Di'o! Mi ne pov'us tio'n kred'i,
Se mi ne vid'us ĝi'n per mi'a'j propr'a'j
Okul'o'j.

Marcello.

Ne simil'a al la reĝ'o?

Horacio.

Ne mal'pli mult'e, ol vi al vi mem.
Jes, ĝust'e tia'n port'is li arm'aĵ'o'n
En la batal'o kontraŭ la Norveg'o'j,
Li ĝust'e tia'n vid'o'n hav'is, kiam
Li en koler'o si'a'n pez'a'n glav'o'n
En la glaci'o'n bat'is. Strang'e!

Marcello.

Tiel
Li jam du foj'o'j'n kun minac'a vid'o
Aper'is antaŭ ni en sam'a hor'o.

Horacio.

Ne pov'as mi preciz'e ĝi'n klar'ig'i;
Sed la aper'o, kiom mi kompren'as,
Al ni'a land’ mal'bon'o'n antaŭ'dir'as.

Marcello.

Ĉu ne milit'o'n? Ĉu vi sci'as, kial
Nun gard'o'j ĉie star'as, paf'il'eg'o'j
Nun est'as pret'ig'at'a'j ĉiam nov'a'j,
El l’ ekster'land'o ven'as batal'il'o'j,
Rapid'e ŝip'o'j est'as konstru'at'a'j
En grand'a nombr'o, kaj eĉ en dimanĉ'o'j
Ne ĉes'as la prepar'a labor'ad'o?
El kia kaŭz'o tiu rapid'ad'o
Kaj labor'ad’ en tag'o kaj en nokt'o?
Ĉu pov'as iu dir'i?

Horacio.

Jes, mi pov'as,—
Almenaŭ tiom, kiom mi ĝi'n aŭd'is.
La last'a reĝ'o, kies la figur'o
Ĵus antaŭ ni aper'is, est'is iam
Vok'it'a—vi ĝi'n sci'as—al batal'o
De la Norveg'a reĝ'o Fortinbras.
Hamlet'o, ni'a brav'a, glor'a reĝ'o,
En la batal'o venk'is Fortinbrason.
Laŭ la kontrakt'o antaŭ'sigel'it'a
Kaj sankci'it'a de la rajt’ kaj mor'o
Post mort'o de l’ venk'it'a Fortinbras
La tut'a land'o de l’ venk'it'a reĝ'o
Trans'ir'is en posed'o'n de l’ venk'int'o.
Se la venk'int'o est'us Fortinbras,
Al li trans'ir'i dev'us ni'a land'o.
Sed nun la jun'a fil’ de Fortinbras,
Kuraĝ'ig'it'a ebl'e per la mort'o
De ni'a reĝ'o, amas'ig'is ar'o'n
Da kuraĝ'ul'o'j kaj aventur'ist'o'j
Por entrepren'o, kiu'n ni'a regn'o
Kompren'as bon'e; li'a cel'o est'as:
Per fort'a man'o de la batal'il'o'j
El'ŝir'i nun el ni'a man’ la land'o'n,
Perd'it'a'n per batal’ de li'a patr'o.
Kaj tio, kiel ŝajn'as, est'as kaŭz'o
De ni'a'j prepar'iĝ'o'j kaj gard'ad'o
Kaj labor'ad'o en la tut'a land'o.

Bernardo.

Mi pens'as ankaŭ, ke la kaŭz'o est'as
Nun tio ĉi. Pro tio ankaŭ cert'e
Nun vizit'ad'as nokt'e ni'a'n gard'o'n
Terur'a la fantom'o en arm'aĵ'o
De l’ reĝ'o, kiu kaŭz'is la milit'o'n.

Horacio.

Ne! Mi ali'o'n tim'as de l’ fantom'o!
En la plej glor'a temp’ de l’ grand'a Rom'o,
Ĵus antaŭ la pere'o de Cezar'o,
Mort'int'o'j si'n el'lev'is el la tomb'o'j.
Kaj promen'ad'is tra la urb'a'j strat'o'j;
Kaj stel'o'j kun terur'a'j fajr'a'j vost'o'j,
Kaj sang'a ros'o, makul'it'a sun'o,
Mal'lum'ig'it'a lun'o,—ĉio tio
Aper'is tiam kiel antaŭ'sign'o'j
De grand'a mal'feliĉ'o. Tiel oft'e
Antaŭ la ven'o de renvers'o'j grand'a'j
Si'n montr'as strang'a'j kaj terur'a'j sign'o'j
En la natur'o. Al ni ankaŭ cert'e
Nun la ĉiel'o send'as tia'n sign'o'n...

(La spirit'o de'nov'e aper'as.)

Horacio.

Sed ha! de'nov'e li aper'as! Nepr'e
Mi nun kun li parol'os, se eĉ mort'o
Al mi per ĝi minac'os! Halt’, fantom'o!
Se voĉ'o'n vi posed'as kaj parol'o'n,—
Parol'u! Se per ia bon'a far'o
Al vi trankvil'o'n pov'as mi al'port'i,—
Parol'u! Se danĝer'o al la land'o
Minac'as kaj ankoraŭ est'as ebl'o
La land'o'n antaŭ'sav'i,—ho, parol'u!
Kaj se en vi'a viv'o vi kolekt'is
Trezor'o'j'n kaj en'fos'is en la ter'o'n
Kaj nun pro ili vag'as en la nokt'o'j,—
Parol'u! Dir'u! Rest'u kaj respond'u! (Kok'o kri'as).
Halt'ig'u ĝi'n, Marcello! Ĝi for'ir'as!

Marcello.

Ĉu pik'i li'n per mi'a halebard'o?

Horacio.

Jes, pik'u li'n, se li ne vol'as star'i!

Bernardo.

Jen ĝi!

Horacio.

Jen ĝi! Ho, halt’!

Marcello.

Ha, ĝi for'ir'is!

(La spirit'o for'ir'as).

Ni li'n ofend'as! Kontraŭ majest'ec'o
Ni ven'as kun sovaĝ'a atak'ad'o!
Kiel aer’ li est'as ne'vund'ebl'a,
Kaj ni'a atak'ad'o est'as van'a!

Bernardo.

Li vol'is jam parol'i, sed la kok'o
Ek'kri'is.

Horacio.

Kaj subit'e li ek'trem'is,
Simil'e al est'aĵ'o pek'o'plen'a
Ĉe kri'o de terur'o. Oni dir'as,
La kok'o, trumpet'ist'o de l’ maten'o,
Per si'a laŭt'a, fort'a, hel'a voĉ'o
El dorm'o vek'as di'o'n de la tag'o,
Kaj laŭ la kri'o de la kok'o tuj
El akv'o, fajr'o, ter'o kaj aer'o
Spirit'o ĉiu, kie ajn li vag'as,
Rapid'as hejm'e'n; la fantom'o pruv'is
Al ni, ke tio est'as ne mal'ver'o.

Marcello.

Li mal'aper'is ĉe la kok'a kri'o.
Mi aŭd'is, ke en nokt'o Krist'o'nask'a,
En kiu sur la ter'o'n ven'as Krist'o,
La kok'o kri'as tra la tut'a nokt'o:
Kaj ne kuraĝ'as tiam la spirit'o'j
Si'n montr'i, kaj la nokt'o est'as pur'a,
La stel'o'j ne minac'as, la kobold'o'j
Si'n kaŝ'as kaj la sorĉ'ist'in'o'j dorm'as:
Ĉar tiel sankt'a est'as tiu nokt'o.

Horacio.

Mi ankaŭ aŭd'is, kaj mi iom kred'as.
Sed vid'u, la maten'o purpur'vest'a
Lev'iĝ'as sur la ros'o'n de l’ mont'et'o:
Ni pov'as jam for'las'i la posten'o'n,
Kaj mi konsil'as: tio'n, kio'n vid'is
Ni en la nokt'o, ni rakont'u ĉi'o'n
Al la Hamleto jun'a; ĉar mi ĵur'as,
Ke la spirit'o, por ni tiel mut'a,
Al li parol'os. Ĉu konsent'as vi,
Ke ni al li raport'u, kiel am'o
Kaj ŝuld'o al ni far'i ĝi'n ordon'as?

Marcello.

Mi pet'as vi'n, ni far'u ĝi'n! Mi sci'as,
En kia lok'o ni li'n cert'e trov'os. (Ĉiu'j for'ir'as).

Scen'o 2.

Salon'o en la palac'o. La reĝ'o, la reĝ'in'o, Hamleto, Polonio, Laerto, Voltimand, Kornelio, Kort'eg'an'o'j en'ir'as.

Reĝ'o.

Ankoraŭ freŝ'a est'as la memor'o
Pri l’ mort'o de la kar'a ni'a frat'o,
Al ni'a kor’ konven'us nun funebr'i,
Kaj kvazaŭ unu frunt'o de mal'ĝoj'o
La tut'a regn'o dev'us nun sulk'iĝ'i:
Sed tamen la prudent'o neces'ig'as
Ni'n venk'i la natur'o'n; kun mal'ĝoj'o
Pri la mort'int'o ni decid'is lig'i
Memor'o'n pri ni mem kaj pri la regn'o.
Kaj tial ni kun ĝoj'o de'prem'it'a,
Per unu el l’ okul'o'j plezur'ant'e
Kaj per la du'a larm'o'j'n verŝ'eg'ant'e,
Kun ĝoj’ funebr'a, plor’ edz'iĝ'o'fest'a,
Pes'ant'e just'e ĝoj'o'n kun dolor'o,
Edz'iĝ'is kun l’ edz'in’ de ni'a frat'o,
Kun la reĝ'in'o ni'a kaj vidv'in'o,
Hered'ant'in'o de la glor'a regn'o.
Obe'is ni per tio ĉi al vi'a
Konsil'o tre prudent'a kaj liber'a.
Akcept'u ni'a'n dank'o'n kaj salut'o'n!
Kaj nun trans'ir'u ni al la afer'o'j.
Vi sci'as, ke la jun'a Fortinbras,
Ne respekt'ant'e dec'e ni'a'n ind'o'n,
Pens'ant'e ebl'e nun, ke per la mort'o
De ni'a kar'a frat'o renvers'iĝ'is
La ord'o kaj la fort’ en ni'a land'o,—
Ek'pens'is, ke li est'as pli potenc'a
Kaj ek'turment'is ni'n per la postul'o
Re'don'i nun al li la tut'a'n land'o'n,
Perd'it'a'n de mort'int'a li'a patr'o
Laŭ plen'a rajt’ al glor'a ni'a frat'o.
Ni tial vi'n kun'vok'is nun. Aŭskult'u
Decid'o'n ni'a'n: Jen ni skrib'is skrib'o'n
Al l’ onkl'o de la jun'a Fortinbras
Mal'fort'a kaj mal'san'a en la lit'o,
L’ intenc'o'n de la nev'o li ne sci'as—
Ni skrib'is, ke re'ten'u li la nev'o'n
De li'a'j krim'a'j, arogant'a'j ag'o'j,
Ĉar ĉiu'j prepar'iĝ'o'j ja far'iĝ'as
En li'a propr'a land'o kaj popol'o.
Vi'n, brav'a'j Voltimand kaj Kornelio,
Ni send'as kun la skrib'o kaj salut'o
Al la mal'jun'a estr'o de l’ norveg'o'j.
Sed ne ricev'as vi la rajt'o'n trakt'i
Kun la norveg'o pli, ol en mezur'o
De tio, kio'n ĵus ni al vi dir'is.
Adiaŭ, kaj per rapid'ec'o montr'u
Al ni fervor'o'n vi'a'n!

Kornelio kaj Voltimand.

Kred'u, reĝ'o,
Fidel'e ni plen'um'os la ordon'o'n.

Reĝ'o.

Ne dub'as ni pri ĝi. Feliĉ'a'n voj'o'n!

(Voltimand kaj Kornelio for'ir'as.)

Kaj nun, Laerto, al l’ afer'o vi'a!
Vi dir'is, ke vi pet'i io'n vol'as!
Pri kio ajn prudent'a vi al ni
Parol'os, vi'a'j vort'o'j ne perd'iĝ'os.
Volont'e ni plen'um'os vi'a'n pet'o'n.
Ne pli obe'a est'as kap’ al kor'o,
Ne pli serv'em'a man'o al la buŝ'o,
Ol la Dan'uj'a tron’ al vi'a patr'o.
Sci'ig'u ni'n pri la dezir'o vi'a.

Laerto.

Mi pet'as vi'n, permes'u al mi, reĝ'o,
Re'ir'i nun Franc'uj'o'n. Mi volont'e
El tie ven'is tie'n ĉi, por far'i
La serv'o'n mi'a'n ĉe l’ kron'ad'o vi'a;
Sed nun, jam plen'um'int'e mi'a'n ŝuld'o'n,
Sopir'as mi de'nov'e al Franc'uj'o,
Kaj nun de vi permes'o'n mi pet'eg'as.

Reĝ'o.

Ĉu vi'a patr'o ĝi'n permes'as? Kio'n
Al tio dir'as Polonio?

Polonio.

Reĝ'o!
Li el'dev'ig'is la permes'o'n mi'a'n
Per ne ĉes'ant'a ripet'ad'o, tiel,
Ke fin'e mi al li'a pet'o don'is
Sigel'o'n mi'a'n. Nun por li mi pet'as
Permes'o'n vi'a'n, vi'a reĝ'a moŝt'o.

Reĝ'o.

Mi liber'ig'as vi'n. Nun vi'a temp'o
Liber'e est'as al dispon'o vi'a.—
Kaj nun al vi mi turn'as mi'n, Hamleto,
Vi, kar'a nev'o, kar'a fil'o mi'a!

Hamleto

(flank'e'n).

Sed cert'e tut'e fremd'a per la kor'o!

Reĝ'o.

Ankoraŭ ĉiam nub'o'j sur la frunt'o?

Hamleto.

Ho, ne! Mi star'as ja antaŭ la sun'o!

Reĝ'in'o.

For'ĵet'u la dolor'o'n, kar'a fil'o,
Amik'a'n frunt'o'n montr'u al la reĝ'o.
Ne serĉ'u kun palpebr'o'j mal'lev'it'a'j
Etern'e vi'a'n patr'o'n en la polv'o.
Vi sci'as ja: la leĝ'o'j de l’ natur'o
Ne est'as re'far'ebl'a'j! Kio viv'as,
Neces'e dev'as iam mort'i. Viv'o
Etern'a post la tomb'o nur ekzist'as.

Hamleto.

Ho, jes, reĝ'in'o, ĉiu'j dev'as mort'i.

Reĝ'in'o.

Nu kial do la mort'o de la patr'o
Al vi ek'ŝajn'is tiel ekster'ord'a?

Hamleto.

Ek'ŝajn'is? Ne, ĝi est'as, ho, patr'in'o.
Ne mi'a nigr'a vest'o, nek la ĝem'o'j,
Nek la okul'o'j plen'a'j de larm'ar'o,
Nek la funebr'a vid'o de l’ vizaĝ'o,
Nek ĉiu'j mor'o'j de sen'konsol'ec'o
Mi'n ver'e montr'as. Ĉio est'as ŝajn'o.
Funebr'o'n est'as tre facil'e lud'i.
L’ efektiv'aĵ'o'n port'as mi intern'e;
Ekster'a'j gest'o'j est'as ja nur vest'o'j.

Reĝ'o.

Tre bel'a kaj laŭd'ind'a est'as vi'a
Mal'ĝoj'o pri la patr'o la mort'int'a.
Sed sci'u, ankaŭ vi'a patr'o perd'is
La patr'o'n si'a'n, tiu—ankaŭ si'a'n.
La fil'o, laŭ la ŝuld'o de infan'o,
Funebr'i dev'as kelk'a'n temp'o'n. Tamen
Obstin'e kaj sen ia fin'o plend'i,—
Ag'ad'o tia est'as grand'a pek'o
Kaj tut'e ne konven'as al la vir'o.
Ribel’ ĝi est'as kontraŭ la ĉiel'o,
Sign'o de kor’ sovaĝ'a kaj sen'brid'a,
De kap'o ne'matur'a kaj mal'fort'a.
Pri kio ĉiu sci'as, ke far'iĝ'i
Ĝi dev'is; kio est'as tut'e simpl'a,
Plej ordinar'a fakt'o en la mond'o:
Pro kia kaŭz'o tio'n ĉi obstin'e
Al'pren'i al la kor'o? Fi, ĝi est'as
Pek'ad'o kontraŭ Di'o kaj natur'o,
Pek'ad'o kontraŭ la mort'int'o mem;
Mal'saĝ'o antaŭ pur'a la prudent'o,
Kiu predik'as: “patr'o'j dev'as mort'i”,
Kaj kiu ĉiam, de l’ mort'int’ unu'a
Ĝis nun'a temp'o, dir'as kaj ripet'as:
“Ĝi dev'as tiel est'i!” Mi vi'n pet'as,
For'ĵet'u la dolor'o'n la sen'cel'a'n
Kaj vid'u patr'o'n en person'o ni'a;
La mond'o sci'u, ke al ni'a tron'o
Vi est'as la sen'dub'e plej proksim'a,
Kaj, kiel plej am'ant'a el la patr'o'j,
Mi port'as por vi am'o'n plej varm'eg'a'n
En mi'a kor'o. Ke vi nun re'ir'u
Al la lern'ej'o alt'a Vittenberga,
Ni tio'n ne dezir'us; ni vi'n pet'as,
Vi rest'u apud ni, am'at'a nev'o,
Unu'a kort'eg'an'o, kar'a fil'o.

Reĝ'in'o.

Vi ne rifuz'u al patr'in'o vi'a:
Mi pet'as vi'n, Hamleto, rest'u hejm'e.

Hamleto.

Al vi obe'i est'as mi'a ŝuld'o.

Reĝ'o.

Jen tio est'as bel'e respond'it'a.
Mi ĝoj'as, ke vi rest'as. Nun, reĝ'in'o,
La propr'a'vol'a ced'o de Hamleto
Plen'ig'as mi'a'n kor'o'n je plezur'o;
Kaj tial ni aranĝ'os nun festen'o'n,
Kaj kun'e kun la son'o de l’ pokal'o'j
La paf'il'eg'o'j tondr'u; ĉiu'n foj'o'n,
Kiam la reĝ'o lev'os la pokal'o'n,
De l’ ter'o tondr'o ir'u al ĉiel'o,
Tra l’ mond'o ĝoj'o'n dis'port'ant'e.—Ven'u!

(La reĝ'o, reĝ'in'o, Laerto kaj kort'eg'an'o'j for'ir'as).

Hamleto.

Ho, kial ne fand'iĝ'as hom'a korp'o,
Ne dis'flug'iĝ'as kiel polv’ en vent'o!
Si'n mem mort'ig'i kial mal'permes'is
La Plej'potenc'a! Di'o mi'a grand'a!
Ho, kiel best'a'j kaj abomen'ind'a'j
Aper'as ĉiu'j ag'o'j de la mond'o!
Fi, fi! Ĝarden'o plen'a de venen'a'j
Mal'bel'a'j herb'o'j, ĉie sen'escept'e!
Apenaŭ pas'is du monat'o'j! Ne!
Nur ses semajn'o'j! Tia grand'a hom'o!
Se li'n kompar'i kun la nun'a reĝ'o,
Li est'is Apolon'o ĉe Satir'o!
Kaj tiel am'is li patr'in'o'n mi'a'n,
Ke al la vent'o eĉ li ne permes'is
Vizaĝ'o'n ŝi'a'n tuŝ'i! Ho, ĉiel'o!
Ho ter'o! Ĉu forges'i est'as ebl'e?
Kaj ŝi ja li'n pasi'e tiel am'is!
Kaj tamen nun post kelk'e da semajn'o'j...
Pri tio mi ne vol'as eĉ ek'pens'i!
Mal'fort'o! vi'a nom’ est'as: vir'in'o!
Monat'o! Ŝi ankoraŭ ne el'uz'is
La ŝu'o'j'n, kiu'j'n port'is ŝi, ir'ant'e
Funebr'e post la ĉerk’ de mi'a patr'o,
Verŝ'ant'e larm'o'j'n kvazaŭ per river'o'j.
Ho Di'o mi'a! Best'o sen'prudent'a
Mal'ĝoj'us ja pli long'e! Nun edz'in'o
De mi'a onkl'o, frat’ de mi'a patr'o,
Sed ne simil'a pli al mi'a patr'o,
Ol mi al Herkules'o! Nur monat'o!
La sign'o'j de mensog'a'j ŝi'a'j larm'o'j
Ankoraŭ de l’ vizaĝ’ ne mal'aper'is,—
Ŝi est'as jam edz'in'o de ali'a!
Ho, mal'ben'it'a rapid'ec'o flug'i
En krim'a'n lit'o'n, lit'o'n de adult'o!
Ne bon'o'n ĝi al'port'os! Tamen krev'u
Kor’ mi'a, sed silent'u mi'a buŝ'o!

(Horaci'o, Bernardo kaj Marcello ven'as.)

Horacio.

Salut’ al la reĝ'id'o!

Hamleto.

Ha, mi ĝoj'as
Vi'n vid'i! Se memor'o mi'n ne tromp'as,
Vi est'as Horacio?

Horacio.

Jes, reĝ'id'o.
Kaj ĉiam tut'e pret'a al vi serv'i.

Hamleto.

Ne nom'u mi'n “reĝ'id'o”, sed “amik'o”.
Sed kial vi for'las'is Vittenbergon?

(Al Marcello)

Marcello?

Marcello.

Jes, reĝ'id'o.

Hamleto.

Mi tre ĝoj'as
Re'vid'i vi'n.
(Al Horacio) Sed dir'u serioz'e,
Por kio vi for'las'is Vittenbergon?

Horacio.

De mal'diligent'ec'o, ho, reĝ'id'o.

Hamleto.

Al mal'amik'o vi'a ne permes'us
Mi tio'n dir'i, kaj vi van'e pen'as
Kred'ig'i mi'n, ke tio est'as ver'o.
Mi sci'as, vi ne am'as sen labor'o
Vag'ad'i. Kio'n tie ĉi vi far'as?
Ĉu trink'i vi ankoraŭ vol'as lern'i?

Horacio.

Mi al'vetur'is al la en'ter'ig'o
De vi'a patr'o.

Hamleto.

Ha, ne mok'u mi'n,
Koleg'o; dir'u, ke vi al'vetur'is
Al fest’ edz'iĝ'a de patr'in'o mi'a!

Horacio.

Jes, ver'o, princ’, la du'a baldaŭ sekv'is
Post la unu'a.

Hamleto.

Vid'u, mi'a kar'a,—
Afer'o simpl'a de ekonomi'o:
De l’ fest’ funebr'a rest'is mult'a'j manĝ'o'j,—
Por ke la manĝ'o'j van'e ne pere'u,
Edz'iĝ'o'n far'i oni nun rapid'is.
Ho, pli volont'e mi en la infer'o
Renkont'us mal'amik'o'n plej mal'bon'a'n,
Ol tag'o'n tiu'n ĉi al'viv'i! ŝajn'as
Al mi, ke mi la patr'o'n mi'a'n vid'as...

Horacio.

Ha, kie?

Hamleto.

En l’ okul'o'j de l’ anim'o.

Horacio.

Mi kon'is li'n, li est'is brav'a reĝ'o.

Hamleto.

Li est'is hom'o en plej pur'a senc'o.
Al li simil'a'n ni neniam vid'os.

Horacio.

Reĝ'id'o, al mi ŝajn'as, ke mi vid'is
Li'n en la last'a nokt'o.

Hamleto.

Vid'is? Kiu'n?

Horacio.

La reĝ'o'n, vi'a'n patr'o'n, mi'a princ'o.

Hamleto.

La reĝ'o'n? Mi'a'n patr'o'n?

Horacio.

Trankvil'ig'u,
Reĝ'id'o, por moment'o vi'a'n mir'o'n
Kaj el'aŭskult'u, kio'n mi raport'os
Pri mir'ind'aĵ'o, kies la ver'ec'o'n
Atest'os ambaŭ tiu'j ĉi koleg'o'j.

Hamleto.

Pro Di'o, ho, rakont'u pli rapid'e!

Horacio.

Du nokt'o'j'n al Marcello kaj Bernardo
Aper'is ĝi: posten'e ili star'is,—
Kaj jen en nokt'o'mez'a silent'eg'o
Aper'as antaŭ ili ia ombr'o,
Simil'a tut'e al la patr'o vi'a,
Arm'it'a de la kap'o ĝis pied'o'j;
Per paŝ'o serioz'a kaj majest'a,
Ne rapid'ant'e, ĝi si'n preter'ŝov'as;
Tri foj'o'j'n ĝi ripet'as si'a'n marŝ'o'n
Antaŭ la terur'it'a'j oficir'o'j,
Proksim'e tiel, ke per halebard'o
Ĝi'n ili pov'us tuŝ'i. Dis'prem'it'a'j
De grand'a tim'o, ili mut'e star'as
Kaj eĉ ne prov'as io'n ek'parol'i.
Pri la aper’ mister'a kaj terur'a
Al mi ili rakont'is. Mi kun ili
En la sekv'ant'a tri'a nokt'o gard'is,
Kaj jen tre ver'e en la sam'a hor'o,
Pri kiu ili dir'is, en la sam'a,
Perfekt'e tiu sam'a manier'o
Aper'is la fantom'o. Vi'a'n patr'o'n
Mi kon'is,—la fantom’ al li simil'is,
Kiel de l’ sam'a akv'o gut’ al gut'o.

Hamleto.

Sed kie ĝi okaz'is?

Marcello.

Ĝi okaz'is
Sur la ter'as’, kie ni star'is gard'e.

Hamleto.

(al Horacio) Al li parol'is vi?

Horacio.

Jes, mi'a princ'o;
Sed li al mi eĉ vort'o'n ne respond'is.
Nur unu foj'o'n ŝajn'is, ke li lev'as
La kap'o'n kaj mov'et'o'n ia'n far'as,
Por ek'parol'i: sed subit'e tiam
Ek'kri'is laŭt'e kok'o la maten'o'n,
Kaj tuj'e for'rapid'is la fantom'o
Kaj mal'aper'is.

Hamleto.

Efektiv'e strang'e!

Horacio.

Mi ĵur'as, ke ĝi est'as pur'a ver'o!
Ni ĝi'n kalkul'is kiel ni'a'n dev'o'n
Al vi raport'i pri l’ afer'o.

Hamleto.

Ver'e,
Sinjor'o'j, tio mi'n mal'trankvil'ig'as.
Ĉu vi hodiaŭ star'os gard'o'n?

Ĉiu'j.

Jes.

Hamleto.

Kaj, dir'as vi, li est'is en arm'aĵ'o?

Ĉiu'j.

Jes, princ'o.

Hamleto.

De la kap'o ĝis pied'o'j?

Ĉiu'j.

De l’ kap'o ĝis pied'o'j, ni'a princ'o.

Hamleto.

Kaj sekv'e la vizaĝ'o'n vi ne vid'is?

Horacio.

Lev'it'a est'is li'a vizier'o,
Kaj ni tre bon'e vid'is la vizaĝ'o'n.

Hamleto.

Ĉu la rigard'o est'is mal'afabl'a?

Horacio.

Mien'o li'a montr'is pli sufer'o'n,
Sed ne koler'o'n.

Hamleto.

Ĉu li est'is pal'a,
Aŭ ĉu kolor'o'n hav'is en vizaĝ'o?

Horacio.

Terur'e pal'a.

Hamleto.

Ĉu li vi'n rigard'is?

Horacio.

Tre fort'e.

Hamleto.

Kial mi kun vi ne est'is!

Horacio.

Por vi l’ aper'o est'us tro terur'a!

Hamleto.

Tre pov'as est'i. Ĉu li long'e rest'is?

Horacio.

Apenaŭ cent'o'n pov'us vi kalkul'i
Ĉe ne'rapid'a kalkul'ad’.

Marcello kaj Bernardo.

Pli long'e!

Horacio.

Almenaŭ tiam, kiam mi ĝi'n vid'is.

Hamleto.

La barb'o est'is griz'a, ĉu ne ver'e?

Horacio.

Ĝi est'is tia, kiel mi ĝi'n vid'is
Ĉe li'a viv'o: du'on'nigr'e-griz'a.

Hamleto.

Hodiaŭ mi kun vi en nokt'o star'os;
De'nov'e ebl'e ven'os la fantom'o.

Horacio.

Ĝi cert'e ven'os.

Hamleto.

Kaj se ĝi aper'os
En l’ ekster'aĵ’ de mi'a nobl'a patr'o,
Al ĝi mi ek'parol'os, se eĉ tut'a
Al mi minac'us la infer'o. Vi'n
Mi ĉiu'j'n pet'as, se ĝis nun silent'is
Vi pri l’ aper'o, ten'u ankaŭ plu
Ĝi'n en sekret'o; kaj al ĉio, kio
Okaz'os ebl'e en la nokt'o, hav'u
Okul'o'j'n kaj orel'o'j'n, sed ne buŝ'o'n.
Per mi'a am'o mi vi'n rekompenc'os.
Adiaŭ do! en la dek'du'a hor'o
Sur la teras'o mi vi'n reviz'it'os.

Ĉiu'j.

Al vi'a princ'a moŝt'o ni'a'j serv'o'j!

Hamleto.

Ne, vi'a am'o, kiel al vi mi'a.
Adiaŭ do! (Horaci'o, Marcello kaj Bernardo for'ir'as.)
Spirit’ de mi'a patr'o
En batal'il'o'j! Mi supoz'as io'n
Mal'bon'a'n. Ho, se ven'us jam la nokt'o!
Ĝis tiam do trankvil'e! Mal'ben'aĵ'o'j
Kaj krim'o'j ven'as al la lum’ de l’ tag'o,
Se eĉ mur'eg'o ter'a ili'n kovr'as. (For'ir'as).

Scen'o 3.

Ĉambr'o en la dom'o de Polonio. Laerto kaj Ofelio en'ir'as.

Laerto.

Pak'aĵ'o mi'a est'as sur la ŝip'o.
Adiaŭ, frat'in'et'o! Se vi hav'os
Okaz'o'n, ne forges'u al mi skrib'i
Pri vi'a fart'o.

Ofelio.

Ĉu vi tio'n dub'as?

Laerto.

Sed pri Hamleto kaj pri li'a am'o
Konsil'as mi al vi, vi ĝi'n rigard'u,
Kiel kapric'o'n kaj nur kiel lud'o'n
De jun'a sang'o; bel'a viol'et'o
En la printemp'o: fru'e el'kresk'int'a,
Sed ne konstant'a,—dolĉ'a, sed ne daŭr'a,
Odor'o, ĝu'o de moment'o unu,
Nenio pli.

Ofelio.

Nenio pli?

Laerto.

Jes, tiel
Vi ĝi'n rigard'u. La natur’, kresk'ant'e,
Grand'iĝ'as pli ne sol'e per la korp'o
Kaj per la fort'o de la sam'a sent'o;
Kun la kresk'ad'o de la templ'o oft'e
Ŝanĝ'iĝ'as la spirit'o kaj la serv'o
Intern'e. Nun li ebl'e am'as vi'n;
Nek tromp'o nek malic'o nun makul'as
La virt'o'n de l’ anim'o li'a: tamen
Memor'u vi, ke en la rang'o li'a
De si'a vol'o li ne est'as mastr'o.
Li mem ja est'as sklav’ de si'a stat'o;
Ne pov'as li, kiel la simpl'a'j hom'o'j,
Por si elekt'i: de elekt'o li'a
Depend'as fart'o de la tut'a regn'o,—
Li tial dev'as gvid'i la elekt'o'n
Per la aprob’ kaj voĉ'o de la korp'o,
Al kiu li mem serv'as kiel kap'o.
Se li nun dir'as, ke li am'as vi'n,
Prudent'e est'as, ke vi al li kred'u
Nur tiom, kiom pov'as li plen'um'i
La vort'o'n si'a'n,—tio est'as tiom,
Kiom permes'as la komun'a voĉ'o
De tut'a la Dan'uj'o. Ek'memor'u,
En kia grad’ honor'o vi'a pov'as
Sufer'i, se aŭskult'os tro kred'em'e
Vi li'a'n kant'o'n, se la kor'o'n vi'a'n
Vi perd'os kaj al li'a persist'ad'o
Mal'kovr'os la trezor'o'n vi'a'n ĉast'a'n.
Vi tim'u ĝi'n, frat'in'o mi'a kar'a,
Evit'u flam'a'n mez'o'n de la am'o,
Atak'o'n kaj atenc'o'n de dezir'o!
Knab'in’ plej ĉast'a perd'is jam modest'o'n,
Se al la lu'n’ ŝi montr'is si'a'n ĉarm'o'n.
Eĉ virt'o ne evit'as kalumni'o'n,
L’ infan'o'j'n de printemp'o oft'e mord'as
La verm’ ankoraŭ en la burĝon'ec'o,
Kaj al la fru'a ros'o de jun'ec'o
Spir'et’ venen'a est'as plej danĝer'a.
Vi'n gard'u do! Tim’ don'as garanti'o'n.
Por la jun'ec'o ĉie star'as ret'o'j.

Ofelio.

La senc'o'n de l’ instru'o vi'a bon'a
Konserv'os mi, por gard'i mi'a'n brust'o'n;
Sed, bon'a mi'a frat'o, vi ne ag'u
Simil'e al la predik'ist'o'j, kiu'j
Predik'as krut'a'n voj'o'n al ĉiel'o,
Dum ili mem sen'zorg'e kaj volupt'e
Sur flor'a voj'o de gaj'ec'o paŝ'as,
Mok'ant'e pri predik'o si'a propr'a.

Laerto.

Ne tim'u! Tamen mi tro long'e rest'is.—
La patr'o ven'as jen! (Poloni'o en'ir'as.)
(Al Polonio) Du'obl'a ben'o
Sen'dub'e du'obl'ig'as la feliĉ'o'n:
Dank’ al okaz'o mi de'nov'e pov'as
Adiaŭ al vi dir'i.

Polonio.

Vi ankoraŭ
La dom'o'n ne for'las'is? Al la ŝip'o!
La vent'o blov'as help'e al la voj'o,
Kaj oni vi'n atend'as. Nu, akcept'u
De'nov'e mi'a'n ben'o'n.

(Li met'as la man'o'n sur la kap'o'n de Laerto.)

Kaj memor'u
Regul'o'j'n, kiu'j'n mi al vi instru'is:
Ne ĉi'a'n pens'o'n met'u sur la lang'o'n,
Ne don'u tuj al ĉia pens'o far'o'n.
Afabl'a est'u, sed ne tro kred'em'a.
Al la amik'o saĝ'e elekt'it'a
Kun'forĝ'u vi'n en fer'a fidel'ec'o,
Sed gard'u vi'a'n man'o'n de la prem'o
De ĉiu renkont'ot'a bon'a frat'o.
Vi gard'u vi'n de ĉia mal'pac'iĝ'o;
Se vi ĝi'n ne evit'os,—tiam ag'u
Fortik'e, ke la mal'amik’ vi'n tim'u.
Al ĉiu serv'u per orel'o vi'a,
Sed ne al ĉiu serv'u per la buŝ'o.
Konsil'o'j'n ĉiam pren'u vi de ĉiu,
Sed propr'a'n juĝ'o'n en la kap'o ten'u
Laŭ vi'a mon’ mezur'u vi'a'n vest'o'n,
Sed ĉio est'u takt'a kaj konven'a;
Vi'n vest'u bon'e, sed ne kiel dand'o:
Laŭ vest’ ek'kon'as oni oft'e vir'o'n,
La hom'o'j alt'a'stat'a'j en Franc'uj'o
En tiu punkt'o est'as tre zorg'em'a'j.
Ne pren'u prunt'e kaj ne prunt'e don'u:
Per prunt'e'don'o oft'e oni perd'as
Krom si'a hav'o ankaŭ la amik'o'n,
Kaj prunt'e'pren’ konduk'as al ruin'o
De la mastr'aĵ'o. Antaŭ ĉio est'u
Fidel'a al vi mem,—de tio sekv'os,
Ke vi ne est'os ankaŭ mal'fidel'a
Al la ali'a'j hom'o'j. Nun adiaŭ,
Kaj mi'a ben'o vi'n akompan'ad'u!

Laerto.

Adiaŭ, mi'a patr'o kaj sinjor'o!

Polonio.

Jam temp'o. Ir'u, oni vi'n atend'as.

Laerto.

Adiaŭ, Ofelio, kaj memor'u
Pri tio, kio'n dir'is mi al vi!

Ofelio.

Mi bon'e ŝlos'is ĝi'n en mi'a kap'o,
Kaj la ŝlos'il'o'n mi al vi for'don'as.

Laerto

(al Polonio kaj Ofelio).

Adiaŭ! (For'ir'as.)

Polonio.

Kia est'as la konsil'o,
Pri kiu li parol'is?

Ofelio.

Pri Hamleto,
Pri la reĝ'id'o.

Polonio.

Ha, jes, ĝust'a'temp'e!
Mi aŭd'is, ke en last'a temp’ Hamleto
Al vi komenc'is montr'i amik'ec'o'n
Kaj ke vi mem apart'a'n afabl'ec'o'n
Al li montr'ad'is. Se ĝi est'as ver'o—
Mi aŭd'is ĝi'n en form'o de avert'o—
Mi dev'as al vi dir'i, ke vi mem
Kred'ebl'e ne kompren'as tut'e klar'e
Danĝer'o'n, kiu al fil'in'o mi'a
Kaj al honor'o vi'a nun minac'as.
Kiel vi est'as unu kun la du'a?
La ver'o'n al mi dir'u!

Ofelio.

De mal'long'e
Al mi li ripet'ad'is kelk'a'j'n foj'o'j'n,
Ke li estim'as mi'n.

Polonio.

Ha, ha! Estim'o!
Parol'o de ne'spert'a knab'in'et'o!
Kaj kred'as vi al la “estim'o” li'a?

Ofelio.

Mi mem ne sci'as, kiel pri ĝi pens'i.

Polonio.

Nu, aŭd'u do! Vi est'as tre mal'saĝ'a,
Ke vi akcept'as por kontant'a mon'o
La vort'o'j'n, kiu'j ver'e ne en'hav'as
Eĉ plej mal'grand'a'n ind'o'n. Vi vi'n ten'u
Prudent'e kaj si'n'gard'e, ĉar ali'e
La mal'saĝ'ec'o vi'a la grand'eg'a
Vi'n pere'ig'os!

Ofelio.

Li al mi propon'is
La am'o'n si'a'n pur'e kaj honest'e.

Polonio.

Jes, pur'e kaj honest'e! Vi, sen'kap'a!

Ofelio.

Li ĵur'is al mi, patr'o mi'a kar'a,
Per ĉiu'j sankt'a'j ĵur'o'j de ĉiel'o.

Polonio.

Kapt'il'o'j por la bird'o'j! Mi ja sci'as,
Ke se la sang'o bol'as, tiam lang'o
La ĵur'o'j'n ne avar'as. Ho, fil'in'o,
Ne pren'u vi por fajr'o tiu'n flam'o'n,—
Ĝi lum'as, sed ĝi tut'e ne varm'ig'as,
Ĝi esting'iĝ'as tuj, ne super'viv'as
Eĉ la minut'o'n de la promes'ad'o.
De nun kun vi'a virg'a afabl'ec'o
Avar'u pli; la parol'ad'o'n vi'a'n
Vi ŝat'u pli, ne est'u tut'e pret'a
Tuj laŭ ordon'o! La reĝ'id’ Hamleto
Ankoraŭ est'as jun'a, kaj li hav'as
Pli grand'a'n liber'ec'o'n, ol al vi
Don'at'a pov'as est'i. Ofelio,
Mal'long'e mi sed klar'e al vi dir'as:
Ne kred'u al ĵur'ad'o li'a; ĵur'o'j
Simil'a'j est'as tromp'a'j de'log'ant'o'j,
Antaŭ'parol'o'j de tre pek'a'j pet'o'j;
Promes'o'j'n pi'a'j'n ili hipokrit'as,
Por pli sukces'e ven'i al la cel'o.
Per unu vort'o: nun vi eĉ minut'o'n
Ne rest'u en intim'a parol'ad'o
Kun la reĝ'id’ Hamleto! Ne kuraĝ'u
Forges'i mi'a'n tiu'n ĉi ordon'o'n!
Nun ir'u!

Ofelio.

Mi obe'os, mi'a patr'o. (Ambaŭ for'ir'as.)

Scen'o 4.

La teras'o antaŭ la palac'o. Hamleto, Horacio kaj Marcello ven'as.

Hamleto.

Ho, kiel akr'a est'as la aer'o!

Horacio.

Jes, princ'o, blov'as vent'o mal'varm'eg'a.

Hamleto.

Kiom'a hor'o?

Horacio.

Baldaŭ la dek'du'a.

Marcello.

Ne, ne, jam la dek'du'a hor'o bat'is.

Horacio.

Ĉu efektiv'e? Mi ne aŭd'is. Sekv'e
Al'proksim'iĝ'as jam la temp’, en kiu
Aper'as ordinar'e la spirit'o.

(Post la scen'o est'as aŭd'at'a'j tambur'ad'o kaj ek'tondr'o de paf'il'eg'o.)

Ha, kio'n tio ĉi signif'as, princ'o?

Hamleto.

La reĝ'o diligent'e nun pas'ig'as
La nokt'o'n en gaj'eg'a festen'ad'o;
Kaj ĉiu'n foj'o'n, kiam li el'trink'as
Pokal'o'n, paf'il'eg'o'j al la mond'o
Anonc'as la grand'far'o'n de la reĝ'o.

Horacio.

Ekzist'as tia mor'o?

Hamleto.

Jes, sen'dub'e.
Sed pens'as mi, ke est'as pli honor'e
Forges'i tia'n mor'o'n, ol ĝi'n sekv'i.
La bru'a kaj diboĉ'a festen'ad'o
Al'port'is al ni tre mal'bon'a'n glor'o'n
Ĉe la popol'o'j de la tut'a mond'o.
Drink'ist'o'j oni nom'as ni'n insult'e;
Kaj tiu ĉi makul'o mal'pur'ig'as
La glor'o'n de plej grand'a'j ni'a'j far'o'j.
Simil'a'n sort'o'n oft'e ankaŭ hav'as
Privat'a'j hom'o'j, se sen propr'a kulp'o
Makul'o'n ia'n ili de natur'o
Ricev'is; se ekzempl'e de nask'iĝ'o—
En kio ne ili'a vol’ ja est'is—
Ili'a sang'o est'as tro bol'ant'a,
Romp'ant'a oft'e dig'o'n de prudent'o;
Aŭ se kutim'o ili'n mal'bon'ig'is,—
La mond’ ili'n atak'as sen kritik'o,
Se eĉ ili'a'j virt'o'j est'as pur'a'j
Kaj mult'e'nombr'a'j. Grajn'o da mal'bon'o
Por la okul’ de l’ mond'o oft'e kovr'as
La tut'a'n ind'o'n de plej bon'a hom'o.

(Aper'as la spirit'o en arm'aĵ'o.)

Horacio.

Ho, vid'u, princ'o, ĝi aper'as!

Hamleto.

Di'o!
Defend'u ni'n, anĝel'o'j de ĉiel'o!

(Li star'as kelk'a'j'n minut'o'j'n sen'mov'e.)

Spirit'o sankt'a, aŭ demon’ terur'a,
Ĉu el ĉiel'o aŭ el la infer'o,
Ĉu vi intenc'as bon'o'n aŭ mal'bon'o'n,—
Aper'is vi en tia nobl'a form'o,
Ke mi parol'i dev'as. Ho, Hamleto,
Ho, patr'o, ho vi, reĝ'o de Dan'uj'o,
Respond'u! Ho, ne las'u mi'n pere'i
En ne'sci'ad'o! Dir'u al mi, kial
Si'n lev'is el la tomb'o vi'a'j ost'o'j?
Kaj la ĉerk'uj'o, kie'n ni trankvil'e
Vi'n met'is, kial ĝi mal'ferm'is nun
La pez'a'n si'a'n buŝ'o'n de marmor'o,
Por vi'n el'ĵet'i? Kio'n ĝi signif'as,
Ke vi, sen'viv'a korp'o, en arm'aĵ'o
De'nov'e ven'is en la lun'a'n lum'o'n,
Por ek'tim'ig'i ni'n, mal'saĝ'a'j'n hom'o'j'n,
Kaj ni'n atak'i per terur'a'j pens'o'j
Ne klar'ig'ebl'a'j por l’ anim'o ni'a?
Por kio! Dir'u! Kial? Kio'n far'i?

(La spirit'o far'as sign'o'j'n al Hamleto.)

Horacio.

Li vok'as vi'n, ke ir'u vi kun li,
Li kvazaŭ vol'as io'n komunik'i
Nur al vi sol'a.

Marcello.

Kun afabl'a'j gest'o'j
Li vok'as vi'n pli mal'proksim'e'n, princ'o;
Sed ho, pro Di’, ne ir'u!

Horacio.

Ne, ne ir'u!

Hamleto.

Sed tie ĉi ne vol'as li parol'i,
Kaj mi li'n sekv'os.

Horacio.

Ho, ne, ne, reĝ'id'o!

Hamleto.

Nu, kio'n do mi tim'os? Mi'a viv'o
Ne hav'as por mi ind'o'n, kaj l’ anim'o,
Sen'mort'a, kiel la spirit'o mem,
Ja ne bezon'as tim'i la spirit'o'n.
Li vok'as mi'n de'nov'e; mi li'n sekv'os.

Horacio.

Sed se li vi'n al'log'os al la mar'o,
Aŭ ebl'e al la supr'o de l’ ŝton'eg'o,
Star'ant'a super la sen'fund'a akv'o,
Kaj tie per terur'a nov'a vid'o
Subit'e nebul'ig'os vi'a'n saĝ'o'n
Kaj pere'ig'os vi'n? Memor'u, princ'o!
Jam per si mem al ĉiu viv'a hom'o
Terur'a est'as tiu alt'a pint'o,
Pend'ant'a super la bru'ant'a'j ond'o'j
De plej profund'a lok'o de la mar'o.

Hamleto.

Li ĉiam vok'as. (Al la spirit'o) Ir'u, mi vi'n sekv'as!

Marcello

(re'ten'ant'e Hamleton).

Ho, princ'o, vi ne ir'os!

Hamleto.

For la man'o'j'n!

Horacio.

Aŭskult'u ni'n, ne ir'u!

Hamleto.

Mi'a sort'o
Mi'n vok'as, kaj per ĝi mi sent'as nun
En ĉiu vejn'o de la korp'o mi'a
Potenc'a'n fer'a'n fort'o'n de leon'o.

(La spirit'o far'as sign'o'j'n)

Li ĉiam vok'as! Las'u! Pro ĉiel'o! (Li si'n el'ŝir'as.)
Fantom'o'n far'os mi el ĉiu, kiu
Kuraĝ'os mi'n re'ten'i! For! (Al la spirit'o) Ho, ir'u!
Mi post vi ir'as. (La spirit'o kaj Hamleto for'ir'as.)

Horacio.

Ha, li frenez'iĝ'is!

Marcello.

Ni sekv'u li'n! La dev’ al ni ordon'as!

Horacio.

Ni ir'u! Kiel tio ĉi fin'iĝ'os?!

Marcello.

Mal'bon'a io est'as en Dan'uj'o.

Horacio.

Ni'n gard'os la ĉiel'o.

Marcello.

Ni rapid'u!

Scen'o 5.

Izol'it'a lok'o de la teras'o. La spirit'o kaj Hamleto ven'as.

Hamleto.

Ho, kie'n vi konduk'as mi'n? Parol'u!
Mi plu ne ir'os jam!

Spirit'o.

Aŭskult'u!

Hamleto.

Dir'u!

Spirit'o.

Jam proksim'iĝ'as mi'a hor'o. Baldaŭ
Re'ir'i dev'os mi al la sulfur'a'j
Turment'a'j flam'o'j.

Hamleto.

Mal'feliĉ'a patr'o!

Spirit'o.

Mi'n ne bedaŭr'u, sed atent'u bon'e,
Al tio, kio'n dir'os mi.

Hamleto.

Parol'u!
Atent'i est'as mi'a sankt'a ŝuld'o.

Spirit'o.

Kaj venĝ'i ankaŭ, kiam vi ek'sci'os.

Hamleto.

Ho, Di'o! Venĝ'i? Kio'n?

Spirit'o.

Aŭd'u bon'e.
Mi est'as la spirit’ de vi'a patr'o,
Mi est'as kondamn'it'a long'a'n temp'o'n
Vag'ad'i en la nokt'o kaj brul'ad'i
La tut'a'n tag'o'n en etern'a'j flam'o'j,
Ĝis mi pur'iĝ'os de la ĉiu'j pek'o'j
De mi'a ter'a viv'o. Se ne est'us
Al mi mal'permes'it'e parol'ad'i,
Rakont'o'n tiam pov'us mi komenc'i,
De kiu ĉiu vort’ al vi dis'prem'us
La kor'o'n, rigid'ig'us vi'a'n sang'o'n,
El kap'o el'salt'ig'us la okul'o'j'n,
Kaj ĉiu'n vi'a'n har'o'n dis'star'ig'us
Simil'e al har'eg'o'j de histrik'o.
Sed la mister'o'j de post'tomb'a viv'o
Ne dev'as son'i al orel'o ter'a.
Aŭskult'u! Se vi am'is vi'a'n patr'o'n...

Hamleto.

Ho, Di'o!

Spirit'o.

Venĝ'u por mort'ig'o li'a!

Hamleto.

Mort'ig'o?

Spirit'o.

Jes, mort'ig'o plej mal'nobl'a,
Terur'a, ne'natur'a, ne'aŭd'it'a.

Hamleto.

Ho, nom'u li'n! Ke pov'u mi tuj flug'i,
Simil'e al la pens'o de am'ant'o
Mi flug'u venĝ'i tuj.

Spirit'o.

Vi ŝajn'as pret'a
Vi est'us dorm'a, kiel pal'a herb'o,
Kresk'ant'a sur la bord'o de la Let'o,
Se rest'us vi trankvil'a. Aŭd'u, fil'o:
La fam'o'n oni far'is, ke en temp'o
De mi'a dorm'o en ĝarden'o mi'a
Serpent'o mord'is mi'n; kaj oni tromp'as
Per la mensog'a fam’ pri mi'a mort'o
L’ orel'o'n de la regn'o; tamen sci'u,
Ho, nobl'a mi'a fil'o: la serpent'o,
De kies mord'o mort'is vi'a patr'o,
Nun port'as li'a'n kron'o'n.

Hamleto.

Mi'a onkl'o!
Ho, la profet'a mi'a antaŭ'sent'o!

Spirit'o.

Jes, tiu plej mal'nobl'a adult'ul'o
Per sorĉ'o de la sprit'o, per perfid'o
(Ho, mal'ben'it'a sprit'o kaj donac'o'j!)
De'log'is la reĝ'in'o'n ŝajn'e virt'a'n
Al la plezur'o'j de mal'nobl'a am'o.
Hamlet'o mi'a! Ho, kia de'fal'o!
De mi, kies la am'o est'is sankt'a,
Sen'de'klin'iĝ'a ĉiam de la ĵur'o,
Far'it'a en la tag'o de l’ edz'iĝ'o,—
Ŝi mal'alt'iĝ'is al pek'ul'o, kiu'n
Per ĉio la natur'o ja mal'ben'is!
Sed kiel virt'o'n pek'o ne de'log'as,
Se ĝi eĉ en ĉiel'a vest’ aper'as,
Tiel volupt'o, se eĉ kun anĝel'o
Vi lig'os ĝi'n, enu'as tamen baldaŭ
Kaj serĉ'as io'n nov'a'n... Sed silent'u!
Mi sent'as jam aer'o'n de maten'o,—
Mi mal'long'ig'os la rakont'o'n. Kiam
En la ĝarden'o laŭ kutim'o mi'a
Mi dorm'is post tag'mez'o, vi'a onkl'o
Mal'laŭt'e al'ŝtel'iĝ'is kaj en'verŝ'is
Al mi en la orel'o'n plej terur'a'n
Venen'o'n el mal'grand'a botel'et'o,
Venen'o'n tia'n, kiu tre rapid'e
Tra'kur'as tuj la tut'a'n hom'a'n korp'o'n
Kaj, kvazaŭ acid'aĵ'o en la lakt'o,
Moment'e mal'bon'ig'as en la korp'o
La tut'a'n pur'a'n sang'o'n. Mi pere'is,
Kaj lepr'o mi'a'n tut'a'n glat'a'n korp'o'n
Tuj kovr'is per abomen'ind'a ŝel'o.
Kaj tiel mi perfid'e en la dorm'o
Per frat'a man'o est'is sen'ig'it'a
De l’ viv'o, kron'o kaj edz'in'o kun'e,
Mi est'is mort'ig'it'a en flor'ad'o
De mi'a'j pek'o'j, sen konfes'o'don'o,
Sen komuni'o sankt'a; la kalkul'o'n
Ne resum'int'e, est'is mi send'it'a
Kun ĉiu'j mi'a'j kulp'o'j sur la kap'o
Al grand'a, fin'a juĝ'o.

Hamleto.

Ho, terur'e!

Spirit'o.

Se hav'as vi anim'o'n, ne permes'u,
Ke reĝ'a lit'o de Dan'uj'o serv'u
Por sang'o'miks’ adult'a kaj volupt'o.
Sed kiel ajn vi vol'os tio'n far'i,—
Vi ne makul'u vi'a'n fil'a'n kor'o'n:
Nenio'n far'u kontraŭ la patr'in'o,—
Ŝi'n juĝ'os la ĉiel'o kaj la pik'o'j
De ŝi'a propr'a kor'o. Nun adiaŭ!
La pal'iĝ'ad'o de l’ lum'ant'a verm'o
Anonc'as la aper'o'n de l’ maten'o.
Adiaŭ, fil'o, kaj memor'u mi'n! (For'ir'as.)

Hamleto.

Ho, vi, ĉiel'o! Ter'o! Ebl'e ankaŭ
L’ infer'o'n vok'i?—Fi, halt’ mi'a kor'o!
Ne mal'jun'iĝ'u tuj, ho mi'a korp'o!
Fortik'e vi mi'n port'u! Vi'n memor'i?
Jes, mal'feliĉ'a patr'o! Tiel long'e,
Ĝis mi'a kap'o perd'os la kapabl'o'n
De ĉia memor'ad'o! Vi'n memor'i?
Sed de l’ tabul'o de memor'o mi'a
For'viŝ'os mi nun ĉi'o'n, kio rest'is,
Sentenc'o'j'n ĉiu'j'n el la libr'o'j, ĉiu'j'n
Pentr'aĵ'o'j'n, post'e'sign'o'j'n, kiu'j'n las'is
Sur ĝi la pas'int'aĵ'o kaj jun'ec'o,
Observ'o'j'n kaj la spert'o'j'n de la viv'o;
Ordon'o vi'a viv'os tut'e sol'a
De nun en mi'a cerb'o, ne miks'it'a
Kun io mal'pli ind'a. Ho, ĉiel'o!
Vir'in'o mal'honest'a kaj perfid'a!
Fripon'o! Vi, fripon'o rid'et'ant'a!...
La tabul'et'o'n don'u! Mi en'skrib'os,
Ke oni pov'as ĉiam rid'et'ad'i
Kaj tamen est'i fripon'eg’. Almenaŭ
En ni'a land'o tio est'as ebl'a. (Li skrib'as.)
Mi vi'n en'skrib'is, onkl'o! Nun al mi'a
Deviz’! “Adiaŭ kaj memor'u mi'n!”
Mi ĵur'is.

Horacio

(post la scen'o).

Princ'o! Princ'o!

Marcello

(post la scen'o).

Princ’ Hamleto!

Horacio

(post la scen'o).

Ho, Di'o li'n defend'u!

Hamleto

(decid'e, al si mem).

Tiel est'u!

Marcello

(post la scen'o).

He! Princ'o! He!

Hamleto.

He! kar'a mi'a, he!
Al mi, bird'et'o mi'a, he! mi est'as.

(Horaci'o kaj Marcello ven'as.)

Marcello.

Nu, kio do sinjor'o?

Horacio.

Kio nov'a?

Hamleto.

Ho, tre mir'ind'e!

Horacio.

Dir'u, kar'a princ'o.

Hamleto.

Vi el'babil'os.

Horacio.

Ne, pro la ĉiel'o!

Marcello.

Mi ankaŭ ne.

Hamleto.

He, kio'n vi parol'as
Ĉu oni pov'us kred'i?! Vi silent'os?

Horacio kaj Marcello.

Jes, jes, pro la ĉiel'o, kar'a princ'o!

Hamleto.

En tut'a la Dan'uj'o vi ne trov'os
Fripon'o'n, kiu est'us hom’ honest'a.

Horacio.

Spirit'o ne bezon'is ja si'n lev'i
El tomb'o, por sci'ig'i ni'n pri tio.

Hamleto.

Vi est'as prav'a. Tial mi nun pens'as,
Sen plu'a disput'ad'o ni jam pov'as
Al ni la man'o'j'n prem'i reciprok'e
Kaj ir'i hejm'e'n. Ir'u, kie'n vok'as
Vi'n la afer'o'j kaj dezir'o'j vi'a'j—
Afer'o'j'n kaj dezir'o'j'n ĉiu hav'as—
Mi ankaŭ, la mizer'a, ir'os far'i
Afer'o'n mi'a'n,—mi nun ir'os preĝ'i.

Horacio.

Mal'klar'e kaj tre strang'e vi parol'as.

Hamleto.

Ha, mi bedaŭr'as, ke mi vi'n ĉagren'as.
Mi ĝi'n bedaŭr'as el la tut'a kor'o.

Horacio.

Vi ne ĉagren'as ni'n.

Hamleto.

Ne, Horacio,
Ĉagren’ ĝi est'as, pro Patrik'o sankt'a...
Pri la spirit'o do mi al vi dir'os,
Ĝi est'as tre sen'kulp'a kaj honest'a.
La sci'vol'ec'o'n pri la est'int'aĵ'o
Vi venk'os, kiel pov'os. Nun, koleg'o'j,
Am'at'a'j kun'lern'ant'o'j kaj amik'o'j,
Mal'grand'a'n unu pet'o'n mi vi'n pet'os.

Horacio.

Parol'u, princ'o, ni ĝi'n cert'e far'os.

Hamleto.

Neniu dev'as sci'i pri l’ aper'o
De nun'a nokt'o.

Horacio kaj Marcello.

Ni promes'as, princ'o.

Hamleto.

Sed ĵur'u!

Horacio.

Pro honor'o, mi silent'os!

Marcello.

Mi ankaŭ, pro honor’!

Hamleto.

Sur mi'a glav'o!

Marcello.

Ni ĵur'is jam, sinjor'o.

Hamleto.

Sed mi pet'as,
Sur mi'a glav'o ĵur'u al mi.

Spirit'o

(sub la ter'o).

Ĵur'u!

Hamleto.

Ha, mi'a kar'a! Vi al ni al'ramp'is?
Nu, bon'e! La brav'ul’ aŭskult'as. Ĵur'u!

Horacio.

Sed kiel ĵur'i?

Hamleto.

Ke neniam vi
Parol'os eĉ per unu sol'a vort'o
Pri tio, kio'n en la last'a nokt'o
Vi vid'is. Ĵur'u sur la glav'o!

Spirit'o

(sub la ter'o).

Ĵur'u!

Hamleto.

Hic et ubique? Ŝanĝ'u ni la lok'o'n!
Al mi, sinjor'o'j! Met'u vi'a'j'n man'o'j'n
De'nov'e sur la glav'o'n kaj ripet'u,
Ke vi neniam al neniu dir'os
Pri la aper'o de la nokt'o. Ĵur'u
Pri tio ĉi sur mi'a glav'o!

Spirit'o

(sub la ter'o).

Ĵur'u!

Hamleto.

Ha, brav'e, mi'a talp’! Vi bon'e fos'as!
Pli mal'proksim'e'n do, amik'o'j!

Horacio.

Di'o!
Tre strang'e kaj neniel kompren'ebl'e!

Hamleto.

Plej bon'a est'os, se vi ĝi'n forges'os!
Ekzist'as en ĉiel’ kaj sur la ter'o
Pli da afer'o'j, ol en la lern'ej'o'j
Instru'as filozof'o'j, Horacio.
Sed ven'u! Kaj mi tie ĉi de'nov'e
Vi'n pet'as, ĵur'u: kiel ajn mir'ind'a'j
Al vi ag'ad'o mi'a post'e ŝajn'os,
Se ebl'e post'e trov'os mi util'a
Ŝajn'ig'i, ke mi perd'is la prudent'o'n,—
Neniam vi kun'met'u vi'a'j'n man'o'j'n
En tia form'o, nek la kap'o'n vi'a'n
Balanc'u tiel, nek per parol'ad'o
Du'senc'a montr'u, ke vi io'n sci'as,—
Ekzempl'e: “nu, ni sci'as”, aŭ “ni pov'us,
Se ni nur vol'us”, aŭ “se nur parol'i
Ni pov'us”, aŭ “ekzist'as unu punkt'o”...
Ne help'u al vi Di'o en mizer'o,
Se tio'n ĉi vi far'os,—ĵur'u!

Spirit'o

(sub la ter'o).

Ĵur'u!

Hamleto.

Ripoz'u, ho, spirit'o mal'feliĉ'a!
Kaj nun, sinjor'o'j, mi mi'n rekomend'as
Al vi kun mi'a tut'a amik'ec'o.
Kaj ĉi'o'n, kio'n mi, mal'riĉ'a, pov'as
Al vi al'port'i am'a'n kaj amik'a'n,
Kun Di'a help’ al vi mi ne rifuz'os.
Ni ir'u! Kaj de'nov'e mi vi'n pet'as,
La fingr'o'n ĉiam ten'u sur la buŝ'o!
Ni viv'as en terur'a temp'o! Ve,
Ke mi nask'iĝ'is est'i la pun'ant'o!
Nu, ven'u do! Ni ir'os ĉiu'j kun'e.

(Ĉiu'j for'ir'as.)

Akt'o 2.

Scen'o 1.

Ĉambr'o en la dom'o de Polonio. En'ir'as Polonio kaj Reinhold.

Polonio.

Jen tiu'j'n ĉi paper'o'j'n kaj la mon'o'n
Al li trans'don'u!

Reinhold.

Jes, sinjor'o, bon'e.

Polonio.

Sed antaŭ ol vizit'i li'n, vi far'os
Prudent'e, se vi bon'e el'demand'os
Pri la kondut'o li'a.

Reinhold.

Efektiv'e,
Mi mem intenc'is tio'n far'i.

Polonio.

Bon'e!
Tre bon'e! Antaŭ ĉio vi demand'u,
Kiel'a'j Dan'o'j loĝ'as en Pariz'o,
De kia spec'o, kiel ili viv'as,
Kun kiu kaj en kia'j societ'o'j;
Se per demand'o'j tiel de'flank'iĝ'a'j
Vi vid'os, ili kon'as mi'a'n fil'o'n,
Vi ven'os pli proksim'e al la cel'o,
Ol per demand'o'j rekt'a'j. Ag'u, kvazaŭ
Vi kon'us li'n nur iom, mal'proksim'e;
Ekzempl'e: “Ha, mi kon'as li'a'n patr'o'n,
Kaj li'a'n famili'o'n, eĉ li'n mem
Mi iom kon'as”. Ĉu vi mi'n kompren'as?

Reinhold.

Ho, jes, sinjor'o!

Polonio.

“Eĉ li'n mem”, vi dir'os,
“Sed nur mal'mult'e; se mi ne erar'as,
Li est'as tre sovaĝ'a, far'as tio'n
Kaj tio'n...” nun vi pov'as li'n kulp'ig'i
Per plej divers'a'j el'pens'it'a'j fakt'o'j;
Nur ne per ia mal'bon'aĵ'o, kiu
Al li al'port'i pov'us mal'honor'o'n!
Ho, nur ne tio'n! Gard'u vi'n de tio!
Nur tia'j'n fakt'o'j'n, kiu'j ordinar'e
Jun'ec'o'n akompan'as.

Reinhold.

Nu, ekzempl'e
Lud'ad'o...

Polonio.

Jes! drink'ad'o, duel'ad'o,
Insult'em'ec'o, aŭ mal'pac'em'ec'o,
Eĉ petol'ad'o kun vir'in'o'j.

Reinhold.

Tamen
Ĉu tio jam ne est'os mal'honor'o?

Polonio.

Ho, ne, se vi nur lert'e ĝi'n esprim'os.
Ne dir'u, ke li est'as tut'e sklav'o
De volupt'ec'o; ne, prezent'u li'a'j'n mank'o'j'n
En tia lum'o, ke ili aper'u
Kiel makul'o'j nur de liber'ec'o,
Esprim'o'j de flam'ec'o de l’ spirit'o,
Ek'bol'o'j de sen'brid'a jun'a sang'o.

Reinhold.

Sed, ho, sinjor'o...

Polonio.

Kial tio'n far'i?

Reinhold.

Jes, mi dezir'us sci'i, kia cel'o...

Polonio.

Nu, vid'u, mi'a plan'o est'as tia,
Kaj mi esper'as, ke ĝi bon'e frukt'os:
Se vi sur mi'a'n fil'o'n tiel ĵet'os
La makul'et'o'j'n, tiam diligent'e
Atent'u! Se kun'parol'ant'o vi'a
La jun'a'n hom'o'n iam vid'is kulp'a'n
En la mal'virt'o'j ĵus nom'it'a'j, tiam,
Ho, kred'u, li en tia manier'o
Al vi si'n turn'os: “Jes, sinjor'o mi'a”,
Aŭ “jes, amik'o”, aŭ “jes, estim'at'a”,
Aŭ kiel ajn en tiu land'o est'as
La form’ uz'at'a de ek'parol'ad'o...

Reinhold.

Nu, bon'e.

Polonio.

Kaj li post'e far'os tiel:
Li far'os... jes... kio'n mi vol'is dir'i?..
Mi vol'is io'n dir'i... Al diabl'o!
Nu, kie do mi halt'is? He?

Reinhold.

Vi halt'is
Ĉe l’ vort'o'j “li en tia manier'o
Al vi si'n turn'os”

Polonio.

Ha! Al vi si'n turn'os.
Li turn'os si'n al vi: “Jes, mi li'n kon'as,
Sinjor'o'n tiu'n vid'is mi hieraŭ,
Aŭ antaŭ kelk'a temp’, aŭ kiam ajn;
En tia aŭ tiel'a societ'o;
Li tie efektiv'e alt'e lud'is,
Li tie est'is en mal'sobr'a stat'o,
Li tie si'n bat'ad'is kun koleg'o'j”;
Aŭ “mi li'n vid'is, kiam li en'ir'is
En dom'o'n de vir'in'o'j de mal'ĉast'o”;
Aŭ tiel plu. Kaj tiam vi rimark'os,
Ke vi'a kaptileto la mensog'a
Al'kapt'is la ezok'o'n de la ver'o;
Kaj tiel ni, sprit'ul'o'j, ĉiam pov'as
Per angul'et'o'j kaj per artifik'o'j,
Per kurb'a voj’ al rekt'a cel'o ven'i;
Kaj tiel vi laŭ mi'a klar'ig'ad'o
Facil'e el'esplor'os mi'a'n fil'o'n.
Ĉu vi kompren'is bon'e?

Reinhold.

Jes, sinjor'o.

Polonio.

Kaj nun kun Di'o ir'u! Bon'a'n voj'o'n!

Reinhold.

Sinjor’...

Polonio.

Vi ankaŭ mem li'n el'observ'u,
Per la rilat’ al vi.

Reinhold.

Mi ĉi'o'n far'os.

Polonio.

Ke li nur diligent'e muzik'ad'u!

Reinhold.

Tre bon'e. Mi salut'as!

Polonio.

Nu, adiaŭ!

(Reinhold for'ir'as. En'ir'as Ofelio.)

Polonio.

Nu, kio, Ofelio? Kio nov'a?

Ofelio.

Ha, estim'at'a patr'o! De terur'o
Mi tut'a trem'as!

Polonio.

Kio do far'iĝ'is?

Ofelio.

En mi'a ĉambr'o sid'is mi, kudr'ant'e,—
Subit'e ven'as la reĝ'id’ Hamleto,
Kun dis'ŝir'it'a vest'o, sen ĉapel'o,
La ŝtrump'o'j dis'lig'it'a'j kaj mal'pur'a'j
Sen'ord'e pend'as sur la maleol'o'j;
Tre pal'a, kun pied'o'j sku'iĝ'ant'a'j;
Kun vid'o tiel plen'a de terur'o,
Kvazaŭ li ven'us ĵus el la infer'o,
Por antaŭ'dir'i ia'n terur'eg'o'n.

Polonio.

De am’ al vi li ebl'e frenez'iĝ'is?

Ofelio.

Sinjor'o, mi ne sci'as, sed mi tim'as,
Ke tiel est'as.

Polonio.

Kio'n do li dir'is?

Ofelio.

Li pren'is mi'a'n man'o'n kaj ĝi'n prem'is,
Kaj post'e si'n re'tir'is kaj, ten'ant'e
La du'a'n man'o'n super la okul'o'j,
Li rigard'ad'is sur vizaĝ'o'n mi'a'n
Kun tia atent'ec'o, kvazaŭ vol'us
Li pentr'i ĝi'n. Li tiel long'e star'is;
Kaj fin'e, ek'sku'int'e mi'a'n man'o'n,
Tri foj'o'j'n balanc'int'e si'a'n kap'o'n,
Ek'ĝem'is li kun tia sopir'ec'o
Kaj tia profund'ec'o, kvazaŭ vol'us
Li kun la ĝem'o fin'i si'a'n viv'o'n.
Kaj post'e li mi'n las'is ir'i for,
Kaj ankaŭ mem for'ir'is, sed la kap'o'n
Ankoraŭ ĉiam ten'is li turn'it'e
Al mi'a flank'o, ĝis li mal'aper'is.

Polonio.

Sufiĉ'e! Ven'u! al la reĝ’ ni ir'u!
Ĝi est'as frenez'iĝ'o de la am'o;
La am'o ruin'ig'as la am'ant'o'n,
Konduk'as al decid'o'j mal'esper'a'j,
La hom'o'n oft'e ĝi turment'as pli,
Ol ĉiu'j la pasi'o'j en la mond'o.
Bedaŭr'as mi la princ'o'n! Ĉu vi ebl'e
Akcept'is li'n jam tro mal'delikat'e?

Ofelio.

Ne, kar'a patr'o; laŭ ordon'o vi'a
Mi nur de li leter'o'j'n ne akcept'is
Kaj mal'permes'is vizit'ad'i mi'n.

Polonio.

Nu, tio ĉi li'n cert'e frenez'ig'is.
Bedaŭr'as mi jam mi'a'n sever'ec'o'n.
Mi pens'is ja, ke li nur petol'ad'as
Kaj vol'as pere'ig'i vi'n. Ho, Di'o,
Ho, mi'a mal'ben'it'a suspekt'ad'o!
Ni, mal'jun'ul'o'j, hav'as la kutim'o'n
Tro mal'proksim'e pel'i la si'n'gard'o'n,
Kiel jun'ul'o'j oft'e tro sufer'as
Je absolut'a mank'o de si'n'gard'o.
Ni ir'u al la reĝ'o! La konfes'o
Ne plaĉ'os al la reĝ'o, sed pli mult'e
Li'n koler'ig'us la kaŝ'ad'o. Ven'u!

(Ambaŭ for'ir'as.)

Scen'o 2.

Ĉambr'o en la palac'o. La reĝ'o, la reĝ'in'o, Rosenkranz, Güldenstern kaj kort'eg'an'o'j.

Reĝ'o.

Ni vi'n salut'as, ni'a Rosenkranz
Kaj ni'a Güldenstern! Ne sol'e vid'i
Ni vol'is vi'n, sed ankaŭ la bezon'o
De vi'a'j serv'o'j ig'is ni'n vi'n vok'i.
Vi aŭd'is jam pri la metamorfoz'o
De la reĝ'id’ Hamleto: nek ekster'e
Kaj nek intern'e li simil'as nun
Al tio, kio li antaŭ'e est'is.
La kaŭz'o'n, kiu, krom la patr'a mort'o,
Al tia stat'o nun li'n al'konduk'is,
Ne pov'as mi diven'i. Nun mi pet'as
Vi'n ambaŭ, kiu'j tut'a'n la jun'ec'o'n
Kun li pas'ig'is kun'e kaj tre bon'e
Li'n kon'as,—vi'n mi pet'as, vol'u rest'i
Tra kelk'a temp'o en palac'o ni'a,
Pen'ad'u li'n al'tir'i al amuz'o'j
Kaj ĉe okaz'o'j esplor'ad'u lert'e
La kaŭz'o'n, kiu prem'as li'n kaŝ'it'e.
Se kon'os ni la kaŭz'o'n, ni jam pov'os
Kurac'i li'n.

Reĝ'in'o.

Sinjor'o'j mi'a'j kar'a'j,
Pri vi li tiel oft'e parol'ad'is,—
Mi sci'as, li vi'n am'as pli, ol ĉiu'j'n.
Se vi konsent'os far'i la komplez'o'n
Al ni kaj ĉe ni rest'i kelk'a'n temp'o'n,
Por help'i al la mal'feliĉ'o ni'a,
Ni rekompenc'os la vizit'o'n vi'a'n
Per plej konven'a reĝ'a rekompenc'o.

Rosenkranz.

Vi hav'as rajt'o'n, vi'a'j reĝ'a'j moŝt'o'j,
Al ni ordon'i. Vi ne dev'as pet'i
Pri tio, kio est'as ni'a ŝuld'o.

Güldenstern.

Obe'os ni kaj ambaŭ ni promes'as
Laŭ ĉiu'j fort'o'j serv'i akurat'e
Al vi'a'j reĝ'a'j moŝt'o'j.

Reĝ'o.

Ni vi'n dank'as,
Ho, kar'a'j Rosenkranz kaj Güldenstern!

Reĝ'in'o.

Mi dank'as vi'n, ho, kar'a'j Güldenstern
Kaj Rosenkranz! Vizit'u plej rapid'e
Hamleton, mi'a'n fil'o'n mal'feliĉ'a'n.
Kaj iu el la kort'eg'an'o'j ir'u
Sinjor'o'j'n akompan'i al Hamleto!

Güldenstern.

La Plej'potenc'a far'u ni'a'n ven'o'n
Por li san'ig'a!

Reĝ'in'o.

Di'o vol'u! Am'e'n!

(Rosenkranz, Güldenstern kaj kelk'a'j kort'eg'an'o'j for'ir'as. Ven'as Polonio.)

Polonio.

Afabl'a reĝ'o! Jam el Norveg'uj'o
Re'ven'is la send'it'o'j kun sukces'o.

Reĝ'o.

Vi ĉiam est'is patr'o de agrabl'a'j
Sci'ig'o'j.

Polonio.

Ĉu ne ver'e, mi'a reĝ'o?
Jes, kred'u, mi'a reĝ'o, mi dediĉ'as
La tut'a'n mi'a'n kap'o'n kaj anim'o'n
Post mi'a Di'o nur al mi'a reĝ'o.
Kaj nun mi pens'as—se la cerb'o mi'a
Ne ĉes'is sur voj'et'o de prudent'o
Sukces'e ĉas'i—ke la ver'a'n kaŭz'o'n
De l’ frenez'iĝ'o de l’ reĝ'id’ mi trov'is.

Reĝ'o.

Ho, dir'u! Mi rapid'e vol'as aŭd'i!

Polonio.

Aŭskult'u antaŭ ĉio la send'it'o'j'n;
Kaj mi'a bon'a sci'o al vi est'u
Post'manĝ'o al festen'o la agrabl'a.

Reĝ'o.

Nu, bon'e, al'konduk'u la send'it'o'j'n! (Poloni'o for'ir'as.)
Li dir'as, ho, Gertrudo mi'a kar'a,
Ke trov'is li la kaŭz'o'n de mal'san'o
De vi'a fil'o.

Reĝ'in'o.

Mi la kaŭz'o'n vid'as
Nur en la mort'o de la patr'o li'a
Kaj en edz'iĝ'o ni'a tro rapid'a.

Reĝ'o.

Ni baldaŭ ĉi'o'n sci'os, mi'a kar'a.

(Poloni'o re'ven'as kun Voltimand kaj Kornelio.)

Ni vi'n salut'as, kar'a'j re'ven'int'o'j!
Rakont'u, Voltimand, kio'n al'port'is
Vi de la frat'o ni'a la Norveg'a?

Voltimand.

Re'don'o'n de salut’ kaj bon'dezir'o'j.
Tuj post al'ven'o ni'a li el'send'is
Ordon'o'n, por halt'ig'i la prepar'o'j'n
De si'a nev’, pri kiu li supoz'is,
Ke li arm'iĝ'as kontraŭ la Pol'uj'o;
Li post esplor'o efektiv'e vid'is,
Ke ĉio est'is kontraŭ vi'a moŝt'o.
Kaj ĉagren'it'a, ke mal'san'o'n li'a'n
Kaj mal'jun'ec'o'n oni tiel tromp'is,
Li send'is tuj, por vok'i Fortinbrason,
Riproĉ'is li'n sever'e, kaj la nev'o
Solen'e ĵur'is, ke li plu neniam
Batal'os kontraŭ vi'a reĝ'a moŝt'o.
Per tio ĝoj'ig'it'a, la mal'jun'a
Por li asign'is la salajr'o'n jar'a'n
De tri mil kron'o'j kaj al li permes'is
Kontraŭ Pol'uj'o uz'i la varb'it'a'n
Milit'ist'ar'o'n; kaj por vi'a moŝt'o
Al ni li don'is jen'a'n skrib'a'n pet'o'n,
Ke vi permes'i vol'u al l’ an'ar'o
Tra vi'a land'o far'i la tra'ir'o'n
Sub la kondiĉ'o'j, kiu'j'n pli detal'e
Vi leg'os en la jen'a skrib'a pet'o.

Reĝ'o.

Ni trov'as ĉi'o'n bon'a. Ni en temp'o
Pli oportun'a leg'os kaj pri'pens'os
Kaj don'os la respond'o'n. Vi'n ni dank'as
Por vi'a'j pen'o'j kaj fidel'a serv'o.
Nun ir'u vi ripoz'i, kaj hodiaŭ
Al la vesper'o ni vi'n pet'as ven'i
Kun ni festen'i. Est'u bon'a'j gast'o'j!

(Voltimand kaj Kornelio for'ir'as.)

Polonio.

Nun la negoc'o est'as jam fin'it'a.
Ho, reĝ'o kaj reĝ'in'o, se mi vol'us
Komenc'i nun klar'ig'o'j'n, kio est'as
Reĝ'a moŝt'ec'o, kio serv'em'ec'o,
Kaj kial tag'o est'as tag'o, kial
La nokt'o est'as nokt'o, temp'o—temp'o:
Signif'us tio perd'i sen'util'e
La tag'o'n kaj la nokt'o'n kaj la temp'o'n;
Ĉar mal'long'ec'o est'as la spirit'o
De saĝ'o kaj mult'e'vort'ec'o est'as
La korp'o kaj ekster'a ornam'aĵ'o,
Mi ĉi'o'n tial dir'os tre mal'long'e.
La nobl'a vi'a fil'o frenez'iĝ'is;
Mi dir'as “frenez'iĝ'is”, ĉar en kio
Konsist'as frenez'iĝ'o? Ja en tio,
Ke oni frenez'um'as. Sed ni las'u
Ĝi'n flank'e kaj komenc'u...

Reĝ'in'o.

Mi vi'n pet'as.
Pli da en'hav'o, mal'pli da art'aĵ'o!

Polonio.

Mi ĵur'as, mi parol'as sen art'aĵ'o!
Li est'as nun frenez'a,—est'as ver'o;
Kaj ver'e tio est'as tre domaĝ'a,
Kaj tre domaĝ'e, ke ĝi est'as ver'o;
Ceter'e mi konsent'as, ke mi uz'is
Figur'o'n ne'prudent'a'n,—ni ĝi'n las'u,
Kaj mi sen art'o ir'u al l’ afer'o.
Ni sekv'e dir'as, ke li frenez'iĝ'is;
Nun rest'as, ke ni trov'u nur la kaŭz'o'n
De la efekt'o, aŭ, pli ver'e dir'i,
De la difekt'o, ĉar neniu dub'as,
Ke tiu ĉi difekt-efekt'o hav'as
Sen'dub'e ia'n kaŭz'o'n. Nun fin'it'e,—
La stat'o de l’ afer'o est'as tia:
Atent'i vol'u! (Li el'pren'as paper'o'n el la poŝ'o.)
Mi fil'in'o'n hav'as
—Mi hav'as ŝi'n, ĉar ŝi ja est'as mi'a—
Nun el obe'o, kiu'n ŝi ja ŝuld'as,
Ŝi tio'n ĉi al mi trans'don'is. Vid'u
Kaj konsider'u! (Li leg'as)

“Al la ĉiel'a, la idol'o de mi'a anim'o, la rav'ant'a Ofelio”—Tio ĉi est'as mal'bon'a fraz'o, trivial'a fraz'o; “rav'ant'a” est'as trivial'a fraz'o.—Sed aŭskult'u plu: “Al ŝi'a bel'eg'a delikat'a brust'o tiu'j ĉi lini'o'j” k. t. p.

Reĝ'in'o.

Ĉu tio'n ĉi Hamleto al ŝi send'is?

Polonio.

Ho tuj, reĝ'in'o, mi raport'os ĉi'o'n.
(Li leg'as.) “Dub'u pri la sun’ super la ter'o,
Dub'u, ĉu en stel'o'j bril'as flam'o,
Dub'u pri ver'ec'o de la ver'o,
Sed ne dub'u nur pri mi'a am'o.

Ho, kar'a Ofelio, la vers'o'farad'o ne prosper'as al mi; mi ne posed'as la art'o'n ritm'ig'i mi'a'j'n sopir'o'j'n; sed ke mi fort'e vi'n am'as, ho plej kar'a mi'a, tio'n ĉi kred'u al mi. Adiaŭ! Vi'a por etern'e, plej kar'a fraŭl'in'o, tiel long'e kiel tiu ĉi ter'a maŝin'o al li aparten'as—Hamlet'o.”

Jen tio'n en ŝuld'at'a obe'ad'o
Al mi fil'in'o mi'a montr'is. Ankaŭ
Pri ĉio, kio'n li al ŝi parol'is,
Preciz'e laŭ la temp'o kaj la lok'o
Kaj manier'o ŝi al mi raport'is.

Reĝ'o.

Sed kiel ŝi akcept'is li'a'n am'o'n?

Polonio.

Kiel'e pens'as vi pri mi?

Reĝ'o.

Mi pens'as,
Vi est'as hom’ fidel'a kaj honest'a.

Polonio.

Mi tio'n pruv'os. Kio'n do vi pens'us,
Se mi, vid'ant'e, kiel tiu am'o
Dis'volv'as si'n (mi tio'n bon'e vid'is
Ankoraŭ antaŭ ol fil'in'o mi'a
Al mi rakont'is),—kio'n pens'us vi,
Aŭ kio'n pens'us ŝi'a reĝ'a moŝt'o,
Reĝ'in'o mi'a alt'e estim'at'a,
Se mi en la afer'o lud'us rol'o'n
De leter'uj'o aŭ de skrib'o'tabl'o,
Se mi silent'e, mut'e mi'a'n kor'o'n
Por tio ferm'us kaj sen ia far'o
Rigard'us tiu'n am'o'n? Kio'n tiam
Vi pov'us pens'i pri person'o mi'a?
Ne, mi al'paŝ'is rekt'e al l’ afer'o
Kaj tiel dir'is al fil'in'o mi'a:
“Reĝ'id'a moŝt’ Hamleto est'as princ'o,
Por vi tro alt'a; ne kuraĝ'u lud'i!”
Kaj mi al ŝi ordon'is, ke ŝi ten'u
Si'n mal'proksim'e de la princ’ Hamleto,
Leter'o'j'n ne akcept'u, nek donac'o'j'n.
Ordon'o'n mi'a'n patr'a'n ŝi plen'um'is,
Kaj li, nun rifuz'it'a (vi permes'u
Ke mi raport'u per mal'long'a'j vort'o'j),
Far'iĝ'is tre mal'ĝoj'a kaj li perd'is
La apetit'o'n, post'e eĉ la dorm'o'n,
Li baldaŭ perd'is ankaŭ si'a'n fort'o'n
Kaj post'e perd'is ankaŭ la konsci'o'n,
Kaj tiel ŝtup’ post ŝtup'o li en'fal'is
En la frenez'o'n, kiu nun li'n prem'as
Kaj ĉiu'j'n ni'n sincer'e mal'ĝoj'ig'as.

Reĝ'o

(al la reĝ'in'o).

Vi pens'as, ke ĝi pov'us est'i ebl'a?

Reĝ'in'o.

Tre pov'as est'i.

Polonio

(al la reĝ'o).

Ĉu eĉ unu foj'o'n
Vi iam vid'is, ke mi kun cert'ec'o
Raport'is: “tiel est'as”, kaj en ver'o
Ne est'is tiel?

Reĝ'o.

Ne, mi ne memor'as.

Polonio

(montr'ant'e si'a'n kap'o'n kaj ŝultr'o'j'n).

De'pren'u al mi tio'n nun de tio,
Se ne sen'dub'a'n ver'o'n mi raport'as.
Se post'e'sign'o gvid'as mi'n, mi trov'os
La kern'o'n de la ver'o, se ĝi sid'us
Eĉ en la plej profund'a kaŝ'it'ec'o.

Reĝ'o.

Sed kiel ni esplor'us pli preciz'e?

Polonio.

Vi sci'as, ke tre oft'e tut'a'j'n hor'o'j'n
Li promen'ad'as en la galeri'o.

Reĝ'in'o.

Jes, efektiv'e.

Polonio.

Nun fil'in'o'n mi'a'n
Mi tie'n las'os; vi kun mi vi'n kaŝ'os
Ekzempl'e post tapiŝ'o, por observ'i.
Se li ne am'as ŝi'n kaj ne per tio
Li frenez'iĝ'is, tiam mi ne est'u
Pli vi'a kort'eg'an'o-konsil'ant'o.
Mi tiam plug'u kamp'o'n, paŝt'u brut'o'n.

Reĝ'o.

Ni vid'u. (En'ir'as Hamleto, leg'ant'e.)

Reĝ'in'o.

Jen li ven'as, io'n leg'as,—
Kun kia mal'gaj'ec'o en vizaĝ'o!

Polonio.

Mi pet'as vi'n, vi ambaŭ tuj for'ir'u!
Mi tuj al li al'paŝ'os, vi permes'u!

(La reĝ'o, reĝ'in'o kaj kort'eg'an'o'j for'ir'as).

Polonio

(al Hamleto).

Kiel'e fart'as mi'a bon'a princ'o?

Hamleto.

Dank’ al ĉiel'o, bon'e!

Polonio.

Ĉu vi mi'n kon'as, vi'a princ'a moŝt'o?

Hamleto.

Tre bon'e. Vi ja est'as fiŝ'ist'o?

Polonio.

Ne, mi'a princ'o.

Hamleto.

Tiam mi dezir'us al vi, ke vi est'u tia honest'a hom'o.

Polonio.

Honest'a, mi'a princ'o?

Hamleto.

Jes, sinjor'o, est'i honest'a en tiu ĉi mond'o signif'as est'i elekt'it'a inter dek mil.

Polonio.

Tut'e ver'e, mi'a princ'o.

Hamleto.

Ĉar se la sun'o nask'as verm'o'j'n en mal'viv'a hund'o... di'aĵ'o, kiu kis'as mort'int'aĵ'o'n... Ĉu vi hav'as fil'in'o'n?

Polonio.

Jes, mi'a princ'o.

Hamleto.

Ne permes'u al ŝi ir'i en la sun'o. Frukt'o'port'ad'o est'as ben'o: sed ĉar vi'a fil'in'o pov'us port'i frukt'o'j'n,—gard'u vi'n amik'o.

Polonio.

Kio'n vi kompren'as sub tio ĉi? (Flank'e'n) Ĉiam pri mi'a fil'in'o. Kaj tamen li antaŭ moment'o ne kon'is mi'n; li dir'is, ke mi est'as fiŝ'ist'o. Li ven'is mal'proksim'e'n, tre mal'proksim'e'n! Est'as ver'o, en mi'a jun'ec'o la am'o ankaŭ konduk'is mi'n en tre danĝer'a'n situaci'o'n, preskaŭ tiel sam'e danĝer'e kiel li'n. Mi de'nov'e ek'parol'os al li. (Laŭt'e) Kio'n vi leg'as, mi'a princ'o?

Hamleto.

Vort'o'j'n, vort'o'j'n, vort'o'j'n.

Polonio.

Sed kia est'as la en'hav'o?

Hamleto.

Vi vol'as io'n hav'i?

Polonio.

Ne, mi demand'as, pri kio est'as parol'at'e en tiu ĉi libr'o, mi'a princ'o.

Hamleto.

Kalumni'o'j, mi'a sinjor'o! La mal'nobl'a satir'a verk'ist'o de tiu ĉi libr'o dir'as, ke mal'jun'a'j hom'o'j hav'as griz'a'j'n barb'o'j'n, ke ili'a'j vizaĝ'o'j est'as sulk'it'a'j, ke ili'a'j okul'o'j est'as mal'san'a'j, ke ili hav'as super'flu'a'n mank'o'n de sprit'o kaj ke al tio ĉi ili hav'as tre mal'fort'a'j'n femur'o'j'n. Kvankam pri ĉio tio ĉi mi est'as sincer'e kaj fort'e konvink'it'a, mi tamen ne aprob'as, ke li pri ĉio tio ĉi skrib'as; ĉar vi mem, sinjor'o, far'iĝ'us tiel mal'jun'a kiel mi, se vi pov'us ir'i re'turn'e'n kiel kankr'o.

Polonio

(flank'e'n).

Kvankam tio ĉi est'as frenez'o, ĝi tamen hav'as en si metod'o'n. (Laŭt'e) Ĉu vi ne vol'as iom ŝanĝ'i la lok'o'n, princ'o?

Hamleto.

Ir'i en la tomb'o'n?

Polonio.

Nu, tio ĉi est'us efektiv'e radikal'a ŝanĝ'o de la lok'o! (Flank'e'n) Kiel traf'a'j oft'e est'as li'a'j respond'o'j? Est'as feliĉ'o, ke la frenez'o oft'e hav'as io'n tia'n, kio al la saĝ'o kaj al la san'a prudent'o ne bon'e prosper'as. Mi for'las'os li'n kaj tuj pen'os aranĝ'i en ia manier'o renkont'iĝ'o'n inter li kaj mi'a fil'in'o. (Laŭt'e) Plej afabl'a reĝ'id'o, permes'u al mi pren'i la kuraĝ'o'n dir'i al vi adiaŭ.

Hamleto.

El ĉio, kio'n vi pov'as pren'i de mi, mi nenio'n ced'os al vi tiel volont'e, kiel mi'a'n viv'o'n, mi'a'n viv'o'n.

Polonio.

Adiaŭ, princ'o!

Hamleto.

La enu'ig'a'j mal'jun'a'j mal'saĝ'ul'o'j!

(Ven'as Rosenkranz kaj Güldenstern.)

Polonio

(for'ir'ant'e).

Vi serĉ'as la princ'o'n Hamleton? Jen li est'as.

Rosenkranz

(al Polonio).

Ni dank'as vi'n, sinjor'o! (Poloni'o for'ir'as.)

Güldenstern.

Estim'at'a princ'o...

Rosenkranz.

Mi'a kar'a princ'o...

Hamleto.

Mi'a'j kar'a'j bon'a'j amik'o'j! Kiel vi fart'as, Güldenstern? Ha, Rosenkranz! Bon'a'j koleg'o'j, kiel vi fart'as?

Rosenkranz.

Kiel mez'a'j fil'o'j de tiu ĉi ter'o.

Güldenstern.

Ni est'as feliĉ'a'j jam per tio, ke ni ne est'as tro feliĉ'a'j; sur la ĉap'o de Fortun'o ni ne est'as la pint'o.

Hamleto.

Ankaŭ ne la pland'o'j de ŝi'a'j ŝu'o'j?

Rosenkranz.

Ankaŭ tio ne, kar'a princ'o.

Hamleto.

Vi viv'as sekv'e en la region'o de ŝi'a zon'o aŭ en la centr'o de ŝi'a favor'o?

Güldenstern.

Jes, efektiv'e, ni ne est'as tut'e fremd'a'j al ŝi.

Hamleto.

Sub la kor'o de la feliĉ'o? Ho, tre ver'e, la feliĉ'o est'as publik'a vir'in'o. Kio da nov'a?

Rosenkranz.

Nenio, mi'a princ'o, nur ke la mond'o far'iĝ'is pli honest'a.

Hamleto.

Ha, tiam kred'ebl'e baldaŭ est'os la fin'iĝ'o de la mond'o! Sed vi'a nov'aĵ'o ne est'as ver'a. Permes'u al mi demand'i: per kio vi, mi'a'j bon'a'j amik'o'j, koler'ig'is la Fortun'o'n, ke ĝi vi'n send'is tie'n ĉi en la mal'liber'ej'o'n?

Güldenstern.

En la mal'liber'ej'o'n, mi'a princ'o?

Hamleto.

Dan'uj'o est'as mal'liber'ej'o.

Rosenkranz.

Tiam ankaŭ la tut'a mond'o est'as mal'liber'ej'o.

Hamleto.

Jes, grand'a mal'liber'ej'o, en kiu ekzist'as mult'e da apart'aĵ'o'j, ĉel'o'j kaj kav'o'j. Dan'uj'o est'as unu el la plej mal'bon'a'j.

Rosenkranz.

Ni ne pens'as tiel, mi'a princ'o.

Hamleto.

Nu, tiam ĝi est'as por vi io ali'a, ĉar per si mem nenio est'as bon'a nek mal'bon'a; nur la pens'ad'o don'as al ĉio tia'n aŭ ali'a'n karakter'o'n. Por mi ĝi est'as mal'liber'ej'o.

Rosenkranz.

Sen'dub'e vi'a glor'am'o far'as por vi el Dan'uj'o mal'liber'ej'o'n; ĝi est'as tro mal'vast'a por vi'a spirit'o.

Hamleto.

Ho, mi'a Di'o! oni pov'us en'ferm'i mi'n en ŝel'o'n de nuks'o kaj mi rigard'us mi'n kiel reĝ'o'n de vast'eg'a'j spac'o'j, se nur mi'a'j mal'bon'a'j sonĝ'o'j mi'n ne turment'us.

Güldenstern.

Tiu'j ĉi sonĝ'o'j en efektiv'o est'as glor'am'o; ĉar la efektiv'a esenc'o de la glor'am'o est'as nur la ombr'o de sonĝ'o.

Hamleto.

Sonĝ'o per si mem est'as ombr'o.

Rosenkranz.

Cert'e, kaj ŝajn'as al mi, ke la glor'am'o hav'as esenc'o'n tiel aer'a'n kaj sen'fundament'a'n, ke ĝi est'as nur ombr'o de ombr'o.

Hamleto.

Sekv'e ni'a'j almoz'ul'o'j est'as korp'o'j kaj ni'a'j monarĥ'o'j kaj fier'a'j hero'o'j est'as la ombr'o'j de la almoz'ul'o'j. Ĉu ni ne ir'u al la reĝ'o? Ĉar pro honor'o, mi ne sci'as argument'ad'i.

Rosenkranz kaj Güldenstern.

Ni volont'e serv'os al vi.

Hamleto.

Ne, tut'e ne, mi ne vol'as al'kalkul'i vi'n al mi'a'j ceter'a'j serv'ant'o'j; ĉar—por parol'i kun vi kiel honest'a hom'o—mi'a serv'ant'ar'o est'as abomen'ind'a. Tamen por rest'i sur la eben'a voj'o de la amik'ec'o, kio'n vi far'as en Elsinor'o?

Rosenkranz.

Ni vol'is vi'n vizit'i, nenio plu.

Hamleto.

Mi, almoz'ul'o, est'as eĉ por dank'o tro mal'riĉ'a. Sed mi dank'as vi'n, kaj cert'e, mi'a'j amik'o'j, mi'a dank'o hav'as la ind'o'n almenaŭ de unu groŝ'o. Ĉu oni ne send'is vok'i vi'n? Ĉu tio ĉi est'is vi'a propr'a dezir'o? propr'a'vol'a vizit'o? Kuraĝ'e, kuraĝ'e, est'u honest'a'j kun mi! Nu, dir'u do!

Güldenstern.

Kio'n ni dev'as dir'i, princ'o?

Hamleto.

Ĉi'o'n, kio'n vi vol'as,—nur ne la ver'o'n. Oni send'is vi'n invit'i, kaj en vi'a'j rigard'o'j kuŝ'as konfes'o, por kies kaŝ'ad'o vi'a modest'ec'o ne est'as sufiĉ'e ruz'a. Mi sci'as, la bon'a'j reĝ'o kaj reĝ'in'o send'is pet'i vi'n.

Rosenkranz.

Por kia cel'o, mi'a princ'o?

Hamleto.

Tio'n ĉi mi dev'us sci'iĝ'i de vi. Sed mi pri'ĵur'as vi'n per la rajt'o'j de ni'a amik'ec'o de lern'ej'o, per la kun'ec'o de ni'a jun'ec'o, per ni'a ĉiam'a reciprok'a am'o, per ĉio pli kar'a ankoraŭ, kio'n pli bon'a parol'ist'o pov'us met'i al vi'a kor'o: est'u sincer'a'j kontraŭ mi, ĉu oni invit'is vi'n aŭ ne?

Rosenkranz

(al Güldenstern).

Kio'n vi dir'os?

Hamleto

(flank'e'n).

Ha, nun mi jam fin'is kun vi! (Laŭt'e) Se vi mi'n am'as, ne mensog'u.

Güldenstern.

Kar'a princ'o, oni invit'is ni'n.

Hamleto.

Kaj mi dir'os al vi, por kia cel'o; en tia manier'o mi'a klar'ig'o liber'ig'os vi'n de perfid'o, kaj vi'a ten'ad'o de sekret'o rilat'e la reĝ'o'n kaj reĝ'in'o'n ne sufer'os eĉ per unu har'o. De mal'long'a temp'o mi perd'is—mi ne sci'as el kia kaŭz'o—mi'a'n tut'a'n gaj'ec'o'n, mi for'ĵet'is ĉiu'j'n mi'a'j'n ordinar'a'j'n okup'o'j'n, kaj mi'a humor'o est'as efektiv'e tiel nigr'a, ke la ter'o, tiu ĉi bon'eg'a konstru'o, ŝajn'as al mi nur nud'a pint'o; vid'u, tiu ĉi bel'eg'a baldaken'o, la aer'o, tiu ĉi brav'a ark'aĵ'o ĉiel'a, tiu ĉi majest'a tegment'o kun si'a or'a fajr'o: ŝajn'as al mi kiel nenio ali'a, ol putr'a, pest'a amas'o da miasm'o'j. Kia majstr'a kre'it'aĵ'o est'as la hom'o! kiel nobl'a per si'a prudent'o! kiel sen'lim'a per si'a'j kapabl'o'j! kiel grand'a kaj mir'ind'a per si'a form'o kaj mov'o'j! kiel simil'a al anĝel'o per si'a'j ag'o'j! kiel simil'a al Di'o per si'a kompren'ad'o! la ornam'o de la mond'o! la model'o por la viv'ant'a'j ekzist'aĵ'o'j! Kaj tamen kio est'as por mi tiu ĉi kvintesenc'o de la polv'o? Mi ne am'as la vir'o'n (Rosenkranz kaj Güldenstern rid'et'as), kaj la vir'in'o'n ankaŭ ne, kvankam per vi'a rid'et'o vi tio'n ĉi vid'ebl'e dub'as.

Rosenkranz.

Mi'a princ'o, mi ne hav'is tia'n intenc'o'n.

Hamleto.

Kial do vi rid'is, kiam mi dir'is, ke mi ne am'as la hom'o'n?

Rosenkranz.

Mi pens'is: se tiel est'as, kia'n do regal'o'n ricev'os de vi la aktor'o'j, kiu'j'n ni renkont'is en la voj'o kaj al'konduk'is tie'n ĉi; ili ven'is, por propon'i al vi si'a'j'n serv'o'j'n.

Hamleto.

Tiu, kiu lud'as la rol'o'n de reĝ'o'j, est'os al mi bon'e'ven'int'a; li'a reĝ'a moŝt'o akcept'os de mi humil'a'n salut'o'n. La vag'ant'a kavalir'o pov'os uz'i si'a'n glav'o'n kaj si'a'n ŝild'o'n; la am'ant'o ne ĝem'os sen rekompenc'o; la gaj'ul'o pac'e lud'os si'a'n rol'o'n; la rid'ind'ul'o el'vok'os rid'o'n ĉe tiu'j, kiu'j hav'as tikl'ebl'a'n diafragm'o'n; kaj la fraŭl'in'o mal'kaŝ'e esprim'os si'a'n am'o'n per lam'a'j vers'o'j. Kia an'ar'o tio ĉi est'as?

Rosenkranz.

Tiu sam'a, kiu ordinar'e tiel plaĉ'ad'is al vi: la aktor'o'j el la urb'o.

Hamleto.

Kio do ig'is ili'n vag'ad'i? Rest'ad'o en konstant'a lok'o est'as ja pli profit'a tiel por ili'a glor'o, kiel por ili'a poŝ'o.

Rosenkranz.

Mi pens'as, ke tio ĉi est'as antaŭ ne'long'e en'konduk'it'a nov'aĵ'o.

Hamleto.

Ĉu ili est'as ankoraŭ tiel sam'e am'at'a'j kiel tiam, kiam mi est'is en la urb'o? Ĉu oni ili'n vizit'as ankoraŭ tiel sam'e?

Rosenkranz.

Ne, mult'e pli mal'mult'e.

Hamleto.

Kia est'as la kaŭz'o? Ĉu ili far'iĝ'is ne'taŭg'a'j?

Rosenkranz.

Ne, ili'a'j pen'ad'o'j est'as tia'j sam'a'j, kiel antaŭ'e; sed aper'is generaci'o da infan'o'j, sen'plum'a'j bird'et'o'j, kiu'j ĉiam fort'e kri'as kaj por tio est'as tondr'e aplaŭd'at'a'j. Tiu'j ĉi nun est'as en mod'o, kaj ili tiel kri'as kontraŭ la teatr'o'j de la popol'amas'o—tiel ili nom'as ĉiu'j'n ali'a'j'n,—ke mult'a'j el la glav'o'port'ant'o'j ek'tim'is la anser'a'j'n plum'o'j'n kaj ne kuraĝ'as ir'i.

Hamleto.

Kiel? Infan'o'j? Kiu ili'n sub'ten'as? Kie ili pren'as salajr'o'n? Ĉu ili for'ĵet'os la art'o'n, kiam ili ne pov'os pli kant'i per sopran'o? Ĉu ili ne dir'os post'e, kiam ili el'kresk'os ĝis la grad'o de ordinar'a'j aktor'o'j—kio est'as tre atend'ebl'a, se ili ne trov'os pli bon'a'j'n rimed'o'j'n por ekzist'ad'o,—ke ili'a'j verk'ist'o'j de dram'o'j al'port'is al ili mal'util'o'n, dev'ig'ant'e ili'n deklam'ad'i kontraŭ ili'a propr'a est'ont'ec'o?

Rosenkranz.

Est'is grand'a batal'ad'o inter la ambaŭ flank'o'j, kaj la popol'o mem sen ia riproĉ'o de konscienc'o instig'as ili'n reciprok'e... Long'a'n temp'o'n nenia dram'o don'is eĉ ia'j'n en'spez'o'j'n, se la aŭtor'o kaj aktor'o'j ne atak'ad'is en ĝi si'a'j'n kontraŭ'ul'o'j'n.

Hamleto.

Ĉu pov'as est'i?

Güldenstern.

Ho, oni mult'e kaj kruel'e batal'is.

Hamleto.

Kaj la infan'o'j venk'is?

Rosenkranz.

Jes, princ'o, Herkules'o'n kun'e kun li'a port'aĵ'o.

Hamleto.

Ne est'as grand'a mir'o: ĉar mi'a onkl'o est'as nun reĝ'o de Dan'uj'o, kaj tiu'j, kiu'j mok'ad'is li'n, dum mi'a patr'o viv'is, don'as nun du'dek, kvar'dek, kvin'dek, eĉ cent dukat'o'j'n por li'a portret'o en miniatur'o. Cert'e, en tio ĉi kuŝ'as io super'natur'a, se nur la filozofi'o pov'us tio'n ĉi el'trov'i.

(Trumpet'ad'o post la scen'o.)

Güldenstern.

Jen ven'as la aktor'o'j.

Hamleto.

Ha, kar'a'j sinjor'o'j, est'u bon'e ven'int'a'j en Elsinor'o! Don'u al mi vi'a'j'n man'o'j'n! Tre bon'e! Manier'o'j kaj kompliment'o'j aparten'as al la akcept'a salut'o. Permes'u al mi salut'i antaŭ'e vi'n en tia manier'o, por ke mi'a si'n'ten'ad'o kontraŭ la aktor'o'j (kiu dev'as est'i la plej afabl'a) ne hav'u la vid'o'n de pli bon'a akcept'o ol la vi'a. Mi vi'n salut'as al vi'a ven'o, sed mi'a onkl'o-patr'o kaj mi'a patr'in'o-onkl'in'o erar'as.

Güldenstern.

En kio, mi'a kar'a princ'o?

Hamleto.

Mi est'as frenez'a nur ĉe vent'o nord-okcident'a; sed kiam la vent'o est'as sud'a, mi ne miks'os preĝ'ej'a'n tur'o'n kun lantern'a kolon'o. (Poloni'o ven'as.)

Polonio.

Mi dezir'as al vi san'o'n, sinjor'o'j!

Hamleto.

Aŭskult'u, Güldenstern, kaj ankaŭ vi, Rosenkranz,—por ĉiu orel'o unu aŭskult'ant'o: tiu ĉi grand'a infan'o, kiu'n vi tie ĉi vid'as, ne el'ir'is ankoraŭ el la infan'a'j vind'o'j.

Rosenkranz.

Ebl'e li la du'a'n foj'o'n tie'n en'ramp'is, ĉar oni dir'as, ke mal'jun'a'j hom'o'j de'nov'e far'iĝ'as infan'o'j.

Hamleto.

Mi diven'as, ke li ven'as sci'ig'i mi'n pri la aktor'o'j. Atent'u!.. Tre ver'e, tio ĉi est'is en lund'o maten'e...

Polonio.

Vi'a princ'a moŝt'o, mi pov'as raport'i al vi nov'aĵ'o'j'n.

Hamleto.

Vi'a kort'eg'an'a moŝt'o, mi pov'as raport'i al vi nov'aĵ'o'j'n. Kiam Roscio est'is aktor'o en Rom'o...

Polonio.

La aktor'o'j al'vetur'is, vi'a princ'a moŝt'o.

Hamleto.

He, he?

Polonio.

Per mi'a honor'o...

Hamleto.

“Kaj sur azen'et'o'j
Ven'is person'et'o'j”...

Polonio.

La plej bon'a'j aktor'o'j en la mond'o, por tragedi'o'j, komedi'o'j, histori'o'j, pastoral'o'j, pastoral'a'j komedi'o'j, histori'o-pastoral'o'j, tragedi'o-histori'o'j, tragedi'o-komedi'o-histori'o-pastoral'o'j, por dram'o'j sen'divid'a'j kaj por poem'o'j sen'fin'a'j. Senek'o ne est'as por ili tro serioz'a kaj Plaŭt'o ne est'as por ili tro gaj'a. Por ĉio verk'it'a kaj por ĉio improviz'it'a ili ne hav'as egal'a'j'n al si en la mond'o.

Hamleto.

Ho Jefto, juĝ'ist'o Izrael'a, kia'n trezor'o'n vi hav'is?

Polonio.

Kia'n trezor'o'n li hav'is, princ'o?

Hamleto.

Jen'a'n:

“Ĉe li est'is sol-fil'in'o,
Kaj li am'is ŝi'n sen fin'o.”

Polonio

(flank'e'n).

Ĉiam pri mi'a fil'in'o.

Hamleto.

Ĉu mi ne est'as prav'a, mal'jun'a Jefto?

Polonio.

Se vi nom'as mi'n Jefto, vi'a princ'a moŝt'o, mi efektiv'e hav'as fil'in'o'n, kiu'n mi fort'e am'as.

Hamleto.

Ne, tio ĉi ne sekv'as.

Polonio.

Kio do sekv'as, estim'eg'at'a sinjor'o?

Hamleto.

Kio?
“Kontraŭ la sort'o
Ne help'as fort'o”
Kaj post'e, vi ja sci'as:
“Ven'is tre ne'bel'a fin'o
Kaj pere'is la knab'in'o”...

Ceter'e, vi pov'as mem leg'i la fin'o'n de la kant'o; ĉar vid'u, jen ven'as ĉes'ig'ant'o'j de mi'a parol'o. (Kelk'e da aktor'o'j ven'as.)

Mi vi'n salut'as, sinjor'o'j, est'u ĉiu'j bon'e ven'int'a'j! Mi ĝoj'as, ke mi re'vid'as vi'n en san'o. Tre agrabl'e, mi'a'j bon'a'j amik'o'j! Ha, mal'nov'a amik'o, kiel vi'a vizaĝ'o har'iĝ'is de la temp'o, kiam mi vi'n vid'is! Ĉu vi vol'as konkur'i en Dan'uj'o per vi'a barb'o? Ha, mi'a bel'a jun'a fraŭl'in'o! Per ni'a'j vir'in'o'j kaj fraŭl'in'o'j, vi per alt'ec'o de unu kalkan'um'o far'iĝ'is pli proksim'a al la ĉiel'o de la temp'o, kiam mi vi'n last'e vid'is. Di'o don'u, ke vi'a voĉ'o ne est'u perd'int'a si'a'n hel'a'n sonor'o'n, kiel el'uz'it'a or'a mon'er'o. Mi vi'n salut'as ĉiu'j'n, mi'a'j sinjor'o'j! Ni tuj pren'os ni'n al la afer'o, ni paf'os ĉi'o'n, kio'n ni trov'os. Tuj prezent'u io'n! Montr'u al ni prov'o'n de vi'a art'o. Nu, ekzempl'e, ia'n patos'a'n parol'o'n!

Unu'a aktor'o.

Kia'n parol'o'n, mi'a estim'at'a princ'o?

Hamleto.

Mi aŭd'is, kiel vi unu foj'o'n deklam'is parol'o'n,—sed ĝi neniam est'is don'at'a sur la scen'o, aŭ almenaŭ cert'e ne pli ol unu foj'o'n; ĉar, kiom mi memor'as, la pec'o ne plaĉ'is al la amas'o, ĝi est'is tro alt'a por la popol'o. Sed laŭ mi'a opini'o kaj laŭ la opini'o de ali'a'j person'o'j, kies juĝ'o en tia'j afer'o'j est'as pli aŭtoritat'a ol mi'a, tio ĉi est'is bon'eg'a pec'o: bon'e aranĝ'it'a laŭ la scen'o'j kaj verk'it'a kun mult'e da prudent'o kaj modest'ec'o. Mi memor'as, ke iu dir'is, ke ĝi hav'as nenia'n sal'o'n nek pipr'o'n, por spic'i la en'hav'o'n, kaj nenia'n esprim'o'n, kiu montr'us ĉe la aŭtor'o la intenc'o'n de art'a ornam'ad'o; ĝi est'is verk'it'a en manier'o simpl'a, san'a kaj agrabl'a, mult'e pli bel'a, ol ornam'it'a. Unu parol'o'n en tiu ĉi pec'o mi precip'e am'is: tio ĉi est'is la rakont'o de Ene'o al Didon'o; precip'e tie, kie li parol'as pri la mort'ig'o de Priam'o. (Al unu el la aktor'o'j) Se vi ĝi'n memor'as, komenc'u per la jen'a vers'o... atend'u, atend'u...

“Kaj Pirr'o kun leon'a sovaĝ'ec'o”...

Ne, mi erar'as; sed per Pirr'o ĝi komenc'iĝ'as...

“Kaj Pirr'o, kies nigr'a la arm'aĵ'o
Simil'e al intenc'o li'a nigr'a
Egal'kolor'a est'is kun la nokt'o,
En kiu li en la ĉeval'o sid'is,
Nun ŝmir'is si'a'n korp'o'n la terur'a'n
En manier’ kruel'a: tut'e ruĝ'a
Li est'as de la kap'o ĝis pied'o'j;
Kovr'it'a de la sang'o el'verŝ'it'a
De patr'o'j kaj patr'in'o'j kaj infan'o'j,
De fil'o'j kaj fil'in'o'j mort'ig'it'a'j;
La sang'o, sek'ig'it'a de la sun'o
Al li'a vest’ kruel'a'n bril'o'n don'as.
Varm'eg'a de koler'o kaj de fajr'o,
Per la okul'o'j de sang'am'a tigr'o
L’ infer'a Pirr'o serĉ'as nun Priam'o'n...”

Nun daŭr'ig'u!

Polonio.

Per mi'a honor'o, princ'o, tre bon'e deklam'it'e: kun sent'o, kun estetik'a ton'o.

Unu'a aktor'o.

Kaj jen li trov'as li'n: trem'ant'a man'o
La glav'o'n port'as kontraŭ mal'amik'o'j;
Sed al mal'jun'a man'o ne obe'as
La pez'a glav'o kaj sen'bat'e fal'as.
Kaj furioz'e nun rapid'as Pirr'o
Al la batal'o mal'egal'e'fort'a.
La glav'o'n lev'as li, kaj tuj sen'viv'a
Priam’ kaduk'a fal'as sur la ter'o'n.
La urb'o Ilion'o jam ne viv'is,
Kaj tamen ŝajn'is, ke ĝi tiu'n bat'o'n
Ek'sent'is: ĝi ek'krak'is en la flam'o'j,
Kaj sub l’ impres'o de la tondr'a krak'o
Subit'e Pirr'o halt'is; li'a glav'o
Ek'pend'is en l’ aer'o. Pirr'o star'is
Sen'mov'e, kvazaŭ pentr'o terur'eg'a.
Sed kiel oft'e antaŭ fulm'o'tondr'o
Silent'o ek'aper'as en ĉiel'o,
La vent’ mut'iĝ'as, la nub'eg'o'j halt'as
Kaj kvazaŭ mort'as ĉio sur la ter'o,—
Kaj jen subit'e ek'bru'eg'as tondr'o:
Tiel'e ankaŭ post moment'a halt'o
En Pirr'o pli kruel'e ek'flam'eg'is
Mal'am'o kaj sovaĝ'a sang'avid'o.
Neniam la martel'o'j de l’ ciklop'o'j,
Por Mars'o el'forĝ'ant'e la arm'aĵ'o'n,
Bat'ad'is pli kruel'e kaj sovaĝ'e,
Ol kiel nun la sang'a glav’ de Pirr'o
Hak'ad'is la Priam'o'n mal'feliĉ'a'n...
Ho vi, Fortun'o! Kial la di'ar'o
De vi ne pren'as for potenc'o'n vi'a'n,
Ne romp'as en pec'et'o'j'n la radi'o'j'n
De vi'a rad'o kaj ĝi'n ne de'ĵet'as
En plej profund'a'n lok'o'n de l’ infer'o!”

Polonio.

Tio ĉi est'as tro long'a.

Hamleto

(al Polonio).

Ĝi pov'os ir'i al la barbir'o kun'e kun vi'a barb'o. (Al la aktor'o) Mi pet'as vi'n, daŭr'ig'u! Li pli'vol'us ia'n arleken'aĵ'o'n, ali'e li baldaŭ ek'dorm'os. Daŭr'ig'u, ven'u al Hekub'o!

Unu'a aktor'o.

“Sed kiu nun ek'vid'us la reĝ'in'o'n
Kun har'o'j dis'lig'it'a'j en mal'ord'o”...

Hamleto.

Kun har'o'j dis'lig'it'a'j?

Polonio.

Bon'e! Reĝ'in'o kun har'o'j dis'lig'it'a'j, tre bon'e!

Unu'a aktor'o.

“Kur'ant'a'n nud'pied'e, minac'ant'a'n
Esting'i la grand'eg'a'n tut'a'n brul'o'n
Per la river'o'j de la larm'o'j si'a'j;
Kaj kun ĉifon'o sur la kap'o, kie
Antaŭ ne'long'e sid'is diadem'o;
Anstataŭ vest'o'j kovr'as ŝi'a'n korp'o'n
El'turment'it'a'n kaj mal'gras'ig'it'a'n
En rapid'ec’ pren'it'a lit'o'tuk'o:
Se iu tio'n vid'us, li mal'ben'us
Per plej terur'a'j vort'o'j la Fortun'o'n.
Sed se la di'o'j mem ŝi'n tie vid'us,
Star'ant'a'n antaŭ la kruel'a Pirr'o,
Hak'ant'a sen'kompat'e ŝi'a'n edz'o'n:
Ho, tiam, se la di'o'j hav'as kor'o'n,
L’ unu'a mal'esper'a ŝi'a kri'o
L’ okul'o'j'n de la di'o'j fluid'ig'us
Kaj ili ne silent'us...”

Polonio.

Rigard'u do, li pal'iĝ'is, la okul'o'j est'as plen'a'j je larm'o'j! Sufiĉ'e! Halt'u!

Hamleto.

Bon'e, la rest'o'n vi post'e al mi fin'os. (Al Polonio) Kar'a sinjor'o, ĉu vi ne vol'os zorg'i pri regal'ad'o de la aktor'o'j? Akcept'u ili'n bon'e, ĉar ili est'as la spegul'o kaj mal'long'ig'it'a kronik'o de la temp'o. Est'us pli bon'e por vi hav'i post la mort'o mal'bon'a'n super'tomb'a'n sur'skrib'o'n, ol ricev'i mal'bon'a'n nom'o'n de ili, dum vi viv'as.

Polonio.

Kar'a princ'o, mi regal'os ili'n laŭ ili'a'j merit'o'j.

Hamleto.

Ho ne, bel'a hom'o, mult'e, pli bon'e! Se ni ĉiu'n hom'o'n trakt'os laŭ li'a merit'o, kiu tiam est'as cert'a, ke li ne ricev'os bat'o'j'n? Regal'u ili'n laŭ mezur'o'j de vi'a propr'a honor'o kaj ind'o: ju mal'pli ili merit'as, des pli da merit'o tiam hav'os vi'a bon'ec'o. Ir'u kun ili!

Polonio

(al la aktor'o'j).

Ven'u, sinjor'o'j!

Hamleto

(al la aktor'o'j).

Ir'u kun li, mi'a'j amik'o'j! morgaŭ vi don'os prezent'o'n. (Al la unu'a aktor'o) Aŭskult'u, mi'a mal'nov'a amik'o, ĉu vi pov'as prezent'i la mort'ig'o'n de Gonzag'o?

Unu'a aktor'o.

Jes, princ'o.

Hamleto.

Morgaŭ vi tio'n ĉi prezent'os. Ĉu vi pov'us en okaz'o de bezon'o lern'i parker'e parol'o'n el dek'du ĝis dek'ses vers'o'j, kiu'n mi verk'us kaj en'met'us? Ne ver'e?

Unu'a aktor'o.

Jes, princ'o.

Hamleto.

Tre bon'e! (Al ĉiu'j aktor'o'j). Ir'u kun tiu ĉi sinjor'o, sed ne mok'ad'u li'n! (Poloni'o kaj la aktor'o'j for'ir'as.—Al Rosenkranz kaj Güldenstern) Mi'a'j amik'o'j, mi pren'as de vi for'permes'o'n ĝis la vesper'o! Est'u bon'a'j gast'o'j en Elsinor'o!

Rosenkranz.

Ni est'as pret'a'j al serv'o'j, princ'o.

Hamleto.

Mi vi'n salut'as! (Rosenkranz kaj Güldenstern for'ir'as.)
Nun mi rest'is sol'a.
Ho mi, mal'nobl'a sen'honor'a sklav'o!
Aktor'o en la vers'o'j el'pens'it'a'j,
En sol'a imag'ad'o de sufer'o'j,
Kun tia fort'o si'n al'konform'ig'is
Al la terur'o de l’ situaci'o,
Ke li pal'iĝ'is de la ekscit'iĝ'o,
Sincer'a'j larm'o'j bril'is en l’ okul'o'j,
Sur la vizaĝ'o sign'o'j de sufer'o,
La voĉ'o trem'is, tut'a la ten'iĝ'o
Konform'a al la vort'o'j! Kaj pro kio?
Pro fabl'o, pro nenio, pro Hekub'o!
Nu, kio do Hekub'o al li est'as
Kaj kio li al ŝi, ke pro Hekub'o
Li tiel plor'as? Se por sufer'ad'o
Li hav'us kaŭz'o'n tia'n, kiel mi,
La tut'a'n scen'o'n tiam li dron'ig'us
Per si'a'j larm'o'j kaj orel'o'j'n ĉiu'j'n
Dis'tondr'us li per ĝem'o'j plej pasi'a'j,
La kulp'a'n li konduk'us al frenez'o,
Terur'o'n li en'port'us en la kor'o'j'n
Kaj rigid'ig'us ĉiu'j'n al'est'ant'o'j'n!
Kaj mi?! Mal'nobl'a, sen'kuraĝ'a verm'o,
Sen'sent'e kaj sen'far'e mi nur vag'as,
Nenio'n pov'as dir'i mi por reĝ'o,
Por mi'a patr'o, por la grand'a reĝ'o,
Al kiu oni rab'is for per krim'o
La hav'o'n kaj la viv'o'n! Ĉu mi est'as
Tim'ul'o? Kiu nom'os mi'n fripon'o?
Al mi la kap'o'n romp'os? Mi'a'n barb'o'n
El'ŝir'os kaj sur la vizaĝ'o'n ĵet'os,
Mi'n pinĉ'os en la naz'o, mi'n kulp'ig'os,
Ke mi nenia'n ver'a'n vort'o'n dir'as?
Kuraĝ'us iu tio'n far'i? Ha!
Ceter'e, mi akcept'us.—Tiel est'as!
Mi hav'as la anim'o'n de kolomb'o,
La gal'o al mi mank'as, ĉar ali'e
Jam long'e per la korp'o de l’ krim'ul'o
Mi nutr'us la vultur'o'j'n de la land'o.
Ho, sen'konsci'a kaj mal'ĉast'a bub'o!
Abomen'ul’ sen sent'o'j, sen honor'o!
Ha, kia best'o est'as mi! Tre brav'e,
Ke mi, la fil'o de plej bon'a patr'o,
Vid'ant'e, ke krim'ul'o li'n mort'ig'is,
Mi, kiu'n la infer'o kaj ĉiel'o
Instig'as al la venĝ'o,—mi nun dev'as
La kor'o'n nur per vort'o'j facil'ig'i,
Simil'e al vir'in'o aĉet'ebl'a,
Mi pov'as nur murmur'i kaj mal'ben'i
Simil'e al kaduk'a serv'ant'in'o!
Ho, fi! Al la afer'o, mi'a kap'o!..
Mi aŭd'is, ke krim'ul'o'j ia'foj'e,
Vid'ant'e si'a'n krim'o'n spegul'it'a'n
En art'a prezent'ad'o en teatr'o,
Sub la influ'o de tuŝ'ant'a lud'o
Ek'sent'as tiel fort'e si'a'n krim'o'n,
Ke ili si'a'n kulp'o'n el'konfes'as:
Ĉar krim'o eĉ sen vort'o'j ĉi'o'n dir'as...
Jes, la aktor'o'j lud'u al ni io'n
Simil'a'n al la mort’ de mi'a patr'o;
La onkl'o ankaŭ est'os; mi observ'os
Atent'e ĉiu'n li'a'n rigard'et'o'n:
Se konfuz'iĝ'os li, mi tiam sci'os
Program'o'n mi'a'n ver'a'n. La spirit'o
Ja est'is ebl'e nur diabl'o, kiu,
Malic'e akcept'int'e log'a'n vest'o'n,
Kon'ant'e mi'a'n impres'ebl'a'n kor'o'n,
Mi'n vol'as tromp'i kaj la man'o'n mi'a'n
Direkt'i pek'e al terur'a krim'o?
Mi vol'as est'i cert'a. Ni rigard'os!
La lud'o de l’ aktor'o'j est'u ret'o,
Por kapt'i konscienc'o'n de la reĝ'o! (For'ir'as.)

Akt'o 3.

Scen'o 1.

Ĉambr'o en la palac'o. La reĝ'o, la reĝ'in'o, Polonio, Ofelio, Rosenkranz kaj Güldenstern.

Reĝ'o.

Kaj per nenia lert'a ek'parol'o
Vi pov'is ven'i al la ver'a kaŭz'o
De li'a frenez'iĝ'o, kiu ŝanĝ'is
Terur'e nun la tut'a'n li'a'n viv'o'n?

Rosenkranz.

Ne ne'as li, ke est'as li frenez'a,
La kaŭz'o'n tamen li obstin'e kaŝ'as.

Güldenstern.

Ne las'is li esplor'i si'n, sed lert'e
Li kun frenez'a ruz'o de'turn'ad'is
Tuj la parol'o'n, kiam ni intenc'is
De li el'kapt'i io'n pri la kaŭz'o.

Reĝ'in'o.

Kaj kiel li akcept'is vi'n?

Rosenkranz.

Ĝentil'e.

Güldenstern.

Kaj tamen ne sen kelk'a suspekt'em'o.

Rosenkranz.

Demand'o'j'n li avar'is, sed volont'e
Demand'o'j'n ni'a'j'n lert'e respond'ad'is.

Reĝ'in'o.

Vi al amuz'o ia li'n invit'is?

Rosenkranz.

Okaz'e ni renkont'is en la voj'o
Aktor'o'j'n; ni sci'ig'is li'n pri tio,
Kaj ŝajn'as, ke ĝi far'is al li ĝoj'o'n.
En la palac'o ili est'as; ŝajn'as,
Ke ili jam ricev'is la ordon'o'n
Hodiaŭ en vesper'o io'n lud'i.

Polonio.

Jes, kaj al mi la princ'o komisi'is,
Ke mi invit'u vi'a'j'n reĝ'a'j'n moŝt'o'j'n
Al'est'i ankaŭ al la prezent'ad'o.

Reĝ'o.

Ho, tre volont'e, kaj mi fort'e ĝoj'as,
Ke tio li'n amuz'as. Vi, sinjor'o'j,
Ankoraŭ pli li'n tir'u al amuz'o'j!

Rosenkranz.

Ni ĝi'n plen'um'os, vi'a reĝ'a moŝt'o.

(Rosenkranz kaj Güldenstern for'ir'as).

Reĝ'o.

Kaj nun for'las'u ni'n, Gertrudo kar'a.
Hamlet'o baldaŭ ven'os; ni aranĝ'is,
Ke tie ĉi li kvazaŭ per okaz'o
Renkont'os Ofelion. Ŝi'a patr'o
Kaj mi — ni ambaŭ star'os nun tiel'e,
Ke, ne vid'at'a'j mem, ni ĉi'o'n vid'u
Kaj pov'u bon'e juĝ'i, ĉu en ver'o
La am'o est'as kaŭz'o de la stat'o,
En kiu li si'n trov'as.

Reĝ'in'o.

Mi obe'as.
Ho, mi'a Ofelio, mi dezir'us,
Ke efektiv'e la bel'ec'o vi'a
Si'n montr'u kiel sol'a ver'a kaŭz'o
De la frenez'o de Hamleto: tiam
Esper'i pov'as mi, ke vi'a'j virt'o'j
De'nov'e re'al'port'os al li san'o'n
Al la feliĉ'o de vi ambaŭ.

Ofelio.

Ĉi'o'n
Mi far'os. (La reĝ'in'o for'ir'as.)

Polonio.

Promen'ad'u, Ofelio!..
(Al la reĝ'o) Se vi permes'as, vi'a reĝ'a moŝt'o,
Ni kaŝ'u ni'n! (Al Ofelio) Vi leg'u en la libr'o,
Ke li ne mir'u la sol'ec'o'n vi'a'n.
Ĝi ebl'e ne konven'as, sed en ver'o
Ni oft'e per edif'o en vizaĝ'o
Kaj per mien'o pi'e religi'a
Eĉ la diabl'o'n mem facil'e tromp'as.

Reĝ'o

(flank'e'n).

Ho, ver'e, ver'e! Kiel fort'e bat'as
Parol'o li'a mi'a'n konscienc'o'n!
Kolor'a vang'o de mal'ĉast'ul'in'o
La ver'o'n kovr'as, sed pli fort'e kaŝ'as
Terur'a'n far'o'n mi'a'j art'a'j vort'o'j.
Ho, pez'a ŝarĝ'o!

Polonio.

Vi'a reĝ'a moŝt'o,
Mi aŭd'as li'a'j'n paŝ'o'j'n! Ni ni'n kaŝ'u!

(La reĝ'o kaj Polonio si'n kaŝ'as post tapet'o. Hamleto ven'as.)

Hamleto.

Ĉu est'i aŭ ne est'i,—tiel star'as
Nun la demand'o: ĉu pli nobl'e est'as
El'port'i ĉiu'j'n bat'o'j'n, ĉiu'j'n sag'o'j'n
De la koler'a sort'o, aŭ si'n arm'i
Kontraŭ la tut'a mar'o da mizer'o'j
Kaj per la kontraŭ'star'o ili'n fin'i?
For'mort'i—dorm'i, kaj nenio plu!
Kaj sci'i, ke la dorm'o tut'e fin'is
Dolor'o'n de la kor'o, la mil bat'o'j'n,
Hered'o'n de la korp'o,—tio est'as
Tre dezir'ind'a cel'o. Mort'i—dorm'i—
Trankvil'e dorm'i! Jes sed ankaŭ sonĝ'i!
Jen est'as la bar'il'o! Kia'j sonĝ'o'j
Vizit'i pov'as ni'a'n mort'a'n dorm'o'n
Post la for'ĵet'o de la ter'a'j zorg'o'j,—
Jen tio ni'n halt'ig'as; tio far'as,
Ke la mizer'o'j ter'a'j long'e daŭr'as:
Ali'e kiu vol'us el'port'ad'i
La mok'o'n kaj la bat'o'j'n de la temp'o,
La prem'o'n de l’ potenc'a'j, la ofend'o'j'n
De la fier'a'j, fals'o'n de la juĝ'o'j,
Turment'o'j'n de la am'o rifuz'it'a,
La mal'estim'o'n, kiu'n sen'ind'ul'o'j
Regal'as al merit'o efektiv'a,—
Jes, kiu vol'us tio'n ĉi el'port'i,
Se mem, per unu puŝ'o de ponard'o,
Li pov'us si'n de ĉio liber'ig'i?
Kaj kiu do en ŝvit'o kaj en ĝem'o'j
La ŝarĝ'o'n de la viv'o vol'us port'i,
Se ne la tim’ de io post la mort'o,
De tiu ne'kon'at'a land’, el kiu
Neniu jam re'ven'as. Kaj pro tio
Pli'vol'as ni el'port'i ĉi'o'n ter'a'n,
Ol flug'i al mizer'o'j ne'kon'at'a'j.
La konscienc'o far'as ni'n tim'ul'o'j;
Al la kolor'o hel'a de decid'o
Al'iĝ'as la pal'ec'o de l’ pens'ad'o;
Kaj plej kuraĝ'a, fort'a entrepren'o
Per tiu kaŭz'o halt'as sen'decid'e,
Kaj ĉio rest'as pens'o, sed ne far'o...
Sed halt'u! Ha, la ĉarm'a Ofelio...
(Al Ofelio) Ho, nimf'o, pren'u ĉiu'j'n mi'a'j'n pek'o'j'n
En vi'a'n pur'a'n preĝ'o'n!

Ofelio.

Mi'a princ'o,
Kiel vi fart'as en la last'a temp'o?

Hamleto.

Mi dank'as vi'n humil'e,—bon'e.

Ofelio.

Princ'o,
Mi hav'as kelk'a'j'n sign'o'j'n de memor'o
Ankoraŭ, kiu'j'n long'e jam mi vol'is
Al vi re'don'i; mi vi'n pet'as, princ'o,
Akcept'u ili'n nun!

Hamleto.

Ne, ne! Neniam
Mi io'n al vi don'is.

Ofelio.

Kar'a princ'o,
Vi sci'as ja, vi ili'n al mi don'is,
Kaj la donac'o'j'n vi akompan'ad'is
Per tia'j dolĉ'a'j vort'o'j, ke la ind'o
De la donac'o'j mult'e pli'iĝ'ad'is.
Nun vi ŝanĝ'iĝ'is,—pren'u do la don'o'j'n:
Dolor'a'j est'as don'o'j al la kor'o,
Se ili jam ne ven'as de la kor'o.
Jen ili est'as, princ'o, mi vi'n pet'as!

Hamleto.

Ha, ha, ha! Ĉu vi est'as virt'a?

Ofelio.

Princ'o!?

Hamleto.

Ĉu vi est'as bel'a?

Ofelio.

Kio'n vi per tio ĉi vol'as dir'i, vi'a princ'a moŝt'o?

Hamleto.

Ke, se vi est'as virt'a kaj bel'a, vi'a virt'o ne dev'as komunik'iĝ'i kun vi'a bel'ec'o.

Ofelio.

Ĉu bel'ec'o pov'us hav'i pli bon'a'n koleg'o'n, ol la virt'o, princ'o?

Hamleto.

Est'as ver'o: sed la fort'o de la bel'ec'o pli facil'e far'os el la virt'o mal'ĉast'o'n, ol la fort'o de la virt'o egal'ig'os al si la bel'ec'o'n. Tio ĉi antaŭ'e est'is paradoks'o, sed nun la temp'o montr'as, ke tio ĉi est'as ver'o. Mi iam vi'n am'is.

Ofelio.

Efektiv'e, princ'o, vi kred'ig'is mi'n pri tio.

Hamleto.

Vi ne dev'is al mi kred'i: ĉar virt'o ne pov'as tiel inokul'iĝ'i al ni'a mal'jun'a arb'o, ke la antaŭ'a ne rest'u. Mi vi'n ne am'is.

Ofelio.

Mi vid'as, ke mi erar'is.

Hamleto.

Ir'u en monaĥ'ej'o'n! Kial vi vol'is nask'i pek'ul'o'j'n? Mi mem est'as iom virt'a, kaj tamen mi pov'us el'montr'i en mi tia'j'n afer'o'j'n, ke est'us pli bon'e, se mi'a patr'in'o mi'n ne nask'us. Mi est'as tre fier'a, venĝ'em'a, glor'am'a; mi est'as pret'a far'i pli da mal'bon'o, ol kiom mi'a kap'o pov'as el'pens'i aŭ kiom mi'a imag'o pov'as prezent'i al si, aŭ kiom mi hav'as temp'o'n, por ili'n plen'um'i. Por kio tia'j hom'o'j, kiel mi, dev'as ramp'i inter la ĉiel'o kaj la ter'o? Ni est'as fripon'o'j kaj mal'nobl'ul'o'j, ĉiu'j,—kred'u al neniu el ni! Ir'u for en monaĥ'ej'o'n! Kie est'as vi'a patr'o?

Ofelio.

En la dom'o, princ'o.

Hamleto.

Ferm'u post li la pord'o'n, por ke li far'u mal'saĝ'aĵ'o'j'n nur en si'a propr'a dom'o. Adiaŭ!

Ofelio.

Ho, help'u al li, bon'a Di'o!

Hamleto.

Se vi edz'in'iĝ'os, mi don'os al vi dot'e la sekv'ant'a'n mal'ben'o'n: est'u ĉast'a, kiel glaci'o, est'u pur'a, kiel neĝ'o,—vi ne evit'os la hom'a'n kalumni'o'n. Ir'u en monaĥ'ej'o'n! Adiaŭ! Aŭ, se nepr'e vol'as edz'in'iĝ'i, pren'u mal'saĝ'ul'o'n; ĉar saĝ'a'j hom'o'j sci'as tre bon'e, kia'j'n monstr'o'j'n vi far'as el ili. En monaĥ'ej'o'n ir'u! ne prokrast'u! Adiaŭ!

Ofelio.

Ĉiel'a'j fort'o'j, re'san'ig'u li'n!

Hamleto.

Mi sci'as, kiel bon'e vi vi'n pentr'as. Di'o don'is al vi vizaĝ'o'n, kaj vi far'as al vi ali'a'n; vi danc'as, vi salt'as, vi pep'as, vi don'as al la kre'it'aĵ'o'j de Di'o ŝanĝ'it'a'j'n nom'o'j'n kaj vi ŝajn'ig'as vi'n koket'e naiv'a'j. Ir'u! Nenio'n pli pri tio ĉi! ĝi far'is mi'n frenez'a! Neniu pli edz'iĝ'u! Kiu jam edz'iĝ'is, rest'u viv'a, ĉiu'j, krom unu; la ceter'a'j rest'u, kiel ili est'as. En monaĥ'ej'o'n ir'u! (For'ir'as.)

Ofelio.

Ho, kia grand'a hom'o detru'iĝ'is!
Okul'o de plej alt'a kort'eg'an'o,
Lang’ de saĝ'ul'o, man’ de milit'ist'o,
La flor'o kaj esper'o de la regn'o,
Model'o de la mor'o'j kaj kler'ec'o,—
Pere'is, ha, pere'is sen'esper'e!
Kaj mi, plej mal'feliĉ'a el vir'in'o'j,
Mi, kiu suĉ'is dolĉ'a'n la miel'o'n
De li'a'j ĵur'o'j, mi nun dev'as vid'i
La nobl'a'n saĝ'o'n tut'e konfuz'it'a'n,
Romp'it'a'n, kiel kord'o dis'krev'int'a.
La alt'a'n form'o'n, la jun'ec'o'n flor'a'n
Detru'is la frenez'o! Ve! ho ve!
Al mi, mi, kiu vid'is li'n antaŭ'e
Kaj vid'as li'n en li'a nun'a stat'o!

(La reĝ'o kaj Polonio el'ir'as.)

Reĝ'o.

El am'o? Ne, ne am'o ĉi'o'n far'is;
Kaj li'a'j vort'o'j, kvankam konfuz'it'a'j,
En ver'o tamen ne frenez'o'n montr'as,
Li kaŝ'as io'n en la kor’; mi tim'as,
Ke la sekret'o de spirit'o li'a
Danĝer'o'n en si port'as por ni ĉiu'j.
Por ĝi'n avert'i, mi en rapid'ec'o
Decid'is: li vetur'u tuj Angl'uj'o'n,
Postul'i la tribut'o'n prokrast'it'a'n.
La mar'o kaj la nov'a'j land'o'j ebl'e
El li'a kor’ el'pel'os tiu'n io'n,
Pri kiu li'a kap'o ĉiam pens'as.
Ĉu vi ne ankaŭ tiel opini'as?

Polonio.

Tre saĝ'e vi decid'is, mi'a reĝ'o.
Kaj tamen mi ankoraŭ ĉiam pens'as,
Ke ĉi'o'n far'is rifuz'it'a am'o.
Nu, Ofelio? Nun vi ne bezon'as
Raport'i la parol'o'n de la princ'o:
Ni ĉi'o'n aŭd'is. Vi'a reĝ'a moŝt'o,
Vi ag'u tiel, kiel vi decid'os;
Sed mi konsil'us, se vi ĝi'n aprob'as,
Ke ŝi'a reĝ'a moŝt'o la reĝ'in'o
Al si al'vok'u post la komedi'o
La princ'o'n kaj ŝi pet'u li'n patr'in'e,
Ke li al ŝi mal'kovr'u si'a'n kor'o'n.
Ŝi ir'u kun li rekt'e al l’ afer'o;
Se vi permes'os, la inter'parol'o'n
Mi sub'aŭskult'os; kaj se al la ver'o
En tia manier'o ni ne ven'os,
Vi tiam vol'u send'i li'n Angl'uj'o'n
Aŭ li'n en'ŝlos'u ie laŭ bon'trov'o
De vi'a alt'a saĝ'o.

Reĝ'o.

Tiel est'u!
Frenez'o ĉe la grand'a'j kaj potenc'a'j
Ne pov'as rest'i sen sever'a gard'o. (Ĉiu'j for'ir'as.)

Scen'o 2.

Salon'o en la palac'o. Hamleto kaj kelk'e da aktor'o'j en'ir'as.

Hamleto.

Est'u tiel bon'a, el'parol'u la monolog'o'n tiel, kiel mi montr'is al vi, tut'e liber'e kaj sen'art'e; sed se vi ĝi'n kri'os patos'e kiel mult'a'j el ni'a'j aktor'o'j, tiam ĝi plaĉ'os al mi tiom sam'e, kiel se mi'a'j vers'o'j est'us el'kri'at'a'j de publik'a anonc'ist'o. Ne balanc'u tro mult'e la man'o'j'n tra la aer'o en tia manier'o, sed ten'u vi'n nobl'e kaj trankvil'e. Ĉar en la mez'o de la river'eg'o, vent'eg'o aŭ, tiel dir'i, uragan'o de vi'a pasi'o vi dev'as observ'i cert'a'n moder'ec'o'n, kiu don'as al ĉio harmoni'o'n. Mi far'iĝ'as furioz'a en la anim'o, kiam ia san'eg'a dens'har'a bub'o dis'ŝir'as la pasi'o'n en pec'o'j'n, en ver'a'j'n ĉifon'o'j'n, kaj tondr'as en la orel'o'j'n de la popol'amas'a publik'o, kiu ordinar'e kompren'as taks'i nur sen'senc'a'j'n pantomim'o'j'n kaj bru'o'n. Mi sent'as tiam fort'a'n dezir'o'n bon'e tra'baston'i tia'n bub'o'n pro li'a bru'ad'o: li vol'as nepr'e est'i pli tiran'o ol la tiran'o mem. Mi pet'as vi'n, evit'u tio'n ĉi!

Unu'a aktor'o.

Vi'a princ'a moŝt'o pov'as est'i trankvil'a en tiu ĉi rilat'o.

Hamleto.

Tamen ne est'u ankaŭ tro flegm'a, sed las'u vi'a'n propr'a'n sent'o'n est'i vi'a gvid'ant'o: konform'ig'u la gest'o'j'n al la vort'o'j kaj la vort'o'j'n al la gest'o'j; kaj precip'e rigard'u, ke vi en nenio super'paŝ'u la moder'ec'o'n de la natur'o. Ĉar ĉio, kio en tia manier'o est'as tro'grand'ig'at'a, est'as kontraŭ'a al la intenc'o'j de dram'o, kies cel'o ĉiam est'is, est'as kaj est'os: prezent'i kvazaŭ spegul'o'n de la natur'o, montr'i al la virt'o ĝi'a'n propr'a'n est'o'n, al la mal'honor'o ĝi'a'n propr'a'n vizaĝ'o'n, al la respond'a temp'o la re'pres'o'n de ĝi'a form'o. Se tio ĉi est'as tro'grand'ig'at'a aŭ prezent'at'a tro mal'fort'e, tio pov'as kvankam el'vok'i rid'o'n ĉe la mal'kler'ul'o'j, sed la kompetent'a'n hom'o'n ĝi fort'e ĉagren'os; kaj la mal'laŭd'o de tia person'o dev'as est'i por vi pli grav'a, ol la aplaŭd'ad'o de tut'a teatr'o da ali'a'j person'o'j. Ekzist'as aktor'o'j, kies lud'ad'o'n mi vid'is kaj kiu'j'n ali'a'j laŭd'is eĉ tre fort'e,—mi tamen trov'is, ke ili tut'e ne hav'is la ton'o'n nek la ten'iĝ'o'n de krist'an'o'j, idol'ist'o'j aŭ eĉ simpl'e de hom'o'j. Ili afekt'ad'is kaj kri'ad'is tiel, ke mi pens'is, ke ia fuŝ'ist'o vol'is kre'i hom'o'j'n kaj far'is ia'j'n plej mal'bon'a'j'n pup'o'j'n,—tiel abomen'ind'e ili imit'ad'is la hom'o'j'n.

Unu'a aktor'o.

Mi esper'as, princ'o, ke ni'a trup'o est'as sufiĉ'e liber'a de tia'j mank'o'j.

Hamleto.

Liber'ig'u vi'n de ili tut'e! Kaj al tiu'j, kiu'j lud'as ĉe vi rol'o'j'n rid'ind'a'j'n, ne permes'u parol'i pli, ol trov'as si'n en ili'a rol'o; ĉar ekzist'as inter ili tia'j, kia'j rid'as tro mult'e, por el'vok'i rid'o'n ĉe la amas'o da mal'saĝ'a'j rigard'ant'o'j tiam, kiam oni oft'e dev'as las'i al la publik'o bon'e konsider'i ia'n grav'a'n punkt'o'n de la dram'o. Tio ĉi est'as abomen'ind'a kaj montr'as mizer'a'n glor'am'o'n de la aktor'o, kiu tio'n ĉi far'as. Ir'u, pret'ig'u vi'n!

(La aktor'o'j for'ir'as. Ven'as Polonio, Rosenkranz kaj Güldenstern.)

Hamleto

(al Polonio).

Nu, sinjor'o, ĉu la reĝ'o dezir'as aŭskult'i la komedi'o'n?

Polonio.

Jes, kaj la reĝ'in'o ankaŭ, ili baldaŭ ven'os.

Hamleto.

Rapid'ig'u do la aktor'o'j'n! (Poloni'o for'ir'as.) Ĉu vi ambaŭ ne vol'os ankaŭ help'i rapid'ig'i ili'n?

Rosenkranz kaj Güldenstern.

Jes, princ'o. (Ambaŭ for'ir'as.)

Hamleto.

He! Horacio! (Horaci'o en'ir'as.)

Horacio.

Al vi'a'j serv'o'j, kar'a princ'o!

Hamleto.

El ĉiu'j, kiu'j iam mi'n ĉirkaŭ'is,
Vi est'as la plej brav'a, Horacio.

Horacio.

Ho, kar'a princ’...

Hamleto.

Ne pens'u, ke mi flat'as.
Ĉar kio'n pov'us mi de vi esper'i?
Vi hav'as ja nenio'n, krom spirit'o,
Vi hav'as ja nenio'n, por donac'i,—
Por kio do mi flat'us al mal'riĉ'a'j?
Ne, ne! Miel'a lang'o lek'u bril'o'n,
Genu'o'j'n hom'o'j fleks'as ja nur tiam,
Se la ramp'ad’ profit'o'n don'as. Aŭd'u!
De l’ temp'o, kiam la anim'o mi'a
Komenc'is elekt'ad'i inter hom'o'j,
Ĝi vi'n elekt'is; ĉar kun vir'a ind'o
Vi ĉiam ĉi'a'j'n spec'o'j'n de sufer'o'j
Sen plend'o el'port'ad'is; de la sort'o
Pren'ad'is vi la bat'o'j'n kaj donac'o'j'n
Kun dank’ egal'a. Mi admir'as tiu'n,
En kiu la prudent'o kun la sang'o
En tia bon'a harmoni'o viv'as,
Ke li al la Fortun'o ne permes'as
Sur li lud'ad'i, kiel sur fajf'il'o.
Ho, don'u vi al mi la vir'o'n, kiu'n
Pasi'o li'a ne sklav'ig'is,—mi
Li'n ferm'os en la plej profund'a'n lok'o'n
De mi'a kor'o, kiel vi'n mi ferm'is.—
Sed jam sufiĉ'e. Oni baldaŭ don'os
Por ni kaj por la reĝ'o unu dram'o'n;
En ĝi si'n trov'os scen'o tre simil'a
Al la mort'ig'o de la patr'o mi'a.
Mi pet'as vi'n, en la respond'a temp'o
Per ĉiu'j fort'o'j de l’ anim'o vi'a
Observ'u mi'a'n onkl'o'n; ĉar se tiam
Si'n la kaŝ'it'a kulp'o ne el'montr'os,
Mi dev'os dir'i, ke ni ambaŭ vid'is
En tiu nokt’ spirit'o'n de infer'o
Kaj ke l’ imag'o mi'a est'as nigr'a
Simil'e al la forn'o de Vulkan'o.
Observ'u li'n atent'e; ankaŭ mi
Li'n penetr'ad'os per okul'o'j mi'a'j,
Kaj post'e ni kun'ig'os ni'a'n juĝ'o'n
Pri l’ ekzamen'o de l’ vizaĝ'o li'a.

Horacio.

Tre bon'e, mi'a princ'o; se li io'n
For'ŝtel'os en la daŭr'o de la dram'o,
Mi pag'os por la ŝtel'o.

Hamleto.

Oni ven'as.
Mi dev'as ŝajn'i tut'e sen'intenc'a.
Elekt'u bon'a'n lok'o'n!

(Dan'a marŝ'o. Trumpet'ad'o. La reĝ'o, la reĝ'in'o, Polonio, Ofelio, Rosenkranz, Güldenstern kaj ali'a'j person'o'j ven'as kaj okup'as lok'o'j'n.)

Reĝ'o.

Kiel fart'as ni'a kar'a nev'o Hamleto?

Hamleto.

Bon'eg'e! kaj ĉio de la ĥameleon'a'j manĝ'o'j. Mi manĝ'as aer'o'n, oni mi'n gras'ig'as per promes'o'j; eĉ kapon'o'j'n oni tiel bon'e ne nutr'as.

Reĝ'o.

Mi tut'e ne kompren'as tiu'n ĉi respond'o'n, Hamleto; tio ĉi ne est'as mi'a lingv'o.

Hamleto.

Ankaŭ ne mi'a. (Al Polonio) Vi lud'ad'is iam dram'o'j'n en la universitat'o, sinjor'o, ĉu ne ver'e?

Polonio.

Efektiv'e, princ'o, kaj oni eĉ rigard'ad'is mi'n kiel bon'a'n aktor'o'n.

Hamleto.

Kaj kio'n vi prezent'ad'is?

Polonio.

Mi prezent'is Juli'o'n Cezar'o'n; mi'n mort'ig'is Brut'o en la Kapitolio.

Hamleto.

Li est'is efektiv'a brut'o, se li mort'ig'is tia'n kapital'a'n bov'id'o'n. (Al Rosenkranz) Ĉu la aktor'o'j est'as pret'a'j?

Rosenkranz.

Jes, princ'o, ili atend'as vi'a'n ordon'o'n.

Reĝ'in'o.

Ven'u tie'n ĉi, kar'a Hamleto, sid'iĝ'u apud mi!

Hamleto.

Ne, bon'a patr'in'o, jen est'as pli fort'a magnet'o.

Polonio

(al la reĝ'o).

Vi aŭd'as?

Hamleto.

Fraŭl'in'o, ĉu vi permes'os al mi met'i mi'n sur vi'a'j'n pied'o'j'n?

(Sid'iĝ'as antaŭ la pied'o'j de Ofelio.)

Ofelio.

Ne, mi'a princ'o.

Hamleto.

Tio est'as nur per la kap'o.

Ofelio.

Jes, mi'a princ'o.

Hamleto.

Vi pens'as, ke mi intenc'is io'n pli interes'a'n?

Ofelio.

Mi nenio'n pens'as.

Hamleto.

Bel'a ide'o kuŝ'i sur la pied'o'j de knab'in'o.

Ofelio.

Kio'n vi vol'as dir'i, princ'o?

Hamleto.

Nenio'n.

Ofelio.

Vi est'as en gaj'a humor'o.

Hamleto.

Kiu? Mi?

Ofelio.

Jes, mi'a princ'o.

Hamleto.

Ho, mi am'as petol'i pli, ol iu ali'a. Kio'n hom'o pov'as far'i pli bon'a'n, ol est'i gaj'a? Ĉar vid'u ja, kiel gaj'a est'as mi'a patr'in'o, kaj tamen mi'a patr'o mort'is antaŭ du hor'o'j.

Ofelio.

Ne, antaŭ du monat'o'j, mi'a princ'o.

Hamleto.

Jam tiel long'e? Ha, en tia okaz'o mi for'ĵet'os al la diabl'o la funebr'a'n vest'o'n: mi met'os sur mi'n zibel'a'n pelt'o'n. Ho, ĉiel'o! mort'is antaŭ du monat'o'j kaj ankoraŭ ne forges'it'a! En tia okaz'o oni pov'as esper'i, ke la memor'o de grand'a hom'o per du'on'jar'o super'viv'os li'a'n mort'o'n. Sed li dev'as fond'i preĝ'ej'o'j'n, ĉar ali'e oni ne memor'os li'n, li'a sort'o est'os kiel la sort'o de am'at'a ĉeval'et'o:

“En'ter'ig'it'a
“Kaj tuj forges'it'a”.

(Trumpet'ad'o. Sur la scen'o lev'iĝ'as kurten'o kaj oni vid'as pantomim'o'n: reĝ'o kaj reĝ'in'o en'ir'as; la reĝ'in'o kares'e ĉirkaŭ'pren'as la reĝ'o'n. Ŝi genu'iĝ'as kaj far'as gest'o'j'n de ĵur'ad'o. Li lev'as ŝi'n kaj apog'as si'a'n kap'o'n sur ŝi'a'n brust'o'n. Li kuŝ'ig'as si'n sur la herb'o'n, ŝi for'las'as li'n, kiam li en'dorm'iĝ'is. Ven'as unu hom'o, de'pren'as de la reĝ'o la kron'o'n, kis'as ĝi'n, en'verŝ'as venen'o'n en la orel'o'n de la reĝ'o kaj for'ir'as. La reĝ'in'o re'ven'as, vid'as, ke la reĝ'o mort'is kaj pasi'e plor'as. La venen'int'o re'ven'as kun kelk'e da mut'a'j person'o'j kaj konsol'as la reĝ'in'o'n. La mort'int'o'n oni for'port'as. La venen'int'o pet'as la am'o'n kaj la man'o'n de la reĝ'in'o; ŝi komenc'e kvazaŭ rifuz'as, sed fin'e akcept'as li'a'n am'o'n. Ili for'ir'as.)

Ofelio.

Kio'n tio ĉi signif'as, princ'o?

Hamleto.

La fripon'a abomen'aĵ'o; ĝi antaŭ'dir'as io'n ne'bon'a'n.

Ofelio.

Kred'ebl'e tiu ĉi pantomim'o montr'as la en'hav'o'n de la dram'o? (En'ir'as la Prolog'o.)

Hamleto.

Jen tiu ĉi brav'ul'o al ni kred'ebl'e rakont'os: la aktor'o'j nenio'n pov'as ten'i en sekret'o, ili ĉi'o'n el'babil'os.

Ofelio.

Ĉu li dir'os al ni, kio'n signif'as tiu ĉi prezent'ad'o?

Hamleto.

Jes, kaj ankaŭ ĉia ali'a prezent'ad'o. Ne hont'u nur prezent'i al li, kaj li ne hont'os dir'i al vi, kio'n tio ĉi signif'as.

Ofelio.

Vi pik'as, vi pik'as, princ'o; mi aŭskult'os la dram'o'n.

Prolog'o.

De ni'a dram'o est'os nun komenc'o.
Ni pet'as kun profund'a riverenc'o
Pri vi'a bon'a vol’ kaj pacienc'o.

Hamleto.

Ĉu tio ĉi est'as prolog'o aŭ ia aforism'o?

Ofelio.

Ĝi est'as tro mal'long'a, princ'o.

Hamleto.

Kiel la am'o de vir'in'o'j. (En'ir'as unu reĝ'o kaj unu reĝ'in'o.)

Reĝ'o

(aktor'o).

Jam tri'dek foj'o'j'n fin'is Feb'o hel'a
La jar'a'n kur'o'n tra la voj’ ĉiel'a
Kaj dek'du tri'dek foj'o'j'n jam la lun'o
Aper'is plen'a, kvazaŭ nokt'a sun'o,
De l’ temp'o, kiam am'o kaj Himen'o
Ni'n ambaŭ lig'is per la pastr'a ben'o.

Reĝ'in'o

(aktor'in'o).

Ankoraŭ mult'a'j jar'o'j re'nov'iĝ'os,
Kaj tamen ni'a am’ ne mal'fort'iĝ'os.
Sed ve! mi en la last'a temp'o sent'as,
Ke io nun sekret'e vi'n turment'as;
Pro vi'a san’ mi trem'as en la kor'o,
Ho, mi'a kar'a edz'o kaj sinjor'o.
Sed se mi trem'as—rest'u vi sen tim'o:
Vi sci'as—en vir'in'a la anim'o
Tiel'a'j'n zorg'o'j'n vek'as grand'a am'o;
Kaj ju pli fort'e brul'as am'a flam'o,
Des pli turment'as ni'n la fantazi'o,
Kaj mi'a'j'n zorg'o'j'n kre'is nur pasi'o.

Reĝ'o

(aktor'o).

Ho, mi'a kar'a, baldaŭ jam la sort'o
Dis'ig'os ni'n! Mi sent'as, ke la mort'o
Mi'n baldaŭ vok'os al la last'a voj'o.
Trans'viv'u mi'n! Feliĉ'a kaj en ĝoj'o
La viv'o'n ĝu'u, kaj la kor'o vi'a
De'nov'e am'u...

Reĝ'in'o

(aktor'in'o).

Halt'u, kar'a mi'a!
Mi trem'as de terur'a vi'a vort'o!
Ating'u mi'n mal'ben'o, hont'o, mort'o,
Se iam eĉ la ombr'o de sopir'o
Mi'n pov'os tir'i al ali'a vir'o!
Nur kiu mem mort'ig'is la unu'a'n,
Ek'am'i post'e pov'as edz'o'n du'a'n!

Hamleto.

Ho, kiel mal'dolĉ'e!

Reĝ'in'o

(aktor'in'o).

Ne am'o—nur kalkul'o mal'ben'it'a
Konduk'as al edz'iĝ'o ripet'it'a.
Vir'in'o, kiu du'a'n ĉirkaŭ'pren'as,
L’ unu'a'n edz'o'n en la tomb’ venen'as.

Reĝ'o

(aktor'o).

Ne dub'as mi pri vi'a sincer'ec'o;
Sed ne etern'e daŭr'as mal'gaj'ec'o.
Konsol'o'n temp'o don'as al la kor'o.
Decid'o est'as sklav'o de l’ memor'o,
Ĝi kiel frukt'o si'n komenc'e ten'as,
Sed fal'as, kiam matur'iĝ'o ven'as.
Se al ni mem ni en la kor’ promes'as,
Ni tio'n plej facil'e ja forges'as,
Kaj ĉio, en pasi'o decid'it'a,
For'pas'as, kiam la pas'i’ fin'it'a.
Ne long'e daŭr'as ĝoj'o kaj mal'ĝoj'o.
Kaj de etern'e sur la ter'a voj'o
Kutim'is am'o kun feliĉ'o ir'i;
Kaj est'as mal'facil'e cert'e dir'i,
Ĉu am'o al'konduk'as la feliĉ'o'n
Aŭ ĉu feliĉ'o don'as la kondiĉ'o'n
Por ekzist'ad’ de l’ am'o. La grand'ul'o
Fal'int'a izol'iĝ'as; mal'riĉ'ul'o
Si'n lev'is — kaj amik'o'j jam ne mank'as.
La am'o'n ni nur al feliĉ'o dank'as.
Sed ne pri tio est'is la parol'o:
Vi sci'u, ke la sort'o kaj la vol'o
Etern'e inter si batal'o'n ten'as;
Al ni nur la intenc'o aparten'as,—
Plen'um'o'n do ni las'u al la sort'o.
Vi ne forges'os mi'n ĝis vi'a mort'o,—
Tre bel'a est'as vi'a fidel'ec'o,
Sed ni ĝi'n las'u al la est'ont'ec'o!

Reĝ'in'o

(aktor'in'o).

Ho, mi la lum'o'n vid'i pli ne pov'u,
Ripoz'o'n sur la ter'o mi ne trov'u,
Mal'lum'a, sen'konsol'a, sen'esper'a
Far'iĝ'u mi'a tut'a viv'o ter'a,
Ating'u mi'n la pun'o'j plej kruel'a'j
De koler'ant'a'j fort'o'j la ĉiel'a'j,—
Se iam, vi'n perd'int'e, mi, vidv'in'o,
Far'iĝ'os de ali'a vir’ edz'in'o!

Hamleto

(al Ofelio).

Se ŝi vol'us romp'i si'a'n sankt'a'n promes'o'n...

Reĝ'o

(aktor'o).

Ho, kia fort'a ĵur'o! Nun, anĝel'o
Mi vol'as iom dorm'i, La ĉiel'o
Vi'n gard'u!

Reĝ'in'o

(aktor'in'o).

Dorm'u dolĉ'e, mi'a kor'o,
Vi, mi'a tut'a viv'o kaj trezor'o!

(For'ir'as. Li si'n kuŝ'ig'as kaj en'dorm'iĝ'as.)

Hamleto

(al si'a patr'in'o).

Reĝ'in'o, kiel plaĉ'as al vi la dram'o?

Reĝ'in'o.

Ŝajn'as al mi, ke la sinjor'in'o tro mult'e promes'as.

Hamleto.

Sed ŝi plen'um'os si'a'n vort'o'n!

Reĝ'o

(al Hamleto).

Ĉu vi kon'as la en'hav'o'n de la dram'o? Ĉu ne est'as en ĝi io mal'agrabl'a?

Hamleto.

Ne, ne; ili nur ŝerc'as, ili iom venen'as ŝerc'e; nenio mal'agrabl'a.

Reĝ'in'o.

Kia est'as la nom'o de la dram'o?

Hamleto.

La Mus'kapt'il'o. Kial? Ĝi est'as metafor'o. La dram'o prezent'as unu mort'ig'o'n, kiu hav'is lok'o'n en ia urb'et'o de Ital'uj'o. La nom'o de la reĝ'o est'as Gonzag'o, li'a edz'in'o est'as nom'at'a Baptist'a. Vi baldaŭ vid'os, ke tio ĉi est'as abomen'ind'a histori'o. Sed kio'n tio ĉi ni'n interes'as? Vi'a reĝ'a moŝt'o kaj ni ĉiu'j ni hav'as pur'a'n konscienc'o'n, kaj la afer'o ni'n ja ne tuŝ'as. La lepr'ul'o si'n grat'u,—ni'a haŭt'o est'as ja san'a. (Sur la scen'o'n ven'as Lucian'o.) Jen est'as Lucian'o, nev'o de la reĝ'o.

Ofelio

(al Hamleto).

Vi pren'is sur vi'n la ofic'o'n de la antikv'a ĥor'o.

Hamleto.

Ho, mi volont'e est'us klar'ig'ist'o inter vi kaj vi'a am'at'o, se mi nur vid'us, ke la marionet'o'j danc'as!

Ofelio.

Vi est'as tre pik'em'a, princ'o, tre pik'em'a.

Hamleto.

Vi dev'us ĝem'i, se vi vol'us mal'akr'ig'i mi'a'n pint'o'n.

Ofelio.

Ĉiam pli bon'e kaj pli tranĉ'e!

Hamleto.

Tia'j est'as la edz'o'j, kiu'j'n la knab'in'o'j elekt'as. (Al Lucian'o) Komenc'u, mort'ig'ist'o! For'ĵet'u vi'a'j'n mal'ben'it'a'j'n grimac'o'j'n kaj komenc'u!

“Al venĝ'o vok'as kri'o de la korv'o”...

Luciano.

Jam la venen'o est'as tut'e pret'a,
Al far'o si'n jam tir'as la glas'et'o;
La temp'o est'as bon'a; mi rapid'os:
Silent'as ĉio, kaj neniu vid'os.
Vi, trink'o el la herb'o'j plej kaŝ'it'a'j,
En mez'o de la nokt'o kolekt'it'a'j,
Vi, kiu sur vi port'as la mal'ben'o'n
Tri'foj'a'n de Hekat'o,—la venen'o'n,
En la dorm'ant'a'n korp'o'n penetr'ig'u
Kaj kiel akr'a fulm'o li'n mort'ig'u!

(En'verŝ'as la venen'o'n en la orel'o'n de la dorm'ant'o).

Hamleto.

Li venen'as li'n en la ĝarden'o pro li'a regn'o. Li'a nom'o est'as Gonzag'o. La histori'o est'as ver'a kaj ĝi est'as pri'skrib'it'a en ital'a lingv'o. Vi baldaŭ vid'os, kiel la mort'ig'int'o akir'as la kor'o'n de la edz'in'o de Gonzag'o.

Ofelio

(al Hamleto).

La reĝ'o si'n lev'as.

Hamleto.

Kiel? Tim'ig'it'a de ia ŝajn'aĵ'o?

Reĝ'in'o

(al la reĝ'o).

Kio est'as al vi, mi'a edz'o?

Polonio

(al Hamleto).

Far'u fin'o'n al la dram'o!

Reĝ'o.

Lum'ig'u al mi! For!

Polonio.

Lum'o'n, lum'o'n, lum'o'n!

(ĉiu'j for'ir'as, krom Hamleto kaj Horacio.)

Hamleto.

San'a salt'as en la rond'o
Kaj vund'it'a laŭt'e kri'as,
Kaj nenio en la mond'o
Reciprok'e harmoni'as.

Ĉu tiu'j ĉi vers'o'j kaj amas'o da plum'o'j sur la ĉapel'o ne pov'us akir'i al mi lok'o'n en an'ar'o da aktor'o'j?

Horacio.

Ho jes, kun du'on'a salajr'o.

Hamleto.

Ne, kun plen'a.

Ĉar vi sci'as, sur la tron'o
Long'e sid'is la leon'o,
La leon'o tamen mort'is,
Kaj nun reg'as... ĝust'a faŭn'o.

Horacio.

La last'a rim'o ne est'as bon'a.

Hamleto.

Ho, kar'a Horacio, mi don'us nun mi'a'n tut'a'n hav'o'n por la vort'o'j de la spirit'o. Ĉu vi rimark'is?

Horacio.

Tre bon'e, mi'a princ'o.

Hamleto.

Ĉe la parol'o pri venen'ad'o?

Horacio.

Mi bon'e li'n observ'is.

Hamleto.

Ha, ha, ha! Don'u muz'ik'o'n! Ven'u, flut'ist'o'j!

La reĝ'o ne aprob'is ni'a'n dram'o'n,—
Nu, cert'e ĝi ne ind'as li'a'n am'o'n.

(En'ir'as Rosenkranz kaj Güldenstern.)

Hamleto.

He, muz'ik'o'n!

Güldenstern.

Kar'a, estim'at'a princ'o, permes'u dir'i al vi kelk'e da vort'o'j.

Hamleto.

Eĉ tut'a'n histori'o'n, sinjor'o!

Güldenstern.

La reĝ'o...

Hamleto.

Nu, kio est'as al li?

Güldenstern.

Li for'ir'is en si'a'n ĉambr'o'n kaj sent'as si'n tre mal'bon'e.

Hamleto.

De drink'ad'o, sinjor'o?

Güldenstern.

Ne, de koler'o, mi'a princ'o.

Hamleto.

Vi dev'us ja est'i pli prudent'a kaj raport'i tio'n ĉi al la kurac'ist'o, ĉar se mi don'us al li kurac'il'o'n, tiam al li pov'us far'iĝ'i ankoraŭ pli mal'bon'e.

Güldenstern.

Kar'a sinjor'o, met'u kelk'a'n ord'o'n en vi'a'n parol'ad'o'n kaj ne for'salt'u de mi'a komisi'o.

Hamleto.

Nu, mi est'as kviet'a, sinjor'o. Parol'u!

Güldenstern.

La reĝ'in'o, vi'a patr'in'o, en la plej profund'a dolor'o de si'a kor'o send'is mi'n al vi.

Hamleto.

Est'u bon'e ven'int'a.

Güldenstern.

Ne, kar'a sinjor'o, tiu ĉi salut'o ne est'as la ĝust'a. Se plaĉ'os al vi don'i al mi prudent'a'n respond'o'n, tiam mi plen'um'os la ordon'o'n de vi'a patr'in'o; se ne—tiam pardon'u, mi for'ir'os, kaj mi'a afer'o est'os fin'it'a.

Hamleto.

Sinjor'o, mi ne pov'as.

Güldenstern.

Kio'n vi ne pov'as, princ'o?

Hamleto.

Don'i al vi prudent'a'n respond'o'n. Mi'a prudent'o est'as mal'san'a. Tamen, sinjor'o, per tia respond'o, kia'n mi pov'as don'i, mi est'as pret'a serv'i al vi, aŭ, kiel vi dir'as, al mi'a patr'in'o. Tial ni trans'ir'u al la afer'o. Mi'a patr'in'o, vi dir'as...

Rosenkranz.

Ŝi dir'as, ke vi'a kondut'o ŝi'n fort'e mir'ig'as.

Hamleto.

Ho, kia mir'ind'a fil'o mi est'as, se mi pov'as tiel mir'ig'i mi'a'n patr'in'o'n! Sed ĉu ne ven'os ia al'don'o, kiu sekv'as tiu'n ĉi patr'in'a'n mir'ad'o'n? Parol'u!

Rosenkranz.

Ŝi dezir'as parol'i kun vi en si'a ĉambr'o, antaŭ ol ŝi ir'as dorm'i.

Hamleto.

Mi obe'os, se ŝi eĉ dek foj'o'j'n est'us mi'a patr'in'o. Ĉu vi ankoraŭ io'n dezir'as de mi?

Rosenkranz.

Princ'o, vi iam mi'n am'is...

Hamleto.

Kaj tio'n ĉi mi ankoraŭ nun far'as.

Rosenkranz.

Kar'a sinjor'o, kia do est'as la kaŭz'o de vi'a mal'bon'a stat'o? Vi far'as bar'o'n al vi'a propr'a liber'iĝ'o, se vi kaŝ'as vi'a'n dolor'o'n antaŭ vi'a amik'o.

Hamleto.

Sinjor'o, oni ne las'as mi'n antaŭ'e'n.

Rosenkranz.

Kiel tio ĉi pov'as est'i? vi est'as ja la hered'ont'o de la kron'o en Dan'uj'o?

Hamleto.

Jes, sinjor'o; sed “ĝis la herb'o el'kresk'os”......la proverb'o est'as iam ŝim'a... (En'ir'as muzik'ist'o'j kun flut'o'j) Ha, la flut'o'j! Don'u al mi unu! (Al Güldenstern) Kial vi vi'n turn'as ĉirkaŭ mi, kvazaŭ vi vol'us el'esplor'i mi'n kaj kapt'i mi'n en ret'o'n?

Güldenstern.

Ho, princ'o, kiam mi'a al'don'it'ec'o est'as tro grand'a, tiam mi'a am'o forges'as bon'a'j'n manier'o'j'n.

Hamleto.

Tio'n ĉi mi ne bon'e kompren'as. Vol'u lud'i io'n sur tiu ĉi flut'o!

Güldenstern.

Princ'o, mi ne pov'as.

Hamleto.

Mi pet'as vi'n!

Güldenstern.

Kred'u al mi, mi ne pov'as!

Hamleto.

Mi kor'e vi'n pet'as, lud'u!

Güldenstern.

Mi ne kompren'as pren'i eĉ unu ton'o'n sur flut'o.

Hamleto.

Tio ĉi est'as tiel sam'e facil'e, kiel mensog'i. Manovr'u sur tiu'j ĉi tru'o'j per vi'a'j fingr'o'j, don'u al la flut'o spir'o'n per vi'a buŝ'o, kaj la flut'o el'don'os tre bon'a'n muz'ik'o'n. Jen est'as la klap'o'j.

Güldenstern.

Sed mi tut'e ne kompren'as uz'i la klap'o'j'n por el'vok'i ia'n harmoni'o'n; mi tut'e ne hav'as ide'o'n pri tiu ĉi art'o.

Hamleto.

Nun rigard'u, por kia tut'e sen'signif'a objekt'o vi mi'n pren'as! Vi vol'as lud'i sur mi; vi pens'as, ke vi kon'as mi'a'j'n klap'o'j'n; vi vol'as penetr'i en la kor'o'n de mi'a sekret'o; vi vol'as mi'n el'prov'i de mi'a plej profund'a ton'o ĝis mi'a plej alt'a son'o: kaj en tiu ĉi mal'grand'a instrument'o est'as mult'e da muz'ik'o kaj bon'eg'a voĉ'o, kaj tamen vi ne pov'as dev'ig'i ĝi'n parol'i. Pro la diabl'o! ĉu vi pens'as, ke sur mi est'as pli facil'e lud'i, ol sur flut'o! Pren'u mi'n por kia instrument'o vi vol'as,—vi pov'as mi'n dis'agord'i, sed ne lud'i sur mi. (En'ir'as Polonio.)

Hamleto

(al Polonio.).

Mi salut'as vi'n, sinjor'o!

Polonio.

Princ'o, la reĝ'in'o dezir'as parol'i kun vi, kaj tuj.

Hamleto.

Ĉu vi vid'as tie la nub'o'n, kiu hav'as la form'o'n de kamel'o?

Polonio.

Efektiv'e, ĝi el'rigard'as kiel kamel'o.

Hamleto.

Ŝajn'as al mi, ke ĝi el'rigard'as kiel mustel'o.

Polonio.

Ha, jes, ĝi hav'as dors'o'n tut'e kiel mustel'o.

Hamleto.

Aŭ kiel balen'o.

Polonio.

Efektiv'e, efektiv'e, tut'e kiel balen'o.

Hamleto.

Nu, dir'u al mi'a patr'in'o, ke mi tuj ven'os, moment'e. (Flank'e'n) Kun tiu'j ĉi mal'saĝ'ul'o'j oni efektiv'e pov'as perd'i la pacienc'o'n. (Laŭt'e) Mi tuj ven'os.

Polonio.

Tio'n ĉi mi dir'os al ŝi. (For'ir'as.)

Hamleto.

Tuj! Tio'n ĉi est'as facil'e dir'i.—Adiaŭ, amik'o'j!

(Rosenkranz, Güldenstern, Horacio kaj ali'a'j for'ir'as.)

Nun est'as la mister'a hor’ de l’ nokt'o,
Nun mal'ferm'it'e star'as ĉiu'j tomb'o'j,
L’ infer'o spir'as pest'o'n en la mond'o'n.
Nun mi volont'e trink'us varm'a'n sang'o'n
Kaj far'us terur'aĵ'o'j'n, kiu'j'n tag'o
Sen trem'o ne rigard'us. Tamen halt'u!
Mi ir'as al patr'in'o! Mi'a kor'o!
Natur'o'n ne forges'u! Mi'a brust'o
Ne port'u la anim'o'n de Neron'o!
Kruel'a mi nun est'os, sed ne krim'a;
Per vort'o'j, ne per glav'o, mi ŝi'n tranĉ'os.
En tio, mi'a lang'o kaj humor'o,
Vi est'u hipokrit'a'j: kiel ajn
Minac'a'j est'os mi'a'j vort'o'j, tamen
De far'o'j vi mi'n gard'u, mi'a kor'o! (For'ir'as.)

Scen'o 3.

Ĉambr'o en la palac'o. La reĝ'o, Rosenkranz kaj Güldenstern.

Reĝ'o.

Mi li'n ne am'as. Ankaŭ per danĝer'o
Frenez'o li'a jam al ni minac'as.
Kaj tial est'u pret'a'j: mi rapid'e
Por vi pret'ig'i las'os la paper'o'j'n,
Kaj vi li'n al Angl'uj'o for'konduk'os.
Al mi la reĝ'a'j dev'o'j ne permes'as
Toler'i tro proksim'e la danĝer'o'n
De al'est'ad'o de la frenez'ul'o.

Güldenstern.

Ni est'as pret'a'j. Ni kompren'as plen'e
La sankt'a'n vi'a'n tim'o'n pro la bon'o
De la grand'eg'a mult'o da anim'o'j,
Lig'it'a'j kun la reĝ'a vi'a moŝt'o.

Rosenkranz.

Jam simpl'a kaj apart'a hom'o dev'as
Per ĉiu'j fort'o'j gard'i si'a'n viv'o'n;
Sed tiom pli si'n gard'i dev'as tiu,
De kies sankt'a viv'o ja depend'as
La viv'o kaj bon'fart'o de tre mult'a'j.
Se reĝ'o mort'as, li ne mort'as sol'a:
Simil'e al river'o fort'o'plen'a
Kun si li tir'as for la tut'a'n sort'o'n
De ĉiu'j, kiu'j ĉirkaŭ li si'n trov'is.
Li est'as kiel grand'a vast'a rad'o,
Star'ant'a sur plej alt'a mont'a pint'o,
Port'ant'a sur radi'o'j la potenc'a'j
Lig'it'e milion'o'j'n da est'aĵ'o'j.
Kaj se la rad'o fal'as, tiam kun'e
Pere'as ĉiu'j tiu'j milion'o'j.
Neniam reĝ'o ĝem'as tut'e sol'a:
Dolor’ al li—dolor’ al mult'a'j hom'o'j.

Reĝ'o.

Mi pet'as vi'n, pret'iĝ'u plej rapid'e
Al for'vetur'o! La danĝer'o'n, kiu
Liber'e nun promen'as, ni bezon'as
Katen'i.

Rosenkranz kaj Güldenstern.

Ni rapid'os, ni'a reĝ'o. (Ambaŭ for'ir'as.)

(Ven'as Polonio.)

Polonio.

Nun, reĝ'o, li al la patr'in'o ir'as.
Mi kaŝ'os mi'n post unu el tapiŝ'o'j,
Kaj mi aŭskult'os la inter'parol'o'n.
Ŝi cert'e li'n tre bon'e el'insult'os,
Sed, kiel vi jam dir'is—kaj vi dir'is
Tre saĝ'e—tie dev'as ankaŭ star'i
Person'o flank'a, por aŭskult'i ĉi'o'n.
Patr'in'o ĉia est'as de natur'o
Ja tre parti'a kaj ne pov'as hav'i
Sufiĉ'a'n sever'ec'o'n en la juĝ'o.
Adiaŭ, reĝ'o! Antaŭ ol vi ir'os
Al nokt'a dorm'o, mi al vi raport'os
Pri ĉio, kio'n aŭd'is mi.

Reĝ'o.

Mi dank'as. (Poloni'o for'ir'as.)
Ho, mi'a krim'o, ĝi al la ĉiel'o
Si'n tir'as per vapor'o mal'odor'a,
Ĝi port'as la mal'ben'o'n plej mal'nov'a'n
Sur si'a frunt'o: frat'o'mort'ig'ad'o!
Preĝ'ad'i mi ne pov'as, kvankam fort'e
Mi vol'us preĝ'i: la pli fort'a kulp'o
L’ intenc'o'n fort'a'n venk'as; kiel hom'o,
Hav'ant'a dev'o'n far'i du afer'o'j'n,
Mi nun ne sci'as, kiu'n el la ambaŭ
Elekt'i, kaj mi far'as nun nenia'n
Se mi'a man'o per la frat'a sang'o
Eĉ est'us mult'e pli tra'penetr'it'a,—
Ĉu en ĉiel'o ne ekzist'as pluv'o
Sufiĉ'e fort'a, por ĝi'n blank'e lav'i?
Por kio do pardon'em'ec'o serv'as,
Se ne por ven'i kontraŭ la pek'ad'o?
Kaj ĉu la preĝ'o ne posed'as fort'o'n
Avert'i krim'o'n kaj pardon'o'n don'i,
Se jam la krim'o est'as plen'um'it'a?
Jes, mi rigard'os supr'e'n! Mi'a krim'o
Far'it'a est'as! Kia'n form'o'n don'i
Al mi'a preĝ'o! Di'o, Vi pardon'u
Mort'ig'o'n mi'a'n? Ne, ne help'os tiel;
Mi ĉi'o'n ja ankoraŭ nun posed'as,
Kio'n al mi al'port'is la mort'ig'o:
La kron'o'n, la honor'o'n, la reĝ'in'o'n...
Ĉu pov'as pek'o rev'i pri pardon'o,
Dum rest'as la akir'o de la pek'o?
Sur la mal'just'a'j voj'o'j de la ter'o
Per si'a or'o oft'e pek'a man'o
Halt'ig'i pov'as man'o'n de la juĝ'o
Kaj per la frukt'o'j de l’ far'it'a krim'o
Aĉ'et'i la favor'o'n de la leĝ'o,—
Sed tie supr'e est'as ja ali'e!
Ne help'os tie lert'a artifik'o,
Tie la far’ aper'as tut'e nud'a,
Ni mem al la far'it'a krim'o dev'as
Atest'o'n tie met'i en la buŝ'o'n.
Nu, kio al mi rest'as? Pent'o'far'o?
Jes, kio'n do ne pov'as pent'o'far'o?
Sed se eĉ pent'o'far'i ni ne pov'as?
Ho, ve! mizer'o! ho, vi, mi'a brust'o,
Vi, nigr'a, vi, mal'lum'a kiel mort'o!
Anim’, kiu batal'as liber'iĝ'i
Kaj ĉiam pli en'ramp'as en la marĉ'o'n!
Ho, help'u mi'n, anĝel'o'j, en la prov'o!
Ho, fleks'u vi'n, genu'o'j ne'fleks'ebl'a'j!
Mal'mol'a mi'a kor'o, vi mol'iĝ'u
Simil'e al infan'o ĵus nask'it'a!
Ho, ebl'e Di'o vol'os mi'n pardon'i!

(Li en angul'o met'as si'n sur la genu'o'j'n.)

(Hamlet'o ven'as.)

Hamleto.

Nun est'as tre facil'e tio'n far'i;
Li preĝ'as; nun mort'ig'i li'n... sed tiam
Li ir'os en ĉiel'o'n! Kaj ĉu tio'n
Mi pov'us nom'i venĝ'o? Mal'nobl'ul'o
Mort'ig'is mi'a'n patr'o'n, kaj por tio
Mi, sol'a fil'o de la mort'ig'it'o,
En la ĉiel'o'n en minut’ de preĝ'o
La mort'ig'int'o'n send'os! Tio est'us
Ne venĝ'o, sed komplez'o kaj bon'far'o.
De l’ ter'o li for'ig'is mi'a'n patr'o'n
Post festen'ad’, en mez'o de la pek'o'j,
Kaj kun la tut'a pez'o de la pek'o'j
La mal'feliĉ'a vag'as nun sub ter'o,—
Kaj la krim'ul'o'n mi nun vol'as kapt'i
En la minut'o de la sankt'a preĝ'o
Kaj pur'a'n, pi'a'n send'i li'n al Di'o!
Ĉu tio est'os venĝ'o? Ne, ho ne!
Ripoz'u, mi'a glav'o! Mi vi'n tir'os
En temp’ ali'a, pli terur'e bat'i!
En mal'sobr'ec’, en dorm'o, en koler'o,
En la mal'pi'a'j ĝoj'o'j de la lit'o,
En ofend'ad'o de Di'a nom'o—
Mi tiam li'n ek'kapt'os, tiam, glav'o,
Tra'pik'u li'n, ke li moment'e fal'u
Kaj en plej nigr'a stat'o la anim'o
En la infer'o'n flug'u sen pardon'o!
Patr'in'o mi'n atend'as,—dum'e viv'u,
Sed al la mort'o vi jam aparten'as. (For'ir'as.)

Reĝ'o

(si'n lev'ant'e).

La vort'o'j flug'as,—sed la pens'o'j sid'as!
Sen'pens'a'j vort'o'j Di'o'n ne ating'os!

Scen'o 4.

Ĉambr'o de la reĝ'in'o. La reĝ'in'o kaj Polonio.

Polonio.

Li baldaŭ ven'os. Est'u pli sever'a,
Vi dir'u, li petol'as tro sovaĝ'e,
Vi dir'u, ke nur pet'eg'ad'o vi'a
Apenaŭ kviet'ig'is la koler'o'n
De l’ reĝ'o. Mi nun tie ĉi mi'n kaŝ'os.
Mi pet'as, ne indulg'u li'n!

Hamleto

(post la scen'o).

Patr'in'o!

Reĝ'in'o

(al Polonio).

Jam al mi fid'u, ne mal'trankvil'iĝ'u.
Mi sci'os kio'n dir'i. Nun for'ir'u:
Li ven'as. (Poloni'o si'n kaŝ'as.)

Hamleto

(en'ir'as).

Nu, patr'in'o, kio est'as?

Reĝ'in'o.

Hamlet'o, vi ofend'is vi'a'n patr'o'n.

Hamleto.

Patr'in'o, vi ofend'is mi'a'n patr'o'n.

Reĝ'in'o.

Vi parol'ad'as, kiel frenez'ul'o.

Hamleto.

Vi parol'ad'as, kiel sen'kor'ul'o.

Reĝ'in'o.

Kio'n vi dir'as!

Hamleto.

Kio'n vi dezir'as?

Reĝ'in'o.

Ĉu vi forges'is, kiu est'as mi?

Hamleto.

Ho ne, mi ĵur'as, mi ĝi'n ne forges'is!
Vi est'as la reĝ'in'o, la edz'in'o
De l’ frat’ de vi'a edz'o kaj—mi dev'as
Konfes'i—ankaŭ la patr'in'o mi'a.

Reĝ'in'o.

Nu, do ali'a'j far'u vi'n prudent'a! (Vol'as ir'i).

Hamleto.

Ne, vi ne ir'os! Sid'u! Mi ne las'os
Vi'n ir'i, antaŭ ol mi al vi montr'os,
Spegul'o'n tia'n, kie vi ek'vid'os
La plej profund'a'n vi'a'n intern'aĵ'o'n.

Reĝ'in'o.

Ha, kio'n vi intenc'as! Ĉu vi vol'as
Mort'ig'i mi'n! He, help'o'n! help'o'n!

Polonio

(post la tapiŝ'o).

Help'o'n!

Hamleto.

Kio si'n mov'is? Rat'o?

(Ek'bat'as per la glav'o en la tapiŝ'o'n.)

Ha, mi vet'as,
ĝi jam ne viv'as!

Polonio

(post la tapiŝ'o).

Ho, mi mort'as! Help'u!

(Fal'as kaj mort'as.)

Reĝ'in'o.

Ho ve! Kio'n vi far'is!

Hamleto.

Mi ne sci'as.
Ĉu ne la reĝ'o? (El'tir'as Polonion el post la tapiŝ'o.)

Reĝ'in'o.

Kia sang'a far'o!

Hamleto.

Jes, sang'a far'o, preskaŭ tiel sam'e
Terur'a, kiel reĝ'o'n for'mort'ig'i
Kaj edz'in'iĝ'i kun la frat'o li'a.

Reĝ'in'o.

Mort'ig'i reĝ'o'n?

Hamleto.

Jes, mi tiel dir'is.

(Al Polonio)

Kaj vi, mizer'a mal'saĝ'ul’, adiaŭ!
Mi pren'is vi'n por iu pli merit'a.
Vi vid'as, tro fervor'i oft'e est'as
Danĝer'e! (Al la patr'in'o) Nu, ne romp'u vi'a'j'n man'o'j'n!
Sid'iĝ'u, trankvil'iĝ'u, mi komenc'os
Romp'ad'i vi'a'n kor'o'n, se ĝi est'as
Ankoraŭ penetr'ebl'a, se ankoraŭ
Kutim'o'j la mal'bon'a'j ĝi'n ne tut'e
Ŝton'ig'is kaj al sent'o kaj prudent'o
Ankoraŭ iom est'as ĝi ven'ebl'a.

Reĝ'in'o.

Kio'n mi far'is, ke vi mi'n atak'as
Kun tia kruel'ec'o?

Hamleto.

Tia'n far'o'n,
Per kia modest'ec'o ĉi'o'n perd'as,
La virt’ far'iĝ'as hipokrit'a vort'o,
Sen'kulp'a am'o perd'as si'a'n roz'o'n
De l’ bel'a frunt'o kaj ulcer'o'j'n montr'as;
La sankt'a'n ĵur'o'n de edz'in'o far'as
Simil'a'n al la ĵur'o'j de lud'ist'o'j;
Ĝi el la korp'o de plej sankt'a lig'o
El'ŝir'as la anim'o'n, el la leĝ'o
Ĝi far'as sen'en'hav'a'n vort'parad'o'n.
De la ĉiel'o la vizaĝ'o flam'as,
La tut'a ter'o plor'as kaj mal'ĝoj'as
Pro vi'a far'o, kvazaŭ dev'us ven'i
La last'a juĝ'o.

Reĝ'in'o.

Ve! Pri kia far'o
Vi kontraŭ mi tiel'a'j'n tondr'o'j'n ĵet'as?

Hamleto.

Rigard'u do! Jen pend'as du portret'o'j;
Du frat'o'j,—sed egal'a'j? Jen, rigard'u:
Kiel'a ĉarm'o kuŝ'as sur la brov'o'j!
Kun bel'a'j har'o'j, kvazaŭ Apolon'o,
Kun alt'a frunt'o, kvazaŭ Jupiter'o,
Okul’ de Mars’, ordon'a kaj minac'a,
Majest'a agl'o, kiu alt'e flug'as
En la plej pur'a'j sfer'o'j de l’ aer'o;
Sur li'n sigel'o'n met'is ĉiu di'o,
Por kre'i ideal'o'n por la hom'o'j,—
Li est'is vi'a edz'o.—Nun rigard'u
Portret'o'n du'a'n: vi'a nun'a edz'o,
Putr'aĵ'o, mort'ig'int'a la unu'a'n...
Ĉu hav'as vi okul'o'j'n? Vi for'las'is
Herb'ej'o'n verd'a'n de la bel'a mont'o
Kaj serĉ'as manĝ'o'n en la putr'a marĉ'o?
Ĉu hav'as vi okul'o'j'n? Vi ne dir'u,
Ke tio est'is am’! En vi'a aĝ'o
La sang'o jam ne bol'as, sed atend'as,
Ne rapid'ant'e, juĝ'o'n de la saĝ'o.
Kaj kia est'is la kompar'a juĝ'o?
Ne est'as vi sen'senc'a, ĉar ali'e
Nenio'n vi decid'us; sed la senc'o
En vi sen'dub'e tut'e mal'san'iĝ'is,
Ĉar eĉ frenez'a tie ne erar'us.
Neniam la frenez'o tiel jug'is
La saĝ'o'n, ke en ĝi ne rest'u gut'o
Da konsider'o por kompar'o tia.
Kia demon'o tiel vi'n de'log'is?
Vid'ad'o sen palp'ad'o aŭ palp'ad'o
Sen rigard'ad'o, aŭ orel'o sol'a
Sen man'o kaj okul'o, aŭ flar'ad'o
Sen ĉio,—eĉ part'et’ de ver'a sent'o
Neniam don'as tia'n rezultat'o'n,
Ho, hont'o, kie est'as vi'a ruĝ'o?
Se la infer’ sovaĝ'a pov'as bol'i
En membr'o'j de grand'aĝ'a matron'in'o,
Ho tiam ĉast'o de jun'ec'o flam'a
Dis'fluid'iĝ'u kiel vaks’ en fajr'o!
Ne dir'u “hont'o!” kiam jun'a sang'o
Mal'ĉast'e bol'as: frost'o mem ja brul'as,
La vol'o'n ja de'log'as la prudent'o...

Reĝ'in'o.

Hamlet'o, ne parol'u plu! Vi turn'as
Okul'o'j'n mi'a'j'n rekt'e al la kor'o,
Kaj tie mi makul'o'j'n nigr'a'j'n vid'as,
Tre nigr'a'j'n.

Hamleto.

Jes, por viv'i en la ŝvit'o
De abomen'a lit'o, en putr'aĵ'o
Si'n brog'i, en la nest'o mal'ben'it'a...

Reĝ'in'o.

Ho, ne parol'u plu! Kiel ponard'o
En mi'n penetr'as ĉiu vort'o!
Ne plu, Hamleto kar'a!

Hamleto.

Fripon’ kaj mort'ig'ist'o; simpl'a sklav'o;
Li ne posed'as eĉ la mil'a'n part'o'n
Da ind'o de l’ est'int'a vi'a edz'o;
Kron'it'a arleken'o; li, ŝtel'ist'o,
Malic'e kaj mal'laŭt'e ŝtel'is for
La kron'o'n kaj ĝi'n kaŝ'is en la poŝ'o'n...

Reĝ'in'o.

Ho, halt'u! (Aper'as la spirit'o sen arm'aĵ'o.)

Hamleto.

Ĉifon'aĵ'o, sed ne reĝ'o!

(Li ek'vid'as la spirit'o'n.)

Ho, sav'u mi'n, anĝel'o'j de l’ ĉiel'o,
Flug'il'o'j'n vi'a'j'n super mi etend'u!
Spirit'o nobl'a, kio'n vi dezir'as?

Reĝ'in'o.

Ho ve! li frenez'iĝ'is!

Hamleto.

Ĉu vi ven'as
Riproĉ'i vi'a'n fil'o'n sen'decid'a'n,
Ke li la temp'o'n kaj pasi'o'n perd'as
Kaj ke ĝis nun ankoraŭ li ne venĝ'is?
Ho, dir'u!

Spirit'o.

Ne forges'u! Mi intenc'as
En vi sub'ten'i fort'e la decid'o'n.
Sed vid'u, kiel fort'e mal'esper'o
Dis'prem'is la patr'in'o'n vi'a'n; help'u
Al ŝi en mal'facil'a batal'ad'o
Kun si'a propr'a kor'o kaj anim'o.
Ju pli mal'fort'a korp'o, des pli fort'e
Sufer'as la anim'o. Ir'u!

Hamleto

(al la reĝ'in'o.).

Kio
Al vi far'iĝ'is?

Reĝ'in'o.

Kio al vi est'as?
Vi la okul'o'j'n ie'n fort'e turn'is
Kaj kun l’ aer’ sen'korp'a nun parol'is?
L’ anim'o vi'a bril'as el l’ okul'o'j,
Kaj vi'a'j har'o'j si'n subit'e lev'is
Simil'e al dorm'ant'a soldat'ar'o
Vek'it'a per la son’ de batal'il'o'j!
Ho, kar'a mi'a fil'o, trankvil'ig'u
Per pacienc’ la flam'o'n de la sent'o'j!
Sur kio'n vi rigard'as nun?

Hamleto

(al la reĝ'in'o.).

Sur li'n?
Sur li'n! Sur li'n! Rigard'u, kiel pal'a
Li star'as! Mal'feliĉ'a li'a vid'o
Eĉ al la ŝton'o'j pov'us don'i sent'o'j'n!

(Al la spirit'o)

Ne rigard'ad'u al mi tiel plend'e,—
Ag'ad'o'n mi'a'n akr'a'n ĝi mol'ig'us:
Anstataŭ sang'o ebl'e flu'us larm'o'j.

Reĝ'in'o.

Al kiu vi parol'as?

Hamleto.

Vi ne vid'as?

Reĝ'in'o.

Nenio'n, kvankam ĉio est'as lum'a.

Hamleto.

Kaj vi nenio'n aŭd'is?

Reĝ'in'o.

Ne, nenio'n.

Hamleto.

Rigard'u tie'n! Li jam vol'as ir'i!
La patr'o mi'a, kvazaŭ tut'e viv'a!
Ha, vid'u, li for'ir'as tra la pord'o! (La spirit'o for'ir'as.)

Reĝ'in'o.

Ĝi est'as frukt'o de l’ imag'o vi'a;
La cerb'o oft'e vid'as nur delir'o'j'n.

Hamleto.

Delir'o'j? Tamen vid'u, mi'a puls'o
En takt'o bat'as, tut'e kiel vi'a,
Kaj kant'as tiel sam'e tut'e san'e.
Ĝi ne delir'o est'is. Ekzamen'u,
Kaj mi ripet'os ĉi'o'n vort’ laŭ vort'o,—
Ĉu delir'ant'o tio'n pov'us far'i?
Patr'in'o! Pro la sav'o de l’ anim'o
Ne hipokrit'u, ke delir'o mi'a
Parol'as nun kaj ne la krim'o vi'a!
La fals'a ŝmir'o kovr'os la makul'o'n
Ekster'e, sed intern'e en la kor'o
Des pli atak'os tiam la mal'bon'o.
Konfes'u al ĉiel'o vi'a'n pek'o'n,
La far'it'aĵ'o'n pent'u kaj evit'u
Est'ont'a'j'n pek'o'j'n. La venen'a'n herb'o'n
Ne sterk'u, ke ĝi pli ankoraŭ kresk'u!
Pardon'u al mi nun'a'n mi'a'n virt'o'n;
Ĉar nun en la mal'pi'a ni'a temp'o
La virt'o dev'as pet'i de mal'virt'o
Pardon'o'n kaj ramp'ant'e eĉ pet'eg'i,
Ke ĝi permes'u bon'o'n al ĝi far'i.

Reĝ'in'o.

Hamlet'o! Vi dis'tranĉ'as mi'a'n kor'o'n!

Hamleto.

For'ĵet'u ĝi'a'n part'o'n makul'it'a'n
Kaj pur'e viv'u kun la du'a part'o.
Adiaŭ! Sed evit'u vi la lit'o'n
De mi'a onkl'o, pen'u est'i virt'a,
Se eĉ la virt'o est'os ne el kor'o.
Kutim'o, la demon'o, pere'ig'as
La last'a'n sent'o'n en la mal'bon'ul'o,
Sed en direkt'o bon'a la demon'o
Turn'iĝ'i oft'e pov'as en anĝel'o'n:
El la ekzerc'o'j de la bon'a'j far'o'j
Li pov'as far'i oportun'a'n vest'o'n.
Si'n'de'ten'ad'o en l’ unu'a nokt'o
Al'port'as facil'ec'o'n por la du'a;
La tri'a est'os jam des pli facil'a;
Ĉar ekzerc'ad'o pov'as preskaŭ ŝanĝ'i
Eĉ la natur'o'n mem; ĝi la diabl'o'n
Aŭ humil'ig'as, aŭ li'n pli'fort'ig'as.
Ankoraŭ unu foj'o'n—bon'a'n nokt'o'n!
Kaj ben'u mi'n, se vi ankoraŭ mem
Dezir'as hav'i ben'o'n de l’ ĉiel'o.
(Montr'ant'e sur Polonion). Ha, tiu'n ĉi sinjor'o'n mi domaĝ'as.
Ĉiel’ decid'is pun'i mi'n per li
Kaj li'n per mi; mi est'is por li vip'o,—
Sed mi serv'ant'o ankaŭ por li est'os.
Por li mi zorg'os kaj por li'a mort'o
Respond'os mi. Adiaŭ, bon'a'n nokt'o'n!
La sol'a am'o far'is mi'n kruel'a;
Mal'bon'a est'as la komenc'o,—post'e
Ankoraŭ io pli mal'bon'a ven'os...
Ankoraŭ unu vort'o'n!

Reĝ'in'o.

Kio'n far'i?

Hamleto.

Ne tio'n, kio'n mi al vi parol'is.
La bel'a reĝ'o vi'n de'nov'e ten'u
En si'a'j brak'o'j kaj kares'e pinĉ'u
Al vi la vang'o'j'n, nom'u vi'n katet'o;
Por kelk'e da adult'a'j dolĉ'a'j kis'o'j,
Por lud'o per la mal'ben'it'a'j fingr'o'j
En vi'a nuk'o vi al li mal'kovr'u
La tut'a'n ver'a'n stat'o'n, ke mi est'as
Frenez'a ne en ver'o, sed nur ŝajn'e,
El ruz'o. Est'us cert'e tut'e bon'e,
Ke vi al li raport'u tuj pri ĉio.
Ĉar kia do reĝ'in'o, bel'a, ĉast'a
Kaj saĝ'a vol'us kaŝ'i al la buf'o,
Al la vespert'o tia'j'n grav'a'j'n fakt'o'j'n?
Ne, ne! Kovr'il'o'n de la korb'o lev'u,
El'las'u la bird'et'o'j'n kaj, simil'e
Al la simi'o, ramp'u mem intern'e'n,
Por far'i prov'o'j'n, kaj en la kapt'il'o
Vi post'e perd'u vi'a'n propr'a'n kap'o'n.

Reĝ'in'o.

Ne, est'u tut'e cert'a! Se la vort'o'j
Prezent'as spir'o'n kaj la spir'o viv'o'n,—
Mi pli ne hav'as viv'o'n, por el'spir'i
Parol'o'n vi'a'n.

Hamleto.

Mi Angl'uj'o'n ir'as;
Ĉu vi jam sci'as?

Reĝ'in'o.

Ha, jes, mi forges'is.
Ĝi est'as jam afer'o decid'it'a.

Hamleto.

Jam la leter'o'j est'as sigel'it'a'j;
Amik'o'j du, al kiu'j mi konfid'as
Preciz'e tiel, kiel la lacert'o'j,
Ricev'is komisi'o'n kun'vetur'i,
Kiel herold'o'j, por al mi la voj'o'n
Al la kapt'il'o eben'ig'i. Bon'e!
Amuz'o est'os, kiam la min'ist'o
Per fort'o de la propr'a si'a pulv'o
En la aer'o'n flug'os; kontraŭ min'o'j
Mi far'as min'o'j'n iom pli profund'a'j'n,
Mi eksplod'ig'os ili'n ĝis la lun'o.
Ho, est'as tre amuz'e vid'i, kiel
Du ruz'o'j reciprok'e si'n renkont'as.

(Lev'ant'e la korp'o'n de Polonio.)

Kaj vi, sinjor’, al mi klopod'o'n far'as;
Mi tren'os vi'n en plej proksim'a'n ĉambr'o'n.
Patri'n’, adiaŭ! Bon'a'n al vi nokt'o'n!
La kort'eg'an'o tie ĉi nun est'as
Silent'a kaj sekret'a serioz'e,
Li, kiu tiom am'is babil'ad'i!
Nu, ven'u do, mi kaŝ'os vi'n, amik'o,
Patr'in'o, bon'a'n nokt'o'n!

(Ili dis'ir'as. Hamleto tren'as kun si la korp'o'n de Polonio.)

Akt'o 4.

Scen'o 1.

Ĉambr'o en la palac'o. La reĝ'o, la reĝ'in'o, Rosenkranz kaj Güldenstern.

Reĝ'o

(al la reĝ'in'o).

En vi'a'j ĝem'o'j est'as ia senc'o;
Kaj mi ĝi'n dev'as sci'i; kie est'as
La fil'o vi'a?

Reĝ'in'o

(al Rosenkranz kaj Güldenstern).

Mi vi'n pet'as, las'u
Ni'n sol'a'j'n por moment'o. (Ambaŭ for'ir'as) Ha, sinjor'o!
Terur'a'n nokt'o'n dev'is mi tra'viv'i!

Reĝ'o.

Per kio? kio est'as kun Hamleto?

Reĝ'in'o.

Li furioz'as, kiel mar’ kaj vent'o
En reciprok'a vet'a batal'ad'o.
En sovaĝ'ec'o si'a li ek'aŭd'is,
Post la tapiŝ'o bru'o'n, kaj rapid'e
Li si'a'n glav'o'n tir'is, kri'is: “rat'o!”
Kaj en la flam'o de l’ frenez'o si'a
Mort'ig'is la mal'jun'a'n Polonion.

Reĝ'o.

Terur'a far'o! Tio ni'n ating'us,
Se tie star'us ni. Danĝer'e est'as
Li'n las'i plu en tia liber'ec'o.
Al vi, al mi, al ĉiu'j ĝi minac'as.
Ho ve, sur kiu kuŝ'as respond'ec'o
Por tiu sang'a far'o? Jes, sur mi:
Mi el si'n'gard'o dev'is li'n en'ŝlos'i
Kaj ten'i mal'proksim'e de la hom'o'j;
Sed mi'a am'o est'is tiel grand'a,
Ke mi ne vol'is ag'i laŭ prudent'o.
Kaj kiel posed'ant'o de mal'san'o,
Kaŝ'ind'a por la mond'o, mi ĝi'n las'is
Konsum'i en sekret'o mi'a'n viv'o'n.
Kie li est'as?

Reĝ'in'o.

La mal'viv'a'n korp'o'n
Li ie'n tren'is for; kaj, kvazaŭ gran'o
Da pur'a or'o en amas'o kot'a,
La saĝ'o kaj la kor'o por moment'o
En li ek'bril'is: pent'e li ek'plor'is.

Reĝ'o.

Gertrud'o, ven'u! Antaŭ ol la sun'o
Si'n kaŝ'os post la mont'o'j, li jam est'os
Sur ŝip'o; kaj terur'a'n li'a'n far'o'n
Per ĉiu'j art'o'j kaj aŭtoritat'o
Ni pen'os sen'kulp'ig'i.—Güldenstern!

(Rosenkranz kaj Güldenstern ven'as.)

Vi ambaŭ ir'u kaj help'ant'o'j'n pren'u!
Hamlet'o en atak'o de frenez'o
Mort'ig'is Polonion kaj for'tren'is
Kun si la korp'o'n de la mort'ig'it'o.
Nun ir'u, serĉ'u li'n, kun li parol'u,
La korp'o'n do ven'ig'u en preĝ'ej'o'n.
Mi pet'as vi'n, rapid'u!

(Rosenkranz kaj Güldenstern for'ir'as.)

Nun, Gertrudo,
Ni vok'os ĉiu'j'n saĝ'a'j'n konsil'ist'o'j'n,
Rakont'os ni al ili la afer'o'n:
Kio far'iĝ'is, kio'n ni intenc'as.
Per tio la serpent'o-kalumni'o,
Port'ant'a si'a'n lang'o'n la venen'a'n
Rapid'e de polus'o al polus'o
Kiel la paf'o de la paf'il'eg'o,
Indulg'os ebl'e ni'a'n pur'a'n nom'o'n
Kaj mal'aper'os sen'danĝer'e. Ven'u!
Terur'o kaj intern'a batal'ad'o
Turment'as mi'a'n kor'o'n kaj anim'o'n.

(Ambaŭ for'ir'as.)

Scen'o 2.

Ali'a ĉambr'o en la palac'o. Hamleto ven'as.

Hamleto.

Bon'e kaŝ'it'a!

Rosenkranz kaj Güldenstern

(post la scen'o).

Hamlet'o! Princ'o Hamleto!

Hamleto.

Silent'u! Kia bru'o? Kiu vok'as Hamleton? Ha, jen ili ven'as. (Rosenkranz kaj Güldenstern en'ir'as.)

Rosenkranz.

Kio'n vi, princ'o, far'is kun la korp'o de Polonio?

Hamleto.

Al'ig'is li'n al la ter'o, al kiu li est'as parenc'a.

Rosenkranz.

Montr'u al ni la lok'o'n, por ke ni pov'u ĝi'n pren'i kaj port'i en la preĝ'ej'o'n.

Hamleto.

Ne kred'u!

Rosenkranz.

Kio'n ne kred'i?

Hamleto.

Ke mi vi'a'n sekret'o'n pov'as gard'i kaj mi'a'n ne. Ceter'e las'i si'n el'demand'i de spong'o! Kio'n pov'as tiam respond'i fil'o de reĝ'o?

Rosenkranz.

Ĉu vi pens'as, ke mi est'as spong'o, princ'o?

Hamleto.

Jes, sinjor'o, spong'o, kiu en'suĉ'as la mien'o'n, la favor'o'j'n kaj la ordon'o'j'n de la reĝ'o. Sed tia'j serv'ant'o'j far'as al la reĝ'o la plej bon'a'n serv'o'n en la fin'o. Li konserv'as ili'n, kiel simi'o la bon'gust'a'n pec'o'n en la angul'o de si'a buŝ'o: plej antaŭ'e en la buŝ'o'n, por plej post'e est'i en'glut'it'a. Kiam li bezon'os tio'n, kio'n vi kolekt'is, tiam li pov'as vi'n nur ek'prem'i, kaj tiam vi, spong'o, est'os de'nov'e sek'a.

Rosenkranz.

Mi vi'n ne kompren'as, princ'o.

Hamleto.

Est'as al mi tre agrabl'e: en mal'saĝ'a'j orel'o'j alud'a parol'o dorm'as.

Rosenkranz.

Princ'o, dir'u al ni, kie est'as la korp'o, kaj post'e ven'u kun ni al la reĝ'o.

Hamleto.

La korp'o est'as ĉe la reĝ'o, sed la reĝ'o ne est'as ĉe la korp'o. La reĝ'o est'as objekt'o...

Güldenstern.

Objekt'o, princ'o?

Hamleto.

Kiu est'as nenio. Ven'u al li. Kaŝ'u vi'n, vulp'o, ali'a'j ĝi'n sekv'u!

(Ĉiu'j for'ir'as.)

Scen'o 3.

Ali'a ĉambr'o en la palac'o. La reĝ'o kaj kort'eg'an'o'j.

Reĝ'o.

Mi las'is li'n al'ven'i, kaj la korp'o'n
Mi las'is serĉ'i. Ho, kia danĝer'o,
Se li tiel liber'e promen'ad'os!
Kaj tamen ni ne pov'as kun li ag'i
Laŭ tut'a sever'ec'o de la leĝ'o:
Li'n am'as la amas'o la mal'saĝ'a,—
Ĝi juĝ'as per okul'o, ne per kap'o,
Ĝi vid'as la grand'ec'o'n de la pun'o,
Kaj pri la kulp'o ĝi ne vol'as pens'i.
Nun tiu ĉi for'send'o dev'as ŝajn'i
Trankvil'a rezultat'o de pri'pens'o.
Mal'bon'o'n per mal'bon'o ni for'ig'os
Aŭ per nenio.

(Ven'as Rosenkranz.)

Ha, nu kio est'as?

Rosenkranz.

Pri tio, kie'n met'is li la korp'o'n,
Ne pov'is ni sci'iĝ'i.

Reĝ'o.

Kaj li mem?

Rosenkranz.

Li est'as, reĝ'o, tie ĉi, sub gard'o,
Ĝis vi ordon'os.

Reĝ'o.

Oni li'n ven'ig'u.

Rosenkranz.

He, Güldenstern, la princ'o'n en'konduk'u!

(En'ir'as Güldenstern kun Hamleto.)

Reĝ'o.

Nu, Hamleto, kie est'as Polonio?

Hamleto.

Ĉe la vesper'manĝ'o.

Reĝ'o.

Ĉe la vesper'manĝ'o?

Hamleto.

Ne kie li manĝ'as, sed kie li est'as manĝ'at'a. Kolekt'o da saĝ'a'j kavalir'o'j en form'o de verm'o'j ven'is nun al li kun vizit'o. Tuŝ'ant'e la manĝ'ad'o'n, tiu'j ĉi verm'et'o'j est'as la plej grand'a'j potenc'ul'o'j. Ni nutr'as la best'o'j'n, por nutr'i ni'n mem; kaj ni'n mem ni nutr'as por la verm'o'j. La gras'a reĝ'o kaj la mal'gras'a almoz'ul'o est'as nur du divers'a'j manĝ'o'spec'o'j, difin'it'a'j por unu sam'a tabl'o: tio ĉi est'as la fin'o de ĉio.

Reĝ'o.

Ho, Di'o, Di'o!

Hamleto.

Jen hom'o kapt'as fiŝ'o'j'n per la verm'et'o, kiu manĝ'is reĝ'o'n, kaj manĝ'as post'e la fiŝ'o'n, kiu manĝ'is tiu'n verm'o'n.

Reĝ'o.

Kio'n vi vol'as dir'i per tio ĉi?

Hamleto.

Nenio'n, mi vol'is nur montr'i al vi, ke reĝ'o pov'as vojaĝ'i tra la intest'o'j de almoz'ul'o.

Reĝ'o.

Kie est'as Polonio?

Hamleto.

En la ĉiel'o. Send'u tie'n, por rigard'i. Se vi'a send'it'o tie li'n ne trov'os, tiam serĉ'u li'n mem en ali'a lok'o. Sed se vi en la daŭr'o de monat'o li'n ne trov'os, vi li'n ek'sent'os per la naz'o, kiam vi ir'os sur la ŝtup'ar'o'n de la galeri'o.

Reĝ'o

(al kelk'a'j kort'eg'an'o'j).

Ir'u, serĉ'u li'n tie.

Hamleto

(al la kort'eg'an'o'j).

Li atend'os. (Kelk'a'j kort'eg'an'o'j for'ir'as.)

Reĝ'o.

Hamlet'o, pro sen'danĝer'ec'o vi'a
Al ni tre kar'a, kiel vi'a far'o
Sincer'e ni'n dolor'as, vi nun dev'as
Post la terur'a far'o tre rapid'e
Vetur'i for. Vi tial vi'n pret'ig'u;
La ŝip'o jam atend'as vi'n, la vent'o
Favor'as, kaj vi nun en bon'a hor'o
Angl'uj'o'n for'vetur'os.

Hamleto.

Angl'uj'o'n?

Reĝ'o.

Jes, Hamleto.

Hamleto.

Bon'e.

Reĝ'o.

Nun vi sci'as ni'a'n intenc'o'n.

Hamleto.

Mi vid'as anĝel'o'n, kiu ili'n vid'as. Sed bon'e! Angl'uj'o'n! Adiaŭ, kar'a patr'in'o!

Reĝ'o.

Vi'a am'ant'a vi'n patr'o, Hamleto.

Hamleto.

Mi'a patr'in'o. Patr'o kaj patr'in'o est'as ge'edz'o'j; ge'edz'o'j est'as kiel unu korp'o: sekv'e, mi'a patr'in'o. Ni vetur'u Angl'uj'o'n!

Reĝ'o

(al Rosenkranz kaj Güldenstern).

Vi sekv'u li'n kaj log'u al la ŝip'o.
Rapid'u: ĝis vesper'o li jam dev'as
Si'n trov'i sur la mar'o. Ne prokrast'u!
Jam ĉio est'as pret'a al vetur'o.
Rapid'u, mi vi'n pet'as!

(Rosenkranz kaj Güldenstern for'ir'as.)

Vi, Angl'uj'o,
Se mi'a am'o est'as por vi kar'a—
Vi taks'i ĝi'n ja pov'as, ĉar ankoraŭ
Ja ne pal'iĝ'is la cikatr'o, kiu'n
La dan'a glav'o al vi akr'e don'is,
Kaj la tribut’ estim'o'n vi'a'n montr'as—
Vi tiam ne mal'ŝat'os la ordon'o'n,
En mi'a skrib'o klar'e esprim'it'a'n,—
Kaj mort'o al Hamleto! Ho, Angl'uj'o,
Plen'um'u plej rapid'e mi'a'n pet'o'n!
Li kiel febr'o mi'a'n sang'o'n bat'as...
Vi dev'as mi'n san'ig'i. Dum li viv'as,
Feliĉ'o'n mi neniam pov'as trov'i. (For'ir'as.)

Scen'o 4.

Eben'aĵ'o en Dan'uj'o. Fortinbras kaj milit'ist'ar'o en marŝ'o.

Fortinbras.

Salut'u, kap'it'a'n’ en mi'a nom'o
La reĝ'o'n de Dan'uj'o kaj raport'u,
Ke Fortinbras’ laŭ la promes'o li'a
Dezir'as hav'i nun akompan'ant'o'j'n
Por la tra'ir'o de la dan'a land'o.
Vi sci'as, kie vi ni'n pov'os trov'i.
Se li'a reĝ'a moŝt'o ek'dezir'os
Kun ni parol'i, ni laŭ ni'a ŝuld'o
Tuj li'n salut'os. Tiel vi raport'u.

Kapitan'o.

Mi far'os, princ’.

Fortinbras

(al la soldat'o'j.).

Antaŭ'e'n! Ne rapid'u!

(Li for'ir'as kun la soldat'o'j. Hamleto, Rosenkranz, Güldenstern kaj ali'a'j ven'as.)

Hamleto.

Sinjor'o, kies tiu'j ĉi soldat'o'j?

Kapitan'o.

De la norveg'o.

Hamleto.

Kie'n ili ir'as?

Kapitan'o.

Kontraŭ Pol'uj'o.

Hamleto.

Kaj sub kia estr'o?

Kapitan'o.

Sub la norveg'a princ'o Fortinbras.

Hamleto.

Ĉu vi dezir'as per milit'o pren'i
Pol'uj'o'n tut'a'n aŭ nur lim'a'n pec'o'n?

Kapitan'o.

Por al vi dir'i tut'e pur'a'n ver'o'n,
Ni ir'as pro pec'et'o nur mal'grand'a,
Pli pro la nom'o, ol pro la profit'o.
Eĉ kvin dukat'o'j'n mi por ĝi ne don'us.
Kaj se ĝi'n vend'i, ĝi al la norveg'o
Aŭ al la pol'o cert'e pli ne don'us.

Hamleto.

La pol'o'j sekv'e ĝi'n eĉ ne defend'os.

Kapitan'o.

Ho ne, ili kolekt'is jam soldat'o'j'n.

Hamleto

(flank'e'n.).

Du mil anim'o'j'n, du'dek mil dukat'o'j'n
Sen'dub'e kost'os tiu ĉi disput'o!
Ulcer'o de bon'stat'o kaj de pac'o,—
Intern'e krev'as, se ekster'e'n mort'o
Ne vok'as ĝi'n. (Laŭt'e) Mi dank'as vi'n, sinjor'o!

Kapitan'o.

Feliĉ'a'n voj'o'n! (For'ir'as.)

Rosenkranz.

Princ'o, ni atend'as.

Hamleto.

Mi baldaŭ sekv'os; ir'u vi antaŭ'e.

(Rosenkranz kaj la ali'a'j for'ir'as.)

Ha, ĉio plend'as kontraŭ mi, riproĉ'as
Sever'e por prokrast'o de la venĝ'o!
Por kio taŭg'as hom'o, se la temp'o'n
Li uz'as nur por manĝ'i kaj por dorm'i?
Nenio pli ol brut'o! La Kre'int'o
Al ni kapabl'o'n de pens'ad'o don'is,
Por pov'i vid'i post'e'n kaj antaŭ'e'n,
Li don'is al ni saĝ'o'n ne por tio,
Ke ĝi en ni sen uz'o pere'ad'u.
Ĉu mi ĝi'n nom'os brut'a forges'ad'o?
Ĉu mi ĝi'n nom'os tim'a dub'o, kiu
Tro long'e pens'as pri la rezultat'o,—
Pri'pens'em'ec'o tia en si hav'as
Kvar'on'o'n nur de la prudent'o ver'a
Kaj tri kvar'on'o'j'n de mal'nobl'a tim'o.
Por kio mi nun viv'as? Por etern'e
Nur ripet'ad'i: “Tio'n ĉi vi far'u”—
Kaj tamen rest'i sen farad'o, kiam
Por ĝi mi hav'as kaŭz'o'n kaj la vol'o'n
Kaj fort'o'n kaj rimed'o'j'n por plen'um'i!
Kaj ĉio mi'n instig'as! Jen ekzempl'o:
Mi vid'is nun potenc'a'n soldat'ar'o'n,—
Ĝi'n jun'a princ’ konduk'as; en glor'am'o
Li risk'as por la dub'a rezultat'o
Kuraĝ'e si'a'n viv'o'n, li ne tim'as
Klopod'o'j'n kaj danĝer'o'j'n,—kaj pro kio?
Pro nuks'a ŝel'o! Est'i ver'e grand'a
Signif'as: si'n ne mov'i sen bezon'o,
Sed eĉ pro pajl'o fort'e ek'batal'i,
Se ĝi'n postul'as la honor’. Kaj mi?
La mort'o de la patr'o, mal'honor'o
De la patr'in'o, sang'o kaj prudent'o
Instig'as mi'n,—kaj mi nenio'n far'as!
Kun hont'o antaŭ'vid'as mi la mort'o'n
De du'dek mil soldat'o'j, kiu'j ir'as
Pro bagatel'o, pro fantom’ de glor'o
Al tomb'o. Kaj la pec’, pro kiu ili
Batal'as, ne sufiĉ'as eĉ por don'i
Al ili ĉiu'j lok'o'n por batal'o
Aŭ por en'pren'i ĉiu'j'n mort'ig'ot'a'j'n!
De nun, ho mi'a kap'o, vi labor'u
Nur por la venĝ'o, aŭ ek'dorm'u tut'e! (For'ir'as.)

Scen'o 5.

Elsinor'o. Ĉambr'o en la palac'o. La reĝ'in'o kaj Horacio.

Reĝ'in'o.

Ne, ne! Ne vol'as mi kun ŝi parol'i.

Horacio.

Ŝi fort'e pet'as, ŝi'a stat'o est'as
Tre kompat'ind'a.

Reĝ'in'o.

Kio'n do ŝi vol'as?

Horacio.

Ŝi ĉiam pri la patr'o nur parol'as;
Ŝi dir'as, ke la mond’ est'as kruel'a;
Ŝi ĝem'as kaj la brust'o'n al si bat'as;
Ŝi'n bagatel’ ĉagren'as; ŝi parol'as
Delir'e kaj sen ia klar'a senc'o,
Kaj tamen ŝi'a'j vort'o'j la aŭd'ant'o'n
Konduk'as al konklud'o'j. Kun'glu'ant'e
La senc'o'n de la vort'o'j, la mien'o'j'n,
La sign'o'j'n, la alud'o'j'n, oni pov'as
Ne sci'i difin'it'e, sed supoz'i
Tre mult'e da mal'bon'o. Est'us bon'e
Kun ŝi parol'i, ĉar ĉe la popol'o
Tumult'o'n pov'us vek'i ŝi'a'j vort'o'j.

Reĝ'in'o.

En'las'u ŝi'n! (Horaci'o for'ir'as.) Al la anim’ mal'san'a
Aper'as ĉie sign'o'j de danĝer'o;
La kulp'o est'as tiel tim'o'plen'a,
Ke per kaŝ'ad'o ĝi si'n nur mal'kaŝ'as!

(Ven'as Horacio kun Ofelio.)

Ofelio.

Kie est'as la bel'a reĝ'in'o de Dan'uj'o?

Reĝ'in'o.

Kiel vi fart'as, Ofelio?

Ofelio

(kant'as.).

Mi'a kar'a, mi'a bel'o
Est'is brav'a jun'a dan'o;
Port'is plum'o'j'n sur ĉapel'o
Kaj baston'o'n en la man'o.

Reĝ'in'o.

Ha, mi'a kar'a fraŭl'in'o, kio'n signif'as tiu ĉi kant'o?

Ofelio.

Kio'n? Mi pet'as vi'n, aŭd'u:

(Kant'as.)

Van'e est'as la esper'o:
Li jam mort'is, ne re'ven'as!
Li'a'n kap'o'n kovr'as ter'o,
La pied'o'j'n ŝton'o ten'as.

Reĝ'in'o.

Sed dir'u al mi, Ofelio...

Ofelio.

Mi pet'as vi'n, aŭskult'u.

(Kant'as.)

Ĉemiz'et'o'n oni met'is... (En'ir'as la reĝ'o.)

Reĝ'in'o.

Ha, mi'a edz'o, rigard'u!

Ofelio

(kant'as.).

Sur kar'ul'o'n inter plor'o'j;
Sur la tomb'o'n oni ĵet'is
Mult'o'n el la kamp'a'j flor'o'j.

Reĝ'o.

Kiel vi fart'as, kar'a fraŭl'in'o?

Ofelio.

Mi dank'as! Tre bon'e. Oni dir'as, ke la strig'o est'is fil'in'o de bak'ist'o. Ha, sinjor'o, ni sci'as, kio ni est'as, sed ni ne sci'as, kio ni pov'as far'iĝ'i. Bon'a'n apetit'o'n!

Reĝ'o.

Ŝi ne pov'as forges'i la patr'o'n.

Ofelio.

He, ni ne parol'u pri tio ĉi; sed se oni vi'n demand'os, kio'n ĝi signif'as, tiam dir'u: (Kant'as.)

En la tag’ de Valenten'o
Mi al mi'a la trezor'o
Ven'is fru'e en maten'o,
Por salut'i vi'n el kor'o.
Tuj li lev'is si'n kaj dir'is:
“Ven'u, ven'u, amik'in'o!”
Ŝi en'ir'is, sed el'ir'is
Jam vir'in'o, ne knab'in'o.

Reĝ'o.

Kar'a Ofelio!

Ofelio.

Por kio la ĵur'ad'o? Mi tuj fin'os. (Kant'as.)

Fi do, hont'u! Tiel ag'i!
Vi ja tromp'is mi'n sen kor'o!
Am'o'n vir'o'j pov'as pag'i
Per de'pren'o de l’ honor'o!
Vi edz'iĝ'i mi'n promes'is,
Kaj la vort'o'n vi ne ten'is.

Kaj li respond'as:

He, mi ŝerc'is kaj mi ĉes'is...
Kial do vi al mi ven'is?

Reĝ'o.

Ĉu jam long'e ŝi est'as en tia stat'o?

Ofelio.

Mi esper'as, ke ĉio ankoraŭ est'os bon'a. Ni est'u nur pacienc'a'j. Kaj tamen mi ne pov'as de'ten'i mi'n de plor'o, kiam mi pens'as, ke ili met'is li'n en mal'varm'a'n ter'o'n. Al mi'a frat'o mi dev'os ĉi'o'n raport'i, kaj vi'n mi dank'as por la bon'a konsil'o. Don'u mi'a'n kaleŝ'o'n! Bon'a'n nokt'o'n, sinjor'in'o'j! Bon'a'n nokt'o'n, ĉarm'a'j sinjor'in'o'j! Bon'a'n nokt'o'n, bon'a'n nokt'o'n!

Reĝ'o

(al Horacio).

Vi sekv'u ŝi'n kaj gard'u ŝi'n atent'e.

(Horaci'o for'ir'as.)

Ĝi est'as la venen'o de mal'ĝoj'o;
La mort'o de la patr'o ĉi'o'n kaŭz'is.
Gertrud'o, kiam ven'as la sufer'o'j,
Ho ve, ne izol'it'a'j ili ven'as,
Sed en amas'o. Ŝi'a patr'o mort'is,
La fil'o vi'a est'as for'send'it'a—
Li mem sovaĝ'e kaŭz'is la for'send'o'n—
Kaj la popol’ tumult'as en supoz'o'j
Pri l’ mort'o de l’ honest'a Polonio.
Ni far'is ne'prudent'e, ke ni kaŝ'is
La ver'a'n kaŭz'o'n de la mort'o li'a:
Jen Ofelio perd'is la prudent'o'n,
Sen kiu ni ne est'as pli ol best'o'j,
Kaj—la plej grav'a—ŝi'a frat'o ven'is
Sekret'e el Franc'uj'o, li mir'eg'as,
Indign'as, kaj nun en la urb'o flu'as
Parol'o'j plej venen'a'j jam pri l’ mort'o
De Polonio. Mank'o de klar'ig'o
Jam far'is, ke sur ni'n la tut'a'n kulp'o'n
De la mister'a mort'o oni ĵet'is.
Gertrud'o mi'a kar'a, kiel star'i
Trankvil'e kontraŭ tiom mal'feliĉ'o'j.

(Post la scen'o oni aŭd'as bru'o'n.)

Reĝ'in'o.

Ho, kia bru'o? Kia tumult'eg'o?

(Nobel'o en'ir'as.)

Reĝ'o.

Rapid'e la gard'ist'o'j'n! Las'u gard'i
La pord'o'n! Kio est'as?

Nobel'o.

Mi'a reĝ'o,
Rapid'e kur'u! Sav'u vi'n, ho reĝ'o!
La ocean’, el bord'o el'ir'int'e,
Ne pli sovaĝ'e glut'as l’ eben'aĵ'o'n,
Ol nun Laerto kun terur'a band'o
Atak'as vi'a'n tut'a'n serv'ant'ar'o'n.
Li'n la popol'o nom'as reĝ'o; kvazaŭ
La mond'o nun de'nov'e komenc'iĝ'us
Kaj kvazaŭ mal'aper'is nun subit'e
La histori'o kaj la tradici'o'j,
Kre'int'o'j kaj sub'ten'o'j de la ind'o,
Nun ili kri'as: Ni elekt'u reĝ'o'n!
Laert'o est'u reĝ'o! Kiel tondr'o
Re'bru'as, ĉie flug'as nun la kri'o:
Laert'o est'u reĝ'o!

Reĝ'in'o.

Ili vigl'e
Atak'as laŭ mal'ver'a post'e'sign'o.
Sed vi erar'as, hund'o'j de Dan'uj'o!

(Bru'o post la scen'o.)

Reĝ'o.

La pord'o'j el'bat'it'a'j!

(Ven'as Laerto arm'it'a kaj mult'a'j Dan'o'j.)

Laerto.

Kie est'as
Li, tiu reĝ'o?—Ir'u for, sinjor'o'j!

Dan'o'j.

Ne, ni vi'n sekv'os, ni vi'n ne for'las'os!

Laerto.

Mi pet'as.

Dan'o'j.

Bon'e, se vi tiel vol'as. (Ili el'ir'as el la ĉambr'o.)

Laerto.

Mi dank'as vi'n. Vi gard'u post la pord'o!—
Mal'nobl'a reĝ'o, vi al mi re'don'u
La patr'o'n!

Reĝ'in'o.

Ho, Laerto, trankvil'iĝ'u!

Laerto.

Se unu gut’ de l’ sang'o mi'a rest'us
Trankvil'a, tiam est'us mi bastard'o:
Tromp'it'a edz'o est'us mi'a patr'o,
Mal'ĉast'a est'us la patr'in'o mi'a,
Se nun mi pov'us rest'i pli trankvil'a.

Reĝ'o.

Laert'o, kio kaŭz'is tia'n grand'a'n
Ribel'o'n nun de vi'a flank’? Gertrudo,
Vi trankvil'iĝ'u, vi nenio'n tim'u
Pro la person'o mi'a. Di'o gard'as
La reĝ'o'j'n: kiam la perfid’ ek'vid'as
Apenaŭ tio'n, kio'n ĝi intenc'is,
L’ intenc'o fal'as for.—Laert'o, dir'u,
Pro kio vi indign'as?—Las'u li'n,
Gertrud'o mi'a!—Dir'u, jun'a hom'o!

Laerto.

La patr'o mi'a kie est'as?

Reĝ'o.

Mort'is.

Reĝ'in'o.

Sed ne de li'a man'o.

Reĝ'o.

Las'u li'n
Demand'i tiom, kiom li dezir'as.

Laerto.

Sed kiel kaj en kia manier'o?
Per ruz'a'j vort'o'j vi mi'n ne dolĉ'ig'os!
For fidel'ec'o! Ĵur'o'j al l’ infer'o!
Pi'ec'o, konscienc'o,—ir'u ĉio
Al la diabl'o'j en la profund'aĵ'o'n!
Kondamn'o'n mi ne tim'as; mi renvers'os
La tut'a'n mond'o'n,—ven'u, kio vol'as!
Nur venĝ'o'n mi avid'as, plen'a'n venĝ'o'n
Por mi'a patr'o!

Reĝ'o.

Kiu vi'n re'ten'os?

Laerto.

Nur mi'a vol'o, sed ne la ordon'o
Eĉ de la tut'a mond'o. La rimed'o'j'n
Mi tiel uz'os, ke nenio rest'os.

Reĝ'o.

Aŭskult'u mi'n, Laerto! Se vi vol'as
La pur'a'n ver'o'n sci'i pri la mort'o
De vi'a patr'o, ĉu la venĝ'o vi'a
Decid'is, se vi venk'os en la lud'o,
Egal'e la koler'o'n vi'a'n verŝ'i
Sur mal'amik'o'j'n kaj sur la amik'o'j'n?

Laerto.

Nur sur la mal'amik'o'j'n.

Reĝ'o.

Ĉu vi vol'as
Ek'kon'i ili'n?

Laerto.

Kaj al la amik'o'j
Mi vast'e tuj mal'ferm'os mi'a'j'n brak'o'j'n
Kaj mi per mi'a sang'o ili'n nutr'os.

Reĝ'o.

Tre bon'e! Nun de'nov'e vi parol'as
Kiel fidel'a fil'o kaj bon'eg'a
Nobel'o. Ke en mort’ de vi'a patr'o
Mi est'as plej sen'kulp'a kaj per ĝi
Mi est'as mem tuŝ'it'a tre dolor'e,—
Vi tio'n baldaŭ juĝ'os mem kaj vid'os
La ver'o'n tut'e klar'e.

Dan'o'j

(post la scen'o).

Las'u ŝi'n!

Laerto.

He, kio? Kia bru'o?

(En'ir'as Ofelio, fantazi'e ornam'it'a per herb'o'j kaj flor'o'j.)

Laerto.

El'sek'iĝ'u,
Vi, mi'a cerb'o! Larm'o'j la plej sal'a'j,
Brul'ig'u al mi tut'e la okul'o'j'n!—
Je Di'o! Frenez'ec'o vi'a est'os
Al ni pag'it'a, ho, frat'in'o mi'a,
Pag'it'a kar'e, ĝis en la pes'il'o
Fort'eg'e mal'lev'iĝ'os la kalik'o!
Ho, Maj'a roz'o, ho, infan'o ĉarm'a,
Ho, Ofelio, ho, frat'in'o kar'a!
Ĉiel'o! ĉu la saĝ'o de knab'in'o
For'mort'as ankaŭ tiel facil'eg'e,
Kiel la viv'o de mal'jun'a hom'o?
En am’ natur'o est'as delikat'a:
Ŝi send'as for post la am'at’ perd'it'a
Plej kar'a'n hav'o'n, kiu'n ŝi posed'as.

Ofelio

(kant'as plend'e).

Oni li'n port'is al tomb'o sen'vort'e,
(Rid'ant'e) Ha, ha, ha, ha, ha, ha, ha!
(Plend'e) Kaj oni plor'is tre fort'e, tre fort'e...
Adiaŭ, mi'a kolomb'o!

Laerto.

Se en prudent'o plen'a vi instig'us
Al venĝ'o mi'n, ne tiel ĝi efik'us!

Ofelio.

Vi dev'as kant'i: “En la ter'o'n, en la ter'o'n!” Ho, kiel la rad'o al tio ĉi sonor'as! Ĝi est'as la mal'fidel'a administrator'o, kiu ŝtel'is la fil'in'o'n de si'a sinjor'o.

Laerto.

Sen'senc'a io, tamen pli ol io.

Ofelio

(al Laerto).

Jen est'as rosmaren'o, ĝi est'as por memor'o: mi pet'as vi'n, kar'a mi'a kor'o, memor'u mi'n! Kaj jen est'as miozot'o, pro la fidel'ec'o.

Laerto.

Sentenc'o en la frenez'o: fidel'ec'o kaj memor'o kun'ig'it'a'j.

Ofelio

(al la reĝ'o).

Jen est'as fenkol'o por vi kaj akvilegi'o. (Al la reĝ'in'o). Jen est'as rut'o por vi kaj ankaŭ iom por mi.—Vi pov'as port'i vi'a'n rut'o'n kun ia special'a sign'o. (Al Laerto.) Jen est'as krizantem'o,—mi vol'is don'i al vi kelk'e da viol'o'j, sed ili ĉiu'j velk'is de la temp'o, kiam mi'a patr'o mort'is.—Oni dir'as, ke li bon'e fin'is.

(Kant'as.)

Ĉar kar'ul'o mi'a est'as
Mi'a tut'a ĝoj'o.

Laerto.

Mal'ĝoj'o kaj sufer'o'j, eĉ frenez'o
Al ŝi nur don'as ĉiam nov'a'n ĉarm'o'n.

Ofelio

(kant'as).

Kaj li jam neniam re'ven'os?
Kaj li jam neniam re'ven'os?
Ho ve, li jam mort'is,
Li'n oni for'port'is,
Ni li'n jam re'vid'os neniam!
La barb'o la bel'a,
Bukl'ar'o la hel'a...
Li mort'is, li mort'is por ĉiam!
Mi plor'as sen cel'o...
Ho, bon'a ĉiel'o,
Pro li'a anim'o mi pet'as.

Kaj pro la anim'o'j de ĉiu'j hom'o'j. Mi preĝ'as. Di'o vi'n sav'u!

(For'ir'as.)

Laerto.

Vi vid'as? Di'o!

Reĝ'o.

Las'u mi'n, Laerto,
Parol'i iom pri dolor'o vi'a;
Al mi la rajt'o'n mi'a'n ne rifuz'u.
Sed ir'u kaj inter amik'o'j vi'a'j
Elekt'u la plej saĝ'a'j'n,—ili juĝ'u
Nun inter vi kaj mi. Se ili trov'os,
Ke mi en la afer'o est'as kulp'a,
Mi tiam est'as pret'a al vi don'i
La regn'o'n, kron'o'n, mi'a'n propr'a'n viv'o'n;
Sed se ne tiel,—tiam vi konsent'u
Al ni ofer'i pli da pacienc'o,
Ni tiam pen'os, kun'e labor'ant'e,
Per venĝ'o trankvil'ig'i vi'a'n kor'o'n.

Laerto.

Ĝi est'u tiel!—Ho, la manier'o
De li'a mort’, kaŝ'it'a en'ter'ig'o,—
Sen glav'o, sen insign'o aŭ ornam'o
Super la tomb'o, sen ceremoni'o'j
Kaj sen funebr'a'j form'o'j kaj parad'o,—
De l’ ter’ al la ĉiel’ ĝi laŭt'e kri'as,
Ke mi ne las'u ĉi'o'n sen kalkul'o.

Reĝ'o.

Postul'u la klar'ig'o'n. Sur la kap'o'n
De la kulp'ul’ la pun'a glav'o fal'os.
Mi pet'as, sekv'u mi'n. (Ĉiu'j for'ir'as.)

Scen'o 6.

Ali'a ĉambr'o en la palac'o. Horacio kaj serv'ant'o.

Horacio.

Kun mi parol'i iu vol'as? Kiu?

Serv'ant'o.

Mar'ist'o'j. Ili dir'as, ke por vi
Leter'o'j'n ili hav'as.

Horacio.

Ili ven'u! (La serv'ant'o for'ir'as.)
Neniu en la tut'a mond'o, ŝajn'as,
Salut'o'n ia'n pov'us al mi send'i,
Se ne Hamleto. (En'ir'as du mar'ist'o'j.)

Unu'a mar'ist'o.

Di'o ben'u vi'n, sinjor'o!

Horacio.

Kaj vi'n ankaŭ!

Unu'a mar'ist'o.

Li tio'n far'os, sinjor'o se ĝi plaĉ'os al Li. Jen est'as leter'o por vi, sinjor'o. Ĝi est'as de la send'it'o, kiu dev'is vetur'i Angl'uj'o'n, se vi'a nom'o est'as Horacio, kiel oni dir'is al mi.

Horacio

(leg'as).

“Horaci'o, kiam vi tra'leg'os tiu'n ĉi leter'o'n, pen'u, ke tiu'j ĉi mar'ist'o'j ven'u al la reĝ'o; ili hav'as leter'o'j'n por li. Apenaŭ ni est'is du tag'o'j'n sur la mar'o, fort'e arm'it'a korsar'o komenc'is ĉas'i ni'n: ĉar ni'a ŝip'o ir'is tro mal'rapid'e, ni vol'e-ne-vol'e dev'is montr'i kuraĝ'o'n, kaj en la daŭr'o de la batal'o mi trans'ir'is sur la ŝip'o'n de la korsar'o; en tiu sam'a moment'o ili for'las'is ni'a'n ŝip'o'n, kaj tiel mi sol'a far'iĝ'is ili'a kapt'it'o. Ili ag'is kun mi kiel bon'kor'a'j fripon'o'j, sed ili sci'is, kio'n ili far'as; mi dev'as pag'i al ili per bon'a serv'o. Zorg'u, ke la reĝ'o ricev'u la leter'o'j'n, kiu'j'n mi send'as, kaj ven'u al mi kun tia rapid'ec'o, kvazaŭ vi kur'us de la mort'o. Mi dir'os al vi en la orel'o'n tia'j'n vort'o'j'n, kiu'j tut'e surd'ig'os vi'n, kaj tamen ili est'as ankoraŭ tro mal'mult'e'pez'a'j en kompar'o kun si'a en'hav'o. Tiu'j ĉi hom'o'j al'konduk'os vi'n al la lok'o, kie mi est'as. Rosenkranz kaj Güldenstern daŭr'ig'as si'a'n vojaĝ'o'n Angl'uj'o'n: pri ili mi pov'as mult'e dir'i al vi. Adiaŭ. Etern'e, kiel vi sci'as, la vi'a—Hamlet'o.”

(Al la mar'ist'o'j.)

Nun ven'u, ni trans'don'os la leter'o'j'n,
Kaj tiom pli rapid'e, ke ni ir'u
Al tiu, kiu ili'n al vi don'is. (Ĉiu'j for'ir'as.)

Scen'o 7.

Ali'a ĉambr'o en la palac'o. La reĝ'o kaj Laerto.

Reĝ'o.

Nun vi'a konscienc'o mem ja dev'as
Mi'n sen'kulp'ig'i, kaj en vi'a'n kor'o'n
Vi dev'as mi'n kiel amik'o'n met'i,
Ĉar vi ja aŭd'is per orel'o'j propr'a'j,
Ke tiu sam'a, kiu vi'a'n patr'o'n
Mort'ig'is, vol'is mi'n mem pere'ig'i.

Laerto.

Jam mi ne dub'as. Tamen al mi dir'u,
Pro kia kaŭz'o tia'n grand'a'n krim'o'n,
Intenc'o'n tre danĝer'a'n kaj pun'ind'a'n
Vi las'is sen konven'a pun'o, kiu'n
Postul'is vi'a saĝ'o, vi'a ind'o?

Reĝ'o.

Pro du apart'a'j kaŭz'o'j, kiu'j ebl'e
Al vi aper'os fort'e sen'signif'a'j,
Por mi do ili est'as fort'e grav'a'j.
Patr'in'o li'a am'as li'n varm'eg'e
Kaj cert'e ne trans'viv'us li'a'n pun'o'n;
Kaj, mi—ĉu el pasi'o aŭ el virt'o—
Al ŝi mi est'as tiel al'lig'it'a,
Ke, kiel stel'o nur en si'a rond'o
Si'n pov'as mov'i, tiel mi sen ŝi
Ne pov'as viv'i. Kaj la du'a kaŭz'o,
Pro kiu mi silent'is, est'as tio,
Ke li'n tre am'as la popol'amas'o:
La mank'o'j'n li'a'j'n la popol'o tremp'as
En si'a'n am'o'n, kiu, kvazaŭ font'o,
Turn'ant'a lign'o'n en mal'mol'a'n ŝton'o'n,
El la mal'laŭd'o far'as laŭd'o'n, tiel,
Ke mi'a'j sag'o'j, tro mal'mult'e'pez'a'j
Por tia vent'o, ne la cel'o'n traf'us,
Sed al paf'ark'o mi'a re'turn'iĝ'us.

Laerto.

Kaj tiel mi la nobl'a'n patr'o'n perd'is,
Kaj tiel sen'esper'e nun pere'is
Frat'in'o mi'a, kiu la plej alt'e
En ni'a temp'o star'is, kvazaŭ lum'a
Model'o, por el'vok'i imit'ad'o'n.
Sed venĝ'o ven'os!

Reĝ'o.

Dorm'u nur trankvil'e.
Ne pens'u vi, ke mi kre'it'a est'as
El tia velk'a ŝtof'o, ke mi las'os
Al la danĝer'o pinĉ'i mi'a'n barb'o'n
Kaj pren'os ĝi'n por ŝerc'o. Baldaŭ aŭd'os
Vi iom pli. Mi am'is vi'a'n patr'o'n,
Kaj ankaŭ ĉiu am'as ja si'n mem;
El tio, mi esper'as, vi kompren'os...

(En'ir'as Send'it'o.)

Reĝ'o.

Nu, kio nov'a?

Send'it'o.

Vi'a reĝ'a moŝt'o,
Leter'o'j de Hamleto; jen por vi,
Kaj jen por la reĝ'in'o.

Reĝ'o.

De Hamleto?
Sed kiu do al'port'is la leter'o'j'n?

Send'it'o.

Mi aŭd'is, ke mar'ist'o'j; mi ne vid'is.
Al mi Klaŭdio ili'n don'is, kiu
Ricev'is ili'n de la al'port'int'o'j.

Reĝ'o.

Laert'o, aŭd'u! (Al la Send'it'o.) Vi jam pov'as ir'i. (La send'it'o for'ir'as. La reĝ'o leg'as.) “Potenc'a reĝ'o! Sci'u, ke mi nud'a est'as re'al'port'it'a en vi'a'n land'o'n. Morgaŭ mi pet'os la permes'o'n ven'i antaŭ vi'a'j'n reĝ'a'j'n okul'o'j'n, kaj tiam mi hav'os la honor'o'n raport'i al vi la kaŭz'o'n de mi'a subit'a kaj strang'a re'ven'o.—Hamlet'o.”

Ne'kompren'ebl'e! Ĉu ili re'ven'is?
Kio far'iĝ'is? Kiel? Pov'as est'i,
Ke ĉio est'as tromp'o?

Laerto.

Ĉu vi kon'as
La skrib'a'n karakter'o'n de l’ leter'o?

Reĝ'o.

Ĝi est'as man'o de Hamleto. “Nud'a!”
Vid'ebl'e sol'a, sen si'a'j gard'ant'o'j!
Ĉu vi al mi konsil'i io'n pov'as?

Laerto.

Ne, mi nenio'n sci'as. Sed li ven'as!
Pli freŝ'a nun far'iĝ'as mi'a kor'o,
Mi ĝoj'as, ke mi rekt'e al li ir'os
Kaj dir'os al li: “tio'n ĉi vi far'is!”

Reĝ'o.

Se tio'n vi decid'is—kaj ali'e
Vi ja ne pov'as ag'i—ĉu vi vol'as,
Ke mi al la renkont'o vi'n prepar'u?

Laerto.

Jes, mi'a reĝ'o, se nur ne al pac'o
Vi vol'as mi'n prepar'i.

Reĝ'o.

Nur al pac'o
Kun vi'a propr'a saĝ'o kaj anim'o.
Se li re'ven'is lac'a de vojaĝ'o
Kaj jam ne vol'os re'e for'vetur'i,
Mi inklin'ig'os li'n al unu prov'o,
De mi jam tre matur'e pri'pens'it'a,
Ĉe kiu li pere'o'n ne evit'os;
Kaj li'a mort'o est'os tiel glat'a,
Ke eĉ ne est'os ombr'o de suspekt'o.
Eĉ la patr'in'o ruz'o'n ne diven'os
Kaj nom'os ĝi'n nur bat'o de la sort'o.

Laerto.

Mi vi'n obe'os, reĝ'o, tiom pli,
Se vi aranĝ'os la afer'o'n tiel,
Ke li per mi ricev'u si'a'n mort'o'n.

Reĝ'o.

Jes, ĝust'e tiel. Kiam vi for'est'is,
La fam'o mult'e glor'is vi'n pro io,
Per kio vi laŭ fam'o mult'e bril'as.
Hamlet'o aŭd'is vi'a'n glor'o'n; ĉiu'j
Talent'o'j vi'a'j kun'e kolekt'it'a'j
Ĉe li envi'o'n tia'n ne el'vok'is,
Kia'n el'vok'is tiu unu sol'a
Talent'o, kiu'n mi ne mult'e ŝat'is.

Laerto.

Pri kia do talent'o vi parol'as?

Reĝ'o.

Lud'il'o bagatel'a de l’ jun'ec'o,
Kaj tamen ankaŭ grav'a, ĉar la plum'o'j
Kaj la ruband'o'j al la jun'ul'ar'o
Konven'as en ne mal'pli alt'a grad'o,
Ol la mantel'o'j kaj la varm'a'j pelt'o'j
Konven'as al matur'a'j mal'jun'ul'o'j.—
Jen antaŭ du monat'o'j ni'n vizit'is
el Normand'uj'o unu kavalir'o.
Mi bon'e kon'as franc'o'j'n el milit'o,
Mi sci'as, kiel bon'e ili rajd'as;
Sed tiu ĉi brav'ul'o cert'e pov'us
Konkur'i eĉ kun la diabl'o mem:
Li kvazaŭ mem al'kresk'is al la sel'o
Kaj kun ĉeval'o si'a el'farad'is
Li tiel mir'eg'ind'a'j'n artifik'o'j'n,
Ke oni pov'us pens'i, ke li mem
Prezent'as viv'a'n part'o'n de l’ ĉeval'o.
Kaj la imag'o mi'a mem ne pov'is
El'pens'i eĉ en pur'a fantazi'o
Pli lert'a'j'n kaj mir'ind'a'j'n artifik'o'j'n,
Ol tiu'j, kiu'j'n li al ni prezent'is.

Laerto.

Kaj li normand'o est'is?

Reĝ'o.

Jes, normand'o.

Laerto.

Mi est'as pret'a ĵur'i, ke ĝi est'is
Lam'ord'o.

Reĝ'o.

Jes, li mem.

Laerto.

Mi kon'as li'n.
Li est'as efektiv'e la juvel'o
De la naci'o si'a.

Reĝ'o.

Li rakont'is
Al ni pri vi, kaj li vi'n fort'e laŭd'is
Pro vi'a majstr'a art'o en skerm'ad'o,
Precip'e per rapir'o'j. Li cert'ig'is,
Ke est'us tre bel'eg'e, se trov'iĝ'us
Ankoraŭ unu hom'o, kiu pov'us
Kun vi kuraĝ'i star'i al batal'o.
Li ĵur'is, ke en li'a tut'a land'o
Skerm'ant'o'j la plej bon'a'j ne posed'as
Eĉ la du'on'o'n de lert'ec'o vi'a.
Raport'o'j li'a'j vek'is en Hamleto
Envi'o'n tiel grand'a'n, ke de tiam
En tag'o kaj en nokt'o li sen'ĉes'e
Nur sopir'ad'is, ke vi la plej baldaŭ
Re'ven'u, por ke li kun vi ek'prov'u
Batal'o'n. Nun konklud'o plej natur'a...

Laerto.

Konklud'o? Kia?

Reĝ'o.

Dir'u nun, Laerto,
Ĉu vi'a patr'o est'is al vi kar'a?
Aŭ kiel la mal'ĝoj'o sur pentr'aĵ'o
Vi est'as nur vizaĝ'o, sed sen kor'o?

Laerto.

Por kio la demand'o?

Reĝ'o.

Mi ne tial
Demand'as vi'n, ke mi eĉ iom dub'us
Pri vi'a am'o al la patr'o; tamen
Mi sci'as, ke la am'o oft'e est'as
Nur sklav'o de la temp'o: ĝi nask'iĝ'as
Per temp'o, kaj la spert'o ankaŭ montr'as,
Ke temp'o ĝi'n tre oft'e moder'ig'as
Kaj eĉ esting'as ĝi'a'n tut'a'n flam'o'n.
Jes, en la mez'o de la am'a flam'o
Si'n trov'as preskaŭ ĉiam ia spec'o
De meĉ'a de'brul'aĵ'o, kiu baldaŭ
La hel'a'n flam'o'n fort'e mal'lum'ig'as.
Nenio rest'as en bon'ec’, etern'a:
Bon'ec'o tro matur'a baldaŭ mort'as
De l’ prem’ de si'a propr'a tro'fort'ec'o.
Se oni vol'as ag'i, oni ag'u
En la minut'o'j de la vol'o, ĉar
La vol'o pov'as baldaŭ mal'fort'iĝ'i,
Trov'ant'e tiom da mal'help'o'j, kiom
Trov'iĝ'as lang'o'j, man'o'j kaj okaz'o'j.
Kaj tiam la dezir'o kaj la dev'o
Far'iĝ'as nur sopir'o fanfaron'a,
Sopir'o sen plen'um'o facil'ig'a.
Sed nun al la afer'o! Jen Hamleto
Re'ven'os baldaŭ. Kio'n vi intenc'as
Nun far'i, por vi'n montr'i ind'a fil'o
De vi'a kar'a patr'o, sed per far'o'j
Pli ol per nud'a'j vort'o'j?

Laerto.

Li'n mort'ig'i,
Se eĉ en la preĝ'ej'o.

Reĝ'o.

Mi konsent'as,
Ke la krim'ul'o en nenia lok'o
Rifuĝ'o'n dev'as trov'i kaj la venĝ'o
Ne dev'as sci'i lim'o'j'n. Sed, Laerto,
Se tio'n ĉi vi far'os, tiam vi
Ja dev'os mem vi'n kaŝ'i en la dom'o.
Hamlet'o, re'ven'int'e, dev'as sci'i,
Ke vi jam est'as tie ĉi. Ni far'os,
Ke oni antaŭ li vi'n fort'e laŭd'os
Kaj la lert'ec'o'n vi'a'n en skerm'ad'o
Al li oni prezent'os en kolor'o'j
Ankoraŭ pli bril'ant'a'j kaj pli hel'a'j,
Ol tio'n far'is eĉ la franc'o mem.
Per unu vort'o—ni aranĝ'os tiel,
Ke vi batal'os ambaŭ, kaj ni far'os
Konkurs'a'n vet'o'n pri la kap'o'j vi'a'j.
Kun si'a karakter'o la sincer'a,
Liber'a, nobl'a kaj ne'supoz'em'a,
Li ne esplor'os cert'e la rapir'o'j'n;
Vi dum'e pov'os ŝanĝ'i la rapir'o'j'n,
Anstataŭ la mal'akr'a pren'i akr'a'n
Kaj per ek'bat'o lert'a ind'e pag'i
Al li por mort'o de la patr'o vi'a.

Laerto.

Mi far'os ĝi'n, kaj eĉ por tiu cel'o
Mi ŝmir'os per venen'o mi'a'n glav'o'n.
Ĉar unu ĉarlatan'o al mi vend'is
Rimed'o'n tia'n, ke se oni tremp'as
En ĝi'n nur la pint'et'o'n de tranĉ'il'o
Kaj grat'as nur sang'er'o'n el la haŭt'o,—
Nenia san'ig'il'o en la mond'o
Jam pov'os sav'i de sen'dub'a mort'o.
Per tiu ĉi venen'o mi nun ŝmir'os
La pint'o'n de la glav'o mi'a tiel,
Ke se mi eĉ facil'e li'n ek'grat'os,
Li tuj pere'os per sen'dub'a mort'o.

Reĝ'o.

Matur'e ni pri'pens'i ankaŭ dev'as
Divers'a'j'n cirkonstanc'o'j'n, kiu'j pov'as
Al la ating’ de ni'a cel'o help'i.
Se ni'a entrepren'o ne prosper'us
Aŭ se per ne'lert'ec'o en plen'um'o
Montr'iĝ'us ni'a pens'o kaj intenc'o,—
Pli bon'e tiam est'us ne komenc'i.
Kaj tial ni'a plan'o dev'as hav'i
El'ir'o'n en rezerv'o por l’ okaz'o,
Se la unu'a prov'o ne prosper'os.
Ni ĝi'n pri'pens'u! Jen, kio'n ni far'os:
Ni en solen'a form'o far'os vet'o'n
Pri tiu, kiu el vi ambaŭ venk'os.
Kaj kiam vi de la batal'o est'os
Tre varm'ig'it'a'j kaj soif'a'j (pen'u,
Ke tio est'u) kaj li vol'os trink'i,
Mi tiam las'os don'i al li glas'o'n
Da vin'o jam tiel'e prepar'it'a,
Ke se li nur eĉ gut'o'n de ĝi trink'os,
Li ne evit'os jam la mort'o'n, kiu'n
La bat'o vi'a ebl'e ne al'port'is.
Sed aŭd'u! Kia bru'o? (En'ir'as la reĝ'in'o.)

Reĝ'o.

Nu, reĝ'in'o?

Reĝ'in'o.

Unu mal'ĝoj'o sekv'as tuj la du'a'n!
Laert'o, la frat'in'o vi'a mort'is!

Laerto.

Frat'in'o mi'a mort'is? Kiel? Kie?

Reĝ'in'o.

Salik'o star'as super la river'o
Kaj spegul'iĝ'as en la pur'a akv'o;
Ŝi tie plekt'is fantazi'a'j'n kron'o'j'n
El plej divers'a'j flor'o'j de la kamp'o.
Ŝi ramp'is sur la arb'o'n, por dis'pend'i
Sur la branĉ'ar'o si'a'j'n kron'o'j'n; tiam
Sub ŝi romp'iĝ'is la mal'fort'a branĉ'o,
Kaj kun'e kun la kron'o'j ŝi rapid'e
En la river'o'n fal'is. Ŝi'a'j vest'o'j
Si'n dis'etend'is kaj mal'grand'a'n temp'o'n
Kvazaŭ siren'o'n ŝi'n ankoraŭ port'is,
Dum ŝi kant'ad'is melodi'a'j'n kant'o'j'n,
Danĝer'o'n si'a'n tut'e ne sent'ant'e,
Kvazaŭ la akv'o est'us ŝi'a hejm'o.
Sed baldaŭ ŝi'a'j vest'o'j, penetr'it'a'j
Per pez'a akv'o, ŝi'n mal'supr'e'n tir'is,
La mal'feliĉ'a'n, al terur'a mort'o.

Laerto.

Kaj ŝi dron'iĝ'is?

Reĝ'in'o.

Jes, ho ve, dron'iĝ'is!

Laerto.

Vi hav'as nun tro mult'e jam da akv'o,
Frat'in'o mal'feliĉ'a.—tial larm'o'j'n
Mi nun re'ten'as! Tamen la natur'o
Konserv'as si'a'n mor'o'n, kio'n ajn
La hont'o dir'us. Ili nur for'ir'u—
En ni montr'iĝ'os tuj la vir'in'ec'o.—
Adiaŭ, reĝ'o! Flam'a'j vort'o'j vol'as
El mi eksplod'i, se mal'saĝ'a'j larm'o'j
Nur ili'n ne esting'os. (For'ir'as.)

Reĝ'o.

Ni li'n sekv'u!
Kun grand'a mal'facil'o kviet'ig'is
Mi li'a'n furioz'o'n! Nun mi tim'as,
Ke ĝi de'nov'e blind'e ne eksplod'u,—
Ni tial sekv'u li'n rapid'e! (Ambaŭ for'ir'as.)

Akt'o 5.

Scen'o 1.

Tomb'ej'o. En'ir'as du tomb'ist'o'j kun fos'il'o'j.

Unu'a tomb'ist'o.

Ĉu ŝi ricev'os krist'an'a'n en'ter'ig'o'n, kiam ŝi ja intenc'e for'ir'is en la mond'o'n de la feliĉ'ul'o'j?

Du'a tomb'ist'o.

Mi dir'as al vi, ŝi ricev'os, far'u do rapid'e ŝi'a'n tomb'o'n. La juĝ'ist'o pri'pens'is la okaz'o'n kaj decid'is, ke oni dev'as en'ter'ig'i ŝi'n krist'an'e.

Unu'a tomb'ist'o.

Kiel do ĝi pov'as est'i, kiam ŝi dron'ig'is si'n ne pro defend'o?

Du'a tomb'ist'o.

Nu, oni trov'is, ke tiel.

Unu'a tomb'ist'o.

Sed ili simpl'e ne kon'as la leĝ'o'n. Ĉar konsider'u: se mi konsci'e mi'n dron'ig'as, tio ĉi est'as ag'o, kaj ag'o hav'as tri part'o'j'n: ĝi konsist'as el ag'ad'o, farad'o kaj plen'um'ad'o. Sekv'e ŝi intenc'e si'n dron'ig'is.

Du'a tomb'ist'o.

He, aŭskult'u do, koleg'o-fos'ist'o...

Unu'a tomb'ist'o.

Sed permes'u! Jen est'as la akv'o—bon'e; jen est'as la hom'o—bon'e. Se la hom'o ir'as al tiu ĉi akv'o kaj si'n mem dron'ig'as, tiam est'as cert'a—ĉu li vol'as aŭ ne—ke li ir'as. Rimark'u bon'e! Sed se la akv'o ir'as al li kaj dron'ig'as li'n, tiam li ne dron'ig'as si'n mem. Sekv'e kiu ne est'as kulp'a en si'a propr'a mort'o, tiu ne ĉes'ig'as si'a'n propr'a'n viv'o'n.

Du'a tomb'ist'o.

Ĉu tiel dir'as la leĝ'o?

Unu'a tomb'ist'o.

Kompren'ebl'e, ke tiel dir'as la leĝ'o pri la mort'int'o'j.

Du'a tomb'ist'o.

Ĉu vi vol'as sci'i la ver'o'n? Se ŝi ne est'us nobel'ul'in'o, oni ŝi'n ankaŭ ne en'ter'ig'us en ord'a manier'o.

Unu'a tomb'ist'o.

Ĉu ver'e? Est'as ja grand'a mal'just'aĵ'o, ke la grand'a'j hom'o'j en tiu ĉi mond'o hav'as pli da rajt'o por si'n dron'ig'i kaj pend'ig'i, ol la ali'a'j krist'an'o'j. Ven'u, pren'u la fos'il'o'n! Neniu en la mond'o est'as pli antikv'a nobel'o, ol la ĝarden'ist'o'j, fos'ist'o'j kaj tomb'ist'o'j: ili daŭr'ig'as la profesi'o'n de Adam'o.

Du'a tomb'ist'o.

Ĉu Adam'o est'is nobel'o?

Unu'a tomb'ist'o.

Kompren'ebl'e! Ĉu vi est'as idol'an'o? Ĉu vi hav'as nenia'n ide'o'n pri la Bibli'o? En la Bibli'o est'as ja dir'it'e: ĉiu'j nobel'o'j de'ven'is de Adam'o. Kiel do li pov'is est'i ne nobel'o? Mi far'os al vi ali'a'n demand'o'n: se vi ĝi'n ne bon'e respond'os al mi, tiam konfes'u...

Du'a tomb'ist'o.

Nu, demand'u!

Unu'a tomb'ist'o.

Kiu konstru'as pli fortik'e, ol la mason'ist'o, ŝip'o'far'ist'o aŭ ĉarpent'ist'o?

Du'a tomb'ist'o.

La far'ist'o de pend'ing'o'j, ĉar li'a konstru'aĵ'o super'viv'as mil'o'j'n da ĝi'a'j loĝ'ant'o'j.

Unu'a tomb'ist'o.

Bon'a sprit'aĵ'o, je Di'o, ĝi plaĉ'as al mi. La pend'ing'o est'as bon'a; sed kiel ĝi est'as bon'a? Ĝi est'as bon'a por tiu'j, kiu'j est'as mal'bon'a'j. Sed nun vi est'as mal'bon'a, se vi dir'as, ke la pend'ing'o est'as pli fortik'a, ol la preĝ'ej'o, sekv'e la pend'ing'o est'us bon'a por vi. Ankoraŭ unu foj'o'n al la demand'o! Respond'u!

Du'a tomb'ist'o.

Kiu konstru'as la plej fortik'e?

Unu'a tomb'ist'o.

Jes, dir'u ĝi'n al mi, kaj mi vi'n regal'os.

Du'a tomb'ist'o.

Ha, atend'u, mi jam sci'as!

Unu'a tomb'ist'o.

Nu, dir'u!

Du'a tomb'ist'o.

Al la diabl'o! Mi efektiv'e ne sci'as.

(En'ir'as Hamleto kaj Horacio.)

Unu'a tomb'ist'o.

Ne romp'u al vi van'e la kap'o'n, la azen'o ja ne ir'os pli rapid'e, kiom ajn vi li'n bat'os; kaj se iu vi'n post'e demand'os, kiu konstru'as la plej fortik'e, tiam respond'u: la tomb'ist'o. La dom'o'j, kiu'j'n li konstru'as, rest'as al la posed'ant'o'j por etern'e. Ir'u nun en la drink'ej'o'n kaj al'port'u al mi mezur'et'o'n da brand'o. (Du'a tomb'ist'o for'ir'as.)

Unu'a tomb'ist'o

(fos'as kaj kant'as.).

En la jun'a'j mi'a'j tag'o'j
Mi am'ad'is kaj kant'ad'is
Kaj en ĉiu'j mi'a'j ag'o'j
Mi mezur'o'n ne sci'ad'is.

Hamleto.

Ĉu tiu ĉi sen'taŭg'ul'o ne konsci'as, per kio li si'n okup'as! Li fos'as tomb'o'n kaj kant'as!

Horacio.

La kutim'o far'is li'n indiferent'a por tio ĉi.

Hamleto.

Tiel ĉiam est'as: ju mal'pli ia man'o labor'as, des pli delikat'a est'as ĝi'a sent'o.

Unu'a tomb'ist'o

(kant'as).

Mal'jun'ec'o-lam'ul'in'o
Kapt'is mi'n per ost'a man'o,
Kaj al ĉio ven'is fin'o,—
Rest'is ĝem'o'j kaj mal'san'o. (Li el'ĵet'as krani'o'n.)

Hamleto.

Tiu ĉi krani'o hav'is iam lang'o'n kaj ankaŭ pov'is kant'i! Kiel la mal'nobl'ul'o ĵet'as ĝi'n sur la ter'o'n, kvazaŭ ĝi est'us krani'o de Kajen'o, la unu'a mort'ig'int'o! Tio ĉi ebl'e est'is la kap'o de ia politik'ul'o, kaj nun tiu ĉi azen'o li'n super'ruz'as; ĝi ebl'e est'is la kap'o de tia hom'o, kiu vol'is est'i pli grand'a ol Di'o mem,—ne ver'e?

Horacio.

Pov'as est'i.

Hamleto.

Aŭ de ia kort'eg'an'o, kiu sci'is dir'ad'i: “Bon'a'n maten'o'n, vi'a princ'a moŝt'o! Kiel vi fart'as, plej estim'ind'a princ'o?” Aŭ ebl'e ĝi est'is eminent'a sinjor'o, kiu fort'e laŭd'ad'is la ĉeval'o'n de ali'a eminent'a sinjor'o, dezir'ant'e ricev'i ĝi'n donac'e? Ne ver'e?

Horacio.

Jes, princ'o.

Hamleto.

Jes, jes, kaj nun li est'as aparten'aĵ'o de sinjor'o verm'o; sen'dent'a kaj batat'a sur la vang'o'j'n per la fos'il'o de tomb'ist'o. Efektiv'e glor'a ŝanĝ'iĝ'o; se ni nur pov'us ĝi'n vid'i en plen'a tut'ec'o. Ĉu tiu'j ĉi ost'o'j merit'is nenio'n ali'a'n, ol ke oni lud'u per ili kegl'o'j'n? Mi'a propr'a krani'o mi'n dolor'as, kiam mi pri tio ĉi pens'as.

Unu'a tomb'ist'o

(kant'as).

Pal'a korp'o sen'kolor'a
Kaj ĉemiz'o sen ornam'o'j
Kaj fos'et’ mal'bon'odor'a
Est'as fi'n’ de ĉiu'j am'o'j. (El'ĵet'as ankoraŭ unu krani'o'n.)

Hamleto.

Jen de'nov'e unu krani'o! Kial ĝi ne pov'us est'i krani'o de leĝ'o'scienc'ul'o? Kie nun est'as li'a'j leĝ'o'j, li'a'j rimed'o'j, li'a'j artifik'o'j, li'a'j okaz'o'j? Kial li nun permes'as al tiu ĉi mal'delikat'a sen'taŭg'ul'o bat'i li'n per mal'pur'a fos'il'o sur la cerb'uj'o'n kaj ne minac'as met'i plend'o'n kontraŭ li pro ofend'o per far'o'j? Hm! Tiu ĉi sinjor'o ebl'e est'is si'a'temp'e grand'a aĉet'ist'o de bien'o'j, kun ĉi'a'j hipotek'o'j, de'pag'o'j, aĉ'et'a'j dokument'o'j kaj juĝ'a'j posed'ig'o'j. Ĉu tio ĉi nun est'as li'a last'a aĉ'et'o kaj la akir'a rezultat'o de ĉiu'j li'a'j dokument'o'j, ke oni nun li'a'n riĉ'a'n krani'o'n plen'ig'as per bon'spec'a kot'o? Ĉu ĉiu'j li'a'j administrator'o'j kaj farm'ant'o'j ne don'as al li el ĉiu'j li'a'j bien'o'j pli ol pec'o'n da ter'o, hav'ant'a'n la long'o'n kaj larĝ'o'n de par'o da kontrakt'a'j paper'o'j? Eĉ la dokument'o'j de trans'don'o de ĉiu'j li'a'j bien'o'j apenaŭ pov'us ĉiu'j trov'i sufiĉ'e da lok'o en tiu ĉi kest'o; kaj la posed'ant'o mem ne ricev'as por si pli da lok'o? Bel'e!

Horacio.

Eĉ ne pec'et'o'n pli, mi'a princ'o.

Hamleto.

Ĉu pergamen'o ne est'as far'at'a el ŝaf'a fel'o?

Horacio.

Jes, princ'o, kaj ankaŭ el fel'o de bov'id'o'j.

Hamleto.

Ŝaf'o'j kaj bov'id'o'j est'as tiu'j, kiu'j en ĝi serĉ'as cert'ec'o'n. Mi iom parol'os kun tiu ĉi tomb'ist'o.—He, hom'o! kies tomb'o tio ĉi est'as?

Unu'a tomb'ist'o.

Mi'a, sinjor'o,

(Kant'as.) Kaj fos'et’ mal'bon'odor'a
Est'as fi'n’ de ĉiu'j am'o'j.

Hamleto.

Cert'e ĝi est'as vi'a, ĉar vi vi'n trov'as en ĝi. Sed kiu en ĝi kuŝ'os?

Unu'a tomb'ist'o.

Esper'ebl'e ne vi kaj ankaŭ ne mi, kvankam mi mi'n trov'as en ĝi. Kaj tamen ĝi est'as mi'a.

Hamleto.

Ne ĵet'u tro da mal'saĝ'aĵ'o'j el vi'a tomb'o.

Unu'a tomb'ist'o.

Mi dev'as ja pur'ig'i la tomb'o'n de ĉio, kio en'fal'as en ĝi'n.

Hamleto.

Por kia hom'o vi fos'as la tomb'o'n?

Unu'a tomb'ist'o.

Ne por hom'o.

Hamleto.

Nu, do, por kia hom'in'o?

Unu'a tomb'ist'o.

Ankaŭ ne por hom'in'o.

Hamleto.

Kiu'n do oni tie ĉi en'ter'ig'os?

Unu'a tomb'ist'o.

Iu'n, kiu est'is vir'in'o, sed nun jam est'as mal'viv'a viand'o.

Hamleto.

Kiel plaĉ'as al vi la brav'ul'o? Ni dev'as kontrol'i ĉiu'n vort'o'n, ĉar ali'e li ni'n bat'os per silab'o'j. Efektiv'e, Horacio, mi en la last'a'j jar'o'j rimark'is, la mond'o far'iĝ'is tiel sprit'a, ke la pied'o de vilaĝ'an'o sen'tim'e prem'as la kal'o'j'n de kort'eg'an'o.—Kiel long'e vi est'as jam tomb'ist'o?

Unu'a tomb'ist'o.

Ĝust'e de tiu tag'o, en kiu ni'a est'int'a reĝ'o venk'is Fortinbrason.

Hamleto.

Kiel long'e est'as jam de tio ĉi?

Unu'a tomb'ist'o.

Ĉu vi tio'n ĉi ne sci'as? Ĉiu mal'saĝ'ul'o ja tio'n ĉi sci'as. Tio ĉi est'is en tiu sam'a tag'o, en kiu nask'iĝ'is la princ'o Hamleto, tiu sam'a, kiu nun frenez'iĝ'is kaj est'as send'it'a Angl'uj'o'n.

Hamleto.

Ha, tiel! Kial do oni send'is li'n Angl'uj'o'n?

Unu'a tomb'ist'o.

Nu, tial, ĉar li est'as frenez'a. Oni vol'as, ke li tie de'nov'e saĝ'iĝ'u; kaj se li ne re'saĝ'iĝ'os, tiam ankaŭ ne est'os grand'a mal'feliĉ'o.

Hamleto.

Kial?

Unu'a tomb'ist'o.

Tie tio ĉi est'os ne rimark'ebl'a, ĉar tie ĉiu'j est'as frenez'a'j.

Hamleto.

Kiel li frenez'iĝ'is?

Unu'a tomb'ist'o.

Tre strang'e, oni dir'as.

Hamleto.

En kio do konsist'is la strang'ec'o?

Unu'a tomb'ist'o.

En tio, ke li perd'is la saĝ'o'n.

Hamleto.

Sur kia punkt'o li frenez'iĝ'is?

Unu'a tomb'ist'o.

Cert'e sur ia punkt'o de la ter'o de Dan'uj'o, en kiu mi jam tri'dek jar'o'j'n est'as tomb'ist'o.

Hamleto.

Kiel long'e hom'o kuŝ'as en la ter'o, antaŭ ol li tut'e for'putr'iĝ'as?

Unu'a tomb'ist'o.

Se li ne for'putr'iĝ'is antaŭ la mort'o—ni ja en la nun'a temp'o oft'e vid'as tia'j'n korp'o'j'n, kiu'j apenaŭ el'ten'as ĝis la en'met'o—li pov'as kuŝ'i ok ĝis naŭ jar'o'j'n; led'ist'o cert'e kuŝ'os naŭ jar'o'j'n.

Hamleto.

Kial li pli long'e, ol ali'a'j?

Unu'a tomb'ist'o.

He, sinjor'o, li'a profesi'o tiel tan'as al li la fel'o'n, ke ĝi long'a'n temp'o'n kontraŭ'star'as al akv'o, kaj la akv'o la plej rapid'e detru'as la korp'o'j'n de sinjor'o'j la mort'int'o'j. Jen est'as krani'o, kiu kuŝ'is en la ter'o du'dek tri jar'o'j'n.

Hamleto.

Al kiu ĝi aparten'is?

Unu'a tomb'ist'o.

Al unu mal'saĝ'a sprit'ul'o. Kiel vi pens'as, al kiu ĝi aparten'is?

Hamleto.

Nu, mi ne sci'as.

Unu'a tomb'ist'o.

La diabl'o li'n pren'u, la sen'taŭg'ul'o'n! Li unu foj'o'n verŝ'is al mi botel'o'n da vin'o sur la kap'o'n. Tio ĉi est'is la krani'o de Jorik, la amuz'ist'o de la reĝ'o.

Hamleto.

Tiu ĉi krani'o?

Unu'a tomb'ist'o.

Jes, ĝust'e tiu ĉi.

Hamleto

(pren'as la krani'o'n).

Las'u ni'n vid'i ĝi'n! Ha, mal'feliĉ'a Jorik! Mi kon'is li'n, Horacio: person'o de sen'fin'e gaj'a humor'o, plen'a de plej bel'a'j sprit'aĵ'o'j. Mil foj'o'j'n li port'ad'is mi'n sur la dors'o, kaj nun kia terur'a vid'o! La kor'o al mi prem'iĝ'as. Tie ĉi pend'is la lip'o'j, kiu'j'n mi kis'ad'is tiom oft'e. Kie nun est'as vi'a'j sprit'aĵ'o'j, vi'a'j artifik'o'j, vi'a'j kant'o'j, vi'a'j fulm'o'j de gaj'ec'o, ĉe kiu'j la tut'a tabl'o eksplod'ad'is per rid'o? Ĉu rest'is neniu el ili, por nun ŝerc'i pri vi'a propr'a mal'saĝ'a vid'o? Ĉio for'putr'is? Nun ir'u en la ĉambr'o'n de eminent'a sinjor'in'o kaj dir'u al ŝi, ke kiom ajn ŝi si'n ŝmir'os, ŝi tamen en la fin'o ricev'os tia'n vizaĝ'o'n; rid'ig'u ŝi'n per tio ĉi!—Est'u tiel bon'a, Horacio, dir'u al mi jen'o'n...

Horacio.

Kio'n, mi'a princ'o?

Hamleto.

Ĉu vi pens'as, ke ankaŭ Aleksandr'o la Macedon'a hav'is tia'n el'rigard'o'n en la ter'o?

Horacio.

Ĝust'e tia'n sam'a'n.

Hamleto.

Kaj tia'n odor'o'n? Fi! (For'ĵet'as la krani'o'n.)

Horacio.

Ĝust'e tia'n, mi'a princ'o.

Hamleto.

Al kia abomen'ind'a difin'o ni ven'as, Horacio! Kial la imag'o ne pov'as sekv'i la nobl'a'n polv'o'n de Aleksandr'o ĝis la moment'o, kiam ĝi ŝtop'as tru'o'n en ia mizer'a dom'et'o?

Horacio.

Tio ĉi est'us tro fantazi'a.

Hamleto.

Ne, cert'e, tut'e ne. Oni pov'us modest'e sekv'i li'n ĝis tiu lok'o kaj ĉiam gvid'i si'n per la est'ebl'ec'o. Ekzempl'e tiel: Aleksandr'o mort'is, Aleksandr'o est'is en'ter'ig'it'a, Aleksandr'o turn'iĝ'is en polv'o'n; la polv'o est'as ter'o; el ter'o ni far'as argil'o'n: kial do per la argil'o, en kiu'n li turn'iĝ'is, oni ne pov'us ŝtop'i barel'o'n?

La grand'a Cezar'o, mort'int'e, nun est'as argil'o,
Por tru'o de mur'o li serv'as nun kiel ŝtop'il'o.
La pec'o da ŝtof’, antaŭ kiu trem'ad'is la ter'o,
Mizer'a'n dom'et'o'n nun gard'as de pluv'a aer'o.
Tamen silent'u! silent'u! Flank'e'n! Jen ven'as la reĝ'o!

(Ven'as en procesi'o pastr'o'j k. t. p. Oni port'as la korp'o'n de Ofelio.)

(Laert'o, la reĝ'o, la reĝ'in'o, kort'eg'an'o'j.)

Hamleto.

Jen la reĝ'in'o, la kort'eg'o! Kiu'n
Funebr'e ili akompan'as? Tamen
Sen ordinar'a'j la funebr'a'j mor'o'j?
Ĝi montr'as, ke mort'int'o la port'at'a
Per propr'a man'o si'a'n viv'o'n fin'is.
De alt'a tamen rang'o! Ni atend'u
Kaj ni rigard'u! (Ir'as kun Horacio flank'e'n).

Laerto.

Kia'j nun ankoraŭ
Ceremoni'o'j?

Hamleto.

Jen est'as Laerto,
Tre nobl'a jun'a hom'o. Vid'u!

Laerto.

Kia'j
Ceremoni'o'j dec'as nun ankoraŭ?

Unu'a pastr'o.

Ni el funebr'a'j la ceremoni'o'j
Plen'um'is ĉi'o'n, kio al ni est'as
Nur permes'it'a: ŝi'a mort'o est'is
De karakter'o dub'a; se ne ŝanĝ'us
Ordon'o alt'a la kutim'a'n ord'o'n,
Ŝi dev'us kuŝ'i ĝis la last'a juĝ'o
En ter’ ne sankt'ig'it'a, kaj nur ŝton'o'j'n
Sur ŝi'a'n tomb'o'n oni dev'us ĵet'i
Anstataŭ sankt'a'j preĝ'o'j de krist'an'o'j;
Al ŝi do oni don'is pli, ol dec'e;
Knab'in'a'n ŝi'a'n kron'o'n, kaj la tomb'o'n
Per ĉast'a'j flor'o'j oni nun ornam'is,
En sankt'a'n ter'o'n oni ŝi'n en'met'is
Ĉe sonor'ad'o religi'a.

Laerto.

Sekv'e
Nenio pli jam est'as permes'it'a?

Pastr'o.

Nenio pli. Ĉar ni ja mal'sankt'ig'us
Per tio la serv'ad'o'n de mort'int'o'j,
Se ni al ŝi ek'kant'us rekviem'o'n
Simil'e al mort'int'a'j en pi'ec'o.

Laerto.

Vi met'u ŝi'n en ter'o'n, kaj viol'o'j
El'kresk'os el plej ĉast'a ŝi'a cindr'o!
Mi al vi dir'as, ho, sen'kor'a pastr'o,
Anĝel'o ŝi, frat'in'o mi'a, est'os,
Dum vi en la infer'o brul'os.

Hamleto.

Kio?
La bel'a Ofelio?

Reĝ'in'o

(ĵet'ant'e flor'o'j'n).

Ho, plej dolĉ'a,
Adiaŭ! Mi esper'is, ke vi est'os
Edz'in'o kar'a de Hamleto mi'a;
Esper'is mi ornam'i vi'a'n kron'o'n
De fianĉ'in'o, dum, ho ve, mi nun
Ornam'as vi'a'n tomb'o'n!

Laerto.

Ho, cent'obl'e
Mal'ben’ cent'obl'a fal'u sur la kap'o'n
De tiu, kiu per la krim’ terur'a
De vi la saĝ'o'n rab'is! For la ter'o'n!
Ne ŝut'u,—mi ankoraŭ unu foj'o'n
Al mi'a kor'o vol'as ŝi'n al'prem'i. (En'salt'as en la tomb'o'n.)
Nun ŝut'u ter'o'n, kiom ajn vi vol'as,
Sur ŝi'n kaj mi'n, ĝis el la eben'aĵ'o
Vi far'os mont'o'n ĝis la alt'a pint'o
De la Olimp'o.

Hamleto.

Kiu est'as tiu,
Kies dolor'o tiel laŭt'e son'as
Kaj kies kri'o flug'as ĝis la stel'o'j
Kaj vol'as en terur’ ili'n halt'ig'i?
Jen est'as mi, Hamleto. (En'salt'as en la tomb'o'n.)

Laerto.

Ha, tre bon'e!
Pere'u, mal'ben'it'a! (Ĵet'as si'n sur Hamleton.)

Hamleto.

Tia preĝ'o
Ne est'as ĝust'a. Mi vi'n pet'as, pren'u
La man'o'n vi'a'n for de mi'a kol'o,
Ĉar kvankam mi ne est'as flam'iĝ'em'a,
Danĝer'e tamen est'as mi'n atak'i,
Kaj mi al vi konsil'as: for la man'o'n!

Reĝ'o.

Dis'ig'u ili'n!

Reĝ'in'o.

Ho, Hamlet’, Hamleto!

Ĉiu'j.

Sinjor'o'j...

Horacio.

Kar'a princ'o, trankvil'iĝ'u!

(Kelk'a'j kort'eg'an'o'j dis'ig'as la batal'ant'o'j'n, kaj ili el'ir'as el la tomb'o.)

Hamleto.

Ne, mi pro tio ĉi kun li batal'os,
Ĝis la minut'o last'a de la viv'o!

Reĝ'in'o.

Pro kio do, ho mi'a kar'a fil'o?

Hamleto.

Mi am'is Ofelion; kvar'dek mil'o'j
Da frat'o'j kun ili'a tut'a am'o
La am'o'n mi'a'n kun'e ne ating'us.

(Al Laerto.)

Vi kio'n vol'as?

Reĝ'o.

Ha, li frenez'iĝ'is!

Reĝ'in'o.

Ho, las'u li'n, mi pet'as vi'n, Laerto!

Hamleto

(al Laerto.).

Ĉe la diabl'o'j ĉiu'j! Dir'u, kio'n
Vi vol'as far'i? Plor'i? aŭ batal'i?
Aŭ fast'i? aŭ dis'ŝir'i si'n? El'trink'i
La tut'a'n Nil'o'n? Manĝ'i krokodil'o'j'n?
Mi tio'n ankaŭ far'os. Ĉu vi ven'is,
Por verŝ'i larm'o'j'n? Salt'as en la tomb'o'n,
Por mi'n incit'i? Las'u vi'n en'fos'i
En ŝi'a'n tomb'o'n,—mi ĝi'n ankaŭ far'os;
Se vi pri mont'o'j babil'ad'as, las'u
Ni'n super'ŝut'i per tiom da ter'o,
Ke si'n la lok'o lev'u ĝis la sun'o
Kaj la plej alt'a'j mont'o'j en kompar'o
Kun ĝi aper'u kiel veruk'et'o'j.
Vi fanfaron'as,—mi ĝi'n ankaŭ pov'as.

Reĝ'o.

Ĝi est'as nur frenez'o.

Reĝ'in'o.

La atak'o
En li moment'o'n tiel furioz'as,
Sed baldaŭ li de'nov'e trankvil'iĝ'as,
Simil'e al kviet'a kolombin'o
Post la el'kov'o de la kolomb'id'o'j.

Hamleto

(al Laerto).

Aŭskult'u do, sinjor'o! Kia est'as
La kaŭz'o, ke vi tiel mi'n renkont'as?
Mi ĉiam am'is vi'n,—sed ni ĝi'n las'u.
Se Herkules'o mem kontraŭ'batal'us,
La kat’ miaŭ'as, hund'o dev'as boj'i. (For'ir'as.)

Reĝ'o.

Mi pet'as vi'n, li'n sekv'u, Horacio! (Horaci'o for'ir'as.)
Laert’, ni'a parol'o de hieraŭ
Fort'ig'i dev'as vi'a'n pacienc'o'n;
Ni ag'os nun rapid'e.—Vi, Gertrudo,
Vi met'u gard'o'n ĉirkaŭ vi'a fil'o.

(Al Laerto.)

La tomb'o hav'os viv'a'n monument'o'n.
La hor'o de trankvil'o baldaŭ ven'os;
Ĝis tiam ni bezon'as pacienc'o'n. (Ĉiu'j for'ir'as.)

Scen'o 2.

Ĉambr'o en la palac'o. Hamleto kaj Horacio.

Hamleto.

Sufiĉ'e nun pri tio. Ni trans'ir'u
Nun al la plu'a'j fakt'o'j. Vi memor'as,
Pri kio mi rakont'is?

Horacio.

Mi memor'as.

Hamleto.

En mi'a brust'o est'is ia spec'o
De batal'ad'o. Mi ne pov'is dorm'i;
Kaj al mi ĉiam ŝajn'is, ke mi kuŝ'as
En stat'o pli mal'bon'a, ol krim'ul'o'j
En la katen'o'j. Tiam en la kap'o'n
Kuraĝ'a pens’ al mi subit'e ven'is...
Kaj dank’ al la kuraĝ'a mi'a pens'o:
Ĝi sav'is mi'n! Jes, pens'o mal'prudent'a
Al ni tiel'e serv'as ia'foj'e,
Kiam profund'a'j plan'o'j detru'iĝ'as;
Kaj ni el tio vid'as, ke Di'aĵ'o
Direkt'as ni'a'n sort'o'n, se ni mem
Eĉ de la cel'o ni'n mal'proksim'ig'as.

Horacio.

Tre ĝust'e.

Hamleto.

La mantel'o'n de ŝip'an'o
Sur mi'n ĵet'int'e, el kajut'o mi'a
Palp'ant'e mi el'ramp'is, trov'is ili'n,
For'kapt'is la pak'et'o'n, kiu'n ili
Kun si tre gard'e port'is, kaj re'turn'e
En ĉambr'o'n mi'a'n ir'is. Mi'a tim'o
Forges'is ĝentil'ec'o'n, kaj kuraĝ'e
Mi dis'sigel'is la pak'et'o'n. Tie
Mi trov'is, ho, amik'o mi'a kar'a,
Bril'ant'a'n, grand'a'n reĝ'a'n mal'nobl'aĵ'o'n!
Ĝi est'is... jes... ordon'o plej sever'a,
Per mult'o da motiv'o'j ornam'it'a
Pri la feliĉ'o de la Dan'a regn'o
Kaj de Angl'uj'o ankaŭ, kaj ceter'a
Kaj tiel plu... nu jes,—per unu vort'o:
Ke oni tuj, sen perd'o de la temp'o,
Eĉ ne las'ant'e al l’ ekzekut'ist'o
Minut'o'n, por akr'ig'i la hak'il'o'n,
Tuj post el'ir'o mi'a sur la bord'o'n,
De'hak'u tuj al mi la kap'o'n.

Horacio.

Di'o!
Ĉu pov'as est'i?

Hamleto.

Jen, rigard'u mem,
Jen est'as la paper'o, leg'u post'e.
Vi vol'as sci'i, kio'n mi nun far'is?

Horacio.

Jes, mi vi'n pet'as.

Hamleto.

Kiam mi mi'n vid'is
Subit'e en kapt'il'o, mi'a kap'o
Komenc'is viv'e lud'i sen prolog'o
Kaj trov'is baldaŭ ĝust'a'n la rimed'o'n.
Mi mi'n sid'ig'is kaj el'pens'is baldaŭ
Ali'a'n tekst'o'n por leter'o tiu
Kaj skrib'is ĝi'n tre bel'e kaj tre pen'e,
Kiel skrib'ist'o profesi'a. Iam
Mi pens'is, kiel ni'a'j grand'sinjor'o'j,
Ke bel'e skrib'i est'as ne konven'a
Por eminent'a'j hom'o'j; tamen nun
La bel'skrib'ad'o mult'e al mi serv'is.
Vi vol'as cert'e sci'i la en'hav'o'n
De la leter'o mi'a?

Horacio.

Cert'e, princ'o.

Hamleto.

Plej prem'a pet'o al la angl'a reĝ'o,
Ke, se Angl'uj'o vol'as plu'e rest'i
Fidel'a tribut'ul'o de Dan'uj'o,
Se inter la Angl'uj'o kaj Dan'uj'o
La amik'ec'o flor'u kiel palm'o,
Se pac'o ĉiam ambaŭ la popol'o'j'n
Per bel'a kron'o lig'u plej trankvil'e,
Kaj kun ali'a'j mult'a'j tia'j “se”,—
Li dev'as tuj post leg'o de la skrib'o,
Ne pri'pens'ant'e kaj ne prokrast'ant'e,
La al'port'int'o'j'n de l’ dir'it'a skrib'o
Mort'ig'i plej rapid'e, ne don'ant'e
Al ili eĉ minut'o'n, por plen'um'i
Konfes'o'n antaŭ'mort'a'n.

Horacio.

Tamen kiel
Sigel'is vi la skrib'o'n?

Hamleto.

La ĉiel'o
En tio ankaŭ jam antaŭ'e zorg'is:
En mi'a sak'o trov'is si'n okaz'e
Mal'nov'a sigel'il’ de mi'a patr'o
Kun la insign'o de la dan'a'j reĝ'o'j.
Mi fald'is la leter'o'n ĝust'e tut'e
Simil'e al antaŭ'a la leter'o,
Sub'skrib'is ĝi'n simil'e kaj sigel'is
Kaj met'is sur la lok'o'n de antaŭ'e.
Kaj la sub'ĵet'o'n oni ne rimark'is.
En la sekv'ant'a tag'o hav'is lok'o'n
Batal'o ni'a mar'a kun korsar'o'j,—
Kaj kio est'is plu—vi ĝi'n jam sci'as.

Horacio.

Kaj Güldenstern kaj Rosenkranz pere'is?

Hamleto.

Amik'o mi'a, ili mem si'n tir'is
Al tiu ĉi afer'o, tial mi'n
La konscienc'o mi'a ne riproĉ'as:
Ili'a mort'o est'is ja kaŭz'it'a
De propr'a tro fervor'a en'miks'iĝ'o.
Por sklav'em'ul'o'j est'as tre danĝer'e
Si'n met'i inter la flam'ant'a'j pint'o'j
De glav'o'j de potenc'a'j kontraŭ'ul'o'j.

Horacio.

Kiel'a reĝ'o!

Hamleto.

Nun la reĝ'o mem
Al'proksim'ig'is mi'n al mi'a cel'o.
Se li mort'ig'is krim'e mi'a'n patr'o'n,
Se li patr'in'o'n mi'a'n mal'ĉast'ig'is,
Si'n met'is mal'help'ant'e inter mi'a'j
Esper'o'j kaj elekt'o de l’ popol'o
Se li kun ruz’ al mi'a propr'a viv'o
Tiel perfid'e vol'is far'i fin'o'n:
Ĉu mi ne hav'as rajt'o'n al li don'i
Per mi'a man'o merit'it'a'n pag'o'n?
Kaj ĉu ne est'os pek'o, se ni las'os
Al tiu kankr'o mord'i plu ankoraŭ
Viand'o'n ni'a'n?

Horacio.

Baldaŭ li ricev'os
Raport'o'n pri la manier’, en kiu
Ordon'o li'a est'is plen'um'it'a.

Hamleto.

Jes, baldaŭ; sed la inter'temp'o tamen
Al mi ja aparten'as. Hom'a viv'o
Ne est'as ja fortik'a; vi kalkul'u
Nur unu—jam la viv'o ne ekzist'as.
Nur unu cirkonstanc'o mi'n dolor'as,
Ke mi ofend'o'n far'is al Laerto!
En li'a mal'feliĉ'o mi ja vid'as
La preskaŭ spegul'it'a'n histori'o'n
De tio, kio'n mem mi dev'is spert'i.
Mi li'n estim'as; sed la ne'konven'a
Fanfaron'ad'o li'a kun dolor'o
Mi'n indign'ig'is ĝis si'n'forges'ad'o.

Horacio.

Ha, iu ven'as! Halt'u, princ'o!

(En'ir'as Osrik.)

Osrik.

Mi gratul'as vi'a'n princ'a'n moŝt'o'n je la re'ven'o Dan'uj'o'n.

Hamleto.

Mi dank'as vi'n profund'e, sinjor'o. (Al Horacio.) Ĉu vi kon'as tiu'n ĉi kul'o'n?

Horacio.

Ne, princ'o.

Hamleto.

Tiom pli bon'e por vi, ĉar est'as mal'virt'o kon'i li'n. Li posed'as mult'e da ter'o kaj tre frukt'o'port'a: se best'o est'as reĝ'o de best'o'j, ĝi'a manĝ'uj'o star'os apud la manĝ'il'ar'o de la reĝ'o. Li est'as pig'o, sed, kiel mi dir'as al vi, ben'it'a per vast'a'j posed'aĵ'o'j de kot'o.

Osrik.

Plej am'at'a princ'o! Se vi'a princ'a moŝt'o hav'us liber'a'n temp'o'n, mi dezir'us komunik'i al vi io'n de li'a reĝ'a moŝt'o.

Hamleto.

Mi akcept'os ĝi'n kun plen'a atent'o, sinjor'o. Met'u vi'a'n ĉapel'o'n sur ĝi'a'n lok'o'n: ĝi est'as difin'it'a por la kap'o.

Osrik.

Mi dank'as al vi'a princ'a moŝt'o,—est'as tre varm'e.

Hamleto.

Ne, mi cert'ig'as vi'n, ke est'as tre mal'varm'e; la vent'o est'as nord'a.

Osrik.

Est'as efektiv'e sufiĉ'e mal'varm'e, mi'a princ'o.

Hamleto.

Kaj tamen ŝajn'as al mi, ke est'as tre sufok'e kaj varm'eg'e, aŭ mi'a temperament'o....

Osrik.

Ekster'ordinar'e, vi'a princ'a moŝt'o, est'as tre varm'eg'e—en cert'a manier'o—mi ne pov'as dir'i kiel. Kar'a princ'o, li'a reĝ'a moŝt'o ordon'is al mi sci'ig'i vi'n, ke li far'is grand'a'n vet'o'n pro vi'a kap'o. La afer'o est'as sekv'ant'a...

Hamleto.

Mi pet'as vi'n, ne forges'u! (Dev'ig'as li'n met'i la ĉapel'o'n sur la kap'o'n.)

Osrik.

Permes'u al mi, vi'a princ'a moŝt'o, mi cert'ig'as vi'n, ke tiel est'as por mi pli oportun'e. Antaŭ mal'long'a temp'o en la kort'eg'o'n al'ven'is Laerto: mi ĵur'as, perfekt'a kavalir'o, kun la plej bon'eg'a'j disting'iĝ'o'j, kun bril'ant'a ten'iĝ'o kaj ekster'aĵ'o. En efektiv'o, por esprim'i si'n inteligent'e, li est'as la model'o de bon'eduk'a manier'o de viv'ad'o, ĉar vi trov'os en li la kun'iĝ'o'n de ĉiu'j talent'o'j, kiu'j'n jun'a kavalir'o nur pov'as dezir'i posed'i.

Hamleto.

Li nenio'n perd'as per vi'a buŝ'o, sinjor'o, kvankam mi sci'as, ke ĝi est'as tro grand'a kalkul'a problem'o, se oni vol'us kun'met'i plen'a'n registr'o'n de li'a'j bon'a'j ec'o'j. Kaj ankaŭ tiam la rakont'o ne prezent'us ankoraŭ la plen'a'n grand'ec'o'n de li'a efektiv'a ind'o. Parol'ant'e en la plen'a serioz'ec'o de laŭd'ad'o, mi vid'as en li spirit'o'n tre grand'a'n, kaj li'a'j intern'a'j talent'o'j est'as laŭ mi'a opini'o tiel grand'aprez'a'j kaj mal'oft'a'j, ke, por esprim'i si'n pri li ver'e, nur li'a spegul'o prezent'as io'n simil'a'n al li, ĉio ali'a prezent'us nur ombr'o'n de li.

Osrik.

Vi'a princ'a moŝt'o parol'as pri li la pur'a'n ver'o'n.

Hamleto.

Kaj la cel'o, sinjor'o? Kial ni nun super'ĵet'as tiu'n ĉi kavalir'o'n per la krud'a spir'ad'o de ni'a parol'o?

Osrik.

Kio'n vi pens'as?

Horacio.

Ĉu ne est'as ebl'e, ke ni kompren'iĝ'ad'u per ia ali'a lingv'o? Vi cert'e tio'n ĉi pov'os, sinjor'o.

Hamleto.

Por kia cel'o vi nom'is tiu'n ĉi kavalir'o'n?

Osrik.

Laert'o'n?

Horacio.

Li'a mon'uj'o est'as jam mal'plen'a: ĉiu'j li'a'j or'a'j vort'o'j est'as jam el'spez'it'a'j.

Hamleto.

Jes, tiu'n ĉi sam'a'n.

Osrik.

Mi sci'as, ke vi ne sci'as...

Hamleto.

Est'as ebl'e, ke vi sci'as, ke mi ne sci'as, kaj tiel plu. Sed kio'n do vi dezir'as, sinjor'o?

Osrik.

Vi ne sci'as, kia'n perfekt'ec'o'n Laerto posed'as...

Hamleto.

Mi ne pretend'as je tia sci'ad'o, por ne egal'ig'i mi'n kun li en perfekt'ec'o; kon'i ali'a'n hom'o'n fundament'e signif'us kon'i si'n mem.

Osrik.

Jes, sinjor'o, rilat'e la uz'ad'o'n de batal'il'o'j; laŭ la komun'a fam'o li hav'as en tiu ĉi punkt'o neniu'n egal'a'n al si.

Hamleto.

Kia est'as li'a batal'il'o?

Osrik.

Glav'o kaj rapir'o.

Hamleto.

Sekv'e, laŭ vi'a'j vort'o'j, du spec'o'j de batal'il'o'j. Nu, plu?

Osrik.

La reĝ'o vet'is kun li je ses berber'a'j ĉeval'o'j; li do, kiom mi aŭd'is, don'is kiel garanti'o'n ses franc'a'j'n glav'o'j'n kun'e kun la aparten'aĵ'o, kiel ekzempl'e zon'o'j, port'il'o'j kaj tiel plu. Tri el tiu'j ĉi sub'ten'il'o'j est'as efektiv'e tre agrabl'a'j por la okul'o, tre respond'a'j al la objekt'o'j, sen'fin'e bel'a'j sub'ten'il'o'j kaj tre bon'gust'e aranĝ'it'a'j.

Hamleto.

Kio'n vi nom'as sub'ten'il'o'j?

Horacio

(al Hamleto).

Mi sci'is, ke vi dev'os ankoraŭ plezur'iĝ'i kun li'a'j komentari'o'j, antaŭ ol la parol'o fin'iĝ'os.

Osrik.

La sub'ten'il'o'j est'as la port'il'o'j.

Hamleto.

Tiu ĉi esprim'o est'us pli konven'a por la objekt'o, se ni pov'us port'i ĉe si'a flank'o paf'il'eg'o'n; ĝis tiu temp'o ni nom'u ĝi'n pli bon'e port'il'o'j. Sed plu'e: ses berber'a'j ĉeval'o'j kontraŭ ses franc'a'j glav'o'j kun ili'a'j aparten'aĵ'o'j kaj ses bon'gust'e aranĝ'it'a'j sub'ten'il'o'j; tio ĉi est'as franc'a vet'o kontraŭ dan'a. Por kio do ili tio'n ĉi don'is kiel garanti'o'n, kiel vi vi'n esprim'as?

Osrik.

La reĝ'o, sinjor'o, vet'is, ke Laerto en dek'du renkont'iĝ'o'j inter vi kaj li ne venk'os pli ol tri foj'o'j'n; li do vet'is, ke el dek'du li venk'os naŭ foj'o'j'n; kaj oni pov'us tuj far'i la prov'o'n, se vi'a princ'a moŝt'o est'us inklin'a.

Hamleto.

Kaj se mi respond'os, ke ne?

Osrik.

Mi pens'as, vi'a princ'a moŝt'o, ke est'us bon'e konsent'i je tiu ĉi prov'o.

Hamleto.

Mi nun promen'ad'os en tiu ĉi salon'o; kun la permes'o de li'a reĝ'a moŝt'o nun est'as la hor'o, en kiu mi ĝu'as freŝ'a'n aer'o'n. Oni al'port'u la rapir'o'j'n; se Laerto dezir'as kaj se la reĝ'o rest'as ĉe si'a intenc'o, mi pen'os gajn'i por li, se mi pov'os; se ne,—tiam mi for'port'os kun mi nur la mal'honor'o'n kaj mult'e da bat'o'j.

Osrik.

Tiel mi dev'as klar'ig'i vi'a'n decid'o'n?

Hamleto.

En tiu ĉi senc'o, sinjor'o, kun ornam'o'j laŭ vi'a gust'o.

Osrik.

Mi rekomend'as al vi'a princ'a moŝt'o mi'a'n al'don'it'ec'o'n.

(For'ir'as.)

Hamleto.

Al vi'a'j serv'o'j. (Al Horacio.) Li bon'e far'as, ke li mem si'n rekomend'as; ĉar nenia ali'a buŝ'o serv'us al li por tio ĉi.

Horacio.

Tiu ĉi bird'id'o el'ramp'is el la nest'o kun du'on'o de si'a ov'a ŝel'o sur la kap'o.

Hamleto.

Li far'is ceremoni'o'j'n kun la mam'o de si'a patr'in'o antaŭ ol suĉ'i ĝi'n. En tia manier'o li kaj mult'a'j ali'a'j de tiu sam'a spec'o, en kiu'j'n ni'a pal'a temp'o est'as en'am'it'a, kapt'is nur la ton'o'n de la mod'o kaj la ekster'a'n bril'o'n de la inter'parol'ad'o: spec'o de ŝaŭm'a miks'aĵ'o, kiu ramp'as en ĉi'o'n; sed oni pro prov'o nur ek'spir'u sur ĝi'n, kaj la ŝaŭm'a'j vezik'o'j krev'os. (En'ir'as nobel'o.)

Nobel'o.

Estim'at'a princ'o, li'a reĝ'a moŝt'o ricev'is salut'o'n de vi per la jun'a Osrik, kiu raport'is al li, ke vi dezir'as atend'i li'n en la salon'o. Li send'as mi'n, por demand'i vi'n, ĉu vi'a dezir'o skerm'i kun Laerto daŭr'as ankoraŭ, aŭ ĉu vi dezir'as por tio ĉi pli long'a'n prokrast'o'n.

Hamleto.

Mi rest'as fidel'a al mi'a'j decid'o'j, ili konform'ig'as si'n al la vol'o de la reĝ'o. Se por li est'as oportun'e, mi est'as pret'a, nun aŭ en ĉia ali'a temp'o, supoz'ant'e, kompren'ebl'e, ke mi ĝi'n tiel bon'e pov'os, kiel nun.

Nobel'o.

La reĝ'o, la reĝ'in'o kaj ĉiu'j vol'as tuj ven'i tie'n ĉi.

Hamleto.

En bon'a hor'o!

Nobel'o.

La reĝ'in'o dezir'as, ke vi afabl'e ek'parol'u al Laerto, antaŭ ol vi komenc'os batal'i.

Hamleto.

Ŝi'a konsil'o est'as bon'a. (La nobel'o for'ir'as.)

Horacio.

Vi perd'os tiu'n ĉi vet'o'n, princ'o.

Hamleto.

Mi ne pens'as: de la temp'o, kiam li ir'is Franc'uj'o'n, mi ĉiam ekzerc'ad'is mi'n; ĉe tiu ne'egal'a vet'o mi venk'os. Sed vi ne pov'as prezent'i al vi, kiel mal'bon'e est'as al mi en la kor'o. Tamen tio ĉi neniom mal'help'as.

Horacio.

Ne, kar'a princ'o...

Hamleto.

Ĝi est'as nur bagatel'o sen'signif'a; sed ĝi est'as ia spec'o de mal'bon'a antaŭ'sent'o, kiu vir'in'o'n ebl'e mal'trankvil'ig'us.

Horacio.

Se vi'a intern'a sent'o io'n dir'as kontraŭ tio ĉi, tiam obe'u al ĝi; mi zorg'os, ke ili ne ven'u tie'n ĉi, mi dir'os, ke vi ne est'as nun dispon'it'a.

Hamleto.

Tut'e ne! Mi aŭskult'as nenia'j'n antaŭ'sign'o'j'n: ne'ŝanĝ'ebl'a sort'o direkt'as eĉ la fal'o'n de paser'o. Se ĝi far'iĝ'os nun, ĝi ne far'iĝ'os post'e; se ĝi ne far'iĝ'os post'e, ĝi far'iĝ'os nun; se ĝi ne far'iĝ'os nun, ĝi dev'as ja iam far'iĝ'i en est'ont'ec'o. Oni dev'as ĉiam est'i pret'a. Ĉar nenia hom'o sci'as, kio'n li for'las'as, kia do diferenc'o, se li pli fru'e for'las'as. Ĝi est'u!

(En'ir'as la reĝ'o, la reĝ'in'o, Laerto, kort'eg'an'o'j, Osrik kaj ali'a'j kun rapir'o'j k. t. p.)

Reĝ'o.

Hamlet'o, ven'u kaj amik'e pren'u
Tiu'n ĉi man'o'n!

(Met'as la man'o'n de Laerto en la man'o'n de Hamleto.)

Hamleto

(al Laerto).

Vi al mi pardon'u,
Sinjor'o! mi al vi mal'just'a est'is,
Sed vi pardon'u pro honor'o vi'a.
La ĉirkaŭ'ant'o'j sci'as—kaj sen'dub'e
Vi ankaŭ aŭd'is—mi'a kap'o est'as
Mal'san'a. Mi'a ag'o, kiu fort'e
En vi ekscit'is tut'a'n la anim'o'n
Kaj la honor'o'n,—mi pri ĝi konfes'as:
Ĝi est'is nur frenez'o. Ĉu Hamleto
Laert'o'n ek'ofend'is? Ne! Ĉar cert'e
Se de si mem Hamleto nun dis'iĝ'is
Kaj li nur tial far'is la ofend'o'n,
Ke li nun est'as ne li mem,—ja tiam
Ĝi'n ne Hamleto far'is kaj Hamleto
Rifuz'as la ofend'o'n. Kiu do
Ĝi'n far'is? La frenez'o de Hamleto.
Se tiel est'as, tiam li ja mem
La sufer'ant'o est'as. La frenez'o
Hamleton mal'feliĉ'a'n sufer'ig'as.
Kaj jen, sinjor'o, antaŭ atest'ant'o'j
Konfes'o mi'a sen'kulp'ig'u mi'n
Nun antaŭ la grand'anim'ec'o vi'a,
Ĉar mi la sag'o'n paf'is trans la dom'o'n
Kaj traf'is kontraŭ'vol'e mi'a'n frat'o'n.

Laerto.

Natur'o mi'a, kiu la plej mult'e
Mi'n dev'us instig'ad'i al la venĝ'o,
Nun est'as jam kontent'ig'it'a plen'e.
Sed laŭ sever'a'j leĝ'o'j de l’ honor'o
Ne pov'as mi parol'i pri pac'iĝ'o,
Ĝis pli mal'jun'a'j hom'o'j de honor'o
Decid'os ke, sav'ant'e mi'a'n nom'o'n,
La pac'o'n nobl'e pov'as mi akcept'i.
Ĝis tiu temp'o mi la am'o'n vi'a'n
Akcept'os per la kor'o, sed batal'os.

Hamleto.

Volont'e mi konsent'as; kun konfid'o
Mi nun batal'os pro l’ honor'o vi'a.
Nun don'u la rapir'o'j'n, ven'u!

Laerto.

Ven'u!

Hamleto.

Mi vol'as est'i kamp’ por vi'a glor'o;
Sur mi'a ne'lert'ec'o vi'a art'o
Ek'bril'u, kiel stel’ en nigr'a nokt'o.

Laerto.

Vi mok'as, princ'o.

Hamleto.

Ne, je mi'a vort'o!

Reĝ'o.

Nun don'u la rapir'o'j'n, jun'a Osrik!
Vi sci'as ja la vet'o'n, fil’ Hamleto?

Hamleto.

Ho, jes! Sed vi la gajn'o'n de la vet'o
Konfid'is ne al tut'e ĝust'a man'o.

Reĝ'o.

Pro tio mi ne tim'as; mi ja vid'is
Skerm'ad'o'n de vi ambaŭ. Li al'lern'is,
Sed tial oni don'is al ni ced'o'n.

Laerto

(pes'ant'e rapir'o'n en la man'o).

Tro mult'e'pez'a, mi ali'a'n vol'as.

Hamleto.

Mi pren'as. Ĉiu'j de egal'a long'o?

(Ili prepar'as si'n al la skerm'ad'o.)

Osrik.

Jes, vi'a princ'a moŝt'o.

Reĝ'o.

La botel'o'j'n
Da vin'o met'u pret'e sur la tabl'o'n!
Se en l’ unu'a foj'o aŭ la du'a
Hamlet'o traf'os aŭ en tri'a foj'o
Re'bat'os la ek'bat'o'n, tiam tuj
Ek'tondr'u laŭt'e ĉiu'j paf'il'eg'o'j;
La reĝ'o tiam trink'os pro la san'o
De si'a fil’ Hamleto kaj li ĵet'os
En la kalik'o'n perl'o'n, kies kost'o
Super'os ĉi'o'n, kio'n ĝis nun hav'is
La reĝ'o'j de Dan'uj'o en la kron'o.
Pret'ig'u la kalik'o'j'n! La trumpet'o
Anonc'u al tambur'o, la tambur'o
Al la paf'il'eg'ist'o, paf'il'eg'o
Al la ĉiel'o, fin'e la ĉiel'o
Anonc'u al la ter'o: nun la reĝ'o
Pokal'o'n mal'plen'ig'as pro Hamleto!—
Komenc'u do batal'o'n; vi, juĝ'ist'o'j,
Atent'u bon'e!

Hamleto

(al Laerto).

Ven'u do, sinjor'o!

Laerto.

Mi est'as pret'a, princ'o. (Ili skerm'as.)

Hamleto.

Unu!

Laerto.

Ne!

Hamleto.

Juĝ'ist'o'j dir'u.

Osrik.

Ver'e, jes, traf'it'e.

Laerto.

Nu, bon'e! Nun ankoraŭ unu foj'o'n!

Reĝ'o.

Halt’! Don'u vin'o'n!—Nun, Hamleto mi'a,
La perl'o est'as vi'a. Vi'a'n san'o'n!
Vi pren'u la pokal'o'n!

(Post la scen'o est'as aŭd'at'a'j trumpet'ad'o kaj paf'o'j de paf'il'eg'o'j.)

Hamleto.

Ne, mi dev'as
Antaŭ'e fin'i! (Al Laerto.)
Ven'u! (Ili skerm'as.) Nun de'nov'e
Traf'it'e! Kio'n dir'as vi?

Laerto.

Tuŝ'it'e!
Tuŝ'it'e, mi konfes'as.

Reĝ'o.

Ni'a fil'o,
Vi venk'as.

Reĝ'in'o.

Li varm'iĝ'is, li lac'iĝ'is.
Hamlet'o, pren'u mi'a'n tuk'o'n, viŝ'u
La ŝvit'o'n de la frunt'o! La reĝ'in'o
Feliĉ'o'n vi'a'n trink'as nun!

Hamleto.

Patr'in'o...

Reĝ'o.

Gertrud'o, vi ne trink'u!

Reĝ'in'o.

Mi dezir'as,
Permes'u, mi'a edz'o, mi vi'n pet'as.

Reĝ'o

(flank'e'n.).

La vin'o venen'it'a! Ŝi pere'is!

Hamleto.

Patr'in'o mi'a, mi ankoraŭ trink'i
Ne pov'as. Mi tuj fin'os.

Reĝ'in'o.

Ven'u, fil'o,
Mi viŝ'os vi'a'n ŝvit'o'n de l’ vizaĝ'o.

Laerto.

Nun mi li'n traf'as, reĝ'o.

Reĝ'o.

Mi ne kred'as.

Laerto

(flank'e'n).

Kaj tamen kontraŭ mi'a konscienc'o!

Hamleto.

Laert'o, ven'u, nun la tri'a'n foj'o'n!
Vi lud'as; mi vi'n pet'as, bat'u fort'e;
Mi tim'as, ke vi far'as kun mi ŝerc'o'j'n.

Laerto.

Vi pens'as? Bon'e! (Ili skerm'as.)

Osrik.

Sur la ambaŭ flank'o'j
Nenia rezultat'o.

Laerto.

Nun vi'n gard'u!

(Laert'o vund'as Hamleton; en la flam'ec'o de la batal'ad'o ili ŝanĝ'as la rapir'o'j'n kaj Hamleto vund'as Laerton.)

Reĝ'o.

Dis'ig'u ili'n, ili tro varm'iĝ'is.

Hamleto.

Ne, ne, ankoraŭ unu foj'o'n! (La reĝ'in'o sven'as.)

Osrik.

Halt'u!
Rigard'u la reĝ'in'o'n!

Horacio.

Ambaŭ sang'as.—
Kiel vi fart'as, princ’?

Osrik.

Kiel vi fart'as,
Laert'o?

Laerto.

Ve! Mi est'as nun kapt'it'a
Per la kapt'il'o mi'a propr'a! Just'e
Mi'n mem perfid'o mi'a pere'ig'is!

Hamleto.

Ha, la reĝ'in'o! Kio al ŝi est'as?

Reĝ'o.

Ŝi sven'as, ĉar ŝi vid'as sang'o'n.

Reĝ'in'o.

Ne!
La vin'o, ha, la vin'o! Ho, Hamleto!
Ĝi est'is venen'it'a! Mi pere'as! (Ŝi mort'as.)

Hamleto.

Perfid'o! Krim'o! Ferm'u tuj la pord'o'j'n!
El'serĉ'i la krim'ul'o'n! (Laert'o fal'as.)

Laerto.

Jen, Hamleto:
Li est'as antaŭ vi. Vi jam pere'is,
Nenio en la mond'o vi'n nun sav'os;
Eĉ du'on'hor’ da viv’ al vi ne rest'as.
La il'o de la krim’ en vi'a man'o
Trov'iĝ'as! sci'u, ho, Hamleto nobl'a,
Ke la rapir'o est'is venen'it'a.
Kontraŭ mi'n mem si'n turn'is mi'a ruz'o:
Rigard'u, nun mi kuŝ'as, por neniam
Si'n lev'i jam. Patr'in'o vi'a ankaŭ
Nun venen'it'a... Fin'o... Mi ne pov'as.
La reĝ'o ĉi'o'n... Li'a kulp'o... Reĝ'o...

Hamleto.

La pint'o ankaŭ est'as venen'it'a?
Nu, far'u do, ven'e'n’, labor'o'n vi'a'n! (Tra'pik'as la reĝ'o'n).

Reĝ'o.

Ho, help'u, help'u! Est'as temp’ ankoraŭ!

Hamleto

(dev'ig'ant'e la reĝ'o'n trink'i el la pokal'o).

Vi trink'u, mort'ig'ist'o, adult'ul'o,
Abomen'ind'a, mal'ben'it'a dan'o!
El'trink'u la pokal'o'n kun la perl'o!
Patr'in'o'n mi'a'n sekv'u! (La reĝ'o mort'as.)

Laerto.

Li merit'is.
Li la venen'o'n miks'is por ni ĉiu'j.
Hamlet'o nobl'a, antaŭ ni'a mort'o
Ni kor'e ni'n pardon'u reciprok'e!
Mi liber'ig'as vi'a'n konscienc'o'n
De l’ mort’ de mi'a patr'o, ankaŭ vi
Pardon'u mi'n pro vi'a mort'o! (Li mort'as.)

Hamleto.

Di'o
Al vi pardon'u plen'e! Mi vi'n sekv'as.—
Mi mort'as, Horacio!—Nun adiaŭ,
Reĝ'in'o mal'feliĉ'a!—Kaj vi ĉiu'j,
Vi trem'as pro okaz'o la terur'a,
Vi est'as pal'a'j, mut'a'j atest'ant'o'j...
Se mi nur hav'us temp'o'n... Ha, la mort'o
Arest'as tre rapid'e... mi tre mult'e
Al vi rakont'i pov'us! Tiel est'u!
Mi mort'as, Horacio, tamen vi,
Vi viv'as,—sen'kulp'ig'u kaj klar'ig'u
Mi'n kaj afer'o'n mi'a'n al la hom'o'j.

Horacio.

Ho ne! Mi nun ne vol'as rest'i dan'o,
Mi ankaŭ aparten'as al roman'o'j:
Ankoraŭ rest'is vi'n’ en la pokal'o...

Hamleto.

Ho ne, amik'o! Se vi est'as vir'o,
Mi pet'as vi'n, ne tuŝ'u la pokal'o'n!
Ho, Di'o! Kia nom'o post mi rest'us,
Se vi, la sol'a, kiu ĉi'o'n sci'as,
For'las'us nun la mond'o'n! Ho, amik'o,
Se vi mi'n iam port'is en la kor'o,
Re'ten'u vi'n ankoraŭ de l’ ĉiel'o
Kaj viv'u en la mond'o abomen'a,
Por sav'i mi'a'n nom'o'n per rakont'o
De mi'a histori'o.

(Oni aŭd'as marŝ'o'n en mal'proksim'ec'o kaj paf'o'j'n post la scen'o.)

Kia bru'o?

Osrik.

La jun'a Fortinbras nun el Pol'uj'o
Re'ven'as post la venk'o kaj milit'e
Salut'as la send'it'o'j'n de Angl'uj'o.

Hamleto.

Mi mort'as, Horacio! La venen'o
Jam la spirit'o'n mi'a'n neni'ig'as;
Kaj la sci'ig'o'n el Angl'uj'o mi
Ne pov'as plu atend'i; sed, amik'o,
Mi antaŭ'dir'as, ke l’ elekt'o fal'os
Sur Fortinbrason; kaj la voĉ'o'n mi'a'n
Antaŭ la mort'o mi al li for'don'as.
Raport'u al li tio'n ĉi kaj ankaŭ
La tut'a'n histori'o'n de la fakt'o'j.—
La rest'o do—silent'o! (Li mort'as.)

Horacio.

Nobl'a kor'o
Nun ĉes'is bat'i! Kar'a mi'a princ'o,
Adiaŭ! Bon'a'n nokt'o'n! La anĝel'o'j
Plej pur'a'j al vi kant'u dorm'a'n kant'o'n!—
Pro kio bat'as la tambur'o? (Marŝ'o post la scen'o.)

(En'ir'as Fortinbras, la send'it'o'j de Angl'uj'o kaj ali'a'j.)

Fortinbras.

Kie
Far'iĝ'is la terur'a dram'o?

Horacio.

Kio'n
Vi vol'as vid'i? Se ia'n mal'ĝoj'o'n
Aŭ mir'ind'aĵ'o'n, tiam ĉes'u serĉ'i.

Fortinbras.

Ho, sang'a'j far'o'j! Ho, fier'a mort'o,
Kiel'a fest'o est'as nun en vi'a
Palac’ etern'a, se per unu foj'o
Vi tiom da ofer'o'j reĝ'a'j buĉ'is?

Unu'a send'it'o.

Terur'a vid'o! Ni kun la sci'ig'o'j
El Angl'o'land'o ven'as tro mal'fru'e.
Nun est'as surd'a'j la orel'o'j, kiu'j
Aŭskult'i dev'us la raport'o'n ni'a'n,
Ke la ordon'o est'as plen'um'it'a,
Ke Rosenkranz kaj Güldenstern ne viv'as.
Nu kiu al ni dir'os: mi vi'n dank'as?

Horacio.

Li cert'e ne, se li eĉ est'us viv'a;
Ĉar li mort'ig'i ili'n ne ordon'is.
Sed ĉar rapid'e post la sang'a far'o
Re'ven'is vi, (al Fortinbras) vi venk'e el Pol'uj'o,
(al la send'it'o'j) Vi el Angl'uj'o,—tial nun ordon'u
Ke oni met'u la mort'int'o'j'n alt'e
Sur katafalk'o'n antaŭ la popol'o
Kaj mi rakont'os al la ne'sci'ant'o'j,
Kiel'e ĉio tio ĉi far'iĝ'is.
Vi aŭd'os fakt'o'j'n sang'a'j'n, ne'natur'a'j'n,
Vi aŭd'os pri okaz'a'j juĝ'o'far'o'j
Kaj pri mort'ig'o'j blind'a'j kaj pri mort'o'j,
Kaŭz'it'a'j de perfid'o kaj de ruz'o,
Kaj pri insid'o'j, kiu'j re'turn'iĝ'is
Kaj fal'is sur la kap'o'n de l’ krim'ul'o'j.
La tut'a'n ver'o'n mi al vi raport'os.

Fortinbras.

Rapid'as ni aŭskult'i. Kaj kun'vok'u
La regn'a'j'n prezent'ant'o'j'n al kun'ven'o!
Mi nun akcept'as kun mal'gaj'a kor'o
Feliĉ'o'n mi'a'n. Sur la dan'a'n tron'o'n
Mi hav'as rajt'o'j'n, mi ili'n prezent'os,
Ĉar nun l’ okaz'o tio'n ĉi postul'as.

Horacio.

Pri tio ankaŭ io'n mi parol'os;
Pri tio ĉi raport'os mi la voĉ'o'n
De tiu, kies voĉ'o'n mult'a'j sekv'os.
Sed ni rapid'u kun la elekt'ad'o,
Ĉar la spirit'o'j est'as nun ankoraŭ
Tre fort'e incit'it'a'j, kaj intrig'o'j
De mal'bon'ul'o'j pov'us nun facil'e
El'vok'i mal'feliĉ'o'j'n kaj konfuz'o'j'n.

Fortinbras.

Kvar kapitan'o'j port'u sur la tron'o
La korp'o'n de Hamleto: se li viv'us,
Sur ĝi li cert'e sid'us la plej nobl'e
Kaj la plej reĝ'e. Ĉe l’ funebr'a ir'o
Aper'u plen'e la parad’ milit'a!
For'pren'u nun la korp'o'j'n! Tia vid'o
Konven'us nur al kamp'o de milit'o.
Ordon'u nun komenc'i la paf'ad'o'n!

(Funebr'a marŝ'o. Ĉiu'j for'ir'as, for'port'ant'e la mort'int'o'j'n. Oni aŭd'as paf'ad'o'n.)