Kio okazas al la supersignoj en Jahuo ? (ĉĝĥĵŝŭ)


Tiu temo revenas de tempo al tempo en diversaj babilejoj.

  1. Kiam oni skribas el poŝtilo (kiel Outlook aŭ prefere Thunderbird), kaj certigas ke la mesaĝo estas sendita UTF-8e, tiam ĝi bone aperos en la Jahua grupo, se la krozilo aŭtomate rekonas la kodon (kion ĝi devus kapabli - uzu Thunderbird - IE eble nun faras, mi ne scias)
    Jahuo ankaŭ bone sendos la mesaĝon al la leterkesto de la membroj kiuj postulas unuopajn mesaĝojn.
    Tiuj kiuj deziras tage ricevi grupigitajn mesaĝojn spertos malagrablaĵon. Jahuo sendas grupigitajn mesaĝojn en la kodo ISO-8859-1, kio fuŝas la supersignojn. Tiam oni ĉiam devas mane devigi la programon legi UTF-8e.
    (Tamen eblas ankaŭ devigi la  programon ĉiam uzi UTF-8, sed tio fuŝas aliajn aferojn)

  2. Kiam oni skribas el krozilo (ekz: Firefox au Internet Explorer), ĉiam oni certigu ke oni difinis la kodon kiel UTF-8.
    Sed el krozila paĝo de Jahuo, ne eblas sendi UTF-8e. Oni tiam uzu "angla" (ISO-8859-1).
    Por legi tiujn mesaĝojn oni ĉiam devas mane devigi la krozilon aŭ la poŝtilon uzi UTF-8 por aperigi la supersignojn. Ili neniam aperos aŭtomate.
    (Tamen eblas ankaŭ devigi la  programon ĉiam uzi UTF-8, sed tio fuŝas aliajn aferojn)

  3. Se oni forgesas difini UTF-8 kiam oni skribas mesaĝon, tiam ĉio estos fuŝita sen ebleco plibonigi la aspekton uzante UTF-8 poste.
    Tiam oni provu la programon http://remush.be/esperanto/alunikodo.html  . Eble ĝi povos malfuŝigi la mesaĝon.

    Kio precize okazas dependas de la kodo uzita de la sendinto, sed gênerale, kiam li ne uzas UTF-8 okazas fuŝo diversspeca .depende de la lingvo uzita.
    Mi ne kredas ke pli detala klarigo utilas.


Mia ĝenerala konsilo estas: oni ĉiam sendu UTF-8e, eĉ kiam oni ne skribas en esperanto.
Tio solvas aliajn similajn problemojn kiam oni gluas la mesaĝon en Esperantan  tekston. Tio evitas la ?????.

Simpla solvo al la problemo estus por Jahuo, ĉiam sendi ĉion UTF-8e sen konsideri la diversajn lingvojn - kio faras Guglo.
Sen UTF-8 ne eblas sendi mesaĝojn kiuj entenas plurajn lingvojn.

Nun, aldone al la mesaĝo, ili sendas informon (MIME) kiu diras al la programo kiu legos la mesaĝon: la signoj kiujn vi ricevas estas por la angla (aŭ por la greka, aŭ por la hebrea). Kaj la sama signo-kodo aŭtomate aperos korekte por tiu lingvo.
Tiu maniero pritrakti la aferon estis la sola antaŭ la alveno de UTF (-8 -16 -32), ĉar; evidente, ne eblis sendi la signojn de ĉiu lingvo kiam oni nur havis 2^8=256 eblecojn por unu signo.
Nun oni disponas pri 2^32 = 4 294 967 296 eblecoj !

Rimarku ke la temo de la mesaĝo ne estas pritraktita kiel la teksto de la mesaĝo.


Tiaj komputilaj aferoj daŭre ŝanĝiĝas, kaj utilas kontroli de tempo al tempo.
La lasta kontrolo okazis je 2009-10-06.

Remuŝ

Kiam mi subskribas tiel kun ŝ , mia poŝtilo (Thunderbird) avertas min se mi forgesis difini la kodon UTF-8, eĉ kiam la cetero de la mesaĝo ne estas en Esperanto. Tion ne faras OE.
Se via nomo ne entenas supersignojn, vi povas uzi ЄЭ

ЄЭ Remush