Lernu Esperanton per natura metodo.

Ĉi tiu kurso baziĝas sur la Fundamento

La Unua Libro (kiu entenas la Fundamenton) estas la unua dokumento skribita de Zamenhof. Ĝi priskribas la lingvon "Esperanto", .
Tiu dokumento estis publikigita je julio 26, 1887 en la rusa, kaj poste en la franca, la angla, la germana kaj la pola.
Ĝi estis direktita al edukitaj personoj, kiuj jam havis bonan scion pri la gramatiko de sia propra lingvo, kaj eble, de unu aŭ pli da lingvoj. Tio, plej verŝajne, ankaŭ estas via kazo.
Bazita sur tiu dokumento, la lingvo disvastiĝis eksteren.
Eĉ se Esperanto konsiderinde evoluis ekde tiam, tiu unua dokumento estas sendube ankoraŭ nun aŭtoritata pri la lingvo.

"La Fundamento" konsistas el tri partoj

  1. la gramatiko
  2. la ekzercoj
  3. la universala vortaro

En ĉi tiu kurso, vi konatigos kun la Gramatiko; vi lernos malmulte pri la vortaro. Por esti parolflua, vi devos lerni pli (ekz. http://www.remush.be/tezauro/Kontakto.html)

Ne provu kompreni ĉiun detalon tuj post legado de la 16 reguloj. La memorado okazos paŝon post paŝo per la programo kaj la Ekzercaro.

La Ekzercoj ebligos vin pli bone kompreni la iom krudajn regulojn. Vi devus esti kapablaj mem eltrovi tiujn gramatikajn regulojn. Tio estas la plej natura maniero por lerni lingvon. Se vi ne povas diveni regulon, skribu noton al vi mem kaj revizitu la lecionon post  kelkaj tagoj.

Post iom da tempo, depende de via diligenteco, via cerbo alkutimiĝos al la subtileco de la lingvo, kaj vi povos turni vin al pli malfacila tasko.

Rekomendoj por lerni rapide.


Se vi bezonas pli da informo pri la lingvo Esperanto, kontaktu lokan klubon, aŭ sendu mesaĝon al novaĵoj: soc.culture.esperanto

Postuloj:


Tiu programo funkcias per Mozilla / Firefox (Fajrovulpo. Elŝutu el tie senpage). Ĝi ankaŭ funkcias per Google Chrome.
Ne estas garantio ĝi funkcios per aliaj retumiloj.

Ekzemple, sondokumentoj ne jam funkcias per Internet Explorer.


Prov-leciono
(por Esperantistoj)

Uzo de la programo

Leciono 1. demando 1

Patro kaj frato.

La vorto "kaj" estas kaŝita.
Vi devas respondi "k".
Se vi atendas pli ol 10 sekundojn antaŭ ol respondi, la programo konsideras ke la respondo estas 
erara.

Vi aŭdas la  prononcadon de  "Patro kaj frato", kaj vi vidas en la ruĝa fenestro ke la ĝusta respondo estis "k".
Faru tion: respondu "k".
La programo ripetas "Patro kaj frato".

Legu la komentojn (blue: la angle)
Provu diveni la gramatikajn regulojn.

Premu ajnan klavon por iri al la dua demando:

Leono [estas] besto.

respondu "e"
La programo redemandos vin la samajn demandojn poste, ĝis kiam vi memoras ĉion.


Por tajpi ĉapelitajn literojn,  tajpu unue x kaj poste la supersignitan literon. Ekz. xc aperos kiel ĉ, kaj xu kiel ŭ.
La programo ne estas uskleco-sentema.
Povas okazi ke ne estas ion por plenumi. Tiam uzu la Enir-Klavon (CR aŭ Enter) .

Ĉiuj klavpremoj estas kaptitaj, do vi ne povos uzi la kutimajn klavojn de la retumilo; uzu la muson.

Lecionoj

Se vi deziras skribi viajn proprajn lecionojn, kontaktu:

Remuŝ

Tiam mi skribos iom pli pri la funkciado de la programo.