La reĝido, kiu vidis ke el ŝia buŝo, eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin ke ŝi diru al li, de kie tio ĉi venas.



Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron.



La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi.



Sed pri ŝia fratino, ni povas diri ke ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si;



kaj la malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro.

memorumemorumemoru