Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni ĉiuj legas.

  



Vi skribas, kaj la infanoj skribas; ili ĉiuj sidas silente kaj skribas.

  



Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min.

  



Hodiestas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo.

  



Hieraŭ estis vendredo, kaj postmorgaŭ estos lundo.

  



Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron.

  



Kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis.

  



Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis; kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos.

  



Se mi estus sana, mi estus feliĉa.

  



Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi.



Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus.



Infano, ne tuŝu la spegulon!



Kial vi ne respondas al mi?

  



Li venu, kaj mi pardonos al li.

  



Ĉu vi estas surda aŭ muta?

  



Iru for!

  



Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj!

  



Ordonu al li, ke li ne babilu.

  



Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon.

  



Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa.

  



Ŝi volas danci.

  



Morti pro la patrujo estas agrable.

  



La infano ne ĉesas petoli.

  

memorumemorumemoru