"Estus tre bele," respondis la filino malgentile, "ke mi iru al la fonto!"



"Mi volas ke vi tien iru," diris la patrino, "kaj iru tuj!"



La filino iris, sed ĉiam murmurante.



Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo.



Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki.



(Tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino.)




"Ĉu mi venis tien ĉi," diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, "por doni al vi trinki?



Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino!



Mia opinio estas: prenu mem akvon se vi volas trinki."



"Vi tute ne estas ĝentila," diris la feino sen kolero.



"Bone. ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano."

memorumemorumemoru