Kiam tiu ĉi bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto.



"Pardonu al mi patrino," diris la malfeliĉa knabino, "ke mi restis tiel longe".



Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj.



"Kion mi vidas!" diris ŝia patrino kun grandega miro.



ajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj! De kio tio ĉi venas mia filino?" (Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino).



La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi, kaj, dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj.



"Se estas tiel," diris la patrino, "mi devas tien sendi mian filinon.



Marinjo, rigardu kio eliras el la buŝo de via fratino, kiam ŝi parolas.



ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon; kaj kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile."

memorumemorumemoru