Papero estas blanka.



Blanka papero kuŝas sur la tablo.



La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo.



Jen estas la kajero de la juna fraŭlino.



La patro donis al mi dolĉan pomon.



Rakontu al mia juna amiko belan historion.



Mi ne amas obstinajn homojn.



Mi deziras al vi bonan tagon sinjoro! Bonan matenon! Ĝojan feston! (mi deziras al vi).



Kia ĝoja festo! (estas hodiaŭ).



Sur la ĉielo staras la bela suno.



En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn.



La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka.



Lakto estas pli nutra ol vino.



Mi havas pli freŝan panon ol vi.



Ne, vi eraras sinjoro: via pano estas malpli freŝa ol mia.




El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.



Mi estas tiel forta, kiel vi.



El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa.

memorumemorumemoru