Bonvolu iom pacienci dum la programo pretigas la lecionon... ... ... ...
Se daŭras tro longe, premu CTRL-R por Reprovi ŝarĝi la paĝon
Please be patient while the program prepares the lesson ... ... ... ...
If it fails, press CTRL-R to Reload the page
Veuillez patienter un moment pendant l'activation du programme... ... ... ...
Si cela s'éternise, appuyez sur CTRL-R pour Recharger la page.
Gelieve een beetje geduld terwijl het programma de les bereidt... ... ... ...
Als u moet te lang wachten, drukt u op CTRL-R om de pagina te herladen
DOClocalStorage="edukado17";
DOCbutonojVH = 9;
DOCtopVH = 23;
DOCdemandoVH = 22;
DOCmesaĝojVH = 10;
DOCklavaroVH =26;
DOCprogresoVH = 10;
DOCklavoj="gĝ"
Tro laca post longa vojaĝo
Bonvolu kompletigi la frazojn formante vortojn el la apuda listo kaj ĉiam aldonante
la sufikson -IG- aŭ –IĜ.
###Li estis tro laca post la longa vojaĝo, do li rapide kuŝi[ĝ]is sur la liton.
###Bonvolu pendi[g]i ĉi tiun bildon super mian tablon!
###Panjo stari[g]is la donacitajn florojn en la ceramikan vazon.
###La frosto ruĝi[g]is ŝiajn diketajn vangojn.
###Pro honto oni ofte ruĝi[ĝ]as.
###Ŝia amiko ne volis partopreni UK-on, ŝi tamen ali[g]is lin.
###La konduto de lia aroganta filino ĉiam nervozi[g]as min!
###Pro konstanta streso en ĉi tiu zoo kelkaj bestoj nervozi[ĝ]as.
###La nova frizaĵo juni[g]as mian amikinon.
###Pro manko de pozitivaj impresoj oni povas malfeliĉi[ĝ]i.
###Fori[g]u la tablon, ĝi malhelpas!
###De zorgoj, ne de jaroj blanki[ĝ]as la haroj.
###Infanoj rapide malfeliĉi[ĝ]as pro malsukcesoj.
###En vintra vespero necesas bruli[g]i fajron en la kameno.
###Mia farbita hararo rapide blanki[ĝ]as, necesas ĉiusemajne kolori[g]i ĝin.
###Por bonfarto kaj sano kuracistoj rekomendas multe movi[ĝ]i.
###Kiujn plantojn vi kreski[g]as en via ĝardeno?
###Post pereo de mia avo la avinjo tre maljuni[ĝ]is.
###Uzo de Esperanto facili[g]as interkomunikadon.
###Ĝoju, ĉar tuj fini[ĝ]os la ekzerco!