MEMORU

DOClocalStorage="ekzerco16"; BUTONOnivelo=true; DOCnivelo=4;BOOLtel=true; DOCbutonojVH = 11; DOCtopVH = 20; DOCdemandoVH = 28; DOCmesaĝojVH = 8; DOCklavaroVH = 10; DOCprogresoVH = 7; MILISEKtempoLimo=30000;DOCmontriButonojn=false;

Vi havas belan akĉenton, el kiu lando vi venas?

Tasko : aldonu la akuzativon kie tio necesas
### Al ĉiuj[] okazis tio[], ke oni iam aŭdis homo[n] parolanta[n], kaj tuj eksciis el kiu[] mondo-parto[] tiu venas.
Akĉentoj[] ofte malkaŝas la deveno[n] de la parolanto[] sed, kio[] okazas se tiu[] akĉento[] estas nefidinda?
Ekzistas rara sindromo kiu, kutime post serioza[] cerba[] lezo[], povas ŝanĝi la akĉento[n] de homo[] tiel, ke tiu eksonas kiel fremdulo[] en sia[] propra[] lingvo[] aŭ dialekto[].
###

Tiel do itala virino povas ekparoli kvazaŭ ŝi estus usonano, kiu lernis la itala[n], kaj la plej miriga afero estas tio, ke oni ne scias kial tio estas.

La pacientoj[], kiuj[] suferas tiu[n] ĉi sindromo[n], neniam estis en la loko al kiu[] rilatas la akĉento[], kiu[n] ili subite akiris. Ili do konfuzite ekserĉas respondoj[n] ĉe kuracistoj[], kiuj ne ĉiam havas kontentiga[n] klarigo[n]. ###

Esploristoj el la Universitato de Oksfordo rilatigis tiuj[n] nekutimaj[n] sonoj[n], kiuj[] kunformas la nova[n] akĉento[n], al la cerba[] lezo[], kiu ofte akompanas la sindromo[n]. Laŭ tiu[] teorio[], damaĝo en la cerbo-partoj kiuj kontrolas la lingvo-funkcio[n], povus estigi misprononcitaj[n] silaboj[n] aŭ ŝanĝitaj[n] tonoj[n]. ###

Tamen, laŭ aliaj[] sciencistoj[], la lingvo-centroj de la cerbo entute ne havas rolo[n] en ĉi tiu sindromo, sed ĝi okazas pro tio[], ke la paciento perdis la mova[n] lerteco[n] por produkti kelkaj[n] sonoj[n] laŭ la kutima artikulacio. Se unu el la sonoj, kiuj[n] ili ne plu povas elparoli, estas karakterizaj de iu[]akĉento[], la homo tiam povus nekonscie preni pliaj[n] trajtoj[n] de ĝi por doni naturecon kaj fluecon al la parolado. ###Ekde 1941 estis sesdeko[] da registritaj[] kazoj[] de la tiel nomata sindromo de la fremda akĉento, el kiuj kelkaj signifis eĉ problemoj[n] por la paciento[]. Akĉento estas parto de la homa identeco kaj tiel ĝi ankaŭ donas sento[n] de aparteneco[] al specifa[] grupo[]. Se tiu homgrupo estas siavice malbone akceptata en alia socio, tiam estiĝas problemoj[]. Tiel okazis ekzemple al Astrid L., virino el Norvegio, kiu estis trafita de ŝrapnela[] eksplodo[]. Teorie resaniĝinte, ŝi konstatis, ke ŝi havas germana[n] akĉento[n], kio provokis ĝenerala[n] malakcepto[n] inter ŝiaj samlandanoj.

###

Kelkaj pacientoj sukcesis rehavigi al si[] sia[n] originala[n] akĉento[n], kaj tio estus eksplikebla laŭ la teorio[], ke la kaŭzo estas cerba lezo: la cerbo povas ripari la damaĝitaj[n] partoj[n] per aldona sango-fluo al la koncernaj[] neŭronaj[] regionoj[].
Tamen, rilate kuracado[n], estas ĝis nun tre malmultaj[] sukcesoj[] science kontrolitaj[].