MEMORU

DOClocalStorage="ekzerco10"; BUTONOnivelo=true; DOCnivelo=4;BOOLtel=true; DOCbutonojVH = 11; DOCtopVH = 20; DOCdemandoVH = 28; DOCmesaĝojVH = 8; DOCklavaroVH = 10; DOCprogresoVH = 7; MILISEKtempoLimo=30000;DOCmontriButonojn=false;

La sportisto

Elektu el la tri proponoj la gramatike kaj leksike ĝustan solvon

### 1) La pola sportisto ......... Japanio, kaj tie ............biciklo.
A: veturis al – vojaĝis per
B: vojaĝis al - veturis per
C: vojaĝis al – veturis kun
[B: La pola sportisto vojaĝis al Japanio, kaj tie veturis per biciklo.] ###2) « Ne ............. la pano ............... vivas homo. »
A: per – sola
B: kun – sola
C: per – sole
[C: « Ne per la pano sole vivas homo. »] ###3) Helena kisis lin .............. senhonta vizaĝo.
A: per
B: kune kun
C: kun
[C: Helena kisis lin kun senhonta vizaĝo.] ###4) La grafo ĉasas. Li kunportas pafilon. Akompanas lin ankaŭ liaj falko kaj hundo. Dum tuta tago li trafas nenion, la falko tamen kaptas kelkajn kolombojn, la hundo leporojn. Li do ĉasis ....
A: per pafilo, kun falko, kun hundo
C: per pafilo, per falko, per hundo
B: kun pafilo, per falko, per hundo
[B: La grafo ĉasas. Li kunportas pafilon. Akompanas lin ankaŭ liaj falko kaj hundo. Dum tuta tago li trafas nenion, la falko tamen kaptas kelkajn kolombojn, la hundo leporojn. Li do ĉasis kun pafilo, per falko, per hundo] ###5) Andrej deflankigis flugmaŝinon ....... botelo ............vino, el kiu li antaŭe eltrinkis la enhavon.
A: per - da
B: kun – kun
C: per – de
[C: Andrej deflankigis flugmaŝinon per botelo de vino, el kiu li antaŭe eltrinkis la enhavon.] ###6) La teatro prezentis nur kelkajn ...... liaj dramoj.
A: el
B: da
C: de
[A: La teatro prezentis nur kelkajn el liaj dramoj.] ###7) Matene mi manĝis ......................., kiun mi aĉetis hieraŭ vespere.
A: duonon de pano
B: duonon de panon
C: duonon da pano
[A: Matene mi manĝis duonon de pano kiun mi aĉetis hieraŭ vespere.] ###8) Mia honoro ............... pro tiu kulpo.
A: makulis
B: makuligis
C: makuliĝis
[C: Mia honoro makuliĝis pro tiu kulpo.] ###9) En orientaj landoj oni ............. la fianĉinon antaŭ la edzinigo.
A: vualas
B: vualigas
C: vualiĝas
[A: En orientaj landoj oni vualas la fianĉinon antaŭ la edzinigo.] ###10) La mandareno ĉiam ....................... sin per rikŝo.
A: portis
B: portigis
C: portiĝis
[B: La mandareno ĉiam portigis sin per rikŝo.] ###11) « Ne ĉiam per aĝo ............. saĝo ».
A: mezuras la
B: mezurigas
C: mezuriĝas
[C: « Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas saĝo ».] ###12) Leporoj kaj kunikloj estis ............... sur rostostango.
A: turnantaj
B: turnataj
C: turnigataj
[B: Leporoj kaj kunikloj estis turnataj sur rostostango.] ###13) Mia amiko preferis morti ................ senvirtiĝi.
A: kiel
B: al
C: ol
[C: Mia amiko preferis morti ol senvirtiĝi.] ###14) Uzu aviadilon prefere .................... ŝipo.
A: kiel
B: al
C: ol
[B: Uzu aviadilon prefere al ŝipo.] ###15) Mi trovis vin pli simila .............. greko, ............ .......... skito.
A: ol – ol al
B: al – al ol
C: al – ol al
[C: Mi trovis vin pli simila al greko, ol al skito.] ###16) Pli .................. bruo ............... ................ faro.
A: da – ol da
B: da – al da
C: de – ol de
[A: Pli da bruo ol da faro.] ###17) Mi faris al ŝi demandojn kiel eble .................... simplajn.
A: plu
B: plej
C: pli
[B: Mi faris al ŝi demandojn kiel eble plej simplajn.] ###18) Parolu kuraĝe: ni estas ................... ni.
A: kun
B: ĉe
C: inter
[C: Parolu kuraĝe: ni estas inter ni.] ###19) Iĝis al ŝi ...................... servi tie plu.
A: ĝene
B: ĝena
C: ĝeni
[A: Iĝis al ŝi ĝene servi tie plu.] ###20) La generalo nomumis lin ...................................... .
A: kapitano
B: kapitanon
C: kiel kapitano
[A: La generalo nomumis lin kapitano.] ###21) Li lasis la libron ................ por ke ankaŭ ŝi trovu la poemon.
A: malfermintan
B: malfermita
C: malfermite
[B: Li lasis la libron malfermita por ke ankaŭ ŝi trovu la poemon.] ###22) Ŝajnis al mi ........................, ke li restis tiom ................ .
A: stranga – trankvila
B: strange – trankvile
C: strange – trankvila
[A: Ŝajnis al mi stranga, ke li restis tiom trankvila.] ###23) Tomaso naskiĝis ....................., kaj fine li mortis ....................... .
A: malfeliĉe – almozula
B: malfeliĉa – almozulo
C: malfeliĉe – almozulon
[B: Tomaso naskiĝis malfeliĉa, kaj fine li mortis almozulo.] ###24) ............... forkuris, ............al sia tendo.
A: ĉiuj – ĉiu
B: ĉiuj – ĉiuj
C: ĉiu – ĉiuj
[A: ĉiuj forkuris, ĉiu al sia tendo.] ###25) Kiu frazo estas taŭga ?
I. La skoltoj marŝis po 6 en ĉiu vico.
II. La skoltoj marŝis sesope en vicoj.
A: La unua.
B: La dua.
C: Ambaŭ.
[C: La skoltoj marŝis po 6 en ĉiu vico.
La skoltoj marŝis sesope en vicoj.]