TEU (TRAKTATO DE LA EŬROPA UNIO)

ĝisdatigita per la Lisbona Traktato, aprobita la 17an de dec. 2007 kaj funkcianta ekde la 1a de dec. 2009
­ nereviziita tradukdo de Johano­Karlo Rinaldo ­

ENHAVO

Principdeklaro

titolo artikoloj

ĉapitro



sekcio

I Komunaj preskriboj
01­-08
II Preskriboj pri demokrataj principoj
09­-12
III Preskriboj pri la institucioj
13­-19
IV Preskriboj pri la firmigita kunagado
20
V Ĝeneralaj preskriboj pri ekstera agado kaj specifaj preskriboj pri la ekstera kaj sekureca komuna politiko

1a Ĝeneralaj preskriboj pri la ekstera agado de la Unio
21­-22

2a Specifaj preskriboj pri la ekstera kaj sekureca komuna politiko


1a Komunaj preskriboj
23­-41


2a Preskriboj pri la sekureca kaj defenda komuna politiko
42­-46
VI Finaj preskriboj
47­-55

PRINCIPDEKLARO

CELANTE estigi novan etapon en la procezo al Eŭropa integriĝo, iniciatia per la starigo de la Eŭropa Unio,
INSPIRATE de la kultura, religia kaj humanisma tradicio de Eŭropo, el kiu disvolviĝis la universalaj valoroj de la netuŝeblaj kaj neforpreneblaj rajtoj de la homo, de la libereco, de la demokratio, de la egaleco kaj de la juroŝtato,
MEMORANTE la historie gravan fakton, ke finis la dividiĝo de la Eŭropa kontinento, kaj memorante ke necesas starigi solidajn bazojn por la konstruado de la estonta Eŭropo,
KONFIRMANTE sian alligitecon al la principoj de libereco, de demokratio kaj de respekto al la homaj rajtoj, al la fundamentaj liberoj, krom al la juroŝtato,
KONFIRMANTE sian alligitecon al la fundamentaj sociaj rajtoj, difinitaj en la Eŭropa Socia Ĉarto subskribita en Torino la 18an de oktobro kaj en la Komunuma Ĉarto pri la fundamentaj sociaj rajtoj de la laboristoj je 1989,
DEZIRANTE intensigi la solidarecon inter la popoloj respektante iliajn historion, kulturon kaj tradiciojn,
DEZIRANTE plue plifortigi demokratan kaj efikan funkciadon de la institucioj por ke ili povu pli efike kaj en komuna institucia kadro plenumi la taskojn al ili konfiditajn,
CELANTE plifortigon kaj konverĝon(1) de propraj ekonomioj kaj starigi ekonomian kaj monan Union, kiu kuntrenu ununuran kaj stabilan monunuon, konforman al la preskriboj de la traktatoj kaj specife de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio,
FIRMDECIDINTE stimuli la ekonomian kaj socian progreson de siaj popoloj, konforme al la principo de daŭrigebla evoluo kaj kadre de realigado de la interna merkato kaj de plifortigo de la interligiteco kaj de la mediprotektado, kaj krome plenumi politikojn, kiuj garantiu ke la progresoj atingitaj survoje al ekonomia integriĝo sin akompanu al paralelaj progresoj en aliaj sektoroj,
DECIDINTE havigi komunan civitanecon al la civitanoj de siaj landoj,
DECIDINTE realigi komunan eksteran kaj sekurecan politikon, kiu antaŭvidu laŭgradan difinon de komuna defendopolitiko, kiu povus konduki al komuna defendosistemo laŭ la artikolo 17a, tiel plifortigante la identecon de Eŭropo kaj ĝian sendependon cele al antaŭenigo de paco, sekureco kaj progreso en Eŭropo kaj en la mondo,
DECIDINTE plifaciligi la liberan cirkuladon de homoj, samtempe garantiante la sekurecon de siaj popoloj per starigo de areo je libero, sekureco kaj justico, konforme al la traktatoj kaj specife de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio,
DECIDINTE pluevoluigi la kreoprocezon de ĉiam pli firma unuiĝo inter la popoloj de Eŭropo, en kiu la decidoj estu alprenataj kiel eble plej proksime al la civitanoj, laŭ la principo je subsidiareco (2) ,
ANTAŬVIDE al kromaj paŝoj farendaj por evoluigi la Eŭropan integriĝon,
DECIDIS fondi la Eŭropan Union kaj tiucele delegis [jenajn] plenrajtigitojn...
KIUJ, interŝanĝinte siajn plenrajtigilojn agnoskitajn en bona kaj konvena ordo, konsentis pri la sekvantaj preskriboj:

1 Zamenofa vorto signifanta kunfluon.
2 Ne oficiala vorto, kies signifo rilatas al la federa principo tie formulita.

I TITOLO: KOMUNAJ PRESKRIBOJ

1a artikolo
Per ĉi tiu traktato la altaj kontraktantaj partoj starigas inter si Eŭropan Union, en la sekvo nomata "Unio", al kiu la membroŝtatoj atribuas agosferojn por atingi iliajn komunajn celojn.
Jena traktato signas novan etapon en la kreoprocezo de ĉiam pli firma unuiĝo inter la popoloj de Eŭropo, en kiu la decidoj estu alprenataj en maniero kiel eble plej travidebla kaj proksima al la civitanoj.
La Unio baziĝas sur ĉi tiu traktato kaj sur la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio (en la sekvo nomataj "la traktatoj"). La du traktatoj havas la saman juran valoron. La Unio anstataŭas kaj postsekvas la Eŭropan Komunumon.
2a artikolo
La Unio baziĝas sur la valoroj de respekto de la homa digno, la libereco, la demokratio, la egaleco, la juroŝtateco, kaj respekto de la homaj rajtoj, inkluzive la rajtojn de personoj apartenantaj al minoritatoj. Tiuj ĉi valoroj estas komunaj en la membroŝtatoj, en socio karakterizita per plurismo, malpermeso de diskriminacio, toleremo, justeco, solidareco, kaj per egaleco inter virinoj kaj viroj.
3a artikolo
  1. La celo de la Unio estas antaŭenigi la pacon, siajn valorojn kaj la bonstaton de siaj popoloj.
  2. La Unio proponas al siaj civitanoj areon de libereco, sekureco kaj justo sen internaj limoj, kie estu garantiata libera cirkulado de homoj kune kun taŭgaj rimedoj pri la kontrolado de la eksteraj limoj, pri la azilo, pri la enmigrado, pri la krimprevento kaj la batalo kontraŭ ĉi lasta.
  3. La Unio starigas internan merkaton. Ĝi klopodas en Eŭropo por daŭrigebla evoluo baziĝanta sur ekvilibrigita ekonomia kresko, prezo­stabileco kaj sur sociala merkatekonomio kun alta konkurenca kapablo, kiu celas plenan dungitecon kaj socian progreson, kaj kiu kunligiĝas kun altnivela defendo kaj plibonigo de kvalito de la vivmedio.
  4. La Unio antaŭenigas la sciencan kaj teĥnikan progreson.
    La Unio luktas kontraŭ socia ekskludo kaj diskriminacio, kaj antaŭenigas la sociajn justecon kaj protekton, la egalecon inter viroj kaj virinoj, la solidarecon inter la generacioj kaj la defendon de la rajtoj de infanoj.
    La Unio antaŭenigas la ekonomian, socian kaj teritorian interligon, kaj la solidarecon inter la membroŝtatoj.
    La Unio respektas siajn riĉajn diversecojn kulturan kaj lingvan, kaj certigas la konservon kaj pluan riĉigon de la Eŭropa kultura heredaĵo.
  5. La Unio starigas ekonomian kaj monan union, kies mono estas eŭro.
  6. En siaj rilatoj kun la cetera mondo la Unio defendas kaj efektivigas siajn valorojn kaj interesojn, kontribuante al defendo de siaj civitanoj. Ĝi kontribuas al paco, sekureco, daŭrigebla evoluo de la Tero, al la solidareco kaj reciproka respekto inter la popoloj, al la libera kaj honesta komerco, eliminado de malriĉeco kaj al la defendo de homaj ­ precipe infanaj ­ rajtoj, krome al la rigora plenumo kaj evoluigo de la internacia juro, precipe al respekto de la principoj troviĝantaj en la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj.
  7. La Unio plenumas siajn celojn per konvenaj rimedoj, kadre de la agosferoj havigitaj al ĝi en la traktatoj.
4a artikolo
  1. Konforme al la artikolo 5a, ĉiu agosfero ne atribuata al la Unio en la traktatoj, apartenas al la membroŝtatoj.
  2. La Unio respektas la egalecon de membroŝtatoj antaŭ la traktatoj, ilian nacian identecon, kiu estas nedisigebla parto de iliaj bazaj politikaj kaj konstituciaj strukturoj, inkluzive de la regionaj kaj lokaj aŭtonomioj. Ĝi respektas la bazajn ŝtatajn funkciojn de la ŝtato, inter ili la gardon de la teritoria integreco, la konservadon de la publika ordo kaj la defendon de la nacia sekureco. Specife la nacia sekureco restas ekskluziva agosfero de ĉiu membroŝtato.
  3. Pro la principo de lojala kunlaboro, la Unio kaj la membroŝtatoj sin respektas kaj helpas unu la alian en la efektivigo de la taskoj devenantaj el la traktatoj.
  4. La membroŝtatoj alprenas konvenajn ĝeneralajn aŭ specialajn disponojn por plenumi siajn devojn devenantajn el la traktatoj aŭ konsekvencaj el aktoj de institucioj de la Unio.
    La membroŝtatoj helpas la Union plenumi ĝiajn taskojn kaj evitas kiun ajn rimedon, kiu povas endanĝerigi la efektivigon de la celoj de la Unio.
5a artikolo
  1. La ĉirkaŭlimigo de la agosferoj de la Unio baziĝas sur la principo de atribuo.
  2. La ekzerco de la agosferoj de la Unio baziĝas sur la principoj je subsidiareco kaj proporcieco.
  3. Pro la principo de atribuo, la Unio agas ekskluzive en la limoj al ĝi atribuitaj de la membroŝtatoj en la traktatoj por plenumi la celojn fiksitajn en ĉi lastaj. Ĉiu ajn agosfero ne atribuita al la Unio en la traktatoj apartenas al la membroŝtatoj.
  4. Pro la principo je subsidiareco, en la sektoroj je ĝia ekskluziva agosfero la Unio intervenas nur kaze se la antaŭfiksitaj celoj ne estas kontentige atingeblaj de la membro­ŝatoj, nek je centra nek je regiona kaj loka niveloj, sed povas – pro iliaj graveco aŭ konsekvencoj – esti pli bone atingataj je nivelo de Unio.
  5. La institucioj de la Unio aplikas la principon de subsidiareco konforme al protokolo pri la apliko de la principoj de subsidiareco kaj proporcieco. La naciaj parlamentoj gardas pri la respekto de la pricipo de subsidiareco laŭ la proceduro fiksita en tiu protokolo.
  6. Pro la principo de proporcieco, la konsisto kaj la formo de la agado de la Unio limiĝas je kiom necesa por la atingo de la celoj de la traktatoj.
  7. La institucioj de la Unio aplikas la principon de proporcieco laŭ la protokolo pri la apliko de la principoj de subsidiareco kaj proporcieco.
6a artikolo
  1. La Unio agnoskas la rajtojn, la liberecojn kaj la principojn sankciitajn en la Ĉarto de la Fundamentaj Rajtoj de la Eŭropa Unio je la 7a de decembro 2000, adoptita la 12an de decembro 2007 en Strasburgo kaj havanta la saman juran valoron de la traktatoj.
  2. La preskriboj de la Ĉarto neniel ampleksigas la agosferojn de da la Unio fiksitaj en la traktatoj.
    La rajtoj, la liberecoj kaj la principoj de la Ĉarto estas interpretotaj laŭ la ĝeneralaj preskriboj de la titolo VII de la Ĉarto, kiuj reguligas ĝiajn interpretojn kaj aplikojn kaj indikas la fontojn de tiuj preskriboj konsiderante la klarigojn al kiuj referencas la Ĉarto.
  3. La Unio aliĝas al la "Eŭropa konvencio por gardado de la homaj rajtoj kaj de la fundamentaj liberecoj". Tiu aliĝo ne modifas la agosferoj de la Unio difinitaj en la traktatoj.
  4. La fundamentaj rajtoj, garantiataj de la "Eŭropa konvencio por gardado de la homaj rajtoj kaj de la fundamentaj liberecoj" kaj rezultantaj el la konstituciaj tradicioj komunaj al la membroŝtatoj, apartenas al la juro de la Unio kiel ĝeneralaj principoj.
7a artikolo
  1. Surbaze de motivita propono de triono de la membroŝtatoj, de la Eŭropa Parlamento aŭ de la Eŭropa Komisiono, la Konsilio(3) , decidante laŭ plimulto je kvar kvinonoj de siaj membroj, post aprobo fare de la Eŭropa Parlamento, povas konstati ke ekzistas evidenta risko je grava malobservo fare de iu membroŝtato de la valoroj menciitaj en la artikolo 2a. Antaŭ ol procedi pri tiu konstato, la Konsilio aŭskultas la koncernatan membroŝtaton kaj povas direkti al ĝi rekomendon, decidante per la sama proceduro.
  2. La Konsilio sisteme kontrolas ĉu plu ekzistas la kialoj, kiuj kuntrenis tiun konstaton.
  3. La Eŭropa Konsilio decidante je unuanimeco, sekve de propono de triono de la membroŝtatoj aŭ de la Eŭropa Komisiono kaj post konforma aprobo de la Eŭropa Parlamento, povas konstati gravan kaj daŭran malobservon fare de iu membroŝtato de la valoroj cititaj en la artikolo 2a, post esti invitinta tiun membroŝtaton prezenti siajn rimarkojn.
  4. Okaze de la konstato laŭ la 2a alineo, la Konsilio povas suspendi, per decido je kvalifikita plimulto, certajn rajtojn de la koncernata membroŝtato devenantaj el apliko de la traktatoj, inter ili la voĉdonrajton de la registara reprezentanto de tiu ĉi ŝtato membranta al la Konsilio mem. Tiucele agante la Konsilio konsideras la eblajn konsekvencojn de tia suspendo sur la rajtoj kaj devoj de la fizikaj kaj juraj personoj.
  5. La koncernata membroŝtato ĉiuokaze daŭras esti engaĝita en la devigoj al ĝi rezultantaj de la traktatoj.
  6. La Konsilio, decidante je kvalifikita plimulto, povas poste decidi modifojn aŭ retiron de la adoptitaj rimedoj laŭ la paragrafo 3a, por respondi al la ŝanĝoj en la situacio, kiu portis al ilia preskribo.
  7. La voĉdonmanieroj aplikataj, pro jena artikolo, de la Eŭropa Parlamento, de la Eŭropa Konsilio kaj de la Konsilo estas fiksitaj en la artikolo 354a de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio.
8a artikolo
  1. La Unio estigas privilegiajn rilatojn kun la najbaraj landoj por krei areon je prospero kaj bona najbareco baziĝantan sur la valoroj de la Unio kaj karakterizatan per firmaj kaj pacaj interrilatoj de kunagado.
  2. Por la celoj de la unua alineo, la Unio povas atingi specifajn interkonsentojn kun la koncernaj landoj. Tiuj ĉi interkonsentoj povas kuntreni reciprokajn rajtojn kaj devigojn, kaj la
(3) Nova vorto, kiu identigas gvidorganon en la Eŭropaj organizoj.eblecon kunagadi. Ilia realigado estas temo je perioda planigado.

II TITOLO: PRESKRIBOJ PRI DEMOKRATAJ PRINCIPOJ

9a artikolo
La Unio respektas, en ĉiuj siaj agadoj, la principon je egaleco de la civitanoj, kiuj ricevas saman atenton fare de la institucioj, organoj kaj organismoj. Estas civitano de la Unio kiu ajn havas la civitanecon de iu membroŝtato. La unia civitaneco aldoniĝas al la nacia ĉivitaneco kaj ne anstataŭas ĝin.
10a artikolo
  1. La funkciado de la Unio baziĝas sur la reprezenta demokratio.
  2. La civitanoj estas rekte reprezentataj rilate al la Unio en la Eŭropa Parlamento. La membroŝtatoj estas reprezentataj en la Eŭropa Konsilio de la respektivaj ŝtatestroj aŭ registarestroj kaj en la Konsilio de de la respektivaj registaroj, kiuj mem havas demokratan respondecon antaŭ siaj naciaj parlamentoj aŭ civitanoj.
  3. Ĉiu civitano havas la rajton partopreni en la demokrata vivo de la Unio. La decidoj estas prenotaj je nivelo kiel eble plej publika kaj proksima al la civitanoj.
  4. La politikaj partioj je Eŭropa nivelo kontribuas al elformigo de Eŭropa politika konscio kaj al deklaro de volo de la Uniaj civitanoj.
11a artikolo
  1. La institucioj per konvenaj rimedoj garantias al la civitanoj kaj interesoreprezentaj organizoj la eblecon konigi siajn opiniojn kaj publike diskuti pri iu ajn aktiveco de la Unio.
  2. La institucioj tenas malfermitan, travideblan kaj sisteman dialogon kun la interesoreprezentaj organizoj kaj kun la civila socio.
  3. La Eŭropa Komisiono tenas vastajn, anticipajn konsultadojn kun la koncernaj partneroj, por garantii la koherecon kaj travideblecon de agoj de la Unio.
  4. Uniaj civitanoj laŭ nombro de almenaŭ unu miliono, kiuj samtempe estas ŝtatanoj el signifa nombro de membroŝtatoj, povas preni la iniciaton invititi la Eŭropan Komisionon prezenti – ene de sia agosfero – konvenan proponon en tiuj aferoj, pri kiuj la civitanoj konsideras necesa Unian juran akton cele al la apliko de la traktatoj.
  5. La preskriboj kaj la necesaj kondiĉoj por prezenti civitanan iniciaton estas fiksotaj konforme al la artikolo 24a, unua alineo, de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio.
12a artikolo
La naciaj parlamentoj aktive kontribuas al bona funkciado de la Unio;
  1. per la informoj ricevitaj de la Uniaj institucioj kaj per la ricevitaj projektoj de Uniaj leĝdonaj aktoj konforme al la protokolo pri la rolo de la naciaj parlamentoj en la Eŭropa Unio;
  2. gardante pri la observo de la principo de subsidiareco laŭ la proceduroj fiksitaj en la protokolo pri la apliko de la principoj de subsidiareco kaj proporcieco;
  3. partoprenante, kadre de areo de libereco, sekureco kaj justo, al taksomekanismoj por plenumi la Uniajn politikojn en tiuj sektoroj konforme al la artikolo 70a de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio, kaj partoprenante al la politika kontrolo de Europol kaj al agadtaksadon de Eurojust, konforme al la artikoloj 85a kaj 88a de la citita traktato;
  4. partoprenante al la reviziproceduroj de la traktatoj konforme al la artikolo 48a de ĉi tiu traktato;
  5. per la informoj ricevitaj pri la aliĝdemandoj al la Unio konforme al la 49a artikolo de ĉi tiu traktato;
  6. partoprenante la parlamentan kunagadon inter la naciaj parlamentoj kaj la Eŭropa Parlamento konforme al la protokolo pri la rolo de la naciaj parlamentoj en la Eŭropa Unio.

III TITOLO ­ PRESKRIBOJ PRI LA INSTITUCIOJ

13a artikolo
  1. La Unio disponas pri institucia kadro, kies celo estas antaŭenigi ĝiajn valorojn, ĝiajn celdifinojn, servi la interesojn ĝiajn, de ties civitanoj kaj de la membroŝtatoj, garantii koherecon, efikecon kaj kontinuecon de ĝiaj politikoj kaj agadoj.

  2. Tiu ĉi institucia kadro konsistas el:
  1. Ĉiu institucio agas en la kadro de la agosferoj havigitaj al ĝi de la traktatoj, laŭ la proceduroj, kondiĉoj kaj celoj tie difinitaj. La institucioj bonafide kaj reciproke kunlaboras inter si.
  2. La preskriboj pri laEŭropa Centra Banko kaj la Kontokortumo troviĝas, kune kun detalaj preskriboj pri la aliaj institucioj, en la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio.
  3. La Eŭropa Parlamento, la Konsilio kaj la Komisiono estas asistataj de Ekonomia kaj Socia Komitato kaj de Komitato pri Regionoj, kiuj havas kunsultajn funciojn.
14a artikolo
  1. La Eŭropa Parlamento, kune kun la Konsilio, praktikas leĝdonajn kaj buĝetajn funkciojn.
  2. Ĝi plenumas politikkontrolajn kaj konsultiĝajn taskojn laŭ la kondiĉoj fiksitaj en la traktatoj. Ĝi elektas la Prezidanton de la Komisiono.
  3. La Eŭropa Parlamento konsistas el reprezentantoj de la uniaj civitanoj. Ilia nombro ne povas superi sepcent kvindek. La reprezentado de la civitanoj realiĝas laŭ proporcie malkreskanta maniero, kun fiksita sojlo de minimume ses membroj por ĉiu membroŝtato. Neniu el la membroŝtatoj povas havi pli ol naŭdek ses reprezentantojn.
  4. La Eŭropa Konsilio, laŭ iniciato de la Eŭropa Parlamento kaj kun ties aprobo, respektante la bazajn principojn menciitajn en la unua alineo, alprenas unuaniman decidon por difini la konsiston de la Eŭropa Parlamento.
  5. La membroj de la Eŭropa Parlamento estas elektotaj surbaze de rekta kaj universala balotrajto, per libera kaj sekreta voĉdono, por kvinjara mandatperiodo.
  6. La Eŭropa Parlamento elektas el inter siaj membroj la Prezidanton kaj la presidantecan estraron.
15a artikolo
  1. La Eŭropa Konsilio donas al la Unio la necesajn instigojn por ĝia evoluo, kaj difinas ties ĝeneralajn politikajn direktojn kaj prioritatojn. La Eŭropa Ĝi ne havas leĝdonan funkcion.
  2. La Eŭropa Konsilio konsistas el la ŝtatestroj aŭ registarestroj de la membroŝtatoj, el sia Prezidanto kaj el la Prezidanto de la Komisiono. En ĝia laboro partoprenas la Alta Reprezentanto de la Unio pri eksteraj aferoj kaj sekurecpolitiko.
  3. La Eŭropa Konsilio, kunvokate de sia Prezidanto, kunsidas ĉiun kvaronjaron. Kiam la tagordo tion postulas, ĉiu membro povas decidi, ke unu ministro ­ aŭ kaze de la Prezidanto de la Komisiono, iu komisionano – asistu lin. Se la situacio tion postulas, la Prezidanto rajtas kunvoki la Eŭropan Konsilion al eksterordinara kunsido.
  4. Se la traktatoj ne disponas alimaniere, la Eŭropa Konsilio decidas per komuna konsento.
  5. La Eŭropa Konsilio elektas la Prezidanton per kvalifikita plimulto por mandatperiodo de du jaroj kaj duono; lia mandato estas unufoje renovigebla. Kaze de malhelpo aŭ de grava kulpo, la Eŭropa Konsilio rajtas ĉesigi la mandaton laŭ la sama proceduro.
  6. La Prezidanto de la Eŭropa Konsilio:
  1. prezidas dum la kunsidoj de la Eŭropa Konsilio kaj donas impeton al ĝia laboro;
  2. kunlaborante kun la Prezidanto de la Komisiono kaj laŭ la laboroj de la Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj, garantias preparadon kaj kontinuecon de laboro de la Eŭropa Konsilio;
  3. strebas por faciligi koherecon kaj konsenton interne de la Eŭropa Konsilio;
  4. post ĉiu kunsido de la Eŭropa Konsilio prezentas raporton al la Eŭropa Parlamento.

    La Prezidanto de Eŭropa Konsilio plenumas la eksteran reprezenton de la Union ­ laŭ sia nivelo kaj funkcio ­ en aferoj pri la komuna ekstera kaj sekureca politiko, sen damaĝo de la agosfero de la Alta Reprezentanto de la Unio pri eksteraj aferoj kaj sekurecpolitiko.
    La Prezidanto de la Eŭropa Konsilio rajtas plenumi nenian nacian mandaton.
16a artikolo
  1. La Konsilio, kunlabore kun la Eŭropa Parlamento, plenumas leĝdonan kaj buĝetan taskojn. Ĝi plenumas la taskojn determini la politikojn kaj kunordigi, laŭ la kondiĉoj difinitaj en la traktatoj.
  2. La Konsilio konsistas el po unu ministronivela reprezentanto de ĉiu membroŝtato, rajtigita devontigi la registaron de la koncerna membroŝtato kaj voĉdoni.
  3. Se la traktatoj ne disponas alimaniere, la Konsilio decidas per kvalifikita plimulto.
  4. Ek de la 1a de novembro 2014, per kvalifikita plimulto oni intencas almenaŭ 55 % de membroj de la Konsilio, kun al minimumo de dekkvin membroj, reprezentantaj membroŝtatojn kun almenaŭ 65 % de la loĝantaro de la Unio.
  5. La blokanta minoritato devas konsisti almenaŭ el kvar membroj de la Konsilio; manke de tio la kvalifikita plimulto estas atingota.
    La aliaj kriterioj, kiuj reguligas la voĉdonon je kvalifikita plimulto, estas fiksitaj en la artikolo 238a, alineo 2a, de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio.
  6. La dumtempaj preskriboj pri la difino de la kvalifikita plimulto aplikeblaj ĝis la 31a de oktobro 2014 kaj tiuj aplikeblaj inter la 1a de novembro 2014 kaj la 31a de marto 2017 estas fiksitaj en la protokolo pri la dumtempaj preskriboj.
  7. La Konsilio kunsidas en diversaj formacioj, kies listo estas adoptata laŭ la artikolo 236a de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio.
  8. La Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj prizorgas la koherecon de la laboro plenumata en diversaj formacioj de la Konsilio.
    La Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj preparas la kunsidojn de de la Eŭropa Konsilio kaj prizorgas ties prisekvadon kunlige kun la Prezidanto de la Eŭropa Konsilio kaj la Komisiono.
    La Konsilio pri Eksteraj Aferoj surbaze de la strategiaj gvidlinioj difinitaj de la Eŭropa Konsilio, elformas la eksteran agadon de la Unio kaj zorgas pri kohereco de ties agadoj.
  9. Pri preparo de la laboro de la Konsilio respondecas komitato konsistanta el konstantaj reprezentantoj de registaroj de la membroŝtatoj.
  10. La kunsidoj de la Konsilio estas publikaj, kiam ĝi diskutas aŭ voĉdonas pri projekto de leĝdona akto. Tiucele la kunsidoj de la Konsilio dividiĝas en du partoj dediĉitaj respektive al la Uniaj leĝdonaj aktoj kaj al neleĝdona agado.
  11. La prezidadon de la diversaj formacioj de la Konsilio, escepte tiun de la Konsilio pri Eksteraj Aferoj, plenumas la membroŝtataj reprezentantoj partoprenantaj en la Konsilio laŭ sistemo de egalrajta rotacio, konforme al la kondiĉoj fiksitaj en la artikolo 236a de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio.
17a artikolo
  1. La Komisiono antaŭenigas la ĝeneralajn interesojn de la Unio kaj alprenas tiucele konvenajn iniciatojn. Ĝi gardas pri la aplikado de la traktatoj kaj de la disponoj alprenitaj fare de la institucioj surbaze de la traktatoj. Ĝi gardas la aplikadon de la Unia juro, kontrolate de la kortumo de la Eŭropa Unio. Ĝi plenumas la buĝeton kaj gvidas la programojn. Laŭ la kondiĉoj difinitaj en la traktatoj, ĝi plenumas kunordigajn, efektivigajn kaj administrajn taskojn. Ĝi plenumas la eksteran reprezenton de la Unio, escepte de la komuna ekstera kaj sekureca politiko kaj de aliaj okazoj fiksitaj en la traktatoj. Cele al atingo de interkonsentoj interinstituciaj, ĝi iniciatas la unu­ kaj plurjaran programadprocezojn de la Unio.
  2. Se la traktatoj ne dispozicias alimaniere, la leĝdonaj aktoj de la Unio estos alpreneblaj ekskluzive surbaze de propono de la Komisiono. Ceteraj juraj aktoj estas alprenotaj surbaze de propono de la Komisiono, se la traktatoj tiel disponas.
  3. La mandatperiodo de la Komisiono estas kvin jaroj.
  4. La membroj de la Komisiono estas elektendaj surbaze de ilia ĝenerala kompetenteco kaj Eŭropa engaĝiĝo el inter personoj, kiuj ofertas ĉiujn garantiojn pri sendependeco.
    La Komisiono estas plene sendependa dum plenumo de siaj respondecoj. Sen malrespekto de artikolo 18a, alineo 2a, la membroj de la Komisiono nek petas nek akceptas ordonojn de iu ajn registaro, institucio, organo aŭ organizaĵo. Ili detenas sin de agoj malkonformaj al siaj devoj aŭ al plenumo de siaj taskoj.
  5. La Komisiono nomumita inter la 1a de decembro 2009 kaj la 31a de oktobro 2004, konsistas el po unu civitano de la membroŝtatoj, inkluzive de la Prezidanto kaj de la Alta Reprezentanto de la Unio pri eksteraj aferoj kaj sekurecpolitiko, kiu estas unu el la vicPrezidantoj.
  6. Startante de la 1a de novembro 2014, la Komisiono konsistos el nombro da membroj ­ inkluzive de la Prezidanton kaj la Alta Reprezentanto de la Unio pri eksteraj aferoj kaj sekurecpolitiko ­ egalaj al du trionoj de la membroŝtatoj, escepte se la Eŭropa Konsilio unuanime decidas pri modifo de tiu ĉi nombro.
  7. La membroj de la Komisiono estas elektotaj el inter civitanoj de la membroŝtatoj laŭ sistemo de tute egalrajta rotacio inter la membroŝtatoj, kiu permesas reflekti la demografian kaj geografian multoblecon de la membroŝtatoj. Tiun ĉi sistemon determinas la Eŭropa Konsilio per unuanima decido, surbaze de la artikolo 244a de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio.
  8. La Prezidanto de la Komisiono:
    1. difinas la gvidliniojn koncernantajn funkciadon de la Komisiono;
    2. difinas la internan organizon de la Komisiono por certigi, ke ĝi agadu kohere, efike kaj en spirito de kolegeco;
    3. nomumas la vicPrezidantojn el inter la membroj de la Komisiono, escepte de la Alta Reprezentanto de la Unio pri eksteraj aferoj kaj sekurecpolitiko.

    Membro de la Komisiono prezentas sian demision, se la Prezidanto petas lin tion fari. La Alta Reprezentanto de la Unio pri eksteraj aferoj kaj sekurecpolitiko prezentas sian demision, se la Prezidanto petas lin tion fari, konforme al la artikolo 18a, alineo 1a.
  9. Konsiderinte la rezultojn de elektoj por la Eŭropa Parlamento, kaj post konvenaj konsultiĝoj, la Eŭropa Konsilio per kvalifikita plimulto proponas al la Eŭropa Parlamento kandidaton por la ofico de Prezidanto de la Komisiono. La Eŭropa Parlamento elektas la kandidaton per la plimulto de siaj membroj. Se la kandidato ne ricevas la apogon de la necesa plimulto, la Eŭropa Konsilio per kvalifikita plimulto proponas ene de unu monato novan kandidaton, kiun la Eŭropa Parlamento elektas laŭ sama proceduro.
  10. La Konsilio post interkonsento kun la elektita Prezidanto alprenas la liston de kromaj personoj, kiujn li/ŝi deziras nomumi membroj de la Komisiono. Tiuj personoj estas selektotaj surbaze de proponoj de la membro­statoj laŭ la kriterioj fiksitaj en la duaj subalineoj de la alineoj 3a kaj 5a.
    La Eŭropa Parlamento voĉdonas pri kolegia aprobo de la Komisiono, tio estas de la Prezidanto, de la Alta Reprezentanto de la Unio pri eksteraj aferoj kaj sekurecpolitiko kaj de la aliaj komisionanoj. Surbaze de tiu ĉi aprobo la Eŭropa Konsilio nomumas la Komisionon per kvalifikita plimulto.
  11. La Komisiono kolegie respondecas antaŭ la Eŭropa Parlamento. Konforme al la reguloj difinitaj en la artikolo 234a de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio, la Eŭropa Parlamento povas voĉdoni proponon de malkonfido al la Komisiono. Se tia propono estas alprenita, la membroj de la Komisiono devas kolektive demisii, kaj la Alta Reprezentanto de la Unio pri eksteraj aferoj kaj sekurecpolitiko devas demisii de la membreco en la Komisiono.
18a artikolo
  1. La Eŭropa Konsilio per kvalifikita plimulto kaj kun konsento de la Prezidanto de la Komisiono nomumas la Altan Reprezentanton de la Unio pri eksteraj aferoj kaj sekurecpolitiko. La Eŭropa Konsilio rajtas ĉesigi lian/ŝian mandaton laŭ la sama proceduro.
  2. La Alta Reprezentanto gvidas la komunan eksteran kaj sekurecan komunan politikon de la Unio. Li/ŝi kontribuas per siaj proponoj al formado de tiu ĉi politiko kaj ĝin plenumas laŭ la mandato ricevita de la Konsilio. Li/ŝi agas same koncerne la komunan politikon sekurecan kaj defendan.
  3. La Alta Reprezentanto prezidas la Konsilion pri Eksteraj Aferoj.
  4. La Alta Reprezentanto estas unu el la vicPrezidantoj de la Komisiono. Li/ŝi gardas pri la kohereco de eksteraj agadoj de la Unio. Ene de la Komisiono li/ŝi respondecas pri la taskoj de la Komisiono lige al la eksteraj rilatoj, kaj pri kunordigo de aliaj kampoj de la ekstera agado de la Unio. Dum la plenumado de siaj respondecoj interne de la Komisiono, kaj nur rilate al ĉi tiuj, la Alta Reprezentanto agas laŭ la proceduroj validaj por funkciado de la Komisiono, se tio estas en akordo kun la alineoj 2a kaj 3a.
19a artikolo
  1. La kortumo de la Eŭropa Unio konsistas el la kortumo, el la Tribunalo kaj el la fakaj tribunaloj. Ĝi certigas respekton de la juro pri interpretado kaj aplikado de la traktatoj.
  2. La membroŝtatoj kreas la apelaciajn eblojn necesajn por garantii efikan juran protektadon en la kampoj regulitaj de la Unia juro.
  3. La Justicortumo konsistas el po unu juĝisto de ĉiu membroŝtato. Ĝin asistas ĝeneralaj advokatoj.
  4. La Tribunalo konsistas el almenaŭ po unu juĝisto de ĉiu membroŝtato.
    La juĝistoj kaj ĝeneralaj advokatoj de la Kortumo, kaj la juĝistoj de la Tribunalo estas elektotaj el inter personoj, kies sendependeco estas nepridubebla, kaj kiuj plenumas la kondiĉojn difinitajn en la artikoloj 253a kaj 254a de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio. Ili estas nomumataj de la registaroj de la membroŝtatoj per komuna interkonsento, por sesjara periodo. Juĝistoj kaj ĝeneralaj advokatoj estas renomumeblaj.
  5. La kortumo de la Eŭropa Unio sin prononcas konforme al la traktatoj:
    1. pri plendoj prezentitaj al ĝi de iu membroŝtato aŭ institucio, aŭ de fizika aŭ jura persono;
    2. kiel antaŭdecido, demande de la naciaj tribunaloj, pri interpretado de la Unia juro aŭ pri valideco de juraj aktoj alprenitaj fare de la institucioj;
    3. en ceteraj kazoj menciitaj en la traktatoj.

IV TITOLO – PRESKRIBOJ PRI LA FIRMIGITA KUNAGADO

20a artikolo
  1. La membroŝtatoj, kiuj deziras krei unu kun la alia firmigitan kunagadon sur kampoj ne apartenantaj al ekskluziva agosfero de la Unio, rajtas uzi la instituciojn de la Unio kaj praktiki tiujn agosferojn aplikante la koncernajn preskribojn de la traktatoj, ene de la limoj kaj laŭ la kriterioj fiksitaj en tiu ĉi artikolo kaj en la artikoloj de la 326a al la 334a de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio.
  2. La firmigita kunagado celas antaŭenigi plenumadon de la celoj de la Unio, defendi siajn interesojn kaj firmigi sian integriĝan procezon. Tia kunagado kiam ajn estas malfermita por ĉiuj membroŝtato laŭ la artikolo 327a de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio.
  3. La decido kiu rajtigas firmigitan kunagadon estas alprenota de la Konsilio en ekstrema kazo, se ĝi konstatis ke la celoj de tiu kunagado ne estas atingeblaj fare de la tuta Unio ene de akcepteba limdato, kaj se almenaŭ naŭ membroŝtatoj partoprenas ĝin. La Konsilio decidas laŭ la proceduro fiksita en la artikolo 328a de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio.
  4. La diskutojn en la Konsilio rajtas partopreni ĉiuj membroŝtatoj, sed la voĉdonadon rajtas partopreni nur la membroj de la Konsilio, kiuj reprezentas la membroŝtatojn partoprenantajn la firmigitan kunagadon.
  5. La juraj aktoj alprenitaj en la kadro de la firmigita kunagado devigas nur la partoprenantajn membroŝtatojn. Tiuj ĉi juraj aktoj ne apartenas al la Uniaj atingaĵoj akceptendaj de landoj intencantaj aliĝi al la Unio.

V TITOLO – ĜENERALAJ PRESKRIBOJ PRI LA EKSTERA AGADO DE LA UNIO KAJ SPECIFAJ PRESKRIBOJ PRI LA EKSTERA KAJ SEKURECA KOMUNA POLITIKO

1A ĈAPO – ĜENERALAJ PRESKRIBOJ PRI LA EKSTERA AGADO DE LA UNIO

21a artikolo
  1. La agado de la Unio sur la internacia scenejo baziĝas sur la principoj, kiuj inspiris ĝiajn kreadon, evoluon kaj plilargiĝon, kaj kiujn ĝi celas antaŭenirigi en la cetera mondo: demokratio, juroŝtateco, universaleco kaj nedisigebleco de la homaj rajtoj kaj de la fundamentaj liberecoj, respekto al la homa digno, principoj je egaleco kaj solidareco kaj respekto de la principoj de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de la internacia juro.
  2. La Unio klopodas evoluigi rilatojn kaj starigi komunaj iniciatojn kun aliaj landoj kaj kun la internaciaj, regionaj kaj mondaj organizoj, kiuj kunpartigas la principojn menciitajn en la unua alineo. Ĝi antaŭenigas plurflankajn solvojn al komunaj problemoj, ĉefe kadre de la Unuiĝintaj Nacioj.
  3. La Unio difinas kaj plenumas komunajn politikojn kaj agadojn kaj agas por garantii altan nivelon de kunagado en ĉiuj sektoroj de la internaciaj rilatoj cele al:
    1. gardi siajn valorojn, siajn fundamentajn interesojn, sian sekurecon, sian sendependon kaj sian integrecon;
    2. firmigi kaj subteni la demokration, la juroŝtatecon, la rajtoj de la homo kaj la principoj de la internacia juro;
    3. gardi la pacon, preventi la konfliktojn kaj plifortigi la internacian sekurecon, konforme al la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, krom al la principoj de la fina Akto de Helsinki kaj al la celoj de la Ĉarto de Parizo, komprenate tiuj rilatantaj al eksteraj limoj;
    4. favori la daŭrigeblan evoluon de la evoluiĝantaj landoj en la ekonomia, socia kaj media kadroj kun la tutunua celo elimini la malriĉecon;
    5. kuraĝigi la integriĝon de ĉiuj landoj en la monda ekonomio, ankaŭ per laŭgrada elimino de la limigoj en la internaciaj interŝanĝoj;
    6. kontribui al la pretigado de internaciaj rimedoj celantaj konservi kaj plibonigi la medion kaj la daŭrigeblan kondukadon de la mondaj naturaj riĉaĵoj por garantii la daŭrigeblan evoluon;
    7. helpi la loĝantarojn, la landojn kaj la regionojn frapitajn de katastrofoj naturaj aŭ provokitaj de la homo;
    8. promocii internacian sistemon baziĝanta sur plurflanka plifortigita kunagado kaj sur bona regado de la mondo.
  4. En la prilaborado kaj realigado de la ekstera agado en pluraj sektoroj komprenataj en ĉi tiu titolo kaj en la V parto de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio kaj de la aliaj politikoj en iliaj eksteraj rilatoj, la Unio respektas la principojn kaj strebas al la celoj menciitaj en la alineoj 1a kaj 2a.
  5. La Unio garantias koherecon inter la malsamaj sektoroj de la ekstera agado kaj inter ĉi tuj kaj la aliaj politikoj.
    La Konsilio kaj la Komisiono, asistataj de la Alta Reprezentanto de la Unio pri eksteraj aferoj kaj sekurecpolitiko, garantias tiun koherecon kaj kunagadas por tiu celo.
22a artikolo
  1. La Eŭropa Konsilo determinas la interesojn kaj la strategiajn celojn de la Unio surbaze de la principoj kaj de la celoj menciitaj en la artikolo 21a.
  2. La decidoj de la Eŭropa Konsilio pri la interesoj kaj la strategiaj celoj de la Unio koncernas la eksteran kaj sekurecan komunajn politikojn kaj aliajn sektorojn de la ekstera agado de la Unio. Ili povas koncerni la rilatojn de la Unio kun iu lando aŭ regiono aŭ esti karakterizataj per tema aliro. Ili fiksas la respektivan daŭron kaj la rimedojn, kiujn la Unio kaj la membroŝtatoj devas disponigi.
    La Eŭropa Konsilio decidas je unuanimeco pri rekomendo de la Konsilo alprenita de ĉi lasta laŭ la kriterioj antaŭvidataj en ĉiu sektoro. La decidoj de la Eŭropa Konsilio estas alprenataj laŭ la proceduroj menciataj en la traktatoj.
  3. La Alta Reprezentanto de la Unio pri la eksteraj aferoj kaj la sekurecpolitiko, pri la sektoro de la komuna ekstera kaj sekureca politiko, kaj la Komisiono, pri la aliaj sektoroj de la ekstera agado, povas prezenti al la Konsilio kunajn proponojn.

2A ĈAPO – SPECIFAJ PRESKRIBOJ PRI LA EKSTERA KAJ SEKURECA KOMUNA POLITIKO

1A SEKCIO – KOMUNAJ PRESKRIBOJ

23a artikolo
La agado de la Unio sur la internacia scenejo, laŭ tiu ĉi ĉapitro, baziĝas sur la principoj, strebas al la celoj kaj estas kondukata konforme al la ĝeneralaj preskriboj de la ĉapitro 1a.
24a artikolo
  1. La agosfero de la Unio pri komuna ekstera kaj sekureca politiko rilatas al ĉiuj sektoroj de la ekstera politiko kaj al ĉiuj aferoj pri la sekureco de la Unio, komprenate la laŭgrada difino de komuna defendopolitiko, kiu povas konduki al komuna defendo.
  2. La komuna ekstera kaj sekureca politiko estas submetita al specifaj preskriboj kaj proceduroj. Ĝi estas difinata kaj plenumata de la Eŭropa Konsilio kaj de la Konsilio, kiuj decidas je unuanimeco, escepto en la kazoj pri kiuj la traktatoj disponas alimaniere. Estas ekskudata la alpreno de leĝdonaj aktoj. La komuna ekstera kaj sekureca politiko estas plenumita de la Alta Reprezentanto de la Unio pri eksteraj aferoj kaj sekurecpolitiko kaj de la membroŝtatoj konforme al la traktatoj.
    La specifa rolo de la Eŭropa parlamento kaj de la Komisiono en ĉi tiu sektoro estas difinata de la traktatoj. La kortumo de la Eŭropa Unio ne kompetentas pri tiuj preskriboj, krom pri la kontrolo de de la respekto de la artikolo 40a de ĉi tiu traktato kaj pri la laŭleĝeco de iuj decidoj, kiel antaŭvidate en la artikolo 275a, alineo 2a de la traktato pri funciado de la Eŭropa Unio.
  3. En la kadro de la principoj kaj celoj de la ekstera agado, la Unio kondukas, difinas kaj plenumas komunan eksteran kaj sekurecan politikon baziĝantan sur la kresko de la reciproka politika solidareco inter la membroŝtatoj, sur la determino de la aferoj je ĝenerala intereso kaj sur la plenumo de ĉiam pli alta nivelo de konverĝo de la agoj de la membroŝtatoj.
  4. La membroŝtatoj subtenas aktive kaj sen rezervoj la eksteran kaj sekurecan politikon de la Unio en spirito je reciprokaj lojaleco kaj solidareco, kaj respektante la agadon de la Unio en ĉi tiu sektoro.

  5. La membroŝtatoj kunagas por plifortigi kaj evoluigi ilian reciprokan solidarecon. Ili sin detenas de kiu ajn ago kontraŭa al la interesoj de la Unio aŭ tia ke ĝi povas malutili ĝian efikon kiel kunliga elemento en la internaciaj rilatoj.
    La Konsilio kaj la Alta Reprezentanto prizorgas por ke tiuj principoj estu respektataj.
25a artikolo
La Unio kondukas la eksteran kaj sekurecan komunan politiko:
  1. difinante la ĝeneralajn pensinklinojn,
  2. decidante pri la difino­ de la agadoj,­ de la starpunktoj,­ de la kriterioj je plenumo de la decidoj pri la ĵus cititaj agadoj kaj starpunktoj,
  3. kaj plifortigante la sisteman kunagadon inter la membroŝtatoj pri la konduko de ilia politiko.
26a artikolo
  1. la Eŭropa Konsilio determinas la strategiajn interesojn de la Unio, fiksas la celojn kaj difinas la ĝeneralajn pensinklinojn pri la komuna ekstera kaj sekureca politiko, komprenataj la aferoj kun konsekvencoj en la defenda kampo. Ĝi alprenas la necesaj decidoj.
  2. Kiam tion postulas internaciaj eventoj, la Prezidanto de la Eŭropa Konsilio kunvokas esterordinaran kunsidon de ĝi por difini la strategiajn principojn de la Unia politiko antaŭ tiuj evoluoj.
  3. La Konsilio difinas la komunan eksteran kaj sekurecan politikon kaj alprenas la necesajn decidojn por difini kaj plenumigi tiun politikon surbaze de la ĝeneralaj pensinklinoj kaj de la strategiaj principoj difinitaj de la Eŭropa Konsilio.
  4. La Konsilio kaj la Alta Reprezentanto de la Unio pri eksteraj aferoj kaj sekurecpolitiko garantias unuecon, koheron kaj efikon de la Unia agado.
  5. La komuna ekstera kaj sekureca politiko estas plenumata de la Alta Reprezentanto kaj de la membroŝtatoj, uzante la naciajn kaj Uniajn rimedojn.
27a artikolo
  1. La alto reprezentanto de la Unio pri la eksteraj aferoj kaj la sekurecpolitiko, kiu prezidas la Konsilion pri Eksteraj Aferoj, per proponoj kontribuas al prilaborado de la komuna ekstera kaj sekureca politiko kaj garantias la realigadon de la decidoj alprenitaj de la Eŭropa Konsilio kaj de la Konsilio.
  2. La Alta Reprezentanto reprezentas la Union en la aferoj, kiuj rilatas al la komuna ekstera kaj sekureca politiko. Li/ŝi kondukas, nome de la Unio, la politikan dialogon kun la eksterlandaj organizoj kaj esprimas la starpunkton de la Unio en la internaciaj organizoj kaj en la internaciaj konferencoj.
  3. En la plenumo de siaj funkcioj, la Alta Reprezentanto utiligas Eŭropan eksteran agadservon. La servo laboras kunlabore kun la diplomatiaj servoj de la membroŝtatoj kaj konsistas el funkciuloj de la koncernaj servoj de la ĝenerala sekretariaro de la Konsilio kaj de la Komisiono kaj de la ekstersidejaj dungitoj de la naciaj diplomatiaj servoj.
  4. La organizo kaj funciado de la Eŭropa ekstera agadservo estas fiksitaj per decido de la Konsilo. La Konsilio decidas surbaze de propono de la Alta Reprezentanto, post konsulto de la Eŭropa Parlamento kaj aprobo de la Komisiono.
28a artikolo
  1. Kiam internacia situacio postulas agadan intervenon de la Unio, la Konsilio alprenas la necesajn decidojn. Ili difinas la celojn, la rimedojn kaj ties bezonatan kvanton, la kondiĉojn pri iliaj realigado kaj, ĉu necese, la daŭron.
  2. Se okazas ŝanĝo de cirkostancoj, kiu havas konsistan efikon sur afero rilatanta al unu el tiuj decidoj, la Konsilo rekonsideras la principojn kaj la celojn de tiu decido kaj alprenas la necesajn decidojn.
  3. La decidoj pri la alineo 1a devontigas la membroŝtatojn en iliaj elpaŝoj kaj en ilia sekva agado.
  4. Kiu ajn elpaŝo aŭ nacia ago cele al apliko de decido pri la alineo 1a estigas informon fare de la interesata membroŝtato en tempodaŭro kiu permesos, ĉu necese, antaŭan interkonsultiĝon ene de la Konsilio. La devigo pri la antaŭa informo ne estas aplikebla kaze de nura rimedalpreno je nacia nivelo sekve al la decidoj de la Konsilio.
  5. Okaze de absoluta neceso ligita al la situacievoluo kaj manke de rekonsidero fare de la Konsilio de la decidoj menciitaj en la alineo 1a, la membroŝtatoj povas ŭrĝe decidi la necesajn rimedojn, konsiderante la ĝeneralajn celojn de tiu decido. La membroŝtato kiu alprenas tiujn rimedojn tuj informas la Konsilion pri ili.
  6. Okaze de konsistaj malfacilaĵoj en la apliko de decido laŭ jena artikolo, membroŝtato submetas ilin al la Konsilio, kiu decidas kaj esploras la taŭgajn solvojn. Ĉi tiuj solvoj ne povas kontrasti la celojn de la decidoj menciitaj en la alineo 1a nek malutili al ĝia efiko.
29a artikolo
La Konsilio alprenas decidojn, kiuj difinas la alpaŝon de la Unio pri specifa afero je geografia aŭ tema konsisto. La membroŝtatoj klopodas por ke iliaj naciaj politikoj estu konformaj al la starpunktoj de la Unio.
30a artikolo
  1. Ĉiu membroŝtato, la Alta Reprezentanto de la Unio pri eksteraj aferoj kaj sekurecpolitiko, aŭ la Alta Reprezentanto kun la apogo de la Komisiono povas submeti al la Konsilio aferojn rilatantajn al la komuna ekstera kaj sekureca politiko kaj povas prezenti iniciatojn aŭ proponojn al la Konsilio.
  2. En okazoj postulantaj rapidan decidon, la Alta Reprezentanto kunvokas, aŭtomate aŭ pro peto de membroŝtato, eksterordinaran kunvenon de la Konsilio, antaŭ la limo je kvardekok horoj aŭ eĉ pli frue, kaze de ŭrĝa bezono.
31a artikolo
  1. La decidoj laŭ ĉi tiu ĉapitro estas alprenataj de la Eŭropa Konsilio kaj de la Konsilio, kiuj decidas je unuanimeco, escepte de la kazoj pri kiuj jena ĉipitro disponas alimaniere. Estas malpermesata la alpreno de leĝodonaj aktoj.
  2. Sin detenante voĉdoni, ĉiu membro de la Konsilio povas motivi propran voĉdonon kun formala deklaro konforme al ĉi tiu alineo. Tiuokaze li ne estas devigata apliki la decidon, sed li akceptas ke ĝi fariĝu deviga por la Unio. En spirito de reciproka solidareco, la koncerna membroŝtato sin detenas de agoj, kiuj povas kontraŭi aŭ bari la Unian agadon baziĝantan sur tiu decido, kaj la aliaj membroŝtatoj respektas ĝian starpunkton.
    Okaze ke la membroj de la Konsilio, kiuj tiumaniere motivas la decidon sin deteni, reprezentas almenaŭ trionon de la membroŝtatoj, kiuj sumas almenaŭ je triono de la Unia loĝantaro, la decido ne estas alprenata.
  3. Nekonformiĝante al la preskriboj de la alineo 1a, la Konsilio decidas je kvalifikita plimulto:­ okaze de alpreno de decido, kiu difinas agon aŭ starpunkton de la Unio, surbaze de decido de la Eŭropa Konsilio, rilatanta al interesoj kaj strategiaj celoj de la Unio laŭ la artikolo 22a, alineo 1a;­ okaze de alpreno de decido, kiu difinas agon aŭ starpunkton de la Unio, surbaze de propono de la Alta Reprezentanto de la Unio pri eksteraj aferoj kaj sekurecpolitiko, prezentita je lia/ŝia iniciato aŭ je iniciato de la Eŭropa Konsilio, kiu sin turnis al la Alta Reprezentanto per specifa peto;­ okaze de alpreno de decidoj rilatantaj al la plenumo de decido, kiu difinas agon aŭ starpunkton de la Unio;­ kiam ĝi nomumas specialan reprezentanton konforme al la articolo 33a.
  4. Se iu membro de la Konsilo deklaras ke, pro specifaj kaj vivogravaj kialoj je nacia politiko, intencas kontraŭstari la alprenon de decido, kiu postulas kvalifikitan plimulton, la voĉdonado ne estos efektivigata. La Alta Reprezentanto, per firma konsultado kun la koncerna membroŝtato, klopodos por solvo akceptebla por tiu lasta. Manke de rezulto la Konsilio, decidante je kvalifikita plimulto, povas peti ke pri la afero estu taskita la Eŭropa Konsilio por unuanima decido.
  5. La Eŭropa Konsilio povas alpreni unuaniman decidon, kiu antaŭfiksas ke la Konsilio decidas je kvalifikita plimulto en okazoj malsamaj ol tiuj mencitaj en la alineo 2a.
  6. La alineoj 2a kaj 3a ne estas aplkeblaj al decidoj, kiuj havas konsekvencoj en la armea kaj defenda sektoroj.
  7. Pri la proceduraj aferoj la Konsilio decidas je plimulto de siaj membroj.
32a artikolo
La membroŝtatoj sin konsultas kadre de la Eŭropa Konsilio kaj de la Komisiono, rilate al iu ajn afero pri ekstera kaj sekureca politiko je ĝenerala intereso por difini komunan alpaŝon.
Antaŭ ol iniciati iun ajn agon sur la internacia scenejo aŭ alpreni iu ajn engaĝiĝon, kiu povus damaĝi la Uniajn interesojn, ĉiu membroŝtato konsultas la aliajn ene de la Eŭropa Konsilio aŭ de la Konsilio. La membroŝtatoj per konverĝigo de ilia agado, gardas por ke la interesoj kaj la valoroj de la Unio sukcesu sur la internacia scenejo. La membroŝtatoj estas inter ili solidaraj.
Kiam la Eŭropa Konsilio aŭ la Konsilo difinis komunan alpaŝon de la Unio laŭ la unua artikolo, la Alta Reprezentanto de la Unio pri la eksteraj aferoj kaj la sekurecpolitiko kaj la ministroj pri eksteraj aferoj de la membroŝtatoj kunordigas ilian agadon kadre de la Konsilio.
La diplomatiaj misioj de la membroŝtatoj kaj la Uniaj delegitaroj ĉe la aliaj landoj aŭ la internaciaj organizoj kunagadas inter ili kaj kontribuas al formulado kaj plenumo de la komuna alpaŝo.
33a artikolo
La Konsilio laŭ propono de la Alta Reprezentanto de la Unio pri eksterlandaj aferoj kaj sekurecpolitiko, povas nomumi specialan reprezentanton laŭ mandato pri specifaj politikaj problemoj. La speciala reprezentanto plenumas la mandaton sub la aŭtoritato de la Alta Reprezentanto.
34a artikolo
  1. La membroŝtatoj kunordigas sian agadon en la internaciaj organizoj kaj okaze de internaciaj konferencoj. En ĉi tiuj sidejoj ili defendas la Uniajn starpunktojn.

  2. En la internaciaj organizoj kaj okaze de internaciaj konferencoj al kiuj ne ĉiuj membroŝtatoj partoprenas, la partoprenantoj defendas la komunajn starpunktojn. La Alta Reprezentanto de la Unio pri eksteraj aferoj kaj sekurecpolitiko ilin kunordigas.
  3. Konforme al la artikolo 24a, alineo 3a, la reprezentantaj membroŝtatoj en la internaciaj organizoj aŭ en la internaciaj konferencoj, al kiuj ne ĉiuj membroŝtatoj partoprenas, daŭre informas ĉi tiujn lastajn kaj la altan reprezentanton rilate al ĉiu afero je komuna intereso.

  4. La membroŝtatoj kaj la Alta Reprezentanto, kiuj estas ankaŭ membroj de la SekurecKonsilio de Uniĝintaj nacioj interkonsiliĝos kaj daŭre informos la aliajn membroŝtatojn. La membroŝtatoj kiuj estas membroj de la SekurecKonsilio, en la plenumo de iliaj taskoj, defendos la starpunktojn kaj la interesojn de la Unio, escepte de la respondecoj pri kiuj ili estas ŝarĝitaj pro la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj.
    Kiam la Unio difinis starpunkton pri temo en la tagordo de la Sekureckonsilo de la Unuiĝintaj Nacioj, la aliaj membroŝtatoj tie partoprenantaj petas inviti la altan reprezentanton por prezenti la starpunkton de la Unio.
35a artikolo
La diplomatiaj kaj konsulaj misioj de la membroŝtatoj kaj la delegitaroj de la Unio en la aliaj landoj kaj en la internaciaj konferencoj, krom iliaj reprezentataroj ĉe la internaciaj organizoj, kunagadas cele al garantii la respekton kaj la plenumon de la decidoj, kiuj difinas starpunktojn kaj agadon de la Unio alprenitajn pro tiu ĉi ĉapitro. Ili plifortigas ilian kunagadon interŝanĝante informojn kaj komunaj taksadojn.
Ili kontribuas al plenumo de la rajto je protekto de la uniaj civitanoj sur la teritorio de aliaj landoj laŭ la artikolo 20a, alineo 2a, litero c) de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio kaj al plenumo de la rimedoj alprenitaj kadre de la artikolo 23a de la citita traktato.
36a artikolo
La Alta Reprezentanto de la Unio pri eksteraj aferoj kaj sekurecpolitiko regule konsultas la Eŭropan Parlamenton pri la ĉefaj aspektoj kaj pri la fundamentaj elektoj en la ekstera kaj sekureca komuna politiko kaj en la komuna politiko pri sekureco kaj defendo, informante ĝin pri la evoluo de tiuj politikoj. Li/ŝi prizorgas por ke la opinioj de la Eŭropa Parlamento estu konvene prikonsiderataj. La specialaj reprezentantoj povas esti aldonitaj en la informo al la Eŭropa Parlamento.
La Eŭropa Parlamento povas turni demandojn aŭ rekomendojn al la Konsilio kaj al la Alta Reprezentanto. Ĉiujare ĝi gastigas debaton pri la plenumitaj progresoj en la realigado de la ekstera kaj sekureca komuna politiko.
37a artikolo
La Unio povas finaranĝi interkonsentojn kun iu aŭ pli ŝtatoj aŭ internaciaj organizoj en la sektoroj koncernaj al ĉi tiu ĉapitro.
38a artikolo
Escepte de la artikolo 240a de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio, Komitato pri Politiko kaj Sekureco kontrolas la internacian situacion kadre de la sektoroj pri ekstera kaj sekureca komuna politiko kaj kontribuas difini la politikojn esprimante opiniojn por la Konsilio je peto de la Konsilio mem aŭ de la Alta Reprezentanto de la Unio pri eksteraj aferoj kaj sekurecpolitiko, aŭ je propra iniciato. Ĝi krome kontrolas la plenumon de la interkonsentitaj politikoj, ekscepte de la agosfero de la Alta Reprezentanto.
Kadre de ĉi tiu ĉapitro, la Komitato pri Politiko kaj Sekureco, sub la respondeco de la Konsilio kaj de la Alta Reprezentanto, plenumas la politikan kontrolon kaj la strategian gvidon de la operacioj je krizoadministrado antaŭviditaj en la artikolo 43a.
La Konsilio, difininte operacion je krizoadministrado kaj ties daŭron, povas rajtigi la Komitaton alpreni la koncernajn decidojn pri la politika kontrolo kaj strategia gvido de la operacio.
39a artikolo
Konforme al la artikolo 16a de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio kaj escepte de la alineo 2a de tiu artikolo, la Konsilio alprenas decidon, kiu fiksas la preskribojn pri la protektado de la fizikaj personoj rilate al la traktado de la personaj dataroj fare de la membroŝtatoj en ilia agado kongrua al la aplikkampo de ĉi tiu ĉapitro, kaj la preskribojn pri la libera cirkulado de tiuj dataroj.
La respekto de tiuj preskriboj estas submetita al la kontrolo de sendependaj aŭtoritatoj.
40a artikolo
La plenumo de la ekstera kaj sekureca komuna politiko ne malpermesas apliki la procedurojn kaj la koncernajn funkciojn de la institucioj antaŭviditaj en la traktatoj rilate la agosferojn de la Unio, de la 3a ĝis la 6a artikolo de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio.
La plenumo de la politikoj antaŭviditaj en tiuj artikoloj same ne malpermesas apliki la procedurojn kaj la koncernajn funkciojn de la institucioj antaŭviditaj en la traktatoj rilate la agosferojn de la Unio laŭ ĉi tiu ĉapitro.
41a artikolo
  1. La administraj elspezoj eltenataj de la institucioj por la realigo de ĉi tiu ĉapitro estas je ŝarĝo de la Unia bilanco.
  2. La operaciaj elspezoj eltenataj por la realigo de ĉi tiu ĉapitro estas same je ŝarĝo de la Unia bilanco, ekskluzivataj tiuj por operacioj kun kuntrenoj en la armea kaj defenda sektoroj, kaj escepte se la Konsilio, decidante je unuanimeco, decidos alimaniere.
  3. En la kazoj, kiuj ne estas je ŝarĝo de la Unia bilanco, la elspezoj estas je ŝarĝo de la membroŝtatoj laŭ disdividiĝa kriterio baziĝanta sur la malneta nacia produkto, escepte se la Konsilio, decidante je unuanimeco, decidos alimaniere. Rilate al la elspezoj por operacioj kun kuntrenoj en la armea kaj defenda sektoroj, la membroŝtatoj kies reprezentantoj en la Konsilio faris formalan deklaron laŭ la artikolo 31a, alineo 1a, dua alineo, ne estas devigataj kontribui al ilia financado.
  4. La Konsilio alprenas decidon, kiu fiksas la specifajn procedurojn por garantii la rapidan aliron al la bilancasignadoj de la Unio destinitaj al urĝa financado de iniciatoj en la kadro de la ekstera kaj sekureca komuna politiko, specife por la preparado de misio laŭ la artikolo 42a, alineo 1a kaj la artikolo 43a. Ĝi decidas post konsulto de la Eŭropa Parlamento.
  5. La preparado de la misioj laŭ la artikolo 42a, alineo 1a, kaj la artikolo 43, kiuj ne estas je ŝarĝo de la Unia bilanco, estas financataj de komenca fonduso starigita per kontribuoaĵoj de la membroŝtatoj.
    La Konsilio alprenas je kvalifikita plimulto, surbaze de propono de la Alta Reprezentanto de la Unio pri eksteraj aferoj kaj skurecpolitiko, la decidojn kiuj fiksas:
    1. la kriteriojn por konsistigi kaj financi la komencan fonduson, ĉefe la finacajn asignaĵojn;
    2. la adminstrajn kriteriojn de la komenca fonduso;
    3. la kriterioj pri la financa kontrolo.

    Kiam misio antaŭvidata de la artikolo 42a, alineo 1a, kaj de la artikolo 43a ne povas esti je ŝarĝo de la Unia bilanco, la Konsilio rajtigas la altan reprezentanton ĉerpi el tiu fonduso. La Alta Reprezentanto raportas al la Konsilio pri la plenumigo de tiu mandato.

2A SEKCIO – PRESKRIBOJ PRI LA SEKURECA KAJ DEFENDA KOMUNA POLITIKO

42a artikolo
  1. La komuna politiko pri sekureco kaj defendo estas neapartigebla parto de la komuna politiko pri eksteraj aferoj kaj sekureco. Ĝi provizas la Union per operacia kapablo ĉerpata el civilaj kaj armeaj rimedoj. La Unio povas uzi ilin por misioj ekster la Unio por pacgardado, evitado de konfliktoj kaj plifortigo de internacia sekureco, konforme al la principoj de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. La efektivigo de tiuj taskoj baziĝas sur la rimedoj provizitaj de la membroŝtatoj.
  2. La komuna politiko pri sekureco kaj defendo inkluzivas laŭgradan difinigon de la komuna Unia defendopolitiko. Ĉi tio kondukos al komuna defendo, kiam la Eŭropa Konsilio tiel unuanime decidos. Tiuokaze ĝi rekomendos al la membroŝtatoj la adopton de tia decido konforme al iliaj respektivaj konstituciaj postuloj.
  3. La politiko de la Unio konforme al ĉi tiu sekcio ne antaŭjuĝas la specifan karakteron de la sekureca kaj defenda politiko de iuj membroŝtatoj, respektas la devojn de iuj membroŝtatoj, kiuj decidis realigi sian komunan defendon per la nord­Atlantika Traktat­Organizaĵo (NATO), kadre de la nordAtlantika Traktato kaj kongruas kun la komuna politiko pri sekureco kaj defendo alprenita ene de tiu kadro.
  4. La membroŝtatoj metas je dispono de la Unio civilajn kaj armeajn rimedoj por la plenumo de la komuna politiko pri sekureco kaj defendo, kaj por kontribui al la celoj difinitaj de la Konsilio.
  5. La membroŝtatoj, kiuj kunaranĝis plurnaciajn fortojn, povas meti je dispono ankaŭ tiujn fortojn por la komuna politiko pri sekureco kaj defendo.
    La membroŝtatoj klopodas iom post iom plibonigi siajn armeajn kapablojn.
    La Agentejo pri la defendokapabla evoluigo, la esploro, la akiro kaj la armilaro (de nun nomata "Agentejo Eŭropa por la Defendo") determinas la operaciajn postulojn, antaŭenigas aranĝojn por plenumi tiujn postulojn, kontribuas al identigo kaj laŭebla efektivigo de ajna aranĝo utila por plifortigi la industrian kaj teĥnikosciencan bazon de la defenda sektoro, partoprenas en la difino de Eŭropa politiko pri kapabloj kaj armilaroj, kaj helpas la Konsilion en la difino de la plibonigo de armeaj kapabloj.
  6. La decidoj rilataj al la komuna politiko pri sekureco kaj defendo, komprenataj tiuj koncernantaj la iniciaton de misio laŭ ĉi tiu artikolo, estas alprenataj de la Konsilio, kiu decidas je unuanimeco surbaze de propono de la Alta Reprezentanto de la Unio pri eksteraj aferoj kaj sekurecpolitiko aŭ laŭ iniciato de membroŝtato. La Alta Reprezentanto povas proponi la uzon kaj de naciaj rimedoj kaj de Uniaj rimedoj, kune kun la Komisiono, ĉu necese.
  7. La Konsilio povas konfidi la efektivigon de misio, ene de la Unia kadro, al grupo de membroŝtatoj por gardi la Uniajn valorojn kaj servi ties interesojn. La plenumo de tiu misio estas reguligita de artikolo 44a.
  8. La membroŝtatoj, kies armeaj kapabloj plenumas pli altajn kriteriojn, kaj kiuj alprenis pli ligajn devontigojn en ĉi tiu kampo cele al la plej gravaj misioj, estigas konstantan strukturitan kunlaboron ene de la Unia kadro.
  9. Tiu kunlaboro estas regulata de la artikolo 46a. Ĝi ne efikas pri la kondiĉoj de la artikolo 43a.
  10. Se membroŝtato estas suferas armitan agreson sur sia teritorio, la aliaj membroŝtatoj havas la devon ĝin helpi kaj asisti per ĉiuj rimedoj en sia povo, konforme al la artikolo 51a de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĉi tio ne malutilas la specifan karakteron de la sekureco kaj defendopolitiko de iuj membroŝtatoj.
  11. Alprenitaj devontigoj kaj kunlaboro en ĉi tiu kampo restas konformaj al la devontigoj alprenitaj kadre de la nord­Atlantika Traktat­Organizaĵo, kiu por la ŝtatoj membrantaj al ĝi restas la fundamento de ilia kolektiva defendo kaj la forumo por ĝia efektivigo.
43a artikolo
  1. La misioj laŭ la artikolo 42a, alineo 1a, dum kiuj la Unio povas uzi civilajn kaj armeajn rimedojn, inkluzivas kunigitajn senarmigajn operaciojn, humanecajn kaj savajn misiojn, konsilan kaj helpan armeajn misiojn, konfliktevitajn kaj pacgardajn misiojn, kaj misiojn de batalfortoj en krizolimigo, komprenate tiuj celantaj la restarigon de paco kaj la postkonfliktan stabiligon. Ĉiuj ĉi misioj povas kontribui en la batalo kontraŭ terorismo, ankaŭ per subteno al kromaj landoj por kontraŭbatali la terorismon en ties teritorioj.
  2. La Konsilio alprenas decidojn rilatajn al la misioj laŭ la alineo 1a, difinante iliajn celojn, la amplekson kaj la ĝeneralajn kriteriojn por ties efektivigo. La Alta Reprezentanto pri eksteraj aferoj kaj sekurecopolitiko de la Unio, sub la aŭtoritato de la Konsilio kaj en firma kaj konstanta kontakto kun la Komitato por Politiko kaj Sekureco, garantias la kunordigon de la civilaj kaj armeaj aspektoj de tiuj misioj.
44a artikolo
  1. 1. Kadre de la decidoj adoptitaj konforme al la artikolo 43a, la Konsilio povas konfidi la efektivigon de misio al grupo de membroŝtatoj, kiuj volas kaj havas la necesan kapablon por tiu tasko. Tiuj membroŝtatoj, asocie kun la Alta Reprezentanto de la Unio por eksteraj aferoj kaj sekurecopolitiko, konsentos inter si pri la administrado de la misio.
  2. 2. La membroŝtatoj partoprenantaj en la misio regule informos la Konsilion pri ĝia progreso propravole aŭ laŭ peto de alia membroŝtato. La partoprenantaj membroŝtatoj tuj informas la Konsilion, se la plenumigo de tiu misio postulas gravajn sekvojn aŭ ŝanĝon de la celo, amplekso kaj kriterioj difinitaj por la misio en la decidoj, pri kiuj temas la alineo 1a. En tiaj okazoj, la Konsilio alprenas la necesajn decidojn.
45a artikolo
  1. La Agentejo Eŭropa pri la Defendo, pri kiu temas la artikolo 42a, alineo 3a, estas submetita al la aŭtoritato de la Konsilio kaj havas la taskon:
    1. kontribui al identigado de la militkapablaj celoj de la membroŝtatoj kaj taksado de plenumkapablo de la devontigoj alprenitaj de la membroŝtatoj;
    2. antaŭenigi la harmoniigon de operaciaj bezonaĵoj kaj la adopton de efikaj kaj konformigeblaj akirmetodoj;
    3. proponi plurflankajn projektojn por plenumi la celojn rilate al militkapabloj kaj garantii kunordigadon de la programoj efektivigitaj de la membroŝtatoj kaj administradon de specifaj kunagadaj programoj;
    4. subteni esplorojn pri defenda teĥnikoscienco, kaj kunordigi kaj plani komunajn esploragadojn kaj esplorojn por difini teĥnikajn solvojn respondantajn al estontaj operaciaj bezonoj;
    5. kontribui al identigado kaj, se necese, efektivigado de ajnaj utilaj aranĝoj por fortigi la industrian kaj teĥnikosciencan bazon de la defenda sektoro kaj por plibonigi la efikecon de la armeaj elspezoj.
  2. La Agentejo Eŭropa por la Defendo estas malferma al ĉiuj membroŝtatoj dezirantaj ĝin partopreni. La Konsilio per kvalifikita plimulto alprenas decidon difinantan la statuton, sidejon kaj la kriteriojn pri la funkciado de la agentejo. Tiu decido konsideru la nivelon de efika partopreno en la agadoj de la agentejo. Kadre de la agado de la Agentejo estos starigataj specifaj grupoj kunigantaj la membroŝtatojn engaĝitajn en komunaj projektoj.
Kiam necese la agentejo plenumas siajn taskojn kunlige kun la Komisiono.
46a artikolo
  1. La membroŝtatoj, kiuj deziras partopreneni en la konstanta strukturita kunlaboro laŭ la artikolo 42a, alineo 6a, kaj kiuj plenumas la kriteriojn kaj alprenas la devontigojn pri militkapabloj listigitaj en la protokolo pri konstanta strukturita kunlaboro, komunikas sian intencon al la Konsilio kaj al la Alta Reprezentanto de la Unio pri eksteraj aferoj kaj sekurecopolitiko.
  2. Ene de tri monatoj post la komuniko laŭ la alineo 1a, la Konsilio alprenas decidon estigantan konstantan strukturitan kunlaboron kaj determinantan liston de la partoprenantaj membroŝtatoj. La Konsilio decidos per kvalifikita plimulto post konsulto de la Alta Reprezentanto.
  3. Ĉiu membroŝtato, kiu poste deziras partopreni en la konstanta strukturita kunlaboro komunikas sian intencon al la Konsilio kaj al la Alta Reprezentanto.
  4. La Konsilio alprenas decidon konfirmantan la partoprenon de la koncernita membroŝtato, kiu plenumas la kriteriojn kaj akceptas la devontigojn, laŭ la artikoloj 1a kaj 2a de la protokolo pri konstanta strukturita kunlaboro. La Konsilio decidas per kvalifikita plimulto post konsulto de la Alta Reprezentanto. Nur la Konsiliaj membroj reprezentantaj partoprenantajn membroŝtatojn partoprenas la voĉdonadon.
    Per kvalifikita plimulto oni intencas tiun difinatan konforme al la artikolo 238a, alineo 3a, litero a) de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio.
  5. Se partoprenanta membroŝtato ne plu plenumas la kriteriojn, aŭ ne plu povas plenumi la devontigojn alprenitajn laŭ la artikoloj 1a kaj 2a de la protokolo pri konstanta strukturita kunlaboro, la Konsilio povas alpreni decidon ĉesigantan la partoprenon de la koncernata membroŝtato.
  6. La Konsilio decidas per kvalifikita plimulto. Nur la Konsiliaj membroj reprezentantaj la partoprenantajn membroŝtatojn, escepte de la koncernata membroŝtato partoprenas la voĉdonadon.
    Per kvalifikita plimulto oni intencas tiun difinatan konforme al la artikolo 238a, alineo 3a, litero a) de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio.
  7. Ajna partoprenanta membroŝtato, kiu deziras retiriĝi el la konstanta strukturita kunlaboro, komunikas sian decidon al la Konsilio, kiu oficiale konstatas, ke la koncernata membroŝtato ĉesigis sian partoprenon.
  8. La decidoj kaj rekomendoj de la Konsilio, kadre de konstanta strukturita kunlaboro, malsamaj ol tiuj koncernantaj la alineojn de 2a ĝis la 5a, estas alprenataj je unuanimeco. Por la unuanimeco laŭ ĉi tiu alineo, valoras nur la voĉdonoj de la reprezentantoj de la partoprenantaj membroŝtatoj.

TITOLO VI ­ FINAJ PRESKRIBOJ

47a artikolo
La unio estas jura personeco.
48a artikolo
  1. La traktatojn oni povas modifi laŭ ordinara reviziproceduro. Ilin oni povas modifi krome laŭ simpligitaj reviziproceduroj.

  2. Ordinara reviziproceduro
  3. La registaro de iu ajn membroŝtato, la Eŭropa Parlamento aŭ la Komisiono povas submeti al al la Konsilio projektojn celantajn modifojn de traktatoj. Tiuj ĉi projektoj povas interalie celi pliigon aŭ malpliigon de la agosferoj atribuataj al la Unio de la traktatoj. Tiuj ĉi projektoj estas transdonataj de la Konsilio al la Eŭropa Konsilio kaj komunikataj al naciaj Prlamentoj.
  4. En la kazo ke la Eŭropa Konsilio, konsultinte la Eŭropan Parlamenton kaj la Komisionon, alprenu je simpla plimulto decidon favoran al la ekzameno de la proponitaj modifoj, la Prezidanto de la Eŭropa Konsilio kunvokas konvencion konsistantan el reprezentantoj de la naciaj parlamentoj, de la ŝtatestroj aŭ registarestroj de la membroŝtatoj, de la Eŭropa Prlamento kaj de la Komisiono.
  5. Kaze de instituciaj modifoj pri mona aferoj, estos kunsultata ankaŭ la Eŭropa Centra Banko. La konvencio ekzamenas la modifprojektojn kaj per konsento alprenas rekomendon al konferenco de la reprezentantoj de la registaroj de la membroŝtatoj kiel antaŭvidate en la alineo 4a.
    La Eŭropa Konsilio povas decidi je simpla plimulto, post aprobo de la Eŭropa Parlamento, ne kunvoki konvencion, se la konsisto la modifoj ne pravigas tion. Tiukaze la Eŭropa Konsilio difinas mandaton por konferenco de la reprezentantoj de la registaroj de la membroŝtatoj.
  6. La Prezidanto de la Konsilio kunvokas konferencon de la reprezentantoj de la registaroj de la membroŝtatoj por interkonsente fiksi la modifojn alportendaj al la traktatoj.

  7. La modifoj ekvalidos post ties ratifo fare de ĉiuj membroŝtatoj laŭ la respektivaj konstituciaj preskriboj.
  8. Se post dujara periodo, startante de la subskribo de la traktato modifiga de alia traktato, kvar kvinoj de la membroŝtatoj ratifis tiun ĉi traktaton kaj unu aŭ pli da membroŝtatoj renkontis malfacilaĵon en la ratifproceduroj, la afero estas submetata al la Eŭropa Konsilio.

  9. Simpligitaj reviziproceduroj
  10. La registaro de ĉiu ajn membroŝtato, la Eŭropa Parlamento aŭ la Komisiono povas submenti al la Eŭropa Konsilio projektojn celantajn tute aŭ parte modifi la preskribojn de la tria parto de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio.
  11. La Eŭropa Konsilio povas alpreni decidon, kiu tute aŭ parte modifas la preskribojn de la tria parto de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio. La Eŭropa Konsilio decidas je unuanimeco post konsultado de la Eŭropa Parlamento, de la Komisiono kaj, kaze de instituciaj modifoj pri monaj aferoj, de la Eŭropa Centra Banko. Tiu ĉi decido ekvalidas nur post aprobo de la membroŝtatoj laŭ la respektivaj konstituciaj preskriboj.
    La decido menciata en la dua subalineo ne povas pliampleksigi la agosferon atribuatan al la Unio en la traktatoj.
  12. Kiam la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio aŭ la V titolo de ĉi tiu traktato fiksas ke la Konsilo decidas je unuanimeco en specifaj kampo aŭ kazo, la Eŭropa Konsilo povas alpreni decidon, kiu konsentas al la Konsilo decidi je kvalifikita plimulto en tiu kampo aŭ kazo. Ĉi tiu alineo ne aplikiĝas al decidoj kun konsekvencoj en armea kampo aŭ kiuj apartenas al la defenda kampo.
  13. Kiam la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio fiksas ke la Konsilio alprenas leĝodonajn aktojn laŭ speciala leĝodona proceduro, la Eŭropa Konsilio povas alpreni decidon, kiu permesas alpreni tiujn aktojn per la ordinara leĝodona proceduro.
    Ĉiu iniciato alprenita de la Eŭropa Konsilo laŭ la unua aŭ dua subalineoj estas transdonata al la naciaj parlamentoj. Okaze de opono fare de iu nacia parlamento, komunikita antaŭ ses monatoj ek de la dato je ĝia transsendo, la decido laŭ la unua aŭ dua subalineoj ne estas alprenata. Manke de opono la Eŭropa Konsilio povas alpreni tiun decidon.
    Pri la alpreno de la decidoj menciataj en la unua kaj dua subalineoj, la Eŭropa Konsilio decidas je unuanimeco post aprobo de la Eŭropa Parlamento, kiu decidas je plimulto de siaj membroj.

49a artikolo
Ĉiu Eŭropa ŝtato, kiu respektas la valorojn menciitajn en la artikolo 2a kaj engaĝiĝas por ilia antaŭenigo, povas fariĝi membro de la Unio. La Eŭropa Parlamento kaj la naciaj parlamentoj estos informataj pri tiu demando. La petanta ŝtato transdonas sian petskribon al la Konsilio, kiu decidas je unuanimeco, konsultinte la Komisionon kaj post konsento de la Eŭropa Parlamento, kiu decidas je plimulto de siaj membroj.
La aliĝkondiĉoj kaj la adaptigoj de la traktatoj, sur kiuj baziĝas la Unio kaj de la Unio mem determinitaj, estas fiksataj en interkonsento inter la membroŝtatoj kaj la kandidatiĝanta ŝtato. Tiu interkonsento estos ratifata de ĉiuj interttraktantaj ŝtatoj, laŭ siaj konstituciaj preskriboj.
Oni prikonsideros la akceptokriteriojn kunaprobitaj en la Eŭropa Konsilo.
50a artikolo
  1. Konforme al siaj konstituciaj preskriboj, iu ajn membroŝtato rajtas decidi, ke ĝi eksiĝas el la Eŭropa Unio.
  2. La membroŝtato decidanta eksiĝi komunikas sian intencon al la Eŭropa Konsilio.
  3. Surbaze de la gvidlinioj donitaj de la Eŭropa Konsilio, kun tiu ĉi ŝtato la Unio negocas kaj finatingas interkonsenton, kiu difinas la detalajn regulojn pri la eksiĝo, konsiderante la kadron pri ĝiaj estontaj rilatoj kun la Unio. Ĉi tiu interkonsento estas prinegocata konforme al la artikolo 218a, alineo 3a de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio. Nome de La Unio, ĝi estos finaranĝata de la Konsilio, kiu decidas je kvalifikita plimulto kaj post aprobo de la Eŭropa Parlamento.
  4. Ekde la validiĝo de la interkonsento pri la eksiĝo, aŭ manke de tio du jarojn post la komuniko menciita en la alineo dua, la traktatoj ne plu estas aplikeblaj al la koncerna ŝtato, escepte se la Eŭropa Konsilio, interkonsente kun la koncerna membroŝtato, unuanime decidas pri la plilongigo de tiu ĉi limdato.
  5. Pri apliko de la alineoj 2a kaj 3a la membroj de la Eŭropa Konsilio kaj de la Konsilio reprezentantaj la eksiĝantan membroŝtaton partoprenas nek la diskutojn nek la decidojn de la Eŭropa Konsilio aŭ de la Konsilio, koncernantajn tiun ĉi ŝtaton.
  6. La kvalifikita plimulto estas fiksita konforme al la artikolo 238a, alineo 3a, litero b) de la traktato pri funciado de la Eŭropa Unio.
  7. Se la ŝtato, kiu eksiĝis el la Unio, denove petas membriĝi, al la petskribo oni devas apliki la proceduron difinitan en la artikolo 49a.
51a artikolo
La protokoloj kaj la aldonitaĵoj al la traktatoj konsistigas integrigan parton de la traktatoj mem.
52a artikolo
  1. La traktatoj aplikiĝas al belgia Regno, al bulgaria Respubliko, al ĉeĥa Respubliko, al danlanda Regno, al la germana federacia Respubliko, al la estona Respubliko, al Irlando, al la greka Respubliko, al hispanuja Regno, al la franca Respubliko, al la itala Respubliko, al la kipra Respubliko, al la latva Respubliko, al la litova Respubliko, al la Granduklando de Luksemburgio, al la hungara Respubliko, al malta Respubliko, al la nederlanda Regno, al la aŭstra Respubliko, al la pola Respubliko, al la portugala Respubliko, al Rumanio, al la slovena Respubliko, al la Slovaka Respubliko, al la finlanda Respubliko, al la sveda Regno kaj al Regno de Granda Britujo kaj Norda Irlando.
  2. La teritoria aplikkampo de la traktatoj estas fiksita en la artikolo 355a de la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio.
53a artikolo
Ĉi tiu traktato ne havas tempolimon.
54a artikolo
  1.  Ĉi tiu traktato estas ratifata de la altaj kontraktantaj partoj laŭ iliaj respektivaj konstituciaj preskriboj. La ratifaktoj estos deponataj ĉe la registaro de la itala Respubliko.
  2.  Ĉi tiu traktato validas ek de la 1a de januaro 1993 (4) , se ĉiuj la ratifaktoj estos deponitaj, alikaze ek de la unua tago de la monato sekvanta la okazintan deponon de la ratifakto fare de la subskribinta ŝtato, kiu laste plenumas tiun formalaĵon.
55a artikolo
  1. Ĉi tiu traktato, redaktita en ununura ekzemplero, en lingvoj angla, bulgara, ĉeĥa, dana, estona, finlanda, franca, germana, greka, hispana, hungara, irlanda, itala, latva, litova, malta, nederlanda, pola, portugala, rumena, slovaka, slovena, sveda ­ kiuj samvaloras, estos deponata en la arkivoj de la registaro de la itala Respubliko, kiu transsendos kopion certigitan pri la konformeco al ĉiuj registaroj de la aliaj subskibintaj ŝtatoj.
  2. Ĉi tiu traktato povos esti same tradukata en kiu ajn lingvo fiksita de iu membroŝtato, kiu laŭ sia konstitucia ordigo, estas oficiala lingvo en ĝia tuta teritorio aŭ en parto de ĝi. La membroŝtato interesata liveras certigitan kopion pri la konformeco de tiu traduko, por ke ĝi estu deponita en la arkivoj de la Konsilio.
(4) La traktato de Lisbono ĝisdatigas la traktaton de Maastricht, sed ne modifis ĝian ekvalidon. Tamen la ĝisdatigoj ekvalidas per la citita traktato ekde la 1a de decembro 2009.

LINGVAJ MALFACILAĴOJ

Bv. komentarii miajn konkludojn
– Fronte al propraj nomoj "Eŭropa Unio" (kaj ankaŭ al Eŭropa Komisiono, Eŭropa Parlamento,
Konsilio ktp) mi antaŭmetis la determinan artikolon, malgraŭ mi ne emus.
Kvankam favora al la uzo de "Eŭropunio", mi preferis ne uzi ĝin en ĉi faka teksto.
– La neologismojn mi anstataŭis kiel eble plej per oficialaj radikoj, escepte de la jenaj:
neologismoj solvo adoptita
dispozicio preskribo (Remuŝ solvo – alternativoj: normo aŭ dispono)
implic­/­o, ­i konsekvenc­/kuntren­/­o, ­i
Konsilio* ne anstataŭata (konsilantaro ne tiom plaĉis al mi)
konverĝo* ne anstataŭata (Zamenhofa vorto)
mocio voĉdona propono
preamblo principdeklaro (enkonduko)
reglamento regularo
strikta firma (Remuŝ­solvo)
subsidiareco* ne anstataŭata (decentrigeco ne tiom plaĉas al mi)vigili gardi