Ĉijare (2009) mi aldonos al ĉiu rubriko vortojn en la sanskrita, greka,
franca, itala, hispana, germana kaj angla.
Poste...pli malpli laŭ tiu ordo. Kompreneble se iu uzanto havas urĝajn
postulojn, mi povos ŝanĝi la planon.
- aldono de esperantaj vortoj el malgrandaj lingvaj familioj
- traduko el la franca (kaj aldono de samfamiliaj vortoj)
- traduko el la angla
- traduko el la germana
- traduko el la itala
- traduko el la hispana
- traduko el la latina
- traduko el la greka
- aldono de la pola
- (aliaj lingvoj se mi trovas kunlaborantojn aŭ fidindan
informfonton)
- aldono de klarigoj pri strangaj kazoj
La originala dokumento estas redaktita en XML kaj permesas diversajn
formojn de prezentado, kaj aliajn modifojn. Vidu etimo.xml
Mi konscias ke troviĝas plurajn erarojn en la diversaj lingvoj.
Espereble la pli-multo estas en ordo. Dum la traduka fazo, mi korektos
tiujn erarojn.
Eble mi aldonos la Nederlandan, sed ĝi estas sufiĉe proksima al la
germana kaj la angla, kaj mi supozas ke Nederlandlingvanoj facile povos
uzi tiujn lingvojn.
Remuŝ