=== Kio sekvas estas nun nura propono ===
Komentarioj, rimarkoj kaj reagoj troviĝas je la fino.
Modifita je 2005-08-01 20:12


Retpoŝtu al Remuŝ

Rezolucio pri dua lingvo en la Eŭropa Unio

1. Decido

Se 4 jarojn post la akcepto de la ĉi rezolucio, oni ne akordiĝis pri kiu lingvo estos instruata kiel la dua lingvo ĉie en la Eŭropa Unio, tiam tiu dua lingvo aŭtomate estos la internacia lingvo nomita "Esperanto" (9.6).
Kromaj lingvoj povos esti libere elektitaj inter eŭropaj aŭ ne-eŭropaj lingvoj laŭ la eblecoj de la lernejoj (8.8). Ne estas devige lerni plian lingvon, sed tio estas konsilinda.

Kvin jarojn post la akcepto de la rezolucio, ĉiu lernejo eŭropa devos disponi pri la rimedoj por instrui Esperanton.

=== Kio sekvas supozigas ke Esperanto estis elektita. ===

2. Programo

La lingvo estos instruata plej malfrue al junuloj 12 jaraj, sed ŝtatoj povas decidi komenci pli frue.

=== Kio sekvas supozigas ke oni komencis je la aĝo de 12. ===

Vi povas amendi la supra programo rekte en Programo12.

Post unu jaro da studado la lernanto devos esti kapabla:

  1. Koni la gramatikon, prononcon, skribon
  2. Kompreni la bazajn vortojn uzitaj en vortaroklarigoj.
  3. Kompreni kaj esti kapabla uzi la vortojn el la listo de 685 bazaj radikoj.
  4. Reservi hotelĉambron
  5. Priskribi kie doloras al kuracisto
  6. Mendi matenmanĝon en hotelo
  7. Konfirmi aviadilan flugon
  8. Peti horaron al informbudo ĉe stacidomo.
  9. Koni la vortojn kaj esprimojn pri kelkaj ludoj (ekz. kartludo, damo, ŝako, futbalo, teniso)
  10. Esti kapabla paroli 10 minutojn pri siaj ferioj, kaj respondi al demandoj dum kvin minutoj.
La demandoj por la skriba ekzameno estos disponeblaj (esperante) sur la reto. La temo de la parola ekzameno estos konversacio pri la antaŭmenciitaj temoj.
La mencio pri Esperanto estos deviga sur la jarfina diplomo. La poentoj atribuitaj por Esperanto estos kompareblaj al la poentoj por gravaj fakoj kiel matematiko.

La programo de la sekva jaro aperos poste ĉi-tie.
La vasta esperanto-literaturo neniam estos parto de la lernotaĵoj por fina ekzameno. Tiu kiu interesas sin pri literaturo povos fari tion propravole.

La programo montros al la decidoprenantoj kiom granda la lingvokono povas esti post unu jaro

. Estos pli efike se la programo estas la sama por ĉiuj landoj.)

3. Praktikaj konsideroj

La instrumetodo estos bazita sur la metodo Freinet (vidu La pédagogie Freinet ankoraŭ tradukota). En la metodo Freinet, la instruisto ludas gvidan rolon. Li ne necese estas la persono kiu plej bone majstras la lingvon. Li povas esti kunlernanto kiu ankaŭ foje eraras kaj povas esti korektata de alia lernanto (8.7).
La instruisto pri la latina lingvo estos la plej taŭga kandidato por instrui Esperanton. Fakte, iu ajn instruisto pri lingvoj devus esti kapabla instrui Esperanton post mallonga tempo. Kiam eblas (depende de la intereso de la lernantoj kaj de la kono de la instruisto) la instruisto komparos la esperantan vorton al la samradikaj vortoj uzitaj en aliaj lingvoj.

4. Antaŭviditaj konsekvencoj de tiu rezolucio

Nur la fakto ke tiu rezolucio estas diskutata, pligrandigos la nombron de interesatoj. Kvin jaroj post la akcepto, estas verŝajne ke oni apenaŭ bezonos eduki instruistojn por la unua jaro.

Tiu decido de Eŭropo certe influos aliajn ne eŭropajn landojn.

5. Avantaĝoj lerni Esperanton anstataŭ alian nacian lingvon

  1. La daŭro de la studado estas pli mallonga.
  2. Pli da lernantoj sukcesos je la fina ekzameno. (8.10).
  3. Esperanto estas neŭtrala. Ĝi ne avantaĝas unu gento eŭropa.
  4. Esperanto permesos al la lernantoj frue interrilati kun plej diversaj kulturoj samnivele, laŭ la modelo de interkulturo.net. Por tiu celo, ili plej efike uzos la reton aŭ ilojn kiel Skype, PaltalkĴabero.

6. Detala priskribo de la lecionoj

(Aperos ĉi tie poste, aŭ pli bone ĉe subpaĝo de Programo12).

7. Motivigo de la lernantoj

En ĉiu lando, studentoj estos lotumitaj por partopreni al internacia kunveno ekster Eŭropo (Ĉinio, Brazilio, Egipto). La nombro de tiaj kunvenoj kaj ĝiaj lokoj estos poste anoncitaj.
Notu bone ke la lingvokono ne estos kriterio de elektado. Do la plej malbona studento havas tiom da ŝancoj esti elektita kiom la plej bona (8.6).Vizitoj estos organizitaj de lokaj esperantistoj.

8. Demandoj kaj Respondoj

  1. Kio okazos se oni ne akordiĝas pri unu komuna dua lingvo?

    Tiam la situacio de la rilatoj inter eŭropanoj ne ŝanĝos kompare al la nuna.


  2. Kial lerni Esperanton kiam ekzistas sufiĉe da "naturaj" lingvoj, kaj sufiĉe da materialo kaj kompetentecoj por instrui ilin?

    Bonvolu legi la artikolon de D-ro Ludoviko Molnár,prezidanto de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo, pri Pli feliĉaj lingvolernantoj, pli sukcesaj lingvoinstruistoj.


  3. Kio okazos en la kazo kiam unu nacia lingvo estos elektita.

    Tiam ne estos ŝanĝoj aŭ novaj devigoj por la bonŝancaj studentoj de tiu lando. La aliaj landoj devos adapti siajn programojn.


  4. Ĉu la deviga studo de dua lingvo por ĉiu Eŭropano ne kondamnos la instruistojn pri aliaj lingvoj al senlaboreco?

    Se la dua lingvo estus la Angla, la Franca, la Hispana aŭ la Germana, oni povus antaŭtimi tion. Tiuj lingvoj estas tre malfacilaj kompare al Esperanto, kaj ofte malkuraĝigas plian studadon. Sed se la dua lingvo estas esperanto, estas pli verŝajne ke pli da infanoj frue malkovros sian intereson pri lingvoj, spertos ke la studo de fremdaj lingvoj ne estas tro laciga, kaj tiuj kiuj deziras disponos pri pli da tempo por la studo de tria aŭ eble kvara lingvo. Oni povas antaŭvidi ke la elekto de ne-eŭropa lingvo estos pli ofta.


  5. Kie oni povas trovi pli da informoj pri Esperanto en Eŭropo?

    Vidu http://www.lingvo.org/. Pri Esperanto ĝenerale, vidu http://www.esperanto.net/


  6. Pri la punkto "7. Motivigo de la lernantoj". Kial ne rekompensi la plej bonan studenton.

    Lingvolernado estas la afero de grupo. Sciante ke unu studento estos elektita por reprezenti la tutan klason, la plej dotitaj lernantoj estos motivigitaj por helpi tiujn kiuj estas malpli naturdotitaj por lerni lingvon.


  7. Mi ŝatus havi pli da informoj pri la metodo Freinet.

    Vidu http://www.freinet.org/espericem/icmespes.htm. Ĉiu paĝo ne ankoraŭ estas preta esperantlingve.


  8. Kiu lingvo havos la preferon kiel tria lingvo.

    Neniu lingvo havas preferon. Decidas la lernantoj. La enmigrantoj verŝajne elektos la lingvon de ilia komunumo. La aŭtoktonoj elektos lokan dialekton.


  9. Kiu lingvo estos elektita kiel la unua lingvo?

    Ĉiu ŝtato decidos pri kiu lingvo estos instruata kiel la unua en la lernejoj sur sia teritorio.


  10. Kiu estas la vera nivelo de la kono de la Angla?

    Studo Lintas - por kontroli diferencon inter la diroj pri scipovo de la angla kaj la nivelo atingita dum kontrolo, enketistoj petis ke oni (ne angligu propralingvajn frazojn, sed simple) devu propralingvigi tri anglajn frazojn.
    Udo Van de Sandt, "Access: An Exclusive Study of Lintas
    Worldwide, *Initiative* (Lintas Worldwide Media News Bulletin), London: Lintas Worldwide, 1989, januaro, p. 1 & 2. Enketo (ŝajne cito de Lintas) estis pritraktita en la Lieĝa gazeto *La Meuse* de la 5-a de septembro 1992 sub la titolo *English Spoken*. La rezultoj tie estis jenaj. La unua cifero estas la elcento de personoj, kiuj asertas, ke ili regas la anglan, la dua la elcento, kiu efektive regas ĝin laŭ la kontrolo:
    Belgio: 41- 17 ; Danlando: 32 - 15; Francio: 20 - 3; Hispanio: 9 -3; Italio: 9 - 1; Nederlando: 51 - 28.


  11. Ial, la nomo "Esperanto" ŝajnas referenci malsukcesintan eĉ ridindan projekton. Ĉu oni ne devus proponi Internacia Lingvo, aŭ kiel Profesoro Helmar G. Frank de Paderborn, Ilo?

    Eble. Sed kun la danĝero ke tiuj kiuj eksubtenis la projekton sentos sin trompita kiam ili ekkonscias ke temas pri Esperanto. Laŭ mi estas pli bone nomi "muskaptantan domfelison" katon, kaj alfronti la kontraŭulojn. Se oni preferas nomi ĝin "Ilo", devas esti klara, en la sama dokumento, ke temas pri Esperanto.


  12. Kial vi proponas la metodon Freinet? Ĉu gravas kiun metodon oni uzas?

    Mia supozo estas ke la tempo mankas al ni por eduki sufiĉe da instruistoj laŭ la tradiciaj metodoj. Ni ankaŭ ne volas timigi la nunaj lingvo-instruistoj, kvazaŭ ili ne plus estos bezonataj. Ni bezonas ilian sperton kiel instruistoj. Sufiĉos ke ili studas la lernotaĵojn unu tagon antaŭ la lernantoj. (Tio jam okazis kaj donis bonajn rezultojn en Paderborn - Ref. Prof Helmar G. Frank). Ilia sperto kompensos ilia miskono de la lingvo. Ili nur devas agnoski ke ili povas erari, sciante ke plej ofte, ili pravos. En kazo de dubo, la komunumo povas helpi ilin.


  13. Kiam vi priskribos la programon por la dua jaro?

    La programo de la unua jaro ne ankoraŭ estas difinita. Iuj jam trovas ĝin tro optimista. Ĝi dependas de la nombro de horoj/semajne. Iuj proponas komenci pli frue, je la aĝo de 9 jaroj. Tiuj punktoj devas esti unue difinitaj.


9. Komentarioj, rimarkoj kaj reagoj

Vi trovos ĉi-tie rimarkoj kiuj ne apartenas al la rezolucio.

  1. Tiu teksto estas diskutota. Bonvolu noti ke ĉio, ja ĉio, estas ŝanĝebla: la daŭroj, la aĝoj, la programoj, ktp... Mi pensis ke estus pli facile komenci pri tia ĝenerala propono, kvazaŭ ĝi estus akceptita, kaj poste plibonigi kaj detaligi ĝin.
  2. Kutima rezolucio komencas per aro da "konsiderante", "konsciante", "kredante", antaŭ oni alvenas al la grava punkto de la rezolucio, kiun oni devus unue legi. Mi ŝatus uzi pli modernan prezentadon, pli facile kompreneblan por nefakulo. Mi preferas ke oni apartigas la motivadon de la decidojn. Do la parto "kial" venos post la parto "kion oni faros".
  3. Mi ne estas lingvoinstruisto. Mi ne dubas ke ni disponas pri sufiĉe da spertuloj en nia movado, kiuj povos kunmeti detalan studprogramon. Necesas difini kiom da horoj semajne kaj entute oni bezonos por atingi difinitan kaj atingeblan celon. La programo devas esti la sama en ĉiuj ŝtatoj.
  4. Kiom da horoj semajne kaj entute oni disponas en la diversaj ŝtatoj por lerni dua lingvon?

    Mi bezonas respondojn el ĉiu ŝtato, kun iom da klarigo pri la diversaj kursaroj proponitaj al la aĝgrupo 12-13. Mi pensas ke unu horo semajne ne estas sufiĉe por ke lernanto sentas ke li progresas. Mi pensas ke tri horoj semajne estas minimumo (lunde, merkrede, vendrede po unu).


  5. Kiel oni povus pli facile kunlabori al ĉi tiu propono?

    Ĉu iu partoprenanto al ĉi forumo konas vikion kiun ni rajtos uzi por kunlabori al la amendo de la teksto?
    Provizore uzu la Yahoo listo parlamenta-agado. La adreso de la forumo estas: http://groups.yahoo.com/group/parlamenta-agado/. Por aliĝi al la forumo oni sendu malplenan mesaĝon laŭ adreso: parlamenta-agado-subscribe@yahoogroups.com. Vi ankaŭ devos registri vin al Yahoo senpaga servo. Sendu viajn kontribuojn al parlamenta-agado@yahoogroups.com.


  6. Mi ŝatus scii kion tiu propono antaŭsupozigas.

    Ĝi antaŭsupozigas ke oni jam konsentis pri la neceso instrui komunan duan lingvon. Sed eĉ tion oni evitas diskuti. Do la afero lamas. Oni esperas ke prokrasto aŭtomate avantaĝos la elekton de la Angla. Oni bone konscias ke, se oni nun volas trudi la Anglan, oni devos alfronti akran opozicion.


  7. Kial atendi 4 jarojn post la akcepto de la rezolucio, ĉu ne eblas pli frue?

    Se la daŭro estas 10 jaroj, la efiko estos preskaŭ la sama. La ideo estas veki intereson tuj, antaŭvidante ke la scivolemaj individuoj tuj serioze interesiĝos pri la lingvo. Mi pensas ke 4 jaroj ne timigos tiujn kiu subtenas alian lingvon. Sed mi pensas ke oni devas surtabligi tian proponon plej urĝe, pro la antaŭmenciita motivo. Se oni atendas, la opono de tiuj kiuj klopodis lerni la anglan kaj fieras pro sia balbutado, estos tro granda.

10. Ligoj rilatitaj al ĉi projekto.

  1. http://www.ikso.net/ilei/agado/konferenco_2004.php
  2. http://revo.bierfaristo.com/phpwiki/index.php/CulturalUnderstandingthroughEsperanto
  3. http://www.interkulturo.net/chefa.php
  4. http://www.xs4all.nl/~pilger/breo-au8.htm Bazaj radikoj Esperanto-Esperanto (2500) eble por la dua jara.
  5. NEFERMITA LETERO AL LA MEMBROJ DE LA EUROPA PARLAMENTO
  6. Claude Piron - Réponse en 1984 au ministre de l'Éducation nationale : Culture et espéranto
  7. Human Development Report 2004 - Cultural Liberty in Today’s Diverse World
  8. EDE: EUropo - Demokratio - Esperanto
  9. (redaktota) Retaj_Kursoj_Kaj_Partoprenigo_De_La_Retaj_Kursanoj_En_La_Komunumo
  10. Esperanto-Centroj_Kaj_Kursejoj_Lauxlande
  11. Programo
  12. Internacilingva_-_Elementa
  13. Internacilingva_-_Meza

11. El Babilejoj

Steve Brewer skribis:

Mi kredas ke oni povas uzi Esperanton por ligi grupojn de studentoj tra la mondo por studi gravajn interfakajn temojn. Ĉiu leciono havus taskon kiun ĉiu grupo devus plenumi kaj mallongan lecionon de Esperanto kiu sufiĉus por ke la studentoj interŝanĝu siajn eltrovojn. Ekzemple, la studentoj povus studi kiel malsamaj kulturoj traktu la posedon kaj uzadon de tero. Eble en unu semajno ili studos kiom da homoj loĝas po kilometroj kvadrataj en sia loko. En alia semajno, ili studos kio estas la leĝaj procesoj por aĉeti pecon da tero kaj kian rajtojn oni ricevas.
Per la Esperanto leciono ili (1) verkos mallongan artikolon en Esperanto kiun ili afiŝos por la aliaj grupoj kaj (2) legos la afiŝojn de la aliaj grupoj. Por tiu ĉi temo, studentoj ankaŭ lernus uzi komputilojn por akiri (Globaj Poziciaj Sistemoj), analizi (GRASS Geografiaj informaj sistemoj), kaj kunlabori kaj interŝanĝi la datenojn ('Wiki' softvaroj).

From: Leo De Cooman

To: europo@yahoogroupes.fr
Sent: Friday, June 25, 2004 8:02 PM
Subject: [eŭropo] Problemstarigo
Karaj cerbumantoj,

ofte klara starigo de problemo povas parte aŭ eĉ tute solvi ĝin. Tial mi volas ĉi sube provis starigi nian problemon, kompreneble ĉio estu pridiskutebla/ forigebla/ korektebla (ne nur lingvaĵe)/ kompletigebla/ ...

Faktoj pruveblaj/ pruvendaj/ pruvitaj/ ...

  • En EU estas parolataj pluraj lingvoj el diversaj lingvogrupoj/ ...
  • 21(?) el la lingvoj parolataj en EU estas agnoskitaj de EU kiel 'oficialaj'
  • (Ĝis nun) EU asertas paroli kaj aŭdi al siaj civitanoj/ enloĝantoj(?) en ĉies propra oficiala lingvo
  • ne ĉiuj civitanoj povas korespondi al EU en siaj propraj lingvoj, ĉar tiuj estas ne agnoskitaj (ĉu tio jam estas maljusto laŭ la 'homaj rajtoj'?)
  • el la oficialaj lingvoj 3(?) estas agnoskitaj(?) uzataj(?) kiel 'laborlingvoj'
  • Parolanto de iu lingvo havas avantaĝon se lia lingvo estas 'oficiala' per tio ke li povas korespondi (pri kio?) en sia propra lingvo.
  • Parolanto/ ano/ ... de iu lingvo havas avantaĝon se lia lingvo estas 'laborlingvo' per tio ke ĉe dungado de oficistoj por tia 'laboro' li povos uzi sian propran lingvon.
  • Estas konstatate (-ite?) ke EU kaj/aŭ(?) subvenciitaj servoj diskriminacias per avantaĝo al 'denaskaj parolantoj'
  • EU asertas respekt(ig)i lingvo-egalecon al ĉiuj 'oficialaj' lingvoj.
  • Evidentas faktoj pri favorado al iuj lingvoj, do malfavorado al aliaj.
  • Avantaĝo al iuj lingvogrupoj estas maljustajo al aliaj.
  • Estas multekoste traduki el kaj al ĉiuj oficialaj lingvoj
  • Post la balotoj en junio 2004 evidentiĝis ke nur 45% de la rajtigitoj voĉdonis; el tio evidentiĝas ke ekzistas iu malinteresiĝo ĉe la civitanoj.
  • Uzo de pivotlingvo povas malpliigi la kostojn.
  • La kvalitoj de la pivotlingvo influos la kvaliton de la tradukoj
  • Esperanto havas altegajn kvalitojn
  • Unu el la kvalitoj de Esperanto estas ĝia relative facila lerneblo (pro: logikeco/ reguleco, fonetikeco kun nur 5 vokaloj, derivebleco, ...)
  • Esperanto estas lingvo uzata de ne tre multaj homoj
  • La angla estas relative multe uzata lingvo en la mondo
  • La angla estas ne regula, ne fonetika lingvo, ...
  • Pro sia reguleco kaj logikeco Eo estas taŭga bazo i.a. por bone kompreni la propran kaj eklerni aliajn lingvojn
  • En EU nuntempe pli multaj homoj komprenas/ parolas la anglan ol Esperanton.
  • Pro sia vortradikaro bazita sur internacie uzata vortprovizo Esperanto estus baldaŭ komprenata de plej multaj EU-anoj.
  • Pro la grandega avantaĝo havi sian propran lingvon kiel pivotlingvon ekzistas premo de iuj landoj
  • Iu nacia lingvo elektota kiel pivotlingvo estas ne akceptebla solvo por landoj kun aliaj lingvoj ol la elektota nacia lingvo
  • Pasintece iuj nacioj koloniis aliajn landojn kaj devigis la koloniitojn akcepti ilian lingvon. Estas malakcepteble ke iu nacio (re)faru same pri EU Tasko:
  • Trovi strategion por konatigi Esperanton (aŭ pli ĝenerale 'planlingvon' se tio estus pli oportuna) al la EU-parlamentanoj/ oficistoj/ tradukistoj/ interpretistoj/ ... kiel plej bonan/ justan/ realigeblan/ malmultekostan/ idealan/ ... solvon.

    Unua paŝo povus esti: korekti/ kompletigi tiun ĉi liston.

    Leo


  • Ludoviko Molnar

    Karaj Geamikoj, cerbumantoj!

    La letero de Leo De Cooman tuŝas ege gravan problemon. Mi plene konsentas kun Li. Nia Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo formulis kaj disvastigas per ĉiuj eblaj forumoj la du ĉefajn celojn de la nuna, eŭropa Esperanto-movado: Ni devus atingi, ke:

    1. La Eŭropa Unio kiel eble plej baldaŭ akceptu Esperanton, kiel unu el siaj oficialaj lingvoj.*
    2. La Eŭropa Parlamento kaj la Eŭropa Komisiono proponu al la membroŝtatoj, ke ili sur siaj teritorioj enkonduku la instruadon de Esperanto, kiel unua fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto por la 9-10-11-jaraj lernejanoj. Ili komencu la lernadon de po unu alia, fremda, nacia lingvo en 12- kaj 14-jara aĝo.
    Se ni, eŭrop-uniaj esperantistoj povus interkonsenti pri tiuj ĉi - laŭ nia opinio - plej fundamentaj celoj, ni jam pli facile povus determini la paŝojn kondukantajn al efektiviĝo de la menciitaj celoj.

    Nun ankoraŭ kelkaj pensoj:
    * EU nun havas 3 laborlingvojn: la Anglan, la Germanan kaj la Francan. Laŭ la nuna tendenco nur la Angla restos la unusola laborlingvo. La angloj, la germanoj kaj la francoj estas nun la "unuaklasaj" popoloj de EU. Ni ĉiuj aliaj (poloj, hungaroj, hispanoj, italoj, ktp.) estas "duaklasaj" popoloj, kiuj teorie rajtas sin turni al instancoj de EU en siaj gepatraj lingvoj, sed niaj leteroj, petskriboj ktp. estas tradukotaj Anglen, Germanen aŭ Francen. ĉiuj uniaj popoloj, - kies lingvo (Kataluna, Vaska, Okcitana, ktp.) ne apartenas al lingvoj de la Konstitucio - estas "triaklasaj" popoloj, kiuj ne rajtas sin turni al la Unio en siaj gepatraj lingvoj. Nur ESPERANTO povus alporti veran, lingvan egalrajtecon. Sen komuna, neutrala lingvo la tuta Eŭropa Unio certe disfalos.

    **La propedeutika, kapabloevoluiga efiko de Esperanto havus tiom da avantaĝoj, ke mi povus ilin denombri nur en aparta letero...La unuajn 2-3 lernojarojn oni devus lasi por la lernejanoj alproprigi unue la gepatralingvajn konojn kaj kapablojn, - ĉar (almenaŭ en Hungario) la infanoj komencas paroli ankaŭ la gepatran lingvon ĉiam pli malbele...Tiel Esperanto konkrete defendus la gepatrajn lingvojn!

    Bonan pluan pensadon deziras Ludoviko Molnar


    Laszlo Gados

    Karaj cerbumantoj,

    Ĉu vi, esperantistoj proponante Esperanton, kiel 'unu el siaj oficialaj lingvoj' cerbumis pri tio, ke kion signifas al politikistoj la nocio/ideo 'oficiala lingvo de EU'?

    (Ekz. ĉe Ludoviko: 1. La Eŭropa Unio kiel eble plej baldaŭ akceptu Esperanton, kiel unu el siaj oficialaj lingvoj.)

    Jen la signifo: la oficiala lingvo de EU apartenas al membroŝtato(j) (kiel ŝtata oficiala lingvo) kaj al lingvokomunumo, por kiu ĝi estas gepatra lingvo (kiu estas defendenda laŭ la principo de la lingvodiverseco).

    Esperanton ne karakterizas tiuj ĉi ecoj!

    Pro tio politikistoj ne komprenas kion esperantistoj volas (kaj esperantistoj ne komprenas la sintenon de politikistoj).

    La destino de la oficiala lingvo havas kaj simbolan kaj praktikan rolon. Simbole esprimas la egalrajtecon de la membroŝtatoj.
    Praktike ĝi ebligas:
    a) ke la (ĉefe elektitaj) reprezentantoj de la membroŝtatoj (politikistoj) povu eluzi la favoron de la gepatra lingvo okaze de EU-instanca kunveno (laboro);
    b) la komunaj reguloj samvalore transmetiĝu al la naciaj lingvoj oficialaj en/sur la plej alta nivelo;
    c) en la nomo de egaleco estu regulita la lingvouzo inter civitanoj kaj la EU-instancoj.
    Al la destino de la oficialaj lingvoj de EU ne apartenas la solvo de la lingvouzo inter la EU-civitanoj, kiuj havas malsaman gepatran lingvon.

    Esperanto devus esti 'oficiala lingvo de EU' alimaniere, havanta alian destinon. Tiun ĉi bezonon ni devas esprimi ankaŭ kun epiteto (aŭ simila). En hungarlingva artikolo (1998) - el kiu partoj en Esperanto aperis en numeroj de Debrecena Bulteno (1998-99) - mi proponis por uzo: 'oficiala lingvo kun speciala stato'. La baza destino de ĝi devus esti: antaŭenigi la justan komunikadan lingvouzon inter EU-civitanoj. Sekve el tio la difinon de la speciala stato mi vortumis jene (laŭ la traduko en DB): "Post taŭga antaŭpreparo, la ĉi-sekvaj aplikoj estas rigardeblaj efektivigeblaj:
    1. La progreson al la baza celo lingvopolitika plej sekure donus la enkonduko de la deviga lerneja instruado de la komuna kiel unua fremda lingvo, kies instruceloj estus:
    a) atingo de la lingvokono necesa por ĉiutaga konversaciado;
    b) fundamentado de la lernado de pluaj lingvoj (sekve de ĝia lingvomodela karaktero). Sekve de tio la pliprofundigo de la lingvokono, de nun baze de libera elekto, okazus en diversaj formoj (lingva lernobjekto, instrulingvo de aliaj lernobjektoj k.a.).
    2. En la kazoj tusantaj la vivon, agadon, rajtojn de la civitanoj, kiam oni limigas la uzadon de oficialaj lingvoj de EU (ekz. preskribo de la angla lingvo rilate teknikan resumon), la deviga akcepto de la komuna lingvo apud aŭ anstataŭ la lingvo(j) preskribita(j) kun limigo aŭ allasitaj. 3. (...) 4. (...) 5. (...)"

    (Kiel estas videbla la esenco ĉe la punkto 1. temas la sama, kiel tiu ĉe Ludoviko Molnar.)

    Mi pensas, ke pliboniĝus la komprenon koncerne kaj politikistojn kaj esperantistojn, se emfazon okaze de propono al EU-instancoj (kaj al membroŝtataj registraroj kaj parlamentoj) ricevus la ekspliko de la "speciala stato".

    Amike: Laszlo Gados


    Christian Lavarenne

    Lastan jaron venis al mi ideo, simpla, aŭ almenaŭ logika, kvankam eble iom malfacile realigebla, sed en kiu eble ankaŭ M. Handzlik povus multe helpi ? Jen.

    Unu el niaj celoj estas rekonigi Esperanton ĉe Eŭropa Unio. Ĝis nun ni ne sukcesis. Do ni devas provi alian manieron.

    Nu, jam multaj EU-aj landoj akceptis lingvan ĉarton de Europo protektantan la minoritatajn lingvojn, inter kiuj ne estis akceptita Esperanto.

    Esperanto naskigis en Pollando kaj estis subtenata eĉ de ministro pri eksterlandaj aferoj (Geremek), almenaŭ laŭ liaj propraj diroj. Ĉu ne eblus rekonigi de la pola registaro (eble dank'al i.a. Geremek mem) Esperanton kiel minoritatan lingvon de Pollando ? Tiel ĝi aŭtomate fariĝus minoritata lingvo de EU kaj do verŝajne rajtus ricevi eŭropajn subvenciojn ktp.

    Se tio interesas vin, mi povos priskribi iomete pli la ideon- projekton, sed mi mem devos lasi al vi ties realigadon.

    [...]

    Mi esperas ke la Eŭropa Unio (EU) baldaŭ akceptos Esperanton inter siajn multajn minoritatajn indiĝenajn lingvojn.

    Ĉar unue mi esperas ke Pollando akceptos Esperanton inter siajn minoritatajn indiĝenajn lingvojn : ĉar Esperanto naskiĝis sur ĝia nuna teritorio, ĉu ne ?

    Kiam Pollando (espereble plej baldaŭ !) rekonos tiun ĉi fakton kaj do tial akceptos Esperanton kiel minoritatan indiĝenan lingvon, pro ĝia membrigo kaj pro la Eŭropa Ĉarto pri minoritataj lingvoj Esperanto aŭtomate fariĝos minoritata indiĝena lingvo ankaŭ de EU !

    Kaj tiam EU kaj ĉiuj EU-landoj (ne nur Pollando !) devos subteni Esperanton almenaŭ kiel ĉiujn aliajn minoritatajn lingvojn de EU !

    Logike, ĉu ne ?





    Jen la tiamaj reagoj al tiu ĉi ideo, kiu ĝis nun ne sukcesis havi gravajn sekvojn :





    Christian Lavarenne


    Estimata Samideano Johan Derks,

    Dankon pro via valora reago ĉar tiel mia celo estas atingita : mi nur deziris altiri la atenton pri nova ideo, unufraze resumebla :

    Rekte ce EU ŝajnas ke ni ne sukcesis, do ni devas provi ĉe pli malalta nivelo, de nur unu EU-lando, kaj tiu ĉe kiu oni havas la plej grandan ŝancon sukcesi, ŝajnas al mi esti Pollando.

    Mi ne estas juristo, do ne povas fari tian studon al kiu vi prave vokas.

    Sed jen kiel venis al mi la ideo antaŭ preskaŭ unu jaro, kaj samtempe jen eble la taŭga homo ? (Bv senkulpigi min pri la longeco : mi ne sukcesis pli mallongigi la intervjuon ; )



    31.12[.2002] 17.00 [fakte elsendita la 10-an de januaro 2003]

    GK: Parolas Varsovio en Esperanto ! Kaj nun bv. aŭskulti interparolon kun la eksa [pola] ministro por la eksterlandaj aferoj, nun estro de la katedro pri la Eŭropa Civilizacio en la Eŭropa Kolegio en Natolin, profesoro Bronisław Geremek. La programo kreiĝis kunlabore kun la Oficejo de la Komitato por la Eŭropa Integriĝo. Interparolas redaktorino Barbara Pietrzak.

    Barbara Pietrzak [ BP] : S-ro Profesoro (...) Aktuale vi plenumas neniun publikon funkcion, sed estas afero senduba, ke via persona kontribuo - apud la kontribuo de aliaj personoj - kaŭzis, ke niaj aliĝ- intertraktoj kun la Unio finiĝis per sukceso. Vi plenumas samtempe, s- ro Profesoro la rolon de serioza morala aŭtoritatulo en nia lando.

    (...)

    BP: S-ro Profesoro vi tre kortuŝis min dirinte, ke vi ion scias pri Esperanto (...) Niaj aŭskultantoj atentiĝas pri la rolo de lingvo en la konteksto de la eŭropa integriĝo, pri la rolo de la lingvo de la eŭropa komunikado, kiel faktoro kreanta la eŭropan identecon, konservanta la nacian identecon. (...) kiel atentigas niaj geaŭskultantoj -Pollando havas apartan rajton kaj devon atentigi pri avantaĝoj, kiuj sekvas el apliko de Esperanto (...) kiu estas rekonata de niaj aŭskultantoj, kiel la marka signo de Pollando pro la fakto, ke Esperanto naskiĝis ĉi tie, ke la kreinto de Esperanto naskiĝis tie.

    Bronisław Geremek [ BG]: En mia junaĝo, tuj post la milito mi estis konvinkita, ke ĝuste Esperanto fariĝos la instrumento de la interkompreniĝado de la homoj, ke post tiu drameca sperto de la milito kaj malamo, tia lingvo kiel Esperanto povas fariĝi lingvo liganta. Mi estis tiam skolto kaj mi lernis Esperanton, eĉ mi gvidis iun societon de esperantisoj kaj kun eksterordinara satisfakcio mi observis, kiel tiam kreskis la signifo de Esperanto en la internacia komunikado. Kaj mi pensas pri unu el la internaciaj organizaĵoj UNO kaj ĝia institucio UNESCO.
    Esperanto - ŝajnis tiam havi la estontecon kiel instrumento, liganta homojn en maniero plej simpla. Tio estas superba lingvo, facile lernebla, utiliganta la riĉon de aliaj lingvoj kaj pere de tio liganta homojn. Sed poste vero evidentiĝis (...) Ĉu okazos tiel, ke Esperanto revenos al sia rolo, kiun la kreinto prirevis kaj por kiu tiu lingvo elstare taŭgas, estas malfacile diri. (...)

    BP: (...) Niaj aŭskultantoj demandas, ĉu ĝuste Pollando ne devus pensi pri tio, ke ĝi havas apartan trezoron, kiun ĝi povas oferi al Eŭropo. Oni diras kutime en la kunteksto de Pollando pri religiaj tradicioj per kiuj ni pliriĉigu la mondon, sed ni havas ankaŭ tiun rimedon de la internacia komunikado, pri kiu ni povas atentigi, kvankam ne laŭ la principo, ke ĝi estu rimedo ekskluziva.

    BG: Mi estas pri tio konvinkita kaj laŭ tio, kiel mi povis, kiel la ministro por la eksterlandaj aferoj mi klopodis subteni Esperanton. Mi tre dezirus, ke ankaŭ nun flanke de la polaj aŭtoritatoj ekzistu subteno por Esperanto.
    Efektive Pollando havas certan ŝancon ludi iun rolon ĉi-sfere, ĉar amaso da homoj parolantaj kaj komprenantaj Esperanton en la mondo estas grandega kaj superas la limojn de kontinentoj, civilizacioj ; do temas vere pri lingvo, kiu estas elstara, fleksebla, bonega instrumento de kontaktoj. Mi esperas,ke estos por tio helpo same flanke de la polaj aŭtoritatoj, kiel ankaŭ flanke de la internaciaj organizoj.

    Christian Lavarenne




    Kial ne provi, ekzemple pere de Barbara Pietrzak [aŭ M. H.], sciigi al tiu favora eksministro, nian ideon, kun peto ke li, kiel Profesoro, bonvolu stud(ig)i la aferon enkadre de sia katedro pri la Eŭropa Civilizacio en la Eŭropa Kolegio en Natolin ?

    Eble ankaŭ la pola konsulo en Kaliningrad, Jaroslaw Czubinski, povus apogi ?
    (Lastan jaron li invitis la esperantistojn festi en la konsulejo, la 13-an de decembro.)

    (Mia "leĝereco" estis nura simpligo por pli forte impresi !)


    Mi ne povas fari pli ol tiun ci nuran lanĉon de ideo : EEU, kun kiu ajn taŭga organizo aŭ komisiono, kaj Barbara Pietrzak, bonvolu iel daŭrigi se eblas... Antaŭdankon !

    Samideane kaj amike

    Christian Lavarenne




    le 9/12/03 10:45,



    Johan Derks

    Johan Derks . derks.esp@tiscali.nl a 'crit :

    Kvankam mi aprezas la entuziasmon de tiuj-ĉi linioj*, mi ankaŭ timetas pro gia leĝereco (...)
    Estus ege grava laboro reserĉi la JURAN eblecon por esperanto esti akceptota kiel minoritata lingvo en unu el la landoj de Eŭropa, Unio. (...)
    Tiu celobjekto estas - laŭ mi private - la unua necesega paŝo por Esperanto por iam esti akceptita entute (...)
    Ĝuste tial mi bedaŭras, se la entuziasmo de Christian Lavarenne kreus falsan impreson.
    Kiu entuziasmas fari la sugestitan studon ?

    Johan Derks, kasisto de Eŭropa Esperanto- Unio

    Leo De Cooman

    Karaj cerbumantoj, Mi provas plukonstrui sur la ideo de Raymond Gérard pri la "rezolucio". Analizante la ideon mi trovis en ĝi kelkajn erojn malplialtigantajn la sojlon al akcepto de Eo:
    1. temas pri 'nur' DUA lingvo, la rezolucio do ne tuŝas ies propran lingvon
    2. la rezolucio estas kvietiga en tiu senco ke ĝi enhavas iun ne-urĝecon, nerektecon; ĝi lasas iun inverseblecon: se inter nun kaj x jaroj oni trovus pli bonan solvon, ĝi eĉ ne efikus
    3. se ne estus trovita pli bonan solvon, oni disponas pri ankoraŭ y jaroj por prepari la instruistojn, metodojn, ...
    Eble la ŝlosilvorto por akceptigi tian rezolucion estu: 'malplialtigi la sojlon'. Mi provas fari kelkajn sugestojn ĉi rilate:
    1. mi ne precize scias kial, sed por iuj la nomo "Esperanto" ŝajnas referenci malsukcesintan eĉ ridindan projekton. En Belgio, almenaŭ en Flandrio pluraj (verŝajne ĉiuj!) politikaj partioj iam malsukcesintaj, ŝanĝis sian nomon (AGALEV iĝis GROEN!, CVP iĝis CD&V, ktp ktp). Ĉu por ni estis pripenseble ŝanĝi la nomon de la 'Internacia Lingvo' al 'Esperanto'? Ĉu estus pripenseble ŝanĝi ĝin al "Eo" al "Eŭro"? al "Ilo"? ktp... se tio vere malplialtigus la sojlon? (Vidu 8.11).
    2. Se jam alie ekzistus ekzemplo de tia rezolucio (ĝi eble jam ekzistas!), tiu fakto verŝajne malplialtigus la sojlon. Ĉu ne jam ekzistas sufiĉa reago kontraŭ la angligo ekzemple en Francio por ke la franca parlamento (ĉu asembleo?) akceptu jenan rezolucion: "Se EU antaŭ ... ne estos decidinta pri la unua dua lingvo instruota en la tuta unio, ni aŭtomate akceptos (ekz. Eŭron) kiel dua lingvo instruota en ĉiuj bazaj lernejoj en Francio"
    3. Ĉu tia rezolucio jam ekzistas? Ĉu en San Marino? Ĉu en Unesco?
    4. Ĉu la ŝancoj por tia rezolucio en aliaj landoj estas pli realaj? Ĉu en Germanio, Aŭstrio (kie la nova prezidento, d-ro Fischer, ŝajnas subteni Eon)? Ĉu en iu malgranda lando kiel Luksemburgo? ... ĉu en lando ekster la uson-angla influo, kiel Rusio, Ĉinio, ...
    5. Ĉu la prezidanto (aŭ prezidEnto???) de EU ne estas kataluno? Ĉu la katalunoj laŭ difino de d-ro Molnar ne apartenas al tiuj triaklasaj eŭropanoj, kiuj ne havas la rajton alparoli la union per sia propra lingvo? Ĉu tia rezolucio estas pensebla en la hejmlando de la prezide/anto?
    6. Ofte homoj refutas ion, pri kio ili scias tro malmulte. Mi do supozas ke konciza sed sufiĉe kompleta kaj klarega priskribo de la instruota lingvo akompanu (aŭ antaŭiru) la rezolucion por malplialtigi la sojlon. Ni honeste reklamu ion precizege priskribitan. Mi memoras la entuziasman rakonton de Hans Welling (pri Ekspozicio en Friedrichshafen por amatora radio) "Ripetite mi aŭdis reagojn de partoprenantoj kiel: bonega! genia!" (temis pri la evidenta logikeco kaj reguleco de Eo post ege mallonga klarigo). Mi legis en Monato intervjuon kun EU-interpretisto, atestante pri la apreco de siaj kolegoj eklernintaj Eon 'pro distriĝo'. Grava demando do estas: kiel krei okazojn por montri nian materialon. Aŭ ... ĉu ni kaŝu ĝin por ke oni nepre volu vidi ĝin?
    7. Ĉu ni nepre parolu pri "lingvo" instruota en bazaj lernejoj? Eble iu havas alian vorton, pli neŭtralan (Vidu 5.3). Ni povus paroli pri "metodo, per kiu oni pli facile lernas", lerniga fako aŭ metodo, lernofaciliga fako, logikkompreniga fako, lernantofeliĉiga fako, kapabloevoluiga fako, ... Mi pensas ke precipa problemo por lerni lingvojn (inkluzive la propran!) kaj (do) aliajn fakojn estas la nekono de gramatika analizo. Se mi bone memoras ni eklernis analizon en la lastaj du jaroj de la baza lernejo. Al tiuj, kiuj ne sukcesis kompreni analizon, oni malkonsilis eklerni la latinan, ktp. Ĉu la instruo de Eo povus plifaciligi la komprenon de analizo? Mi ne havas sperton pri tio. Nu, specialistoj pri klerigo eble povus speciale ellabori tion (pere de Eo kompreneble) evitante por infanoj sufiĉe malfacilajn terminojn kiel "rekta objekto" kaj anstataŭante ilin per pli kompreneblaj. Aliflanke mi ne emus iamaniere trompi la decidontojn. Jes, temas pri lingvo, sed ne nur! Temas ankaŭ pri bazo de internacie uzataj vortoj, ktp... Ĉu 'helplingvo' jam iom malplialtigus la sojlon? Helplingvo ŝajnas al mi ne tiel soni kiel lingvo, sed pli kiel helpilo, do kiel 'afero de metodiko dum la instruado', 'io por instruistoj'.
    8. Ĉu la metodo Freinet estas la plej bona, mi tute ne scias. Mi ja legis la artikolon en la franca; unuavide ĝi ŝajnas bona sed mi scias nenion pri tiaj aferoj. La rezolucio nepre ne estu malaprobota pro la instrumetodo! Kaze de risko oni ne enmetu la metodon en la rezolucio kaj lasu al la instruistojn libere elekti siajn metodojn. Ĉiukaze le metodo ne plialtigu la sojlon. (Vidu 8.12).
    9. Mi dubas ĉu estas lingvoinstruistoj pri la latina en la bazaj klasoj. Miatempe ne.
    10. Mi aprecas la precizan priskribon de la kapablecoj, kiujn lernanto havu post ... jaroj da studado. (Vidu 8.13)
    11. en la punkto 7 (motivigo de la lernantoj) oni povus aldoni elektronikan komunikadon en Eo kun lernantoj en alilingvaj regionoj. Mi supozas ke la lernejoj jam disponas la necesajn komputilojn. (Vidu 5.4)
    12. eble la kapablojn bezonatajn antaŭ la eklerno de Eo estu same klare starigataj.
    Mi deziras al vi fruktodonan cerbumadon, eble dum ripoziga ferio...

    Amike,
    Leo De Cooman