Enhavo


Informatie over Esperanto: http://www.esperanto.net/info/index_nl.html

Informations sur l' espéranto : http://www.esperanto.net/info/index_fr.html

Information about Esperanto : http://www.esperanto.net/info/index_en.html


Lernu per Memoru

Learn Esperanto
Lernu la Polan


Kiel paroligi komputilon Esperante?

Bazita sur programo skribita de la "Faculté Polytechnique de Mons (Belgio)". Vi povas instali la "Parolu"    aldonon al FajroVulpo [-Firefox-] por sintezi HTLM paĝojn.

Etimologio: la deveno de radikoj (Esperanto)

La greka vorto "etumologia" (vidu ETUMOS) implicas du lingvajn postulatojn. Unue, ke la lingvoj evoluas; ke la vortoj ŝanĝigas forme kaj signife dum la jarcentoj. Due, ke tiu evoluo ĉefe estas difektiĝo kaj ke la plej malnova signifo estas la vera signifo de la vorto.
Se la unua aserto estas facile pruvebla, la dua ŝajnas iom naiva. La hodiaŭaj lingvistoj estas konvinkitaj ke la signifoj de vorto dependas de kompleksaj rilatoj kiujn ĝi havas kun la aliaj vortoj de la koncernata lingvo kaj de la kunteksto kie ĝi estas uzita, senrilate al historiaj faktoroj.

Tamen, la retroiro al la origina vorto, kiel arkeologio, restas fascina por la menso.

La deveno de la plimulto de la Esperantaj vortoj estas multlingva. Tiu multdeveneco estas propra al la lingvo Esperanto, kaj al similaj  planitaj lingvoj, kiel Interlingva.

Ĉar la latina ludis grandan rolon en Eŭropo, ĝi malrekte ankaŭ influis Esperanton. Siatempe, la Helena influis la Latinan, kaj oni nun rekonas tiun malnovajn grekajn radikojn. Multe da novaj vortoj estis freŝdate kreitaj el grekaj radikoj.

Oni hipotezis ke ĉiuj lingvoj eŭropaj devenas el pra-lingvo kiun oni nomis la Hindo-Eŭropan. Al la Hindo-Eŭropa apartenas ankaŭ la Sanskrita. Ĉiuj originaj pra-radikoj ankoraŭ ne estas malkovritaj, kaj multaj restas konjektaj. Vi trovos sube la pra-radikojn de esperantaj vortoj, kiam ili estas konataj. Por pliaj klarigoj referencu al

  • Ebbe VILBORG: Etimologia vortaro de Esperanto (5 vol) ISBN: 91 85288 179/195/217/225/233
  • André‚ CHERPILLOD: Konciza etimologia vortaro. ISBN: 92 9017 082 4

Mi ne intencas anstataŭigi tiujn librojn. Mi komencis aldoni kelkajn gravajn lingvojn; sed mi timas ke la dokumento iĝos tro granda. Kiam mi havos sufiĉe da pra-radikoj, mi aldonos kelkajn klarigojn pri la strangaj devenoj.

La unikoda (UTF-8) dokumento troveblas ĉe etimo.html.
Ekzistas ankaŭ etimoix.html kiu entenas ĉiujn pritraktitajn esperantajn vortojn alfabete ordigitajn.


Ĉu lingvo estas nura komunikilo aŭ ankaŭ komponanto de nia identeco homa kaj kultura?

Iuj asertas, ke lingvo estas parto de nia homa identeco, ke nia penso dependas de la lingvo kiun ni uzas.
Informo kaj signifo ne estas la samajn aferojn. Necesas distingi inter la du.
Nia cerbo pritraktas informon pri la realeco simile al komputilo. Kion ĝi kapablas enteni, eble iom varias laŭ individuo, kaj oni povus taksi la kapablon kiel katastrofe mizera, aŭ eksterordinare mirinda, depende de la humoro je la momento.

Konvertilo de/al Unikodo.

Skribita en Javascript (utf-16), kaj facile adaptebla al viaj postuloj. Vi rajtas uzi ĝin kiel ajn vi volas, sen peti permeson.


Telefonu malmultekoste per via reta konekto

Instalu skype el http://www.skype.com/download/.
Pliajn informojn ĉe http://www.tejo.org/uea/Skype.
Vi povas elŝuti la tradukon de la mesaĝoj ĉe http://www.tejo.org/uea/SKYPEesperanto.Lang


For/Against Esperanto: replies to some criticism (English)

This page will help you understand some of the criticisms made against Esperanto. For the moment, it contains only a subset of those I have heard. I must acknowledge that the criticisms I had against the language vanished when I had a better knowledge of the language and the Eo culture.
Many new comers in the Esperanto movement are overenthusiastic; others are critical about some features of the language, and they attempt to "improve" it. To understand which attempts are bound to fail, and which might succeed requires a very good knowledge of Esperanto and of the evolution of languages.
It is difficult to have an objective view about Esperanto. It is easy to confuse the language, the culture, with the propaganda made to stir people's interest.

Voĉdonu por la lingvo kiun vi subtenas kiel la internacian lingvon por la mondo.

Interesa iniciato estis lanĉita : kiun lingvon vi subtenas kiel la internacian lingvon?
Bedaŭrinde, la paĝoj ekzistas nur en la angla kaj la germana, kio falsas la rezultojn.
Respondu al la enketo ĉe http://www.freewebs.com/international-languages/
Eble rigardu la antaŭajn komentojn antaŭ ol respondi ĉe http://multivote.sparklit.com/poll.spark/3142
Esperanto staras bone kun 2097 el 3431 voĉdonoj, antaŭ la angla: 416 el 3431.
Laŭ tiu enketo (je 2011-11-19), 61% procentoj de partoprenantoj favoras Esperanton, kaj 12% favoras la anglan.

Kompreneble, tio nur signifas ke esperantistoj sentas sin pli koncernataj pri tiu problemo, kaj uzas pli rapidajn kanalojn por reagi. 

Supozeble, oni povas komenti en sia gepatra lingvo, eĉ se la paĝo estas angla. Oni ne forgesu citi la nomon de la lingvo kiun oni subtenas, en la komento. Ŝajnas ke kelkaj eraris, kaj aldonis Esperanton en la "alia" grupo.


Rezolucio pri dua lingvo en la Eŭropa Unio.

Ĉu plia stranga propono? Ĉu ni estas pretaj?


Remuŝ