Bonvolu iom pacienci dum la programo pretigas la lecionon... ... ... ...

Se daŭras tro longe, premu CTRL-R por Reprovi ŝarĝi la paĝon


Please be patient while the program prepares the lesson ... ... ... ...

If it fails, press CTRL-R to Reload the page


Veuillez patienter un moment pendant l'activation du programme... ... ... ...

Si cela s'éternise, appuyez sur CTRL-R pour Recharger la page.


Gelieve een beetje geduld terwijl het programma de les bereidt... ... ... ...

Als u moet te lang wachten, drukt u op CTRL-R om de pagina te herladen


DOClocalStorage="edukado01"; DOCtopHeight="29"; DOCdemandoHeight="35";

La oka de marto

Plenigu la truojn


###Hodiaŭ estas la oka de marto, la Tago de Virinoj – diras Petro al sia edzino, - vi faros neni[o][n], vi ripozos kaj ni festos vin. ### - Kaj la matenmanĝo, kiun mi ĉiutage portas al vi en la lit[o][n]? ### - Nu, bone, tio povas esti, alporti la matenmanĝ[o][n] ne estas laboro; poste vi ripozos. ### Dumtempe vi povos pur[i][g][i] miajn ŝuojn, tio ne estas laboro, nur iom da gimnastiko, eĉ amuziĝo; poste vi ripozos.
Promenante en la urbo iru al la bazaro, tio estas higiena promenado, faru aĉet[o][j][n], tio estos por vi nur bona amuziĝo. ### - Kaj la tagmanĝo ? – demandas la edzino.
- Fakte ni povus manĝi en restoracio, sed ti[o][n] mi ne tre ŝatas.
Vi scias, ke mi toleras nur la hejmajn manĝojn. ### Sed aŭskultu; vi ripozas dum la tuta tago, vi povus tamen prepari modest[a][n] tagmanĝ[o][n], ekz.: buljon[o][n], iom da bovidaĵ[o][] kun tomatsaŭc[o][], malmulte da fritit[a][j][] terpom[o][j][] kun iom da salat[o], kaj nenion pli. ### Nu, tamen, vi povus baki ankoraŭ iomete da kuk[o] por poste frandi ĝin. Eble kun nuks[o][j][]. Kelk[a][j][n] nuks[o][j][n] vi povas senŝeligi ludante.
Poste mi trinkos tas[o][n] da teo kaj poste vi ripozos. ### - Kaj la telerlavado?
- Jen, tiaj estas la virinoj! - diris grumblante Petro.
– Dum la tuta tago vi ripozas kaj poste eĉ la telerlavado estas doloriga laboro.
Por la vespermanĝo vi ne bezonas labori. Fritu nur hepat[o][n] kun salato kaj poste vi povos ripozi. ### Mi frue enlitiĝos, ja vi scias ĉiu festeno lacigas min. Sed eble vi povus aĉeti por mi litron da vin[o][], ĉar mi kun plezuro trinkus ĝin je la Virina Tago kaj kompreneble je via sano. Poste vi ripozos. ###- Kara, restas nur kelkaj aferoj: gladu mi[a][n] pantalon[o][n], lavu mi[a][j][n] ŝtrumpet[o][j][n].
Fakte mankas unu buton[o][] sur mia palto, sed tio por vi estas nenio, ja vi dum la tuta tago nur festis kaj ripozis...