NOVEMBRO 2010, N° 11 (99)



LANDAJ ESPERANTO-MOVADOJ:



LA ESPERANTO-MOVADO EN DANIO



Dana Esperanto-Asocio estas la ĉefa aganto de la dana esperanto-movado, kiu konsistas el individuaj membroj kaj lokaj kluboj. Ni havas lokajn grupojn en Kopenhago, Næstved, Ålborg kaj Århus. Nombro de la membraro estas 230. DEA eldonas kvinfoje jare presitan revuon ”Esperanto en Danio”, neregule (laŭbezone) Novaĵleteron al membroj kaj retejon kun informoj sendataj al membroj kaj eksterlandaj interesitoj. DEA organizas ĉiujare ĝeneralkunvenon kun kultura programo kaj elekto de la estraro. Inter la servoj de la asocio menciindas la libroservo kiu recenzas kaj aktivas liverante literaturon al la membroj.

DEA estas membro de Universala Esperanto Asocio. Ĉefdelegito estas Arne Casper, komitatano A Ileana Schrøder kiu estas ankaŭ reprezentanto de DEA ĉe Eŭropa Esperanto Unio.



DEA konscias pri la graveco de rilatoj ekster la movado, kaj aktivas en la dana UN-Asocio, partoprenas en diversaj aranĝoj kiel Socia Forumo, Pacaj marŝoj, foiroj ktp. Certe la plej grava nuntempa agado de DEA estas la laboro por organizi la 96-an Universalan Kongreson en Kopenhago en 2011. La estraro de DEA eniris tutnombre en LKK.


La sekcioj de DEA kiuj estas samtempe ankaŭ sekcioj de koncernaj internaciaj organizoj estas la junulara sekcio DEJO kaj la dana ILEI sekcio.


Dana Esperanta Junulara Organizo: aranĝas precipe renkontiĝon dum la fama somera muzika festivalo de Roskilde, kiu allogas multajn eksterlandajn junulojn, ĉar ĝi estas la plej populara muzika evento en Norda Eŭropo por gejunuloj. La unua renkontiĝo okazis en 2007 kaj ĉiusomere la nombro de partoprenantaj esperantistaj gejunuloj plu kreskis al 120. La celoj de la projekto estis siatempe vigligi la junularan esperantan movadon kaj krei novajn rilatojn kun gejunuloj de aliaj landoj. Bedaŭrinde dum la historio de tiu sekcio okazis kelkfoje ke ĝi malaperis pro manko da novaj junuloj. La nuna sekcio estis fondita en 2004. La ligilo inter DEA kaj la junulara sekcio estas ke la prezidanto de DEJO estas membro de la estraro de DEA.


kontrolu lokonILEI sekcio: estis denove fondita en januaro 2006. La sekcio organizas kursojn dum la jaro kaj ofte invitas spertajn eksterlandajn instruistojn por oferti semajnfinajn kursojn al la membraro. Sekciestro estas Bent Jensenius.La defio de la ILEI sekcio estas ke ankaŭ la ILEI konferenco kaj la simpozio okazos venontjare en Kopenhago.


kontrolu lokonAlia memstara Asocio estas DEFA (Dana Esperantista Fervojista Asocio) kiu estas la dana sekcio de IFEF, kies prezidanto estas Jan Niemann. Eĉ se nombre malgranda, DEFA tre aktivas kaj organizas monatajn kunvenojn kun faka programo kaj partoprenas en la terminara laboro de IFEF.

Kelkfoje okazas neformala kunlaboro inter diversaj aktoroj, kiel okaze de KEF (Kultura Esperanto Festivalo) kiu lastjare estis organizita kiel aparta projekto. Cetere DEA uzas multe da energio kaj tempo al plivigligo kaj plifortigo de la dana movado, kaj povas konstati ke la malnombriĝo de la membraro kiun oni spertis antaŭ kelkaj jaroj ĉesis kaj ŝanĝiĝis al pozitiva evoluo. Alia granda kelkjara defio de DEA estis eldono de Dana-Esperanta vortaro eldonita en aprilo kaj lanĉita ĉi-jare dum la jarkunveno.


Ileana Schroeder



KUNVENO DE EPSO


Fine de septembro 2010 mi partoprenis kunsidon de 27 EU-landoj en Bruselo, kiun organizis EPSO, institucio, kiu faras testadon kaj selektadon de kandidatoj por postenoj en EU institucioj. Dum mia neformala diskuto dum vespermanĝo kun ĉeestantoj kaj unu el  EPSO prelegintoj ni parolis ankaŭ pri lingvoj kaj lingvaj problemoj en EU. Kiam ni diskutis pri lingvoj studataj kaj uzataj mi menciis Esperanton, kio surprizis ilin kaj vekis ilian intereson pro tio ke mi ĝin parolas kaj uzas ĉiutage. 

 

Mi donis al germano Stefan-Hermann MEYER, oficisto de EPSO, paperajn informojn, informis lin kaj aliajn pri Ulrich Brandenburg, germana ambasadoro en Moskvo (kaj eksa ambasadoro ĉe NATO) kiu estas E-denaskulo de la tria generacio. Poste mi rete informis Stefan pri Esperanto-urbo en Germanio Herzberg am Harz kaj pri Eŭropa himno en Esperanto kun 36 tradukoj, kio lin interesis kaj li volis sendi ĝin al siaj kolegoj en EPSO.

EPSO ekde 2011 organizos antaŭtestadon de kandidatoj al EU postenoj en 23 oficialaj lingvoj, kio estas certa demokratiiga progreso, sed tre priokupos EPSO-n.

Mi rekomendas al EEU aperigi la Eŭropan himnon sur la ĉefa paĝo de EEU, ĉar ĝi vere interesas homojn kaj montras, ke Esperanto estas taŭga kiel identeclingvo kiu unuigas eŭropanojn kaj neniun diskriminacias. Referenci al EEU paĝaro, kie vizitontoj povus trovi Eŭropan himnon  estas pli efika ol sendi ĝin simple kopiitan al adresitoj. 

Jozefo Reinvart


TELEVIDA ELSENDO PRI ESPERANTO EN BELGIO


Flandra ministro pri edukado esprimis tezon ke la solvo por lingva problemo en Belgio estas la uzo de la angla. Jen ĝi:

http://www.hln.be/hln/nl/957/Belgie/article/detail/1161985/2010/09/26/Pascal-Smet-wil-Engels-als-tweede-taal-in-Vlaamse-scholen.dhtml
La belga esperantistoj tuj reagis ĉe la televido, kaj la saman tagon jam aperis en la vespera elsendo la reago.

http://www.een.be/programmas/man-bijt-hond/lingua-franca
Jam estas multaj reagoj al ĝi kaj ni esperas ke finfine ni sukcesos antaŭenigi Esperanton en plurajn tavolojn de nia socio.

Flory Witdoeckt


Seminario pri multlingvismo ne pritraktas la grandajn demandojn



La 18an de novembro, mi ĉeestis prelegojn de Rita Temmerman kaj Alex Riemersma pri respektive "Plurlingvaj terminologiaj kompetentoj sur specifaj terenoj: ĉu konkurenca avantaĝo ?" kaj "Multlingvismo por ĉiuj: Kiel uzi evoluojn en eŭropa lingvo-politiko helpe de Universitatoj kaj Edukado de instruistoj favore al bazaj kaj mezaj lernejoj ?"

Tio estis ero de simpozio pri "Altlernejoj, universitatoj kaj esplorado pri multlingveco: defio aŭ oportunaĵo ?", organizita de Esplorada Centro 'Mercator' de Fryske Akademy (Frisa Akademio), en la kadro de EUNoM (European Universities Network on Multilingualism = Eŭropa Retejo pri Multlingveco). Loko de la dutaga evento estis Leeuwarden, Nederlando.

Kiel eksterulo al tiuj universitatnivelaj esplorterenoj, nur interesito, estis neeble al mi kapti la esencon de la diritaĵo, sed tamen mi ricevis impreson de la enhavo.

Ĉeestis trideko da specialistoj, devenaj el la landoj aŭ landopartoj Belgujo, Estonujo, Finnolando, Frislando, Germanujo, Italujo, Litovujo, Katalunujo, Kimrujo, Nederlando, Norda Irlando, Rumanujo, Skotlando, Slovenujo, Svisujo kaj Turkujo. Rimarku ke neniu ĉeestis el Anglujo kaj Francujo. Certe granda proporcio venis kiel reprezentantoj de institutoj ligitaj al naciaj malplimultoj.

Ĉio estis kondukata en la angla, kio ne ĉiam iris glate. Ŝajnis al mi, ke denaske anglaparolantoj estis malpli klare kompreneblaj ol ne-denaskuloj, ĉar ili emis paroli pli rapide kaj malpli artikulaciite. Helpo al la komprenado estis la vivrekta prezentado de la diranto sur granda ekrano antaŭ la ĉeestantaro.

Mi opinias ke ne estus malfacile kunvenigi dum Universala Kongreso preskaŭ samgrade edukitan grupon da spertuloj pri multlingveco, kulturo kaj edukado, kvankam kun multe malpli da kompetento fari esploradon sur tiu tereno.

Kion mi povas tamen rakonti pri la enhavo ? (Mi ĉeestis nur dum tri horoj el la du tagoj.)
Estis pli temo pri multkultureco ol pri multlingveco. Ekzemple, kiam la germana esploristo Jochen Rehbein [Joĥen Rejbajn] donis kiel ekzemplon de multlingva edukado, ke oni instruu en okcident-eŭropa lando matematikon 'en la turka', mi komprenis, ke li celis 'kun la turkaj matematikaj terminoj'. Estas ja neeble ŝanĝi la komunikadan aŭ instrukcian lingvon en ne-speciala lernejo. (Tio bedaŭrinde jes okazas jam en multaj mezaj kaj bazaj lernejoj en Nederlando, kie oni instruas certajn fakojn kaj/aŭ temojn en la angla, sed mi esperas ke tiu evoluo ne estas la speco de 'multlingveco' kion Eŭropa Retejo pri Multlingveco favoras.)
La efiko de tia polito miakomprene nur povas esti plifortigi la memfidon kaj identecon de turkaj lernantoj en tiu lernejo. Do temas pri renkontigado de la lernejanoj je la ĉirkaŭanta socio.

Oni parolis ankaŭ pri eventuala rolo de esplorinstitutoj kaj universitatoj al kompanioj, kiuj laŭdire havas merkatikan avantaĝon el multlingvigo de sia stabo. Sed tamen tiu supozo estis kontraŭata, ĉar staboj emas evolui al unulingveco. Pli gravas lernigi la stabanojn pri la alieco de la kulturo de la lando, kie ili laboras, rimarkigis mia estona najbarino.

Du aspektojn malhavis la diskutado: Ĉu la esplorinstitutoj havas aŭ favoras propran praktikon de multlingveco ? Ĉu la institutoj kaj universitatoj problemigas kaj esploras la demandon de potenco de lingvoj kiu malhelpas la atingon de egalrajteco inter lingvoj en socio aŭ en grupoj ?
Se Estona universitato ne sukcesas allogi sufiĉe altnivelajn esploristojn en iu kampo, ĝi povas 'internaciigi' sin (ĉirkaŭdiro de 'akcepti ruslingvajn docentojn') tiel ke la studentoj devos esti lekciataj ruslingve aŭ resti unulingveca, esperante ke minimume mona impulso al salajroj preventu kapablajn estonojn likiĝi al eksterlandaj postenoj. Tio estas politika decido verŝajne super la influkapablo de la universitataj aŭtoritatuloj mem. La fakto ke ne ekzistas intera solvo, tiu ke la estona kaj ekzemple la rusa kunvivas en lekciado, en esplorado kaj en organizado devenas de la fakto ke la rusa estas pli potenca lingvo.
La problemo kompreneble estas ke la plenumado de tia praktiko ne enspezigas monon, nur eble je longa daŭro. Eĉ inverse, la anoncado de 'internaciigado' de la universitato povas veki prestiĝon ĉe la intelektula publiko kaj en politiko tiel ke la universitato altiras pli da studentoj kaj la ŝtato subvencias. Oni – manke de konscio pri la malfavoraj kromfenomenoj de la internaciigo – oni ne esplorkontrolas la ŝanĝiĝon de la kvalito de la instruado. (En studo pri la ŝanĝiĝo de kvalito de teĥnika instruado pere de la angla en nederlanda universitato Delft oni taksis, ke 30 elcento de la informenhavo perdiĝas: 15% pro malbona regado je la angla de la docento kaj 15% pro malbona kompreno je ties anglaĵo de la studento.)
Universitatoj estas kiel entreprenaj firmaoj, por povi oferti sian scion ili devas trakti en merkato kun scidemandantoj. Krom la studentoj mem tiuj estas grandaj entreprenoj kaj publikaj instancoj. Mi ne aŭdis dum la seminario pri faktoroj kaj strategioj kiuj povas rezultigi ĉe entreprenoj kaj instancoj konvinkiĝon pri la valoro de multlingveco.
Mi subkomprenis, ke Eŭropa Retejo pri Multlingveco akceptas la potencostrukturon de lingvoj kadre de la funkciado kaj orientiĝo de grandaj entreprenoj kaj publikaj instancoj kiel donitaĵon.

La plej forta ekzemplo de tia orientiĝo de la Eŭropa Retejo mem estas la fakto, ke ĉio estis dirita kaj devis esti dirita en la angla kaj ke la demando pri ebla multlingveco de la seminario mem estis ekster la tagordo: diskuti pri multlingveco estas en ordo, sed praktiki ĝin ………… ?

Por pli da informoj retserĉu EUNoM

Johan Derks



INTERESA LASTATEMPA EVOLUO PRI UZO DE ESPERANTO EN REKLAMOJ



Firmao produktanta sojon vendas unu el siaj produktoj pakitan en pakaĵoj kun teksto en Esperanto: Sojo sen aldonaĵoj. Vidu ĉe:

Sojasun jogurtoj en Esperanto

http://www.linguaforce.com/wawawoo/esperanto/sial2010.html


Iu sudamerika varbagentejo reklamas vinon en filmo en kiu la aktoroj parolas en Esperanto. Subtitoloj tradukas la aferon en diversaj manieroj. Vidu ĉe:

http://www.youtube.com/user/UnVinoMilCharlas

Tria novaĵo venas el Britio. Iu firmao reklamas en pluraj lingvoj inter ili ankaŭ Esperanto.


Z. Tišljar


GRAVA DOKUMENTO FINFINE KONSULTEBLA


Ofte menciita, en diversaj libroj, dokumentoj kaj artikoloj pri la historio de Esperanto estis la raporto de la Ligo de Nacioj aperinta en 1922 sub la subskribo de Inazo Nitobe, ties vic-Ĝenerala Sekretario, en la angla kaj en la franca, respektive sub la titoloj :

 

Esperanto as an international auxiliary language
L'espéranto comme langue auxiliaire internationale
Sed ambaŭ versioj estis malfacile troveblaj kaj konsulteblaj por ordinaruloj. Ili estas nun, finfine, legeblaj kaj elŝuteblaj senprobleme :

 

angle ĉe http://www.archive.org/details/esperantoasinter00leagrich
skanaĵo de la originala 57-paĝa dokumento : PDF
Plena teksto ebliganta elekton de tekstopartoj por rekopii ilin aŭ citi eltiraĵojn (korektado nepre necesa, ĉar temas pri ne korektita optika rekono de teksto — OCR) : Full Text * http://www.archive.org/stream/esperantoasinter00leagrich#page/n5/mode/2up

 

france ĉe  : http://vortareto.free.fr/argumentaire/sdn/sdn_index.htm
La skanadon, optikan rekonon kaj la enpaĝigon (44 paĝoj) prizorgis skirlet tiamaniere ke eblas, en kazo de elpreno de tekstoparto por enŝovi en artikolon aŭ libron, indiki precize, en referencoj kaj piednotoj, la paĝon, kie ĝi troviĝas.


Rimarkoj HM : Sugesto al anglalingvaj aktivuloj : pro la sama kialo (por citado kaj referencoj) estus bone, same kiel por la franclingva versio, prizorgi kaj enretigi korektitan kaj enpaĝigitan version de tiu dokumento.
Temas pri dokumento tradukinda (eĉ -enda) al Esperanto kaj aldoninda (eĉ -enda) al la materialo studenda por ekzamenoj ekde la dua nivelo.
Pli speciale por Francio, tiu dokumento povus esti oportuna por atentigi la deputitojn kaj senatanojn pri la nesolvita problemo de internacia lingva komunikado, kaj pri la problemo de superrego de la angla en la internacia komunikado, eventuale pri la kulpo de francaj registaroj en tiu situacio (okaze de la jubilea Bulonja kongreso, en 2005,  Guy Langagne, plurfoje deputito, subtenanto de Esperanto, rememorigis tiun hontidan sintenon).

 

Henri Masson


HONORIGO AL Zsófia Kóródy


Estas granda ĝojo komuniki, ke dum solena festo en la kavalira salono de la kastelo Herzberg am Harz si-ino Zsófia Kóródy ricevis publikan distingon por la pli ol 7-jara honorofica aktiva agado sur diversaj kampoj por Esperanto kaj la oficiala Esperanto-urbo Herzberg.

La urbestro Gerhard Walter emfazis la multflankan kaj senlacan agadon, ekz. por la GEA-filio por klerigado kaj kulturo, kiel prezidantino de AGEI, kiel komisiitino de GEA por instruado, organizantino por internaciaj lernejaj projektoj, por la sukcesaj ĝemelurbaj aktivadoj inter Herzberg kaj Gora/PL, pro la meritoj rilate al la enkonduko de Esperanto-ekzamenoj laŭ la Eŭropa Referenckadro, kiel estrarano de ILEI, por la granda Esperanto-biblioteko en Herzberg, ktp.

La ĉefo de la Esperanto-urbo Herzberg aparte dankis al Zsófia Kóródy kaj transdonis gratuldokumenton kaj ombrelon kun la alloga surskribo "Herzberg ... la Esperanto-urbo".

Ĉeestis nemalmultaj politikistoj kaj reprezentantoj de aliaj asocioj kaj kulturgrupoj.

Gerhard Walter substrekis la valoron "Esperanto" por Herzberg kaj anoncis akceladon de la poresperantaj agadoj. Jen bonaj ekzemploj: baldaŭa fondo de speciala Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg, starigon de tiel nomataj "kontinentaj Esperanto-domoj", ekz. "Azia Esperanto-domo". Do, tio estas belaj kaj realigendaj paŝoj en ne tro fora futuro. Bv. serioze kunkonstrui la Esperanto-urbon Herzberg!

Ni elkore gratulas al Zsófia Kóródy kaj deziras al ŝi bonan sanstaton, feliĉon kaj pluajn sukcesojn "sur la vere esperiga verda pado".

Kelkaj fotoj pri la ceremonio estas videblaj ĉe http://esperanto-urbo.de/gallery.php?gallery_id=14309906

 

Petro Zilvar


ŜERCO

  1. Japanoj manĝas malmulte da grasaĵoj kaj havas malpli da koratakoj ol usonanoj kaj britoj
  2. Meksikanoj manĝas multajn grasaĵojn kaj havas malpli da koratakoj ol usonanoj kaj britoj.
  3. Ĉinoj trinkas tre malmultan ruĝan vinon kaj havas malpli da koratakoj ol usonanoj kaj britoj.
  4. Francoj kaj italoj trinkas multe da ruĝa vino kaj havas malpli da koratakoj ol usonanoj kaj britoj.
  5. Germanoj trinkas multan bieron kaj manĝas multajn grasajn kolbasojn kaj havas malpli da koratakoj ol usonanoj kaj britoj.

KONKLUDO:
Manĝu kaj trinku kiel ajn vi volas, nur ne parolu la anglan – ŝajnas ke tio mortigas!!


KAEST-KONFERENCO


Inter 18-a kaj 21-a de novembro 2010 okazis la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST)  http://www.ikso.net/kaest/  .

Post multjara okazigo en Ĉeĥio la konferenco ĉi-jare okazis en konvena universitata student-hejmo en Modra-Harmonia, rande de la Malaltaj Karpatoj, 30 km de la Slovaka ĉefurbo Bratislavo.

Kvindeko da kunvenintaj fakuloj donis al la aranĝo stimulan etoson kun densa, riĉa programo dismetita tra tri tagoj. 45-minutaj prelegblokoj kun ĉiam du paralelaj ofertoj permesis liveron de pli ol 40 prelegoj – kio jam ŝvebas ĉe la limo de homa – eĉ fakula – sorbokapablo. Eĉ se la plimulto de prelegintoj luktis kontraŭ la diktatura horloĝo, plejparte restis tempo por demandoj, intervenoj, diskutoj, kaj eĉ disputetoj. Pri la preciza programoferto, bv. konsulti la retejon de KAEST ĉe  http://www.ikso.net  .

[konsultebla en pluraj lingvoj] aŭ atendu la konferencan kajeron.

 La programa emfazo estis je komputado kaj specife la uzado de retejoj kaj la komputa lingvistiko, precipe la arigo de grandaj korpusoj de tekstoj en Esperanto por statistika analizo kaj malkovro de tipaj lingvo-uzaj vortgrupigoj. Tiu komputika emfazo garantiis bonan aĝdistribuon, kun multaj junaj programistoj inter la kontribuantoj.

Surprizo estis vigla salon-plena vespera programo, kun skajpa partopreno de la ĝis-havana estrarano de UEA pri faka agado Jose Antonio Vergara pri la refondo de ISAE, kiu ekzistadis tra la lastaj jaroj nur per abonebla revuo ”Scienca Revuo”. La komitato de ILEI taskis nian estraron kunlabori kun ISAE por entrepreni eldonadon de scienc-pedagogiaj verkoj; do la kunvenintoj ĝojis aldoni tiun ideon al sia planaro.

Eĉ pli surprize, ŝlosila frazo distilita el la babiloj kiel kerna tasko por ISAE: “Demokrata komunikado en Scienco” Tio permesis elstarigi la paralelecon de nia dania simpozia temo: “Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en scienca komunikado”. Tiu simpozio sekve fariĝis interesa por la kunplanantoj, kaj Jose tuj petis ke ISAE ludu kunlaboran rolon en tiu aranĝo. Se ne okazis pli frue, ni povas imagi, ke la formala rekonsistigo de ISAE-estraro kun laborplano okazu en la seminario, aŭ en la tujposta Universala Kongreso.

Stefan MacGill


REE PRI PATENTO-PROBLEMO KAJ LINGVOJ


Rigardu surbendigon de la kunsido de ministroj pri konkurenco, kiuj diskutis sensukcese pri eŭropa patento, en kiu kerna estas la lingva problemo. La Konsilio klopodas solvi tiun ĉi lingvan problemon sen sukceso pli ol 10 jarojn. La tiel nomataj proponoj estas ”realismaj, efikaj kaj pragmataj”, tio estas uzado de 1 lingvo - la angla aŭ 3 – la angla, la franca kaj la germana. La nuraj landoj, kiuj klare kontraŭstaras estas Italio kaj Hispanio. Aliaj landoj, kies lingvoj ne estos uzataj oferas sin en intereso de la tiel nomata interkonsento/kompromiso. Mi rekomendas al vi aŭskulti precipe poziciojn de Italio kaj Hispanio, kiuj diras klare, ke ili ne konsentos kun diskriminaciaj solvoj kaj laŭ la Traktato de Lisbono en lingvaj demandoj kaj interkonsentoj estas bezonata unuanimeco. La portugala ministro favoras uzadon de unu lingvo (angla) kaj fine de la diskuto li diris, ke por interkonsento pri unu lingvo estus necese bloki poziciojn de Germanio kaj Francio, kiuj ”metas nacionalismon super interesoj de EU”. 


La diskutoj troviĝas en sakstrato kaj estas malverŝajne, ke ili solvos la problemon. Tiu ĉi problemo evidente montras, ke por solvi ĝin oni devas serĉi novan aliron, novan vojon. Neniu ĝis nun diris, ke antaŭ ol diskuti tiun ĉi partan lingvan problemon oni unue devas interkonsenti pri ĝenerala lingva politiko, respekto ne nur de oficialaj sed ankaŭ de neoficialaj lingvoj de EU kaj serĉi demokratan, sendiskriminacian neŭtralan solvon. Verŝajne nuntempe venas tempo kiam ni devus proponi serĉante kompromisan solvon la uzadon de neŭtrala lingvo, kiel Esperanto. 

Fakte ili ne scias, kiel eliri de tiu ĉi situacio demokrate. Ili sopiras, ke la solvo estos en maŝina tradukado de tekstoj, sed ne scias kiam kaj ili konsentas, ke la angla estu leĝe ligata/bindata.

http://video.consilium.europa.eu/index.php?sessionno=3164&pl=2&lang=EN

Jozef Reivart


ZAMENHOFFESTO EN JEKATERINBURG

Laŭ  la bona Movada tradicio festi ĉiujare decembre Zamenhof-feston, en  urbo  Jekaterinburg  (ĉefurbo  de  Urala regiono de Rusio) ankaŭ kunvenas   esperantistoj   de   la   regiono   por   kune   festi.  La ĉi-jara preparado al la festo jam komenciĝis. Ĉe la  organizantoj aperis ideo lanĉi du konkursojn, ligitajn kun la Z-tago kaj ni invitas vin aktive partopreni ilin!

1. "Letero al Ludoviko Zamenhof"
Al tiu ĉi konkurso ni invitas partopreni ĉiujn verkemulojn! Aktivigu vian imagon, fantazion, kreemon kaj provu skribi leteron al aŭtoro de Esperanto!

Elektu mem, en kiu ĝenro ĝin verki: ĉu en proza, poezia, humura aŭ alia.  Ankaŭ  enhave la leteroj povas esti variaj: eble vi dezirus turni vin  al  la  Majstro  kun  iu  peto, aŭ rakonti al li pri iu interesa E-evento  en  via  urbo  (lando),  aŭ komuniki, kial vi ekŝatis kaj lernis la lingvon, eble vi simple volus danki lin ktp.

Se  la  ideo  plaĉas  al vi, ne hezitu sendi vian kontribuaĵon al ni al la jena adreso: zamenhof-konkurso@mail.ru .

Limdato  de  la sendo  estas  la 10-a de decembro 2010. La plej interesaj leteroj  estos  publikigitaj  kaj  aperos en E-paĝaro de nia regiono.
Aŭtoroj  de  tri   plej  sukcesaj  leteroj  ricevos premiojn de la organiza komitato.



2. "Foto-konkurso Zamenhof kaj mi"
Se  vi  ŝatas foti, se vi scipovas kapti kaj haltigi momentojn por sukcesa  foto-bildo,  ni  proponas  al  vi  nepre  partopreni tiun ĉi konkurson! La fotoj povus montri ne nur vian propran vidon de L. L.Zamenhof,  sed ankaŭ prezenti vin mem apude. Bonvenas fotoj koloraj
kaj   nigra-blankaj,   seriozaj   aŭ   ŝercaj.   Akcepteblas  ankaŭ video-materialoj. La   plej   interesaj   fotoj   eniros   la  retan foto-albumon, dediĉitan al la Z-tago kaj 3 elektitaj fotoj de nia ĵurio ricevos premiojn de la organiza komitato.

Se  vi  subtenas  nian ideon, bonvolu sendi vian kontribuaĵon al la jena adreso: zamenhof-konkurso@mail.ru

Viktor Kudrjavcev


Internacia renkontiĝo novjara ĉe la franc-germana limo

NOVJARA RENKONTIĜO KUN NIS

Ĉu plaĉas al vi pasigi libertempon en internacia Esperanto-renkontiĝo kun homoj el multaj landoj? Ĉu vi jam konsideris veni al la 9-a Novjara Renkontiĝo (kun la 2-a Novjara Internacia Semajno, por junuloj kaj junaj plenkreskuloj)? Ambaŭ okazos ĉi-jarfine denove en Saarbrücken, lime de Francio kaj Germanio.

27-a de decembro 2010 ĝis 3-a de januaro 2011

Intertempe aliĝis jam 123 homoj el pli ol dek landoj - familioj, infanoj, junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Venu kaj festu kun ni la novan jaron! Liston de multaj el la jamaj aliĝintoj vi trovas ĉe http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr9.php

Aparte ni invitas junulojn kaj junajn plenkreskulojn veni al Saarbrücken. Estos aparta regiono de la domo rezervita por vi por ke vi povu ĝui la kunestadon en via grupo. Samtempe eblos partopreni ankaŭ en la aliaj ofertoj de NR. La jamajn aliĝintojn de NIS vi trovos ĉe http://www.esperantoland.org/nis/partoprenantoj_nis2.php , la ĝeneralaj informoj pri NIS estas ĉe http://www.esperantoland.org/nis/index.shtml#nis

Lu Wunsch-Rolshoven


Eŭropa Bulteno. 2010. № 11 (99) Oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio.

Finredaktita: 2010-11-30
Redaktoro: Zlatko Tišljar
Kunlaborantoj:
Ileana Schroeder, Jozefo Reinvart, Johan Derks, Henri Masson, Flory Witdoeckt, Petro Zilvar, Viktor Kudrjavcev, Jozef Reivart, Lu Wunsch-Rolshoven, Stefan MacGill.
Teknika redaktoro: Raymond Gerard
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Rete: ztisljar@gmail.com http://www.gazetejo.org


Ligiloj: