
La
ĉeĥa Esperanto-movado
konsistas el pluraj sendependaj organizaĵoj, kiuj bone kaj
harmonie kunlaboras. Mi do ĉi tie strebos prezenti al vi koncize
ĉiujn (almenaŭ tiujn al mi konatajn) kun prezento de iliaj
ĉefaj agadoj.
Sendube
la plej grava kaj ankaŭ la plej multnombra estas Ĉeĥa
Esperanto-Asocio
(ĈEA). Ĝi konsistas el individuaj membroj, tamen ene de ĝi
laboras kaj lokaj kluboj de Esperanto, kaj kelkaj fakaj sekcioj.
Ĝi
ankaŭ eldonas kvarfoje jare presitan organon „Starto“
kaj neregule (laŭbezone) „ĈEA-retkomunikoj“
(kiuj estas senpage sendataj al ĉiuj interesatoj, ne nur al
la membroj, ankaŭ eksterlanden). ĈEA mastrumas propran
bibliotekon kaj libroservon proponanta literaturon en Esperanto al
siaj membroj, organizas ĉiun trian jaron kongreson, en kiu estas
krom alie elektata nova komitato de ĈEA, kaj en la jaroj inter
la kongresoj organizas konferencojn kun simile riĉa programo,
krom la balotoj.
Inter la aktivecoj de ĈEA menciindas ankaŭ aparta okupiĝo pri komputila klerigado de la membraro, kontribuado al Vikipedio, komputila prilaboro de historio de la enlanda movado, ciferecigado de Esperanto-literaturo kaj kantotekstoj, kreado de plurmediaj dokumentoj en Esperanto kaj esperantigado de oficialaj urbaj kaj turismaj retejoj (ĝis nun 15 - en tiu fako plej verŝajne Ĉeĥio okupas la unuan lokon en la mondo).
ĈEA
estas kolektiva membro de Universala Esperanto-Asocio (ĉefdelegito
de UEA por Ĉeĥio estas Lucie Karešová,
komitatano A por Ĉeĥio Libuše Hýblová),
sed ankaŭ de Eŭropa Esperanto-Unio (asembleano Petro
Chrdle). La sekcioj de ĈEA estas samtempe ĉeĥaj
sekcioj de koncernaj internaciaj Esperanto-asocioj: pedagogia sekcio agas
ene de ILEI, sekcio de nevidantoj ene de LIBE,
katolika sekcio ene de IKUE kaj kristana sekcio ene de KELI.
Sur la foto estas la nuna komitato de ĈEA. Malantaŭe de maldekstre: sekretario Pavel Polnický, vicprezidantoj Jiří Tomeček kaj Petro Chrdle, malantaŭe prezidanto Jana Melichárková, prezidanto de Kontrola grupo Libuše Dvořáková, kaj komitat-membroj Libuše Hýblová, Pavla Dvořáková kaj Miroslav Malovec. »
Ĉeĥa
Esperanto-Junularo: La
junulara Esperanto-movado tradicie ludas en Ĉeĥio gravan
rolon. Tuj dum sia fondiĝo la nuna ĈEA kreis junularan
sekcion, kiu estis eĉ bone reprezentita en la komitato de TEJO.
Ĝia agado estis riĉa, tamen la junaj esperantistoj forgesis
pri la necesa varbado inter eĉ pli junaj. Do post kiam la kerno
de la membroj de la junulara sekcio en naŭdekaj jaroj transiris
la aĝlimon, la sekcio devis esti nuligita. Sed venis novaj
aktivaj junuloj, kiuj lernis Esperanton plejparte per Interreto, kaj
en junio 2005 ili fondis junularan asocion, ĉi-foje jure
memstaran, kun la nomo Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ).
Nun en ĝi membras proksimume 100 gejunuloj, ĝi estas
kolektiva membro de TEJO kaj vigle aktivas. La plej videbla de la
agadoj de ĈEJ estis la organizo de la Internacia Junulara
Kongreso en 2009 en Liberec (organizita komune kun GEJ kaj PEJ), kiu
altiris en Ĉeĥion 343 junajn esperantistojn el 5
kontinentoj. Sur la dekstra bildo estas la fonda prezidanto Dagmar
Chvátalová kaj la dua prezidanto kaj nuna komitatano de
TEJO Marek Blahuš, sur la maldekstra foto la nuna prezidanto
Dan Mrázek.
Krom
la menciitaj ĈEA kaj ĈEJ ekzistas en Ĉeĥio ankaŭ
aliaj jure memstaraj Esperanto-Asocioj, el kiuj necesas mencii
unuavice Asocion
de Esperantistaj Handikapuloj
(AEH), kiu agas plejparte kunlabore kun la Esperanto-Klubo de
Stanislav Schulhof en Pardubice kaj havas ankaŭ multajn
eksterlandajn membrojn. Ĝi eldonas organon „Informilo“
kun ties kompletiga gazeto „Antaŭen“ kaj organizas
regulajn lingvajn seminariojn, kutime dufoje jare tutsemajnan en
Skokovy kaj unufoje monate sabatan en Prago. La prezidanto estas
Pavel Nechvíle. Sur la foto partoprenintoj de la buskaravano
al UK en Bjalistoko organizita de AEH.
Alia menciinda memstara Asocio estas ĈeFEA (Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio), kiu origine agis kiel fervojista sekcio de ĈEA kaj jure memstariĝis en la jaro 2009. Ĝi estas samtempe ĉeĥa sekcio de IFEF. En la jaro 2011 ĝi organizos en Liberec Internacian Fervojistan Kongreson. La ĉeĥaj esperantistoj daŭre apartenas al la kernaj agantoj ene de IFEF: nun Jindřich Tomíšek plenumas la funkcion de ĝia ĉefdelegito, Ladislav Kovář gvidas ĝian fake-aplikan grupon de faka sekcio kaj redaktas Fervojfakajn kajerojn, Zdeněk Polák kaj Jaroslav Matuška laboras en Terminara komisiono.
Ĉiuj tri asocioj, kvankam jure memstaraj, proksime kunlaboras kun ĈEA. Krom ili ekzistas pluraj neformalaj grupoj de esperantistoj, ĉefe en Prago kaj Brno. Kaj mi kuraĝas ĉi tien envicigi ankaŭ la civitanan societon „E-lingvo“, kvankam ĝi en la statuto uzas eĉ ne unufoje la terminon „Esperanto“ kaj parolas pri „eŭrolingvo“, tamen ĝia celo, nome eblo de internacia interkompreniĝo helpe de neŭtrala (do ne-nacia) lingvo, kongruas kun tiu de la Esperanto-movado.
L
a
muzeo de Esperanto en Svitavy
estas mastrumata de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, sed mi dediĉas
al ĝi specifan lokon, ĉar temas ja pri elstara ekstermovada
afero, kiu tre bone servas al la plej bezonata ago: disvastigado de
informoj pri la historio, sed ankaŭ pri la nuna stato kaj ebloj
de la internacia lingvo Esperanto. Ĝi estas lokita en la
Ottendorfer-biblioteko, unu el la plej belaj historiaj domoj en
Svitavy, kaj ĝi bone kunlaboras ne nur kun la posedanto de la
domo (la urbo Svitavy pere de la Urba muzeo kaj galerio) sed ankaŭ
kun la Urba muzeo en Česká Třebová, kiu
posedas riĉan Esperanto-kolekton, sed ne disponas pri
ekspoziciejo. Cetere, la plej admirata eksponato en la
Esperanto-muzeo Svitavy, nome la busto de L. L. Zamenhof (videbla pli
supre meze de la komitatanoj de ĈEA) estas pruntedonita tien el
Česká Třebová. Ankaŭ kun la ceteraj
Esperanto-muzeoj kaj bibliotekoj en la mondo ĝi estas en bonaj
rilatoj.
La
Esperanto-muzeo
ne
estas
nura deponejo kaj ekspoziciejo de
Esperanto-antikvaĵoj, sed ĝi strebas esti viva edukejo,
danke al la riĉa Esperanto-biblioteko, danke al komputilo por
esplorantoj ekipita per utilaj datenoj (inter alie per granda
elektronika Esperanta-ĉeĥa kaj ĉeĥa-Esperanta
vortaro) kaj danke al plurmedia inform-panelo kun tuŝekrano
servanta ĉefe por vizitantoj.
Fine de la prezento de Ĉeĥa Esperanto-Movado mi nomu la ĉeĥajn reprezentantojn en internaciaj Esperaranto organizaĵoj. Krom tiuj pli supre menciitaj en UEA, TEJO kaj IFEF, Miloslav Šváček, prezidanto de Katolika sekcio de ĈEA, plenumas jam duan elektoperiodon funkcion de prezidanto de IKUE kaj Pavel Polnický, prezidanto de Kristana sekcio de ĈEA funkcion de sekretario de KELI.
Parolante pri Esperanto-movado en Ĉeĥio necesas mencii ankaŭ Kongresan kaj klerigan agentejon KAVA-PECH kaj samnoman eldonejon, kiu apud la ĉeĥa, angla kaj germana lingvoj uzas pro profesiaj celoj samrajte ankaŭ Esperanton. Ĝi vigle aktivas ankaŭ por esperantistoj, kaj inter pli ol 130 libroj sub la propra ISBN eldonis 57 en Esperanto. Krome ĝi produktas librojn laŭmende por klientoj el pluraj landoj (FR, DE, ES, NL, SE, KR) inter ili ankaŭ la librojn en Esperanto.
Pli da informoj pri la Ĉeĥa Esperanto-Movado vi trovos ĉe www.esperanto.cz, pri Esperanto-libroj kaj aranĝoj de KAVA-PECH ĉe www.kava-pech.cz/esperanto.
EEU devis ĝis la 15-a de oktobro sendi al Eŭropa Komisiono (EACEA) programon por 2011 kun la peto estis kunfinancata. Tial ni devis ellabori nian laborplanon por 2011 kaj jen produkto de skribaj diskutoj kaj korespondado inter la estraranoj:
EEU planas en 2011 jenajn aktivadojn, kiujn ni kompletigos baze de rimarkoj kaj proponoj de la asembleanoj:
Eŭropa
konferenco
pri la temo "Multlingveco kaj eŭropa lingva politiko - ĉu
EU povas ĉerpi el spertoj de aliaj multpopolaj ŝtatoj -
aparte Indonezio?", Kopenhago 25-27.julio 2011
Kontakti slovakan kaj
slovenan registaron por instigi iun el ili aŭ ambaŭ kunvoki
regionan interregistaran konferencon pri eŭropa lingva politiko
RIMARKIGO: la planata konferenco en Hamburgo NE OKAZOS. Malgraŭ multaj klopodoj kaj projektverkadoj , interparoloj, neniu instanco de EU aŭ Germanio pretis kunfinanci la konferencon kaj interkonsente kun la Hamburga E-societo en septembro ni decidis nuligi la aranĝon. Ekzistas espero tamen aranĝi la konferencon iam en pli estonto, eble en alia loko.

Pro
informiĝo de franca studento pri la ebloj ekzameniĝi
pri Esperanto je B2-nivelo ni komencis enketadi pri la kialo kaj
trovis ke ekde la 1a de junio 2010 ekfunkciis nova
leĝo en Francio, laŭ kiu estonta instruisto
por ricevi postenon devas sukcesi ne nur en la dungo-konkurso, sed
devas havi ankaŭ diplomojn pri la lingvaj konoj kaj informatiko.
La nivelon oni difinis laŭ la referenckadro, ĝi estas B2
kaj la diplomo akireblas pri ajna lingvo, kaj povas esti eldonita en
Francio kaj en aliaj eŭropuniaj landoj. Tio signifas por ni ke
Esperanto povos havi grandan rolon en Francio. En Hungario pro la
samaj kialoj jare 5000 personoj elektas ekzameniĝi pri Eo.
Se francoj sukcesos bone organizi la informadon pri Esperanto, lanĉi
altnivelajn kursojn en la urboj kun universitatoj kaj poste se ni
poste flekse sukcesos organizi por ili KER-ekzamenojn, Esperanto
subite ekhavos grandegan reputacion en Francio.
Grandiĝos la rolo de Esperanto-instruado, necesos pli da bonaj
instruistoj, materialoj, kursoj. La retejo www.edukado.net kaj
ĝia
baldaŭ
RITE-trejnado
povos multe helpi en tiuj bezonoj.
Bonvolu kontakti junulojn, instigi ilin al lernado kaj ekzameniĝo.
Tempe kaj geografie la plej proksimaj ebloj estas
Ni tre fieras ke ni havas la KER-sistemon
kaj tiel povos helpi en tio, ke en Francio Esperanto
ekhavu grandan prestiĝon kaj popularecon.
Se vi havas opinion pri la temo kaj volas dividi ĝin kun ni, bv.
viziti la koncernan parton de la Forumo.

Mi sentas ian ĝeneralan plibonigon de la sinteno al Esperanto ene de la Eŭropa Komisiono. Ekz. okazis kunveno de la Platformo pri multlingvismo la 27-an de septembro kaj neniu plendis pro nia forta rekomendo de "Springboard" en la raporto, kaj mi substrekis tion parole dum la kunveno. Hieraŭ ili eĉ invitis nin aldoni Esperanto-tablon al eta ekspozicio de "konversaciaj tabloj" de pluraj lingvoj okaze de la Europa Tago de la Lingvoj en DGT de la Eŭropa Komisiono en Bruselo. Ankaŭ estis itala, nederlanda, franca, germana ktp tabloj. Ni estis 4 esperantistoj ĉe la E-tablo, kaj venis kolegoj peti informon pri Esperanto kaj rigardi la multajn librojn kiujn ni montris. Aldone, je mia grandega miro, kiam mi alportis mian personan ekzempleron de la enciklopedio de originala literaturo en Esperanto de Geoffrey Sutton, tiu libro jam estis en la ĝenerala ekspozicio de lingvolerniloj!! La biblioteko de DGT de la Komisiono mem aĉetis ĝin! Mi pensis ke mi sonĝas.
Nia malavara mecenato
Etsuo Miyoshi prelegos en pluraj francaj urboj en novembro. Jen lia
alvoko adresita al franclingvanoj:
Ni
ĉiuj konscias pri la granda influo, kiun amaskomunikiloj havas,
kiom ŝlosilaj ili estas en la mondo ĝenerale. En nia kazo,
pere de ilia voĉo la ekstera mondo ricevadas informojn pri nia
agado, pri nia kontribuo al la monda paco kaj nia engaĝiĝo
pri lingvaj temoj. Gravas, do, ke ili komprenigu ankaŭ al EU la
rolon de Esperanto.
Mia agado en Francio estas informa por
veki iliajn amaskomunikilojn pri la EU-lingva problemo. Tiu lando
estas ja grava, prestiĝa kaj potenca ne nur en EU, sed ankaŭ
mondskale. Ĝi estas, krome, influhava, ĉar la franca estis
konsiderata internacia lingvo. La voĉo de Francio estas plu
aŭdata tra nia tuta planedo kun respekto.
Jam 8 jarojn mi
aperigas anoncojn plurlande en Eŭropo, el kiuj 9-foje en
Francio. Ili estis sub la rubriko 'Reklamoj', sed mi deziras, ke
Esperanto estu traktata kiel novaĵo. Dum mia lastjunia vizito al
'Le Monde' oni sciigis al mi, ke por ke Esperanto estu novaĵo,
la ĵurnalo devas konscii pri vera intereso en la publiko. Tion
ili taksas pere de reagoj de la legantoj.
La 15-an de decembro
en 'Le Monde' aperos denova reklamo. Temos pri 2 paĝoj: unu kun
intervjuo al la nepo de d-ro Zamenhof kaj alia kun informoj pri
Esperanto.
Lerninte, ke Ĝingis-Ĥano breĉis nur
5-metre la Grandan Muron por ĉevaloj kaj venkis Ĉinion dum
palpebrumo, mi invitas vin agi same.
Jen, do, mia alvoko al
vi, franclingvaj Esperantistoj : post la apero de la 2-paĝa
anonco bv reagi al la redaktejo de 'Le Monde' papere al: Le Monde, 80
Bd Auguste Blanqui, 75707 Paris Cedex 13 aŭ rete al
courrier-des-lecteurs@lemonde.fr.
Invitu
ankaŭ
viajn
familianojn
kaj
geamikojn
agi
same.
Bv
skribi
NUR
franclingve
kaj
petu,
ekzemple,
informojn
pri
denaskuloj,
Eŭropa
lingva
diverseco
kaj
Esperanto,
ĉu
daŭra
EU-angliĝo
taŭgas?,
aperigo
de
pliaj
informoj
pri
Esperanto,
ĝia
literaturo,
ktp.
Ankaŭ
kritikaj
opinioj
bonvenas
/
bezonatas.
Mi
antaŭdankas
pro
via
apogo.
Dum
la Paskosemajnfino de vendredo la 22-a ĝis mardo la 26-a
de
aprilo 2011, riĉa kultura, kleriga kaj turisma programo
atendas vin en
ĉarma suna ĉemediteranea havenurbo Seto:
temas pri la Interasocia
Renkontiĝo 2011 de Esperanto ĉe
Mediteraneo, kunorganizata de pluraj
Esperanto-asocioj agantaj en
franclingvio : Esperanto-France, SAT-
Amikaro, esperantistaj
Fervojistoj, Geinstruistoj, Katolikoj ...
Al la aranĝo invitas
Langvedoka-Rusiljona Federacio aganta per LOKO
tio estas Loka
Organiza KOmitato.
La renkontiĝo okazos en Le Lazaret,
komforta feriejo en la urbo Seto
ĉe Mediteraneo, kiu provizas
multajn dormlokojn, surlokan manĝon
salonegon kaj
kunvenejojn. De la jaro 1978 okazas finaŭguste en Le Lazaret
Internacia Semajno de Esperanto.
Ĉiutage per duhoraj vizitoj
en la naskiĝurbo de Georges Brassens kaj
Paul Valéry
konatiĝu kun Seto kaj ties ĉirkaŭaĵo. Ĝuu
ankaŭ
la mediteraneajn specialaĵojn kaj la buntan
bazaron. Marde vi povos
elekti inter tri tuttagaj ekskursoj por
malkovri iom el multaj
kuriozaĵoj de la regiono kun siaj
memoraĵoj el antikveco, kaj
tradicioj ligitaj al la riĉaĵoj
eltiritaj el la maro.
Por vesperoj dancigaj aŭ etosigaj
prezentiĝos Jacques Yvart, JoMo kaj
Solniŝka,
Teatro-Trupo de Tuluzo, FaMo, Kapriol', Kaj Tiel Plu.
Dominique
Gautier prezentos sian filmon pri la Esperanto-movado
premiere.
Unua
aliĝperiodo finiĝas je la 30-a de novembro 2010. Grandega
rabato por eksterlandanoj!
Pliaj informoj kaj aliĝado je
http://esperantosete2011.fr
aŭ je: http://esperanto.sete2011.free.fr/irem.php?Lingvo=eo&Temo=Bonvenon

TORPEDO estas mallongigo
por nun jam Tradicia Oktobra Renkonto Pedagogia en Esperanto-Urbo kiu
okazis inter la 8-a kaj 12-a de oktobro 2010 organizita la 6-an fojon
de la jam fama Internacia Centro Herzberg (ICH), gvidata de Petro
Zilvar kaj Zsofia Korody. Ĝi estas aranĝo por E-pedagogoj
kiu ĉiujare estas dediĉita al alia aktuala temo. Ĉi-jare
temis pri helpo al pedagogoj kiuj deziras aranĝi interŝanĝojn
kaj vojaĝojn de siaj instruatoj per partopreno en projektoj
financataj de EU. Sekve: kiel skribi projekton kaj kie serĉi la
fondaĵojn kiuj povus financi tion. Por la pedagogoj la plej
interesaj estas fondaĵoj en la kadro de Tutviva Lernad-programo
de EU (LongLife Learning), kadre de kiu aparte interesaj estas
Comenius-Programo dediĉita al partnera kunlaboro de bazaj kaj
mezaj lernejoj, Grundtvig-Programo dediĉita al aranĝoj
rilataj al edukado de plenkreskuloj kaj Civitaneco (Citizenship)
dediĉita al aranĝoj kontribuantaj al aktivado de civitanoj
ĉu en neregistaraj organizoj ĉu en politika agado kaj al
edukado pri eŭropanismo.
Tiuteme la ĉefpreleganto
estis Zlatko Tišljar, sperta pri tiu kampo kaj Zsofia Korody.
Tamen okazis ankaŭ aliaj prelegoj (de Stefan Mac Gill, Radojica
Petrović, Petro Zilvar kaj Kimie Markarian) kaj aranĝoj
kiel ekskursetoj, vizitoj, filmvesperoj, interparolo kun la urbestro
Walter. Partoprenis 25 personoj el 8 landoj. La temo estis aparte
grava, ĉar EU havas financan mekanismon kiu aparte konvenas por
aranĝantoj de E-instruado, sed oni devas bone konatiĝi pri
la maniero kiel prepari projektojn, akiri partnerecojn kaj trovi
konkursojn ĝustatempe. Tial estas bedaŭrinde ke ne
partoprenis pli da instruistoj, aparte germanaj.
Dum la aranĝo okazis ankaŭ kunvenoj de la estraro de ILEI.
Granda firmao por instruado de lingvoj Eurotalk ofertas ankaŭ Esperanton. En ĝia oferto troviĝas 5 libroj kun kodo-diskoj por komencantoj, por negocado kaj por infanoj. Eblas havigi ankaŭ vortaron. La kosto de la libroj varias inter 20 kaj 30 britaj pundoj.
Vidu ĉe: http://eurotalk.com/en/store/learn/esperanto

En urbeto de centra Hungario kolektiĝis dum la lastaj dek tagoj trideko da gelernantoj 10-14-jaraj kune kun siaj instruistoj kaj pliaj gvidantoj. La aranĝo okazis kadre de dujara projekto laŭ la Eŭropa Interŝanĝ-programo Comenius. La projekto atingis sian trikvaronan punkton: la unua renkontiĝo okazis en Polski Trambeŝ (Bulgario), la dua printempe ĉi-jare en Liono, la tria nun en Tiszafured, Hungario, kun la lasta renkontiĝo en Rybnik, Pollando printempe de 2011. La junuloj pretigis koncerton, vizitis interesaĵojn en la regiono, kune kantis kaj desegnis, kaj ĝenerale refortigis la rilatojn, kiuj jam stariĝis inter la grupanoj.
La vojaĝaj kaj pliaj kostoj de tiuj vizitoj estas kovritaj el la projekta budĝeto. Tial indas konigi pli vaste la eblojn kaj devojn por proponi kaj realigi tiajn eŭrope subtenatajn projektojn. Tial ILEI organizis meze de oktobro en Germanio la unuan seminarion pri subvencipetado (SPSP). Partoprenis la lastan tagon de la renkontiĝo en Tiszafured la prezidanto de ILEI, kiu alportis konkretan subtenon por la projekto, en la formo de ekzempleroj de la revuo Juna amiko, kiu dediĉis plurajn paĝojn al raporto pri la antaŭa renkontiĝo en Francio, kaj kiu certe raportos simile pri la nuna aranĝo – ĉar la instruistino de la nuna gastiga grupo fariĝas redaktoro de tiu revuo.
Praktika rezulto de la ILEI-vizito estas antaŭenirigo de la
planoj nomi reprezentanton de ILEI en Bulgario, kio estas la unua
paŝo survoje al la starigo de Landa Sekcio. ILEI jam havas
sekciojn en la ceteraj tri projekt-landoj. Certe aperos pli detala
raporto verkita de la organizintoj; ILEI volonte diskonigos ankaŭ
tion.
Prezidanto de ILEI
L
a
19-a Internacia Semajno de la
Kulturo kaj Turismo, okazos en Malgrat de Mar (Barcelona) de la 1-a de
Oktobro ĝis la 8-a de Oktobro 2011.
De la 2a ĝis la 9a de Oktobro 2010 okazis la 18a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo en Coma-Ruga (El Vendrell, Baix Penedès, Tarragona).
Okaze de ĉi evento, Rafaela Urueña, doktorino pri Juro, membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj, ricevis la prestiĝan premion Ada Sikorska, kiun transdonis al ŝi Gian Carlo Fighiera.
Kliku ĉi-tie por legi la raporton verkitan de Rafaela Urueña pri la Semajno.
Unu
plian
fojon,
ĉifoje
en
Coma-Ruga,
urbeto
apartenanta
al
Vendrell
(Taragono)
okazis
la
Internacia
Esperanto-Semajno
de la Kulturo kaj
Turismo, de la 2-a ĝis la 9-a de oktobro. La nombro de la
partoprenantaro estis tre granda kaj vere internacia, inter ili
kelkaj gravaj aktivuloj de nia movado, inter kiuj mi elstarigos d-ron
Renato Corsetti.
Post la disdonado de la dokumentoj, en taŭga plastika teko, komenciĝis la kurso de Esperanto, gvidate dum la tuta semajno, de S-ro Marĉek, kaj vespere la unua interkona vespero, en kiu ni gustumis manĝetaĵon kaj ĉampanon “Esperanto”. Dimanĉe okazis la inaŭguro de la Semajno, prezidata de membro de la Urbokonsilantaro de Vendrell, pro neebla ĉeesto de la Urbestro, kiu sendis salutmesaĝon, tradukitan en Esperanto de S-ro Aragay. S-ro Fighiera kaj d-ro Corsetti salutis la ĉeestantojn, ĉi lasta, sprite komentariante la ekzistantajn antaŭjuĝojn pri Esperanto. Fine S-ro Torné legis salutmesaĝon de la prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio. La inaŭguro finiĝis per donaco al la reprezentanto de la Urbestro fare de S-ro Luis Serrano de la fama verko D. Kiĥoto kaj “Esperanto en Katalunio”, kies aŭtoro, S-ro Marco Botella, subskribis. Kompreneble, sekvis la komuna fotado por ĉiama rememoro.
Dum la
Semajno ni ĝuis parton kulturan kaj
parton turisman, kvankam turismo ankaŭ
estas kulturo. Laŭ la unua flanko la Semajno estis vere riĉenhava
kaj mi ne nur elstarigos kelkajn
prelegojn, ĉar ĉiuj estis tre interesaj laŭ diversaj vidpunktoj.
S-ro Gian Carlo Fighiera, kiu prelegis dufoje, unuafoje dimanĉon mem
pri “Kelkaj noveloj de Boccacio” rakontante
temojn de tiuj noveloj sprite kaj vigle, kaj duafoje
pri “Rashomon” japana filmo pri la kvar veroj, kies temo multe
plaĉis al la aŭskultantoj. D-ro Renato Corsetti, la sekvantan
tagon, prelegis pri la interesa temo “Por ke lingvo estu tutmonda,
ne sufiĉas paroli ĝin eŭrope”, kiu altiris la atenton de la
ĉeestantoj. Aliaj interesaj prelegoj estis tiu de S-ino Löwenstein
pri “Romo antaŭ 2000 jaroj”, tiu de s-ro
Antonio Marco pri “Centjara datreveno de granda poeto Miguel
Hernández” rakontante pri lia vivo kaj poemoj,
kaj kelkaj el ili estis
deklamitaj de la preleganto.
La geedzoj Michele kaj Hubert montris
al ni sur ekrano la diversajn etapojn de la vivo kaj historio en
Belgujo per la prelego “Belgujo, lando de arto, scienco kaj
folkloro” kaj la geedzoj el Suda Koreio An Jong kaj Ko Kyung, bele
koree vestitaj, prelegis pri “Solidareco de Esperanto
kaj folkloraj koreaj kantoj, en Esperanto”.
Fine,
s-ro Wolfgang Günther prelegis pri
“Kiosko de Levante” revuo kiun li mem gvidas kaj eldonas.
Kaj
permesu al mi nun diri ion pri la turisma flanko de la Semajno. Laŭ
mi estis granda sukceso gvidi nin merkrede dum la tuta tago al
Montserrat, historia kaj religia kerno de la katalunoj, kie dum
libera tempo, ni havis okazon ĝui la imponan panoramon de la loko
kie situas la monaĥejo kaj la diversajn ejojn tie vidindaj:
la bazilikon, la muzeon, bibliotekon k.a. La bona vetero, kiu
akompanis nin, helpis vidi la panoramon ekde la supra parto kaj
komforte promeni laŭvole ĝis la horo de la reiro al Coma Ruga, kaj
survoje, halti por viziteto al vinkooperativo.
Aliaj
ekskursoj, tiuj duontagaj, estis al Muzeo Pau Casals en la
apuda urbeto San Salvador, kie ni vidis la domon de tiu mondfama
violonĉelisto, kaj la muzeon kiu enhavas muziknotojn kaj muzikaĵojn
de Pau Casals. Kiel fina aranĝo ni havis okazon aŭskulti koncerton
de esperantista pianisto, kiu tre plaĉis al ni.
La alia
duontaga ekskurso estis por viziti la Fondaĵon Apel·les en urbo El
Vendrell. Temas pri la domo-muzeo de skulptisto kiu vivis samepoke
kun Picasso, kaj kie oni gardas belajn
skulptaĵojn en ĝardeno kaj interne de la domo. Ni profitis tiun
tagon, por malkovri memortabulon memore de la Semajno apud la
Urbodomo kaj kun ĉeesto de la Urbestro de El Vendrell
s-ro Benet Jané. Dum libera tempo oni profitis la okazon
ekkoni la urbon.
Kiel jam estas tradicio dum la Semajno, oni liveras la Premion Ada Sikorska-Fighiera kaj ĉijare mi havis la honoron ricevi ĝin. Vere por mi estis grava honoro, ĉar ne vane mi konis persone Ada-n kaj eĉ mi ĝuis la amikecon de Ada kaj Ĝian Carlo Fighiera, komencata ĉefe kiam ili loĝis en Madrido. Do, mi dankas vere tiun premion kiu instigas min daŭrigi la laboron pro Esperanto. Mi ricevis medalon kaj diplomon bele enkadritan.
Ni havis okazon vidi kaj aŭskulti per video la faman operon “La Bohème” vespere, pretigitan de s-ino Maria Ferigle, kaj alian vesperon la Ensemblo “Montjuic” gajigis nin per bela folklora festo pri havana muziko en la kafej- salono de la Hotelo “Natura Park”, sidejo de nia Semajno. Bongusta tipa “cremat” (rumo bruligita kun kafo kaj aliaj spicaĵoj) varmigis nian jam varman etoson.
Fine, la lastan vesperon de la Semajno, okazis debato pri la sugestoj por estontaj Semajnoj. Oni pripensis la eblecon ke la elementa kurso, gvidata ĝis nun jam de antaŭaj Semajnoj, estigos mezan kurson, ĉar oni supozas ke ĉiu partoprenanto jam scias Esperanton. Ankaŭ oni sugestis, dum la unua interkona vespero (ĉijare estis du), prezenti la eksterlandanojn aŭ pli bone prezentiĝi unu post la alia, por ke ni ĉiuj konu nin plej bone ekde la unua tago.
Konklude, bona Semajno, ripoziga kaj kleriga samtempe, kaj mi devas denove danki la laboremon de la kunordigantoj de la Semajno, s-roj Serrano, Aragay, Torné kaj Francesc Mas.
Pensiga kverelo tiras la atenton de legantoj en membra forumo de la retejo de Libera Folio. En Pollando ekzistas multaj homoj, grupoj, societoj, kiuj laboras ekster la kadroj de la landa E-Asocio. Kelkaj tiuj homoj formis aktivulan rondon "Iniciata Grupo - Esperanto por EU (IGEEU)", kaj i.a. ili kontaktis politikistojn pri eventuala aprobo kaj rekono de Esperanto en ŝtata nivelo. Tiu memstara agado vekis tondran kritikon de la prezidanto de Pola E-Asocio, kiun sekvis serio de rebatoj de ambaŭ flankoj. Dum la diskuto cetere leviĝis ankaŭ pluraj atentindaj subtemoj: - ĉu organizo estas demokratia, se la estraro ignoras la statuton? - ĉu povas/devas esti estrarano de iu landa E-Asocio persono, kiu agnoskas la definitivan venkon de la angla? - ĉu indas labori por akceptigo de Esperanto je ŝtata (kaj ajna) nivelo, se ne jam disponeblas amaso da diplomitaj instruistoj kaj amaso da instrumaterialoj en la koncerna lando? - ĉu havi piramidan landan asocion aŭ prefere federacian strukturon? La tuta fadeno pri pola hejma milito estas legebla ĉe: http://www.liberafolio.org/Members/Halkom/la-perdita-diskuto-revenas Pri la tono kaj enhavo de la disputo oni ne povas fieri, tamen indas legi la diskuton, ja similaj al la polaj problemoj bedaŭrinde ekzistas en pluraj aliaj landoj.
fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu

De la 29-a ĝis la 31-a de oktobro 2010 okazis en Sarajevo (Bosnio kaj Hercegovino) Ronda Tablo okaze de 100-jariĝo de Esperanto-movado en tiu lando. Kolektiĝis reprezentantoj el 14 landoj kaj aro da gravaj sciencistoj kaj internaciaj movadaj gvidantoj. Ni povis aŭdi prelegojn de fakuloj kiuj diversmaniere lumigis la temon kaj miaopinie estus grave aperigi kolekton de referaĵoj libroforme kiel grava kontribuo al la tiutema teorio.
La prelegtitoloj mem diras kiel interesa estis la Ronda Tablo:
Michel Duc Goninaz »Kiu(j)
lingvo(j) por kia Eŭropo?«
Oscar Puig »Lingvo,
nacio, ŝtato«,
Maria Butan »Eŭrop-ujo
de multkultureco kaj multlingveco«
Fabrizzio Pennachietti
»Lingva hegemonio pro kultura prestiĝo«
Zlatko Tišljar
»Eŭropa identeco kaj lingvoj«
Đorđe
Dragojlović »Eŭropa Unio – tentoj de identeco
en fono de akulturado«
Istvan Ertl »Lingvaj
minoritatoj en Eŭropa Unio«
Nikola Rašić
»La romaa: la plej eŭropa lingvo el ĉiuj, sed tamen…«
Eduard Kusters »La
belga kompromiso«
Bardhyl Selimi »Albanoj
– estontaj civitanoj de EU – kion ili alportas?«
Barbara Pietrzak
»Unuiĝintaj en diverseco – Esperanto por
ver-konformigi tiun devizon«
Laszlo Gados »Kial
EU ne povas oficiale havi komunan peran lingvon?«
Boĵidar Leonov
»Lingva problemo en la patent- kaj sciencteknika informado«
Post
ĉiu
referaĵo
estis
vigla
diskuto kaj mi notas ĉi tie nur kelkajn por mi tre
interesajn datojn aŭ diskuterojn aŭditajn sen aparta ordigo:
En 1861 nur 2,5% da italoj
regis la italan lingvon (Pennachietti)
Britio elspezas jare por
instrui fremdlingvojn 2 miliardojn da eŭroj kaj Francio 8
miliardojn. Samtempe Britio enspezas pro tio 10-13 miliardojn jare
(Duc Goninaz)
Ĉiu lingvo dependas
de rimedoj por defendi ĝin (Duc Goninaz)
Ŝtato kaj nacio: Kian
nacion havas urbanoj de slovena urbeto Kobarid, kiuj en la 20-a
jarcento ŝanĝis 11-fojojn ŝtaton en kiu ĝi estis?
Solvi eŭropan lingvan
demandon oni devus per interŝtata kunordigado – ne je la
nivelo de EU (Gados).
Esperantistoj ne komprenas
la politikan sferon kaj misagas en tiu kampo (Čolić).
Krom la rondtabla intensa laboro en moderna hotelo Terme en Ilidža (parto de Sarajevo) oni dediĉis iom da tempo al solenaĵo okaze de 100-jaroj de la BkH-movado sabaton vespere. Senad Čolić prezentis ampleksan referaĵon pri la historio de la movado, kun ĝiaj brilaj punktoj, silentaj fazoj (militoj), solidarecoj de esperantistoj kaj ĝia nova feniksa renaskiĝo.
Plejmulton pri tiu historio mi konis, sed surprizis min la ekscio ke inter 1930 kaj 1941 (do en paca tempo) esperantistoj estis en BkH persekutataj, pluraj enkarcerigitaj kaj oficiale estis malpermesite agi en E-societoj. Tio ne okazis ekzemple al kroata movado kiu aktivis tiutempe en la sama ŝtato Jugoslavio. Ni aŭdis ankaŭ belegan koncerton de bosnia kantistino, specialistino pri tre specifa tradicia kantspeco »sevdalinko«, kiun ĉiuj ĝuis.
Sabaton posttagmeze ni trovis tempon ankaŭ por rapida trarigardo de la urbo Sarajevo. Por eksterlandanoj estas aparte impresa la fakto ke en proksimeco de kelkcent metroj troviĝas ĉefpreĝejoj de kvar religi-organizoj: la islama, la katolika, la ortodoksa kaj la juda, kio sendube pruvas la toleron kiun en Bosnio flegis dum jarcentoj la tri popoloj kaj kiun artefarite Miloŝeviĉ detruis dum la lasta milito inter 1992 kaj 1995. Pri la milito restas ne plu multaj eksteraj signoj ĉar la urbo estas grandparte renovigita kaj en la suno ĝi brilis loge. Tamen oni ĉiam ree estas trafata de teruro vidante tabulojn sur domoj antaŭ kiuj pro bomboj estis mortigitaj plurdekoj da simplaj civitanoj. En Sarajevo dum la milito estis mortigitaj 14.000 urbanoj far serbaj taĉmentoj.
La estraranoj de Esperanto-Ligo de BkH fiere montris al ni nove aĉetitan kaj renovigitan ejon (iaman loĝejon) de proksimume 40 kvadrataj metroj kun korto centre de la urbo.
Ĉio vidita montris ke en BkH reekfloris la movado. Plej impresis min ĉeesto de pluraj gejunuloj.
Mi informas vin, ke la 28ana de oktobro la Eŭropa Komisiono respondis al EDE pri ĝia starpunkto koncerne novan lingvan reĝimon sur la kampo de patentjuro. La respondo ne estas surpriza kaj estis antaŭimagebla, sed jam estas bone, ke ili respondis kaj bone notis la EDE-starpunkton. Laŭ la respondo, ŝajnas ke la komisionano Barnier mem legis nian komunikon. Se tio interesas vin, vi povos relegi la komunikon kaj la tutan respondon tie: http://www.e-d-e.org/Respondo-de-la-Euxropa-Komisiono
La aŭtomata tradukprogramo de la retejo WikiTrans produktita de dana entrepreno GT sub la gvido de sinjoro Bick daŭre tradukas artikolojn el la anglalingva vikipedio. Ĝi nun jam atingis 2.5 milionojn da artikoloj inter kiuj iom malpli ol 1 miliono jam estas konsulteblaj en la reto, sekve pli ol 6-oblo de la oficiala vikipedio en Esperanto. La aŭtomata tradukprogramo daŭre estas plibonigata kaj la tuta tekstaro ĉiun duan monaton traserĉata per plibonigita versio de la programo, do ĝi daŭre plibonigas sin mem, kondiĉe ke homoj kontribuas tiel ke ili kontrolas artikolojn kaj trovas tipajn erarojn kiujn eblas tuj aŭ relative facile korekti per ne tro granda interveno en la programo.
Mi mem rigardas diversajn artikolojn en WikiTrans sufiĉe ofte kaj mi devas refoje konstati ke mi estas tre kontenta pro la rezulto. Estas malmultaj okazoj kiam la frazoj estas tute nekompreneblaj. Ĝenerale la WikiTrans-vikio helpas al mi multe pli per sia relative kripla lingvaĵo ol la korekta angla kiun mi lernis multege pli longe ol Esperanton, kaj kiun mi multe pli malbone komprenas ol tiun Esperanton de WikiTrans.
Tial mi invitas kaj la Esperantajn vikipediistojn kaj aliajn konsulti WikiTrans kaj korektadi la tekstojn. Indiku la korektaĵojn kaj sendu al sinjoro Bick. Tio helpos lin daŭre plibonigi la mirindan projekton.
Malgraŭ la kompreneblaj protestoj de esperantaj vikipediistoj kiuj klopodas produkti pene per homa laboro kvalitajn kaj lingve korektajn artikolojn kaj tiel verasence konkurenci kun la alilingvaj vikipedioj, mi tamen invitas ilin pripensi la utilon kiun Esperanto gajnus, se ili enmetus en la E-an vikipedion ankaŭ la rezultojn de WikiTrans, kompreneble kiel aparte signitan parton kun klara indiko ke temas pri aŭtomata traduko. Konsideru la jenon:
La artikolaro en Volapuko en Vikipedio kun pli ol 100.000 artikoloj estas komplete farita per aŭtomata tradukado, tamen ĝi ankoraŭ enestas en la statistikoj de Vikipedio kaj troviĝas inter la pli grandaj vikipedioj.
Per enmeto en la Esperantan vikipedion, la WikiTrans materialo kreskigus la E-an vikipedion al la dua loko en la mondo, kion sendube baldaŭ ĉiuj rimarkus kaj ĝi iĝus tre interesa fenomeno. Verŝajne grandaj publikaj medioj raportus pri tio. La afero estus grava el propaganda vidpunkto kaj supozeble instigus aron da homoj lerni E-on.
De tio sendube profitus ankaŭ la kvalita normala E-vikipedio finance kaj per nova personaro kiu povus kune kun sinjoro Bick daŭre plibonigadi la Wiki-trans-vikion kaj ankaŭ pligrandigadi la kvanton de jam komplete korektitaj kaj novskribitaj artikoloj en lingve korekte farita parto.
Paĝo el WikiTrans:
Tiu de Schuman hejme en Scy-Chazelles, alproksimiĝu Metz, en Loreno, Francio
Schuman estis viro de pluraj kulturoj. Lia patro, Jean-Pierre Schuman (1837-1900), estis naskita en Évrange, Loreno, ĵus trans la limo kun Luksemburgio. Jean-Pierre Schuman estis franca civitano sed post alsaco-Loreno estis aneksita fare de la Germana Imperiestra Regno en 1871, li iĝis germana civitano. La patrino de Roberto, Eugénie Duren (1864-1911), luksemburgano naskita en Bettembourg, iĝis germana civitano de geedziĝo en 1884.
Schuman estis naskita en 1886 en Clausen, antaŭurbo de Luksemburgio kiel germano per virto de la principo de jussanguinis . Lia gepatra lingvo estis luksemburgaj sed li estis instruita franca kaj Standard German en la lernejo. Ĉar li lernis la francan nur en-lerneja (kiu estas deviga en Luksemburgio) li parolis ĝin kun klara akĉento. [2 ] .
Schuman plutraktis sian sekundaran edukon en la Athénée de Luksemburgio mezlernejo en Luksemburgio, iama jezuito kolegio. Li tiam decidis studi ĉe germanaj universitatoj, sed ekde la Luksemburgio mezlernejodiplomo estis ne valida en Germanio, li devis sukcesi la alirekzamenon ĉe la Kaiserliches Gimnazio en Metz. Lia universitata eduko en leĝo, ekonomiko, politika filozofio, teologio kaj statistika tookloko en la germana eduka sistemo. Li ricevis sian jurgradon post studado ĉe la universitatoj de Bonn, Munkeno, Berlino, kaj Strasbourg en Alzaco.
Post diplomiĝo kiun li iĝis advokato kaj estis elektita al la urba delegitaro de Metz.
Finredaktita: 2010-11-02.
Redaktoro: Zlatko
Tišljar
Kunlaborantoj: Katalin
KOVACS, Claŭde Nourmont, Etsuo Miyoshi, Fabien Tschudy, Maja Tišljar,
Mª Rafaela Urueña, Petro Chrdle, Sean O Riain, Stefan MacGill, Szilvási
László
Teknika redaktoro:
Raymond
Gerard
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Rete: ztisljar@gmail.com
http://www.gazetejo.org