Titolo

Septembro 2010, N° 9 (97)


Landaj Esperanto-movadoj:
Kia estas la stato de Esperanto-movado en Hungario?

Tiu demando povas leviĝi en ĉiu lando de Esperantujo. Rilate al Hungario la demando povas esti pli signifa. En nia lando multe da gejunuloj lernas la internacian lingvon, ĉirkaŭ 5000 personoj jare. Konsidere al nombroj de la ekzamenitoj Esperanto havas la trian lokon – rekte post la angla kaj la germana – ĉe Fremdlingva Kleriga Centro.

Ĉe ni oni devas havi ŝtate rekonitan, mezgradan lingvo-ekzamenon pri iu fremdlingvo por akiri altlernejan aŭ universitatan diplomon. Ni, hungaroj tre malfacile lernas fremdajn lingvojn, pro tio multaj elektas Esperanton. Bedaŭrinde nur kelkaj estas movademaj, do la plimulto ne okupiĝas pri la lingvo post la sukcesa ekzameno. Kompreneble ekzistas ankaŭ avantaĝo, ĉar tiel amase oni konatiĝas kun Esperanto, kaj multaj el ili iam ajn en la estonteco povos iĝi Esperanto-parolantoj.

Hungaria Esperanto-Asocio, kiel landa asocio havas gravan rolon en la movado. Ni kuntenas la aktivajn esperantistojn, informas ilin pri la okazaĵoj, organizas aranĝojn, kunvenojn. El la 7-persona estraro 4 instruas la lingvon. Ni, ĉiuj faras la asocian laboron krom nia ĉiutaga profesio, do ni estas volontuloj.

Ekzistas aliaj asocioj, ne malmultaj, kiuj prizorgas siajn membrarojn, okazigas esperantajn eventojn. La klubmovado preskaŭ nuliĝis escepte de kelkaj kluboj, kiuj ankoraŭ funkcias. Iam oni povis poluri sian lingvoscion nur en kluboj, aranĝoj. Nuntempe pere de interreto oni povas interparoladi en kiu ajn tempo.

En nia lando Esperanto estas instruata en kelkaj bazlernejoj, altlernejoj kaj universitatoj. Ĝenerale temas pri kursoj, sed en tiu altlernejo, kie mi instruas oni povas elekti Esperanton, kiel duan lingvon.

Kelkaj pensas, ke estus pli bone, se HEA fariĝus t.n. „ombrelasocio”, kiu ne havas individuan membraron, nur membroasociojn. Ili diras, ke tiu formo estas la moderna. Eble ni devos studi ankaŭ aliajn sistemojn por trovi la konvenan. Eble ni devus moderniĝi.

Ferenc Harnyos (Vicprezidanto de HEA)


ESPERANTO EN EKONOMIA FORUMO – KRYNICA (POLLANDO)

De la 8-a ĝis la 10-a de septembro 2010 okazis en la pola banurbo Krynica jubilea 20-a Ekonomia Forumo. Denove EEU (Eŭropa Esperanto-Unio) partoprenis kun propra panel-diskuto kaj pere de la informbudo. La aranĝo havas gravan signifon por la mez- kaj orient-eŭropa teritorio, ĝi estas altnivela aranĝo kun pli ol 2000 partoprenantoj, dum kiu eblas alparoli diversajn decidpovulojn - gravulojn de politika, ekonomia kaj kultura vivo. La Ekonomia Forumo estas unika eblo prezenti Esperanton al tiuj personoj kaj plividebligi la temon de internacia komunikado. Ĉi-foje ekzemple ĉeestis: prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jose Manuel Barroso, prezidanto de Eŭropa Parlamento Jerzy Buzek, nova prezidento de Pollando Bronisław Komorowski aŭ prezidento de Estonio Toomas Hendrik Ilves.

Danke al la financa kunlaboro de EEU, UEA kaj ESF eblis aranĝi vere reprezentan programon kaj informadon pri Esperanto kaj lingva politiko. Kun tri deĵorantoj de PEJ kaj EEU-estrarano Peter Baláž en la budo la informado bone funkciis. Preterpasantoj povis plenigi kvizon pri Esperanto, kiu skize klarigis al ili facilecon de la lingvo, disdonitaj estis pli ol 1500 informiloj en la pola angla kaj rusa lingvoj – laboraj lingvoj de la forumo.´

Kadre de la Forumo estas organizataj podiaj diskutoj pri tre diversaj aktualaj temoj kaj ĉiuj partneroj de la Forumo organizas minimume unu tian diskuton. EEU estas la nura partnero ekster komerca, ekonomia kaj politika sfero.

La ĉeftemo de la podia diskuto de Eŭropa Esperanto-Unio estis ĉi-foje  Eŭropo sen konfliktoj - ĉu sufiĉos nur politikaj garantioj?La gvidanto de la diskuto estis prezidanto de EEU Seán Ó Riain. Aliaj prelegantoj estis: Zbygnew Galor (PL), Ilona Koutny (HU) kaj Barbara Despiney (FR). La salono kun 45 homoj atenteme aŭskultis diversajn vidpunktojn pri la temo.

La partopreno en la Forumo havas certe grandan utilon al Esperanto – danke al sufiĉe forta videbliĝo dum la aranĝo eblas iom pli forte „enpenetri" en la kapojn de „povuloj", politikistoj, ekonomiistoj – kaj eĉ povi alparoli plurajn el ili. Rekta kontakto kun tiuj personoj estas unika eblo, nepre plu farenda.

Agrable estis konstati, ke ne aŭdiĝis iuj fortaj kontraŭstaroj pri la temo Esperanto. Estis surprize multaj pozitivaj reagoj kaj relative granda intereso kaj scivolemo pri Esperanto-stando. Unika kaj rara afero pri la forumo estas la ebleco alparoli personojn kun altaj postenoj en politiko aŭ ekonomiko, kiun oni sukcese faris ankaŭ ĉi-jare.

Danke al kontaktoj de PEA-prezidantino Halina Komar, Esperanto estis denove elstare prezentita en la Forumo.

La estraro de EEU esperas daŭrigi ĉe tiu ĉi aranĝo kun sekvaj prezentiĝoj kaj jam nun elektas temon por la venontjara forumo. Ni esperu pri pluraj similaj fruktodonaj agadoj por informado pri Esperanto.

Peter Baláž (EEU-estrarano)


EŬROPA LINGVOPLITIKA SEMAJNFINO EN GERMANIO

Germana Esperanto-Asocio kunlabore kun la klerigejo Haus Sonnenberg en St. Andreasbearg/Harz organizis de la 10a ĝis la 12a de septembro 2010 eŭropan lingvopolitikan semajnfinon. Planitaj estis du unuopaj seminarioj: unu por esperantistoj kaj alia por ĝenerala publiko, sed pro manko de intereso inter neesperantistoj la neesperantista grupo estis nuligita. La seminario por esperantistoj okazis laŭplane kaj tre sukcese. La celo de la seminario estis lerni pri eŭropunia lingvopolitiko kaj serĉi eblajn celojn por GEA kadre de eŭropunia lingvopolitiko. La seminarion partoprenis 10 personoj kaj gvidis ĝin Maja Tišljar. La laborplano estis tre ampleksa kaj okazis entute 5 trihoraj sesioj dum kiuj estis prezentita la leĝaro de EU kiu rilatas lingvojn kaj estis klarigitaj limoj kaj eblecoj por la lingvopolitiko de EU. Post la prezento de la laboro de EEU oni diskutis eblajn celojn por esperantistoj kaj finfine kune formulis celojn por GEA. Dum la semajnfino okazis ankaŭ trikvaronhora radiointervjuo pri Esperanto kaj pri lingvopolitiko de EU en loka radiostacio. Ĉi kaze intervjuitaj estis doktoro Detlev Blanke kaj Maja Tišljar.

Maja Tišljar


EN KROATIO ESPERANTO IĜAS GRAVA LINGVO DE TURISMO

En Kroatio dum la longa E-historio kontaktoj inter esperantistoj kaj diversaj lokaj kaj tutŝtataj turismaj institucioj estis sufiĉe oftaj kaj fruktodonaj. Multfoje aperis prospektoj kaj turismaj broŝuroj ankaŭ en Esperanto plej ofte okaze de gravaj E-aranĝoj. Sed en la jaro 2010 tiu kunlaboro aparte riĉiĝis. Dank ĉefe al la nova prezidantino de KEL Judita Rey la Turisma asocio de Zagrebo startigis ambician planon uzi aktive Esperanton en reklamado de Zagreba turismo kaj eĉ en oferto de turismaj allogaĵoj. Tiel la Asocio enmetis ankaŭ E-on en sian retpaĝaron http://www.zagreb-touristinfo.hr/ .

Ĝi aperigis novan luksan broŝuron pri Zagrebo en Esperanto kaj ĝi planas dissendi informilon pri tio ke en Zagrebo la Turisma asocio ofertas al eksterlandaj turistoj eĉ rapidkurson de Esperanto laŭ za Zagreba Metodo kiel apartan novaĵon por turistoj kiuj pretas ankaŭ ion novan lerni kaj kontakti lokulojn senpere.

Zlatko Tišljar


TORPEDO-6 kaj ILEI-SEMINARIO

2010-10-08 ĝis 2010-10-12

En Herzberg am Harz organizata de Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI) Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg kaj ILEI
Semajnfina intensa trejnado, seminariaj tagoj kun famaj metodikistoj, fakuloj.
Prelegoj, fakkunsidoj, seminario por kursgvidantoj, instruantoj, instruistoj, projektontoj, ĉiuj lernemuloj.
Prelegos: STEFAN MACGILL, RADOJICA PETROVIĆ, ZSOFIA KORODY (ESTRARANOJ DE ILEI), KATALIN KOVATS, PETER ZILVAR

Partoprenkotizo: 40 EUR (rabato por AGEI-membroj kaj junuloj) ĝis 31.08.2010, poste 45 EUR. TORPEDO-6, la tradicia oktobra renkonto pedagogia ofertas fakprelegojn, celas diskutadon, spertinterŝanĝon inter instruantoj de Esperanto, eblon je klerigado, pluklerigado, konatiĝon kun spertaj praktikantoj de Esperanto-instruado.

Ĝi estas bona metiejo por ekkoni instrumetodojn, lernmaterialojn, instruhelpilojn, ktp. kaj ĉi-jare eĉ spertiĝi pri EU-projektoj, subvencioj por lerneja kaj eksterlerneja instruado.

SPECIALA OFERTO EN 2010: Okazos ILEI-Seminario pri naciaj kaj internaciaj projektoj, subvencioj kaj subvencipetado. Ni raportos pri sukcesaj lernejaj, universitataj, eksterlernejaj projektoj, ekz. Comenius, Erasmus, Grundtvig, donas praktikan helpon por serĉado de financa subteno ĉe EU.
Aliĝu ĉe: Zsofia Korody (prezidanto de AGEI, estrarano de ILEI) per poŝto aŭ retmesaĝo: DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, esperanto-zentrum@web.de aŭ uzu la retan aliĝilon ĉe http://ic-herzberg.de

Bonvenon! Ne maltrafu la bonan ŝancon kaj la favorkotizan aliĝeblon!

ZSOFIA KORODY


TAGO DE EŬROPAJ LINGVOJ, LA 26-a de SEPTEMBRO

SLOVAKIO:

En Slovakio dum tiu ĉi tago estis informbudo en la ĉefurbo Bratislava, kie Slovaka reprezentejo de Eŭropa Komisiono okazigas en urbocentro (Hviezdoslavovo námestie) tiel nomatan "Strateton de lingvoj". En ĝi nun la duan fojon estis ankaŭ Esperanto prezentata.

Kelkajn tagojn antaŭe slovaka esperantistoj prezentis (kaj per prelego kaj per informbudo) la lingvon en la granda Sciencfikcia renkontiĝo "Istrocon" en Bratislava, kie ĉ. 10.000 homoj venis. 

Peter Baláž

SLOVENIO:

Okaze de la Tago de Eŭropaj Lingvoj kaj 100-jariĝo de E-societo Maribor okazis la 27-an de septembro Maribor solenaĵo. Estis prezentita 200-paĝa libro dulingva (slovena kaj esperanta) „100 jaroj de E-movado en Maribor – Kroniko 1980-2010” kiun redaktis Zlatko Tišljar. Post la solena parolado de la prezidantino Melita Cimerman kaj la libroprezento okazis koncerto de Zagreba ensemblo Druyd kiu interalie kantas ankaŭ en Esperanto. Partoprenis pluraj ĵurnalistoj. Okazis 5 prezentoj de la aranĝo en Radio-elsendoj kaj granda artikolo en la ĉefa tagĵurnalo Večer.

Zlatko Tišljar

                                                                                                               Mariboraj esperantistoj en 1920 (foto el la jubilea libro). Meze sidas la fondinto d-ro Heinrich Haas »


ĈEĤIO

ĈEJ kunlabore kun ĈEA partoprenis Lingvan festenon en praga gimnazio, kie oni prezentis al studentoj multajn lingvojn (inter ili en unu ĉambro ankaŭ Esperanton). Tio jam havas tradicion dum pluraj jaroj, la prezentado okazadas dufoje kaj la studentoj povas partopreni nur elektitajn du lingvojn, do la nombro de tiuj, kiuj scivolemas pri Esperanto, ne estas multa.

Petro Chrdle


MODERNA OPERO PRI ESPERANTO

En septembro estis prezentata en Svislando spektaklo (ĉambra opero elektropopa) pri Esperanto... En la opero estas uzataj la germana kaj esperanta lingvoj kaj subtitoloj en la franca. Ĝi estis prezentata en Bern, Sierre, Basel kaj Zürich.

THREE estas post ONE (2008) kaj TWO (2009) la tria muzikteatraĵo de Svisa ensemblo UMS 'n JIP, kiu apartenas pro ĉirkaŭ 70 koncertoj jare al la plej aktivaj mondaj ensembloj de nova muziko. Ĝia plej nova albumo estas pledo por eŭropa »lingua franca« baze de Esperanto kiel rimedo por ekonomia suprensalto: unu anstataŭ 23 eŭropaj oficialaj lingvoj. Por UMS 'n JIP tio signifas : El Esperanto fari Eŭropeon – politike neŭtralan lingvon kiu ne konkurencos kun naciaj lingvoj kaj kiu estos por eŭropanoj antaŭ ĉio facile lernebla. Ene de delikataj ombroludoj kaj de fore direktata aŭto-ludilo, la plej fajnaj tonŝveboj kaj severe komponitaj scenoj oni sekvas uniformitan duopon tra lernejaj scenoj, politikaj diskutoj kaj Esperanto-kurso. Kompozicie la ĉambra opero moviĝas inter eksperimenta teĥno-muziko kaj teknikoj de moderna klasika muziko. Sekvas la tuton parolisto en Esperanto, blokflutoj kaj minimuma elektronika muziko. Minimuma estas ankaŭ la scenejo aranĝita de Simon Wunderlich por kiu sufiĉas tri flankaj vandoj kaj kvar reflektoroj kaj la scenaranĝo de Wolfgang Beuschel kreas belegan fabelan etoson.

Esperanto  estas enkondukata efike, demokratie, ĝi donas egalrajtecon kaj interkulturan pontservon. En pli posta okazado malfermas la opero THREE novan dimension kaj oni komprenas: la verda ne estas nur la koloro de espero kaj kresko, ĝi estas ankaŭ la koloro de vizieca perspektivo: Esperanto.

Javier Hagen

Ulrike Mayer-Spohn

(Ulrike Mayer-Spohn/Javier Hagen) apartenas al la plej eksterordinaraj kaj tutmonde plej aktivaj grupoj de nuna tempo: post studoj en komponado, interpretado de nuntempa muziko kaj samtempe ankaŭ de audiodesegno en Nederlando, Germanio, Italio kaj en Svisio ili laboras ankaŭ kun voĉo, bekflutoj kaj elektronika muziko, virtuoze kaj majstre sur dislimo inter muzikala avangardo kaj pop-muziko, inter analogia kaj diĝita prezentiĝoj, inter koncertoj kaj muzika teatro same kiel inter eŭropa kaj esktereŭropa muzikoj. Ili estis gastoj de gravaj festivaloj por Nova Muziko de Eŭropo kaj de Ĉinio, kie kiel duo kaj kiel solistoj ili realigis pli ol 150 verkojn en kunlaboro kun komponistoj kiel Heiner Goebbels, Wolfgang Rihm, Peter Eötvös, Aribert Reimann, Mauricio Kagel, Huang Ruo, Guo Wenjing, Deqing Wen, Du Yun, Tao Yu, Hans-Ulrich Lehmann, Mischa Käser, Maria Porten, Beat Gysin, Xavier Dayer, Junghae Lee, Erik Oña kaj kun multaj aliaj.


Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro

La revuo InfoMigjorn, reta gazeto pri kataluna lingvo publikigis jenon en sia numero 360  
Recenzo publikigita en la n-ro 183 de la revuo L'Accent

Historio duoble forgesita 
Priskribo de la libro Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro 
Josep Enric Peres i Blesa

La jaron 1887, en Varsovio, Doktoro Esperanto  - pseŭdonimo de la oftalmologo Lejzer Ludwik Zamenhof - eldonis projekton de helpa lingvo internacia, kaj tiu lingvo diskoniĝis tra Eŭropo en epoko de profundaj ŝanĝoj politikaj, ekonomiaj, sociaj, lingvaj kaj artaj. Al nia lando alvenis malfrue, sed kun forto; ĝi penetris ĉiujn sociajn tavolojn kaj ĝi gajnis aliĝintojn tiel rimarkindaj kiel Andreu Nin aŭ Carles Riba. La unuaj provoj entreprenitaj fare de disaj esperantistaj aŭtodidaktoj transiris, je la komenco de la 20a jarcento, al la unuaj kursoj kaj grupoj organizitaj.

La Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro, eldonita far la Kataluna Esperanto-Asocio  (http://www.Esperanto.cat/), kunigas diversajn artikolojn pri la kataluna esperantista movado de la originoj ĝis la starigo de la diktaturo de la ega genocidulo Franco, kritika etapo kiu markis same la historion de la esperantismo kiel tiun de nia lando.  

La verko ne pretendas esti kompleta kaj ekvilibrigita interrilato de la kataluna esperantismo, sed reprenas kaj por la studema kaj por la ĝenerala publiko parton de nia historio kiu tradicie ne vekis la intereson de la esploristoj, sendube pro la duobla minoritata kondiĉo de la esperantismo kataluna: ĉar kataluna kaj ĉar esperantista.  

Ĉi tiu volumo estas la tria kiun la historiisto Francesc Poblet eldonas pri Esperanto en nia lando; al ĝi antaŭis "La komenca esperanto-movado en Katalunio" kaj "La Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono".  Kiel tiuj, la Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro estas dulingva, en la kataluna kaj en Esperanto; sed dum en la antaŭa Poblet estis la sola aŭtoro, ĉi tie li aperas kiel kunordiganto, apud Hèctor Alòs kaj dekduo da pliaj kunlaborantoj. La artikoloj inkluditaj en la libro prezentiĝas en tri sekcioj. La laŭtemaj studoj traktas inter aliaj temoj la rilatojn kun la anarkiismo, la travivaĵojn de Kataluna Esperantisto - la organo de la  kataluna esperantismo (http://esperanto.cat/c/ke.htm)-, la Katalunan Kongreson de Vinaròs aŭ la uzon de Esperanto dum la milito de Hispanio.  

La lokaj studoj temas pri organizaĵoj de Barcelono, Valencio aŭ Majorko, sed ankaŭ de Maó, de Vendrell aŭ de Ceret (Vallespir),  kie naskiĝas la unua esperantista grupo de nacia amplekso. La biografiaj studoj estas dediĉitaj al movadanoj kiel la verkisto Frederic Pujulà, la folkloristo Joan Amades, la pedagogo kaj filologo Delfí Dalmau, la pastro Joan Font kaj la filologo kaj orientalisto Joan Mascaró.  

Vehiklo de internacia komuniko kiel la dekuma metra sistemo por la konservativuloj, ilo de kunordigo por la laborista internaciismo, garantio de demokratio por la lingvaj minoritatoj…, la propono de universala frateco starigita fare de modesta okulisto de orienta Eŭropo allogis ĉiujn en la epoko de pli granda organiziĝo de la laborista movado; la 2a Mondmilito prokrastis ambaŭ sonĝojn, la socian kaj la internaciistan.

Teknika skipo:
Kunordigantoj: Francesc Poblet i Feijoo, Hèctor Alòs i Font.
Aŭtoroj: Elisabet Abeyà i Lafontana, Ferran Aisa i Pàmpols, Jean Amouroux, Dani Cortijo Astudillo, Toño del Barrio, Joan Inglada i Roig, Ulrich Lins, Xavier Margais i Basi, Pedro M. Martín Burutxaga, Abel Montagut i Masip, Llibert Puig i Gandia, Jordi Solé i Camardons.
Kompleta titolo: Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro. Artikolkolekto.
Eldonejo: Kataluna Esperanto-Asocio
Jaro: 2010
Paĝoj: 470 (5-244, en la kataluna; 245-468, en esperanto) 

Informis kaj tradukis: Darío Rodriguez


URBA RETEJO DE TARAGONO ANKAŬ EN ESPERANTO

La retejo de Taragono, prezentas sian kandidatiĝon al eŭropa ĉefurbo 
pri kulturo en diversaj lingvoj inter kiuj la internacia estas.

http://www.tarragona2016.org/presentacio/prezento


62-a Kongreso de BULGARA ESPERANTO-ASOCIO

03-05.09.2010


En Sopot okazis la 62-a BEA Kogreso/03-05.09.2010/ S-ro Veselin Liĉev - urbestro de Sopot  kaj alta protektanto de la Kongreso inaŭguris ĝin komencante sian  salutmesaĝon  en Esperante.Tio emociigis la kongresanojn. En la  salutmesaĝo  li esprimis sian kaj nome de la oficialaj ŝtataj intancoj  en Sopot, pozitivan riralon al la  E- movado  esprimante  la deziron ke Sopot ankaŭ estonte  estu dommastro de naciaj kaj internaciaj E-aranĝoj.

La Kongreson partoprenis gastoj de Serbio, Pollando, Koreo, Japanio, Rumanio, Nederlando, inter kiuj  s-ino Rodica Todor- prezidantino de IFEF kaj s –oro Momĉilo  Krstiĉ - vicperezidanto de SEL.


Raporton pri la 3-jara agado de BEA prezentis ties prezidanto ing. Petr Todorov. Pri la financa agado raportis Ilia Iliev - prezidanto de la Kontrola Komisiono  de BEA.

Post viglaj diskutoj la delegitoj  elektis la  novan Estraron de BEA.

Kiel Prezidanto de BEA  estis elektita prof. Bojidar Leonov.

Kiel Estraranoj de BEA estis elektitaj :

Vicprezidanto: Maja  Gorova

Sekretario : Georgi Mihalkov- Ĉefredaktoro  de “Bulgara Esperantisto”

Membroj : inĝ. Petr Todorov kaj inĝ. Boris  Gaĝanov

             En la programo proponita de prof.Boĵidar Leonov pri la estonta agado de BEA estas mencitaj jenaj prioritatoj

-         pli aktivaj kontaktoj kaj kunlaboro kun CO de UEA,LA de UEA kaj TEJO ,FA de UEA/kiel ekzemple Akademio de Esperanto, AIS ISAE, ILEI,  IKEF, IFEF  EEU, EDE, AEK, AVE, IKEL TOLE,IKUE, KELI, TEL, ATEO k.a.

-         eduk-kleriga agado kadre de AIS kaj ILEI

-         stabiligo de Internacia Universitato – Karlovo kaj ĝia ŝtata agnosko kiel Edukad-kleriga inrenacia E- centro por preparo de fakuloj, uzontaj en sia profesia agado Esperanton kiel kontaktlingvo.

-         aktiva kunlaboro kun ĉiuj Klerigejoj de AIS

-         aktivaj kontaktoj kun Ministerioj de Edukado kaj kulturo, kun Bulgara Akademio de la Sciencoj kaj aliaj  oficialaj instancoj en Bulgario, Neesperantistaj fakaj organizoj,

-         agado inter la junularo organizonte diversajn internaciajn junularajn aranĝojn, festivalojn, renkontiĝojn k.a.

-         daŭrigi la komencitan agadon por praktika apliko de Esperanto kiel kontaktlingvo en la profesia agado organizonte jam tradicie la Internacian Simpozion “Apliko de Esperanto en la profesia agado”- Karlovo /AEPA/ , kiu estas Simpozio organizota de la esperantistoj, sed dediĉota ankaŭ al la neesperantista fakularo,ĉar oficiala lingvo estos Esperanto, sed laborlingvoj - la naciaj lingvoj de ĉiuj partoprenontoj, kiuj ne estas esperantistoj ,

-         helpo por la agado  de  aktivaj E- societoj en Bulgario pri organizo de iliaj E-aranĝoj,

-         partopreno en internaciaj E- aranĝoj

-         turismaj kontaktoj per Esperanto

-         aktivaj kontaktoj kun  Radio, TV, gazetaro kun celo popularigi Esperanton inter la loĝantaro,

La programo estis akceptita unuanime de ĉiuj delegitoj.

Vespere la E-koruso de E- societo Pazarĝik kaj la arta grupo de EDK Razgrad plenumis artan programon.

Prof.Boĵidar Leonov,

prezidanto de BEA

8-a KONGRESO DE KROATIA ESPERANTO-LIGO

La 11-an de septembro 2010 okazis en Velika Gorica, urbeto sude de Zagrebo la 8-a kongreso de kroataj esperantistoj kun sesdeko da partoprenantoj el 16 kroataj urboj kaj gastoj el Litovio, Koreujo kaj Bosnio/Hercegovino. La kongreson organizis Loka Kongresa Komitato kiun prezidis Stjepan Žarina kaj membris Goranka Braim-Vlahović, Mario Dilberović, Stipe Muić, Spomenka Štimec kaj Zlatko Tišljar. La kongreson malfermis vicurbestro, sinjoro Kos kaj enkonduke parolis la prezidantino de KEL Judita Rey Hudeček. Poste faris solenan parolon rilate la 60-jariĝon de Eŭropa Unio Zlatko Tišljar. Estis transdonitaj diversaj diplomoj kaj okazis oficiala prelegaro pri la temo: "Eŭropo kaj Esperanto" en kiu prelegis Vjekoslav Moranić, Zlako Tišljar, Zlatko Hinšt, Radenko Milošević kaj Antun Kovač. La kongreso akceptis kongresan rezolucion. Posttagmeze estis solena tagmanĝo, vizito de loka muzeo kaj kulturprogramo en kiu prezentiĝis folklorensemble de Velika Gorica kaj gejunuloj kiuj dancis "Break dance".

La 12-an de septembro estis ekskursa tago en kiu partoprenis pli ol 30 kongresanoj kaj oni faris viziton al ĉirkaŭaj vilaĝoj de la regiono: unue al Andautonio - la nura restaĵo de malnovromia urbo en la proksimeco de Zagrebo. La loka amatora grupo ludis teatraĵeton pri la historio de la loko (reĝisoris Romana Rožić - esperantistino). Poste oni vizitis malnovan lignan preĝejon en Velika Mlaka kaj la vilaĝon Mraclin en kiu vivis la unua esperantisto de la regiono Turopolje: Josip Galeković Buševčičin, kiu en 1935 enĉizis en la muro de sia stalo esperantan tekston - siaspecan Esperanto-monumenton, kiun ni iris viziti. Ni vizitis ankaŭ la vilaĝon Turopoljski Lug kie ni vidis specialajn lokajn porkojn, de kies produktado la tuta regiono vivtenis sin dum jarcentoj.

La kongreso estis sukcesa aranĝo, rekunigis kroatajn esperantistojn post 5 jaroj kaj prezentis komencon de nova periodo en kiu ankaŭ kroataj esperantistoj agos ene de Eŭropa Unio.


La kongreanoj akceptis jenan rezolucion:

La 8-a kongreso de kroataj esperantistoj, kies ĉeftemo estis »Eŭropo kaj Esperanto«, okazinta en Velika Gorica la 11-an de septembro 2010 akceptis la jenan rezolucion

  1. La kongreso konstatas ke en EU malgraŭ formala proklamo de egalrajteco de ĉiuj naciaj lingvoj en EU, en praktiko la apliko de laborlingvoj metas grandan plimulton de lingvoj en neegalan pozicion kaj kreas monopolan pozicion por la angla lingvo.

  2. La kongreso konstatas, ke kiam Respubliko Kroatio estos akceptita kiel membro-ŝtato de EU ĝi devos akcepti la lingvan realon en kiu la civitanoj de Kratio ne povos agi kadre de instancoj de EU en sia lingvo (krom la kroataj membroj de Eŭropa Parlamento), sekve ne povos efektivigi sian bazan rajton pri uzado de la gepatra lingvo ekster sia patrujo.

  3. La kongreso konstatas ke granda politikekonomia kreaĵo kia Eŭropa Unio ne povos longdaŭre funkcii sen interkonsentita interlingvo kiu ebligus efikan komunikadon kaj simbolus komunan eŭropan identecon.

  4. La kongreso tial invitas la registaron de Kroatio akcepti ĉiun inviton al interregistaraj konferencoj en kiuj oni traktos la lingvan reĝimon en EU aŭ mem iniciati tian interregistaran konferencon.

La delegitoj de la kongreso el 16 urboj de Kroatio.


KIAL ESTI EŬROPANO?

Nuntempe mi vivas kaj laboras en Ĉinio kaj havas la oportunon analizi la Azian realaĵon. El tiu relaĵo mi ŝatas liveri bildon pri tio kia sin sentas itala - kaj eŭropunia - civitano en ĉi tiu kontinento, trairanta profundajn ŝanĝojn.

Alfrontante politikajn, ekonomiajn kaj sociajn aferojn je internacia nivelo oni ne povas preteratenti la skalon  de la problemoj kaj de la rolantoj.
Jam la prikonsidero je nivelo de ciferoj pri la grandeco de loĝantaro plifortigas nian senton favoran al Eŭropunio: ja lando je meza nivelo kiel Italio (eble 55 milionoj da loĝantoj), kiajn eblecojn havas por konkurenci kun landoj de granda dimensio kiel Usono (300 milionoj)? Aŭ kun lando je ekstreme granda dimensio kiel Ĉinio (1.300 milionoj)?
Sufiĉas konsideri ke la loĝantoj de nur du ĉinaj urboj (Shangai - 18 milonoj - kaj Chongquin, ĉi lasta nekonata kvankam ĝi estas la plej granda urbego en la mondo - 32 milionoj!) superas la kvanton de Hispanaj civitanoj... ĉu tio povas lasi nin indiferentaj?

Ĉu ni povas ankoraŭ pensi laŭ niaj malnovaj naciaj skemoj, sciante ke Ĉinio estas favoranta nekredeblan kunigan procezon de la plej loĝataj urboj en la sudo de la lando? Hong Kong, Shenzhen kaj Canton en baldaŭa estonto konsistigos komunan urbon de 30 milionoj: pli ol la loĝantaro de Nederlando, de Belgio aŭ de la skandinavaj landoj!

La forto de preskaŭ ĉiuj emerĝaj landoj (Ĉinio, Hindio, Brazilo, kaj ankaŭ la iom fora Indonezio), vivantaj imponan ekonomian evoluon, konsistas ĉefe en la faktoro "ekstreme granda dimensio"

Andrea D'Antrassi,

artikolo aperinta la 10an de julio 2010 en la agentejo "Agoràvox"
Elitaligis:

J-K Rinaldo


Eŭropa Bulteno. 2010. № 9 (97)
Oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio.

Finredaktita: 2010-10-02.
Redaktoro:
Zlatko Tišljar
Kunlaborantoj: Peter Baláž, Petro Chrdle, Zsofia Korody, Ferenc Harnyos, Prof.Boĵidar Leonov, Andrea D'Antrassi, Darío Rodriguez, J-K Rinaldo, Javier Hagen, Ulrike Mayer-Spohn, Maja Tišljar
Teknika redaktoro: Raymond Gerard
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Rete: ztisljar@gmail.com
http://www.gazetejo.org


Ligiloj Notu ke en PDF dokumento, kelkaj ligiloj ne funkcias kiel atendite.
Vi devos mem kopii kaj glui la ligilon en vian krozilon,
En HTLM-dokumento, ĉio funkcias bone.