Titolo


Julio-Aŭgusto 2010, N° 7-8 (96)


EŬROPA ESPERANTO-UNIO RENOVIGIS SIAN PAĜARON


En 2009 la reta paĝaro de EEU estis atakita kaj detruita kaj dum kelkaj monatoj ni nek povis aperigi informojn nek iu povis ekscii ion pri nia agado en la reto. Tial ni devis urĝe krei novan paĝaron kio estis kaj finance kaj labore granda defio. Tamen, danke ĉefe al sinjoro Etsuo Miyoshi el Japanio kiu pagis la profesian entreprenon, kiu ellaboris la novan paĝaron. Nun ni havas novan, multe pli superrigardeblan ol la antaŭa. La estraro kaj la teknikaj helpantoj (Maja Tišljar kaj Petro Balaž) sukcesis ĝis nun enmeti la plej ĉefajn informojn, sed restas ankoraŭ multo por kompletigi, kion ni faros ĝis la jarfino. Tamen, la membraro kaj ĉiuj interesitaj povas jam nun atingi ĉiujn plej gravajn informojn kaj dokumentojn. Jen ĝi: www.europo.eu .

Samtempe EEU kunlaboras kun Asocio por Eŭropa Konscio en Maribor por ellabori unikan retpaĝaron pri eŭropaj simboloj kaj valoroj en kiu ĉiuj klarigoj estas en 23 eŭropaj lingvoj kaj Esperanto kaj en kiu estas kantata la eŭropa himno en Esperanto. Ĝin teknike ellaboras Danka Tišljar kaj ĝi jam preskaŭ estas preta (mankas nur tradukoj de la eŭropaj valoroj al la finna kaj estona lingvoj). La nekompletan paĝaron vi povas vidi ĉe www.wix.com/dtisljar/europo

Ankaŭ la filmo »Eŭropo 2050« nun estas publike spektebla, bedaŭrinde ankoraŭ sen subtitoloj en kelkaj naciaj lingvoj, kiel planite, ĉe: http://dotsub.com/view/102f582a-e07a-41ed-a63f-15280a6a0d3e

Zlatko Tišljar


NIAJ LANDAJ MOVADOJ (2)

SLOVENIA ESPERANTO-MOVADO

Slovenia E-Movado ĉi-jare festas sian 100-jariĝon ĉar la unua E-societo en Slovenio, tiu de Maribor, fondiĝis en 1910. Tiusence la Maribora Societo preparas libron pri la societa historio de la lastaj 30 jaroj (ĉar pri la unuaj 70 jam aperis libro en 1980). Estas fascinaj informoj en tiu libro pri la agado aparte en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj kiam la societo havis ĝis 400 membroj, gvidis en unuopaj jaroj ĝis 10 kursojn en 7 lernejoj kaj Pedagogia Fakultato kaj organizis aranĝojn kaj vojaĝojn de la societanoj. Tiutempe estis ankaŭ pinto de la tutslovenia movado, kiam ekzistis deko da registritaj societoj kun pli ol 2000 membroj. Kiam Slovenio ŝanĝis la politikan sistemon al la kapitalisma (en 1991), la ŝtata helpo al la societoj grave malboniĝis, en kelkaj urboj oni ne havis junan generacion kaj en 1995 kiam estis akceptita nova leĝo pri societoj kaj laŭ kiu devis ĉiuj societoj reregistriĝi akceptante novajn statutojn, tion faris nur tri societoj: tiu de Ljubljana, E-societo Maribor kaj Fervojista E-societo Maribor. Slovenia E-Ligo povis elekti ĉu registriĝi kiel asocio de societoj aŭ asocio de individuaj membroj. Ĝi elektis la ĉi-lastan eblon kaj nun estas asocio de individuaj esperantistoj de Slovenio kun  kvindeko da pagataj kotizoj jare. La E-societo de Ljubljana havis grandan problemon en la naŭdekaj jaroj kiam ties prezidantino sen demandi la societan asembleon vendis la ejojn de la societo en la centro de Ljubljana kontraŭ mizera prezo al iu entrepreno. La kazo ankoraŭ troviĝas ĉe la tribunalo kaj la societo samkiel la Ligo ne havas siajn ejojn kvankam antaŭ tio ili estis unuj el raraj esperantistaj organizoj kiuj posedis la ejojn.
Ĉio tio kaŭzis ke la agado en Ljubljana sufiĉe lamis. Tamen la societo eldonis en la lastaj jardekoj kelkajn librojn (vortarojn kaj informlibrojn) kaj eldonadis sian informbultenon dulingvan, organizis prelegojn kaj kunvenojn. En la Filozofia fakultato de Ljubljana en la naŭdekaj jaroj eklaboris kiel profesorino sinjorino Sonja Klemenčič, kiu sukcesis enkonduki kursojn de Esperanto kaj ili okazas ankaŭ nuntempe, kiam anonciĝas sufiĉaj studentoj. Fervojista E-Societo en Maribor jam longe ne organizas E-kursojn, sed ĉiujare organizas aŭ iun aranĝon (pluraj skisemajnoj por fervojistoj) aŭ vojaĝon de siaj membroj al IFEF-kongresoj, kvankam ĝi ne plu jam longe akiris novajn membrojn.

La plej vigla estas E-Societo de Maribor, kiu ne nur havas daŭre tridekon da aktivaj membroj, sed okazigas ankaŭ konstante minimume unu-tri kursojn ĉefe por junaj mariboranoj kaj havas alfluon de junaj membroj. Ĝi okazigas prelegojn, informas publikajn mediojn kaj organizas partoprenon de la membroj en diversaj aranĝoj. Maribor havas ankaŭ iun alian specifecon. En ĝi agas por aŭ per Esperanto kelkaj entreprenoj kaj societoj kiuj ne estas esperantistaj. De 1992 en ĝi funkcias kaj aktivas entrepreno Inter-kulturo, kiun gvidas Z.Tišljar, kiu eldonadis multajn librojn kaj organizis tribunojn, kulturajn aranĝojn, E-seminariojn, kongresojn kaj kursojn de E. Dum deko da jaroj iom da aktivado poresperanta havis ankaŭ entrepreno Hiško, kiun gvidis Danica Obradović. En 1996 mariboraj esperantistoj fondis Asocion por Eŭropa Konscio kiu aktive organizas rondajn tablojn, prelegojn kaj diskutojn pri eŭropaj temoj (ofte agante por Esperanto) kaj en la jaro 2008 fondiĝis ZVIK (Kultureduka instituto) kiun gvidas Vesna Obradović kaj kiu same kiel Inter-kulturo organizas plurajn aranĝojn pri kaj en Esperanto. Ĝi interalie sukcesis ricevi monon por propedeŭtika eksperimento kiu estas plenumata de 2009-2011 kaj kiu inkluzivas edukadon de junaj instruistoj kaj instruadon en infanĝardenoj kaj unuaj klasoj por prepari infanojn lerni aliajn fremdlingvojn.

Kiam en la jaro 2005 estis akceptita la invito de la maribora urbestro Boris Sovič organizi Eŭropan E-kongreson en Maribor ekviglis la movado sufiĉe pli ol kutime kaj estis preparata bona kongreso. Tiutempe ekinteresiĝis pri la Movado vicprezidanto de la slovenia parlamento d-ro Marko Pavliha, kiu akceptis la delegitaron de la organizantoj kaj promesis prezenti kelkajn proponojn pri Esperanto al Slovena Registaro kaj Parlamento kaj tion li faris dum tri okazoj en 2006 kaj 2007. Bedaŭrinde neniu el liaj proponoj estis akceptita. Krome en tiuj jaroj la mariboraj esperantistoj atingis kontakton kun slovena membrino de Eŭropa Parlamento Ljudmila Novak kaj tre bone kunlaboris kun ŝi kaj ŝi ne nur aktivis por E en la Eŭropa Parlamento, sed ankaŭ plurfoje en intervjuoj por radio, televido diris ke ŝi estas esperantistino kaj faris gravan reklamon. En 2008 la mariboraj esperantistoj organizis ekspozicion pri Esperanto en la reprezentejo de Eŭropa Parlamento en Ljubljana. En 2008 kiam Slovenio prezidis Eŭropan Union mariboraj esperantistoj eldonas monatan bultenon pri la slovena prezidado en Esperanto kaj per ĝi aperigis 3-5 retradukojn en malgrandajn eŭropajn lingvojn.

Vicprezidanto de Slovenia Parlamento Marko Pavliha akceptis  e-istojn Vesna Obradović kaj Zlatko Tišljar en 2006 »
« Eŭropa parlamentanino Ljudmila Novak prelegas  dum la Eŭropa E-kongreso en Maribor en E

Sed okazis en 2007, kiam ĉiuj tiuj bonaj kontaktoj kaj preparoj por la kongreso ege bone evoluis, ke la tiama prezidanto de Slovenia E-Ligo Tomaž Longyka deklaris ke la Ligo ne volas aliĝi al EEU kies kongreson Slovenio organizas. Ĉar sen oficiala Ligo ne eblis kontakti oficialajn instancojn de la lando kaj la menciitajn politikistojn, la mariboraj societoj decidis fondi alian tutlandan asocion, nome la Slovenan Asocio de Societoj por la Internacia Lingvo, kiu aliĝis al EEU kaj reprezentas slovenajn e-societojn en la eŭropa E-organizo.

Tial bedaŭrinde ekzistas du paralelaj organizoj, kiuj esence ne konfliktas, sed ankaŭ ne kunlaboras.

Ĉar intertempe la e-kursoj ege malkreskis (unu-du kursoj en la Filozofia Fakultato de Ljubljana kaj unu-du  en la E-societo de Maribor) la novalvenanta generacio estas tre malmultnombra. Tamen iom pligrandigas tion la lernantoj de E pere de la retaj kursoj. Mi taksas ke nuntempe en Slovenio estas efektive ĉirkaŭ 100 aktivaj esperantistoj kiuj aperas fojfoje en diversaj aktivecoj, kaj sendube almenaŭ 1000-2000 kiuj ankoraŭ scias la lingvon kaj  uzas ĝin iam tiam en privataj rilatoj.

Malgraŭ grava ŝrumpo de la movado, tamen la publikaj medioj ankoraŭ estas sufiĉe pozitivaj al Esperanto kaj aperigas relative ofte raportaĵojn kaj artikolojn. Diversaj televidoj aperigis nur en la lastaj 5 jaroj dudekon da televidaj elsendoj kaj elsendetoj por ne paroli ke la gazetaro kaj radioj aperigis multe pli la artikoloj kaj elsendoj.





« Televido Maribor raportas pri la Eŭropa E-Kongreso en Maribor 2007

Zlatko Tišljar


AKTUALAĴOJ PRI E-D-E

A) Diskutoj en Alsoors (Hungario) en junio 2010

En  sabato matene ni traktis la novan historion de la landaj sekcioj de EDE. En la posttagmezo la sekcioj prezentis proponojn por la politika programo de la federacio. Poste ni diskutis kiel disvastigi EDE-n en aliaj landoj de EU. En la mateno de dimanĉo ni parolis pri la atingaĵoj de EDE; ni poste pridiskutis la 31 programer-proponojn kaj opinisondis inter ni pri ilia populareco. Sekvis kelkaj demandoj kaj informoj antaŭ la fermo.

Unuaj jaroj de EDE en Francio kaj unua kampanjo (2004)

Tiuj jaroj artikulaciiĝas ĉirkaŭ du ĉefaj figuroj: unue Kristian Garino iniciatis la movadon kontaktante multajn aktivulojn de la Esperanto-movado en Francio pri la ebleco videbligi Esperanton en naciaj televid-kanaloj. Due Denis-Serge Clopeau (Deuni Serĵ Klopo) strukturigis la naskiĝantan EDE-n. En la balotoj de 2004 ni ricevis 26000 voĉojn kaj ĉeestis en sep el la ok francujaj balotdistriktoj.

Poste en 2005 la franca EDE sindetenis en la referendumo pri konstitucia traktato. Sekvis kunfandiĝo de la balotdistriktaj asocioj en unusolan politikan asocion tutlandan por ŝpari monon kaj pli homogene disponigi la voĉdonilojn en balotbudoj. Elstaras tiam du novaj figuroj: Emmanuel Debanne en la federacio kaj Didier Janot (Didje Ĵano) en Francio.

Postaj jaroj de EDE en Francio kaj dua kampajno (2009)

Aparte aktivas la pariza grupo. Ĝi faras filmeton por ironie postuli pli da miliardoj por la angla lingvo. Ĝi subtenas la laboristojn de GEMS en la proceso kontraŭ la direkcio, kiu devigas ilin paroli la anglan kaj tiel rimarkiiĝas de franca sindikato. Ankaŭ menciindas la pli tikla partopreno en manifestacio ĉe Villers Cotteray, en kiu Emmanuel Debanne kuraĝe deklaras al amaso da sufiĉe-dekstruloj, ke ni esperantistoj ankaŭ defendas la francan. En la kampajno de 2009 EDE-Francio ĉeestas en la ok balotdistriktoj de la lando kaj kolektas 28000 voĉojn. Notindas, ke ĉifoje ne ĉiuj ĉefkandidatoj kapablas Esperanton kaj unu el ili aktive defendas la katalunan.

EDE en Germanio kaj kampajno de 2009 tie

Fine de 2003 Junuloj de Emden ekscias pri la franca dinamiko kaj siavice decidas fondi EDE-n en Germanio. Ili trovas la subtenon de Reinhart Selten, nobelpremiito pri ekonomio. Ili devas kolekti 6000 subskribojn sed pro tempomanko ne sukcesas tion kaj germana EDE malaperas. Ĝi tamen refondiĝas kelkajn jarojn poste dank'al energia helpo de Ulrich Matthias, kiu gastigas la sidejon kaj Manuel Cebulla, kiu prezidas kvankam li ne regas la internacian lingvon. Kaj ĉifoje en 2009 la germana EDE sukcesas kolekti la 6000 subskribojn. Sed la iom seniluziiga rezulto de 12000 voĉoj estigas disiĝon. Ulrich Matthias iras fondi Unu Mondo-n kaj ade kritikas EDE-n.

EDE en Hungarujo

La tereno ŝajnas sufiĉe bonveniga al nia afero. Jam fine de la naŭdekaj jaroj hungaraj esperantistoj sukcesas per leteraj korespondadoj kun nacia instanco altiri atenton de ŝtatoficistoj. Kaj ekde 2000 Esperanto estas inter elekteblaj fakoj por abiturientiĝo. Tiel baldaŭ po 5000 hungaroj jare aliĝas al Esperanto-ekzameno kaj po 2000 el ili sukcesas, kvankam ili tre malofte restas en la movado poste. La jaro 2000 ankaŭ vidas la unuan politikan diskuton pri lingvaj rajtoj ĉe balatona lago.

Ĉeestas en ĝi tri personoj sed la rendevuo evidentiĝas ĉiujara kaj foje allogas eksterlandanojn. Ĝi estas nesto por hungara EDE, kiu post hezito de Blazio Waha ĝia prezidonto kaj malfacilaĵoj flanke de la ŝtatadministracio kreiĝas en 2009.




B) DEKLARO DE KA 3a SOMERA UNIVERSITATO DE EDE:

Ni, partoprenantoj de la 3a somera universitato de EDE:
Plimulto el ni proponas al la federacio EDE lanĉon de peticio eŭropskala por postuli la aliron al instruado de Esperanto ekde la bazlernejo, cele al egalrajta kaj demokrateca komunikado por ĉiuj civitanoj.

Bertrand Hugon


IRLANDA PARTIO SUBTENAS ESPERANTON


Socialisma partio de Irlando éirígí subtenas Esperanton kaj ech ekuzis la kvinpintan verdan stelon kiel sian simbolon. Pli multe pri tio eblas legi en vikipedio ĉe la jena adreso:
http://en.wikipedia.org/wiki/%C3%89ir%C3%ADg%C3%AD#Emblem

Andrea Fontana


RENKONTIĜO KUN TURKAJ LERNEJANOJ KAJ STUDENTOJ: ISTAMBULO 2011

Interlerneja renkontiĝo por lernejoj kun klasoj lernantaj Esperanton

Gastigado: Miaj gelernantoj gastigos la gelernantojn kiuj aĝas inter 15 kaj 19 jaroj. Ni (plenkreskuloj) gastigos pli aĝajn partoprenantojn. Se iu deziras resti en hotelo, li aŭ ŝi povas.  En hotelo Jeni Saraj kontraŭ 60 TL=30 eŭroj (proksimume), kio inkluzivas matenmanĝon.

Ĝi okazos inter la 6-a kaj 8-a de majo 2011.
Kotizo : Ĉiu partoprenonto devas pagi 100 TL=50 eŭrojn (proksimume)

Aldonaj informoj : Ni povas uzi klasĉambrojn. Samtempe ni organizos la 2an Turkan junularan Kunvenon. Eĉ ĉe tiu okazo ni povas fondi Turkan Asocion de Esperanto.
Iu grupo ludos muzikon kaj faros teatraĵon. Ĵonglistoj ankaŭ ĉeestos.

Pliaj informoj:

Muraz Ozdizdar

 mozdizdar@uaa.k12.tr

69a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO en SANTIAGO DE COMPOSTELA (2-5. de julio)


Malgraŭ la helpomanko far HEF al la LKK, la manko da informoj en la paĝaro, la pluvo de la unua tago, la amaso da pilgrimantoj en la urbo, la senflaga kongresejo, kelkaj el la prelegoj en galega lingvo, la longa nokta promenado tra la urbo por atingi trinkejon por preskaŭ 20 gekongresanoj, la manko de prelego de A. Valén… malgraŭ ĉio tio... estis por mi unu el la plej bonaj hispanaj kongresoj kiujn mi partoprenis. Dankon al LKK kaj al Lourenzo kiel Prezidanto.

La kongresejo estis bela salono kaj la afiŝoj anoncante nian kongreson estis gluitaj en diversaj lokoj de Santiago, eĉ en la enir-pordo de la katedralo. Ángel faris belegan kaj profesian desegnon.

Kunvenis pli ol 50 esperantistoj, multaj el ili junaj ekstremaduraj gelernatoj de Kani, kaj ankaŭ eksterlandanoj, germanaj geedzoj kiuj antaŭ la kongreso faris la jakoban anglan vojon. Elvira, kasistino de LKK, deĵoris en la kongres-budo kie ŝi disdonis, kune kun abundaj dokumentoj, belegan T-ĉemizon kaj dorsosakon.

En mia menso restos la inaŭgura prelego farita de Xesús Alonso Montero, galega historiisto pri Esperanto kvankam ne parolas ĝin, la akcepto en la urbodomo kaj la fotografaĵo en la balkono sur la Placo de Obradoiro, la vizito al la domo-muzeo de Rosalía de Castro kun paroloj de la direktorino kiu dediĉis sian artikolon de “El Correo  gallego” al Esperanto, la ekskurso tra la rio de Aurosa kun abunda bankedo de mituloj kaj vino… la saman tagon kiam sukcesis  Hispanio en la matĉo de la futbal-mond-ĉampioneco, la vizito al la urbo gvidata tre amuze, en galega lingvo, de Gualteria Muíños kiu la sekvontan tagon prelegis pri la “malbonaj” virinoj en la ikonografio de la katedralo. Kaj ankaŭ mi rememoros la viziton al la tegmentoj de la katedralo kiun mi faris kun aliaj kongresanoj jam private kaj post la kongreso.
Ni faris malgrandan pilgrimadon tra parto de la jakoba vojo ĝis la katedralo, kie ni povis vidi kiel funkcias la “botafumeiro” kaj kie okazis meso en Esperanto en unu el la ĉapeloj, feliĉe la movado rekaptiĝis en Valencia pro padre Ángel. Dankon al Félix kiu atingis la malfacilan permeson por la meso.

La kultura programo inkluzivis viziton al Muzeo de la Galega Popolo, komentita de Suso en Esperanto same kiel en la Pilgrima Muzeo. En la hispana oni montris la Muzeon pri Nuraj Sciencoj kaj ekspozicio pri pentraĵoj.

Mi sekvis kurseton pri la galega lingvo gvidata de Valentín kiu estis tre interesa por mi, dum aliaj kongresanoj partoprenis en kurso de Esperanto.

La LKK programis kunajn manĝojn en malmultekostaj kaj bonaj manĝejoj kiuj multe plaĉis al la gekongresanoj. Dum la adiaŭa vespero la gekongresanoj partoprenis en brul-branda regalo (queimada) en tre agrabla etoso.

La fermo, krom la vortoj de la Prezidanto de LKK, inkluzivis komentojn de  partoprenantoj kiuj multe laŭdis la organizadon kaj gratulis al LKK pro la bonega laboro farita. 
Mi pensas ke tiu-ĉi kongreso povas esti la komenco de nova modelo por fari niajn kongresojn pli allogaj por niaj amikoj ne-esperantistoj kiuj povas vojaĝi kun ni al esperantaj eventoj.

Kaj por fini mi rakontas anekdoton: en la katedralo, en la tombejo de Sankta Jakobo, la plej sankta loko ekde mezepoko, estas komputil-ekrano plena de kandeloj kaj sube estas skribite: bv ne lasi monon; sendu SMS  kun  “Santiago01” al la numero 25000…

Lupe Sanz Bueno


Eŭropa konsultado pri la ciferecigo (diĝitigo) de la kultura heredaĵo


Je la 18a de aŭgusto la Eŭropa Unio lanĉis konsultado-proceduron pri la ciferecigo de la kultura heredaĵo. La ĝis nun plej konata tia projekto estas Eŭropeana.

La gazetara anonco (nur anglalingva) estas je http://www.den.nl/getasset.aspx?id=2010-08-18_PressRelease_ECWisemenConsultation.pdf&assettype=attachments
(estas malrekta adreso),  la enketilo (angla, franca, germana) estas je http://ec.europa.eu/yourvoice/ipm/forms/dispatch?form=comitedessages

La temo meritas zorge verkitan artikolon en ekzemple la revuo Monato, sed ne restas tempo por tio: la limdato por reagi al la konsultado estas la 30a de septembro 2010. Tial mi diskonigas tion  laŭ ĉi tiuj vojoj.

Ankaŭ gravas por Esperanto, ĉar dum pli ol unu jarcento ni produktis (precipe skriban) kulturan heredaĵon kiu nun restas kaŝita, ofte neglektita kaj neatingebla en niaj kaj alies bibliotekoj kaj -arĥivoj.

Roland Rotsaert




LA 5-a SALO EN HERZBERG


Je fino de julio 2010 okazis jam la 5-a SALO (Somera Arbara Lernejo) kun gejunuloj el Herzberg am Harz kaj Góra/PL. La komunan semajnon financas la du Ĝemelurboj kaj la german-pola junularfondaĵo.

Aktivaj instruistinoj estis s-ino Lidka Nowak el Góra kaj Zsofia Korody el Herzberg.

Krome flanke de GEJ venis la talenta studento Andre Müller el Leipzig, kiu entuziasmigis la gejunulojn.

Okazis eksterordinare bona etoso. La gejunuloj dancis kaj kantis kune. La interesaj endomaj kaj eksterdomaj ludoj plaĉis al la gejunuloj. Ĉiun antaŭtagmezon en 2 grupoj okazis intensa Esperanto-kurso kun multaj aktivigaj ludoj, kantoj, konversacioj. Dimanĉe la partoprenantoj rigardis la muzeon kaj la Esperanto-ekspozicion, amuziĝis en la historia Spectaculum-o en la kastelo de Herzberg. Bela memoraĵo restas la komune pasigitaj minutoj ĉe la marmora Zamenhof-monumento.

Per buso ili esploris la Harz-montaron kaj la historian urbon Goslar kun la imperiestra palaco, veturis al libertempa naĝejo en Bad Lauterberg. Krome okazis akcepto en la urbodomo ĉe la administracia ĉefo s-ro Wolfgang Weippert.

S-ro Weippert invitis la partoprenantojn al komuna grupfoto sub la nova 4-metra urbdoma Esperanto-flago.

Aparte plaĉis al ĉiuj la merkreda kradrostadfesto. Partoprenis ankaŭ kelkaj gepatroj kaj Esperanto-geamikoj el Herzberg.

Vespere oni prezentis fotojn pri antaŭaj SALO-j kaj filmojn, ekz. la konatan Mazi-filmon. Krome Zsofia Korody informis pri nemalmultaj informkanaloj en la reto kaj praktikaj retkontaktiloj. Do, la ambaŭlandaj gejunuloj restos en amika kontakto.

Dum la tuta tempo regis bona etoso. La unuaj gejunuloj jam sufiĉe flue parolas Esperanton.

Ekestis la deziro funkciigi konstantan Esperanto-junulklubon en la Esperanto-urbo Herzberg de oktobro 2010.

Certe en 2011 la unuaj gejunuloj el Herzberg povos partopreni E-renkontiĝojn en aliaj lokoj.

Kiu pretas praktike kaj ankaŭ finance subteni tion?

La detalan programon vi trovas che: http://esperanto-urbo.de Aktuale, fotojn rekte che http://esperanto-urbo.de/gallery.php?gallery_id=59128178
Ankaŭ sur la hejmpaĝo de la urbo Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo vi trovas informon kun la grupfoto.

Petro Zilvar     Zsofia Korody    Harald Mantz


BUROO POR PATENTOJ PROPONAS NUR TRI LINGVOJN

Al tiu propono reagis ERA per jena komuniko:
Romo 05 Julio 2010

KOMUNIKAĴO POR LA GAZETARO
GIORGIO PAGANO:  ITALA LINGVO FOR DE PATENTOJ? LA REGISTARO TUJ MOVU KONTRAŬ OLIGOPOLO!

Deklaracio de la Sekretario de la “Esperanto” Radikala Asocio

Ni eksciis per publikaj rimedoj, ke la Komisionano Barnier proponas fortranĉi la italan kaj la hispanan el la lingvoj de la nova Eŭropunia Patento-Sistemo.

Tamen, la pasintan decembron oni atingis politikan interkonsenton, kiun Ronki  efike proponis,  ke la itala estu unu el la lingvoj de la eŭropunia sistemo de la patentoj .

Nun Barnier denove trudas trilingvismon al la nova eŭropunia sistemo de la patentoj, alportante motivojn de pragmatismo kaj ŝparo de tradukadaj kostoj.

Tamen, tie ĉi temas pri unuflanka esplorado de la kostoj! Fakte, se estas vero, ke ĝenerale oni malpli elspezos por tradukado por la eŭropuniaj patentoj, aliflanke okazos diskminacia efiko pri la distribuo de la kostoj. Tiu diskrimiancio malavantaĝos la entreprenojn, kiuj ne havas kiel oficiala lingvo la anglan, la francan aŭ la germanan.

Finfine tio tradukiĝas en malpliiĝo de la entreprena konkurencokapablo de la italaj entreprenoj kompare kun  la germanaj, francaj kaj anglaj.

Ne estas ĉio! Akcepti la proponon de Bariner signifas akcepti novan malkreskon de la prestiĝo de la itala lingvo kiel ilo por la prilaborado kaj transigo de la teknika-scienca scio.

Se oni ne deziras toleri monopolojn, kaj oni volas male savi propran lingvon de la angla koloniado, ekzistas nur unu vojo por la demokrata lingva novigo: Esperanto kiel teknika pontlingvo.

Ĉiu prezentos patenton en sia propra denaska lingvo, akompanata de Esperanta traduko kiel jura teknika pontlingvo.

REAGO DE EEU-PREZIDANTO

Bonega laboro de ERA en Italujo.  La propono de Barnier estas klare diskriminacia kontraŭ la itala, la hispana, la pola, t.e. kontraŭ la granda plimulto de Eŭropanoj, kiuj denaske parolas aliajn lingvojn krom la elektitaj 3 - angla, franca, germana.  La komuniko de ERA celas veki la ĵurnalistojn kaj la italan publikon pri tiu diskriminacio.  Mi komprenas kial Barnier faras tion - ja patentoj en la EU-landoj kostas 10-foje pli ol en Usono kaj tio malkonkurencigas eŭropajn firmaojn.  Sed tia diskriminaciiga propono ne estas solvo.

Tradicie ankaŭ Hispanujo ĉiam ludis ŝlosilan rolon por venki ĉiujn klopodojn solvi la problemon de patentoj per diskriminacio.  Estus bonege se niaj samideanoj en Hispanujo povus ankaŭ veki la hispanan publikan opinion kontraŭ tiu diskriminacio de franca komisionano kontraŭ la hispana lingvo kaj popolo, kaj se niaj polaj geamikoj povus fari same en Pollando.

La klara, maldiskriminacio, kaj mapli kosta solvo estas EU-patento nur en Esperanto.  Tio diskriminacias neniun landon, kaj maljuste favoras neniun landon.  Jam ekzistas patentoj en Esperanto, kaj almenaŭ unu profesia firmao de tradukistoj en Francio kiu kapablas produkti patentojn (ili faras tion jam en multaj aliaj lingvoj, kaj ni bonŝancas ke ili scipovas Esperanton).  EEU jam sendis specimenojn de 2 patentoj en Esperanto al ĉiuj membroj de la "Platformo por antaŭenigi Multlingvecon" kiun starigis la Eŭropa Komisiono kaj en kiu EEU membras.  Nuntempe ni kune kun 28 aliaj tuteŭropaj organizaĵoj verkis finan raporton por la Komisiono kiu klare parolos pri la propono de Esperanto kiel lingvo por la eŭropaj patentoj. La agado de niaj samideanoj en ĉiuj EU-landoj, sed aparte en grandaj diskriminaciaj landoj kiel Italujo, Hispanujo kaj Pollando, estos granda helpo al la agado de EEU en Bruselo.

Seán O Riain

REAGO DE LA PARLAMENTANO BIRKENMAIER

Sinjoro BIRKENMAIER Dieter (TAXUD)  sendis la 22-an de julio leteron  kun la postulo pri skriba respondo al Eŭropa Komisiono kaj al ĉiuj italaj parlamentanoj en EP lige al lingva regulado de eŭropaj patentoj:
 
Lingva aranĝo por Eŭropaj patentoj
 
La komisionano respondeca por la interna merkato kaj servoj publike intencas permesi nur la anglan, francan kaj germanan kiel oficialajn lingvojn por la patentregistrada procezo kaj ekskludi la italan kaj ankaŭ la aliajn EUajn oficialajn lingvojn el tiu procedo. Evidentas, ke tiu propono ne nur estas en klara kontraŭdiro al la traktato, Reguligo (EK) N-ro 1 / 58 (1) kaj al la en ĝi konservata samrajteco de EUaj oficialaj lingvoj, sed ankaŭ estas ege diskriminacia kaj efektive subtenas nur tri lingvojn kaj la respektivajn "landosistemojn", kiuj havos grandegajn avantaĝojn el la adopto de tiu propono. Eĉ se la Komisiona propono prave celas simpligon de la eŭropa patentregistrada procezo, kiu estas aktuale klare pli altekosta ol la usona procedo, kaj kvankam la sugesto de kostoredukto kaj simpligo de la procezaj paŝoj favore al entreprenoj trovas subtenon, la Komisiono estas petata informi, sur kiu jura bazo ĉi tiu decido favora al trilingveco baziĝas. Plue vi estos invitita submetiĝi al jura opinio sur la kongrueco de ĉi tiu propono kun la traktatoj, kun la duaranga leĝaro kaj kun la lastatempa EUa justica juĝaro pri egalrajta traktado de la EUaj oficialaj lingvoj.

En ĉi tiu kunteksto memorigatas ankaŭ demandoj pri lingva diskriminacio en la publikigo de la oferpetoj fare de EUaj institucioj (E-2607/07) kaj pri aranĝoj por plurlingvismo (P-6613/08), kiuj bedaŭrinde ne estigis la deziratan efikon, ĉar lingva diskriminacio restas problemo, kiu ne estas solvita ene de la EUaj organoj kaj kiun oni nun ankaŭ provas ŝarĝi per ĉi tiu propono  en la kampo de patentoj kaj entreprenoj.

La koncernata propono estas jam kritikita de iuj membroŝtatoj kaj kelkaj reprezentantaj asocioj de eŭropaj entreprenoj. Krom tio ĝi kontraŭas la politikajn sidevontigojn, kiujn ĉi tiu Komisiono prenis sur sin koncerne la protekton de lingva egalrajteco, kaj male asertas trilingvecon en la sistemo de Eŭropa patentoj, kiu, kiel jam emfazite, montriĝas kontraŭleĝa kaj malhavanta juran bazon.

Konsidere de tio, la Komisiono estos petata konsideri la suprajn rimarkojn, raporti pri la postulataj juraj opinioj kaj reformuli la proponon koncernatan kaj samtempe montri eblajn novajn alternativojn.
(1)     ABl. 17 de la 6.10.1958, p. 385.

BRILA KATALUNA KONGRESO DE ESPERANTO EN SABADELL



Dum la tagoj 6, 7 kaj 8 de Decembro 2008 okazis en Sabadell la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto kun rekorda partopreno de 170 kongresanoj el Katalunio kaj  fore de ĝi. Ĝin inaŭguris la Urbestro s-ro. Manuel Bustos. Estas reliefinda ĝia altega intelekta nivelo, kun granda nombro da elstaraj prelegoj.


Jen la prelegantoj: Humphrey Tonkin, pri Tutmondiĝo, diverseco, Esperanto kaj pri Poetoj en EsperantoA. Giridhar Rao, pri Esperanto, ilo por malkoloniigo kaj pri Lingvaj homaj rajtoj en BaratoPedro Hernández, pri Kiel kompreni Kaŭkazion?, Floréal Martorell pri Ĉu esperanto-muziko supervivos la disko-krizon?, Sebastià Ribes, pri Jaume Viladoms, el mestre i l'esperantista, Hèctor Alòs pri Kiaj estas la katalunaj esperantistoj?, Òscar Puig pri Kial mi daŭre estas esperantisto?, Lluís Batlle pri Lingva influo al perceptado kaj Enkonduko al la nunaj komputiloj, Joan Català pri Kial Klaku net?, Alejandro Cossavella pri Esperanto en Argentino, Elisabet Abeyà, pri Joan Mascaró, inter okcidento kaj oriento, Abel Montagut,  pri Globiŝo kaj la relativeco de la lingvoj kaj pri Jules Verne kaj Esperanto, Nicole Margot, pri Etnismo kaj Esperanto, Joan Felip, pri Ĉu homaj rajtoj en Afganio? kaj Lluís de Yzaguirre, pri La aŭtomataj tradukiloj el la kataluna kaj hispana al Esperanto, en kiu li prezentis la plej aktualan version de la tradukilo Apertium.

Xavier Margais kaj Francesc Poblet prezentis la ĵus publikigitan libron de ĉi lasta El Congrès Universal d'Esperanto de 1909 a Barcelona. Krome, okazis atelieroj prezentitaj far Mon Cardona, pri tutmondaj popoldancoj, kaj far Arno Lagrange pri Vikipedio. Okazis du teatraj prezentadoj far la Teatra Trupo de Tuluzo kaj koncertoj de Alejandro Cossavella kaj Martin Wiese.

Ligilo al fotoj  kaj registraĵoj de prelegoj
 

SCIENCA KONFERENCO  - KAEST

KAEST - "Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko", dum lastaj 10 jaroj okazadis apud Prago, danke al la sindediĉo de Petro Chrdle kaj ĉeĥaj E-istoj. Ĉi-jare la aranĝon kaj ĝian organizadon transprenis E@I (helpe de slovakaj E-istoj) kaj kun tio venas kelkaj ŝanĝoj rilataj:
Detalojn pri la aranĝo vi povas trovi nun ĉe: http://www.ikso. net/kaest/  

PS: mi volus peti vin nome de E@I kaj same nome de evoluo de scienco kaj tekniko en Esperanto - informi pri tiu ĉi aranĝo inter viaj konatoj, kolegoj, kluboj - por ke la aranĝo estu daŭre LA loko por scienca vivo en Esperanto. (En la retejo mem ĉe: http://www.ikso. net/kaest/ pmwiki/pmwiki. php?n=Main. Elŝutejo vi trovos ankaŭ ligbutonojn (= banner) por la aranĝo kaj povos sendi ilin/aperigi por reta reklamado)

Peter Baláž (Petro)

E@I-kunordiganto    www.ikso.net

RAPORTO PRI LA SEMINARIO "LINGVAJ RAJTOJ EN MULTKULTURA EŬROPO"

ORGANIZITA DE EEU KAJ ITALA E-FEDERACIO EN LIGNANO-SABIADORRO (ITALIO)  DE LA 22-A ĜIS LA 29-A DE AŬGUSTO 2010

Gvidis Zlatko Tišljar, sekretario de EEU

Dimanĉon la 22-an de aŭgusto Z.Tišljar enkondukis la temon per prelego pri neceso ke EU reguligu la kulturajn kaj lingvajn demandojn laŭ la subsidiara principo, kiel ĝi ja decidis funkcii rilate la politikan kaj ekonomian suverenecon. Pri la lingva kaj kultura suvereneco necesas instigi ŝtatojn ke ili unue mem solvu sian sistemon de lingvaj rajtoj en la regionoj (per intertraktado de popoloj kaj etnoj loĝantaj en ĉiu regiono), poste pri la lingva sistemo en la ŝtato mem (kiu lingvo estas komuna ŝtata lingvo kaj kiajn rajtojn havas la regionaj, etnaj lingvoj kaj dialektoj) kaj fine la ŝtatoj devus iniciati diskutojn inter si por solvi la lingvan situacion je komuna eŭropa nivelo (kiu estas la komuna tuteŭropa lingvo kaj kiajn rajtojn havas la ŝtataj lingvoj). En tiu senco la taskoj de esperantistoj estus la jenaj:
  1. konsciigi la registarojn de la ŝtatoj-membroj pri tio ke necesas la lingvan staton solvi subsidiarprincipe kaj ke tiusence la registaroj iniciatu interregistarajn konferencojn kaj diskuton pri tiu temo.
  2. proponi eksperimentan enkondukon de E en iu(j) urbo(j), en kiuj jam nun loĝas homoj de multaj nacioj, en la administracio kaj publikaj servoj
  3. Subteni politikajn partiojn kiuj havas en sia programo subtenon al Esperanto (Radikala Itala Partio, EDE kaj aliajn politikajn aktivantojn (La Verduloj, La Mondo Diplomatia, EU-parlamentanoj esperantistoj...)
  4. EEU montru per la propra ekzemplo la subsidiaran principon en sia organizo: ĝi entreprenu reformon de si mem proponante al landaj asocioj kiuj havas regionajn E-asociojn trakti kun ili enlandan organizon, reciprokajn rilatojn kiuj donas al la regionaj asocioj kontentigan gradon de suvereneco kaj manieron kiel reprezenti la regionajn asociojn en EEU. Post kiam la LAoj ordigas internajn rilatojn inter la regionaj asocioj kaj la landa asocio tiel ke ambaŭ kontentas, tiam la landaj asocioj intertraktos la reformon de EEU kiu kontentigos ilian novan vidpunkton pri funkciado de EEU kun certa reprezentiĝo de la regionaj E-asocioj.

LUNDON LA 23-an de aŭgusto
UNUA trihora sesio de la seminario kun la subtemo "Lingvaj rajtoj de minoritatoj en naciaj ŝtatoj"

Unue Zlatko Tišljar prelegis pri la necesa distingo inter ASIMILtendencoj en iuj ŝtatoj, klopodoj INTEGRI  minoritatojn AL la majoritatoj kaj dezirinda KOMUNIĜO (integrado de minoritatoj KUN la majoritatoj (ebla nur se estas antaŭe evoluinta de ĉiuj grupoj akceptebla komuna tegmento). Sekvis prelegeto de Tereza Kapista el Vojvodino (Serbio) titolita Bumerango kiu prezentas ekzemplojn, kiam iu minoritato (Vojvodinaj hungaroj en Subotica) atingis siajn rajtojn, kiuj tiam metas la minoritataojn en duarangan pozicion (Oni lernas en la propralingvaj lernejoj, eĉ en mezaj fakaj) kaj poste oni ne povas studi en la lando ĉar oni ne konas fakajn terminojn en la ĉeflingvo de la lando kaj ne povas ricevi laboron pro la sama kaŭzo).

En la diskuto de la seminarianoj oni kompletigis la situacion atentigante pri granadaj kvantoj da novminoritatoj kiel la araboj, turkoj, ĉinoj... kaj klopodoj de ŝtatoj malebligi ilin ricevi rajtojn de civitanoj (ekz. en Hungario Ĉinoj volis registri politikan partion kaj partopreni en balotoj, kion la hungara parlamento tuj malebligis per speciala leĝo). Oni atentigis ankaŭ la eblecon ke esperantistoj estu traktataj kiel minoritato, kiu estas diskriminaciata, ĉar oni eĉ ne agnoskas ke tiu lingvo estas normala homa lingvo. (Ja la lingvojn oni povas dividi je du grupoj: homaj  en kiuj reciproke komunikas kaj rilatas homoj - sendube inter ili estas ankaŭ Esperanto, kaj artefaritaj, en kiuj komunikas kaj rilatas homoj kun maŝinoj kaj maŝinoju inter si).

MARDON LA 24-an de AŬGUSTO
DUA SESIO pritraktinta la subtemon "Lingvaj rajtoj en EU"

Enkonduke prelegis Z.Tišljar kiu unue parolis pri juraj aspektoj de lingvaj rajtoj en EU. En neniu oficiala dokumento de EU troviĝas difino de lingvaj rajtoj. En la Nova Lisbona traktato entute la vorto LINGVO troviĝas nur unufoje, tiam kiam oni diras ke la traktato estas kunmetita en 23 lingvoj (ordigas laŭnome ĉiujn) kiuj estas konsiderataj ĉiuj kiel originaloj. EN la fundamentaj rajtoj de EU oni mencias la lingvon nur du-foje: ke oni havas la rajton skribi kaj ricevi respondojn en sia nacia lingvo, kaj ke EU estimas la lingvan diversecon.

Sekve oni ne povas defendi siajn lingvajn rajtojn se ne estas difino kio estas lingvaj rajtoj kaj kiam ili estas lezitaj. Poste estis legita artikolo pri dokuementoj de EU pri lingvoj el Etnismo numero 74 de la jaro 2003 de Alain Favre, kiu konstatis la samon. La nuraj lingvoj pri kies defendo ekzistas dokumento estas la minoritataj kies rajtoj estas priskribitaj en Eŭropa Ĉarto pri regionaj kaj minoritataj lingvoj. Ekzistzas ankaŭ la Ĉarto pri lingvaj rajtoj, kiun akceptis UNESCO kaj kiun subskribis nur neregistatraj organizoj kaj verkistaj PEN-kluboj, sekve ĝi ne estas dokumento de EU.

En la diskuto oni menciis ke pluraj landoj ne havas en siaj konstitucioj iun ajn deklaron aŭ paragrafon pri oficiala lingvo aŭ lingvoj kiel Anglio, Usono, Italio... kaj ke eĉ en Usono ekzistas du landoj kiuj proklamis dulingvecon (la angla kaj la hispana): en Portpriko kaj Novjorko. Oni konstatis ke agi tiusence por Esperanto je supera Eŭropa politika nivelo ne estas eble, ĉar ekzistas nur proklamata dezirinda multlingveco, sed neniuj difinitaj manieroj kiel certigi lingvan egalrajtecon en praktiko. Sed estis atentigo ke ekzistas multaj eblecoj ricevi diversajn formojn kaj nivelojn de oficialeco de Esperanto en unuopaj ŝtatoj. Pluraj E-organizoj trovis en siaj ŝtatoj leĝojn kaj regulojn kiuj permesas aŭ ebligas ke ankaŭ Esperanto estu traktata kiel ŝtata kaj oficiala kiel en Pollando (studoj por gajni diplomon pri ĉiĉeronado, diplomon pri turisma aganto, registriĝo de ŝtatagnoskitaj turismaj agentejoj, E-kursaroj en Universitatoj… ),en Hungario (egalrajteco de ŝtata lingva ekzameno pri Esperanto samgrada kun aliaj lingvoj), en Slovenio (eblo proponi eksperimenton kiu enkondukas utilan novaĵon en lernejan edukadon), en Anglujo (leĝo kiu ebligas lernadon kun la celo rapidigi la postan lernadon de aliaj fremdlingvoj)... Do, oni devas esplori en ĉiuj landoj leĝojn kaj trovi tiujn pere de kiuj eblas proponi E-on je diversaj niveloj de oficialeco.


ĴAŬDON la 26-an de aŭgusto antaŭtagmeze:
TRIA SESIO kun la subtemo: "Diskriminaciaj formoj de lingva praktiko"

Z.Tišljar enkondukis la temon per konstato ke ankaŭ lingva diskriminacio en EU ne estas difinita. Nur en la Ĉarto pri fundamentaj rajtoj ĝi estas menciita en paragrafo 21. Tiam li listigis kelkajn formojn de diskriminacio:
  1. laborkonkursaj anoncoj en kiuj kondiĉo por ricevi laboron en instancoj de EU estas ke la laboronto estu denaska parolanto de iu lingvo (plej ofte de la angla)
  2. diskriminacio de lernantoj en lernejo baze de denaska plurlingveco en tiel nomataj "puraj" lernejoj. Tre ofte en lernejoj infanojn kiuj venas el miksitaj geedzecoj kaj denaske parolas ne nur la lingvon de la ŝtato, sed ankaŭ iu(j)n alia(j)n lingvo(j)n oni markas kiel DUBINDAJ (atentigante la instruistojn ke tiuj infanoj  verŝajne ne bone lernos, ĉar ili estas pro sia multlingveco handikapitaj!).
  3. Tre ofte en eŭropaj kunsidoj, konferencoj, seminarioj... pro elekto de unu aŭ malmultaj laborlingvoj estas praktike malpermesate uzi iun ajn el oficialaj lingvoj de EU, se ne temas pri la elektitaj laboraj lingvoj. temas pri diskriminacio uzi la propran nacian lingvon
  4. Rilato de EU al Esperanto estas diskriminacia ĉar oni en pluraj deklaroj de oficialaj instancoj asertas ke Esperanto estas artefarita, ke ĝi ne havas kulturon,... kaj do oni ne uzu ĝin en oficialaj eŭropaj aranĝoj...

Poste estis legita referaĵo de Charles Durand sub la titolo " La absurdaĵoj de la lingvaj politikoj en Eŭropo" kiu esence konstatas ke EU baziĝas je principo de libera merkato kiu malpermesas ian ajn monopolon, sed en lingva praktiko ĝi komplete misuzas tiun principon kaj aplikas  monopolon de la angla lingvo. Laŭ la fakto (plurfoje prezentita) ke la anglan oni nuntempe uzas ĝenerale en instancoj de EU pli ol 50%, dum denaske tiun lingvon parolas nur 13% de EU-loĝantaro montras la absurdecon. Li ankaŭ asertas ke la politikaj elitoj efektive ne deziras ke okazu amasa interpopola komunikado reklamante la dezirindan multlingvecon kiu praktike ne estas ebla.

En la diskuto oni konstatis ke necesas distingi inter du aspektoj de multlingveco: individua, kiu estas subteninda kaj utila (ju pli da lingvoj konas individuo, des pli bone por li kaj la socio) kaj grupa, kiu estas obstaklo (se en grupo kiel ekz. ŝtato estas multaj lingvoj, tio malhelpas kvalitan funkciadon de la socio).

Oni konstatis ke en EU neniu batalas kontraŭ la lingva diskriminacio, sed ke inverse multaj oficialuloj subtenas la nunan konkeradon far la angla (ekz. italoj batalas por esti pli egalrajtaj tiel ke ili ne subtenas ke estu kelkaj ĉefaj laborlingvoj, sed nur unu). Preskaŭ ĉiuj landoj havas diversajn societojn por defendo de la propra nacia lingvo, ĉefe pro invado de anglaj vortoj en ili, sed ĉiuj klopodas defendi nur sian lingvon. Neniu komprenas ke necesas defendi ĉiujn lingvojn kaj batali kontraŭ la monopolo komune. Estis proponite ke EEU organizu engaĝan laboran konferencon aŭ seminarion kun la celo ekkoni ĉiujn jurajn elementojn en EU kiuj rilatas al lingvaj rajtoj kaj diskriminacio.



JAŬDON la 26an de aŭgusto posttagemeze:
KVARA SESIO kun la subtemo: DIALEKTOJ KAJ IDENTECA TRAJTO DE LINGVOJ

Enkonduke Z.Tišljar prelegis pri rolo de dialektoj klarigante ke nur la dialektoj estas certagrade naturaj lingvoj parolataj efektive en ĉiutaga vivo dum la naciaj lingvoj estas neŭtralaj novkreitaj lingvoj, neŭtralaj pro tio ke neniu parolas ilin hejme kaj pro tio ke ĉiuj devas lerni ilin en lernejoj, ĉiuj dialektanoj akceptas ilin ankaŭ kiel la siajn. La rolo de dialektoj estas defendi lokan aŭ regionan identecon ene de la propra nacio. Por ili ne gravas konstanteco, ĉar ili pro tio ke preskaŭ neniu el ili estas skribata, rapide ŝanĝiĝas, sed gravas ke ili ĉiam distingiĝas de aliaj dialektoj kaj la nacia lingvo, eĉ se nur en etaj detaloj.
Ĝenerale lingvo havas du esencajn funkciojn: la komunikan kaj la grupidentecan. Ĉar homo kiel socia estaĵo konstante apartenas al multaj diversaj etaj kaj grandaj grupoj, li estas laŭnature multlingva konsiderante ĉiujn dialektojn, slangojn kaj idiomojn kiel diversaj lingvoj kiuj montras identecon de persono, prezentas signon pri liaj grupapartenoj. Sekve la homo laŭnature estas multidenteca kaj al multaj identecoj ĉiam eblas aldoni novajn ekz. la eŭropan.


VENDREDON, la 27-an de aŭgusto antaŭtagmeze:
KVINA SESIO kun la subtemo: KION FARAS INSTANCOJ DE EU PRI LINGVA DEMANDO?

Z.Tišljar enkondukis la temon dirante ke la baza  rekomendata principo de EU estas politiko de multlingvismo kiu stimulas lernadon de fremdaj lingvoj kaj proklamas rekomendon al la ŝtatoj membroj ke oni klopodu atingi ke ĉiu eŭropano konu tri lingvojn. EN 2007 la gravaco de lingva demando iĝis tia ke la Eŭropa Komisionmo enkondukis apartan komisionanon pri MULTLINGVISMO. En 2009 tio estas nuligita kaj nun ekzistas komisionano pri kulturo, edukado kaj lingvoj.

La multlingvismo signifas ke krom la rekomendado enkonduki la lernadon de tri lingvoj oni planas daŭre financan       subtenon al projektoj kiuj;
EK petis apartan grupon de intelektuloj ellabori dokumenton rekomendanta lingvan politikon. La raporton oni poste nomis la Raporto de Maalouf kiu ripetas la rekomendon al la ŝtatoj-membroj instrui tri lingvojn sed rekomendas ke krom la ŝtatnacia kaj unu granda monda lingvo la tria estu la tiel nomata "ŝatata" lingvo. Do ke ĉiu infano havu la rajton kiel trian lingvon lerni tiun kiun ĝi ŝatas (ekzemple membroj de la minoritatoj ŝatas sian minoritatan lingvon...) Fine en 2009 EK proponis starigon de platformo pri multlingvismo kies membroj estas unuflanke tuteŭropaj neregistaraj organizoj kiuj okupiĝas diversnivele pri lingvoj kaj aliflanke firmaoj. Tiuj platformoj laboros kaj proponos al EK lingvan politikon kaj daŭre ties adaptadon kaj modernigon. En tiu platformo membro iĝis ankaŭ EEU.

Poste oni legis la referaĵon de Maja Tišljar pri la funkciado de la Platformo pri multlingvismo.

En la diskuto oni konstatis ke la ebloj aktivi por Esperanto je la nivelo de EU estas esence nur  kadre de la menciita platformo, kiu agnoskis gravecon de E-organizo preninte ĝin kiel unu el 29 fondmembroj, subtenante la Maalouf-raporton kun aldono de propedeŭtikilo (parto de Esperanto) kiu rapidigas fremdlingvan instruadon kaj pro kiu poste infanoj, kiuj ne havas preferatan lingvon, elektus E-on kiel la preferatan, ĉar ili jam iom lernis ĝin en la propedeŭtika fazo. Lasta eblo estas laŭeble ofte prezenti projektojn en partenereco kaj esti financataj de EU.

VENDREDON, la 27-an de aŭgusto posttagemeze:
SESA SESIO : konkludoj

Z. Tišljar resumis la laboron en ĉiuj sesioj kaj konstatis ke
  1. Formale ne eblas rekte agi por Esperanto je nivelo de la organoj de EU, ĉar mankas jura fono (ne estas difinitaj lingvaj rajtoj kaj lingva diskriminacio) kaj ĉar la edukada kaj lingva kampoj ne estas sub la kompetenteco de la EU-organoj, sed de la ŝtatnaciaj organoj.
  2. ke eblas agi kadre de la Platformo kaj kadre de eŭropaj projektoj nerekte
  3. ke ekzistas multaj ebloj serĉi leĝajn eblojn por oficialigo de Esperanto je diversaj kampoj en unuopaj landoj
  4. ke por la lingva egalrajteco kaj lingvaj rajtoj en multkultura Eŭropo necesas konstrui bazon batalante ke laŭeble ĉiuj ŝtatoj subskribu la Ĉarton de lingvaj rajtoj de UNESCO kaj per konsciigado ĉiunivele pri ekzisto de lingva diskriminacio. 

La seminarion prezidas Z.Tišljar. Parolas Ranieri Clerici
Raportis:

Zlatko Tišljar


CIVITANSOCIA PLATFORMO POR PROMOCII MULTLINGVISMON

Strukturigita dialogo de EU estas unu el la formoj de dialogo de la Eŭropa komisiono kun civitanoj paralele al la organizita kunlaborsistemo kun la membroŝtatoj. Kutime la komisiono kiel partnerojn kiuj estas perantoj inter la komisiono kaj la civitanoj uzas civitansociajn organizojn kiuj kunlaboras en formo de platformoj: komence maloficialaj asocioj ene de kiuj kutime kunlaboras eŭropnivelaj civitansociaj organizoj aŭ laŭbezone (depende de la temo) firmaoj, institucioj aŭ individuoj. Ofte el tiuj neoficialaj ligoj de organizaĵoj fondiĝas ankaŭ jure registritaj platformoj de tuteŭropaj civitansociaj organizoj.

La strukturigita dialogo sur kampoj de edukado kaj trejnado 2010 organiziĝas momente kun la ideo plifortigi multlingvecon en la nova strategia kunlaborkadro post 2010, kiu ĝis nun ne enhavis multlingvecon. La publikaĵo de la eŭropa komisiono: «Multlingveco: Riĉeco de Eŭropo kaj komuna prioritato» (www.ec.europa.eu/education/languages/news/news2853_en.htm) el 2008 antaŭvidis du platformojn por strukturigita dialogo kun interesgrupoj dividitaj laŭ du sektoroj: firmaoj kaj civitansocioj. La ĉefa ideo de la Komisiono estis krei forumon por interŝanĝo de bonaj praktikoj de civitansociaj organizoj kaj por kolektado de informoj el kulturo, malformala edukado, la instrusektoro kaj la medioj.

La celoj de la platformo difinitaj de la Komisiono (sed ŝanĝeblaj de la platformo mem) estas:
  1.   kompletigi la ekzistantan konsultadprocezon (interretaj konsultadoj, publikaj demandaroj ktp.)
  2.   instigi pli transsektoran kunlaboron de organizoj interesiĝantaj pri lingvopolitiko kaj ilian pli bonan kunordigadon je eŭropa nivelo
  3.   helpi la interesiĝantajn organizojn formuli rekomendojn por kontribui al la evoluo de la politiko pri multlingveco en Eŭropo.
La civitansocia platformo por promocii multlingvismon fondiĝis la 23an de oktobro 2009 kun EEU kiel unu el la 29 fondmembroj. Dum la fondkunsido Seán Ó Riain kaj Maja Tišljar reprezentis EEU.

La membroj elektis prezidanton kaj la sekretariejon de la platformo. Sekretario iĝis la organizo EUNIC (Eŭropa unio de naciaj kulturinstitutoj) kaj la prezidanto ilia reprezentanto Uwe Mohr (EUNIC - Goethe Instituto). La platformo laboras en 4 laborgrupoj pri la sekvaj temoj: (i) edukado, (ii) lingva diverseco kaj socia inkluziviteco, (iii) tradukado kaj terminologio kaj (iv) lingvoplanado. EEU partoprenas en la laboro de ĉiuj laborgrupoj krom tiu pri tradukado kaj terminologio. La platformo devus plulabori memstare sendepende de la Eŭropa komisiono kaj nur liveri la rezultojn al la komisiono. La komisiono pluhelpos nur per administrado de la retpaĝo (http://forums.ec.europa.eu/civil-society-platform/) kaj provizos por la platformo la ejon kaj la interpretadon por du plenkunsidoj jare. La diskutoj kadre de la retpaĝo ne estos publikaj. Nur la publikigitaj dokumentoj kaj informoj en la publika parto de la retpaĝo estos legeblaj por ĉiuj. La celo estas aŭtune 2010 havi pretan unuan dokumenton kun proponoj por la komisiono. Tiel ĝi povos esti konsiderata de la komisiono kaj dum la kunlaboro kun la membroŝtatoj preparante la novan generacion de subvenciprogramoj de EU (2014-2020). La raporto laŭeble devus enhavi ekzemplojn de bona praktiko pri ĉiuj prilaborataj temoj kaj proponojn direkti al la komisiono aŭ membroŝtatoj depende de la kompetencoj.

Membrarlisto :

1

EEE-YFU – Youth For Understanding

Brussels

Belgium

2

Federation of European Publishers

Brussels
Belgium

3

RECIT – Réseau européen des centres internationaux de traduction littéraire

Amsterdam

The Netherlands

4

ACT – Association of Commercial Television in Europe

Brussels

Belgium

5

Culturelink Network

Zagreb

Croatia

6

Literature Across Frontiers

Aberystwyth

United Kingdom

7

EFIL – European Federation for Intercultural Learning

Brussels

Belgium

8

CEATL – Conseil européen des associations de traducteurs littéraires

Cussy en Morvan

France

9

CMFE – Community Media Forum Europe

Nijmegen

The Netherlands

10

Yuste-Fundación Academia Europea de Yuste

Caceres

Spain

11

FUEV – Föderalistische Union Europäischer Volksgruppen

Flensburg

Germany

12

EUROPEAN WRITERS’ COUNCIL

Brussels

Belgium

13

EAEA – European Association for the Education of Adults

Brussels

Belgium

14

CEPI – European Coordination of Independent Producers

Brussels

Belgium

15

European Theatre Convention

Paris

France

16

EBLUL – Eurolang Brussels

Brussels

Belgium

17

ECA – European Council of Artists

Copenhagen

Denmark

18

EPC – European Publishers Council

Brussels

Belgium

19

ALTE – European Projects Officer

Cambridge

UK

20

EEU – Eŭropa Esperanto-Unio

Brussels

Belgium

21

Club of Madrid Brussels Office

Brussels

Belgium

22

European Association for Terminology

Brussels

Belgium

23

The European Forum for Vocational Education and Training (EfVET)

Wisbech Cambs

UK

24

EUROCLIO – European Association of History Educators

The Hague

The Netherlands

25

EUNIC Brussels aisbl

Brussels

Belgium

26

ISSA – International Step by Step Association

Budapest

Hungary

27

Mercator Network of Language Diversity Centres

Leeuwarden

The Netherlands

28

ECSWE – European Council For Steiner Waldorf Education

Sint-Martens-Latem

Belgium

29

EFNIL – European Federation of National Institutions for Language

The Hague

The Netherlands

Maja Tišljar


Eŭropa Bulteno. 2010. № 7-8 (96)
Oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio.

Finredaktita: 2010-08-02.
Redaktoro:
Zlatko Tišljar
Kunlaborantoj: Bertrand Hugon, Andrea Fontana, Muraz Ozdizdar, Lupe Sanz Bueno, Roland Rotsaert, Petro Zilvar, Zsofia Korody, Harald Mantz, Seán O Riain, Peter Baláž, Maja Tišljar
Teknika redaktoro: Raymond Gerard
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Rete: ztisljar@gmail.com
http://www.gazetejo.org


Ligiloj Notu ke en PDF dokumento, kelkaj ligiloj ne funkcias kiel atendite.
Vi devos mem kopiglui la ligilon en vian krozilon,
En HTLM-dokumento, ĉio funkcias bone.