
Aprilo
2010,
N°
6
(95)
Karaj gelegantoj!
Ni decidis enkonduki konstantan
rubrikon en la Bulteno sub la komuna
nomo: Niaj
Landaj
Asocioj en kiu ni en ĉiu
numero aperigos artikolon pri la
situacio kaj stato de Esperanto en unu lando kaj aparte en ties landa
asocio. Kaj jen la unua en la serio:ESPERANTO EN ITALIO KAJ ITALA
ESPERANTO-FEDERACIO el la plumo de ĝia prezidanto: d-ro Renato Corsetti:
PRI LA SITUACIO
DE ESPERANTO EN ITALUJO
Ĉi
tiu artikoleto prezentas la situacion de la movado por
Esperanto en Italujo. Ĝi celas prezenti ĝin ĉefe el la vidpunkto de la
ebla subteno, kiun italaj esperantistoj povus doni al EEU, se ĝi petus
ĝin.
Itala Esperanto-Federacio (IEF) estas la landa asocio de UEA en
Italujo. Italaj esperantistoj havas historion de “ĉiuj en unu asocio,
kaj ni kverelu inter ni interne de la sama asocio”. La ceteraj
land-nivelaj asocioj estas fakaj asocioj, tiu de la instruistoj, de la
katolikaj esperantistoj, de la nevidantaj esperantistoj, kaj de la
fervojistoj.
La asocio konsistas el proksimume 45 lokaj grupoj, kies membroj estas
aŭtomate membroj de IEF (la grupoj kaj la federacio dividas inter si la
kotizojn), kaj el izolitaj membroj (normale loĝantaj en lokoj, kie ne
ekzistas loka grupo.
Ĝi gvidas la agadon de la lokaj grupoj pri informado. Dum la lastaj
jaroj ĝi liveras senpage informmaterialon produktitan land-nivele al
ĉiuj lokaj grupoj, kiuj bezonas ĝin en la bezonata kvanto. Mem ĝi
prizorgas la informadon al la parlamentanoj kaj al la gazetoj per
aŭtomatigita gazetara servo. Ĝi ankaŭ informas kandidatojn al la naciaj
elektoj, kaj prizorgas servon de programetoj en la nacia televido, laŭ
kanalo malfermita al NeRegistara Asocioj. Ĉi tiu tuta informa laboro
estas faciligata pro sistemo ekzistanta en Italujo, laŭ kiu asocioj
registritaj ricevas parton de la 5 mil-onoj de la impostoj, kiujn
imposto-pagantoj povas indiki kiel donaceblajn al difinita asocio. Kiel
vi povas imagi la konkurenco inter la asocioj estas grandega.
Ĝi ankaŭ kunlabore kun la itala landa sekcio de ILEI okupiĝas pri
instruado. En Italujo, kiel en ĉiuj aliaj ekonomie evoluintaj landoj
iĝas ĉiam pli malfacile aranĝi la tradiciajn kursojn, kiujn la homoj
vizitas ĉiusemajne. Ĉefe por gejunuloj la reto estas la preskaŭ sola
kanalo, kaj tion ni provas ekspluati.
En Italujo ni havas italan kurson por junaj homoj, gvidatan de la
junulara sekcio de IEF, kiu donas stud-gvidanton al ĉiu aliĝinto, kaj
fidas ke la studgvidantoj laŭgrade portos la homojn al la movado (kio
por procentaĵo efektive funkcias). Aldone al tio estas retaj paĝoj,
oferto de aliaj materialoj en la reto, k.t.p. Kompreneble la lokaj
grupoj ankaŭ foje havas siajn proprajn pagarojn en la reto.
Kompreneble apud tio ekzistas la kutimaj agadoj: eldonado de revuo,
aranĝado de nacia kongreso ĉiujara.
La papera revuo perdadas sian kapablon gvidi la movadon per ĝustatempaj
informoj, alivorte informi en la ĝusta tempo pri aferoj por fari aŭ por
aĉeti. Espereble la reta bulteno, kiu nun estas sendata senpage al
pluraj miloj de abonantoj (multaj retaj ekskursanoj) iam povos
transpreni ĝian lokon.
La nacia kongreso ankaŭ estas en periodo de ŝanĝiĝo. Ĝi akiras
unuflanke la funkcion de lernejo por komencantoj kaj por progresantoj,
kaj aliflanke transformiĝas al speco de kultura festivalo, kun
eksterlandaj prezentantoj.
Ĉar en la itala socio entuziasmuloj pri Eŭropo abundas, estas relative
normale uzi en la informado la ideojn pri lingva justeco en Eŭropo.
Se EEU havus iniciatojn en la Parlamento en Bruselo, ni certe povus
provi mobilizi niajn eŭropajn parlamentanojn. Se EEU dissendus tekstojn
por disvastigi, ni certe povus traduki ilin al la itala kaj puŝi ilin
al la publiko.
Mi volas provi resumi per unu lasta frazo nian situacion: Ni restas
stabilaj (aŭ pli precize: malrapide malsuprenirantaj) kiam temas pri
kotizantaj membroj, sed la agado restas je bona nivelo kaj la emo agadi
estas grandeta inter la aktivuloj. Bonŝance pro la lastatempa granda
enmigrado ni ankaŭ ricevas aktivulojn el orienteŭropaj landoj, kiujn ni
provas tuj integri en la asocion.
Se EEU petas ion, ni pretas fari. Nia ideo estas, ke oni devus diri al
EU, ke italoj komencas laci esti duarangaj civitanoj en ĉi tiu
tut-usona Eŭropo, kaj ke oni devus proponi Esperanton kiel justan
solvon malgraŭ tio, ke oni ne akceptus la proponon.
Renato Corsetti,
prezidanto de IEF
LABORGRUPO PRI
AKTIVA EUROPA CIVITANECO
Jam
dum du jaroj EEU kunlaboras en la grupo por aktiva eŭropa
civitaneco. Temas pri la grupo de neregistaraj organizoj kiuj iam
ricevis ĝeneralan jaran subvencion de eŭropa programo „Eŭropo por
civitanoj“, kiun EEU havis en 2008. La grupon regule 3-4 foje jare
kunvokas Eŭropa Komisiono kadre de la tiel nomata
strukturigita dialogo de la Komisiono. La Komisiono uzas du bazajn
kunlaborrimedojn: „malferma metodo de kunlaborado“ kun la membroŝtatoj
kaj „strukturigita dialogo“ kun civitanoj pere de neregistaraj
civitanaj organizoj.
La 21-an kaj la 22-an de junio 2010 mi partoprenis nome de EEU dutagan
aranĝon de la programo „Eŭropo por civitanoj“, unuan organizitan de la
komisiona ĝeneraldirekcio pri komunikado, nova administranto de la
programo, kiu transprenis ĝin ĉi printempe de la ĝeneraldirekcio pri
edukado kaj kulturo.
La unuan tagon estis organizita la dua ĉi-jara kunsido de la grupo por
aktiva eŭropa civitaneco. Prezentiĝis novaj kunlaborantoj de la
programo flanke de la Komisiono kiuj ankaŭ prezentis la ĉi-jarajn
faktojn pri la programo kaj ĝiaj alvokoj kaj la preparojn por de EU
proklamita jaro de volontulado 2011. La temoj de la unuopaj jaroj
ĉiujare eniras la temarliston por subvenciotaj projektoj kaj organizoj.
Ĉi foje la temon „volontulado“ iniciatis la grupo mem kaj parte forte
lobiadis por ĝi en la Eŭropa parlamento kaj ĉe la Komisiono. Pro tio la
Komisiono regule informas nin pri aktualaj preparoj kaj planoj. Krome
membroj de la grupo prezentis rezultojn de la laboro de la laborgrupo
pri financoj en kiu mi mem kunlaboris. Niajn proponojn pri financaj
reguloj aplikatajn por ĉiuj subvencioj flanke de EU la komisiono
konsultis dum la preparoj de la propono pri ŝanĝoj de la financa
regularo de EU kiu momente troviĝas en la procezo de aprobo de la
Parlamento kaj la Konsilio.
Vespere estis organizita komuna vespermanĝo dum kiu mi uzis la okazon
diskuti kun pluraj reprezentantoj de aliaj ĉefe eŭropnivelaj organizoj.
La 22-an de junio okazis granda komuna aranĝo por kolekti novajn ideoj
pri la strukturo kaj temoj por la nova generacio de la programo „Eŭropo
por civitanoj“ kiu komenciĝos en 2014, post la aktuala programo
2007-2013. Temis pri de profesia firmao gvidita aranĝo kun diversaj
tipoj de diskutoj kaj ludoj en kiuj samnivele partoprenis
reprezentantoj de neregistaraj organizoj, de eŭropaj komunumoj
partoprenantaj en la programo, de naciaj komitatmembroj de la programo
kaj de la Komisiono mem. Ariĝis multaj proponoj kaj ideoj el kiuj ĝis
la tagmanĝo oni decidis pri la 10 plej subtenitaj. Pri ili posttagmeze
okupiĝis unuopaj laborgrupoj kiuj ellaboris konkretajn proponojn por
ĉiu temo. Post la fina resumo ni ĉiuj devis respondi al la
demando kion ni lernis. Laŭ mi la plej trafa respondo estis tiu de la
reprezentanto de Euclid-reto “Mi eltrovis ke ĉi tie estas multaj homoj
kiuj okupiĝas pri aferoj kiuj tute ne interesas min, sed tio estas
bonega. Ĝi montras ke estas multaj temoj kiuj gravas por eŭropaj
civitanoj kaj ke estas homoj kiuj engaĝiĝas pri ili.“ Estis interesa
unua paŝo sur la longa vojo akceptigi ŝanĝojn por la nova generacio de
la programo kiu laŭ mi estas unu el la plej bone organizitaj eŭropaj
subvenciprogramoj konstante dialoganta kun la uzantoj.
Maja
Tišljar
EŬROPA
FEDERISTA
MOVADO
KAJ ESPERANTO
POR
KE
ESPERANTO
ENIRU LA EŬROPAJN ORGANIZOJN
Startante el la konstato ke la Eŭropa Federisma Movado kaj la
EU-institucioj fakte miskonas la oportunon de Esperanto, ni partoprenu
la Federisman Movadon por diskonigi la utilecon de nia lingvo.
UEF (Unio de Eŭropaj Federistoj)
Kiel konate en la tuta Eŭropunio agadas la prestiĝa movado UFE, kiu
aranĝiĝas laŭ landaj sekcioj.
La esperantistoj, kiuj konscias pri la graveco de la federisma vojo por
la estonto de EU, estas varme invitataj persone aliĝi al la landaj
sekcioj. La telefonoj kaj adresoj de la landaj UEF-organizoj estas
atingeblaj ĉe la retejo
<http://en.federaleurope.org/index.php?id=3365>
aŭ
inter
la
aldonitaj
dosieroj
de
la retgrupo [EU-federo], pri kiu oni parolas tuj
poste. La dosiero titoliĝas "Landaj
UEF-organizoj". Rilate al la tre
interesa retejo de UEF
<http://en.federaleurope.org>
mi
atentigas
ke
ĝi
estas
nur
trilingva (angla, franca kaj germana), kvankam Eŭropunio havas 23
oficialajn lingvon... evidente UEF jam en sia agado devas alfronti la
malfacilaĵon pri la lingva problemo. Tial la esperantistoj, kiuj
partoprenas la Eŭropan Federistan Movadon, povus agadi por la
esperantigo de tiu TTTejo kaj por la traduko al ĉiuj 23 lingvoj, tra
esperanto. Tiamaniere ni montrus al UEF la gravecon kaj la utilecon de
Esperanto por la disvastigo de la Federista Movado.
La Google-grupo [EU-federo]
Eble multaj esperantistoj ne konas ke de kelkaj monatoj ekfunkcias nova
diskutgrupo, en lingvo Esperanto, kies celoj estas:
- informi pri la vivo de Eŭropunio;
- favori al federa EU, agorde kun UEF;
- gastigi liberan debaton, senpartian kaj sendependan laŭ la
preskriboj de UEF.
En la ĉefpaĝo estas indikoj por aŭskulti la Himnon de Eŭropo (muziko de
Beethoven, teksto de U. Broccatelli).
Inter la aldonaĵoj de la ĉefpaĝo troviĝas krome jenaj esperantaj
tekstoj:
- la listo de la membro-ŝtatoj de Eŭropunio kaj de la ceteraj
ŝtatoj de Eŭropo,
- dokumento pri "Eŭropa federismo"
redaktita
de
J-K
Rinaldo
kaj
reviziita
de U. Broccatelli,
- la Manifesto de Ventotene, tradukita de U. Broccatelli,
- "Landaj UEF-organizoj",
la
citita
listo
de
la
landaj
UEF-organizoj,
- laŭtema EU-terminareto, skizita de J-K Rinaldo kvankam
plibonigenda,
- TEU (Traktato pri EU),
- ĈFR (Ĉarto pri la Fundamentaj Rajtoj),
Por viziti la grupon:
http://groups.google.com/group/EU-federo
Por aliĝi al la grupo: EU-federo+subscribe@googlegroups.com
Traduko de la ĉefaj oficialaj
traktatoj de Eŭropunio
Indas memorigi ke la ĉefaj EU-traktatoj estas:
- ĈFR=Ĉarto de la Fundamentaj Rajtoj
- TEU=Traktato pri EU (la baza traktato)
- TFEU=Traktato pri la Funkciado de EU (la aplika traktato).
Tiuj tri traktatoj estas legeblaj nacilingve ĉe <http://www.consilium.europa.eu/showPage.aspx?id=1296&lang=en>
Tamen jam nun la unuaj du cititaj traktatoj estas esperantigitaj kaj
legeblaj inter la aldonitaj dosieroj de la grupo [EU-federo]. Kvankam
ilia esperantigo ne estas ankoraŭ finreviziita, ankaŭ pro la fakto ke
ofte la nacilingvaj tradukoj ne tute kongruas inter ili, eble en tiuj
okazoj venkas la anglalingva traduko.
Fakte la esperantigo de la du traktatoj fontas el la SAT-tradukoj
(okaze de la fiaskinta EU-konstitucio), kun postaj adaptigoj, ĉefe pro
la Lisbona Traktato.
J-K
Rinaldo el Padova.IT.EU
KIEL PLIFORTIGI
LA RAJTOJN DE EŬROPANOJ
La Eŭropa Komisiono lanĉis iniciaton por kolekti opiniojn de
civitanoj rilate al "kiel plifortigi
la rajtojn de eŭropanoj". La
retejo estis nur en la angla.
http://ec.europa.eu/justice_home/news/consulting_public/news_consulting_public_en.htm
Ĉar oni malkovris la inviton tre malfrue, ne eblis oficiala reago de la
estraro de EEU. Feliĉe baze de alvoko de nia estrarano Peter Balaž
reagis du esperantistoj.
Leo De Cooman el Belgio skribis nederlandlingve al la Komisiono la
jenon:
ke ĉefa EU-civitana rajto estas
ricevi informojn de EU en sia propra
lingvo
- kaj same estas ĉefa rajto mem
esprimiĝi al EU en sia propra lingvo
- ke mi konstatas, ke EU evidente ne
respektas tiujn rajtojn, ĉar mi
malofte trovas informojn en mia gepatra lingvo, ankaŭ ne la nunan
inviton esprimiĝi pri plibonigo de civitanaj rajtoj
- ke ni jam oftege klarigis, kiel
ĉiuj civitanoj egalrajte povus
interkompreniĝi
- ke la respondeculoj de EU simple
ignoras tiujn atestaĵojn niajn.
Kaj David R. Curtis jene:
Kiel civitano de Eŭropa Unio, mi
opinias ke la vojo al fortigo de
rajtoj de EU-civitanoj estas starigi la instruadon de Esperanto en la
lernejoj de membro-ŝtatoj. Tio fine ebligos al EU havi neŭtralan
komunan lingvon, kaj tio, siavice, donos al ĉiuj civitanoj egalajn
lingvo-rajtojn. Nuntempe britoj, inkluzive de mi, havas maljustan
avantaĝon. Ili ne devas lerni duan lingvon, sed homoj de ĉiuj
aliaj EU-landoj devas klopodegi multekoste por lerni lingvon kiun
homoj, kiel mi, estas uzintaj ĉiun tagon, dum la tuta vivo. Ŝanĝi
tion ne okazos tranokte, sed se ĉiu membro-ŝtato klopodus konforme dum
la vivo de la venonta generacio, la necesa ŝanĝo fine okazus, kaj
EU-civitanoj kapablus finfine interkomuniki sur bazo de lingvo-egaleco.
Zlatko
Tišljar
Viviane
Reding,
vicprezidantino
de
Eŭropa
Komisiono,
respondeca
pri
justico,bazaj
rajtoj
kaj
civitaneco
PRI WikiTrans
DENOVE
Koran
dankon
por
la
plusendado
de
la
informo
pri
Vikipedio.
Tamen,endas
diri ke kelkaj asertoj en la artikolo de Zlatko Tišljar estas personaj
opinioj de la verkinto, dum kelkaj aliaj estas eĉ tutsimplaj
malveraĵoj.
Mi klopodu klarigi la aferon.
»La specifa celo estas traduki
aŭtomate la tutan anglalingvan
vikipedion al Esperanto kaj ĝi jam tion faras. Ĝis nun estis tradukitaj
800.000 artikoloj. Kontrolu
mem, la tradukoj havas tian altan tradukkvaliton, ke apenaŭ eblas trovi
frazon kun tiaj
eraroj, kiuj malebligus la komprenon. Vidu ĉe:
http://epo.wikitrans.net/ »
La laboro de sinjoro Bick plene prigratulindas, sed ja malveras, ke
miskomprenoj apenaŭ eblas. Juĝu mem la jenan ekzemplon el la artikolo
pri kosmo-esploriloj senditaj al Marso:
Artikoltitolo: "Marso prienketas
programon".
Enkonduko: "La Marso programas estis
serio de Marso kastris
deorbitulojn kaj enorbituloj lanĉis aŭ provis lanĉi proksime de
Sovet-Unio kiel parto de la sovetia spacprogramo en la
\$1960s-1960s-1970s."
Ĉu sufiĉe?
Krome, ne sufiĉas ke teksto ebligu komprenon, por ke ĝi estu nomebla
Esperanto. Ŝajne iuj plu konfuziĝas inter Esperanto kaj Eŭropanto. Mi
neniam trafoliumus enciklopedion, kiu "ne
malebligas
la
komprenon". Mi
deziras legi kiel eble plej precizajn kaj bonlingvajn tekstojn, je tiu
sama kvalito, kiun vikipediistoj ĉiutage klopodas akiri per sia ada
laboro.
Ĉu la nekompreneblaĵo kiun mi menciis ĉi-supre iĝu plenrajta parto de
la Vikipedio, samrange kiel artikolojn kiujn centoj da laboremaj
esperantistoj verkadas dum sia libertempo, kelkfoje atente elektante eĉ
ĉiun unuopan vorton?
»Kondiĉe, ke la homoj kiuj ĉefe
gvidas kaj administras la E-an
vikipedion konsentu, ke la rezulto de WikiTrans eniru la E-an
vikipedion. Imagu la prestiĝon kiun
ni gajnus! Mi klopodis iniciati diskuton pri tio kun vikipediistoj kiuj
administras la E-an vikipedion, sed neniu reagas.«
Malfacilas helpadi Vikipedion, se oni eĉ ne klopodas malfermi ĝin antaŭ
ol komenti pri ĝia enhavo. Fakte, dum mi skribas, la *UNUA* diskutero
en la Diskutejo estas ĝuste pri WikiTrans, kaj pluraj vikipediistoj
amplekse kundebatis tie per siaj opinioj kaj komentoj.
Tamen en la artikolo oni asertas, ke "neniu
reagas". Tre facile
kontroleblas, ke tio estas malvero. Ne disvastigu malveraĵojn.
En la diskutejo, interalie, mi detale klarigis kial amasa enmeto de
malbonlingvaj maŝintradukaĵoj draste *mal*levus la prestiĝon de la
Vikipedio en Esperanto kaj ridindigus la sintenon de nia movado – kiu
ŝajne esperas igi Esperanton mondlingvo sidante ĉe brakseĝo.
Mi ne deziras esti malĝentila al la verkinto de la artikolo, sed vere
bedaŭrindas, ke oni diskutigas aliulojn kaj poste ne interesiĝas pri la
sekvo de la afero.
»Ĉu scienca fako de UEA kaj la
Akademio ne devus iom ekinteresiĝi pri
la afero?«
Se UEA klopodos ekinteresiĝi pri maŝintradukado al Esperanto, tio certe
estos por ĝi ege interesa agadkampo. Sed tio neniel rilatas al rekta
aplikeblo de maŝintradukaĵoj en Vikipedio. Pri tio, decidas la
vikipediistaro.
Vidu, Vikipedio estas komunumo konsistanta el ĉiuj kunlaborantoj, kiuj
donas horojn da libertempo por volontule disponigi informojn kaj sciojn
al la tuta homaro. La komunumo mem decidas kion fari en Vikipedio. UEA
kaj la Akademio havas (kaj sukcese plenumas) tute aliajn celojn.
Amikoj, ne ekzistas trukoj por antaŭenpuŝi Esperanton sen penado. Kiu
deziras, ke nia Vikipedio sukcesu, mem ekverku. Laŭ sia plaĉo, oni jam
nun rajtas profiti la valoran helpon de la tradukilo de sinjoro Bick,
kiu jam uzatas kiel utilega helpilo kaj tempoŝparilo fare de
vikipediistoj. Ja korekti kaj alivortigi mistradukitan tekston estas
pli facile ol rekte traduki el alilingvaĵo! Pri tio, ni tute konsentas,
kaj tio sufiĉas por ke ni ĉiuj alkriu grandan "Dankon!" al sinjoro Bick.
Sed krei prestiĝan enciklopedion per maŝintradukaĵo - tio ne eblas.
Fabio Bettani
EN POLLANDO
SEMINARIO POR PLIAĜULOJ
En
la kadro
de la Partnera Projekto „Lernado dum la tuta vivo”
de GRUNDTVIG-programo 2009-2011 (subtenata de la Europa Unio kaj
organizita de PEA, E@I kaj ICH kun la partopreno de www.edukado.net kaj
ILEI), Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net, gvidis tutsemajnan
intensan programon inter la 22a kaj 29a de majo 2010 por entute 28
polaj kaj slovakaj partoprenantoj de la projekto. La programo okazis en
sudpollanda Rytro, apuda vilaĝo de Nowy Sącz, el kiu urbo devenis la
triono de la grupo.
La motoro de la projekto, Halina Komar (prezidanto de Pola
Esperanto-Asocio) lanĉis la seminarion kun la speciala celo lingve
perfektigi la kursanojn kaj pretigi ilin al la KER-ekzamena sesio,
okazigota dum SES en Slovakio, kiun la grupo partoprenos kiel trian
aranĝon de la projekto.
Fine de la semajno 23 personoj jam surloke aliĝis al la somera
KER-ekzamensesio.
Valoras legi la detalan raporton kun fotoj fine de la reteja anonco:
http://www.edukado.net/anoncoj/23352
Katalin
Kovats
EN OOSTENDE
OMAĜE AL VIZITO DE ZAMENHOF EN 1905
La ostenda
Esperanto-grupo "La KONKO"
partoprenis la urbajn
festojn en la "Belle Epoque"-kvartalo
de
Oostende
(apud
Biblioteko
Kris
Lambert,
Wellingtonstraat).
Estis aparta grandioza evento, kie multaj asocioj, artistoj,
muzikistoj, merkatistoj, butikistoj, ktp. allogis la turistojn (kaj la
ostendanojn). Malnovaj aŭtomobiloj veturis en la stratoj de tiu
"1900"-a kvartalo, kie pluraj belaj domoj estis antaŭ nelonge
renovigitaj. Ankaŭ la loĝantoj de tiuj stratoj estis bele vestitaj
laŭepoke.
Jen nia "rakonto":
En 1905 okazis la unua
Esperanto-Kongreso en Boulogne-s/mer (Francio).
En tiu periodo Zamenhof devis
organizi kelkajn erojn de la kongreso en
Boulogne. Sed bedaŭrinde pro lingvaj problemoj (li estas polo!) li ne
atingis Boulogne sed Oostende. Feliĉe la ostendaj esperantoparolantoj
avertitaj per telegramo, tuj alparolis la urbestron de Oostende Alfons
Pieters. Kaj do, per kaleŝo Alfons Pieters kun sia edzino, kaj Ludoviko
Zamenhof kun Clara Zilbernik, alvenis en la "Belle-Epoque"-kvartalo kie
ili renkontis James Ensor, faman ostendan pentriston.
Tiun tagon estis ankaŭ renkontiĝo kun
la Reĝo Leopoldo la II-a. La reĝo
estis tre interesita pri tiu ĉi nova komunikilo, la INTERNACIA LINGVO
ESPERANTO.
Turistoj el la najbaraj landoj venis multnombraj al Oostende "Urbo ĉe
la maro", tiun dimanĉon la 23-an de majo 2010.
Estis belega vetero, abundis la suno. La "konkanoj" ricevis aplaŭdojn
kaj salutojn; ĉiuj volis foti la grupon.
Poste ni rimarkis ke nur tiuj fotoj aperis kaj en la nacia kaj en la
loka gazetoj (kelkaj partoprenintoj ĵaluzis pri tio!).
Sur
la foto:
Augusta Bogaerts (amorantino de James Ensor), James Ensor, iu gvidanto
(Walter van den Kieboom), Jean Vandecasteele (nuna urbestro de
Oostende), esperanstistino Flory Witdoeckt, la tiama (1905) urbestro de
Oostende Alfons Pieters (Marc Cuffez), lia edzino Caroline Addams
(Liliane Mensaert), geesperanstistoj Bjorn Koten kaj Katia Mensaert,
Ludoviko Zamenhof (Daniel Mensaert) kaj lia edzino Clara Zilbernik
(Cecile Deprez).
Flory Witdoeckt
INSTRUISTA
TREJNADO EN POZNAŃ
Ankaŭ
ĉi-jare
startos
unujara
instruista
trejnado
en
la
Universitato
Adam
Miczkiewicz
kunlabore
kun
ILEI
kaj
Edukado.net:
http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/uUAM/uilei_kurso.html
Pri stipendio vidu:
http://ilei.info/novajxoj/UAM_stipendioj_por_2010.pdf
P.S. Wizzair havas malmultekostajn rektajn flugojn al Poznań el pluraj
grandaj urboj (Parizo, Romo, Londono, Stokholmo, Oslo, Dortmund,
Sheffield, Burgas) kaj el multaj aliaj al Varsovio, de kie dum 3-hora
trajnvojaĝo atingeblas Poznań.
Dr hab. Ilona Koutny, akademiano
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodleglości 4, PL-61-874 Poznań ikoutny@amu.edu.pl
T: +48 61-829-36-75
hejme: +48 61-872-83-09
http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html
NACIA
ESPERANTO-KONGRESO EN KROATIO
La
11-an de
septembro okazos en Velika Gorica (apud Zagrebo)
Kroata Esperanto Kongreso. Post trijara paŭzo rerenkontiĝos kaj
pridiskutos E-planojn esperantistoj el Kroatio. Kompreneble estas kore
invitataj ankaŭ eksterlandanoj. La kongreson kunorganizas Kroata E-Ligo
kaj Esperanto Societo de Velika Gorica. Ĉeftemo estos Eŭropo kaj
Esperanto. La ĉefreferaĵon havos Zlatko Tišljar, sekretario de Eŭropa
Esperanto-Unio. Parto de la programo estos dediĉita al 60-jariĝo de
Eŭropa Unio.
La kongreso komenciĝos je la 9,30 kaj daŭros ĝis la 20-a vespere. Por
interesitoj kiuj deziras ekkoni la urbon Velika Gorica kaj la ĉirkaŭajn
interesaĵojn historiajn kaj kulturajn povos tranokti kaj ekskursi la
postan tagon.
Aliĝkotizo estas 100 kunaoj (15 eŭroj) por tiuj kiuj aliĝas ĝis la fino
de junio. Poste 150 kunaoj. La aliĝilon sendu al Kroata E-Ligo,
Mislavova 11, 10000 Zagreb.
Esperanto-kongreso neniam okazis en tiu ĉi urbeto kaj tial ni esperas
pri via partopreno.
Stjepan
Žarina
RENKONTIĜO DE
E-VERKISTOJ EN HRAŜĈINA (KROATIO)
La 19-an de
junio okazis en eta vilaĝo en norda Kroatio
Hraŝĉina en kiu Spomenka Ŝtimec havas sian domon tradicia renkontiĝo de
E-verkistoj organizita de Kroatia E-Ligo. Ĉefaj gastoj estis Anna
Lowenstein el Italio kaj Imre Szabo el Hungario. La literaturan kreado
de Anna prezentis Zdravko Seleš kaj de Imre Kruno Puŝkar. El la verkoj
de ambaŭ verkistoj legis fragmentojn Saša Pilipović, aktoro el Serbio.
Post la paŭzo kun abundaj kukoj kaj kafo amuzis nin Saša Pilipović per
prezento de fragmento el teatraĵo "10
tagoj de Postnikov" kaj kantado
kun gitarakompano. Li disponigis al ni ankaŭ novan DVD sur kiu estas
filmita la tuta teatraĵo "Dek tagoj
de Postnikov" de Ŝelter-teatro el
Kragujevac. La filmaĵo estas altprofesia produkto daŭranta iom malpli
ol unu horon kaj mi taksas ĝin la plej altkvalita filmo en Esperanto
ĝis nun ne nur pro profesia reĝisorado kaj scenografio sed ĉefe pro
bonega profesia aktorado. Nepre aĉetinda disko por ĉiu esperantisto.
Fine prezentis Zdravka Metz sian novan libron.
La renkontiĝo ebligis al ŝatantoj de E-literaturo refoje pliproksimiĝi
al la verkistoj mem, ekscii de ili pri ilia vivo kaj maniero verki kaj
ekkoni unuflanke prozon de Anna admirindan en ŝiaj du dikegaj romanoj
kaj la nesufiĉe konatan sed valoran poezion de Imre.
Ĝi estis ankaŭ okazo por babiloj kaj personaj renkontoj de
esperantistoj el ĉi-foje eĉ sep landoj.

Saša
Pilipović kaj Anna Loewenstein |

Imre Szabo
kaj Kruno Puškar |
Eŭropa Bulteno. 2010. № 6 (95)
Oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio.
Finredaktita: 2010-06-02.
Redaktoro: Zlatko Tišljar
Kunlaborantoj: Fabio
Bettani, Flory Witdoeckt, J-K Rinaldo el Padova, Maja Tišljar, Renato
Corsetti, Stjepan Žarina
Teknika redaktoro:
Raymond Gerard
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Rete: ztisljar@gmail.com
http://www.gazetejo.org
Ligiloj
Notu ke en PDF dokumento, kelkaj ligiloj ne funkcias kiel atendite.
Vi devos mem kopii kaj glui la ligilon en vian krozilon,
En HTLM-dokumento, ĉio funkcias bone.