
La 21-an
de majo, dum
la komuna
german-franca E-kongreso en germana urbo Kaiserslautern devus okazi
asemblea kunsido de EEU. Ĉar mankis kvorumo (ĉeestis nur 5
delegitoj) oni akceptis la decidon peti asembleanojn konfirmi la
raportojn per interreta voĉdonado, kio intertempe okazis kaj la
financaj kaj labora raportoj estas akceptitaj. Poste okazis eŭropa
konferenco Eŭropaj valoroj kaj simboloj en kiu Maja Tišljar legis
referaĵon de Umberto Broccatelli, aparte skribita por la konferenco
pri evoluo de la eŭropa ideo kaj kiel ekestis la Eŭropa himno.
Sekvis prelego de Sean O Riain pri la graveco de teksto en kiu ajn
himno kaj ŝanco kiun donas al Esperanto la teksto de la himno
originale verkita en nia lingvo. Fine mi prelegis pri Eŭropaj
valoroj: 12 valoroj difinitaj de eŭropa projekto Eŭropajn valorojn
peri. Estis montrita nova paĝaro de Asocio por Eŭropa Konscio (ne
ankoraŭ plene finita) kiu reprezentas ĝuste tion: Eŭropajn
valorojn kaj simbolojn kaj tekstojn en 24 lingvoj (23 oficialaj plus
Esperanto. (www.wix.com/dtisljar/europo).
Sekvis kunveno
publika en kiu ĉiuj
interesitoj povis levi temon aŭ demandi pri laboro de EEU ene de kiu
la estraro prezentis ankaŭ la laborplanon de EEU por 2010.
Tute fine de la tago okazis ankoraŭ kunveno inter po tri reprezentantoj de EEU kaj Hamburga E-Societo dum kiu ni pridiskutis la staton de preparoj de la Eŭropa Konferenco en Hamburgo kaj difinis pliajn paŝojn por ĝi.
Tiusence oni povas diri ke la preparoj tre bone progresas. Ni jam havas konfirmon de la partopreno de la eksa ŝtatprezidanto de Kroatio kaj komencajn kontaktojn kun pluraj aliaj eksprezidantoj. En ekonomika sekcio jam aliĝis kelkaj gravaj ekonomikistoj. Okazis kontaktoj kun aro da neregistraj organizoj kaj la nuna fazo postulas oficialigon de la konferenco en la urba administracio de Hamburgo, kiun taskon transprenis la prezidanto de Hamburga E-Societo Juergen Wulf.
La Esperanto-vikipedio ricevis rekonon pro la plej granda kresko de la mil "havendaj artikoloj" dum la pasinta monato aprilo 2010. En tiu listo enestas la temoj, kiuj laŭ la vikipedio-kunlaborantoj nepre enestu en ĉiu vikipedio; enestas ankaŭ Esperanto, inter entute 18 lingvoj.
Esperanto estas nun kun unua
loko menciata sur la paĝo, kie oni sekvas la plej grandajn kreskojn
de tiuj artikoloj en unuopaj vikipedioj,
http://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias_by_sample_of_articles/Growth#eo_Esperanto
En komparo kun la aliaj lingvoj Esperanto
antaŭeniris dum aprilo de la 37-a loko al la
33-a, http://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias_by_sample_of_articles
.
Tiu kresko estas la plej
videbla sukceso de la ĵusa "Monato de
Vikipedio", kiun
survojigis Marek Blahuš kadre de E @ I.
Akompanis
la kampanjon konkurso, en kiu partoprenis laŭ
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Konkurso
entute 28 vikipediaj
kunlaborantoj. La rezulton de la konkurso oni aperigos fine de majo.
Jen la listo de la mil havendaj artikoloj, http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Listo_de_havendaj_artikoloj
Vikipedio havas nun 128 809
artikolojn kaj okupas la 22an lokon en la listo de ĉiuj
Wikipedia-enciklopedioj ordigitaj laŭ nombro da artikoloj ĉe
http://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias
sed estas risko, ke la dana, kun 128 272
artikoloj, forprenu baldaŭ tiun lokon... Vekiĝu !
Esperanto
okupas la unuan lokon inter la konstruitaj lingvoj
ĉe http://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias_by_language_family
Volapuko,
kiu momente fulmrapide progresis pro trompa uzo de robotoj, estas en
dua loko.
En listo laŭ nombro de
parolantoj por unu
artikolo http://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias_by_speakers_per_article#cite_note-et-0
aperas
ke volapuko havas plej malmulte da parolantoj : 30, kaj 0 (nulo)
parolanto po artikolo ;-)
Esperanto aperas
poste kun taksita nombro de 2 milionoj da parolantoj kaj 15,7
parolantoj po artikolo (konsultu pli ofte Vikipedion, kaj kaptu la
okazon por sugesti plibonigojn !).
Pliaj
kontribuantoj estas necesaj, ne nur por pluteni tiun lokon (estos
malfacile gajni la 21an, kie la korea havas 134 493 artikolojn) sed,
krom la nombro kaj pozicio, gravas la informriĉeco, fidindeco kaj
kvalito de la artikoloj laŭ enhavo, lingvouzo, aspekto (ilustraĵoj),
referencoj, ligiloj, ktp.
Informu viajn
verkemajn kursanojn, klubanojn, asociajn membrojn, kiuj havas
enciklopedian spiriton, profundan konon de difinita fako, por instigi
ilin al partopreno en tiu giganta entrepreno ! Vidu la kategoriojn
ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:%C4%88io
Kelkmil homoj, multaj spertuloj pri
filmoj, jam vidis la novan profesian filmon pri Esperanto kaj
idealismo pli ĝenerale (kaj miloj pliaj legis pri ĝi). Jen
kelkminuta eltranĉaĵo/eltiraĵo, kiun mi vidis kun granda
ekcitiĝo.
http://vimeo.com/10903101
Eble
jam venis la tempon danki Sam Green, la reĝisoro. Mi jam
korespondis kun li plurfoje. En mia lasta korespondaĵo kun Sam, li
informis ke post la famaj kaj jamaj film-festivaloj en Sundance kaj
San Francisko li esperas ke miloj de Novjorkanoj venos vidi ĝin.
Neformala kontrakto estis onterkonsentita por The Kitchen,
spektalejo en Novjorko por oktobro 2010.
Sam Green
(http://en.wikipedia.org/wiki/Sam_Green)
estas
alte
premiita
dokumentisto.
Li
produktis
la
filmon,
Utopia
in
Four
Movements
kun
pluraj
subvencioj,
i.a. kun subteno kaj kontakto
kun Humphrey Tonkin kaj Esperantic Studies Foundation
(http://www.esperantic.org
)
Malgranda dana firmao (vidu la sekvan artikolon) ellaboris elektronikan programaron por aŭtomata tradukado el la angla en Esperanton, kun la celo traduki la tutan anglalingvan vikipedion, kiu estas kun 3,3 milionoj da artikoloj absolute la plej ampleksa vikipedio. (Sekvas la germanlingva kun iom pli ol unu miliono kaj la franclingva nun proksima al unu miliono). La grandiozeco de la sukceso kies ĉefaŭtoro estas Eckhard Bick estas ke la maŝino tradukas kun kvalito pluroble pli bona ol iu ajn alia ĝisnuna tradukilo el la angla al Esperanto. La tradukitaj tekstoj enhavas erarojn sed preskaŭ ne eblas trovi frazon kiun oni ne povus kompreni el la kunteksto. Nun la maŝino jam tradukis pli ol 600.000 artikolojn kun 2-3 milionoj da paĝoj! Kaj ĝi kapablas traduki pli ol 10.000 artikolojn tage!! Kontrolu mem ĉe www.epo.wikitrans.net. Mi persone nun jam ne plu uzas esperantan vikipedion, ĉar en WikiTrans estas multe pli da artikoloj kaj ankaŭ tiuj kiuj troviĝas en la Esperanta vikipedio estas en WikiTrans multe pli ampleksaj.
Mi kredas ke la administrantoj de la Esperanta vikipedio devus laŭeble urĝe interkonsenti kun la dana firmao enmeti la artikolaron de WikiTrans al la esperanta vikipedio kaj tiel tuj havi la 4-an pozicion inter vikipedioj kaj post kelkaj monatoj la 1-an!! Ĉar kiam la maŝino tradukos ĉiujn 3,3milionojn da anglalingvaj artikoloj aldoniĝos al ĝi la jam ekzistantaj 130.000 de la nuna Esperanta vikipedio kaj tiel ĝi iĝos la plej granda en la mondo.
Mi kredas ke tion oni ne povos ne rimarki kaj la reputacio de Esperanto grave altiĝus. Homoj nekonantaj la anglan kaj havante en siaj lingvoj malgrandajn vikipediojn verŝajne ekinteresiĝus por lerni Esperanton kaj por povi uzi tiun E-an vikipedion. Mi invitas administrantojn de esperanta vikipedio tuj ektrakti tiun aferon kun la dana firmao kaj sinjoro Bick, kiu jam diris al mi ke por tio li ne starigas iujn ajn kondiĉojn. Li mem proponas kiel fari tion signante ĉiujn artikolojn de Wikitrans kiel aŭtomattradukitaj.
|
|
WikiTrans
|
Bonvenon al la Esperanta sekcio de WikiTrans. Ĉi tie vi povas serĉi en esperantlingva versio de la angla Vikipedio, jam kovrante pli ol 600.000 plej uzatajn artikolojn, sed baldaŭ inter pli ol 3 milionoj da artikoloj. WikiTrans trovas serĉesprimojn ne nur kiel kapvortojn, sed ankaŭ ene de artikolo, kaj tial unue montros al vi paĝon kun ordigitaj trovoj, laŭ verŝajneco, por disambiguigo.
469477 artikoloj tradukitaj | Foliumu
La WikiTrans-projekto estas esplor- kaj evoluigo-projekto de la dana lingvoteknologio-firmao GrammarSoft ApS, kunlabore kun University of Southern Denmark (Suddana Universitato). La ĉefa celo de la projekto estas permesi trans-lingvan uzadon de Vikipedio-artikoloj, pere de paralela tradukita retejo.
Unuavice la ideo estas oferti aliron al la plej granda Vikipedio de ĉiuj - la angla, kun pli ol 3 milionoj da artikoloj - en Esperanto kaj la dana. Kvankam ambaŭ lingvoj estas inter la pli grandaj Vikipedioj, iliaj po ~ 130.000 artikoloj konsistigas nur modestan kolekton kompare al tio kio haveblas en la angla. Krome, la individuaj artikoloj estas ofte multe pli malgrandaj ol iliaj anglaj analogoj, malpli dense fontigitaj aŭ simple t.n. ĝermoj.
WikiTrans tradukoj estas altkvalitaj maŝintradukoj, uzantaj regul-bazitan sistemon, GramTrans, kiu kombinas profundan lingvistikan analizon (Constraint Grammar) kun kontekstdependaj tradukreguloj. Kaj la daŭra evoluigo de la MT-sistemo kaj la fakto ke Vikipedio-artikoloj konstante estas aktualigataj, necesigas laborplanon kun regulaj ĝisdatigoj. Tiel novaj artikoloj tradukiĝas post apero, kaj malnovaj tradukoj refariĝas en intervaloj de kelkaj monatoj.
Ĉar eĉ multaj originalaj Vikipedio-artikoloj en malgrandaj lingvoj kreiĝas parte per tradukoj aŭ almenaŭ inspiriĝas per artikoloj en pli granda lingvo, aŭtomata tradukado devus faciligi la laboron de Vikipedio-aŭtoroj kiuj strebas mallarĝigi la kvantan kaj kvalitan distancon inter siaj lingvoj kaj la angla ĉef-Vikipedio.
En la tradukita materialo de la WikiTrans-retejo (do epo.wikitrans.net por Esperanto), eblas paralele serĉi kaj la esperantan kaj la anglan kapvortojn. Aldone, la Lucene-bazita serĉinterfaco kapablas trovi - kaj ordigi - plentekstajn trafojn, ilustrante ilin per teksteroj. Disambiguado de plurobla kapvorto estas kromefiko de tio, kaj ne necesas plusendo-paĝoj por sekundaraj aŭ sinonimaj esprimoj, kiujn plejparte facile trovas kaj religas jam la normala serĉilo.
La unua fazo de la WikiTrans-projekto okupiĝis pri la Esperanto-tradukado de la 100.000 plej ofte uzataj anglalingvaj artikoloj, kaj la unua tradukorondo kompletiĝis la 15-an de marto 2010. La aktuala dua fazo celas vastigi la unuan tradukrondon al 3 milionoj da artikoloj, kun paralela konstanta plibonigo de la traduksistemo.
Sen reviziado
aŭ
reverkado, WikiTrans-artikoloj kompreneble simple restas tradukoj,
kaj kvankam ili ne estas citaĵoj en la strikta senco de la vorto,
ili retenas la saman enhavon kaj aŭtoreco-historion kiel la origina
angla Wikipedia
artikolo. Tial, bone-malbone, WikiTrans-artikolo elmontras la samajn
fortojn kaj malfortojn, kvalitojn kaj erarojn kiel la originalo.
Ankaŭ necesas atentigi, ke la tradukoprocezo mem foje enkondukas
kelkajn ambiguaĵojn aŭ eĉ erarojn. Kvankam tiaĵoj estas maloftaj
kaj kutime perkontekste travideblaj por la homa leganto, vi ĉiam
trovos ligon al al originala artikolo tuj apude, por komparo.
En Antverpeno en majo okazis la tritaga Beneluksa Kongreso, kiu arigis ĉirkaŭ cent dek partoprenintojn. ILEI engaĝis sin signife en la programo, gvidinte la interkonan vesperon kiu konsistis ĉefe el partopreniga kvizo pri la ligo kaj instruado. La programo inkluzivis fakan prelegon de Katalin Kovats pri la eŭrop-konformaj KER-ekzamenoj, la lastaj evoluoj ĉe edukado.net, diversaj kursformoj, inkluzive de 45-minutaj orientigaj fulmkursoj kaj la programoj por instruista trejnado, ĉefe ĉe Poznan, sed baldaŭ suplementita per reta kurso. En ĉiuj tiuj iniciatoj ILEI proksime kunlaboras. Aldone al tio ILEI skizis la situacion ĉe siaj najbarlandaj sekcioj finante per la bezono trovi novan sekciestron por la belga sekcio. Malgranda membrokunveno sekvis post la ĉefa prelego, kie oni diskutis pri la ebloj reenkonduki oficialajn kursojn en Belgio, kiel okazis dum pluraj pasintaj jaroj. Fine, inter la kunsidintoj unu anoncis sin deĵorpreta, la kunvenintoj akceptis tion kun ĝojo, do post plia konsultiĝo kun la ceteraj nunaj sekcioj membroj, ni devos esti en pozicio anonci novan sekciestron, kiun konfirmu la sekva sekcia jarkunsido.
La cetera
programo estis bunta, kun tuttaga lingva festivalo malferma al la
publiko, pluraj prelegoj kaj vasta ekskursa oferto. Koncertis la
nederlanda trupo Kapriol'.
Ĉeestis tra la tuto la ILEI-prezidanto, kune kun du pliaj estraranoj parttempe. Zsofia Korody kun grupo el Herzberg ĉeestis kaj prezentis la centron, kune kun ĝiaj kunlaboraj programoj kun ILEI - specife la seminario pri subvencipetado, kiu okazos tie oktobre. Nia kasisto Julija Batrakova ĉeestis dum unu tago, do multaj praktikaj estraraj temoj estis diskutitaj - precipe pri la financoj kaj la perspektivo por honorariataj kunlaborantoj por altigi la agadnivelon de la ligo.
Sekve, bonetosa ariĝo de esperantistoj, kaj tre produktiva semajnfino.
Prezidanto, ILEI
En la unua duono de la jaro 2011 Hungario plenumos prezidadan taskon de la Eŭropa Unio. En 2010 tiajn taskojn plenumas Hispanio kaj Belgio. Ĉi tiuj tri landoj formas triopon por komune kunordigi la ĉefajn celojn kaj taskojn por unu kaj duona jaroj. En Hungario kelkaj iniciatemaj kaj influhavaj civilaj organizoj kunlaboras por influante helpi registaran prepariĝon al la prezidado. Tiu ĉi malfermita civila laborkomitato en 2008 proponis al la Ministerio pri Eksteraj Aferoj iaspecan kunlaboron, en kies kadro civilaj organizaĵoj unuflanke informiĝas pri la ĉefaj politikaj farendaĵoj, aliflanke ili prezentas ideojn, emfazas civilajn interesojn al la politiko.
Ankoraŭ en decembro 2008, okaze de konferenco, kiun komune organizis la menciita ministerio kaj la civila laborkomitato, la Hungaria Esperanto-Asocio faris proponon je la kunlabora partopreno per informado en Esperanto. La organizantoj akceptis la proponon. En 2009 okazis pluraj laŭtemaj civilaj kunvenoj, kiujn ĝenerale partoprenis ankaŭ esperantistoj, same kiel konferencon en januaro 2010. La esperantlingva informado komenciĝis helpe de retpaĝo www.vilagnyelv.tripod.com . Konsidere la enhavon en ĝi temas pri esencaj informoj pri oficialaj dokumentoj, pri laŭtemaj kunvenoj de civilaj organizaĵoj, pri novaĵetoj. Indas apartan mencion la konigo pri la formiĝo de la Danubo-regiona Strategio, kies celo estas certigi pli grandan prosperon, sekurecon kaj pacon al la civitanoj en la areo de tiu makroregiono.
Ĉi tiu
strategio verŝajne povos alpreni kaj apogi esperantistajn iniciatojn
kaj kunlaborojn. Similan, ekzemple, kia estis antaŭ jardeko dum
kelkaj jaroj la Danuba Esperantlingva Scienca kaj Kultura Forumo
(DESKF), sed tiam ne havanta eblon por oficiala apogo.
kozosnyelv@t-online.hu
Vendredon la 21an de majo 2010
malfermiĝis la Franc-Germana Kongreso de Esperanto en
Kaiserslautern, kiu daŭris ĝis lundo plus tuttaga ekskurso
mardon.
Aliĝis pli ol 250 personoj el 10 landoj, ĉefe francoj
kaj germanoj.
Pluraj asocioj, ĉu regionaj, ĉu fakaj, sin
prezentis dum la vendredvespera Movada Foiro: kulturcentroj
(Grésillon, ICH Herzberg, Kvinpetalo), revuo Esperanto-Info,
OSIEK, Interkant', la francaj esperanto-instruistoj GEE kaj la
germanaj AGEI, revuoj Le Monde Diplomatique en Esperanto, Le Monde
de l'Espéranto (revuo de UFE), SAT, UEA, kaj ankaŭ kelkaj regionaj
kaj fakaj asocioj, politikaj movadoj (EDE, UM, AVE)
La
programo de la kongreso estis aparte densa.
La kongresanoj ne
havis tempon por enui, inter vizitoj tra la urbo (urba gvidado,
turo de Humberg, Japana Ĝardeno), Tuttaga ekskurso al
Idar-Oberstein, la urbo de la valorŝtonoj, muzikaj vesperoj
(folklora balo kun Kapriol', Gijom Harmide, Kanto Ĝenerala far la
koruso Interkant'), Afrika Forumo kaj certe fakaj kunsidoj kaj
prelegoj.
EEU havis sian Jarĉefkunvenon, jam vendredon. Same kiel
GEA kaj UFE, dimanĉon.
Ĉiuj informoj pri la Kongreso
troveblas en la retejo:
http://esperanto.de/gea/GEK2010.htm
En tiu ĉi
lernojaro ni en la baza
lernejo Janko Glazer en Ruše (Slovenio) efektivigas eksperimentan
projekton pri instruado de Esperanto. Esperanton lernas infanoj en
infanĝardeno (5- kaj 6-jaraj) kaj en la unua klaso de la baza
lernejo (6- kaj 7-jaraj). Simila projekto okazas ankaŭ en Britio en
The Vine Inter-Church Primary School, kiun gvidas sinjoro Tim Morley.
Ni proponis al li praktikan kunlaboron. Ĉu iliaj infanoj volas
renkonti virtuale niajn infanojn? En tio helpis nin la programo
skype kaj la lerneja komputilo.
La renkontiĝo de niaj du grupoj kun lia grupo okazis la 20-an de majo 2010. Inter la infanoj fluis interesaj konversacioj/dialogoj.
Ekzemple:
Saluton, kiel vi fartas? Mi fartas bone, dankon.
Kiel vi nomiĝas? Mi nomiĝas Lara.
Kiom aĝa vi estas? Mi estas kvinjara.
Ĉu vi havas gefratojn? Mi havas unu fraton kaj unu fratinon.
Ambaŭ kantis: slovenaj infanoj kantis »Ruĝaj ĉerizoj« en Esperanto kaj en slovena lingvo. La anglaj kantis »Kapo, kolo, naz', orel'«.
Por niaj infanoj tiu aranĝo signifis, ke ili ekkonis kelkajn novaj infanojn kun interesajn homojn kaj ankaŭ, ke aliaj infanoj parolas Esperanton. Konklude mi devas diri, ke tio estis tre bona sperto por la infanoj. Nun ili havas senton, ke ili povas paroli kun aliaj, ne nur lerni en lernoĉambro. Ankaŭ la direktorino de la lernejo estis ege kontenta.
Mi ankaŭ devas gratuli kaj danki al la angla instruisto Tim por lia kuraĝo kaj bona prezento.
La Kalvina
bazlernejo "Bán Zsigmond" en
Tiszafüred (Hungario)
partoprenas Komenius-projekton de 2009 kun bulgara, franca kaj pola
lernejoj. Nun okazis la dua renkontiĝo en Francio, Lyon. Jen la
raporto pri ĝi.
Jen partoj el la taglibro:
La tria tago
Nia tago frue komenciĝis, post abunda hotela matenmanĝo kaj post unuhora urba trafikado (Lyon estas la dua la plej granda urbo de Francio, kompreneble ĝi havas iomete kaosan trafikon…) ni atingis tiun francan eksterurban lernejon, kie lernis niaj francaj projektpartneroj. Ĉi tie, post mallonga salutado ni grupiĝinte vizitis la lernejklasĉambrojn, kie ni partoprenis diversajn lecionojn. Estis tiuj kiuj vizitis matematikan, germanlingvan, literaturan aŭ kemian lecionon. Poste, laŭ la projektprogramo, sekvis la prezentado de bulgaroj kaj poloj pri iliaj landoj en la XIII-a jarcento. Estis interese aŭdi, ke ambaŭ landoj havis rilaton historian kun tiutempa Hungario.
Por tagmanĝi ni devis dek minutojn promeni (samtempe la francoj veturis per buso al la lerneja restoracio ). Post tagmanĝo per luita buso ni vizitis historiecan urbeton, konstruitan en la XIII-a jarcento. Tie ni povis gustumi lokan dolĉaĵon: sukeran „picon”. Reveninte al la franca lernejo estis interesa okazaĵo ke ni solaj devis hejmenveturi tra la urbego al nia hotelo, sed la geknaboj ege ĝuis la trafikadon kaj per metroo kaj per busoj.
La vespero bonetose pasis, ludante en la ĉambroj de hungaroj, ni instruis hungarajn kartludojn al bulgaroj kaj poloj. Kompreneble kaj dumtage kaj dumvespere niaj geknaboj havis eblon ekzerci kaj Esperantan, kaj la germanan kaj la anglan lingvojn por komuniki unuj kun la aliaj.
la kvara tago
El la hotelo, antaŭtagmeze per metroo ni veturis al la urbocentro, kie ni povis admiri la historian parton de la urbo, interalie ni vizitis la urbodomon ĉe Place des Terreaux, la faman Notre Dame de Fourviére, ni rigardis belegajn skulptaĵojn, pentraĵojn en Belarta muzeo, kiu havis ankaŭ egiptan ekspozicion kaj ni promenis (bedaŭrinde en pluvado) en la historiaj, mallarĝaj stratetoj. Fine, posttagmeze ni povis admiri ankaŭ la plej modernan parton de la urbo, ni havis eblon aĉetadi en la plej granda supermerkato en la urbo kaj eble en Eŭropo, ĉe metrostacio GARE DE PAR DIEU.
la kvina tago
Post matenmanĝo kaj unuhora busveturado denove en la franca partnerlernejo ni havis programon: miksinte la geknabojn kaj plenkreskulojn ni devis solvi diversajn taskojn en diversaj lokoj. Nun la infanoj certe devis uzi sian lingvokonon, ja estis tiu grupeto kiun tute ne helpis la instruistoj, la infanoj MEM devis komuniki kaj kompreni kion fari. La ĉefa tasko estis ke oni devis montri al aliaj(ĉefe al francaj geknaboj kaj instruistoj) sian landon, kutimon, lingvon.
Poste sekvis la franca kaj hungara prezentado pri la XIII-a jarcento. Mi devas diri ke la nuna renkontiĝo en Lyon havis du farendajn taskojn: en unu temis pri la XIII-a jarcento. En la alia estis :prezentado de Eŭropa Unio, ja la 9-an de majo oni festis la Tagon de Eŭropa Unio. En la projekto la partoprenantoj plenumis tiun taskon ankoraŭ lunde, bedaŭrinde la hungara grupo ankoraŭ tiam estis survoje en Italio. Sed kompreneble ankaŭ nia grupo faris sian prezentadon en PPs-formo(la geknaboj mem kompilis la PPS-formon sen instruista helpo, kiel formiĝis EU, kiuj estas anoj de EU ktp.), kaj tion ni poste alligos al la projekto.
Posttagmeze ni havis iom da tempo promenadi en la ĉirkaŭaĵo kaj iom aĉetadi por niaj familianoj kaj je la 18-a horo sekvis la vespera kultura programo, kiun malfermis danco de francaj infanoj. Ilin sekvis junaj francaj kantistoj, muzikistoj, eĉ la lerneja orkestro prezentiĝis.
Fine
de la programo nia lernantino Vivien Farkas ventrodancis, kio estis
neatendita programero, sed al ĉiuj ege plaĉis kaj la publiko longe
aplaŭdis. Post Vivien ni kune kantis himnon de EU en Esperanto.
La programon sekvis abunda vespermanĝo, kie ni povis paroladi kun la estraranoj de la lernejo kaj esperantistaj klubanoj de Lyon. Intertempe ankaŭ geknaboj denove povis miksite ludi, babili unu kun la alia. La tiel nomata „hungareska fino” – komuna kantado, dancado ne okazis, sed iom ni povis amuziĝi kun la bulgaraj junuloj en la hotelĉambroj iom kantante kaj kartludante.
la sesa tago
Por la hungaroj tio estis la adiaŭa tago, sed antaŭtagmeze ankoraŭ kune la partoprenantoj povis viziti dum tri horoj la urban Zoo-, botanikan kaj naturparkon, kie ni futbalis en internacia etoso, (kie la hungara lernejo atingis la plej gravan internacian futbalsukceson de nia lernejhistorio: la maĉon gajnis la hungaroj(6 ludantoj) kontraŭ la francoj(10 ludantoj) je 12: 5!),aliaj promenante fotis la belegajn vegetaĵojn, plantojn, bestojn, birdojn de la parkego.
Kvankam post pli ol 3200km ni ĉiuj estis lacaj, neniu sentis sin malĝoja pro la laciga veturado, ja ni havis tiun eblecon dank’al la projekto kaj Esperanto, kiun nur malmultaj geknaboj povas sperti. Ni ĝoje atendas nian sekvan projektrenkontiĝon, kiu okazos aŭtune 2010 en nia urbo, Tiszafüred!
Finredaktita: 2010-05-30.
Redaktoro: Zlatko Tišljar
Kunlaborantoj: Aleks
Kadar, Eckhard Bick, Julianna Vas-Szegedi, Karmen Lešnik, Lu
Wunsch-Rolshoven, László Gados, Neil Blonstein, Stefan MacGill
Teknika redaktoro: Raymond Gerard
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Rete: ztisljar@gmail.com
http://www.gazetejo.org