Titolo


Aprilo 2010, N° 4 (93)


TAGORDO POR LA  ASEMBLEA KUNSIDO DE EEU

La nepublika kunsido nur por asembleanoj kaj reprezentantoj de la Landaj Asocioj okazos la 21-an de majo 2010 en la kongresejo de Komuna franc-germana E-kongreso en Kaiserslautern (Germanio), Edith-Stein-Haus, Engelsgasse 1, ekde la 14-a horo (proksimume ĝis la 15,30).

1.Raporto de la sekretario pri la agado de EEU en 2009
2.Raporto de la kasisto pri financoj de EEU en 2009
3. Diskuto pri la raportoj kaj akcepto
4.Propono pri laborplano por EEU en 2010
5.Diskuto pri la laborplano kaj akcepto
6.Diversaĵoj

La publika kunsido por ĉiuj interesitoj okazos samtage ekde la 18,30-20-a horo:

1. Informo pri la laboro de la asembleo kaj konkludoj:
2. Informo pri evoluo de la preparoj por la konferenco en Hamburgo 2011 kaj EEU-kongreso en Galivo en 2012
3. Diskutoj kaj sugestoj

Inter la du kunsidoj (15,45-18,15) okazos konferenco pri eŭropaj valoroj kaj simboloj dum kiu prelegos Seán Ó Riain kaj Zlatko Tišljar kaj estos legita referaĵo de Umberto Broccatelli.

Zlatko Tišljar

Sekretario de EEU

EU-HIMNO NUN EN ĈIUJ  OFICIALAJ EU-LINGVOJ

KAJ KELKAJ ALIAJ  EŬROPAJ KAJ NEEŬROPAJ LINGVOJ

La EU-himno, verkita de Umberto Broccatelli en Esperanto estas jam tradukita al ĉiuj 23 oficialaj lingvoj de EU, al pluraj grandaj mondaj lingvoj kiel la ĉina, la rusa, la japana, la hindia, la bengala, kaj ankaŭ al pluraj aliaj lingvoj de Eŭropo kiel la kroata, la kataluna, la eŭska, la kimra, la skotgaela.  Bonvenas traduko al via lingvo, se ĝi ne jam ekzistas. La himno mem kaj ĉiuj tradukoj baldaŭ videblos en la nova retejo de EEU nun refarata.

Temas do pri vortoj de Umberto Broccatelli - vidu la ĉi-kunan tekston.  Estis ĝuste tiuj novaj vortoj kiuj plaĉis al la Prezidanto de la Eŭropa Parlamento, profesoro Buzek, kiam EEU-delegacio renkontis lin la 13-an de januaro 2010. Temas pri laŭvorta traduko en la plimulto de kazoj.  Ne estas la celo ke ĝi estu kantebla en aliaj lingvoj, ĉar EEU kantas ĝin nur en Esperanto, sed foje apartaj talentaj samideanoj ankaŭ verkis kanteblajn versiojn en sia lingvo. Al ili, kaj al ĉiuj tradukantoj, EEU sendas grandan dankon. La celo estas doni al ne-esperantistoj la sencon de tio, kion ni kantas en Esperanto. Mi ĉiam memoros kiom bele la vicprezidantino de EEU, Flory Witdoeckt, kantis la eŭropan himnon dum la UK en Roterdamo, kaj kiom entuziasme kaj longe la homoj aplaŭdis al ŝi.

Irlanda patrioto kiu vivis komence de la 19a jarcento, Thomas Davis, iam diris ke ne zorgas lin kiu verkas la leĝojn kondiĉe ke li rajtas verki la kantojn!  Kaj per siaj belaj kantoj, li multe influis la irlandan historion.  Kanto eniras la homan menson iel alimaniere ol vortoj nekantataj, kaj kanto emas resti multe pli longe.  Aldone, kantoj emas starigi emocian ligon, kaj la inspiraj vortoj de Umberto Broccatelli, kantataj kun la bela melodio de Beethoven, povus influi Eŭropon, kaj havigi al Esperanto pli bonan lokon en Eŭropo, survoje al la tutmondiĝo de Esperanto.  La vortoj de Umberto fakte diras ĉion.  Ni kantu ilin regule, ni parkerigu ilin, kaj tiel ni kontribuu ne nur al la plifortigo de paca EŬropo, sed de pli paca mondo.

Seán Ó Riain


SINDIKATO CGT REKOMENDAS ESPERANTON

La ne tro granda liberecana sindiko CGT en Katalunio rekomendas lernadon de Esperanto kaj ĝian uzadon kadre de  internaciaj  rilatoj .
Jen ligilo: http://www.rojoynegro.info/2004/IMG/pdf/Proposta_de_resolucio_-_esperanto.pdf
Amike,

Guillem Go Blanc


ESPERANTISTOJ ĈE LA POLA PARLAMENTO

Sekve de la kunveno kun la vicprezidanto de Pola Sejmo (parlamento)  Jerzy Szmajdziński [Jeĵi Ŝmajĝinski], de la 4-a de marto 2010, la reprezentantoj de la  iniciata grupo "Esperanto por EU": Francisko Witucki prezidanto de la  E-grupo en Wągrowiec [Voŭgrovjec], Eduardo Kozyra vicprezidanto de PEA kaj  Kazimiro Krzyzak [Kŝizak] iniciatinto de la grupo, la 29-an de marto  renkontiĝis kun eksministrino pri edukado kaj nuna parlamentanino prof.  Krystyna Lybacka.
 
Dum la kunveno la parlamentanino montris grandegan scion pri temo  Esperanto kaj ideo de Zamenhof. La eksministrino esprimis grandan agnoskon  kaj apogon al la agado de la iniciata grupo. Ŝi deklaris sian helpon en  la realigo de la starigitaj postuloj:
 
1. Doni al Esperanto juran statuson de la vivanta lingvo, samranga  kiel la aliaj fremdaj lingvoj en la pola edukad-sistemo de ĉiuj ŝtupoj.
2. Elpaŝi kun projekto al EU por akiri financajn subtenojn al tiu celo.
3. Doni  ISO-kodon al Esperanto en Pollando.
4. Jure aprobi sciencajn titolojn, atestojn, diplomojn en Esperanto  (i.a. de AIS).
5. Elpaŝi kun leĝoiniciato fare de la maldekstra parlamenta frakcio por ŝanĝi la nunan leĝon pri juraj tradukistoj de Esperanto.
 
La renkonto estis tre utila, donante bonan esperon por plua popularigo de Esperanto en Pollando.
 

Eduardo Kozyra

vicprezidanto de PEA (la 30an de marto 2010)

PASKE EN ROMO

Okaze de Pasko 2010 denove plurmiliono da homoj povis vidi la vorton ESPERANTO en mondaj televidoj.
Ankaŭ en Afriko oni povis sekvi la elsendon Euronews kaj la papan mesaĝon en pluraj lingvoj, interalie ankaŭ en Esperanto.
 
http://www.ikue.org
"Mesaĝo de Benedikto la 16-a"
"Esperantistoj en Vatikano"

Flory Witdoeckt



FINIĜIS  KOMUNA EŬROPA PROJEKTO

"TRI EŬROPAJ INFANAJ LIBROJ EN HINDUJO KAJ UNU HINDA EN EŬROPO"

En 2008 estis aprobita de fondaĵo Kulturo (Culture) de Eŭropa Komisiono projekto sub la supra titolo kiun projektis Zlatko Tišljar por Kroatia Esperanto-Ligo. KEL prezentiĝis kiel projektĉefa organizo kun du eŭropaj partneroj (Inter-kulturo en Maribor, Slovenio kaj Edistudio en Pisa, Italio. La hinda krompartnero estis eldonejo Samanthat el Kolkata.
La projekto antaŭvidis eldonon de tri infanlibroj el Eŭropo (kroata libro de Joža Horvat "Wakajtapu", slovena libro de Tone Partljič "Mi volis tuŝi la sunon"  kaj itala libro de Vamba "Eta taglibro de Giovanni Tempesto" en la bengala lingvo, distribuon de la libroj al kelkdek infanoj en Kolkata kaj premiado de infanoj kiuj verkis plej bonajn eseojn pri tiuj libroj. La projekto ankaŭ antaŭvidis aperigon de la bengala aŭtoro Trailokianath Mukhopadhyay "La vivo de Damoru" en la kroata, slovena kaj itala lingvoj same kun distribuo inter lernejaj infanoj kaj premiado de la plej bonaj eseoj pri la hinda libro. Specialaĵo de la projekto estas ke ĝi estas la unua projekto financata de Eŭropa Komisiono por kultura interŝanĝo en kiu ĉiuj partneroj estas esperantistaj kaj ĉiuj libroj estis tradukitaj per la perado de Esperanto. La projekto estis efektivigata inter majo 2008 kaj finiĝis la 30-an de aprilo 2010. Ĉar la projekton financis Eŭropa Komisiono per 50% (33.000 eŭroj), la alian duonon de same 33.000 eŭroj devis prizorgi la partneroj mem, ĉefe la ĉefpartnero Kroatia E-Ligo kiu post multaj klopodoj kaj penoj sub la gvido de Spomenka Štimec kaj tre bona financa teamo (Vera Roknić, Ljerka Stilinović kaj Jadranka Farszky) sukcesis el tre diversaj fontoj kolekti tiun alian duonon. Dankon interalie ankaŭ al ESF el Usono kiu ankaŭ subtenis la projekton per 5000 eŭroj.  Tiel  en 2010 oni presis ĉiujn librojn (tri eŭropajn en la bengala lingvo kaj unu bengalan en la kroata, slovena kaj itala) kaj kiel flanka kromefekto estis presita ankaŭ la esperanta versio de la itala libro (tradukita de Umberto Broccatelli) kaj anglalingva studo de prof. Probal Dashgupta pri la tradukado de infanliteraturo en kiu peras Esperanto en bengala scienca revuo.
La libroj estis solene prezentitaj en Kolkata, Zagrebo kaj Maribor kaj distribuitaj en ĉiuj urboj inter infanoj de elementaj lernejoj (ĉefe 12-14-jaruloj) kiuj legis la librojn en sian naciaj lingvoj kaj verkis pri ili eseojn. Ni ankaŭ dissendis librojn al aro da naciaj bibliotekoj.
Tiel la projekto kontribuis al la reciproka pliproksimiĝado de malproksimaj kulturoj. Oni devas diri ke en la kroata kaj slovena lingvo, ĝis nun ne ekzistis alia aŭtoro de la bengala literaturo krom R. Tagore kaj ke ĉi tiu estis la dua bengala aŭtoro en tiuj ĉi du lingvoj. Estis ege impresplenaj eseetoj de la eŭropaj infanoj pri la hinda libro kaj mi kiel membro de la ĵurio de la verketoj de infanoj slovenaj elektis por vi sendube la plej bonan verkaĵeton por ilustri tiun agadon. La proklamoj de la slovenaj premiitoj okazis la 23-an de aprilo en la malnova urbestrejo de la urbo.
Pluraj kromefektoj sekvis la agadon en la senco de popularigo de Esperanto. En Kolkata la solenan prezenton de la libro partoprenis aro da gravaj universitatanoj kaj reprezentanto de itala ambasadejo. En Zagrebo partoprenis reprezentanto de la hinda ambasadejo kaj la aŭtoro de la krota libro, preskaŭ 100-jara Joĵa Horvat. En Ljubljana oni prezentis la projekton en reprezentejo de Eŭropa Komisiono kiel ekzemplon de bona praktiko inter la kulturprojektoj kaj en Maribor dum la du publikaj prezentoj okazis 4 televidaj intervjuoj, pluraj radio-raportaĵoj kaj aperis 3 artikoloj en la ĉefa tagĵurnalo Večer.
La du infanlibroj el la kroata kaj slovena jam aperis antaŭe en Esperanto. Nur bedaŭrinde ne troviĝis mono por aperigi ankaŭ la bengalan libron en Esperanto en la traduko de Malasree Dashgupta.

Zlatko Tišljar


TRAILOKYANATH MUKHOPADHYAY:

LA VIVO DE DAMORU

Kion entute mi diru? Ekzistas aferoj kiuj forprenas vian spiron. Ekzistas aferoj kiuj malesperigas vin. Kaj estas aferoj, kiuj vin pensigas. Tiu ĉi libro estas sendube kombino de ĉio. Ĝi plaĉas al mi kaj ankaŭ ne. Iamaniere ĝi logas onin por ĝin legi, por refoje turni plian paĝon kaj plian kaj ankoraŭ plian.

Subite oni ne plu povas legi, ĉar ĉio fariĝis tro komplikita kaj troigita kun  tiuj sennombraj hindaj nomoj kaj dioj. Unuflanke absoluta fantazio, senfina iluzio kaj ironio, aliflanke trista kaj doloriga vero.
Ni, eŭropanoj, observas tiel superece alimondanojn, ankaŭ la hindojn, sed se oni bone pripensas, oni vidas ke ĉie estas same. En la libro en unu rakonto troviĝas ekzemplo de du infanoj sen gepatroj, kiuj pro malriĉo kaj konsekvence pro malsato pripensas memmortigon. Damoru,  kiu aŭdas ilin, ne provas tion malebligi, sed eĉ subtenas ilian decidon antaŭ ĉio pro pura avido kaj egoismo. La ideo, ke homo estas tiom malmorala kaj senempatia, min terurigas. Kaj tiusence mia rigardo al la ĉefheroo – Damarudhar esence ŝanĝiĝas. Ke homo deziras el tia situacio preni ion por si kaj senpacience atendas malfeliĉon de alia, estas por mi tro. Tial mi vidas lin kiel negativan personon, kiel egoiston.

Sed mi scias ke tia ne estis nur kompreno de Damoru, sed ke tia estas ankaŭ kompreno de multaj homoj en la mondo kaj tio estas teruriga. Ĉe ni, eŭropanoj, ne estis/estas alie. La fabelo de Andersen Knabino kun alumetoj estas tia ekzemplo. Homoj marŝis ĉiutage apud la malriĉa knabino kaj komplete senkunsente lasis ŝin morti surstrate. Neniu interesiĝis pri ŝi, neniu interesiĝas pri infano en Hindujo aŭ pri iu ajn infano en la mondo. Nuntempe diversaj organizoj klopodas savi senkulpulojn, sed tamen en la mondo estas multe tro da suferado kaj malsato.

En la libro estas sendube ankaŭ tro da religiaj kontraŭdiroj. Lasi morti la propran infanon estas komplete malakceptebla konduto  laŭ mia juĝo. Kia ajn viktimigo pro religio ŝajnas al mi komplete sensenca. Tiusence pri memmortigaj atakoj nome de religio mi tute ne volas paroli. Kaj entute mi ne scias kiel diino Durga povus post ĉiuj ŝteloj kaj pekoj de Damoru tiel premii kaj beni lin! Ŝi ja estas justa, kiel ni homoj supozas ke dioj devus esti. Kaj finfine – kiel eblas ke la tiel elpensitajn rakontojn de Damoru la homoj naive povus ne pridubi? Tie ĉi mi konstatas ke Damoru efektive misuzis la religion. Liaj rakontoj en kiuj la dioj helpas lin kaj amas lin, estas mensogoj, ĉar nur tiamaniere ia ĉefheroo tuttempe povis eluzi ĉion kaj ŝteli. Efektive tio estas maniero por forlavi la kulpon pro ŝteloj kiujn li kaŭzis. Li estis diotima sed efektive ne sufiĉe, se li kuraĝis elpensadi tiajn mensogojn pri dioj. Li verdire kapablis adapti la religion por siaj bezonoj kaj uzi ĝin laŭsituacie.

Estas vero ke ni homoj bezonas ion je kio ni kredos kaj en kio ni serĉas konsolon. Ni bezonas la kredon. Tiel estis kaj estos ĉiam. Rilate al ĉio kio okazas en la mondo, ni bezonas ŝirmon, ŝirmon de pli granda malbonŝanco – ŝirmon de malespero. Malespero pro ni mem. Sed neniel ni bezonas mensogojn kaj neniel ni bezonas mensogulojn kiuj je la nomo de religio pravigas siajn malbonagojn kaj riĉiĝas.

Ni devas aŭskulti nin mem, en sano kaj aparte en malsano. Mi tre estimas homeopation. Sed ne tiun el la libro, sed veran homeopation. Tio estas maniero kiel resaniĝi, spirite trankviliĝi kaj reiri al la reala grundo sen fortaj kemiaj medikamentoj, kiuj postlasas sur la korpo sekvojn diversajn. Mi opinias ke ni devus inkluzivigi metodojn de homeopatio ankaŭ al la nuntempa medicino. Iun valoron ĝi sendube havas, tion mi mem spertis. Sed bedaŭrinde tio estus tro grandaj elspezoj por ŝtato kaj tial tro ofte oni pluuzas nur pli malbonajn manierojn por sanigo. Poste oni konstatas ke ofte temas nur pri trompoj kiel ja okazas pri diversaj kvazaŭkuracistoj kiujn priskribas ankaŭ la libro. Ne povas iu kiu antaŭe estis simpla kamparano sen necesa edukiĝo sanigi homojn. Por akiri monon homoj elpensas tre diversajn malveraĵojn per kiuj ili substrekus sian »fakan« konon. Ja neniu efektive interesiĝas pri vera sano de aliuloj, ĉi tie temas finfine nur pri profito. Kaj la homoj? Nu ja neniun plu interesas la fakto kiel vivas la homoj.

Bedaŭrinde estas tiel ke mono regas la mondon. Nia ĉefheroo en la libro efektive estis ŝtelisto kaj trompanto. Li farus kion ajn por akiri monon. Liaj rakontoj estas nur rimedo per kiu li pravigas ĉe aliaj siajn ŝtelojn. Li lasis ĉion al la mondo de fantazio por eviti kulpon. Tiel estas ĉiam. La homoj pro mono daŭre mensogas kvazaŭ la homaj sentoj ne plu estus valoroj. Samkiel iam ankaŭ nun plimulto da leĝoj estas kunmetitaj  ne pro amo, kiel ni supozas kaj aŭdas en ĉiuj fabeloj pri princoj kaj princinoj, sed baze de mono kaj socia statuso. Nuntempe amantoj ŝajnigas la amon (almenaŭ en la komenco), dum iam tio tute ne estis grava, ĉar la junedzinon vendis por la geedziĝo la gepatroj mem.

Kiam mi parolas pri junedzinoj kaj edzoj mi diru ke io tamen pozitive surprizis min en la libro. La rilato inter edzo kaj edzino. Edzinoj, almenaŭ laŭ la teksto en la libro, ne estis tiom malpli valoraj, kiom ili estis ĉe ni »civilizitaj eŭropanoj«. Ke Elokeŝi bategis per balailo sian edzon ja  malagrable surprizis min, sed nenie mi trovis spurojn pri inversa perforto, kio estas tre ofta en nia kulturo. Estas vero ke la islamaj virinoj estas kovritaj, sed tio estas pro ilia propra sekureco, ke viroj ne deziru ilin kaj ne damaĝu ilin – almenaŭ tiel diras Damoru. Ĉe ni, kiuj estas la plej »saĝaj«, virinoj longe ne havis iujn ajn rajtojn kaj eĉ nuntempe ankoraŭ en multaj familioj ne havas ilin.

Rilato al virinoj kaj infanoj, la rakontoj de Damoru, disdivido je kastoj kaj ĉio ligita kun mono, kiel ŝteloj, militoj kaj leĝoj, montras senlimecon de homa fantazio. Ekzemplo de tia sadisma fantazio estas  ekstermado de lupoj en mezepoko. La homoj kruele mortigadis ilin, preparis kaptilojn por ili ĉiuspecajn kaj venenigis ilin. Ili bildigis tiujn kiel helpantojn de satano kaj sangosuĉantojn. Nur pro tio ĉar lupoj estis iliaj konkurantoj kaj ili timis tiujn. Simile ili agas al aliaj homoj, nur la ekstermado ne ankoraŭ atingis tiajn kvantojn. Ĉiuj murdoj, ĉio estas pro mono, pro deziro esti pli valoraj ol aliaj. Senĉesa konkurado kaj maltolero al aliaj homoj. Kien ĉio kondukos nin?

Kiam mi tiel pripensadas, mi demandas min, kien direktiĝis la homaro? Ĉu nia ambiciemo kaj konkuremo kondukos nin al la fino mem? La mono!? Sed tio estas sensenca.
Kion mi entute diru? – Eble tiu ĉi mondo vere bezonas ankaŭ tian satiron kian verkis Trailokyanath Mukhopadhyay.

Sabina Unger

9-a lernojaro de la Elementa lernejo Bojan Ilich en Maribor                                                                                  
(Unua Premio por  eseo pri la libro en Slovenio)

NOVA LIBRO de Charles Durand

Mi havas la plezuron anonci al vi la aperon de mia lasta verko titolita : "Une colonie ordinaire du XXIe siècle" ĉe la belga eldonisto EME en lia kolekto "Société" (Societo). Vi trovos ĉe la sekvanta adreso la kovrilpaĝon, kiu resumas la enhavon de tiu verko :
http://www.eme-editions.be/couvertures_pdf/45803.pdf

Ĝia internacia numero de publikigo estas 978-2-87525-048-3 (ISBN).

La referenco de la libro ĵus aperis ĉe amazon.fr kaj ĉe chapitre.com kaj, post kelkaj tagoj, ĝi devus aperi ankaŭ ĉe alapage.fr. La verko estas mendebla rekte ĉe la eldonisto, tra ĝia retejo, ĉe la jena paĝo :
http://www.eme-editions.be/product.php?id_product=45803

Resumo de la kovrilpaĝo :

Depost 1945, la usona imperio senĉese kreskis kaj plifirmigis sian influon. La angla kaj la dolaro estas ties du ĉefaj kolonoj.

Same kiel ĉiu alia imperia strukturo, ekspansio de la imperio, el kiu kontinenta Eŭropo bedaŭrinde konsistigas parton, eksteriĝas per apero en ĝiaj satelitaj landoj de malriĉiga konformismo, de infaneca sinteno, de polico de la penso, do, de memcenzuro kaj de notinda  malfortiĝo de la kreemo.

Se en certaj partoj de la mondo, la imperio trudas sin per armitaj fortoj, en Eŭropo, ĝi baziĝas sur la “mensa koloniado” de la loĝantaroj, t.e. vera okupacio de la spiritoj tiel estiganta profundajn modifojn de la penso kaj de la konduto. Charles Durand evidentigas tiujn fenomenojn, detale analizas ilin kaj montras la rilatojn, kiujn ili havas kun la disvastigo de la angla, lingvo laŭdire internacia, kies oficiala sistemo volas plenŝtopi niajn cerbojn, same kiel kun la "kulturaj" kaj ideologiaj produktaĵoj, kiujn ĝi implicas. Ĝi prilumas temojn pri kiuj ni ne estas supozataj interesiĝi kaj liveras al ni senindulgan demonstron rivelanta nian transformiĝon jam de trideko da jaroj.

Tiu libro celas konsciigi pri nia efektiva situacio kaj provoki la necesan savan eksalton fine kondukanta al nia liberiĝo.

------------------

La libro estigis ĉe Robert Phillipson, iama kadrulo de British Council, aŭtoro de Linguistic imperialism (1992), English-only Europe? Challenging language policy (2003), Linguistic imperialism continued (2009), la jenan komenton :

« Tiu libro de Charles Durand celas veki la universitatanojn, la intelektulojn kaj la francajn politikistojn. Ĝi priskribas kiel la decidoj regantaj la uzadon de la lingvo ludis centran rolon en la koloniigo de la eŭropaj spiritoj per la projekto de usona imperio. Ĝi klarigas kiel la kulturaj kaj intelektaj valoroj estis foroferitaj sur la altaro de la tutmondiĝo. Surbaze de tre informriĉa materialo, li demonstras kial ĉefe gravas la demandoj ligitaj al la lingvo kaj al ĝia uzado. Same kiel la fama « J’accuse… » de Zola, lia libro devus estigi gravan pripensadon pri la lingvaj politikoj, pri la demandoj pri identeco kaj, pli speciale, pri la estonteco de la franca lingvo. »

Charles Durand


PEDAGOGIAJ NOVAĴOJ

Ĉi-jare ni festas kelkajn atingojn, kiujn indas dividi kun vi.

Nia revuo INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO (IPR)

La numero 2010-2 eniris la presejon, tiel ke ni povos montri la numeron en la sinprezento de la estraro en la Beneluksa Kongreso en Antverpeno Majo 13-16. La numero estas aparte kvalita – alvenis double pli da materialo ol estas spaco. Kiel skribas la redaktoro, la numero estas ‘samtempe ĝojiga kaj malĝojiga'. Vi trovos enkondukon de nia vicprezidanto, Duncan Charters, pri nia konferenca temo kaj la rilata faka laboro, raporton pri la ebloj por instruista perfektigo en Poznan, progreson pri nia starigata retkurso pri instruista trejnado, kaj preparoj por la seminario pri subvencipetado (SPSP) en oktobro.

 Nia redaktoro de IPR

Ĝuste en la livertago (Aprilo 28) nia redaktoro fariĝas 50-jara. Nome de ILEI, mi bondeziras kaj gratulas al Jozefo Németh okaze de tiu jubileo! Li jam de multaj jaroj tre akurate kaj profesinivele prizorgas nian revuon – tra tiuj jaroj IPR teknike kaj enhave multe evoluis. Ni deziras al li multajn pliajn plezurajn  jarojn da plua redaktado … kaj cetere simile pri lia modela prizorgado de nia retejo.

 Juna amiko 2010-1 eniris presejon.

Kiel multaj rimarkis, la lastaj du numeroj de Juna amiko aperis kun signifa malfruo. Ne malfacilas trovi la klarigon: unu el la redaktoroj fariĝis prezidanto de iu difinita ligo kaj ne plu havis tempon redakti. Ni tuj alvokis por novaj helpantoj, kaj vere kelkaj anoncis sin. Ili estas nun enkondukataj, tiel ke ekde la sekva numero la malnova redaktoro povos pli kaj pli retiri sin. La nuna Juna amiko ege buntas, vi trovos sinprezentan enkondukon de nova redakciano kaj novan regulan rubrikon ‘Legu kaj Ĝuu’ de alia nova kunlaboranto.

Nun vi komprenas la relativan silenton de ILEI tra la lastaj semajnoj. Pri multo alia eblus raporti, sed ni lasu tion por alia fojo. Sufiĉas noti ke ILEI bezonas pli da membroj, IPR pli da legantoj, Juna amiko pli da abonantoj kaj nia Konferenco pli da partoprenontoj – memoru ke la dua periodo venas al fino je Majo 15-a!

Stefan MacGill

Prezidanto, ILEI

RETA LABORGRUPO ALIE 4-JARA

Mi ĉiutage pli forte konvinkiĝas, ke en majo 2006 ni elektis bonan vojon, proponante la fondiĝon de la Internacia Laborgrupo por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto (Internacia Laborgrupo ALIE).

 Nun ni povas  - almenaŭ virtuale -, kune festi la kvaran naskiĝtagon de nia Laborgrupo…

Kion ni atingis dum la pasintaj 4 jaroj?
  1. Bone funkcias la diskutlisto kun pli ol 200 membroj el pli ol 40 landoj.
  2. Ni havas bone uzeblan adresaron de la membraro, por ke la unuopaj membroj povu individue kontaktiĝi.
  3. Ni havas bone uzeblajn, koncizajn, 3 adresarojn de bazgradaj, mezgradaj kaj triagradaj lernejoj, kiuj instruas Esperanton. Helpe de tiuj ĉi adresaroj la lernejoj povas rapide kontaktiĝi kaj komenci kunlaboron. La lernantoj povas komenci korespondadon - laŭ la hodiaŭa statistiko - jam kun lernantoj de pli ol 150 lernejoj. Kun "formika diligento" ni malkovras ĉiam pli novajn lernejojn. Tiuj ĉi 150 lernejoj estas "guto en la maro", et-eta parto de la lerneja mondo. Sed ili povas esti fermento por krei ĉiam pli novajn lernejojn…
  4. Kiel tramo sur sia relo ni iras antaŭen, sekvante la Strategian planon de nia Laborgrupo kreitan antaŭ du jaroj. Legante diversajn ret-listojn ni ĝoje povas ĉiam pli ofte malkovri ideojn de tiu ĉi Strategia plano… 
  5. La membroj de nia Laborgrupo aŭ mem instruas Esperanton, aŭ helpas iel ĝian instruadon. Niaj kontaktoj kun ILEI iom post iom fariĝis pli bonaj. Ni estas iaspeca "helptaĉmento" de ILEI, en kiu rajtas partopreni ne nur instruistoj kaj instruantoj de Esperanto, sed ankaŭ aliaj fakuloj, kiuj sentas sia grava celo kaj tasko la subtenon de la instruado. Nia Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo sisteme subtenas la hungariajn E-lernejojn, sed ni pagis ĉi-printempe la membrokotizojn de ILEI ankaŭ por 5 afrikaj instruistoj de Esperanto, ni helpis la eldonon de la hungara versio de la bonega lernolibro de Stano Marĉek kaj ankaŭ la renovigon de la eminenta retejo http://www.edukado.net . Sur tiu ĉi diskutlisto de tempo al tempo aperas informoj pri similaj subtenoj. En nia Laborgrupo ĉiuj membroj estas absolute egalaj. Ni havas nek prezidantaron, nek membrokotizon, nek kasiston. Ĉiu membro de nia Laborgrupo helpas la instruadon de la Internacia Lingvo laŭ siaj libera tempo, kapabloj, financaj eblecoj… 
  6. Hodiaŭ tri retejoj subtenas niajn celojn:  http://www.egalite.hu (la malnova http://www.egalite.fw.hu iom post iom ĉesos funkcii), http://www.edukado.net  kaj http://www.ipernity.com/group/71743
  7. Inter la "rezultoj" mi devas mencii, ke dum la pasintaj 4 jaroj ni akiris ankaŭ malamikojn… Ni povis konstati, ke inter esperantistoj troviĝas pluraj malamikoj de la lerneja instruado de Esperanto… Iu el inter ili min nomis publike "aĉa disvastigisto". (Ĉu la disvastigo de Esperanto estas kulpo?)  Aliaj persekutis nin pro la uzado de la nomo Internacia Laborgrupo "Lingvolanĉilo"… Pasintjare ni sukcese, demokratie, helpe de voĉdono ŝanĝis la nomon de la Laborgrupo. Ni forte timis, ke pro la nomŝanĝo iom post iom nia malfacile kreita Laborgrupo baldaŭ disfalos.

Dank' al Dio ne okazis tiel!!! Preskaŭ ĉiusemajne aliĝas novaj membroj, iuj spontanee, aliaj post invito.

La lerneja instruado de Esperanto estas do fermento, katalizilo. Nia ĉefa celo devas esti, ke ĉiam pli multaj homoj interkonatiĝu kun Esperanto, kaj ili mem decidu: - ĉu Esperanto estas bonega ilo de la homa komunikado, aŭ "stultaĵo komdamnita al morto"…

Ludoviko Molnár


SEMINARIO DE AIS EN BULGARIO

             Dum junio 2009   en Karlovo (Bulgario) sukcese estis organizita la I-a Internacia Seminario "Apliko de Esperanto en la profesia agado "/AEPA/kies organizantoj estis  AIS.
                 Respondante al la intereso pri la seminario inter bulgaraj  kaj  eksterlandaj fakuloj ni decidis denove organizi la II-an Seminarion -AEPA-2010  kiu okazos  en Karlovo / 11-14.06.2010.

Ni estas  dankemaj al ing.Najden Najdenov-Urbestro de komunumo Karlovo ,ke li  akceptis nian peton denove esti Honora Protektanto de la Seminario. Ni esperas, ke lia morala helpo  kaj pozitiva rilato al la internacia E-movado sendube  kontribuos  denove por la sukceso ankaŭ de tiu ĉi Seminario.

Oficiala lingvo denove estos Esperanto, sed laborlingvoj ankaŭ estos  bulgara kaj la lingvoj de la partoprenontoj el diversaj landoj, kiuj ne estas esperantistoj sed partoprenos la seminarion kaj dezirus per Esperanto fari kontaktojn kun gekolegoj-fakuloj. Jam aliĝis famaj bulgaraj fakuloj, scienculoj, universitataj profesoroj, reprezentantoj de nesperantistaj organizaĵoj, kiuj ne parolas esperante kaj kies prelegojn ni tradukos. Ili dezirus konatiĝi kaj kunlabori kun gekolegoj kaj geamikoj en diversaj landoj uzonte Esperanton kiel kontaktlingvo. Ni same petas Vin, se eblas, informi pri nia Seminario kaj inviti Viajn gekolegojn en Via Universitato, firmaoj, institutoj, fakaj organizaĵoj, kiuj dezirus partopreni kaj prelegi nacilingve . Vi povus koncize traduki  esperante iliajn prelegojn kaj ankaŭ la diskutojn. Tiamaniere ili ankaŭ povus persone konatiĝi kun bulgaraj kaj eksterlandaj scienculoj kaj samfakuloj.

      La  ĉefa  celo de nia Seminario estas prezenti al la fakuloj tutmonde, ke Esperanto estas ne nur lingvo por kontaktoj kaj kunlaboro inter la esperantistoj, sed  la fakuloj-neesperantistoj partoprenonte nian Seminarion povus mem  kompreni kiamaniere Esperanto povus esti utila por iliaj internaciaj fakaj kontaktoj kaj profesia agado.

  Temoj de la prelegoj - diversaj sciencaj kaj fakaj  prelegoj kunligitaj kun profesia agado de la prelegonto. La prelegonto povos prezenti koncize sian prelegon /ĝis 30min/  kaj poste estos diskutoj pri la temo. La plenan tekston de la prelego ni publikigos post la seminario en prelegaro. Ni petas la prelegontojn gis 25.05 sendi al ni resumojn de la prelegoj , ĉar ni dezirus disdoni ilin al la partoprenontoj en la komenco de la Seminario.

    Seminarejo: Internacia Universitato Karlovo. La solena Inaŭguro estos en la urbodomo

    Situo de Karlovo: Karlovo estas  situanta en la centro de Bulgario kaj estas facile atingebla de Plovdivo/60 km/,Sofio/15o km/ Burgas , Varna, Ruse.
     Tranoktado: en studenta domo, privataj domoj kaj hoteloj
     Aliĝo: Ni petas la partoprenontoj   sendi al ni la aliĝilojn: leonov@rozabg.com
        aŭ :Bulgario 4300 Karlovo p.k.44 Internacia Seminario

  Pli detalajn informojn Vi povas ricevi skribante al nia reta aŭ poŝta adreso kaj same telefonante al mi : +359 885056469.

Prof. Bojidar Leonov

PREZIDANTO de AIS-Bulgario kaj           REKTORO de IUK

100-JARIĜO DE BOSNIA MOVADO

Ronda Tablo „EŬROPA UNIO – HIERAŬ, HODIAŬ, MORGAŬ

                         Lingvaj kaj kulturaj aspektoj“

Okaze  de la 100-jariĝo de la E-movado en Bosnio-Hercegovino la E-Ligo de BkH organizas en Sarajevo de la 29-31-a de oktobro 2010 debaton ĉe la Ronda Tablo pri la temo:

„Eŭropa Unio – hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ Lingvaj kaj kulturaj aspektoj“.

En la Ronda tablo oni atendas partoprenon de kelkdeko da partoprenantoj kiuj prilumos plurajn aspektojn de la ĉeftemo, kiel ekzemple eŭropan multkulturecon, konservon de etnaj kulturoj, kulturan superregadon, lingvajn rajtojn, lingvan diversecon, lingvan hegemonion, prilingvajn politikojn ktp.

La organizanto invitas ĉiujn potencialajn prelegantojn/referantojn kiuj pretus kontribui pri la temo sin anonci ĝis la 1-a de septembro 2010 al la adreso: Esperanto-Ligo de BkH, Kralja Tvrtka 19 (pf 452), BA-71000 Sarajevo, tel/fax: ++387 33 537 119, e-mail: fetah.zvirac@energoinvest.com

Repago de vojaĝkostoj kaj prizorgo de restadkostoj por prelegantoj/referantoj estas konsiderata fare de la organizanto.
Kadre de la aranĝo oni planas inaŭguri novan sidejon de la Ligo kaj solene prifesti la jubilean 100-jariĝon de la E-movado en Bosnio-Hercegovino.

sekretariino

Vildana Delaliĉ

BA - 71000 SARAJEVO, Kralja Tvrtka 19 (pf. 452), Bosna i Hercegovina

LA KONTRIBUO DE DIPLO AL LA ESPERANTA ĴURNALISMO

Vilhelmo Lutermano  

Prelego farita dum la Unua Kongreso de Esperantistaj Ĵurnalistoj okazinta en Vilno, Litovio, de la 26-a ĝis 31-a de majo 2008

Karaj kolegoj,

Dum jardeko mi tradukis al Esperanto germanan literaturon, sed, iam en januaro 2002, legante artikolon de la franca monatgazeto de politikaj analizoj, Le Monde diplomatique, venis la momento, en kiu mi diris, kiel iam Berto Breĥto, „Kia epoko, en kiu poemo pri arbo estas preskaŭ krimo, ĉar ĝi signifas silenti pri tiom da fiaĵoj”. Kaj pli fie : la fiaĵoj estis ne nur kovrataj per silento, de la grandaj amaskomunikiloj, sed en granda mezuro eĉ glorataj.

Ĉesis la funkcio de ĵurnalismo, iam konsiderata kiel la „kvara povo” en la ŝtatoj, kiel ia kontraŭpovo kiu kontraŭbalancigas la tri aliajn, la leĝdonan, la plenuman (aŭ „ekzekutan”) kaj la juran. Anstataŭ plenumi tiun funkcion, ĝi fariĝis mensoga helpanto de certa politika tendenco kaj de la super ĝi reganta ekzekutivo. Kaj tio estas nur unu ekzemplo de ĝenerala tendenco, interrompata nur de tempo al tempo de etaj esceptoj. Mi konstatis ke la grandskala ĵurnalismo ne plu ludas sian rolon de ko­rektanto de la tradicie tri demokratiaj povoj.

Komencoj.

Do, en januaro 2002 mi tiris el tiu konstato la konsekvencon : mi ĉesis traduki literaturon kaj dediĉis min al tradukado de artikoloj el la franca monatgazeto Le Monde diplomatique, kiujn mi publikigis en mia privata retpaĝo.

Kial ĝuste Le Monde diplomatique ? Ĉar tiu gazeto estas plurrilate altkvalita, kaj en tio unika. Ĝi estas referenca gazeto - ĉiuj ne evidentaj asertoj estas provizataj per fontindikoj. En tio ĝi estas serioza kaj fidinda. La skipo de ĝiaj aktivuloj - ĉiuj redaktistoj kaj laboristoj de la gazeto - estas sendependaj, ili mem „regas” sian gazeton laŭjure, laŭ aparta statuto, unika en la mondo de komerca ĵurnalismo. Kaj la leganto povas malkovri el ĝiaj analizoj ian bazan principon : la vidpunkton, aŭ perspektivon, de la tuta homa socio - kaj ne de ties partaj interesoj. En tiu senco ĝi estas progresema, alternativa. Ne estas hazarde ke respondeculoj ĝuste de tiu gazeto estas ankaŭ la plej aktivaj iniciatintoj de la Monda Socia Forumo, kiu unue okazis en la brazila Portalegro. Kaj mi eĉ ne menciu la altkvalitan prezentiĝon de la gazeto, kiu en la reto ja ne povas same efiki.

Post kelkaj monatoj da tia laboro, mi petis la parizan redaktejon de la gazeto pri formala permeso traduki ĝiajn artikolojn. Miaj argumentoj estis interalie, ke la Esperantistaro parolas senescepte ankaŭ alian lingvon - ofte iun kiun la franca eldono aŭ iu ĝiaj alilingvaj versioj ne kovras - kaj ke la Esperantistoj estas plej ofte tre efikaj opini-obligantoj en sia nacilingva medio, en kiu ili povas disvastigi la enhavojn kiujn ili ricevis el Esperantlingva versio de la DIPLO. Sed mi eĉ ne bezonis argumenti, ili tuj respondis, ke ili jam pensis pri Esperanta eldono, ke ili do ne nur ili permesas tion, sed eĉ volas fari kontrakton kun mi pri regula tradukado. Tiun kontrakton ni efektive subskribis en septembro 2002, la tiama direktoro de Le Monde diplomatique Ignacio Ramonet kaj mi kiel prezidanto de la Unesko-Grupo Narbonia kaj nome de tiu. La kontrakto temas, krom pri juraj aferoj, pri nia devo aperigi ĉiumonate almenaŭ la ĉefartikolon, dum ni estas liberaj pri la ceteraj tekstoj, kaj pri nia rajto enmeti dudek elcentojn da artikoloj aliaj ol devenaj de la „gepatra domo”. Krome, la pariza eldonejo disponigas al sia Esperanta versio apartan retpaĝon.

Kiel okazis tiom Esperant-favora sinteno de la redaktejo de tiel mondfame konata altkvalita gazeto ? La redaktejo strebis jam dekomence havi kiom eble plej da ali­lingvaj eldonoj. Unu el la redaktistoj, kiu mem ne estas Esperantisto, iam proponis ankaŭ Esperanton, kaj mallonge post tio venis mia peto pri tradukpermeso. Do, mi venis ĝuste en la bona momento sur preparitan terenon ! Tamen ne eblas konkludi el tio ke la tuta redaktejo de la pariza gazeto estas favora al Espranto. Ekz-e unu el la redaktistoj, pleje konata interalie pro siaj aktivaj iniciatoj pri la Mondaj Sociaj Forumoj, Bernard Cassen, ja konscias pri la lingva problemo, sed li konstante proponas sian propran solvon, en artikoloj al kiuj sufiĉe multaj Esperantistoj reagis, interalie Klaŭdjo Piron - tre bedaŭrinde lastfoje.

Post oficialigo de Le Monde diplomatique en Esperanto iom post iom aliĝis pluraj tradukistoj, kiuj tradukas ĉefe el la franca, sed ankaŭ el aliaj lingvoj. Tradukadoj el aliaj lingvoj estas ja dezirindaj, ĉar certa kvanto de artikoloj estas originale verkita en aliaj lingvoj ol la franca kaj aperas en la franca eldono nur francigite. Por pli da fidelo al ilia originalo estas bone traduki ilin prefere ne el jam tradukita teksto, sed rekte el la originalo. Tiel la redaktejo de nia DIPLO konsistas aktuale interalie el ok tradukistoj, kiuj tamen plej multe tradukas nur okaze aŭ en relative malrapida ritmo. Kiel ni konstatas ĝis nun en ĉiu nia jarraporto, la traduklaboro kuŝas esence sur tro malmultaj ŝultroj, kaj ege dezirindas la alveno de pluraj kunlaborantoj kiuj regule traduku.

Celoj kaj funkciado de la DIPLO

La eldonejo de Le Monde diplomatique en Esperanto estas la Unesko-Grupo Narbonia, kiu havas sian sidejon en Narbonio, do la regiono de Narbono en suda Francio. En tiu asocio membras ĉiuj regulaj redaktistoj tradukistoj de la DIPLO, kiuj kune decidas pri la diversaj funkcioj (ekz-e ĉefredaktisto) kaj eldonprincipoj, lingvouzo ktp.

La DIPLO havas ĉefe jenajn celojn : provizi la Esperantistaron per altkvalita, fidinda alternativa analizo de sociaj kaj politikaj aferoj - kun la espero ke la Es­perantistoj disvastigos la analizojn ankaŭ en sia nacilingva medio -, kaj doni al ĝi ankaŭ lingve altkvalitajn tekstojn. Al la ekstera mondo ĝi volas prezenti Es­perantlingvan version de ĝenerale jam konata kaj tre alte taksata gazeto, do en tiu senco Esperanto povas profiti la bonan famon de la franca DIPLO.

La ligo kun la „gepatra domo” okazas per regulaj jarkunvenoj de la tielnomataj „internaciaj eldonoj”, prezidataj de s-ro Dominique Vidal, el la direktejo de la pariza gazeto. Ĝis nun partoprenis mi kiel reprezentanto de nia Esperanta DIPLO, ĉi-jare faras tion Jeanne-marie Cash el Tuluzo. Dum tiuj renkontiĝoj la pariza eldonejo prezentas al ni siajn internajn diskutojn kaj decidojn, foje ankaŭ problemojn diskutatajn de ni, kaj ĉiu internacia eldonejo raportas pri la bilanco de sia lastjara agado, do kompreneble ankaŭ ni.

La DIPLO strebas esti lingve altkvalita. Tio signifas, ke ĝi estu modela en pluraj rilatoj. Unue, kaj tio estas ja memkomprenebla, ĝi devas esti kiom eble plej senerara ĉiurilate. Krome, pro nia tutmonda legantaro, ĝi devas esti kiom eble plej facile legebla de la Esperantistoj el ĉiuj mondpartoj, ekzemple de francoj kiel de ĉinoj aŭ japanoj. Tio signifas ke ni devas eviti fremdvortojn ĉiam kiam tio eblas, kaj ĝenerale uzi ĉiam la plej oficialan vorton, kiam ni havas la elekton inter pluraj eblecoj. Niaj tekstoj devas esti tiaj ke ili uzeblas kiel materialo en superaj lingvoinstruaj kursoj. Traduki laŭ tiuj principoj ne estas ĉiam facila afero, kaj eĉ pli intensa kaj temporaba laboro estas la kontrollegado de tradukitaj tekstoj.

Interesa estas ankaŭ retejo de la pariza eldonejo kun lingvolerna intenco, kiu prezentas artikolojn en diversaj lingvoj, ĉe kiuj unuopaj sintagmoj estas en du lingvoj apudmetitaj. Unu el la unuaj kaj malmultaj lingvoj estas Esperanto. Tiu retejo, instalita de la franca „gepatra domo”, komencita en 2006 kun kelkaj entuziasmigaj laboroj, ŝajnas nun tamen stagni. Domaĝe, des pli ke tiu laboro estas relative simpla kaj farebla de kiu ajn Esperantisto kaj kiu eĉ ne postulas multan tempon. Jen la retejo : http://langues.mondediplo.net/

Ĉu ni havas sukceson ?

Ĉu ni havas sukceson ? Ja ne mankas gratuloj kaj laŭdoj, sed ĉu eblas mezuri sukceson de reta gazeto ? Nu, estas pluraj kriterioj. La unua estas tiu de aliroj al nia reto. Laŭ la aliroj, ni de la komenco konstante kreskis kaj havas nun ĉiutage proksimume 2.250 „legantojn”.

Sed lastan aŭguston estis instalita ĉe ni nova kalkulilo kiu distingas personajn kaj aŭtomatajn alirojn. Kaj, laŭ tiu nova kaj pli fidinda kalkulo, la personaj aliroj al nia gazeto estas ĉiutage „nur” 450, do nur 20 % de la tutaj aliroj, do monate 13.500. Tamen, eĉ tiu nombro estas sufiĉe alta en Esperantujo. En la rango, starigita de Google pri politikaj kaj sociaj Esperantaj retejoj, nia DIPLO havas de jaroj stabile la unuan rangon antaŭ ekzemple Monato kaj aliaj Esperantaj retaj publikigaĵoj.

Alia kriterio estas la deveno de la aliroj, kiuj estas bone laŭspureblaj. La plimulto de la aliroj venas el la retejo de nia franclingva "patrino", do estas supozeble legantoj de la franclingva versio kiuj malkovris la ekziston de la E-a versio kaj volas scii kia estas tiu ; sed penseblas ankaŭ pri la lingvolerniga paĝo de la franca DIPLO, en kiu troviĝas artikolo(j) kun diverslingvaj sintagmoj, kiuj kondukas al nia retejo. Multaj venas de aliaj E-aj retejoj. Iom surpriza estas certa nombro da vizitantoj (entute 73) el la retejo de la fama usona komerca semajnulo Business Week. Tio venas pro la diskuto tie, antaŭ kelkaj monatoj, pri nia DIPLO kaj pri E-o. Notindas ke kelkaj vizitantoj venas ankaŭ de diverslingvaj Vikipedioj, kiuj el ties artikolo pri Esperanto trovis ligilon al nia DIPLO.

La statistiko de nia DIPLO montras ankaŭ la alir-oftecon de ĉiu unuopa artikolo, do ni povas mezuri la „sukceson” de ĉiu artikolo.

Ĉiu artikolo havas sub si butonon kun la demando „Kion vi pensas pri tiu ĉi artikolo ?”. Ĉe klako al tiu butono malfermiĝas paĝo por enskribi sian komenton. Kelkfoje legantoj uzas tiun eblecon por aldoni sian opinion, kaj plurfoje tiel okazas tie veraj diskutoj.


La "DIPLO" kaj MAS

Cetere, legantoj de la DIPLO, kiuj volas ne nur legi, sed ankaŭ diskuti kaj agi pri sociaj demandoj, fondis en marto 2005 iuspecan etendiĝon de la DIPLO, la pure retan Monda Asembleo Socia (MAS). Pri ĝia etiko sufiĉas ĉi tie mallonge diri, ke MAS referencas la Universalan Deklaron de la Homrajtoj, en ĉiuj ties eroj. Cetere ĝi tradukis la poste sekvintajn deklarojn, kiuj iel detaligas tiun Universalan Deklaracion. Temas ekz-e pri la rajtoj de la infano, kaj plej lastatempe pri la rajtoj de handikapuloj. Ili estas en Esperanto ĉiuj elŝuteblaj el la retejo de MAS.

El ĵurnalisma vidpunkto menciindas, ke ĉiu MAS-ano rajtas publikigi en la retpaĝo de MAS ĉion ajn kion li volas, originale verkitan aŭ tradukitan. Kaj krome, li rajtas eldoni, en la eldonejo de MAS, ankaŭ ĉiajn siajn tekstojn. Tiel jam aperis pluraj libroj : la unua estis reeldono de rakonto „Aline” de la svisfranca verkisto C.F. Ramuz, en traduko de René de Saussure, poste sekvis de Karlo Markso : Salajro, prezo kaj profito, tradukita de mi, Arturo Ŝniclo : Rondo, libro kun kubaj infanrakontoj, Eseo de Koffi Gbeglo pri Esperantujo, kaj en preparo estas libro pri la eŭropaj problemoj „Kien Eŭropo ?”, konsistanta el artikoloj kiuj jam aperis en la DIPLO kaj en la retejo de MAS.

MAS, kune kun la redaktejo de la DIPLO, laŭokaze faras ankaŭ paperajn eldonojn, ekzemple por la Mondaj Sociaj Forumoj. Ĝis nun, tiuj eldonoj okazis en formato pdf, tiel ke oni povas kopii la dosieron en formato A3 aŭ A4. La lasta eldono estas elŝuteblaj el la retpaĝoj de la DIPLO kaj tiu de MAS.

Ni intencas ankaŭ eldoni paperan version en vera gazeta formato por diversaj okazoj.

Aliaj projektoj estas regula eldonado de laŭtemaj artikolaroj, ĉu gazetforme, ĉu libroforme, kiel en la planata eldono de la titolo „Kien Eŭropo ?”. Materialo por tio intertempe abundas.

Alia projekto estas aldoni, almenaŭ al la ĉefartikoloj, parolan formon de la artikolo en sondosiero, utilan por blinduloj, sed ankaŭ por komencantoj.

Mi jam diris dum tiu ĉi kongreso, ke en la diskutlisto de MAS oni proponis kaj diskutas la eventualan subtenon de restarigo de ia Internacia Organizaĵo de Ĵurnalistoj, kiu estu sendependa kaj progresema en la supre dirita senco. Ĝi nome proponas ke tiu organizo akceptu kaj apogu la 11-an punkton de la Manifesto de Portalegro :

„11. Garantii per leĝaro la rajton de la civitanoj je informo kaj la rajton informi : ĉesigante la koncentriĝon de la komunikiloj en gigantajn komunikado-grupojn ; garantiante la aŭtonomecon de la ĵurnalistoj vidalvide la akciulojn ; kaj favorante la neprofitcelan gazetaron, aparte la alternativajn kaj komunumajn komunikilojn. La respekto de tiu rajto implicas la starigon de civitanaj kontraŭpotencoj, aparte en la formo de naciaj kaj internaciaj observejoj de komunikiloj.”

Tiu ĉi punkto koncernas rekte la ĵurnalistojn, kaj laŭ decido de la membrokunveno de lasta merkredo, ĝi troviĝas nun ene de TEĴA, de kiu ni certe ankoraŭ aŭdos pri ĝi. Sed kvankam tiu punkto tuŝas la bazon de vivo kaj laboro de ĵurnalistoj, ĝi kompreneble koncernas ne nur ilin, sed la tutan socion. Estus do des pli dezirinde, se ankaŭ multaj aliaj organizaĵoj, Esperantaj aŭ ne, engaĝiĝus tiudirekte, kaj ni ĵurnalistoj povas efike kontribui al tio. Mi mencias tion por montri ekzemplon de la agado de MAS, kiun vi mem spertis. Se hazarde okazas ke krome iuj el vi sentas sin instigataj, des pli bone ...

Kion povas fari vi

Resume mi ŝatus direkti al vi kelkajn petojn.

Unue : kapti la okazon por uzi la faritan laboron kaj de Le Monde diplomatique en Esperanto kaj de MAS. En ambaŭ vi trovas riĉaĵojn uzindajn en Esperantujo. Uzado signifas ankaŭ ekz-e fari komentojn sub la artikoloj kaj partopreni en eventualaj diskutoj pri ili.

Due : pripensi ĉu vi mem aŭ iu viaj konatoj povus partopreni en la regula traduklaboro de la DIPLO. Tiu laboro kuŝu prefere sur pluraj solidaj ŝultroj. Se okazas io grava al unu el la du plej laboremaj tradukistoj de la DIPLO, tiam, laŭ la nuna stato, la tuta afero ricevus tioman baton ke ĝi eble eĉ pereus. Kaj mi pensas ke valorus la penon de ni ĉiuj malhelpi tion.

Trie : instigi vin mem aŭ iun amikon okupiĝi, per tre malmulta laboro kiun ĉiu Esperantisto kapablas fari, pri la lingvolerna paĝo de la DIPLO. Sufiĉas rigardi tiun retejon kaj sciigi min per retpoŝta mesaĝo pri via kunlaboremo, por ke mi zorgu pri pasvortoj ktp.

Kvare : MAS serĉas kunlaborantojn por helpi en redaktado kaj / aŭ enpaĝigo de jam preta materialo por paperaj eldonoj.

Fine : ĝuu la faritan, faratan kaj farotan laboron de la DIPLO kaj de MAS kaj, se vi sentas emon, ne hezitu partopreni ĝin.

Dankon.

Vilhelmo LUTERMANO.


Eŭropa Bulteno. 2010. № 4 (93)

Oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio.

Finredaktita: 2010-05-02.
Redaktoro: Zlatko Tišljar
Kunlaborantoj: Prof. Bojidar Leonov, Charles Durand, Eduardo Kozyra, Flory Witdoeckt, Guillem Go Blanc, Ludoviko Molnár, Sabina Unger, Seán Ó Riain, Stefan MacGill, Vildana Delalic, Vilhelmo LUTERMANO.
Teknika redaktoro
: Raymond Gerard
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Rete: ztisljar@gmail.com
http://www.gazetejo.org


Ligiloj

Notu ke en PDF dokumento, kelkaj ligiloj ne funkcias kiel atendite.
Vi devos mem kopii kaj glui la ligilon en vian krozilon,
En HTLM-dokumento, ĉio funkcias bone.