Titolo


Marto 2010, N° 3 (92)


EEU-ASEMBLEAJ KUNVENOJ KAJ KONFERENCO PRI EŬROPAJ VALOROJ KAJ SIMBOLOJ

Kiel ni jam informis en la februara numero, La ĉi-jaraj kunsidoj de la asembleo de EEU okazos dum la komuna kongreso de germanaj kaj francaj esperantistoj en Kaiserslautern (Germanio).

Jen la akurata programo:

La du kunsidoj okazos vendredon, la 21-an de majo 2010:

  1. FERMITA KUNSIDO (nur por la oficialaj asembleanoj kaj anstataŭantoj, se ili mem ne povas ĉeesti. Krome povas ĉeesti ankaŭ oficialaj reprezentantoj de iu ajn el landaj E-asocioj en landoj de EU kaj kandidatlandoj) inter la 14-a kaj 15,30 h

  2. PUBLIKA KUNSIDO (daŭrigo de la Asemblea kunsido en kiu povas ĉeesti libere ĉiuj interesitoj) okazos inter la 18,30 kaj 20-a horo.

Samtage okazos KONFERENCO JE LA TEMO »Eŭropaj valoroj kaj simboloj« inter la 15,45 kaj 18,15

Dum la konferenco vi povos aŭdi tiutemajn prelegojn de Zlatko Tišljar, Seán Ó Riain kaj legatan referaĵon de antaŭ ne longe mortinta honora prezidanto de EEU Umberto Broccatelli.

La asembleanoj – se ili partoprenos nur dum la unua tago pagos kongreskotizon de 15 eŭroj (kompleta kongreskotizo estas 60 eŭrojn).

Ni invitas la asembleanojn laŭeble rapide decidi kaj aliĝi al la kongreso ĉe la kongresa paĝaro: http://www.esperanto.de/gea/GEK2010.html

Se vi ne povas veni, certigu anstataŭanton interkonsente kun via landa asocio. Se tamen neniu el via lando povos ĉeesti, informu nin pri tio plej malfrue ĝis la 10-a de majo.

Zlatko Tišljar


PRELEGOJ OKAZE DE LA IRLANDA NACIA FESTO EN HAMBURGO

HamburgoLa prezidanto de EEU Dr-o Seán Ó Riain gastis de la 18-a ĝis la 21-a de marto ĉe Hamburga Esperanto-Societo. Hamburga Esperanto-Societo organizas du foje jare publikajn prelegojn de esperantistoj en la germana pri neesperantaj temoj.


Ĵaŭdon la 18-an de marto li prelegis germanlingve al la klubmembroj kaj al ne-esperantistaj invititoj pri Irlando. Li parolis dum unu horo pri kvar temoj, kaj poste sekvis dua horo da demandoj. Unu temo estis la german-irlandaj rilatoj, kaj la aliaj tri baziĝis sur la 3 prioritatoj kiujn donis al si la novelektita irlanda ĉefministro, Brian Cowen, meze de 2008: 1) gardi la pacon en Nordirlando; 2) Plievoluigi la ekonomion; 3) plifortigi la pozicion de la irlanda lingvo.


Plej longe li parolis pri la irlanda lingvo kaj ties historio, kiu ne estas bone konata en Hamburgo. Li substrekis la nemalhaveblan kontribuon de germanlingvaj profesoroj al la keltologio antaŭ 100 jaroj, kiu ludis ŝlosilan rolon en la savo de la irlanda lingvo, kaj en la ekinstruo de ĝi en ĉiuj lernejoj en la Respubliko de Irlando. Lokan ligon kiun la preleganto traktis estis profesoro Kuno Meyer, kiu naskiĝis en Hamburgo fine de la 19-a jarcento, fariĝis profesoro pri keltaj lingvoj, flue parolis irlande, kaj fondis la faman instituton pri keltaj studoj en Dublino antaŭ la Unua Mondmilito. Fine Seán Ó Riain priskribis la nunajn problemojn de lernado de la irlanda lingvo en la anglalingvaj lernejoj, kaj proponis pilotprojekton kadre de la tre sukcesa brita programo "Springboard to Languages", por testi ĉu mallongaj kaj celitaj kursojn de Esperanto povus plibonigi la lernadon de la irlanda kaj de la lingvolernado ĝenerale.


HamburgoSekvontan tagon, la 19-an de marto okazis esperantlingva prelego por la klubmembroj dum kiu la prezidanto prezentis poresperantan laboron de EEU ĉefe ĉe la instancoj de EU. Li klarigis ke en rilatoj kun politikistoj necesas havi celojn kiuj al politikistoj ŝajnas realigeblaj kaj laŭeble trovi jam difinitajn celojn de EU mem kiujn Esperanto povas subteni. Grandan parton de la prelego li disdividis al ĉefe du temoj: laboro de EEU en la parlamento kaj kunlaboro kun la komisiono, ĉefe kadre de la civitansocia platformo por promocii multlingvecon. Li prezentis la propran laboron kaj petis Maja Tišljar mallonge prezenti sian kadre de diversaj laborgrupoj de la platformo.


Li parolis pri la renkontiĝo de la reprezentantoj de EEU kun la prezidanto de la Eŭropa Parlamento Jerzy Buzek januare kaj ties reagoj pri la unuopaj punktoj kiujn EE prezentis por klarigi kiom alte Jerzy Buzek taksis la fakton ke la prezentitaj petoj estas fakte realigeblaj kaj ke lia reala povo estis konsiderata de EEU. Tiuteme Seán Ó Riain prezentis proprajn spertojn pri tio kiuj esperantoenhavaj proponoj plej impresas Eŭropajn politikistojn kaj ke ili interesiĝas pri Esperanto kiel helpilo por lerni aliajn lingvojn, ĉefe kiam oni prezentas la programon „Springboard to Languages“. Eĉ pli impresa por ili ofte estas la Eŭropa himno en Esperanto kaj la teksto de Umberto Brocatelli kiun EEU nun planas tradukigi al ĉiuj oficialaj lingvoj de EU. La prezidanto prelegis dum preskaŭ du horoj kaj finis la prelegon kantante la Eŭropan himnon.

Sabaton EEU kaj HES uzis la okazon kunsidi pri la komuna projekto preparata por 2011, la konferenco „Kia estus Eŭropo se ne ekzistus EU?“ en Hamburgo. Ni havis fruktodonan kunsidon en kiu ni resumis ĝisnunajn atingojn kaj priparolis sekvontajn paŝojn. Tiuokaze Maja Tišljar uzis la viziton al Hamburgo por kontakti la lokan Eŭropan informcentron (info-point Hamburg) kaj diskuti pri eventuala priprojekta kunlaboro.

Maja Tišljar kaj Seán Ó Riain


Lingva Diverseco : Defio por Eŭropo.

Publika Konferenco
Eŭropa Parlamento (EP) - Bruselo
Ĵaŭdon, la 4-an de marto 2010 9:30-13:00 & 15:00-17:00

La konferenco estis organizita de la Frakcio Verduloj/EU Liberaj Alianco de la EP kaj mi decidis partopreni al ĝi pro la alvoko en la Google-diskutlisto. Seán Ó Riain, Prezidanto de EEU kaj mi decidis dividi nian ĉeestadon, mi matene kaj Seán posttagmeze. Bedaŭrinde (aŭ eble ĝuste ne) Seán devis partopreni dum la tuta tago al prelego de Prof. Grin, kiun la esperantistaro sufiĉe bone konas pere de lia fama “Raporto Grin” de 20051. Tiu-ĉi lasta konferenco estis organizita per la tradukservo DGT de la Eŭropa Komisiono kaj Seán verkis raporton.


Mi bedaŭrinde nur povis ĉeesti dum la Parto 1 kaj du unuaj eroj de la Parto 2 kaj dum la Konkludoj vesperaj, ĉar mi ankaŭ devis partopreni al alia posttagmeza kunveno alialoka en Bruselo.

En la komenco la konferenco konstatas kaj demandas sin:


Eŭropo posedas riĉan kulturan diversecon de kiu ĝi estas heredanto, sekve :

  1. Ĉu ni povas permesi ke la historiaj eŭropaj lingvoj estas malbone traktataj kaj superfortataj fare de la EU institucioj ?

  2. Ĉu ni povas akcepti ke tiu-ĉi neanstataŭigebla heredaĵo, kies lingvoj ofte estas minacataj, malaperus en la estonteco ?

  3. Ĉu ni povas toleri ke al la popoloj de EU estas neataj iliaj rajtoj koncerne la propran lingvon ?


El tio estas derivitaj la tri partoj de la konferenco :

  1. Parto 1 – Lingvoj kaj ŝtato: politiko pri plurlingveco de la eŭropaj institucioj ĉefe je la ekzemplo simbola de la lingvo kataluna (ca², Hispano, Andoro, …), sed ankaŭ pri la kimra (cy, sud-okc. Britio), la galega (gl, nord-okc. Hispanio) kaj la eŭska/vaska (en norda Hispanio, suda Francio). Por la kataluna, kun pli ol 10 milionoj da parolantoj ene en EU la konferenco postulas la rekonon kiel oficiala lingvo de EU. Laŭ Kolja Bienert de Horitzó, sufiĉus ke la Hispana Registaro enkondukas la akceptpriparoladon ĉe la kompetentaj EU instituciojn.

  2. Parto 2  -  Minoritataj Lingvoj en la Membroj Ŝtatoj. Estas lingvoj kiuj estas minacataj pri estingiĝo kiel la korsika (co, Francio, Korsiko), la bretona (br, nord-okc. Francio), la okcitana-provenca (oc, suda Francio), la sarda (sc, Italio, Sardio), la friula (norda Italio), la frisa (norda Nederlando, Germanio) kaj aliaj malpli bone konataj lingvoj. La franco David Grosclaude ekz. menciis ke en Francio ekzistas 75 ( !) lingvoj kaj ke Parizo preskaŭ neniun respektas !


  1. Parto 3 - Protekti lingvan diversecon kontraŭ subpremado
    La kazoj de la hungara minoritato en Slovakio, Rumanio, Serbio kaj de la Germana minoritato en la Ĉeĥa Respubliko. Ankaŭ de la rusparolanta loĝantaro en Estonio kaj Latvio.


La Frakcio Verduloj/EU Liberaj Alianco de la EP nun volas instigi reagojn kaj konsciigon en la Eŭropa Parlamento.

Tio estis la celo de tiu-ĉi Konferenco.

Remy SproelantsPersonaj rimarkoj

  1. Ĉeestis pli ol 135 personoj en la salono, multaj el Katalunio, kaj 12 ĵurnalistoj, inter ili Dafydd ab Iago, esperantisto de la jaro 2003, iama Direktoro de la BKC (Brusela Komunikadcentro) kaj kunredaktoro de ‘La Ondo de Esperanto – LodE’ kaj de la ‘Eŭropa Bulteno’

  2. Esperanto ne estis menciata. Cetere ne estis tia temo.

  3. Oni tamen povas demandi sin kien ĉio nin kondukos : jam nun ni havas en la EU27 23 oficialajn lingvojn kaj en la salonoj de la EU institucioj jam nun ne estas sufiĉe da loko por la interpretistoj … Kompreneble oni devas fari klaran distingon inter la bezonoj de la loĝantaro de EU kaj de la EU institucioj. Gravas ke la lingvaj rajtoj de la homoj estas respektataj.

  4. Mi volis levi demandon dum la debato post la 1-a parto sed la Prezidanto tiumomente fermis la diskutojn (pro tio mi ĉiam klopodas starigi la unuan demandon sed tio ne ĉiam funkcias) kaj kiel ĉiam tempo mankis. Nun, vi trovos mian demandon aldone kaj mi starigos ĝin (angle kaj esperante) per e-mesaĝo al la Oficejo de Oriol Junqueras, MEP, kune kun la peto havigi kelkajn resumojn de la prelegoj, ĉefe de Kolja Bienert, reprezentanto de la asocio Horitzo.eu.
    ["Analizo de la konvencio inter la Hispana registaro kaj EU institucioj koncerne la uzon de la Kataluna lingvo."].

  5. Dum la unua kafpaŭzo, vespere post la konkludoj kaj dum la akcepto mi havis la eblecon paroli kun pluraj personoj kaj mi ne forgesis mencii la grandan valoron de la programo "Springboard/ Lingvolanĉilo", do, la uzo de Esperanto por plifortigi plurlingvecon kaj plibonigi la studadon de lingvoj ĝenerale.  Multaj pretas akcepti tion, sed – kiel diris Seán - se ni pli ol tio postulas, ili tuj fermas la orelojn.  Pli bone estas fakte nenion diri ol postuli tro!  Mi preparis iom da varbiloj kaj disdonis ilin al miaj konversacipartneroj kaj lasis kelkajn ekzemplerojn en la poŝtfakoj apud la enirejo de la salono. Poste mi konstatis ke nur kelkaj restis. Estas ĉiam bone doni al la homoj la retadresojn:  www.springboard2languages.org kaj www.europo.eu [EŬROPA ESPERANTO-UNIO ]. Mi ankaŭ uzis kelkajn afiŝojn pri la laboro de Springboard kaj 1-paĝan artikolon de Angela Tellier.

  6. Tiel mi havis la eblecon paroli kun:

    1. Dafydd ab Iago, malnova amiko mia kaj gazetisto kiu verkis i.a por la Ondo de Esperanto k.a.

    2. S-rino Milvia Soumbounou de ‘British Council’. Ŝi estas tie ‘Senior Programme Manager’ (www.britishcouncil.be) kaj estis ege interesita en la programo Springboard.

    3. S-ro Syd Morgan de la ‘Kimra Nacia Fondaĵo - Welsh Nationalism Foundation – Sefydliad Cenedlaetholdeb Cymreig’, edzo de Jill Evans MEP. Mi ankaŭ poste sendis mesaĝon al li .

    4. Mia samlandana eks-MEP Nelly Maes (SLP – Belgio).

  1. Konklude: por mi estis fruktodona tago, sed ne nepre por Esperanto. Tamen mi klopodis kaj iomete sukcesis paroli kun la homoj pri niaj idealoj!


Remy Sproelants


PLIAJ DETALOJ PRI LA ITALA E-KONGRESO


Muziko, kursoj, ekskursoj...
kaj vere internacia etoso

Al la Itala-Eŭropa Kongreso en Linjano Orsabla (21-28a de aŭgusto 2010) aliĝis ĝis nun 138 esperantistoj el 20 malsamaj landoj...
64 italoj, 23 poloj, 9 rusoj, 6 armenoj, 6 francoj, 6 germanoj...

Ĉi-jare ankaŭ estos en la programo

Rapida kurso de la itala lingvo

gvidata de prof. Davide Astori (Universitato de Parma), krome seminarioj, kursoj, prelegoj, kaj ĉiutage

ekskursoj al la plej gravaj vidindaĵoj de la veneta regiono.

 
Kaj estas nun kompleta la listo de artistoj, kiuj dum la kongreso prezentos sian koncerton.

Sabaton, la 21an de aŭgusto - JoMo
Dimanĉon, la 22an de aŭgusto - Irena Urbanska
Lundon, la 23an de aŭgusto - Mikaelo Broŝtejn
Mardon, la 24an de aŭgusto - Ĵomart kaj Nataŝa kun Carina
Merkredon la 25an de aŭgusto - Amir kaj EspoDespo
Ĵaŭdon, la 26an de aŭgusto - Georgo Handzlik

La lastan vesperon, kiel tradicie en la internaciaj kongresoj, ĉiuj plej lertaj kongresanoj prezentos sian malgrandan spektaklon.

Vendredon, la 27an de aŭgusto - Internacia vespero

Se vi mem havas kanton, dancon aŭ alian artaĵon por prezenti, jam nun proponu vian kontribuon, tiel ke ni povu plani belan, harmonian kaj kvalitan vesperon.

Ĉiuj koncertoj estos publikaj, do povos ilin rigardi ankaŭ la loka publiko kaj la aliaj neesperantistoj, kiuj ĉi-jare ferios en

Linjano Orsabla.

Se vi ankoraŭ ne aliĝis, bonvolu tuj nun iri al la paĝaro

http://italakongreso.esperantoitalia.it

kaj klakante sur la ligo Aliĝilo enskribu vian nomon.

Ni ĉiuj atendas vin ĉe la adriatika maro...

Itala Esperanto-Federacio - Federazione Esperantista Italiana
Konstanta Kongresa Respondeculo

77a Itala Kongreso de Esperanto - Linjano Orsabla 2010.08.21-28

italakongreso.esperantoitalia.it
esperanto@edistudio.it

Bruchjo Kasini

Brunetto Casini

- tel. 050 982955



ĈIUJ VOJOJ KONDUKAS AL SANTIAGO

La 69a Hispana Kongreso, organizota de Hispana Esperanto-Federacio kaj Galega Esperanta Asocio, okazos inter la 2a kaj 5a de julio 2010 en antikva galega urbo Santiago de Compostela (Santjago de Kompostela), fama ekde mezepoko kiel celo de la Jakoba Vojo.

La provizora programo inkluzivas prelegojn, muzikan koncerton, ekskurson tra la urbo kaj e-diservon en la Katedralo post mallonga pilgrimado. Oni ankaŭ organizos ekskurson al Padrón kaj muzeo-domo de Rosalia de Kastro, kaj poste ŝipveturadon tra la estuaro Arousa kaj rivero Ulla.

La kongresejo estos "Aula SocioCultural Caixa Galicia". Ĝi troviĝas en strato Carreira do Conde, 18, en la centra parto de la urbo.

Ni rekomendas kiel restadejon Monto do Gozo (kvankam estas malproksima, tamen estas pluraj eblecoj tie). De tie oni pilgrimetos sabaton la 3an de julio. Por trovi aliajn eblecojn oni povas serĉi en santiagoturismo.com aŭ santiagoreservas.com

Jen kelkaj datumoj ĉe MdG (por rezervi, oni devas deponi 1/3 de la prezo):



KAEST ĈI-JARE EN SLOVAKIO


Verŝajne ĉiu el vi konas la aranĝon KAEST - "Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko", kiu dum lastaj 10 jaroj okazadis apud Prago, danke al la sindediĉo de Petro Chrdle kaj ĉeĥaj E-istoj. Ĉi-jare la aranĝon kaj ĝian organizadon transprenis E@I (helpe de slovakaj E-istoj) kaj kun tio venas kelkaj ŝanĝoj rilataj:

kaj plej grave: Ni proponas por fakaj sekcioj/grupoj fak-kunsidi antaŭ/post KAEST Eluzu KAEST kaj kunsidu antaŭ aŭ post ĝi! Tiel vi povas kaj kunsidi kun viaj fak-kolegoj kaj veni por pli longa tempo, konatiĝi kun aliaj fakuloj dum KAEST kaj aŭskulti iliajn prelegojn aŭ eĉ mem prelegi dum ĝi! Eluzu la eblon de kunmeto de fortoj kaj kontaktu organizantojn por pli da informoj ĉe: kaest@ikso.net (Planata jam estas okazigo de speleologia tendaro antaŭ KAEST.)
Detalojn pri la aranĝo vi povas trovi nun ĉe: http://www.ikso.net/kaest/

PS: mi volus peti vin nome de E@I kaj same nome de evoluo de scienco kaj tekniko en Esperanto - informi pri tiu ĉi aranĝo inter viaj konatoj, kolegoj, kluboj - por ke la aranĝo estu daŭre LA loko por scienca vivo en Esperanto. (baldaŭ ni kreos ankaŭ ligbutonojn = banner por la aranĝo kaj povos sendi ilin por reta reklamado)

Peter Baláž (Petro)

E@I-kunordiganto
www.ikso.net


TENDENCOJ DE ESPERANTO ĈE GUGLO


Ĉi-suba prezento aperis ĉe guglo pri la kvanto da demandoj pri Esperanto en guglo dum kelkaj lastaj jaroj. Aparte elstaras la 15-a de decembro 2009 kiam la nomo google havis E-flagon.





Experts appeal for popularizing Esperanto, protecting language democracy
Xinhua - Jul 25 2004   


Barroso, Kohl and Esperanto contenders for Nobel Peace Prize
Citizen - Jan 31 2008   


'Esperanto' among Nobel Peace Prize nominations
CTV.ca - Feb 27 2008   


Esperanto fans say spreading the word can bring world together
MiamiHerald.com - Mar 29 2008   


Wedding bells chime for couple brought together by Esperanto language
BirminghamMail.net - Jul 24 2009   


Europe marks 150th birthday of Esperanto creator
Santa Cruz Sentinel - Dec 15 2009   


ŜANCO POR STIPENDIO POR EVOLUIGI NOVAJN AŬTOMATAJN E-TRADUKILOJN

La traduk-platformo Apertium, per kiu oni evoluigas aŭtomatajn tradukilojn el kaj al Esperanto, i.a. tiuj de http://traduku.net/  estos plej verŝajne elektata kiel projekto ĝuanta stipendion de la t.n. Kodig-Somero de Guglo (angle: Google Summer of Code).

La Kodig-Somero de Guglo estas iniciato de la serĉilo Google komenciĝinta en 2005 por instigi la evoluigon de liberaj programoj (t.e. senpage uzeblaj de ĉiuj kaj kun travidebla programkodo, reuzebla kaj modifebla de kiu ajn).

Temas pri stipendioj por studentoj (ĉi-jare 5000 US$), kiuj dum tri monatoj laboru kun elektita projekto. Ĝis nun ĝi kunigis preskaŭ 3400 studentojn kun pli ol 200 projektoj (legu: http://socghop.appspot.com/  kaj http://dejo.dk/gsoc/google-summer-of-code-2010/view?set_language=eo  )

La antaŭviditaj projektoj en Apertium apartenas al du kategorioj: ĉefe programadaj aŭ ĉefe lingvistikaj.

En la lingvistikaj oni aldonas novajn lingvoparojn al la tradukplatformo. (Malfermitan liston de projektoj eblas legi en la angla ĉe http://wiki.apertium.org/wiki/Ideas_for_Google_Summer_of_Code  )

Nuntempe ekzistas en Apertium 22 tradukiloj inter lingvoparoj konsiderataj "stabilaj" kaj pliajn en diversaj gradoj de evoluigo. El tiuj 22, tri havas Esperanton kiel unu el la du traduklingvoj: la tradukiloj el la kataluna, la hispana kaj la angla (ĉi-lasta ankaŭ en la inversa direkto). Ankoraŭ ne atingis "stabilan" nivelon tradukilo el la franca al Esperanto. (Listoj de lingvoparoj estas konsulteblaj ĉe http://wiki.apertium.org/wiki/Main_Page  kaj ĉe http://wiki.apertium.org/wiki/Incubator  ).

En la programadoj oni evoluigas kaj plibonigas la platformon Apertium aŭ adaptas ĝin por diverscela uzado (ekz. kiel oni faris por faciligi ĝian uzadon por traduki Vikipediajn artikolojn: http://vikitraduko.saluton.dk:8080/vikitraduko/  ).

Ni esperas ke studento kreu unu lingvoparon kun Esperanto, samtempe ricevante prestiĝan, nemalgrandan stipendion de Google. La alia lingvo povas principe esti kiu ajn de la jam ekzistantaj lingvoj de Apertium (vidu la la listojn en la ĉi-supraj retadresoj), sed projekto franca-esperanto aŭ itala-esperanto havus la plej grandan ŝancon de sukceso.

Konoj pri Linukso aŭ simila UNIX-bazita sistemo (ekz. Mac), XML, ĝenerala programado kaj lingvistiko/gramatiko estas granda avantaĝo.

Esperantaj studentoj kun intereso kaj laboremo ne maltrafu la okazon kaj rapide (plej malfrue je la fino de marto) anoncu vin !

Tiucele bonvolu aliĝi al la retgrupo de Esperanto-evoluigantoj de Apertium ĉe http://groups.google.com/group/apertium_eo?hl=eo  kaj ankaŭ nepre al al la tut-Apertiumaj kanaloj troveblaj ĉe http://wiki.apertium.org/wiki/Contact En la babilejo irc.freenode.net  #apertium ni pretas respondi al demandoj (la babilnomoj de la ĉefaj Esperanto-evoluigantoj estas 'jacobEo' kaj 'hector').

Apertium Esperanto
http://www.apertium.org/?lang=eo
http://wiki.apertium.org/wiki/Main_Page

Jacob Nordfalk

fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu


VIKIPEDIA KONKURSO 

Vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio" estas nova aktivaĵo de E@I kaj de la vikipedia esperantista komunumo. Per premioj ĝi volas motivi vikipediistojn al verkado kaj plibonigado de artikoloj pri elektitaj gravaj temoj kaj aprezi bonan laboron de la plej lertaj kontribuantoj.

La projekto celas ankaŭ allogi novajn aŭtorojn al la libera  enciklopedio. La konkurso okazas dum la tuta monato aprilo 2010 kaj por la plej bonaj aŭtoroj estas preparitaj valoraj premioj. Partopreni povas ĉiu registriĝinta vikipediisto – simple per plibonigo de unu aŭ pluraj  artikoloj el proponita listo de 1000 temoj kaj enskribiĝo en la listo de  konkursantoj. Individuoj povas ankaŭ mem proponi premion por instigi  verkadon pri specifa temo. Regularo kaj listo de verkindaj artikoloj kaj  proponataj premioj troveblas ĉe www.vikipedio.net.


Marek Blahus


SUBTENO AL VIKIPEDIO DE LA PREZIDANTO DE EEU

Mi forte subtenas la agadon de E@I en tiu ege grava kampo.  Fakte malfacilas troigi la gravecon de Vikipedio en EO.  Laŭ mia ĉiutaga sperto en la kontaktoj kun ne-esperantistoj, ĝi estas preskaŭ la sola afero kiun ĉiu povas mem kontroli hejme.  Ni diras multe pri Esperanto, sed kutime ne-esperantistoj ne povas, aŭ nur malfacile povas, mem kontroli.  Pro tio, ili emas ne kredi nin.  Sed ili kutime miregas pro la ekzisto de tiom da bonkvalitaj artikoloj en Esperanto (ambaŭ gravas, la kvalito kaj la kvanto).  Kaj alia afero mirigas min:  ne-esperantistoj en sufiĉe gravaj postenoj simple neniam rigardis http://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias, kaj pro tio ne havas ideon pri tio kiom da artikoloj ekzistas en la propra lingvo aŭ en iu ajn alia lingvo. 

Ĉiu el ni konas iu(j)n kampojn pli ol ni mem konscias, kaj do povas altkvalite verki se ni trovas iom da tempo. Do, subtenu, uzu, kaj diskonigu pri la rezultoj. 

 

Seán Ó Riain


PROGRESO DE LA CIVITANSOCIA PLATFORMO POR PROMOCII MULTLINGVISMON


Kiel mi jam informis en antaŭaj numeroj de Eŭropa Bulteno, EEU estas membro de la civitansocia platformo por promocii multlingvismon, fondita de Eŭropa Komisiono. Dum la unua kvarono de tiu ĉi jaro, la platformo jam multe laboris por povi antaŭ la somero pretigi laŭeble grandan parton de la prilaborata raporto. Eŭropa komisiono taskigis la platformon ellabori raporton kun proponoj por multlingveco, kiun la komisiono prezentos al la membroŝtatoj dum ilia kunsido komence de 2011. La platformo disdividiĝis al kvar laborgrupoj kiuj prilaboras kvar subtemojn de multlingvismo: laborgrupo pri edukado, laborgrupo pri socia inkluziveco kaj multlingveco, laborgrupo pri tradukado kaj laborgrupo pri lingvoplanado. Ĉiu laborgrupo mem decidis kiel prilabori la propan temon kaj verki sian parton de la raporto. EEU reprezentiĝas en ĉiuj laborgrupoj krom la laborgrupo pri tradukado.


Februare la komisiono informis la platformon ke ili organizos subvencialvokon tajloritan por la platformo kaj ke la membroj devos kune prepari la monpeton por ricevi financan subtenon por la platformo por 2011 kaj 2012. La komisiono pro tio organizis kunsidon de la platformo kun la agentejo kiu administras tiutemajn subvencialvokojn kiu okazis la 24-an de februaro kaj mi partoprenis ĝin nome de EEU. La platformo mem uzis la okazon posttagmeze plukunsidi kaj pridiskuti la aktualan laboron. Krome la 12-an de marto en Bruselo okazis ankaŭ la plenkunsido de la platformo kiun nome de la Europa Komisiono partoprenis s-ro Harald Hartung, ĉefo de la unuo por politiko pri multlingvismo. La grupo kolektis jam multajn informojn por la raporto kiun necesas fini ĝis oktobro 2010 por ke ĝi povu esti konsiderata de la Komisiono kiel rekomendoj por la membroŝtatoj.


Mia laborgrupo pri socia inkluziveco kaj multlingveco decidis plilongigi la kolektadon de informoj ĝis fino de aprilo. EEU devus ĝis tiam kolekti 20-on da respondoj al tiutemaj enketiloj el pluraj landoj. Ĉar ĝis nun ni ankoraŭ kolektis eĉ ne duonon, mi petas ĉiujn kiuj spertas pri la temo, respondi la enketon aŭ plusendi ĝin al iu ajn kompetenta persono aŭ organizo en via lando/regiono/urbo, ne nepre esperantista. Tiuakaze vi povas uzi la anglalingvan version de la enketilo. Ambaŭ troviĝas kroĉitaj al ĉi tiu bulteno.


Maja Tišljar

Esperanta versio de la enketilo:  http://remush.be/bulteno/enketoEO.html
Anglalingva versio de la enketilo: http://remush.be/bulteno/enketoEN.html

SENDU VIAN RESPONDON ĜIS la 29-a DE APRILO



Eŭropa Bulteno. 2010. № 3 (92)

Oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio.

Finredaktita: 2010-04-03.
Redaktoro: Zlatko Tišljar
Kunlaborantoj:  Bruchjo Kasini, Jacob Nordfalk, Maja Tišljar, Marek Blahus, Peter Baláž, Remy Sproelants, Seán Ó Riain.
Teknika redaktoro: Raymond Gerard
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Rete: ztisljar@gmail.com
http://www.gazetejo.org


Ligiloj

Notu ke en PDF dokumento, kelkaj ligiloj ne funkcias kiel atendite.
Vi devos mem kopii kaj glui la ligilon en vian krozilon,
En HTLM-dokumento, ĉio funkcias bone.