Titolo




Februaro 2010, N° 2 (91)


Umberto Broccatelli (1931-2010)


La 11-an de februaro forpasis Umberto Broccatelli, honora membro de UEA.

Umberto Broccatelli (1931-2010)Li eklernis Esperanton en 1947, kaj tuj ekaktivis en la movado, estante unu el la refondintoj de Bolonja E-Grupo kaj ĝia secretario dum kelkaj jaroj; samjare li aliĝis al Internacia E-Ligo, kiu tuj poste kunfandiĝis kun UEA.
Li kunorganizis la nacian kongreson en Bolonjo en 1952 kaj la 40-an UK samurbe en 1955.
En 1980 li estis elektita al la Nacia Konsilio de Itala Esperanto-Federacio; li restis konsiliano de IEF ĝis 2005 kaj plurfoje, ĝis 1999, membris en ĝia estraro.
De 1989 ĝis 2002 li redaktis la organon de IEF,
l’espéranto.

Li iniciatis la aliĝon de IEF al la Itala Konsilio de la Eŭropa Movado, en kies gvida komitato li poste reprezentis IEF.
En 1999 li reaktivigis Eŭropan Esperanto-Union, kiun li prezidis, ankaŭ redaktante ĝian informilon
Eŭropa Bulteno, de 1999 ĝis 2004, kiam li iĝis honora prezidanto.

Pro lia daŭra kaj senlaca aktivado en la Esperanto-movado, la Komitato de UEA lin nomis honora membro en 2006, dum la UK en Florenco.



Lia laboro por Esperanto ne limiĝis al organizaj demandoj. Li aŭtoris la vortarojn Vocabolario Esperanto-Italiano (1984) kaj Dizionario Italiano-Esperanto, Esperanto-Italiano (2004) kaj la lernolibron Nuovo Corso di Esperanto, per allievi e autodidatti (1993).
Li verkis multajn artikolojn pri lingvaj demandoj de Esperanto, (tiu estas la temo de lia broŝuro
Esperanto, lingvo planebla (1996)) kaj pri Eŭropaj aferoj.
Li ankaŭ prizorgis la E-eldonon de gazeto
La partio Nova de Transnacia Radikala Partio.
Li estis aktiva ankaŭ en esperantigo de italaj verkoj; al la
Itala Antologio (1987) li kontribuis per traduko de italaj poemoj. Kaj la honorigo ne haltigis lin: lia lasta verko estas traduko de fame konata itala libro por infanoj, La ĵurnaleto de Joĉjo Tempesto, aperinta en 2009.

 EŬROPA HIMNO

 Teksto de Umberto Broccatelli.
Kantu kune amikaro,
ni la ĝojon festas nur,
nek rivero nek montaro
plu landlimoj estas nun.
Ho Eŭropo, hejmo nia,
tro daŭradis la divid'.
Nun brilegu belo via,
ĉiu estas via id'.
Via flago kunfratigas
homojn post milita temp',
via leĝo nun kunigas
civitanojn en konsent'.
De l' Malnova Kontinento
ĵus ekstaris la popol';
gvidas ĝin tre nova sento
kaj kuniga forta vol'.
Sub la ŝildo de la juro
ni vivados en konkord'.
Tio estas nia ĵuro:
unu land' kaj unu sort'.
Jen ekzemplo por la mondo,
jen direkto, jen la voj':
tuthomara granda rondo
en la paco, en la ĝoj'!

Komuniko de UEA


LA ESTRARO DE EEU KUNSIDIS  EN BRUSELO

La estraro de EEU kunsidis en Bruselo (1/2)Post iom pli longa paŭzo kunsidis en Bruselo kompleta estraro de EEU la 13-an de februaro (en la hejmo de la prezidanto) kun ampleksa tagordo. Ĉeestis ankaŭ Maja Tišljar kaj Jozefo Reinvart. La kunsido daŭris la tutan tagon kaj ĉiuj esprimis kontenton pro tre efika kaj ideoriĉa kunsido.

Post la raportoj de Maja pri la ĝisnuna laboro kaj Flory pri la financoj oni konstatis ke la agado estas kontentiga kaj la financoj ebligas funkciadon ĝis julio kaj tial la estraro decidis daŭrigi la preparojn de la planata Hamburga konferenco kaj laŭeble rapida renovigo de la retpaĝaro kiu fuŝiĝis ŝajne pro pirata atako.

Pro longa interkonsentado kun EAB pri komuna kongreso de Britoj kaj EEU kaj intertempa decido de UEA organizi UK-on en 2012 en Vjetnamio, la estraro decidis organizi la sekvan EEU-kongreson en Galivo (Galway) en la jaro 2012 kaj ne en 2011 kiel ni planis antaŭe.

La estraro akceptis la raporton de Z.Tišljar pri la agado en 2009 kiun ni aperigas ankaŭ en ĉi tiu bulteno.


La estraro de EEU kunsidis en Bruselo (2/2)
Longe ni diskutis pri la celoj kiujn havu  EEU en la Eŭropa Parlamento en tiu ĉi mandato, speciale post kiam nia delegitaro estis akceptita de la prezidanto Buzek . Ĉu ni celu starigon de interparlamenta grupo Geremek kiu agu por egalrajta lingvopraktiko aŭ por postuli de la parlamento akcepti leĝon kiu ebligu sciencan esploron pri Esperanto… Ni ne akceptis iun definitivan decidon pri tio.

Ni ankaŭ okupiĝis longe pri la plano por landaj asocioj. Ni akceptis la decidon subteni aperigon de greka lernolibro por uzi ĝin sur Kipro kaj donaci al la nova Komisionanino pri lernejoj, kulturo kaj multlingvismo.

Fine ni pridiskutis la laborplanon por 2010 (kiun ni ankaŭ apudmetas) kaj aparte la planon por la hamburga konferenco en 2011.


Zlatko Tišljar


LABORPLANO DE EEU POR 2010

  1. Organizi Eŭropan konferencon je la temo „Eŭropaj valoroj“ en Kaiserslautern (Germanio) 21-25.05.2010
  2. Redakti kaj traduki informbultenon pri eŭropaj aranĝoj en Belgio dum la belga prezidado al Konsilio de EU 2010 (3 interretaj bultenoj je 20 paĝoj en la germana, itala, pola, slovena, hispana kaj ĉeĥa kiel aldonaĵo al la oficiala paĝo www.eu2010.be , kiu aperas nur en la angla, franca kaj nederlanda. Tiu ĉi bulteno estas grava kontribuo por informi ĝeneralan civitanaron en landoj kie plimulto de loĝantoj ne regas la tri oficiale uzatajn lingvojn pri la aktivado de la Konslio de EU.
  3. Partopreni en diversaj konferencoj kaj simpozioj pri lingve ligitaj temoj kiel pri eŭropa identeco, eŭropa konscio kaj eŭropaj valoroj (5-8 aranĝoj en Belgio, Germanio, Francio, Pollando) kaj en la laboro de Platformo pri multlingvismo de Eŭropa Komisiono
  4. Partopreni kiel partnera organizo en Ekonomia Forumo en Krynica (Pollando) kun organizo de podia diskuto pri la temo „Kiom eblus malgrandigi la malriĉecon per malpliigo de tradukkostoj uzante Esperanton en EU?“ 9-12.10.2010
  5. Kreo kaj enretigo de pakaĵo kun eŭropaj simboloj kaj  valoroj por la interreta paĝaro de EEU: flago de EU kun kantata EU-himno en Esperanto, en kiu oni klakante unuopajn stelojn de la flago ricevas ĉiam po unu eŭropan valoron (priskribitan en 24 lingvoj) en kunlaboro kun Asocio por eŭropa konscio el Maribor
  6. Komenci organizadon de la eŭropa konferenco en Hamburgo  „Kia estus Eŭropo se EU neniam estus fondita? “  Starigi necesajn kontaktojn kaj prizorgi financadon. En kunlaboro kun Hamburga E-societo.
  7. Membroj de nia estraro kaj asembleo prelegos kadre de pluraj kunvenoj kaj landaj kongresoj de niaj landaj asocioj (en Belgio, Danlando, Germanio, Francio, Britio, Italio, Slovenio, Polio, Slovakio)
  8. Informado de membroj de Eŭropa Parlamento pri aktivado de EEU: disdono de invitiloj por la hamburga konferenco kaj informo pri farita dinamika pakaĵo de Eŭropaj valoroj kaj simboloj. Ni daŭrigos la klopodojn starigi interparlamentan grupon (Geremek-grupo) memore al mortinta EP-ano el Pollando.
  9. Organizi debatrondon en Eŭropa Parlamento en Bruselo sub la aŭspicio de prezidanto de EP Jerzy Buzek kun jena temo: Esperanto – ĉu amiko aŭ malamiko de multlingveco.
  10. Kontakti registarojn de Slovaka Respubliko kaj Slovenio rilate iniciaton organizi eŭropan registarnivelan konferencon pri lingva politiko en EU.
  11. Stimuli landajn asociojn, membrojn de EEU, okaze de eŭropa tago de lingvoj informadi en lokaj kaj regionaj medioj pri Interkultura dialogo kaj komunikado kaj tiusence organizi aranĝojn. Ili aperigu en siaj lingvoj la libron „Interkultura dialogo kaj komunikado“kaj disdonu al gazetaro por recenzoj kaj diskuto kaj proponu pri tiu temo al televidoj, ke tiuj intervjuu fakulojn  pri la temo.
  12. Iniciati diversajn agadojn de niaj landaj asocioj dum la Tago de patrinaj lingvoj (forumoj kaj publikaj diskutoj pri rajtoj kiuj estas ligitaj al lingvoj) kaj stimuli landajn asociojn skribi pri lingva egalrajteco al sialandaj eŭropaj parlamentanoj.
  13. Startigi fondon de reto de Esperanto-urboj. Stimuli urbestron de Bjalistok iniciati tion.
  14. Kunlabori kun UEA ; TEĴA; Asocio por eŭropa konscio, EDE, IKEL, FAIB, EBLUL,  kaj aliaj organizoj je Eŭropa kaj internacia nivelo speciale tiuj kiuj membras en la Platformo pri multlingveco.
  15. Publikigi  monatan informilon „Eŭropa Bulteno“ en interreto (10 numeroj po 10 paĝoj) kaj de la bulteno pri belga prezidado de la Konsilio de EU en 6 lingvoj (3 numeroj).
  16. Stimuli membrojn partopreni en diversaj debatoj kaj interretaj voĉdonadoj pri la estonto de EU kaj Esperanto en diversaj interretaj iniciatoj.
  17. Disvastigi  la konkludojn de eŭropa konferenco „Interkultura dialogo kaj komunikado“ kaj de la konferenco pri du- kaj plurlingva edukado, kiujn organizis EEU en 2007 kaj 2008, inter eŭropaj civitanoj laŭeble larĝe pere de interreto.
  18. Renovigi  la retpaĝaron de EEU www.europo.eu
  19. Certigi necesajn enspezojn por ke la laborplano estu realigita.
  20. Subteni kaj prizorgi  financojn por unu enpostenigito.
  21. Organizi kunvenon de la asembleo en Kaiserslautern (Germanio) en fino de majo
  22. Organizi du kunsidojn de la estraro  kaj kvar skype-kunsidojn.
  23. Prizorgi komencon de la organizado kaj reklamado, aparte dum la UK en Kubo) de la 9-a kongreso de EEU en Galivo (Irlando) en 2012
  24. Partopreni en konkursoj kaj ellabori kelkajn projektojn por financi la asocion pere de projektoj.

Okaze de vigla polemiko rilate al artikolo en Libera Folio „Esperantistoj ellaboras eŭropan patriotismon” reagas nia vicprezidantino

ĈU NI LERNIS EL ANTAŬAJ SPERTOJ?

Ordigante malnovajn paperojn mi retrovis funebran bildon de mia kuzo Willy De Coster (16.05.1925-09.02.1945 Weimar-Buchenwald).
Gestapo forprenis lin kun lia patro kaj du fratoj la 3-an de marto 1944 (kvar virojn el la sama familio).
Willy kaj lia patro mortis pro suferoj en la koncentrejo de Buchenwald, la du fratoj revenis post la liberigo en Belgion, malsanaj kaj rompitaj por la restanta vivo.
Iam en la 30-aj jaroj la eŭropaj ŝtatoj sekvis la politikan evoluon en Germanio.
Tamen nenio povis bremsi la teruran tragedion de la dua mondmilito. Vi ĉiuj konas la hororaĵojn de tiu milito.
Post la milito saĝaj homoj decidis pri  fondo de iu "Eŭropa Unio", en kiu la diversaj ŝtatoj "vivados en konkord'" (Eŭropa Himno, teksto de Umberto Broccatelli).
Ĉu estas peko kontraŭ neŭtraleco, antaŭvidi evoluojn en tiu nova Eŭropo respektante la rajtojn de ĉiuj (laŭ la Internaciaj Homaj Rajtoj) kaj instigi la membroŝtatojn al pensado pri estonteco en kiu "via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent'" (Eŭropa Himno) ? Kaj ankaŭ "Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj' :
tuthomara granda rondo en la paco, en la ĝoj'".
El la multaj reagoj pri la respondo de EEU al la alvoko de la Eŭropa Komisiono "Public consultation on the future EU 2020 strategy", mi nur povas konsili al la Landaj Asocioj kiuj membras en EEU sendi siajn reprezentantojn multnombre al la EEU-Ĝenerala Asembleo kiu okazos dum la German-Franca Kongreso en Kaiserslautern, 20-24.05.2010. "Du choc des idées jaillit la lumière" (Lumo ŝprucas el ŝokideoj) kaj bona debato donos novajn impulsojn al nia asocio.

Flory Witdoeckt

vicprezidantino de EEU

Raporto de Pola Esperanto Asocio pri la kunlaboro kun Pola Komitato de UNESCO

                   por organizado de la Jardeko de Lingvoj 2012-2021


Decembre de 2009 mi ricevis la taskon de UEA esplori eblecojn de ŝtata subtena opinio pri la ideo:  venonta jardeko estu dediĉita al la esploro kaj solvado  de lingvaj problemoj de Eŭropo kaj de la mondo. De Renato Corsetti mi ricevis ekzemplajn leterojn kaj instruon, kion mi devos fari paŝo post paŝo.
 Mi promesis komenci la aferon nur novembre pro multaj aliaj urĝaj taskoj.

La 26-an de novembro 2009 ni povis aranĝi viziton ĉe Pola Komitato de UNESCO, kie mi kun Roman Dobrzynski interparolis dum pli ol unu horo kun Ĝenerala Vicsekretario de Pola Komitato Aleksandra Wacławczyk. Ŝi konis la temon, eĉ rimarkis pri konateco de Barbara Despiney el Parizo, kiel kunlaborantino de la Ĝenerala Oficejo de UNESCO en Parizo.

Ni lasis skriban postulon pri la projekto kaj la funkciulino de UNESCO atentigis nin, ke ni, neregistaraj organizoj kiel PEA, UEA, EEU – nenion rajtas postuli al la „interregistaraj institucioj kiel UNESCO, UNO, Konsilio de Eŭropo, kaj ke niaj petoj devas ricevi antaŭe pozitivajn opiniojn de pola registaro, kiu povas esti proponanto de interkonsentoj kun UNESCO. Tiamaniere ni estis devigitaj konvinki du  ministeriojn por ke ili donu favorajn opiniojn al nia propono.

La tuta afero estis aranĝita:

La 14-an de januaro 2010 ni – Halina Komar kun Roman Dobrzynski, estis gastoj en Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Departamento de Unuiĝintaj Aferoj kaj Homaj Rajtoj. Invitis nin Dariusz Karnowski, kiu interalie prilaboras  ŝtatajn opiniojn  pri ĝeneralaj problemoj diskutataj ĉe UN.  Dum nia interparolo mi demandis lin, ĉu ni aldonu al nia letero ankaŭ argumentan frazon pri diskriminado de granda esperantista sociaro per malpermeso uzi la E-lingvon kiel laboran en ekz. konkursoj de EU-projektoj por monpetoj.  La respondo estis: ni devas atenti pri la uzado en niaj leteroj de agresemaj vortoj – tio estus malsekura, kaj povus eĉ ŝanĝi opinion pri niaj petoj aŭ postuloj.  Iu malbone uzita vorto povus nuligi interesiĝon pri la temo dela  letero, do pli bone forlasi ĝin ol riski neglekton de la tuta letero. Fine ni ricevis promeson de lia bonvola helpo pri la aranĝado de la tuta afero.

La 15-an de januaro 2010 mi estis invitita al Ministerio de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo.

En Departamento de Kunlaboro kun Eksterlando mi transdonis nian peton al Joanna Cicha – Kuczynska, konsilantino de la Ministro. Ŝi ankaŭ promesis aranĝi kaj transdoni la ŝtatan opinion al PK de UNESCO kaj PEA, kaj al mia demando, ĉu interesus ŝin la invito al iu nia simpozio aŭ konferenco pri kulturaj temoj, tre volonte respondis pri preteco atingi  seriozan rezulton. Do ni memoru, ke ni povas havi favoran gaston en niaj aranĝoj ekz. dum Ekonomia Forumo aŭ dum alia konferenco.

Tiel ni finis la taskon el la pola flanko, sed nun UEA kaj EEU devas instigi kaj plirapidigi  aliajn Landajn Asociojn, por ke ili faru la samon, kaj tuj  - ĉar estas ankaŭ aliaj proponoj por la venonta jardeko, do ni devas agi amase, por havi la ŝancon, ke nia temo venku.

Halina Komar,

prezidantino de PEA 

Praktikaj paŝoj por helpi la deklaron de la "Jardeko de Lingvoj" fare de Unesco laŭ iniciato de UEA

Demandu, kiu en via lando decidas pri la politiko rilate al Unesko, kaj ĉu la delegitaro, kiu reprezentos vian landon en la Ĝenerala Asembleo de 2011, aŭ la konstantaj reprezentantoj ĉe Unesko, povus kunsubskribi tiun proponon al la Ĝenerala Asembleo.

Deklaru al ili ke via landa asocio ege subtenas la eblecon, ke la delegitaro de via lando kunsubskribu tiun proponon, kaj trovu ĉiujn eblajn politikajn apogojn en via lando por premi al la Ministerio [Tio tre verŝajne estos bezonata].

- UEA partoprenis per pluraj agadoj la Internacian Jaron de Lingvoj en 2008 kaj kunlaboris kun la koncernata Sektoro de Unesko. El tiu kunlaboro naskiĝis la ideo pri la Jardeko, kiu donos la eblecon kaj al UEA kaj, ĉefe, al Unesko plene evoluigi la ideojn kaj agadojn aperintajn dum la Internacia Jaro de Lingvoj. Unesko fakte havas longan tradicion de agado favore al multlingveco kaj al multkultureco, kiu ne devas perdiĝi, sed devas trovi kadron por organizite antaŭeniri.

- Esperanto-Asocioj interesiĝas pri la Jardeko, ĉar ili ankaŭ per Esperanto subtenas multingvecon kaj multkulturecon. Esperanto ne celas anstataŭigi la ekzistantajn lingvojn, sed ŝirmi ilin kontraŭ la danĝeroj de malapero, pri kio ankoraŭfoje ni havas komunan intereson kun Unesko.

Se vi havas demandojn pri apartaj punktoj de la tuta procedo, bonvolu demandi la prezidanton de UEA, Probal Dasgupta, aŭ la vicprezidanton, Claude Nourmont.

Propono pri deklaro fare de la Ĝenerala Asembleo de Unesko de Jardeko de Lingvoj 2012- 2022

Konsiderante la rezultojn atingitajn dum la Internacia Jaro de Lingvoj 2008, deklarita de ret-paĝaro de Unesko en la sekcio Kulturo, sektoro Lingvoj kaj Multlingveco,

Konsiderante inter la premisoj de la deklaro la jenajn, kiuj estas ankoraŭ komplete validaj:

Konsiderante krome ke UNESKO estis la Agentejo kunordiganta la Internacian Jaron de lingvoj,

Universala Esperanto-Asocio proponas ke la Ĝenerala Asembleo de Unesko deklaru Internacian Jardekon de Lingvoj, kun la samaj celoj de la Internacia Jaro de Lingvoj deklarita por la jaro 2008-a de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

Ĝi estu rekte kunordigata de la kompetenta sektoro de Unesko, kiu jam kunordigis la agadojn por la jaro 2008.

La lanĉota jardeko estas nur logika sekvo de ĉiuj decidoj de antaŭaj Ĝeneralaj Asembleoj, kies realigo estos aparte atentata dum la jardeko:

Fakte la internacia komunumo jam alprenis tutan serion de interkonsentoj, kiuj rilatas al protektado kaj antaŭenigado de lingvoj kaj Unesko ĉiam estis la pivota punkto de ĉi tiu movado, ĉar ĝi daŭre instigis la membro-ŝtatojn alpreni kaj plenumi la devojn rilate al politikoj kaj agadoj favorantaj la kulturan diversecon kaj multlingvecon je la niveloj internacia, regiona, loka, indiĝena. Ni memorigu nur la ĉefajn interkonsentojn, je kiuj la jardeko provos revizii la atingojn kaj la mankojn:

 Ni restas je dispono por la praktika redaktado de la propono kaj por la interkonsetoj rilate al la prezentado.

Universala Esperanto-Asocio - Reprezentantoj ĉe Unesko


KOMUNA GERMAN-FRANCA ESPERANTO-KONGRESO

KaiserslauternKiel vi supozeble jam legis, la venonta kongreso de Espéranto-France okazos samtempe kaj samloke kiel la kongreso de Germana Esperanto-Asocio de la 21a ĝis la 24a de majo en Kaiserslautern (Germanio).

La abonantoj de Okazas/ Le Monde de l'Espéranto ricevis la aliĝilon kun la revuo. Sed plej simple,  vi povas rete aliĝi je la jena  adreso :  http://esperanto-france.org/kaiserslautern2010

 La urbo Kaiserslautern estas facile atingebla. Bonaj trajnaj konektoj.

La kongresejo estas en la koro de Kaiserslautern en agrabla ĉirkaŭaĵo (piedira zono). Multaj restoracioj, kafejoj, terasoj apude. Hoteloj ne tre for.

 Al la tradiciaj kaj statute devigaj kunvenoj aldoniĝos prelegoj, forumoj, diskutrondoj…Okazos distraj vesperoj kun artistoj el Germanio kaj Francio, kaj verŝajne ankaŭ el aliaj landoj. Denove okazos movada foiro en la komenca vespero. Funkcios libroservoj. Okazos ankaŭ kunsidoj de Asembleo de Eŭropa Esperanto-Unio.

Oficiala fino de la kongreso estos lunde (24-05-2010) per solena fermo post la tagmanĝo. Post ĝi okazos ekskurso posttagmeze kaj tuttaga ekskurso dum mardo (25-05-2010). Detaloj sekvos.

La loĝadon transprenos la turisma servo de la urbo. Ni rekomendos al vi ĝustatempe favorprezajn eblojn. Same sekvos informoj pri antaŭmendendaj komunaj manĝoj kaj ekskursoj. 

Ne hezitu tuj aliĝi!

Claude Nourmont

Komisiito de UFE pri la landa kongreso


Ok britaj parlamentanoj skribe nomumis Universalan Esperanto-Asocion kandidato por la Pac-premio Nobel en 2010.

Inter ili estas parlamentanoj bone konataj en Britujo. Jen iliaj nomoj kaj iliaj partioj:
Andrew Smith Labour
Austin Mitchell Labour
Bill Etherington Labour
Oliver Heald Conservative
Charles Kennedy Liberal Democrat
Lord Bob Maclennan Liberal Democrat
Lord Robin Corbett Labour
Roger Gale Conservative
Mi ne komentas la informon kaj ne utiligas ĝin por instigi aliajn landajn asociojn agi same efike, ĉar la regularo pri la Pacpremio Nobel (laŭ kelkaj interpretoj) malhelpus tion, sed vi certe povas mem kompreni, ke mi estas kontenta kaj ke mi certas, ke vi komprenas mem, kion vi devas fari,

Renato Corsetti


INTERESAJ NOVAJ EŬROPAJ PAĜAROJ EN ESPERANTO

Civitana societo e-lingvo el Ĉeĥio enretigis tre interesan kaj komplete kongruan kun la celaro de EEU retpaĝaron e-lingvo kun la subtitolo: Eŭropo sen lingvaj barieroj. Ĝi havas tekstojn en pluraj lingvoj inter kiuj  la ĉeĥa kaj Esperanto.

http://www.elingvo.eu/eo/pago/?eo/

Alia similtipa paĝaro estas tiu de brita grupo Esperanto-Lobby. Ŝajne ke tiu grupo estas merita ke la 8 britaj parlamentantoj  proponis UEA denove por Nobel-pacpremio.

http://esperantolobby.wordpress.com/

Zlatko Tišljar


NOVA RETA REVUO EN ESPERANTO EN LITOVIO

Ekde oktobro 2008 Antanas GRINCEVICIUS, esperantisto el la litovia ĉefurbo Vilnius, iniciatis tiel nomatan "blogon" pri interesaj kaj aktualaj eventoj en Litovio. Esperanto-temoj tie ankaŭ ne estas fremdaj. Efektive, tiu "blogo" estas altnivela retgazeto pri Litovio kun la titolo "Barelo". legebla ĉe http://barelo.blogspot.com/.

Barelo” estas imitinda ekzemplo de praktika utiligo de Esperanto. Ŝajnas, ke ĝi estas unika en la mondo. Apenaŭ ekzistas io simila en aliaj landoj. La retgazeto estas profesie farita. Ĉiu artikolo (blogero) estas bele kaj trafe ilustrita. En la retgazeto eblas legi interesajn kaj aktualajn artikolojn pri historio, kulturo, naturo, arto, ekologio, ekonomiko, politiko, energetiko, festoj, folkloro, fotografio, lingvo, literaturo, muziko, scienco, sporto k.s. de Litovio - entute estas 51 ŝlosilvortoj, el ili 5 estas Esperanto-rilataj. Ĉiuj artikoloj estas verkitaj de la aŭtoro en bona Esperanto. Estas bona ekvilibro de diversaj temoj. Do, la retgazeto ne estas pri Esperanto, sed simile kiel la revuoj "Monato" au "Kontakto" -- pri diversaj temoj en Esperanto. Ekde la lanĉo de la retgazeto la 10-an de oktobro 2008 ĝis hodiau (la 18an de februaro 2010 ) en ĝi estas publikigitaj 84 artikoloj, el ili 12 estas ligitaj kun Esperanto. La retgazeto havas ligojn al aliaj retejoj pri fotoj, tradukado, lingvaj problemoj, diversaj TTT-ejoj, esperantistoj, literaturo, tekstoj, gazetaro, E-radioj k.s. La retgazeto meritas multe pli da atento ol ĝi havis ĝis nun, ĉar pro la modesteco de la aŭtoro ĝi ne estis sufiĉe reklamita. La slogano de la retgazeto estas: "Por eldiri la opinion ne serĉu barelon sur bazara placo...".

La retadreso de la redaktoro de “Barelo”: .

Povilas JEGOROVAS


RAPORTO PRI LA AGADO DE EEU EN 2009

La kotizpagado ĉi-jare okazis kontentige. Tamen mankis la pagoj de jenaj landoj: Litovio, Latvio, Estonio, Portugalio, Grekio, Slovakio,   ne kalkulante Rumanion kaj Bulgarion kiuj ankoraŭ ne oficiale aliĝis al EEU.

La jaro estis komenco de  kriza periodo. Niaj esperoj ke EU plufinancos nin ĉu el la rimedoj dediĉitaj al funkciado de tuteŭropaj asocioj (por kio ni ricevis subvencion en 2008), ĉu por iu el la de ni planataj gravaj konferencoj (kiel ni ricevis en 2007), sed bedaŭrinde malgraŭ maksimumaj klopodoj ĉiuj niaj projektoj estis malakceptitaj. Ni esperis ricevi subtenon ekde 2010. Maja kaj mi ellaboris tri grandegajn projektojn: unu por regula financado por tri sekvaj jaroj kie ni planis treege detalan  laborprogramon por la jaroj 2010-11 kaj 12 kaj du projektojn pri agadoj unujaraj (komuna kunlaboro de 15 landaj asocioj prezentantaj la plej bonajn praktikojn de kelkaj el ili  kaj projekto organizi konferencon de EEU dum la kongreso germanfranca en Kaiserslautern pri eŭropaj valoroj kaj simboloj). Maja ankaŭ finfaris ampleksan raporton pri la agado en 2008 por Eŭropa Komisiono, Aktiva Civitaneco kadre de la kontrakto pri financado. Flory faris  kune kun Maja la financan raporton. La raporto estis pozitive taksita de EU kaj tial ni ricevis la duan parton de la subvencio por la jaro 2008. Krome ni ellaboris  projekton  organizi eŭropan konferencon en Hamburgo pri la temo »Kia estus Eŭropo nuntempe, se EU neniam estus fondita?« por la jaro 2011. Peton por tiu konferenco ni transdonos al la fondaĵo Aktiva Civitaneco en februaro 2010 kaj ni ankoraŭ esperas sukcesi pri tio en 2010.  Tiusence okazis intensa kunlaboro kun la Hamburga E-societo, kiu decidis subteni la ideon kaj disponigi 5000 eŭrojn por la preparlaboroj. Ni unue diskutis pri tio en Herzberg kaj poste subskribis kontrakton pri tio. La projekto estis pli detale preparita por esti prezentota al la prezidanto de Eŭropa Parlamento, Jerzy Buzek kun la peto ke li iĝu aŭspicianto. Sekve ni havis malbonan financan jaron en kiu ni ricevis nur la kotizojn de la Landaj Asocioj, malgrandan kontribuon de kotizoj de la kongreso en Herzberg kaj nesignifajn donacojn de kelkaj unuopaj esperantistoj escepte de Myoŝi Etsuo, kiu ankaŭ ĉi-jare donacis 1000 eŭrojn.  Ni estas ankaŭ seniluziigitaj pri preteco de eŭropaj esperantistoj helpi finance la agadon de EEU. Ni aperigis alvokon por helpi nian laboron kaj unu profesiulon, sed al tio reagis neniu. Ŝajnas ke esperantistoj ne ŝatas subteni seriozan laboron en kiu nia asocio prezentiĝas neamatore en la diversaj  organoj kaj organizoj de EU.  Malgraŭ tio ni sukcesis reteni en tre minimuma formo la profesian laboron de Maja Tišljar (kiu pretis fari sian laboron kontraŭ minimume permesitaj pagoj per kiuj eblas formale esti registrita kiel salajrata persono en Germanio). Tio gravis, ĉar la kondiĉo por ricevi konstantan financadon estas ke la asocio jam havas almenaŭ unu profesiulon. Bedaŭrinde tio apenaŭ estas ebla en la sekva jaro. Etaj esperoj ekzistas, se ni sukcesos konvinki aliajn fondaĵojn en Germanio subteni la konferencon en Hamburgo kaj individuajn espeantistojn helpi per kontribuoj. Pro la financa situacio ni devis rezigni pri la propra buroo ekde julio 2009.        

Malgraŭ tio ni atingis ege gravan sukceson dank al la profesia laboro kaj daŭra dujara partopreno de niaj reprezentantoj en diversaj internaj komisionoj de EU por aktiva civitaneco (vidu aldonitan raporton de Maja Tišljar).

Eŭropa Komisiono planas plibonigi la lingvan situacion en la senco de sia politiko pri multlingvismo kaj tial ĝi starigis eŭropan platformon por multlingvismo kiu prezentos la ĉefan konsultan korpon de la Komisiono pri la multlingvismo en nova strukturo de la Komisiono, kiu ne plu havas komisionanon por multlingvismo. Estas nia granda sukceso ke inter tridek eŭropnivelaj asocioj inter kiuj estas ege grandaj kaj influaj asocioj kiet Asocio de eŭropaj televidoj, Eŭropa asocio de institucioj edukantaj plenkreskulojn EAEA ktp troviĝas ankaŭ EEU, akceptita de Eŭropa Komisiono.

Ni ege esperas ke nia membraro komprenos tion kaj helpos niajn reprezentantojn en la Platformo Sean O Riain kaj Maja Tišljar aktivante en esploroj kaj kontaktadoj kiujn ili de tempo al tempo petos de nia membraro. Montrante nian seriozan kapablon kunlabori en tiu senco konstrue, ni povos altigi nian pozicion kaj foje denove ricevi subvenciojn.

Krome ni realigis ĉiujn plej gravajn punktojn de nia laborplano por 2009 kio inkluzivas:

Prizorgado de la retpaĝaro pri kio zorgis Peter Balaž  kvankam iom malpli, ĉar la paĝaro devas esti urĝe komplete renovigita. Ni planis tion fari en 2009 sed pro monmanko tio ne eblis.

Redaktorino Vesna Obradović prizorgis regule  la elektronikan version de Eŭropa Bulteno, kiu legeblas ĉe nia retpaĝaro www.europo.eu  kaj ĉe www.gazetejo.org. Ĉi-jare aperis 8 numeroj (kvar duoblaj).  Okaze de apero de ĉiu numero ni informis pri tio aron da internaciaj kaj naciaj retlistoj.

- Ni serioze ekpreparis la Hamburgan konferencon kaj agas je ĝia serioza starto. Margareta Handzlik aranĝis kunvenon kun la prezidanto de EP Jerzy Buzek kiu okazos komence de 2010 kaj kiun oni petos por esti aŭspicianto. Ni kolektas adresarojn kaj proponojn por prelegantoj en la konferenco.

Ni distribuis helpe de Margareta Handzlik al ĉiuj EU-parlamentanoj en septembro  leteron en iliaj naciaj lingvoj kun la demando pri lingva stato en EU informante ilin pri raporto Grin kaj pensigante ilin pri la troa angligo de EU.  Ni kunlaboris kun Etsuo Miyoshi pri plia aperigo de granda anonco en le Monde okaze de la Eŭropa Lingva Tago, kiu aperis du-foje.

Ljudmila Novak, deputitino de Slovenio en EP stimulita de EEU prezentis proponon pri Esperanto en la Komisiono por Kulturo de la Eŭropa Parlamento kaj  organizis elektronikan subtenon al ĝi. Subtenis ĝin pli ol 5000 homoj kun plurcento da pozitivaj reagoj. Tamen en la Komisiono oni forĵetis la proponon sen lasi diskuti pri ĝi.

Granda eŭropa organizaĵo de neregistaraj organizoj antaŭ la novaj balotoj por Eŭropa Parlamento en junio prezentis la eblon elektronike proponi temojn kiujn la novaj parlamentanoj devus konsideri en sia laboro. Inter amaso da temoj en ĉiu el la landaj paĝaroj en kiuj eblis proponi kaj voĉdoni (krom en 5) estis ankaŭ propono pripensi la uzon de Esperanto en EU. Interese ke en pli ol duono de eŭropuniaj  ŝtatoj unuan lokon sub edukado havis proponoj pri Esperanto. Tamen, fie, la organizantoj poste nenie menciis tion. (Analizo de tiu voĉdonado troveblas en Eŭropa Bulteno).

EEU-estraro partoprenis en la konsultadoj pri la strategio de EU por la jardeko 2010-2020 al kiu invitis prezidanto de Eŭropa Komisiono Barroso. La estraro akceptis deklaron kaj proponojn kiujn eblas legi en la EB kaj kiuj estis inter la 1500 proponoj de diversaj institucioj kaj individuoj transdonitaj al la Eŭropa Komisiono.

En la jaro la plej grava evento estis okazigo de la 8-a kongreso de EEU en Herzberg am Harz en Germanio, en Esperanto-Urbo. Ĝi okazis de la 28-a de majo ĝis la 2-a de junio 2009. Ĝi estis organizita kiel komuna kongreso de EEU kaj de GEA. Organizis ĝin Germana E-Asocio kaj Internacia centro Herzberg. Partoprenis entute 400 personoj el dudektri landoj. Dum la kongreso ni okazigis unu fermitan kaj unu malferman kunvenon de la Asembleo de EEU en kiu ni fintraktis la raportojn por 2008 kaj akceptis planojn por 2009 kaj decidis ke la sekva EEU kongreso okazos en Galway en Irlando en 2011 aŭ 2012. La asembleo ankaŭ akceptis starigi Komisionon por vigligo de la laboro kaj kunlaboro de landaj Asocioj  kiun fine oni konstituis  en decembro post kiam ĉiuj proponitoj akceptis esti membroj kaj taskigitoj. En la laboro de la asembleo partoprenis delegitoj el 15 membrolandoj. Dum la kongreso EEU organizis ankaŭ konferencon pri Esperanto kaj la Muro al Oriena Eŭropo, dediĉita al 20 jaroj de la Falo de la Berlina Muro. Kadre de la konferenco  okazis du prelegoj: de Sean O Riain kaj de Georgo Silfer. Zlatko Tišljar prelegis pri Strategio por Esperanto en EU kaj Peter Balaž pri Vikipedio kune kun Nevelsteen.
La prezidanto transdonis solene la diplomon kaj medalon por honora membreco de EEU en  la jaro 2009 al la urbestro de Herzberg Gerhard Walter.

Ankaŭ la estraro havis du kunsidojn dum la kongreso kaj  okazis aparta kunveno inter la estraro de EEU kaj la estraro de Hamburga E-Societo en kiu nia estraro proponis al Hamburganoj organizi en 2011 konferencon pri la temo "Kia estus la nuna Eŭropo se EU neniam estus fondita" en Hamburgo.  

Bedaŭrinde, ĉi-jare la plano partopreni en   Ekonomia Forumo en Krynica (Pollando), ne realiĝis pro kelkaj kaŭzoj sed la ĉefa estis manko de financoj.

Okaze de eŭropa lingva tago la 26-an de septembro la estraro invitis landajn asociojn festi ĝin per prelegoj kaj publikaj aranĝoj atentigante pri la UNESCO-jaro de Zamenhof. Tiusence plej elstaris la pagita anonco en Le Monde de Etsuo Myjoshi kaj la distribuo de leteroj al Eŭropaj parlamentanoj en iliaj naciaj lingvoj.

En tiu tago Zlatko Tišljar prezentis trafan prelegon pri Eŭropa identeco kun prezento de filmo "Eŭropo 2050" kun subtitoloj en la germana al sciencistoj pri sociologio dum eŭropa simpozio organizita de Univeritato Klagenfurt (Aŭstrio) pri Estonto de EU. Kelkaj landaj asocioj eluzis la okazon organizinte prelegojn kaj ekspoziciojn dediĉitajn al Zamenhof.

Dum la UK en Bjalistoko la prezidanto de EEU Sean O Riain prelegis pri la agado de EEU kaj decidoj de la kongreso en Herzberg kaj estis organizita deĵorado dum la Kongresa Foiro en kiu la kongresanoj povis informiĝi pri la agado de EEU kaj pri la sekva kongreso en Galway.

EEU sukcese kunlaboris kun UEA kaj subtenis agadon de AVE kaj EDE  raportante pri ilia agado en la Eŭropa Bulteno. Aparte menciindas la granda laboro de EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto) kiu partoprenis en Eŭropaj balotoj en Francio kaj Germanio. Ili ricevis malmultan procenton sed tamen estis rimarkitaj de milionoj da voĉdonantoj en tiuj du landoj kaj ricevis tridekmil voĉojn. Tio havis gravan propagandan efikon por Esperanto en EU.

Kun UEA estis regulaj kontaktoj: okazis interŝanĝo de informoj (en Esperanto-revuo kaj nia Bulteno), aktiva kunlaboro pri la Jaro de Zamenhof, partopreno en UK, Malferma tago de UEA dediĉita al Ivo Lapenna kaj en lanĉo de solena Memorlibro dediĉita al Humphrey Tonkin.

Niaj reprezentantoj partoprenis en pluraj aranĝoj de landaj asocioj:

Z.Tišljar partoprenis en Jarkunveno de Dana E-Asocio la 24-25. aprilo kie li dufoje prelegis pri Zamenhof, en la Simpozio dediĉita al Istvan Szerdahely en Budapeŝto la 30-an de aŭgusto, en Verkista Renkontiĝo en Hraščina en Kroatio en oktobro.

Sean O Riain partoprenis en Eŭropa Lingva Tago dediĉita al Zamenhof la 25-an de septembro en Kopenhago kie li prelegis pri Zamenhof en pola Ambadadejo, en Galway (Irlando) kie li kunsidis kun estonta LKK de la 9-a kongreso de EEU, ....

Petro Balaž partoprenis dum Zamenhof-vespero en Bratislava, Slovakio, kaj havis intervjuon por la ŝtata tutlanda radio »Rádio Slovensko 1«.  Li partoprenis en malferma tago de UEA en Rorterdamo kaj preparkunveno por renkontiĝo kun J. Buzek (Seán, Margareta, Jozef) en Bruselo. Bengt Nordlof partoprenis en Sveda E-kongreso. Flory Witdoeckt partoprenis ĉefe en fakaj kunsidoj en Bruselo: 20.01.2009 "EESC - European Economic and Social Committee (Eŭropa Ekonomia kaj Sociala Komitato), 09.02.2009 "Enquete sur la Situation socio-economique des AISBL", Enketo pri la socio-ekonomika stato de la IASPC, 26.03.2009 "Hunger as a political challenge" (Malsato kiel politika defio),  25.06.2009 "VAT update" (Ĝisdatigo de Imposto je aldonita valoro), 17.09.2009 "Les contrats fournisseurs des associations", (Kontraktoj de liverantoj al asocioj), 15.10.2009 "The new Directives VAT" (Novaj direktivoj pri AVI), 29.10.2009 "Obligations comptables des ASBL, AISBL et Fondations" (Kontistaj devigoj de ASPC, IASPC kaj Fondaĵoj), 25.11.2009 "Hosting Strategy and Development. BITC" (Gastigado-strategio kaj Disvolvado. BITC), 22.12.2009 "Trade associations and European Competition Law" (Komercaj Asocioj kaj konkurencaj Leĝoj).Al tiuj aldoniĝas multaj kunvenoj ĉe la "Alta Konsilio" en  WTC en Bruselo. Ĉiam temis pri Eŭropaj Direktivoj laŭ kiuj oni devas adapti la belgajn leĝojn. La kunvenoj okazis en 2009: 30.01 - 26.03 - 25.05 - 04.06 - 25.06 - 27.08 - 22.09 - 22.10 - 19.11.

Georgo Handzlik reprezentis EEU en jenaj aranĝoj: UK en Bjalistoko; Ĉeĥa Esperanto Konferenco en Svitavy; GRUPE - Gliwice, Pollando; Arkones, Poznan, Pollando; Zamenhof-Tago, Pola Ambasado en Brazilio, Brazilo; Jarfina Kunfratiĝa Tagmanĝo de Taguatinga Esperanto-Klubo, Taguatinga, Brazilo; JES, Zakopane, Pollando.

 La estraranoj partoprenis en aro da konferencoj kaj aranĝoj neesperantistaj kiuj rilatis al lingvaj demandoj.

Zlatko Tišljar partoprenis en la scienca simpozio de Klagenfurta universitato pri Estonto de Eŭropo la 26-an de septembro kaj enkadre de eŭropa projekto "Senioroj agantaj" en marto en Los Palatios en Hispanio kie li reklamis E-on kaj havis kurseton por la interesitaj partoprenantoj.

Sean O Riain partoprenis en pluraj konferencoj de EU kadre de EACEA kaj Multlingvisma Platformo kune kun Maja Tišljar (vidu apartan raporton) kaj en la konferenco pri tutviva lernado en Bruselo.

Hokan Lundberg partoprenis en registara konferenco en Svedio pri jura lingvo kaj en diskuto kun Orban pri multlingvismo kie li starigis kelkajn demandojn en oktobro.

Maja Tišljar partoprenis en aro da aranĝoj, pri kio vidu apartan raporton aldone.

Menciindas plie aparte grava nova fenomeno en Eŭropo kiun EEU stimulas, sed en kiu ĝi ne rekte partoprenas: ĉiam pli da Esperantaj institucioj ricevas monon de eŭropaj fondaĵoj por internaciaj kunlaboraj projektoj kadre de Grundtvig, Comenius, Culture kaj Aktiva Civitaneco fondaĵoj. En 2009 realiĝadis projektoj de lerneja kunlaboro a) inter lernejoj en Britujo, Hungario kaj Germanio, b) inter Portugalio, Italio kaj Bulgario

c) inter Bulgario, Italio, Britio, Francio, Litovio kaj Hispanio.

Realiĝis kunlaboro por edukado de plenkreskuloj (Esperanto 55+) inter Pollando, Germanio kaj Slovakio, kunlaboro kultura pri interŝanĝo de infanliteraturo retradukita per Esperanto inter Hindujo, Kroatio, Slovenio kaj Italio, kaj projekto »Slovak Online« de E@I pri instruado de la slovaka interrete, ricevita danke al E-kurso lernu.net

 Multaj informoj pri E-agado aperis en neesperantistaj medioj kaj ni ne kolektis precizajn indikojn sed sendube la plej gravaj ĉi-jare estis la kelkminuta BBC-informo pri la propedeŭtika eksperimento en Britujo kaj la aperigo de E-flago la 15-an de decembro en ĉefpaĝo de Googlo  apud jam menciitaj anoncoj en Le Monde.

Zlatko Tišljar


Eŭropa Bulteno. 2010. № 2 (91)

Oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio.

Finredaktita: 2010-03-16.
Redaktoro: Zlatko Tišljar

Teknika redaktoro: Raymond Gerard
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Rete: ztisljar@gmail.com
http://www.gazetejo.org


Ligiloj

Notu ke en PDF dokumento, kelkaj ligiloj ne funkcias kiel atendite.
Vi devos mem kopii kaj glui la ligilon en vian krozilon,
En HTLM-dokumento, ĉio funkcias bone.